diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:16:48 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:16:48 -0700 |
| commit | 3d85bc361d52b9a53f48393782d7e5c6f752c207 (patch) | |
| tree | 8379c21726a872d9e992804c220a94a094322f79 /25386-0.txt | |
Diffstat (limited to '25386-0.txt')
| -rw-r--r-- | 25386-0.txt | 2047 |
1 files changed, 2047 insertions, 0 deletions
diff --git a/25386-0.txt b/25386-0.txt new file mode 100644 index 0000000..904e040 --- /dev/null +++ b/25386-0.txt @@ -0,0 +1,2047 @@ +The Project Gutenberg EBook of La lasta Usonano by J. A. Mitchell + + + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no +restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under +the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or +online at http://www.gutenberg.org/license + + + +Title: La lasta Usonano + +Author: J. A. Mitchell + +Release Date: May 8, 2008 [Ebook #25386] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + + +***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LASTA USONANO*** + + + + + +La lasta Usonano + + +Fragmento el La Taglibro de Kan-Li, Princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj Admiralo en +la Persa Maristaro. + + +by J. A. Mitchell + + + + +Edition 1, (May 8, 2008) + + + + + + La libroj de la + _Esperanta Biblioteko Internacia_ + estas riceveblaj en: + +_Berlin_ de Esperanto Verlag Möller & Borel, Lindenstrasse 18/19. + +_Paris_ de Hachette & Co., 79 Boulevard St. Germain. + +_London_ de British Esperanto Association, Museum Station Buildings, +133--6 High Holborn. + +_Washington_ D. C. de American Esperantist Company. + +_Kjöbenhavn_ de Andr.-Fred. Höst & Sön, Bredgade 35. + +_Barcelona_ de Juan Rosals, Puerta Ferrisa 30. + +_Budapest_ de Lajos Kókai, Károly-Utca 1. + +_Warszawa_ de M. Arct, 53 Nowy Swiat. + +_Moskva_ de Moskva Librejo Esperanto, Tverskaja 28. + +_Genova_ de Dro A. Stromboli, Via Assarotti 54/15. + +_s’Gravenhage_ de Ĝenerala Librejo „Espero“, Prinsestraat 48. + +_Genève_ de Universala Esperantia Librejo, 10 rue de la Bourse. + + -------------- + +Ĉiu numero de la _Esperanta Biblioteko Internacia_ kostas _unu spescenton_ +(0,100 Sm) = 25 centimoj, 20 pfenigoj, 2½ pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj, 10 +kopekoj, 10 oeroj. + +_Serio de 12 numeroj (afrankite) 1,250 Sm._ + + + + + + ESPERANTA + BIBLIOTEKO INTERNACIA + + ----------------------------------------------------------- + + Tradukis + Lehman Wendell. + + No. 20. + Prezo 0,100 Sm. + + + + + _La lasta Usonano_ + + Fragmento el La Taglibro de Kan-Li + Princo de Dimf-Ju-Ĉur + kaj Admiralo en la Persa Maristaro. + + ------- + + Prezentita de J. A. Mitchell. + + [Ilustraĵo: ankro] + + BERLIN. + Esperanto Verlag Möller & Borel + kaj korespondantoj en + Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, + Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève. + + + + + + +Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj +neatendita formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita. + + + + + + KLARIGA ANTAŬPAROLO. + + + ------- + +Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la +angla rakonto sin trovas la nomo „Noful“, kiu estas kunmetita el la du +vortoj „no“ kaj „fool“, kaj signifas en Esperanto „ne-malsaĝulo“, alivorte +„saĝulo“. Alia vorto estas „Grip-til-lah“, kunmetita el la vortoj „grip +the tiller“, kaj signifas „tenu la direktilon“. Kompreneble oni ne povas +traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan +aspekton, kaj tial, laŭ plena konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn +Persajn nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do +plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al Persoj. + + _Lehman Wendell_ + Tacoma, Usono. + + + + + + Kelkaj vortoj de + Kasim. + Nomita „La Akso de Saĝo“. + + Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de „La Ĉiela Venko de + Kalifornio“, kaj de „Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj“. + +La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma +vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta +kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian +entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj. + +Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn. + +Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion konas pri tiu +eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por +ke vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul, +„Kion ni eltrovis en la Okcidento“, kaj „Historio pri la Usonanoj“, de +Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de +post la Respubliko sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam ili +malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la +leganton tre konfuzata pri la periodo inter la buĉado de la Protestantoj +en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940. + +Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis +miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur +imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu +tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas al +ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble, estas ĝusta; tamen, ili +ĉiam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia +granda nombro, ilia mirinda meĥanika sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ +neklarigebla malapero. + +Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero de la enlanda loĝantaro; pri la +teruraj klimataj ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de falĉisto; +pri la rapida reiĝo de vasta kontinento, plenplena de milionoj da +plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno +laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,--ĉion ĉi priskribas +Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco. + + + + + + SUR LA ŜIPO TESTUDO + EN LA JARO 2951. + + + + + La 10an de Majo. + +Tero antaŭe! + +Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li kriegis la novaĵon, mia koro +rapide batis de ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn +stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al +ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas kaŭzo por ia +malsaĝeco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ŝajnas +senviva. + +Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion laŭ la okcidenta horizonto. El +la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni naĝas +antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo, kies larĝa antaŭparto kaj grandega +malsupraĵo igas ĝin ne taŭga por rapideco. + +La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas kovrita de arboj, kaj la +blankaj ondoj laŭ la flava marbordo estas bonvena vidaĵo. + + + + + La 11an de Majo. + +Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ĝi ankriĝas. + +Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj, +kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde. + + + + + La 12an de Majo. + +Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun +li, ĉar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon dum mi ankoraŭ +estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia +diferenco de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis fortiri min el +la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn +vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke +maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis laŭ +la mallarĝa ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel +rapide sekvi. + +Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon! Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar +kiam ni ĵetis ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon. + +Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis grandega statuo, multajn fojojn +pli alta ol la mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe de la statuo, +fluis la larĝa rivero sur kies akvo ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro +la leviĝanta suno. Oriente, kien Abdul almontris per de ekscito tremantaj +fingroj, kuŝis ruinoj de senlima urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en la +landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per la okuloj povis vidi. Kaj en +la pli mallarĝa rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis en la +aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj, ili kvazaŭ gardis la stratojn +malsupre. Nenia sono venis al ni--nenia flosantaĵo maltrankviligis la +supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo similis al la dormado de la Morto. Mi +pleniĝis de mirego. + +Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, leviĝis kun raŭka +ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo. + +„Kian signifon havas ĉio ĉi?“ mi ekkriis. „Kie ni estas?“ + +„Jes, kie!“ diris Abdul. „Se mi nur tion konus, ho via princa moŝto, tiam +mi povus doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam menciis tiujn ĉi +ruinojn. La Persa historio ne enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo +ordonis ke ni eltrovu novan mondon.“ + +Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la +pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa +malordo. Altaj arboj de granda antikveco puŝis siajn branĉojn tra +fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis +bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj +malfacile tolerebla. La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas mirinde +konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ staras en multaj el la feraj +fenestro-kadroj. + +Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj +eltrovoj kaj ĉarmitaj de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan +brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj +floroj. Ni baldaŭ trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun +plejparte nur ombra bosko. + +Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis la altajn konstruaĵojn +ĉirkaŭ ni, mi demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni estas, kaj +li respondis: + +„Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo multe similas tiun de antikva Eŭropo, +sed ĝi klarigas al ni nenion.“ + +Tiam mi diris al li ŝerce: „Ĉi tiu instruu al ni, ho Abdul! la malsaĝecon +de tro multe da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia Kolegio en +Ispahan povus pensi ke ilia respektinda instruisto pri la historio kaj +lingvoj povus viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj tiel malmulte +koni pri ĝi!“ + +„Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,“ li respondis; „nemultaj infanoj +povus malpli koni.“ + +Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian +signifon. Ĝi kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta herbo, kien ĝi +estis falinta for de la kolonoj kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin +trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel +ili estis, kiam faritaj antaŭ dek jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj +ni kliniĝis super ĝi kun avidaj okuloj. + +Jen ĝi estas: „Astor House.“ + +„La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,“ li diris. + +„ ‚House‘ signifas domo, sed la vorton ‚Astor‘ mi ne komprenas. Eble ĝi +estis la nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.“ + +Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj. + +Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton, kaj dum ni promenadis, mi +esprimis mian surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj, kiuj ŝajnis +kvazaŭ hakitaj hieraŭ. + +„En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,“ diris Abdul. „Mil jaroj +almenaŭ pasis de post la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj. Rigardu +la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem estas kreskinta dum almenaŭ cent +jaroj, kaj ni scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj pasis +antaŭ ĝia naskiĝo.“ + +Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super pordo, parte kaŝita per unu +el la branĉoj de la kverko. + +Subite sin turnante al mi kun rigardo de triumfo, li ekkriis: „Estas la +nia!“ + +„Kio estas la nia?“ mi demandis. + +„La informo kiun ni serĉis.“ Kaj li almontris al la surskribaĵo: „New York +Stock Exc....“ + +Li tremis de ĝojo. + +„Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia Princo?“ + +Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la lernejo. + +„Vi estas nun en ĝi!“ li diris. „Ni staras sur la Okcidenta Kontinento. Ne +miro ke ni konsideris nian vojaĝon longa!“ + +„Kaj kio estis Nu-Jok?“ mi demandis. „Mi legis pri ĝi en la kolegio, sed +memoras malmulton. Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj Usonanoj?“ + +„Ne la ĉefurbo,“ li respondis; „sed ilia plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar +milionojn da loĝantoj.“ + +„Kvar milionojn!“ mi ekkriis. „Vere, ho Fonto de Saĝo, tio estas granda +nombro por unu urbo!“ + +„Tia estas la historio, mia Princo! Plie, kiel vi scias, por trairi tiun +ĉi urbon oni devas marŝi multajn tagojn.“ + +„Jes, ĝi estas senfina.“ + +Li daŭrigis: „Strange, ke nur unu vorto povas tiel multe klarigi! Tiuj +feraj konstruaĵoj, la granda statuo en la haveno, la temploj kun pinthavaj +turoj, ĉiuj estas skribitaj en la historio.“ + +Je kio mi rediris ke mi konas malmulton pri la Usonanoj krom tio, kion mi +lernis en la kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis popolo kiu +havis por mi ne multe da intereso. + +„Ni sidiĝu en la ombro,“ diris Abdul; „kaj mi rakontos al vi pri ili.“ Ni +sidiĝis. + +„Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la urboj de tiu ĉi dormanta +kontinento ruiniĝis en soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La homoj +kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis, kaj ilia civilizacio estas nur +ombreca tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio, konsistanta el +cent milionoj da loĝantoj, povis malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj +lasi post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas iliajn vivmanierojn +kaj karakteron, surprizo estas neebla. Estis nenio, kion ili povis +postlasi. La Usonanoj posedis nek literaturon, nek arton, nek muzikon +proprajn. Ĉio estis prunteprenita. Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis +kopiitaj per ridinda precizeco laŭ la modeloj de aliaj nacioj. Ili estis +vigla, movema, sprita, avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la +kolektado de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la vendado kaj la +aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe +marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj estis malsimplaj kaj +bezonis plejmulton de ilia tempo.“ + +„Kia malnobleco!“ mi ekkriis. + +„Tia ĝi sendube estis,“ diris Abdul; „sed ili ne estis sen virtoj. Ilia +hejma vivo estis feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris ŝin +egala al si mem.“ + +„Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro ili estis popolo kun elasta +honoro.“ + +„Tiaj oni konsideris ilin,“ diris Abdul; „ilia komerca honoro estis ŝerco. +Ili estis pli sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia dio, kies +profetoj estis la ruzo kaj la elpensado. Ilian febran aktivecon neniu +Perso povas kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj industrioj. La +nervaj Usonanoj veturis treege rapide de unu urbo al alia per sistemo de +movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis vojoj kun feraj reloj, sur +kiuj malgrandaj domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan tagvojaĝon +ili faris en unu horo. Grandegaj ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per +mistera povo, portis centojn da homoj samtempe al la plej malproksimaj +punktoj de la mondo.“ + +„Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?“ mi demandis. + +„Ni konas multajn el la povoj,“ diris Abdul; „sed la manieron apliki ilin +ni ne havas. Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj. Urbojn ili +lumigis nokte per artefaritaj lunoj, kies brileco superis la lunon supre. +Strangajn elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli kvankam +malproksime unu de la alia je vojaĝo da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi +elpensaĵoj ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la superstiĉoj de niaj +prapatroj tiuj sekretoj perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni +fine vekiĝas.“ + +En tiu momento ni aŭdis malproksime la voĉon de Josafa Hason; ili estis +trovintaj rivereton kaj ili nin alvokis. + +Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis. Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis, +estis pli komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni en grandaj +gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj. Estis nia deziro plue esplori sed +la stratoj similis al forno, kaj ni revenis al Testudo.... + +Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la ferdeko enskribante la okazintaĵojn +de la mateno en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg +alproksimiĝis, kaj petis permeson preni malgrandan boaton por viziti la +grandan statuon. Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en antikvaj +tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis la tutan havenon, kaj petis +Jafar-el-Beg, ke li penu eltrovi kiel la lumo estis farita. + +Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena informo, ke la statuo ne estas el +solida bronzo sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en la korpon de +la figuro, kaj el la supro de ĝi rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la +mallumo sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj muŝoj kun nigraj strioj; +ke tiuj ĉi muŝoj enmetis pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg, ĝis li +laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon per neatendita lerteco; ke +Josafa Hason kaj aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris sur la +torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre kiel geografia karto, kovrante la +landon mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la rivero. Pri la lumigado +de la haveno, Josafa Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo de io, +kio povus doni lumon--nenia ujo por oleo aŭ postsigneto de fajro. + +Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li mem iros. + + + + + La 13an de Majo. + +Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene. + +Veturante iom laŭ la rivero ni esploris parton de la urbo kie la +konstruaĵoj malsimilas tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke ili +estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo similas al briko staranta; ĉiuj +estas tre similaj, neinteresaj kaj tedaj. + +Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj pordoj ankoraŭ staras, sed +kiuj rustiĝas for de la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per kelkaj +fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn en amason da polvo, kaj kiam +mi enpaŝis sur la marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis neatenditan +vidaĵon. Mebloj, statuoj, malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj, +figuroj el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj estis tie, sed en +ĉia stato de ruiniĝo. Ni forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon +en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn. En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo +el Persujo! Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita en lokoj, ĝi +kvazaŭ petegis nin per mortantaj okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro +moliĝis pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan elrigardon en la +okuloj de Omar. + +Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la etaĝo supre mi esprimis +surprizon tial ke drapo kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da +jarcentoj, kaj aldonis: + +„La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel ni opinias.“ + +„Povus esti,“ diris Omar; „sed la Persa tapiŝo estas ja la plej freŝa +objekto, kiun ni jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili aĉetis +ĝin.“ + +Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron, vastan kaj iam lukse +meblitan. Kiam Omar malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la +ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro la vidaĵo antaŭ ni. Sur +larĝa lito en la centro de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj +haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe, +sur la lito, kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj kiuj kovris +ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra mano brilis du ringoj, kiuj altiris +nian atenton. Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia havis safirojn +kaj diamantojn plej strange aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj +malĝoje rigardis la estaĵon. + +„Kompatinda virino,“ mi diris; „kiun ili tie ĉi lasis sola.“ + +„Estas pli eble,“ diris Abdul; „ke ŝi jam estis senviva, kaj la amikoj, +foririnte eble urĝe, ne havis la tempon bruligi la kadavron.“ + +„Ĉu ili bruligis la mortintojn?“ mi demandis. „En mia historio estas +skribite, ke ili enterigis ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.“ + +Kaj Abdul respondis: „Iam estis tiel, sed poste, kiam ili pli civiliziĝis, +ili forlasis la kutimon.“ + +„Ĉu estas kredeble?“ mi demandis; „ke tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi +preskaŭ mil jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?“ + +„Mi, ankaŭ, estas surprizita,“ diris Abdul. „Mi povas klarigi la aferon +nur pro la granda sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de la korpo +kaj tiel malrapidigas putradon.“ + +Tiam levante karese en la mano iom de ŝiaj flavaj haroj, li diris: + +„Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.“ + +„Ĉu iliaj virinoj estis belaj?“ mi demandis. + +„Ili estis tre belaj,“ li respondis; „kun graciaj formoj kaj belaj +vizaĝoj; plezuro al la okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun multe +da viveco.“ + +Je tio ekkriis Omar: + +„Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj, ho Abdul, kiuj kaŭzas min +bedaŭri la malaperon de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro por +ruĝiĝanta virgulino!“ + +„Lasu do vian doloron mallonge vivi,“ respondis Abdul; „ĉar la Usonaj +virgulinoj ne estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili malofte uzis. +La modesteco kiun vi amas en Persa virgulino estis inter ili nekonata. +Niaj timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn de la Okcidento. +Ili paŝadis laŭ la stratoj kun vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj, +libere parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en parolo kaj liberaj en +maniero, irante kaj venante laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo, +direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn proprajn edziniĝojn; +ofte ŝanĝante siajn opiniojn ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.“ + +„Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis ami tiujn ĉi aferojn?“ diris Omar +tuŝite de malplezuro. + +„Ŝajnas tiel.“ + +„Sed la Usona novedzino havis ja la freŝecon de sekigita figo.“ + +„Ŝi havis,“ diris Abdul; „sed tiuj kiuj konas nur la sekigitan frukton ne +sentas la mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj mem ne estis +kulpaj. Edukitaj kiel knaboj, kun la samaj studoj kaj intelekta +disvolviĝo, la virineca parto de ilia naturo iom post iom malaperis laŭ la +intelekta kreskado de iliaj cerboj. Intelekta forto estis la celo de la +virina edukiteco.“ + +Tiam ekkriis Omar malplezure: + +„Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo de tia popolo!“ kaj li foriris +de la lito, kaj komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post momento li +revenis al ni, dirante: + +„Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.“ + +Abdul avide prenis la monerojn. + +„Mono!“ ekkriis li. „Mono donos al ni pli da informo ol paĝoj da +historio.“ + +Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj kaj du malgrandaj moneroj el +kupro. Abdul atente studis ilin. + +„La lasta dato estas 1957,“ li diris; „iom malpli ol mil jarojn; sed la +monero eble rondiris kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ eble +ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi mortis. Ĝi portas la kapon de +Dennis, la lasta el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso malaperis +antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.“ + +Mi tiam diris: + +„Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la kaŭzon de ilia malapero.“ + +„Estis multe da kaŭzoj,“ li respondis. „La Usonanoj mem estis origine el +Angla deveno, sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien ĉi +grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis estis fortikaj kaj harditaj, la +rezulto de la klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis +plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da hararo, rompeblaj dentoj, kaj +malfortaj digestoj. Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn. Infanoj +malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj 1960, kiam okazis la lasta homsumigo +pri kiu ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis de naŭdek milionoj ĝis +dek du milionoj. Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj, +komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro de malpli ol dek jaroj, la +laboradon jam faritan facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado. La +temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis de brulanta varmo ĝis vintra +malvarmo.“ + +Multon similan li rakontis al ni, sed mi estas tro dormema por skribi plu. +Ni esploris la reston de la domego, kaj trovis multajn interesajn aferojn. +Laŭ mia deziro ni portis kelkajn objektojn al Testudo.(1) + + + + + La 14an de Majo. + +Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo ni estis remataj laŭ la rivero kaj +surteriris por mallonga promenado. Estas danĝere ne timi la sunon. + +Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des malpli interesaj ili fariĝas. +Abdul havas la saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo hodiaŭ, dum +ni kune promenadis. + +Estis tiamaniere: + +Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel tedaj! + +Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili simile pensadis, simile +laboradis, manĝadis; sin vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la +samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ ordono, sen ia penso pri la +grandeco aŭ formo de la individuo, kaj precize imitis la modojn de +Eŭropanoj. + +Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la Eŭropanoj certe estis tre +nekomfortaj en la varmego de Usona somero. + +Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj de diversaj formoj ornamis la +kapojn de la viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj kunpremis la +korpon. La piedoj pulsobatis kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida +ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita maniero sidis streĉita ĉirkaŭ +la kolo. + +Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj! + +Abdul: Tiaj oni konsideris ilin. + +Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon? + +Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de +vulgara popolo. + + + + + La 15an de Majo. + +Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento. Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ +la orienta flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul trovas la supran +parton de la urbo pli riĉa pri restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas +dediĉita al komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub unu el la +grandaj monumentoj en la rivero, kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. +Multaj feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu el la konstruaĵoj. +Tial ke ili staras laŭ linio, unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili +iam estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni baldaŭ vidis ke ili +staras tro malproksime unu de la alia. + +Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo. +Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj +okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino. + +Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis. +Estas nun post noktomezo. + + + + + La 16an de Majo. + +Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj +komencis serĉi lin. + +Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas la surskribaĵon „... Dorf +Astoria“ sur ĝia antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno +responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte la ruiniĝantan +ŝtuparon ni trovis lin sidantan sur la planko supre. Li havis ŝvelintan +kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn kontuzojn li ankaŭ havis. +Dum niaj amikoj konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis. La +postsignoj sur la muroj montris al ni ke iam la ĉambro estis bela. Dum mi +ĉirkaŭe vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan pordon de malnova +kamero kaj sur la putriĝantaj bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj +lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason el vitro, mi +alproksimiĝis mian kamaradon, montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj +kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur ĝin, liaj okuloj tute +malfermiĝis de surprizego. Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam +li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li rakontis al mi pri sia mirinda +aventuro de la hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis: + +„Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas viziojn, kaj mi neniam rakontus la +aferon se vi ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la estintan nokton el +tia, donita al mi per fantoma mano.“ + +Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por +sidiĝi apud li, li diris: + +„Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn, kiuj pendas de la tiea muro.“ + +Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj, +pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj, +malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego +ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris: + +„La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas; eĉ pli absurda estas mia +rakonto!“ kaj tiam li rakontis sian aventuron. + +Estis jene: + + _ Pri tio, kion Omar vidis. _ + +Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al Testudo, li falis sur kelkajn +ŝtonblokojn, vundante sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne povante +piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon por tie ĉi atendi nian alvenon +la morgaŭan tagon. La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj +ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi rifuĝejon, grimpi la ruinojn de +la ŝtuparo al la etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la ĉambrego +venis al lia nazo bongusta odoro de la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis +ilin treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito. Li baldaŭ poste falis +en dormon kiu daŭris kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno estis +alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne plu aŭdiĝis kaj silenta estis la +urbo. + +Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom +rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke +ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj +malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo +fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo. + +Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj +amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno. + +Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la +ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn +malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke +tiuj ĉi homoj estas servistoj. + +Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn +lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis +viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj +laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis +vestitaj simile al la servistoj. + +Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar +stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,--ĉar li +estas senzorgulo kaj ne konas la timon,--li lamiris for de la muro. + +Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu +el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis +delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo. + +Omar prenis ĝin. + +La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris +per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis +la lingvon: + +„Ni eble renkontos unu la alian je la kvara de la venonta Julio.“ + +Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon. + +Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la +virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La +vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li +ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ +ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj, +dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La +ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade +malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis. + +Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn +murojn. + +Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin +vokis. + +Tia estis lia rakonto. + +Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en +malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la +okazintaĵon. + + ------- + +Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso. + +Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj +eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al +la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide +malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li +turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi +ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por +nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la +urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de +Kvin-avenua Hotelo. + + + + + La 17an de Majo. + +Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la pulmojn. Ni ekiris en la mateno +preparitaj resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan parton de la +urbo. La promeno tra la mola herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne +ŝirmitaj kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto. Aliajn konstruaĵojn +ni vidis, eĉ pli grandajn kaj imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni +volis ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis nin, dirante ke la +tago fariĝos pli varma je ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia +reveno. + +En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies +altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj +aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas +neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis +distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun +sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj +rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al +ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la +pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam +sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne +pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke +ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis +pleje virinoj. + +Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon, kiu nun estas sovaĝa arbaro, +sed kun signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj kaj veturejoj(2). +Restas avenuo kun bronzaj statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona +stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi ankoraŭ rigardas ilin kiel +karikaturojn, sed Abdul estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj +diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj aferoj. + +Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de +la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan +eltrovon. + +Okazis laŭ tia maniero: + +Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis +sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu +Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, +kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis +ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis +studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito, +kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj +monumentoj de la lando. + +Vere, ni estis konfuzataj! + +„Kiam la Egiptoj invadis Usonon?“ demandis Josafa Hason, kun solena +elrigardo, kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato. + +„Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,“ diris Abdul. „Tiu ĉi obelisko finiĝis +dudek jarcentojn antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube ili alportis +ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon, same kiel ni alportos al Persujo la bronzan +kapon de Georgo Vaŝington.“ + +Ni longe studis la monumenton, kaj mi pensis ke Abdul malkontentiĝis tial +ke li ne povis porti ĝin for. + +Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta, +kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon. + +La grandeco de la urbo estis miriga. + +Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo. +Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj. +Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la +bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli +malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo. + +Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi. +Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun +malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto +trifoje malbenita. + +Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas +fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas +travivi duan nokton. + + + + + La 18an de Majo. + +Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto +nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta +estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta +kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin. + +Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas precize diri. Kaj Hason! Mankas +vortoj. Li portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi tutan +provincon. Ni devis lasi lin surtere kaj sendi al li novajn vestojn. + +Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj. + +Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj +ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin. + +Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej +malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de +Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur +ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj +de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj. + +Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo +kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de +malproksima kajo. + + + + + La 19an de Majo + +La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas. + +Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro kiun ni hieraŭ alportis al la +ŝipo(3). Ĝi estas bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ freŝaj +sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan en malgranda butiko. + +Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en +malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi +portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la +ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu +Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn. + +„Sed la Usonanoj de altranga sango,“ mi demandis, „ĉu ili ne havis +titolojn?“ + +„Nek titolojn nek altrangan sangon,“ li respondis. „Kaj tial ke ili ĉiuj +havis la saman devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli bone prosperi +ol hejme, ĉiu el ili estis estimata aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke +ili multe respektis monon, tio estis kontentiga distingilo. La rezulto +estis ke la familioj, kiuj posedis riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ +fariĝis aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe da tempo ĉe +sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la +paradon. Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis malgrandan +influon ekster socialaj aferoj. Ili imitis la manierojn de eksterlandaj +aristokratoj. Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el fremdaj landoj. +Eĉ parencojn de titoluloj ili salutis kun plej varma entuziasmo.“ + +Tiam mi diris al li: „Sed klarigu al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda +nacio povis fariĝi tiel potenca.“ + +„Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne sufiĉe fortaj por porti la +sukceson. En la komenco de la dudeka jarcento--laŭ ilia kalkulo--grandegaj +riĉaĵoj amasiĝis en unu tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.“ + +Je kio mi ekkriis: „Ho lando de plezurego! Ĉar multe da mono ĝojigas!“ + +Sed la maljunulo skuis la kapon: „Tre vere, ho princo; sed la rezulto +estis treege malfeliĉa. La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la registaron +de la lando kaj la juristaron. Per financaj ruzoj ili amasigis fablajn +monsumojn. Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun moderaj +profitoj estis por ili ridindaĵo.“ + +„Vere, tio estas laŭ la naturo!“ mi diris. „Sed en lando kie ĉiuj estis +riĉaj, ĉu sin trovis iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar neniu +volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas plenaj de oro.“ + +„Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili +fariĝis batalemaj. Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo kaj +ruiniĝo.“ + + + + + La 20an de Majo. + +Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la +varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj. + + + + + La 21an de Majo. + +Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas +kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis +ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da +Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero. + + + + + La 16an de Junio. + +Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon +mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro, +kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi +volus. + +Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj +parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj +Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava +kiel kutime. Estis jene: + +Abdul: Ili multe legis. + +Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis +nenion? + +Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn +paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli +terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa +ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri +krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la +lando legis ilin. + +Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon? + +Abdul: Jes. + + + + + La 20an de Junio. + +Ree ni estas sur la maro; malproksime de Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia +decido estis subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis inter tiuj +malbenitaj platoj geografian karton de la lando, kaj sekve de tio li +sentis fortegan deziron viziti unu urbon nomitan „Washington“. Mi +ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras +al Persujo. Kaj tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li diras ke ĝi +estis ilia plej belega urbo, la registara sidejo, la ĉefurbo de la lando. +Ab-i-Garm ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto estas vera. + +Hason ankoraŭ manĝas sola. + +Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis +suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ +la okcidenta horizonto. + +Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo--eble +lumturo--Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis +Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la +Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la +maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de +la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis: + +„Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita de feraj ŝipoj--ruinoj de +grandiozaj militŝiparoj--la plej potencaj en la homa historio!“ + +Tuj ni ĉiuj interesiĝis. + +„Kiuj militŝiparoj?“ mi demandis. „Kaj kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?“ + +Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto de iu Perso; konflikto en kiu +la maro skuiĝis kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj monstroj. +Unu el ili estis sufiĉe potenca por dispecigi en atomojn tutan aron da +Testudoj. + +Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas +kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el +viaj infan-fabelaj mirindaĵoj. + +Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus +influi vian parolon. + +Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis. + +Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi +iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio +mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis? + +Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine, +okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan +parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj +nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por +memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon +plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi, +sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn. + +Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute? + +Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli +malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn, +ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis. + +Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis +nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon. + +Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis +potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon. +Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj +spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan +lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam +la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis +la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe +daŭris. + +Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj +kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al +ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo. + +Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la +milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj +sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas +kovrita de feraj korpoj. + +Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne +estis tute malindaj. + +Omar: Kiam tio ĉi okazis? + +Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento. Mi ne memoras la daton, sed +ĝin neniam forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar en tiu tago +ili faris mirindaĵojn. Admiralo Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da +Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn! Kaj el Franca kaj Rusa +ŝiparoj li detruis egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj Italajn +ŝipojn. + +Omar: Diablo! Bonega afero! + +Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto +kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj +la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la +Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis +tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da +gloro la komandanto havigis al si. + +Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj? + +Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun +ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn. + +Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo +povis subite fariĝi heroa? + +Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur +la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias +ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la +diablo. + + + + + La 2an de Julio. + +Ni estas en la rivero kiu kondukas al „Washington“. Ab-i-Garm diras ke ni +vidos ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron. + + + + + La 3an de Julio. + +Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. +Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas. + + + + + La 4an de Julio. + +Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon +tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin. +Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason, +Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du +maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis +nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn +sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio. +Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj +piedoj! + +Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj +baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem +povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis +defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi +estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj +ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj +de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en +Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj. + +Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la +arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco. +Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita +el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove +faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la +konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ +pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda +vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn +kaj herbon. + +Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du +homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per +signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis +de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto. +Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin? + +Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la +aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li. + +Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la +balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li +multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa +nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li +restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon +kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto. + +Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi +ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis +neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ +li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo, +li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis. + +Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj +alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis, +precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de +la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis +antaŭ dek unu jarcentoj. + +Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin. +Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua +rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol +tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe +pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis +profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia +buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis +impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni +lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe +da demandoj pri ni. + +Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun lia edzino kaj unu maljuna viro +estis la solaj, kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun ĉi +someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn de liaj +samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis +legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis. Ili +loĝis en ĉi tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la templo estis +konstruita, kaj por kia celo, li ne povis diri. Li almontris al la +Okcidento, kaj diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj urboj. + +Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan +ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin. +Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita +inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis +ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin, +ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian. + +Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu +ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ +la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili +rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan +maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi. + +Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis nin en kelkajn el la pli malgrandaj +ĉambroj por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj, kaj estas neeble +imagi pli patosan miksaĵon de gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, +de civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj, pladoj el arĝento, bronzaj +figuroj, eĉ altvaloraj pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke de +la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la antikvaj artoj jam de longe +estis forgesitaj. + +Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en +ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan +vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el +kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo, +kiun ili uzis kiel tablon. + +La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn, +flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis +mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian +finon. + +Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis +kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj +tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun +stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar +ekkaptegis mian brakon kaj diris: + +„La ĝusta gesto de la fantomo!“ + +Kaj tiam kvazaŭ al si mem. „Kaj hodiaŭ estas la kvara de Julio.“ + +Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de +la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la +fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la +sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj. + +Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan agon. Estante proksime de la +knabino kaj tre impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel +_Hura-al-missan_(4), kion, kompreneble, ŝi ne komprenis. Sed tio ne +sufiĉis al li; li poste metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la +intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi sin. Sed Hason, tenante +ŝian belan mentonon per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn lipojn +al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian pezan bastonon kaj faligis ĝin +kun kruela rapideco sur la kapon de nia kamarado. La frapo de la bastono +sur la fortan kranion sonadis en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj +koridoroj. + +Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis. + +Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon. + +Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis +sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte +ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj +neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la +nazo. Li estis kompatinda vidaĵo. + +Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni nekonata, ni estis tre +konsternitaj, kaj opiniis ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega +luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis sur la Usonanon por kiu mi +tremis. Sed la brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ sidiĝis. +Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro de ĉiu Perso forte ekbatis. + +Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li +kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun +senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. +Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la +maljunulo--peza bastono kun fera pinto--li saltegis antaŭen, kaj, pli +rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason, +kiu falegis al la planko kun rompita kranio. + +Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj +eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris +antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago +el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron. + +Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj. + +Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia +furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel +fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam +alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el +nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai, +Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la +pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj. + +Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi +kuregis antaŭen por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian celon, +kaj per potenca frapo faligis mian glavon el mia mano, kaj estis ĵus +levinta la bastonon por doni al mi la duan frapon, kiam brava Omar enpaŝis +por savi min, kaj subite puŝegis sian glavon al la viro. Sed ho ve! la +Usonano defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis sian bastonon +tiel rapidege sur la kapon de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj. + +Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj +kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin +al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj +renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi +volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al +la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li +estis senviva. + +Kiam li falis, mirinda afero okazis--neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi, +sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare. + +Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda +statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la +portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu +statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo. + +Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino. + + + + + La 7an de Julio. + +Ree sur la maro. + +Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la +mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La +kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran. + + Fino. + + + + + + + NOTOJ + + + 1 Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de Imperia Kolegio en + Teheran. + + 2 Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas „Central Park“ iafoje menciita + en la Usona literaturo. + + 3 La „ligna figuro“ estis skulptaĵo reprezentanta Indianon. En Usono + tiaj skulptaĵoj, laŭ malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj + de cigar-vendejoj.--Rim. de la tradukinto. + + 4 La plej anĝela el virinoj. + + + + + + _Esperanto Verlag Möller & Borel_ + _ Berlin SW., Lindenstrasse 18/19. _ + + ----------------------------------------------------------- + + Verkoj tute en Esperanto. + +┌──────────────────────────┬──────┐ +│ │ _Sm_ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Aoro, stenografio │ 0,20 │ +│internacia._ Lernolibro │ │ +│por uzo en la lingvoj │ │ +│Esperanto, angla, franca, │ │ +│germana, rusa kaj hispana │ │ +│de Rudolf Sprotte │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Ĉu unu lingvo internacia │ 0,10 │ +│aŭ tri?_ Respondo al Sro │ │ +│Prof. Diels, de Prof. │ │ +│Louis Couturat, Paris │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Elektitaj Fabeloj de │ 0,75 │ +│Fratoj Grimm_, tradukis │ │ +│el la germana lingvo Dro │ │ +│Kabe │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Kiel ni plibeligos la │ 0,25 │ +│vivon_, originale verkita │ │ +│de „Saĝulo“ │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_La kormalsanoj, iliaj │ 0,50 │ +│kaŭzoj kaj │ │ +│kontraŭbatalo._ Priskribo │ │ +│populara de Dro O. │ │ +│Burwinkel, esperantigis │ │ +│Dro Kunschert, kuracisto │ │ +│en Wiesbaden │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Solvo de la problemo de │ 0,40 │ +│lingvo internacia_, de │ │ +│***, kun germana traduko │ │ +│de Prof. P. Christaller │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Sub la neĝo_, taglibro │ 0,50 │ +│de juna loĝanto de la │ │ +│Jura montaro, de J. J. │ │ +│Porchat, esperantigis J. │ │ +│Borel │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Tri unuaktaj Komedioj:_ │ 0,40 │ +│„La malfeliĉuloj“ de A. │ │ +│v. Kotzebue.--„Tie-ĉi oni │ │ +│parolas esperante“ de T. │ │ +│Williams.--„La Renkonto“ │ │ +│de M. Hankel │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Unua Legolibro_, │ 0,75 │ +│gradigitaj legaĵoj kun │ │ +│frazlibro kaj modeloj de │ │ +│leteroj, de Dro Kabe │ │ +├──────────────────────────┼──────┤ +│_Esperanta Sintakso_, laŭ │ 0,70 │ +│verkoj de Dro Zamenhof │ │ +│kaj aliaj aŭtoroj. En │ │ +│Esperanto verkita de Paul │ │ +│Fruictier │ │ +└──────────────────────────┴──────┘ + + + + + + _LA INSTRUANTO_ + + _5a JARO DE __„__LIBERAJ HOROJ__“_ + + _Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto._ + +REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO: Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW. +68, Lindenstrasse 18–19. + +JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm) Por abonantoj de „Germ. Esperantisto“ kaj anoj +de G. E. A. 1,50 M. afrankite. + +Tiu ĵurnalo, eliranta la 15an de ĉiu monato, celas prezenti al +esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas daŭrigo de la +multe ŝatataj „Liberaj Horoj“, antaŭa aldono al „Germana Esperantisto“. +Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion, liveri al lernantoj facilan, sed +tamen interesan kaj bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo +instruas dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva +traduko ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn. + + ----------------------------------------------------------- + +Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de „Germana Esperantisto“ kaj +membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75 +Sm). Por la cetera eksterlando senescepte 2.-- M. (1 Sm). + + ----------------------------------------------------------- + + Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlin SW., Lindenstr. 18–19. + + + + + + _Esperanta Biblioteko Internacia_ + + + Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de ĉiulandaj eminentaj + Esperantistoj. Ĝi tial bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo, + ĉu dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado. + + + _Ĝis nun aperis:_ + +_No. 1. Legolibreto,_ de J. _Borel_ + +_No. 2. Fabeloj de Andersen,_ tradukitaj el dana lingvo, de _Fr. +Skeel-Giŏrling_ + +_No. 3. Bona Sinjorino,_ novelo de E. Orzeszko, tradukita el pola lingvo +de _Kabe_ + +_No. 4. Rusaj Rakontoj,_ de Mamin Sibirjak, tradukitaj el rusa lingvo de +N. _Kabanov_ + +_No. 5. Don Kiĥoto en Barcelono,_ tradukita el hispana lingvo de _Fr. +Pujulà y Vallès_ + +_No. 6. El la Biblio,_ trad. Dro L. L. _Zamenhof_ + +_No. 7. El Dramoj_ (fragmentoj) tradukitaj el germana lingvo, de Dro L. L. +_Zamenhof_ + +_No. 8. El Komedioj_ (fragmentoj), esperantigitaj de Dro L. L. _Zamenhof_ + +_No. 9. Praktika Frazaro,_ Dialogoj de la ĉiutaga vivo, kunmetis J. +_Borel_ + +_No. 10/11_ (duobla numero)_. Japanaj Rakontoj._ El japana lingvo, +kunmetis _Ĉif Toŝio_ + +_No. 12. Reaperantoj._ Familia dramo de Henrik Ibsen (la akto), trad. el +norvega lingvo de O. _Bünemann_ + +_No. 13. Bulgaraj Rakontoj,_ el bulgara lingvo tradukis At. D. _Atanasov_ + +_No. 14/15._ (duobla numero) _Amoro kaj Psiĥe_ de Lucius Apulejus el +latina lingvo tradukis _Emilo Pfeffer_ + +_No. 16. Komerca Korespondo,_ kunmetis J. Borel. + +_No. 17. Konsiloj pri Higieno,_ tradukis J. Borel. + +_No. 18. La Reĝo de la Ora Rivero,_ de John Ruskin, el la angla lingvo +tradukis Ivy Kellerman, A. M., Ph. Dr. + +_No. 19. Sinjoro Herkules._ Unuakta burleskaĵo de Georg Belly, el germana +lingvo tradukis H. Arntz kaj M. Butin + +_No. 20. La lasta Usonano_ de J. A. Mitchell, el la angla lingvo tradukis +Lehman Wendell. + + (La kolekto estas daŭrigota.) + + _Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)_ + _Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)_ + _Ĉiu libreto enhavas 40–50 paĝojn._ + + _Esperanto Verlag Möller & Borel_ + Berlin S.W., Linden-Strasse 18–19. + + + + + +***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LASTA USONANO*** + + + + CREDITS + + +May 2008 + + Project Gutenberg Edition + Hoss Firooznia + Andrew Sly + Online Distributed Proofreading Team + + + + A WORD FROM PROJECT GUTENBERG + + +This file should be named 25386-0.txt or 25386-0.zip. + +This and all associated files of various formats will be found in: + + + http://www.gutenberg.org/dirs/2/5/3/8/25386/ + + +Updated editions will replace the previous one -- the old editions will be +renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no one +owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and +you!) can copy and distribute it in the United States without permission +and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the +General Terms of Use part of this license, apply to copying and +distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project +Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered +trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you +receive specific permission. If you do not charge anything for copies of +this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook +for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, +performances and research. They may be modified and printed and given away +-- you may do practically _anything_ with public domain eBooks. +Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + + THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE + + +_Please read this before you distribute or use this work._ + +To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work (or +any other work associated in any way with the phrase „Project Gutenberg“), +you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ +License (available with this file or online at +http://www.gutenberg.org/license). + + + Section 1. + + +General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works + + + 1.A. + + +By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, +you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the +terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) +agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this +agreement, you must cease using and return or destroy all copies of +Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee +for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work +and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may +obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set +forth in paragraph 1.E.8. + + + 1.B. + + +„Project Gutenberg“ is a registered trademark. It may only be used on or +associated in any way with an electronic work by people who agree to be +bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can +do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying +with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are +a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you +follow the terms of this agreement and help preserve free future access to +Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. + + + 1.C. + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation („the Foundation“ or +PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an individual +work is in the public domain in the United States and you are located in +the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, +distributing, performing, displaying or creating derivative works based on +the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of +course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of +promoting free access to electronic works by freely sharing Project +Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for +keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can +easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you +share it without charge with others. + + + 1.D. + + +The copyright laws of the place where you are located also govern what you +can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant +state of change. If you are outside the United States, check the laws of +your country in addition to the terms of this agreement before +downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating +derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. +The Foundation makes no representations concerning the copyright status of +any work in any country outside the United States. + + + 1.E. + + +Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + + + 1.E.1. + + +The following sentence, with active links to, or other immediate access +to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever +any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase +„Project Gutenberg“ appears, or with which the phrase „Project Gutenberg“ +is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or +distributed: + + + This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with + almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away + or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License + included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org + + + 1.E.2. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the +public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with +permission of the copyright holder), the work can be copied and +distributed to anyone in the United States without paying any fees or +charges. If you are redistributing or providing access to a work with the +phrase „Project Gutenberg“ associated with or appearing on the work, you +must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 +or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. + + + 1.E.3. + + +If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the +permission of the copyright holder, your use and distribution must comply +with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed +by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project +Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the +copyright holder found at the beginning of this work. + + + 1.E.4. + + +Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License +terms from this work, or any files containing a part of this work or any +other work associated with Project Gutenberg™. + + + 1.E.5. + + +Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic +work, or any part of this electronic work, without prominently displaying +the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate +access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. + + + 1.E.6. + + +You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, +marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word +processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than +„Plain Vanilla ASCII“ or other format used in the official version posted +on the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original „Plain Vanilla ASCII“ or other form. +Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as +specified in paragraph 1.E.1. + + + 1.E.7. + + +Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, +copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply +with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + + + 1.E.8. + + +You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or +distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that + + - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you + already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to + the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to + donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 + days following each date on which you prepare (or are legally + required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments + should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, + „Information about donations to the Project Gutenberg Literary + Archive Foundation.“ + + You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. + You must require such a user to return or destroy all copies of the + works possessed in a physical medium and discontinue all use of and + all access to other copies of Project Gutenberg™ works. + + You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + + You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg™ works. + + + 1.E.9. + + +If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic +work or group of works on different terms than are set forth in this +agreement, you must obtain permission in writing from both the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the +Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in +Section 3 below. + + + 1.F. + + + 1.F.1. + + +Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to +identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain +works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these +efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they +may be stored, may contain „Defects,“ such as, but not limited to, +incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright +or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk +or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot +be read by your equipment. + + + 1.F.2. + + +LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES -- Except for the „Right of +Replacement or Refund“ described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ +trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ +electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for +damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE +NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH +OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE +FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT +WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, +PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY +OF SUCH DAMAGE. + + + 1.F.3. + + +LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND -- If you discover a defect in this +electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund +of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to +the person you received the work from. If you received the work on a +physical medium, you must return the medium with your written explanation. +The person or entity that provided you with the defective work may elect +to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the +work electronically, the person or entity providing it to you may choose +to give you a second opportunity to receive the work electronically in +lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a +refund in writing without further opportunities to fix the problem. + + + 1.F.4. + + +Except for the limited right of replacement or refund set forth in +paragraph 1.F.3, this work is provided to you ’AS-IS,’ WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + + + 1.F.5. + + +Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the +exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or +limitation set forth in this agreement violates the law of the state +applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make +the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state +law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement +shall not void the remaining provisions. + + + 1.F.6. + + +INDEMNITY -- You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark +owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of +Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and +any volunteers associated with the production, promotion and distribution +of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs +and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from +any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of +this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect +you cause. + + + Section 2. + + + Information about the Mission of Project Gutenberg™ + + +Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic +works in formats readable by the widest variety of computers including +obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the +efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks +of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance +they need, is critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring +that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for +generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation was created to provide a secure and permanent future for +Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations +can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at +http://www.pglaf.org. + + + Section 3. + + + Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation + + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of +Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. +The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. +Its 501(c)(3) letter is posted at +http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full +extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. + +The Foundation’s principal office is located at 4557 Melan Dr. +S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North +1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information +can be found at the Foundation’s web site and official page at +http://www.pglaf.org + +For additional contact information: + + + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + + Section 4. + + + Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive + Foundation + + +Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread +public support and donations to carry out its mission of increasing the +number of public domain and licensed works that can be freely distributed +in machine readable form accessible by the widest array of equipment +including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are +particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United States. +Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable +effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these +requirements. We do not solicit donations in locations where we have not +received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or +determine the status of compliance for any particular state visit +http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we have +not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against +accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us +with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make any +statements concerning tax treatment of donations received from outside the +United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods +and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including +checks, online payments and credit card donations. To donate, please +visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate + + + Section 5. + + + General Information About Project Gutenberg™ electronic works. + + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™ +concept of a library of electronic works that could be freely shared with +anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ +eBooks with only a loose network of volunteer support. + +Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, +all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright +notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance +with any particular paper edition. + +Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook’s eBook +number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed +(zipped), HTML and others. + +Corrected _editions_ of our eBooks replace the old file and take over the +old filename and etext number. The replaced older file is renamed. +_Versions_ based on separate sources are treated as new eBooks receiving +new filenames and etext numbers. + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + + http://www.gutenberg.org + + +This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how +to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, +how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email +newsletter to hear about new eBooks. + + + + + + +***FINIS*** +
\ No newline at end of file |
