diff options
Diffstat (limited to '44128-0.txt')
| -rw-r--r-- | 44128-0.txt | 1916 |
1 files changed, 1916 insertions, 0 deletions
diff --git a/44128-0.txt b/44128-0.txt new file mode 100644 index 0000000..24f4d04 --- /dev/null +++ b/44128-0.txt @@ -0,0 +1,1916 @@ +*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44128 *** + +Transcriber's Notes + +A few minor typographical errors have been corrected without notice. +However, many grammatical errors and odd spellings have been left as +in the original. + + + + +SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. + +20. (Vol. II., No. 6.) + +_Junio, 1905._ + + THE + ESPERANTIST + + La Esperanta Gazeto por la + Propagando de la Internacia Lingvo. + +ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). + +Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C. + +All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington +Gardens Square, London. W. + + + + +CONTENTS. + Page + A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81 + The Golden Heart (C. Oxenford) 82 + Reminiscences, Part VI. + (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84 + Oddments 86 + To Give or not to Give (E. W.) 87 + Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88 + A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89 + The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90 + Pancakes (A. Vuillaume) 90 + From the Light of Asia (A. Motteau) 91 + The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92 + The Home of the Essence of Roses + (Ilarion Raytcheff) 93 + My Holiday (The Editor) 94 + Indian Lions (H. K. G.) 96 + + + + +Avizo Grava. + +La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, +prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, +post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. +Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo +enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti +tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan +rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. + +Buchanan, Scott & Co., + + Garthland Street, + Glagow, Scotland. + + + + +The Remington + +THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. + +Just think of it! + +THE INTERNATIONAL MACHINE. + +_Unbound by ties of nationality: + +The common bond of union of all civilised peoples._ + +The Remington can be supplied fitted for Esperanto. + + * * * + + THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, + 100, Gracechurch St., London, E.C. + + + +La Remington + +LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. + +Pripensu je tio! + +LA INTERNACIA MAŜINO. + +_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: + +La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ + +La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. + + * * * + + LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, + 100, Gracechurch St., Londono, E.C. + + + + + ĈIUJ, NI POVOS + PARADIZON IRI. + + Kiu bone trinkas, + Tiu bone dormas. + Kiu bone dormas, + Tiu ne pensas malbone. + Kiu ne pensas malbone, + Tiu certe ne pekas. + Nu, ĉar kiu ne pekas. + Paradizon eniros. + De nun, bone trinku. + Kaj vi paradizon iros. + + * * * + +Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- +Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. + + + + +The "Review of Reviews" + + _Is the Best Magazine for Busy People. + And it is read by 'Esperanto' Students._ + +The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of +the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. + +The busiest and poorest in the community may here follow +with intelligent interest the great movements of Contemporary +History. + + Post Free for Twelve Months, 8/6, + 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. + +Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. + + + +FOR SALE. + +160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; +Rosewood. For all particulars write to The Editor. + + + + +Correspondence Lessons in Esperanto. + +ARE GIVEN BY + +Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, +Forest Gate, London, E. + +7/6 the Quarter. + + + + +Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. + + +Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras +koresp. kun Kristanaj Sciencistoj. + +Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. +Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos. + +Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. +Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn, +kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado. + +Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, +N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. + +Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras +interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj +Kolonioj. + +Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, +Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam +resp. + +Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, +Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k. + +La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). + + + + +THE ESPERANTIST + +The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. + + ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE + SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO + + H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. + AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. + BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. + FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. + GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. + NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. + RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. + SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. + +N.B. + +_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis +poŝtmarkon._ + +_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ + +_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj +laŭvaloro._ + +_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, +67, Kensington Gardens Square, London, W._ + +N.B. + +20. [Vol. II., No. 6.] + + Subscription, 3s. Per Annum. + Single Copies, 4d. net. Nos. + 2 to 13, 6d. each; Later issues + 4d. each, net. + +JUNIO, 1905. + + + + +MODERNA ERMITO. + + +Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la +Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la +fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan +semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna +ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da +ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al +mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie +unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du +aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da +muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. +Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu +el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj +delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi +konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo +alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun +siaj okuloj rigardantaj la teron. + +Kio estas tio, mi demandis? + +Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko? + +La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li +ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun +li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia +dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre +malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ +iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon +kaj likvorojn. + +Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke +la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo +aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la +meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en +ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li +estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin +forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj +loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma +lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj +havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen +ĉapelo. + +Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias +kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da +vivado. + +Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion +aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la +urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ +ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras +marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas +iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj +kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, +pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas +tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo. + +De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj +diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, +ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, +troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj +ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre +strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj +samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro +malpacoj kaj ungogrataĵoj. + +C. Bicknell. + + + + +LA ORA KORO. + +Fantazio, originale verkita de C. Oxenford. + + +Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke +baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj +tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian +filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al +malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej +amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, +kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi +estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ +via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi +portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo +kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias +kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la +alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin +povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj +provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, +aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos +duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi +serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj +la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel +ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. +Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj +kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: +estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas +trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. +Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, +karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian +parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi +povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli +longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per +lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi +vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ, +kar----" + +La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, +ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas +ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj +knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi +havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al +kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al +ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe +mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi +antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli +granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun +la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, +kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje +ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian +malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi +ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, +tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la +malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete +simila al la ŝia. + +Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar +jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla +kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la +alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus +ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi +estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, +ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi +aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. +Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la +plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege +malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la +okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora. + +La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas +ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi +montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis +havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li +havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la +ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, +fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete +simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas +ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, +ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la +kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du +kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno +ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian +koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ +tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la +malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis. + +Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, +ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la +proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum +ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun +ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi +trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo +en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la +Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis. + +Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, +kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas +maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed +neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras +dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis +tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la +alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris +al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li +loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj +la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke +ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. +Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, +anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo. + +"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. +Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni +prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al +la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi +pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne +estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas +tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia +patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble +estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo." + +Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri +al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis. + +"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas +vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, +kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro +maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj +sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. +Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, +malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli +malbona ol tiu ĉi urbo." + +Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. +Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ +vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la +Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe +la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_; +kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan +_Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila +arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas +via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon +trafi." + +"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. +Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne +ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la +vojon. Kial mi ne penas iri sole?" + +"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed +neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj +doloriga al tiuj kiuj penas." + +"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do +estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al +mi?" + +Li ridetis. + +"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco +de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi +ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj." + +Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson +de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la +unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron. + +Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la +_Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la +sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon +antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, +sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj +almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo, +kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, +paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian +kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la +strateton. + +"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi. + +"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili +estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili +promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al +li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li +diris: + +"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke +vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." +Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin +malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu +ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke +vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos +vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, +kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia +kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas." + +Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi +svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne +egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi +pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la +blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la +urbo. + +"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi +scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio." + +Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj +okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, +rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke +ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj +kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la +rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; +li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili +remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis. + +Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de +la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili +estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis. + +"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, +kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_. +Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do +haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos +ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri +malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_, +kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_." + +Tiun ĉi ili faris. + +Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj +malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis +la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis +surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis +siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. +Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, +sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la +mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la +hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj +baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. +Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn +ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune +estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon +kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan +kamparon de la _Eterna Korparadizo_. + + + + +FRAGMENTAJ MEMOROJ. + +Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). + +_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ + + +"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de +la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi +komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos +ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel +eble plej akurate tion kio okazis. + +Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; +almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ +mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis +sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis +vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. +La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis +superakvego. + +Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita +de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, +kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo +de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la +balkonon kaj en la ĝardenojn? + +Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," +kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega +kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute +plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj. + +Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion +da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, +ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra +gastemeco) estas senlimaj. + +Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, +tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos +ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj +okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj +dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe +la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed +multe malpli varma ekstera gastaro. + +Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la +pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj +de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en +la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter +la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La +infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la +vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:-- + +La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo +estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas. + +Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise +Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la +sekvanta maniero:-- + +Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni +interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj +la interkonsentantoj. + +Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno +ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en +la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn. + +Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn +pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el +la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la +malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. +Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna +dometo, la pastro ne estis malriĉulo. + +Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe +edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo +portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi +havis oran ringon. + +Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por +vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed +kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne +kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi +neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo. + +Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la +rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino +kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto. + +"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino. + +"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi +petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla." + +Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne +estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi +ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi +karakterizon. + +Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj +malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la +instruisto estis mirigita. + +"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?" + +"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne +pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn." + +Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam +Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la +urbo Firenze (Florence)?" + +Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi, +sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur +balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis +vian kapon." + +Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu +de malgranda samlandano. + +Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto +kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min +rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la +korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton +kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per +reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?" + +Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon. + +"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe +vidis?" + +"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho! +for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin +_tuj_." + +"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne +memoras." + +"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; +mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi." + +"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?" + +"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.' +Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj, +kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en +la grandaj bluaj okuloj. + +Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima +fragmento mi revenos al mia priskribo. + + + + +MIKSAĴO. + + +Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis +afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn +novajn librojn:-- + +_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la +Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia +eldonmaniero kaj enhavo. + +_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de +Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo +Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary. + +Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an +Marton, 1905. + +_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran +artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga +Sonorilo. + +_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto +Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, +kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro. + +_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el +_L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca +kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c. + +_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré. +Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la +Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, +Bruxelles, Belgium. + +_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, +granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, +Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden. + +_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean +Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de +l'École de Medicine, Paris. 23 pp. + +_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904. +Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue +Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c. + +_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe +Hachette, 24 pp. + +Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, +_Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti +inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj. + +Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj +pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis +ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. +Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn +skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, +altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de +progreso. + +Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la +korespondado, estas nur eble citi malmultajn. + +Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia +Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte +novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe +bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la +havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu +ni kore dankas lin. + +La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso. + +Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la +suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca +armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof +mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni +diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan +paroladon ĉe la ceremonio! Bonege! + +Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ +pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli +ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la +5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas +ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama +propaganda laborado. + +S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, +verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof. + +La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, +kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj +kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo +vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, +apud la Reĝa Teatro. + +S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la +atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu +Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert +jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari +tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin +de la Universitato de Dijon. + +S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala +Kongreso:-- + +_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro +Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas +necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi +elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos +gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu +celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke +ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn +regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al +la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la +definitivan triumfon de nia kara afero. + +_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros +unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj +ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri +tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an, +okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn +havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj +distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu +tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj +vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, +skribu tuj al ni. + +_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj +Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn +al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France). + +_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos +(krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de +la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn +programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso. + +Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la +elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al +ni sendi. + +Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux, +advokato--Boulogne-sur-Mer (France)." + +P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn +artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la +tirkesto ne bone kreskis!_ + + + + +DONI AŬ NE DONI! + +E.W. + + +Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la +regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du +milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo +ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn +da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, +rigardante surtere. + +Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano +ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon. + +La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne +havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj +rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi +petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu." + +Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon +kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne +donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la +tutan vintron?" + +Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj. + +De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine +mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti +poŝtmarkojn. + +En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj +nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi +preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi +ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj +mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble +mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi +forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin." + +Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, +diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi." + +"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo +kiu ĝin bezonas." + +"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon, +por ke mi ĵuru je ĝi!" + +Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun +manpremo, ni disigis. + +Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi +kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, +li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon +pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni +multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj +saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur +merituloj ricevu helpon. + +Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin +mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al +rimarko tiel nerespektoplena. + +Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la +almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne +en biero kaj alkoholo. + +Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj +mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la +venonta monato mi ne havus monon. + +La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe +ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje +plibonigis bonaĵo." + +Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde +organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari +multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi +siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la +morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la +stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por +havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de +mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj +kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj +baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj +nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj +hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da +ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por +ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo. + +Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: +"Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel +saĝaj kaj sindonemaj!" + +Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de +porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna +virino se ne sentimentalan malsaĝecon._ + + + + +MEMOROJ PRI IRLANDO. + +Originale verkita de Florence A. Meigh. + + +Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la +tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie +pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj +interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj +kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj +ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, +kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel +ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera +Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas +viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura +dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte +estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas +vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj +geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj +kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la +luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis +kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per +ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro. + +La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas +tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek +bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al +mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe +de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ +al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza +fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam +mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno +de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la +kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la +azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas +tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos +rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni +estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la +bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta +blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante +timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni +preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko +ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance +forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ. + +La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj +la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas +vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro +apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la +veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco +estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj +posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed +historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la +defluilon. + +Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi +almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi +voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per +hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La +anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, +ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide +esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj +en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn +benadojn por plenigi malgrandan libron. + +Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu +estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis +ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano +"Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu! +estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la +vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj." +Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn +mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de +la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke +estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa +ol la mejlo!! + +Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto. + + + + +FREMDULO EN FREMDALANDO. + +De C. W. T. Reeve. + +(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de +S-ro Reeve). + + + Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono; + Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon. + Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege. + Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante + Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta, + Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas: + + _Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_ + _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._ + _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._ + _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_ + + Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo! + Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo. + Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta + Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko. + Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis, + Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino: + + _Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_ + _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._ + _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_ + _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._ + +_Traduko_: + + Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas + Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas + Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis + Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos. + +(_Ĥoro de_ S-ro Parsons). + + Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo, + Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris + Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas. + Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide, + Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon + Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas: + + _Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_ + _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._ + _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_ + _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_ + +(S-ro Legoffre, _du Havre_). + + Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris, + Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj + Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj + Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi. + Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite + Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro + + _Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_ + _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_ + _La barka mia vita e; la rete e amor,_ + _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._ + +(Clarence Bicknell, _Bordighera_). + + Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon, + Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno; + Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj. + Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis + Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj + Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante: + + _Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_ + _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_ + _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_ + _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_ + +(Norman Maclean, _Aguilas_). + + + + +LA ORA HORO (ELFED). + +Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans. + + + Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd! + Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar. + Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd. + Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden. + Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd + Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion. + Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd. + + + Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo! + La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon! + Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia + La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo + Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco. + Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis. + Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo. + + +Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto. + +Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio. + +La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio. + +Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem. + +Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen +meriti ĝin. + +La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero. + +Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj. + +Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko. + + + + +KRESPO[1] PUNTA. + +(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires"). + +Tradukita A. Vuillaume (Stenay). + + +_Materialo._ + + Tri ovoj. + Sama pezo da sukero. + Sama pezo da tritika faruno. + Sama pezo da freŝa butero. + Da lakto sufiĉa kvanto. + +_Metodo._ + +Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton +aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu +iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. +Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu +kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero +alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj +kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu +ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon. + +Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam +ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni +povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin +en ladan keston. + +PIEDNOTO: + +[1] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de +kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago +kiu finigas la karnavalon. + + + + +SAĜA HUNDO! + + +Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, +malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego. + +Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon +en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! +Katoj!" + +La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis +seĝegon. + +Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia +mastro sidis seĝegon. + +Irinte al la fenestro li bojis laŭte. + +La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la +seĝegon. + +F. E. Bearne (8225). + + + + +LA SINAPSEMERO. + +El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold. + +Versigita de A. Motteau. + + + ... Kaj kiam ili trafis riverbordon, + Klinante sin, per manlevad' salutis + Virino juna, dolĉokula; plore + Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro, + En figarbejo loĝas mi, kaj nutris + Fileton mian; lude, tra florejo + Kuranta li eltrovis serpenteton; + Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko + Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis + La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo. + Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite + Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis, + Nek kial liaj lipoj lasis mamon. + + --"Li veneniĝis!" al mi diris iu; + Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos." + + La karan idon mi ne volas perdi; + Mi petis do el ili kuracilon + Por lumredoni al okuloj liaj; + Ĉar estas tre malgranda la kismarko, + Kaj serpenteto povus nek malami, + Nek suferigi mian etan filon! + + Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo; + Sur la monteton nun li ĵus alvenis. + Demandu al la flavrobvesta viro + Ĉu kuracil' ekzistas por malsano + De via filo." Tial mi tremanta + Tuj venis al vi, diefrunta Majstro, + Kaj plore malteginta la vizaĝon + De l' kara infaneto, mi vin petis + Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj + Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro, + Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis + Kaj ame palpis la idetajn vangojn; + Sed lin vi revualis kaj tuj diris: + "Jes, fratineto, estas io taŭga + Por resanigi vin kaj vian idon, + Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni. + Mi petas, trovu da sinapo nigra + Nur eron, sed ne ĝin akceptu + El domo kie patro aŭ patrino, + Infano aŭ servisto iam mortis. + Bonege estos se tielan grenon + Vi povos trovi." + Tiel vi parolis, + Ho, Ĉefsinjoro! + Diris nun la Majstro + Kompate: "Jes, precize miajn vortojn + Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami! + Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?" + + Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma, + Al brusto lin premante, mi petegis + En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo, + Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole + Vi donos eron da sinapo nigra?" + Kaj kiu tion havis al mi donis, + (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj). + Sed kiam mi demandis ĉu en domo + De tiaj geamikoj iu mortis, + Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto? + Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara! + Demando via tute stranga ŝajnas: + Mortintoj tre superas la vivantoj!" + + Dolore do mi tuj redonis eron, + Por aliloken iri. Sed mi aŭdis: + "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon; + Jen estas ero, sed la mastro mortis; + Jen estas semo, sed semisto mortis + Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto." + + Nenian domon trovis mi grenhavan + En kiu, Majstro, jam neniu mortis. + + La senridetan idon malvarmegan + Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis, + Por veni ree al vi piedkisi, + Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_: + Sed mi tre timas ke l' infano mia + Hieraŭ mortis, kiel iu diris. + + Fratino mia, diris nun la Majstro, + Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon, + Balzamon laŭan, kaj gravegan scion. + Mortinta jam sur via brust' hieraŭ + Ripozis via ido. Karulino, + Vi scias nun ke la homar' tutmonda + Kortuŝe vian perdon vere ploras: + Dolor' de ĉiuj malgrandigu via! + Ho ve! volonte mi la sangon mian + Elverŝus por haltigi viajn larmojn, + Se povus tio de l' malbeno homa + La kaŭzon trovi. Kial amo sankta + Fariĝas agonio? Kial milionojn + Da homoj, tra la floroj, oni trenas + Al oferado sanga, kiel brutojn? + + La knabon enterigu--dum mi serĉas. + + + + +LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'. + +(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando). + +Originale verkita de Sydney H. Emptage. + + +De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, +oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn +turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto +sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas +"Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, +konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado +de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154). + +Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. +Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la +rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago +ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la +"Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua +legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj. + +Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura +monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de +Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj +pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa +homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito +de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis +sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de +Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere, +tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu +simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian +fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon +por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, +aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho +jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj +treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris. + +Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu +li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la +flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da +pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:-- + +"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur +tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj +li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!" + +La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis +malaperinta. + +Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. +Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam +palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la +ĉefabaton en la kamparo mortinta. + +Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: +sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la +mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian +perdon. + +Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. +Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis. + +La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris: + +"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?" + +Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato." + +Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, +kaj fine rimarkis: + +"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin." + +Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis +murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la +brakon kaj dirante:-- + +"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas +venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi +mian fraton, Rikardon." + +Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La +tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, +grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la +nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la +Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis. + +"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, +serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta +Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, +kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi +avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je +tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn." + +Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li +tamen respondis kun respekto. + +"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. +Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon +jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en +Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_ +loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne +estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian +profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la +kolekton da pekoj." + +Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis +la Diablon, samtempe kriante:-- + +"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne +sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li +estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta +homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!" + +Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti +la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:-- + +"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...." + +"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove." + +Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis +kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, +gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore +dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, +eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li +ekdiris:-- + +"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La +Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, +tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, +kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia +dua malapero. + +Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis +lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj. + +"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi +promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, +revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...." + +"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian +libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...." + +"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi +mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, +perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton." + +Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni +ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove +malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo +ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn. + +De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian +pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post +senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam +antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. +Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono +al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila +sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo +posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La +Dunaskitojn." + +Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la +preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike +elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas +la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à +Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la +"Fratoj de Birchington'." + + + + +LA PATRUJO DE LA ROZESENCO. + +Ilarion Raytcheff (Burgas). + + +En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. +Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj +roz-valoj. + +La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo +eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta. + +Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel +sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, +Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, +Francujo 1,870, kaj alien 22. + +Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj. + +Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de +nia patrujo. + +Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn. + +Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin +proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la +esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan +mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos +mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj. + +_Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas +la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj +tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn +da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, +ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj +amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn. + +H.B.M. + + + + +MIA LIBERTEMPO. + +La Redaktoro. + + +En kupeon, se plaĉos! + +Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj +akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun +parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille. + +Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros +(patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda +oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por +la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj +estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia +oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj +Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble +estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la +tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_ +kaj la _Internacia Scienca Revuo_. + +Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, +ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj. + +Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna +intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi +nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de +cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la +Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas +Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj +atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la +Esperantisto. + +Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano +Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero, +kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la +saman afablan kondukadon! + +Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta +eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la +loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post +neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute +sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj. + +Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da +priskribo. + +Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni +la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed +esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj +vestoj, mi tute ne povas. + +Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere +dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da +kleraj muzikistoj. + +En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, +lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn +plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete +nomas la blankan kaj verdan Alĝeron. + +Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan +urbon! + +La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj +posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis +pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn +Unufoliegojn sur la ferdeko. + +Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la +plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo. + +Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun +ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn +Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, +restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de +longaj jaroj Tunisano. + +Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale +priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela +Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga +kaj interesplena. + +Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn +kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic +Chiantar. + +Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj +ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la +antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili +volu denove akceptu miajn dankojn! + +Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla! + +Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post +varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo +la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li +sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne +vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon. + +Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum +miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca. + +Kiam en Romo, faru kiel faras Romo! + +Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos +plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas +kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon, +kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la +du! + +Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante. + +Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco +ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo +ĝis alia. + +Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj +luliloj. + +Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke +mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde +renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence +Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis +kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia +reveno en Londonon. + +Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun +postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn +urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis +la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis +forgesinta Esperanton! + +Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere? + +Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la +skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo +ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj. + +Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne +ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj +oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu +lasta estas eble iom nesaĝa! + + +_En voiture, s'il vous plaît!_ + +And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which +accompany the departure of a French railway train, I commenced to +traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and +Marseilles. + +Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and +son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about +to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time +with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier +and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international +office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and +Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, +a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while +the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo +Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_. + +Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once +again in England, for all the travellers are English. + +Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present +intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject +verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, +resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find +ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I +believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I +had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before +commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist. + +But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain +Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me +everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked +to enjoy the same kind guidance! + +In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter +that mysterious native town, in which the charm of the locality is +to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and +after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite +fearless in my new surroundings. + +This transit from Europe into Africa demands a volume for +description. + +I could give the menu of this impressive meal, I could even depict +the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing +the feeling of being in such a medley of black folk and varied +garments, I am quite incapable. + +And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in +the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a +band of able musicians! + +That day, more than ever before, did I understand how much I had +gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can +certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the +sea," as the white and verdante Algiers is poetically called. + +It was a sad moment when I had to depart from my first African city! + +Next day we glided along the interesting coastline, and in the +afternoon the majority of the passengers listened with interest to +a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets +were to be seen on the deck. + +It is a significant fact that at least two had already got textbooks, +and most knew something of the language. + +My Algerian experience quite braced me up when I arrived in +that most charming city, Tunis. Although I did not meet the +Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old +Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided +in Tunis for long years. + +But, for my present readers, it is not well that I should describe +this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the +fruitful island whose past history has been so bloody and full of +interest. + +Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I +recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and +Dominic Chiantar. + +These three devoted friends kindly drove me over the beautiful +surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of +St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly +accept my renewed thanks! + +And ever the same language, intelligible without difficulty! + +But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings, +for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in +Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He +kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not +visited Palermo has missed a city of many charms. + +There also I enjoyed an excellent lunch _à la Palermo_, while my +fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French +hotel. + +When in Rome, do as Rome does! + +Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully +enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course +necessary to speak either the national or the international language, +and I personally found the latter the more easy and pleasurable of +the two! + +That evening the menu on board was printed in Esperanto. + +And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to +its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant +transition from one paradise to another. + +Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable +Esperanto cradles. + +In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I +no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually +met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who, +wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little +field for plants, I did not see a known Esperantist until my return +to London. + +Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which +health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities +of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said _Au Revoir_ +to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had +forgotten Esperanto! + +Such should a thorough change be, is it not so? + +But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys +almost as freely as of old, and that the mountain snow has not +succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas. + +In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate +not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow +also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday +as well--but this last is somewhat unwise, maybe! + + + + +"LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)." + +Eltiraĵo de l' "Madras Mail" de l' 15.3.'05, de H.K.G. + + +La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro +Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de +leonoj Hindaj. + +Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj +en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas +bonekonata: la Hinda estas senkolharo). + +Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro +nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ +100. + +Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj +postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. +Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj +ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ +tiamaniere time. + +La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir'a dum multe +da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de +homoj, kaj estas malmulte konata. + +Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la +malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn +ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera +brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn. + + + + + + + +End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 6, by Various + +*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44128 *** |
