diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-14 20:04:44 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-14 20:04:44 -0700 |
| commit | 832572685688858643052d4a6c9bbb2b8ba02849 (patch) | |
| tree | 1090eaa35bf9c17f565b60a84e9bba304f199933 /35917-8.txt | |
Diffstat (limited to '35917-8.txt')
| -rw-r--r-- | 35917-8.txt | 3068 |
1 files changed, 3068 insertions, 0 deletions
diff --git a/35917-8.txt b/35917-8.txt new file mode 100644 index 0000000..9a6ee2b --- /dev/null +++ b/35917-8.txt @@ -0,0 +1,3068 @@ +The Project Gutenberg EBook of Rikke-tikke-tak, by Hendrik Conscience + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rikke-tikke-tak + +Author: Hendrik Conscience + +Translator: Maria Posenaer + +Release Date: April 20, 2011 [EBook #35917] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ISO-8859-1 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK *** + + + + +Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online +Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net. +Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for +providing the original book. + + + + + + + +RIKKE-TIKKE-TAK + +HENDRIK CONSCIENCE + + + el la Flandra lingvo + esperantigis + MARIA POSENAER. + + Rekomendita de la + INTERNACIA UNUIGHO DE ESPERANTAJ + VERKISTOJ. + +1912 + + + +Tiu chi libro estas havebla che la tradukintino: + +Kroonstraat, 45, Borgerhout-Antwerpen + + (Belgujo) + +Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800) + + + + +Antauparolo. + + +Kiam, antau kelkaj monatoj, aperis en la lokaj jhurnaloj la unuaj +artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskigho de +Conscience, mi sentis min tre felicha esti Esperantistino, kaj tuj +mi faris projekton: Mi ankau, lau mia maniero, lau mia povo, +honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi +resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, +Esperanten, unu el liaj verkoj. + +Mia elekto ne dauris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la +zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, +tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ghis morto bataladas por +la akiro au la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn +granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de +Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis +kunvivi kun Conscience pli pacajn okazajhojn, kies scenejo estas la +erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La charma «Rikke-tikke-tak» +plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte +kaj amplene prikantis. + + * * * * * + +La glora autoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj +romanoj, preskau chiuj egale belaj kaj kortushaj, naskighis en +Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. +Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis +en la imperiestra shiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; +fine li akiris sian liberecon, kaj enloghighis en Antverpeno, kie +li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li +edzighis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience. + +Malforta, malsaneta estajho estis la knabeto. La familia kuracisto +antaudiris ke li pene vivos ghis la sepa jaro; sed se li atingos +tiun dangheran aghlimon, li certe plifortighos. Kaj efektive, ghis +la agho de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne +kapablis marshi, ech ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, +kushante sur tablo au sidante en alta kusensegho, li pasigis la +longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolajhojn kiujn +faris sur la strato liaj gajaj samaghuloj. + +Du jarojn post la naskigho de Hendrik, dua filo eniris la vivon; +tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene +sin dedichis al la kompatinda malsanulo; shi rakontis al li mirigajn +rakontojn, kiuj aperigis, antau la okuloj de la knabeto, la +felichan mondon de la angheloj, al kiu li ankau deziris alflugi. +Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la +marmilito. + +Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, +senigita je sia funkcio, devis serchi aliajn vivrimedojn. Lia edzino +starigis spicovendejon, dum li mem achetis difektitajn shipojn, kies +restajhojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris +komercon de malnovaj libroj. + +La juna Hendrik trovis baldau plej grandan ghuadon en tiuj +forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur +rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia +spirito des pli vastighis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li +tralegadis tiujn forigitajn literaturajhojn, kiuj, kune kun la +edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun +imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel charmaj. + +De post la sepa jaro la knabo plifortighis kaj kun sia frato +vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu +tempo mortis la kara patrino. + +La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite +eduki la infanojn. Ili partoprenis lauplache la ludojn de la +najbaraj knaboj. Vespere tiuj chi kunighis antau la domo de +Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaudestinita +infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj +historioj, kiuj kvazau ensorchis liajn auskultantojn. Kaj chiutage +la rakontoj plilongighis per novaj, de la rakontanto elpensitaj +okazajhoj. + +Ankau la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li +estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj +«Keloj de l' Pulchineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ghui +chiujn impresojn de teatra prezentado. + +Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloghighi en la +kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, che izola loko +nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de shipoj, tute +simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifughejo, for +de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj +plej belaj jaroj. Tie efektive naskighis en li tiu varma amo al la +naturo kiu tiel forte montrighas en chiuj liaj verkoj. Pli ol iam +forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco +de la kamparo, de la melankolia charmo de la Flandraj ebenajhoj. +Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l' bestetoj kaj +kreskajhoj; chiu mateno alportis al li novan kauzon de admiro: la +levigho de la suno, la aromricha aero, la fresha roso, la vekigho de +la birdoj, la kresko de l' burghonoj, la apero de l' folioj, la +malfermigho de l' florkronoj, la zumado de l' insektoj kaj la +murmurado de la ventoj; chiuj tiuj impresoj igis Conscience la +delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia +sentema kaj pura animo malfermita al chiuj noblaj sentoj, kreos ian +tagon tiom da charmaj kamparaj rakontoj. + + * * * * * + +Tri jaroj preterpasis en tiu shajna indiferenteco, kiu tamen tiel +ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedzighis, +li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio +transloghighis al Borgerhout. Infanoj naskighis tiel multnombraj +ke, malgrau la shparemo de la nova edzino, la laboro de la +eksmaristo ne plu sufichis por ilin nutri; kaj la malplej junaj +filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, +farighos instruisto, kaj lia pli forta frato, charpentisto. + +En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis +lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis chiujn necesajn +konojn, kaj baldau farighis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte +lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste +Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel +lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre +konatan kolegion de S-ro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj +richaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta +ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; +hejme devis ja manghi la multnombraj gefratetoj. + +En tiu instruejo funkciis ankorau Conscience, kiam lin atingis la +memorindaj okazintajhoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme +partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseghon, kaj +kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de +1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj chiujn okazajhojn de sia +militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de +Loveno[3] li estis vundita. + +Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatighis +kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj +malkovris, sub la maldelikata suprajho, la noblecon de ilia +karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, che la familia +tablo, li charmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en +Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan +verkadon. + +Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatighis kun S-ro +Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankau Conscience +volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en chiuj liberaj +momentoj, sin tute dedichis al verkado; li estis la «poeto» inter la +soldatoj, kaj lia patro kun granda bedauro kaj timo pri l' +estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, +versfaris ankorau franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur +necerta kampo. + + * * * * * + +En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La +infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. +Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis +seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li +amikighis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; +tiu chi incitis lin alighi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu +tiam reprezentis la Flandran skolon en ghia plej nobla celado. Ghiaj +anoj entuziasme klopodis por la renovigho de Flandro kaj la +revivigho de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por +farighi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provajhon. +Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon +de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris +verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en +1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia +laboro. Senkuraghigite, li forjhetis sian skizon, kiam, preskau +nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...» +(Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, +la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paghoj plenighis. Ili estis la +antauludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l' +Mirindajhoj). + +La legado de tiu unua chapitro naskis grandan entuziasmon che la +klubanoj. Kaj sammaniere, chapitro post chapitro, la malgranda provo +farighis fama historia romano. Dank' al la helpo de malavaraj +amikoj, ghi povis esti presata (1837a). + +Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, +bedaure estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. +«Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis +Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter +Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi +riprochis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran +domon kaj enloghighis en gastejo. Tiam, senigite je chiuj vivrimedoj, +mi danke akceptis oficeton che la provinca administracio. Tage mi +kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.» + +Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l' Mirindajhoj» lin estis +incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozajhoj kaj versajhoj), +kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian chefverkon. + +Tie chi mankas al ni la loko por, pashon post pasho, sekvi +Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li +renkontis multajn malfacilajhojn en la batalo por la vivo. Premita +de mizero, li ech dubis pri sia talento, kaj farighis ghardenisto +che sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed +ghardenisto li ne restos, almenau ne en la kulturejo de Van Geert. +Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ghardeno de +la malfelicha Flandro! + +Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, che la +tombo de la Direktoro de l' Akademio de Belartoj, Conscience estis +komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama +tempo li farighis registristo che la Akademio; dum dekkvar jaroj li +okupadis tiun funkcion. + +En la jaro 1857a, Conscience transloghighis al Kortrijk (Okcidenta +Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, +kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; +senditoj de Napoleono IIIa propagandis che la limloghantoj por +aligho al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en +tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, +kies popolaj rakontoj devos pli ol chio alligi la loghantojn al ilia +patra tero. + +En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reghaj Muzeoj +de Belartoj, en Bruselo. Antaue oni estis lin nominta profesoro pri +Flandra literaturo che la Universitato en Gent, sed Conscience estis +rifuzinta tiun altan profesion, char li timis, ke la okupado de la +romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro. + + * * * * * + +Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de +la autoro mem: + +«Mi volis igi chiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, +mi chiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la +simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. +Chiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por +prezenti malbonajn agojn kiel plachajn kaj allogajn.» + +Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ghi amis +la verkiston kaj la homon kiu donis al ghi tiun noblan ghuadon. +Neniu autoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj +vilaghoj de Kempenlando, de Flandro au Brabanto, chie kie aperis +Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, chie li tuj estis +rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj +improvizitaj elmontroj. + +Liaj simplaj rakontoj charmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La +plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen +tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, +grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el chiuj partoj de la +lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. +Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ghi starigos lian statuon. Du +jarojn poste, la bildo estis inaugurata, dum, en Bruselo, la granda +homo, morte malsana, kushis sur sia lito. + +Antau ol turni tiun finan paghon el la vivo de Conscience, ni diru +ankorau kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis +edzighinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience +diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam +mi audis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino +naskighis, la tuta ghojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo +forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la +chefurbo. La pli juna filo malsanighis. Kaj la alia, dudeksepjara, +lau la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. +Sed baldau alvenis telegramo: «Venu baldau, Hildevert estas +mortanta.» Kaj la malfelicha patro alvenis nur por fermi la okulojn +de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, +la dekdujara Hendrik ankau estis mortinta. + +Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazau neniigita. +Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankorau utilus! Kaj chiujn +memorajhojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta +mondo, li pro malespero forbruligis. + +Lia filino, Maria, edzinighis kun la konata Flandra poeto Antheunis, +kaj iliaj charmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo. + +Ili chirkauis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a, +la granda geniulo elspiris la lastan spiron. + +La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazau princon. Imponanta +monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan +monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al +li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtighon de Flandro. + + * * * * * + +Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskigho de la malsaneta +infano en la Pompstraat, tiu infano kiu farighis unu el la plej +famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila +procesio traveturos la chefajn stratojn de la urbo. Chiu charo +reprezentos ian karakterizan paghon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro +estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolchaj sonoj lian +memoron. Povu ankau chi tiu tradukajho de unu el liaj plej belaj +idiliaj rakontoj porti ghis malproksime, tra la tuta Esperantista +mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience! + + Marto 1912a. + M. P. + + +PIEDNOTOJ: + +[1] Chiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi +cherpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, +flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik +Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience +rakontata al la popolo), de A. Hans. + +[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016. + +[3] Leuven--Louvain. + + + + +Rikke-Tikke-Tak + + + + +I. + + +Ne estas antau longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu +komencighas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ghi staras ankorau inter +Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj +estas enloghata de terkulturistoj, kiuj apenau memoras la nomon de +Jan Daelmans. + +Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ghi tamen prezentas nenion +rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ghiajn bruletigitajn +tegmentojn; ghiaj elpecetighintaj muroj sin kashas malantau +karesanta foliajho; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter +kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas +tri brilpurajn bovinojn kiuj machadas molajn trifoliojn... + +Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla +erikejo kiu etendighas laulonge de ghia fasado ghis malproksime +trans la horizonto; la rivereto, kiu malantau ghia florghardeno +alrapidas al la marchherbejoj,--kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj +salikoj, kiuj akompanas la fluon de l' arghentsimila erikejvejno; +ankau la senlima blua chielo, la mistera zumetado de la griloj kaj +la amema kantsonorado de l' birdoj, kiuj elektis tiun izolitan +farmejon kiel patrujon kaj ripozejon. + + * * * * * + +Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam +levighis super la erikeja ebenajho, kaj apenau oni audis jen kaj +jen birdon ekkantantan la antauludon de la belega matenkanto de l' +naturo. Ankau en la interna chambro de l' farmejo regis ankorau +profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta +fajrejo; la horlogho daurigis sian senripozan tiktakon, kaj pli +malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de +shpinrado. + +Apud tiu shpinilo trovighis knabino kun stranga eksterajho. Lau sia +vizagho, shi shajnis proksimume deksesjara; shia vestajho estis ne +senmakula, ech plighustadire senzorga; sed la esprimo de shia pura +vizagho havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l' +observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la +knabino. Bela oni ne povis shin nomi; shi estis ja pala kiel +travidebla marmoro, kaj shiaj gagatnigraj okuloj,--kiam de sub la +longaj okulharoj ili jhetis fajrersimilan rigardon,--shajnis +maldolchaj kaj malagrablaj. Sed venis ankau momentoj, dum kiuj shi, +kvazau frenezulino, lasis malrapide kaj submetighe vagadi la +malviglan pupilon;--dum kiuj shia vizagho kovrighis per gaja rideto, +kvazau en shia koro parolis vocho ghojiga;--kaj tiam, tiam shi +estis bela kiel alabastra bildo de l' velkanta floro, kiu malfermas +ankorau sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis +ghian radikon. + +De antau unu horo shi sidis tie antau la shpinrado, kvazau shi +estis parto de la ilo, tiel neatente shi shovis la linon inter siaj +fingroj: profunda revado shin estis chirkauinta en nubo; la materia +mondo estis por shi malaperinta kaj nun chiela ghojo brilis sur shia +vizagho. + +Kia ghojiga penso suprenighis tiam el shia koro ghis shia ridanta +vizagho? Shi mem ne sciis.--Vidu, shi malfermas sian belan bushon: +shi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ghi esprimas shian +emocion; shia vocho estas dolcha kaj preskau neaudebla kiel la +malproksima sono de arghenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga +estas shia saltetanta kantajho,--shi kantas: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Kaj tiam shi denove enighas en sian misteran meditadon. + +Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antau la shpinilo, kaj +en memforgeso shajnis enprofundighinta, maljuna virino venis de la +shtuparo en la chambron. Lau la mastra rigardo kiun shi direktis al +la estingita fajro kaj al la knabino, shi povis esti neniu alia ol +la farmmastrino. Shia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la +revanta knabino, shi donis al shi tiel fortan vangofrapon, ke la +surprizita revantino preskau falis de sia segho. + +«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la +fajron! Rapide, au mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema +kreajho!» + +La junulino starighis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan +ordonon de la farmestrino; shi kredeble estis alkutimigita de longe +je tia kruela agmaniero, char shia marmorsimila vizagho atestis nek +doloron, nek suferon; nur sur unu el shiaj vangoj ardis rugha +makulo, kiu sufiche montris ke la ricevita frapo shin estis dolore +kontuzinta. + +Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono, +shi iris al la shtuparo kaj kriis kiel eble plej laute: + +«Levighu, vi mallaboremuloj! au mi venos por malsuprenirigi vin, +dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! levighu, estas la kvara!» + +Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du +knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom +malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la +kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingigho. + +La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep +jarojn. Lia vizagho havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula +kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj movighema vizagho atestis, +ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li +estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj +blondaj haroj metis sur liajn vizaghtrajtojn stampon de boneco kaj +de dolchaj sentoj, kiuj efektive kushis en lia koro. + +Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al +shi per mallauta vocho: + +«Bonan matenon, Lena!» + +Al tio vocho ankorau pli mallauta respondis: + +«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.» + +Antau ol chiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis +metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranchis por chiuj +iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da +pano, kiu ne estus suficha por satigi infanon. Tamen, shi ne shajnis +tion rimarki, kaj ech shiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la +mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li +rimarkis ke la pano de la knabino estis preskau tute manghita, li +anstataumetis parton de sia pano, chiufoje kiam lia patrino estis +deturninta la okulojn. + +Post la matenmangho Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por +komenci la chiutagan laboron. Lena restis che la farmejo kun la +mastrino, por stari kun shi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos +la radon. + +Tuj kiam la lakto estis vershita en la barelon kaj chio estis preta +por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la +mashinon, sed trovis ghin mortinta en sia ejo. Tiam shia malbona +furiozo ne plu havis limojn, shi enkuris kvazau frenezulino, frapis +la malfelichan Lena sur la vizaghon, shin pushis en la chambron, kaj +nur tiam kriis: + +«La hundo estas mortinta, vi knabinacho! Vi hierau ne donis al ghi +nutrajhon; sed mi lernigos tion al vi. Chi tien!...» + +Kaj tiam shi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon, +dum shi ekkriis: + +«Silentu ghis kiam vi krevos, obstina azenino! Chu vi parolos? Au +mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!» + +«Mastrino,» diris Lena, kvazau indiferente, «mi hierau donis +manghajhojn al la hundo. La telero staras ankorau plena antau ghia +kagho.» + +«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino! +Hodiau matene vi metis la nutrajhon en la teleron. Chu vi pensas ke +mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la +butermashino. Antauen! kaj rapide al la rado!» + +Vershajne tia nova malbonago kauzis al Lena grandan timon, char shi +ektremis en chiuj membroj, kaj staris meze de la chambro kun klinita +kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al +la eshafodo. Tamen, shi ne diris unu vorton. + +La pacienca submetigho de la knabino ne plachis al la farmmastrino: +pro sia subpremata furiozo shi tiris branchon el la branchfasko kiu +kushis apud la fajrejo, ghin levis, kvazau shi per ghi volus frapi +Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon: + +«Nu, rapide al la butermashino! Chu vi iras au ne?» + +Lena malrapide fleksighis sur ambau genuoj, petege etendis la +manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino +kaj diris: + +«Ho, kompatu min! Mi kuros en la mashino; sed, pro Dio, ne plu frapu +min!» + +Je tiu momento, la pordo vivege malfermighis, kaj Jan rapide eniris +en la chambron; li kuris al Lena, shin restarigis kaj diris kun +subpremata kolero al sia patrino: + +«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas chiam same: mi neniam +povas iri al la kampo, ne audante vin alkriegi kaj insulti tiun +malfelichan Lena kvazau beston. Se vi nepre volas shin mortigi, +mortfrapu shin per unu frapo! Chu vi do ne vidas, ke shi estas +malsana kaj ftizas?...» + +Je tiuj lastaj vortoj larmoj shprucis el la okuloj de la knabo, kaj +li aldiris petante: + +«Ho, patrino, lasu shin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun +la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi +revidos min!» + +«Mi diras ke shi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al shi pereigi +la hundon!» kriis la farmmastrino. + +«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Shi? +Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa. +Rapide, diru al mi, chu vi forlasas tiun malbonan ideon,--rapide, +rapide!» + +«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante. +«Kaj kion vi farus?» + +«Auskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan +impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermashino, +tiam mi foriras de tie chi, ech se vi min ligus per katenoj.... +Kredu min, patrino, au mi tion jhuros per terura jhuro!» + +Nun la mastrino ankau tremis pro subpremita kolero; kauzis al shi +frenezan furiozon, ke shi devis klinighi antau la minaco de sia +filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiche da +fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia +mortinta patro. Lia foriro estus la ruinigho de la farmbieno.--Dum +la mastrino klinigis la vizaghon de la junulino per siaj flamaj +rigardoj, shi kriis: + +«Nu, ke shi tiam foriru el mia cheesto. Levighu, mallaboremulino! +kun la blanka bovino al la vojrando--kaj ke mi ne plu vidu vin +antau la kvara, au mi maldolche trafos vin!--Kaj vi, Jan, diru al +Trien, ke shi venu por buterigi.» + +Lena eliris malrapide el la chambro por preni la bovinon el la +stalo. Alveninte che la pordo, shi turnis la kapon kaj jhetis el +siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al +Jan, kvazau shi volis diri: + +«Dankon, dankon,--vi protektas mortantinon! Mi preghos por vi kiam +mi estos alveninta en la chielo.» + + + + +II. + + +Jen marshas Lena kun la bovino por serchi laulonge de la rivereto +la forgesitan herbon. Shi kondukas la beston per la shnuro kaj +promenas malrapide antau ghi sur la vojeto. Alveninte che loko, kie +la erikejo limtushas la malaltajn marchterojn, kaj estas samtempe +ombrita de alnarbetoj kaj movighantaj juniperoj, Lena deflankighas +kelkajn pashojn de la vojeto. Tie chi staras fago, kiu eble estis +semita de birdo; char kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne +plu renkontas foliajhon similan al ghia. Che la piedo de la alta +fago, Lena eksidas teren; shi profunde klinas la kapon, senmove +rigardas malsupren, ellasas la shnuron kaj refalas en sian kutiman +revadon. + +Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla chielo, shi desharghas +sian koron de l' entenita malghojo; shia busho ne plendas, neniu +sopiro eliras el shia brusto; sed mallauta fluo de brilantaj +akvoperloj rulighas sur shiajn genuojn. Longe, tre longe dauras +shia doloro; tamen, shiaj larmoj iom post iom malpliighas, kaj fine +shi relevas la kapon. Shi direktas sian malsekan pupilon chielen kaj +kantas, kvazau shi sendus preghon al Dio: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Kion do povis en la busho de Lena signifi tiu mistera kaj stranga +kanto? Vane oni pri tio demandus al shi klarigon; char shi mem estis +nekonscia kial shiaj lipoj, sen shia scio, konstante ripetis la +saltetantajn vortojn de la kanto. Shi ankau ne memoris ke iu estus +iam antau shi kantinta la kanton, kaj ech kredis ke ghi, sen +antaua kauzo, kun rimo kaj ritmo estis formighinta en la fundo de +shia koro. Ghi nun estis parto de shia mistera estajho, kiel dua, +nur por shi komprenebla vocho; kvankam la kanto nenion klaran +esprimis al shia spirito, shi tamen amis ghin kiel richan fonton de +konsolo kaj plidolchigo de sia sufero, kaj shi kutimis, en chiuj +momentoj de ghojo au malghojo, ghin uzi kiel esprimon de siaj plej +profundaj emocioj. + +Tiel potenca estis la kanto sur shian propran animstaton, ke shi, +post kiam shi estis ghin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono +ripetinta, shajnis tute forgesi ke shi estis destinita por perei kaj +morti sub kruelaj agadoj. La sorcha Rikke-tikke-tak lumigis shian +vizaghon per ripozo kaj paco; shi tiam malrapide levighis, kondukis +la bovinon iom antauen al pli tauga vojrando, kaj trakuris la +erikejon ghis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altighis super +la nemezurebla ebenajho. + +Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de +sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; char +shi nun ankau sidighis sur la teron kiu portis la premsignon de +shia korpo. Kun antauenklinita kapo, kun la malstrechitaj brakoj +sur la genuoj, shi direktis sian nigran pupilon al bluighanta punkto +che la senlima horizonto. + +De tiu punkto, eble malproksima urbo, shajnis eliri vojo, kiu kun +chiuspecaj kapricaj kurbighoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de +la farmejo, perdighis en la marchherbejoj. Al la apenau videbla +komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; shi +tie sidis kiel la orfino de l' fishkaptisto, kiu de la supro de la +dunoj superrigardas la kvietan maretendajhon kaj kun timeganta koro +atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por +Lena; shi ankau atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion shia koro +deziras. Shi, vere, chiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kushis +en shi la sekreta espero, ke lau tiu vojo alvenos savonto; sed shi +konis neniun en la mondo; centoj da vojaghantoj povus preterpasi, ne +vekante shian atenton. Chu shi do estis freneza? Ho, tute +ne,--kvankam la filinoj de la farmmastrino shin nomis la +frenezulino. + +Pro senchesa doloro kaj sub la premegado de l' malbona akcepto, Lena +estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Shiaj nekomprenitaj agoj +shajnis ja ofte porti la stampon de l' frenezeco; kaj tamen, pro tiu +senchesa pripensado, shia spirito estis delikatighinta, kaj shia +imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj +suprenighis el shia brusto, neniel estis detruintaj shian jughadon; +shi pripensis kaj meditis chion kio al shi okazis, sed la rezulto de +shia pensado chiam en shi restis enfermita. Por kio utilis al shi +inteligenteco kaj prudento? Chu shi ne estis destinita al certa +konsumigho? + +La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l' sablomonteto; jam +estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankorau tie, direktante +sian fiksan rigardon al la bluighanta punkto. Shi malsatis kaj tion +ja sentis; shiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed shi +restis sidanta. + +Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, +laulonge de l' rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la +farmejo, kvazau li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis che la +fago, kie la junulino estis vershinta siajn larmojn. + +Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambau siajn manojn al +la busho, por doni al sia vocho difinitan kaj limigitan direkton, +kaj kriis: + +«Lena! Lena!» + +La knabino levighis kaj alproksimighis kun malrapidaj pashoj al la +juna kamparano, kiu per la fingro montris al shi, ke shi sidighu +apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranchajhon da nigra pano +kaj pecon da lardo, distranchis tiun chi lastan per sia tranchilo en +pecetojn sur la panon, kaj, ghin prezentante al la junulino, li +diris mallaute, dum li metis krucheton da biero kontrau +juniperarbeton: + +«Lena, jen manghajho kaj trinkajho.» + +La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive +manghi la nutrajhon, dirante per mallauta vocho: + +«Jan, Dio vin rekompencos, char vi protektas min en mia mizera vivo. +Dankon pro via dolcha amikeco.» + +Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; +li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ghis +kiam Lena, finmanghinte, metis sian manon sur lian shultron kaj +komencis kun li la jenan interparoladon: + +«Jan, mia bona amiko, ne chagrenighu pro mi. Viaj larmoj pli doloras +min ol la frapoj de via patrino.» + +«Pardonu shin pro mi. Char se vi mortus ne preghinte por shi, ho, +tiam post chi tiu vivo ne estus por shi chielo... Shi estas tamen +mia patrino, Lena. Pardonu do al shi.» + +«Estas nenio por al shi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, ech ne +memoro pri la sufero. Mi jam chion forgesis.» + +«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?» + +«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, +char mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj +piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas +libera, kaj ghi daurigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio +preterflugas antau miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas +la nutrajho de mia animo;--per ili mi chion forgesas: ili parolas al +mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne chiam restos +orfino. Chu Dio en la chielo farighos mia patro, au chu mi revidos +mian patrinon, antau ol morti? Mi ne scias!» + +«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion +al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj +ili jam estas! Ankorau kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu +ghis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l' mateno ghis la +vespero, ech se mi eterne devus esti via servisto.» + +«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaghon, kaj +diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?» + +La juna kamparano metis ambau manojn antau sian kapon, kaj diris +enbushe kun dolora ekghemo: + +«La morton, la morton!» + +Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ghis kiam Jan, +prenante la manon de Lena, shin jene alparolis: + +«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco +vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj +doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daurus, vi mortus, mi +tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin +trankvila kaj bone agus al vi, chu vi ne daurigus vivi?» + +«Daurigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi +komprenas kion vi volas fari.--Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj +altiri sur vin shian malamon?» + +«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; +sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas +vin, mi ankau havas ideon, kiu chiam akompanas min, che la plej +peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, +estas ke mi devas kompensi por vi la malbonajhojn kiujn faris al vi +mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; +sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne +plu laboros, kaj baldau, en la tombejo, li kushos sub la tero apud +vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. +Sub mia kitelo batas koro kiu sentas chi tion: vi estas malfelicha +orfino,--tio al mi sufichas. Daurigu do vivi, Lena, ghis kiam mi +estos plenkreska kaj plenagha; tiam mia laboro...» + +«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta vocho. + +Jan levighis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis +inter la alnarbetaro, dum li dolche diris: + +«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, shi ne frapos vin!» + +Lena prenis la bovinshnuron en la manon kaj enpashis malrapide la +vojeton al la farmejo. + + + + +III. + + +En la vilagho Westmal[4] staris malgranda forghejo, en kiu kvar +viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj +forghlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l' fajliloj kaj marteloj, +oni tie parolis pri l' imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj +agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra +mano, jhus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam +subite du rajdantoj haltis antau la forghejo, kaj unu el ili kriis +al la forghistoj: + +«Chi tien, amikoj! oni hufnajlu mian chevalon!» + +La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis +de siaj chevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambau estis +militistoj, char unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizagho +kaj portis rughan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankau +vestita per richaj burghaj vestajhoj, shajnis submetita al li kaj +prenis la bridon de lia chevalo, kun la demando: + +«Che kiu piedo, kolonelo?» + +«Antaue, maldekstre, leutenanto!» estis la simpla respondo. + +Dum unu el la helpantoj prenis la chevalon kaj ghin kondukis en la +hufstalon, la kolonelo eniris la forghejon, ghin atente +chirkaurigardis kaj prenis lauvice diversajn laborilojn en la +manon, kvazau li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li +baldau trovis kion li serchis: per unu mano li tenis nun pezan +prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun +nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis +kun malfermita busho rigardantaj la fremdulon. + +Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo +ghemis, kaj brilaj fajreroj chirkauis la flamajn karbojn. La +laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro +prenis la feron el la fajro kaj komencis la lauritman forghbruadon. + +Tiu gaja muziko shajnis tre emocii la kolonelon; li auskultis kun +ghoja esprimo sur la vizagho, kvazau alloga kordludado sonis en +liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l' +amboso, por provi ghin che la piedo de la chevalo, fierega malshato +sin montris sur lia vizagho;--li prenis el la manoj de la mastro la +prenilon kun la fero, tiun chi remetis en la fajron, kriante: + +«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!» + +Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj chiu lin kun miro +rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn +brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ghin metis sur la +amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel _fajrolaboristo_[5], +li gaje kriis al la helpantoj: + +«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forghos huffereton tian, ke la +chevaloj de l' imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la +kanton! + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fer' malmolighas, + Kor' kuraghighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Nu, rigardu tiun huffereton!» + +La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun +malfermita busho kaj kvazau mutighintaj. Nur la mastro shajnis +pensi pri io alia kaj de temp' al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu +enprofundighis en dubon. Li pliproksimighis al la fremdulo, kiu nun +jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin +rigardadis, li tamen shajnis ne rekoni lin. + +Rapide nun la chevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antau la +forghejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro +kaj al chiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn +Napoleonojn sur la amboson, dirante: + +«Unu por la mastro,--unu por la helpantoj. Trinku vi chiuj gaje je +mia sano!» + +Poste li surchevalighis kaj kun sia kunulo antauen rajdis en la +vilaghon. + +La du fremduloj estis apenau malaperintaj malantau ia angulo, kiam +la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun +demandanta mieno. + +«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro +estas forghisto, au estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!» + +«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu +personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forghi tian malpezan kaj +delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu +alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.» + +«Chu li eble estas la gaja forghisto de Westmal?» diris unu el la +laboristoj. «Mi multe audis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu +estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan +vilaghon. La kolonelo shajnas multe tro respektinda viro. Estas +neeble!» + +La mastro sidighis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por +rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj: + +«Amikoj, nia tagsalajro estas chiuokaze dekoble perlaborita; ni ne +plu laboros antau la ripoztempo. Auskultu kaj jughu vi mem. La +kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antau proksimume dekses +jaroj loghis tie chi, en tiu sama forghejo, juna viro, kiu estis +edzighinta kun belega kamparanino el la chirkauajho de Moll. Ili +tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilagho miris pri tia chiela +edzigho. Karel van Milgem, char tiu chi viro estis li, laboris de l' +mateno ghis la vespero, tiom ke shvito gutetis de lia frunto, kaj +char la tutan tagon li kantis che l' amboso tiun saman strangan +kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin +nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis chiam, humora en +chiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia busho vorto kiu ne +gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de +chiuj kiom Karel, la gaja forghisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj +edzighinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li +baldau estos patro. Nun lia ghojo ne plu havis limojn; la stranga +kanto de Rikke-tikke-tak ne chesis sin audigi de l' mateno ghis la +vespero, kaj tie chi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus frenezighi; +char pro ghojo li ne plu povis kvietighi. La tago fine venis: Karel +ighis patro de charma filineto; sed, ho ve! lia malfelicha edzino ne +plu levighis. Shi kushas en la tombejo;--vi ja scias, kie staras la +fera kruceto. De post tiu malfelicha momento, Karel ne plu estis la +sama viro; li lasis la martelon kushanta apud la amboso, ekbruligis +sian fajron ne plu du fojojn chiusemajne kaj komencis drinki, +kvazau li volus sin memmortigi. Chiuj liaj kantetoj estis +forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li farighis la skandalo +de la tuta vilagho. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li +kutime agis kvazau frenezulo; sed la servistino, kiu loghis che li +por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. +Shi metis lian filineton sur liajn brakojn,--kaj, kiel ajn ebria +estis tiam Karel, li kvietighis per la vido de sia infano kvazau +per nekonata sorchpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaue, metis la +infanon sur sian genuon, kaj, shin rajdigante kvazau sur chevalo, +li chiufoje kantis ankorau kun nova ghojo sian strangan kanton de +Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis farighinta tute malbona viro, mi +ne kredas; chiu sufiche sciis, ke la morto de lia tro amata edzino +estis la kauzo de lia chagreno kaj de lia drinkemo; kaj chiufoje +kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, ech kiam +li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj +elshprucis el liaj okuloj, dum chiuj tion vidis. Tial oni tre +kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon +per chio. Tiu vivmaniero estis daurinta proksimume tri jarojn, kiam +Karel grave malsanighis kaj sufiche longatempe devis resti en sia +lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj +lin dum lia malsano, ke li shajnis tute resanigita je sia drinkemo; +sed alia ideo estis en li naskighinta. Li volis forlasi la vilaghon, +kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne +dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forghejon, +kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj +restis for. Neniam, de tiu tempo, ni audis ion pri li au lia +infano.» + +«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» +kriis unu el la laboristoj. + +«Certe, li estas van Milgem mem,» daurigis la mastro. «Li prenis +multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro au mi faris au +achetis, li chiujn indiferente demetis, sed chiujn laborilojn kiuj +estas konservitaj el la forghejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun +emocio;--vi ja bone tion rimarkis,--kaj ankau lia Kempenlanda +lingvo, lia lerteco en la forghado kaj super chio lia kanteto! Jes, +jes, li estas knabo el nia vilagho... Kiu tion dirus, kolonelo!» + +Dum en la forghejo oni tiele daurigis paroli pri Karel +Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon _la +Krono_, estis enstaligintaj siajn chevalojn kaj iom manghintaj; +poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan +vojon kaj alfrapis che la sekretario de la komunumo. Li estis +kondukata en apartan chambreton kaj atendis sufiche longe, antau ol +la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la +chambro kun profunda solena klinigho, dirante: + +«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi, +ke mi...» + +Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ghentilajhoj, +kaj, afable prenante lian manon, li demandis: + +«Nu, amiko, kion vi eksciis? Chu mia infano estas trovita?» + +«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraghe. + +«Ve!» ghemis la militisto, malespere metante la manon sur la +frunton, «chu mi do devus forlasi mian tutan esperon?» + +«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu auskulti miajn +klarigojn, kaj vi opinios ke, anstatau perdi chiun esperon, ni +vershajne alproksimighas al la malkovro de la vero. Je via lasta +vizito vi lasis al mi sufiche da mono por ke mi ne shparu kostojn +por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti +vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi +eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde klinighis +antau la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li +diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam +mi per vi sciighis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en +Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna +lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilagho vivis sole kaj +izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la +adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu +estis enshlosita la vendmono de lia forghejo, kaj kiun la du +maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj +al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta +al Holando, kie, lau vershajno, li eniris militservadon sub la +komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo +li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenau rakontis al mi la +enloghantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.» + +«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la +kolonelo, «mi skribis ech du fojojn el Egiptujo por informighi pri +la stato de mia infano. Chiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj +kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine +al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun +malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimighis al la +loko kie mi estis lasinta mian filinon,--mi nur trovis cindramason! +Al vi diri kion mi sentis antau tiu terura vidajho, estas neeble, +sekretario: vi ankau havas infanojn... Feliche mi audis el la +busho de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda +Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti +almozojn.» + +«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens +cindrighis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj +feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li +ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaghis kun sia +adoptita infano, por peti helpon en la vilaghoj. Mi scias per +fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda +Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam +li forlasis tiun lastan vilaghon, li estis sola: oni vidis lin sen +la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li +malsanighis kaj mortis. Nur de antauhierau mi konas la lokon kaj +la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian +mortateston kaj aldiras, ke en la poshoj de la bruldetruita +Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de +l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serchadas. Li ankau ne +parolas pri la fera kesteto. Chu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke +Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano +au shin forlasi en la erikejo au la arbaroj?» + +«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto +kaj restis chiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis che lin kun mia +infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi +supozas, preni servon che Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu +mian Monica loghadi che li, tiom por lia propra plezuro en liaj +maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, char sen tio mi +estus devigita shin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, +sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj +donis la feran kesteton, lau mia intenco, al shiaj novaj adoptintaj +gepatroj.» + +«Tio estas ankau mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, char miaj +informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, +mi intencis iri morgau al Moll kaj viziti chiujn chirkauantajn +vilaghojn kaj farmbienojn.» + +«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos +sen rekompenco. Mi disponas ankorau kelkajn tagojn, kaj volas +ekprovi chu mi povas vin helpi. Hodiau vespere ni noktloghos en +Lichtaert, kaj morgau, je proksimume tagmezo, ni estos ankau che +la sekretario de la komunumo Moll, por konsilighi kun vi pri tio, +kion ni estas farontaj.--Ne shparu monon, mia amiko; prenu komfortan +veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ghis morgau; Dio +havigu al ni felichan rezulton!» + +Post tiuj chi vortoj la kolonelo starighis, premis la manon de la +sekretario kaj reiris al _la Krono_. Unu horon poste, du rajdantoj +eniris la vojon al Lichtaert. + + + + +IV. + + +La morgauan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia +kunvojaghanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de +Lichtaert al Moll. + +La suno brilege radiis che la blua chielo kaj suprenigis el la sabla +ebenajho movighantan nebulvualon, kiu similigis ghin al brulanta +maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo +kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj +kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter +la floraro de l' erikejo. Chio tio potence impresis la sentojn de la +kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; +chio, ech la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn +emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antau sia kunulo kaj, +profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia +chevalo. + +Dum pli ol unu horo la juna leutenanto respektis la silentadon de +sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian chevalon flanke +de tiu de sia kunvojaghanto kaj diris kun konsolanta vocho: + +«Kolonelo, forpelu do vian malghojon. Mi tre bone komprenas vian +deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis +sentime la malamikon kaj la morton, chu tiu lasus sin subpremi de +ordinara sufero?» + +«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ghi +estas ordinara sufero; sed pro tio ghi ne estas malpli profunda. +Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon +amis virinon. Kvankam shi estis kamparanino, shia memoro sekvas min +ech sur la batalkampon. Shi estas mortinta, la kompatinda Barbara! +sed shi lasis al mi infanon, la garantiajhon de nia amo, kiun shi +donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola +produkto de nia edzigho eble vagadas almozpetante, suferas pro +malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por shin por chiam +felichigi! Scii, ke mia Barbara eble el la chielo igas min responda +pri sia infano...» + +«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leutenanto, «vi trofantaziigas +vian doloron; tio ne estas la rimedo por ghin malakrigi. Konsideru +do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiche da povo sur +sian koron por konsolighi pri malfelicho, ech pli granda ol tiu +chi.» + +«Chu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile +per fero chirkauas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias +ke vi supozas vin sensenta, kaj vi chiam pri tio shajnas fiera. Vana +estas tamen via supozo. De antau dek jaroj vi forlasis vian +vilaghon, chu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, che la +horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loghas via maljuna +patrino, chu vi vershus larmojn au ne?» + +La juna leutenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun +mallevitaj okuloj, kvazau li estus hontanta: + +«Ho, mi surgenuighus kaj vershus larmojn, kolonelo!» + +«Ha, tiam vi ankau facile komprenos, ke mi tute allasas min al la +espero revidi mian infanon kaj senghene vershus larmojn, se Dio +permesus al mi shin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek +patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu +estajho, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro; +tiu estajho estas la infano de mia malfelicha Barbara. Shi mortante +donis shin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankorau dum shi +ploregis: ho, chiam amu shin, amiko!» + +La vocho de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj farighinta tiel +sensona, ke la leutenanto, pro respekto al lia emocio, restis +malantaue kaj silentante malproksimighis de sia superulo. Tiu chi +baldau mem malakcelis sian chevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam +li antauenmontris per la fingro kaj diris profunde kortushite: + +«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel +rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke +larmoj brilas en miaj okuloj. Chu vi vidas tie, super la juniperoj, +altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu +arbo audis mian unuan amvorton! En ghia ombro tremetanta knabino +ricevis mian timeman amkonfeson! Chio konas min chi tie: herbo, +eriko, akvo, arboj, chio salutas min per lingvo kortushanta. Venu, +malsuprenighu ni chi tie. Mi volas vidi, chu la shelo de la fago +konservis la signon de nia amo!...» + +Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn chevalojn per la brido, ghis +kiam ili ne povis iri pli antauen kun la bestoj; tiam ili ligis +ilin chiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antau +la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj +rigardadis de sub siaj okulharoj la entranchitan signon, kiu brilis +al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara. + +Subite, kvazau mistera frapo estus lin trafinta, li starighis kaj +strechis la orelon al mallauta kaj malproksima bruo. La leutenanto +ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la +flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin +resti senbrua. + +De malantau la alnoaleeto, kiu plilongighis laulonge de la +rivereto, lautighis nun kelkaj dolchaj, arghentecaj sonoj, kaj +baldau oni audis distingeble kvazau infanvochon, kantantan: + + «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas, + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu.» + +Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima vocho jam +perdighis. Li vershajne atendis duan strofon de la kanto. Ne +audante ghin, li mem diris kun stranga mallauta tono: + + «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fer' malmolighas, + Kor' kuraghighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu.» + +Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris +al la leutenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallauta +vocho: + +«Venu,--venu, mia amiko; chiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte +kortushata. Estas mia Barbara, kiun vi audis, shia vocho, shia +kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!» + +Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne +parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro che la subajho +de kelkaj juniperarbetoj. Shi ne shajnis scii ke oni observis shin; +char shiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la +fagon, kaj che shia malfermita busho kurbighis la fingroj de shia +dekstra mano, kvazau shi volus forpeli chiujn bruojn de l' erikejo +por nur kapti unu solan. + +La kolonelo faris movon por al shi alproksimighi, kaj nur tiam shi +kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj shin +observis. Tamen, shia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto +albrilis de shia vizagho al la du fremduloj. + +La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, +genufleksis apud shi, prenis unu el shiaj manoj, kaj demandis +tremante: + +«Infano, kiu estas via nomo?» + +«Lena,» estis la respondo. + +Dolora krio elighis el la brusto de la militisto; li diris +malespere: + +«Lena? Ho, chielo, ne estas shi!» + +Dum tiu plendo larmoj shprucis el liaj okuloj, kaj li kashis sian +vizaghon per siaj manoj. La juna leutenanto volis helpi sian +superulon por restarigi lin, sed tiu chi dolche forpushis lin kaj +komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio. + +Lauvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizagho, ghis +kiam shi audis ke la surgenuighinta viro maldolche ploras. Tiam shi +mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate: + +«Kiu estas la kauzo de via doloro, sinjoro? Chu la kanteto de +Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ghin.» + +La kolonelo, emociita de la tono de shia vocho, perforte forvishis +la larmojn el siaj okuloj, kaj ankorau pliproksimighante al shi, li +demandis time kaj rapide parolante: + +«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?» + +«Mi ne scias,» estis la dolcha respondo. «Mi jam konas ghin de +longe; sed mi ne scias de kiam.» + +«Chu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi +chiam audis bruon kvazau de marteloj, kiuj lauvice falas sur +amboson?» + +Lena ne respondis pri tiu demando; sed shiaj okuloj larghe +malfermighis, kaj per siaj ungoj shi frotis sian frunton, kvazau +shi volus el ghi eligi rememoron. + +«Auskultu!» diris la kolonelo ankorau pli rapide. «Auskultu, chu +vi ne ofte tion audis?» + +Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la +frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis: + + «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fer' malmolighas, + Kor' kuraghighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu.» + +Terure tremis la knabino ghis la fino de la kanto; tiam shi ekkriis +kun ravanta ghojo: + +«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!» + +Kaj shi ankau kunfrapis la manojn lau la ritmo de la kanto. + +«Chu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo +lau la ritmo de Rikke-tikke-tak?» + +Lena metis la fingron al la busho kaj fermis la okulojn. Post +momento da silento shi diris mallaute, kvazau shi dubus: + +«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?» + +Je tiu vorto la kolonelo tremegis en chiuj membroj; li jam malfermis +siajn brakojn por chirkaupremi Lena; sed li haltis kaj demandis: + +«Ho, infano, chu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Chu vi +ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia +genuo?» + +Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam shi diris +malrapide: + +«Li diris: kara... kara.... kara Monica!» + +«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj +resonis trans la ebenajho,--kaj li chirkaupremis Monica en siaj +brakoj. + +La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolche +ridetis, kaj baldau, supermezure kortushita, shi apogis sin +senforte kontrau la batanta koro de sia patro. + +Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino che sia brako, venis el +la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leutenanto sidis sur unu el +la chevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizagho +de Monica brilis nun delikata rugho kiel oni ghin vidas sur la +petaloj de blankaj rozoj; shi ne povis deturni sian rigardon de la +vizagho de sia patro kaj felichege alridis lin. Li karesis la +knabinon che shiaj kapo kaj shultro, kaj ofte haltigis shin por kisi +shian frunton. + +Tiel ili antaueniris tra la erikejo, ofte haltante, ghis ili +ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli +antauen ne malproksimighante de ghi. + +Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia +malfelicha filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li +volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis shanghinta la +nomon de la infano al shi konfidita por posedi la feran kesteton kaj +la trezoron enshlositan en ghi. Tial li kun ia malpacienco tiris +Monica per la mano kaj provis, per dolchaj vortoj kaj amaj karesoj, +altiri shian atenton kaj deturni ghin de la farmejo. Sendube Monica +estis al li chion rakontinta kaj parolinta, kun nekashita amo, pri +la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme shin protektis kaj +amis. La kolonelo ja konjektis ke shi ne sen chagreno adiaudiros +lin, kiu estis por shi frato kaj konsolanto dum shia maldolcha +suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, shia +patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela +turmentintino, kaj prefere estus rompinta por chiam chiujn rilatojn +kun la malbona familio. + +Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj +brakoj, turnis la vizaghon al la farmejo kaj restis tiele staranta +senmove. + +La kolonelo respektis unu momenton shian profundan emocion; baldau +tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el shiaj okuloj, kaj li +diris: + +«Kara Monica, chu vi povas chagrenighi pro via foriro de loko, kie +oni tiel multe suferigis vin?» + +«Chu li ne mortos?» shi sopiris. + +«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via forigho +chagrenos lin; sed li baldau konsolighos kaj forgesos vin.» + +Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino. + +«Min forgesi?» shi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus +ankorau unufoje lin revidi!--Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!» + +Kaj kvazau sago el la arko shi flugis tra la erikejo ghis la juna +kamparano, kiun shi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan +inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj shi saltis al li renkonten, +dirante: + +«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie chi.» + +La junulo rigardis shin kun miro kaj shajnis ne kompreni shin. Shi +tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris: + +«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la vocho, kiu chiam en mi +parolis.» + +«Chu tiu richa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta +emocio. + +«Jes, kaj mi ne plu nomighas Lena; mia nomo estas multe pli bela: +Monica!» + +La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfelichon, +ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de +la kolonelo al la knabino. Baldau li alkrochighante ekkaptis +alnotrunkon, kaj apogis kontrau ghi siajn kapon kaj shultron, dum +malghojaj larmoj elfluis el liaj okuloj. + +Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; shi jhetis +siajn brakojn chirkau lian kolon, kun dolcha perforto fortiris lian +kapon de l' arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan +kison sur lian frunton. + +«Jan, Jan!» shi kriis, «ho, ne estu malghoja, mi ankorau ja +revenos. Al mi ankau tre doloras ke mi devas vin forlasi.» + +Tiuj amelmontroj shajnis refortigi la junulon; kun pli silenta +doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankorau +chirkauis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per +sia alveno la elfluighon de ilia reciproka emocio. La patro nur +vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. +Alproksimighante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj +diris: + +«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se +iam vi bezonos ian protektanton, vi chiam en mi tian renkontos. Ni +iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne chagrenighu, mia filo, pri +la felicho de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la +tagmezo en Moll, en _la Aglo'n_, tie vi povos ankorau resti kelkajn +horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...» + +Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la +kamparano. Anstatau shajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn +de la kolonelo, kaj ne shajnis kompreni kio okazis... + +«Venu nun antauen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni +devas rapidi. Moderigu vian chagrenon; baldau en Moll vi ja povos +ankorau sufiche longe kunesti.» + +Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, +dum shi malrapide malproksimighis: + +«Do ghis baldau, Jan, ghis baldau!» + +La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam +li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. +Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn +per malshatanta ridacho, kaj forjhetis ilin malproksimen sur la +erikejon. + +Li fleksighis che la subo de l' arbo kaj kashis sian vizaghon per +ambau manoj. + + * * * * * + +Kelkajn tagojn poste bela poshtkalesho forlasis la vilaghon Moll. +Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela +fraulino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaghanto. + + + + +V. + + +Ankorau unu horon, kaj la suno supershutos la erikejon per siaj +radioj; jam suprenighas la orientlumo; la mallumo forighas al la +okcidenta chielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antausciigas la +naturvekighon. + +En la chambro de l' izolita farmejo la horlogho daurigas sian +senripozan tiktakon: la malghojiga noktsilento ankorau regas en ghi +seninterrompe; la fajrejo estas malvarma. + +En la duonombra angulo de la chambro staras shpinrado, kun delikate +purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazau la +shpinistino ghin jhus estis forlasinta. + +Je du au tri pashoj de l' shpinilo homkorpo en la mallumeco +desegnighas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo +rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo +klinita, li atente direktas sian okulon de la shpinilo al la +apudstaranta segho. Lia vizagho portas la signojn de profunda +doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazau la +malespero loghas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas +kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni +pensus ke che la rado sidas nevidebla shpinistino, kun kiu tiu juna +viro, per la lingvo de l' okuloj, kortushe interparolas. Sonoj, tiel +mallautaj ke ili ne rompas la noktsilenton, shvebas murmurante tra +la chambro. La junulo metas la fingron al sia busho kaj shajnas +auskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Li starighas, prenas pashtistbastonon en la manon kaj malrapide +eliras el la chambro. Jen li revante promenadas laulonge de l' +alnoaleeto; li haltas, deshiras floron, ghin felichege alridetas, +ghin senkronigas kaj senatente lasas fali ghiajn petalojn tra siaj +fingroj. Li alvenas che la rando de la vojo kaj superrigardas la +erikejon ghis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmighas; li +sidighas kaj maldolche ploras. + +Li ree starighas, vagadas pli antauen ghis la trunko de imponanta +fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas +sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn, +memforgesante, kaj auskultas, kvazau mistera vocho lin alparolas +el la arbo; el lia koro mallauta kantado fluas sur liajn lipojn; +inter la foliaro de la juniperoj audetighas la sonoj de la kanto: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Tiu revo ankau finighas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj +enpashas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: che la +suprajho, li antauenpushas sian pashtistbastonon, ghin ripozigas +kontrau sian shultron, ghin chirkaupremas per la dekstra brako, +kaj, klinighante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazau shtona +statuo. Lia okulo sin direktas al bluighanta punkto, kiu, en la plej +ekstrema malproksimo, vidighas che la horizonto, kaj el kiu +zigzaganta vojo lau multaj kurbighoj trairas la erikejon kaj +perdighas apud la sablomonteto. + +Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja +vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj +tiel mallaute kaj tiel dolore elighas el lia brusto? + +Auskultu, li mem tion diras; char nun lia ghemo farighas +vorto,--nomo, ame kaj sufere elparolita: + +«Lena!... Monica!» + +Malantau li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin +alproksimighante, shi krias malafable: + +«Jan, vi devas reveni hejmen!» + +La junulo malklinighas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas shin, +kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizagho ighas subite kvieta +kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante: + +«Fratino, mi venas.» + +Dum li sekvas shin kun klinita kapo, shi diras: + +«Estas bela maniero, lau kiu vi vivas! kun chiuj tiuj kapricoj! Chu +vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum +tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, lau tio +kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de shi shiajn +malspritajhojn! Vi staras de l' mateno ghis la vespero, dum chia ajn +vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi +lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian +malsaghan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur +la pajlo kaj vi en Gheel![8]» + +La junulo nenion respondas pri tiuj riprochoj kaj shajnas ech ne +audi ilin. Li lasas sian fratinon daurigi, neniel atentante shiajn +vortojn, kaj sekvas shin, kvazau indiferenta, ghis interne de la +farmejo. + + + + +VI. + + +Iun posttagmezon Jan denove staris revante antau la fago, +rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antau nelonge estis +entranchitaj en la glata arboshelo. La kompatinda junulo shajnis +malsana kaj konsumighanta, char la rugho de l' juneco estis +anstatauita sur lia vizagho de pala kaj travidebla koloro; liaj +okuloj brilis kvazau tiuj de frenezulo, kaj lia kapo klinighis +senkuraghe sur lian maldekstran shultron. + +Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li audis +malantau la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la +pashado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de +Desschel lin alproksimighantan. Videble li penis por doni al siaj +trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la +ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkashis +suferon kaj akran doloron. + +La pastro signofaris al li ke li sidighu sur la herbon, prenis lian +manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave: + +«Jan, Jan, chu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankorau +chiam sub la fago? Chu vi do volas ke via patrino realigu sian +minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?» + +Je tiu diro kuntirigha ekmovo skuis la membrojn de l' junulo; flame +rigardante la pastron, li kriis: + +«Kion? La arbon,--forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus +la laboristojn...» + +Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolchaj +konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kauzon de +sia doloro, kaj pensis esti baldau sukcesonta. Li nur diris +senkolere kaj per same patra vocho: + +«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur +diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke chiuj shiaj vortoj ne +estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, +lasas vin, pro tiaj negravajhoj, forporti per malsagha revo ghis +minaco pri mortigo,--tion mi ne komprenas, kaj tio chagrenas min. +Chu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!» + +«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedauro en la +okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi tauga +kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli +potenca ol via vorto kaj mia volo.» + +«Jan, estas skribite: _kiu serchas la dangheron, per ghi pereos_, +kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezurighus en revadoj, kiuj +lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo +kiel estas via devo, vi baldau forgesus la kauzon de via doloro; +saneco kaj kuragho revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via +malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub chi tiu arbo +au sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, char vi +ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankau +frenezulo, malsaghulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblajho, +kaj donas sian vivon al vana hhimero.» + +«Ho, patro, post shia foriro, mi ankorau longatempe laboris,--kaj +tiam mi nur venis chi tien antau kaj post la laborhoroj. Mi ankau +tiam esperis, ke mi kapablus shin forgesi. Ve, shia bildo chie min +sekvis. Che la plugilo shi murmuris mian nomon en mian orelon; che +la drashplanko, la drashiloj kantis la charman Rikke-tikke-tak; en +la kanto de l' birdoj mi audis shian vochon; chiuj bruoj, chiuj +vochoj de l' naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la +laboro? Chu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis +min. Ech mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi +ghuis konsolon, mi vidis shin, mi kun shi parolis; sed trankvilighi +mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, ech se mi volus tion +fari: mi estas malforta kaj malsana.» + +La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove +prenis la manon de l' junulo kaj demandis: + +«Nu, Jan, vi devas diri al mi chu vi volas resti tia au ne. Estas +certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos chi tien,--kaj se +shi venus, estus ankorau pli bedaurinde: shi estas richa fraulino +kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezajho.» + +«Ho, se mi povus shin forgesi, patro!» + +«Chu vi efektive tion deziras?» + +«Mi ghin deziras el la fundo de mia koro, patro; char de longe miaj +revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolcheco. Malespero kaj +hezito plenigas mian koron.» + +«Nu, montru ke vi vere havas kuraghon kaj volas resanighi. +Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al +Mehhleno!» + +«Mi mortus, patro.» + +«Kial?» + +«Ha, kial?--Patro, antau kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj +devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malghojajn larmojn mi vershis dum +tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!» + +«Mi ne komprenas vin.» + +«Mi ghin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marshis nokte +kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj +estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazau +infano; pli malproksime, meze de l' unua abiaro, mi surgenuighis kaj +lautvoche dankis Dion, char mi povis revidi miajn amatajn +pintfoliarbojn. Mi manghis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi +la karan kreskajhon pli apude che la koro;--kaj, venante chi tien, +mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la +fagon, kaj estis kun larmighintaj okuloj ke mi parolis al la +juniperoj, kvazau ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi +restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!» + +«Mia filo, mi scias pro kiu kauzo vi pli ol iu ajn amas la +erikejon; sed estas precize tiu kauzo, kiun ni devas neniigi. +Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la +bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por +plene vin dedichi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn +revojn; ne dubu pri tio.» + +La pastro donis al sia vocho solenan kaj duonkoleran tonon, kiu +faris profundan impreson sur la junulon, kaj daurigis: + +«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. +Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elcherpas vian vivon per +senchesa malgajeco. Chu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman +malsaghecon, se vi ghis la agonio en ghi persistas? En via vana +revado vi nur pensas pri unu afero.--Chu iam en vian spiriton +penetras penso, kiu supreniras al la Chielo? Chu estas preghoj, +kiujn vi elparolas bushe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, char vi +adoras hombildon, ech en la templo de l' Sinjoro? Kaj chu vi +pripensas, ke la tombo por vi malfermighas,--ke vi liveras vian +animon al la malsanktulo,--ke la eterna fajro estos la rekompenco de +via freneza memforgeso?» + +La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la +koron de l' junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta +terurajn verajhojn, kaj li tremis ankorau ech post la minacantaj +vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la +kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris: + +«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Mehhleno.» + +«Chu morgau?» ghoje demandis la pastro. + +«Chu jam morgau?» ripetis la junulo, «forlasi morgau mian +erikejon? Kaj eble por chiam!» + +«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaghe,» diris la pastro. «Vi povos ja +chiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja +libertempo, sufiche longatempe revidi vian erikejon. Cetere, +kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilagho en +Kempenlando[9],--kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi +vian vivon sub la chielo de l' erikejo.--Morgau, chu ne?» + +«Nu, morgau! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra vocho, ke +liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgau! Morgau!» + +Kaj li metis ambau manojn antau siajn okulojn, el kiuj elshprucis +maldolcha larmfluego. + +Duonhoron poste, tenante la manon de l' pastro, li reiris al la +farmejo. + + + + +VII. + + +Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaghi al Francujo, shia koro +estis plena de kvazauchiela felicho. Shiaj revoj estis plenumitaj: +shi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, shi estis dum +tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj +senchese dorlotita per liaj dolchaj karesoj, shi iom post iom +forgesis, ke iu en la soleca farmbieno chagrenighas pro shia foriro, +kaj baldau la memoro pri shia antaua sorto kaj pri tiu, kiu estis +por shi protektanto kaj amiko dum la malfelicho, shajnis tute +malaperinta el shia spirito. + +Tuj kiam shi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj +profesoroj estis pri shi zorgontaj; kaj char shi havis delikatan +intelekton kaj sin sentis kuraghigita per la senchesaj laudoj de +sia patro, shi konis en la dauro de kvar jaroj chion kion bone +edukita fraulino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke +de aliaj, se la naturo estas al shi belecon donacinta. + +Je la komenco rugho vidighis sur la vangoj de Monica, kaj shi korpe +plifortighis. Senchesa kontenteco estis al shi redoninta la sanon; +oni povis pensi ke la konsuma malsano shin estis tute forlasinta. La +homo kutimighas je chio; eble plej rapide je felicho. Estis ankau +tiel por Monica: dum tuta jaro shi trovis plezuron en chio; shi +cheestis vesperfestojn kaj balojn, shatis la mondumon kaj deziris +ghiajn aplaudojn... + +Tamen, tiu frivola kaj libera ghuado ne longe dauris; kelkfoje +aperis forflugemaj rememoroj antau la okuloj de Monica kaj dum la +dua jaro silentaj revadoj shajnis denove nebulkovri shian animon. +Dum la ekscitigaj sonoj de l' muziko, sub la brilego de la lustroj, +meze de l' festbruado, shi restis chiam malatenta, kvazau sekretaj +rememorajhoj shin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu movigho de +shia revanta koro, kaj shi ech sincere konfesis al sia patro ke shi +kelkfoje vidis ankorau antau si la erikejon kun la altfiera fago +kaj la movighantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson shi faris ridante +kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel shi nomis ghin. + +Chu shi ankau, inter la revbildoj de l' erikeja kreskajharo, vidis +homan figuron, junulon, plorantan pri shi? Kiu scias? Chiuokaze, shi +neniam estis tion al si mem au al aliaj konfesinta. + +Iom post iom Monica eksentis malshaton por la mondumo kaj ghiaj +plezuroj; shi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom +post grava insisto de sia patro, kaj shi ekserchis solecon. De temp' +al tempo shiaj lipoj movighis senkonscie, kaj la forgesita kanto de +Rikke-tikke-tak shvebis neaudeble sur shia busho. Shiaj vangoj ree +palighis; shi ree maldikighis kaj malfortighis, tiel ke shia patro, +post chiuj eblaj klopodoj por shin distri, ektimis ke li postvivos +sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsilighis, montris al li +la edzinighon kiel la plej taugan rimedon, kaj certigis ke Monica +nepre resanighus, se oni povus shin decidigi elekti edzon. Kolonelo +van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia +fidela amiko, kiu estis cheestinta la rekonon de lia infano. + +Intertempe la kolonelo faris chiujn eblajn klopodojn apud sia filino +por atentigi shin pri Adolf; li ja trovis shin impresita de liaj +amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en shi: +malvarmega restadis shia koro por la juna oficiro. Tio tre chagrenis +la patron, char li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li +estis esperinta por savi sian infanon. Preskau chiutage la kolonelo +penadis apud sia filino por ekscii kion deziras shia koro kaj el kio +devenas shia chagreno; sed shi asertis ke shi ne estas malsana, kaj +sukcesis chiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej +varma amo. La nuro kion ja audis kaj komprenis la kolonelo, estis +ke shi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke shi +suferas la alhejman sopiron au nostalgion. + +Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaghos +kun shi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke shi +serchu refortighon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj +estis chiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintajhoj. + +Je la fino de l' jaro 1813a, per senchesa insisto, li estis +akirinta de la ministro de l' milito la promeson ke, dum la venonta +printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ghojis +pri la certeco de la revena vojagho al la kara patrujo, kaj shi +shajnis elstarighi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo +chiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskau tute +pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antauvidi, kiaj +novaj okazontajhoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial +nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj +en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la +disvastighantajn novajhojn, nek antaugardi shin de la chagreno kiu +plenigis shian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis +malpli certa ol shia vojagho al Kempenlando. + +Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj +proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis +kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankau ricevis ordonon, ke li +reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian +filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun shiaj, kaj +sin forshiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron +trans la Rejnon. + +Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis +en la genuon. Post la resanigho de lia vundo, lia kruro restis +kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marshos per bastono. Tiu +kripleco estis kauzo ke, lau lia peto, oni permesis al li reiri al +Parizo. Li trovis sian Monica ankorau pli maldikighinta, kun +travidebla vizagho kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj +reveme. + +Nur du fibrojn li trovis ankorau impresigeblajn en shia koro, du +pasiojn egale ardajn: shian amon al li kaj shian sopiron al la +bedaurata Kempenlando. + +Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por +reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno +por tie lui kaj aranghi konvenan domon ghis la tiamaj cirkonstancoj +estus klarighintaj kaj la kolonelo estus povinta acheti au lui +malgrandan kampodomon en la chirkauajho de Moll. + +Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poshtkalesho. Nenio speciala +interrompis la ghojigan vojaghon al la patrujo; nur en Antverpeno +mem, kaj kiam la veturilo alproksimighis al la nova domo de la +kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj audigis akran +mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo. + +Kiam li demandis shin pri la kauzo de shia subita emocio, shi +respondis: + +«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresighema. Mi vidis tie en +la strato malrichan junulon kun nezorgitaj vestajhoj, kiu +preterpasante rigardadis min, kvazau li volas per siaj okuloj +trabori mian koron. Kaj vidu, patro, char li tiom similas Jan +Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.--Estas jam finite, mi +estas trankvila.» + + + + +VIII. + + +Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en +Antverpeno. + +En la subtegmenta chambro de malricha dometo, che la Ora Monto, +maljunega virino je la komenco de l' vespero apud lampeto +puntfaradis. Mizera aspektis shia loghejo, char shi loghis sub la +nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seghojn kaj +liton, kies kovrilo estis farita el chiuspecaj kunekudritaj +shtofpecoj. Tiu chi virino shajnis indiferente intermovi siajn +plektiletojn; tamen, de temp' al tempo shi strechis la orelon al la +alkovo, kie staris la lito, kaj auskultis atente neaudeblan bruon. + +Shi do jhus estis metinta siajn du manojn senmove sur la +puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta chambreto malfermighis +kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la +bushon kaj per mallauta pst! shi petis la enirantinon silenti. +Levighante, shi iris al shi, shin kondukis per la mano ghis la +tablo, kaj montrante la seghon, shi diris: + +«Trien, estu iom senbrua, mia kara; char li dormas tiel kviete!» + +Trien eltiris trikajhon el sia posho kaj diris kun same mallauta +vocho: + +«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Chu vi +kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel +oni diras?» + +«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta +kaj enterigita, la kompatindulo!» + +Post kiam shi estis unu momenton rigardinta chiujn angulojn de la +subtegmentejo, Trien denove diris mallaute: + +«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin au +ses semajnoj en via chambro. Kie do vi dormas?» + +«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur segho, kun mia kapo +sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian +tempon, kara!» + +«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Chu ses semajnojn ne kushinta +sub la littukoj? Tio estas mortdanghera!» + +«Jes, Trien, chiu donas al sia proksimulo kion li havas; la richaj +homoj donas sian monon, kaj mi,--mi ankau donas kion mi havas: mian +liton kaj mian ripozon.» + +«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela +ago, kaj vi havos pro ghi meriton che Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam +konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion chi, alia +diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio +okazis?» + +«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidighu pli proksime, por +ke li ne vekighu.--Estis antau kvin au ses semajnoj, je sabato, +estis jam la dekunua vespere. Mi estis achetinta iom da lieno por +mia kato, kaj char ghi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta +hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie che la +senfenestra muro, inter la charetoj kaj sharghveturiloj, por serchi +mian sorchistinon.--Dum mi tiele chirkaupenadas kaj krias: puseto! +puseto! mi subite audas ekghemon kiel homan; mi tiel impresighas ke +mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne +povas klarigi mian teruron: tie kushas homo sur la dorso kun sia +vizagho tutmakulita de sango!» + +«Ho Dio! de sango!» + +«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris che la +najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, +kiu vershajne estis kushighinta sur karbocharo por dormi, kaj estis +de ghi falinta. Li kredeble jam de longe kushis tie, char la sango, +kiu shprucetis el lia kapo estis preskau tute malfluidighinta.» + +«Kaj chu li estis mortinta, Avinjo?» + +«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,--li ja dormas tie en la +lito!» + +«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! +Nu, kion oni faris tiam?» + +«Jes, kion oni faris? Nu, kiel chiam. Multe da konsiloj kaj +malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kushis tie en sia sango +sur la malvarmaj shtonoj,--kaj mia koro shirighis tion vidante. Mi +diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, +ghis kiam venos la kuracisto por portigi la malfelichulon al la +malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kushigis chi tie en mian +liton.» + +«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? au chu eble vi +havas ie shtrumpon sub la tegoloj[10]?» + +«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn shuldojn; sed tio +estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.» + +«Tio estas ja stranga! Chu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de +kie li venis?» + +«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li +chiam songhis lautvoche, kaj mi audis ja ke lia patro kaj lia +patrino estas mortintaj.» + +«Kaj chu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?» + +«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l' erikejo kaj pri +abiaroj. Latine li ankau parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! +Monica! Estas vershajne la nomo de lia patrino au de lia fratino. +Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke +vi audus! Estas chiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus lau +ghi danci. Plej strange estis, ke li chiam parolis kvazau oni volis +kontrauvole igi lin pastro au ekleziulo,--kaj mi iris por rigardi +che lia kapo, chu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tushis lian +blondan buklaron.» + +«Ho, Dio, estas eble malfelicha junulo, kiu ebriighis au +frenezighis.» + +«Frenezighis, Trien? Frenezighis? Se vi audus lin parolantan, vi +surgenuighus. Chio kion li diras, estas kvazau skribita, kaj la +plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ghi. Tie +pendas liaj vestajhoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, +Trien. Chiufoje kiam li malfermas la bushon por danki min, larmoj +elshprucas el miaj okuloj: estas kvazau anghelo kiu parolas! Vi +povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra +infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ghis sur +mia mortlito.--Li nomas min patrino, Trien; vi devus audi tiun +vorton el lia busho!» + +«Sed kiel li nun fartas? Chu li resanighas?» + +«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, +sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciighas +kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se +li estus pli babilema, mi ankau scius pli multe; sed li neniam +diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li +estas nomata Jan, tion li diris al mi hierau; la cetero ja venos, +Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankorau tiel +maldika kiel fishosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon +kiam li levighis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en +miaj brakoj, se ne, li estus falinta.» + +«Ho ve, tiu kompatindulo!» + +«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marshi; +char hierau li diris ke hodiau vespere li eliros por spiri freshan +aeron.» + +Apenau Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam +malantau la litkurtenoj sonis dolcha, amema vocho, kiu diris: + +«Patrino, bona patrino!» + +Tiu nomo kaj la akcento al ghi donita, certe havis neordinaran +sorchpotencon sur la koron de la maljuna virino; char shiaj okuloj +brilis pro emocio, dum shi rapide prenis la lampon kaj glason da +laktakvo, kaj iris al la lito. + +La malsanulo shin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj +dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forvishi larmon de siaj +okulharoj. Dume la junulo prenis unu el shiaj manoj kaj metis sur +ghin siajn lipojn per longa kiso. + +«Bona patrino!» li ripetis ankorau. + +Trien sin klinis antauen kun batanta koro por vidi la vizaghon de +la malsanulo; profunda timo shin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj +shin rigardis, kaj shi malantauenshovis sian seghon, kvazau shi +volus malproksimighi de timiga aperajho. + +La malsanulo chirkauprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo +kaj tiris shin pli proksime al si; li vershajne diris al shi ion en +la orelon, char tuj shi iris por preni liajn vestajhojn kaj refermis +la kurtenojn tuj post kiam shi estis ilin metinta sur la liton. +Tiam, venante apud la tablon, shi diris mallaute kaj ghojege al la +tremanta Trien: + +«Li tuj levighos!» + +Tiu diro shajnis tute ne trankviligi la najbarinon; char shia +vizagho palighis kaj time shi rigardis la pordon. Sendube timego +shin incitis forlasi la chambron, antau ol la fantoma junulo +aperos; virina scivolemo tamen shin tenis kvazau najlita sur shia +segho. + +Post kelkaj minutoj malfermighis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris +al la malsanulo,--helpis lin por ellitighi kaj subtenis lin dum lia +irado al la tablo. + +Chu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? +Jes, estas li, la malfelichulo. Lia ostaro traboras la senkoloran +hauton; liaj okuloj estas enprofundighintaj en mallumaj kavajhoj; +lia dorso kurbighis, lia kapo flanken klinighis. Tiaj malpuraj kaj +maldelikate flikitaj vestajhoj povas kovri nur almozulon. Kia estis +do la sorto de l' junulo? + +Nun li staris antau la bonkora Avinjo kaj tenis unu el shiaj manoj; +li rigardis shin kun tiu milda vizaghesprimo, kiu nur estas propra +al karesanta infano, kaj diris: + +«Bona patrino, mi deziras eliri. Chu mi per tio ne chagrenos vin?» + +«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas +ankorau tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,--kaj pripensu kiel +maltrankvila mi estos.» + +La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur shia sulkighinta +vizagho, ke Jan, pro shiaj amplenaj rigardoj, ghis la fundo de l' +koro emociighis. + +«Ho, patrino,» li ekghemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia +gardanghelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble +ankorau la oferema amo de malricha virino! Mirinda animo de boneco! +Che la rando de l' tombo estas ankorau sufiche da amo en via koro, +por dolchigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin +el la plej profunda abismo de l' malespero. Ho! mi preghis al Dio +por ke Li benu vin!--Kaj, prijughu mian dankon al vi, bona patrino: +ghi estas la unua seninterrompa pregho, kiun de sep jaroj mi +kapablas alsendi al la Chielo!» + +La vocho de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu +profunde impresis la animon de Trien; shia timo estis tute +malaperinta, kaj nun shi auskultis kun malfermita busho kaj +grandegaj okuloj la vortojn de l' junulo, kiuj ravis kaj kortushis +shin kvazau shi audus bonsonan kordmuzikon. Avinjo shin rigardis +demande kaj shajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Chu li +estas freneza?» Sed Trien auskultis silente, ech ankorau kiam Jan +ne plu parolis. + +«Kompatinda junulo,» ghemis Avinjo, «kuraghu nur. Mi estas malricha +kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi chiam +amos vin,--kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.» + +La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne +respondis. + +«Jan,» diris Avinjo dolche, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne +preterlasi pro mi: mi iros kun vi.» + +«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi +devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos +refreshighon. Morgau, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj +kia nekomprenebla chagreno venenis mian vivon. Lasu min nun +foriri,--kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.» + +Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, +diris ankorau kelkajn dolchajn vortojn kaj shlosis la pordon +malantau li. + +Jen iras la malsana junulo kun shancelighantaj pashoj, laulonge de +la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun +Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia +irado havas celon, char li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. +Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daurigas sian vojiron kaj +senchese antaueniras ghis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de +la domoj kaj malrapide sin antauenshovas en la senlumeco, kvazau +shtelisto au spiono. Baldau li haltas che la fermita fenestro de +belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la blushtona +fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la +domo estas lumo; char oblikva radio lumigas la vizaghon de l' +auskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute +fleksighas, kaj, kvazau sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando +restas kushanta. + + + + +IX. + + +En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian +kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura +apogsegho apud la marmora fajrejo; li shajnis profunde enpensighinta, +char li medite rigardis antauen sur la planktapishon. Apud tablo, sur +kiu kushis arghenta kudrilaro, sidis juna fraulino trapikante perlojn +sur shnureton. Palega estis shia vizagho, kaj portis chiujn signojn de +longa konsuma malsano; tiu paleco shajnis ankorau plisenkolorighi +pro la korvonigreco de shiaj longaj harbukloj, kiuj je chiu ekmoveto +karesis shiajn vangojn. Post longa silento la juna fraulino kantis +per tre mallauta vocho la rekantajhon de la kanteto Rikke-tikke-tak. +Vershajne tio ne plezurigis la kolonelon, char li malgaje skuis la +kapon kaj diris al la fraulino: + +«Monica, kantu do ne chiam tiun chi kanton; ghi estas nutrajho por +via malghojo,--kaj vi scias ke tio chagrenas min.» + +«Dio! chu mi denove kantis?» kriis Monica kvazau mirante. «Mi tion +ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.» + +«Nu,» demandis la kolonelo, «chu la saketo estos baldau +finita?--Malfelicha Adolf, kiom via donaco ghojigos lin! Lin, kiu +tiel ege amas vin.» + +«Kie li nun povas esti?» + +«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, chu li ne ie +kushas en malsanulejo, au chu malamika kuglo ne jam estas lin +trafinta sur la honorkampo?» + +«Chielo! mia patro, vi tremigas min!» + +«Vere, chu mi tremigas vin? Chu vi do iomete interesighas pri lia +sorto, Monica?» + +«Mi ja amas lin kiel fraton.» + +«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li +estas bela junulo, posedanta chion kio povas altigi viron en la +okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro che la +sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via +koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian +peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia +amo.» + +«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne +estas loko flanke de mia amo al vi.--Esti nesentema edzino! Chu mi +malfelichigos lin per mia indiferenteco? Char edzo postulas por sia +felicho pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan +malshaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.» + +«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru +Dio, ke ghi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin +malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loghos en la +kampobieno apud Moll, kiom felichige tiam estus, se vi havus amikon +por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la +rivereton,--por esti al ni kunulo en la soleco? Char chio tio chi, +infano, estas malvarma kaj kvazaumorta, se amsento ne venas ghin +vivigi; la koro sekighas, kiam oni ne povas ghin elvershi en alian +koron.» + +«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l' erikejo. +Chu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l' griloj? Chu +abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Chu la senlimeco de +l' erikeja maro kaj ghia nemezurebla chielo ne shajnus al li +unutonaj,--al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, +patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus +nian lingvon.» + +La vortoj de Monica ne plachis al shia patro; lia vizagho alprenis +malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris +per akcentita vocho: + +«Monica, mia infano, chu la peto de via patro do havas nenian +potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin +petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraghon, lian famon, por +naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis +vian patron je kosto de sia sango,--kaj mi petis, kiel rekompencon +por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per +solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankorau. Kial? Por resti +tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!--Chu char vi ne amas lin? +Sed li ne petas de vi amon.» + +Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis: + +«Li ne petas de mi amon?--Kion li do postulas de mi?» + +La kolonelo daurigis kun premanta tono: + +«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam +devis eliri el mia busho. Auskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi +malshatas. Monica, de multaj jaroj vi marshas kun rapidaj pashoj al +la tombo; neniam mi jhetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj +sola infano, ne vidante la morton che via flanko. Ho, la certeco ke +mi perdos vin, dum jaroj jam disshiras mian koron: tiu minacanta +glavo super mia kapo ankau plimallongigas mian vivon, kaj mi +suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro; +mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj +revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li +montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron, +ankau volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: richecon, +honoron, belecon, chion posedis lia fianchino; kaj tamen, incitita +de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari +al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu +chio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de +malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam +vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la +dezertojn de l' erikejo. Kaj chio tio chi por konservi la vivon al +vi, kiu malshatas lin; por, kvazau protektanta anghelo, forpeli la +morton de via flanko. Ho, Monica, chu tia grandanimeco en vi naskos +nenion pli ol dankeman senton? Chu chiuj kordoj estas rompitaj en +via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?» + +Profunde kortushita estis Monica, shia vizagho ja sufiche tion +montris. Shi respondis jene la demandon al shi faritan: + +«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas +malghojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona +patro, ke oni petas la neniigon de chiuj miaj memorajhoj. Efektive, +se mi konsentus farighi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan +lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian +animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi +devus rezigni chion, kion lasis al mi mia antaua vivo.» + +Esprimo de ghojo aperis sur la vizagho de la kolonelo; li prenis la +manon de sia filino kaj diris: + +«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo +de via vivo. Mi petas vin, estu kuragha; diru al mi ke vi akceptas +Adolf kiel edzon; igu min felicha. Ho, karega infano, vidu, mi +petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!» + +Videble la junulino tremis, dum shi mute antauenklinis la kapon. + +«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preterighi la bonan +inspiron. Diru jes, ho, diru jes!» + +Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite: + +«Nu, patro, se tio povas felichigi vin...» + +Subite shin trafis neatendita emocio; shi altigis la fingron kaj +auskultis tremante al murmuranta bruo. + +«Kion vi audas?» kriis la kolonelo mirigite. + +«Auskultu! auskultu!» respondis Monica kun felichega rideto. + +Nun de malantau la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, +kaj la kolonelo audis distingeble la kanton: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la +animon de sia filino; krom tio li tiun chi fojon konsideris ghin +kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis +lin, kaj, tiregante la sonorilshnuron, li malbonhumore piedfrapis +sur la planktapishon. + +«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie chi kuraghas min insulti!» + +Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu chi kolere +diris: + +«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj +kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraustaras, uzu +perforton.» + +«Ho, patro,» kriis Monica levighante, «kion vi diras, perforton? +Chu vi scias kontrau kiu?» + +«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere. + +La juna fraulino reiris al la tablo kaj sidighis kun videbla timo. + +Oni audis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto +venis en la chambregon kaj diris al sia mastro: + +«Kolonelo, estas malricha almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li +apenau povas antaueniri. La malfelichulo ne povis al ni longe +kontraustari. Li estas en la vestiblo. Chu ni simple lasos lin +foriri?» + +«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu +klarigata.--Monica, kio tiel tremigas vin? Chu vi do konas la +almozulon?--Iru, oni konduku lin chi tien!» + +Apenau la malfelicha viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, +aperis che la pordo de l' salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, +al li kurante, shi prenis lian manon dum shi ekkriis: + +«Jan, Jan, chu estas vi?» + +«Estas mi, fraulino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn. + +La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, +kvazau subita penso levighis en lia spirito. Li tamen rapide +forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l' junulo, li +delikate fortiris lin ghis velura segho kaj devigis lin sur ghi +sidighi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; shi ankau mute +rigardis teren. + +La kolonelo, reirinte en sian apogseghon, diris al la junulo: + +«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfelicho? Chu mi ne +diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam +vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de +hodiau vi ne plu suferos malrichecon, junulo. Havu kuraghon; mi ne +estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.» + +Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ghi plenmanon da +Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li +diris: + +«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas +malgranda kompensajho de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi +petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj +protektanto.» + +Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la +kolonelo kaj sopiris, chagrene grincridante: + +«Oron! chiam oron!» + +Kaj rigardante siajn disshiritajn vestojn, li aldiris: + +«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus acheti vestojn kaj rekompenci +shin kiu min flegis.--Sed, sinjoro, shparu al mi tiun humiligon: ne +estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, ech se ghi servus al mi +por elacheti mian morton!» + +Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ghin el la +mano de Monica. La emociita kaj chiam tremanta fraulino estis +irinta al sia segho kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la +junulon. + +«Sed, Jan, mia amiko,» daurigis la kolonelo, «vi estas maljusta +kontrau mi kaj kontrau vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi +kion mi povas por vi fari; estos por mi felicho fari al vi ian +servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi +danka.» + +«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de +vi unu favoron. Chu vi al mi ghin donos?» + +«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?» + +La junulo iom plirektigis sur la segho siajn lacegajn membrojn kaj +shajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris: + +«Kolonelo van Milgem, morgau komencighos por mi nova vivo: mi +starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia +estonteco. Oni ne tiel facile sin elshiras el memorajhoj, kiuj +kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj +eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo +malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la cheesto de +shi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke +mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke shi audu kia estis +mia sorto sur tiu chi tero,--kaj tiam, tiam mi, ne ghoje sed +submetighe, adiaudiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo +van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke +mi parolu,--ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol +la vivon!» + +Estis io tiel dolcha kaj sufera en la vocho de l' junulo, ke la +kolonelo sin sentis profunde kortushita. Cetere li estis treege +scivola por audi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn +konjektojn. Li do diris afable: + +«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente auskultos vin.» + +La junulo do komencis per malrapida kaj sufera vocho: + +«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia +sentema koro min pushis por konsideri nian servistinon kiel mian +fratinon; lau shia sufero kaj shia mizero, kreskis mia amikeco al +shi,--naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikighis en mia koro, +kaj poste, farighinte detruanta fajro, konsumos min interne. +Kolonelo, mi sentas ankorau brulanta en mia mano la lokon, en kiu +sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi +pensis per iom da koto de l' tero min konsoli pri la rabo de mia +fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la +senlimecon de mia malfelicho; dubo kaj malespero dispremegis tiun +chi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l' +amdoloro. Chion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron; +dum multaj jaroj mi vershis miajn larmojn che la fago; mi ankau +atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankau maldikighis +kaj malfortighis. Nenio povis min konsoli, nenio min tushi; +nekapabla por labori, indiferenta por chio, mi vivis en suferiga +revmondo;--kaj mi vidis mian patrinon malsana sur shia lito, ne +trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Chiuj, kiuj konis +min, kompatis min, malfelichan frenezulon. Mi enamighis en miajn +proprajn larmojn, char ili fluis pro shi kiun mi bedauris. Plorado +estis mia vivo, ghemado mia parolo. Mia fortika korpo fandighis +kvazau negho sub la pasieco de mia koro;--kaj, pashanta ombro, mi +vagadis kvazau fantomo tra la foliaro, kiu ankau estis audinta +shiajn plendojn.--Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri +de la loko de mia naskigho; li esperis min resanigi. Sed mi +kontraustaris la petojn de chiuj, kiuj min amis. Kial? Chu pro tio +ke la chielo de l' erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas +aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l' ebenajho charmas kaj +altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie shi estis vivinta, tie estis la +vojeto de shi lauirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis +fleksighintaj sub shia korpo; mi sciis retrovi sur la sheloj de l' +arboj la lokon, kie shi iam metis sian manon, kaj la kreskajhojn, +kiuj iam brilis per la perloj de shiaj okuloj.--La arboj, la +erikejo, la rivereto, chio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri +shi. Tie mi neniam estis sola; shi chiam staris flanke de mi, +chirkauita kun mi per la nebulo de l' mondforgeso. El la aleeto la +suda vento portis al mi shian vochon; el la bruetado de l' griloj +shi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!--Neesprimebla estis +tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan verajhon, ke shi plu +neniam venos. Mi por chiam estis perdinta mian fratinon kaj ghojis +pro l' espero de baldaua morto.--La maljuna pastro de Desschel kaj +la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj +sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufichan forton por +kontraustari shian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan +bildon, min eltiri el shia tiraneco sur mian animon, min savi el la +dolorabismo en kiu mi estis enprofundighinta, denove plenumi miajn +forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Mehhleno por, +post jarojn dauranta studado, serchi en la ekleziula profesio +armilon kontrau shia persekutado.--Ve, kiu diros kion mi suferis en +la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ghissange mia koro kaj +mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontrau shi! Kion +ajn mi faris au decidis, au kien ajn mi iris, chiam shi cheestis, +por, kiel tiranino, eltiri chiujn aliajn pensojn el mia spirito! +Shi, chiam shi!--Kun la scienco kreskis ankorau la forto de mia +imago, kaj nur tiam shi ekposedis ech la plej intimajn aspirojn de +mia revanta animo. Chiam silenta, mi apartigis min de miaj +kunlernantoj; mi kashis min en mallumaj anguloj por ke mi povu +nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto +de ghenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de +miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimighis la +tempo kiam mi devos decidi, chu mi akceptas la ekleziulan profesion. +Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda +por proksimighi al la altaro, kaj nekapabla ech por preghi; neniam +mi altigis mian vochon au mian penson al la chielo, sen ke inter +Dio kaj mi shia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro +konvinkigho pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj +profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta: +mi havis ankorau malgrandan parton de mia heredajho. Mia vivo +farighis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al +mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankorau posedis. +Mizero min ankau trovis sensenta; mi dormis sub la blua chielo, sub +charetoj au sur la urbaj fortikajhoj; mi lasis malsaton trabori +mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon +de l' kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l' +korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la +mondo povis min tushi, nenio min veki el mia apatio. Senchese vidi +shian bildon antau miaj okuloj, shin enpense alparoli, murmure +ripeti la kanton,--tio estis mia vivo: chio cetera estis en mi +mortinta.» + +Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco. + +Monica kapkushis sur la tablo kaj kredeble maldolche ploris, char +dum tiu pauzo oni audis la spiregadon de shia premata brusto. +Kurbighinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia +segho. + +La junulo daurigis: + +«Unufoje ankorau, lau la konsilo de amikoj, mi provis fortan +kuracilon. Mi vershis alkoholajhojn per plengorghoj en mian korpon, +kaj ebria falis teren.--Nenio, nenio povis al mi helpi; antau miaj +malkvietegaj okuloj staris ankorau shia bildo!.... Iun tagon, mi +neniam forgesos ghin, kiam mi malrapide laupashis la Meirplacon, mi +subite ekvidis shin rapide preterveturantan. Shia nedaura rigardo +kvazau sago traboris mian animon, mia koro rompighis en mia +malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldau tamen mi povis +restarighi kaj foriri por kashi mian maltrankvilighon en la izoleco. +Vespere mi kushighis sur sharghveturilo por dormi. Cerbofebro brulis +kvazau fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversighis de la +charo kaj falis kun la kranio sur la shtonojn, tiel ke sangofluo el +mi elshprucis.--Malricha virino akceptis min en sia subtegmenta +chambro; shi flegis min kvazau patrino; al shi mi de nun dedichas +mian vivon. Shia dolcha kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon +al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l' altrudighema bildo. Nun +mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi +por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankau tiu +chi lasta espero ne estu vana,--se ne, la tombo, kiu por mi +malfermighas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgau mi ne +plu konos vin, fraulino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi +ankau, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de +via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi shuldas. Pardonu +al mi, la malfelicha frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi +kuraghas paroli; se iafoje vi iom interesighis je la juna kamparano, +pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antau vi. Kaj vi, +fraulino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preghoj, por ke +mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontrau vi.--Lasu min nun +foriri, vi plu neniam audos nek vidos min.--Adiau, Dio vin +supershutu ambau per felicho!» + +Dum la elparolo de tiuj chi lastaj vortoj, Jan estis levighinta kaj +volis alproksimighi al la pordo; sed subite Monica restarighis, shi +malantauen jhetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj +okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, shi kriis: + +«Restu! Restu!» + +Kaj surgenuighante kun kunigitaj manoj antau sia patro, shi +petegis: + +«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! +En miaj revoj shvebis ankau lia bildo; li estis mia frato, mia +protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. +Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankau vershas larmojn, vi sentis +kion li suferis! Ho, nur li, au la tombo min posedos! Patro, bona +patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resanighos, mi vin +benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!» + +La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la +mano; tiam, kun emociita vocho, li diris: + +«Jen estis do la enigmo! Tia koro!--Nu, Monica, estu savita, mia +infano! Li estu via edzo!» + +Akra krio elighis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur +la segho, sed falis svenante sur la tapishon, dum Monica kun +etenditaj brakoj al li kuris. + + + + +X. + + +En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato +marshis, portante la pafilon sur la shultro kaj la tornistron sur +la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldau +alproksimighis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj +montris sian loghbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu chi +vokis servistinon, kaj ambau, per amikaj elmontrajhoj, deprenis de +la soldato lian tornistron kaj aliajn necesajhojn. La juna militisto +miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la shultron de la +kamparano, li diris senceremonie: + +«Vi militservis, chu ne, farmisto?» + +«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie +chi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.--Eniru, amiko: la +shinko kaj la biero jam staras sur la tablo.» + +Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, +viron, kies vizagho kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. +Longa cikatro tra lia vizagho kaj la rubando de la Honorlegio sur +lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis +dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj». + +La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj +montris al li la tablon, kvazau li volus diri: manghu unue kaj +trinku; poste ni parolos. + +Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manghis la al li +prezentitajn nutrajhojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur +la personojn kiuj estis chirkau li.--En la fundo de la chambro +virino sidis antau shpinrado; apud shi staris la viro, kiun li unue +estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ghojo +heligis ilian vizaghon, kaj estis kvazau amradio brilis en iliaj +okuloj, chiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Che l' alia flanko +de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj +ankorau sur puntkuseno intermovis la plektilojn. + +Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al +tiu parto de la chambro, li audis malantau si strangan kanton, +kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur chiu genuo +de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran +infanon,--knabeton kaj knabineton,--kaj estis dum la kantado, ke la +avo rajdigis la infanetojn. + + * * * * * + +Baldau la juna soldato interkonatighis kun chiuj loghantoj de la +farmejo. Li trovis tiom da dolcha ghuado inter tiuj homoj, kiuj +chiuj shajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post +dumonata restado, li ne povis sin deteni vershi larmojn, kiam li +estis devigata adiaudiri la paceman kaj felichan familion, kiu +konsideris kaj amis lin kiel filon. + +Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta +por foriri, chiuj kunhejmanoj venis che la pordon kaj etendis +ankorau al li la manon de l' amikeco; li, kun malsekaj okuloj, +suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj pashoj sin turnante, li +kriis kortushite: + +«Adiau, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiau, farmisto Daelmans! +Adiau, farmmastrino! Adiau, Avinjo Teerlinck! Adiau!» + +Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem: + +«Se mi estus verkisto au poeto, mi rakontus tiun strangan +historion.--Eble mi iam farighos tia. Nu, nu, sensencajho!» + +Kaj tiam, plirapidigante sian marshadon, li antauenpashis lau la +ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta che la farmejo. Li +kantis: + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fero varmighas, + Brako levighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + + Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! + Fer' malmolighas, + Kor' kuraghighas. + Frapu vi, nu! + Rikke-tikke-tu. + +Sinjoro leganto, vi vidas, chu ne, ke la juna soldato plenumis sian +promeson? + + +PIEDNOTOJ: + +[4] _Westmal_, vilagho, kiu kushas je kvar horoj da piediro +malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de +l' erikejo. + +[5] _Fajrolaboristo_ estas tiu, kiu, dum la forghado, +turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron. + +[6] Lau popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas +bruldetruita. (_Noto de la tradukintino_). + +[7] _Erikbuloj_ estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la +tuta erikeja ebenajho oni forigas per fosilo de la supro de la tero. +Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disjhetas en la aeron +specialan odoron, kiu dum favora vetero antauflarigas la erikejon +je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loghis dum kelka tempo +en Kempenlando, povas resti dum dudek au pliaj jaroj de ghi +malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l' odoro de la +erikfajroj. + +[8] Vilagho en Kempenlando, al kiu oni sendas la +frenezulojn por esti flegataj. + +[9] Oni nomas _Kempenlando_ la vastan erikejan landon, kiu +formas la nordan parton de Belgujo. + +[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian +shparkaseton en shtrumpo, kiu kutime estas kashita sub la tegmentaj +tegoloj. + +[11] Arghenta monero de dekses kaj duona soldoj. + + +Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo, + + esperantigis + M. P. + +Februaro 1912a. + + + Presejo DE VOS & van der GROEN + ANTWERPEN. + 1912. + + + +Noto de la tekstpreparinto: + +Mi korektis kelkajn mispresajhojn de la originala libro. + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rikke-tikke-tak, by Hendrik Conscience + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RIKKE-TIKKE-TAK *** + +***** This file should be named 35917-8.txt or 35917-8.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + https://www.gutenberg.org/3/5/9/1/35917/ + +Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online +Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net. +Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for +providing the original book. + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +https://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at https://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit https://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including including checks, online payments and credit card +donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + https://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
