summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/old
diff options
context:
space:
mode:
authorRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 19:55:37 -0700
committerRoger Frank <rfrank@pglaf.org>2025-10-14 19:55:37 -0700
commit4049f3e9c2a08f608675be3bb31ba2ec91ff7c73 (patch)
treeeee6db2d20c6705acbe7880a2321012983b9fb3a /old
initial commit of ebook 31348HEADmain
Diffstat (limited to 'old')
-rw-r--r--old/31348-h.htm.2021-01-065995
1 files changed, 5995 insertions, 0 deletions
diff --git a/old/31348-h.htm.2021-01-06 b/old/31348-h.htm.2021-01-06
new file mode 100644
index 0000000..29421db
--- /dev/null
+++ b/old/31348-h.htm.2021-01-06
@@ -0,0 +1,5995 @@
+<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
+
+<!DOCTYPE html
+ PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
+ "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd" >
+
+<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml">
+ <head>
+ <title>
+ The Project Gutenberg E-text of La Mirinda Sorĉisto de Oz, by L. Frank
+ Baum, translated by Donald Broadribb.
+ </title>
+ <style type="text/css" xml:space="preserve">
+BODY { color: Black;
+ background: White;
+ margin-right: 10%;
+ margin-left: 10%;
+ font-size: medium;
+ font-family: "Times New Roman", serif;
+ text-align: justify }
+
+PRE { font-size: medium;
+ font-family: "Times New Roman", serif }
+
+P {text-indent: 4% }
+
+P.noindent {text-indent: 0% }
+
+P.poem {text-indent: 0%;
+ margin-left: 10%;
+ font-size: small }
+
+P.finis { text-align: center ;
+ text-indent: 0% ;
+ margin-left: 0% ;
+ margin-right: 0% }
+
+
+</style>
+ </head>
+ <body>
+<pre xml:space="preserve">
+
+Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: La Mirinda Sorcxisto de Oz
+
+Author: Lyman Frank Baum
+
+Translator: Donald Richard Broadribb
+
+Release Date: February 22, 2010 [EBook #31348]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***
+
+
+
+
+Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp
+
+
+
+
+
+</pre>
+ <h1>
+ La Mirinda Sorĉisto de Oz
+ </h1>
+ <h3>
+ far
+ </h3>
+ <h2>
+ L. Frank Baum
+ </h2>
+ <h3>
+ tradukita de
+ </h3>
+ <h2>
+ Donald Broadribb
+ </h2>
+ <p>
+ <br /><br /><br />
+ </p>
+ <h2>
+ Enhavo
+ </h2>
+<pre xml:space="preserve">
+ <a href="#intro">Enkonduko</a>
+ 1. <a href="#chap01">ĈAPITRO I. — La ciklono.</a>
+ 2. <a href="#chap02">ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.</a>
+ 3. <a href="#chap03">ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.</a>
+ 4. <a href="#chap04">ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro.</a>
+ 5. <a href="#chap05">ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston.</a>
+ 6. <a href="#chap06">ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono.</a>
+ 7. <a href="#chap07">ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz.</a>
+ 8. <a href="#chap08">ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo.</a>
+ 9. <a href="#chap09">ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj.</a>
+ 10. <a href="#chap10">ĈAPITRO X. — La Pordogardisto.</a>
+ 11. <a href="#chap11">ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda Urbo de Oz.</a>
+ 12. <a href="#chap12">ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian Sorĉistinon.</a>
+ 13. <a href="#chap13">ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis.</a>
+ 14. <a href="#chap14">ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj.</a>
+ 15. <a href="#chap15">ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon la Teruran.</a>
+ 16. <a href="#chap16">ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la Granda Ĉarlatano.</a>
+ 17. <a href="#chap17">ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono lanĉiĝis.</a>
+ 18. <a href="#chap18">ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo.</a>
+ 19. <a href="#chap19">ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj.</a>
+ 20. <a href="#chap20">ĈAPITRO XX. — La delikata Porcelana Lando.</a>
+ 21. <a href="#chap21">ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj.</a>
+ 22. <a href="#chap22">ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj.</a>
+ 23. <a href="#chap23">ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo.</a>
+ 24. <a href="#chap24">ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme.</a>
+ <a href="#NotoPriTraduko">De La Unua Esperanta Eldono</a>
+</pre>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="intro" id="intro"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Enkonduko
+ </h3>
+ <p>
+ Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum
+ la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan
+ amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La
+ flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la
+ koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.
+ </p>
+ <p>
+ Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas
+ klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; ĉar venis la
+ tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj ĝino,
+ koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj kaj sangavidaj
+ eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por indiki timigan moralon en ĉiu
+ rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano
+ serĉas nur distriĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas ĉiujn
+ malagrablajn okazaĵojn.
+ </p>
+ <p>
+ Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorĉisto de Oz"
+ estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti
+ modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj
+ kaj koŝmaroj mankas.
+ </p>
+ <p>
+ <br />
+ </p>
+ <p class="noindent">
+ Ĉi tiu libro estas dediĉita al mia bona amikino &amp; kamarado, Mia Edzino
+ L.F.B.
+ </p>
+ <p class="noindent">
+ L. FRANK BAUM <br /> Chicago, Aprilo 1900
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap01" id="chap01"></a>
+ </p>
+ <h1>
+ LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
+ </h1>
+ <p>
+ <br /><br />
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro I. La ciklono
+ </h3>
+ <p>
+ Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo
+ Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la
+ kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi estis
+ konstruita devis esti portita multajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar
+ murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan ĉambron;
+ kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko por la teleroj,
+ tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis
+ grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo.
+ Tute ne estis mansardo, nek kelo — kvankam ja estis malgranda truo en la
+ tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu
+ el la grandaj kirloventegoj blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun
+ konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la
+ mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan,
+ senluman truon.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigardis, ŝi povis vidi nur la
+ grandan grizan kamparon ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis
+ la larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la ĉielo
+ en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el ĝi grizaĵon
+ tra kiu estis fendetoj. Eĉ la herbaro ne verdis, ĉar la suno bruligis la
+ pintojn de la longaj folioj ĝis ili estis egale grizaj kiel ĉio alia
+ videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la
+ pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza
+ kiel ĉio alia.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela edzino. La suno kaj la
+ vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forrabis de ŝi la brilon de la okuloj kaj
+ lasis ilin sobre grizaj. Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi neniam
+ ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino Em
+ estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi kriis kaj premis sian
+ manon sur sian koron kiam ajn la gaja voĉo de Doroteo atingis ŝiajn
+ orelojn; kaj ŝi ankoraŭ rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas
+ trovi ion pri kio ridi.
+ </p>
+ <p>
+ Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno ĝis la nokto, kaj ne
+ sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ estis griza, de la longa barbo ĝis la
+ krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj senŝercema, kaj malofte li
+ parolis.
+ </p>
+ <p>
+ Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griziĝo simila al tiu de
+ ĉio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun longaj
+ silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene
+ ĉiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo
+ ludis kun li, kaj elkore amis lin.
+ </p>
+ <p>
+ Tamen hodiaŭ ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis
+ maltrankvile la ĉielon, kiu estis eĉ pli griza ol kutime. Doroteo staris
+ en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaŭ rigardis la ĉielon. Onklino
+ Em lavadis la pladojn.
+ </p>
+ <p>
+ El la malproksima nordo ili aŭdis malaltatonan muĝadon de la vento, kaj
+ Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro la
+ venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili
+ turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaŭ en la herbaro
+ tiudirekta.
+ </p>
+ <p>
+ Subite Onklo Henriko ekstaris.
+ </p>
+ <p>
+ "Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn." Li
+ kuris al la ŝedoj kie loĝis la bovinoj kaj la ĉevaloj.
+ </p>
+ <p>
+ Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto sufiĉis por
+ informi ŝin pri la proksima danĝero.
+ </p>
+ <p>
+ "Ek, Doroteo!" ŝi kriegis; "kuru en la kelon!"
+ </p>
+ <p>
+ Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin sub la lito, kaj la
+ knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon
+ en la planko kaj malsuprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman
+ truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam ŝi
+ transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis granda kriĉo de la vento, kaj
+ la domo skuiĝis tiom forte ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur
+ la planko.
+ </p>
+ <p>
+ Io stranga okazis.
+ </p>
+ <p>
+ La domo ĉirkaŭturniĝis du- aŭ tri-foje kaj malrapide leviĝis en la aeron.
+ Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.
+ </p>
+ <p>
+ La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie staris la domo, kaj tie
+ estiĝis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero
+ kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento ĉiuflanke de la domo
+ levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la ciklono;
+ kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilometrojn tiel facile kiel
+ oni portas plumon.
+ </p>
+ <p>
+ Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe, sed Doroteo trovis
+ sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja
+ kruta ekkliniĝo de la domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian
+ sentas bebo en lulilo.
+ </p>
+ <p>
+ Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro, jen tien, jen ĉi tien,
+ laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis
+ por trovi kio okazos.
+ </p>
+ <p>
+ Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue
+ la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian
+ etendiĝantan supren tra la truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke
+ li ne povis fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris
+ lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por ke neniu plia
+ akcidento okazu.
+ </p>
+ <p>
+ Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed
+ ŝi estis tre solsenta, kaj la vento kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi
+ preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo
+ refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, ŝi
+ perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kviete por trovi kio
+ okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan plankon al sia lito, kaj
+ kuŝiĝis sur ĝin; kaj Toto sekvis kaj kuŝiĝis apud ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaŭ
+ fermis siajn okulojn kaj profunde endormiĝis.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap02" id="chap02"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro II. Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.
+ </h3>
+ <p>
+ Subita ŝoko vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus sur
+ la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio la batego senspirigis
+ ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto voĉetis morne.
+ Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis mallume,
+ ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan
+ ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris
+ kaj malfermis la pordon.
+ </p>
+ <p>
+ La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj fariĝis
+ pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas.
+ </p>
+ <p>
+ La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate — nu, delikate
+ por ciklono — en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj
+ ĉiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj
+ fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun
+ maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj
+ arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta
+ inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu
+ tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo.
+ </p>
+ <p>
+ Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi
+ rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam
+ ŝi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed
+ ankaŭ ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj
+ kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia jaraĝo, kvankam ili
+ estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj.
+ </p>
+ <p>
+ Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze vestitaj. Ili
+ surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da centimetroj super la
+ kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili
+ moviĝis. La ĉapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis
+ blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj
+ ŝultroj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la
+ sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la ĉapeloj, kaj sur
+ la piedoj estis bone poluritaj botoj kun larĝa blua faldo ĉe la supro. La
+ viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du
+ el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; ŝian
+ vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis
+ iom rigide.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo
+ ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la
+ maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa
+ voĉo: "Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando de la
+ Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la Fian Sorĉistinon de la
+ Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis ŝin
+ sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento?
+ Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis portita de
+ ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam mortigis ion
+ ajn dum sia tuta vivo.
+ </p>
+ <p>
+ Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme,
+ </p>
+ <p>
+ "Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, via domo mortigis ŝin," respondis la virineto, ridante, "do estas
+ tutegale. Vidu!" ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen ŝiaj
+ du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda
+ trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj
+ arĝentajn ŝuojn kun pintoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo
+ falis sur ŝin. Kion ni faru?"
+ </p>
+ <p>
+ "Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu ŝi estis?"
+ demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la
+ virineto. "Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi
+ ŝin nokte kaj tage. Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro tiu
+ komplezo."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiuj estas la Manĝtuloj?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la Fia
+ Sorĉistino regis."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi estas Manĝtulo?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la Nordo.
+ Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la Manĝtuloj
+ sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino
+ de la Nordo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Ĉu vi estas vera sorĉistino?"
+ </p>
+ <p>
+ "Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la
+ popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis
+ ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun iom
+ timigis renkonti veran sorĉistinon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la Lando
+ Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj
+ Sorĉistinoj. Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas
+ erari. La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj
+ sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia
+ Sorĉistino en la tuta Lando Oz—ŝi loĝas en la Okcidento."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi ke
+ la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis — antaŭ multege da jaroj."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.
+ </p>
+ <p>
+ "Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis."
+ </p>
+ <p>
+ La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la
+ okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi levis la kapon kaj diris, "Mi ne
+ scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de tiu lando.
+ Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, jes," respondis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas
+ sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas
+ kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for
+ de la resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn
+ inter ni."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiuj estas la sorĉistoj?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Oz mem estas la Granda Sorĉisto," respondis la Sorĉistino, flustrigante
+ sian voĉon. "Li estas pli potenca ol ĉiuj ni aliaj kune. Li loĝas en la
+ Urbo de Smeraldoj."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la Manĝtuloj, kiuj silente
+ apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis la angulon de la domo kie kuŝadis la
+ Fia Sorĉistino.
+ </p>
+ <p>
+ "Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj ŝi rigardis kaj komencis
+ ridi. La piedoj de la morta Sorĉistino estis plene malaperintaj kaj restis
+ nur la arĝentaj ŝuoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Tiom aĝa ŝi estis," klarigis la Sorĉistino de la Nordo, "ke ŝi rapide
+ elsekiĝis en la sunlumo. Ŝi ne plu ekzistas. Sed la arĝentaj ŝuoj estas
+ por vi, kaj vi surportos ilin." Ŝi klinis sin kaj prenis la ŝuojn, kaj
+ elskuinte la polvon ŝi transdonis ilin al Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "La Sorĉistino de la Oriento multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj," diris
+ Manĝtulo, "kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni neniam sukcesis
+ informiĝi pri ĝi."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. Poste ŝi
+ reelvenis al la Manĝtuloj kaj diris: "Mi multe volas reiri al miaj onklino
+ kaj onklo, ĉar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Ĉu vi povas
+ helpi min trovi la vojon?"
+ </p>
+ <p>
+ La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la alian, kaj poste
+ Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie," diris unu, "estas grandega
+ dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin vivante."
+ </p>
+ <p>
+ "Estas same ĉe la Sudo," diris alia, "ĉar mi mem estis tie kaj vidis ĝin.
+ La Sudo estas la lando de la Kveluloj."
+ </p>
+ <p>
+ "Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same ĉe la Okcidento. Kaj
+ tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas, estas regata de la Fia Sorĉistino de
+ la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."
+ </p>
+ <p>
+ "La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj ĉe ĝia rando estas
+ la sama granda dezerto kiu ĉirkaŭas ĉi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia
+ karulino, vi devos loĝi ĉe ni."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta inter tiuj strangaj
+ homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj
+ elprenis siajn poŝtukojn kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la maljunulineto,
+ nu ŝi deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia
+ nazo, dum ŝi kalkulis "Unu, du, tri," solenavoĉe. Tuj la ĉapo fariĝis
+ ardeza tabuleto, sur kiu estis skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj:
+ </p>
+ <p>
+ <br />
+ </p>
+ <h3>
+ "DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ"
+ </h3>
+ <p>
+ <br />
+ </p>
+ <p>
+ La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la
+ vortojn sur ĝi, demandis, "Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?"
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn okulojn.
+ </p>
+ <p>
+ "Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz, la Granda Sorĉisto
+ pri kiu mi parolis."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile.
+ </p>
+ <p>
+ "Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne scias, ĉar mi neniam
+ vidis lin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel mi iru?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje
+ agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos ĉiun magian arton
+ kiun mi konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi
+ la maljunulineton kiel sian solan amikon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne, mi ne povos," ŝi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu
+ kuraĝos damaĝi personon kisitan de la Sorĉistino de la Nordo."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton delikate. Kie ŝiaj lipoj
+ tuŝis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo
+ nelonge post tiam.
+ </p>
+ <p>
+ "La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj," diris
+ la Sorĉistino, "do vi ne maltrafos ĝin. Veninte al Oz, ne timu lin, sed
+ rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaŭ, karulino."
+ </p>
+ <p>
+ La tri Manĝtuloj profunde riverencis antaŭ ŝi kaj deziris por ŝi plaĉan
+ veturon, kaj post tio ili formarŝis tra la arboj. La Sorĉistino amike
+ skuetis sian kapon al Doroteo, ĉirkaŭturnis sin trifoje sur sia maldekstra
+ kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je
+ ŝi tre laŭte post ŝia foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris.
+ Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, anticipis ke ŝi malaperos
+ precize tiel, kaj tute ne estis surprizita.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap03" id="chap03"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
+ </h3>
+ <p>
+ Kiam Doroteo denove estis sola ŝi komencis senti malsaton. Do ŝi iris al
+ la ŝranko kaj tranĉis por si iom da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buteron. Ŝi
+ donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, ŝi portis ĝin al la
+ rivereto kaj plenigis ĝin per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la
+ arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris
+ revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj ke ŝi
+ deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por pligrandigi sian
+ matenmanĝon.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan
+ trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komencis pretigi sin por la veturo
+ al la Urbo de Smeraldoj.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis pura kaj pendadis de
+ hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam
+ la bluo estis iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela
+ robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuna robo, kaj
+ ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo. Ŝi prenis malgrandan korbon kaj
+ plenigis ĝin per pano el la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron.
+ Post tio ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj
+ estas ŝiaj ŝuoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto," ŝi diris. Kaj Toto
+ suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian
+ voston por indiki ke li komprenas kion ŝi celas diri.
+ </p>
+ <p>
+ Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la arĝentajn ŝuojn kiuj
+ antaŭe apartenis al la Sorĉistino de la Oriento.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?" ŝi diris al Toto. "Ili estus
+ tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar ili ne triviĝus."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis la arĝentajn, kiuj
+ estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj, kvazaŭ farite specife por ili.
+ </p>
+ <p>
+ Laste, ŝi prenis sian korbon.
+ </p>
+ <p>
+ "Venu, Toto," ŝi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la
+ Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la ŝlosilon en la poŝon
+ de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis
+ sian marŝadon.
+ </p>
+ <p>
+ Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis longan tempon por trovi la
+ vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte
+ al la Smeralda Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la malmola,
+ flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe kantadis, kaj
+ Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom oni supozus pri malgranda
+ knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en
+ la mezon de fremda lando.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi.
+ Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris laŭlonge de la
+ flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj
+ legomoj. Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis
+ kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter domon, kaj la
+ loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin malalten dum ŝi
+ preteriris; ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la detruinto de la Fia Sorĉistino
+ kaj liberigis ilin. La domoj de la Manĝtuloj estis kuriozaspektaj loĝejoj,
+ ĉar ĉiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis
+ blukoloraj, ĉar en ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata
+ koloro.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marŝado, kaj
+ komencis demandi al si kie ŝi tradormos la nokton, ŝi atingis domon iom
+ pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj
+ dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej
+ laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene
+ kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj
+ aliaj bonaj manĝaĵoj.
+ </p>
+ <p>
+ Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi kaj tradormi la nokton
+ tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la
+ lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo
+ farita de la Fia Sorĉistino.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa Manĝtulo mem, kiu nomiĝis
+ Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,
+ </p>
+ <p>
+ "Klare ke vi estas grava sorĉistino."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial?" demandis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la Fian Sorĉistinon. Krome,
+ via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas
+ sin per blankaĵoj."
+ </p>
+ <p>
+ "Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la
+ faltojn en ĝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi tre kompleze surportas ĝin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de la
+ Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi
+ estas amika sorĉistino."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin sorĉistino, kaj ŝi
+ tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis
+ portita de ciklono al fremda lando.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis ŝin en la
+ domon, kie li donis al ŝi ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis
+ el blua ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la mateno, dum
+ Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto
+ kaj tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon.
+ Toto estis vera kuriozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam vidis
+ hundon.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "ĉar mi neniam iris tien. Estas
+ pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al
+ la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos multajn tagojn. La lando ĉi
+ tie estas riĉa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj danĝerajn
+ lokojn antaŭ ol atingi la finon de via marŝado."
+ </p>
+ <p>
+ Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi
+ ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe decidis ne retroiri.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj
+ brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilometrojn ŝi decidis halti por ripozi,
+ do ŝi grimpis ĝis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda
+ maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre distanca
+ estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la
+ matura maizo.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la
+ Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo;
+ surpentritaj sur ĝi estis okuloj, nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon.
+ Malnova, pinta blua ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis
+ metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua
+ vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis plenigita per
+ pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj supraĵoj,
+ kiajn portas ĉiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la
+ maiztigojn per stango kiu estis puŝita en lian kolon.
+ </p>
+ <p>
+ Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizaĝon de la
+ Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide
+ palpebrumas al ŝi. Unue ŝi supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el
+ la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro amikeme
+ skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren grimpis de la barilo kaj
+ marŝis al la Birdotimigilo, dum Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.
+ </p>
+ <p>
+ "Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom raŭka voĉo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.
+ </p>
+ <p>
+ "Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Sufiĉe bone, dankon," respondis Doroteo, ĝentile. "Kiel vi fartas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "ĉar estas tre tede
+ stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson. Se vi bonvolos
+ forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la figuron de la stango; ĉar,
+ estante plenigita per pajlo, ĝi estis malmultepeza.
+ </p>
+ <p>
+ "Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la
+ teron. "Mi sentas min kvazaŭ vere novan."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi strange aŭdi viron
+ plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marŝadi apud ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin streĉinta kaj
+ oscedinta. "Kaj kien vi iras?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi nomiĝas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo,
+ por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne scias?" ŝi respondis, surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ "Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al
+ mi tute mankas cerbo," li respondis malĝoje.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho," diris Doroteo, "min multe bedaŭrigas tio."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la
+ granda Oz donos al mi ioman cerbon?
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," ŝi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi deziras.
+ Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas
+ nun."
+ </p>
+ <p>
+ "Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom
+ sekreteme, "ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas
+ plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn
+ piedfingrojn aŭ puŝas pinglon en min, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas
+ ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena
+ de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion
+ ajn?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li.
+ "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru ĉion eblan por vi."
+ </p>
+ <p>
+ "Dankon," li respondis dankeme.
+ </p>
+ <p>
+ Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili
+ komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon.
+ </p>
+ <p>
+ Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li flaradis ĉirkaŭ la
+ pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la
+ pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne vin ĝenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam mordas."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos damaĝi
+ la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne
+ povas laciĝi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris, dum li kunmarŝadis.
+ "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."
+ </p>
+ <p>
+ "Kion?" demandis Doroteo; "ĉu la Manĝtulan kultiviston kiu faris vin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap04" id="chap04"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro IV. La Vojo tra la Arbaro.
+ </h3>
+ <p>
+ Post kelkaj horoj la vojo komencis krudiĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom
+ malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie
+ estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aŭ tute mankis,
+ tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭmarŝis.
+ Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial
+ paŝis en la truojn kaj sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio
+ neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la
+ piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.
+ </p>
+ <p>
+ La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie kiel en la
+ antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju
+ pli ili marŝis, des pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno.
+ </p>
+ <p>
+ Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo
+ malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Ŝi proponis pecon al la
+ Birdotimigilo, sed li rifuzis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, ĉar mia
+ buŝo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en ĝi por ke mi povu
+ manĝi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de
+ mia kapo."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kapjesis kaj plu manĝis
+ sian panon.
+ </p>
+ <p>
+ "Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis," diris la
+ Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri
+ Kansas, kaj kiom griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi
+ tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj diris,
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉi tiu bela lando kaj reiri al la
+ seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne grave
+ kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj
+ preferas loĝi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale
+ bonas kiel la hejmo."
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo ĝemis.
+ </p>
+ <p>
+ "Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus plenaj
+ de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve
+ tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas
+ cerbon."
+ </p>
+ <p>
+ "Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis, "Mia vivo ĝis nun
+ estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur
+ antaŭhieraŭ. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam.
+ Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn
+ orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia Manĝtulo, kaj kion mi
+ unue aŭdis estis la parolo de la kultivisto,
+ </p>
+ <p>
+ "`Ĉu plaĉas al vi la oreloj?'
+ </p>
+ <p>
+ "`Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.
+ </p>
+ <p>
+ "`Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja estis
+ vera.
+ </p>
+ <p>
+ "`Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian
+ dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita mi trovis ke mi rigardas
+ lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre interesate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam
+ mi ekvidis la mondon.
+ </p>
+ <p>
+ "`Jen iom bela okulo,' komentis la Manĝtulo kiu estis rigardanta la
+ kultiviston; 'blua farbo bone taŭgas por okuloj.'
+ </p>
+ <p>
+ "`Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la dua
+ okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antaŭe. Post tio li
+ faris miajn nazon kaj buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis
+ por kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj
+ miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian kapon, mi
+ estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel ĉiu alia
+ persono.
+ </p>
+ <p>
+ "`Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li aspektas
+ vera homo.'
+ </p>
+ <p>
+ "`Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun li.
+ La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur
+ altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj
+ lasis min sola.
+ </p>
+ <p>
+ "Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj
+ piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo
+ estis tre solsenta, ĉar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur
+ kelkaj momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la
+ maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min
+ Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava
+ persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge
+ rigardinte min li sidigis sin sur mian ŝultron kaj diris,
+ </p>
+ <p>
+ "`Ĉu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Ĉiu inteligenta
+ korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio li saltis sur
+ la teron kaj manĝis maizon laŭvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne
+ estis damaĝita de mi, venis por ankaŭ manĝi la maizon, do post nelonge ili
+ estis amase ĉirkaŭ mi.
+ </p>
+ <p>
+ "Min malĝojigis tio, ĉar ĝi pruvis ke mi efektive ne estas efika
+ Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: `Se vi nur
+ havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel ĉiu el ili, kaj pli
+ bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en ĉi tiu mondo, negrave
+ ĉu oni estas korvo ĉu homo.'
+ </p>
+ <p>
+ "Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos
+ akiri cerbon. Bonŝance, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laŭ
+ vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni
+ atingos la Smeraldan Urbon."
+ </p>
+ <p>
+ "Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "ĉar ŝajne vi volegas posedi
+ tion."
+ </p>
+ <p>
+ "Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige
+ scii ke oni estas stultulo."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj ŝi transdonis la korbon al la
+ Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj
+ nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi ili venis al granda arbaro, kie la
+ arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj
+ branĉoj renkontiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume
+ sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la marŝantoj ne
+ haltis, kaj pluiris en la arbaron.
+ </p>
+ <p>
+ "Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj ĉar
+ la Smeralda Urbo estas ĉe la alia finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien
+ ajn ĝi kondukas."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉiu scias tion," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi
+ cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la
+ mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre
+ bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla
+ vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj sukcesis marŝadi
+ sufiĉe bone.
+ </p>
+ <p>
+ "Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," ŝi
+ diris, "nepre informu min; ĉar estas tre malkomforte marŝadi en la
+ mallumo."
+ </p>
+ <p>
+ Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el ŝtipoj kaj
+ branĉoj. Ĉu ni iru tien?"
+ </p>
+ <p>
+ "Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene laciĝis."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili atingis la dometon,
+ kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj
+ kuŝiĝis, kaj kun Toto apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La
+ Birdotimigilo, kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience
+ atendis la mateniĝon.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap05" id="chap05"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston
+ </h3>
+ <p>
+ Kiam Doroteo vekiĝis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam
+ delonge ekster la domo ĉasante birdojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj
+ ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraŭ staranta pacience en sia
+ angulo, atendante ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni nepre devas serĉi akvon," ŝi diris al li.
+ </p>
+ <p>
+ "Por kio vi volas akvon?" li demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke
+ la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo."
+ </p>
+ <p>
+ "Certe estas ĝene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme,
+ "ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj la
+ kapablo pensadi valoras multajn ĝenojn."
+ </p>
+ <p>
+ Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis ili trovis
+ malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj
+ matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la
+ knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ
+ estis sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta reiri al la vojo el
+ flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima sono de profunda ĝemo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kio sonis?" ŝi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis la
+ Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." Ĝuste tiam la sono de nova
+ ĝemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili
+ turnis sin kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo
+ ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Ŝi kuris al
+ tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio pro surpriziĝo.
+ </p>
+ <p>
+ Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud ĝi,
+ tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el
+ stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed
+ li staris tute senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis
+ kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ĝemegis?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi ĝemadas jam de pli ol jaro, kaj
+ antaŭ nun neniu aŭdis min nek venis por helpi min."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel mi povos helpi vin?" ŝi demandis dolĉe, ĉar ŝin malgajigis la
+ malfeliĉa voĉo de la viro.
+ </p>
+ <p>
+ "Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustiĝis
+ tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos
+ denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste ŝi
+ reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas
+ viaj artikoj?"
+ </p>
+ <p>
+ "Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj ĉar ĝi estis
+ tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis ĝin delikate
+ de flanko al flanko ĝis ĝi moviĝis libere, kaj tiam la viro povis mem
+ turni ĝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis ilin
+ kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis ili estis tute liberaj de
+ rusto kaj bonaj kiel novaj.
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li
+ apogis per arbo.
+ </p>
+ <p>
+ "Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero
+ ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas min formeti ĝin finfine. Nun, se vi
+ bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala."
+ </p>
+ <p>
+ Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje
+ dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre ĝentila, kaj tre dankema.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do
+ certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis ĉi tien?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon," ŝi
+ respondis, "kaj ni haltis ĉe via dometo por tie tradormi la nokton."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke li
+ metu iom da cerbo en lian kapon," ŝi respondis.
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li
+ diris: "Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni
+ al la Birdotimigilo cerbon."
+ </p>
+ <p>
+ "Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi
+ akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min."
+ </p>
+ <p>
+ "Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaŭ diris ke ŝi
+ volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto
+ surŝultrigis sian hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili atingis la
+ vojon pavimitan per flavaj brikoj.
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian korbon.
+ "Ĉar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustiĝos, mi bezonegos
+ la oleujon."
+ </p>
+ <p>
+ Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de la grupo, ĉar baldaŭ
+ post la rekomenco de marŝado ili atingis lokon kie la arboj kaj branĉoj
+ tiom densiĝis super la vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la Stana
+ Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaŭ li
+ faris trairejon por la tuta grupo.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke ŝi ne rimarkis kiam la
+ Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruliĝis al la flanko de la vojo.
+ Efektive li devis voki ŝin por ke ŝi helpu lin restariĝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo
+ pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li
+ cerbon."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgraŭe, cerbo ne
+ estas la plej bona afero en la mondo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi
+ havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do, provinte ambaŭ, mi multe preferus havi
+ koron."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili
+ marŝadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi naskiĝis
+ filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis la lignon
+ por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi fariĝis
+ lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan
+ patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataŭ loĝi sola mi
+ edziĝos, por ke min ne plenigu sento de soleco.
+ </p>
+ <p>
+ "Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi baldaŭ plenkore amis ŝin. Ŝi,
+ siaflanke, promesis edziniĝi kun mi tuj kiam mi gajnos sufiĉan monon por
+ konstrui pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis pli fervore ol ĉiam.
+ Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis ke ŝi edziniĝu kun iu
+ ajn, ĉar ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi volis ke la knabino restu kun ŝi
+ kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la maljunulino iris al la Fia Sorĉistino de
+ la Oriento, kaj promesis al ŝi du ŝafojn kaj bovinon se ŝi malebligos la
+ geedziĝon. Sekve la Fia Sorĉistino sorĉis mian hakilon, kaj unu tagon dum
+ mi hakadis laŭeble plej forte, ĉar mi fervoris akiri la novan domon kaj
+ mian edzinon kiel eble plej baldaŭ, la hakilo ekglitis kaj detranĉis mian
+ maldekstran kruron.
+ </p>
+ <p>
+ "Unuavide tio ŝajnis granda misfortuno, ĉar mi sciis ke unukrurulo ne
+ multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto kaj mendis de li
+ novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimiĝis al
+ ĝi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento, ĉar ŝi
+ promesis al la maljunulino ke mi ne edziĝos kun la bela Manĝtula knabino.
+ Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis kaj detranĉis mian dekstran
+ kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron
+ el stano. Post tio la sorĉita hakilo detranĉis miajn brakojn, unu post la
+ alia; sed, ne malkuraĝigite, mi anstataŭigis ilin per stanaj. Post tio la
+ Fia Sorĉistino glitigis mian hakilon tiel ke ĝi detranĉis mian kapon, kaj
+ unue mi kredis ke tiel mi vere finiĝis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj
+ li faris por mi novan kapon el stano.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorĉistinon tiam, kaj mi laboris eĉ
+ pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Ŝi elpensis
+ novan metodon mortigi mian amon al la Manĝtula knabino, kaj denove ŝi
+ glitigis mian hakilon, tiel ke ĝi hakis rekte tra mian korpon, duonigante
+ min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris por mi korpon el stano,
+ kaj fiksis al ĝi miajn stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj,
+ tiel ke mi povis moviĝadi sambone kiel en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne
+ havis koron, do mi perdis mian tutan amon al la Manĝtula knabino, kaj ne
+ gravis al mi ĉu aŭ ne mi edziĝos kun ŝi. Mi supozas ke ŝi plu loĝas kun la
+ maljunulino, atendante ke mi venos preni ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro ĝi, kaj nun ne
+ gravis ĉu mia hakilo glitos, ĉar ĝi ne povas tranĉi min. Ekzistis nur unu
+ danĝero — ke miaj artikoj rustiĝos; sed mi gardis oleujon en mia dometo
+ kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen, unu tagon mi forgesis fari
+ tion, kaj, estante en pluvego, antaŭ ol mi konceptis la danĝeron miaj
+ artikoj jam rustiĝis, kaj mi restis staranta en la arbaro ĝis vi venis por
+ helpi min. La sperto estis terura, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi
+ havis sufiĉan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la
+ perdiĝo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej feliĉa persono sur la
+ tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi firme intencas iri al Oz por
+ peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Manĝtula knabino kaj
+ edziĝos kun ŝi."
+ </p>
+ <p>
+ Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana
+ Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan
+ koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne koron; ĉar
+ malsaĝulo ne scius kion fari per koro se li havus ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "ĉar cerbo ne
+ feliĉigas, kaj feliĉo estas la plej grava afero en la mondo."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo nenion diris, ĉar ŝi ne povis decidi kiu el ŝiaj du amikoj pravas,
+ kaj ŝi decidis ke se ŝi nur sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne
+ multe gravos ĉu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo
+ koron, aŭ ĉu ĉiu el ili akiris sian deziraĵon.
+ </p>
+ <p>
+ Kio plej ĝenis ŝin estis ke la pano estis preskaŭ plene manĝita, kaj nova
+ manĝo por ŝi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana
+ Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis manĝi, sed ŝi ne konsistis el
+ stano aŭ pajlo, kaj ne povis vivi sen manĝo.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap06" id="chap06"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro VI. La Malkuraĝa Leono.
+ </h3>
+ <p>
+ Ankoraŭ Doroteo kaj ŝiaj akompanantoj marŝis tra la densa arbaro. La vojo
+ ankoraŭ estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de
+ sekaj branĉoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marŝado tute ne estis
+ facila.
+ </p>
+ <p>
+ Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, ĉar birdoj amas la
+ nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje aŭdiĝis
+ malaltatona muĝo de iu sovaĝa besto kaŝiĝinta inter la arboj. Tiuj sonoj
+ rapidbatigis la koron de la knabineto, ĉar ŝi ne sciis ilian kaŭzon; sed
+ Toto sciis, kaj li marŝis proksime al la flanko de Doroteo kaj eĉ ne bojis
+ responde.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiom longe daŭros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "ĝis ni
+ estos ekster la arbaro?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," estis la respondo, "ĉar mi neniam estis en la Smeralda
+ Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la
+ vojo estas longa tra danĝera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz
+ loĝas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj
+ nenio povas damaĝi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de
+ la kiso de la bona Sorĉistino, kaj tio protektos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni mem devos protekti lin, se estos danĝero por li," respondis la Stana
+ Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj kiam li parolis, aŭdiĝis terura muĝo el la arbaro, kaj la postan
+ momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li ĵetis la
+ Birdotimigilon ĉirkaŭturniĝantan ĝis la rando de la vojo, kaj post tio li
+ frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprize al
+ si, li ne damaĝis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj
+ kuŝis senmove.
+ </p>
+ <p>
+ Malgranda Toto, ĉar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono,
+ kaj la granda besto malfermis sian buŝon por mordi la hundon. Doroteo,
+ timante ke Toto mortos, kaj sen atento al danĝero, kuris antaŭen kaj
+ frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum ŝi kriis: "Vi ne
+ aŭdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto kia vi, mordi povran
+ malgrandan hundon!"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la
+ nazo kiun frapis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne, sed vi provis," ŝi respondis kolere. "Vi estas nur granda
+ malkuraĝulo!"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de ĉiam
+ scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuraĝa."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran
+ Birdotimigilon!"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum li
+ rigardis ŝin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj
+ reĝustigi lian formon.
+ </p>
+ <p>
+ "Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraŭ
+ koleris.
+ </p>
+ <p>
+ "Tial li renversiĝis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi
+ lin ĉirkaŭturniĝi tiel. Ĉu ankaŭ la alia estas pajloplena?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj ŝi helpis la Hakiston
+ restariĝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Tial li preskaŭ malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili
+ komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laŭ mia dorso. Kiu
+ estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu li konsistas el stano aŭ estas plena de pajlo?" demandis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Nek stano nek pajlo. Li estas — estas — viandohundo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun
+ rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuraĝa mi,"
+ pludiris la Leono malgaje.
+ </p>
+ <p>
+ "Kio malkuraĝigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan
+ beston, ĉar li estis granda kiel malgranda ĉevalo.
+ </p>
+ <p>
+ "Estas mistero," respondis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi supozas ke mi naskiĝis tia. Ĉiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble
+ supozas ke mi estas kuraĝa, ĉar ĉie oni kredas ke la Leono estas la Reĝo
+ de Bestoj. Mi trovis ke se mi muĝas tre laŭte, ĉiu vivanto estas timigata
+ kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur
+ muĝegis je li, kaj li ĉiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj
+ kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraŭ min, mi mem forkurus —
+ tiom malkuraĝa mi estas; sed tuj kiam ili aŭdas min muĝegi ili ĉiuj penas
+ foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed tio estas malĝusta. La Reĝo de Bestoj ne estu malkuraĝa," diris la
+ Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi scias tion," respondis la Leono, viŝante larmon de sia okulo per la
+ pinto de sia vosto. "Tio multege malĝojigas min, kaj tre malfeliĉigas mian
+ vivon. Sed kiam ajn estas danĝero, mia koro komencas rapide bati."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Eble," diris la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "ĝoju, ĉar tio pruvas ke vi
+ havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro
+ kormalsano."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus
+ kuraĝo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informiĝi,"
+ respondis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la
+ Birdotimigilo, "ĉar mia kapo estas plena de pajlo."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+ "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas," aldonis
+ Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuraĝon?" demandis la Malkuraĝa
+ Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Aŭ doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Aŭ resendi min al Kansas," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "ĉar mia vivo
+ estas netolerebla sen iom da kuraĝo."
+ </p>
+ <p>
+ "Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "ĉar vi helpos forteni la
+ aliajn sovaĝajn bestojn. Ŝajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuraĝaj ol
+ vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."
+ </p>
+ <p>
+ "Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuraĝigas min, kaj
+ dum mi scios ke mi estas malkuraĝa mi restos malfeliĉa."
+ </p>
+ <p>
+ Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marŝadon, la Leono marŝis
+ elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, ĉar li ne
+ povis forgesi ke li estis preskaŭ manĝita per la grandaj makzeloj de la
+ Leono; sed post iom da tempo li plitrankviliĝis, kaj baldaŭ Toto kaj la
+ Malkuraĝa Leono fariĝis bonaj amikoj.
+ </p>
+ <p>
+ Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu ĝenis la pacon de
+ la marŝado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto paŝis sur
+ skarabon kiu rampadis laŭ la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio
+ multe malfeliĉigis la Stanan Lignohakiston, ĉar li ĉiam zorgoplene evitis
+ damaĝi iun ajn vivanton; kaj dum li marŝis li ploris plurajn larmojn pro
+ malĝojo kaj bedaŭro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizaĝo kaj trans
+ la ĉarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustiĝis. Kiam Doroteo post
+ nelonge demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la
+ buŝon, ĉar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio
+ kaj gestis al Doroteo ke ŝi helpu lin, sed ŝi ne povis kompreni. La Leono
+ ankaŭ estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo
+ prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la
+ Stana Lignohakisto, kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antaŭe.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi paŝas. Ĉar se mi
+ mortigus alian insekton aŭ skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado
+ rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."
+ </p>
+ <p>
+ Post tio li zorge marŝadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li
+ vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpaŝis por ne damaĝi ĝin.
+ La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre
+ zorgis neniam esti kruela aŭ malafabla kontraŭ io ajn. "Vi, kiuj estas
+ homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne necesas agi
+ maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz
+ donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap07" id="chap07"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro VII. La vojo al la Granda Oz.
+ </h3>
+ <p>
+ Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, ĉar ne estis
+ domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin kontraŭ
+ la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignaĵoj per sia
+ hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis ŝin esti
+ malpli solsenta. Ŝi kaj Toto jam manĝis la lastajn panerojn, kaj nun ŝi ne
+ sciis kion ili manĝos en la mateno.
+ </p>
+ <p>
+ "Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos cervon
+ por vi. Vi povos rosti ĝin per la fajro, ĉar via gusto estas tiom stranga
+ ke vi preferas kuiritaĵojn, kaj tiel vi havos bonan matenmanĝon."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se vi
+ mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustiĝus."
+ </p>
+ <p>
+ Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran manĝon, kaj neniu
+ poste sciis kion li manĝis, ĉar li ne menciis tion. Kaj la Birdotimigilo
+ trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili,
+ tiel ke ŝi dum longa tempo ne malsatos. Ŝi opiniis tion tre afabla kaj
+ amema ago de la Birdotimigilo, sed ŝi multe ridis pro la mallerta maniero
+ per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom
+ mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaŭ tiom kiom
+ li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo kiom da tempo li
+ bezonos por plenigi la korbon, ĉar tio tenis lin malproksime de la fajro,
+ ĉar li timis ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis
+ tre for de la flamoj, kaj proksimiĝis nur por kovri Doroteon per sekaj
+ folioj kiam ŝi kuŝiĝis por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis ŝin kaj ŝi
+ dormis profunde ĝis la mateno.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam mateniĝis, la knabino lavis sian vizaĝon en malgranda ondetanta
+ rivereto kaj baldaŭ post tiam ili ĉiuj rekomencis marŝi al la Smeralda
+ Urbo.
+ </p>
+ <p>
+ La tago montriĝis eventoplena por la marŝantoj. Ili apenaŭ marŝis unu
+ horon antaŭ ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas la
+ arbaron ĝis preter ilia vidpovo, ambaŭflanke. Ĝi estis tre larĝa abismo,
+ kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke ĝi ankaŭ
+ estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj en la fundo.
+ La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus malsuprengrimpi, kaj
+ dum momento ŝajnis ke la marŝado devos ĉesi.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis sian
+ densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris: "Ni ne
+ povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi en tiun
+ profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos halti ĉi
+ tie."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuraĝa Leono, zorge mezurinte la
+ distancon per sia menso.
+ </p>
+ <p>
+ "Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "ĉar vi povos transporti
+ nin unuope sur via dorso."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi," deklaris la Birdotimigilo; "ĉar se vi trovus ke vi ne povas
+ transsalti la breĉon, Doroteo mortus, aŭ la Lignohakisto estus forte
+ kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos ĉar la
+ falo tute ne damaĝos min."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi mem timegas falon," diris la Malkuraĝa Leono, "sed mi supozas ke
+ necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo sidiĝis sur la dorson de la Leono, kaj la granda besto
+ marŝis al la rando de la breĉo kaj kaŭriĝis.
+ </p>
+ <p>
+ "Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li
+ pafiĝis tra la aero kaj surteriĝis sendanĝere sur la alian flankon.
+ </p>
+ <p>
+ Ĉiujn multe ĝojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la
+ Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans la
+ abismon.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo decidis esti la dua; do ŝi tenis Toton en siaj brakoj kaj grimpis
+ sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per unu mano. La
+ sekvan momenton estis kvazaŭ ŝi flugas tra la aero; kaj post tio, antaŭ ol
+ ŝi havis sufiĉan tempon por pripensi, ŝi estis sekura sur la alia flanko.
+ La Leono reiris trian fojon kaj transportis la Stanan Lignohakiston, kaj
+ post tio ili sidiĝis dum kelkaj momentoj por ke la besto povu ripozi, ĉar
+ liaj grandaj saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda
+ hundo tro longe kurinta.
+ </p>
+ <p>
+ Ili trovis la arbaron tre densa ĉiflanke, kaj ĝi aspektis senluma kaj
+ morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marŝi laŭ la vojo el
+ flavaj brikoj, silente demandante al si, ĉiu en sia propra menso, ĉu iam
+ ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan sunlumon.
+ Aldone al ilia malkomforto ili baldaŭ aŭdis strangajn bruojn el la
+ profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en ĉi tiu parto de
+ la lando la Kolizuloj loĝas.
+ </p>
+ <p>
+ "Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de
+ tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili
+ povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la
+ Kolizulojn."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."
+ </p>
+ <p>
+ La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon kiu
+ transiras la vojon; sed ĉi tiu abismo estis tiom larĝa kaj profunda ke la
+ Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti ĝin.
+ </p>
+ <p>
+ Do ili sidiĝis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la
+ Birdotimigilo diris,
+ </p>
+ <p>
+ "Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos
+ haki ĝin tiel ke ĝi falos trans la abismon, ni povos transmarŝi facile."
+ </p>
+ <p>
+ "Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaŭ suspektus ke vi
+ havas cerbon en la kapo, anstataŭ pajlon."
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la
+ arbo baldaŭ estis preskaŭ trahakita. La Leono metis siajn fortajn antaŭajn
+ krurojn kontraŭ la arbon kaj puŝegis, kaj malrapide la granda arbo
+ kliniĝis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj branĉoj
+ sur la alia flanko.
+ </p>
+ <p>
+ Ili ĵus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra muĝo
+ suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn
+ bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuraĝa Leono, komencante tremadi.
+ </p>
+ <p>
+ "Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."
+ </p>
+ <p>
+ Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana
+ Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam
+ certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li muĝegis tiom
+ laŭte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen falis,
+ kaj eĉ la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du da
+ ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antaŭen, kaj la Leono
+ transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen
+ halti, la ferocaj bestoj ankaŭ komencis transiri la arbon, kaj la Leono
+ diris al Doroteo,
+ </p>
+ <p>
+ "Ni perdiĝis, ĉar ili certe disŝiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru
+ proksime malantaŭ mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."
+ </p>
+ <p>
+ "Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion
+ fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finaĵon de la arbo
+ kuŝantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis
+ uzi sian hakilon, kaj ĝuste kiam la du Kolizuloj estis preskaŭ
+ transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la
+ malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaŭ disfrakasiĝis pro la akraj rokoj
+ sur la fundo.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," diris la Malkuraĝa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraŭ iom
+ vivos, kaj tio plaĉas al mi, ĉar nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj
+ bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraŭ bategas."
+ </p>
+ <p>
+ "Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron
+ povantan bati."
+ </p>
+ <p>
+ Tiu aventuro des pli fervorigis la marŝantojn eliri el la arbaro, kaj ili
+ tiom rapide marŝis ke Doroteo laciĝis, kaj devis rajdi sur la dorso de la
+ Leono. Ĝojigis ilin kiam la arbaro malpli densiĝis ju pli ili antaŭeniris,
+ kaj en la posttagmezo ili subite trovis larĝan riveron, rapide fluantan
+ antaŭ ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la rivero la vojo el flavaj
+ brikoj trairas belan pejzaĝon, kun verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud
+ la tuta vojo estis arboj sur kiuj pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe
+ plaĉis vidi tiun belan pejzaĝon antaŭ si.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto
+ konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn
+ arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la Birdotimigilo
+ trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio plaĉis al
+ Doroteo, kiu estis manĝinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj ŝi ĝissate
+ manĝis la maturajn fruktojn.
+ </p>
+ <p>
+ Sed necesas tempo por konstrui floson, eĉ se konstruas ĝin laborema kaj
+ nelaciĝanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktiĝis la laboro ankoraŭ ne
+ estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone
+ dormis ĝis la mateno; kaj Doroteo sonĝis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la
+ bona Sorĉisto de Oz, kiu baldaŭ resendos ŝin al ŝia propra hejmo.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap08" id="chap08"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro VIII. La mortiga papavokampo
+ </h3>
+ <p>
+ Nia malgranda grupo de marŝantoj vekiĝis la sekvan matenon refreŝigita kaj
+ plena de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino per persikoj kaj
+ prunoj el la arboj apud la rivero.
+ </p>
+ <p>
+ Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam ili
+ suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono
+ kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo.
+ </p>
+ <p>
+ Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono; sed
+ la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi
+ kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis
+ pretaj komenci. Doroteo sidiĝis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en
+ siaj brakoj. Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis sur la floson, ĝi grave
+ kliniĝis, ĉar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la
+ Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili
+ mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra la akvo.
+ </p>
+ <p>
+ Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero
+ la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj
+ brikoj; kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis
+ la fundon.
+ </p>
+ <p>
+ "Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar se ni ne atingos la
+ bordon ni portiĝos en la landon de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kaj
+ ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne
+ ricevus kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la Birdotimigilo,
+ kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la
+ koto sur la fundo de la rivero, kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ
+ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis
+ lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.
+ </p>
+ <p>
+ "Adiaŭ!" li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin; efektive, la
+ Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble
+ rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis
+ Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie
+ mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo
+ fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi vere neniam akiros
+ cerbon!"
+ </p>
+ <p>
+ Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo fariĝis
+ pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por savi nin. Mi
+ kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos
+ firme la pinton de mia vosto."
+ </p>
+ <p>
+ Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian
+ voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la bordo.
+ Estis tre malfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el
+ la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj
+ helpis puŝi la floson al la tero.
+ </p>
+ <p>
+ Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur la
+ belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin tre
+ for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur
+ la herbaro por ke la suno sekigu lin.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la
+ vojon," komentis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ
+ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Ĝi estis
+ bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi
+ ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili
+ povus esti vere feliĉaj.
+ </p>
+ <p>
+ Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por
+ pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis:
+ "Rigardu!"
+ </p>
+ <p>
+ Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia
+ stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne
+ sciis. Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la
+ Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi
+ ĉe la rando de la akvo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana
+ Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne estas la ĝusta vojo," diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan
+ kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne
+ scias kiel rehavigi lin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kie li estas?" demandis la Cikonio.
+ </p>
+ <p>
+ "Tie, en la rivero," respondis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis la
+ Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "ĉar li estas
+ plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin
+ senfine."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi devos
+ refaligi lin en la riveron."
+ </p>
+ <p>
+ Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi atingis la
+ lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per
+ siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin
+ al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto
+ atendis.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega kaj
+ ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis li
+ kantis "Tol-de-ri-de-o!" ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la
+ afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la
+ Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi ĉiam plezure
+ helpas kiam estas danĝero. Sed mi devas foriri nun, ĉar miaj beboj atendas
+ min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz
+ helpos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj
+ baldaŭ ne plu videblis.
+ </p>
+ <p>
+ Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj
+ rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densiĝis ke ili tapiŝis la
+ teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj,
+ kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj
+ ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.
+ </p>
+ <p>
+ "Verŝajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi supozeble
+ pli ŝatos ilin."
+ </p>
+ <p>
+ "Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana
+ Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "De ĉiam plaĉas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel
+ senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel
+ ĉi tiuj."
+ </p>
+ <p>
+ Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj
+ malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin meze de granda kampo da
+ papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj
+ floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin,
+ kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas
+ senĉese por ĉiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la
+ grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis
+ kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi.
+ </p>
+ <p>
+ Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol
+ noktiĝos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu
+ marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari. Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia
+ volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj,
+ profunde dormante.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos," diris la Leono. "La odoro de la floroj
+ mortigas nin ĉiujn. Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la
+ hundo jam dormas."
+ </p>
+ <p>
+ Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon
+ kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne ĝenis la
+ odoro de la floroj.
+ </p>
+ <p>
+ "Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru ĉi tiun
+ mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ. Ni kunportos la knabineton, sed
+ se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide. Post
+ momento li ne plu estis videbla.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin," diris la Birdotimigilo.
+ Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post
+ tio ili faris seĝon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn
+ kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj.
+ </p>
+ <p>
+ Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da mortigaj floroj
+ ĉirkaŭ ili neniam finiĝos. Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine
+ trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La
+ floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre
+ for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj
+ verdaj kampoj antaŭ ili.
+ </p>
+ <p>
+ "Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe;
+ "ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin ĉi
+ tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi bedaŭras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla
+ kamarado malgraŭ sia malkuraĝo. Sed ni pluiru."
+ </p>
+ <p>
+ Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, sufiĉe for
+ de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj
+ tie ili kuŝigis ŝin delikate sur la molan herbaron kaj atendis ĝis la
+ freŝa venteto vekos ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap09" id="chap09"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro IX. La Reĝino de la Kampomusoj.
+ </h3>
+ <p>
+ "Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la
+ Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "ĉar ni jam marŝis preskaŭ
+ tiom kiom forportis nin la rivero."
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan
+ muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj) li vidis
+ strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. Ĝi estis, efektive,
+ granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas
+ ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe
+ malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj
+ okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam ĝi pliproksimiĝis la Stana
+ Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson,
+ kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko
+ strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton.
+ </p>
+ <p>
+ Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide
+ batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi
+ ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj.
+ </p>
+ <p>
+ La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante
+ al la Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto: "Ho, dankon! Grandegan dankon,
+ ĉar vi savis mian vivon."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne menciu ĝin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas
+ koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur
+ muso."
+ </p>
+ <p>
+ "Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Reĝino—la Reĝino de
+ ĉiuj kampomusoj!"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.
+ </p>
+ <p>
+ "Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon," diris la
+ Reĝino.
+ </p>
+ <p>
+ Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj
+ kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis: "Ho, via Moŝtino, ni
+ kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?"
+ kaj ĉiuj klinis sin tiom malalten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ
+ surkapiĝis.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉi tiu kurioza stanulo," ŝi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis mian
+ vivon. Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej
+ malgrandan deziron."
+ </p>
+ <p>
+ "Jes!" kriis ĉiuj musoj, per akra ĥoro. Kaj post tio ili diskuris
+ ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da
+ tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. Toto ĉiam
+ amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona
+ ago.
+ </p>
+ <p>
+ Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis
+ lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin."
+ </p>
+ <p>
+ Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro
+ kaj demandis, per timema voĉo, "Ĉu vi certas ke li ne mordos nin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."
+ </p>
+ <p>
+ Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li
+ strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone
+ scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj parolis.
+ </p>
+ <p>
+ ''"Ĉu ion ni povos fari," ĝi demandis, "por repagi vin ĉar vi savis la
+ vivon de nia Reĝino?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis
+ pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide,
+ </p>
+ <p>
+ "Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la
+ papavoj."
+ </p>
+ <p>
+ "Leonon!" kriis la Reĝineto. "Sed, li manĝus nin ĉiujn!"
+ </p>
+ <p>
+ "Ne," deklaris la Birdotimigilo, "ĉi tiu Leono estas malkuraĝa."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vere?" demandis la Muso.
+ </p>
+ <p>
+ "Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li damaĝus
+ personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li
+ tre amike traktos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Bone," diris la Reĝino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ho jes; miloj," ŝi respondis.
+ </p>
+ <p>
+ "Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu
+ pecon de ŝnuro."
+ </p>
+ <p>
+ La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj
+ foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili
+ diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide.
+ </p>
+ <p>
+ "Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj arboj
+ apud la rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li
+ faris ĉareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn
+ kaj branĉojn. Li kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn
+ el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris
+ ke kiam la musoj komencis alveni la ĉareto jam estis tute preta por ili.
+ </p>
+ <p>
+ Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj
+ malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la
+ buŝo. Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj malfermis
+ siajn okulojn. Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun
+ miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. Sed la
+ Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto,
+ li diris,
+ </p>
+ <p>
+ "Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riverencis, kaj post tio
+ ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la Hakisto
+ nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili
+ estis alportintaj. Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la kolon
+ de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. Kompreneble la ĉareto estis
+ miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj
+ estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. Eĉ la Birdotimigilo kaj la
+ Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj
+ strangaj ĉevaletoj al la loko kie la Leono kuŝis dormante.
+ </p>
+ <p>
+ Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe pezis, ili sukcesis
+ tiri lin sur la ĉareton. Post tio la Reĝino ordonis ke ŝia popolo komencu,
+ ĉar ŝi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ankaŭ ili
+ ekdormos.
+ </p>
+ <p>
+ Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan
+ ĉareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaŭ puŝis de malantaŭe, kaj
+ ili pli bone sukcesis. Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la papavoj
+ sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan, freŝan aeron,
+ anstataŭ la venenan odoron de la floroj.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili savis
+ de morto ŝian akompananton. Ŝi jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi
+ ĝojis pro lia saviĝo.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio la musoj estis malligitaj de la ĉareto kaj forkuris tra la
+ herbaron al siaj hejmoj. La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta.
+ </p>
+ <p>
+ "Se iam vi denove bezonos nin," ŝi diris, "venu en la kampon kaj voku, kaj
+ ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. Adiaŭ!"
+ </p>
+ <p>
+ "Adiaŭ!" ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum Doroteo firme tenis
+ Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian vekiĝon; kaj la
+ Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi manĝis
+ ilin.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap10" id="chap10"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro X. La Pordogardisto.
+ </h3>
+ <p>
+ Iom longe poste la Malkuraĝa Leono vekiĝis, ĉar li kuŝis tre longe inter
+ la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis
+ siajn okulojn kaj ruliĝis de la ĉareto li ĝoje trovis sin viva.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi kuris laŭeble rapide," li diris, sidiĝinte kaj oscedante; "sed la
+ floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"
+ </p>
+ <p>
+ Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de
+ morto; kaj la Malkuraĝa Leono ridis, kaj diris: "Mi ĉiam opiniis min tre
+ granda kaj timiga; sed eĉ malgrandaj floroj preskaŭ mortigis min, kaj
+ malgrandaj musoj savis mian vivon. Ĉio estas tre stranga! Sed, kamaradoj,
+ kion ni faru nun?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devas pluserĉi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo;
+ "kaj post tio ni povos marŝadi laŭ ĝi al la Smeralda Urbo."
+ </p>
+ <p>
+ Do, ĉar la Leono estis tute refreŝigita, kaj tute bone fartis denove, ili
+ ĉiuj komencis marŝi, kaj multe ĝuis la iradon tra la mola, freŝa herbaro;
+ kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin
+ por marŝi cele la Smeraldan Urbon kie loĝas la granda Oz.
+ </p>
+ <p>
+ La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la ĉirkaŭa pejzaĝo estis
+ bela; tial la marŝantoj ĝoje lasis la arbaron multe malantaŭe kaj kun ĝi
+ la multajn danĝerojn renkontitajn en ĝiaj mornaj ombroj. Denove ili povis
+ vidi barilojn konstruitajn laŭlonge de la vojo; sed ĉi tiuj estis
+ verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu ŝajne loĝas kultivisto,
+ ankaŭ tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la
+ posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin
+ kvazaŭ dezirante fari demandojn; sed neniu proksimiĝis al ili nek parolis
+ al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj ĉiuj estis
+ vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn
+ ĉapelojn kiel la Manĝtuloj.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimiĝas al la
+ Smeralda Urbo."
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," respondis la Birdotimigilo; "ĉio verdas ĉi tie, kaj en la Lando de
+ la Manĝtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne ŝajnas egale
+ amikemaj kiel la Manĝtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi
+ dormolokon por tranokti."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi volas manĝi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi
+ certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu ĉe la sekva domo kaj parolu kun
+ la loĝantoj."
+ </p>
+ <p>
+ Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuraĝe marŝis al la
+ pordo kaj frapis. Virino malfermis ĝin nur sufiĉe por trarigardi, kaj
+ diris,
+ </p>
+ <p>
+ "Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la
+ Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damaĝus vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu li estas malsovaĝa?" demandis la virino iomete pli malfermante la
+ pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaŭ ege malkuraĝa; do li multe
+ pli timos pro vi ol vi timos pro li."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon, "se
+ estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermanĝo kaj
+ lokon kie vi povos dormi."
+ </p>
+ <p>
+ Do ili ĉiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj
+ viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kuŝadis sur sofo en
+ angulo. Ili ŝajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino
+ surtabligis la manĝilojn la viro demandis,
+ </p>
+ <p>
+ "Kien iras vi ĉiuj?"
+ </p>
+ <p>
+ "Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon." "Ĉu
+ vere?" krietis la viro. "Ĉu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Kial ne?" ŝi respondis.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje
+ estis en la Smeralda Urbo, kaj ĝi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi
+ neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia
+ vivanto kiu vidis lin."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronoĉambro de la palaco,
+ kaj eĉ liaj servistoj neniam vidas lin vizaĝ-al-vizaĝe."
+ </p>
+ <p>
+ "Kia li estas?" demandis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas granda
+ Sorĉisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj
+ diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto;
+ kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela
+ feino, aŭ elfo, aŭ kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li
+ surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias."
+ </p>
+ <p>
+ "Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, ĉar
+ alie nia alveno estos vana."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, Oz povus fari tion sufiĉe facile," deklaris la viro. "Li havas pli da
+ cerbo ol li bezonas."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Tio ne ĝenos lin," pludiris la viro, "ĉar Oz havas grandan kolekton da
+ koroj, ĉiudimensiajn kaj -formajn."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi volas ke li donu al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Oz tenas grandan poton da kuraĝo en sia tronoĉambro," diris la viro,
+ "kiun li kovris per ora plado, por ke ĝi ne superfluu el ĝi. Li tre
+ volonte donos iom al vi."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," respondis Doroteo malĝoje, "sed ĝi estas mia hejmo, kaj mi
+ certas ke ĝi estas ie."
+ </p>
+ <p>
+ "Verŝajne. Nu, Oz povas fari ĉion; do mi supozas ke li trovos Kansason por
+ vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; ĉar
+ al la Granda Sorĉisto ne plaĉas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li
+ deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris, parolante al Toto. Toto
+ nur skuis sian voston, ĉar, neklarigeble, li ne kapablis paroli.
+ </p>
+ <p>
+ La virino nun vokis al ili dirante ke la manĝo estas preta, do ili
+ grupiĝis ĉirkaŭ la tablon kaj Doroteo manĝis bongustegan kaĉon kaj teleron
+ da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj ĝuis la manĝon. La
+ Leono manĝis iom da kaĉo, sed ĝi ne plaĉis al li, kaj li diris ke ĝi
+ konsistas el aveno kaj aveno estas manĝaĵo por ĉevaloj, ne leonoj. La
+ Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion manĝis. Toto manĝis iom da
+ ĉio, kaj ĝojis denove bone manĝi.
+ </p>
+ <p>
+ La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kuŝiĝis apud
+ ŝi, kaj la Leono gardis la pordon de ŝia ĉambro por ke neniu ŝin ĝenu. La
+ Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la
+ tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon, tuj kiam la suno leviĝis, ili rekomencis marŝi, kaj
+ baldaŭ ili vidis belan verdan brilon en la ĉielo tuj antaŭ si.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Dum ili plu marŝis, la verda brilo fariĝis pli kaj pli hela, kaj ŝajnis ke
+ finfine ili proksimiĝas al la celo de la marŝado. Tamen jam estis
+ posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu ĉirkaŭis la Urbon. Ĝi
+ estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora.
+ </p>
+ <p>
+ Antaŭ ili, kaj ĉe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega
+ pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke eĉ la
+ pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaŭ blindiĝis.
+ </p>
+ <p>
+ Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo puŝis la butonon kaj aŭdis
+ arĝentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide
+ malfermiĝis, kaj ili ĉiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta
+ ĉambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.
+ </p>
+ <p>
+ Antaŭ ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la Manĝtuloj. Li
+ estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj eĉ lia haŭto estis
+ verdeta. Apud li estis granda verda kesto.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam li vidis Doroteon kaj ŝiajn akompanantojn la viro demandis,
+ </p>
+ <p>
+ "Kion vi volas en la Smeralda Urbo?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidiĝis por pripensi ĝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante sian
+ kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro
+ senutila aŭ malsaĝa celo por ĝeni la saĝan kontempladon de la Granda
+ Sorĉisto, li eble koleros kaj detruos vin ĉiujn tuj."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ne temas pri malsaĝa celo, nek sencela," respondis la Birdotimigilo;
+ "ĝi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorĉisto."
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon saĝe kaj bone.
+ Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aŭ kiuj proksimiĝas al li nur pro
+ scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian
+ vizaĝon. Mi estas la Pordogardisto, kaj ĉar vi postulas renkonti la
+ Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti
+ la okulvitrojn."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda
+ Urbo blindigus vin. Eĉ la loĝantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn
+ nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, ĉar tiel ordonis Oz kiam
+ la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan ŝlosilon kiu povas
+ malŝlosi ilin."
+ </p>
+ <p>
+ Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de
+ okulvitroj ĉiudimensiaj kaj ĉiuformaj. Ĉiu el ili havis verdajn vitrojn.
+ La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize ĝustadimensiajn por Doroteo
+ kaj metis ilin sur ŝiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili,
+ kiuj ĉirkaŭis la dorson de ŝia kapo. Kie ili estis kunfiksitaj per
+ ŝlosileto ĉe la fino de ĉeno ĉirkaŭ la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili
+ estis surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin eĉ se ŝi volus, sed
+ kompreneble ŝi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo,
+ do ŝi diris nenion.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la Stanan
+ Lignohakiston kaj la Leonon, kaj eĉ malgrandan Toton; kaj ĉiuj estis
+ fiksitaj per la ŝlosilo.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al
+ ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran ŝlosilon
+ de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili ĉiuj sekvis lin tra
+ la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap11" id="chap11"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz
+ </h3>
+ <p>
+ Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj
+ estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Laŭlonge
+ de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie
+ ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marŝis sur pavimo el la sama
+ verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj,
+ brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo
+ super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj.
+ </p>
+ <p>
+ Multaj personoj — viroj, virinoj, kaj infanoj — ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili
+ estis verde vestitaj kaj havis verdetajn haŭtojn. Ili rigardis Doroteon
+ kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin
+ malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al
+ ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili
+ estas verda. Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krevmaizo estis vendataj, ankaŭ
+ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj. Unuloke viro
+ vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis
+ ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis
+ objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis. Ĉiu ŝajnis feliĉa
+ kaj kontenta kaj prospera.
+ </p>
+ <p>
+ La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan
+ konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la
+ Granda Sorĉisto. Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo
+ kaj kun longa verda barbo.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas renkonti
+ la Grandan Ozon."
+ </p>
+ <p>
+ "Enpaŝu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesaĝon al li."
+ </p>
+ <p>
+ Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron
+ kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La
+ soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol
+ eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile, "Bonvolu
+ komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronoĉambro kaj diros al Ozo
+ ke vi ĉeestas."
+ </p>
+ <p>
+ Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis,
+ Doroteo demandis, "Ĉu vi vidis Ozon?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li
+ dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon. Li diras
+ ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri
+ sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage. Sekve, ĉar vi devos resti en
+ la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti
+ komfortaj post via marŝado."
+ </p>
+ <p>
+ "Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."
+ </p>
+ <p>
+ La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per
+ bela verda silka robo, eniris la ĉambron. Ŝi havis belan verdan hararon
+ kaj verdajn okulojn, kaj ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante,
+ "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro."
+ </p>
+ <p>
+ Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la
+ hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj
+ supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la
+ Palaco. Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta
+ lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon.
+ Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda
+ parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon.
+ Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de
+ malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis sufiĉan tempon por malfermi
+ la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis
+ ŝin pro sia komikeco.
+ </p>
+ <p>
+ En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj
+ ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Sentu ke vi estas ĉehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi deziros
+ ion sonoru. Oz alvokos vin morgaŭ matene."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin ŝi ankaŭ kondukis al
+ ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la
+ Palaco. Kompreneble tiu ĝentileco estis senefika rilate al la
+ Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte
+ sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus
+ kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta
+ nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la
+ ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo. La
+ Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel
+ karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn
+ artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el
+ sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron;
+ sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj
+ ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki
+ Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj — el verda brokita
+ sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antaŭtukon kaj ligis verdan
+ rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la
+ Granda Oz.
+ </p>
+ <p>
+ Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj
+ de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian
+ laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la
+ Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum
+ Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris, "Ĉu vi
+ vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?"
+ </p>
+ <p>
+ "Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al
+ la Sorĉisto, "kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin. Efektive,
+ li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie
+ vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis
+ viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri
+ la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru."
+ </p>
+ <p>
+ Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen la
+ signalo. Vi devas eniri la Tronoĉambron sola."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin
+ en mirinda loko. Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj
+ la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense
+ kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila
+ kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige.
+ </p>
+ <p>
+ Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro
+ kiu staris en la mezo de la ĉambro. Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj
+ brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia. En la centro de la seĝo estis
+ grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj. Sur tiu kapo
+ ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli
+ granda ol la kapo de la plej granda giganto.
+ </p>
+ <p>
+ Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis
+ kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe. La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis
+ voĉon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi
+ serĉas min?"
+ </p>
+ <p>
+ La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi
+ kuraĝe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por
+ peti vian helpon."
+ </p>
+ <p>
+ La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto. Post tio diris la voĉo:
+ "Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi akiris ilin de la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis
+ sur ŝin kaj mortigis ŝin," ŝi respondis.
+ </p>
+ <p>
+ "Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la voĉo.
+ </p>
+ <p>
+ "Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj
+ sendis min al vi," diris la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron. Post
+ tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?"
+ </p>
+ <p>
+ "Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko," ŝi
+ respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela.
+ Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom longa
+ foresto."
+ </p>
+ <p>
+ La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj
+ subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi
+ ĉiun parton de la ĉambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.
+ </p>
+ <p>
+ "Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto
+ kaj mi estas nur senhelpa knabineto," ŝi respondis.
+ </p>
+ <p>
+ "Sed vi estis sufiĉe forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento,"
+ diris Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis malebligi
+ ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi
+ ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por
+ mi. En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita. Se vi volas ke mi uzu
+ mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi.
+ Helpu min kaj post tio mi helpos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kion mi devos fari?" demandis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn
+ ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon. Nun restas nur unu Fia Sorĉistino
+ en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos
+ vin al Kansas — sed ne antaŭ tiam."
+ </p>
+ <p>
+ La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la
+ okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz
+ kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.
+ </p>
+ <p>
+ "Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," ŝi ploris; "kaj eĉ se mi volus
+ fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon? Se vi, kiu estas
+ Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus
+ fari tion?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia
+ Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru
+ ke la Sorĉistino estas Fia — ege Fia — kaj meritas esti mortigita. Nun
+ iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon."
+ </p>
+ <p>
+ Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj
+ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis
+ dirinta al ŝi Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Por mi estas nenia espero," ŝi diris malgaje, "ĉar Oz ne resendos min al
+ mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj
+ tion mi neniam povos."
+ </p>
+ <p>
+ Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro
+ kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante.
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo
+ kaj diris, "Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan
+ Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan
+ damon. Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj
+ haroj ŝi portis juvelkovritan kronon. Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj
+ kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta
+ aermoviĝo atingis ilin.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla
+ enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris: "Mi estas Oz,
+ la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
+ </p>
+ <p>
+ Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis
+ Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon,
+ kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi
+ la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min," respondis
+ la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed ĉi tion mi
+ promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi
+ donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej saĝa
+ persono en la tuta Lando Oz."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon," diris
+ la Birdotimigilo, surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ "Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin. Sed antaŭ ol ŝi mortos mi
+ ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi
+ meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris
+ Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia
+ kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.
+ </p>
+ <p>
+ "Malgraŭ tio," diris la Birdotimigilo, "ŝi bezonas koron tiom kiom la
+ Stana Lignohakisto."
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana
+ Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron.
+ Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke
+ li estos bela damo. "Ĉar," li diris al si, "se li estos la Kapo, mi certas
+ ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne
+ povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni
+ diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj."
+ </p>
+ <p>
+ Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek
+ la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto.
+ Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ
+ sufiĉe fortika por ĝia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed
+ estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo. Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo
+ kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo
+ kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Feliĉe
+ la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj
+ rapide pro teruriĝo. Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne
+ timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per voĉo kiu estis
+ unusola grandega muĝo. "Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne
+ povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj
+ homoj."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial mi faru tion?" demandis la Bruto.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto.
+ </p>
+ <p>
+ Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke, "Se vi efektive deziras koron,
+ vi devos meriti ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel?" demandis la Hakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento," respondis la
+ Bruto. "Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al
+ vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando
+ Oz."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi
+ ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili ĉiuj miregis pro la multaj
+ formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris, "Se li
+ estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom
+ timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo,
+ mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton. Kaj se
+ li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos
+ la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do
+ estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone."
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la
+ granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz.
+ </p>
+ <p>
+ La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate,
+ ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ
+ kuraĝis rigardi ĝin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj
+ konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa
+ ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al
+ pozicio pli proksima al la pordo.
+ </p>
+ <p>
+ Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn
+ ĝi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi
+ serĉas min?"
+ </p>
+ <p>
+ Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion. Mi venis
+ al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de
+ Bestoj, kiel min oni nomas."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial mi donu al vi kuraĝon?" demandis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon
+ plenumi mian peton," respondis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris, "Portu
+ al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi
+ kuraĝon. Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa."
+ </p>
+ <p>
+ La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li
+ staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce
+ varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro. Li
+ ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la
+ timiga intervjuo kun la Sorĉisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malĝoje.
+ </p>
+ <p>
+ "Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la
+ Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed eble ni ne povos," diris la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon," deklaris la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo,
+ komencante plori.
+ </p>
+ <p>
+ "Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan
+ robon kaj makulos ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi;
+ sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la
+ Sorĉistinon," diris la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Ankaŭ mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda
+ helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon," komentis la Stana
+ Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."
+ </p>
+ <p>
+ Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto
+ akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn. La
+ Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon
+ sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu
+ estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj
+ ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando.
+ </p>
+ <p>
+ Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin
+ vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la
+ palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap12" id="chap12"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XII. Serĉante la Fian Sorĉistinon.
+ </h3>
+ <p>
+ Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo kondukis
+ ilin ĝis ili atingis la ĉambron kie loĝas la Pordogardisto. Tiu oficisto
+ malŝlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj
+ post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiu vojo iras al la Fia Sorĉistino de la Okcidento?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri tien."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel, do, ni trovos ŝin?" demandis la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Estos facile," respondis la viro, "ĉar kiam ŝi sciiĝos ke vi estas en la
+ Lando de la Palpbrumoj ŝi trovos vin, kaj sklavigos vin ĉiujn."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble ne," diris la Birdotimigilo, "ĉar ni intencas detrui ŝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis ŝin, ĝis
+ nun, do kompreneble mi supozis ke ŝi sklavigos vin, same kiel la aliajn.
+ Sed estu zorgoplenaj; ĉar ŝi estas fia kaj feroca, kaj eble ŝi ne permesos
+ ke vi detruu ŝin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos ŝin."
+ </p>
+ <p>
+ Ili dankis lin kaj adiaŭis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marŝante trans
+ kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo
+ plu surportis la belan silkan robon kiun ŝi surmetis en la palaco, sed nun
+ mirigis ŝin vidi ke ĝi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando
+ ĉirkaŭ la kolo de Toto ankaŭ perdis sian verdan koloron kaj estis blanka
+ kiel la robo de Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ La Smeralda Urbo baldaŭ estis longe malantaŭ ili. Dum ili antaŭeniris la
+ tero fariĝis iom post iom malglata kaj montetoplena, ĉar ekzistis nek
+ farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis
+ kultivata.
+ </p>
+ <p>
+ Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizaĝojn, ĉar ne ĉeestis
+ arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaŭ noktiĝo Doroteo kaj Toto kaj la
+ Leono laciĝis, kaj kuŝiĝis sur la herbaro kaj endormiĝis, dum la Hakisto
+ kaj la Birdotimigilo gardadis.
+ </p>
+ <p>
+ Nu, la Fia Sorĉistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu
+ estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi ĉien. Do, dum ŝi sidis ĉe
+ la pordo de sia kastelo, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Doroteon dormantan,
+ ĉirkaŭatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorĉistino
+ koleris ke ili estas en ŝia regno; do ŝi blovis per arĝenta fajfilo kiu
+ pendis de ĉeno ĉirkaŭ ŝia kolo.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj kuris al ŝi el ĉiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn
+ krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj uloj," diris
+ la Sorĉistino, "kaj disŝiru ilin."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne," ŝi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas
+ knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili taŭgas por laborado, do vi
+ rajtas ŝire dispecetigi ilin laŭvole."
+ </p>
+ <p>
+ "Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de
+ la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj
+ aŭdis la vulpojn veni.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaŭ mi kaj
+ mi renkontos ilin dum ili alvenas."
+ </p>
+ <p>
+ Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis
+ la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la
+ vulpo de ĝia korpo, tiel ke ĝi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian
+ hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaŭ ĝi falis per la akra rando de la
+ armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po
+ unu vulpo mortis, tiel ke fine ili ĉiuj kuŝis mortaj en amaso antaŭ la
+ Hakisto.
+ </p>
+ <p>
+ Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidiĝis apud la Birdotimigilo,
+ kiu diris, "Bona batalo, amiko."
+ </p>
+ <p>
+ Ili atendis ĝis Doroteo vekiĝis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon
+ multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana
+ Lignohakisto plene informis ŝin pri ĉio. Ŝi dankis lin pro la savo kaj
+ sidiĝis por manĝi, kaj post tio ili rekomencis marŝi.
+ </p>
+ <p>
+ Tiun saman matenon la Fia Sorĉistino iris al la pordo de sia kastelo kaj
+ elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Ŝi vidis
+ ĉiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraŭ marŝantaj tra ŝia
+ lando. Tio des pli kolerigis ŝin, kaj ŝi dufoje blovis sian arĝentan
+ fajfilon.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj granda aro da sovaĝaj korvoj flugis al ŝi, sufiĉaj por senlumigi la
+ ĉielon. Kaj la Fia Sorĉistino diris al la Korvoreĝo: "Flugu tuj al la
+ fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj disŝiru ilin."
+ </p>
+ <p>
+ La sovaĝaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj ŝiajn
+ akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj ŝi timis. Sed
+ la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kuŝiĝu apud mi kaj vi ne
+ spertos damaĝon."
+ </p>
+ <p>
+ Do ĉiuj kuŝis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun
+ la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel ĉiam
+ okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuraĝis
+ pliproksimiĝi. Sed la Korvoreĝo diris, "Estas nur pajla homo. Mi elpikos
+ liajn okulojn."
+ </p>
+ <p>
+ La Korvoreĝo flugis kontraŭ la Birdotimigilon, kiu kaptis ĝin per la kapo
+ kaj tordis ĝian kolon ĝis ĝi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis
+ kontraŭ lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaŭ ĝian kolon. Kvardek korvoj
+ venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, ĝis fine ĉiuj kuŝis
+ mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili leviĝu, kaj
+ ili rekomencis marŝi.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam la Fia Sorĉistino denove elrigardis kaj vidis ĉiujn siajn korvojn
+ kuŝantajn en amaso, ŝi furiozegis, kaj trifoje blovis sian arĝentan
+ fajfilon.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj aŭdiĝis laŭta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis
+ flugante cele ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorĉistino, kaj la
+ abeloj turnis sin kaj rapide flugis ĝis la loko kie marŝadis Doroteo kaj
+ ŝiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam
+ decidis kion fari.
+ </p>
+ <p>
+ "Elprenu mian pajlon kaj disŝutu ĝin sur la malgrandan knabinon kaj la
+ hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne povos
+ piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kuŝis apud la Leono
+ tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.
+ </p>
+ <p>
+ La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraŭ
+ lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston.
+ Kaj ĉar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompiĝis, tiel finiĝis la
+ nigraj abeloj, kaj ili kuŝis dise en densa amaso ĉirkaŭ la Hakisto, kvazaŭ
+ amasetoj da fajnaj karberoj.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio Doroteo kaj la Leono stariĝis, kaj la knabino helpis la Stanan
+ Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, ĝis li estis tiel
+ bona kiel antaŭe. Do ili rekomencis sian marŝadon.
+ </p>
+ <p>
+ La Fia Sorĉistino tiom koleris kiam ŝi vidis siajn nigrajn abelojn en
+ amasetoj kvazaŭ fajnaj karberoj ke ŝi bategis la teron per piedo kaj
+ distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio ŝi
+ alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili
+ akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin.
+ </p>
+ <p>
+ La Palpbrumoj ne estis kuraĝa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili
+ marŝis ĝis ili proksimiĝis al Doroteo. Tiam la Leono muĝegis kaj saltis
+ kontraŭ ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timiĝis ke ili retrokuris
+ kiel eble plej rapide.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorĉistino forte batis ilin
+ per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio ŝi sidiĝis por
+ pripensi kion sekve fari. Ŝi ne povis kompreni kiel fiaskis ĉiuj ŝiaj
+ planoj por detrui la fremdulojn; sed ŝi estis potenca Sorĉistino, kiel
+ ankaŭ fia sorĉistino, do ŝi baldaŭ faris decidon pri kion fari.
+ </p>
+ <p>
+ Estis, en ŝia ŝranko, Ora Ĉapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj
+ ĉirkaŭanta ĝin. Tiu Ora Ĉapo havis ŝorĉokapablon. Kiu ajn posedis ĝin
+ povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos ĉiun ordonon kiun
+ la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn
+ strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorĉistino estis uzinta
+ la sorĉon de la Ĉapo. La unua fojo estis kiam ŝi sklavigis la Palpbrumojn
+ por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj
+ Simioj helpis ŝin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam ŝi batalis
+ kontraŭ la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la
+ Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaŭ helpis ŝin efektivigi tion. Nur unu
+ fojon pli ŝi povos uzi ĉi tiun Oran Ĉapon, kaj pro tio ŝi ne volis fari
+ tion antaŭ ol eluzi ĉiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun ŝiaj ferocaj
+ vulpoj kaj ŝiaj sovaĝaj korvoj kaj ŝiaj pikantaj abeloj mortis, kaj ŝiajn
+ sklavojn fortimigis la Malkuraĝa Leono, kaj ŝi komprenis ke ekzistas nun
+ nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj ŝiajn amikojn.
+ </p>
+ <p>
+ Do la Fia Sorĉistino prenis la Oran Ĉapon el sia ŝranko kaj metis ĝin sur
+ sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo ŝi diris,
+ malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio ŝi staris per nur la dekstra
+ piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"
+ </p>
+ <p>
+ Post tio ŝi staris per ambaŭ piedoj kaj ŝi laŭtavoĉe kriis, "Ziz-zi,
+ zuz-zi, zik!"
+ </p>
+ <p>
+ Nun la sorĉo komencis funkcii. La ĉielo senlumiĝis, kaj malaltatona zuma
+ sono estis aŭdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj;
+ multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma ĉielo
+ montrante la Fian Sorĉistinon ĉirkaŭatan de amaso da simioj, el kiuj ĉiu
+ havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj ŝultroj.
+ </p>
+ <p>
+ Unu, multe pli granda ol la aliaj, ŝajne estis ilia estro. Li flugis apud
+ la Sorĉistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion
+ vi ordonas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu ĉiujn escepte de
+ la Leono," diris la Fia Sorĉistino. "Portu tiun beston al mi, ĉar mi
+ planas jungi lin kiel ĉevalon, kaj laborigi lin."
+ </p>
+ <p>
+ "Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre multa
+ babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la loko kie
+ marŝas Doroteo kaj ŝiaj amikoj.
+ </p>
+ <p>
+ Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la
+ aero ĝis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj.
+ Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la
+ rokoj, kaj tie li kuŝis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi
+ sin nek ĝemi.
+ </p>
+ <p>
+ Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj
+ ili eltiris la tutan pajlaĵaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis
+ liajn ĉapelon kaj botojn kaj vestaĵojn kaj ĵetis ilin inter la plej
+ suprajn branĉojn de alta arbo.
+ </p>
+ <p>
+ La ceteraj Simioj ĵetis pecojn de dika ŝnurego ĉirkaŭ la Leonon kaj
+ multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, ĝis li ne
+ kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj
+ forflugis portante lin al la kastelo de la Sorĉistino, kie ili metis lin
+ en korteton ĉirkaŭ kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi.
+ </p>
+ <p>
+ Sed Doroteon ili tute ne damaĝis. Ŝi staris, kun Toto en la brakoj,
+ rigardante la malfeliĉan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaŭ
+ estos ŝia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al ŝi, etendante
+ siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizaĝo; sed
+ li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorĉistino sur ŝia frunto kaj
+ ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tuŝu ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni ne aŭdacu atenci ĉi knabineton," li diris al ili, "ĉar ŝin protektas
+ la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni
+ nur povas porti ŝin al la kastelo de la Fia Sorĉistino kaj lasi ŝin tie."
+ </p>
+ <p>
+ Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide
+ portis ŝin tra la aero ĝis ili atingis la kastelon, kie ili demetis ŝin
+ sur la antaŭan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorĉistino, "Ni obeis
+ vin laŭeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj;
+ la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne aŭdacas
+ damaĝi, nek la hundon kiun ŝi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin
+ nun finiĝis kaj vi neniam revidos nin."
+ </p>
+ <p>
+ Kaj ĉiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis
+ en la aeron kaj baldaŭ ne plu estis videblaj.
+ </p>
+ <p>
+ La Fian Sorĉistinon surprizis kaj ĉagrenis vidi la markon sur la frunto de
+ Doroteo, ĉar ŝi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek ŝi mem
+ aŭdacos iel ajn damaĝi la knabinon. Ŝi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj
+ vidante la Arĝentajn Ŝuojn, ŝi komencis tremi pro timo, ĉar ŝi sciis pri
+ la potenca sorĉo kiu apartenas al ili. Unue la Sorĉistino pensis forkuri
+ de Doroteo; sed hazarde ŝi rigardis en la okulojn de la infano kaj
+ rimarkis kiom simpla estas la animo malantaŭ ili, kaj ke la malgranda
+ knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Arĝentaj Ŝuoj al
+ ŝi. Do la Fia Sorĉistino kaŝe ridis kaj pensis, "Mi ankoraŭ povas sklavigi
+ ŝin, ĉar ŝi ne scias uzi sian potencon." Ŝi diris al Doroteo, krude kaj
+ severe, "Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, ĉar se ne, mi
+ detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la
+ Birdotimigilon."
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo sekvis ŝin tra multaj el la belaj ĉambroj en la kastelo ĝis ili
+ atingis la kuirejon, kie la Sorĉistino ordonis ke ŝi purigu la potojn kaj
+ kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori;
+ ĉar ŝin feliĉigis ke la Fia Sorĉistino decidis ne mortigi ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ Dum Doroteo diligente laboradis la Sorĉistino planis iri en la korteton
+ kaj jungi la Malkuraĝan Leonon kiel ĉevalon; amuzos ŝin, ŝi certis, devigi
+ lin tiri ŝian ĉaron kien ajn ŝi volos iri. Sed dum ŝi malfermis la pordon
+ la Leono muĝegis kaj la Sorĉistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la
+ pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorĉistino al la Leono, parolante
+ inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi manĝos nenion ĝis
+ vi obeos min."
+ </p>
+ <p>
+ Do post tiam ŝi ne portis manĝon al la enkarcerigita Leono; sed ĉiutage ŝi
+ venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Ĉu vi pretas esti jungita
+ kiel ĉevalo?"
+ </p>
+ <p>
+ Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros ĉi tiun korteton mi mordos vin."
+ La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorĉistino estis ke
+ ĉiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li manĝaĵojn el la
+ ŝranko. Manĝinte li kuŝiĝis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kuŝis apud li
+ kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri
+ siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi
+ metodon eliri la kastelon, ĉar ĝin konstante gardadis la flavaj
+ Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorĉistino kaj timis ŝin tiom ke
+ ili obeis ĉiun ŝian ordonon.
+ </p>
+ <p>
+ La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorĉistino minacis
+ bati ŝin per la tiu malnova ombrelo kiun ŝi ĉiam portis en sia mano. Sed,
+ verdire, ŝi ne kuraĝis bati Doroteon, pro la marko sur ŝia frunto. La
+ infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por Toto. Unufoje la
+ Sorĉistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuraĝa hundeto kuregis al ŝi
+ kaj mordis ŝian kruron. La Sorĉistino ne sangis pro la mordo, ĉar ŝi estis
+ tiom fia ke la sango en ŝi jam antaŭ multaj jaroj sekiĝis.
+ </p>
+ <p>
+ La vivo de Doroteo fariĝis tre malfeliĉa dum ŝi konsciiĝis ke estos eĉ
+ malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje ŝi ploradis amare
+ dum horoj, dum Toto sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj rigardadis ŝian vizaĝon,
+ ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto
+ efektive ne gravis ĉu li estas en Kansas aŭ la Lando Oz se Doroteo estas
+ kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfeliĉa, kaj tio
+ malfeliĉigis ankaŭ lin.
+ </p>
+ <p>
+ Nu, la Fia Sorĉistino sopiregis posedi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la knabino
+ ĉiam surportis. Ŝiaj abeloj kaj ŝiaj korvoj kaj ŝiaj vulpoj kuŝis amase
+ sekiĝante, kaj ŝi jam eluzis la potencon de la Ora Ĉapo; sed se ŝi povos
+ akiri la Arĝentajn Ŝuojn ili donos al ŝi pli da potenco ol ĉiuj
+ perditaĵoj. Ŝi zorge observis Doroteon, por trovi ĉu ŝi iam demetas siajn
+ ŝuojn, planante ŝteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj ŝuoj
+ ke ŝi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorĉistino
+ multe timis la mallumon kaj ne kuraĝis eniri la ĉambron de Doroteo nokte
+ por preni la ŝuojn, kaj ŝia timego pri akvo estis pli granda ol ŝia timo
+ pri la mallumo, do ŝi neniam proksimiĝis dum Doroteo banis sin. Efektive,
+ la maljuna Sorĉistino neniam tuŝis akvon, nek permesis ke akvo iel tuŝu
+ ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ Sed la fiulino estis tre ruza, kaj ŝi finfine elpensis rimedon akiri kion
+ ŝi volas. Ŝi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo,
+ kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam
+ Doroteo marŝis trans la plankon ŝi stumblis pro la stangeto, ĉar ŝi ne
+ povis vidi ĝin, kaj ŝi sterniĝis sur la plankon. Ŝi ne grave vundiĝis, sed
+ dum la falo unu el la Arĝentaj Ŝuoj defalis, kaj antaŭ ol ŝi povis atingi
+ ĝin la Sorĉistino forkaptis ĝin kaj metis ĝin sur sian propran maldikan
+ piedon.
+ </p>
+ <p>
+ Al la fia virino multe plaĉis la sukceso de ŝia trompo, ĉar dum ŝi havos
+ unu el la ŝuoj ŝi posedos duonon de la potenco de ilia sorĉo, kaj Doroteo
+ ne povos uzi ĝin kontraŭ ŝin, eĉ se ŝi scius uzi ĝin.
+ </p>
+ <p>
+ La malgranda knabino, vidante ke ŝi perdis unu el siaj belaj ŝuoj,
+ koleriĝis, kaj diris al la Sorĉistino, "Redonu al mi mian ŝuon!"
+ </p>
+ <p>
+ "Ne!" respondis la Sorĉistino. "Nun ĝi estas mia ŝuo, ne via."
+ </p>
+ <p>
+ "Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian
+ ŝuon."
+ </p>
+ <p>
+ "Tamen mi retenos ĝin," diris la Sorĉistino, ridante pro ŝi, "kaj iun
+ tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaŭ la alian ŝuon."
+ </p>
+ <p>
+ Tio kolerigis Doroteon tiom ke ŝi prenis la sitelon da akvo kiu staris
+ proksime kaj verŝis ĝin sur la Sorĉistinon, malsekigante ŝin de la kapo
+ ĝis la piedoj.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la
+ Sorĉistino komencis forŝrumpi kaj plene malestiĝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Vidu kion vi faris!" ŝi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!"
+ </p>
+ <p>
+ "Vere mi bedaŭras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorĉistinon
+ fandiĝi kvazaŭ bruna sukero antaŭ ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorĉistino, per
+ ploranta, senespera voĉo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos
+ via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino
+ kia vi povus degeligi min kaj ĉesigi mian fian agadon. Jen — mi finiĝas."
+ </p>
+ <p>
+ Dirante tion la Sorĉistino fariĝis bruna, fandita, senforma amasaĵo kaj
+ komencis disverŝiĝi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo.
+ Vidante ke efektive ŝi ja plene neniiĝis, Doroteo replenigis la sitelon
+ per akvo kaj ĵetis ĝin sur la makulegon. Kaj ŝi balais ĝin tra la pordon.
+ Preninte la Arĝentan Ŝuon, la sola restaĵo de la maljunulino, ŝi purigis
+ kaj sekigis ĝin per tuko, kaj remetis ĝin sur sian piedon. Kaj nun,
+ finfine libera agi laŭvole, ŝi elkuris al la korteto por informi la Leonon
+ ke la Fia Sorĉistino de la Okcidento finiĝis, kaj ke ili ne plu estas
+ kaptitoj en fremda lando.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap13" id="chap13"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XIII. La savo
+ </h3>
+ <p>
+ Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis
+ pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj
+ liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo
+ estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas
+ sklavoj.
+ </p>
+ <p>
+ Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi
+ dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin.
+ Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon
+ festenante kaj dancante.
+ </p>
+ <p>
+ "Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni,"
+ diris la Leono, "mi estus plene feliĉa."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni povos provi," respondis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos
+ savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble
+ strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do ŝi elektis aron da
+ Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi. Ili
+ marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la rokan
+ ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia
+ hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita.
+ </p>
+ <p>
+ La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la
+ Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj
+ la Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Ĉu estas
+ stanistoj inter via popolo?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Do venigu ilin al mi," ŝi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante
+ ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis, "Ĉu vi povos rektigi tiujn
+ misbataĵojn en la Stana Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti
+ lin kie li rompiĝis?"
+ </p>
+ <p>
+ La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili
+ kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel
+ dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj ĉambroj de
+ la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj
+ tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn
+ kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian
+ malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe. Estas
+ vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris,
+ kaj ĉar la Hakisto ne estis vanta, tute ne ĝenis lin la flikoj.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis
+ lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo
+ zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj
+ artikoj ne rustu. Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro
+ la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn
+ larmojn. Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per la pinto
+ de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj
+ teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.
+ </p>
+ <p>
+ "Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana
+ Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, "mi estus
+ vere feliĉa."
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devas provi trovi lin," diris la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu
+ tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies
+ branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la
+ Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis
+ grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel
+ ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo."
+ </p>
+ <p>
+ Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo,
+ kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis ĝin
+ al la hakilo de la Hakisto, por anstataŭi la malnovan rompitan tenilon.
+ Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis
+ kiel frotita arĝento.
+ </p>
+ <p>
+ Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post nelonge
+ la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la
+ branĉoj kaj ruliĝis sur la teron.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo,
+ kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la
+ Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin.
+ </p>
+ <p>
+ Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en
+ la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj. Sed
+ unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, "Ni devas reiri al
+ Oz, kaj plenumigi lian promeson."
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo ĝoje.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi ricevos mian kuraĝon," diris la Leono penseme.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho, ni
+ ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!"
+ </p>
+ <p>
+ Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj
+ adiaŭis ilin. La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom
+ ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj
+ la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri,
+ la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al
+ Doroteo ili prezentis belan braceleton, enkrustitan per diamantoj; kaj al
+ la Birdotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen
+ stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon,
+ inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj.
+ </p>
+ <p>
+ Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj,
+ kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el ili ĝis iliaj brakoj doloris.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per
+ manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon. Ŝi metis
+ ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por
+ ŝi. Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas
+ bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo.
+ </p>
+ <p>
+ Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la Smeraldan Urbon; kaj
+ la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn
+ kiujn ili kunportu kun si.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap14" id="chap14"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XIV. La Flugantaj Simioj
+ </h3>
+ <p>
+ Memoru ke ne ekzistis vojo — eĉ ne vojeto — inter la kastelo de la Fia
+ Sorĉistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marŝantoj iris serĉi la
+ Sorĉistinon ŝi vidis ilin veni, do ŝi sendis la Flugantajn Simiojn por
+ alporti ilin al ŝi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la
+ grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili
+ sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la
+ leviĝanta suno, kaj ili komencis ĝuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno
+ estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la
+ okcidento kaj tial ili perdiĝis en la grandaj kampoj. Ili plu marŝadis,
+ tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kuŝiĝis inter la
+ dolĉodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis ĝis la mateno — escepte de la
+ Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ La sekvan matenon la suno estis malantaŭ nubo, sed ili komencis marŝadi,
+ kvazaŭ certaj laŭ kiu direkto ili iras.
+ </p>
+ <p>
+ "Se ni sufiĉe marŝos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas."
+ </p>
+ <p>
+ Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraŭ vidis antaŭ si nur la flavajn
+ kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.
+ </p>
+ <p>
+ "Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos ĝin
+ sufiĉatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon."
+ </p>
+ <p>
+ "Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Ŝajnas al mi ke mi
+ apenaŭ povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marŝas tre
+ longe."
+ </p>
+ <p>
+ "Komprenu," diris la Malkuraĝa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuraĝas
+ eterne marŝadi kaj neniam atingi iun ajn lokon."
+ </p>
+ <p>
+ Kaj Doroteo perdis esperon. Ŝi sidiĝis sur la herbaro kaj rigardis ŝiajn
+ akompanantojn, kaj ili sidiĝis kaj rigardis ŝin, kaj Toto trovis unuafoje
+ en sia vivo ke li tro lacas por ĉasi papilion kiu preterflugis lian kapon;
+ do li elpuŝis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaŭ
+ demandante kion ili nun faru.
+ </p>
+ <p>
+ "Eble ni alvoku la Kampomusojn," ŝi proponis. "Verŝajne ili povos diri al
+ ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la
+ Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaŭ nun?"
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun ŝi ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo
+ ekde kiam la Reĝino de la Musoj donis ĝin al ŝi. Post kelkaj minutoj ili
+ aŭdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj
+ venis kurante al ŝi. Inter ili estis la Reĝino mem, kiu demandis, per sia
+ alta voĉeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Ĉu vi povas diri al ni kie estas la
+ Smeralda Urbo?"
+ </p>
+ <p>
+ "Certe," respondis la Reĝino; "sed ĝi estas multedistanca, ĉar vi ĝis nun
+ ĉiam tenis ĝin malantaŭ vi." Ŝi ekrimarkis la Oran Ĉapon de Doroteo, kaj
+ diris, "Kial ne uzi la sorĉon de la Ĉapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn
+ al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne sciis ke estas sorĉo," respondis Doroteo surprizite. "Kio ĝi
+ estas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĝi estas skribita interne de la Ora Ĉapo," respondis la Reĝino de la
+ Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, ĉar ili
+ estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas ĉasi nin."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu ili do damaĝos min?" demandis la knabino timoplene.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Ĉapo. Adiaŭ!" Kaj ŝi forkuris,
+ kaj ĉiuj musoj hastis sekvi ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo rigardis la internon de la Ora Ĉapo kaj vidis kelkajn vortojn
+ skribitajn sur la tegaĵo. Ili sendube, ŝi pensis, estas la sorĉo, do ŝi
+ legis la instrukciojn zorge kaj metis la Ĉapon sur sian kapon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" ŝi diris, starante per nur la maldekstra piedo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion ŝi faras.
+ </p>
+ <p>
+ "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" ŝi pludiris starante, per nur la dekstra piedo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.
+ </p>
+ <p>
+ "Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaŭ piedoj. Per
+ tio la sorĉo estis plene dirita, kaj ili aŭdis laŭtan babiladon kaj
+ batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili.
+ </p>
+ <p>
+ La Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj demandis, "Kion vi
+ ordonas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la
+ vojon."
+ </p>
+ <p>
+ "Ni portos vin," respondis la Reĝo, kaj tuj kiam li parolis du el la
+ Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun ŝi. Aliaj prenis
+ la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio
+ kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, ĉar ili
+ memoris kiom mistraktis ilin antaŭe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke
+ neniu damaĝo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute feliĉe, kaj
+ multe ĝuis rigardi la belajn ĝardenojn kaj arbarojn tre distance sube.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu
+ el ili estis la Reĝo mem. Ili estis formintaj seĝon per siaj manoj kaj ili
+ tre zorgis ne damaĝi ŝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Kial vi devas obei la sorĉon de la Ora Ĉapo?" ŝi demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "La rakonto estas longa," respondis la Reĝo, kun rido; "sed ĉar ni devos
+ longe flugi estos distre rakonti al vi pri ĝi, se vi deziras."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi volonte aŭskultos," ŝi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni estis
+ libera popolo, loĝanta feliĉe en la granda arbaro, flugante de arbo al
+ arbo, manĝante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante laŭvole sen nomi iun ajn
+ mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante
+ malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj, ĉasante birdojn, kaj
+ ĵetante nuksojn je la homoj marŝantaj en la arbaro. Sed ni estis sen
+ zorgoj kaj feliĉaj kaj amuzoplenaj, kaj ĝuis ĉiun minuton de la tago. Tio
+ okazis antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol Oz venis el la nuboj por regi ĉi
+ tiun landon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis
+ ankaŭ potenca sorĉistino. Ŝi uzis sian magion nur por helpi la popolon,
+ kaj laŭraporte ŝi neniam damaĝis iun ajn bonan personon. Ŝi nomiĝis
+ Gajelet, kaj ŝi loĝis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj.
+ Ĉiu amis ŝin, sed ŝin plej malĝojigis ke ŝi ne povis trovi amaton, ĉar la
+ viroj estis ĉiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne taŭgis por esti edzo de
+ tiom bela kaj saĝa persono. Fine, tamen, ŝi trovis knabon kaj belan kaj
+ kuraĝan kaj nekutime saĝan. Gajelet decidis ke kiam li fariĝos viro ŝi
+ edzigos lin, do ŝi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion
+ por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li
+ maturiĝis, Kelala, tiel li nomiĝis, laŭdire estis la plej bona kaj plej
+ saĝa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke
+ Gajelet amegis lin, kaj ŝi rapidis pretigi ĉion por la geedziĝo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mia avo estis tiutempe la Reĝo de la Flugantaj Simioj kiuj loĝis en la
+ arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis ŝercojn pli
+ ol bonan manĝon. Unu tagon, tuj antaŭ la geedziĝo, mia avo flugadis kun
+ sia bando kaj vidis Kelalan marŝantan apud la rivero. Li estis vestita per
+ riĉa kostumo el palruĝa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis
+ petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan,
+ portis lin per siaj brakoj ĝis ili estis super la mezo de la rivero, kaj
+ faligis lin en la akvon.
+ </p>
+ <p>
+ "Elnaĝu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu ĉu la akvo makulis viajn
+ vestojn!" Kelala estis tro saĝa por ne naĝi, kaj li ne estis tro dolortita
+ de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj
+ naĝis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li, ŝi trovis ke liaj
+ silkaĵoj kaj veluraĵoj estis tute ruinigitaj de la rivero.
+ </p>
+ <p>
+ "La princino tre koleris, kaj ŝi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Ŝi
+ venigis ĉiujn Flugantajn Simiojn antaŭ sin, kaj ŝi diris unue ke iliaj
+ flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis
+ Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, ĉar
+ li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj;
+ kaj Kelala ankaŭ afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la
+ punon, kondiĉe ke la Flugantaj Simioj por ĉiam plenumu trifoje la ordonojn
+ de la posedanto de la Ora Ĉapo. Tiu Ĉapo estis farita kiel edziĝa donaco
+ al Kelala, kaj laŭdire ĝi kostis al la princino duonon de ŝia regno.
+ Kompreneble mia avo kaj ĉiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj
+ tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Ĉapo, negrave kiu
+ estas tiu posedanto."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Ĉapo," respondis la Simio,
+ "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Ĉar lia novedzino ne toleris vidi
+ nin, li vokis nin ĉiujn al si en la arbaro post la geedziĝo kaj ordonis ke
+ ni ĉiam restu kie ŝi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis
+ lin, ĉar ni ĉiuj timis ŝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Neniun alian taskon ni devis fari ĝis la Oran Ĉapon akiris la manoj de la
+ Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn,
+ kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Ĉapo
+ apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."
+ </p>
+ <p>
+ Dum la Simireĝo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la
+ verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaŭ ili. Ŝi miris pro la
+ rapida flugo de la Simioj, sed al ŝi plaĉis ke la flugo finiĝis. La
+ strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaŭ la pordegon de la Urbo,
+ la Reĝo klinis sin malalten antaŭ Doroteo, kaj post tio li forflugis
+ rapide, sekvate de sia tuta bando.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la
+ Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Ĉapon!"
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap15" id="chap15"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XV. Ili malmaskas Ozon, la Teruran
+ </h3>
+ <p>
+ Tiam la kvar veturintoj marŝis al la granda pordego de la Smeralda Urbo
+ kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado ĝin malfermis la sama
+ Pordogardisto kiun ili antaŭe renkontis.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion! Ĉu vi revenis?" li demandis, surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorĉistinon de la
+ Okcidento."
+ </p>
+ <p>
+ "Ni ja vizitis ŝin," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj ŝi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene.
+ </p>
+ <p>
+ "Ŝi ne povis malpermesi, ĉar ŝi estas degeligita," klarigis la
+ Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Degeligita! Nu, jen tre plaĉa informo," diris la viro. "Kiu degeligis
+ ŝin?"
+ </p>
+ <p>
+ "Doroteo," diris la Leono solene.
+ </p>
+ <p>
+ "Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaŭ ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan ĉambron kaj prenis la
+ okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj ŝlosis
+ ilin, same kiel antaŭe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon,
+ kaj kiam la popolo sciiĝis per la Pordogardisto ke ili fandis la Fian
+ Sorĉistinon de la Okcidento ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la veturintojn kaj
+ sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz.
+ </p>
+ <p>
+ La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraŭ gardis la pordon, sed li tuj
+ enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj
+ kondukis ĉiun el ili al ties antaŭa ĉambro, por ke ili ripozu ĝis la
+ Potenca Oz pretos akcepti ilin.
+ </p>
+ <p>
+ La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj
+ veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorĉistinon; sed Oz ne respondis.
+ Ili supozis ke la Potenca Sorĉisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis.
+ Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek
+ la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin
+ ĉagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj
+ sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu
+ novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li
+ alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi ĉu aŭ ne li
+ plenumos sian promeson. Kiam la Sorĉisto aŭdis tiun komunikaĵon li timegis
+ kaj sendis ordonon ke ili venu al la Tronĉambro je kvar minutoj post la
+ naŭa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en
+ la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.
+ </p>
+ <p>
+ La kvar veturintoj maldormis tiunokte, ĉar ĉiu pripensis la donacon kiun
+ Oz laŭ sia promeso donos. Doroteo endormiĝis nur unufoje, kaj sonĝis ke ŝi
+ estas en Kansas, kie Onklino Em diras al ŝi sian ĝojon ke la knabineto
+ denove estas hejme.
+ </p>
+ <p>
+ Akurate je la naŭa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis
+ ilin, kaj post kvar minutoj ili ĉiuj eniris la Tronĉambron de la Potenca
+ Oz. Kompreneble ĉiu el ili anticipis vidi la Sorĉiston en la formo kiun li
+ antaŭe havis, kaj ĉiun multe surprizis kiam ili ĉirkaŭrigardis kaj vidis
+ tute neniun en la ĉambro. Ili restis proksime al la pordo kaj eĉ pli
+ proksime unu al la alia, ĉar la silento en la malplena ĉambro timigis pli
+ ol ĉiu formo de Oz kiun ili antaŭe vidis. Baldaŭ ili aŭdis Voĉon, kiu
+ ŝajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj ĝi
+ diris, solene. "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi serĉas
+ min?"
+ </p>
+ <p>
+ Ili rerigardis al ĉiu parto de la ĉambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo
+ diris, "Kie vi estas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas ĉie," respondis la Voĉo, "sed por la okuloj de ordinaraj
+ mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidiĝos sur mian tronon, por ke vi
+ konversaciu kun mi."
+ </p>
+ <p>
+ Vere, la Voĉo ŝajnis ĝuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marŝis
+ tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por peti la
+ plenumiĝon de la promeso."
+ </p>
+ <p>
+ "De kiu promeso?" demandis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorĉistino estos detruita,"
+ diris la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj vi promesis doni al mi kuraĝon," diris la Malkuraĝa Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu la Fia Sorĉistino vere estas detruita?" demandis la Voĉo, kaj Doroteo
+ kredis ke ĝi iomete tremas.
+ </p>
+ <p>
+ "Jes," ŝi respondis, "mi degeligis ŝin per sitelo da akvo."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu!" diris la Voĉo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaŭ, ĉar mi
+ bezonas tempon por pripensi la aferon."
+ </p>
+ <p>
+ "Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni rifuzas atendi eĉ unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ La Leono opiniis ke taŭgos timigi la Sorĉiston, do li laŭte muĝis
+ plenvoĉe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite
+ kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum ĝi brue falis ili
+ rigardis tien, kaj la sekvan momenton ĉiu el ili vere miris. Ĉar ili
+ vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antaŭe kaŝis,
+ malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizaĝo, kiu ŝajne
+ estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian
+ hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, "Kiu vi estas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per
+ tremanta voĉo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi
+ volos."
+ </p>
+ <p>
+ Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke Oz
+ estas granda Kapo," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne; vi ĉiuj eraris," diris la malgranda viro humile.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi nur ŝajnigis tion."
+ </p>
+ <p>
+ "Ŝajnigis!" kriis Doroteo. "Ĉu vi ne estas Potenca Sorĉisto?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉit, karulino," li diris; "ne tiom laŭte parolu, ĉar oni aŭdos vin—kaj mi
+ perdus ĉion. Oni kredas min Potenca Sorĉisto."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed vi ja estas, ĉu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo."
+ </p>
+ <p>
+ "Eĉ pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena voĉo, "vi estas
+ ĉarlatano."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĝuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaŭ
+ la akuzo plaĉis al li; "Mi estas ĉarlatano."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi mian kuraĝon?" demandis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, viŝante la larmojn el siaj
+ okuloj per la maniko de sia jako.
+ </p>
+ <p>
+ "Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj malgravaĵoj.
+ Konsideru min, kaj mian malfeliĉan situacion pro mia senmaskiĝo."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu neniu alia scias pri via fraŭdo?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Neniu, nur vi kvar—kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis ĉiun dum tiom
+ da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciiĝos. Mi eraregis kiam mi decidis
+ permesi ke vi eniru la Tronoĉambron. Kutime mi rifuzas vidi eĉ miajn
+ regatojn, kaj tial ili kredas min terura."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis aspekti
+ granda Kapo al mi?"
+ </p>
+ <p>
+ "Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos
+ ĉion al vi."
+ </p>
+ <p>
+ Li kondukis ilin en malgrandan ĉambron malantaŭ la Tronoĉambro, kaj ili
+ ĉiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kuŝis la Granda Kapo, el
+ multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizaĝo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris malantaŭ
+ la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj moviĝu kaj la buŝo
+ malfermiĝu."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed kiel vi faris la voĉon?" ŝi demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas
+ ĵeti la sonon de mia voĉo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke ĝi
+ sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la Birdotimigilo
+ la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela Damo,
+ kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da haŭtoj
+ kunkudritaj, kun lignaĵoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de
+ Fajro, nu la Pseŭdosorĉisto ankaŭ pendigis tion de la plafono. Efektive ĝi
+ estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surverŝita la globo brulis
+ feroce.
+ </p>
+ <p>
+ "Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia ĉarlatano."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi hontas — certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje; "sed
+ mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidiĝi, troviĝas multaj seĝoj; kaj mi
+ rakontos al vi mian historion."
+ </p>
+ <p>
+ Do ili sidiĝis kaj aŭskultis dum li rakontis ĉi tiel: "Mi naskiĝis en
+ Omaha—"
+ </p>
+ <p>
+ "Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi pravas; sed pli malproksime de ĉi tie," li diris, malgaje skuante sian
+ kapon je ŝi. "Kiam mi plenkreskis mi fariĝis ventroparolisto, kaj trejnis
+ min tre lerta majstro. Mi povas imiti ĉian birdon kaj beston." Li miaŭis
+ tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis ĉiudirekten por
+ trovi kie ŝi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz, "tio tedis min, do
+ mi fariĝis balonisto."
+ </p>
+ <p>
+ "Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono ĉe
+ cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li
+ klarigis.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la ŝnuro interimplikiĝis, tiel
+ ke mi ne povis denove malsupreniri. Ĝi iris tre alten super la nubojn,
+ tiom alten ke aerfluo trafe ĝin portis multajn, multajn kilometrojn for.
+ Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la mateno de la dua tago
+ mi vekiĝis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata kaj bela lando.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĝi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damaĝita. Sed mi trovis
+ min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj, kredis ke mi
+ estas granda Sorĉisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi tion, ĉar ili timis
+ min, kaj promesis fari kion mi volas.
+ </p>
+ <p>
+ "Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili
+ konstruu ĉi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte kaj
+ bone. Post tio mi pensis, ĉar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi
+ nomos ĝin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi metis
+ verdajn okulvitrojn sur ĉiujn popolanojn, tiel ke ĉio kion ili vidis estis
+ verda.
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ĉu ĉio ĉi tie ne estas verda?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne pli ol en ĉiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas verdajn
+ okulvitrojn, nu, kompreneble ĉio kion vi vidas aspektas verda. La Smeralda
+ Urbo estis konstruita antaŭ tre multaj jaroj, ĉar mi estis junulo kiam la
+ balono portis min ĉi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia
+ popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la
+ plej multaj el ili kredas ke ĝi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe ĝi ja
+ estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj ĉio bona por
+ feliĉigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam ĉi
+ tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili.
+ </p>
+ <p>
+ "Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorĉistinoj, ĉar kvankam mi
+ mem havas tute nenian magian potencon mi baldaŭ trovis ke la Sorĉistinoj
+ vere kapablas fari mirindaĵojn. Kvar Sorĉistinoj ekzistis en ĉi tiu lando,
+ kaj ili regis la popolojn kiuj loĝas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj
+ Okcidento. Feliĉe, la Sorĉistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi
+ sciis ke ili ne damaĝos min; sed la Sorĉistinoj de la Oriento kaj
+ Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca
+ ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum
+ multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi ĝojis kiam mi informiĝis ke via
+ domo falis sur la Fian Sorĉistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi
+ volonte promesus ĉion ajn por ke vi neniigu la alian Sorĉistinon; sed mi
+ devas honte diri ke nun, post ŝia degelo, mi ne povas plenumi miajn
+ promesojn."
+ </p>
+ <p>
+ "Laŭ mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas
+ tre malkompetenta Sorĉisto."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi ne bezonas ĝin. Vi lernas ion novan ĉiutage. Bebo havas cerbon, sed ĝi
+ malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des
+ pli multe vi nepre spertos."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfeliĉa se vi ne
+ donos al mi cerbon."
+ </p>
+ <p>
+ La falsa sorĉisto atente rigardis lin.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," li diris ĝemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion al
+ vi; sed se vi venos al mi morgaŭ matene, mi plenigos vian kapon per cerbo.
+ Tamen mi ne povas instrui vin ĝin uzi; vi mem devos eltrovi tion."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, dankon—dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi ĝin,
+ tute certe!"
+ </p>
+ <p>
+ "Sed kion pri mia kuraĝo?" demandis la Leono maltrankvile.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi havas multan kuraĝon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas
+ memfidon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas danĝero. Vera kuraĝo
+ signifas fronti la danĝeron kiam vi timas, kaj tian kuraĝon vi jam abunde
+ posedas."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble, tamen malgraŭe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre malfeliĉa
+ krom se vi donos al mi tian kuraĝon kiu forgesigas pri timo."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, bone; mi donos al vi tian kuraĝon morgaŭ," respondis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laŭ mi vi malpravas pro via deziro
+ havi koron. Koro plejofte malfeliĉigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke
+ al vi tre bonsorte mankas koro."
+ </p>
+ <p>
+ "Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana Lignohakisto. "Laŭ
+ mia prefero, mi akceptos ĉian malfeliĉon senproteste, se vi donos al mi
+ koron." "Bone," respondis Oz humile. "Venu al mi morgaŭ kaj vi ricevos
+ koron. Mi ludis esti Sorĉisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli
+ ludi."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min konsideri
+ la problemon dum du aŭ tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron
+ transporti vin super la dezerton."
+ </p>
+ <p>
+ "Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi loĝos en la Palaco
+ miaj servistoj servos vin kaj obeos ĉiun vian deziron eĉ la plej
+ malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo — kiom ajn
+ malgranda. Kaŝu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas ĉarlatano."
+ </p>
+ <p>
+ Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al siaj
+ ĉambroj kun esperoj. Eĉ Doroteo esperis ke "La Ĉarlatano, la Potenca, la
+ Terura", laŭ ŝia ŝercnomo por li, trovos metodon resendi ŝin al Kansas,
+ kaj se li sukcesos ŝi pretis pardoni al li ĉion.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap16" id="chap16"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XVI. La magia arto de la Granda Ĉarlatano.
+ </h3>
+ <p>
+ Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min.
+ Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas
+ aliaj homoj."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ĉiam ŝatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi afablas ŝatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte
+ estimos min kiam vi aŭdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova
+ cerbo." La Birdotimigilo diris adiaŭ al ili per feliĉa voĉo kaj iris al la
+ Tronoĉambro, kie li frapis sur la pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Envenu," diris Oz.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la
+ fenestro, profunde pensanta.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, jes, sidiĝu en tiu seĝo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas
+ forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti
+ vian cerbon en la ĝustan lokon."
+ </p>
+ <p>
+ "Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon,
+ se ĝi estos pli bona kiam vi resurmetos ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Sorĉisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li
+ eniris la malantaŭan ĉambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da
+ brano, en kiun li metis ankaŭ pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte ĝin,
+ li metis ĝin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la
+ vakan spacon per pajlo, por firme teni ĝin. Kiam li finis refiksi la kapon
+ de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta
+ homo, ĉar mi donis al vi cerbamikan menson." La Birdotimigilo estis kaj
+ plaĉita kaj fiera pro la plenumiĝo de lia plej granda deziro, kaj varme
+ dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo ŝvelis pro la cerbo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel vi vin sentas?" ŝi demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Tre saĝa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimiĝos al mia
+ cerbo mi scios ĉion."
+ </p>
+ <p>
+ "Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpuŝas sin tra la flankon de via kapo?"
+ demandis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana
+ Lignohakisto. Do li marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia
+ koro."
+ </p>
+ <p>
+ "Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via
+ brusto, por meti vian koron en la ĝustan lokon. Mi esperas ke tio ne
+ dolorigos vin."
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon
+ en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto. Post tio,
+ li iris al ŝranko de tirkestoj kaj elprenis belan koron, tute el silko kaj
+ plenigitan per segaĵo.
+ </p>
+ <p>
+ "Vere bela, ĉu ne?" li demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu ĝi multe plaĉis. "Sed ĝi estas ĉu
+ amema koro?"
+ </p>
+ <p>
+ "Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto
+ kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante ĝin nete kie ĝi
+ estis eltondita.
+ </p>
+ <p>
+ "Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus ĉiun ajn homon. Mi
+ bedaŭras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne ĝenas min la fliko," fervore diris la feliĉa Hakisto. "Mi dankegas
+ vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne menciinde," respondis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li
+ ĉian ĝojon pro lia bona fortuno.
+ </p>
+ <p>
+ Nun la Leono marŝis al la Tronoĉambro kaj frapis sur la pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Envenu," diris Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi venis por mia kuraĝo," anoncis la Leono, enirante la ĉambron.
+ </p>
+ <p>
+ "Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos ĝin al vi."
+ </p>
+ <p>
+ Li iris al ŝranko kaj etendinte sian brakon ĝis alta breto li deprenis
+ kvadratan verdan botelon, kies enhavon li verŝis en verd-oran teleron,
+ bele ĉizitan. Metinte tion antaŭ la Malkuraĝan Leonon, kiu flaris ĝin
+ kvazaŭ malŝate, la Sorĉisto diris: "Trinku."
+ </p>
+ <p>
+ "Kio ĝi estas?" demandis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu," respondis Oz, "se ĝi estus en vi, ĝi estus kuraĝo. Vi scias,
+ kompreneble, ke kuraĝo ĉiam estas interna; do oni ne povas nomi ĉi tion
+ kuraĝo antaŭ ol vi glutis ĝin. Tial mi konsilas al vi trinki ĝin kiel eble
+ plej baldaŭ."
+ </p>
+ <p>
+ La Leono ne plu hezitis, sed trinkis ĝis la telero estis malplena.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Plena de kuraĝo," respondis la Leono, kiu reiris ĝoje al siaj amikoj por
+ informi ilin pri sia bona fortuno.
+ </p>
+ <p>
+ Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo kaj
+ al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili kredis
+ deziri. "Kiel mi ne povas esti ĉarlatano?" li diris, "kiam tiom da
+ personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias ĉiu
+ homo? Estis facile feliĉigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la
+ Hakiston ĉar ili imagis ke mi povas fari ĉion ajn. Sed bezonata estos pli
+ ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel
+ fari tion."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap17" id="chap17"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XVII. Kiel la balono estis lanĉita.
+ </h3>
+ <p>
+ Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj
+ estis malfeliĉaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam ŝiaj amikoj estis
+ tute feliĉaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj
+ pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin ĉar li sciis ke nur li mem
+ povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marŝadis li sentis sian
+ koron skuiĝi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas ĝin pli
+ afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La
+ Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus
+ armeon aŭ dekduon da ferocaj Kolizuloj.
+ </p>
+ <p>
+ Tiel ĉiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris eĉ
+ pli ol iam antaŭe reiri al Kansas.
+ </p>
+ <p>
+ La kvaran tagon, ĝojigante ŝin, Oz ordonis ke ŝi reeniru la Tronĉambron,
+ kaj kiam ŝi eniris li diris afable al ŝi: "Sidiĝu, karulino; mi kredas ke
+ mi trovis metodon forveturigi vin el ĉi tiu lando."
+ </p>
+ <p>
+ "Al Kansas?" ŝi demandis fervore.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "ĉar mi ne povas eĉ konjekti pri
+ ĝia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio
+ verŝajne estos facile trovi vian vojon hejmen."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel mi povos transiri la dezerton?" ŝi demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis al
+ ĉi tiu lando mi flugis en balono. Ankaŭ vi venis peraere, vin portis
+ ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos
+ peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la
+ eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu
+ estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en ĉi
+ tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta
+ lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke ĝi flugu."
+ </p>
+ <p>
+ "Se ĝi ne flugos," komentis Doroteo, "ĝi estos senutila."
+ </p>
+ <p>
+ "Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi ĝin, nome
+ plenigi ĝin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso,
+ ĉar se la aero malvarmiĝus la balono falus en la dezerton, kaj ni
+ perdiĝus."
+ </p>
+ <p>
+ "Ni!" kriis la knabino. "Ĉu vi akompanos min?"
+ </p>
+ <p>
+ "Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti ĉarlatano. Se mi elirus ĉi
+ tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorĉisto, kaj ili
+ koleriĝus kontraŭ min ĉar mi trompis ilin. Do mi devas resti fermita en ĉi
+ tiujn ĉambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al
+ Kansas kun vi kaj reesti en cirko."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ĝuos vian kuneston," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni
+ komencu labori pri la balono."
+ </p>
+ <p>
+ Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko
+ ĝustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda
+ silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda;
+ ĉar Oz decidis fari la balonon laŭ diversaj nuancoj de la koloro ĉirkaŭ
+ ili. Tri tagoj necesis por kunkudri ĉiujn striojn, sed kiam ĝi estis
+ finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol ses metrojn longa.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke ĝi
+ rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta.
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis ke
+ la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj
+ vestaĵoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per ŝnuregoj.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li vizitos
+ grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en la nuboj. La informo disvastiĝis
+ rapide tra la urbo kaj ĉiu venis por rigardi la mirindaĵon.
+ </p>
+ <p>
+ Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Palacon, kaj la popolo
+ rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta grandan
+ amason da ligno, kaj nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la malsupron de la
+ balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu leviĝis de la fajro
+ plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono ŝvelis kaj enaeriĝis, ĝis
+ fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la teron.
+ </p>
+ <p>
+ Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta voĉo:
+ "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi
+ ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."
+ </p>
+ <p>
+ La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego kiu ligis ĝin al la
+ tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj tio faris ĝin tiom malpli peza
+ ol la aero ekster la balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en la
+ ĉielon.
+ </p>
+ <p>
+ "Venu, Doroteo!" kriis la Sorĉisto. "Rapidu por ke la balono ne forflugu
+ sen vi!"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi tute ne trovas Toton ie ajn," respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi
+ sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamason por boji kontraŭ
+ katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj kuris cele la
+ balonon.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj Oz etendis siajn manojn por
+ helpi ŝin eniri la korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la balono
+ leviĝis en la aeron sen ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Revenu!" ŝi kriegis. "Mi volas kuniri!"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaŭ!"
+ </p>
+ <p>
+ "Adiaŭ!" kriis ĉiu, kaj ĉies okuloj turniĝis supren al kie la Sorĉisto
+ veturas en la korbo, altiĝanta ĉiumomente eĉ pli en la ĉielon.
+ </p>
+ <p>
+ Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorĉiston, kvankam eble li ja
+ atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la
+ popolo ame memoris lin, kaj oni diris unu al la alia, "Oz estis ĉiam nia
+ amiko. Kiam li estis ĉi tie li konstruis por ni ĉi tiun belan Smeraldan
+ Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan Birdotimigilon por
+ regi nin."
+ </p>
+ <p>
+ Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon de la Mirinda Sorĉisto,
+ kaj ne estis konsoleblaj.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap18" id="chap18"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XVIII. For al la Sudo
+ </h3>
+ <p>
+ Doroteo ploris amare pro la perdiĝo de ŝia espero reiri al sia hejmo en
+ Kansas; sed kiam ŝi konsideradis la aferon zorge, ŝi ĝojis ne esti
+ suprenirinta en balono. Tamen ŝi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaŭ
+ lamentis ŝiaj akompanantoj.
+ </p>
+ <p>
+ La Stana Lignohakisto venis al ŝi kaj diris, "Vere mi estus nedankema se
+ mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom
+ plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forviŝi miajn larmojn, por ke mi
+ ne rustu."
+ </p>
+ <p>
+ "Volonte," ŝi respondis, kaj ŝi tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto
+ ploris dum pluraj minutoj, kaj ŝi zorge atentis la larmojn kaj forviŝis
+ ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis ŝin kaj oleumis
+ sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li
+ ne estis Sorĉisto la popolo fieris pri li. "Ĉar," ili diris, "en la tuta
+ mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj se ili ne
+ eraris, ili pravis.
+ </p>
+ <p>
+ La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la kvar marŝintoj kuniĝis en
+ la Tronoĉambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono
+ kaj la aliaj staris respektoplene antaŭ li.
+ </p>
+ <p>
+ "Nia sorto efektive estis feliĉiga," diris la nova reganto; "ĉar ĉi tiu
+ Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion
+ ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur stango en
+ maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de ĉi tiu bela
+ Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."
+ </p>
+ <p>
+ "Ankaŭ mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova
+ koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."
+ </p>
+ <p>
+ "Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuraĝa kiel ĉiu alia
+ besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuraĝa," diris la Leono modeste.
+ </p>
+ <p>
+ "Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda Urbo," pludiris la
+ Birdotimigilo, "eble ni ĉiuj kontentus kune."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed mi ne volas loĝi ĉi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas, kaj
+ loĝi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."
+ </p>
+ <p>
+ "Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj
+ kudriloj komencis puŝi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne alvoki la
+ Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton?"
+ </p>
+ <p>
+ "Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo ĝoje. "Jen la solvo! Mi tuj
+ alportos la Oran Ĉapon." Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la Tronoĉambron
+ ŝi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de Flugantaj Simioj
+ flugis tra la malferman fenestron kaj stariĝis antaŭ ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simireĝo, klinante sin
+ antaŭ la knabino. "Kion vi deziras?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Sed la Simireĝo kapneis.
+ </p>
+ <p>
+ "Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur ĉi tiu lando, kaj
+ ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas
+ ke neniam estos, ĉar ne taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laŭ
+ nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaŭ."
+ </p>
+ <p>
+ Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn flugilojn kaj forflugis
+ tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia senesperiĝo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo senefike," ŝi diris, "ĉar la
+ Flugantaj Simioj ne povas helpi min."
+ </p>
+ <p>
+ "Estas tute vere tre domaĝe!" diris la bonkora Hakisto.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure ŝvelis ke
+ Doroteo timis ke ĝi krevos.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke li
+ konsilu nin."
+ </p>
+ <p>
+ Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronoĉambron timeme, ĉar dum Oz
+ vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas transiri
+ la dezerton. Kiel ŝi povos fari tion?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi ne scias," respondis la Soldato; "ĉar neniu iam transiris la dezerton,
+ krom se eble Oz mem faris tion."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.
+ </p>
+ <p>
+ "Eble Glinda," li sugestis.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "La Sorĉistino de la Sudo. Ŝi estas la plej potenca Sorĉistino, kaj regas
+ la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo staras apud la dezerto, do eble ŝi scias
+ metodon transiri ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne?" demandis la infano.
+ </p>
+ <p>
+ "La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona," diris la Soldato, "kaj ŝi estas
+ afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna
+ eĉ kvankam ŝi jam vivis multegajn jarojn."
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel mi povos atingi ŝian kastelon?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke ĝi estas
+ plena de danĝeroj por marŝantoj. Sovaĝaj bestoj loĝas en la arbaro, kaj
+ raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro
+ tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda Urbo."
+ </p>
+ <p>
+ La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Ŝajnas ke malgraŭ la
+ danĝeroj, plejbone estos ke Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo kaj petu
+ ke Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi tie ŝi neniam
+ reiros al Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.
+ </p>
+ <p>
+ "Jes ja," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "ĉar mi enuas pro via urbo kaj
+ sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovaĝa besto, sciu.
+ Ankaŭe, Doroteo bezonos protektanton."
+ </p>
+ <p>
+ "Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi ŝin; do
+ ankaŭ mi akompanos ŝin al la Lando de la Sudo.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.
+ </p>
+ <p>
+ "Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. ŝi levis min de la stango en la
+ maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto ŝuldiĝas
+ al ŝi, kaj mi neniam apartiĝos de ŝi antaŭ ol ŝi finfine reiros al
+ Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "Dankon," diris Doroteo, kortuŝite. "Vi ĉiuj estas vere afablegaj al mi.
+ Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaŭ."
+ </p>
+ <p>
+ "Ni ekiros morgaŭ matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni ĉiuj
+ pretigu nin, ĉar la marŝado estos longa."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap19" id="chap19"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XIX. Ilin atakas la Batalantaj Arboj.
+ </h3>
+ <p>
+ Tuj la sekvan matenon Doroteo adiaŭe kisis la belan verdan knabinon, kaj
+ ĉiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marŝis kun
+ ili ĝis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li miregis ke ili
+ volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn problemojn. Sed li tuj
+ malŝlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj
+ donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si.
+ </p>
+ <p>
+ "Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi
+ devos reveni al ni kiel eble plej baldaŭ."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue mi
+ devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."
+ </p>
+ <p>
+ Dum Doroteo lastafoje adiaŭis la bonhumoran Gardiston ŝi diris: "Oni tre
+ afablis al mi en via bela Urbo, kaj ĉiu estis tre ĝentila al mi. Mi ne
+ povas esprimi kiom dankema mi estas."
+ </p>
+ <p>
+ "Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed se
+ via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon." Li
+ malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian
+ marŝadon.
+ </p>
+ <p>
+ La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizaĝojn cele la Landon de
+ la Sudo. Ili estis ĉiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis.
+ Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la
+ Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ĝojis ĉar ili povis utili al ŝi.
+ Kaj la Leono, nu li flaris la freŝan aeron tre plezure kaj balancis sian
+ voston de flanko al flanko pro pura ĝojo ĉar li denove estas en la
+ kamparo, dum Toto kuris ĉirkaŭ ilin kaj ĉasis la tineojn kaj papiliojn,
+ tutdume gaje bojante.
+ </p>
+ <p>
+ "Urboloĝado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili rapidpaŝe
+ marŝadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi ĉesis loĝi tie, kaj
+ nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuraĝa mi
+ fariĝis."
+ </p>
+ <p>
+ Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis
+ nur amason da turoj malantaŭ la verdaj muroj, kaj alte super ĉio estis la
+ pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.
+ </p>
+ <p>
+ "Oz ja ne estis malbona Sorĉisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li
+ sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.
+ </p>
+ <p>
+ "Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la
+ Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Se Oz trinkus dozon de la sama kuraĝo kiun li donis al mi," aldonis la
+ Leono, "li estus kuraĝa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis
+ sian promeson al ŝi, sed li ja klopodis, do ŝi pardonis lin. Ĉar, kiel li
+ diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorĉisto.
+ </p>
+ <p>
+ La marŝado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn
+ kiuj etendiĝis ĉirkaŭ la Smeralda Urbo ĉiuflanke. Ili dormis tiun nokton
+ sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis.
+ </p>
+ <p>
+ En la mateno ili plue marŝadis ĝis ili atingis densan arbaron. Tute ne
+ estis eble ĉirkaŭiri ĝin, ĉar laŭaspekte ĝi etendiĝis dekstren kaj
+ maldekstren ĝis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski ŝanĝi
+ sian direkton ĉar ili timis ke ili perdiĝus. Do ili serĉis tiun lokon kie
+ estos plej facile eniri la arbaron.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon
+ kiu havis sufiĉe larĝetendajn branĉojn ke estis sufiĉa spaco por ke ili
+ povu marŝi sube. Do li antaŭenmarŝis al la arbo, sed tuj kiam li subiris
+ la unuajn branĉojn ili klinis sin kaj ĉirkaŭvolvis lin, kaj la sekvan
+ minuton li trovis sin levita super la tero kaj ĵetita kapantaŭen inter
+ siajn kunmarŝantojn.
+ </p>
+ <p>
+ Tio ne damaĝis la Birdotimigilon, sed ĝi surprizis lin, kaj li aspektis
+ iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter la arboj,"
+ vokis la Leono. "Mi la unua provu ĝin," diris la Birdotimigilo, "ĉar ne
+ dolorigas min esti disdirekten ĵetita." Li marŝis al alia arbo, dum li
+ parolis, sed ĝiaj branĉoj tuj kaptis lin kaj reĵetis lin.
+ </p>
+ <p>
+ "Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ŝajnas ke la arboj decidis batali kontraŭ nin kaj haltigi nian marŝadon,"
+ komentis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj surŝultriginte sian hakilon
+ li marŝis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam
+ granda branĉo kliniĝis por kapti lin, la Hakisto hakis ĝin tiom feroce ke
+ li duonigis ĝin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn branĉojn kvazaŭ pro
+ doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarŝis sendanĝere.
+ </p>
+ <p>
+ "Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"
+ </p>
+ <p>
+ Ĉiuj antaŭen kuris kaj subiris la arbon sen damaĝo, escepte de Toto, kiun
+ kaptis malgranda branĉo kaj skuis ĝis li hurlis. Sed la Hakisto tuj
+ dehakis la branĉon kaj liberigis la hundeton.
+ </p>
+ <p>
+ La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili
+ decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn branĉojn, kaj
+ ke verŝajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun
+ mirigan kapablon por forteni fremdulojn.
+ </p>
+ <p>
+ La kvar marŝantoj facile marŝis inter la arboj ĝis atingi la plej foran
+ randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaŭ si altan muron el,
+ ŝajne, blanka porcelano. Ĝi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj
+ pli alta ol iliaj kapoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "ĉar evidente ni devos
+ transgrimpi la muron."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap20" id="chap20"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XX. La delikata Porcelana Lando.
+ </h3>
+ <p>
+ Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun li trovis en la arbaro, Doroteo
+ kuŝiĝis kaj dormis, ĉar ŝi estis laca pro la longa marŝado. La Leono ankaŭ
+ kunrulis sin por dormi kaj Toto kuŝiĝis apud li.
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne
+ povas kompreni kial tiu muro estas ĉi tie, nek el kio ĝi konsistas."
+ </p>
+ <p>
+ "Ripozigu vian cerbon kaj ne ĝenu ĝin pri la muro," respondis la Hakisto;
+ "grimpinte ĝin ni scios kio estas aliflanke."
+ </p>
+ <p>
+ Post iom da tempo la eskalo estis finita. Ĝi aspektis mallerte farita, sed
+ la Stana Lignohakisto estis certa ke ĝi estas fortika kaj bone taŭgos. La
+ Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke
+ la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la eskalon, sed li
+ estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li
+ falos. Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la
+ Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"
+ </p>
+ <p>
+ "Plu grimpu," kriis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidiĝis sur la supron de la muro, kaj
+ Doroteo puŝis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!" tute same
+ kiel la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.
+ </p>
+ <p>
+ Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis la
+ lasta; sed ambaŭ kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans la
+ muron. Kiam ili ĉiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili
+ malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.
+ </p>
+ <p>
+ Antaŭ ili estis grande etendiĝanta lando kies planko estis glata kaj
+ brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj
+ domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj,
+ la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Ankaŭ vidiĝis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn ĉirkaŭis porcelanaj
+ bariloj; kaj multaj bovinoj kaj ŝafoj kaj ĉevaloj kaj porkoj kaj gekokoj,
+ ĉiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.
+ </p>
+ <p>
+ Sed plej strangaj estis la homoj loĝantaj en tiu kurioza lando. Troviĝis
+ melkistinoj kaj ŝafistinoj, kun brilkoloraj korsaĵoj kaj oraj cirkletoj
+ tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el arĝento
+ kaj oro kaj purpuro; kaj ŝafistoj vestitaj per ĝisgenuaj kulotoj kiujn
+ ornamis vertikalaj ruĝetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur
+ la ŝuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili
+ surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klaŭnoj
+ kun krisphavaj roboj, kaj rondaj ruĝaj makuloj sur la vangoj kaj altaj,
+ pintaj ĉapoj. Kaj plej strange, la homoj ĉiuj konsistis el porcelano, eĉ
+ iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne
+ estis pli alta ol genuo de Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Unue neniu eĉ rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura
+ porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili
+ per voĉeto, kaj tuj poste forkuris.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri ĝin, do la
+ Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la
+ malmola planko ne damaĝu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali
+ sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn. Kiam ĉiu jam
+ malsupreniĝis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre
+ plata, kaj per frapetoj reĝustigis lian pajlon.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devos transiri ĉi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon,"
+ diris Doroteo; "ĉar estus malsaĝe iri alidirekte ol rekte Suden."
+ </p>
+ <p>
+ Ili komencis marŝi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili
+ proksimiĝis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili
+ proksimiĝis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la
+ sitelon, kaj eĉ la melkistinon mem, kiuj ĉiuj falis sur la porcelanan
+ teron tre brue.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteon ŝokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la
+ sitelo kuŝis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda
+ melkistino estis noĉita.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de mia
+ bovino estas rompita, kaj mi devos konduki ŝin al la riparisto por
+ surgluigi ĝin. Pro kio vi venis ĉi tien kaj timigis mian bovinon?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi multe bedaŭras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."
+ </p>
+ <p>
+ Sed la bela melkistineto estis multe tro ĉagrenita por respondi. ŝi prenis
+ la kruron paŭte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis
+ sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riproĉege transrigardis sian
+ ŝultron al la mallertaj fremduloj, premante sian noĉitan kubuton al sia
+ flanko.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo multe malĝojis pro tiu akcidento.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne
+ damaĝu tiom ĉi tiujn belajn hometojn ke ili neniam reĝustiĝos."
+ </p>
+ <p>
+ Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu
+ ekhaltis tuj kiam ŝi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo
+ volis pli detale vidi la princinon, do ŝi kure sekvis ŝin; sed la
+ porcelana knabino kriis, "Ne ĉasu min! Ne ĉasu min!"
+ </p>
+ <p>
+ Ŝia voĉeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed kial?"
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉar," respondis la princino, ankaŭ haltinte, el sendanĝera malproksimo,
+ "se mi kuros mi eble falos kaj rompiĝos."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ĉu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post ripariĝo, komprenu,"
+ respondis la princino.
+ </p>
+ <p>
+ "Verŝajne ne," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Pripensu S-ron Ŝerciston, unu el niaj klaŭnoj," pludiris la
+ porcelanulino. "Li ĉiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke
+ cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li
+ venas jam nun, vidu mem."
+ </p>
+ <p>
+ Efektive, gaja malgranda klaŭno nun venis marŝante direkte al ili, kaj
+ Doroteo povis vidi ke malgraŭ liaj belaj vestoj el ruĝo kaj flavo kaj
+ verdo lin tute kovris fendetoj ĉiudirekten irantaj kiuj klare montris ke
+ li estis multparte riparita.
+ </p>
+ <p>
+ La Klaŭno metis siajn manojn en siajn poŝojn, kaj ŝveliginte siajn vangojn
+ kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:
+ </p>
+ <p>
+ "Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaŭ estas vi Nenio pli Ol
+ fajrŝovil' ridiga!"
+ </p>
+ <p>
+ "Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klaŭno, kaj tuj li surkapen
+ stariĝis.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne ĝenu vin S-ro Ŝercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo estas
+ multe fendita, kaj tio malsaĝigas lin."
+ </p>
+ <p>
+ "Li tute ne ĝenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," ŝi pludiris,
+ "certe mi amegus vin. Ĉu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu
+ vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo."
+ </p>
+ <p>
+ "Tio tre malfeliĉigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke ĉi
+ tie en nia lando ni loĝas kontente, kaj ni povas paroli kaj ĉirkaŭmoviĝi
+ laŭplaĉe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj tuj rigidiĝas,
+ kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni ne volas ion
+ alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj ŝrankoj kaj salontabloj, sed niaj
+ vivoj estas multe pli agrablaj ĉi tie en nia propra lando."
+ </p>
+ <p>
+ "Mi neniel volus malfeliĉigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros
+ adiaŭ."
+ </p>
+ <p>
+ "Adiaŭ" respondis la princino.
+ </p>
+ <p>
+ Ili zorgoplene marŝis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj
+ forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post
+ proksimume horo la marŝantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la
+ porcelanan muron.
+ </p>
+ <p>
+ Ĝi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la
+ Leono ili ĉiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris
+ siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed ĝuste kiam li saltis li
+ renversis porcelanan preĝejon per sia vosto kaj plene disfrakasis ĝin.
+ </p>
+ <p>
+ "Domaĝe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonŝance ni ne pli
+ damaĝis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de preĝejo. Ili
+ estas tiom rompeblaj!"
+ </p>
+ <p>
+ "Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas ĉar mi konsistas
+ el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan
+ en la mondo ol esti Birdotimigilo."
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap21" id="chap21"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XXI. La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj.
+ </h3>
+ <p>
+ Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marŝantoj trovis sin en
+ malagrabla lando, plena de marĉoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis
+ malfacile marŝi longe sen fali en kotoplenajn truojn, ĉar la herbaro estis
+ densega kaj kaŝis ilin. Tamen, zorgante pri sia marŝado ili sukcesis
+ sekure atingi solidan teron. Sed ĉi tie la lando ŝajnis eĉ pli sovaĝa, kaj
+ post longa enuiga marŝado tra la herbaĵaro ili eniris alian arbaron, kie
+ la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol ĉiuj kiujn ili ĝis tiam
+ vidis.
+ </p>
+ <p>
+ "Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, ĉirkaŭrigardante ĝojoplene;
+ "neniam mi vidis pli belan lokon."
+ </p>
+ <p>
+ "Iom deprima," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte loĝus ĉi tie dum la tuta vivo.
+ Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la riĉecon kaj
+ verdecon de la musko kroĉiĝinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovaĝa
+ besto povus deziri pli plaĉan hejmon."
+ </p>
+ <p>
+ "Eble nun estas sovaĝaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.
+ </p>
+ <p>
+ "Verŝajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas
+ ĉirkaŭmarŝanta."
+ </p>
+ <p>
+ Ili marŝis tra la arbaro ĝis fariĝis tro mallume por plia marŝado. Doroteo
+ kaj Toto kaj la Leono kuŝiĝis por dormi, dum la Hakisto kaj la
+ Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.
+ </p>
+ <p>
+ Post la mateniĝo ili rekomencis marŝi. Antaŭ ol ili marŝis grandan
+ distancon ili aŭdis mallaŭtan sonon, kiel de la muĝetado de multaj sovaĝaj
+ bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu laŭiris
+ la multe uzitan vojeton ĝis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en
+ kiu estis kunen venintaj centoj da ĉiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj
+ elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj ĉiu alia ebla besto, kaj
+ dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj
+ laŭ ilia kriado kaj muĝado li supozas ke ili sentas gravan minacon.
+ </p>
+ <p>
+ Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro
+ eksilentis kvazaŭ pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj
+ klinis sin, dirante, "Bonvenon, Reĝo de Bestoj! Vi venis bontempe por
+ batali kontraŭ nian malamikon kaj revenigi pacon al ĉiuj bestoj de la
+ arbaro."
+ </p>
+ <p>
+ "Kio ĝenas vin?" demandis la Leono trankvile.
+ </p>
+ <p>
+ "Nin ĉiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe
+ venis en ĉi tiun arbaron. Ĝi estas giganta monstro, kvazaŭ granda araneo,
+ kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de
+ arbotrunko. Ĝi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas
+ tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras ĝin al sia buŝo, kie li
+ manĝas ĝin samkiel araneo manĝas muŝon. Neniu el ni estas sekura dum tiu
+ feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin
+ kiam vi venis inter nin."
+ </p>
+ <p>
+ La Leono pensis dummomente.
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu loĝas aliaj leonoj en ĉi tiu arbaro?" li demandis.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro manĝis ilin ĉiujn. Kaj, krome,
+ estis neniu inter ili eĉ iomete tiom granda kaj brava kiel vi."
+ </p>
+ <p>
+ "Se mi senvivigos vian malamikon ĉu vi klinos vin antaŭ mi kaj obeos min
+ kiel la Reĝon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros tion,"
+ respondis la tigro, kaj ĉiuj aliaj bestoj tie muĝegis per forta voĉo:
+ "Nepre jes!"
+ </p>
+ <p>
+ "Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.
+ </p>
+ <p>
+ "Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia
+ antaŭpiedo. "Bone prizorgu ĉi tiujn amikojn miajn," diris la Leono, "kaj
+ mi tuj iros kontraŭbatali la monstron."
+ </p>
+ <p>
+ Li diris "Ĝis revido" al siaj kamaradoj kaj formarŝis fiere por
+ kontraŭbatali la malamikon.
+ </p>
+ <p>
+ La granda araneo dormis kiam la Leono trovis ĝin, kaj ĝi aspektis tiom
+ malbela ke ĝia malamiko suprenturnis sian nazon naŭzite. Ĝiaj kruroj ja
+ estis longegaj kiel diris la tigro, kaj ĝia korpo kovrita de densa nigra
+ hararo. Ĝi havis grandan buŝon, kun aro da akraj dentoj duonan metron
+ longaj; sed ĝian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio
+ de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston,
+ kaj ĉar li sciis ke estas pli facile ataki ĝin kiam ĝi dormas ol dum ĝi
+ estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro. Per unu
+ batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon
+ de ĝia korpo. Desaltinte, li rigardis ĝis la longaj kruroj ĉesis moviĝadi,
+ kaj li sciis ke nun ĝi estas tute morta.
+ </p>
+ <p>
+ La Leono reiris al la malfermaĵo kie la bestoj de la arbaro atendas lin
+ kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."
+ </p>
+ <p>
+ Ĉiuj bestoj klinis sin antaŭ la Leono, nomante lin Reĝo, kaj li promesis
+ reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive veturanta al
+ Kansas.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap22" id="chap22"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XXII. La Lando de la Kveluloj
+ </h3>
+ <p>
+ Tra la ceteron de la arbaro pasis la marŝantoj sekure, kaj kiam ili venis
+ el ĝia mallumo ili vidis antaŭ si krutan monteton, kovritan, de la supro
+ ĝis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.
+ </p>
+ <p>
+ "Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas transiri
+ la monteton."
+ </p>
+ <p>
+ Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaŭ atingintaj la unuan
+ rokon kiam ili aŭdis raŭkan voĉon krii, "Fortenu vin!"
+ </p>
+ <p>
+ "Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ Kapo montris sin super la roko kaj la sama voĉo diris, "Ĉi tiu monteto
+ apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo.
+ </p>
+ <p>
+ "Ni iras al la Lando de la Kveluloj."
+ </p>
+ <p>
+ "Tamen ne!" respondis la voĉo, kaj venis el malantaŭ la roko la plej
+ stranga homo kiun iam vidis la marŝantoj.
+ </p>
+ <p>
+ Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre
+ plata kaj ĝin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne
+ havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia
+ senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris, "Mi
+ bedaŭras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian monteton
+ negrave ĉu aŭ ne tio plaĉas al vi," kaj li aŭdace antaŭenmarŝis.
+ </p>
+ <p>
+ Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafiĝis antaŭen kaj lia kolo
+ etendiĝis ĝis la supro de la kapo, kie ĝi estis plata, batis la mezon de
+ la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laŭ la deklivo.
+ Preskaŭ same rapide kiel ĝi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro
+ raŭke ridis dirante,
+ </p>
+ <p>
+ "Malpli facile ol vi supozas!"
+ </p>
+ <p>
+ Ĥoro de laŭta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da
+ senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, ĉiu malantaŭ roko.
+ </p>
+ <p>
+ La Leono forte koleriĝis pro la ridado kaŭzita de la misfortuno de la
+ Birdotimigilo, kaj laŭte muĝante li tondre suprenkuris la monteton.
+ </p>
+ <p>
+ Denove kapo rapide elpafiĝis, kaj la granda Leono ruliĝis malsupren laŭ la
+ deklivo kvazaŭ trafita de kanonobuso.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiediĝi, kaj la
+ Leono iris al ŝi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas senutile
+ batali kontraŭ homojn kun pafiĝantaj kapoj; neniu povas venki ilin."
+ </p>
+ <p>
+ "Kion do ni povas fari?"
+ </p>
+ <p>
+ "Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi
+ ankoraŭ rajtas ordoni al ili unu fojon pli."
+ </p>
+ <p>
+ "Bone," ŝi respondis, kaj surmetinte la Oran Ĉapon ŝi parolis la magiajn
+ vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la
+ tuta bando staris antaŭ ŝi.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion vi ordonas?" demandis la Reĝo de la Simioj, malalten klinante sin.
+ </p>
+ <p>
+ "Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la
+ knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Tiel estos," diris la Reĝo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar
+ marŝintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili
+ transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis ĉagrenite, kaj pafis
+ siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi la Flugantajn Simiojn,
+ kiuj portis Doroteon kaj ŝiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj
+ surterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.
+ </p>
+ <p>
+ "Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo; "do
+ adiaŭ kaj bonfortunon al vi."
+ </p>
+ <p>
+ "Adiaŭ, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj
+ alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de
+ vidpovo.
+ </p>
+ <p>
+ La Lando de la Kveluloj aspektis riĉa kaj feliĉa. Estis nenombreblaj
+ kampoj de maturiĝanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj
+ belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj
+ domoj kaj pontoj estis ĉiuj brile ruĝaj, same kiel en la Lando de la
+ Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Manĝtuloj. La
+ Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene
+ vestitaj per ruĝo, kiu brilis kontraŭ la fono de verda herbaro kaj
+ flaviĝanta greno.
+ </p>
+ <p>
+ La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marŝantoj
+ iris al ĝi kaj frapis sur la pordon. Ĝin malfermis la edzino de la
+ kultivisto, kaj kiam Doroteo petis manĝaĵon la virino bone manĝigis ilin
+ ĉiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolĉaj biskvitoj,
+ kaj teleron da lakto al Toto.
+ </p>
+ <p>
+ "Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano.
+ </p>
+ <p>
+ "Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Laŭiru la vojon
+ Suden kaj vi baldaŭ atingos ĝin."
+ </p>
+ <p>
+ Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marŝi laŭ la kampoj kaj trans
+ la belajn pontojn ĝis ili vidis antaŭ si tre belan Kastelon. Antaŭ la
+ pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj ruĝaj uniformoj
+ ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimiĝis unu el ili diris
+ al ŝi, "Kial vi venis al la Suda Lando?"
+ </p>
+ <p>
+ "Por konsulti la Bonan Sorĉistinon loĝantan ĉi tie," ŝi respondis. "Ĉu vi
+ bonvolos konduki min al ŝi?"
+ </p>
+ <p>
+ "Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda ĉu ŝi akceptos vin." Ili
+ diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj
+ momentoj ŝi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap23" id="chap23"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XXIII. La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo
+ </h3>
+ <p>
+ Antaŭ ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al ĉambro en la
+ Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizaĝon kaj kombis sian hararon, kaj la
+ Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape
+ plej belaranĝis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn
+ artikojn.
+ </p>
+ <p>
+ Kiam ili ĉiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda ĉambro
+ kie la Sorĉistino Glinda sidis sur rubena trono.
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Ŝia hararo estis riĉe ruĝkolora kaj
+ pendis bukle sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia robo estis purablanka sed ŝiaj okuloj
+ estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon.
+ </p>
+ <p>
+ "Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Ŝi demandis.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo rakontis al la Sorĉistino pri si: pri kiel la ciklono portis ŝin
+ al la Lando Oz, kiel ŝi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la mirindaj
+ aventuroj kiujn ili spertis.
+ </p>
+ <p>
+ "Mi plej deziras nun," ŝi pludiris, "reiri al Kansas, ĉar Onklino Em nepre
+ kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial ŝi surmetos funebrajn vestojn;
+ kaj krom se la rikolto estos pli bona ĉijare ol pasintajare, mi certas ke
+ Onklo Henriko ne havas sufiĉan monon por tio."
+ </p>
+ <p>
+ Glinda antaŭenklinis sin kaj kisis la dolĉan, suprenlevitan vizaĝon de la
+ amema malgranda knabino.
+ </p>
+ <p>
+ "Benita estu via kara koro," ŝi diris, "certe mi povos diri al vi kiel
+ reiri al Kansas." Post tio ŝi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos doni
+ al mi la Oran Ĉapon."
+ </p>
+ <p>
+ "Volonte!" krietis Doroteo; "ĝi ja ne plu utilas al mi, kaj havante ĝin vi
+ rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis
+ Glinda ridetante.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo tiam donis al ŝi la Oran Ĉapon, kaj la Sorĉistino diris al la
+ Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"
+ </p>
+ <p>
+ "Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "ĉar Oz reĝigis min kaj la
+ popolo amas min. Nur mi dubas ĉu mi sukcesos transiri la monteton de la
+ Martelkapuloj."
+ </p>
+ <p>
+ "Per la Ora Ĉapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la pordo
+ de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "ĉar estus domaĝe forpreni de la
+ popolo tiom mirindan reganton."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas
+ nekutima," respondis Glinda.
+ </p>
+ <p>
+ Turninte sin al la Stana Lignohakisto ŝi demandis: "Kio okazos al vi post
+ la foriro de Doroteo?"
+ </p>
+ <p>
+ Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris,
+ "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la morto
+ de la Fia Sorĉistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al
+ ilia lando, mi plej volonte regus ilin por ĉiam."
+ </p>
+ <p>
+ "Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu
+ vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel
+ granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li—kiam
+ oni bone poluris vin—kaj mi certas ke vi regos la Palpbrumojn saĝe kaj
+ bone."
+ </p>
+ <p>
+ Post tio la Sorĉistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis,
+ "Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"
+ </p>
+ <p>
+ "Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas granda
+ arbaro, kaj ĉiuj bestoj loĝantaj en ĝi reĝigis min. Se mi nur povus reiri
+ al tiu arbaro mi tre feliĉe vivus mian vivon tie."
+ </p>
+ <p>
+ "Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili
+ portu vin al via arbaro. Poste, ĉar mi eluzis ĉiujn povojn de la Ora Ĉapo,
+ mi donos ĝin al la Reĝo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu
+ liberaj."
+ </p>
+ <p>
+ La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la
+ Bonan Sorĉistinon pro ŝia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi estas
+ egale bona kiel bela! Sed vi ankoraŭ ne informis min kiel reiri al
+ Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "Viaj Arĝentaj ŝuoj portos vin trans la dezerton," respondis Glinda.
+ "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al ĉi
+ tiu lando reiri al via Onklino Em."
+ </p>
+ <p>
+ "Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la Birdotimigilo.
+ "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi eble
+ starus rustiĝante en la arbaro ĝis la fino de la mondo."
+ </p>
+ <p>
+ "Kaj mi por ĉiam estus malkuraĝa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto en
+ la tuta arbaro bonkore parolus al mi."
+ </p>
+ <p>
+ "Ĉio ĉi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis utili
+ al ĉi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam ĉiu el ili havas kion li plej
+ deziris, kaj ĉiu el ili estas feliĉa havante regnon en kiu li povos regi,
+ mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas."
+ </p>
+ <p>
+ "La Arĝentaj ŝuoj," diris la Bona Sorĉistino, "havas mirindajn kapablojn.
+ Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas porti vin al iu
+ ajn loko en la mondo per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo estos farita dum
+ palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke
+ la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri."
+ </p>
+ <p>
+ "Se estas tiel," diris la infano ĝojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min
+ al Kansas!"
+ </p>
+ <p>
+ Ŝi ĉirkaŭbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante lian
+ kapon. Post tio ŝi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio
+ multe endanĝerigis siajn artikojn. Sed ŝi ĉirkaŭpremis al si la molan,
+ pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataŭ kisi lian pentritan
+ vizaĝon, kaj trovis sin mem ploranta pro ĉi tiu bedaŭroplena foriro for de
+ siaj amantaj kamaradoj.
+ </p>
+ <p>
+ Glinda la Bona malsuprenpaŝis de sia rubena trono por adiaŭkisi la
+ malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis ŝin pro la komplezoj faritaj al
+ ŝiaj amikoj kaj ŝi mem.
+ </p>
+ <p>
+ Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte
+ adiaŭ, ŝi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj ŝuoj, dirante, "Portu
+ min hejmen al Onklino Em!"
+ </p>
+ <p>
+ Tuj ŝi flugadis tra la aero, tiom rapide ke ŝi povis vidi kaj senti nur la
+ venton pasantan ŝiajn orelojn.
+ </p>
+ <p>
+ La Arĝentaj ŝuoj nur trifoje paŝis, kaj post tio ŝi haltis tiom subite ke
+ ŝi ruliĝis plurfoje sur la herbaro antaŭ ol scii kie ŝi estas.
+ </p>
+ <p>
+ Fine ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis.
+ </p>
+ <p>
+ "Nekredeble!" ŝi kriis.
+ </p>
+ <p>
+ Ĉar ŝi sidas sur la larĝa ebenaĵo de Kansas, kaj tuj antaŭ ŝi estis la
+ nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportiĝo de la
+ malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la
+ bonvinkampo, kaj Toto saltis de ŝiaj brakoj kaj kuris al la brutejo ĝoje
+ bojante.
+ </p>
+ <p>
+ Doroteo stariĝis kaj trovis sin staranta en nur siaj ŝtrumpoj. Ĉar la
+ Arĝentaj ŝuoj forfalis de ŝi dum la flugo tra la aero, kaj perdiĝis por
+ ĉiam en la dezerto.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="chap24" id="chap24"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ Ĉapitro XXIV. Denove hejme.
+ </h3>
+ <p>
+ Akvumonte la brasikojn, Onklino Em estis ĵus veninta el la domo. Ŝi
+ suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al ŝi. "Mia amata infano!" ŝi
+ kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj kovrante
+ ŝian vizaĝon per kisoj. "El kie vi venis?"
+ </p>
+ <p>
+ "El la Lando Oz," diris Doroteo, sobre. "Kaj ankaŭ revenis Toto. Kaj ho,
+ Onklino Em, mi ĝojegas reesti hejme!"
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /> <a name="NotoPriTraduko" id="NotoPriTraduko"></a>
+ </p>
+ <h3>
+ De La Unua Esperanta Eldono
+ </h3>
+ <p>
+ Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of Oz de George M.
+ Hill Co, 1900.
+ </p>
+ <p>
+ Unua Esperanta eldono: La Mirinda Sorĉisto de Oz, eld. BOOKLEAF
+ PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstralio, 1996.
+ </p>
+ <p>
+ <br /><br /><br /><br />
+ </p>
+<pre xml:space="preserve">
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***
+
+***** This file should be named 31348-h.htm or 31348-h.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/3/1/3/4/31348/
+
+Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
+
+
+</pre>
+ </body>
+</html>