diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:51:14 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:51:14 -0700 |
| commit | 1749d0f365622710a770a05bd0d77fba0a1f6101 (patch) | |
| tree | 48a48f4d8dfe0f2c84a590801434f83cabd840b8 /17482.txt | |
Diffstat (limited to '17482.txt')
| -rw-r--r-- | 17482.txt | 4352 |
1 files changed, 4352 insertions, 0 deletions
diff --git a/17482.txt b/17482.txt new file mode 100644 index 0000000..a6b4f15 --- /dev/null +++ b/17482.txt @@ -0,0 +1,4352 @@ +Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis Carroll + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando + +Author: Lewis Carroll + +Illustrator: Brinsley Le Fanu + +Translator: E. L. Kearney + +Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** + + + + +Produced by David Starner, William Patterson and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + + + + LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO + + DE + LEWIS CARROLL + + + TRADUKITA DE + E.L. KEARNEY, M.A. + + + ILUSTRITA (LAUX AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE + _STEAD'S PROSE CLASSICS_) PER DEK BILDOJ DE + BRINSLEY LE FANU + + + BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION + (INCORPORATED) + MUSEUM STATION BUILDINGS + 133-136 HIGH HOLBORN, LONDON + 1910 + + + + + ANTAUXPAROLO DE L' TRADUKINTO + + +De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis +nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj +miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas +tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj +trezoroj de la angla infanaro. + +Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn +kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas +laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj +legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. +Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus +parkere citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la _Cxesxsxr_ +Kato, efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni +ne supozu ke la libro tauxgas _nur_ por la vartejo kaj infanlernejo: +cxar la kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum +la maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de _Alicio_ trovigxas +ecx sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun +profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la +Rauxpo aux la Falsa Kelonio. + +Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem. + +Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian +danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al +Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi +cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' +mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu +unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) +eldono de 'Alicio en Mirlando.' + +Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn +(12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj +esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla +lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon +de la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre +facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de + + La Tradukinto. + + + + ENHAVO + + + CXAPITRO PAGXO + + I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1 + + II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11 + + III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO 20 + + IV. CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29 + + V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO . . 40 + + VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50 + + VII. TETRINKADO CXE FRENEZULOJ . . . . 63 + + VIII. KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO . . . . 76 + + IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88 + + X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101 + + XI. KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? . . . . 112 + + XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122 + + + + + ILUSTRAJXOJ + + + PAGXO + + DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA + LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3 + + LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN + PROPRAN FINGROINGON . . . . . 24 + + LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33 + + LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53 + + DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62 + + LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON . . 74 + + LA VITRA TABLO . . . . . . . 78 + + LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO + PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86 + + LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94 + + LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120 + + + + + ANTAUXPAROLO DE LA AUXTORO. + + + I + + En somerbril' ni glitas kvar: + Du fusxe uzas remon, + Fusxregas tria knabinet' + Boatan la vagemon. + La kvara (nejunulo) celas + Indulgi la revemon. + + + II + + "Kruela Tri'! Cxu volas vi + En tia hor'--rakonton? + Se pri la astmo scius vi, + Vi eble sentus honton!" + --Protesto senutila! Venkas + Trivocxa kri', "Rakonton!" + + + III + + _Unua_ per komanda vocxo + Ordonas ekrakonti, + Kaj pli gxentile _Dua_ petas + "Jes, nepre _mir_-rakonti." + Rakonton petolrompas _Tria_ + (Ne scias _sxi_ ja honti!) + + + IV + + Silento falas! De nun cxiu + Auxskultas plenkredulo + Pri l' _Songxinfano_ kiu vivas + Kun bird' kaj best' kunulo, + Kunul', jen kiel arbo alta, + Jen eta kiel kulo. + + + V + + Tre ofte volus la laculo + La Songxon maldauxrigi, + Promesas je sekvanta fojo + Gxin iom plilongigi. + "Jam venis la sekvanta fojo, + Nin volu kontentigi!" + + + VI + + Do kreskis plu la Mirlandajxoj + Iom post iom, grade: + Naskigxis cxiuj en boato + Dum vagis ni remade. + --Subiras sun', do hejmen gaje + Ni remas babilade. + + + VII + + Jen _Alici'_. Akceptu sxin + Kaj gardu en memoro: + Al pilgrimint' ja kara estas + El malproksim' la floro; + Velkinte gxi memorojn vekas + Valorajn pli ol oro. + + + + + LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO + + + + + CXAPITRO I + + MIRINDA FALEGO! + + +Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, +tre enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la +libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek +konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek +desegnojn nek konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar +la tago estis varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro +fari cxenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti +lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj +okuloj. + +Tio ja ne estis _tre_ mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio _tre_ +eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:-- + +"Ho, ve! mi malfruos!" + +(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis +efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute +ordinara.) + +Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj, +rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar +subite frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu +havas vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! +Tuj sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub +la kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin. + +Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio +postkuris gxin en la tuneleton. + +La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel +fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. +Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, +trovis sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton. + +Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre +profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu +stranga defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi +kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi +malsupren por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar +estis tie tro mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, +kaj rimarkis ke ili estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, +tie cxi kaj tie, sxi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn +de najloj. Poste sxi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu +fruktajxujon; sur gxi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. +Sed jen por sxi granda cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj +vidis--nur blankan malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, +pro la timo mortigi per gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj +momentoj remeti gxin, preterpasante, en sxrankon. + + [Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, + FALANTE TRA LA SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.] + +"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego, +cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro +gxis malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de +la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (_Tion_ oni +povas kredi.) + +Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu _neniam_ la falo finigxos? "Mi +volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi +nepre alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux +ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la +lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo +ne estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian +klerecon, tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) +"Jes, tio estas certe la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux +longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio +havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn +kvazaux donis al sxi agrablajn sentojn.) + +Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! +kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas +kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la _Antipatioj_." (Cxe eksono +de tiu strangajxo sxi certe _ne_ sopiris auxskultantojn); "mi ja devos +demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, +diri al mi cxu tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi +penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti +falante tra l' aero. Cxu _vi_ povus tion fari?) "Sed sxi nepre nomus min +malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi +la nomon ie sur la muroj surskribitan." + +Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, +sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere _Dajna_ +tre sopiros min." (_Dajna_ estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la +temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul', +ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed +vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. +Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, +kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj +mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn +mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el +la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi +sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en +mano kun _Dajna_ kaj diras al sxi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al +mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) +subite sxi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego +efektive finigxis! + +Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la +piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed +rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la +Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis +kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, +cxielo savu miajn orelojn!" + +En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis +la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia +longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la +plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. +Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante +malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio +malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam +povos eliri la halon. + +Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj +jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke +gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj +estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi +malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta +kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen +malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la +oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis. + +Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton +ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la +genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej +belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi +tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj +kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx +la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda +Alicio, "tre malmulte utilus _tio_ sen la sxultroj! Ho, se mi nur +havus la kapablon _teleskopigxi_. Eble mi povus, se nur mi scius kiel +oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam +en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas +preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, +sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian +sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon +sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe," +diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la +vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn. + +"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed +mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi +cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis +kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux +estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn +malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan +regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la +regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin +tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos +la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni +trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke +pli malpli frue gxi malordigos la internajxon. + +Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni _ne_ markis per 'veneno', +Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," +diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, +sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne +mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!) + + + * * * * * + + +"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte +gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da +alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste +tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen +sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi +malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris +sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian +aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton +kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin! + +Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, sxi decidis tuj iri +en la gxardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, sxi eltrovis ke +sxi ne havas la oran sxlosileton; kaj irinte returne al la tablo por +reposedi gxin, (jen alia eltrovo!) sxi tute ne povis atingi gxin. Vidi +gxin tra la vitro sxi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la +tri piedoj; sed gxi estis tro glitiga; kaj fine, ellacigxinte per la +vana klopodado, la kompatinduleto sidigxis sur la planko kaj ekploris. + +"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre +severe. "Mi ordonas al vi tuj cxesi la ploron." Sxi havis la kutimon +sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laux la konsilo!) kaj +kelkfoje riprocxis sin tiel forte, ke sxi efektive devis plori; +kaj sxi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke sxi +trompis sin dum iu vetludo kiun sxi ludis kontraux si mem. (Nia +Alicio ja estis neordinara infano kaj tre sxatis sxajnigi ke sxi +estas du personoj.) "Sed tiu sxajnigo ne utilus nun"--sxi malgxoje +ekpensis--"cxar ja restas da mi apenaux suficxe por fari ecx unu +respektindan personon!" + +Baldaux tamen sxia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kusxas sub +la tablo: malferminte gxin, sxi trovis interne tre malgrandan kukon, +sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Mangxu Min." + +"Nu," diris Alicio, "mi vin mangxos! Se vi igos min kreski, mi povos +atingi la sxlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. +Ambauxokaze mi enigxos la gxardenon, kaj se nur okazos _tio_, ne tre +gravas la kielo." Sekve sxi mangxis peceton de la kuko dirante al si +"Laux kiu direkto, laux kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por +palpe sciigxi cxu gxi plialtigxas aux male; kaj tre surprizis sxin +la konstato ke sxi restas konstante samalta. Kiam oni mangxas kukon, +tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio +okazos krom la neordinara, ke estis por sxi tede kaj malinterese kiam +okazis nur ordinarajxoj. Do, por _ion_ okazigi, sxi laboradis per la +dentoj gxis de la kuko neniom restis. + + + + + CXAPITRO II + + LA LAGETO FARITA EL LARMOJ + + +"Neniam mi spertis tiajxo," ekkriis Alicio, (pro eksciteco sxi ecx +forgesis la akuzativon). "Jen mi plilongigxas teleskope, kiel la plej +granda teleskopo en la tuta mondo. Adiaux, piedetoj miaj!" (Kiam +sxi direktis la rigardojn al la piedoj, pro la plilongigxo ili jam +farigxis tute malproksimaj, kaj apenaux sxi povis vidi ilin.) + +"Ho, vi kompatinduloj! kiu morgaux vestos al vi la sxtrumpojn kaj +sxuojn? Kompreneble ne _mi_; mi estos tro malproksime por okupi min +pri vi; vi devos klopodi por vi mem. Tamen estas necese komplezi ilin; +cxar se ili ofendigxos, ili eble rifuzos marsxi laux mia volo. Mi do +en la kristnaska tempo donacos al ili paron da novaj botoj." + +Sxi ecx elpensadis detale kiel sxi faros la necesajn arangxojn. "Mi +pagos al la portisto por liveri ilin, kaj kiel stranga tio sxajnos, +sendi donacon al siaj piedoj! Ankaux la adreso estos tre stranga: + + _Al lia Mosxto la Dekstra Piedo Alicia, + sur la Tapisxeto + apud Fajrgardilo + (Kun amsalut' de Alicio)._ + +Ho, kian sensencajxon mi parolas!" + +En tiu momento sxia kapo ekpremis la plafonon. Do, sen plua prokrasto +sxi levis la oran sxlosileton kaj rapidis al la gxardenpordeto. Sed +havante la altecon de tri metroj, sxi apenaux povis, kusxante sur la +planko, rigardi per unu okulo en la gxardenon, kaj la tasko enigxi en +gxin farigxis ja pli ol iam utopia. Sxi sidigxis kaj denove ekploris. + +"Vi devas honti," sxi diris al si, "vi granda bubino!" (sxi certe +ne eraris pri la lastaj du vortoj) "multe tro granda vi estas por +plorkrii, vi tuj cxesu!" Malgraux tiu akra sinriprocxo, sxi ne cxesis +la ploradon, gxis sxi faligis kelkajn hektolitrojn da larmegoj, kaj +etendis sin cxirkaux sxi larmlageto profunda je dek centimetroj kaj +kovranta preskaux la tutan plankon de la halo. + +Post ne longa tempo sxi auxdis ian piedfrapetadon, kaj vigle forvisxis +la larmojn por esplori kiu venas. Jen reaperis la Blanka Kuniklo lukse +vestita, havante en unu mano paron da blankaj gantoj, kaj en la alia +grandan ventumilon. Jen li alvenis, trotrapide, kaj murmuris al si: +"Ho, la Dukino! Se mi igos sxin atendi, sxi tute furiozigxos!" + +Cxar Alicio jam farigxis preskaux senespera, sxi estis preta peti +helpon de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi +ekparolis per tre mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, +Sinjoro:--" + +La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per +cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon! + +Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre +varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:-- + +"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! +Cxu dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis +sama kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis +min _iom_ sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; +_kiu_ mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis +cxiujn samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi +sxangxigxis en iun el ili. + +"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per +longaj bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas +Mabelo, cxar mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre +malmulte. Ankaux sxi estas _si_, kaj mi _mi_, kaj... ho, mi tute +konfuzigxas! Mi provu cxu mi ankoraux scias la jam longe konitajn +faktojn. Por komenci: kvaroble kvin faras dekdu, kvaroble ses faras +dektri, kvaroble sep faras.... Ho, tiamaniere neniam mi atingus dudek! +Tamen la Multiplika Tabelo estas por mi indiferenta; mi ekzamenu min +geografie. Londono estas cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, +kaj Romo.... Ne, denove mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en +Mabelon. Mi penos deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'" + +Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam +sxi ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia +vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la +originalajn. + + _Rigardu! Jen la krokodil'! + La voston li netigas; + Sxprucante akvon el la Nil' + La skvamojn li briligas._ + + _Senmova restas la busxeg', + Li ungojn kasxas ruze; + Jen fisxoj nagxas tra l' kaveg' + Frapfermas li amuze._ + +"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove +la okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas +Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa +maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos +lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos +Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon +cxe la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, +karulo.' Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi +certigu tion, kaj _poste, se mi sxatos esti tiu persono_, mi konsentos +supreniri. Se ne, mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho +ve! mi tre, tre volas ke oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie +cxi tutsola, kaj mi sopiras la hejmon." + +Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi +vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la +Kuniklo. + +"Kiel ajn mi faris _tion_?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas." + +Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, +eltrovis ke nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, +kaj ankoraux rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la +ventumilo, sxi tuj lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la +malagrablajxon malkreski gxis nulo. + +"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, +iom timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin +ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do +kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora +sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras +pli malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel +absurde malgranda, estas ja ne tolereble." + +En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis +sin plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, +sxi unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis +"en tiu okazo mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en +la vivo forrestadis cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al +si la konkludon ke, kien ajn oni irus sur la angla marbordo, oni +trovus longan serion de banmasxinoj en la maro, post ili kelke da +infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la sablon; malantauxe, serion +de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio, stacidomo.) Tamen post +nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto farita de la larmoj +kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne tiom plorus!" +diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj larmoj mi +nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos tre, tre +stranga, sed hodiaux _cxio_ ja estas stranga." + +En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi +cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la direkto de la +plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto +nepre estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem +nun estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso +englitinta en la akvon same kiel sxi mem. + +"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio +estas tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon +paroli, kaj almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis +per: "Ho muso, cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre +lacigxas, ho Muso, cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho +Muso" estas nepre prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu +tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia +frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!") + +La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al +sxi palpebrumante per unu okuleto. + +"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la +Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux +la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, +Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri _datoj_!) Sxi do rekomencis +france, dirante "_ou est ma chatte?_" (la unua frazo en sxia +lernolibro). + +La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis. + +"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la +sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la +katojn." + +"Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu +_vi_, se vi estus mi, amus la katojn?" + +"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu. +Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon _Dajna_; vi nepre +ekamus la katojn, se nur vi povus vidi _sxin_. Sxi estas la plej kara +dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum +sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante +la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por +dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," +denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; +sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis +aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri _Dajna_." + +"_Ni_ ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. +"Cxu vi imagas ke _mi_ volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio +malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! +Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!" + +"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi +alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?" + +La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:-- + +"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre +sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa +bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi +petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn +kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas +al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil +spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, +ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for +per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo +grandan plauxdbruon. + +Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi _kara_ Muso, revenu! +mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne +placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al +sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), +kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, +kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio +mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu +prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj +kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis +kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj, +birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta +birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune +sur la tero, tre malsekaj. + + + + + CXAPITRO III + + POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1] + + +La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen +birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta +al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. +Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili +interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio +tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj +jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en +la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la +pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al +tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute +rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla. + +Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu +cxiuj, kaj auxskultu _min_. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!" + +Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro. + +Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan +antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux +resekigxos. + +"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? +Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! +'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la +anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la +lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de +Mercio kaj Nortumbrio--'" + +"Ho, ve!" gxemis la Loro, frosttremante. + +"Pardonu," diris la Muso tre gxentile (kvankam li tre sulkigis la +brovojn), "cxu vi parolis?" + +"Ne mi," la Loro rapide respondis. + +"Mi kredis ke jes," diris la Muso. "Sed mi dauxrigu. 'Edvino kaj +Morkaro grafoj de Mercio kaj Nortumbrio farigxis liaj partianoj, kaj +ecx Stigando la patrujama cxefepiskopo de _Canterbury_ trovis gxin[2] +konsilinda--" + +"Trovis _kion?_" diris la Anaso. + +"Trovis _gxin_," la Muso respondis iom malafable. "Cxu vi ne komprenas +kion signifas 'gxi'?" + +"Nu, mi tre bone komprenas kion 'gxi' signifas, kiam mi trovas ion. +Plej ofte 'gxi' estas rano aux vermo. Tamen la demando estas: kion +trovis la cxefepiskopo?" + +"Tiun demandon la Muso ne atentis sed dauxrigis rapide: 'trovis gxin +konsilinda iri kun _Edgar Atheling_ por renkonti Vilhelmon kaj proponi +al li la kronon. Sed la insulta fiero de liaj Normanoj--' kiel vi +sentas vin nun, mia kara?" gxi diris abrupte, alparolante Alicion. + +"Malseka, same malseka kiel en la komenco," Alicio respondis iom +melankolie. "Via rakonto ne sekigas min." + +"Kon-sid-er-ad-inte la jxus anonc-itan rezult-at-on," ekdiris solene +la Dodo, "mi proponas ke cxi tiu kunsido tuj fermigxu por ke oni +el-kon-sid-er-adu kaj senprokraste ef-ekt-iv-ig-u pli energiajn +ri-med-ojn." + +"Kian lingvon vi parolas?" demandis la Agleto. "De tiuj longaj vortoj +mi ne scias la signifon, kaj plue mi kredas ke vi ne scias mem." + +La Agleto deklinis la kapon por kasxi sian mokridon, sed kelkaj el la +birdoj sibleridis auxdeble. La Dodo per vocxo ofendita reparolis pli +simple: "Jen kion mi intencis diri: la plej bona rimedo por sekigi nin +estus la 'Kauxko'-vetkuro." + +"Kio do estas Kauxko?" diris Alicio. Tiun demandon sxi faris, ne +dezirante la informon, sed nur cxar sxi rimarkis ke la Dodo pauxzas +kaj sxajne opinias ke _iu_ devas paroli, kaj cxar neniu alia montris +la inklinon paroli. + +La Dodo respondis ke: "La plej bona rimedo por klarigi gxin estas +per la ago mem." (Kaj cxar ian vintran tagon vi eble volos mem +eksperimenti la ludon, mi klarigos kiamaniere la Dodo arangxis gxin.) + +Unue, gxi markis per kreto rondforman kurejon (la preciza formo ne +gravas). Due, gxi starigis cxiujn partoprenontojn cxe diversaj punktoj +de la kretstreko. Oni ne diris, laux angla kutimo, "unu, du, tri, +FOR!" sed cxiu devis komenci kaj cxesi la kuradon laux sia propra +inklino, kaj pro tio ne estis facile kompreni kiam la afero finigxis. +Tamen post longa kurado, eble duonhora, cxiuj tute resekigxis, kaj la +Dodo subite ekkriis: "La Kauxko finigxis." + +Cxiuj amasigxis cxirkaux la Dodo, spiregante kaj demandante: "Sed kiu +venkis?" + +Tiun demandon la Dodo en la unua momento ne povis respondi. + +Gxi sidis longan tempon kun unu fingro premata sur la frunto (en tiu +sama sintenado kiun ordinare havas Sxejkspir en niaj bildoj). En la +fino la Dodo diris:--"Cxiuj venkis, kaj cxiu devas ricevi premion." + +Plena hxoro da vocxoj demandis samtempe: "Sed kiu la premiojn +disdonos?" + +"Ja _sxi_ kompreneble," diris la Dodo, kaj montris per unu fingro sur +Alicion. Sekve, la tuta aro amasigxis cxirkaux sxi kaj kriis konfuze +"La premiojn, la premiojn." Kion fari? La kompatinda Alicio havanta +alian ideon neniun, ensxovis la manon en sian posxon kaj felicxe +trovis tie pakajxeton da sukerajxoj (kiujn per bonsxanco la sala akvo +ne difektis) kaj ilin sxi disdonacis kiel premiojn. Suficxis gxuste +por donaci al cxiuj po unu. + +"Sed sxi mem nepre rajtas ricevi premion," diris la Muso. + +"Certe," tre serioze respondis la Dodo, kaj turnis sin al Alicio +dirante: + +"Kion alian vi havas en la posxo?" Alicio respondis malgxoje ke "nur +fingroingon." "Gxin transdonu al mi," diris la Dodo. + +Denove cxiuj amasigxis cxirkaux sxi, dum la Dodo solene prezentis +la fingroingon dirante: "Ni petas ke vi bonvolu akcepti cxi tiun +elegantan fingroingon." Cxe la fino de tiu mallonga parolo cxiuj +aplauxdis. + + [Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS + AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.] + +Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed cxiuj +tenadis sin tiel serioze ke sxi ne kuragxis ridi. Ankaux cxar sxi ne +povis elpensi ion dirindan, sxi nur simple klinis respekte la kapon +akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze. + +Kaj nun sekvis la mangxado de la sukerajxoj. Tio kauxzis ne malmulte +da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi +siajn; malgrandaj aliflanke sufokigxis, kaj estis necese kuraci ilin +per la dorsfrapada kuraco. Tamen cxio fine elfarigxis. Ili sidigis sin +denove en la rondo kaj petis al la Muso ke gxi rakontu al ili ion plu. + +"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj +la kauxzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn +komencajn literojn sxi aldonis per tre mallauxta flustro, ektimante ke +gxi ree ofendigxos. + +"Mia tejlo,"[3] diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malgxoja." + +"Mi vidas ke gxi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro gxian +voston, "sed kial vi gxin nomas malgxoja?" Kaj dum la dauxro de la +rakonto sxi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke sxia koncepto pri gxi +enhavis kune la ideojn de ambaux tejlajxoj. Jen la vostrakonto aux +rakontvosto: + + + Furi' diris al + Mus', kiun + trafis + li jxus, + 'Ni havu + proceson, + procesos mi + vin! Ne ekpenu + rifuzi; tio, + nur por amuzi + min, estas + necesa; defendu + do vin!' + 'Ne utilus, + sinjor'; + diris mus' kun + fervor'-- + 'Sen jugxistoj + procesi + tempperdo + ja estas.' + 'Mi vin + jugxos + tutsole' + --diris li + ruzparole. + Li muson + kondamnis; + nun + sola + li + restas. + + +"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi +pensas?" + +"Pardonu," respondis sxi tre humile, "vi jam alvenis cxe la kvina +vostkurbo, cxu ne?" + +"Mi ne!" ekkriis la Muso. + +"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed +kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?" + +La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la +riprocxon: + +"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo." + +"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj +vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis +kolere. + +"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la +foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen +la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj +malaperis. + +La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," +unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, +mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la +bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la +busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro." + +"Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie cxi," Alicio diris tion al +neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja +kapablus tuj reporti gxin." + +"Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris +gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta +paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Sxi estas la +plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin +_bird_kaptanta,..." + +Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. +Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge +enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj +malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis +per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam +pasis, je kiu vi devis kusxigxi." + +Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio +restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" sxi diris +melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, +neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. +Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun +sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris. + +Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide +direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la +bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. + + + + + CXAPITRO IV + + CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4] + + +Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Gxi trotis malrapide, +kaj cxirkauxrigardadis, kvazaux gxi sercxas ion. Sxi auxdis gxin +murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj +vangharoj! Sxi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke +mi ne amas la cxasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?" + +Alicio tuj divenis ke gxi sercxas la ventumilon kaj la paron da +blankaj gantoj kapridfelaj, kaj sxi bonkore komencis cxirkauxsercxi +ilin. Sed ne prosperis al sxi trovi ilin, cxar de kiam sxi nagxadis +en la lageto, cxio absolute sxangxigxis; malaperis la vitra +tablo, la pordeto, kaj ecx la granda halo mem. Baldaux dum Alicio +cxirkauxsercxas, la Kuniklo rimarkis sxin, kaj per kolera vocxo +ekkriis al sxi: "Nu, Mariano, kion do _vi_ faras cxi tie ekstere? +Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. +Rapidu, for!" + +Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu gxi montris. Pro timo de gxia +kolero sxi ecx ne provis klarigi ke sxi ne estas Mariano. + +"Li ja kredas ke mi estas lia cxambristino," sxi al si diris, kurante. +"Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos +alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi +ilin." + +Dirante tion, sxi trovis sin staranta antaux cxarma malgranda dometo +kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur gxi la nomo Sro. +B. Kuniklo. Sxi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per +sxtuparo timante ke sxi renkontigxos kun la efektiva Mariano, kaj +estos forigita el la domo antaux ol sxi povos trovi la ventumilon kaj +gantojn. + +"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti cxirkauxsendata de +Kuniklo! Eble ankaux _Dajna_ igos min porti por sxi depesxojn. Jen kio +povus okazi. 'Frauxlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' +'Post unu momento, varnjo; tamen gxis _Dajna_ revenos, mi devas gardi +la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se _Dajna_ +komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al sxi resti en +la domo." + +Dum sxi parolis, sxi trovis sin en neta cxambreto kiu havis tablon +apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion sxi esperis trovi) +ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon +kaj unu paron da gantoj, sxi estis tuj forlasonta la cxambron kiam +okaze sxi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto +_ne_ havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen sxi malsxtopis +kaj almetis gxin al la lipoj. "Kiam ajn mi aux mangxas aux trinkas cxi +tie funde, nepre okazas _io_ stranga, do mi volas provi kian efikon +havos cxi tiu boteleto. Mi tre esperas ke gxi denove grandigos min, +cxar mi vere enuas esti tia malgrandajxeto kia nun mi estas." + +Kaj tian efikon gxi fakte havis, efikon preskaux tujan; cxar antaux +ol sxi eltrinkis duonon de la enhavo, sxi sentis la kapon premata +kontraux la plafono, kaj devis klini la dorson por ke sxi ne rompu +al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Suficxas! mi +esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, +mi tre volas ke mi ne tiom trinkis." + +Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute _ne_ +cxesis, sed dauxradis gxis sxi devis stari sur la genuoj, kaj plu +dauxradis gxis ecx por tio mankis spaco. Sxi klopodis kusxi sur la +planko havante unu kubuton kontraux la pordo kaj la alian klinitan +cxirkaux la kapo. Sed ankoraux plu sxi kreskis, kaj--jen, sxia lasta +rimedo--sxi sxovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la +kamentubon, dirante: + +"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu _mi_ povas fari. Kio al mi okazos? +Kio?" Tre felicxe por Alicio la sorcxboteleto jam plene efikis; sxi ne +plu kreskis, tamen sxia nuna amplekso estis por sxi tre malkomforta, +kaj cxar sxajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun cxambron, ni ne +miru ke sxi nun farigxis tre malgaja. + +"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "cxar +tie ne okazis ke oni cxiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj +cxirkaux-ordonigxis de musoj kaj kunikloj. Preskaux mi volas ke mi ne +estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraux cxio, la cxitiea vivo +estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras _kio_ okazis al mi. +En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi cxiam supozis ke en +la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min +en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki +libron pri mi. Mi mem verkos gxin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. +Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"--diris sxi per malgaja vocxo +"almenaux tie cxi ne estas spaco por kreski plu. Cxu sekvas do (pensis +sxi) ke mi neniam farigxos pli _agxa_ ol nun? Tio ja estus unuflanke +tre agrabla: neniam farigxi maljunulino! Sed aliflanke, devi cxiam +lerni la lecionojn, ho, mi ne sxatus _tion_!" + +"Vi stulta Alicio," sxi respondis al si, "Kiel vi povus lerni +lecionojn _tie cxi_? Apenaux estas spaco por _vi_, kie do lokigxus +lernolibroj?" Kaj tiamaniere sxi dauxrigis la konversacion, diskutante +kaj argumentante kontraux si. + + [Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.] + +Post kelkaj momentoj sxi cxesis paroli kaj auxskultis, cxar sxi auxdis +ekster la cxambro ies vocxon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj +alportos al mi la gantojn--" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren +laux la sxtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por sercxi +Marianon. Pro timo al li, sxi tiel forte tremis ke la tuta dometo +skuigxis. Sxi ja forgesis ke nun sxi estas preskaux miloble pli granda +ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi gxin. + +Laux la auxdataj sonoj la Kuniklo alvenis gxis la pordo, kaj +klopodadas malfermi gxin. Sed, cxar la pordo estis malfermebla +nur internen, kaj cxar Alicio forte premas gxin per la kubuto, +tiu klopodado malsukcesis. Sxi auxdis gxin diri al si: "Do, mi +cxirkauxiros kaj enigxos tra la fenestro." + +"Vi ne faros _tion_" pensis Alicio. Atendinte gxis sxi auxdas la +Kuniklon apude sub la fenestro, sxi subite eletendis la manon kaj +faris provkapton en la aero. En la manon sxi ricevis nenion, sed +auxdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon +de frakasata vitro. El tio sxi konkludis ke gxi falis en kukumejon, +aux en ion tiuspecan. + +Post unu momenton sxi auxdis tre koleran vocxon (certe la vocxon de +l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde +(de malproksime) jen alia vocxo de sxi nekonata: "Se placxas, Mosxto, +jen mi tie cxi. Mi fosas pomojn." + +"Fosas _pomojn_? Cxi tien, sencerbulo, kaj eligu min el _cxi tio_." +(Denove auxdigxas sonoj de frakasata vitro.) + +"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?" + +"Brako, Ekscelenco." (Laux la akcento per kiu li parolis li certe +estis irlandano.) + +"Cxu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon +tiel grandan? Gxi ja sxtopas la tutan fenestron." + +"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraux cxio, gxi estas brako." + +"Nu, gxi ne devas esti tie, kio ajn gxi estas. Vi iru tuj kaj forprenu +gxin." + +Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio auxdis flustrajxojn: +ekze., + +"Mi ne sxatas gxin, Mosxto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, +malkuragxulo." + +En la fino sxi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton +en la aero. Cxi tiun fojon sxi auxdis _du_ timkriojn, kaj ankaux +duobligxis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas +multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la +projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute +kontenta, cxar mi ja ne volas resti tie cxi eterne." + +Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo +de malgrandaj vagonradoj, kaj vocxoj ne malmultaj ekparolis cxiuj +kune. Sxi elauxdis nur la sekvantajn: + + "Kie la alia sxtupetaro?--Mi ja devis alporti nur unu, la + alian Bil alportas--Bilcxo, gxin starigu tie cxi--Jen en + cxi tiu angulo ni starigu ilin--Ne, ne! antaux cxio necesas + kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron--Vi ne gxenu + vin, ili jam suficxe tauxgas--Vi, Bil, ekkaptu cxi tiun + sxnuron--Cxu la tegmento subtenos la premon?--Gardu vin, + jen malfiksigxinta ardezajxo--Ho, gxi jam falas, gardu la + kapojn sube--(Lauxta frakaso)--Nu, kiu fusxis tion?--Mi + kredas ke Bil--Kiu devas derampi la kamentubon?--Ne, mi + ne volas, vi rampu mem--Tion ne _mi_, Bil devas--Bil, la + mastro ordonas ke vi derampu." + +"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Cxiujn +malagrablajxojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio +de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallargxa, sed malgraux cxio mi +nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Sxi eltiris la piedon kiel +eble pleje el la tubo kaj atendis gxis sxi auxdis tutapude en la tubo +cxirkauxgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca gxi estis, sxi +el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' +sxi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende auxskultis. + +Unue sxi auxdis lauxtan hxoron: + + "Jen Bil tie supre! Pafigxis el tubo!! Falas teren!!!" + +Poste la vocxo de l' Kuniklo diranta tutsole: "_Kaptu lin, vi cxe la +barilo._" Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza vocxaro: + + "Subtenu la kapon--Brandon. Ne sufoku lin--Kio al vi + okazis, kunulo--Diru al ni--" + +Auxdigxis responde tre malforta sibla vocxo ("jen la vocxo de Bil," +pensis Alicio). + + "Nu, apenaux mi scias--ne pli, dankojn--jam + mi refortigxas--mi estas tro konfuzita por + rakonti--io--kvazaux risorte--atakis min--kaj + mi pafigxis supren kiel raketo--jen cxio." + + "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj. + +"Ni devas ekbruligi la domon," diris la vocxo de l' Kuniklo. Alicio tuj +ekkriis kiel eble plej lauxte "se vi tion atencos, mi instigos kontraux +vi _Dajna'n_." + +Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. +Laux sxi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton. + +Post unu, du momentoj denove komencis cxirkauxmovigxo, kaj la Kuniklo +auxdigis sin dirante: "Suficxos por komenco unu plena pusxcxaro." + +"Plena pusxcxaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne dauxris +longe, cxar en tiu sama momento, ensxutigxis tra la fenestro, kun +kvazaux-hajla bruo, amaso da sxtonetoj, kaj kelkaj el ili ecx frapis +al sxi la vizagxon. Sxi diris al si: "Tion mi tuj cxesigos," kaj +aldonis lauxte: "Se vi ree faros tion, mi _Dajna'n_...." + +Denove la tuja kaj plena silento! + +Alicio surprize rimarkis ke la sxtonetoj kusxantaj sur la planko +cxiuj sxangxigxas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la felicxa +ideo "Se mi mangxos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi _iuspeca_ +korpsxangxo, kaj cxar nun tia sxangxo neniel povas kreskigi min, +sekvas ke la efiko estos malkreskiga." + +Sxi do englutis unu, kaj kun granda gxojo konstatis ke sxi tuj +komencas malkreski. Tuj kiam sxi estis suficxe malalta por trairi +la pordon, sxi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da +malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante sxin. La +kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj +donas al li trinkajxon el boteleto. Cxiuj sin jxetis al Alicio, sed +sxi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaux trovis sin staranta +sekure en densa arbaro. + +"Kaj nun," diris al si Alicio cxirkauxvaganta en la arbaro, "la unua +celo kompreneble estas rekreski gxis la ordinara grandeco, kaj la dua +estas trovi la vojon en tiun belan gxardenon." + +Sendube tre bona plano! sed, bedauxrinde, sxi ne havis ecx la plej +malgrandan ideon kiamaniere sxi devos plenumi gxin. Dum sxi sercxe +esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris sxian atenton. + +Jen grandega hundido de alte rigardis sur sxin el grandaj rondaj +okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tusxi sxin. "Ho, vi +dorlotajxeto," diris sxi en sia plej dorlota vocxo, kaj penis fajfi al +gxi. Sed interne sxi tre timis pensante ke gxi eble estas malsata, kaj +en tiu okazo povas formangxi sxin, malgraux la dorloto. + +Apenaux konsciante kion sxi faras, sxi levis malgrandan brancxeton kaj +tenis gxin antaux la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun lauxta +gxojbojo, kaj jxetinte sin sur la brancxeto sxajnigis mortskui gxin. + +Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaux granda +kardo. Tuj kiam sxi reaperis sur la alia flanko, brancxeto en mano, +la hundido denove atakis, kaj pro gxia arda deziro gxin kapti, +tute renversigxis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaux oni +ludus kun tircxevalo, kaj en cxiu momento atendante ke sxi estos +piedpremata, ree cxirkauxkuris la kardon. La hundido, siaparte, +komencis fari rapide tutan serion da sinjxetoj; cxiufoje gxi nur +malmulte antauxen kuris, sed multe kuris malantauxen. Sencxese gxi +rauxke bojadis, gxis fine gxi sidigxis malproksime, kaj spiregadis, +kun lango elpendigxanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj. + +Tiu momento sxajnis al Alicio oportuna por forkuro. Sxi tuj ekkuris, +kaj ne cxesis kuradi gxis sxi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro +la longa interspaco) la bojado farigxis apenaux auxdebla. + +"Tamen gxi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraux +ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el gxiaj folioj +sxi dauxrigis: "Mi tre volus instrui al gxi lertfarajxojn, se nur mi +estus... tauxgegranda. Ho, preskaux mi forgesis ke mi devas rekreski! +Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku +aux mangxu _ion_. Sed jen la cxefa demando: kion trinki aux mangxi." + +Alicio cxirkauxrigardis sur cxiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed +nenion sxi vidis kiu havis la aspekton esti la tauxga mangxajxo. Sed +jen, apud sxi, staris granda fungo, egale alta kun sxi mem. Esplorinte +gxin, sube kaj cxirkauxe, sxi decidigxis esplori ankaux la supron. +Levinte sin sur la piedpintojn, sxi havis la okulojn gxuste super la +rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, sxi ekvidis +grandan bluhauxtan rauxpon kiu serene fumas longan turkan pipon. + + + + + CXAPITRO V + + ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO + + +Tre longan tempon Alicio kaj la Rauxpo silente rigardis unu la alian; +fine la Rauxpo elprenis la pipon el la busxo kaj alparolis sxin per +malvigla dormema vocxo: + +"Kiu _vi_ estas?" gxi diris. + +Jen ne tre kuragxiga komenco! Alicio respondis malsinfide: + +"Apenaux mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu +mi est_is_, kiam mi levigxis hodiaux matene, sed mi kredas ke mi +sxangxigxis multfoje dum la tago." + +"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Rauxpo. "Klarigu +vin." + +"Bedauxrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi _min_" diris Alicio, "cxar +mi ja ne estas mi mem." + +--"Ne komprenas," diris la Rauxpo. + +"Tamen mi ne povas igi gxin pli klara," Alicio tre gxentile respondis, +"cxar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamigxas dum +la dauxro de unu tago estas tre konfuzige." + +--"_Ne_ estas," diris la Rauxpo. + +"Nu, eble vi ne ankoraux spertis gxin," diris Alicio, "sed kiam vi +devas sxangxigxi en krizalidon--tio ja nepre okazos ian tagon--kaj +poste en papilion, vi sentos vin _iom_ konfuzata, cxu ne?" + +"Tute _ne_," diris la Rauxpo. + +"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen +tio estus certe tre konfuziga por _mi_!" + +"Vi!" diris la Rauxpo malestime, "kiu _vi_ estas?" + +Tio ja rekondukis ilin al la komencigxo. Alicio, sentante sin gxenata +per la tre mallongaj diroj de la Rauxpo, tenadis sin iom fiere, kaj +diris tre serioze, "Laux mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu +_vi_ estas." + +"Kial?" diris la Rauxpo. + +Jen alia konfuziga demando! Cxar sxi ne povis elpensi ian kialon, kaj +cxar la Rauxpo sxajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris. + +La Rauxpo lauxte kriis post sxi. "Revenu! mi havas por vi gravan +konsilon." + +Tio sonis al sxi bonpromesa: sxi do revenis. + +"_Ne kolerigxu_," diris la Rauxpo, kaj tuj silentis. + +"Cxu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian +koleron. + +"Jes," diris la Rauxpo. + +Cxar sxi havis nenion alian por fari kaj cxar la Rauxpo _eble_ diros +ion atentindan, sxi decidis resti. Dum kelkaj minutoj gxi silente +fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la +busxo, kaj diris:-- + +"Vi do kredas ke vi estas sxangxita?" + +"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaux ne povas memori +la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum ecx dek minutoj." + +--"Ne povas memori _kiajn_ aferojn?" diris la Rauxpo. + +"Nu, ekzemple, mi penis diri '_Rigardu! Jen abel' klopoda_' sed cxio +elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia vocxo. + +"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Rauxpo. + +Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:-- + + Patro Vilcx'! Patro Vilcx'! (alparolas la filo) + Blankhara vi kaj maljunulo, + Staras _vi_ sur la kap' kiel korpbalancilo? + Cxu gxi tauxgas por okdekjarulo? + + "Dum junec'," Patro Vilcxo respondis al filo, + Mi ja timis difekton al cerbo. + Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, + Do tre ofte kapstaras sur herbo. + + Maljunulo vi--tion denove mi diras, + Ankaux grasa gxis plena sfereco, + Tamen elrenversite la cxambron eniras! + Ho! de kie al vi l' elasteco? + + Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, + (Li respondis tre vigle al filo) + Per jena sxmirajxo--por _vi_ acxetebla + Pobotele per unu spesmilo. + + Maljunul'! (la demandon la filo nun sxangxis) + Ja sendenta al vi la makzelo, + Sed anseron kun ostoj, ecx bek' vi formangxis! + Jen vere mirinda muelo! + + Dum juneco min logis la legxoscienco + Je l' edzino mi havis procesojn: + Ecx sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) + Povus fari la makzelimpresojn! + + Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo + Senpovigxas, cxu ne, la okulo? + Tamen jen balancigxas angil' sur la nazo! + Ho, klarigu, mirinda lertulo! + + Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) + Vi forkuru, vi--fosu tomatojn! + Mi ne plu da instruo... suficxas ja tio! + Forpermeson ricevu aux--batojn. + +--"Ne prave!" diris la Rauxpo. + +"Mi timas ke ne _tute_" diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj +sxangxigxis." + +"Malprave, de komenco gxis fino," diris decide la Rauxpo. Sekvis +kelkminuta silento. + +Unue parolis la Rauxpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" gxi diris. + +"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio +respondis, "sed vi scias ke oni ne sxatas tiel ofte sxangxigxi." + +--"Ne scias," diris la Rauxpo. + +Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontrauxdiris al +sxi, kaj sxi konsciis ke rapide sxi perdas la paciencon. "Do vi estas +jam nun kontenta?" diris la Rauxpo. + +"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi sxatus esti iomete pli granda, se al +vi ne malplacxas, cxar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara." + +"Tre _bona_ alteco," interrompis kolere la Rauxpo, kaj cxe la diro +starigis sin vertikale. (Gxi havis precize ok centimetrojn!) + +--"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino. + +Kaj sxi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel +ofendigxemaj!" + +"Vi alkutimigxos post kelka tempo," diris la Rauxpo, kaj enbusxiginte +la pipon, gxi denove ekfumis. + +Cxi tiun fojon Alicio pacience atendis gxis gxi reparolos memvole. +Post unu, du minutoj la Rauxpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, +derampinte de la fungo, gxi rampis for en la herbon, kaj, rampante, +jxetis post si la rimarkon: + +"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos." + +Cxi tion kaj nenion plu! "Unu flanko de _kio_? Alia flanko de _kio_?" +pensis en si Alicio. + +La Rauxpo tuj respondis al sxia _penso_, dirante "De la fungo," kaj +post unu momento malaperis. + +Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi +kie estas gxiaj du "flankoj," kaj cxar gxi estis plenronda, sxi trovis +tiun problemon tre malfacila. Fine, sxi strecxis la brakojn cxirkaux +la fungon, kaj per cxiu mano forrompis unu peceton. + +"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris sxi mordetante la +dekstran peceton por provi la efikon. + +En sama momento sxi sentis fortan frapon sub la mentono. (Gxi frapis +la piedojn!) + +Tiu subita sxangxo tre timigis sxin. Sed kredante ke sxi nepre ne +devas perdi tempon, sxi tuj klopodis por mangxi iom de la maldekstra +peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremigxis, ke apenaux +sxi povis malfermi la busxon, sed fine prosperis al sxi enigi kelkajn +erojn de la maldekstra peceto. + + + * * * * * + + +"Bone! Jam mia kapo liberigxis," diris Alicio, gxojigite. Sed la gxojo +tuj sxangxigxis en timon, kiam sxi rimarkis ke la sxultroj malaperis. +Derigardante, sxi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu sxajne +kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de sxiaj okuloj. + +"Kio en la tuta mondo estas jena verdajxo?" diris Alicio, "kaj kien +malaperis la sxultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi +ne povas vidi _vin_?" Sxi dume cxirkauxmovis ilin sed sekvis nenia +rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondigxis. + +Cxar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn gxis la kapo, sxi +penis mallevi al ili la kapon, kaj tre gxojis eltrovante ke sxia kolo +estas en cxiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte +gxin en gracian zigzagon sxi celis enigi gxin inter la foliaron, kaj +eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj +sub kiuj sxi cxirkauxvagis kaj parolis kun la Rauxpo. + +Sed en tiu momento sxi auxdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la +kapon, cxar jen granda Kolombo flugas kontraux sxia vizagxo kaj forte +frapas sxin per la flugiloj. + +"Vi _serpento_!" kriegis la Kolombo. + +"Mi _ne_ estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!" + +"Serpento, mi gxin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, +kaj kun gxemo aldonis la informon: "Cxiujn rimedojn mi provis, sed +kontraux ili, nenio tauxgas."-- + +"Mi ne havas ecx la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris +Alicio. + +--"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskajxajn barilojn," +dauxrigis la Kolombo, tute ne atentante sxin, "sed eviti la +serpentojn, neeble." + +Alicio pli kaj pli konfuzigxis, sed sxi decidis ke ne utilos diri ion +gxis la Kolombo finos. + +"Suficxe gxenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed +ankaux mi devis nokte kaj tage gardi kontraux la serpentoj. Mi ja dum +la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton." + +"Mi tre bedauxras ke oni cxagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante +la situacion. + +"Kaj jxus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," +dauxrigis la Kolombo per vocxo absolute kriega, "por ke mi fine +liberigxu de ili, ili venas tordegante sin el la cxielo mem. Fju! +Serpento!" + +"Tamen mi _ne_ estas serpento, ree mi gxin diras," protestis Alicio. +"Mi estas... estas...." + +"Nu, _kio_ vi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi +tauxgan malverajxon." + +"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da +sxangxoj sxi en tiu tago jam spertis. + +"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum +la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed ecx ne unu kiu havis +tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas gxin nei. +Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?" + +"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (sxi estis ja tre verdira +infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte mangxas ovojn." + +"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, cxiu +knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen cxio!" + +Tio cxi estis por Alicio tute nova ideo; do sxi unu, du momentojn +staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri: + +"Mi tre bone scias ke vi nuntempe sercxas ovojn, do al mi ne grave +estas cxu knabineto vi estas aux serpento!" + +"Tamen al _mi_ estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi +_ne_ sercxas ovojn; kaj se mi sercxus, mi ne volus la viajn, cxar nur +la kuiritajn ovojn mi sxatas." + +"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviligxis +sur sia nesto. + +Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed sxia kolo +ofte implikigxis inter la brancxoj kaj kelkfoje sxi devis malligi +gxin. Post kelka tempo memorante ke sxi ankoraux havas en la manoj la +fungopecetojn, sxi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la +alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, gxis fine sxi +sukcesis rehavi la propran kutiman al sxi altecon. + +Jam tiel longe sxi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue sxi +sentis sin stranga, rehavante la propran. Tamen post kelkaj minutoj +sxi alkutimigxis gxin, kaj komencis kunparoli kun si jene:-- + +"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis +tiuj sxangxigxoj. Mi ecx ne povis esti certa en cxiu momento kio mi +farigxos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj +restas nur--enigxi en tiun belan gxardenon. Kiamaniere mi devas +klopodi pri tio?" + +Dirante tion, sxi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun +(en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu +metro. + +"Kiuj ajn logxas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu +ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin." + +Do sxi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuragxis +alproksimigxi la dometon gxis sxi estis nur dudek kelke da centimetroj +alta. + + + + + CXAPITRO VI + + PRI LA PORKINFANO + + +Kelkan tempon sxi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj +konsiderante kion sxi faros. Dum sxi ankoraux staris dubante, +subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo +sxi konkludis ke li estas lakeo, el la vizagxo sxi estus nominta +lin fisxo). La noveveninto lauxte frapis sur la pordon per siaj +manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta +rondan vizagxon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaux rimarkis ke +ambaux lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn cxirkaux la tuta +kapo. + +Cxar sxi tre volis scii kio okazos inter ili, sxi sxtelmarsxis el la +arbaro por subauxskulti ilin. + +Komencis la Fisx-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron +preskaux egale grandan kun si mem, li diris per solena vocxo:--"Por +la Dukino, La Kera Damo invitas sxin por kroketludo." + +La Ran-Lakeo ripetis per same solena vocxo, nur iom sxangxante la +vortordon:--"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon." + +Tiam ambaux profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligigxis. Cxe +tio Alicio tiel lauxte ekridis, ke sxi devis rekasxi sin en la arbaron +pro la timo ke ili auxdos sxin. Kiam sxi denove sxtelrigardis al la +dometo, la Fisx-Lakeo jam antauxe malaperis, kaj la alia sidas sur la +grundo antaux la pordo kaj rigardas malinteligente la cxielon. + +Alicio pasxis antauxen kaj frapis malkuragxe sur la pordo. + +"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kauxzoj; unue +cxar mi staras cxe la sama flanko kiel vi; kaj due, cxar tie interne +oni tiom bruas ke neniu povus auxdi la frapon," (kaj certege, dum +li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo--oni konstante +plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaux +granda krakado kvazaux plado aux kaldrono estas dispecigata). + +"Bonvolu do diri kiel mi povos enigxi," diris Alicio. + +"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante sxian +demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, +vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn +vortojn, li rigardis sencxese la cxielon, kaj pro tio Alicio opiniis +ke li estas tre malgxentila: "Sed eble li ne povas ne," sxi pensis +en si, "cxar jen liaj okuloj staras preskaux cxe la verto. Tamen, +malgraux tio li devas respondi demandojn,"; kaj sxi ripetis lauxte: + +"Kiel mi povos enigxi?" + +"Mi sidados tie cxi," la Lakeo diris, "gxis morgaux--" + +En cxi tiu momento la dompordo malfermigxis, kaj oni jxetis for +grandan teleron celante lian kapon; gxi nur ektusxis al li la nazon, +kaj dispecigxis kontraux la plej apuda arbo. + +--"aux eble postmorgaux," la Lakeo dauxrigis per sama tono, kvazaux +nenio okazis. + +"Kiel mi povos enigxi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaux kolere +demandis. + +"Cxu _iam_ vi enigxos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua +demando." + +Sendube! Tamen Alicio ne sxatis ke oni tion diru. Sxi kolere diris al +si:-- + +"La cxitieaj kreitajxoj ja argumentas netolereble, frenezige." + +Al la Lakeo sxia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti +kun variajxoj la antauxan diron:--"Mi sidos tie cxi," li diris, +"interrompe aux seninterrompe dum multaj tagoj." + +"Sed kion _mi_ devas fari?" diris Alicio. + +"Cxion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio +perdis la paciencon. + + [Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.] + +"Ho, tute ne utilas paroli al _li_," diris sxi, "li ja estas +sencerbulo." + +Dirinte tion, sxi malfermis mem la pordon kaj--eniris. + +La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laux gxia tuta +longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la +Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbigxas super la fajro, +kaj cxirkauxmovas per granda ferkulero la enhavon--kredeble ian +supajxon--de unu granda kaldrono. + +"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro +konstantaj terneksplodoj apenaux sxi povis eligi la vortojn. Ecx +la Dukino ternis ne malofte; la infano sencxese aux ternis aux +plorkriegis, kaj en la kuirejo _ne_ ternadis nur la kuiristino kaj +unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la busxo +etendita de unu orelo gxis la alia. + +"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (cxar sxi +iom dubis cxu estas laux bonmoroj ke sxi parolu unue), "pro kio via +kato grimacas tiamaniere?" + +"Gxi estas _Cheshire_[5] kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi +Porko!" + +Sxi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio +eksaltis; sed sxi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne sxin sed la +infanon: do sxi refarigxis kuragxa kaj dauxrigis:--"Gis nun mi ne +sciis ke la _Cxesxsxa_ katoj cxiam grimacas; mi ecx ne sciis ke ili +havas tian kapablon." + +"Cxiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas +gxin." + +"Mi mem ne konas ecx unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun +gxojo ke jam fine komencas por sxi vere interesa konversacio. + +"En tiu okazo, oni povas certigxi ke vi tre malmulte konas," akre +respondis la Dukino. + +Cxi tiun diron Alicio tute ne sxatis, kaj tuj eksentis fortan deziron +proponi alian temon. Dum sxi penis trovi ion tauxgan, la kuiristino +levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon +kaj la infanon; komencante per la fajriloj, sxi jxetis sur ilin cxion +atingeblan, cxion jxeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj +kelkaj pladoj, kaj kvazaux hajlis per teleroj. + +Tiujn eksterordinarajn jxetajxojn la Dukino ne atentis, ecx kiam ili +frapis sxin, kaj la infano jam antauxe tiel forte kriegis ke oni ne +povis sciigxi cxu gxi ricevas vundojn aux ne. + +"Ho, rigardu, zorgu,--mi petegas--la infanon!" Alicio ekkriis. + +Sxi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortrancxos la amindan +nazeton"--cxar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis +forporti gxin. + +"Se cxiu volus atenti nur _siajn_ aferojn," diris la Dukino per rauxka +malagrabla vocxo, "la mondo rondirus multe pli rapide." + +"Kaj tio ja estus nur _mal_utilo," diris avide Alicio, profitante +la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel +terure tio efikus sur la tagdauxro. La Tero turnigxas en la dauxro de +dudekkvar horoj; se do cxirkaux la akso[6]--" + +"Sxi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso +dehaku al sxi la kapon." + +Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciigxi cxu sxi volos +plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo +kaj sxajne ne auxskultis. Sekve Alicio kuragxis dauxrigi: "La dauxro +estas dudekkvar horoj, mi _kredas_, aux cxu eble dekdu? Mi--" + +"Ho, pri tio vi ne enuigu _min_" diris la Dukino "cxar neniam mi povis +toleri la ciferacxojn." Kaj sxi rekomencis varti la infanon, kantante +al gxi strangaspecan lulkanton, kaj cxe cxiu linifino sxi forte skuis +la kompatindan etajxon:-- + + _Vi forte skuu la infanon, + Ne traktu kondolence! + Vidigas gxi, ternante, planon + Cxagreni vin intence!_ + + Hxoro. + (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) + _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_ + +Dum la Dukino kantis la duan verson sxi forte kaj dauxre jxetadis la +infanon supren kaj rekaptis gxin, kaj la kompatinduleto tiel forte +kriegis ke Alicio apenaux povis auxdi la vortojn:-- + + _Mi devas la infanon skui + Kaj bati kiam ternas; + Cxar li la pipron povas gxui, + Jam longe li gxin lernas._ + + Hxoro. + _Uxaux, Uxaux, Uxaux!_ + +"Jen! Se al vi placxas, _vi_ povas varti gxin!" diris la Dukino al +Alicio kvazaux jxetante la infanon al sxi. "Mi devas pretigi min por +la kroketludo cxe la Damo," kaj sxi eliris rapide la cxambron. La +kuiristino en la gxusta elira momento jxetis kontraux sxi grandan +kaserolon, sed gxi maltrafis. + +La infano estis strangforma kreajxeto, kiu etendis la brakojn kaj +krurojn en cxiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). Do apenaux +al sxi prosperis kapti gxin. Tuj post la kapto sxi rimarkis ke gxi +_puf-puf_--as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. +Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaux povis teni gxin. Baldaux +tamen sxi eltrovis ke la unu nura metodo tauxge varti gxin estas tordi +la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran +piedon, por ke gxi ne malligu sin. + +Tion farinte sxi forportis gxin for de la domo. "Se mi ne forportos +cxi tiun infanon, oni certe mortigos gxin post nemultaj tagoj. Do, se +mi ne forprenus gxin, mi estus mem kulpa je la mortigo." + +La lastajn vortojn Alicio diris lauxte, kaj la etajxo (gxi jam de +longe cxesis terni) responde--porkblekis! "Ci ne devas grunti," diris +Alicio; "tio ja estas tute maltauxga rimedo por esprimi la sentojn!" + +Sed denove la infano gruntis. Sekve Alicio tre serioze observis la +vizagxon, por vidi kio estas al gxi. Sendube gxi havis tre porkan +nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaux la +okuloj farigxis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne sxatis la nunan +sxajnon. + +"Eble gxi nur plorkrietis," sxi pensis kaj denove rigardis en la +okulojn por vidi cxu enestas larmoj. + +Larmoj ne enestis. + +"Se vi intencas farigxi porketo," diris sxi serioze, "mi tuj cxesos +prizorgi vin; vi atentu tion!" La porkinfano denove plorkriis aux +plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris +silente. + +Alicio jxus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu cxi kreitajxo, +kiam mi rehejmigxos," kiam denove gxi gruntis, gruntis tiel forte kaj +tiel _porke_, ke sxi derigardis, mirigite, ecx timigite, en gxian +vizagxon. Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Sxi +tuj sentis ke estus absurde porti gxin plu. + +Do sxi mallevis la besteton, kaj vidis gxin, tuj post la mallevo, +fortroti trankvile en la arbaron. Kaj jen por Alicio granda +senzorgigo, "cxar," diris sxi, "kiam gxi estos plukreskinta gxi +farigxos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos gxin porko, +gxi tre bone aspektas." + +Sxi komencis pripensi aliajn infanojn de sxi konatajn, kiuj pli bone +tauxgus kiel porkoj kaj jxus diras al si "se nur oni scius la metodon +sxangxi ilin"--kiam subite sxi eksaltas mirigite; jen, tutapude, +sidas sur arbobrancxo la _Cxesxsxa_ kato. + +"Sinjoro _Cxesxsxa_ kato"--Sxi komencis malkuragxe, cxar sxi ne povis +konjekti cxu gxi sxatus tiun formon, aux preferus "Via kata mosxto." + +Tamen, cxar gxi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke gxis nun +gxi ne ofendigxis. Sxi do dauxrigis:-- + +"Cxu vi afable diros al mi, mi petas, laux kiu direkto mi devas iri de +tie cxi?" + +"Tio _iom_ dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato. + +"Ne tre grave al mi kien--" komencis Alicio. + +"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato. + +"Se nur _iun_ lokon mi atingos," Alicio dauxrigis. + +"Ho, iun aux alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur +suficxe longe vi marsxos." + +Alicio konfesis en si ke _tion_ oni ne povas nei. Do sxi eksperimentis +alian demandon:--"Kiaj personoj logxas proksime de tie cxi?" + +"En tiu direkto," diris la Kato, cxirkauxsvingante la dekstran +antauxpiedon, "Cxapelisto logxas, kaj en jena (montrante per la alia) +logxas Martleporo.[7] Vi vizitu kiun ajn; ambaux estas frenezaj." + +"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio. + +"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "cxe ni cxiu estas +freneza, senescepte. Mi estas freneza; ankaux vi!" + +"Kiel vi scias ke mi estas freneza?" Alicio demandis. + +"Nepre," diris la Kato, "cxar alie vi ne venus tien cxi." + +Sxajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante +sin, sxi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?" + +"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas +frenezaj?" + +"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio. + +"Nu do," la Kato dauxrigis, "la hundoj grauxlas kiam ili estas +kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam gxojigitaj. Mi, kontraste, +grauxlas gxojigite kaj kolerante svingas la voston. Cxu do mi ne estas +freneza?" + +"Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "cxar ne per grauxlo +la katoj esprimas plezuron; laux mi, ilia maniero esprimi plezuron +estas tre dolcxa _murmuro_." + +"Vi gxin nomu laux via prefero," diris la Kato. "Cxu hodiaux vi +kroketludos cxe la Damo?" + +"Tion mi tre sxatus," Alicio respondis avide, "sed gxis nun mi ne +ricevis inviton." + +"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj--malaperis! + +Tio ne multe surprizis Alicion; sxi ja jam alkutimigxis al strangaj +okazoj. Dum sxi rigardas la lokon, kie antauxe sidis la Kato, gxi +subite reaperis. "Pardonu," gxi diris, "kio okazis je la bebo? +Preskaux mi forgesis demandi!" + +"Farigxis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaux la Kato +revenis laux la ordinara venmaniero. + +"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis. + +Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke sxi eble revidos gxin. +Poste sxi komencis iri en la direkto de la loko kie, laux la Kato, +logxas la Martleporo. "Cxapelistojn," sxi diris al si, "mi jam konas; +do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj cxar ni jam +havas Majon, gxi eble ne estos furioza; aux almenaux malpli furioza ol +en Marto." + +Dirante tion, sxi suprenrigardis. Jen denove la Kato sidis sur +arbobrancxo. + +"Cxu vi diris porkon, aux forkon?" diris la Kato. + +"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se cxe sekvantaj +alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via +estas por mi vere kapturniga." + +"Laux via placxo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, +komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis +kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis. + +"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed +_grimaco sen kato_! jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en +la tuta vivo." + +Irinte antauxen kelkajn pasxojn plu, sxi ekvidis la domon de la +Martleporo. Sxi kredis ke tio cxi certe estas _lia_ domo, cxar la +du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la +tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol +la dukina; sekve sxi ne kuragxis alproksimigxi gxis sxi mordetis iom +de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin gxis proksimume sepdek +centimetroj. Havante tiun altecon sxi marsxis rekte al la domo, sed +sxi ankoraux iom timis dirante al si:--"Malgraux cxio gxi povas esti +furioze freneza. Preskaux mi volus esti irinta cxe la Cxapeliston." + + [Ilustrajxo: DOMO DE LA MARTLEPORO.] + + + + + CXAPITRO VII + + TETRINKADO CXE FRENEZULOJ + + +Jen sub arbo antaux la domo sxi vidis tablon; cxe la tablo sidis, +tetrinkante, la Martleporo kaj la Cxapelisto; ankaux inter ili sidis +Gliro, kiu dormas profunde. La du aliaj apogis sur gxi la kubutojn, +kaj babiladis cxirkaux gxia kapo. "Tre malkomforte por la Gliro," +pensis Alicio, "tamen, cxar gxi dormas profunde, gxi kredeble ne +sentas la malkomforton." + +Kvankam la tablo estis granda, la jxus priskribita trio amasigxis en +unu angulo. Ekvidinte Alicion, ili tuj kriis unuvocxe. "Ne pli da +sidlokoj, ne pli!" + +"Jen _kelkaj_" diris Alicio indignante, kaj sidigis sin en granda +apogsegxo cxe unu fino de la tablo. + +"Prenu da vino," per mokafabla vocxo alparolis sxin la Martleporo. + +Alicio per vigla sercxrigardo esploris la tutan tablon, kaj vidis sur +gxi--krom teajxoj--nenion. + +"Mi ne vidas vinon," sxi diris. + +"Nek mi," diris la Martleporo. + +"Do vi kondutis negxentile, proponante gxin," kolere Alicio respondis. + +"Ankaux vi, sidante cxe ni sen invito," akre respondis la Martleporo. + +"Neniu sciigis ke la tablo apartenas al _vi_" diris Alicio "oni ja +surmetis mangxilarojn por multe pli ol tri personoj." + +"Vi trancxigu la hararon," subite intermetis la Cxapelisto. De +l' komenco li estis rigardeginta Alicion kun evidenta scivolemo, +kaj nun la unuan fojon alparolis sxin. + +"Ne decas kritiki la personajxojn; tio ja estas tre malgxentila." +Alicio diris tion tre severe. + +La Cxapelisto tre largxe malfermis la okulojn, auxdinte tion. +Anstataux respondi, li subite proponis la enigmon: "Je kio la korvo +similas skribotablon?" + +"Bone, oni komencas proponi enigmojn: jam nun ni amuzigxos," pensis +Alicio, kaj sxi diris lauxte: "Mi kredas ke mi sukcesos mem solvi +tion." + +"Cxu per 'solvi' vi intencas diri ke vi povos trovi la respondon?" +diris la Martleporo. + +"Gxuste tion," respondis Alicio. + +"Tamen, vi devas cxiam diri kion vi intencas," diris la Martleporo. + +"Tion mi cxiam faras," Alicio komencis vigle, "almenaux... (per vocxo +pli duba)... mi cxiam intencas kion mi diras, kaj jen la sama afero, +cxu ne?" + +"Tute ne sama," kontrauxdiris la Cxapelisto. "Laux tiu logiko, oni +povus diri, ke samaj estas 'Mi vidas kion mi mangxas' kaj 'Mi mangxas +kion mi vidas.'" + +..."Laux tiu logiko, oni povus diri," intermetis siavice la +Martleporo, "ke samaj estas 'Mi sxatas kion mi ricevas' kaj 'Mi +ricevas kion mi sxatas.'" + +La Gliro certe ne vekigxis, li certe dormparolis; jen lia diro: + +"Laux tiu principo, oni povus diri, ke samaj estas 'Mi spiras dum mi +dormas' kaj 'Mi dormas dum mi spiras.'" + +"Por _vi_, ili fakte estas samaj," diris la Cxapelisto. + +Sekvis kelkminuta silento, kiun Alicio profitis por rememori al cxiuj +faktoj de si konataj pri korvoj kaj skribotabloj. + +La Cxapelisto unue rompis la silenton. Alicio rimarkis en la lastaj +momentoj, ke li prenas la horlogxon el sia posxo kaj maltrankvile +observas gxin, ke fine li skuis gxin kaj tenis apud la orelo. Tiam +turnante sin al Alicio li demandis: "Kiun daton ni havas?" + +Post iom da pripenso Alicio respondis: la kvaran Majo. + +"Sekve, gxi eraras je du tagoj! Cxu mi ne diris al vi, ke butero ne +tauxgos por la radaro?" Dirante tion li turnis tre indignan rigardon +sur la Martleporon. + +"Nur la plej bonkvalitan mi uzis," protestis la Martleporo. + +"Jes, sed kune kun la butero kelkaj paneroj nepre enigxis," la alia +riprocxe diris, "vi ne devis enigi gxin per la pantrancxilo." + +La Martleporo prenis la horlogxon, kaj malgxoje observis gxin; poste +li trempis gxin en sian tason, kaj denove observis. Tamen li ne povis +elpensi ion pli dirindan ol la antauxa diro:-- + +"Nur la plej bonan buteron mi uzis." + +Alicio scivole rigardis la posxhorlogxon trans lia sxultro. "Jen tre +kurioza horlogxo," sxi ekkriis, "gxi ja indikas la monatdatojn, kaj la +horojn gxi ne indikas." + +"Pro kio gxi devas?" la Cxapelisto demandis. "Cxu via posxhorlogxo +montras por vi la jarojn?" + +"Kompreneble ne!" Alicio tre flue respondis. "Cxar se gxi montrus la +jarojn, gxi devus indiki dum tre longa tempo la saman ciferon." + +"Kaj gxuste tiun fakton vi povus konstati pri la mia," diris la +Cxapelisto. + +Alicio tute konfuzigxis. La lasta diro de l' Cxapelisto, kvankam ne +malbona Esperantajxo, sxajnis al sxi konduki nenien. Sxi nur diris +gxentile: "Mi ne komprenas." + +"La Gliro ree endormigxis," diris la Cxapelisto, kaj versxis sur gxian +nazon iom da varma teo. Cxe tio, la Gliro malpacience skuis la kapon, +kaj diris, ne malferminte la okulojn:-- + +"Ja, kompreneble! Gxuste tion mi mem intencis diri." + +"Cxu vi jam solvis la enigmon?" demandis la Cxapelisto, denove +turnante sin al Alicio. + +"Ne, mi fordonas la solvon," diris Alicio. "Diru al mi la solvon." + +"Mi ne havas pri la solvo ecx la plej malklaran ideon," li respondis. + +--"Ne ekzistas solvo," diris la Martleporo. + +Alicio ekgxemis enue. "Mi opinias," sxi diris, "ke vi devas pli bone +uzi la tempon ol malsxpari gxin proponante ne solveblajn enigmojn." + +"Se vi konus la Tempon tiel bone kiel mi," diris la Cxapelisto, "vi ne +uzus 'gxi' priparolante '_lin_.'" + +"Mi ne komprenas," diris Alicio. + +"Versxajne ne," diris la Cxapelisto, balancante la kapon malestime. +"Mi kuragxus diri ke neniam vi ecx parolis al Tempo?"[8] + +"Eble ne," Alicio respondis iom singarde, "tamen, lernante la +muzikon, mi cxiam devas tempbati."[9] + +"Ha, jen la kauxzo," diris la Cxapelisto. "Li ja ne sxatas tiun +batadon. Se vi nur volus esti pli agrabla, li preskaux cxion farus +pri la horlogxoj laux viaj preferoj. Ekzemple, cxe la nauxa matene, +kiam vi devas komenci la lecionojn, vi nur devus murmuri al li vian +deziron, kaj jen la indikiloj tuj montrus la unuan horon kaj vi havus +la tagmangxon." + +"Tio estus agrabla, certege," diris Alicio. Tamen, profundigxinte en +pensojn, sxi poste aldonis: + +"Sed en tiu okazo, mi ja ne estus preta por la mangxo, mi ne estus +malsata!" + +"En la komenco, eble ne," diris la Cxapelisto, "sed vi povus teni la +horlogxon cxe la unua, gxis vi _farigxus_ malsata." + +"Cxu vi tiel mastrumas gxin?" Alicio demandis. + +La Cxapelisto malgxoje svingis la kapon. "Tion ne mi," li respondis, +"cxar li kaj mi malpacis en la pasinta Marto, jxus antaux kiam _tiu_ +frenezigxis (montrante per sia tekulero al la Martleporo). Gxi okazis +cxe la granda koncerto kiun organizis la Kera Damo. Mi devis kanti: + + _Tvink'l,[10] Tvink'l! Vesperteto + Kia via afereto?_ + +Vi kredeble konas tiun kanton?" + +"Mi certe auxdis ion similan," diris Alicio. + +"La dauxrigo," diris la Cxapelisto, "estas jena." + + _Tra l' aer' vi sxovas vin + Majeste, kiel anasin'. + Tvink'l, Tvink'l!_... + +En tiu momento la Gliro skuis sin kaj komencis dormkanti: + +"_Tvink'l, tvink'l, tvink'l._"... Cxar lauxsxajne gxi havis la +intencon dauxrigi sen fino tian tvink'ladon, oni pincxis al gxi la +orelojn por cxesigi gxin.-- + +--"Nu, apenaux mi finis la unuan verson," diris la Cxapelisto, "la +Kera Damo eksaltis kaj lauxte kriegis: 'Li mortigas la Tempon; oni +senkapigu lin.'" + +"Ho, la kruela sovagxulino," ekkriis Alicio. + +"Kaj de post tiu tago gxis nun," la Cxapelisto malgaje dauxrigis, "la +Tempo cxion rifuzas al mi. Cxiam konstante li nun donas al mi la sesan +posttagmeze." + +Vere frapanta ideo venis al Alicio. "Jen la kauxzo, cxu ne, pro kiu mi +vidas sur la tablo tiom da temangxiloj?" + +"Precize," respondis la Cxapelisto, ekgxemante. "Cxiam la tehoro, kaj +neniam ni havas intertempon ecx por visxi la ilojn." + +"Do, vi cxirkauxmovas vin?" demandis Alicio. + +"Precize," diris la Cxapelisto, "laux eluzo de la mangxiloj." + +"Sed kio okazas," Alicio kuragxis demandi, "kiam vi denove revenas +antaux la unue uzitaj?" + +--"Ni sxangxu la paroltemon," la Martleporo interrompis, oscedante. +"Cxi tio enuigas min! Mi proponas ke la Frauxlineto rakontu al ni +fabelon." + +"Bedauxrinde, mi ecx ne unu povas memori," diris Alicio. La propono ja +timigis sxin. + +"Do, la Gliro devas," ambaux kriis unuvocxe. "Vekigxu, Gliro!" Ili +pincxis gxin sur ambaux oreloj samtempe. + +La Gliro malrapide malfermis la okulojn, kaj diris per rauxka, +malforta vocxo: "Mi ne dormis; la vortojn, kiujn vi ambaux diris, mi +auxdis cxiujn, cxiujn senescepte." + +"Vi rakontu al ni fabelon," diris la Martleporo. + +"Jes, bonvolu, mi petas," Alicio diris petege. + +"Ankaux ne prokrastu," aldonis la Cxapelisto, "cxar, se vi prokrastos, +vi nepre re-endormigxos antaux ol fini." + +La Gliro tuj komencis, tre rapidante:--"Estis iam tri fratinetoj, +kiujn oni nomis Elnjo, Lanjo, kaj Tinjo. Ili logxis cxe la fundo de +tre profunda puto." + +"Kion do ili mangxis?" diris Alicio. (La demandoj pri mangxaj kaj +trinkaj ajxoj cxiam havis por sxi specialan intereson.) + +Post du minuta konsiderado la Gliro respondis: "Ili nutris sin per +melaso." + +"Tion ja ili ne povus," Alicio protestis tre gxentile, "cxar ili +farigxus malsanaj." + +"Kaj fakte _estis_" diris la Gliro "tre malsanaj." + +Alicio penis imagi al si, kiaspeca estus la vivo, se sxi logxus en +putfundo kaj nutrus sin per melaso; sed la peno estis tro konfuziga, +sekve sxi demandis: "Kial ili logxis en la putfundo?" + +--"Prenu pli da teo," diris al sxi la Martleporo, kun tre serioza +mieno. + +"Gxis nun mi havis neniom," respondis Alicio, ofendite, "sekve mi ne +povas preni _pli_." + +"Denove vi malpravas," intermetis la Cxapelisto. "Cxu vi ne devis +diri ke vi ne povus preni _malpli_? Tre facile ja estas preni pli ol +neniom." + +"Neniu petis _vian_ opinion," diris Alicio indignante. + +"Ho, ho!" triumfe kriis la Cxapelisto. "Kiu _nun_ rompas la regulon +pri personajxoj?" + +Al tio Alicio ne povis trovi tauxgan respondon. Sekve sxi servis al +si teon kaj buterpanon, kaj poste turnis sin denove al la Gliro kaj +ripetis la demandon: + +"Pro kio ili logxis en la putfundo?" + +Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li +diris: "La puto estis melasa puto." + +"Neeble, ne ekzistas tiajxo," Alicio komencis tre indigne. Sed la +Cxapelisto kaj la Martleporo ambaux sible admonis sxin per SX--! +SX--! kaj la Gliro mem per ofendita vocxo minacis sxin, dirante: + +"Se vi ne kapablas konduti gxentile, vi devas mem fini la fabelon." + +"Ho, volu dauxrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree +interrompos vin; eble ekzistas _unu_." + +"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis +dauxrigi. + +"Do, tiuj tri fratinetoj--ili ja lernis la desegnarton--" + +"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson. + +Cxi tiun fojon ecx ne unu momenton la Gliro konsideris. + +"Melason," li diris. + +--"Mi bezonas puran tason," interrompis la Cxapelisto. "Ni cxiuj movu +nin maldekstren je unu sidloko." + +Li movis sin laux la diro; lin sekvis la Gliro, kaj la Martleporo +translokigis sin en la segxon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, +prenis la antauxan lokon de la Martleporo. El la sxangxoj ja +profitis nur la Cxapelisto, kaj cxar la Martleporo jxus antaux la +translokigxo renversis la laktokrucxon en sian teleron, Alicio certe +malprofitis.-- + +Cxar sxi ne volis reofendi la Gliron, sxi komencis tre singarde: + +"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[11] la melason?" + +"Oni povas cxerpi[12] akvon el akvoputo," la Cxapelisto klarigis, "do +egalfacile estas cxerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, cxu ne? +vi malklera bubineto?" + +Alicio pro lia malgxentileco tute ne atentis la Cxapeliston: al la +Gliro sxi diris:-- + +"Sed ili ja vivis en la puto." + +"Vivis en la puto? Certege! Sed _vi, vi sen la puto_ ja malsukcesus +desegni la melason el gxi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la +vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laux la parolmaniero de +kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko. + +Alicio tiel konfuzigxis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, sxi +lasis al la Gliro seninterrompe dauxrigi la rakonton. + +"Ili lernis la arton desegni," diris la Gliro, oscedante kaj frotante +la okulojn (cxar gxi jam refarigxis dormema) "kaj desegnis ajxojn +cxiuspecajn, cxion komencigxantan per la litero M----" + +"Kial per M?" diris Alicio. + +"Kial _ne_ per M?" diris la Martleporo. Alicio silentigxis. + +La Gliro, jam ferminte la okulojn, ekdormetis, sed pro la fortaj +pincxoj de la Cxapelisto, gxi revekigxis kun subita ekkrieto, kaj +dauxrigis: + +--"Komencigantan per M, ekzemple Muskaptilojn, Memoron, +Multecon--cxu iam vi vidis desegnajxon kiu reprezentas Multecon?" + +Alicio, tre konfuzite, respondis: "Nu, se efektive mi devas respondi +tiun demandon, mi ne _pensas_--" + +"Se vi ne _pensas_, vi ne rajtas paroli," diris la Cxapelisto. + +Tiun lastan malgxentilajxon Alicio ne povis toleri. Sxi levis sin kaj +kun tre ofendita mieno marsxis for de la tablo. + +La Gliro tuj endormigxis; kaj nek la Cxapelisto nek la Martleporo +atentis sxian foriron, kvankam kelkfoje sxi rigardis malantauxen en +la espero ke ili revokos sxin. La lastan fojon kiam sxi vidis ilin, +ambaux staris super la Gliro, klopodante per cxiuj fortoj prempaki +gxin en la tekrucxon! + +"Neniam mi volos reviziti _ilin_" diris Alicio. + + [Ilustrajxo: LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON.] + +"Neniam en la tuta vivo mi cxeestis pli tedan pli enuigan tetrinkadon +ol cxe ili." + +Dume sxi iris tra la arbaro, zorge elektante la piedlokojn. Post iom +da marsxado, sxi rimarkis unu arbon kiu havas pordeton en la trunko +kondukantan internen. "Jen tre kurioza arbo," pensis sxi. "Tamen +hodiaux cxio estas kurioza. Kredeble estus bona afero eniri"--kaj +eniris. + +Denove sxi trovis sin en la longa halo apud la vitra tableto. "Nu, cxi +tiun fojon mi klopodos pli lerte," sxi diris al si. + +Preninte la oran sxlosileton, sxi unue malsxlosis la pordon kiu +kondukas en la gxardenon. Tiam, sxi mordetis la fungopecon (kiun +sxi ankoraux havis en la posxo) gxis sxi estis tridek centimetrojn +alta, kaj _fine_--post tiom da malsukcesoj--trovis sin en la belega +gxardeno inter la helkoloraj florbedoj kaj cxarmaj fontanoj. + + + + + CXAPITRO VIII + + KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO + + +Ne malproksime de l' enirejo staris granda rozarbo; kreskis sur gxi +blankaj rozoj, sed jen tri gxardenistoj okupis sin pentrante ilin +rugxaj. Cxar tio sxajnis al Alicio tre stranga ago, sxi alproksimigis +sin por observi ilin. Jxus alvenante, sxi auxdis unu el ili diranta: +"Kvin, vi gardu vin, vi jam ne sxprucu sur min la kolorilon." + +"Mi ne povis ne," diris Kvin malafable. "Sep sxancelis al mi la +kubuton." Sep rigardis supren kaj diris: "Jen gxuste vi, Kvin; cxiam +vi kulpigas la kunulojn." + +"_Vi_, Sep, _vi_ ne kuragxu paroli!" rediris Kvin. "Nur hieraux mi +auxdis la Damon diranta ke vi meritas esti senkapigita." + +"Pro kia kulpo do?" demandis la unue parolinta. + +"Tio ne estas _via_ afero, Du," diris Sep. + +"Gxi nepre estas lia," asertis Kvin, "kaj mi volonte sciigas al li: +la kulpo estas ke Sep alportis al la kuiristo tuliptuberojn anstataux +bulboj." + +Sep pasie dejxetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el cxiuj maljustaj +aferoj--" + +Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude +observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj +cxirkauxrigardis sercxante la kauxzon de lia ekhalto, kaj cxiuj humile +salutis sxin. + +"Cxu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi +kolorigas tiujn rozojn?" + +Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per +tre mallauxta vocxo komencis: "Nu, Frauxlino, la fakto estas ke jena +arbo devis esti rugxroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo +eltrovus tion, sxi ja ekzekutigus nin cxiujn. Sekve, ni nun klopodas +lauxeble por ke, antaux ol sxi alvenos,--" + +En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizagxo konstante rigardadis +trans la gxardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!" + +La tri gxardenistoj tuj jxetis sin teren kaj kusxis sur la ventroj. +Alicio ekauxdis la sonojn de multaj piedpasxoj, kaj alrigardis. Sxi +sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon. + +Unue marsxis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis +platajn rektangulajn korpformojn--same kiel la tri gxardenistoj--kun +la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj +cxi estis ornamitaj super la tuta korpo per karooj, kaj marsxis duope, +kiel ankaux la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la regxaj +infanoj; ili marsxis mano en mano kaj gxoje saltadis. Post ili sekvis +la gastoj; la plimulto el ili estis geregxoj, kaj inter ili Alicio +rimarkis la Blankan Kuniklon. Gxi parolas rapide kaj eksciteme, kaj +ridetas cxe cxiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marsxis la +Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la regxan kronon; kaj en la +fino de cxi tiu majesta procesio jen la REGXO kaj DAMO KERAJ! + +Alicio iom dubis cxu sxi ni devas--same kiel la tri +gxardenistoj--kusxi horizontale sur la ventro. Sed sxi ne povis +memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis sxi, +"por kio utilus la procesioj, se la cxeestantoj devus kusxi sur la +ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?" + +Do, sxi staris serene, kaj atendis. + +Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, cxiuj haltis kaj rigardis +sxin. + +La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu _sxi_ estas?" + +La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis. + +"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste sxi +turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?" + + [Ilustrajxo: LA VITRA TABLO.] + +"Mia nomo estas Alicio, se placxas al via Dama Mosxtino," sxi +respondis tre gxentile, sed sxi aldiris al si aparte: "Ili ja estas +nur aro da ludkartoj; mi certe ne devas timi ludkartojn." + +"Kaj kiuj jenaj estas?" diris la Damo, montrante al la tri +gxardenistoj, kiuj kusxas cxirkaux la rozarbo. Cxar ili kusxis sur la +ventro, kaj la desegno sur la dorsoj estis identa por la tuta aro, +pro tio la Damo ne povis diveni cxu ili estas gxardenistoj, soldatoj, +korteganoj, aux ecx tri el siaj propraj infanoj. + +"Kiel ajn _mi_ povas sciigi tion?" diris Alicio, "gxi tute ne estas +mia afero." + +(Sed malgraux la ekstera kuragxo, sxi interne iom tremis.) + +La vizagxo de l' Damo purpurigxis pro kolero; fikse rigardeginte Alicion +dum unu momento, same kiel rigardegas la sovagxaj bestoj, sxi kriegis: +"Oni senkapigu sxin, oni sen--" + +"_Oni sen_-sencajxon parolas!" diris Alicio tre lauxte kaj tre firme; +kaj la Damo silentigxis! + +La Regxo metis la manon sur sxian brakon, dirante per tre malkuragxa +vocxo. "Konsideru, karulino, ke sxi estas nur infanino." + +La Damo malestime turnis sin for de li, kaj ordonis al la Lakeo, ke li +turnu ilin supren. La Lakeo zorge aliflankigis ilin laux la ordono, +levante ilin per la piedo. + +"Levu vin," diris la Damo per lauxta, sibla vocxo. La tri gxardenistoj +tuj levis sin sur la piedojn, kaj komencis klinsaluti la Regxon, la +Damon, la regxajn infanojn, k.c. + +"Cxesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturnigxon!" +Ekvidante la rozarbon, sxi dauxrigis: "Kion ajn vi tie cxi faris?" + +"Se placxas al via Dama Mosxtino," diris Du per tre humila vocxo, +starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj--" + +"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta +la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!" + +La procesio marsxis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por +ekzekuti la malfelicxajn gxardenistojn. Tiuj cxi kuris al Alicio por +ke sxi protektu ilin. + +"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj sxi tuj +kasxmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri +soldatoj, cxirkauxvagadinte kelkajn minutojn por sercxi ilin, fine +marsxis for por rekunigxi kun la ceteraj. + +"Cxu iliaj kapoj estas jam for de la sxultroj?" ekkriis la Damo, +revidante ilin. + +"Iliaj kapoj jam estas _for_" lauxte kriis la soldatoj "se placxas al +via Dama Mosxtino." + +"Bone," diris la Damo.--"Cxu vi povas kroketludi?" + +La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, cxar por sxi la Damo +evidente intencis la lastan demandon. + +"Jes," kriis Alicio avide. + +"Venu do," respondis la Damo. + +Alicio aligis sin al la procesio inter la gastoj, kaj treege sxi volis +scii kio estas okazonta. + +"Estas... estas tre bela tago," diris cxe sxia flanko iu malforta +vocxo. + +Turnante la kapon, sxi vidis ke la Blanka Kuniklo marsxas duope kun +sxi kaj time rigardas en sxian vizagxon. + +"Tre bela," konsentis Alicio. "Kie la Dukino?" + +"SX! SX!" la Kuniklo tuj flustris en sxian orelon, kaj jxetis +zorgoplenan rigardon trans sia sxultro. Tiam, levinte sin sur la +piedpintoj, li metis la busxon al sxia orelo kaj diris en gxin: "Oni +mortkondamnis sxin." + +"Pro kio?" Alicio demandis. + +"Cxu vi diris 'Domagxe'?" diris la Kuniklo. + +"Ne, certe ne!" respondis Alicio. "Laux mi tute ne estas domagxe. Mi +diris 'Pro kio.'" + +"Sxi ja survangis la Damon--" la Kuniklo komencis. + +Alicio preskaux sufokis sin, penante ne tro lauxte ridegi. + +"SX--!" la Kuniklo murmuris denove "la Damo auxdos vin. Sxi ja +alvenis iom malfrue, kaj la Damo diris--" + +"Cxeigxu la ludlokojn," ektondris la Damo. + +Oni tuj komencis cxirkauxkuri en cxiu direkto, kaj pro la klopodoj +cxeigxi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da +minutoj) cxiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komencigxis. +Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. +Cxie sur la grundo alternigxis paralelaj ondlinioj; anstataux +lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataux la ordinara +lignomartelajxo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni +anstatauxis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove +sur la manoj kaj piedoj egale. + +Por Alicio la cxefa malfacilo estis la malfacilo elregi la +fenikopteron. Prosperis al sxi komforte formeti la korpon sub +sia brako kun la kruroj pendantaj post sxi. Sed plej ofte kiam +sxi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per gxia +kapo la erinacon, gxi persistis cxirkauxtordi sin kaj rigardi en +sxian vizagxon kun ridinde konfuzita mieno. Cxe cxiu revido de tiu +konfuzita birdvizagxo sxi ne povis ne ekridegi; ankaux, kiam sxi +sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen +la erinaco, malvolvinte sin dum sxi penis mastrumi la birdon, jam +rampas for. Krom cxio cxi, en la direkto kien sxi volas frapsendi la +erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la +arkoj ofte rektigis sin kaj marsxis for por alparoli aliajn arkojn. +Alicio baldaux konvinkigxis ke la kroketludo, kiel oni ludas gxin cxe +la Kera Damo, estas tre malfacila. + +La partoprenantoj, ne atendante la vicon, ludis cxiuj samtempe. Oni +cxiam diskutadis, kies estas la diversaj erinacoj; oni malpacis, +kaj ecx batalis por posedi ilin. Post ne longa tempo, la Damo tute +furiozigxis, cxirkaux marsxegante kaj kriegante cxiuminute, "Oni +senkapigu lin, oni senkapigu sxin!" + +Tio estis por Alicio tre maltrankviliga. Estas vero, ke gxis nun sxi +ne havis disputon kun la Damo, sed sxi tre bone sciis ke tio facile +povas okazi, "kaj se mi ofendos sxin," pensis sxi, "kio okazos al mi? +Tie cxi oni tiel ofte ordonas senkapigojn, ke mirinde estas ke ecx unu +individuo restas vivanta." + +"Sxi cxirkauxrigardis, sercxante rimedojn por forkuri," kaj dubante +cxu sxi povos retiri sin nerimarkite. Dum tiu cxirkauxrigardado sxi +rimarkis strangan aperon en la aero. Unue sxi ne povis imagi kio gxi +estas; sed observinte gxin kelke da momentoj, sxi konstatis ke gxi +estas grimaco. "Do, la _Cxesxsxa_ Kato venas," sxi konkludis, "nun mi +havos kunparolanton." + +"Cxu vi bone progresas en la ludo?" diris la Kato, kiam aperis nur +la busxo kaj la cetera parolilaro. Tuj kiam aperis la okuloj, Alicio +amike salutis. "Sed ne utilas alparoli gxin," pensis sxi, "gxis la +oreloj aperos, aux almenaux unu el ili." + +Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian +fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, +gxojante, ke nun sxi havas atentan auxskultanton. La Kato sxajne +opiniis, ke jam estas videbla suficxe da lia korpo, kaj li aperigis +nenion plu. + +"Laux mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda vocxo, +"kaj cxiuj tiel lauxte malpacas, ke mi ne povas auxdi mian propran +vocxon; oni ne havas definitivajn regulojn, aux se ekzistas tiaj, oni +ne atentas ilin. Ankaux vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke +cxiuj ludiloj--pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la +arko kiun mi devas celi promenas cxe la alia bordo de la ludejo; kaj +jxus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, gxi forkuris de la +mia!" + +"Cxu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallauxta vocxo. + +"Tute ne," respondis Alicio. "Sxi ja estas tiel ekstreme--" + +En tiu momento sxi rimarkis ke la Damo staras malantaux sxi kaj +auxskultas, do sxi dauxrigis: "--lerta kaj trafema, ke neniu alia +havas ecx la plej malgrandan venksxancon." + +La Damo ridetis afable kaj preterpasis! + +"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Regxo, alvenante antaux Alicion, kaj +rigardante el largxe malfermitaj okuloj la Katkapon. + +"Unu mian amikon," Alicio gxentile respondis. "Permesu ke mi prezentu +al vi--la _Cxesxsxa_ Katon." + +"Mi tute ne aprobas gxian aspekton," diris la Regxo, "tamen se al gxi +placxos, mi permesos al gxi kisi mian manon." + +"Tio _ne_ placxas," diris la Kato. + +La Regxo metis sian regxan korpon por protekto malantaux Alicion. + +"Vi ne insultu," diris li el tiu rifugxejo, "kaj--ne rigardu min." + +"La Kato ja _rajtas_ rigardi vin,"[13] diris Alicio. "Tion mi certe +legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon." + +"Tamen gxi devas esti formovita," diris la Regxo fortemfaze. Kaj +alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," +diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon." + +Por forigi cxiujn malagrablajxojn, cxu gravaj, cxu trivialaj, la Damo +ja havis cxiam la saman rimedon. "Senkapigu gxin," sxi diris, ecx ne +turnante la kapon por rigardi. + +"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Regxo, kaj tiucele li +tuj rapidis for. + +En tiu momento Alicio ekauxdis la vocxon de la Damo, kiu malproksime +kriegas furioze. Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro +necxeesto en siaj vicoj. La ludado farigxis tiel miksita, ke Alicio +neniel povis certigxi kiam sxi havas la vicon. Do, sxi prudente +decidigxis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj +sercxi sian erinacon. Sian erinacon sxi trovis batalanta kontraux alia +erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed +unu cirkonstanco malhelpis; sxia fenikoptero forestis en alia parto de +la gxardeno, kie (laux la informo de sxiaj okuloj) gxi klopodadas per +tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon. + +Sxi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la +batalo jam finigxis kaj neniu el la erinacoj restis videbla. + +"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "cxar ankaux malaperis +cxiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke gxi ne +ree forigxu, sxi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun +gxi. + +Cxirkaux la Kato la gastoj grandamase kolektigxis, kaj forta disputado +okazas inter la ekzekutisto kaj la geregxoj. Cxiuj cxi parolas +samtempe; la ceteraj silente cxirkauxstaras, kaj ekscitite auxskultas. + +Tuj kiam Alicio aperis, cxiuj disputantoj alvokis sxin por decidi la +aferon. + +Sed cxar cxiuj parolis samtempe, estis por sxi tre malfacile bone +auxdi la diratajn vortojn. + + [Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA + EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.] + +La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detrancxi kapon, se ne +ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi gxin. Neniam en la tuta vivo +li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro agxa por komenci +tute novan metion. + +La Regxo argumentis: "Oni ja povas senkapigi cxion, kio nur havas +kapon; oni do ne parolu sensencajxon." + +Kaj jen fine la dama argumento: "Se _iel_ la afero ne estos dece +konsentita jam nun, mi cxiujn senescepte ekzekutigos." + +(Tio cxi ja iom klarigas la kauxzon de la jam aludita eksciteco de la +gastoj!) + +Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol: + +"Gxi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al sxi." + +"Sxi estas en la kondamnitejo, vi venigu sxin," diris la Damo. + +La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko. + +Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaux nebula; kiam li +revenis kun la Dukino, gxi jam tute malaperis. Sekve la Regxo kaj la +ekzekutisto cxirkauxkuris kiel frenezuloj sercxante gxin, kaj la aliaj +iris returne al la ludejo. + + + + + CXAPITRO IX + + LA VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO[14] + + +"Vi ne povas imagi," diris la Dukino, "kiel gxojige estas por mi +revidi _vin_, mia kara." Dirante tion, sxi ligis sin al Alicio +per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarsxis kune. + +Tre placxis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj sxi +interne pensis ke antauxe, kiam ili renkontigxis en la kuirejo, eble +igis sxin malagrabla nur la pipro. + +"Kiam _mi_ estos Dukino," pensis sxi, "da pipro mi havos en mia +kuirejo gxuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro +estas cxiam la kauxzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj sxi dauxrigis +tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon, +tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo +maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj +dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj _tion_ scius, ili estus +ja malpli sxparemaj--" + +Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante +sxian vocxon diranta:-- + +"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas +en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros +gxin poste." + +"Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri. + +"_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se +nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli +forte kontraux Alicio. + +Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino +estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la +tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de +Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris +cxion. + +"La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi. + +"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur +la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'" + +"Cxu ne _iu_," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la +kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian +aferon?" + +"Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante +Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi +prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'" + +"Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio. + +"Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom +poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via +fenikoptero. Cxu mi faros la provon?" + +"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi +tute ne deziris la provon. + +"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux +mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'" + +"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis. + +"Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre +admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara." + +"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio. + +"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti +al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas +grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havas _en +min'_, vi ne tro enigu _en min_.'" + +Alicio dume profundigxis en pensojn, kaj pro tio ne atentis--ecx ne +auxdis--pri la dukina minejo. Post unu minuto sxi ekkriis: + +"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam gxi ne +havas la aspekton esti tia." + +"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen +la moralo:--'Vi cxiam estu laux la aspekto'--aux se vi volas ke +mi esprimu gxin pli klare:--'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas +aliaspekta ol tio, kio al aliaj sxajnus ke kio vi aux estis aux +aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antauxe estis, estus +sxajninta al ili esti aliaspekta.'" + +"Mi kredas ke _tion_ mi povus pli bone kompreni," diris Alicio +tre gxentile, "se mi havus gxin skribitan antaux la okuloj; sed, +bedauxrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis." + +"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta vocxo, "estas nur +nulajxo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri." + +"Tamen ne gxenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante +plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro." + +"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja +oferas al vi donace cxion, kion mi diris gxis nun." + +"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne sxatus, ke +la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion sxi ne kuragxis diri +lauxte. + +"Cxu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la +sxultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono. + +"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, cxar sxi komencis +senti sin gxenata. + +"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas +flugi; kaj la M--" + +Sed en tiu momento Alicio forte surprizigxis, cxar ecx en la komenco +de tiu tre sxatata vorto, la dukina vocxo ekvelkis, kaj la dukina +brako, ligita kun la sxia, forte tremis. Jen, rekte kontraux ili, +vizagxo kontraux vizagxo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. +Sxi sulkigas fulmotondre la brovojn. + +"Estas bela tago, via Dama Mosxtino," la Dukino komencis per tre +humila kaj malforta vocxo. + +"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis sxin, piedfrapante +la grundon, "aux vi aux via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!" + +La Dukino elektis, kaj--malaperis! + +"Ni dauxrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro +timigite por eligi ecx unu vorton, per malvolantaj pasxoj sekvis sxin +al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam +sidigxis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj +levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke ecx +unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto--la vivon. Dum la +tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne cxesis malpaci kun la +aliaj ludantoj kaj cxiumomente kriegis "Senkapigu lin," aux "Senkapigu +sxin." La soldatoj devis gardi la cxiuminute mortkondamnatojn; por +plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la +devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro ecx ne unu +arko; cxiuj partoprenintoj (krom la Regxo, la Damo, kaj Alicio) estis +jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj. + +La Damo--pro manko da senkapigebla materialo--cxesis labori, kaj per +spireganta vocxo demandis al Alicio: + +"Cxu vi jam vidis la Falsan Kelonion?" + +"Ne," respondis sxi, "ecx mi ne scias kio estas Falsa Kelonio." + +"Gxi estas," la Damo respondis, "la kreitajxo, el kiu oni faras la +falskelonian supon." + +"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aux ecx auxdis pri gxi." + +"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian +vivhistorion." + +En la momento kiam sxi ekiris kun la Damo, sxi auxdis la Regxon +diranta (per tre mallauxta vocxo) al la tuta cxeestantaro: "Oni vin +pardonas--cxiujn." + +"Jen tre bona afero," sxi pensis. "Do, malgraux cxio, tiuj teruraj +ekzekutoj ne efektivigxos. Mi tre, tre gxojas pri tio." + +Baldaux ili alvenis al Grifo kusxanta en la sunlumo kaj profunde +dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustrajxon.) + +"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku cxi tiun +frauxlinon al la Falsa Kelonio, por ke sxi auxskultu lian +vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio sxi aldonis: "Mi mem +devas iri returne por arangxi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis." + +Kaj sxi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo. + +La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis gxis la Damo +malaperis kaj tuj--tuj mokridis sxin. "Jen bona sxerco," li diris, +duone al si, duone al Alicio. + +"Ho, gxin diru al mi, mi petas," Alicio diris. + + [Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.] + +"Nu, la sxerco estas _sxi_ mem," diris la Grifo. "Cxio tio pri la +ekzekutoj estas nur sxia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! +Tamen, vi rapidigxu!" + +"Tie cxi cxiu ja ordonas rapidigxi," pensis Alicio, dum sxi malrapide +sekvas gxin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom cxirkauxordonis min, +neniam!" + +Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. +Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam +ili pli proksimigxis, Alicio povis auxdi, ke li gxemas tiel profunde +ke li riskas rompi al si la koron. Sxi eksentis por li tre fortan +kompaton, kaj demandis al la Grifo: + +"Kiaspeca estas lia doloro?" + +Sed la Grifo respondis per preskaux tiaj samaj vortoj, kiajn li jxus +uzis pri la Damo: + +"Cxio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn +dolorojn.--Tamen, vi rapidigxu." + +Do, ili marsxis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el +grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion. + +"Tiu cxi frauxlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo. + +"Mi volonte diros gxin al sxi," diris la Falsa Kelonio per profunda, +kvazaux kaverna vocxo. "Vi ambaux sidigxu, mi petas. Kaj ecx ne unu +vorton parolu, gxis mi finos." + +Ili do sidigxis, kaj dum kelkaj minutoj _neniu_ parolis. Alicio pensis +interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, _tion_ mi +ne povas kompreni." Tamen sxi pacience atendis. + +"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekgxemo, +"mi estis _vera_ Kelonio." + +Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la +okazaj interjekcioj (_Hjckrrh, Hjckrrh_) de la Grifo kaj la konstanta +plorgxemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaux decidigxis levi sin +kaj peti forpermeson, dirante 'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via +interesa rakonto.' Tamen, cxar sxi supozis, ke li nepre diros iom pli, +sxi restis trankvile, kaj nenion diris. + +"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio dauxrigis iom pli +trankvile (kvankam ecx nun li plorgxemis ne malofte), "la gepatroj +sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna +kelonio--ni kutime nomis lin Testud'--" + +"Pro kio vi nomis lin Testud' cxar li ne estis Testudo?" interrompis +Alicio. + +"Ni ja nomis lin Testud', cxar li estis fame konata _te-studento_, kaj +tre sxatis paroli pri la te-kulturo. Cxu vi ne povis konkludi tion, ne +demandinte?" + +La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro sxia malspriteco li devis +doni tiun klarigon. + +Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla +afero." + +Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riprocxo, ambaux sidis silente +kaj rigardegis Alicion, gxis pro konfuzo sxi estus tre kontenta ke +la tero malfermigxu kaj kovru sxin. Fine, la Grifo diris al la Falsa +Kelonio: + +"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie cxi atendi la tutan tagon." + +La Falsa Kelonio dauxrigis per jenaj vortoj:-- + +"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas +tion--" + +"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio. + +"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaux se vi +similas aliajn hominfanojn." + +Kaj antaux ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al sxi +severe: "Vi fermu la busxon!" + +La Falsa Kelonio dauxrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni +iris lernejon cxiutage--" + +"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaux mi iras en +cxiutagan lernejon." + +"Cxu vi lernas _ekstrajxojn_?" demandis la Falsa Kelonio. + +"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon." + +"Ankaux la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio. + +"Certege ne!" indignis Alicio. + +"Do, malgraux cxio, la via ne estis efektive altranga, bonstila +lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis +cxe la kontfino: + +'La franca lingvo, la muziko, kaj la _vestlavado_--ekstraj.'" + +"Laux mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "cxar vi +vivis sur la marfundo." + +"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstrajxo, nek por la aliaj," +la Falsa Kelonio diris gxemante. "Ili pagis nur la ordinarajn +kurspagojn." + +"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis. + +"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la +Plumskrapado; ankaux la diversaj fakoj de Aritmetiko--Ambicio, +Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno." + +"Pri Multimpliko," Alicio kuragxis diri, "mi neniam auxdis. Kio gxi +estas?" + +La Grifo levis surprize ambaux birdpiedojn. (Li ankaux havis en la +posta parto du bestpiedojn--vidu la ilustrajxon.) + +"Kion?" Gxi ekkriis "neniam auxdis pri Multimpliko kaj tamen scias +pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke +konversaj; kaj nur postkiam oni _multe_ praktikis implikon, estas +permesate ecx komenci la arton diveni. Diveno sen antauxa impliko +estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas +bone koni la Divenon. Ecx idioto ne kredus tion." + +Alicio jam ne havis la kuragxon por demandi plu al la Grifo pri la +marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, sxi demandis al la +Falsa Kelonio: + +"Kion alian vi devis lerni?" + +"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante +la temojn per siaj piedajxoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero +Moderna: ankaux la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna +angilo kiu venis nur unufojon en cxiu semajno; li instruis al ni +disigi cxiujn objektojn, cxu ebenaj, cxu solidaj kaj _Kolerigi +florbildojn_. + +"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio. + +"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, +"tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, +rugxigi blankajn rozojn (kiel hodiaux la gxardenistoj de la Damo) +tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj ecx por rugxigi la Damon mem, la +koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la +Grifo volos aldoni pluan klarigon." + +"Mi ne povas," diris la Grifo, "cxar pro manko da tempo mi neniam +lernis la kolerigarton. La klasika profesoro tre okupis mian tempon; +li ja estis vera kankro." + +"Mi ne lernis de li," diris gxemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke +li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Cxu mi estas prava?" + +"Tute prava," diris la Grifo, ankaux gxemante, kaj pro la dolorigaj +memorajxoj ili ambaux kovris la vizagxojn per la piedajxoj. + +"Kaj kiom da horoj cxiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris +tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan +paroltemon. + +"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naux en la +dua kaj tiel plu." + +"Jen tre kurioza arangxo," diris Alicio. + +"_Nu, ligigxis_ kun tiu 'kurioza' arangxo," aldiris la Grifo, "unu +tre sxatata konsekvenco; cxar en la dekunua tago _nuligigxis_ cxiuj +lecionoj." + +"Cxu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua +tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?" + +"Certe," diris la Falsturto. + +"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis. + +"Jen suficxe pri la lecionoj," la Grifo interrompis sxin tre firme. +"La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj." + + + + + CXAPITRO X + + LA OMARA KVADRILO + + +La Falsa Kelonio profunde ekgxemis, kaj tiris la postan flankon de unu +piedajxo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis +paroli, sed liaj plorgxemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn. + +"Li kondutas same kvazaux li havas oston en la gorgxo," diris la Grifo +kaj tuj klopodis (per fortaj skuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi +la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la vocxpovon, kaj kun larmoj +glitfalantaj sur siaj vangoj komencis: + +"Eble vi ne logxis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi +neniam') eble ankaux vi neniam estas prezentita al Omaro--(Alicio +komencis diri 'Mi unufojon gustumis--' sed rapide haltigis sin kaj +diris anstatauxe 'Mi neniam')--do vi ecx ne povas imagi, kia rava +afero estas la Omara Kvadrilo." + +"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca gxi estas?" + +"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formigxas en unu rangon laux la +marbordo--" + +"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, +k.c. Poste, kiam oni formovis cxiujn meduzojn--" + +--"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo. + +--"Oni du fojojn antauxen iras--" + +--"cxiu kun sia kundancanta omaro,"--ree interrompis la Grifo. + +--"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio--"du fojojn antauxen +iras, turnigxas kun la kunulo--" + +--"Sxangxas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo. + +--"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja jxetas la--" + +--"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron. + +--"Kiel eble plej malproksimen en la maron--" + +--"Nagxsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraux pli ekscitite. + +--"Renversas sin en la maro--" dirante tion ecx la Falsa Kelonio +saltis furioze sur la piedpintoj. + +--"Denove sxangxas la kunulon--" Cxi tiun fojon la Grifo tiel forte +kriegis, ke sxajnis al Alicio ke sxiaj oreloj krevas. + +--"Renagxas al tero, kaj--jen la fino de l' unua movado," diris la +Falsa Kelonio. En tiu momento li subite mallauxtigis la vocxon, kaj +ambaux bestoj kiuj jxus freneze cxirkauxsaltis, ree sidigxis, kaj +rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie. + +"Gxi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio. + +"Cxu vi volus vidi iometon da gxi?" demandis la Falsa Kelonio. + +"Ho, mi tre sxatus gxin," respondis Alicio. + +"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la +Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?" + +"Ho, _vi_ kantu," diris la Grifo, "cxar mi forgesis la vortojn." + +Ili do komencis danci cxirkaux Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj +pasxoj, ili piedpremis al sxi la piedfingrojn. Ambaux markis la +taktojn svingante la dekstran antauxpiedajxon; kaj tre malrapide, tre +triste la Falsa Kelonio kantis:-- + + _"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende gxemas; + "Cxar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! + Kelonioj kaj omaroj je fervoro cxiuj bolas, + Kaj atendas vin sur sablo! Cxu vi ankaux danci volas? + Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? + Vi konsentas. Cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni._ + + _Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! + Esti kun omar' kunulo for en maron forjxetita!" + "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, + "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme. + Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, + Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni._ + + _Fisxamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; + Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! + Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! + Do, ne timu! Cxar sur ambaux bordoj jen por vi patrujo. + Vi konsentas, cxu ne vere? Vi konsentas partopreni? + Vi konsentas, cxu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"_ + +Kiam la dancado finigxis, Alicio interne sentis ke gxi estas teda kaj +ecx ne sendangxera por sxi; tamen sxi diris gxentile:-- + +"Mi tre dankas; mi tre interesigxis vidante la dancadon; kaj speciale +placxis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango." + +"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis +ilin?" + +"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en _la frit_--" + +"Pri _Lafrito_, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa +Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian +aspekton ili havas?" + +"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn +en la busxoj; ankaux ili estas kovritaj per paneroj." + +"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro +la marvisxo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi _ne_ +eraras, kaj la kauxzo ja estas--" + +En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante +al la Grifo: "_Vi_ diru al sxi pri la kauxzo kaj cxion tion." + +"La kauxzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun +omaroj; do, oni jxetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre +longan falon; do, la vostoj fiksigxis en la busxoj, kaj oni ne povis +malfiksi ilin; do--jen cxio." + +"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Gxis +hodiaux mi sciis tre malmulte pri merlangoj." + +"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi placxos," diris la Grifo. +"Cxu vi scias kial oni nomas tiun fisxon merlango?" + +"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?" + +"Cxar gxia lango estas cxiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj +la maron gxi prefere silabas per 'e' nur pro gxia partianeco por la +Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira vocxo gxi kantis '_pli +apude al Francujo_.'" + +(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni +gxin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj +"blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon _uxhajting_. Jen +la teksta dialogo:-- + +"Cxu vi scias kial oni nomas gxin merlango?" diris la Grifo. + +"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?" + +"Gxi poluras la bot-kaj sxuojn," diris tre solene la Grifo. + +"Pol-ur-as la bot-kaj sxu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, +dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kasxitan signifon. + +"Per kio oni poluras viajn sxuojn?" demandis la Grifo. + +Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaux ol respondi: + +"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aux iu alia nigrigilo." + +"Tie cxi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda vocxo, "oni +poluras botojn per _blankigilo_. Do, vi nun komprenas.") + +"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole. + +"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi +ne uzi tiajn longajn kombinajxojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj +povas uzi sen la dangxero esti malkomprenataj. Due, por respondi +la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn _pie +diri_ la veron--ni metas sub la piedoj algojn, efektive cxion +_verdan_, cxar, bedauxrinde, ne cxiuj niaj gejunuloj estas instinkte +_verd-iremaj_." + +"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraux pripensante la +kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantauxen Sinjoro! oni ne bezonas +_vin_.'" + +"La Merlangoj ja cxiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio +"kaj sen fokeno neniu prudenta merlango volus vojagxi ien en la maro." + +"Cxu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite. + +"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "cxar dum la vojagxo li +eble bezonos reklami siajn komercajxojn en la vizitataj havenoj, kaj +kunhavante fokenon li povos respondi sengxene al la demando: 'Cxu vi +havas afisxon?' nur montrante al gxi kaj dirante 'Jen, sidante sur la +pakajxoj, _jena fisxo_!'" + +Cxar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fisxa afisxo, la +Falsa Kelonio ofendigxis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi +ke nun Alicio rakontu al ili _sian_ historion. + +"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiauxa +mateno," diris Alicio naive, "cxar ne utilus priparoli la antauxajn +tagojn, ecx la hierauxan, pro tio ke mi ne estis la sama persono." + +"Cxion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio. + +"Ne, ne! la aventurojn antaux cxio alia," diris malpacience la Grifo, +"per klarigoj oni ja terure perdas la tempon." + +Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo +kiam sxi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco sxi sentis sin tre +timema, pro la fakto ke ambaux bestoj tre alproksimigxis al sxi--cxe +cxiu flanko po unu--kaj tre largxe malfermis la okulojn kaj busxojn. +Tamen dum la rakontado sxi iom post iom farigxis pli sinfida. + +La auxskultantoj restis tute trankvilaj gxis sxi rakontis pri la +deklamo (antaux la Rauxpo) de la poemo "_Patro Vilcxo_." Kiam sxi +diris al ili ke la vortoj elvenis el la busxo tute malpravaj, la Falsa +Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto." + +"Apenaux povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo. + +"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde +pensis. + +Post kelkaj momentoj gxi diris:-- + +"Mi do tre sxatus auxskulti, se la Frauxlino volus nun deklami ian +versajxon. Vi ordonu ke sxi komencu." + +Li rigardis la Grifon kvazaux li kredas ke gxi havas la rajton ordoni +sxin. + +"Vi starigxu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu '_la +Dormemulo_.'" + +"La kreitajxoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min +deklami la parkerajxojn same kiel se mi estus en la lernejo." + +Tamen sxi levigxis kaj komencis la deklamon, sed sxia kapo plenigxis +de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaux sxi konsciis kion sxi +diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:-- + + _Jen la vocx' de l' Omar'! mi auxdis la krion, + "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!" + La hararon netigas en cxiu okazo + La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. + Kiam seka la sablo, li kvazaux monarhxo + Malestime parolas ecx pri la sxarko. + Kiam tajdo kun sxarkoj amase enfluas + Malfiera la vocxo per kiu li bruas._ + +"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn _mi_ lernis en la infaneco," +diris la Grifo. + +"Tiujn vortojn mi neniam auxdis gxis la nuna momento," diris la Falsa +Kelonio, "gxi ja estas nur sensencajxo." + +Alicio diris nenion. Fininte la verson, sxi sidigxis, metis la manojn +al la kapo, kaj ekmiris cxu iam sxia vivo refarigxos ordinara. + +"Mi tre volus scii la klarigon de cxio tio," diris la Falsa Kelonio. + +"Sxi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan +verson." + +"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus +netigi gxin per la nazo." + +Alicio havis nenion por diri; sxi nur rigardis ilin senhelpe. + +"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "gxi komencigxas per la +vortoj '_Lian domon pasante_--'" + +Alicio ne kuragxis malobei, kvankam sxi estis certa ke cxio nepre +elvenos malprave. Per tremanta vocxo sxi eldiris:-- + + _Lian domon pasante, per unu okulo + Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. + La pantero englutis ja cxion gluteblan, + Al la gufo lasante nenion mangxeblan. + La festeno finigxis: al la guf' li permesis + La kuleron enposxi; li mem ne forgesis + La trancxilon enpaki virinan en mufon + Kaj per tio li ankaux distrancxis la--!_ + +En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis sxin:-- + +"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versacxojn, ne dume +klarigante ilin? Gxi estas ja la plej konfuziga lingvajxo kiun iam en +la vivo mi auxskultis." + +"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaux mi opinias ke estos bone ne +plu dauxrigi tiun deklamajxon." Ankaux Alicio tre gxoje konsentis. + +"Cxu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" +proponis la Grifo "aux cxu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu +al vi?" + +"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." +Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite: + +"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi +kantu por sxi '_Kelonia Supo_.'" + +La Falsa Kelonio ekgxemis profunde, kaj kantis per vocxo iafoje +plorsufokita: + + _Supo alloga de verda kolor' + Preta je la sepa hor'! + De la vespero la cxefa glor'! + Supo vespera, bela vi Sup'! + Supo vespera, bela vi Sup'! + Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera + Bela, ho bela vi Sup'!_ + + _Ho, bela Supo! pli bona ol truf', + Ol supo el bovida huf'! + Cxion fordonus mi por suf-- + --icxe da vi, ho bela vi Sup'! + --icxe da vi, ho, bela vi Sup'! + Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera! + Bela, ho bela vi Sup'! + --VI SUP'!_ + +"Denove la hxoron," ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio +nur komencis rekanti gxin, de iu malproksima loko auxdigxis lauxta +ekkrio:-- + +"_La proceso komencigxas!_" + +"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte sxin per la +mano, gxi rapidis for, ne atendante la finon de la hxoro. + +"Pri--kio--oni--pro--cesas?" Alicio dum la kurado demandis spiregante; +sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin--pli kaj pli +mallauxte--la vocxo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj +tonoj la rekantajxon: + + _Su-upo ve-espera! Supo ve-espera! + Bela, ho bela vi Sup'!_ + + + + + CXAPITRO XI + + KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? + + +Kiam ili alvenis, la Keraj Geregxoj jam sidis sur sia trono, +cxirkauxite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaux la tuta +aro da ludkartoj. + +Jen antaux la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn +per granda fercxeno, kaj gardis lin du soldatoj, cxiuflanke po unu. +Apud la Regxo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu cxi +havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulajxon +pergamenan. En la mezo de la jugxejo estis tablo, kaj sur la tablo +Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton +ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi +tre volas," pensis sxi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la +tortojn." + +Tamen, konkludinte el la mienoj de la cxeestantoj ke tio _ne_ okazos, +sxi--por pasigi la tempon--komencis cxirkauxrigardi. + +Gxis la nuna momento neniam en la tuta vivo sxi cxeestis jugxejon; +tamen sxi estis _iom_ leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente sxi +konstatis ke sxi povas facile identigi preskaux cxion en la cxambro. + +"Jen," sxi komencis, "sub la granda peruko, jen la jugxisto." + +Sendube! Sed li estis ankaux la Regxo, kaj cxar li portis la kronon +super la peruko (se vi volas vidi _kiel_, vidu la ilustrajxon sur +pagxo 120 [LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.]) li havis la aspekton esti +tre malkomforta; ankaux la krono certe ne sidis konvene. + +"Kaj jen," pensis Alicio dauxrigante la klasifikon, "la +_jxurintarejo_, kaj jenaj dekdu kreitajxoj--sxi nepre devis uzi tiun +vorton, cxar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj--supozeble +estas la _jxurintoj_." + +Sxi du, tri fojojn ripetis la vortojn "jxurintoj, jxurintarejo," cxar +sxi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj sxiaj +samagxuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon. + +La dekdu jxurintoj skribadis (cxiuj senescepte) sur ardezajxoj. + +"Kion ili faras?" sxi flustris al la Grifo, "ja antaux komenco de la +proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi." + +"Ili skribas cxiu sian propran nomon," la Grifo mallauxte respondis, +"pro la timo ke antaux la finigxo de l' proceso ili forgesos gxin." + +"La stultuloj!" Alicio komencis per lauxta indigna vocxo, sed tuj +cxesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la +jugxejo," kaj la Regxo, almetinte la okulvitrojn, cxirkauxrigardis por +sciigxi kiu parolas. + +Alicio povis certigxi, same kvazaux sxi rigardus la ardezojn de +malantaux iliaj sxultroj, ke cxiuj jxurintoj skribas sur la ardezoj +"Stultuloj," kaj ecx sxi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem +per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia +najbaro. "Kiam la proceso finigxos," pensis Alicio, "oni havos sur +tiuj ardezoj vere vidindan miksajxon!" + +La grifelo de unu jxurinto komencis grinci. _Tion_ kompreneble +Alicio ne povis toleri. Do, cxirkauxirinte la jugxejon, kaj preninte +oportunan starlokon malantaux li, sxi tre baldaux sukcesis forsxteli +nerimarkite la grifelon. Tiel lerte sxi klopodis ke la jxurinteto (gxi +estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien gxi malaperis. Li +do, post longa cxirkauxsercxado, fine klopodadis kiel eble plej bone +skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis _tio_, cxar la fingro faris +sur la ardezo nenian postsignon. + +"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Regxo. + +Laux tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj +poste malvolvis la pergamenan rulajxon, kaj legis lauxte: + + _La Kera Damo bakis tortojn + En iu somertago! + Lakeo sxtelis tiujn tortojn + Kaj kasxis sub kratago!_ + +"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Regxo, direktante siajn +rigardojn al la jxurintoj. + +"Ne, ne ankoraux," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaux tio estas multe +da procedoj." + +"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Regxo. + +La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj lauxte +kriis:--"Unua atestanto!" + +La unua atestanto estis la Cxapelisto. Li venis en la cxambron tra +flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da +buterpano. + +"Pardonu, via Regxa Mosxto," li komencis, "ke mi kunportas cxi +tiujn teajxojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraux finis la +temangxadon." + +"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?" + +La Cxapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis +lin en la jugxejon kaj starigxis kune, brako en brako. + +"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris. + +"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaux +sammomente. + +"Elskribu tion," diris la Regxo al la jxurintaro. + +Laux tiu ordono, la jxurintaro elskribis cxiujn tri datojn sur la +ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj +spesdekoj! + +"Demetu vian cxapelon," diris la Regxo al la atestanto. + +"Gxi ne estas mia," kontrauxdiris la Cxapelisto. + +"Do, _sxtelita_!" ekkriis la Regxo, turnante sin al la jxurintoj: +cxiuj notis ke la cxapelo estas sxtelita. + +"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Cxapelisto klarigis. "Propran +cxapelon mi havas neniun. Mi estas ja Cxapelisto." + +Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la +Cxapeliston. Sub sxia rigardego tiu paligxis kaj tremis. + +"Vi diru vian evidencon," diris la Regxo. "Se vi persistos konduti en +tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin." + +Tiu minaco ja ne kuragxigis la atestanton. Li sencxese sxangxis la +sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun +tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia +konfuzigxo, li ecx elmordis grandan pecon el la tetaso anstataux el la +buterpano! + +En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la +kauxzo? Post ne longe sxi konstatis ke ankoraux unu fojon sxi komencas +_kreski_. Unue sxi preskaux decidigxis starigxi kaj eliri la jugxejon. +Tamen post plua pripenso, sxi opiniis ke estos pli bone resti kie sxi +nun sidas, gxis manko da spaco devigos la eliron. + +"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun trovigxis +sidanta apud sxi. "Apenaux mi povas spiri." + +"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja +kreskas." + +"Vi ne rajtas kreski tie cxi," diris la Gliro. + +"Sensencajxo," rediris Alicio pli kuragxe. "Ankaux _vi_ kreskas." + +"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laux normala rapideco, kaj +vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el +sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' jugxejo. La Damo dume +ecx ne unu momenton cxesis rigardegi la Cxapeliston, kaj, en la momento +kiam la Gliro transiras la jugxejon, sxi diris al unu el la cxambelanoj: +"Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Auxdinte +tiun ordonon la Cxapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke +ambaux sxuoj fortremigxis de la piedoj. + +"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Regxo; "se ne, mi +nepre ekzekutigos vin, cxu vi estas nerve afliktata, aux ne." + +"Se placxas al via Regxa Mosxto," la Cxapelisto tuj komencis per +tremanta vocxo--"mi estas malricxulo--kaj apenaux mi komencis mian +temangxon--t.e. komencis antaux nur kelkaj tagoj--kaj pro la fakto +ke la buterpano farigxis tiel maldika--kaj ke la teo tvinklis tiel +forte--" + +"Kio tio estas pri _tvinklo_?" la Regxo demandis. + +"Gxi komencigxis per la Te--" diris la Cxapelisto. + +"Kompreneble '_tvinklo_' komencigxas per T" diris vigle la Regxo. "Cxu +vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?--vi dauxrigu!" + +--"Mi estas malricxulo," la Cxapelisto rekomencis "kaj preskaux cxio +pli malpli _tvinklis_ post la teo, sed la Martleporo diris--" + +"Mi _ne_ diris," la Martleporo rapide intermetis. + +"Vi _diris_--" insistis la Cxapelisto. + +"Mi tion neas," diris la Martleporo. + +"Li neas 'tion'" diris la Regxo, "do ellasu 'tion' el la evidenco." + +"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris--" kaj la Cxapelisto +cxirkauxregardis por vidi cxu ankaux li neos--sed la Gliro nenion +neis, cxar li profunde endormigxis. + +"Kaj poste," la Cxapelisto dauxrigis, "mi trancxis pli da +buterpano--" + +"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu jxurinto. + +"Tion mi ne povas memori," respondis la Cxapelisto. + +"Se vi ne memoros," minacis la Regxo, "mi ekzekutigos vin." + +La kompatinda Cxapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj +humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:-- + +"Mi--se placxas al via Regxa Mosxto--estas tre malricxa--" + +"Konsente, tre malricxa vi estas je la parolarto," diris la Regxo, +"gxin vi certe ne posedas." + +Cxe tiu regxa sxerco, unu kobajo aplauxdis, kaj estis tuj subpremita +de la oficistoj. (Cxar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, +mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la jugxejo grandan +kanvassakon, kunligeblan cxe la busxo per sxnuretoj. En tiun sakon oni +sxovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.) + +"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi +legas en la jxurnaloj ke cxe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj +ekaplauxdis, sed la aplauxdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj +de la jugxejo.' Kaj gxis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio +signifas." + +"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Regxo, "estas +permesite al vi deiri." + +"Mi ja ne povas," kontrauxdiris la Cxapelisto, "deiri pli malsupren, +cxar jam mi staras sur la planko." + +"Tamen vi povas _decidi desidi_ tie," respondis la Regxo. + +Cxe tio la alia kobajo aplauxdis kaj--estis subpremita. + +"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli +bone progresi." + +"Mi preferus hejmenigxi por dauxrigi la temangxadon," diris la +Cxapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de +kantintoj. + +"Vi havas la forpermeson," diris la Regxo, kaj la Cxapelisto tuj +eligxis la jugxejon, ecx ne revestinte la sxuojn. + +--"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la +oficistoj. Sed antaux ol la oficisto atingis la pordon, jam la +Cxapelisto tute malaperis. + +"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Regxo. + +La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Sxi portis en la mano +la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaux la +enveno; cxar sxi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite +komencigxis forta kaj konstanta ternado. + +"Vi eldiru vian evidenc--" la Regxo nur komencis. + +"Rifuzas!" diris la kuiristino. + +La Regxo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallauxta +vocxo diris:-- + +"Cxi tiun atestanton via Regxa Mosxto devas _kros_-ekzameni." + +"Nu, se tio estas nepre necesa," la Regxo diris rezignacie, "mi faros +gxin laux mia eblo." + + [Ilustrajxo: LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.] + +Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraux la +kuiristino, gxis liaj okuloj preskaux tute fermigxis, li demandis per +tre profunda vocxo:--"El kio oni faras tortojn?" + +"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino. + +"El melaso," korektis iu dorma vocxo malantaux sxi. + +"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! +Eligu lin el la jugxejo! Subpremu lin! Pincxu lin! Sxiru al li la +vangharojn!" + +Dum kelkaj momentoj la tuta jugxantaro konfuzigxis, klopodadante +eligi la Gliron. Kiam fine cxio retrankviligxis, la kuiristino jam +malaperis. + +"Ne grave estas," diris la Regxo. Interne, li ja estis tre kontenta. +"Alvoku la trian atestanton," li rapide dauxrigis, kaj aldonis per +mallauxta vocxo al la Damo: + +"Bonvolu, mia karulino, _mem_ krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro +la kapo al mi preskaux krevas." + +Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfusxas la liston, kaj +sxi tre miris kian sxajnon havos la venonta atestanto; "cxar," sxi +diris al si, "oni gxis nun ricevis tre malmulte da evidenco." + +Imagu al vi sxian surprizon kiam sxi auxdis la kuniklon per la plej +alta tono de sia kunikla vocxeto ellegi la nomon "Alicio." + + + + + CXAPITRO XII + + ALICIO ATESTANTO + + +"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, sxi +tute forgesis ke dum la lastaj minutoj sxi tre multe kreskis; kaj +tiel subite sxi eksaltis supren, ke sxi renversis per la jupo la +jxurintarujon, kaj faligis cxiujn jxurintojn sur la kapojn de la sube +starantoj. + +Jen ili kusxis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante +al sxi kio okazis en la hejmo antaux unu semajno, kiam sxi akcidente +renversis el globo aron da rugxaj fisxoj. + +"Ho, pardonu, mi petegas," sxi ekkriis tre cxagrenite, kaj komencis +kiel eble plej rapide relevi ilin. La jxus aludita akcidento ja +venigis en sxian kapon la ideon ke, se sxi ne sukcesos tuj kolekti kaj +residigi ilin, ili nepre mortos. + +"La proceson oni ne povas dauxrigi," diris la Regxo per tre serioza +vocxo, "gxis cxiuj jxurintoj residigxos--_cxiuj_." Ripetante la +lastan vorton, li fikse rigardis Alicion. + +Alicio do rerigardis al la jxurintarujo, kaj vidis, ke pro sia +eksciteco sxi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la +kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis +rektigi sin. Elpreninte gxin, sxi restarigis gxin konvene. Tamen +_private_ sxi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la +proceso, cxu li sidus renversite aux kapsupre. + +Kiam la jxurintoj iom retrankviligxis post la renversigxo, kaj oni +trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis +elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, +kiu pro la terura sxoko sidis kun la busxo malfermita kaj rigardis la +plafonon. + +--"Kion vi scias pri cxi tiu afero?" la Regxo demandis al Alicio. + +"Nenion," sxi respondis. + +"Nenion ajn?" persistis la Regxo. + +"Nenion ajn." + +"Tio estas tre grava," diris la Regxo turnante sin al la jxurintoj. + +Tiuj jxus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo +tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Regxo malaproban geston, +dirante per tre respekta vocxo: "Kompreneble via Regxa Mosxto intencis +diri _mal_grava?" + +"Malgrava, kompreneble," la Regxo diris lauxte. Tamen, mallauxtvocxe +li dauxre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaux li +eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon. + +Kelkaj jxurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio +povis mem vidi tion, cxar sxi staris suficxe proksime por rigardi sur +la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," sxi pensis. + +En tiu momento la Regxo subite ordonis "Silenton!"--Li ja en la +lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro--kaj nun li legis el +tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' '_Neniu persono, kies alteco superas +unu kilometron, rajtas resti en la jugxejo._'" + +"_Mi_ ne havas tian altecon," protestis Alicio. + +"Vi havas," diris la Regxo. + +"Preskaux _du_ kilometrojn," aldonis la Damo. + +"Nu, cxiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas +vera regulo; vi ja jxus nun elpensis gxin." + +"Kiel vi kuragxas tion diri?" diris la Regxo. "Ne estas en la libro +ecx unu regulo pli malnova!" + +"En tiu okazo, gxi devis esti la unua," kritikis Alicio. + +La Regxo paligxis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la +verdikton," li diris al la jxurintoj per mallauxta trema vocxo. + +La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite. + +"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris li, "ni ankoraux havas pli da +evidenco por auxskulti. Oni jxus trovis tiun cxi paperon." + +"Kion gxi enhavas?" demandis la Damo. + +"Ne ankoraux mi malfermis gxin," diris la Kuniklo; "sed gxi sxajnas +esti letero skribita de la jugxato al--al iu." + +"Nepre al _iu_" diris la Regxo "escepte se gxi estas skribita al +Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al _li_." + +"Al kiu gxi estas adresita?" demandis unu jxurinto. + +"Gxi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio +estas skribita sur la eksterajxo." + +Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:-- + +"Post cxio dirita, gxi ne estas letero; gxi estas versajxoj." + +"Cxu ili estas skribitaj per la manskribo de la jugxato?" demandis +alia jxurinto. + +"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla +afero." + +Cxe tio la mienoj de la tuta jxurintaro proklamis plenan konfuzigxon. + +"Do, li nepre imitis _ies_ manskribon," diris la Regxo. (La mienoj de +la jxurintoj reheligxis.) + +"Se placxas al via Regxa Mosxto," diris la jugxato mem, "mi ne skribis +gxin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis gxin. Gxi ja ne estas +subskribita cxe la fino." + +"Se vi ne subskribis," diris la Regxo, "tio nur pligravigas la +ofendon. Vi nepre _intencis_ ian friponajxon, cxar alie vi certe estus +subskribinta la paperon kiel honestulo." + +Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere +sprita diro, kiun la Regxo diris dum la tuta tago. + +"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo. + +"Gxi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraux ne scias cxu la +versajxoj ecx rilatas la nunan aferon." + +"Legu ilin," la Regxo ordonis. + +La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn. + +"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis. + +"Komencu cxe la komenco," diris la Regxo solene, "kaj dauxrigu gxis vi +venos al la fino; kaj cxe la fino cxesu legi." + +Jen la versajxoj kiujn la Blanka Kuniklo legis: + + _Li diris ke vi vidis sxin + Kaj nomis min cxe li, ho! + Sxi lauxdis min (atentu gxin) + Sed ne pri la talio._ + + _Anoncis li ke restos mi + Cxi tie--ni gxin sciis. + "Se la aferon pusxos sxi, + Ho ve al mi," vi kriis._ + + _Al sxi nur unu, du al li, + Tri, kvar al ni li donis! + Sed cxiuj venis re al vi + Li tion ne oponis._ + + _Se mi aux sxi en tio cxi + Kulpigxus, li tre fida + Ke igos nin liberaj vi + Kiel nin vi nun vidas._ + + _Supozis mi ke estis vi + Malhelpo al la planoj + (Dolor' vi for! ekkriis sxi) + De ni kaj gxi--pri ranoj._ + + _Ne sciu li pri sxia sxat'; + Cxar tiu devas esti + Sekreta--kiel diplomat'! + Cxu vi ne volas resti?_ + +"Jen la plej grava evidencajxo kiun ni gxis nun auxskultis," diris +kontente la Regxo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la jxurintoj +konsid..." + +"Se iu el ili povos klarigi gxin," diris Alicio--sxi en la lastaj +minutoj tiom grandigxis ke sxi jam ne timis interrompi ecx la Regxon +mem--"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas +en gxi ecx ne unu ero da racia signifo." + +Cxiuj jxurintoj elskribis sur la ardezoj ke "_Sxi_ kredas ke enestas +ecx ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraux la oferita +premio, penis klarigi la versojn. + +"Se enestas nenia signifo," diris la Regxo, "tio ja sxparos al ni +multe da gxeno, cxar signifojn ni ne bezonas sercxi. Tamen, mi ne +estas certa," li dauxrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj +kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraux cxio komencas +trovi en ili ian signifon. '_Sed ne pri la talio._' Nur rigardante la +jugxaton, oni tuj komprenas, kial sxi ne lauxdis _lian_ talion." + +"Do jam ni faras progreson," li dauxrigis sinkontente. "'_Ni gxin +sciis_' tio kompreneble aludas la jxurintojn. '_Al sxi nur unu, du +al li, Tri, kvar al ni li donis_' jen kion li faris disdonacante la +tortojn." + +"Sed," kontrauxdiris Alicio, "la dauxrigo montras ke '_cxiuj venis re +al vi_.'" + +"Kaj jen ili," triumfis la Regxo, montrante sur la tablon. "Nenio +povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaux tion cxi atentu: '_Dolor' +vi for, ekkriis sxi._' Cxu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne +ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!" + +"Certege," kriis la Damo, kaj furioze jxetis kontraux la Loron grandan +inkujon. + +La inkujo trafis--ne la Loron--sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe +cxesis skribi per la fingro, cxar li ne sukcesis fari per gxi markojn; +sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, +uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizagxo. + +La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur gxentile klinis sin antaux +la trono kaj majeste marsxis for. + +"_Doloro for!_ Do, Loro, for!" la Regxo ripetis per speciale atentiga +vocxo, kaj cxirkauxrigardis la cxeestantaron kun afabla rideto. + +Sekvis tre embarasa silento. Fine la Regxo devis anonci "Mi faris +sxercon," kaj--tuj la korteganoj aplauxdis amase. + +"La jxurintoj konsideru la verdikton," diris la Regxo, jam la dudekan +fojon! + +Cxi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," sxi diris, "ni havu unue +la jugxon, kaj nur poste la verdikton." + +"Vi parolas sensencajxon," lauxte diris Alicio. + +"Senkapigu sxin," kriegis la Damo per sxia plej alta vocxtono. + +Tamen neniu ekmovis sin! + +"Mi ne timas _vin_" diris Alicio (sxi jam kreskis gxis sia normala +alteco). "Vi ja estas nenio,--nenio krom ludkartaro!" + +La tuta kartaro tuj suprenlevigxis en la aeron kaj ree flugfalis sur +sxin. Sxi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis +forfrapi ilin kaj-- + + + + +--trovis sin kusxanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis sxian +kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la +arboj sur sxian vizagxon. + +"Vi vekigxu, Anjo, vi vekigxu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, +tre longe dormis." + +"Ho, mi estas songxinta tian kuriozan songxon," diris Alicio. + +Kaj sxi rakontis al la fratino lauxeble cxiujn cxi strangajn +Aventurojn, kiujn vi jxus tralegis. + +Kiam sxi finis la rakonton, la fratino kisis sxin, dirante:-- + +"Jen tre kurioza songxo certege, Anjo. Sed jam malfruigxas; vi do kuru +en la domon por la temangxo." + +Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis--dum sxi kuras--kian mirindan +songxon sxi songxis! + + + * * * * * + + +Sed la fratino ankoraux sidis sur la deklivo, apogante la kapon per +la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Sxi komencis pripensi la +fratineton kaj cxiujn sxiajn aventurojn, gxis ankaux sxi falis en +revon. + +Jen sxia revo:-- + +Unue pri Alicio mem sxi revis. En sxia fantazio denove la manetoj de +Alicio kunligigxis sur sxiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj +de Alicio rigardas supren en sxiajn. Sxi kvazaux auxdis la verajn +vocxtonojn, kvazaux vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la +vageman buklon, kiu cxiam malgraux cxio volas fali antaux la okuloj); +kaj dum sxi auxskultas--aux sxajnas auxskulti--la tuta cxirkauxajxo +farigxis plene posedata de tiuj strangaj songxvivajxoj. + +Jen la longa herbajxo murmuris cxe sxiaj piedoj cxar la Blanka Kuniklo +preterpasas--jen la timigita Muso plauxde nagxas tra la tutapuda al sxi +akvo--Jen sxi ekauxdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo +kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finigxantan mangxadon, kaj +la altvocxajn kriojn de la Damo ordonanta la malfelicxajn gastojn +for, for al la ekzekutisto! Ankaux, jen la porkinfano ternadas sur +la dukinaj genuoj, dum frakasigxas cxirkauxe la teleroj kaj pladoj. +Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj +de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; +kaj malproksime, auxdigxas la plorgxemoj de la Falsa Kelonio. + +Tre longe sxi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaux kredis ke +sxi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam sxi bone konsciis ke, +se nur sxi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj cxio +refarigxos ordinara. + +Se sxi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka +Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplauxdojn kauxzos ne la Muso, +sed nur sxanceligxantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refarigxos +sxafsonoriloj; tuj mortos la altvocxaj krioj de la furioza Damo, +renaskigxante kiel krioj de la sxafpasxtisto; la infana ternado kaj +cxiuj aliaj strangaj bruoj farigxos--nur konfuzita bruaro de la +farmkorto; kaj, anstataux la profundaj gxemoj de la Falsa Kelonio, +sxi auxdos de malproksime la blekadon de la bovinoj. + +Fine, sxi imagis al si kiel cxi tiu sama fratineto en la venontaj +jaroj estos mem plenagxa virino; kiel sxi kredeble gardos, dum la +maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan +infanecon; kiel sxi kredeble kolektos cxirkaux si aliajn infanojn, kaj +al _ili_ briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble +ecx per tiu cxi stranga Songxo; kiel sxi kredeble simpatie partoprenos +cxiujn iliajn simplajn gxojojn kaj malgxojojn, rememorante siajn +infanjarojn kaj la belajn somertagojn. + + + * * * * * + + +[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de +la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu +cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj +estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.] + +[1] [3] La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn + ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto." + +[2] La auxtoro tie cxi kritikas (per la busxo de l' Anaso) la + anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "gxi" "gxin" por + turni la atenton al longa subjekta aux objekta frazeto, kiu + sekvas: en la teksto "gxin" = "iri kun E.A..... por proponi + al li la kronon." + +[4] Angla mallongajxo, inter familianoj, por Vilhelmo. + +[5] _Cheshire_ (Cxesxsxa) estas la angla graflando en kiu sidas + la urbo _Chester_ (Cxesta); ekzistas popoldiro ke nur en + tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci. + +[6] En angla lingvo, "akso" havas ankaux la signifon "hakilo." + +[7] "Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro. + +[8] La angla frazeto kiun uzis la Cxapelisto estas dusencajxo kies + ordinara signifo estas "paroli gxis fiksita templimo ekze 10 + minutojn"; gxi povas ankaux signifi "alparoli Tempon." + +[9] Jen alia dusencajxo: Alicio intencis esprimi "lauxtkalkuli la + taktojn," sed la Cxapelisto komprenis aux sxajnigis kompreni + "bati Tempon." + +[10] Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili + intermite." + +[11] [12] La sama angla vorto "_draw_" havas la signifojn "desegni" + kaj "cxerpi." + +[13] "Ecx Kato rajtas rigardi Regxon" estas angla popoldiro. + +[14] Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas + "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas + farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila; + kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera + kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa + Kelonio. + + + * * * * * + + + TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by +Lewis Carroll + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO *** + +***** This file should be named 17482.txt or 17482.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/7/4/8/17482/ + +Produced by David Starner, William Patterson and the Online +Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
