diff options
Diffstat (limited to 'old/20080819-.htm')
| -rw-r--r-- | old/20080819-.htm | 4761 |
1 files changed, 4761 insertions, 0 deletions
diff --git a/old/20080819-.htm b/old/20080819-.htm new file mode 100644 index 0000000..3dd82f0 --- /dev/null +++ b/old/20080819-.htm @@ -0,0 +1,4761 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd"> + +<HTML LANG="eo"> + +<HEAD> + +<TITLE>Vivo de Zamenhof</TITLE> + +<META HTTP-EQUIV="Content-Type" CONTENT="text/html; charset=UTF-8"> +<STYLE type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%;} +div#titlepage {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} +.sekcio {padding-top: 3em;} +.notosigno {font-size: smaller; vertical-align: super; text-decoration: none;} +h1 {text-align: center; font-size: 3em; padding-top: 1em; margin-bottom: 1em;} +h3 {text-align: center; font-size: 1.5em; padding-top: 4em; margin-bottom: 2em;} +--> +</STYLE> + +</HEAD> + +<BODY> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Vivo de Zamenhof + +Author: Edmond Privat + +Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF *** + + + + +Produced by David G. Simpson + + + + + +</pre> + + +<DIV ID="titlepage"> +<H1>Vivo de Zamenhof</H1> + + + + +<H3>Edmond Privat<BR><BR> + + +1920</H3> + +</DIV> + + + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="enhavo">TABELO DE ENHAVO</A></H3> + + +<A HREF="#antauparolo">ANTAŬPAROLO</A> + +<P> + +<A HREF="#averto">AVERTO</A> + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro01">ĈAPITRO I.</A> — <B>La Gentoj en Litva lando.</B><BR> + Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — + Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — + Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — + Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo + Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro02">ĈAPITRO II.</A> — <B>Infano en Bjalistok.</B><BR> + La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — + Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj + sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj + antaŭjuĝoj. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro03">ĈAPITRO III.</A> — <B>Gimnaziano en Varsovio.</B><BR> + Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri + mondlingvo. — Trakrompreno de Historio. — Fervoro je latina + lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva + serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — + Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. + — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro04">ĈAPITRO IV.</A> — <B>Studentaj jaroj.</B><BR> + Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. + — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno + hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — "En + sonĝo". — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la + lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — "Mia penso". + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro05">ĈAPITRO V.</A> — <B>Doktoro Esperanto.</B><BR> + Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri + Volapük. — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema + bopatro. — Eldono de l' Unua Libro. — Ekscito antaŭ + Rubikono. — "Ho, mia kor'!". — Apero de la lingvo — + Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj + aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l' sorto. — "La + Esperantisto". — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto + de l' patrino. — Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa + cenzuro. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro06">ĈAPITRO VI.</A> — <B>Idealista profeto.</B><BR> + Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto + de malriĉuloj. — Vespera verkado. — "Al la fratoj". — + Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 + kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — + Internacia fratiĝo. — Profeta parolado. — Preĝo al Forto + mistera. — Horo neforgesebla. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro07">ĈAPITRO VII.</A> — <B>Homarano.</B><BR> + Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado + en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — "Homaranismo". — + Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj + moroj.— Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — + Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — + Pri neŭtrala Templo. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro08">ĈAPITRO VIII.</A> — <B>Kongresaj Paroladoj.</B><BR> + La "interna ideo". — De Beaufront: "nur lingvo". — Bulonja + deklaro. — Ĝeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — + Celo de l' Kongresoj. — Kembriĝo 1907. — Ĝojiga impreso. + — Modesta kaj libera. — Kontraŭ vorto "Majstro". — Pri + taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri + patriotismo. — Parolado en Guildhall. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro09">ĈAPITRO IX.</A> — <B>Lingvisto.</B><BR> + Reforma agitado en 1894. — "Delegitaro" kaj Ido en 1907. — + "Iniciatinto, ne kreinto". — Zamenhof kaj de Beaufront. — + Vivo kaj arbitreco. — El "Aldono al la Dua Libro". — Natura + leĝo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — + William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviĝo. — + Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro10">ĈAPITRO X.</A> — <B>Verkisto.</B><BR> + Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — + Tradukado. — El Malnova Testamento. — El "Hamlet" de + Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. + — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — + Versaĵoj. — El "La Vojo". — Popola poeto. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro11">ĈAPITRO XI.</A> — <B>Etika Pensulo.</B><BR> + En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. + — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri + Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — + Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko + al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — + Ekmilito. + +</P><P> + +<A HREF="#chapitro12">ĈAPITRO XII.</A> — <B>Homo ĉe Morto.</B><BR> + Milito. — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al + Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. + — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita + Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo.<BR> + Lia kredo. — Pri senmorteco de l' animo. — Pri junula krizo. + — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l' + Homaro. — Grandeco de Zamenhof. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="antauparolo">LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE<BR><BR> +ANTAŬPAROLO</A></H3> + +<P> + +Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej +fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de +Ludoviko Lazaro Zamenhof. + +</P><P> + +Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, +Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo +dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la +tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis +kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita +Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da +bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, +laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom +fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta +atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko. + +</P><P> + +Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi +intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian +sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en +konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj +kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon +pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por +Esperanto, estas bone konata al ni. + +</P><P> + +Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ +ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj +glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel +brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo. + +</P><P> + +Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; ĉar +ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata +amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo +Esperanto. + +</P><P> + +Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la +librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj +talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al +kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia +historio de la vivo de nia Majstro. + +</P><P> + + <I>John Mabon Warden,<BR> + John Pollen,<BR> + Bertram Chatterton,<BR> + John Merchant,</I> + +</P><P> + + <I>Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.</I> + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="averto">AVERTO DE L' AŬTORO</A></H3> + +<P> + +Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto +pri la movado esperantista. + +</P><P> + +La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko +Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia; +nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron. + +</P><P> + +Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al +ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja +komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l' mortinto, ĉiam viva per +inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo. + +</P><P> + + <I>E. P.</I> + +</P><P> + + Ĝenevo, julio 1920. + +</P> + + +<H3>VIVO DE ZAMENHOF</H3> + + + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro01">ĈAPITRO I.<BR><BR> +La Gentoj en Litva lando.</A></H3> + + +<BLOCKQUOTE><P> + Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — + Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — + Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — + Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo + Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de +Mickieviĉ en <I>Sinjoro Tadeo</I>: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Litvo! Patrujo mia! simila al sano,<BR> + Vian grandan valoron ekkonas litvano,<BR> + Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,<BR> + Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras . . .<BR> + Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,<BR> + Larĝe apud lazura Njemen + tiriĝantaj . . .</I><A HREF="#noto01-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj +gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ +antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj +popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo +pratempa. + +</P><P> + +Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo +netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkaŝita +per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj +urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l' naturo sub +gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj. + +</P><P> + +Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En +Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj +ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume +alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi +manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre +maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ +plenigis ilin. + +</P><P> + +Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian +lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn +vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj +batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,<BR> + Popolo, havanta mian instruon en koro:<BR> + Ne timu ofendon de homoj,<BR> + Ne tremu antaŭ insultoj.</I> + + </P><P> + + <I>Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,<BR> + Ho brako de l' Eternulo;<BR> + Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,<BR> + Ĉu ne vi dishakis Fierulon?<BR> + Ĉu ne vi sekigis la + maron?</I><A HREF="#noto01-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro +dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la +prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan +lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en +la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la +Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj +havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l' +komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis +ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj +urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj +ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo +brilis oraj turoj de rusa preĝejo. + +</P><P> + +Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per +armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de +l' heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli +peze la venĝa krueleco de l' venkinto. Eĉ lingvo rusa jam +trudiĝis devige en lernejoj. + +</P><P> + +Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus +finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn +sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa +registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. "<I>Divide +ut imperes</I>" fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom +pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. +Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn +diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al +termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili +devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun +la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj +aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam +venenis la disputo. + +</P><P> + +Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies +literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion +baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj +ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. +Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per +ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn +kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj +malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, +fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, +baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj +de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ +Rusoj. + +</P><P> + +Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan +sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto +Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra +Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn +gentojn de l' mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun +mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. +Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita +punpagis la pekojn de l' ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi +sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur +tero: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Kiel Kristo ja venkis la tombon,<BR> + tiel ankaŭ Polujo revivos,<BR> + por savi popolojn kaj Ligon<BR> + ilian sigeli por daŭra + justeco.</I><A HREF="#noto01-03" CLASS="notosigno">[3]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero +tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado +mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton +kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al +si kreas propran vivadon internan. + +</P><P> + +Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, +sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l' Mosea +familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido +senŝancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita +kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis +jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas +esperi: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ĝoju kun Jerusalem,<BR> + Kaj estu gajaj pri ĝi . . .</I> + + </P><P> + + <I>Jen Mi fluigos sur ĝin<BR> + Pacon kiel riveron,<BR> + Kaj la riĉaĵon de l' popoloj . . .</I> + + </P><P> + + <I>Venis la tempo<BR> + Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,<BR> + Ke ili venu kaj vidu Mian + gloron.</I><A HREF="#noto01-04" CLASS="notosigno">[4]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj +ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado +genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj +en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l' +inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare. + +</P><P> + +Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. +Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis +Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj +prapatroj ili restis preskaŭ blindaj. + +</P><P> + +En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala +liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj +subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj +tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango +subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj +akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja +limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite. + +</P><P> + +Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj +kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato +al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, +venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis +Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido +pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj +egoismoj al pure homa mondrigardo? + +</P><P> + +<A NAME="noto01-01"> +[1]</A> <I>Sinjoro Tadeo</I>, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter +Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola +Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. +Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento. + +</P><P> + +<A NAME="noto01-02"> +[2]</A> Jesaja LI, 7, 9, 10. + +</P><P> + +<A NAME="noto01-03"> +[3]</A> El <I>Libro de l' Polaj Pilgrimantoj</I>, de Adamo Mickieviĉ, +nacia poeto, mortinta en 1855. + +</P><P> + +<A NAME="noto01-04"> +[4]</A> Jesaja LXVI, 10, 12, 18. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro02">ĈAPITRO II.<BR><BR> +Infano en Bjalistok.</A></H3> + + +<BLOCKQUOTE><P> + La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — + Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj + sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj + antaŭjuĝoj.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la +impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa +genio. + +</P><P> + +Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de +hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo +inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara +junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj +edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, +naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la +paro. + +</P><P> + +La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. +Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo +peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj +ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj +lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, +kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto +kaj Reala Gimnazio. + +</P><P> + +Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo +devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne +tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis +novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: +akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo +malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan +krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian +plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de +fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia +naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre +praktikajn lernolibrojn. + +</P><P> + +Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj +infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri +fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto. + +</P><P> + +Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed +obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome +la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga. + +</P><P> + +Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj +ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia +mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi +tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno. + +</P><P> + +Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li +preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon +pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian +kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli +efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de +Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo +laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion +pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l' +familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta +fojo".<A HREF="#noto02-01" CLASS="notosigno">[1]</A> + +</P><P> + +Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj +aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, +kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam +laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe +klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por +verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro +lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne +superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala +kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema +knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj. +Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj +aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj +malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema +konsilanto. + +</P><P> + +De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li +adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis +kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li +antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis +frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon, +kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona. +Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj +senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis +morto . . . kaj poste ĝi helpas ankoraŭ. + +</P><P> + +Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas +ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon +sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin +idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi +gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla +virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas +fratoj kaj egalaj antaŭ Dio. + +</P><P> + +Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja +vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj: + +</P><P> + +Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato +Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al +vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon +sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, +judaĉoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj +diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, +hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplaŭdas rusa +leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro, vi, raso de +ŝtelistoj! . . ." kaj kraĉas oficiro pro +malŝato. + +</P><P> + +Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj +paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj +legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, +ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj +kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, +ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj . . +. Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras +homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen +plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. +"Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne +lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! . . ." +Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin +kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. +Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. +Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la +martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. +"Jam li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. +Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj. + +</P><P> + +Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas +koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj +infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, +Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo +ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj +forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi +promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur +vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? +Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj +"germana pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias +pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj +misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj +flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda +Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub +skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean +literaĉon? Terure ĝi aspektas . . . Ankaŭ strange +ŝajnis la rigardoj de l' amaso juda sur ŝtuparo de la +sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon +laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja +misterajn . . ." Tiel kuras murmurado. Poste bubo +retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en +spiritoj. + +</P><P> + +Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. +Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj +incitoj rezultas iam veraj katastrofoj. + +</P><P> + +<A NAME="noto02-01"> +[1]</A> El privata letero de Feliks Zamenhof. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro03">ĈAPITRO III.<BR><BR> +Gimnaziano en Varsovio.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri + mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je latina + lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva + serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — + Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. + — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj +sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj + homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj + bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis + nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan + religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la + kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj + maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . . + + </P><P> + + "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj + krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj + rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte + kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la + plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn + fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili + ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere + komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj + estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke + ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas + tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, + rompu la murojn inter la popoloj! . . ." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ +la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. +Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. +Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto +formiĝis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos +"grandaĝulo", li nepre forigos tiun ĉi malbonon. + +</P><P> + +Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu +ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu +homa lingvo. "Se nur la homoj povus kompreniĝi!" li sopiris, kaj +infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. +Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne +tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur +neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. +Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam +ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte +rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ +incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj +gentoj. + +</P><P> + +Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun +gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por +klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo +trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj +politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando +malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur +tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj +zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan +opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de +l' momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, +parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan. + +</P><P> + +Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, +suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili +tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, +kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de +lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis +junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de +vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis +cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. +Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la +sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis +incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn +pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas +"kompensaĵon". Kontraŭ tiu nun ekmarŝu +la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! . . . k.t.p. + +</P><P> + +En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo +frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo +Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. +Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin +profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili +devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj +malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili +falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili +malaperos. + +</P><P> + +Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin +vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj +predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva +tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la +tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per +latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum +centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino +kaj Erasmo por dudek popoloj? + +</P><P> + +Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj +senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga +por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj +lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj. + +</P><P> + +Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, +gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li +ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof, +antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj +domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej +ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj +preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo. + +</P><P> + +Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l' incitoj +intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange +devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo +malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili +vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al +lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans +maroj kaj ŝtatlimoj. "Laboristoj ĉiulandaj +unuiĝu!" baldaŭ poste jam fariĝis devizo de +l' amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe +lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La +lingvo helpa de l' homaro devas esti por ĉiuj facila. +Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton. + +</P><P> + +De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj. + +</P><P> + +Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko? +demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial +ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel <I>ba</I>, <I>ca</I>, <I>da</I>, +<I>be</I>, <I>ce</I>, <I>de</I>, <I>ab</I>, <I>ac</I>, <I>ad</I>, +<I>eb</I>, <I>ec</I>, <I>ed</I>, kaj arbitre +fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn +vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan +forton. + +</P><P> + +Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. +Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. +Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, +Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj +eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej +multajn. Vortoj kiel <I>horo</I>, <I>karto</I>, <I>vino</I>, +<I>bruna</I>, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri +ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ +voĉdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero +grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da +esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino? + +</P><P> + +Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu +fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi +okaze turnis la atenton al la surskribo <I>ŝvejcarskaja</I> +(pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la +elpendaĵo <I>konditorskaja</I> (sukeraĵejo). Ĉi tiu +<I>-skaja</I> +ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la +eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas +aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite +eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn +vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide +malgrandiĝadi antaŭ miaj +okuloj."<A HREF="#noto03-01" CLASS="notosigno">[1]</A> + +</P><P> + +De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en +diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado +kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj +senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa +vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur <I>-ino</I>, +<I>-aĵo</I>, <I>-isto</I>, <I>-ema</I>, <I>-igi</I>, +<I>-iĝi</I> centobligus ĝin. Dek mil vortoj +memformiĝus sen aparta lerno. + +</P><P> + +Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel +lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj +germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo +malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la +frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj +malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, +konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam +samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel <I>o</I>, +<I>a</I>, <I>e</I>, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi +nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el +ceteraj. + +</P><P> + +Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj +jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem +knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin +kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li +suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la +vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? +Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. +Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda +kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l' gimnaziano. + +</P><P> + +Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si +mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon +pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo +kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de +l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli +fervore li revenis al verkado.<A HREF="#noto03-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +Posta portreto montras la +ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas. + +</P><P> + +En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. +Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute +simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia +longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion +tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses +aŭ sep ellernis la sistemon. + +</P><P> + +En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis +propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro +lia ĉe l' amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa +refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili +festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l' patrino ame +kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon +sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili +kantis himnon de l' frateco: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Malamikete de las nacjes<BR> + Kadó, kadó, jam temp' está!<BR> + La tot' homoze in familje<BR> + Konunigare so debá.</I> + + </P><P> + + <I>(Malamikeco de la nacioj<BR> + Falu, falu, jam temp' estas!<BR> + La tuta homaro en familio<BR> + Kununuigi sin devas.)</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj +disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel +fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn +kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje +konstatis pli malfrue, "renkontinte la mokojn de l' homoj +maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis +tute sola". Tiel okazas preskaŭ senescepte ĉe la +grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li +devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro +laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la +knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis +la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis +kriza vento. + +</P><P> + +Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof +admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula +minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon +perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se +li daŭras plu!" Tiel babilis konsilantoj bonintencaj. + +</P><P> + +Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li +faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron +neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el +la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila +studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial +Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri +mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la +ofero. + +</P><P> + +Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun +vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova +lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj +serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro ĝin postulis. +En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la +pakaĵon. Fermiĝis pordo. + +</P><P> + +<A NAME="noto03-01"> +[1]</A> El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el +rusa lingvo tradukita de V. Gernet (<I>Lingvo Internacia</I> 1896, +n-ro 6-7; <I>Esperantaj Prozaĵoj</I>, p. 239). + +</P><P> + +<A NAME="noto03-02"> +[2]</A> Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro04">ĈAPITRO IV.<BR><BR> +Studentaj jaroj.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. + — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno + hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — "En + sonĝo". — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la + lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — "Mia penso".<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. +Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur +stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. +Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla. + +</P><P> + +Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed +malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li +verketis iom por gazeto, la <I>Moskovskie Viedomoŝti</I>. Hejme la +gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en +monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin +nutris! + +</P><P> + +Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis +siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. +Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa +formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj +estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj +timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj +diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus +ĉesi. + +</P><P> + +Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu +kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris +en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis +materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo +en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis. +Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata. +Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ +ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras +ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l' +Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo +pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l' +profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo +malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur +justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon. +Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. +Poemon al Hebreoj li presigis nun en la <I>Ruski Jevrej</I>: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!<BR> + Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.<BR> + Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,<BR> + Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.</I> + + </P><P> + + <I> Vekiĝu, popolo kutima je batoj!<BR> + En tia tempo dormo estus honta.<BR> + Per ondo forta de l' amaso<BR> + Ni svingu flagon al la vivo!<BR> + Se riĉuloj pro la oro<BR> + Kisas sklave manojn potenculajn,<BR> + Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro<BR> + Disbatos la katenojn.<BR> + Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam +eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' +merito de l' Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri +"nacio sankta super ĉiuj" vundis lian senton, +kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo +kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li. +Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne +malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej +malgranda vorto ŝovinista lin repelis. + +</P><P> + +Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn +gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili +ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke +ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis, +ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas +malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton +kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu +kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al +sia revo. + +</P><P> + +Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro +facile ĉe l' komenco de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. +Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam +forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen. + +</P><P> + +En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' +Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' +promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas +refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la +lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj +reveni al laboro kara. + +</P><P> + +Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia +blanka mano dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam +dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon +ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj +severa, nur pro amo patra li ĝin faris. Li kredis, ke li +tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri +tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis. + +</P><P> + +Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la +patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco. +Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al +neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos +universitaton. + +</P><P> + +Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. +Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris +sian verkon. + +</P><P> + +Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama +lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de +Heine "En sonĝo" estis jene tradukita el germana: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Mo bella princino il sonto vidá<BR> + Ko żuoj malseŝaj e palaj,<BR> + Sul dillo, sul verda no koe sidá<BR> + Il armoj amizaj e kalaj.</I> + + </P><P> + + <I>"La kron' de ta padro fio pu mo esté,<BR> + La ora, la redża ra sello!<BR> + La skepro diantiza, rol mo ne volé,<BR> + Tol mem koj volé mo, ma bella."</I> + + </P><P> + + <I>"To et ne estebla", ŝo palla a mo,<BR> + "Kor et si la tombo kuŝé mo<BR> + E koj i la nokto vioné mo a to,<BR> + Kor tol fe prekale amé mo!"</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj +provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj +diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis +al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj +teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis +peza, kaj ĉi tio malbelsona. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, + korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj + kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la + teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili + ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la + universala prepozicio <I>je</I>, la elasta verbo <I>meti</I>, + la neŭtrala, sed difinita finiĝo <I>aŭ</I>, + k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj + formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis + nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis + forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn."<A + HREF="#noto04-01" CLASS="notosigno">[1]</A> + </P></BLOCKQUOTE><P> + +Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo +kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple <I>anno</I> kaj +<I>diurno</I>, kaj anstataŭiĝis per <I>jaro</I> kaj +<I>tago</I>. Efektive <I>-ano</I> jam estis sufikso kun senco +malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla +litero. <I>Diurno</I> tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel +<I>ĉiudiurne</I> aŭ <I>diurnmeze</I>, kaj ankaŭ +estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, +kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel +<I>diurne</I>, neniam uzatajn de l' popolo. Dume <I>tago</I> +estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado +ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona +<I>kaj</I> el greka lingvo anstataŭis <I>e</I> latinan, ne +sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo. + +</P><P> + +Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte +nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la +vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris +ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ +Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado +vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin +forigi per plibona. + +</P><P> + +Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion +montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj +jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li +ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston. + +</P><P> + +Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi +lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre +suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe +"fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el +tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova. + +</P><P> + +Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. +Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, +sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for +la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, +kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo". + +</P><P> + +Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel +helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, +eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. +Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia +kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa +pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si +ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. +Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom +elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito +kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre +persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li +esprimis novan senton, novan homan sopiradon. + +</P><P> + +Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina +pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial +ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova +lingvo. + +</P><P> + +Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian +stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male +por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri +homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro. + +</P><P> + +Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis +sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri +sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis +eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj +societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj +jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron +kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>MIA PENSO</I> + + </P><P> + + <I>Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero<BR> + Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.<BR> + Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —<BR> + Mia vundo refrapita min doloras resangante.</I> + + </P><P> + + <I>"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?<BR> + Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"<BR> + Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado<BR> + Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!</I> + + </P><P> + + <I>Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!<BR> + Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!<BR> + Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta<BR> + Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!</I> + + </P><P> + + <I>Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;<BR> + Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .<BR> + Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,<BR> + Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +<A NAME="noto04-01"> +[1]</A> Letero al Borovko. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro05">ĈAPITRO V.<BR><BR> +Doktoro Esperanto.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. + — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — + Eldono de l' Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — + "Ho, mia kor'!". — Apero de la lingvo. — Edziĝo. — + Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua + Libro. — Akraĵoj de l' sorto. — "La Esperantisto". — + Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l' patrino. — + Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara +Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe +bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente +rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura +kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda. + +</P><P> + +Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du +sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de +sindono. + +</P><P> + +Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre +kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du +jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan +vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la +sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia +modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj +malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu +vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna +sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du +tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis +altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis +la kliento? + +</P><P> + +En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro +ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ +freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj +ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon +okulistan. + +</P><P> + +Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala +kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie +li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis +sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al +publiko. + +</P><P> + +Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu +volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l' +financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis. + +</P><P> + +Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin +perfektigis, ekfloris okcidente "Volapük" de l' abato +Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum +longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia +famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la +solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj +homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la +mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. +Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita. + +</P><P> + +Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara +Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en +printempo<A HREF="#noto05-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre +plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la +projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed +amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? +Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem +kaj pli valora por homaro? + +</P><P> + +Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: +"Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel +ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo +estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan +taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin." + +</P><P> + +Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, +kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. +Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la +cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. +Fine la 14. de julio<A HREF="#noto05-02" CLASS="notosigno">[2]</A> li allasis +la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li +sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. +Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi + staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia + broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto + atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu + publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je + 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan + estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; + sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj + sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: <I>Ho, mia +kor'!</I> Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta +kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,<BR> + El mia brusto nun ne saltu for!<BR> + Jam teni min ne povas mi facile,<BR> + Ho, mia kor'!</I> + + </P><P> + + <I>Ho, mia kor'! Post longa laborado<BR> + Ĉu mi ne venkos en decida hor'!<BR> + Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,<BR> + Ho, mia kor'!</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis +eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman +enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo <I>Patro +nia</I>, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses +reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis +aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj +da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo +la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo +internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta +verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro +Esperanto". + +</P><P> + +La 9. de aŭgusto<A HREF="#noto05-03" CLASS="notosigno">[3]</A> +Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan +ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun +edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj +personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, +enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de +l' komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon +per tuja semo de komuna idealo. + +</P><P> + +Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton +kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara +laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en +la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ +ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi +estas, se ŝi gardas la flamon. + +</P><P> + +Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ +fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova +lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj +anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la +soleco Zamenhofa. + +</P><P> + +Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de +fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la +lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si +mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno, +kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi +mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi +ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de +ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ +alia persono". + +</P><P> + +Tiel li skribis en la <I>Dua Libro</I>, kiun li eldonis nur en la +lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj +li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri +la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro +ĝenerala.<A HREF="#noto05-04" CLASS="notosigno">[4]</A> + +</P><P> + +"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis +en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de +ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . . +viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda, +grava kaj utilega konstruo." + +</P><P> + +Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ +inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj +Puŝkin. + +</P><P> + +En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj +diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto" +baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi +konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo +mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan <I>La +Esperantisto</I>. Ĝi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. +Kreiĝis internacia movado. + +</P><P> + +Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis +la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro +li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne +volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. +Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis +Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove +serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro, +li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en +ĉefurbo pola. + +</P><P> + +Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de <I>La Esperantisto</I>, +laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj, +kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis +ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li +troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la +patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio +ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino +adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la +lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la +presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso. +"Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, +"ĉiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas +zorgi. . . . Mia situacio atingis lastan gradon de +neebleco." + +</P><P> + +Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. +Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el +Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis +la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel +grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro. +Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo +eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados +iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj +fratigitaj! + +</P><P> + +Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li +elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por +daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis +centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. "Sen +Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en +Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian +dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj +maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia +necesaĵo por helpi geniulon. + +</P><P> + +Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj +malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino +tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de +knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for. +La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando +materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis +transloĝi al Grodno. + +</P><P> + +Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin +atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de +Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo. +Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla +voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post +brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila +idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis +nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis +liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter +si. + +</P><P> + +Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro +sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur +inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne +venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis +antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" +interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. +"Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj +artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi +post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, +almenaŭ libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje, +kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je +reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo +estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno +de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo." +(<I>Jasnaja Poljana</I>, 27. aprilo 1894.) + +</P><P> + +Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en <I>La +Esperantisto</I>, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli +malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja <I>Kredo +kaj Prudento</I>. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en +la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn +abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis +nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj. +Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove +baraktadis kun akraĵoj de l' vivado. + +</P><P> + +Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro +saman jaron eliris <I>Lingvo Internacia</I>. Upsala Klubo Esperanta +eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis +iam plu. + +</P><P> + +<A NAME="noto05-01"> +[1]</A> La 30. de marto 1887. + +</P><P> + +<A NAME="noto05-02"> +[2]</A> 1887. + +</P><P> + +<A NAME="noto05-03"> +[3]</A> 1887. + +</P><P> + +<A NAME="noto05-04"> +[4]</A> D-ro Esperanto: <I>Dua Libro de l' Lingvo Internacia</I>. Kajero +n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro). + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro06">ĈAPITRO VI.<BR><BR> +Idealista profeto.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto + de malriĉuloj. — Vespera verkado. — "Al la fratoj". — + Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 + kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — + Internacia fratiĝo. — Profeta parolado. — Preĝo al Forto + mistera. — Horo neforgesebla.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al +la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, +kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn +filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino +kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon +de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la +plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi +Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun +edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo +familia. + +</P><P> + +Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en +malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la +mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre +malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn — +kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja +malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. +En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ +preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis +popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia +atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera +bonfaranto. + +</P><P> + +Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, +kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda +specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre +malriĉe, for el ĉia lukso.<A HREF="#noto06-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed +ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen +lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas tujan helpon al +homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon. + +</P><P> + +Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la +noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo +malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la +novaj batalantoj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>. . . Vi en la urbo, vi en urbeto,<BR> + En la malgranda vilaĝo . . .<BR> + Tre malproksime ĉiuj ni staras<BR> + La unuj de la aliaj.<BR> + Kie vi estas, kion vi faras,<BR> + Ho, karaj fratoj vi miaj?</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Per tiu poemo <I>Al la fratoj</I>, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni +povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera +silento pensante al la alia "rondo familia". + +</P><P> + +Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li +pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis +homarano, sed la sorto de l' malfeliĉa gento priokupis lin. +Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo. +Kontraŭa partio de la "asimilistoj" ankaŭ ne plaĉis al li. +Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj +devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la +Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al +lumo kaj sincero li celis. + +</P><P> + +Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte +kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus +resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. +En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De +nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo. + +</P><P> + +Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno. +Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ +gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala +fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne +bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta +Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio +estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus +ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala +bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj. + +</P><P> + +Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por +atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis +"Homo sum" kaj elektis la titolon <I>Hilelismo</I> laŭ la nomo de +Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en +Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata +scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin <I>laŭ spirito</I>, +dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin <I>laŭ litero</I>. +Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, +pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al +ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo +ne devus apartiĝi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu +devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja +kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof. + +</P><P> + +Tamen lia <I>Hilelismo</I> ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en +Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro +idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por +tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj. +Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al +rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema. + +</P><P> + +El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur +malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj +aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la +potenco de l' antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l' +animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj +homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li +dediĉis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros": + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas . . .<BR> + Ni semas kaj semas + konstante.</I><A HREF="#noto06-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du +landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj +societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado +iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua +kongreso de l' Esperantistoj. + +</P><P> + +Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, +ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj. +Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li +timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin +ĝenis. + +</P><P> + +Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al +deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan +paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li +klarigos la plej altan celon de l' afero komuna. + +</P><P> + +Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. +Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej +brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin +akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al +li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li +tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo. + +</P><P> + +Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam +delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana +kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi +helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis +ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis +tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis, +ne pri si, nur pri mondlingvo. + +</P><P> + +Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare +li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja +divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank' al +multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, +Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis +ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. +Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj +subakvigi ĉion "internacian" sub ondego ŝovinista. Tial estis +prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton. + +</P><P> + +Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos +fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en "la rondo familia". + +</P><P> + +Trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj +flagoj kun la stelo de l' espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja +jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, +Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa +vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la +placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis +la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis +muroj inter la popoloj. + +</P><P> + +Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En +kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis +alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj +en la mano. La teatro de l' urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda +la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al +balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La +plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga +letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per +portreto pendigita ĉe muro de l' sidejo. Ĉiu sciis ja parkere +liajn versojn kuraĝigajn: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Tra densa mallumo briletas la celo<BR> + Al kiu kuraĝe ni iras.<BR> + Simile al stelo en nokta ĉielo,<BR> + Al ni la direkton ĝi diras.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris +tiujn vortojn de <I>La Vojo</I>? Pri tiaj spertoj kunparolis +aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo. +Ekscita tremo ruliĝis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite +eksonis la muziko de l' himno <I>La Espero</I>: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>En la mondon venis nova sento,<BR> + Tra la mondo iras forta voko . . .</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Samtempe ĉiuj ni stariĝis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de +l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, +kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam +griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, +tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l' +urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la +bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la + granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj + kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por + frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda + ideo, kiu ĉiujn nin ligas. . . . + + </P><P> + + "Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia + kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la + vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos + telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis + regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la + mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj + ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta + domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas + misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la + orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj + de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj + fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: + ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La + fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj + niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos . . . + + </P><P> + + "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la + alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka + kompreniĝado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio + humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian + lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas + sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas + sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj + kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu + humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento + neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin + kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la + unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj + popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel + konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia + sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian + pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si + reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al + alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la + tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la + gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun + Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . . + + </P><P> + + "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado, + nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la + reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj + membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne + haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la + lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata + estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!" +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li +sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis +lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj +fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis +aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj +atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj +kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo. + +</P><P> + +Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua +pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de +li kaj de volapükanoj. Li diris nur pri la granda laborado de +sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris +pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l' +estonteco de fratiĝo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la +celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, +Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto +memora. + +</P><P> + +Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, +Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri +finon? Lia voĉo penis lastan forton: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al + vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro + estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la + deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej + alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same + kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla + homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne + apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur + homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj + nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, + kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo: + + </P><BLOCKQUOTE><P> + <I>"Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,<BR> + Fontego de l' amo kaj vero . . .<BR> + Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,<BR> + Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas . . .<BR> + Hodiaŭ ni preĝas.</I> + + </P><P> + + <I>"Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,<BR> + Kun dogmoj de blinda fervoro;<BR> + Silentas nun ĉiu disput' religia<BR> + Kaj regas nur kredo de koro . . .</I> + + </P><P> + + <I>"Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,<BR> + Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,<BR> + Redonu la pacon al la infanaro<BR> + De l' granda homaro!</I> + + </P><P> + + <I>"Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,<BR> + Por reunuigi l' homaron.<BR> + Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,<BR> + Sed lasu nin venki la baron . . .</I> + + </P><P> + + <I>"La verdan standardon tre alte ni tenos;<BR> + Ĝi signas la bonon kaj belon.<BR> + La Forto mistera de l' mondo nin benos,<BR> + Kaj nian atingos ni celon.</I> + + </P><P> + + <I>"Ni inter popoloj la murojn detruos,<BR> + Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos<BR> + Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero<BR> + Ekregos sur tero."</I> + </P></BLOCKQUOTE><P> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj +estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile +rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam +ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. +Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin +detrui. + +</P><P> + +Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo! + +</P><P> + +Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla +kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de +modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur +niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' +homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! . . . + +</P><P> + +Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj +vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine +krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ? + +</P><P> + +Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj! + +</P><P> + +<A NAME="noto06-01"> +[1]</A> Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof +al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Ĉu +estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?" + +</P><P> + +<A NAME="noto06-02"> +[2]</A> El poemo "La Vojo". + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro07">ĈAPITRO VII.<BR><BR>Homarano.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado + en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — "Homaranismo". — + Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj + moroj. — Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — + Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — + Pri neŭtrala Templo.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. +Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis +interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj +respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis +sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis +Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, +ne nur lingvan, sed moralan: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis + tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj + partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke + ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al + la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo . . ., ke ĝia + facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia + natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de + plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la + plej paca kaj sincera + frateco."<A HREF="#noto07-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de +mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika. + +</P><P> + +Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, +elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. +Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma +regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga +petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj +ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur +neĝo sangante. + +</P><P> + +En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam +nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco +patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la +metodon tradician: "<I>Divide ut imperes</I>". +Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la +disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita "Nigra +mano" estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj +ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio +polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta +ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso +estis pli facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj +nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj buĉado sonis +baldaŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj, +Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj. + +</P><P> + +Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof +sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin +defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo, +evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub +titolo <I>Hilelismo</I>, li decidis igi taŭga ĝenerale. + +</P><P> + +Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, +ili devus senti sin homaranoj. Tial <I>Homaranismo</I> estis la titolo +de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo +1906.<A HREF="#noto07-02" CLASS="notosigno">[2]</A> Ĝi enhavis novan +instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el +dek du paragrafoj formis la kredaron. Antaŭparolo mallonga +ĝin klarigis: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de + lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, + donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj + kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj + komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur + fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, + egaleco, kaj justeco." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel +pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne +devas intermiksi homaranismon kun esperantismo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni + povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la + homaranismo." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li +volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En +1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj +de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis +sian nomon sur la novaj eldonoj de l' broŝuro. + +</P><P> + +En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de +malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, +Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; +Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon +gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo +kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro +Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia +religia. + +</P><P> + +En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe, +sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi +ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel +Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, +kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li +kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi +deziras ke aliaj agu kun vi". + +</P><P> + +Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas +neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo, +tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la +nomo "Dio" aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton +neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la +mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam +ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu +Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda +barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili +konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu +homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo +kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel +aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia, +komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro, +laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj +starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn. + +</P><P> + +Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj +povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj <I>trudu</I> la +gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj +personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn +de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe +pli grava. + +</P><P> + +Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento <I>mora</I>, ne nur +idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de +vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto +je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ +Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo. +Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ +sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda +okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi +tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton. + +</P><P> + +Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, +juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj +oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu +germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni +povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj +katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj = +Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, +ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro. +Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika! + +</P><P> + +Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo +rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur +lasta paĝo de l' broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj +aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena, +lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia +demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante +suferantajn samgentanojn. + +</P><P> + +Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia +gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja +konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur +pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia. +Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la +Hebreoj. + +</P><P> + +Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por +estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ +ĉiuj dek du punktoj de l' broŝuro povas celi du efikojn. +Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro +por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de +Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus +fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de +l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj +ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon. + +</P><P> + +Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste +leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: +Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn +agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando +apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu +vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la +nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al +regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo +estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun +aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun +alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun +homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn. + +</P><P> + +En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn +landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, +Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso <I>-io</I> al ĉefurbo, kiel +Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun +paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la +lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo +homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, + ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj + tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de + filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, + vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana + oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la + homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al + la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn + interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu + templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, + bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon + al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj + malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan + ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la + eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia +komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian +spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj +espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta +komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo, +neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj +fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen +ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa +popolo de popoloj. + +</P><P> + +Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon. + +</P><P> + +<A NAME="noto07-01"> +[1]</A> El la broŝureto <I>Homaranismo</I> de Zamenhof, eldonita sen +subskribo, Peterburgo 1906. + +</P><P> + +<A NAME="noto07-02"> +[2]</A> Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro08">ĈAPITRO VIII.<BR><BR> +Kongresaj Paroladoj.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + La "interna ideo". — De Beaufront: "nur lingvo". — Bulonja + deklaro. — Ĝeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — + Celo de l' Kongresoj. — Kembriĝo 1907. — Ĝojiga impreso. + — Modesta kaj libera. — Kontraŭ vorto "Majstro". — Pri + taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri + patriotismo. — Parolado en Guildhall.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco +homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan +vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita +loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de +intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la +esperantisman movadon".<A HREF="#noto08-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +Estis do plej nature, ke tie preskaŭ ĉiuj +"samideanoj" komprenis la signifon de la penso +Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman +aliĝilon. Fakte nur malmultaj tion faris. + +</P><P> + +Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La +krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj +fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l' +<I>Espero</I> kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna +ideo" de l' movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn +interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter +ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en +Francujo. + +</P><P> + +Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ +tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto +<I>L' Espérantiste</I>. Profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro +pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin +kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto. + +</P><P> + +Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis +tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la +kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon +oficiale kiel: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo + neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de + la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn + naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon + komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de + publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj + batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti + publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj + popoloj. + + </P><P> + + "Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto + ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por + kiu la Esperantismo ne respondas." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton "privata" kelkaj +personoj volus anstataŭi per "malpermesata". Sub influo de De +Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al +Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas <I>nur</I> lingvo, ili +diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia +<I>ideo</I>, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj +ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin! + +</P><P> + +"Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe +la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + ". . . El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, + kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni + devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, + kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis + la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu + ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, + neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. + Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni + evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj + bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun + doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos + malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni + ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi + ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni + volas havi nenion komunan!" +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun +frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al +li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave +li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj, +sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ +praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco +kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun +certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia + naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de + Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ + dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la + unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis + kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: + 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia + himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj + verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj + Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam + ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda + dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi. + + </P><P> + + "Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun + ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili + ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri + la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili + ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj + sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni + revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj, + ili penas tion ĉi nei? . . . + + </P><P> + + "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al + konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu + malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por + ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto + — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se + ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, + ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — + ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! + ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la + Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi + alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi + alproksimigas iliajn korojn." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Laŭ la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel +agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn +lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ĝi gajnis la +korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo +homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn. +Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume +pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn +ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu +pli. Ili i daŭru kiel festoj de l' "interna ideo". + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en + Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, + tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por + vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi + estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la +sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je +1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko +vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el +popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la +Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan +ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembriĝanoj +akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili +profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili +komprenas kaj ŝatas". + +</P><P> + +Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj +eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan +Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte +la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian +dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj +herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj +skulptoriĉaj. + +</P><P> + +La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon +de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la +multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la +granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon <I>La +Espero</I>. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina +profetaĵo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Sur neŭtrala lingva fundamento,<BR> + Komprenante unu la alian,<BR> + La popoloj faros en konsento<BR> + Unu grandan rondon familian.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera +popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno +internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni +kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La +kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa +kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter +homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam +profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista +laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga +tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu +tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el +Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur +lipoj de la Majstro. + +</P><P> + +Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ +preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato +kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro +libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la +ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio +plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris +al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala +posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton +de la <I>Lingva Komitato</I>. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de +vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj +aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto +Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por +direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia +gusto. + +</P><P> + +Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur +aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la +devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li +plenumis tion: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj + homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne + altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. . . . Por + formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis + ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, + per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Ĉiam pli kaj pli, + komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej + gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al + ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al + ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj + kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj — kaj ĉion ĉi + tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam + devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, + kio servas al la fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado + de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur + ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — + apartenas al la verda standardo. . . . + + </P><P> + + "En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan + standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla + signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj + kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj + de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj + aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, + aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili + faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra + volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la + leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos + edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi + konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." + </P></BLOCKQUOTE><P> + +Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata +de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan +kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaŭ +katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto +multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de +respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l' antikva festejo nun sonis +unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto, +granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis, +neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj +malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie. + +</P><P> + +"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en +ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena +li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la +atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis +el tutkoro. + +</P><P> + +Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. +Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter +la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas +homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis +indigne: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, + kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton + 'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!" +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al +dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj +promenadoj, kiam suno je l' vespero ruĝigas la montetojn kaj +nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun +fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj. +Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis, +ili sentis ĉion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, + mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, + kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en + miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam + povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, + pli kore, kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, + kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, + aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur + al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel + fremduloj aŭ sklavoj!" </P></BLOCKQUOTE><P> + +</P><P> + +<A NAME="noto08-01"> +[1]</A> Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en +Krakovo, 1912. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro09">ĈAPITRO IX.<BR><BR>Lingvisto.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Reforma agitado en 1894. — "Delegitaro" kaj Ido en 1907. — + "Iniciatinto, ne kreinto". — Zamenhof kaj de Beaufront. — + Vivo kaj arbitreco. — El "Aldono al la Dua Libro". — Natura + leĝo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — + William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviĝo. — + Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson +tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon. +Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno. + +</P><P> + +Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la +kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la +lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ +alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj +raportis en gazeto <I>La Esperantisto</I> kun fidela zorgo. Sed la +ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l' +adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio +ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la +vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al +alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per +danĝeraj rompoj? + +</P><P> + +En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la +plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis +pli rapide. + +</P><P> + +Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de +Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun +indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn +formojn.<A HREF="#noto09-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li +teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno +videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de +Bourlet: "Judasa kiso". + +</P><P> + +Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun +dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto +franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia +merito restis granda. + +</P><P> + +En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la +"Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza +logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la +subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri +helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi +elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea. + +</P><P> + +Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj +diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis +mem.<A HREF="#noto09-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis +Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de +Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li +ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li +fidon kaj dankemon. + +</P><P> + +Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo +de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan +sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de +finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, +ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran +defendanton, dum ĉiaj sistemoj, <I>Spokil</I>, <I>Parla</I>, +<I>Bolak</I>, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante, +ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis +elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l' +"Ido" anonima, celante interkonsenton kun la <I>Lingva +Komitato</I>. + +</P><P> + +Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La +ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum +ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li +mem estas la "Ido". Protestinte, la <I>Lingva Komitato</I> rifuzis +ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la +projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek +lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la +enmikson de sentoj ambaŭflanke.<A HREF="#noto09-03" CLASS="notosigno">[3]</A> + +</P><P> + +Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for +la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la +ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja +preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro +Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis +demokrate. + +</P><P> + +Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li +skribis: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi + ne volas esti <I>kreinto</I> de lingvo, mi volas nur esti + <I>iniciatoro</I>."<A HREF="#noto09-04" CLASS="notosigno">[4]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton +de la lingvo. Tion li faris per <I>Unua Libro</I>. Sed + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la + vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. . . . + Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia + persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, + kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj + kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski + kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj + ĉiuj vivaj lingvoj."<A HREF="#noto09-05" CLASS="notosigno">[5]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por +ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli +scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera +scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon. + +</P><P> + +Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la +"iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri +"ceteraj lingvoj" aŭ +"natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de +Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante +ĉefesperantisto en Francujo, li +konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj +gramatikaj.<A HREF="#noto09-06" CLASS="notosigno">[6]</A> +Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. +Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ +fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti +instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero +debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en +lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis +tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, +Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, +lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du +komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun +veron. + +</P><P> + +Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere +malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo +lia.<A HREF="#noto09-07" CLASS="notosigno">[7]</A> +Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne +povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia +cenzuro.<A HREF="#noto09-08" CLASS="notosigno">[8]</A> + +</P><P> + +Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei + laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo + ĝis la piedoj. . . . Por la lingvo internacia, la + fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu + moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. . . . + Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia + literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio + estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj + sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la + plejmulto."<A HREF="#noto09-09" CLASS="notosigno">[9]</A> + </P></BLOCKQUOTE><P> + +La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, +ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li +montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, +kiel Baudouin de Courtenay.<A HREF="#noto09-10" +CLASS="notosigno">[10]</A> Plie li studis medicinon. Li komprenis +naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj +rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie +William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub +Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj +malŝatis <I>a priori</I>. + +</P><P> + +Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la +demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne +sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l' +afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario +Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj +komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj. +Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo. + +</P><P> + +Pri tiu temo Zamenhof parolis en <I>Aldono al la Dua Libro</I>, kaj +denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj +en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte +kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas +ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj +plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu +sama. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, + granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la + evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post + iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, + aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj + eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia + lingvo laŭ la diversaj landoj. . . . Nenie rompiĝas aŭ + difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. + Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova + Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia + sama facileco, kiel Esperantisto + tiutempa."<A HREF="#noto09-11" CLASS="notosigno">[11]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere +aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi +Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti +kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l' +akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la +tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per +alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan +vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj? +Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ +Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence +latina ŝajno? + +</P><P> + +Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva +Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga. +Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi +montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus +morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube +estas pli facila en <I>uzado</I>, ne igas tiom pli malfacila la +<I>komprenadon</I>. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj +perdo, sed li konkludis modeste: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi + plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la + natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same + senpova kiel ĉiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de + la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron + de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn + aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo. . . . Ĉiu, kiu volos + kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn + fortojn." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +<A NAME="noto09-01"> +[1]</A> Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-02"> +[2]</A> Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 +oktobro 1907. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-03"> +[3]</A> Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia <I>Historio di nia Linguo</I> +Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me +intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) +di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto +samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato." + +</P><P> + +<A NAME="noto09-04"> +[4]</A> <I>Dua Libro</I>, Varsovio 1888. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-05"> +[5]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, Varsovio 1888. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-06"> +[6]</A> <I>Commentaire sur la grammaire Esperanto</I>, Paris, Hachette, +1903. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-07"> +[7]</A> Vidu <I>L' Espérantiste</I>, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato +de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi +komitato, oni nepre <I>devas</I> sin turni pri ĉio, kio koncernas +propagandon. Al ĝi, kaj <I>nur al ĝi sole</I>, apartenas la devo kaj +la <I>rajto</I> gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. +de Beaufront, prezidanto). + +</P><P> + +<A NAME="noto09-08"> +[8]</A> Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-09"> +[9]</A> <I>Aldono al la Dua Libro</I>, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri +malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli +detalajn studojn en <I>Historio de la lingvo Esperanto</I> (Edm. P.), +Unua parto, Ĝenevo 1912. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-10"> +[10]</A> Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de +Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido. + +</P><P> + +<A NAME="noto09-11"> +[11]</A> Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj +"Lingvaj Respondoj", eldonitaj de <I>La Revuo</I>. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro10">ĈAPITRO X.<BR><BR>Verkisto.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — + Tradukado. — El Malnova Testamento. — El "Hamlet" de + Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. + — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — + Versaĵoj. — El "La Vojo". — Popola poeto.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la +stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, +aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis +verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia +estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala +lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto +ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, +kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi +aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la +tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la +lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis +ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo +lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel +ekzemple konfidi al komitato verki bonan +poemon".<A HREF="#noto10-01" CLASS="notosigno">[1]</A> + +</P><P> + +Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de +l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan +elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan +penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli +grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en +la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ +impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, +senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro. +Tamen ĝi inspiris milojn. + +</P><P> + +Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en +la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l' +estonteco. + +</P><P> + +Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj +jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ +pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon +tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj. + +</P><P> + +Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke +homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj. + +</P><P> + +Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub +la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto <I>Hamlet</I> de +Shakespeare, <I>Ifigenio</I> de Goethe, <I>Dandin</I> de Molière, <I>La +Rabistoj</I> de Schiller, <I>La Revizoro</I> de Gogol. Lia bonega scio de +l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia +Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. +Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de +paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de + vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de + ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio + foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. + Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi + rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al + nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj + rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo + por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; + estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo + por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj + tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. + Kian profiton havas faranto de tio, kion li + laboras?"<A HREF="#noto10-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la +impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo; +tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ho kial ne fandiĝas homa korpo,<BR> + Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l' +patrino. Sed jen aperas la fantomo patra: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Spirito sankta aŭ demon' terura,<BR> + Ĉu el ĉielo aŭ el la infero . . .<BR> + Respondu. . . . Diru al mi, kial<BR> + Sin levis el la tombo viaj ostoj.<BR> + Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile<BR> + Vin metis, kial ĝi malfermis nun<BR> + La pezan sian buŝon de marmoro,<BR> + Por vin elĵeti?</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli +riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj +tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, +vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra +komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola +dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la +germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis +la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi +tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton +ja necesan de komenca fundamento. + +</P><P> + +De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis +tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis +vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj +kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan +amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio + estas pli facila, ol ludi fortepianon — oni ja bezonas nur + ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian + klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de + tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion + — ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas + ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, + kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, + baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, + ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, + kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, + fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras + kaj jam plu ne montras sin antaŭ la + publiko."<A HREF="#noto10-03" CLASS="notosigno">[3]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj +havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto +sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas, +kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li +ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam +antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ +antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona +batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon +kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de +<I>Homaranismo</I>, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan +de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "<I>Eviti ĉion +agresivan!</I>" + +</P><P> + +De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite +diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo +sentema, delikata: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia + malfeliĉa patrujo . . ."<A HREF="#noto10-04" CLASS="notosigno">[4]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta +voĉo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne + eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos + esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. . . . Kune kaj interkonsente + ili celados ĉiuj al unu vero, al unu + feliĉo."<A HREF="#noto10-04" CLASS="notosigno">[4]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al +obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la +ritmo iom unutona, sed impresa: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Eĉ guto malgranda, konstante frapante,<BR> + Traboras la monton + granitan.</I><A HREF="#noto10-05" CLASS="notosigno">[5]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Antaŭ l' apero de l' <I>Unua Libro</I>, li verkis pri doloro kaj +sopiro siaj: <I>Mia Penso</I>, <I>Ho mia Kor'!</I> Poste, lia penso jam +fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta +signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de +la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj +aŭdiĝas per <I>La Espero</I>, nun fama tra la tuta mondo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ne al glavo sangon soifanta<BR> + Ĝi la homan tiras familion:<BR> + Al la mond' eterne militanta<BR> + Ĝi promesas sanktan harmonion.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto. +Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi +la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento +ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta +aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej +sinceran: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj<BR> + Velkantajn foliojn deŝiras,<BR> + Ni dankas la venton, kaj repurigitaj<BR> + Ni forton pli freŝan akiras.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiun ĉi kanton, <I>La Vojo</I>, li verkis jam antaŭ la Bulonja +kongreso. Same <I>Al la Fratoj</I> eĉ pli frue. Melankolie sonas +ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja +malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ne mortos jam nia bravega anaro,<BR> + Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.<BR> + Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,<BR> + Al cel' unu fojon + signita.</I><A HREF="#noto10-06" CLASS="notosigno">[6]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro +sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la +vortoj "celo" kaj "obstino". +Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda +estas miaguste la <I>Preĝo sub la verda +standardo</I>,<A HREF="#noto10-07" CLASS="notosigno">[7]</A> kaj eĉ +multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al +ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro +simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca +literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu +komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis +ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora +trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin +laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda. + +</P><P> + +Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis +unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton +de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli +malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per +orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron +al hela lumo de frateco! + +</P><P> + +<A NAME="noto10-01"> +[1]</A> <I>Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia</I>, 1899. + +</P><P> + +<A NAME="noto10-02"> +[2]</A> El <I>La Predikanto</I>, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj +tradukoj aperis en <I>La Revuo</I> (eldonita de Hachette en Parizo) al +kiu Zamenhof kunlaboris tiel. + +</P><P> + +<A NAME="noto10-03"> +[3]</A> <I>Esenco kaj estonteco</I>, 1899 (Fundamenta Krestomatio). + +</P><P> + +<A NAME="noto10-04"> +[4]</A> Parolado en Londona Guildhall, 1907. + +</P><P> + +<A NAME="noto10-05"> +[5]</A> El <I>La Vojo</I>. + +</P><P> + +<A NAME="noto10-06"> +[6]</A> <I>La Vojo</I>. Fundamenta Krestomatio, 1903. + +</P><P> + +<A NAME="noto10-07"> +[7]</A> Citita en ĉapitro VI. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro11">ĈAPITRO XI.<BR><BR> +Etika Pensulo.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> + En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. + — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri + Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — + Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko + al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — + Ekmilito.<BR><BR> +</P></BLOCKQUOTE> + +<P> + +Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon +sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin +kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. +Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu +fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en +silenton. + +</P><P> + +Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la +homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur +gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne +ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en +septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la +urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj +fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la +fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis +for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro +eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn +alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je +danko la malferman paroladon. + +</P><P> + +Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita +Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li +fariĝis.<A HREF="#noto11-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +Tie li revenis al sia temo plej kara: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per + vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis + ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj + akceptis la <I>internan ideon</I>. . . . Oni ĉie komprenas, ke + U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj + interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka + sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, + kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan + interkomunikiĝon."<A HREF="#noto11-02" CLASS="notosigno">[2]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis +rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia +lingvo. + +</P><P> + +Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj +kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj +Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado +ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj +malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. +Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito +estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en +unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro +koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara +tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja +kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj +generacioj. + +</P><P> + +Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan +antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj +verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en +Eŭropo.<A HREF="#noto11-03" CLASS="notosigno">[3]</A> +Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam + la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . . + Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas + interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj + politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej + terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne +tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan +kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel +neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj. + +</P><P> + +Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis +ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj +al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la +lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al +najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri +frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en +Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro +proksimeco al pli potencaj ŝtatoj. + +</P><P> + +Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne +majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia +koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol +morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La +lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala +fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ +fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas +voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco +oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en +Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la +kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min <I>antaŭ</I> + vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur <I>inter</I> + vi." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo +Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo. + +</P><P> + +En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la +cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj +turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de +nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun +preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. +Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post +la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, +en Universitato, Kopernik instruadis. + +</P><P> + +En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans +Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof +adiaŭis la honorojn: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia + koro estas plena . . . sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo + oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu + rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial + pardonu min, ke mi pli ne parolas. + + </P><P> + + "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia + estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas + tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do + hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda + sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur +estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj +kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono +de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis +ĝin.<A HREF="#noto11-04" CLASS="notosigno">[4]</A> + +</P><P> + +En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: +Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" +prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter +homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala +kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian +kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi +la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco" +kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por +ataki Esperanton. + +</P><P> + +Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, +tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de +malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, +por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La +estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa. +Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam +disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam +kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi +minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por +instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio +estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu +per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro. + +En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel +ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la + interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por + ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj + vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, +insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. +Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian +lingvon kaj nacian formon de kulturo. + +</P><P> + +Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. +Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia +unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En +multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis +homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu +aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu +kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala +renkontiĝo. + +</P><P> + +Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l' +<I>Deklaracio pri Homaranismo</I>. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof +unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma +eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj +aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj +malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus +elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis +kiel devojn de ĉiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al +malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj +aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al +liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj +savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian +ŝovinismon". + +</P><P> + +Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en +gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda +devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al +tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne +perfidi siajn samgentanojn. + +</P><P> + +Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed +ankaŭ tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale +ateista. "Liberpensuloj" ofte fariĝis fanatikaj materialistaj +sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la +ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn +festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue +por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa +estis tiu flanko praktika.<A HREF="#noto11-05" CLASS="notosigno">[5]</A> + +</P><P> + +Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto +de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je +l' Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj +ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof +revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj +povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur +liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante +ĉion ofendan al iu konscienco. + +</P><P> + +Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli +altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la +ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun +homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon +kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun +pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne +kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. +Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion +farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili +sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio +estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj +parolas nesame. + +</P><P> + +Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj +forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon +religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. +Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, +kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj + reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. + Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en + la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas + la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la + koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi + vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, + irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan + regularon, neniajn festojn, neniajn + morojn! . . . "<A HREF="#noto11-06" CLASS="notosigno">[6]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, +kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis +ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre +klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de +ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio +malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon +vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial? + +</P><P> + +En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentraĵoj +flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al +eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ +krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana? + +</P><P> + +Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj +knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj +simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo +kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn +ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan +korsuferon. + +</P><P> + +El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. +Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon? + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj + kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne + multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, + ĉar ligi la homojn povas nur sameco <I>pozitiva</I>, sed ne + <I>negativa</I>. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj + ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en + difinita formo <I>konkreta</I>; sed senreligiulo el unu religio kaj + senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si + reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al + la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj + la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la + ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu + konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en + maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti + heredata."<A HREF="#noto11-07" CLASS="notosigno">[7]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, +kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, +bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al +Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie +komunan kuraĝigon al aŭskultado de l' konscienco, komunan +proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema. +Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj +povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj +dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataŭ +"religio", ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan +kredon aŭ teologion. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan + kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei + neŭtralan <I>eksteran kadron</I>, kiu povus etike, more, kaj + komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, + sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ + hipotezoj de ĉiu el ili. + + </P><P> + + "Ni proponas starigi <I>neŭtrale-homan etikan regularon</I>, kiu + povus fari el la <I>homoj</I> homojn kaj forigus la abomenindan + gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la + gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute + senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, + ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam + fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla + religio."<A HREF="#noto11-08" CLASS="notosigno">[8]</A> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze +de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en +Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la +parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian +kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne +konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron +al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj +nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' aŭtoro mem de la lingvo +iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, +ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj +kongresanoj. + +</P><P> + +Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed +je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin +libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al +Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en +neŭtrala lando. + +</P><P> + +Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum +plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. +La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo +pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra +minacis aeron. . . . + +</P><P> + +Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompiĝis en koro Zamenhofa. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-01"> +[1]</A> Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-02"> +[2]</A> Plena teksto en gazeto <I>Esperanto</I>, n-ro 62, Ĝenevo, 20 +septembro 1909. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-03"> +[3]</A> Prof. Eugène Pittard: <I>Les races chez les belligérants</I>, +Genève 1916. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-04"> +[4]</A> <I>Deklaracio pri Homaranismo</I>, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid +1913. Havebla ĉe redakcio de <I>Homaro</I>, S-ro A. Thonney, +Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando). + +</P><P> + +<A NAME="noto11-05"> +[5]</A> Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-06"> +[6]</A> El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-07"> +[7]</A> El manuskripto pli supre jam citita. + +</P><P> + +<A NAME="noto11-08"> +[8]</A> El sama. + +</P> + + +<H3 CLASS="sekcio"><A NAME="chapitro12">ĈAPITRO XII.<BR><BR> +Homo ĉe Morto.</A></H3> + +<BLOCKQUOTE><P> +Milito — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al + Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — + La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. + — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo. + + </P><P> + +Lia kredo. — Pri senmorteco de l' animo. — Pri junula krizo — + Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l' Homaro. + — Grandeco de Zamenhof. +</P></BLOCKQUOTE> + +<BR> + +<BLOCKQUOTE><P> + <I>Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,<BR> + Sed ĝi sin dividis batale;<BR> + Popolo popolon atakas kruele,<BR> + Frat' fraton atakas ŝakale.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al +Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj +plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, +ĉiam vigla, senlaca, flegema. + +</P><P> + +Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun. +Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo +teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj +ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan. +Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio +estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj +ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el +kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, +malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj +heroe falis amasege. + +</P><P> + +En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la +urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante +laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. +Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la +germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al +rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj +butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis +eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en +printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la +malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al +kongreso homarana. + +</P><P> + +Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la +tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis +fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis +partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio +1914 li skribis al la organizantoj: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ + miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min + kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi + estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por + la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de + ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke + la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda + reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de + gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas + nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; + ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran + rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu + el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur + grundo tute neŭtrala. + + </P><P> + + "Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj + suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea + nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco + <I>absoluta</I>. Mi estas profunde konvinkita, ke per <I>tio</I> mi + alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per + celado nacionalisma." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la +milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof +parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro +ili, tiu povas kompreni <I>kiom</I> li oferis sur la altaro de l' +fideleco al supergenta idealo. + +</P><P> + +Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron +al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. +Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la +tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin +represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin +turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj +flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la +terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la +gento Y?" + +</P><P> + +Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda +sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi +principo: "<I>ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte +apartenas al ĉiuj siaj filoj</I>". Sed por efektivigi tion, estus +necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ +per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin +kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En +lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, +Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa "Serenisima +Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur +pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono", +"Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon +kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn +toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, +kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso <I>-io</I>. + +Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn +sub internacia garantio: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj + naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion, + aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas + havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la + aliaj gentoj. + + </P><P> + + "2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ + dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li + volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj + speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per + komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo + regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron + speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia + lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian + konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata, + ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al + gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de + la malplimulto al la plimulto. + + </P><P> + + "3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de + tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo + starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj. + + </P><P> + + "4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia + gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per + komuna interkonsento de ĉiuj regnoj." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi +principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj +el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 +proponitaj de Ludoviko Zamenhof. + +</P><P> + +Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ +Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj +kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, +germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro, +pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la +militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj +je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj +nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. +Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj +mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ +supa disdonejo. Mankis pano. + +</P><P> + +Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin +devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska +41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte. +Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto +ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn +malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato +Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en +Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. +Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj +Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" — li demandis. Pri juna +kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l' +kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l' kongresoj, +Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de +l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles. + +</P><P> + +Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. "Ĝi estas ja la celo de +mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por ĝi mi +fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova +ĉi tie, fortranĉita el mondo!" Li antaŭvidis morton, kaj li +sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ +starigi l' aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra +la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo. + +</P><P> + +Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La +terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la +homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso, +nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj". Sed la milito +longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis +vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed +antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. +Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster +Esperantistaro. + +</P><P> + +Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la +lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito +daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li +skribis ŝanĝe: "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917". +En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? +Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras +krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta +mano: "post la fino de la milito". + +</P><P> + +La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro +fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La +Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan +esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Ĉu ili scios +daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite? + +</P><P> + +Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova +homaro devas organiziĝi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom +turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro! + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,<BR> + El mia brusto nun ne saltu for!<BR> + Jam teni min ne povas mi facile,<BR> + Ho, mia kor'!</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin +permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis +sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li +sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . . +Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia +gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam +ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la +ripozo liberiga. + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ho, mia kor'! Post longa laborado<BR> + Ĉu mi ne venkos en decida hor'?<BR> + Sufiĉe! Trankviliĝu de l' batado,<BR> + Ho, mia kor'!</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj +akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + <I>Ne venis Polujo kadavron honori<BR> + De filo pollanda, de monda saĝul' . . .<BR> + Ho kiel sangiĝis en mi pola kor' . . .<BR> + Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko<BR> + Ĉar mortis bonkora helpant' okulisto.</I> +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis +en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, +Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri +adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj +priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. +Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo, +en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj +kortuŝitaj. + +</P><P> + +Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, +ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive +nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. +Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. +Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la +malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj +diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj +sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al +frata repaciĝo. + +</P><P> + +Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. +Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion +kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon +al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li +supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia +persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus +respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, +modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam +ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie +aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, +fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo +sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. "Li +neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian +portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en +okuloj de l' servantoj? + +</P><P> + +Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin +interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis +senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. +Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri +ekkredo. Antaŭproteste li notis: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed + antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj; + malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn + sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio + kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre +malplaĉos: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe + en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, + verŝajne nur atakon, ĉar <I>mia</I> kredo estas tute alispeca ol + <I>ilia</I> kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi + ne povas." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ +nelegebla: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En + mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, + en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne + memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la + religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia + nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis + ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis + en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi + rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili + nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro + kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco + malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por + ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj + da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio + mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja + tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis +noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri +morto, deksepjare li eksentis ion novan: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke + ekzistas iaj leĝoj en la naturo . . .; ke io min gardas al + alta celo . . ." +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribaĵo. Mortante, Zamenhof +forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis +propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto +komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion +en la koro", ke li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado +trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn +kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero. + +</P><P> + +Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li +respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin: + +</P><BLOCKQUOTE><P> + "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli + bela en la mondo ol <I>plena</I> sekvado al instruo de Jezuo?" +</P></BLOCKQUOTE><P> + +Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, +mongajnema? + +</P><P> + +Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li +proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al +la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio +harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da +vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed +helpi.<A HREF="#noto12-01" CLASS="notosigno">[1]</A> +En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' +homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li +komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur +parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon. + +</P><P> + +Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. +Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni +rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis +ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis +kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj +respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra +la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de +Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia +portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj +kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj +vidis lian bildon reve. + +</P><P> + +Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. +Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la +manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie +la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo. + +</P><P> + +Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. +Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu +homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj +malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj? + +</P><P> + +Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi <I>tutan</I> +lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia +plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas +nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la +morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. "Nun +de loko flugu ĝi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruiĝi. +Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas +absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el +mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta . . . + +</P><P> + +Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas! + +</P><P> + +<A NAME="noto12-01"> +[1]</A> Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado +de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892. + +</P> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF *** + +***** This file should be named 26359-h.htm or 26359-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/ + +Produced by David G. Simpson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</BODY> + +</HTML> + |
