summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/17665-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:51:37 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-15 04:51:37 -0700
commit25cb66dc17ad7f5b462526698afd86a607e7fc6c (patch)
treec36c9ad2620ff5a7acce422dcf69e0c302717740 /17665-0.txt
initial commit of ebook 17665HEADmain
Diffstat (limited to '17665-0.txt')
-rw-r--r--17665-0.txt1442
1 files changed, 1442 insertions, 0 deletions
diff --git a/17665-0.txt b/17665-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..2307a0d
--- /dev/null
+++ b/17665-0.txt
@@ -0,0 +1,1442 @@
+The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Mia Kontrabandulo
+ My Contraband
+
+Author: Louisa May Alcott
+
+Translator: Edwin Grobe
+
+Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+ KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
+
+
+
+
+ LOUISA MAY ALCOTT
+ (1832-1888)
+
+
+
+
+ MIA
+ KONTRABANDULO
+
+
+
+
+ Esperantigis
+ EDWIN GROBE
+
+
+
+
+ 1998
+ Eldonejo-Arizona-Stelo
+ 1620 North Sunset Drive
+ Tempe, Arizona 85281-1550
+ Usono
+
+
+
+
+ LOUISA MAY ALCOTT
+ "MIA KONTRABANDULO"
+ Unua Eldono: Novembro 1998
+
+
+
+
+ Origina Anglalingva Titolo:
+ "MY CONTRABAND"
+
+
+
+
+
+ * * * * *
+
+
+
+
+ MIA KONTRABANDULO[1]
+
+
+D-ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por
+ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis
+por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti
+lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino,
+priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia
+filo kontraŭ ĝenega monkosto.
+
+"Fraŭlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun
+mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed
+plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu."
+
+"Kion mi faru por helpi vin?"
+
+"Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja
+helpi min, mi petas."
+
+"Tial vi nur bonvolu nomi ĝin."
+
+"Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere
+malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni
+penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas
+plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte
+konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas
+endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la
+febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos
+prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona
+helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni
+ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin
+en la kvara etaĝo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj
+uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu
+fako kaj faros mian plejon por vin helpi ĉiumaniere. Nu, tial, ĉu
+vi bonvolas konsenti?"
+
+"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato.
+Kelkaj el ĉi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino
+mi estas ankaŭ paganino. Iom plaĉus al mi komprenigi al ili ke,
+kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas
+prizorgi."
+
+"Bonege. Mi antaŭopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion
+memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se
+vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu troviĝis entombigante
+sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ĉar li
+estis severe tranĉita sur la kapo. Ĉu vi deziras lin utiligi?"
+
+"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same
+kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol
+kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ
+esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?"
+
+"Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos
+al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis
+al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia
+mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom
+aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li
+eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj
+malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu
+eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la
+kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"
+
+"Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita,
+Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo
+suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj."
+
+Ni ridis ambaŭ, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj
+mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun
+lecionon ke gajeco estas savo, ĉar en etoso de suferado kaj morto,
+peziĝo de koro baldaŭ paralizus utilon de mano se ne estus donacita
+al ni la benita kapablo rideti.
+
+Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante
+disipiĝintaspektan knabon deknaŭ- aŭ dudekjaran delirantan en
+la soleca ĉambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo
+atendanta en la apuda ĉambro. Interesiĝante nepre pli pri la nigra
+viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke
+li estas "aroganta kaj fieraĉa", mi rigardetis lin sekrete dum mi
+ĉirkaŭaspergis la ĉambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj
+aranĝis laŭguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn
+sed neniam tiel belaspektan specon. Ĉiujn nigrajn virojn oni nomas
+"knaboj" eĉ se ili estas grizharaj. Ĉi tiu "knabo" estis almenaŭ
+dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam
+timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis
+sur sia lito farante nenion. Vidiĝis nenia libro, nenia pipo, nenia
+plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian
+ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun
+mano sur ĉiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontraŭan
+muron, tiel sorĉite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri
+mia ĉeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre
+ne estis senbruaj. Lia vizaĝo duone forturniĝis sed mi aprobis
+la guston de la kuracisto ĉar la profilo kiun mi vidis disponis
+ĉiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li
+estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan
+haŭtkoloradon malheligitan pro malŝirmo, rozkolorajn lipojn kaj
+vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio
+kiu en tiaj homoj ŝajnas ĉiam starigi mutan proteston kontraŭ la
+malobservita leĝo ilin kondamninta ekde ilia naskiĝhoro. Kion li
+povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis
+tien kaj tien; paŝsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj
+la konstanta muĝado de armeaj ĉaregoj suprenvenis ekde la strato;
+tamen li ne ekmoviĝis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion
+kion oni nomas "la nigra paŭtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis,
+nek parolis, apenaŭ manĝetis. Sed ĉi tio estis pli ol tio ĉar
+la viro ne meditadis pasive pri iu eta malĝojo. Li ŝajnis vidi
+ĉioabsorbigan fakton aŭ fantazion registritan sur la muro restinta
+blankaĵo por mi. Mi scivolis ĉu temas pri iu profunda misfaro
+aŭ malĝojo vivtenita per memorado kaj senpova bedaŭro? ĉu li
+lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ĝis la fino?
+ĉu forrabas duonon el la dolĉeco de tiu libereco nun lia, la scio
+ke iu karulo de li ankoraŭ kuŝas malĝoje en la infero el kiu li
+mem eskapis? Mia koro varmiĝis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi
+volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi
+eniris kaj tuŝis al li la ŝultron.
+
+Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis
+tro nova beno por jam efektivigi siajn feliĉajn ŝanĝojn. Dum li
+salte stariĝis, kun la mano ĉe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes,
+S'jorino," forfuĝis ĉia romantikeco kolektiĝinta ĉirkaŭ li,
+postlasante la plej malĝojan el ĉiuj malĝojaj faktoj en vivanta
+formo antaŭ mi. Ne nur la vireco ŝajnis formorti el li sed ankaŭ
+la belaspekto min unue alloginta, ĉar, kiam li alturniĝis, mi vidis
+la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone
+resanigite, ĝi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de
+tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti
+en la menso rapidajn memoraĵojn pri la scenoj al kiuj ĝi rilatas.
+Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaŭ
+fermiĝis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotranĉaĵo tiel
+difektis tiun parton de lia vizaĝo ke, kiam mi ĝin vidis, mi
+spertis la senton ke belega medalo subite renversiĝis, vidigante
+al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto
+ol la bronza malliberulo de Mikel-Anĝelo. Subitege, pere de unu el
+tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni
+nin komprenas, mia celo ŝanĝiĝis. Tial, kvankam unue mi eniris
+dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.
+
+"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."
+
+Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprenŝovis la malbonvolan
+klapon, la belaspekta profilo denove turniĝis ĝis mi kaj denove
+ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:
+
+"Mi dankas vin."
+
+Eble estis fantazio mia, sed ŝajnis al mi ke la rigardon de
+kunmiksitaj surprizo kaj riproĉo kiun li direktis al mi enestis
+ankaŭ spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de
+senanima humileco kiun lernas tiel baldaŭ tiuj kompatinduloj:
+
+"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."
+
+"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi
+tutkore gratulas."
+
+Tio plaĉis al li. Lia vizaĝo ekbrilis, liaj ŝultroj kvadratiĝis.
+Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li
+diris vigle:
+
+"Dank' al vi, S'jorino. Ĉu 'stas pluaĵo por fari por vi?"
+
+"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, ĉar estas multaj
+pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aŭ helpantoj. Ĉu vi jam havis
+la febron?"
+
+"Ne, S'jorino."
+
+"Ili devintus antaŭpensi pri tio kiam ili alportis lin ĉi-tien. Ne
+taŭgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."
+
+Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion
+malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi,
+eble mi devintus juĝi ĝin nur impertinenta aŭ almenaŭ maldeca.
+
+"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti ĉi-supre kun la febro ol
+malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."
+
+Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti
+kaj lin enlitigi apud la plej mizeraĉa blankhaŭta paciento. Same
+kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du
+rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis
+en soleca ŝvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por
+superombri la tutan landon.
+
+"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Joĉjon. Sed ĉu
+vi sufiĉe bonsanas kaj fortikas?"
+
+"M' opinias povi taŭgi, S'jorino."
+
+Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaŭ gravus nur iomete se
+li malkapablus kaj se li kapablus tio ĝojigus preskaŭ neniun.
+
+"Jes, ankaŭ mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"
+
+"Boĉjo, S'jorino."
+
+Ĉiu virino havas aparte ŝatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj
+estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme.
+Toĉjo, Riĉjo kaj Heĉjo taŭgus inter viroj kiujn feliĉigas tiaj
+mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufiĉe aĝajn por
+esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco.
+Tiu "Boĉjo" neniam taŭgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon
+"Guĉjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel
+forte kunligita al kajtovosto.[2]
+
+"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Plaĉas al mi nomi miajn
+helpantojn per iliaj familinomoj anstataŭ per iliaj baptonomoj."
+
+"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj
+mastroj. Alie ni sennomiĝas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi
+sur mi n'nion de li."
+
+"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu ĉi tiun kruĉon por
+mi, se vi bonvolas."
+
+Li foriris. Tamen malgraŭ la tuta malsovaĝa obeado kiun antaŭe
+lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraŭ
+ne venkiĝis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li ĉar la
+rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis
+pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro
+de la kvara de julio.[3]
+
+Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian
+ĉambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberiĝis
+la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La
+febro sin forbruligis rapide ĉar enestis la feblan korpoframon de
+tiu maljuna junulo verŝajne malmulte da vitaleco por ĝin nutri.
+Laŭ la malkaŝaĵoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo
+nombriĝis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin
+silentigis aŭtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis
+kaj blasfemaj fantaziaĵoj aŭ fivortaj kantaĉoj ruĝigis miajn
+vangojn kaj alvenigis sur la vizaĝon de Roberto mienon de naŭzo.
+La kapitano estis ĝentlemano laŭ la ĝenerala mondotakso sed
+laŭ mia opinio la ĝentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis
+fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas.
+Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie
+en li troviĝas punkto ankoraŭ tro dolora por toleri la plej etan
+tuŝadon. Pro liaj lingvaĵo, maniero kaj inteligenteco tamen mi
+inferencis ke lia haŭtkoloro akiris al li la kelkajn avantaĝojn
+atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza
+kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; feliĉa pro la
+libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj
+pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne
+povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo
+aliigis tiel videble lian aspekton per tiel ĉiutage plipeziĝanta
+malĝojo. Sed mankis al mi kuraĝo kaj neniu alia havis la tempon nek
+la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de branĉo de
+la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]
+
+En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom
+la ĝenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano ĉar povus
+esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de
+la du antaŭaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, ĉar
+tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas laciĝon kaj
+malkonstatigas timon ĝis la forpaso de la krizo.
+
+"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan
+dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo
+kiam okazos verŝajne kelkaj ŝanĝoj. Nenio krom dormado aŭ miraklo
+lin travivigos nun. Bonan nokton!"
+
+Foriris la kuracisto kaj, manĝante tutan manplenon da vinberoj,
+mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano
+kaj sidiĝis sur malmolan tabureton por komenci mian vaĉon. La
+kapitano kuŝis kun lia varma marasma vizaĝo turnita ĝis mi,
+plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun
+lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur
+malfacile povintus kompreni. Roberto kuŝis etendiĝinte sur sia
+lito en la interna ĉambro kies porto staris duonaperte por ke
+freŝa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra
+la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan
+figuron kaj pli helan vizaĝoprofilon kaj, havante nenion por fari
+en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu,
+verŝajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urĝon
+ĝin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antaŭensendi al pli
+sekuraj loĝejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam
+foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis
+min perturbi ĉar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi.
+Dum mi sidis aŭskultante la horloĝojn de la nin ĉirkaŭantaj
+preĝejospajroj, mi distriĝis planante la estontecon de Roberto
+same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran
+manplenon da atutoj per kiuj entrepreni ĉi tiun vivoludon ĝis
+nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam raŭka sufokita voĉo
+alvokis:
+
+"Lucino!"
+
+Estis la kapitano kaj iu nova teruro ŝajnis lin esti provizore
+plifortiginta.
+
+"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi
+postsekvante lian fantazion, ĉar lian vizaĝon malsekigis la
+humidaĉa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado
+ofte antaŭiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min,
+dilatiĝante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ĝis li
+ekparolis feroce:
+
+"Tio estas mensogo! Ŝi mortis. Kaj ankaŭ Boĉjo, damnu lin!"
+
+Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan
+melodion ofte antaŭe mildigintan tian deliron, sed apenaŭ trapasis
+miajn lipojn la linio,
+
+"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian
+pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:
+
+"Silentu! Antaŭe ŝi kantis tiumaniere al Boĉjo sed malkonsentis
+kanti al mi. Mi ĵuris vippeli la diablon el ŝi kaj mi plenumis
+la ĵuron. Sed, eksciu, ke antaŭ ol tranĉi al si la gorĝon ŝi
+promesis min hanti kaj tiun promeson ŝi nun plenumas!"
+
+Li fingreindikis ion malantaŭ mi kun aspekto de tiel pala malĝojo
+ke senvole mi ekrigardis transŝultron kaj eksaltetis kvazaŭ vidinte
+veran fantomon; ĉar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ĉambro,
+mi vidis ombran vizaĝon ĉirkaŭtan de nigra hararo kaj perceptis
+sube, ĉe-gorĝe, iun skarlataĵon. Post minuto mi ekkonsciis ke
+temis nur pri Roberto kiu antaŭenkliniĝis ekde la piedo de sia
+lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ĝi parton
+de sia ruĝa ĉemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaŭgite.
+Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaĝon! La sendifekta flanko
+alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon
+ĝin observis—malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj
+briletis, liaj lipoj disapartiĝis kiel tiuj de homo aŭskultanta per
+ĉiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ĉashundo al kiu la
+vento alportis la odoron de ne antaŭe atendita predo.
+
+"Ĉu vi konas lin, Roberto? Ĉu li parolas pri vi?"
+
+"Mia Ĉ'elo, ne, S'jorino. Ĉiuj ili posedas duondekduon da Boĉjoj.
+Mi nur vekiĝis ĉar mi aŭdis mian nomon. Temas nur pri tio."
+
+Li parolis tre nature kaj rekuŝiĝis dum mi revenis al mia zorgato,
+supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi
+rimarkis esperigan ŝanĝon. La tremo moderiĝis, la malvarma
+ŝvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado,
+la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aŭ lin forkonduki
+delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondiĉon je
+noktomezo, petis ke mi tenu la ĉambron malvarma kaj trankvila
+kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton
+tuj post lia vekiĝo. Ege senzorgigite, mi kuŝigis la kapon
+sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj
+juĝis min preta plenumi unu el tiuj heroaĵoj kiujn scipovigas
+longa ekzercado—"unuokulan dormadon"—kiel ni kutimas diri:
+duondormetadon dum kiu dormas ĉiuj sensoj krom la aŭdo. La plej
+minimuma murmuro aŭ movo ĝin interrompos kaj revigligos onian
+intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari
+en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ĉar
+antaŭaj gvatdevoj, izoliĝo kaj multaj maltrankviligaĵoj faris
+siestojn danĝeraj entreprenoj. Ekvekiĝinte duondekduon da fojoj en
+unu horo kaj trovinte ĉion en trankvila stato, mi faligis surbraken
+mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekiĝi post dek
+kvin minutoj, profunde ekdormis.
+
+La batsono de malaltvoĉa horloĝo vekis min eksalte. "Estas la unua
+horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterniĝis aŭdinte du pluajn
+batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstariĝis por ekscii ĉu mia
+longa forgesado okazigis iun difektaĵon. Forta mano kontraŭpremis
+min sur mian seĝon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la
+instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi
+kaj tute laŭlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado
+antaŭ-anoncanta nevideblan danĝeron. Li estis ege pala; lia buŝo,
+kruela; ambaŭ okuloj plenis je sombra fajro, ĉar eĉ la vundita
+okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro
+sin atentiganta supre kaj sube de ĝi. Sed lia tuŝo estis stabila,
+lia voĉo mallaŭta, dum li diris:
+
+"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s'
+eblas al mi, sed vi vekiĝis tro frue."
+
+"Delasu min, Roberto. La kapitano moviĝetas. Mi devas dozi
+medikamenton al li."
+
+"Ne, S'jorino. Vi n' moviĝu 'nunuran colon. Rigardu!"
+
+Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi
+antaŭe lasis la medikamenton. Ĝi estis malplena.
+
+"Ĉu li jam trinkis ĝin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.
+
+"Mi ĝin forĵetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je
+ĝi."
+
+"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"
+
+"Ĉar ke mi malamegas lin."
+
+Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizaĝo elmontris tion
+dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanĉis fajran rigardon en la
+direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon
+kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li
+plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paliĝis, kiel
+virinoj stulte kutimas fari kiam subita danĝero ilin alfrontas, ĉar
+Roberto liberigis mian brakon, sidiĝis sur la randon de la lito min
+antaŭstaranta kaj diris kun misaŭgura kvieteco kiu malvarmigis min
+dum mi vidis kaj aŭdis ĝin:
+
+"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ĉar ke l' pordo 'stas
+ŝlosita kaj la ŝlosilo 'stas en mia poŝo. N' ekkriu, ĉar ke
+necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via buŝo,
+antaŭ ol k' oni aŭdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi
+'stas faronta."
+
+"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta
+maniero, kaj lia kapo sencerbumiĝas. Mi devas indulgi lin ĝis kiam
+alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri,
+tute trankvile:
+
+"Mi restos senmove kaj aŭskultos vin. Sed bonvolu malfermi la
+fenestron. Kial vi ĝin fermis?"
+
+"Mi b'daŭras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi
+trasaltus ĝin aŭ ekkriegus kaj m' ankoraŭ ne pretas. Mi fermis
+ĝin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera
+rimedo mia."
+
+La kapitano moviĝetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi
+stariĝis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian
+ŝultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:
+
+"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."
+
+"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas
+prizorgi lin."
+
+"Li mortu! Kaj vi n' enmiksiĝu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"
+
+Malgraŭ lia mallaŭta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon
+en lia rigardo kaj malfortiĝis pro timo. Tamen la timo instigis
+min kaj, apenaŭ konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min
+malliberigintajn kaj ekkriis:
+
+"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial
+vi malamas lin? Li ne estas via mastro."
+
+"Li estas mia frato."
+
+Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun
+svaga sed senerara antaŭscio la baldaŭ anoncotan informaĵon.
+Restis al mi ununura petego kaj ĝin mi faris.
+
+"Roberto, diru al mi la signifon de ĉio tio. Ne estigu krimon kaj
+duonrespondecigu min pri ĝi. Estas pli bona rimedo por ĝustigi
+malĝuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ĝin."
+
+Mia voĉo tremetis dum mi parolis kaj mi aŭdis la timigitan
+batetadon de mia koro. Ankaŭ li aŭdis ĝin kaj se iam fareto mia
+gajnis karecon aŭ respekton de li, lia memorado pri ĝi helpis min
+tiam. Li malsuprenrigardis, ŝajnis starigi demandon al si. Mi ne
+scias kio ĝi estis, sed la respondo min favoris ĉar kiam la rigardo
+denove leviĝis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.
+
+"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne
+ŝanĝos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia
+S'joro la ŝancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos
+mi."
+
+"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."
+
+Malsaĝa eldiraĵo. Tion mi konsciis jam dum ĝi trairis miajn lipojn
+ĉar nigra malrideto kunamasiĝis sur la vizaĝo de Roberto kaj
+liaj fortaj manoj fermiĝis en fiaspekta speco de retengesto. Sed
+li ne tuŝis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaŭ li,
+kontentiĝante, ŝajne, lasi ĉesigi la vivon al tiu la malrapidan
+sufokadon de la senaera ĉambro.
+
+"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri
+tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam
+multe antaŭ nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie
+'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiaŭvespere. Kaj nun
+necesas k' li finvivu."
+
+"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur
+iu ajn malmurda pensadvojo.
+
+Kun unu el la rapidaj ŝanĝoj komune ekzistantaj en miksita
+temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj
+de Roberto pleniĝis, la fikstenitaj manoj sterniĝis antaŭ lia
+vizaĝo, kaj mi aŭdis nur la hezitantajn vortojn:
+
+"Mia edzino. Li forprenis ŝin."
+
+En tiu momento ĉiu timemo glutiĝis en brulanta indigno pri la
+misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata
+ekvenĝi ofendon por kiu nur tio ĉi ŝajnis la sola kompenso. Ne plu
+estis sklavo aŭ kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis
+lin alfronte al mia taksado. Anstataŭe senlima kompato en mi sopiris
+lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ŝajnis tiel senpovaj ke neniajn mi
+proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan,
+senhejman, subenkliniĝintan pro malĝojo kiun mi ne scipovis kuraci
+kaj delikattuŝe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe
+scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun
+bonkoran viron.
+
+La kapitano ĝemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne
+ekmoviĝis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel
+povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraŭ
+fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia
+buŝo aspektis senĝoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli
+longe." Kaj li rakontis, ĉar kompato estas donaco kiun povas havigi
+la plej malriĉaj, kiun povas antaŭenkliniĝi por ricevi la plej
+fieraj.
+
+"Vi komprenu, S'jorino, lia patro—mi rajtus diri nia patro se mi
+n' hontus pr' ili ambaŭ—lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj
+postlasis nin ĉiujn al S'joro Nedo—tie li nun kuŝas, tiam li
+'stis dekokjara. Ĉiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda
+Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn haŭton kaj hararon de li.
+Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ĉiuj, precipe por mi, kaj aĉetis
+Lucinon de ĉe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam
+l' eksciis ke ŝi plaĉas al mi. M' edziĝis kun ŝi kiel eble plej
+bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ĝis kiam S'joro
+Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaŭ.
+Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ŝi eluziĝu
+tie en lia rizmarĉo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam
+ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k'
+Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ŝin
+kaj—ŝin prenis."
+
+"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj
+pasio.
+
+Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en
+lian vizaĝon kaj profundigis la tonojn de lia impeta voĉo dum li
+etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:
+
+"Mi duonmortigis lin tiam kaj ĉi-nokte mi finplenumos la taskon."
+
+"Jes, jes, sed daŭrigu nun. Kio okazis poste?"
+
+Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhaŭtulo
+povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante
+tiujn lastajn farojn de frata opresado.
+
+"Ili vipbatis min ĝis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam
+ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontiĝo vi
+s'pozis min blankulo. Rigardu ĉi-tien!"
+
+Kun subita tordiĝo li apartigis sian ĉemizon ŝirgeste de kolo al
+talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ŝultroj profunde
+plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi
+la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la
+kompatinda digno kiun granda malĝojo disponigas al la plej humila
+suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:
+
+"Tio 'stas ĉio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis ŝin nek
+n'niam revidos ŝin en la nuna mondo. Eble eĉ n' en la venonta."
+
+"Sed, Roberto, kial vi supozas ke ŝi estas morta? La kapitano
+deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraŭdiros sian
+malfeliĉan diraĵon kiam lia menso resaniĝos. Ne senesperiĝu.
+Ankoraŭ ne rezignu."
+
+"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Ŝi 'stis tro fiera por
+toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta
+al ŝia k'raktero. Mi diris al ŝi k' ŝi tiel agu se ne 'stus alia
+rimedo kaj ĉiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino!
+Ho, ne 'stis ĝusta! Ne, nome de Dio, ĝusta ne 'stis!"
+
+Dum la memoraĵo pri tiu malĝoja maljusto, tiu duobla funebrigo
+brulis en lia vundita koro, stariĝis eksalte la diablo kaŭranta en
+la sango de ĉiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorĝon
+kaj, rigardante la blankan vizaĝon antaŭ si, murmuris mallaŭte
+interdente:
+
+"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en ĉio
+tio. Ni ne 'stas ankoraŭ egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o
+Nedo, jen estas Boĉjo. Kie 'stas Lucino?"
+
+Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallaŭta suspiro. Nur eta
+palpebrumado indikis ke li ankoraŭ vivas. Stranga silento plenigis
+la ĉambron dum la pli aĝa frato tenis la vivon de la pli juna frato
+pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga
+abomeno. En la ŝtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu
+el ili estis sufiĉe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi
+murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun
+mortanto kaj frenezulo? Ĉar ĉiu menso konsentinta neprege al iu ajn
+maljusta impulso estas freneza dum la impulso ĝin regas. Fortikon mi
+ne havis, nek multan kuraĝon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon,
+kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaŭ ol la horo tro
+malfruus. Sed almenaŭ unu armilon mi disponis—langon—ofte la
+plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo,
+naskigis en mi la potencon ĝin uzi. Kion mi diris nur la Ĉielo
+scias—sed certe la Ĉielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj,
+larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anĝelo instigis min uzi
+la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia aŭskultanto kaj
+mildigi lian koron. Ĉar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino
+daŭre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.
+
+Li aŭskultis kun la minaca mieno de homo ĉe kiu provizore regas
+bruta instinkto—mieno kiu malnobligas la vizaĝon de eĉ la
+plej grava altrangulo. Li estis simpla viro—malriĉa, seneduka,
+elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ĝojojn.
+La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian
+hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj
+kial li sinsenigu je tiu dolĉa, kvankam akra, mordaĵo nomiĝanta
+venĝo? Kiom da blankuloj, ĝuante la liberecon, kulturon kaj
+Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn
+kiujn li spertis tiam? Ĉu mi devintus lin riproĉi pri homa angoro,
+pri homa saŭdado al kompenso, ununuraĵoj nun restantaj al li el la
+ruinaĵoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al
+li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj
+kaj ilin pliproksimigontaj al Ĉielo? Ĉu mi devintus prediki la
+belecon de pardonemo, la devon de pia submetiĝo? Li havis nenian
+religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Toĉjo" kaj la nigra ombro
+de sklaveco ŝajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion.
+Ĉu mi devintus lin averti pri punoj kaj juĝoj kaj juraj potencoj?
+Kion li sciis pri justeco aŭ la kompato devanta mildigi tiun
+severan virton kiam ĉiun leĝon, homan kaj dian, oni rompis sur
+lia fajrejoŝtono? Ĉu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila
+devo aŭ frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn
+memoraĵojn povantajn ilin nun favori patro aŭ frato antaŭe staplis
+en lia koro? Ne. Ĉiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montriĝintus
+ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiĉe trankvila por klopodi
+ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol
+rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun
+ĉagrenitan animon el la labirinto en kiu ĝi palpiradis kaj preskaŭ
+terenfalis. Kiam mi paŭzis, senspire, Roberto turniĝis al mi,
+demandante, kvazaŭ homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia
+Ĉiopovo:
+
+"Ĉu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daŭre vivi, S'joro
+Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"
+
+"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos ŝin tie-ĉi
+aŭ en tiu bela post-tie-ĉi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek
+mastro nek sklavo."
+
+Li forigis la manon de sur la gorĝo de sia frato, levis la rigardon
+ekde mia vizaĝo ĝis la pretera vintra ĉielo, kvazaŭ serĉante
+tiun benitan landon, pli feliĉan eĉ ol la feliĉa Nordo. Ho
+ve! estis la plej malhela horo antaŭ la tagiĝo! Supre estis
+nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo
+elmontranta la fraton lin senĝojigintan. Kiel blindulo kredanta
+ke suno ekzistas sed ne povanta ĝin vidi, li ŝancelis la kapon,
+faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone,
+starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol
+la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita
+ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversiĝis kaj
+vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la
+kirloakvon en kiu ĝi preskaŭ perdiĝis.
+
+"Mi aŭskultis vin, Roberto. Aŭskultu min nun kaj aŭdu tion kion
+mi diras, ĉar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero
+por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi
+foriru disde ĉi tie, disde la tento de ĉi tiu loko kaj la malĝojaj
+pensadoj kiuj ĝin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio
+mi vin estimegas ĉar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la
+venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj ĉi tiu
+viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin
+al bona kara Masaĉuseco por komenci novan vivon tie kiel libera
+homo—jes, kaj feliĉa homo. Ĉar kiam la kapitano resaniĝos, mi
+ekscios de li kie estas Lucino kaj movos ĉielon kaj teron por ŝin
+trovi kaj ŝin revenegi al vi. Ĉu vi bonvolas konsenti pri tio,
+Roberto?"
+
+Malrapide, ege malrapide estiĝis la respondo, ĉar la celo de unu
+semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasiĝis en unu
+horo.
+
+"Jes, S'jorino, mi bo'volas."
+
+"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi
+laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara
+kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi
+ankoraŭ evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu,
+Roberto, nome de Lucino."
+
+Ni danku Ĉielon pro la senmorteco de la amo! ĉar kiam ĉiuj aliaj
+rimedoj de savo malsukcesis, ero de ĉi tiu vivesenca fajro moligis
+la feran volon de la viro ĝis kie virina mano povus ĝin fleksi.
+Li permesis ke mi forprenu de li la ŝlosilon, ke mi lin forkonduku
+mildageste ĝis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun
+mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian ĉambreton, li falis sur
+sian liton kaj restis tie kvazaŭ lacigite per la plej malfacila
+konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malŝlosis la mian,
+suprenŝovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero,
+tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ĝis nova tagiĝo
+ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri
+kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno leviĝis
+tiel ĝoje kvazaŭ ĝi brilus nur por feliĉaj hejmoj, la kuracisto
+iris ĉe Roberto. Dum unu horo mi aŭdis la murmuradon de iliaj
+voĉoj. Unu fojon mi subaŭdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam,
+dum intervalo, pian silenton, kvazaŭ en la sensoneco tiu bonfara
+viro prizorgis ne nur korpon sed ankaŭ animon. Kiam li foriris, li
+forkondukis Roberto kun si, paŭzante por sciigi al mi sian intencon
+lin survojigi kiel eble plej baldaŭ sed ne antaŭ ol ni denove
+renkontiĝos.
+
+Ili ne plu vidiĝis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi
+la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan deĵorejon.
+Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis ĉar pensadoj pri la kompatinda
+Lucino ŝancelis mian koron kaj baldaŭ mi staris denove ĉepostene,
+esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste
+forŝtelis. Ĵus kiam la nokto sin anoncis aŭdiĝis frapetsono kaj,
+malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, laŭvorte "vestitan kaj
+en ĝusta mensostato". La kuracisto jam anstataŭis la ĉifonan
+kompleton per netaj vestaĵoj kaj postrestis de tiu ŝtorma nokto
+nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema
+mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpaŝis la sojlon, ne
+prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun
+perfida hezito en la voĉo:
+
+"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta."
+
+Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.
+
+"Ĝis la revido, Roberto! Restu kuraĝkora kaj kiam mi hejmenrevenos
+al Masaĉuseco, ni renkontiĝos en pli ĝoja loko ol ĉi tiu. Ĉu vi
+tute pretas, ĉu vi bone komfortas por via vojaĝo?"
+
+"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro ĉion aranĝis. Mi 'stas
+forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi
+'stas kiel eble plej f'liĉa ĝis kiam mi trovos..."
+
+Li paŭzis, tiam daŭre parolis, enrigardetante la ĉambron:
+
+"Mi f'liĉas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro
+ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'daŭras devi konfesi
+tamen ke mi n' ĉesas lin malamegi."
+
+Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaŭ mi. Ĉar tiuj
+eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektiĝi en ununokta tempodaŭro.
+Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturiĝi
+kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian
+pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la
+magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron
+de ĝi, sur kies malhela kovraĵo brilis blanklume la Virga Patrino
+kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion.
+Roberto enigis la monon en sian poŝon kun dankema murmurado, la
+libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:
+
+"_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino."
+
+Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj
+por vidi, mi sentis liptuŝadon kontraŭ miajn manojn, aŭdis la
+sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam
+foriris.
+
+Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon,
+des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis
+kaj post iom da tempo interŝanĝiĝis kaj ke kiu ajn estis la
+koncerna interŝanĝito, mi certas ke la Registaro akiris la plej
+bonan marĉandaĵon. Sed longe antaŭ ol tio okazis mi jam plenumis
+mian promeson al Roberto, ĉar tujege kiam mia malsanulo reakiris
+sufiĉan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen
+ĉirkaŭparolado:
+
+"Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?"
+
+Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aŭ malsincera, li tuj
+respondis:
+
+"Mortinta, Fraŭlino Dano."
+
+"Kaj ŝi sin mortigis kiam vi vendis Boĉjon, ĉu?"
+
+"Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa,
+duonmira. Sed mi kontentiĝis kaj diris nenion pluan.
+
+Kompreneble, mi sendis la novaĵon al Roberto, atendanta tie for en
+soleca hejmo—atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La
+alsendo preskaŭ rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti,
+malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novaĵon kaj baldaŭ
+revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi juĝis ke la viro jam
+perdis la subtenpovon de sia vivo.
+
+"M'opiniis ke mi n' plu vidos ŝin. Mi ĝojas ekscii ke ŝi n' plu
+spertas ĝenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi
+batalos por vi ĝis ke mi mortos, kio baldaŭ okazu, m' esperu."
+
+Ses monatojn poste lia espero realiĝis kaj li plenumis sian
+promeson.
+
+Ĉiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne
+ankoraŭ laciĝu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite
+pro tri sendormaj noktoj, senmanĝa tago kaj marŝado sub julia
+suno, sturmis la fuorton kiam la ĉielo jam noktiĝis, alfrontante
+multforman morton, sekvante siajn kuraĝajn ĉefojn tra fajra pluvumo
+da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro
+Andreo"—kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ĝin
+eliris perdinte preskaŭ duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aŭ
+vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel
+en antaŭaj epokoj, ĉirkaŭatan de sia korpogardistaro, lojala ĝis
+la morto. Certe, la insulto fariĝas honoro kaj la larĝa tombo
+bezonas nenian monumenton krom la heroeco ĝin konsekranta antaŭ
+nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra
+siaj larmoj la ŝajne malfeliĉan perdon aliiĝintan en respektindan
+venkon. Kaj certege, aljuĝiĝis la beno de Dio kiam lia lojala animo
+respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la
+fratoj kiujn vi havigis al mi."
+
+La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektiviĝis;
+ĉar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaŭjuĝo nun
+moderiĝas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de
+la kolora raso brilas antaŭ multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas
+en multaj oreloj malvolintaj aŭdi, venkas multajn korojn antaŭe
+malvolintaj kredi.
+
+Kiam alvenis la novaĵo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli
+feliĉa ol mi pro la devo ĉesi instrui kontrabandulojn, la nova
+laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn",
+kiel mia malhelhaŭta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de
+la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentiĝo, dum mi surmetis
+mian grandan antaŭtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi
+vestiĝus por la matena ellitiĝo de la Prezidento, mi komencis
+deĵori ĉe Malsanulejo Numero Dek ĉe Boforto. La sceno estis ege
+konata, tamen stranga, ĉar nur malhelaj vizaĝoj suprenrigardis min
+ekde siaj litaĉoj sternitaj tiel dense laŭ la planko kaj mankis
+al mi la akra akĉento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli
+dolĉatonaj voĉoj ĝoje intervokantaj unu la alian aŭ respondantaj
+al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ĝis kiam
+mortos la lasta Sudulo," aŭ "Se nia gento 'stas libera, ni povas
+toleri l' devon morti."
+
+Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron
+de almenaŭ tri, iompostiome, lavante, manĝigante, vindante laŭ la
+longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton
+mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel
+eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen
+ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kuŝis supre
+kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen eĉ tiam mi dubis, tiel aĉe li
+ŝanĝiĝintis, ĝis kiam mia rigardo atingis la identigilon super
+lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj
+afekciis min ĉar, memorante ke antaŭe li havis nenian nomon, mi
+konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li
+rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu
+ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn interŝanĝe de la multaj
+servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laŭŝajne li dormis. Dum
+mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo
+kuŝanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon
+super la du litoj min rigardis kaj diris:
+
+"Ŝajnas ke vi konas lin, ĉu ne, S'jorino?"
+
+"Vi pravas. Ĉu konas lin vi?"
+
+"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."
+
+"Kial vi diras 'eblis', kvazaŭ li jam mortis kaj forpasis?"
+
+"Mi s'pozas ĉar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan
+vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laŭ l' kuracisto. Li n'
+suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortiĝas ĉiun momenton. Mi
+jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun
+li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaŭ
+finforirinta."
+
+Vidiĝis en la vizaĝo de la knabo tiom da malĝojo kaj kareco ke mi
+memoris ion kaj demandis kun duobligita interesiĝo:
+
+"Ĉu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis
+al mi pri knabo kiu preskaŭ perdigis la vivon savante tiun de sia
+kamarado."
+
+Mi kuraĝas supozi ke la junulo ruĝiĝis, same kiel farintus iu
+ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi aŭdis lian kontentan
+ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako
+ĝis la pala kontraŭflanka figuro.
+
+"Laŭ Ĉ'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj ĉiam nin apogas
+unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daŭre torturu
+lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas
+duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskiĝis en Bostono."
+
+La parolinto pravis ĉar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro
+tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ĝuste estus lin
+kompari al la pika fanto. Sed la malhelhaŭta civitano rigardis la
+blankhaŭtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam
+tiel ofte mi vidis sur la vizaĝoj de niaj plej saĝaj homoj kiam
+ajn anonciĝis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ĝin
+tratranĉu aŭ pacience ĝin malimpliku.
+
+"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Ĉar eĉ se li maldormus, li
+estas tro debila por paroli."
+
+"Mi n'niam vidis lin ĝis m' aliĝis al l' regimento kaj laŭŝajne
+n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informaĵoj. Li 'stis speco
+de buŝfermulo kaj ŝajnis interesiĝi pri n'nio krom ataki la
+Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaŭ ni ĉiuj. Mi scias k'
+li ĉagreniĝis ĝis nia survojiĝo kaj kiam ni atakis malnovaĉan
+Vagneron li batalis diablovigle."
+
+"Ĉu vi estis kun li kiam li vundiĝis? Kiel la afero okazis?"
+
+"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Ĉar ŝajnis k' li konas
+la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraĝas
+pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l'
+alian. Ĉar kiam ili alkroĉiĝis kune, l' ulo ekkriis: "Boĉjo!" Kaj
+Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis."
+
+Mi sidiĝis subite ĉar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis
+en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis aŭdi la sekvontan
+raporton.
+
+"Vi vidu, kiam la Kolonelo—nia Ĉ'ela S'joro konservu lin kaj
+lin rev'nigu al ni!—ankoraŭ ne certas, vi scias, S'jorino,
+kvankam 'stas jam antaŭ du tagoj k' ni lin perdis—nu, kiam la
+Kolonelo kriegis 'Antaŭenhastu, 'naboj, hastu antaŭen!', Dano
+forrapidegas kvazaŭ li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas
+lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosaĵon kaj
+surgrimpas la muron. Ho! ĉu ĉi tio ne 'stis hastegaĵo?" Kaj la
+knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovaĝa kriego, kvazaŭ la
+nura memoraĵo pri tiu vigliga momento lin denove superverŝus en eka
+ventego de nebridebla ekscitiĝo.
+
+"Ĉu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj
+ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaŭ ĉiam ili
+ricevas.
+
+"Ne, S'jorino!"—emfazo sur la vorto 'S'jorino'—"mi pripensis
+n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektranĉas
+nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi
+taglumon en almenaŭ unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke plaĉis
+al li."
+
+"Evidentas ke tion vi faris. Nu daŭre parolu pri Roberto ĉar mi
+devus esti en deĵorado."
+
+"Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj,
+kvankam la tut' afero finfariĝis en ununura momento, mi m'moras kiel
+ĝi okazis, malgraŭ mia kriegado kaj fr'neza ĉirkaŭbatado. Ĵus
+tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro ĉirkaŭsvingadis sian glavon kaj
+kuraĝigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo
+kiu preterpasis. Li forĵetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj
+'takis l' ulon kvazaŭ tiu 'stus Ĝefo, Borigardo kaj Lio unuiĝintaj
+en solan personon. Mi grimpaĉis post li kiel eble plej rapide sed
+atingis la supron nur s'fiĉe frue por vidi lin ricevi trakorpan
+glavoŝovegon kaj forfali malsupren en la fosaĵon. Ne n'cesas
+demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, ĉar 'penaŭ
+scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forĵeti tiun
+Sudulaĉon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni
+Danon kaj lin forporti el l' fosaĵo. Kompatinda maljuniĝinta ulo!
+Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aŭ morti. Li diris
+k' li eniras ĝin por morti kaj li 'tingis la celon."
+
+Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedaŭratone
+eldiris tiujn lastajn vortojn mi returniĝis kaj la rigardo de
+Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je
+inteligenteco pruvanta ke li ĵus aŭdis, rememoris kaj meditis
+kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta ĉiujn ceterajn
+sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li
+kontentiĝis vidante virinan vizaĝon, tamen salutis ĝin kun nenia
+rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen aŭdigis nenian adiaŭon.
+Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aŭ lanti nun.
+Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elĉerpiĝis en unu
+dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li
+povus iam senti. Liaj lipoj moviĝis kaj, kiam mi antaŭenkliniĝis
+por aŭskulti ilian mesaĝon, flustro malvarmigis mian vangon,
+konsistigante la interrompatajn vortojn:
+
+"Mi 'stus farinta tion—sed pli bone 'stas tiel—mi 'stas
+kontenta."
+
+Ho! Tia li plenrajtis esti. Ĉar dum li forturnis la vizaĝon el la
+ombro de la finestinta vivo, sur ĝin la sunlumo de la estonta vivo
+sternis belegan kontentiĝon, kaj entirante sian lastan spiradon mia
+kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion.
+
+
+ * * * * *
+
+
+[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de
+la koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en
+tiu ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la
+piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!)
+paĝo.]
+
+PIEDNOTOJ
+
+[1] En la Usonangla lingvo de la deknaŭa jarcento la vorto
+ "contraband" havis, krom sia tradicia signifo ("varoj
+ transportitaj kontraŭleĝe kaj sekrete trans politikajn
+ limojn"), aldonan milittempan signifon: "Nigrahaŭta sklavo
+ transportita aŭ fuĝinta kontraŭleĝe kaj sekrete el la Sudaj
+ ŝtatoj, kie sklaveco estis permesita, en la Nordajn ŝtatojn,
+ kie sklaveco estis malpermesita kaj kie ĉiuj homoj estis
+ laŭleĝe liberaj."
+
+[2] La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta
+ aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezaĵo fiksita
+ al la ekstremaĵo de pendanta fadeno aŭ ŝnuro".
+
+[3] En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri
+ sendependeco.
+
+[4] Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First
+ Families of Virginia".
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO ***
+
+***** This file should be named 17665-0.txt or 17665-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/7/6/6/17665/
+
+Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
+Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.