summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--.gitattributes3
-rw-r--r--26359-0.txt3838
-rw-r--r--26359-0.zipbin0 -> 74144 bytes
-rw-r--r--26359-h.zipbin0 -> 217218 bytes
-rw-r--r--26359-h/26359-h.htm4753
-rw-r--r--26359-h/images/cover.jpgbin0 -> 156811 bytes
-rw-r--r--26359.txt3838
-rw-r--r--26359.zipbin0 -> 73748 bytes
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/20080819-.htm4761
-rw-r--r--old/20080819-26359-0.txt3838
-rw-r--r--old/20080819-26359-0.zipbin0 -> 73983 bytes
-rw-r--r--old/20080819-26359-h.zipbin0 -> 77521 bytes
-rw-r--r--old/20080819-26359.txt3838
-rw-r--r--old/20080819-26359.zipbin0 -> 73748 bytes
16 files changed, 24882 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..6833f05
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,3 @@
+* text=auto
+*.txt text
+*.md text
diff --git a/26359-0.txt b/26359-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..3d46789
--- /dev/null
+++ b/26359-0.txt
@@ -0,0 +1,3838 @@
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+Last Updated: April 22, 2020
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+EDMOND PRIVAT
+
+
+1920
+
+
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO
+
+
+ANTAŬPAROLO
+
+AVERTO
+
+ĈAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
+ Litva lando. -- El Mickieviĉ. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetaĵo Mickieviĉa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetaĵo
+ Jesaja. -- Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.
+
+ĈAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antaŭjuĝoj.
+
+ĈAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ serĉado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+ĈAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+ĈAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
+ Volapük. -- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema
+ bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ
+ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
+ Edziĝo. -- Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj
+ aliĝoj. -- La Dua Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La
+ Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
+ de l' patrino. -- Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
+ cenzuro.
+
+ĈAPITRO VI. -- Idealista profeto.
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malriĉuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratiĝo. -- Profeta parolado. -- Preĝo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+ĈAPITRO VII. -- Homarano.
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Buĉado
+ en Kaŭkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neŭtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neŭtrala Templo.
+
+ĈAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Ĝeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembriĝo 1907. -- Ĝojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraŭ vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+ĈAPITRO IX. -- Lingvisto.
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+ĈAPITRO X. -- Verkisto.
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+ĈAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+ĈAPITRO XII. -- Homo ĉe Morto.
+ Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro.
+ -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
+ Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+ Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
+ -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
+ Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+
+
+LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE
+
+
+ANTAŬPAROLO
+
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj -- originalaĵoj kaj tradukoj -- kiuj,
+laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ
+ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar
+ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+ John Mabon Warden,
+ John Pollen,
+ Bertram Chatterton,
+ John Merchant,
+
+ Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
+
+
+
+
+AVERTO DE L' AŬTORO
+
+
+Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia;
+nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al
+ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja
+komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l' mortinto, ĉiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.
+
+ E. P.
+
+ Ĝenevo, julio 1920.
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+ĈAPITRO I.
+
+La Gentoj en Litva lando.

+Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de
+Mickieviĉ en _Sinjoro Tadeo_:
+
+ Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
+ Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
+ Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj ...[1]
+
+Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita
+per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj
+urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ
+plenigis ilin.
+
+Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+ Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,
+ Popolo, havanta mian instruon en koro:
+ Ne timu ofendon de homoj,
+ Ne tremu antaŭ insultoj.
+
+ Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,
+ Ho brako de l' Eternulo;
+ Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,
+ Ĉu ne vi dishakis Fierulon?
+ Ĉu ne vi sekigis la maron?[2]
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj
+urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo
+brilis oraj turoj de rusa preĝejo.
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli
+peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam
+trudiĝis devige en lernejoj.
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus
+finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "_Divide
+ut imperes_" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun
+la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj
+ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj
+de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ
+Rusoj.
+
+Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto
+Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn
+gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita
+punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi
+sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+ Kiel Kristo ja venkis la tombon,
+ tiel ankaŭ Polujo revivos,
+ por savi popolojn kaj Ligon
+ ilian sigeli por daŭra justeco.[3]
+
+Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero
+tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton
+kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido
+senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+ Ĝoju kun Jerusalem,
+ Kaj estu gajaj pri ĝi ...
+
+ Jen Mi fluigos sur ĝin
+ Pacon kiel riveron,
+ Kaj la riĉaĵon de l' popoloj ...
+
+ Venis la tempo
+ Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,
+ Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[4]
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj
+en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.
+
+En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj
+akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj
+kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga,
+venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickieviĉ,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+
+
+
+ĈAPITRO II.
+
+Infano en Bjalistok.
+
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antaŭjuĝoj.
+
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la
+paro.
+
+La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj
+ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo
+devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne
+tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan
+krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
+
+Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi
+tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.
+
+Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li
+preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo
+laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta
+fojo".[5]
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam
+laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
+lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema
+knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj
+aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema
+konsilanto.
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li
+adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis
+kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li
+antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis
+morto ... kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi
+gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.
+
+Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al
+vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
+Sangas vango. Plendas maljunulo ... "Ne bleku, judaĉoj!
+hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
+mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
+ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro,
+vi, raso de ŝtelistoj! ..." kaj kraĉas oficiro pro malŝato.
+
+Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj
+en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
+ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj
+de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
+oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj
+ornamaĵoj ... Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo.
+Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi
+tie estas rusa lando! ..." Protestas Polo el amaso ... Kie?
+... Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas
+ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas,
+arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam
+li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
+okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas
+koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
+Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu
+akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas
+el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri
+Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj
+nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana
+pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
+Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado
+inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub
+skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon?
+Terure ĝi aspektas ... Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de
+l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne
+mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la
+panisto kuiras kukojn ja misterajn ..." Tiel kuras murmurado.
+Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+[5] El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+
+
+
+ĈAPITRO III.
+
+Gimnaziano en Varsovio.
+
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ serĉado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+ "En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...
+
+ "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! ..."
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
+"grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
+
+Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu
+ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo.
+Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ
+incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
+
+Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj
+eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l'
+virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron --
+ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion.
+Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
+Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La
+ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
+nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
+Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam
+finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas
+"kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj
+ĉio same rekomencu! ... k.t.p.
+
+En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per
+latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum
+centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof,
+antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj intergentaj.
+En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango
+sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco
+kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
+ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
+frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj
+ĉiulandaj unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l'
+amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj.
+Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
+helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko
+devas regi ĝian fundamenton.
+
+De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
+
+Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
+_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
+fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem.
+Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
+latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ
+Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
+kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
+samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ
+voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo _ŝvejcarskaja_
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendaĵo _konditorskaja_ (sukeraĵejo). Ĉi tiu _-skaja_
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj."[6]
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-aĵo_,
+_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-iĝi_ centobligus ĝin. Dek mil vortoj
+memformiĝus sen aparta lerno.
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj
+malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam
+samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel _o_,
+_a_, _e_, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
+el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre
+turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
+maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano.
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado.[7] Posta portreto montras la
+ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia
+longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses
+aŭ sep ellernis la sistemon.
+
+En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro
+lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa
+refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+ Malamikete de las nacjes
+ Kadó, kadó, jam temp' está!
+ La tot' homoze in familje
+ Konunigare so debá.
+
+ (Malamikeco de la nacioj
+ Falu, falu, jam temp' estas!
+ La tuta homaro en familio
+ Kununuigi sin devas.)
+
+En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris.
+La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson,
+ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
+nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
+"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
+malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
+preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
+historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis
+tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar
+la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi
+en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel
+babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
+nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
+permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
+revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ
+promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ
+provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro,
+gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
+manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu
+fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis
+ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.
+
+[6] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
+n-ro 6-7; _Esperantaj Prozaĵoj_, p. 239).
+
+[7] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.
+
+
+
+
+ĈAPITRO IV.
+
+Studentaj jaroj.
+
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
+
+Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li
+verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomoŝti_. Hejme la
+gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en
+monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice
+super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li
+malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin
+sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj
+organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
+Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter
+gentoj devus ĉesi.
+
+Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis
+materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo
+en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis.
+Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata.
+Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
+
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
+ Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
+ Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
+
+ Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
+ En tia tempo dormo estus honta.
+ Per ondo forta de l' amaso
+ Ni svingu flagon al la vivo!
+ Se riĉuloj pro la oro
+ Kisas sklave manojn potenculajn,
+ Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro
+ Disbatos la katenojn.
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu ...
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ
+gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' merito de l'
+Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
+ĉiuj" vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj.
+Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al
+li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda
+vorto ŝovinista lin repelis.
+
+Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis,
+ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro facile ĉe l' komenco
+de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi
+elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
+revenis hejmen.
+
+En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' Universitato.
+Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
+patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie
+kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En
+libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano
+dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
+estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis
+liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin
+faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam
+ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.
+
+Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos
+universitaton.
+
+Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. Efektive
+li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
+
+Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel
+en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
+sonĝo" estis jene tradukita el germana:
+
+ Mo bella princino il sonto vidá
+ Ko żuoj malseŝaj e palaj,
+ Sul dillo, sul verda no koe sidá
+ Il armoj amizaj e kalaj.
+
+ "La kron' de ta padro fio pu mo esté,
+ La ora, la redża ra sello!
+ La skepro diantiza, rol mo ne volé,
+ Tol mem koj volé mo, ma bella."
+
+ "To et ne estebla", ŝo palla a mo,
+ "Kor et si la tombo kuŝé mo
+ E koj i la nokto vioné mo a to,
+ Kor tol fe prekale amé mo!"
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante
+sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li
+skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn
+paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
+ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.
+
+ "Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike
+ transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis
+ kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj
+ en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj
+ objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
+ verbo _meti_, la neŭtrala, sed difinita finiĝo _aŭ_, k.t.p.,
+ kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
+ kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko
+ senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn
+ nebezonajn sufiksojn."[8]
+
+Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj
+latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
+anstataŭiĝis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
+sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
+vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
+kunmetitaj vortoj kiel _ĉiudiurne_ aŭ _diurnmeze_, kaj ankaŭ
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel
+_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaŭ
+tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte
+multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
+anstataŭis _e_ latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi
+frazojn sen konfuzo.
+
+Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la
+vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ
+Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin
+forigi per plibona.
+
+Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
+
+Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe
+"fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el
+tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis.
+Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for
+la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
+
+Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus,
+eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si
+ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri
+homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis
+eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante --
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.
+
+ "Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
+ Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras ...
+ Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
+ Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
+
+[8] Letero al Borovko.
+
+
+
+
+ĈAPITRO V.
+
+Doktoro Esperanto.
+
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapük.
+ -- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema bopatro. --
+ Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ Rubikono. --
+ "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edziĝo. --
+ Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj aliĝoj. -- La Dua
+ Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
+ Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
+ Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
+
+
+Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du
+sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la
+sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro
+ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ
+freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj
+ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala
+kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.
+
+Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin
+perfektigis, ekfloris okcidente "Volapük" de l' abato
+Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia
+famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo[9] kun D-ro
+Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri
+lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
+Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
+utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila
+al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
+estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero,
+kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la
+cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio[10] li allasis la permeson al presisto. La
+verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro
+estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
+agitis.
+
+ "Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi
+ staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon."
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: _Ho, mia
+kor'!_ Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
+ Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo _Patro
+nia_, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis
+aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo
+la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo
+internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro
+Esperanto".
+
+La 9. de aŭgusto[11] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre
+modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
+kun edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj
+personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
+komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per
+tuja semo de komuna idealo.
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en
+la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ
+ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi
+estas, se ŝi gardas la flamon.
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ
+fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj
+anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de
+fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si
+mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi
+mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi
+ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ
+alia persono".
+
+Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro
+ĝenerala.[12]
+
+"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
+en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de
+ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj ...
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo."
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Puŝkin.
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto"
+baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi konvertiĝis
+en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
+Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Ĝi
+anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.
+
+Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en
+ĉefurbo pola.
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
+laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio
+ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso.
+"Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "ĉiuj
+esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi.... Mia
+situacio atingis lastan gradon de neebleco."
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo
+eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por
+daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis
+centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
+Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia
+necesaĵo por helpi geniulon.
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for.
+La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+transloĝi al Grodno.
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo.
+Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post
+brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter
+si.
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis
+antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
+interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+"Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaŭ libere legadi en la lingvo.... Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo."
+(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)
+
+Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en _La
+Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja _Kredo
+kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis
+nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akraĵoj de l' vivado.
+
+Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+[9] La 30. de marto 1887.
+
+[10] 1887.
+
+[11] 1887.
+
+[12] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+
+
+
+ĈAPITRO VI.
+
+Idealista profeto.
+
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malriĉuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratiĝo. -- Profeta parolado. -- Preĝo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+
+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al
+la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno,
+kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon
+de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en
+malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
+kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja
+malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ
+preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia
+atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera
+bonfaranto.
+
+Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre
+malriĉe, for el ĉia lukso.[13] Per penado ĉiutaga la premantaj
+zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli
+alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
+tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis
+plumon.
+
+Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+ ... Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilaĝo ...
+ Tre malproksime ĉiuj ni staras
+ La unuj de la aliaj.
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera
+silento pensante al la alia "rondo familia".
+
+Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfeliĉa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo.
+Kontraŭa partio de la "asimilistoj" ankaŭ ne plaĉis al li.
+Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj
+devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la
+Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ
+gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus
+ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.
+
+Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis
+"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laŭ la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata
+scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin _laŭ spirito_,
+dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin _laŭ litero_.
+Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo
+ne devus apartiĝi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro
+idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj.
+Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.
+
+El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dediĉis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":
+
+ Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ...
+ Ni semas kaj semas konstante.[14]
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado
+iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin
+ĝenis.
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi
+helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis
+ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis
+ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj
+subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia".
+
+Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja
+jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa
+vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda
+la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per
+portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo. Ĉiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuraĝigajn:
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo
+ Al kiu kuraĝe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta ĉielo,
+ Al ni la direkton ĝi diras.
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
+aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo.... Subite
+eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko ...
+
+Samtempe ĉiuj ni stariĝis ... Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la
+bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+ "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu ĉiujn nin ligas....
+
+ "Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta
+ domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ...
+
+ "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ kompreniĝado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio
+ humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas
+ sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento
+ neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ...
+
+ "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la
+ reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne
+ haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!"
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj
+fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj
+kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volapükanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de fratiĝo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto
+memora.
+
+Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri
+finon? Lia voĉo penis lastan forton:
+
+ "Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al
+ vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo,
+ kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:
+
+ "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fontego de l' amo kaj vero ...
+ Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
+ Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas ...
+ Hodiaŭ ni preĝas.
+
+ "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;
+ Silentas nun ĉiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de koro ...
+
+ "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
+ Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l' granda homaro!
+
+ "Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
+ Por reunuigi l' homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron ...
+
+ "La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Ĝi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+
+ "Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero."
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam
+ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin
+detrui.
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! ...
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+[13] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
+
+[14] El poemo "La Vojo".
+
+
+
+
+ĈAPITRO VII.
+
+Homarano.
+
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Buĉado
+ en Kaŭkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neŭtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neŭtrala Templo.
+
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda.
+Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+ "Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo ..., ke ĝia
+ facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera frateco."[15]
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma
+regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur
+neĝo sangante.
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia.
+Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
+repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician:
+"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
+kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
+"Nigra mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi
+eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
+socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn
+stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
+facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
+l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis
+same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
+Armenoj.
+
+Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo _Hilelismo_, li decidis igi taŭga ĝenerale.
+
+Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
+de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906.[16]
+Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
+kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
+Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:
+
+ "La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj
+ kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco."
+
+La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+ "Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la
+ homaranismo."
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li
+volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro.
+
+En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe,
+sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi".
+
+Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo,
+tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la
+mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj
+starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
+gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento _mora_, ne nur
+idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto
+je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ
+Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo.
+Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ
+sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda
+okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi
+tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.
+
+Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu
+germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur
+lasta paĝo de l' broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj
+aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia
+demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la
+Hebreoj.
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ
+ĉiuj dek du punktoj de l' broŝuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn
+landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso _-io_ al ĉefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo
+homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:
+
+ "... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa.... En la templo homarana
+ oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p."
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj
+espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta
+komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo,
+neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+[15] El la broŝureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+[16] Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+
+
+
+ĈAPITRO VIII.
+
+Kongresaj Paroladoj.
+
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Ĝeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembriĝo 1907. -- Ĝojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraŭ vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+
+En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon".[17] Estis do plej nature, ke tie preskaŭ
+ĉiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
+eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur
+malmultaj tion faris.
+
+Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La
+krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
+ideo" de l' movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+_L'Espérantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro
+pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin
+kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.
+
+Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+ "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
+ popoloj.
+
+ "Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas."
+
+Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton "privata" kelkaj
+personoj volus anstataŭi per "malpermesata". Sub influo de De
+Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
+diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia
+_ideo_, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin!
+
+"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe
+la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906:
+
+ "... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj
+ bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!"
+
+Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:
+
+ "Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia
+ naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda
+ dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.
+
+ "Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion ĉi nei? ...
+
+ "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ -- ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo --
+ ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi
+ alproksimigas iliajn korojn."
+
+Laŭ la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ĝi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn.
+Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili daŭru kiel festoj de l' "interna ideo".
+
+ "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi
+ estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj."
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la
+sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko
+vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco.... "La Kembriĝanoj
+akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj ŝatas".
+
+Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
+Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoriĉaj.
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la
+granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon _La
+Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina
+profetaĵo:
+
+ Sur neŭtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera
+popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista
+laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ
+preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro
+libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio
+plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la _Lingva Komitato_. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li
+plenumis tion:
+
+ "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.... Por
+ formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom,
+ per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado.... Ĉiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj ĉion ĉi
+ tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam
+ devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la
+ fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
+ muroj inter la popoloj -- se ĝi nur ne enmiksas sin en la
+ internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
+ standardo....
+
+ "En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan
+ standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra
+ volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj
+ de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la
+ estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la
+ plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
+
+Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaŭ
+katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.
+
+"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en
+ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
+la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+ "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!"
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero ruĝigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis,
+ili sentis ĉion sia.... En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+ "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
+ forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
+ sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
+ anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
+ kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
+ frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj
+ deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj
+ estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!"
+
+[17] Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+
+
+
+ĈAPITRO IX.
+
+Lingvisto.
+
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+
+Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon.
+Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la
+kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj
+raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
+ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio
+ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+danĝeraj rompoj?
+
+En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la
+plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de
+Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[18]
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno
+videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de
+Bourlet: "Judasa kiso".
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la
+"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[19] La ceteraj sendis
+ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
+advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
+prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
+ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
+dankemon.
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj,
+vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis
+kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj
+sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
+aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
+la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco
+de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
+Komitato_.
+
+Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum
+ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
+ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la
+enmikson de sentoj ambaŭflanke.[20]
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro
+Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis
+demokrate.
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+ "Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
+ _iniciatoro_."[21]
+
+Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed:
+
+ "Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj....
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj.... La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj
+ ĉiuj vivaj lingvoj."[22]
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera
+scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.
+
+Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la
+"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ
+"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
+eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[23] Li insistis
+pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li
+presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam
+okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
+la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
+Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
+stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra
+komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por
+Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[24]
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne
+povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[25]
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+ "Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia
+ persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj....
+ Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
+ materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de
+ regula skriba literaturo.... Kiam la lingvo sufiĉe
+ fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ
+ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto."[26]
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis
+vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
+Courtenay.[27] Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William
+James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
+nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis _a priori_.
+
+Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj.
+Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj
+plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+ "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj.... Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas,
+ aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj
+ eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia
+ lingvo laŭ la diversaj landoj.... Nenie rompiĝas aŭ
+ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa."[28]
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi
+Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l'
+akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per
+alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina ŝajno?
+
+Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi
+montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube
+estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
+_komprenadon_. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+ "Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel ĉiu alia persono.... La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn
+ aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.... Ĉiu, kiu volos
+ kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn."
+
+[18] Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.
+
+[19] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+[20] Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
+Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto.... Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
+
+[21] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[22] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[23] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
+1903.
+
+[24] Vidu _L' Espérantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi
+komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri ĉio, kio koncernas
+propagandon. Al ĝi, kaj _nur al ĝi sole_, apartenas la devo kaj
+la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+[25] Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.
+
+[26] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
+Unua parto, Ĝenevo 1912.
+
+[27] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+[28] Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.
+
+
+
+
+ĈAPITRO X.
+
+Verkisto.
+
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto,
+aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon".[29]
+
+Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen ĝi inspiris milojn.
+
+Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
+Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Molière, _La
+Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+ "Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de
+ vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de
+ ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi
+ rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento.... Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti.... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti.... Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?"[30]
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+ Ho kial ne fandiĝas homa korpo,
+ Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+ Spirito sankta aŭ demon' terura,
+ Ĉu el ĉielo aŭ el la infero ...
+ Respondu.... Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.
+ Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile
+ Vin metis, kial ĝi malfermis nun
+ La pezan sian buŝon de marmoro,
+ Por vin elĵeti?
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj
+tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna,
+vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra
+komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis
+tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+ "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ -- ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras,
+ kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,
+ baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko."[31]
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam
+antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ
+antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon
+kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "_Eviti ĉion
+agresivan!_"
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+ "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeliĉa patrujo ..."[32]
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:
+
+ "Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos
+ esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.... Kune kaj interkonsente
+ ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo."[32]
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+ Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan.[33]
+
+Antaŭ l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
+fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
+signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+aŭdiĝas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Ĝi la homan tiras familion:
+ Al la mond' eterne militanta
+ Ĝi promesas sanktan harmonion.
+
+Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi
+la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento
+ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta
+aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej
+sinceran:
+
+ Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn deŝiras,
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
+ Ni forton pli freŝan akiras.
+
+Tiun ĉi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaŭ la Bulonja
+kongreso. Same _Al la Fratoj_ eĉ pli frue. Melankolie sonas
+ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:
+
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.
+ Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita.[34]
+
+Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la
+vortoj "celo" kaj "obstino". Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda
+estas miaguste la _Preĝo sub la verda standardo_,[35] kaj eĉ
+multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro
+simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin
+laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+[29] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
+
+[30] El _La Predikanto_, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+[31] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+[32] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+[33] El _La Vojo_.
+
+[34] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+[35] Citita en ĉapitro VI.
+
+
+
+
+ĈAPITRO XI.
+
+Etika Pensulo.
+
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo.
+Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj
+fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis
+for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro
+eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[36]
+Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+ "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la _internan ideon_.... Oni ĉie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikiĝon."[37]
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[38]
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+ "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion....
+ Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel
+neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis
+ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala
+fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ
+fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas
+voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en
+Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+ "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_
+ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur _inter_
+ vi."
+
+Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de
+nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun
+preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post
+la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof
+adiaŭis la honorojn:
+
+ "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia
+ koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj."
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur
+estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
+ĝin.[39]
+
+En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter
+homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
+kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco"
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam
+kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
+
+ Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por
+ ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj
+ vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis
+homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala
+renkontiĝo.
+
+Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l'
+_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
+aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian
+ŝovinismon".
+
+Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al
+tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed
+ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
+ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa
+estis tiu flanko praktika.[40]
+
+Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante
+ĉion ofendan al iu konscienco.
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la
+ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun
+homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran.
+Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj
+forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon
+religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+ "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi
+ vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro,
+ irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! ..."[41]
+
+Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto,
+kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de
+ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ
+krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn
+ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?
+
+ "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ ĉar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
+ _negativa_. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu
+ konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en
+ maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata."[42]
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al
+Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie
+komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan
+proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj
+povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ
+"religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aŭ teologion.
+
+ "Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neŭtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ
+ hipotezoj de ĉiu el ili.
+
+ "Ni proponas starigi _neŭtrale-homan etikan regularon_, kiu
+ povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam
+ fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla
+ religio."[43]
+
+Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta,
+ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en
+neŭtrala lando.
+
+Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo
+pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron....
+
+Tro malfrue. Tro malfrue.... Io rompiĝis en koro Zamenhofa.
+
+[36] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+[37] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Ĝenevo, 20
+septembro 1909.
+
+[38] Prof. Eugène Pittard: _Les races chez les belligérants_,
+Genève 1916.
+
+[39] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla ĉe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+[40] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.
+
+[41] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.
+
+[42] El manuskripto pli supre jam citita.
+
+[43] El sama.
+
+
+
+
+ĈAPITRO XII.
+
+Homo ĉe Morto.
+
+Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro. --
+ La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
+ -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo. --
+ Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
+ -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed ĝi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas ŝakale.
+
+Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+ĉiam vigla, senlaca, flegema.
+
+Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj
+ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio
+estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante
+laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+ "Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de
+ ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
+ reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur
+ grundo tute neŭtrala.
+
+ "Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
+ alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma."
+
+Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la
+milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
+al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta.
+Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin
+turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?"
+
+Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda
+sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi
+principo: "_ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al ĉiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ
+per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En
+lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima
+Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
+"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn
+sub internacia garantio:
+
+ "1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ "2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ "3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
+
+ "4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de ĉiuj regnoj."
+
+Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi
+principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ
+Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la
+militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto
+ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn
+malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l'
+kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de
+mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi
+fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ
+starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.
+
+Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso,
+nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito
+longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed
+antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
+daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li
+skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". En marto,
+la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon?
+Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn
+vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro
+fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La
+Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios
+daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova
+homaro devas organiziĝi.... Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ...
+Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia
+gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam
+ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
+ Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:
+
+ Ne venis Polujo kadavron honori
+ De filo pollanda, de monda saĝul' ...
+ Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' ...
+ Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
+ Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri
+adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortuŝitaj.
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis
+la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la
+homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko
+restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
+Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
+lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa.
+Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
+rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.
+
+Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita.
+Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam
+ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie
+aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li
+neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antaŭproteste li notis:
+
+ "Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed
+ antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj;
+ malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."
+
+Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre
+malplaĉos:
+
+ "Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ verŝajne nur atakon, ĉar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
+ _ilia_ kredo.... Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas."
+
+La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ
+nelegebla:
+
+ "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por
+ ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ..."
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis
+noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+ "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ...; ke
+ ekzistas iaj leĝoj en la naturo ...; ke io min gardas al
+ alta celo ..."
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
+en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+ "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli
+ bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista,
+mongajnema?
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi.[44] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena.
+Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga.... Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.
+
+Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco.... Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?
+
+Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia
+plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun
+de loko flugu ĝi al loko...." Nova mondo devas konstruiĝi.
+Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta ...
+
+Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!
+
+[44] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359-0.txt or 26359-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/26359-0.zip b/26359-0.zip
new file mode 100644
index 0000000..33a6f89
--- /dev/null
+++ b/26359-0.zip
Binary files differ
diff --git a/26359-h.zip b/26359-h.zip
new file mode 100644
index 0000000..de0ecd5
--- /dev/null
+++ b/26359-h.zip
Binary files differ
diff --git a/26359-h/26359-h.htm b/26359-h/26359-h.htm
new file mode 100644
index 0000000..cc8b5a6
--- /dev/null
+++ b/26359-h/26359-h.htm
@@ -0,0 +1,4753 @@
+<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd">
+
+<HTML LANG="eo">
+
+<HEAD>
+
+<TITLE>Vivo de Zamenhof</TITLE>
+<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg">
+<META HTTP-EQUIV="Content-Type" CONTENT="text/html; charset=UTF-8">
+<STYLE type="text/css">
+<!--
+body {margin:10%;}
+div#titlepage {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
+.sekcio {padding-top: 3em;}
+.notosigno {font-size: smaller; vertical-align: super; text-decoration: none; font-style: normal;}
+h1 {text-align: center; font-size: 3em; padding-top: 1em; margin-bottom: 1em;}
+h3 {text-align: center; font-size: 1.5em; padding-top: 4em; margin-bottom: 2em;}
+ .verse {margin-left: 4%; text-align: left;}
+ .stanza {font-style: italic; margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;}
+ .stanza br {display: none;}
+ .stanza span {
+ display:block; /* make span act like div */
+ line-height: 1.2em; /* set spacing between lines in stanza */
+ margin-left: 2em; /* set up 2em indent for continuation..*/
+ text-indent: -2em; /* ..of folded lines */
+ margin-top: 0; }
+ span.i0 {margin-left: 2em;}
+ span.i2 {margin-left: 3em;}
+ span.i4 {margin-left: 4em;}
+-->
+</STYLE>
+</HEAD>
+
+<BODY>
+<pre>
+
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+Last Updated: April 22, 2020
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+</pre>
+
+
+<DIV ID="titlepage">
+<H1>Vivo de Zamenhof</H1>
+
+
+
+
+<H3>Edmond Privat<BR><BR>
+
+
+1920</H3>
+
+</DIV>
+
+
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="enhavo">TABELO DE ENHAVO</A></H3>
+
+
+<A HREF="#antauparolo">ANTAŬPAROLO</A>
+
+<P>
+
+<A HREF="#averto">AVERTO</A>
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro01">ĈAPITRO I.</A> &mdash; <B>La Gentoj en Litva lando.</B><BR>
+ Litva lando. &mdash; El Mickieviĉ. &mdash; Historio. &mdash; Litovoj. &mdash;
+ Germanoj. &mdash; Hebreoj. &mdash; El Biblio. &mdash; Poloj. &mdash;
+ Blankrutenoj. &mdash; Rusa regado. &mdash; Mesianismo pola. &mdash;
+ Profetaĵo Mickieviĉa. &mdash; Mesianismo hebrea. &mdash; Profetaĵo
+ Jesaja. &mdash; Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro02">ĈAPITRO II.</A> &mdash; <B>Infano en Bjalistok.</B><BR>
+ La patro. &mdash; La patrino. &mdash; La hejmo. &mdash; La gefratoj. &mdash;
+ Karaktero. &mdash; Amo al patrino. &mdash; Revo kaj realo. &mdash; Scenoj
+ sur la stratoj. &mdash; Intergenta fremdeco. &mdash; Popolaj
+ antaŭjuĝoj.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro03">ĈAPITRO III.</A> &mdash; <B>Gimnaziano en Varsovio.</B><BR>
+ Pogromo Bjalistoka. &mdash; Muroj inter popoloj. &mdash; Ideo pri
+ mondlingvo. &mdash; Trakrompreno de Historio. &mdash; Fervoro je latina
+ lingvo. &mdash; Nekrasof. &mdash; Simpatio al laboristoj. &mdash; Lingva
+ serĉado. &mdash; Vortaro kaj logiko. &mdash; El letero al Borovko. &mdash;
+ Sufiksoj. &mdash; Pri angla gramatiko. &mdash; Lingva projekto en 1878.
+ &mdash; Kolegaro. &mdash; Fino de Gimnazio. &mdash; Patra malpermeso.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro04">ĈAPITRO IV.</A> &mdash; <B>Studentaj jaroj.</B><BR>
+ Moskvo. &mdash; Medicina studento. &mdash; Vivado malfacila. &mdash; Cionismo.
+ &mdash; Poemo al Hebreoj. &mdash; Malŝato je ŝovinismo. &mdash; Reveno
+ hejmen. &mdash; Bruligitaj kajeroj. &mdash; Reverko lingva. &mdash; &laquo;En
+ sonĝo&raquo;. &mdash; Perfektigado. &mdash; Longa pacienco. &mdash; Spirito de la
+ lingvo. &mdash; Turmenta silento. &mdash; Soleco. &mdash; &laquo;Mia penso&raquo;.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro05">ĈAPITRO V.</A> &mdash; <B>Doktoro Esperanto.</B><BR>
+ Klara Zilbernik. &mdash; Vaganta kuracisto. &mdash; Ekscio pri
+ Volap&uuml;k. &mdash; Nova turmento. &mdash; Fianĉiĝo. &mdash; Helpema
+ bopatro. &mdash; Eldono de l&rsquo; Unua Libro. &mdash; Ekscito antaŭ
+ Rubikono. &mdash; &laquo;Ho, mia kor&rsquo;!&raquo;. &mdash; Apero de la lingvo &mdash;
+ Edziĝo. &mdash; Dissendado de broŝuroj. &mdash; Respondoj kaj
+ aliĝoj. &mdash; La Dua Libro. &mdash; Akraĵoj de l&rsquo; sorto. &mdash; &laquo;La
+ Esperantisto&raquo;. &mdash; Premanta situacio. &mdash; Trompeter. &mdash; Morto
+ de l&rsquo; patrino. &mdash; Transloĝo al Grodno. &mdash; Tolstoj. &mdash; Rusa
+ cenzuro.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro06">ĈAPITRO VI.</A> &mdash; <B>Idealista profeto.</B><BR>
+ Patro kaj gefratoj. &mdash; Reveno al Varsovio en 1898. &mdash; Okulisto
+ de malriĉuloj. &mdash; Vespera verkado. &mdash; &laquo;Al la fratoj&raquo;. &mdash;
+ Hilelismo. &mdash; Pri hebreaj partioj. &mdash; Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. &mdash; Vizito al Parizo. &mdash; Bulonja Kongreso. &mdash;
+ Internacia fratiĝo. &mdash; Profeta parolado. &mdash; Preĝo al Forto
+ mistera. &mdash; Horo neforgesebla.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro07">ĈAPITRO VII.</A> &mdash; <B>Homarano.</B><BR>
+ Sperto Bulonja. &mdash; Rusa revolucio 1905. &mdash; Pogromoj. &mdash; Buĉado
+ en Kaŭkazo. &mdash; Kontrastaj impresoj. &mdash; &laquo;Homaranismo&raquo;. &mdash;
+ Lingvo kaj Religio. &mdash; Neŭtrala Fundamento. &mdash; Kredo kaj
+ moroj.&mdash; Oriento kaj Okcidento. &mdash; Naciaj deklaroj. &mdash;
+ Homarana deklaro. &mdash; Dek du punktoj. &mdash; Nomoj de landoj. &mdash;
+ Pri neŭtrala Templo.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro08">ĈAPITRO VIII.</A> &mdash; <B>Kongresaj Paroladoj.</B><BR>
+ La &laquo;interna ideo&raquo;. &mdash; De Beaufront: &laquo;nur lingvo&raquo;. &mdash; Bulonja
+ deklaro. &mdash; Ĝeneva parolado 1906. &mdash; Indigno de Zamenhof. &mdash;
+ Celo de l&rsquo; Kongresoj. &mdash; Kembriĝo 1907. &mdash; Ĝojiga impreso.
+ &mdash; Modesta kaj libera. &mdash; Kontraŭ vorto &laquo;Majstro&raquo;. &mdash; Pri
+ taskoj esperantismaj. &mdash; Akcepto en Londono. &mdash; Pri
+ patriotismo. &mdash; Parolado en Guildhall.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro09">ĈAPITRO IX.</A> &mdash; <B>Lingvisto.</B><BR>
+ Reforma agitado en 1894. &mdash; &laquo;Delegitaro&raquo; kaj Ido en 1907. &mdash;
+ &laquo;Iniciatinto, ne kreinto&raquo;. &mdash; Zamenhof kaj de Beaufront. &mdash;
+ Vivo kaj arbitreco. &mdash; El &laquo;Aldono al la Dua Libro&raquo;. &mdash; Natura
+ leĝo. &mdash; Teorio kaj praktiko. &mdash; Amerikaj filozofoj. &mdash;
+ William James. &mdash; Henry Philipps. &mdash; Senrompa disvolviĝo. &mdash;
+ Parolado en Dresdeno 1908. &mdash; Washington 1910.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro10">ĈAPITRO X.</A> &mdash; <B>Verkisto.</B><BR>
+ Verkema inspiro. &mdash; Pri Dante. &mdash; Goethe pri mondliteraturo. &mdash;
+ Tradukado. &mdash; El Malnova Testamento. &mdash; El &laquo;Hamlet&raquo; de
+ Shakespeare. &mdash; Komenca fundamento. &mdash; Originalaj prozaĵoj.
+ &mdash; Pri muziko. &mdash; La stilo. &mdash; Pruva batalemo. &mdash; La koro. &mdash;
+ Versaĵoj. &mdash; El &laquo;La Vojo&raquo;. &mdash; Popola poeto.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro11">ĈAPITRO XI.</A> &mdash; <B>Etika Pensulo.</B><BR>
+ En Barcelono 1909. &mdash; Pri U.E.A. &mdash; Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ &mdash; Ondo ŝovinista. &mdash; Eksiĝo Krakova 1912. &mdash; Pri
+ Homaranismo. &mdash; Religio kaj Etiko. &mdash; Liberkredanoj. &mdash;
+ Neŭtrale-homa religio. &mdash; El nepresita manuskripto. &mdash; Eduko
+ al infanoj. &mdash; Bezono je kadro. &mdash; Al Kongreso Pariza. &mdash;
+ Ekmilito.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro12">ĈAPITRO XII.</A> &mdash; <B>Homo ĉe Morto.</B><BR>
+ Milito. &mdash; En Varsovio. &mdash; Pri hebrea nacianismo. &mdash; Letero al
+ Diplomatio. &mdash; Batalo kaj mizero. &mdash; Ĉagreno de la Majstro.
+ &mdash; La vivcelo. &mdash; Letero pri homaranismo. &mdash; Projektita
+ Kongreso. &mdash; Rusa Revolucio. &mdash; Lasta korbato. &mdash; Enterigo.<BR>
+ Lia kredo. &mdash; Pri senmorteco de l&rsquo; animo. &mdash; Pri junula krizo.
+ &mdash; Pri Krista instruo. &mdash; Abdul-Baha. &mdash; Kuracisto de l&rsquo;
+ Homaro. &mdash; Grandeco de Zamenhof.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="antauparolo">LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE<BR><BR>
+ANTAŬPAROLO</A></H3>
+
+<P>
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj &mdash; originalaĵoj kaj tradukoj &mdash; kiuj,
+laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+</P><P>
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+</P><P>
+
+Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ
+ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.
+
+</P><P>
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la &laquo;Ho-Bo-Mo&raquo; serio; ĉar
+ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+</P><P>
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+</P><P>
+
+ <I>John Mabon Warden,<BR>
+ John Pollen,<BR>
+ Bertram Chatterton,<BR>
+ John Merchant,</I>
+
+</P><P>
+
+ <I>Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.</I>
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="averto">AVERTO DE L&rsquo; AŬTORO</A></H3>
+
+<P>
+
+Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+</P><P>
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia;
+nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.
+
+</P><P>
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al
+ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja
+komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l&rsquo; mortinto, ĉiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.
+
+</P><P>
+
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;<I>E. P.</I>
+
+</P><P>
+
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ĝenevo, julio 1920.
+
+</P>
+
+
+<H3>VIVO DE ZAMENHOF</H3>
+
+
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro01">ĈAPITRO I.<BR><BR>
+La Gentoj en Litva lando.</A></H3>
+
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Litva lando. &mdash; El Mickieviĉ. &mdash; Historio. &mdash; Litovoj. &mdash;
+ Germanoj. &mdash; Hebreoj. &mdash; El Biblio. &mdash; Poloj. &mdash;
+ Blankrutenoj. &mdash; Rusa regado. &mdash; Mesianismo pola. &mdash;
+ Profetaĵo Mickieviĉa. &mdash; Mesianismo hebrea. &mdash; Profetaĵo
+ Jesaja. &mdash; Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de
+Mickieviĉ en <I>Sinjoro Tadeo</I>:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Litvo! Patrujo mia! simila al sano,</span><br>
+<span class="i0">Vian grandan valoron ekkonas litvano,</span><br>
+<span class="i0">Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,</span><br>
+<span class="i0">Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...</span><br>
+<span class="i0">Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,</span><br>
+<span class="i0">Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj ...<A HREF="#noto01" CLASS="notosigno">[1]</A></span></div>
+</div><P>
+
+Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l&rsquo; aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+</P><P>
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l&rsquo; cetera mondo forkaŝita
+per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj
+urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l&rsquo; naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+</P><P>
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ
+plenigis ilin.
+
+</P><P>
+
+Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,</span><br>
+<span class="i2">Popolo, havanta mian instruon en koro:</span><br>
+<span class="i0">Ne timu ofendon de homoj,</span><br>
+<span class="i2">Ne tremu antaŭ insultoj.</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,</span><br>
+<span class="i2">Ho brako de l&rsquo; Eternulo;</span><br>
+<span class="i0">Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,</span><br>
+<span class="i2">Ĉu ne vi dishakis Fierulon?</span><br>
+<span class="i0">Ĉu ne vi sekigis la maron?<A HREF="#noto02" CLASS="notosigno">[2]</A></span></div>
+</div><P>
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l&rsquo; fino de l&rsquo; centjaro
+dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l&rsquo;
+komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj
+urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo
+brilis oraj turoj de rusa preĝejo.
+
+</P><P>
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l&rsquo; heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli
+peze la venĝa krueleco de l&rsquo; venkinto. Eĉ lingvo rusa jam
+trudiĝis devige en lernejoj.
+
+</P><P>
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus
+finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l&rsquo; popolo, klopodis rusa
+registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. &laquo;<I lang="la">Divide
+ut imperes</I>&raquo; fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l&rsquo; ceteraj.
+Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun
+la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+</P><P>
+
+Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj
+ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj
+de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ
+Rusoj.
+
+</P><P>
+
+Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto
+Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn
+gentojn de l&rsquo; mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita
+punpagis la pekojn de l&rsquo; ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi
+sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Kiel Kristo ja venkis la tombon,</span><br>
+<span class="i2">tiel ankaŭ Polujo revivos,</span><br>
+<span class="i0">por savi popolojn kaj Ligon</span><br>
+<span class="i2">ilian sigeli por daŭra justeco.<A HREF="#noto03" CLASS="notosigno">[3]</A></span></div>
+</div><P>
+
+Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero
+tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado
+mesiana. Kiu de l&rsquo; ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton
+kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+</P><P>
+
+Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l&rsquo; Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido
+senŝancela je rolo sankta de l&rsquo; Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l&rsquo; antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ĝoju kun Jerusalem,</span><br>
+<span class="i2">Kaj estu gajaj pri ĝi ...</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Jen Mi fluigos sur ĝin</span><br>
+<span class="i2">Pacon kiel riveron,</span><br>
+<span class="i0">Kaj la riĉaĵon de l&rsquo; popoloj ...</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Venis la tempo</span><br>
+<span class="i2">Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,</span><br>
+<span class="i0">Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.<A HREF="#noto04" CLASS="notosigno">[4]</A></span></div>
+</div><P>
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l&rsquo; akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj
+en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l&rsquo;
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+</P><P>
+
+Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.
+
+</P><P>
+
+En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l&rsquo; Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj
+akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+</P><P>
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj
+kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga,
+venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto01">
+[1]</A> <I>Sinjoro Tadeo</I>, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto02">
+[2]</A> Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto03">
+[3]</A> El <I>Libro de l&rsquo; Polaj Pilgrimantoj</I>, de Adamo Mickieviĉ,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto04">
+[4]</A> Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro02">ĈAPITRO II.<BR><BR>
+Infano en Bjalistok.</A></H3>
+
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ La patro. &mdash; La patrino. &mdash; La hejmo. &mdash; La gefratoj. &mdash;
+ Karaktero. &mdash; Amo al patrino. &mdash; Revo kaj realo. &mdash; Scenoj
+ sur la stratoj. &mdash; Intergenta fremdeco. &mdash; Popolaj
+ antaŭjuĝoj.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+</P><P>
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la
+paro.
+
+</P><P>
+
+La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj
+ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+</P><P>
+
+Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo
+devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne
+tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan
+krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+</P><P>
+
+Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+</P><P>
+
+Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
+
+</P><P>
+
+Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l&rsquo; edzo, ŝi
+tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.
+
+</P><P>
+
+Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li
+preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaŭ &laquo;severe&raquo; admoni, dum ŝi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. &laquo;Plej certe ŝia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l&rsquo; patro&raquo;, skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. &laquo;Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo
+laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l&rsquo;
+familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta
+fojo&raquo;.<A HREF="#noto05" CLASS="notosigno">[5]</A>
+
+</P><P>
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam
+laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin &laquo;barono&raquo;, pro
+lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema
+knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel ĉefon kaj animon de l&rsquo; amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj
+aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema
+konsilanto.
+
+</P><P>
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li
+adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis
+kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li
+antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis
+morto ... kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.
+
+</P><P>
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi
+gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.
+
+</P><P>
+
+Saĝa patro lin revokis al realo for de l&rsquo; revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:
+
+</P><P>
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al
+vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon
+sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo ... &laquo;Ne bleku,
+judaĉoj! hundoj!&raquo; krias knaboj el kristana gento, kaj
+diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: &laquo;Hra, hre,
+hri, hro, hru.&raquo; Tion ridas kaj aplaŭdas rusa
+leŭtenanto: &laquo;Formarŝu de l&rsquo; trotuaro, vi, raso de
+ŝtelistoj! ...&raquo; kaj kraĉas oficiro pro
+malŝato.
+
+</P><P>
+
+Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj
+paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj
+legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva,
+ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj
+kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj,
+ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj ...
+Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras
+homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+&laquo;Ruse parolu!&raquo; minacas la oficiro, &laquo;nur ruse, ne
+lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! ...&raquo;
+Protestas Polo el amaso ... Kie? ... Jen la viro. Jam lin
+kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole.
+Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite.
+Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon.
+&laquo;Jam li ĉesos nin insulti&raquo;, murmuras longbarbulo.
+Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+</P><P>
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l&rsquo; aliaj? Ke ankaŭ ili havas
+koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj,
+Rusoj, Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo
+ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l&rsquo; gepatroj
+forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi
+promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: &laquo;Estas ja nur
+vilaĝanoj!&raquo; Ilia poezio kaj nacia revekiĝo?
+Laŭ Poloj &laquo;intrigo rusa&raquo;, laŭ Rusoj
+&laquo;germana pagitaĵo&raquo;. Eĉ ion pli neniu scias
+pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj
+misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj
+flikistinoj. &laquo;Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub
+skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean
+literaĉon? Terure ĝi aspektas ... Ankaŭ strange
+ŝajnis la rigardoj de l&rsquo; amaso juda sur ŝtuparo de la
+sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon
+laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja
+misterajn ...&raquo; Tiel kuras murmurado. Poste bubo
+retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+</P><P>
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto05">
+[5]</A> El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro03">ĈAPITRO III.<BR><BR>
+Gimnaziano en Varsovio.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Pogromo Bjalistoka. &mdash; Muroj inter popoloj. &mdash; Ideo pri
+ mondlingvo. &mdash; Trakompreno de Historio. &mdash; Fervoro je latina
+ lingvo. &mdash; Nekrasof. &mdash; Simpatio al laboristoj. &mdash; Lingva
+ serĉado. &mdash; Vortaro kaj logiko. &mdash; El letero al Borovko. &mdash;
+ Sufiksoj. &mdash; Pri angla gramatiko. &mdash; Lingva projekto en 1878.
+ &mdash; Kolegaro. &mdash; Fino de Gimnazio. &mdash; Patra malpermeso.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! ...&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formiĝis jam plano kaj volo ke &laquo;pli malfrue&raquo;, kiam li estos
+&laquo;grandaĝulo&raquo;, li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
+
+</P><P>
+
+Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu
+ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. &laquo;Se nur la homoj povus kompreniĝi!&raquo; li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo.
+Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ
+incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+</P><P>
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de
+l&rsquo; momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
+
+</P><P>
+
+Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn,
+suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili
+tuŝis korojn de l&rsquo; virinoj, vekis la indignon de l&rsquo; popolo,
+kreis eĉ koleron &mdash; ĉion nur por preni peceton de
+lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis
+junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de
+vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis
+cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn.
+Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la
+sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis
+incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas
+&laquo;kompensaĵon&raquo;. Kontraŭ tiu nun ekmarŝu
+la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! ... k.t.p.
+
+</P><P>
+
+En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+</P><P>
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l&rsquo; antikva
+tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per
+latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum
+centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+</P><P>
+
+Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+</P><P>
+
+Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof,
+antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.
+
+</P><P>
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l&rsquo; incitoj
+intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange
+devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo
+malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili
+vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al
+lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans
+maroj kaj ŝtatlimoj. &laquo;Laboristoj ĉiulandaj
+unuiĝu!&raquo; baldaŭ poste jam fariĝis devizo de
+l&rsquo; amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe
+lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La
+lingvo helpa de l&rsquo; homaro devas esti por ĉiuj facila.
+Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.
+
+</P><P>
+
+De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
+
+</P><P>
+
+Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel <I>ba</I>, <I>ca</I>, <I>da</I>,
+<I>be</I>, <I>ce</I>, <I>de</I>, <I>ab</I>, <I>ac</I>, <I>ad</I>,
+<I>eb</I>, <I>ec</I>, <I>ed</I>, kaj arbitre
+fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+</P><P>
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem.
+Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo.
+Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj
+eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej
+multajn. Vortoj kiel <I>horo</I>, <I>karto</I>, <I>vino</I>,
+<I>bruna</I>, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri
+ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ
+voĉdonado de l&rsquo; plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?
+
+</P><P>
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. &laquo;Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo <I>ŝvejcarskaja</I>
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendaĵo <I>konditorskaja</I> (sukeraĵejo). Ĉi tiu
+<I>-skaja</I>
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandiĝadi antaŭ miaj
+okuloj.&raquo;<A HREF="#noto06" CLASS="notosigno">[6]</A>
+
+</P><P>
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur <I>-ino</I>,
+<I>-aĵo</I>, <I>-isto</I>, <I>-ema</I>, <I>-igi</I>,
+<I>-iĝi</I> centobligus ĝin. Dek mil vortoj
+memformiĝus sen aparta lerno.
+
+</P><P>
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj
+malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam
+samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel <I>o</I>,
+<I>a</I>, <I>e</I>, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi
+nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el
+ceteraj.
+
+</P><P>
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza.
+Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda
+kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l&rsquo; gimnaziano.
+
+</P><P>
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de
+l&rsquo; animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado.<A HREF="#noto07" CLASS="notosigno">[7]</A>
+Posta portreto montras la
+ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.
+
+</P><P>
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia
+longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses
+aŭ sep ellernis la sistemon.
+
+</P><P>
+
+En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro
+lia ĉe l&rsquo; amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa
+refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l&rsquo; patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia &laquo;lingwe universala&raquo;. Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l&rsquo; frateco:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Malamikete de las nacjes</span><br>
+<span class="i0">Kad&oacute;, kad&oacute;, jam temp&rsquo; est&aacute;!</span><br>
+<span class="i0">La tot&rsquo; homoze in familje</span><br>
+<span class="i0">Konunigare so deb&aacute;.</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">(Malamikeco de la nacioj</span><br>
+<span class="i0">Falu, falu, jam temp&rsquo; estas!</span><br>
+<span class="i0">La tuta homaro en familio</span><br>
+<span class="i0">Kununuigi sin devas.)</span></div>
+</div><P>
+
+En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj
+disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel
+fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn
+kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje
+konstatis pli malfrue, &laquo;renkontinte la mokojn de l&rsquo; homoj
+maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis
+tute sola&raquo;. Tiel okazas preskaŭ senescepte ĉe la
+grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li
+devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro
+laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la
+knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+</P><P>
+
+Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. &laquo;Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon
+perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se
+li daŭras plu!&raquo; Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+</P><P>
+
+Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron
+neseriozan, nur &laquo;revulon&raquo;? Kuracista estis tiam unu el
+la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila
+studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial
+Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri
+mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la
+ofero.
+
+</P><P>
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun
+vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova
+lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj
+serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro ĝin postulis.
+En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la
+pakaĵon. Fermiĝis pordo.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto06">
+[6]</A> El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (<I>Lingvo Internacia</I> 1896,
+n-ro 6-7; <I>Esperantaj Prozaĵoj</I>, p. 239).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto07">
+[7]</A> Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro04">ĈAPITRO IV.<BR><BR>
+Studentaj jaroj.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Moskvo. &mdash; Medicina studento. &mdash; Vivado malfacila. &mdash; Cionismo.
+ &mdash; Poemo al Hebreoj. &mdash; Malŝato je ŝovinismo. &mdash; Reveno
+ hejmen. &mdash; Bruligitaj kajeroj. &mdash; Reverko lingva. &mdash; &laquo;En
+ sonĝo&raquo;. &mdash; Perfektigado. &mdash; Longa pacienco. &mdash; Spirito de la
+ lingvo. &mdash; Turmenta silento. &mdash; Soleco. &mdash; &laquo;Mia penso&raquo;.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Post longa kiso de l&rsquo; patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
+
+</P><P>
+
+Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li
+verketis iom por gazeto, la <I>Moskovskie Viedomoŝti</I>. Hejme la
+gepatroj time zorgis. &laquo;Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en
+monato&raquo;, li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+</P><P>
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis
+siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca.
+Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa
+formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj
+estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj
+timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj
+diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus
+ĉesi.
+
+</P><P>
+
+Li plenumis tamen la promeson. &laquo;Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!&raquo; sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis
+materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l&rsquo; Hebreoj. Legaĵo
+en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis.
+Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata.
+Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l&rsquo;
+Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l&rsquo;
+profetoj nova hejmo de l&rsquo; Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l&rsquo; esperon.
+Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la <I>Ruski Jevrej</I>:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Al altar&rsquo; de libereco, fratoj nun rapidu!</span><br>
+<span class="i0">Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.</span><br>
+<span class="i0">Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,</span><br>
+<span class="i0">Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i4">Vekiĝu, popolo kutima je batoj!</span><br>
+<span class="i4">En tia tempo dormo estus honta.</span><br>
+<span class="i4">Per ondo forta de l&rsquo; amaso</span><br>
+<span class="i4">Ni svingu flagon al la vivo!</span><br>
+<span class="i4">Se riĉuloj pro la oro</span><br>
+<span class="i4">Kisas sklave manojn potenculajn,</span><br>
+<span class="i4">Ni, malriĉaj, per moneroj de l&rsquo; laboro</span><br>
+<span class="i4">Disbatos la katenojn.</span><br>
+<span class="i0">Al altar&rsquo; de libereco, fratoj nun rapidu ...</span></div>
+</div><P>
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam
+eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l&rsquo;
+merito de l&rsquo; Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri
+&laquo;nacio sankta super ĉiuj&raquo; vundis lian senton,
+kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo
+kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li.
+Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej
+malgranda vorto ŝovinista lin repelis.
+
+</P><P>
+
+Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l&rsquo; aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis,
+ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+</P><P>
+
+Eĉ la &laquo;dek naŭ rubloj&raquo; ne troviĝis tro
+facile ĉe l&rsquo; komenco de l&rsquo; monato, kaj ili ne sufiĉis.
+Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam
+forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.
+
+</P><P>
+
+En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l&rsquo;
+Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l&rsquo;
+promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas
+refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la
+lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj
+reveni al laboro kara.
+
+</P><P>
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia
+blanka mano dolĉe glatis la kapon de l&rsquo; granda filo. Jam
+dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon
+ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj
+severa, nur pro amo patra li ĝin faris. Li kredis, ke li
+tiel &laquo;savos&raquo; sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri
+tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.
+
+</P><P>
+
+Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos
+universitaton.
+
+</P><P>
+
+Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l&rsquo; skribaĵoj.
+Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris
+sian verkon.
+
+</P><P>
+
+Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama
+lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de
+Heine &laquo;En sonĝo&raquo; estis jene tradukita el germana:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Mo bella princino il sonto vid&aacute;</span><br>
+<span class="i0">Ko żuoj malseŝaj e palaj,</span><br>
+<span class="i0">Sul dillo, sul verda no koe sid&aacute;</span><br>
+<span class="i0">Il armoj amizaj e kalaj.</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;La kron&rsquo; de ta padro fio pu mo est&eacute;,</span><br>
+<span class="i0">La ora, la redża ra sello!</span><br>
+<span class="i0">La skepro diantiza, rol mo ne vol&eacute;,</span><br>
+<span class="i0">Tol mem koj vol&eacute; mo, ma bella.&raquo;</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;To et ne estebla&raquo;, ŝo palla a mo,</span><br>
+<span class="i0">&laquo;Kor et si la tombo kuŝ&eacute; mo</span><br>
+<span class="i0">E koj i la nokto vion&eacute; mo a to,</span><br>
+<span class="i0">Kor tol fe prekale am&eacute; mo!&raquo;</span></div>
+</div><P>
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj
+provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj
+diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis
+al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj
+teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis
+peza, kaj ĉi tio malbelsona.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi,
+ korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj
+ kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la
+ teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili
+ ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la
+ universala prepozicio <I>je</I>, la elasta verbo <I>meti</I>,
+ la neŭtrala, sed difinita finiĝo <I>aŭ</I>,
+ k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj
+ formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis
+ nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis
+ forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.&raquo;<A
+ HREF="#noto08" CLASS="notosigno">[8]</A>
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo
+kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple <I>anno</I> kaj
+<I>diurno</I>, kaj anstataŭiĝis per <I>jaro</I> kaj
+<I>tago</I>. Efektive <I>-ano</I> jam estis sufikso kun senco
+malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla
+litero. <I>Diurno</I> tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel
+<I>ĉiudiurne</I> aŭ <I>diurnmeze</I>, kaj ankaŭ
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel
+<I>diurne</I>, neniam uzatajn de l&rsquo; popolo. Dume <I>tago</I>
+estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado
+ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona
+<I>kaj</I> el greka lingvo anstataŭis <I>e</I> latinan, ne
+sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.
+
+</P><P>
+
+Kiam poste eksteruloj volis &laquo;perfektigi&raquo; la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la
+vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, &laquo;tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu&raquo;. Ankaŭ
+Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltaŭgecon de l&rsquo; unua kaj neceson ĝin
+forigi per plibona.
+
+</P><P>
+
+Ke &laquo;genio estas longa pacienco&raquo;, kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
+
+</P><P>
+
+Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe
+&laquo;fluas&raquo;. Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el
+tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+</P><P>
+
+Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis.
+Ĝi jam ĉesis esti ombro de l&rsquo; ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for
+la influojn de l&rsquo; ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj &laquo;tute libere, kiel la viva gepatra lingvo&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus,
+eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si
+ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+</P><P>
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+ĝi influis poste l&rsquo; unuan rondon de l&rsquo; verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+</P><P>
+
+Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri
+homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+</P><P>
+
+Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis
+eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
+
+</P><div class="verse">
+<P><I>MIA PENSO</I></P>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Sur la kampo, for de l&rsquo; mondo, antaŭ nokto de somero</span><br>
+<span class="i0">Amikino en la rondo kantas kanton pri l&rsquo; espero.</span><br>
+<span class="i0">Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante &mdash;</span><br>
+<span class="i0">Mia vundo refrapita min doloras resangante.</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?</span><br>
+<span class="i0">Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?&raquo;</span><br>
+<span class="i0">Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado</span><br>
+<span class="i0">Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!</span><br>
+<span class="i0">Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!</span><br>
+<span class="i0">Kion havis mi plej karan &mdash; la junecon &mdash; mi ploranta</span><br>
+<span class="i0">Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;</span><br>
+<span class="i0">Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras ...</span><br>
+<span class="i0">Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,</span><br>
+<span class="i0">Venu tuj al mi la morto, en espero &mdash; sen doloro!</span></div>
+</div><P>
+
+<A NAME="noto08">
+[8]</A> Letero al Borovko.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro05">ĈAPITRO V.<BR><BR>
+Doktoro Esperanto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Klara Zilbernik. &mdash; Vaganta kuracisto. &mdash; Ekscio pri Volap&uuml;k.
+ &mdash; Nova turmento. &mdash; Fianĉiĝo. &mdash; Helpema bopatro. &mdash;
+ Eldono de l&rsquo; Unua Libro. &mdash; Ekscito antaŭ Rubikono. &mdash;
+ &laquo;Ho, mia kor&rsquo;!&raquo;. &mdash; Apero de la lingvo. &mdash; Edziĝo. &mdash;
+ Dissendado de broŝuroj. &mdash; Respondoj kaj aliĝoj. &mdash; La Dua
+ Libro. &mdash; Akraĵoj de l&rsquo; sorto. &mdash; &laquo;La Esperantisto&raquo;. &mdash;
+ Premanta situacio. &mdash; Trompeter. &mdash; Morto de l&rsquo; patrino. &mdash;
+ Transloĝo al Grodno. &mdash; Tolstoj. &mdash; Rusa cenzuro.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Tamen iam &laquo;l&rsquo; amikino en la rondo&raquo; divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+</P><P>
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du
+sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+</P><P>
+
+Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la
+sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+</P><P>
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro
+ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ
+freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj
+ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+</P><P>
+
+Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala
+kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+</P><P>
+
+Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l&rsquo;
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.
+
+</P><P>
+
+Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin
+perfektigis, ekfloris okcidente &laquo;Volap&uuml;k&raquo; de l&rsquo; abato
+Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia
+famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+</P><P>
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en
+printempo<A HREF="#noto09" CLASS="notosigno">[9]</A>
+kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre
+plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la
+projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed
+amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti?
+Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem
+kaj pli valora por homaro?
+
+</P><P>
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+&laquo;Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!&raquo; Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: &laquo;Geniulo
+estas via Ludoviko&raquo;, li diris; &laquo;filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin.&raquo;
+
+</P><P>
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero,
+kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la
+cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio<A HREF="#noto10" CLASS="notosigno">[10]</A> li allasis
+la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li
+sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila.
+Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi
+ staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ &lsquo;flankaj aferoj&rsquo;; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: <I>Ho, mia
+kor&rsquo;!</I> Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ho, mia kor&rsquo;, ne batu maltrankvile,</span><br>
+<span class="i0">El mia brusto nun ne saltu for!</span><br>
+<span class="i0">Jam teni min ne povas mi facile,</span><br>
+<span class="i2">Ho, mia kor&rsquo;!</span></div>
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ho, mia kor&rsquo;! Post longa laborado</span><br>
+<span class="i0">Ĉu mi ne venkos en decida hor&rsquo;!</span><br>
+<span class="i0">Sufiĉe! trankviliĝu de l&rsquo; batado,</span><br>
+<span class="i2">Ho, mia kor&rsquo;!</span></div>
+</div><P>
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo <I>Patro
+nia</I>, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis
+aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo
+la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar &laquo;lingvo
+internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo&raquo;. La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: &laquo;Doktoro
+Esperanto&raquo;.
+
+</P><P>
+
+La 9. de aŭgusto<A HREF="#noto11" CLASS="notosigno">[11]</A>
+Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan
+ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun
+edzino li komencis dissendadon de l&rsquo; broŝuro al gazetoj kaj
+personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de
+l&rsquo; komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon
+per tuja semo de komuna idealo.
+
+</P><P>
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en
+la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ
+ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi
+estas, se ŝi gardas la flamon.
+
+</P><P>
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ
+fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj
+anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+</P><P>
+
+Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de
+fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si
+mem. Laŭ lia espero &laquo;la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi
+mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi
+ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ
+alia persono&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Tiel li skribis en la <I>Dua Libro</I>, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro
+ĝenerala.<A HREF="#noto12" CLASS="notosigno">[12]</A>
+
+</P><P>
+
+&laquo;Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis&raquo;, li skribis
+en antaŭparolo, &laquo;la bona genio de l&rsquo; homaro vekiĝis: de
+ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj ...
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo.&raquo;
+
+</P><P>
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Puŝkin.
+
+</P><P>
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la &laquo;lingvo de Esperanto&raquo;
+baldaŭ nomiĝis &laquo;Esperanto&raquo; tute simple. Al ĝi
+konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo
+mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan <I>La
+Esperantisto</I>. Ĝi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo.
+Kreiĝis internacia movado.
+
+</P><P>
+
+Samtempe la maldolĉo de l&rsquo; eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l&rsquo; bopatro
+li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en loĝejon de l&rsquo; gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en
+ĉefurbo pola.
+
+</P><P>
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de <I>La Esperantisto</I>,
+laŭ deziro de l&rsquo; samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio
+ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l&rsquo; organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso.
+&laquo;Se la trunko ĉesos vivi&raquo;, li skribis en alvoko lasta,
+&laquo;ĉiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas
+zorgi.... Mia situacio atingis lastan gradon de
+neebleco.&raquo;
+
+</P><P>
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l&rsquo; unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo
+eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+</P><P>
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por
+daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis
+centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. &laquo;Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus&raquo;, parolis Zamenhof en
+Bulonjo. &laquo;Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon&raquo;, li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia
+necesaĵo por helpi geniulon.
+
+</P><P>
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for.
+La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+transloĝi al Grodno.
+
+</P><P>
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l&rsquo; granda Ruso disvastiĝis tra la mondo.
+Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post
+brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter
+si.
+
+</P><P>
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis
+antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo &laquo;Posrednik&raquo;
+interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+&laquo;Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo&raquo;, respondis Tolstoj, &laquo;mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaŭ libere legadi en la lingvo.... Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank&rsquo; al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo.&raquo;
+(<I>Jasnaja Poljana</I>, 27. aprilo 1894.)
+
+</P><P>
+
+Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en <I>La
+Esperantisto</I>, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja <I>Kredo
+kaj Prudento</I>. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis
+nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l&rsquo; Esperantistoj.
+Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akraĵoj de l&rsquo; vivado.
+
+</P><P>
+
+Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris <I>Lingvo Internacia</I>. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09">
+[9]</A> La 30. de marto 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10">
+[10]</A> 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11">
+[11]</A> 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto12">
+[12]</A> D-ro Esperanto: <I>Dua Libro de l&rsquo; Lingvo Internacia</I>. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro06">ĈAPITRO VI.<BR><BR>
+Idealista profeto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Patro kaj gefratoj. &mdash; Reveno al Varsovio en 1898. &mdash; Okulisto
+ de malriĉuloj. &mdash; Vespera verkado. &mdash; &laquo;Al la fratoj&raquo;. &mdash;
+ Hilelismo. &mdash; Pri hebreaj partioj. &mdash; Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. &mdash; Vizito al Parizo. &mdash; Bulonja Kongreso. &mdash;
+ Internacia fratiĝo. &mdash; Profeta parolado. &mdash; Preĝo al Forto
+ mistera. &mdash; Horo neforgesebla.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Post la morto de l&rsquo; patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al
+la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno,
+kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l&rsquo; amata mortintino
+kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon
+de l&rsquo; patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+</P><P>
+
+Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en
+malriĉa strato de l&rsquo; hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn &mdash;
+kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja
+malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ
+preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l&rsquo; okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia
+atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera
+bonfaranto.
+
+</P><P>
+
+Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre
+malriĉe, for el ĉia lukso.<A HREF="#noto13" CLASS="notosigno">[13]</A>
+Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed
+ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen
+lin konsolis tiu sento, ke l&rsquo; ofero lia portas tujan helpon al
+homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon.
+
+</P><P>
+
+Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">... Vi en la urbo, vi en urbeto,</span><br>
+<span class="i0">En la malgranda vilaĝo ...</span><br>
+<span class="i0">Tre malproksime ĉiuj ni staras</span><br>
+<span class="i0">La unuj de la aliaj.</span><br>
+<span class="i0">Kie vi estas, kion vi faras,</span><br>
+<span class="i0">Ho, karaj fratoj vi miaj?</span></div>
+</div><P>
+
+Per tiu poemo <I>Al la fratoj</I>, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera
+silento pensante al la alia &laquo;rondo familia&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l&rsquo; malfeliĉa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo.
+Kontraŭa partio de la &laquo;asimilistoj&raquo; ankaŭ ne plaĉis al li.
+Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj
+devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la
+Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+</P><P>
+
+Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.
+
+</P><P>
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ
+gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala
+fundamento de l&rsquo; utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus
+ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.
+
+</P><P>
+
+Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis
+&laquo;Homo sum&raquo; kaj elektis la titolon <I>Hilelismo</I> laŭ la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l&rsquo; antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata
+scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin <I>laŭ spirito</I>,
+dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin <I>laŭ litero</I>.
+Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. &laquo;Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj&raquo;, tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo
+ne devus apartiĝi de l&rsquo; ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu
+devus sin konsideri nur parto de l&rsquo; tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Tamen lia <I>Hilelismo</I> ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro
+idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj.
+Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.
+
+</P><P>
+
+El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l&rsquo; antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l&rsquo;
+animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dediĉis al Esperantistaj samideanoj &laquo;Ni kion povos, ni faros&raquo;:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ...</span><br>
+<span class="i2">Ni semas kaj semas konstante.<A HREF="#noto14" CLASS="notosigno">[14]</A></span></div>
+</div><P>
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado
+iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l&rsquo; Esperantistoj.
+
+</P><P>
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin
+ĝenis.
+
+</P><P>
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al
+deziro de l&rsquo; Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l&rsquo; afero komuna.
+
+</P><P>
+
+Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+</P><P>
+
+Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi
+helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis
+ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+</P><P>
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank&rsquo; al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+S&eacute;bert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis
+ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj
+subakvigi ĉion &laquo;internacian&raquo; sub ondego ŝovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+</P><P>
+
+Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en &laquo;la rondo familia&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Trans ĉiuj stratoj de l&rsquo; urbeto marborda balanciĝis verdaj
+flagoj kun la stelo de l&rsquo; espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja
+jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa
+vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+</P><P>
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l&rsquo; urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda
+la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per
+portreto pendigita ĉe muro de l&rsquo; sidejo. Ĉiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuraĝigajn:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Tra densa mallumo briletas la celo</span><br>
+<span class="i2">Al kiu kuraĝe ni iras.</span><br>
+<span class="i0">Simile al stelo en nokta ĉielo,</span><br>
+<span class="i2">Al ni la direkton ĝi diras.</span></div>
+</div><P>
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de <I>La Vojo</I>? Pri tiaj spertoj kunparolis
+aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruliĝis tra l&rsquo; amaso dum atendo.... Subite
+eksonis la muziko de l&rsquo; himno <I>La Espero</I>:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">En la mondon venis nova sento,</span><br>
+<span class="i0">Tra la mondo iras forta voko ...</span></div>
+</div><P>
+
+Samtempe ĉiuj ni stariĝis ... Jen sur scenejo, kun estraro de
+l&rsquo; kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l&rsquo;
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la
+bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu ĉiujn nin ligas....
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta
+ domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l&rsquo; tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ...
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ kompreniĝado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio
+ humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas
+ sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento
+ neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ...
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la
+ reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne
+ haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj
+fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj
+kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.
+
+</P><P>
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua
+pioniro de l&rsquo; ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volap&uuml;kanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l&rsquo; homaro, pri la sankta devo, pri l&rsquo;
+estonteco de fratiĝo. Li diris pri l&rsquo; unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l&rsquo; oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto
+memora.
+
+</P><P>
+
+Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri
+finon? Lia voĉo penis lastan forton:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al
+ vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo,
+ kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:
+
+ </P><div class="verse">
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,</span><br>
+<span class="i0">Fontego de l&rsquo; amo kaj vero ...</span><br>
+<span class="i0">Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,</span><br>
+<span class="i0">Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas ...</span><br>
+<span class="i2">Hodiaŭ ni preĝas.</span></div>
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,</span><br>
+<span class="i0">Kun dogmoj de blinda fervoro;</span><br>
+<span class="i0">Silentas nun ĉiu disput&rsquo; religia</span><br>
+<span class="i0">Kaj regas nur kredo de koro ...</span></div>
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,</span><br>
+<span class="i0">Aŭskultu la voĉon de l&rsquo; preĝo sincera,</span><br>
+<span class="i0">Redonu la pacon al la infanaro</span><br>
+<span class="i2">De l&rsquo; granda homaro!</span></div>
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,</span><br>
+<span class="i0">Por reunuigi l&rsquo; homaron.</span><br>
+<span class="i0">Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,</span><br>
+<span class="i0">Sed lasu nin venki la baron ...</span></div>
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;La verdan standardon tre alte ni tenos;</span><br>
+<span class="i0">Ĝi signas la bonon kaj belon.</span><br>
+<span class="i0">La Forto mistera de l&rsquo; mondo nin benos,</span><br>
+<span class="i0">Kaj nian atingos ni celon.</span></div>
+ <div class="stanza">
+<span class="i0">&laquo;Ni inter popoloj la murojn detruos,</span><br>
+<span class="i0">Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos</span><br>
+<span class="i0">Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero</span><br>
+<span class="i2">Ekregos sur tero.&raquo;</span></div>
+</div>
+</BLOCKQUOTE><P>
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam
+ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin
+detrui.
+
+</P><P>
+
+Ho, kara naiveco de l&rsquo; Bulonja tempo!
+
+</P><P>
+
+Naskiĝo nova de l&rsquo; homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l&rsquo; genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l&rsquo; animo pura. Kortremo de l&rsquo;
+homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! ...
+
+</P><P>
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
+
+</P><P>
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto13">
+[13]</A> Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: &laquo;Ĉu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?&raquo;
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto14">
+[14]</A> El poemo &laquo;La Vojo&raquo;.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro07">ĈAPITRO VII.<BR><BR>Homarano.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Sperto Bulonja. &mdash; Rusa revolucio 1905. &mdash; Pogromoj. &mdash; Buĉado
+ en Kaŭkazo. &mdash; Kontrastaj impresoj. &mdash; &laquo;Homaranismo&raquo;. &mdash;
+ Lingvo kaj Religio. &mdash; Neŭtrala Fundamento. &mdash; Kredo kaj
+ moroj. &mdash; Oriento kaj Okcidento. &mdash; Naciaj deklaroj. &mdash;
+ Homarana deklaro. &mdash; Dek du punktoj. &mdash; Nomoj de landoj. &mdash;
+ Pri neŭtrala Templo.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda.
+Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo ..., ke ĝia
+ facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera
+ frateco.&raquo;<A HREF="#noto15" CLASS="notosigno">[15]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
+
+</P><P>
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma
+regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur
+neĝo sangante.
+
+</P><P>
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam
+nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco
+patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la
+metodon tradician: &laquo;<I lang="la">Divide ut imperes</I>&raquo;.
+Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la
+disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita &laquo;Nigra
+mano&raquo; estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj
+ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio
+polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta
+ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso
+estis pli facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj
+nombroj. Frakaso de l&rsquo; butikoj, rabado kaj buĉado sonis
+baldaŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj,
+Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.
+
+</P><P>
+
+Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo <I>Hilelismo</I>, li decidis igi taŭga ĝenerale.
+
+</P><P>
+
+Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial <I>Homaranismo</I> estis la titolo
+de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo
+1906.<A HREF="#noto16" CLASS="notosigno">[16]</A> Ĝi enhavis novan
+instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el
+dek du paragrafoj formis la kredaron. Antaŭparolo mallonga
+ĝin klarigis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj
+ kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La antaŭparolo aludis la sperton de l&rsquo; bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la
+ homaranismo.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li
+volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l&rsquo; broŝuro.
+
+</P><P>
+
+En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+</P><P>
+
+En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe,
+sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: &laquo;Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo,
+tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo &laquo;Dio&raquo; aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la
+mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia,
+komentariojn donitajn de l&rsquo; grandaj instruintoj de la homaro,
+laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj
+starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+</P><P>
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj <I>trudu</I> la
+gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+</P><P>
+
+Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento <I>mora</I>, ne nur
+idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto
+je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ
+Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo.
+Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ
+sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda
+okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi
+tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.
+
+</P><P>
+
+Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu
+germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+</P><P>
+
+Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur
+lasta paĝo de l&rsquo; broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj
+aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia
+demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+</P><P>
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la
+Hebreoj.
+
+</P><P>
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ
+ĉiuj dek du punktoj de l&rsquo; broŝuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de
+l&rsquo; papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+</P><P>
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon &laquo;homo&raquo; super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+</P><P>
+
+En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn
+landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso <I>-io</I> al ĉefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo
+homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa.... En la templo homarana
+ oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia &lsquo;mi&rsquo; al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj
+espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta
+komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo,
+neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+</P><P>
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto15">
+[15]</A> El la broŝureto <I>Homaranismo</I> de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto16">
+[16]</A> Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro08">ĈAPITRO VIII.<BR><BR>
+Kongresaj Paroladoj.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ La &laquo;interna ideo&raquo;. &mdash; De Beaufront: &laquo;nur lingvo&raquo;. &mdash; Bulonja
+ deklaro. &mdash; Ĝeneva parolado 1906. &mdash; Indigno de Zamenhof. &mdash;
+ Celo de l&rsquo; Kongresoj. &mdash; Kembriĝo 1907. &mdash; Ĝojiga impreso.
+ &mdash; Modesta kaj libera. &mdash; Kontraŭ vorto &laquo;Majstro&raquo;. &mdash; Pri
+ taskoj esperantismaj. &mdash; Akcepto en Londono. &mdash; Pri
+ patriotismo. &mdash; Parolado en Guildhall.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+loĝantaro. Ĝi estas tiu loko &laquo;kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon&raquo;.<A HREF="#noto17" CLASS="notosigno">[17]</A>
+Estis do plej nature, ke tie preskaŭ ĉiuj
+&laquo;samideanoj&raquo; komprenis la signifon de la penso
+Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman
+aliĝilon. Fakte nur malmultaj tion faris.
+
+</P><P>
+
+Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La
+krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l&rsquo;
+<I>Espero</I> kaj de l&rsquo; poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la &laquo;interna
+ideo&raquo; de l&rsquo; movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+</P><P>
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la &laquo;internan ideon&raquo;. Kontraŭ
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+<I lang="fr">L&rsquo;Esp&eacute;rantiste</I>. Profitante la sennoman aperigon de l&rsquo; broŝuro
+pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin
+kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.
+
+</P><P>
+
+Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
+ popoloj.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton &laquo;privata&raquo; kelkaj
+personoj volus anstataŭi per &laquo;malpermesata&raquo;. Sub influo de De
+Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas <I>nur</I> lingvo, ili
+diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia
+<I>ideo</I>, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin!
+
+</P><P>
+
+&laquo;Ho, kiaj vortoj!&raquo; ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe
+la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj
+ bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia
+ naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ &lsquo;Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo&rsquo;. Nia
+ himno kantas pri la &lsquo;nova sento, kiu venis en la mondon&rsquo;; ĉiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda
+ dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto &lsquo;nur lingvon&rsquo;? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion ĉi nei? ...
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ &mdash; ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo &mdash;
+ ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi
+ alproksimigas iliajn korojn.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Laŭ la sento de l&rsquo; kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la &laquo;interna ideo&raquo;. Ĝi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn.
+Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili daŭru kiel festoj de l&rsquo; &laquo;interna ideo&raquo;.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi
+ estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la
+sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko
+vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco.... &laquo;La Kembriĝanoj
+akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj ŝatas&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj ĉe l&rsquo; antikva universitato. &laquo;Ni vidas novan
+Pentekoston&raquo;, ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur ŝipetoj de l&rsquo; rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoriĉaj.
+
+</P><P>
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l&rsquo; movado, la
+multeco de l&rsquo; venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la
+granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon <I>La
+Espero</I>. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina
+profetaĵo:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Sur neŭtrala lingva fundamento,</span><br>
+<span class="i0">Komprenante unu la alian,</span><br>
+<span class="i0">La popoloj faros en konsento</span><br>
+<span class="i0">Unu grandan rondon familian.</span></div>
+</div><P>
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera
+popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l&rsquo; estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l&rsquo; okulista
+laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+</P><P>
+
+Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ
+preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro
+libereco. En &laquo;majstreco&raquo; li sentis la pezon de l&rsquo; honoro kaj la
+ĉenon de l&rsquo; sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio
+plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l&rsquo; ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la <I>Lingva Komitato</I>. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+</P><P>
+
+Lia vivcelo estis la &laquo;interna ideo&raquo;. Ĉar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la
+devizon de l&rsquo; ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li
+plenumis tion:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.... Por
+ formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom,
+ per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado.... Ĉiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj &mdash; kaj ĉion ĉi
+ tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam
+ devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio,
+ kio servas al la fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado
+ de la malamikaj muroj inter la popoloj &mdash; se ĝi nur
+ ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj &mdash;
+ apartenas al la verda standardo....
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan
+ standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra
+ volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la
+ leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos
+ edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi
+ konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.&raquo;
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo &laquo;Guildhall&raquo;. En la vasta kvazaŭ
+katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l&rsquo; antikva festejo nun sonis
+unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.
+
+</P><P>
+
+&laquo;Malbonaj patriotoj&raquo;: tiel bojis la kulpigo ŝovinista en
+ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+</P><P>
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne &laquo;sole inter
+la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraŭ homo&raquo;? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ &lsquo;amo&rsquo;, ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l&rsquo; knabaj
+promenadoj, kiam suno je l&rsquo; vespero ruĝigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l&rsquo; arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l&rsquo; insektoj.
+Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis,
+ili sentis ĉion sia.... En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo,
+ mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi,
+ kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en
+ miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam
+ povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe,
+ pli kore, kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto,
+ kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj,
+ aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur
+ al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel
+ fremduloj aŭ sklavoj!&raquo; </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto17">
+[17]</A> Parolado de Zamenhof ĉe l&rsquo; Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro09">ĈAPITRO IX.<BR><BR>Lingvisto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Reforma agitado en 1894. &mdash; &laquo;Delegitaro&raquo; kaj Ido en 1907. &mdash;
+ &laquo;Iniciatinto, ne kreinto&raquo;. &mdash; Zamenhof kaj de Beaufront. &mdash;
+ Vivo kaj arbitreco. &mdash; El &laquo;Aldono al la Dua Libro&raquo;. &mdash; Natura
+ leĝo. &mdash; Teorio kaj praktiko. &mdash; Amerikaj filozofoj. &mdash;
+ William James. &mdash; Henry Philipps. &mdash; Senrompa disvolviĝo. &mdash;
+ Parolado en Dresdeno 1908. &mdash; Washington 1910.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon.
+Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.
+
+</P><P>
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la
+kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj
+raportis en gazeto <I>La Esperantisto</I> kun fidela zorgo. Sed la
+ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l&rsquo;
+adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio
+ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+danĝeraj rompoj?
+
+</P><P>
+
+En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la
+plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+</P><P>
+
+Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de
+Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn
+formojn.<A HREF="#noto18" CLASS="notosigno">[18]</A>
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l&rsquo; ĉambrego. Tiu sceno
+videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l&rsquo; salono murmuris voĉo de
+Bourlet: &laquo;Judasa kiso&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l&rsquo; propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+</P><P>
+
+En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la
+&laquo;Delegitaro por elekto de lingvo internacia&raquo;. Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l&rsquo; Esperantistoj, ĝi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Ĝi celis peti l&rsquo; Asocion de l&rsquo; Akademioj, ke ĝi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+</P><P>
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis
+mem.<A HREF="#noto19" CLASS="notosigno">[19]</A>
+La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis
+Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de
+Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li
+ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li
+fidon kaj dankemon.
+
+</P><P>
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo &laquo;Ido&raquo;. Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de
+finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis,
+ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran
+defendanton, dum ĉiaj sistemoj, <I>Spokil</I>, <I>Parla</I>,
+<I>Bolak</I>, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante,
+ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis
+elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l&rsquo;
+&laquo;Ido&raquo; anonima, celante interkonsenton kun la <I>Lingva
+Komitato</I>.
+
+</P><P>
+
+Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: &laquo;Trompo kaj perfido&raquo;. Dum
+ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la &laquo;Ido&raquo;. Protestinte, la <I>Lingva Komitato</I> rifuzis
+ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la
+enmikson de sentoj ambaŭflanke.<A HREF="#noto20" CLASS="notosigno">[20]</A>
+
+</P><P>
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro
+Cart: &laquo;Ni fosu nian sulkon&raquo;. Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis
+demokrate.
+
+</P><P>
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti <I>kreinto</I> de lingvo, mi volas nur esti
+ <I>iniciatoro</I>.&raquo;<A HREF="#noto21" CLASS="notosigno">[21]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per <I>Unua Libro</I>. Sed:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj....
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj.... La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj
+ ĉiuj vivaj lingvoj.&raquo;<A HREF="#noto22" CLASS="notosigno">[22]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera
+scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.
+
+</P><P>
+
+Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la
+&laquo;iniciatinto&raquo; de Esperanto parolis nur pri
+&laquo;ceteraj lingvoj&raquo; aŭ
+&laquo;natura vivo&raquo;, kaj fidis la popolon de l&rsquo; uzantoj, kontraŭe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+ĉefesperantisto en Francujo, li
+konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj
+gramatikaj.<A HREF="#noto23" CLASS="notosigno">[23]</A>
+Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan.
+Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: &laquo;Antaŭ
+fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti
+instruon de historio!&raquo; Rimarkinde, la skribmaniero
+debofronta estis seka, rigida, tro &laquo;tradukita&raquo;. Kiel en
+lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis
+tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia,
+Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof,
+lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+</P><P>
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo
+lia.<A HREF="#noto24" CLASS="notosigno">[24]</A>
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne
+povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia
+cenzuro.<A HREF="#noto25" CLASS="notosigno">[25]</A>
+
+</P><P>
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei
+ laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l&rsquo; kapo
+ ĝis la piedoj.... Por la lingvo internacia, la
+ fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu
+ moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo....
+ Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia
+ literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio
+ estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la
+ plejmulto.&raquo;<A HREF="#noto26" CLASS="notosigno">[26]</A>
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li
+montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj,
+kiel Baudouin de Courtenay.<A HREF="#noto27"
+CLASS="notosigno">[27]</A> Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie
+William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub
+Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj
+malŝatis <I>a priori</I>.
+
+</P><P>
+
+Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l&rsquo; Akademioj por decidi pri l&rsquo;
+afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l&rsquo; sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj.
+Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
+
+</P><P>
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en <I>Aldono al la Dua Libro</I>, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj
+plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj.... Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas,
+ aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj
+ eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia
+ lingvo laŭ la diversaj landoj.... Nenie rompiĝas aŭ
+ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto
+ tiutempa.&raquo;<A HREF="#noto28" CLASS="notosigno">[28]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi
+Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l&rsquo; akuzativon aŭ ĉesigi l&rsquo;
+akordiĝon de l&rsquo; adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per
+alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina ŝajno?
+
+</P><P>
+
+Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi
+montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube
+estas pli facila en <I>uzado</I>, ne igas tiom pli malfacila la
+<I>komprenadon</I>. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel ĉiu alia persono.... La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn
+ aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.... Ĉiu, kiu volos
+ kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+<A NAME="noto18">
+[18]</A> Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto19">
+[19]</A> Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto20">
+[20]</A> Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia <I>Historio di nia Linguo</I>
+L&uuml;sslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: &laquo;Hike (= tie ĉi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto.... Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato.&raquo;
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto21">
+[21]</A> <I>Dua Libro</I>, Varsovio 1888.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto22">
+[22]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, Varsovio 1888.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto23">
+[23]</A> <I>Commentaire sur la grammaire Esperanto</I>, Paris, Hachette,
+1903.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto24">
+[24]</A> Vidu <I>L&rsquo;Esp&eacute;rantiste</I>, n-ro 15, marto 1899: &laquo;Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi
+komitato, oni nepre <I>devas</I> sin turni pri ĉio, kio koncernas
+propagandon. Al ĝi, kaj <I>nur al ĝi sole</I>, apartenas la devo kaj
+la <I>rajto</I> gvidi nian propagandon.&raquo; (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto25">
+[25]</A> Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto26">
+[26]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en <I>Historio de la lingvo Esperanto</I> (Edm. P.),
+Unua parto, Ĝenevo 1912.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto27">
+[27]</A> Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto28">
+[28]</A> Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+&laquo;Lingvaj Respondoj&raquo;, eldonitaj de <I>La Revuo</I>.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro10">ĈAPITRO X.<BR><BR>Verkisto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Verkema inspiro. &mdash; Pri Dante. &mdash; Goethe pri mondliteraturo. &mdash;
+ Tradukado. &mdash; El Malnova Testamento. &mdash; El &laquo;Hamlet&raquo; de
+ Shakespeare. &mdash; Komenca fundamento. &mdash; Originalaj prozaĵoj.
+ &mdash; Pri muziko. &mdash; La stilo. &mdash; Pruva batalemo. &mdash; La koro. &mdash;
+ Versaĵoj. &mdash; El &laquo;La Vojo&raquo;. &mdash; Popola poeto.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto,
+aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis
+verkisto. De l&rsquo; frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: &laquo;Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan
+poemon&raquo;.<A HREF="#noto29" CLASS="notosigno">[29]</A>
+
+</P><P>
+
+Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l&rsquo; italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l&rsquo; genio elspeziĝis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l&rsquo; homaro.
+Tamen ĝi inspiris milojn.
+
+</P><P>
+
+Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l&rsquo;
+estonteco.
+
+</P><P>
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+</P><P>
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.
+
+</P><P>
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto <I>Hamlet</I> de
+Shakespeare, <I>Ifigenio</I> de Goethe, <I>Dandin</I> de Moli&egrave;re, <I>La
+Rabistoj</I> de Schiller, <I>La Revizoro</I> de Gogol. Lia bonega scio de
+l&rsquo; hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de
+ vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de
+ ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi
+ rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento.... Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti.... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti.... Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li
+ laboras?&raquo;<A HREF="#noto30" CLASS="notosigno">[30]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l&rsquo; momento, la vigleco, la forta bato de l&rsquo; esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ho kial ne fandiĝas homa korpo,</span><br>
+<span class="i0">Ne disflugiĝas kiel polv&rsquo; en vento!</span></div>
+</div><P>
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l&rsquo;
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Spirito sankta aŭ demon&rsquo; terura,</span><br>
+<span class="i0">Ĉu el ĉielo aŭ el la infero ...</span><br>
+<span class="i0">Respondu.... Diru al mi, kial</span><br>
+<span class="i0">Sin levis el la tombo viaj ostoj.</span><br>
+<span class="i0">Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile</span><br>
+<span class="i0">Vin metis, kial ĝi malfermis nun</span><br>
+<span class="i0">La pezan sian buŝon de marmoro,</span><br>
+<span class="i0">Por vin elĵeti?</span></div>
+</div><P>
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+riĉa per uzado de l&rsquo; interna forto disvolviĝa. Post multjaroj
+tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna,
+vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra
+komenciĝis per traduko de l&rsquo; Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l&rsquo; Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+</P><P>
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis
+tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon &mdash; oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ &mdash; ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras,
+ kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,
+ baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaŭ la
+ publiko.&raquo;<A HREF="#noto31" CLASS="notosigno">[31]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l&rsquo; fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam
+antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ
+antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon
+kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+<I>Homaranismo</I>, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: &laquo;<I>Eviti ĉion
+agresivan!</I>&raquo;
+
+</P><P>
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeliĉa patrujo ...&raquo;<A HREF="#noto32" CLASS="notosigno">[32]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos
+ esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.... Kune kaj interkonsente
+ ili celados ĉiuj al unu vero, al unu
+ feliĉo.&raquo;<A HREF="#noto32" CLASS="notosigno">[32]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Eĉ guto malgranda, konstante frapante,</span><br>
+<span class="i2">Traboras la monton granitan.<A HREF="#noto33" CLASS="notosigno">[33]</A></span></div>
+</div><P>
+
+Antaŭ l&rsquo; apero de l&rsquo; <I>Unua Libro</I>, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: <I>Mia Penso</I>, <I>Ho mia Kor&rsquo;!</I> Poste, lia penso jam
+fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo &laquo;sub la sankta
+signo de l&rsquo; espero&raquo;. Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la &laquo;diligenta kolegaro&raquo;. Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+aŭdiĝas per <I>La Espero</I>, nun fama tra la tuta mondo:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ne al glavo sangon soifanta</span><br>
+<span class="i0">Ĝi la homan tiras familion:</span><br>
+<span class="i0">Al la mond&rsquo; eterne militanta</span><br>
+<span class="i0">Ĝi promesas sanktan harmonion.</span></div>
+</div><P>
+
+Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi
+la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento
+ĝenerala de l&rsquo; frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta
+aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej
+sinceran:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj</span><br>
+<span class="i2">Velkantajn foliojn deŝiras,</span><br>
+<span class="i0">Ni dankas la venton, kaj repurigitaj</span><br>
+<span class="i2">Ni forton pli freŝan akiras.</span></div>
+</div><P>
+
+Tiun ĉi kanton, <I>La Vojo</I>, li verkis jam antaŭ la Bulonja
+kongreso. Same <I>Al la Fratoj</I> eĉ pli frue. Melankolie sonas
+ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ne mortos jam nia bravega anaro,</span><br>
+<span class="i0">Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.</span><br>
+<span class="i0">Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,</span><br>
+<span class="i2">Al cel&rsquo; unu fojon signita.<A HREF="#noto34" CLASS="notosigno">[34]</A></span></div>
+</div><P>
+
+Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la
+vortoj &laquo;celo&raquo; kaj &laquo;obstino&raquo;.
+Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda
+estas miaguste la <I>Preĝo sub la verda
+standardo</I>,<A HREF="#noto35" CLASS="notosigno">[35]</A> kaj eĉ
+multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro
+simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin
+laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+</P><P>
+
+Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l&rsquo; Esperantistoj, sed la senton
+de l&rsquo; homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l&rsquo; homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto29">
+[29]</A> <I>Esenco kaj estonteco de l&rsquo; ideo de lingvo internacia</I>, 1899.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto30">
+[30]</A> El <I>La Predikanto</I>, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en <I>La Revuo</I> (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto31">
+[31]</A> <I>Esenco kaj estonteco</I>, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto32">
+[32]</A> Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto33">
+[33]</A> El <I>La Vojo</I>.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto34">
+[34]</A> <I>La Vojo</I>. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto35">
+[35]</A> Citita en ĉapitro VI.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro11">ĈAPITRO XI.<BR><BR>
+Etika Pensulo.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ En Barcelono 1909. &mdash; Pri U.E.A. &mdash; Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ &mdash; Ondo ŝovinista. &mdash; Eksiĝo Krakova 1912. &mdash; Pri
+ Homaranismo. &mdash; Religio kaj Etiko. &mdash; Liberkredanoj. &mdash;
+ Neŭtrale-homa religio. &mdash; El nepresita manuskripto. &mdash; Eduko
+ al infanoj. &mdash; Bezono je kadro. &mdash; Al Kongreso Pariza. &mdash;
+ Ekmilito.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo.
+Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+</P><P>
+
+Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj
+fendaĵoj trastrekis la murojn de l&rsquo; preĝejoj. Du tagojn post la
+fermo de l&rsquo; kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis
+for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro
+eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+</P><P>
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l&rsquo; nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li
+fariĝis.<A HREF="#noto36" CLASS="notosigno">[36]</A>
+Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la <I>internan ideon</I>.... Oni ĉie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikiĝon.&raquo;<A HREF="#noto37" CLASS="notosigno">[37]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+</P><P>
+
+Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+</P><P>
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en
+Eŭropo.<A HREF="#noto38" CLASS="notosigno">[38]</A>
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion....
+ Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel
+neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+</P><P>
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis
+ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.
+
+</P><P>
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala
+fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ
+fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas
+voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en
+Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min <I>antaŭ</I>
+ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur <I>inter</I>
+ vi.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+</P><P>
+
+En aŭgusto 1912, l&rsquo; antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de
+nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun
+preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post
+la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+</P><P>
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof
+adiaŭis la honorojn:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia
+ koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur
+estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l&rsquo; broŝuro pri &laquo;Homaranismo&raquo;. Hispana samideano represigis
+ĝin.<A HREF="#noto39" CLASS="notosigno">[39]</A>
+
+</P><P>
+
+En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La &laquo;interna ideo esperantisma&raquo;
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter
+homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, &laquo;kiu prezentas mian
+kredon pure privatan&raquo;. Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia &laquo;suspektebla solidareco&raquo;
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+</P><P>
+
+Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l&rsquo; unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraŭ ĉiu malpermeso de l&rsquo; ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam
+kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l&rsquo; profeta homo venkos unu
+per l&rsquo; alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l&rsquo; homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por
+ ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj
+ vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pri l&rsquo; unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+</P><P>
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l&rsquo; popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis
+homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala
+renkontiĝo.
+
+</P><P>
+
+Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l&rsquo;
+<I>Deklaracio pri Homaranismo</I>. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l&rsquo; episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de ĉiuj homaranoj: &laquo;sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca&raquo;. Fondo de kaj
+aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, &laquo;por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian
+ŝovinismon&raquo;.
+
+</P><P>
+
+Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al
+tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+</P><P>
+
+Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed
+ankaŭ tial la vorto &laquo;liberkreda&raquo; ne devas signifi speciale
+ateista. &laquo;Liberpensuloj&raquo; ofte fariĝis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa
+estis tiu flanko praktika.<A HREF="#noto40" CLASS="notosigno">[40]</A>
+
+</P><P>
+
+Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l&rsquo; Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante
+ĉion ofendan al iu konscienco.
+
+</P><P>
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la
+ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun
+homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran.
+Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+</P><P>
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj
+forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon
+religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de &lsquo;Dio&rsquo; en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi
+ vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro,
+ irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn
+ morojn! ...&raquo;<A HREF="#noto41" CLASS="notosigno">[41]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto,
+kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de
+ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+</P><P>
+
+En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l&rsquo; orgenoj sub pentraĵoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l&rsquo; martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ
+krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?
+
+</P><P>
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn
+ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+</P><P>
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ ĉar ligi la homojn povas nur sameco <I>pozitiva</I>, sed ne
+ <I>negativa</I>. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo <I>konkreta</I>; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu
+ konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en
+ maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata.&raquo;<A HREF="#noto42" CLASS="notosigno">[42]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al
+Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie
+komunan kuraĝigon al aŭskultado de l&rsquo; konscienco, komunan
+proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l&rsquo; inspiro fratema.
+Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj
+povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton &laquo;etiko&raquo; anstataŭ
+&laquo;religio&raquo;, ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aŭ teologion.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neŭtralan <I>eksteran kadron</I>, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ
+ hipotezoj de ĉiu el ili.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Ni proponas starigi <I>neŭtrale-homan etikan regularon</I>, kiu
+ povus fari el la <I>homoj</I> homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam
+ fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla
+ religio.&raquo;<A HREF="#noto43" CLASS="notosigno">[43]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l&rsquo; Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l&rsquo; aŭtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta,
+ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+</P><P>
+
+Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en
+neŭtrala lando.
+
+</P><P>
+
+Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo
+pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron....
+
+</P><P>
+
+Tro malfrue. Tro malfrue.... Io rompiĝis en koro Zamenhofa.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto36">
+[36]</A> Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto37">
+[37]</A> Plena teksto en gazeto <I>Esperanto</I>, n-ro 62, Ĝenevo, 20
+septembro 1909.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto38">
+[38]</A> Prof. Eug&egrave;ne Pittard: <I>Les races chez les bellig&eacute;rants</I>,
+Gen&egrave;ve 1916.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto39">
+[39]</A> <I>Deklaracio pri Homaranismo</I>, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla ĉe redakcio de <I>Homaro</I>, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto40">
+[40]</A> Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto41">
+[41]</A> El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto42">
+[42]</A> El manuskripto pli supre jam citita.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto43">
+[43]</A> El sama.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro12">ĈAPITRO XII.<BR><BR>
+Homo ĉe Morto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+Milito. &mdash; En Varsovio. &mdash; Pri hebrea nacianismo. &mdash; Letero al
+ Diplomatio. &mdash; Batalo kaj mizero. &mdash; Ĉagreno de la Majstro. &mdash;
+ La vivcelo. &mdash; Letero pri homaranismo. &mdash; Projektita Kongreso.
+ &mdash; Rusa Revolucio. &mdash; Lasta korbato. &mdash; Enterigo.
+
+ </P><P>
+
+Lia kredo. &mdash; Pri senmorteco de l&rsquo; animo. &mdash; Pri junula krizo. &mdash;
+ Pri Krista instruo. &mdash; Abdul-Baha. &mdash; Kuracisto de l&rsquo; Homaro.
+ &mdash; Grandeco de Zamenhof.
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<BR>
+
+<div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,</span><br>
+<span class="i0">Sed ĝi sin dividis batale;</span><br>
+<span class="i0">Popolo popolon atakas kruele,</span><br>
+<span class="i0">Frat&rsquo; fraton atakas ŝakale.</span></div>
+</div><P>
+
+Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+ĉiam vigla, senlaca, flegema.
+
+</P><P>
+
+Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj
+ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio
+estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+</P><P>
+
+En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante
+laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: &laquo;Spionoj!&raquo; Ili ne montris entuziasmon: &laquo;Perfiduloj!&raquo; Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+eĉ Zamenhof, &laquo;danĝeran internaciulon&raquo;. Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+</P><P>
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ
+ miaj konvinkoj, mi estas &lsquo;homarano&rsquo;, kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de
+ ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj &mdash; kiel natura sindefenda
+ reago &mdash; estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur
+ grundo tute neŭtrala.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ <I>absoluta</I>. Mi estas profunde konvinkita, ke per <I>tio</I> mi
+ alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la
+milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni <I>kiom</I> li oferis sur la altaro de l&rsquo;
+fideleco al supergenta idealo.
+
+</P><P>
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian &laquo;Leteron
+al diplomatio&raquo;. Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta.
+Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin
+turnis per profeta voko: &laquo;Ĉu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?&raquo;
+
+</P><P>
+
+Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda
+sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi
+principo: &laquo;<I>ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al ĉiuj siaj filoj</I>&raquo;. Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ
+per nomo de gento. En regno titolita &laquo;Rusujo&raquo;, la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En
+lando nomata &laquo;Polujo&raquo; la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa &laquo;Serenisima
+Respubliko&raquo; la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj &laquo;Svisa Konfederacio&raquo;, &laquo;Usono&raquo;,
+&laquo;Brazilio&raquo; rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso <I>-io</I>.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn
+sub internacia garantio:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
+
+ </P><P>
+
+ &laquo;4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi
+principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ
+Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la
+militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+</P><P>
+
+Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto
+ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn
+malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. &laquo;Kial ili, kaj ne mi?&raquo; &mdash; li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l&rsquo;
+kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l&rsquo; kongresoj,
+Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de
+l&rsquo; amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+</P><P>
+
+Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. &laquo;Ĝi estas ja la celo de
+mia tuta vivo&raquo;, li diris kun fervora brilo en okuloj. &laquo;Por ĝi mi
+fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+ĉi tie, fortranĉita el mondo!&raquo; Li antaŭvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ
+starigi l&rsquo; aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.
+
+</P><P>
+
+Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: &laquo;La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso,
+nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj&raquo;. Sed la milito
+longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed
+antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+</P><P>
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno &laquo;okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916&raquo; en urbo svisa. Sed la milito
+daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li
+skribis ŝanĝe: &laquo;en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917&raquo;.
+En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine?
+Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras
+krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta
+mano: &laquo;post la fino de la milito&raquo;.
+
+</P><P>
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro
+fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La
+Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l&rsquo; vasta imperio. Ĉu ili scios
+daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+</P><P>
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova
+homaro devas organiziĝi.... Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l&rsquo; koro!
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ho, mia kor&rsquo;, ne batu maltrankvile,</span><br>
+<span class="i0">El mia brusto nun ne saltu for!</span><br>
+<span class="i0">Jam teni min ne povas mi facile,</span><br>
+<span class="i2">Ho, mia kor&rsquo;!</span></div>
+</div><P>
+
+Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ...
+Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia
+gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam
+ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ho, mia kor&rsquo;! Post longa laborado</span><br>
+<span class="i0">Ĉu mi ne venkos en decida hor&rsquo;?</span><br>
+<span class="i0">Sufiĉe! Trankviliĝu de l&rsquo; batado,</span><br>
+<span class="i2">Ho, mia kor&rsquo;!</span></div>
+</div><P>
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:
+
+</P><div class="verse">
+<div class="stanza">
+<span class="i0">Ne venis Polujo kadavron honori</span><br>
+<span class="i0">De filo pollanda, de monda saĝul&rsquo; ...</span><br>
+<span class="i0">Ho kiel sangiĝis en mi pola kor&rsquo; ...</span><br>
+<span class="i0">Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko</span><br>
+<span class="i0">Ĉar mortis bonkora helpant&rsquo; okulisto.</span></div>
+</div><P>
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri
+adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l&rsquo; hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortuŝitaj.
+
+</P><P>
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj,
+ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive
+nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto.
+Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura.
+Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la
+malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj
+diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj
+sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al
+frata repaciĝo.
+
+</P><P>
+
+Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita.
+Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l&rsquo; animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l&rsquo; homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam
+ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie
+aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. &laquo;Li
+neniam pekis&raquo;, diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l&rsquo; servantoj?
+
+</P><P>
+
+Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antaŭproteste li notis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed
+ antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj;
+ malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre
+malplaĉos:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ verŝajne nur atakon, ĉar <I>mia</I> kredo estas tute alispeca ol
+ <I>ilia</I> kredo.... Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas.&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ
+nelegebla:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l&rsquo; animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por
+ ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ...&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis
+noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ...; ke
+ ekzistas iaj leĝoj en la naturo ...; ke io min gardas al
+ alta celo ...&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l&rsquo; skribaĵo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis &laquo;Dion
+en la koro&raquo;, ke li komprenis la daŭrecon de l&rsquo; spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+</P><P>
+
+Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &laquo;Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli
+ bela en la mondo ol <I>plena</I> sekvado al instruo de Jezuo?&raquo;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista,
+mongajnema?
+
+</P><P>
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi.<A HREF="#noto44" CLASS="notosigno">[44]</A>
+En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l&rsquo;
+homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.
+
+</P><P>
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+</P><P>
+
+Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena.
+Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga.... Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.
+
+</P><P>
+
+Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco.... Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?
+
+</P><P>
+
+Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi <I>tutan</I>
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia
+plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. &laquo;Nun
+de loko flugu ĝi al loko....&raquo; Nova mondo devas konstruiĝi.
+Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta ...
+
+</P><P>
+
+Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto44">
+[44]</A> Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.
+
+</P>
+
+
+
+
+
+
+
+
+<pre>
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359-h.htm or 26359-h.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+</pre>
+
+</BODY>
+
+</HTML>
+
diff --git a/26359-h/images/cover.jpg b/26359-h/images/cover.jpg
new file mode 100644
index 0000000..46e7db2
--- /dev/null
+++ b/26359-h/images/cover.jpg
Binary files differ
diff --git a/26359.txt b/26359.txt
new file mode 100644
index 0000000..3298492
--- /dev/null
+++ b/26359.txt
@@ -0,0 +1,3838 @@
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+EDMOND PRIVAT
+
+
+1920
+
+
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+AVERTO
+
+CXAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
+ Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
+ Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.
+
+CXAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+CXAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+CXAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+CXAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
+ Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema
+ bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux
+ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
+ Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj
+ aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La
+ Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
+ de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
+ cenzuro.
+
+CXAPITRO VI. -- Idealista profeto.
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+CXAPITRO VII. -- Homarano.
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+CXAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+CXAPITRO IX. -- Lingvisto.
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+CXAPITRO X. -- Verkisto.
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+CXAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+CXAPITRO XII. -- Homo cxe Morto.
+ Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro.
+ -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
+ Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+ Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
+ -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
+ Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+
+
+LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj,
+laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux
+ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo.
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar
+ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+ John Mabon Warden,
+ John Pollen,
+ Bertram Chatterton,
+ John Merchant,
+
+ Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
+
+
+
+
+AVERTO DE L' AUXTORO
+
+
+Tie cxi ne kusxas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, cxu gxi placxos al unu aux alia;
+nur tia, cxu suficxe fidele kaj ame gxi sekvos la gxustan veron.
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura sxuldas formon al
+cxirkauxa mondo. Tial, per deveno kaj naskigxa lando necesis ja
+komenci. Kion sxuldas ni al memoro de l' mortinto, cxiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas cxiuj en la koro, kiel lumo.
+
+ E. P.
+
+ Gxenevo, julio 1920.
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+CXAPITRO I.

+Meze inter Oriento kaj Okcidento kusxas Litva lando, kantita de
+Mickievicx en _Sinjoro Tadeo_:
+
+ Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
+ Vidas gxin kaj priskribas, cxar mi hejmosopiras . . .
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
+ Largxe apud lazura Njemen tirigxantaj . . . [1]
+
+Sur tiu dolcxa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroligxas ankoraux
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netusxita gxis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkasxita
+per marcxoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras gxis nun sovagxaj
+urbovoj, la popolo dauxris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezagxo teuxtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+gxin ligis al sia sxtato, moskova caro gxin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laux invito regxa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aux
+plenigis ilin.
+
+Kun si gxi enportis industrion kaj negocon, sed ankaux sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ecx apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+ Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron,
+ Popolo, havanta mian instruon en koro:
+ Ne timu ofendon de homoj,
+ Ne tremu antaux insultoj.
+
+ Levigxu, levigxu, vin vestu per forto,
+ Ho brako de l' Eternulo;
+ Levigxu, kiel en tempoj antikvaj,
+ Cxu ne vi dishakis Fierulon?
+ Cxu ne vi sekigis la maron? [2]
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj
+urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo
+brilis oraj turoj de rusa pregxejo.
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli
+peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam
+trudigxis devige en lernejoj.
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus
+finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide
+ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun
+la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj
+jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj
+de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux
+Rusoj.
+
+Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto
+Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn
+gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita
+punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi
+sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+ Kiel Kristo ja venkis la tombon,
+ tiel ankaux Polujo revivos,
+ por savi popolojn kaj Ligon
+ ilian sigeli por dauxra justeco. [3]
+
+Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero
+tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton
+kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido
+sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+ Gxoju kun Jerusalem,
+ Kaj estu gajaj pri gxi . . .
+
+ Jen Mi fluigos sur gxin
+ Pacon kiel riveron,
+ Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . .
+
+ Venis la tempo
+ Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn,
+ Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj
+en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaux blindaj.
+
+En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj
+akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj
+kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga,
+vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+
+
+
+CXAPITRO II.
+
+Infano en Bjalistok.
+
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la
+paro.
+
+La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj
+sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li translogxis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon cxe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo
+devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne
+tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan
+krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+farigxis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+Sagxa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo cxiutaga.
+
+Dolcxan angxelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+cxiel modesta, sxi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la sagxo kaj justeco de l' edzo, sxi
+tamen klopodis por moligi liajn jugxojn en okazo de puno.
+
+Kiam eliris el patra skribocxambro malfelicxa kulpuleto, li
+preskaux cxiam renkontis survoje, kvazaux hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaux "severe" admoni, dum sxi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe sxia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangxo
+laux ordono patra, nevidebla angxelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj cxiam kompreneble nur hodiaux por la lasta
+fojo". [1]
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, cxar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaux plenagxulon. Sagxa, modesta, pensema, studema, neniam
+lauxta, kvankam obstineta, li cxiam evitis suferigi iun ajn. Cxe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
+lia trankvila sintenado kaj gxentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema
+knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj
+aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema
+konsilanto.
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li
+adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis
+kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li
+antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis
+morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux.
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi
+gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaux Dio.
+
+Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj:
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
+vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
+Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj!
+hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
+mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
+ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro,
+vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato.
+
+Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj
+en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
+sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj
+de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
+oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj
+ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo.
+Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi
+tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie?
+. . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas
+cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas,
+arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam
+li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
+okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas
+koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
+Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu
+akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas
+el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri
+Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj
+nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana
+pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
+Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado
+inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub
+skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon?
+Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de
+l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne
+mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la
+panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado.
+Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+[1] El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+
+
+
+CXAPITRO III.
+
+Gimnaziano en Varsovio.
+
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+ "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
+
+ "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed cxu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikigxadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! . . ."
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Gxenevo. Preskaux
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter logxantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formigxis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
+"grandagxulo", li nepre forigos tiun cxi malbonon.
+
+Diversajn revojn utopiajn li forjxetis unu post la alia, sed unu
+cxefa restis por li cxiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenigxi!" li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malsxatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neuxtrala lingvo povus cxiujn kontentigi, sen ofendo nek jxaluzo.
+Se tian lingvon internacian cxiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Cxesus la blinda fido je gazetoj politikaj aux
+incitoj diplomataj, por decidi kredon gxeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al cxefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof enigxis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris gxis la funda vero. Pri militoj kaj lertajxoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfelicxa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Cxe potencaj sxtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraux unu aux alia gento, laux la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabrikigxis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, ecx poetoj sxovinistaj, por formi senton gxeneralan.
+
+Agentoj oficialaj disvastigis cxie rakontajxojn, suspekton, kaj
+eksciton. Per bildoj kaj presajxoj ili tusxis korojn de l'
+virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis ecx koleron --
+cxion nur por preni peceton de lando aux afrikan kolonion.
+Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
+Mizeris logxantaro de vilagxoj detruitaj. Paco farigxis. La
+sxtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
+nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
+Mirinda la sukceso. La venkita sxtato petas aliancon. Jam
+finigxis incitado. De nun vidu la bonajxojn, kaj forgesu cxiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekjxaluzas, postulas
+"kompensajxon". Kontraux tiu nun ekmarsxu la impresmasxino, kaj
+cxio same rekomencu! . . . k.t.p.
+
+En genia cerbo de junulo disvolvigxis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Cxesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj gxin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Cxesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj gxin uzu por komunaj celoj. Cxu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Cxu ne diskutis per
+latinaj vortoj cxiuj scienculoj kaj kleruloj en Euxropo dum
+centjaroj de la brila Renaskigxo? Cxu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+Tamen ecx latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauxga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Gxi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+Pri laboristoj, pri malricxaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+sxatis legi lauxte el versajxoj de poeto rusa Nekrasof,
+antauxmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+sxatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis logxi en kvartaloj gxiaj for el mondana societo.
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj cxefaj de l' incitoj intergentaj.
+En okazoj de bucxado, ili cxiam unuarange devas pagi per sango
+sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malricxuloj ja sopiras al paco
+kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
+ilia penso sercxas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
+frate en la siaj trans maroj kaj sxtatlimoj. "Laboristoj
+cxiulandaj unuigxu!" baldaux poste jam farigxis devizo de l'
+amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, cxefe lingvaj.
+Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
+helpa de l' homaro devas esti por cxiuj facila. Rapido, logiko
+devas regi gxian fundamenton.
+
+De tiam li komencis sercxadi ion novan per provajxoj artaj.
+
+Cxu lingvo povas arte konstruigxi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj sercxis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
+_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
+fiksi cxies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn ecx li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se gxi celas vivi mem.
+Cxerpi el komuna fonto de euxropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
+latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ecx
+Slavoj konus gxiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
+kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
+samtempe al dek tri gxis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaux
+vocxdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Ricxegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri gxis plenfino?
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aux sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo _sxvejcarskaja_
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendajxo _konditorskaja_ (sukerajxejo). Cxi tiu _-skaja_
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Cxi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandigxadi antaux miaj okuloj." [1]
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia ricxa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multigxo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ricxa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-ajxo_,
+_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-igxi_ centobligus gxin. Dek mil vortoj
+memformigxus sen aparta lerno.
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Cxe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajxoj
+malregulaj. Ricxa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aux sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj cxiam
+samaj suficxas por la verbaj tempoj. Finigxoj pliaj kiel _o_,
+_a_, _e_, utilu kvazaux nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
+el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Cxio sxajnis al li vana kaj nauxza. Por li tre
+turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
+maldolcxa, montras la malgxojon de l' gimnaziano.
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj felicxon de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la
+sxangxon en okuloj. Dolcxeco regas.
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraux ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesigxis je lia
+longa laborado. Al ili gxoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antauxkredis. Fervore ses
+aux sep ellernis la sistemon.
+
+En la gepatra logxejo cxe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran cxambron izolitan sur la teretagxo. Tie kunvenis amikaro
+lia cxe l' amata grupestro. Kune cxiuj fervoradis pri la homa
+refratigxo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Cxirkaux kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+ Malamikete de las nacjes
+ Kado, kado, jam temp' esta!
+ La tot' homoze in familje
+ Konunigare so deba.
+
+ (Malamikeco de la nacioj
+ Falu, falu, jam temp' estas!
+ La tuta homaro en familio
+ Kununuigi sin devas.)
+
+En junio 1879 finigxis gimnazia kurso, kaj cxiuj kolegoj disiris.
+La persono de ilia cxefamiko lasis cxe ili tiel fortan impreson,
+ke ili ecx komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
+nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
+"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
+malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
+preskaux senescepte cxe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
+historio. Ankaux hejme li devis suferi baton pli kruelan. Gxis
+tiu tempo la patro lauxsxajne ne malaprobis lian laboradon, cxar
+la knabo tamen brile sukcesis cxiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+Jam ofte konatuloj aux kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domagxe estus lasi tian talentulon perdigxi
+en hximeroj. Baldaux li malsanigxos, se li dauxras plu!" Tiel
+babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+Pri la estonteco de la knabo cxefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se cxiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
+nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
+permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
+revajxoj, tiam urgxis antaux cxio. Tial Ludoviko devis ecx
+promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaux
+provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kusxis la kajeroj kun vortaro,
+gramatiko, versajxoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
+manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj sercxado. Cxu
+fordoni tuton? La patro gxin postulis. En lian sxrankon malaperis
+cxio. Dika sxnuro ligis la pakajxon. Fermigxis pordo.
+
+[1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
+n-ro 6-7; _Esperantaj Prozajxoj_, p. 239).
+
+[2] Vidu antauxmortan konfeson pri tiu krizo en cxapitro XII.
+
+
+
+
+CXAPITRO IV.
+
+Studentaj jaroj.
+
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj negxo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas cxevaloj longharaj. Cxie vivo gaja, vigla.
+
+Malricxe logxis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas ecx okazojn por instrui. Ankaux li
+verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomosxti_. Hejme la
+gepatroj time zorgis. "Nur dek naux rublojn mi elspezas en
+monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaux li klinigxis siavice
+super korpoj de mortintoj en cxambrego dissekca. Simpatie li
+malkovris la internan mehxanismon de la homa formo. Ecx tie lin
+sekvadis lia revo. Cxu ne similaj estas cxiuj homoj, kun samaj
+organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
+Cxu lingvaj aux koloraj diferencoj sxangxas tion? Malkono inter
+gentoj devus cxesi.
+
+Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema sercxis
+materialon. Gxi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legajxo
+en jxurnalo atentigis lin. La cionista revekigxo lin allogis.
+Ankaux lia gento, kiel cxiuj, rajtas esti rekonata kaj sxatata.
+Kial nur Hebreoj devus kasxi aux prihonti sian naciecon? Ankaux
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+cxie dissemitaj. Malfelicxo premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj kusxas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklogxos en cxirkauxo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+Ecx pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
+
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
+ Por konstrui propran hejmon cxiu portu brikon.
+ Ecx se multajn jam forsxovos vento, akvo, kaj malsagxo,
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
+
+ Vekigxu, popolo kutima je batoj!
+ En tia tempo dormo estus honta.
+ Per ondo forta de l' amaso
+ Ni svingu flagon al la vivo!
+ Se ricxuloj pro la oro
+ Kisas sklave manojn potenculajn,
+ Ni, malricxaj, per moneroj de l' laboro
+ Disbatos la katenojn.
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farigxis iam ecx
+gvidanto inter la cionistoj. Cxia trograndigo pri l' merito de l'
+Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
+cxiuj" vundis lian senton, kvazaux ofendado al ceteraj gentoj.
+Akra mallauxdo kontraux Poloj, Rusoj, aux Rumanoj malplacxis al
+li. Plendoj pri premantaj registaroj sxajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Ecx inter liaj samgentanoj la plej malgranda
+vorto sxovinista lin repelis.
+
+Ankaux la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaux por ili urgxis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: ankaux la ceteraj ja suferis,
+ankaux ilin premis potenculoj, ankaux ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Legxon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super cxio amu la homaron kaj gxin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+Ecx la "dek naux rubloj" ne trovigxis tro facile cxe l' komenco
+de l' monato, kaj ili ne suficxis. Zamenhof ne sxatis trudi
+elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
+revenis hejmen.
+
+En Varsovio li dauxrigos studadon medicinan cxe l' Universitato.
+Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
+patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratigxi. Kie
+kusxas la paperoj kaj provajxoj de la lingvo intergenta? En
+libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Sxi silentis. Sxia blanka mano
+dolcxe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
+estis. Kiel auxdos li la veron? Unu tagon sxia edzo ja bruligis
+liajn manuskriptojn. Sagxa kaj severa, nur pro amo patra li gxin
+faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte sxi jam
+ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Sxi silentis.
+
+Ludoviko sxin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urgxas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, gxis li finos
+universitaton.
+
+Fakte ne tro grava estis la perdigxo de l' skribajxoj. Efektive
+li memoris cxion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
+
+Sur kajeroj de auxgusto 1881 reaperas preskaux sama lingvo kiel
+en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
+songxo" estis jene tradukita el germana:
+
+ Mo bella princino il sonto vida
+ Ko zuoj malsesxaj e palaj,
+ Sul dillo, sul verda no koe sida
+ Il armoj amizaj e kalaj.
+
+ "La kron' de ta padro fio pu mo este,
+ La ora, la redza ra sello!
+ La skepro diantiza, rol mo ne vole,
+ Tol mem koj vole mo, ma bella."
+
+ "To et ne estebla", sxo palla a mo,
+ "Kor et si la tombo kusxe mo
+ E koj i la nokto vione mo a to,
+ Kor tol fe prekale ame mo!"
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris cxiutage, bonigante kaj provante
+sian lingvon. Li tradukis pecojn el auxtoroj diverslandaj. Li
+skribis verkojn originalajn. Li lauxte legis al si la skribitajn
+pagxojn. Multaj formoj sxajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
+ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj cxi tio malbelsona.
+
+ "Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxi, korekti, kaj radike
+ transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis
+ kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj
+ en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj
+ objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
+ verbo _meti_, la neuxtrala, sed difinita finigxo _aux_, k.t.p.,
+ kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
+ kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko
+ senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjxeti kelkajn
+ nebezonajn sufiksojn." [1]
+
+Dum tiu puriga laborado ankaux forigxis el la lingvo kelkaj
+latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
+anstatauxigxis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
+sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
+vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
+kunmetitaj vortoj kiel _cxiudiurne_ aux _diurnmeze_, kaj ankaux
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aux tiajn vortojn francajn kiel
+_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaux
+tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado cxiutaga, do fakte
+multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
+anstatauxis _e_ latinan, ne suficxe klaran al oreloj por dividi
+frazojn sen konfuzo.
+
+Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marsxis malantauxen sur la
+vojo jam pasxita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol cxi tiu". Ankaux
+Zamenhof jam trovis samon antaux ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltauxgecon de l' unua kaj neceson gxin
+forigi per plibona.
+
+Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de sencxesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+sxatis kanti. Tial harmonio cxiam regis lian guston.
+
+Ne li kredis, ke suficxas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Cxiu malgracio aux pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne suficxe
+"fluas". Tial li komencis nun eviti lauxvortan tradukadon el
+tiu aux alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+Iom post iom gxi ekiris mem. Gxi malpezigxis. Gxi pli rapidis.
+Gxi jam cxesis esti ombro de l' ceteraj. Gxi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Gxi nun dolcxe pusxis for
+la influojn de l' ekstero. Gxi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
+
+Tiam estis la vera naskigxo de la lingvo internacia. Cxar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom gxi valorus,
+ecx kun aprobo de nauxdek scienculoj? Cxiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontrauxe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam gxi aperis. En si
+gxi jam portis certan forton, cxar granda homo gxin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aux preferoj de finigxoj aux vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En gxin Zamenhof metis multon el si mem. Per gxi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Gxi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+gxi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+Nacia literaturo komencigxas gxenerale per milita poemaro. Gxian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj gxi eliris al publiko. Pri
+homa refratigxo ankaux skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+Ankaux propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Gxi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kasxeco lin turmentis. Tial li malsxatis
+eliradi. Nenie li cxeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versajxo:
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo, antaux nokto de somero
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante --
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.
+
+ "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
+ Kun frauxlino ripozanta post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne, vivi ankaux mi deziras;
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
+ Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro,
+ Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
+
+[1] Letero al Borovko.
+
+
+
+
+CXAPITRO V.
+
+Doktoro Esperanto.
+
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk.
+ -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. --
+ Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. --
+ "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edzigxo. --
+ Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua
+ Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
+ Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
+ Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
+
+
+Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof cxe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, sxi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al sxi siajn du
+sekretojn. Sxi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+Sxi povis antauxvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuragxe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaux tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane sercxis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malgxoje li provadis trovi la
+suficxan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaux lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre sxatata de malricxaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de ricxuloj. Kusxis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj sxi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li cxeestis morton de bubino. Febro
+sxin bruligis for. Pro doloro la patrino malfelicxa preskaux
+frenezigxis. Dum monatoj poste li auxdadis sxiajn plorojn kaj
+gxemadon. Li decidis lasi gxeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+Tial li vojagxis al Vieno por studadi oftalmologion cxe speciala
+kurso. En auxtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fiancxinon kaj ricevis kuragxigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+Jam de jaroj li ja sercxis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaux tiel li ekspertis la maldolcxon de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komencigxis.
+
+Tamen urgxis aperigi lian lingvon. Dum silente li gxin
+perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato
+Sxlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajxo. Kiam gxia
+famo lin atingis, unue li tre gxojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne tauxgas. Baldaux la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuragxis, kaj forlasis la aferon. Urgxis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fiancxigxis en printempo [1] kun D-ro
+Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre placxis al li. Pri
+lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
+Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
+utilus gajni monon kaj sxpareti? Cxu ne por igi vojon pli facila
+al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
+estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Jxaluze ankaux mi dezirus helpi lin."
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edzigxo jam farigxu en somero,
+kaj antauxe jam presigxu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovajxoj atendadis cxe la
+cenzuristo. Felicxe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La
+verko kredeble sxajnis al li sendangxera naivajxo. La auxtoro
+estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
+agitis.
+
+ "Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi
+ staras antaux Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se cxi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versajxon tre mallongan: _Ho, mia
+kor'!_ Gxi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etagxojn de sxtuparo kaj staranta antaux pordo halte:
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'!
+ Suficxe! trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaux poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Cxiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pregxo _Patro
+nia_, El Biblio, Letero, Versajxoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el nauxcent radikoj. Ankaux estis
+aligxiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagxo
+la auxtoro jam forlasis cxiajn rajtojn siajn, cxar "lingvo
+internacia, kiel cxiu nacia, estas komuna proprajxo". La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseuxdonimo: "Doktoro
+Esperanto".
+
+La 9. de auxgusto [3] Zamenhof edzigxis, kaj enlogxis tre
+modestan cxambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
+kun edzino li komencis dissendadon de l' brosxuro al gazetoj kaj
+personoj cxiulandaj. Sxi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en jxurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
+komenca kunvivado. Felicxaj, kiuj scias eternigi sian amon per
+tuja semo de komuna idealo.
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Cxu gxi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Cxu homoj blinde ecx ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kusxas en
+la manoj de virino, cxu blovi kuragxigxon sur flameton fidan aux
+gxin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda sxi
+estas, se sxi gardas la flamon.
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aux
+fervoraj leteroj. Ecx kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Gxi farigxis do vivanta, cxar uzata. Baldaux multaj
+anoncigxis aligxantoj. Formigxis rondo familia. Duoble cxesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+Estis por li granda gxojo, senti sin de tiam cxirkauxata de
+fervoraj samideanoj. Ecx ankoraux pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaux kreski per si
+mem. Laux lia espero "la auxtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Cxu mi post tiam ankoraux vivos, cxu mi
+mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi
+gxin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de cxi tiu aux
+alia persono".
+
+Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aligxintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu brosxuro
+gxenerala. [4]
+
+"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
+en antauxparolo, "la bona genio de l' homaro vekigxis: de
+cxiuj flankoj al laboro cxiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn sxtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo."
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaux
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Pusxkin.
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laux uzado gxenerala, la "lingvo de Esperanto"
+baldaux nomigxis "Esperanto" tute simple. Al gxi konvertigxis
+en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
+Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Gxi
+anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado.
+
+Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en
+cxefurbo pola.
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
+laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio
+sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso.
+"Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj
+esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia
+situacio atingis lastan gradon de neebleco."
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo
+ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por
+dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis
+centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
+Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia
+necesajxo por helpi geniulon.
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfelicxoj lin ekfrapis. En auxgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu cxi nun estis for.
+La bato lasis cxe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refarigxis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+translogxi al Grodno.
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda gxojo kaj cxagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastigxis tra la mondo.
+Kontraux jxaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+vocxo sonis, vokante cxiujn homojn al amo kaj fratigxo. Post
+brila novelista kariero, la ricxa grafo konvertigxis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilagxanoj farigxis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprocxis malamon inter
+si.
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuragxis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis jxetita. Post ses jaroj gxi levigxis
+antaux la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
+interesigxis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+"Ricevinte antaux ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en cxi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaux libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj gxia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la cxefa kaj sola celo de la homa vivo."
+(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)
+
+Tia parolo estis granda kuragxigo. La letero enpresigxis en _La
+Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaux aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukajxo el Tolstoja _Kredo
+kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: cxar tie gxi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis cxesi. Oficiala elefanto pasxpremis
+nur musxeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Malgxojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akrajxoj de l' vivado.
+
+Sur alia tero, felicxe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+[1] La 30. de marto 1887.
+
+[2] 1887.
+
+[3] 1887.
+
+[4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+
+
+
+CXAPITRO VI.

+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimigxis al
+la patro, kies koro plimoligxis. Granda estis lia vivcxagreno,
+kaj li farigxis tre sentema. Komuna funebro ligis al li cxiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin cxirkaux amo kaj spirito sxia. Por dolcxigi la vivon
+de l' patro malfelicxa, ili cxiuj zorgis. Li farigxis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaux kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+Tial ankaux Ludoviko revenis en 1898. Li enlogxis kun la siaj en
+malricxa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Gxis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
+kelkaj ecx nenion. Sed, kvankam tre sxparemaj, la Hebreoj ja
+malsxatas sxuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En ricxaj salonoj ili logxis lukse. Tial multaj homoj ecx
+preferis iri gxis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li ecx savis vidon. Baldaux lia
+atendejo enplenigxis de mateno al vespero. Li farigxis vera
+bonfaranto.
+
+Amike li klinigxis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaux rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis gxis la morto, tre modeste, tre
+malricxe, for el cxia lukso. [1] Per penado cxiutaga la premantaj
+zorgoj malaperis. Sed ankaux maloftigxis tempo libera por pli
+alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
+tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidigxis kaj reprenis
+plumon.
+
+Verkado, tradukado, korespondado formangxis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastigxis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+ . . . Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilagxo . . .
+ Tre malproksime cxiuj ni staras
+ La unuj de la aliaj.
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera
+silento pensante al la alia "rondo familia".
+
+Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo.
+Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li.
+Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj
+devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la
+Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo.
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux
+gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus
+cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun cxiuj ceteraj gentoj.
+
+Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis
+"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata
+scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_,
+dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_.
+Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo
+ne devus apartigxi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Cxiu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambauxflanke gxi malplacxis. Gxi estis tro
+idea. Ankaux gxi ja kontrauxstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaux cxio rekoni egalecon inter gentoj.
+Gxis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la auxtoro sxajnis tro liberkredema.
+
+El cxiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aux suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj versercxemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La sxovinistoj lin malsxatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' antauxjugxoj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis sensxancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuigxi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dedicxis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":
+
+ Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas . . .
+ Ni semas kaj semas konstante. [2]
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondigxis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj gxin subtenis. Aligxis jam konataj scienculoj. La movado
+igxis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+cxu li ecx veturos tien. Vojagxo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaux neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizagxoj novaj, nekonataj. Li sin
+gxenis.
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetigxis al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+Kun edzino li vojagxis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komencigxis semajno por li tre timiga. En cxefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmangxis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+Tra cxiuj solenajxoj li sin tenis tre modeste, iom gxene, cxiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke gxi
+helpas diskonigi Esperanton antaux la publiko. Tial li elportis
+cxion pacience. Ecx malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen jxurnalistojn scivolemajn. Al cxiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis cxiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge arangxita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Cxi tio estis
+ebla, cxar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaux vento politika povus blovi el kontrauxa flanko kaj
+subakvigi cxion "internacian" sub ondego sxovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+Sed la vera gxojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn cxiulandajn. Tie li trovigxos en "la rondo familia".
+
+Trans cxiuj stratoj de l' urbeto marborda balancigxis verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. Cxirkaux la teatro kunveneja
+jam auxdigxis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela cxapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagxa
+vesto, cxarmaj Hispaninoj kun koloraj sxaloj renkontigxis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon cxiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam plenigxis. Tro malgranda
+la cxambrego. Milo da samideanoj premigxis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaux neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arhxivoj de la grupo, aux per
+portreto pendigita cxe muro de l' sidejo. Cxiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuragxigajn:
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo
+ Al kiu kuragxe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta cxielo,
+ Al ni la direkton gxi diras.
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
+auxdantaro en plena salonego. Varmo vastigxis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruligxis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
+eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko . . .
+
+Samtempe cxiuj ni starigxis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortusxita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Cxio jam flugis aux svingigxis en aero, manoj, cxapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levigxis post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Cxesis la
+bruado. Cxiuj residigxis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+ "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu cxiujn nin ligas. . . .
+
+ "Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri gxi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al cxiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por sxangxi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj cxirkaux la modesta
+ domo, en kiu ni trovigxas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallauxtaj, ne auxdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por cxiu animo sentema: gxi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskigxas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpigxos kaj potencigxos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj gxuos . . .
+
+ "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ komprenigxado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
+ humiligxas antaux la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rugxigxas, kaj sentas
+ sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum tiu cxi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj staras sur fundamento
+ neuxtrala, ni cxiuj estas plene egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar hodiaux, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .
+
+ "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komencigxas en pli granda mezuro la
+ reciproka komprenigxado kaj fratigxado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komencigxinte, gxi jam ne
+ haltos, sed irados antauxen cxiam pli kaj pli potence, gxis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por cxiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu gxiaj sekvoj!"
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Cxu li povos legi plu? Io tamen pusxis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocxo kreskis kaj
+farigxis lauxta. Trans la pagxoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+auxdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizagxoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili cxiuj
+kvazaux tiris vortojn el lia busxo. Li dauxris kun amo.
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Sxlejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antauxulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de fratigxo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Wasxniewski, Trompeter. La tuta auxdantaro levigxis pro saluto
+memora.
+
+Profunda sento regis en la cxambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble cxe la manoj. Cxu li povos eldiri
+finon? Lia vocxo penis lastan forton:
+
+ "Baldaux komencigxos la laboroj de nia kongreso, dedicxita al
+ vera fratigxo de la homaro. En tiu cxi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia pregxo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki gxian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaux sentas, ke en tiu cxi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aux partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo,
+ kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo:
+
+ "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fontego de l' amo kaj vero . . .
+ Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,
+ Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . .
+ Hodiaux ni pregxas.
+
+ "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;
+ Silentas nun cxiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de koro . . .
+
+ "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
+ Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l' granda homaro!
+
+ "Ni jxuris labori, ni jxuris batali,
+ Por reunuigi l' homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron . . .
+
+ "La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Gxi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+
+ "Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero."
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam
+cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin
+detrui.
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . .
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux?
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+[1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
+
+[2] El poemo "La Vojo".
+
+
+
+
+CXAPITRO VII.
+
+Homarano.
+
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda.
+Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+ "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia
+ facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera frateco." [1]
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika.
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma
+regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur
+negxo sangante.
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia.
+Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
+repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician:
+"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
+kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
+"Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi
+eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
+socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn
+stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
+facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
+l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis
+same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
+Armenoj.
+
+Abomena vidajxo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpasxon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraux tiaj ruzoj. Ili lernu liberigxi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo _Hilelismo_, li decidis igi tauxga gxenerale.
+
+Al cxiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
+de la brosxureto, presita sen auxtora nomo en Peterburgo 1906.
+[2] Gxi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
+kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
+Antauxparolo mallonga gxin klarigis:
+
+ "La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj
+ kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco."
+
+La antauxparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Gxi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+ "Ambaux ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauxulo de la
+ homaranismo."
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, cxar li
+volis eviti konfuzon. Tiu sxajna malkuragxo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si cxiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' brosxuro.
+
+En Orienta Euxropo ekzistas inter gentoj du cxefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentrigxas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du cxefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+En sia hejma vivado cxiu parolu sian gepatran lingvon lauxplacxe,
+sed li ne trudu gxin al homoj aligentaj, por ne gxeni aux ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neuxtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aux elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laux tiu cxi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi".
+
+Same kiel, cxe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neuxtralan fundamenton por sengxena renkontigxo kaj fratigxo,
+tiel ankaux io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo "Dio" aux sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauxzo de kauxzoj en la
+mondo materia kaj morala, aux de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aux persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riprocxi iun ajn pri lia lingvo aux deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kusxas en la koro de cxiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laux unu, devigajn por li diroj de Dio, laux alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+laux tria, miksajxon de instruoj kaj legendoj aux moroj
+starigitaj de homoj. Cxefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
+gentan koloron de sia vidajxo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+Tial Zamenhof insistis pri neuxtrala fundamento _mora_, ne nur
+idea. Cxiutaga vivado en Euxropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj gxin postulas. Saluto aux ne saluto
+je sxtonkrucoj cxe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aux
+Dimancxo kiel deviga festotago. Havo aux nehavo de longa barbo.
+Jxuro sur Biblio aux per levo de la mano. Atesto kun cxapo aux
+sen cxapo sur la kapo. Cxio simila povas sxajni tre ridinda
+okcidente. Gxi tamen kauxzis oriente batalojn dum centjaro. Gxi
+tuj jxetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaux insulton.
+
+Ecx deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis legxe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribigxi anoncante cxu polan, cxu
+germanan, aux ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Ecx se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+cxiuj sin enskribis laux la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+Tial Zamenhof preparis neuxtralan fundamenton ankaux per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimigxu je sincero. Sur
+lasta pagxo de l' brosxuro staris preta respondaro por lauxvolaj
+aligxantoj. Jenaj fakoj apartigxas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio lauxkreda. Nur tia
+demandaro ebligus cxiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aux kun Poloj kontraux la
+Hebreoj.
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaux
+cxiuj dek du punktoj de l' brosxuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por legxaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Sxirajxoj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+cxiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+legxfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Jugxu ian homon ne laux gento, sed laux agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al cxiuj la logxantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neuxtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laux etiko neuxtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+En la unua brosxuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu cxiujn
+landojn per neuxtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aux per aldono de sufikso _-io_ al cxefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaux li fortrancxis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis ecx starigon de templo
+homarana en cxiu urbo. Aligxintoj devus:
+
+ ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neuxtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigxo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
+ oni auxskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Cxi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj cxiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por cxiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu cxi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon sensxargxigi sian konsciencon, k.t.p."
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigxo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en pregxejoj ekzistantaj. Laux lia celo kaj
+espero la homaranoj cxiam plimultigxos en la mondo. Konstanta
+komunikigxado ilin edukos sur la bazo de neuxtrala lingvo,
+neuxtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastigxos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, cxiuj homoj kunfandigxos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+[1] El la brosxureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+[2] Cxe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+
+
+
+CXAPITRO VIII.

+En Euxropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie sxovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+logxantaro. Gxi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaux
+cxiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
+ecx kiam ili ne subskribis la homaranisman aligxilon. Fakte nur
+malmultaj tion faris.
+
+Al Okcidentanoj, antaux mondmilito, ne tiel klare gxi aperis. La
+krudaj spertoj sxajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+farigxis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
+ideo" de l' movado. Tamen iom gxenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laux gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne sxatis la "internan ideon". Kontraux
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+_L' Esperantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' brosxuro
+pri homaranismo, li gxin ridindigis unue. Poste li montris gxin
+kiel gravan dangxeron por la sukceso de Esperanto.
+
+Cxi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li cxiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Gxi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+ "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj
+ popoloj.
+
+ "Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas."
+
+Tiu cxi frazo devus suficxi. Sed la vorton "privata" kelkaj
+personoj volus anstatauxi per "malpermesata". Sub influo de De
+Beaufront aux alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
+diris; evitu ligi ecx tute private la esperantismon kun ia
+_ideo_, cxar alie oni pensos, ke ni cxiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplacxos al diversaj personoj, kiuj ne amas gxin!
+
+"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado cxe
+la Dua Kongreso Esperantista en Gxenevo je 1906:
+
+ ". . . El la timo, ke ni eble ne placxos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas cxiuj elsxiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la cxefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ cxiam gvidadis cxiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forjxetas tiun cxi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado cxion idean, ni indigne dissxiros kaj
+ bruligos cxion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjxetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!"
+
+Pale staris Zamenhof en Gxeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per lauxta kaj decida vocxo. Tremiga aplauxdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke gxis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aux
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga cxefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis dauxri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de cxiuj koroj:
+
+ "Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia
+ naskigxo gxis la nuna tempo. Gxi instigis la auxtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraux malgranda infano; kiam antaux
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post cxiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; cxiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj cxiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kasxis nian ideon; neniam povis esti ecx la plej malgranda
+ dubo pri gxi, cxar cxio parolis pri gxi.
+
+ "Kial do aligxis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuigxo de la homaro? Cxu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauxaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro negxusta timo antaux sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion cxi nei? . . .
+
+ "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo --
+ cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi
+ alproksimigas iliajn korojn."
+
+Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn.
+Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo".
+
+ "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi
+ estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj."
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la
+sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko
+vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj
+akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj sxatas".
+
+Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
+Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: cxe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur sxipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoricxaj.
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj cxiulandaj. Li tremis kortusxite, kiam la
+granda auxdantaro levigxis por ekkanti unukore la himnon _La
+Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil vocxoj tiu fina
+profetajxo:
+
+ Sur neuxtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro farigxis jam vera
+popolo. Gxia vocxo ekauxdigxos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastigxos. Al gxi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaux al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj cxiugentaj frate kunvivantaj sur neuxtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuragxigo al animo. En Varsovio, cxe l' okulista
+laborcxambro, la vidajxo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum negxo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembrigxo espera gxojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+Tiel cxiuj nomis lin. Sed li ne sxatis la titolon. Morale, ecx
+preskaux fizike, la vorto gxenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaux pro
+libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+cxenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaux cxio
+placxis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin gxenis cxiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la _Lingva Komitato_. Gxiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+auxtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ricxa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+Lia vivcelo estis la "interna ideo". Cxar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaux klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigxa li
+plenumis tion:
+
+ "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. . . . Por
+ formuli precize cxiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraux la tempo; ili formuligxos per si mem, iom post iom,
+ per nia cxiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Cxiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ cxiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj cxion cxi
+ tion ni povos prijugxi, akcepti aux ne akcepti, sed ni neniam
+ devos gxin blinde forjxeti antauxe. Cxar cxio, kio servas al la
+ fratigxado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
+ muroj inter la popoloj -- se gxi nur ne enmiksas sin en la
+ internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
+ standardo. . . .
+
+ "En la profundeco de viaj koroj vi cxiuj sentas la verdan
+ standardon; vi cxiuj sentas, ke gxi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj cxiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratigxos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aligxas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aux eble ecx pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraux sia propra
+ volo cxiam pli kaj pli entirigxas kaj submetigxas al la legxoj
+ de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farigxos edukejo de la
+ estonta interfratigita homaro, kaj en tio cxi konsistos la
+ plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
+
+Post la Kembrigxa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaux
+katedrala cxambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda regxo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkajxoj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la vocxo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuragxis paroli delikate, sed klare, ecx energie.
+
+"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo sxovinista en
+cxiuj landoj kontraux sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
+la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+ "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!"
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis,
+ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
+ forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
+ songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
+ anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
+ kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
+ frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj
+ deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj
+ estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!"
+
+[1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+
+
+
+CXAPITRO IX.

+Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon.
+Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno.
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la
+kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis iun aux
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof auxskultis cxiujn, kaj
+raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
+sxangxoj proponitaj kontrauxis unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la auxtoro jam pli frue: nome, kio
+sxajnas bela sur papero, tio montrigxas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio placxas al la unu, tio gxuste plej malplacxas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+dangxeraj rompoj?
+
+En 1894 okazis du vocxdonoj de la centra Ligo. Ambauxfoje la
+plejmulto rifuzis cxiujn sxangxojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+Kontraux reformado staris cxefe kaj ecx fanatike markizo de
+Beaufront. En Gxenevo li cxeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraux la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1]
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' cxambrego. Tiu sceno
+videble gxenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vocxo de
+Bourlet: "Judasa kiso".
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne sxatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne placxaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+En auxtuno post Kembrigxo kunvenis en Parizo estraro de la
+"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, gxi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Gxi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke gxi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aux kvar cxeestis mem. [2] La ceteraj sendis
+cxu amikon, cxu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
+advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
+prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
+ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
+dankemon.
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataux defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo "Ido". Gxi enhavis gravajn sxangxojn de finigxoj,
+vortaro, kaj gramatiko. Couturat gxin subtenis, cxar preparis
+kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum cxiaj
+sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
+auxtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
+la komitato decidis elekti Esperanton kun sxangxoj laux la senco
+de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
+Komitato_.
+
+Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum
+ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
+cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la
+enmikson de sentoj ambauxflanke. [3]
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro
+Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis
+demokrate.
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+ "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
+ _iniciatoro_." [4]
+
+Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed
+
+ "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . .
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj
+ cxiuj vivaj lingvoj." [5]
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera
+scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon.
+
+Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la
+"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux
+"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
+ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis
+pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li
+presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam
+okazinta, estas malsagxe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
+la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
+Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
+stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra
+komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por
+Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7]
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne
+povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8]
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+ "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia
+ persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . .
+ Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
+ materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de
+ regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe
+ fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux
+ tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9]
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis
+vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
+Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William
+James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
+nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_.
+
+Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj.
+Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo.
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj
+plimultigxas. La trunko mem grandigxas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+ "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortigxas,
+ aliaj cxesas esti uzataj. Cxio farigxas kviete, senskue, kaj
+ ecx nerimarkeble. Nenie montrigxas ia diferencigxado de nia
+ lingvo laux la diversaj landoj. . . . Nenie rompigxas aux
+ difektigxas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraux la fakto ke nia lingvo forte disvolvigxas, cxiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaux dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11]
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+auxtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom sxangxi
+Esperanton, antaux ol gxin oficialigi, kiel gxi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aux cxesigi l'
+akordigxon de l' adjektivoj en multnombro, cxu tauxgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci cxiun sperton per
+alia vojo? Cxu necesus sxangxi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi gxin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Cxu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, cxe kiu ecx
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina sxajno?
+
+Ne! tio estus nek sagxa, nek necesa. Suficxus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aux aldonojn en uzado cxiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja farigxus sen ia rompo, se gxi
+montrigxus tre praktika. Se ne, ecx decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaux montrus cxu tio, kio sendube
+estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
+_komprenadon_. Zamenhof ne tusxis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+ "Cxio, kion mi diris, ne estas ia auxtora memfido, cxar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkasxe, ke por sxangxi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel cxiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam cxiu deziranto sxangxi la radikojn
+ aux sxovi la arbon laux sia bontrovo. . . . Cxiu, kiu volos
+ kontrauxbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn."
+
+[1] Kontrauxe Zamenhof cxiam konsilis elprovi novajxojn per uzado.
+
+[2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+[3] Ecx idistoj bedauxras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
+Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie cxi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
+
+[4] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
+1903.
+
+[7] Vidu _L' Esperantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu cxi
+komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri cxio, kio koncernas
+propagandon. Al gxi, kaj _nur al gxi sole_, apartenas la devo kaj
+la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+[8] Tiun kontrakton mi legis mem en arhxivoj de familio Zamenhof.
+
+[9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu cxi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
+Unua parto, Gxenevo 1912.
+
+[10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+[11] Tiun saman sxaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.
+
+
+
+
+CXAPITRO X.

+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovigxas ankaux en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis hxemiisto, astronomo, matematikisto,
+aux ecx nur lingvisto, teorie diskutanta cxe komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montrigxis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento gxenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+gxis tiam, kiam gxi fluis tute dolcxe. Li gxin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam gxi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirigxis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+gxian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1]
+
+Iam Dante formis kvazaux propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-euxropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altigxo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezigxis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aux
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen gxi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen gxi inspiris milojn.
+
+Kelkaj prozajxoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli ricxaj. Por ili cxio estos preta. Tiel li esperis. Ankaux
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante cxefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por cxiuj popoloj.
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
+Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Moliere, _La
+Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo gxi refarigxis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+ "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto, vantajxo de
+ vantajxoj, cxio estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de
+ cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
+ rapidas, kaj tie gxi levigxas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por gxemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2]
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+ Ho kial ne fandigxas homa korpo,
+ Ne disflugigxas kiel polv' en vento!
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+ Spirito sankta aux demon' terura,
+ Cxu el cxielo aux el la infero . . .
+ Respondu. . . . Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.
+ Kaj la cxerkujo, kien mi trankvile
+ Vin metis, kial gxi malfermis nun
+ La pezan sian busxon de marmoro,
+ Por vin eljxeti?
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+ricxa per uzado de l' interna forto disvolvigxa. Post multjaroj
+tiuj tradukajxoj restos ankoraux modeloj de lingvo cxarma, juna,
+vivipova. Preskaux cxiuj literaturoj en Euxropo centra
+komencigxis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de cxefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra gxi brulis
+tiu fajro kasxita interne en lia modesta persono. Tie montrigxis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+ "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauxro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ -- sxajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,
+ kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn,
+ baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko." [3]
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentigxas. Cxe li, la ripetoj sxajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+sxirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontrauxdirojn jam
+antauxe. Sed cxiam ideo kontraux ideo, klarigo kontraux
+antauxjugxo, neniam homo kontraux homo. Tamen, ecx tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Gxi ofendis lian noblan amemon
+kaj sxajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun cxi noton memorigan al si mem: "_Eviti cxion
+agresivan!_"
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo . . ." [4]
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super cxio. Denove la profeta
+vocxo:
+
+ "Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos
+ esti lupoj unuj kontraux aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
+ ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo." [4]
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragxo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+ Ecx guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan. [5]
+
+Antaux l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
+fandigxis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
+signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+auxdigxas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Gxi la homan tiras familion:
+ Al la mond' eterne militanta
+ Gxi promesas sanktan harmonion.
+
+Tiel Zamenhof farigxis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaux tie li sxatis forgesi tute sian personon kaj nur elvocxi
+la internan penson de cxiuj. Kuna sufero, kuna gxojo; cxia sento
+gxenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, cxio plej alta
+aux profunda en komunaj spertoj, tio trovis cxe li esprimon plej
+sinceran:
+
+ Se longa sekeco aux ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn desxiras,
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
+ Ni forton pli fresxan akiras.
+
+Tiun cxi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaux la Bulonja
+kongreso. Same _Al la Fratoj_ ecx pli frue. Melankolie sonas
+ankoraux multaj versoj, sed kiel en Sxopena marsxo, post malgxoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikajxo kuragxe antauxen:
+
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Gxin jam ne timigas la vento, nek staro.
+ Obstine gxi pasxas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita. [6]
+
+Cxe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, sxvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en cxiu verkajxo revenas la
+vortoj "celo" kaj "obstino". Laux arta vidpunkto pli sxatinda
+estas miaguste la _Pregxo sub la verda standardo_, [7] kaj ecx
+multe pli la prozajxoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro sxajnas kredeble tro
+simpla, ecx naiva. Same ankaux aperas cxiuj restajxoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskigxanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezorajxo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikigxas por ilin
+lauxdi. Naiveco farigxis cxarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+Tiel estos eble pri versajxoj Zamenhofaj, cxar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro vekigxanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, auxdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+[1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
+
+[2] El _La Predikanto_, cxapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+[3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+[4] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+[5] El _La Vojo_.
+
+[6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+[7] Citita en cxapitro VI.
+
+
+
+
+CXAPITRO XI.

+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis cxiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis gxin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos gxia temo.
+Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj
+fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis
+for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro
+ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis.
+[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+ "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikigxon." [2]
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antauxjugxon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3]
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+ "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
+ Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel
+neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis
+cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj sxtatoj.
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala
+fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux
+fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas
+voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en
+Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+ "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_
+ vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_
+ vi."
+
+Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de
+nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun
+pregxantaj manoj. Ili kusxas en cxerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickievicx. Tie sur la placo, post
+la jxuro cxe Sankta-Mario, la popolo aklamis Koscxiusxkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kusxis tiu lando, kie naskigxis esperantismo. Zamenhof
+adiauxis la honorojn:
+
+ "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, cxar mia
+ koro estas plena . . . sed hodiaux mi staras ankoraux en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de cxiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco gxi alkondukos iam la homaron? Tion ni cxiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne cxiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaux plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu gxin per teoriaj klarigoj."
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, ecx ne sidis sur
+estrado. Ame cxirkauxata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' brosxuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
+gxin. [4]
+
+En antauxparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter
+homoj sur neuxtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
+kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de cxia "suspektebla solidareco"
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi gxin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+Kiom nauxza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaux honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraux cxiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la jxetitan semon. En multaj koroj gxi jam
+kreskis. Prave sxovinismoj dauxros batali kontraux Esperanto. Gxi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kasxe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen cxio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan:
+
+ Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por
+ cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj
+ vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj.
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis
+homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala
+renkontigxo.
+
+Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l'
+_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
+aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian
+sxovinismon".
+
+Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al
+tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed
+ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
+ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus arangxi neuxtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgxa
+estis tiu flanko praktika. [5]
+
+Oni devas ja memori, ke gxis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Euxropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed cxu iam estos gxenerale akceptataj arangxoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Ecx se ne cxiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neuxtralan religion, evitante
+cxion ofendan al iu konscienco.
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuigxo venos, ecx malrapide, kaj influos la
+cxirkauxan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forsxiri iun
+homon de lia kredo, se gxi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaux en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas cxie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas gxian kadron eksteran.
+Ili baptigxas, edzigxas, enterigxas laux gxiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ecx pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedauxrinda. Baldaux ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco cxiun eklezion, kaj
+forjxetas kune cxiun eksteran moron, feston, aux solenon
+religian, tiam ankaux la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+ "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; gxi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajxon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi
+ vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro,
+ irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6]
+
+Tria infano de Zamenhof naskigxis en 1904. Sxi estis filineto,
+kiu montrigxis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+sxian karakteron. La knabineto ja rimarkis cxion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun trancxajxoj de
+sxinko. Laux kredo izraela, tio estis peko kontraux Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same cxe katolikoj mangxi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+En pregxejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentrajxoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaux
+krucumitaj. Kial ne farigxi pola kaj kristana?
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj sxovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jxetis brakojn
+cxirkaux lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili sxatis nur la kadron eklezian. Cxu do preferi ateismon?
+
+ "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por cxiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ cxar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
+ _negativa_. Alproksimigxas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaux akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas cxiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antauxe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, dauxras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aux nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaux al gxia eksterajxo. Cxiu
+ konkreta religio, kia ajn gxi estas, heredigxas senfine en
+ maniero auxtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata." [7]
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas starigxi vere neuxtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aux sercxantoj al
+Dio cxiugentaj, cxiulandaj, kaj cxiutempaj devas trovi tie
+komunan kuragxigon al auxskultado de l' konscienco, komunan
+proksimigxon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontraux neniu religio gxi estu konstruita kaj cxiuj kredantoj
+povu ankaux renkontigxi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataux
+"religio", cxar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aux teologion.
+
+ "Lasante al cxiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu sxajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neuxtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si cxiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aux
+ hipotezoj de cxiu el ili.
+
+ "Ni proponas starigi _neuxtrale-homan etikan regularon_, kiu
+ povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan sxovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj gxisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al gxi la formon de tute konkreta, por cxiam
+ fiksita, infanagxe ensucxebla, kaj auxtomate heredebla
+ religio." [8]
+
+Tiun cxi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en auxgusto 1914. Sed la cxirkauxa sxovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, ecx privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaux ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' auxtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo sxovinista farigxis tiel forta,
+ke cxio simila dangxerigus ecx la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+Denove korvundita, sed cxiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksigxo? Cxu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangxo de speciala Kongreso en
+neuxtrala lando.
+
+Vojagxe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bucxado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Euxropo
+pretigxis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron. . . .
+
+Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompigxis en koro Zamenhofa.
+
+[1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+[2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Gxenevo, 20
+septembro 1909.
+
+[3] Prof. Eugene Pittard: _Les races chez les belligerants_,
+Geneve 1916.
+
+[4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla cxe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+[5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en cxapitro VII.
+
+[6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio.
+
+[7] El manuskripto pli supre jam citita.
+
+[8] El sama.
+
+
+
+
+CXAPITRO XII.
+
+Homo cxe Morto.
+
+Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. --
+ La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
+ -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo --
+ Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
+ -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed gxi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas sxakale.
+
+Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+cxiam vigla, senlaca, flegema.
+
+Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj
+jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio
+estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante
+lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+ "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de
+ cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
+ reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur
+ grundo tute neuxtrala.
+
+ "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
+ alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma."
+
+Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la
+milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
+al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta.
+Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin
+turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?"
+
+Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda
+sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi
+principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux
+per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En
+lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antauxa "Serenisima
+Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
+"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaux sian kaj la ceterajn logxantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neuxtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn legxojn
+sub internacia garantio:
+
+ "1) Cxiu regno apartenas morale kaj materiale al cxiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj logxantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aux supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aux pli malgrandajn rajtojn aux devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ "2) Cxiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aux
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataux la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por gxi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aux urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun sxuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ "3) Pro cxiuj maljustajxoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaux konstanta Tut-Euxropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de cxiuj Euxropaj regnoj.
+
+ "4) Cxiu regno kaj cxiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neuxtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de cxiuj regnoj."
+
+Iam venos tempo, post longa nauxzo pri militoj, kiam tiuj cxi
+principoj estos avide sercxataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la cxielo rugxe fajris cxirkaux
+Varsovio. Forirante, la Rusoj cxie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarsxis regulpasxe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro starigxis apud prusa generalo. Ankaux tiam la
+militistoj ne sxatis la Hebreojn. Maldikaj, malricxaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaux
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+Al Zamenhof aero mankis ecx pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la logxejon apud Gxardeno Saksa. Cxe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallauxte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstatauxis lin kiel okulisto
+cxe la strato Dzika. Sed li bedauxris, ke li forlasis la tieajn
+malricxulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro jxus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Hxarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Cxagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere cxe l'
+kameno. Sur la muroj estis cxie memorajxoj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembrigxo, gxojaj tagoj. Ankaux tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+Ankoraux li laboris pri homarana ideo. "Gxi estas ja la celo de
+mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por gxi mi
+fordonus cxion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+cxi tie, fortrancxita el mondo!" Li antauxvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaux
+starigi l' aferon. Poste trovigxos helpantoj por gxin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigxo.
+
+Jam en auxtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraux la gxisnuna malbona sukceso,
+nepre penu arangxi kongreson de homaranoj". Sed la milito
+longigxis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neuxtrale-homa religio. Sed
+antauxe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al gxi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
+dauxris. Sur la manuskripto tiu dato kusxas trastrekita. Li
+skribis sxangxe: "en la unuaj tagoj de auxgusto 1917". En marto,
+la milito dauxris cxiam. Cxu senfine? Cxu li vidos iam pacon?
+Denova korektajxo montras krajone, kaj ecx tragedie, cxi tiujn
+vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Cxiu spiro
+farigxis turmento. Li devis ne kusxigxi, nur sidi aux stari. La
+Rusa Revolucio, levigxinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Cxu ili scios
+dauxre liberigxi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urgxe. Nova
+homaro devas organizigxi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+Ripozi, dormi ecx kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendigxis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . .
+Sed jam li eksufokigxis. Li volis voki. La vocxo haltis en lia
+gorgxo. Jen alkuris la edzino. Sxi helpis lin residi. Ve! jam
+cxesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'?
+ Suficxe! Trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la cxerkon al tombejo. Malgxoje kantis poeto Belmont:
+
+ Ne venis Polujo kadavron honori
+ De filo pollanda, de monda sagxul' . . .
+ Ho kiel sangigxis en mi pola kor' . . .
+ Malricxaj Hebreoj nur venis post cxerko
+ Cxar mortis bonkora helpant' okulisto.
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj cxiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana sxipestro Neubart, povis diri
+adiauxon en la nomo de tiu cxiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortusxitaj.
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter cxirkauxaj vilagxanoj, gxi estis
+la plej alta, la plej tauxga simbolo. Efektive nur mortis la
+homo, la viro 57-jara, la malricxa okulisto. Sed la granda verko
+restis. Ankaux la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
+Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
+lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos cxie lia semo pensa.
+Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
+rekonos lin gvidanto al frata repacigxo.
+
+Sur lia skribotablo kusxis lasta manskribajxo krajona, nefinita.
+Gxi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis cxiam silentema. Liaj proksimuloj ecx ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun cxiuj, neniam
+ofende per ago aux parolo kontraux iu ajn, cxiam simpatie
+auxskulteme al ceteraj homoj, ecx al tedaj. Al cxiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj cxiu venis al li por konsilo. "Li
+neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub sxia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+Sur papero kvarpagxa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri pagxoj kusxas antauxklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antauxproteste li notis:
+
+ "Cxio, kion mi nun skribas, naskigxis en mia kapo ne nun, sed
+ antaux kvardek jaroj, kiam mi havis la agxon de 16-18 jaroj;
+ malgraux ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaux tute ne sxangxigxis."
+
+Tamen li antauxvidis, ke tiu cxi artikolo al multaj tre
+malplacxos:
+
+ "Dum en la mondo scienca mi perdos cxian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ versxajne nur atakon, cxar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
+ _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas."
+
+La kvara pagxo nur estis komencita. La skribado estas preskaux
+nelegebla:
+
+ "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por
+ cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis
+noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+ "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
+ ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al
+ alta celo . . ."
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
+en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+ "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
+ bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista,
+mongajnema?
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon.
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+cxian frazistecon. Kiu, ecx plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li cxe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Ecx per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilagxoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Euxropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+Nun, tiu skribocxambro lia, cxe domo varsovia, estas malplena.
+Pie gxin konservas netusxitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la pagxo nefinita. Silentas la horlogxo.
+
+Iel regas en la cxambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandajxoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuragxoj?
+
+Li tamen amis cxiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pagxo kusxas lia
+plumo. Gxi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu gxin dauxrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam gxi donis flugilojn al lia penso. "Nun
+de loko flugu gxi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruigxi.
+Morto kaj naskigxo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Gxi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Gxi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero gxenerala krias la sama voko, urgxa, korpremanta . . .
+
+Auxdu, auxdu, kiel sxire gxi sonas!
+
+[1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmasxino en 1891-1892.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359.txt or 26359.zip *****

diff --git a/26359.zip b/26359.zip
new file mode 100644
index 0000000..1c3cf6b
--- /dev/null
+++ b/26359.zip
Binary files differ
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..0fe682a
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #26359 (https://www.gutenberg.org/ebooks/26359)
diff --git a/old/20080819-.htm b/old/20080819-.htm
new file mode 100644
index 0000000..3dd82f0
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-.htm
@@ -0,0 +1,4761 @@
+<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd">
+
+<HTML LANG="eo">
+
+<HEAD>
+
+<TITLE>Vivo de Zamenhof</TITLE>
+
+<META HTTP-EQUIV="Content-Type" CONTENT="text/html; charset=UTF-8">
+<STYLE type="text/css">
+<!--
+body {margin:10%;}
+div#titlepage {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
+.sekcio {padding-top: 3em;}
+.notosigno {font-size: smaller; vertical-align: super; text-decoration: none;}
+h1 {text-align: center; font-size: 3em; padding-top: 1em; margin-bottom: 1em;}
+h3 {text-align: center; font-size: 1.5em; padding-top: 4em; margin-bottom: 2em;}
+-->
+</STYLE>
+
+</HEAD>
+
+<BODY>
+
+
+<pre>
+
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+</pre>
+
+
+<DIV ID="titlepage">
+<H1>Vivo de Zamenhof</H1>
+
+
+
+
+<H3>Edmond Privat<BR><BR>
+
+
+1920</H3>
+
+</DIV>
+
+
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="enhavo">TABELO DE ENHAVO</A></H3>
+
+
+<A HREF="#antauparolo">ANTA&#364;PAROLO</A>
+
+<P>
+
+<A HREF="#averto">AVERTO</A>
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro01">&#264;APITRO I.</A> &#8212; <B>La Gentoj en Litva lando.</B><BR>
+ Litva lando. &#8212; El Mickievi&#265;. &#8212; Historio. &#8212; Litovoj. &#8212;
+ Germanoj. &#8212; Hebreoj. &#8212; El Biblio. &#8212; Poloj. &#8212;
+ Blankrutenoj. &#8212; Rusa regado. &#8212; Mesianismo pola. &#8212;
+ Profeta&#309;o Mickievi&#265;a. &#8212; Mesianismo hebrea. &#8212; Profeta&#309;o
+ Jesaja. &#8212; Militoj en E&#365;ropo inter 1850 kaj 1870.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro02">&#264;APITRO II.</A> &#8212; <B>Infano en Bjalistok.</B><BR>
+ La patro. &#8212; La patrino. &#8212; La hejmo. &#8212; La gefratoj. &#8212;
+ Karaktero. &#8212; Amo al patrino. &#8212; Revo kaj realo. &#8212; Scenoj
+ sur la stratoj. &#8212; Intergenta fremdeco. &#8212; Popolaj
+ anta&#365;ju&#285;oj.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro03">&#264;APITRO III.</A> &#8212; <B>Gimnaziano en Varsovio.</B><BR>
+ Pogromo Bjalistoka. &#8212; Muroj inter popoloj. &#8212; Ideo pri
+ mondlingvo. &#8212; Trakrompreno de Historio. &#8212; Fervoro je latina
+ lingvo. &#8212; Nekrasof. &#8212; Simpatio al laboristoj. &#8212; Lingva
+ ser&#265;ado. &#8212; Vortaro kaj logiko. &#8212; El letero al Borovko. &#8212;
+ Sufiksoj. &#8212; Pri angla gramatiko. &#8212; Lingva projekto en 1878.
+ &#8212; Kolegaro. &#8212; Fino de Gimnazio. &#8212; Patra malpermeso.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro04">&#264;APITRO IV.</A> &#8212; <B>Studentaj jaroj.</B><BR>
+ Moskvo. &#8212; Medicina studento. &#8212; Vivado malfacila. &#8212; Cionismo.
+ &#8212; Poemo al Hebreoj. &#8212; Mal&#349;ato je &#349;ovinismo. &#8212; Reveno
+ hejmen. &#8212; Bruligitaj kajeroj. &#8212; Reverko lingva. &#8212; &quot;En
+ son&#285;o&quot;. &#8212; Perfektigado. &#8212; Longa pacienco. &#8212; Spirito de la
+ lingvo. &#8212; Turmenta silento. &#8212; Soleco. &#8212; &quot;Mia penso&quot;.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro05">&#264;APITRO V.</A> &#8212; <B>Doktoro Esperanto.</B><BR>
+ Klara Zilbernik. &#8212; Vaganta kuracisto. &#8212; Ekscio pri
+ Volap&uuml;k. &#8212; Nova turmento. &#8212; Fian&#265;i&#285;o. &#8212; Helpema
+ bopatro. &#8212; Eldono de l' Unua Libro. &#8212; Ekscito anta&#365;
+ Rubikono. &#8212; &quot;Ho, mia kor'!&quot;. &#8212; Apero de la lingvo &#8212;
+ Edzi&#285;o. &#8212; Dissendado de bro&#349;uroj. &#8212; Respondoj kaj
+ ali&#285;oj. &#8212; La Dua Libro. &#8212; Akra&#309;oj de l' sorto. &#8212; &quot;La
+ Esperantisto&quot;. &#8212; Premanta situacio. &#8212; Trompeter. &#8212; Morto
+ de l' patrino. &#8212; Translo&#285;o al Grodno. &#8212; Tolstoj. &#8212; Rusa
+ cenzuro.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro06">&#264;APITRO VI.</A> &#8212; <B>Idealista profeto.</B><BR>
+ Patro kaj gefratoj. &#8212; Reveno al Varsovio en 1898. &#8212; Okulisto
+ de malri&#265;uloj. &#8212; Vespera verkado. &#8212; &quot;Al la fratoj&quot;. &#8212;
+ Hilelismo. &#8212; Pri hebreaj partioj. &#8212; Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. &#8212; Vizito al Parizo. &#8212; Bulonja Kongreso. &#8212;
+ Internacia frati&#285;o. &#8212; Profeta parolado. &#8212; Pre&#285;o al Forto
+ mistera. &#8212; Horo neforgesebla.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro07">&#264;APITRO VII.</A> &#8212; <B>Homarano.</B><BR>
+ Sperto Bulonja. &#8212; Rusa revolucio 1905. &#8212; Pogromoj. &#8212; Bu&#265;ado
+ en Ka&#365;kazo. &#8212; Kontrastaj impresoj. &#8212; &quot;Homaranismo&quot;. &#8212;
+ Lingvo kaj Religio. &#8212; Ne&#365;trala Fundamento. &#8212; Kredo kaj
+ moroj.&#8212; Oriento kaj Okcidento. &#8212; Naciaj deklaroj. &#8212;
+ Homarana deklaro. &#8212; Dek du punktoj. &#8212; Nomoj de landoj. &#8212;
+ Pri ne&#365;trala Templo.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro08">&#264;APITRO VIII.</A> &#8212; <B>Kongresaj Paroladoj.</B><BR>
+ La &quot;interna ideo&quot;. &#8212; De Beaufront: &quot;nur lingvo&quot;. &#8212; Bulonja
+ deklaro. &#8212; &#284;eneva parolado 1906. &#8212; Indigno de Zamenhof. &#8212;
+ Celo de l' Kongresoj. &#8212; Kembri&#285;o 1907. &#8212; &#284;ojiga impreso.
+ &#8212; Modesta kaj libera. &#8212; Kontra&#365; vorto &quot;Majstro&quot;. &#8212; Pri
+ taskoj esperantismaj. &#8212; Akcepto en Londono. &#8212; Pri
+ patriotismo. &#8212; Parolado en Guildhall.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro09">&#264;APITRO IX.</A> &#8212; <B>Lingvisto.</B><BR>
+ Reforma agitado en 1894. &#8212; &quot;Delegitaro&quot; kaj Ido en 1907. &#8212;
+ &quot;Iniciatinto, ne kreinto&quot;. &#8212; Zamenhof kaj de Beaufront. &#8212;
+ Vivo kaj arbitreco. &#8212; El &quot;Aldono al la Dua Libro&quot;. &#8212; Natura
+ le&#285;o. &#8212; Teorio kaj praktiko. &#8212; Amerikaj filozofoj. &#8212;
+ William James. &#8212; Henry Philipps. &#8212; Senrompa disvolvi&#285;o. &#8212;
+ Parolado en Dresdeno 1908. &#8212; Washington 1910.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro10">&#264;APITRO X.</A> &#8212; <B>Verkisto.</B><BR>
+ Verkema inspiro. &#8212; Pri Dante. &#8212; Goethe pri mondliteraturo. &#8212;
+ Tradukado. &#8212; El Malnova Testamento. &#8212; El &quot;Hamlet&quot; de
+ Shakespeare. &#8212; Komenca fundamento. &#8212; Originalaj proza&#309;oj.
+ &#8212; Pri muziko. &#8212; La stilo. &#8212; Pruva batalemo. &#8212; La koro. &#8212;
+ Versa&#309;oj. &#8212; El &quot;La Vojo&quot;. &#8212; Popola poeto.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro11">&#264;APITRO XI.</A> &#8212; <B>Etika Pensulo.</B><BR>
+ En Barcelono 1909. &#8212; Pri U.E.A. &#8212; Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ &#8212; Ondo &#349;ovinista. &#8212; Eksi&#285;o Krakova 1912. &#8212; Pri
+ Homaranismo. &#8212; Religio kaj Etiko. &#8212; Liberkredanoj. &#8212;
+ Ne&#365;trale-homa religio. &#8212; El nepresita manuskripto. &#8212; Eduko
+ al infanoj. &#8212; Bezono je kadro. &#8212; Al Kongreso Pariza. &#8212;
+ Ekmilito.
+
+</P><P>
+
+<A HREF="#chapitro12">&#264;APITRO XII.</A> &#8212; <B>Homo &#265;e Morto.</B><BR>
+ Milito. &#8212; En Varsovio. &#8212; Pri hebrea nacianismo. &#8212; Letero al
+ Diplomatio. &#8212; Batalo kaj mizero. &#8212; &#264;agreno de la Majstro.
+ &#8212; La vivcelo. &#8212; Letero pri homaranismo. &#8212; Projektita
+ Kongreso. &#8212; Rusa Revolucio. &#8212; Lasta korbato. &#8212; Enterigo.<BR>
+ Lia kredo. &#8212; Pri senmorteco de l' animo. &#8212; Pri junula krizo.
+ &#8212; Pri Krista instruo. &#8212; Abdul-Baha. &#8212; Kuracisto de l'
+ Homaro. &#8212; Grandeco de Zamenhof.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="antauparolo">LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE<BR><BR>
+ANTA&#364;PAROLO</A></H3>
+
+<P>
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia krea&#309;o de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Esperante &#265;iam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon de&#309;orante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia a&#285;o), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj &#8212; originala&#309;oj kaj tradukoj &#8212; kiuj,
+la&#365; tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+fari&#285;u ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+</P><P>
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konati&#285;i
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsili&#285;ado, lian fluan kaj trafan elokventecon &#265;e propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. &#264;io, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+</P><P>
+
+Ni esperas, ke per &#265;i tiu Libraro estontaj samideanoj anka&#365;
+ricevos ka&#365;zon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros &#265;iam anta&#365; ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn pa&#349;ojn al la dezirata celo.
+
+</P><P>
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la &quot;Ho-Bo-Mo&quot; serio; &#265;ar
+ni deziras, ke la Libraro estu ta&#365;ga memora&#309;o pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+</P><P>
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni &#349;uldas sinceran dankon pro &#265;i tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+</P><P>
+
+ <I>John Mabon Warden,<BR>
+ John Pollen,<BR>
+ Bertram Chatterton,<BR>
+ John Merchant,</I>
+
+</P><P>
+
+ <I>Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.</I>
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="averto">AVERTO DE L' A&#364;TORO</A></H3>
+
+<P>
+
+Tie &#265;i ne ku&#349;as historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+</P><P>
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, &#265;u &#285;i pla&#265;os al unu a&#365; alia;
+nur tia, &#265;u sufi&#265;e fidele kaj ame &#285;i sekvos la &#285;ustan veron.
+
+</P><P>
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura &#349;uldas formon al
+&#265;irka&#365;a mondo. Tial, per deveno kaj naski&#285;a lando necesis ja
+komenci. Kion &#349;uldas ni al memoro de l' mortinto, &#265;iam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas &#265;iuj en la koro, kiel lumo.
+
+</P><P>
+
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;<I>E. P.</I>
+
+</P><P>
+
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;&#284;enevo, julio 1920.
+
+</P>
+
+
+<H3>VIVO DE ZAMENHOF</H3>
+
+
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro01">&#264;APITRO I.<BR><BR>
+La Gentoj en Litva lando.</A></H3>
+
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Litva lando. &#8212; El Mickievi&#265;. &#8212; Historio. &#8212; Litovoj. &#8212;
+ Germanoj. &#8212; Hebreoj. &#8212; El Biblio. &#8212; Poloj. &#8212;
+ Blankrutenoj. &#8212; Rusa regado. &#8212; Mesianismo pola. &#8212;
+ Profeta&#309;o Mickievi&#265;a. &#8212; Mesianismo hebrea. &#8212; Profeta&#309;o
+ Jesaja. &#8212; Militoj en E&#365;ropo inter 1850 kaj 1870.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Meze inter Oriento kaj Okcidento ku&#349;as Litva lando, kantita de
+Mickievi&#265; en <I>Sinjoro Tadeo</I>:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Litvo! Patrujo mia! simila al sano,<BR>
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,<BR>
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,<BR>
+ Vidas &#285;in kaj priskribas, &#265;ar mi hejmosopiras . . .<BR>
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,<BR>
+ Lar&#285;e apud lazura Njemen
+ tiri&#285;antaj . . .</I><A HREF="#noto01-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Sur tiu dol&#265;a tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroli&#285;as ankora&#365;
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+</P><P>
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netu&#349;ita &#285;is dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forka&#349;ita
+per mar&#265;oj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras &#285;is nun sova&#285;aj
+urbovoj, la popolo da&#365;ris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+</P><P>
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Meza&#285;o te&#365;tonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+&#285;in ligis al sia &#349;tato, moskova caro &#285;in atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon la&#365; invito re&#285;a. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn a&#365;
+plenigis ilin.
+
+</P><P>
+
+Kun si &#285;i enportis industrion kaj negocon, sed anka&#365; sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, e&#265; apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>A&#365;skultu min, vi, kiuj konas la veron,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Popolo, havanta mian instruon en koro:<BR>
+ Ne timu ofendon de homoj,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ne tremu anta&#365; insultoj.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Levi&#285;u, levi&#285;u, vin vestu per forto,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ho brako de l' Eternulo;<BR>
+ Levi&#285;u, kiel en tempoj antikvaj,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;&#264;u ne vi dishakis Fierulon?<BR>
+ &#264;u ne vi sekigis la
+ maron?</I><A HREF="#noto01-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preska&#365; tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj fari&#285;is pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon da&#365;ris uzi vila&#285;anoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pre&#285;ejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, e&#265; Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis &#265;efe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-na&#365;a. En &#265;iuj
+urboj amasi&#285;is armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+&#265;iugradaj. En palaco lo&#285;is rusa guberniestro. Sur &#265;efa placo
+brilis oraj turoj de rusa pre&#285;ejo.
+
+</P><P>
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Amba&#365;foje sur la landon refalis despli
+peze la ven&#285;a krueleco de l' venkinto. E&#265; lingvo rusa jam
+trudi&#285;is devige en lernejoj.
+
+</P><P>
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, &#309;us
+fini&#285;is dua revolucio kaj postlasis &#265;ie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide &#309;eti gentojn kontra&#365; unu la aliaj. &quot;<I>Divide
+ut imperes</I>&quot; fari&#285;is oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke &#265;iu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Anka&#365; per kondi&#265;oj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta le&#285;o liberigis vila&#285;anojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli &#309;aluze kun
+la ri&#265;aj posedantoj. &#264;ar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+a&#365; blankrusaj restis &#265;iuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+</P><P>
+
+Pli malfrue renaski&#285;is en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+balda&#365; persekutis Rusoj kaj mal&#349;atis Poloj, pro suspekto kaj
+&#309;aluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+&#265;iaj le&#285;oj kaj reguloj, kun la celo super&#349;uti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel &#349;afaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfeli&#265;aj enlo&#285;adis en Polujon &#265;iujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis &#265;iel abomenataj
+de la pola societo kvaza&#365; grava malhelpa&#309;o al defendo kontra&#365;
+Rusoj.
+
+</P><P>
+
+&#264;e premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvaza&#365; inspiro &#265;iela. Litva pola poeto
+Mickievi&#265;, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+E&#365;ropo genian alvokon al sankti&#285;o de sia popolo por savi &#265;iujn
+gentojn de l' mondo. E&#265; anta&#365; lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dis&#349;irita
+punpagis la pekojn de l' &#349;tatoj. Sed estis anka&#365; por &#285;i
+sononta la horo de korpa renaski&#285;o, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Kiel Kristo ja venkis la tombon,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;tiel anka&#365; Polujo revivos,<BR>
+ por savi popolojn kaj Ligon<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;ilian sigeli por da&#365;ra
+ justeco.</I><A HREF="#noto01-03" CLASS="notosigno">[3]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+&#264;e polaj rondoj en litvaj urboj revarmi&#285;is la koroj per espero
+tia. Dume &#265;e Hebreoj, aparte lo&#285;antaj, anka&#365; senti&#285;is revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur mal&#349;aton, rebaton
+kaj doloron, tiu ser&#265;as en si mem ian &#285;ojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+</P><P>
+
+Tiel disvasti&#285;is inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupi&#285;o de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Anka&#365; regis inter ili fido
+sen&#349;ancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>&#284;oju kun Jerusalem,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Kaj estu gajaj pri &#285;i . . .</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Jen Mi fluigos sur &#285;in<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Pacon kiel riveron,<BR>
+ Kaj la ri&#265;a&#309;on de l' popoloj . . .</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Venis la tempo<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Kolekti &#265;iujn gentojn kaj popolojn,<BR>
+ Ke ili venu kaj vidu Mian
+ gloron.</I><A HREF="#noto01-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semi&#285;is en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdi&#285;as la semoj
+en sablo, &#265;ar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+</P><P>
+
+Al simpla re&#285;a kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola &#349;tato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickievi&#265; al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preska&#365; blindaj.
+
+</P><P>
+
+En E&#365;ropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Ka&#365;kazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa re&#285;o. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. &#264;ie progresadis tekniko milita kaj
+akri&#285;is incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+</P><P>
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj lo&#285;adis en urboj, kun celoj
+kontra&#365;aj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo &#265;iutaga,
+ven&#285;emo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeli&#265;a naski&#285;is
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto01-01">
+[1]</A> <I>Sinjoro Tadeo</I>, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie &#265;i. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du &#265;efaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne &#265;iuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto01-02">
+[2]</A> Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto01-03">
+[3]</A> El <I>Libro de l' Polaj Pilgrimantoj</I>, de Adamo Mickievi&#265;,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto01-04">
+[4]</A> Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro02">&#264;APITRO II.<BR><BR>
+Infano en Bjalistok.</A></H3>
+
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ La patro. &#8212; La patrino. &#8212; La hejmo. &#8212; La gefratoj. &#8212;
+ Karaktero. &#8212; Amo al patrino. &#8212; Revo kaj realo. &#8212; Scenoj
+ sur la stratoj. &#8212; Intergenta fremdeco. &#8212; Popolaj
+ anta&#365;ju&#285;oj.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri &#265;efaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+</P><P>
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, &#265;e landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edzi&#285;is kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neri&#265;a la
+paro.
+
+</P><P>
+
+La 15. de decembro 1859 naski&#285;is Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. &#284;ojo granda, sed zorgo
+peza. Balda&#365; oficialan postenon akceptis la patro: &#265;e mezaj
+&#349;tatlernejoj li fari&#285;is instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li translo&#285;is al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon &#265;e Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+</P><P>
+
+Grandi&#285;is la infanaro kaj estis nesufi&#265;a la salajro. La hejmo
+devis malfermi&#285;i al dek kvin &#285;is dudek pensionanoj. E&#265; tio ne
+tro helpis. Balda&#365; vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skriba&#309;oj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li &#265;iuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ru&#285;an
+krajonon en la mano, tralegadis &#309;urnalon post &#309;urnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli ta&#365;gis la&#365; lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+</P><P>
+
+Per &#265;iutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+fari&#285;is iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+</P><P>
+
+Sa&#285;a kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo &#265;iutaga.
+
+</P><P>
+
+Dol&#265;an an&#285;elan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+&#265;iel modesta, &#349;i tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la sa&#285;o kaj justeco de l' edzo, &#349;i
+tamen klopodis por moligi liajn ju&#285;ojn en okazo de puno.
+
+</P><P>
+
+Kiam eliris el patra skribo&#265;ambro malfeli&#265;a kulpuleto, li
+preska&#365; &#265;iam renkontis survoje, kvaza&#365; hazarde, la patrinon
+pretan por lin anka&#365; &quot;severe&quot; admoni, dum &#349;i glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. &quot;Plej certe &#349;ia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro&quot;, skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. &quot;Kiam unu el ili restis sen tagman&#285;o
+la&#365; ordono patra, nevidebla an&#285;elozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj &#265;iam kompreneble nur hodia&#365; por la lasta
+fojo&quot;.<A HREF="#noto02-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+
+</P><P>
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, &#265;ar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvaza&#365; plena&#285;ulon. Sa&#285;a, modesta, pensema, studema, neniam
+la&#365;ta, kvankam obstineta, li &#265;iam evitis suferigi iun ajn. &#264;e
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin &quot;barono&quot;, pro
+lia trankvila sintenado kaj &#285;entilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj &#285;ojema
+knabo li fari&#285;is, bonega aran&#285;isto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel &#265;efon kaj animon de l' amuzoj, lin &#265;irka&#365;is gefratetoj
+a&#365; kolegoj. Li plej &#349;atis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis anka&#365; tre helpema
+konsilanto.
+
+</P><P>
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj &#349;in li
+adoris, kvaza&#365; dian an&#285;elinon. Ofte malsanan, li &#349;in flegis
+kun zorgemo kortu&#349;anta, kaj &#265;iujn deziretojn &#349;iajn li
+anta&#365;plenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. &#348;i amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis la&#365; &#349;i neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+sen&#349;ancela, komprenema kaj fidela, &#285;i sin donas, kaj donas &#285;is
+morto . . . kaj poste &#285;i helpas ankora&#365;.
+
+</P><P>
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino &#265;e multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al &#349;i tre multon &#349;uldis. Same Zamenhof. &#348;i faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie &#349;i
+gardis tiun flamon, kvaza&#365; lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino &#349;i estis, kaj tial lin edukis, ke &#265;iuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj anta&#365; Dio.
+
+</P><P>
+
+Sa&#285;a patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn &#265;irka&#365; si en stratoj Bjalistokaj:
+
+</P><P>
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
+viza&#285;oj jen celtrafas ne&#285;aj kugloj en pafado. Frapon
+sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . &quot;Ne bleku,
+juda&#265;oj! hundoj!&quot; krias knaboj el kristana gento, kaj
+diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: &quot;Hra, hre,
+hri, hro, hru.&quot; Tion ridas kaj apla&#365;das rusa
+le&#365;tenanto: &quot;Formar&#349;u de l' trotuaro, vi, raso de
+&#349;telistoj! . . .&quot; kaj kra&#265;as oficiro pro
+mal&#349;ato.
+
+</P><P>
+
+Sur vendoplaco movi&#285;as la popolamaso. Bruadas pa&#349;oj kaj
+paroloj en zumado la&#365;ta. Brilas koloroj inter korboj kaj
+legomoj: verdaj &#349;aloj de virinoj el kamparo litva,
+&#349;afaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj
+kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj,
+ru&#285;aj kolumoj, oraj agloj, ar&#285;entaj ornama&#309;oj . .
+. Disputas vendistinoj kun germana mar&#265;andulo. Alkuras
+homoj. Ari&#285;as videmuloj. &#284;endarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+&quot;Ruse parolu!&quot; minacas la oficiro, &quot;nur ruse, ne
+lingva&#265;e! &#265;i tie estas rusa lando! . . .&quot;
+Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin
+kaptas la &#285;endarmoj. Tremas &#265;eestantoj, e&#265; nevole.
+Inter tran&#265;aj bajonetoj li formar&#349;as, arestite.
+Silentas vila&#285;anoj. Per saluto &#265;iuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian &#265;apon.
+&quot;Jam li &#265;esos nin insulti&quot;, murmuras longbarbulo.
+Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+</P><P>
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke anka&#365; ili havas
+koron, konas &#285;ojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? E&#265; penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj,
+Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo
+&#265;iu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj
+forpeli&#285;as el la hejmo pola junulino, se al Ruso &#349;i
+promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: &quot;Estas ja nur
+vila&#285;anoj!&quot; Ilia poezio kaj nacia reveki&#285;o?
+La&#365; Poloj &quot;intrigo rusa&quot;, la&#365; Rusoj
+&quot;germana pagita&#309;o&quot;. E&#265; ion pli neniu scias
+pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakonti&#285;as strangaj
+mistera&#309;oj &#265;e vespera babilado inter slavaj
+flikistinoj. &quot;Malaperis bubo du tagojn anta&#365; juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidi&#285;as makuleto ru&#285;a sub
+skriba&#309;o nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean
+litera&#265;on? Terure &#285;i aspektas . . . Anka&#365; strange
+&#349;ajnis la rigardoj de l' amaso juda sur &#349;tuparo de la
+sinagogo. &#264;u Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon
+la&#365; ka&#349;ita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja
+misterajn . . .&quot; Tiel kuras murmurado. Poste bubo
+retrovi&#285;as, sed vasti&#285;is jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+</P><P>
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto02-01">
+[1]</A> El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro03">&#264;APITRO III.<BR><BR>
+Gimnaziano en Varsovio.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Pogromo Bjalistoka. &#8212; Muroj inter popoloj. &#8212; Ideo pri
+ mondlingvo. &#8212; Trakompreno de Historio. &#8212; Fervoro je latina
+ lingvo. &#8212; Nekrasof. &#8212; Simpatio al laboristoj. &#8212; Lingva
+ ser&#265;ado. &#8212; Vortaro kaj logiko. &#8212; El letero al Borovko. &#8212;
+ Sufiksoj. &#8212; Pri angla gramatiko. &#8212; Lingva projekto en 1878.
+ &#8212; Kolegaro. &#8212; Fino de Gimnazio. &#8212; Patra malpermeso.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;En la stratoj de mia malfeli&#265;a urbo de naski&#285;o, sova&#285;aj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin &#309;etis kiel plej krudaj
+ bestoj kontra&#365; trankvilaj lo&#285;antoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj &#265;i sova&#285;uloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed &#265;u la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komuniki&#285;adi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! . . .&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en &#284;enevo. Preska&#365;
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter lo&#285;antoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formi&#285;is jam plano kaj volo ke &quot;pli malfrue&quot;, kiam li estos
+&quot;granda&#285;ulo&quot;, li nepre forigos tiun &#265;i malbonon.
+
+</P><P>
+
+Diversajn revojn utopiajn li for&#309;etis unu post la alia, sed unu
+&#265;efa restis por li &#265;iam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. &quot;Se nur la homoj povus kompreni&#285;i!&quot; li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj mal&#349;atus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+ne&#365;trala lingvo povus &#265;iujn kontentigi, sen ofendo nek &#309;aluzo.
+Se tian lingvon internacian &#265;iuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. &#264;esus la blinda fido je gazetoj politikaj a&#365;
+incitoj diplomataj, por decidi kredon &#285;eneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+</P><P>
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al &#265;efurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof eni&#285;is gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris &#285;is la funda vero. Pri militoj kaj lerta&#309;oj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfeli&#265;a, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. &#264;e potencaj &#349;tatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontra&#365; unu a&#365; alia gento, la&#365; la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabriki&#285;is, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, e&#265; poetoj &#349;ovinistaj, por formi senton &#285;eneralan.
+
+</P><P>
+
+Agentoj oficialaj disvastigis &#265;ie rakonta&#309;ojn,
+suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presa&#309;oj ili
+tu&#349;is korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo,
+kreis e&#265; koleron &#8212; &#265;ion nur por preni peceton de
+lando a&#365; afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis
+junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris lo&#285;antaro de
+vila&#285;oj detruitaj. Paco fari&#285;is. La &#349;tato perdis
+cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn.
+Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la
+sukceso. La venkita &#349;tato petas aliancon. Jam fini&#285;is
+incitado. De nun vidu la bona&#309;ojn, kaj forgesu &#265;iujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ek&#309;aluzas, postulas
+&quot;kompensa&#309;on&quot;. Kontra&#365; tiu nun ekmar&#349;u
+la impresma&#349;ino, kaj &#265;io same rekomencu! . . . k.t.p.
+
+</P><P>
+
+En genia cerbo de junulo disvolvi&#285;is tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+&#264;esu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj &#285;in
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. &#264;esu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+</P><P>
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj &#285;in uzu por komunaj celoj. &#264;u ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? &#264;u ne diskutis per
+latinaj vortoj &#265;iuj scienculoj kaj kleruloj en E&#365;ropo dum
+centjaroj de la brila Renaski&#285;o? &#264;u ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+</P><P>
+
+Tamen e&#265; latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli ta&#365;ga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. &#284;i devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+</P><P>
+
+Pri laboristoj, pri malri&#265;aj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+&#349;atis legi la&#365;te el versa&#309;oj de poeto rusa Nekrasof,
+anta&#365;majstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+&#349;atata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis lo&#285;i en kvartaloj &#285;iaj for el mondana societo.
+
+</P><P>
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj &#265;efaj de l' incitoj
+intergentaj. En okazoj de bu&#265;ado, ili &#265;iam unuarange
+devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo
+malri&#265;uloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili
+vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso ser&#265;as al
+lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans
+maroj kaj &#349;tatlimoj. &quot;Laboristoj &#265;iulandaj
+unui&#285;u!&quot; balda&#365; poste jam fari&#285;is devizo de
+l' amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, &#265;efe
+lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La
+lingvo helpa de l' homaro devas esti por &#265;iuj facila.
+Rapido, logiko devas regi &#285;ian fundamenton.
+
+</P><P>
+
+De tiam li komencis ser&#265;adi ion novan per prova&#309;oj artaj.
+
+</P><P>
+
+&#264;u lingvo povas arte konstrui&#285;i, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj ser&#265;is materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel <I>ba</I>, <I>ca</I>, <I>da</I>,
+<I>be</I>, <I>ce</I>, <I>de</I>, <I>ab</I>, <I>ac</I>, <I>ad</I>,
+<I>eb</I>, <I>ec</I>, <I>ed</I>, kaj arbitre
+fiksi &#265;ies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn e&#265; li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+</P><P>
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se &#285;i celas vivi mem.
+&#264;erpi el komuna fonto de e&#365;ropaj lingvoj, jen la solvo.
+Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj
+e&#265; Slavoj konus &#285;iajn elementojn kiel eble la plej
+multajn. Vortoj kiel <I>horo</I>, <I>karto</I>, <I>vino</I>,
+<I>bruna</I>, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri
+&#285;is dudek lingvoj. Elekto devus esti kvaza&#365;
+vo&#265;donado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Ri&#265;egaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri &#285;is plenfino?
+
+</P><P>
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. &quot;Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa a&#365; sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo <I>&#349;vejcarskaja</I>
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpenda&#309;o <I>konditorskaja</I> (sukera&#309;ejo). &#264;i tiu
+<I>-skaja</I>
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. &#264;i tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandi&#285;adi anta&#365; miaj
+okuloj.&quot;<A HREF="#noto03-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+
+</P><P>
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia ri&#265;a fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multi&#285;o! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ri&#265;a
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur <I>-ino</I>,
+<I>-a&#309;o</I>, <I>-isto</I>, <I>-ema</I>, <I>-igi</I>,
+<I>-i&#285;i</I> centobligus &#285;in. Dek mil vortoj
+memformi&#285;us sen aparta lerno.
+
+</P><P>
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. &#264;e kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikva&#309;oj
+malregulaj. Ri&#265;a lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, a&#365; sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj &#265;iam
+samaj sufi&#265;as por la verbaj tempoj. Fini&#285;oj pliaj kiel <I>o</I>,
+<I>a</I>, <I>e</I>, utilu kvaza&#365; nur sufiksoj, por formi
+nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el
+ceteraj.
+
+</P><P>
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? &#264;io &#349;ajnis al li vana kaj na&#365;za.
+Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda
+kaj maldol&#265;a, montras la mal&#285;ojon de l' gimnaziano.
+
+</P><P>
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feli&#265;on de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado.<A HREF="#noto03-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+Posta portreto montras la
+&#349;an&#285;on en okuloj. Dol&#265;eco regas.
+
+</P><P>
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankora&#365; ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesi&#285;is je lia
+longa laborado. Al ili &#285;oje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili anta&#365;kredis. Fervore ses
+a&#365; sep ellernis la sistemon.
+
+</P><P>
+
+En la gepatra lo&#285;ejo &#265;e strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran &#265;ambron izolitan sur la tereta&#285;o. Tie kunvenis amikaro
+lia &#265;e l' amata grupestro. Kune &#265;iuj fervoradis pri la homa
+refrati&#285;o. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. &#264;irka&#365; kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia &quot;lingwe universala&quot;. Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Malamikete de las nacjes<BR>
+ Kad&oacute;, kad&oacute;, jam temp' est&aacute;!<BR>
+ La tot' homoze in familje<BR>
+ Konunigare so deb&aacute;.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>(Malamikeco de la nacioj<BR>
+ Falu, falu, jam temp' estas!<BR>
+ La tuta homaro en familio<BR>
+ Kununuigi sin devas.)</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En junio 1879 fini&#285;is gimnazia kurso, kaj &#265;iuj kolegoj
+disiris. La persono de ilia &#265;efamiko lasis &#265;e ili tiel
+fortan impreson, ke ili e&#265; komencis propagandi liajn ideojn
+kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje
+konstatis pli malfrue, &quot;renkontinte la mokojn de l' homoj
+maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis
+tute sola&quot;. Tiel okazas preska&#365; senescepte &#265;e la
+grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Anka&#365; hejme li
+devis suferi baton pli kruelan. &#284;is tiu tempo la patro
+la&#365;&#349;ajne ne malaprobis lian laboradon, &#265;ar la
+knabo tamen brile sukcesis &#265;iujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+</P><P>
+
+Jam ofte konatuloj a&#365; kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. &quot;Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Doma&#285;e estus lasi tian talentulon
+perdi&#285;i en &#293;imeroj. Balda&#365; li malsani&#285;os, se
+li da&#365;ras plu!&quot; Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+</P><P>
+
+Pri la estonteco de la knabo &#265;efe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se &#265;iuj lin rigardos kiel viron
+neseriozan, nur &quot;revulon&quot;? Kuracista estis tiam unu el
+la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila
+studo, ne reva&#309;oj, tiam ur&#285;is anta&#365; &#265;io. Tial
+Ludoviko devis e&#265; promesi, ke li forlasos la aferon pri
+mondlingvo, almena&#365; provizore. Peza kaj dolora estis la
+ofero.
+
+</P><P>
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo ku&#349;is la kajeroj kun
+vortaro, gramatiko, versa&#309;oj, kaj tradukoj en la nova
+lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj
+ser&#265;ado. &#264;u fordoni tuton? La patro &#285;in postulis.
+En lian &#349;rankon malaperis &#265;io. Dika &#349;nuro ligis la
+paka&#309;on. Fermi&#285;is pordo.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto03-01">
+[1]</A> El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (<I>Lingvo Internacia</I> 1896,
+n-ro 6-7; <I>Esperantaj Proza&#309;oj</I>, p. 239).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto03-02">
+[2]</A> Vidu anta&#365;mortan konfeson pri tiu krizo en &#265;apitro XII.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro04">&#264;APITRO IV.<BR><BR>
+Studentaj jaroj.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Moskvo. &#8212; Medicina studento. &#8212; Vivado malfacila. &#8212; Cionismo.
+ &#8212; Poemo al Hebreoj. &#8212; Mal&#349;ato je &#349;ovinismo. &#8212; Reveno
+ hejmen. &#8212; Bruligitaj kajeroj. &#8212; Reverko lingva. &#8212; &quot;En
+ son&#285;o&quot;. &#8212; Perfektigado. &#8212; Longa pacienco. &#8212; Spirito de la
+ lingvo. &#8212; Turmenta silento. &#8212; Soleco. &#8212; &quot;Mia penso&quot;.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj ne&#285;o blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas &#265;evaloj longharaj. &#264;ie vivo gaja, vigla.
+
+</P><P>
+
+Malri&#265;e lo&#285;is la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas e&#265; okazojn por instrui. Anka&#365; li
+verketis iom por gazeto, la <I>Moskovskie Viedomo&#349;ti</I>. Hejme la
+gepatroj time zorgis. &quot;Nur dek na&#365; rublojn mi elspezas en
+monato&quot;, li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+</P><P>
+
+Konscience li studadis medicinon. Anka&#365; li klini&#285;is
+siavice super korpoj de mortintoj en &#265;ambrego dissekca.
+Simpatie li malkovris la internan me&#293;anismon de la homa
+formo. E&#265; tie lin sekvadis lia revo. &#264;u ne similaj
+estas &#265;iuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj
+timoj kaj deziroj dum la vivo? &#264;u lingvaj a&#365; koloraj
+diferencoj &#349;an&#285;as tion? Malkono inter gentoj devus
+&#265;esi.
+
+</P><P>
+
+Li plenumis tamen la promeson. &quot;Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!&quot; sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema ser&#265;is
+materialon. &#284;i sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Lega&#309;o
+en &#309;urnalo atentigis lin. La cionista reveki&#285;o lin allogis.
+Anka&#365; lia gento, kiel &#265;iuj, rajtas esti rekonata kaj &#349;atata.
+Kial nur Hebreoj devus ka&#349;i a&#365; prihonti sian naciecon? Anka&#365;
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+&#265;ie dissemitaj. Malfeli&#265;o premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj ku&#349;as antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklo&#285;os en &#265;irka&#365;o. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+E&#265; pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la <I>Ruski Jevrej</I>:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!<BR>
+ Por konstrui propran hejmon &#265;iu portu brikon.<BR>
+ E&#265; se multajn jam for&#349;ovos vento, akvo, kaj malsa&#285;o,<BR>
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&nbsp;&nbsp;&nbsp;Veki&#285;u, popolo kutima je batoj!<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;En tia tempo dormo estus honta.<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Per ondo forta de l' amaso<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ni svingu flagon al la vivo!<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Se ri&#265;uloj pro la oro<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Kisas sklave manojn potenculajn,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ni, malri&#265;aj, per moneroj de l' laboro<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Disbatos la katenojn.<BR>
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fari&#285;is iam
+e&#265; gvidanto inter la cionistoj. &#264;ia trograndigo pri l'
+merito de l' Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri
+&quot;nacio sankta super &#265;iuj&quot; vundis lian senton,
+kvaza&#365; ofendado al ceteraj gentoj. Akra malla&#365;do
+kontra&#365; Poloj, Rusoj, a&#365; Rumanoj malpla&#265;is al li.
+Plendoj pri premantaj registaroj &#349;ajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. E&#265; inter liaj samgentanoj la plej
+malgranda vorto &#349;ovinista lin repelis.
+
+</P><P>
+
+Anka&#365; la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Anka&#365; por ili ur&#285;is lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: anka&#365; la ceteraj ja suferis,
+anka&#365; ilin premis potenculoj, anka&#365; ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Le&#285;on, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super &#265;io amu la homaron kaj &#285;in servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+</P><P>
+
+E&#265; la &quot;dek na&#365; rubloj&quot; ne trovi&#285;is tro
+facile &#265;e l' komenco de l' monato, kaj ili ne sufi&#265;is.
+Zamenhof ne &#349;atis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam
+forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.
+
+</P><P>
+
+En Varsovio li da&#365;rigos studadon medicinan &#265;e l'
+Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l'
+promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas
+refrati&#285;i. Kie ku&#349;as la paperoj kaj prova&#309;oj de la
+lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj
+reveni al laboro kara.
+
+</P><P>
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. &#348;i silentis. &#348;ia
+blanka mano dol&#265;e glatis la kapon de l' granda filo. Jam
+dudekdujara li estis. Kiel a&#365;dos li la veron? Unu tagon
+&#349;ia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Sa&#285;a kaj
+severa, nur pro amo patra li &#285;in faris. Li kredis, ke li
+tiel &quot;savos&quot; sian filon. Ofte &#349;i jam ploris pri
+tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. &#348;i silentis.
+
+</P><P>
+
+Ludoviko &#349;in komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Ur&#285;as libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, &#285;is li finos
+universitaton.
+
+</P><P>
+
+Fakte ne tro grava estis la perdi&#285;o de l' skriba&#309;oj.
+Efektive li memoris &#265;ion parkere. Kun fervoro li refaris
+sian verkon.
+
+</P><P>
+
+Sur kajeroj de a&#365;gusto 1881 reaperas preska&#365; sama
+lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de
+Heine &quot;En son&#285;o&quot; estis jene tradukita el germana:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Mo bella princino il sonto vid&aacute;<BR>
+ Ko &#380;uoj malse&#349;aj e palaj,<BR>
+ Sul dillo, sul verda no koe sid&aacute;<BR>
+ Il armoj amizaj e kalaj.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;La kron' de ta padro fio pu mo est&eacute;,<BR>
+ La ora, la red&#380;a ra sello!<BR>
+ La skepro diantiza, rol mo ne vol&eacute;,<BR>
+ Tol mem koj vol&eacute; mo, ma bella.&quot;</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;To et ne estebla&quot;, &#349;o palla a mo,<BR>
+ &quot;Kor et si la tombo ku&#349;&eacute; mo<BR>
+ E koj i la nokto vion&eacute; mo a to,<BR>
+ Kor tol fe prekale am&eacute; mo!&quot;</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris &#265;iutage, bonigante kaj
+provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el a&#365;toroj
+diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li la&#365;te legis
+al si la skribitajn pa&#285;ojn. Multaj formoj &#349;ajnis bonaj
+teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis
+peza, kaj &#265;i tio malbelsona.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Multon mi devis &#265;irka&#365;haki, anstata&#365;i,
+ korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj
+ kaj postuloj pu&#349;is kaj malhelpis unu la alian, dume en la
+ teorio, &#265;io aparte kaj en mallongaj provoj, ili
+ &#349;ajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la
+ universala prepozicio <I>je</I>, la elasta verbo <I>meti</I>,
+ la ne&#365;trala, sed difinita fini&#285;o <I>a&#365;</I>,
+ k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj
+ formoj, kiuj &#349;ajnis al mi ri&#265;a&#309;o, montri&#285;is
+ nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis
+ for&#309;eti kelkajn nebezonajn sufiksojn.&quot;<A
+ HREF="#noto04-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Dum tiu puriga laborado anka&#365; fori&#285;is el la lingvo
+kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple <I>anno</I> kaj
+<I>diurno</I>, kaj anstata&#365;i&#285;is per <I>jaro</I> kaj
+<I>tago</I>. Efektive <I>-ano</I> jam estis sufikso kun senco
+malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla
+litero. <I>Diurno</I> tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel
+<I>&#265;iudiurne</I> a&#365; <I>diurnmeze</I>, kaj anka&#365;
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon a&#365; tiajn vortojn francajn kiel
+<I>diurne</I>, neniam uzatajn de l' popolo. Dume <I>tago</I>
+estas almena&#365; tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado
+&#265;iutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona
+<I>kaj</I> el greka lingvo anstata&#365;is <I>e</I> latinan, ne
+sufi&#265;e klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.
+
+</P><P>
+
+Kiam poste eksteruloj volis &quot;perfektigi&quot; la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur mar&#349;is malanta&#365;en sur la
+vojo jam pa&#349;ita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, &quot;tiu formo estus certe pli scienca ol &#265;i tiu&quot;. Anka&#365;
+Zamenhof jam trovis samon anta&#365; ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan malta&#365;gecon de l' unua kaj neceson &#285;in
+forigi per plibona.
+
+</P><P>
+
+Ke &quot;genio estas longa pacienco&quot;, kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de sen&#265;esa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+&#349;atis kanti. Tial harmonio &#265;iam regis lian guston.
+
+</P><P>
+
+Ne li kredis, ke sufi&#265;as gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. &#264;iu malgracio a&#365; pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufi&#265;e
+&quot;fluas&quot;. Tial li komencis nun eviti la&#365;vortan tradukadon el
+tiu a&#365; alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+</P><P>
+
+Iom post iom &#285;i ekiris mem. &#284;i malpezi&#285;is. &#284;i pli rapidis.
+&#284;i jam &#265;esis esti ombro de l' ceteraj. &#284;i ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. &#284;i nun dol&#265;e pu&#349;is for
+la influojn de l' ekstero. &#284;i jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj &quot;tute libere, kiel la viva gepatra lingvo&quot;.
+
+</P><P>
+
+Tiam estis la vera naski&#285;o de la lingvo internacia. &#264;ar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom &#285;i valorus,
+e&#265; kun aprobo de na&#365;dek scienculoj? &#264;iu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontra&#365;e, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam &#285;i aperis. En si
+&#285;i jam portis certan forton, &#265;ar granda homo &#285;in uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj a&#365; preferoj de fini&#285;oj a&#365; vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En &#285;in Zamenhof metis multon el si mem. Per &#285;i li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+</P><P>
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. &#284;i simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+&#285;i influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+</P><P>
+
+Nacia literaturo komenci&#285;as &#285;enerale per milita poemaro. &#284;ian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj &#285;i eliris al publiko. Pri
+homa refrati&#285;o anka&#365; skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+</P><P>
+
+Anka&#365; propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. &#284;i estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La ka&#349;eco lin turmentis. Tial li mal&#349;atis
+eliradi. Nenie li &#265;eestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versa&#309;o:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>MIA PENSO</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Sur la kampo, for de l' mondo, anta&#365; nokto de somero<BR>
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.<BR>
+ Kaj pri vivo detruita &#349;i rakontas kompatante &#8212;<BR>
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;&#264;u vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?<BR>
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?&quot;<BR>
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado<BR>
+ Kun fra&#365;lino ripozanta post somera promenado!</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!<BR>
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!<BR>
+ Kion havis mi plej karan &#8212; la junecon &#8212; mi ploranta<BR>
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Fajron sentas mi interne, vivi anka&#365; mi deziras;<BR>
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .<BR>
+ Se ne pla&#265;as al la sorto mia peno kaj laboro,<BR>
+ Venu tuj al mi la morto, en espero &#8212; sen doloro!</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+<A NAME="noto04-01">
+[1]</A> Letero al Borovko.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro05">&#264;APITRO V.<BR><BR>
+Doktoro Esperanto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Klara Zilbernik. &#8212; Vaganta kuracisto. &#8212; Ekscio pri Volap&uuml;k.
+ &#8212; Nova turmento. &#8212; Fian&#265;i&#285;o. &#8212; Helpema bopatro. &#8212;
+ Eldono de l' Unua Libro. &#8212; Ekscito anta&#365; Rubikono. &#8212;
+ &quot;Ho, mia kor'!&quot;. &#8212; Apero de la lingvo. &#8212; Edzi&#285;o. &#8212;
+ Dissendado de bro&#349;uroj. &#8212; Respondoj kaj ali&#285;oj. &#8212; La Dua
+ Libro. &#8212; Akra&#309;oj de l' sorto. &#8212; &quot;La Esperantisto&quot;. &#8212;
+ Premanta situacio. &#8212; Trompeter. &#8212; Morto de l' patrino. &#8212;
+ Translo&#285;o al Grodno. &#8212; Tolstoj. &#8212; Rusa cenzuro.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Tamen iam &quot;l' amikino en la rondo&quot; divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof &#265;e
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, &#349;i atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+</P><P>
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al &#349;i siajn du
+sekretojn. &#348;i komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+</P><P>
+
+&#348;i povis anta&#365;vidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kura&#285;e. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn anta&#365; tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane ser&#265;is tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre mal&#285;oje li provadis trovi la
+sufi&#265;an klientaron. La komenco estis neprospera. Anka&#365; lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre &#349;atata de malri&#265;aj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de ri&#265;uloj. Ku&#349;is maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj &#349;i pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+</P><P>
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li &#265;eestis morton de bubino. Febro
+&#349;in bruligis for. Pro doloro la patrino malfeli&#265;a preska&#365;
+frenezi&#285;is. Dum monatoj poste li a&#365;dadis &#349;iajn plorojn kaj
+&#285;emadon. Li decidis lasi &#285;eneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+</P><P>
+
+Tial li voja&#285;is al Vieno por studadi oftalmologion &#265;e speciala
+kurso. En a&#365;tuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fian&#265;inon kaj ricevis kura&#285;igon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+</P><P>
+
+Jam de jaroj li ja ser&#265;is eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Anka&#365; tiel li ekspertis la maldol&#265;on de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komenci&#285;is.
+
+</P><P>
+
+Tamen ur&#285;is aperigi lian lingvon. Dum silente li &#285;in
+perfektigis, ekfloris okcidente &quot;Volap&uuml;k&quot; de l' abato
+&#348;lejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu prova&#309;o. Kiam &#285;ia
+famo lin atingis, unue li tre &#285;ojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne ta&#365;gas. Balda&#365; la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkura&#285;is, kaj forlasis la aferon. Ur&#285;is montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+</P><P>
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fian&#265;i&#285;is en
+printempo<A HREF="#noto05-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre
+pla&#265;is al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la
+projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed
+amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj &#349;pareti?
+&#264;u ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem
+kaj pli valora por homaro?
+
+</P><P>
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+&quot;Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!&quot; Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: &quot;Geniulo
+estas via Ludoviko&quot;, li diris; &quot;filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. &#308;aluze anka&#365; mi dezirus helpi lin.&quot;
+
+</P><P>
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edzi&#285;o jam fari&#285;u en somero,
+kaj anta&#365;e jam presi&#285;u je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprova&#309;oj atendadis &#265;e la
+cenzuristo. Feli&#265;e tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio<A HREF="#noto05-02" CLASS="notosigno">[2]</A> li allasis
+la permeson al presisto. La verko kredeble &#349;ajnis al li
+sendan&#285;era naiva&#309;o. La a&#365;toro estis maltrankvila.
+Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi estis tre ekscitita anta&#365; tio &#265;i; mi sentis, ke mi
+ staras anta&#365; Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ bro&#349;uro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se &#265;i tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versa&#309;on tre mallongan: <I>Ho, mia
+kor'!</I> &#284;i sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin eta&#285;ojn de &#349;tuparo kaj staranta anta&#365; pordo halte:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,<BR>
+ El mia brusto nun ne saltu for!<BR>
+ Jam teni min ne povas mi facile,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ho, mia kor'!</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>Ho, mia kor'! Post longa laborado<BR>
+ &#264;u mi ne venkos en decida hor'!<BR>
+ Sufi&#265;e! trankvili&#285;u de l' batado,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ho, mia kor'!</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Balda&#365; poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. &#264;iuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pre&#285;o <I>Patro
+nia</I>, El Biblio, Letero, Versa&#309;oj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el na&#365;cent radikoj. Anka&#365; estis
+ali&#285;iloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pa&#285;o
+la a&#365;toro jam forlasis &#265;iajn rajtojn siajn, &#265;ar &quot;lingvo
+internacia, kiel &#265;iu nacia, estas komuna propra&#309;o&quot;. La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pse&#365;donimo: &quot;Doktoro
+Esperanto&quot;.
+
+</P><P>
+
+La 9. de a&#365;gusto<A HREF="#noto05-03" CLASS="notosigno">[3]</A>
+Zamenhof edzi&#285;is, kaj enlo&#285;is tre modestan
+&#265;ambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun
+edzino li komencis dissendadon de l' bro&#349;uro al gazetoj kaj
+personoj &#265;iulandaj. &#348;i skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en &#309;urnaloj. Tiel pasis la monatoj de
+l' komenca kunvivado. Feli&#265;aj, kiuj scias eternigi sian amon
+per tuja semo de komuna idealo.
+
+</P><P>
+
+Kiel estos akceptita la libreto? &#264;u &#285;i simple falos en silenton
+kaj forgeson? &#264;u homoj blinde e&#265; ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte ku&#349;as en
+la manoj de virino, &#265;u blovi kura&#285;i&#285;on sur flameton fidan a&#365;
+&#285;in estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda &#349;i
+estas, se &#349;i gardas la flamon.
+
+</P><P>
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, a&#365;
+fervoraj leteroj. E&#265; kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. &#284;i fari&#285;is do vivanta, &#265;ar uzata. Balda&#365; multaj
+anonci&#285;is ali&#285;antoj. Formi&#285;is rondo familia. Duoble &#265;esis la
+soleco Zamenhofa.
+
+</P><P>
+
+Estis por li granda &#285;ojo, senti sin de tiam &#265;irka&#365;ata de
+fervoraj samideanoj. E&#265; ankora&#365; pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus balda&#365; kreski per si
+mem. La&#365; lia espero &quot;la a&#365;toro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. &#264;u mi post tiam ankora&#365; vivos, &#265;u mi
+mortos, &#265;u mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, &#265;u mi
+&#285;in perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de &#265;i tiu a&#365;
+alia persono&quot;.
+
+</P><P>
+
+Tiel li skribis en la <I>Dua Libro</I>, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj ali&#285;intoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu bro&#349;uro
+&#285;enerala.<A HREF="#noto05-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+
+</P><P>
+
+&quot;Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis&quot;, li skribis
+en anta&#365;parolo, &quot;la bona genio de l' homaro veki&#285;is: de
+&#265;iuj flankoj al laboro &#265;iuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn &#349;tonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo.&quot;
+
+</P><P>
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed anka&#365;
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Pu&#349;kin.
+
+</P><P>
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. La&#365; uzado &#285;enerala, la &quot;lingvo de Esperanto&quot;
+balda&#365; nomi&#285;is &quot;Esperanto&quot; tute simple. Al &#285;i
+konverti&#285;is en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo
+mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan <I>La
+Esperantisto</I>. &#284;i anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo.
+Krei&#285;is internacia movado.
+
+</P><P>
+
+Samtempe la maldol&#265;o de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la bro&#349;urojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naski&#285;is gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en lo&#285;ejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+ser&#265;is praktikadon en alia loko. En &#292;erson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 amba&#365; retrovi&#285;is en
+&#265;efurbo pola.
+
+</P><P>
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de <I>La Esperantisto</I>,
+la&#365; deziro de l' samideanoj. Preska&#365; &#265;iuj estis malri&#265;uloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+&#265;iujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+trovi&#285;is en premanta malfacilo. &#284;uste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. &#264;agreno lin sufokis. &#264;io
+&#349;ajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj anka&#365; je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, balda&#365; disvelkos la tuta progreso.
+&quot;Se la trunko &#265;esos vivi&quot;, li skribis en alvoko lasta,
+&quot;&#265;iuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas
+zorgi. . . . Mia situacio atingis lastan gradon de
+neebleco.&quot;
+
+</P><P>
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, na&#285;is kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se &#285;in dronigus ondeto, la mondo
+e&#265; ne scius. Sed se &#285;i vivos, kia mirinda kreska&#309;o disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+</P><P>
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+el&#265;erpos. Kvankam neri&#265;a, li proponis anonime certan sumon por
+da&#365;rigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedi&#265;is
+centmarkan monatpagon. &#284;is 1894 la vivo estis certigita. &quot;Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus&quot;, parolis Zamenhof en
+Bulonjo. &quot;Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon&quot;, li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi e&#265; parton de sia
+necesa&#309;o por helpi geniulon.
+
+</P><P>
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfeli&#265;oj lin ekfrapis. En a&#365;gusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu &#265;i nun estis for.
+La bato lasis &#265;e li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refari&#285;is premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+translo&#285;i al Grodno.
+
+</P><P>
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda &#285;ojo kaj &#265;agreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvasti&#285;is tra la mondo.
+Kontra&#365; &#309;aluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+vo&#265;o sonis, vokante &#265;iujn homojn al amo kaj frati&#285;o. Post
+brila novelista kariero, la ri&#265;a grafo konverti&#285;is al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vila&#285;anoj fari&#285;is
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li ripro&#265;is malamon inter
+si.
+
+</P><P>
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kura&#285;is trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis &#309;etita. Post ses jaroj &#285;i levi&#285;is
+anta&#365; la publiko. La popola rusa eldonejo &quot;Posrednik&quot;
+interesi&#285;is pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+&quot;Ricevinte anta&#365; ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en &#265;i tiu lingvo&quot;, respondis Tolstoj, &quot;mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almena&#365; libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj &#285;ia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la &#265;efa kaj sola celo de la homa vivo.&quot;
+(<I>Jasnaja Poljana</I>, 27. aprilo 1894.)
+
+</P><P>
+
+Tia parolo estis granda kura&#285;igo. La letero enpresi&#285;is en <I>La
+Esperantisto</I>, kaj varmigis entuziasmon. Anka&#365; aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, traduka&#309;o el Tolstoja <I>Kredo
+kaj Prudento</I>. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: &#265;ar tie &#285;i havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis &#265;esi. Oficiala elefanto pa&#349;premis
+nur mu&#349;eton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Mal&#285;ojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akra&#309;oj de l' vivado.
+
+</P><P>
+
+Sur alia tero, feli&#265;e, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris <I>Lingvo Internacia</I>. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto05-01">
+[1]</A> La 30. de marto 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto05-02">
+[2]</A> 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto05-03">
+[3]</A> 1887.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto05-04">
+[4]</A> D-ro Esperanto: <I>Dua Libro de l' Lingvo Internacia</I>. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro06">&#264;APITRO VI.<BR><BR>
+Idealista profeto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Patro kaj gefratoj. &#8212; Reveno al Varsovio en 1898. &#8212; Okulisto
+ de malri&#265;uloj. &#8212; Vespera verkado. &#8212; &quot;Al la fratoj&quot;. &#8212;
+ Hilelismo. &#8212; Pri hebreaj partioj. &#8212; Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. &#8212; Vizito al Parizo. &#8212; Bulonja Kongreso. &#8212;
+ Internacia frati&#285;o. &#8212; Profeta parolado. &#8212; Pre&#285;o al Forto
+ mistera. &#8212; Horo neforgesebla.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimi&#285;is al
+la patro, kies koro plimoli&#285;is. Granda estis lia viv&#265;agreno,
+kaj li fari&#285;is tre sentema. Komuna funebro ligis al li &#265;iujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin &#265;irka&#365; amo kaj spirito &#349;ia. Por dol&#265;igi la vivon
+de l' patro malfeli&#265;a, ili &#265;iuj zorgis. Li fari&#285;is amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel balda&#365; kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+</P><P>
+
+Tial anka&#365; Ludoviko revenis en 1898. Li enlo&#285;is kun la siaj en
+malri&#265;a strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. &#284;is la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn &#8212;
+kelkaj e&#265; nenion. Sed, kvankam tre &#349;paremaj, la Hebreoj ja
+mal&#349;atas &#349;uldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En ri&#265;aj salonoj ili lo&#285;is lukse. Tial multaj homoj e&#265;
+preferis iri &#285;is blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li e&#265; savis vidon. Balda&#365; lia
+atendejo enpleni&#285;is de mateno al vespero. Li fari&#285;is vera
+bonfaranto.
+
+</P><P>
+
+Amike li klini&#285;is super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis balda&#365; rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis &#285;is la morto, tre modeste, tre
+malri&#265;e, for el &#265;ia lukso.<A HREF="#noto06-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+Per penado &#265;iutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed
+anka&#365; malofti&#285;is tempo libera por pli alta celo. Tamen
+lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas tujan helpon al
+homfratoj. Vespere li sidi&#285;is kaj reprenis plumon.
+
+</P><P>
+
+Verkado, tradukado, korespondado forman&#285;is grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvasti&#285;is tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>. . . Vi en la urbo, vi en urbeto,<BR>
+ En la malgranda vila&#285;o . . .<BR>
+ Tre malproksime &#265;iuj ni staras<BR>
+ La unuj de la aliaj.<BR>
+ Kie vi estas, kion vi faras,<BR>
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Per tiu poemo <I>Al la fratoj</I>, kvaza&#365; tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi &#285;is fundo de lia koro, kiel &#285;i batis en vespera
+silento pensante al la alia &quot;rondo familia&quot;.
+
+</P><P>
+
+Anka&#365; pri sia malri&#265;a klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfeli&#265;a gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da &#349;ovinismo.
+Kontra&#365;a partio de la &quot;asimilistoj&quot; anka&#365; ne pla&#265;is al li.
+Per alia &#349;ovinismo ili anstata&#365;is la unuan. La&#365; ili la Hebreoj
+devus ka&#349;e forgesigi sian genton, fari&#285;ante e&#265; pli polaj ol la
+Poloj a&#365; pli rusaj ol la Rusoj. Tio &#349;ajnis al li malvera&#309;o. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+</P><P>
+
+La&#365; lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+ka&#349;i sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksi&#285;is el la fakoj oficialaj. De
+nun anka&#365; aparti&#285;u &#349;tato kaj patrujo.
+
+</P><P>
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu a&#365; alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed anka&#365; ne kvaza&#365;
+gent&#349;an&#285;uloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur ne&#365;trala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas fari&#285;i Polo a&#365; Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti anka&#365; Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de ne&#365;trala lingvo internacia unuigus
+&#265;iujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun &#265;iuj ceteraj gentoj.
+
+</P><P>
+
+La&#365; tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li &#285;in subskribis
+&quot;Homo sum&quot; kaj elektis la titolon <I>Hilelismo</I> la&#365; la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj anta&#365; Kristo. Plej a&#365;toritata
+scienculo pri la Le&#285;o, li &#265;iam klarigis &#285;in <I>la&#365; spirito</I>,
+dum &#348;ammaj kaj lia skolo pasie defendis &#285;in <I>la&#365; litero</I>.
+Dol&#265;a kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. &quot;Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj&quot;, tiel li resumis la tutan instruadon. La&#365; Hillel, homo
+ne devus aparti&#285;i de l' ceteraj per ekstera sintenado. &#264;iu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Tamen lia <I>Hilelismo</I> ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj amba&#365;flanke &#285;i malpla&#265;is. &#284;i estis tro
+idea. Anka&#365; &#285;i ja kontra&#365;staris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus anta&#365; &#265;io rekoni egalecon inter gentoj.
+&#284;is tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la a&#365;toro &#349;ajnis tro liberkredema.
+
+</P><P>
+
+El &#265;iuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj a&#365; suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj verser&#265;emaj lin komprenis kaj
+aprobis. La &#349;ovinistoj lin mal&#349;atis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' anta&#365;ju&#285;oj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis sen&#349;ancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unui&#285;i. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dedi&#265;is al Esperantistaj samideanoj &quot;Ni kion povos, ni faros&quot;:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Cent semoj perdi&#285;as, mil semoj perdi&#285;as . . .<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ni semas kaj semas
+ konstante.</I><A HREF="#noto06-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondi&#285;is grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj &#285;in subtenis. Ali&#285;is jam konataj scienculoj. La movado
+i&#285;is vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+</P><P>
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+&#265;u li e&#265; veturos tien. Voja&#285;o kaj elspezo estus grandaj.
+Anka&#365; neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da viza&#285;oj novaj, nekonataj. Li sin
+&#285;enis.
+
+</P><P>
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submeti&#285;is al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+</P><P>
+
+Kun edzino li voja&#285;is. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komenci&#285;is semajno por li tre timiga. En &#265;efurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagman&#285;is kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+</P><P>
+
+Tra &#265;iuj solena&#309;oj li sin tenis tre modeste, iom &#285;ene, &#265;iam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke &#285;i
+helpas diskonigi Esperanton anta&#365; la publiko. Tial li elportis
+&#265;ion pacience. E&#265; malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen &#309;urnalistojn scivolemajn. Al &#265;iuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+</P><P>
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis &#265;iujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge aran&#285;ita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+S&eacute;bert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. &#264;i tio estis
+ebla, &#265;ar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morga&#365; vento politika povus blovi el kontra&#365;a flanko kaj
+subakvigi &#265;ion &quot;internacian&quot; sub ondego &#349;ovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+</P><P>
+
+Sed la vera &#285;ojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn &#265;iulandajn. Tie li trovi&#285;os en &quot;la rondo familia&quot;.
+
+</P><P>
+
+Trans &#265;iuj stratoj de l' urbeto marborda balanci&#285;is verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. &#264;irka&#365; la teatro kunveneja
+jam a&#365;di&#285;is nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela &#265;apo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en voja&#285;a
+vesto, &#265;armaj Hispaninoj kun koloraj &#349;aloj renkonti&#285;is sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+</P><P>
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon &#265;iu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleni&#285;is. Tro malgranda
+la &#265;ambrego. Milo da samideanoj premi&#285;is tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preska&#365; neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en ar&#293;ivoj de la grupo, a&#365; per
+portreto pendigita &#265;e muro de l' sidejo. &#264;iu sciis ja parkere
+liajn versojn kura&#285;igajn:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Tra densa mallumo briletas la celo<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Al kiu kura&#285;e ni iras.<BR>
+ Simile al stelo en nokta &#265;ielo,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Al ni la direkton &#285;i diras.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de <I>La Vojo</I>? Pri tiaj spertoj kunparolis
+a&#365;dantaro en plena salonego. Varmo vasti&#285;is sub lamparo.
+Ekscita tremo ruli&#285;is tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
+eksonis la muziko de l' himno <I>La Espero</I>:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>En la mondon venis nova sento,<BR>
+ Tra la mondo iras forta voko . . .</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Samtempe &#265;iuj ni stari&#285;is . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortu&#349;ita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. &#264;io jam flugis a&#365; svingi&#285;is en aero, manoj, &#265;apoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levi&#285;is post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. &#264;esis la
+bruado. &#264;iuj residi&#285;is. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu &#265;iujn nin ligas. . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Sankta estas por ni la hodia&#365;a tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri &#285;i, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al &#265;iuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por &#349;an&#285;i la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj &#265;irka&#365; la modesta
+ domo, en kiu ni trovi&#285;as; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre malla&#365;taj, ne a&#365;deblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por &#265;iu animo sentema: &#285;i estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naski&#285;as. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpi&#285;os kaj potenci&#285;os, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj &#285;uos . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ kompreni&#285;ado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
+ humili&#285;as anta&#365; la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ru&#285;i&#285;as, kaj sentas
+ sin &#285;enata anta&#365; sia kunparolanto, dum tiu &#265;i lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humili&#285;as, neniu sin &#285;enas; ni &#265;iuj staras sur fundamento
+ ne&#365;trala, ni &#265;iuj estas plene egalrajtaj; ni &#265;iuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodia&#365;a tago, &#265;ar hodia&#365;, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komenci&#285;as en pli granda mezuro la
+ reciproka kompreni&#285;ado kaj frati&#285;ado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komenci&#285;inte, &#285;i jam ne
+ haltos, sed irados anta&#365;en &#265;iam pli kaj pli potence, &#285;is la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por &#265;iam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu &#285;iaj sekvoj!&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. &#264;u li povos legi plu? Io tamen pu&#349;is
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vo&#265;o kreskis kaj
+fari&#285;is la&#365;ta. Trans la pa&#285;oj, iom febre turnataj, li ekvidis
+a&#365;dantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, viza&#285;oj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili &#265;iuj
+kvaza&#365; tiris vortojn el lia bu&#349;o. Li da&#365;ris kun amo.
+
+</P><P>
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri &#348;lejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volap&uuml;kanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia anta&#365;ulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de frati&#285;o. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Wa&#349;niewski, Trompeter. La tuta a&#365;dantaro levi&#285;is pro saluto
+memora.
+
+</P><P>
+
+Profunda sento regis en la &#265;ambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble &#265;e la manoj. &#264;u li povos eldiri
+finon? Lia vo&#265;o penis lastan forton:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Balda&#365; komenci&#285;os la laboroj de nia kongreso, dedi&#265;ita al
+ vera frati&#285;o de la homaro. En tiu &#265;i solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia pre&#285;o, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki &#285;ian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi anka&#365; sentas, ke en tiu &#265;i momento mi ne
+ apartenas al ia nacia a&#365; partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras anta&#365; miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro &#265;iu homo,
+ kaj al tiu &#265;i nekonata Forto mi turnas min kun mia pre&#285;o:
+
+ </P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>&quot;Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,<BR>
+ Fontego de l' amo kaj vero . . .<BR>
+ Al Vi, kiun &#265;iuj malsame prezentas,<BR>
+ Sed &#265;iuj egale en koro Vin sentas . . .<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Hodia&#365; ni pre&#285;as.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,<BR>
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;<BR>
+ Silentas nun &#265;iu disput' religia<BR>
+ Kaj regas nur kredo de koro . . .</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,<BR>
+ A&#365;skultu la vo&#265;on de l' pre&#285;o sincera,<BR>
+ Redonu la pacon al la infanaro<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;De l' granda homaro!</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;Ni &#309;uris labori, ni &#309;uris batali,<BR>
+ Por reunuigi l' homaron.<BR>
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,<BR>
+ Sed lasu nin venki la baron . . .</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;La verdan standardon tre alte ni tenos;<BR>
+ &#284;i signas la bonon kaj belon.<BR>
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,<BR>
+ Kaj nian atingos ni celon.</I>
+
+ </P><P>
+
+ <I>&quot;Ni inter popoloj la murojn detruos,<BR>
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos<BR>
+ Kaj falos por &#265;iam, kaj amo kaj vero<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ekregos sur tero.&quot;</I>
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. &#264;iufoje, kiam
+&#265;eestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naski&#285;is tiam. E&#265; ne mondmilito povis &#285;in
+detrui.
+
+</P><P>
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+</P><P>
+
+Naski&#285;o nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Kompreni&#285;o reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homi&#285;o komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min &#285;is tombo! . . .
+
+</P><P>
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vila&#285;oj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morga&#365;?
+
+</P><P>
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto06-01">
+[1]</A> Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: &quot;&#264;u
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?&quot;
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto06-02">
+[2]</A> El poemo &quot;La Vojo&quot;.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro07">&#264;APITRO VII.<BR><BR>Homarano.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Sperto Bulonja. &#8212; Rusa revolucio 1905. &#8212; Pogromoj. &#8212; Bu&#265;ado
+ en Ka&#365;kazo. &#8212; Kontrastaj impresoj. &#8212; &quot;Homaranismo&quot;. &#8212;
+ Lingvo kaj Religio. &#8212; Ne&#365;trala Fundamento. &#8212; Kredo kaj
+ moroj. &#8212; Oriento kaj Okcidento. &#8212; Naciaj deklaroj. &#8212;
+ Homarana deklaro. &#8212; Dek du punktoj. &#8212; Nomoj de landoj. &#8212;
+ Pri ne&#365;trala Templo.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis anta&#365; &#265;io festo propaganda.
+Tamen pri vasti&#285;o de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur ne&#365;trala fundamento &#265;iu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel &#265;iujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feli&#265;egan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Kiu a&#365;dis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan sen&#285;enecon kaj kortu&#349;antan fratecon inter &#265;iuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ &#265;iuj tiuj homoj ankora&#365; hiera&#365; estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur ne&#365;trala lingvo . . ., ke &#285;ia
+ facila lernado faris miraklon, kaj de&#349;irante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, a&#365; religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera
+ frateco.&quot;<A HREF="#noto07-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montri&#285;is unua pa&#349;o plej efika.
+
+</P><P>
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sova&#285;an kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontra&#365; carisma
+regado. Amaso da malri&#265;aj laboristoj anta&#365; la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur &#265;evaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruli&#285;is sur
+ne&#285;o sangante.
+
+</P><P>
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fari&#285;is jam
+nacia. Letoj, Ukrajnoj, Ka&#365;kazanoj ekbatalis por libereco
+patruja. Por repremi la dan&#285;eron, la registoj uzis la
+metodon tradician: &quot;<I>Divide ut imperes</I>&quot;.
+Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la
+disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita &quot;Nigra
+mano&quot; estis fako tiucela &#265;e polico. Al diversaj urboj
+&#285;i eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio
+polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta
+&#265;iujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso
+estis pli facile. Tie lo&#285;as la Hebreoj en tre grandaj
+nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj bu&#265;ado sonis
+balda&#365;. En Ka&#365;kazo okazis same inter gentoj alinomaj,
+Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.
+
+</P><P>
+
+Abomena vida&#309;o. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpa&#349;on. La gentoj lernu sin
+defendi kontra&#365; tiaj ruzoj. Ili lernu liberi&#285;i de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo <I>Hilelismo</I>, li decidis igi ta&#365;ga &#285;enerale.
+
+</P><P>
+
+Al &#265;iuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial <I>Homaranismo</I> estis la titolo
+de la bro&#349;ureto, presita sen a&#365;tora nomo en Peterburgo
+1906.<A HREF="#noto07-02" CLASS="notosigno">[2]</A> &#284;i enhavis novan
+instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el
+dek du paragrafoj formis la kredaron. Anta&#365;parolo mallonga
+&#285;in klarigis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;La homaranismo estas instruo, kiu, ne de&#349;irante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti &#265;ian malverecon kaj
+ kontra&#365;parolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komuniki&#285;adi kun homoj de &#265;iuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento ne&#365;trale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La anta&#365;parolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. &#284;i tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Amba&#365; ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontra&#365;ulo de la
+ homaranismo.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, &#265;ar li
+volis eviti konfuzon. Tiu &#349;ajna malkura&#285;o lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si &#265;iun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' bro&#349;uro.
+
+</P><P>
+
+En Orienta E&#365;ropo ekzistas inter gentoj du &#265;efaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentri&#285;as la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du &#265;efaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+</P><P>
+
+En sia hejma vivado &#265;iu parolu sian gepatran lingvon la&#365;pla&#265;e,
+sed li ne trudu &#285;in al homoj aligentaj, por ne &#285;eni a&#365; ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu ne&#365;tralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie a&#365; elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur la&#365; tiu &#265;i principo: &quot;Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi&quot;.
+
+</P><P>
+
+Same kiel, &#265;e parola fako, internacia lingvo prezentas
+ne&#365;tralan fundamenton por sen&#285;ena renkonti&#285;o kaj frati&#285;o,
+tiel anka&#365; io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo &quot;Dio&quot; a&#365; sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel ka&#365;zo de ka&#365;zoj en la
+mondo materia kaj morala, a&#365; de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku a&#365; persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco ripro&#265;i iun ajn pri lia lingvo a&#365; deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj ku&#349;as en la koro de &#265;iu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la &#265;efa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, la&#365; unu, devigajn por li diroj de Dio, la&#365; alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+la&#365; tria, miksa&#309;on de instruoj kaj legendoj a&#365; moroj
+starigitaj de homoj. &#264;efe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+</P><P>
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj <I>trudu</I> la
+gentan koloron de sia vida&#309;o al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+</P><P>
+
+Tial Zamenhof insistis pri ne&#365;trala fundamento <I>mora</I>, ne nur
+idea. &#264;iutaga vivado en E&#365;ropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj &#285;in postulas. Saluto a&#365; ne saluto
+je &#349;tonkrucoj &#265;e publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato a&#365;
+Diman&#265;o kiel deviga festotago. Havo a&#365; nehavo de longa barbo.
+&#308;uro sur Biblio a&#365; per levo de la mano. Atesto kun &#265;apo a&#365;
+sen &#265;apo sur la kapo. &#264;io simila povas &#349;ajni tre ridinda
+okcidente. &#284;i tamen ka&#365;zis oriente batalojn dum centjaro. &#284;i
+tuj &#309;etas sur la lipojn nomon gentan, kvaza&#365; insulton.
+
+</P><P>
+
+E&#265; deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis le&#285;e nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribi&#285;i anoncante &#265;u polan, &#265;u
+germanan, a&#365; ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. E&#265; se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+&#265;iuj sin enskribis la&#365; la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+</P><P>
+
+Tial Zamenhof preparis ne&#365;tralan fundamenton anka&#365; per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimi&#285;u je sincero. Sur
+lasta pa&#285;o de l' bro&#349;uro staris preta respondaro por la&#365;volaj
+ali&#285;antoj. Jenaj fakoj aparti&#285;as: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio la&#365;kreda. Nur tia
+demandaro ebligus &#265;iun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+</P><P>
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, a&#365; kun Poloj kontra&#365; la
+Hebreoj.
+
+</P><P>
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preska&#365;
+&#265;iuj dek du punktoj de l' bro&#349;uro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por le&#285;aro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. &#348;ira&#309;oj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+&#265;iu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+</P><P>
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+le&#285;farantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Ju&#285;u ian homon ne la&#365; gento, sed la&#365; agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al &#265;iuj la lo&#285;antoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon &quot;homo&quot; super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu ne&#365;tralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu la&#365; etiko ne&#365;trale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+</P><P>
+
+En la unua bro&#349;uro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu &#265;iujn
+landojn per ne&#365;tralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, a&#365; per aldono de sufikso <I>-io</I> al &#265;efurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Anka&#365; li fortran&#265;is multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis e&#265; starigon de templo
+homarana en &#265;iu urbo. Ali&#285;intoj devus:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;. . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn ne&#365;trale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellabori&#285;o de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
+ oni a&#365;skultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. &#264;i tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj &#265;iuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por &#265;iuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu &#265;i templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon sen&#349;ar&#285;igi sian konsciencon, k.t.p.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondi&#285;o de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en pre&#285;ejoj ekzistantaj. La&#365; lia celo kaj
+espero la homaranoj &#265;iam plimulti&#285;os en la mondo. Konstanta
+komuniki&#285;ado ilin edukos sur la bazo de ne&#365;trala lingvo,
+ne&#365;tralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvasti&#285;os. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, &#265;iuj homoj kunfandi&#285;os en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+</P><P>
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto07-01">
+[1]</A> El la bro&#349;ureto <I>Homaranismo</I> de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto07-02">
+[2]</A> &#264;e D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro08">&#264;APITRO VIII.<BR><BR>
+Kongresaj Paroladoj.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ La &quot;interna ideo&quot;. &#8212; De Beaufront: &quot;nur lingvo&quot;. &#8212; Bulonja
+ deklaro. &#8212; &#284;eneva parolado 1906. &#8212; Indigno de Zamenhof. &#8212;
+ Celo de l' Kongresoj. &#8212; Kembri&#285;o 1907. &#8212; &#284;ojiga impreso.
+ &#8212; Modesta kaj libera. &#8212; Kontra&#365; vorto &quot;Majstro&quot;. &#8212; Pri
+ taskoj esperantismaj. &#8212; Akcepto en Londono. &#8212; Pri
+ patriotismo. &#8212; Parolado en Guildhall.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+En E&#365;ropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie &#349;ovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+lo&#285;antaro. &#284;i estas tiu loko &quot;kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon&quot;.<A HREF="#noto08-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+Estis do plej nature, ke tie preska&#365; &#265;iuj
+&quot;samideanoj&quot; komprenis la signifon de la penso
+Zamenhofa, e&#265; kiam ili ne subskribis la homaranisman
+ali&#285;ilon. Fakte nur malmultaj tion faris.
+
+</P><P>
+
+Al Okcidentanoj, anta&#365; mondmilito, ne tiel klare &#285;i aperis. La
+krudaj spertoj &#349;ajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+fari&#285;is ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+<I>Espero</I> kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la &quot;interna
+ideo&quot; de l' movado. Tamen iom &#285;enerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko la&#365; gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+</P><P>
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne &#349;atis la &quot;internan ideon&quot;. Kontra&#365;
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+<I>L' Esp&eacute;rantiste</I>. Profitante la sennoman aperigon de l' bro&#349;uro
+pri homaranismo, li &#285;in ridindigis unue. Poste li montris &#285;in
+kiel gravan dan&#285;eron por la sukceso de Esperanto.
+
+</P><P>
+
+&#264;i tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li &#265;iam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. &#284;i difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ ne&#365;trale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpu&#349;i la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komuniki&#285;adi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por &#265;iuj
+ popoloj.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;&#264;iu alia ideo a&#365; espero, kiun tiu a&#365; alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiu &#265;i frazo devus sufi&#265;i. Sed la vorton &quot;privata&quot; kelkaj
+personoj volus anstata&#365;i per &quot;malpermesata&quot;. Sub influo de De
+Beaufront a&#365; alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas <I>nur</I> lingvo, ili
+diris; evitu ligi e&#265; tute private la esperantismon kun ia
+<I>ideo</I>, &#265;ar alie oni pensos, ke ni &#265;iuj havas tiun ideon, kaj
+ni malpla&#265;os al diversaj personoj, kiuj ne amas &#285;in!
+
+</P><P>
+
+&quot;Ho, kiaj vortoj!&quot; ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado &#265;e
+la Dua Kongreso Esperantista en &#284;enevo je 1906:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;. . . El la timo, ke ni eble ne pla&#265;os al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas &#265;iuj el&#349;iri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la &#265;efa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ &#265;iam gvidadis &#265;iujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni for&#309;etas tiun &#265;i postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado &#265;ion idean, ni indigne dis&#349;iros kaj
+ bruligos &#265;ion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni for&#309;etos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pale staris Zamenhof en &#284;eneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per la&#365;ta kaj decida vo&#265;o. Tremiga apla&#365;dego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke &#285;is nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo a&#365;
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga &#265;efideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis da&#365;ri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de &#265;iuj koroj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Tiu &#265;i ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de &#285;ia
+ naski&#285;o &#285;is la nuna tempo. &#284;i instigis la a&#365;toron de
+ Esperanto, kiam li estis ankora&#365; malgranda infano; kiam anta&#365;
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post &#265;iu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; &#265;iuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj &#265;iam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni ka&#349;is nian ideon; neniam povis esti e&#265; la plej malgranda
+ dubo pri &#285;i, &#265;ar &#265;io parolis pri &#285;i.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Kial do ali&#285;is al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unui&#285;o de la homaro? &#264;u ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontra&#365;aj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro ne&#285;usta timo anta&#365; sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion &#265;i nei? . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed e&#265; al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malri&#265;a instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke &#349;i povu &#349;pari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ &#8212; &#265;u ili &#265;iuj faris tion &#265;i pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alfor&#285;itaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia fini&#285;anta vivo &#8212;
+ &#265;u ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ &#265;iuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; &#265;iuj &#349;atis Esperanton ne tial, ke &#285;i
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke &#285;i
+ alproksimigas iliajn korojn.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La&#365; la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej sa&#285;e. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la &quot;interna ideo&quot;. &#284;i gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo &#285;i timigus multajn.
+&#284;i povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli ur&#285;is kulturi la komunan senton, celante taskojn
+&#285;eneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili i da&#365;ru kiel festoj de l' &quot;interna ideo&quot;.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn &#265;iujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni &#265;iujare kunvenas en la &#265;efurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio &#265;i
+ estas la &#265;efa esenco kaj la &#265;efa celo de niaj kongresoj.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado &#265;e la
+sekvanta granda kunveno &#265;iujara. &#284;i okazis en Kembri&#285;o je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis &#285;ojiga venko
+vidi, ke ali&#285;as homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed anka&#365; el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio &#265;i montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . &quot;La Kembri&#285;anoj
+akceptas nin hodia&#365; ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj &#349;atas&quot;.
+
+</P><P>
+
+Efektive pri tiu punkto &#265;efe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj &#265;e l' antikva universitato. &quot;Ni vidas novan
+Pentekoston&quot;, ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. &#264;ie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: &#265;e pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur &#349;ipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptori&#265;aj.
+
+</P><P>
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj &#265;iulandaj. Li tremis kortu&#349;ite, kiam la
+granda a&#365;dantaro levi&#285;is por ekkanti unukore la himnon <I>La
+Espero</I>. Tondre sonis kun orgeno de mil vo&#265;oj tiu fina
+profeta&#309;o:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Sur ne&#365;trala lingva fundamento,<BR>
+ Komprenante unu la alian,<BR>
+ La popoloj faros en konsento<BR>
+ Unu grandan rondon familian.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fari&#285;is jam vera
+popolo. &#284;ia vo&#265;o eka&#365;di&#285;os tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvasti&#285;os. Al &#285;i li povos nun sin turni
+kaj paroli kvaza&#365; al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj &#265;iugentaj frate kunvivantaj sur ne&#365;trala bazo. Bildo jam
+profeta. Kura&#285;igo al animo. En Varsovio, &#265;e l' okulista
+labor&#265;ambro, la vida&#309;o lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum ne&#285;o falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembri&#285;o espera &#285;ojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+</P><P>
+
+Tiel &#265;iuj nomis lin. Sed li ne &#349;atis la titolon. Morale, e&#265;
+preska&#365; fizike, la vorto &#285;enis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Anka&#365; pro
+libereco. En &quot;majstreco&quot; li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+&#265;enon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Anta&#365; &#265;io
+pla&#265;is al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin &#285;enis &#265;iel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la <I>Lingva Komitato</I>. &#284;iaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+a&#365;toritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ri&#265;a gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+</P><P>
+
+Lia vivcelo estis la &quot;interna ideo&quot;. &#264;ar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini anka&#365; klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembri&#285;a li
+plenumis tion:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Ni deziras krei ne&#365;tralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomuniki&#285;adi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn aparta&#309;ojn. . . . Por
+ formuli precize &#265;iujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankora&#365; la tempo; ili formuli&#285;os per si mem, iom post iom,
+ per nia &#265;iujara kunvenado kaj kunvivado. . . . &#264;iam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ &#265;iuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj &#8212; kaj &#265;ion &#265;i
+ tion ni povos priju&#285;i, akcepti a&#365; ne akcepti, sed ni neniam
+ devos &#285;in blinde for&#309;eti anta&#365;e. &#264;ar &#265;io,
+ kio servas al la frati&#285;ado de la gentoj kaj al la rompado
+ de la malamikaj muroj inter la popoloj &#8212; se &#285;i nur
+ ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj &#8212;
+ apartenas al la verda standardo. . . .
+
+ </P><P>
+
+ &quot;En la profundeco de viaj koroj vi &#265;iuj sentas la verdan
+ standardon; vi &#265;iuj sentas, ke &#285;i estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj &#265;iujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfrati&#285;os, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ ali&#285;as al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ a&#365; eble e&#265; pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgra&#365; sia propra
+ volo &#265;iam pli kaj pli entiri&#285;as kaj submeti&#285;as al la
+ le&#285;oj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fari&#285;os
+ edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio &#265;i
+ konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.&quot;
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Post la Kembri&#285;a kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo &quot;Guildhall&quot;. En la vasta kvaza&#365;
+katedrala &#265;ambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda re&#285;o, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arka&#309;oj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la vo&#265;o modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kura&#285;is paroli delikate, sed klare, e&#265; energie.
+
+</P><P>
+
+&quot;Malbonaj patriotoj&quot;: tiel bojis la kulpigo &#349;ovinista en
+&#265;iuj landoj kontra&#365; sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male &#285;i signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+</P><P>
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne &quot;sole inter
+la landoj, sed anka&#365; en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontra&#365; homo&quot;? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al &#265;io,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', &#265;ar en via bu&#349;o la sankta vorto malpuri&#285;as!&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dol&#265;a kamparo &#265;irka&#365; la urbeto, al pejza&#285;o de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero ru&#285;igas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Ru&#285;-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vila&#285;o. Ili amis,
+ili sentis &#265;ion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Vi staras nun anta&#365; miaj okuloj, mia kara Litovujo,
+ mia malfeli&#265;a patrujo, kiun mi neniam povas forgesi,
+ kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en
+ miaj son&#285;oj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam
+ povos anstata&#365;i en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe,
+ pli kore, kaj pli sincere amas: &#265;u mi, idea Esperantisto,
+ kiu revis pri frateco inter &#265;iuj viaj lo&#285;antoj,
+ a&#365; &#265;u tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur
+ al ili, kaj &#265;iuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel
+ fremduloj a&#365; sklavoj!&quot; </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto08-01">
+[1]</A> Parolado de Zamenhof &#265;e l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro09">&#264;APITRO IX.<BR><BR>Lingvisto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Reforma agitado en 1894. &#8212; &quot;Delegitaro&quot; kaj Ido en 1907. &#8212;
+ &quot;Iniciatinto, ne kreinto&quot;. &#8212; Zamenhof kaj de Beaufront. &#8212;
+ Vivo kaj arbitreco. &#8212; El &quot;Aldono al la Dua Libro&quot;. &#8212; Natura
+ le&#285;o. &#8212; Teorio kaj praktiko. &#8212; Amerikaj filozofoj. &#8212;
+ William James. &#8212; Henry Philipps. &#8212; Senrompa disvolvi&#285;o. &#8212;
+ Parolado en Dresdeno 1908. &#8212; Washington 1910.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Revoja&#285;inte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre &#285;ojigan. Sed nur du monatojn li &#285;uadis trankvilecon.
+Ka&#349;ita glavo krevigis nubon en a&#365;tuno.
+
+</P><P>
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum anta&#365;aj dek du jaroj, la
+ka&#365;zo &#265;efa ku&#349;is tie, ke jam &#265;esis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj ali&#285;intoj proponis iun a&#365;
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof a&#365;skultis &#265;iujn, kaj
+raportis en gazeto <I>La Esperantisto</I> kun fidela zorgo. Sed la
+&#349;an&#285;oj proponitaj kontra&#365;is unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la a&#365;toro jam pli frue: nome, kio
+&#349;ajnas bela sur papero, tio montri&#285;as ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio pla&#265;as al la unu, tio &#285;uste plej malpla&#265;as al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+dan&#285;eraj rompoj?
+
+</P><P>
+
+En 1894 okazis du vo&#265;donoj de la centra Ligo. Amba&#365;foje la
+plejmulto rifuzis &#265;iujn &#349;an&#285;ojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+</P><P>
+
+Kontra&#365; reformado staris &#265;efe kaj e&#265; fanatike markizo de
+Beaufront. En &#284;enevo li &#265;eestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontra&#365; la gazetoj, kiuj uzas novajn
+formojn.<A HREF="#noto09-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' &#265;ambrego. Tiu sceno
+videble &#285;enis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vo&#265;o de
+Bourlet: &quot;Judasa kiso&quot;.
+
+</P><P>
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne &#349;atis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne pla&#265;aj, sed lia
+merito restis granda.
+
+</P><P>
+
+En a&#365;tuno post Kembri&#285;o kunvenis en Parizo estraro de la
+&quot;Delegitaro por elekto de lingvo internacia&quot;. Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, &#285;i kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. &#284;i celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke &#285;i
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+</P><P>
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri a&#365; kvar &#265;eestis
+mem.<A HREF="#noto09-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+La ceteraj sendis &#265;u amikon, &#265;u sekretarion. Oni petis
+Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de
+Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li
+ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li
+fidon kaj dankemon.
+
+</P><P>
+
+Tiu fido estis trompata. Anstata&#365; defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo &quot;Ido&quot;. &#284;i enhavis gravajn &#349;an&#285;ojn de
+fini&#285;oj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat &#285;in subtenis,
+&#265;ar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran
+defendanton, dum &#265;iaj sistemoj, <I>Spokil</I>, <I>Parla</I>,
+<I>Bolak</I>, ricevis advokaton, ofte a&#365;toron mem. Kredante,
+ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis
+elekti Esperanton kun &#349;an&#285;oj la&#365; la senco de l'
+&quot;Ido&quot; anonima, celante interkonsenton kun la <I>Lingva
+Komitato</I>.
+
+</P><P>
+
+Kiam la afero diskoni&#285;is, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet &#265;ie ripeti&#285;is: &quot;Trompo kaj perfido&quot;. Dum
+ses monatoj de Beaufront neis &#265;ion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la &quot;Ido&quot;. Protestinte, la <I>Lingva Komitato</I> rifuzis
+&#265;iujn &#349;an&#285;ojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvaza&#365; novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, ka&#365;zante la
+enmikson de sentoj amba&#365;flanke.<A HREF="#noto09-03" CLASS="notosigno">[3]</A>
+
+</P><P>
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam na&#365;zita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+&#349;an&#285;oj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele da&#365;ri sian vojon la&#365; devizo de pariza Profesoro
+Cart: &quot;Ni fosu nian sulkon&quot;. Kiel &#265;iam la Doktoro submeti&#285;is
+demokrate.
+
+</P><P>
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;&#264;io bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti <I>kreinto</I> de lingvo, mi volas nur esti
+ <I>iniciatoro</I>.&quot;<A HREF="#noto09-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La&#365; lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per <I>Unua Libro</I>. Sed
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;&#264;io cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en &#265;iu el la vivantaj lingvoj. . . .
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la a&#365;toro a&#365; ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la le&#285;oj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi la&#365; la samaj le&#285;oj, la&#365; kiaj estis ellaborataj
+ &#265;iuj vivaj lingvoj.&quot;<A HREF="#noto09-05" CLASS="notosigno">[5]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Senfine oni povus multigi tiajn cita&#309;ojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montri&#285;is pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. &#264;ar vera
+scienco respektas la faktojn. &#284;i studas la vivon.
+
+</P><P>
+
+Anka&#365; scienco ne konas papojn. Dum &#265;iam modeste la
+&quot;iniciatinto&quot; de Esperanto parolis nur pri
+&quot;ceteraj lingvoj&quot; a&#365;
+&quot;natura vivo&quot;, kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontra&#365;e de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+&#265;efesperantisto en Francujo, li
+konstante regis kaj ordonis. Li e&#265; eldonis dikan libron de dogmoj
+gramatikaj.<A HREF="#noto09-06" CLASS="notosigno">[6]</A>
+Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis &#265;ion tro naturan.
+Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: &quot;Anta&#365;
+fakto &#285;is nun neniam okazinta, estas malsa&#285;e peti
+instruon de historio!&quot; Rimarkinde, la skribmaniero
+debofronta estis seka, rigida, tro &quot;tradukita&quot;. Kiel en
+lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis
+tiu salo: la spirito de la lingvo. La&#365; propra komparo lia,
+Esperanto estis por li kvaza&#365; marista signaro; por Zamenhof,
+lingvo vivanta. Fakte, la du viroj &#265;iam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+</P><P>
+
+Pri propagando, de Beaufront anka&#365; &#349;atis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo
+lia.<A HREF="#noto09-07" CLASS="notosigno">[7]</A>
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke &#285;i ne
+povis presigi libron, e&#265; de Zamenhof, sen lia
+cenzuro.<A HREF="#noto09-08" CLASS="notosigno">[8]</A>
+
+</P><P>
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi ne volas eldoni a&#365;tore plenan vortaron kaj krei
+ la&#365; mia persona pla&#265;o la tutan lingvon de l' kapo
+ &#285;is la piedoj. . . . Por la lingvo internacia, la
+ fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por &#265;iu
+ moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. . . .
+ Kiam la lingvo sufi&#265;e forti&#285;os kaj &#285;ia
+ literaturo sufi&#265;e vasti&#285;os, tiam anka&#365; tio, kio
+ estas en mia bro&#349;uro devos perdi &#265;ian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la le&#285;oj de la
+ plejmulto.&quot;<A HREF="#noto09-09" CLASS="notosigno">[9]</A>
+ </P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li
+montri&#285;is vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj,
+kiel Baudouin de Courtenay.<A HREF="#noto09-10"
+CLASS="notosigno">[10]</A> Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis &#265;e Zamenhof la metodon la&#365;sciencan. Interalie
+William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub
+Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj
+mal&#349;atis <I>a priori</I>.
+
+</P><P>
+
+Jam anta&#365; li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. &#284;i konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, &#285;i ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis &#285;in disvastigi. Li e&#265; batalis kontra&#365; reformistoj.
+La&#365; li, nur ta&#365;gis natura disvolvi&#285;o.
+
+</P><P>
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en <I>Aldono al la Dua Libro</I>, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, &#265;e la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Bran&#265;oj aldoni&#285;as. Floroj kaj fruktoj
+plimulti&#285;as. La trunko mem grandi&#285;as. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj forti&#285;as,
+ aliaj &#265;esas esti uzataj. &#264;io fari&#285;as kviete, senskue, kaj
+ e&#265; nerimarkeble. Nenie montri&#285;as ia diferenci&#285;ado de nia
+ lingvo la&#365; la diversaj landoj. . . . Nenie rompi&#285;as a&#365;
+ difekti&#285;as la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgra&#365; la fakto ke nia lingvo forte disvolvi&#285;as, &#265;iu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de anta&#365; dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto
+ tiutempa.&quot;<A HREF="#noto09-11" CLASS="notosigno">[11]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+a&#365;toritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom &#349;an&#285;i
+Esperanton, anta&#365; ol &#285;in oficialigi, kiel &#285;i agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon a&#365; &#265;esigi l'
+akordi&#285;on de l' adjektivoj en multnombro, &#265;u ta&#365;gus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci &#265;iun sperton per
+alia vojo? &#264;u necesus &#349;an&#285;i kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi &#285;in multe pli malfacila por la popolamasoj?
+&#264;u valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, &#265;e kiu e&#265;
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina &#349;ajno?
+
+</P><P>
+
+Ne! tio estus nek sa&#285;a, nek necesa. Sufi&#265;us, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn a&#365; aldonojn en uzado &#265;iutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja fari&#285;us sen ia rompo, se &#285;i
+montri&#285;us tre praktika. Se ne, e&#265; decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto balda&#365; montrus &#265;u tio, kio sendube
+estas pli facila en <I>uzado</I>, ne igas tiom pli malfacila la
+<I>komprenadon</I>. Zamenhof ne tu&#349;is tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;&#264;io, kion mi diris, ne estas ia a&#365;tora memfido, &#265;ar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malka&#349;e, ke por &#349;an&#285;i ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel &#265;iu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam &#265;iu deziranto &#349;an&#285;i la radikojn
+ a&#365; &#349;ovi la arbon la&#365; sia bontrovo. . . . &#264;iu, kiu volos
+ kontra&#365;batali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+<A NAME="noto09-01">
+[1]</A> Kontra&#365;e Zamenhof &#265;iam konsilis elprovi nova&#309;ojn per uzado.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-02">
+[2]</A> Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-03">
+[3]</A> E&#265; idistoj beda&#365;ras tion. En sia <I>Historio di nia Linguo</I>
+L&uuml;sslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: &quot;Hike (= tie &#265;i) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato.&quot;
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-04">
+[4]</A> <I>Dua Libro</I>, Varsovio 1888.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-05">
+[5]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, Varsovio 1888.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-06">
+[6]</A> <I>Commentaire sur la grammaire Esperanto</I>, Paris, Hachette,
+1903.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-07">
+[7]</A> Vidu <I>L' Esp&eacute;rantiste</I>, n-ro 15, marto 1899: &quot;Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu &#265;i
+komitato, oni nepre <I>devas</I> sin turni pri &#265;io, kio koncernas
+propagandon. Al &#285;i, kaj <I>nur al &#285;i sole</I>, apartenas la devo kaj
+la <I>rajto</I> gvidi nian propagandon.&quot; (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-08">
+[8]</A> Tiun kontrakton mi legis mem en ar&#293;ivoj de familio Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-09">
+[9]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, 1888. Pri tiu &#265;i temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en <I>Historio de la lingvo Esperanto</I> (Edm. P.),
+Unua parto, &#284;enevo 1912.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-10">
+[10]</A> Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto09-11">
+[11]</A> Tiun saman &#349;aton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+&quot;Lingvaj Respondoj&quot;, eldonitaj de <I>La Revuo</I>.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro10">&#264;APITRO X.<BR><BR>Verkisto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ Verkema inspiro. &#8212; Pri Dante. &#8212; Goethe pri mondliteraturo. &#8212;
+ Tradukado. &#8212; El Malnova Testamento. &#8212; El &quot;Hamlet&quot; de
+ Shakespeare. &#8212; Komenca fundamento. &#8212; Originalaj proza&#309;oj.
+ &#8212; Pri muziko. &#8212; La stilo. &#8212; Pruva batalemo. &#8212; La koro. &#8212;
+ Versa&#309;oj. &#8212; El &quot;La Vojo&quot;. &#8212; Popola poeto.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovi&#285;as anka&#365; en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis &#293;emiisto, astronomo, matematikisto,
+a&#365; e&#265; nur lingvisto, teorie diskutanta &#265;e komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montri&#285;is jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento &#285;enerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+&#285;is tiam, kiam &#285;i fluis tute dol&#265;e. Li &#285;in eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam &#285;i
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiri&#285;is el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+&#285;ian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: &quot;Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan
+poemon&quot;.<A HREF="#noto10-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+
+</P><P>
+
+Iam Dante formis kvaza&#365; propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-e&#365;ropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj alti&#285;o estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezi&#285;is en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj a&#365;
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen &#285;i esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen &#285;i inspiris milojn.
+
+</P><P>
+
+Kelkaj proza&#309;oj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+</P><P>
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli ri&#265;aj. Por ili &#265;io estos preta. Tiel li esperis. Anka&#365;
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante &#265;efmajstrojn el diversaj landoj.
+
+</P><P>
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por &#265;iuj popoloj.
+
+</P><P>
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto <I>Hamlet</I> de
+Shakespeare, <I>Ifigenio</I> de Goethe, <I>Dandin</I> de Moli&egrave;re, <I>La
+Rabistoj</I> de Schiller, <I>La Revizoro</I> de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo &#285;i refari&#285;is mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Vanta&#309;o de vanta&#309;oj, diris la Predikanto, vanta&#309;o de
+ vanta&#309;oj, &#265;io estas vanta&#309;o. Kian profiton havas la homo de
+ &#265;iuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Levi&#285;as la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko &#285;i
+ rapidas, kaj tie &#285;i levi&#285;as. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turni&#285;as, turni&#285;as en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por &#285;emi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li
+ laboras?&quot;<A HREF="#noto10-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ho kial ne fandi&#285;as homa korpo,<BR>
+ Ne disflugi&#285;as kiel polv' en vento!</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Spirito sankta a&#365; demon' terura,<BR>
+ &#264;u el &#265;ielo a&#365; el la infero . . .<BR>
+ Respondu. . . . Diru al mi, kial<BR>
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.<BR>
+ Kaj la &#265;erkujo, kien mi trankvile<BR>
+ Vin metis, kial &#285;i malfermis nun<BR>
+ La pezan sian bu&#349;on de marmoro,<BR>
+ Por vin el&#309;eti?</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+ri&#265;a per uzado de l' interna forto disvolvi&#285;a. Post multjaroj
+tiuj traduka&#309;oj restos ankora&#365; modeloj de lingvo &#265;arma, juna,
+vivipova. Preska&#365; &#265;iuj literaturoj en E&#365;ropo centra
+komenci&#285;is per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de &#265;efmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+</P><P>
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra &#285;i brulis
+tiu fajro ka&#349;ita interne en lia modesta persono. Tie montri&#285;is
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, &#349;ajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon &#8212; oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la da&#365;ro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ &#8212; &#349;ajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, &#265;iuj kun ridego diskuras,
+ kaj e&#265; li mem, a&#365;dante la ricevatajn de li sova&#285;ajn sonojn,
+ balda&#365; komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidi&#285;is anta&#365; la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol &#265;iuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin anta&#365; la
+ publiko.&quot;<A HREF="#noto10-03" CLASS="notosigno">[3]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+senti&#285;as. &#264;e li, la ripetoj &#349;ajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+&#349;irmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontra&#365;dirojn jam
+anta&#365;e. Sed &#265;iam ideo kontra&#365; ideo, klarigo kontra&#365;
+anta&#365;ju&#285;o, neniam homo kontra&#365; homo. Tamen, e&#265; tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. &#284;i ofendis lian noblan amemon
+kaj &#349;ajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+<I>Homaranismo</I>, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun &#265;i noton memorigan al si mem: &quot;<I>Eviti &#265;ion
+agresivan!</I>&quot;
+
+</P><P>
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Vi staras nun anta&#365; miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeli&#265;a patrujo . . .&quot;<A HREF="#noto10-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super &#265;io. Denove la profeta
+vo&#265;o:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Longe da&#365;ros ankora&#365; malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne &#285;i da&#365;ros. Venos iam la tempo, kiam la homoj &#265;esos
+ esti lupoj unuj kontra&#365; aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
+ ili celados &#265;iuj al unu vero, al unu
+ feli&#265;o.&quot;<A HREF="#noto10-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kura&#285;o, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>E&#265; guto malgranda, konstante frapante,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Traboras la monton
+ granitan.</I><A HREF="#noto10-05" CLASS="notosigno">[5]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Anta&#365; l' apero de l' <I>Unua Libro</I>, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: <I>Mia Penso</I>, <I>Ho mia Kor'!</I> Poste, lia penso jam
+fandi&#285;is en la rondo kunigita per lia lingvo &quot;sub la sankta
+signo de l' espero&quot;. Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la &quot;diligenta kolegaro&quot;. Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+a&#365;di&#285;as per <I>La Espero</I>, nun fama tra la tuta mondo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ne al glavo sangon soifanta<BR>
+ &#284;i la homan tiras familion:<BR>
+ Al la mond' eterne militanta<BR>
+ &#284;i promesas sanktan harmonion.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel Zamenhof fari&#285;is la popola poeto de fervora homareto.
+Anka&#365; tie li &#349;atis forgesi tute sian personon kaj nur elvo&#265;i
+la internan penson de &#265;iuj. Kuna sufero, kuna &#285;ojo; &#265;ia sento
+&#285;enerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, &#265;io plej alta
+a&#365; profunda en komunaj spertoj, tio trovis &#265;e li esprimon plej
+sinceran:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Se longa sekeco a&#365; ventoj subitaj<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Velkantajn foliojn de&#349;iras,<BR>
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ni forton pli fre&#349;an akiras.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiun &#265;i kanton, <I>La Vojo</I>, li verkis jam anta&#365; la Bulonja
+kongreso. Same <I>Al la Fratoj</I> e&#265; pli frue. Melankolie sonas
+ankora&#365; multaj versoj, sed kiel en &#348;opena mar&#349;o, post mal&#285;oja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzika&#309;o kura&#285;e anta&#365;en:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ne mortos jam nia bravega anaro,<BR>
+ &#284;in jam ne timigas la vento, nek staro.<BR>
+ Obstine &#285;i pa&#349;as, provita, hardita,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Al cel' unu fojon
+ signita.</I><A HREF="#noto10-06" CLASS="notosigno">[6]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+&#264;e Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, &#349;velis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en &#265;iu verka&#309;o revenas la
+vortoj &quot;celo&quot; kaj &quot;obstino&quot;.
+La&#365; arta vidpunkto pli &#349;atinda
+estas miaguste la <I>Pre&#285;o sub la verda
+standardo</I>,<A HREF="#noto10-07" CLASS="notosigno">[7]</A> kaj e&#265;
+multe pli la proza&#309;oj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro &#349;ajnas kredeble tro
+simpla, e&#265; naiva. Same anka&#365; aperas &#265;iuj resta&#309;oj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naski&#285;anta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezora&#309;o. Centjarojn poste, dikaj libroj publiki&#285;as por ilin
+la&#365;di. Naiveco fari&#285;is &#265;armo, simpleco, arto la plej granda.
+
+</P><P>
+
+Tiel estos eble pri versa&#309;oj Zamenhofaj, &#265;ar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro veki&#285;anta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, a&#365;dis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-01">
+[1]</A> <I>Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia</I>, 1899.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-02">
+[2]</A> El <I>La Predikanto</I>, &#265;apitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en <I>La Revuo</I> (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-03">
+[3]</A> <I>Esenco kaj estonteco</I>, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-04">
+[4]</A> Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-05">
+[5]</A> El <I>La Vojo</I>.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-06">
+[6]</A> <I>La Vojo</I>. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto10-07">
+[7]</A> Citita en &#265;apitro VI.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro11">&#264;APITRO XI.<BR><BR>
+Etika Pensulo.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ En Barcelono 1909. &#8212; Pri U.E.A. &#8212; Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ &#8212; Ondo &#349;ovinista. &#8212; Eksi&#285;o Krakova 1912. &#8212; Pri
+ Homaranismo. &#8212; Religio kaj Etiko. &#8212; Liberkredanoj. &#8212;
+ Ne&#365;trale-homa religio. &#8212; El nepresita manuskripto. &#8212; Eduko
+ al infanoj. &#8212; Bezono je kadro. &#8212; Al Kongreso Pariza. &#8212;
+ Ekmilito.<BR><BR>
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<P>
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis &#265;iujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis &#285;in
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos &#285;ia temo.
+Kvaza&#365; profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+</P><P>
+
+Pri la lingvaj temoj li ne &#349;atis insistadi. Li preferis &#265;iam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propra&#309;o lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj anka&#365; deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn anta&#365;e, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankora&#365; rajdis en la stratoj. Lar&#285;aj
+fenda&#309;oj trastrekis la murojn de l' pre&#285;ejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam &#265;iuj estis
+for. Sed la Re&#285;o anka&#365; &#349;atis Esperanton. La hispana ministraro
+e&#265; invitis oficiale per la vojo diplomata &#265;iujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+</P><P>
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li
+fari&#285;is.<A HREF="#noto11-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne &#265;iujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la <I>internan ideon</I>. . . . Oni &#265;ie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras ta&#365;gan ne&#365;tralan fundamenton por &#265;iuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu &#265;i reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj fori&#285;os la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomuniki&#285;on.&quot;<A HREF="#noto11-02" CLASS="notosigno">[2]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+</P><P>
+
+&#264;u malamo inter gentoj havas ka&#365;zon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgra&#365; la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en A&#365;strio kaj ekstere. &#264;u &#285;in kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malri&#265;uloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter amba&#365; gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. &#264;u pli gravas korpaj diferencoj? Ne, &#265;ar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. E&#265; nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura &#349;an&#285;us tion post kelkaj
+generacioj.
+
+</P><P>
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+anta&#365;ju&#285;on. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kuni&#285;is &#265;iuj rasoj en
+E&#365;ropo.<A HREF="#noto11-03" CLASS="notosigno">[3]</A>
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
+ Da&#365;ros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de &#265;iu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el &#265;iuj, la malamo intergenta, tute malaperos.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj a&#365;dos per oreloj, kiel
+ne&#365;trala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+</P><P>
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo &#349;ovinista jam senti&#285;is
+&#265;ie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vasti&#285;on de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. &#264;ie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, a&#365; e&#265; persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. E&#265; en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj &#349;tatoj.
+
+</P><P>
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difekti&#285;is. Anka&#365; fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laci&#285;o peza. Anta&#365; ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Ne&#365;trala
+fundamento morala devas stari&#285;i krom la lingva. &#284;uste kontra&#365;
+fluo &#349;ovinista levi&#285;u pli alten la standardo homarana. Ur&#285;as
+voko. Ur&#285;as laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la &#265;enoj! Kion li ne povis en
+Kembri&#285;o, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min <I>anta&#365;</I>
+ vi; poste, se mi povos veni, vi &#265;iam vidos min nur <I>inter</I>
+ vi.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiel li parolos &#265;e la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+</P><P>
+
+En a&#365;gusto 1912, l' antikva pola &#265;efurbo a&#365;dis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj meza&#285;aj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arka&#309;oj de Vavel la mortintaj re&#285;oj de
+nacio krucumita. Kiel &#349;tonaj figura&#309;oj, ili silentas kun
+pre&#285;antaj manoj. Ili ku&#349;as en &#265;erkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickievi&#265;. Tie sur la placo, post
+la &#309;uro &#265;e Sankta-Mario, la popolo aklamis Kos&#265;iu&#349;kon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+</P><P>
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, ku&#349;is tiu lando, kie naski&#285;is esperantismo. Zamenhof
+adia&#365;is la honorojn:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, &#265;ar mia
+ koro estas plena . . . sed hodia&#365; mi staras ankora&#365; en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de &#265;iuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco &#285;i alkondukos iam la homaron? Tion ni &#265;iuj sentas
+ tre bone, kvankam ne &#265;iuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodia&#365; plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu &#285;in per teoriaj klarigoj.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, e&#265; ne sidis sur
+estrado. Ame &#265;irka&#365;ata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' bro&#349;uro pri &quot;Homaranismo&quot;. Hispana samideano represigis
+&#285;in.<A HREF="#noto11-04" CLASS="notosigno">[4]</A>
+
+</P><P>
+
+En anta&#365;parolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La &quot;interna ideo esperantisma&quot;
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri frati&#285;o inter
+homoj sur ne&#365;trala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, &quot;kiu prezentas mian
+kredon pure privatan&quot;. Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de &#265;ia &quot;suspektebla solidareco&quot;
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi &#285;in kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+</P><P>
+
+Kiom na&#365;za estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvaza&#365; honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgra&#365; &#265;iu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la &#309;etitan semon. En multaj koroj &#285;i jam
+kreskis. Prave &#349;ovinismoj da&#365;ros batali kontra&#365; Esperanto. &#284;i
+minacas ilin je mortigo. Prave ili ka&#349;e helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen &#265;io
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. &#264;ar tie ku&#349;as la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+&#265;i praktikan rimedon por pacigi la vivadon &#285;eneralan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva a&#365; religia grupo, la homoj por
+ &#265;iuj rilatoj intergentaj uzu lingvon ne&#365;trale-homan, kaj
+ vivu, la&#365; etiko, moroj kaj vivaran&#285;oj ne&#365;trale-homaj.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu &#265;i punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+</P><P>
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komenci&#285;is per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, &#349;tato kaj eklezio jam aparti&#285;is. Tiel grandi&#285;is
+homa libereco. Kiam &#265;ie malaperos oficiala privilegio por tiu
+a&#365; alia religio, la afero iros pli rapide. Sed anka&#365; sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por ne&#365;trala
+renkonti&#285;o.
+
+</P><P>
+
+Tiu &#265;i paragrafo staris plej &#349;an&#285;ita en la dua eldono de l'
+<I>Deklaracio pri Homaranismo</I>. Estis delikate. La&#365;&#349;ajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+a&#365; grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter amba&#365;. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de &#265;iuj homaranoj: &quot;sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca&quot;. Fondo de kaj
+ali&#285;o al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, &quot;por fiksi fortike sian religian ne&#365;tralecon kaj
+savi sian posteularon kontra&#365; refalo en gente-religian
+&#349;ovinismon&quot;.
+
+</P><P>
+
+Tie ku&#349;is la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgra&#365; sia kredo, alglui&#285;i al
+tiu a&#365; alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, a&#365; por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+</P><P>
+
+Homaranismo helpos forigi tiun &#265;i devigon al malsincereco. Sed
+anka&#365; tial la vorto &quot;liberkreda&quot; ne devas signifi speciale
+ateista. &quot;Liberpensuloj&quot; ofte fari&#285;is fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu &#265;iu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aran&#285;i ne&#365;trale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre ur&#285;a
+estis tiu flanko praktika.<A HREF="#noto11-05" CLASS="notosigno">[5]</A>
+
+</P><P>
+
+Oni devas ja memori, ke &#285;is la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de E&#365;ropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed &#265;u iam estos &#285;enerale akceptataj aran&#285;oj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. E&#265; se ne &#265;iuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari ne&#365;tralan religion, evitante
+&#265;ion ofendan al iu konscienco.
+
+</P><P>
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unui&#285;o venos, e&#265; malrapide, kaj influos la
+&#265;irka&#365;an mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, for&#349;iri iun
+homon de lia kredo, se &#285;i donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Anka&#365; en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas &#265;ie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas &#285;ian kadron eksteran.
+Ili bapti&#285;as, edzi&#285;as, enteri&#285;as la&#365; &#285;iaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. E&#265; pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas beda&#365;rinda. Balda&#365; ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+</P><P>
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco &#265;iun eklezion, kaj
+for&#309;etas kune &#265;iun eksteran moron, feston, a&#365; solenon
+religian, tiam anka&#365; la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; &#285;i bezonas impresojn kaj senteblan ekstera&#309;on.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun feli&#265;on, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la pre&#285;ejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam &#285;i
+ vidas alian infanon, eble tre malri&#265;an, sed kun feli&#265;a koro,
+ irantan en sian pre&#285;ejon, dum &#285;i mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn
+ morojn! . . . &quot;<A HREF="#noto11-06" CLASS="notosigno">[6]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tria infano de Zamenhof naski&#285;is en 1904. &#348;i estis filineto,
+kiu montri&#285;is tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+&#349;ian karakteron. La knabineto ja rimarkis &#265;ion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tran&#265;a&#309;oj de
+&#349;inko. La&#365; kredo izraela, tio estis peko kontra&#365; Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same &#265;e katolikoj man&#285;i viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+</P><P>
+
+En pre&#285;ejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentra&#309;oj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo amba&#365;
+krucumitaj. Kial ne fari&#285;i pola kaj kristana?
+
+</P><P>
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj &#349;ovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente &#309;etis brakojn
+&#265;irka&#365; lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+</P><P>
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili &#349;atis nur la kadron eklezian. &#264;u do preferi ateismon?
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por &#265;iuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ &#265;ar ligi la homojn povas nur sameco <I>pozitiva</I>, sed ne
+ <I>negativa</I>. Alproksimi&#285;as inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ amba&#365; akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo <I>konkreta</I>; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas &#265;iam fremdaj al si
+ reciproke, kiel anta&#365;e. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, da&#365;ras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj a&#365; nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almena&#365; al &#285;ia ekstera&#309;o. &#264;iu
+ konkreta religio, kia ajn &#285;i estas, heredi&#285;as senfine en
+ maniero a&#365;tomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata.&quot;<A HREF="#noto11-07" CLASS="notosigno">[7]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas stari&#285;i vere ne&#365;trala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj a&#365; ser&#265;antoj al
+Dio &#265;iugentaj, &#265;iulandaj, kaj &#265;iutempaj devas trovi tie
+komunan kura&#285;igon al a&#365;skultado de l' konscienco, komunan
+proksimi&#285;on al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontra&#365; neniu religio &#285;i estu konstruita kaj &#265;iuj kredantoj
+povu anka&#365; renkonti&#285;i tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton &quot;etiko&quot; anstata&#365;
+&quot;religio&quot;, &#265;ar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon a&#365; teologion.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Lasante al &#265;iu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu &#349;ajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ ne&#365;tralan <I>eksteran kadron</I>, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si &#265;iujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj a&#365;
+ hipotezoj de &#265;iu el ili.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Ni proponas starigi <I>ne&#365;trale-homan etikan regularon</I>, kiu
+ povus fari el la <I>homoj</I> homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan &#349;ovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj &#285;isnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al &#285;i la formon de tute konkreta, por &#265;iam
+ fiksita, infana&#285;e ensu&#265;ebla, kaj a&#365;tomate heredebla
+ religio.&quot;<A HREF="#noto11-08" CLASS="notosigno">[8]</A>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiun &#265;i projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en a&#365;gusto 1914. Sed la &#265;irka&#365;a &#349;ovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, e&#265; privatan, dum la Kongreso. Poste, ili anka&#365; ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' a&#365;toro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo &#349;ovinista fari&#285;is tiel forta,
+ke &#265;io simila dan&#285;erigus e&#265; la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+</P><P>
+
+Denove korvundita, sed &#265;iam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksi&#285;o? &#264;u nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aran&#285;o de speciala Kongreso en
+ne&#365;trala lando.
+
+</P><P>
+
+Voja&#285;e, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bu&#265;ado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta E&#365;ropo
+preti&#285;is junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron. . . .
+
+</P><P>
+
+Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompi&#285;is en koro Zamenhofa.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-01">
+[1]</A> Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-02">
+[2]</A> Plena teksto en gazeto <I>Esperanto</I>, n-ro 62, &#284;enevo, 20
+septembro 1909.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-03">
+[3]</A> Prof. Eug&egrave;ne Pittard: <I>Les races chez les bellig&eacute;rants</I>,
+Gen&egrave;ve 1916.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-04">
+[4]</A> <I>Deklaracio pri Homaranismo</I>, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla &#265;e redakcio de <I>Homaro</I>, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-05">
+[5]</A> Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en &#265;apitro VII.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-06">
+[6]</A> El projektata Alvoko al Kongreso por ne&#365;trale-homa religio.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-07">
+[7]</A> El manuskripto pli supre jam citita.
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto11-08">
+[8]</A> El sama.
+
+</P>
+
+
+<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro12">&#264;APITRO XII.<BR><BR>
+Homo &#265;e Morto.</A></H3>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+Milito &#8212; En Varsovio. &#8212; Pri hebrea nacianismo. &#8212; Letero al
+ Diplomatio. &#8212; Batalo kaj mizero. &#8212; &#264;agreno de la Majstro. &#8212;
+ La vivcelo. &#8212; Letero pri homaranismo. &#8212; Projektita Kongreso.
+ &#8212; Rusa Revolucio. &#8212; Lasta korbato. &#8212; Enterigo.
+
+ </P><P>
+
+Lia kredo. &#8212; Pri senmorteco de l' animo. &#8212; Pri junula krizo &#8212;
+ Pri Krista instruo. &#8212; Abdul-Baha. &#8212; Kuracisto de l' Homaro.
+ &#8212; Grandeco de Zamenhof.
+</P></BLOCKQUOTE>
+
+<BR>
+
+<BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,<BR>
+ Sed &#285;i sin dividis batale;<BR>
+ Popolo popolon atakas kruele,<BR>
+ Frat' fraton atakas &#349;akale.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiuj versoj e&#293;adis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, sense&#285;a, senman&#285;a, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+&#265;iam vigla, senlaca, flegema.
+
+</P><P>
+
+Malsano kaj mal&#285;ojo lin premis &#265;e koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek mar&#349;i, nek spiri facile. &#264;irka&#365;e la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris &#265;iam pli proksime. Flug&#349;ipoj
+&#309;etis bombojn sur la urbon. E&#265; unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimi&#285;is. Kio
+estas ja dan&#285;ero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+&#349;ovinistaj pasioj &#265;ie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+ka&#285;o. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis &#265;ion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+</P><P>
+
+En Varsovio la vivado fari&#285;is abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. &#264;erkesoj tramar&#349;is, kantante
+la&#365;ritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontra&#365; ili turni&#285;is la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: &quot;Spionoj!&quot; Ili ne montris entuziasmon: &quot;Perfiduloj!&quot; Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontra&#365; judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+e&#265; Zamenhof, &quot;dan&#285;eran internaciulon&quot;. Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dis&#349;irita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+</P><P>
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskoleri&#285;is en kontra&#365;aj &#349;ovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi mem beda&#365;rinde devas stari flanke de la afero, &#265;ar la&#365;
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento a&#365; religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke &#265;iu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfeli&#265;on, kaj ke la celado de
+ &#265;iuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj &#8212; kiel natura sindefenda
+ reago &#8212; estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ amba&#365; naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfeli&#265;oj, el kiuj la homaro neniam eliros, se &#265;iu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stari&#285;i sur
+ grundo tute ne&#365;trala.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;Tio estas la ka&#365;zo, pro kiu mi, malgra&#365; la kor&#349;irantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ <I>absoluta</I>. Mi estas profunde konvinkita, ke per <I>tio</I> mi
+ alportos al mia malfeli&#265;a gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+E&#265; la persekuto kaj teruraj batoj kontra&#365; la Hebreoj dum la
+milito ne &#349;an&#285;is tiun &#265;i vidpunkton. Sed kiu a&#365;dis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian kor&#349;iran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni <I>kiom</I> li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+</P><P>
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian &quot;Leteron
+al diplomatio&quot;. Eble &#285;i estas lia skriba&#309;o la plej forta.
+Beda&#365;rinde &#285;i aperis tri a&#365; kvar jarojn tro frue anta&#365; la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon &#285;in
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri E&#365;ropo li sin
+turnis per profeta voko: &quot;&#264;u vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de E&#365;ropo? &#264;u vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?&quot;
+
+</P><P>
+
+La&#365; Zamenhof nur unu decido povus savi E&#365;ropon de kruda
+sova&#285;eco. &#284;i estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu &#265;i
+principo: &quot;<I>&#265;iu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al &#265;iuj siaj filoj</I>&quot;. Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per ne&#365;tralaj nomoj geografiaj, anstata&#365;
+per nomo de gento. En regno titolita &quot;Rusujo&quot;, la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj a&#365; Poloj estis premataj. En
+lando nomata &quot;Polujo&quot; la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En anta&#365;a &quot;Serenisima
+Respubliko&quot; la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj &quot;Svisa Konfederacio&quot;, &quot;Usono&quot;,
+&quot;Brazilio&quot; rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvaza&#365; sian kaj la ceterajn lo&#285;antojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri ne&#365;tralaj nomoj kun sufikso <I>-io</I>.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn le&#285;ojn
+sub internacia garantio:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;1) &#264;iu regno apartenas morale kaj materiale al &#265;iuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj lo&#285;antoj, kian ajn lingvon, religion,
+ a&#365; supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn a&#365; pli malgrandajn rajtojn a&#365; devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;2) &#264;iu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon a&#365;
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstata&#365; la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por &#285;i sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna a&#365; urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun &#349;uldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;3) Pro &#265;iuj maljusta&#309;oj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda anta&#365; konstanta Tut-E&#365;ropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de &#265;iuj E&#365;ropaj regnoj.
+
+ </P><P>
+
+ &quot;4) &#264;iu regno kaj &#265;iu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon ne&#365;trale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de &#265;iuj regnoj.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Iam venos tempo, post longa na&#365;zo pri militoj, kiam tiuj &#265;i
+principoj estos avide ser&#265;ataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+</P><P>
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la &#265;ielo ru&#285;e fajris &#265;irka&#365;
+Varsovio. Forirante, la Rusoj &#265;ie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmar&#349;is regulpa&#349;e. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro stari&#285;is apud prusa generalo. Anka&#365; tiam la
+militistoj ne &#349;atis la Hebreojn. Maldikaj, malri&#265;aj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro anta&#365;
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+</P><P>
+
+Al Zamenhof aero mankis e&#265; pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la lo&#285;ejon apud &#284;ardeno Saksa. &#264;e Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis malla&#365;te.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstata&#365;is lin kiel okulisto
+&#265;e la strato Dzika. Sed li beda&#365;ris, ke li forlasis la tieajn
+malri&#265;ulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro &#309;us mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+&#292;arkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+&#264;agreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. &quot;Kial ili, kaj ne mi?&quot; &#8212; li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere &#265;e l'
+kameno. Sur la muroj estis &#265;ie memora&#309;oj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembri&#285;o, &#285;ojaj tagoj. Anka&#365; tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+</P><P>
+
+Ankora&#365; li laboris pri homarana ideo. &quot;&#284;i estas ja la celo de
+mia tuta vivo&quot;, li diris kun fervora brilo en okuloj. &quot;Por &#285;i mi
+fordonus &#265;ion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+&#265;i tie, fortran&#265;ita el mondo!&quot; Li anta&#365;vidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almena&#365;
+starigi l' aferon. Poste trovi&#285;os helpantoj por &#285;in vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unui&#285;o.
+
+</P><P>
+
+Jam en a&#365;tuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: &quot;La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgra&#365; la &#285;isnuna malbona sukceso,
+nepre penu aran&#285;i kongreson de homaranoj&quot;. Sed la milito
+longi&#285;is. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por ne&#365;trale-homa religio. Sed
+anta&#365;e estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al &#285;i oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+</P><P>
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno &quot;okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916&quot; en urbo svisa. Sed la milito
+da&#365;ris. Sur la manuskripto tiu dato ku&#349;as trastrekita. Li
+skribis &#349;an&#285;e: &quot;en la unuaj tagoj de a&#365;gusto 1917&quot;.
+En marto, la milito da&#365;ris &#265;iam. &#264;u senfine?
+&#264;u li vidos iam pacon? Denova korekta&#309;o montras
+krajone, kaj e&#265; tragedie, &#265;i tiujn vortojn per tremanta
+mano: &quot;post la fino de la milito&quot;.
+
+</P><P>
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. &#264;iu spiro
+fari&#285;is turmento. Li devis ne ku&#349;i&#285;i, nur sidi a&#365; stari. La
+Rusa Revolucio, levi&#285;inta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. &#264;u ili scios
+da&#365;re liberi&#285;i interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+</P><P>
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis ur&#285;e. Nova
+homaro devas organizi&#285;i. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,<BR>
+ El mia brusto nun ne saltu for!<BR>
+ Jam teni min ne povas mi facile,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ho, mia kor'!</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Ripozi, dormi e&#265; kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendi&#285;is
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . .
+Sed jam li eksufoki&#285;is. Li volis voki. La vo&#265;o haltis en lia
+gor&#285;o. Jen alkuris la edzino. &#348;i helpis lin residi. Ve! jam
+&#265;esis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ho, mia kor'! Post longa laborado<BR>
+ &#264;u mi ne venkos en decida hor'?<BR>
+ Sufi&#265;e! Trankvili&#285;u de l' batado,<BR>
+ &nbsp;&nbsp;&nbsp;Ho, mia kor'!</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la &#265;erkon al tombejo. Mal&#285;oje kantis poeto Belmont:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ <I>Ne venis Polujo kadavron honori<BR>
+ De filo pollanda, de monda sa&#285;ul' . . .<BR>
+ Ho kiel sangi&#285;is en mi pola kor' . . .<BR>
+ Malri&#265;aj Hebreoj nur venis post &#265;erko<BR>
+ &#264;ar mortis bonkora helpant' okulisto.</I>
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj &#265;iujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana &#349;ipestro Neubart, povis diri
+adia&#365;on en la nomo de tiu &#265;iulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortu&#349;itaj.
+
+</P><P>
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter &#265;irka&#365;aj vila&#285;anoj,
+&#285;i estis la plej alta, la plej ta&#365;ga simbolo. Efektive
+nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malri&#265;a okulisto.
+Sed la granda verko restis. Anka&#365; la inspiro el animo pura.
+Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la
+malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj
+diskreskos &#265;ie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj
+sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al
+frata repaci&#285;o.
+
+</P><P>
+
+Sur lia skribotablo ku&#349;is lasta manskriba&#309;o krajona, nefinita.
+&#284;i estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis &#265;iam silentema. Liaj proksimuloj e&#265; ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun &#265;iuj, neniam
+ofende per ago a&#365; parolo kontra&#365; iu ajn, &#265;iam simpatie
+a&#365;skulteme al ceteraj homoj, e&#265; al tedaj. Al &#265;iuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj &#265;iu venis al li por konsilo. &quot;Li
+neniam pekis&quot;, diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub &#349;ia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+</P><P>
+
+Sur papero kvarpa&#285;a li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri pa&#285;oj ku&#349;as anta&#365;klarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Anta&#365;proteste li notis:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;&#264;io, kion mi nun skribas, naski&#285;is en mia kapo ne nun, sed
+ anta&#365; kvardek jaroj, kiam mi havis la a&#285;on de 16-18 jaroj;
+ malgra&#365; ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preska&#365; tute ne &#349;an&#285;i&#285;is.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tamen li anta&#365;vidis, ke tiu &#265;i artikolo al multaj tre
+malpla&#265;os:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Dum en la mondo scienca mi perdos &#265;ian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ ver&#349;ajne nur atakon, &#265;ar <I>mia</I> kredo estas tute alispeca ol
+ <I>ilia</I> kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas.&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+La kvara pa&#285;o nur estis komencita. La skribado estas preska&#365;
+nelegebla:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaski&#285;a religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis &#265;irka&#365; la a&#285;o de 15-16 jaroj. Tio estis
+ anka&#365; la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj &#265;ian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu krei&#285;is, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, balda&#365; forputros por
+ &#265;iam, kaj dum &#265;iuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj &#285;i jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? &#264;ar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . .&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pa&#285;o nur ku&#349;is
+noto pri la sekvo projektita. Post la na&#365;zo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
+ ekzistas iaj le&#285;oj en la naturo . . .; ke io min gardas al
+ alta celo . . .&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skriba&#309;o. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris sen&#349;ancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis &quot;Dion
+en la koro&quot;, ke li komprenis la da&#365;recon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvaza&#365; malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+</P><P>
+
+Jam anta&#365; Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+</P><BLOCKQUOTE><P>
+ &quot;Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
+ bela en la mondo ol <I>plena</I> sekvado al instruo de Jezuo?&quot;
+</P></BLOCKQUOTE><P>
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, &#349;ovinista,
+mongajnema?
+
+</P><P>
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis &#285;ojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi.<A HREF="#noto12-01" CLASS="notosigno">[1]</A>
+En tio li montri&#285;is siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li klini&#285;is ame super &#285;ia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la ka&#365;zojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, anka&#365; serumon.
+
+</P><P>
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis sa&#285;a kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis &#265;iel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+&#265;ian frazistecon. Kiu, e&#265; plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li &#265;e kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? E&#265; per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vila&#285;oj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de E&#365;ropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+</P><P>
+
+Nun, tiu skribo&#265;ambro lia, &#265;e domo varsovia, estas malplena.
+Pie &#285;in konservas netu&#349;itan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la pa&#285;o nefinita. Silentas la horlo&#285;o.
+
+</P><P>
+
+Iel regas en la &#265;ambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgranda&#309;oj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkura&#285;oj?
+
+</P><P>
+
+Li tamen amis &#265;iujn nin. Li lasis al ni devon: konigi <I>tutan</I>
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pa&#285;o ku&#349;as lia
+plumo. &#284;i batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu &#285;in da&#365;rigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam &#285;i donis flugilojn al lia penso. &quot;Nun
+de loko flugu &#285;i al loko. . . .&quot; Nova mondo devas konstrui&#285;i.
+Morto kaj naski&#285;o. Homaro sopiras je rompo de baroj. &#284;i bezonas
+absoluton. Li alvokas. &#284;i alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero &#285;enerala krias la sama voko, ur&#285;a, korpremanta . . .
+
+</P><P>
+
+A&#365;du, a&#365;du, kiel &#349;ire &#285;i sonas!
+
+</P><P>
+
+<A NAME="noto12-01">
+[1]</A> Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribma&#349;ino en 1891-1892.
+
+</P>
+
+
+
+
+
+
+
+
+<pre>
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359-h.htm or 26359-h.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+</pre>
+
+</BODY>
+
+</HTML>
+
diff --git a/old/20080819-26359-0.txt b/old/20080819-26359-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..bc83d1a
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-26359-0.txt
@@ -0,0 +1,3838 @@
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+EDMOND PRIVAT
+
+
+1920
+
+
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO
+
+
+ANTAŬPAROLO
+
+AVERTO
+
+ĈAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
+ Litva lando. -- El Mickieviĉ. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetaĵo Mickieviĉa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetaĵo
+ Jesaja. -- Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.
+
+ĈAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antaŭjuĝoj.
+
+ĈAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ serĉado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+ĈAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+ĈAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
+ Volapük. -- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema
+ bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ
+ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
+ Edziĝo. -- Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj
+ aliĝoj. -- La Dua Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La
+ Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
+ de l' patrino. -- Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
+ cenzuro.
+
+ĈAPITRO VI. -- Idealista profeto.
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malriĉuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratiĝo. -- Profeta parolado. -- Preĝo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+ĈAPITRO VII. -- Homarano.
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Buĉado
+ en Kaŭkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neŭtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neŭtrala Templo.
+
+ĈAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Ĝeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembriĝo 1907. -- Ĝojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraŭ vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+ĈAPITRO IX. -- Lingvisto.
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+ĈAPITRO X. -- Verkisto.
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+ĈAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+ĈAPITRO XII. -- Homo ĉe Morto.
+ Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro.
+ -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
+ Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+ Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
+ -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
+ Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+
+
+LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE
+
+
+ANTAŬPAROLO
+
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj -- originalaĵoj kaj tradukoj -- kiuj,
+laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ
+ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar
+ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+ John Mabon Warden,
+ John Pollen,
+ Bertram Chatterton,
+ John Merchant,
+
+ Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
+
+
+
+
+AVERTO DE L' AŬTORO
+
+
+Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia;
+nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al
+ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja
+komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l' mortinto, ĉiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.
+
+ E. P.
+
+ Ĝenevo, julio 1920.
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+ĈAPITRO I.
+
+La Gentoj en Litva lando.
+
+ Litva lando. -- El Mickieviĉ. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetaĵo Mickieviĉa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetaĵo
+ Jesaja. -- Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.
+
+
+Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de
+Mickieviĉ en _Sinjoro Tadeo_:
+
+ Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
+ Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras . . .
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
+ Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj . . . [1]
+
+Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita
+per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj
+urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ
+plenigis ilin.
+
+Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+ Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,
+ Popolo, havanta mian instruon en koro:
+ Ne timu ofendon de homoj,
+ Ne tremu antaŭ insultoj.
+
+ Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,
+ Ho brako de l' Eternulo;
+ Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,
+ Ĉu ne vi dishakis Fierulon?
+ Ĉu ne vi sekigis la maron? [2]
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj
+urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo
+brilis oraj turoj de rusa preĝejo.
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli
+peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam
+trudiĝis devige en lernejoj.
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus
+finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "_Divide
+ut imperes_" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun
+la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj
+ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj
+de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ
+Rusoj.
+
+Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto
+Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn
+gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita
+punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi
+sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+ Kiel Kristo ja venkis la tombon,
+ tiel ankaŭ Polujo revivos,
+ por savi popolojn kaj Ligon
+ ilian sigeli por daŭra justeco. [3]
+
+Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero
+tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton
+kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido
+senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+ Ĝoju kun Jerusalem,
+ Kaj estu gajaj pri ĝi . . .
+
+ Jen Mi fluigos sur ĝin
+ Pacon kiel riveron,
+ Kaj la riĉaĵon de l' popoloj . . .
+
+ Venis la tempo
+ Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,
+ Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj
+en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.
+
+En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj
+akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj
+kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga,
+venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickieviĉ,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+
+
+
+ĈAPITRO II.
+
+Infano en Bjalistok.
+
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antaŭjuĝoj.
+
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la
+paro.
+
+La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj
+ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo
+devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne
+tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan
+krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.
+
+Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi
+tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.
+
+Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li
+preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo
+laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta
+fojo". [1]
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam
+laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
+lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema
+knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj
+aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema
+konsilanto.
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li
+adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis
+kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li
+antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis
+morto . . . kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi
+gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.
+
+Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
+vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
+Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judaĉoj!
+hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
+mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
+ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro,
+vi, raso de ŝtelistoj! . . ." kaj kraĉas oficiro pro malŝato.
+
+Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj
+en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
+ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj
+de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
+oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj
+ornamaĵoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo.
+Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi
+tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie?
+. . . Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas
+ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas,
+arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam
+li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
+okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas
+koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
+Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu
+akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas
+el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri
+Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj
+nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana
+pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
+Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado
+inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub
+skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon?
+Terure ĝi aspektas . . . Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de
+l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne
+mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la
+panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado.
+Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+[1] El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+
+
+
+ĈAPITRO III.
+
+Gimnaziano en Varsovio.
+
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ serĉado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+ "En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
+
+ "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! . . ."
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
+"grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon.
+
+Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu
+ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo.
+Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ
+incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.
+
+Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj
+eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l'
+virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron --
+ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion.
+Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
+Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La
+ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
+nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
+Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam
+finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas
+"kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj
+ĉio same rekomencu! . . . k.t.p.
+
+En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per
+latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum
+centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof,
+antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj intergentaj.
+En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango
+sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco
+kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
+ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
+frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj
+ĉiulandaj unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l'
+amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj.
+Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
+helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko
+devas regi ĝian fundamenton.
+
+De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.
+
+Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
+_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
+fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem.
+Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
+latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ
+Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
+kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
+samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ
+voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo _ŝvejcarskaja_
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendaĵo _konditorskaja_ (sukeraĵejo). Ĉi tiu _-skaja_
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj." [1]
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-aĵo_,
+_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-iĝi_ centobligus ĝin. Dek mil vortoj
+memformiĝus sen aparta lerno.
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj
+malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam
+samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel _o_,
+_a_, _e_, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
+el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre
+turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
+maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano.
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la
+ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia
+longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses
+aŭ sep ellernis la sistemon.
+
+En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro
+lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa
+refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+ Malamikete de las nacjes
+ Kadó, kadó, jam temp' está!
+ La tot' homoze in familje
+ Konunigare so debá.
+
+ (Malamikeco de la nacioj
+ Falu, falu, jam temp' estas!
+ La tuta homaro en familio
+ Kununuigi sin devas.)
+
+En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris.
+La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson,
+ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
+nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
+"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
+malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
+preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
+historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis
+tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar
+la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi
+en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!" Tiel
+babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
+nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
+permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
+revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ
+promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ
+provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro,
+gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
+manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu
+fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis
+ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.
+
+[1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
+n-ro 6-7; _Esperantaj Prozaĵoj_, p. 239).
+
+[2] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.
+
+
+
+
+ĈAPITRO IV.
+
+Studentaj jaroj.
+
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malŝato je ŝovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ sonĝo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.
+
+Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li
+verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomoŝti_. Hejme la
+gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en
+monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice
+super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li
+malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin
+sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj
+organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
+Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter
+gentoj devus ĉesi.
+
+Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis
+materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo
+en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis.
+Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata.
+Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
+
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
+ Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
+ Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
+
+ Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
+ En tia tempo dormo estus honta.
+ Per ondo forta de l' amaso
+ Ni svingu flagon al la vivo!
+ Se riĉuloj pro la oro
+ Kisas sklave manojn potenculajn,
+ Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro
+ Disbatos la katenojn.
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ
+gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' merito de l'
+Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
+ĉiuj" vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj.
+Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al
+li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda
+vorto ŝovinista lin repelis.
+
+Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis,
+ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro facile ĉe l' komenco
+de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi
+elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
+revenis hejmen.
+
+En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' Universitato.
+Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
+patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie
+kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En
+libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano
+dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
+estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis
+liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin
+faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam
+ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.
+
+Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos
+universitaton.
+
+Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. Efektive
+li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
+
+Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel
+en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
+sonĝo" estis jene tradukita el germana:
+
+ Mo bella princino il sonto vidá
+ Ko żuoj malseŝaj e palaj,
+ Sul dillo, sul verda no koe sidá
+ Il armoj amizaj e kalaj.
+
+ "La kron' de ta padro fio pu mo esté,
+ La ora, la redża ra sello!
+ La skepro diantiza, rol mo ne volé,
+ Tol mem koj volé mo, ma bella."
+
+ "To et ne estebla", ŝo palla a mo,
+ "Kor et si la tombo kuŝé mo
+ E koj i la nokto vioné mo a to,
+ Kor tol fe prekale amé mo!"
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante
+sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li
+skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn
+paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
+ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.
+
+ "Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike
+ transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis
+ kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj
+ en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj
+ objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
+ verbo _meti_, la neŭtrala, sed difinita finiĝo _aŭ_, k.t.p.,
+ kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
+ kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko
+ senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn
+ nebezonajn sufiksojn." [1]
+
+Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj
+latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
+anstataŭiĝis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
+sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
+vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
+kunmetitaj vortoj kiel _ĉiudiurne_ aŭ _diurnmeze_, kaj ankaŭ
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel
+_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaŭ
+tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte
+multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
+anstataŭis _e_ latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi
+frazojn sen konfuzo.
+
+Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la
+vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ
+Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin
+forigi per plibona.
+
+Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
+
+Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe
+"fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el
+tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis.
+Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for
+la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
+
+Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus,
+eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si
+ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri
+homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis
+eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante --
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.
+
+ "Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
+ Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
+ Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
+ Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
+
+[1] Letero al Borovko.
+
+
+
+
+ĈAPITRO V.
+
+Doktoro Esperanto.
+
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapük.
+ -- Nova turmento. -- Fianĉiĝo. -- Helpema bopatro. --
+ Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaŭ Rubikono. --
+ "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edziĝo. --
+ Dissendado de broŝuroj. -- Respondoj kaj aliĝoj. -- La Dua
+ Libro. -- Akraĵoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
+ Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
+ Transloĝo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
+
+
+Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du
+sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la
+sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro
+ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ
+freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj
+ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala
+kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.
+
+Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin
+perfektigis, ekfloris okcidente "Volapük" de l' abato
+Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia
+famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo [1] kun D-ro
+Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri
+lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
+Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
+utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila
+al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
+estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero,
+kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la
+cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La
+verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro
+estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
+agitis.
+
+ "Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi
+ staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: _Ho, mia
+kor'!_ Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
+ Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo _Patro
+nia_, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis
+aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo
+la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo
+internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro
+Esperanto".
+
+La 9. de aŭgusto [3] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre
+modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
+kun edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj
+personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
+komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per
+tuja semo de komuna idealo.
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en
+la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ
+ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi
+estas, se ŝi gardas la flamon.
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ
+fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj
+anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de
+fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si
+mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi
+mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi
+ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ
+alia persono".
+
+Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro
+ĝenerala. [4]
+
+"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
+en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de
+ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo."
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Puŝkin.
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto"
+baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi konvertiĝis
+en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
+Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Ĝi
+anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.
+
+Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en
+ĉefurbo pola.
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
+laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio
+ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso.
+"Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "ĉiuj
+esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia
+situacio atingis lastan gradon de neebleco."
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo
+eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por
+daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis
+centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
+Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia
+necesaĵo por helpi geniulon.
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for.
+La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+transloĝi al Grodno.
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo.
+Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post
+brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter
+si.
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis
+antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
+interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+"Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaŭ libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo."
+(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)
+
+Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en _La
+Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja _Kredo
+kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis
+nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akraĵoj de l' vivado.
+
+Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+[1] La 30. de marto 1887.
+
+[2] 1887.
+
+[3] 1887.
+
+[4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+
+
+
+ĈAPITRO VI.
+
+Idealista profeto.
+
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malriĉuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratiĝo. -- Profeta parolado. -- Preĝo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+
+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al
+la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno,
+kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon
+de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en
+malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
+kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja
+malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ
+preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia
+atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera
+bonfaranto.
+
+Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre
+malriĉe, for el ĉia lukso. [1] Per penado ĉiutaga la premantaj
+zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli
+alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
+tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis
+plumon.
+
+Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+ . . . Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilaĝo . . .
+ Tre malproksime ĉiuj ni staras
+ La unuj de la aliaj.
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera
+silento pensante al la alia "rondo familia".
+
+Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfeliĉa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo.
+Kontraŭa partio de la "asimilistoj" ankaŭ ne plaĉis al li.
+Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj
+devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la
+Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ
+gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus
+ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.
+
+Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis
+"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laŭ la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata
+scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin _laŭ spirito_,
+dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin _laŭ litero_.
+Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo
+ne devus apartiĝi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro
+idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj.
+Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.
+
+El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dediĉis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":
+
+ Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas . . .
+ Ni semas kaj semas konstante. [2]
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado
+iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin
+ĝenis.
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi
+helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis
+ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis
+ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj
+subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia".
+
+Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja
+jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa
+vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda
+la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per
+portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo. Ĉiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuraĝigajn:
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo
+ Al kiu kuraĝe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta ĉielo,
+ Al ni la direkton ĝi diras.
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
+aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
+eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko . . .
+
+Samtempe ĉiuj ni stariĝis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la
+bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+ "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu ĉiujn nin ligas. . . .
+
+ "Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta
+ domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos . . .
+
+ "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ kompreniĝado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
+ humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas
+ sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento
+ neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .
+
+ "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la
+ reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne
+ haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!"
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj
+fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj
+kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volapükanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de fratiĝo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto
+memora.
+
+Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri
+finon? Lia voĉo penis lastan forton:
+
+ "Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al
+ vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo,
+ kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:
+
+ "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fontego de l' amo kaj vero . . .
+ Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
+ Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas . . .
+ Hodiaŭ ni preĝas.
+
+ "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;
+ Silentas nun ĉiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de koro . . .
+
+ "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
+ Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l' granda homaro!
+
+ "Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
+ Por reunuigi l' homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron . . .
+
+ "La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Ĝi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+
+ "Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero."
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam
+ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin
+detrui.
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! . . .
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+[1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
+
+[2] El poemo "La Vojo".
+
+
+
+
+ĈAPITRO VII.
+
+Homarano.
+
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Buĉado
+ en Kaŭkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neŭtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neŭtrala Templo.
+
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda.
+Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+ "Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo . . ., ke ĝia
+ facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera frateco." [1]
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma
+regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur
+neĝo sangante.
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia.
+Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
+repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician:
+"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
+kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
+"Nigra mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi
+eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
+socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn
+stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
+facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
+l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis
+same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
+Armenoj.
+
+Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo _Hilelismo_, li decidis igi taŭga ĝenerale.
+
+Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
+de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906.
+[2] Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
+kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
+Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:
+
+ "La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj
+ kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco."
+
+La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+ "Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la
+ homaranismo."
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li
+volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro.
+
+En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe,
+sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi".
+
+Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo,
+tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la
+mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj
+starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
+gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento _mora_, ne nur
+idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto
+je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ
+Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo.
+Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ
+sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda
+okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi
+tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.
+
+Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu
+germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur
+lasta paĝo de l' broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj
+aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia
+demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la
+Hebreoj.
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ
+ĉiuj dek du punktoj de l' broŝuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn
+landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso _-io_ al ĉefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo
+homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:
+
+ ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
+ oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p."
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj
+espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta
+komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo,
+neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+[1] El la broŝureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+[2] Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+
+
+
+ĈAPITRO VIII.
+
+Kongresaj Paroladoj.
+
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Ĝeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembriĝo 1907. -- Ĝojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraŭ vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+
+En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaŭ
+ĉiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
+eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur
+malmultaj tion faris.
+
+Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La
+krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
+ideo" de l' movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+_L' Espérantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro
+pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin
+kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.
+
+Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+ "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
+ popoloj.
+
+ "Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas."
+
+Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton "privata" kelkaj
+personoj volus anstataŭi per "malpermesata". Sub influo de De
+Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
+diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia
+_ideo_, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin!
+
+"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe
+la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906:
+
+ ". . . El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj
+ bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!"
+
+Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:
+
+ "Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia
+ naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda
+ dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.
+
+ "Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion ĉi nei? . . .
+
+ "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ -- ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo --
+ ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi
+ alproksimigas iliajn korojn."
+
+Laŭ la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ĝi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn.
+Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili i daŭru kiel festoj de l' "interna ideo".
+
+ "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi
+ estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj."
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la
+sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko
+vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembriĝanoj
+akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj ŝatas".
+
+Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
+Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoriĉaj.
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la
+granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon _La
+Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina
+profetaĵo:
+
+ Sur neŭtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera
+popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista
+laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ
+preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro
+libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio
+plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la _Lingva Komitato_. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li
+plenumis tion:
+
+ "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. . . . Por
+ formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom,
+ per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Ĉiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj ĉion ĉi
+ tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam
+ devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la
+ fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
+ muroj inter la popoloj -- se ĝi nur ne enmiksas sin en la
+ internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
+ standardo. . . .
+
+ "En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan
+ standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra
+ volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj
+ de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la
+ estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la
+ plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
+
+Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaŭ
+katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.
+
+"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en
+ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
+la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+ "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!"
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero ruĝigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis,
+ili sentis ĉion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+ "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
+ forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
+ sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
+ anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
+ kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
+ frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj
+ deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj
+ estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!"
+
+[1] Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+
+
+
+ĈAPITRO IX.
+
+Lingvisto.
+
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+
+Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon.
+Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la
+kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj
+raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
+ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio
+ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+danĝeraj rompoj?
+
+En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la
+plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de
+Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1]
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno
+videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de
+Bourlet: "Judasa kiso".
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la
+"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem. [2] La ceteraj sendis
+ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
+advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
+prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
+ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
+dankemon.
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj,
+vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis
+kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj
+sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
+aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
+la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco
+de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
+Komitato_.
+
+Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum
+ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
+ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la
+enmikson de sentoj ambaŭflanke. [3]
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro
+Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis
+demokrate.
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+ "Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
+ _iniciatoro_." [4]
+
+Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed
+
+ "Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. . . .
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj
+ ĉiuj vivaj lingvoj." [5]
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera
+scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.
+
+Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la
+"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ
+"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
+eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis
+pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li
+presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam
+okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
+la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
+Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
+stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra
+komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por
+Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7]
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne
+povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8]
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+ "Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia
+ persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj. . . .
+ Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
+ materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de
+ regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo sufiĉe
+ fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ
+ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto." [9]
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis
+vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
+Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William
+James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
+nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis _a priori_.
+
+Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj.
+Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj
+plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+ "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas,
+ aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj
+ eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia
+ lingvo laŭ la diversaj landoj. . . . Nenie rompiĝas aŭ
+ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11]
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi
+Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l'
+akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per
+alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina ŝajno?
+
+Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi
+montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube
+estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
+_komprenadon_. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+ "Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel ĉiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn
+ aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo. . . . Ĉiu, kiu volos
+ kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn."
+
+[1] Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.
+
+[2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+[3] Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
+Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
+
+[4] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
+1903.
+
+[7] Vidu _L' Espérantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi
+komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri ĉio, kio koncernas
+propagandon. Al ĝi, kaj _nur al ĝi sole_, apartenas la devo kaj
+la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+[8] Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.
+
+[9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
+Unua parto, Ĝenevo 1912.
+
+[10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+[11] Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.
+
+
+
+
+ĈAPITRO X.
+
+Verkisto.
+
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto,
+aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1]
+
+Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen ĝi inspiris milojn.
+
+Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
+Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Molière, _La
+Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+ "Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de
+ vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de
+ ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi
+ rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2]
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+ Ho kial ne fandiĝas homa korpo,
+ Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+ Spirito sankta aŭ demon' terura,
+ Ĉu el ĉielo aŭ el la infero . . .
+ Respondu. . . . Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.
+ Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile
+ Vin metis, kial ĝi malfermis nun
+ La pezan sian buŝon de marmoro,
+ Por vin elĵeti?
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj
+tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna,
+vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra
+komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis
+tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+ "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ -- ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras,
+ kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,
+ baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko." [3]
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam
+antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ
+antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon
+kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "_Eviti ĉion
+agresivan!_"
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+ "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfeliĉa patrujo . . ." [4]
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta
+voĉo:
+
+ "Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos
+ esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
+ ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo." [4]
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+ Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan. [5]
+
+Antaŭ l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
+fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
+signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+aŭdiĝas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Ĝi la homan tiras familion:
+ Al la mond' eterne militanta
+ Ĝi promesas sanktan harmonion.
+
+Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi
+la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento
+ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta
+aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej
+sinceran:
+
+ Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn deŝiras,
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
+ Ni forton pli freŝan akiras.
+
+Tiun ĉi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaŭ la Bulonja
+kongreso. Same _Al la Fratoj_ eĉ pli frue. Melankolie sonas
+ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:
+
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.
+ Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita. [6]
+
+Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la
+vortoj "celo" kaj "obstino". Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda
+estas miaguste la _Preĝo sub la verda standardo_, [7] kaj eĉ
+multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro
+simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin
+laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+[1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
+
+[2] El _La Predikanto_, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+[3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+[4] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+[5] El _La Vojo_.
+
+[6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+[7] Citita en ĉapitro VI.
+
+
+
+
+ĈAPITRO XI.
+
+Etika Pensulo.
+
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo ŝovinista. -- Eksiĝo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neŭtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo.
+Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj
+fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis
+for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro
+eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.
+[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+ "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la _internan ideon_. . . . Oni ĉie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikiĝon." [2]
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo. [3]
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+ "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
+ Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel
+neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis
+ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala
+fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ
+fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas
+voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en
+Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+ "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_
+ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur _inter_
+ vi."
+
+Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de
+nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun
+preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post
+la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof
+adiaŭis la honorojn:
+
+ "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia
+ koro estas plena . . . sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj."
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur
+estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
+ĝin. [4]
+
+En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter
+homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
+kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco"
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam
+kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
+
+ Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por
+ ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj
+ vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis
+homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala
+renkontiĝo.
+
+Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l'
+_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
+aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian
+ŝovinismon".
+
+Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al
+tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed
+ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
+ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa
+estis tiu flanko praktika. [5]
+
+Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante
+ĉion ofendan al iu konscienco.
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la
+ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun
+homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran.
+Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj
+forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon
+religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+ "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi
+ vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro,
+ irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6]
+
+Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto,
+kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de
+ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ
+krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn
+ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?
+
+ "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ ĉar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
+ _negativa_. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu
+ konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en
+ maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata." [7]
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al
+Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie
+komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan
+proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj
+povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ
+"religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aŭ teologion.
+
+ "Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neŭtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ
+ hipotezoj de ĉiu el ili.
+
+ "Ni proponas starigi _neŭtrale-homan etikan regularon_, kiu
+ povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam
+ fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla
+ religio." [8]
+
+Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta,
+ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en
+neŭtrala lando.
+
+Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo
+pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron. . . .
+
+Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompiĝis en koro Zamenhofa.
+
+[1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+[2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Ĝenevo, 20
+septembro 1909.
+
+[3] Prof. Eugène Pittard: _Les races chez les belligérants_,
+Genève 1916.
+
+[4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla ĉe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+[5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.
+
+[6] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.
+
+[7] El manuskripto pli supre jam citita.
+
+[8] El sama.
+
+
+
+
+ĈAPITRO XII.
+
+Homo ĉe Morto.
+
+Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Ĉagreno de la Majstro. --
+ La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
+ -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo --
+ Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
+ -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed ĝi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas ŝakale.
+
+Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+ĉiam vigla, senlaca, flegema.
+
+Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj
+ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio
+estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante
+laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+ "Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de
+ ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
+ reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur
+ grundo tute neŭtrala.
+
+ "Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
+ alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma."
+
+Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la
+milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
+al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta.
+Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin
+turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?"
+
+Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda
+sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi
+principo: "_ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al ĉiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ
+per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En
+lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima
+Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
+"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn
+sub internacia garantio:
+
+ "1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ "2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ "3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.
+
+ "4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de ĉiuj regnoj."
+
+Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi
+principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ
+Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la
+militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto
+ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn
+malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l'
+kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de
+mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi
+fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ
+starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.
+
+Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso,
+nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito
+longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed
+antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
+daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li
+skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". En marto,
+la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon?
+Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn
+vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro
+fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La
+Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios
+daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova
+homaro devas organiziĝi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . .
+Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia
+gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam
+ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
+ Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:
+
+ Ne venis Polujo kadavron honori
+ De filo pollanda, de monda saĝul' . . .
+ Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' . . .
+ Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
+ Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri
+adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortuŝitaj.
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis
+la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la
+homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko
+restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
+Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
+lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa.
+Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
+rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.
+
+Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita.
+Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam
+ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie
+aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li
+neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antaŭproteste li notis:
+
+ "Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed
+ antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj;
+ malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis."
+
+Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre
+malplaĉos:
+
+ "Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ verŝajne nur atakon, ĉar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
+ _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas."
+
+La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ
+nelegebla:
+
+ "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por
+ ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis
+noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+ "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
+ ekzistas iaj leĝoj en la naturo . . .; ke io min gardas al
+ alta celo . . ."
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
+en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+ "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
+ bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista,
+mongajnema?
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi. [1] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena.
+Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.
+
+Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?
+
+Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia
+plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun
+de loko flugu ĝi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruiĝi.
+Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta . . .
+
+Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!
+
+[1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359-0.txt or 26359-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/old/20080819-26359-0.zip b/old/20080819-26359-0.zip
new file mode 100644
index 0000000..1e59db8
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-26359-0.zip
Binary files differ
diff --git a/old/20080819-26359-h.zip b/old/20080819-26359-h.zip
new file mode 100644
index 0000000..40683ca
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-26359-h.zip
Binary files differ
diff --git a/old/20080819-26359.txt b/old/20080819-26359.txt
new file mode 100644
index 0000000..3298492
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-26359.txt
@@ -0,0 +1,3838 @@
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+EDMOND PRIVAT
+
+
+1920
+
+
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+AVERTO
+
+CXAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
+ Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
+ Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.
+
+CXAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+CXAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+CXAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+CXAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
+ Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema
+ bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux
+ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
+ Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj
+ aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La
+ Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
+ de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
+ cenzuro.
+
+CXAPITRO VI. -- Idealista profeto.
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+CXAPITRO VII. -- Homarano.
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+CXAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+CXAPITRO IX. -- Lingvisto.
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+CXAPITRO X. -- Verkisto.
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+CXAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+CXAPITRO XII. -- Homo cxe Morto.
+ Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro.
+ -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
+ Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+ Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
+ -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
+ Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+
+
+LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj,
+laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux
+ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo.
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar
+ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+ John Mabon Warden,
+ John Pollen,
+ Bertram Chatterton,
+ John Merchant,
+
+ Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
+
+
+
+
+AVERTO DE L' AUXTORO
+
+
+Tie cxi ne kusxas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, cxu gxi placxos al unu aux alia;
+nur tia, cxu suficxe fidele kaj ame gxi sekvos la gxustan veron.
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura sxuldas formon al
+cxirkauxa mondo. Tial, per deveno kaj naskigxa lando necesis ja
+komenci. Kion sxuldas ni al memoro de l' mortinto, cxiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas cxiuj en la koro, kiel lumo.
+
+ E. P.
+
+ Gxenevo, julio 1920.
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+CXAPITRO I.
+
+La Gentoj en Litva lando.
+
+ Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
+ Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.
+
+
+Meze inter Oriento kaj Okcidento kusxas Litva lando, kantita de
+Mickievicx en _Sinjoro Tadeo_:
+
+ Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
+ Vidas gxin kaj priskribas, cxar mi hejmosopiras . . .
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
+ Largxe apud lazura Njemen tirigxantaj . . . [1]
+
+Sur tiu dolcxa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroligxas ankoraux
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netusxita gxis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkasxita
+per marcxoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras gxis nun sovagxaj
+urbovoj, la popolo dauxris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezagxo teuxtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+gxin ligis al sia sxtato, moskova caro gxin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laux invito regxa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aux
+plenigis ilin.
+
+Kun si gxi enportis industrion kaj negocon, sed ankaux sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ecx apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+ Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron,
+ Popolo, havanta mian instruon en koro:
+ Ne timu ofendon de homoj,
+ Ne tremu antaux insultoj.
+
+ Levigxu, levigxu, vin vestu per forto,
+ Ho brako de l' Eternulo;
+ Levigxu, kiel en tempoj antikvaj,
+ Cxu ne vi dishakis Fierulon?
+ Cxu ne vi sekigis la maron? [2]
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj
+urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo
+brilis oraj turoj de rusa pregxejo.
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli
+peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam
+trudigxis devige en lernejoj.
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus
+finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide
+ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun
+la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj
+jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj
+de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux
+Rusoj.
+
+Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto
+Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn
+gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita
+punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi
+sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+ Kiel Kristo ja venkis la tombon,
+ tiel ankaux Polujo revivos,
+ por savi popolojn kaj Ligon
+ ilian sigeli por dauxra justeco. [3]
+
+Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero
+tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton
+kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido
+sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+ Gxoju kun Jerusalem,
+ Kaj estu gajaj pri gxi . . .
+
+ Jen Mi fluigos sur gxin
+ Pacon kiel riveron,
+ Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . .
+
+ Venis la tempo
+ Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn,
+ Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj
+en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaux blindaj.
+
+En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj
+akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj
+kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga,
+vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+
+
+
+CXAPITRO II.
+
+Infano en Bjalistok.
+
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la
+paro.
+
+La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj
+sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li translogxis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon cxe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo
+devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne
+tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan
+krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+farigxis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+Sagxa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo cxiutaga.
+
+Dolcxan angxelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+cxiel modesta, sxi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la sagxo kaj justeco de l' edzo, sxi
+tamen klopodis por moligi liajn jugxojn en okazo de puno.
+
+Kiam eliris el patra skribocxambro malfelicxa kulpuleto, li
+preskaux cxiam renkontis survoje, kvazaux hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaux "severe" admoni, dum sxi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe sxia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangxo
+laux ordono patra, nevidebla angxelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj cxiam kompreneble nur hodiaux por la lasta
+fojo". [1]
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, cxar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaux plenagxulon. Sagxa, modesta, pensema, studema, neniam
+lauxta, kvankam obstineta, li cxiam evitis suferigi iun ajn. Cxe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
+lia trankvila sintenado kaj gxentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema
+knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj
+aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema
+konsilanto.
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li
+adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis
+kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li
+antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis
+morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux.
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi
+gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaux Dio.
+
+Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj:
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
+vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
+Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj!
+hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
+mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
+ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro,
+vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato.
+
+Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj
+en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
+sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj
+de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
+oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj
+ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo.
+Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi
+tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie?
+. . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas
+cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas,
+arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam
+li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
+okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas
+koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
+Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu
+akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas
+el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri
+Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj
+nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana
+pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
+Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado
+inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub
+skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon?
+Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de
+l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne
+mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la
+panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado.
+Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+[1] El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+
+
+
+CXAPITRO III.
+
+Gimnaziano en Varsovio.
+
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+ "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
+
+ "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed cxu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikigxadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! . . ."
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Gxenevo. Preskaux
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter logxantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formigxis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
+"grandagxulo", li nepre forigos tiun cxi malbonon.
+
+Diversajn revojn utopiajn li forjxetis unu post la alia, sed unu
+cxefa restis por li cxiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenigxi!" li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malsxatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neuxtrala lingvo povus cxiujn kontentigi, sen ofendo nek jxaluzo.
+Se tian lingvon internacian cxiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Cxesus la blinda fido je gazetoj politikaj aux
+incitoj diplomataj, por decidi kredon gxeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al cxefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof enigxis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris gxis la funda vero. Pri militoj kaj lertajxoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfelicxa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Cxe potencaj sxtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraux unu aux alia gento, laux la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabrikigxis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, ecx poetoj sxovinistaj, por formi senton gxeneralan.
+
+Agentoj oficialaj disvastigis cxie rakontajxojn, suspekton, kaj
+eksciton. Per bildoj kaj presajxoj ili tusxis korojn de l'
+virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis ecx koleron --
+cxion nur por preni peceton de lando aux afrikan kolonion.
+Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
+Mizeris logxantaro de vilagxoj detruitaj. Paco farigxis. La
+sxtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
+nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
+Mirinda la sukceso. La venkita sxtato petas aliancon. Jam
+finigxis incitado. De nun vidu la bonajxojn, kaj forgesu cxiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekjxaluzas, postulas
+"kompensajxon". Kontraux tiu nun ekmarsxu la impresmasxino, kaj
+cxio same rekomencu! . . . k.t.p.
+
+En genia cerbo de junulo disvolvigxis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Cxesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj gxin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Cxesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj gxin uzu por komunaj celoj. Cxu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Cxu ne diskutis per
+latinaj vortoj cxiuj scienculoj kaj kleruloj en Euxropo dum
+centjaroj de la brila Renaskigxo? Cxu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+Tamen ecx latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauxga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Gxi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+Pri laboristoj, pri malricxaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+sxatis legi lauxte el versajxoj de poeto rusa Nekrasof,
+antauxmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+sxatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis logxi en kvartaloj gxiaj for el mondana societo.
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj cxefaj de l' incitoj intergentaj.
+En okazoj de bucxado, ili cxiam unuarange devas pagi per sango
+sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malricxuloj ja sopiras al paco
+kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
+ilia penso sercxas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
+frate en la siaj trans maroj kaj sxtatlimoj. "Laboristoj
+cxiulandaj unuigxu!" baldaux poste jam farigxis devizo de l'
+amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, cxefe lingvaj.
+Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
+helpa de l' homaro devas esti por cxiuj facila. Rapido, logiko
+devas regi gxian fundamenton.
+
+De tiam li komencis sercxadi ion novan per provajxoj artaj.
+
+Cxu lingvo povas arte konstruigxi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj sercxis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
+_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
+fiksi cxies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn ecx li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se gxi celas vivi mem.
+Cxerpi el komuna fonto de euxropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
+latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ecx
+Slavoj konus gxiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
+kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
+samtempe al dek tri gxis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaux
+vocxdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Ricxegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri gxis plenfino?
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aux sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo _sxvejcarskaja_
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendajxo _konditorskaja_ (sukerajxejo). Cxi tiu _-skaja_
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Cxi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandigxadi antaux miaj okuloj." [1]
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia ricxa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multigxo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ricxa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-ajxo_,
+_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-igxi_ centobligus gxin. Dek mil vortoj
+memformigxus sen aparta lerno.
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Cxe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajxoj
+malregulaj. Ricxa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aux sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj cxiam
+samaj suficxas por la verbaj tempoj. Finigxoj pliaj kiel _o_,
+_a_, _e_, utilu kvazaux nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
+el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Cxio sxajnis al li vana kaj nauxza. Por li tre
+turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
+maldolcxa, montras la malgxojon de l' gimnaziano.
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj felicxon de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la
+sxangxon en okuloj. Dolcxeco regas.
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraux ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesigxis je lia
+longa laborado. Al ili gxoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antauxkredis. Fervore ses
+aux sep ellernis la sistemon.
+
+En la gepatra logxejo cxe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran cxambron izolitan sur la teretagxo. Tie kunvenis amikaro
+lia cxe l' amata grupestro. Kune cxiuj fervoradis pri la homa
+refratigxo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Cxirkaux kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+ Malamikete de las nacjes
+ Kado, kado, jam temp' esta!
+ La tot' homoze in familje
+ Konunigare so deba.
+
+ (Malamikeco de la nacioj
+ Falu, falu, jam temp' estas!
+ La tuta homaro en familio
+ Kununuigi sin devas.)
+
+En junio 1879 finigxis gimnazia kurso, kaj cxiuj kolegoj disiris.
+La persono de ilia cxefamiko lasis cxe ili tiel fortan impreson,
+ke ili ecx komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
+nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
+"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
+malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
+preskaux senescepte cxe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
+historio. Ankaux hejme li devis suferi baton pli kruelan. Gxis
+tiu tempo la patro lauxsxajne ne malaprobis lian laboradon, cxar
+la knabo tamen brile sukcesis cxiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+Jam ofte konatuloj aux kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domagxe estus lasi tian talentulon perdigxi
+en hximeroj. Baldaux li malsanigxos, se li dauxras plu!" Tiel
+babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+Pri la estonteco de la knabo cxefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se cxiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
+nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
+permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
+revajxoj, tiam urgxis antaux cxio. Tial Ludoviko devis ecx
+promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaux
+provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kusxis la kajeroj kun vortaro,
+gramatiko, versajxoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
+manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj sercxado. Cxu
+fordoni tuton? La patro gxin postulis. En lian sxrankon malaperis
+cxio. Dika sxnuro ligis la pakajxon. Fermigxis pordo.
+
+[1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
+n-ro 6-7; _Esperantaj Prozajxoj_, p. 239).
+
+[2] Vidu antauxmortan konfeson pri tiu krizo en cxapitro XII.
+
+
+
+
+CXAPITRO IV.
+
+Studentaj jaroj.
+
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj negxo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas cxevaloj longharaj. Cxie vivo gaja, vigla.
+
+Malricxe logxis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas ecx okazojn por instrui. Ankaux li
+verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomosxti_. Hejme la
+gepatroj time zorgis. "Nur dek naux rublojn mi elspezas en
+monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaux li klinigxis siavice
+super korpoj de mortintoj en cxambrego dissekca. Simpatie li
+malkovris la internan mehxanismon de la homa formo. Ecx tie lin
+sekvadis lia revo. Cxu ne similaj estas cxiuj homoj, kun samaj
+organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
+Cxu lingvaj aux koloraj diferencoj sxangxas tion? Malkono inter
+gentoj devus cxesi.
+
+Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema sercxis
+materialon. Gxi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legajxo
+en jxurnalo atentigis lin. La cionista revekigxo lin allogis.
+Ankaux lia gento, kiel cxiuj, rajtas esti rekonata kaj sxatata.
+Kial nur Hebreoj devus kasxi aux prihonti sian naciecon? Ankaux
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+cxie dissemitaj. Malfelicxo premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj kusxas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklogxos en cxirkauxo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+Ecx pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
+
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
+ Por konstrui propran hejmon cxiu portu brikon.
+ Ecx se multajn jam forsxovos vento, akvo, kaj malsagxo,
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
+
+ Vekigxu, popolo kutima je batoj!
+ En tia tempo dormo estus honta.
+ Per ondo forta de l' amaso
+ Ni svingu flagon al la vivo!
+ Se ricxuloj pro la oro
+ Kisas sklave manojn potenculajn,
+ Ni, malricxaj, per moneroj de l' laboro
+ Disbatos la katenojn.
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farigxis iam ecx
+gvidanto inter la cionistoj. Cxia trograndigo pri l' merito de l'
+Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
+cxiuj" vundis lian senton, kvazaux ofendado al ceteraj gentoj.
+Akra mallauxdo kontraux Poloj, Rusoj, aux Rumanoj malplacxis al
+li. Plendoj pri premantaj registaroj sxajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Ecx inter liaj samgentanoj la plej malgranda
+vorto sxovinista lin repelis.
+
+Ankaux la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaux por ili urgxis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: ankaux la ceteraj ja suferis,
+ankaux ilin premis potenculoj, ankaux ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Legxon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super cxio amu la homaron kaj gxin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+Ecx la "dek naux rubloj" ne trovigxis tro facile cxe l' komenco
+de l' monato, kaj ili ne suficxis. Zamenhof ne sxatis trudi
+elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
+revenis hejmen.
+
+En Varsovio li dauxrigos studadon medicinan cxe l' Universitato.
+Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
+patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratigxi. Kie
+kusxas la paperoj kaj provajxoj de la lingvo intergenta? En
+libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Sxi silentis. Sxia blanka mano
+dolcxe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
+estis. Kiel auxdos li la veron? Unu tagon sxia edzo ja bruligis
+liajn manuskriptojn. Sagxa kaj severa, nur pro amo patra li gxin
+faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte sxi jam
+ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Sxi silentis.
+
+Ludoviko sxin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urgxas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, gxis li finos
+universitaton.
+
+Fakte ne tro grava estis la perdigxo de l' skribajxoj. Efektive
+li memoris cxion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
+
+Sur kajeroj de auxgusto 1881 reaperas preskaux sama lingvo kiel
+en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
+songxo" estis jene tradukita el germana:
+
+ Mo bella princino il sonto vida
+ Ko zuoj malsesxaj e palaj,
+ Sul dillo, sul verda no koe sida
+ Il armoj amizaj e kalaj.
+
+ "La kron' de ta padro fio pu mo este,
+ La ora, la redza ra sello!
+ La skepro diantiza, rol mo ne vole,
+ Tol mem koj vole mo, ma bella."
+
+ "To et ne estebla", sxo palla a mo,
+ "Kor et si la tombo kusxe mo
+ E koj i la nokto vione mo a to,
+ Kor tol fe prekale ame mo!"
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris cxiutage, bonigante kaj provante
+sian lingvon. Li tradukis pecojn el auxtoroj diverslandaj. Li
+skribis verkojn originalajn. Li lauxte legis al si la skribitajn
+pagxojn. Multaj formoj sxajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
+ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj cxi tio malbelsona.
+
+ "Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxi, korekti, kaj radike
+ transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis
+ kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj
+ en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj
+ objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
+ verbo _meti_, la neuxtrala, sed difinita finigxo _aux_, k.t.p.,
+ kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
+ kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko
+ senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjxeti kelkajn
+ nebezonajn sufiksojn." [1]
+
+Dum tiu puriga laborado ankaux forigxis el la lingvo kelkaj
+latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
+anstatauxigxis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
+sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
+vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
+kunmetitaj vortoj kiel _cxiudiurne_ aux _diurnmeze_, kaj ankaux
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aux tiajn vortojn francajn kiel
+_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaux
+tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado cxiutaga, do fakte
+multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
+anstatauxis _e_ latinan, ne suficxe klaran al oreloj por dividi
+frazojn sen konfuzo.
+
+Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marsxis malantauxen sur la
+vojo jam pasxita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol cxi tiu". Ankaux
+Zamenhof jam trovis samon antaux ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltauxgecon de l' unua kaj neceson gxin
+forigi per plibona.
+
+Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de sencxesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+sxatis kanti. Tial harmonio cxiam regis lian guston.
+
+Ne li kredis, ke suficxas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Cxiu malgracio aux pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne suficxe
+"fluas". Tial li komencis nun eviti lauxvortan tradukadon el
+tiu aux alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+Iom post iom gxi ekiris mem. Gxi malpezigxis. Gxi pli rapidis.
+Gxi jam cxesis esti ombro de l' ceteraj. Gxi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Gxi nun dolcxe pusxis for
+la influojn de l' ekstero. Gxi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
+
+Tiam estis la vera naskigxo de la lingvo internacia. Cxar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom gxi valorus,
+ecx kun aprobo de nauxdek scienculoj? Cxiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontrauxe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam gxi aperis. En si
+gxi jam portis certan forton, cxar granda homo gxin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aux preferoj de finigxoj aux vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En gxin Zamenhof metis multon el si mem. Per gxi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Gxi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+gxi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+Nacia literaturo komencigxas gxenerale per milita poemaro. Gxian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj gxi eliris al publiko. Pri
+homa refratigxo ankaux skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+Ankaux propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Gxi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kasxeco lin turmentis. Tial li malsxatis
+eliradi. Nenie li cxeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versajxo:
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo, antaux nokto de somero
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante --
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.
+
+ "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
+ Kun frauxlino ripozanta post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne, vivi ankaux mi deziras;
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
+ Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro,
+ Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
+
+[1] Letero al Borovko.
+
+
+
+
+CXAPITRO V.
+
+Doktoro Esperanto.
+
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk.
+ -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. --
+ Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. --
+ "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edzigxo. --
+ Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua
+ Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
+ Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
+ Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
+
+
+Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof cxe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, sxi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al sxi siajn du
+sekretojn. Sxi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+Sxi povis antauxvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuragxe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaux tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane sercxis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malgxoje li provadis trovi la
+suficxan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaux lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre sxatata de malricxaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de ricxuloj. Kusxis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj sxi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li cxeestis morton de bubino. Febro
+sxin bruligis for. Pro doloro la patrino malfelicxa preskaux
+frenezigxis. Dum monatoj poste li auxdadis sxiajn plorojn kaj
+gxemadon. Li decidis lasi gxeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+Tial li vojagxis al Vieno por studadi oftalmologion cxe speciala
+kurso. En auxtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fiancxinon kaj ricevis kuragxigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+Jam de jaroj li ja sercxis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaux tiel li ekspertis la maldolcxon de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komencigxis.
+
+Tamen urgxis aperigi lian lingvon. Dum silente li gxin
+perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato
+Sxlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajxo. Kiam gxia
+famo lin atingis, unue li tre gxojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne tauxgas. Baldaux la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuragxis, kaj forlasis la aferon. Urgxis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fiancxigxis en printempo [1] kun D-ro
+Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre placxis al li. Pri
+lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
+Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
+utilus gajni monon kaj sxpareti? Cxu ne por igi vojon pli facila
+al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
+estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Jxaluze ankaux mi dezirus helpi lin."
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edzigxo jam farigxu en somero,
+kaj antauxe jam presigxu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovajxoj atendadis cxe la
+cenzuristo. Felicxe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La
+verko kredeble sxajnis al li sendangxera naivajxo. La auxtoro
+estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
+agitis.
+
+ "Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi
+ staras antaux Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se cxi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versajxon tre mallongan: _Ho, mia
+kor'!_ Gxi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etagxojn de sxtuparo kaj staranta antaux pordo halte:
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'!
+ Suficxe! trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaux poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Cxiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pregxo _Patro
+nia_, El Biblio, Letero, Versajxoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el nauxcent radikoj. Ankaux estis
+aligxiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagxo
+la auxtoro jam forlasis cxiajn rajtojn siajn, cxar "lingvo
+internacia, kiel cxiu nacia, estas komuna proprajxo". La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseuxdonimo: "Doktoro
+Esperanto".
+
+La 9. de auxgusto [3] Zamenhof edzigxis, kaj enlogxis tre
+modestan cxambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
+kun edzino li komencis dissendadon de l' brosxuro al gazetoj kaj
+personoj cxiulandaj. Sxi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en jxurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
+komenca kunvivado. Felicxaj, kiuj scias eternigi sian amon per
+tuja semo de komuna idealo.
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Cxu gxi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Cxu homoj blinde ecx ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kusxas en
+la manoj de virino, cxu blovi kuragxigxon sur flameton fidan aux
+gxin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda sxi
+estas, se sxi gardas la flamon.
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aux
+fervoraj leteroj. Ecx kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Gxi farigxis do vivanta, cxar uzata. Baldaux multaj
+anoncigxis aligxantoj. Formigxis rondo familia. Duoble cxesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+Estis por li granda gxojo, senti sin de tiam cxirkauxata de
+fervoraj samideanoj. Ecx ankoraux pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaux kreski per si
+mem. Laux lia espero "la auxtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Cxu mi post tiam ankoraux vivos, cxu mi
+mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi
+gxin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de cxi tiu aux
+alia persono".
+
+Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aligxintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu brosxuro
+gxenerala. [4]
+
+"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
+en antauxparolo, "la bona genio de l' homaro vekigxis: de
+cxiuj flankoj al laboro cxiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn sxtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo."
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaux
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Pusxkin.
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laux uzado gxenerala, la "lingvo de Esperanto"
+baldaux nomigxis "Esperanto" tute simple. Al gxi konvertigxis
+en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
+Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Gxi
+anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado.
+
+Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en
+cxefurbo pola.
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
+laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio
+sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso.
+"Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj
+esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia
+situacio atingis lastan gradon de neebleco."
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo
+ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por
+dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis
+centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
+Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia
+necesajxo por helpi geniulon.
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfelicxoj lin ekfrapis. En auxgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu cxi nun estis for.
+La bato lasis cxe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refarigxis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+translogxi al Grodno.
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda gxojo kaj cxagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastigxis tra la mondo.
+Kontraux jxaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+vocxo sonis, vokante cxiujn homojn al amo kaj fratigxo. Post
+brila novelista kariero, la ricxa grafo konvertigxis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilagxanoj farigxis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprocxis malamon inter
+si.
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuragxis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis jxetita. Post ses jaroj gxi levigxis
+antaux la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
+interesigxis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+"Ricevinte antaux ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en cxi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaux libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj gxia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la cxefa kaj sola celo de la homa vivo."
+(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)
+
+Tia parolo estis granda kuragxigo. La letero enpresigxis en _La
+Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaux aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukajxo el Tolstoja _Kredo
+kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: cxar tie gxi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis cxesi. Oficiala elefanto pasxpremis
+nur musxeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Malgxojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akrajxoj de l' vivado.
+
+Sur alia tero, felicxe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+[1] La 30. de marto 1887.
+
+[2] 1887.
+
+[3] 1887.
+
+[4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+
+
+
+CXAPITRO VI.
+
+Idealista profeto.
+
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+
+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimigxis al
+la patro, kies koro plimoligxis. Granda estis lia vivcxagreno,
+kaj li farigxis tre sentema. Komuna funebro ligis al li cxiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin cxirkaux amo kaj spirito sxia. Por dolcxigi la vivon
+de l' patro malfelicxa, ili cxiuj zorgis. Li farigxis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaux kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+Tial ankaux Ludoviko revenis en 1898. Li enlogxis kun la siaj en
+malricxa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Gxis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
+kelkaj ecx nenion. Sed, kvankam tre sxparemaj, la Hebreoj ja
+malsxatas sxuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En ricxaj salonoj ili logxis lukse. Tial multaj homoj ecx
+preferis iri gxis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li ecx savis vidon. Baldaux lia
+atendejo enplenigxis de mateno al vespero. Li farigxis vera
+bonfaranto.
+
+Amike li klinigxis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaux rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis gxis la morto, tre modeste, tre
+malricxe, for el cxia lukso. [1] Per penado cxiutaga la premantaj
+zorgoj malaperis. Sed ankaux maloftigxis tempo libera por pli
+alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
+tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidigxis kaj reprenis
+plumon.
+
+Verkado, tradukado, korespondado formangxis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastigxis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+ . . . Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilagxo . . .
+ Tre malproksime cxiuj ni staras
+ La unuj de la aliaj.
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera
+silento pensante al la alia "rondo familia".
+
+Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo.
+Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li.
+Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj
+devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la
+Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo.
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux
+gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus
+cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun cxiuj ceteraj gentoj.
+
+Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis
+"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata
+scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_,
+dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_.
+Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo
+ne devus apartigxi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Cxiu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambauxflanke gxi malplacxis. Gxi estis tro
+idea. Ankaux gxi ja kontrauxstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaux cxio rekoni egalecon inter gentoj.
+Gxis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la auxtoro sxajnis tro liberkredema.
+
+El cxiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aux suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj versercxemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La sxovinistoj lin malsxatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' antauxjugxoj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis sensxancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuigxi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dedicxis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":
+
+ Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas . . .
+ Ni semas kaj semas konstante. [2]
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondigxis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj gxin subtenis. Aligxis jam konataj scienculoj. La movado
+igxis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+cxu li ecx veturos tien. Vojagxo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaux neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizagxoj novaj, nekonataj. Li sin
+gxenis.
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetigxis al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+Kun edzino li vojagxis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komencigxis semajno por li tre timiga. En cxefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmangxis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+Tra cxiuj solenajxoj li sin tenis tre modeste, iom gxene, cxiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke gxi
+helpas diskonigi Esperanton antaux la publiko. Tial li elportis
+cxion pacience. Ecx malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen jxurnalistojn scivolemajn. Al cxiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis cxiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge arangxita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Cxi tio estis
+ebla, cxar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaux vento politika povus blovi el kontrauxa flanko kaj
+subakvigi cxion "internacian" sub ondego sxovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+Sed la vera gxojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn cxiulandajn. Tie li trovigxos en "la rondo familia".
+
+Trans cxiuj stratoj de l' urbeto marborda balancigxis verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. Cxirkaux la teatro kunveneja
+jam auxdigxis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela cxapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagxa
+vesto, cxarmaj Hispaninoj kun koloraj sxaloj renkontigxis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon cxiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam plenigxis. Tro malgranda
+la cxambrego. Milo da samideanoj premigxis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaux neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arhxivoj de la grupo, aux per
+portreto pendigita cxe muro de l' sidejo. Cxiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuragxigajn:
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo
+ Al kiu kuragxe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta cxielo,
+ Al ni la direkton gxi diras.
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
+auxdantaro en plena salonego. Varmo vastigxis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruligxis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
+eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko . . .
+
+Samtempe cxiuj ni starigxis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortusxita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Cxio jam flugis aux svingigxis en aero, manoj, cxapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levigxis post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Cxesis la
+bruado. Cxiuj residigxis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+ "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu cxiujn nin ligas. . . .
+
+ "Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri gxi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al cxiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por sxangxi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj cxirkaux la modesta
+ domo, en kiu ni trovigxas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallauxtaj, ne auxdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por cxiu animo sentema: gxi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskigxas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpigxos kaj potencigxos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj gxuos . . .
+
+ "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ komprenigxado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
+ humiligxas antaux la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rugxigxas, kaj sentas
+ sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum tiu cxi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj staras sur fundamento
+ neuxtrala, ni cxiuj estas plene egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar hodiaux, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .
+
+ "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komencigxas en pli granda mezuro la
+ reciproka komprenigxado kaj fratigxado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komencigxinte, gxi jam ne
+ haltos, sed irados antauxen cxiam pli kaj pli potence, gxis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por cxiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu gxiaj sekvoj!"
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Cxu li povos legi plu? Io tamen pusxis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocxo kreskis kaj
+farigxis lauxta. Trans la pagxoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+auxdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizagxoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili cxiuj
+kvazaux tiris vortojn el lia busxo. Li dauxris kun amo.
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Sxlejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antauxulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de fratigxo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Wasxniewski, Trompeter. La tuta auxdantaro levigxis pro saluto
+memora.
+
+Profunda sento regis en la cxambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble cxe la manoj. Cxu li povos eldiri
+finon? Lia vocxo penis lastan forton:
+
+ "Baldaux komencigxos la laboroj de nia kongreso, dedicxita al
+ vera fratigxo de la homaro. En tiu cxi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia pregxo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki gxian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaux sentas, ke en tiu cxi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aux partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo,
+ kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo:
+
+ "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fontego de l' amo kaj vero . . .
+ Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,
+ Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . .
+ Hodiaux ni pregxas.
+
+ "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;
+ Silentas nun cxiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de koro . . .
+
+ "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
+ Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l' granda homaro!
+
+ "Ni jxuris labori, ni jxuris batali,
+ Por reunuigi l' homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron . . .
+
+ "La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Gxi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+
+ "Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero."
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam
+cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin
+detrui.
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . .
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux?
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+[1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
+
+[2] El poemo "La Vojo".
+
+
+
+
+CXAPITRO VII.
+
+Homarano.
+
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda.
+Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+ "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia
+ facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera frateco." [1]
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika.
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma
+regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur
+negxo sangante.
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia.
+Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
+repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician:
+"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
+kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
+"Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi
+eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
+socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn
+stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
+facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
+l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis
+same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
+Armenoj.
+
+Abomena vidajxo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpasxon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraux tiaj ruzoj. Ili lernu liberigxi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo _Hilelismo_, li decidis igi tauxga gxenerale.
+
+Al cxiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
+de la brosxureto, presita sen auxtora nomo en Peterburgo 1906.
+[2] Gxi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
+kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
+Antauxparolo mallonga gxin klarigis:
+
+ "La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj
+ kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco."
+
+La antauxparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Gxi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+ "Ambaux ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauxulo de la
+ homaranismo."
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, cxar li
+volis eviti konfuzon. Tiu sxajna malkuragxo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si cxiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' brosxuro.
+
+En Orienta Euxropo ekzistas inter gentoj du cxefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentrigxas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du cxefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+En sia hejma vivado cxiu parolu sian gepatran lingvon lauxplacxe,
+sed li ne trudu gxin al homoj aligentaj, por ne gxeni aux ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neuxtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aux elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laux tiu cxi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi".
+
+Same kiel, cxe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neuxtralan fundamenton por sengxena renkontigxo kaj fratigxo,
+tiel ankaux io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo "Dio" aux sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauxzo de kauxzoj en la
+mondo materia kaj morala, aux de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aux persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riprocxi iun ajn pri lia lingvo aux deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kusxas en la koro de cxiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laux unu, devigajn por li diroj de Dio, laux alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+laux tria, miksajxon de instruoj kaj legendoj aux moroj
+starigitaj de homoj. Cxefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
+gentan koloron de sia vidajxo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+Tial Zamenhof insistis pri neuxtrala fundamento _mora_, ne nur
+idea. Cxiutaga vivado en Euxropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj gxin postulas. Saluto aux ne saluto
+je sxtonkrucoj cxe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aux
+Dimancxo kiel deviga festotago. Havo aux nehavo de longa barbo.
+Jxuro sur Biblio aux per levo de la mano. Atesto kun cxapo aux
+sen cxapo sur la kapo. Cxio simila povas sxajni tre ridinda
+okcidente. Gxi tamen kauxzis oriente batalojn dum centjaro. Gxi
+tuj jxetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaux insulton.
+
+Ecx deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis legxe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribigxi anoncante cxu polan, cxu
+germanan, aux ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Ecx se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+cxiuj sin enskribis laux la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+Tial Zamenhof preparis neuxtralan fundamenton ankaux per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimigxu je sincero. Sur
+lasta pagxo de l' brosxuro staris preta respondaro por lauxvolaj
+aligxantoj. Jenaj fakoj apartigxas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio lauxkreda. Nur tia
+demandaro ebligus cxiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aux kun Poloj kontraux la
+Hebreoj.
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaux
+cxiuj dek du punktoj de l' brosxuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por legxaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Sxirajxoj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+cxiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+legxfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Jugxu ian homon ne laux gento, sed laux agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al cxiuj la logxantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neuxtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laux etiko neuxtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+En la unua brosxuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu cxiujn
+landojn per neuxtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aux per aldono de sufikso _-io_ al cxefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaux li fortrancxis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis ecx starigon de templo
+homarana en cxiu urbo. Aligxintoj devus:
+
+ ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neuxtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigxo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
+ oni auxskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Cxi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj cxiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por cxiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu cxi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon sensxargxigi sian konsciencon, k.t.p."
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigxo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en pregxejoj ekzistantaj. Laux lia celo kaj
+espero la homaranoj cxiam plimultigxos en la mondo. Konstanta
+komunikigxado ilin edukos sur la bazo de neuxtrala lingvo,
+neuxtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastigxos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, cxiuj homoj kunfandigxos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+[1] El la brosxureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+[2] Cxe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+
+
+
+CXAPITRO VIII.
+
+Kongresaj Paroladoj.
+
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+
+En Euxropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie sxovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+logxantaro. Gxi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaux
+cxiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
+ecx kiam ili ne subskribis la homaranisman aligxilon. Fakte nur
+malmultaj tion faris.
+
+Al Okcidentanoj, antaux mondmilito, ne tiel klare gxi aperis. La
+krudaj spertoj sxajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+farigxis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
+ideo" de l' movado. Tamen iom gxenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laux gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne sxatis la "internan ideon". Kontraux
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+_L' Esperantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' brosxuro
+pri homaranismo, li gxin ridindigis unue. Poste li montris gxin
+kiel gravan dangxeron por la sukceso de Esperanto.
+
+Cxi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li cxiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Gxi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+ "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj
+ popoloj.
+
+ "Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas."
+
+Tiu cxi frazo devus suficxi. Sed la vorton "privata" kelkaj
+personoj volus anstatauxi per "malpermesata". Sub influo de De
+Beaufront aux alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
+diris; evitu ligi ecx tute private la esperantismon kun ia
+_ideo_, cxar alie oni pensos, ke ni cxiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplacxos al diversaj personoj, kiuj ne amas gxin!
+
+"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado cxe
+la Dua Kongreso Esperantista en Gxenevo je 1906:
+
+ ". . . El la timo, ke ni eble ne placxos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas cxiuj elsxiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la cxefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ cxiam gvidadis cxiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forjxetas tiun cxi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado cxion idean, ni indigne dissxiros kaj
+ bruligos cxion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjxetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!"
+
+Pale staris Zamenhof en Gxeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per lauxta kaj decida vocxo. Tremiga aplauxdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke gxis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aux
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga cxefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis dauxri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de cxiuj koroj:
+
+ "Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia
+ naskigxo gxis la nuna tempo. Gxi instigis la auxtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraux malgranda infano; kiam antaux
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post cxiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; cxiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj cxiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kasxis nian ideon; neniam povis esti ecx la plej malgranda
+ dubo pri gxi, cxar cxio parolis pri gxi.
+
+ "Kial do aligxis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuigxo de la homaro? Cxu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauxaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro negxusta timo antaux sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion cxi nei? . . .
+
+ "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo --
+ cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi
+ alproksimigas iliajn korojn."
+
+Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn.
+Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo".
+
+ "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi
+ estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj."
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la
+sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko
+vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj
+akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj sxatas".
+
+Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
+Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: cxe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur sxipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoricxaj.
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj cxiulandaj. Li tremis kortusxite, kiam la
+granda auxdantaro levigxis por ekkanti unukore la himnon _La
+Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil vocxoj tiu fina
+profetajxo:
+
+ Sur neuxtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro farigxis jam vera
+popolo. Gxia vocxo ekauxdigxos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastigxos. Al gxi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaux al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj cxiugentaj frate kunvivantaj sur neuxtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuragxigo al animo. En Varsovio, cxe l' okulista
+laborcxambro, la vidajxo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum negxo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembrigxo espera gxojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+Tiel cxiuj nomis lin. Sed li ne sxatis la titolon. Morale, ecx
+preskaux fizike, la vorto gxenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaux pro
+libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+cxenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaux cxio
+placxis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin gxenis cxiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la _Lingva Komitato_. Gxiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+auxtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ricxa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+Lia vivcelo estis la "interna ideo". Cxar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaux klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigxa li
+plenumis tion:
+
+ "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. . . . Por
+ formuli precize cxiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraux la tempo; ili formuligxos per si mem, iom post iom,
+ per nia cxiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Cxiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ cxiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj cxion cxi
+ tion ni povos prijugxi, akcepti aux ne akcepti, sed ni neniam
+ devos gxin blinde forjxeti antauxe. Cxar cxio, kio servas al la
+ fratigxado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
+ muroj inter la popoloj -- se gxi nur ne enmiksas sin en la
+ internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
+ standardo. . . .
+
+ "En la profundeco de viaj koroj vi cxiuj sentas la verdan
+ standardon; vi cxiuj sentas, ke gxi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj cxiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratigxos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aligxas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aux eble ecx pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraux sia propra
+ volo cxiam pli kaj pli entirigxas kaj submetigxas al la legxoj
+ de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farigxos edukejo de la
+ estonta interfratigita homaro, kaj en tio cxi konsistos la
+ plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
+
+Post la Kembrigxa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaux
+katedrala cxambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda regxo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkajxoj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la vocxo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuragxis paroli delikate, sed klare, ecx energie.
+
+"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo sxovinista en
+cxiuj landoj kontraux sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
+la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+ "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!"
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis,
+ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
+ forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
+ songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
+ anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
+ kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
+ frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj
+ deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj
+ estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!"
+
+[1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+
+
+
+CXAPITRO IX.
+
+Lingvisto.
+
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+
+Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon.
+Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno.
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la
+kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis iun aux
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof auxskultis cxiujn, kaj
+raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
+sxangxoj proponitaj kontrauxis unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la auxtoro jam pli frue: nome, kio
+sxajnas bela sur papero, tio montrigxas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio placxas al la unu, tio gxuste plej malplacxas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+dangxeraj rompoj?
+
+En 1894 okazis du vocxdonoj de la centra Ligo. Ambauxfoje la
+plejmulto rifuzis cxiujn sxangxojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+Kontraux reformado staris cxefe kaj ecx fanatike markizo de
+Beaufront. En Gxenevo li cxeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraux la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1]
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' cxambrego. Tiu sceno
+videble gxenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vocxo de
+Bourlet: "Judasa kiso".
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne sxatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne placxaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+En auxtuno post Kembrigxo kunvenis en Parizo estraro de la
+"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, gxi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Gxi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke gxi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aux kvar cxeestis mem. [2] La ceteraj sendis
+cxu amikon, cxu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
+advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
+prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
+ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
+dankemon.
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataux defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo "Ido". Gxi enhavis gravajn sxangxojn de finigxoj,
+vortaro, kaj gramatiko. Couturat gxin subtenis, cxar preparis
+kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum cxiaj
+sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
+auxtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
+la komitato decidis elekti Esperanton kun sxangxoj laux la senco
+de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
+Komitato_.
+
+Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum
+ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
+cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la
+enmikson de sentoj ambauxflanke. [3]
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro
+Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis
+demokrate.
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+ "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
+ _iniciatoro_." [4]
+
+Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed
+
+ "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . .
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj
+ cxiuj vivaj lingvoj." [5]
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera
+scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon.
+
+Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la
+"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux
+"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
+ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis
+pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li
+presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam
+okazinta, estas malsagxe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
+la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
+Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
+stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra
+komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por
+Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7]
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne
+povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8]
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+ "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia
+ persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . .
+ Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
+ materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de
+ regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe
+ fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux
+ tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9]
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis
+vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
+Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William
+James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
+nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_.
+
+Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj.
+Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo.
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj
+plimultigxas. La trunko mem grandigxas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+ "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortigxas,
+ aliaj cxesas esti uzataj. Cxio farigxas kviete, senskue, kaj
+ ecx nerimarkeble. Nenie montrigxas ia diferencigxado de nia
+ lingvo laux la diversaj landoj. . . . Nenie rompigxas aux
+ difektigxas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraux la fakto ke nia lingvo forte disvolvigxas, cxiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaux dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11]
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+auxtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom sxangxi
+Esperanton, antaux ol gxin oficialigi, kiel gxi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aux cxesigi l'
+akordigxon de l' adjektivoj en multnombro, cxu tauxgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci cxiun sperton per
+alia vojo? Cxu necesus sxangxi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi gxin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Cxu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, cxe kiu ecx
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina sxajno?
+
+Ne! tio estus nek sagxa, nek necesa. Suficxus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aux aldonojn en uzado cxiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja farigxus sen ia rompo, se gxi
+montrigxus tre praktika. Se ne, ecx decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaux montrus cxu tio, kio sendube
+estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
+_komprenadon_. Zamenhof ne tusxis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+ "Cxio, kion mi diris, ne estas ia auxtora memfido, cxar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkasxe, ke por sxangxi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel cxiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam cxiu deziranto sxangxi la radikojn
+ aux sxovi la arbon laux sia bontrovo. . . . Cxiu, kiu volos
+ kontrauxbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn."
+
+[1] Kontrauxe Zamenhof cxiam konsilis elprovi novajxojn per uzado.
+
+[2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+[3] Ecx idistoj bedauxras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
+Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie cxi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
+
+[4] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
+1903.
+
+[7] Vidu _L' Esperantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu cxi
+komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri cxio, kio koncernas
+propagandon. Al gxi, kaj _nur al gxi sole_, apartenas la devo kaj
+la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+[8] Tiun kontrakton mi legis mem en arhxivoj de familio Zamenhof.
+
+[9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu cxi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
+Unua parto, Gxenevo 1912.
+
+[10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+[11] Tiun saman sxaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.
+
+
+
+
+CXAPITRO X.
+
+Verkisto.
+
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovigxas ankaux en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis hxemiisto, astronomo, matematikisto,
+aux ecx nur lingvisto, teorie diskutanta cxe komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montrigxis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento gxenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+gxis tiam, kiam gxi fluis tute dolcxe. Li gxin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam gxi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirigxis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+gxian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1]
+
+Iam Dante formis kvazaux propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-euxropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altigxo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezigxis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aux
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen gxi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen gxi inspiris milojn.
+
+Kelkaj prozajxoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli ricxaj. Por ili cxio estos preta. Tiel li esperis. Ankaux
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante cxefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por cxiuj popoloj.
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
+Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Moliere, _La
+Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo gxi refarigxis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+ "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto, vantajxo de
+ vantajxoj, cxio estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de
+ cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
+ rapidas, kaj tie gxi levigxas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por gxemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2]
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+ Ho kial ne fandigxas homa korpo,
+ Ne disflugigxas kiel polv' en vento!
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+ Spirito sankta aux demon' terura,
+ Cxu el cxielo aux el la infero . . .
+ Respondu. . . . Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.
+ Kaj la cxerkujo, kien mi trankvile
+ Vin metis, kial gxi malfermis nun
+ La pezan sian busxon de marmoro,
+ Por vin eljxeti?
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+ricxa per uzado de l' interna forto disvolvigxa. Post multjaroj
+tiuj tradukajxoj restos ankoraux modeloj de lingvo cxarma, juna,
+vivipova. Preskaux cxiuj literaturoj en Euxropo centra
+komencigxis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de cxefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra gxi brulis
+tiu fajro kasxita interne en lia modesta persono. Tie montrigxis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+ "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauxro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ -- sxajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,
+ kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn,
+ baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko." [3]
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentigxas. Cxe li, la ripetoj sxajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+sxirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontrauxdirojn jam
+antauxe. Sed cxiam ideo kontraux ideo, klarigo kontraux
+antauxjugxo, neniam homo kontraux homo. Tamen, ecx tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Gxi ofendis lian noblan amemon
+kaj sxajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun cxi noton memorigan al si mem: "_Eviti cxion
+agresivan!_"
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo . . ." [4]
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super cxio. Denove la profeta
+vocxo:
+
+ "Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos
+ esti lupoj unuj kontraux aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
+ ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo." [4]
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragxo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+ Ecx guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan. [5]
+
+Antaux l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
+fandigxis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
+signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+auxdigxas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Gxi la homan tiras familion:
+ Al la mond' eterne militanta
+ Gxi promesas sanktan harmonion.
+
+Tiel Zamenhof farigxis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaux tie li sxatis forgesi tute sian personon kaj nur elvocxi
+la internan penson de cxiuj. Kuna sufero, kuna gxojo; cxia sento
+gxenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, cxio plej alta
+aux profunda en komunaj spertoj, tio trovis cxe li esprimon plej
+sinceran:
+
+ Se longa sekeco aux ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn desxiras,
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
+ Ni forton pli fresxan akiras.
+
+Tiun cxi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaux la Bulonja
+kongreso. Same _Al la Fratoj_ ecx pli frue. Melankolie sonas
+ankoraux multaj versoj, sed kiel en Sxopena marsxo, post malgxoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikajxo kuragxe antauxen:
+
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Gxin jam ne timigas la vento, nek staro.
+ Obstine gxi pasxas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita. [6]
+
+Cxe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, sxvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en cxiu verkajxo revenas la
+vortoj "celo" kaj "obstino". Laux arta vidpunkto pli sxatinda
+estas miaguste la _Pregxo sub la verda standardo_, [7] kaj ecx
+multe pli la prozajxoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro sxajnas kredeble tro
+simpla, ecx naiva. Same ankaux aperas cxiuj restajxoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskigxanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezorajxo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikigxas por ilin
+lauxdi. Naiveco farigxis cxarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+Tiel estos eble pri versajxoj Zamenhofaj, cxar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro vekigxanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, auxdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+[1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
+
+[2] El _La Predikanto_, cxapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+[3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+[4] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+[5] El _La Vojo_.
+
+[6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+[7] Citita en cxapitro VI.
+
+
+
+
+CXAPITRO XI.
+
+Etika Pensulo.
+
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis cxiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis gxin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos gxia temo.
+Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj
+fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis
+for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro
+ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis.
+[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+ "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikigxon." [2]
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antauxjugxon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3]
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+ "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
+ Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel
+neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis
+cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj sxtatoj.
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala
+fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux
+fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas
+voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en
+Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+ "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_
+ vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_
+ vi."
+
+Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de
+nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun
+pregxantaj manoj. Ili kusxas en cxerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickievicx. Tie sur la placo, post
+la jxuro cxe Sankta-Mario, la popolo aklamis Koscxiusxkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kusxis tiu lando, kie naskigxis esperantismo. Zamenhof
+adiauxis la honorojn:
+
+ "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, cxar mia
+ koro estas plena . . . sed hodiaux mi staras ankoraux en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de cxiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco gxi alkondukos iam la homaron? Tion ni cxiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne cxiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaux plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu gxin per teoriaj klarigoj."
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, ecx ne sidis sur
+estrado. Ame cxirkauxata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' brosxuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
+gxin. [4]
+
+En antauxparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter
+homoj sur neuxtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
+kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de cxia "suspektebla solidareco"
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi gxin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+Kiom nauxza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaux honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraux cxiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la jxetitan semon. En multaj koroj gxi jam
+kreskis. Prave sxovinismoj dauxros batali kontraux Esperanto. Gxi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kasxe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen cxio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan:
+
+ Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por
+ cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj
+ vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj.
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis
+homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala
+renkontigxo.
+
+Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l'
+_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
+aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian
+sxovinismon".
+
+Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al
+tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed
+ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
+ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus arangxi neuxtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgxa
+estis tiu flanko praktika. [5]
+
+Oni devas ja memori, ke gxis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Euxropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed cxu iam estos gxenerale akceptataj arangxoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Ecx se ne cxiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neuxtralan religion, evitante
+cxion ofendan al iu konscienco.
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuigxo venos, ecx malrapide, kaj influos la
+cxirkauxan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forsxiri iun
+homon de lia kredo, se gxi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaux en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas cxie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas gxian kadron eksteran.
+Ili baptigxas, edzigxas, enterigxas laux gxiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ecx pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedauxrinda. Baldaux ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco cxiun eklezion, kaj
+forjxetas kune cxiun eksteran moron, feston, aux solenon
+religian, tiam ankaux la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+ "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; gxi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajxon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi
+ vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro,
+ irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6]
+
+Tria infano de Zamenhof naskigxis en 1904. Sxi estis filineto,
+kiu montrigxis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+sxian karakteron. La knabineto ja rimarkis cxion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun trancxajxoj de
+sxinko. Laux kredo izraela, tio estis peko kontraux Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same cxe katolikoj mangxi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+En pregxejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentrajxoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaux
+krucumitaj. Kial ne farigxi pola kaj kristana?
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj sxovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jxetis brakojn
+cxirkaux lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili sxatis nur la kadron eklezian. Cxu do preferi ateismon?
+
+ "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por cxiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ cxar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
+ _negativa_. Alproksimigxas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaux akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas cxiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antauxe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, dauxras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aux nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaux al gxia eksterajxo. Cxiu
+ konkreta religio, kia ajn gxi estas, heredigxas senfine en
+ maniero auxtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata." [7]
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas starigxi vere neuxtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aux sercxantoj al
+Dio cxiugentaj, cxiulandaj, kaj cxiutempaj devas trovi tie
+komunan kuragxigon al auxskultado de l' konscienco, komunan
+proksimigxon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontraux neniu religio gxi estu konstruita kaj cxiuj kredantoj
+povu ankaux renkontigxi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataux
+"religio", cxar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aux teologion.
+
+ "Lasante al cxiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu sxajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neuxtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si cxiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aux
+ hipotezoj de cxiu el ili.
+
+ "Ni proponas starigi _neuxtrale-homan etikan regularon_, kiu
+ povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan sxovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj gxisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al gxi la formon de tute konkreta, por cxiam
+ fiksita, infanagxe ensucxebla, kaj auxtomate heredebla
+ religio." [8]
+
+Tiun cxi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en auxgusto 1914. Sed la cxirkauxa sxovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, ecx privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaux ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' auxtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo sxovinista farigxis tiel forta,
+ke cxio simila dangxerigus ecx la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+Denove korvundita, sed cxiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksigxo? Cxu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangxo de speciala Kongreso en
+neuxtrala lando.
+
+Vojagxe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bucxado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Euxropo
+pretigxis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron. . . .
+
+Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompigxis en koro Zamenhofa.
+
+[1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+[2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Gxenevo, 20
+septembro 1909.
+
+[3] Prof. Eugene Pittard: _Les races chez les belligerants_,
+Geneve 1916.
+
+[4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla cxe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+[5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en cxapitro VII.
+
+[6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio.
+
+[7] El manuskripto pli supre jam citita.
+
+[8] El sama.
+
+
+
+
+CXAPITRO XII.
+
+Homo cxe Morto.
+
+Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. --
+ La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
+ -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo --
+ Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
+ -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed gxi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas sxakale.
+
+Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+cxiam vigla, senlaca, flegema.
+
+Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj
+jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio
+estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante
+lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+ "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de
+ cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
+ reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur
+ grundo tute neuxtrala.
+
+ "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
+ alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma."
+
+Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la
+milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
+al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta.
+Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin
+turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?"
+
+Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda
+sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi
+principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux
+per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En
+lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antauxa "Serenisima
+Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
+"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaux sian kaj la ceterajn logxantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neuxtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn legxojn
+sub internacia garantio:
+
+ "1) Cxiu regno apartenas morale kaj materiale al cxiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj logxantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aux supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aux pli malgrandajn rajtojn aux devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ "2) Cxiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aux
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataux la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por gxi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aux urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun sxuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ "3) Pro cxiuj maljustajxoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaux konstanta Tut-Euxropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de cxiuj Euxropaj regnoj.
+
+ "4) Cxiu regno kaj cxiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neuxtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de cxiuj regnoj."
+
+Iam venos tempo, post longa nauxzo pri militoj, kiam tiuj cxi
+principoj estos avide sercxataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la cxielo rugxe fajris cxirkaux
+Varsovio. Forirante, la Rusoj cxie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarsxis regulpasxe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro starigxis apud prusa generalo. Ankaux tiam la
+militistoj ne sxatis la Hebreojn. Maldikaj, malricxaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaux
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+Al Zamenhof aero mankis ecx pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la logxejon apud Gxardeno Saksa. Cxe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallauxte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstatauxis lin kiel okulisto
+cxe la strato Dzika. Sed li bedauxris, ke li forlasis la tieajn
+malricxulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro jxus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Hxarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Cxagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere cxe l'
+kameno. Sur la muroj estis cxie memorajxoj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembrigxo, gxojaj tagoj. Ankaux tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+Ankoraux li laboris pri homarana ideo. "Gxi estas ja la celo de
+mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por gxi mi
+fordonus cxion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+cxi tie, fortrancxita el mondo!" Li antauxvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaux
+starigi l' aferon. Poste trovigxos helpantoj por gxin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigxo.
+
+Jam en auxtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraux la gxisnuna malbona sukceso,
+nepre penu arangxi kongreson de homaranoj". Sed la milito
+longigxis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neuxtrale-homa religio. Sed
+antauxe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al gxi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
+dauxris. Sur la manuskripto tiu dato kusxas trastrekita. Li
+skribis sxangxe: "en la unuaj tagoj de auxgusto 1917". En marto,
+la milito dauxris cxiam. Cxu senfine? Cxu li vidos iam pacon?
+Denova korektajxo montras krajone, kaj ecx tragedie, cxi tiujn
+vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Cxiu spiro
+farigxis turmento. Li devis ne kusxigxi, nur sidi aux stari. La
+Rusa Revolucio, levigxinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Cxu ili scios
+dauxre liberigxi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urgxe. Nova
+homaro devas organizigxi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+Ripozi, dormi ecx kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendigxis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . .
+Sed jam li eksufokigxis. Li volis voki. La vocxo haltis en lia
+gorgxo. Jen alkuris la edzino. Sxi helpis lin residi. Ve! jam
+cxesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'?
+ Suficxe! Trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la cxerkon al tombejo. Malgxoje kantis poeto Belmont:
+
+ Ne venis Polujo kadavron honori
+ De filo pollanda, de monda sagxul' . . .
+ Ho kiel sangigxis en mi pola kor' . . .
+ Malricxaj Hebreoj nur venis post cxerko
+ Cxar mortis bonkora helpant' okulisto.
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj cxiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana sxipestro Neubart, povis diri
+adiauxon en la nomo de tiu cxiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortusxitaj.
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter cxirkauxaj vilagxanoj, gxi estis
+la plej alta, la plej tauxga simbolo. Efektive nur mortis la
+homo, la viro 57-jara, la malricxa okulisto. Sed la granda verko
+restis. Ankaux la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
+Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
+lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos cxie lia semo pensa.
+Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
+rekonos lin gvidanto al frata repacigxo.
+
+Sur lia skribotablo kusxis lasta manskribajxo krajona, nefinita.
+Gxi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis cxiam silentema. Liaj proksimuloj ecx ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun cxiuj, neniam
+ofende per ago aux parolo kontraux iu ajn, cxiam simpatie
+auxskulteme al ceteraj homoj, ecx al tedaj. Al cxiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj cxiu venis al li por konsilo. "Li
+neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub sxia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+Sur papero kvarpagxa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri pagxoj kusxas antauxklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antauxproteste li notis:
+
+ "Cxio, kion mi nun skribas, naskigxis en mia kapo ne nun, sed
+ antaux kvardek jaroj, kiam mi havis la agxon de 16-18 jaroj;
+ malgraux ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaux tute ne sxangxigxis."
+
+Tamen li antauxvidis, ke tiu cxi artikolo al multaj tre
+malplacxos:
+
+ "Dum en la mondo scienca mi perdos cxian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ versxajne nur atakon, cxar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
+ _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas."
+
+La kvara pagxo nur estis komencita. La skribado estas preskaux
+nelegebla:
+
+ "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por
+ cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis
+noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+ "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
+ ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al
+ alta celo . . ."
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
+en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+ "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
+ bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista,
+mongajnema?
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon.
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+cxian frazistecon. Kiu, ecx plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li cxe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Ecx per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilagxoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Euxropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+Nun, tiu skribocxambro lia, cxe domo varsovia, estas malplena.
+Pie gxin konservas netusxitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la pagxo nefinita. Silentas la horlogxo.
+
+Iel regas en la cxambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandajxoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuragxoj?
+
+Li tamen amis cxiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pagxo kusxas lia
+plumo. Gxi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu gxin dauxrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam gxi donis flugilojn al lia penso. "Nun
+de loko flugu gxi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruigxi.
+Morto kaj naskigxo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Gxi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Gxi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero gxenerala krias la sama voko, urgxa, korpremanta . . .
+
+Auxdu, auxdu, kiel sxire gxi sonas!
+
+[1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmasxino en 1891-1892.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359.txt or 26359.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
diff --git a/old/20080819-26359.zip b/old/20080819-26359.zip
new file mode 100644
index 0000000..1c3cf6b
--- /dev/null
+++ b/old/20080819-26359.zip
Binary files differ