summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/35917-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 20:04:44 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 20:04:44 -0700
commit832572685688858643052d4a6c9bbb2b8ba02849 (patch)
tree1090eaa35bf9c17f565b60a84e9bba304f199933 /35917-0.txt
initial commit of ebook 35917HEADmain
Diffstat (limited to '35917-0.txt')
-rw-r--r--35917-0.txt3068
1 files changed, 3068 insertions, 0 deletions
diff --git a/35917-0.txt b/35917-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..7639d7f
--- /dev/null
+++ b/35917-0.txt
@@ -0,0 +1,3068 @@
+The Project Gutenberg EBook of Rikke-tikke-tak, by Hendrik Conscience
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Rikke-tikke-tak
+
+Author: Hendrik Conscience
+
+Translator: Maria Posenaer
+
+Release Date: April 20, 2011 [EBook #35917]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online
+Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.
+Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for
+providing the original book.
+
+
+
+
+
+
+
+RIKKE-TIKKE-TAK
+
+HENDRIK CONSCIENCE
+
+
+ el la Flandra lingvo
+ esperantigis
+ MARIA POSENAER.
+
+ Rekomendita de la
+ INTERNACIA UNUIĜO DE ESPERANTAJ
+ VERKISTOJ.
+
+1912
+
+
+
+Tiu ĉi libro estas havebla ĉe la tradukintino:
+
+Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen
+
+ (Belgujo)
+
+Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800)
+
+
+
+
+Antaŭparolo.
+
+
+Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, aperis en la lokaj ĵurnaloj la unuaj
+artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskiĝo de
+Conscience, mi sentis min tre feliĉa esti Esperantistino, kaj tuj
+mi faris projekton: Mi ankaŭ, laŭ mia maniero, laŭ mia povo,
+honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi
+resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante,
+Esperanten, unu el liaj verkoj.
+
+Mia elekto ne daŭris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la
+zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn,
+tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ĝis morto bataladas por
+la akiro aŭ la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn
+granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de
+Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis
+kunvivi kun Conscience pli pacajn okazaĵojn, kies scenejo estas la
+erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La ĉarma «Rikke-tikke-tak»
+plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte
+kaj amplene prikantis.
+
+ * * * * *
+
+La glora aŭtoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj
+romanoj, preskaŭ ĉiuj egale belaj kaj kortuŝaj, naskiĝis en
+Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1].
+Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis
+en la imperiestra ŝiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj;
+fine li akiris sian liberecon, kaj enloĝiĝis en Antverpeno, kie
+li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li
+edziĝis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.
+
+Malforta, malsaneta estaĵo estis la knabeto. La familia kuracisto
+antaŭdiris ke li pene vivos ĝis la sepa jaro; sed se li atingos
+tiun danĝeran aĝlimon, li certe plifortiĝos. Kaj efektive, ĝis
+la aĝo de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne
+kapablis marŝi, eĉ ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro,
+kuŝante sur tablo aŭ sidante en alta kusenseĝo, li pasigis la
+longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolaĵojn kiujn
+faris sur la strato liaj gajaj samaĝuloj.
+
+Du jarojn post la naskiĝo de Hendrik, dua filo eniris la vivon;
+tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene
+sin dediĉis al la kompatinda malsanulo; ŝi rakontis al li mirigajn
+rakontojn, kiuj aperigis, antaŭ la okuloj de la knabeto, la
+feliĉan mondon de la anĝeloj, al kiu li ankaŭ deziris alflugi.
+Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la
+marmilito.
+
+Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience,
+senigita je sia funkcio, devis serĉi aliajn vivrimedojn. Lia edzino
+starigis spicovendejon, dum li mem aĉetis difektitajn ŝipojn, kies
+restaĵojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris
+komercon de malnovaj libroj.
+
+La juna Hendrik trovis baldaŭ plej grandan ĝuadon en tiuj
+forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur
+rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia
+spirito des pli vastiĝis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li
+tralegadis tiujn forigitajn literaturaĵojn, kiuj, kune kun la
+edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun
+imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel ĉarmaj.
+
+De post la sepa jaro la knabo plifortiĝis kaj kun sia frato
+vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu
+tempo mortis la kara patrino.
+
+La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite
+eduki la infanojn. Ili partoprenis laŭplaĉe la ludojn de la
+najbaraj knaboj. Vespere tiuj ĉi kuniĝis antaŭ la domo de
+Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaŭdestinita
+infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj
+historioj, kiuj kvazaŭ ensorĉis liajn aŭskultantojn. Kaj ĉiutage
+la rakontoj plilongiĝis per novaj, de la rakontanto elpensitaj
+okazaĵoj.
+
+Ankaŭ la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li
+estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj
+«Keloj de l' Pulĉineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ĝui
+ĉiujn impresojn de teatra prezentado.
+
+Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloĝiĝi en la
+kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, ĉe izola loko
+nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de ŝipoj, tute
+simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifuĝejo, for
+de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj
+plej belaj jaroj. Tie efektive naskiĝis en li tiu varma amo al la
+naturo kiu tiel forte montriĝas en ĉiuj liaj verkoj. Pli ol iam
+forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco
+de la kamparo, de la melankolia ĉarmo de la Flandraj ebenaĵoj.
+Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l' bestetoj kaj
+kreskaĵoj; ĉiu mateno alportis al li novan kaŭzon de admiro: la
+leviĝo de la suno, la aromriĉa aero, la freŝa roso, la vekiĝo de
+la birdoj, la kresko de l' burĝonoj, la apero de l' folioj, la
+malfermiĝo de l' florkronoj, la zumado de l' insektoj kaj la
+murmurado de la ventoj; ĉiuj tiuj impresoj igis Conscience la
+delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia
+sentema kaj pura animo malfermita al ĉiuj noblaj sentoj, kreos ian
+tagon tiom da ĉarmaj kamparaj rakontoj.
+
+ * * * * *
+
+Tri jaroj preterpasis en tiu ŝajna indiferenteco, kiu tamen tiel
+ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedziĝis,
+li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio
+transloĝiĝis al Borgerhout. Infanoj naskiĝis tiel multnombraj
+ke, malgraŭ la ŝparemo de la nova edzino, la laboro de la
+eksmaristo ne plu sufiĉis por ilin nutri; kaj la malplej junaj
+filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo,
+fariĝos instruisto, kaj lia pli forta frato, ĉarpentisto.
+
+En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis
+lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis ĉiujn necesajn
+konojn, kaj baldaŭ fariĝis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte
+lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste
+Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel
+lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre
+konatan kolegion de S-ro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj
+riĉaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta
+ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda;
+hejme devis ja manĝi la multnombraj gefratetoj.
+
+En tiu instruejo funkciis ankoraŭ Conscience, kiam lin atingis la
+memorindaj okazintaĵoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme
+partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseĝon, kaj
+kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de
+1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj ĉiujn okazaĵojn de sia
+militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de
+Loveno[3] li estis vundita.
+
+Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatiĝis
+kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj
+malkovris, sub la maldelikata supraĵo, la noblecon de ilia
+karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, ĉe la familia
+tablo, li ĉarmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en
+Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan
+verkadon.
+
+Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatiĝis kun S-ro
+Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankaŭ Conscience
+volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en ĉiuj liberaj
+momentoj, sin tute dediĉis al verkado; li estis la «poeto» inter la
+soldatoj, kaj lia patro kun granda bedaŭro kaj timo pri l'
+estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo,
+versfaris ankoraŭ franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur
+necerta kampo.
+
+ * * * * *
+
+En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La
+infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito.
+Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis
+seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li
+amikiĝis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto;
+tiu ĉi incitis lin aliĝi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu
+tiam reprezentis la Flandran skolon en ĝia plej nobla celado. Ĝiaj
+anoj entuziasme klopodis por la renoviĝo de Flandro kaj la
+reviviĝo de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por
+fariĝi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provaĵon.
+Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon
+de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris
+verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en
+1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia
+laboro. Senkuraĝigite, li forĵetis sian skizon, kiam, preskaŭ
+nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...»
+(Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero,
+la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paĝoj pleniĝis. Ili estis la
+antaŭludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l'
+Mirindaĵoj).
+
+La legado de tiu unua ĉapitro naskis grandan entuziasmon ĉe la
+klubanoj. Kaj sammaniere, ĉapitro post ĉapitro, la malgranda provo
+fariĝis fama historia romano. Dank' al la helpo de malavaraj
+amikoj, ĝi povis esti presata (1837a).
+
+Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco,
+bedaŭre estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon.
+«Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis
+Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter
+Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi
+riproĉis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran
+domon kaj enloĝiĝis en gastejo. Tiam, senigite je ĉiuj vivrimedoj,
+mi danke akceptis oficeton ĉe la provinca administracio. Tage mi
+kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»
+
+Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l' Mirindaĵoj» lin estis
+incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozaĵoj kaj versaĵoj),
+kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian ĉefverkon.
+
+Tie ĉi mankas al ni la loko por, paŝon post paŝo, sekvi
+Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li
+renkontis multajn malfacilaĵojn en la batalo por la vivo. Premita
+de mizero, li eĉ dubis pri sia talento, kaj fariĝis ĝardenisto
+ĉe sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed
+ĝardenisto li ne restos, almenaŭ ne en la kulturejo de Van Geert.
+Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ĝardeno de
+la malfeliĉa Flandro!
+
+Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, ĉe la
+tombo de la Direktoro de l' Akademio de Belartoj, Conscience estis
+komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama
+tempo li fariĝis registristo ĉe la Akademio; dum dekkvar jaroj li
+okupadis tiun funkcion.
+
+En la jaro 1857a, Conscience transloĝiĝis al Kortrijk (Okcidenta
+Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj,
+kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo;
+senditoj de Napoleono IIIa propagandis ĉe la limloĝantoj por
+aliĝo al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en
+tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon,
+kies popolaj rakontoj devos pli ol ĉio alligi la loĝantojn al ilia
+patra tero.
+
+En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reĝaj Muzeoj
+de Belartoj, en Bruselo. Antaŭe oni estis lin nominta profesoro pri
+Flandra literaturo ĉe la Universitato en Gent, sed Conscience estis
+rifuzinta tiun altan profesion, ĉar li timis, ke la okupado de la
+romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.
+
+ * * * * *
+
+Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de
+la aŭtoro mem:
+
+«Mi volis igi ĉiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante,
+mi ĉiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la
+simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni.
+Ĉiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por
+prezenti malbonajn agojn kiel plaĉajn kaj allogajn.»
+
+Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ĝi amis
+la verkiston kaj la homon kiu donis al ĝi tiun noblan ĝuadon.
+Neniu aŭtoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj
+vilaĝoj de Kempenlando, de Flandro aŭ Brabanto, ĉie kie aperis
+Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, ĉie li tuj estis
+rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj
+improvizitaj elmontroj.
+
+Liaj simplaj rakontoj ĉarmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La
+plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen
+tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a,
+grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el ĉiuj partoj de la
+lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi.
+Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ĝi starigos lian statuon. Du
+jarojn poste, la bildo estis inaŭgurata, dum, en Bruselo, la granda
+homo, morte malsana, kuŝis sur sia lito.
+
+Antaŭ ol turni tiun finan paĝon el la vivo de Conscience, ni diru
+ankoraŭ kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis
+edziĝinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience
+diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam
+mi aŭdis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino
+naskiĝis, la tuta ĝojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo
+forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la
+ĉefurbo. La pli juna filo malsaniĝis. Kaj la alia, dudeksepjara,
+laŭ la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton.
+Sed baldaŭ alvenis telegramo: «Venu baldaŭ, Hildevert estas
+mortanta.» Kaj la malfeliĉa patro alvenis nur por fermi la okulojn
+de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste,
+la dekdujara Hendrik ankaŭ estis mortinta.
+
+Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazaŭ neniigita.
+Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankoraŭ utilus! Kaj ĉiujn
+memoraĵojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta
+mondo, li pro malespero forbruligis.
+
+Lia filino, Maria, edziniĝis kun la konata Flandra poeto Antheunis,
+kaj iliaj ĉarmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.
+
+Ili ĉirkaŭis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a,
+la granda geniulo elspiris la lastan spiron.
+
+La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazaŭ princon. Imponanta
+monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan
+monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al
+li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtiĝon de Flandro.
+
+ * * * * *
+
+Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskiĝo de la malsaneta
+infano en la Pompstraat, tiu infano kiu fariĝis unu el la plej
+famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila
+procesio traveturos la ĉefajn stratojn de la urbo. Ĉiu ĉaro
+reprezentos ian karakterizan paĝon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro
+estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolĉaj sonoj lian
+memoron. Povu ankaŭ ĉi tiu tradukaĵo de unu el liaj plej belaj
+idiliaj rakontoj porti ĝis malproksime, tra la tuta Esperantista
+mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!
+
+ Marto 1912a.
+ M. P.
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[1] Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi
+ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud,
+flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik
+Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience
+rakontata al la popolo), de A. Hans.
+
+[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.
+
+[3] Leuven--Louvain.
+
+
+
+
+Rikke-Tikke-Tak
+
+
+
+
+I.
+
+
+Ne estas antaŭ longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu
+komenciĝas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ĝi staras ankoraŭ inter
+Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj
+estas enloĝata de terkulturistoj, kiuj apenaŭ memoras la nomon de
+Jan Daelmans.
+
+Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ĝi tamen prezentas nenion
+rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ĝiajn bruletigitajn
+tegmentojn; ĝiaj elpecetiĝintaj muroj sin kaŝas malantaŭ
+karesanta foliaĵo; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter
+kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas
+tri brilpurajn bovinojn kiuj maĉadas molajn trifoliojn...
+
+Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla
+erikejo kiu etendiĝas laŭlonge de ĝia fasado ĝis malproksime
+trans la horizonto; la rivereto, kiu malantaŭ ĝia florĝardeno
+alrapidas al la marĉherbejoj,--kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj
+salikoj, kiuj akompanas la fluon de l' arĝentsimila erikejvejno;
+ankaŭ la senlima blua ĉielo, la mistera zumetado de la griloj kaj
+la amema kantsonorado de l' birdoj, kiuj elektis tiun izolitan
+farmejon kiel patrujon kaj ripozejon.
+
+ * * * * *
+
+Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam
+leviĝis super la erikeja ebenaĵo, kaj apenaŭ oni aŭdis jen kaj
+jen birdon ekkantantan la antaŭludon de la belega matenkanto de l'
+naturo. Ankaŭ en la interna ĉambro de l' farmejo regis ankoraŭ
+profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta
+fajrejo; la horloĝo daŭrigis sian senripozan tiktakon, kaj pli
+malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de
+ŝpinrado.
+
+Apud tiu ŝpinilo troviĝis knabino kun stranga eksteraĵo. Laŭ sia
+vizaĝo, ŝi ŝajnis proksimume deksesjara; ŝia vestaĵo estis ne
+senmakula, eĉ pliĝustadire senzorga; sed la esprimo de ŝia pura
+vizaĝo havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l'
+observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la
+knabino. Bela oni ne povis ŝin nomi; ŝi estis ja pala kiel
+travidebla marmoro, kaj ŝiaj gagatnigraj okuloj,--kiam de sub la
+longaj okulharoj ili ĵetis fajrersimilan rigardon,--ŝajnis
+maldolĉaj kaj malagrablaj. Sed venis ankaŭ momentoj, dum kiuj ŝi,
+kvazaŭ frenezulino, lasis malrapide kaj submetiĝe vagadi la
+malviglan pupilon;--dum kiuj ŝia vizaĝo kovriĝis per gaja rideto,
+kvazaŭ en ŝia koro parolis voĉo ĝojiga;--kaj tiam, tiam ŝi
+estis bela kiel alabastra bildo de l' velkanta floro, kiu malfermas
+ankoraŭ sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis
+ĝian radikon.
+
+De antaŭ unu horo ŝi sidis tie antaŭ la ŝpinrado, kvazaŭ ŝi
+estis parto de la ilo, tiel neatente ŝi ŝovis la linon inter siaj
+fingroj: profunda revado ŝin estis ĉirkaŭinta en nubo; la materia
+mondo estis por ŝi malaperinta kaj nun ĉiela ĝojo brilis sur ŝia
+vizaĝo.
+
+Kia ĝojiga penso supreniĝis tiam el ŝia koro ĝis ŝia ridanta
+vizaĝo? Ŝi mem ne sciis.--Vidu, ŝi malfermas sian belan buŝon:
+ŝi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ĝi esprimas ŝian
+emocion; ŝia voĉo estas dolĉa kaj preskaŭ neaŭdebla kiel la
+malproksima sono de arĝenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga
+estas ŝia saltetanta kantaĵo,--ŝi kantas:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Kaj tiam ŝi denove eniĝas en sian misteran meditadon.
+
+Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antaŭ la ŝpinilo, kaj
+en memforgeso ŝajnis enprofundiĝinta, maljuna virino venis de la
+ŝtuparo en la ĉambron. Laŭ la mastra rigardo kiun ŝi direktis al
+la estingita fajro kaj al la knabino, ŝi povis esti neniu alia ol
+la farmmastrino. Ŝia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la
+revanta knabino, ŝi donis al ŝi tiel fortan vangofrapon, ke la
+surprizita revantino preskaŭ falis de sia seĝo.
+
+«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la
+fajron! Rapide, aŭ mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema
+kreaĵo!»
+
+La junulino stariĝis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan
+ordonon de la farmestrino; ŝi kredeble estis alkutimigita de longe
+je tia kruela agmaniero, ĉar ŝia marmorsimila vizaĝo atestis nek
+doloron, nek suferon; nur sur unu el ŝiaj vangoj ardis ruĝa
+makulo, kiu sufiĉe montris ke la ricevita frapo ŝin estis dolore
+kontuzinta.
+
+Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono,
+ŝi iris al la ŝtuparo kaj kriis kiel eble plej laŭte:
+
+«Leviĝu, vi mallaboremuloj! aŭ mi venos por malsuprenirigi vin,
+dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! leviĝu, estas la kvara!»
+
+Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du
+knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom
+malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la
+kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingiĝo.
+
+La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep
+jarojn. Lia vizaĝo havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula
+kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj moviĝema vizaĝo atestis,
+ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li
+estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj
+blondaj haroj metis sur liajn vizaĝtrajtojn stampon de boneco kaj
+de dolĉaj sentoj, kiuj efektive kuŝis en lia koro.
+
+Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al
+ŝi per mallaŭta voĉo:
+
+«Bonan matenon, Lena!»
+
+Al tio voĉo ankoraŭ pli mallaŭta respondis:
+
+«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.»
+
+Antaŭ ol ĉiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis
+metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranĉis por ĉiuj
+iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da
+pano, kiu ne estus sufiĉa por satigi infanon. Tamen, ŝi ne ŝajnis
+tion rimarki, kaj eĉ ŝiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la
+mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li
+rimarkis ke la pano de la knabino estis preskaŭ tute manĝita, li
+anstataŭmetis parton de sia pano, ĉiufoje kiam lia patrino estis
+deturninta la okulojn.
+
+Post la matenmanĝo Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por
+komenci la ĉiutagan laboron. Lena restis ĉe la farmejo kun la
+mastrino, por stari kun ŝi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos
+la radon.
+
+Tuj kiam la lakto estis verŝita en la barelon kaj ĉio estis preta
+por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la
+maŝinon, sed trovis ĝin mortinta en sia ejo. Tiam ŝia malbona
+furiozo ne plu havis limojn, ŝi enkuris kvazaŭ frenezulino, frapis
+la malfeliĉan Lena sur la vizaĝon, ŝin puŝis en la ĉambron, kaj
+nur tiam kriis:
+
+«La hundo estas mortinta, vi knabinaĉo! Vi hieraŭ ne donis al ĝi
+nutraĵon; sed mi lernigos tion al vi. Ĉi tien!...»
+
+Kaj tiam ŝi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon,
+dum ŝi ekkriis:
+
+«Silentu ĝis kiam vi krevos, obstina azenino! Ĉu vi parolos? Aŭ
+mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!»
+
+«Mastrino,» diris Lena, kvazaŭ indiferente, «mi hieraŭ donis
+manĝaĵojn al la hundo. La telero staras ankoraŭ plena antaŭ ĝia
+kaĝo.»
+
+«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino!
+Hodiaŭ matene vi metis la nutraĵon en la teleron. Ĉu vi pensas ke
+mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la
+butermaŝino. Antaŭen! kaj rapide al la rado!»
+
+Verŝajne tia nova malbonago kaŭzis al Lena grandan timon, ĉar ŝi
+ektremis en ĉiuj membroj, kaj staris meze de la ĉambro kun klinita
+kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al
+la eŝafodo. Tamen, ŝi ne diris unu vorton.
+
+La pacienca submetiĝo de la knabino ne plaĉis al la farmmastrino:
+pro sia subpremata furiozo ŝi tiris branĉon el la branĉfasko kiu
+kuŝis apud la fajrejo, ĝin levis, kvazaŭ ŝi per ĝi volus frapi
+Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon:
+
+«Nu, rapide al la butermaŝino! Ĉu vi iras aŭ ne?»
+
+Lena malrapide fleksiĝis sur ambaŭ genuoj, petege etendis la
+manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino
+kaj diris:
+
+«Ho, kompatu min! Mi kuros en la maŝino; sed, pro Dio, ne plu frapu
+min!»
+
+Je tiu momento, la pordo vivege malfermiĝis, kaj Jan rapide eniris
+en la ĉambron; li kuris al Lena, ŝin restarigis kaj diris kun
+subpremata kolero al sia patrino:
+
+«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas ĉiam same: mi neniam
+povas iri al la kampo, ne aŭdante vin alkriegi kaj insulti tiun
+malfeliĉan Lena kvazaŭ beston. Se vi nepre volas ŝin mortigi,
+mortfrapu ŝin per unu frapo! Ĉu vi do ne vidas, ke ŝi estas
+malsana kaj ftizas?...»
+
+Je tiuj lastaj vortoj larmoj ŝprucis el la okuloj de la knabo, kaj
+li aldiris petante:
+
+«Ho, patrino, lasu ŝin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun
+la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi
+revidos min!»
+
+«Mi diras ke ŝi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al ŝi pereigi
+la hundon!» kriis la farmmastrino.
+
+«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Ŝi?
+Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa.
+Rapide, diru al mi, ĉu vi forlasas tiun malbonan ideon,--rapide,
+rapide!»
+
+«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante.
+«Kaj kion vi farus?»
+
+«Aŭskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan
+impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermaŝino,
+tiam mi foriras de tie ĉi, eĉ se vi min ligus per katenoj....
+Kredu min, patrino, aŭ mi tion ĵuros per terura ĵuro!»
+
+Nun la mastrino ankaŭ tremis pro subpremita kolero; kaŭzis al ŝi
+frenezan furiozon, ke ŝi devis kliniĝi antaŭ la minaco de sia
+filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiĉe da
+fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia
+mortinta patro. Lia foriro estus la ruiniĝo de la farmbieno.--Dum
+la mastrino klinigis la vizaĝon de la junulino per siaj flamaj
+rigardoj, ŝi kriis:
+
+«Nu, ke ŝi tiam foriru el mia ĉeesto. Leviĝu, mallaboremulino!
+kun la blanka bovino al la vojrando--kaj ke mi ne plu vidu vin
+antaŭ la kvara, aŭ mi maldolĉe trafos vin!--Kaj vi, Jan, diru al
+Trien, ke ŝi venu por buterigi.»
+
+Lena eliris malrapide el la ĉambro por preni la bovinon el la
+stalo. Alveninte ĉe la pordo, ŝi turnis la kapon kaj ĵetis el
+siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al
+Jan, kvazaŭ ŝi volis diri:
+
+«Dankon, dankon,--vi protektas mortantinon! Mi preĝos por vi kiam
+mi estos alveninta en la ĉielo.»
+
+
+
+
+II.
+
+
+Jen marŝas Lena kun la bovino por serĉi laŭlonge de la rivereto
+la forgesitan herbon. Ŝi kondukas la beston per la ŝnuro kaj
+promenas malrapide antaŭ ĝi sur la vojeto. Alveninte ĉe loko, kie
+la erikejo limtuŝas la malaltajn marĉterojn, kaj estas samtempe
+ombrita de alnarbetoj kaj moviĝantaj juniperoj, Lena deflankiĝas
+kelkajn paŝojn de la vojeto. Tie ĉi staras fago, kiu eble estis
+semita de birdo; ĉar kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne
+plu renkontas foliaĵon similan al ĝia. Ĉe la piedo de la alta
+fago, Lena eksidas teren; ŝi profunde klinas la kapon, senmove
+rigardas malsupren, ellasas la ŝnuron kaj refalas en sian kutiman
+revadon.
+
+Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla ĉielo, ŝi deŝarĝas
+sian koron de l' entenita malĝojo; ŝia buŝo ne plendas, neniu
+sopiro eliras el ŝia brusto; sed mallaŭta fluo de brilantaj
+akvoperloj ruliĝas sur ŝiajn genuojn. Longe, tre longe daŭras
+ŝia doloro; tamen, ŝiaj larmoj iom post iom malpliiĝas, kaj fine
+ŝi relevas la kapon. Ŝi direktas sian malsekan pupilon ĉielen kaj
+kantas, kvazaŭ ŝi sendus preĝon al Dio:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Kion do povis en la buŝo de Lena signifi tiu mistera kaj stranga
+kanto? Vane oni pri tio demandus al ŝi klarigon; ĉar ŝi mem estis
+nekonscia kial ŝiaj lipoj, sen ŝia scio, konstante ripetis la
+saltetantajn vortojn de la kanto. Ŝi ankaŭ ne memoris ke iu estus
+iam antaŭ ŝi kantinta la kanton, kaj eĉ kredis ke ĝi, sen
+antaŭa kaŭzo, kun rimo kaj ritmo estis formiĝinta en la fundo de
+ŝia koro. Ĝi nun estis parto de ŝia mistera estaĵo, kiel dua,
+nur por ŝi komprenebla voĉo; kvankam la kanto nenion klaran
+esprimis al ŝia spirito, ŝi tamen amis ĝin kiel riĉan fonton de
+konsolo kaj plidolĉigo de sia sufero, kaj ŝi kutimis, en ĉiuj
+momentoj de ĝojo aŭ malĝojo, ĝin uzi kiel esprimon de siaj plej
+profundaj emocioj.
+
+Tiel potenca estis la kanto sur ŝian propran animstaton, ke ŝi,
+post kiam ŝi estis ĝin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono
+ripetinta, ŝajnis tute forgesi ke ŝi estis destinita por perei kaj
+morti sub kruelaj agadoj. La sorĉa Rikke-tikke-tak lumigis ŝian
+vizaĝon per ripozo kaj paco; ŝi tiam malrapide leviĝis, kondukis
+la bovinon iom antaŭen al pli taŭga vojrando, kaj trakuris la
+erikejon ĝis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altiĝis super
+la nemezurebla ebenaĵo.
+
+Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de
+sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; ĉar
+ŝi nun ankaŭ sidiĝis sur la teron kiu portis la premsignon de
+ŝia korpo. Kun antaŭenklinita kapo, kun la malstreĉitaj brakoj
+sur la genuoj, ŝi direktis sian nigran pupilon al bluiĝanta punkto
+ĉe la senlima horizonto.
+
+De tiu punkto, eble malproksima urbo, ŝajnis eliri vojo, kiu kun
+ĉiuspecaj kapricaj kurbiĝoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de
+la farmejo, perdiĝis en la marĉherbejoj. Al la apenaŭ videbla
+komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; ŝi
+tie sidis kiel la orfino de l' fiŝkaptisto, kiu de la supro de la
+dunoj superrigardas la kvietan maretendaĵon kaj kun timeganta koro
+atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por
+Lena; ŝi ankaŭ atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion ŝia koro
+deziras. Ŝi, vere, ĉiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kuŝis
+en ŝi la sekreta espero, ke laŭ tiu vojo alvenos savonto; sed ŝi
+konis neniun en la mondo; centoj da vojaĝantoj povus preterpasi, ne
+vekante ŝian atenton. Ĉu ŝi do estis freneza? Ho, tute
+ne,--kvankam la filinoj de la farmmastrino ŝin nomis la
+frenezulino.
+
+Pro senĉesa doloro kaj sub la premegado de l' malbona akcepto, Lena
+estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Ŝiaj nekomprenitaj agoj
+ŝajnis ja ofte porti la stampon de l' frenezeco; kaj tamen, pro tiu
+senĉesa pripensado, ŝia spirito estis delikatiĝinta, kaj ŝia
+imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj
+supreniĝis el ŝia brusto, neniel estis detruintaj ŝian juĝadon;
+ŝi pripensis kaj meditis ĉion kio al ŝi okazis, sed la rezulto de
+ŝia pensado ĉiam en ŝi restis enfermita. Por kio utilis al ŝi
+inteligenteco kaj prudento? Ĉu ŝi ne estis destinita al certa
+konsumiĝo?
+
+La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l' sablomonteto; jam
+estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankoraŭ tie, direktante
+sian fiksan rigardon al la bluiĝanta punkto. Ŝi malsatis kaj tion
+ja sentis; ŝiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed ŝi
+restis sidanta.
+
+Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro,
+laŭlonge de l' rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la
+farmejo, kvazaŭ li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis ĉe la
+fago, kie la junulino estis verŝinta siajn larmojn.
+
+Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambaŭ siajn manojn al
+la buŝo, por doni al sia voĉo difinitan kaj limigitan direkton,
+kaj kriis:
+
+«Lena! Lena!»
+
+La knabino leviĝis kaj alproksimiĝis kun malrapidaj paŝoj al la
+juna kamparano, kiu per la fingro montris al ŝi, ke ŝi sidiĝu
+apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranĉaĵon da nigra pano
+kaj pecon da lardo, distranĉis tiun ĉi lastan per sia tranĉilo en
+pecetojn sur la panon, kaj, ĝin prezentante al la junulino, li
+diris mallaŭte, dum li metis kruĉeton da biero kontraŭ
+juniperarbeton:
+
+«Lena, jen manĝaĵo kaj trinkaĵo.»
+
+La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive
+manĝi la nutraĵon, dirante per mallaŭta voĉo:
+
+«Jan, Dio vin rekompencos, ĉar vi protektas min en mia mizera vivo.
+Dankon pro via dolĉa amikeco.»
+
+Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro;
+li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ĝis
+kiam Lena, finmanĝinte, metis sian manon sur lian ŝultron kaj
+komencis kun li la jenan interparoladon:
+
+«Jan, mia bona amiko, ne ĉagreniĝu pro mi. Viaj larmoj pli doloras
+min ol la frapoj de via patrino.»
+
+«Pardonu ŝin pro mi. Ĉar se vi mortus ne preĝinte por ŝi, ho,
+tiam post ĉi tiu vivo ne estus por ŝi ĉielo... Ŝi estas tamen
+mia patrino, Lena. Pardonu do al ŝi.»
+
+«Estas nenio por al ŝi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, eĉ ne
+memoro pri la sufero. Mi jam ĉion forgesis.»
+
+«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»
+
+«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min,
+ĉar mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj
+piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas
+libera, kaj ĝi daŭrigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio
+preterflugas antaŭ miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas
+la nutraĵo de mia animo;--per ili mi ĉion forgesas: ili parolas al
+mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne ĉiam restos
+orfino. Ĉu Dio en la ĉielo fariĝos mia patro, aŭ ĉu mi revidos
+mian patrinon, antaŭ ol morti? Mi ne scias!»
+
+«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion
+al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj
+ili jam estas! Ankoraŭ kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu
+ĝis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l' mateno ĝis la
+vespero, eĉ se mi eterne devus esti via servisto.»
+
+«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaĝon, kaj
+diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»
+
+La juna kamparano metis ambaŭ manojn antaŭ sian kapon, kaj diris
+enbuŝe kun dolora ekĝemo:
+
+«La morton, la morton!»
+
+Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ĝis kiam Jan,
+prenante la manon de Lena, ŝin jene alparolis:
+
+«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco
+vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj
+doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daŭrus, vi mortus, mi
+tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin
+trankvila kaj bone agus al vi, ĉu vi ne daŭrigus vivi?»
+
+«Daŭrigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi
+komprenas kion vi volas fari.--Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj
+altiri sur vin ŝian malamon?»
+
+«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias;
+sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas
+vin, mi ankaŭ havas ideon, kiu ĉiam akompanas min, ĉe la plej
+peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo,
+estas ke mi devas kompensi por vi la malbonaĵojn kiujn faris al vi
+mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi;
+sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne
+plu laboros, kaj baldaŭ, en la tombejo, li kuŝos sub la tero apud
+vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon.
+Sub mia kitelo batas koro kiu sentas ĉi tion: vi estas malfeliĉa
+orfino,--tio al mi sufiĉas. Daŭrigu do vivi, Lena, ĝis kiam mi
+estos plenkreska kaj plenaĝa; tiam mia laboro...»
+
+«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta voĉo.
+
+Jan leviĝis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis
+inter la alnarbetaro, dum li dolĉe diris:
+
+«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, ŝi ne frapos vin!»
+
+Lena prenis la bovinŝnuron en la manon kaj enpaŝis malrapide la
+vojeton al la farmejo.
+
+
+
+
+III.
+
+
+En la vilaĝo Westmal[4] staris malgranda forĝejo, en kiu kvar
+viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj
+forĝlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l' fajliloj kaj marteloj,
+oni tie parolis pri l' imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj
+agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra
+mano, ĵus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam
+subite du rajdantoj haltis antaŭ la forĝejo, kaj unu el ili kriis
+al la forĝistoj:
+
+«Ĉi tien, amikoj! oni hufnajlu mian ĉevalon!»
+
+La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis
+de siaj ĉevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambaŭ estis
+militistoj, ĉar unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizaĝo
+kaj portis ruĝan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankaŭ
+vestita per riĉaj burĝaj vestaĵoj, ŝajnis submetita al li kaj
+prenis la bridon de lia ĉevalo, kun la demando:
+
+«Ĉe kiu piedo, kolonelo?»
+
+«Antaŭe, maldekstre, leŭtenanto!» estis la simpla respondo.
+
+Dum unu el la helpantoj prenis la ĉevalon kaj ĝin kondukis en la
+hufstalon, la kolonelo eniris la forĝejon, ĝin atente
+ĉirkaŭrigardis kaj prenis laŭvice diversajn laborilojn en la
+manon, kvazaŭ li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li
+baldaŭ trovis kion li serĉis: per unu mano li tenis nun pezan
+prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun
+nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis
+kun malfermita buŝo rigardantaj la fremdulon.
+
+Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo
+ĝemis, kaj brilaj fajreroj ĉirkaŭis la flamajn karbojn. La
+laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro
+prenis la feron el la fajro kaj komencis la laŭritman forĝbruadon.
+
+Tiu gaja muziko ŝajnis tre emocii la kolonelon; li aŭskultis kun
+ĝoja esprimo sur la vizaĝo, kvazaŭ alloga kordludado sonis en
+liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l'
+amboso, por provi ĝin ĉe la piedo de la ĉevalo, fierega malŝato
+sin montris sur lia vizaĝo;--li prenis el la manoj de la mastro la
+prenilon kun la fero, tiun ĉi remetis en la fajron, kriante:
+
+«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»
+
+Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj ĉiu lin kun miro
+rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn
+brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ĝin metis sur la
+amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel _fajrolaboristo_[5],
+li gaje kriis al la helpantoj:
+
+«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forĝos huffereton tian, ke la
+ĉevaloj de l' imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la
+kanton!
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fer' malmoliĝas,
+ Kor' kuraĝiĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Nu, rigardu tiun huffereton!»
+
+La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun
+malfermita buŝo kaj kvazaŭ mutiĝintaj. Nur la mastro ŝajnis
+pensi pri io alia kaj de temp' al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu
+enprofundiĝis en dubon. Li pliproksimiĝis al la fremdulo, kiu nun
+jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin
+rigardadis, li tamen ŝajnis ne rekoni lin.
+
+Rapide nun la ĉevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antaŭ la
+forĝejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro
+kaj al ĉiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn
+Napoleonojn sur la amboson, dirante:
+
+«Unu por la mastro,--unu por la helpantoj. Trinku vi ĉiuj gaje je
+mia sano!»
+
+Poste li surĉevaliĝis kaj kun sia kunulo antaŭen rajdis en la
+vilaĝon.
+
+La du fremduloj estis apenaŭ malaperintaj malantaŭ ia angulo, kiam
+la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun
+demandanta mieno.
+
+«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro
+estas forĝisto, aŭ estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»
+
+«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu
+personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forĝi tian malpezan kaj
+delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu
+alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»
+
+«Ĉu li eble estas la gaja forĝisto de Westmal?» diris unu el la
+laboristoj. «Mi multe aŭdis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu
+estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan
+vilaĝon. La kolonelo ŝajnas multe tro respektinda viro. Estas
+neeble!»
+
+La mastro sidiĝis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por
+rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:
+
+«Amikoj, nia tagsalajro estas ĉiuokaze dekoble perlaborita; ni ne
+plu laboros antaŭ la ripoztempo. Aŭskultu kaj juĝu vi mem. La
+kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antaŭ proksimume dekses
+jaroj loĝis tie ĉi, en tiu sama forĝejo, juna viro, kiu estis
+edziĝinta kun belega kamparanino el la ĉirkaŭaĵo de Moll. Ili
+tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilaĝo miris pri tia ĉiela
+edziĝo. Karel van Milgem, ĉar tiu ĉi viro estis li, laboris de l'
+mateno ĝis la vespero, tiom ke ŝvito gutetis de lia frunto, kaj
+ĉar la tutan tagon li kantis ĉe l' amboso tiun saman strangan
+kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin
+nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis ĉiam, humora en
+ĉiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia buŝo vorto kiu ne
+gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de
+ĉiuj kiom Karel, la gaja forĝisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj
+edziĝinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li
+baldaŭ estos patro. Nun lia ĝojo ne plu havis limojn; la stranga
+kanto de Rikke-tikke-tak ne ĉesis sin aŭdigi de l' mateno ĝis la
+vespero, kaj tie ĉi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus freneziĝi;
+ĉar pro ĝojo li ne plu povis kvietiĝi. La tago fine venis: Karel
+iĝis patro de ĉarma filineto; sed, ho ve! lia malfeliĉa edzino ne
+plu leviĝis. Ŝi kuŝas en la tombejo;--vi ja scias, kie staras la
+fera kruceto. De post tiu malfeliĉa momento, Karel ne plu estis la
+sama viro; li lasis la martelon kuŝanta apud la amboso, ekbruligis
+sian fajron ne plu du fojojn ĉiusemajne kaj komencis drinki,
+kvazaŭ li volus sin memmortigi. Ĉiuj liaj kantetoj estis
+forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li fariĝis la skandalo
+de la tuta vilaĝo. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li
+kutime agis kvazaŭ frenezulo; sed la servistino, kiu loĝis ĉe li
+por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin.
+Ŝi metis lian filineton sur liajn brakojn,--kaj, kiel ajn ebria
+estis tiam Karel, li kvietiĝis per la vido de sia infano kvazaŭ
+per nekonata sorĉpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaŭe, metis la
+infanon sur sian genuon, kaj, ŝin rajdigante kvazaŭ sur ĉevalo,
+li ĉiufoje kantis ankoraŭ kun nova ĝojo sian strangan kanton de
+Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis fariĝinta tute malbona viro, mi
+ne kredas; ĉiu sufiĉe sciis, ke la morto de lia tro amata edzino
+estis la kaŭzo de lia ĉagreno kaj de lia drinkemo; kaj ĉiufoje
+kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, eĉ kiam
+li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj
+elŝprucis el liaj okuloj, dum ĉiuj tion vidis. Tial oni tre
+kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon
+per ĉio. Tiu vivmaniero estis daŭrinta proksimume tri jarojn, kiam
+Karel grave malsaniĝis kaj sufiĉe longatempe devis resti en sia
+lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj
+lin dum lia malsano, ke li ŝajnis tute resanigita je sia drinkemo;
+sed alia ideo estis en li naskiĝinta. Li volis forlasi la vilaĝon,
+kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne
+dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forĝejon,
+kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj
+restis for. Neniam, de tiu tempo, ni aŭdis ion pri li aŭ lia
+infano.»
+
+«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!»
+kriis unu el la laboristoj.
+
+«Certe, li estas van Milgem mem,» daŭrigis la mastro. «Li prenis
+multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro aŭ mi faris aŭ
+aĉetis, li ĉiujn indiferente demetis, sed ĉiujn laborilojn kiuj
+estas konservitaj el la forĝejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun
+emocio;--vi ja bone tion rimarkis,--kaj ankaŭ lia Kempenlanda
+lingvo, lia lerteco en la forĝado kaj super ĉio lia kanteto! Jes,
+jes, li estas knabo el nia vilaĝo... Kiu tion dirus, kolonelo!»
+
+Dum en la forĝejo oni tiele daŭrigis paroli pri Karel
+Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon _la
+Krono_, estis enstaligintaj siajn ĉevalojn kaj iom manĝintaj;
+poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan
+vojon kaj alfrapis ĉe la sekretario de la komunumo. Li estis
+kondukata en apartan ĉambreton kaj atendis sufiĉe longe, antaŭ ol
+la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la
+ĉambro kun profunda solena kliniĝo, dirante:
+
+«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi,
+ke mi...»
+
+Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ĝentilaĵoj,
+kaj, afable prenante lian manon, li demandis:
+
+«Nu, amiko, kion vi eksciis? Ĉu mia infano estas trovita?»
+
+«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraĝe.
+
+«Ve!» ĝemis la militisto, malespere metante la manon sur la
+frunton, «ĉu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»
+
+«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu aŭskulti miajn
+klarigojn, kaj vi opinios ke, anstataŭ perdi ĉiun esperon, ni
+verŝajne alproksimiĝas al la malkovro de la vero. Je via lasta
+vizito vi lasis al mi sufiĉe da mono por ke mi ne ŝparu kostojn
+por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti
+vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi
+eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde kliniĝis
+antaŭ la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li
+diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam
+mi per vi sciiĝis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en
+Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna
+lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilaĝo vivis sole kaj
+izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la
+adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu
+estis enŝlosita la vendmono de lia forĝejo, kaj kiun la du
+maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj
+al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta
+al Holando, kie, laŭ verŝajno, li eniris militservadon sub la
+komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo
+li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenaŭ rakontis al mi la
+enloĝantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»
+
+«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la
+kolonelo, «mi skribis eĉ du fojojn el Egiptujo por informiĝi pri
+la stato de mia infano. Ĉiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj
+kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine
+al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun
+malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimiĝis al la
+loko kie mi estis lasinta mian filinon,--mi nur trovis cindramason!
+Al vi diri kion mi sentis antaŭ tiu terura vidaĵo, estas neeble,
+sekretario: vi ankaŭ havas infanojn... Feliĉe mi aŭdis el la
+buŝo de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda
+Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti
+almozojn.»
+
+«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens
+cindriĝis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj
+feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li
+ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaĝis kun sia
+adoptita infano, por peti helpon en la vilaĝoj. Mi scias per
+fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda
+Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam
+li forlasis tiun lastan vilaĝon, li estis sola: oni vidis lin sen
+la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li
+malsaniĝis kaj mortis. Nur de antaŭhieraŭ mi konas la lokon kaj
+la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian
+mortateston kaj aldiras, ke en la poŝoj de la bruldetruita
+Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de
+l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serĉadas. Li ankaŭ ne
+parolas pri la fera kesteto. Ĉu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke
+Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano
+aŭ ŝin forlasi en la erikejo aŭ la arbaroj?»
+
+«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto
+kaj restis ĉiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis ĉe lin kun mia
+infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi
+supozas, preni servon ĉe Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu
+mian Monica loĝadi ĉe li, tiom por lia propra plezuro en liaj
+maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, ĉar sen tio mi
+estus devigita ŝin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa,
+sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj
+donis la feran kesteton, laŭ mia intenco, al ŝiaj novaj adoptintaj
+gepatroj.»
+
+«Tio estas ankaŭ mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, ĉar miaj
+informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout,
+mi intencis iri morgaŭ al Moll kaj viziti ĉiujn ĉirkaŭantajn
+vilaĝojn kaj farmbienojn.»
+
+«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos
+sen rekompenco. Mi disponas ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj volas
+ekprovi ĉu mi povas vin helpi. Hodiaŭ vespere ni noktloĝos en
+Lichtaert, kaj morgaŭ, je proksimume tagmezo, ni estos ankaŭ ĉe
+la sekretario de la komunumo Moll, por konsiliĝi kun vi pri tio,
+kion ni estas farontaj.--Ne ŝparu monon, mia amiko; prenu komfortan
+veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ĝis morgaŭ; Dio
+havigu al ni feliĉan rezulton!»
+
+Post tiuj ĉi vortoj la kolonelo stariĝis, premis la manon de la
+sekretario kaj reiris al _la Krono_. Unu horon poste, du rajdantoj
+eniris la vojon al Lichtaert.
+
+
+
+
+IV.
+
+
+La morgaŭan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia
+kunvojaĝanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de
+Lichtaert al Moll.
+
+La suno brilege radiis ĉe la blua ĉielo kaj suprenigis el la sabla
+ebenaĵo moviĝantan nebulvualon, kiu similigis ĝin al brulanta
+maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo
+kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj
+kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter
+la floraro de l' erikejo. Ĉio tio potence impresis la sentojn de la
+kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn;
+ĉio, eĉ la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn
+emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antaŭ sia kunulo kaj,
+profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia
+ĉevalo.
+
+Dum pli ol unu horo la juna leŭtenanto respektis la silentadon de
+sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian ĉevalon flanke
+de tiu de sia kunvojaĝanto kaj diris kun konsolanta voĉo:
+
+«Kolonelo, forpelu do vian malĝojon. Mi tre bone komprenas vian
+deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis
+sentime la malamikon kaj la morton, ĉu tiu lasus sin subpremi de
+ordinara sufero?»
+
+«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ĝi
+estas ordinara sufero; sed pro tio ĝi ne estas malpli profunda.
+Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon
+amis virinon. Kvankam ŝi estis kamparanino, ŝia memoro sekvas min
+eĉ sur la batalkampon. Ŝi estas mortinta, la kompatinda Barbara!
+sed ŝi lasis al mi infanon, la garantiaĵon de nia amo, kiun ŝi
+donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola
+produkto de nia edziĝo eble vagadas almozpetante, suferas pro
+malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por ŝin por ĉiam
+feliĉigi! Scii, ke mia Barbara eble el la ĉielo igas min responda
+pri sia infano...»
+
+«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leŭtenanto, «vi trofantaziigas
+vian doloron; tio ne estas la rimedo por ĝin malakrigi. Konsideru
+do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiĉe da povo sur
+sian koron por konsoliĝi pri malfeliĉo, eĉ pli granda ol tiu
+ĉi.»
+
+«Ĉu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile
+per fero ĉirkaŭas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias
+ke vi supozas vin sensenta, kaj vi ĉiam pri tio ŝajnas fiera. Vana
+estas tamen via supozo. De antaŭ dek jaroj vi forlasis vian
+vilaĝon, ĉu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, ĉe la
+horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loĝas via maljuna
+patrino, ĉu vi verŝus larmojn aŭ ne?»
+
+La juna leŭtenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun
+mallevitaj okuloj, kvazaŭ li estus hontanta:
+
+«Ho, mi surgenuiĝus kaj verŝus larmojn, kolonelo!»
+
+«Ha, tiam vi ankaŭ facile komprenos, ke mi tute allasas min al la
+espero revidi mian infanon kaj senĝene verŝus larmojn, se Dio
+permesus al mi ŝin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek
+patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu
+estaĵo, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro;
+tiu estaĵo estas la infano de mia malfeliĉa Barbara. Ŝi mortante
+donis ŝin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankoraŭ dum ŝi
+ploregis: ho, ĉiam amu ŝin, amiko!»
+
+La voĉo de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj fariĝinta tiel
+sensona, ke la leŭtenanto, pro respekto al lia emocio, restis
+malantaŭe kaj silentante malproksimiĝis de sia superulo. Tiu ĉi
+baldaŭ mem malakcelis sian ĉevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam
+li antaŭenmontris per la fingro kaj diris profunde kortuŝite:
+
+«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel
+rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke
+larmoj brilas en miaj okuloj. Ĉu vi vidas tie, super la juniperoj,
+altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu
+arbo aŭdis mian unuan amvorton! En ĝia ombro tremetanta knabino
+ricevis mian timeman amkonfeson! Ĉio konas min ĉi tie: herbo,
+eriko, akvo, arboj, ĉio salutas min per lingvo kortuŝanta. Venu,
+malsupreniĝu ni ĉi tie. Mi volas vidi, ĉu la ŝelo de la fago
+konservis la signon de nia amo!...»
+
+Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn ĉevalojn per la brido, ĝis
+kiam ili ne povis iri pli antaŭen kun la bestoj; tiam ili ligis
+ilin ĉiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antaŭ
+la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj
+rigardadis de sub siaj okulharoj la entranĉitan signon, kiu brilis
+al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.
+
+Subite, kvazaŭ mistera frapo estus lin trafinta, li stariĝis kaj
+streĉis la orelon al mallaŭta kaj malproksima bruo. La leŭtenanto
+ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la
+flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin
+resti senbrua.
+
+De malantaŭ la alnoaleeto, kiu plilongiĝis laŭlonge de la
+rivereto, laŭtiĝis nun kelkaj dolĉaj, arĝentecaj sonoj, kaj
+baldaŭ oni aŭdis distingeble kvazaŭ infanvoĉon, kantantan:
+
+ «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas,
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.»
+
+Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima voĉo jam
+perdiĝis. Li verŝajne atendis duan strofon de la kanto. Ne
+aŭdante ĝin, li mem diris kun stranga mallaŭta tono:
+
+ «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fer' malmoliĝas,
+ Kor' kuraĝiĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.»
+
+Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris
+al la leŭtenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallaŭta
+voĉo:
+
+«Venu,--venu, mia amiko; ĉiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte
+kortuŝata. Estas mia Barbara, kiun vi aŭdis, ŝia voĉo, ŝia
+kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»
+
+Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne
+parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro ĉe la subaĵo
+de kelkaj juniperarbetoj. Ŝi ne ŝajnis scii ke oni observis ŝin;
+ĉar ŝiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la
+fagon, kaj ĉe ŝia malfermita buŝo kurbiĝis la fingroj de ŝia
+dekstra mano, kvazaŭ ŝi volus forpeli ĉiujn bruojn de l' erikejo
+por nur kapti unu solan.
+
+La kolonelo faris movon por al ŝi alproksimiĝi, kaj nur tiam ŝi
+kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj ŝin
+observis. Tamen, ŝia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto
+albrilis de ŝia vizaĝo al la du fremduloj.
+
+La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino,
+genufleksis apud ŝi, prenis unu el ŝiaj manoj, kaj demandis
+tremante:
+
+«Infano, kiu estas via nomo?»
+
+«Lena,» estis la respondo.
+
+Dolora krio eliĝis el la brusto de la militisto; li diris
+malespere:
+
+«Lena? Ho, ĉielo, ne estas ŝi!»
+
+Dum tiu plendo larmoj ŝprucis el liaj okuloj, kaj li kaŝis sian
+vizaĝon per siaj manoj. La juna leŭtenanto volis helpi sian
+superulon por restarigi lin, sed tiu ĉi dolĉe forpuŝis lin kaj
+komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.
+
+Laŭvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizaĝo, ĝis
+kiam ŝi aŭdis ke la surgenuiĝinta viro maldolĉe ploras. Tiam ŝi
+mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:
+
+«Kiu estas la kaŭzo de via doloro, sinjoro? Ĉu la kanteto de
+Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ĝin.»
+
+La kolonelo, emociita de la tono de ŝia voĉo, perforte forviŝis
+la larmojn el siaj okuloj, kaj ankoraŭ pliproksimiĝante al ŝi, li
+demandis time kaj rapide parolante:
+
+«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»
+
+«Mi ne scias,» estis la dolĉa respondo. «Mi jam konas ĝin de
+longe; sed mi ne scias de kiam.»
+
+«Ĉu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi
+ĉiam aŭdis bruon kvazaŭ de marteloj, kiuj laŭvice falas sur
+amboson?»
+
+Lena ne respondis pri tiu demando; sed ŝiaj okuloj larĝe
+malfermiĝis, kaj per siaj ungoj ŝi frotis sian frunton, kvazaŭ
+ŝi volus el ĝi eligi rememoron.
+
+«Aŭskultu!» diris la kolonelo ankoraŭ pli rapide. «Aŭskultu, ĉu
+vi ne ofte tion aŭdis?»
+
+Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la
+frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:
+
+ «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fer' malmoliĝas,
+ Kor' kuraĝiĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.»
+
+Terure tremis la knabino ĝis la fino de la kanto; tiam ŝi ekkriis
+kun ravanta ĝojo:
+
+«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»
+
+Kaj ŝi ankaŭ kunfrapis la manojn laŭ la ritmo de la kanto.
+
+«Ĉu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo
+laŭ la ritmo de Rikke-tikke-tak?»
+
+Lena metis la fingron al la buŝo kaj fermis la okulojn. Post
+momento da silento ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi dubus:
+
+«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»
+
+Je tiu vorto la kolonelo tremegis en ĉiuj membroj; li jam malfermis
+siajn brakojn por ĉirkaŭpremi Lena; sed li haltis kaj demandis:
+
+«Ho, infano, ĉu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Ĉu vi
+ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia
+genuo?»
+
+Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam ŝi diris
+malrapide:
+
+«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»
+
+«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj
+resonis trans la ebenaĵo,--kaj li ĉirkaŭpremis Monica en siaj
+brakoj.
+
+La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolĉe
+ridetis, kaj baldaŭ, supermezure kortuŝita, ŝi apogis sin
+senforte kontraŭ la batanta koro de sia patro.
+
+Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino ĉe sia brako, venis el
+la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leŭtenanto sidis sur unu el
+la ĉevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizaĝo
+de Monica brilis nun delikata ruĝo kiel oni ĝin vidas sur la
+petaloj de blankaj rozoj; ŝi ne povis deturni sian rigardon de la
+vizaĝo de sia patro kaj feliĉege alridis lin. Li karesis la
+knabinon ĉe ŝiaj kapo kaj ŝultro, kaj ofte haltigis ŝin por kisi
+ŝian frunton.
+
+Tiel ili antaŭeniris tra la erikejo, ofte haltante, ĝis ili
+ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli
+antaŭen ne malproksimiĝante de ĝi.
+
+Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia
+malfeliĉa filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li
+volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis ŝanĝinta la
+nomon de la infano al ŝi konfidita por posedi la feran kesteton kaj
+la trezoron enŝlositan en ĝi. Tial li kun ia malpacienco tiris
+Monica per la mano kaj provis, per dolĉaj vortoj kaj amaj karesoj,
+altiri ŝian atenton kaj deturni ĝin de la farmejo. Sendube Monica
+estis al li ĉion rakontinta kaj parolinta, kun nekaŝita amo, pri
+la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme ŝin protektis kaj
+amis. La kolonelo ja konjektis ke ŝi ne sen ĉagreno adiaŭdiros
+lin, kiu estis por ŝi frato kaj konsolanto dum ŝia maldolĉa
+suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, ŝia
+patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela
+turmentintino, kaj prefere estus rompinta por ĉiam ĉiujn rilatojn
+kun la malbona familio.
+
+Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj
+brakoj, turnis la vizaĝon al la farmejo kaj restis tiele staranta
+senmove.
+
+La kolonelo respektis unu momenton ŝian profundan emocion; baldaŭ
+tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el ŝiaj okuloj, kaj li
+diris:
+
+«Kara Monica, ĉu vi povas ĉagreniĝi pro via foriro de loko, kie
+oni tiel multe suferigis vin?»
+
+«Ĉu li ne mortos?» ŝi sopiris.
+
+«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via foriĝo
+ĉagrenos lin; sed li baldaŭ konsoliĝos kaj forgesos vin.»
+
+Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.
+
+«Min forgesi?» ŝi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus
+ankoraŭ unufoje lin revidi!--Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»
+
+Kaj kvazaŭ sago el la arko ŝi flugis tra la erikejo ĝis la juna
+kamparano, kiun ŝi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan
+inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj ŝi saltis al li renkonten,
+dirante:
+
+«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie ĉi.»
+
+La junulo rigardis ŝin kun miro kaj ŝajnis ne kompreni ŝin. Ŝi
+tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:
+
+«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la voĉo, kiu ĉiam en mi
+parolis.»
+
+«Ĉu tiu riĉa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta
+emocio.
+
+«Jes, kaj mi ne plu nomiĝas Lena; mia nomo estas multe pli bela:
+Monica!»
+
+La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfeliĉon,
+ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de
+la kolonelo al la knabino. Baldaŭ li alkroĉiĝante ekkaptis
+alnotrunkon, kaj apogis kontraŭ ĝi siajn kapon kaj ŝultron, dum
+malĝojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.
+
+Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; ŝi ĵetis
+siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kun dolĉa perforto fortiris lian
+kapon de l' arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan
+kison sur lian frunton.
+
+«Jan, Jan!» ŝi kriis, «ho, ne estu malĝoja, mi ankoraŭ ja
+revenos. Al mi ankaŭ tre doloras ke mi devas vin forlasi.»
+
+Tiuj amelmontroj ŝajnis refortigi la junulon; kun pli silenta
+doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankoraŭ
+ĉirkaŭis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per
+sia alveno la elfluiĝon de ilia reciproka emocio. La patro nur
+vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj.
+Alproksimiĝante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj
+diris:
+
+«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se
+iam vi bezonos ian protektanton, vi ĉiam en mi tian renkontos. Ni
+iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne ĉagreniĝu, mia filo, pri
+la feliĉo de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la
+tagmezo en Moll, en _la Aglo'n_, tie vi povos ankoraŭ resti kelkajn
+horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»
+
+Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la
+kamparano. Anstataŭ ŝajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn
+de la kolonelo, kaj ne ŝajnis kompreni kio okazis...
+
+«Venu nun antaŭen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni
+devas rapidi. Moderigu vian ĉagrenon; baldaŭ en Moll vi ja povos
+ankoraŭ sufiĉe longe kunesti.»
+
+Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris,
+dum ŝi malrapide malproksimiĝis:
+
+«Do ĝis baldaŭ, Jan, ĝis baldaŭ!»
+
+La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam
+li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj.
+Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn
+per malŝatanta ridaĉo, kaj forĵetis ilin malproksimen sur la
+erikejon.
+
+Li fleksiĝis ĉe la subo de l' arbo kaj kaŝis sian vizaĝon per
+ambaŭ manoj.
+
+ * * * * *
+
+Kelkajn tagojn poste bela poŝtkaleŝo forlasis la vilaĝon Moll.
+Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela
+fraŭlino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaĝanto.
+
+
+
+
+V.
+
+
+Ankoraŭ unu horon, kaj la suno superŝutos la erikejon per siaj
+radioj; jam supreniĝas la orientlumo; la mallumo foriĝas al la
+okcidenta ĉielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antaŭsciigas la
+naturvekiĝon.
+
+En la ĉambro de l' izolita farmejo la horloĝo daŭrigas sian
+senripozan tiktakon: la malĝojiga noktsilento ankoraŭ regas en ĝi
+seninterrompe; la fajrejo estas malvarma.
+
+En la duonombra angulo de la ĉambro staras ŝpinrado, kun delikate
+purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazaŭ la
+ŝpinistino ĝin ĵus estis forlasinta.
+
+Je du aŭ tri paŝoj de l' ŝpinilo homkorpo en la mallumeco
+desegniĝas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo
+rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo
+klinita, li atente direktas sian okulon de la ŝpinilo al la
+apudstaranta seĝo. Lia vizaĝo portas la signojn de profunda
+doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazaŭ la
+malespero loĝas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas
+kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni
+pensus ke ĉe la rado sidas nevidebla ŝpinistino, kun kiu tiu juna
+viro, per la lingvo de l' okuloj, kortuŝe interparolas. Sonoj, tiel
+mallaŭtaj ke ili ne rompas la noktsilenton, ŝvebas murmurante tra
+la ĉambro. La junulo metas la fingron al sia buŝo kaj ŝajnas
+aŭskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Li stariĝas, prenas paŝtistbastonon en la manon kaj malrapide
+eliras el la ĉambro. Jen li revante promenadas laŭlonge de l'
+alnoaleeto; li haltas, deŝiras floron, ĝin feliĉege alridetas,
+ĝin senkronigas kaj senatente lasas fali ĝiajn petalojn tra siaj
+fingroj. Li alvenas ĉe la rando de la vojo kaj superrigardas la
+erikejon ĝis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmiĝas; li
+sidiĝas kaj maldolĉe ploras.
+
+Li ree stariĝas, vagadas pli antaŭen ĝis la trunko de imponanta
+fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas
+sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn,
+memforgesante, kaj aŭskultas, kvazaŭ mistera voĉo lin alparolas
+el la arbo; el lia koro mallaŭta kantado fluas sur liajn lipojn;
+inter la foliaro de la juniperoj aŭdetiĝas la sonoj de la kanto:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Tiu revo ankaŭ finiĝas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj
+enpaŝas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: ĉe la
+supraĵo, li antaŭenpuŝas sian paŝtistbastonon, ĝin ripozigas
+kontraŭ sian ŝultron, ĝin ĉirkaŭpremas per la dekstra brako,
+kaj, kliniĝante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazaŭ ŝtona
+statuo. Lia okulo sin direktas al bluiĝanta punkto, kiu, en la plej
+ekstrema malproksimo, vidiĝas ĉe la horizonto, kaj el kiu
+zigzaganta vojo laŭ multaj kurbiĝoj trairas la erikejon kaj
+perdiĝas apud la sablomonteto.
+
+Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja
+vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj
+tiel mallaŭte kaj tiel dolore eliĝas el lia brusto?
+
+Aŭskultu, li mem tion diras; ĉar nun lia ĝemo fariĝas
+vorto,--nomo, ame kaj sufere elparolita:
+
+«Lena!... Monica!»
+
+Malantaŭ li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin
+alproksimiĝante, ŝi krias malafable:
+
+«Jan, vi devas reveni hejmen!»
+
+La junulo malkliniĝas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas ŝin,
+kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizaĝo iĝas subite kvieta
+kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante:
+
+«Fratino, mi venas.»
+
+Dum li sekvas ŝin kun klinita kapo, ŝi diras:
+
+«Estas bela maniero, laŭ kiu vi vivas! kun ĉiuj tiuj kapricoj! Ĉu
+vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum
+tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, laŭ tio
+kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de ŝi ŝiajn
+malspritaĵojn! Vi staras de l' mateno ĝis la vespero, dum ĉia ajn
+vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi
+lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian
+malsaĝan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur
+la pajlo kaj vi en Gheel![8]»
+
+La junulo nenion respondas pri tiuj riproĉoj kaj ŝajnas eĉ ne
+aŭdi ilin. Li lasas sian fratinon daŭrigi, neniel atentante ŝiajn
+vortojn, kaj sekvas ŝin, kvazaŭ indiferenta, ĝis interne de la
+farmejo.
+
+
+
+
+VI.
+
+
+Iun posttagmezon Jan denove staris revante antaŭ la fago,
+rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antaŭ nelonge estis
+entranĉitaj en la glata arboŝelo. La kompatinda junulo ŝajnis
+malsana kaj konsumiĝanta, ĉar la ruĝo de l' juneco estis
+anstataŭita sur lia vizaĝo de pala kaj travidebla koloro; liaj
+okuloj brilis kvazaŭ tiuj de frenezulo, kaj lia kapo kliniĝis
+senkuraĝe sur lian maldekstran ŝultron.
+
+Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li aŭdis
+malantaŭ la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la
+paŝado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de
+Desschel lin alproksimiĝantan. Videble li penis por doni al siaj
+trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la
+ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkaŝis
+suferon kaj akran doloron.
+
+La pastro signofaris al li ke li sidiĝu sur la herbon, prenis lian
+manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:
+
+«Jan, Jan, ĉu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankoraŭ
+ĉiam sub la fago? Ĉu vi do volas ke via patrino realigu sian
+minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»
+
+Je tiu diro kuntiriĝa ekmovo skuis la membrojn de l' junulo; flame
+rigardante la pastron, li kriis:
+
+«Kion? La arbon,--forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus
+la laboristojn...»
+
+Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolĉaj
+konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kaŭzon de
+sia doloro, kaj pensis esti baldaŭ sukcesonta. Li nur diris
+senkolere kaj per same patra voĉo:
+
+«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur
+diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke ĉiuj ŝiaj vortoj ne
+estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon,
+lasas vin, pro tiaj negravaĵoj, forporti per malsaĝa revo ĝis
+minaco pri mortigo,--tion mi ne komprenas, kaj tio ĉagrenas min.
+Ĉu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»
+
+«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedaŭro en la
+okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi taŭga
+kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli
+potenca ol via vorto kaj mia volo.»
+
+«Jan, estas skribite: _kiu serĉas la danĝeron, per ĝi pereos_,
+kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezuriĝus en revadoj, kiuj
+lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo
+kiel estas via devo, vi baldaŭ forgesus la kaŭzon de via doloro;
+saneco kaj kuraĝo revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via
+malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub ĉi tiu arbo
+aŭ sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, ĉar vi
+ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankaŭ
+frenezulo, malsaĝulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblaĵo,
+kaj donas sian vivon al vana ĥimero.»
+
+«Ho, patro, post ŝia foriro, mi ankoraŭ longatempe laboris,--kaj
+tiam mi nur venis ĉi tien antaŭ kaj post la laborhoroj. Mi ankaŭ
+tiam esperis, ke mi kapablus ŝin forgesi. Ve, ŝia bildo ĉie min
+sekvis. Ĉe la plugilo ŝi murmuris mian nomon en mian orelon; ĉe
+la draŝplanko, la draŝiloj kantis la ĉarman Rikke-tikke-tak; en
+la kanto de l' birdoj mi aŭdis ŝian voĉon; ĉiuj bruoj, ĉiuj
+voĉoj de l' naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la
+laboro? Ĉu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis
+min. Eĉ mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi
+ĝuis konsolon, mi vidis ŝin, mi kun ŝi parolis; sed trankviliĝi
+mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, eĉ se mi volus tion
+fari: mi estas malforta kaj malsana.»
+
+La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove
+prenis la manon de l' junulo kaj demandis:
+
+«Nu, Jan, vi devas diri al mi ĉu vi volas resti tia aŭ ne. Estas
+certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos ĉi tien,--kaj se
+ŝi venus, estus ankoraŭ pli bedaŭrinde: ŝi estas riĉa fraŭlino
+kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezaĵo.»
+
+«Ho, se mi povus ŝin forgesi, patro!»
+
+«Ĉu vi efektive tion deziras?»
+
+«Mi ĝin deziras el la fundo de mia koro, patro; ĉar de longe miaj
+revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolĉeco. Malespero kaj
+hezito plenigas mian koron.»
+
+«Nu, montru ke vi vere havas kuraĝon kaj volas resaniĝi.
+Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al
+Meĥleno!»
+
+«Mi mortus, patro.»
+
+«Kial?»
+
+«Ha, kial?--Patro, antaŭ kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj
+devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malĝojajn larmojn mi verŝis dum
+tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»
+
+«Mi ne komprenas vin.»
+
+«Mi ĝin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marŝis nokte
+kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj
+estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazaŭ
+infano; pli malproksime, meze de l' unua abiaro, mi surgenuiĝis kaj
+laŭtvoĉe dankis Dion, ĉar mi povis revidi miajn amatajn
+pintfoliarbojn. Mi manĝis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi
+la karan kreskaĵon pli apude ĉe la koro;--kaj, venante ĉi tien,
+mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la
+fagon, kaj estis kun larmiĝintaj okuloj ke mi parolis al la
+juniperoj, kvazaŭ ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi
+restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»
+
+«Mia filo, mi scias pro kiu kaŭzo vi pli ol iu ajn amas la
+erikejon; sed estas precize tiu kaŭzo, kiun ni devas neniigi.
+Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la
+bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por
+plene vin dediĉi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn
+revojn; ne dubu pri tio.»
+
+La pastro donis al sia voĉo solenan kaj duonkoleran tonon, kiu
+faris profundan impreson sur la junulon, kaj daŭrigis:
+
+«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj.
+Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elĉerpas vian vivon per
+senĉesa malgajeco. Ĉu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman
+malsaĝecon, se vi ĝis la agonio en ĝi persistas? En via vana
+revado vi nur pensas pri unu afero.--Ĉu iam en vian spiriton
+penetras penso, kiu supreniras al la Ĉielo? Ĉu estas preĝoj,
+kiujn vi elparolas buŝe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, ĉar vi
+adoras hombildon, eĉ en la templo de l' Sinjoro? Kaj ĉu vi
+pripensas, ke la tombo por vi malfermiĝas,--ke vi liveras vian
+animon al la malsanktulo,--ke la eterna fajro estos la rekompenco de
+via freneza memforgeso?»
+
+La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la
+koron de l' junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta
+terurajn veraĵojn, kaj li tremis ankoraŭ eĉ post la minacantaj
+vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la
+kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:
+
+«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Meĥleno.»
+
+«Ĉu morgaŭ?» ĝoje demandis la pastro.
+
+«Ĉu jam morgaŭ?» ripetis la junulo, «forlasi morgaŭ mian
+erikejon? Kaj eble por ĉiam!»
+
+«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaĝe,» diris la pastro. «Vi povos ja
+ĉiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja
+libertempo, sufiĉe longatempe revidi vian erikejon. Cetere,
+kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilaĝo en
+Kempenlando[9],--kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi
+vian vivon sub la ĉielo de l' erikejo.--Morgaŭ, ĉu ne?»
+
+«Nu, morgaŭ! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra voĉo, ke
+liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgaŭ! Morgaŭ!»
+
+Kaj li metis ambaŭ manojn antaŭ siajn okulojn, el kiuj elŝprucis
+maldolĉa larmfluego.
+
+Duonhoron poste, tenante la manon de l' pastro, li reiris al la
+farmejo.
+
+
+
+
+VII.
+
+
+Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaĝi al Francujo, ŝia koro
+estis plena de kvazaŭĉiela feliĉo. Ŝiaj revoj estis plenumitaj:
+ŝi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, ŝi estis dum
+tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj
+senĉese dorlotita per liaj dolĉaj karesoj, ŝi iom post iom
+forgesis, ke iu en la soleca farmbieno ĉagreniĝas pro ŝia foriro,
+kaj baldaŭ la memoro pri ŝia antaŭa sorto kaj pri tiu, kiu estis
+por ŝi protektanto kaj amiko dum la malfeliĉo, ŝajnis tute
+malaperinta el ŝia spirito.
+
+Tuj kiam ŝi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj
+profesoroj estis pri ŝi zorgontaj; kaj ĉar ŝi havis delikatan
+intelekton kaj sin sentis kuraĝigita per la senĉesaj laŭdoj de
+sia patro, ŝi konis en la daŭro de kvar jaroj ĉion kion bone
+edukita fraŭlino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke
+de aliaj, se la naturo estas al ŝi belecon donacinta.
+
+Je la komenco ruĝo vidiĝis sur la vangoj de Monica, kaj ŝi korpe
+plifortiĝis. Senĉesa kontenteco estis al ŝi redoninta la sanon;
+oni povis pensi ke la konsuma malsano ŝin estis tute forlasinta. La
+homo kutimiĝas je ĉio; eble plej rapide je feliĉo. Estis ankaŭ
+tiel por Monica: dum tuta jaro ŝi trovis plezuron en ĉio; ŝi
+ĉeestis vesperfestojn kaj balojn, ŝatis la mondumon kaj deziris
+ĝiajn aplaŭdojn...
+
+Tamen, tiu frivola kaj libera ĝuado ne longe daŭris; kelkfoje
+aperis forflugemaj rememoroj antaŭ la okuloj de Monica kaj dum la
+dua jaro silentaj revadoj ŝajnis denove nebulkovri ŝian animon.
+Dum la ekscitigaj sonoj de l' muziko, sub la brilego de la lustroj,
+meze de l' festbruado, ŝi restis ĉiam malatenta, kvazaŭ sekretaj
+rememoraĵoj ŝin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu moviĝo de
+ŝia revanta koro, kaj ŝi eĉ sincere konfesis al sia patro ke ŝi
+kelkfoje vidis ankoraŭ antaŭ si la erikejon kun la altfiera fago
+kaj la moviĝantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson ŝi faris ridante
+kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel ŝi nomis ĝin.
+
+Ĉu ŝi ankaŭ, inter la revbildoj de l' erikeja kreskaĵaro, vidis
+homan figuron, junulon, plorantan pri ŝi? Kiu scias? Ĉiuokaze, ŝi
+neniam estis tion al si mem aŭ al aliaj konfesinta.
+
+Iom post iom Monica eksentis malŝaton por la mondumo kaj ĝiaj
+plezuroj; ŝi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom
+post grava insisto de sia patro, kaj ŝi ekserĉis solecon. De temp'
+al tempo ŝiaj lipoj moviĝis senkonscie, kaj la forgesita kanto de
+Rikke-tikke-tak ŝvebis neaŭdeble sur ŝia buŝo. Ŝiaj vangoj ree
+paliĝis; ŝi ree maldikiĝis kaj malfortiĝis, tiel ke ŝia patro,
+post ĉiuj eblaj klopodoj por ŝin distri, ektimis ke li postvivos
+sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsiliĝis, montris al li
+la edziniĝon kiel la plej taŭgan rimedon, kaj certigis ke Monica
+nepre resaniĝus, se oni povus ŝin decidigi elekti edzon. Kolonelo
+van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia
+fidela amiko, kiu estis ĉeestinta la rekonon de lia infano.
+
+Intertempe la kolonelo faris ĉiujn eblajn klopodojn apud sia filino
+por atentigi ŝin pri Adolf; li ja trovis ŝin impresita de liaj
+amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en ŝi:
+malvarmega restadis ŝia koro por la juna oficiro. Tio tre ĉagrenis
+la patron, ĉar li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li
+estis esperinta por savi sian infanon. Preskaŭ ĉiutage la kolonelo
+penadis apud sia filino por ekscii kion deziras ŝia koro kaj el kio
+devenas ŝia ĉagreno; sed ŝi asertis ke ŝi ne estas malsana, kaj
+sukcesis ĉiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej
+varma amo. La nuro kion ja aŭdis kaj komprenis la kolonelo, estis
+ke ŝi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke ŝi
+suferas la alhejman sopiron aŭ nostalgion.
+
+Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaĝos
+kun ŝi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke ŝi
+serĉu refortiĝon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj
+estis ĉiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintaĵoj.
+
+Je la fino de l' jaro 1813a, per senĉesa insisto, li estis
+akirinta de la ministro de l' milito la promeson ke, dum la venonta
+printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ĝojis
+pri la certeco de la revena vojaĝo al la kara patrujo, kaj ŝi
+ŝajnis elstariĝi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo
+ĉiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskaŭ tute
+pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antaŭvidi, kiaj
+novaj okazontaĵoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial
+nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj
+en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la
+disvastiĝantajn novaĵojn, nek antaŭgardi ŝin de la ĉagreno kiu
+plenigis ŝian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis
+malpli certa ol ŝia vojaĝo al Kempenlando.
+
+Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj
+proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis
+kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankaŭ ricevis ordonon, ke li
+reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian
+filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun ŝiaj, kaj
+sin forŝiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron
+trans la Rejnon.
+
+Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis
+en la genuon. Post la resaniĝo de lia vundo, lia kruro restis
+kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marŝos per bastono. Tiu
+kripleco estis kaŭzo ke, laŭ lia peto, oni permesis al li reiri al
+Parizo. Li trovis sian Monica ankoraŭ pli maldikiĝinta, kun
+travidebla vizaĝo kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj
+reveme.
+
+Nur du fibrojn li trovis ankoraŭ impresigeblajn en ŝia koro, du
+pasiojn egale ardajn: ŝian amon al li kaj ŝian sopiron al la
+bedaŭrata Kempenlando.
+
+Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por
+reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno
+por tie lui kaj aranĝi konvenan domon ĝis la tiamaj cirkonstancoj
+estus klariĝintaj kaj la kolonelo estus povinta aĉeti aŭ lui
+malgrandan kampodomon en la ĉirkaŭaĵo de Moll.
+
+Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poŝtkaleŝo. Nenio speciala
+interrompis la ĝojigan vojaĝon al la patrujo; nur en Antverpeno
+mem, kaj kiam la veturilo alproksimiĝis al la nova domo de la
+kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj aŭdigis akran
+mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.
+
+Kiam li demandis ŝin pri la kaŭzo de ŝia subita emocio, ŝi
+respondis:
+
+«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresiĝema. Mi vidis tie en
+la strato malriĉan junulon kun nezorgitaj vestaĵoj, kiu
+preterpasante rigardadis min, kvazaŭ li volas per siaj okuloj
+trabori mian koron. Kaj vidu, patro, ĉar li tiom similas Jan
+Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.--Estas jam finite, mi
+estas trankvila.»
+
+
+
+
+VIII.
+
+
+Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en
+Antverpeno.
+
+En la subtegmenta ĉambro de malriĉa dometo, ĉe la Ora Monto,
+maljunega virino je la komenco de l' vespero apud lampeto
+puntfaradis. Mizera aspektis ŝia loĝejo, ĉar ŝi loĝis sub la
+nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seĝojn kaj
+liton, kies kovrilo estis farita el ĉiuspecaj kunekudritaj
+ŝtofpecoj. Tiu ĉi virino ŝajnis indiferente intermovi siajn
+plektiletojn; tamen, de temp' al tempo ŝi streĉis la orelon al la
+alkovo, kie staris la lito, kaj aŭskultis atente neaŭdeblan bruon.
+
+Ŝi do ĵus estis metinta siajn du manojn senmove sur la
+puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta ĉambreto malfermiĝis
+kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la
+buŝon kaj per mallaŭta pst! ŝi petis la enirantinon silenti.
+Leviĝante, ŝi iris al ŝi, ŝin kondukis per la mano ĝis la
+tablo, kaj montrante la seĝon, ŝi diris:
+
+«Trien, estu iom senbrua, mia kara; ĉar li dormas tiel kviete!»
+
+Trien eltiris trikaĵon el sia poŝo kaj diris kun same mallaŭta
+voĉo:
+
+«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Ĉu vi
+kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel
+oni diras?»
+
+«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta
+kaj enterigita, la kompatindulo!»
+
+Post kiam ŝi estis unu momenton rigardinta ĉiujn angulojn de la
+subtegmentejo, Trien denove diris mallaŭte:
+
+«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin aŭ
+ses semajnoj en via ĉambro. Kie do vi dormas?»
+
+«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur seĝo, kun mia kapo
+sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian
+tempon, kara!»
+
+«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Ĉu ses semajnojn ne kuŝinta
+sub la littukoj? Tio estas mortdanĝera!»
+
+«Jes, Trien, ĉiu donas al sia proksimulo kion li havas; la riĉaj
+homoj donas sian monon, kaj mi,--mi ankaŭ donas kion mi havas: mian
+liton kaj mian ripozon.»
+
+«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela
+ago, kaj vi havos pro ĝi meriton ĉe Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam
+konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion ĉi, alia
+diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio
+okazis?»
+
+«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidiĝu pli proksime, por
+ke li ne vekiĝu.--Estis antaŭ kvin aŭ ses semajnoj, je sabato,
+estis jam la dekunua vespere. Mi estis aĉetinta iom da lieno por
+mia kato, kaj ĉar ĝi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta
+hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie ĉe la
+senfenestra muro, inter la ĉaretoj kaj ŝarĝveturiloj, por serĉi
+mian sorĉistinon.--Dum mi tiele ĉirkaŭpenadas kaj krias: puseto!
+puseto! mi subite aŭdas ekĝemon kiel homan; mi tiel impresiĝas ke
+mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne
+povas klarigi mian teruron: tie kuŝas homo sur la dorso kun sia
+vizaĝo tutmakulita de sango!»
+
+«Ho Dio! de sango!»
+
+«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris ĉe la
+najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo,
+kiu verŝajne estis kuŝiĝinta sur karboĉaro por dormi, kaj estis
+de ĝi falinta. Li kredeble jam de longe kuŝis tie, ĉar la sango,
+kiu ŝprucetis el lia kapo estis preskaŭ tute malfluidiĝinta.»
+
+«Kaj ĉu li estis mortinta, Avinjo?»
+
+«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,--li ja dormas tie en la
+lito!»
+
+«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for!
+Nu, kion oni faris tiam?»
+
+«Jes, kion oni faris? Nu, kiel ĉiam. Multe da konsiloj kaj
+malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kuŝis tie en sia sango
+sur la malvarmaj ŝtonoj,--kaj mia koro ŝiriĝis tion vidante. Mi
+diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis,
+ĝis kiam venos la kuracisto por portigi la malfeliĉulon al la
+malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kuŝigis ĉi tie en mian
+liton.»
+
+«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? aŭ ĉu eble vi
+havas ie ŝtrumpon sub la tegoloj[10]?»
+
+«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn ŝuldojn; sed tio
+estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»
+
+«Tio estas ja stranga! Ĉu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de
+kie li venis?»
+
+«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li
+ĉiam sonĝis laŭtvoĉe, kaj mi aŭdis ja ke lia patro kaj lia
+patrino estas mortintaj.»
+
+«Kaj ĉu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»
+
+«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l' erikejo kaj pri
+abiaroj. Latine li ankaŭ parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica!
+Monica! Estas verŝajne la nomo de lia patrino aŭ de lia fratino.
+Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke
+vi aŭdus! Estas ĉiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus laŭ
+ĝi danci. Plej strange estis, ke li ĉiam parolis kvazaŭ oni volis
+kontraŭvole igi lin pastro aŭ ekleziulo,--kaj mi iris por rigardi
+ĉe lia kapo, ĉu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tuŝis lian
+blondan buklaron.»
+
+«Ho, Dio, estas eble malfeliĉa junulo, kiu ebriiĝis aŭ
+freneziĝis.»
+
+«Freneziĝis, Trien? Freneziĝis? Se vi aŭdus lin parolantan, vi
+surgenuiĝus. Ĉio kion li diras, estas kvazaŭ skribita, kaj la
+plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ĝi. Tie
+pendas liaj vestaĵoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo,
+Trien. Ĉiufoje kiam li malfermas la buŝon por danki min, larmoj
+elŝprucas el miaj okuloj: estas kvazaŭ anĝelo kiu parolas! Vi
+povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra
+infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ĝis sur
+mia mortlito.--Li nomas min patrino, Trien; vi devus aŭdi tiun
+vorton el lia buŝo!»
+
+«Sed kiel li nun fartas? Ĉu li resaniĝas?»
+
+«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn,
+sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciiĝas
+kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se
+li estus pli babilema, mi ankaŭ scius pli multe; sed li neniam
+diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li
+estas nomata Jan, tion li diris al mi hieraŭ; la cetero ja venos,
+Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankoraŭ tiel
+maldika kiel fiŝosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon
+kiam li leviĝis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en
+miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»
+
+«Ho ve, tiu kompatindulo!»
+
+«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marŝi;
+ĉar hieraŭ li diris ke hodiaŭ vespere li eliros por spiri freŝan
+aeron.»
+
+Apenaŭ Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam
+malantaŭ la litkurtenoj sonis dolĉa, amema voĉo, kiu diris:
+
+«Patrino, bona patrino!»
+
+Tiu nomo kaj la akcento al ĝi donita, certe havis neordinaran
+sorĉpotencon sur la koron de la maljuna virino; ĉar ŝiaj okuloj
+brilis pro emocio, dum ŝi rapide prenis la lampon kaj glason da
+laktakvo, kaj iris al la lito.
+
+La malsanulo ŝin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj
+dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forviŝi larmon de siaj
+okulharoj. Dume la junulo prenis unu el ŝiaj manoj kaj metis sur
+ĝin siajn lipojn per longa kiso.
+
+«Bona patrino!» li ripetis ankoraŭ.
+
+Trien sin klinis antaŭen kun batanta koro por vidi la vizaĝon de
+la malsanulo; profunda timo ŝin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj
+ŝin rigardis, kaj ŝi malantaŭenŝovis sian seĝon, kvazaŭ ŝi
+volus malproksimiĝi de timiga aperaĵo.
+
+La malsanulo ĉirkaŭprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo
+kaj tiris ŝin pli proksime al si; li verŝajne diris al ŝi ion en
+la orelon, ĉar tuj ŝi iris por preni liajn vestaĵojn kaj refermis
+la kurtenojn tuj post kiam ŝi estis ilin metinta sur la liton.
+Tiam, venante apud la tablon, ŝi diris mallaŭte kaj ĝojege al la
+tremanta Trien:
+
+«Li tuj leviĝos!»
+
+Tiu diro ŝajnis tute ne trankviligi la najbarinon; ĉar ŝia
+vizaĝo paliĝis kaj time ŝi rigardis la pordon. Sendube timego
+ŝin incitis forlasi la ĉambron, antaŭ ol la fantoma junulo
+aperos; virina scivolemo tamen ŝin tenis kvazaŭ najlita sur ŝia
+seĝo.
+
+Post kelkaj minutoj malfermiĝis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris
+al la malsanulo,--helpis lin por ellitiĝi kaj subtenis lin dum lia
+irado al la tablo.
+
+Ĉu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas?
+Jes, estas li, la malfeliĉulo. Lia ostaro traboras la senkoloran
+haŭton; liaj okuloj estas enprofundiĝintaj en mallumaj kavaĵoj;
+lia dorso kurbiĝis, lia kapo flanken kliniĝis. Tiaj malpuraj kaj
+maldelikate flikitaj vestaĵoj povas kovri nur almozulon. Kia estis
+do la sorto de l' junulo?
+
+Nun li staris antaŭ la bonkora Avinjo kaj tenis unu el ŝiaj manoj;
+li rigardis ŝin kun tiu milda vizaĝesprimo, kiu nur estas propra
+al karesanta infano, kaj diris:
+
+«Bona patrino, mi deziras eliri. Ĉu mi per tio ne ĉagrenos vin?»
+
+«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas
+ankoraŭ tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,--kaj pripensu kiel
+maltrankvila mi estos.»
+
+La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur ŝia sulkiĝinta
+vizaĝo, ke Jan, pro ŝiaj amplenaj rigardoj, ĝis la fundo de l'
+koro emociiĝis.
+
+«Ho, patrino,» li ekĝemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia
+gardanĝelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble
+ankoraŭ la oferema amo de malriĉa virino! Mirinda animo de boneco!
+Ĉe la rando de l' tombo estas ankoraŭ sufiĉe da amo en via koro,
+por dolĉigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin
+el la plej profunda abismo de l' malespero. Ho! mi preĝis al Dio
+por ke Li benu vin!--Kaj, prijuĝu mian dankon al vi, bona patrino:
+ĝi estas la unua seninterrompa preĝo, kiun de sep jaroj mi
+kapablas alsendi al la Ĉielo!»
+
+La voĉo de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu
+profunde impresis la animon de Trien; ŝia timo estis tute
+malaperinta, kaj nun ŝi aŭskultis kun malfermita buŝo kaj
+grandegaj okuloj la vortojn de l' junulo, kiuj ravis kaj kortuŝis
+ŝin kvazaŭ ŝi aŭdus bonsonan kordmuzikon. Avinjo ŝin rigardis
+demande kaj ŝajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Ĉu li
+estas freneza?» Sed Trien aŭskultis silente, eĉ ankoraŭ kiam Jan
+ne plu parolis.
+
+«Kompatinda junulo,» ĝemis Avinjo, «kuraĝu nur. Mi estas malriĉa
+kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi ĉiam
+amos vin,--kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»
+
+La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne
+respondis.
+
+«Jan,» diris Avinjo dolĉe, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne
+preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»
+
+«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi
+devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos
+refreŝiĝon. Morgaŭ, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj
+kia nekomprenebla ĉagreno venenis mian vivon. Lasu min nun
+foriri,--kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»
+
+Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben,
+diris ankoraŭ kelkajn dolĉajn vortojn kaj ŝlosis la pordon
+malantaŭ li.
+
+Jen iras la malsana junulo kun ŝanceliĝantaj paŝoj, laŭlonge de
+la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun
+Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia
+irado havas celon, ĉar li ne hezitas pri la elekto de la stratoj.
+Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daŭrigas sian vojiron kaj
+senĉese antaŭeniras ĝis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de
+la domoj kaj malrapide sin antaŭenŝovas en la senlumeco, kvazaŭ
+ŝtelisto aŭ spiono. Baldaŭ li haltas ĉe la fermita fenestro de
+belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la bluŝtona
+fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la
+domo estas lumo; ĉar oblikva radio lumigas la vizaĝon de l'
+aŭskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute
+fleksiĝas, kaj, kvazaŭ sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando
+restas kuŝanta.
+
+
+
+
+IX.
+
+
+En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian
+kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura
+apogseĝo apud la marmora fajrejo; li ŝajnis profunde enpensiĝinta,
+ĉar li medite rigardis antaŭen sur la planktapiŝon. Apud tablo, sur
+kiu kuŝis arĝenta kudrilaro, sidis juna fraŭlino trapikante perlojn
+sur ŝnureton. Palega estis ŝia vizaĝo, kaj portis ĉiujn signojn de
+longa konsuma malsano; tiu paleco ŝajnis ankoraŭ plisenkoloriĝi
+pro la korvonigreco de ŝiaj longaj harbukloj, kiuj je ĉiu ekmoveto
+karesis ŝiajn vangojn. Post longa silento la juna fraŭlino kantis
+per tre mallaŭta voĉo la rekantaĵon de la kanteto Rikke-tikke-tak.
+Verŝajne tio ne plezurigis la kolonelon, ĉar li malgaje skuis la
+kapon kaj diris al la fraŭlino:
+
+«Monica, kantu do ne ĉiam tiun ĉi kanton; ĝi estas nutraĵo por
+via malĝojo,--kaj vi scias ke tio ĉagrenas min.»
+
+«Dio! ĉu mi denove kantis?» kriis Monica kvazaŭ mirante. «Mi tion
+ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»
+
+«Nu,» demandis la kolonelo, «ĉu la saketo estos baldaŭ
+finita?--Malfeliĉa Adolf, kiom via donaco ĝojigos lin! Lin, kiu
+tiel ege amas vin.»
+
+«Kie li nun povas esti?»
+
+«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, ĉu li ne ie
+kuŝas en malsanulejo, aŭ ĉu malamika kuglo ne jam estas lin
+trafinta sur la honorkampo?»
+
+«Ĉielo! mia patro, vi tremigas min!»
+
+«Vere, ĉu mi tremigas vin? Ĉu vi do iomete interesiĝas pri lia
+sorto, Monica?»
+
+«Mi ja amas lin kiel fraton.»
+
+«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li
+estas bela junulo, posedanta ĉion kio povas altigi viron en la
+okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro ĉe la
+sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via
+koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian
+peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia
+amo.»
+
+«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne
+estas loko flanke de mia amo al vi.--Esti nesentema edzino! Ĉu mi
+malfeliĉigos lin per mia indiferenteco? Ĉar edzo postulas por sia
+feliĉo pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan
+malŝaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.»
+
+«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru
+Dio, ke ĝi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin
+malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loĝos en la
+kampobieno apud Moll, kiom feliĉige tiam estus, se vi havus amikon
+por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la
+rivereton,--por esti al ni kunulo en la soleco? Ĉar ĉio tio ĉi,
+infano, estas malvarma kaj kvazaŭmorta, se amsento ne venas ĝin
+vivigi; la koro sekiĝas, kiam oni ne povas ĝin elverŝi en alian
+koron.»
+
+«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l' erikejo.
+Ĉu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l' griloj? Ĉu
+abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Ĉu la senlimeco de
+l' erikeja maro kaj ĝia nemezurebla ĉielo ne ŝajnus al li
+unutonaj,--al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion,
+patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus
+nian lingvon.»
+
+La vortoj de Monica ne plaĉis al ŝia patro; lia vizaĝo alprenis
+malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris
+per akcentita voĉo:
+
+«Monica, mia infano, ĉu la peto de via patro do havas nenian
+potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin
+petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraĝon, lian famon, por
+naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis
+vian patron je kosto de sia sango,--kaj mi petis, kiel rekompencon
+por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per
+solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankoraŭ. Kial? Por resti
+tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!--Ĉu ĉar vi ne amas lin?
+Sed li ne petas de vi amon.»
+
+Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:
+
+«Li ne petas de mi amon?--Kion li do postulas de mi?»
+
+La kolonelo daŭrigis kun premanta tono:
+
+«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam
+devis eliri el mia buŝo. Aŭskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi
+malŝatas. Monica, de multaj jaroj vi marŝas kun rapidaj paŝoj al
+la tombo; neniam mi ĵetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj
+sola infano, ne vidante la morton ĉe via flanko. Ho, la certeco ke
+mi perdos vin, dum jaroj jam disŝiras mian koron: tiu minacanta
+glavo super mia kapo ankaŭ plimallongigas mian vivon, kaj mi
+suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro;
+mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj
+revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li
+montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron,
+ankaŭ volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: riĉecon,
+honoron, belecon, ĉion posedis lia fianĉino; kaj tamen, incitita
+de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari
+al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu
+ĉio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de
+malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam
+vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la
+dezertojn de l' erikejo. Kaj ĉio tio ĉi por konservi la vivon al
+vi, kiu malŝatas lin; por, kvazaŭ protektanta anĝelo, forpeli la
+morton de via flanko. Ho, Monica, ĉu tia grandanimeco en vi naskos
+nenion pli ol dankeman senton? Ĉu ĉiuj kordoj estas rompitaj en
+via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?»
+
+Profunde kortuŝita estis Monica, ŝia vizaĝo ja sufiĉe tion
+montris. Ŝi respondis jene la demandon al ŝi faritan:
+
+«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas
+malĝojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona
+patro, ke oni petas la neniigon de ĉiuj miaj memoraĵoj. Efektive,
+se mi konsentus fariĝi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan
+lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian
+animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi
+devus rezigni ĉion, kion lasis al mi mia antaŭa vivo.»
+
+Esprimo de ĝojo aperis sur la vizaĝo de la kolonelo; li prenis la
+manon de sia filino kaj diris:
+
+«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo
+de via vivo. Mi petas vin, estu kuraĝa; diru al mi ke vi akceptas
+Adolf kiel edzon; igu min feliĉa. Ho, karega infano, vidu, mi
+petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»
+
+Videble la junulino tremis, dum ŝi mute antaŭenklinis la kapon.
+
+«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preteriĝi la bonan
+inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»
+
+Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:
+
+«Nu, patro, se tio povas feliĉigi vin...»
+
+Subite ŝin trafis neatendita emocio; ŝi altigis la fingron kaj
+aŭskultis tremante al murmuranta bruo.
+
+«Kion vi aŭdas?» kriis la kolonelo mirigite.
+
+«Aŭskultu! aŭskultu!» respondis Monica kun feliĉega rideto.
+
+Nun de malantaŭ la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon,
+kaj la kolonelo aŭdis distingeble la kanton:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la
+animon de sia filino; krom tio li tiun ĉi fojon konsideris ĝin
+kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis
+lin, kaj, tiregante la sonorilŝnuron, li malbonhumore piedfrapis
+sur la planktapiŝon.
+
+«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie ĉi kuraĝas min insulti!»
+
+Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu ĉi kolere
+diris:
+
+«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj
+kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraŭstaras, uzu
+perforton.»
+
+«Ho, patro,» kriis Monica leviĝante, «kion vi diras, perforton?
+Ĉu vi scias kontraŭ kiu?»
+
+«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.
+
+La juna fraŭlino reiris al la tablo kaj sidiĝis kun videbla timo.
+
+Oni aŭdis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto
+venis en la ĉambregon kaj diris al sia mastro:
+
+«Kolonelo, estas malriĉa almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li
+apenaŭ povas antaŭeniri. La malfeliĉulo ne povis al ni longe
+kontraŭstari. Li estas en la vestiblo. Ĉu ni simple lasos lin
+foriri?»
+
+«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu
+klarigata.--Monica, kio tiel tremigas vin? Ĉu vi do konas la
+almozulon?--Iru, oni konduku lin ĉi tien!»
+
+Apenaŭ la malfeliĉa viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj,
+aperis ĉe la pordo de l' salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj,
+al li kurante, ŝi prenis lian manon dum ŝi ekkriis:
+
+«Jan, Jan, ĉu estas vi?»
+
+«Estas mi, fraŭlino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.
+
+La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton,
+kvazaŭ subita penso leviĝis en lia spirito. Li tamen rapide
+forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l' junulo, li
+delikate fortiris lin ĝis velura seĝo kaj devigis lin sur ĝi
+sidiĝi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; ŝi ankaŭ mute
+rigardis teren.
+
+La kolonelo, reirinte en sian apogseĝon, diris al la junulo:
+
+«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfeliĉo? Ĉu mi ne
+diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam
+vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de
+hodiaŭ vi ne plu suferos malriĉecon, junulo. Havu kuraĝon; mi ne
+estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»
+
+Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ĝi plenmanon da
+Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li
+diris:
+
+«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas
+malgranda kompensaĵo de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi
+petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj
+protektanto.»
+
+Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la
+kolonelo kaj sopiris, ĉagrene grincridante:
+
+«Oron! ĉiam oron!»
+
+Kaj rigardante siajn disŝiritajn vestojn, li aldiris:
+
+«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus aĉeti vestojn kaj rekompenci
+ŝin kiu min flegis.--Sed, sinjoro, ŝparu al mi tiun humiligon: ne
+estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, eĉ se ĝi servus al mi
+por elaĉeti mian morton!»
+
+Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ĝin el la
+mano de Monica. La emociita kaj ĉiam tremanta fraŭlino estis
+irinta al sia seĝo kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la
+junulon.
+
+«Sed, Jan, mia amiko,» daŭrigis la kolonelo, «vi estas maljusta
+kontraŭ mi kaj kontraŭ vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi
+kion mi povas por vi fari; estos por mi feliĉo fari al vi ian
+servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi
+danka.»
+
+«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de
+vi unu favoron. Ĉu vi al mi ĝin donos?»
+
+«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»
+
+La junulo iom plirektigis sur la seĝo siajn lacegajn membrojn kaj
+ŝajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:
+
+«Kolonelo van Milgem, morgaŭ komenciĝos por mi nova vivo: mi
+starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia
+estonteco. Oni ne tiel facile sin elŝiras el memoraĵoj, kiuj
+kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj
+eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo
+malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la ĉeesto de
+ŝi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke
+mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke ŝi aŭdu kia estis
+mia sorto sur tiu ĉi tero,--kaj tiam, tiam mi, ne ĝoje sed
+submetiĝe, adiaŭdiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo
+van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke
+mi parolu,--ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol
+la vivon!»
+
+Estis io tiel dolĉa kaj sufera en la voĉo de l' junulo, ke la
+kolonelo sin sentis profunde kortuŝita. Cetere li estis treege
+scivola por aŭdi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn
+konjektojn. Li do diris afable:
+
+«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente aŭskultos vin.»
+
+La junulo do komencis per malrapida kaj sufera voĉo:
+
+«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia
+sentema koro min puŝis por konsideri nian servistinon kiel mian
+fratinon; laŭ ŝia sufero kaj ŝia mizero, kreskis mia amikeco al
+ŝi,--naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikiĝis en mia koro,
+kaj poste, fariĝinte detruanta fajro, konsumos min interne.
+Kolonelo, mi sentas ankoraŭ brulanta en mia mano la lokon, en kiu
+sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi
+pensis per iom da koto de l' tero min konsoli pri la rabo de mia
+fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la
+senlimecon de mia malfeliĉo; dubo kaj malespero dispremegis tiun
+ĉi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l'
+amdoloro. Ĉion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron;
+dum multaj jaroj mi verŝis miajn larmojn ĉe la fago; mi ankaŭ
+atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankaŭ maldikiĝis
+kaj malfortiĝis. Nenio povis min konsoli, nenio min tuŝi;
+nekapabla por labori, indiferenta por ĉio, mi vivis en suferiga
+revmondo;--kaj mi vidis mian patrinon malsana sur ŝia lito, ne
+trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Ĉiuj, kiuj konis
+min, kompatis min, malfeliĉan frenezulon. Mi enamiĝis en miajn
+proprajn larmojn, ĉar ili fluis pro ŝi kiun mi bedaŭris. Plorado
+estis mia vivo, ĝemado mia parolo. Mia fortika korpo fandiĝis
+kvazaŭ neĝo sub la pasieco de mia koro;--kaj, paŝanta ombro, mi
+vagadis kvazaŭ fantomo tra la foliaro, kiu ankaŭ estis aŭdinta
+ŝiajn plendojn.--Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri
+de la loko de mia naskiĝo; li esperis min resanigi. Sed mi
+kontraŭstaris la petojn de ĉiuj, kiuj min amis. Kial? Ĉu pro tio
+ke la ĉielo de l' erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas
+aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l' ebenaĵo ĉarmas kaj
+altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie ŝi estis vivinta, tie estis la
+vojeto de ŝi laŭirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis
+fleksiĝintaj sub ŝia korpo; mi sciis retrovi sur la ŝeloj de l'
+arboj la lokon, kie ŝi iam metis sian manon, kaj la kreskaĵojn,
+kiuj iam brilis per la perloj de ŝiaj okuloj.--La arboj, la
+erikejo, la rivereto, ĉio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri
+ŝi. Tie mi neniam estis sola; ŝi ĉiam staris flanke de mi,
+ĉirkaŭita kun mi per la nebulo de l' mondforgeso. El la aleeto la
+suda vento portis al mi ŝian voĉon; el la bruetado de l' griloj
+ŝi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!--Neesprimebla estis
+tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan veraĵon, ke ŝi plu
+neniam venos. Mi por ĉiam estis perdinta mian fratinon kaj ĝojis
+pro l' espero de baldaŭa morto.--La maljuna pastro de Desschel kaj
+la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj
+sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufiĉan forton por
+kontraŭstari ŝian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan
+bildon, min eltiri el ŝia tiraneco sur mian animon, min savi el la
+dolorabismo en kiu mi estis enprofundiĝinta, denove plenumi miajn
+forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Meĥleno por,
+post jarojn daŭranta studado, serĉi en la ekleziula profesio
+armilon kontraŭ ŝia persekutado.--Ve, kiu diros kion mi suferis en
+la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ĝissange mia koro kaj
+mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontraŭ ŝi! Kion
+ajn mi faris aŭ decidis, aŭ kien ajn mi iris, ĉiam ŝi ĉeestis,
+por, kiel tiranino, eltiri ĉiujn aliajn pensojn el mia spirito!
+Ŝi, ĉiam ŝi!--Kun la scienco kreskis ankoraŭ la forto de mia
+imago, kaj nur tiam ŝi ekposedis eĉ la plej intimajn aspirojn de
+mia revanta animo. Ĉiam silenta, mi apartigis min de miaj
+kunlernantoj; mi kaŝis min en mallumaj anguloj por ke mi povu
+nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto
+de ĝenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de
+miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimiĝis la
+tempo kiam mi devos decidi, ĉu mi akceptas la ekleziulan profesion.
+Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda
+por proksimiĝi al la altaro, kaj nekapabla eĉ por preĝi; neniam
+mi altigis mian voĉon aŭ mian penson al la ĉielo, sen ke inter
+Dio kaj mi ŝia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro
+konvinkiĝo pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj
+profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta:
+mi havis ankoraŭ malgrandan parton de mia heredaĵo. Mia vivo
+fariĝis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al
+mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankoraŭ posedis.
+Mizero min ankaŭ trovis sensenta; mi dormis sub la blua ĉielo, sub
+ĉaretoj aŭ sur la urbaj fortikaĵoj; mi lasis malsaton trabori
+mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon
+de l' kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l'
+korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la
+mondo povis min tuŝi, nenio min veki el mia apatio. Senĉese vidi
+ŝian bildon antaŭ miaj okuloj, ŝin enpense alparoli, murmure
+ripeti la kanton,--tio estis mia vivo: ĉio cetera estis en mi
+mortinta.»
+
+Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.
+
+Monica kapkuŝis sur la tablo kaj kredeble maldolĉe ploris, ĉar
+dum tiu paŭzo oni aŭdis la spiregadon de ŝia premata brusto.
+Kurbiĝinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia
+seĝo.
+
+La junulo daŭrigis:
+
+«Unufoje ankoraŭ, laŭ la konsilo de amikoj, mi provis fortan
+kuracilon. Mi verŝis alkoholaĵojn per plengorĝoj en mian korpon,
+kaj ebria falis teren.--Nenio, nenio povis al mi helpi; antaŭ miaj
+malkvietegaj okuloj staris ankoraŭ ŝia bildo!.... Iun tagon, mi
+neniam forgesos ĝin, kiam mi malrapide laŭpaŝis la Meirplacon, mi
+subite ekvidis ŝin rapide preterveturantan. Ŝia nedaŭra rigardo
+kvazaŭ sago traboris mian animon, mia koro rompiĝis en mia
+malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldaŭ tamen mi povis
+restariĝi kaj foriri por kaŝi mian maltrankviliĝon en la izoleco.
+Vespere mi kuŝiĝis sur ŝarĝveturilo por dormi. Cerbofebro brulis
+kvazaŭ fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversiĝis de la
+ĉaro kaj falis kun la kranio sur la ŝtonojn, tiel ke sangofluo el
+mi elŝprucis.--Malriĉa virino akceptis min en sia subtegmenta
+ĉambro; ŝi flegis min kvazaŭ patrino; al ŝi mi de nun dediĉas
+mian vivon. Ŝia dolĉa kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon
+al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l' altrudiĝema bildo. Nun
+mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi
+por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankaŭ tiu
+ĉi lasta espero ne estu vana,--se ne, la tombo, kiu por mi
+malfermiĝas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgaŭ mi ne
+plu konos vin, fraŭlino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi
+ankaŭ, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de
+via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi ŝuldas. Pardonu
+al mi, la malfeliĉa frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi
+kuraĝas paroli; se iafoje vi iom interesiĝis je la juna kamparano,
+pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antaŭ vi. Kaj vi,
+fraŭlino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preĝoj, por ke
+mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontraŭ vi.--Lasu min nun
+foriri, vi plu neniam aŭdos nek vidos min.--Adiaŭ, Dio vin
+superŝutu ambaŭ per feliĉo!»
+
+Dum la elparolo de tiuj ĉi lastaj vortoj, Jan estis leviĝinta kaj
+volis alproksimiĝi al la pordo; sed subite Monica restariĝis, ŝi
+malantaŭen ĵetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj
+okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, ŝi kriis:
+
+«Restu! Restu!»
+
+Kaj surgenuiĝante kun kunigitaj manoj antaŭ sia patro, ŝi
+petegis:
+
+«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos!
+En miaj revoj ŝvebis ankaŭ lia bildo; li estis mia frato, mia
+protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi.
+Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankaŭ verŝas larmojn, vi sentis
+kion li suferis! Ho, nur li, aŭ la tombo min posedos! Patro, bona
+patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resaniĝos, mi vin
+benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»
+
+La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la
+mano; tiam, kun emociita voĉo, li diris:
+
+«Jen estis do la enigmo! Tia koro!--Nu, Monica, estu savita, mia
+infano! Li estu via edzo!»
+
+Akra krio eliĝis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur
+la seĝo, sed falis svenante sur la tapiŝon, dum Monica kun
+etenditaj brakoj al li kuris.
+
+
+
+
+X.
+
+
+En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato
+marŝis, portante la pafilon sur la ŝultro kaj la tornistron sur
+la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldaŭ
+alproksimiĝis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj
+montris sian loĝbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu ĉi
+vokis servistinon, kaj ambaŭ, per amikaj elmontraĵoj, deprenis de
+la soldato lian tornistron kaj aliajn necesaĵojn. La juna militisto
+miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la ŝultron de la
+kamparano, li diris senceremonie:
+
+«Vi militservis, ĉu ne, farmisto?»
+
+«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie
+ĉi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.--Eniru, amiko: la
+ŝinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»
+
+Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo,
+viron, kies vizaĝo kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton.
+Longa cikatro tra lia vizaĝo kaj la rubando de la Honorlegio sur
+lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis
+dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».
+
+La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj
+montris al li la tablon, kvazaŭ li volus diri: manĝu unue kaj
+trinku; poste ni parolos.
+
+Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manĝis la al li
+prezentitajn nutraĵojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur
+la personojn kiuj estis ĉirkaŭ li.--En la fundo de la ĉambro
+virino sidis antaŭ ŝpinrado; apud ŝi staris la viro, kiun li unue
+estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ĝojo
+heligis ilian vizaĝon, kaj estis kvazaŭ amradio brilis en iliaj
+okuloj, ĉiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Ĉe l' alia flanko
+de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj
+ankoraŭ sur puntkuseno intermovis la plektilojn.
+
+Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al
+tiu parto de la ĉambro, li aŭdis malantaŭ si strangan kanton,
+kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur ĉiu genuo
+de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran
+infanon,--knabeton kaj knabineton,--kaj estis dum la kantado, ke la
+avo rajdigis la infanetojn.
+
+ * * * * *
+
+Baldaŭ la juna soldato interkonatiĝis kun ĉiuj loĝantoj de la
+farmejo. Li trovis tiom da dolĉa ĝuado inter tiuj homoj, kiuj
+ĉiuj ŝajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post
+dumonata restado, li ne povis sin deteni verŝi larmojn, kiam li
+estis devigata adiaŭdiri la paceman kaj feliĉan familion, kiu
+konsideris kaj amis lin kiel filon.
+
+Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta
+por foriri, ĉiuj kunhejmanoj venis ĉe la pordon kaj etendis
+ankoraŭ al li la manon de l' amikeco; li, kun malsekaj okuloj,
+suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj paŝoj sin turnante, li
+kriis kortuŝite:
+
+«Adiaŭ, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiaŭ, farmisto Daelmans!
+Adiaŭ, farmmastrino! Adiaŭ, Avinjo Teerlinck! Adiaŭ!»
+
+Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:
+
+«Se mi estus verkisto aŭ poeto, mi rakontus tiun strangan
+historion.--Eble mi iam fariĝos tia. Nu, nu, sensencaĵo!»
+
+Kaj tiam, plirapidigante sian marŝadon, li antaŭenpaŝis laŭ la
+ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta ĉe la farmejo. Li
+kantis:
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fero varmiĝas,
+ Brako leviĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+ Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
+ Fer' malmoliĝas,
+ Kor' kuraĝiĝas.
+ Frapu vi, nu!
+ Rikke-tikke-tu.
+
+Sinjoro leganto, vi vidas, ĉu ne, ke la juna soldato plenumis sian
+promeson?
+
+
+PIEDNOTOJ:
+
+[4] _Westmal_, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro
+malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de
+l' erikejo.
+
+[5] _Fajrolaboristo_ estas tiu, kiu, dum la forĝado,
+turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.
+
+[6] Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas
+bruldetruita. (_Noto de la tradukintino_).
+
+[7] _Erikbuloj_ estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la
+tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero.
+Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron
+specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon
+je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo
+en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi
+malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l' odoro de la
+erikfajroj.
+
+[8] Vilaĝo en Kempenlando, al kiu oni sendas la
+frenezulojn por esti flegataj.
+
+[9] Oni nomas _Kempenlando_ la vastan erikejan landon, kiu
+formas la nordan parton de Belgujo.
+
+[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian
+ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj
+tegoloj.
+
+[11] Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.
+
+
+Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo,
+
+ esperantigis
+ M. P.
+
+Februaro 1912a.
+
+
+ Presejo DE VOS & van der GROEN
+ ANTWERPEN.
+ 1912.
+
+
+
+Noto de la tekstpreparinto:
+
+Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Rikke-tikke-tak, by Hendrik Conscience
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK ***
+
+***** This file should be named 35917-0.txt or 35917-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/3/5/9/1/35917/
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online
+Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.
+Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for
+providing the original book.
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.