summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/25386-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '25386-0.txt')
-rw-r--r--25386-0.txt2047
1 files changed, 2047 insertions, 0 deletions
diff --git a/25386-0.txt b/25386-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..904e040
--- /dev/null
+++ b/25386-0.txt
@@ -0,0 +1,2047 @@
+The Project Gutenberg EBook of La lasta Usonano by J. A. Mitchell
+
+
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
+restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under
+the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or
+online at http://www.gutenberg.org/license
+
+
+
+Title: La lasta Usonano
+
+Author: J. A. Mitchell
+
+Release Date: May 8, 2008 [Ebook #25386]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+
+***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LASTA USONANO***
+
+
+
+
+
+La lasta Usonano
+
+
+Fragmento el La Taglibro de Kan-Li, Princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj Admiralo en
+la Persa Maristaro.
+
+
+by J. A. Mitchell
+
+
+
+
+Edition 1, (May 8, 2008)
+
+
+
+
+
+ La libroj de la
+ _Esperanta Biblioteko Internacia_
+ estas riceveblaj en:
+
+_Berlin_ de Esperanto Verlag Möller & Borel, Lindenstrasse 18/19.
+
+_Paris_ de Hachette & Co., 79 Boulevard St. Germain.
+
+_London_ de British Esperanto Association, Museum Station Buildings,
+133--6 High Holborn.
+
+_Washington_ D. C. de American Esperantist Company.
+
+_Kjöbenhavn_ de Andr.-Fred. Höst & Sön, Bredgade 35.
+
+_Barcelona_ de Juan Rosals, Puerta Ferrisa 30.
+
+_Budapest_ de Lajos Kókai, Károly-Utca 1.
+
+_Warszawa_ de M. Arct, 53 Nowy Swiat.
+
+_Moskva_ de Moskva Librejo Esperanto, Tverskaja 28.
+
+_Genova_ de Dro A. Stromboli, Via Assarotti 54/15.
+
+_s’Gravenhage_ de Ĝenerala Librejo „Espero“, Prinsestraat 48.
+
+_Genève_ de Universala Esperantia Librejo, 10 rue de la Bourse.
+
+ --------------
+
+Ĉiu numero de la _Esperanta Biblioteko Internacia_ kostas _unu spescenton_
+(0,100 Sm) = 25 centimoj, 20 pfenigoj, 2½ pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj, 10
+kopekoj, 10 oeroj.
+
+_Serio de 12 numeroj (afrankite) 1,250 Sm._
+
+
+
+
+
+ ESPERANTA
+ BIBLIOTEKO INTERNACIA
+
+ -----------------------------------------------------------
+
+ Tradukis
+ Lehman Wendell.
+
+ No. 20.
+ Prezo 0,100 Sm.
+
+
+
+
+ _La lasta Usonano_
+
+ Fragmento el La Taglibro de Kan-Li
+ Princo de Dimf-Ju-Ĉur
+ kaj Admiralo en la Persa Maristaro.
+
+ -------
+
+ Prezentita de J. A. Mitchell.
+
+ [Ilustraĵo: ankro]
+
+ BERLIN.
+ Esperanto Verlag Möller & Borel
+ kaj korespondantoj en
+ Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest,
+ Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève.
+
+
+
+
+
+
+Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj
+neatendita formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita.
+
+
+
+
+
+ KLARIGA ANTAŬPAROLO.
+
+
+ -------
+
+Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la
+angla rakonto sin trovas la nomo „Noful“, kiu estas kunmetita el la du
+vortoj „no“ kaj „fool“, kaj signifas en Esperanto „ne-malsaĝulo“, alivorte
+„saĝulo“. Alia vorto estas „Grip-til-lah“, kunmetita el la vortoj „grip
+the tiller“, kaj signifas „tenu la direktilon“. Kompreneble oni ne povas
+traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan
+aspekton, kaj tial, laŭ plena konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn
+Persajn nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do
+plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al Persoj.
+
+ _Lehman Wendell_
+ Tacoma, Usono.
+
+
+
+
+
+ Kelkaj vortoj de
+ Kasim.
+ Nomita „La Akso de Saĝo“.
+
+ Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de „La Ĉiela Venko de
+ Kalifornio“, kaj de „Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj“.
+
+La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma
+vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta
+kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian
+entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.
+
+Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn.
+
+Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion konas pri tiu
+eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por
+ke vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul,
+„Kion ni eltrovis en la Okcidento“, kaj „Historio pri la Usonanoj“, de
+Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de
+post la Respubliko sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam ili
+malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la
+leganton tre konfuzata pri la periodo inter la buĉado de la Protestantoj
+en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940.
+
+Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis
+miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur
+imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu
+tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas al
+ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble, estas ĝusta; tamen, ili
+ĉiam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia
+granda nombro, ilia mirinda meĥanika sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ
+neklarigebla malapero.
+
+Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero de la enlanda loĝantaro; pri la
+teruraj klimataj ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de falĉisto;
+pri la rapida reiĝo de vasta kontinento, plenplena de milionoj da
+plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno
+laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,--ĉion ĉi priskribas
+Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco.
+
+
+
+
+
+ SUR LA ŜIPO TESTUDO
+ EN LA JARO 2951.
+
+
+
+
+ La 10an de Majo.
+
+Tero antaŭe!
+
+Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li kriegis la novaĵon, mia koro
+rapide batis de ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn
+stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al
+ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas kaŭzo por ia
+malsaĝeco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ŝajnas
+senviva.
+
+Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion laŭ la okcidenta horizonto. El
+la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni naĝas
+antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo, kies larĝa antaŭparto kaj grandega
+malsupraĵo igas ĝin ne taŭga por rapideco.
+
+La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas kovrita de arboj, kaj la
+blankaj ondoj laŭ la flava marbordo estas bonvena vidaĵo.
+
+
+
+
+ La 11an de Majo.
+
+Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.
+
+Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj,
+kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde.
+
+
+
+
+ La 12an de Majo.
+
+Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun
+li, ĉar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon dum mi ankoraŭ
+estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia
+diferenco de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis fortiri min el
+la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn
+vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke
+maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis laŭ
+la mallarĝa ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel
+rapide sekvi.
+
+Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon! Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar
+kiam ni ĵetis ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.
+
+Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis grandega statuo, multajn fojojn
+pli alta ol la mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe de la statuo,
+fluis la larĝa rivero sur kies akvo ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro
+la leviĝanta suno. Oriente, kien Abdul almontris per de ekscito tremantaj
+fingroj, kuŝis ruinoj de senlima urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en la
+landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per la okuloj povis vidi. Kaj en
+la pli mallarĝa rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis en la
+aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj, ili kvazaŭ gardis la stratojn
+malsupre. Nenia sono venis al ni--nenia flosantaĵo maltrankviligis la
+supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo similis al la dormado de la Morto. Mi
+pleniĝis de mirego.
+
+Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, leviĝis kun raŭka
+ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo.
+
+„Kian signifon havas ĉio ĉi?“ mi ekkriis. „Kie ni estas?“
+
+„Jes, kie!“ diris Abdul. „Se mi nur tion konus, ho via princa moŝto, tiam
+mi povus doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam menciis tiujn ĉi
+ruinojn. La Persa historio ne enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo
+ordonis ke ni eltrovu novan mondon.“
+
+Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la
+pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa
+malordo. Altaj arboj de granda antikveco puŝis siajn branĉojn tra
+fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis
+bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj
+malfacile tolerebla. La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas mirinde
+konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ staras en multaj el la feraj
+fenestro-kadroj.
+
+Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj
+eltrovoj kaj ĉarmitaj de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan
+brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj
+floroj. Ni baldaŭ trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun
+plejparte nur ombra bosko.
+
+Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis la altajn konstruaĵojn
+ĉirkaŭ ni, mi demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni estas, kaj
+li respondis:
+
+„Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo multe similas tiun de antikva Eŭropo,
+sed ĝi klarigas al ni nenion.“
+
+Tiam mi diris al li ŝerce: „Ĉi tiu instruu al ni, ho Abdul! la malsaĝecon
+de tro multe da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia Kolegio en
+Ispahan povus pensi ke ilia respektinda instruisto pri la historio kaj
+lingvoj povus viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj tiel malmulte
+koni pri ĝi!“
+
+„Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,“ li respondis; „nemultaj infanoj
+povus malpli koni.“
+
+Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian
+signifon. Ĝi kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta herbo, kien ĝi
+estis falinta for de la kolonoj kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin
+trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel
+ili estis, kiam faritaj antaŭ dek jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj
+ni kliniĝis super ĝi kun avidaj okuloj.
+
+Jen ĝi estas: „Astor House.“
+
+„La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,“ li diris.
+
+„ ‚House‘ signifas domo, sed la vorton ‚Astor‘ mi ne komprenas. Eble ĝi
+estis la nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.“
+
+Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.
+
+Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton, kaj dum ni promenadis, mi
+esprimis mian surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj, kiuj ŝajnis
+kvazaŭ hakitaj hieraŭ.
+
+„En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,“ diris Abdul. „Mil jaroj
+almenaŭ pasis de post la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj. Rigardu
+la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem estas kreskinta dum almenaŭ cent
+jaroj, kaj ni scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj pasis
+antaŭ ĝia naskiĝo.“
+
+Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super pordo, parte kaŝita per unu
+el la branĉoj de la kverko.
+
+Subite sin turnante al mi kun rigardo de triumfo, li ekkriis: „Estas la
+nia!“
+
+„Kio estas la nia?“ mi demandis.
+
+„La informo kiun ni serĉis.“ Kaj li almontris al la surskribaĵo: „New York
+Stock Exc....“
+
+Li tremis de ĝojo.
+
+„Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia Princo?“
+
+Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la lernejo.
+
+„Vi estas nun en ĝi!“ li diris. „Ni staras sur la Okcidenta Kontinento. Ne
+miro ke ni konsideris nian vojaĝon longa!“
+
+„Kaj kio estis Nu-Jok?“ mi demandis. „Mi legis pri ĝi en la kolegio, sed
+memoras malmulton. Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj Usonanoj?“
+
+„Ne la ĉefurbo,“ li respondis; „sed ilia plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar
+milionojn da loĝantoj.“
+
+„Kvar milionojn!“ mi ekkriis. „Vere, ho Fonto de Saĝo, tio estas granda
+nombro por unu urbo!“
+
+„Tia estas la historio, mia Princo! Plie, kiel vi scias, por trairi tiun
+ĉi urbon oni devas marŝi multajn tagojn.“
+
+„Jes, ĝi estas senfina.“
+
+Li daŭrigis: „Strange, ke nur unu vorto povas tiel multe klarigi! Tiuj
+feraj konstruaĵoj, la granda statuo en la haveno, la temploj kun pinthavaj
+turoj, ĉiuj estas skribitaj en la historio.“
+
+Je kio mi rediris ke mi konas malmulton pri la Usonanoj krom tio, kion mi
+lernis en la kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis popolo kiu
+havis por mi ne multe da intereso.
+
+„Ni sidiĝu en la ombro,“ diris Abdul; „kaj mi rakontos al vi pri ili.“ Ni
+sidiĝis.
+
+„Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la urboj de tiu ĉi dormanta
+kontinento ruiniĝis en soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La homoj
+kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis, kaj ilia civilizacio estas nur
+ombreca tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio, konsistanta el
+cent milionoj da loĝantoj, povis malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj
+lasi post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas iliajn vivmanierojn
+kaj karakteron, surprizo estas neebla. Estis nenio, kion ili povis
+postlasi. La Usonanoj posedis nek literaturon, nek arton, nek muzikon
+proprajn. Ĉio estis prunteprenita. Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis
+kopiitaj per ridinda precizeco laŭ la modeloj de aliaj nacioj. Ili estis
+vigla, movema, sprita, avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la
+kolektado de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la vendado kaj la
+aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe
+marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj estis malsimplaj kaj
+bezonis plejmulton de ilia tempo.“
+
+„Kia malnobleco!“ mi ekkriis.
+
+„Tia ĝi sendube estis,“ diris Abdul; „sed ili ne estis sen virtoj. Ilia
+hejma vivo estis feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris ŝin
+egala al si mem.“
+
+„Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro ili estis popolo kun elasta
+honoro.“
+
+„Tiaj oni konsideris ilin,“ diris Abdul; „ilia komerca honoro estis ŝerco.
+Ili estis pli sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia dio, kies
+profetoj estis la ruzo kaj la elpensado. Ilian febran aktivecon neniu
+Perso povas kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj industrioj. La
+nervaj Usonanoj veturis treege rapide de unu urbo al alia per sistemo de
+movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis vojoj kun feraj reloj, sur
+kiuj malgrandaj domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan tagvojaĝon
+ili faris en unu horo. Grandegaj ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per
+mistera povo, portis centojn da homoj samtempe al la plej malproksimaj
+punktoj de la mondo.“
+
+„Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?“ mi demandis.
+
+„Ni konas multajn el la povoj,“ diris Abdul; „sed la manieron apliki ilin
+ni ne havas. Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj. Urbojn ili
+lumigis nokte per artefaritaj lunoj, kies brileco superis la lunon supre.
+Strangajn elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli kvankam
+malproksime unu de la alia je vojaĝo da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi
+elpensaĵoj ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la superstiĉoj de niaj
+prapatroj tiuj sekretoj perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni
+fine vekiĝas.“
+
+En tiu momento ni aŭdis malproksime la voĉon de Josafa Hason; ili estis
+trovintaj rivereton kaj ili nin alvokis.
+
+Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis. Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis,
+estis pli komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni en grandaj
+gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj. Estis nia deziro plue esplori sed
+la stratoj similis al forno, kaj ni revenis al Testudo....
+
+Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la ferdeko enskribante la okazintaĵojn
+de la mateno en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg
+alproksimiĝis, kaj petis permeson preni malgrandan boaton por viziti la
+grandan statuon. Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en antikvaj
+tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis la tutan havenon, kaj petis
+Jafar-el-Beg, ke li penu eltrovi kiel la lumo estis farita.
+
+Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena informo, ke la statuo ne estas el
+solida bronzo sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en la korpon de
+la figuro, kaj el la supro de ĝi rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la
+mallumo sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj muŝoj kun nigraj strioj;
+ke tiuj ĉi muŝoj enmetis pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg, ĝis li
+laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon per neatendita lerteco; ke
+Josafa Hason kaj aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris sur la
+torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre kiel geografia karto, kovrante la
+landon mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la rivero. Pri la lumigado
+de la haveno, Josafa Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo de io,
+kio povus doni lumon--nenia ujo por oleo aŭ postsigneto de fajro.
+
+Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li mem iros.
+
+
+
+
+ La 13an de Majo.
+
+Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.
+
+Veturante iom laŭ la rivero ni esploris parton de la urbo kie la
+konstruaĵoj malsimilas tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke ili
+estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo similas al briko staranta; ĉiuj
+estas tre similaj, neinteresaj kaj tedaj.
+
+Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj pordoj ankoraŭ staras, sed
+kiuj rustiĝas for de la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per kelkaj
+fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn en amason da polvo, kaj kiam
+mi enpaŝis sur la marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis neatenditan
+vidaĵon. Mebloj, statuoj, malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj,
+figuroj el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj estis tie, sed en
+ĉia stato de ruiniĝo. Ni forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon
+en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn. En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo
+el Persujo! Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita en lokoj, ĝi
+kvazaŭ petegis nin per mortantaj okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro
+moliĝis pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan elrigardon en la
+okuloj de Omar.
+
+Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la etaĝo supre mi esprimis
+surprizon tial ke drapo kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da
+jarcentoj, kaj aldonis:
+
+„La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel ni opinias.“
+
+„Povus esti,“ diris Omar; „sed la Persa tapiŝo estas ja la plej freŝa
+objekto, kiun ni jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili aĉetis
+ĝin.“
+
+Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron, vastan kaj iam lukse
+meblitan. Kiam Omar malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la
+ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro la vidaĵo antaŭ ni. Sur
+larĝa lito en la centro de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj
+haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe,
+sur la lito, kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj kiuj kovris
+ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra mano brilis du ringoj, kiuj altiris
+nian atenton. Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia havis safirojn
+kaj diamantojn plej strange aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj
+malĝoje rigardis la estaĵon.
+
+„Kompatinda virino,“ mi diris; „kiun ili tie ĉi lasis sola.“
+
+„Estas pli eble,“ diris Abdul; „ke ŝi jam estis senviva, kaj la amikoj,
+foririnte eble urĝe, ne havis la tempon bruligi la kadavron.“
+
+„Ĉu ili bruligis la mortintojn?“ mi demandis. „En mia historio estas
+skribite, ke ili enterigis ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.“
+
+Kaj Abdul respondis: „Iam estis tiel, sed poste, kiam ili pli civiliziĝis,
+ili forlasis la kutimon.“
+
+„Ĉu estas kredeble?“ mi demandis; „ke tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi
+preskaŭ mil jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?“
+
+„Mi, ankaŭ, estas surprizita,“ diris Abdul. „Mi povas klarigi la aferon
+nur pro la granda sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de la korpo
+kaj tiel malrapidigas putradon.“
+
+Tiam levante karese en la mano iom de ŝiaj flavaj haroj, li diris:
+
+„Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.“
+
+„Ĉu iliaj virinoj estis belaj?“ mi demandis.
+
+„Ili estis tre belaj,“ li respondis; „kun graciaj formoj kaj belaj
+vizaĝoj; plezuro al la okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun multe
+da viveco.“
+
+Je tio ekkriis Omar:
+
+„Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj, ho Abdul, kiuj kaŭzas min
+bedaŭri la malaperon de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro por
+ruĝiĝanta virgulino!“
+
+„Lasu do vian doloron mallonge vivi,“ respondis Abdul; „ĉar la Usonaj
+virgulinoj ne estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili malofte uzis.
+La modesteco kiun vi amas en Persa virgulino estis inter ili nekonata.
+Niaj timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn de la Okcidento.
+Ili paŝadis laŭ la stratoj kun vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj,
+libere parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en parolo kaj liberaj en
+maniero, irante kaj venante laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo,
+direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn proprajn edziniĝojn;
+ofte ŝanĝante siajn opiniojn ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.“
+
+„Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis ami tiujn ĉi aferojn?“ diris Omar
+tuŝite de malplezuro.
+
+„Ŝajnas tiel.“
+
+„Sed la Usona novedzino havis ja la freŝecon de sekigita figo.“
+
+„Ŝi havis,“ diris Abdul; „sed tiuj kiuj konas nur la sekigitan frukton ne
+sentas la mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj mem ne estis
+kulpaj. Edukitaj kiel knaboj, kun la samaj studoj kaj intelekta
+disvolviĝo, la virineca parto de ilia naturo iom post iom malaperis laŭ la
+intelekta kreskado de iliaj cerboj. Intelekta forto estis la celo de la
+virina edukiteco.“
+
+Tiam ekkriis Omar malplezure:
+
+„Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo de tia popolo!“ kaj li foriris
+de la lito, kaj komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post momento li
+revenis al ni, dirante:
+
+„Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.“
+
+Abdul avide prenis la monerojn.
+
+„Mono!“ ekkriis li. „Mono donos al ni pli da informo ol paĝoj da
+historio.“
+
+Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj kaj du malgrandaj moneroj el
+kupro. Abdul atente studis ilin.
+
+„La lasta dato estas 1957,“ li diris; „iom malpli ol mil jarojn; sed la
+monero eble rondiris kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ eble
+ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi mortis. Ĝi portas la kapon de
+Dennis, la lasta el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso malaperis
+antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.“
+
+Mi tiam diris:
+
+„Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la kaŭzon de ilia malapero.“
+
+„Estis multe da kaŭzoj,“ li respondis. „La Usonanoj mem estis origine el
+Angla deveno, sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien ĉi
+grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis estis fortikaj kaj harditaj, la
+rezulto de la klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis
+plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da hararo, rompeblaj dentoj, kaj
+malfortaj digestoj. Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn. Infanoj
+malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj 1960, kiam okazis la lasta homsumigo
+pri kiu ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis de naŭdek milionoj ĝis
+dek du milionoj. Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj,
+komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro de malpli ol dek jaroj, la
+laboradon jam faritan facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado. La
+temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis de brulanta varmo ĝis vintra
+malvarmo.“
+
+Multon similan li rakontis al ni, sed mi estas tro dormema por skribi plu.
+Ni esploris la reston de la domego, kaj trovis multajn interesajn aferojn.
+Laŭ mia deziro ni portis kelkajn objektojn al Testudo.(1)
+
+
+
+
+ La 14an de Majo.
+
+Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo ni estis remataj laŭ la rivero kaj
+surteriris por mallonga promenado. Estas danĝere ne timi la sunon.
+
+Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des malpli interesaj ili fariĝas.
+Abdul havas la saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo hodiaŭ, dum
+ni kune promenadis.
+
+Estis tiamaniere:
+
+Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel tedaj!
+
+Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili simile pensadis, simile
+laboradis, manĝadis; sin vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la
+samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ ordono, sen ia penso pri la
+grandeco aŭ formo de la individuo, kaj precize imitis la modojn de
+Eŭropanoj.
+
+Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la Eŭropanoj certe estis tre
+nekomfortaj en la varmego de Usona somero.
+
+Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj de diversaj formoj ornamis la
+kapojn de la viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj kunpremis la
+korpon. La piedoj pulsobatis kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida
+ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita maniero sidis streĉita ĉirkaŭ
+la kolo.
+
+Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!
+
+Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.
+
+Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon?
+
+Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de
+vulgara popolo.
+
+
+
+
+ La 15an de Majo.
+
+Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento. Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ
+la orienta flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul trovas la supran
+parton de la urbo pli riĉa pri restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas
+dediĉita al komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub unu el la
+grandaj monumentoj en la rivero, kaj ni ne povis diveni ĝian signifon.
+Multaj feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu el la konstruaĵoj.
+Tial ke ili staras laŭ linio, unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili
+iam estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni baldaŭ vidis ke ili
+staras tro malproksime unu de la alia.
+
+Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo.
+Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj
+okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino.
+
+Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis.
+Estas nun post noktomezo.
+
+
+
+
+ La 16an de Majo.
+
+Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj
+komencis serĉi lin.
+
+Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas la surskribaĵon „... Dorf
+Astoria“ sur ĝia antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno
+responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte la ruiniĝantan
+ŝtuparon ni trovis lin sidantan sur la planko supre. Li havis ŝvelintan
+kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn kontuzojn li ankaŭ havis.
+Dum niaj amikoj konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis. La
+postsignoj sur la muroj montris al ni ke iam la ĉambro estis bela. Dum mi
+ĉirkaŭe vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan pordon de malnova
+kamero kaj sur la putriĝantaj bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj
+lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason el vitro, mi
+alproksimiĝis mian kamaradon, montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj
+kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur ĝin, liaj okuloj tute
+malfermiĝis de surprizego. Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam
+li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li rakontis al mi pri sia mirinda
+aventuro de la hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:
+
+„Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas viziojn, kaj mi neniam rakontus la
+aferon se vi ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la estintan nokton el
+tia, donita al mi per fantoma mano.“
+
+Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por
+sidiĝi apud li, li diris:
+
+„Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn, kiuj pendas de la tiea muro.“
+
+Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj,
+pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj,
+malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego
+ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris:
+
+„La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas; eĉ pli absurda estas mia
+rakonto!“ kaj tiam li rakontis sian aventuron.
+
+Estis jene:
+
+ _ Pri tio, kion Omar vidis. _
+
+Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al Testudo, li falis sur kelkajn
+ŝtonblokojn, vundante sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne povante
+piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon por tie ĉi atendi nian alvenon
+la morgaŭan tagon. La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj
+ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi rifuĝejon, grimpi la ruinojn de
+la ŝtuparo al la etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la ĉambrego
+venis al lia nazo bongusta odoro de la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis
+ilin treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito. Li baldaŭ poste falis
+en dormon kiu daŭris kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno estis
+alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne plu aŭdiĝis kaj silenta estis la
+urbo.
+
+Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom
+rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke
+ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj
+malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo
+fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo.
+
+Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj
+amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.
+
+Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la
+ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn
+malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke
+tiuj ĉi homoj estas servistoj.
+
+Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn
+lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis
+viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj
+laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis
+vestitaj simile al la servistoj.
+
+Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar
+stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,--ĉar li
+estas senzorgulo kaj ne konas la timon,--li lamiris for de la muro.
+
+Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu
+el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis
+delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo.
+
+Omar prenis ĝin.
+
+La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris
+per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis
+la lingvon:
+
+„Ni eble renkontos unu la alian je la kvara de la venonta Julio.“
+
+Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon.
+
+Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la
+virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La
+vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li
+ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ
+ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj,
+dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La
+ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade
+malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.
+
+Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn
+murojn.
+
+Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin
+vokis.
+
+Tia estis lia rakonto.
+
+Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en
+malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la
+okazintaĵon.
+
+ -------
+
+Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.
+
+Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj
+eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al
+la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide
+malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li
+turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi
+ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por
+nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la
+urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de
+Kvin-avenua Hotelo.
+
+
+
+
+ La 17an de Majo.
+
+Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la pulmojn. Ni ekiris en la mateno
+preparitaj resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan parton de la
+urbo. La promeno tra la mola herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne
+ŝirmitaj kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto. Aliajn konstruaĵojn
+ni vidis, eĉ pli grandajn kaj imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni
+volis ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis nin, dirante ke la
+tago fariĝos pli varma je ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia
+reveno.
+
+En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies
+altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj
+aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas
+neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis
+distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun
+sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj
+rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al
+ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la
+pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam
+sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne
+pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke
+ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis
+pleje virinoj.
+
+Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon, kiu nun estas sovaĝa arbaro,
+sed kun signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj kaj veturejoj(2).
+Restas avenuo kun bronzaj statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona
+stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi ankoraŭ rigardas ilin kiel
+karikaturojn, sed Abdul estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj
+diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj aferoj.
+
+Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de
+la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan
+eltrovon.
+
+Okazis laŭ tia maniero:
+
+Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis
+sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu
+Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis,
+kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis
+ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis
+studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito,
+kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj
+monumentoj de la lando.
+
+Vere, ni estis konfuzataj!
+
+„Kiam la Egiptoj invadis Usonon?“ demandis Josafa Hason, kun solena
+elrigardo, kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.
+
+„Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,“ diris Abdul. „Tiu ĉi obelisko finiĝis
+dudek jarcentojn antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube ili alportis
+ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon, same kiel ni alportos al Persujo la bronzan
+kapon de Georgo Vaŝington.“
+
+Ni longe studis la monumenton, kaj mi pensis ke Abdul malkontentiĝis tial
+ke li ne povis porti ĝin for.
+
+Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta,
+kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.
+
+La grandeco de la urbo estis miriga.
+
+Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo.
+Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj.
+Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la
+bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli
+malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo.
+
+Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi.
+Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun
+malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto
+trifoje malbenita.
+
+Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas
+fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas
+travivi duan nokton.
+
+
+
+
+ La 18an de Majo.
+
+Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto
+nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta
+estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta
+kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin.
+
+Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas precize diri. Kaj Hason! Mankas
+vortoj. Li portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi tutan
+provincon. Ni devis lasi lin surtere kaj sendi al li novajn vestojn.
+
+Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.
+
+Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj
+ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.
+
+Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej
+malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de
+Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur
+ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj
+de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj.
+
+Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo
+kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de
+malproksima kajo.
+
+
+
+
+ La 19an de Majo
+
+La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas.
+
+Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro kiun ni hieraŭ alportis al la
+ŝipo(3). Ĝi estas bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ freŝaj
+sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan en malgranda butiko.
+
+Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en
+malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi
+portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la
+ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu
+Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn.
+
+„Sed la Usonanoj de altranga sango,“ mi demandis, „ĉu ili ne havis
+titolojn?“
+
+„Nek titolojn nek altrangan sangon,“ li respondis. „Kaj tial ke ili ĉiuj
+havis la saman devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli bone prosperi
+ol hejme, ĉiu el ili estis estimata aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke
+ili multe respektis monon, tio estis kontentiga distingilo. La rezulto
+estis ke la familioj, kiuj posedis riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ
+fariĝis aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe da tempo ĉe
+sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la
+paradon. Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis malgrandan
+influon ekster socialaj aferoj. Ili imitis la manierojn de eksterlandaj
+aristokratoj. Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el fremdaj landoj.
+Eĉ parencojn de titoluloj ili salutis kun plej varma entuziasmo.“
+
+Tiam mi diris al li: „Sed klarigu al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda
+nacio povis fariĝi tiel potenca.“
+
+„Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne sufiĉe fortaj por porti la
+sukceson. En la komenco de la dudeka jarcento--laŭ ilia kalkulo--grandegaj
+riĉaĵoj amasiĝis en unu tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.“
+
+Je kio mi ekkriis: „Ho lando de plezurego! Ĉar multe da mono ĝojigas!“
+
+Sed la maljunulo skuis la kapon: „Tre vere, ho princo; sed la rezulto
+estis treege malfeliĉa. La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la registaron
+de la lando kaj la juristaron. Per financaj ruzoj ili amasigis fablajn
+monsumojn. Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun moderaj
+profitoj estis por ili ridindaĵo.“
+
+„Vere, tio estas laŭ la naturo!“ mi diris. „Sed en lando kie ĉiuj estis
+riĉaj, ĉu sin trovis iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar neniu
+volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas plenaj de oro.“
+
+„Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili
+fariĝis batalemaj. Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo kaj
+ruiniĝo.“
+
+
+
+
+ La 20an de Majo.
+
+Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la
+varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.
+
+
+
+
+ La 21an de Majo.
+
+Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas
+kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis
+ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da
+Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero.
+
+
+
+
+ La 16an de Junio.
+
+Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon
+mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro,
+kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi
+volus.
+
+Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj
+parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj
+Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava
+kiel kutime. Estis jene:
+
+Abdul: Ili multe legis.
+
+Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis
+nenion?
+
+Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn
+paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli
+terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa
+ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri
+krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la
+lando legis ilin.
+
+Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?
+
+Abdul: Jes.
+
+
+
+
+ La 20an de Junio.
+
+Ree ni estas sur la maro; malproksime de Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia
+decido estis subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis inter tiuj
+malbenitaj platoj geografian karton de la lando, kaj sekve de tio li
+sentis fortegan deziron viziti unu urbon nomitan „Washington“. Mi
+ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras
+al Persujo. Kaj tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li diras ke ĝi
+estis ilia plej belega urbo, la registara sidejo, la ĉefurbo de la lando.
+Ab-i-Garm ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto estas vera.
+
+Hason ankoraŭ manĝas sola.
+
+Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis
+suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ
+la okcidenta horizonto.
+
+Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo--eble
+lumturo--Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis
+Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la
+Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la
+maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de
+la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis:
+
+„Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita de feraj ŝipoj--ruinoj de
+grandiozaj militŝiparoj--la plej potencaj en la homa historio!“
+
+Tuj ni ĉiuj interesiĝis.
+
+„Kiuj militŝiparoj?“ mi demandis. „Kaj kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?“
+
+Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto de iu Perso; konflikto en kiu
+la maro skuiĝis kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj monstroj.
+Unu el ili estis sufiĉe potenca por dispecigi en atomojn tutan aron da
+Testudoj.
+
+Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas
+kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el
+viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.
+
+Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus
+influi vian parolon.
+
+Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.
+
+Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi
+iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio
+mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis?
+
+Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine,
+okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan
+parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj
+nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por
+memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon
+plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi,
+sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn.
+
+Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?
+
+Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli
+malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn,
+ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis.
+
+Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis
+nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon.
+
+Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis
+potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon.
+Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj
+spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan
+lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam
+la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis
+la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe
+daŭris.
+
+Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj
+kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al
+ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo.
+
+Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la
+milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj
+sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas
+kovrita de feraj korpoj.
+
+Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne
+estis tute malindaj.
+
+Omar: Kiam tio ĉi okazis?
+
+Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento. Mi ne memoras la daton, sed
+ĝin neniam forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar en tiu tago
+ili faris mirindaĵojn. Admiralo Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da
+Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn! Kaj el Franca kaj Rusa
+ŝiparoj li detruis egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj Italajn
+ŝipojn.
+
+Omar: Diablo! Bonega afero!
+
+Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto
+kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj
+la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la
+Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis
+tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da
+gloro la komandanto havigis al si.
+
+Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj?
+
+Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun
+ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.
+
+Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo
+povis subite fariĝi heroa?
+
+Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur
+la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias
+ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la
+diablo.
+
+
+
+
+ La 2an de Julio.
+
+Ni estas en la rivero kiu kondukas al „Washington“. Ab-i-Garm diras ke ni
+vidos ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.
+
+
+
+
+ La 3an de Julio.
+
+Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon.
+Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas.
+
+
+
+
+ La 4an de Julio.
+
+Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon
+tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin.
+Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason,
+Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du
+maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis
+nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn
+sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio.
+Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj
+piedoj!
+
+Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj
+baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem
+povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis
+defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi
+estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj
+ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj
+de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en
+Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.
+
+Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la
+arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco.
+Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita
+el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove
+faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la
+konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ
+pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda
+vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn
+kaj herbon.
+
+Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du
+homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per
+signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis
+de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto.
+Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin?
+
+Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la
+aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li.
+
+Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la
+balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li
+multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa
+nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li
+restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon
+kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
+
+Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi
+ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis
+neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ
+li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo,
+li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis.
+
+Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj
+alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis,
+precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de
+la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis
+antaŭ dek unu jarcentoj.
+
+Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin.
+Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua
+rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol
+tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe
+pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis
+profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia
+buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis
+impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni
+lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe
+da demandoj pri ni.
+
+Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun lia edzino kaj unu maljuna viro
+estis la solaj, kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun ĉi
+someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn de liaj
+samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis
+legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis. Ili
+loĝis en ĉi tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la templo estis
+konstruita, kaj por kia celo, li ne povis diri. Li almontris al la
+Okcidento, kaj diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj urboj.
+
+Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan
+ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin.
+Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita
+inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis
+ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin,
+ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian.
+
+Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu
+ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ
+la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili
+rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan
+maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi.
+
+Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis nin en kelkajn el la pli malgrandaj
+ĉambroj por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj, kaj estas neeble
+imagi pli patosan miksaĵon de gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco,
+de civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj, pladoj el arĝento, bronzaj
+figuroj, eĉ altvaloraj pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke de
+la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la antikvaj artoj jam de longe
+estis forgesitaj.
+
+Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en
+ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan
+vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el
+kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo,
+kiun ili uzis kiel tablon.
+
+La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn,
+flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis
+mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian
+finon.
+
+Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis
+kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj
+tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun
+stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar
+ekkaptegis mian brakon kaj diris:
+
+„La ĝusta gesto de la fantomo!“
+
+Kaj tiam kvazaŭ al si mem. „Kaj hodiaŭ estas la kvara de Julio.“
+
+Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de
+la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la
+fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la
+sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj.
+
+Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan agon. Estante proksime de la
+knabino kaj tre impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel
+_Hura-al-missan_(4), kion, kompreneble, ŝi ne komprenis. Sed tio ne
+sufiĉis al li; li poste metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la
+intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi sin. Sed Hason, tenante
+ŝian belan mentonon per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn lipojn
+al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian pezan bastonon kaj faligis ĝin
+kun kruela rapideco sur la kapon de nia kamarado. La frapo de la bastono
+sur la fortan kranion sonadis en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj
+koridoroj.
+
+Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
+
+Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon.
+
+Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis
+sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte
+ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj
+neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la
+nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
+
+Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni nekonata, ni estis tre
+konsternitaj, kaj opiniis ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega
+luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis sur la Usonanon por kiu mi
+tremis. Sed la brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ sidiĝis.
+Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro de ĉiu Perso forte ekbatis.
+
+Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li
+kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun
+senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon.
+Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la
+maljunulo--peza bastono kun fera pinto--li saltegis antaŭen, kaj, pli
+rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason,
+kiu falegis al la planko kun rompita kranio.
+
+Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj
+eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris
+antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago
+el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
+
+Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj.
+
+Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia
+furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel
+fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam
+alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el
+nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai,
+Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la
+pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
+
+Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi
+kuregis antaŭen por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian celon,
+kaj per potenca frapo faligis mian glavon el mia mano, kaj estis ĵus
+levinta la bastonon por doni al mi la duan frapon, kiam brava Omar enpaŝis
+por savi min, kaj subite puŝegis sian glavon al la viro. Sed ho ve! la
+Usonano defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis sian bastonon
+tiel rapidege sur la kapon de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.
+
+Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj
+kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin
+al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj
+renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi
+volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al
+la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li
+estis senviva.
+
+Kiam li falis, mirinda afero okazis--neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi,
+sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare.
+
+Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda
+statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la
+portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu
+statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo.
+
+Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino.
+
+
+
+
+ La 7an de Julio.
+
+Ree sur la maro.
+
+Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la
+mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La
+kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran.
+
+ Fino.
+
+
+
+
+
+
+ NOTOJ
+
+
+ 1 Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de Imperia Kolegio en
+ Teheran.
+
+ 2 Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas „Central Park“ iafoje menciita
+ en la Usona literaturo.
+
+ 3 La „ligna figuro“ estis skulptaĵo reprezentanta Indianon. En Usono
+ tiaj skulptaĵoj, laŭ malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj
+ de cigar-vendejoj.--Rim. de la tradukinto.
+
+ 4 La plej anĝela el virinoj.
+
+
+
+
+
+ _Esperanto Verlag Möller & Borel_
+ _ Berlin SW., Lindenstrasse 18/19. _
+
+ -----------------------------------------------------------
+
+ Verkoj tute en Esperanto.
+
+┌──────────────────────────┬──────┐
+│ │ _Sm_ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Aoro, stenografio │ 0,20 │
+│internacia._ Lernolibro │ │
+│por uzo en la lingvoj │ │
+│Esperanto, angla, franca, │ │
+│germana, rusa kaj hispana │ │
+│de Rudolf Sprotte │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Ĉu unu lingvo internacia │ 0,10 │
+│aŭ tri?_ Respondo al Sro │ │
+│Prof. Diels, de Prof. │ │
+│Louis Couturat, Paris │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Elektitaj Fabeloj de │ 0,75 │
+│Fratoj Grimm_, tradukis │ │
+│el la germana lingvo Dro │ │
+│Kabe │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Kiel ni plibeligos la │ 0,25 │
+│vivon_, originale verkita │ │
+│de „Saĝulo“ │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_La kormalsanoj, iliaj │ 0,50 │
+│kaŭzoj kaj │ │
+│kontraŭbatalo._ Priskribo │ │
+│populara de Dro O. │ │
+│Burwinkel, esperantigis │ │
+│Dro Kunschert, kuracisto │ │
+│en Wiesbaden │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Solvo de la problemo de │ 0,40 │
+│lingvo internacia_, de │ │
+│***, kun germana traduko │ │
+│de Prof. P. Christaller │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Sub la neĝo_, taglibro │ 0,50 │
+│de juna loĝanto de la │ │
+│Jura montaro, de J. J. │ │
+│Porchat, esperantigis J. │ │
+│Borel │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Tri unuaktaj Komedioj:_ │ 0,40 │
+│„La malfeliĉuloj“ de A. │ │
+│v. Kotzebue.--„Tie-ĉi oni │ │
+│parolas esperante“ de T. │ │
+│Williams.--„La Renkonto“ │ │
+│de M. Hankel │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Unua Legolibro_, │ 0,75 │
+│gradigitaj legaĵoj kun │ │
+│frazlibro kaj modeloj de │ │
+│leteroj, de Dro Kabe │ │
+├──────────────────────────┼──────┤
+│_Esperanta Sintakso_, laŭ │ 0,70 │
+│verkoj de Dro Zamenhof │ │
+│kaj aliaj aŭtoroj. En │ │
+│Esperanto verkita de Paul │ │
+│Fruictier │ │
+└──────────────────────────┴──────┘
+
+
+
+
+
+ _LA INSTRUANTO_
+
+ _5a JARO DE __„__LIBERAJ HOROJ__“_
+
+ _Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto._
+
+REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW.
+68, Lindenstrasse 18–19.
+
+JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm) Por abonantoj de „Germ. Esperantisto“ kaj anoj
+de G. E. A. 1,50 M. afrankite.
+
+Tiu ĵurnalo, eliranta la 15an de ĉiu monato, celas prezenti al
+esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas daŭrigo de la
+multe ŝatataj „Liberaj Horoj“, antaŭa aldono al „Germana Esperantisto“.
+Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion, liveri al lernantoj facilan, sed
+tamen interesan kaj bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo
+instruas dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva
+traduko ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn.
+
+ -----------------------------------------------------------
+
+Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de „Germana Esperantisto“ kaj
+membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75
+Sm). Por la cetera eksterlando senescepte 2.-- M. (1 Sm).
+
+ -----------------------------------------------------------
+
+ Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW., Lindenstr. 18–19.
+
+
+
+
+
+ _Esperanta Biblioteko Internacia_
+
+
+ Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de ĉiulandaj eminentaj
+ Esperantistoj. Ĝi tial bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo,
+ ĉu dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado.
+
+
+ _Ĝis nun aperis:_
+
+_No. 1. Legolibreto,_ de J. _Borel_
+
+_No. 2. Fabeloj de Andersen,_ tradukitaj el dana lingvo, de _Fr.
+Skeel-Giŏrling_
+
+_No. 3. Bona Sinjorino,_ novelo de E. Orzeszko, tradukita el pola lingvo
+de _Kabe_
+
+_No. 4. Rusaj Rakontoj,_ de Mamin Sibirjak, tradukitaj el rusa lingvo de
+N. _Kabanov_
+
+_No. 5. Don Kiĥoto en Barcelono,_ tradukita el hispana lingvo de _Fr.
+Pujulà y Vallès_
+
+_No. 6. El la Biblio,_ trad. Dro L. L. _Zamenhof_
+
+_No. 7. El Dramoj_ (fragmentoj) tradukitaj el germana lingvo, de Dro L. L.
+_Zamenhof_
+
+_No. 8. El Komedioj_ (fragmentoj), esperantigitaj de Dro L. L. _Zamenhof_
+
+_No. 9. Praktika Frazaro,_ Dialogoj de la ĉiutaga vivo, kunmetis J.
+_Borel_
+
+_No. 10/11_ (duobla numero)_. Japanaj Rakontoj._ El japana lingvo,
+kunmetis _Ĉif Toŝio_
+
+_No. 12. Reaperantoj._ Familia dramo de Henrik Ibsen (la akto), trad. el
+norvega lingvo de O. _Bünemann_
+
+_No. 13. Bulgaraj Rakontoj,_ el bulgara lingvo tradukis At. D. _Atanasov_
+
+_No. 14/15._ (duobla numero) _Amoro kaj Psiĥe_ de Lucius Apulejus el
+latina lingvo tradukis _Emilo Pfeffer_
+
+_No. 16. Komerca Korespondo,_ kunmetis J. Borel.
+
+_No. 17. Konsiloj pri Higieno,_ tradukis J. Borel.
+
+_No. 18. La Reĝo de la Ora Rivero,_ de John Ruskin, el la angla lingvo
+tradukis Ivy Kellerman, A. M., Ph. Dr.
+
+_No. 19. Sinjoro Herkules._ Unuakta burleskaĵo de Georg Belly, el germana
+lingvo tradukis H. Arntz kaj M. Butin
+
+_No. 20. La lasta Usonano_ de J. A. Mitchell, el la angla lingvo tradukis
+Lehman Wendell.
+
+ (La kolekto estas daŭrigota.)
+
+ _Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)_
+ _Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)_
+ _Ĉiu libreto enhavas 40–50 paĝojn._
+
+ _Esperanto Verlag Möller & Borel_
+ Berlin S.W., Linden-Strasse 18–19.
+
+
+
+
+
+***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LASTA USONANO***
+
+
+
+ CREDITS
+
+
+May 2008
+
+ Project Gutenberg Edition
+ Hoss Firooznia
+ Andrew Sly
+ Online Distributed Proofreading Team
+
+
+
+ A WORD FROM PROJECT GUTENBERG
+
+
+This file should be named 25386-0.txt or 25386-0.zip.
+
+This and all associated files of various formats will be found in:
+
+
+ http://www.gutenberg.org/dirs/2/5/3/8/25386/
+
+
+Updated editions will replace the previous one -- the old editions will be
+renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no one
+owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and
+you!) can copy and distribute it in the United States without permission
+and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the
+General Terms of Use part of this license, apply to copying and
+distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project
+Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered
+trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you
+receive specific permission. If you do not charge anything for copies of
+this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
+for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
+performances and research. They may be modified and printed and given away
+-- you may do practically _anything_ with public domain eBooks.
+Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+ THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+
+
+_Please read this before you distribute or use this work._
+
+To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work (or
+any other work associated in any way with the phrase „Project Gutenberg“),
+you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™
+License (available with this file or online at
+http://www.gutenberg.org/license).
+
+
+ Section 1.
+
+
+General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works
+
+
+ 1.A.
+
+
+By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work,
+you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the
+terms of this license and intellectual property (trademark/copyright)
+agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this
+agreement, you must cease using and return or destroy all copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee
+for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work
+and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may
+obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set
+forth in paragraph 1.E.8.
+
+
+ 1.B.
+
+
+„Project Gutenberg“ is a registered trademark. It may only be used on or
+associated in any way with an electronic work by people who agree to be
+bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can
+do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying
+with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are
+a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you
+follow the terms of this agreement and help preserve free future access to
+Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below.
+
+
+ 1.C.
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation („the Foundation“ or
+PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an individual
+work is in the public domain in the United States and you are located in
+the United States, we do not claim a right to prevent you from copying,
+distributing, performing, displaying or creating derivative works based on
+the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of
+course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of
+promoting free access to electronic works by freely sharing Project
+Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for
+keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can
+easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
+same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you
+share it without charge with others.
+
+
+ 1.D.
+
+
+The copyright laws of the place where you are located also govern what you
+can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant
+state of change. If you are outside the United States, check the laws of
+your country in addition to the terms of this agreement before
+downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating
+derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work.
+The Foundation makes no representations concerning the copyright status of
+any work in any country outside the United States.
+
+
+ 1.E.
+
+
+Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+
+ 1.E.1.
+
+
+The following sentence, with active links to, or other immediate access
+to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever
+any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase
+„Project Gutenberg“ appears, or with which the phrase „Project Gutenberg“
+is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or
+distributed:
+
+
+ This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+ almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away
+ or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License
+ included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org
+
+
+ 1.E.2.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the
+public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with
+permission of the copyright holder), the work can be copied and
+distributed to anyone in the United States without paying any fees or
+charges. If you are redistributing or providing access to a work with the
+phrase „Project Gutenberg“ associated with or appearing on the work, you
+must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7
+or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™
+trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+ 1.E.3.
+
+
+If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the
+permission of the copyright holder, your use and distribution must comply
+with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed
+by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project
+Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the
+copyright holder found at the beginning of this work.
+
+
+ 1.E.4.
+
+
+Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License
+terms from this work, or any files containing a part of this work or any
+other work associated with Project Gutenberg™.
+
+
+ 1.E.5.
+
+
+Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic
+work, or any part of this electronic work, without prominently displaying
+the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate
+access to the full terms of the Project Gutenberg™ License.
+
+
+ 1.E.6.
+
+
+You may convert to and distribute this work in any binary, compressed,
+marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word
+processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than
+„Plain Vanilla ASCII“ or other format used in the official version posted
+on the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original „Plain Vanilla ASCII“ or other form.
+Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as
+specified in paragraph 1.E.1.
+
+
+ 1.E.7.
+
+
+Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing,
+copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply
+with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+
+ 1.E.8.
+
+
+You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or
+distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that
+
+ - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you
+ already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to
+ the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to
+ donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60
+ days following each date on which you prepare (or are legally
+ required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments
+ should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg
+ Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4,
+ „Information about donations to the Project Gutenberg Literary
+ Archive Foundation.“
+
+ You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License.
+ You must require such a user to return or destroy all copies of the
+ works possessed in a physical medium and discontinue all use of and
+ all access to other copies of Project Gutenberg™ works.
+
+ You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
+ any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
+ receipt of the work.
+
+ You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg™ works.
+
+
+ 1.E.9.
+
+
+If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic
+work or group of works on different terms than are set forth in this
+agreement, you must obtain permission in writing from both the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the
+Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in
+Section 3 below.
+
+
+ 1.F.
+
+
+ 1.F.1.
+
+
+Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to
+identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain
+works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these
+efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they
+may be stored, may contain „Defects,“ such as, but not limited to,
+incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright
+or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk
+or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot
+be read by your equipment.
+
+
+ 1.F.2.
+
+
+LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES -- Except for the „Right of
+Replacement or Refund“ described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™
+trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™
+electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for
+damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE
+NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH
+OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE
+FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT
+WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL,
+PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY
+OF SUCH DAMAGE.
+
+
+ 1.F.3.
+
+
+LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND -- If you discover a defect in this
+electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund
+of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to
+the person you received the work from. If you received the work on a
+physical medium, you must return the medium with your written explanation.
+The person or entity that provided you with the defective work may elect
+to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the
+work electronically, the person or entity providing it to you may choose
+to give you a second opportunity to receive the work electronically in
+lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a
+refund in writing without further opportunities to fix the problem.
+
+
+ 1.F.4.
+
+
+Except for the limited right of replacement or refund set forth in
+paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+
+ 1.F.5.
+
+
+Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the
+exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or
+limitation set forth in this agreement violates the law of the state
+applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make
+the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state
+law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement
+shall not void the remaining provisions.
+
+
+ 1.F.6.
+
+
+INDEMNITY -- You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark
+owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of
+Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and
+any volunteers associated with the production, promotion and distribution
+of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs
+and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from
+any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of
+this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or
+additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect
+you cause.
+
+
+ Section 2.
+
+
+ Information about the Mission of Project Gutenberg™
+
+
+Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic
+works in formats readable by the widest variety of computers including
+obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the
+efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks
+of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance
+they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring
+that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for
+generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation was created to provide a secure and permanent future for
+Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations
+can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at
+http://www.pglaf.org.
+
+
+ Section 3.
+
+
+ Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of
+Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service.
+The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541.
+Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full
+extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws.
+
+The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr.
+S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North
+1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information
+can be found at the Foundation’s web site and official page at
+http://www.pglaf.org
+
+For additional contact information:
+
+
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+ Section 4.
+
+
+ Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive
+ Foundation
+
+
+Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread
+public support and donations to carry out its mission of increasing the
+number of public domain and licensed works that can be freely distributed
+in machine readable form accessible by the widest array of equipment
+including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are
+particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United States.
+Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable
+effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these
+requirements. We do not solicit donations in locations where we have not
+received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or
+determine the status of compliance for any particular state visit
+http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we have
+not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against
+accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us
+with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make any
+statements concerning tax treatment of donations received from outside the
+United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods
+and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including
+checks, online payments and credit card donations. To donate, please
+visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate
+
+
+ Section 5.
+
+
+ General Information About Project Gutenberg™ electronic works.
+
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™
+concept of a library of electronic works that could be freely shared with
+anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™
+eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions,
+all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright
+notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance
+with any particular paper edition.
+
+Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook
+number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed
+(zipped), HTML and others.
+
+Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the
+old filename and etext number. The replaced older file is renamed.
+_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving
+new filenames and etext numbers.
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how
+to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation,
+how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email
+newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+
+
+
+
+***FINIS***
+ \ No newline at end of file