summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/61860-0.txt9556
-rw-r--r--old/61860-0.zipbin177003 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/61860-h.zipbin352418 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/61860-h/61860-h.htm9602
-rw-r--r--old/61860-h/images/cover.jpgbin170393 -> 0 bytes
8 files changed, 17 insertions, 19158 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..4005aaa
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #61860 (https://www.gutenberg.org/ebooks/61860)
diff --git a/old/61860-0.txt b/old/61860-0.txt
deleted file mode 100644
index 111e5e1..0000000
--- a/old/61860-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,9556 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-Title: Marta
-
-Author: Eliza Orzeszkowa
-
-Translator: L. L. Zamenhof
-
-Release Date: April 17, 2020 [EBook #61860]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
-Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
-book was produced from images made available by the
-HathiTrust Digital Library.)
-
-
-
-
-
-
-ELIZA ORZESZKO
-
-MARTA
-
-Rakonto
-
-EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO
-
- tradukis
- D-ro L. L. ZAMENHOF
-
-PARIS
-
- LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
- 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
-
-1910
-
- Droits de traduction et de reproduction réservés.
- Copyright 1910 by Hachette and Co.
-
-
-
-
-MARTA
-
-
-
-
-La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La
-vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino
-estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas
-amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo,
-ĥore konsentas ĉiuj.
-
-La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn,
-amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili
-plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de
-tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ
-averto: vi ne estas en ordo!
-
-Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli
-malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas:
-ni ne estas en ordo!
-
-Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas
-ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la
-recepto.
-
-Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia
-lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina»)
-anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de
-tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).
-
-Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!
-
-La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu,
-ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia
-honoro.
-
-Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni
-jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la
-kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj
-reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la
-steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas
-al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni
-sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al
-la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ
-el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de
-Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste?
-La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas
-kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo,
-kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj
-rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur
-akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto
-de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale
-ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero,
-tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo,
-kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj
-randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj
-balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.
-
-Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la
-sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado
-kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, -- tiam
-alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni
-konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de
-nia dezirego de amo.
-
-Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj
-de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj
-feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj
-marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro
-virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante,
-falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de
-malsato....
-
-Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne
-kontraŭ ĉiuj malsanoj.
-
-Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli
-efika?
-
-Kian?
-
-Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...
-
- * * * * *
-
-La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de
-Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu
-strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al
-siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek
-maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo
-de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.
-
-Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita
-de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la
-profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la
-larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis
-konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj
-belaj.
-
-Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala
-vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto
-alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton,
-pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon
-de granda malĝojo kaj sufero.
-
-De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de
-la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj
-malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la
-plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita
-loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj
-oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj
-tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke
-da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj
-speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo,
-sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj
-de blanka floraĵo.
-
-Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo,
-kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili
-starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du
-ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis
-eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis
-per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki,
-ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por
-ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero,
-en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj
-okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de
-ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo.
-La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.
-
--- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- la skribtablo de la
-patro!
-
-La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon
-grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan
-per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per
-longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda
-fingreto de la infano.
-
--- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- ĉu vi vidas tiun grandan
-nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio
-fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur
-la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La
-patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La
-patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min,
-nek vin...
-
-La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton
-en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto
-alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la
-rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia
-doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj
-larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la
-infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj,
-ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita
-paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco
-kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el
-la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj
-morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze
-de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du
-spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur
-la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis
-ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis
-artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj
-kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora
-brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la
-ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis
-per larmoj la okulojn de la infano.
-
--- Mia liteto, panjo! -- ekkriis la knabineto, -- tiuj homoj forprenas
-ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi
-faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.
-
-La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte
-alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj,
-belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata
-buŝo estis fermita kaj silenta.
-
-Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj.
-Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj
-per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la
-portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj
-malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis
-nun scivole elrigardis sur la korton.
-
-De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo
-kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.
-
--- Sinjorino, -- ŝi diris, -- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu
-oni devis... jen estas la resto de la mono...
-
-Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da
-monpaperetoj.
-
-La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.
-
--- Mi dankas vin, Sonjo, -- ŝi diris mallaŭte, -- vi estis por mi tre
-bona.
-
--- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, -- ekkriis la knabino, -- mi
-servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli
-bone, ol ĉe vi.
-
-Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur
-kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino
-en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en
-siaj blankaj delikataj manplatoj.
-
--- Kaj nun, Sonjo, -- ŝi diris, -- adiaŭ....
-
--- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, -- rediris la knabino, -- mi
-tuj vokos veturilon.
-
-Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano
-eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.
-
-Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon
-malnovan kaj malgajan.
-
-La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn
-kaj la fenestrojn de la domo.
-
--- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?
-
--- Ĉi tie, mia infano, -- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la
-funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la
-pordego.
-
--- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ
-du tagoj.
-
--- Ha! en la mansardo, sendube, -- respondis la pordisto kaj
-aldonis: -- iru supren, mi tuj malfermos.
-
-El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita
-de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -- de malnovaj
-lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris
-sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino
-prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en
-funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.
-
-La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta,
-sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta
-super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono,
-oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj
-blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin
-blankigis.
-
-En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno
-por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo,
-poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita
-katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla
-reto, parte disŝirita kaj kavigita.
-
-La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis
-malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da
-paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
-
-La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien
-la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
-
-La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la
-ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri
-ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.
-
-Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge;
-ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el
-la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da
-tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la
-ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al
-la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi
-ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo,
-tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron.
-Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno
-faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
-
--- Jen tiel, -- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante
-al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de
-la fajro: -- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj
-pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos
-kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo
-estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko,
-la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
-
-Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon,
-sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ
-retenis larmojn.
-
--- Kaj nun, -- ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, -- nun,
-mia sinjorino, mi devas jam iri!
-
-La virino en funebra vesto levis la kapon.
-
--- Vi devas jam iri, Sonjo, -- ŝi ripetis, -- ĝi estas vero, -- ŝi
-aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, -- komencas jam
-vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.
-
--- Ho, ne tio, kara sinjorino! -- ekkriis la knabino, -- por vi mi en
-la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj
-novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj
-ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili
-hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...
-
-Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la
-blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la
-virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de
-la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per
-ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.
-
--- Ne foriru, Sonjo! -- kriis Janjo, -- ne foriru! ĉi tie estas tiel
-terure, tiel malĝoje!
-
-La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn,
-premis al sia koro la plorantan infanon.
-
--- Mi devas, mi devas iri! -- ŝi ripetadis plorĝemante, -- mi havas
-malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por
-ili...
-
-La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian
-elastan talion.
-
--- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, -- ŝi diris per voĉo pli forta
-ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, -- mi ankaŭ havas infanon, por
-kiu mi devas labori...
-
--- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino!
--- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la
-manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi,
-ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.
-
-Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento,
-interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la
-kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis
-la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la
-infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto
-de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis
-la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan
-talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj
-okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro
-de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa
-vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo,
-kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al
-ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita
-al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la
-forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu
-malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto
-serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi
-nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano
-de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn
-loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per
-amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....
-
-Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la
-vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis
-por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta
-infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis
-siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al
-ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto
-ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la
-koro de la patrino.
-
-La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu
-enhavis kelke da monpaperetoj -- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.
-
-Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke
-ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.
-
-Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis
-faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua
-etaĝo.
-
--- Kara sinjoro, -- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, -- ĉu
-vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn
-por mia infano?
-
-La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li
-deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:
-
--- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio
-mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.
-
-Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro.
-La vidvino iris pli malsupren.
-
--- Li ne volis fari al mi komplezon, -- ŝi pensis, -- ĉar li divenas,
-ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li
-portis pezan faskon da ligno.
-
-Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.
-
--- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? -- eksonis apud ŝi virina
-voĉo raŭka kaj malagrabla.
-
-La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto
-proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne
-rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko,
-malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj
-la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.
-
-La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
-
--- Mia bona sinjorino, -- ŝi diris, -- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu
-alportus al mi lakton kaj bulkojn?
-
-La virino pripensis momenton.
-
--- De la kioma etaĝo vi estas? -- ŝi demandis, -- Mi vin ial ankoraŭ
-ne konas.
-
--- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....
-
--- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al
-vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?
-
--- Mi pagus por la servo, -- mallaŭte diris la vidvino; -- sed la
-pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn
-vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la
-malgranda pordeto.
-
-Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion
-fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.
-Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi
-malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.
-
-Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj
-lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da
-homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo
-da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la
-malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis
-la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la
-murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur
-la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la
-profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun
-mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen.
-Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi
-eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi
-de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur
-la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en
-kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris
-sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de
-la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj,
-ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne
-kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon.
-Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis
-kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.
-
-Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu
-ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi
-estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ
-kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj
-malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:
-
- «Haltu, kara mia, haltu,
- Piedetoj, ne forsaltu.»
-
-Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi
-ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la
-kantanto ekparolis:
-
--- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom
-promenos?
-
-Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris
-en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke
-da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron,
-ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.
-
--- Tiel longe vi ne revenis, panjo! -- ŝi ekkriis, sed subite ŝi
-silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: -- panjo, vi denove
-ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en
-ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.
-
-La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis
-sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro
-de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra
-timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da
-homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun
-ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan
-fojon en la vivo, -- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen
-videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi
-rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj,
-blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:
-
--- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron
-kaj pretigos teon.
-
-Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la
-infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la
-korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace,
-kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi
-portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la
-preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble
-la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena
-horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita.
-La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon
-trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj,
-tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.
-
-Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun
-disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato,
-ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis.
-Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke
-da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto
-leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis
-la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj
-timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris
-mallaŭte:
-
--- Nova vivo!
-
-Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio,
-eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi
-komenco de nekonata estonteco.
-
-Kia do estis ŝia estinteco?
-
- * * *
-
-La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn,
-simpla koncerne la okazintaĵojn.
-
-Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj
-komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco
-de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da
-hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo,
-bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj
-belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj
-kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
-rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj
-fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis
-puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.
-
-Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj
-balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj
-rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de
-la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de
-la infano.
-
-La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo
-klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze
-de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.
-
-La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela,
-gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis
-tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi
-sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan
-vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco,
-esperoj kaj revoj revenis.
-
-Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte
-pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj
-ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian
-posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon
-de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la
-sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.
-
-Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en
-unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan
-fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo.
-Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro.
-La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia
-solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed
-laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la
-edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ
-la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis
-trankvile.
-
-La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun
-fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de
-edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por
-ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense
-la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan,
-varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona
-voĉo de infano.
-
-Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino
-feliĉe kaj rapide.
-
-Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan
-salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per
-ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis
-en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu
-morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano
-Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima
-estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en
-la nuna momento.
-
-Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj
-laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos.
-Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en
-malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de
-la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis.
-Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta,
-sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia
-materiala ekzistado.
-
-Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la
-suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova
-aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur
-ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne
-en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas
-kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj
-kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la
-sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej
-antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed
-la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se
-lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en
-tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj,
-dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa
-sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj
-kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili;
-krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero;
-krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ
-malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas
-la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel
-longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso
-de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo,
-tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin
-servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en
-la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la
-komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de
-la blinda okazo.
-
-Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun
-estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne
-estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia
-stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte
-aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis
-nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj
-feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli
-ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?
-
-Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio
-renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis
-ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono,
-ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas
-prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de
-vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?
-
-Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis
-de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi
-mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la
-estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi
-ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ
-la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la
-enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por
-ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.
-
-Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
-Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj
-post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo
-de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon.
-Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi
-vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn
-de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj
-meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia
-propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por
-ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la
-devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.
-
-Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare
-difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri,
-preskaŭ krei.
-
-Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj
-kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon,
-posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion,
-el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur
-malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj
-okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto
-de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi,
-ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro
-trankvileco mi laboros!
-
-Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta
-vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de
-la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj,
-nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super
-la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne
-atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon,
-ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed
-la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam
-nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne
-estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la
-malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis
-plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco
-de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.
-
-Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis
-la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en
-unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen
-plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj
-ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj
-de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis,
-bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj
-ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu
-ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis
-al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon
-ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie
-estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn,
-kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj
-kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel
-senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen
-leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu
-ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj?
-Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj,
-kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos
-ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili
-la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj
-regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj,
-kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj?
-Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio -- ĉu ŝi estos kapabla mem venki la
-elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el
-ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos
-tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro,
-kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton,
-kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ
-humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj -- morto
-per malsato?
-
-En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj
-agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam,
-estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la
-freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste,
-flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj
-kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda
-fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj
-manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta
-tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj
-ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale
-palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn
-pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon
-el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun
-fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek
-sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis
-postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj,
-sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj
-senespereco sur ĝi ne estis.
-
- * * *
-
-La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la
-deka horo matene estis jam en la urbo.
-
-Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila
-espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis
-siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie
-ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis
-sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel
-estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj
-samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la
-prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ
-malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la
-serioza noveco de la situacio.
-
-Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj
-rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu,
-kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli
-profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj
-larĝa ŝtuparo.
-
-Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn
-virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj
-havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La
-dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo
-sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu
-aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la
-tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la
-maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe
-bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du
-virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si
-intime.
-
--- Dio, mia Dio! -- diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, --
-kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi
-diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn!
-Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por
-manĝi....
-
--- Nu, nu, -- respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento
-sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; -- ne malĝoju
-tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko....
-
--- Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! -- ekkriis la pli juna, -- sed
-mi ne scias....
-
--- Talenton vi ne havas, mia kara! -- diris la pli maljuna, -- kion
-fari? vi ne havas talenton!
-
-Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel
-okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili
-ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra
-vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis
-ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis
-la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun
-vizaĝo tre kontenta, sed la dua -- kun larmoj. Post duonhoro, eble
-post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu
-nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro
-batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu
-brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj
-kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.
-
-Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono
-de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du
-grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro
-staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis
-en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.
-
-En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al
-Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,
-glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida.
-Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan
-karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj
-ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi
-per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la
-kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble
-estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi
-senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en
-tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian
-konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino
-inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube
-devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda.
-Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis
-komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino
-proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin
-postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo
-de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj,
-enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de
-kontraŭvola senlaboreco.
-
-Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la
-vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj
-okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ
-estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco,
-eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta
-pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon
-de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta
-suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis
-al iu pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj
-de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
-
--- Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa
-oficejo? -- diris la mastrino de la loĝejo.
-
--- Jes, sinjorino, -- respondis la venintino. -- Mi estas Marta
-Swicka.
-
--- Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon
-kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
-
-Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi
-direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la
-ĉambro.
-
-Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj
-eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble
-dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj
-okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela
-koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn
-harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ
-la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la
-saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la
-unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni,
-ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la
-du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis
-nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke
-ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon
-de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem
-kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
-
-Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton
-da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
-
-Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu
-havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino
-Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la
-sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la
-grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en
-Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis
-la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el
-la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de
-kontenteco sur la buŝo.
-
--- Sescent spesmiloj por jaro, -- meditis Marta, -- kia riĉeco, mia
-Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni
-promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri
-Janjo kaj pri mi!
-
-Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia
-kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la
-mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
-
-Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj,
-malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da
-sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo
-de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge
-pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis
-sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj,
-blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj
-turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis
-sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj,
-kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;
-ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis
-per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ
-spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de
-la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian
-rifuĝon kaj kvietiĝon.
-
--- Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? -- demandis france
-Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda
-maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge
-kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis
-la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis
-mallaŭte:
-
--- _Non, Madame, c'est le premier fois que je... je..._ -- Ŝi
-interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj
-ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
-
--- _J'avais..._ -- ŝi komencis post momento, -- _j'avais la fortune...
-mon fils avait le malheur de la perdre...._
-
-La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo.
-La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj
-malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino
-rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco
-ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
-
--- Tio estas bedaŭrinda, -- ŝi diris, -- kaj vi havas nur tiun solan
-filon?
-
--- Mi lin jam ne havas! -- ekkriis pole la maljuna virino; sed subite
-rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo,
-ŝi aldonis: -- _il est mourru par désespoir!_
-
-La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per
-larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi
-ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis
-inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto
-ektremis sub la antikvamoda manteleto.
-
--- Ĉu vi scias la muzikon? -- demandis la mastrino pole, kvazaŭ la
-kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca
-sciado de la maljunulino.
-
--- Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu
-mi povus jam nun....
-
--- Nu, eble la germanan lingvon....
-
-Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
-
--- Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
-
-Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel
-seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo.
-Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni.
-La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi
-esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu
-devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita
-vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke
-la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon
-kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan
-kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte
-ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide
-komencis:
-
--- _La géographie, la histoire, les commencements de l'arithmétique...._
-
-Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa
-muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.
-
--- Mi tre bedaŭras, -- malrapide komencis la mastrino, -- sed en la
-nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...
-
-Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto
-de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la
-maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj
-manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.
-
--- Nenian! -- ŝi elmurmuretis post momento... -- nenian! -- ŝi
-ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi
-mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.
-
-Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis
-per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto
-de la seĝo kaj diris mallaŭte:
-
--- Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...
-
--- Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, -- respondis la mastrino
-monotone, ĝentile, sed rigide.
-
-Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur
-la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da
-senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu
-vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron.
-Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej
-rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis,
-ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...
-
-Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri
-plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj
-deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.
-
-La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj
-okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan,
-ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas
-laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam
-antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco,
-turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis
-pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur
-kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la
-unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon
-de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis
-sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de
-plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta
-kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto
-simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon,
-kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli
-malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj
-da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.
-
-Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble
-ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por
-ofico de instruistino.
-
--- Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?
-
--- Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ
-kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la
-profesion de instruistino.
-
--- Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj
-lernejoj?
-
--- Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.
-
-Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta
-parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne
-estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn
-dekliniĝojn.
-
--- Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?
-
-Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la
-intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone,
-kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon
-pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion,
-ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas
-en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por
-edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al
-la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi
-en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de
-klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.
-
--- Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, -- ŝi diris.
-
--- Koncerne la lastan, -- respondis la mastrino, -- mi trovas, ke vi
-havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam
-tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi
-tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj
-eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la
-muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma
-klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.
-
-Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata
-hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam
-prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj
-post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la
-edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam,
-kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto
-kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de
-la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la
-postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion,
-kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu
-simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro
-kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi
-kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma.
-Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la
-gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj
-direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian
-knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la
-komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino
-kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en
-sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis
-virina voĉo akra kaj penetranta.
-
--- _Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle à Varsovie?_
-
-Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron
-virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en
-originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la
-profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj
-brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj
-renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
-
--- _Ah, vous avez du monde, madame!_ -- ŝi ekkriis, -- _continuez,
-continuez, je puis attendre!_
-
-Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la
-dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre
-belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante
-la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon
-sur la vizaĝo de Marta.
-
-Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova
-atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon
-de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun
-tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
-
-Marta komencis ludi. Ŝi ludis _la Prière d'une vierge_. En la
-tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis
-_la Prière d'une vierge_, tiun sentimentalan komponaĵon, kies
-tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj
-tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la
-brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara,
-senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun _la
-Prière d'une vierge_, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la
-regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie
-rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj
-al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la
-orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen
-tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
-
-La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per
-tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol
-antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite
-sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta
-sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun
-grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio;
-ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj,
-ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis
-senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj
-serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
-
--- _Mais c'est une petite horreur qu'elle joue là!_ -- ekkriis
-la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ
-Marta.
-
--- _Chut! Mlle Delphine!_ -- diris mallaŭte la mastrino de la
-loĝejo.
-
-Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj,
-ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi
-la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran
-impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano
-ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la
-klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de
-laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub
-ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj,
-sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.
-
--- Mi devas ekludi pli bone! -- ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen
-minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen
-ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la
-komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado
-ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
-
--- _Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux_, --
-ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj
-apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.
-
--- _Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!_ -- ripetis la
-mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
-
-Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom
-ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta
-ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj,
-al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al
-laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn
-de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per
-senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du
-virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
-
--- Mi neniam havis talenton por muziko, -- ŝi komencis per voĉo
-sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, -- mi
-lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne
-havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin
-jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.
-
-Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la
-penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi
-timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne
-kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj
-laŭte.
-
--- _Eh bien! Mame!_ -- ŝi sin turnis al la mastrino de la
-loĝejo, -- finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam
-la grafino alveturos?
-
--- Post kelke da tagoj.
-
--- Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?
-
--- Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.
-
--- Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
-
--- Absolute certaj.
-
--- Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?
-
--- Jes.
-
--- Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por
-veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?
-
--- Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.
-
--- Bone do, diris la francino leviĝante, -- post kelke da tagoj mi
-venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino.
-Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min,
-mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek
-bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. _Bonjour, Madame._
-
-Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
-
-Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj,
-malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta
-la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante
-la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la
-oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si
-malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa
-libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas
-la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre
-simpatia! Se oni al mi promesus kvarcent spesmilojn por jaro kaj
-permesus havi Janjon ĉe mi....
-
--- Sinjorino! -- ŝi diris laŭte, -- mi tre dezirus ricevi ian firman
-oficon.
-
-Zminska meditis momenton.
-
--- Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila,
-kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke
-vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al
-mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne
-malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia
-muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.
-
--- Tio signifas? -- demandis Marta kun frapanta koro.
-
--- Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por
-jaro.
-
-Marta ne hezitis eĉ unu momenton.
-
--- Mi konsentus tian pagon, -- ŝi diris, -- se oni akceptus min kune
-kun mia malgranda filineto.
-
-La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis
-esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.
-
--- Ha! -- ŝi diris, -- vi ne estas do sola, vi havas infanon....
-
--- Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam
-ian malagrablaĵon.
-
--- Mi kredas, -- diris Zminska, -- kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ
-la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.
-
-Marta rigardis la parolantinon kun miro.
-
--- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- la personon, kiu ĵus
-foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino...
-kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?
-
--- Ne, -- respondis Zminska, -- ŝia klereco estas tute ne granda; sed
-ŝi estas fremdlandulino.
-
-Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan
-fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj
-ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia
-esprimo, kiu kvazaŭ diris: «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi
-venas?»
-
-Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis
-najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie
-estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi
-ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe
-naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado
-de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino
-mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj
-sekve nenion scias.... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge
-apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne
-estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj,
-sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al
-ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte
-krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi,
-kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu
-naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.
-
--- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin
-lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent
-kvindek spesmiloj por jaro.
-
--- Neniam! -- ekkriis Marta, interplektante la manojn, -- neniam mi
-disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn.... Ŝi
-estas ĉio, kio restis al mi sur la tero....
-
-Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed
-Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte
-sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.
-
--- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi
-al mi lecionojn privatajn....
-
--- Lecionojn de franca lingvo? -- interrompis la mastrino de la loĝejo.
-
--- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de
-geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam
-mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe,
-tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn
-sciojn....
-
--- Ĝi nenion utilus al vi, -- interrompis Zminska.
-
--- Kial, sinjorino?
-
--- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj
-oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la
-objektoj, pri kiuj vi parolis....
-
-Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon;
-ĉi tiu post momenta halto aldonis:
-
--- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.
-
--- Viroj? -- elbalbutis Marta, -- kial ekskluzive viroj?
-
-Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ
-diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:
-
--- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.
-
-Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi
-por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de
-la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj
-problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj
-intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan
-impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.
-
--- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- ŝajnas al mi, ke mi
-komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas
-instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la
-virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la
-instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco
-de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi
-respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed
-mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui
-la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia
-literaturo....
-
--- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis
-Zminska.
-
--- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al
-knaboj, -- rimarkigis Marta.
-
--- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.
-
-Marta denove enpensiĝis.
-
--- Sekve, -- ŝi diris post momento, -- kio do en la regiono de
-instruado restas por la virinoj?...
-
--- La lingvoj, artoj....
-
-La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska
-rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun
-ne pensis.
-
--- Artoj, -- ŝi eldiris rapide, -- sekve ja ne sole muziko... mi
-lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.
-
--- Certe, -- ŝi diris, -- se vi scias pentri, tio povas iom utili
-al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko....
-
--- Kial, sinjorino?
-
--- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas
-laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn
-de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla
-pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi
-por vi unu aŭ du lecionojn....
-
--- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, -- respondis Marta; -- mi
-ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la
-instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta.
-Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj
-plej elementaj reguloj.
-
--- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de
-pentrado, -- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la
-brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la
-influo de ĉiam pli turmenta sento.
-
--- Kial, sinjorino? -- mallaŭte demandis la juna virino.
-
--- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, -- respondis la mastrino de
-la oficejo.
-
-Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn
-en profunda meditado.
-
--- Pardonu, sinjorino, -- ŝi diris post momento, levante sian
-vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco,
--- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado.
-Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la
-interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min
-persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento,
-pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj
-neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus
-esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto
-da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas
-demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj
-konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed...
-mi ne povas.... mi ne komprenas....
-
-Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis
-ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj
-malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la
-rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke
-da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la
-ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis
-la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi
-fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu
-rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el
-la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis
-per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj
-maltrankvilajn okulojn de Marta.
-
--- Vi, sinjorino, ne estas la unua, -- ŝi komencis per voĉo malpli
-seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, -- vi ne estas la unua, kiu
-parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo,
-kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas
-ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun
-mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne
-komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem.
-Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj
-estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, -- al
-ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj
-disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel
-nokto.
-
-Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj
-trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj
-ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia
-profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas
-bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu
-ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis
-dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis
-klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis
-ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize:
-ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo,
-precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu
-aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo
-kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis
-ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa,
-neforpelebla bezono....
-
--- Vane vi streĉas viajn pensojn, -- plue diris Ludovikino
-Zminska, -- nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de
-mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste
-de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis.
-Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da
-jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro
-de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos
-kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la
-homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj
-devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi
-laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ
-grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia
-sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado
-kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume
-ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur
-per larmoj kaj spicatan -- per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas,
-virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco
-ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu
-aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi
-ĉion havas kontraŭ si -- por si ŝi havas nenion.
-
-Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi
-aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo
-kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.
-
--- Sinjorino! -- ŝi diris, -- ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian
-perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj
-mizero?
-
-Zminska ekridetis mallaŭte.
-
--- Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj
-kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj,
-tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de
-historio, de pentrado k.t.p.?
-
--- Sekve, -- ekkriis Marta kun nekutima flameco, -- sekve pardonu,
-sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de
-laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por
-aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi
-lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da
-talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii
-en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus
-permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li
-posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion,
-krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado
-de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?
-
-Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda
-sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri
-emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de
-kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter
-ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia
-buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis
-la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu
-devas defendi ŝin kontraŭ -- morto per malsato!
-
-Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:
-
--- Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian
-respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial,
-ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.
-
-Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.
-
-La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de
-la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du
-larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn.
-Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.
-
-Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo,
-anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo
-volis fini la paroladon kun la juna vidvino.
-
--- Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon;
-tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en
-la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas
-ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista
-kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn,
-sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en
-rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas
-aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi
-supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al
-terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ
-neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion,
-kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne
-sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj,
-post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian
-sciigon.
-
-Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo
-ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco,
-ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.
-
-Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne
-ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman
-vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton,
-ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En
-tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.
-
-En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia
-loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis,
-ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko
-kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi
-tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis
-nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por
-semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ
-tridek spesmiloj.
-
-Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta
-eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi
-sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de
-la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan
-pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ
-antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo,
-kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio
-kune forprenis kvaronon de ŝia havo.
-
-Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje
-ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro.
-Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian
-vizaĝon per kisoj.
-
-La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur
-organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la
-pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas
-jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis
-antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en
-la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.
-
-La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton
-tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la
-fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris
-konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe
-kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis
-ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de
-la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis
-en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per
-rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.
-
-La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur
-la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la
-malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la
-muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj,
-kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis
-siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun
-esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus
-ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia
-malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ
-la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed
-pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis
-soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ
-kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en
-nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri
-si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar
-horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la
-esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn
-al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis
-nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de
-atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.
-
--- Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel
-do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!
-
-Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu
-vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.
-
--- Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra
-kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu
-amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn
-por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos
-semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?
-
-Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi
-deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo
-tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite
-ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.
-
- * * *
-
-Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj
-paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa
-oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino
-estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo,
-per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante,
-indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel
-indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj,
-facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj
-brilantaj.
-
-Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta
-mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa
-ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el
-la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis,
-preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis
-la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la
-nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte.
-Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.
-
--- Dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo! -- ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis
-diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje
-ridetantan buŝon.
-
--- Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? -- ekpepis Janjo, karesante
-per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.
-
-Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran
-profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka,
-ke en la ĉambro estas malvarme.
-
--- Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris,
-prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da
-ligno.
-
-Janjo eksaltis de ĝojo.
-
--- Fajron! fajron! -- ŝi kriis, -- mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel
-longe ne faris ĝin sur la kameno!
-
-Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la
-nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de
-agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon
-sur la genuojn.
-
--- Janjo! -- ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; -- vi estas
-ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi
-al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi
-elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus
-por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari
-fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos
-al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi
-ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj
-gaje....
-
-Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli
-ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska
-sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de
-franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da
-spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi
-fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis,
-kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ
-pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia
-infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por
-la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi
-povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.
-
-Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun
-pli bona estonteco en la fino. «Se, -- diris Zminska, -- en la domo,
-en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino
-konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn
-ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti,
-sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun
-proponis al vi.»
-
-Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la
-interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde
-enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla».
-
-La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la
-duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris
-forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post
-longa tempo momenton da trankvileco.
-
-En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj
-troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj
-sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ
-juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun
-teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan
-inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis
-la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino
-Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara
-knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta
-sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta
-kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne
-faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de
-siaj gepatroj.
-
--- Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? --
-diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino
-kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris
-apud la kanapo. -- Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri
-vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi
-mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino
-estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo,
-memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone,
-kiel ĉe fraŭlino Dupont!
-
-La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de
-libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre
-gracie riverencis al sia estonta instruantino.
-
-En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en
-la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ
-tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la
-fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis
-paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo
-vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun
-densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis
-anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis
-apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis
-tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj
-estis turnitaj profile al la pordo.
-
-La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.
-
--- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis
-tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia
-edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone
-de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum
-ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj
-tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj
-instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo
-faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena,
-ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere,
-ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.
-
-Marta silente salutis kaj leviĝis.
-
--- Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn -- diris
-la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la
-pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo
-de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj
-la barbeto, -- jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia
-filino.
-
-La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en
-ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris
-granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj
-skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la
-belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza
-mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi
-kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.
-
-Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta
-monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis
-en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj
-malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la
-tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova
-vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus
-aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras
-al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ
-konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis
-kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la
-daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian,
-delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis
-iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio
-borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa
-vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.
-
--- Vi portas funebron, -- diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola
-voĉo, -- eble pro la patrino, aŭ la patro....
-
--- Pro la edzo, -- mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove
-malleviĝis malrapide kaj peze.
-
--- Vi sekve estas vidvino! -- ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu
-kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam
-ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo
-certe ne estas eterna; -- kaj eble... eble vi havas infanojn?
-
-Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.
-
--- Mi havas filinon, sinjorino! -- ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj
-vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur
-la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj
-ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la
-librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis
-kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe
-progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis
-la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la
-kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej
-grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj
-subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn
-okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si
-ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi
-faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume
-foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron,
-ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la
-pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona
-vira voĉo:
-
--- Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.
-
-Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis
-amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia
-filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la
-pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.
-
-En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de
-ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun
-bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La
-eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ
-interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de
-vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice
-ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis
-eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis,
-ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj,
-ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj,
-la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam
-alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna
-gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo
-de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom
-laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia
-tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana
-malseriozeco de liaj ridetoj.
-
-En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de
-tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al
-la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita
-malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la
-plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis
-ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.
-
--- Aleĉjo! -- diris Mario kun admona tono, -- kia do nova sensencaĵo
-ĝi estas?
-
--- Diino! -- ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek
-la vizaĝesprimon. -- Diino! -- li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero
-de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.
-
-Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn,
-kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono
-de facila riproĉo:
-
--- Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!
-
-Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da
-kisoj sur la manon de la mastrino.
-
--- Pardonu, Marinjo, pardonu! -- li diris kun tiu sama patosa tono
-kiel antaŭe, -- mi estis tiel ravita! ho!
-
-Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al
-la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin
-tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.
-
--- Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? -- ŝi demandis,
-videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi
-rideton. -- Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan
-diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la
-tuta tago forprenos vian prudenton.
-
--- Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, -- diris la juna homo
-kun nova ekĝemo; -- ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon....
-
-Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la
-kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.
-
--- Kio? -- ŝi diris, -- vi parolas do pri la nova instruistino de
-Jadvinjo?
-
--- Jes, kuzino, -- respondis la juna homo, subite akceptante seriozan
-mienon; -- mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...
-
--- Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?
-
--- Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita
-je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin
-malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra
-la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj
-okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!
-
--- Aleĉjo! -- interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, -- ŝi
-estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la
-edzo....
-
--- Juna vidvineto! -- ekkriis la juna homo, denove levante la
-okulojn; -- vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli
-ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili
-estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn
-vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.
-
--- Vi babilas sensencaĵon! -- diris Mario, levante la ŝultrojn. -- Se
-vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta
-ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin
-por tiu stranga malŝatado de virinoj....
-
--- Malŝatado! -- ekkriis la juna homo, -- sed, mia kuzino, mi adoras
-virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo....
-
--- Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.
-
--- Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li
-amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas
-tiun forton, tiun fajron, kiu....
-
--- Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, -- interrompis la mastrino jam kun viva
-kaj videbla malkontenteco, -- vi scias bone, kiel min malĝojigas la
-direkto de via menso kaj koro....
-
--- Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! -- ekkriis
-la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis,
-kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; -- por bela buŝeto de
-virino nenio malpli konvenas ol prediko....
-
--- Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene
-ĝis vespere....
-
--- Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga:
-simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj.
-Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe
-meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.
-
--- Nu, pli bone, -- vive respondis la mastrino, -- diru al mi, kial
-en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?
-
--- Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?
-
--- En la oficejo, -- mallonge respondis Mario Rudzinska.
-
-La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj
-klinis la kapon sur la bruston.
-
--- En la oficejo! -- li diris mallaŭte, -- ho, Marinjo, kiel kruela
-do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas
-simila al haringo?
-
-Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la
-kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj,
-kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne
-povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.
-
-Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.
-
--- Vi ne estas haringo, -- ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi
-tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, -- vi ne
-estas haringo, sed vi estas....
-
--- Mi ne estas haringo! -- ekkriis la juna homo, profunde ekspirante,
-kvazaŭ post granda timegiĝo, -- dank' al Dio, mi ne estas haringo!
-kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne
-povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la
-barelo....
-
--- Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze
-pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante
-faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe
-pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja
-ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo,
-vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da
-kiuj ni sen tio havas jam tro multe....
-
-Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon
-al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:
-
--- Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi
-kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en
-larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!
-
--- Aleĉjo! -- diris la mastrino leviĝante, -- hodiaŭ vi estas ankoraŭ
-pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi;
-iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!
-
--- Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! _fi donc! c'est mauvais
-genre!_ La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble
-skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en
-la kuirejon!
-
-Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la
-forirantan virinon.
-
--- Fratino! -- li ekkriis ankoraŭ unu fojon, -- Mario! ha, ne forlasu
-min!
-
-Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro.
-Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.
-
--- Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu,
-hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin
-amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu
-min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi
-vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! -- Dirante ĉion ĉi tion, li
-kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis
-tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj
-plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante
-ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri
-tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario
-Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj
-de la kuzo, finis per rideto.
-
--- Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo....
-
--- Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed...
-la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron...
-tiras....
-
-Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe
-esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo
-de la kabineto.
-
--- Ĉu denove? -- diris Mario, metante sian manon sur la anson de la
-pordo.
-
--- Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun,
-kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj
-de pia prizorgado! -- ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la
-kuzino; -- sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi
-prezentos?
-
--- Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, -- respondis Mario.
-
--- Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi
-eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj
-perfekteco, knabo bona....
-
--- Kaj samtempe granda sentaŭgulo!
-
-Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris
-momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti
-aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis
-antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis
-kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la
-pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis
-la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la
-malgranda Jadvinjo:
-
--- _L'imparfait du subjonctif!_ mi forgesis, kiel oni devas
-skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas
-_l'imparfait du subjonctif_?
-
-Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de
-libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun
-ŝi devis doni al sia instruatino.
-
--- _Du passé défini de l'indicatif_, -- diris Marta post momento.
-
-Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:
-
--- _De l'in-di-ca-tif!_ kia anĝela voĉeto!
-
-En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis
-okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove
-aŭdi:
-
--- _Batau!_ mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas _bateau_.
-_E-a-u_ aŭ _a-u_?
-
-Estis nenia respondo, la instruistino silentis.
-
--- Ho! -- diris Aleĉjo al si mem, -- iel malfacile iras la afero ĉe
-mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu
-malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!
-
-Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe
-la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman
-kaj multemovan straton, li ekkriis:
-
--- Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi
-kuras, flugas, rapidas!
-
-Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per
-forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la
-salonon.
-
--- Pro Dio, -- diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro,
--- kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?
-
--- Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, -- respondis la
-juna homo, rapide surmetante la palton, -- ŝi iris al la placo de
-Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie
-nepre esti kun ŝi....
-
--- Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono,
-se vi ŝin ne prizorgos?...
-
--- La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la
-vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon....
-
-La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.
-
-Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la
-mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan,
-kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la
-malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia
-forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj
-servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj
-paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo
-sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi
-respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la
-patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.
-
--- Panjo! -- ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia
-malgranda brako, -- ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne
-kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni
-ne donis al vi laboron.
-
-Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis
-reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo
-de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj
-maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis
-vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel
-profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka
-tempo tamen Marta leviĝis.
-
--- Ne, -- ŝi diris mallaŭte, -- tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas
-lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, -- ŝi diris plue, kaj post
-momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el
-ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la
-urbon.
-
-Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca
-gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la
-franca literaturo.
-
-Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto,
-kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la
-frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de
-la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de
-unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis
-antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel
-labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble
-iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan
-forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la
-daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi
-al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj,
-laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade
-kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita
-febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke
-la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco
-kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la
-povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi
-longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis
-la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo
-nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de
-turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam
-mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de
-ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin
-mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni
-riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo
-de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej
-varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la
-volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la
-misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj
-de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo
-saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en
-sin tion, kion oni enŝutas en ilin.
-
-Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian
-analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine
-ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo,
-kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj
-ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas
-en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!
-
-Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego,
-bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj
-murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis
-aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu
-kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon
-potencan, nekonatan, senfundan.
-
-Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de
-la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj
-harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj,
-kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu
-libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj
-estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finiĝoj, signoj,
-ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la
-verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de
-la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta
-ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis
-tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj
-sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.
-
-Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la
-ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo
-signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta
-komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj
-ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan
-tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe
-kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi
-ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
-
-Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago
-ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion
-ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado
-alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito
-kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la
-manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super
-la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj
-paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis
-en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen
-la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!
-
--- Tempon! tempon! -- ofte kriadis en la penso la juna virino,
-kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da
-paĝoj ĉiusemajne. -- Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ
-almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...
-
-Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia
-senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato,
-malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan
-propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al
-ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da
-jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el
-ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino
-komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis
-jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...
-
-Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna
-vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato
-Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam
-ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco
-aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte
-eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn
-vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian
-instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed
-el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis
-ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam
-tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron
-de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia
-instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol
-ŝi!
-
-Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia
-lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis
-en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis
-sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu
-tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco
-estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.
-
--- Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en
-tiel malgajan humoron? -- eksonis vira voĉo apud la fenestro.
-
-Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.
-
--- Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi
-konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj
-ŝercoj....
-
--- Ho! ho! ho! ho! -- diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu
-li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; -- kia soleneco de parolado!
-Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de
-mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda
-Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne
-sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... -- La juna homo faris tiujn demandojn kun
-sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli,
-leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de
-minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento,
-ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.
-
--- Ne, -- li diris post momento, -- ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto
-de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj
-de io grava... kio estas....
-
-La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo.
-Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia
-buŝo.
-
--- Nu, -- li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, -- kio estas,
-kio vin tiel afliktas? diru....
-
-En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego
-bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis
-lin amike.
-
--- Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin
-sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki
-viajn ŝercojn.
-
-Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.
-
--- Parolu kuraĝe, mia fratino! -- li diris, -- mi aŭskultos vin
-kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo,
-kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona
-anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por
-ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon
-parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se
-al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos
-ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu
-vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros
-per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras
-per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la
-infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj
-muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas
-sango tiu sama kiel via!
-
-Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo
-kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj
-rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora
-sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi,
-ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la
-manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn
-jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis
-en la vejnoj de ili ambaŭ.
-
--- Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris
-post momento de ŝanceliĝado, -- nenio, kio povus havi influon sur
-mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej
-proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en
-la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....
-
--- Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank' al Dio! mi
-spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....
-
--- Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....
-
--- Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun
-interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en
-sonĝo la formortintan edzon? ĉu....
-
--- Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli
-malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble
-nenion povoscias....
-
-Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.
-
--- Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! _beau
-malheur ma foi!_ Tia juna kaj bela....
-
-Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis
-kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn
-antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi
-estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta
-momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris
-ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj,
-en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en
-siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj
-kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco
-malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun
-iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek
-ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.
-
-Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi
-decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian
-paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de
-ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la
-mastrino de la loĝejo.
-
--- Ĉu la leciono jam estas finita? -- eldiris Mario, kiu ĉe la eniro
-de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.
-
--- Jes, sinjorino, -- respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma
-voĉo, -- mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj
-mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu
-instrui vian filinon, sinjorino....
-
-Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo.
-La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis
-al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi
-jam de longe pensis.
-
--- Vi ne instruos jam mian filinon? -- diris Mario balbute, -- kial,
-sinjorino?
-
--- Tial, -- respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, -- ĉar mi ne scias
-instrui.
-
-Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn
-vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per
-esprimo de premanta honto.
-
--- Mi eraris pri mi mem, -- ŝi diris plue; -- fariĝinte malriĉa, mi
-komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj
-aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial
-mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj
-panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan
-lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi
-parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke
-bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi
-neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun
-mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj,
-supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili
-forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis
-lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino
-Jadvigo povoscias multe pli ol mi....
-
-Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn
-fortojn.
-
--- Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, -- ŝi
-diris, -- tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni
-ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi
-kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi
-diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas
-de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj
-fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri
-tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke
-krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....
-
-Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis
-ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi
-diris:
-
--- Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras
-pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi
-de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas
-konatojn, rilatojn....
-
--- Sinjorino, -- diris Marta, levante la okulojn, -- mia sola dezirego
-estas ricevi la eblon labori....
-
--- Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? -- rapide demandis la
-mastrino.
-
-Marta longe silentis.
-
--- Mi ne scias, -- ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, -- mi ne scias,
-kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.
-
-Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis
-profunda humiliĝo.
-
--- Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj
-ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia
-filino.
-
-Marta neante skuis la kapon.
-
--- Ne, sinjorino, -- ŝi diris, -- en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble
-pli malforta, ol en la franca lingvo.
-
-Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj
-manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo
-de konsilo kaj helpo.
-
--- Eble, -- ŝi diris post momento, -- eble vi laboris almenaŭ iom
-en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile
-progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....
-
--- Sinjorino, -- interrompis Marta, -- miaj scioj en la regiono de
-la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ
-nenio....
-
-Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:
-
--- Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de
-desegnado....
-
-Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.
-
--- Kun ĉi tio, -- ŝi diris, -- estas plej malfacile... malmulte da
-homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin
-viroj.... Jam tia estas la kutimo.
-
--- Sekve, -- diris Marta, premante la manon de la mastrino, -- restas
-al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco,
-kiun vi montris rilate min.
-
-Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi
-kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis
-ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de
-la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun
-vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun
-sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu
-eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la
-salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli,
-kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura
-kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi
-la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia
-propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia
-propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin
-atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario
-ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko,
-ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam
-ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis
-nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis
-malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ
-seriozan.
-
--- Marinjo! -- diris mallaŭte la juna homo, -- via edzo laboras ĉe
-unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias
-desegni....
-
-Mario ekplaŭdis per la manoj.
-
--- Vi estas prava, -- ŝi ekkriis, -- mi demandos pri tio mian edzon!...
-
--- Sed oni devas tion fari tuj! -- ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara
-vigleco, -- ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....
-
--- Kaj mia edzo estas en la kunsido....
-
--- En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....
-
--- Mi tuj skribos al mia edzo....
-
--- He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj
-mi elvokos Adamon el la kunsido....
-
--- Iru, iru, Aleĉjo....
-
--- Mi iras, mi rapidas, mi flugas! -- ekkriis la juna homo, kaptis
-la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon
-ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj,
-li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la
-ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon -- mi kuras, flugas,
-rapidas --, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel
-same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la
-junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.
-
-Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas
-bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per
-la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La
-juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la
-vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi
-tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en
-tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ
-kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi
-estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti
-ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis,
-kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem
-bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin
-malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun
-Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis
-simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke
-ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis
-tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia
-persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon
-por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj
-koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti
-al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam
-naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de
-danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj
-diri:
-
--- Mi esperas, ke mi mem min helpos.
-
-Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna
-virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne
-submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo
-klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de
-ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: -- mi ne esperas, ke mi povos
-min helpi, mi ne povas fidi min mem! -- Tio estis naskiĝanta konscio
-de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en
-ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. -- Ho, se mi estus sola!... -- ŝi
-pensis. -- Se mi ne havus infanon!
-
--- Volu diri al mi, -- ekparolis Mario, -- kiamaniere mi povos sciigi
-vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por
-trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?
-
-Marta meditis dum momento.
-
--- Se vi permesos, -- ŝi respondis, -- mi venos ĉi tien mem, por
-informiĝi.
-
-En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo
-trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin
-hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin
-timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ
-ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco,
-nedifiniteco de la situacio.
-
-Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi
-eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta
-amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin
-turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da
-simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa
-estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por
-la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la
-sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de
-ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj
-honestajn revojn kaj pensojn -- estis laboro, donanta laborenspezon.
-Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ
-erarecon de tiu ŝia opinio.
-
-Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris
-adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al
-la koverto kun la lilikoloraj randoj.
-
--- Sinjorino, -- ŝi diris iom nekuraĝe, -- jen estas la ŝuldo, kiun mi
-havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.
-
-Marta ne etendis la manon.
-
--- Vi nenion ŝuldas al mi, -- ŝi diris, -- ĉar mi absolute nenion
-lernigis al via filino.
-
-Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis
-ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi
-foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo
-forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni
-proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis,
-krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus,
-ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en
-la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia
-ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis
-sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn;
-kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi
-apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu
-estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la
-du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin
-al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro,
-kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi,
-ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia
-pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin
-nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon
-aliformigas en timegon, -- tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia
-mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto,
-ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj
-interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La
-fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed
-en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.
-
--- Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?
-
-Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito,
-novan streĉiĝon de la momente falinta energio. -- Ŝajnas al mi, -- ŝi
-diris al si, -- ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al
-mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis
-en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se
-oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio!
-Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el
-miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro
-kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min
-humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis,
-ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur
-teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!
-
-Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan
-tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de
-la loĝejo de la domadministranto.
-
-La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita
-kaj komforte aranĝita.
-
--- Sinjoro, -- diris Marta, -- post du tagoj estos la fikstempo, en
-kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.
-
--- Jes, sinjorino, -- respondis la administranto per tono jesanta kaj
-samtempe demanda.
-
--- Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti
-tiun pagon....
-
-La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj
-sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa,
-li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn
-de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li
-rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post
-minuta medito:
-
--- Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi
-okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos
-rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi
-ripetiĝus....
-
--- Sinjoro! -- vive interrompis Marta, -- oni promesis al mi laboron,
-kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.
-
-La administranto silente salutis.
-
-Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton.
-Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn
-aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el
-la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin
-ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri
-si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis,
-kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo,
-kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj
-pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj
-ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed
-la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita
-ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.
-
-Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi,
-aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.
-
--- Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, -- ŝi
-pensis, -- kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma
-manĝo!
-
-Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos
-manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita
-de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa
-viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ
-forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita
-ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso
-pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi
-estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan
-salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj
-estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom
-tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti
-por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan
-abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.
-
--- Ili ekzistas por maljunuloj, -- ŝi pensis, -- por malsanuloj,
-kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj
-absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas
-juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi
-eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en
-unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio?
-Neniam! -- ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian
-monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la
-faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.
-
--- Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj
-por Janjo, -- ŝi pensis, -- dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi
-laboron....
-
-La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis
-efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la
-malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.
-
-Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu
-la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj
-ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej
-multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita
-kaj alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto
-kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia
-peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski
-estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado
-de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de
-malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi
-donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la
-juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla
-ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis
-la fervorecon de lia penado.
-
-La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.
-
-Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis
-vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de
-kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ
-malakcepto de ŝia peto.
-
-Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de
-la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de
-Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu
-ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre
-malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis,
-krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi,
-maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la
-urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de
-informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli
-oficiale, ol antaŭe.
-
--- Mi aŭdis, -- ŝi diris, -- ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de
-gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel
-ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la
-reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.
-
-Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la
-vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon
-kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:
-
--- Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....
-
--- La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon,
--- interrompis Zminska, -- sed se aliaj personoj trompiĝas per mia
-vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....
-
--- Mi erarigis vin, sinjorino, -- plue diris Marta, -- ĉar mi eraris
-pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe
-jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero
-koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi
-la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu
-mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?
-
-La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.
-
--- Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas
-multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, -- ŝi respondis post
-momento kun iom da ironio en la voĉo. -- La konkurado estas grandega,
-sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek
-spesdekoj por horo....
-
--- Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, -- diris Marta.
-
--- Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion
-al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri
-kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.
-
-Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente
-ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj,
-eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de
-kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie
-estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla,
-malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ
-du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:
-
-«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri
-sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian
-neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis
-nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu
-fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj
-kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj
-kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed
-tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia
-sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama
-nesufiĉa provizo en la kapo, -- pri serioza kunsento de la flanko de
-la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.
-
-Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide
-finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ
-ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj,
-konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin
-kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre
-longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus
-akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.
-
-Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis
-nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne
-konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la
-enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj
-diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de
-la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo
-al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...
-
-Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre
-kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:
-
--- La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ
-kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas
-skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin.
-Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via
-laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri
-pluaj mendoj.
-
-Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego
-da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de
-la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu
-sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
-ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj,
-kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron
-virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la
-branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj,
-vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post
-la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj
-malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu
-el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita
-mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan
-artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj
-fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina
-figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj
-finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la
-plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de
-la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, -- ĉio portis sur si
-la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis
-la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj
-divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis
-tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante
-ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la
-artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta
-sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu
-aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta
-harmonio.
-
-Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la
-atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco
-de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la
-kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj,
-el la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la
-petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la
-densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian
-bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ
-iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza
-piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj
-al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de
-bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama
-hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj
-de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian
-malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!
-
-Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de
-patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne
-kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj
-kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter
-misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado
-de la patrina koro!
-
-Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun
-vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita
-ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn
-altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn,
-kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba
-konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj,
-solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.
-Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la
-ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita
-pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj,
-simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj....
-En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de
-malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo
-tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj
-kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila,
-tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de
-rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la
-mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en
-la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun
-profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis:
-fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj
-ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la
-morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia
-infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj
-ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per
-vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu
-bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco
-kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj
-de la soleca ĉambreto.
-
-Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco,
-ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis
-en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed
-ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de
-ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia
-koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ
-sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj
-kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis,
-ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu
-skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura
-turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj
-amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos
-parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun
-volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia
-vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj
-malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan
-vizaĝeton.
-
--- Panjo! -- ŝi diris per ĝema voĉo, -- kiel malvarme estas ĉi tie
-hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!
-
-Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en
-siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon,
-al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en
-la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon
-pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo,
-genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj
-per voĉo preskaŭ tute libera diris:
-
--- Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ
-finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel
-belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?
-
-Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la
-malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo
-per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la
-patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj
-kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan
-profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto,
-Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega
-desegnisto.
-
-Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la
-ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte,
-sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de
-ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de
-fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj
-kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon
-de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de
-la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu,
-lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la
-esenco de l' arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur
-ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis
-ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu
-parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris
-per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed
-ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn
-vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
-ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.
-
-Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun
-belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble
-povos... mi devas povi....
-
-Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis
-ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro
-kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu
-troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon
-kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de
-Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano
-iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la
-artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn
-fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon
-de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje,
-la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj
-vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la
-konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj,
-kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la
-malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna
-radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis
-nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo
-ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta
-nenion vidis kaj nenion aŭdis.
-
-De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom
-rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi
-diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian
-okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda
-pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la
-arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan
-taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi
-ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian
-laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam
-ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia
-kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin
-de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro
-turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo
-kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo
-fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta
-kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis
-labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj
-ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis
-ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano,
-denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne
-perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al
-la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem
-kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis
-laboro, varmigis espero.
-
-Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies
-enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj
-de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson
-kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn
-fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe
-ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu
-senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de
-la kanto de l' vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas
-kapabla!...
-
-Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? -- pensis Marta kelke da tagoj
-poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj
-Rudzinski.
-
-Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis
-definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la
-morgaŭa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu
-kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la
-artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi
-faris.
-
--- Venu postmorgaŭ matene, -- diris Mario Rudzinska. -- Mia edzo
-alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.
-
-Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono
-renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi
-brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj
-finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun
-vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per
-movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al
-ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la
-okulojn kaj silentis momenton.
-
-Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la
-mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun
-mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por
-ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota
-interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski
-unua interrompis la silenton....
-
--- Estas al mi tre dolore, -- li diris, -- ke mi estas sendato, kiu
-alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis
-la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....
-
-Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla
-malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento
-sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por
-kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu
-ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn,
-kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro,
-kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj
-el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj
-vizaĝesprimo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj
-povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:
-
--- En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas
-kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn
-oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena
-nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj
-disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por
-homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun
-kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado
-pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente,
-ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis
-tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio
-ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante
-sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon
-de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu
-rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto,
-el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun
-oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe
-naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado.
-Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran
-artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke
-talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas
-forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu
-en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn,
-ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado,
-talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via
-laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....
-
--- Adamo! -- eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.
-
-Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe
-kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de
-peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj
-maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi
-levis la kapon kaj diris per firma voĉo:
-
--- Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis
-nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio,
-kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli
-malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li
-venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si
-mem....
-
-Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo
-Rudzinski, kiu parolis plue:
-
--- La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras
-por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco
-sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da
-agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la
-vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto,
-posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj,
-kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco,
-ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en
-salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco,
-spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj
-kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen
-flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon
-en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom
-aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de
-la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi
-sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito
-tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj
-nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi
-sekvaĵo kompleta; nefarinde, ĉar tio, kio faras al la mondo
-servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de
-la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas
-ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista
-diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne havas eĉ la
-plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta,
-konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj,
-regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco
-estas amuzilo de la vivo, -- nur artismo povas esti por ĝi ŝtona
-starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la
-ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel
-same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas
-tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej
-grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi
-tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado
-staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel
-aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia
-al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la
-arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa
-laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn
-kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li
-posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas
-ne sole diletanto, sed artisto.
-
-Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte
-salutante Martan, diris plue:
-
--- Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis
-limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis,
-ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian
-laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi
-tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la
-bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe
-korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la
-karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino
-estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj
-trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis
-al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu
-nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas
-la movojn de la estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la
-karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta
-ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel
-lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj
-malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la
-artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas
-preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas
-por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra
-strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis
-ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu
-detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko
-de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis
-al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en
-via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la
-tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi
-bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo,
-mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas
-nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli
-fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la
-eblon....
-
-Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj
-diris mallaŭte:
-
--- Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon
-por tio, -- ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton
-senparole kun okuloj mallevitaj.
-
-Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da
-admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn,
-svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da
-vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de
-tempo necesa por lernado.
-
-Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino
-certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo,
-elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan
-esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de
-necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo
-falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis
-tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne
-ekĝemis.
-
-Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn
-de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis
-ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi
-staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis
-ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en
-ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia
-propra senkapableco.
-
-Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj
-volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da
-konado de si mem, por ĉesi esperi....
-
-Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino;
-estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi,
-li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ
-al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed
-lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj
-manoj, diris rapide:
-
--- Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile
-akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon
-ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi
-ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas,
-kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne
-estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas
-akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....
-
-Marta subite levis la okulojn al la parolantino.
-
--- Jes, -- ŝi vivece interrompis, -- jes, jes....
-
-Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble,
-ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio
-ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.
-
--- Jes, -- ŝi ripetis post momento per forta voĉo. -- La malriĉeco kaj
-bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la
-unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis
-kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion
-elportis el ĝi....
-
--- Terura sorto! -- diris Mario Rudzinska post iom da silento; -- ho, se
-ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni
-ĝian tutan terurecon!...
-
-Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian
-kortuŝitecon, turnis sin al Marta.
-
--- Ni parolu pri vi, -- ŝi diris. -- Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi
-provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne
-perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista
-montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne
-prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de
-virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis
-kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas
-pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de
-silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en
-edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco,
-tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno
-bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ
-plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi
-en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj
-komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu
-vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi
-la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en
-la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por
-plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli
-krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos
-kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi
-petos, admoninklinigos....
-
-Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu
-sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de
-la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn
-vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun
-livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.
-
-La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam
-eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa
-tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj
-kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.
-
--- Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., -- diris Mario
-Rudzinska; -- ĉu ŝi estas hejme?
-
--- Mi ne scias kun certeco, -- respondis la juna homo kun nova
-saluto, -- sed mi tuj servos al vi per respondo.
-
-Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj
-almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj
-etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.
-
--- Eliris, sed baldaŭ revenos, -- oni respondis de supre.
-
-La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime
-de la pordo.
-
--- Volu sidiĝi, sinjorinoj, -- li diris, -- montrante velurtegitan
-kanapon, starantan en angulo de la magazeno, -- aŭ, -- li diris
-plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de
-tapiŝo, -- eble supren....
-
--- Ni atendos ĉi tie, -- respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun
-la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. -- Ni povus
-iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia
-loĝejo, -- diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, -- sed ŝajnas
-al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la
-magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas
-komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.
-
-La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la
-profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok
-homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro,
-kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa
-susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj
-de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita
-de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj
-aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per
-atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj
-antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis
-kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu
-ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas
-samtempe _ĉiajn_ poziciojn de homa korpo: staradon, iradon,
-saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn,
-disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de
-plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj,
-eĉ de la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi
-tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe
-malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie
-meritis apartan atenton.
-
-Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo
-de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena
-malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al
-la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas
-esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ
-vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon
-kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per
-laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado
-de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj
-kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj
-estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne
-tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco
-de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco
-plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj,
-kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj
-barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per
-kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj
-gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn
-fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi
-per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj
-brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia
-kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita
-virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun
-la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj
-la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.
-
--- Koloro _Mexique_ kun blankaj floraĵoj! -- diris unu el tiuj
-junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj
-virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.
-
--- Eble la sinjorinoj preferos _Mexique pur!_ -- kriis alia.
-
--- Aŭ _gros-grains, vert de mer!_ ĝi estas la lasta modo....
-
--- Jen estas puntoj _Cluny_ por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, --
-eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.
-
--- Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....
-
--- Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro _voyant_? Jen
-estas alia kun nigra floraĵo.
-
--- _Bordeaux couleur sur couleur!_ Vi deziras ion pli malpezan?
-
--- _Mozambique! sultan!_ korpokoloro! Bonega por brunulinoj!
-
--- Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ
-vertikalaj?
-
--- Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto
-bonega! tre _voyant!_
-
--- Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!
-
--- Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!
-
--- Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj -- kun randoj
-_dentelés_ kaj _unis_; kiujn vi preferas?
-
--- Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj?
-dek kvin! ne! dudek?
-
--- Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto!
-ĉu por papilio?
-
--- Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan
-nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?
-
-Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la
-kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel
-diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute
-neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili
-per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj
-ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis
-el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn
-kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, -- oni eĉ ne povus diveni,
-ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj,
-papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo
-kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj,
-povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza
-forto, serioza pensado kaj serioza laborado.
-
--- Sinjorino Evelino D. revenis! -- eksonis tra la magazeno basa voĉo,
-eliranta el la aperturo de la tubo.
-
-Mario Rudzinska rapide leviĝis.
-
--- Atendu ĉi tie momenton, -- ŝi diris al Marta, -- mi parolos antaŭe
-mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de
-ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi
-esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.
-
-Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado
-kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa
-tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi
-okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis
-plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej
-elokventaj.
-
-Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola
-tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj
-ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron,
-en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide
-ŝoviĝanta sur la pargeto.
-
--- _Ha! c'est vous Marie!_ -- ekkriis virina voĉo bonsona, karesa,
-tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj
-ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. -- Sidiĝu do, mia kara,
-sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam
-estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj
-via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe
-laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras
-jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi
-bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi,
-Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al
-vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis
-kun vi en la edukejo!
-
-La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca
-hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj
-trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de
-nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide,
-preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de
-Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per
-multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario
-interrompis ŝian parolon.
-
--- Kara Evelino! -- ŝi diris, -- pardonu, ke ĉi tiun fojon mi
-mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj,
-komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!
-
--- Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas!
-diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!
-Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....
-
--- Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! -- diris
-ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: -- mi ekkonis antaŭ
-nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas....
-
--- Malriĉan virinon! -- vivece interrompis la mastrino de la riĉa
-magazeno, -- sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne
-trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj,
-kiuj suferas!
-
-Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj,
-elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi
-ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.
-
--- Ne pri almozo nun estas la afero, -- ŝi diris; -- la persono, pri kiu
-mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi
-deziras kaj serĉas laboron....
-
--- Laboron! -- ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn
-brovojn, -- kio do malhelpas ŝin labori?
-
--- Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, -- serioze
-respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino,
-ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: -- al vi, Evelino,
-mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.
-
--- Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?
-
--- Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.
-
-La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte.
-Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.
-
--- Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble
-konfuzite, -- tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj
-koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....
-
--- Evelino! -- ekkriis Mario, -- kial vi diras al mi malveron? Via edzo
-estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la
-aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi
-ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da
-energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....
-
-Evelino ne lasis ŝin fini.
-
--- Nu, jes, jes, -- ŝi diris vivece, -- estis al mi malagrable rifuzi
-vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita
-preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis
-tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas
-absolute neplenumebla, absolute... absolute.
-
--- Kial? kial? -- demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis
-al ŝi Evelino.
-
-La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.
-
--- Nu, tial, -- ekkriis Evelino, -- ke en nia magazeno virinoj neniam
-okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.
-
--- Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu
-estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj
-ferajn bastonojn, por....
-
--- Nu, ne, ne! -- interrompis la mastrino, -- vi metas min, kara
-Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri
-via «kial»?
-
--- Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn
-proprajn agojn?
-
--- Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi
-apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva
-kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial,
-ke... estas tia kutimo.
-
--- Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne
-sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka
-nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed
-ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ
-cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.
-
-La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide
-trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris
-sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris
-postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de
-embaraso....
-
--- Vi alpremas min al la muro! -- ŝi ekkriis, starante antaŭ
-Mario, -- estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed
-mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko
-ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.
-
-Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.
-
--- Vi eraras, Evelino, -- ŝi diris, -- aŭ vi parolas denove malsincere;
-tio ne povas esti....
-
--- Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj
-komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn,
-aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....
-
-Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta
-estis la lasta.
-
--- Sed tio estas ja abomenaĵo! -- ŝi ekkriis, -- se vi diras la veron,
-mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....
-
--- Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi
-konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi
-min interesas....
-
--- Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? -- interrompis denove
-Mario, -- ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel
-vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed
-certege malbona....
-
-La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj
-rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....
-
-En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en
-tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.
-
--- Kiel? -- ŝi diris malrapide, -- ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi
-devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj
-infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj,
-povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, -- ni,
-industriistoj, devas esti praktikaj....
-
--- Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj,
-devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj
-devoj? -- demandis Mario.
-
--- Tute ne! -- ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova
-ekflamiĝo, -- kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la
-plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....
-
--- Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj
-monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri
-almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj,
-en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio
-celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.
-
-Evelino sindevige ekridetis.
-
--- Mia kara, -- ŝi diris, -- plibonigado kaj forigado de eraroj
-apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj,
-verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado...
-kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon,
-koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino,
-de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco
-de nia entrepreno....
-
--- Jes, -- diris Mario kun forta akcento, -- kaj tial vi devas klini
-vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre
-suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti
-vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj
-komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas
-pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....
-
-Evelino forte ekridis.
-
--- Mi tion scias! -- ŝi diris, ridegante senhalte.
-
--- Kaj ke se mi estus sur via loko, -- diris plue Mario, -- mi konsilus
-al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn
-manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio
-ili aspektus multe pli konvene....
-
--- Mi tion scias, mi scias! -- diris la mastrino, ĉiam ridegante.
-
--- Kaj sur ilian lokon, -- finis Mario, -- mi prenus virinojn, kiuj
-havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....
-
-Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda
-seriozeco.
-
--- Kara Mario! -- ŝi diris, -- tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon
-kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja
-estas patroj de familioj....
-
-Nun Mario ekridetis.
-
--- Mia kara, -- ŝi diris, -- mi devas denove fari uzon el la rajtoj de
-kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento
-tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble
-neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas
-esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas
-infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min
-trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon,
-kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado
-ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj
-priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj
-vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne
-restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus
-la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona
-direktado de la malpli aĝaj gefratoj?
-
-Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis
-al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al
-ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la
-interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis
-ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la
-esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan
-respondon.
-
--- Cetere eĉ krom tiuj motivoj, -- ŝi diris, levante la okulojn, -- ĉu
-vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino
-certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun
-kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de
-okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?
-
--- Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj
-cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj,
-difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke
-tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la
-personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon,
-havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita
-per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem
-konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino,
-kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj,
-kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn
-elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta
-penso aperus en ŝia kapo....
-
--- Kara Mario! -- ekkriis Evelino, -- tion, kion vi diris, oni per
-nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel
-facilanimaj....
-
--- Ĝi estas vero, -- respondis Mario, serioze rigardante sian estintan
-koleginon, -- sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona
-kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al
-vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas _nun_ nek
-facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ
-almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun
-baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio,
-kia ŝi fariĝos en la estonteco.
-
--- Vi denove alpremas min al muro! -- diris la mastrino de la
-magazeno, -- bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin
-interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco,
-de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi
-posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun
-akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne
-permesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?
-
-Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la
-malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la
-instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de
-Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio
-armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».
-
-Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la
-momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.
-
--- Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas
-per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj
-mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en
-efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple:
-alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita
-ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita,
-unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno
-aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese,
-ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu
-horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj
-reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas
-fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas
-plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas
-koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti,
-kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al
-kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj
-ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la
-prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo
-tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de
-la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj
-de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri
-ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj
-kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas
-sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili
-kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn ridindaj ili
-ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la
-posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu
-pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis
-anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj,
-mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke
-ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco
-de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas
-la socio de la aĉetantoj.
-
-La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo
-sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska
-staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo,
-kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.
-
--- Nu, diru al mi, kara Mario, -- ŝi diris, -- diru al mi sincere: ĉu
-vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata,
-lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi
-garantiis, ke ŝi estas honesta?
-
--- Ne, Evelino, -- kun malfacileco eldiris Mario, -- tion mi garantii
-ne povas.
-
--- Kaj nun, -- ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de
-la magazeno, -- diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado,
-povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro
-filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en
-niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per
-tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de
-niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?
-
--- Certe ne, -- elbalbutis Mario.
-
--- Vi vidas do, -- diris Evelino, -- ke vi ne devas kulpigi min pro
-tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj
-virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas
-bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la
-kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj
-avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, -- de alia
-flanko la senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj
-malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam
-la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone
-preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi
-foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi
-elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.
-
-Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion
-sur ambaŭ vangoj.
-
-La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis
-la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta
-prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra
-parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia
-malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn
-okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da
-sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la
-brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo,
-kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.
-
--- Sinjorino! -- ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, -- ne
-faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne
-akceptis... estas ja vero....
-
-Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta.
-Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la
-strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta
-malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion
-profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj
-de la trotuaro.
-
--- Sinjorino! -- la unua ekparolis Mario, -- Dio vidas, kiel forte min
-doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko
-baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia
-flanko -- la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun
-havas la laborantaj virinoj....
-
--- Mi komprenas, -- diris Marta malrapide kaj mallaŭte, -- oni min tie
-ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas
-konfidon....
-
--- Donu al mi vian adreson, -- diris Mario, evitante respondon, --
-eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....
-
-Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en
-kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi
-varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino,
-dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.
-
-Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide
-retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario
-Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun
-lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de
-ŝi.
-
-Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al
-flama ruĝo.
-
--- Almozo! -- ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata
-ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri
-en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese
-fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi
-volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol
-ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la
-kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.
-
--- Sinjorino! -- ŝi ekkriis.
-
-Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la
-strata bruo.
-
-La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la
-strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon,
-kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj
-paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli
-malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom
-multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble
-okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis
-la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis en la
-mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj,
-kaj ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. Ŝi haltis,
-kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al
-angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin
-al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.
-
-Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi,
-kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de
-nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj
-dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne
-akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la
-timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra
-parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de
-malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan
-profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la
-kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi
-petegis pli abundan nutradon....
-
-Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam
-pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis
-tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis
-tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj,
-estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.
-
-Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis
-gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.
-La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton
-de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan
-manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis
-jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano,
-kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero,
-kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la
-fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la
-flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo,
-la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka
-frunto.
-
-Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro
-kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto,
-kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro,
-reflektita en la spegulo de ŝia imago.
-
--- Ĝi estas do vi, -- diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu
-naskiĝis el ŝia propra spirito, -- ĝi estas do vi, tiu sama virino,
-kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros,
-ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la
-homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la
-momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la
-profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via
-infano?
-
-La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata
-de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la
-manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: -- mi ne estis kapabla!
-mi ne povoscias!
-
--- Ho, malkapabla estaĵo! -- ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas
-do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa,
-ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel
-malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan
-kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu
-vi povas do nun estimi vin mem?
-
-La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian
-vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.
-
-El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis
-larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si
-la vizaĝon.
-
--- Vi ploras, panjo! -- ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la
-seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj
-kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi
-malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj
-ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj
-manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke
-da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo
-bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la
-varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris
-al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon....
-
-Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis
-la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la
-seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon
-kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono
-brilis per steloj.
-
--- Dio! -- ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, -- donu al mi lokon sur la tero!
-almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune
-kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon
-devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu
-la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!
-
-Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis
-sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj?
-Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek
-laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui
-malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi
-kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon
-per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne
-flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema
-kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?
-
-Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin
-turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun
-trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn
-kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble
-ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu
-tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo
-de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika
-potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de
-la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?
-
-En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente
-ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la
-ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis
-apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.
-
-La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris
-en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ
-la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da
-papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj
-malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare
-aĉetadis la objektojn por sia tualeto.
-
-Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el
-la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre
-agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre
-afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro
-vidis ŝin denove en sia magazeno.
-
--- Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, -- diris la mastrino de la
-magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan
-rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: -- Mia
-Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone
-sinjoron Swicki!
-
-Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono
-de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia
-koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi
-stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj
-rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.
-
--- Sinjorino! -- ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris
-antaŭ ŝi, -- ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti
-diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti
-de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.
-
-Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj
-lipoj ŝi perforte aperigis rideton.
-
--- Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone
-komprenis la signifon de viaj vortoj.
-
--- Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?
-
-La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis
-mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de
-afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante,
-poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris
-tre ĝentile:
-
--- Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la
-afero.
-
-La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda
-ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis
-ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da
-ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn
-kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo
-de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis
-klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo,
-kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj
-da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj
-tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj
-estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur
-unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino;
-ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo,
-faris al ŝi ĝentilan saluton.
-
-La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la
-tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento
-estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.
-
--- Fraŭlino Bronislavo! -- ŝi diris, -- ĉi tiu sinjorino deziras labori
-ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe.
-Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus
-por ni tre utila.
-
-La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble
-okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis
-kaj alproksimiĝis al la tablo.
-
--- Jes, sinjorino, -- ŝi diris, -- depost la foriro de fraŭlino
-Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro
-kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu
-estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas
-necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro
-malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.
-
--- Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, --
-mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun
-deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi
-povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla
-por ni.
-
-Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.
-
--- Certe, -- ŝi diris, -- se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi
-tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento
-unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi,
-levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla
-atento.
-
-La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de
-la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj
-ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta
-rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de
-supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj,
-serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio,
-kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej
-diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo
-ĥaoson tute nesolveblan.
-
-La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.
-
--- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- ŝajnigi min kompetenta en afero, en
-kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia
-flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom scias,
-sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ
-ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan
-tolaĵon mi altranĉi ne povus....
-
-La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino
-Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....
-
--- Strange! -- ŝi diris, turnante sin al la mastrino, -- multe da
-personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile
-trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de
-la tuta laborado.
-
-Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino
-turnis sin al Marta:
-
--- Kaj koncerne la kudradon mem? -- ŝi diris per denove demanda tono.
-
--- Kudri mi scias sufiĉe bone, -- respondis Marta.
-
--- Per la maŝino, kompreneble?
-
--- Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.
-
-Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la
-brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis
-en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.
-
--- Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite,
--- mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus
-kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per
-maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.
-
-Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta
-silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta
-ruĝo alternis kun paleco.
-
--- Sinjorino, -- ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la
-magazeno, -- ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke
-mi povu ellerni....
-
--- Tio ne estas ebla! -- ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra
-tono.
-
--- Tio estas afero malfacila, -- interrompis la mastrino, kaj pli
-ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: -- Ni pretigas diversajn
-vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne
-povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas
-plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj
-laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj
-kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj
-malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn,
-kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al
-mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian
-deziron....
-
-Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis
-tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la
-interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super
-ĝi, havis larmojn en la okuloj.
-
-Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en
-tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi,
-ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de
-la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis
-senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn
-kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu
-kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco
-kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis
-kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis
-la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la
-fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam
-kaj ĉie tio sama....
-
-Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam
-senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!
-
-Subite ŝi faris al si la demandon:
-
--- Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el
-ĉie?...
-
-Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:
-
--- Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el
-ĉie....
-
-Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi,
-kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam
-en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano,
-por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan _Prière d'une vierge_,
-ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa
-magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi
-ne povoscias!...
-
--- Ĉiam tio sama! -- ŝi ripetis en siaj pensoj, -- iom de ĉio, nenion
-fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj
-oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....
-
-Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun
-kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias»,
-lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel
-zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano,
-kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo.
-Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto,
-ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata
-kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj
-ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam
-ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu
-komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu
-ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste
-ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. -- Kial... estas
-tiel? -- demandis sin mem la juna virino, -- kial la homoj postulas
-de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion,
-kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?
-
-Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.
-
--- Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian
-konatecon? -- eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.
-
-Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento
-de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super
-la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri
-kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri
-ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen
-sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita,
-kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.
-
--- Vi eble ne rekonas min, -- diris la fraŭlino, marŝante flanke de
-Marta, -- mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N.
-preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi
-portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.
-
-Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.
-
--- Efektive, mi rememoras, -- ŝi eldiris post momento kun kelka
-malfacileco.
-
--- Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur
-la strato, -- diris plue Klaro, -- sed vi estis iam por mi tiel ĝentila
-kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via
-filineto....
-
-Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian
-penson.
-
--- Mia infano vivas, -- ŝi diris.
-
-La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar
-rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis
-nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ
-meditante, poste ŝi diris:
-
--- Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en
-la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo...
-kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta
-en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus
-tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur
-fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn,
-sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni
-nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam
-mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris
-mian kompatindan Eminjon.... -- La lastajn vortojn la kudristino
-elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis
-pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.
-
--- Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? -- demandis la juna vidvino.
-
--- Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia
-patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas,
-iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto,
-mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj,
-Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi
-estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ
-la aĝon de dek du jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al
-Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos....
-Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en
-ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita,
-ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis
-afliktita. -- Kio do grava, -- li diradis, -- ŝi estos malbela, ŝi ne
-edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj
-tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! -- Mia
-patrino respondadis: -- viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos
-kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro,
-anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. -- Ho
-vi, virinaĉoj, virinaĉoj! -- li diradis, -- laŭ via cerbo, se oni nur
-ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas
-manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis
-fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: -- La manoj, mia sinjoro, tio
-estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas,
-sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la
-gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble
-ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis
-ĉion, kio estas necesa....
-
--- Kaj ĉu vi longe lernis? -- demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda
-intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.
-
--- Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ
-ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno
-senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per
-maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun
-mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ
-magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom
-da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe
-la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe
-lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ
-estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna
-virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....
-
--- Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?
-
--- Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo
-sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por
-loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone,
-kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke
-ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.
-
--- Mia Dio! -- ekkriis Marta, -- kiel feliĉa vi estas!
-
--- Jes, -- respondis Klaro, -- estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo,
-kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en
-festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia
-laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian
-tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj
-mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon,
-nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe
-mi ploris pro ŝi....
-
--- Ĉu ŝi ne edziniĝis? -- demandis Marta.
-
--- Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj
-bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de
-afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la
-kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas
-malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema;
-krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon,
-kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie
-devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam
-pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili
-malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj
-belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke
-tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi
-nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom
-tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone,
-sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu
-ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj
-por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion
-bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin
-foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke
-ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la
-frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto,
-la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta
-familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la
-fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi
-malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du
-monatoj ŝi trovis laborenspezon....
-
--- Ŝi tamen trovis! -- ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de
-ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la
-historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu
-rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis.
-La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra
-sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen
-silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da
-ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.
-
--- Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la
-strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen
-por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la
-ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en
-la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se
-vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj
-troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus
-labori tie, kie ŝi nun laboras....
-
-La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam
-antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta.
-Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de
-la kudristino.
-
--- Fraŭlino Klaro, -- ŝi ekkriis, -- parolu, parolu pli rapide, mi ĉion
-konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia
-voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun
-preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.
-
--- Ha, mia Dio! -- ekkriis siavice fraŭlino Klaro, -- kiel bonege do
-estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en
-tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela
-anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam
-mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri
-la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj,
-kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....
-
--- Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin
-okupas? -- demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.
-
--- Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu
-oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive
-stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras
-ĉirkaŭ dudek virinoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De
-pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per
-maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi
-okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas
-tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas
-laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj
-doloro paroli pri tiu pagado....
-
--- Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, -- vive
-interrompis Marta, -- mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone
-povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.
-
--- Kaj malplej donas, -- malĝoje finis Klaro la frazon; -- sendube,
--- ŝi parolis plue, -- estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial,
-se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.
-
--- Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja
-multe da libera tempo.
-
--- Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio
-ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas
-iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni
-havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni
-iru kune.
-
-Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ
-virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro
-parolis al Marta:
-
--- Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse
-rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek
-jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ
-maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per
-maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen
-tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino
-Bronislavo, diris, ke Szwejc _ekspluatas_ la kompatindajn
-laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas
-devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi
-ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se
-Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole
-ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....
-
-Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis
-precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.
-
--- Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri,
-sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas
-fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas,
-ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton
-da seka pano?
-
-Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ
-povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.
-
--- Ĉi tie, sinjorino, -- diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne
-sekan pordegon de unu el la domoj.
-
-Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman,
-kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj
-muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne
-tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj
-troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la
-malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta
-ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en
-diversaj lokoj de la korto.
-
-En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego,
-super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa
-kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj
-literoj prezentis la sekvantan surskribon: _Kudrejo de vira kaj
-virina tolaĵo, de B. Szwejc._
-
-Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en
-kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli
-altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj
-troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida,
-malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili
-tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa,
-lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj
-per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis
-preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata
-de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne
-kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj
-de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de
-grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.
-
-Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj
-sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis
-grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj
-ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj
-pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro
-staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du
-virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj
-en la dua.
-
-Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per
-la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi,
-poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.
-
--- Bonan tagon, sinjorino Szwejc, -- ŝi diris.
-
-Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al
-la venintino kaj ekridetis tre afable.
-
--- Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian
-kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!
-
-Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola
-kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia
-laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio
-fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj
-okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne
-alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur
-la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.
-
--- Ha! ĝi estas vi, Klaro! -- ŝi diris, kaj ŝi etendis al la
-venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj
-de kudrilo.
-
-Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra
-la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi
-tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa
-oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis
-sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj
-la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn
-kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj
-malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo
-tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon
-de detruado.
-
-La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo
-estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko,
-Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.
-
--- Sinjorino Szwejc! -- ŝi diris, -- mi prezentas al vi sinjorinon Marta
-Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.
-
-Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la
-esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj
-per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ
-ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:
-
--- Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi
-ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da
-laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....
-
-Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia
-supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.
-
--- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris kun la energio de persono tute
-sendependa kaj parte sentanta sian superecon, -- por kio vane perdi
-vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis
-ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en
-tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?
-
-Sinjorino Szwejc ekridetis.
-
--- Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, -- ŝi diris
-kun senŝanĝa dolĉeco, -- vi komparas la pagon, kiun ricevas la
-laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia
-malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....
-
--- Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi
-mem, -- interrompis Klaro; -- mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide
-diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie
-ni iros al ia alia loko....
-
-Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la
-kapon.
-
--- La amo al proksimulo, -- ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, -- la
-amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....
-
-Klaro faris senpaciencan movon.
-
--- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris, -- la amo al proksimulo estas ĉi
-tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron,
-por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel
-same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas
-por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?
-
-Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.
-
--- Kara fraŭlino Klaro, -- ŝi diris, -- vi scias bone, kiel mi
-zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia
-moraleco....
-
-Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis
-efektive per esprimo malmola kaj severa.
-
-Klaro ekridetis.
-
--- Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi
-akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?
-
--- Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi
-havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....
-
--- Do, kun kiaj kondiĉoj? -- vive atakis Klaro.
-
--- Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj
-sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.
-
-Klaro malkonsente ekskuis la kapon.
-
--- Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, -- ŝi diris decide, kaj
-ridante ŝi aldonis: -- dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio
-estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.
-
-Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:
-
--- Ni iru, sinjorino, ien aliloken.
-
-Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi
-staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis
-la kapon kaj diris:
-
--- Mi konsentas pri viaj kondiĉoj, sinjorino. Mi kudrados po dek
-horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.
-
-Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. -- Jam
-tiel mi decidis, -- ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: -- vi diris
-ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.
-
-La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis
-komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino
-Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post
-humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur
-multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta
-trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu
-estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj
-tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en
-sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa
-reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la
-infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en
-la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!
-
-Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita
-buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj
-okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per
-oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la
-granda urbo.
-
-La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;
-pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis
-ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono,
-kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro
-nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro
-nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu
-estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel
-ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj
-kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare
-rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.
-
-Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano
-vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero
-de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu
-prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo
-kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de
-mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta,
-ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por
-kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi
-malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero
-leviĝi iam sur pli altan.
-
-Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj
-sin kontraŭ malsatmorto.
-
-Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis
-fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.
-
-Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo,
-laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan
-panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj
-neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.
-
-Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj
-ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur
-kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun
-la konscio de sia propra senkapableco.
-
-Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la
-mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj
-de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta
-prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado
-tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.
-
-Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj
-decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la
-pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis
-surprizo.
-
-Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj
-atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma
-kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi
-kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto
-kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.
-
-Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol
-la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de
-siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.
-
-Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto
-de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj
-talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu,
-en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al
-ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj,
-de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.
-
-Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la
-manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de
-tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado
-leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj
-piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ
-ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu
-fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza
-suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado
-de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de
-vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia
-malgaja laborejo.
-
-Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj
-haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la
-kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur
-de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia
-edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta
-mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn
-sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon
-sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj,
-kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore
-kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian
-malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian
-vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la
-sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj
-kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino
-Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj,
-simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon
-de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per
-siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda
-vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto,
-kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek
-sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj
-estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj,
-kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis
-per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj
-estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ
-malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn
-de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ
-ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia
-esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj,
-sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj
-harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia
-rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da
-koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn
-kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj
-ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj
-pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la
-aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la
-sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado,
-de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam
-falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj
-mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi
-tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis
-malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj -- morala marĉo.
-
-Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra
-tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj
-aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj
-preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.
-
-Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie
-estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen
-formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo
-eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan
-kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado
-de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj,
-el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de
-apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj
-ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo,
-tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj,
-murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis
-la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta
-ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi
-observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon
-sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.
-
-Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la
-sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn
-kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis
-ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en
-sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de
-ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej
-grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj
-laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj.
-Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio,
-ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due
-ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve
-enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.
-
-La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento.
-Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn
-de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas
-ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili
-sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas,
-por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.
-
-De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la
-laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon
-de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj
-de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen
-ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra
-tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita
-pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la
-lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis,
-aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro,
-envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo
-oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj
-laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de
-sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.
-
-Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi
-apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.
-
-Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento
-de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la
-cerbo.
-
- * * *
-
-Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj
-legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne
-enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj
-trapikitaj de flamaj sagoj?
-
-Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas
-trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ
-disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora
-fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj
-sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus
-esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al
-ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti
-prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega
-tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj
-feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto
-aŭ persekutataj de ĝi.
-
-Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen,
-mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon.
-Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi,
-kunpremi kaj fermi en epizodo, -- sed mi ne povis, ĉar mi konsciis,
-ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en
-interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, -- mi tamen tion ne
-faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se
-ĝi iros en la mondon sola.
-
-Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al
-vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato,
-kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro
-de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al
-kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la
-kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la
-korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.
-
- * * *
-
-Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ
-kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la
-verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ
-tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la
-bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ
-la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la
-mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la
-ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn
-kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per
-milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur
-la serena ĉielo.
-
-Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da
-pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu
-diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj,
-kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis
-en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn
-objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej
-diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj
-volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba
-loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj
-celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu
-bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu
-pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo
-de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate
-nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu
-rimarkata virina kapo.
-
--- Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en
-semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la
-gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono
-da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da
-spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio....
-
-Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun
-klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.
-
--- Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la
-butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis
-dek kvin spesmilojn... deprenite dek de dek kvin... restas kvin...
-Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon
-mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme....
-
-Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed
-turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon
-sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la
-daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco
-de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj
-arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la
-ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura,
-sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo
-de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis
-peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per
-dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.
-
-Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta
-trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon
-miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta,
-humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la
-amasoj.
-
--- Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ
-deprenite de dudek estas dek unu...
-
-Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur
-la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi
-rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado
-de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....
-
-Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive
-tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de
-malriĉeco....
-
-Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam
-tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun
-frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan
-jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la
-palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni
-komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj
-kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj,
-leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo,
-fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso,
-kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan
-interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per
-varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis
-maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita
-energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris
-per tremantaj lipoj:
-
--- Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!
-
-Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja
-ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de
-ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu
-seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter
-konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de
-tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke
-ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn
-de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur
-groŝojn....
-
-Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso
-da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel
-virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la
-sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj,
-profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu
-opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej
-malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas
-klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute
-kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita
-por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo,
-kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la
-spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj
-falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la
-spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu
-mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante
-nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por
-la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata
-korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru
-ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj....
-
-Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis
-siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan
-fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu
-rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al
-homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.
-
-Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis?
-Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi
-venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro?
-Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la
-suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per
-la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed
-tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne
-estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj
-estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj
-kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide
-mortas.
-
-Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura
-efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion,
-en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj
-konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas
-juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi
-estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj
-ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj
-malfortigadis ŝian korpon.
-
-Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne
-konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el
-ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.
-
-Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun
-duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge
-unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj
-pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam
-la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el
-dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta
-murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino
-havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento
-aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du
-malgrandaj infanoj....
-
--- Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? -- kun febra scivoleco demandis
-la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La
-respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:
-
--- La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.
-
-En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la
-manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do
-li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon,
-kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de
-la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie
-senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro!
-kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....
-
-Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble
-speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus
-grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo,
-ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo
-fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al
-ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la
-estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi
-ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj
-flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto
-mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ
-malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de
-sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni....
-
-La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen,
-elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne
-povas esti! Tiel ne devas esti!
-
-Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan
-deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton
-plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.
-
-Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la
-antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj
-esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj;
-sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al
-si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa
-ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la
-vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis
-malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj
-sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn
-feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera
-edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj
-spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj
-ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono
-de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi
-ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de
-libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis,
-en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin
-aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj
-tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj
-gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta
-sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi,
-posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem....
-
--- Kiu scias? -- murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala
-vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis
-ĝin en formo de malgaja kadro.
-
-Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo.
-Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la
-profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis
-vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj
-ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....
-
-Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la
-librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan
-kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi
-trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri
-tion, pro kio ŝi venis.
-
-La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li
-estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis
-malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon
-kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan,
-duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la
-homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.
-
-Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj
-lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la
-libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta
-forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.
-
--- Vi ne rekonas min, sinjoro! -- ŝi diris per voĉo mallaŭta sed
-firma.
-
-Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.
-
--- Efektive, -- li ekkriis, -- sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron
-vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi
-ne estis certa.
-
-Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn
-vestojn de la juna virino.
-
--- Per kio mi povas servi? -- li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de
-malgajeco en la voĉo.
-
-Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo
-estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.
-
--- Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala,
-stranga....
-
-Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis
-per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el
-malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan
-tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.
-
-Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.
-
--- Volu sidiĝi, sinjorino, -- li diris. -- Mi aŭskultas vin atente....
-
-Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la
-skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta
-homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.
-
--- La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, -- ŝi
-diris, -- sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun
-mia edzo...
-
-La libristo faris saluton.
-
--- Jes, -- li interrompis. -- Sinjoro Swicki lasis post si amikan
-kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.
-
--- Mi memoras, -- diris plue Marta, -- ke mi kelkajn fojojn akceptis vin
-en mia domo kiel bonan gaston....
-
-La libristo faris denove respektan saluton.
-
--- Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ
-libreldonisto ... ke sekve.....
-
-Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta,
-por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la
-interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde
-kelke da fojoj.
-
--- Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min,
-kion mi devas fari!...
-
-La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento
-li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta,
-preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne
-prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj
-deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile
-legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence
-rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine
-en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de
-momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin
-interrompis.
-
--- Sekve, -- li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, -- sinjoro
-Swicki mortante lasis post si nenian havon?
-
--- Nenian, -- mallaŭte respondis Marta.
-
--- Vi havis infanon....
-
--- Mi havas malgrandan filinon.
-
--- Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?
-
--- Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas
-dudek spesdekojn por tago....
-
--- Dudek spesdekojn por tago! -- ekkriis la libristo, -- por du
-personoj! Tio estas ja plena mizerego!
-
--- Mizerego, -- ripetis Marta, -- se ĝi estus nur mizerego kaj nur por
-mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia
-helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe,
-vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi
-estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus
-en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi
-ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi
-havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas
-la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia
-estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por
-ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali
-sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj
-malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi
-ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla,
-sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie
-foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj
-vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi
-tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si:
-kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia
-turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!
-
-Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj
-ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun
-neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la
-vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante
-kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron,
-kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun
-ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris
-en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi
-estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo
-de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo
-forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.
-
-La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj
-sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta
-eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis
-videble kortuŝita.
-
--- Mia Dio! -- li diris duonvoĉe, -- kiel ŝanĝiĝema estas do la
-sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis
-tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj
-malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin
-reciproke amanta kaj feliĉa paro!
-
-Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.
-
-Jes, -- ŝi diris per mallaŭta voĉo, -- mi estis feliĉa.... Kiam
-la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne
-supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi
-turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis
-kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis
-ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali
-por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....
-
-La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj
-en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo,
-patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj
-preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna
-fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne
-povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ
-li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro
-dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja
-parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!
-
-Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis
-al ŝi la manon.
-
--- Trankviliĝu, sinjorino, -- li diris milde kaj serioze. -- Volu sidiĝi
-kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia
-flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj
-neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom
-tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi
-sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion
-pripensos... trovos....
-
-Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj
-akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam
-havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo
-kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia
-plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi
-eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.
-
-La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed koncize,
-ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu
-denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte
-aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema
-okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la
-rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la
-sorton de ŝi sola.
-
-Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la
-internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera
-homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la
-historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj
-penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.
-
-Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de
-kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:
-
--- Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj
-ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj
-estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco
-de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi
-nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja
-ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili
-troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon?
-Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu,
-kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la
-estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....
-
-La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma
-kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:
-
--- Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la
-malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas
-havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de
-la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj
-la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du
-nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaŭ la tutan
-elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.
-
-Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo
-senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.
-
--- Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per
-tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ
-pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie
-kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro
-de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio
-signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi
-havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa
-provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de
-sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso
-ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur
-nova kampo vi povas kaj devas....
-
-Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron.
-La okuloj de Marta ekbrilis.
-
--- Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj
-pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por
-miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun
-mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata
-kaj neforgesebla sinjoro Swicki....
-
-Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.
-
--- Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj
-demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble,
-ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi
-laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan
-esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi
-tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ
-io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto,
-kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos
-al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias
-ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu
-lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da
-laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da
-lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj
-vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la
-laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj _self-help_...
-
-Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.
-
--- Ho, sinjoro! -- ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la
-libristo. -- Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.
-
-Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur
-la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis
-pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj
-servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso
-alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj
-homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile
-vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi
-dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi
-la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo
-tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da
-malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda
-domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed
-ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo
-de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de
-la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum
-kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la
-eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ
-pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la
-patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca
-flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita
-vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj
-okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon,
-kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu
-distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.
-
-Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis
-kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj.
-Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj
-ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la
-patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko
-antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita.
-Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj
-el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj
-larĝaj okuloj.
-
--- Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? -- ŝi diris post momento per
-voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston
-kun la malgranda infana figuro.
-
--- Ne, mia infano, -- respondis Marta, -- mi nenien plu iros hodiaŭ.
-Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni,
-ke ni ne venu.
-
-Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte
-volis enbrakigi la filineton.
-
-Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis
-krieto de doloro.
-
--- Kio estas al vi? -- ekkriis Marta.
-
--- Min doloras ĉi tie, panjo! -- respondis la infano, sen plendo en la
-voĉo, sed tre mallaŭte.
-
--- Doloras! kial? kiel longe? -- zorge demandadis la patrino. Janjo
-silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala
-buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili
-penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina
-silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi
-disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de
-unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis
-la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta konvulsie
-kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.
-
--- Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? -- ŝi demandis mallaŭte kun okuloj
-fiksitaj sur la malluma makulo.
-
-Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la
-mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas
-plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado,
-ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel
-folietoj.
-
--- Panjo, -- ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la
-patrino, -- mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi
-malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia
-vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte...
-forte....
-
-La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto
-ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta
-korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento
-aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte
-kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli
-akra kaj pli malserena lumo.
-
--- Ha! -- ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton
-per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis
-obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino
-kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el
-kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj
-kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post
-momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur
-la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn
-interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj
-vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj
-manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris
-silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus
-ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko
-kaj levis Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la
-poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.
-
-Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si
-ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena
-sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu
-siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili
-la larmojn de sia infano.
-
-La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la
-subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto
-aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino
-la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi
-la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du
-objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al
-la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado;
-la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi
-povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la
-ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita
-de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj
-unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj
-ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de
-la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en
-la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam
-ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo,
-kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado.
-Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj,
-ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo.
-Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama
-tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe
-da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi,
-tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi
-aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis
-ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj
-revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan,
-kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al
-ĝiaj plej profundaj bezonoj, -- kia plezurego tio estas! Laborenspezi
-dum kelke da semajnoj cent spesmilojn -- kia riĉeco tio estas! Kiam
-ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun
-ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas
-siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti
-Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi
-ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi
-tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas
-tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi
-luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn
-varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona
-tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj,
-tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos
-instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de
-tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar
-tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per
-propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo
-de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn,
-por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi
-por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo
-pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo
-kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de
-ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn
-por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene,
-salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ
-de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter
-la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj
-homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi
-genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne
-antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin!
-mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj
-vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la
-estonteco vian kaj mian infanon! Poste....
-
-Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de
-ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de
-ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi
-la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente
-flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo,
-birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj
-profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom
-laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda,
-povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la
-venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton
-ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos
-la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi
-estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta
-kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.
-
-Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta
-ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis
-la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence
-ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ
-febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto
-de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris
-antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj
-ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu
-alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el
-la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la
-orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.
-
-Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon.
-Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la
-papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris
-la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra
-mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la
-suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la
-patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la
-brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la
-lacan, varmegan kapon.
-
-En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj,
-eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj.
-Varsovio salutis la novan jaron.
-
- * * *
-
-Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses
-semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis
-la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por
-la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la
-malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la
-patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la
-juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi
-dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la
-franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la
-transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi
-trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.
-
-Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj,
-sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris
-tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en
-la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado
-kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero
-certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj
-de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto
-glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis
-malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito,
-kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la
-antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove
-rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post
-la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco
-da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la
-trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj
-sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe
-de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo
-eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la
-kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur
-sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi
-volis viziti la konatan librejon.
-
-La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena
-skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj
-en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la
-enirantino li faris tre afablan saluton.
-
--- Vi jam finis vian laboron, -- li diris, prenante la manuskripton el
-la mano de Marta, -- bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko
-devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre
-grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas
-la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la
-trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama
-horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.
-
-En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis
-en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion
-malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj
-tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia
-koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi
-tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian
-manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan
-paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas
-unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone
-aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto,
-ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin
-Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso
-de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de
-saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc
-la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta
-reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la
-libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li
-legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en
-ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ
-malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo
-jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno,
-per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento,
-rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.
-En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub
-la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed
-varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la
-kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la
-brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per
-la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante,
-kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan
-funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ
-parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu
-li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi
-tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis
-la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de
-kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino,
-ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la
-mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante
-al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena
-certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli
-terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele
-frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata
-malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?
-
-Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro
-de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la
-celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi
-estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris;
-ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la
-balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum
-momento kun kapo klinita.
-
-Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu
-atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.
-
-Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis
-nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo
-distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en
-la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj
-disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta
-ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi
-preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis
-en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de
-la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun
-fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li
-kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj
-eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial
-tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere,
-kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri
-tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li
-ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas
-ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi
-kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en
-ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas
-esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de
-Marta.
-
-Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon
-sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la
-manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo
-de tio estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis
-tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ
-la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de
-dekkelke da paŝoj.
-
-Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:
-
--- Ĉu vi tralegis mian manuskripton?
-
--- Mi tralegis, sinjorino, -- respondis la libristo... Pro Dio!
-kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris
-siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ
-malkontenteco, mildigata de sincera kompato!
-
--- Kian do sciigon mi ricevos de vi? -- demandis la virino ankoraŭ
-pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe
-malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.
-Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi
-konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!
-
--- La sciigo, sinjorino, -- komencis la libristo duonvoĉe kaj
-malrapide, -- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras,
-ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca
-antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn
-interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne
-taŭgas por presado...
-
-La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La
-libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia
-kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.
-
--- Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi
-diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel
-kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan
-talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu
-talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj
-de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba
-talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato
-rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado,
-mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de
-verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon,
-vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel
-postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda
-parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne
-ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte
-konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco
-de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto,
-talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de
-verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre
-postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan
-sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...
-
-Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka
-momento li diris plue:
-
--- Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel
-via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon
-labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe
-vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi
-ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....
-
-Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan
-rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon,
-ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide,
-kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga
-rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli
-malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas
-moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la
-literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la
-vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis
-verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la
-kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de
-la virino.
-
--- Ĉiam tio sama! -- ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la
-kapon kaj diris pli laŭte: -- Dio mia, Dio, Dio!
-
-Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza,
-sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi
-eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika
-sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta,
-parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese
-suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke
-post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la
-larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo
-sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove
-petegon, sekve humiliĝon!
-
--- Sinjoro, ŝi diris, -- vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis
-profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...
-
-Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita
-internen. -- Ĉu mia? -- ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de
-demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia
-problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis,
-ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj
-ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ
-forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove
-sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris
-antaŭ ŝi.
-
--- Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la
-mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!
-
-La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.
-
--- Sinjorino, -- li respondis, farante geston de kompato, -- mi konas
-nenian tian lokon. Vi estas virino.
-
-En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo
-unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano.
-Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis
-la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio
-kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur
-ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine
-ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama!
-Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun
-la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron,
-en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta
-rido.
-
--- Pri kio vi ridas? -- mirigite demandis la libristo, levante la
-okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.
-
--- Kiel do oni povas ne ridi! -- ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra
-la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, -- kiel
-oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino,
-aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi
-bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi
-vin por tio!
-
-La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.
-
--- Kredu al mi, sinjoro, -- li diris kun nuanco de malkontenteco, -- ke
-estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...
-
--- Kion vi diras! -- ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da
-libroj, -- kaj vi tion diras serioze?
-
--- Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj
-estimis...
-
--- Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj
-virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili
-sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras
-Dion...
-
--- Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian
-mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...
-
--- Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel
-kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili
-volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio
-kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn
-ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!
-
-La libristo levis la ŝultrojn.
-
--- Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom
-pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...
-
--- Virina problemo! -- ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun
-subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. -- Ĉu vi scias, kio
-ĝi estas, tiu virina problemo?
-
-Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda
-ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam
-pli trankvila voĉo diris plue:
-
--- Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero.
-Legu miajn artikolojn.
-
--- Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...
-
--- Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun
-la dikaj okulvitroj, -- vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras
-pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe
-doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?
-
--- Bischof, -- diris la libristo, -- certe estas granda scienculo, sed
-krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian
-signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton,
-kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...
-
--- Da aventuristinoj, -- interrompis denove la literaturisto, -- kredu
-al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj
-ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn
-instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas
-la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la
-regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito
-konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...
-
-En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la
-rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj
-lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus
-prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus
-diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn
-transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la
-grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la
-pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...
-
-Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj
-sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua
-konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj:
-kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi,
-estis -- envio.
-
-Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la
-larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta
-palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de
-universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako
-grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone
-disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ
-ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili
-portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj
-observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de
-interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis,
-de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula
-rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto
-aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la
-flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis,
-ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja
-rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado,
-unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la
-popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.
-
-Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda
-konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo
-kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la
-brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi
-estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La
-kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.
-
--- Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! -- ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante
-denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam
-preterpasis, ŝi aldonis: -- Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne
-povas esti?
-
--- Mi ne povas? -- ŝi meditis plue, -- kial do mi ne povas? Mi ne havas
-la rajton? kial do mi ne havas la rajton?
-
-Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi
-kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile
-vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?
-
-La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de
-flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe
-aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al
-ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la
-ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de
-la pasantoj. -- Ili min premu per la piedoj! -- ŝi pensis; -- kion
-pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!
-
-Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la
-rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub
-ŝiajn piedojn.
-
-Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj
-sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn.
-Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la
-netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan
-pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu
-mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis
-en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per
-retenata sovaĝa rido.
-
--- Jes! -- ŝi diris preskaŭ laŭte, -- por ili scienco kaj laboro, por
-mi... almozo....
-
-La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel
-la papero, kiun ŝi tenis en la mano. -- Bone! -- ŝi murmuris post
-momento, -- ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili
-hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun
-monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....
-
-Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon
-de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam
-ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura
-ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi
-pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia
-celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian
-rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de
-la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis
-la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la
-rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu
-frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj
-palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto,
-abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis
-inter la faldoj de la funebra vesto.
-
-Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie
-Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per
-paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La
-virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis
-juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.
-
--- Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi,
-ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!
-
-Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj.
-Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj
-malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen
-rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj
-enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.
-
--- Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia
-atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere,
-sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi
-tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj,
-vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj
-ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas
-kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino!
-Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis
-al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia
-kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi
-kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia
-mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian
-filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis
-tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta
-tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian
-diinon....
-
--- Kaj vi ŝin ne trovis?
-
--- Mi ne trovis...
-
--- Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?
-
--- Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis
-ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi:
-kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?
-
-La virino eksplodis per rido.
-
--- Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! -- ŝi ekkriis.
-
-Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.
-
--- Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, -- li diris per
-voĉo, en kiu sonis certa decideco. -- Pli bone aŭskultu la daŭrigon
-de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke
-en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi
-ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de
-Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto,
-mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la
-teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke
-se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan
-loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la
-surteraj diinoj....
-
--- Ho, ho! -- interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa
-indigno, -- nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.
-
--- Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, -- mi jam ĝis nun... trovus
-tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...
-
--- Kaj kiun vi plu ne serĉis...
-
--- Mi ne serĉis...
-
--- Kaj kiun vi forgesis...
-
--- Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel
-cikatriĝis... kion fari? _vivre c'est souffrir..._
-
-Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn
-kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de
-Kalĥas el la Bela Heleno.
-
-Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris
-apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo
-estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis
-la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel
-ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj
-ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo,
-kiam ili subite estas ekscititaj.
-
--- Kio do tie estas? -- demandis la bela virino per iom nekontenta
-voĉo, -- vere, -- ŝi diris kokete, -- mi devas senti min ofendita de vi,
-sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...
-
--- Tio estas ŝi! -- mallaŭte diris Aleĉjo, -- ha, kiel bela ŝi estas!
-
-Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino,
-serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita
-la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante
-antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja
-Marta Swicka!
-
-Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la
-ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra
-vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la
-brusto.
-
-Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte,
-kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton
-de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj
-duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis
-blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun
-flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo.
-Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne
-montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo,
-nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto.
-De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron
-de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ
-demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.
-
-Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed
-samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.
-
--- Kiel bela ŝi estas! -- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj,
-klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se
-oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en
-teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!
-
--- Estas vero, ke ŝi estas bela, -- respondis mallaŭte la kunulino
-de la gaja Aleĉjo, -- sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis
-kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas
-almozulino, aŭ io alia?...
-
-Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis
-ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.
-
-Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la
-momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi
-sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj
-tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo
-vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi
-serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi
-la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde
-enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.
-
--- Sinjorino! -- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ
-respekton.
-
-Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.
-
--- Marta! Marta! -- ekkriis la dua voĉo, virina.
-
-Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis
-bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento
-ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka
-malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj
-direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis
-la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi
-du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.
-
--- Karolino! -- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post
-momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la
-rigidecon de ŝiaj trajtoj.
-
--- Karonjo! -- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
-
-Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.
-
--- Karonjo, ŝi ripetis; -- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?
-
--- Ĉu tio estas vi, Marta? -- reciproke demandis la virino en la
-atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje
-fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte
-ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis
-longe teniĝi.
-
-La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo,
-ŝi diris:
-
--- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la
-mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.
-
--- Jes, de la infaneco! -- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan
-Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.
-
--- Pri kiu vi portas funebron? -- demandis la virino en la zibelaĵoj,
-ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.
-
--- Pri mia edzo.
-
--- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via
-Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo
-aŭ ĉi tie?
-
--- Ĉi tie en Varsovio.
-
--- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?
-
--- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo
-vendis per aŭkcio.
-
--- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu
-bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li
-havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?
-
--- Mi estas kudristino.
-
--- Malfacila laboro! -- diris ridante la virino en la atlasaĵoj, -- mi
-ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.
-
--- Vi, Karonjo! vi estis kudristino! -- siavice mirigita ekkriis Marta.
-
-La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.
-
--- Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel
-volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...
-
-Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone
-facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta
-ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la
-riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.
-
--- Ĉu vi edziniĝis? -- ŝi demandis.
-
-La virino denove ekridis.
-
--- Ne! -- ŝi ekkriis, -- ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas,
-kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...
-
-Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam
-havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne
-forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis
-Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.
-
--- Kion do mi faras? -- ekkriis la virino en la atlasaĵoj, -- per mia
-babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en
-droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne
-vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion
-de nia vivo...
-
-Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn
-rigardojn, diris plue:
-
--- Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos
-al ni reciproke, Marta, ne vere?
-
-Marta videble ŝanceliĝis momenton.
-
--- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- mia infano min atendas...
-
--- Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ
-iom.
-
--- Mi ne povas.
-
--- Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato
-Krolewska...
-
-Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de
-Marta.
-
--- Venu, venu! -- ŝi ripetadis, -- mi vin atendos... ni rememorigos
-al ni la de longe pasintajn tempojn.
-
-La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al
-kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.
-
-Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la
-neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.
-
--- Post unu horo, -- ŝi diris, -- mi venos al vi, Karonjo...
-
-Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj,
-kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris
-la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan
-deziron alte eksalti kaj ekkrii: _victoria!_ Li tamen faris nek
-la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis
-per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj
-estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis
-rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido
-turnis sin al sia kunulino.
-
--- En la daŭro de mia tuta vivo, -- li ekkriis entuziasme, -- en la
-daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan
-estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi
-havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro,
-oro...
-
-Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan
-vizaĝon de la juna homo.
-
--- Efektive? -- ŝi demandis per tirata tono.
-
--- Efektive, -- respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan
-rigardon en la okulojn de sia kunulino.
-
-La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.
-
- * * *
-
-Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis
-vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita
-de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke,
-ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen
-agrablan varmon.
-
-Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj
-malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo,
-kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.
-
-Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa
-blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj
-elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis
-alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro
-kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan
-kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj
-haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per
-apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj
-faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj
-manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj
-manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis
-per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.
-
-La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial
-des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj
-kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn
-pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj
-grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda
-bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn
-vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn
-bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis
-vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita
-de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun
-super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si
-lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris
-sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la
-kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana
-servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.
-
-La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj,
-lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis
-karakteron tute malegalan.
-
-Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj
-okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra
-vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo
-bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe
-varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La
-varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis
-ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita
-ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato,
-malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.
-
-Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris
-ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide
-kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en
-si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de
-zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco
-kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi
-ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia
-sorto....
-
-Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis
-sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa
-ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis
-brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis
-plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la
-frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj
-povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio
-de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna,
-freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.
-Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn,
-inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie
-fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de
-la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto
-povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri
-sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.
-
-De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la
-unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu
-ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la
-kamaradinon, ŝi diris:
-
--- Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke
-sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi,
-kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima
-parencino....
-
-Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo
-kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur
-la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun
-malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la
-plafono ŝi komencis paroli.
-
--- Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe
-malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio
-estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki
-la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon
-por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio
-ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi
-estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata
-sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi
-kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis
-sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn
-delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis
-silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn
-vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la
-paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina
-fiereco....
-
-Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per
-mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa
-eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al
-tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta
-videble sentis tiun ĉi lastan senton.
-
--- Kompatinda Karolino! -- ŝi diris, -- kiom multe vi certe suferis,
-kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...
-
--- Aldonu al tio, mia kara, -- ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al
-la plafono, -- aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun
-malfeliĉa amo en la koro....
-
--- Jes, -- ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon
-sur la kamaradinon, -- ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la
-filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe
-lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!»
-kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ
-rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi
-estis tiel malsaĝa, ke mi amis... -- Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono
-ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora
-gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, -- mi estis tiel malsaĝa... mi
-amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...
-
--- Kaj li? -- malgaje demandis Marta, -- ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion
-li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al
-mizero, soluleco kaj vagado?
-
--- Li! -- diris Karolino kun imito de patoso, -- li rigardadis min en
-la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj
-tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo
-kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano
-kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum
-dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la
-ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al
-mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste...
-kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al
-mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi
-la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur
-la strato -- mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en
-ĉifonoj -- li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis
-kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de
-la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa
-bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj
-tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge
-kaj seke.
-
--- Malnoblulo! -- mallaŭte diris Marta.
-
-Karolino levis la ŝultrojn. -- Vi troigas, mia kara, -- ŝi diris kun
-plena indiferenteco. -- Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton
-el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos
-en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas
-malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj
-malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi
-estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo
-kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li
-ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn
-bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la
-mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis
-al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj
-viroj.
-
-Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda
-ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi
-krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la
-plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj
-Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.
-
-Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon
-duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur
-la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia
-kamaradino.
-
--- Ĉar fine, -- ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel
-antaŭe, -- kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn
-kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn
-aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon
-pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun
-la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi
-al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru
-diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej
-grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj,
-kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis
-diferencoj grandegaj....
-
--- Certe, -- vive interrompis Marta, -- li estis homo riĉa kaj vi estis
-malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn,
-kiuj ĝin ne posedas?
-
--- En kelkaj rilatoj, -- respondis Karolino; -- tamen ne pri riĉeco kaj
-malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi
-estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo,
-kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne
-ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe
-honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam
-tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin
-al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino;
-kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi
-okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo
-aŭ maljustaĵo rilate viron. _Ça ne tire pas à conséquence!_
-Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira
-braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de
-gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto
-de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon
-ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson»
-k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj
-mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon
-pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro
-Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la
-aĝon de dek ok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation
-en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas
-mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas
-lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos
-nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon,
-li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris
-tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon
-kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la
-mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....
-
-Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo,
-ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj
-dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan
-hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la
-virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj
-malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis
-grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj
-ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj
-poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo
-de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis
-profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.
-
--- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, -- ŝi eldiris post momento
-malrapide kaj per mallaŭta voĉo, -- kia do bonfaro tio estas? Ĉi
-tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li
-lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras
-al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter
-homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la
-homoj....
-
--- Kaj kian gravecon tio havas por ni? -- ekkriis Karolino kun sia
-mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas,
-ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru,
-akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel
-amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni
-devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj
-afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado
-de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por
-ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa
-estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....
-
--- Jes, -- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, -- ne morti de
-malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino
-estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!
-
--- Efektive? -- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro,
-sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn
-kaj diris:
-
--- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....
-
-Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ
-ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen
-rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino
-senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono
-kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu,
-profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun
-mallevitaj palpebroj.
-
--- Ĉu vi scias, Marta, -- interrompis la silenton la virino en la
-atlasoj, -- ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe
-estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne
-malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas
-sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas
-vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj!
-Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta
-vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono,
-se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon
-per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte
-kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi
-estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus
-en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la
-junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas?
-kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....
-
--- Karolino! Karolino! -- interrompis Marta, -- elrektiĝante kaj
-rigardante la kamaradinon kun mirego, -- por kio vi diras ĉion ĉi
-tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio,
-en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por
-kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?
-
--- Por kio? por kio? ho! ho! ho!
-
-Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun
-ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe
-ol antaŭe.
-
--- Marta! kian aĝon vi havas?
-
--- Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.
-
--- Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli
-juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi
-atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!
-
-Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la
-vizaĝo levis la kapon.
-
--- Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol
-mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne
-estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus
-malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj,
-nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas,
-konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi
-mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin
-reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie
-vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas,
-kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu
-vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri
-tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu
-min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta
-kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga
-konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis
-tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn
-de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian
-lumon....
-
--- Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan,
-tre klarigan! -- diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj.
-Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo,
-en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj
-ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj
-trankvilan.
-
-Marta parolis plue:
-
--- Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro
-mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur
-en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan
-povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian
-povoscion, Karolino?
-
--- Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj
-vesti min bele.
-
--- Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....
-
--- Mi havis absolute nenian talenton.
-
--- Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?
-
--- Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.
-
--- Kio do... komencis Marta.
-
--- Kio do? -- interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis
-de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la
-balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem
-stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.
-
--- Mi estis bela, -- ŝi diris, -- kaj... kaj mi komprenis, kia estas la
-sola por mi akirebla loko sur la tero.
-
--- Ha! -- mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi
-volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi,
-alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris
-kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta
-gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj
-karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta
-profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo
-de malgaja fajro.
-
--- Kio do? -- ŝi diris post momento, -- vi timiĝis, naiva estaĵo,
-vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la
-tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu
-povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ
-posedas....
-
-Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.
-
--- Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn
-proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala
-Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro
-kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo
-de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron
-de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la
-safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi
-mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas
-ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj
-sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.
-
--- Aŭskultu, -- ŝi ripetis. -- Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi
-iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe
-ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj,
-pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj
-homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi
-la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas
-vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si
-mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li
-ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel
-cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke
-ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru
-al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj.
-Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin
-perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj
-de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa
-de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per
-la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn
-maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn,
-kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo
-de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la
-mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el
-la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj,
-kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por
-kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la
-profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela
-el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo,
-virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado.
-Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre
-alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas
-vivi; aliokaze ŝi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj
-malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia
-deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via
-dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed
-aŭskultu min plue....
-
--- Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam
-oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel
-mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan
-post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta,
-donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj
-la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi
-trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi
-tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de
-kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus
-feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon.
-Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi
-fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole
-preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi
-tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi
-revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost
-la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj
-finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas
-maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon
-en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie
-mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante
-de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana
-ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En
-efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed
-la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la
-pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu
-renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun
-jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon...
-al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la
-ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi
-ekloĝis ĉi tie....
-
-Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis
-al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj
-senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la
-piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga
-rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.
-
--- Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi
-enfalis en deklamadon! -- diris ridante la virino kun la libere
-pendantaj blondaj haroj. -- Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi
-la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas
-ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele
-estas pli bone.... -- Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter
-la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.
-
--- Aŭskultu, Marta, -- ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute
-al la orelo de la kamaradino, -- mi amis vin iam, nun mi vin tre
-bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro
-de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo.....
-Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon
-de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj,
-preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos
-najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme
-kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan
-veston....
-
-Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.
-
--- Karolino! -- ŝi diris leviĝante, -- sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton
-plu....
-
--- Nu, -- diris la virino en la atlasaĵoj, -- ĉu ne?
-
-La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo
-aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis
-kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis
-paroli.
-
--- Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli
-al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran
-ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda
-doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli
-alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da
-malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro,
-mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel
-malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?
-
-Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la
-plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:
-
--- Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi
-diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de
-malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi
-englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti
-vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....
-
-Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu
-punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la
-bildoj de sia pasinteco.
-
-Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe,
-ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis
-kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur
-la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la
-spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed
-liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj
-sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj
-fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen
-mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin
-por ĉiam.
-
--- Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! -- murmuretis
-la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran
-veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. -- Ne, Karolino!
-Pro Dio, ne! -- ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen
-radiantan; -- mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis,
-ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min
-estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco.
-Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas
-lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en
-mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj
-de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....
-
--- Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie
-blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! -- eksonis akre kaj
-interplektite kun rido la voĉo de Karolino.
-
-Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon
-la nigran lanan tukon.
-
--- Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! -- ŝi diris per mallaŭta voĉo
-kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo
-jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo,
-kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris
-Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita
-de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.
-
--- Aŭskultu! -- ŝi diris, -- efektive mi volas ridi pri vi! vi estas
-ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano.
-Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do
-povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli
-bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed...
-sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra
-devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.
-
-Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi
-etendis al la fenestro.
-
--- Pripensu, -- ŝi diris, -- tie estas tiel malvarme, multehome kaj
-samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo
-vin englutos.... Returnu vin....
-
--- Lasu min, -- diris Marta per voĉo obtuza sed forta, -- mi vin ne
-insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por
-havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj
-plej grandan honton de la vivo... lasu min!
-
--- Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ
-iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li
-fordonos ĉion, kion li havas....
-
--- Lasu min! -- ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun
-spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de
-la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis
-sin al la pordo.
-
-Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi
-aŭdis post si susuradon de atlaso.
-
--- Returnu vin! -- kriis al ŝi voĉo de supre, -- vi estos almozulino!
-
-La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.
-
--- Vi ŝtelos! -- ripetis la voĉo.
-
-La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.
-
--- Vi mortos de malsato kune kun via infano.
-
-Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte
-palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi
-direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de
-la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante
-striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis
-ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la
-densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento,
-kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi
-staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de
-rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la
-velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka,
-ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis
-antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.
-
-Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu
-malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj
-transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.
-
--- Nu, kio? -- li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la
-ĉapelo en la mano. -- Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin,
-irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?
-
-Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj
-nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen
-volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita
-impreso.
-
--- Ŝi tute ne revenos, -- respondis la virino, kiu sidis antaŭ la
-kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis
-Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj
-estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la
-rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj
-ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono
-malkontenta.
-
--- Ŝi ne revenos? -- ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej
-proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. -- Kion
-vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la
-infaneco?
-
-La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli
-malpacienca.
-
--- Kion do ŝi diris? -- li demandis urĝe.
-
--- Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon
-nek la direkton de la rigardo, -- ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ
-amas sian edzon....
-
-Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.
-
--- La edzon? -- li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj
-oreloj, -- la mortintan edzon?
-
-Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj
-ridis laŭte kaj longe. -- La edzon! -- li ripetis, -- kion do ŝi volas
-ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro...
-nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!
-
-Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en
-kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....
-
--- Vorton de honoro! -- li komencis, denove trakurante la saloneton per
-grandaj paŝoj, -- tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon
-ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj
-sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se
-mi povus esti tiu feliĉulo!
-
--- Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, -- respondis la
-virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon
-kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn
-vangojn.
-
--- Mi povus esti! -- li ekkriis, -- ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun
-esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu
-min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu
-feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se
-mi farus kion?...
-
-La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de
-ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj
-de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.
-
--- Se vi, -- ŝi diris malrapide, -- se vi aspirus ŝian manon kaj volus
-edziĝi kun ŝi.
-
-Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan.
-Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom
-malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente
-lin rigardanta virino.
-
--- Edziĝi! -- li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ
-li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon,
-levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: -- vi
-ŝercas, sinjorino! -- kaj foriris de la kameneto.
-
-La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka.
-Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj
-malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.
-
--- Vi estas kruela, sinjorino Karolino, -- li ekkriis, -- vi parolas
-al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta
-vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ
-sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo,
-bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom
-da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas
-ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan
-hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke
-vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu
-el viaj ĉefaj ĉarmoj.
-
-Karolino levis la ŝultrojn.
-
--- Kompreneble, mi ŝercis, -- ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la
-ardantajn karbojn.
-
-La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.
-
--- Kian humoron vi havas hodiaŭ, -- li murmuris, -- ĉu mi nenion plu
-sciiĝos?
-
--- Vi tedas min terure, -- respondis la virino.
-
--- Kie ŝi loĝas? -- insiste demandis la juna homo.
-
--- Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.
-
--- Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi,
-sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove
-ŝin forgesos....
-
-Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj
-plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj
-la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio
-en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la
-fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.
-
--- _Eureka!_ -- li ekkriis; -- ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu en
-ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....
-
-La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.
-
--- Nu, tie... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino
-Szwejc, -- ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, -- iru do jam
-fine, mi devas vesti min por la teatro....
-
-Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.
-
--- Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin!
-Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna
-edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino
-Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino!
-Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.
-
-Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.
-
--- Ĝis revido! -- li ekkriis.
-
-De post la sojlo li ankoraŭ revenis.
-
--- Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?
-
-La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta
-kandelo en la mano.
-
--- Flik kaj Flok, -- ŝi diris.
-
--- Flik kaj Flok! -- ekkriis la homo de eterna rido, -- mi devas tie
-esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue?
-mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido!
-mi kuras, flugas, rapidas!
-
- * * *
-
-Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia
-mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan
-kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj
-ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam
-la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan
-lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna
-patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco,
-faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado
-de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas,
-admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj
-tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili
-estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili
-ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj
-kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se
-ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin
-komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn
-krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili
-faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili
-per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas
-kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco,
-tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon
-en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur
-la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj
-glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve,
-konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de
-la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ
-eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la
-mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj
-ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus
-mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso
-estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj,
-ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema
-kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub
-silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo
-povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio
-venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj
-kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj.
-Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj
-agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj
-kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure
-de ili suferas -- estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato
-inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen
-longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo,
-per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj
-ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en
-la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto
-de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por
-ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la
-grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon
-da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj
-faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la
-rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...
-
-La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo,
-flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo
-la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas
-sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma
-fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda
-tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La
-Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La
-randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas,
-ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia
-pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj
-la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris
-ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo
-de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto,
-ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la
-ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin
-ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li
-levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!)
-kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan
-voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi
-vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas,
-li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la
-irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro
-havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la
-okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita
-forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta
-papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune.
-Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ
-beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ
-ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion
-kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke
-da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj
-sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia
-vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de
-la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!
-
-Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis.
-Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie.
-La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa
-virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas
-nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia
-estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo
-kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de
-malhonoro....
-
-Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj,
-sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ
-mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun
-la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon.
-Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj
-lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la
-kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj,
-sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj
-kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu
-matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton
-en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj
-vestoj, kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la
-haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per
-la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de
-interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la
-filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi
-leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De
-la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn
-kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis
-liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi
-elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan
-tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.
-
--- Panjo! -- kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?
-
-Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.
-
--- Kun sinjorino Swicka, -- ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.
-
-La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S»
-en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc,
-siblis tre akre.
-
-La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La
-vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn
-aferojn.
-
-Unu el ili diris mallaŭte:
-
--- Estos kriado!
-
--- Eble ŝi forpelos ŝin? -- demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.
-
--- Oho? -- diris tria plej mallaŭte: -- ŝi nun eble jam eĉ ne timas
-tion!
-
-Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago
-estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de
-ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus
-preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj
-de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la
-kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis
-profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn
-kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis
-tamen miron, nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la
-kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia
-tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam
-ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte
-la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj
-ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de
-malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia
-febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj
-ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia
-brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.
-
-Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan
-laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj
-lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis
-tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj,
-diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:
-
--- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.
-
-Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.
-
--- Ĉu vi diris ion al mi?
-
--- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.
-
--- Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne
-povis veni.
-
--- Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro
-alportas grandan malutilon al la laborejo.
-
-Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.
-
-Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed
-ĉiam pli akre.
-
-La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo,
-videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.
-
-Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun
-senmova tondilo en la bruna mano.
-
--- Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka
-staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.
-
-Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis
-sinjorino Szwejc, estis tute vera.
-
--- Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka
-interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da
-jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne
-longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran
-ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun
-virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.
-
--- Ne por mi, sinjorino, -- unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis
-la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza
-kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.
-
--- Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, -- oni ne devas havi tro multe
-da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj.
-Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran
-kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ
-proksima konato de sinjorino Swicka?
-
-La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari.
-La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la
-rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.
-
--- Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka
-promenas kun li ĉiutage.
-
-Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris
-Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en
-ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon
-de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la
-larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la
-parolanta fraŭlino.
-
--- Kion tio signifas? -- ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.
-
-Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj
-ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj
-kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis
-legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum
-momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj
-troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis
-la frunton kaj la kolon.
-
--- Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon
-por koleri, -- diris Sinjorino Szwejc; -- jam dudek jarojn mi estas
-mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek
-junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias,
-kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco
-konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el
-ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn,
-tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia
-laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine,
-sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj
-diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino
-de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus,
-ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj
-promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis!
-Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al
-nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi,
-ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la
-kristana favorkoreco?...
-
--- Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti
-sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem
-kaj propravole.
-
-Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj
-forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun
-tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.
-
--- Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, -- ŝi diris plue, -- sed
-mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia
-maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj
-alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi
-tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone,
-kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras
-kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi
-volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis
-ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn...
-malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!
-
-Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis
-sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la
-pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la
-pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.
-
-Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin
-trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje
-atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta
-esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato
-Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la
-sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto;
-sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li
-atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, -- ĉio ĉi tio metis
-ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne
-povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla
-fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino
-Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto
-de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj
-eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone,
-kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de
-homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino
-sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis
-sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur
-la straton.
-
-Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis
-kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris
-ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj
-interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro
-de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en
-la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke
-ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta
-kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?
-
--- Sinjorino! -- ekkriis Aleĉjo, sin returnante; -- kia surprizo! Mi ne
-pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun
-lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al
-kiu mi sopiras!
-
-La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn
-ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan
-rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante
-dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la
-muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la
-okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj
-kaj kun reva rigardo.
-
--- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ekkriis la virino.
-
--- Sinjorino! -- interrompis ŝian parolon la sinjoro de la
-kreitaĵoj, -- antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa
-vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco....
-
--- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ripetis la virino, reakirante sian
-voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. -- Jes, ŝi diris plue, mi
-forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo
-de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi
-faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon
-al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi
-havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas
-estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si
-lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi
-la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos
-la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege
-amuziĝos....
-
-Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko
-en la voĉo kaj en la okuloj.
-
--- Vi amuziĝos, -- ŝi ripetis kun malagrabla rido, -- sed permesu,
-ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo,
-ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon
-pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...
-
-Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis
-post la pordego.
-
-La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis
-per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la
-tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton
-kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman
-kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli
-ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li
-vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj
-kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza
-sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole
-faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi
-diris.
-
-Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis
-pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio
-estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon
-al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora
-fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis!
-Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj
-de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi
-pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi,
-kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo.
-
-Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la
-frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon,
-ekkriis preskaŭ kolere:
-
--- Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!
-
-En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna
-fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun
-mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de
-lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj,
-salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:
-
--- Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!
-
-La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.
-
--- Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam
-tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke
-da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.
-
-Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la
-rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.
-
--- Sinjorino! -- li diris, -- la koro tiras min al via domo, sed la
-prudento malkonsilas.
-
--- La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas
-malkonsili al vi vizitadi nin?
-
--- Mi timas pri mia trankvileco! -- diris mallaŭte la sinjoro de la
-kreitaĵoj.
-
-La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.
-
--- Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino
-vere koleros.
-
--- Kaj vi?
-
-Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon,
-elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto
-kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis
-sur la blankan frunton.
-
--- Mi ankaŭ vin koleros.
-
--- Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!
-
-La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj
-ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero,
-sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino
-Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin mil spesmiloj
-da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.
-
-Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas
-du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo
-en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj
-harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el
-ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, -- li pensas, -- estas fiera
-kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron
-diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj
-en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj!
-Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro
-en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? _Tous les genres sont
-bons hors le genre vieux et laid!_»
-
-Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!
-
- * * *
-
-Kaj Marta?
-
-Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis
-tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis
-de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere
-la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la
-rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.
-
--- Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante
-el ŝia mano la monon.
-
--- Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.
-
-Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por
-sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton.
-Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi
-sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj
-sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko
-de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova,
-preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo
-kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis
-la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la
-dezerta ĉambro, prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ
-vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma
-aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?
-
-Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.
-
-Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ
-dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro
-la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn.
-Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli
-liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj
-plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj,
-gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn
-al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni
-elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte
-sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan
-liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo,
-per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri
-ilian belecon....
-
-Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta
-sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta
-senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj
-farante al si mem akrajn riproĉojn.
-
-Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino
-Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis
-tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?
-Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon,
-estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu
-virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti
-al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan,
-sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda
-situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj
-ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra
-senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun
-senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon?
-Kia senprudenteco!
-
--- Ne! -- pensis Marta; -- unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo
-aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii
-porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si
-ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti
-humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke
-mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi
-estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem
-efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la
-konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj
-prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo
-pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon
-antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro,
-el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj
-infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj?
-Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en
-la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas
-sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas
-senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li
-per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas...
-aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta
-mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne
-povis?
-
-La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis
-sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter
-la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis
-pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn
-pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi
-miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la
-mano, kiu ŝin ofendos.
-
-Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj
-pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan
-moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.
-
--- Mi devos iri peti! -- ŝi ekpensis.
-
-Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi
-iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon
-laboron, la duan fojon almozon.
-
-Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem
-ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre
-malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel
-antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos
-de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne
-frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo
-renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.
-
-Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte
-super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis
-la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo,
-en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon.
-Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson
-en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin
-afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla
-malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj
-direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan
-kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue
-ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno,
-sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun
-la libristo, ŝi diris:
-
--- Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial
-mi venis denove al vi....
-
--- Per kio do mi povas servi al vi?
-
-Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj
-distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis
-sur la tablo.
-
--- Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek
-spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi,
-pri ia....
-
-La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.
-
-Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.
-
--- Ha! -- li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu
-montris bedaŭron, -- kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni
-nepre devas ion povoscii....
-
-Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ
-manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.
-
--- Sekve, -- ŝi diris post momento, kion do mi faros?
-
-Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj
-rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran,
-en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro,
-kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed
-kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante
-ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi
-parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin
-parte pri tio, kion ŝi suferas.
-
-La libristo pripensis ion dum momento.
-
--- Mi malĝojas, -- li diris, -- mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia
-situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas
-al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos
-nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun
-bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus
-tian lokon....
-
--- Mi petas vin pri ĝi, -- diris Marta sen plej mallonga pripenso.
-
--- En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski.
-Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....
-
--- Mi iros certe, -- diris la virino.
-
-La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da
-papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis
-maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero
-li salute sin klinis.
-
-Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas
-tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La
-letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis
-la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en
-sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas.
-Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ
-nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton
-da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta
-ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!
-
-La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon.
-Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj,
-kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la
-plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure
-inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de
-lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema
-mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina
-por plenumado de kompatemaj faroj.
-
-Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de
-honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne
-ricevis!
-
-Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj
-ŝi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj
-ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo.
-Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton,
-kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la
-internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko.
-Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski
-pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon
-eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj
-bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi
-aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da
-sekundoj atente ŝin rigardis.
-
--- Pardonu, sinjorino, -- diris la mastrino kun iom da konfuzo en la
-voĉo, -- antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed
-nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion,
-la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli
-ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj
-ŝi forlasis la kuirejon.
-
-En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta
-viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....
-
--- Nu? -- demandis la nejuna viro, -- vi ŝin ne akceptis?
-
--- Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe
-postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata...
-kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj
-horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi.
-Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.
-
--- Estas vero, -- diris la edzo de la nejuna sinjorino, -- kaj tamen
-estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi
-estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post
-oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....
-
--- Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon!
-Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun
-infano?
-
--- Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro
-multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio
-estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li
-sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke
-li opinios, ke ni estas homoj sen koro.
-
--- Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje
-eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason...
-kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....
-
-Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn
-paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:
-
--- Sinjorino! sinjorino!
-
-Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone
-kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.
-
--- Sinjorino, -- komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la
-vidvino, -- mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke
-vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj
-vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti
-pardonon....
-
-Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun
-iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta
-hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano
-de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas»
-kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da
-nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis
-por si, la lakton kaj farunon por la infano.
-
-En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon,
-konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj
-sidigis antaŭ ĝi Janjon.
-
-Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare
-serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar
-ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur
-la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis
-per dormo malfacila kaj longa.
-
-La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi
-ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol
-hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis
-silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la
-fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al
-ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia
-freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion, per kio
-hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»
-
--- Hu! -- ŝi diris al si mem post momento, -- nenio estas farebla!
-mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!
-
-Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja
-laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris
-en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed
-ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego
-esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj
-memvole forlasis.
-
-Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan
-miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida
-rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La
-laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun
-scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de
-pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la
-vangoj kaj sur la frunto.
-
-Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La
-estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon.
-Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.
-
--- Sinjorino! -- diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, -- antaŭ
-du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio,
-kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas
-pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.
-
-Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de
-sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la
-kapon.
-
--- Ho, mia sinjorino Swicka! -- ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, -- mi
-ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi
-ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis
-ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn
-niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la vorto de
-Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka
-en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive
-jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost
-hieraŭ alian laboristinon....
-
-Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu
-sidis sur la estinta loko de Marta.
-
--- Nia laborejo, dank' al Dio, havas plej bonan reputacion... krom
-tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj
-difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al
-ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ
-tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank' al
-Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar
-mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve
-nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan
-nombron, loko por sinjorino Swicka....
-
--- Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino
-Swicka, -- flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.
-
-De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj
-malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.
-
-Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.
-
--- Ne, -- ŝi diris, -- ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti
-sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi
-la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.
-
-Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta
-loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la
-estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.
-
--- Vi min jam ne akceptos? -- demandis Marta, -- nenian esperon mi
-povas havi?
-
--- Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la
-loko estas jam okupita... mi ne povas.
-
-Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el
-la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton,
-konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta
-ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila
-kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en
-la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato,
-ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: -- Mi ne povas ja reveni
-tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la
-ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon...
-alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ
-ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj
-maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi
-meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto
-ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente
-rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el
-ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne
-tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta
-pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da
-ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne
-estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta
-ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj
-ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ
-eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la
-ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de
-ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante,
-kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris
-propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora
-rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte
-la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi
-deziras.
-
--- Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, -- diris Marta; -- mi
-pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.
-
--- Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? -- respondis la juvelisto
-kun la spritaj brilantaj okuloj, -- kia do objekto ĝi estas?
-
-Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la
-magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel
-marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas
-finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun
-diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian
-tre malfacile atingitan decidon.
-
--- Kia do objekto ĝi estas? -- denove demandis la juvelisto kaj ĵetis
-iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.
-
--- Edziĝa ringo, -- respondis la virino.
-
--- Edziĝa ringo! -- malrapide ripetis la juvelisto.
-
--- Edziĝa ringo, -- mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto,
-levante la kapojn.
-
--- Edziĝa ringo, -- diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la
-maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro
-oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al
-persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio
-ŝi povus sin apogi.
-
--- Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! -- ekkriis la juvelisto, de kies lipoj
-tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto
-alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis
-unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj,
-el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi
-estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke
-ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun
-ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia
-koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.
-
-Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis
-la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.
-
--- Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre
-necesa? -- demandis la juvelisto per tono de kompato.
-
--- Nepre necesa, -- respondis la virino mallonge kaj seke.
-
--- Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun
-objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ
-ĝian plenan valoron.
-
-Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj
-skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran
-pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj
-daŭran.
-
--- Bona oro, -- diris la juvelisto.
-
-Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian
-rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis.
-Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo
-sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun
-delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris
-multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe
-malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de
-ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj
-aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice
-ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo.
-Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro.
-Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la
-kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de
-la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone,
-ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj
-kompreni en la daŭro de multe da horoj.
-
--- Mi petas vin, sinjorina moŝto, -- diris la juvelisto el malantaŭ la
-tablo, -- la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.
-
-Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de
-la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la
-juvelisto.
-
--- Sinjoro! -- ŝi diris, -- ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?
-
--- Jes, sinjorino, -- respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando
-iom mirigis.
-
--- Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....
-
-Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de
-la antaŭ ŝi staranta homo.
-
--- Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj
-helpantinon?
-
-La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.
-
--- Vin, sinjorino! vin! -- li elbalbutis, -- kiel do... kial...
-sed ja....
-
--- Jes, min, -- ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. -- Mi havas nun
-neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas
-en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke
-mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi
-iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi
-devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al
-vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus
-pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....
-
-La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino,
-kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto
-tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.
-
--- Vidu, sinjorina moŝto, -- li komencis, -- por diri la veron, mi
-en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam
-preparitaj, instruitaj....
-
-Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili,
-tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.
-
--- Mi scias desegni, -- diris Marta, -- tio estas, ŝi korektis sin
-rapide, -- mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi
-por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.
-
-Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al
-la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la
-juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo,
-forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj
-rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun
-ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la
-juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj
-komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ
-si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de
-la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde,
-la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis
-sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.
-
-La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan
-ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas
-okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon
-de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj
-glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin
-senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la
-okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.
-
--- Sed, kara sinjorino... -- komencis la iom malpacienciĝinta
-juvelisto.
-
--- Tuj, tuj! -- respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia
-laboro.
-
-Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur
-kiu ŝi estis desegninta.
-
--- Jen estas modelo por braceleto, -- ŝi diris.
-
-La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis
-farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj
-interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du
-torditaj trunketoj.
-
-La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe
-du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj
-elegantecon.
-
--- Bele! oni ne povas nei! tre bele! -- diris la juvelisto, klinante
-la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de
-kontentigita kompetentulo. -- Bele! tre bele! -- li ripetis post
-momento, sed nun jam iom konfuzita. -- Viaj desegnaĵoj, sinjorino,
-povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... -- Li eksilentis, kaj,
-videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis
-per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.
-
-La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.
-
--- Ho, mia Dio! -- li diris levante la ŝultrojn, -- se vi hezitas
-akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu...
-nu, kiel desegnistinon....
-
-Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La
-juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:
-
--- Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro
-konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi
-scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke
-da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos
-oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio....
-Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis
-vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur
-stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.
-
--- Jes, jes, -- diris la juvelisto, -- mi scias, ke vi baldaŭ min
-forlasos... sed mi tamen ja ne povas....
-
--- Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? -- interrompis lin Marta.
-
-La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita
-junulo.
-
--- Mi akceptos la duonon de tiu pago -- diris la virino. Nun la
-juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.
-
--- Aj! aj! -- li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, -- malfacilan
-problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon
-de braceleto, desegnitan de Marta.
-
--- Bela! mi ne povas nei! tre bela!
-
--- Aj! aj! -- li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis
-ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la
-deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki
-en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.
-
-Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn
-helpantojn, diris per demanda tono:
-
--- Ha? kio?
-
-Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed
-kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun
-la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj
-vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la
-junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ
-intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en
-la apudan ĉambron.
-
-Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio,
-aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu
-ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per
-ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li
-ekkriis:
-
--- Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!
-
-Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de
-industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan
-negocon.
-
-Marta ekridetis.
-
--- Mi estas virino, -- ŝi diris, -- jes, tio estas vero. Kio do
-sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....
-
--- Nu jes, jes! -- ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj
-sidiĝante inter siaj helpantoj, -- sed vidu, sinjorino, tio estus
-afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn
-novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la
-mondo estas kalumniema... vi komprenas?...
-
--- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin por la
-klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?
-
--- Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....
-
-Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis
-tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.
-
--- Jen estas la mono, -- li diris, donante al la virino du
-monpaperetojn.
-
-Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante
-jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.
-
--- Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj,
-sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro
-multe.
-
--- Sed, kara sinjorino, -- elbalbutis la juvelisto, -- mi opiniis... mi
-pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....
-
--- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin!
-
-Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron
-kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ
-dezirata laboro ricevis almozon!
-
-Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne
-plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen
-rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj
-egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte
-monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por
-pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por
-pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn
-siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus
-diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton,
-por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte
-troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis
-tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide
-kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje
-ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta
-krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo
-ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la
-knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis
-al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo,
-kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon.
-Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj
-kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj
-interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis
-al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la
-pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj
-ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre
-pezan kapeton.
-
-Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro,
-malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn,
-ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj
-de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis
-virino kaj infano.
-
-Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia
-penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro
-ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika,
-eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj
-spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn
-fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de
-laboro, febra serĉado kaj netrovado.
-
-Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis
-unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien,
-al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu
-virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas!
-vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la
-brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj,
-kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por
-ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi
-tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo
-ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis
-kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis
-sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.
-
--- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?
-
--- Mi, panjo!
-
-La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la
-infano estis mallaŭta kaj ronka.
-
-Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj
-genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega,
-ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis
-per forto spasma kaj disŝiranta.
-
--- Ho, mia Dio! -- ekĝemegis la virino, -- nur ne tion! ĉion, kion vi
-volas, nur ne tion!
-
-En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la
-filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la
-kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian
-kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj
-de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta
-plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur
-la brakon de la patrino.
-
-En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris
-malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta
-mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ
-kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum
-la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn
-ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis
-efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.
-
-Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis
-viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan
-pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo,
-kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego
-ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj
-plendoj.
-
-La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne
-trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris
-ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja
-fajro en la okuloj.
-
--- Kiel malvarme estas ĉi tie! -- diris la viro, leviĝante.
-
-La virino nenion respondis.
-
--- Sur kio do mi skribos?
-
-Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da
-papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.
-
--- La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan
-_bronkiton_. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.
-
-Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon.
-La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon
-kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis
-rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.
-
--- Lasu! -- li diris jam ĉe la sojlo, -- lasu! La infano estas malforta
-kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble
-multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.
-
-Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj
-alpremis sian bruston al la brusto de la infano.
-
--- Ho, mia infano! mia sola infano! -- ŝi murmuretis, -- pardonu
-vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj
-nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta,
-kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....
-
-Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je
-la planko, enigis la manojn en la harojn.
-
-Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!
-
-Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud
-la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la
-butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per
-vigliga varmo.
-
-La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo
-daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage,
-venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon;
-ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al
-grincado de segilo.
-
-Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la
-litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:
-
--- Ne perdu la esperon, sinjorino, -- li diris milde, -- la infano
-povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan
-prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La
-temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la
-medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj
-donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble
-tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....
-
-Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj
-krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.
-
-Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton!
-Per kio?
-
-Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de
-la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da
-spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis
-fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da
-fojoj en ĉiu tago.
-
-Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon
-kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ
-ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta
-vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala
-stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia
-korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese.
-La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe
-persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj
-ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis
-ĉirkaŭen.
-
-Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?
-
-Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la
-malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto,
-kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos
-eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte
-mallevis la manojn.
-
--- Kion do mi faros? -- ŝi diris al si mem, -- kion mi povas fari? ŝi
-mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!
-
-Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En
-tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.
-
--- Patro! -- ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn
-kaj varmegajn manojn. -- Patro! patro!
-
-Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano
-la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li
-kaj petegis lin pri savo!
-
-Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun
-sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi
-interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la
-vizaĝo de la infano.
-
--- Vi vokas la patron, -- ŝi elĝemis el la malfacile spiranta
-brusto, -- li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi
-antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....
-
-Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la
-litaĵo kaj haltis super ĝi.
-
--- Ha! -- ŝi ekkriis, -- mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro
-laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!
-
-Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj
-ekbrilis fajro de forta decido.
-
-Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al
-la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis
-manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj.
-Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.
-
--- Sinjorino! -- ŝi ekkriis, -- pro kompato... pro favorkoreco....
-
--- Certe monon! -- malafable murmuris la virino, -- mi ne havas, mi ne
-havas, de kie do mi povas ĝin havi....
-
--- Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe
-mia malsana infano!
-
-La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel
-antaŭe.
-
--- Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....
-
-La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon
-de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.
-
--- Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano...
-ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la
-litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....
-
-Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian
-infanon.
-
--- Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur
-ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo
-kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...
-
-La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan
-pordegejon de la domo.
-
--- Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... -- murmuretis
-al si Marta.
-
-Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento
-kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj
-flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove
-portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la
-puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn
-rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj,
-kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi
-kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj
-manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la
-pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi
-ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per
-tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo
-malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la
-sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino
-kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn.
-La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta
-en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj
-voĉoj.
-
--- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la servistino.
-
--- Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.
-
--- Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian
-semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne
-povas eliri el la salono....
-
-Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi
-la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere
-favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento
-malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj
-manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la
-plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj
-faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed
-eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj
-direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante,
-ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.
-
-Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie
-Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed
-apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra
-la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo
-kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj
-du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.
-
- * * *
-
-Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda
-urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per
-plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la
-aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj
-sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon,
-muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble
-la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum
-multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.
-
-La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis
-per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero.
-Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron
-kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono
-etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.
-
-Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de
-la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis
-tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj
-gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon
-torentojn da lumo.
-
-Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel
-multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo
-kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj
-rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por
-ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence
-elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas
-kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn,
-kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En
-tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe
-da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia
-ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado
-de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en
-tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis
-celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol
-ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto,
-en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon
-de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de
-elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej
-precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte
-sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj
-okuloj.
-
-Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie.
-Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!
-
-Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova
-vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj
-de la pasantoj.
-
-La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj,
-defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la
-strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi,
-inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero
-flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia
-infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la
-unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj
-ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis,
-sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan
-fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima
-mizero, ke ili _devas_ porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la
-vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la
-sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano,
-laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.
-
--- Tiuj fortaj, -- ŝi pensis, -- tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu
-tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion
-volis doni.
-
-Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.
-
-Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta
-virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta
-tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis.
-Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus
-droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis
-ĝin malsupren.
-
-Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?
-
-Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la
-malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo
-sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis
-la patron!
-
-Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al
-la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj
-bela kiel anĝelo.
-
-Marta stariĝis antaŭ ili.
-
--- Sinjorino! -- ŝi ekkrietis, -- sinjorino!
-
-Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin,
-eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial
-la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En
-rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili
-haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas,
-sinjorino? ĉu ni ion perdis?
-
-Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko
-kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj
-kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.
-
-Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj,
-kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de
-varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj
-briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu
-atakis ŝian kapon.
-
-Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro
-iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe
-estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la
-vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj
-neĝoblankaj lipharoj.
-
-Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne
-etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: -- Sinjoro! sinjoro!
-
-La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis
-la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro,
-kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de
-la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion
-inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la
-manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis
-la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.
-
-La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii,
-kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion
-scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj
-la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj
-donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan
-riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?
-
-La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda
-monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la
-pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la
-travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de
-magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa
-palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis
-luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la
-muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo;
-antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de
-statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis
-siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj,
-porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da
-marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis
-sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la
-strato en la internon de la magazeno.
-
-Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj
-floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris
-du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili
-interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto
-havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la
-elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis
-majstraĵo de industrio kaj de bongusto.
-
-La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris
-virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun
-nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La
-flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita
-de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj
-estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ
-kiel papero.
-
-Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la
-flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime
-de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun
-sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo
-ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.
-
--- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la mastro de la magazeno,
-elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da
-artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.
-
-Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de
-la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la
-ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis
-ŝin per senatenta okulo.
-
--- Kion vi deziras, sinjorino? -- ripetis sian demandon la mastro; per
-longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la
-piedoj kaj severe diris plue:
-
--- Kial vi ne respondas?
-
-Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke
-en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas
-en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj
-kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la
-manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj
-bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.
-
--- Sinjoro! -- ŝi fine diris, -- bona sinjoro! donu ion por medikamento
-por mia malsana infano!
-
-Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia
-penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.
-
-La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis
-la ŝultrojn.
-
--- Mia sinjorino! -- li diris seke; -- ĉu vi ne hontas peti almozojn?
-Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!
-
-Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la
-tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.
-
-La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ
-unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La
-malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi
-estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran
-aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi
-aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu
-ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia
-brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas
-la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo,
-kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon
-mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis
-la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori?
-kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo
-tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago
-koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto
-pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre
-povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus
-la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ
-faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan
-manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne
-montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi.
-Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima
-malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn
-plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin
-per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio
-li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana,
-vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj
-tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.
-
-Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble
-komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj
-vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus
-laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la
-eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.
-
-La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto,
-kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la
-morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj
-profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano
-eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis,
-vulkano de kolero, envio kaj... avideco.
-
-De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu
-infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino,
-feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo
-ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu
-energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en
-la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano,
-tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke
-li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, -- fariĝis viktimo de tiuj
-kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?
-
-Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ
-devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne
-logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis
-senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas
-kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo
-ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo
-ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj,
-sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente
-kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj
-instinktoj. Nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti,
-tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la
-tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas
-grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu
-homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize
-proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu
-estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi
-kaj elteni ĝi ne povos.
-
-La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis
-en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj
-kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de
-pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj
-nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.
-
-La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn
-korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis
-multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble
-intencis enkonduki junan edzinon.
-
-Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna
-okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba
-silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la
-mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan
-de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis.
-Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias
-en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan
-riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana!
-mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias,
-kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi
-estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu
-per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis
-al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj
-maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!
-
-La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj,
-kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj,
-kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj
-maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke
-kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn
-doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per
-bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte
-pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de
-malbonagoj, mem faras malbonagojn.
-
--- Sekve, -- diris la aĉetanta sinjoro, -- kvardek kvin spesmilojn por
-la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo
-kaj....
-
-Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon,
-subite li haltis.
-
--- Ha! -- li diris, -- mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi
-ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen....
-
-La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.
-
--- Ĉu ĉi tiun? -- li demandis.
-
--- Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...
-
--- Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?
-
--- Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.
-
-Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn,
-li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la
-subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de
-la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris
-mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.
-
-La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la
-marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa
-valoro.
-
-Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu
-staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo
-magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie
-alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.
-
-Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere
-rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn,
-estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio
-ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin
-naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da
-tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis
-la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la
-faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis
-ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko!
-Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke
-ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe
-da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento;
-ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu
-kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis
-la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da
-suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo....
-Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia,
-ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo,
-sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis
-mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta
-interno.
-
-Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la
-paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra
-pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.
-
-Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en
-la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj
-grupoj, returnis la vizaĝojn.
-
--- Kio tio estis? -- demandis la aĉetanta sinjoro.
-
-La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.
-
--- Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! -- li ekkriis, -- certe
-ŝi ion ŝtelis.
-
-La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.
-
--- Efektive, -- li diris kun rideto, rigardante la marmoran
-plataĵon, -- ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu
-tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas...
-
--- Ha! kanajla almozulino! -- ekkriis la komercisto. -- Kiel? en mia
-magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!
-
-Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.
-
--- Policisto! -- li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, -- policisto!
-
--- Kion vi deziras? -- aŭdiĝis voĉo el la strato.
-
-Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro
-sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.
-
--- Tien, -- diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj
-montrante per la fingro la straton, -- tien kuris virino, kiu antaŭ
-minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!
-
--- Kaj en kiun flankon ŝi kuris?
-
--- En tiun, -- diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto,
-haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy
-Swiat. -- Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel
-rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!
-
--- Oni devas ŝin kapti! -- kriis la komercisto al la policisto.
-
--- Kompreneble, sinjoro! -- diris la homo kun la flava lado, saltis
-antaŭen kaj kriis laŭte:
-
--- He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris ŝtelistino!
-
-La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto
-riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al
-si tiom da klopodoj.
-
-La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.
-
-Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino
-rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en
-la direkto al Nowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj
-kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi
-tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble
-bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj
-terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo
-ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi,
-ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda,
-senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos....
-
-La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence
-rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi,
-supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan
-bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto:
-kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!
-
-Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu
-sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en
-alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La
-virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite
-haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.
-
-Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj,
-kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin
-de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco,
-kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis
-flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.
-
-Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke
-mankas al ŝi fortoj -- la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin
-super la tero -- sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto,
-komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian
-veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ
-elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco
-kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi
-preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.
-
-Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi
-renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon
-de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi
-certe estos kaptita de ili.
-
-Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da
-radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli,
-preskaŭ neniom.
-
-Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn
-hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu
-sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien
-ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj.
-Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj
-ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam
-tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris
-iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo
-prezentas distraĵon.
-
-La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze
-de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj
-apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj
-figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj
-ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra
-maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed
-havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de
-supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj
-laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura
-okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de
-ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur
-kiuj ruliĝis la radoj.
-
-Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj
-ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.
-
-La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi
-kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta
-sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en
-rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos
-flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la
-rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon
-ĉirkaŭen.
-
-Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de
-ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco
-apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris
-malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.
-
-Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia
-ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto
-turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi
-turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj
-brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton.
-Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo,
-longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto
-terura, sed subita, fulma.
-
-Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis,
-la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento
-ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la
-liberigonta morto.
-
-Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo
-kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso,
-etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis,
-stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma
-ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis
-kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo
-suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble
-la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava
-lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita
-flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin
-je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj
-lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la
-teron.
-
--- Haltu! haltu! -- eksonis terura krio el la maso.
-
-Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la
-hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.
-
--- Haltu! haltu! -- kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La
-veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano
-la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al
-la ĉevaloj, ke ili haltu.
-
-Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam
-deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.
-
-Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la
-vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj
-de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al
-senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.
-
-La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj
-elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la
-vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.
-
-
-
-Noto de transskribinto:
-
-Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi
-ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la
-originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn
-ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi
-simile registris.
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA ***
-
-***** This file should be named 61860-0.txt or 61860-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/6/1/8/6/61860/
-
-Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
-Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
-book was produced from images made available by the
-HathiTrust Digital Library.)
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
diff --git a/old/61860-0.zip b/old/61860-0.zip
deleted file mode 100644
index 8ba98e5..0000000
--- a/old/61860-0.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/61860-h.zip b/old/61860-h.zip
deleted file mode 100644
index e834b89..0000000
--- a/old/61860-h.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/61860-h/61860-h.htm b/old/61860-h/61860-h.htm
deleted file mode 100644
index 6226ac6..0000000
--- a/old/61860-h/61860-h.htm
+++ /dev/null
@@ -1,9602 +0,0 @@
-<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
- "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" />
-<title>Marta</title>
-<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" />
-<style type="text/css">
-<!--
-body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
-div.titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;}
-.small {font-size: smaller;}
-h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 1ex;}
-hr.long {width: 80%; margin-top: 1.5em; margin-bottom: 1.5em;}
-hr.short {width: 20%;}
-p.titlehead {font-weight: bold; letter-spacing: 0.5ex; font-size: 220%; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em; text-align: center;}
- .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;}
- .verse br {display: none;}
- span.i0 {display: block; margin-left: 0em;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
--->
-</style>
-</head>
-<body>
-
-
-<pre>
-
-The Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-Title: Marta
-
-Author: Eliza Orzeszkowa
-
-Translator: L. L. Zamenhof
-
-Release Date: April 17, 2020 [EBook #61860]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
-Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
-book was produced from images made available by the
-HathiTrust Digital Library.)
-
-
-
-
-
-
-</pre>
-
-<div class="titlepage">
-<p style="font-size: 150%;">ELIZA ORZESZKO</p>
-
-<h1>MARTA</h1>
-
-<p><span style="font-size: 130%;">Rakonto</span><br />
-
-EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO</p>
-
-<p>tradukis<br />
- <span style="font-size: 130%;"><b>D<sup>ro</sup> L. L. ZAMENHOF</b></span></p>
-
-
-<p style="font-size: 130%;">PARIS</p>
-
-<p><span style="font-size: 130%;">LIBRAIRIE HACHETTE ET C<sup>ie</sup></span><br />
-
-79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79</p>
-
-<p style="font-size: 110%;">1910</p>
-
-<p class="small">Droits de traduction et de reproduction réservés.<br />
- Copyright 1910 by Hachette and C<sup>o</sup>.</p>
-</div>
-
-<!-- p.1 -->
-<p class="titlehead">MARTA</p>
-
-
-<p>La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La
-vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino
-estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas
-amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo,
-ĥore konsentas ĉiuj.</p>
-
-<p>La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn,
-amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili
-plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de
-tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ
-averto: vi ne estas en ordo!</p>
-
-<p>Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli
-malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas:
-ni ne estas en ordo!</p>
-
-<p>Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas
-ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la
-recepto.</p>
-
-<p>Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia
-lando (S<sup>ro</sup> Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina»)
-anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de
-tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).</p>
-
-<p>Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!</p>
-
-<p>La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu,
-ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia
-honoro.</p><!-- p.2 -->
-
-<p>Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni
-jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la
-kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj
-reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la
-steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas
-al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni
-sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al
-la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ
-el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de
-Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste?
-La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas
-kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo,
-kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj
-rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur
-akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto
-de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale
-ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero,
-tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo,
-kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj
-randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj
-balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.</p>
-
-<p>Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la
-sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado
-kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, &mdash; tiam
-alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni
-konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de
-nia dezirego de amo.</p>
-
-<p>Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj
-de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj
-feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj
-marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro
-virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante,<!-- p.3 -->
-falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de
-malsato....</p>
-
-<p>Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne
-kontraŭ ĉiuj malsanoj.</p>
-
-<p>Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli
-efika?</p>
-
-<p>Kian?</p>
-
-<p>Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>La strato <span lang="pl">Graniczna</span> estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de
-Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu
-strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al
-siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek
-maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo
-de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.</p>
-
-<p>Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita
-de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la
-profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la
-larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis
-konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj
-belaj.</p>
-
-<p>Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala
-vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto
-alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton,
-pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon
-de granda malĝojo kaj sufero.</p>
-
-<p>De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de
-la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj
-malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la
-plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita
-loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen<!-- p.4 --> almenaŭ bele kaj
-oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj
-tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke
-da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj
-speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo,
-sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj
-de blanka floraĵo.</p>
-
-<p>Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo,
-kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili
-starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du
-ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis
-eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis
-per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki,
-ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por
-ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero,
-en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj
-okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de
-ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo.
-La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo! &mdash; mallaŭte diris la knabineto, &mdash; la skribtablo de la
-patro!</p>
-
-<p>La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon
-grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan
-per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per
-longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda
-fingreto de la infano.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo! &mdash; mallaŭte diris la knabineto, &mdash; ĉu vi vidas tiun grandan
-nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio
-fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur
-la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La
-patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La
-patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min,
-nek vin...</p><!-- p.5 -->
-
-<p>La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton
-en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto
-alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la
-rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia
-doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj
-larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la
-infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj,
-ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita
-paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco
-kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el
-la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj
-morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze
-de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du
-spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur
-la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis
-ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis
-artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj
-kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora
-brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la
-ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis
-per larmoj la okulojn de la infano.</p>
-
-<p>&mdash; Mia liteto, panjo! &mdash; ekkriis la knabineto, &mdash; tiuj homoj forprenas
-ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi
-faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.</p>
-
-<p>La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte
-alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj,
-belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata
-buŝo estis fermita kaj silenta.</p>
-
-<p>Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj.
-Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj
-per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la<!-- p.6 -->
-portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj
-malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis
-nun scivole elrigardis sur la korton.</p>
-
-<p>De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo
-kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; ŝi diris, &mdash; mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu
-oni devis... jen estas la resto de la mono...</p>
-
-<p>Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da
-monpaperetoj.</p>
-
-<p>La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash; Mi dankas vin, Sonjo, &mdash; ŝi diris mallaŭte, &mdash; vi estis por mi tre
-bona.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, &mdash; ekkriis la knabino, &mdash; mi
-servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli
-bone, ol ĉe vi.</p>
-
-<p>Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur
-kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino
-en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en
-siaj blankaj delikataj manplatoj.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj nun, Sonjo, &mdash; ŝi diris, &mdash; adiaŭ....</p>
-
-<p>&mdash; Mi akompanos vin al la nova loĝejo, &mdash; rediris la knabino, &mdash; mi
-tuj vokos veturilon.</p>
-
-<p>Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano
-eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato <span lang="pl">Piwna</span>.</p>
-
-<p>Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon
-malnovan kaj malgajan.</p>
-
-<p>La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn
-kaj la fenestrojn de la domo.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?</p>
-
-<p>&mdash; Ĉi tie, mia infano, &mdash; per mallaŭta voĉo respondis la virino en la
-funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la
-pordego.</p><!-- p.7 -->
-
-<p>&mdash; Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ
-du tagoj.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! en la mansardo, sendube, &mdash; respondis la pordisto kaj
-aldonis: &mdash; iru supren, mi tuj malfermos.</p>
-
-<p>El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita
-de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj &mdash; de malnovaj
-lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris
-sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino
-prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en
-funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.</p>
-
-<p>La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta,
-sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta
-super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono,
-oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj
-blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin
-blankigis.</p>
-
-<p>En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno
-por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo,
-poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita
-katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla
-reto, parte disŝirita kaj kavigita.</p>
-
-<p>La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis
-malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da
-paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.</p>
-
-<p>La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien
-la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.</p>
-
-<p>La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la
-ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri
-ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.</p>
-
-<p>Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge;
-ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el
-la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da<!-- p.8 -->
-tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la
-ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al
-la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi
-ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo,
-tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron.
-Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno
-faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.</p>
-
-<p>&mdash; Jen tiel, &mdash; ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante
-al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de
-la fajro: &mdash; mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj
-pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos
-kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo
-estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko,
-la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.</p>
-
-<p>Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon,
-sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ
-retenis larmojn.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj nun, &mdash; ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, &mdash; nun,
-mia sinjorino, mi devas jam iri!</p>
-
-<p>La virino en funebra vesto levis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Vi devas jam iri, Sonjo, &mdash; ŝi ripetis, &mdash; ĝi estas vero, &mdash; ŝi
-aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, &mdash; komencas jam
-vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, ne tio, kara sinjorino! &mdash; ekkriis la knabino, &mdash; por vi mi en
-la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj
-novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj
-ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili
-hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la
-blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la
-virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de
-la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj<!-- p.9 --> per
-ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.</p>
-
-<p>&mdash; Ne foriru, Sonjo! &mdash; kriis Janjo, &mdash; ne foriru! ĉi tie estas tiel
-terure, tiel malĝoje!</p>
-
-<p>La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn,
-premis al sia koro la plorantan infanon.</p>
-
-<p>&mdash; Mi devas, mi devas iri! &mdash; ŝi ripetadis plorĝemante, &mdash; mi havas
-malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por
-ili...</p>
-
-<p>La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian
-elastan talion.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, &mdash; ŝi diris per voĉo pli forta
-ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, &mdash; mi ankaŭ havas infanon, por
-kiu mi devas labori...</p>
-
-<p>&mdash; Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino!
-&mdash; ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la
-manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi,
-ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.</p>
-
-<p>Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento,
-interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la
-kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze<!-- orig: obtuzé --> kaj neklare atingadis
-la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la
-infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto
-de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis
-la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan
-talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj
-okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro
-de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa
-vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo,
-kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al
-ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita
-al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la
-forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu
-malgranda, malforta<!-- p.10 --> ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto
-serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi
-nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano
-de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn
-loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per
-amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....</p>
-
-<p>Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la
-vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis
-por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta
-infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis
-siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al
-ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto
-ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la
-koro de la patrino.</p>
-
-<p>La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu
-enhavis kelke da monpaperetoj &mdash; la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.</p>
-
-<p>Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke
-ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.</p>
-
-<p>Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis
-faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua
-etaĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Kara sinjoro, &mdash; diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, &mdash; ĉu
-vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn
-por mia infano?</p>
-
-<p>La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li
-deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:</p>
-
-<p>&mdash; He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio
-mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.</p>
-
-<p>Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro.
-La vidvino iris pli malsupren.</p>
-
-<p>&mdash; Li ne volis fari al mi komplezon, &mdash; ŝi pensis, &mdash; ĉar li<!-- p.11 --> divenas,
-ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li
-portis pezan faskon da ligno.</p>
-
-<p>Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.</p>
-
-<p>&mdash; He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? &mdash; eksonis apud ŝi virina
-voĉo raŭka kaj malagrabla.</p>
-
-<p>La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto
-proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne
-rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko,
-malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj
-la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.</p>
-
-<p>La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.</p>
-
-<p>&mdash; Mia bona sinjorino, &mdash; ŝi diris, &mdash; ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu
-alportus al mi lakton kaj bulkojn?</p>
-
-<p>La virino pripensis momenton.</p>
-
-<p>&mdash; De la kioma etaĝo vi estas? &mdash; ŝi demandis, &mdash; Mi vin ial ankoraŭ
-ne konas.</p>
-
-<p>&mdash; Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....</p>
-
-<p>&mdash; Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al
-vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?</p>
-
-<p>&mdash; Mi pagus por la servo, &mdash; mallaŭte diris la vidvino; &mdash; sed la
-pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn
-vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la
-malgranda pordeto.</p>
-
-<p>Kelke da<!-- orig: de --> minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion
-fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.
-Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi
-malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.</p>
-
-<p>Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj
-lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da
-homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo
-da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la
-malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj<!-- p.12 --> ekturnis
-la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la
-murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur
-la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la
-profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun
-mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen.
-Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi
-eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi
-de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur
-la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en
-kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris
-sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de
-la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj,
-ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne
-kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon.
-Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis
-kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.</p>
-
-<p>Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu
-ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi
-estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ
-kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj
-malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:</p>
-
-<div class="verse">
-<span class="i0">«Haltu, kara mia, haltu,<br /></span>
-<span class="i0">Piedetoj, ne forsaltu.»</span>
-</div>
-
-<p>Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi
-ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la
-kantanto ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash; Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom
-promenos?</p>
-
-<p>Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris
-en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke
-da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron,
-ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.</p><!-- p.13 -->
-
-<p>&mdash; Tiel longe vi ne revenis, panjo! &mdash; ŝi ekkriis, sed subite ŝi
-silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: &mdash; panjo, vi denove
-ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en
-ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.</p>
-
-<p>La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis
-sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro
-de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra
-timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da
-homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun
-ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan
-fojon en la vivo, &mdash; ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen
-videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi
-rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj,
-blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron
-kaj pretigos teon.</p>
-
-<p>Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la
-infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la
-korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace,
-kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi
-portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la
-preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble
-la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena
-horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita.
-La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon
-trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj,
-tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.</p>
-
-<p>Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun
-disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato,
-ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis.
-Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke
-da profundaj<!-- p.14 --> sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto
-leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis
-la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj
-timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris
-mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash; Nova vivo!</p>
-
-<p>Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio,
-eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi
-komenco de nekonata estonteco.</p>
-
-<p>Kia do estis ŝia estinteco?</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn,
-simpla koncerne la okazintaĵojn.</p>
-
-<p>Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj
-komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco
-de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da
-hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo,
-bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj
-belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj
-kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
-rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj
-fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis
-puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.</p>
-
-<p>Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj
-balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj
-rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de
-la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de
-la infano.</p>
-
-<p>La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo
-klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze
-de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.</p>
-
-<p>La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela,
-gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis
-tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi
-sopiris<!-- p.15 --> longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan
-vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco,
-esperoj kaj revoj revenis.</p>
-
-<p>Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte
-pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj
-ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian
-posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon
-de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la
-sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.</p>
-
-<p>Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en
-unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan
-fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo.
-Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro.
-La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia
-solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed
-laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la
-edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ
-la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis
-trankvile.</p>
-
-<p>La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun
-fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de
-edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por
-ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense
-la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan,
-varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona
-voĉo de infano.</p>
-
-<p>Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino
-feliĉe kaj rapide.</p>
-
-<p>Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan
-salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per
-ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis
-en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por<!-- p.16 --> ĉiu
-morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano
-Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima
-estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en
-la nuna momento.</p>
-
-<p>Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj
-laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos.
-Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en
-malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de
-la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis.
-Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta,
-sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia
-materiala ekzistado.</p>
-
-<p>Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la
-suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova
-aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur
-ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne
-en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas
-kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj
-kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la
-sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej
-antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed
-la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se
-lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en
-tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj,
-dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa
-sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj
-kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili;
-krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero;
-krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ
-malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas
-la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel
-longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso
-de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo,
-tiel longe la homo ne disiĝas de si<!-- p.17 --> mem, tiel longe li mem sin
-servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en
-la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la
-komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de
-la blinda okazo.</p>
-
-<p>Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun
-estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne
-estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia
-stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte
-aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis
-nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj
-feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli
-ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?</p>
-
-<p>Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio
-renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis
-ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono,
-ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas
-prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de
-vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?</p>
-
-<p>Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis
-de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi
-mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la
-estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi
-ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ
-la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la
-enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por
-ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.</p>
-
-<p>Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
-Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj
-post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo
-de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon.
-Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi
-vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn
-de la<!-- p.18 --> kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj
-meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia
-propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por
-ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la
-devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.</p>
-
-<p>Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare
-difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri,
-preskaŭ krei.</p>
-
-<p>Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj
-kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon,
-posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion,
-el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur
-malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj
-okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto
-de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi,
-ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro
-trankvileco mi laboros!</p>
-
-<p>Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta
-vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de
-la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj,
-nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super
-la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne
-atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon,
-ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed
-la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam
-nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne
-estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la
-malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis
-plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco
-de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.</p>
-
-<p>Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis
-la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en
-unu<!-- p.19 --> voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen
-plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj
-ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj
-de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis,
-bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj
-ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu
-ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis
-al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon
-ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie
-estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn,
-kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj
-kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel
-senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen
-leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu
-ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj?
-Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj,
-kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos
-ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili
-la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj
-regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj,
-kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj?
-Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio &mdash; ĉu ŝi estos kapabla mem venki la
-elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el
-ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos
-tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro,
-kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton,
-kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ
-humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj &mdash; morto
-per malsato?</p>
-
-<p>En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj
-agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam,
-estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la
-freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu<!-- p.20 --> poste,
-flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj
-kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda
-fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj
-manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta
-tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj
-ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale
-palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn
-pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon
-el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun
-fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek
-sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis
-postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj,
-sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj
-senespereco sur ĝi ne estis.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la
-deka horo matene estis jam en la urbo.</p>
-
-<p>Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila
-espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis
-siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato <span lang="pl">Dluga</span>. Tie
-ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis
-sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel
-estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj
-samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la
-prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ
-malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la
-serioza noveco de la situacio.</p>
-
-<p>Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj
-rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu,
-kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli
-profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj
-larĝa ŝtuparo.</p>
-
-<p>Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn
-virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj
-havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan.<!-- p.21 --> La
-dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo
-sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu
-aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la
-tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la
-maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe
-bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du
-virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si
-intime.</p>
-
-<p>&mdash; Dio, mia Dio! &mdash; diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, &mdash;
-kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi
-diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn!
-Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por
-manĝi....</p>
-
-<p>&mdash; Nu, nu, &mdash; respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento
-sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; &mdash; ne malĝoju
-tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko....</p>
-
-<p>&mdash; Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! &mdash; ekkriis la pli juna, &mdash; sed
-mi ne scias....</p>
-
-<p>&mdash; Talenton vi ne havas, mia kara! &mdash; diris la pli maljuna, &mdash; kion
-fari? vi ne havas talenton!</p>
-
-<p>Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel
-okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili
-ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra
-vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis
-ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis
-la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun
-vizaĝo tre kontenta, sed la dua &mdash; kun larmoj. Post duonhoro, eble
-post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu
-nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro
-batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu
-brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj
-kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.</p>
-
-<p>Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono<!-- p.22 -->
-de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du
-grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro
-staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis
-en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.</p>
-
-<p>En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al
-Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,
-glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida.
-Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan
-karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj
-ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi
-per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la
-kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble
-estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi
-senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en
-tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian
-konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino
-inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube
-devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda.
-Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis
-komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino
-proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin
-postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo
-de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj,
-enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de
-kontraŭvola senlaboreco.</p>
-
-<p>Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la
-vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj
-okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ
-estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco,
-eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta
-pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon
-de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta
-suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis
-al iu<!-- p.23 --> pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj
-de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.</p>
-
-<p>&mdash; Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa
-oficejo? &mdash; diris la mastrino de la loĝejo.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, &mdash; respondis la venintino. &mdash; Mi estas Marta
-Swicka.</p>
-
-<p>&mdash; Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon
-kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.</p>
-
-<p>Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi
-direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la
-ĉambro.</p>
-
-<p>Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj
-eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble
-dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj
-okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela
-koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn
-harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ
-la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la
-saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la
-unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni,
-ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la
-du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis
-nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke
-ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon
-de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem
-kaj la sorton, kiu ŝin atendas.</p>
-
-<p>Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton
-da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.</p>
-
-<p>Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu
-havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino
-Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la
-sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis<!-- p.24 --> unu el la
-grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en
-Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis
-la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el
-la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de
-kontenteco sur la buŝo.</p>
-
-<p>&mdash; Sescent spesmiloj por jaro, &mdash; meditis Marta, &mdash; kia riĉeco, mia
-Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni
-promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri
-Janjo kaj pri mi!</p>
-
-<p>Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia
-kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la
-mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.</p>
-
-<p>Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj,
-malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da
-sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo
-de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge
-pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis
-sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj,
-blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj
-turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis
-sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj,
-kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;
-ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis
-per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ
-spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de
-la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian
-rifuĝon kaj kvietiĝon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? &mdash; demandis france
-Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda
-maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge
-kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis
-la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis
-mallaŭte:</p><!-- p.25 -->
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Non, Madame, c&rsquo;est le premier fois que je... je...</i> &mdash; Ŝi
-interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj
-ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">J&rsquo;avais...</i> &mdash; ŝi komencis post momento, &mdash; <i lang="fr">j&rsquo;avais la fortune...
-mon fils avait le malheur de la perdre....</i></p>
-
-<p>La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo.
-La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj
-malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino
-rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco
-ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.</p>
-
-<p>&mdash; Tio estas bedaŭrinda, &mdash; ŝi diris, &mdash; kaj vi havas nur tiun solan
-filon?</p>
-
-<p>&mdash; Mi lin jam ne havas! &mdash; ekkriis pole la maljuna virino; sed subite
-rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo,
-ŝi aldonis: &mdash; <i lang="fr">il est mourru par désespoir!</i></p>
-
-<p>La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per
-larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi
-ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis
-inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto
-ektremis sub la antikvamoda manteleto.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi scias la muzikon? &mdash; demandis la mastrino pole, kvazaŭ la
-kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca
-sciado de la maljunulino.</p>
-
-<p>&mdash; Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu
-mi povus jam nun....</p>
-
-<p>&mdash; Nu, eble la germanan lingvon....</p>
-
-<p>Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?</p>
-
-<p>Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel
-seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo.
-Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni.
-La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi<!-- p.26 -->
-esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu
-devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita
-vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke
-la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon
-kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan
-kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte
-ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide
-komencis:</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">La géographie, la histoire, les commencements de l&rsquo;arithmétique....</i></p>
-
-<p>Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa
-muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Mi tre bedaŭras, &mdash; malrapide komencis la mastrino, &mdash; sed en la
-nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...</p>
-
-<p>Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto
-de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la
-maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj
-manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Nenian! &mdash; ŝi elmurmuretis post momento... &mdash; nenian! &mdash; ŝi
-ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi
-mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.</p>
-
-<p>Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis
-per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto
-de la seĝo kaj diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash; Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...</p>
-
-<p>&mdash; Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, &mdash; respondis la mastrino
-monotone, ĝentile, sed rigide.</p>
-
-<p>Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur
-la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da
-senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu
-vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron.
-Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej
-rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis,
-ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...</p><!-- p.27 -->
-
-<p>Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri
-plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj
-deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.</p>
-
-<p>La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj
-okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan,
-ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas
-laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam
-antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco,
-turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis
-pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur
-kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la
-unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon
-de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis
-sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de
-plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta
-kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto
-simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon,
-kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli
-malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj
-da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.</p>
-
-<p>Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble
-ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por
-ofico de instruistino.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ
-kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la
-profesion de instruistino.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj
-lernejoj?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.</p>
-
-<p>Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta<!-- p.28 -->
-parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne
-estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn
-dekliniĝojn.</p>
-
-<p>&mdash; Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?</p>
-
-<p>Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la
-intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone,
-kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon
-pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion,
-ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas
-en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por
-edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al
-la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi
-en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de
-klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.</p>
-
-<p>&mdash; Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, &mdash; ŝi diris.</p>
-
-<p>&mdash; Koncerne la lastan, &mdash; respondis la mastrino, &mdash; mi trovas, ke vi
-havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam
-tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi
-tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj
-eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la
-muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma
-klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.</p>
-
-<p>Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata
-hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam
-prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj
-post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la
-edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam,
-kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto
-kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de
-la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la
-postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion,
-kio povus esti<!-- p.29 --> rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu
-simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro
-kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi
-kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma.
-Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la
-gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj
-direktitaj malsupren al la<!-- orig: al --> klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian
-knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la
-komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino
-kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en
-sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis
-virina voĉo akra kaj penetranta.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle à Varsovie?</i></p>
-
-<p>Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron
-virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en
-originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la
-profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj
-brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj
-renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Ah, vous avez du monde, madame!</i> &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; <i lang="fr">continuez,
-continuez, je puis attendre!</i></p>
-
-<p>Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la
-dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre
-belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante
-la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon
-sur la vizaĝo de Marta.</p>
-
-<p>Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova
-atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon
-de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun
-tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!</p>
-
-<p>Marta komencis ludi. Ŝi ludis <i lang="fr">la Prière d&rsquo;une vierge</i>. En la
-tempo,<!-- p.30 --> kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis
-<i lang="fr">la Prière d&rsquo;une vierge</i>, tiun sentimentalan komponaĵon, kies
-tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj
-tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la
-brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara,
-senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun <i lang="fr">la
-Prière d&rsquo;une vierge</i>, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la
-regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie
-rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj
-al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la
-orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen
-tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!</p>
-
-<p>La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per
-tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol
-antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite
-sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta
-sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun
-grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio;
-ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj,
-ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis
-senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj
-serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Mais c&rsquo;est une petite horreur qu&rsquo;elle joue là!</i> &mdash; ekkriis
-la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ
-Marta.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Chut! Mlle Delphine!</i> &mdash; diris mallaŭte la mastrino de la
-loĝejo.</p>
-
-<p>Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj,
-ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi
-la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran
-impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano
-ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la
-klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de
-laborakirado,<!-- p.31 --> kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub
-ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj,
-sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.</p>
-
-<p>&mdash; Mi devas ekludi pli bone! &mdash; ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen
-minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen
-ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la
-komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado
-ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle
-touche faux</i>, &mdash; ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj
-apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!</i> &mdash; ripetis la
-mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.</p>
-
-<p>Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom
-ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta
-ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj,
-al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al
-laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn
-de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per
-senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du
-virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.</p>
-
-<p>&mdash; Mi neniam havis talenton por muziko, &mdash; ŝi komencis per voĉo
-sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, &mdash; mi
-lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne
-havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin
-jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.</p>
-
-<p>Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la
-penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi
-timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne
-kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj
-laŭte.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Eh bien! Mame!</i> &mdash; ŝi sin turnis al la mastrino de la
-loĝejo, &mdash; finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam
-la grafino alveturos?</p><!-- p.32 -->
-
-<p>&mdash; Post kelke da tagoj.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?</p>
-
-<p>&mdash; Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?</p>
-
-<p>&mdash; Absolute certaj.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?</p>
-
-<p>&mdash; Jes.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por
-veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?</p>
-
-<p>&mdash; Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.</p>
-
-<p>&mdash; Bone do, diris la francino leviĝante, &mdash; post kelke da tagoj mi
-venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino.
-Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min,
-mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek
-bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. <i lang="fr">Bonjour, Madame.</i></p>
-
-<p>Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.</p>
-
-<p>Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj,
-malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta
-la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante
-la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la
-oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si
-malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa
-libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas
-la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre
-simpatia! Se oni al mi promesus kvarcent<!-- orig: kvar cent --> spesmilojn por jaro kaj
-permesus havi Janjon ĉe mi....</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi diris laŭte, &mdash; mi tre dezirus ricevi ian firman
-oficon.</p>
-
-<p>Zminska meditis momenton.</p>
-
-<p>&mdash; Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila,
-kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke
-vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al<!-- p.33 -->
-mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne
-malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia
-muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.</p>
-
-<p>&mdash; Tio signifas? &mdash; demandis Marta kun frapanta koro.</p>
-
-<p>&mdash; Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por
-jaro.</p>
-
-<p>Marta ne hezitis eĉ unu momenton.</p>
-
-<p>&mdash; Mi konsentus tian pagon, &mdash; ŝi diris, &mdash; se oni akceptus min kune
-kun mia malgranda filineto.</p>
-
-<p>La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis
-esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; ŝi diris, &mdash; vi ne estas do sola, vi havas infanon....</p>
-
-<p>&mdash; Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam
-ian malagrablaĵon.</p>
-
-<p>&mdash; Mi kredas, &mdash; diris Zminska, &mdash; kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ
-la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.</p>
-
-<p>Marta rigardis la parolantinon kun miro.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; ŝi diris post momento, &mdash; la personon, kiu ĵus
-foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino...
-kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, &mdash; respondis Zminska, &mdash; ŝia klereco estas tute ne granda; sed
-ŝi estas fremdlandulino.</p>
-
-<p>Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan
-fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj
-ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia
-esprimo, kiu kvazaŭ diris: «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi
-venas?»</p>
-
-<p>Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis
-najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato <span lang="pl">Graniczna</span>, kie
-estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi
-ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe
-naiveco kaj nenionsciado<!-- p.34 --> de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado
-de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino
-mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj
-sekve nenion scias.... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge
-apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne
-estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj,
-sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al
-ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte
-krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi,
-kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu
-naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.</p>
-
-<p>&mdash; Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin
-lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent
-kvindek spesmiloj por jaro.</p>
-
-<p>&mdash; Neniam! &mdash; ekkriis Marta, interplektante la manojn, &mdash; neniam mi
-disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn.... Ŝi
-estas ĉio, kio restis al mi sur la tero....</p>
-
-<p>Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed
-Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte
-sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi
-al mi lecionojn privatajn....</p>
-
-<p>&mdash; Lecionojn de franca lingvo? &mdash; interrompis la mastrino de la loĝejo.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de
-geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam
-mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe,
-tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn
-sciojn....</p>
-
-<p>&mdash; Ĝi nenion utilus al vi, &mdash; interrompis Zminska.</p>
-
-<p>&mdash; Kial, sinjorino?</p>
-
-<p>&mdash; Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj<!-- p.35 -->
-oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la
-objektoj, pri kiuj vi parolis....</p>
-
-<p>Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon;
-ĉi tiu post momenta halto aldonis:</p>
-
-<p>&mdash; Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.</p>
-
-<p>&mdash; Viroj? &mdash; elbalbutis Marta, &mdash; kial ekskluzive viroj?</p>
-
-<p>Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ
-diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.</p>
-
-<p>Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi
-por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de
-la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj
-problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj
-intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan
-impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; ŝi diris post momento, &mdash; ŝajnas al mi, ke mi
-komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas
-instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la
-virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la
-instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco
-de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi
-respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed
-mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui
-la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia
-literaturo....</p>
-
-<p>&mdash; Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis
-Zminska.</p>
-
-<p>&mdash; Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al
-knaboj, &mdash; rimarkigis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.</p>
-
-<p>Marta denove enpensiĝis.</p><!-- p.36 -->
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; ŝi diris post momento, &mdash; kio do en la regiono de
-instruado restas por la virinoj?...</p>
-
-<p>&mdash; La lingvoj, artoj....</p>
-
-<p>La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska
-rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun
-ne pensis.</p>
-
-<p>&mdash; Artoj, &mdash; ŝi eldiris rapide, &mdash; sekve ja ne sole muziko... mi
-lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.</p>
-
-<p>&mdash; Certe, &mdash; ŝi diris, &mdash; se vi scias pentri, tio povas iom utili
-al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko....</p>
-
-<p>&mdash; Kial, sinjorino?</p>
-
-<p>&mdash; Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas
-laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn
-de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla
-pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi
-por vi unu aŭ du lecionojn....</p>
-
-<p>&mdash; Tre lerta en la pentrado mi ne estas, &mdash; respondis Marta; &mdash; mi
-ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la
-instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta.
-Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj
-plej elementaj reguloj.</p>
-
-<p>&mdash; En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de
-pentrado, &mdash; diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la
-brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la
-influo de ĉiam pli turmenta sento.</p>
-
-<p>&mdash; Kial, sinjorino? &mdash; mallaŭte demandis la juna virino.</p>
-
-<p>&mdash; Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, &mdash; respondis la mastrino de
-la oficejo.</p>
-
-<p>Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn
-en profunda meditado.</p>
-
-<p>&mdash; Pardonu, sinjorino, &mdash; ŝi diris post momento, levante sian
-vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco,
-&mdash; pardonu<!-- p.37 --> sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado.
-Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la
-interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min
-persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento,
-pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj
-neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus
-esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto
-da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas
-demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj
-konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed...
-mi ne povas.... mi ne komprenas....</p>
-
-<p>Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis
-ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj
-malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la
-rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke
-da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la
-ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis
-la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi
-fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu
-rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el
-la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis
-per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj
-maltrankvilajn okulojn de Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Vi, sinjorino, ne estas la unua, &mdash; ŝi komencis per voĉo malpli
-seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, &mdash; vi ne estas la unua, kiu
-parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo,
-kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas
-ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun
-mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne
-komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem.
-Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj
-estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, &mdash; al
-ĉiu klarigos ilin sufiĉe<!-- p.38 --> la necesaj bataloj, la neeviteblaj
-disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel
-nokto.</p>
-
-<p>Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj
-trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj
-ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia
-profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas
-bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu
-ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis
-dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis
-klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis
-ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize:
-ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo,
-precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu
-aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo
-kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis
-ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa,
-neforpelebla bezono....</p>
-
-<p>&mdash; Vane vi streĉas viajn pensojn, &mdash; plue diris Ludovikino
-Zminska, &mdash; nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de
-mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste
-de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis.
-Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da
-jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro
-de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos
-kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la
-homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj
-devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi
-laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ
-grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia
-sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado
-kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume
-ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur
-per larmoj kaj spicatan &mdash; per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas,
-virino devas en ia fako de<!-- p.39 --> laboro esti perfekta, per tiu perfekteco
-ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu
-aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi
-ĉion havas kontraŭ si &mdash; por si ŝi havas nenion.</p>
-
-<p>Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi
-aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo
-kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi diris, &mdash; ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian
-perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj
-mizero?</p>
-
-<p>Zminska ekridetis mallaŭte.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj
-kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj,
-tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de
-historio, de pentrado k.t.p.?</p>
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; ekkriis Marta kun nekutima flameco, &mdash; sekve pardonu,
-sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de
-laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por
-aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi
-lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da
-talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii
-en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus
-permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li
-posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion,
-krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado
-de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?</p>
-
-<p>Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda
-sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri
-emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de
-kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter
-ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia
-buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino,<!-- p.40 --> flamigadis
-la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu
-devas defendi ŝin kontraŭ &mdash; morto per malsato!</p>
-
-<p>Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:</p>
-
-<p>&mdash; Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian
-respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial,
-ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.</p>
-
-<p>Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.</p>
-
-<p>La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de
-la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du
-larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn.
-Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.</p>
-
-<p>Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo,
-anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo
-volis fini la paroladon kun la juna vidvino.</p>
-
-<p>&mdash; Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon;
-tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en
-la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas
-ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista
-kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn,
-sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en
-rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas
-aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi
-supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al
-terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ
-neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion,
-kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne
-sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj,
-post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian
-sciigon.</p>
-
-<p>Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo
-ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco,
-ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.</p>
-
-<p>Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne<!-- p.41 -->
-ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman
-vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton,
-ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En
-tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.</p>
-
-<p>En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia
-loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis,
-ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko
-kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi
-tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis
-nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por
-semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ
-tridek spesmiloj.</p>
-
-<p>Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta
-eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi
-sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de
-la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan
-pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ
-antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo,
-kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio
-kune forprenis kvaronon de ŝia havo.</p>
-
-<p>Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje
-ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro.
-Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian
-vizaĝon per kisoj.</p>
-
-<p>La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur
-organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la
-pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas
-jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis
-antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en
-la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.</p>
-
-<p>La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton
-tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la<!-- p.42 -->
-fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris
-konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe
-kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis
-ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de
-la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis
-en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per
-rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.</p>
-
-<p>La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur
-la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la
-malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la
-muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj,
-kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis
-siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun
-esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus
-ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia
-malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ
-la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed
-pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis
-soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ
-kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en
-nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri
-si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar
-horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la
-esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn
-al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis
-nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de
-atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel
-do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!</p>
-
-<p>Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu
-vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.</p><!-- p.43 -->
-
-<p>&mdash; Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra
-kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu
-amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn
-por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos
-semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?</p>
-
-<p>Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi
-deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo
-tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite
-ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj
-paŝoj marŝis de la strato <span lang="pl">Dluga</span> al la strato <span lang="pl">Piwna</span>, de la informa
-oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino
-estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo,
-per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante,
-indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel
-indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj,
-facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj
-brilantaj.</p>
-
-<p>Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta
-mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa
-ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el
-la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis,
-preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis
-la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la
-nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte.
-Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.</p>
-
-<p>&mdash; Dank&rsquo; al Dio, dank&rsquo; al Dio, Janjo! &mdash; ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis
-diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje
-ridetantan buŝon.</p>
-
-<p>&mdash; Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? &mdash; ekpepis Janjo, karesante
-per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.</p>
-
-<p>Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran<!-- p.44 -->
-profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka,
-ke en la ĉambro estas malvarme.</p>
-
-<p>&mdash; Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris,
-prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da
-ligno.</p>
-
-<p>Janjo eksaltis de ĝojo.</p>
-
-<p>&mdash; Fajron! fajron! &mdash; ŝi kriis, &mdash; mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel
-longe ne faris ĝin sur la kameno!</p>
-
-<p>Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la
-nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de
-agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon
-sur la genuojn.</p>
-
-<p>&mdash; Janjo! &mdash; ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; &mdash; vi estas
-ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi
-al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi
-elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus
-por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari
-fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos
-al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi
-ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj
-gaje....</p>
-
-<p>Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli
-ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska
-sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis<!-- orig: riĉevis --> por ŝi lecionon de
-franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da
-spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi
-fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis,
-kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ
-pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia
-infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por
-la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi
-povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.</p>
-
-<p>Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon<!-- p.45 --> kun
-pli bona estonteco en la fino. «Se, &mdash; diris Zminska, &mdash; en la domo,
-en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino
-konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn
-ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti,
-sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun
-proponis al vi.»</p>
-
-<p>Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la
-interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde
-enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla».</p>
-
-<p>La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la
-duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris
-forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post
-longa tempo momenton da trankvileco.</p>
-
-<p>En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj
-troviĝis ĉe la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. En la bela, bonguste kaj
-sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ
-juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun
-teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan
-inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis
-la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino
-Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara
-knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta
-sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta
-kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne
-faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de
-siaj gepatroj.</p>
-
-<p>&mdash; Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? &mdash;
-diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino
-kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris
-apud la kanapo. &mdash; Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri
-vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi
-mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino<!-- p.46 -->
-estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo,
-memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone,
-kiel ĉe fraŭlino Dupont!</p>
-
-<p>La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de
-libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre
-gracie riverencis al sia estonta instruantino.</p>
-
-<p>En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en
-la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ
-tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la
-fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis
-paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo
-vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun
-densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis
-anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis
-apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis
-tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj
-estis turnitaj profile al la pordo.</p>
-
-<p>La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.</p>
-
-<p>&mdash; La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis
-tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia
-edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone
-de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum
-ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj
-tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj
-instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo
-faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena,
-ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere,
-ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.</p>
-
-<p>Marta silente salutis kaj leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn &mdash; diris
-la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la
-pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la<!-- p.47 --> leviĝo
-de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj
-la barbeto, &mdash; jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia
-filino.</p>
-
-<p>La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en
-ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris
-granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj
-skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la
-belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza
-mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi
-kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.</p>
-
-<p>Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta
-monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis
-en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj
-malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la
-tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova
-vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus
-aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras
-al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ
-konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis
-kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la
-daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian,
-delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis
-iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio
-borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa
-vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.</p>
-
-<p>&mdash; Vi portas funebron, &mdash; diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola
-voĉo, &mdash; eble pro la patrino, aŭ la patro....</p>
-
-<p>&mdash; Pro la edzo, &mdash; mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove
-malleviĝis malrapide kaj peze.</p>
-
-<p>&mdash; Vi sekve estas vidvino! &mdash; ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu
-kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam
-ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo<!-- p.48 -->
-certe ne estas eterna; &mdash; kaj eble... eble vi havas infanojn?</p>
-
-<p>Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi havas filinon, sinjorino! &mdash; ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj
-vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur
-la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj
-ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la
-librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis
-kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe
-progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis
-la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la
-kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej
-grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj
-subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn
-okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si
-ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi
-faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume
-foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron,
-ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la
-pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona
-vira voĉo:</p>
-
-<p>&mdash; Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.</p>
-
-<p>Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis
-amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia
-filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la
-pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.</p>
-
-<p>En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de
-ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun
-bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La
-eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ
-interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de
-vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice
-ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis
-eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis,
-ĉirkaŭ<!-- p.49 --> la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj,
-ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj,
-la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam
-alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna
-gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo
-de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom
-laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia
-tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana
-malseriozeco de liaj ridetoj.</p>
-
-<p>En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de
-tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al
-la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita
-malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la
-plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis
-ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.</p>
-
-<p>&mdash; Aleĉjo! &mdash; diris Mario kun admona tono, &mdash; kia do nova sensencaĵo
-ĝi estas?</p>
-
-<p>&mdash; Diino! &mdash; ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek
-la vizaĝesprimon. &mdash; Diino! &mdash; li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero
-de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.</p>
-
-<p>Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn,
-kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono
-de facila riproĉo:</p>
-
-<p>&mdash; Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!</p>
-
-<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da
-kisoj sur la manon de la mastrino.</p>
-
-<p>&mdash; Pardonu, Marinjo, pardonu! &mdash; li diris kun tiu sama patosa tono
-kiel antaŭe, &mdash; mi estis tiel ravita! ho!</p>
-
-<p>Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al
-la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin
-tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.</p><!-- p.50 -->
-
-<p>&mdash; Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? &mdash; ŝi demandis,
-videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi
-rideton. &mdash; Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan
-diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la
-tuta tago forprenos vian prudenton.</p>
-
-<p>&mdash; Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, &mdash; diris la juna homo
-kun nova ekĝemo; &mdash; ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon....</p>
-
-<p>Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la
-kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.</p>
-
-<p>&mdash; Kio? &mdash; ŝi diris, &mdash; vi parolas do pri la nova instruistino de
-Jadvinjo?</p>
-
-<p>&mdash; Jes, kuzino, &mdash; respondis la juna homo, subite akceptante seriozan
-mienon; &mdash; mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...</p>
-
-<p>&mdash; Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?</p>
-
-<p>&mdash; Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita
-je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin
-malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra
-la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj
-okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!</p>
-
-<p>&mdash; Aleĉjo! &mdash; interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, &mdash; ŝi
-estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la
-edzo....</p>
-
-<p>&mdash; Juna vidvineto! &mdash; ekkriis la juna homo, denove levante la
-okulojn; &mdash; vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli
-ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili
-estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn
-vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.</p>
-
-<p>&mdash; Vi babilas sensencaĵon! &mdash; diris Mario, levante la ŝultrojn. &mdash; Se
-vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta
-ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin
-por tiu stranga malŝatado de virinoj....</p><!-- p.51 -->
-
-<p>&mdash; Malŝatado! &mdash; ekkriis la juna homo, &mdash; sed, mia kuzino, mi adoras
-virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo....</p>
-
-<p>&mdash; Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.</p>
-
-<p>&mdash; Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li
-amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas
-tiun forton, tiun fajron, kiu....</p>
-
-<p>&mdash; Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, &mdash; interrompis la mastrino jam kun viva
-kaj videbla malkontenteco, &mdash; vi scias bone, kiel min malĝojigas la
-direkto de via menso kaj koro....</p>
-
-<p>&mdash; Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! &mdash; ekkriis
-la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis,
-kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; &mdash; por bela buŝeto de
-virino nenio malpli konvenas ol prediko....</p>
-
-<p>&mdash; Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene
-ĝis vespere....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga:
-simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj.
-Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe
-meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, pli bone, &mdash; vive respondis la mastrino, &mdash; diru al mi, kial
-en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?</p>
-
-<p>&mdash; Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?</p>
-
-<p>&mdash; En la oficejo, &mdash; mallonge respondis Mario Rudzinska.</p>
-
-<p>La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj
-klinis la kapon sur la bruston.</p>
-
-<p>&mdash; En la oficejo! &mdash; li diris mallaŭte, &mdash; ho, Marinjo, kiel kruela
-do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas
-simila al haringo?</p>
-
-<p>Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la
-kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj,
-kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne
-povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.</p><!-- p.52 -->
-
-<p>Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne estas haringo, &mdash; ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi
-tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, &mdash; vi ne
-estas haringo, sed vi estas....</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne estas haringo! &mdash; ekkriis la juna homo, profunde ekspirante,
-kvazaŭ post granda timegiĝo, &mdash; dank&rsquo; al Dio, mi ne estas haringo!
-kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne
-povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la
-barelo....</p>
-
-<p>&mdash; Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze
-pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante
-faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe
-pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja
-ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo,
-vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da
-kiuj ni sen tio havas jam tro multe....</p>
-
-<p>Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon
-al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:</p>
-
-<p>&mdash; Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi
-kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en
-larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!</p>
-
-<p>&mdash; Aleĉjo! &mdash; diris la mastrino leviĝante, &mdash; hodiaŭ vi estas ankoraŭ
-pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi;
-iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!</p>
-
-<p>&mdash; Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! <i lang="fr">fi donc! c&rsquo;est mauvais
-genre!</i> La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble
-skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en
-la kuirejon!</p>
-
-<p>Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la
-forirantan virinon.</p>
-
-<p>&mdash; Fratino! &mdash; li ekkriis ankoraŭ unu fojon, &mdash; Mario! ha, ne forlasu
-min!</p><!-- p.53 -->
-
-<p>Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro.
-Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu,
-hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin
-amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu
-min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi
-vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! &mdash; Dirante ĉion ĉi tion, li
-kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis
-tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj
-plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante
-ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri
-tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario
-Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj
-de la kuzo, finis per rideto.</p>
-
-<p>&mdash; Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo....</p>
-
-<p>&mdash; Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed...
-la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron...
-tiras....</p>
-
-<p>Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe
-esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo
-de la kabineto.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu denove? &mdash; diris Mario, metante sian manon sur la anson de la
-pordo.</p>
-
-<p>&mdash; Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun,
-kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj
-de pia prizorgado! &mdash; ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la
-kuzino; &mdash; sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi
-prezentos?</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, &mdash; respondis Mario.</p>
-
-<p>&mdash; Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi<!-- p.54 -->
-eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj
-perfekteco, knabo bona....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj samtempe granda sentaŭgulo!</p>
-
-<p>Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris
-momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti
-aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis
-antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis
-kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la
-pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis
-la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la
-malgranda Jadvinjo:</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">L&rsquo;imparfait du subjonctif!</i> mi forgesis, kiel oni devas
-skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas
-<i lang="fr">l&rsquo;imparfait du subjonctif</i>?</p>
-
-<p>Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de
-libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun
-ŝi devis doni al sia instruatino.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Du passé défini de l&rsquo;indicatif</i>, &mdash; diris Marta post momento.</p>
-
-<p>Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">De l&rsquo;in-di-ca-tif!</i> kia anĝela voĉeto!</p>
-
-<p>En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis
-okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove
-aŭdi:</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Batau!</i> mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas <i lang="fr">bateau</i>.
-<i>E-a-u</i> aŭ <i>a-u</i>?</p>
-
-<p>Estis nenia respondo, la instruistino silentis.</p>
-
-<p>&mdash; Ho! &mdash; diris Aleĉjo al si mem<!-- orig: men -->, &mdash; iel malfacile iras la afero ĉe
-mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu
-malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!</p>
-
-<p>Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe
-la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman
-kaj multemovan straton, li ekkriis:</p><!-- p.55 -->
-
-<p>&mdash; Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi
-kuras, flugas, rapidas!</p>
-
-<p>Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per
-forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la
-salonon.</p>
-
-<p>&mdash; Pro Dio, &mdash; diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro,
-&mdash; kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?</p>
-
-<p>&mdash; Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, &mdash; respondis la
-juna homo, rapide surmetante la palton, &mdash; ŝi iris al la placo de
-Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie
-nepre esti kun ŝi....</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono,
-se vi ŝin ne prizorgos?...</p>
-
-<p>&mdash; La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la
-vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon....</p>
-
-<p>La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.</p>
-
-<p>Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la
-mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan,
-kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la
-malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia
-forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj
-servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj
-paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo
-sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi
-respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la
-patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo! &mdash; ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia
-malgranda brako, &mdash; ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne
-kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni
-ne donis al vi laboron.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis<!-- p.56 -->
-reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo
-de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj
-maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis
-vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel
-profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka
-tempo tamen Marta leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, &mdash; ŝi diris mallaŭte, &mdash; tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas
-lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, &mdash; ŝi diris plue, kaj post
-momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el
-ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la
-urbon.</p>
-
-<p>Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca
-gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la
-franca literaturo.</p>
-
-<p>Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto,
-kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la
-frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de
-la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de
-unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis
-antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel
-labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble
-iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan
-forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la
-daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi
-al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj,
-laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade
-kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita
-febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke
-la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco
-kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la
-povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi
-longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis<!-- p.57 --> en la febro, lacigis
-la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo
-nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de
-turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam
-mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de
-ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin
-mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni
-riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo
-de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej
-varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la
-volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la
-misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj
-de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo
-saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en
-sin tion, kion oni enŝutas en ilin.</p>
-
-<p>Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian
-analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine
-ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo,
-kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj
-ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas
-en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!</p>
-
-<p>Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego,
-bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj
-murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis
-aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu
-kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon
-potencan, nekonatan, senfundan.</p>
-
-<p>Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de
-la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj
-harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj,
-kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu
-libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj
-estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj<!-- p.58 --> finiĝoj, signoj,
-ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la
-verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de
-la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta
-ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis
-tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj
-sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.</p>
-
-<p>Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la
-ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo
-signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta
-komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj
-ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan
-tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe
-kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi
-ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.</p>
-
-<p>Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago
-ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion
-ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado
-alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito
-kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la
-manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super
-la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj
-paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis
-en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen
-la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!</p>
-
-<p>&mdash; Tempon! tempon! &mdash; ofte kriadis en la penso la juna virino,
-kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da
-paĝoj ĉiusemajne. &mdash; Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ
-almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...</p>
-
-<p>Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia
-senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato,
-malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan<!-- p.59 -->
-propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al
-ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da
-jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el
-ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino
-komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis
-jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...</p>
-
-<p>Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna
-vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato
-<span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam
-ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco
-aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte
-eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn
-vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian
-instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed
-el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis
-ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam
-tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron
-de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia
-instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol
-ŝi!</p>
-
-<p>Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia
-lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis
-en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis
-sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu
-tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco
-estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en
-tiel malgajan humoron? &mdash; eksonis vira voĉo apud la fenestro.</p>
-
-<p>Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.</p>
-
-<p>&mdash; Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi
-konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj
-ŝercoj....</p><!-- p.60 -->
-
-<p>&mdash; Ho! ho! ho! ho! &mdash; diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu
-li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; &mdash; kia soleneco de parolado!
-Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de
-mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda
-Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne
-sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... &mdash; La juna homo faris tiujn demandojn kun
-sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli,
-leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de
-minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento,
-ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, &mdash; li diris post momento, &mdash; ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto
-de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj
-de io grava... kio estas....</p>
-
-<p>La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo.
-Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia
-buŝo.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, &mdash; li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, &mdash; kio estas,
-kio vin tiel afliktas? diru....</p>
-
-<p>En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego
-bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis
-lin amike.</p>
-
-<p>&mdash; Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin
-sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki
-viajn ŝercojn.</p>
-
-<p>Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.</p>
-
-<p>&mdash; Parolu kuraĝe, mia fratino! &mdash; li diris, &mdash; mi aŭskultos vin
-kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo,
-kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona
-anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por
-ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon
-parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se
-al Jadvinjo ekdoloris la nazeto<!-- p.61 --> aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos
-ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu
-vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros
-per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras
-per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la
-infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj
-muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas
-sango tiu sama kiel via!</p>
-
-<p>Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo
-kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj
-rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora
-sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi,
-ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la
-manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn
-jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis
-en la vejnoj de ili ambaŭ.</p>
-
-<p>&mdash; Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris
-post momento de ŝanceliĝado, &mdash; nenio, kio povus havi influon sur
-mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej
-proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en
-la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....</p>
-
-<p>&mdash; Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank&rsquo; al Dio! mi
-spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....</p>
-
-<p>&mdash; Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....</p>
-
-<p>&mdash; Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun
-interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en
-sonĝo la formortintan edzon? ĉu....</p>
-
-<p>&mdash; Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli
-malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble
-nenion povoscias....</p>
-
-<p>Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.</p><!-- p.62 -->
-
-<p>&mdash; Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! <i lang="fr">beau
-malheur ma foi!</i> Tia juna kaj bela....</p>
-
-<p>Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis
-kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn
-antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi
-estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta
-momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris
-ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj,
-en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en
-siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj
-kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco
-malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun
-iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek
-ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.</p>
-
-<p>Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi
-decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian
-paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de
-ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la
-mastrino de la loĝejo.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu la leciono jam estas finita? &mdash; eldiris Mario, kiu ĉe la eniro
-de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, &mdash; respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma
-voĉo, &mdash; mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj
-mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu
-instrui vian filinon, sinjorino....</p>
-
-<p>Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo.
-La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis
-al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi
-jam de longe pensis.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne instruos jam mian filinon? &mdash; diris Mario balbute, &mdash; kial,
-sinjorino?</p><!-- p.63 -->
-
-<p>&mdash; Tial, &mdash; respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, &mdash; ĉar mi ne scias
-instrui.</p>
-
-<p>Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn
-vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per
-esprimo de premanta honto.</p>
-
-<p>&mdash; Mi eraris pri mi mem, &mdash; ŝi diris plue; &mdash; fariĝinte malriĉa, mi
-komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj
-aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial
-mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj
-panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan
-lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi
-parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke
-bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi
-neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun
-mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj,
-supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili
-forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis
-lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino
-Jadvigo povoscias multe pli ol mi....</p>
-
-<p>Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn
-fortojn.</p>
-
-<p>&mdash; Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, &mdash; ŝi
-diris, &mdash; tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni
-ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi
-kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi
-diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas
-de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj
-fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri
-tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke
-krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....</p>
-
-<p>Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis
-ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi
-diris:</p><!-- p.64 -->
-
-<p>&mdash; Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras
-pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi
-de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas
-konatojn, rilatojn....</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; diris Marta, levante la okulojn, &mdash; mia sola dezirego
-estas ricevi la eblon labori....</p>
-
-<p>&mdash; Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? &mdash; rapide demandis la
-mastrino.</p>
-
-<p>Marta longe silentis.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne scias, &mdash; ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, &mdash; mi ne scias,
-kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis
-profunda humiliĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj
-ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia
-filino.</p>
-
-<p>Marta neante skuis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, sinjorino, &mdash; ŝi diris, &mdash; en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble
-pli malforta, ol en la franca lingvo.</p>
-
-<p>Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj
-manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo
-de konsilo kaj helpo.</p>
-
-<p>&mdash; Eble, &mdash; ŝi diris post momento, &mdash; eble vi laboris almenaŭ iom
-en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile
-progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; interrompis Marta, &mdash; miaj scioj en la regiono de
-la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ
-nenio....</p>
-
-<p>Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de
-desegnado....</p>
-
-<p>Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Kun ĉi tio, &mdash; ŝi diris, &mdash; estas plej malfacile... malmulte da<!-- p.65 -->
-homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin
-viroj.... Jam tia estas la kutimo.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; diris Marta, premante la manon de la mastrino, &mdash; restas
-al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco,
-kiun vi montris rilate min.</p>
-
-<p>Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi
-kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis
-ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de
-la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun
-vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun
-sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu
-eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la
-salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli,
-kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura
-kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi
-la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia
-propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia
-propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin
-atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario
-ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko,
-ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam
-ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis
-nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis
-malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ
-seriozan.</p>
-
-<p>&mdash; Marinjo! &mdash; diris mallaŭte la juna homo, &mdash; via edzo laboras ĉe
-unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias
-desegni....</p>
-
-<p>Mario ekplaŭdis per la manoj.</p>
-
-<p>&mdash; Vi estas prava, &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; mi demandos pri tio mian edzon!...</p>
-
-<p>&mdash; Sed oni devas tion fari tuj! &mdash; ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara<!-- p.66 -->
-vigleco, &mdash; ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj mia edzo estas en la kunsido....</p>
-
-<p>&mdash; En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....</p>
-
-<p>&mdash; Mi tuj skribos al mia edzo....</p>
-
-<p>&mdash; He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj
-mi elvokos Adamon el la kunsido....</p>
-
-<p>&mdash; Iru, iru, Aleĉjo....</p>
-
-<p>&mdash; Mi iras, mi rapidas, mi flugas! &mdash; ekkriis la juna homo, kaptis
-la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon
-ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj,
-li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la
-ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon &mdash; mi kuras, flugas,
-rapidas &mdash;, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel
-same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la
-junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.</p>
-
-<p>Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas
-bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per
-la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La
-juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la
-vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi
-tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en
-tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ
-kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi
-estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti
-ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis,
-kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem
-bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin
-malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun
-Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis
-simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke
-ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis
-tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia
-persona kaj homa indeco,<!-- p.67 --> kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon
-por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj
-koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti
-al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam
-naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de
-danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj
-diri:</p>
-
-<p>&mdash; Mi esperas, ke mi mem min helpos.</p>
-
-<p>Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna
-virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne
-submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo
-klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de
-ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: &mdash; mi ne esperas, ke mi povos
-min helpi, mi ne povas fidi min mem! &mdash; Tio estis naskiĝanta konscio
-de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en
-ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. &mdash; Ho, se mi estus sola!... &mdash; ŝi
-pensis. &mdash; Se mi ne havus infanon!</p>
-
-<p>&mdash; Volu diri al mi, &mdash; ekparolis Mario, &mdash; kiamaniere mi povos sciigi
-vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por
-trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?</p>
-
-<p>Marta meditis dum momento.</p>
-
-<p>&mdash; Se vi permesos, &mdash; ŝi respondis, &mdash; mi venos ĉi tien mem, por
-informiĝi.</p>
-
-<p>En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo
-trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin
-hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin
-timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ
-ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco,
-nedifiniteco de la situacio.</p>
-
-<p>Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi
-eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta
-amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin
-turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da
-simpatio,<!-- p.68 --> pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa
-estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por
-la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la
-sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de
-ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj
-honestajn revojn kaj pensojn &mdash; estis laboro, donanta laborenspezon.
-Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ
-erarecon de tiu ŝia opinio.</p>
-
-<p>Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris
-adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al
-la koverto kun la lilikoloraj randoj.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; ŝi diris iom nekuraĝe, &mdash; jen estas la ŝuldo, kiun mi
-havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.</p>
-
-<p>Marta ne etendis la manon.</p>
-
-<p>&mdash; Vi nenion ŝuldas al mi, &mdash; ŝi diris, &mdash; ĉar mi absolute nenion
-lernigis al via filino.</p>
-
-<p>Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis
-ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi
-foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo
-forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni
-proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis,
-krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus,
-ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en
-la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia
-ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis
-sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn;
-kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi
-apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu
-estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la
-du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin
-al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro,
-kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi,
-ĉar la provizo<!-- p.69 --> da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia
-pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin
-nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon
-aliformigas en timegon, &mdash; tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia
-mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto,
-ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj
-interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La
-fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed
-en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?</p>
-
-<p>Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito,
-novan streĉiĝon de la momente falinta energio. &mdash; Ŝajnas al mi, &mdash; ŝi
-diris al si, &mdash; ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al
-mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis
-en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se
-oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio!
-Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el
-miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro
-kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min
-humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis,
-ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur
-teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!</p>
-
-<p>Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan
-tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de
-la loĝejo de la domadministranto.</p>
-
-<p>La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita
-kaj komforte aranĝita.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjoro, &mdash; diris Marta, &mdash; post du tagoj estos la fikstempo, en
-kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, &mdash; respondis la administranto per tono jesanta kaj
-samtempe demanda.</p><!-- p.70 -->
-
-<p>&mdash; Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti
-tiun pagon....</p>
-
-<p>La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj
-sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa,
-li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn
-de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li
-rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post
-minuta medito:</p>
-
-<p>&mdash; Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi
-okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos
-rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi
-ripetiĝus....</p>
-
-<p>&mdash; Sinjoro! &mdash; vive interrompis Marta, &mdash; oni promesis al mi laboron,
-kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.</p>
-
-<p>La administranto silente salutis.</p>
-
-<p>Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton.
-Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn
-aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el
-la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin
-ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri
-si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis,
-kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo,
-kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj
-pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj
-ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed
-la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita
-ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.</p>
-
-<p>Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi,
-aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.</p>
-
-<p>&mdash; Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, &mdash; ŝi
-pensis, &mdash; kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma
-manĝo!</p><!-- p.71 -->
-
-<p>Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos
-manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita
-de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa
-viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ
-forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita
-ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso
-pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi
-estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan
-salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj
-estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom
-tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti
-por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan
-abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.</p>
-
-<p>&mdash; Ili ekzistas por maljunuloj, &mdash; ŝi pensis, &mdash; por malsanuloj,
-kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj
-absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas
-juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi
-eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en
-unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio?
-Neniam! &mdash; ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian
-monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la
-faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.</p>
-
-<p>&mdash; Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj
-por Janjo, &mdash; ŝi pensis, &mdash; dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi
-laboron....</p>
-
-<p>La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, estis
-efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la
-malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.</p>
-
-<p>Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu
-la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj
-ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej
-multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita
-kaj<!-- p.72 --> alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto
-kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia
-peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski
-estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado
-de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de
-malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi
-donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la
-juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla
-ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis
-la fervorecon de lia penado.</p>
-
-<p>La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.</p>
-
-<p>Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis
-vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de
-kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ
-malakcepto de ŝia peto.</p>
-
-<p>Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de
-la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de
-Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu
-ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre
-malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis,
-krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi,
-maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la
-urbon, Marta iris sur la straton <span lang="pl">Dluga</span> kaj vizitis la oficejon de
-informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli
-oficiale, ol antaŭe.</p>
-
-<p>&mdash; Mi aŭdis, &mdash; ŝi diris, &mdash; ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de
-gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel
-ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la
-reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.</p>
-
-<p>Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la
-vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon
-kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:</p><!-- p.73 -->
-
-<p>&mdash; Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....</p>
-
-<p>&mdash; La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon,
-&mdash; interrompis Zminska, &mdash; sed se aliaj personoj trompiĝas per mia
-vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....</p>
-
-<p>&mdash; Mi erarigis vin, sinjorino, &mdash; plue diris Marta, &mdash; ĉar mi eraris
-pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe
-jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero
-koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi
-la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu
-mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?</p>
-
-<p>La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.</p>
-
-<p>&mdash; Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas
-multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, &mdash; ŝi respondis post
-momento kun iom da ironio en la voĉo. &mdash; La konkurado estas grandega,
-sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek
-spesdekoj por horo....</p>
-
-<p>&mdash; Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, &mdash; diris Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion
-al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri
-kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.</p>
-
-<p>Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente
-ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj,
-eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de
-kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie
-estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla,
-malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ
-du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:</p>
-
-<p>«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri
-sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian
-neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis
-nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu<!-- p.74 -->
-fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj
-kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj
-kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed
-tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia
-sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama
-nesufiĉa provizo en la kapo, &mdash; pri serioza kunsento de la flanko de
-la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.</p>
-
-<p>Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide
-finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ
-ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj,
-konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin
-kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre
-longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus
-akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.</p>
-
-<p>Irante de la strato <span lang="pl">Dluga</span> al la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, Marta havis
-nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne
-konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la
-enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj
-diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de
-la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo
-al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...</p>
-
-<p>Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre
-kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:</p>
-
-<p>&mdash; La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ
-kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas
-skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin.
-Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via
-laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri
-pluaj mendoj.</p>
-
-<p>Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra<!-- p.75 --> multego
-da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de
-la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu
-sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
-ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj,
-kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron
-virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la
-branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj,
-vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post
-la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj
-malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu
-el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita
-mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan
-artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj
-fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina
-figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj
-finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la
-plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de
-la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, &mdash; ĉio portis sur si
-la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis
-la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj
-divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis
-tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante
-ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la
-artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta
-sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu
-aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta
-harmonio.</p>
-
-<p>Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la
-atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco
-de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la
-kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj,
-el<!-- p.76 --> la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la
-petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la
-densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian
-bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ
-iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza
-piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj
-al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de
-bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama
-hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj
-de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian
-malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!</p>
-
-<p>Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de
-patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne
-kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj
-kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter
-misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado
-de la patrina koro!</p>
-
-<p>Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun
-vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita
-ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn
-altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn,
-kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba
-konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj,
-solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.
-Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la
-ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita
-pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj,
-simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj....
-En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de
-malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo
-tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj
-kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la<!-- p.77 --> malfacila,
-tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de
-rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la
-mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en
-la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun
-profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis:
-fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj
-ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la
-morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia
-infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj
-ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per
-vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu
-bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco
-kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj
-de la soleca ĉambreto.</p>
-
-<p>Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco,
-ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis
-en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed
-ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de
-ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia
-koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ
-sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj
-kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis,
-ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu
-skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura
-turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj
-amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos
-parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun
-volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia
-vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj
-malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan
-vizaĝeton.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo! &mdash; ŝi diris per ĝema voĉo, &mdash; kiel malvarme estas ĉi tie
-hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!</p><!-- p.78 -->
-
-<p>Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en
-siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon,
-al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en
-la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon
-pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo,
-genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj
-per voĉo preskaŭ tute libera diris:</p>
-
-<p>&mdash; Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ
-finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel
-belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?</p>
-
-<p>Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la
-malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo
-per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la
-patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj
-kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan
-profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto,
-Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega
-desegnisto.</p>
-
-<p>Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la
-ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte,
-sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de
-ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de
-fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj
-kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon
-de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de
-la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu,
-lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la
-esenco de l&rsquo; arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur
-ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis
-ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu
-parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris
-per<!-- p.79 --> strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed
-ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn
-vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
-ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.</p>
-
-<p>Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun
-belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble
-povos... mi devas povi....</p>
-
-<p>Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis
-ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro
-kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu
-troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon
-kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de
-Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano
-iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la
-artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn
-fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon
-de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje,
-la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj
-vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la
-konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj,
-kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la
-malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna
-radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis
-nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo
-ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta
-nenion vidis kaj nenion aŭdis.</p>
-
-<p>De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom
-rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi
-diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian
-okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda
-pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la
-arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan<!-- p.80 -->
-taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi
-ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian
-laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam
-ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia
-kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin
-de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro
-turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo
-kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo
-fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta
-kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis<!-- orig: ĉeŝis -->
-labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj
-ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis
-ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano,
-denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne
-perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al
-la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem
-kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis
-laboro, varmigis espero.</p>
-
-<p>Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies
-enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj
-de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson
-kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn
-fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe
-ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu
-senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de
-la kanto de l&rsquo; vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas
-kapabla!...</p>
-
-<p>Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? &mdash; pensis Marta kelke da tagoj
-poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj
-Rudzinski.</p>
-
-<p>Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis
-definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la
-morgaŭa<!-- p.81 --> tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu
-kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la
-artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi
-faris.</p>
-
-<p>&mdash; Venu postmorgaŭ matene, &mdash; diris Mario Rudzinska. &mdash; Mia edzo
-alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.</p>
-
-<p>Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono
-renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi
-brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj
-finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun
-vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per
-movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al
-ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la
-okulojn kaj silentis momenton.</p>
-
-<p>Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la
-mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun
-mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por
-ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota
-interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski
-unua interrompis la silenton....</p>
-
-<p>&mdash; Estas al mi tre dolore, &mdash; li diris, &mdash; ke mi estas sendato, kiu
-alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis
-la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....</p>
-
-<p>Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla
-malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento
-sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por
-kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu
-ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn,
-kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro,
-kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj
-el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj
-vizaĝesprimo<!-- p.82 --> de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj
-povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash; En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas
-kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn
-oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena
-nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj
-disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por
-homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun
-kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado
-pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente,
-ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis
-tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio
-ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante
-sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon
-de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu
-rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto,
-el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun
-oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe
-naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado.
-Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran
-artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke
-talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas
-forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu
-en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn,
-ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado,
-talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via
-laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....</p>
-
-<p>&mdash; Adamo! &mdash; eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.</p>
-
-<p>Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe
-kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de
-peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj
-maltrankvileco.<!-- p.83 --> Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi
-levis la kapon kaj diris per firma voĉo:</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis
-nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio,
-kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli
-malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li
-venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si
-mem....</p>
-
-<p>Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo
-Rudzinski, kiu parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash; La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras
-por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco
-sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da
-agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la
-vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto,
-posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj,
-kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco,
-ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en
-salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco,
-spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj
-kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen
-flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon
-en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom
-aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de
-la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi
-sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito
-tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj
-nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi
-sekvaĵo kompleta; nefarinde<!-- orig: ne farinde -->, ĉar tio, kio faras al la mondo
-servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de
-la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas
-ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista
-diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne<!-- p.84 --> havas eĉ la
-plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta,
-konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj,
-regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco
-estas amuzilo de la vivo, &mdash; nur artismo povas esti por ĝi ŝtona
-starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la
-ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel
-same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas
-tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej
-grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi
-tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado
-staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel
-aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia
-al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la
-arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa
-laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn
-kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li
-posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas
-ne sole diletanto, sed artisto.</p>
-
-<p>Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte
-salutante Martan, diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis
-limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis,
-ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian
-laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi
-tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la
-bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe
-korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la
-karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino
-estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj
-trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis
-al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu
-nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas
-la movojn de la<!-- p.85 --> estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la
-karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta
-ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel
-lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj
-malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la
-artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas
-preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas
-por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra
-strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis
-ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu
-detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko
-de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis
-al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en
-via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la
-tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi
-bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo,
-mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas
-nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli
-fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la
-eblon....</p>
-
-<p>Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj
-diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash; Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon
-por tio, &mdash; ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton
-senparole kun okuloj mallevitaj.</p>
-
-<p>Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da
-admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn,
-svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da
-vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de
-tempo necesa por lernado.</p>
-
-<p>Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino
-certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo,
-elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan<!-- p.86 -->
-esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de
-necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo
-falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis
-tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis<!-- orig: ekkris -->, eĉ ne
-ekĝemis.</p>
-
-<p>Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn
-de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis
-ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi
-staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis
-ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en
-ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia
-propra senkapableco.</p>
-
-<p>Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj
-volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da
-konado de si mem, por ĉesi esperi....</p>
-
-<p>Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino;
-estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi,
-li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ
-al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed
-lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj
-manoj, diris rapide:</p>
-
-<p>&mdash; Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile
-akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon
-ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi
-ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas,
-kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne
-estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas
-akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....</p>
-
-<p>Marta subite levis la okulojn al la parolantino.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; ŝi vivece interrompis, &mdash; jes, jes....</p>
-
-<p>Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble,
-ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio
-ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.</p><!-- p.87 -->
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; ŝi ripetis post momento per forta voĉo. &mdash; La malriĉeco kaj
-bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la
-unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis
-kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion
-elportis el ĝi<!-- orig: gi -->....</p>
-
-<p>&mdash; Terura sorto! &mdash; diris Mario Rudzinska post iom da silento; &mdash; ho, se
-ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni
-ĝian tutan terurecon!...</p>
-
-<p>Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian
-kortuŝitecon, turnis sin al Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Ni parolu pri vi, &mdash; ŝi diris. &mdash; Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi
-provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne
-perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista
-montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne
-prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de
-virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis
-kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas
-pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de
-silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en
-edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco,
-tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno
-bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ
-plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi
-en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj
-komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu
-vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi
-la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en
-la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por
-plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli
-krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos
-kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi
-petos, admoninklinigos....</p><!-- p.88 -->
-
-<p>Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu
-sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de
-la strato <span lang="pl">Senatorska</span>. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn
-vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun
-livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.</p>
-
-<p>La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam
-eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa
-tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj
-kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.</p>
-
-<p>&mdash; Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., &mdash; diris Mario
-Rudzinska; &mdash; ĉu ŝi estas hejme?</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne scias kun certeco, &mdash; respondis la juna homo kun nova
-saluto, &mdash; sed mi tuj servos al vi per respondo.</p>
-
-<p>Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj
-almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj
-etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.</p>
-
-<p>&mdash; Eliris, sed baldaŭ revenos, &mdash; oni respondis de supre.</p>
-
-<p>La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime
-de la pordo.</p>
-
-<p>&mdash; Volu sidiĝi, sinjorinoj, &mdash; li diris, &mdash; montrante velurtegitan
-kanapon, starantan en angulo de la magazeno, &mdash; aŭ, &mdash; li diris
-plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de
-tapiŝo, &mdash; eble supren....</p>
-
-<p>&mdash; Ni atendos ĉi tie, &mdash; respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun
-la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. &mdash; Ni povus
-iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia
-loĝejo, &mdash; diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, &mdash; sed ŝajnas
-al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la
-magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas
-komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.</p>
-
-<p>La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la
-profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok<!-- p.89 -->
-homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro,
-kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa
-susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj
-de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita
-de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj
-aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per
-atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj
-antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis
-kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu
-ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas
-samtempe <em>ĉiajn</em> poziciojn de homa korpo: staradon, iradon,
-saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn,
-disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de
-plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj,
-eĉ de<!-- orig: de de --> la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi
-tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe
-malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie
-meritis apartan atenton.</p>
-
-<p>Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo
-de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena
-malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al
-la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas
-esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ
-vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon
-kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per
-laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado
-de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj
-kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj
-estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne
-tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco
-de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco
-plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj,
-kiuj<!-- p.90 --> kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj
-barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per
-kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj
-gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn
-fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi
-per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj
-brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia
-kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita
-virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun
-la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj
-la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.</p>
-
-<p>&mdash; Koloro <i lang="fr">Mexique</i> kun blankaj floraĵoj! &mdash; diris unu el tiuj
-junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj
-virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.</p>
-
-<p>&mdash; Eble la sinjorinoj preferos <i lang="fr">Mexique pur!</i> &mdash; kriis alia.</p>
-
-<p>&mdash; Aŭ <i lang="fr">gros-grains, vert de mer!</i> ĝi estas la lasta modo....</p>
-
-<p>&mdash; Jen estas puntoj <i>Cluny</i> por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, &mdash;
-eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.</p>
-
-<p>&mdash; Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....</p>
-
-<p>&mdash; Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro <i lang="fr">voyant</i>? Jen
-estas alia kun nigra floraĵo.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Bordeaux couleur sur couleur!</i> Vi deziras ion pli malpezan?</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Mozambique! sultan!</i> korpokoloro! Bonega por brunulinoj!</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ
-vertikalaj?</p>
-
-<p>&mdash; Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto
-bonega! tre <i lang="fr">voyant!</i></p>
-
-<p>&mdash; Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!</p>
-
-<p>&mdash; Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!</p>
-
-<p>&mdash; Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj &mdash; kun randoj
-<i lang="fr">dentelés</i> kaj <i lang="fr">unis</i>; kiujn vi preferas?</p><!-- p.91 -->
-
-<p>&mdash; Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj?
-dek kvin<!-- orig: dekkvin -->! ne! dudek?</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto!
-ĉu por papilio?</p>
-
-<p>&mdash; Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan
-nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?</p>
-
-<p>Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la
-kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel
-diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute
-neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili
-per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj
-ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis
-el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn
-kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, &mdash; oni eĉ ne povus diveni,
-ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj,
-papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo
-kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj,
-povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza
-forto, serioza pensado kaj serioza laborado.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Evelino D. revenis! &mdash; eksonis tra la magazeno basa voĉo,
-eliranta el la aperturo de la tubo.</p>
-
-<p>Mario Rudzinska rapide leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Atendu ĉi tie momenton, &mdash; ŝi diris al Marta, &mdash; mi parolos antaŭe
-mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de
-ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi
-esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.</p>
-
-<p>Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado
-kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa
-tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi
-okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis
-plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej
-elokventaj.</p><!-- p.92 -->
-
-<p>Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola
-tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj
-ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron,
-en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide
-ŝoviĝanta sur la pargeto.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="fr">Ha! c&rsquo;est vous Marie!</i> &mdash; ekkriis virina voĉo bonsona, karesa,
-tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj
-ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. &mdash; Sidiĝu do, mia kara,
-sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam
-estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj
-via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe
-laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras
-jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi
-bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi,
-Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al
-vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis
-kun vi en la edukejo!</p>
-
-<p>La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca
-hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj
-trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de
-nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide,
-preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de
-Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per
-multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario
-interrompis ŝian parolon.</p>
-
-<p>&mdash; Kara Evelino! &mdash; ŝi diris, &mdash; pardonu, ke ĉi tiun fojon mi
-mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj,
-komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!</p>
-
-<p>&mdash; Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas!
-diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!
-Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....</p>
-
-<p>&mdash; Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! &mdash; diris<!-- p.93 -->
-ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: &mdash; mi ekkonis antaŭ
-nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas....</p>
-
-<p>&mdash; Malriĉan virinon! &mdash; vivece interrompis la mastrino de la riĉa
-magazeno, &mdash; sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne
-trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj,
-kiuj suferas!</p>
-
-<p>Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj,
-elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi
-ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.</p>
-
-<p>&mdash; Ne pri almozo nun estas la afero, &mdash; ŝi diris; &mdash; la persono, pri kiu
-mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi
-deziras kaj serĉas laboron....</p>
-
-<p>&mdash; Laboron! &mdash; ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn
-brovojn, &mdash; kio do malhelpas ŝin labori?</p>
-
-<p>&mdash; Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, &mdash; serioze
-respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino,
-ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: &mdash; al vi, Evelino,
-mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.</p>
-
-<p>&mdash; Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?</p>
-
-<p>&mdash; Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.</p>
-
-<p>La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte.
-Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.</p>
-
-<p>&mdash; Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble
-konfuzite, &mdash; tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj
-koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....</p>
-
-<p>&mdash; Evelino! &mdash; ekkriis Mario, &mdash; kial vi diras al mi malveron? Via edzo
-estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la
-aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi
-ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da
-energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....</p>
-
-<p>Evelino ne lasis ŝin fini.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, jes, jes, &mdash; ŝi diris vivece, &mdash; estis al mi malagrable rifuzi<!-- p.94 -->
-vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita
-preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis
-tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas
-absolute neplenumebla, absolute... absolute.</p>
-
-<p>&mdash; Kial? kial? &mdash; demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis
-al ŝi Evelino.</p>
-
-<p>La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, tial, &mdash; ekkriis Evelino, &mdash; ke en nia magazeno virinoj neniam
-okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.</p>
-
-<p>&mdash; Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu
-estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj
-ferajn bastonojn, por....</p>
-
-<p>&mdash; Nu, ne, ne! &mdash; interrompis la mastrino, &mdash; vi metas min, kara
-Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri
-via «kial»?</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn
-proprajn agojn?</p>
-
-<p>&mdash; Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi
-apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva
-kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial,
-ke... estas tia kutimo.</p>
-
-<p>&mdash; Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne
-sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka
-nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed
-ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ
-cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.</p>
-
-<p>La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide
-trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris
-sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris
-postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de
-embaraso....</p><!-- p.95 -->
-
-<p>&mdash; Vi alpremas min al la muro! &mdash; ŝi ekkriis, starante antaŭ
-Mario, &mdash; estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed
-mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko
-ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.</p>
-
-<p>Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash; Vi eraras, Evelino, &mdash; ŝi diris, &mdash; aŭ vi parolas denove malsincere;
-tio ne povas esti....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj
-komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn,
-aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....</p>
-
-<p>Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta
-estis la lasta.</p>
-
-<p>&mdash; Sed tio estas ja abomenaĵo! &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; se vi diras la veron,
-mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....</p>
-
-<p>&mdash; Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi
-konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi
-min interesas....</p>
-
-<p>&mdash; Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? &mdash; interrompis denove
-Mario, &mdash; ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel
-vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed
-certege malbona....</p>
-
-<p>La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj
-rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....</p>
-
-<p>En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en
-tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel? &mdash; ŝi diris malrapide, &mdash; ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi
-devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj
-infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj,
-povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, &mdash; ni,
-industriistoj, devas esti praktikaj....</p><!-- p.96 -->
-
-<p>&mdash; Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj,
-devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj
-devoj? &mdash; demandis Mario.</p>
-
-<p>&mdash; Tute ne! &mdash; ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova
-ekflamiĝo, &mdash; kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la
-plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....</p>
-
-<p>&mdash; Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj
-monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri
-almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj,
-en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio
-celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.</p>
-
-<p>Evelino sindevige ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Mia kara, &mdash; ŝi diris, &mdash; plibonigado kaj forigado de eraroj
-apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj,
-verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado...
-kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon,
-koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino,
-de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco
-de nia entrepreno....</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; diris Mario kun forta akcento, &mdash; kaj tial vi devas klini
-vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre
-suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti
-vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj
-komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas
-pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....</p>
-
-<p>Evelino forte ekridis.</p>
-
-<p>&mdash; Mi tion scias! &mdash; ŝi diris, ridegante senhalte.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj ke se mi estus sur via loko, &mdash; diris plue Mario, &mdash; mi konsilus
-al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn
-manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio
-ili aspektus multe pli konvene....</p>
-
-<p>&mdash; Mi tion scias, mi scias! &mdash; diris la mastrino, ĉiam ridegante.</p><!-- p.97 -->
-
-<p>&mdash; Kaj sur ilian lokon, &mdash; finis Mario, &mdash; mi prenus virinojn, kiuj
-havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....</p>
-
-<p>Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda
-seriozeco.</p>
-
-<p>&mdash; Kara Mario! &mdash; ŝi diris, &mdash; tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon
-kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja
-estas patroj de familioj....</p>
-
-<p>Nun Mario ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Mia kara, &mdash; ŝi diris, &mdash; mi devas denove fari uzon el la rajtoj de
-kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento
-tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble
-neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas
-esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas
-infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min
-trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon,
-kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado
-ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj
-priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj
-vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne
-restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus
-la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona
-direktado de la malpli aĝaj gefratoj?</p>
-
-<p>Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis
-al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al
-ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la
-interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis
-ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la
-esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan
-respondon.</p>
-
-<p>&mdash; Cetere eĉ krom tiuj motivoj, &mdash; ŝi diris, levante la okulojn, &mdash; ĉu
-vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino
-certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama<!-- p.98 --> tablo kun
-kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de
-okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?</p>
-
-<p>&mdash; Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj
-cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj,
-difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke
-tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la
-personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon,
-havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita
-per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem
-konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino,
-kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj,
-kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn
-elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta
-penso aperus en ŝia kapo....</p>
-
-<p>&mdash; Kara Mario! &mdash; ekkriis Evelino, &mdash; tion, kion vi diris, oni per
-nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel
-facilanimaj....</p>
-
-<p>&mdash; Ĝi estas vero, &mdash; respondis Mario, serioze rigardante sian estintan
-koleginon, &mdash; sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona
-kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al
-vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas <em>nun</em> nek
-facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ
-almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun
-baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio,
-kia ŝi fariĝos en la estonteco.</p>
-
-<p>&mdash; Vi denove alpremas min al muro! &mdash; diris la mastrino de la
-magazeno, &mdash; bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin
-interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco,
-de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi
-posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun
-akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne
-permesas<!-- p.99 --> eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?</p>
-
-<p>Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la
-malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la
-instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de
-Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio
-armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».</p>
-
-<p>Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la
-momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.</p>
-
-<p>&mdash; Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas
-per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj
-mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en
-efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple:
-alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita
-ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita,
-unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno
-aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese,
-ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu
-horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj
-reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas
-fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas
-plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas
-koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti,
-kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al
-kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj
-ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la
-prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo
-tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de
-la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj
-de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri
-ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj
-kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas
-sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili
-kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn<!-- p.100 --> ridindaj ili
-ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la
-posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu
-pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis
-anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj,
-mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke
-ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco
-de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas
-la socio de la aĉetantoj.</p>
-
-<p>La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo
-sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska
-staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo,
-kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, diru al mi, kara Mario, &mdash; ŝi diris, &mdash; diru al mi sincere: ĉu
-vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata,
-lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi
-garantiis, ke ŝi estas honesta?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, Evelino, &mdash; kun malfacileco eldiris Mario, &mdash; tion mi garantii
-ne povas.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj nun, &mdash; ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de
-la magazeno, &mdash; diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado,
-povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro
-filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en
-niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per
-tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de
-niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?</p>
-
-<p>&mdash; Certe ne, &mdash; elbalbutis Mario.</p>
-
-<p>&mdash; Vi vidas do, &mdash; diris Evelino, &mdash; ke vi ne devas kulpigi min pro
-tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj
-virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas
-bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la
-kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj
-avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, &mdash; de alia
-flanko la<!-- p.101 --> senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj
-malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam
-la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone
-preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi
-foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi
-elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion
-sur ambaŭ vangoj.</p>
-
-<p>La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis
-la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta
-prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra
-parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia
-malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn
-okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da
-sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la
-brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo,
-kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, &mdash; ne
-faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne
-akceptis... estas ja vero....</p>
-
-<p>Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta.
-Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la
-strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta
-malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion
-profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj
-de la trotuaro.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; la unua ekparolis Mario, &mdash; Dio vidas, kiel forte min
-doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko
-baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia
-flanko &mdash; la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun
-havas la laborantaj virinoj....</p>
-
-<p>&mdash; Mi komprenas, &mdash; diris Marta malrapide kaj mallaŭte, &mdash; oni<!-- p.102 --> min tie
-ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas
-konfidon....</p>
-
-<p>&mdash; Donu al mi vian adreson, &mdash; diris Mario, evitante respondon, &mdash;
-eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....</p>
-
-<p>Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en
-kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi
-varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino,
-dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.</p>
-
-<p>Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide
-retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario
-Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun
-lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de
-ŝi.</p>
-
-<p>Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al
-flama ruĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Almozo! &mdash; ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata
-ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri
-en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese
-fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi
-volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol
-ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la
-kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi ekkriis.</p>
-
-<p>Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la
-strata bruo.</p>
-
-<p>La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la
-strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, verŝajne kun la intenco redoni la donacon,
-kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj
-paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli
-malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom
-multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble
-okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis
-la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis<!-- p.103 --> en la
-mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj,
-kaj ĉe la angulo de la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span> ŝi haltis. Ŝi haltis,
-kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al
-angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin
-al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.</p>
-
-<p>Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi,
-kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de
-nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj
-dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne
-akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la
-timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra
-parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de
-malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan
-profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la
-kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi
-petegis pli abundan nutradon....</p>
-
-<p>Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam
-pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis
-tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis
-tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj,
-estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.</p>
-
-<p>Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis
-gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.
-La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton
-de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan
-manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis
-jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano,
-kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero,
-kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la
-fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la
-flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo,
-la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka
-frunto.</p><!-- p.104 -->
-
-<p>Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro
-kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto,
-kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro,
-reflektita en la spegulo de ŝia imago.</p>
-
-<p>&mdash; Ĝi estas do vi, &mdash; diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu
-naskiĝis el ŝia propra spirito, &mdash; ĝi estas do vi, tiu sama virino,
-kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros,
-ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la
-homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la
-momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la
-profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via
-infano?</p>
-
-<p>La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata
-de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la
-manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: &mdash; mi ne estis kapabla!
-mi ne povoscias!</p>
-
-<p>&mdash; Ho, malkapabla estaĵo! &mdash; ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas
-do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa,
-ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel
-malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan
-kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu
-vi povas do nun estimi vin mem?</p>
-
-<p>La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian
-vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.</p>
-
-<p>El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis
-larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si
-la vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ploras, panjo! &mdash; ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la
-seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj
-kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi
-malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj
-ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj
-manojn.<!-- p.105 --> Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke
-da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo
-bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la
-varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris
-al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon....</p>
-
-<p>Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis
-la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la
-seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon
-kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono
-brilis per steloj.</p>
-
-<p>&mdash; Dio! &mdash; ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, &mdash; donu al mi lokon sur la tero!
-almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune
-kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon
-devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu
-la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!</p>
-
-<p>Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis
-sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj?
-Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek
-laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui
-malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi
-kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon
-per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne
-flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema
-kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?</p>
-
-<p>Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin
-turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun
-trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn
-kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble
-ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu
-tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo
-de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika<!-- p.106 -->
-potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de
-la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?</p>
-
-<p>En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente
-ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la
-ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis
-apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.</p>
-
-<p>La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris
-en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ
-la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da
-papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj
-malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare
-aĉetadis la objektojn por sia tualeto.</p>
-
-<p>Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el
-la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre
-agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre
-afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro
-vidis ŝin denove en sia magazeno.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, &mdash; diris la mastrino de la
-magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan
-rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: &mdash; Mia
-Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone
-sinjoron Swicki!</p>
-
-<p>Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono
-de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia
-koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi
-stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj
-rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris
-antaŭ ŝi, &mdash; ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti
-diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti
-de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.</p>
-
-<p>Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj
-lipoj ŝi perforte aperigis rideton.</p><!-- p.107 -->
-
-<p>&mdash; Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone
-komprenis la signifon de viaj vortoj.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?</p>
-
-<p>La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis
-mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de
-afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante,
-poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris
-tre ĝentile:</p>
-
-<p>&mdash; Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la
-afero.</p>
-
-<p>La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda
-ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis
-ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da
-ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn
-kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo
-de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis
-klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo,
-kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj
-da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj
-tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj
-estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur
-unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino;
-ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo,
-faris al ŝi ĝentilan saluton.</p>
-
-<p>La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la
-tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento
-estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.</p>
-
-<p>&mdash; Fraŭlino Bronislavo! &mdash; ŝi diris, &mdash; ĉi tiu sinjorino deziras labori
-ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe.
-Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus
-por ni tre utila.</p>
-
-<p>La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble
-okupis<!-- p.108 --> la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis
-kaj alproksimiĝis al la tablo.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, &mdash; ŝi diris, &mdash; depost la foriro de fraŭlino
-Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro
-kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu
-estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas
-necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro
-malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.</p>
-
-<p>&mdash; Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, &mdash;
-mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun
-deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi
-povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla
-por ni.</p>
-
-<p>Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.</p>
-
-<p>&mdash; Certe, &mdash; ŝi diris, &mdash; se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi
-tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento
-unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi,
-levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla
-atento.</p>
-
-<p>La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de
-la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj
-ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta
-rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de
-supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj,
-serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio,
-kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej
-diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo
-ĥaoson tute nesolveblan.</p>
-
-<p>La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne povas, &mdash; ŝi diris, &mdash; ŝajnigi min kompetenta en afero, en
-kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia
-flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom<!-- p.109 --> scias,
-sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ
-ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan
-tolaĵon mi altranĉi ne povus....</p>
-
-<p>La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino
-Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....</p>
-
-<p>&mdash; Strange! &mdash; ŝi diris, turnante sin al la mastrino, &mdash; multe da
-personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile
-trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de
-la tuta laborado.</p>
-
-<p>Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino
-turnis sin al Marta:</p>
-
-<p>&mdash; Kaj koncerne la kudradon mem? &mdash; ŝi diris per denove demanda tono.</p>
-
-<p>&mdash; Kudri mi scias sufiĉe bone, &mdash; respondis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Per la maŝino, kompreneble?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.</p>
-
-<p>Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la
-brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis
-en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.</p>
-
-<p>&mdash; Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite,
-&mdash; mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus
-kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per
-maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.</p>
-
-<p>Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta
-silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta
-ruĝo alternis kun paleco.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la
-magazeno, &mdash; ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke
-mi povu ellerni....</p>
-
-<p>&mdash; Tio ne estas ebla! &mdash; ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra
-tono.</p><!-- p.110 -->
-
-<p>&mdash; Tio estas afero malfacila, &mdash; interrompis la mastrino, kaj pli
-ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: &mdash; Ni pretigas diversajn
-vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne
-povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas
-plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj
-laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj
-kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj
-malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn,
-kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al
-mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian
-deziron....</p>
-
-<p>Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis
-tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la
-interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super
-ĝi, havis larmojn en la okuloj.</p>
-
-<p>Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en
-tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi,
-ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de
-la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis
-senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn
-kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu
-kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco
-kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis
-kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis
-la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la
-fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam
-kaj ĉie tio sama....</p>
-
-<p>Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam
-senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!</p>
-
-<p>Subite ŝi faris al si la demandon:</p>
-
-<p>&mdash; Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el
-ĉie?...</p>
-
-<p>Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:</p><!-- p.111 -->
-
-<p>&mdash; Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el
-ĉie....</p>
-
-<p>Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi,
-kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam
-en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano,
-por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan <i lang="fr">Prière d&rsquo;une vierge</i>,
-ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa
-magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi
-ne povoscias!...</p>
-
-<p>&mdash; Ĉiam tio sama! &mdash; ŝi ripetis en siaj pensoj, &mdash; iom de ĉio, nenion
-fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj
-oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....</p>
-
-<p>Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun
-kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias»,
-lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel
-zorgoplena<!-- orig: zorgo plena -->, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano,
-kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo.
-Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto,
-ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata
-kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj
-ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam
-ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu
-komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu
-ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste
-ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. &mdash; Kial... estas
-tiel? &mdash; demandis sin mem la juna virino, &mdash; kial la homoj postulas
-de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion,
-kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?</p>
-
-<p>Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian
-konatecon? &mdash; eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.</p>
-
-<p>Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la<!-- p.112 --> momento
-de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super
-la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri
-kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri
-ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen
-sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita,
-kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Vi eble ne rekonas min, &mdash; diris la fraŭlino, marŝante flanke de
-Marta, &mdash; mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N.
-preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi
-portadis ilin al vi sur la straton <span lang="pl">Graniczna</span>.</p>
-
-<p>Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash; Efektive, mi rememoras, &mdash; ŝi eldiris post momento kun kelka
-malfacileco.</p>
-
-<p>&mdash; Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur
-la strato, &mdash; diris plue Klaro, &mdash; sed vi estis iam por mi tiel ĝentila
-kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via
-filineto....</p>
-
-<p>Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian
-penson.</p>
-
-<p>&mdash; Mia infano vivas, &mdash; ŝi diris.</p>
-
-<p>La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar
-rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis
-nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ
-meditante, poste ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en
-la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo...
-kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta
-en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus
-tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur
-fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje<!-- p.113 --> faras grimacojn,
-sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni
-nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam
-mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris
-mian kompatindan Eminjon.... &mdash; La lastajn vortojn la kudristino
-elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis
-pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.</p>
-
-<p>&mdash; Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? &mdash; demandis la juna vidvino.</p>
-
-<p>&mdash; Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia
-patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas,
-iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto,
-mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj,
-Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi
-estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ
-la aĝon de dek du<!-- orig: dekdu --> jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al
-Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos....
-Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en
-ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita,
-ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis
-afliktita. &mdash; Kio do grava, &mdash; li diradis, &mdash; ŝi estos malbela, ŝi ne
-edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj
-tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! &mdash; Mia
-patrino respondadis: &mdash; viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos
-kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro,
-anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. &mdash; Ho
-vi, virinaĉoj, virinaĉoj! &mdash; li diradis, &mdash; laŭ via cerbo, se oni nur
-ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas
-manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis
-fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: &mdash; La manoj, mia sinjoro, tio
-estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas,
-sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri<!-- orig: dektri --> jaroj, kiam la
-gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble<!-- p.114 -->
-ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank&rsquo; al Dio mi efektive lernis
-ĉion, kio estas necesa....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj ĉu vi longe lernis? &mdash; demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda
-intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ
-ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno
-senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per
-maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank&rsquo; al tio nun
-mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ
-magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom
-da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe
-la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe
-lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ
-estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna
-virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?</p>
-
-<p>&mdash; Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo
-sur la strato <span lang="pl">Solna</span>, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por
-loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone,
-kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke
-ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.</p>
-
-<p>&mdash; Mia Dio! &mdash; ekkriis Marta, &mdash; kiel feliĉa vi estas!</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; respondis Klaro, &mdash; estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo,
-kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en
-festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia
-laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian
-tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj
-mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon,
-nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe
-mi ploris pro ŝi....</p><!-- p.115 -->
-
-<p>&mdash; Ĉu ŝi ne edziniĝis? &mdash; demandis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj
-bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de
-afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la
-kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas
-malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema;
-krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon,
-kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie
-devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam
-pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili
-malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj
-belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke
-tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi
-nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom
-tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone,
-sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu
-ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj
-por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion
-bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin
-foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke
-ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la
-frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto,
-la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta
-familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la
-fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi
-malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du
-monatoj ŝi trovis laborenspezon....</p>
-
-<p>&mdash; Ŝi tamen trovis! &mdash; ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de
-ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la
-historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu
-rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis.
-La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra
-sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro<!-- p.116 --> tamen
-silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da
-ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.</p>
-
-<p>&mdash; Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la
-strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen
-por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la
-ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en
-la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se
-vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj
-troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus
-labori tie, kie ŝi nun laboras....</p>
-
-<p>La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam
-antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta.
-Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de
-la kudristino.</p>
-
-<p>&mdash; Fraŭlino Klaro, &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; parolu, parolu pli rapide, mi ĉion
-konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia
-voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun
-preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.</p>
-
-<p>&mdash; Ha, mia Dio! &mdash; ekkriis siavice fraŭlino Klaro, &mdash; kiel bonege do
-estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en
-tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela
-anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam
-mi reportadis la vestojn sur la straton <span lang="pl">Graniczna</span>. Kvankam, por diri
-la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj,
-kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....</p>
-
-<p>&mdash; Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin
-okupas? &mdash; demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Szwejc havas sur la strato <span lang="pl">Freta</span> kudrejon, en kiu
-oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive
-stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras
-ĉirkaŭ dudek virinoj,<!-- p.117 --> kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De
-pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per
-maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi
-okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas
-tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas
-laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj
-doloro paroli pri tiu pagado....</p>
-
-<p>&mdash; Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, &mdash; vive
-interrompis Marta, &mdash; mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone
-povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj malplej donas, &mdash; malĝoje finis Klaro la frazon; &mdash; sendube,
-&mdash; ŝi parolis plue, &mdash; estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial,
-se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.</p>
-
-<p>&mdash; Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja
-multe da libera tempo.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio
-ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas
-iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni
-havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni
-iru kune.</p>
-
-<p>Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ
-virinoj ekiris en la direkto al la strato <span lang="pl">Freta</span>. Dum la vojo Klaro
-parolis al Marta:</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse
-rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek
-jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ
-maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per
-maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen
-tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino
-Bronislavo, diris, ke Szwejc <em>ekspluatas</em> la kompatindajn
-laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas
-devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi
-ne komprenas<!-- p.118 --> bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se
-Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole
-ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....</p>
-
-<p>Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis
-precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri,
-sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas
-fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas,
-ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton
-da seka pano?</p>
-
-<p>Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ
-povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato <span lang="pl">Freta</span>.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉi tie, sinjorino, &mdash; diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne
-sekan pordegon de unu el la domoj.</p>
-
-<p>Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman,
-kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj
-muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne
-tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj
-troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la
-malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta
-ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en
-diversaj lokoj de la korto.</p>
-
-<p>En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego,
-super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa
-kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj
-literoj prezentis la sekvantan surskribon: <i>Kudrejo de vira kaj
-virina tolaĵo, de B. Szwejc.</i></p>
-
-<p>Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en
-kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli
-altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj
-troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida,
-malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj.<!-- p.119 --> Ili
-tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa,
-lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj
-per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis
-preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata
-de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne
-kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj
-de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de
-grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.</p>
-
-<p>Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj
-sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis
-grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj
-ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj
-pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro
-staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du
-virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj
-en la dua.</p>
-
-<p>Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per
-la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi,
-poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.</p>
-
-<p>&mdash; Bonan tagon, sinjorino Szwejc, &mdash; ŝi diris.</p>
-
-<p>Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al
-la venintino kaj ekridetis tre afable.</p>
-
-<p>&mdash; Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian
-kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!</p>
-
-<p>Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola
-kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia
-laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio
-fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj
-okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne
-alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur
-la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! ĝi estas vi, Klaro! &mdash; ŝi diris, kaj ŝi etendis al la
-venintino<!-- p.120 --> la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj
-de kudrilo.</p>
-
-<p>Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra
-la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi
-tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa
-oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis
-sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj
-la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn
-kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj
-malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo
-tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon
-de detruado.</p>
-
-<p>La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo
-estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko,
-Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Szwejc! &mdash; ŝi diris, &mdash; mi prezentas al vi sinjorinon Marta
-Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la
-esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj
-per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ
-ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:</p>
-
-<p>&mdash; Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi
-ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da
-laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....</p>
-
-<p>Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia
-supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.</p>
-
-<p>&mdash; Mia sinjorino Szwejc, &mdash; ŝi diris kun la energio de persono tute
-sendependa kaj parte sentanta sian superecon, &mdash; por kio vane perdi
-vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis
-ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en
-tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc ekridetis.</p><!-- p.121 -->
-
-<p>&mdash; Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, &mdash; ŝi diris
-kun senŝanĝa dolĉeco, &mdash; vi komparas la pagon, kiun ricevas la
-laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia
-malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....</p>
-
-<p>&mdash; Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi
-mem, &mdash; interrompis Klaro; &mdash; mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide
-diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie
-ni iros al ia alia loko....</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la
-kapon.</p>
-
-<p>&mdash; La amo al proksimulo, &mdash; ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, &mdash; la
-amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....</p>
-
-<p>Klaro faris senpaciencan movon.</p>
-
-<p>&mdash; Mia sinjorino Szwejc, &mdash; ŝi diris, &mdash; la amo al proksimulo estas ĉi
-tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron,
-por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel
-same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas
-por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.</p>
-
-<p>&mdash; Kara fraŭlino Klaro, &mdash; ŝi diris, &mdash; vi scias bone, kiel mi
-zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia
-moraleco....</p>
-
-<p>Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis
-efektive per esprimo malmola kaj severa.</p>
-
-<p>Klaro ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi
-akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?</p>
-
-<p>&mdash; Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi
-havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....</p>
-
-<p>&mdash; Do, kun kiaj kondiĉoj? &mdash; vive atakis Klaro.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj
-sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.</p><!-- p.122 -->
-
-<p>Klaro malkonsente ekskuis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, &mdash; ŝi diris decide, kaj
-ridante ŝi aldonis: &mdash; dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio
-estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.</p>
-
-<p>Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash; Ni iru, sinjorino, ien aliloken.</p>
-
-<p>Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi
-staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis
-la kapon kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash; Mi konsentas pri viaj kondiĉoj<!-- orig: kondiĉo -->, sinjorino<!-- orig: sinjorinoj -->. Mi kudrados po dek
-horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.</p>
-
-<p>Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. &mdash; Jam
-tiel mi decidis, &mdash; ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: &mdash; vi diris
-ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.</p>
-
-<p>La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis
-komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino
-Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post
-humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur
-multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta
-trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu
-estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj
-tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en
-sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa
-reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la
-infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en
-la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!</p>
-
-<p>Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita
-buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj
-okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per
-oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la
-granda urbo.</p>
-
-<p>La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;<!-- p.123 -->
-pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis
-ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono,
-kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro
-nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro
-nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu
-estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel
-ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj
-kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare
-rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.</p>
-
-<p>Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano
-vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero
-de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu
-prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo
-kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de
-mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta,
-ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por
-kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi
-malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero
-leviĝi iam sur pli altan.</p>
-
-<p>Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj
-sin kontraŭ malsatmorto.</p>
-
-<p>Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis
-fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.</p>
-
-<p>Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo,
-laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan
-panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj
-neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.</p>
-
-<p>Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj
-ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur
-kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun
-la konscio de sia propra senkapableco.</p>
-
-<p>Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la<!-- p.124 -->
-mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj
-de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta
-prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado
-tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.</p>
-
-<p>Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj
-decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la
-pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis
-surprizo.</p>
-
-<p>Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj
-atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma
-kaj neseka ĉambro de la strato <span lang="pl">Freta</span> super peco da tolo, kiun ŝi
-kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto
-kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.</p>
-
-<p>Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol
-la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de
-siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.</p>
-
-<p>Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto
-de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj
-talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu,
-en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al
-ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj,
-de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.</p>
-
-<p>Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la
-manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de
-tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado
-leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj
-piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ
-ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu
-fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza
-suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado
-de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de
-vivo, kiam ili<!-- p.125 --> mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia
-malgaja laborejo.</p>
-
-<p>Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj
-haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la
-kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur
-de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia
-edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta
-mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn
-sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon
-sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj,
-kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore
-kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian
-malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian
-vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la
-sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj
-kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino
-Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj,
-simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon
-de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per
-siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda
-vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto,
-kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek
-sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj
-estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj,
-kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis
-per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj
-estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ
-malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn
-de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ
-ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia
-esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj,
-sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj
-harligoj, inter kiuj iufoje per<!-- p.126 --> roza aŭ blua koloro brilis ia
-rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da
-koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn
-kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj
-ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj
-pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la
-aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la
-sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado,
-de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam
-falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj
-mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi
-tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis
-malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj &mdash; morala marĉo.</p>
-
-<p>Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra
-tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj
-aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj
-preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.</p>
-
-<p>Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie
-estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen
-formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo
-eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan
-kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado
-de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj,
-el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de
-apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj
-ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo,
-tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj,
-murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis
-la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta
-ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi
-observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon
-sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.</p><!-- p.127 -->
-
-<p>Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la
-sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn
-kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis
-ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en
-sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de
-ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej
-grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj
-laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj.
-Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio,
-ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due
-ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve
-enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.</p>
-
-<p>La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento.
-Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn
-de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas
-ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili
-sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas,
-por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.</p>
-
-<p>De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la
-laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon
-de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj
-de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen
-ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra
-tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita
-pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la
-lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis,
-aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro,
-envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo
-oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj
-laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de
-sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.</p><!-- p.128 -->
-
-<p>Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi
-apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.</p>
-
-<p>Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento
-de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la
-cerbo.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj
-legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne
-enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj
-trapikitaj de flamaj sagoj?</p>
-
-<p>Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas
-trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ
-disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora
-fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj
-sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus
-esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al
-ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti
-prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega
-tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj
-feliĉaj aŭ malfeliĉegaj<!-- orig: malfeliĉagaj -->, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto
-aŭ persekutataj de ĝi.</p>
-
-<p>Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen,
-mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon.
-Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi,
-kunpremi kaj fermi en epizodo, &mdash; sed mi ne povis, ĉar mi konsciis,
-ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en
-interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, &mdash; mi tamen tion ne
-faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se
-ĝi iros en la mondon sola.</p>
-
-<p>Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al
-vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato,
-kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro
-de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al<!-- p.129 -->
-kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la
-kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la
-korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ
-kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la
-verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ
-tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la
-bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ
-la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la
-mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la
-ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn
-kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per
-milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur
-la serena ĉielo.</p>
-
-<p>Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da
-pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu
-diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj,
-kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis
-en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn
-objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej
-diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj
-volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba
-loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj
-celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu
-bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu
-pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo
-de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate
-nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu
-rimarkata virina kapo.</p>
-
-<p>&mdash; Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en
-semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la
-gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono
-da<!-- p.130 --> spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da
-spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio....</p>
-
-<p>Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun
-klinita kapo sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>.</p>
-
-<p>&mdash; Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la
-butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis
-dek kvin<!-- orig: dekkvin --> spesmilojn... deprenite dek de dek kvin<!-- orig: dekkvin -->... restas kvin...
-Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon
-mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme....</p>
-
-<p>Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed
-turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon
-sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la
-daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco
-de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj
-arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la
-ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura,
-sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo
-de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis
-peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per
-dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.</p>
-
-<p>Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta
-trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon
-miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta,
-humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la
-amasoj.</p>
-
-<p>&mdash; Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ
-deprenite de dudek estas dek unu<!-- orig: dek-unu -->...</p>
-
-<p>Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur
-la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi
-rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado
-de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....</p>
-
-<p>Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive
-tre<!-- p.131 --> proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de
-malriĉeco....</p>
-
-<p>Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam
-tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun
-frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan
-jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la
-palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni
-komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj
-kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj,
-leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo,
-fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso,
-kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan
-interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per
-varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis
-maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita
-energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris
-per tremantaj lipoj:</p>
-
-<p>&mdash; Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!</p>
-
-<p>Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja
-ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de
-ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu
-seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter
-konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de
-tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke
-ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn
-de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur
-groŝojn....</p>
-
-<p>Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso
-da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel
-virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la
-sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj,
-profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu
-opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej
-malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas
-klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute
-kripla? Ĉu ĝi estas<!-- p.132 --> nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita
-por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo,
-kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la
-spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj
-falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la
-spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu
-mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante
-nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por
-la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata
-korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru
-ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj....</p>
-
-<p>Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis
-siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan
-fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu
-rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al
-homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.</p>
-
-<p>Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis?
-Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi
-venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro?
-Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la
-suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per
-la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed
-tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne
-estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj
-estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj
-kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide
-mortas.</p>
-
-<p>Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura
-efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion,
-en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj
-konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas
-juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi
-estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj<!-- p.133 -->
-ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj
-malfortigadis ŝian korpon.</p>
-
-<p>Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne
-konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el
-ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.</p>
-
-<p>Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun
-duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge
-unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj
-pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam
-la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el
-dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta
-murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino
-havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento
-aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du
-malgrandaj infanoj....</p>
-
-<p>&mdash; Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? &mdash; kun febra scivoleco demandis
-la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La
-respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:</p>
-
-<p>&mdash; La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.</p>
-
-<p>En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la
-manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do
-li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon,
-kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de
-la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie
-senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro!
-kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....</p>
-
-<p>Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble
-speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus
-grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo,
-ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo
-fermus la okulojn<!-- p.134 --> por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al
-ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la
-estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi
-ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj
-flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto
-mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ
-malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de
-sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni....</p>
-
-<p>La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen,
-elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne
-povas esti! Tiel ne devas esti!</p>
-
-<p>Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan
-deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton
-plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.</p>
-
-<p>Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la
-antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj
-esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj;
-sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al
-si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa
-ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la
-vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis
-malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj
-sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn
-feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera
-edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj
-spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj
-ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono
-de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi
-ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de
-libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis,
-en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin
-aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj
-tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da<!-- p.135 --> famaj kaj
-gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta
-sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi,
-posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem....</p>
-
-<p>&mdash; Kiu scias? &mdash; murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala
-vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis
-ĝin en formo de malgaja kadro.</p>
-
-<p>Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo.
-Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la
-profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis
-vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj
-ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....</p>
-
-<p>Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la
-librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan
-kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi
-trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri
-tion, pro kio ŝi venis.</p>
-
-<p>La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li
-estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis
-malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon
-kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan,
-duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la
-homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.</p>
-
-<p>Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj
-lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la
-libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta
-forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne rekonas min, sinjoro! &mdash; ŝi diris per voĉo mallaŭta sed
-firma.</p>
-
-<p>Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.</p>
-
-<p>&mdash; Efektive, &mdash; li ekkriis, &mdash; sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron
-vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi
-ne estis certa.</p><!-- p.136 -->
-
-<p>Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn
-vestojn de la juna virino.</p>
-
-<p>&mdash; Per kio mi povas servi? &mdash; li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de
-malgajeco en la voĉo.</p>
-
-<p>Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo
-estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.</p>
-
-<p>&mdash; Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala,
-stranga....</p>
-
-<p>Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis
-per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el
-malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan
-tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.</p>
-
-<p>Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.</p>
-
-<p>&mdash; Volu sidiĝi, sinjorino, &mdash; li diris. &mdash; Mi aŭskultas vin atente....</p>
-
-<p>Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la
-skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta
-homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.</p>
-
-<p>&mdash; La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, &mdash; ŝi
-diris, &mdash; sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun
-mia edzo...</p>
-
-<p>La libristo faris saluton.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; li interrompis. &mdash; Sinjoro Swicki lasis post si amikan
-kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.</p>
-
-<p>&mdash; Mi memoras, &mdash; diris plue Marta, &mdash; ke mi kelkajn fojojn akceptis vin
-en mia domo kiel bonan gaston....</p>
-
-<p>La libristo faris denove respektan saluton.</p>
-
-<p>&mdash; Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ
-libreldonisto ... ke sekve.....</p>
-
-<p>Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta,
-por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la
-interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde
-kelke da fojoj.</p><!-- p.137 -->
-
-<p>&mdash; Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min,
-kion mi devas fari!...</p>
-
-<p>La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento
-li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta,
-preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne
-prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj
-deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile
-legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence
-rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine
-en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de
-momento inter tiuj<!-- orig: tiu --> du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin
-interrompis.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, &mdash; sinjoro
-Swicki mortante lasis post si nenian havon?</p>
-
-<p>&mdash; Nenian, &mdash; mallaŭte respondis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Vi havis infanon....</p>
-
-<p>&mdash; Mi havas malgrandan filinon.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?</p>
-
-<p>&mdash; Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas
-dudek spesdekojn por tago....</p>
-
-<p>&mdash; Dudek spesdekojn por tago! &mdash; ekkriis la libristo, &mdash; por du
-personoj! Tio estas ja plena mizerego!</p>
-
-<p>&mdash; Mizerego, &mdash; ripetis Marta, &mdash; se ĝi estus nur mizerego kaj nur por
-mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia
-helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe,
-vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi
-estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus
-en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi
-ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi
-havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas
-la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia
-estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis<!-- p.138 --> nun kapablis fari por
-ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali
-sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj
-malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi
-ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla,
-sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie
-foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj
-vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi
-tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si:
-kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia
-turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!</p>
-
-<p>Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj
-ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun
-neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la
-vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante
-kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron,
-kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun
-ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris
-en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi
-estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo
-de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo
-forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.</p>
-
-<p>La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj
-sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta
-eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis
-videble kortuŝita.</p>
-
-<p>&mdash; Mia Dio! &mdash; li diris duonvoĉe, &mdash; kiel ŝanĝiĝema estas do la
-sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis
-tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj
-malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin
-reciproke amanta kaj feliĉa paro!</p>
-
-<p>Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.</p><!-- p.139 -->
-
-<p>Jes, &mdash; ŝi diris per mallaŭta voĉo, &mdash; mi estis feliĉa.... Kiam
-la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne
-supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi
-turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis
-kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis
-ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali
-por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....</p>
-
-<p>La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj
-en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo,
-patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj
-preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna
-fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne
-povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ
-li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro
-dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja
-parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!</p>
-
-<p>Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis
-al ŝi la manon.</p>
-
-<p>&mdash; Trankviliĝu, sinjorino, &mdash; li diris milde kaj serioze. &mdash; Volu sidiĝi
-kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia
-flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj
-neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom
-tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi
-sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion
-pripensos... trovos....</p>
-
-<p>Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj
-akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam
-havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo
-kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia
-plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi
-eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.</p>
-
-<p>La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed<!-- p.140 --> koncize,
-ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu
-denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte
-aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema
-okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la
-rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la
-sorton de ŝi sola.</p>
-
-<p>Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la
-internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera
-homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la
-historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj
-penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.</p>
-
-<p>Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de
-kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj
-ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj
-estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco
-de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi
-nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja
-ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili
-troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon?
-Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu,
-kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la
-estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....</p>
-
-<p>La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma
-kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:</p>
-
-<p>&mdash; Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la
-malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas
-havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de
-la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj
-la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du
-nemezureble malegalaj ampleksoj. La<!-- p.141 --> lastan vi jam preskaŭ la tutan
-elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.</p>
-
-<p>Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo
-senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per
-tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ
-pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie
-kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro
-de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio
-signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi
-havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa
-provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de
-sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso
-ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur
-nova kampo vi povas kaj devas....</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron.
-La okuloj de Marta ekbrilis.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj
-pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por
-miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun
-mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata
-kaj neforgesebla sinjoro Swicki....</p>
-
-<p>Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.</p>
-
-<p>&mdash; Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj
-demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble,
-ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi
-laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan
-esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi
-tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ
-io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto,
-kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos
-al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias
-ĝin en<!-- p.142 --> tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu
-lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da
-laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da
-lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj
-vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la
-laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj <i lang="en">self-help</i>...</p>
-
-<p>Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, sinjoro! &mdash; ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la
-libristo. &mdash; Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.</p>
-
-<p>Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur
-la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis
-pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj
-servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso
-alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj
-homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile
-vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi
-dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi
-la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo
-tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da
-malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda
-domo ĉe la strato <span lang="pl">Piwna</span>, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed
-ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo
-de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de
-la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum
-kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la
-eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ
-pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la
-patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca
-flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita
-vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj
-okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon,
-kaj en ilia esprimo oni<!-- p.143 --> vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu
-distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.</p>
-
-<p>Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis
-kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj.
-Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj
-ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la
-patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko
-antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita.
-Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj
-el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj
-larĝaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? &mdash; ŝi diris post momento per
-voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston
-kun la malgranda infana figuro.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, mia infano, &mdash; respondis Marta, &mdash; mi nenien plu iros hodiaŭ.
-Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni,
-ke ni ne venu.</p>
-
-<p>Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte
-volis enbrakigi la filineton.</p>
-
-<p>Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis
-krieto de doloro.</p>
-
-<p>&mdash; Kio estas al vi? &mdash; ekkriis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Min doloras ĉi tie, panjo! &mdash; respondis la infano, sen plendo en la
-voĉo, sed tre mallaŭte.</p>
-
-<p>&mdash; Doloras! kial? kiel longe? &mdash; zorge demandadis la patrino. Janjo
-silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala
-buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili
-penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina
-silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi
-disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de
-unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis
-la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta<!-- p.144 --> konvulsie
-kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? &mdash; ŝi demandis mallaŭte kun okuloj
-fiksitaj sur la malluma makulo.</p>
-
-<p>Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la
-mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas
-plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado,
-ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel
-folietoj.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo, &mdash; ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la
-patrino, &mdash; mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi
-malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia
-vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte...
-forte....</p>
-
-<p>La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto
-ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta
-korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento
-aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte
-kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli
-akra kaj pli malserena lumo.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton
-per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis
-obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino
-kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el
-kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj
-kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post
-momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur
-la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn
-interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj
-vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj
-manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris
-silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus
-ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko
-kaj levis<!-- p.145 --> Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la
-poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.</p>
-
-<p>Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si
-ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena
-sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu
-siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili
-la larmojn de sia infano.</p>
-
-<p>La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la
-subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto
-aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino
-la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi
-la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du
-objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al
-la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado;
-la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi
-povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la
-ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita
-de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj
-unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj
-ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de
-la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en
-la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam
-ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo,
-kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado.
-Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj,
-ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo.
-Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama
-tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe
-da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi,
-tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi
-aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis
-ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj
-revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron<!-- p.146 --> agrablan,
-kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al
-ĝiaj plej profundaj bezonoj, &mdash; kia plezurego tio estas! Laborenspezi
-dum kelke da semajnoj cent spesmilojn &mdash; kia riĉeco tio estas! Kiam
-ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun
-ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas
-siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti
-Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi
-ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi
-tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas
-tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi
-luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn
-varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona
-tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj,
-tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos
-instruistojn<!-- orig: intruistojn --> de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de
-tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar
-tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per
-propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo
-de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn,
-por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi
-por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo
-pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo
-kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de
-ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn
-por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene,
-salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ
-de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter
-la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj
-homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi
-genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne
-antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin!
-mi ne subfalis al la malbona<!-- p.147 --> sorto! mi evitis morton permalsatan kaj
-vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la
-estonteco vian kaj mian infanon! Poste....</p>
-
-<p>Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de
-ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de
-ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi
-la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur<!-- orig: ŝur --> ĝi la silente
-flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo,
-birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj
-profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom
-laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda,
-povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la
-venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton
-ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos
-la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi
-estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta
-kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.</p>
-
-<p>Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta
-ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis
-la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence
-ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ
-febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto
-de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris
-antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj
-ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu
-alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el
-la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la
-orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.</p>
-
-<p>Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon.
-Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la
-papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie<!-- p.148 --> staris
-la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra
-mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la
-suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la
-patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la
-brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la
-lacan, varmegan kapon.</p>
-
-<p>En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj,
-eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj.
-Varsovio salutis la novan jaron.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses
-semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis
-la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por
-la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la
-malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la
-patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la
-juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi
-dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la
-franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la
-transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi
-trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.</p>
-
-<p>Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj,
-sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris
-tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en
-la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado
-kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero
-certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj
-de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto
-glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis
-malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito,
-kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la
-antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove
-rektigis la gracian talion, redonis la serenecon<!-- p.149 --> al la frunto. Post
-la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco
-da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la
-trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj
-sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe
-de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo
-eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la
-kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur
-sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi
-volis viziti la konatan librejon.</p>
-
-<p>La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena
-skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj
-en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la
-enirantino li faris tre afablan saluton.</p>
-
-<p>&mdash; Vi jam finis vian laboron, &mdash; li diris, prenante la manuskripton el
-la mano de Marta, &mdash; bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko
-devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre
-grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas
-la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la
-trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama
-horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.</p>
-
-<p>En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis
-en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion
-malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj
-tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia
-koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi
-tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian
-manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan
-paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas
-unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone
-aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto,
-ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin
-Marta mem sentis,<!-- p.150 --> ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso
-de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de
-saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc
-la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta
-reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la
-libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li
-legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en
-ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ
-malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo
-jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno,
-per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento,
-rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.
-En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub
-la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed
-varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la
-kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la
-brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per
-la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante,
-kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan
-funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ
-parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu
-li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi
-tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis
-la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de
-kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino,
-ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la
-mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante
-al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena
-certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli
-terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele
-frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata
-malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?</p><!-- p.151 -->
-
-<p>Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro
-de la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la
-celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi
-estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris;
-ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la
-balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum
-momento kun kapo klinita.</p>
-
-<p>Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu
-atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.</p>
-
-<p>Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis
-nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo
-distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en
-la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj
-disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta
-ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi
-preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis
-en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de
-la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun
-fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li
-kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj
-eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial
-tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere,
-kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri
-tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li
-ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas
-ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi
-kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en
-ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas
-esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de
-Marta.</p>
-
-<p>Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon
-sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la
-manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo
-de tio<!-- p.152 --> estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis
-tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ
-la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de
-dekkelke da paŝoj.</p>
-
-<p>Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi tralegis mian manuskripton?</p>
-
-<p>&mdash; Mi tralegis, sinjorino, &mdash; respondis la libristo... Pro Dio!
-kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris
-siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ
-malkontenteco, mildigata de sincera kompato!</p>
-
-<p>&mdash; Kian do sciigon mi ricevos de vi? &mdash; demandis la virino ankoraŭ
-pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe
-malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.
-Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi
-konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!</p>
-
-<p>&mdash; La sciigo, sinjorino, &mdash; komencis la libristo duonvoĉe kaj
-malrapide, &mdash; la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras,
-ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca
-antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn
-interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne
-taŭgas por presado...</p>
-
-<p>La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La
-libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia
-kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.</p>
-
-<p>&mdash; Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi
-diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel
-kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan
-talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu
-talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj
-de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba
-talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato
-rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado,
-mankas la<!-- p.153 --> helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de
-verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon,
-vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel
-postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda
-parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne
-ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte
-konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco
-de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto,
-talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de
-verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre
-postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan
-sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...</p>
-
-<p>Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka
-momento li diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel
-via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon
-labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe
-vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi
-ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....</p>
-
-<p>Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan
-rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon,
-ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide,
-kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga
-rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli
-malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas
-moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la
-literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la
-vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis
-verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la
-kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de
-la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉiam tio sama! &mdash; ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la
-kapon kaj diris pli laŭte: &mdash; Dio mia, Dio, Dio!</p><!-- p.154 -->
-
-<p>Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza,
-sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi
-eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika
-sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta,
-parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese
-suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke
-post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la
-larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo
-sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove
-petegon, sekve humiliĝon!</p>
-
-<p>&mdash; Sinjoro, ŝi diris, &mdash; vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis
-profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...</p>
-
-<p>Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita
-internen. &mdash; Ĉu mia? &mdash; ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de
-demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia
-problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis,
-ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj
-ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ
-forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove
-sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris
-antaŭ ŝi.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la
-mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!</p>
-
-<p>La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; li respondis, farante geston de kompato, &mdash; mi konas
-nenian tian lokon. Vi estas virino.</p>
-
-<p>En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo
-unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano.
-Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis
-la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio
-kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur
-ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine
-ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama!
-Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun
-la kalva<!-- p.155 --> kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron,
-en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta
-rido.</p>
-
-<p>&mdash; Pri kio vi ridas? &mdash; mirigite demandis la libristo, levante la
-okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel do oni povas ne ridi! &mdash; ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra
-la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, &mdash; kiel
-oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino,
-aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi
-bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi
-vin por tio!</p>
-
-<p>La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.</p>
-
-<p>&mdash; Kredu al mi, sinjoro, &mdash; li diris kun nuanco de malkontenteco, &mdash; ke
-estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi diras! &mdash; ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da
-libroj, &mdash; kaj vi tion diras serioze?</p>
-
-<p>&mdash; Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj
-estimis...</p>
-
-<p>&mdash; Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj
-virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili
-sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras
-Dion...</p>
-
-<p>&mdash; Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian
-mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...</p>
-
-<p>&mdash; Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel
-kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili
-volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio
-kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn
-ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!</p>
-
-<p>La libristo levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash; Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom
-pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...</p><!-- p.156 -->
-
-<p>&mdash; Virina problemo! &mdash; ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun
-subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. &mdash; Ĉu vi scias, kio
-ĝi estas, tiu virina problemo?</p>
-
-<p>Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda
-ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam
-pli trankvila voĉo diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero.
-Legu miajn artikolojn.</p>
-
-<p>&mdash; Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...</p>
-
-<p>&mdash; Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun
-la dikaj okulvitroj, &mdash; vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras
-pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe
-doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?</p>
-
-<p>&mdash; Bischof, &mdash; diris la libristo, &mdash; certe estas granda scienculo, sed
-krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian
-signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton,
-kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...</p>
-
-<p>&mdash; Da aventuristinoj, &mdash; interrompis denove la literaturisto, &mdash; kredu
-al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj
-ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn
-instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas
-la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la
-regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito
-konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...</p>
-
-<p>En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la
-rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj
-lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus
-prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus
-diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn
-transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la
-grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la
-pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...</p><!-- p.157 -->
-
-<p>Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj
-sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua
-konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj:
-kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi,
-estis &mdash; envio.</p>
-
-<p>Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la
-larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta
-palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de
-universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako
-grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone
-disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ
-ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili
-portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj
-observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de
-interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis,
-de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula
-rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto
-aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la
-flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis,
-ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja
-rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado,
-unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la
-popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.</p>
-
-<p>Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda
-konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo
-kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la
-brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi
-estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La
-kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.</p>
-
-<p>&mdash; Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! &mdash; ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante
-denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam
-preterpasis, ŝi aldonis: &mdash; Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne
-povas esti?</p><!-- p.158 -->
-
-<p>&mdash; Mi ne povas? &mdash; ŝi meditis plue, &mdash; kial do mi ne povas? Mi ne havas
-la rajton? kial do mi ne havas la rajton?</p>
-
-<p>Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi
-kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile
-vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?</p>
-
-<p>La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de
-flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe
-aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al
-ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la
-ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de
-la pasantoj. &mdash; Ili min premu per la piedoj! &mdash; ŝi pensis; &mdash; kion
-pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!</p>
-
-<p>Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la
-rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub
-ŝiajn piedojn.</p>
-
-<p>Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj
-sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn.
-Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la
-netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan
-pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu
-mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis
-en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per
-retenata sovaĝa rido.</p>
-
-<p>&mdash; Jes! &mdash; ŝi diris preskaŭ laŭte, &mdash; por ili scienco kaj laboro, por
-mi... almozo....</p>
-
-<p>La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel
-la papero, kiun ŝi tenis en la mano. &mdash; Bone! &mdash; ŝi murmuris post
-momento, &mdash; ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili
-hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun
-monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....</p>
-
-<p>Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon
-de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam
-ŝia<!-- p.159 --> spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura
-ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi
-pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia
-celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian
-rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de
-la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis
-la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la
-rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu
-frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj
-palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto,
-abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis
-inter la faldoj de la funebra vesto.</p>
-
-<p>Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Krakowskie
-Przedmiescie</span> marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per
-paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La
-virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis
-juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.</p>
-
-<p>&mdash; Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi,
-ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!</p>
-
-<p>Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj.
-Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj
-malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen
-rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj
-enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia
-atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere,
-sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi
-tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj,
-vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj
-ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas
-kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino!
-Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis
-al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia
-kuzino<!-- p.160 --> tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi
-kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia
-mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian
-filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis
-tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta
-tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian
-diinon....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj vi ŝin ne trovis?</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne trovis...</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis
-ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi:
-kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?</p>
-
-<p>La virino eksplodis per rido.</p>
-
-<p>&mdash; Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! &mdash; ŝi ekkriis.</p>
-
-<p>Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.</p>
-
-<p>&mdash; Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, &mdash; li diris per
-voĉo, en kiu sonis certa decideco. &mdash; Pli bone aŭskultu la daŭrigon
-de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke
-en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi
-ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de
-Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto,
-mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la
-teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke
-se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan
-loĝejon ĉe la strato <span lang="pl">Krolewska</span>, kie mi ekvidis la plej belan el la
-surteraj diinoj....</p>
-
-<p>&mdash; Ho, ho! &mdash; interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa
-indigno, &mdash; nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.</p>
-
-<p>&mdash; Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, &mdash; mi jam ĝis nun... trovus
-tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...</p>
-
-<p>&mdash; Kaj kiun vi plu ne serĉis...</p><!-- p.161 -->
-
-<p>&mdash; Mi ne serĉis...</p>
-
-<p>&mdash; Kaj kiun vi forgesis...</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel
-cikatriĝis... kion fari? <i lang="fr">vivre c&rsquo;est souffrir...</i></p>
-
-<p>Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn
-kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de
-Kalĥas el la Bela Heleno.</p>
-
-<p>Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris
-apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo
-estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis
-la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel
-ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj
-ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo,
-kiam ili subite estas ekscititaj.</p>
-
-<p>&mdash; Kio do tie estas? &mdash; demandis la bela virino per iom nekontenta
-voĉo, &mdash; vere, &mdash; ŝi diris kokete, &mdash; mi devas senti min ofendita de vi,
-sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...</p>
-
-<p>&mdash; Tio estas ŝi! &mdash; mallaŭte diris Aleĉjo, &mdash; ha, kiel bela ŝi estas!</p>
-
-<p>Dum<!-- orig: Dun --> momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino,
-serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita
-la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante
-antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja
-Marta Swicka!</p>
-
-<p>Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la
-ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra
-vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la
-brusto.</p>
-
-<p>Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte,
-kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton
-de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj
-duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis
-blanka kiel<!-- p.162 --> marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun
-flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo.
-Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne
-montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo,
-nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto.
-De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron
-de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ
-demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.</p>
-
-<p>Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed
-samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel bela ŝi estas! &mdash; mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj,
-klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se
-oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en
-teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!</p>
-
-<p>&mdash; Estas vero, ke ŝi estas bela, &mdash; respondis mallaŭte la kunulino
-de la gaja Aleĉjo, &mdash; sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis
-kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas
-almozulino, aŭ io alia?...</p>
-
-<p>Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis
-ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.</p>
-
-<p>Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la
-momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi
-sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj
-tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo
-vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi
-serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi
-la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde
-enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ
-respekton.</p>
-
-<p>Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.</p>
-
-<p>&mdash; Marta! Marta! &mdash; ekkriis la dua voĉo, virina.</p><!-- p.163 -->
-
-<p>Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis
-bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento
-ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka
-malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj
-direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis
-la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi
-du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.</p>
-
-<p>&mdash; Karolino! &mdash; murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post
-momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la
-rigidecon de ŝiaj trajtoj.</p>
-
-<p>&mdash; Karonjo! &mdash; ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.</p>
-
-<p>Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Karonjo, ŝi ripetis; &mdash; mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu tio estas vi, Marta? &mdash; reciproke demandis la virino en la
-atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje
-fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte
-ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis
-longe teniĝi.</p>
-
-<p>La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo,
-ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la
-mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, de la infaneco! &mdash; ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan
-Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.</p>
-
-<p>&mdash; Pri kiu vi portas funebron? &mdash; demandis la virino en la zibelaĵoj,
-ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Pri mia edzo.</p>
-
-<p>&mdash; Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via
-Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo
-aŭ ĉi tie?</p>
-
-<p>&mdash; Ĉi tie en Varsovio.</p><!-- p.164 -->
-
-<p>&mdash; Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?</p>
-
-<p>&mdash; La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo
-vendis per aŭkcio.</p>
-
-<p>&mdash; Per aŭkcio! jes! domaĝe<!-- orig: domage -->! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu
-bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li
-havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?</p>
-
-<p>&mdash; Mi estas kudristino.</p>
-
-<p>&mdash; Malfacila laboro! &mdash; diris ridante la virino en la atlasaĵoj, &mdash; mi
-ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.</p>
-
-<p>&mdash; Vi, Karonjo! vi estis kudristino! &mdash; siavice mirigita ekkriis Marta.</p>
-
-<p>La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.</p>
-
-<p>&mdash; Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel
-volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...</p>
-
-<p>Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone
-facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta
-ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la
-riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi edziniĝis? &mdash; ŝi demandis.</p>
-
-<p>La virino denove ekridis.</p>
-
-<p>&mdash; Ne! &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas,
-kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...</p>
-
-<p>Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam
-havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne
-forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis
-Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Kion do mi faras? &mdash; ekkriis la virino en la atlasaĵoj, &mdash; per mia
-babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en
-droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne
-vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion
-de nia vivo...</p><!-- p.165 -->
-
-<p>Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn
-rigardojn, diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos
-al ni reciproke, Marta, ne vere?</p>
-
-<p>Marta videble ŝanceliĝis momenton.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne povas, &mdash; ŝi diris, &mdash; mia infano min atendas...</p>
-
-<p>&mdash; Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ
-iom.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne povas.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato
-<span lang="pl">Krolewska</span>...</p>
-
-<p>Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de
-Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Venu, venu! &mdash; ŝi ripetadis, &mdash; mi vin atendos... ni rememorigos
-al ni la de longe pasintajn tempojn.</p>
-
-<p>La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al
-kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.</p>
-
-<p>Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la
-neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.</p>
-
-<p>&mdash; Post unu horo, &mdash; ŝi diris, &mdash; mi venos al vi, Karonjo...</p>
-
-<p>Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj,
-kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris
-la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan
-deziron alte eksalti kaj ekkrii: <i lang="la">victoria!</i> Li tamen faris nek
-la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis
-per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj
-estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis
-rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido
-turnis sin al sia kunulino.</p>
-
-<p>&mdash; En la daŭro de mia tuta vivo, &mdash; li ekkriis entuziasme, &mdash; en la
-daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan<!-- p.166 -->
-estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi
-havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro,
-oro...</p>
-
-<p>Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan
-vizaĝon de la juna homo.</p>
-
-<p>&mdash; Efektive? &mdash; ŝi demandis per tirata tono.</p>
-
-<p>&mdash; Efektive, &mdash; respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan
-rigardon en la okulojn de sia kunulino.</p>
-
-<p>La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis
-vidon sur la straton <span lang="pl">Krolewska</span>, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita
-de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke,
-ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen
-agrablan varmon.</p>
-
-<p>Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj
-malalta brakseĝo<!-- orig: brakŝego --> sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo,
-kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.</p>
-
-<p>Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa
-blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj
-elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis
-alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro
-kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan
-kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj
-haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per
-apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj
-faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj
-manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj
-manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis
-per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.</p>
-
-<p>La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial
-des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj
-kurtenoj<!-- p.167 --> pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn
-pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj
-grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda
-bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn
-vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn
-bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis
-vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita
-de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun
-super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si
-lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris
-sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la
-kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana
-servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.</p>
-
-<p>La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj,
-lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis
-karakteron tute malegalan.</p>
-
-<p>Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj
-okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra
-vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo
-bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe
-varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La
-varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis
-ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita
-ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato,
-malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.</p>
-
-<p>Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris
-ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide
-kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en
-si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de
-zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco
-kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en<!-- p.168 --> kiun ŝi venis, ŝi
-ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia
-sorto....</p>
-
-<p>Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis
-sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa
-ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis
-brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis
-plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la
-frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj
-povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio
-de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna,
-freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.
-Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn,
-inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie
-fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de
-la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto
-povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri
-sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.</p>
-
-<p>De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la
-unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu
-ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la
-kamaradinon, ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke
-sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi,
-kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima
-parencino....</p>
-
-<p>Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo
-kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur
-la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun
-malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la
-plafono ŝi komencis paroli.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed<!-- p.169 --> sufiĉe
-malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio
-estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki
-la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon
-por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio
-ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi
-estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata
-sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi
-kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis
-sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn
-delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis
-silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn
-vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la
-paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina
-fiereco....</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per
-mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa
-eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al
-tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta
-videble sentis tiun ĉi lastan senton.</p>
-
-<p>&mdash; Kompatinda Karolino! &mdash; ŝi diris, &mdash; kiom multe vi certe suferis,
-kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...</p>
-
-<p>&mdash; Aldonu al tio, mia kara, &mdash; ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al
-la plafono, &mdash; aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun
-malfeliĉa amo en la koro....</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon
-sur la kamaradinon, &mdash; ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la
-filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe
-lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!»
-kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ
-rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi
-estis tiel malsaĝa, ke mi amis... &mdash; Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono
-ŝerca, ĉe<!-- p.170 --> la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora
-gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, &mdash; mi estis tiel malsaĝa... mi
-amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...</p>
-
-<p>&mdash; Kaj li? &mdash; malgaje demandis Marta, &mdash; ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion
-li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al
-mizero, soluleco kaj vagado?</p>
-
-<p>&mdash; Li! &mdash; diris Karolino kun imito de patoso, &mdash; li rigardadis min en
-la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj
-tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo
-kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano
-kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum
-dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la
-ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al
-mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste...
-kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al
-mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi
-la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur
-la strato &mdash; mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en
-ĉifonoj &mdash; li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis
-kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de
-la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa
-bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj
-tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge
-kaj seke.</p>
-
-<p>&mdash; Malnoblulo! &mdash; mallaŭte diris Marta.</p>
-
-<p>Karolino levis la ŝultrojn. &mdash; Vi troigas, mia kara, &mdash; ŝi diris kun
-plena indiferenteco. &mdash; Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton
-el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos
-en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas
-malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj
-malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi
-estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo
-kompreneble<!-- p.171 --> ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li
-ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn
-bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la
-mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis
-al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj
-viroj.</p>
-
-<p>Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda
-ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi
-krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la
-plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj
-Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.</p>
-
-<p>Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon
-duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur
-la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia
-kamaradino.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉar fine, &mdash; ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel
-antaŭe, &mdash; kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn
-kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn
-aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon
-pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun
-la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi
-al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru
-diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej
-grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj,
-kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis
-diferencoj grandegaj....</p>
-
-<p>&mdash; Certe, &mdash; vive interrompis Marta, &mdash; li estis homo riĉa kaj vi estis
-malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn,
-kiuj ĝin ne posedas?</p>
-
-<p>&mdash; En kelkaj rilatoj, &mdash; respondis Karolino; &mdash; tamen ne pri riĉeco kaj
-malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi
-estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo,
-kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne<!-- p.172 -->
-ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe
-honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam
-tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin
-al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino;
-kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi
-okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo
-aŭ maljustaĵo rilate viron. <i lang="fr">Ça ne tire pas à conséquence!</i>
-Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira
-braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de
-gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto
-de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon
-ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson»
-k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj
-mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon
-pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro
-Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la
-aĝon de dek ok<!-- orig: dekok --> jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation
-en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas
-mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas
-lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos
-nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon,
-li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris
-tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon
-kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la
-mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....</p>
-
-<p>Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo,
-ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj
-dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan
-hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la
-virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj
-malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis
-grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj<!-- p.173 -->
-ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj
-poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo
-de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis
-profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.</p>
-
-<p>&mdash; Li puŝis vin en la mondon, vi diras, &mdash; ŝi eldiris post momento
-malrapide kaj per mallaŭta voĉo, &mdash; kia do bonfaro tio estas? Ĉi
-tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li
-lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras
-al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter
-homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la
-homoj....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj kian gravecon tio havas por ni? &mdash; ekkriis Karolino kun sia
-mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas,
-ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru,
-akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel
-amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni
-devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj
-afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado
-de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por
-ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa
-estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....</p>
-
-<p>&mdash; Jes, &mdash; diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, &mdash; ne morti de
-malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino
-estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!</p>
-
-<p>&mdash; Efektive? &mdash; demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro,
-sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn
-kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash; Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....</p>
-
-<p>Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ
-ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen
-rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino
-senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono
-kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu,
-profunde<!-- p.174 --> enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun
-mallevitaj palpebroj.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi scias, Marta, &mdash; interrompis la silenton la virino en la
-atlasoj, &mdash; ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe
-estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne
-malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas
-sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas
-vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj!
-Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta
-vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono,
-se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon
-per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte
-kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi
-estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus
-en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la
-junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas?
-kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....</p>
-
-<p>&mdash; Karolino! Karolino! &mdash; interrompis Marta, &mdash; elrektiĝante kaj
-rigardante la kamaradinon kun mirego, &mdash; por kio vi diras ĉion ĉi
-tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio,
-en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por
-kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?</p>
-
-<p>&mdash; Por kio? por kio? ho! ho! ho!</p>
-
-<p>Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun
-ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe
-ol antaŭe.</p>
-
-<p>&mdash; Marta! kian aĝon vi havas?</p>
-
-<p>&mdash; Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli
-juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi
-atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!</p><!-- p.175 -->
-
-<p>Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la
-vizaĝo levis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol
-mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne
-estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus
-malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj,
-nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas,
-konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi
-mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin
-reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie
-vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas,
-kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu
-vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri
-tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu
-min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta
-kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga
-konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere<!-- orig: kiamanere --> vi venkis
-tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn
-de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian
-lumon....</p>
-
-<p>&mdash; Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan,
-tre klarigan! &mdash; diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj.
-Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo,
-en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj
-ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj
-trankvilan.</p>
-
-<p>Marta parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash; Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro
-mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur
-en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan
-povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian
-povoscion, Karolino?</p>
-
-<p>&mdash; Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj
-vesti min bele.</p><!-- p.176 -->
-
-<p>&mdash; Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....</p>
-
-<p>&mdash; Mi havis absolute nenian talenton.</p>
-
-<p>&mdash; Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?</p>
-
-<p>&mdash; Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.</p>
-
-<p>&mdash; Kio do... komencis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Kio do? &mdash; interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis
-de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la
-balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem
-stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Mi estis bela, &mdash; ŝi diris, &mdash; kaj... kaj mi komprenis, kia estas la
-sola por mi akirebla loko sur la tero.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi
-volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi,
-alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris
-kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta
-gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj
-karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta
-profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo
-de malgaja fajro.</p>
-
-<p>&mdash; Kio do? &mdash; ŝi diris post momento, &mdash; vi timiĝis, naiva estaĵo,
-vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la
-tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu
-povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ
-posedas....</p>
-
-<p>Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn
-proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala
-Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro
-kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo
-de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron
-de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la
-safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio<!-- p.177 --> estas mi, mi
-mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas
-ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj
-sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Aŭskultu, &mdash; ŝi ripetis. &mdash; Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi
-iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe
-ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj,
-pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj
-homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi
-la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas
-vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si
-mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li
-ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel
-cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke
-ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru
-al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj.
-Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin
-perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj
-de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa
-de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per
-la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn
-maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn,
-kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo
-de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la
-mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el
-la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj,
-kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por
-kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la
-profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela
-el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo,
-virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado.
-Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre
-alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas
-vivi; aliokaze ŝi iras en la<!-- p.178 --> kudrejon de sinjorino Szwejc kaj
-malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia
-deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via
-dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed
-aŭskultu min plue....</p>
-
-<p>&mdash; Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam
-oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel
-mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan
-post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta,
-donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj
-la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi
-trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi
-tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de
-kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus
-feliĉe sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Nowy Swiat</span> sinjoron Eduardon.
-Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi
-fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole
-preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi
-tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi
-revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost
-la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj
-finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas
-maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon
-en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato <span lang="pl">Ptasia</span>, kie
-mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante
-de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana
-ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En
-efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed
-la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la
-pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu
-renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun
-jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon...
-al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis<!-- p.179 --> la butikon kaj la
-ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi
-ekloĝis ĉi tie....</p>
-
-<p>Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis
-al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj
-senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la
-piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga
-rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi
-enfalis en deklamadon! &mdash; diris ridante la virino kun la libere
-pendantaj blondaj haroj. &mdash; Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi
-la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas
-ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele
-estas pli bone.... &mdash; Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter
-la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.</p>
-
-<p>&mdash; Aŭskultu, Marta, &mdash; ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute
-al la orelo de la kamaradino, &mdash; mi amis vin iam, nun mi vin tre
-bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro
-de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo.....
-Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon
-de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj,
-preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos
-najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme
-kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan
-veston....</p>
-
-<p>Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Karolino! &mdash; ŝi diris leviĝante, &mdash; sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton
-plu....</p>
-
-<p>&mdash; Nu, &mdash; diris la virino en la atlasaĵoj, &mdash; ĉu ne?</p>
-
-<p>La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo
-aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la<!-- p.180 --> voĉo tremis
-kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis
-paroli.</p>
-
-<p>&mdash; Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli
-al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran
-ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda
-doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli
-alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da
-malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro,
-mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel
-malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?</p>
-
-<p>Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la
-plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi
-diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de
-malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi
-englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti
-vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....</p>
-
-<p>Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu
-punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la
-bildoj de sia pasinteco.</p>
-
-<p>Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe,
-ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis
-kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur
-la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la
-spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed
-liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj
-sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj
-fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen
-mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin
-por ĉiam.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! &mdash; murmuretis
-la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran
-veston<!-- p.181 --> kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. &mdash; Ne, Karolino!
-Pro Dio, ne! &mdash; ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen
-radiantan; &mdash; mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis,
-ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min
-estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco.
-Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas
-lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en
-mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj
-de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....</p>
-
-<p>&mdash; Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie
-blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! &mdash; eksonis akre kaj
-interplektite kun rido la voĉo de Karolino.</p>
-
-<p>Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon
-la nigran lanan tukon.</p>
-
-<p>&mdash; Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! &mdash; ŝi diris per mallaŭta voĉo
-kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo
-jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo,
-kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris
-Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita
-de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.</p>
-
-<p>&mdash; Aŭskultu! &mdash; ŝi diris, &mdash; efektive mi volas ridi pri vi! vi estas
-ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano.
-Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do
-povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli
-bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed...
-sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra
-devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.</p>
-
-<p>Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi
-etendis al la fenestro.</p>
-
-<p>&mdash; Pripensu, &mdash; ŝi diris, &mdash; tie estas tiel malvarme, multehome kaj
-samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo
-vin englutos.... Returnu vin....</p><!-- p.182 -->
-
-<p>&mdash; Lasu min, &mdash; diris Marta per voĉo obtuza sed forta, &mdash; mi vin ne
-insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por
-havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj
-plej grandan honton de la vivo... lasu min!</p>
-
-<p>&mdash; Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ
-iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li
-fordonos ĉion, kion li havas....</p>
-
-<p>&mdash; Lasu min! &mdash; ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun
-spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de
-la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis
-sin al la pordo.</p>
-
-<p>Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi
-aŭdis post si susuradon de atlaso.</p>
-
-<p>&mdash; Returnu vin! &mdash; kriis al ŝi voĉo de supre, &mdash; vi estos almozulino!</p>
-
-<p>La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ŝtelos! &mdash; ripetis la voĉo.</p>
-
-<p>La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.</p>
-
-<p>&mdash; Vi mortos de malsato kune kun via infano.</p>
-
-<p>Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte
-palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi
-direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de
-la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante
-striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis
-ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la
-densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento,
-kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi
-staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de
-rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la
-velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka,
-ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis
-antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.</p><!-- p.183 -->
-
-<p>Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu
-malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj
-transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, kio? &mdash; li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la
-ĉapelo en la mano. &mdash; Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin,
-irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?</p>
-
-<p>Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj
-nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen
-volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita
-impreso.</p>
-
-<p>&mdash; Ŝi tute ne revenos, &mdash; respondis la virino, kiu sidis antaŭ la
-kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis
-Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj
-estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la
-rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj
-ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono
-malkontenta.</p>
-
-<p>&mdash; Ŝi ne revenos? &mdash; ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej
-proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. &mdash; Kion
-vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la
-infaneco?</p>
-
-<p>La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli
-malpacienca.</p>
-
-<p>&mdash; Kion do ŝi diris? &mdash; li demandis urĝe.</p>
-
-<p>&mdash; Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon
-nek la direkton de la rigardo, &mdash; ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ
-amas sian edzon....</p>
-
-<p>Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.</p>
-
-<p>&mdash; La edzon? &mdash; li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj
-oreloj, &mdash; la mortintan edzon?</p>
-
-<p>Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj<!-- p.184 -->
-ridis laŭte kaj longe. &mdash; La edzon! &mdash; li ripetis, &mdash; kion do ŝi volas
-ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro...
-nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!</p>
-
-<p>Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en
-kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....</p>
-
-<p>&mdash; Vorton de honoro! &mdash; li komencis, denove trakurante la saloneton per
-grandaj paŝoj, &mdash; tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon
-ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj
-sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se
-mi povus esti tiu feliĉulo!</p>
-
-<p>&mdash; Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, &mdash; respondis la
-virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon
-kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn
-vangojn.</p>
-
-<p>&mdash; Mi povus esti! &mdash; li ekkriis, &mdash; ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun
-esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu
-min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu
-feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se
-mi farus kion?...</p>
-
-<p>La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de
-ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj
-de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.</p>
-
-<p>&mdash; Se vi, &mdash; ŝi diris malrapide, &mdash; se vi aspirus ŝian manon kaj volus
-edziĝi kun ŝi.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan.
-Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom
-malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente
-lin rigardanta virino.</p>
-
-<p>&mdash; Edziĝi! &mdash; li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ
-li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon,
-levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: &mdash; vi
-ŝercas, sinjorino! &mdash; kaj foriris de la kameneto.</p><!-- p.185 -->
-
-<p>La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka.
-Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj
-malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.</p>
-
-<p>&mdash; Vi estas kruela, sinjorino Karolino, &mdash; li ekkriis, &mdash; vi parolas
-al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta
-vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ
-sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo,
-bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom
-da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas
-ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan
-hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke
-vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu
-el viaj ĉefaj ĉarmoj.</p>
-
-<p>Karolino levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash; Kompreneble, mi ŝercis, &mdash; ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la
-ardantajn karbojn.</p>
-
-<p>La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.</p>
-
-<p>&mdash; Kian humoron vi havas hodiaŭ, &mdash; li murmuris, &mdash; ĉu mi nenion plu
-sciiĝos?</p>
-
-<p>&mdash; Vi tedas min terure, &mdash; respondis la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Kie ŝi loĝas? &mdash; insiste demandis la juna homo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.</p>
-
-<p>&mdash; Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi,
-sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove
-ŝin forgesos....</p>
-
-<p>Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj
-plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj
-la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio
-en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la
-fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.</p>
-
-<p>&mdash; <i lang="el">Eureka!</i> &mdash; li ekkriis; &mdash; ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu<!-- p.186 --> en
-ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....</p>
-
-<p>La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, tie... ĉe la strato <span lang="pl">Freta</span>, en la kudrejo de sinjorino
-Szwejc, &mdash; ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, &mdash; iru do jam
-fine, mi devas vesti min por la teatro....</p>
-
-<p>Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin!
-Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna
-edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino
-Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino!
-Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.</p>
-
-<p>Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.</p>
-
-<p>&mdash; Ĝis revido! &mdash; li ekkriis.</p>
-
-<p>De post la sojlo li ankoraŭ revenis.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?</p>
-
-<p>La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta
-kandelo en la mano.</p>
-
-<p>&mdash; Flik kaj Flok, &mdash; ŝi diris.</p>
-
-<p>&mdash; Flik kaj Flok! &mdash; ekkriis la homo de eterna rido, &mdash; mi devas tie
-esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue?
-mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido!
-mi kuras, flugas, rapidas!</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia
-mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan
-kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj
-ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam
-la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan
-lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna
-patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco,
-faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado
-de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni<!-- p.187 --> alie ne povas,
-admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj
-tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili
-estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili
-ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj
-kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se
-ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin
-komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn
-krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili
-faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili
-per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas
-kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco,
-tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon
-en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur
-la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj
-glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve,
-konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de
-la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ
-eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la
-mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj
-ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus
-mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso
-estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj,
-ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema
-kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub
-silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo
-povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio
-venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj
-kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj.
-Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj
-agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj
-kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure
-de ili suferas &mdash; estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato
-inter tiuj<!-- p.188 --> petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen
-longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo,
-per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj
-ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en
-la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto
-de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por
-ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la
-grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon
-da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj
-faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la
-rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...</p>
-
-<p>La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo,
-flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo
-la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas
-sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma
-fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda
-tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La
-Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La
-randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas,
-ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia
-pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj
-la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris
-ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo
-de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto,
-ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la
-ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin
-ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li
-levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!)
-kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan
-voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi
-vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas,
-li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la
-irado li renkontas konatojn<!-- p.189 --> (li havas da ili tiom, kiom la maro
-havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la
-okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita
-forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta
-papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune.
-Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ
-beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ
-ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion
-kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke
-da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj
-sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia
-vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de
-la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!</p>
-
-<p>Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis.
-Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie.
-La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa
-virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas
-nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia
-estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo
-kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de
-malhonoro....</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj,
-sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ
-mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun
-la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon.
-Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj
-lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la
-kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj,
-sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj
-kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu
-matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton
-en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj
-vestoj,<!-- p.190 --> kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la
-haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per
-la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de
-interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la
-filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi
-leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De
-la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn
-kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis
-liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi
-elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan
-tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.</p>
-
-<p>&mdash; Panjo! &mdash; kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.</p>
-
-<p>&mdash; Kun sinjorino Swicka, &mdash; ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.</p>
-
-<p>La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S»
-en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc,
-siblis tre akre.</p>
-
-<p>La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La
-vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn
-aferojn.</p>
-
-<p>Unu el ili diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash; Estos kriado!</p>
-
-<p>&mdash; Eble ŝi forpelos ŝin? &mdash; demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.</p>
-
-<p>&mdash; Oho? &mdash; diris tria plej mallaŭte: &mdash; ŝi nun eble jam eĉ ne timas
-tion!</p>
-
-<p>Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago
-estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de
-ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus
-preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj
-de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la
-kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis
-profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn
-kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis
-tamen miron,<!-- p.191 --> nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la
-kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia
-tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam
-ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte
-la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj
-ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de
-malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia
-febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj
-ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia
-brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan
-laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj
-lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis
-tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj,
-diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.</p>
-
-<p>Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi diris ion al mi?</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne
-povis veni.</p>
-
-<p>&mdash; Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro
-alportas grandan malutilon al la laborejo.</p>
-
-<p>Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.</p>
-
-<p>Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed
-ĉiam pli akre.</p>
-
-<p>La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo,
-videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.</p>
-
-<p>Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun
-senmova tondilo en la bruna mano.</p>
-
-<p>&mdash; Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka
-staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.</p><!-- p.192 -->
-
-<p>Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis
-sinjorino Szwejc, estis tute vera.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka
-interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da
-jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne
-longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran
-ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun
-virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.</p>
-
-<p>&mdash; Ne por mi, sinjorino, &mdash; unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis
-la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza
-kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, &mdash; oni ne devas havi tro multe
-da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj.
-Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran
-kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ
-proksima konato de sinjorino Swicka?</p>
-
-<p>La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari.
-La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la
-rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka
-promenas kun li ĉiutage.</p>
-
-<p>Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris
-Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en
-ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon
-de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la
-larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la
-parolanta fraŭlino.</p>
-
-<p>&mdash; Kion tio signifas? &mdash; ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.</p>
-
-<p>Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj
-ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj
-kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis
-legi la plej<!-- p.193 --> diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum
-momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj
-troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis
-la frunton kaj la kolon.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon
-por koleri, &mdash; diris Sinjorino Szwejc; &mdash; jam dudek jarojn mi estas
-mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek
-junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias,
-kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco
-konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el
-ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn,
-tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia
-laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine,
-sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj
-diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino
-de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus,
-ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj
-promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis!
-Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al
-nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi,
-ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la
-kristana favorkoreco?...</p>
-
-<p>&mdash; Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti
-sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem
-kaj propravole.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj
-forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun
-tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.</p>
-
-<p>&mdash; Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, &mdash; ŝi diris plue, &mdash; sed
-mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia
-maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj<!-- p.194 -->
-alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi
-tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone,
-kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras
-kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi
-volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis
-ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn...
-malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis
-sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la
-pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la
-pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.</p>
-
-<p>Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin
-trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje
-atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta
-esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato
-<span lang="pl">Krolewska</span>, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la
-sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto;
-sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li
-atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, &mdash; ĉio ĉi tio metis
-ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne
-povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla
-fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino
-Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto
-de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj
-eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone,
-kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de
-homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino
-sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis
-sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur
-la straton.</p>
-
-<p>Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis
-kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris
-ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj
-interparolis<!-- p.195 --> mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro
-de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en
-la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke
-ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta
-kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ekkriis Aleĉjo, sin returnante; &mdash; kia surprizo! Mi ne
-pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun
-lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al
-kiu mi sopiras!</p>
-
-<p>La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn
-ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan
-rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante
-dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la
-muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la
-okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj
-kaj kun reva rigardo.</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi volas de mi, sinjoro? &mdash; ekkriis la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; interrompis ŝian parolon la sinjoro de la
-kreitaĵoj, &mdash; antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa
-vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco....</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi volas de mi, sinjoro? &mdash; ripetis la virino, reakirante sian
-voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. &mdash; Jes, ŝi diris plue, mi
-forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo
-de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi
-faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon
-al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi
-havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas
-estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si
-lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi
-la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos
-la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege
-amuziĝos....</p><!-- p.196 -->
-
-<p>Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko
-en la voĉo kaj en la okuloj.</p>
-
-<p>&mdash; Vi amuziĝos, &mdash; ŝi ripetis kun malagrabla rido, &mdash; sed permesu,
-ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo,
-ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon
-pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...</p>
-
-<p>Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis
-post la pordego.</p>
-
-<p>La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis
-per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la
-tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton
-kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman
-kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli
-ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li
-vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj
-kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza
-sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole
-faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi
-diris.</p>
-
-<p>Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis
-pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio
-estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon
-al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora
-fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis!
-Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj
-de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi
-pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi,
-kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo.</p>
-
-<p>Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la
-frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon,
-ekkriis preskaŭ kolere:</p>
-
-<p>&mdash; Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!</p><!-- p.197 -->
-
-<p>En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna
-fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun
-mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de
-lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj,
-salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:</p>
-
-<p>&mdash; Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!</p>
-
-<p>La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam
-tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke
-da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.</p>
-
-<p>Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la
-rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; li diris, &mdash; la koro tiras min al via domo, sed la
-prudento malkonsilas.</p>
-
-<p>&mdash; La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas
-malkonsili al vi vizitadi nin?</p>
-
-<p>&mdash; Mi timas pri mia trankvileco! &mdash; diris mallaŭte la sinjoro de la
-kreitaĵoj.</p>
-
-<p>La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino
-vere koleros.</p>
-
-<p>&mdash; Kaj vi?</p>
-
-<p>Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon,
-elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto
-kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis
-sur la blankan frunton.</p>
-
-<p>&mdash; Mi ankaŭ vin koleros.</p>
-
-<p>&mdash; Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!</p>
-
-<p>La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj
-ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero,
-sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino
-Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin mil<!-- orig: dekkvinmil --> spesmiloj<!-- p.198 -->
-da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.</p>
-
-<p>Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas
-du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo
-en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj
-harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el
-ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, &mdash; li pensas, &mdash; estas fiera
-kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron
-diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj
-en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj!
-Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro
-en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? <i lang="fr">Tous les genres sont
-bons hors le genre vieux et laid!</i>»</p>
-
-<p>Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Kaj Marta?</p>
-
-<p>Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis
-tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis
-de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere
-la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la
-rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.</p>
-
-<p>&mdash; Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante
-el ŝia mano la monon.</p>
-
-<p>&mdash; Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.</p>
-
-<p>Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por
-sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton.
-Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi
-sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj
-sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko
-de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova,
-preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo
-kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis
-la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la
-dezerta ĉambro,<!-- p.199 --> prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ
-vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma
-aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?</p>
-
-<p>Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.</p>
-
-<p>Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ
-dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro
-la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn.
-Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli
-liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj
-plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj,
-gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn
-al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni
-elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte
-sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan
-liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo,
-per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri
-ilian belecon....</p>
-
-<p>Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta
-sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta
-senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj
-farante al si mem akrajn riproĉojn.</p>
-
-<p>Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino
-Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis
-tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?
-Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon,
-estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu
-virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti
-al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan,
-sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda
-situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj
-ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra<!-- p.200 -->
-senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun
-senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon?
-Kia senprudenteco!</p>
-
-<p>&mdash; Ne! &mdash; pensis Marta; &mdash; unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo
-aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii
-porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si
-ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti
-humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke
-mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi
-estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem
-efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la
-konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj
-prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo
-pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon
-antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro,
-el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj
-infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj?
-Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en
-la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas
-sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas
-senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li
-per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas...
-aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta
-mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne
-povis?</p>
-
-<p>La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis
-sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter
-la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis
-pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn
-pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi
-miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la
-mano, kiu ŝin ofendos.</p><!-- p.201 -->
-
-<p>Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj
-pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan
-moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.</p>
-
-<p>&mdash; Mi devos iri peti! &mdash; ŝi ekpensis.</p>
-
-<p>Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi
-iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon
-laboron, la duan fojon almozon.</p>
-
-<p>Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem
-ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre
-malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel
-antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos
-de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne
-frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo
-renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.</p>
-
-<p>Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte
-super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis
-la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo,
-en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon.
-Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson
-en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin
-afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla
-malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj
-direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan
-kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue
-ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno,
-sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun
-la libristo, ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash; Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial
-mi venis denove al vi....</p>
-
-<p>&mdash; Per kio do mi povas servi al vi?</p>
-
-<p>Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj<!-- p.202 -->
-distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis
-sur la tablo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek
-spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi,
-pri ia....</p>
-
-<p>La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.</p>
-
-<p>Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu
-montris bedaŭron, &mdash; kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni
-nepre devas ion povoscii....</p>
-
-<p>Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ
-manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; ŝi diris post momento, kion do mi faros?</p>
-
-<p>Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj
-rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran,
-en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro,
-kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed
-kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante
-ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi
-parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin
-parte pri tio, kion ŝi suferas.</p>
-
-<p>La libristo pripensis ion dum momento.</p>
-
-<p>&mdash; Mi malĝojas, &mdash; li diris, &mdash; mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia
-situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas
-al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos
-nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun
-bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus
-tian lokon....</p>
-
-<p>&mdash; Mi petas vin pri ĝi, &mdash; diris Marta sen plej mallonga pripenso.</p>
-
-<p>&mdash; En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski.
-Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....</p><!-- p.203 -->
-
-<p>&mdash; Mi iros certe, &mdash; diris la virino.</p>
-
-<p>La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da
-papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis
-maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero
-li salute sin klinis.</p>
-
-<p>Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas
-tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La
-letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis
-la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en
-sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas.
-Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ
-nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton
-da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta
-ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!</p>
-
-<p>La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon.
-Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj,
-kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la
-plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure
-inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de
-lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema
-mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina
-por plenumado de kompatemaj faroj.</p>
-
-<p>Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de
-honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne
-ricevis!</p>
-
-<p>Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj
-ŝi direktis sin sur la straton <span lang="pl">Swieto-Krzyska</span>. Post kelke da minutoj
-ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo.
-Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton,
-kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la
-internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko.
-Ŝi sidis tie<!-- p.204 --> ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski
-pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon
-eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj
-bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi
-aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da
-sekundoj atente ŝin rigardis.</p>
-
-<p>&mdash; Pardonu, sinjorino, &mdash; diris la mastrino kun iom da konfuzo en la
-voĉo, &mdash; antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed
-nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion,
-la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli
-ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj
-ŝi forlasis la kuirejon.</p>
-
-<p>En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta
-viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....</p>
-
-<p>&mdash; Nu? &mdash; demandis la nejuna viro, &mdash; vi ŝin ne akceptis?</p>
-
-<p>&mdash; Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe
-postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata...
-kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj
-horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi.
-Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.</p>
-
-<p>&mdash; Estas vero, &mdash; diris la edzo de la nejuna sinjorino, &mdash; kaj tamen
-estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi
-estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post
-oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....</p>
-
-<p>&mdash; Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon!
-Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun
-infano?</p>
-
-<p>&mdash; Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro
-multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio
-estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li
-sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke
-li opinios, ke ni estas homoj sen koro.</p>
-
-<p>&mdash; Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje<!-- p.205 -->
-eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason...
-kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....</p>
-
-<p>Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn
-paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! sinjorino!</p>
-
-<p>Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone
-kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino, &mdash; komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la
-vidvino, &mdash; mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke
-vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj
-vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti
-pardonon....</p>
-
-<p>Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun
-iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta
-hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano
-de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas»
-kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da
-nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis
-por si, la lakton kaj farunon por la infano.</p>
-
-<p>En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon,
-konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj
-sidigis antaŭ ĝi Janjon.</p>
-
-<p>Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare
-serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar
-ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur
-la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis
-per dormo malfacila kaj longa.</p>
-
-<p>La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi
-ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol
-hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis
-silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la
-fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al
-ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia
-freneza<!-- p.206 --> penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion,<!-- orig. vorto mankas --> per kio
-hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»</p>
-
-<p>&mdash; Hu! &mdash; ŝi diris al si mem post momento, &mdash; nenio estas farebla!
-mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!</p>
-
-<p>Ŝi iris al la strato <span lang="pl">Freta</span>. Malfermante la pordon de la malgaja
-laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris
-en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed
-ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego
-esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj
-memvole forlasis.</p>
-
-<p>Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan
-miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida
-rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La
-laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun
-scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de
-pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la
-vangoj kaj sur la frunto.</p>
-
-<p>Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La
-estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon.
-Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, &mdash; antaŭ
-du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio,
-kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas
-pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.</p>
-
-<p>Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de
-sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la
-kapon.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, mia sinjorino Swicka! &mdash; ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, &mdash; mi
-ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi
-ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis
-ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn
-niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la<!-- p.207 --> vorto de
-Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka
-en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive
-jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost
-hieraŭ alian laboristinon....</p>
-
-<p>Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu
-sidis sur la estinta loko de Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Nia laborejo, dank&rsquo; al Dio, havas plej bonan reputacion... krom
-tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj
-difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al
-ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ
-tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank&rsquo; al
-Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar
-mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve
-nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan
-nombron, loko por sinjorino Swicka....</p>
-
-<p>&mdash; Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino
-Swicka, &mdash; flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.</p>
-
-<p>De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj
-malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.</p>
-
-<p>Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, &mdash; ŝi diris, &mdash; ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti
-sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi
-la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.</p>
-
-<p>Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta
-loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la
-estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.</p>
-
-<p>&mdash; Vi min jam ne akceptos? &mdash; demandis Marta, &mdash; nenian esperon mi
-povas havi?</p>
-
-<p>&mdash; Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la
-loko estas jam okupita... mi ne povas.</p>
-
-<p>Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el
-la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton,
-konsistantan<!-- p.208 --> el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta
-ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila
-kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en
-la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato,
-ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: &mdash; Mi ne povas ja reveni
-tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la
-ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon...
-alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ
-ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj
-maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi
-meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto
-ŝi komencis iri laŭlonge de la strato <span lang="pl">Dluga</span>. Irante, ŝi atente
-rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el
-ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne
-tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta
-pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da
-ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne
-estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta
-ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj
-ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ
-eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la
-ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de
-ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante,
-kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris
-propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora
-rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte
-la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi
-deziras.</p>
-
-<p>&mdash; Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, &mdash; diris Marta; &mdash; mi
-pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.</p>
-
-<p>&mdash; Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? &mdash; respondis la juvelisto
-kun la spritaj brilantaj okuloj, &mdash; kia do objekto ĝi estas?</p><!-- p.209 -->
-
-<p>Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la
-magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel
-marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas
-finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun
-diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian
-tre malfacile atingitan decidon.</p>
-
-<p>&mdash; Kia do objekto ĝi estas? &mdash; denove demandis la juvelisto kaj ĵetis
-iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.</p>
-
-<p>&mdash; Edziĝa ringo, &mdash; respondis la virino.</p>
-
-<p>&mdash; Edziĝa ringo! &mdash; malrapide ripetis la juvelisto.</p>
-
-<p>&mdash; Edziĝa ringo, &mdash; mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto,
-levante la kapojn.</p>
-
-<p>&mdash; Edziĝa ringo, &mdash; diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la
-maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro
-oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al
-persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio
-ŝi povus sin apogi.</p>
-
-<p>&mdash; Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! &mdash; ekkriis la juvelisto, de kies lipoj
-tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto
-alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis
-unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj,
-el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi
-estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke
-ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun
-ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia
-koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.</p>
-
-<p>Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis
-la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre
-necesa? &mdash; demandis la juvelisto per tono de kompato.</p>
-
-<p>&mdash; Nepre necesa, &mdash; respondis la virino mallonge kaj seke.</p><!-- p.210 -->
-
-<p>&mdash; Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun
-objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ
-ĝian plenan valoron.</p>
-
-<p>Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj
-skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran
-pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj
-daŭran.</p>
-
-<p>&mdash; Bona oro, &mdash; diris la juvelisto.</p>
-
-<p>Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian
-rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis.
-Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo
-sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun
-delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris
-multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe
-malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de
-ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj
-aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice
-ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo.
-Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro.
-Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la
-kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de
-la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone,
-ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj
-kompreni en la daŭro de multe da horoj.</p>
-
-<p>&mdash; Mi petas vin, sinjorina moŝto, &mdash; diris la juvelisto el malantaŭ la
-tablo, &mdash; la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.</p>
-
-<p>Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de
-la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la
-juvelisto.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjoro! &mdash; ŝi diris, &mdash; ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?</p>
-
-<p>&mdash; Jes, sinjorino, &mdash; respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando
-iom mirigis.</p><!-- p.211 -->
-
-<p>&mdash; Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....</p>
-
-<p>Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de
-la antaŭ ŝi staranta homo.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj
-helpantinon?</p>
-
-<p>La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.</p>
-
-<p>&mdash; Vin, sinjorino! vin! &mdash; li elbalbutis, &mdash; kiel do... kial...
-sed ja....</p>
-
-<p>&mdash; Jes, min, &mdash; ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. &mdash; Mi havas nun
-neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas
-en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke
-mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi
-iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi
-devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al
-vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus
-pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....</p>
-
-<p>La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino,
-kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto
-tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.</p>
-
-<p>&mdash; Vidu, sinjorina moŝto, &mdash; li komencis, &mdash; por diri la veron, mi
-en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam
-preparitaj, instruitaj....</p>
-
-<p>Marta ekrigardis<!-- orig: ekrigadis --> al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili,
-tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.</p>
-
-<p>&mdash; Mi scias desegni, &mdash; diris Marta, &mdash; tio estas, ŝi korektis sin
-rapide, &mdash; mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi
-por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.</p>
-
-<p>Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al
-la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la
-juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo,
-forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj
-rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun
-ironio. Sen<!-- p.212 --> ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis<!-- orig: regardis --> la
-juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj
-komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ
-si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de
-la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde,
-la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis
-sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.</p>
-
-<p>La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan
-ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas
-okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon
-de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj
-glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin
-senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la
-okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.</p>
-
-<p>&mdash; Sed, kara sinjorino... &mdash; komencis la iom malpacienciĝinta
-juvelisto.</p>
-
-<p>&mdash; Tuj, tuj! &mdash; respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia
-laboro.</p>
-
-<p>Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur
-kiu ŝi estis desegninta.</p>
-
-<p>&mdash; Jen estas modelo por braceleto, &mdash; ŝi diris.</p>
-
-<p>La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis
-farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj
-interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du
-torditaj trunketoj.</p>
-
-<p>La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe
-du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj
-elegantecon.</p>
-
-<p>&mdash; Bele! oni ne povas nei! tre bele! &mdash; diris la juvelisto, klinante
-la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de
-kontentigita kompetentulo. &mdash; Bele! tre bele! &mdash; li ripetis post
-momento, sed nun jam iom konfuzita. &mdash; Viaj desegnaĵoj, sinjorino,<!-- p.213 -->
-povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... &mdash; Li eksilentis, kaj,
-videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis
-per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.</p>
-
-<p>La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, mia Dio! &mdash; li diris levante la ŝultrojn, &mdash; se vi hezitas
-akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu...
-nu, kiel desegnistinon....</p>
-
-<p>Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La
-juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro
-konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi
-scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke
-da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos
-oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio....
-Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis
-vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur
-stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.</p>
-
-<p>&mdash; Jes, jes, &mdash; diris la juvelisto, &mdash; mi scias, ke vi baldaŭ min
-forlasos... sed mi tamen ja ne povas....</p>
-
-<p>&mdash; Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? &mdash; interrompis lin Marta.</p>
-
-<p>La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita
-junulo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi akceptos la duonon de tiu pago &mdash; diris la virino. Nun la
-juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.</p>
-
-<p>&mdash; Aj! aj! &mdash; li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, &mdash; malfacilan
-problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon
-de braceleto, desegnitan de Marta.</p>
-
-<p>&mdash; Bela! mi ne povas nei! tre bela!</p>
-
-<p>&mdash; Aj! aj! &mdash; li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis
-ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la
-deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki
-en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.</p><!-- p.214 -->
-
-<p>Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn
-helpantojn, diris per demanda tono:</p>
-
-<p>&mdash; Ha? kio?</p>
-
-<p>Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed
-kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun
-la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj
-vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la
-junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ
-intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en
-la apudan ĉambron.</p>
-
-<p>Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio,
-aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu
-ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per
-ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li
-ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash; Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!</p>
-
-<p>Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de
-industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan
-negocon.</p>
-
-<p>Marta ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash; Mi estas virino, &mdash; ŝi diris, &mdash; jes, tio estas vero. Kio do
-sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....</p>
-
-<p>&mdash; Nu jes, jes! &mdash; ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj
-sidiĝante inter siaj helpantoj, &mdash; sed vidu, sinjorino, tio estus
-afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn
-novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la
-mondo estas kalumniema... vi komprenas?...</p>
-
-<p>&mdash; Mi komprenas, &mdash; interrompis Marta, &mdash; kaj mi dankas vin por la
-klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?</p>
-
-<p>&mdash; Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....</p>
-
-<p>Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis
-tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.</p><!-- p.215 -->
-
-<p>&mdash; Jen estas la mono, &mdash; li diris, donante al la virino du
-monpaperetojn.</p>
-
-<p>Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante
-jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.</p>
-
-<p>&mdash; Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj,
-sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro
-multe.</p>
-
-<p>&mdash; Sed, kara sinjorino, &mdash; elbalbutis la juvelisto, &mdash; mi opiniis... mi
-pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....</p>
-
-<p>&mdash; Mi komprenas, &mdash; interrompis Marta, &mdash; kaj mi dankas vin!</p>
-
-<p>Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron
-kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ
-dezirata laboro ricevis almozon!</p>
-
-<p>Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne
-plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen
-rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj
-egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte
-monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por
-pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por
-pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn
-siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus
-diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton,
-por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte
-troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis
-tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide
-kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje
-ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta
-krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo
-ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la
-knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis
-al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo,
-kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon.
-Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj
-kuŝiĝis senmova, kun<!-- p.216 --> vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj
-interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis
-al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la
-pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj
-ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre
-pezan kapeton.</p>
-
-<p>Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro,
-malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn,
-ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj
-de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis
-virino kaj infano.</p>
-
-<p>Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia
-penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro
-ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika,
-eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj
-spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn
-fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de
-laboro, febra serĉado kaj netrovado.</p>
-
-<p>Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis
-unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien,
-al tiu loĝejo ĉe la strato <span lang="pl">Krolewska</span>, kaj devigus ŝin diri al tiu
-virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas!
-vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la
-brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj,
-kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por
-ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi
-tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo
-ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis
-kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis
-sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?</p>
-
-<p>&mdash; Mi, panjo!</p>
-
-<p>La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la
-infano estis mallaŭta kaj ronka.</p><!-- p.217 -->
-
-<p>Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj
-genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega,
-ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis
-per forto spasma kaj disŝiranta.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, mia Dio! &mdash; ekĝemegis la virino, &mdash; nur ne tion! ĉion, kion vi
-volas, nur ne tion!</p>
-
-<p>En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la
-filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la
-kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian
-kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj
-de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta
-plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur
-la brakon de la patrino.</p>
-
-<p>En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris
-malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta
-mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ
-kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum
-la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn
-ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis
-efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.</p>
-
-<p>Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis
-viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan
-pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo,
-kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego
-ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj
-plendoj.</p>
-
-<p>La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne
-trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris
-ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja
-fajro en la okuloj.</p>
-
-<p>&mdash; Kiel malvarme estas ĉi tie! &mdash; diris la viro, leviĝante.</p>
-
-<p>La virino nenion respondis.</p>
-
-<p>&mdash; Sur kio do mi skribos?</p><!-- p.218 -->
-
-<p>Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da
-papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.</p>
-
-<p>&mdash; La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan
-<i>bronkiton</i>. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.</p>
-
-<p>Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon.
-La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon
-kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis
-rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.</p>
-
-<p>&mdash; Lasu! &mdash; li diris jam ĉe la sojlo, &mdash; lasu! La infano estas malforta
-kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble
-multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.</p>
-
-<p>Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj
-alpremis sian bruston al la brusto de la infano.</p>
-
-<p>&mdash; Ho, mia infano! mia sola infano! &mdash; ŝi murmuretis, &mdash; pardonu
-vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj
-nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta,
-kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....</p>
-
-<p>Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je
-la planko, enigis la manojn en la harojn.</p>
-
-<p>Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!</p>
-
-<p>Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud
-la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la
-butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per
-vigliga varmo.</p>
-
-<p>La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo
-daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage,
-venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon;
-ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al
-grincado de segilo.</p>
-
-<p>Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la
-litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:</p><!-- p.219 -->
-
-<p>&mdash; Ne perdu la esperon, sinjorino, &mdash; li diris milde, &mdash; la infano
-povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan
-prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La
-temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la
-medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj
-donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble
-tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....</p>
-
-<p>Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj
-krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.</p>
-
-<p>Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton!
-Per kio?</p>
-
-<p>Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de
-la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da
-spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis
-fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da
-fojoj en ĉiu tago.</p>
-
-<p>Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon
-kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ
-ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta
-vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala
-stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia
-korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese.
-La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe
-persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj
-ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis
-ĉirkaŭen.</p>
-
-<p>Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?</p>
-
-<p>Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la
-malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto,
-kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos
-eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte
-mallevis la manojn.</p>
-
-<p>&mdash; Kion do mi faros? &mdash; ŝi diris al si mem, &mdash; kion mi povas<!-- p.220 --> fari? ŝi
-mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!</p>
-
-<p>Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En
-tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.</p>
-
-<p>&mdash; Patro! &mdash; ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn
-kaj varmegajn manojn. &mdash; Patro! patro!</p>
-
-<p>Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano
-la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li
-kaj petegis lin pri savo!</p>
-
-<p>Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun
-sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi
-interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la
-vizaĝo de la infano.</p>
-
-<p>&mdash; Vi vokas la patron, &mdash; ŝi elĝemis el la malfacile spiranta
-brusto, &mdash; li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi
-antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....</p>
-
-<p>Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la
-litaĵo kaj haltis super ĝi.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro
-laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!</p>
-
-<p>Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj
-ekbrilis fajro de forta decido.</p>
-
-<p>Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al
-la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis
-manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj.
-Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi ekkriis, &mdash; pro kompato... pro favorkoreco....</p>
-
-<p>&mdash; Certe monon! &mdash; malafable murmuris la virino, &mdash; mi ne havas, mi ne
-havas, de kie do mi povas ĝin havi....</p>
-
-<p>&mdash; Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe
-mia malsana infano!</p>
-
-<p>La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel
-antaŭe.</p><!-- p.221 -->
-
-<p>&mdash; Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....</p>
-
-<p>La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon
-de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.</p>
-
-<p>&mdash; Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano...
-ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la
-litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....</p>
-
-<p>Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian
-infanon.</p>
-
-<p>&mdash; Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur
-ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo
-kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...</p>
-
-<p>La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan
-pordegejon de la domo.</p>
-
-<p>&mdash; Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... &mdash; murmuretis
-al si Marta.</p>
-
-<p>Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento
-kaj ekkuris en la direkto al la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. Flamaj
-flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove
-portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la
-puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn
-rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj,
-kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi
-kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj
-manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la
-pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi
-ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per
-tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo
-malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la
-sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino
-kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn.
-La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta
-en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj
-voĉoj.</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi deziras, sinjorino? &mdash; demandis la servistino.</p><!-- p.222 -->
-
-<p>&mdash; Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.</p>
-
-<p>&mdash; Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian
-semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne
-povas eliri el la salono....</p>
-
-<p>Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi
-la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere
-favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento
-malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj
-manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la
-plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj
-faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed
-eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj
-direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante,
-ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.</p>
-
-<p>Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato <span lang="pl">Krakowskie
-Przedmiescie</span>. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed
-apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra
-la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo
-kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj
-du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda
-urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per
-plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la
-aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj
-sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon,
-muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble
-la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum
-multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.</p>
-
-<p>La strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span> estis plena de movado, bolis<!-- p.223 -->
-per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero.
-Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron
-kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono
-etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.</p>
-
-<p>Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de
-la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis
-tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj
-gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon
-torentojn da lumo.</p>
-
-<p>Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel
-multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo
-kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj
-rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por
-ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence
-elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas
-kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn,
-kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En
-tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe
-da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia
-ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado
-de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en
-tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis
-celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol
-ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto,
-en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon
-de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de
-elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej
-precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte
-sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj
-okuloj.</p>
-
-<p>Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>.
-Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!</p><!-- p.224 -->
-
-<p>Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova
-vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj
-de la pasantoj.</p>
-
-<p>La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj,
-defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la
-strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi,
-inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero
-flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia
-infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la
-unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj
-ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis,
-sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan
-fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima
-mizero, ke ili <em>devas</em> porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la
-vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la
-sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano,
-laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.</p>
-
-<p>&mdash; Tiuj fortaj, &mdash; ŝi pensis, &mdash; tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu
-tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion
-volis doni.</p>
-
-<p>Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.</p>
-
-<p>Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta
-virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta
-tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis.
-Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus
-droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis
-ĝin malsupren.</p>
-
-<p>Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?</p>
-
-<p>Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la
-malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo
-sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis
-la patron!</p><!-- p.225 -->
-
-<p>Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al
-la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj
-bela kiel anĝelo.</p>
-
-<p>Marta stariĝis antaŭ ili.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjorino! &mdash; ŝi ekkrietis, &mdash; sinjorino!</p>
-
-<p>Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin,
-eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial
-la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En
-rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili
-haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas,
-sinjorino? ĉu ni ion perdis?</p>
-
-<p>Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko
-kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj
-kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.</p>
-
-<p>Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj,
-kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de
-varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj
-briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu
-atakis ŝian kapon.</p>
-
-<p>Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro
-iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe
-estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la
-vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj
-neĝoblankaj lipharoj.</p>
-
-<p>Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne
-etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: &mdash; Sinjoro! sinjoro!</p>
-
-<p>La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis
-la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro,
-kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de
-la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion
-inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la
-manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis<!-- p.226 -->
-la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.</p>
-
-<p>La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii,
-kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion
-scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj
-la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj
-donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan
-riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?</p>
-
-<p>La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda
-monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la
-pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la
-travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de
-magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa
-palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis
-luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la
-muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo;
-antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de
-statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis
-siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj,
-porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da
-marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis
-sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la
-strato en la internon de la magazeno.</p>
-
-<p>Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj
-floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris
-du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili
-interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto
-havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la
-elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis
-majstraĵo de industrio kaj de bongusto.</p>
-
-<p>La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris
-virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto,<!-- p.227 --> kun
-nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La
-flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita
-de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj
-estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ
-kiel papero.</p>
-
-<p>Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la
-flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime
-de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun
-sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo
-ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi deziras, sinjorino? &mdash; demandis la mastro de la magazeno,
-elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da
-artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.</p>
-
-<p>Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de
-la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la
-ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis
-ŝin per senatenta okulo.</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi deziras, sinjorino? &mdash; ripetis sian demandon la mastro; per
-longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la
-piedoj kaj severe diris plue:</p>
-
-<p>&mdash; Kial vi ne respondas?</p>
-
-<p>Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke
-en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas
-en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj
-kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la
-manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj
-bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.</p>
-
-<p>&mdash; Sinjoro! &mdash; ŝi fine diris, &mdash; bona sinjoro! donu ion por medikamento
-por mia malsana infano!</p>
-
-<p>Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia
-penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.</p><!-- p.228 -->
-
-<p>La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis
-la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash; Mia sinjorino! &mdash; li diris seke; &mdash; ĉu vi ne hontas peti almozojn?
-Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!</p>
-
-<p>Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la
-tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.</p>
-
-<p>La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ
-unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La
-malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi
-estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran
-aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi
-aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu
-ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia
-brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas
-la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo,
-kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon
-mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis
-la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori?
-kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo
-tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago
-koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto
-pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre
-povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus
-la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ
-faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan
-manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne
-montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi.
-Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima
-malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn
-plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin
-per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio
-li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li<!-- p.229 --> diris: vi estas juna kaj sana,
-vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj
-tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.</p>
-
-<p>Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble
-komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj
-vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus
-laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la
-eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.</p>
-
-<p>La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto,
-kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la
-morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj
-profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano
-eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis,
-vulkano de kolero, envio kaj... avideco.</p>
-
-<p>De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu
-infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino,
-feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo
-ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu
-energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en
-la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano,
-tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke
-li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, &mdash; fariĝis viktimo de tiuj
-kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?</p>
-
-<p>Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ
-devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne
-logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis
-senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas
-kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo
-ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo
-ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj,
-sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente
-kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj
-instinktoj. Nenian homan estaĵon<!-- p.230 --> oni devas tiel morte turmenti,
-tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la
-tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas
-grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu
-homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize
-proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu
-estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi
-kaj elteni ĝi ne povos.</p>
-
-<p>La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis
-en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj
-kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de
-pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj
-nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.</p>
-
-<p>La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn
-korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis
-multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble
-intencis enkonduki junan edzinon.</p>
-
-<p>Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna
-okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba
-silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la
-mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan
-de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis.
-Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias
-en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan
-riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana!
-mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias,
-kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi
-estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu
-per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis
-al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj
-maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!</p>
-
-<p>La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj,
-kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj,
-kiel<!-- p.231 --> kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj
-maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke
-kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn
-doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per
-bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte
-pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de
-malbonagoj, mem faras malbonagojn.</p>
-
-<p>&mdash; Sekve, &mdash; diris la aĉetanta sinjoro, &mdash; kvardek kvin spesmilojn por
-la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo
-kaj....</p>
-
-<p>Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon,
-subite li haltis.</p>
-
-<p>&mdash; Ha! &mdash; li diris, &mdash; mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi
-ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen....</p>
-
-<p>La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.</p>
-
-<p>&mdash; Ĉu ĉi tiun? &mdash; li demandis.</p>
-
-<p>&mdash; Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...</p>
-
-<p>&mdash; Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?</p>
-
-<p>&mdash; Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.</p>
-
-<p>Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn,
-li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la
-subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de
-la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris
-mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.</p>
-
-<p>La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la
-marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa
-valoro.</p>
-
-<p>Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu
-staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo
-magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie
-alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.</p><!-- p.232 -->
-
-<p>Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere
-rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn,
-estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio
-ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin
-naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da
-tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis
-la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la
-faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis
-ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko!
-Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke
-ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe
-da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento;
-ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu
-kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis
-la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da
-suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo....
-Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia,
-ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo,
-sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis
-mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta
-interno.</p>
-
-<p>Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la
-paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra
-pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.</p>
-
-<p>Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en
-la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj
-grupoj, returnis la vizaĝojn.</p>
-
-<p>&mdash; Kio tio estis? &mdash; demandis la aĉetanta sinjoro.</p>
-
-<p>La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.</p>
-
-<p>&mdash; Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! &mdash; li ekkriis, &mdash; certe
-ŝi ion ŝtelis.</p>
-
-<p>La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.</p>
-
-<p>&mdash; Efektive, &mdash; li diris kun rideto, rigardante la marmoran
-plataĵon, &mdash; ŝi<!-- p.233 --> forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu
-tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas...</p>
-
-<p>&mdash; Ha! kanajla almozulino! &mdash; ekkriis la komercisto. &mdash; Kiel? en mia
-magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!</p>
-
-<p>Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.</p>
-
-<p>&mdash; Policisto! &mdash; li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, &mdash; policisto!</p>
-
-<p>&mdash; Kion vi deziras? &mdash; aŭdiĝis voĉo el la strato.</p>
-
-<p>Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro
-sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.</p>
-
-<p>&mdash; Tien, &mdash; diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj
-montrante per la fingro la straton, &mdash; tien kuris virino, kiu antaŭ
-minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!</p>
-
-<p>&mdash; Kaj en kiun flankon ŝi kuris?</p>
-
-<p>&mdash; En tiun, &mdash; diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto,
-haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato <span lang="pl">Nowy
-Swiat</span>. &mdash; Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel
-rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!</p>
-
-<p>&mdash; Oni devas ŝin kapti! &mdash; kriis la komercisto al la policisto.</p>
-
-<p>&mdash; Kompreneble, sinjoro! &mdash; diris la homo kun la flava lado, saltis
-antaŭen kaj kriis laŭte:</p>
-
-<p>&mdash; He! homoj! kaptu! tien al <span lang="pl">Nowy Swiat</span> kuris ŝtelistino!</p>
-
-<p>La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto
-riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al
-si tiom da klopodoj.</p>
-
-<p>La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.</p>
-
-<p>Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino
-rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en
-la direkto al <span lang="pl">Nowy Swiat</span>. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj
-kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi
-tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble
-bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj<!-- p.234 -->
-terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo
-ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi,
-ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda,
-senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos....</p>
-
-<p>La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence
-rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi,
-supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan
-bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto:
-kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!</p>
-
-<p>Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu
-sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en
-alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La
-virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite
-haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.</p>
-
-<p>Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj,
-kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin
-de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco,
-kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis
-flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.</p>
-
-<p>Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke
-mankas al ŝi fortoj &mdash; la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin
-super la tero &mdash; sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto,
-komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian
-veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ
-elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco
-kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi
-preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.</p>
-
-<p>Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi
-renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon
-de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi
-certe estos kaptita de ili.</p>
-
-<p>Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe<!-- p.235 --> da
-radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli,
-preskaŭ neniom.</p>
-
-<p>Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn
-hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu
-sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien
-ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj.
-Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj
-ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam
-tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris
-iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo
-prezentas distraĵon.</p>
-
-<p>La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze
-de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj
-apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj
-figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj
-ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra
-maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed
-havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de
-supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj
-laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura
-okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de
-ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur
-kiuj ruliĝis la radoj.</p>
-
-<p>Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj
-ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.</p>
-
-<p>La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi
-kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta
-sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en
-rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos
-flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la
-rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon
-ĉirkaŭen.</p><!-- p.236 -->
-
-<p>Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de
-ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco
-apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris
-malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.</p>
-
-<p>Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia
-ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto
-turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi
-turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj
-brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton.
-Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo,
-longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto
-terura, sed subita, fulma.</p>
-
-<p>Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis,
-la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento
-ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la
-liberigonta morto.</p>
-
-<p>Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo
-kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso,
-etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis,
-stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma
-ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis
-kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo
-suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble
-la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava
-lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita
-flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin
-je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj
-lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la
-teron.</p>
-
-<p>&mdash; Haltu! haltu! &mdash; eksonis terura krio el la maso.</p>
-
-<p>Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la
-hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.</p><!-- p.237 -->
-
-<p>&mdash; Haltu! haltu! &mdash; kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La
-veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano
-la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al
-la ĉevaloj, ke ili haltu.</p>
-
-<p>Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam
-deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.</p>
-
-<p>Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la
-vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj
-de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al
-senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.</p>
-
-<p>La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj
-elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la
-vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.</p>
-
-<div class="tnotes">
-<p><b>Noto de transskribinto:</b></p>
-
-<p>Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi
-ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la
-originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn
-ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi
-simile registris.</p>
-</div>
-
-
-
-
-
-
-
-<pre>
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA ***
-
-***** This file should be named 61860-h.htm or 61860-h.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/6/1/8/6/61860/
-
-Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
-Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This
-book was produced from images made available by the
-HathiTrust Digital Library.)
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org
-
-
-
-Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
-
-
-</pre>
-
-</body>
-</html>
diff --git a/old/61860-h/images/cover.jpg b/old/61860-h/images/cover.jpg
deleted file mode 100644
index 0e27026..0000000
--- a/old/61860-h/images/cover.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ