summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/31348-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '31348-0.txt')
-rw-r--r--31348-0.txt5042
1 files changed, 5042 insertions, 0 deletions
diff --git a/31348-0.txt b/31348-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..a8ff414
--- /dev/null
+++ b/31348-0.txt
@@ -0,0 +1,5042 @@
+Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Mirinda Sorcxisto de Oz
+
+Author: Lyman Frank Baum
+
+Translator: Donald Richard Broadribb
+
+Release Date: February 22, 2010 [EBook #31348]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp
+
+
+
+
+La MIRINDA SORĈISTO de OZ
+
+
+La MIRINDA SORĈISTO de OZ De L. Frank Baum
+
+
+Tradukita de DONALD BROADRIBB
+
+
+La Mirinda Sorĉisto de Oz
+
+De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856 –1919
+
+
+Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb, Donald (Donald
+Richard), 1933 –.
+
+
+
+
+
+ LISTO DE ĈAPITROJ
+ ĈAPITRO I. — La ciklono.
+ ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.
+ ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
+ ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro.
+ ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston.
+ ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono.
+ ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz.
+ ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo.
+ ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj.
+ ĈAPITRO X. — La Pordogardisto.
+ ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda Urbo de Oz.
+ ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian Sorĉistinon.
+ ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis.
+ ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj.
+ ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon la Teruran.
+ ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la Granda Ĉarlatano.
+ ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono lanĉiĝis.
+ ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo.
+ ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj.
+ ĈAPITRO XX. — La delikata Porcelana Lando.
+ ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj.
+ ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj.
+ ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo.
+ ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme.
+ De La Unua Esperanta Eldono
+
+
+
+
+ENKONDUKO.
+
+Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco
+dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj
+instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente
+malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da
+feliĉeco al la koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.
+
+Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas
+klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis
+la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj
+ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj
+sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan
+moralon en ĉiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la
+moderna infano serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj
+volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.
+
+Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz"
+estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas
+esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la
+kordoloroj kaj koŝmaroj mankas.
+
+L. FRANK BAUM
+
+Chicago, Aprilo 1900
+
+Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino & kamarado. Mia
+Edzino L.F.B.
+
+
+La MIRINDA SORĈISTO de OZ
+
+
+
+
+Ĉapitro I. La ciklono
+
+
+Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo
+Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de
+la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi
+estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per ĉaro. La domo
+havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la
+solan ĉambron; kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko
+por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo Henriko
+kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo
+malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo —
+kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo,
+en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj
+blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun konstruaĵon renkontitan. Oni
+atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi
+ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.
+
+Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigardis, ŝi povis vidi
+nur la grandan grizan kamparon ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo
+interrompis la larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la
+randojn de la ĉielo en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron
+por fari el ĝi grizaĵon tra kiu estis fendetoj. Eĉ la herbaro ne
+verdis, ĉar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj ĝis ili
+estis egale grizaj kiel ĉio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed
+la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la
+domo estis egale senbrila kaj griza kiel ĉio alia.
+
+Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela edzino. La suno kaj
+la vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forrabis de ŝi la brilon de la okuloj
+kaj lasis ilin sobre grizaj. Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi
+neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili,
+Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi kriis
+kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja voĉo de Doroteo
+atingis ŝiajn orelojn; kaj ŝi ankoraŭ rigardis la knabineton mirante
+ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.
+
+Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno ĝis la nokto,
+kaj ne sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ estis griza, de la longa barbo
+ĝis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj senŝercema, kaj
+malofte li parolis.
+
+Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griziĝo simila al tiu
+de ĉio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun
+longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis
+gajoplene ĉiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago,
+kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.
+
+Tamen hodiaŭ ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj
+rigardis maltrankvile la ĉielon, kiu estis eĉ pli griza ol
+kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaŭ
+rigardis la ĉielon. Onklino Em lavadis la pladojn.
+
+El la malproksima nordo ili aŭdis malaltatonan muĝadon de la vento,
+kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro
+la venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj
+dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaŭ en la
+herbaro tiudirekta.
+
+Subite Onklo Henriko ekstaris.
+
+"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn."
+Li kuris al la ŝedoj kie loĝis la bovinoj kaj la ĉevaloj.
+
+Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto sufiĉis por
+informi ŝin pri la proksima danĝero.
+
+"Ek, Doroteo!" ŝi kriegis; "kuru en la kelon!"
+
+Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin sub la lito, kaj
+la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la
+lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la ŝtupetaron en la
+malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis
+sian onklinon. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis
+granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte ke ŝi ekfalis
+kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.
+
+Io stranga okazis.
+
+La domo ĉirkaŭturniĝis du- aŭ tri-foje kaj malrapide leviĝis en la
+aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.
+
+La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie staris la domo, kaj
+tie estiĝis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono
+la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento ĉiuflanke
+de la domo levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro
+de la ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilometrojn
+tiel facile kiel oni portas plumon.
+
+Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe, sed Doroteo
+trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj
+unufoja kruta ekkliniĝo de la domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre
+mildan, kian sentas bebo en lulilo.
+
+Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro, jen tien, jen ĉi
+tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj
+atendis por trovi kio okazos.
+
+Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj
+unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaŭ ŝi vidis unu orelon
+lian etendiĝantan supren tra la truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin
+tiel ke li ne povis fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto,
+kaj retiris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por ke
+neniu plia akcidento okazu.
+
+Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon;
+sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke
+ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la
+domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de
+katastrofoj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kviete
+por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan plankon al
+sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; kaj Toto sekvis kaj kuŝiĝis apud ŝin.
+
+Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo
+baldaŭ fermis siajn okulojn kaj profunde endormiĝis.
+
+
+
+
+Ĉapitro II. Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.
+
+
+Subita ŝoko vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus
+sur la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio la batego
+senspirigis ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj
+Toto voĉetis morne. Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu
+moviĝas; nek estis mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la
+fenestro kaj inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito
+kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la pordon.
+
+La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj
+fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas.
+
+La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate — nu,
+delikate por ciklono — en la mezon de mirinde bela lando. Videblis
+belaj herbaroj ĉiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis
+riĉaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj,
+kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis
+en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide
+fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo
+tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo.
+
+Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi
+rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn
+iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi
+kutimis; sed ankaŭ ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis
+proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de
+ŝia jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj.
+
+Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze
+vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da
+centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj
+sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj de la viroj estis bluaj; tiu
+de la virineto estis blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis
+en plisoj de ŝiaj ŝultroj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis
+kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore
+kiel la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun
+larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis
+proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el ili havis
+barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; ŝian vizaĝon
+kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis iom
+rigide.
+
+Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la
+pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante
+pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis
+sin, kaj diris per dolĉa voĉo: "Vi estas bonvena, plej nobla
+Sorĉistino, al la lando de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi
+mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian
+popolon."
+
+Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis ŝin
+sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la
+Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis
+portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam
+mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.
+
+Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris,
+heziteme,
+
+"Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."
+
+"Nu, via domo mortigis ŝin," respondis la virineto, ridante, "do estas
+tutegale. Vidu!" ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen
+ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko."
+
+Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda
+trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj
+arĝentajn ŝuojn kun pintoj.
+
+"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La
+domo falis sur ŝin. Kion ni faru?"
+
+"Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu ŝi estis?"
+demandis Doroteo.
+
+"Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la
+virineto. "Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis
+servadi ŝin nokte kaj tage. Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro
+tiu komplezo."
+
+"Kiuj estas la Manĝtuloj?" demandis Doroteo.
+
+"Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la
+Fia Sorĉistino regis."
+
+"Ĉu vi estas Manĝtulo?" demandis Doroteo.
+
+"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la
+Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la
+Manĝtuloj sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas
+la Sorĉistino de la Nordo."
+
+"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Ĉu vi estas vera sorĉistino?"
+
+"Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la
+popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu
+regis ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."
+
+"Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun
+iom timigis renkonti veran sorĉistinon.
+
+"Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la
+Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas
+bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi
+ne povas erari. La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis
+fiaj sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu
+Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz—ŝi loĝas en la Okcidento."
+
+"Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi
+ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis — antaŭ multege da jaroj."
+
+"Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.
+
+"Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis."
+
+La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la
+okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi levis la kapon kaj diris,
+"Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de
+tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando?"
+
+"Ho, jes," respondis Doroteo.
+
+"Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu
+ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek
+magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis,
+ĉar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ
+havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn inter ni."
+
+"Kiuj estas la sorĉistoj?" demandis Doroteo.
+
+"Oz mem estas la Granda Sorĉisto," respondis la Sorĉistino,
+flustrigante sian voĉon. "Li estas pli potenca ol ĉiuj ni aliaj
+kune. Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj."
+
+Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la Manĝtuloj, kiuj
+silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis la angulon de la domo
+kie kuŝadis la Fia Sorĉistino.
+
+"Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj ŝi rigardis kaj komencis
+ridi. La piedoj de la morta Sorĉistino estis plene malaperintaj kaj
+restis nur la arĝentaj ŝuoj.
+
+"Tiom aĝa ŝi estis," klarigis la Sorĉistino de la Nordo, "ke ŝi rapide
+elsekiĝis en la sunlumo. Ŝi ne plu ekzistas. Sed la arĝentaj ŝuoj
+estas por vi, kaj vi surportos ilin." Ŝi klinis sin kaj prenis la
+ŝuojn, kaj elskuinte la polvon ŝi transdonis ilin al Doroteo.
+
+"La Sorĉistino de la Oriento multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj,"
+diris Manĝtulo, "kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni neniam
+sukcesis informiĝi pri ĝi."
+
+Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin sur la
+tablon. Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj diris: "Mi multe volas
+reiri al miaj onklino kaj onklo, ĉar mi certas ke ili sentos
+malesperon pri mi. Ĉu vi povas helpi min trovi la vojon?"
+
+La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la alian, kaj poste
+Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
+
+"Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie," diris unu, "estas grandega
+dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin vivante."
+
+"Estas same ĉe la Sudo," diris alia, "ĉar mi mem estis tie kaj vidis
+ĝin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."
+
+"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same ĉe la
+Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas, estas regata de la
+Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."
+
+"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj ĉe ĝia rando
+estas la sama granda dezerto kiu ĉirkaŭas ĉi tiun Landon
+Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos loĝi ĉe ni."
+
+Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta inter tiuj
+strangaj homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la bonkorajn Manĝtulojn,
+ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la
+maljunulineto, nu ŝi deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton
+sur la pinto de sia nazo, dum ŝi kalkulis "Unu, du, tri,"
+solenavoĉe. Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu estis
+skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj:
+
+
+ "DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ."
+
+
+La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte
+la vortojn sur ĝi, demandis, "Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?"
+
+"Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn
+okulojn.
+
+"Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."
+
+"Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo.
+
+"Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz, la Granda
+Sorĉisto pri kiu mi parolis."
+
+"Ĉu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile.
+
+"Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne scias, ĉar mi neniam
+vidis lin."
+
+"Kiel mi iru?" demandis Doroteo.
+
+"Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono
+kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos ĉiun
+magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj."
+
+"Ĉu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis
+rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.
+
+"Ne, mi ne povos," ŝi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj
+neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan de la Sorĉistino de la Nordo."
+
+Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton delikate. Kie ŝiaj
+lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel
+sciiĝis Doroteo nelonge post tiam.
+
+"La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj,"
+diris la Sorĉistino, "do vi ne maltrafos ĝin. Veninte al Oz, ne timu
+lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaŭ,
+karulino."
+
+La tri Manĝtuloj profunde riverencis antaŭ ŝi kaj deziris por ŝi
+plaĉan veturon, kaj post tio ili formarŝis tra la arboj. La Sorĉistino
+amike skuetis sian kapon al Doroteo, ĉirkaŭturnis sin trifoje sur sia
+maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan
+Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia foriro, ĉar li timis eĉ
+brueti dum ŝi apude staris. Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas
+sorĉistino, anticipis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis
+surprizita.
+
+
+
+
+
+Ĉapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
+
+
+Kiam Doroteo denove estis sola ŝi komencis senti malsaton. Do ŝi iris
+al la ŝranko kaj tranĉis por si iom da pano, sur kiun ŝi ŝmiris
+buteron. Ŝi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, ŝi
+portis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin per klara, scintilanta
+akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj
+sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn
+fruktojn sur la branĉoj ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste
+kion ŝi volis por pligrandigi sian matenmanĝon.
+
+Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan
+trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komencis pretigi sin por la
+veturo al la Urbo de Smeraldoj.
+
+Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis pura kaj pendadis de
+hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj
+kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ
+estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura
+katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo. Ŝi prenis
+malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el la ŝranko, kaj metis
+blankan tukon sur la supron. Post tio ŝi rigardis siajn piedojn kaj
+rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.
+
+"Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto," ŝi diris. Kaj Toto
+suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian
+voston por indiki ke li komprenas kion ŝi celas diri.
+
+Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la arĝentajn ŝuojn
+kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de la Oriento.
+
+"Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?" ŝi diris al Toto. "Ili
+estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar ili ne triviĝus."
+
+Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis la arĝentajn, kiuj
+estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj, kvazaŭ farite specife por
+ili.
+
+Laste, ŝi prenis sian korbon.
+
+"Venu, Toto," ŝi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al
+la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."
+
+Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la ŝlosilon en la
+poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaŭ ŝi, ŝi
+komencis sian marŝadon.
+
+Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por
+trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge ŝi marŝadis
+vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis
+gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj
+dolĉe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni
+supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia
+propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.
+
+Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ
+ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge
+de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno
+kaj legomoj. Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj
+sukcesis kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter
+domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten
+dum ŝi preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia
+Sorĉistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis
+kuriozaspektaj loĝejoj, ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma
+tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento
+bluo estis la plej amata koloro.
+
+Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado,
+kaj komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis
+domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis
+multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel
+eble plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo
+estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj
+kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj.
+
+Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la
+nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj
+Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian
+liberiĝon el la sklavigo farita de la Fia Sorĉistino.
+
+Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu
+nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj
+dancadis.
+
+Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,
+
+"Klare ke vi estas grava sorĉistino."
+
+"Kial?" demandis la knabino.
+
+"Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian
+Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj
+kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj."
+
+"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la
+faltojn en ĝi.
+
+"Vi tre kompleze surportas ĝin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de
+la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias
+ke vi estas amika sorĉistino."
+
+Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj
+ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde
+estis portita de ciklono al fremda lando.
+
+Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en
+la domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj
+estis el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la
+mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.
+
+Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun
+Toto kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis
+Doroteon. Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe
+neniam vidis hundon.
+
+"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.
+
+"Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "ĉar mi neniam iris
+tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere
+necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos
+multajn tagojn. La lando ĉi tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos
+trairi krudajn kaj danĝerajn lokojn antaŭ ol atingi la finon de via
+marŝado."
+
+Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos
+helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.
+
+Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj
+brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por
+ripozi, do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj
+sidiĝis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis
+ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por
+forpeli la birdojn de la matura maizo.
+
+Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la
+Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo;
+surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili
+vizaĝon. Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu
+Manĝtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro
+estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis
+plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun
+bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro
+estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian
+kolon.
+
+Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la
+Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide
+palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu
+el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro
+amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la
+barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la
+stangon bojante.
+
+"Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.
+
+"Ĉu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.
+
+"Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"
+
+"Sufiĉe bone, dankon," respondis Doroteo, ĝentile. "Kiel vi fartas?"
+
+"Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "ĉar estas tre
+tede stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."
+
+"Ĉu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.
+
+"Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos
+forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."
+
+Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango;
+ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.
+
+"Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur
+la teron. "Mi sentas min kvazaŭ vere novan."
+
+Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron
+plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud
+ŝi.
+
+"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinta
+kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?"
+
+"Mi nomiĝas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda
+Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."
+
+"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"
+
+"Ĉu vi ne scias?" ŝi respondis, surprizite.
+
+"Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do
+al mi tute mankas cerbo," li respondis malĝoje.
+
+"Ho," diris Doroteo, "min multe bedaŭrigas tio."
+
+"Ĉu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun
+vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon?
+
+"Mi ne scias," ŝi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi
+deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna
+ol vi estas nun."
+
+"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom
+sekreteme, "ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas
+plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur
+miajn piedfingrojn aŭ puŝas pinglon en min, ne gravas, ĉar mi ne povas
+sentas ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo
+restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom
+povos scii ion ajn?"
+
+"Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun
+li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi."
+
+"Dankon," li respondis dankeme.
+
+Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj
+ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan
+Urbon.
+
+Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la
+pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la
+pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.
+
+"Ne vin ĝenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam
+mordas."
+
+"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos
+damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos
+min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris,
+dum li kunmarŝadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."
+
+"Kion?" demandis Doroteo; "ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin?"
+
+"Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."
+
+
+
+
+Ĉapitro IV. La Vojo tra la Arbaro.
+
+
+Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis
+tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj,
+kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ
+tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj
+Doroteo ĉirkaŭmarŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo,
+antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur
+la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis
+lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la
+akcidento.
+
+La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel
+en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da
+fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga
+fariĝis la tereno.
+
+Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj
+Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al
+la Birdotimigilo, sed li rifuzis.
+
+"Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar
+mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi
+povu manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la
+formon de mia kapo."
+
+Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis
+sian panon.
+
+"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis,"
+diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi
+parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la
+ciklono portis ŝin al ĉi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente
+aŭskultis, kaj diris,
+
+"Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉi tiu bela lando kaj reiri
+al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."
+
+"Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne
+grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj
+sango-homoj preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom
+bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."
+
+La Birdotimigilo ĝemis.
+
+"Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus
+plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj
+lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por
+Kansas ke vi havas cerbon."
+
+"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.
+
+La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis, "Mia vivo ĝis
+nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi fariĝis
+nur antaŭhieraŭ. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaŭ
+tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris
+miajn orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia Manĝtulo,
+kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la kultivisto,
+
+"'Ĉu plaĉas al vi la oreloj?'
+
+"'Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.
+
+"'Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja
+estis vera.
+
+"'Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian
+dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita mi trovis ke mi rigardas
+lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre interesate, ĉar tiu estis la unua fojo
+kiam mi ekvidis la mondon.
+
+"'Jen iom bela okulo,' komentis la Manĝtulo kiu estis rigardanta la
+kultiviston; 'blua farbo bone taŭgas por okuloj.'
+
+"'Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la
+dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antaŭe. Post
+tio li faris miajn nazon kaj buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi
+ne sciis por kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian
+korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian
+kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel
+ĉiu alia persono.
+
+"'Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li
+aspektas vera homo.'
+
+"'Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun
+li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis
+min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ
+foriris kaj lasis min sola.
+
+"Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed
+miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu
+stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan,
+mi ja antaŭ nur kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj
+birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili
+forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis
+min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo
+flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian
+ŝultron kaj diris,
+
+"'Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu
+inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio
+li saltis sur la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj,
+vidinte ke li ne estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la
+maizon, do post nelonge ili estis amase ĉirkaŭ mi.
+
+"Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas efika
+Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi nur
+havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj
+pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo,
+negrave ĉu oni estas korvo ĉu homo.'
+
+"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi
+strebos akiri cerbon. Bonŝance, vi alvenis kaj detiris min de la
+stango, kaj laŭ vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi
+cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."
+
+"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "ĉar ŝajne vi volegas posedi
+tion."
+
+"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige
+scii ke oni estas stultulo."
+
+"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj ŝi transdonis la korbon al la
+Birdotimigilo.
+
+Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda
+kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro,
+kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia
+ke iliaj branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis
+preskaŭ senlume sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed
+la marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.
+
+"Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj
+ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas
+sekvi kien ajn ĝi kondukas."
+
+"Ĉiu scias tion," diris Doroteo.
+
+"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi
+cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin."
+
+Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la
+mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj
+tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale
+kapabla vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis
+marŝadi sufiĉe bone.
+
+"Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton,"
+ŝi diris, "nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la
+mallumo."
+
+Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.
+
+"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el ŝtipoj kaj
+branĉoj. Ĉu ni iru tien?"
+
+"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene laciĝis."
+
+Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili atingis la
+dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu
+angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde
+endormiĝis. La Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia
+angulo kaj pacience atendis la mateniĝon.
+
+
+
+
+Ĉapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston
+
+
+Kiam Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis
+jam delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis
+kaj ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacience en
+sia angulo, atendante ŝin.
+
+"Ni nepre devas serĉi akvon," ŝi diris al li.
+
+"Por kio vi volas akvon?" li demandis.
+
+"Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki,
+tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo."
+
+"Certe estas ĝene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme,
+"ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj
+la kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn."
+
+Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis
+malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj
+matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la
+knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ
+estis sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.
+
+Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el
+flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.
+
+"Kio sonis?" ŝi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis
+la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." Ĝuste tiam la sono de
+nova ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ
+ili. Ili turnis sin kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam
+Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la
+arbojn. Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio pro
+surpriziĝo.
+
+Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud ĝi,
+tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el
+stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo,
+sed li staris tute senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.
+
+Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo, dum Toto akre
+bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn
+dentojn.
+
+"Ĉu vi ĝemegis?" demandis Doroteo.
+
+"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi ĝemadas jam de pli ol jaro, kaj
+antaŭ nun neniu aŭdis min nek venis por helpi min."
+
+"Kiel mi povos helpi vin?" ŝi demandis dolĉe, ĉar ŝin malgajigis la
+malfeliĉa voĉo de la viro.
+
+"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustiĝis
+tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos
+denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."
+
+Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste ŝi
+reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas
+viaj artikoj?"
+
+"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj ĉar ĝi
+estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis ĝin
+delikate de flanko al flanko ĝis ĝi moviĝis libere, kaj tiam la viro
+povis mem turni ĝin.
+
+"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis
+ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis ili estis tute
+liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.
+
+La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun
+li apogis per arbo.
+
+"Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero
+ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas min formeti ĝin finfine. Nun,
+se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos
+normala."
+
+Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin; kaj li
+multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre ĝentila, kaj
+tre dankema.
+
+"Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do
+certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis ĉi tien?"
+
+"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon,"
+ŝi respondis, "kaj ni haltis ĉe via dometo por tie tradormi la
+nokton."
+
+"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.
+
+"Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke
+li metu iom da cerbo en lian kapon," ŝi respondis.
+
+La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li
+diris: "Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"
+
+"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel
+doni al la Birdotimigilo cerbon."
+
+"Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi
+akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu
+min."
+
+"Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaŭ diris ke
+ŝi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto
+surŝultrigis sian hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili
+atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.
+
+La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian
+korbon. "Ĉar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustiĝos, mi
+bezonegos la oleujon."
+
+Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de la grupo, ĉar
+baldaŭ post la rekomenco de marŝado ili atingis lokon kie la arboj kaj
+branĉoj tiom densiĝis super la vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la
+Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke
+baldaŭ li faris trairejon por la tuta grupo.
+
+Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke ŝi ne rimarkis kiam
+la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruliĝis al la flanko de la
+vojo. Efektive li devis voki ŝin por ke ŝi helpu lin restariĝi.
+
+"Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.
+
+"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo
+pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li
+cerbon."
+
+"Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgraŭe, cerbo ne
+estas la plej bona afero en la mondo."
+
+"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi
+havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do, provinte ambaŭ, mi multe preferus
+havi koron."
+
+"Kial?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili
+marŝadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi
+naskiĝis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis
+la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi
+fariĝis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian
+maljunan patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataŭ
+loĝi sola mi edziĝos, por ke min ne plenigu sento de soleco.
+
+"Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi baldaŭ plenkore amis
+ŝin. Ŝi, siaflanke, promesis edziniĝi kun mi tuj kiam mi gajnos
+sufiĉan monon por konstrui pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis
+pli fervore ol ĉiam. Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis
+ke ŝi edziniĝu kun iu ajn, ĉar ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi volis
+ke la knabino restu kun ŝi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la
+maljunulino iris al la Fia Sorĉistino de la Oriento, kaj promesis al
+ŝi du ŝafojn kaj bovinon se ŝi malebligos la geedziĝon. Sekve la Fia
+Sorĉistino sorĉis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis laŭeble
+plej forte, ĉar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel
+eble plej baldaŭ, la hakilo ekglitis kaj detranĉis mian maldekstran
+kruron.
+
+"Unuavide tio ŝajnis granda misfortuno, ĉar mi sciis ke
+unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto
+kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone,
+kiam mi kutimiĝis al ĝi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorĉistinon de
+la Oriento, ĉar ŝi promesis al la maljunulino ke mi ne edziĝos kun la
+bela Manĝtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis
+kaj detranĉis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj
+li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorĉita hakilo
+detranĉis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuraĝigite, mi
+anstataŭigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorĉistino glitigis mian
+hakilon tiel ke ĝi detranĉis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi
+vere finiĝis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan
+kapon el stano.
+
+"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorĉistinon tiam, kaj mi laboris
+eĉ pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Ŝi
+elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Manĝtula knabino, kaj
+denove ŝi glitigis mian hakilon, tiel ke ĝi hakis rekte tra mian
+korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris
+por mi korpon el stano, kaj fiksis al ĝi miajn stanajn brakojn kaj
+krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis moviĝadi sambone kiel
+en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan
+amon al la Manĝtula knabino, kaj ne gravis al mi ĉu aŭ ne mi edziĝos
+kun ŝi. Mi supozas ke ŝi plu loĝas kun la maljunulino, atendante ke mi
+venos preni ŝin.
+
+"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro ĝi, kaj
+nun ne gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar ĝi ne povas tranĉi
+min. Ekzistis nur unu danĝero — ke miaj artikoj rustiĝos; sed mi gardis
+oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen,
+unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaŭ ol mi
+konceptis la danĝeron miaj artikoj jam rustiĝis, kaj mi restis staranta
+en la arbaro ĝis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed
+dum la jaro kiam mi staris tie mi havis sufiĉan tempon por kompreni ke
+mia plej granda perdo estis la perdiĝo de mia koro. Dum mi amis mi
+estis la plej feliĉa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen
+koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos
+al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj edziĝos kun ŝi."
+
+Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la
+Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri
+novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne
+koron; ĉar malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li havus ĝin."
+
+"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "ĉar cerbo ne
+feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava afero en la mondo."
+
+Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el ŝiaj du amikoj
+pravas, kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos reiri al Kansas kaj
+Onklino Em, ne multe gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj
+la Birdotimigilo koron, aŭ ĉu ĉiu el ili akiris sian deziraĵon.
+
+Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano estis preskaŭ plene manĝita, kaj
+nova manĝo por ŝi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la
+Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis manĝi, sed ŝi ne
+konsistis el stano aŭ pajlo, kaj ne povis vivi sen manĝo.
+
+
+
+
+Ĉapitro VI. La Malkuraĝa Leono.
+
+
+Ankoraŭ Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj marŝis tra la densa arbaro. La
+vojo ankoraŭ estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe
+kovritaj de sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la
+marŝado tute ne estis facila.
+
+Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar birdoj amas la
+nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje aŭdiĝis
+malaltatona muĝo de iu sovaĝa besto kaŝiĝinta inter la arboj. Tiuj
+sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian
+kaŭzon; sed Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo
+kaj eĉ ne bojis responde.
+
+"Kiom longe daŭros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "ĝis
+ni estos ekster la arbaro?"
+
+"Mi ne scias," estis la respondo, "ĉar mi neniam estis en la Smeralda
+Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris
+ke la vojo estas longa tra danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo
+kie Oz loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian
+oleujon, kaj nenio povas damaĝi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto
+estas la marko de la kiso de la bona Sorĉistino, kaj tio protektos
+vin."
+
+"Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"
+
+"Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li," respondis la
+Stana Lignohakisto.
+
+Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la arbaro, kaj la postan
+momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li ĵetis
+la Birdotimigilon ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post
+tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed,
+surprize al si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur
+la vojon kaj kuŝis senmove.
+
+Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la
+Leono, kaj la granda besto malfermis sian buŝon por mordi la
+hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al danĝero,
+kuris antaŭen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte,
+dum ŝi kriis: "Vi ne aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto
+kia vi, mordi povran malgrandan hundon!"
+
+"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton
+de la nazo kiun frapis Doroteo.
+
+"Ne, sed vi provis," ŝi respondis kolere. "Vi estas nur granda
+malkuraĝulo!"
+
+"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de ĉiam
+scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuraĝa."
+
+"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran
+Birdotimigilon!"
+
+"Ĉu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum
+li rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj
+piedoj kaj reĝustigi lian formon.
+
+"Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraŭ
+koleris.
+
+"Tial li renversiĝis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis
+vidi lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia estas pajloplena?"
+
+"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj ŝi helpis la
+Hakiston restariĝi.
+
+"Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili
+komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laŭ mia
+dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"
+
+"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.
+
+"Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo?" demandis la Leono.
+
+"Nek stano nek pajlo. Li estas — estas — viandohundo."
+
+"Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun
+rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi,"
+pludiris la Leono malgaje.
+
+"Kio malkuraĝigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la
+grandan beston, ĉar li estis granda kiel malgranda ĉevalo.
+
+"Estas mistero," respondis la Leono.
+
+"Mi supozas ke mi naskiĝis tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro
+kompreneble supozas ke mi estas kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la Leono
+estas la Reĝo de Bestoj. Mi trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu
+vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon
+mi multe timis; sed mi nur muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris kiel
+eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus
+batali kontraŭ min, mi mem forkurus — tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj
+kiam ili aŭdas min muĝegi ili ĉiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble
+mi akceptas tion."
+
+"Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu malkuraĝa," diris
+la Birdotimigilo.
+
+"Mi scias tion," respondis la Leono, viŝante larmon de sia okulo per
+la pinto de sia vosto. "Tio multege malĝojigas min, kaj tre
+malfeliĉigas mian vivon. Sed kiam ajn estas danĝero, mia koro komencas
+rapide bati."
+
+"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Eble," diris la Leono.
+
+"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "ĝoju, ĉar tio pruvas ke vi
+havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi
+pro kormalsano."
+
+"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus
+kuraĝo."
+
+"Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informiĝi,"
+respondis la Leono.
+
+"Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la
+Birdotimigilo, "ĉar mia kapo estas plena de pajlo."
+
+"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana
+Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al
+Kansas," aldonis Doroteo.
+
+"Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon?" demandis la Malkuraĝa
+Leono.
+
+"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
+
+"Aŭ doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Aŭ resendi min al Kansas," diris Doroteo.
+
+"Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "ĉar mia vivo
+estas netolerebla sen iom da kuraĝo."
+
+"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "ĉar vi helpos forteni la
+aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke ili nepre estas pli
+malkuraĝaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."
+
+"Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuraĝigas min,
+kaj dum mi scios ke mi estas malkuraĝa mi restos malfeliĉa."
+
+Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marŝadon, la Leono marŝis
+elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar
+li ne povis forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj
+makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviliĝis, kaj
+baldaŭ Toto kaj la Malkuraĝa Leono fariĝis bonaj amikoj.
+
+Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu ĝenis la
+pacon de la marŝado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto
+paŝis sur skarabon kiu rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran
+besteton. Tio multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam
+zorgoplene evitis damaĝi iun ajn vivanton; kaj dum li marŝis li ploris
+plurajn larmojn pro malĝojo kaj bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide
+sur lia vizaĝo kaj trans la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili
+rustiĝis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana
+Lignohakisto ne povis malfermi la buŝon, ĉar liaj makzeloj estis
+rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke
+ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kompreni. La Leono ankaŭ estis perpleksa
+pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el
+la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto,
+kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antaŭe.
+
+"Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi paŝas. Ĉar se mi
+mortigus alian insekton aŭ skarabon mi nepre denove plorus, kaj
+plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."
+
+Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li
+vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpaŝis por ne damaĝi
+ĝin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial
+li tre zorgis neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn. "Vi,
+kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne
+necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre
+zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom
+zorgi."
+
+
+
+
+Ĉapitro VII. La vojo al la Granda Oz.
+
+
+Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, ĉar ne estis
+domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin
+kontraŭ la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignaĵoj
+per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis
+ŝin esti malpli solsenta. Ŝi kaj Toto jam manĝis la lastajn panerojn,
+kaj nun ŝi ne sciis kion ili manĝos en la mateno.
+
+"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos
+cervon por vi. Vi povos rosti ĝin per la fajro, ĉar via gusto estas
+tiom stranga ke vi preferas kuiritaĵojn, kaj tiel vi havos bonan
+matenmanĝon."
+
+"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se
+vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustiĝus."
+
+Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran manĝon, kaj
+neniu poste sciis kion li manĝis, ĉar li ne menciis tion. Kaj la
+Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de
+Doroteo per ili, tiel ke ŝi dum longa tempo ne malsatos. Ŝi opiniis
+tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed ŝi multe ridis
+pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj
+vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke
+li faligis preskaŭ tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al
+la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, ĉar
+tio tenis lin malproksime de la fajro, ĉar li timis ke fajrero trafus
+lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj
+proksimiĝis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam ŝi kuŝiĝis
+por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis ŝin kaj ŝi dormis profunde ĝis
+la mateno.
+
+Kiam mateniĝis, la knabino lavis sian vizaĝon en malgranda ondetanta
+rivereto kaj baldaŭ post tiam ili ĉiuj rekomencis marŝi al la Smeralda
+Urbo.
+
+La tago montriĝis eventoplena por la marŝantoj. Ili apenaŭ marŝis unu
+horon antaŭ ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas
+la arbaron ĝis preter ilia vidpovo, ambaŭflanke. Ĝi estis tre larĝa
+abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke
+ĝi ankaŭ estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj
+en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus
+malsuprengrimpi, kaj dum momento ŝajnis ke la marŝado devos ĉesi.
+
+"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.
+
+"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis
+sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris:
+"Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi
+en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos
+halti ĉi tie."
+
+"Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuraĝa Leono, zorge mezurinte
+la distancon per sia menso.
+
+"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "ĉar vi povos
+transporti nin unuope sur via dorso."
+
+"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"
+
+"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "ĉar se vi trovus ke vi ne povas
+transsalti la breĉon, Doroteo mortus, aŭ la Lignohakisto estus forte
+kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos
+ĉar la falo tute ne damaĝos min."
+
+"Mi mem timegas falon," diris la Malkuraĝa Leono, "sed mi supozas ke
+necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."
+
+La Birdotimigilo sidiĝis sur la dorson de la Leono, kaj la granda
+besto marŝis al la rando de la breĉo kaj kaŭriĝis.
+
+"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Ĉar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li
+pafiĝis tra la aero kaj surteriĝis sendanĝere sur la alian flankon.
+
+Ĉiujn multe ĝojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la
+Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans
+la abismon.
+
+Doroteo decidis esti la dua; do ŝi tenis Toton en siaj brakoj kaj
+grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per
+unu mano. La sekvan momenton estis kvazaŭ ŝi flugas tra la aero; kaj
+post tio, antaŭ ol ŝi havis sufiĉan tempon por pripensi, ŝi estis
+sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis
+la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidiĝis dum kelkaj momentoj
+por ke la besto povu ripozi, ĉar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian
+spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.
+
+Ili trovis la arbaron tre densa ĉiflanke, kaj ĝi aspektis senluma kaj
+morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marŝi laŭ la vojo
+el flavaj brikoj, silente demandante al si, ĉiu en sia propra menso,
+ĉu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan
+sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaŭ aŭdis strangajn bruojn
+el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en ĉi tiu
+parto de la lando la Kolizuloj loĝas.
+
+"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.
+
+"Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de
+tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke
+ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi
+timegas la Kolizulojn."
+
+"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."
+
+La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon
+kiu transiras la vojon; sed ĉi tiu abismo estis tiom larĝa kaj
+profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti ĝin.
+
+Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la
+Birdotimigilo diris,
+
+"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto
+povos haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la abismon, ni povos transmarŝi
+facile."
+
+"Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaŭ suspektus ke vi
+havas cerbon en la kapo, anstataŭ pajlon."
+
+La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo
+ke la arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita. La Leono metis siajn
+fortajn antaŭajn krurojn kontraŭ la arbon kaj puŝegis, kaj malrapide
+la granda arbo kliniĝis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la
+plejsupraj branĉoj sur la alia flanko.
+
+Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra muĝo
+suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du
+grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.
+
+"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuraĝa Leono, komencante tremadi.
+
+"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."
+
+Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana
+Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono,
+kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li
+muĝegis tiom laŭte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo
+surdorsen falis, kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin
+surprizite.
+
+Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du
+da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antaŭen, kaj la Leono
+transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute
+sen halti, la ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la
+Leono diris al Doroteo,
+
+"Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj ungoj. Sed
+staru proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."
+
+"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion
+fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finaĵon de la
+arbo kuŝantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj
+komencis uzi sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis
+preskaŭ transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon,
+kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ disfrakasiĝis
+pro la akraj rokoj sur la fundo.
+
+"Nu," diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraŭ
+iom vivos, kaj tio plaĉas al mi, ĉar nepre estus tre malkomforte ne
+vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraŭ bategas."
+
+"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron
+povantan bati."
+
+Tiu aventuro des pli fervorigis la marŝantojn eliri el la arbaro, kaj
+ili tiom rapide marŝis ke Doroteo laciĝis, kaj devis rajdi sur la
+dorso de la Leono. Ĝojigis ilin kiam la arbaro malpli densiĝis ju pli
+ili antaŭeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan
+riveron, rapide fluantan antaŭ ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la
+rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzaĝon, kun verdaj
+kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj
+pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe plaĉis vidi tiun belan pejzaĝon
+antaŭ si.
+
+"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.
+
+"Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto
+konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."
+
+Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn
+arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la
+Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj
+fruktoj. Tio plaĉis al Doroteo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu
+tago, kaj ŝi ĝissate manĝis la maturajn fruktojn.
+
+Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas ĝin laborema
+kaj nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktiĝis la laboro
+ankoraŭ ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj
+kie ili bone dormis ĝis la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda
+Urbo, kaj pri la bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia
+propra hejmo.
+
+
+
+
+Ĉapitro VIII. La mortiga papavokampo
+
+
+Nia malgranda grupo de marŝantoj vekiĝis la sekvan matenon
+refreŝigita kaj plena de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino
+per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.
+
+Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam
+ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena
+regiono kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo.
+
+Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono;
+sed la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto
+finis tranĉi kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj
+kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la mezo de la
+floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis
+sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis granda kaj multepeza;
+sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia
+fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi
+la floson tra la akvo.
+
+Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la
+rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el
+flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne
+plu atingis la fundon.
+
+"Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar se ni ne atingos la
+bordon ni portiĝos en la landon de la Fia Sorĉistino de la Okcidento,
+kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin."
+
+"Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne
+ricevus kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+
+"Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.
+
+"Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la
+Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme
+fiksiĝis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaŭ ol li povis
+reeltiri ĝin, aŭ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra
+Birdotimigilo estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.
+
+"Adiaŭ!" li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin; efektive, la
+Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble
+rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.
+
+Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.
+
+"Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis
+Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo,
+kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas
+Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi
+vere neniam akiros cerbon!"
+
+Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo
+fariĝis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por
+savi nin. Mi kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la
+floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto."
+
+Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian
+voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la
+bordo. Estis tre malfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili
+tiriĝis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana
+Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson al la tero.
+
+Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur
+la belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin
+tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.
+
+"Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis
+sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.
+
+"Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.
+
+"La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la
+vojon," komentis la Leono.
+
+Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi
+laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi
+estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por
+gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra
+Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj.
+
+Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje
+por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto
+kriis: "Rigardu!"
+
+Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia
+stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.
+
+"Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo.
+
+La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne
+sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la
+Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por
+ripozi ĉe la rando de la akvo.
+
+"Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.
+
+"Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la
+Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda
+Urbo."
+
+"Ne estas la ĝusta vojo," diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan
+kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.
+
+"Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj
+ni ne scias kiel rehavigi lin."
+
+"Kie li estas?" demandis la Cikonio.
+
+"Tie, en la rivero," respondis la knabino.
+
+"Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis
+la Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "ĉar li
+estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege
+dankos vin senfine."
+
+"Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi
+devos refaligi lin en la riveron."
+
+Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi
+atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La
+Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj
+alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana
+Lignohakisto kaj Toto atendis.
+
+Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega
+kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis
+li kantis "Tol-de-ri-de-o!" ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.
+
+"Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la
+afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la
+Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi."
+
+"Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi ĉiam
+plezure helpas kiam estas danĝero. Sed mi devas foriri nun, ĉar miaj
+beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan
+Urbon kaj ke Oz helpos vin."
+
+"Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron
+kaj baldaŭ ne plu videblis.
+
+Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj
+rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densiĝis ke ili tapiŝis la
+teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj
+floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom
+brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.
+
+"Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.
+
+"Verŝajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi
+supozeble pli ŝatos ilin."
+
+"Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana
+Lignohakisto.
+
+"De ĉiam plaĉas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel
+senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj
+kiel ĉi tiuj."
+
+Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli
+kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin meze de granda
+kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda
+kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun
+kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la
+floroj li dormas senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi
+povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do
+baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj
+por dormi.
+
+Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.
+
+"Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol
+noktiĝos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu
+marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ
+ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la
+papavoj, profunde dormante.
+
+"Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.
+
+"Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos," diris la Leono. "La odoro de la
+floroj mortigas nin ĉiujn. Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn
+malfermitaj kaj la hundo jam dormas."
+
+Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la
+Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el
+karno, ne ĝenis la odoro de la floroj.
+
+"Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru ĉi tiun
+mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton,
+sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."
+
+Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej
+rapide. Post momento li ne plu estis videbla.
+
+"Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin," diris la
+Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de
+Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn manojn kiel sidejon
+kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon
+tra la floroj.
+
+Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da mortigaj
+floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero,
+kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la
+papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis,
+kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa
+herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.
+
+"Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe;
+"ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin
+ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon."
+
+"Mi bedaŭras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla
+kamarado malgraŭ sia malkuraĝo. Sed ni pluiru."
+
+Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, sufiĉe
+for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la
+floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate sur la molan herbaron kaj
+atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.
+
+
+
+
+Ĉapitro IX. La Reĝino de la Kampomusoj.
+
+
+"Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la
+Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "ĉar ni jam marŝis
+preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero."
+
+La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan
+muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj) li
+vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis,
+efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi
+nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia
+buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj
+dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam ĝi
+pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto
+malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis
+ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran
+besteton.
+
+Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li
+rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo,
+kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj.
+
+La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide
+venante al la Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto: "Ho, dankon!
+Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon."
+
+"Ne menciu ĝin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas
+koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas
+nur muso."
+
+"Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Reĝino—la Reĝino
+de ĉiuj kampomusoj!"
+
+"Ĉu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.
+
+"Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon," diris
+la Reĝino.
+
+Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis
+iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis: "Ho, via
+Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de
+la granda Linko?" kaj ĉiuj klinis sin tiom malalten antaŭ la Reĝineto
+ke ili preskaŭ surkapiĝis.
+
+"Ĉi tiu kurioza stanulo," ŝi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis
+mian vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej
+malgrandan deziron."
+
+"Jes!" kriis ĉiuj musoj, per akra ĥoro. Kaj post tio ili diskuris
+ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom
+da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la
+grupon. Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne
+opiniis tion malbona ago.
+
+Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme
+tenis lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damaĝos
+vin."
+
+Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta
+herbaĵaro kaj demandis, per timema voĉo, "Ĉu vi certas ke li ne mordos
+nin?"
+
+"Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."
+
+Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam
+li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne
+bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj
+parolis.
+
+''"Ĉu ion ni povos fari," ĝi demandis, "por repagi vin ĉar vi savis la
+vivon de nia Reĝino?"
+
+"Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu
+strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris
+rapide,
+
+"Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter
+la papavoj."
+
+"Leonon!" kriis la Reĝineto. "Sed, li manĝus nin ĉiujn!"
+
+"Ne," deklaris la Birdotimigilo, "ĉi tiu Leono estas malkuraĝa."
+
+"Ĉu vere?" demandis la Muso.
+
+"Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li
+damaĝus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi
+promesas ke li tre amike traktos vin."
+
+"Bone," diris la Reĝino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?"
+
+"Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?"
+
+"Ho jes; miloj," ŝi respondis.
+
+"Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel
+eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro."
+
+La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili
+tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian
+ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.
+
+"Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj
+arboj apud la rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon."
+
+Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li
+faris ĉareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la
+foliojn kaj branĉojn. Li kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la
+kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj
+bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la ĉareto jam estis
+tute preta por ili.
+
+Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj
+malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro
+en la buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj
+malfermis siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la
+herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj
+ŝin. Sed la Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la
+digna Museto, li diris,
+
+"Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino."
+
+Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riverencis, kaj post
+tio ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la
+Hakisto nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn
+kiujn ili estis alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita
+ĉirkaŭ la kolon de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. Kompreneble
+la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj ĝin; sed
+kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. Eĉ la
+Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili
+estis rapide tirataj de siaj strangaj ĉevaletoj al la loko kie la
+Leono kuŝis dormante.
+
+Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe pezis, ili
+sukcesis tiri lin sur la ĉareton. Post tio la Reĝino ordonis ke ŝia
+popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se la musoj restos tro longe inter
+la papavoj ankaŭ ili ekdormos.
+
+Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan
+ĉareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaŭ puŝis de malantaŭe,
+kaj ili pli bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la
+papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan,
+freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la floroj.
+
+Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili
+savis de morto ŝian akompananton. Ŝi jam multe amis la grandan Leonon
+kaj ŝi ĝojis pro lia saviĝo.
+
+Post tio la musoj estis malligitaj de la ĉareto kaj forkuris tra la
+herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta.
+
+"Se iam vi denove bezonos nin," ŝi diris, "venu en la kampon kaj voku,
+kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. Adiaŭ!"
+
+"Adiaŭ!" ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum Doroteo firme
+tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin.
+
+Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian vekiĝon; kaj
+la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi
+manĝis ilin.
+
+
+
+
+Ĉapitro X. La Pordogardisto.
+
+
+Iom longe poste la Malkuraĝa Leono vekiĝis, ĉar li kuŝis tre longe
+inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja
+malfermis siajn okulojn kaj ruliĝis de la ĉareto li ĝoje trovis sin
+viva.
+
+"Mi kuris laŭeble rapide," li diris, sidiĝinte kaj oscedante; "sed la
+floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"
+
+Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin
+de morto; kaj la Malkuraĝa Leono ridis, kaj diris: "Mi ĉiam opiniis
+min tre granda kaj timiga; sed eĉ malgrandaj floroj preskaŭ mortigis
+min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga!
+Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?"
+
+"Ni devas pluserĉi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris
+Doroteo; "kaj post tio ni povos marŝadi laŭ ĝi al la Smeralda Urbo."
+
+Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone fartis denove,
+ili ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la iradon tra la mola, freŝa
+herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj
+returnis sin por marŝi cele la Smeraldan Urbon kie loĝas la granda Oz.
+
+La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo
+estis bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la arbaron multe malantaŭe
+kaj kun ĝi la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj
+ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la
+vojo; sed ĉi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en
+kiu ŝajne loĝas kultivisto, ankaŭ tio estis verdkolora. Ili
+preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje
+homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaŭ dezirante fari
+demandojn; sed neniu proksimiĝis al ili nek parolis al ili pro la
+granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis vestitaj per
+tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn ĉapelojn kiel la
+Manĝtuloj.
+
+"Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimiĝas al
+la Smeralda Urbo."
+
+"Jes," respondis la Birdotimigilo; "ĉio verdas ĉi tie, kaj en la Lando
+de la Manĝtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne ŝajnas
+egale amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos
+trovi dormolokon por tranokti."
+
+"Mi volas manĝi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi
+certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu ĉe la sekva domo kaj parolu
+kun la loĝantoj."
+
+Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuraĝe marŝis al
+la pordo kaj frapis. Virino malfermis ĝin nur sufiĉe por trarigardi,
+kaj diris,
+
+"Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"
+
+"Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la
+Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damaĝus vin."
+
+"Ĉu li estas malsovaĝa?" demandis la virino iomete pli malfermante la
+pordon.
+
+"Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaŭ ege malkuraĝa; do li
+multe pli timos pro vi ol vi timos pro li."
+
+"Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon,
+"se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da
+vespermanĝo kaj lokon kie vi povos dormi."
+
+Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj
+viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en
+angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la
+virino surtabligis la manĝilojn la viro demandis,
+
+"Kien iras vi ĉiuj?"
+
+"Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon."
+"Ĉu vere?" krietis la viro. "Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti
+vin?"
+
+"Kial ne?" ŝi respondis.
+
+"Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi
+multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda
+urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi
+scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin."
+
+"Ĉu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la
+palaco, kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe."
+
+"Kia li estas?" demandis la knabino.
+
+"Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas
+granda Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do
+kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel
+elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li
+aspektas bela feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la
+vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias."
+
+"Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin,
+ĉar alie nia alveno estos vana."
+
+"Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.
+
+"Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore.
+
+"Ho, Oz povus fari tion sufiĉe facile," deklaris la viro. "Li havas
+pli da cerbo ol li bezonas."
+
+"Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Tio ne ĝenos lin," pludiris la viro, "ĉar Oz havas grandan kolekton
+da koroj, ĉiudimensiajn kaj -formajn."
+
+"Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+
+"Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia tronoĉambro," diris la viro,
+"kiun li kovris per ora plado, por ke ĝi ne superfluu el ĝi. Li tre
+volonte donos iom al vi."
+
+"Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.
+
+"Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.
+
+"Mi ne scias," respondis Doroteo malĝoje, "sed ĝi estas mia hejmo, kaj
+mi certas ke ĝi estas ie."
+
+"Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas ke li trovos Kansason
+por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila
+tasko; ĉar al la Granda Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj
+kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris,
+parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, li
+ne kapablis paroli.
+
+La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas preta, do ili
+grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis bongustegan kaĉon kaj
+teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj ĝuis la
+manĝon. La Leono manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li
+diris ke ĝi konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne
+leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto
+manĝis iom da ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi.
+
+La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis
+apud ŝi, kaj la Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin
+ĝenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo
+kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.
+
+La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj
+baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.
+
+"Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.
+
+Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj
+ŝajnis ke finfine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam
+estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la
+Urbon. Ĝi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora.
+
+Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega
+pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ
+la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis.
+
+Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis
+arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide
+malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta
+ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.
+
+Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la
+Manĝtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj eĉ lia
+haŭto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto.
+
+Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,
+
+"Kion vi volas en la Smeralda Urbo?"
+
+"Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo.
+
+Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.
+
+"Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante
+sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis
+pro senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni la saĝan kontempladon de la
+Granda Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj."
+
+"Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela," respondis la
+Birdotimigilo; "ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona
+Sorĉisto."
+
+"Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon saĝe kaj
+bone. Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur
+pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian
+vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la
+Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos
+surmeti la okulvitrojn."
+
+"Kial?" demandis Doroteo.
+
+"Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda
+Urbo blindigus vin. Eĉ la loĝantoj de la Urbo devas surhavi
+okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, ĉar tiel
+ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan
+ŝlosilon kiu povas malŝlosi ilin."
+
+Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de
+okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn
+vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn
+por Doroteo kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj
+ligitaj al ili, kiuj ĉirkaŭis la dorson de ŝia kapo. Kie ili
+estis kunfiksitaj per ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de
+la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus
+forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed kompreneble ŝi ne volis esti
+blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do ŝi diris nenion.
+
+Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la
+Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj
+estis fiksitaj per la ŝlosilo.
+
+Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj
+diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan
+oran ŝlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili
+ĉiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.
+
+
+
+
+Ĉapitro XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz
+
+
+Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj
+amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda
+Urbo. Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda
+marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur
+pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis
+densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj
+estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda,
+kaj la sunradioj estis verdaj.
+
+Multaj personoj — viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj
+ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn haŭtojn. Ili rigardis
+Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris
+kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu
+parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis
+ke ĉio en ili estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krevmaizo estis
+vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj
+vestaĵoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj
+aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.
+
+Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis
+objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis
+feliĉa kaj kontenta kaj prospera.
+
+La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan
+konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz,
+la Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda
+uniformo kaj kun longa verda barbo.
+
+"Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas
+renkonti la Grandan Ozon."
+
+"Enpaŝu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesaĝon al li."
+
+Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan
+ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per
+smeraldoj. La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda
+mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile,
+"Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronoĉambro kaj
+diros al Ozo ke vi ĉeestas."
+
+Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis,
+Doroteo demandis, "Ĉu vi vidis Ozon?"
+
+"Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis
+al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian
+mesaĝon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu
+el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve,
+ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al
+ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado."
+
+"Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."
+
+La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita
+per bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan
+hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi riverencis profunde antaŭ
+Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro."
+
+Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte
+la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj
+kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto
+de la Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola
+komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran
+kovroŝtofon. Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis
+ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan
+verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj,
+kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo
+havis sufiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de
+kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco.
+
+En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro;
+kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.
+
+"Sentu ke vi estas ĉehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi
+deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene."
+
+Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis
+al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de
+la Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis senefika rilate al la
+Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis
+stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne
+ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis
+dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton
+en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj
+ĉambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar
+li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li
+pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone
+fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj
+al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke
+tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj
+ronrone tuj dormigis sin.
+
+La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por
+konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj — el
+verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭtukon kaj
+ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la
+Tronoĉambro de la Granda Oz.
+
+Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj
+viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis
+nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster
+la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu
+Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili
+flustris, "Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?"
+
+"Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."
+
+"Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis ŝian
+mesaĝon al la Sorĉisto, "kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi
+lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin
+al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto,
+kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre
+interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li
+decidis permesi ke vi eniru."
+
+Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen
+la signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola."
+
+Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis
+sin en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka
+plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per
+grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis
+granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn
+mirige.
+
+Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda
+marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon
+de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la
+seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ
+kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon
+kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda
+giganto.
+
+Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide
+turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj
+Doroteo aŭdis voĉon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu
+estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
+
+La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do
+ŝi kuraĝe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi
+venis por peti vian helpon."
+
+La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la
+voĉo: "Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?"
+
+"Mi akiris ilin de la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo
+falis sur ŝin kaj mortigis ŝin," ŝi respondis.
+
+"Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la voĉo.
+
+"Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj
+sendis min al vi," diris la knabino.
+
+Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la
+veron. Post tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?"
+
+"Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko,"
+ŝi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre
+bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia
+tiom longa foresto."
+
+La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono
+kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis
+rigardi ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis
+Doroteon.
+
+"Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.
+
+"Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda
+Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto," ŝi respondis.
+
+"Sed vi estis sufiĉe forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la
+Oriento," diris Oz.
+
+"Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis
+malebligi ĝin."
+
+"Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas
+supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence
+farinta ion por mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio
+ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via
+hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos
+vin."
+
+"Kion mi devos fari?" demandis la knabino.
+
+"Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis Oz.
+
+"Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.
+
+"Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la
+arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu
+Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas
+mortinta mi resendos vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam."
+
+La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la
+okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda
+Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.
+
+"Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," ŝi ploris; "kaj eĉ se mi
+volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu
+estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke
+mi povus fari tion?"
+
+"Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la
+Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj
+Onklinon. Memoru ke la Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj meritas
+esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos
+plenuminta vian taskon."
+
+Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono
+kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion
+estis dirinta al ŝi Oz.
+
+"Por mi estas nenia espero," ŝi diris malgaje, "ĉar Oz ne resendos min
+al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento;
+kaj tion mi neniam povos."
+
+Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia
+ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante.
+
+La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la
+Birdotimigilo kaj diris, "Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin."
+
+Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan
+Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan
+damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj
+verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis
+flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej
+malforta aermoviĝo atingis ilin.
+
+Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla
+enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris: "Mi estas
+Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
+
+Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis
+Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.
+
+"Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas
+cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por
+anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono
+en via regno."
+
+"Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo.
+
+"Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min,"
+respondis la Birdotimigilo.
+
+"Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed ĉi tion
+mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento
+mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la
+plej saĝa persono en la tuta Lando Oz."
+
+"Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon,"
+diris la Birdotimigilo, surprizite.
+
+"Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos
+mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol
+vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."
+
+La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion
+diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas
+Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.
+
+"Malgraŭ tio," diris la Birdotimigilo, "ŝi bezonas koron tiom kiom la
+Stana Lignohakisto."
+
+La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana
+Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min."
+
+Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan
+Tronoĉambron. Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo,
+sed li esperis ke li estos bela damo. "Ĉar," li diris al si, "se li
+estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas
+propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela
+damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas
+bonkoraj."
+
+Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis
+nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga
+Bruto. Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono
+ŝajnis apenaŭ sufiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia
+tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj
+brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn
+krurojn. Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta
+monstro ne estus imagebla. Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron
+tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li
+estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe
+senesperiĝinta.
+
+"Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per voĉo kiu
+estis unusola grandega muĝo. "Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
+
+"Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj
+ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la
+aliaj homoj."
+
+"Kial mi faru tion?" demandis la Bruto.
+
+"Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la
+Hakisto.
+
+Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke, "Se vi efektive deziras
+koron, vi devos meriti ĝin."
+
+"Kiel?" demandis la Hakisto.
+
+"Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento,"
+respondis la Bruto. "Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj
+mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman
+koron en la tuta Lando Oz."
+
+Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj
+informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro
+la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono
+diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte
+muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li
+estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin
+plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al
+li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li
+promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj,
+ĉar ja ĉio rezultos bone."
+
+La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al
+la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz.
+
+La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis,
+surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj
+arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz
+akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la
+varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj
+li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo.
+
+Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn
+vortojn ĝi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi,
+kaj kial vi serĉas min?"
+
+Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi
+venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu
+la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas."
+
+"Kial mi donu al vi kuraĝon?" demandis Oz.
+
+"Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas
+kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono.
+
+La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris,
+"Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos
+al vi kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa."
+
+La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum
+li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce
+varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la
+ĉambro. Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis
+ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.
+
+"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malĝoje.
+
+"Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la
+Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin."
+
+"Sed eble ni ne povos," diris la knabino.
+
+"Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon," deklaris la Leono.
+
+"Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.
+
+"Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.
+
+"Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris
+Doroteo, komencante plori.
+
+"Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan
+silkan robon kaj makulos ĝin."
+
+Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos
+provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi
+Onklinon Emon."
+
+"Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la
+Sorĉistinon," diris la Leono.
+
+"Ankaŭ mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda
+helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta."
+
+"Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon," komentis la Stana
+Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."
+
+Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto
+akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn
+artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo
+metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La
+verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per
+plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per
+verda rubando.
+
+Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin
+vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de
+la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.
+
+
+
+
+Ĉapitro XII. Serĉante la Fian Sorĉistinon.
+
+
+Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo
+kondukis ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la
+Pordogardisto. Tiu oficisto malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti
+ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la
+pordegon por niaj amikoj.
+
+"Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento?" demandis
+Doroteo.
+
+"Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri
+tien."
+
+"Kiel, do, ni trovos ŝin?" demandis la knabino.
+
+"Estos facile," respondis la viro, "ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en
+la Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn."
+
+"Eble ne," diris la Birdotimigilo, "ĉar ni intencas detrui ŝin."
+
+"Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis ŝin,
+ĝis nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la
+aliajn. Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi
+ne permesos ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre
+trovos ŝin."
+
+Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante
+trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj
+ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi
+surmetis en la palaco, sed nun mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas
+verda sed pure blanka. La rubando ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis
+sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo.
+
+La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris
+la tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis
+nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne
+estis kultivata.
+
+Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis
+arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj
+la Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la
+Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis.
+
+Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu
+estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis
+ĉe la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon
+dormantan, ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia
+Sorĉistino koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta
+fajfilo kiu pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo.
+
+Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis
+longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj
+uloj," diris la Sorĉistino, "kaj disŝiru ilin."
+
+"Ĉu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro.
+
+"Ne," ŝi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas
+knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi
+rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole."
+
+"Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate
+de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene
+vekaj kaj aŭdis la vulpojn veni.
+
+"Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaŭ mi
+kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas."
+
+Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro
+venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la
+kapon de la vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li
+povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per
+la akra rando de la armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek
+vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj
+kuŝis mortaj en amaso antaŭ la Hakisto.
+
+Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la
+Birdotimigilo, kiu diris, "Bona batalo, amiko."
+
+Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan
+knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la
+Stana Lignohakisto plene informis ŝin pri ĉio. Ŝi dankis lin
+pro la savo kaj sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis
+marŝi.
+
+Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo
+kaj elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis
+ĉiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia
+lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan
+fajfilon.
+
+Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, sufiĉaj por senlumigi
+la ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo: "Flugu tuj al
+la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin."
+
+La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn
+akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi
+timis. Sed la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi
+kaj vi ne spertos damaĝon."
+
+Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris
+kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis,
+kiel ĉiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne
+kuraĝis pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris, "Estas nur pajla
+homo. Mi elpikos liajn okulojn."
+
+La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la
+kapo kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo
+flugis kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian
+kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis
+kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj
+akompanantoj ke ili leviĝu, kaj ili rekomencis marŝi.
+
+Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn
+kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan
+fajfilon.
+
+Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis
+flugante cele ŝin.
+
+"Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorĉistino, kaj la
+abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo
+kaj ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la
+Birdotimigilo jam decidis kion fari.
+
+"Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la
+hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne
+povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la
+Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.
+
+La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis
+kontraŭ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi
+la Hakiston. Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis,
+tiel finiĝis la nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso
+ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ amasetoj da fajnaj karberoj.
+
+Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la
+Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li
+estis tiel bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon.
+
+La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en
+amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj
+distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi
+alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al
+ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj
+detruu ilin.
+
+La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do
+ili marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj
+saltis kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili
+retrokuris kiel eble plej rapide.
+
+Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis
+ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi
+sidiĝis por pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel
+fiaskis ĉiuj ŝiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis
+potenca Sorĉistino, kiel ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris
+decidon pri kion fari.
+
+Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj
+ĉirkaŭanta ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn
+posedis ĝin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos
+ĉiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis
+komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia
+Sorĉistino estis uzinta la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis
+kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin
+kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis ŝin
+efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis kontraŭ la Potencan
+Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj
+Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu fojon pli ŝi povos
+uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari tion antaŭ ol
+eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj vulpoj kaj
+ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn
+sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas
+nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn.
+
+Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin
+sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi
+diris, malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio ŝi staris per nur
+la dekstra piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"
+
+Post tio ŝi staris per ambaŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis, "Ziz-zi,
+zuz-zi, zik!"
+
+Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona
+zuma sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj
+flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la
+senluma ĉielo montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da
+simioj, el kiuj ĉiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur
+siaj ŝultroj.
+
+Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis
+apud la Sorĉistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan
+fojon. Kion vi ordonas?"
+
+"Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte
+de la Leono," diris la Fia Sorĉistino. "Portu tiun beston al mi, ĉar
+mi planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin."
+
+"Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre
+multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la
+loko kie marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.
+
+Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra
+la aero ĝis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de
+akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan
+distancon al la rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita
+ke li ne povis movi sin nek ĝemi.
+
+Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj
+fingroj ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili
+kunrulis liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter
+la plej suprajn branĉojn de alta arbo.
+
+La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj
+multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne
+kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin
+kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili
+metis lin en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne
+povos eskapi.
+
+Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj,
+rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke
+baldaŭ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi,
+etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia
+malbela vizaĝo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona
+Sorĉistino sur ŝia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili
+ne tuŝu ŝin.
+
+"Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton," li diris al ili, "ĉar ŝin
+protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de
+Malbono. Ni nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj
+lasi ŝin tie."
+
+Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj
+rapide portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili
+demetis ŝin sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la
+Sorĉistino, "Ni obeis vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la
+Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via
+korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas damaĝi, nek la hundon
+kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finiĝis kaj vi
+neniam revidos nin."
+
+Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante,
+flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj.
+
+
+La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la
+frunto de Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek
+ŝi mem aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de
+Doroteo, kaj vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo,
+ĉar ŝi sciis pri la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la
+Sorĉistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la
+okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ
+ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun
+provizas la Arĝentaj Ŝuoj al ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj
+pensis, "Mi ankoraŭ povas sklavigi ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian
+potencon." Ŝi diris al Doroteo, krude kaj severe, "Venu kun mi; kaj
+atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi detruos vin same kiel
+mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon."
+
+Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis
+ili atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la
+potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la
+fajron.
+
+Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente
+labori; ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin.
+
+Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la
+korteton kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi
+certis, devigi lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi
+malfermis la pordon la Leono muĝegis kaj la Sorĉistino ektimis, kaj
+elkuris kaj refermis la pordon.
+
+"Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorĉistino al la Leono, parolante
+inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi manĝos
+nenion ĝis vi obeos min."
+
+Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed
+ĉiutage ŝi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Ĉu vi pretas
+esti jungita kiel ĉevalo?"
+
+Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos
+vin." La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis
+ke ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el
+la ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis
+apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili
+parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne
+povis elpensi metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la
+flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis
+ŝin tiom ke ili obeis ĉiun ŝian ordonon.
+
+La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis
+bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia
+mano. Sed, verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia
+frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por
+Toto. Unufoje la Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa
+hundeto kuregis al ŝi kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis
+pro la mordo, ĉar ŝi estis tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj
+jaroj sekiĝis.
+
+La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ
+malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis
+amare dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian
+vizaĝon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian
+mastrineton. Al Toto efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la
+Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino
+estas malfeliĉa, kaj tio malfeliĉigis ankaŭ lin.
+
+Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la
+knabino ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj
+kuŝis amase sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo;
+sed se ŝi povos akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da
+potenco ol ĉiuj perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu
+ŝi iam demetas siajn ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom
+fieris pri siaj belaj ŝuoj ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte
+kaj banante sin. La Sorĉistino multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis
+eniri la ĉambron de Doroteo nokte por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego
+pri akvo estis pli granda ol ŝia timo pri la mallumo, do ŝi neniam
+proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorĉistino
+neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu ŝin.
+
+Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi finfine elpensis rimedon akiri
+kion ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la
+kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj
+okuloj. Sekve kiam Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la
+stangeto, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la
+plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj
+defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin
+kaj metis ĝin sur sian propran maldikan piedon.
+
+Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi
+havos unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo,
+kaj Doroteo ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin.
+
+La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj,
+koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino, "Redonu al mi mian ŝuon!"
+
+"Ne!" respondis la Sorĉistino. "Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via."
+
+"Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian
+ŝuon."
+
+"Tamen mi retenos ĝin," diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, "kaj iun
+tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaŭ la alian ŝuon."
+
+Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris
+proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la
+kapo ĝis la piedoj.
+
+Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis,
+la Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.
+
+"Vidu kion vi faris!" ŝi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!"
+
+"Vere mi bedaŭras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon
+fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.
+
+"Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorĉistino, per
+ploranta, senespera voĉo.
+
+"Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"
+
+"Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo
+estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke
+malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi mian fian
+agadon. Jen — mi finiĝas."
+
+Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo
+kaj komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la
+kuirejo. Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis, Doroteo replenigis
+la sitelon per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin
+tra la pordon. Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la
+maljunulino, ŝi purigis kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur
+sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la
+korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento
+finiĝis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.
+
+
+
+
+Ĉapitro XIII. La savo
+
+
+Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino
+degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia
+karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua
+ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili
+ne plu estas sklavoj.
+
+Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis
+laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele
+traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj
+pasigis la tempon festenante kaj dancante.
+
+"Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun
+ni," diris la Leono, "mi estus plene feliĉa."
+
+"Ĉu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.
+
+"Ni povos provi," respondis la Leono.
+
+Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili
+helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte
+plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi
+elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj
+komencis serĉi. Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili
+atingis la rokan ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj
+kavetigita. Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la
+tenilo rompita.
+
+La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la
+Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko,
+kaj la Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena.
+
+Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Ĉu estas
+stanistoj inter via popolo?"
+
+"Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al ŝi.
+
+"Do venigu ilin al mi," ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis,
+kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis, "Ĉu vi povos
+rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana Lignohakisto, kaj reĝustigi la
+formon, kaj reluti lin kie li rompiĝis?"
+
+La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke
+ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata
+kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj
+ĉambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj,
+martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj
+batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis
+fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale
+bone kiel antaŭe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed
+la stanistoj bone laboris, kaj ĉar la Hakisto ne estis vanta, tute
+ne ĝenis lin la flikoj.
+
+Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi
+savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo
+zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke
+liaj artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj
+rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis
+forviŝi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom
+ofte per la pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis
+eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.
+
+"Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana
+Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, "mi
+estus vere feliĉa."
+
+"Ni devas provi trovi lin," diris la knabino.
+
+Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum
+tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en
+kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la
+Birdotimigilo.
+
+Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis
+grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi ĝin, kaj
+tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo."
+
+Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia
+Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo
+kaj fiksis ĝin al la hakilo de la Hakisto, por anstataŭi la malnovan
+rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute
+forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento.
+
+Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post
+nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis
+el la branĉoj kaj ruliĝis sur la teron.
+
+Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la
+kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen!
+refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar
+ili savis lin.
+
+Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn
+tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti
+komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris,
+"Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson."
+
+"Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron."
+
+"Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo ĝoje.
+
+"Kaj mi ricevos mian kuraĝon," diris la Leono penseme.
+
+"Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho,
+ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!"
+
+Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj
+adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam
+tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi
+ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre
+insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po
+oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton,
+enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan
+marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana
+Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj
+ornamitan per valoraj gemoj.
+
+Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kunvenintaj
+Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el ili ĝis iliaj brakoj
+doloris.
+
+Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per
+manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi
+metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize
+ĝustegranda por ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed
+ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian
+sunkufon en la korbo.
+
+Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la Smeraldan
+Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn
+bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si.
+
+
+
+
+Ĉapitro XIV. La Flugantaj Simioj
+
+
+Memoru ke ne ekzistis vojo — eĉ ne vojeto — inter la kastelo de la Fia
+Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la
+Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por
+alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la
+grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti
+portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten,
+direkte al la leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la
+tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie
+estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdiĝis en la
+grandaj kampoj. Ili plu marŝadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj
+brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la dolĉodoraj flavaj floroj kaj
+profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la Birdotimigilo kaj la
+Stana Lignohakisto.
+
+La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi,
+kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.
+
+"Se ni sufiĉe marŝos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas."
+
+Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la
+flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.
+
+"Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos ĝin
+sufiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian
+cerbon."
+
+"Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Ŝajnas al mi ke
+mi apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas
+tre longe."
+
+"Komprenu," diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuraĝas
+eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon."
+
+Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis
+ŝiajn akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis
+unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preterflugis
+lian kapon; do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis
+Doroteon kvazaŭ demandante kion ili nun faru.
+
+"Eble ni alvoku la Kampomusojn," ŝi proponis. "Verŝajne ili povos diri
+al ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la
+Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun?"
+
+Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la
+kolo ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj
+minutoj ili aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj
+grizaj musoj venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu
+demandis, per sia alta voĉeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?"
+
+"Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Ĉu vi povas diri al ni kie estas
+la Smeralda Urbo?"
+
+"Certe," respondis la Reĝino; "sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis
+nun ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi." Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de
+Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la
+Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol
+horo."
+
+"Mi ne sciis ke estas sorĉo," respondis Doroteo surprizite. "Kio ĝi
+estas?"
+
+"Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo," respondis la Reĝino de la
+Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar
+ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin."
+
+"Ĉu ili do damaĝos min?" demandis la knabino timoplene.
+
+"Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ!" Kaj ŝi
+forkuris, kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin.
+
+Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn
+skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do
+ŝi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.
+
+"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" ŝi diris, starante per nur la maldekstra
+piedo.
+
+"Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi
+faras.
+
+"Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" ŝi pludiris starante, per nur la dekstra
+piedo.
+
+"Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.
+
+"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ
+piedoj. Per tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan
+babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj
+flugis al ili.
+
+La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis, "Kion vi
+ordonas?"
+
+"Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la
+vojon."
+
+"Ni portos vin," respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la
+Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi. Aliaj
+prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu
+malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo
+strebis mordi lin.
+
+La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili
+memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis
+ke neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute
+feliĉe, kaj multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre
+distance sube.
+
+Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj,
+unu el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj
+kaj ili tre zorgis ne damaĝi ŝin.
+
+"Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?" ŝi demandis.
+
+"La rakonto estas longa," respondis la Reĝo, kun rido; "sed ĉar ni
+devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras."
+
+"Mi volonte aŭskultos," ŝi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni
+estis libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de
+arbo al arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen
+nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj
+kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj,
+ĉasante birdojn, kaj ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la
+arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis
+ĉiun minuton de la tago. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol
+Oz venis el la nuboj por regi ĉi tiun landon.
+
+"Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis
+ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la
+popolon, kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi
+nomiĝis Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj
+rubenaj blokoj. Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis
+trovi amaton, ĉar la viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne
+taŭgis por esti edzo de tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi
+trovis knabon kaj belan kaj kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet
+decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi edzigos lin, do ŝi prenis lin al
+sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj
+beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturiĝis, Kelala, tiel
+li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej saĝa viro en la tuta
+lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin,
+kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geedziĝo.
+
+"Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en
+la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis
+ŝercojn pli ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo
+flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li
+estis vestita per riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro,
+kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis
+kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis super la
+mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.
+
+"Elnaĝu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu ĉu la akvo makulis
+viajn vestojn!" Kelala estis tro saĝa por ne naĝi, kaj li ne
+estis tro dolortita de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la
+supro de la akvo, kaj naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li,
+ŝi trovis ke liaj silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la
+rivero.
+
+"La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi
+venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj
+flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis
+Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis,
+ĉar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos
+ligitaj; kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet
+fine nuligis la punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu
+trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis
+farita kiel edziĝa donaco al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la
+princino duonon de ŝia regno. Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj
+Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de
+la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu estas tiu posedanto."
+
+"Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la
+rakonto.
+
+"Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo," respondis la
+Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne
+toleris vidi nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la
+geedziĝo kaj ordonis ke ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan
+Simion, kaj ni volonte obeis lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin."
+
+"Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj
+de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la
+Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun
+la Ora Ĉapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."
+
+Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj
+vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi
+miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo
+finiĝis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la
+pordegon de la Urbo, la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj
+post tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando.
+
+"Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino.
+
+"Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la
+Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon!"
+
+
+
+
+Ĉapitro XV. Ili malmaskas Ozon, la Teruran
+
+
+Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda
+Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la
+sama Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.
+
+"Kion! Ĉu vi revenis?" li demandis, surprizite.
+
+"Ĉu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la
+Okcidento."
+
+"Ni ja vizitis ŝin," diris la Birdotimigilo.
+
+"Kaj ŝi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene.
+
+"Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita," klarigis la
+Birdotimigilo.
+
+"Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo," diris la viro. "Kiu degeligis
+ŝin?"
+
+"Doroteo," diris la Leono solene.
+
+"Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ
+ŝi.
+
+Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la
+okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj
+ŝlosis ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la
+Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke
+ili fandis la Fian Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis
+ĉirkaŭ la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de
+Oz.
+
+La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj
+enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj
+kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la
+Potenca Oz pretos akcepti ilin.
+
+La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj
+veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne
+respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed
+tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek
+la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj
+teda, kaj fine ilin ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia
+postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine
+petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se
+li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por
+helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li plenumos sian promeson. Kiam la
+Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis kaj sendis ordonon ke ili
+venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la naŭa horo la sekvan
+matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la
+Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.
+
+La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon
+kiun Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj
+sonĝis ke ŝi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke
+la knabineto denove estas hejme.
+
+Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato
+renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron
+de la Potenca Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston
+en la formo kiun li antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam
+ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis tute neniun en la ĉambro. Ili restis
+proksime al la pordo kaj eĉ pli proksime unu al la alia, ĉar la
+silento en la malplena ĉambro timigis pli ol ĉiu formo de Oz kiun ili
+antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu ŝajnis veni el loko ie
+proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi diris, solene. "Mi
+estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi serĉas min?"
+
+Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo
+diris, "Kie vi estas?"
+
+"Mi estas ĉie," respondis la Voĉo, "sed por la okuloj de ordinaraj
+mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke
+vi konversaciu kun mi."
+
+Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili
+marŝis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por
+peti la plenumiĝon de la promeso."
+
+"De kiu promeso?" demandis Oz.
+
+"Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos
+detruita," diris la knabino.
+
+"Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
+
+"Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+
+"Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita?" demandis la Voĉo, kaj
+Doroteo kredis ke ĝi iomete tremas.
+
+"Jes," ŝi respondis, "mi degeligis ŝin per sitelo da akvo."
+
+"Nu!" diris la Voĉo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar
+mi bezonas tempon por pripensi la aferon."
+
+"Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.
+
+"Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.
+
+"Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.
+
+La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis
+plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis
+alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue
+falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere
+miris. Ĉar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano
+antaŭe kaŝis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena
+vizaĝo, kiu ŝajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana
+Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis,
+"Kiu vi estas?"
+
+"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per
+tremanta voĉo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi
+volos."
+
+Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke
+Oz estas granda Kapo," diris Doroteo.
+
+"Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.
+
+"Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.
+
+"Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.
+
+"Ne; vi ĉiuj eraris," diris la malgranda viro humile.
+
+"Mi nur ŝajnigis tion."
+
+"Ŝajnigis!" kriis Doroteo. "Ĉu vi ne estas Potenca Sorĉisto?"
+
+"Ĉit, karulino," li diris; "ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos
+vin—kaj mi perdus ĉion. Oni kredas min Potenca Sorĉisto."
+
+"Sed vi ja estas, ĉu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara
+homo."
+
+"Eĉ pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, "vi estas
+ĉarlatano."
+
+"Ĝuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn
+kvazaŭ la akuzo plaĉis al li; "Mi estas ĉarlatano."
+
+"Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"
+
+"Kaj mi mian kuraĝon?" demandis la Leono.
+
+"Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el
+siaj okuloj per la maniko de sia jako.
+
+"Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj
+malgravaĵoj. Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia
+senmaskiĝo."
+
+"Ĉu neniu alia scias pri via fraŭdo?" demandis Doroteo.
+
+"Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis ĉiun dum
+tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi
+decidis permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ
+miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura."
+
+"Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis
+aspekti granda Kapo al mi?"
+
+"Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi
+klarigos ĉion al vi."
+
+Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj
+ili ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda
+Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizaĝo.
+
+"Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris
+malantaŭ la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj moviĝu kaj la
+buŝo malfermiĝu."
+
+"Sed kiel vi faris la voĉon?" ŝi demandis.
+
+"Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas
+ĵeti la sonon de mia voĉo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke
+ĝi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la
+Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li
+aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto
+estis nur aro da haŭtoj kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la
+flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis
+tion de la plafono. Efektive ĝi estis globo de kotono, sed kiam oleo
+estis surverŝita la globo brulis feroce.
+
+"Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano."
+
+"Mi hontas — certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje;
+"sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj
+seĝoj; kaj mi rakontos al vi mian historion."
+
+Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel: "Mi naskiĝis en
+Omaha—"
+
+"Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.
+
+"Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie," li diris, malgaje skuante
+sian kapon je ŝi. "Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj
+trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston."
+Li miaŭis tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis
+ĉiudirekten por trovi kie ŝi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz,
+"tio tedis min, do mi fariĝis balonisto."
+
+"Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono
+ĉe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li
+klarigis.
+
+"Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuro interimplikiĝis,
+tiel ke mi ne povis denove malsupreniri. Ĝi iris tre alten super la
+nubojn, tiom alten ke aerfluo trafe ĝin portis multajn, multajn
+kilometrojn for. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la
+mateno de la dua tago mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super
+nekonata kaj bela lando.
+
+"Ĝi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damaĝita. Sed mi
+trovis min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj,
+kredis ke mi estas granda Sorĉisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi
+tion, ĉar ili timis min, kaj promesis fari kion mi volas.
+
+"Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili
+konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte
+kaj bone. Post tio mi pensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela,
+ke mi nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi
+metis verdajn okulvitrojn sur ĉiujn popolanojn, tiel ke ĉio kion ili
+vidis estis verda.
+
+"Sed ĉu ĉio ĉi tie ne estas verda?" demandis Doroteo.
+
+"Ne pli ol en ĉiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas
+verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble ĉio kion vi vidas aspektas
+verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar
+mi estis junulo kiam la balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre
+maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la
+okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas
+Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj
+valoraj metaloj, kaj ĉio bona por feliĉigi onin. Mi ame regas la
+popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi tiu Palaco estis
+konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili.
+
+"Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam
+mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la
+Sorĉistinoj vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis
+en ĉi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj
+Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj
+Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damaĝos min; sed la
+Sorĉistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili
+ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi
+vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni
+kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via domo falis sur la Fian
+Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus
+ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi devas honte
+diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn."
+
+"Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo.
+
+"Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi
+estas tre malkompetenta Sorĉisto."
+
+"Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon,
+sed ĝi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi
+vivos, des pli multe vi nepre spertos."
+
+"Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne
+donos al mi cerbon."
+
+La falsa sorĉisto atente rigardis lin.
+
+"Nu," li diris ĝemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion
+al vi; sed se vi venos al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon
+per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin ĝin uzi; vi mem devos eltrovi
+tion."
+
+"Ho, dankon—dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi
+ĝin, tute certe!"
+
+"Sed kion pri mia kuraĝo?" demandis la Leono maltrankvile.
+
+"Vi havas multan kuraĝon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas
+memfidon.
+
+"Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas danĝero. Vera kuraĝo
+signifas fronti la danĝeron kiam vi timas, kaj tian kuraĝon vi jam
+abunde posedas."
+
+"Eble, tamen malgraŭe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre
+malfeliĉa krom se vi donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri
+timo."
+
+"Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ," respondis Oz.
+
+"Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.
+
+"Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laŭ mi vi malpravas pro via deziro
+havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu
+ke al vi tre bonsorte mankas koro."
+
+"Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana
+Lignohakisto. "Laŭ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉon
+senproteste, se vi donos al mi koron." "Bone," respondis Oz
+humile. "Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti
+Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi."
+
+"Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"
+
+"Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min
+konsideri la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi
+manieron transporti vin super la dezerton."
+
+"Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la
+Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos ĉiun vian deziron eĉ la
+plej malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo — kiom ajn
+malgranda. Kaŝu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas
+ĉarlatano."
+
+Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al
+siaj ĉambroj kun esperoj. Eĉ Doroteo esperis ke "La Ĉarlatano, la
+Potenca, la Terura", laŭ ŝia ŝercnomo por li, trovos metodon resendi
+ŝin al Kansas, kaj se li sukcesos ŝi pretis pardoni al li ĉion.
+
+
+
+
+Ĉapitro XVI. La magia arto de la Granda Ĉarlatano.
+
+
+Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu
+min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos
+kiaj estas aliaj homoj."
+
+"Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.
+
+"Vi afablas ŝatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli
+alte estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia
+nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj
+iris al la Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.
+
+"Envenu," diris Oz.
+
+La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la
+fenestro, profunde pensanta.
+
+"Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.
+
+"Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas
+forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi
+meti vian cerbon en la ĝustan lokon."
+
+"Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian
+kapon, se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin."
+
+Do la Sorĉisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio
+li eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan
+poteton da brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte
+skuinte ĝin, li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo
+kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li
+finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun
+vi estos vere pensamanta homo, ĉar mi donis al vi cerbamikan menson."
+La Birdotimigilo estis kaj plaĉita kaj fiera pro la plenumiĝo de lia
+plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.
+
+Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la cerbo.
+
+"Kiel vi vin sentas?" ŝi demandis.
+
+"Tre saĝa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimiĝos al mia
+cerbo mi scios ĉion."
+
+"Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra la flankon de via
+kapo?" demandis la Stana Lignohakisto.
+
+"Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.
+
+"Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana
+Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
+
+"Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por
+mia koro."
+
+"Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via
+brusto, por meti vian koron en la ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne
+dolorigos vin."
+
+"Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos ĝin."
+
+Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan
+truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana
+Lignohakisto. Post tio, li iris al ŝranko de tirkestoj kaj elprenis
+belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segaĵo.
+
+"Vere bela, ĉu ne?" li demandis.
+
+"Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe plaĉis. "Sed ĝi estas
+ĉu amema koro?"
+
+"Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la
+Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante ĝin
+nete kie ĝi estis eltondita.
+
+"Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus ĉiun ajn homon. Mi
+bedaŭras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."
+
+"Ne ĝenas min la fliko," fervore diris la feliĉa Hakisto. "Mi dankegas
+vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."
+
+"Ne menciinde," respondis Oz.
+
+Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al
+li ĉian ĝojon pro lia bona fortuno.
+
+Nun la Leono marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
+
+"Envenu," diris Oz.
+
+"Mi venis por mia kuraĝo," anoncis la Leono, enirante la ĉambron.
+
+"Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos ĝin al vi."
+
+Li iris al ŝranko kaj etendinte sian brakon ĝis alta breto li deprenis
+kvadratan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran teleron,
+bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan Leonon, kiu flaris ĝin
+kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris: "Trinku."
+
+"Kio ĝi estas?" demandis la Leono.
+
+"Nu," respondis Oz, "se ĝi estus en vi, ĝi estus kuraĝo. Vi scias,
+kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas interna; do oni ne povas nomi ĉi
+tion kuraĝo antaŭ ol vi glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin
+kiel eble plej baldaŭ."
+
+La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero estis malplena.
+
+"Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.
+
+"Plena de kuraĝo," respondis la Leono, kiu reiris ĝoje al siaj amikoj
+por informi ilin pri sia bona fortuno.
+
+Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo
+kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili
+kredis deziri. "Kiel mi ne povas esti ĉarlatano?" li diris, "kiam tiom
+da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel
+scias ĉiu homo? Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon
+kaj la Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed bezonata
+estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi
+ne scias kiel fari tion."
+
+
+
+
+Ĉapitro XVII. Kiel la balono estis lanĉita.
+
+
+Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de
+Oz. Tiuj estis malfeliĉaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam ŝiaj
+amikoj estis tute feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili
+ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin ĉar li
+sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto
+marŝadis li sentis sian koron skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al
+Doroteo ke li trovas ĝin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis
+kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur
+la tero, kaj li volonte frontus armeon aŭ dekduon da ferocaj
+Kolizuloj.
+
+Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris
+eĉ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas.
+
+La kvaran tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi reeniru la
+Tronĉambron, kaj kiam ŝi eniris li diris afable al ŝi: "Sidiĝu,
+karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el ĉi tiu
+lando."
+
+"Al Kansas?" ŝi demandis fervore.
+
+"Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "ĉar mi ne povas eĉ konjekti
+pri ĝia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj
+post tio verŝajne estos facile trovi vian vojon hejmen."
+
+"Kiel mi povos transiri la dezerton?" ŝi demandis.
+
+"Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis
+al ĉi tiu lando mi flugis en balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin
+portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la
+dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi
+pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon."
+
+"Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu
+estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en ĉi
+tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta
+lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke ĝi flugu."
+
+"Se ĝi ne flugos," komentis Doroteo, "ĝi estos senutila."
+
+"Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi ĝin, nome
+plenigi ĝin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel
+gaso, ĉar se la aero malvarmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj
+ni perdiĝus."
+
+"Ni!" kriis la knabino. "Ĉu vi akompanos min?"
+
+"Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti ĉarlatano. Se mi elirus
+ĉi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili
+koleriĝus kontraŭ min ĉar mi trompis ilin. Do mi devas resti fermita
+en ĉi tiujn ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus
+reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko."
+
+"Mi ĝuos vian kuneston," diris Doroteo.
+
+"Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni
+komencu labori pri la balono."
+
+Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko
+ĝustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala
+verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el
+smeralda verda; ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ diversaj nuancoj de
+la koloro ĉirkaŭ ili. Tri tagoj necesis por kunkudri ĉiujn striojn,
+sed kiam ĝi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol
+ses metrojn longa.
+
+Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke
+ĝi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas
+preta.
+
+"Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis
+ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por
+lavotaj vestaĵoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per
+ŝnuregoj.
+
+Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li
+vizitos grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en la nuboj. La informo
+disvastiĝis rapide tra la urbo kaj ĉiu venis por rigardi la
+mirindaĵon.
+
+Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Palacon, kaj la popolo
+rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta
+grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la
+malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu
+leviĝis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono
+ŝvelis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la
+teron.
+
+Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta
+voĉo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo
+regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."
+
+La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego kiu ligis ĝin al la
+tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj tio faris ĝin tiom malpli
+peza ol la aero ekster la balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en
+la ĉielon.
+
+"Venu, Doroteo!" kriis la Sorĉisto. "Rapidu por ke la balono ne
+forflugu sen vi!"
+
+"Mi tute ne trovas Toton ie ajn," respondis Doroteo, kiu ne volis
+forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamason por boji
+kontraŭ katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj
+kuris cele la balonon.
+
+Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj Oz etendis siajn manojn por
+helpi ŝin eniri la korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la
+balono leviĝis en la aeron sen ŝi.
+
+"Revenu!" ŝi kriegis. "Mi volas kuniri!"
+
+"Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaŭ!"
+
+"Adiaŭ!" kriis ĉiu, kaj ĉies okuloj turniĝis supren al kie la Sorĉisto
+veturas en la korbo, altiĝanta ĉiumomente eĉ pli en la ĉielon.
+
+Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorĉiston, kvankam eble li
+ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed
+la popolo ame memoris lin, kaj oni diris unu al la alia, "Oz estis ĉiam
+nia amiko. Kiam li estis ĉi tie li konstruis por ni ĉi tiun belan
+Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan
+Birdotimigilon por regi nin."
+
+Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon de la Mirinda
+Sorĉisto, kaj ne estis konsoleblaj.
+
+
+
+
+Ĉapitro XVIII. For al la Sudo
+
+
+Doroteo ploris amare pro la perdiĝo de ŝia espero reiri al sia hejmo
+en Kansas; sed kiam ŝi konsideradis la aferon zorge, ŝi ĝojis ne esti
+suprenirinta en balono. Tamen ŝi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaŭ
+lamentis ŝiaj akompanantoj.
+
+La Stana Lignohakisto venis al ŝi kaj diris, "Vere mi estus nedankema
+se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas
+iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forviŝi miajn larmojn,
+por ke mi ne rustu."
+
+"Volonte," ŝi respondis, kaj ŝi tuj alportis tukon. La Stana
+Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj ŝi zorge atentis la
+larmojn kaj forviŝis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte
+dankis ŝin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por
+malebligi ruston.
+
+La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam
+li ne estis Sorĉisto la popolo fieris pri li. "Ĉar," ili diris, "en la
+tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj
+se ili ne eraris, ili pravis.
+
+La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la kvar marŝintoj
+kuniĝis en la Tronoĉambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la
+granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaŭ li.
+
+"Nia sorto efektive estis feliĉiga," diris la nova reganto; "ĉar ĉi
+tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari
+kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur
+stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de
+ĉi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."
+
+"Ankaŭ mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova
+koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."
+
+"Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuraĝa kiel ĉiu
+alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuraĝa," diris la Leono
+modeste.
+
+"Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda Urbo," pludiris la
+Birdotimigilo, "eble ni ĉiuj kontentus kune."
+
+"Sed mi ne volas loĝi ĉi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas,
+kaj loĝi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."
+
+"Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto.
+
+La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj
+kaj kudriloj komencis puŝi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne
+alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la
+dezerton?"
+
+"Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo ĝoje. "Jen la solvo! Mi
+tuj alportos la Oran Ĉapon." Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la
+Tronoĉambron ŝi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de
+Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj stariĝis antaŭ
+ŝi.
+
+"Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simireĝo, klinante
+sin antaŭ la knabino. "Kion vi deziras?"
+
+"Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.
+
+Sed la Simireĝo kapneis.
+
+"Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur ĉi tiu lando,
+kaj ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj
+mi kredas ke neniam estos, ĉar ne taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte
+servos vin laŭ nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la
+dezerton. Adiaŭ."
+
+Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn flugilojn kaj
+forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.
+
+Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia senesperiĝo.
+
+"Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo senefike," ŝi diris, "ĉar la
+Flugantaj Simioj ne povas helpi min."
+
+"Estas tute vere tre domaĝe!" diris la bonkora Hakisto.
+
+La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure ŝvelis ke
+Doroteo timis ke ĝi krevos.
+
+"Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke
+li konsilu nin."
+
+Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronoĉambron timeme, ĉar
+dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.
+
+"Ĉi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas
+transiri la dezerton. Kiel ŝi povos fari tion?"
+
+"Mi ne scias," respondis la Soldato; "ĉar neniu iam transiris la
+dezerton, krom se eble Oz mem faris tion."
+
+"Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.
+
+"Eble Glinda," li sugestis.
+
+"Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"La Sorĉistino de la Sudo. Ŝi estas la plej potenca Sorĉistino, kaj
+regas la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo staras apud la dezerto, do eble
+ŝi scias metodon transiri ĝin."
+
+"Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne?" demandis la infano.
+
+"La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona," diris la Soldato, "kaj ŝi
+estas afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias
+resti juna eĉ kvankam ŝi jam vivis multegajn jarojn."
+
+"Kiel mi povos atingi ŝian kastelon?" demandis Doroteo.
+
+"La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke ĝi
+estas plena de danĝeroj por marŝantoj. Sovaĝaj bestoj loĝas en la
+arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu
+ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda
+Urbo."
+
+La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Ŝajnas ke malgraŭ
+la danĝeroj, plejbone estos ke Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo
+kaj petu ke Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi
+tie ŝi neniam reiros al Kansas."
+
+"Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.
+
+"Jes ja," diris la Birdotimigilo.
+
+"Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "ĉar mi enuas pro via urbo
+kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovaĝa
+besto, sciu. Ankaŭe, Doroteo bezonos protektanton."
+
+"Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi ŝin; do
+ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando de la Sudo.
+
+"Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.
+
+"Ĉu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.
+
+"Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis min de la stango en
+la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto
+ŝuldiĝas al ŝi, kaj mi neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi finfine
+reiros al Kansas."
+
+"Dankon," diris Doroteo, kortuŝite. "Vi ĉiuj estas vere afablegaj al
+mi. Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaŭ."
+
+"Ni ekiros morgaŭ matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni ĉiuj
+pretigu nin, ĉar la marŝado estos longa."
+
+
+
+
+Ĉapitro XIX. Ilin atakas la Batalantaj Arboj.
+
+
+Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon,
+kaj ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu
+marŝis kun ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li
+miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn
+problemojn. Sed li tuj malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis
+en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti
+kun si.
+
+"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi
+devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ."
+
+"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue
+mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."
+
+Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris: "Oni
+tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al
+mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."
+
+"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed
+se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon."
+Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis
+sian marŝadon.
+
+La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon
+de la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj
+interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia
+hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili
+povis utili al ŝi. Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre
+plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar
+li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la
+tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.
+
+"Urboloĝado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili
+rapidpaŝe marŝadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis
+loĝi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj
+bestoj kiom kuraĝa mi fariĝis."
+
+Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili
+vidis nur amason da turoj malantaŭ la verdaj muroj, kaj alte super ĉio
+estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.
+
+"Oz ja ne estis malbona Sorĉisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li
+sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.
+
+"Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la
+Birdotimigilo.
+
+"Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li donis al mi," aldonis
+la Leono, "li estus kuraĝa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne
+plenumis sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis
+lin. Ĉar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas
+malkompetenta Sorĉisto.
+
+La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn
+florojn kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis
+tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre
+bone ripozis.
+
+En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis densan arbaron. Tute ne
+estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj
+maldekstren ĝis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski
+ŝanĝi sian direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun
+lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.
+
+La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan
+arbon kiu havis sufiĉe larĝetendajn branĉojn ke estis sufiĉa spaco por
+ke ili povu marŝi sube. Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam
+li subiris la unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj
+la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita
+kapantaŭen inter siajn kunmarŝantojn.
+
+Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis lin, kaj li
+aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter
+la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu ĝin," diris la
+Birdotimigilo, "ĉar ne dolorigas min esti disdirekten ĵetita." Li
+marŝis al alia arbo, dum li parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin
+kaj reĵetis lin.
+
+"Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"
+
+"Ŝajnas ke la arboj decidis batali kontraŭ nin kaj haltigi nian
+marŝadon," komentis la Leono.
+
+"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj surŝultriginte sian
+hakilon li marŝis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la
+Birdotimigilon. Kiam granda branĉo kliniĝis por kapti lin, la Hakisto
+hakis ĝin tiom feroce ke li duonigis ĝin. Tuj la arbo komencis skuadi
+siajn branĉojn kvazaŭ pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarŝis
+sendanĝere.
+
+"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"
+
+Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo, escepte de Toto,
+kiun kaptis malgranda branĉo kaj skuis ĝis li hurlis. Sed la Hakisto
+tuj dehakis la branĉon kaj liberigis la hundeton.
+
+La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili
+decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn branĉojn,
+kaj ke verŝajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas
+tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.
+
+La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis atingi la plej
+foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaŭ si altan
+muron el, ŝajne, blanka porcelano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de
+telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.
+
+"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.
+
+"Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar evidente ni
+devos transgrimpi la muron."
+
+
+
+
+Ĉapitro XX. La delikata Porcelana Lando.
+
+
+Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun
+li trovis en la arbaro, Doroteo kuŝiĝis kaj dormis, ĉar ŝi estis laca
+pro la longa marŝado. La Leono ankaŭ kunrulis sin por dormi kaj Toto
+kuŝiĝis apud li.
+
+La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne
+povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie, nek el kio ĝi konsistas."
+
+"Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro," respondis la
+Hakisto; "grimpinte ĝin ni scios kio estas aliflanke."
+
+Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis mallerte farita,
+sed la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi estas fortika kaj bone
+taŭgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj
+diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua
+grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj
+sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la
+supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"
+
+"Plu grimpu," kriis Doroteo.
+
+Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la supron de la muro,
+kaj Doroteo puŝis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!"
+tute same kiel la Birdotimigilo.
+
+Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.
+
+Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis
+la lasta; sed ambaŭ kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans
+la muron. Kiam ili ĉiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili
+malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.
+
+Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko estis glata kaj
+brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris
+multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre
+malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de
+Doroteo.
+
+Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis porcelanaj
+bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj kaj porkoj kaj
+gekokoj, ĉiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.
+
+Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kurioza
+lando. Troviĝis melkistinoj kaj ŝafistinoj, kun brilkoloraj korsaĵoj
+kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej
+belaj roboj el arĝento kaj oro kaj purpuro; kaj ŝafistoj vestitaj per
+ĝisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj
+bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la ŝuoj; kaj princoj kun
+juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn
+kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj kun krisphavaj roboj,
+kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj ĉapoj. Kaj
+plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el porcelano, eĉ iliaj vestoj,
+kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta
+ol genuo de Doroteo.
+
+Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda
+purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj
+bojis je ili per voĉeto, kaj tuj poste forkuris.
+
+"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.
+
+Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do
+la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin
+por ke la malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili
+zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn
+piedojn. Kiam ĉiu jam malsupreniĝis sekure ili levis la
+Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj
+reĝustigis lian pajlon.
+
+"Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi la alian
+flankon," diris Doroteo; "ĉar estus malsaĝe iri alidirekte ol rekte
+Suden."
+
+Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj
+ili proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan
+bovinon. Dum ili proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj
+renversis la tabureton, la sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj
+ĉiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.
+
+Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la
+sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la
+kompatinda melkistino estis noĉita.
+
+"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de
+mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por
+surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon?"
+
+"Mi multe bedaŭras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."
+
+Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi
+prenis la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda
+besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege
+transrigardis sian ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian
+noĉitan kubuton al sia flanko.
+
+Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.
+
+"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne
+damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos."
+
+Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu
+ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo
+volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la
+porcelana knabino kriis, "Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!"
+
+Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed
+kial?"
+
+"Ĉar," respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera
+malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos."
+
+"Sed ĉu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.
+
+"Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu,"
+respondis la princino.
+
+"Verŝajne ne," diris Doroteo.
+
+"Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el niaj klaŭnoj," pludiris la
+porcelanulino. "Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis
+sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas
+bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."
+
+Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj
+Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj
+verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris
+ke li estis multparte riparita.
+
+La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn
+vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:
+
+ "Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi
+ Nenio pli Ol fajrŝovil' ridiga!"
+
+"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"
+
+"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klaŭno, kaj tuj li
+surkapen stariĝis.
+
+"Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo
+estas multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin."
+
+"Li tute ne ĝenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," ŝi
+pludiris, "certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al
+Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti
+vin en mia korbo."
+
+"Tio tre malfeliĉigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke
+ĉi tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj
+ĉirkaŭmoviĝi laŭplaĉe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj
+tuj rigidiĝas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble
+oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj ŝrankoj kaj
+salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia
+propra lando."
+
+"Mi neniel volus malfeliĉigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros
+adiaŭ."
+
+"Adiaŭ" respondis la princino.
+
+Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj
+forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post
+proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj
+la porcelanan muron.
+
+Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de
+la Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono
+kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li
+saltis li renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene
+disfrakasis ĝin.
+
+"Domaĝe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne
+pli damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de
+preĝejo. Ili estas tiom rompeblaj!"
+
+"Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas ĉar mi
+konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti
+multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."
+
+
+
+
+Ĉapitro XXI. La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj.
+
+
+Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin
+en malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta
+fiherbaro. Estis malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn,
+ĉar la herbaro estis densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia
+marŝado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando
+ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro
+ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli
+malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam vidis.
+
+"Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante
+ĝojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."
+
+"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.
+
+"Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta
+vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la
+riĉecon kaj verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj
+arboj. Certe neniu sovaĝa besto povus deziri pli plaĉan hejmon."
+
+"Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.
+
+"Verŝajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas
+ĉirkaŭmarŝanta."
+
+Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia
+marŝado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la
+Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.
+
+Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan
+distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj
+sovaĝaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili
+plu laŭiris la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en
+la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da ĉiuspecaj
+bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj
+ĉiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono
+klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laŭ ilia kriado kaj muĝado li
+supozas ke ili sentas gravan minacon.
+
+Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro
+eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono
+kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe
+por batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de
+la arbaro."
+
+"Kio ĝenas vin?" demandis la Leono trankvile.
+
+"Nin ĉiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu
+lastatempe venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ
+granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj
+longaj kiel de arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum
+la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras
+ĝin al sia buŝo, kie li manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu
+el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis
+kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."
+
+La Leono pensis dummomente.
+
+"Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?" li demandis.
+
+"Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome,
+estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi."
+
+"Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos
+min kiel la Reĝon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros
+tion," respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta
+voĉo: "Nepre jes!"
+
+"Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.
+
+"Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia
+antaŭpiedo. "Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn," diris la Leono,
+"kaj mi tuj iros kontraŭbatali la monstron."
+
+Li diris "Ĝis revido" al siaj kamaradoj kaj formarŝis fiere por
+kontraŭbatali la malamikon.
+
+La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom
+malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj
+ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa
+nigra hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan
+metron longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel
+la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron
+ataki la beston, kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam
+ĝi dormas ol dum ĝi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson
+de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj
+ungoj, li batis la aranekapon de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis
+ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi, kaj li sciis ke nun ĝi estas tute
+morta.
+
+La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas
+lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."
+
+Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin Reĝo, kaj li
+promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive
+veturanta al Kansas.
+
+
+
+
+Ĉapitro XXII. La Lando de la Kveluloj
+
+
+Tra la ceteron de la arbaro pasis la marŝantoj sekure, kaj kiam ili
+venis el ĝia mallumo ili vidis antaŭ si krutan monteton, kovritan, de
+la supro ĝis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.
+
+"Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas
+transiri la monteton."
+
+Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ atingintaj la
+unuan rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon krii, "Fortenu vin!"
+
+"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.
+
+Kapo montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris, "Ĉi tiu monteto
+apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru ĝin."
+
+"Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo.
+
+"Ni iras al la Lando de la Kveluloj."
+
+"Tamen ne!" respondis la voĉo, kaj venis el malantaŭ la roko la plej
+stranga homo kiun iam vidis la marŝantoj.
+
+Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre
+plata kaj ĝin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne
+havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia
+senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris,
+"Mi bedaŭras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian
+monteton negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi," kaj li aŭdace
+antaŭenmarŝis.
+
+Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafiĝis antaŭen kaj lia kolo
+etendiĝis ĝis la supro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon
+de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la
+deklivo. Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la
+korpo, kaj la viro raŭke ridis dirante,
+
+"Malpli facile ol vi supozas!"
+
+Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis
+centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
+
+La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la
+Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton.
+
+Denove kapo rapide elpafiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren
+laŭ la deklivo kvazaŭ trafita de kanonobuso.
+
+Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la
+Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas
+senutile batali kontraŭ homojn kun pafiĝantaj kapoj; neniu povas venki
+ilin."
+
+"Kion do ni povas fari?"
+
+"Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi
+ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli."
+
+"Bone," ŝi respondis, kaj surmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la
+magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj
+momentoj la tuta bando staris antaŭ ŝi.
+
+"Kion vi ordonas?" demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante
+sin.
+
+"Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la
+knabino.
+
+"Tiel estos," diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la
+kvar marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis
+ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis
+ĉagrenite, kaj pafis siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi
+la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn
+sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la
+Kveluloj.
+
+"Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo;
+"do adiaŭ kaj bonfortunon al vi."
+
+"Adiaŭ, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj
+alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de
+vidpovo.
+
+La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj
+kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj,
+kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La
+bariloj kaj domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la
+Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la
+Manĝtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj
+estis plene vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda
+herbaro kaj flaviĝanta greno.
+
+La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj
+iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la
+kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis
+ilin ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolĉaj
+biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.
+
+"Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano.
+
+"Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Laŭiru la
+vojon Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin."
+
+Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj
+trans la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan
+Kastelon. Antaŭ la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per
+belaj ruĝaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo
+proksimiĝis unu el ili diris al ŝi, "Kial vi venis al la Suda Lando?"
+
+"Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie," ŝi respondis. "Ĉu
+vi bonvolos konduki min al ŝi?"
+
+"Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin."
+Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post
+kelkaj momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.
+
+
+
+
+Ĉapitro XXIII. La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo
+
+
+Antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro
+en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon,
+kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo
+perfrape plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj
+oleumis siajn artikojn.
+
+Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda
+ĉambro kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.
+
+Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora
+kaj pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia robo estis purablanka sed
+ŝiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan
+knabinon.
+
+"Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Ŝi demandis.
+
+Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis
+ŝin al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la
+mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.
+
+"Mi plej deziras nun," ŝi pludiris, "reiri al Kansas, ĉar Onklino Em
+nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial ŝi surmetos funebrajn
+vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare,
+mi certas ke Onklo Henriko ne havas sufiĉan monon por tio."
+
+Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, suprenlevitan vizaĝon de
+la amema malgranda knabino.
+
+"Benita estu via kara koro," ŝi diris, "certe mi povos diri al vi kiel
+reiri al Kansas." Post tio ŝi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos
+doni al mi la Oran Ĉapon."
+
+"Volonte!" krietis Doroteo; "ĝi ja ne plu utilas al mi, kaj havante
+ĝin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."
+
+"Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis
+Glinda ridetante.
+
+Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la Sorĉistino diris al la
+Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"
+
+"Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "ĉar Oz reĝigis min kaj
+la popolo amas min. Nur mi dubas ĉu mi sukcesos transiri la monteton
+de la Martelkapuloj."
+
+"Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la
+pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "ĉar estus domaĝe forpreni
+de la popolo tiom mirindan reganton."
+
+"Ĉu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas
+nekutima," respondis Glinda.
+
+Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis: "Kio okazos al vi
+post la foriro de Doroteo?"
+
+Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li
+diris, "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin
+post la morto de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi
+povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por ĉiam."
+
+"Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili
+portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne
+aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas
+pli ol li—kiam oni bone poluris vin—kaj mi certas ke vi regos la
+Palpbrumojn saĝe kaj bone."
+
+Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis,
+"Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"
+
+"Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas
+granda arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en ĝi reĝigis min. Se mi nur
+povus reiri al tiu arbaro mi tre feliĉe vivus mian vivon tie."
+
+"Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili
+portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi eluzis ĉiujn povojn de la Ora
+Ĉapo, mi donos ĝin al la Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando
+eterne estu liberaj."
+
+La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la
+Bonan Sorĉistinon pro ŝia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi
+estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ ne informis min kiel reiri
+al Kansas."
+
+"Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton," respondis
+Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi
+venis al ĉi tiu lando reiri al via Onklino Em."
+
+"Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la
+Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la
+kultivisto."
+
+"Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi
+eble starus rustiĝante en la arbaro ĝis la fino de la mondo."
+
+"Kaj mi por ĉiam estus malkuraĝa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto
+en la tuta arbaro bonkore parolus al mi."
+
+"Ĉio ĉi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis
+utili al ĉi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam ĉiu el ili havas kion li plej
+deziris, kaj ĉiu el ili estas feliĉa havante regnon en kiu li povos
+regi, mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas."
+
+"La Arĝentaj ŝuoj," diris la Bona Sorĉistino, "havas mirindajn
+kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas
+porti vin al iu ajn loko en la mondo per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo estos
+farita dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje
+kaj ordoni ke la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri."
+
+"Se estas tiel," diris la infano ĝojoplene, "mi tuj petos ke ili portu
+min al Kansas!"
+
+Ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante
+lian kapon. Post tio ŝi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis
+kaj per tio multe endanĝerigis siajn artikojn. Sed ŝi ĉirkaŭpremis al
+si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataŭ kisi lian
+pentritan vizaĝon, kaj trovis sin mem ploranta pro ĉi tiu bedaŭroplena
+foriro for de siaj amantaj kamaradoj.
+
+Glinda la Bona malsuprenpaŝis de sia rubena trono por adiaŭkisi la
+malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis ŝin pro la komplezoj faritaj
+al ŝiaj amikoj kaj ŝi mem.
+
+Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte
+adiaŭ, ŝi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj ŝuoj, dirante,
+"Portu min hejmen al Onklino Em!"
+
+Tuj ŝi flugadis tra la aero, tiom rapide ke ŝi povis vidi kaj senti
+nur la venton pasantan ŝiajn orelojn.
+
+La Arĝentaj ŝuoj nur trifoje paŝis, kaj post tio ŝi haltis tiom subite
+ke ŝi ruliĝis plurfoje sur la herbaro antaŭ ol scii kie ŝi estas.
+
+Fine ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis.
+
+"Nekredeble!" ŝi kriis.
+
+Ĉar ŝi sidas sur la larĝa ebenaĵo de Kansas, kaj tuj antaŭ ŝi estis la
+nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportiĝo de
+la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la
+bonvinkampo, kaj Toto saltis de ŝiaj brakoj kaj kuris al la brutejo
+ĝoje bojante.
+
+Doroteo stariĝis kaj trovis sin staranta en nur siaj ŝtrumpoj. Ĉar la
+Arĝentaj ŝuoj forfalis de ŝi dum la flugo tra la aero, kaj perdiĝis
+por ĉiam en la dezerto.
+
+
+
+
+Ĉapitro XXIV. Denove hejme.
+
+
+Akvumonte la brasikojn, Onklino Em estis ĵus veninta el la domo. Ŝi
+suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al ŝi. "Mia amata infano!"
+ŝi kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj
+kovrante ŝian vizaĝon per kisoj. "El kie vi venis?"
+
+"El la Lando Oz," diris Doroteo, sobre. "Kaj ankaŭ revenis Toto. Kaj
+ho, Onklino Em, mi ĝojegas reesti hejme!"
+
+
+
+
+De La Unua Esperanta Eldono
+
+
+
+Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of Oz de George
+M. Hill Co, 1900.
+
+Unua Esperanta eldono: La Mirinda Sorĉisto de Oz, eld. BOOKLEAF
+PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstralio, 1996.
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***
+
+***** This file should be named 31348-0.txt or 31348-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/3/1/3/4/31348/
+
+Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.