summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/26359.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '26359.txt')
-rw-r--r--26359.txt3838
1 files changed, 3838 insertions, 0 deletions
diff --git a/26359.txt b/26359.txt
new file mode 100644
index 0000000..3298492
--- /dev/null
+++ b/26359.txt
@@ -0,0 +1,3838 @@
+The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Vivo de Zamenhof
+
+Author: Edmond Privat
+
+Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+EDMOND PRIVAT
+
+
+1920
+
+
+
+
+
+
+TABELO DE ENHAVO
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+AVERTO
+
+CXAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando.
+ Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
+ Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.
+
+CXAPITRO II. -- Infano en Bjalistok.
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+CXAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio.
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+CXAPITRO IV. -- Studentaj jaroj.
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+CXAPITRO V. -- Doktoro Esperanto.
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri
+ Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema
+ bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux
+ Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo --
+ Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj
+ aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La
+ Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto
+ de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa
+ cenzuro.
+
+CXAPITRO VI. -- Idealista profeto.
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+CXAPITRO VII. -- Homarano.
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+CXAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj.
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+CXAPITRO IX. -- Lingvisto.
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+CXAPITRO X. -- Verkisto.
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+CXAPITRO XI. -- Etika Pensulo.
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+CXAPITRO XII. -- Homo cxe Morto.
+ Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro.
+ -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita
+ Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+ Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo.
+ -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l'
+ Homaro. -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+
+
+LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE
+
+
+ANTAUXPAROLO
+
+
+Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej
+fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de
+Ludoviko Lazaro Zamenhof.
+
+Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto,
+Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo
+dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la
+tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis
+kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita
+Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da
+bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj,
+laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom
+farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta
+atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.
+
+Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi
+intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian
+sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en
+konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj
+kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon
+pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por
+Esperanto, estas bone konata al ni.
+
+Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux
+ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj
+glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel
+brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo.
+
+Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar
+ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata
+amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo
+Esperanto.
+
+Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la
+librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj
+talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al
+kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia
+historio de la vivo de nia Majstro.
+
+ John Mabon Warden,
+ John Pollen,
+ Bertram Chatterton,
+ John Merchant,
+
+ Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
+
+
+
+
+AVERTO DE L' AUXTORO
+
+
+Tie cxi ne kusxas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto
+pri la movado esperantista.
+
+La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko
+Zamenhof. La zorgo ne estis tia, cxu gxi placxos al unu aux alia;
+nur tia, cxu suficxe fidele kaj ame gxi sekvos la gxustan veron.
+
+Animo la plej granda, genio la plej pura sxuldas formon al
+cxirkauxa mondo. Tial, per deveno kaj naskigxa lando necesis ja
+komenci. Kion sxuldas ni al memoro de l' mortinto, cxiam viva per
+inspiro, tion kare ni konservas cxiuj en la koro, kiel lumo.
+
+ E. P.
+
+ Gxenevo, julio 1920.
+
+
+
+
+VIVO DE ZAMENHOF
+
+
+
+
+CXAPITRO I.
+
+La Gentoj en Litva lando.
+
+ Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. --
+ Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. --
+ Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. --
+ Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo
+ Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870.
+
+
+Meze inter Oriento kaj Okcidento kusxas Litva lando, kantita de
+Mickievicx en _Sinjoro Tadeo_:
+
+ Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
+ Vian grandan valoron ekkonas litvano,
+ Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
+ Vidas gxin kaj priskribas, cxar mi hejmosopiras . . .
+ Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
+ Largxe apud lazura Njemen tirigxantaj . . . [1]
+
+Sur tiu dolcxa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj
+gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroligxas ankoraux
+antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj
+popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo
+pratempa.
+
+Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo
+netusxita gxis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkasxita
+per marcxoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras gxis nun sovagxaj
+urbovoj, la popolo dauxris adori la fortojn de l' naturo sub
+gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.
+
+Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En
+Mezagxo teuxtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj
+gxin ligis al sia sxtato, moskova caro gxin atakis. Dume
+alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi
+manlaboron kaj komercon laux invito regxa. Tiel alia gento tre
+maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aux
+plenigis ilin.
+
+Kun si gxi enportis industrion kaj negocon, sed ankaux sian
+lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ecx apartajn
+vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj
+batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:
+
+ Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron,
+ Popolo, havanta mian instruon en koro:
+ Ne timu ofendon de homoj,
+ Ne tremu antaux insultoj.
+
+ Levigxu, levigxu, vin vestu per forto,
+ Ho brako de l' Eternulo;
+ Levigxu, kiel en tempoj antikvaj,
+ Cxu ne vi dishakis Fierulon?
+ Cxu ne vi sekigis la maron? [2]
+
+Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro
+dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la
+prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan
+lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en
+la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la
+Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj
+havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l'
+komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis
+ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj
+urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj
+cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo
+brilis oraj turoj de rusa pregxejo.
+
+Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per
+armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de
+l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli
+peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam
+trudigxis devige en lernejoj.
+
+Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus
+finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn
+sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa
+registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide
+ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom
+pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj.
+Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn
+diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al
+termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili
+devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun
+la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj
+aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam
+venenis la disputo.
+
+Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies
+literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion
+baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj
+jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj.
+Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per
+cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn
+kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj
+malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse,
+fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj,
+baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj
+de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux
+Rusoj.
+
+Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan
+sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto
+Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra
+Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn
+gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun
+mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon.
+Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita
+punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi
+sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur
+tero:
+
+ Kiel Kristo ja venkis la tombon,
+ tiel ankaux Polujo revivos,
+ por savi popolojn kaj Ligon
+ ilian sigeli por dauxra justeco. [3]
+
+Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero
+tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado
+mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton
+kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al
+si kreas propran vivadon internan.
+
+Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude,
+sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea
+familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido
+sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita
+kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis
+jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas
+esperi:
+
+ Gxoju kun Jerusalem,
+ Kaj estu gajaj pri gxi . . .
+
+ Jen Mi fluigos sur gxin
+ Pacon kiel riveron,
+ Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . .
+
+ Venis la tempo
+ Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn,
+ Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4]
+
+En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj
+ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado
+genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj
+en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l'
+inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.
+
+Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe.
+Nur pri pola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis
+Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj
+prapatroj ili restis preskaux blindaj.
+
+En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala
+liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj
+subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj
+tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango
+subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj
+akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja
+limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.
+
+Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj
+kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato
+al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga,
+vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis
+Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido
+pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj
+egoismoj al pure homa mondrigardo?
+
+[1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter
+Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola
+Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo.
+Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.
+
+[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.
+
+[3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx,
+nacia poeto, mortinta en 1855.
+
+[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.
+
+
+
+
+CXAPITRO II.
+
+Infano en Bjalistok.
+
+ La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. --
+ Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj
+ sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj
+ antauxjugxoj.
+
+
+De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la
+impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa
+genio.
+
+Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de
+hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo
+inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara
+junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj
+edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer,
+naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la
+paro.
+
+La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo.
+Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo
+peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj
+sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj
+lingvoj. En 1873 li translogxis al Varsovio kun la tuta familio,
+kaj de tiam instruis la germanan lingvon cxe Veterinara Instituto
+kaj Reala Gimnazio.
+
+Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo
+devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne
+tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis
+novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj:
+akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo
+malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan
+krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian
+plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de
+fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia
+naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre
+praktikajn lernolibrojn.
+
+Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj
+infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri
+farigxis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.
+
+Sagxa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed
+obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome
+la plej fidelan akuratecon al devo cxiutaga.
+
+Dolcxan angxelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj
+cxiel modesta, sxi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia
+mastrumado. Blinde fidema je la sagxo kaj justeco de l' edzo, sxi
+tamen klopodis por moligi liajn jugxojn en okazo de puno.
+
+Kiam eliris el patra skribocxambro malfelicxa kulpuleto, li
+preskaux cxiam renkontis survoje, kvazaux hazarde, la patrinon
+pretan por lin ankaux "severe" admoni, dum sxi glatis lian
+kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe sxia kispuno pli
+efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de
+Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangxo
+laux ordono patra, nevidebla angxelozorganto sendis al li porcion
+pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l'
+familiestro, kaj cxiam kompreneble nur hodiaux por la lasta
+fojo". [1]
+
+Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj
+aventuroj, cxar lin respektis lia patro kaj la tuta familio,
+kvazaux plenagxulon. Sagxa, modesta, pensema, studema, neniam
+lauxta, kvankam obstineta, li cxiam evitis suferigi iun ajn. Cxe
+klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por
+verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro
+lia trankvila sintenado kaj gxentilaj manieroj. Tamen tute ne
+superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala
+kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema
+knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj.
+Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj
+aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj
+malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema
+konsilanto.
+
+De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li
+adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis
+kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li
+antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis
+frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon,
+kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona.
+Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj
+sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis
+morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux.
+
+Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas
+ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon
+sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin
+idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi
+gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla
+virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas
+fratoj kaj egalaj antaux Dio.
+
+Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja
+vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj:
+
+Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato
+Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al
+vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo.
+Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj!
+hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for,
+mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion
+ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro,
+vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato.
+
+Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj
+en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj
+sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj
+de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj
+oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj
+ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo.
+Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen
+plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.
+"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi
+tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie?
+. . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas
+cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas,
+arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la
+martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam
+li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en
+okuloj polaj, mokemo en la rusaj.
+
+Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas
+koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj
+infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj,
+Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu
+akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas
+el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri
+Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj
+nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana
+pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri
+Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado
+inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda
+Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub
+skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon?
+Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de
+l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne
+mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la
+panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado.
+Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en
+spiritoj.
+
+Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok.
+Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj
+incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.
+
+[1] El privata letero de Feliks Zamenhof.
+
+
+
+
+CXAPITRO III.
+
+Gimnaziano en Varsovio.
+
+ Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri
+ mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina
+ lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva
+ sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. --
+ Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878.
+ -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso.
+
+
+Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj
+sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:
+
+ "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj
+ homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj
+ bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis
+ nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan
+ religion, ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la
+ kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj
+ maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . .
+
+ "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj
+ krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj
+ rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte
+ kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed cxu la
+ plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn
+ fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili
+ ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere
+ komunikigxadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj
+ estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke
+ ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas
+ tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu,
+ rompu la murojn inter la popoloj! . . ."
+
+Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Gxenevo. Preskaux
+la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok.
+Doloris li pro la fremdeco inter logxantoj de la sama lando.
+Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto
+formigxis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos
+"grandagxulo", li nepre forigos tiun cxi malbonon.
+
+Diversajn revojn utopiajn li forjxetis unu post la alia, sed unu
+cxefa restis por li cxiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu
+homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenigxi!" li sopiris, kaj
+infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo.
+Poloj malsxatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne
+tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur
+neuxtrala lingvo povus cxiujn kontentigi, sen ofendo nek jxaluzo.
+Se tian lingvon internacian cxiuj homoj lernus krom la sia, tiam
+ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte
+rilatus ili kune. Cxesus la blinda fido je gazetoj politikaj aux
+incitoj diplomataj, por decidi kredon gxeneralan pri najbaraj
+gentoj.
+
+Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al cxefurbo pola kun
+gepatroj, Ludoviko Zamenhof enigxis gimnazion varsovian por
+klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo
+trapenetris gxis la funda vero. Pri militoj kaj lertajxoj
+politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando
+malfelicxa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur
+tie floris la incitoj anonimaj. Cxe potencaj sxtatoj registaroj
+zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan
+opinion kontraux unu aux alia gento, laux la celoj politikaj de
+l' momento. Dum pafilegoj fabrikigxis, jam laboris gazetistoj,
+parolistoj, ecx poetoj sxovinistaj, por formi senton gxeneralan.
+
+Agentoj oficialaj disvastigis cxie rakontajxojn, suspekton, kaj
+eksciton. Per bildoj kaj presajxoj ili tusxis korojn de l'
+virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis ecx koleron --
+cxion nur por preni peceton de lando aux afrikan kolonion.
+Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj.
+Mizeris logxantaro de vilagxoj detruitaj. Paco farigxis. La
+sxtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil
+nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
+Mirinda la sukceso. La venkita sxtato petas aliancon. Jam
+finigxis incitado. De nun vidu la bonajxojn, kaj forgesu cxiujn
+pekojn! Sed amiko jam malnova ekjxaluzas, postulas
+"kompensajxon". Kontraux tiu nun ekmarsxu la impresmasxino, kaj
+cxio same rekomencu! . . . k.t.p.
+
+En genia cerbo de junulo disvolvigxis tiu bildo kun precizo
+frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo
+Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj.
+Cxesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj gxin
+profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili
+devas mem rilati kun ceteraj. Cxesu monopolo de kelkaj
+malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili
+falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili
+malaperos.
+
+Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin
+vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj
+predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva
+tempo kaj gxin uzu por komunaj celoj. Cxu ne parolis greke la
+tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Cxu ne diskutis per
+latinaj vortoj cxiuj scienculoj kaj kleruloj en Euxropo dum
+centjaroj de la brila Renaskigxo? Cxu ne latine verkis Kalvino
+kaj Erasmo por dudek popoloj?
+
+Tamen ecx latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj
+senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauxga
+por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Gxi devus esti tuj
+lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.
+
+Pri laboristoj, pri malricxaj homoj penantaj tutan tagon,
+gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li
+sxatis legi lauxte el versajxoj de poeto rusa Nekrasof,
+antauxmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj
+domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej
+sxatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj
+preferis logxi en kvartaloj gxiaj for el mondana societo.
+
+Tiuj homoj estas fine la oferoj cxefaj de l' incitoj intergentaj.
+En okazoj de bucxado, ili cxiam unuarange devas pagi per sango
+sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malricxuloj ja sopiras al paco
+kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza,
+ilia penso sercxas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi
+frate en la siaj trans maroj kaj sxtatlimoj. "Laboristoj
+cxiulandaj unuigxu!" baldaux poste jam farigxis devizo de l'
+amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, cxefe lingvaj.
+Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo
+helpa de l' homaro devas esti por cxiuj facila. Rapido, logiko
+devas regi gxian fundamenton.
+
+De tiam li komencis sercxadi ion novan per provajxoj artaj.
+
+Cxu lingvo povas arte konstruigxi, bazite sur sola logiko?
+demandis sin la junulo, kaj sercxis materialon por vortaro. Kial
+ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_,
+_be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre
+fiksi cxies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn
+vortojn ecx li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan
+forton.
+
+Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se gxi celas vivi mem.
+Cxerpi el komuna fonto de euxropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro
+latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj,
+Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ecx
+Slavoj konus gxiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj
+kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja
+samtempe al dek tri gxis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaux
+vocxdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero
+grandega. Ricxegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da
+esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri gxis plenfino?
+
+Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu
+fojon, kiam mi estis en la sesa aux sepa klaso de la gimnazio, mi
+okaze turnis la atenton al la surskribo _sxvejcarskaja_
+(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la
+elpendajxo _konditorskaja_ (sukerajxejo). Cxi tiu _-skaja_
+ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la
+eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas
+aparte ellernadi. Cxi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite
+eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn
+vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
+malgrandigxadi antaux miaj okuloj." [1]
+
+De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en
+diversaj lingvoj. Kia ricxa fonto! Kia mirinda povo por kreskado
+kaj multigxo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj
+senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ricxa
+vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-ajxo_,
+_-isto_, _-ema_, _-igi_, _-igxi_ centobligus gxin. Dek mil vortoj
+memformigxus sen aparta lerno.
+
+Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel
+lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj
+germanan. Cxe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo
+malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la
+frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajxoj
+malregulaj. Ricxa lingvo do bezonas tute ne deklinaron,
+konjugaron, aux sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj cxiam
+samaj suficxas por la verbaj tempoj. Finigxoj pliaj kiel _o_,
+_a_, _e_, utilu kvazaux nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj,
+el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.
+
+Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj
+jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem
+knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin
+kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li
+suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la
+vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj?
+Kial ne tuj morti? Cxio sxajnis al li vana kaj nauxza. Por li tre
+turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj
+maldolcxa, montras la malgxojon de l' gimnaziano.
+
+Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si
+mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon
+pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo
+kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj felicxon de
+l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli
+fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la
+sxangxon en okuloj. Dolcxeco regas.
+
+En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio.
+Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraux ne tute
+simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesigxis je lia
+longa laborado. Al ili gxoje li konigis la novan lingvon. Ion
+tiel simplan kaj facilan neniu el ili antauxkredis. Fervore ses
+aux sep ellernis la sistemon.
+
+En la gepatra logxejo cxe strato Novolipie, Ludoviko havis
+propran cxambron izolitan sur la teretagxo. Tie kunvenis amikaro
+lia cxe l' amata grupestro. Kune cxiuj fervoradis pri la homa
+refratigxo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili
+festis la vivigon de la lingvo. Cxirkaux kuko, de l' patrino ame
+kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon
+sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili
+kantis himnon de l' frateco:
+
+ Malamikete de las nacjes
+ Kado, kado, jam temp' esta!
+ La tot' homoze in familje
+ Konunigare so deba.
+
+ (Malamikeco de la nacioj
+ Falu, falu, jam temp' estas!
+ La tuta homaro en familio
+ Kununuigi sin devas.)
+
+En junio 1879 finigxis gimnazia kurso, kaj cxiuj kolegoj disiris.
+La persono de ilia cxefamiko lasis cxe ili tiel fortan impreson,
+ke ili ecx komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la
+nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue,
+"renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis
+malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas
+preskaux senescepte cxe la grandaj inspiritoj tra tuta homara
+historio. Ankaux hejme li devis suferi baton pli kruelan. Gxis
+tiu tempo la patro lauxsxajne ne malaprobis lian laboradon, cxar
+la knabo tamen brile sukcesis cxiujn ekzamenojn. Sed kiam venis
+la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis
+kriza vento.
+
+Jam ofte konatuloj aux kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof
+admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula
+minacas ja frenezon. Domagxe estus lasi tian talentulon perdigxi
+en hximeroj. Baldaux li malsanigxos, se li dauxras plu!" Tiel
+babilis konsilantoj bonintencaj.
+
+Pri la estonteco de la knabo cxefe zorgis lia patro. Kion li
+faros en la vivo, se cxiuj lin rigardos kiel viron neseriozan,
+nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj
+permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne
+revajxoj, tiam urgxis antaux cxio. Tial Ludoviko devis ecx
+promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaux
+provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.
+
+Tie staris la altaro. Sur tablo kusxis la kajeroj kun vortaro,
+gramatiko, versajxoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj
+manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj sercxado. Cxu
+fordoni tuton? La patro gxin postulis. En lian sxrankon malaperis
+cxio. Dika sxnuro ligis la pakajxon. Fermigxis pordo.
+
+[1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el
+rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896,
+n-ro 6-7; _Esperantaj Prozajxoj_, p. 239).
+
+[2] Vidu antauxmortan konfeson pri tiu krizo en cxapitro XII.
+
+
+
+
+CXAPITRO IV.
+
+Studentaj jaroj.
+
+ Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo.
+ -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno
+ hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En
+ songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la
+ lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso".
+
+
+Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon.
+Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur
+stratoj negxo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj.
+Rapidas cxevaloj longharaj. Cxie vivo gaja, vigla.
+
+Malricxe logxis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed
+malfacile juna hebreo trovas ecx okazojn por instrui. Ankaux li
+verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomosxti_. Hejme la
+gepatroj time zorgis. "Nur dek naux rublojn mi elspezas en
+monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin
+nutris!
+
+Konscience li studadis medicinon. Ankaux li klinigxis siavice
+super korpoj de mortintoj en cxambrego dissekca. Simpatie li
+malkovris la internan mehxanismon de la homa formo. Ecx tie lin
+sekvadis lia revo. Cxu ne similaj estas cxiuj homoj, kun samaj
+organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo?
+Cxu lingvaj aux koloraj diferencoj sxangxas tion? Malkono inter
+gentoj devus cxesi.
+
+Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu
+kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris
+en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema sercxis
+materialon. Gxi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legajxo
+en jxurnalo atentigis lin. La cionista revekigxo lin allogis.
+Ankaux lia gento, kiel cxiuj, rajtas esti rekonata kaj sxatata.
+Kial nur Hebreoj devus kasxi aux prihonti sian naciecon? Ankaux
+ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras
+cxie dissemitaj. Malfelicxo premas multajn. Trans maro blua de l'
+Helenoj kusxas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo
+pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l'
+profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo
+malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklogxos en cxirkauxo. Nur
+justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon.
+Ecx pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo.
+Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_:
+
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
+ Por konstrui propran hejmon cxiu portu brikon.
+ Ecx se multajn jam forsxovos vento, akvo, kaj malsagxo,
+ Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
+
+ Vekigxu, popolo kutima je batoj!
+ En tia tempo dormo estus honta.
+ Per ondo forta de l' amaso
+ Ni svingu flagon al la vivo!
+ Se ricxuloj pro la oro
+ Kisas sklave manojn potenculajn,
+ Ni, malricxaj, per moneroj de l' laboro
+ Disbatos la katenojn.
+ Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .
+
+Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farigxis iam ecx
+gvidanto inter la cionistoj. Cxia trograndigo pri l' merito de l'
+Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super
+cxiuj" vundis lian senton, kvazaux ofendado al ceteraj gentoj.
+Akra mallauxdo kontraux Poloj, Rusoj, aux Rumanoj malplacxis al
+li. Plendoj pri premantaj registaroj sxajnis al li pravaj, sed ne
+malamo al popoloj. Ecx inter liaj samgentanoj la plej malgranda
+vorto sxovinista lin repelis.
+
+Ankaux la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn
+gentojn. Ankaux por ili urgxis lingvo internacia. Ke ili
+ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke
+ili sciu historion de l' aliaj: ankaux la ceteraj ja suferis,
+ankaux ilin premis potenculoj, ankaux ilin ekspluatas
+malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Legxon, sian genton
+kaj kutimojn, sed ili super cxio amu la homaron kaj gxin servu
+kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al
+sia revo.
+
+Ecx la "dek naux rubloj" ne trovigxis tro facile cxe l' komenco
+de l' monato, kaj ili ne suficxis. Zamenhof ne sxatis trudi
+elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li
+revenis hejmen.
+
+En Varsovio li dauxrigos studadon medicinan cxe l' Universitato.
+Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al
+patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratigxi. Kie
+kusxas la paperoj kaj provajxoj de la lingvo intergenta? En
+libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.
+
+Kun larmoj pala sidis la patrino. Sxi silentis. Sxia blanka mano
+dolcxe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li
+estis. Kiel auxdos li la veron? Unu tagon sxia edzo ja bruligis
+liajn manuskriptojn. Sagxa kaj severa, nur pro amo patra li gxin
+faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte sxi jam
+ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Sxi silentis.
+
+Ludoviko sxin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la
+patron li nur petis redoni la promesparolon. Urgxas libereco.
+Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al
+neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, gxis li finos
+universitaton.
+
+Fakte ne tro grava estis la perdigxo de l' skribajxoj. Efektive
+li memoris cxion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.
+
+Sur kajeroj de auxgusto 1881 reaperas preskaux sama lingvo kiel
+en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En
+songxo" estis jene tradukita el germana:
+
+ Mo bella princino il sonto vida
+ Ko zuoj malsesxaj e palaj,
+ Sul dillo, sul verda no koe sida
+ Il armoj amizaj e kalaj.
+
+ "La kron' de ta padro fio pu mo este,
+ La ora, la redza ra sello!
+ La skepro diantiza, rol mo ne vole,
+ Tol mem koj vole mo, ma bella."
+
+ "To et ne estebla", sxo palla a mo,
+ "Kor et si la tombo kusxe mo
+ E koj i la nokto vione mo a to,
+ Kor tol fe prekale ame mo!"
+
+Dum ses jaroj Zamenhof laboris cxiutage, bonigante kaj provante
+sian lingvon. Li tradukis pecojn el auxtoroj diverslandaj. Li
+skribis verkojn originalajn. Li lauxte legis al si la skribitajn
+pagxojn. Multaj formoj sxajnis bonaj teorie, sed praktiko montris
+ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj cxi tio malbelsona.
+
+ "Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxi, korekti, kaj radike
+ transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis
+ kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj
+ en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj
+ objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta
+ verbo _meti_, la neuxtrala, sed difinita finigxo _aux_, k.t.p.,
+ kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
+ kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko
+ senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjxeti kelkajn
+ nebezonajn sufiksojn." [1]
+
+Dum tiu puriga laborado ankaux forigxis el la lingvo kelkaj
+latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj
+anstatauxigxis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis
+sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis
+vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en
+kunmetitaj vortoj kiel _cxiudiurne_ aux _diurnmeze_, kaj ankaux
+estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj,
+kiuj konas latinan lingvon aux tiajn vortojn francajn kiel
+_diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaux
+tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado cxiutaga, do fakte
+multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo
+anstatauxis _e_ latinan, ne suficxe klaran al oreloj por dividi
+frazojn sen konfuzo.
+
+Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte
+nur revenis al unua formo, kaj nur marsxis malantauxen sur la
+vojo jam pasxita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris
+ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol cxi tiu". Ankaux
+Zamenhof jam trovis samon antaux ili, sed multjara praktikado
+vidigis al li gravan maltauxgecon de l' unua kaj neceson gxin
+forigi per plibona.
+
+Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion
+montris la ses jaroj de sencxesa polurado per provado. En infanaj
+jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li
+sxatis kanti. Tial harmonio cxiam regis lian guston.
+
+Ne li kredis, ke suficxas gramatiko kaj vortaro por vivigi
+lingvon. Cxiu malgracio aux pezeco en la frazoj lin akre
+suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne suficxe
+"fluas". Tial li komencis nun eviti lauxvortan tradukadon el
+tiu aux alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
+
+Iom post iom gxi ekiris mem. Gxi malpezigxis. Gxi pli rapidis.
+Gxi jam cxesis esti ombro de l' ceteraj. Gxi ricevis sian vivon,
+sian spiriton, sian karakteron propran. Gxi nun dolcxe pusxis for
+la influojn de l' ekstero. Gxi jam fluis tiam, flekseble, gracie,
+kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
+
+Tiam estis la vera naskigxo de la lingvo internacia. Cxar kiel
+helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom gxi valorus,
+ecx kun aprobo de nauxdek scienculoj? Cxiu tirus siaflanke.
+Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia
+kutimo por reguligi liberecon. Kontrauxe, pro Zamenhofa
+pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam gxi aperis. En si
+gxi jam portis certan forton, cxar granda homo gxin uzadis.
+Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom
+elektoj aux preferoj de finigxoj aux vortetoj. Sed la spirito
+kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre
+persona. En gxin Zamenhof metis multon el si mem. Per gxi li
+esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
+
+Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina
+pri la celo. Gxi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial
+gxi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova
+lingvo.
+
+Nacia literaturo komencigxas gxenerale per milita poemaro. Gxian
+stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male
+por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj gxi eliris al publiko. Pri
+homa refratigxo ankaux skribis la sekvantoj de la Majstro.
+
+Ankaux propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis
+sub silento. Gxi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri
+sia laborado. La kasxeco lin turmentis. Tial li malsxatis
+eliradi. Nenie li cxeestis, en nenio partoprenis. En rondoj
+societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj
+jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron
+kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versajxo:
+
+ MIA PENSO
+
+ Sur la kampo, for de l' mondo, antaux nokto de somero
+ Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
+ Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante --
+ Mia vundo refrapita min doloras resangante.
+
+ "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
+ Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
+ Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
+ Kun frauxlino ripozanta post somera promenado!
+
+ Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
+ Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
+ Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta
+ Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
+
+ Fajron sentas mi interne, vivi ankaux mi deziras;
+ Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
+ Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro,
+ Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro!
+
+[1] Letero al Borovko.
+
+
+
+
+CXAPITRO V.
+
+Doktoro Esperanto.
+
+ Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk.
+ -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. --
+ Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. --
+ "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edzigxo. --
+ Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua
+ Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". --
+ Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. --
+ Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro.
+
+
+Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara
+Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof cxe
+bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, sxi atente
+rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura
+kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
+
+Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al sxi siajn du
+sekretojn. Sxi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de
+sindono.
+
+Sxi povis antauxvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre
+kuragxe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du
+jarojn antaux tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane sercxis tujan
+vivrimedon. De loko al loko tre malgxoje li provadis trovi la
+suficxan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaux lia
+modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre sxatata de malricxaj
+malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu
+vesperon oni lin venigis en domon de ricxuloj. Kusxis maljuna
+sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du
+tagoj sxi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis
+altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis
+la kliento?
+
+En Vejsieje, la urbeto litva, li cxeestis morton de bubino. Febro
+sxin bruligis for. Pro doloro la patrino malfelicxa preskaux
+frenezigxis. Dum monatoj poste li auxdadis sxiajn plorojn kaj
+gxemadon. Li decidis lasi gxeneralan praktikadon kaj elekti fakon
+okulistan.
+
+Tial li vojagxis al Vieno por studadi oftalmologion cxe speciala
+kurso. En auxtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie
+li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis
+sian fiancxinon kaj ricevis kuragxigon por eldoni sian verkon al
+publiko.
+
+Jam de jaroj li ja sercxis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu
+volis riski monon. Ankaux tiel li ekspertis la maldolcxon de l'
+financa flanko en la mondo. Nova turmento komencigxis.
+
+Tamen urgxis aperigi lian lingvon. Dum silente li gxin
+perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato
+Sxlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum
+longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajxo. Kiam gxia
+famo lin atingis, unue li tre gxojis, sed konstatis poste, ke la
+solvo mem ne tauxgas. Baldaux la movado jam malkreskis. Multaj
+homoj malkuragxis, kaj forlasis la aferon. Urgxis montri al la
+mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona.
+Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.
+
+Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara
+Zilbernik. Lia filino fiancxigxis en printempo [1] kun D-ro
+Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre placxis al li. Pri
+lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo!
+Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do
+utilus gajni monon kaj sxpareti? Cxu ne por igi vojon pli facila
+al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?
+
+Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili:
+"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel
+ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo
+estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan
+taskon. Jxaluze ankaux mi dezirus helpi lin."
+
+Tial proponis la bopatro, ke la edzigxo jam farigxu en somero,
+kaj antauxe jam presigxu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo.
+Tiel okazis. Dum du monatoj presprovajxoj atendadis cxe la
+cenzuristo. Felicxe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof.
+Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La
+verko kredeble sxajnis al li sendangxera naivajxo. La auxtoro
+estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin
+agitis.
+
+ "Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi
+ staras antaux Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia
+ brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
+ atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se cxi tiu
+ publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
+ 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan
+ estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio;
+ sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
+ sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon."
+
+En tiaj tagoj Zamenhof verkis versajxon tre mallongan: _Ho, mia
+kor'!_ Gxi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta
+kvin etagxojn de sxtuparo kaj staranta antaux pordo halte:
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'!
+ Suficxe! trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaux poste sekvis
+eldonoj pole, france, germane kaj angle. Cxiuj entenis saman
+enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pregxo _Patro
+nia_, El Biblio, Letero, Versajxoj, plenan gramatikon el dek ses
+reguloj, dulingvan vortareton el nauxcent radikoj. Ankaux estis
+aligxiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj
+da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagxo
+la auxtoro jam forlasis cxiajn rajtojn siajn, cxar "lingvo
+internacia, kiel cxiu nacia, estas komuna proprajxo". La tuta
+verko estis subskribita per belsenca pseuxdonimo: "Doktoro
+Esperanto".
+
+La 9. de auxgusto [3] Zamenhof edzigxis, kaj enlogxis tre
+modestan cxambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie
+kun edzino li komencis dissendadon de l' brosxuro al gazetoj kaj
+personoj cxiulandaj. Sxi skribadis nomojn kaj adresojn,
+enpresigis anoncetojn en jxurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l'
+komenca kunvivado. Felicxaj, kiuj scias eternigi sian amon per
+tuja semo de komuna idealo.
+
+Kiel estos akceptita la libreto? Cxu gxi simple falos en silenton
+kaj forgeson? Cxu homoj blinde ecx ne legos frukton de dekjara
+laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kusxas en
+la manoj de virino, cxu blovi kuragxigxon sur flameton fidan aux
+gxin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda sxi
+estas, se sxi gardas la flamon.
+
+Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aux
+fervoraj leteroj. Ecx kelkaj estis jam skribitaj en la nova
+lingvo. Gxi farigxis do vivanta, cxar uzata. Baldaux multaj
+anoncigxis aligxantoj. Formigxis rondo familia. Duoble cxesis la
+soleco Zamenhofa.
+
+Estis por li granda gxojo, senti sin de tiam cxirkauxata de
+fervoraj samideanoj. Ecx ankoraux pli kontente li pensis, ke la
+lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaux kreski per si
+mem. Laux lia espero "la auxtoro tiam tute foriros de la sceno,
+kaj estos forgesita. Cxu mi post tiam ankoraux vivos, cxu mi
+mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi
+gxin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de
+ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de cxi tiu aux
+alia persono".
+
+Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la
+lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aligxintoj
+li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri
+la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu brosxuro
+gxenerala. [4]
+
+"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis
+en antauxparolo, "la bona genio de l' homaro vekigxis: de
+cxiuj flankoj al laboro cxiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . .
+viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn sxtonojn por la granda,
+grava kaj utilega konstruo."
+
+Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaux
+inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj
+Pusxkin.
+
+En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj
+diverslandaj. Laux uzado gxenerala, la "lingvo de Esperanto"
+baldaux nomigxis "Esperanto" tute simple. Al gxi konvertigxis
+en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista.
+Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Gxi
+anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado.
+
+Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis
+la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro
+li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne
+volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon.
+Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis
+Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove
+sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro,
+li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en
+cxefurbo pola.
+
+Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_,
+laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj,
+kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis
+cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li
+trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la
+patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio
+sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino
+adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la
+lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la
+presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso.
+"Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj
+esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia
+situacio atingis lastan gradon de neebleco."
+
+Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto.
+Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el
+Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis
+la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel
+grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro.
+Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo
+ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados
+iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj
+fratigitaj!
+
+Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li
+elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por
+dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis
+centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen
+Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en
+Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
+dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj
+maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia
+necesajxo por helpi geniulon.
+
+Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj
+malfelicxoj lin ekfrapis. En auxgusto 1892 jam mortis la patrino
+tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de
+knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu cxi nun estis for.
+La bato lasis cxe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando
+materia refarigxis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis
+translogxi al Grodno.
+
+Kvar jarojn li restadis tie. Granda gxojo kaj cxagreno lin
+atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de
+Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastigxis tra la mondo.
+Kontraux jxaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla
+vocxo sonis, vokante cxiujn homojn al amo kaj fratigxo. Post
+brila novelista kariero, la ricxa grafo konvertigxis al simila
+idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis
+nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilagxanoj farigxis
+liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprocxis malamon inter
+si.
+
+Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro
+sia timemo delikata, li ne kuragxis trudi sin al Tolstoj. Nur
+inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne
+venis. La semo tamen estis jxetita. Post ses jaroj gxi levigxis
+antaux la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik"
+interesigxis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo.
+"Ricevinte antaux ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj
+artikolojn skribitajn en cxi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi
+post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi,
+almenaux libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje,
+kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je
+reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj gxia disvastigo
+estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno
+de Dio, kio estas la cxefa kaj sola celo de la homa vivo."
+(_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.)
+
+Tia parolo estis granda kuragxigo. La letero enpresigxis en _La
+Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaux aperis pli
+malfrue, en la dua numero de 1895, tradukajxo el Tolstoja _Kredo
+kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en
+la Imperio. Terura bato: cxar tie gxi havis la plej multajn
+abonantojn. La elirado devis cxesi. Oficiala elefanto pasxpremis
+nur musxeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj.
+Malgxojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove
+baraktadis kun akrajxoj de l' vivado.
+
+Sur alia tero, felicxe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro
+saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta
+eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis
+iam plu.
+
+[1] La 30. de marto 1887.
+
+[2] 1887.
+
+[3] 1887.
+
+[4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero
+n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).
+
+
+
+
+CXAPITRO VI.
+
+Idealista profeto.
+
+ Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto
+ de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". --
+ Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900
+ kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. --
+ Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto
+ mistera. -- Horo neforgesebla.
+
+
+Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimigxis al
+la patro, kies koro plimoligxis. Granda estis lia vivcxagreno,
+kaj li farigxis tre sentema. Komuna funebro ligis al li cxiujn
+filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino
+kunigis ilin cxirkaux amo kaj spirito sxia. Por dolcxigi la vivon
+de l' patro malfelicxa, ili cxiuj zorgis. Li farigxis amiko la
+plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi
+Varsovion tiel baldaux kiel eble. Unu post unu revenis ili kun
+edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo
+familia.
+
+Tial ankaux Ludoviko revenis en 1898. Li enlogxis kun la siaj en
+malricxa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Gxis la
+mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre
+malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn --
+kelkaj ecx nenion. Sed, kvankam tre sxparemaj, la Hebreoj ja
+malsxatas sxuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn.
+En ricxaj salonoj ili logxis lukse. Tial multaj homoj ecx
+preferis iri gxis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis
+popola kuracanto. Al multaj li ecx savis vidon. Baldaux lia
+atendejo enplenigxis de mateno al vespero. Li farigxis vera
+bonfaranto.
+
+Amike li klinigxis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj,
+kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaux rimarkinda
+specialisto. Tiel li vivadis gxis la morto, tre modeste, tre
+malricxe, for el cxia lukso. [1] Per penado cxiutaga la premantaj
+zorgoj malaperis. Sed ankaux maloftigxis tempo libera por pli
+alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas
+tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidigxis kaj reprenis
+plumon.
+
+Verkado, tradukado, korespondado formangxis grandan parton de la
+noktoj. La movado esperantista disvastigxis tra la mondo
+malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la
+novaj batalantoj:
+
+ . . . Vi en la urbo, vi en urbeto,
+ En la malgranda vilagxo . . .
+ Tre malproksime cxiuj ni staras
+ La unuj de la aliaj.
+ Kie vi estas, kion vi faras,
+ Ho, karaj fratoj vi miaj?
+
+Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni
+povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera
+silento pensante al la alia "rondo familia".
+
+Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li
+pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis
+homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin.
+Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo.
+Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li.
+Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj
+devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la
+Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al
+lumo kaj sincero li celis.
+
+Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte
+kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus
+resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj.
+En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De
+nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo.
+
+Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno.
+Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux
+gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala
+fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne
+bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta
+Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio
+estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus
+cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala
+bazo kun cxiuj ceteraj gentoj.
+
+Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por
+atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis
+"Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de
+Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en
+Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata
+scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_,
+dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_.
+Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon,
+pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al
+ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo
+ne devus apartigxi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Cxiu
+devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja
+kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.
+
+Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en
+Ruslando. Al partioj ambauxflanke gxi malplacxis. Gxi estis tro
+idea. Ankaux gxi ja kontrauxstaris interesojn politikajn. Por
+tion realigi, oni devus antaux cxio rekoni egalecon inter gentoj.
+Gxis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al
+rabenoj la auxtoro sxajnis tro liberkredema.
+
+El cxiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aux suspektoj. Nur
+malgranda nombro da spiritoj versercxemaj lin komprenis kaj
+aprobis. La sxovinistoj lin malsxatis. Denove li suferis pro la
+potenco de l' antauxjugxoj. Denove lin doloris soleco de l'
+animo. Sed la fido restis sensxancela. Super gentaj diferencoj
+homoj devas unuigxi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li
+dedicxis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros":
+
+ Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas . . .
+ Ni semas kaj semas konstante. [2]
+
+De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du
+landoj ekfondigxis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj
+societoj gxin subtenis. Aligxis jam konataj scienculoj. La movado
+igxis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua
+kongreso de l' Esperantistoj.
+
+Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis,
+cxu li ecx veturos tien. Vojagxo kaj elspezo estus grandaj.
+Ankaux neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li
+timis la rigardojn de tiom da vizagxoj novaj, nekonataj. Li sin
+gxenis.
+
+Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetigxis al
+deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan
+paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li
+klarigos la plej altan celon de l' afero komuna.
+
+Kun edzino li vojagxis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.
+Tie komencigxis semajno por li tre timiga. En cxefurbo la plej
+brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin
+akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al
+li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li
+tagmangxis kun plej famaj scienculoj de Francujo.
+
+Tra cxiuj solenajxoj li sin tenis tre modeste, iom gxene, cxiam
+delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana
+kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke gxi
+helpas diskonigi Esperanton antaux la publiko. Tial li elportis
+cxion pacience. Ecx malfrue en vespero, tre laca, li akceptis
+tamen jxurnalistojn scivolemajn. Al cxiuj pacience li respondis,
+ne pri si, nur pri mondlingvo.
+
+Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare
+li travidis cxiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja
+divenis, ke tuta la programo estis zorge arangxita dank' al
+multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal,
+Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Cxi tio estis
+ebla, cxar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista.
+Morgaux vento politika povus blovi el kontrauxa flanko kaj
+subakvigi cxion "internacian" sub ondego sxovinista. Tial estis
+prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.
+
+Sed la vera gxojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos
+fratojn cxiulandajn. Tie li trovigxos en "la rondo familia".
+
+Trans cxiuj stratoj de l' urbeto marborda balancigxis verdaj
+flagoj kun la stelo de l' espero. Cxirkaux la teatro kunveneja
+jam auxdigxis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela cxapo,
+Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagxa
+vesto, cxarmaj Hispaninoj kun koloraj sxaloj renkontigxis sur la
+placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis
+la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis
+muroj inter la popoloj.
+
+Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En
+kongresejon cxiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis
+alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj
+en la mano. La teatro de l' urbeto jam plenigxis. Tro malgranda
+la cxambrego. Milo da samideanoj premigxis tie. De partero al
+balkono zumadis Esperanto. Preskaux neniu vidis jam Zamenhof. La
+plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga
+letereto, ame konservata en arhxivoj de la grupo, aux per
+portreto pendigita cxe muro de l' sidejo. Cxiu sciis ja parkere
+liajn versojn kuragxigajn:
+
+ Tra densa mallumo briletas la celo
+ Al kiu kuragxe ni iras.
+ Simile al stelo en nokta cxielo,
+ Al ni la direkton gxi diras.
+
+En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris
+tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis
+auxdantaro en plena salonego. Varmo vastigxis sub lamparo.
+Ekscita tremo ruligxis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite
+eksonis la muziko de l' himno _La Espero_:
+
+ En la mondon venis nova sento,
+ Tra la mondo iras forta voko . . .
+
+Samtempe cxiuj ni starigxis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de
+l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema,
+kortusxita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam
+griza. Cxio jam flugis aux svingigxis en aero, manoj, cxapoj,
+tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levigxis post salutoj de l'
+urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Cxesis la
+bruado. Cxiuj residigxis. Tra silento sonis liaj vortoj:
+
+ "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la
+ granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj
+ kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por
+ frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda
+ ideo, kiu cxiujn nin ligas. . . .
+
+ "Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Modesta estas nia
+ kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri gxi, kaj la
+ vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos
+ telegrafe al cxiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis
+ regnestroj nek ministroj por sxangxi la politikan karton de la
+ mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj
+ ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj cxirkaux la modesta
+ domo, en kiu ni trovigxas; sed tra la aero de nia salono flugas
+ misteraj sonoj, sonoj tre mallauxtaj, ne auxdeblaj por la
+ orelo, sed senteblaj por cxiu animo sentema: gxi estas la sonoj
+ de io granda, kio nun naskigxas. Tra la aero flugas misteraj
+ fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas:
+ ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La
+ fantomoj flugos en la mondon, korpigxos kaj potencigxos, kaj
+ niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj gxuos . . .
+
+ "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la
+ alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka
+ komprenigxado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio
+ humiligxas antaux la membro de alia nacio, parolas lian
+ lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rugxigxas, kaj sentas
+ sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum tiu cxi lasta sentas
+ sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj
+ kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu
+ humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj staras sur fundamento
+ neuxtrala, ni cxiuj estas plene egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin
+ kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la
+ unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj
+ popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel
+ konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia
+ sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian
+ pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si
+ reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al
+ alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la
+ tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar hodiaux, inter la
+ gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun
+ Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . .
+
+ "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado,
+ nun en Bulonjo fakte komencigxas en pli granda mezuro la
+ reciproka komprenigxado kaj fratigxado de la diverspopolaj
+ membroj de la homaro; kaj unu fojon komencigxinte, gxi jam ne
+ haltos, sed irados antauxen cxiam pli kaj pli potence, gxis la
+ lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por cxiam. Benata
+ estu la tago, kaj grandaj estu gxiaj sekvoj!"
+
+Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li
+sentis fortegan emocion. Cxu li povos legi plu? Io tamen pusxis
+lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocxo kreskis kaj
+farigxis lauxta. Trans la pagxoj, iom febre turnataj, li ekvidis
+auxdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizagxoj
+atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili cxiuj
+kvazaux tiris vortojn el lia busxo. Li dauxris kun amo.
+
+Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Sxlejer, pli frua
+pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de
+li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de
+sia antauxulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris
+pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l'
+estonteco de fratigxo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la
+celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein,
+Wasxniewski, Trompeter. La tuta auxdantaro levigxis pro saluto
+memora.
+
+Profunda sento regis en la cxambrego. Tenante la paperon,
+Zamenhof ektremis pli videble cxe la manoj. Cxu li povos eldiri
+finon? Lia vocxo penis lastan forton:
+
+ "Baldaux komencigxos la laboroj de nia kongreso, dedicxita al
+ vera fratigxo de la homaro. En tiu cxi solena momento, mia koro
+ estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la
+ deziron faciligi la koron per ia pregxo, turni min al iu plej
+ alta Forto, kaj alvoki gxian helpon kaj benon. Sed tiel same
+ kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla
+ homo, tiel same mi ankaux sentas, ke en tiu cxi momento mi ne
+ apartenas al ia nacia aux partia religio, sed mi estas nur
+ homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj
+ nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo,
+ kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo:
+
+ "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
+ Fontego de l' amo kaj vero . . .
+ Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas,
+ Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . .
+ Hodiaux ni pregxas.
+
+ "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
+ Kun dogmoj de blinda fervoro;
+ Silentas nun cxiu disput' religia
+ Kaj regas nur kredo de koro . . .
+
+ "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
+ Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera,
+ Redonu la pacon al la infanaro
+ De l' granda homaro!
+
+ "Ni jxuris labori, ni jxuris batali,
+ Por reunuigi l' homaron.
+ Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
+ Sed lasu nin venki la baron . . .
+
+ "La verdan standardon tre alte ni tenos;
+ Gxi signas la bonon kaj belon.
+ La Forto mistera de l' mondo nin benos,
+ Kaj nian atingos ni celon.
+
+ "Ni inter popoloj la murojn detruos,
+ Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
+ Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero
+ Ekregos sur tero."
+
+Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj
+estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile
+rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam
+cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia.
+Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin
+detrui.
+
+Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
+
+Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla
+kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de
+modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
+niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'
+homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . .
+
+Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj
+vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine
+krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux?
+
+Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
+
+[1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof
+al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu
+estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?"
+
+[2] El poemo "La Vojo".
+
+
+
+
+CXAPITRO VII.
+
+Homarano.
+
+ Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado
+ en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". --
+ Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj
+ moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. --
+ Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. --
+ Pri neuxtrala Templo.
+
+
+Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda.
+Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis
+interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj
+respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis
+sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis
+Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton,
+ne nur lingvan, sed moralan:
+
+ "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis
+ tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj
+ partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke
+ cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al
+ la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia
+ facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia
+ natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de
+ plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la
+ plej paca kaj sincera frateco." [1]
+
+La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de
+mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika.
+
+Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston,
+elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si.
+Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma
+regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga
+petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj
+ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur
+negxo sangante.
+
+En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia.
+Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por
+repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician:
+"_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis,
+kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita
+"Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi
+eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj
+socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn
+stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli
+facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de
+l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis
+same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj
+Armenoj.
+
+Abomena vidajxo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof
+sentis sian devon fari novan elpasxon. La gentoj lernu sin
+defendi kontraux tiaj ruzoj. Ili lernu liberigxi de malamo,
+evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub
+titolo _Hilelismo_, li decidis igi tauxga gxenerale.
+
+Al cxiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj,
+ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo
+de la brosxureto, presita sen auxtora nomo en Peterburgo 1906.
+[2] Gxi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento
+kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron.
+Antauxparolo mallonga gxin klarigis:
+
+ "La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de
+ lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro,
+ donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj
+ kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj
+ komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur
+ fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco,
+ egaleco, kaj justeco."
+
+La antauxparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel
+pruvon, ke tia frateco estas ebla. Gxi tamen atentigis, ke oni ne
+devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:
+
+ "Ambaux ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni
+ povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauxulo de la
+ homaranismo."
+
+Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, cxar li
+volis eviti konfuzon. Tiu sxajna malkuragxo lin tre suferigis. En
+1912 li publike formetis de si cxiun oficialan rolon en la aferoj
+de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis
+sian nomon sur la novaj eldonoj de l' brosxuro.
+
+En Orienta Euxropo ekzistas inter gentoj du cxefaj elementoj de
+malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj,
+Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj;
+Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon
+gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo
+kaj eklezio kuncentrigxas la naciaj sentoj. Tial en punktaro
+Zamenhofa staras du cxefaj partoj: unu lingva-politika, alia
+religia.
+
+En sia hejma vivado cxiu parolu sian gepatran lingvon lauxplacxe,
+sed li ne trudu gxin al homoj aligentaj, por ne gxeni aux ofendi
+ilin. En okazo de kunveno li uzu neuxtralan esprimilon, kiel
+Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn,
+kiujn li deziras tradicie aux elekte, sed kun homoj alikredaj li
+kondutu nur laux tiu cxi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi
+deziras ke aliaj agu kun vi".
+
+Same kiel, cxe parola fako, internacia lingvo prezentas
+neuxtralan fundamenton por sengxena renkontigxo kaj fratigxo,
+tiel ankaux io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la
+nomo "Dio" aux sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton
+neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauxzo de kauxzoj en la
+mondo materia kaj morala, aux de kelkaj nur en la morala. Neniam
+ili malamu, moku aux persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu
+Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda
+barbareco riprocxi iun ajn pri lia lingvo aux deveno. Ili
+konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kusxas en la koro de cxiu
+homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa estas la estimo
+kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel
+aldonojn, laux unu, devigajn por li diroj de Dio, laux alia,
+komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro,
+laux tria, miksajxon de instruoj kaj legendoj aux moroj
+starigitaj de homoj. Cxefe tiuj moroj akrigas diferencojn.
+
+Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj
+povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la
+gentan koloron de sia vidajxo al ceteraj. Filozofe la instruitaj
+personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn
+de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe
+pli grava.
+
+Tial Zamenhof insistis pri neuxtrala fundamento _mora_, ne nur
+idea. Cxiutaga vivado en Euxropo orienta montras la neceson de
+vidpunkto praktika. La faktoj gxin postulas. Saluto aux ne saluto
+je sxtonkrucoj cxe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aux
+Dimancxo kiel deviga festotago. Havo aux nehavo de longa barbo.
+Jxuro sur Biblio aux per levo de la mano. Atesto kun cxapo aux
+sen cxapo sur la kapo. Cxio simila povas sxajni tre ridinda
+okcidente. Gxi tamen kauxzis oriente batalojn dum centjaro. Gxi
+tuj jxetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaux insulton.
+
+Ecx deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio,
+juda lingvo estis legxe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj
+oficialaj. Hebreoj devis enskribigxi anoncante cxu polan, cxu
+germanan, aux ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni
+povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj
+katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj =
+Germanoj. Ecx se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon,
+cxiuj sin enskribis laux la genta religio, pro la nombro.
+Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!
+
+Tial Zamenhof preparis neuxtralan fundamenton ankaux per zorgo
+rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimigxu je sincero. Sur
+lasta pagxo de l' brosxuro staris preta respondaro por lauxvolaj
+aligxantoj. Jenaj fakoj apartigxas: hejmo, patrujo, gento devena,
+lingvo gepatra, lingvo persona, religio lauxkreda. Nur tia
+demandaro ebligus cxiun diri plenan veron, ne perfidante
+suferantajn samgentanojn.
+
+Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia
+gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja
+konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur
+pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia.
+Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aux kun Poloj kontraux la
+Hebreoj.
+
+Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por
+estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaux
+cxiuj dek du punktoj de l' brosxuro povas celi du efikojn.
+Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro
+por legxaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de
+Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus
+fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Sxirajxoj de
+l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj
+cxiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.
+
+Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste
+legxfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon:
+Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn
+agojn. Jugxu ian homon ne laux gento, sed laux agoj. Lando
+apartenas, ne al unu gento, sed al cxiuj la logxantoj. Ne trudu
+vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la
+nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al
+regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo
+estu ne celo, nur rimedo. Uzu neuxtralan lingvon kun
+aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun
+alikredaj homoj agu laux etiko neuxtrale-homa kaj helpema. Kun
+homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
+
+En la unua brosxuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu cxiujn
+landojn per neuxtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo,
+Peruo, Belgujo, aux per aldono de sufikso _-io_ al cxefurbo, kiel
+Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun
+paragrafon kiel nepraktikan. Ankaux li fortrancxis multon el la
+lasta punkto. En la komenco li proponis ecx starigon de templo
+homarana en cxiu urbo. Aligxintoj devus:
+
+ ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj,
+ ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neuxtrale-homajn, kaj
+ tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigxo de
+ filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma,
+ vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana
+ oni auxskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
+ homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al
+ la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn
+ interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Cxi tiu
+ templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero,
+ bono, justeco kaj cxiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon
+ al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por cxiuj
+ malnoblaj malvirtoj; tiu cxi templo devas donadi spiritan
+ ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la
+ eblon sensxargxigi sian konsciencon, k.t.p."
+
+Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigxo de tia
+komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian
+spiritkontentigon en pregxejoj ekzistantaj. Laux lia celo kaj
+espero la homaranoj cxiam plimultigxos en la mondo. Konstanta
+komunikigxado ilin edukos sur la bazo de neuxtrala lingvo,
+neuxtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj
+fluos. Influo disvastigxos. Iom post iom, sen rompado, sen
+ofendo, tute nature, cxiuj homoj kunfandigxos en unu granda homa
+popolo de popoloj.
+
+Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
+
+[1] El la brosxureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen
+subskribo, Peterburgo 1906.
+
+[2] Cxe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.
+
+
+
+
+CXAPITRO VIII.
+
+Kongresaj Paroladoj.
+
+ La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja
+ deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. --
+ Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso.
+ -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri
+ taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri
+ patriotismo. -- Parolado en Guildhall.
+
+
+En Euxropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco
+homarana. Tie sxovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan
+vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita
+logxantaro. Gxi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de
+intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la
+esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaux
+cxiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa,
+ecx kiam ili ne subskribis la homaranisman aligxilon. Fakte nur
+malmultaj tion faris.
+
+Al Okcidentanoj, antaux mondmilito, ne tiel klare gxi aperis. La
+krudaj spertoj sxajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj
+farigxis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
+_Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna
+ideo" de l' movado. Tamen iom gxenerale, senprecize. Sed kelkajn
+interesis vere nur la lingva flanko laux gusto gramatika. Inter
+ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en
+Francujo.
+
+Li ne venis Bulonjon. Li ne sxatis la "internan ideon". Kontraux
+tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
+_L' Esperantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' brosxuro
+pri homaranismo, li gxin ridindigis unue. Poste li montris gxin
+kiel gravan dangxeron por la sukceso de Esperanto.
+
+Cxi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li cxiam agis
+tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la
+kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Gxi difinis esperantismon
+oficiale kiel:
+
+ "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo
+ neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de
+ la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn
+ naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
+ komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de
+ publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj
+ batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti
+ publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj
+ popoloj.
+
+ "Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto
+ ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por
+ kiu la Esperantismo ne respondas."
+
+Tiu cxi frazo devus suficxi. Sed la vorton "privata" kelkaj
+personoj volus anstatauxi per "malpermesata". Sub influo de De
+Beaufront aux alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al
+Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili
+diris; evitu ligi ecx tute private la esperantismon kun ia
+_ideo_, cxar alie oni pensos, ke ni cxiuj havas tiun ideon, kaj
+ni malplacxos al diversaj personoj, kiuj ne amas gxin!
+
+"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado cxe
+la Dua Kongreso Esperantista en Gxenevo je 1906:
+
+ ". . . El la timo, ke ni eble ne placxos al tiuj personoj,
+ kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni
+ devas cxiuj elsxiri el nia koro tiun parton de la esperantismo,
+ kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis
+ la cxefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu
+ cxiam gvidadis cxiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne,
+ neniam! Kun energia protesto ni forjxetas tiun cxi postulon.
+ Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni
+ evitu en nia agado cxion idean, ni indigne dissxiros kaj
+ bruligos cxion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun
+ doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjxetos
+ malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni
+ ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi
+ ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni
+ volas havi nenion komunan!"
+
+Pale staris Zamenhof en Gxeneva Viktoria-Hall eldirante tiun
+frazon per lauxta kaj decida vocxo. Tremiga aplauxdego montris al
+li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave
+li povis diri, ke gxis nun Esperantistoj estis ne profitantoj,
+sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aux
+praktika utileco. Ilia celo kaj agiga cxefideo estis ja frateco
+kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis dauxri kun
+certeco, ke li esprimos la internan senton de cxiuj koroj:
+
+ "Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia
+ naskigxo gxis la nuna tempo. Gxi instigis la auxtoron de
+ Esperanto, kiam li estis ankoraux malgranda infano; kiam antaux
+ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la
+ unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis
+ kanton, en kiu post cxiu strofo estis ripetataj la vortoj:
+ 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia
+ himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; cxiuj
+ verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj
+ Esperantistoj cxiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam
+ ni kasxis nian ideon; neniam povis esti ecx la plej malgranda
+ dubo pri gxi, cxar cxio parolis pri gxi.
+
+ "Kial do aligxis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun
+ ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili
+ ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
+ la deziro helpi al iom-post-ioma unuigxo de la homaro? Cxu ili
+ ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauxaj al iliaj propraj
+ sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni
+ revas, kvankam, pro negxusta timo antaux sensencaj atakantoj,
+ ili penas tion cxi nei? . . .
+
+ "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
+ konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu
+ malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por
+ ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto
+ -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se
+ ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi,
+ ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo --
+ cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne!
+ cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la
+ Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi
+ alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi
+ alproksimigas iliajn korojn."
+
+Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel
+agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn
+lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la
+korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo
+homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn.
+Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume
+pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn
+gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu
+pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo".
+
+ "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en
+ Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma,
+ tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por
+ vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi
+ estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj."
+
+Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la
+sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je
+1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko
+vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el
+popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la
+Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan
+ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj
+akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili
+profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili
+komprenas kaj sxatas".
+
+Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj
+eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan
+Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte
+la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festante sian
+dudekjaron: cxe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj
+herbokortoj, sur sxipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj
+skulptoricxaj.
+
+La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon
+de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la
+multeco de l' venintoj cxiulandaj. Li tremis kortusxite, kiam la
+granda auxdantaro levigxis por ekkanti unukore la himnon _La
+Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil vocxoj tiu fina
+profetajxo:
+
+ Sur neuxtrala lingva fundamento,
+ Komprenante unu la alian,
+ La popoloj faros en konsento
+ Unu grandan rondon familian.
+
+Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro farigxis jam vera
+popolo. Gxia vocxo ekauxdigxos tra la mondo. El tiu kerno
+internacia la ideoj disvastigxos. Al gxi li povos nun sin turni
+kaj paroli kvazaux al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La
+kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa
+kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter
+homoj cxiugentaj frate kunvivantaj sur neuxtrala bazo. Bildo jam
+profeta. Kuragxigo al animo. En Varsovio, cxe l' okulista
+laborcxambro, la vidajxo lin vizitis ofte vespere post laciga
+tago, kiam li pensadis, dum negxo falis trans la vitroj. De tiu
+tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el
+Kembrigxo espera gxojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur
+lipoj de la Majstro.
+
+Tiel cxiuj nomis lin. Sed li ne sxatis la titolon. Morale, ecx
+preskaux fizike, la vorto gxenis lin. Ne majstro, sed homfrato
+kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaux pro
+libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la
+cxenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaux cxio
+placxis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris
+al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala
+posteno lin gxenis cxiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton
+de la _Lingva Komitato_. Gxiaj membroj kundecidu pri aferoj de
+vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj
+auxtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ricxa gastiganto
+Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por
+direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia
+gusto.
+
+Lia vivcelo estis la "interna ideo". Cxar la Bulonja deklaro nur
+aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaux klare la
+devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigxa li
+plenumis tion:
+
+ "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
+ homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne
+ altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. . . . Por
+ formuli precize cxiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
+ ankoraux la tempo; ili formuligxos per si mem, iom post iom,
+ per nia cxiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Cxiam pli kaj pli,
+ komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej
+ gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al
+ cxiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al
+ ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj
+ kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj cxion cxi
+ tion ni povos prijugxi, akcepti aux ne akcepti, sed ni neniam
+ devos gxin blinde forjxeti antauxe. Cxar cxio, kio servas al la
+ fratigxado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj
+ muroj inter la popoloj -- se gxi nur ne enmiksas sin en la
+ internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda
+ standardo. . . .
+
+ "En la profundeco de viaj koroj vi cxiuj sentas la verdan
+ standardon; vi cxiuj sentas, ke gxi estas io pli, ol simpla
+ signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj cxiujaraj
+ kongresoj, des pli ni interfratigxos, kaj des pli la principoj
+ de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj
+ aligxas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto,
+ aux eble ecx pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili
+ faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraux sia propra
+ volo cxiam pli kaj pli entirigxas kaj submetigxas al la legxoj
+ de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farigxos edukejo de la
+ estonta interfratigita homaro, kaj en tio cxi konsistos la
+ plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
+
+Post la Kembrigxa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata
+de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan
+kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaux
+katedrala cxambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto
+multe pli glora: fremda regxo, venkinta generalo, prezidanto de
+respubliko. Sub altaj arkajxoj de l' antikva festejo nun sonis
+unuafoje la vocxo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto,
+granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis,
+neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj
+malamo li kuragxis paroli delikate, sed klare, ecx energie.
+
+"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo sxovinista en
+cxiuj landoj kontraux sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena
+li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la
+atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis
+el tutkoro.
+
+Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian.
+Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter
+la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas
+homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis
+indigne:
+
+ "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio,
+ kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
+ 'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!"
+
+Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al
+dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj
+promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj
+nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun
+fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj.
+Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis,
+ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi
+ forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj
+ songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos
+ anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore,
+ kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri
+ frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj
+ deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj
+ estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!"
+
+[1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en
+Krakovo, 1912.
+
+
+
+
+CXAPITRO IX.
+
+Lingvisto.
+
+ Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. --
+ "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. --
+ Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura
+ legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. --
+ William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. --
+ Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.
+
+
+Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson
+tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon.
+Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno.
+
+Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la
+kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la
+lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis iun aux
+alian reformeton. Demokrate Zamenhof auxskultis cxiujn, kaj
+raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la
+sxangxoj proponitaj kontrauxis unu la alian. La unua rondo de l'
+adeptoj spertis samon, kiel la auxtoro jam pli frue: nome, kio
+sxajnas bela sur papero, tio montrigxas ofte nepraktika en la
+vivo. Plie kio placxas al la unu, tio gxuste plej malplacxas al
+alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per
+dangxeraj rompoj?
+
+En 1894 okazis du vocxdonoj de la centra Ligo. Ambauxfoje la
+plejmulto rifuzis cxiujn sxangxojn. De tiam la movado kreskis
+pli rapide.
+
+Kontraux reformado staris cxefe kaj ecx fanatike markizo de
+Beaufront. En Gxenevo li cxeestis la kongreson, kaj protestis kun
+indigno kontraux la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1]
+Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li
+teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' cxambrego. Tiu sceno
+videble gxenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vocxo de
+Bourlet: "Judasa kiso".
+
+Honesta kaj lojala, la Doktoro ne sxatis kredi la kulpigon. Kun
+dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto
+franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne placxaj, sed lia
+merito restis granda.
+
+En auxtuno post Kembrigxo kunvenis en Parizo estraro de la
+"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza
+logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, gxi kolektis la
+subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri
+helplingvo. Gxi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke gxi
+elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
+
+Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj
+diverslandaj. Tri aux kvar cxeestis mem. [2] La ceteraj sendis
+cxu amikon, cxu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu
+advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel
+prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin
+ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj
+dankemon.
+
+Tiu fido estis trompata. Anstataux defendi la lingvon en la nomo
+de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan
+sub la nomo "Ido". Gxi enhavis gravajn sxangxojn de finigxoj,
+vortaro, kaj gramatiko. Couturat gxin subtenis, cxar preparis
+kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum cxiaj
+sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte
+auxtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront,
+la komitato decidis elekti Esperanton kun sxangxoj laux la senco
+de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva
+Komitato_.
+
+Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La
+ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum
+ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li
+mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis
+cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la
+projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek
+lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la
+enmikson de sentoj ambauxflanke. [3]
+
+Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for
+la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la
+sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja
+preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro
+Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis
+demokrate.
+
+Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li
+skribis:
+
+ "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi
+ ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti
+ _iniciatoro_." [4]
+
+Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton
+de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed
+
+ "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la
+ vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . .
+ Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia
+ persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko,
+ kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj
+ kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski
+ kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj
+ cxiuj vivaj lingvoj." [5]
+
+Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por
+ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli
+scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera
+scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon.
+
+Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la
+"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux
+"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de
+Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante
+cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li
+ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis
+pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li
+presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam
+okazinta, estas malsagxe peti instruon de historio!" Rimarkinde,
+la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita".
+Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia
+stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra
+komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por
+Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du
+komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun
+veron.
+
+Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere
+malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7]
+Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne
+povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8]
+
+Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:
+
+ "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia
+ persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . .
+ Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun
+ materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de
+ regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe
+ fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux
+ tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj
+ sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9]
+
+La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj,
+ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis
+vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de
+Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis
+naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj
+rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William
+James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li
+nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_.
+
+Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la
+demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne
+sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l'
+afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario
+Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj
+komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj.
+Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo.
+
+Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj
+denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj
+en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte
+kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas
+ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj
+plimultigxas. La trunko mem grandigxas. Sed la arbo restas unu
+sama.
+
+ "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro,
+ granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la
+ evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post
+ iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortigxas,
+ aliaj cxesas esti uzataj. Cxio farigxas kviete, senskue, kaj
+ ecx nerimarkeble. Nenie montrigxas ia diferencigxado de nia
+ lingvo laux la diversaj landoj. . . . Nenie rompigxas aux
+ difektigxas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova.
+ Malgraux la fakto ke nia lingvo forte disvolvigxas, cxiu nova
+ Esperantisto legas la verkojn de antaux dudek jaroj kun tia
+ sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11]
+
+En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere
+auxtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom sxangxi
+Esperanton, antaux ol gxin oficialigi, kiel gxi agus? Por akcepti
+kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aux cxesigi l'
+akordigxon de l' adjektivoj en multnombro, cxu tauxgus subfosi la
+tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci cxiun sperton per
+alia vojo? Cxu necesus sxangxi kiom eble plej vaste la tutan
+vortaron, kaj igi gxin multe pli malfacila por la popolamasoj?
+Cxu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, cxe kiu ecx
+Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence
+latina sxajno?
+
+Ne! tio estus nek sagxa, nek necesa. Suficxus, ke la Lingva
+Komitato rekomendu la forlasojn aux aldonojn en uzado cxiutaga.
+Post kelka tempo, kutimo ja farigxus sen ia rompo, se gxi
+montrigxus tre praktika. Se ne, ecx decido la plej alta falus
+morte. Efektive la sperto baldaux montrus cxu tio, kio sendube
+estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la
+_komprenadon_. Zamenhof ne tusxis tiam la temon pri gajno kaj
+perdo, sed li konkludis modeste:
+
+ "Cxio, kion mi diris, ne estas ia auxtora memfido, cxar mi
+ plene konsentas kaj konfesas malkasxe, ke por sxangxi ion en la
+ natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
+ senpova kiel cxiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de
+ la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron
+ de la vivo, ke ne povas jam cxiu deziranto sxangxi la radikojn
+ aux sxovi la arbon laux sia bontrovo. . . . Cxiu, kiu volos
+ kontrauxbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
+ fortojn."
+
+[1] Kontrauxe Zamenhof cxiam konsilis elprovi novajxojn per uzado.
+
+[2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24
+oktobro 1907.
+
+[3] Ecx idistoj bedauxras tion. En sia _Historio di nia Linguo_
+Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie cxi) me
+intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko)
+di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto
+samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
+
+[4] _Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.
+
+[6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette,
+1903.
+
+[7] Vidu _L' Esperantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato
+de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu cxi
+komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri cxio, kio koncernas
+propagandon. Al gxi, kaj _nur al gxi sole_, apartenas la devo kaj
+la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L.
+de Beaufront, prezidanto).
+
+[8] Tiun kontrakton mi legis mem en arhxivoj de familio Zamenhof.
+
+[9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu cxi temo kaj pri
+malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli
+detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.),
+Unua parto, Gxenevo 1912.
+
+[10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de
+Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.
+
+[11] Tiun saman sxaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj
+"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.
+
+
+
+
+CXAPITRO X.
+
+Verkisto.
+
+ Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. --
+ Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de
+ Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj.
+ -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. --
+ Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.
+
+
+Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovigxas ankaux en la
+stilo Zamenhofa. Li ne estis hxemiisto, astronomo, matematikisto,
+aux ecx nur lingvisto, teorie diskutanta cxe komitato. Li estis
+verkisto. De l' frua infaneco li montrigxis jam poeta. Arto lia
+estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento gxenerala
+lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto
+gxis tiam, kiam gxi fluis tute dolcxe. Li gxin eldonis nur tiam,
+kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam gxi
+aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la
+tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirigxis el la
+lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis
+gxian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo
+lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel
+ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1]
+
+Iam Dante formis kvazaux propran lingvon el diversaj dialektoj de
+l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan
+elementon el dialektoj hindo-euxropo-amerikaj por esprimi grandan
+penson pri frateco homa. La laboro kaj altigxo estis ja pli
+grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezigxis en
+la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aux
+impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla,
+senpretenda. Tamen gxi esprimas forte la sopiron de l' homaro.
+Tamen gxi inspiris milojn.
+
+Kelkaj prozajxoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en
+la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l'
+estonteco.
+
+Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj
+jam pli ricxaj. Por ili cxio estos preta. Tiel li esperis. Ankaux
+pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon
+tradukante cxefmajstrojn el diversaj landoj.
+
+Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke
+homara lingvo valorigu tiun trezoron por cxiuj popoloj.
+
+Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub
+la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de
+Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Moliere, _La
+Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de
+l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia
+Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj.
+Per lia plumo gxi refarigxis mirinda poemaro, kun ritmo de
+paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:
+
+ "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto, vantajxo de
+ vantajxoj, cxio estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de
+ cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio
+ foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
+ Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
+ rapidas, kaj tie gxi levigxas. Iras al sudo kaj reiras al
+ nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj
+ rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo
+ por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
+ estas tempo por gxemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo
+ por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj
+ tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
+ Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2]
+
+Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la
+impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo;
+tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
+
+ Ho kial ne fandigxas homa korpo,
+ Ne disflugigxas kiel polv' en vento!
+
+Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l'
+patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
+
+ Spirito sankta aux demon' terura,
+ Cxu el cxielo aux el la infero . . .
+ Respondu. . . . Diru al mi, kial
+ Sin levis el la tombo viaj ostoj.
+ Kaj la cxerkujo, kien mi trankvile
+ Vin metis, kial gxi malfermis nun
+ La pezan sian busxon de marmoro,
+ Por vin eljxeti?
+
+Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli
+ricxa per uzado de l' interna forto disvolvigxa. Post multjaroj
+tiuj tradukajxoj restos ankoraux modeloj de lingvo cxarma, juna,
+vivipova. Preskaux cxiuj literaturoj en Euxropo centra
+komencigxis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola
+dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la
+germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis
+la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi
+tiun tekston kaj diversajn verkojn de cxefmajstroj, kiel parton
+ja necesan de komenca fundamento.
+
+De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra gxi brulis
+tiu fajro kasxita interne en lia modesta persono. Tie montrigxis
+vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj
+kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan
+amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:
+
+ "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio
+ estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur
+ ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian
+ klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauxro de
+ tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion
+ -- sxajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas
+ ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras,
+ kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn,
+ baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata,
+ ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo,
+ kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano,
+ fanfaronante ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras
+ kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko." [3]
+
+La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj
+havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto
+sentigxas. Cxe li, la ripetoj sxajnas ne sistemaj. Ili pezas,
+kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li
+sxirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontrauxdirojn jam
+antauxe. Sed cxiam ideo kontraux ideo, klarigo kontraux
+antauxjugxo, neniam homo kontraux homo. Tamen, ecx tia nepersona
+batalemo en skribado lin timigis. Gxi ofendis lian noblan amemon
+kaj sxajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de
+_Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan
+de lia mano tiun cxi noton memorigan al si mem: "_Eviti cxion
+agresivan!_"
+
+De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite
+diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo
+sentema, delikata:
+
+ "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia
+ malfelicxa patrujo . . ." [4]
+
+Doloro, sed fido, kaj espero super cxio. Denove la profeta
+vocxo:
+
+ "Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne
+ eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos
+ esti lupoj unuj kontraux aliaj. . . . Kune kaj interkonsente
+ ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo." [4]
+
+En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragxo, al
+obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la
+ritmo iom unutona, sed impresa:
+
+ Ecx guto malgranda, konstante frapante,
+ Traboras la monton granitan. [5]
+
+Antaux l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj
+sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam
+fandigxis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta
+signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de
+la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj
+auxdigxas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo:
+
+ Ne al glavo sangon soifanta
+ Gxi la homan tiras familion:
+ Al la mond' eterne militanta
+ Gxi promesas sanktan harmonion.
+
+Tiel Zamenhof farigxis la popola poeto de fervora homareto.
+Ankaux tie li sxatis forgesi tute sian personon kaj nur elvocxi
+la internan penson de cxiuj. Kuna sufero, kuna gxojo; cxia sento
+gxenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, cxio plej alta
+aux profunda en komunaj spertoj, tio trovis cxe li esprimon plej
+sinceran:
+
+ Se longa sekeco aux ventoj subitaj
+ Velkantajn foliojn desxiras,
+ Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
+ Ni forton pli fresxan akiras.
+
+Tiun cxi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaux la Bulonja
+kongreso. Same _Al la Fratoj_ ecx pli frue. Melankolie sonas
+ankoraux multaj versoj, sed kiel en Sxopena marsxo, post malgxoja
+malrapido, jen subite blovas vigla muzikajxo kuragxe antauxen:
+
+ Ne mortos jam nia bravega anaro,
+ Gxin jam ne timigas la vento, nek staro.
+ Obstine gxi pasxas, provita, hardita,
+ Al cel' unu fojon signita. [6]
+
+Cxe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, sxvelis koro
+sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en cxiu verkajxo revenas la
+vortoj "celo" kaj "obstino". Laux arta vidpunkto pli sxatinda
+estas miaguste la _Pregxo sub la verda standardo_, [7] kaj ecx
+multe pli la prozajxoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al
+ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro sxajnas kredeble tro
+simpla, ecx naiva. Same ankaux aperas cxiuj restajxoj el komenca
+literaturo en komuna lingvo de nacio naskigxanta. Sed kiu
+komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis
+ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora
+trezorajxo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikigxas por ilin
+lauxdi. Naiveco farigxis cxarmo, simpleco, arto la plej granda.
+
+Tiel estos eble pri versajxoj Zamenhofaj, cxar ili esprimis
+unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton
+de l' homaro vekigxanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli
+malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per
+orelo de genio, auxdis en profunda koro de l' homaro la sopiron
+al hela lumo de frateco!
+
+[1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899.
+
+[2] El _La Predikanto_, cxapitroj 1-2. Granda parto de tiuj
+tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al
+kiu Zamenhof kunlaboris tiel.
+
+[3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio).
+
+[4] Parolado en Londona Guildhall, 1907.
+
+[5] El _La Vojo_.
+
+[6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903.
+
+[7] Citita en cxapitro VI.
+
+
+
+
+CXAPITRO XI.
+
+Etika Pensulo.
+
+ En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911.
+ -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri
+ Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. --
+ Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko
+ al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. --
+ Ekmilito.
+
+
+Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis cxiujare novan verkon
+sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis gxin
+kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos gxia temo.
+Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu
+fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en
+silenton.
+
+Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la
+homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur
+gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne
+ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en
+septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la
+urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj
+fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la
+fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis
+for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro
+ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn
+alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je
+danko la malferman paroladon.
+
+Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita
+Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis.
+[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:
+
+ "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per
+ vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis
+ ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj
+ akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke
+ U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj
+ interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka
+ sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj,
+ kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan
+ interkomunikigxon." [2]
+
+En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis
+rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia
+lingvo.
+
+Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj
+kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj
+Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado
+ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj
+malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj.
+Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito
+estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en
+unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro
+koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara
+tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja
+kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj
+generacioj.
+
+Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan
+antauxjugxon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj
+verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3]
+Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.
+
+ "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam
+ la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . .
+ Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas
+ interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj
+ politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej
+ terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos."
+
+Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne
+tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan
+kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel
+neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.
+
+Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis
+cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj
+al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la
+lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al
+najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri
+frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en
+Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro
+proksimeco al pli potencaj sxtatoj.
+
+Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne
+majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia
+koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol
+morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La
+lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala
+fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux
+fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas
+voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco
+oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en
+Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la
+kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
+
+ "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_
+ vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_
+ vi."
+
+Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo
+Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
+
+En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la
+cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj
+turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de
+nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun
+pregxantaj manoj. Ili kusxas en cxerkejo sub kapelo Sigismonda.
+Kune dormas en eterno la poeto Mickievicx. Tie sur la placo, post
+la jxuro cxe Sankta-Mario, la popolo aklamis Koscxiusxkon. Tie,
+en Universitato, Kopernik instruadis.
+
+En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans
+Polujo, kusxis tiu lando, kie naskigxis esperantismo. Zamenhof
+adiauxis la honorojn:
+
+ "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, cxar mia
+ koro estas plena . . . sed hodiaux mi staras ankoraux en rolo
+ oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu
+ rigardata kiel deviga kredo de cxiuj Esperantistoj. Tial
+ pardonu min, ke mi pli ne parolas.
+
+ "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia
+ estonteco gxi alkondukos iam la homaron? Tion ni cxiuj sentas
+ tre bone, kvankam ne cxiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do
+ hodiaux plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda
+ sento; ni ne profanu gxin per teoriaj klarigoj."
+
+En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, ecx ne sidis sur
+estrado. Ame cxirkauxata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj
+kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono
+de l' brosxuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis
+gxin. [4]
+
+En antauxparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn:
+Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma"
+prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter
+homoj sur neuxtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala
+kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian
+kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi
+la esperantistaron, kiel tuton, de cxia "suspektebla solidareco"
+kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi gxin kiel batalilon por
+ataki Esperanton.
+
+Kiom nauxza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo,
+tro alta super sia tempo, devis kvazaux honte peti senkulpigon de
+malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn,
+por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La
+estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa.
+Malgraux cxiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam
+disportas tra la mondo la jxetitan semon. En multaj koroj gxi jam
+kreskis. Prave sxovinismoj dauxros batali kontraux Esperanto. Gxi
+minacas ilin je mortigo. Prave ili kasxe helpas konkurantojn por
+instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen cxio
+estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu
+per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
+
+En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel
+cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan:
+
+ Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la
+ interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por
+ cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj
+ vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj.
+
+Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto,
+insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara.
+Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian
+lingvon kaj nacian formon de kulturo.
+
+Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj.
+Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia
+unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En
+multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis
+homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu
+aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu
+kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala
+renkontigxo.
+
+Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l'
+_Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof
+unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma
+eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj
+aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj
+malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus
+elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis
+kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al
+malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj
+aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al
+liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj
+savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian
+sxovinismon".
+
+Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en
+gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda
+devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al
+tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne
+perfidi siajn samgentanojn.
+
+Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed
+ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale
+ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj
+sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la
+ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus arangxi neuxtrale-homajn
+festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue
+por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgxa
+estis tiu flanko praktika. [5]
+
+Oni devas ja memori, ke gxis la rusa Revolucio 1917, granda parto
+de Euxropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je
+l' Okcidenta. Sed cxu iam estos gxenerale akceptataj arangxoj
+ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof
+revenis poste al sia pli frua ideo. Ecx se ne cxiuj religianoj
+povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur
+liberkredaj kunvenu por prepari neuxtralan religion, evitante
+cxion ofendan al iu konscienco.
+
+Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli
+altaj temoj, unuigxo venos, ecx malrapide, kaj influos la
+cxirkauxan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forsxiri iun
+homon de lia kredo, se gxi donas al li la internan kontentigon
+kaj eksteran fratemecon. Ankaux en tio li konsentis kun
+pragmatika filozofo James. Sed ekzistas cxie milionoj da homoj ne
+kredantaj je sia religio. Ili nur profitas gxian kadron eksteran.
+Ili baptigxas, edzigxas, enterigxas laux gxiaj ritoj. Tion
+farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ecx pli grave, ili
+sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio
+estas bedauxrinda. Baldaux ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj
+parolas nesame.
+
+Se homo nekredanta forlasas pro sincereco cxiun eklezion, kaj
+forjxetas kune cxiun eksteran moron, feston, aux solenon
+religian, tiam ankaux la gefiletoj suferos pro vivado tro proza.
+Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto,
+kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:
+
+ "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj
+ reguloj; gxi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajxon.
+ Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en
+ la koro tiun felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas
+ la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la
+ koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi
+ vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro,
+ irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan
+ regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6]
+
+Tria infano de Zamenhof naskigxis en 1904. Sxi estis filineto,
+kiu montrigxis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis
+sxian karakteron. La knabineto ja rimarkis cxion per okuletoj tre
+klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun trancxajxoj de
+sxinko. Laux kredo izraela, tio estis peko kontraux Dio. Religio
+malpermesas uzi karnon porkan. Same cxe katolikoj mangxi viandon
+vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?
+
+En pregxejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentrajxoj
+flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al
+eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaux
+krucumitaj. Kial ne farigxi pola kaj kristana?
+
+Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj
+knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj sxovinistaj. Amikecoj
+simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo
+kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jxetis brakojn
+cxirkaux lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan
+korsuferon.
+
+El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan.
+Ili sxatis nur la kadron eklezian. Cxu do preferi ateismon?
+
+ "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj
+ kun nepra nekredo je Dio, ne por cxiuj estas akceptebla) ne
+ multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj,
+ cxar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne
+ _negativa_. Alproksimigxas inter si nur tiaj du homoj, kiuj
+ ambaux akceptis por si la samajn religiajn principojn en
+ difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj
+ senreligiulo el alia religio restas cxiam fremdaj al si
+ reciproke, kiel antauxe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al
+ la homo neniun pozitivan apogon, dauxras ordinare ne longe, kaj
+ la filoj aux nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la
+ ekzistantaj religioj, almenaux al gxia eksterajxo. Cxiu
+ konkreta religio, kia ajn gxi estas, heredigxas senfine en
+ maniero auxtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti
+ heredata." [7]
+
+Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj,
+kiuj perdis kredon, devas starigxi vere neuxtrala religio, varma,
+bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aux sercxantoj al
+Dio cxiugentaj, cxiulandaj, kaj cxiutempaj devas trovi tie
+komunan kuragxigon al auxskultado de l' konscienco, komunan
+proksimigxon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema.
+Kontraux neniu religio gxi estu konstruita kaj cxiuj kredantoj
+povu ankaux renkontigxi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj
+dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataux
+"religio", cxar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan
+kredon aux teologion.
+
+ "Lasante al cxiu homo plenan liberecon havi tian internan
+ kredon, kiu sxajnas al li plej bona, ni proponas nur krei
+ neuxtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj
+ komunume unuigi inter si cxiujn memstare pensantajn homojn,
+ sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aux
+ hipotezoj de cxiu el ili.
+
+ "Ni proponas starigi _neuxtrale-homan etikan regularon_, kiu
+ povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan
+ gentan sxovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la
+ gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute
+ senvalora, kiel multaj aliaj gxisnunaj belaj teoriaj principoj,
+ ni proponas doni al gxi la formon de tute konkreta, por cxiam
+ fiksita, infanagxe ensucxebla, kaj auxtomate heredebla
+ religio." [8]
+
+Tiun cxi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze
+de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en
+Parizo en auxgusto 1914. Sed la cxirkauxa sxovinismo timigis la
+parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian
+kunvenon, ecx privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaux ne
+konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron
+al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj
+nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' auxtoro mem de la lingvo
+iniciatas tian aferon? La ondo sxovinista farigxis tiel forta,
+ke cxio simila dangxerigus ecx la pacan bonvenon al fremdaj
+kongresanoj.
+
+Denove korvundita, sed cxiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed
+je kio do utilis la Krakova eksigxo? Cxu nur la morto igos lin
+libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al
+Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangxo de speciala Kongreso en
+neuxtrala lando.
+
+Vojagxe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum
+plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bucxado.
+La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Euxropo
+pretigxis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra
+minacis aeron. . . .
+
+Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompigxis en koro Zamenhofa.
+
+[1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.
+
+[2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Gxenevo, 20
+septembro 1909.
+
+[3] Prof. Eugene Pittard: _Les races chez les belligerants_,
+Geneve 1916.
+
+[4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid
+1913. Havebla cxe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney,
+Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).
+
+[5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en cxapitro VII.
+
+[6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio.
+
+[7] El manuskripto pli supre jam citita.
+
+[8] El sama.
+
+
+
+
+CXAPITRO XII.
+
+Homo cxe Morto.
+
+Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al
+ Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. --
+ La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso.
+ -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo.
+Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo --
+ Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro.
+ -- Grandeco de Zamenhof.
+
+
+ Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
+ Sed gxi sin dividis batale;
+ Popolo popolon atakas kruele,
+ Frat' fraton atakas sxakale.
+
+Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al
+Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj
+plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis,
+cxiam vigla, senlaca, flegema.
+
+Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun.
+Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo
+teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj
+jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan.
+Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio
+estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj
+sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el
+kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo,
+malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj
+heroe falis amasege.
+
+En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la
+urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante
+lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj.
+Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la
+germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al
+rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj
+butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis
+ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en
+printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la
+malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al
+kongreso homarana.
+
+Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la
+tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis
+fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis
+partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio
+1914 li skribis al la organizantoj:
+
+ "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux
+ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min
+ kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi
+ estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por
+ la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de
+ cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke
+ la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda
+ reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de
+ gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas
+ nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta;
+ ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran
+ rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu
+ el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur
+ grundo tute neuxtrala.
+
+ "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj
+ suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea
+ nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
+ _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi
+ alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per
+ celado nacionalisma."
+
+Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la
+milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof
+parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro
+ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l'
+fideleco al supergenta idealo.
+
+Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron
+al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta.
+Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la
+tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin
+represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin
+turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj
+flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la
+terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la
+gento Y?"
+
+Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda
+sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi
+principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte
+apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus
+necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux
+per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin
+kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En
+lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj,
+Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antauxa "Serenisima
+Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur
+pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono",
+"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon
+kvazaux sian kaj la ceterajn logxantojn kiel fremdulojn
+toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando,
+kaj revenis al sia ideo pri neuxtralaj nomoj kun sufikso _-io_.
+
+Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn legxojn
+sub internacia garantio:
+
+ "1) Cxiu regno apartenas morale kaj materiale al cxiuj siaj
+ naturaj kaj naturigitaj logxantoj, kian ajn lingvon, religion,
+ aux supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas
+ havi pli grandajn aux pli malgrandajn rajtojn aux devojn ol la
+ aliaj gentoj.
+
+ "2) Cxiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aux
+ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li
+ volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj
+ speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per
+ komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo
+ regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron
+ speciale lokan, anstataux la regna lingvo povas esti uzata alia
+ lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por gxi sian
+ konsenton. Sed la lingvo regna aux urba devas esti rigardata,
+ ne kiel humiliga tributo, kiun sxuldas gentoj mastrataj al
+ gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de
+ la malplimulto al la plimulto.
+
+ "3) Pro cxiuj maljustajxoj, farataj en ia regno, la registaro de
+ tiu regno estas responda antaux konstanta Tut-Euxropa Tribunalo
+ starigita per interkonsento de cxiuj Euxropaj regnoj.
+
+ "4) Cxiu regno kaj cxiu provinco devas porti ne la nomon de ia
+ gento, sed nur nomon neuxtrale-geografian, akceptitan per
+ komuna interkonsento de cxiuj regnoj."
+
+Iam venos tempo, post longa nauxzo pri militoj, kiam tiuj cxi
+principoj estos avide sercxataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj
+el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915
+proponitaj de Ludoviko Zamenhof.
+
+Vespere, la 1-an de julio 1915, la cxielo rugxe fajris cxirkaux
+Varsovio. Forirante, la Rusoj cxie brulis la rikolton. Oraj
+kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene,
+germana regimento enmarsxis regulpasxe. Post pli ol unu jaro,
+pola ekregistaro starigxis apud prusa generalo. Ankaux tiam la
+militistoj ne sxatis la Hebreojn. Maldikaj, malricxaj, seninfluaj
+je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj
+nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj.
+Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj
+mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaux
+supa disdonejo. Mankis pano.
+
+Al Zamenhof aero mankis ecx pli. Por lin savi, la edzino lin
+devigis transloki la logxejon apud Gxardeno Saksa. Cxe Krolevska
+41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallauxte.
+Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstatauxis lin kiel okulisto
+cxe la strato Dzika. Sed li bedauxris, ke li forlasis la tieajn
+malricxulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato
+Aleksandro jxus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en
+Hxarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito.
+Cxagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj
+Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna
+kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere cxe l'
+kameno. Sur la muroj estis cxie memorajxoj de l' kongresoj,
+Bulonjo, Kembrigxo, gxojaj tagoj. Ankaux tie staris portreto de
+l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.
+
+Ankoraux li laboris pri homarana ideo. "Gxi estas ja la celo de
+mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por gxi mi
+fordonus cxion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova
+cxi tie, fortrancxita el mondo!" Li antauxvidis morton, kaj li
+sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaux
+starigi l' aferon. Poste trovigxos helpantoj por gxin vastigi tra
+la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigxo.
+
+Jam en auxtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La
+terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la
+homoj, instigas min, ke mi, malgraux la gxisnuna malbona sukceso,
+nepre penu arangxi kongreson de homaranoj". Sed la milito
+longigxis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis
+vastan kongreson universalan por neuxtrale-homa religio. Sed
+antauxe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan.
+Al gxi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster
+Esperantistaro.
+
+Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la
+lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito
+dauxris. Sur la manuskripto tiu dato kusxas trastrekita. Li
+skribis sxangxe: "en la unuaj tagoj de auxgusto 1917". En marto,
+la milito dauxris cxiam. Cxu senfine? Cxu li vidos iam pacon?
+Denova korektajxo montras krajone, kaj ecx tragedie, cxi tiujn
+vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito".
+
+La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Cxiu spiro
+farigxis turmento. Li devis ne kusxigxi, nur sidi aux stari. La
+Rusa Revolucio, levigxinta sen mortigoj, donis al li novan
+esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Cxu ili scios
+dauxre liberigxi interfrate kaj sensange, kiel komencite?
+
+Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urgxe. Nova
+homaro devas organizigxi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom
+turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro!
+
+ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
+ El mia brusto nun ne saltu for!
+ Jam teni min ne povas mi facile,
+ Ho, mia kor'!
+
+Ripozi, dormi ecx kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin
+permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendigxis
+sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li
+sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . .
+Sed jam li eksufokigxis. Li volis voki. La vocxo haltis en lia
+gorgxo. Jen alkuris la edzino. Sxi helpis lin residi. Ve! jam
+cxesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la
+ripozo liberiga.
+
+ Ho, mia kor'! Post longa laborado
+ Cxu mi ne venkos en decida hor'?
+ Suficxe! Trankviligxu de l' batado,
+ Ho, mia kor'!
+
+En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj
+akompanis la cxerkon al tombejo. Malgxoje kantis poeto Belmont:
+
+ Ne venis Polujo kadavron honori
+ De filo pollanda, de monda sagxul' . . .
+ Ho kiel sangigxis en mi pola kor' . . .
+ Malricxaj Hebreoj nur venis post cxerko
+ Cxar mortis bonkora helpant' okulisto.
+
+Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj cxiujare lin aklamis
+en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj,
+Grabowski, Belmont, germana sxipestro Neubart, povis diri
+adiauxon en la nomo de tiu cxiulanda popolo, kiu lin amis kaj
+priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia.
+Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo,
+en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj
+kortusxitaj.
+
+Kiel enterigo de Tolstoj inter cxirkauxaj vilagxanoj, gxi estis
+la plej alta, la plej tauxga simbolo. Efektive nur mortis la
+homo, la viro 57-jara, la malricxa okulisto. Sed la granda verko
+restis. Ankaux la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti.
+Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj
+lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos cxie lia semo pensa.
+Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro
+rekonos lin gvidanto al frata repacigxo.
+
+Sur lia skribotablo kusxis lasta manskribajxo krajona, nefinita.
+Gxi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion
+kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon
+al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li
+supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia
+persono li estis cxiam silentema. Liaj proksimuloj ecx ne povus
+respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure,
+modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun cxiuj, neniam
+ofende per ago aux parolo kontraux iu ajn, cxiam simpatie
+auxskulteme al ceteraj homoj, ecx al tedaj. Al cxiuj, edzino,
+fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo
+sankta. En turmentaj horoj cxiu venis al li por konsilo. "Li
+neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian
+portreton sub sxia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en
+okuloj de l' servantoj?
+
+Sur papero kvarpagxa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin
+interrompis. Sur tri pagxoj kusxas antauxklarigo. Li petis
+senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto.
+Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri
+ekkredo. Antauxproteste li notis:
+
+ "Cxio, kion mi nun skribas, naskigxis en mia kapo ne nun, sed
+ antaux kvardek jaroj, kiam mi havis la agxon de 16-18 jaroj;
+ malgraux ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn
+ sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio
+ kaj pri senmorteco preskaux tute ne sxangxigxis."
+
+Tamen li antauxvidis, ke tiu cxi artikolo al multaj tre
+malplacxos:
+
+ "Dum en la mondo scienca mi perdos cxian estimon, mi samtempe
+ en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation,
+ versxajne nur atakon, cxar _mia_ kredo estas tute alispeca ol
+ _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi
+ ne povas."
+
+La kvara pagxo nur estis komencita. La skribado estas preskaux
+nelegebla:
+
+ "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En
+ mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo,
+ en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne
+ memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la
+ religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia
+ nekredado mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis
+ ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis
+ en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi
+ rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili
+ nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro
+ kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco
+ malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por
+ cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj
+ da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio
+ mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja
+ tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ."
+
+Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis
+noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri
+morto, deksepjare li eksentis ion novan:
+
+ "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke
+ ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al
+ alta celo . . ."
+
+Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof
+forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis
+propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto
+komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion
+en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado
+trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn
+kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero.
+
+Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li
+respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:
+
+ "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli
+ bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?"
+
+Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista,
+mongajnema?
+
+Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li
+proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al
+la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio
+harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da
+vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed
+helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l'
+homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li
+komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur
+parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon.
+
+Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide.
+Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni
+rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis
+cxian frazistecon. Kiu, ecx plej humila Esperantisto, ne parolis
+kun li cxe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj
+respektis el tutkoro? Ecx per verko lin koninte, multaj homoj tra
+la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilagxoj de
+Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia
+portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj
+kampoj de Euxropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj
+vidis lian bildon reve.
+
+Nun, tiu skribocxambro lia, cxe domo varsovia, estas malplena.
+Pie gxin konservas netusxitan la nobla vidvino. Kiom vastega la
+manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie
+la iloj okulistaj. Tie la pagxo nefinita. Silentas la horlogxo.
+
+Iel regas en la cxambro atmosfero potenca, impresa, eterna.
+Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu
+homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj
+malgrandajxoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuragxoj?
+
+Li tamen amis cxiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_
+lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pagxo kusxas lia
+plumo. Gxi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas
+nefinita. Kiu gxin dauxrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la
+morto liberigis lin. Jam gxi donis flugilojn al lia penso. "Nun
+de loko flugu gxi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruigxi.
+Morto kaj naskigxo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Gxi bezonas
+absoluton. Li alvokas. Gxi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el
+mizero gxenerala krias la sama voko, urgxa, korpremanta . . .
+
+Auxdu, auxdu, kiel sxire gxi sonas!
+
+[1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado
+de tute ellaborita skribmasxino en 1891-1892.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***
+
+***** This file should be named 26359.txt or 26359.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.