diff options
| author | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-22 19:12:23 -0800 |
|---|---|---|
| committer | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-22 19:12:23 -0800 |
| commit | 0907da3d847b1ae1a4bac53b50e94f112c8f1672 (patch) | |
| tree | acebbc93a7d5bfccb079bf4ac5d5f21847e6e7f0 | |
| parent | ee7fe7abfebab7c0c6e8a67a687acb1872eb9948 (diff) | |
As captured January 23, 2025
| -rw-r--r-- | 66037-0.txt | 5681 | ||||
| -rw-r--r-- | 66037-h/66037-h.htm | 5935 | ||||
| -rw-r--r-- | old/66037-0.txt | 3027 | ||||
| -rw-r--r-- | old/66037-0.zip (renamed from 66037-0.zip) | bin | 57059 -> 57059 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/66037-h.zip (renamed from 66037-h.zip) | bin | 298584 -> 298584 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/66037-h/66037-h.htm | 3202 | ||||
| -rw-r--r-- | old/66037-h/images/cover.jpg | bin | 0 -> 242052 bytes |
7 files changed, 11616 insertions, 6229 deletions
diff --git a/66037-0.txt b/66037-0.txt index 0497930..c055bdf 100644 --- a/66037-0.txt +++ b/66037-0.txt @@ -1,3027 +1,2654 @@ -The Project Gutenberg eBook of Elektitaj noveloj, by Ivan Sergeevich
-Turgenev
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
-most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
-of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you
-will have to check the laws of the country where you are located before
-using this eBook.
-
-Title: Elektitaj noveloj
-
-Author: Ivan Sergeevich Turgenev
-
-Translator: Alexandra Mexin
-
-Release Date: August 11, 2021 [eBook #66037]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed
- Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was
- produced from images generously made available by Biblioteka
- Cyfrowa KUL.)
-
-*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***
-
- INTERNACIA
- MONDLITERATURO
-
- Kolekto de la plej famaj verkoj
- el ĉiuj naciaj literaturoj
-
- FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
- ESPERANTO-FAKO
-
-
-
-
-I. S. TURGENEV
-
-ELEKTITAJ NOVELOJ
-
- El la rusa originalo tradukis
- Alexandra Mexin
-
- FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
- ESPERANTO-FAKO
-
-ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
-
-PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
-
-
-
-
-TABELO DE ENHAVO
-
- Paĝo
- Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev 7
- Mumu 13
- Beĵin-Herbejo 50
- Poemetoj en prozo 77
- Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno --
- Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ!
- -- Rozo -- Nimfoj.
-
-
-
-
-ANTAŬPAROLO
-
-KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV
-
-
-La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon,
-konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn
-verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu
-_rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia
-popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al
-_Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li
-estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis
-lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la
-arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj
-literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan
-kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej
-bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto,
-ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile
-kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la
-fremdecan regnon de la rusa animo.
-
-La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la
-mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa
-popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu
-subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta
-rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La
-rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel
-eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion,
-kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto.
-Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la
-liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ
-la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies
-konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili
-suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de
-tiu epoko.
-
-Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj
-nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la
-servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj
-estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri
-la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel
-de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu
-profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj
-bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon
-kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia
-patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev
-apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.
-
-_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel,
-en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda
-vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En
-tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn
-edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn
-kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la
-senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue
-rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia
-hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma
-servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto
-restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la
-sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo
-en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon.
-Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li
-studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni
-en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.
-
-Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj
-interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian
-kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino
-ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la
-hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte
-la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando
-kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion
-kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev
-definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj
-komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.
-
-Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan
-verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la
-servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro
-1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre
-grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo
-Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj
-da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis
-la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la
-liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.
-
-En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis
-ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela
-nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la
-lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon,
-la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda
-verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj,
-la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en
-Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la
-famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado
-ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...
-
-Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj
-skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. --
-Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. --
-Li apartenas al la tuta homaro!
-
-La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas
-al diversaj periodoj de lia verkado.
-
-La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto
-kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la
-sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas
-de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj
-destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte
-al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan,
-simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino,
-Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas
-al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la
-sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan
-respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon.
-Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto
-Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj,
-kiujn li iam legis.
-
-La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro
-„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev
-pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj
-knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora
-babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas
-parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn
-fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu
-strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela
-rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.
-
-Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj
-en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj
-tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri
-sia sorto, pri morto kaj senmorteco.
-
-Alexandra Mexin.
-
-
-
-
-MUMU
-
-
-En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza
-domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis
-iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis
-oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis
-malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia
-avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja,
-malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.
-
-El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la
-kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita
-surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en
-malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis
-siajn devojn, kiel servutulo.
-
-Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis
-kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis:
-kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne
-sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum
-la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus
-betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per
-triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj
-malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado
-ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte
-edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.
-
-Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je
-la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton,
-enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de
-kortgardisto.
-
-Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis
-kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj
-homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur
-fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li
-okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna
-sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis
-en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj
-jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per
-fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue,
-knare -- sed kien -- tion nur Dio scias!
-
-Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je
-amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe
-haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon,
-ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon
-de sia enigma situacio.
-
-Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la
-balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia
-vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.
-
-Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la
-urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio,
-ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun
-akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la
-kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.
-
-Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon
-oni povis trovi en la korto.
-
-Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon,
-li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj
-forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel
-vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn
--- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ
-la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin
-en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke
-preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la
-teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li
-povis ilin aŭdi.
-
-Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis --
-sed tamen li konsideris ilin „siaj“.
-
-Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn
-ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian
-lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis
-ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion,
-li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj
-disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj;
-ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin
-estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena
-viransero.
-
-Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo,
-kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el
-kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus
-kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].
-
-Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto
-samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel
-solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.
-
-Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la
-ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.
-
-Li ne ŝatis, ke oni venas al li.
-
-Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.
-
-La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj
-kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur
-lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed
-ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4].
-Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun
-oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo
-ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus
-loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo.
-Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis,
-akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.
-
-Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila,
-kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se
-oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.
-
-La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun
-antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.
-
-„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci
-pensas? Eble li serioziĝos.“
-
-„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.
-
-„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“
-
-„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne
-malesperu.“
-
-„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“
-
-Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.
-
-„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon
-plezure. „Ĉu ci aŭdas?“
-
-„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.
-
-Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo
-kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue
-forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj
-enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li
-malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton
-estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian
-konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri
-Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la
-ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.
-
-Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn
-tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun
-makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas
-sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando --
-la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian
-sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne
-vidante ian kareson.
-
-Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ
-ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en
-kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis
-kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco
-tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi
-sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu
-afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu
-kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ
-ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi
-preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi
-ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde
-ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim
-komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante,
-poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis
-al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo,
-ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton,
-singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de
-la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis,
-ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese
-muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj
-flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian
-manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis
-ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie
-vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan
-ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per
-la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio.
-Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto.
-Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj,
-pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis
-ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la
-fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis
-tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu
-fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel,
-ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite
-Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la
-kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke
-ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la
-kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo,
-arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin
-kaj foriris en la servistinejon.
-
-Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus
-rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li
-fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie
-li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis
-per ĝi.
-
-Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la
-servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman
-tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la
-sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino,
-nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin
-mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al
-Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston.
-Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis
-jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li
-atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino;
-la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino
-decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.
-
-La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo,
-kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La
-sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras
-Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion,
-kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu
-estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n?
-Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu
-arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos
-Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni
-ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi,
-pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“
-
-Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La
-malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin
-apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn
-piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“
-
-Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton
-nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis
-ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn
-harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“
-
-„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci
-estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“
-
-Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.
-
-„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je
-kiu ci similas?“
-
-Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn
-flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, --
-precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra
-piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.
-
-„Kio do?“
-
-„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci
-similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“
-
-Kapiton rapide ekpalpebrumis.
-
-„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.
-
-„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu
-do!“
-
-„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato --
-efektive“, rediris Kapiton.
-
-„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe
-punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon
-ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“
-
-„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro
--- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi
-efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon --
-ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu
-allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“
-
-„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne
-pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al
-la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci
-edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci
-komprenas?“
-
-„Kial do ne kompreni?“
-
-„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed
-tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“
-
-„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ.
-Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“
-
-„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas
-laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“
-
-„Kiun, permesu demandi?“
-
-„Tatjana-n.“
-
-„Tatjana-n?“
-
-Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.
-
-„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“
-
-„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed
-vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa
-monstro ... li ja ŝin...“
-
-„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la
-ĉambelano ... „sed ja...“
-
-„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio,
-li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja
-havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere,
-la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem
-ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne
-estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda
-kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila
-Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial
-do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi
-kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen
-mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“
-
-„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“
-
-„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino
-al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia
-estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro --
-germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen
-kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“
-
-„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio
-rakontas? Verdire?“
-
-„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia
-sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas
-homo. Sed suferi pro tiu...“
-
-„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.
-
-Kapiton foriris.
-
-„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“
-
-„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La
-elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.
-
-La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.
-
-„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.
-
-Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.
-
-„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La
-ĉambelano fikse rigardis ŝin.
-
-„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis
-por vi la fianĉon.“
-
-„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel
-fianĉon por mi?“
-
-„Kapiton-on, la botiston.“
-
-„Mi obeas.“
-
-„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo
-esperas, ke ci...“
-
-„Mi obeas.“
-
-„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas.
-Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“
-
-„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“
-
-„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li
-mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“
-
-„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“
-
-„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“
-
-„Kion vi deziras?“
-
-La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu,
-bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi
-vidas, ke ci vere estas humilulino.“
-
-Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.
-
-„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“
-pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la
-tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ...
-Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi
-pri la samovaro[8], mia respektindulino.“
-
-Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi
-ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton
-ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta
-kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia
-sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon
-kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel
-amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton
-al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin
-memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi.
-Ili disiĝis maldelikate kaj silente.
-
-Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon
-priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte
-pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi
-akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun
-la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage
-kiel nokta veturigisto.
-
-Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la
-raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero
-sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos
-ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri
-la aferoj.
-
-La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero,
-sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris
-ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed
-ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne
-forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke
-oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro
-ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte
-demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen
-ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por
-en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie
-staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis
-facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino
-maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis,
-pensis, finfine, elpensis.
-
-Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe
-la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis
-ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la
-orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj
-iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino
-longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke
-alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis
-Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim
-estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la
-ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj
-oni lin observis ...
-
-La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence,
-laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis
-la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la
-ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la
-okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte
-kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte
-al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin
-rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian
-ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka
-poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur
-sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis
--- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion
-faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn
-vemalgajajn melodiojn.
-
-Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.
-
-Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian
-kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne
-atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.
-
-La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris
-al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago
-Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.
-
-Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la
-barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis
-sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la
-vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi
-ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton
-fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin
-kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro.
-En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki
-ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo --
-li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke
-oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li
-povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur
-lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre.
-Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la
-kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim
-eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi
--- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis
-antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn
-ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis
-larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane,
-interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis
-la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe
-la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la
-rivero.
-
-Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al
-li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis
-etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne
-povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka
-kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon,
-ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris
-hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan
-hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la
-ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis
-pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte
-la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido
-estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta
-vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne
-povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn.
-Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto.
-La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj
-troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan
-nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis
-apud ĝi kontente kaj kviete.
-
-Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian
-adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika,
-etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis.
-Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis
-belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto
-tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on,
-ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj
-scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj
-domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema,
-karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre
-amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi,
-ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ...
-
-La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo,
-kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la
-hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis
-liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi
-al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia
-pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim
-ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis
-sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele,
-kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la
-buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime
-trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam
-iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda
-bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...
-
-Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava
-kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita
-al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon,
--- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte
-eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis,
-kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.
-
-_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis
-lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience
-atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon,
-jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la
-pordoj.
-
-Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj
-estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome:
-iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis
-tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La
-akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro:
-oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar
-tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en
-sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due
--- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en
-malserenan, malafablan humoron.
-
-Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene
-divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro;
-la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis
-laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto
-sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj
-alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto;
-en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore
-dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.
-
-„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“
-
-La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin
-ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu
-subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia
-estro.
-
-„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de
-la mutulo.“
-
-„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu
-li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun
-ne vidis? Venigu ĝin.“
-
-La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.
-
-„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“
-
-„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“
-
-„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“
-
-Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti
-_Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la
-voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj
-skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ
-infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin
-ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis
-sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion.
-Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de
-mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim
-ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj
-enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis
-sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam
-en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis
-forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj
-premis sin al la pordo.
-
-„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la
-mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“
-
-„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj:
-„venu do!“
-
-Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.
-
-„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi
-estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“
-
-„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la
-akompanistinoj.
-
-Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la
-hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.
-
-„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj
-volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris
-la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento
-ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj
-petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo
-de la hundo ŝin timigis.
-
-„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin
-mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho,
-ho!“
-
-„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa
-fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“
-
-Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La
-virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi
-haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne
-invitis!“ kaj foriris.
-
-La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_
-kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim.
-Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino
-sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego
-fulmotondra.
-
-Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!
-
-Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne
-kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi
-saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris
-je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron,
--- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi
-Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.
-
-„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis
-la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en
-nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“
-
-„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta
-voĉo.
-
-„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial
-ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la
-korthundon?“
-
-„Jes, certe. Volĉok...“
-
-„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio
-okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas
-hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi
-venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian
-aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino
-silentis iom.
-
-„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“
-
-„Mi obeas.“
-
-„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“
-Gavrila eliris.
-
-Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la
-tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono
-sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En
-la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de
-mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn
-nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La
-ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon.
-Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.
-
-La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj
-botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj
-Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel
-ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn
-de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis
-ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo.
-_Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan,
-elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon,
-kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto,
-ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte
-sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis
-al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis
-la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu
-semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis
-hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro,
-kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li
-transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi
-tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.
-
-Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el
-la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke
-_Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li
-enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_
-ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo
-per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero,
-mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur
-kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La
-ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al
-la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.
-
-Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto,
-necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li
-trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj
-fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep
-kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed
-_Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu
-ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la
-sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.
-
-La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap
-iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La
-sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila
-respondis, ke jes.
-
-Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li
-venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun.
-Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ
-ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ
-revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.
-
-Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim;
-subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis,
-sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu
-tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris.
-Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_.
-
-Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis
-ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn,
-lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme
-malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke
-neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim
-jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni
-ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne,
-kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li
-decidis agi singardeme.
-
-Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis,
-kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage
-lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur
-nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova
-feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ
-nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.
-
-La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia
-reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la
-hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia
-ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin
-kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite
-skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la
-sinjorino tion ne ekscios.“
-
-Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun
-tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn,
-propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por
-esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis,
-enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom,
-ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.
-
-Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam
-noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed
-en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni.
-Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni --
-sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia
-brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la
-baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por
-la nokto.
-
-En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post
-longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga
-vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ
-haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“
-La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho,
-ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu
-hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree
-la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi
-svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston
-Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio,
-ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson,
-dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris
-kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu
-kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj
-plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis
-al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj
-gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo,
-komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis
-ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras
-ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj
-Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.
-
-„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la
-okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi
-kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki
-Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.
-
-Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn
-ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per
-sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton
-kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte
-penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege,
-ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris
-al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov
-Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron,
-teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke
-la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi
-nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone --
-ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus
-trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en
-la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la
-laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis
-jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte
-kunpremante la buŝon de _Mumu_.
-
-Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila
-atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo
-de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel
-fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en
-la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.
-
-„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, --
-ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta;
-kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov
-Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino,
-al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras
-por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus
-tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do,
-mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“
-
-Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri
-kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj
-marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila
-antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne
-blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis
-onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn;
-post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis
-alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la
-ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo,
-armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan.
-Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:
-
-„Malfermu!“
-
-Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.
-
-„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li.
-
-„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas
-surda, li ne aŭdas.“
-
-Ĉiuj ekridis.
-
-„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.
-
-„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“
-
-Gavrila kliniĝis.
-
-„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“
-
-„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“
-
-Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:
-
-„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj
-ree ekridis.
-
-Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.
-
-„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“
-
-„Bone, laŭ via ordono!“
-
-Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon
-internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“
-Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto
-larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo
-kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian
-fenestron.
-
-„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim
-senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la
-ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de
-supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa,
-kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila
-iom antaŭenpaŝis.
-
-„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis
-al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la
-hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“
-
-Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon,
-kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la
-ĉambelanon.
-
-„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim
-mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_,
-kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante
-la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo,
-kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem
-prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_.
-
-„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.
-
-Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian
-bruston kaj brufermis la pordon.
-
-Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.
-
-„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“
-
-„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja
-faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas
-certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“
-
-„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost
-malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.
-
-„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“
-
-„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava
-nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja
-nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj
-kuru al mi.“
-
-Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La
-servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.
-
-Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la
-raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris
-nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris,
-frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la
-influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.
-
-Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto
-malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan
-kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por
-lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj
-en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin;
-sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n
-kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en
-restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros.
-
-Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn
-mansignojn.
-
-Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn
-sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per
-siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta
-kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la
-teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron
-sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ
-tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis:
-du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la
-krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian
-vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj
-deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj
-eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.
-
-Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj,
-lin preterlasante, ree lin sekvis.
-
-Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto.
-Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed
-tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris
-en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj
-forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li
-direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj
-kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe),
-kaj ensaltis en unu kun _Mumu_.
-
-Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo
-de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis
-kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu
-momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe,
-skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj
-reiris lamante en sian pajltendon.
-
-Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe.
-Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj,
-legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni
-povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis
-sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa
-trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li
-restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso,
-dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim
-rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la
-ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ
-la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje
-ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la
-vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la
-okulojn.
-
-Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_,
-nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por
-li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas
-sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur
-la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili
-plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris
-ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.
-
-Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on,
-revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.
-
-„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion
-promesis.“
-
-Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme.
-Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga
-estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni
-povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“
-
-„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon
-per la kulero.
-
-„Kiel? Kiam?“
-
-„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la
-pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis
-malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, --
-ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve,
-kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian
-nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas
-diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por
-dormi.
-
-Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte
-paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en
-la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian
-vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian
-ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan
-ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron
-kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni
-kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino,
-kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble
-kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris
-antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis
-fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme
-maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en
-fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona,
-varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ
-blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe
-alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la
-nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la
-alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ
-la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj
-fortikaj piedoj.
-
-Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu
-venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta
-renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon,
-petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la
-blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis
-en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis
-antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno
-briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj
-Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.
-
-Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la
-soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj
-„ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro.
-
-La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim,
-kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ
-sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante
-liajn falĉmovojn.
-
-En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon.
-Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis,
-rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris
-aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis
-al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni
-nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la
-hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la
-tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo
-Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni
-ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino
-iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed
-tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon.
-Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu
-pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis
-kontraŭ la depago.
-
-Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone
-fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel
-antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis,
-ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne
-rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.
-
-„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante
-edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus
-allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de
-la mutulo disvastiĝas ĉien.
-
-
-
-
-BEĴIN-HERBEJO
-
-
-Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la
-bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la
-frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas
-disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila,
-rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel
-antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas
-el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en
-ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj
-randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el
-forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje
-kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ
-la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj,
-kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge
-de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde
-diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli
-malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas
-plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj
-kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento
-dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie
-egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras
-sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla
-pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la
-lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj
-vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la
-suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas
-ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel
-zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj
-ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de
-ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la
-deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas,
-dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj --
-nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas
-sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por
-la rikolto de la greno.
-
-Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21].
-Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako
-tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la
-vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu
-lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis
-noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj
-paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la
-monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn.
-Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj
-malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis
-mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa
-tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi
-estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris
-tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris
-la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ
-mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo,
-tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin.
-Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren,
-laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj
-senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara
-ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante
-en sian neston.
-
-„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la
-veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis,
-fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj
-nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en
-la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga
-okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi
-iris dum la tago.
-
-„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe!
-jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis?
-Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni
-dekstren!“
-
-Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta
-kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la
-vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la
-malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de
-herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ
-mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al
-tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn
-flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur
-la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam
-apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ
-mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo,
-alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo
-de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo
-ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj
-ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.
-
-Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.
-
-„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande
-rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej
-prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur
-balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al
-mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi
-subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton
-kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi
-krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur
-ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne
-ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno.
-Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu
-loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj
-plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis
-nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi
-estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni
-la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde
-ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi
-tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis
-en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia
-sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post
-kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj
-jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi
-teruran abismon.
-
-Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko,
-ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero
-ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj
-de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis
-ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per
-abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la
-duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis
-la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis
-al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem,
-per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia.
-Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita
-la antaŭa parto de ies eta buklokapo.
-
-Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia
-regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi
-hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco.
-Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la
-societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].
-
-Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan
-branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj
-blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis
-ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al
-iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe
-mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.
-
-Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la
-fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis
-ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en
-la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].
-
-Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la
-kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj
-duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide
-rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn
-kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ...
-Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo
-aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn;
-antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn,
-kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.
-
-Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili
-demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi
-lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto
-kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj
-tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa
-respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans
-la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la
-fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide
-foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis
-la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo
-brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta
-mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente
-kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree
-malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis,
-spirblovante.
-
-El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial
-ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli
-malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj
-arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis
-super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston
-la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera
-nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo
-subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro
-ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte
-kraketis la fajretoj...
-
-Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco
-estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia
-ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la
-fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;
-unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la
-neeblecon -- plenumi sian deziron.
-
-La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj
-Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado
-kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.
-
-La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia
-knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj
-haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj
-signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro
-bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon,
-flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne
-enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua
-zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj
-estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde
-starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn,
-vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon.
-Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela,
-verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera,
-en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo
-konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de
-la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan
-nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj
-esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne
-malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ
-blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta
-felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj
-li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice
-zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran
-kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La
-kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja
-rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan
-mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed
-strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne,
-volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis
-malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi
-komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun
-malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan
-blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.
-
-Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la
-knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi
-estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante
-sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al
-tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la
-randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis
-ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis
-ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi
-ŝajnigis min dormanta.
-
-La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj
-tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis
-al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion --
-demandis lin:
-
-„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“
-
-„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa
-per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al
-lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“
-
-„Kie ĝi loĝas?“
-
-„En la malnova ĉerpejo[25].“
-
-„Ĉu vi laboras en la fabriko?“
-
-„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“
-
-„Jen vi, fabrikuloj!“
-
-„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.
-
-„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun
-Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun
-Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis
-dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en
-la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al
-ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu
-ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la
-fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la
-hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super
-ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis:
-ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris
-super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis,
-ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis
-mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la
-rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo
-kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj
-ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo,
-atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis --
-rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la
-pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis
-iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko.
-Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis
-sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis,
-ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren,
-unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“
-
-„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“
-
-„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“
-
-Ĉiuj eksilentis.
-
-„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“
-
-Pavluŝa palpis ilin.
-
-„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li,
-rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“
-
-„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo
-Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia
-ĉeesto.“
-
-„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.
-
-„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“
-
-„Jes, ni lin konas.“
-
-„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema?
-Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al
-arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio
-scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas
-trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub
-arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En
-dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree
-li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, --
-sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas
-lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis...
-Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ
-gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj...
-La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al
-si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de
-la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris
-krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris:
-‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li
-faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras,
-fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas
-verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial
-ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo,
-faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en
-ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris
-krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la
-fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila
-ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu
-tempo li estas ĉiam malgaja.“
-
-„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do
-kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne
-obeis ŝin!“
-
-„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis
-voĉeton akran, plendan, kiel rano...“
-
-„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.
-
-„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“
-
-„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se
-ŝi lin alvokis...“
-
-„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli
-ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“
-
-„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.
-
-„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28].
-Nur la rivero estas proksima.“
-
-Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta,
-preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj
-naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide
-disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed
-tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu
-alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado
-aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...
-
-La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...
-
-„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.
-
-„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur,
-la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi
-la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris
-Pavel.
-
-Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ
-malplena.
-
-„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge
-ĉe ni, en Varnavicaj?“
-
-„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.
-
-„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko,
-malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj,
-terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“
-
-„Kio do okazis? Rakontu!“
-
-„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas
-enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto
-estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla,
--- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la
-hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil
-ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble,
-kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona,
-modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj
-hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara,
-la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris
-tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la
-tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ...
-vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘
-Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras.
-Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed
-la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li
-krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante
-la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ
-rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto.
-‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la
-okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas
-per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li
-la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“
-
-Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj
-leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj
-malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub
-sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado
-aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la
-maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo!
-Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el
-malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da
-tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio
-okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi
-haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide
-malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon,
-kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.
-
-„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.
-
-„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj
-ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per
-indiferenta voĉo, rapide spirante.
-
-Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento.
-Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro
-kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion
-pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis
-mi, lin rigardante.
-
-„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.
-
-„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj
-ili estas nur vintre.“
-
-Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li
-faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la
-ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante
-deflanke Pavluŝa-n.
-
-Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.
-
-„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja.
-Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis
-ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla
-forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“
-
-„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la
-maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en
-longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ...
-Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan
-Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“
-
-„Li demandis la sinjoron?“
-
-„Jes, li demandis...“
-
-„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro
-respondis?“
-
-„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas:
-‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘
-
-‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi
-volas, for!‘“
-
-„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“
-
-„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni
-povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“
-
-„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li,
-kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn
-superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi
-la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin
-nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj
-tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana
-iris al la preĝeja perono...“
-
-„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.
-
-„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie
-kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo,
-vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“
-
-„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“
-
-„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste
-ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio
-estas ŝi mem, Uljana!“
-
-„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“
-
-„Je Dio, ŝi mem.“
-
-„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“
-
-„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas,
-apenaŭ spiras.“
-
-Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj
-en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo,
-ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn.
-La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis
-alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun
-rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis
-en sonora flugado.
-
-„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi
-flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“
-
-„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de
-iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“
-
-Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.
-
-„Verŝajne“, li diris fine.
-
-„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis
-ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“
-
-„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“
-
-„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“
-
-„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la
-suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la
-‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis,
-ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn
-en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo
-ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo,
-fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la
-landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni
-ekvidos Triŝka-n[39] mem.“
-
-„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.
-
-„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas,
-se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj
-hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li
-estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari
-kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin
-per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke
-ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple,
-en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni
-alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia
-fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj
-falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi
-tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed
-oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“
-
-„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos
-tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam
-komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis.
-Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio
-okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste...
-Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga
-kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas
-Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro
-rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de
-sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la
-ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro
-de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie,
-ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn,
-tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia
-barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante,
-sur sian kapon.“
-
-Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas
-ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.
-
-Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan
-malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj
-ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj
-kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado,
-ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo;
-ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne,
-silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante
-al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare
-antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga,
-vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero,
-kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...
-
-Kostja ektremis. „Kio tio estas?“
-
-„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.
-
-„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“,
-aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“
-
-„Kion ci aŭdis?“
-
-„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue
-laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci
-scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas
-profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro.
-Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu,
-tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis
-malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem
-ekploras! Kio tio estis, he?“
-
-„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la
-arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“
-
-„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn
-okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, --
-mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“
-
-„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa,
-„kiuj tiel plende krias.“
-
-„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree
-eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis
-Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“
-
-„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur
-frapas per la manplatoj kaj kraketas...“
-
-„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin
-Fedja.
-
-„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke
-da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro,
-ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon
-frumatene.“
-
-„Nu, ĉu li ĝin vidis?“
-
-„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita,
-malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas
-... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“
-
-„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“
-
-„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“
-
-„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.
-
-Ree ĉiuj eksilentis.
-
-„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo
-de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas,
-amase...“
-
-Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj
-malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La
-okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.
-
-„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone
-fartas?“
-
-„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.
-
-„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“
-
-„Mi ne scias.“
-
-„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“
-
-„Mi diros.“
-
-„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“
-
-„Kaj al mi ankaŭ?“
-
-„Jes, ankaŭ.“
-
-Vanja ekĝemetis.
-
-„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“
-Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan
-kaldroneton.
-
-„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.
-
-„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“
-
-La hundoj leviĝis kaj iris post li.
-
-„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta
-kunulo.
-
-„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“
-
-„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj
-la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros:
-la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en
-la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.
-
-Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.
-
-„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en
-la akvo?“ demandis Kostja.
-
-„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi
-estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke
-oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la
-riverfundo.“
-
-(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure
-malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam
-montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko,
-ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide
-balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en
-la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de
-tempo al tempo konvulsie ridas.)
-
-„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron,
-ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“
-
-„Jes, pro tio.“
-
-„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.
-
-„Kia Vasja?“ demandis Fedja.
-
-„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero.
-Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis
-lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li
-trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni,
-knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun
-trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin:
-‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur
-Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie
--- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en
-la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo
-Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie
-li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton,
-kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee
-plendas al Dio...“
-
-„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.
-
-Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.
-
-„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero
-okazis.“
-
-„Kio do?“ rapide demandis Kostja.
-
-„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“
-
-Ĉiuj ektremis.
-
-„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.
-
-„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la
-voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘
-Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“
-
-„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La
-akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri
-li, pri Vasja...“
-
-„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.
-
-„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“
-
-La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin
-impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.
-
-„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.
-
-„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“
-
-„Kien ili flugas?“
-
-„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“
-
-„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“
-
-„Jes...“
-
-„Ĉu malproksime?“
-
-„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“
-
-Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.
-
-Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la
-knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi
-estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega
-... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la
-tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio
-eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio
-eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.
-
-Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido...
-Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis
-estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La
-ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta
-brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn.
-Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...
-
-Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam
-mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam
-blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion...
-Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen
-trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ
-ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto
-jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi
-per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la
-knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta
-lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.
-
-Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero.
-Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue
-rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ...
-elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur
-ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa
-polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme
-bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis,
-ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj
-gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj,
-laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ...
-Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj
-knaboj.
-
-Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro.
-Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis
-bravulo!
-
-
-
-
-POEMETOJ EN PROZO
-
-
-HUNDO
-
-Ni estas duope en la ĉambro -- mi kaj mia hundo. Terura ventego
-blovas ekstere.
-
-Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.
-
-Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.
-
-Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne
-komprenas sin mem, -- sed mi ĝin komprenas.
-
-Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la
-sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu
-de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.
-
-Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...
-
-Kaj venos fino al ni!
-
-Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia -- en ĝi?
-
-Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...
-
-Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...
-
-Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo
-timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.
-
-
-SFINKSO
-
-Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto
-sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta
-cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.
-
-Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi
-senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj -- kion ili esprimas?
-Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub
-duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion,
-sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan
-paroladon.
-
-Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn -- en ili estas nenio egipta.
-Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo,
-bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo
--- -- haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj
-okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De
-kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi
-ankaŭ estas sfinkso.
-
-Viaj okuloj -- -- senkoloraj, sed profundaj -- -- parolas ankoraŭ.
-Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.
-
-Sed kie -- do sin trovas via Ojdipus?
-
-Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!
-
-
-EGOISTO
-
-Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.
-
-Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj
-bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton
-kaj ne trompiĝis.
-
-Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis
-per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.
-
-Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis
-por ĝi procentegojn.
-
-Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj
-ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne
-bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.
-
-Pri neniu li zorgis, krom pri si mem -- ĉar li estis modela. Li
-sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!
-
-Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. -- Li plej severe mallaŭdegis
-kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! -- la egoismo de aliaj
-malhelpis al la lia.
-
-Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies
-erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de
-ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.
-
-Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis
-okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?
-
-Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio,
-li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj
-elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“
-
-Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia
-ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...
-
-Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste
-akirita virteco, -- ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo
-de la malvirto!
-
-
-LAZURREGNO
-
-Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!
-
-Mi vidis vin ... en sonĝo ...
-
-Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto
-de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.
-
-Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same
-junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.
-
-Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman
-lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo
--- la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante
-kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.
-
-Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido
-de dioj!
-
-Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de
-forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde
-kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis
-feliĉega silento ...
-
-Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la
-vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin
-portis tien, kien ni deziris.
-
-Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn,
-rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj
-alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis
-nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis
-ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.
-
-La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en
-perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia
-boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili
-virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la
-velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato -- ĉio parolis
-pri amo, pri feliĉiga amo!
-
-Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie -- nevidebla kaj
-proksima ... Ankoraŭ unu momento -- kaj jen -- ekbrilos ŝiaj okuloj,
-ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en
-neniam velkontan paradizon!
-
-Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...
-
-
-FESTO EN LA ĈIELO
-
-Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda
-palaco.
-
-Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; -- tial li
-ne invitis sinjorojn.
-
-Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis
-pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj
-kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj
-konatoj.
-
-Sed jen -- la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj,
-ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.
-
-Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.
-
-„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.
-
-„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.
-
-Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas -- kaj
-ĝi estas sufiĉe malnova --, ili nun la unuan fojon renkontis unu la
-alian.
-
-
-HALTU!
-
-Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun -- restu por ĉiam en mia memoro! El
-viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed
-estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco,
-de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi
-etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.
-
-Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn
-membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?
-
-Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn
-disĵetitajn buklojn?
-
-Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!
-
-Jen ĝi -- la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo,
-de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, -- oni ne bezonas alian! --
-En tiaj momentoj vi estas bela!
-
-Ili forpasos -- kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...
-
-Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi
-troviĝis ekster la pasema, templimita ... -- Tiu via momento neniam
-finiĝos.
-
-Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en
-mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!
-
-
-MORGAŬ! MORGAŬ!
-
-Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom
-malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris
-horoj post horoj!
-
-Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li
-esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?
-
-Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la
-tago ĵus forpasinta?
-
-Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, -- kaj li estas
-prava. --
-
-„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“
-entombigos lin.
-
--- Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...
-
-
-ROZO
-
-La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.
-
-La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus
-estis transfluginta super vasta ebenaĵo.
-
-La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la
-fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...
-
-Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la
-ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.
-
-Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed
-turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam
-delonge estis pli forta ol ŝi ...
-
-Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.
-
-Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.
-
-Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en
-kiu, mi ne dubis, iris ŝi.
-
-Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la
-vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.
-
-Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du
-horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.
-
-Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur
-la tablon, antaŭ ŝia seĝego.
-
-Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja
-konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj,
-okuloj.
-
-Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn,
-malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj,
-subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.
-
-„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.
-
-„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“
-
-Mi ekvolis esprimi saĝecon.
-
-„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...
-
-„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al
-la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.
-
-„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco
--- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.
-
-Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.
-
-
-NIMFOJ
-
-Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de
-duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.
-
-La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.
-
-Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.
-
-Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro
-post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.
-
-Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro,
-iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo:
-‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“
-
-La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter
-la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“
-
-Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi
-estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta!
-Mortinta estas la granda Pan!“
-
-Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian
-cerbon. -- Se mi vokus?
-
-Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do
-fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“
-
-Kaj tuj, -- kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado
-en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj.
-„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.
-
-Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli
-petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta
-piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de
-ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44],
-bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon.
-
-Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur
-diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, --
-kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.
-
-Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj -- sur
-ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta
-luna falĉileto.
-
-Diana, ĉu tio estas ci?
-
-Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.
-
-Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de
-la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj,
-kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn,
-fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?
-
-Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.
-
-Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis
-la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana
-preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.
-
-Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de
-rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj.
-Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la
-branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ...
-ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala
-fundo -- mi ne scias ...
-
-Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!
-
-
-
-
-Piednotoj
-
-
-[1] Kamparana domo en Nordruslando.
-
-[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en
-Nordruslando.
-
-[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).
-
-[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem
-de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la
-oficoj, okupitaj de ili.
-
-[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.
-
-[6] Pekis, nominte la diablon.
-
-[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.
-
-[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la
-teon.
-
-[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por
-amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj
-vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.
-
-[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia
-geedziĝo, ili alportis donacojn.
-
-[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.
-
-[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.
-
-[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.
-
-[14] La mansvingo, gesto de senespero.
-
-[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi
-pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.
-
-[16] Popola rimedo kontraŭ sveno.
-
-[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.
-
-[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.
-
-[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial
-la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ
-oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.
-
-[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.
-
-[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.
-
-[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante
-ilin en la stepoj.
-
-[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros;
-latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.
-
-[24] Karesnomoj de -- Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.
-
-[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas
-la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de
-la papermuelilo.
-
-[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.
-
-[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.
-
-[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj
-servistoj.
-
-[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la
-arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn.
-En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas
-virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn
-„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno,
-farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj,
-konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.
-
-[30] Korvinoj, timemaj birdoj.
-
-[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.
-
-[32] Nomoj de la hundoj.
-
-[33] Kaftano, kamparana surtuto.
-
-[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.
-
-[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la
-Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu
-oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana
-„Allerseelen“.
-
-[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. -- La
-kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola
-fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.
-
-[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke
-ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.
-
-[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.
-
-[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn
-animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.
-
-[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.
-
-[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj
-rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.
-
-[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la
-enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi
-ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo
-kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto,
-estis regule viraj.
-
-[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.
-
-[44] Arbarnimfoj.
-
-[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.
-
-
-
-
-Notoj de transskribinto:
-
-Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente
-ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn
-per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile
-registris.
-
-*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the
-United States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for an eBook, except by following
-the terms of the trademark license, including paying royalties for use
-of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for
-copies of this eBook, complying with the trademark license is very
-easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation
-of derivative works, reports, performances and research. Project
-Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may
-do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected
-by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark
-license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country other than the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you will have to check the laws of the country where
- you are located before using this eBook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm website
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that:
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of
-the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set
-forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's business office is located at 809 North 1500 West,
-Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up
-to date contact information can be found at the Foundation's website
-and official page at www.gutenberg.org/contact
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without
-widespread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine-readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our website which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This website includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 66037 *** + + INTERNACIA + MONDLITERATURO + + Kolekto de la plej famaj verkoj + el ĉiuj naciaj literaturoj + + FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 + ESPERANTO-FAKO + + + + +I. S. TURGENEV + +ELEKTITAJ NOVELOJ + + El la rusa originalo tradukis + Alexandra Mexin + + FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 + ESPERANTO-FAKO + +ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ + +PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG + + + + +TABELO DE ENHAVO + + Paĝo + Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev 7 + Mumu 13 + Beĵin-Herbejo 50 + Poemetoj en prozo 77 + Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno -- + Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ! + -- Rozo -- Nimfoj. + + + + +ANTAŬPAROLO + +KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV + + +La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, +konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn +verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu +_rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia +popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al +_Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li +estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis +lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la +arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj +literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan +kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej +bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, +ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile +kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la +fremdecan regnon de la rusa animo. + +La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la +mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa +popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu +subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta +rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La +rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel +eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, +kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto. +Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la +liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ +la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies +konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili +suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de +tiu epoko. + +Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj +nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la +servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj +estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri +la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel +de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu +profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj +bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon +kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia +patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev +apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj. + +_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, +en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda +vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En +tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn +edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn +kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la +senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue +rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia +hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma +servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto +restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la +sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo +en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. +Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li +studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni +en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis. + +Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj +interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian +kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino +ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la +hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte +la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando +kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion +kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev +definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj +komencis vivi de siaj literaturaj laboroj. + +Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan +verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la +servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro +1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre +grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo +Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj +da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis +la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la +liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a. + +En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis +ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela +nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la +lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, +la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda +verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, +la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en +Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la +famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado +ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ... + +Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj +skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. -- +Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. -- +Li apartenas al la tuta homaro! + +La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas +al diversaj periodoj de lia verkado. + +La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto +kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la +sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas +de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj +destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte +al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, +simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, +Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas +al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la +sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan +respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. +Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto +Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, +kiujn li iam legis. + +La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro +„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev +pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj +knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora +babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas +parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn +fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu +strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela +rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo. + +Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj +en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj +tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri +sia sorto, pri morto kaj senmorteco. + +Alexandra Mexin. + + + + +MUMU + + +En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza +domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis +iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis +oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis +malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia +avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, +malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem. + +El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la +kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita +surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en +malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis +siajn devojn, kiel servutulo. + +Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis +kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: +kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne +sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum +la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus +betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per +triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj +malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado +ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte +edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo. + +Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je +la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton, +enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de +kortgardisto. + +Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis +kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj +homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur +fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li +okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna +sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis +en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj +jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per +fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, +knare -- sed kien -- tion nur Dio scias! + +Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je +amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe +haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, +ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon +de sia enigma situacio. + +Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la +balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia +vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto. + +Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la +urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, +ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun +akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la +kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton. + +Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon +oni povis trovi en la korto. + +Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, +li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj +forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel +vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn +-- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ +la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin +en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke +preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la +teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li +povis ilin aŭdi. + +Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis -- +sed tamen li konsideris ilin „siaj“. + +Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn +ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian +lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis +ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, +li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj +disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; +ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin +estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena +viransero. + +Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, +kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el +kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus +kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3]. + +Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto +samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel +solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis. + +Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la +ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo. + +Li ne ŝatis, ke oni venas al li. + +Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim. + +La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj +kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur +lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed +ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4]. +Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun +oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo +ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus +loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. +Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, +akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston. + +Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, +kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se +oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko. + +La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun +antaŭvespere oni trovis ie sur la strato. + +„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci +pensas? Eble li serioziĝos.“ + +„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila. + +„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“ + +„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne +malesperu.“ + +„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“ + +Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn. + +„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon +plezure. „Ĉu ci aŭdas?“ + +„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris. + +Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo +kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue +forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj +enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li +malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton +estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian +konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri +Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la +ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon. + +Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn +tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun +makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas +sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando -- +la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian +sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne +vidante ian kareson. + +Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ +ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en +kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis +kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco +tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi +sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu +afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu +kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ +ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi +preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi +ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde +ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim +komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, +poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis +al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, +ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, +singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de +la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, +ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese +muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj +flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian +manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis +ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie +vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan +ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per +la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. +Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. +Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, +pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis +ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la +fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis +tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu +fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, +ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite +Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la +kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke +ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la +kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo, +arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin +kaj foriris en la servistinejon. + +Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus +rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li +fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie +li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis +per ĝi. + +Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la +servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman +tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la +sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, +nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin +mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al +Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. +Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis +jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li +atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; +la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino +decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton. + +La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, +kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La +sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras +Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, +kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu +estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? +Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu +arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos +Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni +ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi, +pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“ + +Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La +malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin +apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn +piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“ + +Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton +nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis +ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn +harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“ + +„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci +estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“ + +Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li. + +„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je +kiu ci similas?“ + +Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn +flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, -- +precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra +piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon. + +„Kio do?“ + +„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci +similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“ + +Kapiton rapide ekpalpebrumis. + +„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li. + +„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu +do!“ + +„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato -- +efektive“, rediris Kapiton. + +„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe +punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon +ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“ + +„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro +-- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi +efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon -- +ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu +allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“ + +„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne +pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al +la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci +edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci +komprenas?“ + +„Kial do ne kompreni?“ + +„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed +tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“ + +„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. +Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“ + +„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas +laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“ + +„Kiun, permesu demandi?“ + +„Tatjana-n.“ + +„Tatjana-n?“ + +Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro. + +„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“ + +„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed +vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa +monstro ... li ja ŝin...“ + +„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la +ĉambelano ... „sed ja...“ + +„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, +li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja +havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere, +la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem +ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne +estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda +kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila +Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial +do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi +kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen +mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“ + +„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“ + +„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino +al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia +estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro -- +germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen +kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“ + +„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio +rakontas? Verdire?“ + +„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia +sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas +homo. Sed suferi pro tiu...“ + +„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila. + +Kapiton foriris. + +„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“ + +„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La +elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio. + +La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro. + +„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li. + +Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo. + +„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La +ĉambelano fikse rigardis ŝin. + +„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis +por vi la fianĉon.“ + +„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel +fianĉon por mi?“ + +„Kapiton-on, la botiston.“ + +„Mi obeas.“ + +„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo +esperas, ke ci...“ + +„Mi obeas.“ + +„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. +Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“ + +„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“ + +„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li +mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“ + +„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“ + +„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“ + +„Kion vi deziras?“ + +La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu, +bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi +vidas, ke ci vere estas humilulino.“ + +Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris. + +„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ +pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la +tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ... +Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi +pri la samovaro[8], mia respektindulino.“ + +Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi +ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton +ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta +kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia +sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon +kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel +amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton +al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin +memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. +Ili disiĝis maldelikate kaj silente. + +Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon +priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte +pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi +akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun +la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage +kiel nokta veturigisto. + +Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la +raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero +sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos +ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri +la aferoj. + +La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, +sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris +ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed +ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne +forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke +oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro +ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte +demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen +ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por +en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie +staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis +facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino +maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, +pensis, finfine, elpensis. + +Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe +la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis +ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la +orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj +iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino +longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke +alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis +Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim +estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la +ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj +oni lin observis ... + +La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, +laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis +la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la +ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la +okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte +kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte +al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin +rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian +ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka +poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur +sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis +-- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion +faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn +vemalgajajn melodiojn. + +Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo. + +Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian +kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne +atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on. + +La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris +al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago +Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel. + +Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la +barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis +sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la +vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi +ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton +fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin +kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. +En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki +ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo -- +li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke +oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li +povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur +lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. +Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la +kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim +eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi +-- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis +antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn +ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis +larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, +interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis +la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe +la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la +rivero. + +Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al +li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis +etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne +povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka +kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, +ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris +hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan +hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la +ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis +pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte +la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido +estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta +vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne +povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. +Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. +La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj +troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan +nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis +apud ĝi kontente kaj kviete. + +Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian +adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, +etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. +Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis +belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto +tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, +ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj +scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj +domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema, +karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre +amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, +ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ... + +La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, +kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la +hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis +liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi +al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia +pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim +ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis +sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, +kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la +buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime +trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam +iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda +bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ... + +Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava +kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita +al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, +-- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte +eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, +kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo. + +_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis +lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience +atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, +jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la +pordoj. + +Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj +estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: +iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis +tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La +akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: +oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar +tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en +sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due +-- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en +malserenan, malafablan humoron. + +Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene +divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro; +la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis +laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto +sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj +alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; +en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore +dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis. + +„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“ + +La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin +ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu +subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia +estro. + +„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de +la mutulo.“ + +„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu +li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun +ne vidis? Venigu ĝin.“ + +La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron. + +„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“ + +„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“ + +„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“ + +Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti +_Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la +voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj +skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ +infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin +ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis +sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. +Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de +mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim +ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj +enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis +sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam +en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis +forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj +premis sin al la pordo. + +„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la +mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“ + +„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: +„venu do!“ + +Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis. + +„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi +estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“ + +„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la +akompanistinoj. + +Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la +hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis. + +„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj +volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris +la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento +ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj +petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo +de la hundo ŝin timigis. + +„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin +mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, +ho!“ + +„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa +fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“ + +Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La +virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi +haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne +invitis!“ kaj foriris. + +La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_ +kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. +Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino +sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego +fulmotondra. + +Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon! + +Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne +kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi +saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris +je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, +-- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi +Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime. + +„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis +la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en +nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“ + +„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta +voĉo. + +„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial +ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la +korthundon?“ + +„Jes, certe. Volĉok...“ + +„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio +okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas +hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi +venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian +aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino +silentis iom. + +„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“ + +„Mi obeas.“ + +„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“ +Gavrila eliris. + +Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la +tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono +sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En +la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de +mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn +nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La +ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. +Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido. + +La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj +botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj +Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel +ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn +de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis +ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. +_Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, +elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, +kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, +ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte +sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis +al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis +la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu +semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis +hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, +kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li +transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi +tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on. + +Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el +la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke +_Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li +enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_ +ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo +per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, +mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur +kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La +ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al +la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto. + +Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, +necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li +trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj +fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep +kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed +_Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu +ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la +sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton. + +La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap +iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La +sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila +respondis, ke jes. + +Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li +venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun. +Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ +ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ +revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo. + +Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; +subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, +sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu +tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. +Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_. + +Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis +ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, +lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme +malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke +neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim +jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni +ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, +kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li +decidis agi singardeme. + +Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, +kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage +lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur +nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova +feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ +nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon. + +La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia +reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la +hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia +ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin +kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite +skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la +sinjorino tion ne ekscios.“ + +Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun +tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, +propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por +esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, +enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, +ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon. + +Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam +noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed +en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. +Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni -- +sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia +brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la +baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por +la nokto. + +En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post +longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga +vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ +haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ +La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho, +ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu +hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree +la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi +svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston +Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, +ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, +dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris +kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu +kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj +plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis +al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj +gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, +komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis +ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras +ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj +Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo. + +„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la +okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi +kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki +Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn. + +Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn +ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per +sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton +kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte +penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, +ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris +al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov +Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, +teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke +la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi +nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone -- +ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus +trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en +la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la +laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis +jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte +kunpremante la buŝon de _Mumu_. + +Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila +atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo +de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel +fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en +la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon. + +„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, -- +ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; +kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov +Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, +al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras +por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus +tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, +mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“ + +Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri +kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj +marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila +antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne +blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis +onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn; +post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis +alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la +ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, +armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. +Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis: + +„Malfermu!“ + +Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo. + +„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li. + +„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas +surda, li ne aŭdas.“ + +Ĉiuj ekridis. + +„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila. + +„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“ + +Gavrila kliniĝis. + +„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“ + +„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“ + +Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo: + +„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj +ree ekridis. + +Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo. + +„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“ + +„Bone, laŭ via ordono!“ + +Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon +internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ +Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto +larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo +kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian +fenestron. + +„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim +senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la +ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de +supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa, +kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila +iom antaŭenpaŝis. + +„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis +al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la +hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“ + +Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, +kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la +ĉambelanon. + +„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim +mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_, +kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante +la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, +kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem +prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_. + +„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila. + +Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian +bruston kaj brufermis la pordon. + +Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian. + +„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“ + +„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja +faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas +certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“ + +„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost +malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“. + +„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“ + +„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava +nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja +nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj +kuru al mi.“ + +Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La +servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj. + +Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la +raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris +nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, +frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la +influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis. + +Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto +malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan +kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por +lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj +en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; +sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n +kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en +restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros. + +Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn +mansignojn. + +Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn +sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per +siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta +kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la +teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron +sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ +tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: +du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la +krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian +vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj +deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj +eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero. + +Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, +lin preterlasante, ree lin sekvis. + +Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto. +Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed +tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris +en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj +forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li +direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj +kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), +kaj ensaltis en unu kun _Mumu_. + +Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo +de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis +kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu +momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, +skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj +reiris lamante en sian pajltendon. + +Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe. +Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj, +legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni +povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis +sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa +trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li +restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso, +dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim +rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la +ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ +la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje +ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la +vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la +okulojn. + +Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_, +nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por +li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas +sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur +la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili +plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris +ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj. + +Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, +revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis. + +„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion +promesis.“ + +Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. +Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga +estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni +povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“ + +„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon +per la kulero. + +„Kiel? Kiam?“ + +„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la +pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis +malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, -- +ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, +kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian +nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas +diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por +dormi. + +Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte +paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en +la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian +vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian +ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan +ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron +kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni +kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, +kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble +kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris +antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis +fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme +maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en +fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, +varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ +blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe +alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la +nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la +alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ +la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj +fortikaj piedoj. + +Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu +venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta +renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, +petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la +blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis +en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis +antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno +briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj +Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco. + +Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la +soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj +„ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro. + +La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, +kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ +sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante +liajn falĉmovojn. + +En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. +Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, +rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris +aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis +al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni +nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la +hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la +tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo +Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni +ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino +iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed +tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. +Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu +pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis +kontraŭ la depago. + +Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone +fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel +antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, +ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne +rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto. + +„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante +edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus +allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de +la mutulo disvastiĝas ĉien. + + + + +BEĴIN-HERBEJO + + +Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la +bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la +frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas +disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila, +rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel +antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas +el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en +ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj +randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el +forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje +kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ +la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, +kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge +de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde +diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli +malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas +plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj +kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento +dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie +egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras +sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla +pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la +lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj +vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la +suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas +ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel +zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj +ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de +ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la +deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, +dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj -- +nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas +sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por +la rikolto de la greno. + +Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21]. +Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako +tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la +vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu +lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis +noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj +paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la +monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. +Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj +malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis +mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa +tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi +estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris +tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris +la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ +mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, +tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. +Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, +laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj +senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara +ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante +en sian neston. + +„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la +veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, +fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj +nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en +la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga +okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi +iris dum la tago. + +„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! +jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? +Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni +dekstren!“ + +Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta +kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la +vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la +malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de +herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ +mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al +tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn +flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur +la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam +apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ +mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, +alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo +de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo +ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj +ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus. + +Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto. + +„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande +rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej +prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur +balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al +mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi +subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton +kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi +krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur +ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne +ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. +Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu +loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj +plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis +nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi +estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni +la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde +ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi +tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis +en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia +sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post +kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj +jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi +teruran abismon. + +Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, +ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero +ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj +de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis +ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per +abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la +duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis +la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis +al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, +per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. +Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita +la antaŭa parto de ies eta buklokapo. + +Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia +regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi +hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco. +Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la +societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22]. + +Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan +branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj +blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis +ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al +iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe +mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis. + +Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la +fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis +ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en +la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23]. + +Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la +kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj +duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide +rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn +kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... +Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo +aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; +antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, +kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo. + +Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili +demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi +lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto +kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj +tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa +respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans +la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la +fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide +foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis +la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo +brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta +mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente +kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree +malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, +spirblovante. + +El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial +ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli +malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj +arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis +super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston +la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera +nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo +subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro +ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte +kraketis la fajretoj... + +Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco +estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia +ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la +fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco; +unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la +neeblecon -- plenumi sian deziron. + +La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj +Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado +kaj volas nun konatigi ilin al la leganto. + +La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia +knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj +haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj +signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro +bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, +flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne +enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua +zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj +estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde +starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, +vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon. +Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, +verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, +en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo +konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de +la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan +nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj +esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne +malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ +blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta +felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj +li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice +zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran +kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La +kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja +rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan +mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed +strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, +volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis +malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi +komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun +malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan +blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara. + +Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la +knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi +estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante +sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al +tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la +randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis +ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis +ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi +ŝajnigis min dormanta. + +La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj +tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis +al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion -- +demandis lin: + +„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“ + +„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa +per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al +lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“ + +„Kie ĝi loĝas?“ + +„En la malnova ĉerpejo[25].“ + +„Ĉu vi laboras en la fabriko?“ + +„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“ + +„Jen vi, fabrikuloj!“ + +„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja. + +„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun +Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun +Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis +dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en +la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al +ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu +ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la +fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la +hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super +ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: +ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris +super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, +ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis +mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la +rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo +kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj +ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, +atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis -- +rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la +pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis +iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. +Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis +sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, +ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, +unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“ + +„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“ + +„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“ + +Ĉiuj eksilentis. + +„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“ + +Pavluŝa palpis ilin. + +„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, +rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“ + +„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo +Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia +ĉeesto.“ + +„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja. + +„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“ + +„Jes, ni lin konas.“ + +„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? +Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al +arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio +scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas +trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub +arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En +dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree +li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, -- +sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas +lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... +Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ +gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... +La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al +si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de +la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris +krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: +‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li +faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, +fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas +verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial +ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, +faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en +ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris +krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la +fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila +ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu +tempo li estas ĉiam malgaja.“ + +„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do +kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne +obeis ŝin!“ + +„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis +voĉeton akran, plendan, kiel rano...“ + +„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja. + +„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“ + +„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se +ŝi lin alvokis...“ + +„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli +ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“ + +„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja. + +„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28]. +Nur la rivero estas proksima.“ + +Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, +preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj +naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide +disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed +tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu +alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado +aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ... + +La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ... + +„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa. + +„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, +la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi +la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris +Pavel. + +Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ +malplena. + +„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge +ĉe ni, en Varnavicaj?“ + +„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja. + +„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, +malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj, +terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“ + +„Kio do okazis? Rakontu!“ + +„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas +enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto +estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, +-- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la +hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil +ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, +kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, +modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj +hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, +la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris +tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la +tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... +vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ +Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. +Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed +la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li +krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante +la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ +rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. +‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la +okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas +per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li +la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“ + +Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj +leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj +malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub +sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado +aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la +maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! +Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el +malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da +tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio +okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi +haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide +malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, +kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn. + +„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj. + +„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj +ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per +indiferenta voĉo, rapide spirante. + +Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. +Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro +kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion +pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis +mi, lin rigardante. + +„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja. + +„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj +ili estas nur vintre.“ + +Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li +faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la +ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante +deflanke Pavluŝa-n. + +Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo. + +„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. +Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis +ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla +forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“ + +„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la +maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en +longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... +Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan +Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“ + +„Li demandis la sinjoron?“ + +„Jes, li demandis...“ + +„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro +respondis?“ + +„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: +‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘ + +‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi +volas, for!‘“ + +„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“ + +„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni +povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“ + +„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, +kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn +superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi +la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin +nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj +tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana +iris al la preĝeja perono...“ + +„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja. + +„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie +kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, +vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“ + +„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“ + +„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste +ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio +estas ŝi mem, Uljana!“ + +„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“ + +„Je Dio, ŝi mem.“ + +„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“ + +„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas, +apenaŭ spiras.“ + +Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj +en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, +ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. +La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis +alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun +rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis +en sonora flugado. + +„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi +flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“ + +„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de +iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“ + +Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron. + +„Verŝajne“, li diris fine. + +„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis +ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“ + +„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“ + +„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“ + +„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la +suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la +‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, +ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn +en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo +ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, +fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la +landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni +ekvidos Triŝka-n[39] mem.“ + +„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja. + +„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, +se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj +hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li +estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari +kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin +per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke +ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, +en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni +alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia +fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj +falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi +tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed +oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“ + +„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos +tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam +komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. +Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio +okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... +Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga +kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas +Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro +rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de +sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la +ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro +de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, +ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, +tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia +barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, +sur sian kapon.“ + +Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas +ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo. + +Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan +malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj +ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj +kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, +ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; +ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, +silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante +al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare +antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, +vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, +kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ... + +Kostja ektremis. „Kio tio estas?“ + +„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel. + +„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, +aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“ + +„Kion ci aŭdis?“ + +„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue +laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci +scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas +profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. +Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu, +tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis +malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem +ekploras! Kio tio estis, he?“ + +„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la +arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“ + +„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn +okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, -- +mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“ + +„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, +„kiuj tiel plende krias.“ + +„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree +eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis +Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“ + +„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur +frapas per la manplatoj kaj kraketas...“ + +„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin +Fedja. + +„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke +da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, +ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon +frumatene.“ + +„Nu, ĉu li ĝin vidis?“ + +„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, +malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas +... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“ + +„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“ + +„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“ + +„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja. + +Ree ĉiuj eksilentis. + +„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo +de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, +amase...“ + +Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj +malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La +okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis. + +„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone +fartas?“ + +„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave. + +„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“ + +„Mi ne scias.“ + +„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“ + +„Mi diros.“ + +„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“ + +„Kaj al mi ankaŭ?“ + +„Jes, ankaŭ.“ + +Vanja ekĝemetis. + +„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ +Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan +kaldroneton. + +„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja. + +„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“ + +La hundoj leviĝis kaj iris post li. + +„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta +kunulo. + +„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“ + +„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj +la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: +la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en +la kanaron“, aldiris li, aŭskultante. + +Vere la kanaro, disiĝante, kraketis. + +„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en +la akvo?“ demandis Kostja. + +„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi +estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke +oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la +riverfundo.“ + +(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure +malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam +montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, +ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide +balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en +la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de +tempo al tempo konvulsie ridas.) + +„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, +ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“ + +„Jes, pro tio.“ + +„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja. + +„Kia Vasja?“ demandis Fedja. + +„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. +Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis +lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li +trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, +knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun +trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: +‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur +Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie +-- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en +la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo +Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie +li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, +kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee +plendas al Dio...“ + +„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja. + +Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo. + +„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero +okazis.“ + +„Kio do?“ rapide demandis Kostja. + +„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“ + +Ĉiuj ektremis. + +„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja. + +„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la +voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ +Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“ + +„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La +akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri +li, pri Vasja...“ + +„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa. + +„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“ + +La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin +impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi. + +„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon. + +„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“ + +„Kien ili flugas?“ + +„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“ + +„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“ + +„Jes...“ + +„Ĉu malproksime?“ + +„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“ + +Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn. + +Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la +knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi +estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega +... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la +tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio +eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio +eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon. + +Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... +Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis +estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La +ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta +brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. +Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis... + +Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam +mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam +blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... +Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen +trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ +ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto +jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi +per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la +knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta +lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse. + +Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. +Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue +rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... +elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur +ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa +polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme +bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, +ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj +gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, +laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... +Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj +knaboj. + +Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. +Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis +bravulo! + + + + +POEMETOJ EN PROZO + + +HUNDO + +Ni estas duope en la ĉambro -- mi kaj mia hundo. Terura ventego +blovas ekstere. + +Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn. + +Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn. + +Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne +komprenas sin mem, -- sed mi ĝin komprenas. + +Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la +sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu +de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto. + +Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ... + +Kaj venos fino al ni! + +Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia -- en ĝi? + +Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ... + +Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ... + +Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo +timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia. + + +SFINKSO + +Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto +sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta +cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso. + +Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi +senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj -- kion ili esprimas? +Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub +duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, +sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan +paroladon. + +Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn -- en ili estas nenio egipta. +Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, +bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo +-- -- haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj +okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De +kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi +ankaŭ estas sfinkso. + +Viaj okuloj -- -- senkoloraj, sed profundaj -- -- parolas ankoraŭ. +Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado. + +Sed kie -- do sin trovas via Ojdipus? + +Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso! + + +EGOISTO + +Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio. + +Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj +bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton +kaj ne trompiĝis. + +Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis +per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn. + +Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis +por ĝi procentegojn. + +Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj +ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne +bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta. + +Pri neniu li zorgis, krom pri si mem -- ĉar li estis modela. Li +sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li! + +Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. -- Li plej severe mallaŭdegis +kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! -- la egoismo de aliaj +malhelpis al la lia. + +Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies +erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de +ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem. + +Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis +okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn? + +Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, +li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj +elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“ + +Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia +ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ... + +Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste +akirita virteco, -- ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo +de la malvirto! + + +LAZURREGNO + +Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo! + +Mi vidis vin ... en sonĝo ... + +Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto +de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj. + +Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same +junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem. + +Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman +lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo +-- la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante +kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno. + +Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido +de dioj! + +Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de +forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde +kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis +feliĉega silento ... + +Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la +vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin +portis tien, kien ni deziris. + +Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, +rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj +alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis +nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis +ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj. + +La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en +perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia +boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili +virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la +velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato -- ĉio parolis +pri amo, pri feliĉiga amo! + +Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie -- nevidebla kaj +proksima ... Ankoraŭ unu momento -- kaj jen -- ekbrilos ŝiaj okuloj, +ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en +neniam velkontan paradizon! + +Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ... + + +FESTO EN LA ĈIELO + +Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda +palaco. + +Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; -- tial li +ne invitis sinjorojn. + +Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis +pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj +kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj +konatoj. + +Sed jen -- la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, +ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian. + +Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia. + +„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan. + +„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan. + +Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas -- kaj +ĝi estas sufiĉe malnova --, ili nun la unuan fojon renkontis unu la +alian. + + +HALTU! + +Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun -- restu por ĉiam en mia memoro! El +viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed +estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, +de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi +etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn. + +Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn +membrojn, la faldetojn de via vestaĵo? + +Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn +disĵetitajn buklojn? + +Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto! + +Jen ĝi -- la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, +de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, -- oni ne bezonas alian! -- +En tiaj momentoj vi estas bela! + +Ili forpasos -- kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ... + +Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi +troviĝis ekster la pasema, templimita ... -- Tiu via momento neniam +finiĝos. + +Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en +mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco! + + +MORGAŬ! MORGAŬ! + +Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom +malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris +horoj post horoj! + +Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li +esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon? + +Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la +tago ĵus forpasinta? + +Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, -- kaj li estas +prava. -- + +„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ +entombigos lin. + +-- Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ... + + +ROZO + +La lastaj tagoj de l’ aŭgusto. + +La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus +estis transfluginta super vasta ebenaĵo. + +La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la +fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ... + +Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la +ĝardenon tra la duonmalfermita pordo. + +Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed +turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam +delonge estis pli forta ol ŝi ... + +Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis. + +Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis. + +Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en +kiu, mi ne dubis, iris ŝi. + +Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la +vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto. + +Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du +horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto. + +Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur +la tablon, antaŭ ŝia seĝego. + +Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja +konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, +okuloj. + +Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, +malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj, +subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj. + +„Pro kio vi ploras?“ demandis mi. + +„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“ + +Mi ekvolis esprimi saĝecon. + +„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ... + +„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al +la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon. + +„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco +-- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe. + +Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita. + + +NIMFOJ + +Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de +duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre. + +La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj. + +Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj. + +Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro +post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro. + +Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, +iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: +‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“ + +La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter +la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“ + +Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi +estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! +Mortinta estas la granda Pan!“ + +Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian +cerbon. -- Se mi vokus? + +Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do +fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“ + +Kaj tuj, -- kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado +en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. +„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj. + +Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli +petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta +piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de +ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44], +bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon. + +Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur +diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, -- +kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili. + +Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj -- sur +ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta +luna falĉileto. + +Diana, ĉu tio estas ci? + +Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj. + +Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de +la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, +kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, +fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis? + +Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis. + +Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis +la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana +preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino. + +Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de +rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. +Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la +branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... +ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala +fundo -- mi ne scias ... + +Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn! + + + + +Piednotoj + + +[1] Kamparana domo en Nordruslando. + +[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en +Nordruslando. + +[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj). + +[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem +de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la +oficoj, okupitaj de ili. + +[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj. + +[6] Pekis, nominte la diablon. + +[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon. + +[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la +teon. + +[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por +amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj +vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj. + +[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia +geedziĝo, ili alportis donacojn. + +[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo. + +[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino. + +[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon. + +[14] La mansvingo, gesto de senespero. + +[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi +pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn. + +[16] Popola rimedo kontraŭ sveno. + +[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo. + +[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj. + +[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial +la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ +oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn. + +[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj. + +[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo. + +[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante +ilin en la stepoj. + +[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; +latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse. + +[24] Karesnomoj de -- Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan. + +[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas +la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de +la papermuelilo. + +[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado. + +[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo. + +[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj +servistoj. + +[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la +arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. +En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas +virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn +„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, +farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, +konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“. + +[30] Korvinoj, timemaj birdoj. + +[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton. + +[32] Nomoj de la hundoj. + +[33] Kaftano, kamparana surtuto. + +[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron. + +[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la +Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu +oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana +„Allerseelen“. + +[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. -- La +kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola +fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo. + +[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke +ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo. + +[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando. + +[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn +animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo. + +[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias. + +[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj +rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere. + +[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la +enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi +ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo +kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, +estis regule viraj. + +[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo. + +[44] Arbarnimfoj. + +[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino. + + + + +Notoj de transskribinto: + +Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente +ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn +per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile +registris. + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 66037 *** diff --git a/66037-h/66037-h.htm b/66037-h/66037-h.htm index 2ae4ea0..f48efc8 100644 --- a/66037-h/66037-h.htm +++ b/66037-h/66037-h.htm @@ -1,3202 +1,2733 @@ -<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
- "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" />
-<title>Turgenev, Elektitaj Noveloj—A Project Gutenberg eBook</title>
-<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" />
-<style type="text/css">
-<!--
-body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
-div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
-td.numb {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;}
-.smaller {font-size: smaller;}
-h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 0.2ex;}
-h2 {font-size: 1.7em; letter-spacing: 0.2ex;}
-h3 {font-size: 1.3em; text-align: center; margin-top: 2em;}
-div.section {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;}
-div.toc {text-align: left; margin-top: 4em; padding-left: 2em; max-width: 25em;}
-td {text-indent: -1em; padding-left: 1em;}
-.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%; font-style: italic;}
-.footnotes {border: dashed 1px; margin: 4em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;}
-.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;}
-.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;}
-.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
--->
-</style>
-</head>
-<body>
-
-<div style='text-align:center; font-size:1.2em; font-weight:bold'>The Project Gutenberg eBook of Elektitaj noveloj, by Ivan Sergeevich Turgenev</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
-most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
-of the Project Gutenberg License included with this eBook or online
-at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you
-are not located in the United States, you will have to check the laws of the
-country where you are located before using this eBook.
-</div>
-
-<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Title: Elektitaj noveloj</p>
-
-<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Author: Ivan Sergeevich Turgenev</div>
-
-<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Translator: Alexandra Mexin</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>Release Date: August 11, 2021 [eBook #66037]</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>Language: Esperanto</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>Character set encoding: UTF-8</div>
-
-<div style='display:block; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)</div>
-
-<div style='margin-top:2em; margin-bottom:4em'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***</div>
-<div style="text-align: center;">
-<p style="font-size:170%;">INTERNACIA<br />
-MONDLITERATURO</p>
-
-<p style="font-size:120%;">Kolekto de la plej famaj verkoj<br />
-el ĉiuj naciaj literaturoj</p>
-
-<p class="smaller">
-FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br />
-ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-
-
-<div class="titlepage">
-<h1>I. S. TURGENEV<br />
-
-ELEKTITAJ NOVELOJ</h1>
-
-<p style="font-size:120%;">El la rusa originalo tradukis<br />
- <b>Alexandra Mexin</b></p>
-
-<p>FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br />
-ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-
-
-<div class="smaller">
-<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ</p>
-
-<p>PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG</p>
-</div>
-
-
-<div class="toc">
-<p><b>TABELO DE ENHAVO</b></p>
-
-<table summary="Table of contents">
-<tr><th> </th><th>Paĝo</th></tr>
-<tr><td><a href="#nr1">Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev</a></td><td class="numb">7</td></tr>
-<tr><td><a href="#nr2">Mumu</a></td><td class="numb">13</td></tr>
-<tr><td><a href="#nr3">Beĵin-Herbejo</a></td><td class="numb">50</td></tr>
-<tr><td><a href="#nr4">Poemetoj en prozo</a><br />
-Hundo — Sfinkso — Egoisto — Lazurregno — Festo en la
-ĉielo — Haltu! — Morgaŭ! Morgaŭ! — Rozo — Nimfoj.</td><td class="numb">77</td></tr>
-</table></div>
-<!-- p.007 -->
-
-
-
-<div class="section" id="nr1">
-<h2>ANTAŬPAROLO</h2>
-
-<p>KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV</p>
-</div>
-
-<p>La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon,
-konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn
-verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu
-<i>rusa</i> poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia
-popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al
-<i>Ivan Turgenev</i>; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li
-estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis
-lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la
-arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj
-literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan
-kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej
-bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto,
-ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile
-kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la
-fremdecan regnon de la rusa animo.</p>
-
-<p>La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la
-mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa
-popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu
-subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta
-rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj.<!-- p.008 --> La
-rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel
-eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion,
-kio povus — rekte aŭ malrekte — akceli la forigon de la servuto.
-Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la
-liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ
-la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies
-konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili
-suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de
-tiu epoko.</p>
-
-<p>Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj
-nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la
-servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj
-estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj — kvankam hontante pri
-la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel
-de bestoj — tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe <i>agi</i> kontraŭ tiu
-profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj — noblaj kaj
-bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon
-kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia
-patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev
-apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.</p>
-
-<p><i>Ivan Sergejeviĉ Turgenev</i> (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel,
-en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda
-vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En
-tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn
-edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn
-kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la
-senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue
-rimarkis la malgajan sorton de la<!-- p.009 --> servutularo, bedaŭrinde en sia
-hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma
-servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto
-restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la
-sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo
-en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon.
-Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li
-studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni
-en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.</p>
-
-<p>Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj
-interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian
-kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino
-ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la
-hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte
-la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando
-kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion
-kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev
-definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj
-komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.</p>
-
-<p>Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan
-verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la
-servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro
-1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre
-grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo
-Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj
-da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis
-la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la
-liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.</p><!-- p.010 -->
-
-<p>En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis
-ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela
-nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la
-lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon,
-la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda
-verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj,
-la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en
-Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la
-famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado
-ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...</p>
-
-<p>Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj
-skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. —
-Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. —
-Li apartenas al la tuta homaro!</p>
-
-<p>La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas
-al diversaj periodoj de lia verkado.</p>
-
-<p>La novelo „<i>Mumu</i>“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto
-kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la
-sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas
-de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj
-destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte
-al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan,
-simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino,
-Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas
-al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la
-sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan
-respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon.
-Fine<!-- p.011 --> Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto
-Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj,
-kiujn li iam legis.</p>
-
-<p>La dua rakonto „<i>Beĵin-Herbejo</i>“ estas prenita el la libro
-„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev
-pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj
-knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora
-babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas
-parte de la malklereco — la kamparanoj ne povas klarigi naturajn
-fenomenojn — parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu
-strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. — La bela
-rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.</p>
-
-<p>Kiel fina akordo sonas la lirikaj „<i>Poemetoj en prozo</i>“, aperintaj
-en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj
-tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri
-sia sorto, pri morto kaj senmorteco.</p>
-
-<p class="far_sig">Alexandra Mexin.</p><!-- p.012 -->
-<!-- p.013 -->
-
-
-
-<div class="section" id="nr2">
-<h2>MUMU</h2>
-</div>
-
-<p>En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza
-domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis
-iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis
-oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis
-malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia
-avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja,
-malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.</p>
-
-<p>El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la
-kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita
-surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en
-malgranda „izba“<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>, loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis
-siajn devojn, kiel servutulo.</p>
-
-<p>Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia — li estis
-kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis:
-kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne
-sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum
-la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus
-betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per
-triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj
-malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado
-ŝajnis solene grava. Li estis bravulo<!-- p.014 --> kaj ĉia fraŭlino volonte
-edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.</p>
-
-<p>Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je
-la somero oni kudris por li kaftan-on<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>, je la vintro-felpelton,
-enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon — kaj li ricevis la oficon de
-kortgardisto.</p>
-
-<p>Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis
-kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj
-homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur
-fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li
-okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna
-sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis
-en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj
-jen — oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per
-fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue,
-knare — sed kien — tion nur Dio scias!</p>
-
-<p>Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je
-amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe
-haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon,
-ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon
-de sia enigma situacio.</p>
-
-<p>Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la
-balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia
-vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.</p>
-
-<p>Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la
-urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio,
-ke li devis purigi la<!-- p.015 --> korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun
-akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la
-kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.</p>
-
-<p>Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon
-oni povis trovi en la korto.</p>
-
-<p>Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon,
-li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj
-forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel
-vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn
-— li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ
-la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin
-en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke
-preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la
-teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li
-povis ilin aŭdi.</p>
-
-<p>Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, — ili lin timis —
-sed tamen li konsideris ilin „siaj“.</p>
-
-<p>Ili interkompreniĝis helpe de signoj; — li plenumis akurate ĉiujn
-ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian
-lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis
-ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion,
-li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj
-disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj;
-ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin
-estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena
-viransero.</p>
-
-<p>Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo,
-kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el
-kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj —<!-- p.016 --> vere gigantecan liton: ĝi ne estus
-kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>.</p>
-
-<p>Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo — tableto
-samspeca. Ĉe la tableto — la tripieda seĝo, malalta, tiel
-solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.</p>
-
-<p>Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la
-ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.</p>
-
-<p>Li ne ŝatis, ke oni venas al li.</p>
-
-<p>Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.</p>
-
-<p>La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj
-kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur
-lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed
-ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>.
-Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun
-oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem — homo
-ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus
-loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo.
-Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis,
-akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.</p>
-
-<p>Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila,
-kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se
-oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.</p><!-- p.017 -->
-
-<p>La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun
-antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.</p>
-
-<p>„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci
-pensas? Eble li serioziĝos.“</p>
-
-<p>„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.</p>
-
-<p>„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“</p>
-
-<p>„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne
-malesperu.“</p>
-
-<p>„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“</p>
-
-<p>Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.</p>
-
-<p>„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon
-plezure. „Ĉu ci aŭdas?“</p>
-
-<p>„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.</p>
-
-<p>Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo
-kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue
-forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj
-enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li
-malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton
-estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian
-konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri
-Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la
-ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.</p>
-
-<p>Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn
-tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun
-makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas
-sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando —
-la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian
-sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne
-vidante ian kareson.</p><!-- p.018 -->
-
-<p>Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ
-ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en
-kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis
-kamparanoj — jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco
-tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi
-sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu
-afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu
-kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ
-ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi
-preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi
-ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde
-ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim
-komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante,
-poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine — ekamis ŝin. Ŝi plaĉis
-al li pro kio — Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo,
-ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton,
-singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de
-la sinjorino — iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis,
-ekkriis — malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese
-muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj
-flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian
-manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis
-ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie
-vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan
-ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per
-la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio.
-Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto.
-Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj,
-pikaludoj. Sed neniu<!-- p.019 --> tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis
-ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la
-fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis
-tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu
-fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel,
-ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite
-Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la
-kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke
-ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la
-kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen — muta diablo,
-arbarkoboldo“<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>, duonvoĉe ĉiuj balbutis, — la ĉambelanino levis sin
-kaj foriris en la servistinejon.</p>
-
-<p>Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus
-rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li
-fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie
-li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis
-per ĝi.</p>
-
-<p>Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la
-servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman
-tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la
-sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino,
-nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri — „kiel li cin
-mallevigis per sia tro peza<!-- originale: tropeza --> mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al
-Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston.
-Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis
-jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li
-atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino;
-la kaftanon al li promesis la<!-- p.020 --> domestro. Sed subite la sinjorino
-decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.</p>
-
-<p>La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo,
-kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La
-sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras
-Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion,
-kion faris Gerasim), sed tamen — li estas homestaĵo senparola. Ĉu
-estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n?
-Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu
-arbardiablo — ke Dio min pardonu — ekscios, ke oni edzinigos
-Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni
-ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, — pekis mi,
-pekulo<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> — neniel oni konsentigos!“</p>
-
-<p>Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La
-malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin
-apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn
-piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“</p>
-
-<p>Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton
-nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis
-ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn
-harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“</p>
-
-<p>„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci
-estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“</p>
-
-<p>Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.</p>
-
-<p>„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je
-kiu ci similas?“</p><!-- p.021 -->
-
-<p>Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn
-flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, —
-precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra
-piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.</p>
-
-<p>„Kio do?“</p>
-
-<p>„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci
-similas, — pekis mi, pekulo — jen, al kiu ci similas.“</p>
-
-<p>Kapiton rapide ekpalpebrumis.</p>
-
-<p>„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.</p>
-
-<p>„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu
-do!“</p>
-
-<p>„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato —
-efektive“, rediris Kapiton.</p>
-
-<p>„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe
-punata — jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon
-ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“</p>
-
-<p>„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro
-— neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi
-efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon —
-ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo — estis kunulo mia, kiu
-allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“</p>
-
-<p>„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne
-pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al
-la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci
-edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci
-komprenas?“</p>
-
-<p>„Kial do ne kompreni?“</p><!-- p.022 -->
-
-<p>„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus — cin teni severe. Sed
-tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“</p>
-
-<p>„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ.
-Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“</p>
-
-<p>„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas
-laŭorde. — Nur jen kio — fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“</p>
-
-<p>„Kiun, permesu demandi?“</p>
-
-<p>„Tatjana-n.“</p>
-
-<p>„Tatjana-n?“</p>
-
-<p>Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.</p>
-
-<p>„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“</p>
-
-<p>„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed
-vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa
-monstro ... li ja ŝin...“</p>
-
-<p>„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la
-ĉambelano ... „sed ja...“</p>
-
-<p>„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio,
-li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja
-havas manon — bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas — vere,
-la manon kiel Minin kaj Poĵarskij<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>. Li, mutulo, batas kaj mem
-ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne
-estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda
-kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila
-Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial
-do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, —<!-- p.023 --> mi
-kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema — sed tamen
-mi estas — homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“</p>
-
-<p>„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“</p>
-
-<p>„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino
-al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia
-estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro —
-germano, — en plej bela aĝo — batadis min mia frato, — fine, jen
-kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“</p>
-
-<p>„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio
-rakontas? Verdire?“</p>
-
-<p>„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia
-sinjoro min punas, poste li min publike salutas — mi tamen restas
-homo. Sed suferi pro tiu...“</p>
-
-<p>„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.</p>
-
-<p>Kapiton foriris.</p>
-
-<p>„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“</p>
-
-<p>„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La
-elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.</p>
-
-<p>La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.</p>
-
-<p>„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.</p>
-
-<p>Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.</p>
-
-<p>„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La
-ĉambelano fikse rigardis ŝin.</p>
-
-<p>„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis
-por vi la fianĉon.“</p>
-
-<p>„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel
-fianĉon por mi?“</p><!-- p.024 -->
-
-<p>„Kapiton-on, la botiston.“</p>
-
-<p>„Mi obeas.“</p>
-
-<p>„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo
-esperas, ke ci...“</p>
-
-<p>„Mi obeas.“</p>
-
-<p>„Nur jen — malŝanco<!-- originale: malsanĉo --> ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas.
-Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“</p>
-
-<p>„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“</p>
-
-<p>„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras — li
-mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“</p>
-
-<p>„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“</p>
-
-<p>„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“</p>
-
-<p>„Kion vi deziras?“</p>
-
-<p>La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! — Nu,
-bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi
-vidas, ke ci vere estas humilulino.“</p>
-
-<p>Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.</p>
-
-<p>„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“
-pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la
-tumultulon pacigos ... se io okazos — mi tuj sciigos la policon ...
-Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi
-pri la samovaro<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>, mia respektindulino.“</p>
-
-<p>Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi
-ekploris, poste — forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton
-ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta
-kaj rakontis al<!-- p.025 --> li detale — kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia
-sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon
-kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel
-amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton
-al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin
-memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi.
-Ili disiĝis maldelikate kaj silente.</p>
-
-<p>Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon
-priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte
-pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>. Tiu ĉi
-akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun
-la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage
-kiel nokta veturigisto.</p>
-
-<p>Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la
-raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero
-sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos
-ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri
-la aferoj.</p>
-
-<p>La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero,
-sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris
-ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed
-ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne
-forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke
-oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro
-ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte
-demandis pri konsiloj, kvankam<!-- p.026 --> li ne respondadis ion alian ol „jen
-ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! — jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por
-en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie
-staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis
-facile agi perforte, — sed — ke Dio antaŭgardu — la sinjorino
-maltrankviliĝos pro la bruo, — malŝanco! Kion do fari! Oni pensis,
-pensis, finfine, elpensis.</p>
-
-<p>Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe
-la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis
-ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la
-orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj
-iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino
-longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke
-alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis
-Kapiton-on el la ĉambreto — ĉar la afero lin koncernis. Gerasim
-estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la
-ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj
-oni lin observis ...</p>
-
-<p>La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence,
-laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis
-la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la
-ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la
-okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte
-kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte
-al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin
-rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian
-ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka
-poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante<!-- p.027 --> sur
-sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante — kantis; tio estis
-— balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion
-faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn
-vemalgajajn melodiojn.</p>
-
-<p>Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.</p>
-
-<p>Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian
-kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne
-atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.</p>
-
-<p>La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>, iris
-al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago
-Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.</p>
-
-<p>Sed de la rivero li revenis sen akvo — li ial rompis dumvoje la
-barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis
-sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la
-vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi
-ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton
-fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin
-kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro.
-En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki
-ĉiujn, ke — kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo —
-li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke
-oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li
-povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur
-lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre.
-Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la
-kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>, Gerasim<!-- p.028 -->
-eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi
-— por rememorigo pri li — ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis
-antaŭ unu jaro<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn
-ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni — ŝi eligis
-larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane,
-interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis
-la limbaraĵo<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a> kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe
-la Krima Trairejo, svingis la manon<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a> kaj ekmarŝis laŭlonge de la
-rivero.</p>
-
-<p>Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al
-li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis
-etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne
-povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka
-kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon,
-ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris
-hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan
-hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris — unue en la
-ĉevalejon por alporti pajlon, poste — en la kuirejon, kie li prenis
-pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte
-la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido
-estis nur trisemajna, — ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta
-vidi — unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne
-povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn.
-Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto.
-La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj
-troglutante.<!-- p.029 --> Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan
-nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis
-apud ĝi kontente kaj kviete.</p>
-
-<p>Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian
-adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika,
-etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis.
-Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis
-belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto
-tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on,
-ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin — mutuloj
-scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado — <i>Mumu</i>. Ĉiuj
-domanoj amis ĝin kaj vokis „<i>Mumunja</i>“. Ĝi estis tre komprenema,
-karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre
-amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi,
-ĉu li estis ĵaluza — Dio scias ...</p>
-
-<p>La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo,
-kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li — tiu ĉevalo kaj la
-hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis
-liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi
-al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia
-pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim
-ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis
-sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele,
-kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la
-buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime
-trifoje. Sed la voĉeto akra de <i>Mumu</i> aŭdiĝis neniam vane: — aŭ kiam
-iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro<!-- originale: cirkaŭbaro -->, aŭ ie io suspektinda
-bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...</p><!-- p.030 -->
-
-<p>Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava
-kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita<!-- originale: aligita -->
-al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon,
-— li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte
-eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis,
-kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.</p>
-
-<p><i>Mumu</i> neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis
-lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience
-atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon,
-jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la
-pordoj.</p>
-
-<p>Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj
-estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome:
-iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis
-tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La
-akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro:
-oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue — ĉar
-tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en
-sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due
-— ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en
-malserenan, malafablan humoron.</p>
-
-<p>Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj — ŝi ĉiumatene
-divenprovis la kartojn — ŝi atendis la plenumon de sia deziro;
-la teon ŝi opiniis aparte bongusta — tial la ĉambristino ricevis
-laŭdon kaj kiel rekompencon — dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto
-sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj
-alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto;
-en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto,<!-- p.031 --> kuŝis <i>Mumu</i> kaj fervore
-dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.</p>
-
-<p>„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“</p>
-
-<p>La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin
-ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu
-subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia
-estro.</p>
-
-<p>„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de
-la mutulo.“</p>
-
-<p>„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu
-li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun
-ne vidis? Venigu ĝin.“</p>
-
-<p>La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.</p>
-
-<p>„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj <i>Mumu</i>! Ĝi estas en la ĝardeneto.“</p>
-
-<p>„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas <i>Mumu</i>! Tre bela nomo!“</p>
-
-<p>„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“</p>
-
-<p>Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti
-<i>Mumu</i>, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la
-voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj
-skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ
-infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin
-ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis
-sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion.
-Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de
-mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim
-ŝajnis mirigita, sed alvokis <i>Mumu</i>, levis ĝin de la tero<!-- p.032 --> kaj
-enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis
-sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. <i>Mumu</i>, neniam
-en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis
-forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj
-premis sin al la pordo.</p>
-
-<p>„<i>Mumu</i>, <i>Mumu</i>, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la
-mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“</p>
-
-<p>„Alproksimiĝu, <i>Mumu</i>, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj:
-„venu do!“</p>
-
-<p>Sed <i>Mumu</i> sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.</p>
-
-<p>„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi
-estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“</p>
-
-<p>„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la
-akompanistinoj.</p>
-
-<p>Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ <i>Mumu</i>, sed la
-hundo eĉ ne flaris la lakton, — ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.</p>
-
-<p>„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj
-volis ĝin mankaresi. Sed <i>Mumu</i> konvulsie turnis la kapon kaj montris
-la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento
-ĉiuj silentis. <i>Mumu</i> nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj
-petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo
-de la hundo ŝin timigis.</p>
-
-<p>„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin
-mordis? Ke Dio nin gardu!“ (<i>Mumu</i> ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho,
-ho!“</p>
-
-<p>„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa
-fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“</p>
-
-<p>Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La
-virinoj, time rigardante unu la alian, volis<!-- p.033 --> ŝin sekvi, sed ŝi
-haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne
-invitis!“ kaj foriris.</p>
-
-<p>La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis <i>Mumu</i>
-kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim.
-Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino
-sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego
-fulmotondra.</p>
-
-<p>Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!</p>
-
-<p>Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne
-kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi
-saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris
-je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron,
-— unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi
-Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.</p>
-
-<p>„Diru — do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis
-la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en
-nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“</p>
-
-<p>„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta
-voĉo.</p>
-
-<p>„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial
-ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la
-korthundon?“</p>
-
-<p>„Jes, certe. Volĉok...“</p>
-
-<p>„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio
-okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas
-hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi
-venis al la fenestro — ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian<!-- p.034 -->
-aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino
-silentis iom.</p>
-
-<p>„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu<!-- originale: Cu --> ci aŭdis?“</p>
-
-<p>„Mi obeas.“</p>
-
-<p>„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>.“
-Gavrila eliris.</p>
-
-<p>Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la
-tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono
-sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En
-la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de
-mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn
-nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La
-ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon.
-Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.</p>
-
-<p>La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj
-botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj
-Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel
-ĉiam, de <i>Mumu</i>. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn
-de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis
-ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo.
-<i>Mumu</i>, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan,
-elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon,
-kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto,
-ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte
-sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis
-al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis
-la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la<!-- p.035 --> aĉetinto almenaŭ dum unu
-semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis
-hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro,
-kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li
-transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi
-tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.</p>
-
-<p>Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el
-la domo, li tuj rimarkis la foreston de <i>Mumu</i>; neniam okazis, ke
-<i>Mumu</i> ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li
-enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed <i>Mumu</i>
-ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo
-per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero,
-mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas <i>Mumu</i>, kaj nur
-kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La
-ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al
-la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.</p>
-
-<p>Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto,
-necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li
-trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj
-fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep
-kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „<i>Mumu!</i>“ — sed
-<i>Mumu</i> ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu
-ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la
-sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.</p>
-
-<p>La tutan tagon Gerasim ne aperis — anstataŭ li la veturigisto Potap
-iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La
-sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila
-respondis, ke jes.</p>
-
-<p>Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li
-venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris,<!-- p.036 --> ne salutinte iun.
-Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ
-ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe — li baldaŭ
-revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.</p>
-
-<p>Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim;
-subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis,
-sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen — iu
-tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris.
-Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis <i>Mumu</i>.</p>
-
-<p>Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis <i>Mumu</i>, premegis
-ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn,
-lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme
-malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis<!-- originale: ĉirkaurigardis -->, kaj, certiĝinte, ke
-neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim
-jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni
-ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne,
-kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li
-decidis agi singardeme.</p>
-
-<p>Li manĝigis al <i>Mumu</i> panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis,
-kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage
-lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur
-nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo<!-- originale: porto --> li ŝtopis per malnova
-feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ
-nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.</p>
-
-<p>La kompatinda surdulo ne komprenis, ke <i>Mumu</i> povis sciigi pri sia
-reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la
-hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia
-ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin<!-- p.037 -->
-kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite
-skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la
-sinjorino tion ne ekscios.“</p>
-
-<p>Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun
-tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn,
-propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por
-esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis,
-enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom,
-ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.</p>
-
-<p>Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam
-noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed
-en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni.
-Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni —
-sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia
-brueto. <i>Mumu</i> streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la
-baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por
-la nokto.</p>
-
-<p>En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post
-longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga
-vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ
-haltis. — „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“
-La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. — „Ho,
-ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu
-hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree
-la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi
-svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston
-Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio,
-ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson,
-dormis dek kvar<!-- originale: dekkvar --> el dudek kvar<!-- originale: dudekkvar --> horoj, la restan<!-- p.038 --> tempon ĉiam sopiris
-kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj — ĉi tiu
-kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj
-plumoj<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis
-al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj
-gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo,
-komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis
-ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras
-ŝian morton. Dume la malŝanca <i>Mumu</i> daŭrigis sian bojadon kaj
-Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.</p>
-
-<p>„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la
-okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi
-kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, — tiu kuris por veki
-Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.</p>
-
-<p>Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn
-ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per
-sia koro, li ekkaptis <i>Mumu-n</i> subbrake, enkuris en sian ĉambreton
-kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte
-penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege,
-ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris
-al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov
-Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron,
-teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke
-la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi
-nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone —
-ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus
-trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed<!-- p.039 --> la kuracisto, en rapido, verŝis en
-la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la
-laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis
-jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte
-kunpremante la buŝon de <i>Mumu</i>.</p>
-
-<p>Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila
-atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo
-de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel
-fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en
-la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.</p>
-
-<p>„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, —
-ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta;
-kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. — „Ljubov
-Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino,
-al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras
-por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus
-tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do,
-mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“</p>
-
-<p>Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri
-kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj
-marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila
-antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne
-blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis
-onklo Ĥvost kaj klopode ordonis — t. e. nur dismovis la manojn;
-post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis
-alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la
-ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo,
-armitaj<!-- p.040 --> de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan.
-Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:</p>
-
-<p>„Malfermu!“</p>
-
-<p>Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.</p>
-
-<p>„Oni diras al ci — malfermu!“ ripetis li.</p>
-
-<p>„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas
-surda, li ne aŭdas.“</p>
-
-<p>Ĉiuj ekridis.</p>
-
-<p>„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.</p>
-
-<p>„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“</p>
-
-<p>Gavrila kliniĝis.</p>
-
-<p>„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“</p>
-
-<p>„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“</p>
-
-<p>Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:</p>
-
-<p>„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj
-ree ekridis.</p>
-
-<p>Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.</p>
-
-<p>„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“</p>
-
-<p>„Bone, laŭ via ordono!“</p>
-
-<p>Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon
-internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“
-Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto
-larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo
-kiel turnludilo; Gavrila — la unua. Onklo Ĥvost fermis sian
-fenestron.</p>
-
-<p>„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim
-senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la
-ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de
-supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia<!-- p.041 --> ruĝa,
-kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila
-iom antaŭenpaŝis.</p>
-
-<p>„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis
-al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la
-hundon — „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“</p>
-
-<p>Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon,
-kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la
-ĉambelanon.</p>
-
-<p>„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim
-mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al <i>Mumu</i>,
-kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante
-la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo,
-kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem
-prenas sur sin — forigi <i>Mumu-n</i>.</p>
-
-<p>„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.</p>
-
-<p>Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian
-bruston kaj brufermis la pordon.</p>
-
-<p>Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.</p>
-
-<p>„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“</p>
-
-<p>„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja
-faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas
-certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“</p>
-
-<p>„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost
-malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.</p>
-
-<p>„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“</p>
-
-<p>„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava
-nankena kitelo, — tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, — „ci ja
-nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj
-kuru al mi.“</p><!-- p.042 -->
-
-<p>Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La
-servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.</p>
-
-<p>Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la
-raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris
-nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris,
-frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la
-influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.</p>
-
-<p>Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto
-malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan
-kaftanon, li kondukis <i>Mumu-n</i> per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por
-lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj
-en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin;
-sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n
-kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en
-restoracion kun <i>Mumu</i>, atendis, ĝis li eliros.</p>
-
-<p>Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn
-mansignojn.</p>
-
-<p>Li mendis „ŝĉi“<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a> kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn
-sur la tablo. <i>Mumu</i> staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per
-siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta
-kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la
-teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron
-sur la teron. <i>Mumu</i> ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ
-tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis:
-du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la
-krutan frunteton<!-- p.043 --> de la hundo, alia — en la „ŝĉi“. Li kovris sian
-vizaĝon per la mano. <i>Mumu</i> formanĝis la duonon el la telero kaj
-deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj
-eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.</p>
-
-<p>Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj,
-lin preterlasante, ree lin sekvis.</p>
-
-<p>Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante <i>Mumu-n</i> je la ŝnureto.
-Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed
-tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris
-en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj
-forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li
-direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj
-kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe),
-kaj ensaltis en unu kun <i>Mumu</i>.</p>
-
-<p>Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo
-de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis
-kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu
-momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe,
-skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj
-reiris lamante en sian pajltendon.</p>
-
-<p>Gerasim senĉese remis. Jen — jam restis la urbo Moskva malantaŭe.
-Jen — jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj — herbejoj,
-legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni
-povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis
-sian kapon al <i>Mumu</i>, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa
-trabeto — la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li
-restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia<!-- originale: sia --> dorso,
-dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim<!-- p.044 -->
-rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la
-ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ
-la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje
-ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la
-vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la
-okulojn.</p>
-
-<p>Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta <i>Mumu</i>,
-nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por
-li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas
-sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur
-la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili
-plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris
-ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.</p>
-
-<p>Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on,
-revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.</p>
-
-<p>„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion
-promesis.“</p>
-
-<p>Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme.
-Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga
-estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni
-povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“</p>
-
-<p>„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon
-per la kulero.</p>
-
-<p>„Kiel? Kiam?“</p>
-
-<p>„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la
-pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis
-malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, —
-ne tedu, eble volis li diri — kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve,
-kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian
-nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas<!-- p.045 --> fortikan manon, nenion oni povas
-diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por
-dormi.</p>
-
-<p>Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte
-paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en
-la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian
-vilaĝon. Droniginte la kompatindan <i>Mumu-n</i>, li kuris en sian
-ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan
-ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron
-kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni
-kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino,
-kuŝis nur dudek verstojn<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a> flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble
-kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris
-antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis
-fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme
-maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en
-fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona,
-varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ
-blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe
-alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la
-nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la
-alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ
-la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj
-fortikaj piedoj.</p>
-
-<p>Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu
-venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta
-renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon,
-petole disblovas liajn<!-- p.046 --> harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la
-blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis
-en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis
-antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno
-briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj
-Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.</p>
-
-<p>Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la
-soldatedzino<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>, kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj
-„ikonoj“<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a> kaj tuj iris al la vilaĝestro.</p>
-
-<p>La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim,
-kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon — kaj li ekfalĉis laŭ
-sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante
-liajn falĉmovojn.</p>
-
-<p>En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon.
-Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis,
-rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris
-aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis
-al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni
-nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la
-hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la
-tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo
-Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni
-ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino
-iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed
-tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon.
-Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj<!-- p.047 --> ne zorgis plu
-pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis
-kontraŭ la depago.</p>
-
-<p>Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone
-fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel
-antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis,
-ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne
-rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.</p>
-
-<p>„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante
-edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus
-allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de
-la mutulo disvastiĝas ĉien.</p>
-
-
-
-<div class="section" id="nr3">
-<h2>BEĴIN-HERBEJO</h2>
-</div>
-
-<p>Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la
-bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la
-frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas
-disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno — ne flambrila,
-rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel
-antaŭ la ventego — sed la suno — afable radibrila — pace elnaĝas
-el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en
-ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj
-randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el
-forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje
-kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ
-la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj,
-kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge
-de<!-- p.048 --> la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde
-diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli
-malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, — ne estas
-plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj
-kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento
-dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie
-egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras
-sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: — apenaŭ rimarkebla
-pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la
-lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj
-vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la
-suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas
-ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel
-zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj
-ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de
-ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la
-deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas,
-dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj —
-nepra signo de la persista bonvetero — per blankaj polvamasoj vagas
-sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por
-la rikolto de la greno.</p>
-
-<p>Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio<a href="#Footnote21" class="fnanchor">[21]</a>.
-Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako
-tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la
-vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu
-lumigita per<!-- originale: pe --> radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis
-noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj<!-- p.049 -->
-paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la
-monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn.
-Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj
-malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis
-mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa
-tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi
-estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris
-tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris
-la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ
-mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo,
-tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin.
-Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren,
-laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj
-senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara
-ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante
-en sian neston.</p>
-
-<p>„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la
-veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis,
-fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj
-nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en
-la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga
-okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi
-iris dum la tago.</p>
-
-<p>„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe!
-jen tie — eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis?
-Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni
-dekstren!“</p><!-- p.050 -->
-
-<p>Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta
-kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la
-vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la
-malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de
-herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ
-mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al
-tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn
-flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur
-la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam
-apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ
-mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo,
-alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo
-de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo
-ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj
-ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.</p>
-
-<p>Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.</p>
-
-<p>„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande
-rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej
-prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur
-balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al
-mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi
-subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton
-kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi
-krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur
-ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne
-ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno.
-Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje<!-- p.051 --> pendis super tiu
-loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj
-plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis
-nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi
-estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni
-la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde
-ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi
-tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis
-en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia
-sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post
-kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj
-jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi
-teruran abismon.</p>
-
-<p>Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko,
-ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero
-ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj
-de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis
-ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per
-abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la
-duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis
-la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis
-al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem,
-per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia.
-Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita
-la antaŭa parto de ies eta buklokapo.</p>
-
-<p>Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia
-regiono sub la nomo „<i>Beĵin-Herbejo</i>“. Sed mi ja ne povis revojaĝi
-hejmen, precipe nun, nokte; miaj<!-- p.052 --> piedoj ne moviĝis plu pro laceco.
-Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la
-societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj<a href="#Footnote22" class="fnanchor">[22]</a>.</p>
-
-<p>Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan
-branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj
-blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis
-ĉirkaŭ la fajroj. Du — tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al
-iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe
-mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.</p>
-
-<p>Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la
-fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis
-ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en
-la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a>.</p>
-
-<p>Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la
-kampon kaj frumatene hejmen — la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj
-duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide
-rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn
-kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ...
-Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo
-aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn;
-antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn,
-kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.</p>
-
-<p>Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili
-demandis min, de kie mi venas, silentis iomete<!-- p.053 --> kaj donis al mi
-lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto
-kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj
-tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa
-respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans
-la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la
-fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide
-foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis
-la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo
-brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta
-mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente
-kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree
-malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis,
-spirblovante.</p>
-
-<p>El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial
-ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli
-malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj
-arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis
-super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston
-la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera
-nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo
-subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro
-ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte
-kraketis la fajretoj...</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco
-estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia
-ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la
-fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;<!-- p.054 -->
-unue ili blekegis, poste — nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la
-neeblecon — plenumi sian deziron.</p>
-
-<p>La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj
-Vanja<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado
-kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.</p>
-
-<p>La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia
-knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj
-haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj
-signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro
-bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon,
-flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne
-enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua
-zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj
-estis liaj — ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde
-starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn,
-vizaĝon palan, plenan je cikatroj<!-- originale: cikratoj -->; grandan, sed regulforman buŝon.
-Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela,
-verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera,
-en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo
-konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de
-la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan
-nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj
-esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne
-malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ
-blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta
-felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj
-li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn;<!-- p.055 --> dika ŝnuro, trivice
-zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran
-kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La
-kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja
-rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan
-mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed
-strange impresis liaj okuloj — nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne,
-volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis
-malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi
-komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun
-malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan
-blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.</p>
-
-<p>Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la
-knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi
-estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante
-sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al
-tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la
-randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis
-ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis
-ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi
-ŝajnigis min dormanta.</p>
-
-<p>La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj
-tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis
-al Iljuŝa kaj — kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion —
-demandis lin:</p>
-
-<p>„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“</p>
-
-<p>„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa
-per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al
-lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“</p>
-
-<p>„Kie ĝi loĝas?“</p><!-- p.056 -->
-
-<p>„En la malnova ĉerpejo<a href="#Footnote25" class="fnanchor">[25]</a>.“</p>
-
-<p>„Ĉu vi laboras en la fabriko?“</p>
-
-<p>„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“</p>
-
-<p>„Jen vi, fabrikuloj!“</p>
-
-<p>„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.</p>
-
-<p>„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun
-Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun
-Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ — entute ni estis
-dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en
-la ĉerpejo. Tio estas — la laborobservisto Nazarov malpermesis al
-ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu
-ĉi tie — ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la
-fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la
-hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super
-ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis:
-ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris
-super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis,
-ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo<a href="#Footnote26" class="fnanchor">[26]</a> estas fermita. Ni estis
-mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la
-rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo
-kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj
-ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo,
-atendis iomete — tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis —
-rigardas — nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la
-pelvo, ekmoviĝis, leviĝis,<!-- p.057 --> eniĝis por momento en la akvon, flugis
-iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko.
-Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis
-sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis,
-ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren,
-unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“</p>
-
-<p>„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial<!-- originale: Kiel --> do ĝi ektusis?“</p>
-
-<p>„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“</p>
-
-<p>Ĉiuj eksilentis.</p>
-
-<p>„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“</p>
-
-<p>Pavluŝa palpis ilin.</p>
-
-<p>„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li,
-rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“</p>
-
-<p>„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo
-Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia
-ĉeesto.“</p>
-
-<p>„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.</p>
-
-<p>„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“</p>
-
-<p>„Jes, ni lin konas.“</p>
-
-<p>„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema?
-Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al
-arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio
-scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas
-trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub
-arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En
-dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree
-li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, —
-sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas
-lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis...
-Ŝi vokas lin al<!-- p.058 --> si, — ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ
-gobio, — ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj...
-La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al
-si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de
-la nimfo, — sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris
-krucosignon<a href="#Footnote27" class="fnanchor">[27]</a>. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris:
-‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li
-faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras,
-fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas
-verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial
-ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo,
-faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en
-ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris
-krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la
-fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila
-ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu
-tempo li estas ĉiam malgaja.“</p>
-
-<p>„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do
-kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne
-obeis ŝin!“</p>
-
-<p>„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis
-voĉeton akran, plendan, kiel rano...“</p>
-
-<p>„Ĉu cia paĉjo<!-- originale: paĉĵo --> mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.</p>
-
-<p>„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“</p>
-
-<p>„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se
-ŝi lin alvokis...“</p>
-
-<p>„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli
-ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“</p><!-- p.059 -->
-
-<p>„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.</p>
-
-<p>„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi<!-- originale: Ci --> tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘<a href="#Footnote28" class="fnanchor">[28]</a>.
-Nur la rivero estas proksima.“</p>
-
-<p>Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta,
-preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj
-naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide
-disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed
-tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu
-alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado
-aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...</p>
-
-<p>La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon<a href="#Footnote29" class="fnanchor">[29]</a> ...</p>
-
-<p>„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.</p>
-
-<p>„He, vi, korvinoj<a href="#Footnote30" class="fnanchor">[30]</a>!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur,
-la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi
-la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris
-Pavel.</p>
-
-<p>Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ
-malplena.</p>
-
-<p>„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge
-ĉe ni, en Varnavicaj?“</p>
-
-<p>„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.</p>
-
-<p>„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko,
-malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj<!-- p.060 --> kavegoj,
-terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“</p>
-
-<p>„Kio do okazis? Rakontu!“</p>
-
-<p>„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas
-enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto
-estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla,
-— eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la
-hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil
-ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble,
-kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona,
-modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj
-hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara,
-la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris
-tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la
-tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ...
-vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘
-Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras.
-Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed
-la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon<a href="#Footnote31" class="fnanchor">[31]</a>. Li
-krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante
-la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ
-rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto.
-‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la
-okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas
-per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li
-la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“</p>
-
-<p>Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj
-leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris<!-- p.061 --> de la fajro kaj
-malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub
-sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado
-aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la
-maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo!
-Ĵuĉka<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a>!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el
-malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da
-tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio
-okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi
-haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide
-malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon,
-kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.</p>
-
-<p>„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.</p>
-
-<p>„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj
-ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per
-indiferenta voĉo, rapide spirante.</p>
-
-<p>Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento.
-Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro
-kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion
-pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis
-mi, lin rigardante.</p>
-
-<p>„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.</p>
-
-<p>„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj
-ili estas nur vintre.“</p>
-
-<p>Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li
-faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la
-ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante
-deflanke Pavluŝa-n.</p><!-- p.062 -->
-
-<p>Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.</p>
-
-<p>„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja.
-Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis
-ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla
-forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“</p>
-
-<p>„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la
-maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en
-longbaska kaftano<a href="#Footnote33" class="fnanchor">[33]</a>, ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ...
-Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. — ‚Kion vi, sinjoro Ivan
-Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“</p>
-
-<p>„Li demandis la sinjoron?“</p>
-
-<p>„Jes, li demandis...“</p>
-
-<p>„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro
-respondis?“</p>
-
-<p>„‚Sorĉan herbon<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas:
-‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘</p>
-
-<p>‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi
-volas, for!‘“</p>
-
-<p>„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“</p>
-
-<p>„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni
-povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘<a href="#Footnote35" class="fnanchor">[35]</a>.“</p>
-
-<p>„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li,
-kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn
-superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi
-la vivanton, kies<!-- p.063 --> vico estas — morti en la sama jaro... Sidigu cin
-nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj
-tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana
-iris al la preĝeja perono...“</p>
-
-<p>„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.</p>
-
-<p>„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie
-kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo,
-vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“</p>
-
-<p>„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“</p>
-
-<p>„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste
-ŝi rigardas — iras virino. Ŝi fiksrigardas — ho, Disinjoro, do tio
-estas ŝi mem, Uljana!“</p>
-
-<p>„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“</p>
-
-<p>„Je Dio, ŝi mem.“</p>
-
-<p>„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“</p>
-
-<p>„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin — ŝi apenaŭ marŝas,
-apenaŭ spiras.“</p>
-
-<p>Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj
-en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo,
-ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn.
-La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis
-alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, — flugis rekte sur tiun
-rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis
-en sonora flugado.</p>
-
-<p>„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi
-flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“</p>
-
-<p>„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de
-iu veremulo<a href="#Footnote36" class="fnanchor">[36]</a>, fluginta ĉielen, he?“</p><!-- p.064 -->
-
-<p>Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.</p>
-
-<p>„Verŝajne“, li diris fine.</p>
-
-<p>„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis
-ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a>?“</p>
-
-<p>„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“</p>
-
-<p>„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“</p>
-
-<p>„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la
-suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la
-‚izba‘<a href="#Footnote38" class="fnanchor">[38]</a>, kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis,
-ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn
-en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo
-ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo,
-fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la
-landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni
-ekvidos Triŝka-n<a href="#Footnote39" class="fnanchor">[39]</a> mem.“</p>
-
-<p>„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.</p>
-
-<p>„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas,
-se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj
-hejmsiduloj<a href="#Footnote40" class="fnanchor">[40]</a>! Triŝka — tio estas mirinda homo, kiu venos. Li
-estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari
-kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos<!-- p.065 --> lin
-per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke
-ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple,
-en la malliberejon, — li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni
-alportos al li kruĉeton — li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia
-fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj
-falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi
-tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed
-oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“</p>
-
-<p>„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos
-tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam
-komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis.
-Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio
-okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste...
-Oni vidas — el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga
-kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas
-Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro
-rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de
-sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la
-ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro
-de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie,
-ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn,
-tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia
-barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante,
-sur sian kapon.“</p>
-
-<p>Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas
-ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.</p>
-
-<p>Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan
-malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj
-ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta<!-- p.066 --> kiel mola tavolo super la dormantaj
-kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado,
-ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo;
-ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne,
-silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante
-al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare
-antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga,
-vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero,
-kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...</p>
-
-<p>Kostja ektremis. „Kio tio estas?“</p>
-
-<p>„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.</p>
-
-<p>„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“,
-aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“</p>
-
-<p>„Kion ci aŭdis?“</p>
-
-<p>„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue
-laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci
-scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas
-profunda akvotruo;<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a> ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro.
-Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, — el ĝi ekĝemas iu,
-tiel plendplene: ‚u—u! u—u! u—u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis
-malfrue nokte, kaj la voĉo — tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem
-ekploras! Kio tio estis, he?“</p>
-
-<p>„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la
-arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“</p>
-
-<p>„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn
-okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, —
-mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“</p><!-- p.067 -->
-
-<p>„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa,
-„kiuj tiel plende krias.“</p>
-
-<p>„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree
-eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis
-Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“</p>
-
-<p>„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur
-frapas per la manplatoj kaj kraketas...“</p>
-
-<p>„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin
-Fedja.</p>
-
-<p>„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke
-da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro,
-ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon
-frumatene.“</p>
-
-<p>„Nu, ĉu li ĝin vidis?“</p>
-
-<p>„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita,
-malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas
-... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“</p>
-
-<p>„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“</p>
-
-<p>„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“</p>
-
-<p>„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.</p>
-
-<p>Ree ĉiuj eksilentis.</p>
-
-<p>„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo
-de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas,
-amase...“</p>
-
-<p>Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj
-malrapide levis al la ĉielo siajn<!-- originale: sian --> grandajn, mildajn okulojn. La
-okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.</p><!-- p.068 -->
-
-<p>„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone
-fartas?“</p>
-
-<p>„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.</p>
-
-<p>„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“</p>
-
-<p>„Mi ne scias.“</p>
-
-<p>„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“</p>
-
-<p>„Mi diros.“</p>
-
-<p>„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“</p>
-
-<p>„Kaj al mi ankaŭ?“</p>
-
-<p>„Jes, ankaŭ.“</p>
-
-<p>Vanja ekĝemetis.</p>
-
-<p>„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“
-Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan
-kaldroneton.</p>
-
-<p>„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.</p>
-
-<p>„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“</p>
-
-<p>La hundoj leviĝis kaj iris post li.</p>
-
-<p>„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta
-kunulo.</p>
-
-<p>„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“</p>
-
-<p>„Jes, singardema ... Ĉio<!-- originale: Cio --> povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj
-la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros:
-la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en
-la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.</p>
-
-<p>Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.</p>
-
-<p>„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en
-la akvo?“ demandis Kostja.</p>
-
-<p>„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi
-estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke
-oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la
-riverfundo.“</p><!-- p.069 -->
-
-<p>(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure
-malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam
-montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko,
-ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide
-balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en
-la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de
-tempo al tempo konvulsie ridas.)</p>
-
-<p>„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron,
-ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“</p>
-
-<p>„Jes, pro tio.“</p>
-
-<p>„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.</p>
-
-<p>„Kia Vasja?“ demandis Fedja.</p>
-
-<p>„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero.
-Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis
-lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li
-trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni,
-knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun
-trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin:
-‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur
-Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie
-— ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en
-la akvo, ŝi rigardas — naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo
-Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie
-li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton,
-kiun Vasja kantadis — vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee
-plendas al Dio...“</p>
-
-<p>„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.</p>
-
-<p>Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.</p><!-- p.070 -->
-
-<p>„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero
-okazis.“</p>
-
-<p>„Kio do?“ rapide demandis Kostja.</p>
-
-<p>„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“</p>
-
-<p>Ĉiuj ektremis.</p>
-
-<p>„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.</p>
-
-<p>„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la
-voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘
-Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“</p>
-
-<p>„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La
-akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri
-li, pri Vasja...“</p>
-
-<p>„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.</p>
-
-<p>„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“</p>
-
-<p>La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin
-impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.</p>
-
-<p>„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.</p>
-
-<p>„Tio — skolopoj<!-- originale: skalopoj --> flugas, fajfas...“</p>
-
-<p>„Kien ili flugas?“</p>
-
-<p>„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“</p>
-
-<p>„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“</p>
-
-<p>„Jes...“</p>
-
-<p>„Ĉu malproksime?“</p>
-
-<p>„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“</p>
-
-<p>Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.</p>
-
-<p>Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la
-knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi
-estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega
-... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la
-tero; steloj, ankoraŭ<!-- p.071 --> antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio
-eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio
-eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.</p>
-
-<p>Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido...
-Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis
-estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La
-ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta
-brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn.
-Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...</p>
-
-<p>Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam
-mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam
-blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion...
-Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen
-trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ
-ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto
-jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi
-per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la
-knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta
-lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.</p>
-
-<p>Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero.
-Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis — unue<!-- originale: unŭe -->
-rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ...
-elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka — antaŭe, malantaŭe — sur
-ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa
-polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme
-bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis,
-ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj
-gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj,
-laŭtaj,<!-- p.072 --> ŝajnis kvazaŭ<!-- originale: kzavaŭ --> ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ...
-Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj
-knaboj.</p>
-
-<p>Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro.
-Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis
-bravulo!</p>
-
-
-
-<div class="section" id="nr4">
-<h2>POEMETOJ EN PROZO</h2>
-</div>
-
-<h3>HUNDO</h3>
-
-<p>Ni estas duope en la ĉambro — mi kaj mia hundo. Terura ventego
-blovas ekstere.</p>
-
-<p>Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.</p>
-
-<p>Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.</p>
-
-<p>Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne
-komprenas sin mem, — sed mi ĝin komprenas.</p>
-
-<p>Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la
-sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu
-de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.</p>
-
-<p>Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...</p>
-
-<p>Kaj venos fino al ni!</p>
-
-<p>Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia — en ĝi?</p>
-
-<p>Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...</p>
-
-<p>Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...</p>
-
-<p>Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo
-timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.</p><!-- p.073 -->
-
-
-<h3>SFINKSO</h3>
-
-<p>Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto
-sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta
-cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.</p>
-
-<p>Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi
-senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj — kion ili esprimas?
-Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub
-duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion,
-sed nur Ojdipus<a href="#Footnote42" class="fnanchor">[42]</a> povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan
-paroladon.</p>
-
-<p>Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn — en ili estas nenio egipta.
-Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo,
-bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo
-— — haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj
-okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De
-kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi
-ankaŭ estas sfinkso.</p>
-
-<p>Viaj okuloj — — senkoloraj, sed profundaj — — parolas ankoraŭ.
-Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.</p>
-
-<p>Sed kie — do sin trovas via Ojdipus?</p>
-
-<p>Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!</p>
-
-
-<h3>EGOISTO</h3>
-
-<p>Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.</p>
-
-<p>Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante<!-- p.074 --> riĉa kaj
-bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton
-kaj ne trompiĝis.</p>
-
-<p>Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis
-per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.</p>
-
-<p>Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis
-por ĝi procentegojn.</p>
-
-<p>Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj
-ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne
-bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.</p>
-
-<p>Pri neniu li zorgis, krom pri si mem — ĉar li estis modela. Li
-sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!</p>
-
-<p>Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. — Li plej severe mallaŭdegis
-kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! — la egoismo de aliaj
-malhelpis al la lia.</p>
-
-<p>Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies
-erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de
-ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.</p>
-
-<p>Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis
-okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?</p>
-
-<p>Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio,
-li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj
-elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“</p>
-
-<p>Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia
-ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...</p>
-
-<p>Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste
-akirita virteco, — ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo
-de la malvirto!</p><!-- p.075 -->
-
-
-<h3>LAZURREGNO</h3>
-
-<p>Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!</p>
-
-<p>Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p>
-
-<p>Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto
-de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.</p>
-
-<p>Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same
-junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.</p>
-
-<p>Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman
-lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo
-— la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante
-kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.</p>
-
-<p>Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido
-de dioj!</p>
-
-<p>Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de
-forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde
-kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis
-feliĉega silento ...</p>
-
-<p>Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la
-vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin
-portis tien, kien ni deziris.</p>
-
-<p>Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn,
-rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj
-alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis
-nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis
-ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.</p>
-
-<p>La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en
-perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia
-boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili
-virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la
-velo supre,<!-- p.076 --> la plaŭdado de la akvofluo post la boato — ĉio parolis
-pri amo, pri feliĉiga amo!</p>
-
-<p>Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie — nevidebla kaj
-proksima ... Ankoraŭ unu momento — kaj jen — ekbrilos ŝiaj okuloj,
-ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en
-neniam velkontan paradizon!</p>
-
-<p>Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p>
-
-
-<h3>FESTO EN LA ĈIELO</h3>
-
-<p>Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda
-palaco.</p>
-
-<p>Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; — tial li
-ne invitis sinjorojn.</p>
-
-<p>Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis
-pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj
-kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj
-konatoj.</p>
-
-<p>Sed jen — la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj,
-ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.</p>
-
-<p>Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.</p>
-
-<p>„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.</p>
-
-<p>„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.</p>
-
-<p>Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas — kaj
-ĝi estas sufiĉe malnova —, ili nun la unuan fojon renkontis unu la
-alian.</p>
-
-
-<h3>HALTU!</h3>
-
-<p>Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun — restu por ĉiam en mia memoro! El
-viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed
-estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco,
-de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi
-etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.</p><!-- p.077 -->
-
-<p>Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn
-membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?</p>
-
-<p>Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn
-disĵetitajn buklojn?</p>
-
-<p>Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!</p>
-
-<p>Jen ĝi — la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo,
-de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, — oni ne bezonas alian! —
-En tiaj momentoj vi estas bela!</p>
-
-<p>Ili forpasos — kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...</p>
-
-<p>Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi
-troviĝis ekster la pasema, templimita ... — Tiu via momento neniam
-finiĝos.</p>
-
-<p>Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en
-mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!</p>
-
-
-<h3>MORGAŬ<!-- originale: MORGAU -->! MORGAŬ!</h3>
-
-<p>Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom
-malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris
-horoj post horoj!</p>
-
-<p>Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li
-esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?</p>
-
-<p>Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la
-tago ĵus forpasinta?</p>
-
-<p>Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, — kaj li estas
-prava. —</p>
-
-<p>„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“
-entombigos lin.</p>
-
-<p>— Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...</p><!-- p.078 -->
-
-
-<h3>ROZO</h3>
-
-<p>La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.</p>
-
-<p>La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus
-estis transfluginta super vasta ebenaĵo.</p>
-
-<p>La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la
-fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...</p>
-
-<p>Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la
-ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.</p>
-
-<p>Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed
-turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam
-delonge estis pli forta ol ŝi ...</p>
-
-<p>Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.</p>
-
-<p>Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.</p>
-
-<p>Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en
-kiu, mi ne dubis, iris ŝi.</p>
-
-<p>Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la
-vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.</p>
-
-<p>Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du
-horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.</p>
-
-<p>Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur
-la tablon, antaŭ ŝia seĝego.</p>
-
-<p>Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja
-konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj,
-okuloj.</p>
-
-<p>Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn,
-malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi — kaj ŝiaj okuloj,
-subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.</p>
-
-<p>„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.</p>
-
-<p>„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“</p><!-- p.079 -->
-
-<p>Mi ekvolis esprimi saĝecon.</p>
-
-<p>„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...</p>
-
-<p>„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi<!-- originale: ĝi --> respondis kaj, sin turninte al
-la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.</p>
-
-<p>„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco
-— kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.</p>
-
-<p>Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.</p>
-
-
-<h3>NIMFOJ</h3>
-
-<p>Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de
-duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.</p>
-
-<p>La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.</p>
-
-<p>Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.</p>
-
-<p>Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro
-post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.</p>
-
-<p>Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro,
-iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo:
-‚La granda Pan<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a> estas mortinta!‘“</p>
-
-<p>La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter
-la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“</p>
-
-<p>Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi
-estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta!
-Mortinta estas la granda Pan!“</p><!-- p.080 -->
-
-<p>Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian
-cerbon. — Se mi vokus?</p>
-
-<p>Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do
-fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“</p>
-
-<p>Kaj tuj, — kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado
-en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj.
-„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.</p>
-
-<p>Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli
-petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta
-piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de
-ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>,
-bakĥaninoj<a href="#Footnote45" class="fnanchor">[45]</a> malsuprenkuris en la valon.</p>
-
-<p>Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur
-diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, —
-kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.</p>
-
-<p>Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj — sur
-ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta
-luna falĉileto.</p>
-
-<p>Diana, ĉu tio estas ci?</p>
-
-<p>Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.</p>
-
-<p>Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de
-la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj,
-kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn,
-fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?</p>
-
-<p>Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.</p><!-- p.081 -->
-
-<p>Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis
-la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana
-preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.</p>
-
-<p>Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de
-rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj.
-Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la
-branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ...
-ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala
-fundo — mi ne scias ...</p>
-
-<p>Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!</p>
-
-<div class="footnotes">
-<p><b>Piednotoj</b></p>
-
-<div class="footnote" id="Footnote01">
-<p><span class="label">[1]</span> Kamparana domo en Nordruslando.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote02">
-<p><span class="label">[2]</span> Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en
-Nordruslando.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote03">
-<p><span class="label">[3]</span> Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote04">
-<p><span class="label">[4]</span> La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem
-de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la
-oficoj, okupitaj de ili.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote05">
-<p><span class="label">[5]</span> Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote06">
-<p><span class="label">[6]</span> Pekis, nominte la diablon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote07">
-<p><span class="label">[7]</span> Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote08">
-<p><span class="label">[8]</span> Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la
-teon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote09">
-<p><span class="label">[9]</span> Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por
-amuzi<!-- originale: amusi --> ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj
-vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote10">
-<p><span class="label">[10]</span> Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia
-geedziĝo, ili alportis donacojn.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote11">
-<p><span class="label">[11]</span> Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote12">
-<p><span class="label">[12]</span> La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote13">
-<p><span class="label">[13]</span> En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote14">
-<p><span class="label">[14]</span> La mansvingo, gesto de senespero.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote15">
-<p><span class="label">[15]</span> La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi
-pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote16">
-<p><span class="label">[16]</span> Popola rimedo kontraŭ sveno.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote17">
-<p><span class="label">[17]</span> Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote18">
-<p><span class="label">[18]</span> Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote19">
-<p><span class="label">[19]</span> La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial
-la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ
-oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote20">
-<p><span class="label">[20]</span> Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote21">
-<p><span class="label">[21]</span> En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote22">
-<p><span class="label">[22]</span> Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante
-ilin en la stepoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote23">
-<p><span class="label">[23]</span> Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros;
-latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote24">
-<p><span class="label">[24]</span> Karesnomoj de — Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote25">
-<p><span class="label">[25]</span> Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas
-la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de
-la papermuelilo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote26">
-<p><span class="label">[26]</span> Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote27">
-<p><span class="label">[27]</span> La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote28">
-<p><span class="label">[28]</span> „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj
-servistoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote29">
-<p><span class="label">[29]</span> La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la
-arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn.
-En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas
-virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn
-„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno,
-farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj,
-konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote30">
-<p><span class="label">[30]</span> Korvinoj, timemaj birdoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote31">
-<p><span class="label">[31]</span> La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote32">
-<p><span class="label">[32]</span> Nomoj de la hundoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote33">
-<p><span class="label">[33]</span> Kaftano, kamparana surtuto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote34">
-<p><span class="label">[34]</span> „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote35">
-<p><span class="label">[35]</span> „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la
-Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu
-oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana
-„Allerseelen“.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote36">
-<p><span class="label">[36]</span> Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. — La
-kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola
-fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote37">
-<p><span class="label">[37]</span> La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke
-ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote38">
-<p><span class="label">[38]</span> „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote39">
-<p><span class="label">[39]</span> En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn
-animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote40">
-<p><span class="label">[40]</span> Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote41">
-<p><span class="label">[41]</span> Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj
-rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote42">
-<p><span class="label">[42]</span> Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la
-enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi
-ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo
-kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto,
-estis regule viraj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote43">
-<p><span class="label">[43]</span> Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote44">
-<p><span class="label">[44]</span> Arbarnimfoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote45">
-<p><span class="label">[45]</span> Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.</p></div>
-</div>
-
-<div class="tnotes">
-<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p>
-
-<p>Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente
-ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn
-per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile
-registris.</p>
-</div>
-<div style='display:block; margin-top:4em'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***</div>
-<div style='text-align:left'>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Updated editions will replace the previous one—the old editions will
-be renamed.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for an eBook, except by following
-the terms of the trademark license, including paying royalties for use
-of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for
-copies of this eBook, complying with the trademark license is very
-easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation
-of derivative works, reports, performances and research. Project
-Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may
-do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected
-by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark
-license, especially commercial redistribution.
-</div>
-
-<div style='margin:0.83em 0; font-size:1.1em; text-align:center'>START: FULL LICENSE<br />
-<span style='font-size:smaller'>THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE<br />
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK</span>
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase “Project
-Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg™ License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person
-or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the
-Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg™ License when
-you share it without charge with others.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country other than the United States.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work
-on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the
-phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-</div>
-
-<blockquote>
- <div style='display:block; margin:1em 0'>
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
- other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
- whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
- of the Project Gutenberg License included with this eBook or online
- at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you
- are not located in the United States, you will have to check the laws
- of the country where you are located before using this eBook.
- </div>
-</blockquote>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase “Project
-Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg™.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg™ License.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format
-other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg™ website
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain
-Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works
-provided that:
-</div>
-
-<div style='margin-left:0.7em;'>
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation.”
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™
- works.
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
- </div>
-
- <div style='text-indent:-0.7em'>
- • You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg™ works.
- </div>
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of
-the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set
-forth in Section 3 below.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right
-of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg™
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any
-Defect you cause.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s
-goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg™ and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org.
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state’s laws.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West,
-Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up
-to date contact information can be found at the Foundation’s website
-and official page at www.gutenberg.org/contact
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread
-public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine-readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state
-visit <a href="https://www.gutenberg.org/donate/">www.gutenberg.org/donate</a>.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Please check the Project Gutenberg web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-</div>
-
-<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'>
-Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-Most people start at our website which has the main PG search
-facility: <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>.
-</div>
-
-<div style='display:block; margin:1em 0'>
-This website includes information about Project Gutenberg™,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-</div>
-
-</div>
-
-</body>
-</html>
+<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" + "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> +<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> +<head> +<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8" /> +<title>Turgenev, Elektitaj Noveloj—A Project Gutenberg eBook</title> +<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" /> +<style type="text/css"> +<!-- +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} +td.numb {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;} +.smaller {font-size: smaller;} +h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 0.2ex;} +h2 {font-size: 1.7em; letter-spacing: 0.2ex;} +h3 {font-size: 1.3em; text-align: center; margin-top: 2em;} +div.section {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;} +div.toc {text-align: left; margin-top: 4em; padding-left: 2em; max-width: 25em;} +td {text-indent: -1em; padding-left: 1em;} +.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%; font-style: italic;} +.footnotes {border: dashed 1px; margin: 4em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;} +.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} +.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;} +.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;} +.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} +--> +</style> +</head> +<body> +<div>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 66037 ***</div> +<div style="text-align: center;"> +<p style="font-size:170%;">INTERNACIA<br /> +MONDLITERATURO</p> + +<p style="font-size:120%;">Kolekto de la plej famaj verkoj<br /> +el ĉiuj naciaj literaturoj</p> + +<p class="smaller"> +FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br /> +ESPERANTO-FAKO</p> +</div> + + +<div class="titlepage"> +<h1>I. S. TURGENEV<br /> + +ELEKTITAJ NOVELOJ</h1> + +<p style="font-size:120%;">El la rusa originalo tradukis<br /> + <b>Alexandra Mexin</b></p> + +<p>FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br /> +ESPERANTO-FAKO</p> +</div> + + +<div class="smaller"> +<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ</p> + +<p>PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG</p> +</div> + + +<div class="toc"> +<p><b>TABELO DE ENHAVO</b></p> + +<table summary="Table of contents"> +<tr><th> </th><th>Paĝo</th></tr> +<tr><td><a href="#nr1">Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev</a></td><td class="numb">7</td></tr> +<tr><td><a href="#nr2">Mumu</a></td><td class="numb">13</td></tr> +<tr><td><a href="#nr3">Beĵin-Herbejo</a></td><td class="numb">50</td></tr> +<tr><td><a href="#nr4">Poemetoj en prozo</a><br /> +Hundo — Sfinkso — Egoisto — Lazurregno — Festo en la +ĉielo — Haltu! — Morgaŭ! Morgaŭ! — Rozo — Nimfoj.</td><td class="numb">77</td></tr> +</table></div> +<!-- p.007 --> + + + +<div class="section" id="nr1"> +<h2>ANTAŬPAROLO</h2> + +<p>KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV</p> +</div> + +<p>La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, +konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn +verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu +<i>rusa</i> poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia +popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al +<i>Ivan Turgenev</i>; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li +estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis +lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la +arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj +literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan +kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej +bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, +ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile +kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la +fremdecan regnon de la rusa animo.</p> + +<p>La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la +mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa +popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu +subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta +rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj.<!-- p.008 --> La +rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel +eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, +kio povus — rekte aŭ malrekte — akceli la forigon de la servuto. +Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la +liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ +la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies +konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili +suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de +tiu epoko.</p> + +<p>Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj +nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la +servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj +estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj — kvankam hontante pri +la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel +de bestoj — tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe <i>agi</i> kontraŭ tiu +profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj — noblaj kaj +bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon +kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia +patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev +apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.</p> + +<p><i>Ivan Sergejeviĉ Turgenev</i> (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, +en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda +vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En +tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn +edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn +kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la +senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue +rimarkis la malgajan sorton de la<!-- p.009 --> servutularo, bedaŭrinde en sia +hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma +servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto +restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la +sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo +en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. +Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li +studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni +en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.</p> + +<p>Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj +interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian +kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino +ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la +hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte +la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando +kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion +kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev +definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj +komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.</p> + +<p>Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan +verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la +servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro +1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre +grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo +Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj +da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis +la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la +liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.</p><!-- p.010 --> + +<p>En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis +ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela +nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la +lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, +la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda +verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, +la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en +Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la +famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado +ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...</p> + +<p>Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj +skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. — +Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. — +Li apartenas al la tuta homaro!</p> + +<p>La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas +al diversaj periodoj de lia verkado.</p> + +<p>La novelo „<i>Mumu</i>“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto +kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la +sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas +de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj +destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte +al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, +simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, +Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas +al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la +sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan +respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. +Fine<!-- p.011 --> Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto +Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, +kiujn li iam legis.</p> + +<p>La dua rakonto „<i>Beĵin-Herbejo</i>“ estas prenita el la libro +„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev +pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj +knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora +babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas +parte de la malklereco — la kamparanoj ne povas klarigi naturajn +fenomenojn — parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu +strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. — La bela +rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.</p> + +<p>Kiel fina akordo sonas la lirikaj „<i>Poemetoj en prozo</i>“, aperintaj +en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj +tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri +sia sorto, pri morto kaj senmorteco.</p> + +<p class="far_sig">Alexandra Mexin.</p><!-- p.012 --> +<!-- p.013 --> + + + +<div class="section" id="nr2"> +<h2>MUMU</h2> +</div> + +<p>En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza +domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis +iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis +oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis +malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia +avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, +malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.</p> + +<p>El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la +kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita +surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en +malgranda „izba“<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>, loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis +siajn devojn, kiel servutulo.</p> + +<p>Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia — li estis +kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: +kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne +sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum +la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus +betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per +triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj +malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado +ŝajnis solene grava. Li estis bravulo<!-- p.014 --> kaj ĉia fraŭlino volonte +edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.</p> + +<p>Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je +la somero oni kudris por li kaftan-on<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>, je la vintro-felpelton, +enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon — kaj li ricevis la oficon de +kortgardisto.</p> + +<p>Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis +kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj +homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur +fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li +okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna +sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis +en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj +jen — oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per +fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, +knare — sed kien — tion nur Dio scias!</p> + +<p>Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je +amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe +haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, +ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon +de sia enigma situacio.</p> + +<p>Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la +balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia +vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.</p> + +<p>Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la +urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, +ke li devis purigi la<!-- p.015 --> korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun +akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la +kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.</p> + +<p>Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon +oni povis trovi en la korto.</p> + +<p>Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, +li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj +forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel +vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn +— li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ +la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin +en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke +preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la +teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li +povis ilin aŭdi.</p> + +<p>Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, — ili lin timis — +sed tamen li konsideris ilin „siaj“.</p> + +<p>Ili interkompreniĝis helpe de signoj; — li plenumis akurate ĉiujn +ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian +lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis +ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, +li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj +disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; +ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin +estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena +viransero.</p> + +<p>Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, +kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el +kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj —<!-- p.016 --> vere gigantecan liton: ĝi ne estus +kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>.</p> + +<p>Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo — tableto +samspeca. Ĉe la tableto — la tripieda seĝo, malalta, tiel +solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.</p> + +<p>Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la +ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.</p> + +<p>Li ne ŝatis, ke oni venas al li.</p> + +<p>Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.</p> + +<p>La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj +kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur +lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed +ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. +Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun +oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem — homo +ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus +loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. +Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, +akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.</p> + +<p>Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, +kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se +oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.</p><!-- p.017 --> + +<p>La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun +antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.</p> + +<p>„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci +pensas? Eble li serioziĝos.“</p> + +<p>„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.</p> + +<p>„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“</p> + +<p>„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne +malesperu.“</p> + +<p>„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“</p> + +<p>Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.</p> + +<p>„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon +plezure. „Ĉu ci aŭdas?“</p> + +<p>„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.</p> + +<p>Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo +kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue +forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj +enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li +malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton +estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian +konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri +Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la +ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.</p> + +<p>Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn +tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun +makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas +sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando — +la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian +sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne +vidante ian kareson.</p><!-- p.018 --> + +<p>Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ +ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en +kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis +kamparanoj — jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco +tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi +sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu +afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu +kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ +ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi +preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi +ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde +ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim +komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, +poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine — ekamis ŝin. Ŝi plaĉis +al li pro kio — Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, +ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, +singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de +la sinjorino — iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, +ekkriis — malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese +muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj +flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian +manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis +ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie +vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan +ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per +la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. +Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. +Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, +pikaludoj. Sed neniu<!-- p.019 --> tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis +ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la +fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis +tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu +fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, +ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite +Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la +kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke +ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la +kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen — muta diablo, +arbarkoboldo“<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>, duonvoĉe ĉiuj balbutis, — la ĉambelanino levis sin +kaj foriris en la servistinejon.</p> + +<p>Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus +rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li +fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie +li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis +per ĝi.</p> + +<p>Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la +servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman +tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la +sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, +nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri — „kiel li cin +mallevigis per sia tro peza<!-- originale: tropeza --> mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al +Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. +Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis +jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li +atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; +la kaftanon al li promesis la<!-- p.020 --> domestro. Sed subite la sinjorino +decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.</p> + +<p>La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, +kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La +sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras +Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, +kion faris Gerasim), sed tamen — li estas homestaĵo senparola. Ĉu +estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? +Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu +arbardiablo — ke Dio min pardonu — ekscios, ke oni edzinigos +Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni +ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, — pekis mi, +pekulo<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> — neniel oni konsentigos!“</p> + +<p>Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La +malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin +apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn +piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“</p> + +<p>Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton +nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis +ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn +harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“</p> + +<p>„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci +estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“</p> + +<p>Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.</p> + +<p>„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je +kiu ci similas?“</p><!-- p.021 --> + +<p>Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn +flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, — +precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra +piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.</p> + +<p>„Kio do?“</p> + +<p>„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci +similas, — pekis mi, pekulo — jen, al kiu ci similas.“</p> + +<p>Kapiton rapide ekpalpebrumis.</p> + +<p>„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.</p> + +<p>„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu +do!“</p> + +<p>„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato — +efektive“, rediris Kapiton.</p> + +<p>„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe +punata — jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon +ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“</p> + +<p>„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro +— neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi +efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon — +ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo — estis kunulo mia, kiu +allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“</p> + +<p>„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne +pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al +la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci +edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci +komprenas?“</p> + +<p>„Kial do ne kompreni?“</p><!-- p.022 --> + +<p>„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus — cin teni severe. Sed +tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“</p> + +<p>„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. +Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“</p> + +<p>„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas +laŭorde. — Nur jen kio — fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“</p> + +<p>„Kiun, permesu demandi?“</p> + +<p>„Tatjana-n.“</p> + +<p>„Tatjana-n?“</p> + +<p>Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.</p> + +<p>„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“</p> + +<p>„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed +vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa +monstro ... li ja ŝin...“</p> + +<p>„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la +ĉambelano ... „sed ja...“</p> + +<p>„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, +li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja +havas manon — bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas — vere, +la manon kiel Minin kaj Poĵarskij<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>. Li, mutulo, batas kaj mem +ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne +estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda +kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila +Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial +do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, —<!-- p.023 --> mi +kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema — sed tamen +mi estas — homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“</p> + +<p>„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“</p> + +<p>„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino +al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia +estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro — +germano, — en plej bela aĝo — batadis min mia frato, — fine, jen +kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“</p> + +<p>„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio +rakontas? Verdire?“</p> + +<p>„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia +sinjoro min punas, poste li min publike salutas — mi tamen restas +homo. Sed suferi pro tiu...“</p> + +<p>„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.</p> + +<p>Kapiton foriris.</p> + +<p>„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“</p> + +<p>„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La +elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.</p> + +<p>La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.</p> + +<p>„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.</p> + +<p>Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.</p> + +<p>„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La +ĉambelano fikse rigardis ŝin.</p> + +<p>„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis +por vi la fianĉon.“</p> + +<p>„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel +fianĉon por mi?“</p><!-- p.024 --> + +<p>„Kapiton-on, la botiston.“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo +esperas, ke ci...“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Nur jen — malŝanco<!-- originale: malsanĉo --> ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. +Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“</p> + +<p>„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“</p> + +<p>„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras — li +mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“</p> + +<p>„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“</p> + +<p>„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“</p> + +<p>„Kion vi deziras?“</p> + +<p>La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! — Nu, +bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi +vidas, ke ci vere estas humilulino.“</p> + +<p>Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.</p> + +<p>„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ +pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la +tumultulon pacigos ... se io okazos — mi tuj sciigos la policon ... +Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi +pri la samovaro<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>, mia respektindulino.“</p> + +<p>Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi +ekploris, poste — forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton +ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta +kaj rakontis al<!-- p.025 --> li detale — kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia +sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon +kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel +amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton +al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin +memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. +Ili disiĝis maldelikate kaj silente.</p> + +<p>Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon +priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte +pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>. Tiu ĉi +akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun +la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage +kiel nokta veturigisto.</p> + +<p>Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la +raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero +sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos +ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri +la aferoj.</p> + +<p>La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, +sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris +ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed +ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne +forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke +oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro +ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte +demandis pri konsiloj, kvankam<!-- p.026 --> li ne respondadis ion alian ol „jen +ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! — jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por +en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie +staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis +facile agi perforte, — sed — ke Dio antaŭgardu — la sinjorino +maltrankviliĝos pro la bruo, — malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, +pensis, finfine, elpensis.</p> + +<p>Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe +la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis +ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la +orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj +iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino +longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke +alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis +Kapiton-on el la ĉambreto — ĉar la afero lin koncernis. Gerasim +estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la +ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj +oni lin observis ...</p> + +<p>La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, +laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis +la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la +ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la +okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte +kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte +al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin +rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian +ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka +poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante<!-- p.027 --> sur +sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante — kantis; tio estis +— balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion +faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn +vemalgajajn melodiojn.</p> + +<p>Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.</p> + +<p>Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian +kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne +atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.</p> + +<p>La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>, iris +al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago +Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.</p> + +<p>Sed de la rivero li revenis sen akvo — li ial rompis dumvoje la +barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis +sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la +vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi +ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton +fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin +kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. +En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki +ĉiujn, ke — kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo — +li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke +oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li +povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur +lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. +Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la +kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>, Gerasim<!-- p.028 --> +eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi +— por rememorigo pri li — ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis +antaŭ unu jaro<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn +ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni — ŝi eligis +larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, +interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis +la limbaraĵo<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a> kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe +la Krima Trairejo, svingis la manon<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a> kaj ekmarŝis laŭlonge de la +rivero.</p> + +<p>Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al +li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis +etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne +povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka +kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, +ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris +hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan +hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris — unue en la +ĉevalejon por alporti pajlon, poste — en la kuirejon, kie li prenis +pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte +la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido +estis nur trisemajna, — ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta +vidi — unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne +povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. +Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. +La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj +troglutante.<!-- p.029 --> Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan +nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis +apud ĝi kontente kaj kviete.</p> + +<p>Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian +adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, +etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. +Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis +belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto +tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, +ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin — mutuloj +scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado — <i>Mumu</i>. Ĉiuj +domanoj amis ĝin kaj vokis „<i>Mumunja</i>“. Ĝi estis tre komprenema, +karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre +amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, +ĉu li estis ĵaluza — Dio scias ...</p> + +<p>La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, +kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li — tiu ĉevalo kaj la +hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis +liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi +al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia +pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim +ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis +sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, +kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la +buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime +trifoje. Sed la voĉeto akra de <i>Mumu</i> aŭdiĝis neniam vane: — aŭ kiam +iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro<!-- originale: cirkaŭbaro -->, aŭ ie io suspektinda +bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...</p><!-- p.030 --> + +<p>Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava +kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita<!-- originale: aligita --> +al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, +— li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte +eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, +kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.</p> + +<p><i>Mumu</i> neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis +lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience +atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, +jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la +pordoj.</p> + +<p>Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj +estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: +iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis +tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La +akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: +oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue — ĉar +tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en +sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due +— ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en +malserenan, malafablan humoron.</p> + +<p>Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj — ŝi ĉiumatene +divenprovis la kartojn — ŝi atendis la plenumon de sia deziro; +la teon ŝi opiniis aparte bongusta — tial la ĉambristino ricevis +laŭdon kaj kiel rekompencon — dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto +sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj +alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; +en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto,<!-- p.031 --> kuŝis <i>Mumu</i> kaj fervore +dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.</p> + +<p>„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“</p> + +<p>La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin +ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu +subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia +estro.</p> + +<p>„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de +la mutulo.“</p> + +<p>„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu +li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun +ne vidis? Venigu ĝin.“</p> + +<p>La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.</p> + +<p>„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj <i>Mumu</i>! Ĝi estas en la ĝardeneto.“</p> + +<p>„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas <i>Mumu</i>! Tre bela nomo!“</p> + +<p>„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“</p> + +<p>Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti +<i>Mumu</i>, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la +voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj +skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ +infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin +ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis +sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. +Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de +mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim +ŝajnis mirigita, sed alvokis <i>Mumu</i>, levis ĝin de la tero<!-- p.032 --> kaj +enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis +sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. <i>Mumu</i>, neniam +en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis +forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj +premis sin al la pordo.</p> + +<p>„<i>Mumu</i>, <i>Mumu</i>, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la +mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“</p> + +<p>„Alproksimiĝu, <i>Mumu</i>, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: +„venu do!“</p> + +<p>Sed <i>Mumu</i> sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.</p> + +<p>„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi +estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“</p> + +<p>„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la +akompanistinoj.</p> + +<p>Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ <i>Mumu</i>, sed la +hundo eĉ ne flaris la lakton, — ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.</p> + +<p>„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj +volis ĝin mankaresi. Sed <i>Mumu</i> konvulsie turnis la kapon kaj montris +la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento +ĉiuj silentis. <i>Mumu</i> nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj +petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo +de la hundo ŝin timigis.</p> + +<p>„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin +mordis? Ke Dio nin gardu!“ (<i>Mumu</i> ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, +ho!“</p> + +<p>„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa +fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“</p> + +<p>Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La +virinoj, time rigardante unu la alian, volis<!-- p.033 --> ŝin sekvi, sed ŝi +haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne +invitis!“ kaj foriris.</p> + +<p>La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis <i>Mumu</i> +kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. +Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino +sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego +fulmotondra.</p> + +<p>Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!</p> + +<p>Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne +kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi +saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris +je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, +— unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi +Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.</p> + +<p>„Diru — do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis +la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en +nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“</p> + +<p>„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta +voĉo.</p> + +<p>„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial +ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la +korthundon?“</p> + +<p>„Jes, certe. Volĉok...“</p> + +<p>„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio +okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas +hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi +venis al la fenestro — ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian<!-- p.034 --> +aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino +silentis iom.</p> + +<p>„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu<!-- originale: Cu --> ci aŭdis?“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>.“ +Gavrila eliris.</p> + +<p>Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la +tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono +sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En +la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de +mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn +nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La +ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. +Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.</p> + +<p>La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj +botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj +Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel +ĉiam, de <i>Mumu</i>. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn +de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis +ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. +<i>Mumu</i>, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, +elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, +kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, +ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte +sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis +al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis +la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la<!-- p.035 --> aĉetinto almenaŭ dum unu +semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis +hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, +kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li +transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi +tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.</p> + +<p>Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el +la domo, li tuj rimarkis la foreston de <i>Mumu</i>; neniam okazis, ke +<i>Mumu</i> ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li +enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed <i>Mumu</i> +ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo +per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, +mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas <i>Mumu</i>, kaj nur +kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La +ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al +la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.</p> + +<p>Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, +necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li +trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj +fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep +kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „<i>Mumu!</i>“ — sed +<i>Mumu</i> ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu +ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la +sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.</p> + +<p>La tutan tagon Gerasim ne aperis — anstataŭ li la veturigisto Potap +iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La +sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila +respondis, ke jes.</p> + +<p>Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li +venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris,<!-- p.036 --> ne salutinte iun. +Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ +ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe — li baldaŭ +revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.</p> + +<p>Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; +subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, +sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen — iu +tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. +Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis <i>Mumu</i>, premegis +ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, +lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme +malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis<!-- originale: ĉirkaurigardis -->, kaj, certiĝinte, ke +neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim +jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni +ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, +kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li +decidis agi singardeme.</p> + +<p>Li manĝigis al <i>Mumu</i> panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, +kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage +lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur +nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo<!-- originale: porto --> li ŝtopis per malnova +feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ +nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.</p> + +<p>La kompatinda surdulo ne komprenis, ke <i>Mumu</i> povis sciigi pri sia +reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la +hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia +ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin<!-- p.037 --> +kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite +skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la +sinjorino tion ne ekscios.“</p> + +<p>Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun +tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, +propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por +esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, +enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, +ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.</p> + +<p>Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam +noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed +en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. +Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni — +sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia +brueto. <i>Mumu</i> streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la +baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por +la nokto.</p> + +<p>En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post +longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga +vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ +haltis. — „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ +La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. — „Ho, +ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu +hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree +la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi +svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston +Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, +ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, +dormis dek kvar<!-- originale: dekkvar --> el dudek kvar<!-- originale: dudekkvar --> horoj, la restan<!-- p.038 --> tempon ĉiam sopiris +kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj — ĉi tiu +kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj +plumoj<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis +al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj +gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, +komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis +ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras +ŝian morton. Dume la malŝanca <i>Mumu</i> daŭrigis sian bojadon kaj +Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.</p> + +<p>„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la +okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi +kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, — tiu kuris por veki +Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.</p> + +<p>Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn +ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per +sia koro, li ekkaptis <i>Mumu-n</i> subbrake, enkuris en sian ĉambreton +kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte +penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, +ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris +al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov +Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, +teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke +la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi +nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone — +ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus +trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed<!-- p.039 --> la kuracisto, en rapido, verŝis en +la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la +laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis +jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte +kunpremante la buŝon de <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila +atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo +de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel +fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en +la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.</p> + +<p>„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, — +ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; +kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. — „Ljubov +Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, +al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras +por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus +tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, +mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“</p> + +<p>Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri +kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj +marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila +antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne +blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis +onklo Ĥvost kaj klopode ordonis — t. e. nur dismovis la manojn; +post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis +alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la +ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, +armitaj<!-- p.040 --> de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. +Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:</p> + +<p>„Malfermu!“</p> + +<p>Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.</p> + +<p>„Oni diras al ci — malfermu!“ ripetis li.</p> + +<p>„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas +surda, li ne aŭdas.“</p> + +<p>Ĉiuj ekridis.</p> + +<p>„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.</p> + +<p>„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“</p> + +<p>Gavrila kliniĝis.</p> + +<p>„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“</p> + +<p>„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“</p> + +<p>Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:</p> + +<p>„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj +ree ekridis.</p> + +<p>Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.</p> + +<p>„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“</p> + +<p>„Bone, laŭ via ordono!“</p> + +<p>Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon +internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ +Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto +larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo +kiel turnludilo; Gavrila — la unua. Onklo Ĥvost fermis sian +fenestron.</p> + +<p>„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim +senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la +ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de +supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia<!-- p.041 --> ruĝa, +kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila +iom antaŭenpaŝis.</p> + +<p>„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis +al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la +hundon — „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“</p> + +<p>Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, +kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la +ĉambelanon.</p> + +<p>„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim +mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al <i>Mumu</i>, +kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante +la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, +kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem +prenas sur sin — forigi <i>Mumu-n</i>.</p> + +<p>„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.</p> + +<p>Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian +bruston kaj brufermis la pordon.</p> + +<p>Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.</p> + +<p>„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“</p> + +<p>„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja +faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas +certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“</p> + +<p>„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost +malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.</p> + +<p>„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“</p> + +<p>„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava +nankena kitelo, — tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, — „ci ja +nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj +kuru al mi.“</p><!-- p.042 --> + +<p>Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La +servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.</p> + +<p>Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la +raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris +nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, +frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la +influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.</p> + +<p>Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto +malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan +kaftanon, li kondukis <i>Mumu-n</i> per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por +lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj +en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; +sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n +kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en +restoracion kun <i>Mumu</i>, atendis, ĝis li eliros.</p> + +<p>Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn +mansignojn.</p> + +<p>Li mendis „ŝĉi“<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a> kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn +sur la tablo. <i>Mumu</i> staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per +siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta +kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la +teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron +sur la teron. <i>Mumu</i> ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ +tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: +du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la +krutan frunteton<!-- p.043 --> de la hundo, alia — en la „ŝĉi“. Li kovris sian +vizaĝon per la mano. <i>Mumu</i> formanĝis la duonon el la telero kaj +deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj +eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.</p> + +<p>Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, +lin preterlasante, ree lin sekvis.</p> + +<p>Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante <i>Mumu-n</i> je la ŝnureto. +Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed +tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris +en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj +forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li +direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj +kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), +kaj ensaltis en unu kun <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo +de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis +kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu +momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, +skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj +reiris lamante en sian pajltendon.</p> + +<p>Gerasim senĉese remis. Jen — jam restis la urbo Moskva malantaŭe. +Jen — jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj — herbejoj, +legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni +povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis +sian kapon al <i>Mumu</i>, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa +trabeto — la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li +restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia<!-- originale: sia --> dorso, +dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim<!-- p.044 --> +rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la +ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ +la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje +ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la +vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la +okulojn.</p> + +<p>Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta <i>Mumu</i>, +nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por +li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas +sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur +la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili +plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris +ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.</p> + +<p>Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, +revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.</p> + +<p>„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion +promesis.“</p> + +<p>Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. +Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga +estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni +povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“</p> + +<p>„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon +per la kulero.</p> + +<p>„Kiel? Kiam?“</p> + +<p>„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la +pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis +malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, — +ne tedu, eble volis li diri — kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, +kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian +nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas<!-- p.045 --> fortikan manon, nenion oni povas +diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por +dormi.</p> + +<p>Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte +paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en +la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian +vilaĝon. Droniginte la kompatindan <i>Mumu-n</i>, li kuris en sian +ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan +ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron +kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni +kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, +kuŝis nur dudek verstojn<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a> flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble +kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris +antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis +fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme +maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en +fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, +varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ +blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe +alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la +nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la +alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ +la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj +fortikaj piedoj.</p> + +<p>Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu +venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta +renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, +petole disblovas liajn<!-- p.046 --> harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la +blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis +en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis +antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno +briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj +Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.</p> + +<p>Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la +soldatedzino<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>, kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj +„ikonoj“<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a> kaj tuj iris al la vilaĝestro.</p> + +<p>La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, +kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon — kaj li ekfalĉis laŭ +sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante +liajn falĉmovojn.</p> + +<p>En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. +Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, +rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris +aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis +al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni +nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la +hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la +tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo +Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni +ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino +iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed +tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. +Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj<!-- p.047 --> ne zorgis plu +pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis +kontraŭ la depago.</p> + +<p>Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone +fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel +antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, +ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne +rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.</p> + +<p>„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante +edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus +allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de +la mutulo disvastiĝas ĉien.</p> + + + +<div class="section" id="nr3"> +<h2>BEĴIN-HERBEJO</h2> +</div> + +<p>Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la +bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la +frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas +disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno — ne flambrila, +rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel +antaŭ la ventego — sed la suno — afable radibrila — pace elnaĝas +el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en +ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj +randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el +forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje +kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ +la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, +kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge +de<!-- p.048 --> la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde +diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli +malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, — ne estas +plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj +kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento +dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie +egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras +sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: — apenaŭ rimarkebla +pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la +lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj +vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la +suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas +ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel +zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj +ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de +ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la +deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, +dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj — +nepra signo de la persista bonvetero — per blankaj polvamasoj vagas +sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por +la rikolto de la greno.</p> + +<p>Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio<a href="#Footnote21" class="fnanchor">[21]</a>. +Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako +tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la +vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu +lumigita per<!-- originale: pe --> radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis +noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj<!-- p.049 --> +paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la +monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. +Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj +malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis +mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa +tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi +estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris +tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris +la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ +mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, +tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. +Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, +laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj +senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara +ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante +en sian neston.</p> + +<p>„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la +veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, +fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj +nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en +la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga +okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi +iris dum la tago.</p> + +<p>„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! +jen tie — eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? +Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni +dekstren!“</p><!-- p.050 --> + +<p>Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta +kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la +vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la +malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de +herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ +mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al +tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn +flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur +la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam +apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ +mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, +alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo +de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo +ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj +ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.</p> + +<p>Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.</p> + +<p>„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande +rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej +prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur +balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al +mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi +subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton +kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi +krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur +ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne +ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. +Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje<!-- p.051 --> pendis super tiu +loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj +plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis +nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi +estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni +la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde +ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi +tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis +en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia +sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post +kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj +jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi +teruran abismon.</p> + +<p>Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, +ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero +ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj +de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis +ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per +abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la +duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis +la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis +al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, +per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. +Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita +la antaŭa parto de ies eta buklokapo.</p> + +<p>Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia +regiono sub la nomo „<i>Beĵin-Herbejo</i>“. Sed mi ja ne povis revojaĝi +hejmen, precipe nun, nokte; miaj<!-- p.052 --> piedoj ne moviĝis plu pro laceco. +Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la +societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj<a href="#Footnote22" class="fnanchor">[22]</a>.</p> + +<p>Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan +branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj +blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis +ĉirkaŭ la fajroj. Du — tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al +iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe +mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.</p> + +<p>Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la +fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis +ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en +la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a>.</p> + +<p>Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la +kampon kaj frumatene hejmen — la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj +duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide +rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn +kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... +Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo +aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; +antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, +kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.</p> + +<p>Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili +demandis min, de kie mi venas, silentis iomete<!-- p.053 --> kaj donis al mi +lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto +kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj +tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa +respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans +la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la +fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide +foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis +la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo +brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta +mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente +kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree +malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, +spirblovante.</p> + +<p>El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial +ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli +malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj +arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis +super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston +la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera +nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo +subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro +ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte +kraketis la fajretoj...</p> + +<p>Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco +estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia +ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la +fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;<!-- p.054 --> +unue ili blekegis, poste — nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la +neeblecon — plenumi sian deziron.</p> + +<p>La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj +Vanja<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado +kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.</p> + +<p>La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia +knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj +haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj +signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro +bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, +flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne +enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua +zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj +estis liaj — ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde +starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, +vizaĝon palan, plenan je cikatroj<!-- originale: cikratoj -->; grandan, sed regulforman buŝon. +Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, +verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, +en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo +konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de +la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan +nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj +esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne +malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ +blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta +felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj +li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn;<!-- p.055 --> dika ŝnuro, trivice +zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran +kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La +kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja +rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan +mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed +strange impresis liaj okuloj — nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, +volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis +malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi +komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun +malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan +blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.</p> + +<p>Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la +knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi +estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante +sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al +tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la +randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis +ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis +ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi +ŝajnigis min dormanta.</p> + +<p>La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj +tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis +al Iljuŝa kaj — kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion — +demandis lin:</p> + +<p>„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“</p> + +<p>„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa +per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al +lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“</p> + +<p>„Kie ĝi loĝas?“</p><!-- p.056 --> + +<p>„En la malnova ĉerpejo<a href="#Footnote25" class="fnanchor">[25]</a>.“</p> + +<p>„Ĉu vi laboras en la fabriko?“</p> + +<p>„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“</p> + +<p>„Jen vi, fabrikuloj!“</p> + +<p>„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun +Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun +Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ — entute ni estis +dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en +la ĉerpejo. Tio estas — la laborobservisto Nazarov malpermesis al +ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu +ĉi tie — ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la +fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la +hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super +ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: +ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris +super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, +ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo<a href="#Footnote26" class="fnanchor">[26]</a> estas fermita. Ni estis +mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la +rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo +kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj +ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, +atendis iomete — tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis — +rigardas — nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la +pelvo, ekmoviĝis, leviĝis,<!-- p.057 --> eniĝis por momento en la akvon, flugis +iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. +Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis +sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, +ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, +unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“</p> + +<p>„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial<!-- originale: Kiel --> do ĝi ektusis?“</p> + +<p>„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“</p> + +<p>Ĉiuj eksilentis.</p> + +<p>„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“</p> + +<p>Pavluŝa palpis ilin.</p> + +<p>„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, +rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“</p> + +<p>„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo +Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia +ĉeesto.“</p> + +<p>„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.</p> + +<p>„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“</p> + +<p>„Jes, ni lin konas.“</p> + +<p>„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? +Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al +arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio +scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas +trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub +arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En +dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree +li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, — +sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas +lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... +Ŝi vokas lin al<!-- p.058 --> si, — ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ +gobio, — ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... +La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al +si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de +la nimfo, — sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris +krucosignon<a href="#Footnote27" class="fnanchor">[27]</a>. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: +‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li +faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, +fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas +verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial +ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, +faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en +ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris +krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la +fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila +ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu +tempo li estas ĉiam malgaja.“</p> + +<p>„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do +kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne +obeis ŝin!“</p> + +<p>„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis +voĉeton akran, plendan, kiel rano...“</p> + +<p>„Ĉu cia paĉjo<!-- originale: paĉĵo --> mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.</p> + +<p>„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“</p> + +<p>„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se +ŝi lin alvokis...“</p> + +<p>„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli +ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“</p><!-- p.059 --> + +<p>„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.</p> + +<p>„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi<!-- originale: Ci --> tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘<a href="#Footnote28" class="fnanchor">[28]</a>. +Nur la rivero estas proksima.“</p> + +<p>Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, +preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj +naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide +disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed +tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu +alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado +aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...</p> + +<p>La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon<a href="#Footnote29" class="fnanchor">[29]</a> ...</p> + +<p>„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.</p> + +<p>„He, vi, korvinoj<a href="#Footnote30" class="fnanchor">[30]</a>!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, +la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi +la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris +Pavel.</p> + +<p>Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ +malplena.</p> + +<p>„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge +ĉe ni, en Varnavicaj?“</p> + +<p>„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, +malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj<!-- p.060 --> kavegoj, +terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“</p> + +<p>„Kio do okazis? Rakontu!“</p> + +<p>„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas +enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto +estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, +— eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la +hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil +ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, +kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, +modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj +hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, +la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris +tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la +tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... +vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ +Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. +Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed +la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon<a href="#Footnote31" class="fnanchor">[31]</a>. Li +krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante +la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ +rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. +‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la +okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas +per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li +la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“</p> + +<p>Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj +leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris<!-- p.061 --> de la fajro kaj +malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub +sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado +aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la +maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! +Ĵuĉka<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a>!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el +malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da +tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio +okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi +haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide +malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, +kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.</p> + +<p>„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.</p> + +<p>„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj +ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per +indiferenta voĉo, rapide spirante.</p> + +<p>Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. +Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro +kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion +pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis +mi, lin rigardante.</p> + +<p>„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.</p> + +<p>„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj +ili estas nur vintre.“</p> + +<p>Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li +faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la +ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante +deflanke Pavluŝa-n.</p><!-- p.062 --> + +<p>Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.</p> + +<p>„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. +Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis +ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla +forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“</p> + +<p>„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la +maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en +longbaska kaftano<a href="#Footnote33" class="fnanchor">[33]</a>, ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... +Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. — ‚Kion vi, sinjoro Ivan +Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“</p> + +<p>„Li demandis la sinjoron?“</p> + +<p>„Jes, li demandis...“</p> + +<p>„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro +respondis?“</p> + +<p>„‚Sorĉan herbon<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: +‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘</p> + +<p>‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi +volas, for!‘“</p> + +<p>„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“</p> + +<p>„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni +povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘<a href="#Footnote35" class="fnanchor">[35]</a>.“</p> + +<p>„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, +kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn +superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi +la vivanton, kies<!-- p.063 --> vico estas — morti en la sama jaro... Sidigu cin +nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj +tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana +iris al la preĝeja perono...“</p> + +<p>„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.</p> + +<p>„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie +kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, +vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“</p> + +<p>„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“</p> + +<p>„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste +ŝi rigardas — iras virino. Ŝi fiksrigardas — ho, Disinjoro, do tio +estas ŝi mem, Uljana!“</p> + +<p>„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“</p> + +<p>„Je Dio, ŝi mem.“</p> + +<p>„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“</p> + +<p>„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin — ŝi apenaŭ marŝas, +apenaŭ spiras.“</p> + +<p>Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj +en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, +ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. +La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis +alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, — flugis rekte sur tiun +rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis +en sonora flugado.</p> + +<p>„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi +flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“</p> + +<p>„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de +iu veremulo<a href="#Footnote36" class="fnanchor">[36]</a>, fluginta ĉielen, he?“</p><!-- p.064 --> + +<p>Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.</p> + +<p>„Verŝajne“, li diris fine.</p> + +<p>„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis +ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a>?“</p> + +<p>„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“</p> + +<p>„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“</p> + +<p>„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la +suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la +‚izba‘<a href="#Footnote38" class="fnanchor">[38]</a>, kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, +ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn +en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo +ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, +fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la +landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni +ekvidos Triŝka-n<a href="#Footnote39" class="fnanchor">[39]</a> mem.“</p> + +<p>„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.</p> + +<p>„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, +se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj +hejmsiduloj<a href="#Footnote40" class="fnanchor">[40]</a>! Triŝka — tio estas mirinda homo, kiu venos. Li +estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari +kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos<!-- p.065 --> lin +per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke +ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, +en la malliberejon, — li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni +alportos al li kruĉeton — li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia +fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj +falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi +tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed +oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“</p> + +<p>„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos +tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam +komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. +Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio +okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... +Oni vidas — el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga +kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas +Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro +rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de +sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la +ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro +de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, +ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, +tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia +barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, +sur sian kapon.“</p> + +<p>Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas +ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.</p> + +<p>Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan +malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj +ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta<!-- p.066 --> kiel mola tavolo super la dormantaj +kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, +ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; +ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, +silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante +al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare +antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, +vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, +kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...</p> + +<p>Kostja ektremis. „Kio tio estas?“</p> + +<p>„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.</p> + +<p>„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, +aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“</p> + +<p>„Kion ci aŭdis?“</p> + +<p>„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue +laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci +scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas +profunda akvotruo;<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a> ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. +Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, — el ĝi ekĝemas iu, +tiel plendplene: ‚u—u! u—u! u—u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis +malfrue nokte, kaj la voĉo — tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem +ekploras! Kio tio estis, he?“</p> + +<p>„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la +arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“</p> + +<p>„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn +okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, — +mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“</p><!-- p.067 --> + +<p>„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, +„kiuj tiel plende krias.“</p> + +<p>„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree +eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis +Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“</p> + +<p>„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur +frapas per la manplatoj kaj kraketas...“</p> + +<p>„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin +Fedja.</p> + +<p>„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke +da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, +ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon +frumatene.“</p> + +<p>„Nu, ĉu li ĝin vidis?“</p> + +<p>„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, +malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas +... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“</p> + +<p>„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“</p> + +<p>„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“</p> + +<p>„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.</p> + +<p>Ree ĉiuj eksilentis.</p> + +<p>„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo +de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, +amase...“</p> + +<p>Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj +malrapide levis al la ĉielo siajn<!-- originale: sian --> grandajn, mildajn okulojn. La +okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.</p><!-- p.068 --> + +<p>„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone +fartas?“</p> + +<p>„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.</p> + +<p>„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“</p> + +<p>„Mi ne scias.“</p> + +<p>„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“</p> + +<p>„Mi diros.“</p> + +<p>„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“</p> + +<p>„Kaj al mi ankaŭ?“</p> + +<p>„Jes, ankaŭ.“</p> + +<p>Vanja ekĝemetis.</p> + +<p>„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ +Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan +kaldroneton.</p> + +<p>„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.</p> + +<p>„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“</p> + +<p>La hundoj leviĝis kaj iris post li.</p> + +<p>„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta +kunulo.</p> + +<p>„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“</p> + +<p>„Jes, singardema ... Ĉio<!-- originale: Cio --> povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj +la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: +la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en +la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.</p> + +<p>Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.</p> + +<p>„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en +la akvo?“ demandis Kostja.</p> + +<p>„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi +estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke +oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la +riverfundo.“</p><!-- p.069 --> + +<p>(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure +malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam +montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, +ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide +balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en +la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de +tempo al tempo konvulsie ridas.)</p> + +<p>„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, +ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“</p> + +<p>„Jes, pro tio.“</p> + +<p>„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.</p> + +<p>„Kia Vasja?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. +Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis +lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li +trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, +knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun +trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: +‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur +Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie +— ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en +la akvo, ŝi rigardas — naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo +Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie +li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, +kiun Vasja kantadis — vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee +plendas al Dio...“</p> + +<p>„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.</p> + +<p>Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.</p><!-- p.070 --> + +<p>„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero +okazis.“</p> + +<p>„Kio do?“ rapide demandis Kostja.</p> + +<p>„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“</p> + +<p>Ĉiuj ektremis.</p> + +<p>„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.</p> + +<p>„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la +voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ +Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“</p> + +<p>„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La +akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri +li, pri Vasja...“</p> + +<p>„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.</p> + +<p>„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“</p> + +<p>La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin +impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.</p> + +<p>„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.</p> + +<p>„Tio — skolopoj<!-- originale: skalopoj --> flugas, fajfas...“</p> + +<p>„Kien ili flugas?“</p> + +<p>„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“</p> + +<p>„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“</p> + +<p>„Jes...“</p> + +<p>„Ĉu malproksime?“</p> + +<p>„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“</p> + +<p>Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.</p> + +<p>Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la +knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi +estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega +... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la +tero; steloj, ankoraŭ<!-- p.071 --> antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio +eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio +eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.</p> + +<p>Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... +Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis +estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La +ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta +brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. +Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...</p> + +<p>Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam +mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam +blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... +Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen +trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ +ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto +jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi +per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la +knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta +lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.</p> + +<p>Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. +Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis — unue<!-- originale: unŭe --> +rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... +elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka — antaŭe, malantaŭe — sur +ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa +polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme +bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, +ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj +gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, +laŭtaj,<!-- p.072 --> ŝajnis kvazaŭ<!-- originale: kzavaŭ --> ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... +Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj +knaboj.</p> + +<p>Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. +Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis +bravulo!</p> + + + +<div class="section" id="nr4"> +<h2>POEMETOJ EN PROZO</h2> +</div> + +<h3>HUNDO</h3> + +<p>Ni estas duope en la ĉambro — mi kaj mia hundo. Terura ventego +blovas ekstere.</p> + +<p>Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.</p> + +<p>Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.</p> + +<p>Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne +komprenas sin mem, — sed mi ĝin komprenas.</p> + +<p>Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la +sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu +de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.</p> + +<p>Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...</p> + +<p>Kaj venos fino al ni!</p> + +<p>Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia — en ĝi?</p> + +<p>Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...</p> + +<p>Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...</p> + +<p>Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo +timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.</p><!-- p.073 --> + + +<h3>SFINKSO</h3> + +<p>Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto +sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta +cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.</p> + +<p>Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi +senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj — kion ili esprimas? +Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub +duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, +sed nur Ojdipus<a href="#Footnote42" class="fnanchor">[42]</a> povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan +paroladon.</p> + +<p>Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn — en ili estas nenio egipta. +Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, +bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo +— — haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj +okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De +kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi +ankaŭ estas sfinkso.</p> + +<p>Viaj okuloj — — senkoloraj, sed profundaj — — parolas ankoraŭ. +Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.</p> + +<p>Sed kie — do sin trovas via Ojdipus?</p> + +<p>Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!</p> + + +<h3>EGOISTO</h3> + +<p>Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.</p> + +<p>Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante<!-- p.074 --> riĉa kaj +bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton +kaj ne trompiĝis.</p> + +<p>Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis +per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.</p> + +<p>Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis +por ĝi procentegojn.</p> + +<p>Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj +ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne +bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.</p> + +<p>Pri neniu li zorgis, krom pri si mem — ĉar li estis modela. Li +sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!</p> + +<p>Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. — Li plej severe mallaŭdegis +kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! — la egoismo de aliaj +malhelpis al la lia.</p> + +<p>Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies +erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de +ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.</p> + +<p>Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis +okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?</p> + +<p>Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, +li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj +elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“</p> + +<p>Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia +ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...</p> + +<p>Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste +akirita virteco, — ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo +de la malvirto!</p><!-- p.075 --> + + +<h3>LAZURREGNO</h3> + +<p>Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!</p> + +<p>Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p> + +<p>Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto +de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.</p> + +<p>Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same +junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.</p> + +<p>Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman +lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo +— la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante +kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.</p> + +<p>Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido +de dioj!</p> + +<p>Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de +forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde +kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis +feliĉega silento ...</p> + +<p>Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la +vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin +portis tien, kien ni deziris.</p> + +<p>Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, +rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj +alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis +nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis +ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.</p> + +<p>La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en +perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia +boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili +virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la +velo supre,<!-- p.076 --> la plaŭdado de la akvofluo post la boato — ĉio parolis +pri amo, pri feliĉiga amo!</p> + +<p>Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie — nevidebla kaj +proksima ... Ankoraŭ unu momento — kaj jen — ekbrilos ŝiaj okuloj, +ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en +neniam velkontan paradizon!</p> + +<p>Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p> + + +<h3>FESTO EN LA ĈIELO</h3> + +<p>Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda +palaco.</p> + +<p>Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; — tial li +ne invitis sinjorojn.</p> + +<p>Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis +pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj +kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj +konatoj.</p> + +<p>Sed jen — la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, +ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.</p> + +<p>Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.</p> + +<p>„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.</p> + +<p>„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.</p> + +<p>Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas — kaj +ĝi estas sufiĉe malnova —, ili nun la unuan fojon renkontis unu la +alian.</p> + + +<h3>HALTU!</h3> + +<p>Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun — restu por ĉiam en mia memoro! El +viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed +estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, +de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi +etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.</p><!-- p.077 --> + +<p>Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn +membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?</p> + +<p>Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn +disĵetitajn buklojn?</p> + +<p>Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!</p> + +<p>Jen ĝi — la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, +de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, — oni ne bezonas alian! — +En tiaj momentoj vi estas bela!</p> + +<p>Ili forpasos — kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...</p> + +<p>Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi +troviĝis ekster la pasema, templimita ... — Tiu via momento neniam +finiĝos.</p> + +<p>Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en +mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!</p> + + +<h3>MORGAŬ<!-- originale: MORGAU -->! MORGAŬ!</h3> + +<p>Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom +malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris +horoj post horoj!</p> + +<p>Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li +esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?</p> + +<p>Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la +tago ĵus forpasinta?</p> + +<p>Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, — kaj li estas +prava. —</p> + +<p>„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ +entombigos lin.</p> + +<p>— Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...</p><!-- p.078 --> + + +<h3>ROZO</h3> + +<p>La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.</p> + +<p>La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus +estis transfluginta super vasta ebenaĵo.</p> + +<p>La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la +fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...</p> + +<p>Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la +ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.</p> + +<p>Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed +turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam +delonge estis pli forta ol ŝi ...</p> + +<p>Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.</p> + +<p>Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.</p> + +<p>Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en +kiu, mi ne dubis, iris ŝi.</p> + +<p>Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la +vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.</p> + +<p>Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du +horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.</p> + +<p>Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur +la tablon, antaŭ ŝia seĝego.</p> + +<p>Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja +konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, +okuloj.</p> + +<p>Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, +malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi — kaj ŝiaj okuloj, +subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.</p> + +<p>„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.</p> + +<p>„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“</p><!-- p.079 --> + +<p>Mi ekvolis esprimi saĝecon.</p> + +<p>„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...</p> + +<p>„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi<!-- originale: ĝi --> respondis kaj, sin turninte al +la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.</p> + +<p>„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco +— kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.</p> + +<p>Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.</p> + + +<h3>NIMFOJ</h3> + +<p>Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de +duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.</p> + +<p>La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.</p> + +<p>Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.</p> + +<p>Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro +post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.</p> + +<p>Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, +iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: +‚La granda Pan<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a> estas mortinta!‘“</p> + +<p>La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter +la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“</p> + +<p>Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi +estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! +Mortinta estas la granda Pan!“</p><!-- p.080 --> + +<p>Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian +cerbon. — Se mi vokus?</p> + +<p>Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do +fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“</p> + +<p>Kaj tuj, — kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado +en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. +„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.</p> + +<p>Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli +petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta +piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de +ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>, +bakĥaninoj<a href="#Footnote45" class="fnanchor">[45]</a> malsuprenkuris en la valon.</p> + +<p>Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur +diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, — +kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.</p> + +<p>Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj — sur +ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta +luna falĉileto.</p> + +<p>Diana, ĉu tio estas ci?</p> + +<p>Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.</p> + +<p>Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de +la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, +kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, +fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?</p> + +<p>Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.</p><!-- p.081 --> + +<p>Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis +la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana +preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.</p> + +<p>Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de +rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. +Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la +branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... +ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala +fundo — mi ne scias ...</p> + +<p>Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!</p> + +<div class="footnotes"> +<p><b>Piednotoj</b></p> + +<div class="footnote" id="Footnote01"> +<p><span class="label">[1]</span> Kamparana domo en Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote02"> +<p><span class="label">[2]</span> Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en +Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote03"> +<p><span class="label">[3]</span> Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote04"> +<p><span class="label">[4]</span> La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem +de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la +oficoj, okupitaj de ili.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote05"> +<p><span class="label">[5]</span> Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote06"> +<p><span class="label">[6]</span> Pekis, nominte la diablon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote07"> +<p><span class="label">[7]</span> Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote08"> +<p><span class="label">[8]</span> Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la +teon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote09"> +<p><span class="label">[9]</span> Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por +amuzi<!-- originale: amusi --> ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj +vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote10"> +<p><span class="label">[10]</span> Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia +geedziĝo, ili alportis donacojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote11"> +<p><span class="label">[11]</span> Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote12"> +<p><span class="label">[12]</span> La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote13"> +<p><span class="label">[13]</span> En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote14"> +<p><span class="label">[14]</span> La mansvingo, gesto de senespero.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote15"> +<p><span class="label">[15]</span> La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi +pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote16"> +<p><span class="label">[16]</span> Popola rimedo kontraŭ sveno.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote17"> +<p><span class="label">[17]</span> Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote18"> +<p><span class="label">[18]</span> Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote19"> +<p><span class="label">[19]</span> La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial +la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ +oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote20"> +<p><span class="label">[20]</span> Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote21"> +<p><span class="label">[21]</span> En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote22"> +<p><span class="label">[22]</span> Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante +ilin en la stepoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote23"> +<p><span class="label">[23]</span> Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; +latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote24"> +<p><span class="label">[24]</span> Karesnomoj de — Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote25"> +<p><span class="label">[25]</span> Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas +la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de +la papermuelilo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote26"> +<p><span class="label">[26]</span> Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote27"> +<p><span class="label">[27]</span> La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote28"> +<p><span class="label">[28]</span> „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj +servistoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote29"> +<p><span class="label">[29]</span> La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la +arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. +En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas +virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn +„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, +farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, +konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote30"> +<p><span class="label">[30]</span> Korvinoj, timemaj birdoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote31"> +<p><span class="label">[31]</span> La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote32"> +<p><span class="label">[32]</span> Nomoj de la hundoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote33"> +<p><span class="label">[33]</span> Kaftano, kamparana surtuto.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote34"> +<p><span class="label">[34]</span> „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote35"> +<p><span class="label">[35]</span> „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la +Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu +oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana +„Allerseelen“.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote36"> +<p><span class="label">[36]</span> Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. — La +kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola +fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote37"> +<p><span class="label">[37]</span> La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke +ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote38"> +<p><span class="label">[38]</span> „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote39"> +<p><span class="label">[39]</span> En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn +animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote40"> +<p><span class="label">[40]</span> Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote41"> +<p><span class="label">[41]</span> Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj +rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote42"> +<p><span class="label">[42]</span> Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la +enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi +ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo +kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, +estis regule viraj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote43"> +<p><span class="label">[43]</span> Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote44"> +<p><span class="label">[44]</span> Arbarnimfoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote45"> +<p><span class="label">[45]</span> Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.</p></div> +</div> + +<div class="tnotes"> +<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p> + +<p>Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente +ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn +per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile +registris.</p> +</div> +<div>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 66037 ***</div> +</body> +</html> diff --git a/old/66037-0.txt b/old/66037-0.txt new file mode 100644 index 0000000..3e82331 --- /dev/null +++ b/old/66037-0.txt @@ -0,0 +1,3027 @@ +The Project Gutenberg eBook of Elektitaj noveloj, by Ivan Sergeevich +Turgenev + +This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and +most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions +whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms +of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at +www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you +will have to check the laws of the country where you are located before +using this eBook. + +Title: Elektitaj noveloj + +Author: Ivan Sergeevich Turgenev + +Translator: Alexandra Mexin + +Release Date: August 11, 2021 [eBook #66037] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed + Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was + produced from images generously made available by Biblioteka + Cyfrowa KUL.) + +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ *** + + INTERNACIA + MONDLITERATURO + + Kolekto de la plej famaj verkoj + el ĉiuj naciaj literaturoj + + FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 + ESPERANTO-FAKO + + + + +I. S. TURGENEV + +ELEKTITAJ NOVELOJ + + El la rusa originalo tradukis + Alexandra Mexin + + FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 + ESPERANTO-FAKO + +ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ + +PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG + + + + +TABELO DE ENHAVO + + Paĝo + Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev 7 + Mumu 13 + Beĵin-Herbejo 50 + Poemetoj en prozo 77 + Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno -- + Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ! + -- Rozo -- Nimfoj. + + + + +ANTAŬPAROLO + +KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV + + +La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, +konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn +verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu +_rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia +popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al +_Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li +estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis +lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la +arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj +literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan +kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej +bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, +ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile +kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la +fremdecan regnon de la rusa animo. + +La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la +mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa +popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu +subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta +rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La +rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel +eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, +kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto. +Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la +liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ +la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies +konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili +suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de +tiu epoko. + +Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj +nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la +servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj +estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri +la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel +de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu +profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj +bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon +kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia +patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev +apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj. + +_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, +en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda +vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En +tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn +edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn +kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la +senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue +rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia +hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma +servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto +restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la +sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo +en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. +Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li +studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni +en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis. + +Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj +interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian +kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino +ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la +hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte +la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando +kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion +kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev +definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj +komencis vivi de siaj literaturaj laboroj. + +Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan +verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la +servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro +1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre +grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo +Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj +da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis +la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la +liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a. + +En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis +ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela +nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la +lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, +la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda +verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, +la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en +Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la +famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado +ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ... + +Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj +skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. -- +Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. -- +Li apartenas al la tuta homaro! + +La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas +al diversaj periodoj de lia verkado. + +La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto +kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la +sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas +de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj +destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte +al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, +simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, +Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas +al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la +sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan +respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. +Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto +Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, +kiujn li iam legis. + +La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro +„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev +pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj +knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora +babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas +parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn +fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu +strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela +rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo. + +Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj +en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj +tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri +sia sorto, pri morto kaj senmorteco. + +Alexandra Mexin. + + + + +MUMU + + +En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza +domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis +iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis +oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis +malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia +avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, +malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem. + +El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la +kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita +surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en +malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis +siajn devojn, kiel servutulo. + +Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis +kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: +kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne +sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum +la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus +betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per +triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj +malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado +ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte +edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo. + +Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je +la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton, +enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de +kortgardisto. + +Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis +kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj +homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur +fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li +okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna +sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis +en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj +jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per +fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, +knare -- sed kien -- tion nur Dio scias! + +Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je +amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe +haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, +ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon +de sia enigma situacio. + +Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la +balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia +vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto. + +Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la +urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, +ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun +akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la +kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton. + +Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon +oni povis trovi en la korto. + +Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, +li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj +forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel +vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn +-- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ +la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin +en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke +preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la +teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li +povis ilin aŭdi. + +Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis -- +sed tamen li konsideris ilin „siaj“. + +Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn +ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian +lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis +ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, +li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj +disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; +ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin +estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena +viransero. + +Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, +kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el +kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus +kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3]. + +Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto +samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel +solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis. + +Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la +ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo. + +Li ne ŝatis, ke oni venas al li. + +Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim. + +La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj +kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur +lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed +ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4]. +Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun +oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo +ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus +loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. +Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, +akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston. + +Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, +kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se +oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko. + +La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun +antaŭvespere oni trovis ie sur la strato. + +„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci +pensas? Eble li serioziĝos.“ + +„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila. + +„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“ + +„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne +malesperu.“ + +„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“ + +Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn. + +„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon +plezure. „Ĉu ci aŭdas?“ + +„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris. + +Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo +kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue +forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj +enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li +malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton +estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian +konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri +Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la +ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon. + +Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn +tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun +makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas +sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando -- +la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian +sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne +vidante ian kareson. + +Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ +ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en +kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis +kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco +tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi +sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu +afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu +kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ +ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi +preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi +ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde +ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim +komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, +poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis +al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, +ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, +singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de +la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, +ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese +muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj +flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian +manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis +ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie +vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan +ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per +la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. +Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. +Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, +pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis +ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la +fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis +tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu +fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, +ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite +Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la +kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke +ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la +kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo, +arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin +kaj foriris en la servistinejon. + +Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus +rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li +fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie +li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis +per ĝi. + +Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la +servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman +tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la +sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, +nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin +mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al +Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. +Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis +jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li +atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; +la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino +decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton. + +La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, +kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La +sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras +Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, +kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu +estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? +Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu +arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos +Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni +ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi, +pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“ + +Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La +malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin +apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn +piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“ + +Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton +nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis +ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn +harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“ + +„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci +estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“ + +Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li. + +„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je +kiu ci similas?“ + +Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn +flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, -- +precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra +piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon. + +„Kio do?“ + +„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci +similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“ + +Kapiton rapide ekpalpebrumis. + +„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li. + +„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu +do!“ + +„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato -- +efektive“, rediris Kapiton. + +„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe +punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon +ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“ + +„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro +-- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi +efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon -- +ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu +allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“ + +„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne +pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al +la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci +edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci +komprenas?“ + +„Kial do ne kompreni?“ + +„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed +tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“ + +„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. +Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“ + +„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas +laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“ + +„Kiun, permesu demandi?“ + +„Tatjana-n.“ + +„Tatjana-n?“ + +Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro. + +„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“ + +„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed +vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa +monstro ... li ja ŝin...“ + +„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la +ĉambelano ... „sed ja...“ + +„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, +li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja +havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere, +la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem +ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne +estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda +kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila +Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial +do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi +kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen +mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“ + +„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“ + +„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino +al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia +estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro -- +germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen +kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“ + +„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio +rakontas? Verdire?“ + +„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia +sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas +homo. Sed suferi pro tiu...“ + +„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila. + +Kapiton foriris. + +„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“ + +„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La +elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio. + +La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro. + +„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li. + +Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo. + +„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La +ĉambelano fikse rigardis ŝin. + +„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis +por vi la fianĉon.“ + +„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel +fianĉon por mi?“ + +„Kapiton-on, la botiston.“ + +„Mi obeas.“ + +„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo +esperas, ke ci...“ + +„Mi obeas.“ + +„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. +Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“ + +„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“ + +„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li +mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“ + +„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“ + +„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“ + +„Kion vi deziras?“ + +La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu, +bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi +vidas, ke ci vere estas humilulino.“ + +Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris. + +„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ +pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la +tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ... +Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi +pri la samovaro[8], mia respektindulino.“ + +Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi +ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton +ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta +kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia +sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon +kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel +amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton +al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin +memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. +Ili disiĝis maldelikate kaj silente. + +Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon +priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte +pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi +akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun +la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage +kiel nokta veturigisto. + +Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la +raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero +sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos +ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri +la aferoj. + +La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, +sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris +ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed +ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne +forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke +oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro +ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte +demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen +ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por +en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie +staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis +facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino +maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, +pensis, finfine, elpensis. + +Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe +la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis +ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la +orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj +iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino +longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke +alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis +Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim +estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la +ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj +oni lin observis ... + +La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, +laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis +la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la +ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la +okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte +kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte +al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin +rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian +ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka +poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur +sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis +-- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion +faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn +vemalgajajn melodiojn. + +Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo. + +Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian +kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne +atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on. + +La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris +al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago +Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel. + +Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la +barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis +sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la +vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi +ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton +fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin +kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. +En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki +ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo -- +li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke +oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li +povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur +lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. +Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la +kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim +eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi +-- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis +antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn +ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis +larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, +interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis +la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe +la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la +rivero. + +Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al +li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis +etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne +povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka +kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, +ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris +hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan +hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la +ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis +pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte +la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido +estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta +vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne +povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. +Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. +La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj +troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan +nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis +apud ĝi kontente kaj kviete. + +Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian +adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, +etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. +Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis +belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto +tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, +ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj +scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj +domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema, +karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre +amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, +ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ... + +La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, +kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la +hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis +liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi +al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia +pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim +ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis +sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, +kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la +buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime +trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam +iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda +bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ... + +Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava +kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita +al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, +-- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte +eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, +kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo. + +_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis +lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience +atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, +jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la +pordoj. + +Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj +estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: +iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis +tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La +akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: +oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar +tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en +sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due +-- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en +malserenan, malafablan humoron. + +Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene +divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro; +la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis +laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto +sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj +alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; +en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore +dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis. + +„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“ + +La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin +ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu +subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia +estro. + +„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de +la mutulo.“ + +„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu +li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun +ne vidis? Venigu ĝin.“ + +La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron. + +„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“ + +„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“ + +„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“ + +Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti +_Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la +voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj +skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ +infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin +ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis +sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. +Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de +mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim +ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj +enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis +sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam +en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis +forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj +premis sin al la pordo. + +„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la +mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“ + +„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: +„venu do!“ + +Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis. + +„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi +estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“ + +„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la +akompanistinoj. + +Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la +hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis. + +„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj +volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris +la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento +ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj +petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo +de la hundo ŝin timigis. + +„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin +mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, +ho!“ + +„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa +fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“ + +Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La +virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi +haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne +invitis!“ kaj foriris. + +La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_ +kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. +Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino +sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego +fulmotondra. + +Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon! + +Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne +kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi +saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris +je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, +-- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi +Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime. + +„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis +la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en +nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“ + +„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta +voĉo. + +„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial +ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la +korthundon?“ + +„Jes, certe. Volĉok...“ + +„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio +okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas +hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi +venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian +aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino +silentis iom. + +„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“ + +„Mi obeas.“ + +„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“ +Gavrila eliris. + +Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la +tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono +sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En +la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de +mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn +nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La +ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. +Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido. + +La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj +botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj +Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel +ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn +de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis +ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. +_Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, +elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, +kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, +ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte +sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis +al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis +la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu +semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis +hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, +kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li +transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi +tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on. + +Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el +la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke +_Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li +enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_ +ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo +per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, +mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur +kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La +ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al +la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto. + +Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, +necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li +trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj +fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep +kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed +_Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu +ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la +sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton. + +La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap +iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La +sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila +respondis, ke jes. + +Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li +venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun. +Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ +ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ +revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo. + +Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; +subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, +sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu +tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. +Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_. + +Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis +ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, +lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme +malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke +neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim +jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni +ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, +kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li +decidis agi singardeme. + +Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, +kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage +lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur +nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova +feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ +nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon. + +La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia +reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la +hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia +ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin +kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite +skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la +sinjorino tion ne ekscios.“ + +Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun +tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, +propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por +esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, +enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, +ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon. + +Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam +noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed +en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. +Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni -- +sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia +brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la +baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por +la nokto. + +En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post +longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga +vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ +haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ +La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho, +ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu +hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree +la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi +svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston +Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, +ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, +dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris +kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu +kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj +plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis +al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj +gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, +komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis +ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras +ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj +Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo. + +„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la +okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi +kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki +Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn. + +Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn +ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per +sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton +kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte +penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, +ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris +al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov +Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, +teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke +la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi +nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone -- +ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus +trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en +la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la +laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis +jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte +kunpremante la buŝon de _Mumu_. + +Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila +atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo +de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel +fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en +la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon. + +„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, -- +ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; +kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov +Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, +al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras +por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus +tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, +mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“ + +Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri +kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj +marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila +antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne +blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis +onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn; +post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis +alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la +ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, +armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. +Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis: + +„Malfermu!“ + +Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo. + +„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li. + +„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas +surda, li ne aŭdas.“ + +Ĉiuj ekridis. + +„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila. + +„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“ + +Gavrila kliniĝis. + +„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“ + +„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“ + +Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo: + +„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj +ree ekridis. + +Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo. + +„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“ + +„Bone, laŭ via ordono!“ + +Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon +internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ +Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto +larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo +kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian +fenestron. + +„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim +senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la +ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de +supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa, +kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila +iom antaŭenpaŝis. + +„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis +al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la +hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“ + +Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, +kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la +ĉambelanon. + +„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim +mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_, +kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante +la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, +kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem +prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_. + +„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila. + +Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian +bruston kaj brufermis la pordon. + +Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian. + +„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“ + +„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja +faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas +certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“ + +„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost +malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“. + +„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“ + +„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava +nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja +nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj +kuru al mi.“ + +Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La +servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj. + +Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la +raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris +nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, +frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la +influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis. + +Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto +malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan +kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por +lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj +en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; +sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n +kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en +restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros. + +Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn +mansignojn. + +Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn +sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per +siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta +kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la +teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron +sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ +tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: +du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la +krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian +vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj +deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj +eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero. + +Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, +lin preterlasante, ree lin sekvis. + +Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto. +Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed +tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris +en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj +forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li +direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj +kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), +kaj ensaltis en unu kun _Mumu_. + +Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo +de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis +kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu +momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, +skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj +reiris lamante en sian pajltendon. + +Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe. +Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj, +legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni +povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis +sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa +trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li +restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso, +dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim +rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la +ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ +la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje +ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la +vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la +okulojn. + +Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_, +nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por +li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas +sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur +la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili +plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris +ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj. + +Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, +revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis. + +„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion +promesis.“ + +Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. +Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga +estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni +povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“ + +„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon +per la kulero. + +„Kiel? Kiam?“ + +„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la +pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis +malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, -- +ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, +kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian +nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas +diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por +dormi. + +Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte +paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en +la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian +vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian +ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan +ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron +kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni +kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, +kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble +kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris +antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis +fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme +maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en +fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, +varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ +blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe +alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la +nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la +alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ +la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj +fortikaj piedoj. + +Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu +venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta +renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, +petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la +blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis +en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis +antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno +briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj +Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco. + +Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la +soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj +„ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro. + +La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, +kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ +sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante +liajn falĉmovojn. + +En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. +Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, +rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris +aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis +al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni +nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la +hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la +tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo +Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni +ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino +iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed +tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. +Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu +pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis +kontraŭ la depago. + +Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone +fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel +antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, +ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne +rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto. + +„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante +edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus +allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de +la mutulo disvastiĝas ĉien. + + + + +BEĴIN-HERBEJO + + +Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la +bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la +frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas +disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila, +rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel +antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas +el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en +ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj +randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el +forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje +kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ +la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, +kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge +de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde +diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli +malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas +plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj +kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento +dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie +egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras +sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla +pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la +lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj +vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la +suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas +ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel +zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj +ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de +ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la +deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, +dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj -- +nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas +sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por +la rikolto de la greno. + +Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21]. +Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako +tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la +vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu +lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis +noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj +paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la +monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. +Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj +malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis +mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa +tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi +estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris +tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris +la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ +mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, +tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. +Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, +laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj +senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara +ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante +en sian neston. + +„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la +veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, +fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj +nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en +la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga +okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi +iris dum la tago. + +„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! +jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? +Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni +dekstren!“ + +Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta +kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la +vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la +malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de +herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ +mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al +tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn +flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur +la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam +apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ +mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, +alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo +de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo +ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj +ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus. + +Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto. + +„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande +rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej +prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur +balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al +mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi +subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton +kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi +krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur +ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne +ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. +Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu +loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj +plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis +nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi +estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni +la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde +ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi +tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis +en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia +sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post +kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj +jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi +teruran abismon. + +Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, +ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero +ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj +de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis +ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per +abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la +duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis +la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis +al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, +per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. +Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita +la antaŭa parto de ies eta buklokapo. + +Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia +regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi +hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco. +Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la +societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22]. + +Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan +branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj +blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis +ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al +iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe +mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis. + +Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la +fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis +ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en +la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23]. + +Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la +kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj +duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide +rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn +kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... +Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo +aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; +antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, +kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo. + +Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili +demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi +lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto +kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj +tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa +respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans +la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la +fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide +foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis +la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo +brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta +mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente +kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree +malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, +spirblovante. + +El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial +ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli +malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj +arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis +super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston +la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera +nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo +subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro +ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte +kraketis la fajretoj... + +Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco +estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia +ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la +fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco; +unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la +neeblecon -- plenumi sian deziron. + +La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj +Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado +kaj volas nun konatigi ilin al la leganto. + +La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia +knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj +haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj +signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro +bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, +flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne +enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua +zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj +estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde +starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, +vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon. +Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, +verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, +en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo +konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de +la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan +nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj +esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne +malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ +blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta +felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj +li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice +zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran +kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La +kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja +rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan +mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed +strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, +volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis +malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi +komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun +malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan +blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara. + +Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la +knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi +estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante +sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al +tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la +randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis +ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis +ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi +ŝajnigis min dormanta. + +La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj +tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis +al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion -- +demandis lin: + +„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“ + +„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa +per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al +lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“ + +„Kie ĝi loĝas?“ + +„En la malnova ĉerpejo[25].“ + +„Ĉu vi laboras en la fabriko?“ + +„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“ + +„Jen vi, fabrikuloj!“ + +„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja. + +„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun +Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun +Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis +dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en +la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al +ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu +ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la +fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la +hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super +ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: +ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris +super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, +ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis +mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la +rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo +kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj +ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, +atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis -- +rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la +pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis +iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. +Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis +sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, +ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, +unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“ + +„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“ + +„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“ + +Ĉiuj eksilentis. + +„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“ + +Pavluŝa palpis ilin. + +„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, +rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“ + +„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo +Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia +ĉeesto.“ + +„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja. + +„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“ + +„Jes, ni lin konas.“ + +„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? +Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al +arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio +scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas +trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub +arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En +dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree +li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, -- +sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas +lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... +Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ +gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... +La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al +si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de +la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris +krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: +‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li +faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, +fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas +verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial +ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, +faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en +ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris +krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la +fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila +ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu +tempo li estas ĉiam malgaja.“ + +„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do +kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne +obeis ŝin!“ + +„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis +voĉeton akran, plendan, kiel rano...“ + +„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja. + +„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“ + +„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se +ŝi lin alvokis...“ + +„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli +ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“ + +„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja. + +„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28]. +Nur la rivero estas proksima.“ + +Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, +preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj +naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide +disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed +tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu +alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado +aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ... + +La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ... + +„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa. + +„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, +la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi +la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris +Pavel. + +Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ +malplena. + +„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge +ĉe ni, en Varnavicaj?“ + +„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja. + +„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, +malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj, +terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“ + +„Kio do okazis? Rakontu!“ + +„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas +enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto +estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, +-- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la +hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil +ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, +kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, +modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj +hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, +la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris +tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la +tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... +vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ +Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. +Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed +la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li +krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante +la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ +rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. +‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la +okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas +per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li +la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“ + +Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj +leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj +malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub +sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado +aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la +maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! +Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el +malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da +tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio +okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi +haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide +malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, +kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn. + +„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj. + +„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj +ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per +indiferenta voĉo, rapide spirante. + +Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. +Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro +kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion +pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis +mi, lin rigardante. + +„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja. + +„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj +ili estas nur vintre.“ + +Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li +faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la +ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante +deflanke Pavluŝa-n. + +Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo. + +„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. +Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis +ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla +forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“ + +„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la +maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en +longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... +Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan +Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“ + +„Li demandis la sinjoron?“ + +„Jes, li demandis...“ + +„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro +respondis?“ + +„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: +‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘ + +‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi +volas, for!‘“ + +„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“ + +„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni +povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“ + +„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, +kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn +superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi +la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin +nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj +tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana +iris al la preĝeja perono...“ + +„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja. + +„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie +kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, +vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“ + +„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“ + +„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste +ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio +estas ŝi mem, Uljana!“ + +„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“ + +„Je Dio, ŝi mem.“ + +„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“ + +„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas, +apenaŭ spiras.“ + +Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj +en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, +ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. +La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis +alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun +rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis +en sonora flugado. + +„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi +flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“ + +„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de +iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“ + +Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron. + +„Verŝajne“, li diris fine. + +„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis +ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“ + +„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“ + +„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“ + +„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la +suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la +‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, +ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn +en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo +ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, +fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la +landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni +ekvidos Triŝka-n[39] mem.“ + +„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja. + +„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, +se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj +hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li +estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari +kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin +per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke +ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, +en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni +alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia +fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj +falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi +tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed +oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“ + +„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos +tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam +komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. +Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio +okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... +Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga +kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas +Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro +rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de +sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la +ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro +de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, +ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, +tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia +barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, +sur sian kapon.“ + +Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas +ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo. + +Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan +malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj +ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj +kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, +ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; +ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, +silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante +al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare +antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, +vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, +kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ... + +Kostja ektremis. „Kio tio estas?“ + +„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel. + +„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, +aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“ + +„Kion ci aŭdis?“ + +„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue +laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci +scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas +profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. +Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu, +tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis +malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem +ekploras! Kio tio estis, he?“ + +„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la +arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“ + +„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn +okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, -- +mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“ + +„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, +„kiuj tiel plende krias.“ + +„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree +eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis +Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“ + +„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur +frapas per la manplatoj kaj kraketas...“ + +„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin +Fedja. + +„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke +da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, +ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon +frumatene.“ + +„Nu, ĉu li ĝin vidis?“ + +„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, +malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas +... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“ + +„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“ + +„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“ + +„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja. + +Ree ĉiuj eksilentis. + +„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo +de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, +amase...“ + +Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj +malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La +okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis. + +„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone +fartas?“ + +„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave. + +„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“ + +„Mi ne scias.“ + +„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“ + +„Mi diros.“ + +„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“ + +„Kaj al mi ankaŭ?“ + +„Jes, ankaŭ.“ + +Vanja ekĝemetis. + +„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ +Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan +kaldroneton. + +„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja. + +„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“ + +La hundoj leviĝis kaj iris post li. + +„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta +kunulo. + +„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“ + +„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj +la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: +la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en +la kanaron“, aldiris li, aŭskultante. + +Vere la kanaro, disiĝante, kraketis. + +„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en +la akvo?“ demandis Kostja. + +„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi +estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke +oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la +riverfundo.“ + +(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure +malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam +montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, +ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide +balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en +la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de +tempo al tempo konvulsie ridas.) + +„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, +ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“ + +„Jes, pro tio.“ + +„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja. + +„Kia Vasja?“ demandis Fedja. + +„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. +Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis +lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li +trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, +knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun +trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: +‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur +Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie +-- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en +la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo +Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie +li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, +kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee +plendas al Dio...“ + +„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja. + +Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo. + +„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero +okazis.“ + +„Kio do?“ rapide demandis Kostja. + +„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“ + +Ĉiuj ektremis. + +„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja. + +„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la +voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ +Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“ + +„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La +akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri +li, pri Vasja...“ + +„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa. + +„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“ + +La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin +impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi. + +„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon. + +„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“ + +„Kien ili flugas?“ + +„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“ + +„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“ + +„Jes...“ + +„Ĉu malproksime?“ + +„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“ + +Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn. + +Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la +knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi +estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega +... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la +tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio +eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio +eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon. + +Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... +Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis +estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La +ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta +brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. +Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis... + +Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam +mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam +blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... +Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen +trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ +ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto +jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi +per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la +knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta +lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse. + +Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. +Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue +rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... +elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur +ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa +polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme +bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, +ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj +gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, +laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... +Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj +knaboj. + +Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. +Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis +bravulo! + + + + +POEMETOJ EN PROZO + + +HUNDO + +Ni estas duope en la ĉambro -- mi kaj mia hundo. Terura ventego +blovas ekstere. + +Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn. + +Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn. + +Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne +komprenas sin mem, -- sed mi ĝin komprenas. + +Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la +sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu +de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto. + +Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ... + +Kaj venos fino al ni! + +Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia -- en ĝi? + +Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ... + +Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ... + +Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo +timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia. + + +SFINKSO + +Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto +sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta +cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso. + +Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi +senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj -- kion ili esprimas? +Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub +duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, +sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan +paroladon. + +Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn -- en ili estas nenio egipta. +Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, +bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo +-- -- haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj +okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De +kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi +ankaŭ estas sfinkso. + +Viaj okuloj -- -- senkoloraj, sed profundaj -- -- parolas ankoraŭ. +Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado. + +Sed kie -- do sin trovas via Ojdipus? + +Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso! + + +EGOISTO + +Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio. + +Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj +bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton +kaj ne trompiĝis. + +Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis +per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn. + +Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis +por ĝi procentegojn. + +Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj +ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne +bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta. + +Pri neniu li zorgis, krom pri si mem -- ĉar li estis modela. Li +sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li! + +Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. -- Li plej severe mallaŭdegis +kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! -- la egoismo de aliaj +malhelpis al la lia. + +Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies +erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de +ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem. + +Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis +okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn? + +Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, +li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj +elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“ + +Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia +ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ... + +Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste +akirita virteco, -- ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo +de la malvirto! + + +LAZURREGNO + +Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo! + +Mi vidis vin ... en sonĝo ... + +Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto +de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj. + +Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same +junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem. + +Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman +lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo +-- la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante +kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno. + +Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido +de dioj! + +Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de +forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde +kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis +feliĉega silento ... + +Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la +vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin +portis tien, kien ni deziris. + +Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, +rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj +alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis +nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis +ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj. + +La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en +perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia +boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili +virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la +velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato -- ĉio parolis +pri amo, pri feliĉiga amo! + +Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie -- nevidebla kaj +proksima ... Ankoraŭ unu momento -- kaj jen -- ekbrilos ŝiaj okuloj, +ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en +neniam velkontan paradizon! + +Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ... + + +FESTO EN LA ĈIELO + +Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda +palaco. + +Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; -- tial li +ne invitis sinjorojn. + +Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis +pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj +kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj +konatoj. + +Sed jen -- la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, +ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian. + +Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia. + +„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan. + +„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan. + +Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas -- kaj +ĝi estas sufiĉe malnova --, ili nun la unuan fojon renkontis unu la +alian. + + +HALTU! + +Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun -- restu por ĉiam en mia memoro! El +viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed +estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, +de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi +etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn. + +Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn +membrojn, la faldetojn de via vestaĵo? + +Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn +disĵetitajn buklojn? + +Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto! + +Jen ĝi -- la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, +de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, -- oni ne bezonas alian! -- +En tiaj momentoj vi estas bela! + +Ili forpasos -- kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ... + +Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi +troviĝis ekster la pasema, templimita ... -- Tiu via momento neniam +finiĝos. + +Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en +mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco! + + +MORGAŬ! MORGAŬ! + +Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom +malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris +horoj post horoj! + +Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li +esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon? + +Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la +tago ĵus forpasinta? + +Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, -- kaj li estas +prava. -- + +„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ +entombigos lin. + +-- Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ... + + +ROZO + +La lastaj tagoj de l’ aŭgusto. + +La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus +estis transfluginta super vasta ebenaĵo. + +La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la +fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ... + +Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la +ĝardenon tra la duonmalfermita pordo. + +Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed +turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam +delonge estis pli forta ol ŝi ... + +Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis. + +Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis. + +Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en +kiu, mi ne dubis, iris ŝi. + +Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la +vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto. + +Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du +horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto. + +Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur +la tablon, antaŭ ŝia seĝego. + +Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja +konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, +okuloj. + +Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, +malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj, +subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj. + +„Pro kio vi ploras?“ demandis mi. + +„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“ + +Mi ekvolis esprimi saĝecon. + +„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ... + +„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al +la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon. + +„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco +-- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe. + +Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita. + + +NIMFOJ + +Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de +duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre. + +La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj. + +Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj. + +Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro +post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro. + +Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, +iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: +‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“ + +La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter +la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“ + +Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi +estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! +Mortinta estas la granda Pan!“ + +Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian +cerbon. -- Se mi vokus? + +Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do +fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“ + +Kaj tuj, -- kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado +en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. +„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj. + +Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli +petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta +piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de +ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44], +bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon. + +Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur +diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, -- +kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili. + +Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj -- sur +ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta +luna falĉileto. + +Diana, ĉu tio estas ci? + +Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj. + +Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de +la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, +kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, +fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis? + +Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis. + +Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis +la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana +preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino. + +Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de +rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. +Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la +branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... +ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala +fundo -- mi ne scias ... + +Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn! + + + + +Piednotoj + + +[1] Kamparana domo en Nordruslando. + +[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en +Nordruslando. + +[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj). + +[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem +de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la +oficoj, okupitaj de ili. + +[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj. + +[6] Pekis, nominte la diablon. + +[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon. + +[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la +teon. + +[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por +amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj +vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj. + +[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia +geedziĝo, ili alportis donacojn. + +[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo. + +[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino. + +[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon. + +[14] La mansvingo, gesto de senespero. + +[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi +pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn. + +[16] Popola rimedo kontraŭ sveno. + +[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo. + +[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj. + +[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial +la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ +oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn. + +[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj. + +[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo. + +[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante +ilin en la stepoj. + +[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; +latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse. + +[24] Karesnomoj de -- Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan. + +[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas +la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de +la papermuelilo. + +[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado. + +[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo. + +[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj +servistoj. + +[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la +arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. +En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas +virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn +„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, +farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, +konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“. + +[30] Korvinoj, timemaj birdoj. + +[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton. + +[32] Nomoj de la hundoj. + +[33] Kaftano, kamparana surtuto. + +[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron. + +[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la +Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu +oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana +„Allerseelen“. + +[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. -- La +kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola +fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo. + +[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke +ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo. + +[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando. + +[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn +animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo. + +[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias. + +[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj +rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere. + +[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la +enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi +ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo +kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, +estis regule viraj. + +[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo. + +[44] Arbarnimfoj. + +[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino. + + + + +Notoj de transskribinto: + +Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente +ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn +per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile +registris. + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ *** + +Updated editions will replace the previous one--the old editions will +be renamed. + +Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright +law means that no one owns a United States copyright in these works, +so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the +United States without permission and without paying copyright +royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part +of this license, apply to copying and distributing Project +Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm +concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, +and may not be used if you charge for an eBook, except by following +the terms of the trademark license, including paying royalties for use +of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for +copies of this eBook, complying with the trademark license is very +easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation +of derivative works, reports, performances and research. Project +Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may +do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected +by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark +license, especially commercial redistribution. + +START: FULL LICENSE + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full +Project Gutenberg-tm License available with this file or online at +www.gutenberg.org/license. + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project +Gutenberg-tm electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or +destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your +possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a +Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound +by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the +person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph +1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this +agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm +electronic works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the +Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection +of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual +works in the collection are in the public domain in the United +States. If an individual work is unprotected by copyright law in the +United States and you are located in the United States, we do not +claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, +displaying or creating derivative works based on the work as long as +all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope +that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting +free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm +works in compliance with the terms of this agreement for keeping the +Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily +comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when +you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are +in a constant state of change. If you are outside the United States, +check the laws of your country in addition to the terms of this +agreement before downloading, copying, displaying, performing, +distributing or creating derivative works based on this work or any +other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no +representations concerning the copyright status of any work in any +country other than the United States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other +immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear +prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work +on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the +phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, +performed, viewed, copied or distributed: + + This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and + most other parts of the world at no cost and with almost no + restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it + under the terms of the Project Gutenberg License included with this + eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the + United States, you will have to check the laws of the country where + you are located before using this eBook. + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is +derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not +contain a notice indicating that it is posted with permission of the +copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in +the United States without paying any fees or charges. If you are +redistributing or providing access to a work with the phrase "Project +Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply +either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or +obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any +additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms +will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works +posted with the permission of the copyright holder found at the +beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including +any word processing or hypertext form. However, if you provide access +to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format +other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official +version posted on the official Project Gutenberg-tm website +(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense +to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means +of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain +Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the +full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works +provided that: + +* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed + to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has + agreed to donate royalties under this paragraph to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid + within 60 days following each date on which you prepare (or are + legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty + payments should be clearly marked as such and sent to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in + Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation." + +* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or destroy all + copies of the works possessed in a physical medium and discontinue + all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm + works. + +* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + +* You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project +Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than +are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing +from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of +the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set +forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +works not protected by U.S. copyright law in creating the Project +Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm +electronic works, and the medium on which they may be stored, may +contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate +or corrupt data, transcription errors, a copyright or other +intellectual property infringement, a defective or damaged disk or +other medium, a computer virus, or computer codes that damage or +cannot be read by your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium +with your written explanation. The person or entity that provided you +with the defective work may elect to provide a replacement copy in +lieu of a refund. If you received the work electronically, the person +or entity providing it to you may choose to give you a second +opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If +the second copy is also defective, you may demand a refund in writing +without further opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO +OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT +LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of +damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement +violates the law of the state applicable to this agreement, the +agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or +limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or +unenforceability of any provision of this agreement shall not void the +remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in +accordance with this agreement, and any volunteers associated with the +production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm +electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, +including legal fees, that arise directly or indirectly from any of +the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this +or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any +Defect you cause. + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of +computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It +exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations +from people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future +generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see +Sections 3 and 4 and the Foundation information page at +www.gutenberg.org + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by +U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's business office is located at 809 North 1500 West, +Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up +to date contact information can be found at the Foundation's website +and official page at www.gutenberg.org/contact + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without +widespread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine-readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To SEND +DONATIONS or determine the status of compliance for any particular +state visit www.gutenberg.org/donate + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. To +donate, please visit: www.gutenberg.org/donate + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project +Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be +freely shared with anyone. For forty years, he produced and +distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of +volunteer support. + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in +the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not +necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper +edition. + +Most people start at our website which has the main PG search +facility: www.gutenberg.org + +This website includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/66037-0.zip b/old/66037-0.zip Binary files differindex 483526c..483526c 100644 --- a/66037-0.zip +++ b/old/66037-0.zip diff --git a/66037-h.zip b/old/66037-h.zip Binary files differindex c7ec607..c7ec607 100644 --- a/66037-h.zip +++ b/old/66037-h.zip diff --git a/old/66037-h/66037-h.htm b/old/66037-h/66037-h.htm new file mode 100644 index 0000000..b84a384 --- /dev/null +++ b/old/66037-h/66037-h.htm @@ -0,0 +1,3202 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" + "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> +<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> +<head> +<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> +<title>Turgenev, Elektitaj Noveloj—A Project Gutenberg eBook</title> +<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" /> +<style type="text/css"> +<!-- +body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} +div.titlepage {font-size: 1.2em; text-align: center; line-height: 1.7; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;} +td.numb {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;} +.smaller {font-size: smaller;} +h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 0.2ex;} +h2 {font-size: 1.7em; letter-spacing: 0.2ex;} +h3 {font-size: 1.3em; text-align: center; margin-top: 2em;} +div.section {text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; page-break-before: always;} +div.toc {text-align: left; margin-top: 4em; padding-left: 2em; max-width: 25em;} +td {text-indent: -1em; padding-left: 1em;} +.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%; font-style: italic;} +.footnotes {border: dashed 1px; margin: 4em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;} +.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;} +.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;} +.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;} +.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} +--> +</style> +</head> +<body> + +<div style='text-align:center; font-size:1.2em; font-weight:bold'>The Project Gutenberg eBook of Elektitaj noveloj, by Ivan Sergeevich Turgenev</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and +most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions +whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms +of the Project Gutenberg License included with this eBook or online +at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you +are not located in the United States, you will have to check the laws of the +country where you are located before using this eBook. +</div> + +<p style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Title: Elektitaj noveloj</p> + +<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Author: Ivan Sergeevich Turgenev</div> + +<div style='display:block; margin-top:1em; margin-bottom:1em; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Translator: Alexandra Mexin</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'>Release Date: August 11, 2021 [eBook #66037]</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'>Language: Esperanto</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'>Character set encoding: UTF-8</div> + +<div style='display:block; margin-left:2em; text-indent:-2em'>Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)</div> + +<div style='margin-top:2em; margin-bottom:4em'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***</div> +<div style="text-align: center;"> +<p style="font-size:170%;">INTERNACIA<br /> +MONDLITERATURO</p> + +<p style="font-size:120%;">Kolekto de la plej famaj verkoj<br /> +el ĉiuj naciaj literaturoj</p> + +<p class="smaller"> +FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br /> +ESPERANTO-FAKO</p> +</div> + + +<div class="titlepage"> +<h1>I. S. TURGENEV<br /> + +ELEKTITAJ NOVELOJ</h1> + +<p style="font-size:120%;">El la rusa originalo tradukis<br /> + <b>Alexandra Mexin</b></p> + +<p>FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923<br /> +ESPERANTO-FAKO</p> +</div> + + +<div class="smaller"> +<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ</p> + +<p>PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG</p> +</div> + + +<div class="toc"> +<p><b>TABELO DE ENHAVO</b></p> + +<table summary="Table of contents"> +<tr><th> </th><th>Paĝo</th></tr> +<tr><td><a href="#nr1">Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev</a></td><td class="numb">7</td></tr> +<tr><td><a href="#nr2">Mumu</a></td><td class="numb">13</td></tr> +<tr><td><a href="#nr3">Beĵin-Herbejo</a></td><td class="numb">50</td></tr> +<tr><td><a href="#nr4">Poemetoj en prozo</a><br /> +Hundo — Sfinkso — Egoisto — Lazurregno — Festo en la +ĉielo — Haltu! — Morgaŭ! Morgaŭ! — Rozo — Nimfoj.</td><td class="numb">77</td></tr> +</table></div> +<!-- p.007 --> + + + +<div class="section" id="nr1"> +<h2>ANTAŬPAROLO</h2> + +<p>KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV</p> +</div> + +<p>La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, +konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn +verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu +<i>rusa</i> poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia +popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al +<i>Ivan Turgenev</i>; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li +estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis +lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la +arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj +literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan +kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej +bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, +ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile +kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la +fremdecan regnon de la rusa animo.</p> + +<p>La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la +mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa +popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu +subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta +rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj.<!-- p.008 --> La +rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel +eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, +kio povus — rekte aŭ malrekte — akceli la forigon de la servuto. +Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la +liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ +la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies +konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili +suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de +tiu epoko.</p> + +<p>Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj +nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la +servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj +estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj — kvankam hontante pri +la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel +de bestoj — tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe <i>agi</i> kontraŭ tiu +profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj — noblaj kaj +bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon +kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia +patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev +apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.</p> + +<p><i>Ivan Sergejeviĉ Turgenev</i> (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, +en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda +vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En +tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn +edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn +kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la +senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue +rimarkis la malgajan sorton de la<!-- p.009 --> servutularo, bedaŭrinde en sia +hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma +servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto +restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la +sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo +en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. +Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li +studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni +en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.</p> + +<p>Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj +interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian +kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino +ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la +hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte +la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando +kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion +kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev +definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj +komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.</p> + +<p>Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan +verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la +servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro +1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre +grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo +Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj +da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis +la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la +liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.</p><!-- p.010 --> + +<p>En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis +ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela +nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la +lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, +la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda +verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, +la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en +Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la +famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado +ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...</p> + +<p>Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj +skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. — +Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. — +Li apartenas al la tuta homaro!</p> + +<p>La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas +al diversaj periodoj de lia verkado.</p> + +<p>La novelo „<i>Mumu</i>“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto +kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la +sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas +de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj +destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte +al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, +simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, +Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas +al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la +sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan +respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. +Fine<!-- p.011 --> Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto +Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, +kiujn li iam legis.</p> + +<p>La dua rakonto „<i>Beĵin-Herbejo</i>“ estas prenita el la libro +„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev +pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj +knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora +babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas +parte de la malklereco — la kamparanoj ne povas klarigi naturajn +fenomenojn — parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu +strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. — La bela +rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.</p> + +<p>Kiel fina akordo sonas la lirikaj „<i>Poemetoj en prozo</i>“, aperintaj +en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj +tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri +sia sorto, pri morto kaj senmorteco.</p> + +<p class="far_sig">Alexandra Mexin.</p><!-- p.012 --> +<!-- p.013 --> + + + +<div class="section" id="nr2"> +<h2>MUMU</h2> +</div> + +<p>En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza +domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis +iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis +oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis +malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia +avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja, +malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.</p> + +<p>El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la +kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita +surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en +malgranda „izba“<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>, loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis +siajn devojn, kiel servutulo.</p> + +<p>Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia — li estis +kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis: +kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne +sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum +la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus +betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per +triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj +malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado +ŝajnis solene grava. Li estis bravulo<!-- p.014 --> kaj ĉia fraŭlino volonte +edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.</p> + +<p>Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je +la somero oni kudris por li kaftan-on<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>, je la vintro-felpelton, +enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon — kaj li ricevis la oficon de +kortgardisto.</p> + +<p>Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis +kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj +homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur +fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li +okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna +sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis +en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj +jen — oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per +fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, +knare — sed kien — tion nur Dio scias!</p> + +<p>Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je +amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe +haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, +ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon +de sia enigma situacio.</p> + +<p>Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la +balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia +vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.</p> + +<p>Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la +urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio, +ke li devis purigi la<!-- p.015 --> korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun +akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la +kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.</p> + +<p>Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon +oni povis trovi en la korto.</p> + +<p>Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, +li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj +forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel +vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn +— li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ +la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin +en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke +preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la +teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li +povis ilin aŭdi.</p> + +<p>Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, — ili lin timis — +sed tamen li konsideris ilin „siaj“.</p> + +<p>Ili interkompreniĝis helpe de signoj; — li plenumis akurate ĉiujn +ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian +lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis +ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, +li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj +disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; +ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin +estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena +viransero.</p> + +<p>Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, +kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el +kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj —<!-- p.016 --> vere gigantecan liton: ĝi ne estus +kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>.</p> + +<p>Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo — tableto +samspeca. Ĉe la tableto — la tripieda seĝo, malalta, tiel +solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.</p> + +<p>Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la +ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.</p> + +<p>Li ne ŝatis, ke oni venas al li.</p> + +<p>Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.</p> + +<p>La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj +kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur +lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed +ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. +Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun +oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem — homo +ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus +loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. +Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, +akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.</p> + +<p>Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, +kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se +oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.</p><!-- p.017 --> + +<p>La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun +antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.</p> + +<p>„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci +pensas? Eble li serioziĝos.“</p> + +<p>„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.</p> + +<p>„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“</p> + +<p>„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne +malesperu.“</p> + +<p>„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“</p> + +<p>Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.</p> + +<p>„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon +plezure. „Ĉu ci aŭdas?“</p> + +<p>„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.</p> + +<p>Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo +kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue +forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj +enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li +malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton +estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian +konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri +Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la +ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.</p> + +<p>Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn +tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun +makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas +sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando — +la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian +sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne +vidante ian kareson.</p><!-- p.018 --> + +<p>Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ +ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en +kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis +kamparanoj — jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco +tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi +sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu +afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu +kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ +ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi +preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi +ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde +ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim +komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante, +poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine — ekamis ŝin. Ŝi plaĉis +al li pro kio — Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo, +ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton, +singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de +la sinjorino — iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis, +ekkriis — malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese +muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj +flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian +manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis +ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie +vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan +ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per +la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio. +Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto. +Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj, +pikaludoj. Sed neniu<!-- p.019 --> tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis +ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la +fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis +tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu +fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel, +ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite +Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la +kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke +ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la +kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen — muta diablo, +arbarkoboldo“<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>, duonvoĉe ĉiuj balbutis, — la ĉambelanino levis sin +kaj foriris en la servistinejon.</p> + +<p>Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus +rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li +fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie +li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis +per ĝi.</p> + +<p>Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la +servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman +tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la +sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino, +nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri — „kiel li cin +mallevigis per sia tro peza<!-- originale: tropeza --> mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al +Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston. +Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis +jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li +atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino; +la kaftanon al li promesis la<!-- p.020 --> domestro. Sed subite la sinjorino +decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.</p> + +<p>La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo, +kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La +sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras +Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion, +kion faris Gerasim), sed tamen — li estas homestaĵo senparola. Ĉu +estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n? +Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu +arbardiablo — ke Dio min pardonu — ekscios, ke oni edzinigos +Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni +ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, — pekis mi, +pekulo<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a> — neniel oni konsentigos!“</p> + +<p>Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La +malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin +apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn +piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“</p> + +<p>Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton +nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis +ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn +harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“</p> + +<p>„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci +estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“</p> + +<p>Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.</p> + +<p>„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je +kiu ci similas?“</p><!-- p.021 --> + +<p>Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn +flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, — +precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra +piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.</p> + +<p>„Kio do?“</p> + +<p>„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci +similas, — pekis mi, pekulo — jen, al kiu ci similas.“</p> + +<p>Kapiton rapide ekpalpebrumis.</p> + +<p>„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.</p> + +<p>„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu +do!“</p> + +<p>„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato — +efektive“, rediris Kapiton.</p> + +<p>„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe +punata — jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon +ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“</p> + +<p>„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro +— neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi +efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon — +ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo — estis kunulo mia, kiu +allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“</p> + +<p>„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne +pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al +la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci +edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci +komprenas?“</p> + +<p>„Kial do ne kompreni?“</p><!-- p.022 --> + +<p>„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus — cin teni severe. Sed +tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“</p> + +<p>„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ. +Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“</p> + +<p>„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas +laŭorde. — Nur jen kio — fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“</p> + +<p>„Kiun, permesu demandi?“</p> + +<p>„Tatjana-n.“</p> + +<p>„Tatjana-n?“</p> + +<p>Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.</p> + +<p>„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“</p> + +<p>„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed +vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa +monstro ... li ja ŝin...“</p> + +<p>„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la +ĉambelano ... „sed ja...“</p> + +<p>„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio, +li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja +havas manon — bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas — vere, +la manon kiel Minin kaj Poĵarskij<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>. Li, mutulo, batas kaj mem +ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne +estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda +kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila +Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial +do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, —<!-- p.023 --> mi +kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema — sed tamen +mi estas — homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“</p> + +<p>„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“</p> + +<p>„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino +al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia +estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro — +germano, — en plej bela aĝo — batadis min mia frato, — fine, jen +kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“</p> + +<p>„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio +rakontas? Verdire?“</p> + +<p>„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia +sinjoro min punas, poste li min publike salutas — mi tamen restas +homo. Sed suferi pro tiu...“</p> + +<p>„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.</p> + +<p>Kapiton foriris.</p> + +<p>„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“</p> + +<p>„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La +elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.</p> + +<p>La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.</p> + +<p>„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.</p> + +<p>Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.</p> + +<p>„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La +ĉambelano fikse rigardis ŝin.</p> + +<p>„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis +por vi la fianĉon.“</p> + +<p>„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel +fianĉon por mi?“</p><!-- p.024 --> + +<p>„Kapiton-on, la botiston.“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo +esperas, ke ci...“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Nur jen — malŝanco<!-- originale: malsanĉo --> ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. +Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“</p> + +<p>„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“</p> + +<p>„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras — li +mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“</p> + +<p>„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“</p> + +<p>„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“</p> + +<p>„Kion vi deziras?“</p> + +<p>La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! — Nu, +bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi +vidas, ke ci vere estas humilulino.“</p> + +<p>Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.</p> + +<p>„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ +pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la +tumultulon pacigos ... se io okazos — mi tuj sciigos la policon ... +Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi +pri la samovaro<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>, mia respektindulino.“</p> + +<p>Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi +ekploris, poste — forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton +ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta +kaj rakontis al<!-- p.025 --> li detale — kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia +sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon +kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel +amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton +al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin +memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. +Ili disiĝis maldelikate kaj silente.</p> + +<p>Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon +priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte +pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>. Tiu ĉi +akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun +la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage +kiel nokta veturigisto.</p> + +<p>Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la +raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero +sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos +ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri +la aferoj.</p> + +<p>La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, +sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris +ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed +ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne +forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke +oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro +ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte +demandis pri konsiloj, kvankam<!-- p.026 --> li ne respondadis ion alian ol „jen +ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! — jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por +en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie +staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis +facile agi perforte, — sed — ke Dio antaŭgardu — la sinjorino +maltrankviliĝos pro la bruo, — malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, +pensis, finfine, elpensis.</p> + +<p>Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe +la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis +ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la +orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj +iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino +longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke +alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis +Kapiton-on el la ĉambreto — ĉar la afero lin koncernis. Gerasim +estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la +ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj +oni lin observis ...</p> + +<p>La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, +laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis +la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la +ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la +okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte +kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte +al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin +rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian +ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka +poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante<!-- p.027 --> sur +sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante — kantis; tio estis +— balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion +faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn +vemalgajajn melodiojn.</p> + +<p>Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.</p> + +<p>Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian +kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne +atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.</p> + +<p>La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>, iris +al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago +Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.</p> + +<p>Sed de la rivero li revenis sen akvo — li ial rompis dumvoje la +barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis +sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la +vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi +ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton +fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin +kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. +En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki +ĉiujn, ke — kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo — +li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke +oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li +povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur +lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. +Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la +kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>, Gerasim<!-- p.028 --> +eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi +— por rememorigo pri li — ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis +antaŭ unu jaro<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn +ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni — ŝi eligis +larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, +interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis +la limbaraĵo<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a> kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe +la Krima Trairejo, svingis la manon<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a> kaj ekmarŝis laŭlonge de la +rivero.</p> + +<p>Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al +li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis +etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne +povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka +kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, +ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris +hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan +hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris — unue en la +ĉevalejon por alporti pajlon, poste — en la kuirejon, kie li prenis +pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte +la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido +estis nur trisemajna, — ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta +vidi — unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne +povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. +Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. +La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj +troglutante.<!-- p.029 --> Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan +nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis +apud ĝi kontente kaj kviete.</p> + +<p>Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian +adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, +etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. +Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis +belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto +tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, +ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin — mutuloj +scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado — <i>Mumu</i>. Ĉiuj +domanoj amis ĝin kaj vokis „<i>Mumunja</i>“. Ĝi estis tre komprenema, +karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre +amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, +ĉu li estis ĵaluza — Dio scias ...</p> + +<p>La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, +kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li — tiu ĉevalo kaj la +hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis +liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi +al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia +pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim +ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis +sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, +kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la +buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime +trifoje. Sed la voĉeto akra de <i>Mumu</i> aŭdiĝis neniam vane: — aŭ kiam +iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro<!-- originale: cirkaŭbaro -->, aŭ ie io suspektinda +bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...</p><!-- p.030 --> + +<p>Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava +kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita<!-- originale: aligita --> +al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, +— li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte +eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, +kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.</p> + +<p><i>Mumu</i> neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis +lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience +atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, +jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la +pordoj.</p> + +<p>Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj +estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: +iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis +tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La +akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: +oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue — ĉar +tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en +sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due +— ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en +malserenan, malafablan humoron.</p> + +<p>Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj — ŝi ĉiumatene +divenprovis la kartojn — ŝi atendis la plenumon de sia deziro; +la teon ŝi opiniis aparte bongusta — tial la ĉambristino ricevis +laŭdon kaj kiel rekompencon — dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto +sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj +alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; +en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto,<!-- p.031 --> kuŝis <i>Mumu</i> kaj fervore +dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.</p> + +<p>„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“</p> + +<p>La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin +ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu +subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia +estro.</p> + +<p>„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de +la mutulo.“</p> + +<p>„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu +li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun +ne vidis? Venigu ĝin.“</p> + +<p>La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.</p> + +<p>„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj <i>Mumu</i>! Ĝi estas en la ĝardeneto.“</p> + +<p>„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas <i>Mumu</i>! Tre bela nomo!“</p> + +<p>„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“</p> + +<p>Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti +<i>Mumu</i>, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la +voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj +skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ +infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin +ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis +sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. +Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de +mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim +ŝajnis mirigita, sed alvokis <i>Mumu</i>, levis ĝin de la tero<!-- p.032 --> kaj +enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis +sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. <i>Mumu</i>, neniam +en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis +forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj +premis sin al la pordo.</p> + +<p>„<i>Mumu</i>, <i>Mumu</i>, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la +mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“</p> + +<p>„Alproksimiĝu, <i>Mumu</i>, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: +„venu do!“</p> + +<p>Sed <i>Mumu</i> sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.</p> + +<p>„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi +estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“</p> + +<p>„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la +akompanistinoj.</p> + +<p>Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ <i>Mumu</i>, sed la +hundo eĉ ne flaris la lakton, — ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.</p> + +<p>„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj +volis ĝin mankaresi. Sed <i>Mumu</i> konvulsie turnis la kapon kaj montris +la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento +ĉiuj silentis. <i>Mumu</i> nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj +petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo +de la hundo ŝin timigis.</p> + +<p>„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin +mordis? Ke Dio nin gardu!“ (<i>Mumu</i> ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, +ho!“</p> + +<p>„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa +fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“</p> + +<p>Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La +virinoj, time rigardante unu la alian, volis<!-- p.033 --> ŝin sekvi, sed ŝi +haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne +invitis!“ kaj foriris.</p> + +<p>La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis <i>Mumu</i> +kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. +Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino +sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego +fulmotondra.</p> + +<p>Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!</p> + +<p>Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne +kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi +saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris +je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, +— unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi +Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.</p> + +<p>„Diru — do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis +la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en +nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“</p> + +<p>„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta +voĉo.</p> + +<p>„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial +ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la +korthundon?“</p> + +<p>„Jes, certe. Volĉok...“</p> + +<p>„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio +okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas +hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi +venis al la fenestro — ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian<!-- p.034 --> +aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino +silentis iom.</p> + +<p>„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu<!-- originale: Cu --> ci aŭdis?“</p> + +<p>„Mi obeas.“</p> + +<p>„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>.“ +Gavrila eliris.</p> + +<p>Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la +tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono +sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En +la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de +mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn +nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La +ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. +Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.</p> + +<p>La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj +botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj +Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel +ĉiam, de <i>Mumu</i>. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn +de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis +ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. +<i>Mumu</i>, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, +elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, +kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, +ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte +sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis +al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis +la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la<!-- p.035 --> aĉetinto almenaŭ dum unu +semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis +hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, +kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li +transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi +tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.</p> + +<p>Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el +la domo, li tuj rimarkis la foreston de <i>Mumu</i>; neniam okazis, ke +<i>Mumu</i> ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li +enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed <i>Mumu</i> +ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo +per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, +mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas <i>Mumu</i>, kaj nur +kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La +ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al +la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.</p> + +<p>Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, +necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li +trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj +fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep +kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „<i>Mumu!</i>“ — sed +<i>Mumu</i> ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu +ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la +sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.</p> + +<p>La tutan tagon Gerasim ne aperis — anstataŭ li la veturigisto Potap +iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La +sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila +respondis, ke jes.</p> + +<p>Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li +venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris,<!-- p.036 --> ne salutinte iun. +Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ +ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe — li baldaŭ +revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.</p> + +<p>Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; +subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, +sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen — iu +tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. +Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis <i>Mumu</i>, premegis +ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, +lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme +malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis<!-- originale: ĉirkaurigardis -->, kaj, certiĝinte, ke +neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim +jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni +ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, +kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li +decidis agi singardeme.</p> + +<p>Li manĝigis al <i>Mumu</i> panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, +kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage +lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur +nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo<!-- originale: porto --> li ŝtopis per malnova +feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ +nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.</p> + +<p>La kompatinda surdulo ne komprenis, ke <i>Mumu</i> povis sciigi pri sia +reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la +hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia +ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin<!-- p.037 --> +kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite +skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la +sinjorino tion ne ekscios.“</p> + +<p>Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun +tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, +propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por +esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, +enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, +ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.</p> + +<p>Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam +noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed +en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. +Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni — +sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia +brueto. <i>Mumu</i> streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la +baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por +la nokto.</p> + +<p>En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post +longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga +vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ +haltis. — „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“ +La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. — „Ho, +ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu +hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree +la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi +svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston +Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio, +ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson, +dormis dek kvar<!-- originale: dekkvar --> el dudek kvar<!-- originale: dudekkvar --> horoj, la restan<!-- p.038 --> tempon ĉiam sopiris +kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj — ĉi tiu +kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj +plumoj<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis +al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj +gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo, +komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis +ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras +ŝian morton. Dume la malŝanca <i>Mumu</i> daŭrigis sian bojadon kaj +Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.</p> + +<p>„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la +okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi +kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, — tiu kuris por veki +Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.</p> + +<p>Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn +ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per +sia koro, li ekkaptis <i>Mumu-n</i> subbrake, enkuris en sian ĉambreton +kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte +penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege, +ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris +al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov +Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron, +teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke +la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi +nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone — +ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus +trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed<!-- p.039 --> la kuracisto, en rapido, verŝis en +la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la +laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis +jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte +kunpremante la buŝon de <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila +atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo +de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel +fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en +la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.</p> + +<p>„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, — +ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta; +kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. — „Ljubov +Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino, +al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras +por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus +tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do, +mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“</p> + +<p>Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri +kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj +marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila +antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne +blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis +onklo Ĥvost kaj klopode ordonis — t. e. nur dismovis la manojn; +post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis +alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la +ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo, +armitaj<!-- p.040 --> de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan. +Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:</p> + +<p>„Malfermu!“</p> + +<p>Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.</p> + +<p>„Oni diras al ci — malfermu!“ ripetis li.</p> + +<p>„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas +surda, li ne aŭdas.“</p> + +<p>Ĉiuj ekridis.</p> + +<p>„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.</p> + +<p>„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“</p> + +<p>Gavrila kliniĝis.</p> + +<p>„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“</p> + +<p>„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“</p> + +<p>Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:</p> + +<p>„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj +ree ekridis.</p> + +<p>Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.</p> + +<p>„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“</p> + +<p>„Bone, laŭ via ordono!“</p> + +<p>Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon +internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“ +Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto +larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo +kiel turnludilo; Gavrila — la unua. Onklo Ĥvost fermis sian +fenestron.</p> + +<p>„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim +senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la +ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de +supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia<!-- p.041 --> ruĝa, +kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila +iom antaŭenpaŝis.</p> + +<p>„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis +al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la +hundon — „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“</p> + +<p>Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon, +kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la +ĉambelanon.</p> + +<p>„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim +mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al <i>Mumu</i>, +kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante +la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo, +kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem +prenas sur sin — forigi <i>Mumu-n</i>.</p> + +<p>„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.</p> + +<p>Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian +bruston kaj brufermis la pordon.</p> + +<p>Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.</p> + +<p>„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“</p> + +<p>„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja +faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas +certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“</p> + +<p>„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost +malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.</p> + +<p>„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“</p> + +<p>„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava +nankena kitelo, — tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, — „ci ja +nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj +kuru al mi.“</p><!-- p.042 --> + +<p>Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La +servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.</p> + +<p>Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la +raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris +nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris, +frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la +influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.</p> + +<p>Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto +malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan +kaftanon, li kondukis <i>Mumu-n</i> per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por +lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj +en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin; +sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n +kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en +restoracion kun <i>Mumu</i>, atendis, ĝis li eliros.</p> + +<p>Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn +mansignojn.</p> + +<p>Li mendis „ŝĉi“<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a> kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn +sur la tablo. <i>Mumu</i> staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per +siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta +kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la +teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron +sur la teron. <i>Mumu</i> ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ +tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis: +du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la +krutan frunteton<!-- p.043 --> de la hundo, alia — en la „ŝĉi“. Li kovris sian +vizaĝon per la mano. <i>Mumu</i> formanĝis la duonon el la telero kaj +deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj +eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.</p> + +<p>Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj, +lin preterlasante, ree lin sekvis.</p> + +<p>Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante <i>Mumu-n</i> je la ŝnureto. +Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed +tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris +en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj +forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li +direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj +kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe), +kaj ensaltis en unu kun <i>Mumu</i>.</p> + +<p>Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo +de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis +kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu +momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe, +skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj +reiris lamante en sian pajltendon.</p> + +<p>Gerasim senĉese remis. Jen — jam restis la urbo Moskva malantaŭe. +Jen — jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj — herbejoj, +legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni +povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis +sian kapon al <i>Mumu</i>, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa +trabeto — la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li +restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia<!-- originale: sia --> dorso, +dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim<!-- p.044 --> +rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la +ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ +la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje +ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la +vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la +okulojn.</p> + +<p>Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta <i>Mumu</i>, +nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por +li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas +sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur +la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili +plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris +ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.</p> + +<p>Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on, +revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.</p> + +<p>„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion +promesis.“</p> + +<p>Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme. +Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga +estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni +povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“</p> + +<p>„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon +per la kulero.</p> + +<p>„Kiel? Kiam?“</p> + +<p>„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la +pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis +malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, — +ne tedu, eble volis li diri — kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve, +kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian +nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas<!-- p.045 --> fortikan manon, nenion oni povas +diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por +dormi.</p> + +<p>Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte +paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en +la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian +vilaĝon. Droniginte la kompatindan <i>Mumu-n</i>, li kuris en sian +ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan +ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron +kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni +kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino, +kuŝis nur dudek verstojn<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a> flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble +kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris +antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis +fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme +maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en +fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona, +varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ +blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe +alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la +nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la +alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ +la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj +fortikaj piedoj.</p> + +<p>Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu +venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta +renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon, +petole disblovas liajn<!-- p.046 --> harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la +blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis +en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis +antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno +briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj +Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.</p> + +<p>Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la +soldatedzino<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>, kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj +„ikonoj“<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a> kaj tuj iris al la vilaĝestro.</p> + +<p>La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim, +kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon — kaj li ekfalĉis laŭ +sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante +liajn falĉmovojn.</p> + +<p>En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon. +Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis, +rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris +aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis +al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni +nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la +hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la +tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo +Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni +ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino +iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed +tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon. +Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj<!-- p.047 --> ne zorgis plu +pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis +kontraŭ la depago.</p> + +<p>Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone +fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel +antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis, +ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne +rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.</p> + +<p>„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante +edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus +allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de +la mutulo disvastiĝas ĉien.</p> + + + +<div class="section" id="nr3"> +<h2>BEĴIN-HERBEJO</h2> +</div> + +<p>Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la +bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la +frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas +disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno — ne flambrila, +rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel +antaŭ la ventego — sed la suno — afable radibrila — pace elnaĝas +el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en +ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj +randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el +forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje +kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ +la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, +kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge +de<!-- p.048 --> la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde +diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli +malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, — ne estas +plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj +kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento +dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie +egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras +sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: — apenaŭ rimarkebla +pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la +lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj +vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la +suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas +ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel +zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj +ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de +ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la +deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, +dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj — +nepra signo de la persista bonvetero — per blankaj polvamasoj vagas +sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por +la rikolto de la greno.</p> + +<p>Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio<a href="#Footnote21" class="fnanchor">[21]</a>. +Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako +tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la +vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu +lumigita per<!-- originale: pe --> radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis +noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj<!-- p.049 --> +paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la +monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. +Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj +malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis +mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa +tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi +estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris +tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris +la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ +mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, +tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. +Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, +laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj +senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara +ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante +en sian neston.</p> + +<p>„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la +veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, +fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj +nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en +la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga +okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi +iris dum la tago.</p> + +<p>„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! +jen tie — eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? +Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni +dekstren!“</p><!-- p.050 --> + +<p>Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta +kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la +vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la +malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de +herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ +mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al +tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn +flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur +la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam +apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ +mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, +alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo +de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo +ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj +ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.</p> + +<p>Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.</p> + +<p>„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande +rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej +prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur +balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al +mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi +subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton +kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi +krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur +ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne +ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. +Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje<!-- p.051 --> pendis super tiu +loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj +plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis +nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi +estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni +la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde +ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi +tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis +en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia +sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post +kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj +jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi +teruran abismon.</p> + +<p>Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, +ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero +ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj +de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis +ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per +abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la +duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis +la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis +al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, +per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. +Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita +la antaŭa parto de ies eta buklokapo.</p> + +<p>Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia +regiono sub la nomo „<i>Beĵin-Herbejo</i>“. Sed mi ja ne povis revojaĝi +hejmen, precipe nun, nokte; miaj<!-- p.052 --> piedoj ne moviĝis plu pro laceco. +Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la +societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj<a href="#Footnote22" class="fnanchor">[22]</a>.</p> + +<p>Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan +branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj +blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis +ĉirkaŭ la fajroj. Du — tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al +iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe +mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.</p> + +<p>Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la +fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis +ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en +la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a>.</p> + +<p>Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la +kampon kaj frumatene hejmen — la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj +duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide +rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn +kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... +Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo +aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; +antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, +kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.</p> + +<p>Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili +demandis min, de kie mi venas, silentis iomete<!-- p.053 --> kaj donis al mi +lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto +kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj +tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa +respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans +la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la +fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide +foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis +la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo +brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta +mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente +kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree +malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, +spirblovante.</p> + +<p>El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial +ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli +malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj +arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis +super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston +la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera +nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo +subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro +ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte +kraketis la fajretoj...</p> + +<p>Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco +estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia +ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la +fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;<!-- p.054 --> +unue ili blekegis, poste — nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la +neeblecon — plenumi sian deziron.</p> + +<p>La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj +Vanja<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado +kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.</p> + +<p>La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia +knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj +haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj +signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro +bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, +flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne +enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua +zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj +estis liaj — ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde +starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, +vizaĝon palan, plenan je cikatroj<!-- originale: cikratoj -->; grandan, sed regulforman buŝon. +Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, +verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, +en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo +konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de +la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan +nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj +esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne +malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ +blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta +felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj +li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn;<!-- p.055 --> dika ŝnuro, trivice +zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran +kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La +kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja +rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan +mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed +strange impresis liaj okuloj — nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, +volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis +malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi +komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun +malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan +blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.</p> + +<p>Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la +knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi +estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante +sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al +tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la +randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis +ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis +ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi +ŝajnigis min dormanta.</p> + +<p>La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj +tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis +al Iljuŝa kaj — kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion — +demandis lin:</p> + +<p>„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“</p> + +<p>„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa +per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al +lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“</p> + +<p>„Kie ĝi loĝas?“</p><!-- p.056 --> + +<p>„En la malnova ĉerpejo<a href="#Footnote25" class="fnanchor">[25]</a>.“</p> + +<p>„Ĉu vi laboras en la fabriko?“</p> + +<p>„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“</p> + +<p>„Jen vi, fabrikuloj!“</p> + +<p>„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun +Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun +Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ — entute ni estis +dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en +la ĉerpejo. Tio estas — la laborobservisto Nazarov malpermesis al +ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu +ĉi tie — ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la +fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la +hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super +ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: +ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris +super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, +ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo<a href="#Footnote26" class="fnanchor">[26]</a> estas fermita. Ni estis +mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la +rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo +kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj +ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, +atendis iomete — tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis — +rigardas — nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la +pelvo, ekmoviĝis, leviĝis,<!-- p.057 --> eniĝis por momento en la akvon, flugis +iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. +Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis +sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, +ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, +unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“</p> + +<p>„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial<!-- originale: Kiel --> do ĝi ektusis?“</p> + +<p>„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“</p> + +<p>Ĉiuj eksilentis.</p> + +<p>„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“</p> + +<p>Pavluŝa palpis ilin.</p> + +<p>„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, +rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“</p> + +<p>„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo +Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia +ĉeesto.“</p> + +<p>„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.</p> + +<p>„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“</p> + +<p>„Jes, ni lin konas.“</p> + +<p>„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? +Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al +arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio +scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas +trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub +arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En +dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree +li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, — +sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas +lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... +Ŝi vokas lin al<!-- p.058 --> si, — ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ +gobio, — ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... +La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al +si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de +la nimfo, — sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris +krucosignon<a href="#Footnote27" class="fnanchor">[27]</a>. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: +‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li +faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, +fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas +verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial +ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, +faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en +ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris +krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la +fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila +ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu +tempo li estas ĉiam malgaja.“</p> + +<p>„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do +kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne +obeis ŝin!“</p> + +<p>„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis +voĉeton akran, plendan, kiel rano...“</p> + +<p>„Ĉu cia paĉjo<!-- originale: paĉĵo --> mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.</p> + +<p>„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“</p> + +<p>„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se +ŝi lin alvokis...“</p> + +<p>„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli +ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“</p><!-- p.059 --> + +<p>„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.</p> + +<p>„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi<!-- originale: Ci --> tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘<a href="#Footnote28" class="fnanchor">[28]</a>. +Nur la rivero estas proksima.“</p> + +<p>Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, +preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj +naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide +disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed +tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu +alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado +aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...</p> + +<p>La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon<a href="#Footnote29" class="fnanchor">[29]</a> ...</p> + +<p>„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.</p> + +<p>„He, vi, korvinoj<a href="#Footnote30" class="fnanchor">[30]</a>!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, +la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi +la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris +Pavel.</p> + +<p>Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ +malplena.</p> + +<p>„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge +ĉe ni, en Varnavicaj?“</p> + +<p>„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, +malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj<!-- p.060 --> kavegoj, +terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“</p> + +<p>„Kio do okazis? Rakontu!“</p> + +<p>„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas +enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto +estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, +— eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la +hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil +ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, +kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, +modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj +hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, +la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris +tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la +tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... +vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ +Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. +Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed +la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon<a href="#Footnote31" class="fnanchor">[31]</a>. Li +krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante +la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ +rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. +‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la +okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas +per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li +la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“</p> + +<p>Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj +leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris<!-- p.061 --> de la fajro kaj +malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub +sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado +aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la +maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! +Ĵuĉka<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a>!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el +malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da +tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio +okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi +haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide +malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, +kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.</p> + +<p>„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.</p> + +<p>„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj +ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per +indiferenta voĉo, rapide spirante.</p> + +<p>Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. +Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro +kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion +pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis +mi, lin rigardante.</p> + +<p>„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.</p> + +<p>„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj +ili estas nur vintre.“</p> + +<p>Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li +faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la +ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante +deflanke Pavluŝa-n.</p><!-- p.062 --> + +<p>Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.</p> + +<p>„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. +Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis +ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla +forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“</p> + +<p>„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la +maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en +longbaska kaftano<a href="#Footnote33" class="fnanchor">[33]</a>, ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... +Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. — ‚Kion vi, sinjoro Ivan +Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“</p> + +<p>„Li demandis la sinjoron?“</p> + +<p>„Jes, li demandis...“</p> + +<p>„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro +respondis?“</p> + +<p>„‚Sorĉan herbon<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: +‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘</p> + +<p>‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi +volas, for!‘“</p> + +<p>„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“</p> + +<p>„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni +povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘<a href="#Footnote35" class="fnanchor">[35]</a>.“</p> + +<p>„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, +kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn +superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi +la vivanton, kies<!-- p.063 --> vico estas — morti en la sama jaro... Sidigu cin +nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj +tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana +iris al la preĝeja perono...“</p> + +<p>„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.</p> + +<p>„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie +kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, +vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“</p> + +<p>„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“</p> + +<p>„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste +ŝi rigardas — iras virino. Ŝi fiksrigardas — ho, Disinjoro, do tio +estas ŝi mem, Uljana!“</p> + +<p>„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“</p> + +<p>„Je Dio, ŝi mem.“</p> + +<p>„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“</p> + +<p>„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin — ŝi apenaŭ marŝas, +apenaŭ spiras.“</p> + +<p>Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj +en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, +ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. +La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis +alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, — flugis rekte sur tiun +rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis +en sonora flugado.</p> + +<p>„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi +flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“</p> + +<p>„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de +iu veremulo<a href="#Footnote36" class="fnanchor">[36]</a>, fluginta ĉielen, he?“</p><!-- p.064 --> + +<p>Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.</p> + +<p>„Verŝajne“, li diris fine.</p> + +<p>„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis +ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a>?“</p> + +<p>„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“</p> + +<p>„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“</p> + +<p>„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la +suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la +‚izba‘<a href="#Footnote38" class="fnanchor">[38]</a>, kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, +ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn +en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo +ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, +fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la +landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni +ekvidos Triŝka-n<a href="#Footnote39" class="fnanchor">[39]</a> mem.“</p> + +<p>„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.</p> + +<p>„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, +se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj +hejmsiduloj<a href="#Footnote40" class="fnanchor">[40]</a>! Triŝka — tio estas mirinda homo, kiu venos. Li +estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari +kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos<!-- p.065 --> lin +per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke +ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, +en la malliberejon, — li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni +alportos al li kruĉeton — li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia +fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj +falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi +tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed +oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“</p> + +<p>„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos +tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam +komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. +Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio +okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... +Oni vidas — el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga +kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas +Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro +rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de +sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la +ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro +de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, +ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, +tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia +barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, +sur sian kapon.“</p> + +<p>Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas +ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.</p> + +<p>Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan +malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj +ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta<!-- p.066 --> kiel mola tavolo super la dormantaj +kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, +ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; +ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, +silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante +al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare +antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, +vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, +kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...</p> + +<p>Kostja ektremis. „Kio tio estas?“</p> + +<p>„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.</p> + +<p>„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, +aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“</p> + +<p>„Kion ci aŭdis?“</p> + +<p>„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue +laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci +scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas +profunda akvotruo;<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a> ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. +Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, — el ĝi ekĝemas iu, +tiel plendplene: ‚u—u! u—u! u—u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis +malfrue nokte, kaj la voĉo — tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem +ekploras! Kio tio estis, he?“</p> + +<p>„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la +arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“</p> + +<p>„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn +okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, — +mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“</p><!-- p.067 --> + +<p>„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, +„kiuj tiel plende krias.“</p> + +<p>„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree +eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis +Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“</p> + +<p>„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur +frapas per la manplatoj kaj kraketas...“</p> + +<p>„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin +Fedja.</p> + +<p>„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke +da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, +ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon +frumatene.“</p> + +<p>„Nu, ĉu li ĝin vidis?“</p> + +<p>„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, +malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas +... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“</p> + +<p>„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“</p> + +<p>„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“</p> + +<p>„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.</p> + +<p>Ree ĉiuj eksilentis.</p> + +<p>„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo +de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, +amase...“</p> + +<p>Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj +malrapide levis al la ĉielo siajn<!-- originale: sian --> grandajn, mildajn okulojn. La +okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.</p><!-- p.068 --> + +<p>„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone +fartas?“</p> + +<p>„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.</p> + +<p>„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“</p> + +<p>„Mi ne scias.“</p> + +<p>„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“</p> + +<p>„Mi diros.“</p> + +<p>„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“</p> + +<p>„Kaj al mi ankaŭ?“</p> + +<p>„Jes, ankaŭ.“</p> + +<p>Vanja ekĝemetis.</p> + +<p>„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ +Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan +kaldroneton.</p> + +<p>„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.</p> + +<p>„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“</p> + +<p>La hundoj leviĝis kaj iris post li.</p> + +<p>„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta +kunulo.</p> + +<p>„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“</p> + +<p>„Jes, singardema ... Ĉio<!-- originale: Cio --> povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj +la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: +la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en +la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.</p> + +<p>Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.</p> + +<p>„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en +la akvo?“ demandis Kostja.</p> + +<p>„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi +estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke +oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la +riverfundo.“</p><!-- p.069 --> + +<p>(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure +malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam +montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, +ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide +balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en +la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de +tempo al tempo konvulsie ridas.)</p> + +<p>„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, +ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“</p> + +<p>„Jes, pro tio.“</p> + +<p>„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.</p> + +<p>„Kia Vasja?“ demandis Fedja.</p> + +<p>„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. +Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis +lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li +trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, +knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun +trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: +‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur +Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie +— ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en +la akvo, ŝi rigardas — naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo +Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie +li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, +kiun Vasja kantadis — vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee +plendas al Dio...“</p> + +<p>„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.</p> + +<p>Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.</p><!-- p.070 --> + +<p>„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero +okazis.“</p> + +<p>„Kio do?“ rapide demandis Kostja.</p> + +<p>„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“</p> + +<p>Ĉiuj ektremis.</p> + +<p>„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.</p> + +<p>„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la +voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ +Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“</p> + +<p>„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La +akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri +li, pri Vasja...“</p> + +<p>„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.</p> + +<p>„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“</p> + +<p>La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin +impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.</p> + +<p>„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.</p> + +<p>„Tio — skolopoj<!-- originale: skalopoj --> flugas, fajfas...“</p> + +<p>„Kien ili flugas?“</p> + +<p>„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“</p> + +<p>„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“</p> + +<p>„Jes...“</p> + +<p>„Ĉu malproksime?“</p> + +<p>„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“</p> + +<p>Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.</p> + +<p>Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la +knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi +estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega +... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la +tero; steloj, ankoraŭ<!-- p.071 --> antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio +eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio +eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.</p> + +<p>Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... +Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis +estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La +ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta +brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. +Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...</p> + +<p>Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam +mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam +blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... +Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen +trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ +ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto +jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi +per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la +knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta +lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.</p> + +<p>Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. +Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis — unue<!-- originale: unŭe --> +rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... +elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka — antaŭe, malantaŭe — sur +ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa +polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme +bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, +ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj +gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, +laŭtaj,<!-- p.072 --> ŝajnis kvazaŭ<!-- originale: kzavaŭ --> ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... +Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj +knaboj.</p> + +<p>Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. +Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis +bravulo!</p> + + + +<div class="section" id="nr4"> +<h2>POEMETOJ EN PROZO</h2> +</div> + +<h3>HUNDO</h3> + +<p>Ni estas duope en la ĉambro — mi kaj mia hundo. Terura ventego +blovas ekstere.</p> + +<p>Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.</p> + +<p>Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.</p> + +<p>Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne +komprenas sin mem, — sed mi ĝin komprenas.</p> + +<p>Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la +sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu +de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.</p> + +<p>Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...</p> + +<p>Kaj venos fino al ni!</p> + +<p>Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia — en ĝi?</p> + +<p>Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...</p> + +<p>Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...</p> + +<p>Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo +timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.</p><!-- p.073 --> + + +<h3>SFINKSO</h3> + +<p>Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto +sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta +cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.</p> + +<p>Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi +senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj — kion ili esprimas? +Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub +duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, +sed nur Ojdipus<a href="#Footnote42" class="fnanchor">[42]</a> povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan +paroladon.</p> + +<p>Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn — en ili estas nenio egipta. +Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, +bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo +— — haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj +okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De +kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi +ankaŭ estas sfinkso.</p> + +<p>Viaj okuloj — — senkoloraj, sed profundaj — — parolas ankoraŭ. +Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.</p> + +<p>Sed kie — do sin trovas via Ojdipus?</p> + +<p>Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!</p> + + +<h3>EGOISTO</h3> + +<p>Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.</p> + +<p>Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante<!-- p.074 --> riĉa kaj +bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton +kaj ne trompiĝis.</p> + +<p>Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis +per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.</p> + +<p>Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis +por ĝi procentegojn.</p> + +<p>Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj +ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne +bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.</p> + +<p>Pri neniu li zorgis, krom pri si mem — ĉar li estis modela. Li +sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!</p> + +<p>Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. — Li plej severe mallaŭdegis +kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! — la egoismo de aliaj +malhelpis al la lia.</p> + +<p>Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies +erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de +ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.</p> + +<p>Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis +okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?</p> + +<p>Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, +li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj +elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“</p> + +<p>Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia +ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...</p> + +<p>Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste +akirita virteco, — ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo +de la malvirto!</p><!-- p.075 --> + + +<h3>LAZURREGNO</h3> + +<p>Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!</p> + +<p>Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p> + +<p>Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto +de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.</p> + +<p>Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same +junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.</p> + +<p>Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman +lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo +— la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante +kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.</p> + +<p>Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido +de dioj!</p> + +<p>Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de +forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde +kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis +feliĉega silento ...</p> + +<p>Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la +vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin +portis tien, kien ni deziris.</p> + +<p>Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, +rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj +alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis +nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis +ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.</p> + +<p>La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en +perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia +boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili +virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la +velo supre,<!-- p.076 --> la plaŭdado de la akvofluo post la boato — ĉio parolis +pri amo, pri feliĉiga amo!</p> + +<p>Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie — nevidebla kaj +proksima ... Ankoraŭ unu momento — kaj jen — ekbrilos ŝiaj okuloj, +ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en +neniam velkontan paradizon!</p> + +<p>Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...</p> + + +<h3>FESTO EN LA ĈIELO</h3> + +<p>Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda +palaco.</p> + +<p>Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; — tial li +ne invitis sinjorojn.</p> + +<p>Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis +pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj +kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj +konatoj.</p> + +<p>Sed jen — la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, +ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.</p> + +<p>Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.</p> + +<p>„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.</p> + +<p>„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.</p> + +<p>Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas — kaj +ĝi estas sufiĉe malnova —, ili nun la unuan fojon renkontis unu la +alian.</p> + + +<h3>HALTU!</h3> + +<p>Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun — restu por ĉiam en mia memoro! El +viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed +estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, +de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi +etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.</p><!-- p.077 --> + +<p>Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn +membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?</p> + +<p>Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn +disĵetitajn buklojn?</p> + +<p>Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!</p> + +<p>Jen ĝi — la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, +de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, — oni ne bezonas alian! — +En tiaj momentoj vi estas bela!</p> + +<p>Ili forpasos — kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...</p> + +<p>Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi +troviĝis ekster la pasema, templimita ... — Tiu via momento neniam +finiĝos.</p> + +<p>Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en +mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!</p> + + +<h3>MORGAŬ<!-- originale: MORGAU -->! MORGAŬ!</h3> + +<p>Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom +malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris +horoj post horoj!</p> + +<p>Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li +esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?</p> + +<p>Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la +tago ĵus forpasinta?</p> + +<p>Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, — kaj li estas +prava. —</p> + +<p>„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ +entombigos lin.</p> + +<p>— Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...</p><!-- p.078 --> + + +<h3>ROZO</h3> + +<p>La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.</p> + +<p>La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus +estis transfluginta super vasta ebenaĵo.</p> + +<p>La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la +fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...</p> + +<p>Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la +ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.</p> + +<p>Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed +turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam +delonge estis pli forta ol ŝi ...</p> + +<p>Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.</p> + +<p>Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.</p> + +<p>Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en +kiu, mi ne dubis, iris ŝi.</p> + +<p>Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la +vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.</p> + +<p>Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du +horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.</p> + +<p>Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur +la tablon, antaŭ ŝia seĝego.</p> + +<p>Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja +konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, +okuloj.</p> + +<p>Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, +malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi — kaj ŝiaj okuloj, +subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.</p> + +<p>„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.</p> + +<p>„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“</p><!-- p.079 --> + +<p>Mi ekvolis esprimi saĝecon.</p> + +<p>„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...</p> + +<p>„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi<!-- originale: ĝi --> respondis kaj, sin turninte al +la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.</p> + +<p>„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco +— kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.</p> + +<p>Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.</p> + + +<h3>NIMFOJ</h3> + +<p>Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de +duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.</p> + +<p>La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.</p> + +<p>Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.</p> + +<p>Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro +post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.</p> + +<p>Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, +iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: +‚La granda Pan<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a> estas mortinta!‘“</p> + +<p>La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter +la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“</p> + +<p>Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi +estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! +Mortinta estas la granda Pan!“</p><!-- p.080 --> + +<p>Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian +cerbon. — Se mi vokus?</p> + +<p>Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do +fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“</p> + +<p>Kaj tuj, — kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado +en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. +„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.</p> + +<p>Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli +petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta +piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de +ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>, +bakĥaninoj<a href="#Footnote45" class="fnanchor">[45]</a> malsuprenkuris en la valon.</p> + +<p>Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur +diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, — +kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.</p> + +<p>Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj — sur +ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta +luna falĉileto.</p> + +<p>Diana, ĉu tio estas ci?</p> + +<p>Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.</p> + +<p>Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de +la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, +kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, +fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?</p> + +<p>Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.</p><!-- p.081 --> + +<p>Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis +la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana +preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.</p> + +<p>Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de +rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. +Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la +branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... +ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala +fundo — mi ne scias ...</p> + +<p>Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!</p> + +<div class="footnotes"> +<p><b>Piednotoj</b></p> + +<div class="footnote" id="Footnote01"> +<p><span class="label">[1]</span> Kamparana domo en Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote02"> +<p><span class="label">[2]</span> Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en +Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote03"> +<p><span class="label">[3]</span> Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote04"> +<p><span class="label">[4]</span> La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem +de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la +oficoj, okupitaj de ili.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote05"> +<p><span class="label">[5]</span> Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote06"> +<p><span class="label">[6]</span> Pekis, nominte la diablon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote07"> +<p><span class="label">[7]</span> Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote08"> +<p><span class="label">[8]</span> Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la +teon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote09"> +<p><span class="label">[9]</span> Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por +amuzi<!-- originale: amusi --> ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj +vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote10"> +<p><span class="label">[10]</span> Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia +geedziĝo, ili alportis donacojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote11"> +<p><span class="label">[11]</span> Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote12"> +<p><span class="label">[12]</span> La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote13"> +<p><span class="label">[13]</span> En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote14"> +<p><span class="label">[14]</span> La mansvingo, gesto de senespero.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote15"> +<p><span class="label">[15]</span> La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi +pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote16"> +<p><span class="label">[16]</span> Popola rimedo kontraŭ sveno.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote17"> +<p><span class="label">[17]</span> Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote18"> +<p><span class="label">[18]</span> Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote19"> +<p><span class="label">[19]</span> La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial +la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ +oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote20"> +<p><span class="label">[20]</span> Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote21"> +<p><span class="label">[21]</span> En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote22"> +<p><span class="label">[22]</span> Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante +ilin en la stepoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote23"> +<p><span class="label">[23]</span> Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; +latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote24"> +<p><span class="label">[24]</span> Karesnomoj de — Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote25"> +<p><span class="label">[25]</span> Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas +la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de +la papermuelilo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote26"> +<p><span class="label">[26]</span> Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote27"> +<p><span class="label">[27]</span> La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote28"> +<p><span class="label">[28]</span> „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj +servistoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote29"> +<p><span class="label">[29]</span> La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la +arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. +En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas +virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn +„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, +farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, +konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote30"> +<p><span class="label">[30]</span> Korvinoj, timemaj birdoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote31"> +<p><span class="label">[31]</span> La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote32"> +<p><span class="label">[32]</span> Nomoj de la hundoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote33"> +<p><span class="label">[33]</span> Kaftano, kamparana surtuto.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote34"> +<p><span class="label">[34]</span> „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote35"> +<p><span class="label">[35]</span> „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la +Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu +oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana +„Allerseelen“.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote36"> +<p><span class="label">[36]</span> Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. — La +kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola +fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote37"> +<p><span class="label">[37]</span> La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke +ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote38"> +<p><span class="label">[38]</span> „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote39"> +<p><span class="label">[39]</span> En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn +animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote40"> +<p><span class="label">[40]</span> Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote41"> +<p><span class="label">[41]</span> Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj +rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote42"> +<p><span class="label">[42]</span> Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la +enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi +ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo +kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, +estis regule viraj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote43"> +<p><span class="label">[43]</span> Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote44"> +<p><span class="label">[44]</span> Arbarnimfoj.</p></div> + +<div class="footnote" id="Footnote45"> +<p><span class="label">[45]</span> Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.</p></div> +</div> + +<div class="tnotes"> +<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p> + +<p>Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente +ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn +per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile +registris.</p> +</div> +<div style='display:block; margin-top:4em'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ NOVELOJ ***</div> +<div style='text-align:left'> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Updated editions will replace the previous one—the old editions will +be renamed. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright +law means that no one owns a United States copyright in these works, +so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United +States without permission and without paying copyright +royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part +of this license, apply to copying and distributing Project +Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ +concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, +and may not be used if you charge for an eBook, except by following +the terms of the trademark license, including paying royalties for use +of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for +copies of this eBook, complying with the trademark license is very +easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation +of derivative works, reports, performances and research. Project +Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may +do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected +by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark +license, especially commercial redistribution. +</div> + +<div style='margin:0.83em 0; font-size:1.1em; text-align:center'>START: FULL LICENSE<br /> +<span style='font-size:smaller'>THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE<br /> +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK</span> +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase “Project +Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full +Project Gutenberg™ License available with this file or online at +www.gutenberg.org/license. +</div> + +<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or +destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your +possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a +Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound +by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person +or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this +agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ +electronic works. See paragraph 1.E below. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the +Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection +of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual +works in the collection are in the public domain in the United +States. If an individual work is unprotected by copyright law in the +United States and you are located in the United States, we do not +claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, +displaying or creating derivative works based on the work as long as +all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope +that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting +free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ +works in compliance with the terms of this agreement for keeping the +Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily +comply with the terms of this agreement by keeping this work in the +same format with its attached full Project Gutenberg™ License when +you share it without charge with others. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are +in a constant state of change. If you are outside the United States, +check the laws of your country in addition to the terms of this +agreement before downloading, copying, displaying, performing, +distributing or creating derivative works based on this work or any +other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no +representations concerning the copyright status of any work in any +country other than the United States. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other +immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear +prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work +on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the +phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, +performed, viewed, copied or distributed: +</div> + +<blockquote> + <div style='display:block; margin:1em 0'> + This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most + other parts of the world at no cost and with almost no restrictions + whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms + of the Project Gutenberg License included with this eBook or online + at <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. If you + are not located in the United States, you will have to check the laws + of the country where you are located before using this eBook. + </div> +</blockquote> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is +derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not +contain a notice indicating that it is posted with permission of the +copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in +the United States without paying any fees or charges. If you are +redistributing or providing access to a work with the phrase “Project +Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply +either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or +obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ +trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any +additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms +will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works +posted with the permission of the copyright holder found at the +beginning of this work. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg™. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg™ License. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including +any word processing or hypertext form. However, if you provide access +to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format +other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official +version posted on the official Project Gutenberg™ website +(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense +to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means +of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain +Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the +full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works +provided that: +</div> + +<div style='margin-left:0.7em;'> + <div style='text-indent:-0.7em'> + • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed + to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has + agreed to donate royalties under this paragraph to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid + within 60 days following each date on which you prepare (or are + legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty + payments should be clearly marked as such and sent to the Project + Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in + Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg + Literary Archive Foundation.” + </div> + + <div style='text-indent:-0.7em'> + • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ + License. You must require such a user to return or destroy all + copies of the works possessed in a physical medium and discontinue + all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ + works. + </div> + + <div style='text-indent:-0.7em'> + • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of + any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days of + receipt of the work. + </div> + + <div style='text-indent:-0.7em'> + • You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg™ works. + </div> +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project +Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than +are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing +from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of +the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set +forth in Section 3 below. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +works not protected by U.S. copyright law in creating the Project +Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ +electronic works, and the medium on which they may be stored, may +contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate +or corrupt data, transcription errors, a copyright or other +intellectual property infringement, a defective or damaged disk or +other medium, a computer virus, or computer codes that damage or +cannot be read by your equipment. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right +of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium +with your written explanation. The person or entity that provided you +with the defective work may elect to provide a replacement copy in +lieu of a refund. If you received the work electronically, the person +or entity providing it to you may choose to give you a second +opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If +the second copy is also defective, you may demand a refund in writing +without further opportunities to fix the problem. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO +OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT +LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of +damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement +violates the law of the state applicable to this agreement, the +agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or +limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or +unenforceability of any provision of this agreement shall not void the +remaining provisions. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in +accordance with this agreement, and any volunteers associated with the +production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ +electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, +including legal fees, that arise directly or indirectly from any of +the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this +or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or +additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any +Defect you cause. +</div> + +<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of +computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It +exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations +from people in all walks of life. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s +goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg™ and future +generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see +Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. +</div> + +<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by +U.S. federal laws and your state’s laws. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, +Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up +to date contact information can be found at the Foundation’s website +and official page at www.gutenberg.org/contact +</div> + +<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread +public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine-readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To SEND +DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state +visit <a href="https://www.gutenberg.org/donate/">www.gutenberg.org/donate</a>. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Please check the Project Gutenberg web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. To +donate, please visit: www.gutenberg.org/donate +</div> + +<div style='display:block; font-size:1.1em; margin:1em 0; font-weight:bold'> +Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project +Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be +freely shared with anyone. For forty years, he produced and +distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of +volunteer support. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in +the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not +necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper +edition. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +Most people start at our website which has the main PG search +facility: <a href="https://www.gutenberg.org">www.gutenberg.org</a>. +</div> + +<div style='display:block; margin:1em 0'> +This website includes information about Project Gutenberg™, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. +</div> + +</div> + +</body> +</html> diff --git a/old/66037-h/images/cover.jpg b/old/66037-h/images/cover.jpg Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..9bf6bfa --- /dev/null +++ b/old/66037-h/images/cover.jpg |
