diff options
| author | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-28 04:34:25 -0800 |
|---|---|---|
| committer | nfenwick <nfenwick@pglaf.org> | 2025-01-28 04:34:25 -0800 |
| commit | ba3aefa620c297818b723ab37747f036b872c899 (patch) | |
| tree | 530ff6df370c08d10ba7a98c22a1c0b1853707ad | |
| parent | 4de3060a6730759eab2c955c0e0d7e9faf0c163b (diff) | |
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 4 | ||||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 | ||||
| -rw-r--r-- | old/61860-0.txt | 9556 | ||||
| -rw-r--r-- | old/61860-0.zip | bin | 177003 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/61860-h.zip | bin | 352418 -> 0 bytes | |||
| -rw-r--r-- | old/61860-h/61860-h.htm | 9602 | ||||
| -rw-r--r-- | old/61860-h/images/cover.jpg | bin | 170393 -> 0 bytes |
8 files changed, 17 insertions, 19158 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..d7b82bc --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,4 @@ +*.txt text eol=lf +*.htm text eol=lf +*.html text eol=lf +*.md text eol=lf diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..4005aaa --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #61860 (https://www.gutenberg.org/ebooks/61860) diff --git a/old/61860-0.txt b/old/61860-0.txt deleted file mode 100644 index 111e5e1..0000000 --- a/old/61860-0.txt +++ /dev/null @@ -1,9556 +0,0 @@ -The Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most -other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of -the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have -to check the laws of the country where you are located before using this ebook. - -Title: Marta - -Author: Eliza Orzeszkowa - -Translator: L. L. Zamenhof - -Release Date: April 17, 2020 [EBook #61860] - -Language: Esperanto - -Character set encoding: UTF-8 - -*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA *** - - - - -Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online -Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This -book was produced from images made available by the -HathiTrust Digital Library.) - - - - - - -ELIZA ORZESZKO - -MARTA - -Rakonto - -EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO - - tradukis - D-ro L. L. ZAMENHOF - -PARIS - - LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie - 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79 - -1910 - - Droits de traduction et de reproduction réservés. - Copyright 1910 by Hachette and Co. - - - - -MARTA - - - - -La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La -vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino -estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas -amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, -ĥore konsentas ĉiuj. - -La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn, -amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili -plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de -tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ -averto: vi ne estas en ordo! - -Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli -malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: -ni ne estas en ordo! - -Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas -ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la -recepto. - -Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia -lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina») -anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de -tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron). - -Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas! - -La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, -ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia -honoro. - -Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni -jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la -kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj -reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la -steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas -al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni -sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al -la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ -el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de -Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste? -La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas -kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, -kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj -rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur -akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto -de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale -ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, -tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, -kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj -randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj -balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj. - -Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la -sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado -kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, -- tiam -alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni -konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de -nia dezirego de amo. - -Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj -de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj -feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj -marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro -virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, -falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de -malsato.... - -Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne -kontraŭ ĉiuj malsanoj. - -Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli -efika? - -Kian? - -Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino... - - * * * * * - -La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de -Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu -strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al -siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek -maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo -de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato. - -Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita -de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la -profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la -larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis -konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj -belaj. - -Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala -vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto -alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, -pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon -de granda malĝojo kaj sufero. - -De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de -la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj -malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la -plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita -loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj -oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj -tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke -da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj -speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, -sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj -de blanka floraĵo. - -Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, -kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili -starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du -ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis -eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis -per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, -ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por -ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, -en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj -okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de -ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. -La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino. - --- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- la skribtablo de la -patro! - -La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon -grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan -per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per -longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda -fingreto de la infano. - --- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- ĉu vi vidas tiun grandan -nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio -fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur -la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La -patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La -patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, -nek vin... - -La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton -en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto -alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la -rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia -doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj -larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la -infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, -ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita -paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco -kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el -la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj -morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze -de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du -spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur -la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis -ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis -artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj -kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora -brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la -ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis -per larmoj la okulojn de la infano. - --- Mia liteto, panjo! -- ekkriis la knabineto, -- tiuj homoj forprenas -ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi -faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton. - -La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte -alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, -belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata -buŝo estis fermita kaj silenta. - -Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. -Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj -per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la -portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj -malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis -nun scivole elrigardis sur la korton. - -De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo -kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto. - --- Sinjorino, -- ŝi diris, -- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu -oni devis... jen estas la resto de la mono... - -Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da -monpaperetoj. - -La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon. - --- Mi dankas vin, Sonjo, -- ŝi diris mallaŭte, -- vi estis por mi tre -bona. - --- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, -- ekkriis la knabino, -- mi -servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli -bone, ol ĉe vi. - -Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur -kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino -en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en -siaj blankaj delikataj manplatoj. - --- Kaj nun, Sonjo, -- ŝi diris, -- adiaŭ.... - --- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, -- rediris la knabino, -- mi -tuj vokos veturilon. - -Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano -eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna. - -Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon -malnovan kaj malgajan. - -La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn -kaj la fenestrojn de la domo. - --- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie? - --- Ĉi tie, mia infano, -- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la -funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la -pordego. - --- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ -du tagoj. - --- Ha! en la mansardo, sendube, -- respondis la pordisto kaj -aldonis: -- iru supren, mi tuj malfermos. - -El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita -de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -- de malnovaj -lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris -sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino -prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en -funebra vesto malrapide marŝis post ŝi. - -La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, -sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta -super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, -oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj -blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin -blankigis. - -En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno -por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, -poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita -katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla -reto, parte disŝirita kaj kavigita. - -La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis -malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da -paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto. - -La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien -la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo. - -La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la -ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri -ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj. - -Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; -ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el -la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da -tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la -ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al -la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi -ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, -tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. -Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno -faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron. - --- Jen tiel, -- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante -al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de -la fajro: -- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj -pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos -kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo -estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, -la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko. - -Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, -sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ -retenis larmojn. - --- Kaj nun, -- ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, -- nun, -mia sinjorino, mi devas jam iri! - -La virino en funebra vesto levis la kapon. - --- Vi devas jam iri, Sonjo, -- ŝi ripetis, -- ĝi estas vero, -- ŝi -aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, -- komencas jam -vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo. - --- Ho, ne tio, kara sinjorino! -- ekkriis la knabino, -- por vi mi en -la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj -novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj -ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili -hodiaŭ ankoraŭ min bezonos... - -Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la -blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la -virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de -la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per -ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino. - --- Ne foriru, Sonjo! -- kriis Janjo, -- ne foriru! ĉi tie estas tiel -terure, tiel malĝoje! - -La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, -premis al sia koro la plorantan infanon. - --- Mi devas, mi devas iri! -- ŝi ripetadis plorĝemante, -- mi havas -malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por -ili... - -La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian -elastan talion. - --- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, -- ŝi diris per voĉo pli forta -ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, -- mi ankaŭ havas infanon, por -kiu mi devas labori... - --- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! --- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la -manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, -ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro. - -Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, -interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la -kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis -la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la -infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto -de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis -la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan -talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj -okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro -de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa -vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, -kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al -ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita -al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la -forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu -malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto -serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi -nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano -de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn -loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per -amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo.... - -Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la -vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis -por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta -infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis -siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al -ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto -ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la -koro de la patrino. - -La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu -enhavis kelke da monpaperetoj -- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino. - -Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke -ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro. - -Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis -faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua -etaĝo. - --- Kara sinjoro, -- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, -- ĉu -vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn -por mia infano? - -La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li -deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco: - --- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio -mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. - -Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. -La vidvino iris pli malsupren. - --- Li ne volis fari al mi komplezon, -- ŝi pensis, -- ĉar li divenas, -ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li -portis pezan faskon da ligno. - -Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen. - --- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? -- eksonis apud ŝi virina -voĉo raŭka kaj malagrabla. - -La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto -proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne -rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, -malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj -la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa. - -La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto. - --- Mia bona sinjorino, -- ŝi diris, -- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu -alportus al mi lakton kaj bulkojn? - -La virino pripensis momenton. - --- De la kioma etaĝo vi estas? -- ŝi demandis, -- Mi vin ial ankoraŭ -ne konas. - --- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo.... - --- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al -vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo? - --- Mi pagus por la servo, -- mallaŭte diris la vidvino; -- sed la -pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn -vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la -malgranda pordeto. - -Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion -fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. -Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi -malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato. - -Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj -lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da -homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo -da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la -malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis -la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la -murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur -la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la -profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun -mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. -Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi -eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi -de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur -la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en -kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris -sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de -la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, -ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne -kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. -Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis -kun kelke da bulkoj en blanka tuketo. - -Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu -ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi -estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ -kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj -malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis: - - «Haltu, kara mia, haltu, - Piedetoj, ne forsaltu.» - -Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi -ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la -kantanto ekparolis: - --- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom -promenos? - -Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris -en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke -da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, -ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj. - --- Tiel longe vi ne revenis, panjo! -- ŝi ekkriis, sed subite ŝi -silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: -- panjo, vi denove -ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en -ĉerko elportis la patron el nia loĝejo. - -La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis -sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro -de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra -timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da -homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun -ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan -fojon en la vivo, -- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen -videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi -rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, -blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris: - --- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron -kaj pretigos teon. - -Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la -infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la -korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, -kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi -portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la -preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble -la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena -horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. -La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon -trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, -tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago. - -Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun -disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, -ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. -Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke -da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto -leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis -la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj -timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris -mallaŭte: - --- Nova vivo! - -Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, -eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi -komenco de nekonata estonteco. - -Kia do estis ŝia estinteco? - - * * * - -La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, -simpla koncerne la okazintaĵojn. - -Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj -komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco -de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da -hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, -bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj -belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj -kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur -rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj -fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis -puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj. - -Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj -balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj -rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de -la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de -la infano. - -La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo -klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze -de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato. - -La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, -gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis -tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi -sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan -vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco, -esperoj kaj revoj revenis. - -Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte -pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj -ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian -posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon -de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la -sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata. - -Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en -unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan -fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. -Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. -La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia -solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed -laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la -edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ -la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis -trankvile. - -La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun -fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de -edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por -ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense -la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, -varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona -voĉo de infano. - -Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino -feliĉe kaj rapide. - -Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan -salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per -ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis -en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu -morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano -Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima -estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en -la nuna momento. - -Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj -laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. -Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en -malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de -la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. -Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, -sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia -materiala ekzistado. - -Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la -suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova -aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur -ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne -en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas -kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj -kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la -sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej -antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed -la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se -lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en -tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, -dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa -sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj -kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; -krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; -krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ -malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas -la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel -longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso -de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, -tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin -servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en -la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la -komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de -la blinda okazo. - -Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun -estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne -estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia -stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte -aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis -nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj -feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli -ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua? - -Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio -renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis -ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, -ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas -prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de -vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj? - -Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis -de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi -mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la -estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi -ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ -la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la -enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por -ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano. - -Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. -Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj -post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo -de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. -Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi -vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn -de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj -meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia -propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por -ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la -devon pagi en la unua tago de ĉiu monato. - -Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare -difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, -preskaŭ krei. - -Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj -kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, -posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, -el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur -malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj -okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto -de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, -ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro -trankvileco mi laboros! - -Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta -vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de -la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, -nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super -la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne -atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, -ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed -la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam -nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne -estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la -malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis -plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco -de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro. - -Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis -la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en -unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen -plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj -ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj -de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, -bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj -ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu -ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis -al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon -ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie -estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, -kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj -kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel -senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen -leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu -ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? -Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, -kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos -ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili -la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj -regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, -kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? -Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio -- ĉu ŝi estos kapabla mem venki la -elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el -ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos -tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, -kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, -kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ -humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj -- morto -per malsato? - -En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj -agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, -estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la -freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, -flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj -kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda -fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj -manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta -tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj -ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale -palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn -pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon -el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun -fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek -sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis -postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, -sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj -senespereco sur ĝi ne estis. - - * * * - -La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la -deka horo matene estis jam en la urbo. - -Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila -espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis -siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie -ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis -sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel -estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj -samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la -prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ -malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la -serioza noveco de la situacio. - -Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj -rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, -kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli -profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj -larĝa ŝtuparo. - -Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn -virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj -havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La -dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo -sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu -aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la -tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la -maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe -bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du -virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si -intime. - --- Dio, mia Dio! -- diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, -- -kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi -diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! -Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por -manĝi.... - --- Nu, nu, -- respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento -sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; -- ne malĝoju -tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko.... - --- Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! -- ekkriis la pli juna, -- sed -mi ne scias.... - --- Talenton vi ne havas, mia kara! -- diris la pli maljuna, -- kion -fari? vi ne havas talenton! - -Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel -okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili -ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra -vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis -ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis -la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun -vizaĝo tre kontenta, sed la dua -- kun larmoj. Post duonhoro, eble -post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu -nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro -batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu -brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj -kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska. - -Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono -de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du -grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro -staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis -en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano. - -En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al -Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, -glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. -Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan -karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj -ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi -per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la -kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble -estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi -senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en -tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian -konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino -inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube -devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. -Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis -komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino -proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin -postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo -de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, -enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de -kontraŭvola senlaboreco. - -Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la -vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj -okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ -estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, -eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta -pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon -de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta -suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis -al iu pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj -de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo. - --- Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa -oficejo? -- diris la mastrino de la loĝejo. - --- Jes, sinjorino, -- respondis la venintino. -- Mi estas Marta -Swicka. - --- Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon -kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe. - -Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi -direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la -ĉambro. - -Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj -eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble -dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj -okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela -koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn -harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ -la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la -saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la -unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, -ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la -du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis -nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke -ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon -de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem -kaj la sorton, kiu ŝin atendas. - -Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton -da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi. - -Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu -havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino -Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la -sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la -grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en -Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis -la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el -la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de -kontenteco sur la buŝo. - --- Sescent spesmiloj por jaro, -- meditis Marta, -- kia riĉeco, mia -Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni -promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri -Janjo kaj pri mi! - -Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia -kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la -mastrino de la loĝejo komencis interparoladon. - -Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, -malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da -sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo -de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge -pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis -sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj, -blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj -turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis -sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, -kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; -ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis -per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ -spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de -la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian -rifuĝon kaj kvietiĝon. - --- Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? -- demandis france -Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda -maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge -kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis -la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis -mallaŭte: - --- _Non, Madame, c'est le premier fois que je... je..._ -- Ŝi -interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj -ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro. - --- _J'avais..._ -- ŝi komencis post momento, -- _j'avais la fortune... -mon fils avait le malheur de la perdre...._ - -La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. -La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj -malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino -rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco -ŝajne ne vekis en ŝi kompaton. - --- Tio estas bedaŭrinda, -- ŝi diris, -- kaj vi havas nur tiun solan -filon? - --- Mi lin jam ne havas! -- ekkriis pole la maljuna virino; sed subite -rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, -ŝi aldonis: -- _il est mourru par désespoir!_ - -La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per -larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi -ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis -inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto -ektremis sub la antikvamoda manteleto. - --- Ĉu vi scias la muzikon? -- demandis la mastrino pole, kvazaŭ la -kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca -sciado de la maljunulino. - --- Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu -mi povus jam nun.... - --- Nu, eble la germanan lingvon.... - -Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon. - --- Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui? - -Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel -seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. -Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. -La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi -esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu -devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita -vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke -la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon -kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan -kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte -ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide -komencis: - --- _La géographie, la histoire, les commencements de l'arithmétique...._ - -Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa -muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis. - --- Mi tre bedaŭras, -- malrapide komencis la mastrino, -- sed en la -nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi... - -Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto -de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la -maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj -manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis. - --- Nenian! -- ŝi elmurmuretis post momento... -- nenian! -- ŝi -ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi -mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo. - -Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis -per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto -de la seĝo kaj diris mallaŭte: - --- Eble poste... eble iam poste... estos ia loko... - --- Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, -- respondis la mastrino -monotone, ĝentile, sed rigide. - -Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur -la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da -senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu -vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. -Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej -rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, -ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon... - -Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri -plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj -deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja. - -La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj -okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, -ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas -laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam -antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, -turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis -pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur -kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la -unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon -de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis -sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de -plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta -kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto -simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, -kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli -malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj -da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj. - -Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble -ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por -ofico de instruistino. - --- Ĉu vi jam okupadis vin per instruado? - --- Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ -kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la -profesion de instruistino. - --- Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj -lernejoj? - --- Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme. - -Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta -parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne -estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn -dekliniĝojn. - --- Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui? - -Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la -intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, -kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon -pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, -ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas -en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por -edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al -la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi -en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de -klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj. - --- Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, -- ŝi diris. - --- Koncerne la lastan, -- respondis la mastrino, -- mi trovas, ke vi -havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam -tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi -tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj -eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la -muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma -klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon. - -Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata -hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam -prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj -post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la -edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, -kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto -kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de -la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la -postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, -kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu -simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro -kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi -kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. -Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la -gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj -direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian -knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la -komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino -kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en -sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis -virina voĉo akra kaj penetranta. - --- _Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle à Varsovie?_ - -Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron -virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en -originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la -profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj -brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj -renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano. - --- _Ah, vous avez du monde, madame!_ -- ŝi ekkriis, -- _continuez, -continuez, je puis attendre!_ - -Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la -dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre -belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante -la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon -sur la vizaĝo de Marta. - -Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova -atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon -de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun -tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas! - -Marta komencis ludi. Ŝi ludis _la Prière d'une vierge_. En la -tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis -_la Prière d'une vierge_, tiun sentimentalan komponaĵon, kies -tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj -tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la -brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, -senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun _la -Prière d'une vierge_, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la -regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie -rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj -al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la -orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen -tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron! - -La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per -tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol -antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite -sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta -sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun -grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; -ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, -ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis -senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj -serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis. - --- _Mais c'est une petite horreur qu'elle joue là!_ -- ekkriis -la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ -Marta. - --- _Chut! Mlle Delphine!_ -- diris mallaŭte la mastrino de la -loĝejo. - -Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, -ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi -la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran -impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano -ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la -klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de -laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub -ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, -sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano. - --- Mi devas ekludi pli bone! -- ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen -minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen -ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la -komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado -ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon. - --- _Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux_, -- -ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj -apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo. - --- _Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!_ -- ripetis la -mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn. - -Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom -ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta -ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, -al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al -laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn -de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per -senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du -virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro. - --- Mi neniam havis talenton por muziko, -- ŝi komencis per voĉo -sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, -- mi -lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne -havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin -jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis. - -Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la -penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi -timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne -kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj -laŭte. - --- _Eh bien! Mame!_ -- ŝi sin turnis al la mastrino de la -loĝejo, -- finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam -la grafino alveturos? - --- Post kelke da tagoj. - --- Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis? - --- Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis. - --- Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj? - --- Absolute certaj. - --- Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi? - --- Jes. - --- Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por -veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo? - --- Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas. - --- Bone do, diris la francino leviĝante, -- post kelke da tagoj mi -venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. -Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, -mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek -bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. _Bonjour, Madame._ - -Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris. - -Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, -malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta -la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante -la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la -oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si -malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa -libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas -la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre -simpatia! Se oni al mi promesus kvarcent spesmilojn por jaro kaj -permesus havi Janjon ĉe mi.... - --- Sinjorino! -- ŝi diris laŭte, -- mi tre dezirus ricevi ian firman -oficon. - -Zminska meditis momenton. - --- Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, -kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke -vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al -mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne -malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia -muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj. - --- Tio signifas? -- demandis Marta kun frapanta koro. - --- Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por -jaro. - -Marta ne hezitis eĉ unu momenton. - --- Mi konsentus tian pagon, -- ŝi diris, -- se oni akceptus min kune -kun mia malgranda filineto. - -La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis -esperigan meditadon, nun malvarmiĝis. - --- Ha! -- ŝi diris, -- vi ne estas do sola, vi havas infanon.... - --- Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam -ian malagrablaĵon. - --- Mi kredas, -- diris Zminska, -- kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ -la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano. - -Marta rigardis la parolantinon kun miro. - --- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- la personon, kiu ĵus -foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... -kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera? - --- Ne, -- respondis Zminska, -- ŝia klereco estas tute ne granda; sed -ŝi estas fremdlandulino. - -Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan -fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj -ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia -esprimo, kiu kvazaŭ diris: «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi -venas?» - -Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis -najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie -estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi -ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe -naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado -de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino -mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj -sekve nenion scias.... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge -apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne -estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, -sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al -ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte -krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi, -kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu -naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo. - --- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin -lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent -kvindek spesmiloj por jaro. - --- Neniam! -- ekkriis Marta, interplektante la manojn, -- neniam mi -disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn.... Ŝi -estas ĉio, kio restis al mi sur la tero.... - -Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed -Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte -sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli. - --- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi -al mi lecionojn privatajn.... - --- Lecionojn de franca lingvo? -- interrompis la mastrino de la loĝejo. - --- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de -geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam -mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, -tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn -sciojn.... - --- Ĝi nenion utilus al vi, -- interrompis Zminska. - --- Kial, sinjorino? - --- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj -oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la -objektoj, pri kiuj vi parolis.... - -Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; -ĉi tiu post momenta halto aldonis: - --- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj. - --- Viroj? -- elbalbutis Marta, -- kial ekskluzive viroj? - -Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ -diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris: - --- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj. - -Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi -por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de -la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj -problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj -intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan -impreson, tamen nenion al ŝi lernigis. - --- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- ŝajnas al mi, ke mi -komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas -instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la -virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la -instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco -de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi -respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed -mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui -la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia -literaturo.... - --- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis -Zminska. - --- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al -knaboj, -- rimarkigis Marta. - --- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. - -Marta denove enpensiĝis. - --- Sekve, -- ŝi diris post momento, -- kio do en la regiono de -instruado restas por la virinoj?... - --- La lingvoj, artoj.... - -La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska -rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun -ne pensis. - --- Artoj, -- ŝi eldiris rapide, -- sekve ja ne sole muziko... mi -lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn. - --- Certe, -- ŝi diris, -- se vi scias pentri, tio povas iom utili -al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.... - --- Kial, sinjorino? - --- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas -laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn -de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla -pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi -por vi unu aŭ du lecionojn.... - --- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, -- respondis Marta; -- mi -ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la -instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. -Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj -plej elementaj reguloj. - --- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de -pentrado, -- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la -brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la -influo de ĉiam pli turmenta sento. - --- Kial, sinjorino? -- mallaŭte demandis la juna virino. - --- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, -- respondis la mastrino de -la oficejo. - -Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn -en profunda meditado. - --- Pardonu, sinjorino, -- ŝi diris post momento, levante sian -vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, --- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. -Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la -interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min -persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, -pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj -neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus -esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto -da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas -demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj -konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... -mi ne povas.... mi ne komprenas.... - -Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis -ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj -malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la -rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke -da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la -ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis -la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi -fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu -rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el -la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis -per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj -maltrankvilajn okulojn de Marta. - --- Vi, sinjorino, ne estas la unua, -- ŝi komencis per voĉo malpli -seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, -- vi ne estas la unua, kiu -parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, -kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas -ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun -mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne -komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. -Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj -estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, -- al -ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj -disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel -nokto. - -Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj -trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj -ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia -profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas -bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu -ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis -dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis -klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis -ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: -ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, -precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu -aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo -kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis -ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, -neforpelebla bezono.... - --- Vane vi streĉas viajn pensojn, -- plue diris Ludovikino -Zminska, -- nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de -mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste -de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. -Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da -jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro -de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos -kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la -homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj -devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi -laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ -grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia -sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado -kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume -ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur -per larmoj kaj spicatan -- per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, -virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco -ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu -aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi -ĉion havas kontraŭ si -- por si ŝi havas nenion. - -Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi -aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo -kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj. - --- Sinjorino! -- ŝi diris, -- ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian -perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj -mizero? - -Zminska ekridetis mallaŭte. - --- Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj -kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, -tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de -historio, de pentrado k.t.p.? - --- Sekve, -- ekkriis Marta kun nekutima flameco, -- sekve pardonu, -sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de -laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por -aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi -lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da -talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii -en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus -permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li -posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, -krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado -de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado? - -Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda -sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri -emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de -kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter -ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia -buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis -la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu -devas defendi ŝin kontraŭ -- morto per malsato! - -Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide: - --- Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian -respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, -ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj. - -Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon. - -La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de -la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du -larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. -Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole. - -Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, -anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo -volis fini la paroladon kun la juna vidvino. - --- Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; -tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en -la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas -ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista -kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, -sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en -rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas -aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi -supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al -terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ -neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, -kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne -sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, -post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian -sciigon. - -Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo -ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, -ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro. - -Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne -ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman -vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, -ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En -tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari. - -En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia -loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, -ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko -kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi -tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis -nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por -semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ -tridek spesmiloj. - -Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta -eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi -sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de -la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan -pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ -antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, -kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio -kune forprenis kvaronon de ŝia havo. - -Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje -ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. -Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian -vizaĝon per kisoj. - -La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur -organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la -pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas -jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis -antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en -la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja. - -La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton -tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la -fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris -konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe -kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis -ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de -la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis -en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per -rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino. - -La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur -la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la -malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la -muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, -kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis -siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun -esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus -ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia -malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ -la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed -pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis -soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ -kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en -nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri -si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar -horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la -esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn -al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis -nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de -atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda. - --- Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel -do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn! - -Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu -vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis. - --- Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra -kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu -amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn -por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos -semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron? - -Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi -deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo -tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite -ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano. - - * * * - -Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj -paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa -oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino -estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, -per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, -indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel -indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, -facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj -brilantaj. - -Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta -mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa -ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el -la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, -preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis -la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la -nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. -Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto. - --- Dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo! -- ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis -diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje -ridetantan buŝon. - --- Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? -- ekpepis Janjo, karesante -per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino. - -Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran -profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, -ke en la ĉambro estas malvarme. - --- Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, -prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da -ligno. - -Janjo eksaltis de ĝojo. - --- Fajron! fajron! -- ŝi kriis, -- mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel -longe ne faris ĝin sur la kameno! - -Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la -nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de -agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon -sur la genuojn. - --- Janjo! -- ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; -- vi estas -ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi -al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi -elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus -por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari -fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos -al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi -ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj -gaje.... - -Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli -ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska -sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de -franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da -spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi -fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, -kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ -pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia -infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por -la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi -povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj. - -Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun -pli bona estonteco en la fino. «Se, -- diris Zminska, -- en la domo, -en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino -konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn -ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, -sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun -proponis al vi.» - -Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la -interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde -enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla». - -La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la -duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris -forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post -longa tempo momenton da trankvileco. - -En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj -troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj -sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ -juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun -teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan -inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis -la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino -Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara -knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta -sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta -kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne -faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de -siaj gepatroj. - --- Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? -- -diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino -kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris -apud la kanapo. -- Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri -vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi -mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino -estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, -memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, -kiel ĉe fraŭlino Dupont! - -La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de -libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre -gracie riverencis al sia estonta instruantino. - -En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en -la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ -tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la -fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis -paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo -vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun -densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis -anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis -apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis -tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj -estis turnitaj profile al la pordo. - -La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta. - --- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis -tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia -edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone -de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum -ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj -tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj -instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo -faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, -ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, -ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi. - -Marta silente salutis kaj leviĝis. - --- Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn -- diris -la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la -pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo -de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj -la barbeto, -- jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia -filino. - -La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en -ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris -granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj -skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la -belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza -mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi -kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. - -Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta -monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis -en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj -malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la -tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova -vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus -aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras -al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ -konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis -kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la -daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, -delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis -iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio -borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa -vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco. - --- Vi portas funebron, -- diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola -voĉo, -- eble pro la patrino, aŭ la patro.... - --- Pro la edzo, -- mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove -malleviĝis malrapide kaj peze. - --- Vi sekve estas vidvino! -- ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu -kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam -ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo -certe ne estas eterna; -- kaj eble... eble vi havas infanojn? - -Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo. - --- Mi havas filinon, sinjorino! -- ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj -vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur -la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj -ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la -librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis -kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe -progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis -la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la -kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej -grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj -subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn -okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si -ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi -faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume -foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, -ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la -pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona -vira voĉo: - --- Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto. - -Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis -amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia -filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la -pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono. - -En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de -ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun -bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La -eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ -interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de -vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice -ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis -eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, -ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, -ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, -la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam -alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna -gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo -de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom -laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia -tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana -malseriozeco de liaj ridetoj. - -En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de -tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al -la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita -malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la -plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis -ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon. - --- Aleĉjo! -- diris Mario kun admona tono, -- kia do nova sensencaĵo -ĝi estas? - --- Diino! -- ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek -la vizaĝesprimon. -- Diino! -- li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero -de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn. - -Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, -kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono -de facila riproĉo: - --- Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo! - -Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da -kisoj sur la manon de la mastrino. - --- Pardonu, Marinjo, pardonu! -- li diris kun tiu sama patosa tono -kiel antaŭe, -- mi estis tiel ravita! ho! - -Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al -la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin -tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon. - --- Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? -- ŝi demandis, -videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi -rideton. -- Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan -diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la -tuta tago forprenos vian prudenton. - --- Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, -- diris la juna homo -kun nova ekĝemo; -- ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon.... - -Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la -kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita. - --- Kio? -- ŝi diris, -- vi parolas do pri la nova instruistino de -Jadvinjo? - --- Jes, kuzino, -- respondis la juna homo, subite akceptante seriozan -mienon; -- mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj... - --- Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo? - --- Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita -je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin -malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra -la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj -okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino! - --- Aleĉjo! -- interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, -- ŝi -estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la -edzo.... - --- Juna vidvineto! -- ekkriis la juna homo, denove levante la -okulojn; -- vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli -ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili -estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn -vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj. - --- Vi babilas sensencaĵon! -- diris Mario, levante la ŝultrojn. -- Se -vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta -ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin -por tiu stranga malŝatado de virinoj.... - --- Malŝatado! -- ekkriis la juna homo, -- sed, mia kuzino, mi adoras -virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo.... - --- Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe. - --- Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li -amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas -tiun forton, tiun fajron, kiu.... - --- Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, -- interrompis la mastrino jam kun viva -kaj videbla malkontenteco, -- vi scias bone, kiel min malĝojigas la -direkto de via menso kaj koro.... - --- Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! -- ekkriis -la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, -kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; -- por bela buŝeto de -virino nenio malpli konvenas ol prediko.... - --- Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene -ĝis vespere.... - --- Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: -simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. -Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe -meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo. - --- Nu, pli bone, -- vive respondis la mastrino, -- diru al mi, kial -en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie? - --- Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino? - --- En la oficejo, -- mallonge respondis Mario Rudzinska. - -La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj -klinis la kapon sur la bruston. - --- En la oficejo! -- li diris mallaŭte, -- ho, Marinjo, kiel kruela -do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas -simila al haringo? - -Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la -kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, -kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne -povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido. - -Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. - --- Vi ne estas haringo, -- ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi -tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, -- vi ne -estas haringo, sed vi estas.... - --- Mi ne estas haringo! -- ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, -kvazaŭ post granda timegiĝo, -- dank' al Dio, mi ne estas haringo! -kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne -povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la -barelo.... - --- Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze -pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante -faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe -pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja -ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, -vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da -kiuj ni sen tio havas jam tro multe.... - -Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon -al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco: - --- Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi -kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en -larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino! - --- Aleĉjo! -- diris la mastrino leviĝante, -- hodiaŭ vi estas ankoraŭ -pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; -iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon! - --- Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! _fi donc! c'est mauvais -genre!_ La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble -skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en -la kuirejon! - -Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la -forirantan virinon. - --- Fratino! -- li ekkriis ankoraŭ unu fojon, -- Mario! ha, ne forlasu -min! - -Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. -Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon. - --- Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, -hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin -amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu -min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi -vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! -- Dirante ĉion ĉi tion, li -kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis -tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj -plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante -ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri -tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario -Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj -de la kuzo, finis per rideto. - --- Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo.... - --- Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... -la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... -tiras.... - -Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe -esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo -de la kabineto. - --- Ĉu denove? -- diris Mario, metante sian manon sur la anson de la -pordo. - --- Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, -kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj -de pia prizorgado! -- ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la -kuzino; -- sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi -prezentos? - --- Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, -- respondis Mario. - --- Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi -eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj -perfekteco, knabo bona.... - --- Kaj samtempe granda sentaŭgulo! - -Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris -momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti -aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis -antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis -kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la -pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis -la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la -malgranda Jadvinjo: - --- _L'imparfait du subjonctif!_ mi forgesis, kiel oni devas -skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas -_l'imparfait du subjonctif_? - -Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de -libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun -ŝi devis doni al sia instruatino. - --- _Du passé défini de l'indicatif_, -- diris Marta post momento. - -Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis: - --- _De l'in-di-ca-tif!_ kia anĝela voĉeto! - -En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis -okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove -aŭdi: - --- _Batau!_ mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas _bateau_. -_E-a-u_ aŭ _a-u_? - -Estis nenia respondo, la instruistino silentis. - --- Ho! -- diris Aleĉjo al si mem, -- iel malfacile iras la afero ĉe -mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu -malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha! - -Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe -la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman -kaj multemovan straton, li ekkriis: - --- Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi -kuras, flugas, rapidas! - -Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per -forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la -salonon. - --- Pro Dio, -- diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, --- kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo? - --- Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, -- respondis la -juna homo, rapide surmetante la palton, -- ŝi iris al la placo de -Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie -nepre esti kun ŝi.... - --- Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, -se vi ŝin ne prizorgos?... - --- La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la -vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon.... - -La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo. - -Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la -mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, -kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la -malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia -forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj -servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj -paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo -sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi -respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la -patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj. - --- Panjo! -- ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia -malgranda brako, -- ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne -kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni -ne donis al vi laboron. - -Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis -reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo -de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj -maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis -vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel -profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka -tempo tamen Marta leviĝis. - --- Ne, -- ŝi diris mallaŭte, -- tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas -lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, -- ŝi diris plue, kaj post -momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el -ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la -urbon. - -Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca -gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la -franca literaturo. - -Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, -kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la -frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de -la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de -unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis -antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel -labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble -iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan -forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la -daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi -al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, -laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade -kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita -febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke -la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco -kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la -povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi -longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis -la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo -nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de -turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam -mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de -ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin -mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni -riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo -de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej -varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la -volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la -misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj -de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo -saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en -sin tion, kion oni enŝutas en ilin. - -Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian -analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine -ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, -kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj -ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas -en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo! - -Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, -bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj -murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis -aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu -kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon -potencan, nekonatan, senfundan. - -Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de -la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj -harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, -kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu -libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj -estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finiĝoj, signoj, -ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la -verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de -la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta -ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis -tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj -sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj. - -Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la -ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo -signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta -komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj -ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan -tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe -kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi -ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion. - -Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago -ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion -ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado -alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito -kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la -manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super -la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj -paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis -en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen -la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias! - --- Tempon! tempon! -- ofte kriadis en la penso la juna virino, -kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da -paĝoj ĉiusemajne. -- Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ -almenaŭ kelke da monatoj da tempo!... - -Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia -senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato, -malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan -propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al -ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da -jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el -ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino -komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis -jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis... - -Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna -vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato -Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam -ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco -aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte -eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn -vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian -instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed -el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis -ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam -tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron -de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia -instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol -ŝi! - -Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia -lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis -en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis -sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu -tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco -estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto. - --- Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en -tiel malgajan humoron? -- eksonis vira voĉo apud la fenestro. - -Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto. - --- Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi -konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj -ŝercoj.... - --- Ho! ho! ho! ho! -- diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu -li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; -- kia soleneco de parolado! -Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de -mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda -Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne -sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... -- La juna homo faris tiujn demandojn kun -sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, -leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de -minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, -ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo. - --- Ne, -- li diris post momento, -- ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto -de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj -de io grava... kio estas.... - -La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. -Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia -buŝo. - --- Nu, -- li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, -- kio estas, -kio vin tiel afliktas? diru.... - -En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego -bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis -lin amike. - --- Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin -sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki -viajn ŝercojn. - -Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro. - --- Parolu kuraĝe, mia fratino! -- li diris, -- mi aŭskultos vin -kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, -kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona -anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por -ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon -parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se -al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos -ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu -vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros -per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras -per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la -infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj -muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas -sango tiu sama kiel via! - -Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo -kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj -rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora -sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, -ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la -manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn -jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis -en la vejnoj de ili ambaŭ. - --- Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris -post momento de ŝanceliĝado, -- nenio, kio povus havi influon sur -mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej -proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en -la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo.... - --- Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank' al Dio! mi -spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo.... - --- Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin.... - --- Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun -interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en -sonĝo la formortintan edzon? ĉu.... - --- Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli -malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble -nenion povoscias.... - -Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn. - --- Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! _beau -malheur ma foi!_ Tia juna kaj bela.... - -Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis -kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn -antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi -estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta -momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris -ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, -en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en -siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj -kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco -malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun -iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek -ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon. - -Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi -decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian -paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de -ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la -mastrino de la loĝejo. - --- Ĉu la leciono jam estas finita? -- eldiris Mario, kiu ĉe la eniro -de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton. - --- Jes, sinjorino, -- respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma -voĉo, -- mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj -mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu -instrui vian filinon, sinjorino.... - -Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. -La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis -al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi -jam de longe pensis. - --- Vi ne instruos jam mian filinon? -- diris Mario balbute, -- kial, -sinjorino? - --- Tial, -- respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, -- ĉar mi ne scias -instrui. - -Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn -vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per -esprimo de premanta honto. - --- Mi eraris pri mi mem, -- ŝi diris plue; -- fariĝinte malriĉa, mi -komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj -aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial -mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj -panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan -lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi -parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke -bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi -neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun -mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj, -supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili -forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis -lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino -Jadvigo povoscias multe pli ol mi.... - -Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn -fortojn. - --- Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, -- ŝi -diris, -- tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni -ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi -kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi -diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas -de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj -fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri -tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke -krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi.... - -Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis -ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi -diris: - --- Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras -pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi -de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas -konatojn, rilatojn.... - --- Sinjorino, -- diris Marta, levante la okulojn, -- mia sola dezirego -estas ricevi la eblon labori.... - --- Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? -- rapide demandis la -mastrino. - -Marta longe silentis. - --- Mi ne scias, -- ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, -- mi ne scias, -kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias. - -Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis -profunda humiliĝo. - --- Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj -ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia -filino. - -Marta neante skuis la kapon. - --- Ne, sinjorino, -- ŝi diris, -- en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble -pli malforta, ol en la franca lingvo. - -Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj -manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo -de konsilo kaj helpo. - --- Eble, -- ŝi diris post momento, -- eble vi laboris almenaŭ iom -en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile -progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado.... - --- Sinjorino, -- interrompis Marta, -- miaj scioj en la regiono de -la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ -nenio.... - -Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue: - --- Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de -desegnado.... - -Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon. - --- Kun ĉi tio, -- ŝi diris, -- estas plej malfacile... malmulte da -homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin -viroj.... Jam tia estas la kutimo. - --- Sekve, -- diris Marta, premante la manon de la mastrino, -- restas -al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, -kiun vi montris rilate min. - -Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi -kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis -ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de -la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun -vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun -sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu -eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la -salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, -kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura -kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi -la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia -propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia -propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin -atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario -ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, -ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam -ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis -nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis -malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ -seriozan. - --- Marinjo! -- diris mallaŭte la juna homo, -- via edzo laboras ĉe -unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias -desegni.... - -Mario ekplaŭdis per la manoj. - --- Vi estas prava, -- ŝi ekkriis, -- mi demandos pri tio mian edzon!... - --- Sed oni devas tion fari tuj! -- ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara -vigleco, -- ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio.... - --- Kaj mia edzo estas en la kunsido.... - --- En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio.... - --- Mi tuj skribos al mia edzo.... - --- He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj -mi elvokos Adamon el la kunsido.... - --- Iru, iru, Aleĉjo.... - --- Mi iras, mi rapidas, mi flugas! -- ekkriis la juna homo, kaptis -la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon -ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, -li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la -ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon -- mi kuras, flugas, -rapidas --, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel -same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la -junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro. - -Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas -bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per -la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La -juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la -vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi -tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en -tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ -kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi -estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti -ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, -kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem -bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin -malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun -Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis -simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke -ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis -tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia -persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon -por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj -koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti -al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam -naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de -danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj -diri: - --- Mi esperas, ke mi mem min helpos. - -Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna -virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne -submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo -klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de -ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: -- mi ne esperas, ke mi povos -min helpi, mi ne povas fidi min mem! -- Tio estis naskiĝanta konscio -de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en -ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. -- Ho, se mi estus sola!... -- ŝi -pensis. -- Se mi ne havus infanon! - --- Volu diri al mi, -- ekparolis Mario, -- kiamaniere mi povos sciigi -vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por -trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson? - -Marta meditis dum momento. - --- Se vi permesos, -- ŝi respondis, -- mi venos ĉi tien mem, por -informiĝi. - -En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo -trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin -hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin -timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ -ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, -nedifiniteco de la situacio. - -Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi -eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta -amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin -turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da -simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa -estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por -la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la -sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de -ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj -honestajn revojn kaj pensojn -- estis laboro, donanta laborenspezon. -Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ -erarecon de tiu ŝia opinio. - -Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris -adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al -la koverto kun la lilikoloraj randoj. - --- Sinjorino, -- ŝi diris iom nekuraĝe, -- jen estas la ŝuldo, kiun mi -havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino. - -Marta ne etendis la manon. - --- Vi nenion ŝuldas al mi, -- ŝi diris, -- ĉar mi absolute nenion -lernigis al via filino. - -Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis -ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi -foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo -forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni -proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, -krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, -ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en -la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia -ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis -sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; -kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi -apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu -estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la -du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin -al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, -kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, -ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia -pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin -nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon -aliformigas en timegon, -- tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia -mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, -ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj -interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La -fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed -en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro. - --- Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon? - -Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, -novan streĉiĝon de la momente falinta energio. -- Ŝajnas al mi, -- ŝi -diris al si, -- ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al -mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis -en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se -oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! -Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el -miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro -kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min -humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, -ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur -teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie! - -Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan -tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de -la loĝejo de la domadministranto. - -La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita -kaj komforte aranĝita. - --- Sinjoro, -- diris Marta, -- post du tagoj estos la fikstempo, en -kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj. - --- Jes, sinjorino, -- respondis la administranto per tono jesanta kaj -samtempe demanda. - --- Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti -tiun pagon.... - -La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj -sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, -li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn -de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li -rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post -minuta medito: - --- Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi -okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos -rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi -ripetiĝus.... - --- Sinjoro! -- vive interrompis Marta, -- oni promesis al mi laboron, -kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado. - -La administranto silente salutis. - -Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. -Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn -aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el -la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin -ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri -si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, -kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, -kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj -pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj -ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed -la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita -ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon. - -Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, -aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton. - --- Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, -- ŝi -pensis, -- kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma -manĝo! - -Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos -manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita -de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa -viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ -forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita -ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso -pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi -estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan -salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj -estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom -tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti -por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan -abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio. - --- Ili ekzistas por maljunuloj, -- ŝi pensis, -- por malsanuloj, -kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj -absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas -juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi -eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en -unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? -Neniam! -- ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian -monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la -faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj. - --- Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj -por Janjo, -- ŝi pensis, -- dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi -laboron.... - -La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis -efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la -malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo. - -Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu -la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj -ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej -multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita -kaj alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto -kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia -peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski -estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado -de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de -malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi -donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la -juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla -ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis -la fervorecon de lia penado. - -La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida. - -Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis -vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de -kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ -malakcepto de ŝia peto. - -Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de -la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de -Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu -ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre -malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, -krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, -maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la -urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de -informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli -oficiale, ol antaŭe. - --- Mi aŭdis, -- ŝi diris, -- ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de -gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel -ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la -reputacio de tiaj oficejoj kiel mia. - -Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la -vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon -kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco: - --- Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon.... - --- La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, --- interrompis Zminska, -- sed se aliaj personoj trompiĝas per mia -vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio.... - --- Mi erarigis vin, sinjorino, -- plue diris Marta, -- ĉar mi eraris -pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe -jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero -koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi -la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu -mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca? - -La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma. - --- Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas -multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, -- ŝi respondis post -momento kun iom da ironio en la voĉo. -- La konkurado estas grandega, -sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek -spesdekoj por horo.... - --- Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, -- diris Marta. - --- Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion -al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri -kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi. - -Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente -ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, -eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de -kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie -estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, -malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ -du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino: - -«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri -sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian -neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis -nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu -fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj -kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj -kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed -tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia -sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama -nesufiĉa provizo en la kapo, -- pri serioza kunsento de la flanko de -la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo. - -Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide -finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ -ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, -konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin -kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre -longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus -akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis. - -Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis -nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne -konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la -enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj -diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de -la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo -al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!... - -Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre -kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris: - --- La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ -kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas -skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. -Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via -laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri -pluaj mendoj. - -Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego -da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de -la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu -sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ -ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, -kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron -virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la -branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, -vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post -la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj -malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu -el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita -mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan -artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj -fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina -figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj -finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la -plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de -la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, -- ĉio portis sur si -la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis -la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj -divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis -tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante -ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la -artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta -sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu -aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta -harmonio. - -Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la -atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco -de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la -kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, -el la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la -petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la -densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian -bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ -iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza -piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj -al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de -bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama -hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj -de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian -malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo! - -Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de -patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne -kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj -kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter -misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado -de la patrina koro! - -Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun -vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita -ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn -altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, -kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba -konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, -solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. -Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la -ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita -pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, -simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... -En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de -malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo -tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj -kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila, -tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de -rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la -mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en -la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun -profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis: -fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj -ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la -morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia -infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj -ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per -vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu -bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco -kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj -de la soleca ĉambreto. - -Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, -ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis -en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed -ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de -ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia -koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ -sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj -kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, -ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu -skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura -turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj -amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos -parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun -volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia -vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj -malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan -vizaĝeton. - --- Panjo! -- ŝi diris per ĝema voĉo, -- kiel malvarme estas ĉi tie -hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno! - -Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en -siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, -al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en -la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon -pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, -genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj -per voĉo preskaŭ tute libera diris: - --- Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ -finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel -belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano? - -Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la -malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo -per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la -patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj -kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan -profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, -Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega -desegnisto. - -Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la -ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, -sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de -ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de -fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj -kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon -de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de -la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, -lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la -esenco de l' arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur -ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis -ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu -parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris -per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed -ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn -vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ -ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis. - -Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun -belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble -povos... mi devas povi.... - -Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis -ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro -kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu -troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon -kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de -Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano -iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la -artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn -fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon -de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, -la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj -vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la -konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, -kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la -malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna -radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis -nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo -ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta -nenion vidis kaj nenion aŭdis. - -De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom -rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi -diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian -okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda -pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la -arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan -taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi -ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian -laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam -ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia -kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin -de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro -turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo -kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo -fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta -kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis -labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj -ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis -ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, -denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne -perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al -la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem -kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis -laboro, varmigis espero. - -Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies -enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj -de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson -kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn -fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe -ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu -senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de -la kanto de l' vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas -kapabla!... - -Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? -- pensis Marta kelke da tagoj -poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj -Rudzinski. - -Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis -definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la -morgaŭa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu -kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la -artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi -faris. - --- Venu postmorgaŭ matene, -- diris Mario Rudzinska. -- Mia edzo -alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon. - -Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono -renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi -brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj -finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun -vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per -movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al -ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la -okulojn kaj silentis momenton. - -Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la -mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun -mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por -ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota -interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski -unua interrompis la silenton.... - --- Estas al mi tre dolore, -- li diris, -- ke mi estas sendato, kiu -alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis -la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas.... - -Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla -malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento -sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por -kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu -ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, -kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, -kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj -el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj -vizaĝesprimo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj -povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue: - --- En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas -kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn -oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena -nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj -disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por -homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun -kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado -pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, -ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis -tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio -ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante -sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon -de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu -rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, -el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun -oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe -naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. -Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran -artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke -talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas -forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu -en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, -ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, -talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via -laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed.... - --- Adamo! -- eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino. - -Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe -kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de -peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj -maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi -levis la kapon kaj diris per firma voĉo: - --- Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis -nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, -kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli -malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li -venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si -mem.... - -Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo -Rudzinski, kiu parolis plue: - --- La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras -por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco -sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da -agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la -vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, -posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, -kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, -ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en -salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, -spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj -kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen -flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon -en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom -aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de -la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi -sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito -tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj -nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi -sekvaĵo kompleta; nefarinde, ĉar tio, kio faras al la mondo -servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de -la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas -ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista -diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne havas eĉ la -plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, -konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, -regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco -estas amuzilo de la vivo, -- nur artismo povas esti por ĝi ŝtona -starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la -ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel -same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas -tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej -grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi -tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado -staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel -aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia -al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la -arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa -laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn -kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li -posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas -ne sole diletanto, sed artisto. - -Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte -salutante Martan, diris plue: - --- Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis -limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, -ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian -laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi -tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la -bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe -korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la -karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino -estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj -trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis -al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu -nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas -la movojn de la estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la -karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta -ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel -lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj -malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la -artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas -preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas -por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra -strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis -ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu -detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko -de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis -al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en -via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la -tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi -bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, -mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas -nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli -fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la -eblon.... - -Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj -diris mallaŭte: - --- Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon -por tio, -- ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton -senparole kun okuloj mallevitaj. - -Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da -admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, -svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da -vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de -tempo necesa por lernado. - -Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino -certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, -elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan -esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de -necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo -falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis -tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne -ekĝemis. - -Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn -de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis -ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi -staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis -ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en -ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia -propra senkapableco. - -Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj -volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da -konado de si mem, por ĉesi esperi.... - -Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; -estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, -li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ -al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed -lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj -manoj, diris rapide: - --- Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile -akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon -ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi -ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, -kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne -estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas -akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj.... - -Marta subite levis la okulojn al la parolantino. - --- Jes, -- ŝi vivece interrompis, -- jes, jes.... - -Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, -ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio -ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj. - --- Jes, -- ŝi ripetis post momento per forta voĉo. -- La malriĉeco kaj -bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la -unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis -kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion -elportis el ĝi.... - --- Terura sorto! -- diris Mario Rudzinska post iom da silento; -- ho, se -ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni -ĝian tutan terurecon!... - -Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian -kortuŝitecon, turnis sin al Marta. - --- Ni parolu pri vi, -- ŝi diris. -- Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi -provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne -perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista -montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne -prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de -virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis -kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas -pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de -silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en -edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, -tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno -bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ -plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi -en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj -komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu -vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi -la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en -la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por -plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli -krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos -kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi -petos, admoninklinigos.... - -Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu -sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de -la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn -vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun -livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido. - -La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam -eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa -tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj -kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras. - --- Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., -- diris Mario -Rudzinska; -- ĉu ŝi estas hejme? - --- Mi ne scias kun certeco, -- respondis la juna homo kun nova -saluto, -- sed mi tuj servos al vi per respondo. - -Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj -almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj -etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre. - --- Eliris, sed baldaŭ revenos, -- oni respondis de supre. - -La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime -de la pordo. - --- Volu sidiĝi, sinjorinoj, -- li diris, -- montrante velurtegitan -kanapon, starantan en angulo de la magazeno, -- aŭ, -- li diris -plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de -tapiŝo, -- eble supren.... - --- Ni atendos ĉi tie, -- respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun -la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. -- Ni povus -iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia -loĝejo, -- diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, -- sed ŝajnas -al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la -magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas -komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas. - -La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la -profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok -homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, -kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa -susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj -de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita -de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj -aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per -atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj -antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis -kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu -ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas -samtempe _ĉiajn_ poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, -saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, -disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de -plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, -eĉ de la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi -tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe -malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie -meritis apartan atenton. - -Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo -de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena -malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al -la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas -esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ -vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon -kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per -laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado -de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj -kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj -estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne -tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco -de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco -plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, -kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj -barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per -kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj -gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn -fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi -per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj -brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia -kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita -virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun -la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj -la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj. - --- Koloro _Mexique_ kun blankaj floraĵoj! -- diris unu el tiuj -junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj -virinoj unu el la blokoj da ŝtofo. - --- Eble la sinjorinoj preferos _Mexique pur!_ -- kriis alia. - --- Aŭ _gros-grains, vert de mer!_ ĝi estas la lasta modo.... - --- Jen estas puntoj _Cluny_ por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, -- -eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo. - --- Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj.... - --- Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro _voyant_? Jen -estas alia kun nigra floraĵo. - --- _Bordeaux couleur sur couleur!_ Vi deziras ion pli malpezan? - --- _Mozambique! sultan!_ korpokoloro! Bonega por brunulinoj! - --- Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ -vertikalaj? - --- Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto -bonega! tre _voyant!_ - --- Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj! - --- Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj! - --- Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj -- kun randoj -_dentelés_ kaj _unis_; kiujn vi preferas? - --- Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? -dek kvin! ne! dudek? - --- Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! -ĉu por papilio? - --- Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan -nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj? - -Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la -kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel -diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute -neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili -per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj -ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis -el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn -kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, -- oni eĉ ne povus diveni, -ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, -papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo -kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, -povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza -forto, serioza pensado kaj serioza laborado. - --- Sinjorino Evelino D. revenis! -- eksonis tra la magazeno basa voĉo, -eliranta el la aperturo de la tubo. - -Mario Rudzinska rapide leviĝis. - --- Atendu ĉi tie momenton, -- ŝi diris al Marta, -- mi parolos antaŭe -mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de -ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi -esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin. - -Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado -kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa -tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi -okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis -plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej -elokventaj. - -Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola -tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj -ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, -en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide -ŝoviĝanta sur la pargeto. - --- _Ha! c'est vous Marie!_ -- ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, -tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj -ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. -- Sidiĝu do, mia kara, -sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam -estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj -via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe -laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras -jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi -bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, -Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al -vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis -kun vi en la edukejo! - -La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca -hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj -trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de -nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, -preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de -Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per -multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario -interrompis ŝian parolon. - --- Kara Evelino! -- ŝi diris, -- pardonu, ke ĉi tiun fojon mi -mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, -komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron! - --- Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! -diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! -Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo.... - --- Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! -- diris -ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: -- mi ekkonis antaŭ -nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas.... - --- Malriĉan virinon! -- vivece interrompis la mastrino de la riĉa -magazeno, -- sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne -trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, -kiuj suferas! - -Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, -elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi -ĝin, sed Mario retenis ŝian manon. - --- Ne pri almozo nun estas la afero, -- ŝi diris; -- la persono, pri kiu -mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi -deziras kaj serĉas laboron.... - --- Laboron! -- ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn -brovojn, -- kio do malhelpas ŝin labori? - --- Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, -- serioze -respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, -ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: -- al vi, Evelino, -mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori. - --- Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara? - --- Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon. - -La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. -Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso. - --- Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble -konfuzite, -- tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj -koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo.... - --- Evelino! -- ekkriis Mario, -- kial vi diras al mi malveron? Via edzo -estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la -aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi -ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da -energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do.... - -Evelino ne lasis ŝin fini. - --- Nu, jes, jes, -- ŝi diris vivece, -- estis al mi malagrable rifuzi -vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita -preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis -tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas -absolute neplenumebla, absolute... absolute. - --- Kial? kial? -- demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis -al ŝi Evelino. - -La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn. - --- Nu, tial, -- ekkriis Evelino, -- ke en nia magazeno virinoj neniam -okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj. - --- Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu -estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj -ferajn bastonojn, por.... - --- Nu, ne, ne! -- interrompis la mastrino, -- vi metas min, kara -Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri -via «kial»? - --- Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn -proprajn agojn? - --- Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi -apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva -kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, -ke... estas tia kutimo. - --- Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne -sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka -nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed -ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ -cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas. - -La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide -trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris -sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris -postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de -embaraso.... - --- Vi alpremas min al la muro! -- ŝi ekkriis, starante antaŭ -Mario, -- estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed -mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko -ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn. - -Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn. - --- Vi eraras, Evelino, -- ŝi diris, -- aŭ vi parolas denove malsincere; -tio ne povas esti.... - --- Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj -komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, -aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn.... - -Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta -estis la lasta. - --- Sed tio estas ja abomenaĵo! -- ŝi ekkriis, -- se vi diras la veron, -mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi.... - --- Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi -konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi -min interesas.... - --- Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? -- interrompis denove -Mario, -- ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel -vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed -certege malbona.... - -La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj -rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj.... - -En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en -tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto. - --- Kiel? -- ŝi diris malrapide, -- ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi -devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj -infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj, -povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, -- ni, -industriistoj, devas esti praktikaj.... - --- Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, -devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj -devoj? -- demandis Mario. - --- Tute ne! -- ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova -ekflamiĝo, -- kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la -plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas.... - --- Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj -monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri -almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj, -en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio -celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj. - -Evelino sindevige ekridetis. - --- Mia kara, -- ŝi diris, -- plibonigado kaj forigado de eraroj -apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, -verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado... -kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, -koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino, -de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco -de nia entrepreno.... - --- Jes, -- diris Mario kun forta akcento, -- kaj tial vi devas klini -vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre -suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti -vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj -komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas -pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde.... - -Evelino forte ekridis. - --- Mi tion scias! -- ŝi diris, ridegante senhalte. - --- Kaj ke se mi estus sur via loko, -- diris plue Mario, -- mi konsilus -al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn -manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio -ili aspektus multe pli konvene.... - --- Mi tion scias, mi scias! -- diris la mastrino, ĉiam ridegante. - --- Kaj sur ilian lokon, -- finis Mario, -- mi prenus virinojn, kiuj -havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni.... - -Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda -seriozeco. - --- Kara Mario! -- ŝi diris, -- tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon -kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja -estas patroj de familioj.... - -Nun Mario ekridetis. - --- Mia kara, -- ŝi diris, -- mi devas denove fari uzon el la rajtoj de -kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento -tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble -neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas -esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas -infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min -trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, -kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado -ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj -priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj -vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne -restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus -la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona -direktado de la malpli aĝaj gefratoj? - -Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis -al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al -ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la -interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis -ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la -esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan -respondon. - --- Cetere eĉ krom tiuj motivoj, -- ŝi diris, levante la okulojn, -- ĉu -vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino -certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun -kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de -okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon? - --- Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj -cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, -difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke -tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la -personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, -havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita -per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem -konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, -kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, -kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn -elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta -penso aperus en ŝia kapo.... - --- Kara Mario! -- ekkriis Evelino, -- tion, kion vi diris, oni per -nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel -facilanimaj.... - --- Ĝi estas vero, -- respondis Mario, serioze rigardante sian estintan -koleginon, -- sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona -kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al -vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas _nun_ nek -facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ -almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun -baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, -kia ŝi fariĝos en la estonteco. - --- Vi denove alpremas min al muro! -- diris la mastrino de la -magazeno, -- bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin -interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco, -de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi -posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun -akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne -permesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco? - -Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la -malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la -instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de -Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio -armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori». - -Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la -momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino. - --- Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas -per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj -mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en -efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: -alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita -ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita, -unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno -aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese, -ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu -horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj -reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas -fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas -plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas -koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, -kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al -kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj -ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la -prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo -tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de -la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj -de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri -ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj -kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas -sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili -kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn ridindaj ili -ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la -posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu -pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis -anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, -mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke -ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco -de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas -la socio de la aĉetantoj. - -La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo -sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska -staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo, -kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon. - --- Nu, diru al mi, kara Mario, -- ŝi diris, -- diru al mi sincere: ĉu -vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, -lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi -garantiis, ke ŝi estas honesta? - --- Ne, Evelino, -- kun malfacileco eldiris Mario, -- tion mi garantii -ne povas. - --- Kaj nun, -- ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de -la magazeno, -- diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, -povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro -filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en -niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per -tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de -niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni? - --- Certe ne, -- elbalbutis Mario. - --- Vi vidas do, -- diris Evelino, -- ke vi ne devas kulpigi min pro -tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj -virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas -bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la -kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj -avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, -- de alia -flanko la senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj -malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam -la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone -preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi -foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi -elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj. - -Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion -sur ambaŭ vangoj. - -La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis -la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta -prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra -parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia -malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn -okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da -sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la -brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo, -kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion. - --- Sinjorino! -- ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, -- ne -faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne -akceptis... estas ja vero.... - -Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. -Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la -strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta -malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion -profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj -de la trotuaro. - --- Sinjorino! -- la unua ekparolis Mario, -- Dio vidas, kiel forte min -doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko -baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia -flanko -- la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun -havas la laborantaj virinoj.... - --- Mi komprenas, -- diris Marta malrapide kaj mallaŭte, -- oni min tie -ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas -konfidon.... - --- Donu al mi vian adreson, -- diris Mario, evitante respondon, -- -eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi.... - -Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en -kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi -varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, -dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn. - -Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide -retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario -Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun -lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de -ŝi. - -Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al -flama ruĝo. - --- Almozo! -- ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata -ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri -en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese -fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi -volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol -ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la -kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario. - --- Sinjorino! -- ŝi ekkriis. - -Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la -strata bruo. - -La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la -strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, -kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj -paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli -malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom -multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble -okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis -la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis en la -mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, -kaj ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. Ŝi haltis, -kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al -angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin -al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo. - -Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi, -kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de -nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj -dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne -akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la -timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra -parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de -malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan -profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la -kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi -petegis pli abundan nutradon.... - -Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam -pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis -tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis -tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj, -estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj. - -Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis -gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. -La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton -de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan -manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis -jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, -kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, -kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la -fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la -flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo, -la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka -frunto. - -Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro -kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto, -kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro, -reflektita en la spegulo de ŝia imago. - --- Ĝi estas do vi, -- diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu -naskiĝis el ŝia propra spirito, -- ĝi estas do vi, tiu sama virino, -kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros, -ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la -homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la -momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la -profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via -infano? - -La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata -de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la -manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: -- mi ne estis kapabla! -mi ne povoscias! - --- Ho, malkapabla estaĵo! -- ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas -do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa, -ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel -malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan -kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu -vi povas do nun estimi vin mem? - -La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian -vizaĝon, kiu profunde kliniĝis. - -El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis -larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si -la vizaĝon. - --- Vi ploras, panjo! -- ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la -seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj -kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi -malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj -ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj -manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke -da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo -bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la -varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris -al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon.... - -Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis -la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la -seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon -kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono -brilis per steloj. - --- Dio! -- ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, -- donu al mi lokon sur la tero! -almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune -kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon -devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu -la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem! - -Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis -sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? -Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek -laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui -malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi -kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon -per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne -flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema -kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere? - -Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin -turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun -trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn -kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble -ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu -tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo -de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika -potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de -la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj? - -En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente -ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la -ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis -apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ. - -La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris -en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ -la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da -papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj -malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare -aĉetadis la objektojn por sia tualeto. - -Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el -la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre -agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre -afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro -vidis ŝin denove en sia magazeno. - --- Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, -- diris la mastrino de la -magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan -rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: -- Mia -Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone -sinjoron Swicki! - -Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono -de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia -koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi -stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj -rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro. - --- Sinjorino! -- ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris -antaŭ ŝi, -- ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti -diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti -de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj. - -Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj -lipoj ŝi perforte aperigis rideton. - --- Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone -komprenis la signifon de viaj vortoj. - --- Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon? - -La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis -mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de -afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, -poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris -tre ĝentile: - --- Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la -afero. - -La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda -ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis -ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da -ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn -kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo -de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis -klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, -kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj -da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj -tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj -estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur -unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; -ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, -faris al ŝi ĝentilan saluton. - -La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la -tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento -estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo. - --- Fraŭlino Bronislavo! -- ŝi diris, -- ĉi tiu sinjorino deziras labori -ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. -Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus -por ni tre utila. - -La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble -okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis -kaj alproksimiĝis al la tablo. - --- Jes, sinjorino, -- ŝi diris, -- depost la foriro de fraŭlino -Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro -kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu -estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas -necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro -malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe. - --- Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, -- -mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun -deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi -povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla -por ni. - -Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis. - --- Certe, -- ŝi diris, -- se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi -tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento -unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, -levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla -atento. - -La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de -la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj -ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta -rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de -supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, -serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, -kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej -diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo -ĥaoson tute nesolveblan. - -La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile. - --- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- ŝajnigi min kompetenta en afero, en -kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia -flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom scias, -sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ -ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan -tolaĵon mi altranĉi ne povus.... - -La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino -Bronislavo aperis iom nekontenta rideto.... - --- Strange! -- ŝi diris, turnante sin al la mastrino, -- multe da -personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile -trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de -la tuta laborado. - -Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino -turnis sin al Marta: - --- Kaj koncerne la kudradon mem? -- ŝi diris per denove demanda tono. - --- Kudri mi scias sufiĉe bone, -- respondis Marta. - --- Per la maŝino, kompreneble? - --- Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris. - -Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la -brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis -en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe. - --- Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, --- mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus -kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per -maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino. - -Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta -silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta -ruĝo alternis kun paleco. - --- Sinjorino, -- ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la -magazeno, -- ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke -mi povu ellerni.... - --- Tio ne estas ebla! -- ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra -tono. - --- Tio estas afero malfacila, -- interrompis la mastrino, kaj pli -ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: -- Ni pretigas diversajn -vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne -povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas -plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj -laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj -kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj -malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, -kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al -mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian -deziron.... - -Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis -tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la -interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super -ĝi, havis larmojn en la okuloj. - -Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en -tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, -ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de -la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis -senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn -kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu -kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco -kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis -kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis -la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la -fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam -kaj ĉie tio sama.... - -Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam -senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias! - -Subite ŝi faris al si la demandon: - --- Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el -ĉie?... - -Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem: - --- Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el -ĉie.... - -Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, -kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam -en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, -por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan _Prière d'une vierge_, -ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa -magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi -ne povoscias!... - --- Ĉiam tio sama! -- ŝi ripetis en siaj pensoj, -- iom de ĉio, nenion -fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj -oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco.... - -Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun -kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias», -lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel -zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, -kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. -Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, -ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata -kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj -ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam -ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu -komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu -ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste -ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. -- Kial... estas -tiel? -- demandis sin mem la juna virino, -- kial la homoj postulas -de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, -kion la homoj hodiaŭ postulas de mi? - -Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon. - --- Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian -konatecon? -- eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo. - -Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento -de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super -la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri -kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri -ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen -sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, -kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo. - --- Vi eble ne rekonas min, -- diris la fraŭlino, marŝante flanke de -Marta, -- mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. -preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi -portadis ilin al vi sur la straton Graniczna. - -Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj. - --- Efektive, mi rememoras, -- ŝi eldiris post momento kun kelka -malfacileco. - --- Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur -la strato, -- diris plue Klaro, -- sed vi estis iam por mi tiel ĝentila -kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via -filineto.... - -Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian -penson. - --- Mia infano vivas, -- ŝi diris. - -La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar -rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis -nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ -meditante, poste ŝi diris: - --- Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en -la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... -kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta -en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus -tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur -fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn, -sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni -nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam -mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris -mian kompatindan Eminjon.... -- La lastajn vortojn la kudristino -elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis -pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj. - --- Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? -- demandis la juna vidvino. - --- Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia -patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, -iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, -mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, -Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi -estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ -la aĝon de dek du jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al -Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos.... -Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en -ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, -ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis -afliktita. -- Kio do grava, -- li diradis, -- ŝi estos malbela, ŝi ne -edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj -tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! -- Mia -patrino respondadis: -- viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos -kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, -anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. -- Ho -vi, virinaĉoj, virinaĉoj! -- li diradis, -- laŭ via cerbo, se oni nur -ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas -manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis -fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: -- La manoj, mia sinjoro, tio -estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, -sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la -gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble -ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis -ĉion, kio estas necesa.... - --- Kaj ĉu vi longe lernis? -- demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda -intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino. - --- Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ -ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno -senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per -maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun -mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ -magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom -da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe -la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe -lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ -estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna -virino, estas necese havigi ian negrandan komforton.... - --- Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio? - --- Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo -sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por -loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, -kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke -ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj. - --- Mia Dio! -- ekkriis Marta, -- kiel feliĉa vi estas! - --- Jes, -- respondis Klaro, -- estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, -kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en -festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia -laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian -tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj -mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, -nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe -mi ploris pro ŝi.... - --- Ĉu ŝi ne edziniĝis? -- demandis Marta. - --- Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj -bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de -afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la -kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas -malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; -krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, -kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie -devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam -pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili -malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj -belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke -tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi -nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom -tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, -sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu -ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj -por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion -bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin -foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke -ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la -frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, -la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta -familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la -fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi -malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du -monatoj ŝi trovis laborenspezon.... - --- Ŝi tamen trovis! -- ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de -ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la -historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu -rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. -La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra -sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen -silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da -ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo. - --- Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la -strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen -por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la -ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en -la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se -vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj -troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus -labori tie, kie ŝi nun laboras.... - -La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam -antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. -Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de -la kudristino. - --- Fraŭlino Klaro, -- ŝi ekkriis, -- parolu, parolu pli rapide, mi ĉion -konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia -voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun -preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino. - --- Ha, mia Dio! -- ekkriis siavice fraŭlino Klaro, -- kiel bonege do -estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en -tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela -anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam -mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri -la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, -kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc.... - --- Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin -okupas? -- demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco. - --- Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu -oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive -stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras -ĉirkaŭ dudek virinoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De -pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per -maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi -okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas -tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas -laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj -doloro paroli pri tiu pagado.... - --- Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, -- vive -interrompis Marta, -- mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone -povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas. - --- Kaj malplej donas, -- malĝoje finis Klaro la frazon; -- sendube, --- ŝi parolis plue, -- estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, -se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc. - --- Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja -multe da libera tempo. - --- Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio -ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas -iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni -havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni -iru kune. - -Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ -virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro -parolis al Marta: - --- Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse -rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek -jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ -maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per -maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen -tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino -Bronislavo, diris, ke Szwejc _ekspluatas_ la kompatindajn -laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas -devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi -ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se -Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole -ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia.... - -Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis -precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo. - --- Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, -sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas -fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, -ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton -da seka pano? - -Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ -povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta. - --- Ĉi tie, sinjorino, -- diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne -sekan pordegon de unu el la domoj. - -Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, -kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj -muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne -tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj -troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la -malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta -ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en -diversaj lokoj de la korto. - -En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, -super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa -kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj -literoj prezentis la sekvantan surskribon: _Kudrejo de vira kaj -virina tolaĵo, de B. Szwejc._ - -Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en -kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli -altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj -troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, -malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili -tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, -lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj -per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis -preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata -de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne -kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj -de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de -grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco. - -Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj -sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis -grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj -ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj -pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro -staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du -virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj -en la dua. - -Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per -la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, -poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro. - --- Bonan tagon, sinjorino Szwejc, -- ŝi diris. - -Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al -la venintino kaj ekridetis tre afable. - --- Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian -kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio! - -Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola -kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia -laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio -fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj -okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne -alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur -la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj. - --- Ha! ĝi estas vi, Klaro! -- ŝi diris, kaj ŝi etendis al la -venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj -de kudrilo. - -Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra -la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi -tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa -oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis -sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj -la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn -kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj -malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo -tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon -de detruado. - -La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo -estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, -Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo. - --- Sinjorino Szwejc! -- ŝi diris, -- mi prezentas al vi sinjorinon Marta -Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron. - -Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la -esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj -per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ -ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro: - --- Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi -ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da -laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos.... - -Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia -supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon. - --- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris kun la energio de persono tute -sendependa kaj parte sentanta sian superecon, -- por kio vane perdi -vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis -ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en -tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere? - -Sinjorino Szwejc ekridetis. - --- Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, -- ŝi diris -kun senŝanĝa dolĉeco, -- vi komparas la pagon, kiun ricevas la -laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia -malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte.... - --- Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi -mem, -- interrompis Klaro; -- mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide -diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie -ni iros al ia alia loko.... - -Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la -kapon. - --- La amo al proksimulo, -- ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, -- la -amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono.... - -Klaro faris senpaciencan movon. - --- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris, -- la amo al proksimulo estas ĉi -tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, -por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel -same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas -por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo? - -Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis. - --- Kara fraŭlino Klaro, -- ŝi diris, -- vi scias bone, kiel mi -zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia -moraleco.... - -Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis -efektive per esprimo malmola kaj severa. - -Klaro ekridetis. - --- Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi -akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne? - --- Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi -havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas.... - --- Do, kun kiaj kondiĉoj? -- vive atakis Klaro. - --- Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj -sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago. - -Klaro malkonsente ekskuis la kapon. - --- Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, -- ŝi diris decide, kaj -ridante ŝi aldonis: -- dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio -estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco. - -Ŝi turnis sin al Marta kaj diris: - --- Ni iru, sinjorino, ien aliloken. - -Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi -staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis -la kapon kaj diris: - --- Mi konsentas pri viaj kondiĉoj, sinjorino. Mi kudrados po dek -horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. - -Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. -- Jam -tiel mi decidis, -- ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: -- vi diris -ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion. - -La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis -komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino -Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post -humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur -multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta -trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu -estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj -tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en -sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa -reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la -infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en -la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion! - -Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita -buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj -okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per -oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la -granda urbo. - -La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin; -pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis -ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono, -kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro -nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro -nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu -estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel -ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj -kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare -rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj. - -Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano -vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero -de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu -prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo -kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de -mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, -ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por -kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi -malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero -leviĝi iam sur pli altan. - -Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj -sin kontraŭ malsatmorto. - -Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis -fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj. - -Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, -laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan -panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj -neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo. - -Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj -ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur -kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun -la konscio de sia propra senkapableco. - -Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la -mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj -de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta -prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado -tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto. - -Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj -decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la -pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis -surprizo. - -Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj -atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma -kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi -kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto -kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi. - -Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol -la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de -siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. - -Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto -de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj -talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, -en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al -ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, -de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj. - -Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la -manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de -tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado -leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj -piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ -ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu -fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza -suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado -de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de -vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia -malgaja laborejo. - -Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj -haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la -kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur -de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia -edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta -mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn -sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon -sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, -kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore -kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian -malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian -vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la -sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj -kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino -Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, -simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon -de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per -siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda -vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, -kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek -sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj -estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, -kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis -per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj -estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ -malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn -de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ -ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia -esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, -sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj -harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia -rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da -koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn -kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj -ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj -pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la -aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la -sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, -de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam -falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj -mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi -tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis -malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj -- morala marĉo. - -Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra -tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj -aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj -preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj. - -Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie -estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen -formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo -eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan -kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado -de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, -el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de -apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj -ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, -tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj, -murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis -la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta -ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi -observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon -sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon. - -Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la -sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn -kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis -ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en -sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de -ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej -grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj -laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. -Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio, -ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due -ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve -enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj. - -La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. -Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn -de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas -ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili -sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, -por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo. - -De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la -laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon -de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj -de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen -ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra -tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita -pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la -lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, -aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, -envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo -oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj -laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de -sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon. - -Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi -apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. - -Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento -de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la -cerbo. - - * * * - -Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj -legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne -enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj -trapikitaj de flamaj sagoj? - -Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas -trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ -disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora -fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj -sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus -esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al -ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti -prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega -tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj -feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto -aŭ persekutataj de ĝi. - -Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, -mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. -Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, -kunpremi kaj fermi en epizodo, -- sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, -ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en -interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, -- mi tamen tion ne -faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se -ĝi iros en la mondon sola. - -Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al -vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, -kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro -de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al -kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la -kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la -korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta. - - * * * - -Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ -kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la -verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ -tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la -bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ -la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la -mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la -ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn -kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per -milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur -la serena ĉielo. - -Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da -pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu -diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, -kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis -en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn -objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej -diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj -volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba -loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj -celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu -bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu -pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo -de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate -nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu -rimarkata virina kapo. - --- Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en -semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la -gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono -da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da -spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio.... - -Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun -klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie. - --- Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la -butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis -dek kvin spesmilojn... deprenite dek de dek kvin... restas kvin... -Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon -mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme.... - -Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed -turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon -sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la -daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco -de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj -arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la -ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, -sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo -de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis -peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per -dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn. - -Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta -trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon -miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, -humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la -amasoj. - --- Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ -deprenite de dudek estas dek unu... - -Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur -la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi -rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado -de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj.... - -Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive -tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de -malriĉeco.... - -Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam -tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun -frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan -jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la -palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni -komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj -kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, -leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, -fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, -kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan -interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per -varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis -maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita -energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris -per tremantaj lipoj: - --- Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas! - -Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja -ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de -ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu -seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter -konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de -tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke -ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn -de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur -groŝojn.... - -Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso -da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel -virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la -sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, -profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu -opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej -malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas -klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute -kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita -por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, -kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la -spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj -falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la -spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu -mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante -nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por -la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata -korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru -ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.... - -Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis -siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan -fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu -rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al -homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj. - -Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? -Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi -venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? -Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la -suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per -la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed -tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne -estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj -estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj -kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide -mortas. - -Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura -efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, -en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj -konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas -juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi -estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj -ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj -malfortigadis ŝian korpon. - -Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne -konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el -ili kun peza kapo kaj doloranta brusto. - -Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun -duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge -unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj -pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam -la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el -dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta -murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino -havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento -aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du -malgrandaj infanoj.... - --- Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? -- kun febra scivoleco demandis -la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La -respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe: - --- La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis. - -En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la -manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do -li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, -kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de -la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie -senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! -kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj.... - -Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble -speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus -grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, -ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo -fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al -ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la -estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi -ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj -flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto -mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ -malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de -sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni.... - -La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, -elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne -povas esti! Tiel ne devas esti! - -Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan -deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton -plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon. - -Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la -antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj -esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; -sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al -si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa -ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la -vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis -malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj -sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn -feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera -edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj -spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj -ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono -de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi -ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de -libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, -en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin -aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj -tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj -gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta -sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, -posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem.... - --- Kiu scias? -- murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala -vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis -ĝin en formo de malgaja kadro. - -Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo. -Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la -profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis -vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj -ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda.... - -Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la -librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan -kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi -trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri -tion, pro kio ŝi venis. - -La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li -estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis -malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon -kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, -duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la -homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton. - -Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj -lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la -libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta -forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio. - --- Vi ne rekonas min, sinjoro! -- ŝi diris per voĉo mallaŭta sed -firma. - -Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis. - --- Efektive, -- li ekkriis, -- sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron -vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi -ne estis certa. - -Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn -vestojn de la juna virino. - --- Per kio mi povas servi? -- li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de -malgajeco en la voĉo. - -Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo -estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli. - --- Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, -stranga.... - -Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis -per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el -malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan -tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon. - -Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita. - --- Volu sidiĝi, sinjorino, -- li diris. -- Mi aŭskultas vin atente.... - -Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la -skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta -homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo. - --- La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, -- ŝi -diris, -- sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun -mia edzo... - -La libristo faris saluton. - --- Jes, -- li interrompis. -- Sinjoro Swicki lasis post si amikan -kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime. - --- Mi memoras, -- diris plue Marta, -- ke mi kelkajn fojojn akceptis vin -en mia domo kiel bonan gaston.... - -La libristo faris denove respektan saluton. - --- Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ -libreldonisto ... ke sekve..... - -Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, -por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la -interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde -kelke da fojoj. - --- Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, -kion mi devas fari!... - -La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento -li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, -preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne -prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj -deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile -legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence -rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine -en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de -momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin -interrompis. - --- Sekve, -- li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, -- sinjoro -Swicki mortante lasis post si nenian havon? - --- Nenian, -- mallaŭte respondis Marta. - --- Vi havis infanon.... - --- Mi havas malgrandan filinon. - --- Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi? - --- Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas -dudek spesdekojn por tago.... - --- Dudek spesdekojn por tago! -- ekkriis la libristo, -- por du -personoj! Tio estas ja plena mizerego! - --- Mizerego, -- ripetis Marta, -- se ĝi estus nur mizerego kaj nur por -mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia -helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, -vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi -estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus -en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi -ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi -havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas -la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia -estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por -ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali -sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj -malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi -ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, -sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie -foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj -vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi -tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: -kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia -turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino! - -Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj -ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun -neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la -vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante -kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, -kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun -ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris -en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi -estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo -de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo -forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi. - -La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj -sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta -eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis -videble kortuŝita. - --- Mia Dio! -- li diris duonvoĉe, -- kiel ŝanĝiĝema estas do la -sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis -tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj -malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin -reciproke amanta kaj feliĉa paro! - -Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo. - -Jes, -- ŝi diris per mallaŭta voĉo, -- mi estis feliĉa.... Kiam -la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne -supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi -turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis -kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis -ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali -por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane.... - -La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj -en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, -patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj -preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna -fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne -povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ -li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro -dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja -parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto! - -Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis -al ŝi la manon. - --- Trankviliĝu, sinjorino, -- li diris milde kaj serioze. -- Volu sidiĝi -kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia -flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj -neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom -tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi -sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion -pripensos... trovos.... - -Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj -akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam -havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo -kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia -plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi -eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila. - -La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed koncize, -ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu -denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte -aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema -okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la -rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la -sorton de ŝi sola. - -Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la -internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera -homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la -historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj -penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero. - -Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de -kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris: - --- Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj -ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj -estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco -de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi -nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja -ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili -troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? -Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, -kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la -estaĵoj, kiuj estas karaj por vi.... - -La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma -kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli: - --- Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la -malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas -havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de -la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj -la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du -nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaŭ la tutan -elĉerpis per viaj senfruktaj provoj. - -Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo -senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento. - --- Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per -tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ -pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie -kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro -de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio -signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi -havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa -provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de -sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso -ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur -nova kampo vi povas kaj devas.... - -Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. -La okuloj de Marta ekbrilis. - --- Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj -pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por -miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun -mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata -kaj neforgesebla sinjoro Swicki.... - -Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton. - --- Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj -demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, -ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi -laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan -esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi -tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ -io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, -kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos -al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias -ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu -lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da -laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da -lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj -vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la -laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj _self-help_... - -Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron. - --- Ho, sinjoro! -- ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la -libristo. -- Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas. - -Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur -la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis -pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj -servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso -alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj -homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile -vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi -dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi -la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo -tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da -malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda -domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed -ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo -de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de -la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum -kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la -eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ -pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la -patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca -flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita -vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj -okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, -kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu -distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale. - -Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis -kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. -Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj -ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la -patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko -antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. -Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj -el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj -larĝaj okuloj. - --- Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? -- ŝi diris post momento per -voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston -kun la malgranda infana figuro. - --- Ne, mia infano, -- respondis Marta, -- mi nenien plu iros hodiaŭ. -Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, -ke ni ne venu. - -Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte -volis enbrakigi la filineton. - -Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis -krieto de doloro. - --- Kio estas al vi? -- ekkriis Marta. - --- Min doloras ĉi tie, panjo! -- respondis la infano, sen plendo en la -voĉo, sed tre mallaŭte. - --- Doloras! kial? kiel longe? -- zorge demandadis la patrino. Janjo -silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala -buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili -penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina -silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi -disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de -unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis -la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta konvulsie -kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon. - --- Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? -- ŝi demandis mallaŭte kun okuloj -fiksitaj sur la malluma makulo. - -Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la -mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas -plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, -ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel -folietoj. - --- Panjo, -- ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la -patrino, -- mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi -malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia -vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte... -forte.... - -La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto -ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta -korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento -aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte -kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli -akra kaj pli malserena lumo. - --- Ha! -- ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton -per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis -obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino -kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el -kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj -kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post -momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur -la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn -interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj -vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj -manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris -silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus -ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko -kaj levis Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la -poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero. - -Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si -ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena -sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu -siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili -la larmojn de sia infano. - -La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la -subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto -aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino -la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi -la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du -objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al -la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; -la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi -povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la -ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita -de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj -unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj -ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de -la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en -la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam -ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, -kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. -Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, -ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. -Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama -tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe -da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, -tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi -aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis -ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj -revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan, -kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al -ĝiaj plej profundaj bezonoj, -- kia plezurego tio estas! Laborenspezi -dum kelke da semajnoj cent spesmilojn -- kia riĉeco tio estas! Kiam -ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun -ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas -siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti -Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi -ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi -tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas -tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi -luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn -varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona -tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, -tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos -instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de -tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar -tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per -propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo -de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, -por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi -por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo -pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo -kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de -ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn -por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, -salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ -de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter -la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj -homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi -genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne -antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! -mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj -vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la -estonteco vian kaj mian infanon! Poste.... - -Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de -ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de -ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi -la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente -flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, -birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj -profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom -laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda, -povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la -venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton -ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos -la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi -estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta -kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero. - -Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta -ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis -la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence -ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ -febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto -de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris -antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj -ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu -alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el -la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la -orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj. - -Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. -Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la -papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris -la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra -mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la -suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la -patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la -brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la -lacan, varmegan kapon. - -En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, -eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. -Varsovio salutis la novan jaron. - - * * * - -Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses -semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis -la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por -la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la -malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la -patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la -juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi -dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la -franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la -transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi -trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo. - -Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, -sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris -tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en -la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado -kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero -certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj -de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto -glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis -malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito, -kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la -antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove -rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post -la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco -da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la -trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj -sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe -de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo -eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la -kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur -sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi -volis viziti la konatan librejon. - -La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena -skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj -en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la -enirantino li faris tre afablan saluton. - --- Vi jam finis vian laboron, -- li diris, prenante la manuskripton el -la mano de Marta, -- bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko -devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre -grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas -la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la -trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama -horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan. - -En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis -en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion -malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj -tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia -koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi -tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian -manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan -paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas -unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone -aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, -ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin -Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso -de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de -saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc -la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta -reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la -libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li -legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en -ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ -malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo -jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, -per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, -rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. -En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub -la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed -varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la -kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la -brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per -la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante, -kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan -funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ -parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu -li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi -tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis -la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de -kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino, -ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la -mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante -al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena -certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli -terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele -frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata -malgraŭ sia tre malgranda postulemeco? - -Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro -de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la -celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi -estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; -ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la -balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum -momento kun kapo klinita. - -Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu -atendis ŝin ĝojo aŭ malespero. - -Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis -nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo -distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en -la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj -disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta -ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi -preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis -en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de -la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun -fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li -kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj -eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial -tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, -kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri -tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li -ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas -ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi -kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en -ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas -esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de -Marta. - -Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon -sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la -manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo -de tio estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis -tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ -la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de -dekkelke da paŝoj. - -Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte: - --- Ĉu vi tralegis mian manuskripton? - --- Mi tralegis, sinjorino, -- respondis la libristo... Pro Dio! -kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris -siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ -malkontenteco, mildigata de sincera kompato! - --- Kian do sciigon mi ricevos de vi? -- demandis la virino ankoraŭ -pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe -malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. -Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi -konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo! - --- La sciigo, sinjorino, -- komencis la libristo duonvoĉe kaj -malrapide, -- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, -ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca -antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn -interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne -taŭgas por presado... - -La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La -libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia -kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli. - --- Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi -diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel -kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan -talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu -talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj -de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba -talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato -rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, -mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de -verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, -vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel -postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda -parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne -ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte -konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco -de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, -talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de -verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre -postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan -sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan... - -Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka -momento li diris plue: - --- Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel -via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon -labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe -vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi -ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente.... - -Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan -rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, -ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, -kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga -rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli -malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas -moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la -literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la -vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis -verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la -kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de -la virino. - --- Ĉiam tio sama! -- ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la -kapon kaj diris pli laŭte: -- Dio mia, Dio, Dio! - -Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, -sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi -eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika -sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, -parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese -suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke -post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la -larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo -sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove -petegon, sekve humiliĝon! - --- Sinjoro, ŝi diris, -- vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis -profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo... - -Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita -internen. -- Ĉu mia? -- ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de -demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia -problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, -ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj -ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ -forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove -sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris -antaŭ ŝi. - --- Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la -mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru! - -La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita. - --- Sinjorino, -- li respondis, farante geston de kompato, -- mi konas -nenian tian lokon. Vi estas virino. - -En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo -unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. -Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis -la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio -kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur -ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine -ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama! -Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun -la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, -en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta -rido. - --- Pri kio vi ridas? -- mirigite demandis la libristo, levante la -okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento. - --- Kiel do oni povas ne ridi! -- ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra -la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, -- kiel -oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, -aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi -bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi -vin por tio! - -La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo. - --- Kredu al mi, sinjoro, -- li diris kun nuanco de malkontenteco, -- ke -estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon... - --- Kion vi diras! -- ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da -libroj, -- kaj vi tion diras serioze? - --- Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj -estimis... - --- Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj -virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili -sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras -Dion... - --- Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian -mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero... - --- Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel -kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili -volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio -kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn -ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro! - -La libristo levis la ŝultrojn. - --- Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom -pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj... - --- Virina problemo! -- ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun -subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. -- Ĉu vi scias, kio -ĝi estas, tiu virina problemo? - -Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda -ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam -pli trankvila voĉo diris plue: - --- Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. -Legu miajn artikolojn. - --- Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke... - --- Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun -la dikaj okulvitroj, -- vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras -pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe -doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof? - --- Bischof, -- diris la libristo, -- certe estas granda scienculo, sed -krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian -signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, -kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj... - --- Da aventuristinoj, -- interrompis denove la literaturisto, -- kredu -al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj -ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn -instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas -la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la -regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito -konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj... - -En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la -rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj -lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus -prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus -diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn -transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la -grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la -pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!... - -Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj -sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua -konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: -kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, -estis -- envio. - -Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la -larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta -palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de -universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako -grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone -disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ -ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili -portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj -observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de -interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, -de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula -rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto -aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la -flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, -ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja -rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, -unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la -popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro. - -Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda -konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo -kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la -brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi -estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La -kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto. - --- Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! -- ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante -denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam -preterpasis, ŝi aldonis: -- Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne -povas esti? - --- Mi ne povas? -- ŝi meditis plue, -- kial do mi ne povas? Mi ne havas -la rajton? kial do mi ne havas la rajton? - -Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi -kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile -vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi? - -La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de -flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe -aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al -ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la -ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de -la pasantoj. -- Ili min premu per la piedoj! -- ŝi pensis; -- kion -pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo! - -Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la -rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub -ŝiajn piedojn. - -Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj -sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. -Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la -netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan -pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu -mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis -en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per -retenata sovaĝa rido. - --- Jes! -- ŝi diris preskaŭ laŭte, -- por ili scienco kaj laboro, por -mi... almozo.... - -La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel -la papero, kiun ŝi tenis en la mano. -- Bone! -- ŝi murmuris post -momento, -- ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili -hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun -monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu.... - -Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon -de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam -ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura -ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi -pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia -celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian -rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de -la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis -la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la -rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu -frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj -palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, -abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis -inter la faldoj de la funebra vesto. - -Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie -Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per -paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La -virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis -juna, bonguste vestita kaj tre belfigura. - --- Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, -ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta! - -Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. -Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj -malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen -rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj -enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino. - --- Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia -atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, -sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi -tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, -vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj -ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas -kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino! -Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis -al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia -kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi -kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia -mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian -filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis -tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta -tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian -diinon.... - --- Kaj vi ŝin ne trovis? - --- Mi ne trovis... - --- Vi ne sciis, kie ŝi loĝas? - --- Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis -ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: -kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon? - -La virino eksplodis per rido. - --- Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! -- ŝi ekkriis. - -Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis. - --- Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, -- li diris per -voĉo, en kiu sonis certa decideco. -- Pli bone aŭskultu la daŭrigon -de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke -en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi -ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de -Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, -mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la -teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke -se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan -loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la -surteraj diinoj.... - --- Ho, ho! -- interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa -indigno, -- nur sen komplimentoj, sen komplimentoj. - --- Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, -- mi jam ĝis nun... trovus -tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj... - --- Kaj kiun vi plu ne serĉis... - --- Mi ne serĉis... - --- Kaj kiun vi forgesis... - --- Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel -cikatriĝis... kion fari? _vivre c'est souffrir..._ - -Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn -kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de -Kalĥas el la Bela Heleno. - -Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris -apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo -estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis -la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel -ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj -ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, -kiam ili subite estas ekscititaj. - --- Kio do tie estas? -- demandis la bela virino per iom nekontenta -voĉo, -- vere, -- ŝi diris kokete, -- mi devas senti min ofendita de vi, -sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun... - --- Tio estas ŝi! -- mallaŭte diris Aleĉjo, -- ha, kiel bela ŝi estas! - -Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, -serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita -la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante -antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja -Marta Swicka! - -Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la -ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra -vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la -brusto. - -Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, -kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton -de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj -duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis -blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun -flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo. -Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne -montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, -nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. -De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron -de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ -demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan. - -Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed -samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando. - --- Kiel bela ŝi estas! -- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, -klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se -oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en -teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus! - --- Estas vero, ke ŝi estas bela, -- respondis mallaŭte la kunulino -de la gaja Aleĉjo, -- sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis -kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas -almozulino, aŭ io alia?... - -Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis -ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton. - -Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la -momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi -sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj -tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo -vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi -serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi -la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde -enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj. - --- Sinjorino! -- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ -respekton. - -Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon. - --- Marta! Marta! -- ekkriis la dua voĉo, virina. - -Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis -bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento -ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka -malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj -direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis -la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi -du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj. - --- Karolino! -- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post -momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la -rigidecon de ŝiaj trajtoj. - --- Karonjo! -- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis. - -Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino. - --- Karonjo, ŝi ripetis; -- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive? - --- Ĉu tio estas vi, Marta? -- reciproke demandis la virino en la -atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje -fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte -ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis -longe teniĝi. - -La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, -ŝi diris: - --- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la -mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco. - --- Jes, de la infaneco! -- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan -Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo. - --- Pri kiu vi portas funebron? -- demandis la virino en la zibelaĵoj, -ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta. - --- Pri mia edzo. - --- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via -Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo -aŭ ĉi tie? - --- Ĉi tie en Varsovio. - --- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon? - --- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo -vendis per aŭkcio. - --- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu -bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li -havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas? - --- Mi estas kudristino. - --- Malfacila laboro! -- diris ridante la virino en la atlasaĵoj, -- mi -ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis. - --- Vi, Karonjo! vi estis kudristino! -- siavice mirigita ekkriis Marta. - -La virino en la atlasaĵoj denove ekridis. - --- Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel -volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas... - -Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone -facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta -ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la -riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi. - --- Ĉu vi edziniĝis? -- ŝi demandis. - -La virino denove ekridis. - --- Ne! -- ŝi ekkriis, -- ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, -kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis... - -Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam -havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne -forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis -Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis. - --- Kion do mi faras? -- ekkriis la virino en la atlasaĵoj, -- per mia -babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en -droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne -vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion -de nia vivo... - -Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn -rigardojn, diris plue: - --- Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos -al ni reciproke, Marta, ne vere? - -Marta videble ŝanceliĝis momenton. - --- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- mia infano min atendas... - --- Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ -iom. - --- Mi ne povas. - --- Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato -Krolewska... - -Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de -Marta. - --- Venu, venu! -- ŝi ripetadis, -- mi vin atendos... ni rememorigos -al ni la de longe pasintajn tempojn. - -La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al -kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro. - -Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la -neatendite retrovita kamaradino de sia juneco. - --- Post unu horo, -- ŝi diris, -- mi venos al vi, Karonjo... - -Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, -kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris -la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan -deziron alte eksalti kaj ekkrii: _victoria!_ Li tamen faris nek -la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis -per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj -estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis -rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido -turnis sin al sia kunulino. - --- En la daŭro de mia tuta vivo, -- li ekkriis entuziasme, -- en la -daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan -estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi -havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, -oro... - -Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan -vizaĝon de la juna homo. - --- Efektive? -- ŝi demandis per tirata tono. - --- Efektive, -- respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan -rigardon en la okulojn de sia kunulino. - -La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido. - - * * * - -Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis -vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita -de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, -ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen -agrablan varmon. - -Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj -malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, -kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto. - -Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa -blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj -elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis -alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro -kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan -kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj -haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per -apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj -faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj -manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj -manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis -per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo. - -La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial -des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj -kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn -pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj -grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda -bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn -vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn -bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis -vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita -de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun -super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si -lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris -sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la -kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana -servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj. - -La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, -lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis -karakteron tute malegalan. - -Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj -okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra -vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo -bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe -varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La -varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis -ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita -ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, -malĝojo, maltrankvileco kaj batalado. - -Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris -ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide -kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en -si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de -zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco -kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi -ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia -sorto.... - -Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis -sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa -ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis -brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis -plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la -frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj -povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio -de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, -freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. -Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, -inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie -fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de -la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto -povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri -sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton. - -De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la -unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu -ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la -kamaradinon, ŝi diris: - --- Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke -sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, -kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima -parencino.... - -Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo -kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur -la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun -malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la -plafono ŝi komencis paroli. - --- Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe -malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio -estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki -la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon -por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio -ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi -estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata -sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi -kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis -sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn -delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis -silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn -vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la -paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina -fiereco.... - -Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per -mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa -eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al -tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta -videble sentis tiun ĉi lastan senton. - --- Kompatinda Karolino! -- ŝi diris, -- kiom multe vi certe suferis, -kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi... - --- Aldonu al tio, mia kara, -- ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al -la plafono, -- aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun -malfeliĉa amo en la koro.... - --- Jes, -- ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon -sur la kamaradinon, -- ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la -filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe -lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» -kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ -rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi -estis tiel malsaĝa, ke mi amis... -- Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono -ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora -gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, -- mi estis tiel malsaĝa... mi -amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!... - --- Kaj li? -- malgaje demandis Marta, -- ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion -li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al -mizero, soluleco kaj vagado? - --- Li! -- diris Karolino kun imito de patoso, -- li rigardadis min en -la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj -tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo -kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano -kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum -dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la -ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al -mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... -kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al -mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi -la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur -la strato -- mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en -ĉifonoj -- li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis -kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de -la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa -bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj -tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge -kaj seke. - --- Malnoblulo! -- mallaŭte diris Marta. - -Karolino levis la ŝultrojn. -- Vi troigas, mia kara, -- ŝi diris kun -plena indiferenteco. -- Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton -el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos -en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas -malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj -malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi -estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo -kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li -ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn -bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la -mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis -al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj -viroj. - -Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda -ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi -krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la -plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj -Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj. - -Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon -duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur -la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia -kamaradino. - --- Ĉar fine, -- ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel -antaŭe, -- kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn -kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn -aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon -pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun -la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi -al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru -diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej -grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, -kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis -diferencoj grandegaj.... - --- Certe, -- vive interrompis Marta, -- li estis homo riĉa kaj vi estis -malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, -kiuj ĝin ne posedas? - --- En kelkaj rilatoj, -- respondis Karolino; -- tamen ne pri riĉeco kaj -malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi -estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, -kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne -ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe -honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam -tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin -al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; -kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi -okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo -aŭ maljustaĵo rilate viron. _Ça ne tire pas à conséquence!_ -Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira -braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de -gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto -de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon -ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» -k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj -mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon -pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro -Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la -aĝon de dek ok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation -en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas -mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas -lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos -nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, -li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris -tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon -kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la -mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn.... - -Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, -ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj -dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan -hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la -virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj -malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis -grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj -ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj -poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo -de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis -profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco. - --- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, -- ŝi eldiris post momento -malrapide kaj per mallaŭta voĉo, -- kia do bonfaro tio estas? Ĉi -tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li -lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras -al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter -homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la -homoj.... - --- Kaj kian gravecon tio havas por ni? -- ekkriis Karolino kun sia -mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, -ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru, -akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel -amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni -devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj -afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado -de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por -ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa -estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato.... - --- Jes, -- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, -- ne morti de -malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino -estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri! - --- Efektive? -- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, -sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn -kaj diris: - --- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen.... - -Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ -ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen -rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino -senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono -kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, -profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun -mallevitaj palpebroj. - --- Ĉu vi scias, Marta, -- interrompis la silenton la virino en la -atlasoj, -- ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe -estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne -malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas -sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas -vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! -Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta -vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, -se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon -per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte -kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi -estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus -en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la -junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? -kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj.... - --- Karolino! Karolino! -- interrompis Marta, -- elrektiĝante kaj -rigardante la kamaradinon kun mirego, -- por kio vi diras ĉion ĉi -tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, -en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por -kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn? - --- Por kio? por kio? ho! ho! ho! - -Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun -ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe -ol antaŭe. - --- Marta! kian aĝon vi havas? - --- Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo. - --- Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli -juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi -atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj! - -Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la -vizaĝo levis la kapon. - --- Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol -mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne -estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus -malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, -nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, -konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi -mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin -reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie -vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, -kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu -vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri -tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu -min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta -kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga -konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis -tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn -de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian -lumon.... - --- Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, -tre klarigan! -- diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. -Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, -en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj -ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj -trankvilan. - -Marta parolis plue: - --- Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro -mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur -en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan -povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian -povoscion, Karolino? - --- Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj -vesti min bele. - --- Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.... - --- Mi havis absolute nenian talenton. - --- Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton? - --- Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion. - --- Kio do... komencis Marta. - --- Kio do? -- interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis -de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la -balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem -stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta. - --- Mi estis bela, -- ŝi diris, -- kaj... kaj mi komprenis, kia estas la -sola por mi akirebla loko sur la tero. - --- Ha! -- mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi -volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, -alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris -kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta -gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj -karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta -profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo -de malgaja fajro. - --- Kio do? -- ŝi diris post momento, -- vi timiĝis, naiva estaĵo, -vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la -tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu -povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ -posedas.... - -Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato. - --- Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn -proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala -Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro -kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo -de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron -de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la -safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi -mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas -ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj -sidiĝis sur la kanapeto apud Marta. - --- Aŭskultu, -- ŝi ripetis. -- Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi -iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe -ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, -pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj -homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi -la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas -vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si -mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li -ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel -cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke -ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru -al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj. -Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin -perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj -de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa -de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per -la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn -maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, -kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo -de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la -mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el -la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, -kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por -kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la -profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela -el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo, -virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. -Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre -alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas -vivi; aliokaze ŝi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj -malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia -deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via -dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed -aŭskultu min plue.... - --- Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam -oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel -mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan -post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, -donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj -la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi -trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi -tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de -kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus -feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon. -Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi -fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole -preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi -tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi -revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost -la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj -finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas -maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon -en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie -mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante -de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana -ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En -efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed -la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la -pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu -renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun -jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon... -al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la -ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi -ekloĝis ĉi tie.... - -Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis -al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj -senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la -piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga -rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto. - --- Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi -enfalis en deklamadon! -- diris ridante la virino kun la libere -pendantaj blondaj haroj. -- Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi -la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas -ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele -estas pli bone.... -- Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter -la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi. - --- Aŭskultu, Marta, -- ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute -al la orelo de la kamaradino, -- mi amis vin iam, nun mi vin tre -bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro -de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo..... -Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon -de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, -preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos -najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme -kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan -veston.... - -Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon. - --- Karolino! -- ŝi diris leviĝante, -- sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton -plu.... - --- Nu, -- diris la virino en la atlasaĵoj, -- ĉu ne? - -La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo -aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis -kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis -paroli. - --- Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli -al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran -ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda -doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli -alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da -malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, -mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel -malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo? - -Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la -plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere: - --- Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi -diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de -malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi -englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti -vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam.... - -Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu -punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la -bildoj de sia pasinteco. - -Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, -ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis -kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur -la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la -spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed -liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj -sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj -fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen -mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin -por ĉiam. - --- Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! -- murmuretis -la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran -veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. -- Ne, Karolino! -Pro Dio, ne! -- ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen -radiantan; -- mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, -ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min -estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. -Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas -lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en -mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj -de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon.... - --- Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie -blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! -- eksonis akre kaj -interplektite kun rido la voĉo de Karolino. - -Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon -la nigran lanan tukon. - --- Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! -- ŝi diris per mallaŭta voĉo -kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo -jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, -kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris -Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita -de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj. - --- Aŭskultu! -- ŝi diris, -- efektive mi volas ridi pri vi! vi estas -ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. -Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do -povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli -bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed... -sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra -devo de mia vivo, ke mi estu sendanka. - -Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi -etendis al la fenestro. - --- Pripensu, -- ŝi diris, -- tie estas tiel malvarme, multehome kaj -samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo -vin englutos.... Returnu vin.... - --- Lasu min, -- diris Marta per voĉo obtuza sed forta, -- mi vin ne -insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por -havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj -plej grandan honton de la vivo... lasu min! - --- Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ -iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li -fordonos ĉion, kion li havas.... - --- Lasu min! -- ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun -spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de -la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis -sin al la pordo. - -Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi -aŭdis post si susuradon de atlaso. - --- Returnu vin! -- kriis al ŝi voĉo de supre, -- vi estos almozulino! - -La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante. - --- Vi ŝtelos! -- ripetis la voĉo. - -La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren. - --- Vi mortos de malsato kune kun via infano. - -Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte -palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi -direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de -la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante -striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis -ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la -densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, -kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi -staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de -rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la -velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, -ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis -antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato. - -Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu -malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj -transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino. - --- Nu, kio? -- li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la -ĉapelo en la mano. -- Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, -irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos? - -Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj -nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen -volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita -impreso. - --- Ŝi tute ne revenos, -- respondis la virino, kiu sidis antaŭ la -kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis -Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj -estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la -rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj -ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono -malkontenta. - --- Ŝi ne revenos? -- ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej -proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. -- Kion -vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la -infaneco? - -La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli -malpacienca. - --- Kion do ŝi diris? -- li demandis urĝe. - --- Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon -nek la direkton de la rigardo, -- ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ -amas sian edzon.... - -Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn. - --- La edzon? -- li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj -oreloj, -- la mortintan edzon? - -Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj -ridis laŭte kaj longe. -- La edzon! -- li ripetis, -- kion do ŝi volas -ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... -nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas! - -Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en -kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo.... - --- Vorton de honoro! -- li komencis, denove trakurante la saloneton per -grandaj paŝoj, -- tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon -ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj -sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se -mi povus esti tiu feliĉulo! - --- Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, -- respondis la -virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon -kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn -vangojn. - --- Mi povus esti! -- li ekkriis, -- ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun -esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu -min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu -feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se -mi farus kion?... - -La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de -ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj -de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko. - --- Se vi, -- ŝi diris malrapide, -- se vi aspirus ŝian manon kaj volus -edziĝi kun ŝi. - -Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. -Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom -malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente -lin rigardanta virino. - --- Edziĝi! -- li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ -li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, -levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: -- vi -ŝercas, sinjorino! -- kaj foriris de la kameneto. - -La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. -Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj -malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi. - --- Vi estas kruela, sinjorino Karolino, -- li ekkriis, -- vi parolas -al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta -vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ -sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, -bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom -da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas -ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan -hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke -vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu -el viaj ĉefaj ĉarmoj. - -Karolino levis la ŝultrojn. - --- Kompreneble, mi ŝercis, -- ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la -ardantajn karbojn. - -La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita. - --- Kian humoron vi havas hodiaŭ, -- li murmuris, -- ĉu mi nenion plu -sciiĝos? - --- Vi tedas min terure, -- respondis la virino. - --- Kie ŝi loĝas? -- insiste demandis la juna homo. - --- Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio. - --- Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, -sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove -ŝin forgesos.... - -Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj -plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj -la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio -en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la -fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto. - --- _Eureka!_ -- li ekkriis; -- ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu en -ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru.... - -La virino leviĝis kaj larĝe oscedis. - --- Nu, tie... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino -Szwejc, -- ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, -- iru do jam -fine, mi devas vesti min por la teatro.... - -Aleĉjo ŝajnis feliĉigita. - --- Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! -Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna -edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino -Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! -Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos. - -Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo. - --- Ĝis revido! -- li ekkriis. - -De post la sojlo li ankoraŭ revenis. - --- Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas? - -La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta -kandelo en la mano. - --- Flik kaj Flok, -- ŝi diris. - --- Flik kaj Flok! -- ekkriis la homo de eterna rido, -- mi devas tie -esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? -mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido! -mi kuras, flugas, rapidas! - - * * * - -Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia -mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan -kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj -ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam -la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan -lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna -patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, -faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado -de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, -admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj -tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili -estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili -ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj -kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se -ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin -komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn -krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili -faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili -per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas -kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, -tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon -en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur -la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj -glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, -konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de -la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ -eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la -mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj -ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus -mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso -estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, -ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema -kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub -silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo -povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio -venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj -kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. -Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj -agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj -kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure -de ili suferas -- estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato -inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen -longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, -per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj -ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en -la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto -de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por -ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la -grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon -da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj -faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la -rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj... - -La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, -flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo -la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas -sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma -fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda -tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La -Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La -randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, -ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia -pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj -la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris -ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo -de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, -ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la -ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin -ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li -levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) -kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan -voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi -vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, -li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la -irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro -havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la -okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita -forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta -papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. -Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ -beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ -ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion -kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke -da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj -sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia -vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de -la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon! - -Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. -Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. -La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa -virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas -nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia -estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo -kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de -malhonoro.... - -Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, -sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ -mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun -la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. -Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj -lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la -kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj, -sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj -kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu -matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton -en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj -vestoj, kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la -haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per -la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de -interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la -filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi -leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De -la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn -kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis -liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi -elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan -tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan. - --- Panjo! -- kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro? - -Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro. - --- Kun sinjorino Swicka, -- ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo. - -La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S» -en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, -siblis tre akre. - -La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La -vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn -aferojn. - -Unu el ili diris mallaŭte: - --- Estos kriado! - --- Eble ŝi forpelos ŝin? -- demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte. - --- Oho? -- diris tria plej mallaŭte: -- ŝi nun eble jam eĉ ne timas -tion! - -Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago -estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de -ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus -preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj -de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la -kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis -profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn -kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis -tamen miron, nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la -kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia -tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam -ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte -la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj -ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de -malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia -febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj -ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia -brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate. - -Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan -laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj -lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis -tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, -diris per tirata tono kaj obtuza voĉo: - --- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ. - -Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon. - --- Ĉu vi diris ion al mi? - --- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ. - --- Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne -povis veni. - --- Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro -alportas grandan malutilon al la laborejo. - -Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis. - -Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed -ĉiam pli akre. - -La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, -videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita. - -Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun -senmova tondilo en la bruna mano. - --- Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka -staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj. - -Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis -sinjorino Szwejc, estis tute vera. - --- Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka -interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da -jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne -longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran -ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun -virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera. - --- Ne por mi, sinjorino, -- unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis -la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza -kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata. - --- Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, -- oni ne devas havi tro multe -da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. -Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran -kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ -proksima konato de sinjorino Swicka? - -La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. -La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la -rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon. - --- Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka -promenas kun li ĉiutage. - -Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris -Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en -ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon -de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la -larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la -parolanta fraŭlino. - --- Kion tio signifas? -- ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante. - -Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj -ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj -kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis -legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum -momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj -troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis -la frunton kaj la kolon. - --- Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon -por koleri, -- diris Sinjorino Szwejc; -- jam dudek jarojn mi estas -mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek -junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, -kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco -konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el -ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, -tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia -laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, -sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj -diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino -de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, -ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj -promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! -Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al -nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, -ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la -kristana favorkoreco?... - --- Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti -sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem -kaj propravole. - -Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj -forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun -tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc. - --- Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, -- ŝi diris plue, -- sed -mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia -maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj -alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi -tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, -kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras -kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi -volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis -ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... -malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ! - -Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis -sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la -pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la -pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego. - -Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin -trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje -atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta -esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato -Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la -sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; -sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li -atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, -- ĉio ĉi tio metis -ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne -povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla -fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino -Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto -de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj -eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, -kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de -homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino -sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis -sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur -la straton. - -Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis -kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris -ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj -interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro -de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en -la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke -ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta -kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto? - --- Sinjorino! -- ekkriis Aleĉjo, sin returnante; -- kia surprizo! Mi ne -pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun -lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al -kiu mi sopiras! - -La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn -ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan -rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante -dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la -muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la -okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj -kaj kun reva rigardo. - --- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ekkriis la virino. - --- Sinjorino! -- interrompis ŝian parolon la sinjoro de la -kreitaĵoj, -- antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa -vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco.... - --- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ripetis la virino, reakirante sian -voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. -- Jes, ŝi diris plue, mi -forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo -de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi -faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon -al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi -havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas -estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si -lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi -la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos -la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege -amuziĝos.... - -Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko -en la voĉo kaj en la okuloj. - --- Vi amuziĝos, -- ŝi ripetis kun malagrabla rido, -- sed permesu, -ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, -ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon -pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!... - -Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis -post la pordego. - -La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis -per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la -tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton -kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman -kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli -ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li -vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj -kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza -sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole -faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi -diris. - -Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis -pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio -estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon -al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora -fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! -Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj -de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi -pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi, -kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo. - -Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la -frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, -ekkriis preskaŭ kolere: - --- Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos! - -En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna -fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun -mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de -lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, -salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto: - --- Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron! - -La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo. - --- Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam -tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke -da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila. - -Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la -rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn. - --- Sinjorino! -- li diris, -- la koro tiras min al via domo, sed la -prudento malkonsilas. - --- La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas -malkonsili al vi vizitadi nin? - --- Mi timas pri mia trankvileco! -- diris mallaŭte la sinjoro de la -kreitaĵoj. - -La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj. - --- Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino -vere koleros. - --- Kaj vi? - -Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, -elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto -kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis -sur la blankan frunton. - --- Mi ankaŭ vin koleros. - --- Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos! - -La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj -ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, -sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino -Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin mil spesmiloj -da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas. - -Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas -du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo -en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj -harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el -ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, -- li pensas, -- estas fiera -kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron -diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj -en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! -Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro -en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? _Tous les genres sont -bons hors le genre vieux et laid!_» - -Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo! - - * * * - -Kaj Marta? - -Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis -tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis -de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere -la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la -rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj. - --- Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante -el ŝia mano la monon. - --- Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado. - -Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por -sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton. -Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi -sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj -sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko -de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, -preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo -kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis -la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la -dezerta ĉambro, prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ -vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma -aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino? - -Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan. - -Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ -dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro -la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn. -Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli -liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj -plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, -gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn -al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni -elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte -sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan -liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, -per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri -ilian belecon.... - -Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta -sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta -senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj -farante al si mem akrajn riproĉojn. - -Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino -Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis -tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? -Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, -estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu -virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti -al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, -sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda -situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj -ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra -senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun -senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? -Kia senprudenteco! - --- Ne! -- pensis Marta; -- unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo -aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii -porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si -ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti -humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke -mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi -estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem -efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la -konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj -prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo -pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon -antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, -el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj -infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? -Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en -la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas -sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas -senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li -per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... -aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta -mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne -povis? - -La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis -sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter -la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis -pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn -pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi -miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la -mano, kiu ŝin ofendos. - -Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj -pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan -moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. - --- Mi devos iri peti! -- ŝi ekpensis. - -Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi -iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon -laboron, la duan fojon almozon. - -Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem -ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre -malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel -antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos -de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne -frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo -renkontiĝis kun la rigardo de la libristo. - -Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte -super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis -la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo, -en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon. -Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson -en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin -afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla -malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj -direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan -kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue -ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno, -sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun -la libristo, ŝi diris: - --- Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial -mi venis denove al vi.... - --- Per kio do mi povas servi al vi? - -Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj -distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis -sur la tablo. - --- Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek -spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi, -pri ia.... - -La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente. - -Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco. - --- Ha! -- li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu -montris bedaŭron, -- kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni -nepre devas ion povoscii.... - -Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ -manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo. - --- Sekve, -- ŝi diris post momento, kion do mi faros? - -Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj -rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, -en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, -kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed -kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante -ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi -parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin -parte pri tio, kion ŝi suferas. - -La libristo pripensis ion dum momento. - --- Mi malĝojas, -- li diris, -- mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia -situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas -al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos -nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun -bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus -tian lokon.... - --- Mi petas vin pri ĝi, -- diris Marta sen plej mallonga pripenso. - --- En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. -Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto.... - --- Mi iros certe, -- diris la virino. - -La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da -papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis -maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero -li salute sin klinis. - -Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas -tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La -letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis -la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en -sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. -Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ -nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton -da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta -ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis! - -La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. -Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, -kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la -plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure -inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de -lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema -mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina -por plenumado de kompatemaj faroj. - -Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de -honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne -ricevis! - -Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj -ŝi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj -ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. -Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, -kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la -internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. -Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski -pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon -eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj -bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi -aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da -sekundoj atente ŝin rigardis. - --- Pardonu, sinjorino, -- diris la mastrino kun iom da konfuzo en la -voĉo, -- antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed -nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion, -la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli -ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj -ŝi forlasis la kuirejon. - -En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta -viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro.... - --- Nu? -- demandis la nejuna viro, -- vi ŝin ne akceptis? - --- Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe -postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... -kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj -horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. -Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu. - --- Estas vero, -- diris la edzo de la nejuna sinjorino, -- kaj tamen -estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi -estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post -oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi.... - --- Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! -Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun -infano? - --- Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro -multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio -estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li -sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke -li opinios, ke ni estas homoj sen koro. - --- Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje -eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... -kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon.... - -Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn -paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon: - --- Sinjorino! sinjorino! - -Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone -kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi. - --- Sinjorino, -- komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la -vidvino, -- mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke -vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj -vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti -pardonon.... - -Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun -iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta -hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano -de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas» -kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da -nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis -por si, la lakton kaj farunon por la infano. - -En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, -konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj -sidigis antaŭ ĝi Janjon. - -Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare -serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar -ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur -la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis -per dormo malfacila kaj longa. - -La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi -ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol -hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis -silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la -fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al -ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia -freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion, per kio -hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!» - --- Hu! -- ŝi diris al si mem post momento, -- nenio estas farebla! -mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc! - -Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja -laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris -en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed -ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego -esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj -memvole forlasis. - -Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan -miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida -rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La -laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun -scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de -pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la -vangoj kaj sur la frunto. - -Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La -estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. -Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino. - --- Sinjorino! -- diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, -- antaŭ -du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio, -kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas -pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi. - -Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de -sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la -kapon. - --- Ho, mia sinjorino Swicka! -- ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, -- mi -ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi -ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis -ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn -niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la vorto de -Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka -en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive -jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost -hieraŭ alian laboristinon.... - -Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu -sidis sur la estinta loko de Marta. - --- Nia laborejo, dank' al Dio, havas plej bonan reputacion... krom -tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj -difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al -ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ -tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank' al -Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar -mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve -nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan -nombron, loko por sinjorino Swicka.... - --- Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino -Swicka, -- flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino. - -De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj -malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato. - -Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn. - --- Ne, -- ŝi diris, -- ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti -sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi -la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion. - -Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta -loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la -estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego. - --- Vi min jam ne akceptos? -- demandis Marta, -- nenian esperon mi -povas havi? - --- Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la -loko estas jam okupita... mi ne povas. - -Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el -la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, -konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta -ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila -kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en -la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, -ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: -- Mi ne povas ja reveni -tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la -ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon... -alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ -ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj -maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi -meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto -ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente -rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el -ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne -tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta -pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da -ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne -estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta -ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj -ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ -eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la -ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de -ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, -kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris -propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora -rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte -la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi -deziras. - --- Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, -- diris Marta; -- mi -pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton. - --- Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? -- respondis la juvelisto -kun la spritaj brilantaj okuloj, -- kia do objekto ĝi estas? - -Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la -magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel -marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas -finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun -diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian -tre malfacile atingitan decidon. - --- Kia do objekto ĝi estas? -- denove demandis la juvelisto kaj ĵetis -iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron. - --- Edziĝa ringo, -- respondis la virino. - --- Edziĝa ringo! -- malrapide ripetis la juvelisto. - --- Edziĝa ringo, -- mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, -levante la kapojn. - --- Edziĝa ringo, -- diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la -maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro -oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al -persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio -ŝi povus sin apogi. - --- Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! -- ekkriis la juvelisto, de kies lipoj -tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto -alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis -unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, -el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi -estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke -ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun -ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia -koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo. - -Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis -la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon. - --- Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre -necesa? -- demandis la juvelisto per tono de kompato. - --- Nepre necesa, -- respondis la virino mallonge kaj seke. - --- Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun -objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ -ĝian plenan valoron. - -Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj -skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran -pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj -daŭran. - --- Bona oro, -- diris la juvelisto. - -Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian -rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. -Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo -sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun -delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris -multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe -malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de -ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj -aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice -ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo. -Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. -Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la -kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de -la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone, -ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj -kompreni en la daŭro de multe da horoj. - --- Mi petas vin, sinjorina moŝto, -- diris la juvelisto el malantaŭ la -tablo, -- la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj. - -Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de -la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la -juvelisto. - --- Sinjoro! -- ŝi diris, -- ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj? - --- Jes, sinjorino, -- respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando -iom mirigis. - --- Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj.... - -Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de -la antaŭ ŝi staranta homo. - --- Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj -helpantinon? - -La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis. - --- Vin, sinjorino! vin! -- li elbalbutis, -- kiel do... kial... -sed ja.... - --- Jes, min, -- ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. -- Mi havas nun -neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas -en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke -mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi -iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi -devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al -vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus -pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn.... - -La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, -kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto -tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon. - --- Vidu, sinjorina moŝto, -- li komencis, -- por diri la veron, mi -en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam -preparitaj, instruitaj.... - -Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, -tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron. - --- Mi scias desegni, -- diris Marta, -- tio estas, ŝi korektis sin -rapide, -- mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi -por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn. - -Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al -la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la -juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, -forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj -rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun -ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la -juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj -komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ -si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de -la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, -la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis -sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn. - -La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan -ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas -okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon -de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj -glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin -senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la -okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo. - --- Sed, kara sinjorino... -- komencis la iom malpacienciĝinta -juvelisto. - --- Tuj, tuj! -- respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia -laboro. - -Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur -kiu ŝi estis desegninta. - --- Jen estas modelo por braceleto, -- ŝi diris. - -La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis -farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj -interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du -torditaj trunketoj. - -La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe -du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj -elegantecon. - --- Bele! oni ne povas nei! tre bele! -- diris la juvelisto, klinante -la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de -kontentigita kompetentulo. -- Bele! tre bele! -- li ripetis post -momento, sed nun jam iom konfuzita. -- Viaj desegnaĵoj, sinjorino, -povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... -- Li eksilentis, kaj, -videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis -per la manplato siajn densajn grizetajn harojn. - -La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis. - --- Ho, mia Dio! -- li diris levante la ŝultrojn, -- se vi hezitas -akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... -nu, kiel desegnistinon.... - -Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La -juna homo kun la frizitaj haroj diris plue: - --- Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro -konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi -scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke -da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos -oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio.... -Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis -vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur -stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj. - --- Jes, jes, -- diris la juvelisto, -- mi scias, ke vi baldaŭ min -forlasos... sed mi tamen ja ne povas.... - --- Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? -- interrompis lin Marta. - -La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita -junulo. - --- Mi akceptos la duonon de tiu pago -- diris la virino. Nun la -juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn. - --- Aj! aj! -- li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, -- malfacilan -problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon -de braceleto, desegnitan de Marta. - --- Bela! mi ne povas nei! tre bela! - --- Aj! aj! -- li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis -ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la -deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki -en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon. - -Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn -helpantojn, diris per demanda tono: - --- Ha? kio? - -Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed -kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun -la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj -vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la -junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ -intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en -la apudan ĉambron. - -Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, -aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu -ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per -ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li -ekkriis: - --- Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino! - -Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de -industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan -negocon. - -Marta ekridetis. - --- Mi estas virino, -- ŝi diris, -- jes, tio estas vero. Kio do -sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn.... - --- Nu jes, jes! -- ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj -sidiĝante inter siaj helpantoj, -- sed vidu, sinjorino, tio estus -afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn -novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la -mondo estas kalumniema... vi komprenas?... - --- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin por la -klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon? - --- Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas.... - -Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis -tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento. - --- Jen estas la mono, -- li diris, donante al la virino du -monpaperetojn. - -Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante -jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto. - --- Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, -sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro -multe. - --- Sed, kara sinjorino, -- elbalbutis la juvelisto, -- mi opiniis... mi -pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon.... - --- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin! - -Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron -kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ -dezirata laboro ricevis almozon! - -Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne -plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen -rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj -egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte -monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por -pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por -pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn -siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus -diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, -por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte -troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis -tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide -kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje -ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta -krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo -ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la -knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis -al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, -kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. -Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj -kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj -interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis -al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la -pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj -ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre -pezan kapeton. - -Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, -malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, -ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj -de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis -virino kaj infano. - -Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia -penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro -ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, -eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj -spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn -fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de -laboro, febra serĉado kaj netrovado. - -Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis -unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, -al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu -virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! -vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la -brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, -kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por -ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi -tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo -ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis -kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis -sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte. - --- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? - --- Mi, panjo! - -La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la -infano estis mallaŭta kaj ronka. - -Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj -genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, -ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis -per forto spasma kaj disŝiranta. - --- Ho, mia Dio! -- ekĝemegis la virino, -- nur ne tion! ĉion, kion vi -volas, nur ne tion! - -En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la -filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la -kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian -kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj -de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta -plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur -la brakon de la patrino. - -En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris -malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta -mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ -kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum -la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn -ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis -efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego. - -Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis -viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan -pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, -kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego -ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj -plendoj. - -La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne -trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris -ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja -fajro en la okuloj. - --- Kiel malvarme estas ĉi tie! -- diris la viro, leviĝante. - -La virino nenion respondis. - --- Sur kio do mi skribos? - -Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da -papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton. - --- La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan -_bronkiton_. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton. - -Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. -La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon -kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis -rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon. - --- Lasu! -- li diris jam ĉe la sojlo, -- lasu! La infano estas malforta -kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble -multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos. - -Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj -alpremis sian bruston al la brusto de la infano. - --- Ho, mia infano! mia sola infano! -- ŝi murmuretis, -- pardonu -vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj -nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, -kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano.... - -Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je -la planko, enigis la manojn en la harojn. - -Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! - -Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud -la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la -butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per -vigliga varmo. - -La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo -daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, -venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; -ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al -grincado de segilo. - -Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la -litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi: - --- Ne perdu la esperon, sinjorino, -- li diris milde, -- la infano -povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan -prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La -temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la -medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj -donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble -tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola.... - -Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj -krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko. - -Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! -Per kio? - -Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de -la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da -spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis -fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da -fojoj en ĉiu tago. - -Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon -kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ -ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta -vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala -stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia -korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. -La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe -persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj -ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis -ĉirkaŭen. - -Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi? - -Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la -malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, -kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos -eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte -mallevis la manojn. - --- Kion do mi faros? -- ŝi diris al si mem, -- kion mi povas fari? ŝi -mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi! - -Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En -tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro. - --- Patro! -- ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn -kaj varmegajn manojn. -- Patro! patro! - -Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano -la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li -kaj petegis lin pri savo! - -Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun -sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi -interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la -vizaĝo de la infano. - --- Vi vokas la patron, -- ŝi elĝemis el la malfacile spiranta -brusto, -- li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi -antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj.... - -Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la -litaĵo kaj haltis super ĝi. - --- Ha! -- ŝi ekkriis, -- mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro -laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn! - -Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj -ekbrilis fajro de forta decido. - -Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al -la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis -manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. -Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado. - --- Sinjorino! -- ŝi ekkriis, -- pro kompato... pro favorkoreco.... - --- Certe monon! -- malafable murmuris la virino, -- mi ne havas, mi ne -havas, de kie do mi povas ĝin havi.... - --- Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe -mia malsana infano! - -La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel -antaŭe. - --- Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano.... - -La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon -de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo. - --- Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano... -ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la -litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola.... - -Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian -infanon. - --- Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur -ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo -kaj mi devos doni al ĝi manĝi!... - -La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan -pordegejon de la domo. - --- Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... -- murmuretis -al si Marta. - -Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento -kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj -flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove -portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la -puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn -rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, -kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi -kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj -manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la -pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi -ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per -tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo -malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la -sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino -kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. -La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta -en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj -voĉoj. - --- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la servistino. - --- Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska. - --- Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian -semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne -povas eliri el la salono.... - -Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi -la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere -favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento -malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj -manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la -plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj -faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed -eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj -direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, -ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero. - -Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie -Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed -apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra -la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo -kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj -du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti. - - * * * - -Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda -urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per -plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la -aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj -sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, -muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble -la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum -multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj. - -La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis -per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. -Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron -kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono -etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena. - -Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de -la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis -tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj -gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon -torentojn da lumo. - -Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel -multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo -kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj -rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por -ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence -elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas -kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, -kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En -tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe -da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia -ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado -de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en -tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis -celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol -ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, -en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon -de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de -elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej -precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte -sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj -okuloj. - -Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. -Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj! - -Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova -vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj -de la pasantoj. - -La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, -defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la -strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, -inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero -flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia -infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la -unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj -ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, -sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan -fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima -mizero, ke ili _devas_ porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la -vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la -sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, -laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta. - --- Tiuj fortaj, -- ŝi pensis, -- tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu -tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion -volis doni. - -Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon. - -Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta -virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta -tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis. -Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus -droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis -ĝin malsupren. - -Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto? - -Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la -malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo -sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis -la patron! - -Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al -la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj -bela kiel anĝelo. - -Marta stariĝis antaŭ ili. - --- Sinjorino! -- ŝi ekkrietis, -- sinjorino! - -Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, -eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial -la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En -rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili -haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, -sinjorino? ĉu ni ion perdis? - -Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko -kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj -kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin. - -Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, -kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de -varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj -briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu -atakis ŝian kapon. - -Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro -iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe -estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la -vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj -neĝoblankaj lipharoj. - -Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne -etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: -- Sinjoro! sinjoro! - -La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis -la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, -kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de -la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion -inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la -manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis -la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn. - -La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, -kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion -scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj -la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj -donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan -riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento? - -La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda -monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la -pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la -travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de -magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa -palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis -luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la -muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; -antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de -statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis -siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, -porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da -marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis -sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la -strato en la internon de la magazeno. - -Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj -floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris -du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili -interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto -havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la -elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis -majstraĵo de industrio kaj de bongusto. - -La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris -virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun -nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La -flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita -de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj -estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ -kiel papero. - -Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la -flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime -de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun -sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo -ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute. - --- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la mastro de la magazeno, -elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da -artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron. - -Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de -la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la -ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis -ŝin per senatenta okulo. - --- Kion vi deziras, sinjorino? -- ripetis sian demandon la mastro; per -longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la -piedoj kaj severe diris plue: - --- Kial vi ne respondas? - -Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke -en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas -en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj -kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la -manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj -bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj. - --- Sinjoro! -- ŝi fine diris, -- bona sinjoro! donu ion por medikamento -por mia malsana infano! - -Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia -penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo. - -La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis -la ŝultrojn. - --- Mia sinjorino! -- li diris seke; -- ĉu vi ne hontas peti almozojn? -Vi estas juna kaj sana, vi povas labori! - -Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la -tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj. - -La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ -unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La -malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi -estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran -aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi -aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu -ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia -brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas -la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, -kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon -mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis -la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? -kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo -tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago -koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto -pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre -povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus -la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ -faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan -manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne -montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. -Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima -malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn -plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin -per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio -li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana, -vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj -tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon. - -Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble -komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj -vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus -laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la -eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo. - -La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, -kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la -morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj -profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano -eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, -vulkano de kolero, envio kaj... avideco. - -De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu -infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, -feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo -ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu -energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en -la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, -tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke -li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, -- fariĝis viktimo de tiuj -kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj? - -Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ -devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne -logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis -senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas -kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo -ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo -ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, -sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente -kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj -instinktoj. Nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti, -tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la -tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas -grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu -homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize -proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu -estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi -kaj elteni ĝi ne povos. - -La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis -en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj -kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de -pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj -nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis. - -La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn -korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis -multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble -intencis enkonduki junan edzinon. - -Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna -okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba -silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la -mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan -de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. -Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias -en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan -riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! -mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, -kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi -estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu -per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis -al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj -maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni! - -La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, -kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, -kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj -maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke -kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn -doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per -bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte -pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de -malbonagoj, mem faras malbonagojn. - --- Sekve, -- diris la aĉetanta sinjoro, -- kvardek kvin spesmilojn por -la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo -kaj.... - -Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, -subite li haltis. - --- Ha! -- li diris, -- mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi -ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen.... - -La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme. - --- Ĉu ĉi tiun? -- li demandis. - --- Ne, tiun, Niobon kun la infanoj... - --- Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero? - --- Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon. - -Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, -li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la -subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de -la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris -mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj. - -La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la -marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa -valoro. - -Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu -staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo -magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie -alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino. - -Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere -rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, -estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio -ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin -naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da -tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis -la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la -faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis -ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! -Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke -ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe -da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; -ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu -kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis -la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da -suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo.... -Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, -ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, -sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis -mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta -interno. - -Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la -paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra -pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako. - -Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en -la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj -grupoj, returnis la vizaĝojn. - --- Kio tio estis? -- demandis la aĉetanta sinjoro. - -La komercisto kuris al la mezo de la magazeno. - --- Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! -- li ekkriis, -- certe -ŝi ion ŝtelis. - -La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo. - --- Efektive, -- li diris kun rideto, rigardante la marmoran -plataĵon, -- ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu -tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas... - --- Ha! kanajla almozulino! -- ekkriis la komercisto. -- Kiel? en mia -magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta! - -Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe. - --- Policisto! -- li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, -- policisto! - --- Kion vi deziras? -- aŭdiĝis voĉo el la strato. - -Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro -sub la strio da lumo fluanta el la magazeno. - --- Tien, -- diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj -montrante per la fingro la straton, -- tien kuris virino, kiu antaŭ -minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn! - --- Kaj en kiun flankon ŝi kuris? - --- En tiun, -- diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, -haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy -Swiat. -- Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel -rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza! - --- Oni devas ŝin kapti! -- kriis la komercisto al la policisto. - --- Kompreneble, sinjoro! -- diris la homo kun la flava lado, saltis -antaŭen kaj kriis laŭte: - --- He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris ŝtelistino! - -La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto -riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al -si tiom da klopodoj. - -La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan. - -Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino -rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en -la direkto al Nowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj -kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi -tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble -bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj -terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo -ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, -ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, -senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos.... - -La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence -rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, -supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan -bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: -kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino! - -Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu -sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en -alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La -virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite -haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn. - -Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, -kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin -de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, -kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis -flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo. - -Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke -mankas al ŝi fortoj -- la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin -super la tero -- sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, -komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian -veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ -elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco -kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi -preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis. - -Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi -renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon -de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi -certe estos kaptita de ili. - -Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da -radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, -preskaŭ neniom. - -Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn -hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu -sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien -ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. -Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj -ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam -tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris -iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo -prezentas distraĵon. - -La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze -de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj -apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj -figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj -ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra -maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed -havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de -supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj -laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura -okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de -ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur -kiuj ruliĝis la radoj. - -Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj -ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj. - -La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi -kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta -sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en -rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos -flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la -rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon -ĉirkaŭen. - -Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de -ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco -apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris -malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. - -Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia -ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto -turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi -turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj -brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. -Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, -longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto -terura, sed subita, fulma. - -Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, -la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento -ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la -liberigonta morto. - -Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo -kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, -etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, -stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma -ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis -kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo -suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble -la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava -lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita -flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin -je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj -lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la -teron. - --- Haltu! haltu! -- eksonis terura krio el la maso. - -Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la -hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj. - --- Haltu! haltu! -- kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La -veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano -la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al -la ĉevaloj, ke ili haltu. - -Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam -deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino. - -Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la -vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj -de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al -senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo. - -La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj -elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la -vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon. - - - -Noto de transskribinto: - -Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi -ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la -originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn -ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi -simile registris. - - - - - -End of the Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa - -*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA *** - -***** This file should be named 61860-0.txt or 61860-0.zip ***** -This and all associated files of various formats will be found in: - http://www.gutenberg.org/6/1/8/6/61860/ - -Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online -Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This -book was produced from images made available by the -HathiTrust Digital Library.) - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive -specific permission. If you do not charge anything for copies of this -eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook -for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, -performances and research. They may be modified and printed and given -away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks -not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the -trademark license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country outside the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you'll have to check the laws of the country where you - are located before using this ebook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm web site -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The -Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm -trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org - - - -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the -mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its -volunteers and employees are scattered throughout numerous -locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt -Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to -date contact information can be found at the Foundation's web site and -official page at www.gutenberg.org/contact - -For additional contact information: - - Dr. Gregory B. Newby - Chief Executive and Director - gbnewby@pglaf.org - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide -spread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our Web site which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. - diff --git a/old/61860-0.zip b/old/61860-0.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index 8ba98e5..0000000 --- a/old/61860-0.zip +++ /dev/null diff --git a/old/61860-h.zip b/old/61860-h.zip Binary files differdeleted file mode 100644 index e834b89..0000000 --- a/old/61860-h.zip +++ /dev/null diff --git a/old/61860-h/61860-h.htm b/old/61860-h/61860-h.htm deleted file mode 100644 index 6226ac6..0000000 --- a/old/61860-h/61860-h.htm +++ /dev/null @@ -1,9602 +0,0 @@ -<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" - "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> -<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> -<head> -<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> -<title>Marta</title> -<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" /> -<style type="text/css"> -<!-- -body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;} -div.titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;} -.small {font-size: smaller;} -h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 1ex;} -hr.long {width: 80%; margin-top: 1.5em; margin-bottom: 1.5em;} -hr.short {width: 20%;} -p.titlehead {font-weight: bold; letter-spacing: 0.5ex; font-size: 220%; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em; text-align: center;} - .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;} - .verse br {display: none;} - span.i0 {display: block; margin-left: 0em;} -.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;} ---> -</style> -</head> -<body> - - -<pre> - -The Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa - -This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most -other parts of the world at no cost and with almost no restrictions -whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of -the Project Gutenberg License included with this eBook or online at -www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have -to check the laws of the country where you are located before using this ebook. - -Title: Marta - -Author: Eliza Orzeszkowa - -Translator: L. L. Zamenhof - -Release Date: April 17, 2020 [EBook #61860] - -Language: Esperanto - -Character set encoding: UTF-8 - -*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA *** - - - - -Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online -Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This -book was produced from images made available by the -HathiTrust Digital Library.) - - - - - - -</pre> - -<div class="titlepage"> -<p style="font-size: 150%;">ELIZA ORZESZKO</p> - -<h1>MARTA</h1> - -<p><span style="font-size: 130%;">Rakonto</span><br /> - -EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO</p> - -<p>tradukis<br /> - <span style="font-size: 130%;"><b>D<sup>ro</sup> L. L. ZAMENHOF</b></span></p> - - -<p style="font-size: 130%;">PARIS</p> - -<p><span style="font-size: 130%;">LIBRAIRIE HACHETTE ET C<sup>ie</sup></span><br /> - -79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79</p> - -<p style="font-size: 110%;">1910</p> - -<p class="small">Droits de traduction et de reproduction réservés.<br /> - Copyright 1910 by Hachette and C<sup>o</sup>.</p> -</div> - -<!-- p.1 --> -<p class="titlehead">MARTA</p> - - -<p>La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La -vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino -estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas -amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, -ĥore konsentas ĉiuj.</p> - -<p>La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn, -amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili -plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de -tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ -averto: vi ne estas en ordo!</p> - -<p>Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli -malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: -ni ne estas en ordo!</p> - -<p>Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas -ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la -recepto.</p> - -<p>Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia -lando (S<sup>ro</sup> Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina») -anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de -tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).</p> - -<p>Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!</p> - -<p>La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, -ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia -honoro.</p><!-- p.2 --> - -<p>Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni -jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la -kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj -reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la -steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas -al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni -sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al -la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ -el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de -Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste? -La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas -kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, -kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj -rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur -akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto -de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale -ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, -tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, -kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj -randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj -balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.</p> - -<p>Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la -sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado -kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam -alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni -konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de -nia dezirego de amo.</p> - -<p>Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj -de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj -feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj -marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro -virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante,<!-- p.3 --> -falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de -malsato....</p> - -<p>Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne -kontraŭ ĉiuj malsanoj.</p> - -<p>Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli -efika?</p> - -<p>Kian?</p> - -<p>Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...</p> - -<hr class="long" /> - -<p>La strato <span lang="pl">Graniczna</span> estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de -Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu -strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al -siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek -maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo -de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.</p> - -<p>Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita -de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la -profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la -larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis -konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj -belaj.</p> - -<p>Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala -vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto -alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, -pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon -de granda malĝojo kaj sufero.</p> - -<p>De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de -la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj -malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la -plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita -loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen<!-- p.4 --> almenaŭ bele kaj -oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj -tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke -da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj -speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, -sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj -de blanka floraĵo.</p> - -<p>Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, -kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili -starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du -ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis -eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis -per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, -ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por -ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, -en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj -okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de -ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. -La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.</p> - -<p>— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — la skribtablo de la -patro!</p> - -<p>La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon -grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan -per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per -longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda -fingreto de la infano.</p> - -<p>— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — ĉu vi vidas tiun grandan -nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio -fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur -la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La -patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La -patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, -nek vin...</p><!-- p.5 --> - -<p>La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton -en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto -alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la -rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia -doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj -larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la -infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, -ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita -paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco -kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el -la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj -morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze -de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du -spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur -la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis -ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis -artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj -kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora -brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la -ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis -per larmoj la okulojn de la infano.</p> - -<p>— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto, — tiuj homoj forprenas -ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi -faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.</p> - -<p>La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte -alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, -belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata -buŝo estis fermita kaj silenta.</p> - -<p>Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. -Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj -per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la<!-- p.6 --> -portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj -malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis -nun scivole elrigardis sur la korton.</p> - -<p>De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo -kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.</p> - -<p>— Sinjorino, — ŝi diris, — mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu -oni devis... jen estas la resto de la mono...</p> - -<p>Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da -monpaperetoj.</p> - -<p>La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.</p> - -<p>— Mi dankas vin, Sonjo, — ŝi diris mallaŭte, — vi estis por mi tre -bona.</p> - -<p>— Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi -servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli -bone, ol ĉe vi.</p> - -<p>Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur -kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino -en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en -siaj blankaj delikataj manplatoj.</p> - -<p>— Kaj nun, Sonjo, — ŝi diris, — adiaŭ....</p> - -<p>— Mi akompanos vin al la nova loĝejo, — rediris la knabino, — mi -tuj vokos veturilon.</p> - -<p>Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano -eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato <span lang="pl">Piwna</span>.</p> - -<p>Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon -malnovan kaj malgajan.</p> - -<p>La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn -kaj la fenestrojn de la domo.</p> - -<p>— Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?</p> - -<p>— Ĉi tie, mia infano, — per mallaŭta voĉo respondis la virino en la -funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la -pordego.</p><!-- p.7 --> - -<p>— Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ -du tagoj.</p> - -<p>— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la pordisto kaj -aldonis: — iru supren, mi tuj malfermos.</p> - -<p>El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita -de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj -lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris -sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino -prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en -funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.</p> - -<p>La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, -sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta -super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, -oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj -blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin -blankigis.</p> - -<p>En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno -por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, -poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita -katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla -reto, parte disŝirita kaj kavigita.</p> - -<p>La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis -malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da -paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.</p> - -<p>La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien -la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.</p> - -<p>La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la -ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri -ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.</p> - -<p>Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; -ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el -la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da<!-- p.8 --> -tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la -ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al -la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi -ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, -tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. -Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno -faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.</p> - -<p>— Jen tiel, — ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante -al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de -la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj -pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos -kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo -estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, -la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.</p> - -<p>Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, -sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ -retenis larmojn.</p> - -<p>— Kaj nun, — ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, — nun, -mia sinjorino, mi devas jam iri!</p> - -<p>La virino en funebra vesto levis la kapon.</p> - -<p>— Vi devas jam iri, Sonjo, — ŝi ripetis, — ĝi estas vero, — ŝi -aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam -vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.</p> - -<p>— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en -la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj -novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj -ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili -hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la -blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la -virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de -la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj<!-- p.9 --> per -ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.</p> - -<p>— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel -terure, tiel malĝoje!</p> - -<p>La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, -premis al sia koro la plorantan infanon.</p> - -<p>— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas -malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por -ili...</p> - -<p>La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian -elastan talion.</p> - -<p>— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta -ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por -kiu mi devas labori...</p> - -<p>— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! -— ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la -manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, -ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.</p> - -<p>Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, -interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la -kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze<!-- orig: obtuzé --> kaj neklare atingadis -la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la -infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto -de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis -la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan -talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj -okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro -de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa -vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, -kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al -ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita -al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la -forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu -malgranda, malforta<!-- p.10 --> ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto -serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi -nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano -de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn -loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per -amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....</p> - -<p>Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la -vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis -por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta -infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis -siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al -ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto -ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la -koro de la patrino.</p> - -<p>La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu -enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.</p> - -<p>Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke -ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.</p> - -<p>Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis -faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua -etaĝo.</p> - -<p>— Kara sinjoro, — diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, — ĉu -vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn -por mia infano?</p> - -<p>La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li -deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:</p> - -<p>— He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio -mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.</p> - -<p>Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. -La vidvino iris pli malsupren.</p> - -<p>— Li ne volis fari al mi komplezon, — ŝi pensis, — ĉar li<!-- p.11 --> divenas, -ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li -portis pezan faskon da ligno.</p> - -<p>Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.</p> - -<p>— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina -voĉo raŭka kaj malagrabla.</p> - -<p>La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto -proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne -rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, -malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj -la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.</p> - -<p>La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.</p> - -<p>— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu -alportus al mi lakton kaj bulkojn?</p> - -<p>La virino pripensis momenton.</p> - -<p>— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ -ne konas.</p> - -<p>— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....</p> - -<p>— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al -vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?</p> - -<p>— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la -pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn -vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la -malgranda pordeto.</p> - -<p>Kelke da<!-- orig: de --> minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion -fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. -Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi -malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.</p> - -<p>Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj -lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da -homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo -da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la -malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj<!-- p.12 --> ekturnis -la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la -murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur -la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la -profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun -mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. -Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi -eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi -de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur -la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en -kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris -sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de -la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, -ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne -kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. -Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis -kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.</p> - -<p>Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu -ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi -estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ -kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj -malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:</p> - -<div class="verse"> -<span class="i0">«Haltu, kara mia, haltu,<br /></span> -<span class="i0">Piedetoj, ne forsaltu.»</span> -</div> - -<p>Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi -ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la -kantanto ekparolis:</p> - -<p>— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom -promenos?</p> - -<p>Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris -en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke -da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, -ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.</p><!-- p.13 --> - -<p>— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — ŝi ekkriis, sed subite ŝi -silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: — panjo, vi denove -ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en -ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.</p> - -<p>La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis -sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro -de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra -timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da -homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun -ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan -fojon en la vivo, — ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen -videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi -rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, -blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:</p> - -<p>— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron -kaj pretigos teon.</p> - -<p>Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la -infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la -korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, -kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi -portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la -preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble -la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena -horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. -La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon -trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, -tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.</p> - -<p>Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun -disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, -ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. -Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke -da profundaj<!-- p.14 --> sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto -leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis -la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj -timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris -mallaŭte:</p> - -<p>— Nova vivo!</p> - -<p>Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, -eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi -komenco de nekonata estonteco.</p> - -<p>Kia do estis ŝia estinteco?</p> - -<hr class="short" /> - -<p>La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, -simpla koncerne la okazintaĵojn.</p> - -<p>Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj -komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco -de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da -hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, -bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj -belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj -kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur -rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj -fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis -puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.</p> - -<p>Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj -balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj -rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de -la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de -la infano.</p> - -<p>La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo -klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze -de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.</p> - -<p>La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, -gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis -tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi -sopiris<!-- p.15 --> longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan -vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco, -esperoj kaj revoj revenis.</p> - -<p>Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte -pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj -ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian -posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon -de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la -sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.</p> - -<p>Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en -unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan -fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. -Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. -La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia -solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed -laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la -edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ -la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis -trankvile.</p> - -<p>La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun -fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de -edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por -ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense -la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, -varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona -voĉo de infano.</p> - -<p>Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino -feliĉe kaj rapide.</p> - -<p>Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan -salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per -ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis -en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por<!-- p.16 --> ĉiu -morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano -Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima -estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en -la nuna momento.</p> - -<p>Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj -laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. -Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en -malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de -la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. -Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, -sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia -materiala ekzistado.</p> - -<p>Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la -suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova -aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur -ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne -en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas -kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj -kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la -sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej -antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed -la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se -lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en -tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, -dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa -sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj -kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; -krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; -krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ -malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas -la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel -longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso -de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, -tiel longe la homo ne disiĝas de si<!-- p.17 --> mem, tiel longe li mem sin -servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en -la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la -komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de -la blinda okazo.</p> - -<p>Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun -estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne -estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia -stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte -aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis -nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj -feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli -ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?</p> - -<p>Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio -renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis -ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, -ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas -prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de -vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?</p> - -<p>Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis -de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi -mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la -estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi -ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ -la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la -enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por -ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.</p> - -<p>Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. -Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj -post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo -de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. -Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi -vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn -de la<!-- p.18 --> kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj -meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia -propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por -ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la -devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.</p> - -<p>Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare -difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, -preskaŭ krei.</p> - -<p>Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj -kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, -posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, -el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur -malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj -okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto -de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, -ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro -trankvileco mi laboros!</p> - -<p>Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta -vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de -la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, -nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super -la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne -atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, -ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed -la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam -nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne -estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la -malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis -plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco -de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.</p> - -<p>Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis -la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en -unu<!-- p.19 --> voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen -plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj -ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj -de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, -bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj -ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu -ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis -al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon -ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie -estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, -kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj -kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel -senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen -leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu -ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? -Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, -kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos -ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili -la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj -regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, -kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? -Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio — ĉu ŝi estos kapabla mem venki la -elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el -ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos -tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, -kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, -kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ -humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto -per malsato?</p> - -<p>En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj -agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, -estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la -freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu<!-- p.20 --> poste, -flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj -kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda -fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj -manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta -tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj -ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale -palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn -pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon -el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun -fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek -sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis -postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, -sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj -senespereco sur ĝi ne estis.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la -deka horo matene estis jam en la urbo.</p> - -<p>Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila -espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis -siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato <span lang="pl">Dluga</span>. Tie -ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis -sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel -estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj -samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la -prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ -malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la -serioza noveco de la situacio.</p> - -<p>Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj -rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, -kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli -profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj -larĝa ŝtuparo.</p> - -<p>Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn -virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj -havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan.<!-- p.21 --> La -dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo -sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu -aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la -tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la -maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe -bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du -virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si -intime.</p> - -<p>— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, — -kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi -diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! -Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por -manĝi....</p> - -<p>— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento -sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malĝoju -tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko....</p> - -<p>— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed -mi ne scias....</p> - -<p>— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion -fari? vi ne havas talenton!</p> - -<p>Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel -okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili -ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra -vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis -ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis -la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun -vizaĝo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble -post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu -nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro -batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu -brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj -kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.</p> - -<p>Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono<!-- p.22 --> -de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du -grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro -staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis -en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.</p> - -<p>En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al -Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, -glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. -Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan -karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj -ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi -per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la -kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble -estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi -senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en -tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian -konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino -inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube -devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. -Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis -komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino -proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin -postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo -de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, -enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de -kontraŭvola senlaboreco.</p> - -<p>Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la -vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj -okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ -estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, -eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta -pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon -de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta -suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis -al iu<!-- p.23 --> pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj -de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.</p> - -<p>— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa -oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.</p> - -<p>— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta -Swicka.</p> - -<p>— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon -kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.</p> - -<p>Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi -direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la -ĉambro.</p> - -<p>Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj -eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble -dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj -okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela -koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn -harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ -la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la -saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la -unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, -ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la -du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis -nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke -ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon -de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem -kaj la sorton, kiu ŝin atendas.</p> - -<p>Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton -da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.</p> - -<p>Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu -havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino -Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la -sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis<!-- p.24 --> unu el la -grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en -Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis -la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el -la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de -kontenteco sur la buŝo.</p> - -<p>— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia -Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni -promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri -Janjo kaj pri mi!</p> - -<p>Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia -kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la -mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.</p> - -<p>Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, -malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da -sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo -de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge -pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis -sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj, -blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj -turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis -sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, -kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; -ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis -per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ -spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de -la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian -rifuĝon kaj kvietiĝon.</p> - -<p>— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france -Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda -maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge -kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis -la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis -mallaŭte:</p><!-- p.25 --> - -<p>— <i lang="fr">Non, Madame, c’est le premier fois que je... je...</i> — Ŝi -interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj -ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.</p> - -<p>— <i lang="fr">J’avais...</i> — ŝi komencis post momento, — <i lang="fr">j’avais la fortune... -mon fils avait le malheur de la perdre....</i></p> - -<p>La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. -La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj -malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino -rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco -ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.</p> - -<p>— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan -filon?</p> - -<p>— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite -rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, -ŝi aldonis: — <i lang="fr">il est mourru par désespoir!</i></p> - -<p>La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per -larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi -ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis -inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto -ektremis sub la antikvamoda manteleto.</p> - -<p>— Ĉu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la -kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca -sciado de la maljunulino.</p> - -<p>— Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu -mi povus jam nun....</p> - -<p>— Nu, eble la germanan lingvon....</p> - -<p>Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.</p> - -<p>— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?</p> - -<p>Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel -seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. -Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. -La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi<!-- p.26 --> -esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu -devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita -vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke -la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon -kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan -kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte -ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide -komencis:</p> - -<p>— <i lang="fr">La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique....</i></p> - -<p>Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa -muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.</p> - -<p>— Mi tre bedaŭras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la -nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...</p> - -<p>Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto -de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la -maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj -manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.</p> - -<p>— Nenian! — ŝi elmurmuretis post momento... — nenian! — ŝi -ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi -mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.</p> - -<p>Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis -per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto -de la seĝo kaj diris mallaŭte:</p> - -<p>— Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...</p> - -<p>— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino -monotone, ĝentile, sed rigide.</p> - -<p>Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur -la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da -senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu -vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. -Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej -rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, -ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...</p><!-- p.27 --> - -<p>Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri -plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj -deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.</p> - -<p>La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj -okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, -ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas -laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam -antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, -turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis -pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur -kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la -unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon -de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis -sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de -plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta -kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto -simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, -kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli -malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj -da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.</p> - -<p>Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble -ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por -ofico de instruistino.</p> - -<p>— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?</p> - -<p>— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ -kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la -profesion de instruistino.</p> - -<p>— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj -lernejoj?</p> - -<p>— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.</p> - -<p>Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta<!-- p.28 --> -parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne -estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn -dekliniĝojn.</p> - -<p>— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?</p> - -<p>Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la -intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, -kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon -pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, -ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas -en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por -edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al -la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi -en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de -klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.</p> - -<p>— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — ŝi diris.</p> - -<p>— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi -havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam -tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi -tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj -eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la -muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma -klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.</p> - -<p>Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata -hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam -prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj -post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la -edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, -kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto -kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de -la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la -postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, -kio povus esti<!-- p.29 --> rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu -simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro -kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi -kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. -Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la -gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj -direktitaj malsupren al la<!-- orig: al --> klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian -knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la -komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino -kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en -sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis -virina voĉo akra kaj penetranta.</p> - -<p>— <i lang="fr">Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle à Varsovie?</i></p> - -<p>Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron -virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en -originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la -profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj -brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj -renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.</p> - -<p>— <i lang="fr">Ah, vous avez du monde, madame!</i> — ŝi ekkriis, — <i lang="fr">continuez, -continuez, je puis attendre!</i></p> - -<p>Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la -dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre -belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante -la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon -sur la vizaĝo de Marta.</p> - -<p>Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova -atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon -de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun -tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!</p> - -<p>Marta komencis ludi. Ŝi ludis <i lang="fr">la Prière d’une vierge</i>. En la -tempo,<!-- p.30 --> kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis -<i lang="fr">la Prière d’une vierge</i>, tiun sentimentalan komponaĵon, kies -tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj -tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la -brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, -senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun <i lang="fr">la -Prière d’une vierge</i>, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la -regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie -rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj -al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la -orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen -tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!</p> - -<p>La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per -tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol -antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite -sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta -sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun -grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; -ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, -ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis -senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj -serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.</p> - -<p>— <i lang="fr">Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là!</i> — ekkriis -la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ -Marta.</p> - -<p>— <i lang="fr">Chut! Mlle Delphine!</i> — diris mallaŭte la mastrino de la -loĝejo.</p> - -<p>Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, -ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi -la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran -impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano -ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la -klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de -laborakirado,<!-- p.31 --> kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub -ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, -sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.</p> - -<p>— Mi devas ekludi pli bone! — ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen -minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen -ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la -komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado -ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.</p> - -<p>— <i lang="fr">Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle -touche faux</i>, — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj -apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.</p> - -<p>— <i lang="fr">Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!</i> — ripetis la -mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.</p> - -<p>Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom -ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta -ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, -al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al -laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn -de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per -senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du -virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.</p> - -<p>— Mi neniam havis talenton por muziko, — ŝi komencis per voĉo -sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, — mi -lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne -havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin -jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.</p> - -<p>Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la -penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi -timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne -kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj -laŭte.</p> - -<p>— <i lang="fr">Eh bien! Mame!</i> — ŝi sin turnis al la mastrino de la -loĝejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam -la grafino alveturos?</p><!-- p.32 --> - -<p>— Post kelke da tagoj.</p> - -<p>— Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?</p> - -<p>— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.</p> - -<p>— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?</p> - -<p>— Absolute certaj.</p> - -<p>— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?</p> - -<p>— Jes.</p> - -<p>— Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por -veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?</p> - -<p>— Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.</p> - -<p>— Bone do, diris la francino leviĝante, — post kelke da tagoj mi -venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. -Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, -mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek -bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. <i lang="fr">Bonjour, Madame.</i></p> - -<p>Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.</p> - -<p>Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, -malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta -la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante -la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la -oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si -malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa -libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas -la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre -simpatia! Se oni al mi promesus kvarcent<!-- orig: kvar cent --> spesmilojn por jaro kaj -permesus havi Janjon ĉe mi....</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman -oficon.</p> - -<p>Zminska meditis momenton.</p> - -<p>— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, -kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke -vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al<!-- p.33 --> -mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne -malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia -muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.</p> - -<p>— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.</p> - -<p>— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por -jaro.</p> - -<p>Marta ne hezitis eĉ unu momenton.</p> - -<p>— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — se oni akceptus min kune -kun mia malgranda filineto.</p> - -<p>La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis -esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.</p> - -<p>— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon....</p> - -<p>— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam -ian malagrablaĵon.</p> - -<p>— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ -la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.</p> - -<p>Marta rigardis la parolantinon kun miro.</p> - -<p>— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus -foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... -kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?</p> - -<p>— Ne, — respondis Zminska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed -ŝi estas fremdlandulino.</p> - -<p>Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan -fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj -ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia -esprimo, kiu kvazaŭ diris: «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi -venas?»</p> - -<p>Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis -najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato <span lang="pl">Graniczna</span>, kie -estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi -ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe -naiveco kaj nenionsciado<!-- p.34 --> de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado -de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino -mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj -sekve nenion scias.... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge -apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne -estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, -sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al -ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte -krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi, -kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu -naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.</p> - -<p>— Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin -lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent -kvindek spesmiloj por jaro.</p> - -<p>— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi -disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn.... Ŝi -estas ĉio, kio restis al mi sur la tero....</p> - -<p>Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed -Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte -sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.</p> - -<p>— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi -al mi lecionojn privatajn....</p> - -<p>— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loĝejo.</p> - -<p>— Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de -geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam -mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, -tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn -sciojn....</p> - -<p>— Ĝi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.</p> - -<p>— Kial, sinjorino?</p> - -<p>— Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj<!-- p.35 --> -oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la -objektoj, pri kiuj vi parolis....</p> - -<p>Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; -ĉi tiu post momenta halto aldonis:</p> - -<p>— Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.</p> - -<p>— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?</p> - -<p>Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ -diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:</p> - -<p>— Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.</p> - -<p>Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi -por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de -la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj -problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj -intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan -impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.</p> - -<p>— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — ŝajnas al mi, ke mi -komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas -instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la -virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la -instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco -de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi -respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed -mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui -la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia -literaturo....</p> - -<p>— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis -Zminska.</p> - -<p>— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al -knaboj, — rimarkigis Marta.</p> - -<p>— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.</p> - -<p>Marta denove enpensiĝis.</p><!-- p.36 --> - -<p>— Sekve, — ŝi diris post momento, — kio do en la regiono de -instruado restas por la virinoj?...</p> - -<p>— La lingvoj, artoj....</p> - -<p>La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska -rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun -ne pensis.</p> - -<p>— Artoj, — ŝi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko... mi -lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.</p> - -<p>— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili -al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko....</p> - -<p>— Kial, sinjorino?</p> - -<p>— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas -laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn -de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla -pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi -por vi unu aŭ du lecionojn....</p> - -<p>— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi -ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la -instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. -Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj -plej elementaj reguloj.</p> - -<p>— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de -pentrado, — diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la -brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la -influo de ĉiam pli turmenta sento.</p> - -<p>— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.</p> - -<p>— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de -la oficejo.</p> - -<p>Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn -en profunda meditado.</p> - -<p>— Pardonu, sinjorino, — ŝi diris post momento, levante sian -vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, -— pardonu<!-- p.37 --> sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. -Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la -interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min -persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, -pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj -neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus -esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto -da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas -demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj -konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... -mi ne povas.... mi ne komprenas....</p> - -<p>Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis -ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj -malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la -rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke -da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la -ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis -la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi -fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu -rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el -la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis -per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj -maltrankvilajn okulojn de Marta.</p> - -<p>— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — ŝi komencis per voĉo malpli -seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, — vi ne estas la unua, kiu -parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, -kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas -ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun -mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne -komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. -Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj -estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al -ĉiu klarigos ilin sufiĉe<!-- p.38 --> la necesaj bataloj, la neeviteblaj -disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel -nokto.</p> - -<p>Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj -trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj -ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia -profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas -bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu -ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis -dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis -klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis -ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: -ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, -precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu -aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo -kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis -ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, -neforpelebla bezono....</p> - -<p>— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino -Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de -mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste -de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. -Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da -jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro -de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos -kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la -homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj -devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi -laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ -grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia -sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado -kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume -ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur -per larmoj kaj spicatan — per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, -virino devas en ia fako de<!-- p.39 --> laboro esti perfekta, per tiu perfekteco -ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu -aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi -ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.</p> - -<p>Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi -aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo -kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian -perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj -mizero?</p> - -<p>Zminska ekridetis mallaŭte.</p> - -<p>— Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj -kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, -tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de -historio, de pentrado k.t.p.?</p> - -<p>— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, -sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de -laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por -aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi -lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da -talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii -en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus -permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li -posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, -krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado -de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?</p> - -<p>Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda -sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri -emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de -kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter -ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia -buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino,<!-- p.40 --> flamigadis -la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu -devas defendi ŝin kontraŭ — morto per malsato!</p> - -<p>Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:</p> - -<p>— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian -respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, -ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.</p> - -<p>Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.</p> - -<p>La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de -la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du -larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. -Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.</p> - -<p>Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, -anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo -volis fini la paroladon kun la juna vidvino.</p> - -<p>— Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; -tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en -la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas -ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista -kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, -sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en -rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas -aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi -supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al -terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ -neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, -kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne -sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, -post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian -sciigon.</p> - -<p>Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo -ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, -ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.</p> - -<p>Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne<!-- p.41 --> -ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman -vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, -ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En -tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.</p> - -<p>En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia -loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, -ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko -kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi -tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis -nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por -semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ -tridek spesmiloj.</p> - -<p>Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta -eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi -sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de -la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan -pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ -antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, -kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio -kune forprenis kvaronon de ŝia havo.</p> - -<p>Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje -ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. -Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian -vizaĝon per kisoj.</p> - -<p>La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur -organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la -pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas -jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis -antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en -la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.</p> - -<p>La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton -tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la<!-- p.42 --> -fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris -konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe -kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis -ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de -la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis -en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per -rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.</p> - -<p>La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur -la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la -malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la -muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, -kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis -siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun -esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus -ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia -malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ -la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed -pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis -soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ -kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en -nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri -si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar -horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la -esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn -al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis -nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de -atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.</p> - -<p>— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel -do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!</p> - -<p>Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu -vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.</p><!-- p.43 --> - -<p>— Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra -kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu -amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn -por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos -semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?</p> - -<p>Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi -deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo -tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite -ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj -paŝoj marŝis de la strato <span lang="pl">Dluga</span> al la strato <span lang="pl">Piwna</span>, de la informa -oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino -estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, -per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, -indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel -indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, -facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj -brilantaj.</p> - -<p>Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta -mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa -ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el -la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, -preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis -la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la -nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. -Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.</p> - -<p>— Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis -diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje -ridetantan buŝon.</p> - -<p>— Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante -per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.</p> - -<p>Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran<!-- p.44 --> -profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, -ke en la ĉambro estas malvarme.</p> - -<p>— Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, -prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da -ligno.</p> - -<p>Janjo eksaltis de ĝojo.</p> - -<p>— Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel -longe ne faris ĝin sur la kameno!</p> - -<p>Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la -nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de -agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon -sur la genuojn.</p> - -<p>— Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas -ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi -al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi -elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus -por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari -fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos -al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi -ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj -gaje....</p> - -<p>Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli -ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska -sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis<!-- orig: riĉevis --> por ŝi lecionon de -franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da -spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi -fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, -kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ -pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia -infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por -la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi -povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.</p> - -<p>Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon<!-- p.45 --> kun -pli bona estonteco en la fino. «Se, — diris Zminska, — en la domo, -en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino -konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn -ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, -sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun -proponis al vi.»</p> - -<p>Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la -interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde -enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla».</p> - -<p>La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la -duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris -forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post -longa tempo momenton da trankvileco.</p> - -<p>En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj -troviĝis ĉe la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. En la bela, bonguste kaj -sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ -juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun -teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan -inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis -la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino -Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara -knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta -sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta -kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne -faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de -siaj gepatroj.</p> - -<p>— Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — -diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino -kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris -apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri -vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi -mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino<!-- p.46 --> -estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, -memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, -kiel ĉe fraŭlino Dupont!</p> - -<p>La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de -libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre -gracie riverencis al sia estonta instruantino.</p> - -<p>En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en -la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ -tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la -fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis -paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo -vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun -densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis -anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis -apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis -tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj -estis turnitaj profile al la pordo.</p> - -<p>La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.</p> - -<p>— La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis -tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia -edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone -de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum -ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj -tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj -instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo -faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, -ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, -ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.</p> - -<p>Marta silente salutis kaj leviĝis.</p> - -<p>— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn — diris -la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la -pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la<!-- p.47 --> leviĝo -de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj -la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia -filino.</p> - -<p>La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en -ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris -granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj -skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la -belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza -mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi -kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.</p> - -<p>Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta -monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis -en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj -malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la -tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova -vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus -aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras -al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ -konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis -kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la -daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, -delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis -iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio -borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa -vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.</p> - -<p>— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola -voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro....</p> - -<p>— Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove -malleviĝis malrapide kaj peze.</p> - -<p>— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu -kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam -ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo<!-- p.48 --> -certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?</p> - -<p>Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.</p> - -<p>— Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj -vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur -la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj -ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la -librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis -kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe -progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis -la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la -kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej -grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj -subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn -okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si -ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi -faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume -foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, -ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la -pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona -vira voĉo:</p> - -<p>— Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.</p> - -<p>Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis -amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia -filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la -pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.</p> - -<p>En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de -ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun -bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La -eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ -interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de -vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice -ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis -eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, -ĉirkaŭ<!-- p.49 --> la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, -ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, -la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam -alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna -gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo -de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom -laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia -tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana -malseriozeco de liaj ridetoj.</p> - -<p>En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de -tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al -la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita -malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la -plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis -ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.</p> - -<p>— Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencaĵo -ĝi estas?</p> - -<p>— Diino! — ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek -la vizaĝesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero -de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.</p> - -<p>Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, -kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono -de facila riproĉo:</p> - -<p>— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!</p> - -<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da -kisoj sur la manon de la mastrino.</p> - -<p>— Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono -kiel antaŭe, — mi estis tiel ravita! ho!</p> - -<p>Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al -la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin -tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.</p><!-- p.50 --> - -<p>— Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, -videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi -rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan -diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la -tuta tago forprenos vian prudenton.</p> - -<p>— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo -kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon....</p> - -<p>Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la -kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.</p> - -<p>— Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de -Jadvinjo?</p> - -<p>— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan -mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...</p> - -<p>— Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?</p> - -<p>— Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita -je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin -malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra -la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj -okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!</p> - -<p>— Aleĉjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi -estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la -edzo....</p> - -<p>— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la -okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli -ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili -estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn -vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.</p> - -<p>— Vi babilas sensencaĵon! — diris Mario, levante la ŝultrojn. — Se -vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta -ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin -por tiu stranga malŝatado de virinoj....</p><!-- p.51 --> - -<p>— Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras -virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo....</p> - -<p>— Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.</p> - -<p>— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li -amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas -tiun forton, tiun fajron, kiu....</p> - -<p>— Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, — interrompis la mastrino jam kun viva -kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la -direkto de via menso kaj koro....</p> - -<p>— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis -la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, -kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; — por bela buŝeto de -virino nenio malpli konvenas ol prediko....</p> - -<p>— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene -ĝis vespere....</p> - -<p>— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: -simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. -Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe -meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.</p> - -<p>— Nu, pli bone, — vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial -en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?</p> - -<p>— Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?</p> - -<p>— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.</p> - -<p>La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj -klinis la kapon sur la bruston.</p> - -<p>— En la oficejo! — li diris mallaŭte, — ho, Marinjo, kiel kruela -do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas -simila al haringo?</p> - -<p>Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la -kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, -kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne -povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.</p><!-- p.52 --> - -<p>Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.</p> - -<p>— Vi ne estas haringo, — ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi -tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, — vi ne -estas haringo, sed vi estas....</p> - -<p>— Mi ne estas haringo! — ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, -kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! -kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne -povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la -barelo....</p> - -<p>— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze -pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante -faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe -pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja -ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, -vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da -kiuj ni sen tio havas jam tro multe....</p> - -<p>Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon -al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:</p> - -<p>— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi -kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en -larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!</p> - -<p>— Aleĉjo! — diris la mastrino leviĝante, — hodiaŭ vi estas ankoraŭ -pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; -iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!</p> - -<p>— Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! <i lang="fr">fi donc! c’est mauvais -genre!</i> La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble -skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en -la kuirejon!</p> - -<p>Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la -forirantan virinon.</p> - -<p>— Fratino! — li ekkriis ankoraŭ unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu -min!</p><!-- p.53 --> - -<p>Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. -Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.</p> - -<p>— Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, -hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin -amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu -min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi -vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! — Dirante ĉion ĉi tion, li -kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis -tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj -plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante -ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri -tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario -Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj -de la kuzo, finis per rideto.</p> - -<p>— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo....</p> - -<p>— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... -la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... -tiras....</p> - -<p>Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe -esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo -de la kabineto.</p> - -<p>— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la -pordo.</p> - -<p>— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, -kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj -de pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la -kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi -prezentos?</p> - -<p>— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.</p> - -<p>— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi<!-- p.54 --> -eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj -perfekteco, knabo bona....</p> - -<p>— Kaj samtempe granda sentaŭgulo!</p> - -<p>Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris -momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti -aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis -antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis -kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la -pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis -la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la -malgranda Jadvinjo:</p> - -<p>— <i lang="fr">L’imparfait du subjonctif!</i> mi forgesis, kiel oni devas -skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas -<i lang="fr">l’imparfait du subjonctif</i>?</p> - -<p>Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de -libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun -ŝi devis doni al sia instruatino.</p> - -<p>— <i lang="fr">Du passé défini de l’indicatif</i>, — diris Marta post momento.</p> - -<p>Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:</p> - -<p>— <i lang="fr">De l’in-di-ca-tif!</i> kia anĝela voĉeto!</p> - -<p>En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis -okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove -aŭdi:</p> - -<p>— <i lang="fr">Batau!</i> mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas <i lang="fr">bateau</i>. -<i>E-a-u</i> aŭ <i>a-u</i>?</p> - -<p>Estis nenia respondo, la instruistino silentis.</p> - -<p>— Ho! — diris Aleĉjo al si mem<!-- orig: men -->, — iel malfacile iras la afero ĉe -mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu -malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!</p> - -<p>Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe -la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman -kaj multemovan straton, li ekkriis:</p><!-- p.55 --> - -<p>— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi -kuras, flugas, rapidas!</p> - -<p>Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per -forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la -salonon.</p> - -<p>— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, -— kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?</p> - -<p>— Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la -juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi iris al la placo de -Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie -nepre esti kun ŝi....</p> - -<p>— Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, -se vi ŝin ne prizorgos?...</p> - -<p>— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la -vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon....</p> - -<p>La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.</p> - -<p>Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la -mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, -kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la -malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia -forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj -servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj -paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo -sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi -respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la -patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.</p> - -<p>— Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia -malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne -kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni -ne donis al vi laboron.</p> - -<p>Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis<!-- p.56 --> -reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo -de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj -maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis -vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel -profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka -tempo tamen Marta leviĝis.</p> - -<p>— Ne, — ŝi diris mallaŭte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas -lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — ŝi diris plue, kaj post -momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el -ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la -urbon.</p> - -<p>Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca -gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la -franca literaturo.</p> - -<p>Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, -kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la -frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de -la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de -unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis -antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel -labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble -iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan -forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la -daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi -al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, -laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade -kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita -febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke -la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco -kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la -povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi -longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis<!-- p.57 --> en la febro, lacigis -la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo -nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de -turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam -mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de -ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin -mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni -riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo -de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej -varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la -volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la -misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj -de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo -saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en -sin tion, kion oni enŝutas en ilin.</p> - -<p>Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian -analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine -ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, -kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj -ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas -en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!</p> - -<p>Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, -bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj -murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis -aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu -kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon -potencan, nekonatan, senfundan.</p> - -<p>Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de -la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj -harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, -kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu -libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj -estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj<!-- p.58 --> finiĝoj, signoj, -ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la -verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de -la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta -ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis -tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj -sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.</p> - -<p>Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la -ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo -signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta -komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj -ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan -tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe -kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi -ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.</p> - -<p>Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago -ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion -ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado -alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito -kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la -manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super -la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj -paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis -en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen -la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!</p> - -<p>— Tempon! tempon! — ofte kriadis en la penso la juna virino, -kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da -paĝoj ĉiusemajne. — Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ -almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...</p> - -<p>Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia -senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato, -malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan<!-- p.59 --> -propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al -ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da -jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el -ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino -komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis -jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...</p> - -<p>Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna -vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato -<span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam -ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco -aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte -eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn -vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian -instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed -el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis -ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam -tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron -de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia -instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol -ŝi!</p> - -<p>Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia -lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis -en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis -sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu -tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco -estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.</p> - -<p>— Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en -tiel malgajan humoron? — eksonis vira voĉo apud la fenestro.</p> - -<p>Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.</p> - -<p>— Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi -konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj -ŝercoj....</p><!-- p.60 --> - -<p>— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu -li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; — kia soleneco de parolado! -Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de -mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda -Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne -sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... — La juna homo faris tiujn demandojn kun -sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, -leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de -minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, -ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.</p> - -<p>— Ne, — li diris post momento, — ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto -de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj -de io grava... kio estas....</p> - -<p>La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. -Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia -buŝo.</p> - -<p>— Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, — kio estas, -kio vin tiel afliktas? diru....</p> - -<p>En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego -bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis -lin amike.</p> - -<p>— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin -sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki -viajn ŝercojn.</p> - -<p>Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.</p> - -<p>— Parolu kuraĝe, mia fratino! — li diris, — mi aŭskultos vin -kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, -kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona -anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por -ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon -parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se -al Jadvinjo ekdoloris la nazeto<!-- p.61 --> aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos -ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu -vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros -per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras -per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la -infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj -muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas -sango tiu sama kiel via!</p> - -<p>Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo -kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj -rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora -sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, -ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la -manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn -jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis -en la vejnoj de ili ambaŭ.</p> - -<p>— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris -post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur -mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej -proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en -la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....</p> - -<p>— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank’ al Dio! mi -spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....</p> - -<p>— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....</p> - -<p>— Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun -interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en -sonĝo la formortintan edzon? ĉu....</p> - -<p>— Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli -malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble -nenion povoscias....</p> - -<p>Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.</p><!-- p.62 --> - -<p>— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! <i lang="fr">beau -malheur ma foi!</i> Tia juna kaj bela....</p> - -<p>Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis -kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn -antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi -estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta -momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris -ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, -en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en -siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj -kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco -malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun -iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek -ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.</p> - -<p>Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi -decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian -paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de -ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la -mastrino de la loĝejo.</p> - -<p>— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro -de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.</p> - -<p>— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma -voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj -mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu -instrui vian filinon, sinjorino....</p> - -<p>Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. -La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis -al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi -jam de longe pensis.</p> - -<p>— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, -sinjorino?</p><!-- p.63 --> - -<p>— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, — ĉar mi ne scias -instrui.</p> - -<p>Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn -vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per -esprimo de premanta honto.</p> - -<p>— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi -komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj -aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial -mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj -panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan -lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi -parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke -bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi -neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun -mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj, -supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili -forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis -lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino -Jadvigo povoscias multe pli ol mi....</p> - -<p>Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn -fortojn.</p> - -<p>— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — ŝi -diris, — tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni -ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi -kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi -diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas -de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj -fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri -tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke -krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....</p> - -<p>Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis -ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi -diris:</p><!-- p.64 --> - -<p>— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras -pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi -de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas -konatojn, rilatojn....</p> - -<p>— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego -estas ricevi la eblon labori....</p> - -<p>— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la -mastrino.</p> - -<p>Marta longe silentis.</p> - -<p>— Mi ne scias, — ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, — mi ne scias, -kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis -profunda humiliĝo.</p> - -<p>— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj -ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia -filino.</p> - -<p>Marta neante skuis la kapon.</p> - -<p>— Ne, sinjorino, — ŝi diris, — en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble -pli malforta, ol en la franca lingvo.</p> - -<p>Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj -manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo -de konsilo kaj helpo.</p> - -<p>— Eble, — ŝi diris post momento, — eble vi laboris almenaŭ iom -en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile -progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....</p> - -<p>— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de -la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ -nenio....</p> - -<p>Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:</p> - -<p>— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de -desegnado....</p> - -<p>Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.</p> - -<p>— Kun ĉi tio, — ŝi diris, — estas plej malfacile... malmulte da<!-- p.65 --> -homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin -viroj.... Jam tia estas la kutimo.</p> - -<p>— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas -al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, -kiun vi montris rilate min.</p> - -<p>Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi -kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis -ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de -la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun -vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun -sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu -eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la -salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, -kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura -kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi -la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia -propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia -propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin -atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario -ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, -ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam -ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis -nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis -malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ -seriozan.</p> - -<p>— Marinjo! — diris mallaŭte la juna homo, — via edzo laboras ĉe -unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias -desegni....</p> - -<p>Mario ekplaŭdis per la manoj.</p> - -<p>— Vi estas prava, — ŝi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...</p> - -<p>— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara<!-- p.66 --> -vigleco, — ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....</p> - -<p>— Kaj mia edzo estas en la kunsido....</p> - -<p>— En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....</p> - -<p>— Mi tuj skribos al mia edzo....</p> - -<p>— He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj -mi elvokos Adamon el la kunsido....</p> - -<p>— Iru, iru, Aleĉjo....</p> - -<p>— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis -la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon -ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, -li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la -ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon — mi kuras, flugas, -rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel -same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la -junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.</p> - -<p>Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas -bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per -la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La -juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la -vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi -tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en -tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ -kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi -estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti -ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, -kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem -bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin -malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun -Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis -simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke -ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis -tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia -persona kaj homa indeco,<!-- p.67 --> kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon -por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj -koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti -al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam -naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de -danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj -diri:</p> - -<p>— Mi esperas, ke mi mem min helpos.</p> - -<p>Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna -virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne -submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo -klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de -ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos -min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskiĝanta konscio -de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en -ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — ŝi -pensis. — Se mi ne havus infanon!</p> - -<p>— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi -vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por -trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?</p> - -<p>Marta meditis dum momento.</p> - -<p>— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por -informiĝi.</p> - -<p>En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo -trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin -hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin -timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ -ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, -nedifiniteco de la situacio.</p> - -<p>Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi -eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta -amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin -turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da -simpatio,<!-- p.68 --> pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa -estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por -la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la -sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de -ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj -honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. -Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ -erarecon de tiu ŝia opinio.</p> - -<p>Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris -adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al -la koverto kun la lilikoloraj randoj.</p> - -<p>— Sinjorino, — ŝi diris iom nekuraĝe, — jen estas la ŝuldo, kiun mi -havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.</p> - -<p>Marta ne etendis la manon.</p> - -<p>— Vi nenion ŝuldas al mi, — ŝi diris, — ĉar mi absolute nenion -lernigis al via filino.</p> - -<p>Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis -ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi -foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo -forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni -proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, -krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, -ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en -la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia -ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis -sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; -kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi -apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu -estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la -du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin -al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, -kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, -ĉar la provizo<!-- p.69 --> da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia -pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin -nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon -aliformigas en timegon, — tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia -mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, -ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj -interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La -fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed -en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.</p> - -<p>— Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?</p> - -<p>Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, -novan streĉiĝon de la momente falinta energio. — Ŝajnas al mi, — ŝi -diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al -mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis -en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se -oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! -Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el -miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro -kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min -humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, -ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur -teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!</p> - -<p>Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan -tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de -la loĝejo de la domadministranto.</p> - -<p>La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita -kaj komforte aranĝita.</p> - -<p>— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en -kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.</p> - -<p>— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj -samtempe demanda.</p><!-- p.70 --> - -<p>— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti -tiun pagon....</p> - -<p>La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj -sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, -li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn -de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li -rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post -minuta medito:</p> - -<p>— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi -okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos -rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi -ripetiĝus....</p> - -<p>— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, -kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.</p> - -<p>La administranto silente salutis.</p> - -<p>Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. -Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn -aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el -la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin -ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri -si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, -kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, -kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj -pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj -ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed -la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita -ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.</p> - -<p>Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, -aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.</p> - -<p>— Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — ŝi -pensis, — kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma -manĝo!</p><!-- p.71 --> - -<p>Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos -manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita -de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa -viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ -forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita -ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso -pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi -estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan -salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj -estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom -tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti -por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan -abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.</p> - -<p>— Ili ekzistas por maljunuloj, — ŝi pensis, — por malsanuloj, -kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj -absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas -juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi -eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en -unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? -Neniam! — ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian -monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la -faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.</p> - -<p>— Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj -por Janjo, — ŝi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi -laboron....</p> - -<p>La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, estis -efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la -malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.</p> - -<p>Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu -la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj -ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej -multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita -kaj<!-- p.72 --> alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto -kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia -peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski -estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado -de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de -malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi -donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la -juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla -ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis -la fervorecon de lia penado.</p> - -<p>La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.</p> - -<p>Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis -vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de -kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ -malakcepto de ŝia peto.</p> - -<p>Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de -la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de -Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu -ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre -malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, -krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, -maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la -urbon, Marta iris sur la straton <span lang="pl">Dluga</span> kaj vizitis la oficejon de -informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli -oficiale, ol antaŭe.</p> - -<p>— Mi aŭdis, — ŝi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de -gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel -ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la -reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.</p> - -<p>Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la -vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon -kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:</p><!-- p.73 --> - -<p>— Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....</p> - -<p>— La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, -— interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompiĝas per mia -vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....</p> - -<p>— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — ĉar mi eraris -pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe -jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero -koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi -la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu -mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?</p> - -<p>La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.</p> - -<p>— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas -multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — ŝi respondis post -momento kun iom da ironio en la voĉo. — La konkurado estas grandega, -sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek -spesdekoj por horo....</p> - -<p>— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.</p> - -<p>— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion -al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri -kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.</p> - -<p>Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente -ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, -eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de -kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie -estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, -malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ -du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:</p> - -<p>«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri -sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian -neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis -nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu<!-- p.74 --> -fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj -kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj -kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed -tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia -sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama -nesufiĉa provizo en la kapo, — pri serioza kunsento de la flanko de -la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.</p> - -<p>Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide -finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ -ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, -konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin -kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre -longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus -akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.</p> - -<p>Irante de la strato <span lang="pl">Dluga</span> al la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, Marta havis -nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne -konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la -enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj -diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de -la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo -al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...</p> - -<p>Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre -kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:</p> - -<p>— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ -kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas -skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. -Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via -laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri -pluaj mendoj.</p> - -<p>Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra<!-- p.75 --> multego -da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de -la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu -sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ -ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj, -kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron -virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la -branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj, -vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post -la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj -malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu -el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita -mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan -artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj -fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina -figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj -finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la -plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de -la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, — ĉio portis sur si -la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis -la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj -divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis -tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante -ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la -artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta -sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu -aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta -harmonio.</p> - -<p>Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la -atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco -de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la -kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, -el<!-- p.76 --> la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la -petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la -densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian -bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ -iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza -piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj -al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de -bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama -hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj -de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian -malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!</p> - -<p>Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de -patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne -kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj -kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter -misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado -de la patrina koro!</p> - -<p>Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun -vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita -ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn -altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, -kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba -konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, -solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. -Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la -ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita -pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, -simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... -En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de -malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo -tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj -kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la<!-- p.77 --> malfacila, -tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de -rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la -mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en -la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun -profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis: -fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj -ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la -morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia -infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj -ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per -vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu -bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco -kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj -de la soleca ĉambreto.</p> - -<p>Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, -ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis -en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed -ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de -ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia -koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ -sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj -kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, -ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu -skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura -turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj -amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos -parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun -volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia -vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj -malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan -vizaĝeton.</p> - -<p>— Panjo! — ŝi diris per ĝema voĉo, — kiel malvarme estas ĉi tie -hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!</p><!-- p.78 --> - -<p>Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en -siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, -al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en -la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon -pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, -genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj -per voĉo preskaŭ tute libera diris:</p> - -<p>— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ -finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel -belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?</p> - -<p>Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la -malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo -per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la -patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj -kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan -profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, -Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega -desegnisto.</p> - -<p>Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la -ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, -sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de -ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de -fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj -kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon -de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de -la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, -lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la -esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur -ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis -ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu -parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris -per<!-- p.79 --> strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed -ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn -vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ -ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.</p> - -<p>Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun -belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble -povos... mi devas povi....</p> - -<p>Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis -ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro -kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu -troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon -kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de -Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano -iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la -artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn -fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon -de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, -la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj -vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la -konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, -kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la -malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna -radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis -nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo -ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta -nenion vidis kaj nenion aŭdis.</p> - -<p>De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom -rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi -diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian -okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda -pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la -arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan<!-- p.80 --> -taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi -ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian -laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam -ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia -kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin -de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro -turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo -kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo -fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta -kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis<!-- orig: ĉeŝis --> -labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj -ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis -ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, -denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne -perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al -la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem -kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis -laboro, varmigis espero.</p> - -<p>Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies -enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj -de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson -kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn -fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe -ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu -senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de -la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas -kapabla!...</p> - -<p>Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? — pensis Marta kelke da tagoj -poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj -Rudzinski.</p> - -<p>Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis -definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la -morgaŭa<!-- p.81 --> tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu -kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la -artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi -faris.</p> - -<p>— Venu postmorgaŭ matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo -alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.</p> - -<p>Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono -renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi -brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj -finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun -vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per -movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al -ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la -okulojn kaj silentis momenton.</p> - -<p>Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la -mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun -mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por -ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota -interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski -unua interrompis la silenton....</p> - -<p>— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu -alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis -la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....</p> - -<p>Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla -malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento -sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por -kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu -ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, -kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, -kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj -el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj -vizaĝesprimo<!-- p.82 --> de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj -povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:</p> - -<p>— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas -kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn -oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena -nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj -disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por -homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun -kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado -pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, -ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis -tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio -ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante -sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon -de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu -rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, -el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun -oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe -naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. -Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran -artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke -talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas -forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu -en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, -ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, -talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via -laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....</p> - -<p>— Adamo! — eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.</p> - -<p>Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe -kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de -peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj -maltrankvileco.<!-- p.83 --> Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi -levis la kapon kaj diris per firma voĉo:</p> - -<p>— Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis -nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, -kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli -malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li -venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si -mem....</p> - -<p>Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo -Rudzinski, kiu parolis plue:</p> - -<p>— La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras -por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco -sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da -agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la -vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, -posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, -kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, -ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en -salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, -spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj -kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen -flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon -en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom -aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de -la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi -sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito -tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj -nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi -sekvaĵo kompleta; nefarinde<!-- orig: ne farinde -->, ĉar tio, kio faras al la mondo -servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de -la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas -ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista -diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne<!-- p.84 --> havas eĉ la -plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, -konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, -regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco -estas amuzilo de la vivo, — nur artismo povas esti por ĝi ŝtona -starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la -ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel -same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas -tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej -grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi -tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado -staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel -aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia -al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la -arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa -laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn -kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li -posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas -ne sole diletanto, sed artisto.</p> - -<p>Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte -salutante Martan, diris plue:</p> - -<p>— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis -limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, -ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian -laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi -tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la -bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe -korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la -karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino -estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj -trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis -al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu -nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas -la movojn de la<!-- p.85 --> estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la -karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta -ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel -lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj -malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la -artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas -preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas -por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra -strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis -ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu -detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko -de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis -al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en -via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la -tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi -bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, -mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas -nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli -fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la -eblon....</p> - -<p>Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj -diris mallaŭte:</p> - -<p>— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon -por tio, — ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton -senparole kun okuloj mallevitaj.</p> - -<p>Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da -admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, -svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da -vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de -tempo necesa por lernado.</p> - -<p>Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino -certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, -elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan<!-- p.86 --> -esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de -necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo -falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis -tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis<!-- orig: ekkris -->, eĉ ne -ekĝemis.</p> - -<p>Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn -de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis -ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi -staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis -ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en -ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia -propra senkapableco.</p> - -<p>Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj -volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da -konado de si mem, por ĉesi esperi....</p> - -<p>Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; -estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, -li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ -al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed -lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj -manoj, diris rapide:</p> - -<p>— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile -akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon -ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi -ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, -kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne -estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas -akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....</p> - -<p>Marta subite levis la okulojn al la parolantino.</p> - -<p>— Jes, — ŝi vivece interrompis, — jes, jes....</p> - -<p>Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, -ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio -ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.</p><!-- p.87 --> - -<p>— Jes, — ŝi ripetis post momento per forta voĉo. — La malriĉeco kaj -bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la -unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis -kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion -elportis el ĝi<!-- orig: gi -->....</p> - -<p>— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se -ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni -ĝian tutan terurecon!...</p> - -<p>Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian -kortuŝitecon, turnis sin al Marta.</p> - -<p>— Ni parolu pri vi, — ŝi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi -provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne -perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista -montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne -prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de -virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis -kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas -pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de -silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en -edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, -tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno -bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ -plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi -en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj -komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu -vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi -la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en -la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por -plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli -krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos -kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi -petos, admoninklinigos....</p><!-- p.88 --> - -<p>Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu -sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de -la strato <span lang="pl">Senatorska</span>. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn -vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun -livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.</p> - -<p>La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam -eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa -tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj -kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.</p> - -<p>— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario -Rudzinska; — ĉu ŝi estas hejme?</p> - -<p>— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova -saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.</p> - -<p>Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj -almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj -etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.</p> - -<p>— Eliris, sed baldaŭ revenos, — oni respondis de supre.</p> - -<p>La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime -de la pordo.</p> - -<p>— Volu sidiĝi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan -kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aŭ, — li diris -plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de -tapiŝo, — eble supren....</p> - -<p>— Ni atendos ĉi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun -la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. — Ni povus -iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia -loĝejo, — diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, — sed ŝajnas -al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la -magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas -komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.</p> - -<p>La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la -profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok<!-- p.89 --> -homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, -kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa -susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj -de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita -de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj -aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per -atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj -antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis -kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu -ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas -samtempe <em>ĉiajn</em> poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, -saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, -disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de -plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, -eĉ de<!-- orig: de de --> la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi -tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe -malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie -meritis apartan atenton.</p> - -<p>Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo -de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena -malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al -la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas -esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ -vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon -kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per -laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado -de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj -kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj -estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne -tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco -de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco -plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, -kiuj<!-- p.90 --> kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj -barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per -kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj -gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn -fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi -per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj -brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia -kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita -virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun -la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj -la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.</p> - -<p>— Koloro <i lang="fr">Mexique</i> kun blankaj floraĵoj! — diris unu el tiuj -junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj -virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.</p> - -<p>— Eble la sinjorinoj preferos <i lang="fr">Mexique pur!</i> — kriis alia.</p> - -<p>— Aŭ <i lang="fr">gros-grains, vert de mer!</i> ĝi estas la lasta modo....</p> - -<p>— Jen estas puntoj <i>Cluny</i> por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — -eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.</p> - -<p>— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....</p> - -<p>— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro <i lang="fr">voyant</i>? Jen -estas alia kun nigra floraĵo.</p> - -<p>— <i lang="fr">Bordeaux couleur sur couleur!</i> Vi deziras ion pli malpezan?</p> - -<p>— <i lang="fr">Mozambique! sultan!</i> korpokoloro! Bonega por brunulinoj!</p> - -<p>— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ -vertikalaj?</p> - -<p>— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto -bonega! tre <i lang="fr">voyant!</i></p> - -<p>— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!</p> - -<p>— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!</p> - -<p>— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj -<i lang="fr">dentelés</i> kaj <i lang="fr">unis</i>; kiujn vi preferas?</p><!-- p.91 --> - -<p>— Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? -dek kvin<!-- orig: dekkvin -->! ne! dudek?</p> - -<p>— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! -ĉu por papilio?</p> - -<p>— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan -nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?</p> - -<p>Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la -kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel -diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute -neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili -per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj -ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis -el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn -kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, — oni eĉ ne povus diveni, -ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, -papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo -kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, -povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza -forto, serioza pensado kaj serioza laborado.</p> - -<p>— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa voĉo, -eliranta el la aperturo de la tubo.</p> - -<p>Mario Rudzinska rapide leviĝis.</p> - -<p>— Atendu ĉi tie momenton, — ŝi diris al Marta, — mi parolos antaŭe -mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de -ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi -esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.</p> - -<p>Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado -kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa -tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi -okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis -plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej -elokventaj.</p><!-- p.92 --> - -<p>Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola -tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj -ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, -en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide -ŝoviĝanta sur la pargeto.</p> - -<p>— <i lang="fr">Ha! c’est vous Marie!</i> — ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, -tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj -ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. — Sidiĝu do, mia kara, -sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam -estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj -via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe -laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras -jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi -bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, -Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al -vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis -kun vi en la edukejo!</p> - -<p>La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca -hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj -trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de -nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, -preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de -Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per -multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario -interrompis ŝian parolon.</p> - -<p>— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi -mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, -komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!</p> - -<p>— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! -diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! -Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....</p> - -<p>— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris<!-- p.93 --> -ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: — mi ekkonis antaŭ -nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas....</p> - -<p>— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa -magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne -trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, -kiuj suferas!</p> - -<p>Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, -elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi -ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.</p> - -<p>— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu -mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi -deziras kaj serĉas laboron....</p> - -<p>— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn -brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?</p> - -<p>— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze -respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, -ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: — al vi, Evelino, -mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.</p> - -<p>— Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?</p> - -<p>— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.</p> - -<p>La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. -Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.</p> - -<p>— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble -konfuzite, — tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj -koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....</p> - -<p>— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo -estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la -aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi -ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da -energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....</p> - -<p>Evelino ne lasis ŝin fini.</p> - -<p>— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi<!-- p.94 --> -vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita -preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis -tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas -absolute neplenumebla, absolute... absolute.</p> - -<p>— Kial? kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis -al ŝi Evelino.</p> - -<p>La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.</p> - -<p>— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam -okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.</p> - -<p>— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu -estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj -ferajn bastonojn, por....</p> - -<p>— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara -Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri -via «kial»?</p> - -<p>— Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn -proprajn agojn?</p> - -<p>— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi -apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva -kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, -ke... estas tia kutimo.</p> - -<p>— Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne -sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka -nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed -ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ -cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.</p> - -<p>La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide -trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris -sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris -postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de -embaraso....</p><!-- p.95 --> - -<p>— Vi alpremas min al la muro! — ŝi ekkriis, starante antaŭ -Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed -mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko -ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.</p> - -<p>Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.</p> - -<p>— Vi eraras, Evelino, — ŝi diris, — aŭ vi parolas denove malsincere; -tio ne povas esti....</p> - -<p>— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj -komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, -aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....</p> - -<p>Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta -estis la lasta.</p> - -<p>— Sed tio estas ja abomenaĵo! — ŝi ekkriis, — se vi diras la veron, -mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....</p> - -<p>— Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi -konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi -min interesas....</p> - -<p>— Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? — interrompis denove -Mario, — ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel -vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed -certege malbona....</p> - -<p>La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj -rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....</p> - -<p>En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en -tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.</p> - -<p>— Kiel? — ŝi diris malrapide, — ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi -devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj -infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj, -povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, -industriistoj, devas esti praktikaj....</p><!-- p.96 --> - -<p>— Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, -devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj -devoj? — demandis Mario.</p> - -<p>— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova -ekflamiĝo, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la -plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....</p> - -<p>— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj -monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri -almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj, -en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio -celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.</p> - -<p>Evelino sindevige ekridetis.</p> - -<p>— Mia kara, — ŝi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj -apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, -verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado... -kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, -koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino, -de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco -de nia entrepreno....</p> - -<p>— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini -vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre -suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti -vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj -komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas -pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....</p> - -<p>Evelino forte ekridis.</p> - -<p>— Mi tion scias! — ŝi diris, ridegante senhalte.</p> - -<p>— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus -al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn -manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio -ili aspektus multe pli konvene....</p> - -<p>— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, ĉiam ridegante.</p><!-- p.97 --> - -<p>— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj -havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....</p> - -<p>Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda -seriozeco.</p> - -<p>— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon -kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja -estas patroj de familioj....</p> - -<p>Nun Mario ekridetis.</p> - -<p>— Mia kara, — ŝi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de -kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento -tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble -neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas -esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas -infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min -trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, -kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado -ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj -priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj -vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne -restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus -la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona -direktado de la malpli aĝaj gefratoj?</p> - -<p>Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis -al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al -ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la -interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis -ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la -esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan -respondon.</p> - -<p>— Cetere eĉ krom tiuj motivoj, — ŝi diris, levante la okulojn, — ĉu -vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino -certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama<!-- p.98 --> tablo kun -kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de -okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?</p> - -<p>— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj -cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, -difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke -tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la -personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, -havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita -per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem -konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, -kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, -kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn -elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta -penso aperus en ŝia kapo....</p> - -<p>— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per -nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel -facilanimaj....</p> - -<p>— Ĝi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan -koleginon, — sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona -kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al -vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas <em>nun</em> nek -facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ -almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun -baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, -kia ŝi fariĝos en la estonteco.</p> - -<p>— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la -magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin -interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco, -de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi -posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun -akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne -permesas<!-- p.99 --> eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?</p> - -<p>Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la -malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la -instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de -Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio -armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».</p> - -<p>Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la -momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.</p> - -<p>— Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas -per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj -mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en -efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: -alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita -ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita, -unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno -aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese, -ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu -horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj -reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas -fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas -plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas -koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, -kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al -kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj -ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la -prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo -tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de -la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj -de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri -ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj -kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas -sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili -kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn<!-- p.100 --> ridindaj ili -ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la -posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu -pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis -anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, -mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke -ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco -de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas -la socio de la aĉetantoj.</p> - -<p>La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo -sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska -staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo, -kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.</p> - -<p>— Nu, diru al mi, kara Mario, — ŝi diris, — diru al mi sincere: ĉu -vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, -lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi -garantiis, ke ŝi estas honesta?</p> - -<p>— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii -ne povas.</p> - -<p>— Kaj nun, — ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de -la magazeno, — diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, -povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro -filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en -niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per -tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de -niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?</p> - -<p>— Certe ne, — elbalbutis Mario.</p> - -<p>— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro -tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj -virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas -bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la -kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj -avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia -flanko la<!-- p.101 --> senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj -malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam -la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone -preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi -foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi -elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion -sur ambaŭ vangoj.</p> - -<p>La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis -la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta -prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra -parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia -malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn -okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da -sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la -brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo, -kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, — ne -faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne -akceptis... estas ja vero....</p> - -<p>Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. -Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la -strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta -malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion -profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj -de la trotuaro.</p> - -<p>— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min -doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko -baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia -flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun -havas la laborantaj virinoj....</p> - -<p>— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaŭte, — oni<!-- p.102 --> min tie -ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas -konfidon....</p> - -<p>— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — -eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....</p> - -<p>Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en -kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi -varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, -dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.</p> - -<p>Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide -retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario -Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun -lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de -ŝi.</p> - -<p>Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al -flama ruĝo.</p> - -<p>— Almozo! — ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata -ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri -en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese -fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi -volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol -ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la -kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi ekkriis.</p> - -<p>Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la -strata bruo.</p> - -<p>La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la -strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, -kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj -paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli -malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom -multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble -okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis -la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis<!-- p.103 --> en la -mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj, -kaj ĉe la angulo de la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span> ŝi haltis. Ŝi haltis, -kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al -angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin -al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.</p> - -<p>Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi, -kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de -nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj -dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne -akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la -timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra -parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de -malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan -profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la -kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi -petegis pli abundan nutradon....</p> - -<p>Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam -pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis -tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis -tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj, -estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.</p> - -<p>Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis -gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. -La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton -de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan -manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis -jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, -kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, -kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la -fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la -flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo, -la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka -frunto.</p><!-- p.104 --> - -<p>Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro -kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto, -kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro, -reflektita en la spegulo de ŝia imago.</p> - -<p>— Ĝi estas do vi, — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu -naskiĝis el ŝia propra spirito, — ĝi estas do vi, tiu sama virino, -kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros, -ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la -homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la -momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la -profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via -infano?</p> - -<p>La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata -de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la -manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! -mi ne povoscias!</p> - -<p>— Ho, malkapabla estaĵo! — ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas -do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa, -ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel -malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan -kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu -vi povas do nun estimi vin mem?</p> - -<p>La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian -vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.</p> - -<p>El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis -larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si -la vizaĝon.</p> - -<p>— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la -seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj -kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi -malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj -ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj -manojn.<!-- p.105 --> Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke -da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo -bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la -varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris -al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon....</p> - -<p>Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis -la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la -seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon -kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono -brilis per steloj.</p> - -<p>— Dio! — ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, — donu al mi lokon sur la tero! -almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune -kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon -devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu -la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!</p> - -<p>Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis -sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? -Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek -laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui -malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi -kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon -per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne -flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema -kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?</p> - -<p>Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin -turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun -trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn -kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble -ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu -tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo -de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika<!-- p.106 --> -potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de -la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?</p> - -<p>En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente -ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la -ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis -apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.</p> - -<p>La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris -en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ -la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da -papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj -malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare -aĉetadis la objektojn por sia tualeto.</p> - -<p>Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el -la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre -agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre -afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro -vidis ŝin denove en sia magazeno.</p> - -<p>— Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la -magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan -rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: — Mia -Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone -sinjoron Swicki!</p> - -<p>Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono -de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia -koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi -stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj -rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris -antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti -diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti -de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.</p> - -<p>Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj -lipoj ŝi perforte aperigis rideton.</p><!-- p.107 --> - -<p>— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone -komprenis la signifon de viaj vortoj.</p> - -<p>— Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?</p> - -<p>La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis -mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de -afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, -poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris -tre ĝentile:</p> - -<p>— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la -afero.</p> - -<p>La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda -ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis -ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da -ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn -kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo -de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis -klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, -kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj -da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj -tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj -estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur -unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; -ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, -faris al ŝi ĝentilan saluton.</p> - -<p>La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la -tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento -estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.</p> - -<p>— Fraŭlino Bronislavo! — ŝi diris, — ĉi tiu sinjorino deziras labori -ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. -Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus -por ni tre utila.</p> - -<p>La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble -okupis<!-- p.108 --> la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis -kaj alproksimiĝis al la tablo.</p> - -<p>— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino -Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro -kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu -estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas -necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro -malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.</p> - -<p>— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — -mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun -deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi -povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla -por ni.</p> - -<p>Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.</p> - -<p>— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi -tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento -unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, -levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla -atento.</p> - -<p>La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de -la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj -ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta -rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de -supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, -serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, -kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej -diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo -ĥaoson tute nesolveblan.</p> - -<p>La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.</p> - -<p>— Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en -kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia -flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom<!-- p.109 --> scias, -sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ -ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan -tolaĵon mi altranĉi ne povus....</p> - -<p>La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino -Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....</p> - -<p>— Strange! — ŝi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da -personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile -trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de -la tuta laborado.</p> - -<p>Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino -turnis sin al Marta:</p> - -<p>— Kaj koncerne la kudradon mem? — ŝi diris per denove demanda tono.</p> - -<p>— Kudri mi scias sufiĉe bone, — respondis Marta.</p> - -<p>— Per la maŝino, kompreneble?</p> - -<p>— Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.</p> - -<p>Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la -brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis -en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.</p> - -<p>— Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, -— mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus -kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per -maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.</p> - -<p>Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta -silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta -ruĝo alternis kun paleco.</p> - -<p>— Sinjorino, — ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la -magazeno, — ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke -mi povu ellerni....</p> - -<p>— Tio ne estas ebla! — ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra -tono.</p><!-- p.110 --> - -<p>— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli -ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: — Ni pretigas diversajn -vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne -povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas -plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj -laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj -kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj -malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, -kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al -mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian -deziron....</p> - -<p>Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis -tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la -interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super -ĝi, havis larmojn en la okuloj.</p> - -<p>Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en -tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, -ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de -la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis -senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn -kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu -kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco -kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis -kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis -la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la -fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam -kaj ĉie tio sama....</p> - -<p>Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam -senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!</p> - -<p>Subite ŝi faris al si la demandon:</p> - -<p>— Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el -ĉie?...</p> - -<p>Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:</p><!-- p.111 --> - -<p>— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el -ĉie....</p> - -<p>Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, -kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam -en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, -por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan <i lang="fr">Prière d’une vierge</i>, -ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa -magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi -ne povoscias!...</p> - -<p>— Ĉiam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion -fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj -oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....</p> - -<p>Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun -kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias», -lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel -zorgoplena<!-- orig: zorgo plena -->, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, -kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. -Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, -ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata -kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj -ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam -ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu -komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu -ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste -ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial... estas -tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas -de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, -kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?</p> - -<p>Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.</p> - -<p>— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian -konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.</p> - -<p>Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la<!-- p.112 --> momento -de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super -la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri -kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri -ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen -sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, -kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.</p> - -<p>— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de -Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. -preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi -portadis ilin al vi sur la straton <span lang="pl">Graniczna</span>.</p> - -<p>Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.</p> - -<p>— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momento kun kelka -malfacileco.</p> - -<p>— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur -la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila -kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via -filineto....</p> - -<p>Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian -penson.</p> - -<p>— Mia infano vivas, — ŝi diris.</p> - -<p>La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar -rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis -nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ -meditante, poste ŝi diris:</p> - -<p>— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en -la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... -kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta -en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus -tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur -fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje<!-- p.113 --> faras grimacojn, -sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni -nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam -mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris -mian kompatindan Eminjon.... — La lastajn vortojn la kudristino -elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis -pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.</p> - -<p>— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.</p> - -<p>— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia -patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, -iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, -mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, -Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi -estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ -la aĝon de dek du<!-- orig: dekdu --> jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al -Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos.... -Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en -ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, -ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis -afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne -edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj -tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia -patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos -kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, -anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho -vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur -ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas -manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis -fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio -estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, -sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri<!-- orig: dektri --> jaroj, kiam la -gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble<!-- p.114 --> -ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis -ĉion, kio estas necesa....</p> - -<p>— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda -intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.</p> - -<p>— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ -ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno -senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per -maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun -mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ -magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom -da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe -la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe -lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ -estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna -virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....</p> - -<p>— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?</p> - -<p>— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo -sur la strato <span lang="pl">Solna</span>, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por -loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, -kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke -ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.</p> - -<p>— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!</p> - -<p>— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, -kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en -festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia -laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian -tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj -mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, -nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe -mi ploris pro ŝi....</p><!-- p.115 --> - -<p>— Ĉu ŝi ne edziniĝis? — demandis Marta.</p> - -<p>— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj -bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de -afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la -kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas -malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; -krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, -kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie -devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam -pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili -malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj -belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke -tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi -nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom -tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, -sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu -ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj -por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion -bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin -foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke -ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la -frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, -la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta -familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la -fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi -malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du -monatoj ŝi trovis laborenspezon....</p> - -<p>— Ŝi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de -ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la -historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu -rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. -La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra -sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro<!-- p.116 --> tamen -silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da -ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.</p> - -<p>— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la -strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen -por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la -ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en -la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se -vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj -troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus -labori tie, kie ŝi nun laboras....</p> - -<p>La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam -antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. -Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de -la kudristino.</p> - -<p>— Fraŭlino Klaro, — ŝi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi ĉion -konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia -voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun -preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.</p> - -<p>— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraŭlino Klaro, — kiel bonege do -estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en -tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela -anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam -mi reportadis la vestojn sur la straton <span lang="pl">Graniczna</span>. Kvankam, por diri -la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, -kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....</p> - -<p>— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin -okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.</p> - -<p>— Sinjorino Szwejc havas sur la strato <span lang="pl">Freta</span> kudrejon, en kiu -oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive -stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras -ĉirkaŭ dudek virinoj,<!-- p.117 --> kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De -pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per -maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi -okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas -tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas -laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj -doloro paroli pri tiu pagado....</p> - -<p>— Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, — vive -interrompis Marta, — mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone -povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.</p> - -<p>— Kaj malplej donas, — malĝoje finis Klaro la frazon; — sendube, -— ŝi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, -se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.</p> - -<p>— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja -multe da libera tempo.</p> - -<p>— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio -ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas -iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni -havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni -iru kune.</p> - -<p>Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ -virinoj ekiris en la direkto al la strato <span lang="pl">Freta</span>. Dum la vojo Klaro -parolis al Marta:</p> - -<p>— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse -rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek -jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ -maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per -maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen -tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino -Bronislavo, diris, ke Szwejc <em>ekspluatas</em> la kompatindajn -laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas -devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi -ne komprenas<!-- p.118 --> bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se -Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole -ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....</p> - -<p>Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis -precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.</p> - -<p>— Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, -sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas -fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, -ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton -da seka pano?</p> - -<p>Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ -povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato <span lang="pl">Freta</span>.</p> - -<p>— Ĉi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne -sekan pordegon de unu el la domoj.</p> - -<p>Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, -kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj -muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne -tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj -troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la -malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta -ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en -diversaj lokoj de la korto.</p> - -<p>En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, -super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa -kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj -literoj prezentis la sekvantan surskribon: <i>Kudrejo de vira kaj -virina tolaĵo, de B. Szwejc.</i></p> - -<p>Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en -kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli -altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj -troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, -malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj.<!-- p.119 --> Ili -tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa, -lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj -per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis -preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata -de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne -kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj -de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de -grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.</p> - -<p>Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj -sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis -grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj -ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj -pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro -staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du -virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj -en la dua.</p> - -<p>Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per -la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, -poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.</p> - -<p>— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — ŝi diris.</p> - -<p>Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al -la venintino kaj ekridetis tre afable.</p> - -<p>— Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian -kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!</p> - -<p>Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola -kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia -laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio -fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj -okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne -alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur -la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.</p> - -<p>— Ha! ĝi estas vi, Klaro! — ŝi diris, kaj ŝi etendis al la -venintino<!-- p.120 --> la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj -de kudrilo.</p> - -<p>Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra -la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi -tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa -oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis -sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj -la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn -kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj -malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo -tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon -de detruado.</p> - -<p>La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo -estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, -Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.</p> - -<p>— Sinjorino Szwejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta -Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.</p> - -<p>Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la -esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj -per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ -ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:</p> - -<p>— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi -ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da -laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....</p> - -<p>Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia -supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.</p> - -<p>— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute -sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi -vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis -ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en -tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?</p> - -<p>Sinjorino Szwejc ekridetis.</p><!-- p.121 --> - -<p>— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris -kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la -laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia -malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....</p> - -<p>— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi -mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide -diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie -ni iros al ia alia loko....</p> - -<p>Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la -kapon.</p> - -<p>— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la -amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....</p> - -<p>Klaro faris senpaciencan movon.</p> - -<p>— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris, — la amo al proksimulo estas ĉi -tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, -por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel -same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas -por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?</p> - -<p>Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.</p> - -<p>— Kara fraŭlino Klaro, — ŝi diris, — vi scias bone, kiel mi -zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia -moraleco....</p> - -<p>Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis -efektive per esprimo malmola kaj severa.</p> - -<p>Klaro ekridetis.</p> - -<p>— Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi -akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?</p> - -<p>— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi -havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....</p> - -<p>— Do, kun kiaj kondiĉoj? — vive atakis Klaro.</p> - -<p>— Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj -sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.</p><!-- p.122 --> - -<p>Klaro malkonsente ekskuis la kapon.</p> - -<p>— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, — ŝi diris decide, kaj -ridante ŝi aldonis: — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio -estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.</p> - -<p>Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:</p> - -<p>— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.</p> - -<p>Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi -staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis -la kapon kaj diris:</p> - -<p>— Mi konsentas pri viaj kondiĉoj<!-- orig: kondiĉo -->, sinjorino<!-- orig: sinjorinoj -->. Mi kudrados po dek -horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.</p> - -<p>Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. — Jam -tiel mi decidis, — ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: — vi diris -ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.</p> - -<p>La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis -komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino -Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post -humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur -multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta -trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu -estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj -tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en -sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa -reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la -infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en -la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!</p> - -<p>Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita -buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj -okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per -oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la -granda urbo.</p> - -<p>La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;<!-- p.123 --> -pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis -ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono, -kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro -nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro -nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu -estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel -ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj -kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare -rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.</p> - -<p>Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano -vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero -de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu -prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo -kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de -mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, -ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por -kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi -malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero -leviĝi iam sur pli altan.</p> - -<p>Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj -sin kontraŭ malsatmorto.</p> - -<p>Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis -fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.</p> - -<p>Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, -laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan -panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj -neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.</p> - -<p>Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj -ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur -kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun -la konscio de sia propra senkapableco.</p> - -<p>Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la<!-- p.124 --> -mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj -de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta -prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado -tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.</p> - -<p>Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj -decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la -pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis -surprizo.</p> - -<p>Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj -atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma -kaj neseka ĉambro de la strato <span lang="pl">Freta</span> super peco da tolo, kiun ŝi -kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto -kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.</p> - -<p>Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol -la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de -siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.</p> - -<p>Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto -de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj -talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, -en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al -ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, -de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.</p> - -<p>Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la -manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de -tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado -leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj -piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ -ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu -fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza -suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado -de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de -vivo, kiam ili<!-- p.125 --> mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia -malgaja laborejo.</p> - -<p>Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj -haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la -kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur -de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia -edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta -mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn -sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon -sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, -kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore -kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian -malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian -vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la -sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj -kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino -Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, -simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon -de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per -siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda -vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, -kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek -sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj -estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, -kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis -per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj -estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ -malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn -de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ -ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia -esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, -sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj -harligoj, inter kiuj iufoje per<!-- p.126 --> roza aŭ blua koloro brilis ia -rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da -koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn -kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj -ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj -pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la -aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la -sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado, -de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam -falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj -mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi -tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis -malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj — morala marĉo.</p> - -<p>Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra -tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj -aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj -preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.</p> - -<p>Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie -estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen -formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo -eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan -kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado -de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, -el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de -apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj -ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, -tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj, -murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis -la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta -ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi -observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon -sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.</p><!-- p.127 --> - -<p>Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la -sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn -kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis -ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en -sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de -ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej -grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj -laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. -Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio, -ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due -ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve -enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.</p> - -<p>La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. -Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn -de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas -ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili -sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, -por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.</p> - -<p>De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la -laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon -de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj -de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen -ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra -tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita -pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la -lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, -aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, -envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo -oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj -laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de -sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.</p><!-- p.128 --> - -<p>Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi -apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.</p> - -<p>Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento -de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la -cerbo.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj -legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne -enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj -trapikitaj de flamaj sagoj?</p> - -<p>Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas -trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ -disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora -fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj -sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus -esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al -ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti -prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega -tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj -feliĉaj aŭ malfeliĉegaj<!-- orig: malfeliĉagaj -->, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto -aŭ persekutataj de ĝi.</p> - -<p>Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, -mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. -Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, -kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, -ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en -interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne -faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se -ĝi iros en la mondon sola.</p> - -<p>Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al -vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, -kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro -de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al<!-- p.129 --> -kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la -kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la -korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ -kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la -verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ -tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la -bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ -la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la -mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la -ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn -kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per -milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur -la serena ĉielo.</p> - -<p>Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da -pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu -diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, -kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis -en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn -objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej -diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj -volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba -loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj -celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu -bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu -pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo -de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate -nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu -rimarkata virina kapo.</p> - -<p>— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en -semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la -gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono -da<!-- p.130 --> spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da -spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio....</p> - -<p>Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun -klinita kapo sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>.</p> - -<p>— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la -butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis -dek kvin<!-- orig: dekkvin --> spesmilojn... deprenite dek de dek kvin<!-- orig: dekkvin -->... restas kvin... -Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon -mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme....</p> - -<p>Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed -turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon -sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la -daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco -de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj -arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la -ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, -sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo -de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis -peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per -dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.</p> - -<p>Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta -trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon -miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, -humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la -amasoj.</p> - -<p>— Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ -deprenite de dudek estas dek unu<!-- orig: dek-unu -->...</p> - -<p>Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur -la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi -rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado -de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....</p> - -<p>Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive -tre<!-- p.131 --> proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de -malriĉeco....</p> - -<p>Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam -tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun -frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan -jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la -palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni -komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj -kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, -leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, -fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, -kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan -interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per -varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis -maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita -energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris -per tremantaj lipoj:</p> - -<p>— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!</p> - -<p>Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja -ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de -ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu -seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter -konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de -tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke -ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn -de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur -groŝojn....</p> - -<p>Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso -da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel -virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la -sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, -profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu -opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej -malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas -klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute -kripla? Ĉu ĝi estas<!-- p.132 --> nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita -por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, -kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la -spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj -falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la -spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu -mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante -nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por -la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata -korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru -ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj....</p> - -<p>Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis -siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan -fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu -rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al -homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.</p> - -<p>Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? -Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi -venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? -Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la -suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per -la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed -tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne -estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj -estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj -kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide -mortas.</p> - -<p>Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura -efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, -en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj -konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas -juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi -estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj<!-- p.133 --> -ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj -malfortigadis ŝian korpon.</p> - -<p>Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne -konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el -ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.</p> - -<p>Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun -duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge -unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj -pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam -la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el -dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta -murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino -havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento -aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du -malgrandaj infanoj....</p> - -<p>— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis -la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La -respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:</p> - -<p>— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.</p> - -<p>En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la -manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do -li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, -kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de -la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie -senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! -kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....</p> - -<p>Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble -speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus -grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, -ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo -fermus la okulojn<!-- p.134 --> por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al -ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la -estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi -ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj -flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto -mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ -malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de -sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni....</p> - -<p>La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, -elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne -povas esti! Tiel ne devas esti!</p> - -<p>Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan -deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton -plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.</p> - -<p>Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la -antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj -esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; -sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al -si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa -ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la -vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis -malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj -sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn -feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera -edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj -spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj -ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono -de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi -ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de -libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, -en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin -aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj -tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da<!-- p.135 --> famaj kaj -gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta -sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, -posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem....</p> - -<p>— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala -vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis -ĝin en formo de malgaja kadro.</p> - -<p>Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo. -Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la -profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis -vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj -ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....</p> - -<p>Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la -librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan -kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi -trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri -tion, pro kio ŝi venis.</p> - -<p>La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li -estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis -malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon -kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, -duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la -homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.</p> - -<p>Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj -lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la -libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta -forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.</p> - -<p>— Vi ne rekonas min, sinjoro! — ŝi diris per voĉo mallaŭta sed -firma.</p> - -<p>Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.</p> - -<p>— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron -vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi -ne estis certa.</p><!-- p.136 --> - -<p>Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn -vestojn de la juna virino.</p> - -<p>— Per kio mi povas servi? — li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de -malgajeco en la voĉo.</p> - -<p>Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo -estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.</p> - -<p>— Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, -stranga....</p> - -<p>Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis -per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el -malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan -tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.</p> - -<p>Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.</p> - -<p>— Volu sidiĝi, sinjorino, — li diris. — Mi aŭskultas vin atente....</p> - -<p>Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la -skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta -homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.</p> - -<p>— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — ŝi -diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun -mia edzo...</p> - -<p>La libristo faris saluton.</p> - -<p>— Jes, — li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan -kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.</p> - -<p>— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin -en mia domo kiel bonan gaston....</p> - -<p>La libristo faris denove respektan saluton.</p> - -<p>— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ -libreldonisto ... ke sekve.....</p> - -<p>Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, -por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la -interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde -kelke da fojoj.</p><!-- p.137 --> - -<p>— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, -kion mi devas fari!...</p> - -<p>La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento -li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, -preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne -prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj -deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile -legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence -rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine -en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de -momento inter tiuj<!-- orig: tiu --> du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin -interrompis.</p> - -<p>— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro -Swicki mortante lasis post si nenian havon?</p> - -<p>— Nenian, — mallaŭte respondis Marta.</p> - -<p>— Vi havis infanon....</p> - -<p>— Mi havas malgrandan filinon.</p> - -<p>— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?</p> - -<p>— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas -dudek spesdekojn por tago....</p> - -<p>— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du -personoj! Tio estas ja plena mizerego!</p> - -<p>— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por -mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia -helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, -vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi -estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus -en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi -ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi -havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas -la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia -estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis<!-- p.138 --> nun kapablis fari por -ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali -sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj -malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi -ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, -sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie -foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj -vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi -tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: -kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia -turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!</p> - -<p>Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj -ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun -neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la -vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante -kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, -kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun -ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris -en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi -estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo -de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo -forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.</p> - -<p>La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj -sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta -eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis -videble kortuŝita.</p> - -<p>— Mia Dio! — li diris duonvoĉe, — kiel ŝanĝiĝema estas do la -sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis -tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj -malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin -reciproke amanta kaj feliĉa paro!</p> - -<p>Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.</p><!-- p.139 --> - -<p>Jes, — ŝi diris per mallaŭta voĉo, — mi estis feliĉa.... Kiam -la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne -supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi -turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis -kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis -ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali -por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....</p> - -<p>La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj -en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, -patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj -preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna -fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne -povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ -li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro -dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja -parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!</p> - -<p>Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis -al ŝi la manon.</p> - -<p>— Trankviliĝu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidiĝi -kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia -flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj -neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom -tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi -sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion -pripensos... trovos....</p> - -<p>Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj -akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam -havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo -kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia -plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi -eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.</p> - -<p>La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed<!-- p.140 --> koncize, -ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu -denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte -aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema -okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la -rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la -sorton de ŝi sola.</p> - -<p>Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la -internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera -homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la -historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj -penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.</p> - -<p>Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de -kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:</p> - -<p>— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj -ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj -estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco -de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi -nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja -ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili -troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? -Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, -kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la -estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....</p> - -<p>La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma -kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:</p> - -<p>— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la -malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas -havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de -la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj -la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du -nemezureble malegalaj ampleksoj. La<!-- p.141 --> lastan vi jam preskaŭ la tutan -elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.</p> - -<p>Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo -senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.</p> - -<p>— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per -tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ -pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie -kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro -de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio -signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi -havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa -provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de -sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso -ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur -nova kampo vi povas kaj devas....</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. -La okuloj de Marta ekbrilis.</p> - -<p>— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj -pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por -miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun -mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata -kaj neforgesebla sinjoro Swicki....</p> - -<p>Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.</p> - -<p>— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj -demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, -ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi -laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan -esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi -tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ -io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, -kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos -al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias -ĝin en<!-- p.142 --> tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu -lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da -laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da -lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj -vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la -laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj <i lang="en">self-help</i>...</p> - -<p>Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.</p> - -<p>— Ho, sinjoro! — ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la -libristo. — Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.</p> - -<p>Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur -la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis -pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj -servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso -alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj -homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile -vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi -dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi -la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo -tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da -malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda -domo ĉe la strato <span lang="pl">Piwna</span>, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed -ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo -de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de -la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum -kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la -eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ -pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la -patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca -flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita -vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj -okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, -kaj en ilia esprimo oni<!-- p.143 --> vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu -distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.</p> - -<p>Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis -kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. -Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj -ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la -patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko -antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. -Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj -el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj -larĝaj okuloj.</p> - -<p>— Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? — ŝi diris post momento per -voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston -kun la malgranda infana figuro.</p> - -<p>— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaŭ. -Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, -ke ni ne venu.</p> - -<p>Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte -volis enbrakigi la filineton.</p> - -<p>Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis -krieto de doloro.</p> - -<p>— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.</p> - -<p>— Min doloras ĉi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la -voĉo, sed tre mallaŭte.</p> - -<p>— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo -silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala -buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili -penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina -silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi -disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de -unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis -la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta<!-- p.144 --> konvulsie -kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.</p> - -<p>— Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? — ŝi demandis mallaŭte kun okuloj -fiksitaj sur la malluma makulo.</p> - -<p>Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la -mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas -plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, -ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel -folietoj.</p> - -<p>— Panjo, — ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la -patrino, — mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi -malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia -vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte... -forte....</p> - -<p>La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto -ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta -korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento -aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte -kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli -akra kaj pli malserena lumo.</p> - -<p>— Ha! — ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton -per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis -obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino -kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el -kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj -kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post -momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur -la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn -interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj -vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj -manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris -silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus -ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko -kaj levis<!-- p.145 --> Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la -poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.</p> - -<p>Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si -ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena -sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu -siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili -la larmojn de sia infano.</p> - -<p>La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la -subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto -aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino -la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi -la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du -objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al -la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; -la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi -povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la -ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita -de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj -unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj -ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de -la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en -la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam -ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, -kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. -Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, -ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. -Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama -tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe -da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, -tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi -aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis -ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj -revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron<!-- p.146 --> agrablan, -kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al -ĝiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi -dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia riĉeco tio estas! Kiam -ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun -ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas -siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti -Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi -ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi -tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas -tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi -luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn -varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona -tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, -tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos -instruistojn<!-- orig: intruistojn --> de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de -tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar -tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per -propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo -de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, -por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi -por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo -pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo -kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de -ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn -por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, -salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ -de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter -la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj -homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi -genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne -antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! -mi ne subfalis al la malbona<!-- p.147 --> sorto! mi evitis morton permalsatan kaj -vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la -estonteco vian kaj mian infanon! Poste....</p> - -<p>Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de -ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de -ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi -la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur<!-- orig: ŝur --> ĝi la silente -flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, -birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj -profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom -laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda, -povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la -venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton -ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos -la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi -estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta -kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.</p> - -<p>Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta -ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis -la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence -ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ -febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto -de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris -antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj -ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu -alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el -la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la -orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.</p> - -<p>Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. -Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la -papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie<!-- p.148 --> staris -la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra -mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la -suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la -patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la -brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la -lacan, varmegan kapon.</p> - -<p>En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, -eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. -Varsovio salutis la novan jaron.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses -semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis -la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por -la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la -malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la -patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la -juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi -dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la -franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la -transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi -trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.</p> - -<p>Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, -sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris -tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en -la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado -kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero -certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj -de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto -glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis -malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito, -kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la -antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove -rektigis la gracian talion, redonis la serenecon<!-- p.149 --> al la frunto. Post -la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco -da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la -trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj -sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe -de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo -eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la -kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur -sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi -volis viziti la konatan librejon.</p> - -<p>La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena -skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj -en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la -enirantino li faris tre afablan saluton.</p> - -<p>— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el -la mano de Marta, — bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko -devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre -grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas -la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la -trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama -horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.</p> - -<p>En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis -en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion -malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj -tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia -koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi -tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian -manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan -paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas -unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone -aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, -ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin -Marta mem sentis,<!-- p.150 --> ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso -de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de -saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc -la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta -reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la -libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li -legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en -ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ -malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo -jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, -per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, -rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. -En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub -la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed -varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la -kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la -brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per -la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante, -kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan -funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ -parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu -li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi -tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis -la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de -kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino, -ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la -mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante -al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena -certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli -terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele -frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata -malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?</p><!-- p.151 --> - -<p>Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro -de la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la -celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi -estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; -ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la -balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum -momento kun kapo klinita.</p> - -<p>Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu -atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.</p> - -<p>Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis -nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo -distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en -la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj -disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta -ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi -preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis -en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de -la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun -fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li -kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj -eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial -tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, -kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri -tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li -ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas -ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi -kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en -ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas -esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de -Marta.</p> - -<p>Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon -sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la -manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo -de tio<!-- p.152 --> estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis -tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ -la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de -dekkelke da paŝoj.</p> - -<p>Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:</p> - -<p>— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?</p> - -<p>— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! -kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris -siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ -malkontenteco, mildigata de sincera kompato!</p> - -<p>— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ -pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe -malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. -Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi -konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!</p> - -<p>— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj -malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, -ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca -antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn -interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne -taŭgas por presado...</p> - -<p>La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La -libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia -kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.</p> - -<p>— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi -diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel -kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan -talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu -talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj -de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba -talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato -rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, -mankas la<!-- p.153 --> helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de -verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, -vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel -postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda -parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne -ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte -konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco -de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, -talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de -verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre -postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan -sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...</p> - -<p>Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka -momento li diris plue:</p> - -<p>— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel -via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon -labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe -vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi -ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....</p> - -<p>Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan -rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, -ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, -kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga -rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli -malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas -moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la -literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la -vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis -verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la -kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de -la virino.</p> - -<p>— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la -kapon kaj diris pli laŭte: — Dio mia, Dio, Dio!</p><!-- p.154 --> - -<p>Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, -sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi -eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika -sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, -parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese -suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke -post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la -larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo -sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove -petegon, sekve humiliĝon!</p> - -<p>— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis -profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...</p> - -<p>Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita -internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de -demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia -problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, -ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj -ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ -forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove -sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris -antaŭ ŝi.</p> - -<p>— Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la -mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!</p> - -<p>La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.</p> - -<p>— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas -nenian tian lokon. Vi estas virino.</p> - -<p>En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo -unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. -Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis -la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio -kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur -ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine -ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama! -Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun -la kalva<!-- p.155 --> kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, -en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta -rido.</p> - -<p>— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la -okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.</p> - -<p>— Kiel do oni povas ne ridi! — ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra -la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel -oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, -aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi -bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi -vin por tio!</p> - -<p>La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.</p> - -<p>— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke -estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...</p> - -<p>— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da -libroj, — kaj vi tion diras serioze?</p> - -<p>— Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj -estimis...</p> - -<p>— Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj -virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili -sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras -Dion...</p> - -<p>— Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian -mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...</p> - -<p>— Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel -kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili -volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio -kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn -ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!</p> - -<p>La libristo levis la ŝultrojn.</p> - -<p>— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom -pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...</p><!-- p.156 --> - -<p>— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun -subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio -ĝi estas, tiu virina problemo?</p> - -<p>Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda -ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam -pli trankvila voĉo diris plue:</p> - -<p>— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. -Legu miajn artikolojn.</p> - -<p>— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...</p> - -<p>— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun -la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras -pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe -doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?</p> - -<p>— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed -krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian -signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, -kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...</p> - -<p>— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu -al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj -ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn -instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas -la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la -regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito -konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...</p> - -<p>En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la -rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj -lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus -prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus -diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn -transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la -grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la -pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...</p><!-- p.157 --> - -<p>Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj -sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua -konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: -kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, -estis — envio.</p> - -<p>Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la -larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta -palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de -universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako -grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone -disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ -ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili -portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj -observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de -interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, -de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula -rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto -aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la -flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, -ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja -rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, -unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la -popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.</p> - -<p>Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda -konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo -kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la -brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi -estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La -kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.</p> - -<p>— Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! — ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante -denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam -preterpasis, ŝi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne -povas esti?</p><!-- p.158 --> - -<p>— Mi ne povas? — ŝi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas -la rajton? kial do mi ne havas la rajton?</p> - -<p>Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi -kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile -vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?</p> - -<p>La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de -flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe -aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al -ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la -ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de -la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — ŝi pensis; — kion -pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!</p> - -<p>Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la -rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub -ŝiajn piedojn.</p> - -<p>Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj -sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. -Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la -netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan -pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu -mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis -en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per -retenata sovaĝa rido.</p> - -<p>— Jes! — ŝi diris preskaŭ laŭte, — por ili scienco kaj laboro, por -mi... almozo....</p> - -<p>La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel -la papero, kiun ŝi tenis en la mano. — Bone! — ŝi murmuris post -momento, — ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili -hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun -monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....</p> - -<p>Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon -de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam -ŝia<!-- p.159 --> spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura -ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi -pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia -celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian -rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de -la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis -la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la -rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu -frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj -palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, -abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis -inter la faldoj de la funebra vesto.</p> - -<p>Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Krakowskie -Przedmiescie</span> marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per -paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La -virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis -juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.</p> - -<p>— Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, -ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!</p> - -<p>Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. -Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj -malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen -rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj -enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.</p> - -<p>— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia -atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, -sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi -tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, -vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj -ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas -kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino! -Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis -al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia -kuzino<!-- p.160 --> tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi -kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia -mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian -filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis -tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta -tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian -diinon....</p> - -<p>— Kaj vi ŝin ne trovis?</p> - -<p>— Mi ne trovis...</p> - -<p>— Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?</p> - -<p>— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis -ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: -kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?</p> - -<p>La virino eksplodis per rido.</p> - -<p>— Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! — ŝi ekkriis.</p> - -<p>Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.</p> - -<p>— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, — li diris per -voĉo, en kiu sonis certa decideco. — Pli bone aŭskultu la daŭrigon -de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke -en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi -ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de -Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, -mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la -teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke -se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan -loĝejon ĉe la strato <span lang="pl">Krolewska</span>, kie mi ekvidis la plej belan el la -surteraj diinoj....</p> - -<p>— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa -indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.</p> - -<p>— Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, — mi jam ĝis nun... trovus -tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...</p> - -<p>— Kaj kiun vi plu ne serĉis...</p><!-- p.161 --> - -<p>— Mi ne serĉis...</p> - -<p>— Kaj kiun vi forgesis...</p> - -<p>— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel -cikatriĝis... kion fari? <i lang="fr">vivre c’est souffrir...</i></p> - -<p>Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn -kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de -Kalĥas el la Bela Heleno.</p> - -<p>Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris -apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo -estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis -la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel -ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj -ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, -kiam ili subite estas ekscititaj.</p> - -<p>— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta -voĉo, — vere, — ŝi diris kokete, — mi devas senti min ofendita de vi, -sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...</p> - -<p>— Tio estas ŝi! — mallaŭte diris Aleĉjo, — ha, kiel bela ŝi estas!</p> - -<p>Dum<!-- orig: Dun --> momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, -serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita -la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante -antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja -Marta Swicka!</p> - -<p>Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la -ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra -vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la -brusto.</p> - -<p>Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, -kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton -de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj -duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis -blanka kiel<!-- p.162 --> marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun -flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo. -Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne -montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, -nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. -De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron -de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ -demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.</p> - -<p>Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed -samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.</p> - -<p>— Kiel bela ŝi estas! — mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, -klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se -oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en -teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!</p> - -<p>— Estas vero, ke ŝi estas bela, — respondis mallaŭte la kunulino -de la gaja Aleĉjo, — sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis -kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas -almozulino, aŭ io alia?...</p> - -<p>Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis -ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.</p> - -<p>Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la -momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi -sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj -tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo -vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi -serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi -la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde -enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.</p> - -<p>— Sinjorino! — diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ -respekton.</p> - -<p>Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.</p> - -<p>— Marta! Marta! — ekkriis la dua voĉo, virina.</p><!-- p.163 --> - -<p>Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis -bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento -ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka -malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj -direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis -la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi -du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.</p> - -<p>— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post -momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la -rigidecon de ŝiaj trajtoj.</p> - -<p>— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.</p> - -<p>Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.</p> - -<p>— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?</p> - -<p>— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la -atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje -fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte -ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis -longe teniĝi.</p> - -<p>La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, -ŝi diris:</p> - -<p>— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la -mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.</p> - -<p>— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan -Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.</p> - -<p>— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelaĵoj, -ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.</p> - -<p>— Pri mia edzo.</p> - -<p>— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via -Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo -aŭ ĉi tie?</p> - -<p>— Ĉi tie en Varsovio.</p><!-- p.164 --> - -<p>— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?</p> - -<p>— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo -vendis per aŭkcio.</p> - -<p>— Per aŭkcio! jes! domaĝe<!-- orig: domage -->! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu -bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li -havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?</p> - -<p>— Mi estas kudristino.</p> - -<p>— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, — mi -ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.</p> - -<p>— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.</p> - -<p>La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.</p> - -<p>— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel -volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...</p> - -<p>Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone -facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta -ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la -riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.</p> - -<p>— Ĉu vi edziniĝis? — ŝi demandis.</p> - -<p>La virino denove ekridis.</p> - -<p>— Ne! — ŝi ekkriis, — ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, -kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...</p> - -<p>Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam -havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne -forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis -Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.</p> - -<p>— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasaĵoj, — per mia -babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en -droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne -vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion -de nia vivo...</p><!-- p.165 --> - -<p>Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn -rigardojn, diris plue:</p> - -<p>— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos -al ni reciproke, Marta, ne vere?</p> - -<p>Marta videble ŝanceliĝis momenton.</p> - -<p>— Mi ne povas, — ŝi diris, — mia infano min atendas...</p> - -<p>— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ -iom.</p> - -<p>— Mi ne povas.</p> - -<p>— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato -<span lang="pl">Krolewska</span>...</p> - -<p>Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de -Marta.</p> - -<p>— Venu, venu! — ŝi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos -al ni la de longe pasintajn tempojn.</p> - -<p>La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al -kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.</p> - -<p>Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la -neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.</p> - -<p>— Post unu horo, — ŝi diris, — mi venos al vi, Karonjo...</p> - -<p>Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, -kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris -la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan -deziron alte eksalti kaj ekkrii: <i lang="la">victoria!</i> Li tamen faris nek -la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis -per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj -estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis -rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido -turnis sin al sia kunulino.</p> - -<p>— En la daŭro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la -daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan<!-- p.166 --> -estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi -havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, -oro...</p> - -<p>Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan -vizaĝon de la juna homo.</p> - -<p>— Efektive? — ŝi demandis per tirata tono.</p> - -<p>— Efektive, — respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan -rigardon en la okulojn de sia kunulino.</p> - -<p>La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis -vidon sur la straton <span lang="pl">Krolewska</span>, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita -de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, -ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen -agrablan varmon.</p> - -<p>Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj -malalta brakseĝo<!-- orig: brakŝego --> sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, -kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.</p> - -<p>Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa -blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj -elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis -alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro -kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan -kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj -haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per -apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj -faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj -manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj -manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis -per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.</p> - -<p>La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial -des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj -kurtenoj<!-- p.167 --> pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn -pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj -grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda -bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn -vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn -bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis -vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita -de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun -super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si -lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris -sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la -kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana -servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.</p> - -<p>La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, -lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis -karakteron tute malegalan.</p> - -<p>Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj -okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra -vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo -bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe -varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La -varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis -ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita -ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, -malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.</p> - -<p>Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris -ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide -kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en -si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de -zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco -kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en<!-- p.168 --> kiun ŝi venis, ŝi -ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia -sorto....</p> - -<p>Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis -sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa -ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis -brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis -plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la -frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj -povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio -de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, -freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. -Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, -inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie -fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de -la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto -povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri -sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.</p> - -<p>De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la -unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu -ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la -kamaradinon, ŝi diris:</p> - -<p>— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke -sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, -kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima -parencino....</p> - -<p>Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo -kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur -la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun -malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la -plafono ŝi komencis paroli.</p> - -<p>— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed<!-- p.169 --> sufiĉe -malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio -estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki -la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon -por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio -ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi -estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata -sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi -kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis -sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn -delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis -silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn -vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la -paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina -fiereco....</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per -mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa -eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al -tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta -videble sentis tiun ĉi lastan senton.</p> - -<p>— Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, -kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...</p> - -<p>— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al -la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun -malfeliĉa amo en la koro....</p> - -<p>— Jes, — ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon -sur la kamaradinon, — ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la -filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe -lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» -kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ -rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi -estis tiel malsaĝa, ke mi amis... — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono -ŝerca, ĉe<!-- p.170 --> la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora -gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, — mi estis tiel malsaĝa... mi -amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...</p> - -<p>— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion -li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al -mizero, soluleco kaj vagado?</p> - -<p>— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en -la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj -tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo -kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano -kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum -dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la -ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al -mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... -kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al -mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi -la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur -la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en -ĉifonoj — li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis -kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de -la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa -bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj -tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge -kaj seke.</p> - -<p>— Malnoblulo! — mallaŭte diris Marta.</p> - -<p>Karolino levis la ŝultrojn. — Vi troigas, mia kara, — ŝi diris kun -plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton -el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos -en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas -malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj -malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi -estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo -kompreneble<!-- p.171 --> ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li -ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn -bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la -mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis -al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj -viroj.</p> - -<p>Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda -ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi -krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la -plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj -Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.</p> - -<p>Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon -duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur -la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia -kamaradino.</p> - -<p>— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel -antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn -kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn -aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon -pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun -la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi -al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru -diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej -grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, -kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis -diferencoj grandegaj....</p> - -<p>— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis -malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, -kiuj ĝin ne posedas?</p> - -<p>— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj -malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi -estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, -kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne<!-- p.172 --> -ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe -honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam -tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin -al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; -kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi -okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo -aŭ maljustaĵo rilate viron. <i lang="fr">Ça ne tire pas à conséquence!</i> -Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira -braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de -gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto -de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon -ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» -k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj -mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon -pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro -Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la -aĝon de dek ok<!-- orig: dekok --> jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation -en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas -mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas -lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos -nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, -li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris -tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon -kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la -mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....</p> - -<p>Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, -ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj -dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan -hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la -virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj -malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis -grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj<!-- p.173 --> -ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj -poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo -de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis -profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.</p> - -<p>— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento -malrapide kaj per mallaŭta voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi -tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li -lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras -al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter -homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la -homoj....</p> - -<p>— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia -mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, -ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru, -akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel -amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni -devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj -afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado -de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por -ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa -estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....</p> - -<p>— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de -malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino -estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!</p> - -<p>— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, -sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn -kaj diris:</p> - -<p>— Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....</p> - -<p>Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ -ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen -rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino -senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono -kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, -profunde<!-- p.174 --> enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun -mallevitaj palpebroj.</p> - -<p>— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la -atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe -estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne -malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas -sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas -vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! -Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta -vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, -se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon -per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte -kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi -estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus -en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la -junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? -kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....</p> - -<p>— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj -rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi -tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, -en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por -kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?</p> - -<p>— Por kio? por kio? ho! ho! ho!</p> - -<p>Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun -ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe -ol antaŭe.</p> - -<p>— Marta! kian aĝon vi havas?</p> - -<p>— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.</p> - -<p>— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli -juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi -atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!</p><!-- p.175 --> - -<p>Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la -vizaĝo levis la kapon.</p> - -<p>— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol -mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne -estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus -malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, -nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, -konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi -mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin -reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie -vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, -kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu -vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri -tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu -min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta -kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga -konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere<!-- orig: kiamanere --> vi venkis -tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn -de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian -lumon....</p> - -<p>— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, -tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. -Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, -en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj -ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj -trankvilan.</p> - -<p>Marta parolis plue:</p> - -<p>— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro -mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur -en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan -povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian -povoscion, Karolino?</p> - -<p>— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj -vesti min bele.</p><!-- p.176 --> - -<p>— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....</p> - -<p>— Mi havis absolute nenian talenton.</p> - -<p>— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?</p> - -<p>— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.</p> - -<p>— Kio do... komencis Marta.</p> - -<p>— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis -de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la -balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem -stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.</p> - -<p>— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la -sola por mi akirebla loko sur la tero.</p> - -<p>— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi -volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, -alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris -kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta -gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj -karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta -profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo -de malgaja fajro.</p> - -<p>— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, -vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la -tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu -povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ -posedas....</p> - -<p>Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.</p> - -<p>— Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn -proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala -Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro -kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo -de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron -de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la -safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio<!-- p.177 --> estas mi, mi -mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas -ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj -sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.</p> - -<p>— Aŭskultu, — ŝi ripetis. — Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi -iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe -ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, -pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj -homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi -la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas -vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si -mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li -ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel -cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke -ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru -al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj. -Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin -perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj -de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa -de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per -la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn -maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, -kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo -de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la -mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el -la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, -kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por -kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la -profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela -el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo, -virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. -Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre -alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas -vivi; aliokaze ŝi iras en la<!-- p.178 --> kudrejon de sinjorino Szwejc kaj -malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia -deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via -dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed -aŭskultu min plue....</p> - -<p>— Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam -oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel -mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan -post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, -donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj -la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi -trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi -tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de -kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus -feliĉe sur la trotuaro de la strato <span lang="pl">Nowy Swiat</span> sinjoron Eduardon. -Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi -fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole -preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi -tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi -revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost -la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj -finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas -maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon -en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato <span lang="pl">Ptasia</span>, kie -mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante -de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana -ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En -efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed -la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la -pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu -renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun -jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon... -al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis<!-- p.179 --> la butikon kaj la -ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi -ekloĝis ĉi tie....</p> - -<p>Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis -al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj -senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la -piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga -rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.</p> - -<p>— Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi -enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere -pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi -la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas -ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele -estas pli bone.... — Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter -la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.</p> - -<p>— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute -al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre -bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro -de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo..... -Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon -de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, -preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos -najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme -kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan -veston....</p> - -<p>Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.</p> - -<p>— Karolino! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton -plu....</p> - -<p>— Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?</p> - -<p>La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo -aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la<!-- p.180 --> voĉo tremis -kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis -paroli.</p> - -<p>— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli -al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran -ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda -doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli -alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da -malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, -mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel -malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?</p> - -<p>Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la -plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:</p> - -<p>— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi -diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de -malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi -englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti -vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....</p> - -<p>Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu -punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la -bildoj de sia pasinteco.</p> - -<p>Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, -ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis -kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur -la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la -spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed -liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj -sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj -fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen -mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin -por ĉiam.</p> - -<p>— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! — murmuretis -la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran -veston<!-- p.181 --> kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. — Ne, Karolino! -Pro Dio, ne! — ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen -radiantan; — mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, -ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min -estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. -Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas -lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en -mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj -de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....</p> - -<p>— Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie -blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj -interplektite kun rido la voĉo de Karolino.</p> - -<p>Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon -la nigran lanan tukon.</p> - -<p>— Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! — ŝi diris per mallaŭta voĉo -kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo -jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, -kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris -Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita -de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.</p> - -<p>— Aŭskultu! — ŝi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas -ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. -Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do -povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli -bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed... -sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra -devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.</p> - -<p>Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi -etendis al la fenestro.</p> - -<p>— Pripensu, — ŝi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj -samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo -vin englutos.... Returnu vin....</p><!-- p.182 --> - -<p>— Lasu min, — diris Marta per voĉo obtuza sed forta, — mi vin ne -insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por -havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj -plej grandan honton de la vivo... lasu min!</p> - -<p>— Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ -iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li -fordonos ĉion, kion li havas....</p> - -<p>— Lasu min! — ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun -spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de -la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis -sin al la pordo.</p> - -<p>Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi -aŭdis post si susuradon de atlaso.</p> - -<p>— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!</p> - -<p>La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.</p> - -<p>— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.</p> - -<p>La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.</p> - -<p>— Vi mortos de malsato kune kun via infano.</p> - -<p>Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte -palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi -direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de -la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante -striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis -ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la -densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, -kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi -staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de -rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la -velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, -ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis -antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.</p><!-- p.183 --> - -<p>Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu -malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj -transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.</p> - -<p>— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la -ĉapelo en la mano. — Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, -irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?</p> - -<p>Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj -nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen -volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita -impreso.</p> - -<p>— Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la -kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis -Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj -estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la -rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj -ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono -malkontenta.</p> - -<p>— Ŝi ne revenos? — ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej -proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. — Kion -vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la -infaneco?</p> - -<p>La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli -malpacienca.</p> - -<p>— Kion do ŝi diris? — li demandis urĝe.</p> - -<p>— Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon -nek la direkton de la rigardo, — ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ -amas sian edzon....</p> - -<p>Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.</p> - -<p>— La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj -oreloj, — la mortintan edzon?</p> - -<p>Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj<!-- p.184 --> -ridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas -ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro... -nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!</p> - -<p>Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en -kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....</p> - -<p>— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per -grandaj paŝoj, — tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon -ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj -sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se -mi povus esti tiu feliĉulo!</p> - -<p>— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, — respondis la -virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon -kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn -vangojn.</p> - -<p>— Mi povus esti! — li ekkriis, — ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun -esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu -min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu -feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se -mi farus kion?...</p> - -<p>La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de -ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj -de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.</p> - -<p>— Se vi, — ŝi diris malrapide, — se vi aspirus ŝian manon kaj volus -edziĝi kun ŝi.</p> - -<p>Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. -Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom -malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente -lin rigardanta virino.</p> - -<p>— Edziĝi! — li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ -li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, -levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi -ŝercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.</p><!-- p.185 --> - -<p>La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. -Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj -malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.</p> - -<p>— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas -al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta -vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ -sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, -bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom -da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas -ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan -hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke -vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu -el viaj ĉefaj ĉarmoj.</p> - -<p>Karolino levis la ŝultrojn.</p> - -<p>— Kompreneble, mi ŝercis, — ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la -ardantajn karbojn.</p> - -<p>La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.</p> - -<p>— Kian humoron vi havas hodiaŭ, — li murmuris, — ĉu mi nenion plu -sciiĝos?</p> - -<p>— Vi tedas min terure, — respondis la virino.</p> - -<p>— Kie ŝi loĝas? — insiste demandis la juna homo.</p> - -<p>— Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.</p> - -<p>— Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, -sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove -ŝin forgesos....</p> - -<p>Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj -plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj -la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio -en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la -fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.</p> - -<p>— <i lang="el">Eureka!</i> — li ekkriis; — ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu<!-- p.186 --> en -ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....</p> - -<p>La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.</p> - -<p>— Nu, tie... ĉe la strato <span lang="pl">Freta</span>, en la kudrejo de sinjorino -Szwejc, — ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, — iru do jam -fine, mi devas vesti min por la teatro....</p> - -<p>Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.</p> - -<p>— Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! -Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna -edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino -Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino! -Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.</p> - -<p>Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.</p> - -<p>— Ĝis revido! — li ekkriis.</p> - -<p>De post la sojlo li ankoraŭ revenis.</p> - -<p>— Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?</p> - -<p>La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta -kandelo en la mano.</p> - -<p>— Flik kaj Flok, — ŝi diris.</p> - -<p>— Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie -esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? -mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido! -mi kuras, flugas, rapidas!</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia -mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan -kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj -ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam -la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan -lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna -patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, -faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado -de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni<!-- p.187 --> alie ne povas, -admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj -tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili -estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili -ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj -kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se -ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin -komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn -krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili -faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili -per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas -kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, -tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon -en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur -la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj -glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, -konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de -la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ -eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la -mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj -ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus -mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso -estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, -ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema -kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub -silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo -povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio -venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj -kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. -Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj -agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj -kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure -de ili suferas — estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato -inter tiuj<!-- p.188 --> petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen -longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, -per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj -ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en -la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto -de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por -ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la -grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon -da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj -faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la -rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...</p> - -<p>La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, -flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo -la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas -sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma -fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda -tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La -Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La -randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, -ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia -pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj -la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris -ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo -de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, -ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la -ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin -ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li -levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) -kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan -voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi -vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, -li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la -irado li renkontas konatojn<!-- p.189 --> (li havas da ili tiom, kiom la maro -havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la -okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita -forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta -papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. -Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ -beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ -ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion -kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke -da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj -sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia -vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de -la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!</p> - -<p>Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. -Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. -La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa -virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas -nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia -estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo -kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de -malhonoro....</p> - -<p>Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, -sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ -mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun -la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. -Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj -lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la -kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj, -sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj -kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu -matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton -en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj -vestoj,<!-- p.190 --> kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la -haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per -la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de -interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la -filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi -leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De -la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn -kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis -liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi -elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan -tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.</p> - -<p>— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?</p> - -<p>Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.</p> - -<p>— Kun sinjorino Swicka, — ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.</p> - -<p>La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S» -en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, -siblis tre akre.</p> - -<p>La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La -vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn -aferojn.</p> - -<p>Unu el ili diris mallaŭte:</p> - -<p>— Estos kriado!</p> - -<p>— Eble ŝi forpelos ŝin? — demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.</p> - -<p>— Oho? — diris tria plej mallaŭte: — ŝi nun eble jam eĉ ne timas -tion!</p> - -<p>Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago -estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de -ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus -preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj -de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la -kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis -profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn -kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis -tamen miron,<!-- p.191 --> nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la -kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia -tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam -ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte -la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj -ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de -malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia -febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj -ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia -brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.</p> - -<p>Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan -laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj -lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis -tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, -diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:</p> - -<p>— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.</p> - -<p>Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.</p> - -<p>— Ĉu vi diris ion al mi?</p> - -<p>— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.</p> - -<p>— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne -povis veni.</p> - -<p>— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro -alportas grandan malutilon al la laborejo.</p> - -<p>Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.</p> - -<p>Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed -ĉiam pli akre.</p> - -<p>La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, -videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.</p> - -<p>Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun -senmova tondilo en la bruna mano.</p> - -<p>— Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka -staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.</p><!-- p.192 --> - -<p>Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis -sinjorino Szwejc, estis tute vera.</p> - -<p>— Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka -interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da -jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne -longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran -ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun -virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.</p> - -<p>— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis -la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza -kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.</p> - -<p>— Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe -da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. -Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran -kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ -proksima konato de sinjorino Swicka?</p> - -<p>La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. -La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la -rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.</p> - -<p>— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka -promenas kun li ĉiutage.</p> - -<p>Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris -Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en -ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon -de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la -larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la -parolanta fraŭlino.</p> - -<p>— Kion tio signifas? — ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.</p> - -<p>Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj -ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj -kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis -legi la plej<!-- p.193 --> diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum -momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj -troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis -la frunton kaj la kolon.</p> - -<p>— Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon -por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas -mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek -junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, -kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco -konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el -ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, -tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia -laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, -sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj -diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino -de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, -ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj -promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! -Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al -nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, -ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la -kristana favorkoreco?...</p> - -<p>— Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti -sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem -kaj propravole.</p> - -<p>Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj -forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun -tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.</p> - -<p>— Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, — ŝi diris plue, — sed -mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia -maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj<!-- p.194 --> -alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi -tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, -kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras -kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi -volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis -ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... -malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!</p> - -<p>Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis -sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la -pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la -pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.</p> - -<p>Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin -trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje -atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta -esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato -<span lang="pl">Krolewska</span>, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la -sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; -sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li -atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, — ĉio ĉi tio metis -ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne -povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla -fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino -Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto -de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj -eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, -kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de -homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino -sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis -sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur -la straton.</p> - -<p>Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis -kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris -ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj -interparolis<!-- p.195 --> mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro -de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en -la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke -ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta -kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?</p> - -<p>— Sinjorino! — ekkriis Aleĉjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne -pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun -lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al -kiu mi sopiras!</p> - -<p>La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn -ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan -rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante -dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la -muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la -okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj -kaj kun reva rigardo.</p> - -<p>— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.</p> - -<p>— Sinjorino! — interrompis ŝian parolon la sinjoro de la -kreitaĵoj, — antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa -vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco....</p> - -<p>— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian -voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. — Jes, ŝi diris plue, mi -forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo -de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi -faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon -al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi -havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas -estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si -lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi -la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos -la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege -amuziĝos....</p><!-- p.196 --> - -<p>Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko -en la voĉo kaj en la okuloj.</p> - -<p>— Vi amuziĝos, — ŝi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, -ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, -ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon -pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...</p> - -<p>Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis -post la pordego.</p> - -<p>La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis -per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la -tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton -kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman -kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli -ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li -vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj -kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza -sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole -faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi -diris.</p> - -<p>Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis -pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio -estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon -al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora -fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! -Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj -de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi -pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi, -kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo.</p> - -<p>Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la -frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, -ekkriis preskaŭ kolere:</p> - -<p>— Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!</p><!-- p.197 --> - -<p>En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna -fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun -mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de -lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, -salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:</p> - -<p>— Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!</p> - -<p>La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.</p> - -<p>— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam -tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke -da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.</p> - -<p>Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la -rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.</p> - -<p>— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la -prudento malkonsilas.</p> - -<p>— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas -malkonsili al vi vizitadi nin?</p> - -<p>— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la -kreitaĵoj.</p> - -<p>La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.</p> - -<p>— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino -vere koleros.</p> - -<p>— Kaj vi?</p> - -<p>Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, -elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto -kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis -sur la blankan frunton.</p> - -<p>— Mi ankaŭ vin koleros.</p> - -<p>— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!</p> - -<p>La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj -ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, -sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino -Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin mil<!-- orig: dekkvinmil --> spesmiloj<!-- p.198 --> -da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.</p> - -<p>Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas -du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo -en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj -harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el -ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, — li pensas, — estas fiera -kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron -diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj -en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! -Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro -en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? <i lang="fr">Tous les genres sont -bons hors le genre vieux et laid!</i>»</p> - -<p>Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Kaj Marta?</p> - -<p>Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis -tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis -de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere -la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la -rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.</p> - -<p>— Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante -el ŝia mano la monon.</p> - -<p>— Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.</p> - -<p>Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por -sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton. -Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi -sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj -sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko -de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova, -preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo -kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis -la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la -dezerta ĉambro,<!-- p.199 --> prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ -vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma -aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?</p> - -<p>Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.</p> - -<p>Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ -dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro -la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn. -Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli -liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj -plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj, -gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn -al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni -elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte -sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan -liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo, -per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri -ilian belecon....</p> - -<p>Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta -sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta -senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj -farante al si mem akrajn riproĉojn.</p> - -<p>Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino -Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis -tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? -Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon, -estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu -virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti -al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan, -sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda -situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj -ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra<!-- p.200 --> -senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun -senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon? -Kia senprudenteco!</p> - -<p>— Ne! — pensis Marta; — unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo -aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii -porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si -ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti -humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke -mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi -estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem -efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la -konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj -prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo -pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon -antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro, -el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj -infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj? -Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en -la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas -sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas -senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li -per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas... -aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta -mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne -povis?</p> - -<p>La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis -sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter -la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis -pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn -pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi -miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la -mano, kiu ŝin ofendos.</p><!-- p.201 --> - -<p>Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj -pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan -moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.</p> - -<p>— Mi devos iri peti! — ŝi ekpensis.</p> - -<p>Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi -iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon -laboron, la duan fojon almozon.</p> - -<p>Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem -ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre -malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel -antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos -de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne -frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo -renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.</p> - -<p>Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte -super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis -la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo, -en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon. -Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson -en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin -afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla -malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj -direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan -kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue -ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno, -sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun -la libristo, ŝi diris:</p> - -<p>— Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial -mi venis denove al vi....</p> - -<p>— Per kio do mi povas servi al vi?</p> - -<p>Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj<!-- p.202 --> -distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis -sur la tablo.</p> - -<p>— Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek -spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi, -pri ia....</p> - -<p>La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.</p> - -<p>Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.</p> - -<p>— Ha! — li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu -montris bedaŭron, — kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni -nepre devas ion povoscii....</p> - -<p>Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ -manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.</p> - -<p>— Sekve, — ŝi diris post momento, kion do mi faros?</p> - -<p>Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj -rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, -en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, -kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed -kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante -ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi -parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin -parte pri tio, kion ŝi suferas.</p> - -<p>La libristo pripensis ion dum momento.</p> - -<p>— Mi malĝojas, — li diris, — mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia -situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas -al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos -nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun -bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus -tian lokon....</p> - -<p>— Mi petas vin pri ĝi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.</p> - -<p>— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. -Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....</p><!-- p.203 --> - -<p>— Mi iros certe, — diris la virino.</p> - -<p>La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da -papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis -maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero -li salute sin klinis.</p> - -<p>Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas -tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La -letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis -la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en -sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. -Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ -nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton -da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta -ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!</p> - -<p>La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. -Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, -kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la -plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure -inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de -lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema -mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina -por plenumado de kompatemaj faroj.</p> - -<p>Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de -honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne -ricevis!</p> - -<p>Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj -ŝi direktis sin sur la straton <span lang="pl">Swieto-Krzyska</span>. Post kelke da minutoj -ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. -Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, -kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la -internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. -Ŝi sidis tie<!-- p.204 --> ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski -pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon -eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj -bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi -aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da -sekundoj atente ŝin rigardis.</p> - -<p>— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la -voĉo, — antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed -nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion, -la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli -ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj -ŝi forlasis la kuirejon.</p> - -<p>En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta -viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....</p> - -<p>— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi ŝin ne akceptis?</p> - -<p>— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe -postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata... -kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj -horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. -Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.</p> - -<p>— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen -estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi -estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post -oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....</p> - -<p>— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! -Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun -infano?</p> - -<p>— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro -multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio -estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li -sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke -li opinios, ke ni estas homoj sen koro.</p> - -<p>— Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje<!-- p.205 --> -eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason... -kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....</p> - -<p>Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn -paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:</p> - -<p>— Sinjorino! sinjorino!</p> - -<p>Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone -kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.</p> - -<p>— Sinjorino, — komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la -vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke -vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj -vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti -pardonon....</p> - -<p>Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun -iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta -hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano -de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas» -kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da -nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis -por si, la lakton kaj farunon por la infano.</p> - -<p>En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, -konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj -sidigis antaŭ ĝi Janjon.</p> - -<p>Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare -serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar -ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur -la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis -per dormo malfacila kaj longa.</p> - -<p>La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi -ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol -hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis -silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la -fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al -ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia -freneza<!-- p.206 --> penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion,<!-- orig. vorto mankas --> per kio -hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»</p> - -<p>— Hu! — ŝi diris al si mem post momento, — nenio estas farebla! -mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!</p> - -<p>Ŝi iris al la strato <span lang="pl">Freta</span>. Malfermante la pordon de la malgaja -laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris -en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed -ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego -esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj -memvole forlasis.</p> - -<p>Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan -miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida -rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La -laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun -scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de -pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la -vangoj kaj sur la frunto.</p> - -<p>Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La -estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. -Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.</p> - -<p>— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antaŭ -du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio, -kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas -pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.</p> - -<p>Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de -sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la -kapon.</p> - -<p>— Ho, mia sinjorino Swicka! — ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, — mi -ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi -ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis -ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn -niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la<!-- p.207 --> vorto de -Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka -en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive -jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost -hieraŭ alian laboristinon....</p> - -<p>Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu -sidis sur la estinta loko de Marta.</p> - -<p>— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom -tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj -difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al -ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ -tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al -Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar -mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve -nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan -nombron, loko por sinjorino Swicka....</p> - -<p>— Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino -Swicka, — flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.</p> - -<p>De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj -malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.</p> - -<p>Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.</p> - -<p>— Ne, — ŝi diris, — ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti -sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi -la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.</p> - -<p>Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta -loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la -estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.</p> - -<p>— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi -povas havi?</p> - -<p>— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la -loko estas jam okupita... mi ne povas.</p> - -<p>Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el -la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, -konsistantan<!-- p.208 --> el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta -ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila -kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en -la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, -ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni -tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la -ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon... -alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ -ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj -maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi -meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto -ŝi komencis iri laŭlonge de la strato <span lang="pl">Dluga</span>. Irante, ŝi atente -rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el -ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne -tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta -pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da -ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne -estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta -ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj -ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ -eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la -ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de -ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, -kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris -propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora -rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte -la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi -deziras.</p> - -<p>— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi -pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.</p> - -<p>— Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto -kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ĝi estas?</p><!-- p.209 --> - -<p>Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la -magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel -marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas -finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun -diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian -tre malfacile atingitan decidon.</p> - -<p>— Kia do objekto ĝi estas? — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis -iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.</p> - -<p>— Edziĝa ringo, — respondis la virino.</p> - -<p>— Edziĝa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.</p> - -<p>— Edziĝa ringo, — mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, -levante la kapojn.</p> - -<p>— Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la -maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro -oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al -persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio -ŝi povus sin apogi.</p> - -<p>— Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj -tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto -alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis -unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, -el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi -estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke -ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun -ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia -koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.</p> - -<p>Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis -la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.</p> - -<p>— Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre -necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.</p> - -<p>— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.</p><!-- p.210 --> - -<p>— Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun -objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ -ĝian plenan valoron.</p> - -<p>Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj -skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran -pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj -daŭran.</p> - -<p>— Bona oro, — diris la juvelisto.</p> - -<p>Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian -rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. -Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo -sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun -delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris -multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe -malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de -ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj -aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice -ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo. -Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. -Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la -kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de -la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone, -ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj -kompreni en la daŭro de multe da horoj.</p> - -<p>— Mi petas vin, sinjorina moŝto, — diris la juvelisto el malantaŭ la -tablo, — la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.</p> - -<p>Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de -la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la -juvelisto.</p> - -<p>— Sinjoro! — ŝi diris, — ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?</p> - -<p>— Jes, sinjorino, — respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando -iom mirigis.</p><!-- p.211 --> - -<p>— Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....</p> - -<p>Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de -la antaŭ ŝi staranta homo.</p> - -<p>— Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj -helpantinon?</p> - -<p>La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.</p> - -<p>— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do... kial... -sed ja....</p> - -<p>— Jes, min, — ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. — Mi havas nun -neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas -en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke -mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi -iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi -devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al -vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus -pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....</p> - -<p>La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, -kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto -tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.</p> - -<p>— Vidu, sinjorina moŝto, — li komencis, — por diri la veron, mi -en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam -preparitaj, instruitaj....</p> - -<p>Marta ekrigardis<!-- orig: ekrigadis --> al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, -tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.</p> - -<p>— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, ŝi korektis sin -rapide, — mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi -por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.</p> - -<p>Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al -la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la -juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, -forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj -rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun -ironio. Sen<!-- p.212 --> ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis<!-- orig: regardis --> la -juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj -komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ -si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de -la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, -la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis -sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.</p> - -<p>La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan -ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas -okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon -de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj -glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin -senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la -okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.</p> - -<p>— Sed, kara sinjorino... — komencis la iom malpacienciĝinta -juvelisto.</p> - -<p>— Tuj, tuj! — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia -laboro.</p> - -<p>Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur -kiu ŝi estis desegninta.</p> - -<p>— Jen estas modelo por braceleto, — ŝi diris.</p> - -<p>La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis -farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj -interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du -torditaj trunketoj.</p> - -<p>La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe -du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj -elegantecon.</p> - -<p>— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante -la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de -kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post -momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnaĵoj, sinjorino,<!-- p.213 --> -povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... — Li eksilentis, kaj, -videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis -per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.</p> - -<p>La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.</p> - -<p>— Ho, mia Dio! — li diris levante la ŝultrojn, — se vi hezitas -akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu... -nu, kiel desegnistinon....</p> - -<p>Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La -juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:</p> - -<p>— Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro -konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi -scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke -da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos -oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio.... -Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis -vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur -stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.</p> - -<p>— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldaŭ min -forlasos... sed mi tamen ja ne povas....</p> - -<p>— Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.</p> - -<p>La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita -junulo.</p> - -<p>— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la -juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.</p> - -<p>— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan -problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon -de braceleto, desegnitan de Marta.</p> - -<p>— Bela! mi ne povas nei! tre bela!</p> - -<p>— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis -ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la -deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki -en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.</p><!-- p.214 --> - -<p>Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn -helpantojn, diris per demanda tono:</p> - -<p>— Ha? kio?</p> - -<p>Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed -kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun -la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj -vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la -junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ -intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en -la apudan ĉambron.</p> - -<p>Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, -aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu -ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per -ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li -ekkriis:</p> - -<p>— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!</p> - -<p>Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de -industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan -negocon.</p> - -<p>Marta ekridetis.</p> - -<p>— Mi estas virino, — ŝi diris, — jes, tio estas vero. Kio do -sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....</p> - -<p>— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj -sidiĝante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus -afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn -novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la -mondo estas kalumniema... vi komprenas?...</p> - -<p>— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la -klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?</p> - -<p>— Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....</p> - -<p>Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis -tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.</p><!-- p.215 --> - -<p>— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du -monpaperetojn.</p> - -<p>Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante -jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.</p> - -<p>— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, -sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro -multe.</p> - -<p>— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis... mi -pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....</p> - -<p>— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!</p> - -<p>Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron -kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ -dezirata laboro ricevis almozon!</p> - -<p>Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne -plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen -rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj -egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte -monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por -pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por -pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn -siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus -diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, -por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte -troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis -tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide -kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje -ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta -krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo -ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la -knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis -al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, -kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. -Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj -kuŝiĝis senmova, kun<!-- p.216 --> vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj -interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis -al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la -pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj -ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre -pezan kapeton.</p> - -<p>Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, -malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, -ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj -de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis -virino kaj infano.</p> - -<p>Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia -penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro -ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, -eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj -spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn -fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de -laboro, febra serĉado kaj netrovado.</p> - -<p>Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis -unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, -al tiu loĝejo ĉe la strato <span lang="pl">Krolewska</span>, kaj devigus ŝin diri al tiu -virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! -vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la -brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, -kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por -ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi -tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo -ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis -kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis -sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.</p> - -<p>— Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?</p> - -<p>— Mi, panjo!</p> - -<p>La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la -infano estis mallaŭta kaj ronka.</p><!-- p.217 --> - -<p>Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj -genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, -ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis -per forto spasma kaj disŝiranta.</p> - -<p>— Ho, mia Dio! — ekĝemegis la virino, — nur ne tion! ĉion, kion vi -volas, nur ne tion!</p> - -<p>En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la -filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la -kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian -kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj -de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta -plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur -la brakon de la patrino.</p> - -<p>En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris -malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta -mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ -kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum -la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn -ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis -efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.</p> - -<p>Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis -viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan -pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, -kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego -ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj -plendoj.</p> - -<p>La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne -trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris -ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja -fajro en la okuloj.</p> - -<p>— Kiel malvarme estas ĉi tie! — diris la viro, leviĝante.</p> - -<p>La virino nenion respondis.</p> - -<p>— Sur kio do mi skribos?</p><!-- p.218 --> - -<p>Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da -papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.</p> - -<p>— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan -<i>bronkiton</i>. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.</p> - -<p>Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. -La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon -kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis -rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.</p> - -<p>— Lasu! — li diris jam ĉe la sojlo, — lasu! La infano estas malforta -kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble -multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.</p> - -<p>Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj -alpremis sian bruston al la brusto de la infano.</p> - -<p>— Ho, mia infano! mia sola infano! — ŝi murmuretis, — pardonu -vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj -nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, -kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....</p> - -<p>Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je -la planko, enigis la manojn en la harojn.</p> - -<p>Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!</p> - -<p>Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud -la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la -butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per -vigliga varmo.</p> - -<p>La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo -daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, -venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; -ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al -grincado de segilo.</p> - -<p>Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la -litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:</p><!-- p.219 --> - -<p>— Ne perdu la esperon, sinjorino, — li diris milde, — la infano -povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan -prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La -temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la -medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj -donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble -tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....</p> - -<p>Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj -krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.</p> - -<p>Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! -Per kio?</p> - -<p>Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de -la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da -spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis -fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da -fojoj en ĉiu tago.</p> - -<p>Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon -kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ -ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta -vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala -stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia -korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. -La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe -persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj -ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis -ĉirkaŭen.</p> - -<p>Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?</p> - -<p>Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la -malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, -kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos -eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte -mallevis la manojn.</p> - -<p>— Kion do mi faros? — ŝi diris al si mem, — kion mi povas<!-- p.220 --> fari? ŝi -mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!</p> - -<p>Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En -tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.</p> - -<p>— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn -kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!</p> - -<p>Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano -la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li -kaj petegis lin pri savo!</p> - -<p>Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun -sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi -interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la -vizaĝo de la infano.</p> - -<p>— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta -brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi -antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....</p> - -<p>Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la -litaĵo kaj haltis super ĝi.</p> - -<p>— Ha! — ŝi ekkriis, — mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro -laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!</p> - -<p>Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj -ekbrilis fajro de forta decido.</p> - -<p>Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al -la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis -manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. -Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi ekkriis, — pro kompato... pro favorkoreco....</p> - -<p>— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne -havas, de kie do mi povas ĝin havi....</p> - -<p>— Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe -mia malsana infano!</p> - -<p>La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel -antaŭe.</p><!-- p.221 --> - -<p>— Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....</p> - -<p>La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon -de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.</p> - -<p>— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano... -ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la -litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....</p> - -<p>Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian -infanon.</p> - -<p>— Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur -ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo -kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...</p> - -<p>La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan -pordegejon de la domo.</p> - -<p>— Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... — murmuretis -al si Marta.</p> - -<p>Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento -kaj ekkuris en la direkto al la strato <span lang="pl">Swieto-Jerska</span>. Flamaj -flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove -portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la -puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn -rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, -kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi -kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj -manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la -pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi -ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per -tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo -malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la -sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino -kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. -La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta -en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj -voĉoj.</p> - -<p>— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.</p><!-- p.222 --> - -<p>— Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.</p> - -<p>— Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian -semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne -povas eliri el la salono....</p> - -<p>Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi -la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere -favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento -malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj -manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la -plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj -faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed -eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj -direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, -ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.</p> - -<p>Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato <span lang="pl">Krakowskie -Przedmiescie</span>. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed -apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra -la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo -kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj -du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.</p> - -<hr class="short" /> - -<p>Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda -urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per -plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la -aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj -sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, -muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble -la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum -multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.</p> - -<p>La strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span> estis plena de movado, bolis<!-- p.223 --> -per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. -Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron -kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono -etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.</p> - -<p>Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de -la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis -tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj -gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon -torentojn da lumo.</p> - -<p>Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel -multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo -kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj -rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por -ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence -elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas -kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, -kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En -tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe -da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia -ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado -de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en -tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis -celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol -ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, -en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon -de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de -elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej -precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte -sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj -okuloj.</p> - -<p>Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato <span lang="pl">Krakowskie Przedmiescie</span>. -Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!</p><!-- p.224 --> - -<p>Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova -vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj -de la pasantoj.</p> - -<p>La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, -defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la -strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, -inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero -flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia -infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la -unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj -ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, -sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan -fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima -mizero, ke ili <em>devas</em> porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la -vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la -sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, -laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.</p> - -<p>— Tiuj fortaj, — ŝi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu -tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion -volis doni.</p> - -<p>Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.</p> - -<p>Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta -virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta -tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis. -Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus -droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis -ĝin malsupren.</p> - -<p>Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?</p> - -<p>Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la -malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo -sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis -la patron!</p><!-- p.225 --> - -<p>Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al -la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj -bela kiel anĝelo.</p> - -<p>Marta stariĝis antaŭ ili.</p> - -<p>— Sinjorino! — ŝi ekkrietis, — sinjorino!</p> - -<p>Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, -eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial -la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En -rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili -haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, -sinjorino? ĉu ni ion perdis?</p> - -<p>Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko -kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj -kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.</p> - -<p>Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, -kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de -varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj -briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu -atakis ŝian kapon.</p> - -<p>Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro -iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe -estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la -vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj -neĝoblankaj lipharoj.</p> - -<p>Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne -etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: — Sinjoro! sinjoro!</p> - -<p>La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis -la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, -kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de -la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion -inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la -manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis<!-- p.226 --> -la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.</p> - -<p>La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, -kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion -scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj -la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj -donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan -riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?</p> - -<p>La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda -monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la -pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la -travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de -magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa -palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis -luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la -muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; -antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de -statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis -siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, -porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da -marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis -sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la -strato en la internon de la magazeno.</p> - -<p>Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj -floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris -du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili -interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto -havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la -elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis -majstraĵo de industrio kaj de bongusto.</p> - -<p>La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris -virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto,<!-- p.227 --> kun -nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La -flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita -de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj -estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ -kiel papero.</p> - -<p>Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la -flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime -de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun -sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo -ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.</p> - -<p>— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, -elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da -artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.</p> - -<p>Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de -la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la -ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis -ŝin per senatenta okulo.</p> - -<p>— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per -longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la -piedoj kaj severe diris plue:</p> - -<p>— Kial vi ne respondas?</p> - -<p>Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke -en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas -en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj -kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la -manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj -bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.</p> - -<p>— Sinjoro! — ŝi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento -por mia malsana infano!</p> - -<p>Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia -penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.</p><!-- p.228 --> - -<p>La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis -la ŝultrojn.</p> - -<p>— Mia sinjorino! — li diris seke; — ĉu vi ne hontas peti almozojn? -Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!</p> - -<p>Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la -tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.</p> - -<p>La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ -unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La -malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi -estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran -aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi -aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu -ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia -brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas -la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, -kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon -mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis -la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? -kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo -tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago -koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto -pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre -povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus -la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ -faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan -manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne -montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. -Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima -malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn -plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin -per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio -li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li<!-- p.229 --> diris: vi estas juna kaj sana, -vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj -tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.</p> - -<p>Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble -komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj -vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus -laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la -eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.</p> - -<p>La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, -kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la -morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj -profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano -eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, -vulkano de kolero, envio kaj... avideco.</p> - -<p>De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu -infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, -feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo -ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu -energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en -la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, -tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke -li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, — fariĝis viktimo de tiuj -kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?</p> - -<p>Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ -devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne -logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis -senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas -kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo -ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo -ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, -sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente -kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj -instinktoj. Nenian homan estaĵon<!-- p.230 --> oni devas tiel morte turmenti, -tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la -tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas -grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu -homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize -proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu -estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi -kaj elteni ĝi ne povos.</p> - -<p>La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis -en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj -kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de -pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj -nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.</p> - -<p>La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn -korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis -multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble -intencis enkonduki junan edzinon.</p> - -<p>Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna -okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba -silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la -mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan -de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. -Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias -en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan -riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! -mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, -kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi -estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu -per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis -al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj -maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!</p> - -<p>La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, -kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, -kiel<!-- p.231 --> kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj -maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke -kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn -doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per -bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte -pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de -malbonagoj, mem faras malbonagojn.</p> - -<p>— Sekve, — diris la aĉetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por -la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo -kaj....</p> - -<p>Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, -subite li haltis.</p> - -<p>— Ha! — li diris, — mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi -ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen....</p> - -<p>La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.</p> - -<p>— Ĉu ĉi tiun? — li demandis.</p> - -<p>— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...</p> - -<p>— Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?</p> - -<p>— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.</p> - -<p>Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, -li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la -subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de -la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris -mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.</p> - -<p>La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la -marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa -valoro.</p> - -<p>Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu -staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo -magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie -alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.</p><!-- p.232 --> - -<p>Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere -rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, -estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio -ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin -naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da -tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis -la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la -faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis -ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! -Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke -ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe -da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; -ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu -kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis -la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da -suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo.... -Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, -ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, -sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis -mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta -interno.</p> - -<p>Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la -paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra -pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.</p> - -<p>Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en -la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj -grupoj, returnis la vizaĝojn.</p> - -<p>— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.</p> - -<p>La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.</p> - -<p>— Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe -ŝi ion ŝtelis.</p> - -<p>La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.</p> - -<p>— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran -plataĵon, — ŝi<!-- p.233 --> forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu -tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas...</p> - -<p>— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia -magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!</p> - -<p>Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.</p> - -<p>— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!</p> - -<p>— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.</p> - -<p>Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro -sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.</p> - -<p>— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj -montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaŭ -minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!</p> - -<p>— Kaj en kiun flankon ŝi kuris?</p> - -<p>— En tiun, — diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, -haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato <span lang="pl">Nowy -Swiat</span>. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel -rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!</p> - -<p>— Oni devas ŝin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.</p> - -<p>— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis -antaŭen kaj kriis laŭte:</p> - -<p>— He! homoj! kaptu! tien al <span lang="pl">Nowy Swiat</span> kuris ŝtelistino!</p> - -<p>La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto -riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al -si tiom da klopodoj.</p> - -<p>La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.</p> - -<p>Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino -rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en -la direkto al <span lang="pl">Nowy Swiat</span>. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj -kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi -tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble -bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj<!-- p.234 --> -terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo -ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, -ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, -senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos....</p> - -<p>La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence -rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, -supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan -bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: -kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!</p> - -<p>Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu -sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en -alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La -virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite -haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.</p> - -<p>Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, -kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin -de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, -kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis -flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.</p> - -<p>Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke -mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin -super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, -komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian -veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ -elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco -kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi -preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.</p> - -<p>Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi -renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon -de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi -certe estos kaptita de ili.</p> - -<p>Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe<!-- p.235 --> da -radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, -preskaŭ neniom.</p> - -<p>Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn -hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu -sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien -ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. -Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj -ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam -tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris -iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo -prezentas distraĵon.</p> - -<p>La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze -de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj -apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj -figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj -ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra -maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed -havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de -supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj -laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura -okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de -ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur -kiuj ruliĝis la radoj.</p> - -<p>Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj -ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.</p> - -<p>La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi -kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta -sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en -rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos -flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la -rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon -ĉirkaŭen.</p><!-- p.236 --> - -<p>Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de -ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco -apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris -malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.</p> - -<p>Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia -ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto -turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi -turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj -brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. -Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, -longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto -terura, sed subita, fulma.</p> - -<p>Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, -la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento -ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la -liberigonta morto.</p> - -<p>Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo -kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, -etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, -stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma -ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis -kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo -suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble -la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava -lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita -flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin -je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj -lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la -teron.</p> - -<p>— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.</p> - -<p>Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la -hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.</p><!-- p.237 --> - -<p>— Haltu! haltu! — kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La -veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano -la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al -la ĉevaloj, ke ili haltu.</p> - -<p>Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam -deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.</p> - -<p>Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la -vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj -de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al -senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.</p> - -<p>La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj -elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la -vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.</p> - -<div class="tnotes"> -<p><b>Noto de transskribinto:</b></p> - -<p>Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi -ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la -originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn -ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi -simile registris.</p> -</div> - - - - - - - -<pre> - - - - - -End of the Project Gutenberg EBook of Marta, by Eliza Orzeszkowa - -*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARTA *** - -***** This file should be named 61860-h.htm or 61860-h.zip ***** -This and all associated files of various formats will be found in: - http://www.gutenberg.org/6/1/8/6/61860/ - -Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online -Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This -book was produced from images made available by the -HathiTrust Digital Library.) - -Updated editions will replace the previous one--the old editions will -be renamed. - -Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright -law means that no one owns a United States copyright in these works, -so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United -States without permission and without paying copyright -royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part -of this license, apply to copying and distributing Project -Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm -concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, -and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive -specific permission. If you do not charge anything for copies of this -eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook -for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, -performances and research. They may be modified and printed and given -away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks -not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the -trademark license, especially commercial redistribution. - -START: FULL LICENSE - -THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE -PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK - -To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free -distribution of electronic works, by using or distributing this work -(or any other work associated in any way with the phrase "Project -Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full -Project Gutenberg-tm License available with this file or online at -www.gutenberg.org/license. - -Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project -Gutenberg-tm electronic works - -1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm -electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to -and accept all the terms of this license and intellectual property -(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all -the terms of this agreement, you must cease using and return or -destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your -possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a -Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound -by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the -person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph -1.E.8. - -1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be -used on or associated in any way with an electronic work by people who -agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few -things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works -even without complying with the full terms of this agreement. See -paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project -Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this -agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm -electronic works. See paragraph 1.E below. - -1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the -Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection -of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual -works in the collection are in the public domain in the United -States. If an individual work is unprotected by copyright law in the -United States and you are located in the United States, we do not -claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, -displaying or creating derivative works based on the work as long as -all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope -that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting -free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm -works in compliance with the terms of this agreement for keeping the -Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily -comply with the terms of this agreement by keeping this work in the -same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when -you share it without charge with others. - -1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern -what you can do with this work. Copyright laws in most countries are -in a constant state of change. If you are outside the United States, -check the laws of your country in addition to the terms of this -agreement before downloading, copying, displaying, performing, -distributing or creating derivative works based on this work or any -other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no -representations concerning the copyright status of any work in any -country outside the United States. - -1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: - -1.E.1. The following sentence, with active links to, or other -immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear -prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work -on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the -phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, -performed, viewed, copied or distributed: - - This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and - most other parts of the world at no cost and with almost no - restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it - under the terms of the Project Gutenberg License included with this - eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the - United States, you'll have to check the laws of the country where you - are located before using this ebook. - -1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is -derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not -contain a notice indicating that it is posted with permission of the -copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in -the United States without paying any fees or charges. If you are -redistributing or providing access to a work with the phrase "Project -Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply -either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or -obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm -trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted -with the permission of the copyright holder, your use and distribution -must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any -additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms -will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works -posted with the permission of the copyright holder found at the -beginning of this work. - -1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm -License terms from this work, or any files containing a part of this -work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. - -1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this -electronic work, or any part of this electronic work, without -prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with -active links or immediate access to the full terms of the Project -Gutenberg-tm License. - -1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, -compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including -any word processing or hypertext form. However, if you provide access -to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format -other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official -version posted on the official Project Gutenberg-tm web site -(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense -to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means -of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain -Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the -full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. - -1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, -performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works -unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. - -1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing -access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works -provided that - -* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from - the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method - you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed - to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has - agreed to donate royalties under this paragraph to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid - within 60 days following each date on which you prepare (or are - legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty - payments should be clearly marked as such and sent to the Project - Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in - Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg - Literary Archive Foundation." - -* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies - you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he - does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm - License. You must require such a user to return or destroy all - copies of the works possessed in a physical medium and discontinue - all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm - works. - -* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of - any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the - electronic work is discovered and reported to you within 90 days of - receipt of the work. - -* You comply with all other terms of this agreement for free - distribution of Project Gutenberg-tm works. - -1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project -Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than -are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing -from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The -Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm -trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. - -1.F. - -1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable -effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread -works not protected by U.S. copyright law in creating the Project -Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm -electronic works, and the medium on which they may be stored, may -contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate -or corrupt data, transcription errors, a copyright or other -intellectual property infringement, a defective or damaged disk or -other medium, a computer virus, or computer codes that damage or -cannot be read by your equipment. - -1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right -of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project -Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project -Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all -liability to you for damages, costs and expenses, including legal -fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT -LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE -PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE -TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE -LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR -INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH -DAMAGE. - -1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a -defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can -receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a -written explanation to the person you received the work from. If you -received the work on a physical medium, you must return the medium -with your written explanation. The person or entity that provided you -with the defective work may elect to provide a replacement copy in -lieu of a refund. If you received the work electronically, the person -or entity providing it to you may choose to give you a second -opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If -the second copy is also defective, you may demand a refund in writing -without further opportunities to fix the problem. - -1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth -in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO -OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT -LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. - -1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied -warranties or the exclusion or limitation of certain types of -damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement -violates the law of the state applicable to this agreement, the -agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or -limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or -unenforceability of any provision of this agreement shall not void the -remaining provisions. - -1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the -trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone -providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in -accordance with this agreement, and any volunteers associated with the -production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm -electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, -including legal fees, that arise directly or indirectly from any of -the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this -or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or -additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any -Defect you cause. - -Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm - -Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of -electronic works in formats readable by the widest variety of -computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It -exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations -from people in all walks of life. - -Volunteers and financial support to provide volunteers with the -assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's -goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will -remain freely available for generations to come. In 2001, the Project -Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure -and permanent future for Project Gutenberg-tm and future -generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see -Sections 3 and 4 and the Foundation information page at -www.gutenberg.org - - - -Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation - -The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit -501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the -state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal -Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification -number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by -U.S. federal laws and your state's laws. - -The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the -mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its -volunteers and employees are scattered throughout numerous -locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt -Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to -date contact information can be found at the Foundation's web site and -official page at www.gutenberg.org/contact - -For additional contact information: - - Dr. Gregory B. Newby - Chief Executive and Director - gbnewby@pglaf.org - -Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg -Literary Archive Foundation - -Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide -spread public support and donations to carry out its mission of -increasing the number of public domain and licensed works that can be -freely distributed in machine readable form accessible by the widest -array of equipment including outdated equipment. Many small donations -($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt -status with the IRS. - -The Foundation is committed to complying with the laws regulating -charities and charitable donations in all 50 states of the United -States. Compliance requirements are not uniform and it takes a -considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up -with these requirements. We do not solicit donations in locations -where we have not received written confirmation of compliance. To SEND -DONATIONS or determine the status of compliance for any particular -state visit www.gutenberg.org/donate - -While we cannot and do not solicit contributions from states where we -have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition -against accepting unsolicited donations from donors in such states who -approach us with offers to donate. - -International donations are gratefully accepted, but we cannot make -any statements concerning tax treatment of donations received from -outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. - -Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation -methods and addresses. Donations are accepted in a number of other -ways including checks, online payments and credit card donations. To -donate, please visit: www.gutenberg.org/donate - -Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. - -Professor Michael S. Hart was the originator of the Project -Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be -freely shared with anyone. For forty years, he produced and -distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of -volunteer support. - -Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed -editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in -the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not -necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper -edition. - -Most people start at our Web site which has the main PG search -facility: www.gutenberg.org - -This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, -including how to make donations to the Project Gutenberg Literary -Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to -subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. - - - -</pre> - -</body> -</html> diff --git a/old/61860-h/images/cover.jpg b/old/61860-h/images/cover.jpg Binary files differdeleted file mode 100644 index 0e27026..0000000 --- a/old/61860-h/images/cover.jpg +++ /dev/null |
