summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/17482.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '17482.txt')
-rw-r--r--17482.txt4352
1 files changed, 4352 insertions, 0 deletions
diff --git a/17482.txt b/17482.txt
new file mode 100644
index 0000000..a6b4f15
--- /dev/null
+++ b/17482.txt
@@ -0,0 +1,4352 @@
+Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando
+
+Author: Lewis Carroll
+
+Illustrator: Brinsley Le Fanu
+
+Translator: E. L. Kearney
+
+Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO ***
+
+
+
+
+Produced by David Starner, William Patterson and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+ LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO
+
+ DE
+ LEWIS CARROLL
+
+
+ TRADUKITA DE
+ E.L. KEARNEY, M.A.
+
+
+ ILUSTRITA (LAUX AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE
+ _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE
+ BRINSLEY LE FANU
+
+
+ BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
+ (INCORPORATED)
+ MUSEUM STATION BUILDINGS
+ 133-136 HIGH HOLBORN, LONDON
+ 1910
+
+
+
+
+ ANTAUXPAROLO DE L' TRADUKINTO
+
+
+De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis
+nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj
+miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas
+tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj
+trezoroj de la angla infanaro.
+
+Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn
+kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas
+laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj
+legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro.
+Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus
+parkere citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Cxesxsxr_
+Kato, efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni
+ne supozu ke la libro tauxgas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo:
+cxar la kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum
+la maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ trovigxas
+ecx sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun
+profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la
+Rauxpo aux la Falsa Kelonio.
+
+Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem.
+
+Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian
+danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al
+Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi
+cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics'
+mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu
+unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra)
+eldono de 'Alicio en Mirlando.'
+
+Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn
+(12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj
+esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla
+lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon
+de la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre
+facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de
+
+ La Tradukinto.
+
+
+
+ ENHAVO
+
+
+ CXAPITRO PAGXO
+
+ I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1
+
+ II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11
+
+ III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO 20
+
+ IV. CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29
+
+ V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO . . 40
+
+ VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50
+
+ VII. TETRINKADO CXE FRENEZULOJ . . . . 63
+
+ VIII. KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO . . . . 76
+
+ IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88
+
+ X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101
+
+ XI. KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? . . . . 112
+
+ XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122
+
+
+
+
+ ILUSTRAJXOJ
+
+
+ PAGXO
+
+ DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA
+ LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3
+
+ LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN
+ PROPRAN FINGROINGON . . . . . 24
+
+ LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33
+
+ LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53
+
+ DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62
+
+ LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON . . 74
+
+ LA VITRA TABLO . . . . . . . 78
+
+ LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO
+ PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86
+
+ LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94
+
+ LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120
+
+
+
+
+ ANTAUXPAROLO DE LA AUXTORO.
+
+
+ I
+
+ En somerbril' ni glitas kvar:
+ Du fusxe uzas remon,
+ Fusxregas tria knabinet'
+ Boatan la vagemon.
+ La kvara (nejunulo) celas
+ Indulgi la revemon.
+
+
+ II
+
+ "Kruela Tri'! Cxu volas vi
+ En tia hor'--rakonton?
+ Se pri la astmo scius vi,
+ Vi eble sentus honton!"
+ --Protesto senutila! Venkas
+ Trivocxa kri', "Rakonton!"
+
+
+ III
+
+ _Unua_ per komanda vocxo
+ Ordonas ekrakonti,
+ Kaj pli gxentile _Dua_ petas
+ "Jes, nepre _mir_-rakonti."
+ Rakonton petolrompas _Tria_
+ (Ne scias _sxi_ ja honti!)
+
+
+ IV
+
+ Silento falas! De nun cxiu
+ Auxskultas plenkredulo
+ Pri l' _Songxinfano_ kiu vivas
+ Kun bird' kaj best' kunulo,
+ Kunul', jen kiel arbo alta,
+ Jen eta kiel kulo.
+
+
+ V
+
+ Tre ofte volus la laculo
+ La Songxon maldauxrigi,
+ Promesas je sekvanta fojo
+ Gxin iom plilongigi.
+ "Jam venis la sekvanta fojo,
+ Nin volu kontentigi!"
+
+
+ VI
+
+ Do kreskis plu la Mirlandajxoj
+ Iom post iom, grade:
+ Naskigxis cxiuj en boato
+ Dum vagis ni remade.
+ --Subiras sun', do hejmen gaje
+ Ni remas babilade.
+
+
+ VII
+
+ Jen _Alici'_. Akceptu sxin
+ Kaj gardu en memoro:
+ Al pilgrimint' ja kara estas
+ El malproksim' la floro;
+ Velkinte gxi memorojn vekas
+ Valorajn pli ol oro.
+
+
+
+
+ LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO
+
+
+
+
+ CXAPITRO I
+
+ MIRINDA FALEGO!
+
+
+Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo,
+tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la
+libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek
+konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek
+desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar
+la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro
+fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti
+lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj
+okuloj.
+
+Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio _tre_
+eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:--
+
+"Ho, ve! mi malfruos!"
+
+(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis
+efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute
+ordinara.)
+
+Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj,
+rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar
+subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu
+havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis!
+Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub
+la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin.
+
+Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio
+postkuris gxin en la tuneleton.
+
+La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel
+fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta.
+Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi,
+trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton.
+
+Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre
+profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu
+stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi
+kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi
+malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar
+estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto,
+kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux,
+tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn
+de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu
+fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO.
+Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj
+vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon,
+pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj
+momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon.
+
+ [Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO,
+ FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]
+
+"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego,
+cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro
+gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de
+la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni
+povas kredi.)
+
+Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu _neniam_ la falo finigxos? "Mi
+volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi
+nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux
+ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la
+lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo
+ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian
+klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.)
+"Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux
+longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio
+havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn
+kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.)
+
+Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo!
+kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas
+kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Cxe eksono
+de tiu strangajxo sxi certe _ne_ sopiris auxskultantojn); "mi ja devos
+demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino,
+diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi
+penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti
+falante tra l' aero. Cxu _vi_ povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min
+malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi
+la nomon ie sur la muroj surskribitan."
+
+Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari,
+sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere _Dajna_
+tre sopiros min." (_Dajna_ estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la
+temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul',
+ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed
+vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso.
+Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema,
+kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj
+mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn
+mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el
+la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi
+sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en
+mano kun _Dajna_ kaj diras al sxi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al
+mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!)
+subite sxi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego
+efektive finigxis!
+
+Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la
+piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed
+rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la
+Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis
+kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos,
+cxielo savu miajn orelojn!"
+
+En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis
+la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia
+longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la
+plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj.
+Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante
+malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio
+malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam
+povos eliri la halon.
+
+Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj
+jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke
+gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj
+estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi
+malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta
+kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen
+malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la
+oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis.
+
+Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton
+ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la
+genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej
+belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi
+tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj
+kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx
+la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda
+Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la sxultroj! Ho, se mi nur
+havus la kapablon _teleskopigxi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel
+oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam
+en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas
+preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto,
+sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian
+sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon
+sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe,"
+diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la
+vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.
+
+"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed
+mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi
+cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis
+kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux
+estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn
+malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan
+regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la
+regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin
+tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos
+la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni
+trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke
+pli malpli frue gxi malordigos la internajxon.
+
+Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno',
+Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas,"
+diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto,
+sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne
+mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!)
+
+
+ * * * * *
+
+
+"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte
+gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da
+alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste
+tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen
+sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi
+malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris
+sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian
+aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton
+kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin!
+
+Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri
+en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke
+sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por
+reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi
+gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la
+tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la
+vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris.
+
+"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre
+severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon
+sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj
+kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori;
+kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi
+trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia
+Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi
+estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje
+ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu
+respektindan personon!"
+
+Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub
+la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon,
+sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min."
+
+"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos
+atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo.
+Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre
+gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si
+"Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por
+palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin
+la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon,
+tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio
+okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam
+okazis nur ordinarajxoj. Do, por _ion_ okazigi, sxi laboradis per la
+dentoj gxis de la kuko neniom restis.
+
+
+
+
+ CXAPITRO II
+
+ LA LAGETO FARITA EL LARMOJ
+
+
+"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx
+forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej
+granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam
+sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam
+farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.)
+
+"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj
+sxuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min
+pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin;
+cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do
+en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj."
+
+Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi
+pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos,
+sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga:
+
+ _Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia,
+ sur la Tapisxeto
+ apud Fajrgardilo
+ (Kun amsalut' de Alicio)._
+
+Ho, kian sensencajxon mi parolas!"
+
+En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto
+sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed
+havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la
+planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en
+gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris.
+
+"Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe
+ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por
+plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis
+la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj
+etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj
+kovranta preskaux la tutan plankon de la halo.
+
+Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis
+la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse
+vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia
+grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si:
+"Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!"
+
+Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti
+helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi
+ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos,
+Sinjoro:--"
+
+La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per
+cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
+
+Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre
+varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:--
+
+"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga!
+Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis
+sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis
+min _iom_ sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando;
+_kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis
+cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi
+sxangxigxis en iun el ili.
+
+"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per
+longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas
+Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre
+malmulte. Ankaux sxi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute
+konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn
+faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras
+dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek!
+Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min
+geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo,
+kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en
+Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"
+
+Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam
+sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia
+vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la
+originalajn.
+
+ _Rigardu! Jen la krokodil'!
+ La voston li netigas;
+ Sxprucante akvon el la Nil'
+ La skvamojn li briligas._
+
+ _Senmova restas la busxeg',
+ Li ungojn kasxas ruze;
+ Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg'
+ Frapfermas li amuze._
+
+"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove
+la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas
+Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa
+maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos
+lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos
+Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon
+cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru,
+karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi
+certigu tion, kaj _poste, se mi sxatos esti tiu persono_, mi konsentos
+supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho
+ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie
+cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon."
+
+Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi
+vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la
+Kuniklo.
+
+"Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas."
+
+Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin,
+eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco,
+kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la
+ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la
+malagrablajxon malkreski gxis nulo.
+
+"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio,
+iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin
+ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do
+kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora
+sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras
+pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel
+absurde malgranda, estas ja ne tolereble."
+
+En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis
+sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono,
+sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis
+"en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en
+la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al
+si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni
+trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da
+infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion
+de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post
+nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj
+kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!"
+diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi
+nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre
+stranga, sed hodiaux _cxio_ ja estas stranga."
+
+En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi
+cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la
+plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto
+nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem
+nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso
+englitinta en la akvon same kiel sxi mem.
+
+"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio
+estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon
+paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis
+per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre
+lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho
+Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu
+tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia
+frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!")
+
+La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al
+sxi palpebrumante per unu okuleto.
+
+"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la
+Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux
+la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj,
+Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Sxi do rekomencis
+france, dirante "_ou est ma chatte?_" (la unua frazo en sxia
+lernolibro).
+
+La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis.
+
+"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la
+sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la
+katojn."
+
+"Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu
+_vi_, se vi estus mi, amus la katojn?"
+
+"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu.
+Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre
+ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _sxin_. Sxi estas la plej kara
+dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum
+sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante
+la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por
+dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu,"
+denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon;
+sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis
+aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_."
+
+"_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo.
+"Cxu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio
+malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj!
+Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!"
+
+"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi
+alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?"
+
+La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:--
+
+"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre
+sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa
+bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi
+petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn
+kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas
+al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil
+spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho,
+ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for
+per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo
+grandan plauxdbruon.
+
+Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi _kara_ Muso, revenu!
+mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne
+placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al
+sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio),
+kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo,
+kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio
+mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu
+prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj
+kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis
+kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj,
+birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta
+birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune
+sur la tero, tre malsekaj.
+
+
+
+
+ CXAPITRO III
+
+ POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1]
+
+
+La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen
+birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta
+al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj.
+Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili
+interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio
+tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj
+jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en
+la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la
+pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al
+tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute
+rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.
+
+Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu
+cxiuj, kaj auxskultu _min_. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!"
+
+Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.
+
+Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan
+antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux
+resekigxos.
+
+"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj?
+Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas!
+'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la
+anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la
+lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de
+Mercio kaj Nortumbrio--'"
+
+"Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante.
+
+"Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la
+brovojn), "cxu vi parolis?"
+
+"Ne mi," la Loro rapide respondis.
+
+"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj
+Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj
+ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de _Canterbury_ trovis gxin[2]
+konsilinda--"
+
+"Trovis _kion?_" diris la Anaso.
+
+"Trovis _gxin_," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas
+kion signifas 'gxi'?"
+
+"Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion.
+Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion
+trovis la cxefepiskopo?"
+
+"Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin
+konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi
+al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi
+sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion.
+
+"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom
+melankolie. "Via rakonto ne sekigas min."
+
+"Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene
+la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni
+el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn
+ri-med-ojn."
+
+"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj
+mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem."
+
+La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la
+birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli
+simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin
+estus la 'Kauxko'-vetkuro."
+
+"Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne
+dezirante la informon, sed nur cxar sxi rimarkis ke la Dodo pauxzas
+kaj sxajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj cxar neniu alia montris
+la inklinon paroli.
+
+La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi gxin estas
+per la ago mem." (Kaj cxar ian vintran tagon vi eble volos mem
+eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo arangxis gxin.)
+
+Unue, gxi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne
+gravas). Due, gxi starigis cxiujn partoprenontojn cxe diversaj punktoj
+de la kretstreko. Oni ne diris, laux angla kutimo, "unu, du, tri,
+FOR!" sed cxiu devis komenci kaj cxesi la kuradon laux sia propra
+inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finigxis.
+Tamen post longa kurado, eble duonhora, cxiuj tute resekigxis, kaj la
+Dodo subite ekkriis: "La Kauxko finigxis."
+
+Cxiuj amasigxis cxirkaux la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu
+venkis?"
+
+Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi.
+
+Gxi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu
+sama sintenado kiun ordinare havas Sxejkspir en niaj bildoj). En la
+fino la Dodo diris:--"Cxiuj venkis, kaj cxiu devas ricevi premion."
+
+Plena hxoro da vocxoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn
+disdonos?"
+
+"Ja _sxi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur
+Alicion. Sekve, la tuta aro amasigxis cxirkaux sxi kaj kriis konfuze
+"La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta
+alian ideon neniun, ensxovis la manon en sian posxon kaj felicxe
+trovis tie pakajxeton da sukerajxoj (kiujn per bonsxanco la sala akvo
+ne difektis) kaj ilin sxi disdonacis kiel premiojn. Suficxis gxuste
+por donaci al cxiuj po unu.
+
+"Sed sxi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso.
+
+"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio
+dirante:
+
+"Kion alian vi havas en la posxo?" Alicio respondis malgxoje ke "nur
+fingroingon." "Gxin transdonu al mi," diris la Dodo.
+
+Denove cxiuj amasigxis cxirkaux sxi, dum la Dodo solene prezentis
+la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti cxi tiun
+elegantan fingroingon." Cxe la fino de tiu mallonga parolo cxiuj
+aplauxdis.
+
+ [Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS
+ AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.]
+
+Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed cxiuj
+tenadis sin tiel serioze ke sxi ne kuragxis ridi. Ankaux cxar sxi ne
+povis elpensi ion dirindan, sxi nur simple klinis respekte la kapon
+akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.
+
+Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte
+da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi
+siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin
+per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin
+denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu.
+
+"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj
+la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn
+komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke
+gxi ree ofendigxos.
+
+"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja."
+
+"Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian
+voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la
+rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi
+enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux
+rakontvosto:
+
+
+ Furi' diris al
+ Mus', kiun
+ trafis
+ li jxus,
+ 'Ni havu
+ proceson,
+ procesos mi
+ vin! Ne ekpenu
+ rifuzi; tio,
+ nur por amuzi
+ min, estas
+ necesa; defendu
+ do vin!'
+ 'Ne utilus,
+ sinjor';
+ diris mus' kun
+ fervor'--
+ 'Sen jugxistoj
+ procesi
+ tempperdo
+ ja estas.'
+ 'Mi vin
+ jugxos
+ tutsole'
+ --diris li
+ ruzparole.
+ Li muson
+ kondamnis;
+ nun
+ sola
+ li
+ restas.
+
+
+"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi
+pensas?"
+
+"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina
+vostkurbo, cxu ne?"
+
+"Mi ne!" ekkriis la Muso.
+
+"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed
+kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"
+
+La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la
+riprocxon:
+
+"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo."
+
+"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj
+vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis
+kolere.
+
+"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la
+foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen
+la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj
+malaperis.
+
+La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni,"
+unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha,
+mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la
+bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la
+busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro."
+
+"Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie cxi," Alicio diris tion al
+neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja
+kapablus tuj reporti gxin."
+
+"Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris
+gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta
+paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Sxi estas la
+plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin
+_bird_kaptanta,..."
+
+Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn.
+Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge
+enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj
+malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis
+per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam
+pasis, je kiu vi devis kusxigxi."
+
+Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio
+restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" sxi diris
+melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde,
+neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo.
+Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun
+sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris.
+
+Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide
+direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la
+bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.
+
+
+
+
+ CXAPITRO IV
+
+ CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4]
+
+
+Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide,
+kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin
+murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj
+vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke
+mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"
+
+Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da
+blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi
+ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis
+en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra
+tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio
+cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo
+ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras cxi tie ekstere?
+Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon.
+Rapidu, for!"
+
+Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia
+kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano.
+
+"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante.
+"Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos
+alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi
+ilin."
+
+Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo
+kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro.
+B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per
+sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj
+estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj
+gantojn.
+
+"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de
+Kuniklo! Eble ankaux _Dajna_ igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio
+povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.'
+'Post unu momento, varnjo; tamen gxis _Dajna_ revenos, mi devas gardi
+la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_
+komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en
+la domo."
+
+Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon
+apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi)
+ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon
+kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam
+okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto
+_ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis
+kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi
+tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon
+havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min,
+cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas."
+
+Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux
+ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata
+kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu
+al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi
+esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho,
+mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."
+
+Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_
+cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu
+dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la
+planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan
+cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta
+rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la
+kamentubon, dirante:
+
+"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos?
+Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne
+plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta,
+kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne
+miru ke sxi nun farigxis tre malgaja.
+
+"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar
+tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj
+cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne
+estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo
+estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi.
+En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en
+la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min
+en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki
+libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta.
+Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo
+"almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis
+sxi) ke mi neniam farigxos pli _agxa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke
+tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam
+lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus _tion_!"
+
+"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni
+lecionojn _tie cxi_? Apenaux estas spaco por _vi_, kie do lokigxus
+lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante
+kaj argumentante kontraux si.
+
+ [Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.]
+
+Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis
+ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj
+alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren
+laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi
+Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo
+skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda
+ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin.
+
+Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj
+klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla
+nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto,
+tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi
+cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro."
+
+"Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la
+Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj
+faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed
+auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon
+de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon,
+aux en ion tiuspecan.
+
+Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de
+l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde
+(de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto,
+jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn."
+
+"Fosas _pomojn_? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _cxi tio_."
+(Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.)
+
+"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"
+
+"Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe
+estis irlandano.)
+
+"Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon
+tiel grandan? Gxi ja sxtopas la tutan fenestron."
+
+"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraux cxio, gxi estas brako."
+
+"Nu, gxi ne devas esti tie, kio ajn gxi estas. Vi iru tuj kaj forprenu
+gxin."
+
+Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio auxdis flustrajxojn:
+ekze.,
+
+"Mi ne sxatas gxin, Mosxto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu,
+malkuragxulo."
+
+En la fino sxi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton
+en la aero. Cxi tiun fojon sxi auxdis _du_ timkriojn, kaj ankaux
+duobligxis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas
+multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la
+projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute
+kontenta, cxar mi ja ne volas resti tie cxi eterne."
+
+Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo
+de malgrandaj vagonradoj, kaj vocxoj ne malmultaj ekparolis cxiuj
+kune. Sxi elauxdis nur la sekvantajn:
+
+ "Kie la alia sxtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la
+ alian Bil alportas--Bilcxo, gxin starigu tie cxi--Jen en
+ cxi tiu angulo ni starigu ilin--Ne, ne! antaux cxio necesas
+ kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron--Vi ne gxenu
+ vin, ili jam suficxe tauxgas--Vi, Bil, ekkaptu cxi tiun
+ sxnuron--Cxu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin,
+ jen malfiksigxinta ardezajxo--Ho, gxi jam falas, gardu la
+ kapojn sube--(Lauxta frakaso)--Nu, kiu fusxis tion?--Mi
+ kredas ke Bil--Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi
+ ne volas, vi rampu mem--Tion ne _mi_, Bil devas--Bil, la
+ mastro ordonas ke vi derampu."
+
+"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Cxiujn
+malagrablajxojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio
+de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargxa, sed malgraux cxio mi
+nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Sxi eltiris la piedon kiel
+eble pleje el la tubo kaj atendis gxis sxi auxdis tutapude en la tubo
+cxirkauxgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca gxi estis, sxi
+el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil'
+sxi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auxskultis.
+
+Unue sxi auxdis lauxtan hxoron:
+
+ "Jen Bil tie supre! Pafigxis el tubo!! Falas teren!!!"
+
+Poste la vocxo de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi cxe la
+barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocxaro:
+
+ "Subtenu la kapon--Brandon. Ne sufoku lin--Kio al vi
+ okazis, kunulo--Diru al ni--"
+
+Auxdigxis responde tre malforta sibla vocxo ("jen la vocxo de Bil,"
+pensis Alicio).
+
+ "Nu, apenaux mi scias--ne pli, dankojn--jam
+ mi refortigxas--mi estas tro konfuzita por
+ rakonti--io--kvazaux risorte--atakis min--kaj
+ mi pafigxis supren kiel raketo--jen cxio."
+
+ "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.
+
+"Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocxo de l' Kuniklo. Alicio tuj
+ekkriis kiel eble plej lauxte "se vi tion atencos, mi instigos kontraux
+vi _Dajna'n_."
+
+Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio.
+Laux sxi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.
+
+Post unu, du momentoj denove komencis cxirkauxmovigxo, kaj la Kuniklo
+auxdigis sin dirante: "Suficxos por komenco unu plena pusxcxaro."
+
+"Plena pusxcxaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauxris
+longe, cxar en tiu sama momento, ensxutigxis tra la fenestro, kun
+kvazaux-hajla bruo, amaso da sxtonetoj, kaj kelkaj el ili ecx frapis
+al sxi la vizagxon. Sxi diris al si: "Tion mi tuj cxesigos," kaj
+aldonis lauxte: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...."
+
+Denove la tuja kaj plena silento!
+
+Alicio surprize rimarkis ke la sxtonetoj kusxantaj sur la planko
+cxiuj sxangxigxas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicxa
+ideo "Se mi mangxos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_
+korpsxangxo, kaj cxar nun tia sxangxo neniel povas kreskigi min,
+sekvas ke la efiko estos malkreskiga."
+
+Sxi do englutis unu, kaj kun granda gxojo konstatis ke sxi tuj
+komencas malkreski. Tuj kiam sxi estis suficxe malalta por trairi
+la pordon, sxi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da
+malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante sxin. La
+kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj
+donas al li trinkajxon el boteleto. Cxiuj sin jxetis al Alicio, sed
+sxi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaux trovis sin staranta
+sekure en densa arbaro.
+
+"Kaj nun," diris al si Alicio cxirkauxvaganta en la arbaro, "la unua
+celo kompreneble estas rekreski gxis la ordinara grandeco, kaj la dua
+estas trovi la vojon en tiun belan gxardenon."
+
+Sendube tre bona plano! sed, bedauxrinde, sxi ne havis ecx la plej
+malgrandan ideon kiamaniere sxi devos plenumi gxin. Dum sxi sercxe
+esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris sxian atenton.
+
+Jen grandega hundido de alte rigardis sur sxin el grandaj rondaj
+okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tusxi sxin. "Ho, vi
+dorlotajxeto," diris sxi en sia plej dorlota vocxo, kaj penis fajfi al
+gxi. Sed interne sxi tre timis pensante ke gxi eble estas malsata, kaj
+en tiu okazo povas formangxi sxin, malgraux la dorloto.
+
+Apenaux konsciante kion sxi faras, sxi levis malgrandan brancxeton kaj
+tenis gxin antaux la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauxta
+gxojbojo, kaj jxetinte sin sur la brancxeto sxajnigis mortskui gxin.
+
+Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaux granda
+kardo. Tuj kiam sxi reaperis sur la alia flanko, brancxeto en mano,
+la hundido denove atakis, kaj pro gxia arda deziro gxin kapti,
+tute renversigxis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaux oni
+ludus kun tircxevalo, kaj en cxiu momento atendante ke sxi estos
+piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte,
+komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur
+malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi
+rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis,
+kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.
+
+Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris,
+kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro
+la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla.
+
+"Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux
+ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj
+sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi
+estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski!
+Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku
+aux mangxu _ion_. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi."
+
+Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed
+nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed
+jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte
+gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron.
+Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la
+rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis
+grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon.
+
+
+
+
+ CXAPITRO V
+
+ ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO
+
+
+Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian;
+fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per
+malvigla dormema vocxo:
+
+"Kiu _vi_ estas?" gxi diris.
+
+Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide:
+
+"Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu
+mi est_is_, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi
+sxangxigxis multfoje dum la tago."
+
+"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu
+vin."
+
+"Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "cxar
+mi ja ne estas mi mem."
+
+--"Ne komprenas," diris la Rauxpo.
+
+"Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis,
+"cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum
+la dauxro de unu tago estas tre konfuzige."
+
+--"_Ne_ estas," diris la Rauxpo.
+
+"Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris Alicio, "sed kiam vi
+devas sxangxigxi en krizalidon--tio ja nepre okazos ian tagon--kaj
+poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, cxu ne?"
+
+"Tute _ne_," diris la Rauxpo.
+
+"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen
+tio estus certe tre konfuziga por _mi_!"
+
+"Vi!" diris la Rauxpo malestime, "kiu _vi_ estas?"
+
+Tio ja rekondukis ilin al la komencigxo. Alicio, sentante sin gxenata
+per la tre mallongaj diroj de la Rauxpo, tenadis sin iom fiere, kaj
+diris tre serioze, "Laux mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu
+_vi_ estas."
+
+"Kial?" diris la Rauxpo.
+
+Jen alia konfuziga demando! Cxar sxi ne povis elpensi ian kialon, kaj
+cxar la Rauxpo sxajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.
+
+La Rauxpo lauxte kriis post sxi. "Revenu! mi havas por vi gravan
+konsilon."
+
+Tio sonis al sxi bonpromesa: sxi do revenis.
+
+"_Ne kolerigxu_," diris la Rauxpo, kaj tuj silentis.
+
+"Cxu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian
+koleron.
+
+"Jes," diris la Rauxpo.
+
+Cxar sxi havis nenion alian por fari kaj cxar la Rauxpo _eble_ diros
+ion atentindan, sxi decidis resti. Dum kelkaj minutoj gxi silente
+fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la
+busxo, kaj diris:--
+
+"Vi do kredas ke vi estas sxangxita?"
+
+"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaux ne povas memori
+la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ecx dek minutoj."
+
+--"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Rauxpo.
+
+"Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed cxio
+elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocxo.
+
+"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Rauxpo.
+
+Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:--
+
+ Patro Vilcx'! Patro Vilcx'! (alparolas la filo)
+ Blankhara vi kaj maljunulo,
+ Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo?
+ Cxu gxi tauxgas por okdekjarulo?
+
+ "Dum junec'," Patro Vilcxo respondis al filo,
+ Mi ja timis difekton al cerbo.
+ Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,
+ Do tre ofte kapstaras sur herbo.
+
+ Maljunulo vi--tion denove mi diras,
+ Ankaux grasa gxis plena sfereco,
+ Tamen elrenversite la cxambron eniras!
+ Ho! de kie al vi l' elasteco?
+
+ Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,
+ (Li respondis tre vigle al filo)
+ Per jena sxmirajxo--por _vi_ acxetebla
+ Pobotele per unu spesmilo.
+
+ Maljunul'! (la demandon la filo nun sxangxis)
+ Ja sendenta al vi la makzelo,
+ Sed anseron kun ostoj, ecx bek' vi formangxis!
+ Jen vere mirinda muelo!
+
+ Dum juneco min logis la legxoscienco
+ Je l' edzino mi havis procesojn:
+ Ecx sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)
+ Povus fari la makzelimpresojn!
+
+ Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo
+ Senpovigxas, cxu ne, la okulo?
+ Tamen jen balancigxas angil' sur la nazo!
+ Ho, klarigu, mirinda lertulo!
+
+ Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)
+ Vi forkuru, vi--fosu tomatojn!
+ Mi ne plu da instruo... suficxas ja tio!
+ Forpermeson ricevu aux--batojn.
+
+--"Ne prave!" diris la Rauxpo.
+
+"Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj
+sxangxigxis."
+
+"Malprave, de komenco gxis fino," diris decide la Rauxpo. Sekvis
+kelkminuta silento.
+
+Unue parolis la Rauxpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" gxi diris.
+
+"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio
+respondis, "sed vi scias ke oni ne sxatas tiel ofte sxangxigxi."
+
+--"Ne scias," diris la Rauxpo.
+
+Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontrauxdiris al
+sxi, kaj sxi konsciis ke rapide sxi perdas la paciencon. "Do vi estas
+jam nun kontenta?" diris la Rauxpo.
+
+"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi sxatus esti iomete pli granda, se al
+vi ne malplacxas, cxar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."
+
+"Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Rauxpo, kaj cxe la diro
+starigis sin vertikale. (Gxi havis precize ok centimetrojn!)
+
+--"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.
+
+Kaj sxi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel
+ofendigxemaj!"
+
+"Vi alkutimigxos post kelka tempo," diris la Rauxpo, kaj enbusxiginte
+la pipon, gxi denove ekfumis.
+
+Cxi tiun fojon Alicio pacience atendis gxis gxi reparolos memvole.
+Post unu, du minutoj la Rauxpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam,
+derampinte de la fungo, gxi rampis for en la herbon, kaj, rampante,
+jxetis post si la rimarkon:
+
+"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."
+
+Cxi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?"
+pensis en si Alicio.
+
+La Rauxpo tuj respondis al sxia _penso_, dirante "De la fungo," kaj
+post unu momento malaperis.
+
+Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi
+kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis
+tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux
+la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton.
+
+"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la
+dekstran peceton por provi la efikon.
+
+En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis
+la piedojn!)
+
+Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne
+devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra
+peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux
+sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn
+erojn de la maldekstra peceto.
+
+
+ * * * * *
+
+
+"Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo
+tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis.
+Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne
+kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj.
+
+"Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien
+malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi
+ne povas vidi _vin_?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia
+rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis.
+
+Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi
+penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo
+estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte
+gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj
+eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj
+sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo.
+
+Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la
+kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte
+frapas sxin per la flugiloj.
+
+"Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo.
+
+"Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"
+
+"Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite,
+kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed
+kontraux ili, nenio tauxgas."--
+
+"Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris
+Alicio.
+
+--"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn,"
+dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la
+serpentojn, neeble."
+
+Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidis ke ne utilos diri ion
+gxis la Kolombo finos.
+
+"Suficxe gxenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed
+ankaux mi devis nokte kaj tage gardi kontraux la serpentoj. Mi ja dum
+la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."
+
+"Mi tre bedauxras ke oni cxagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante
+la situacion.
+
+"Kaj jxus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro,"
+dauxrigis la Kolombo per vocxo absolute kriega, "por ke mi fine
+liberigxu de ili, ili venas tordegante sin el la cxielo mem. Fju!
+Serpento!"
+
+"Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi gxin diras," protestis Alicio.
+"Mi estas... estas...."
+
+"Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi
+tauxgan malverajxon."
+
+"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da
+sxangxoj sxi en tiu tago jam spertis.
+
+"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum
+la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ecx ne unu kiu havis
+tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas gxin nei.
+Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"
+
+"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (sxi estis ja tre verdira
+infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte mangxas ovojn."
+
+"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, cxiu
+knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen cxio!"
+
+Tio cxi estis por Alicio tute nova ideo; do sxi unu, du momentojn
+staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:
+
+"Mi tre bone scias ke vi nuntempe sercxas ovojn, do al mi ne grave
+estas cxu knabineto vi estas aux serpento!"
+
+"Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi
+_ne_ sercxas ovojn; kaj se mi sercxus, mi ne volus la viajn, cxar nur
+la kuiritajn ovojn mi sxatas."
+
+"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviligxis
+sur sia nesto.
+
+Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed sxia kolo
+ofte implikigxis inter la brancxoj kaj kelkfoje sxi devis malligi
+gxin. Post kelka tempo memorante ke sxi ankoraux havas en la manoj la
+fungopecetojn, sxi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la
+alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, gxis fine sxi
+sukcesis rehavi la propran kutiman al sxi altecon.
+
+Jam tiel longe sxi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue sxi
+sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj
+sxi alkutimigxis gxin, kaj komencis kunparoli kun si jene:--
+
+"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis
+tiuj sxangxigxoj. Mi ecx ne povis esti certa en cxiu momento kio mi
+farigxos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj
+restas nur--enigxi en tiun belan gxardenon. Kiamaniere mi devas
+klopodi pri tio?"
+
+Dirante tion, sxi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun
+(en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu
+metro.
+
+"Kiuj ajn logxas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu
+ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."
+
+Do sxi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuragxis
+alproksimigxi la dometon gxis sxi estis nur dudek kelke da centimetroj
+alta.
+
+
+
+
+ CXAPITRO VI
+
+ PRI LA PORKINFANO
+
+
+Kelkan tempon sxi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj
+konsiderante kion sxi faros. Dum sxi ankoraux staris dubante,
+subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo
+sxi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagxo sxi estus nominta
+lin fisxo). La noveveninto lauxte frapis sur la pordon per siaj
+manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta
+rondan vizagxon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaux rimarkis ke
+ambaux lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn cxirkaux la tuta
+kapo.
+
+Cxar sxi tre volis scii kio okazos inter ili, sxi sxtelmarsxis el la
+arbaro por subauxskulti ilin.
+
+Komencis la Fisx-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron
+preskaux egale grandan kun si mem, li diris per solena vocxo:--"Por
+la Dukino, La Kera Damo invitas sxin por kroketludo."
+
+La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocxo, nur iom sxangxante la
+vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."
+
+Tiam ambaux profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligigxis. Cxe
+tio Alicio tiel lauxte ekridis, ke sxi devis rekasxi sin en la arbaron
+pro la timo ke ili auxdos sxin. Kiam sxi denove sxtelrigardis al la
+dometo, la Fisx-Lakeo jam antauxe malaperis, kaj la alia sidas sur la
+grundo antaux la pordo kaj rigardas malinteligente la cxielon.
+
+Alicio pasxis antauxen kaj frapis malkuragxe sur la pordo.
+
+"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauxzoj; unue
+cxar mi staras cxe la sama flanko kiel vi; kaj due, cxar tie interne
+oni tiom bruas ke neniu povus auxdi la frapon," (kaj certege, dum
+li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo--oni konstante
+plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaux
+granda krakado kvazaux plado aux kaldrono estas dispecigata).
+
+"Bonvolu do diri kiel mi povos enigxi," diris Alicio.
+
+"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante sxian
+demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne,
+vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn
+vortojn, li rigardis sencxese la cxielon, kaj pro tio Alicio opiniis
+ke li estas tre malgxentila: "Sed eble li ne povas ne," sxi pensis
+en si, "cxar jen liaj okuloj staras preskaux cxe la verto. Tamen,
+malgraux tio li devas respondi demandojn,"; kaj sxi ripetis lauxte:
+
+"Kiel mi povos enigxi?"
+
+"Mi sidados tie cxi," la Lakeo diris, "gxis morgaux--"
+
+En cxi tiu momento la dompordo malfermigxis, kaj oni jxetis for
+grandan teleron celante lian kapon; gxi nur ektusxis al li la nazon,
+kaj dispecigxis kontraux la plej apuda arbo.
+
+--"aux eble postmorgaux," la Lakeo dauxrigis per sama tono, kvazaux
+nenio okazis.
+
+"Kiel mi povos enigxi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaux kolere
+demandis.
+
+"Cxu _iam_ vi enigxos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua
+demando."
+
+Sendube! Tamen Alicio ne sxatis ke oni tion diru. Sxi kolere diris al
+si:--
+
+"La cxitieaj kreitajxoj ja argumentas netolereble, frenezige."
+
+Al la Lakeo sxia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti
+kun variajxoj la antauxan diron:--"Mi sidos tie cxi," li diris,
+"interrompe aux seninterrompe dum multaj tagoj."
+
+"Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio.
+
+"Cxion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio
+perdis la paciencon.
+
+ [Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.]
+
+"Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris sxi, "li ja estas
+sencerbulo."
+
+Dirinte tion, sxi malfermis mem la pordon kaj--eniris.
+
+La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laux gxia tuta
+longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la
+Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbigxas super la fajro,
+kaj cxirkauxmovas per granda ferkulero la enhavon--kredeble ian
+supajxon--de unu granda kaldrono.
+
+"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro
+konstantaj terneksplodoj apenaux sxi povis eligi la vortojn. Ecx
+la Dukino ternis ne malofte; la infano sencxese aux ternis aux
+plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj
+unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busxo
+etendita de unu orelo gxis la alia.
+
+"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (cxar sxi
+iom dubis cxu estas laux bonmoroj ke sxi parolu unue), "pro kio via
+kato grimacas tiamaniere?"
+
+"Gxi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi
+Porko!"
+
+Sxi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio
+eksaltis; sed sxi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne sxin sed la
+infanon: do sxi refarigxis kuragxa kaj dauxrigis:--"Gis nun mi ne
+sciis ke la _Cxesxsxa_ katoj cxiam grimacas; mi ecx ne sciis ke ili
+havas tian kapablon."
+
+"Cxiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas
+gxin."
+
+"Mi mem ne konas ecx unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun
+gxojo ke jam fine komencas por sxi vere interesa konversacio.
+
+"En tiu okazo, oni povas certigxi ke vi tre malmulte konas," akre
+respondis la Dukino.
+
+Cxi tiun diron Alicio tute ne sxatis, kaj tuj eksentis fortan deziron
+proponi alian temon. Dum sxi penis trovi ion tauxgan, la kuiristino
+levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon
+kaj la infanon; komencante per la fajriloj, sxi jxetis sur ilin cxion
+atingeblan, cxion jxeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj
+kelkaj pladoj, kaj kvazaux hajlis per teleroj.
+
+Tiujn eksterordinarajn jxetajxojn la Dukino ne atentis, ecx kiam ili
+frapis sxin, kaj la infano jam antauxe tiel forte kriegis ke oni ne
+povis sciigxi cxu gxi ricevas vundojn aux ne.
+
+"Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas--la infanon!" Alicio ekkriis.
+
+Sxi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortrancxos la amindan
+nazeton"--cxar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis
+forporti gxin.
+
+"Se cxiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per rauxka
+malagrabla vocxo, "la mondo rondirus multe pli rapide."
+
+"Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante
+la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel
+terure tio efikus sur la tagdauxro. La Tero turnigxas en la dauxro de
+dudekkvar horoj; se do cxirkaux la akso[6]--"
+
+"Sxi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso
+dehaku al sxi la kapon."
+
+Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciigxi cxu sxi volos
+plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo
+kaj sxajne ne auxskultis. Sekve Alicio kuragxis dauxrigi: "La dauxro
+estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, aux cxu eble dekdu? Mi--"
+
+"Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "cxar neniam mi povis
+toleri la ciferacxojn." Kaj sxi rekomencis varti la infanon, kantante
+al gxi strangaspecan lulkanton, kaj cxe cxiu linifino sxi forte skuis
+la kompatindan etajxon:--
+
+ _Vi forte skuu la infanon,
+ Ne traktu kondolence!
+ Vidigas gxi, ternante, planon
+ Cxagreni vin intence!_
+
+ Hxoro.
+ (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem)
+ _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_
+
+Dum la Dukino kantis la duan verson sxi forte kaj dauxre jxetadis la
+infanon supren kaj rekaptis gxin, kaj la kompatinduleto tiel forte
+kriegis ke Alicio apenaux povis auxdi la vortojn:--
+
+ _Mi devas la infanon skui
+ Kaj bati kiam ternas;
+ Cxar li la pipron povas gxui,
+ Jam longe li gxin lernas._
+
+ Hxoro.
+ _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_
+
+"Jen! Se al vi placxas, _vi_ povas varti gxin!" diris la Dukino al
+Alicio kvazaux jxetante la infanon al sxi. "Mi devas pretigi min por
+la kroketludo cxe la Damo," kaj sxi eliris rapide la cxambron. La
+kuiristino en la gxusta elira momento jxetis kontraux sxi grandan
+kaserolon, sed gxi maltrafis.
+
+La infano estis strangforma kreajxeto, kiu etendis la brakojn kaj
+krurojn en cxiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaux
+al sxi prosperis kapti gxin. Tuj post la kapto sxi rimarkis ke gxi
+_puf-puf_--as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin.
+Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaux povis teni gxin. Baldaux
+tamen sxi eltrovis ke la unu nura metodo tauxge varti gxin estas tordi
+la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran
+piedon, por ke gxi ne malligu sin.
+
+Tion farinte sxi forportis gxin for de la domo. "Se mi ne forportos
+cxi tiun infanon, oni certe mortigos gxin post nemultaj tagoj. Do, se
+mi ne forprenus gxin, mi estus mem kulpa je la mortigo."
+
+La lastajn vortojn Alicio diris lauxte, kaj la etajxo (gxi jam de
+longe cxesis terni) responde--porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris
+Alicio; "tio ja estas tute maltauxga rimedo por esprimi la sentojn!"
+
+Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la
+vizagxon, por vidi kio estas al gxi. Sendube gxi havis tre porkan
+nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaux la
+okuloj farigxis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne sxatis la nunan
+sxajnon.
+
+"Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la
+okulojn por vidi cxu enestas larmoj.
+
+Larmoj ne enestis.
+
+"Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos
+prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux
+plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris
+silente.
+
+Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo,
+kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj
+tiel _porke_, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian
+vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi
+tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu.
+
+Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo,
+fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda
+senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi
+farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko,
+gxi tre bone aspektas."
+
+Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone
+tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon
+sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude,
+sidas sur arbobrancxo la _Cxesxsxa_ kato.
+
+"Sinjoro _Cxesxsxa_ kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis
+konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto."
+
+Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun
+gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:--
+
+"Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de
+tie cxi?"
+
+"Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.
+
+"Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio.
+
+"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.
+
+"Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio dauxrigis.
+
+"Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur
+suficxe longe vi marsxos."
+
+Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis
+alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?"
+
+"En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran
+antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia)
+logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj."
+
+"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.
+
+"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas
+freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!"
+
+"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis.
+
+"Nepre," diris la Kato, "cxar alie vi ne venus tien cxi."
+
+Sxajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante
+sin, sxi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?"
+
+"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas
+frenezaj?"
+
+"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.
+
+"Nu do," la Kato dauxrigis, "la hundoj grauxlas kiam ili estas
+kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam gxojigitaj. Mi, kontraste,
+grauxlas gxojigite kaj kolerante svingas la voston. Cxu do mi ne estas
+freneza?"
+
+"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "cxar ne per grauxlo
+la katoj esprimas plezuron; laux mi, ilia maniero esprimi plezuron
+estas tre dolcxa _murmuro_."
+
+"Vi gxin nomu laux via prefero," diris la Kato. "Cxu hodiaux vi
+kroketludos cxe la Damo?"
+
+"Tion mi tre sxatus," Alicio respondis avide, "sed gxis nun mi ne
+ricevis inviton."
+
+"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj--malaperis!
+
+Tio ne multe surprizis Alicion; sxi ja jam alkutimigxis al strangaj
+okazoj. Dum sxi rigardas la lokon, kie antauxe sidis la Kato, gxi
+subite reaperis. "Pardonu," gxi diris, "kio okazis je la bebo?
+Preskaux mi forgesis demandi!"
+
+"Farigxis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaux la Kato
+revenis laux la ordinara venmaniero.
+
+"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.
+
+Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke sxi eble revidos gxin.
+Poste sxi komencis iri en la direkto de la loko kie, laux la Kato,
+logxas la Martleporo. "Cxapelistojn," sxi diris al si, "mi jam konas;
+do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj cxar ni jam
+havas Majon, gxi eble ne estos furioza; aux almenaux malpli furioza ol
+en Marto."
+
+Dirante tion, sxi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur
+arbobrancxo.
+
+"Cxu vi diris porkon, aux forkon?" diris la Kato.
+
+"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se cxe sekvantaj
+alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via
+estas por mi vere kapturniga."
+
+"Laux via placxo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide,
+komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis
+kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.
+
+"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed
+_grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en
+la tuta vivo."
+
+Irinte antauxen kelkajn pasxojn plu, sxi ekvidis la domon de la
+Martleporo. Sxi kredis ke tio cxi certe estas _lia_ domo, cxar la
+du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la
+tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol
+la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom
+de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek
+centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed
+sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti
+furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston."
+
+ [Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.]
+
+
+
+
+ CXAPITRO VII
+
+ TETRINKADO CXE FRENEZULOJ
+
+
+Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis,
+tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis
+Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn,
+kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro,"
+pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne
+sentas la malkomforton."
+
+Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en
+unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da
+sidlokoj, ne pli!"
+
+"Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda
+apogsegxo cxe unu fino de la tablo.
+
+"Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo.
+
+Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur
+gxi--krom teajxoj--nenion.
+
+"Mi ne vidas vinon," sxi diris.
+
+"Nek mi," diris la Martleporo.
+
+"Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis.
+
+"Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo.
+
+"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja
+surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj."
+
+"Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De
+l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo,
+kaj nun la unuan fojon alparolis sxin.
+
+"Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila."
+Alicio diris tion tre severe.
+
+La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion.
+Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo
+similas skribotablon?"
+
+"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis
+Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi
+tion."
+
+"Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?"
+diris la Martleporo.
+
+"Gxuste tion," respondis Alicio.
+
+"Tamen, vi devas cxiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo.
+
+"Tion mi cxiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaux... (per vocxo
+pli duba)... mi cxiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero,
+cxu ne?"
+
+"Tute ne sama," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Laux tiu logiko, oni
+povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi mangxas' kaj 'Mi mangxas
+kion mi vidas.'"
+
+..."Laux tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la
+Martleporo, "ke samaj estas 'Mi sxatas kion mi ricevas' kaj 'Mi
+ricevas kion mi sxatas.'"
+
+La Gliro certe ne vekigxis, li certe dormparolis; jen lia diro:
+
+"Laux tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi
+dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'"
+
+"Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Cxapelisto.
+
+Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al cxiuj
+faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj.
+
+La Cxapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj
+momentoj, ke li prenas la horlogxon el sia posxo kaj maltrankvile
+observas gxin, ke fine li skuis gxin kaj tenis apud la orelo. Tiam
+turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?"
+
+Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo.
+
+"Sekve, gxi eraras je du tagoj! Cxu mi ne diris al vi, ke butero ne
+tauxgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon
+sur la Martleporon.
+
+"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo.
+
+"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enigxis," la alia
+riprocxe diris, "vi ne devis enigi gxin per la pantrancxilo."
+
+La Martleporo prenis la horlogxon, kaj malgxoje observis gxin; poste
+li trempis gxin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis
+elpensi ion pli dirindan ol la antauxa diro:--
+
+"Nur la plej bonan buteron mi uzis."
+
+Alicio scivole rigardis la posxhorlogxon trans lia sxultro. "Jen tre
+kurioza horlogxo," sxi ekkriis, "gxi ja indikas la monatdatojn, kaj la
+horojn gxi ne indikas."
+
+"Pro kio gxi devas?" la Cxapelisto demandis. "Cxu via posxhorlogxo
+montras por vi la jarojn?"
+
+"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Cxar se gxi montrus la
+jarojn, gxi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon."
+
+"Kaj gxuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la
+Cxapelisto.
+
+Alicio tute konfuzigxis. La lasta diro de l' Cxapelisto, kvankam ne
+malbona Esperantajxo, sxajnis al sxi konduki nenien. Sxi nur diris
+gxentile: "Mi ne komprenas."
+
+"La Gliro ree endormigxis," diris la Cxapelisto, kaj versxis sur gxian
+nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon,
+kaj diris, ne malferminte la okulojn:--
+
+"Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri."
+
+"Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove
+turnante sin al Alicio.
+
+"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon."
+
+"Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis.
+
+--"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo.
+
+Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone
+uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn."
+
+"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne
+uzus 'gxi' priparolante '_lin_.'"
+
+"Mi ne komprenas," diris Alicio.
+
+"Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime.
+"Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8]
+
+"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la
+muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9]
+
+"Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun
+batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus
+pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene,
+kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian
+deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus
+la tagmangxon."
+
+"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en
+pensojn, sxi poste aldonis:
+
+"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus
+malsata!"
+
+"En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la
+horlogxon cxe la unua, gxis vi _farigxus_ malsata."
+
+"Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis.
+
+La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis,
+"cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam _tiu_
+frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis
+cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti:
+
+ _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto
+ Kia via afereto?_
+
+Vi kredeble konas tiun kanton?"
+
+"Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio.
+
+"La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena."
+
+ _Tra l' aer' vi sxovas vin
+ Majeste, kiel anasin'.
+ Tvink'l, Tvink'l!_...
+
+En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti:
+
+"_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Cxar lauxsxajne gxi havis la
+intencon dauxrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pincxis al gxi la
+orelojn por cxesigi gxin.--
+
+--"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la
+Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni
+senkapigu lin.'"
+
+"Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio.
+
+"Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la
+Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan
+posttagmeze."
+
+Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi
+vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?"
+
+"Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj
+neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn."
+
+"Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio.
+
+"Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj."
+
+"Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas
+antaux la unue uzitaj?"
+
+--"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante.
+"Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni
+fabelon."
+
+"Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja
+timigis sxin.
+
+"Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili
+pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe.
+
+La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka,
+malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi
+auxdis cxiujn, cxiujn senescepte."
+
+"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo.
+
+"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege.
+
+"Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos,
+vi nepre re-endormigxos antaux ol fini."
+
+La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj,
+kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de
+tre profunda puto."
+
+"Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj
+trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.)
+
+Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per
+melaso."
+
+"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili
+farigxus malsanaj."
+
+"Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj."
+
+Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en
+putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga,
+sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?"
+
+--"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza
+mieno.
+
+"Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne
+povas preni _pli_."
+
+"Denove vi malpravas," intermetis la Cxapelisto. "Cxu vi ne devis
+diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol
+neniom."
+
+"Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante.
+
+"Ho, ho!" triumfe kriis la Cxapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon
+pri personajxoj?"
+
+Al tio Alicio ne povis trovi tauxgan respondon. Sekve sxi servis al
+si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj
+ripetis la demandon:
+
+"Pro kio ili logxis en la putfundo?"
+
+Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li
+diris: "La puto estis melasa puto."
+
+"Neeble, ne ekzistas tiajxo," Alicio komencis tre indigne. Sed la
+Cxapelisto kaj la Martleporo ambaux sible admonis sxin per SX--!
+SX--! kaj la Gliro mem per ofendita vocxo minacis sxin, dirante:
+
+"Se vi ne kapablas konduti gxentile, vi devas mem fini la fabelon."
+
+"Ho, volu dauxrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree
+interrompos vin; eble ekzistas _unu_."
+
+"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis
+dauxrigi.
+
+"Do, tiuj tri fratinetoj--ili ja lernis la desegnarton--"
+
+"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.
+
+Cxi tiun fojon ecx ne unu momenton la Gliro konsideris.
+
+"Melason," li diris.
+
+--"Mi bezonas puran tason," interrompis la Cxapelisto. "Ni cxiuj movu
+nin maldekstren je unu sidloko."
+
+Li movis sin laux la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo
+translokigis sin en la segxon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte,
+prenis la antauxan lokon de la Martleporo. El la sxangxoj ja
+profitis nur la Cxapelisto, kaj cxar la Martleporo jxus antaux la
+translokigxo renversis la laktokrucxon en sian teleron, Alicio certe
+malprofitis.--
+
+Cxar sxi ne volis reofendi la Gliron, sxi komencis tre singarde:
+
+"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?"
+
+"Oni povas cxerpi[12] akvon el akvoputo," la Cxapelisto klarigis, "do
+egalfacile estas cxerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, cxu ne?
+vi malklera bubineto?"
+
+Alicio pro lia malgxentileco tute ne atentis la Cxapeliston: al la
+Gliro sxi diris:--
+
+"Sed ili ja vivis en la puto."
+
+"Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus
+desegni la melason el gxi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la
+vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laux la parolmaniero de
+kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.
+
+Alicio tiel konfuzigxis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, sxi
+lasis al la Gliro seninterrompe dauxrigi la rakonton.
+
+"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante
+la okulojn (cxar gxi jam refarigxis dormema) "kaj desegnis ajxojn
+cxiuspecajn, cxion komencigxantan per la litero M----"
+
+"Kial per M?" diris Alicio.
+
+"Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentigxis.
+
+La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj
+pincxoj de la Cxapelisto, gxi revekigxis kun subita ekkrieto, kaj
+dauxrigis:
+
+--"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron,
+Multecon--cxu iam vi vidis desegnajxon kiu reprezentas Multecon?"
+
+Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi
+tiun demandon, mi ne _pensas_--"
+
+"Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Cxapelisto.
+
+Tiun lastan malgxentilajxon Alicio ne povis toleri. Sxi levis sin kaj
+kun tre ofendita mieno marsxis for de la tablo.
+
+La Gliro tuj endormigxis; kaj nek la Cxapelisto nek la Martleporo
+atentis sxian foriron, kvankam kelkfoje sxi rigardis malantauxen en
+la espero ke ili revokos sxin. La lastan fojon kiam sxi vidis ilin,
+ambaux staris super la Gliro, klopodante per cxiuj fortoj prempaki
+gxin en la tekrucxon!
+
+"Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio.
+
+ [Ilustrajxo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON.]
+
+"Neniam en la tuta vivo mi cxeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon
+ol cxe ili."
+
+Dume sxi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom
+da marsxado, sxi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko
+kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis sxi. "Tamen
+hodiaux cxio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj
+eniris.
+
+Denove sxi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, cxi
+tiun fojon mi klopodos pli lerte," sxi diris al si.
+
+Preninte la oran sxlosileton, sxi unue malsxlosis la pordon kiu
+kondukas en la gxardenon. Tiam, sxi mordetis la fungopecon (kiun
+sxi ankoraux havis en la posxo) gxis sxi estis tridek centimetrojn
+alta, kaj _fine_--post tiom da malsukcesoj--trovis sin en la belega
+gxardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj cxarmaj fontanoj.
+
+
+
+
+ CXAPITRO VIII
+
+ KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO
+
+
+Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur gxi
+blankaj rozoj, sed jen tri gxardenistoj okupis sin pentrante ilin
+rugxaj. Cxar tio sxajnis al Alicio tre stranga ago, sxi alproksimigis
+sin por observi ilin. Jxus alvenante, sxi auxdis unu el ili diranta:
+"Kvin, vi gardu vin, vi jam ne sxprucu sur min la kolorilon."
+
+"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep sxancelis al mi la
+kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen gxuste vi, Kvin; cxiam
+vi kulpigas la kunulojn."
+
+"_Vi_, Sep, _vi_ ne kuragxu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraux mi
+auxdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita."
+
+"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta.
+
+"Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep.
+
+"Gxi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li:
+la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataux
+bulboj."
+
+Sep pasie dejxetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el cxiuj maljustaj
+aferoj--"
+
+Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude
+observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj
+cxirkauxrigardis sercxante la kauxzon de lia ekhalto, kaj cxiuj humile
+salutis sxin.
+
+"Cxu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi
+kolorigas tiujn rozojn?"
+
+Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per
+tre mallauxta vocxo komencis: "Nu, Frauxlino, la fakto estas ke jena
+arbo devis esti rugxroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo
+eltrovus tion, sxi ja ekzekutigus nin cxiujn. Sekve, ni nun klopodas
+lauxeble por ke, antaux ol sxi alvenos,--"
+
+En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagxo konstante rigardadis
+trans la gxardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"
+
+La tri gxardenistoj tuj jxetis sin teren kaj kusxis sur la ventroj.
+Alicio ekauxdis la sonojn de multaj piedpasxoj, kaj alrigardis. Sxi
+sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.
+
+Unue marsxis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis
+platajn rektangulajn korpformojn--same kiel la tri gxardenistoj--kun
+la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj
+cxi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marsxis duope,
+kiel ankaux la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la regxaj
+infanoj; ili marsxis mano en mano kaj gxoje saltadis. Post ili sekvis
+la gastoj; la plimulto el ili estis geregxoj, kaj inter ili Alicio
+rimarkis la Blankan Kuniklon. Gxi parolas rapide kaj eksciteme, kaj
+ridetas cxe cxiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marsxis la
+Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la regxan kronon; kaj en la
+fino de cxi tiu majesta procesio jen la REGXO kaj DAMO KERAJ!
+
+Alicio iom dubis cxu sxi ni devas--same kiel la tri
+gxardenistoj--kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis
+memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi,
+"por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la
+ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"
+
+Do, sxi staris serene, kaj atendis.
+
+Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis
+sxin.
+
+La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _sxi_ estas?"
+
+La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.
+
+"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi
+turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"
+
+ [Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.]
+
+"Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi
+respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas
+nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn."
+
+"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri
+gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la
+ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro,
+pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj,
+korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj.
+
+"Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas
+mia afero."
+
+(Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.)
+
+La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion
+dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis:
+"Oni senkapigu sxin, oni sen--"
+
+"_Oni sen_-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme;
+kaj la Damo silentigxis!
+
+La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa
+vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino."
+
+La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li
+turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono,
+levante ilin per la piedo.
+
+"Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj
+tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la
+Damon, la regxajn infanojn, k.c.
+
+"Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!"
+Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?"
+
+"Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo,
+starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--"
+
+"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta
+la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"
+
+La procesio marsxis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por
+ekzekuti la malfelicxajn gxardenistojn. Tiuj cxi kuris al Alicio por
+ke sxi protektu ilin.
+
+"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj sxi tuj
+kasxmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri
+soldatoj, cxirkauxvagadinte kelkajn minutojn por sercxi ilin, fine
+marsxis for por rekunigxi kun la ceteraj.
+
+"Cxu iliaj kapoj estas jam for de la sxultroj?" ekkriis la Damo,
+revidante ilin.
+
+"Iliaj kapoj jam estas _for_" lauxte kriis la soldatoj "se placxas al
+via Dama Mosxtino."
+
+"Bone," diris la Damo.--"Cxu vi povas kroketludi?"
+
+La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, cxar por sxi la Damo
+evidente intencis la lastan demandon.
+
+"Jes," kriis Alicio avide.
+
+"Venu do," respondis la Damo.
+
+Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege sxi volis
+scii kio estas okazonta.
+
+"Estas... estas tre bela tago," diris cxe sxia flanko iu malforta
+vocxo.
+
+Turnante la kapon, sxi vidis ke la Blanka Kuniklo marsxas duope kun
+sxi kaj time rigardas en sxian vizagxon.
+
+"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?"
+
+"SX! SX!" la Kuniklo tuj flustris en sxian orelon, kaj jxetis
+zorgoplenan rigardon trans sia sxultro. Tiam, levinte sin sur la
+piedpintoj, li metis la busxon al sxia orelo kaj diris en gxin: "Oni
+mortkondamnis sxin."
+
+"Pro kio?" Alicio demandis.
+
+"Cxu vi diris 'Domagxe'?" diris la Kuniklo.
+
+"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laux mi tute ne estas domagxe. Mi
+diris 'Pro kio.'"
+
+"Sxi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis.
+
+Alicio preskaux sufokis sin, penante ne tro lauxte ridegi.
+
+"SX--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo auxdos vin. Sxi ja
+alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--"
+
+"Cxeigxu la ludlokojn," ektondris la Damo.
+
+Oni tuj komencis cxirkauxkuri en cxiu direkto, kaj pro la klopodoj
+cxeigxi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da
+minutoj) cxiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencigxis.
+Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon.
+Cxie sur la grundo alternigxis paralelaj ondlinioj; anstataux
+lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataux la ordinara
+lignomartelajxo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni
+anstatauxis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove
+sur la manoj kaj piedoj egale.
+
+Por Alicio la cxefa malfacilo estis la malfacilo elregi la
+fenikopteron. Prosperis al sxi komforte formeti la korpon sub
+sia brako kun la kruroj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam
+sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia
+kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en
+sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu
+konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi
+sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen
+la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam
+rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la
+erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la
+arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn.
+Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe
+la Kera Damo, estas tre malfacila.
+
+La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni
+cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis,
+kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute
+furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni
+senkapigu lin, oni senkapigu sxin!"
+
+Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi
+ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile
+povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi?
+Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu
+individuo restas vivanta."
+
+"Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante
+cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi
+rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi
+estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi
+estas grimaco. "Do, la _Cxesxsxa_ Kato venas," sxi konkludis, "nun mi
+havos kunparolanton."
+
+"Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur
+la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio
+amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la
+oreloj aperos, aux almenaux unu el ili."
+
+Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian
+fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado,
+gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne
+opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis
+nenion plu.
+
+"Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo,
+"kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran
+vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni
+ne atentas ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke
+cxiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la
+arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj
+jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la
+mia!"
+
+"Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo.
+
+"Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--"
+
+En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj
+auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia
+havas ecx la plej malgrandan venksxancon."
+
+La Damo ridetis afable kaj preterpasis!
+
+"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj
+rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon.
+
+"Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu
+al vi--la _Cxesxsxa_ Katon."
+
+"Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi
+placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon."
+
+"Tio _ne_ placxas," diris la Kato.
+
+La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion.
+
+"Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj--ne rigardu min."
+
+"La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe
+legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."
+
+"Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj
+alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas,"
+diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."
+
+Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo
+ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne
+turnante la kapon por rigardi.
+
+"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li
+tuj rapidis for.
+
+En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime
+kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro
+necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio
+neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente
+decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj
+sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia
+erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed
+unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de
+la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per
+tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.
+
+Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la
+batalo jam finigxis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.
+
+"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "cxar ankaux malaperis
+cxiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke gxi ne
+ree forigxu, sxi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun
+gxi.
+
+Cxirkaux la Kato la gastoj grandamase kolektigxis, kaj forta disputado
+okazas inter la ekzekutisto kaj la geregxoj. Cxiuj cxi parolas
+samtempe; la ceteraj silente cxirkauxstaras, kaj ekscitite auxskultas.
+
+Tuj kiam Alicio aperis, cxiuj disputantoj alvokis sxin por decidi la
+aferon.
+
+Sed cxar cxiuj parolis samtempe, estis por sxi tre malfacile bone
+auxdi la diratajn vortojn.
+
+ [Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA
+ EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.]
+
+La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detrancxi kapon, se ne
+ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi gxin. Neniam en la tuta vivo
+li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agxa por komenci
+tute novan metion.
+
+La Regxo argumentis: "Oni ja povas senkapigi cxion, kio nur havas
+kapon; oni do ne parolu sensencajxon."
+
+Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece
+konsentita jam nun, mi cxiujn senescepte ekzekutigos."
+
+(Tio cxi ja iom klarigas la kauxzon de la jam aludita eksciteco de la
+gastoj!)
+
+Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:
+
+"Gxi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al sxi."
+
+"Sxi estas en la kondamnitejo, vi venigu sxin," diris la Damo.
+
+La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.
+
+Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaux nebula; kiam li
+revenis kun la Dukino, gxi jam tute malaperis. Sekve la Regxo kaj la
+ekzekutisto cxirkauxkuris kiel frenezuloj sercxante gxin, kaj la aliaj
+iris returne al la ludejo.
+
+
+
+
+ CXAPITRO IX
+
+ LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14]
+
+
+"Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel gxojige estas por mi
+revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, sxi ligis sin al Alicio
+per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarsxis kune.
+
+Tre placxis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj sxi
+interne pensis ke antauxe, kiam ili renkontigxis en la kuirejo, eble
+igis sxin malagrabla nur la pipro.
+
+"Kiam _mi_ estos Dukino," pensis sxi, "da pipro mi havos en mia
+kuirejo gxuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro
+estas cxiam la kauxzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj sxi dauxrigis
+tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon,
+tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo
+maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj
+dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj _tion_ scius, ili estus
+ja malpli sxparemaj--"
+
+Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante
+sxian vocxon diranta:--
+
+"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas
+en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros
+gxin poste."
+
+"Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri.
+
+"_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se
+nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli
+forte kontraux Alicio.
+
+Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino
+estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la
+tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de
+Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris
+cxion.
+
+"La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi.
+
+"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur
+la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"
+
+"Cxu ne _iu_," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la
+kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian
+aferon?"
+
+"Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante
+Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi
+prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"
+
+"Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.
+
+"Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom
+poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via
+fenikoptero. Cxu mi faros la provon?"
+
+"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi
+tute ne deziris la provon.
+
+"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux
+mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"
+
+"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.
+
+"Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre
+admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara."
+
+"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio.
+
+"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti
+al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas
+grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en
+min'_, vi ne tro enigu _en min_.'"
+
+Alicio dume profundigxis en pensojn, kaj pro tio ne atentis--ecx ne
+auxdis--pri la dukina minejo. Post unu minuto sxi ekkriis:
+
+"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam gxi ne
+havas la aspekton esti tia."
+
+"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen
+la moralo:--'Vi cxiam estu laux la aspekto'--aux se vi volas ke
+mi esprimu gxin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas
+aliaspekta ol tio, kio al aliaj sxajnus ke kio vi aux estis aux
+aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antauxe estis, estus
+sxajninta al ili esti aliaspekta.'"
+
+"Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio
+tre gxentile, "se mi havus gxin skribitan antaux la okuloj; sed,
+bedauxrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."
+
+"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocxo, "estas nur
+nulajxo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."
+
+"Tamen ne gxenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante
+plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."
+
+"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja
+oferas al vi donace cxion, kion mi diris gxis nun."
+
+"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne sxatus, ke
+la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion sxi ne kuragxis diri
+lauxte.
+
+"Cxu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la
+sxultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.
+
+"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, cxar sxi komencis
+senti sin gxenata.
+
+"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas
+flugi; kaj la M--"
+
+Sed en tiu momento Alicio forte surprizigxis, cxar ecx en la komenco
+de tiu tre sxatata vorto, la dukina vocxo ekvelkis, kaj la dukina
+brako, ligita kun la sxia, forte tremis. Jen, rekte kontraux ili,
+vizagxo kontraux vizagxo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj.
+Sxi sulkigas fulmotondre la brovojn.
+
+"Estas bela tago, via Dama Mosxtino," la Dukino komencis per tre
+humila kaj malforta vocxo.
+
+"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis sxin, piedfrapante
+la grundon, "aux vi aux via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"
+
+La Dukino elektis, kaj--malaperis!
+
+"Ni dauxrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro
+timigite por eligi ecx unu vorton, per malvolantaj pasxoj sekvis sxin
+al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam
+sidigxis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj
+levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ecx
+unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto--la vivon. Dum la
+tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne cxesis malpaci kun la
+aliaj ludantoj kaj cxiumomente kriegis "Senkapigu lin," aux "Senkapigu
+sxin." La soldatoj devis gardi la cxiuminute mortkondamnatojn; por
+plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la
+devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ecx ne unu
+arko; cxiuj partoprenintoj (krom la Regxo, la Damo, kaj Alicio) estis
+jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.
+
+La Damo--pro manko da senkapigebla materialo--cxesis labori, kaj per
+spireganta vocxo demandis al Alicio:
+
+"Cxu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"
+
+"Ne," respondis sxi, "ecx mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."
+
+"Gxi estas," la Damo respondis, "la kreitajxo, el kiu oni faras la
+falskelonian supon."
+
+"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aux ecx auxdis pri gxi."
+
+"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian
+vivhistorion."
+
+En la momento kiam sxi ekiris kun la Damo, sxi auxdis la Regxon
+diranta (per tre mallauxta vocxo) al la tuta cxeestantaro: "Oni vin
+pardonas--cxiujn."
+
+"Jen tre bona afero," sxi pensis. "Do, malgraux cxio, tiuj teruraj
+ekzekutoj ne efektivigxos. Mi tre, tre gxojas pri tio."
+
+Baldaux ili alvenis al Grifo kusxanta en la sunlumo kaj profunde
+dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajxon.)
+
+"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku cxi tiun
+frauxlinon al la Falsa Kelonio, por ke sxi auxskultu lian
+vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio sxi aldonis: "Mi mem
+devas iri returne por arangxi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."
+
+Kaj sxi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.
+
+La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis gxis la Damo
+malaperis kaj tuj--tuj mokridis sxin. "Jen bona sxerco," li diris,
+duone al si, duone al Alicio.
+
+"Ho, gxin diru al mi, mi petas," Alicio diris.
+
+ [Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.]
+
+"Nu, la sxerco estas _sxi_ mem," diris la Grifo. "Cxio tio pri la
+ekzekutoj estas nur sxia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas!
+Tamen, vi rapidigxu!"
+
+"Tie cxi cxiu ja ordonas rapidigxi," pensis Alicio, dum sxi malrapide
+sekvas gxin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom cxirkauxordonis min,
+neniam!"
+
+Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion.
+Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam
+ili pli proksimigxis, Alicio povis auxdi, ke li gxemas tiel profunde
+ke li riskas rompi al si la koron. Sxi eksentis por li tre fortan
+kompaton, kaj demandis al la Grifo:
+
+"Kiaspeca estas lia doloro?"
+
+Sed la Grifo respondis per preskaux tiaj samaj vortoj, kiajn li jxus
+uzis pri la Damo:
+
+"Cxio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn
+dolorojn.--Tamen, vi rapidigxu."
+
+Do, ili marsxis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el
+grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.
+
+"Tiu cxi frauxlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.
+
+"Mi volonte diros gxin al sxi," diris la Falsa Kelonio per profunda,
+kvazaux kaverna vocxo. "Vi ambaux sidigxu, mi petas. Kaj ecx ne unu
+vorton parolu, gxis mi finos."
+
+Ili do sidigxis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis
+interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi
+ne povas kompreni." Tamen sxi pacience atendis.
+
+"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekgxemo,
+"mi estis _vera_ Kelonio."
+
+Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la
+okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta
+plorgxemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaux decidigxis levi sin
+kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via
+interesa rakonto.' Tamen, cxar sxi supozis, ke li nepre diros iom pli,
+sxi restis trankvile, kaj nenion diris.
+
+"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio dauxrigis iom pli
+trankvile (kvankam ecx nun li plorgxemis ne malofte), "la gepatroj
+sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna
+kelonio--ni kutime nomis lin Testud'--"
+
+"Pro kio vi nomis lin Testud' cxar li ne estis Testudo?" interrompis
+Alicio.
+
+"Ni ja nomis lin Testud', cxar li estis fame konata _te-studento_, kaj
+tre sxatis paroli pri la te-kulturo. Cxu vi ne povis konkludi tion, ne
+demandinte?"
+
+La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro sxia malspriteco li devis
+doni tiun klarigon.
+
+Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla
+afero."
+
+Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocxo, ambaux sidis silente
+kaj rigardegis Alicion, gxis pro konfuzo sxi estus tre kontenta ke
+la tero malfermigxu kaj kovru sxin. Fine, la Grifo diris al la Falsa
+Kelonio:
+
+"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie cxi atendi la tutan tagon."
+
+La Falsa Kelonio dauxrigis per jenaj vortoj:--
+
+"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas
+tion--"
+
+"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.
+
+"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaux se vi
+similas aliajn hominfanojn."
+
+Kaj antaux ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al sxi
+severe: "Vi fermu la busxon!"
+
+La Falsa Kelonio dauxrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni
+iris lernejon cxiutage--"
+
+"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaux mi iras en
+cxiutagan lernejon."
+
+"Cxu vi lernas _ekstrajxojn_?" demandis la Falsa Kelonio.
+
+"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."
+
+"Ankaux la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.
+
+"Certege ne!" indignis Alicio.
+
+"Do, malgraux cxio, la via ne estis efektive altranga, bonstila
+lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis
+cxe la kontfino:
+
+'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_--ekstraj.'"
+
+"Laux mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "cxar vi
+vivis sur la marfundo."
+
+"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajxo, nek por la aliaj,"
+la Falsa Kelonio diris gxemante. "Ili pagis nur la ordinarajn
+kurspagojn."
+
+"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.
+
+"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la
+Plumskrapado; ankaux la diversaj fakoj de Aritmetiko--Ambicio,
+Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."
+
+"Pri Multimpliko," Alicio kuragxis diri, "mi neniam auxdis. Kio gxi
+estas?"
+
+La Grifo levis surprize ambaux birdpiedojn. (Li ankaux havis en la
+posta parto du bestpiedojn--vidu la ilustrajxon.)
+
+"Kion?" Gxi ekkriis "neniam auxdis pri Multimpliko kaj tamen scias
+pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke
+konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas
+permesate ecx komenci la arton diveni. Diveno sen antauxa impliko
+estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas
+bone koni la Divenon. Ecx idioto ne kredus tion."
+
+Alicio jam ne havis la kuragxon por demandi plu al la Grifo pri la
+marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, sxi demandis al la
+Falsa Kelonio:
+
+"Kion alian vi devis lerni?"
+
+"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante
+la temojn per siaj piedajxoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero
+Moderna: ankaux la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna
+angilo kiu venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni
+disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj _Kolerigi
+florbildojn_.
+
+"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.
+
+"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio,
+"tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple,
+rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo)
+tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la
+koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la
+Grifo volos aldoni pluan klarigon."
+
+"Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam
+lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon;
+li ja estis vera kankro."
+
+"Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke
+li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?"
+
+"Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj
+memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj.
+
+"Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris
+tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan
+paroltemon.
+
+"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la
+dua kaj tiel plu."
+
+"Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio.
+
+"_Nu, ligigxis_ kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu
+tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago _nuligigxis_ cxiuj
+lecionoj."
+
+"Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua
+tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"
+
+"Certe," diris la Falsturto.
+
+"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.
+
+"Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme.
+"La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."
+
+
+
+
+ CXAPITRO X
+
+ LA OMARA KVADRILO
+
+
+La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu
+piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis
+paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.
+
+"Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo
+kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi
+la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj
+glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:
+
+"Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi
+neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio
+komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj
+diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava
+afero estas la Omara Kvadrilo."
+
+"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?"
+
+"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la
+marbordo--"
+
+"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj,
+k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--"
+
+--"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.
+
+--"Oni du fojojn antauxen iras--"
+
+--"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo.
+
+--"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen
+iras, turnigxas kun la kunulo--"
+
+--"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.
+
+--"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--"
+
+--"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.
+
+--"Kiel eble plej malproksimen en la maron--"
+
+--"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite.
+
+--"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio
+saltis furioze sur la piedpintoj.
+
+--"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte
+kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas.
+
+--"Renagxas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la
+Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj
+ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj
+rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.
+
+"Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.
+
+"Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio.
+
+"Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio.
+
+"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la
+Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"
+
+"Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn."
+
+Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj
+pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la
+taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre
+triste la Falsa Kelonio kantis:--
+
+ _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas;
+ "Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
+ Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas,
+ Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas?
+ Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni?
+ Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._
+
+ _Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
+ Esti kun omar' kunulo for en maron forjxetita!"
+ "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
+ "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme.
+ Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
+ Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._
+
+ _Fisxamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;
+ Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!
+ Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!
+ Do, ne timu! Cxar sur ambaux bordoj jen por vi patrujo.
+ Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni?
+ Vi konsentas, cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_
+
+Kiam la dancado finigxis, Alicio interne sentis ke gxi estas teda kaj
+ecx ne sendangxera por sxi; tamen sxi diris gxentile:--
+
+"Mi tre dankas; mi tre interesigxis vidante la dancadon; kaj speciale
+placxis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."
+
+"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis
+ilin?"
+
+"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_--"
+
+"Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa
+Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian
+aspekton ili havas?"
+
+"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn
+en la busxoj; ankaux ili estas kovritaj per paneroj."
+
+"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro
+la marvisxo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi _ne_
+eraras, kaj la kauxzo ja estas--"
+
+En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante
+al la Grifo: "_Vi_ diru al sxi pri la kauxzo kaj cxion tion."
+
+"La kauxzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun
+omaroj; do, oni jxetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre
+longan falon; do, la vostoj fiksigxis en la busxoj, kaj oni ne povis
+malfiksi ilin; do--jen cxio."
+
+"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Gxis
+hodiaux mi sciis tre malmulte pri merlangoj."
+
+"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi placxos," diris la Grifo.
+"Cxu vi scias kial oni nomas tiun fisxon merlango?"
+
+"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
+
+"Cxar gxia lango estas cxiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj
+la maron gxi prefere silabas per 'e' nur pro gxia partianeco por la
+Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira vocxo gxi kantis '_pli
+apude al Francujo_.'"
+
+(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni
+gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj
+"blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _uxhajting_. Jen
+la teksta dialogo:--
+
+"Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo.
+
+"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
+
+"Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo.
+
+"Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide,
+dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon.
+
+"Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo.
+
+Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi:
+
+"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo."
+
+"Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni
+poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.")
+
+"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.
+
+"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi
+ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj
+povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi
+la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie
+diri_ la veron--ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion
+_verdan_, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte
+_verd-iremaj_."
+
+"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la
+kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas
+_vin_.'"
+
+"La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio
+"kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro."
+
+"Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.
+
+"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li
+eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj
+kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi
+havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la
+pakajxoj, _jena fisxo_!'"
+
+Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la
+Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi
+ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion.
+
+"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa
+mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn
+tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."
+
+"Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.
+
+"Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia," diris malpacience la Grifo,
+"per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."
+
+Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo
+kiam sxi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco sxi sentis sin tre
+timema, pro la fakto ke ambaux bestoj tre alproksimigxis al sxi--cxe
+cxiu flanko po unu--kaj tre largxe malfermis la okulojn kaj busxojn.
+Tamen dum la rakontado sxi iom post iom farigxis pli sinfida.
+
+La auxskultantoj restis tute trankvilaj gxis sxi rakontis pri la
+deklamo (antaux la Rauxpo) de la poemo "_Patro Vilcxo_." Kiam sxi
+diris al ili ke la vortoj elvenis el la busxo tute malpravaj, la Falsa
+Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."
+
+"Apenaux povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.
+
+"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde
+pensis.
+
+Post kelkaj momentoj gxi diris:--
+
+"Mi do tre sxatus auxskulti, se la Frauxlino volus nun deklami ian
+versajxon. Vi ordonu ke sxi komencu."
+
+Li rigardis la Grifon kvazaux li kredas ke gxi havas la rajton ordoni
+sxin.
+
+"Vi starigxu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu '_la
+Dormemulo_.'"
+
+"La kreitajxoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min
+deklami la parkerajxojn same kiel se mi estus en la lernejo."
+
+Tamen sxi levigxis kaj komencis la deklamon, sed sxia kapo plenigxis
+de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaux sxi konsciis kion sxi
+diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:--
+
+ _Jen la vocx' de l' Omar'! mi auxdis la krion,
+ "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"
+ La hararon netigas en cxiu okazo
+ La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.
+ Kiam seka la sablo, li kvazaux monarhxo
+ Malestime parolas ecx pri la sxarko.
+ Kiam tajdo kun sxarkoj amase enfluas
+ Malfiera la vocxo per kiu li bruas._
+
+"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn _mi_ lernis en la infaneco,"
+diris la Grifo.
+
+"Tiujn vortojn mi neniam auxdis gxis la nuna momento," diris la Falsa
+Kelonio, "gxi ja estas nur sensencajxo."
+
+Alicio diris nenion. Fininte la verson, sxi sidigxis, metis la manojn
+al la kapo, kaj ekmiris cxu iam sxia vivo refarigxos ordinara.
+
+"Mi tre volus scii la klarigon de cxio tio," diris la Falsa Kelonio.
+
+"Sxi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan
+verson."
+
+"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus
+netigi gxin per la nazo."
+
+Alicio havis nenion por diri; sxi nur rigardis ilin senhelpe.
+
+"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "gxi komencigxas per la
+vortoj '_Lian domon pasante_--'"
+
+Alicio ne kuragxis malobei, kvankam sxi estis certa ke cxio nepre
+elvenos malprave. Per tremanta vocxo sxi eldiris:--
+
+ _Lian domon pasante, per unu okulo
+ Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.
+ La pantero englutis ja cxion gluteblan,
+ Al la gufo lasante nenion mangxeblan.
+ La festeno finigxis: al la guf' li permesis
+ La kuleron enposxi; li mem ne forgesis
+ La trancxilon enpaki virinan en mufon
+ Kaj per tio li ankaux distrancxis la--!_
+
+En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis sxin:--
+
+"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versacxojn, ne dume
+klarigante ilin? Gxi estas ja la plej konfuziga lingvajxo kiun iam en
+la vivo mi auxskultis."
+
+"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaux mi opinias ke estos bone ne
+plu dauxrigi tiun deklamajxon." Ankaux Alicio tre gxoje konsentis.
+
+"Cxu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?"
+proponis la Grifo "aux cxu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu
+al vi?"
+
+"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos."
+Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:
+
+"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi
+kantu por sxi '_Kelonia Supo_.'"
+
+La Falsa Kelonio ekgxemis profunde, kaj kantis per vocxo iafoje
+plorsufokita:
+
+ _Supo alloga de verda kolor'
+ Preta je la sepa hor'!
+ De la vespero la cxefa glor'!
+ Supo vespera, bela vi Sup'!
+ Supo vespera, bela vi Sup'!
+ Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
+ Bela, ho bela vi Sup'!_
+
+ _Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
+ Ol supo el bovida huf'!
+ Cxion fordonus mi por suf--
+ --icxe da vi, ho bela vi Sup'!
+ --icxe da vi, ho, bela vi Sup'!
+ Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
+ Bela, ho bela vi Sup'!
+ --VI SUP'!_
+
+"Denove la hxoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio
+nur komencis rekanti gxin, de iu malproksima loko auxdigxis lauxta
+ekkrio:--
+
+"_La proceso komencigxas!_"
+
+"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte sxin per la
+mano, gxi rapidis for, ne atendante la finon de la hxoro.
+
+"Pri--kio--oni--pro--cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante;
+sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin--pli kaj pli
+mallauxte--la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj
+tonoj la rekantajxon:
+
+ _Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
+ Bela, ho bela vi Sup'!_
+
+
+
+
+ CXAPITRO XI
+
+ KIU FORSXTELIS LA TORTOJN?
+
+
+Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono,
+cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta
+aro da ludkartoj.
+
+Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn
+per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu.
+Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi
+havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon
+pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo
+Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton
+ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi
+tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la
+tortojn."
+
+Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio _ne_ okazos,
+sxi--por pasigi la tempon--komencis cxirkauxrigardi.
+
+Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon;
+tamen sxi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi
+konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro.
+
+"Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto."
+
+Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon
+super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustrajxon sur
+pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti
+tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene.
+
+"Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la
+_jxurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitajxoj--sxi nepre devis uzi tiun
+vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj--supozeble
+estas la _jxurintoj_."
+
+Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar
+sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj
+samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.
+
+La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj.
+
+"Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la
+proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."
+
+"Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis,
+"pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin."
+
+"La stultuloj!" Alicio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj
+cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la
+jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por
+sciigxi kiu parolas.
+
+Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de
+malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj
+"Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem
+per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia
+najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur
+tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!"
+
+La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble
+Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte
+oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli
+nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi
+estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li
+do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone
+skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, cxar la fingro faris
+sur la ardezo nenian postsignon.
+
+"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo.
+
+Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj
+poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte:
+
+ _La Kera Damo bakis tortojn
+ En iu somertago!
+ Lakeo sxtelis tiujn tortojn
+ Kaj kasxis sub kratago!_
+
+"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn
+rigardojn al la jxurintoj.
+
+"Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe
+da procedoj."
+
+"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo.
+
+La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte
+kriis:--"Unua atestanto!"
+
+La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra
+flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da
+buterpano.
+
+"Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi
+tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la
+temangxadon."
+
+"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"
+
+La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis
+lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako.
+
+"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.
+
+"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux
+sammomente.
+
+"Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro.
+
+Laux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la
+ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj
+spesdekoj!
+
+"Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto.
+
+"Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto.
+
+"Do, _sxtelita_!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj:
+cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita.
+
+"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran
+cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto."
+
+Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la
+Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis.
+
+"Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en
+tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."
+
+Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la
+sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun
+tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia
+konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la
+buterpano!
+
+En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la
+kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas
+_kreski_. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon.
+Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi
+nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron.
+
+"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis
+sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri."
+
+"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja
+kreskas."
+
+"Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro.
+
+"Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux _vi_ kreskas."
+
+"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj
+vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el
+sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume
+ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento
+kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj:
+"Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte
+tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke
+ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj.
+
+"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi
+nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne."
+
+"Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per
+tremanta vocxo--"mi estas malricxulo--kaj apenaux mi komencis mian
+temangxon--t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj--kaj pro la fakto
+ke la buterpano farigxis tiel maldika--kaj ke la teo tvinklis tiel
+forte--"
+
+"Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Regxo demandis.
+
+"Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto.
+
+"Kompreneble '_tvinklo_' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu
+vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!"
+
+--"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio
+pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris--"
+
+"Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis.
+
+"Vi _diris_--" insistis la Cxapelisto.
+
+"Mi tion neas," diris la Martleporo.
+
+"Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."
+
+"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto
+cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos--sed la Gliro nenion
+neis, cxar li profunde endormigxis.
+
+"Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da
+buterpano--"
+
+"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto.
+
+"Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto.
+
+"Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin."
+
+La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj
+humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:--
+
+"Mi--se placxas al via Regxa Mosxto--estas tre malricxa--"
+
+"Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo,
+"gxin vi certe ne posedas."
+
+Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita
+de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto,
+mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan
+kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni
+sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)
+
+"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi
+legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj
+ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj
+de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio
+signifas."
+
+"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas
+permesite al vi deiri."
+
+"Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren,
+cxar jam mi staras sur la planko."
+
+"Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Regxo.
+
+Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj--estis subpremita.
+
+"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli
+bone progresi."
+
+"Mi preferus hejmenigxi por dauxrigi la temangxadon," diris la
+Cxapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de
+kantintoj.
+
+"Vi havas la forpermeson," diris la Regxo, kaj la Cxapelisto tuj
+eligxis la jugxejon, ecx ne revestinte la sxuojn.
+
+--"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la
+oficistoj. Sed antaux ol la oficisto atingis la pordon, jam la
+Cxapelisto tute malaperis.
+
+"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Regxo.
+
+La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Sxi portis en la mano
+la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaux la
+enveno; cxar sxi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite
+komencigxis forta kaj konstanta ternado.
+
+"Vi eldiru vian evidenc--" la Regxo nur komencis.
+
+"Rifuzas!" diris la kuiristino.
+
+La Regxo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallauxta
+vocxo diris:--
+
+"Cxi tiun atestanton via Regxa Mosxto devas _kros_-ekzameni."
+
+"Nu, se tio estas nepre necesa," la Regxo diris rezignacie, "mi faros
+gxin laux mia eblo."
+
+ [Ilustrajxo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]
+
+Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraux la
+kuiristino, gxis liaj okuloj preskaux tute fermigxis, li demandis per
+tre profunda vocxo:--"El kio oni faras tortojn?"
+
+"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.
+
+"El melaso," korektis iu dorma vocxo malantaux sxi.
+
+"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron!
+Eligu lin el la jugxejo! Subpremu lin! Pincxu lin! Sxiru al li la
+vangharojn!"
+
+Dum kelkaj momentoj la tuta jugxantaro konfuzigxis, klopodadante
+eligi la Gliron. Kiam fine cxio retrankviligxis, la kuiristino jam
+malaperis.
+
+"Ne grave estas," diris la Regxo. Interne, li ja estis tre kontenta.
+"Alvoku la trian atestanton," li rapide dauxrigis, kaj aldonis per
+mallauxta vocxo al la Damo:
+
+"Bonvolu, mia karulino, _mem_ krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro
+la kapo al mi preskaux krevas."
+
+Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfusxas la liston, kaj
+sxi tre miris kian sxajnon havos la venonta atestanto; "cxar," sxi
+diris al si, "oni gxis nun ricevis tre malmulte da evidenco."
+
+Imagu al vi sxian surprizon kiam sxi auxdis la kuniklon per la plej
+alta tono de sia kunikla vocxeto ellegi la nomon "Alicio."
+
+
+
+
+ CXAPITRO XII
+
+ ALICIO ATESTANTO
+
+
+"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, sxi
+tute forgesis ke dum la lastaj minutoj sxi tre multe kreskis; kaj
+tiel subite sxi eksaltis supren, ke sxi renversis per la jupo la
+jxurintarujon, kaj faligis cxiujn jxurintojn sur la kapojn de la sube
+starantoj.
+
+Jen ili kusxis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante
+al sxi kio okazis en la hejmo antaux unu semajno, kiam sxi akcidente
+renversis el globo aron da rugxaj fisxoj.
+
+"Ho, pardonu, mi petegas," sxi ekkriis tre cxagrenite, kaj komencis
+kiel eble plej rapide relevi ilin. La jxus aludita akcidento ja
+venigis en sxian kapon la ideon ke, se sxi ne sukcesos tuj kolekti kaj
+residigi ilin, ili nepre mortos.
+
+"La proceson oni ne povas dauxrigi," diris la Regxo per tre serioza
+vocxo, "gxis cxiuj jxurintoj residigxos--_cxiuj_." Ripetante la
+lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.
+
+Alicio do rerigardis al la jxurintarujo, kaj vidis, ke pro sia
+eksciteco sxi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la
+kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis
+rektigi sin. Elpreninte gxin, sxi restarigis gxin konvene. Tamen
+_private_ sxi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la
+proceso, cxu li sidus renversite aux kapsupre.
+
+Kiam la jxurintoj iom retrankviligxis post la renversigxo, kaj oni
+trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis
+elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton,
+kiu pro la terura sxoko sidis kun la busxo malfermita kaj rigardis la
+plafonon.
+
+--"Kion vi scias pri cxi tiu afero?" la Regxo demandis al Alicio.
+
+"Nenion," sxi respondis.
+
+"Nenion ajn?" persistis la Regxo.
+
+"Nenion ajn."
+
+"Tio estas tre grava," diris la Regxo turnante sin al la jxurintoj.
+
+Tiuj jxus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo
+tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Regxo malaproban geston,
+dirante per tre respekta vocxo: "Kompreneble via Regxa Mosxto intencis
+diri _mal_grava?"
+
+"Malgrava, kompreneble," la Regxo diris lauxte. Tamen, mallauxtvocxe
+li dauxre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaux li
+eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon.
+
+Kelkaj jxurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio
+povis mem vidi tion, cxar sxi staris suficxe proksime por rigardi sur
+la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," sxi pensis.
+
+En tiu momento la Regxo subite ordonis "Silenton!"--Li ja en la
+lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro--kaj nun li legis el
+tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' '_Neniu persono, kies alteco superas
+unu kilometron, rajtas resti en la jugxejo._'"
+
+"_Mi_ ne havas tian altecon," protestis Alicio.
+
+"Vi havas," diris la Regxo.
+
+"Preskaux _du_ kilometrojn," aldonis la Damo.
+
+"Nu, cxiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas
+vera regulo; vi ja jxus nun elpensis gxin."
+
+"Kiel vi kuragxas tion diri?" diris la Regxo. "Ne estas en la libro
+ecx unu regulo pli malnova!"
+
+"En tiu okazo, gxi devis esti la unua," kritikis Alicio.
+
+La Regxo paligxis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la
+verdikton," li diris al la jxurintoj per mallauxta trema vocxo.
+
+La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.
+
+"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris li, "ni ankoraux havas pli da
+evidenco por auxskulti. Oni jxus trovis tiun cxi paperon."
+
+"Kion gxi enhavas?" demandis la Damo.
+
+"Ne ankoraux mi malfermis gxin," diris la Kuniklo; "sed gxi sxajnas
+esti letero skribita de la jugxato al--al iu."
+
+"Nepre al _iu_" diris la Regxo "escepte se gxi estas skribita al
+Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al _li_."
+
+"Al kiu gxi estas adresita?" demandis unu jxurinto.
+
+"Gxi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio
+estas skribita sur la eksterajxo."
+
+Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:--
+
+"Post cxio dirita, gxi ne estas letero; gxi estas versajxoj."
+
+"Cxu ili estas skribitaj per la manskribo de la jugxato?" demandis
+alia jxurinto.
+
+"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla
+afero."
+
+Cxe tio la mienoj de la tuta jxurintaro proklamis plenan konfuzigxon.
+
+"Do, li nepre imitis _ies_ manskribon," diris la Regxo. (La mienoj de
+la jxurintoj reheligxis.)
+
+"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris la jugxato mem, "mi ne skribis
+gxin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis gxin. Gxi ja ne estas
+subskribita cxe la fino."
+
+"Se vi ne subskribis," diris la Regxo, "tio nur pligravigas la
+ofendon. Vi nepre _intencis_ ian friponajxon, cxar alie vi certe estus
+subskribinta la paperon kiel honestulo."
+
+Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere
+sprita diro, kiun la Regxo diris dum la tuta tago.
+
+"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.
+
+"Gxi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraux ne scias cxu la
+versajxoj ecx rilatas la nunan aferon."
+
+"Legu ilin," la Regxo ordonis.
+
+La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.
+
+"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.
+
+"Komencu cxe la komenco," diris la Regxo solene, "kaj dauxrigu gxis vi
+venos al la fino; kaj cxe la fino cxesu legi."
+
+Jen la versajxoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:
+
+ _Li diris ke vi vidis sxin
+ Kaj nomis min cxe li, ho!
+ Sxi lauxdis min (atentu gxin)
+ Sed ne pri la talio._
+
+ _Anoncis li ke restos mi
+ Cxi tie--ni gxin sciis.
+ "Se la aferon pusxos sxi,
+ Ho ve al mi," vi kriis._
+
+ _Al sxi nur unu, du al li,
+ Tri, kvar al ni li donis!
+ Sed cxiuj venis re al vi
+ Li tion ne oponis._
+
+ _Se mi aux sxi en tio cxi
+ Kulpigxus, li tre fida
+ Ke igos nin liberaj vi
+ Kiel nin vi nun vidas._
+
+ _Supozis mi ke estis vi
+ Malhelpo al la planoj
+ (Dolor' vi for! ekkriis sxi)
+ De ni kaj gxi--pri ranoj._
+
+ _Ne sciu li pri sxia sxat';
+ Cxar tiu devas esti
+ Sekreta--kiel diplomat'!
+ Cxu vi ne volas resti?_
+
+"Jen la plej grava evidencajxo kiun ni gxis nun auxskultis," diris
+kontente la Regxo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la jxurintoj
+konsid..."
+
+"Se iu el ili povos klarigi gxin," diris Alicio--sxi en la lastaj
+minutoj tiom grandigxis ke sxi jam ne timis interrompi ecx la Regxon
+mem--"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas
+en gxi ecx ne unu ero da racia signifo."
+
+Cxiuj jxurintoj elskribis sur la ardezoj ke "_Sxi_ kredas ke enestas
+ecx ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraux la oferita
+premio, penis klarigi la versojn.
+
+"Se enestas nenia signifo," diris la Regxo, "tio ja sxparos al ni
+multe da gxeno, cxar signifojn ni ne bezonas sercxi. Tamen, mi ne
+estas certa," li dauxrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj
+kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraux cxio komencas
+trovi en ili ian signifon. '_Sed ne pri la talio._' Nur rigardante la
+jugxaton, oni tuj komprenas, kial sxi ne lauxdis _lian_ talion."
+
+"Do jam ni faras progreson," li dauxrigis sinkontente. "'_Ni gxin
+sciis_' tio kompreneble aludas la jxurintojn. '_Al sxi nur unu, du
+al li, Tri, kvar al ni li donis_' jen kion li faris disdonacante la
+tortojn."
+
+"Sed," kontrauxdiris Alicio, "la dauxrigo montras ke '_cxiuj venis re
+al vi_.'"
+
+"Kaj jen ili," triumfis la Regxo, montrante sur la tablon. "Nenio
+povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaux tion cxi atentu: '_Dolor'
+vi for, ekkriis sxi._' Cxu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne
+ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"
+
+"Certege," kriis la Damo, kaj furioze jxetis kontraux la Loron grandan
+inkujon.
+
+La inkujo trafis--ne la Loron--sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe
+cxesis skribi per la fingro, cxar li ne sukcesis fari per gxi markojn;
+sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon,
+uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizagxo.
+
+La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur gxentile klinis sin antaux
+la trono kaj majeste marsxis for.
+
+"_Doloro for!_ Do, Loro, for!" la Regxo ripetis per speciale atentiga
+vocxo, kaj cxirkauxrigardis la cxeestantaron kun afabla rideto.
+
+Sekvis tre embarasa silento. Fine la Regxo devis anonci "Mi faris
+sxercon," kaj--tuj la korteganoj aplauxdis amase.
+
+"La jxurintoj konsideru la verdikton," diris la Regxo, jam la dudekan
+fojon!
+
+Cxi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," sxi diris, "ni havu unue
+la jugxon, kaj nur poste la verdikton."
+
+"Vi parolas sensencajxon," lauxte diris Alicio.
+
+"Senkapigu sxin," kriegis la Damo per sxia plej alta vocxtono.
+
+Tamen neniu ekmovis sin!
+
+"Mi ne timas _vin_" diris Alicio (sxi jam kreskis gxis sia normala
+alteco). "Vi ja estas nenio,--nenio krom ludkartaro!"
+
+La tuta kartaro tuj suprenlevigxis en la aeron kaj ree flugfalis sur
+sxin. Sxi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis
+forfrapi ilin kaj--
+
+
+
+
+--trovis sin kusxanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis sxian
+kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la
+arboj sur sxian vizagxon.
+
+"Vi vekigxu, Anjo, vi vekigxu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre,
+tre longe dormis."
+
+"Ho, mi estas songxinta tian kuriozan songxon," diris Alicio.
+
+Kaj sxi rakontis al la fratino lauxeble cxiujn cxi strangajn
+Aventurojn, kiujn vi jxus tralegis.
+
+Kiam sxi finis la rakonton, la fratino kisis sxin, dirante:--
+
+"Jen tre kurioza songxo certege, Anjo. Sed jam malfruigxas; vi do kuru
+en la domon por la temangxo."
+
+Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis--dum sxi kuras--kian mirindan
+songxon sxi songxis!
+
+
+ * * * * *
+
+
+Sed la fratino ankoraux sidis sur la deklivo, apogante la kapon per
+la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Sxi komencis pripensi la
+fratineton kaj cxiujn sxiajn aventurojn, gxis ankaux sxi falis en
+revon.
+
+Jen sxia revo:--
+
+Unue pri Alicio mem sxi revis. En sxia fantazio denove la manetoj de
+Alicio kunligigxis sur sxiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj
+de Alicio rigardas supren en sxiajn. Sxi kvazaux auxdis la verajn
+vocxtonojn, kvazaux vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la
+vageman buklon, kiu cxiam malgraux cxio volas fali antaux la okuloj);
+kaj dum sxi auxskultas--aux sxajnas auxskulti--la tuta cxirkauxajxo
+farigxis plene posedata de tiuj strangaj songxvivajxoj.
+
+Jen la longa herbajxo murmuris cxe sxiaj piedoj cxar la Blanka Kuniklo
+preterpasas--jen la timigita Muso plauxde nagxas tra la tutapuda al sxi
+akvo--Jen sxi ekauxdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo
+kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finigxantan mangxadon, kaj
+la altvocxajn kriojn de la Damo ordonanta la malfelicxajn gastojn
+for, for al la ekzekutisto! Ankaux, jen la porkinfano ternadas sur
+la dukinaj genuoj, dum frakasigxas cxirkauxe la teleroj kaj pladoj.
+Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj
+de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj;
+kaj malproksime, auxdigxas la plorgxemoj de la Falsa Kelonio.
+
+Tre longe sxi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaux kredis ke
+sxi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam sxi bone konsciis ke,
+se nur sxi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj cxio
+refarigxos ordinara.
+
+Se sxi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka
+Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplauxdojn kauxzos ne la Muso,
+sed nur sxanceligxantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refarigxos
+sxafsonoriloj; tuj mortos la altvocxaj krioj de la furioza Damo,
+renaskigxante kiel krioj de la sxafpasxtisto; la infana ternado kaj
+cxiuj aliaj strangaj bruoj farigxos--nur konfuzita bruaro de la
+farmkorto; kaj, anstataux la profundaj gxemoj de la Falsa Kelonio,
+sxi auxdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.
+
+Fine, sxi imagis al si kiel cxi tiu sama fratineto en la venontaj
+jaroj estos mem plenagxa virino; kiel sxi kredeble gardos, dum la
+maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan
+infanecon; kiel sxi kredeble kolektos cxirkaux si aliajn infanojn, kaj
+al _ili_ briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble
+ecx per tiu cxi stranga Songxo; kiel sxi kredeble simpatie partoprenos
+cxiujn iliajn simplajn gxojojn kaj malgxojojn, rememorante siajn
+infanjarojn kaj la belajn somertagojn.
+
+
+ * * * * *
+
+
+[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de
+la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu
+cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj
+estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.]
+
+[1] [3] La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn
+ ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."
+
+[2] La auxtoro tie cxi kritikas (per la busxo de l' Anaso) la
+ anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "gxi" "gxin" por
+ turni la atenton al longa subjekta aux objekta frazeto, kiu
+ sekvas: en la teksto "gxin" = "iri kun E.A..... por proponi
+ al li la kronon."
+
+[4] Angla mallongajxo, inter familianoj, por Vilhelmo.
+
+[5] _Cheshire_ (Cxesxsxa) estas la angla graflando en kiu sidas
+ la urbo _Chester_ (Cxesta); ekzistas popoldiro ke nur en
+ tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci.
+
+[6] En angla lingvo, "akso" havas ankaux la signifon "hakilo."
+
+[7] "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.
+
+[8] La angla frazeto kiun uzis la Cxapelisto estas dusencajxo kies
+ ordinara signifo estas "paroli gxis fiksita templimo ekze 10
+ minutojn"; gxi povas ankaux signifi "alparoli Tempon."
+
+[9] Jen alia dusencajxo: Alicio intencis esprimi "lauxtkalkuli la
+ taktojn," sed la Cxapelisto komprenis aux sxajnigis kompreni
+ "bati Tempon."
+
+[10] Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili
+ intermite."
+
+[11] [12] La sama angla vorto "_draw_" havas la signifojn "desegni"
+ kaj "cxerpi."
+
+[13] "Ecx Kato rajtas rigardi Regxon" estas angla popoldiro.
+
+[14] Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas
+ "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas
+ farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila;
+ kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera
+ kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa
+ Kelonio.
+
+
+ * * * * *
+
+
+ TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by
+Lewis Carroll
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO ***
+
+***** This file should be named 17482.txt or 17482.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/1/7/4/8/17482/
+
+Produced by David Starner, William Patterson and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.