summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/44128-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 18:36:04 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 18:36:04 -0700
commit1e6fbce3454bfc54e7e1c42bd0c65c812979fbdd (patch)
treea4e7b9ecf48c2d6ae39f36951fa66290e621e546 /44128-0.txt
initial commit of ebook 44128HEADmain
Diffstat (limited to '44128-0.txt')
-rw-r--r--44128-0.txt1916
1 files changed, 1916 insertions, 0 deletions
diff --git a/44128-0.txt b/44128-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..24f4d04
--- /dev/null
+++ b/44128-0.txt
@@ -0,0 +1,1916 @@
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44128 ***
+
+Transcriber's Notes
+
+A few minor typographical errors have been corrected without notice.
+However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
+in the original.
+
+
+
+
+SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
+
+20. (Vol. II., No. 6.)
+
+_Junio, 1905._
+
+ THE
+ ESPERANTIST
+
+ La Esperanta Gazeto por la
+ Propagando de la Internacia Lingvo.
+
+ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
+
+Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.
+
+All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
+Gardens Square, London. W.
+
+
+
+
+CONTENTS.
+ Page
+ A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81
+ The Golden Heart (C. Oxenford) 82
+ Reminiscences, Part VI.
+ (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84
+ Oddments 86
+ To Give or not to Give (E. W.) 87
+ Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88
+ A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89
+ The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90
+ Pancakes (A. Vuillaume) 90
+ From the Light of Asia (A. Motteau) 91
+ The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92
+ The Home of the Essence of Roses
+ (Ilarion Raytcheff) 93
+ My Holiday (The Editor) 94
+ Indian Lions (H. K. G.) 96
+
+
+
+
+Avizo Grava.
+
+La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870,
+prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke,
+post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco.
+Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo
+enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti
+tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan
+rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
+
+Buchanan, Scott & Co.,
+
+ Garthland Street,
+ Glagow, Scotland.
+
+
+
+
+The Remington
+
+THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
+
+Just think of it!
+
+THE INTERNATIONAL MACHINE.
+
+_Unbound by ties of nationality:
+
+The common bond of union of all civilised peoples._
+
+The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
+
+ * * *
+
+ THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
+ 100, Gracechurch St., London, E.C.
+
+
+
+La Remington
+
+LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
+
+Pripensu je tio!
+
+LA INTERNACIA MAŜINO.
+
+_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
+
+La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
+
+La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
+
+ * * *
+
+ LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
+ 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
+
+
+
+
+ ĈIUJ, NI POVOS
+ PARADIZON IRI.
+
+ Kiu bone trinkas,
+ Tiu bone dormas.
+ Kiu bone dormas,
+ Tiu ne pensas malbone.
+ Kiu ne pensas malbone,
+ Tiu certe ne pekas.
+ Nu, ĉar kiu ne pekas.
+ Paradizon eniros.
+ De nun, bone trinku.
+ Kaj vi paradizon iros.
+
+ * * *
+
+Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:--
+Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
+
+
+
+
+The "Review of Reviews"
+
+ _Is the Best Magazine for Busy People.
+ And it is read by 'Esperanto' Students._
+
+The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of
+the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
+
+The busiest and poorest in the community may here follow
+with intelligent interest the great movements of Contemporary
+History.
+
+ Post Free for Twelve Months, 8/6,
+ 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
+
+Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
+
+
+
+FOR SALE.
+
+160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition;
+Rosewood. For all particulars write to The Editor.
+
+
+
+
+Correspondence Lessons in Esperanto.
+
+ARE GIVEN BY
+
+Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove,
+Forest Gate, London, E.
+
+7/6 the Quarter.
+
+
+
+
+Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
+
+
+Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras
+koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
+
+Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France.
+Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos.
+
+Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France.
+Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn,
+kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado.
+
+Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London,
+N. Kun alilandanoj per ilus. p-k.
+
+Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras
+interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj
+Kolonioj.
+
+Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield,
+Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam
+resp.
+
+Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno,
+Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k.
+
+La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
+
+
+
+
+THE ESPERANTIST
+
+The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
+
+ ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
+ SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
+
+ H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
+ AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
+ BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
+ FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
+ GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
+ NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
+ RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
+ SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
+
+N.B.
+
+_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
+poŝtmarkon._
+
+_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
+
+_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
+laŭvaloro._
+
+_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro,
+67, Kensington Gardens Square, London, W._
+
+N.B.
+
+20. [Vol. II., No. 6.]
+
+ Subscription, 3s. Per Annum.
+ Single Copies, 4d. net. Nos.
+ 2 to 13, 6d. each; Later issues
+ 4d. each, net.
+
+JUNIO, 1905.
+
+
+
+
+MODERNA ERMITO.
+
+
+Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la
+Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la
+fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan
+semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna
+ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da
+ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al
+mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie
+unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du
+aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da
+muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro.
+Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu
+el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj
+delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi
+konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo
+alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun
+siaj okuloj rigardantaj la teron.
+
+Kio estas tio, mi demandis?
+
+Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?
+
+La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li
+ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun
+li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia
+dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre
+malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ
+iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon
+kaj likvorojn.
+
+Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke
+la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo
+aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la
+meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en
+ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li
+estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin
+forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj
+loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma
+lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj
+havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen
+ĉapelo.
+
+Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias
+kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da
+vivado.
+
+Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion
+aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la
+urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ
+ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras
+marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas
+iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj
+kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn,
+pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas
+tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.
+
+De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj
+diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange,
+ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj,
+troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj
+ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre
+strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj
+samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro
+malpacoj kaj ungogrataĵoj.
+
+C. Bicknell.
+
+
+
+
+LA ORA KORO.
+
+Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.
+
+
+Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke
+baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj
+tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian
+filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al
+malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej
+amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu,
+kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi
+estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ
+via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi
+portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo
+kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias
+kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la
+alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin
+povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj
+provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi,
+aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos
+duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi
+serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj
+la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel
+ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto.
+Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj
+kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu:
+estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas
+trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola.
+Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial,
+karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian
+parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi
+povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli
+longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per
+lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi
+vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ,
+kar----"
+
+La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis,
+ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas
+ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj
+knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi
+havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al
+kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al
+ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe
+mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi
+antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli
+granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun
+la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj,
+kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje
+ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian
+malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi
+ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne,
+tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la
+malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete
+simila al la ŝia.
+
+Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar
+jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla
+kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la
+alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus
+ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi
+estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis,
+ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi
+aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial.
+Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la
+plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege
+malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la
+okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.
+
+La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas
+ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi
+montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis
+havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li
+havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la
+ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis,
+fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete
+simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas
+ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas,
+ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la
+kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du
+kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno
+ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian
+koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ
+tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la
+malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.
+
+Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo,
+ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la
+proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum
+ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun
+ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi
+trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo
+en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la
+Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.
+
+Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda,
+kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas
+maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed
+neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras
+dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis
+tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la
+alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris
+al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li
+loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj
+la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke
+ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj.
+Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre,
+anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.
+
+"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje.
+Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni
+prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al
+la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi
+pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne
+estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas
+tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia
+patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble
+estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."
+
+Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri
+al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.
+
+"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas
+vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita,
+kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro
+maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj
+sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole.
+Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa,
+malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli
+malbona ol tiu ĉi urbo."
+
+Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu.
+Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ
+vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la
+Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe
+la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_;
+kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan
+_Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila
+arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas
+via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon
+trafi."
+
+"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris.
+Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne
+ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la
+vojon. Kial mi ne penas iri sole?"
+
+"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed
+neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj
+doloriga al tiuj kiuj penas."
+
+"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do
+estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al
+mi?"
+
+Li ridetis.
+
+"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco
+de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi
+ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."
+
+Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson
+de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la
+unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.
+
+Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la
+_Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la
+sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon
+antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ,
+sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj
+almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo,
+kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo,
+paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian
+kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la
+strateton.
+
+"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.
+
+"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili
+estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili
+promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al
+li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li
+diris:
+
+"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke
+vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu."
+Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin
+malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu
+ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke
+vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos
+vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias,
+kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia
+kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."
+
+Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi
+svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne
+egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi
+pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la
+blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la
+urbo.
+
+"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi
+scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."
+
+Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj
+okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed,
+rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke
+ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj
+kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la
+rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin;
+li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili
+remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.
+
+Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de
+la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili
+estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.
+
+"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi,
+kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_.
+Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do
+haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos
+ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri
+malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_,
+kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_."
+
+Tiun ĉi ili faris.
+
+Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj
+malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis
+la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis
+surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis
+siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas.
+Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon,
+sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la
+mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la
+hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj
+baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo.
+Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn
+ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune
+estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon
+kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan
+kamparon de la _Eterna Korparadizo_.
+
+
+
+
+FRAGMENTAJ MEMOROJ.
+
+Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
+
+_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
+
+
+"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de
+la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi
+komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos
+ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel
+eble plej akurate tion kio okazis.
+
+Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj;
+almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ
+mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis
+sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis
+vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado.
+La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis
+superakvego.
+
+Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita
+de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro,
+kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo
+de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la
+balkonon kaj en la ĝardenojn?
+
+Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate,"
+kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega
+kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute
+plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.
+
+Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion
+da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj,
+ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra
+gastemeco) estas senlimaj.
+
+Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj,
+tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos
+ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj
+okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj
+dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe
+la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed
+multe malpli varma ekstera gastaro.
+
+Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la
+pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj
+de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en
+la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter
+la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La
+infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la
+vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:--
+
+La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo
+estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas.
+
+Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise
+Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la
+sekvanta maniero:--
+
+Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni
+interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj
+la interkonsentantoj.
+
+Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno
+ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en
+la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
+
+Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn
+pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el
+la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la
+malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado.
+Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna
+dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
+
+Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe
+edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo
+portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi
+havis oran ringon.
+
+Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por
+vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed
+kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne
+kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi
+neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo.
+
+Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la
+rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino
+kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
+
+"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
+
+"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi
+petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
+
+Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne
+estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi
+ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi
+karakterizon.
+
+Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj
+malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la
+instruisto estis mirigita.
+
+"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
+
+"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne
+pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
+
+Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam
+Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la
+urbo Firenze (Florence)?"
+
+Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi,
+sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur
+balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis
+vian kapon."
+
+Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu
+de malgranda samlandano.
+
+Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto
+kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min
+rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la
+korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton
+kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per
+reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
+
+Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
+
+"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe
+vidis?"
+
+"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho!
+for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin
+_tuj_."
+
+"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne
+memoras."
+
+"Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino;
+mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
+
+"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
+
+"Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.'
+Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj,
+kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en
+la grandaj bluaj okuloj.
+
+Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima
+fragmento mi revenos al mia priskribo.
+
+
+
+
+MIKSAĴO.
+
+
+Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis
+afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn
+novajn librojn:--
+
+_La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la
+Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia
+eldonmaniero kaj enhavo.
+
+_Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de
+Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo
+Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
+
+Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an
+Marton, 1905.
+
+_Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran
+artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga
+Sonorilo.
+
+_Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto
+Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto,
+kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
+
+_La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el
+_L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca
+kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
+
+_L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré.
+Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la
+Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle,
+Bruxelles, Belgium.
+
+_Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg,
+granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50,
+Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
+
+_La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean
+Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de
+l'École de Medicine, Paris. 23 pp.
+
+_La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904.
+Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue
+Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
+
+_La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe
+Hachette, 24 pp.
+
+Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton,
+_Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti
+inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
+
+Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj
+pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis
+ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn.
+Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn
+skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj,
+altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de
+progreso.
+
+Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la
+korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
+
+Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia
+Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte
+novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe
+bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la
+havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu
+ni kore dankas lin.
+
+La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
+
+Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la
+suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca
+armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof
+mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni
+diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan
+paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
+
+Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ
+pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli
+ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la
+5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas
+ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama
+propaganda laborado.
+
+S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo,
+verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof.
+
+La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn,
+kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj
+kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo
+vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière,
+apud la Reĝa Teatro.
+
+S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la
+atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu
+Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert
+jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari
+tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin
+de la Universitato de Dijon.
+
+S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala
+Kongreso:--
+
+_Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro
+Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas
+necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi
+elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos
+gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu
+celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke
+ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn
+regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al
+la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la
+definitivan triumfon de nia kara afero.
+
+_Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros
+unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj
+ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri
+tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an,
+okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn
+havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj
+distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu
+tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj
+vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion,
+skribu tuj al ni.
+
+_Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj
+Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn
+al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
+
+_Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos
+(krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de
+la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn
+programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
+
+Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la
+elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al
+ni sendi.
+
+Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux,
+advokato--Boulogne-sur-Mer (France)."
+
+P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn
+artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la
+tirkesto ne bone kreskis!_
+
+
+
+
+DONI AŬ NE DONI!
+
+E.W.
+
+
+Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la
+regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du
+milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo
+ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn
+da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente,
+rigardante surtere.
+
+Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano
+ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.
+
+La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne
+havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj
+rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi
+petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."
+
+Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon
+kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne
+donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la
+tutan vintron?"
+
+Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.
+
+De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine
+mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti
+poŝtmarkojn.
+
+En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj
+nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi
+preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi
+ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj
+mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble
+mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi
+forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."
+
+Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino,
+diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."
+
+"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo
+kiu ĝin bezonas."
+
+"Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon,
+por ke mi ĵuru je ĝi!"
+
+Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun
+manpremo, ni disigis.
+
+Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi
+kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon,
+li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon
+pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni
+multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj
+saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur
+merituloj ricevu helpon.
+
+Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin
+mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al
+rimarko tiel nerespektoplena.
+
+Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la
+almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne
+en biero kaj alkoholo.
+
+Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj
+mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la
+venonta monato mi ne havus monon.
+
+La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe
+ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje
+plibonigis bonaĵo."
+
+Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde
+organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari
+multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi
+siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la
+morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la
+stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por
+havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de
+mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj
+kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj
+baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj
+nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj
+hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da
+ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por
+ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.
+
+Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis:
+"Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel
+saĝaj kaj sindonemaj!"
+
+Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de
+porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna
+virino se ne sentimentalan malsaĝecon._
+
+
+
+
+MEMOROJ PRI IRLANDO.
+
+Originale verkita de Florence A. Meigh.
+
+
+Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la
+tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie
+pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj
+interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj
+kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj
+ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas,
+kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel
+ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera
+Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas
+viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura
+dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte
+estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas
+vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj
+geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj
+kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la
+luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis
+kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per
+ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
+
+La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas
+tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek
+bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al
+mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe
+de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ
+al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza
+fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam
+mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno
+de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la
+kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la
+azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas
+tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos
+rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni
+estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la
+bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta
+blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante
+timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni
+preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko
+ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance
+forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
+
+La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj
+la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas
+vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro
+apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la
+veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco
+estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj
+posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed
+historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la
+defluilon.
+
+Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi
+almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi
+voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per
+hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La
+anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis,
+ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide
+esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj
+en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn
+benadojn por plenigi malgrandan libron.
+
+Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu
+estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis
+ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano
+"Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu!
+estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la
+vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj."
+Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn
+mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de
+la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke
+estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa
+ol la mejlo!!
+
+Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.
+
+
+
+
+FREMDULO EN FREMDALANDO.
+
+De C. W. T. Reeve.
+
+(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de
+S-ro Reeve).
+
+
+ Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono;
+ Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon.
+ Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege.
+ Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante
+ Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta,
+ Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas:
+
+ _Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_
+ _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._
+ _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._
+ _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_
+
+ Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo!
+ Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo.
+ Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta
+ Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko.
+ Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis,
+ Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino:
+
+ _Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_
+ _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._
+ _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_
+ _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._
+
+_Traduko_:
+
+ Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas
+ Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas
+ Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis
+ Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos.
+
+(_Ĥoro de_ S-ro Parsons).
+
+ Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo,
+ Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris
+ Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas.
+ Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide,
+ Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon
+ Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas:
+
+ _Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_
+ _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._
+ _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_
+ _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_
+
+(S-ro Legoffre, _du Havre_).
+
+ Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris,
+ Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj
+ Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj
+ Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi.
+ Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite
+ Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro
+
+ _Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_
+ _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_
+ _La barka mia vita e; la rete e amor,_
+ _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._
+
+(Clarence Bicknell, _Bordighera_).
+
+ Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon,
+ Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno;
+ Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj.
+ Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis
+ Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj
+ Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante:
+
+ _Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_
+ _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_
+ _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_
+ _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_
+
+(Norman Maclean, _Aguilas_).
+
+
+
+
+LA ORA HORO (ELFED).
+
+Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans.
+
+
+ Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd!
+ Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar.
+ Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd.
+ Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden.
+ Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd
+ Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion.
+ Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd.
+
+
+ Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo!
+ La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon!
+ Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia
+ La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo
+ Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco.
+ Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis.
+ Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo.
+
+
+Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto.
+
+Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio.
+
+La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio.
+
+Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem.
+
+Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen
+meriti ĝin.
+
+La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero.
+
+Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj.
+
+Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.
+
+
+
+
+KRESPO[1] PUNTA.
+
+(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").
+
+Tradukita A. Vuillaume (Stenay).
+
+
+_Materialo._
+
+ Tri ovoj.
+ Sama pezo da sukero.
+ Sama pezo da tritika faruno.
+ Sama pezo da freŝa butero.
+ Da lakto sufiĉa kvanto.
+
+_Metodo._
+
+Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton
+aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu
+iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo.
+Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu
+kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero
+alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj
+kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu
+ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.
+
+Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam
+ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni
+povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin
+en ladan keston.
+
+PIEDNOTO:
+
+[1] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de
+kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago
+kiu finigas la karnavalon.
+
+
+
+
+SAĜA HUNDO!
+
+
+Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande,
+malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.
+
+Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon
+en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj!
+Katoj!"
+
+La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis
+seĝegon.
+
+Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia
+mastro sidis seĝegon.
+
+Irinte al la fenestro li bojis laŭte.
+
+La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la
+seĝegon.
+
+F. E. Bearne (8225).
+
+
+
+
+LA SINAPSEMERO.
+
+El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.
+
+Versigita de A. Motteau.
+
+
+ ... Kaj kiam ili trafis riverbordon,
+ Klinante sin, per manlevad' salutis
+ Virino juna, dolĉokula; plore
+ Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro,
+ En figarbejo loĝas mi, kaj nutris
+ Fileton mian; lude, tra florejo
+ Kuranta li eltrovis serpenteton;
+ Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko
+ Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis
+ La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo.
+ Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite
+ Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis,
+ Nek kial liaj lipoj lasis mamon.
+
+ --"Li veneniĝis!" al mi diris iu;
+ Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos."
+
+ La karan idon mi ne volas perdi;
+ Mi petis do el ili kuracilon
+ Por lumredoni al okuloj liaj;
+ Ĉar estas tre malgranda la kismarko,
+ Kaj serpenteto povus nek malami,
+ Nek suferigi mian etan filon!
+
+ Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo;
+ Sur la monteton nun li ĵus alvenis.
+ Demandu al la flavrobvesta viro
+ Ĉu kuracil' ekzistas por malsano
+ De via filo." Tial mi tremanta
+ Tuj venis al vi, diefrunta Majstro,
+ Kaj plore malteginta la vizaĝon
+ De l' kara infaneto, mi vin petis
+ Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj
+ Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro,
+ Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis
+ Kaj ame palpis la idetajn vangojn;
+ Sed lin vi revualis kaj tuj diris:
+ "Jes, fratineto, estas io taŭga
+ Por resanigi vin kaj vian idon,
+ Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni.
+ Mi petas, trovu da sinapo nigra
+ Nur eron, sed ne ĝin akceptu
+ El domo kie patro aŭ patrino,
+ Infano aŭ servisto iam mortis.
+ Bonege estos se tielan grenon
+ Vi povos trovi."
+ Tiel vi parolis,
+ Ho, Ĉefsinjoro!
+ Diris nun la Majstro
+ Kompate: "Jes, precize miajn vortojn
+ Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami!
+ Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?"
+
+ Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma,
+ Al brusto lin premante, mi petegis
+ En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo,
+ Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole
+ Vi donos eron da sinapo nigra?"
+ Kaj kiu tion havis al mi donis,
+ (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj).
+ Sed kiam mi demandis ĉu en domo
+ De tiaj geamikoj iu mortis,
+ Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto?
+ Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara!
+ Demando via tute stranga ŝajnas:
+ Mortintoj tre superas la vivantoj!"
+
+ Dolore do mi tuj redonis eron,
+ Por aliloken iri. Sed mi aŭdis:
+ "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon;
+ Jen estas ero, sed la mastro mortis;
+ Jen estas semo, sed semisto mortis
+ Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto."
+
+ Nenian domon trovis mi grenhavan
+ En kiu, Majstro, jam neniu mortis.
+
+ La senridetan idon malvarmegan
+ Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis,
+ Por veni ree al vi piedkisi,
+ Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_:
+ Sed mi tre timas ke l' infano mia
+ Hieraŭ mortis, kiel iu diris.
+
+ Fratino mia, diris nun la Majstro,
+ Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon,
+ Balzamon laŭan, kaj gravegan scion.
+ Mortinta jam sur via brust' hieraŭ
+ Ripozis via ido. Karulino,
+ Vi scias nun ke la homar' tutmonda
+ Kortuŝe vian perdon vere ploras:
+ Dolor' de ĉiuj malgrandigu via!
+ Ho ve! volonte mi la sangon mian
+ Elverŝus por haltigi viajn larmojn,
+ Se povus tio de l' malbeno homa
+ La kaŭzon trovi. Kial amo sankta
+ Fariĝas agonio? Kial milionojn
+ Da homoj, tra la floroj, oni trenas
+ Al oferado sanga, kiel brutojn?
+
+ La knabon enterigu--dum mi serĉas.
+
+
+
+
+LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'.
+
+(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).
+
+Originale verkita de Sydney H. Emptage.
+
+
+De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento,
+oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn
+turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto
+sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas
+"Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo,
+konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado
+de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154).
+
+Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo.
+Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la
+rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago
+ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la
+"Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua
+legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.
+
+Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura
+monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de
+Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj
+pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa
+homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito
+de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis
+sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de
+Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere,
+tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu
+simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian
+fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon
+por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton,
+aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho
+jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj
+treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.
+
+Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu
+li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la
+flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da
+pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:--
+
+"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur
+tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj
+li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"
+
+La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis
+malaperinta.
+
+Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis.
+Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam
+palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la
+ĉefabaton en la kamparo mortinta.
+
+Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena:
+sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la
+mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian
+perdon.
+
+Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett.
+Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.
+
+La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:
+
+"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"
+
+Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."
+
+Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis,
+kaj fine rimarkis:
+
+"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."
+
+Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis
+murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la
+brakon kaj dirante:--
+
+"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas
+venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi
+mian fraton, Rikardon."
+
+Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La
+tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano,
+grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la
+nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la
+Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis.
+
+"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras,
+serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta
+Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo,
+kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi
+avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je
+tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."
+
+Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li
+tamen respondis kun respekto.
+
+"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo.
+Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon
+jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en
+Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_
+loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne
+estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian
+profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la
+kolekton da pekoj."
+
+Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis
+la Diablon, samtempe kriante:--
+
+"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne
+sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li
+estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta
+homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"
+
+Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti
+la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:--
+
+"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."
+
+"Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove."
+
+Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis
+kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li,
+gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore
+dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere,
+eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li
+ekdiris:--
+
+"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La
+Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon,
+tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn,
+kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia
+dua malapero.
+
+Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis
+lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.
+
+"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi
+promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu,
+revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."
+
+"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian
+libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."
+
+"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi
+mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min,
+perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."
+
+Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni
+ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove
+malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo
+ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.
+
+De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian
+pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post
+senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam
+antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema.
+Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono
+al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila
+sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo
+posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La
+Dunaskitojn."
+
+Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la
+preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike
+elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas
+la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à
+Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la
+"Fratoj de Birchington'."
+
+
+
+
+LA PATRUJO DE LA ROZESENCO.
+
+Ilarion Raytcheff (Burgas).
+
+
+En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga.
+Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj
+roz-valoj.
+
+La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo
+eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.
+
+Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel
+sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027,
+Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393,
+Francujo 1,870, kaj alien 22.
+
+Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.
+
+Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de
+nia patrujo.
+
+Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.
+
+Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin
+proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la
+esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan
+mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos
+mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.
+
+_Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas
+la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj
+tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn
+da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto,
+ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj
+amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.
+
+H.B.M.
+
+
+
+
+MIA LIBERTEMPO.
+
+La Redaktoro.
+
+
+En kupeon, se plaĉos!
+
+Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj
+akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun
+parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.
+
+Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros
+(patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda
+oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por
+la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj
+estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia
+oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj
+Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble
+estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la
+tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_
+kaj la _Internacia Scienca Revuo_.
+
+Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo,
+ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.
+
+Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna
+intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi
+nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de
+cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la
+Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas
+Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj
+atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la
+Esperantisto.
+
+Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano
+Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero,
+kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la
+saman afablan kondukadon!
+
+Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta
+eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la
+loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post
+neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute
+sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.
+
+Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da
+priskribo.
+
+Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni
+la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed
+esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj
+vestoj, mi tute ne povas.
+
+Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere
+dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da
+kleraj muzikistoj.
+
+En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis,
+lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn
+plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete
+nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.
+
+Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan
+urbon!
+
+La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj
+posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis
+pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn
+Unufoliegojn sur la ferdeko.
+
+Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la
+plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.
+
+Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun
+ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn
+Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon,
+restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de
+longaj jaroj Tunisano.
+
+Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale
+priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela
+Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga
+kaj interesplena.
+
+Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn
+kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic
+Chiantar.
+
+Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj
+ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la
+antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili
+volu denove akceptu miajn dankojn!
+
+Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!
+
+Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post
+varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo
+la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li
+sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne
+vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.
+
+Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum
+miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.
+
+Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!
+
+Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos
+plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas
+kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon,
+kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la
+du!
+
+Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.
+
+Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco
+ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo
+ĝis alia.
+
+Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj
+luliloj.
+
+Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke
+mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde
+renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence
+Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis
+kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia
+reveno en Londonon.
+
+Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun
+postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn
+urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis
+la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis
+forgesinta Esperanton!
+
+Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?
+
+Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la
+skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo
+ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.
+
+Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne
+ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj
+oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu
+lasta estas eble iom nesaĝa!
+
+
+_En voiture, s'il vous plaît!_
+
+And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which
+accompany the departure of a French railway train, I commenced to
+traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and
+Marseilles.
+
+Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and
+son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about
+to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time
+with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier
+and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international
+office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and
+Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course,
+a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while
+the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo
+Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_.
+
+Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once
+again in England, for all the travellers are English.
+
+Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present
+intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject
+verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey,
+resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find
+ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I
+believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I
+had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before
+commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.
+
+But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain
+Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me
+everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked
+to enjoy the same kind guidance!
+
+In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter
+that mysterious native town, in which the charm of the locality is
+to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and
+after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite
+fearless in my new surroundings.
+
+This transit from Europe into Africa demands a volume for
+description.
+
+I could give the menu of this impressive meal, I could even depict
+the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing
+the feeling of being in such a medley of black folk and varied
+garments, I am quite incapable.
+
+And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in
+the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a
+band of able musicians!
+
+That day, more than ever before, did I understand how much I had
+gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can
+certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the
+sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.
+
+It was a sad moment when I had to depart from my first African city!
+
+Next day we glided along the interesting coastline, and in the
+afternoon the majority of the passengers listened with interest to
+a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets
+were to be seen on the deck.
+
+It is a significant fact that at least two had already got textbooks,
+and most knew something of the language.
+
+My Algerian experience quite braced me up when I arrived in
+that most charming city, Tunis. Although I did not meet the
+Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old
+Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided
+in Tunis for long years.
+
+But, for my present readers, it is not well that I should describe
+this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the
+fruitful island whose past history has been so bloody and full of
+interest.
+
+Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I
+recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and
+Dominic Chiantar.
+
+These three devoted friends kindly drove me over the beautiful
+surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of
+St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly
+accept my renewed thanks!
+
+And ever the same language, intelligible without difficulty!
+
+But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings,
+for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in
+Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He
+kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not
+visited Palermo has missed a city of many charms.
+
+There also I enjoyed an excellent lunch _à la Palermo_, while my
+fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French
+hotel.
+
+When in Rome, do as Rome does!
+
+Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully
+enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course
+necessary to speak either the national or the international language,
+and I personally found the latter the more easy and pleasurable of
+the two!
+
+That evening the menu on board was printed in Esperanto.
+
+And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to
+its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant
+transition from one paradise to another.
+
+Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable
+Esperanto cradles.
+
+In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I
+no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually
+met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who,
+wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little
+field for plants, I did not see a known Esperantist until my return
+to London.
+
+Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which
+health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities
+of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said _Au Revoir_
+to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had
+forgotten Esperanto!
+
+Such should a thorough change be, is it not so?
+
+But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys
+almost as freely as of old, and that the mountain snow has not
+succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas.
+
+In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate
+not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow
+also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday
+as well--but this last is somewhat unwise, maybe!
+
+
+
+
+"LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)."
+
+Eltiraĵo de l' "Madras Mail" de l' 15.3.'05, de H.K.G.
+
+
+La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro
+Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de
+leonoj Hindaj.
+
+Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj
+en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas
+bonekonata: la Hinda estas senkolharo).
+
+Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro
+nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ
+100.
+
+Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj
+postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj.
+Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj
+ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ
+tiamaniere time.
+
+La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir'a dum multe
+da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de
+homoj, kaj estas malmulte konata.
+
+Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la
+malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn
+ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera
+brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.
+
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 6, by Various
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44128 ***