summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/27170.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '27170.txt')
-rw-r--r--27170.txt2874
1 files changed, 2874 insertions, 0 deletions
diff --git a/27170.txt b/27170.txt
new file mode 100644
index 0000000..0eb09c7
--- /dev/null
+++ b/27170.txt
@@ -0,0 +1,2874 @@
+The Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Jeppe sur la Monto
+ au la Transformita Kamparano
+
+Author: Ludvig Holberg
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: November 6, 2008 [EBook #27170]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly and Team Esperanto
+
+
+
+
+
+LUDVIG HOLBERG
+
+JEPPE SUR LA MONTO
+
+aux
+
+LA TRANSFORMITA KAMPARANO
+
+Komedio en kvin aktoj
+
+1722
+
+Tradukis: Odd Tangerud
+
+
+Roluloj:
+
+ JEPPE sur la Monto
+ NILLE, lia edzino
+ JAKOB, sxuisto
+ Barono NILUS
+ Sekretario de la barono
+ Cxambristo
+ ERIK, lakeo
+ Aliaj lakeoj
+ Intendanto
+ La edzino de la intendanto
+ Jugxisto
+ MAGNUS
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+UNUA SCENO
+
+
+NILLE
+
+Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne trovigxas tia mallaborema acxulo
+kiel mia edzo; mi preskaux ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin el
+la lito per la haroj. Hodiaux tiu acxulo scias, ke estas foirtago,
+kaj tamen kusxas dormante tiom longe. Sinjoro Pouxl antaux nelonge
+diris al mi: "Nille, vi estas tro severa kontraux via edzo; li estas
+kaj devas ja esti mastro de la domo;" sed mi respondis al li: "Ne, mia
+bona sinjoro Pouxl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unu
+jaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek la
+pastro dekonajxon; cxar dum tiu tempo li fordrinkus cxion, kio estas
+en la domo. Cxu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas preta
+vendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes ecx sin mem, por brando?"
+Kaj jen sinjoro Pouxl tute silentis kaj visxis sian busxon. La
+intendanto samopinias kun mi kaj diras: "Patrineto, vi nur ne atentu
+pri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, ke
+vi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontrauxe staras en via
+lukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmon
+en ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne cxiun tagon
+tiras vian edzon laux la haroj kaj lin bastonadas al laboro." Jxus mi
+tiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresas
+la laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la segxo dormante
+kun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio la
+skurgxo devis tuj elkrocxigxi, kaj mia bona Jeppe sxmirigxi sur la
+dorso, gxis li komplete revekigxis. La sola, kion li timas, estas
+"Majstro Erik", (tiel mi nomas la skurgxon).--Hej, Jeppe! cxu vi
+bruto ankoraux ne vestis vin? Cxu vi ankorauxfoje sxatus paroli kun
+"Majstro Erik"? Hej, Jeppe, envenu!
+
+
+DUA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al la
+urbo kiel porko sen pantalono kaj jako.
+
+NILLE
+
+Cxu vi sentauxgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn da
+pantalonoj, post kiam mi vekis vin cximatene?
+
+JEPPE
+
+Cxu vi formetis "Majstron Erik", Nille?
+
+NILLE
+
+Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi gxin, se vi ne rapidas.
+Jen, cxi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, cxi tien! Vi iru al la urbo
+por acxeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed auxdu! Se
+vi post kvar horoj ne retrovigxos surloke, "Majstro Erik" dancu polan
+dancon sur via dorso.
+
+JEPPE
+
+Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille?
+
+NILLE
+
+Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nun
+vi faru laux plezuro.
+
+
+TRIA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmangxi, kaj mi, kompatindulo,
+devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidajxon nek sekajxon. Cxu
+iu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, ke
+sxi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilagxoj, ke Jeppe
+trinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; cxar mi ne ricevis tiom
+da batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom mi
+ricevas unu tagon de tiu malica virino. Sxi batas min, la intendanto
+pelas min al laboro kiel bruton, kaj la diakono faras min kornulo.
+Cxu mi do ne trinku? Cxu mi do ne uzu la rimedojn, kiujn la naturo
+donas al ni por forigi aflikton? Se mi estus stultulo, tiajxoj ne
+frapus mian koron tiom forte, kaj mi ankaux ne trinkus; sed estas
+klare, ke mi estas sprita viro; tial mi sentas tiajn ofendojn pli
+forte ol aliulo; tial mi devas trinki. Mia najbaro Mons Kristofersen
+ofte diras al mi, cxar li estas mia bona amiko: La diablo penetru
+vian dikan ventron, Jeppe! Vi devus kontrauxfrapi, kaj la edzinacxo
+mildigxus. Sed mi ne povas kontrauxfrapi pro tri kialoj. Unue cxar mi
+ne havas kuragxon. Due pro la damnita "Majstro Erik", kiu pendas
+malantaux la lito, kaj pri kiu mia dorso ne povas pensi sen plori.
+Trie cxar mi, sen lauxdi min mem, estas bonkorulo kaj bona kristano,
+kiu neniam sercxas vengxon, ecx ne kontraux la diakono, kiu metas sur
+min kornon post korno; kaj tamen mi oferdonas al li la tri sanktajn
+tagojn, ecx se ne estas en li honorsento por doni al mi krucxon da
+biero la tutan jaron. Nenio tusxis mian koron pli forte, ol la mokaj
+vortoj, kiujn li diris al mi la pasintan jaron; cxar kiam mi rakontis
+al li, ke sovagxa tauxro, kiu neniam timis homojn, foje farigxis
+timema antaux mi, li respondis: Cxu tion vi ne komprenas, Jeppe? La
+tauxro vidis, ke vi havas pli grandajn kornojn ol gxi mem havas, kaj
+tial ne opiniis konsilinde kornopiki kun sia superulo. Mi vokas vin
+kiel atestantojn, bonuloj! Cxu tiaj vortoj ne enpenetrus gxis la
+medolo de ostoj en honesta viro. Mi tamen estas tiom deca, ke mi
+neniam deziris morton al mia edzino. Kontrauxe kiam sxi kaptigxis de
+flavmalsano la pasintan jaron, mi deziris, ke sxi vivu; cxar pro tio
+ke Infero jam estas plena de malbonaj virinoj, Lucifero eble sendus
+sxin reen, kaj sxi farigxus pli malica ol sxi jam estas. Sed se la
+diakono mortus, mi gxojus, tiom pro mi mem kiom pro aliuloj; cxar li
+estas nura gxeno kaj neniel utila por la parohxanaro. Estas malklera
+diablo; cxar li kantas false, kaj ecx ne povas muldi respektindan
+vaks-kandelon. Sed lia antauxulo Kristofer estis tute alia. Li tone
+superis dek du diakonojn en sia tempo, tian vocxon li havis. Iun
+fojon mi decidis rompi kun la diakono, dum Nille mem auxskultis;
+cxar li insulte nomis min kornulo, kaj mi diris: La diablo estu via
+kornulo, Mads diakono! Sed kio okazis? "Majstro Erik" devis tuj
+elkrocxigxi kaj disigi la kverelantojn, kaj mia dorso farigxis tiom
+drasxata de mia edzino, ke mi devis peti pardonon de la diakono, kaj
+danki lin pro tio, ke li, bone studinta homo, volis fari tiun honoron
+al mia domo. De tiam mi neniam ekpensis kontrauxstari. Nu, ja, Mons
+Kristofersen! por vi kaj aliaj farmistoj estas facile paroli, kies
+edzinoj ne havas iun "Majstron Erik" malantaux la lito. Se plenumus
+al mi deziro en cxi mondo, mi dezirus, ke aux mia edzino neniun
+brakon havus, aux mi neniun dorson; cxar la busxon sxi uzu kiom
+placxas al sxi.--Sed mi devas iri al Jakob sxuisto survoje; li certe
+versxos al mi brandon kredite por sxilingo; cxar mi devas havi iom
+por refresxigxi. Hej! Jakob sxuisto! cxu vi ellitigxis? Malfermu, Jakob!
+
+
+KVARA SCENO
+
+(Jakob sxuisto, nur en cxemizo. Jeppe.)
+
+
+JAKOB
+
+Kiu vizitas tiom diable frue?
+
+JEPPE
+
+Bonan matenon, Jakob sxuisto!
+
+JAKOB
+
+Dankon, Jeppe! vi estas ege frue survoje hodiaux.
+
+JEPPE
+
+Versxu al mi por sxilingo da brando, Jakob.
+
+JAKOB
+
+Jes, donu la sxilingon.
+
+JEPPE
+
+Vi ricevos gxin morgaux, kiam mi revenos.
+
+JAKOB
+
+Jakob sxuisto ne versxas kredite. Mi scias, ke certe vi havas
+sxilingon aux du por pago.
+
+JEPPE
+
+Honto pro tia mensogo, Jakob; nur kelkajn sxilingojn, kiujn mia
+edzino donis al mi por acxeti ion en la urbo.
+
+JAKOB
+
+Mi scias, ke certe vi povos marcxandi du sxilingojn de la varoj,
+kiujn vi acxetos. Kiu estas via komerco?
+
+JEPPE
+
+Mi acxetu du funtojn da verda sapo.
+
+JAKOB
+
+Ej, cxu vi ne povas diri, ke vi pagis sxilingon aux du pli por la
+funto ol vi faros?
+
+JEPPE
+
+Mi timas, ke mia edzino sciigxos pri tio; kaj tiam mi gustumos la
+skurgxon.
+
+JAKOB
+
+Babilacxo! Kie sxi sciigxus pri tio? Cxu vi ne povas jxuri, ke vi
+pagis la tutan sumon? Vi estas stulta kiel bruto.
+
+JEPPE
+
+Vere, vere, Jakob; jen kion mi fine povos fari.
+
+JAKOB
+
+Elmetu vian monon, do.
+
+JEPPE
+
+Jen! sed vi devas redoni al mi sxilingon sxangxe. (Jakob eliras.)
+
+JAKOB
+
+(envenas kun la glaso, saluttrinkas) Je via sano, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+Vi glutis kiel fripono.
+
+JAKOB
+
+Cxu? Mi ja scias ke estas kutimo, ke la gastiganto saluttrinkas al la
+gastoj.
+
+JEPPE
+
+Mi certe scias; sed honto al tiu, kiu enkondukis tiun kutimon. Sanon,
+Jakob!
+
+JAKOB
+
+Dankon, Jeppe! Vi trinkos ankaux por la dua sxilingo; vi ja ne povas
+gxin reen kunporti, sen havi glason da brando bonhave, kiam vi
+revenos. Cxar kredu min, mi havas ecx ne unu sxilingon por redoni al
+vi sxangxe.
+
+JEPPE
+
+Hontu, kiu faros! Se gxi estu glutata, do okazu tuj, tiel ke mi sentu
+la stomakon iom plenigxi. Sed se vi ankaux el tiu trinkas, mi nenion
+pagos.
+
+JAKOB
+
+Sanon, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+Dio gardu niajn amikojn, kaj honto al cxiuj niaj malamikoj! Tio
+bonfaris en la stomako. Ahx, Ahx!
+
+JAKOB
+
+Bonan vojagxon, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+Dankon, Jakob sxuisto!
+
+
+KVINA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+(sola; farigxas gaja kaj komencas kanti:)
+
+ "Blanka kokino kaj plurkolora kokino
+ kontrauxstaris kokon (k.t.p.) ..."
+
+Ahx, se mi kuragxus trinki por kroma sxilingo! Ahx, se mi kuragxus
+trinki por kroma sxilingo! Mi faru! Ne, sxi drasxos min. Se nur eblus
+unue forigi la trinkejon el vido, ne estus problemo; sed estas
+kvazaux iu kapte retenas min. Mi devas ree tien. Ho ne, kion vi
+faros, Jeppe? Mi vidas Nille kvazaux staranta en la vojo kun "Majstro
+Erik" en la mano. Mi devas turni.--Ahx, se mi kuragxus trinki
+ankoraux por unu sxilingo! Mia stomako diras faru; mia dorso diras
+ne. Kiun mi kontrauxfaru? Cxu ne mia stomako pli gravas ol mia dorso?
+Mi opinias ke jes. Cxu mi frapu la pordon? Hej, Jakob sxuisto,
+elvenu! Sed la damnita virino image aperas. Se sxi almenaux nur
+frapus tiel, ke la dorsostoj ne difektigxus, mi diable ne atentus;
+sed sxi frapas kiel.... Ahx Dio gardu min, kompatindulon! Kion mi
+faru? Devigu vian naturon, Jeppe! cxu ne estas honto, ke vi kapsaltu
+en malfelicxon pro kanajla glaso da brando? Ne, tio ne okazu;
+mi devas for.--Ahx, se mi kuragxus ankoraux trinki por unu nura
+sxilingo! Estis fatale, ke mi unue gustumis; nun mi ne kapablas
+foriri. Kruroj for! Demono splitu vin, se vi ne iros! Ne, tiuj
+kanajloj damne ne volas. Ili volas reen al la trinkejo. Miaj membroj
+militas unu kontraux alia: La stomako kaj la kruroj volas al la
+trinkejo, kaj la dorso al la urbo. Iru do, vi hundacxoj! Vi brutoj!
+Vi sentauxguloj! Ne, diablo pelu ilin; ili volas reen al la trinkejo.
+Mi pli penas pri miaj gamboj igi ilin foriri de la trinkejo, ol
+konduki mian cxevalon el gxia ejo. Ahx, se mi kuragxus ankoraux
+trinki por nura sxilingo! Kiu scias cxu Jakob sxuisto ne kreditos min
+por sxilingo aux du, kiam mi humile petas lin?--Hej, Jakob! kroman
+glason da brando por du sxilingoj.
+
+
+SESA SCENO
+
+
+JAKOB
+
+Jen Jeppe! Cxu vi revenis? Mi pensis, ke vi ricevis tro malmulte. Kiel
+brando por du sxilinga monero suficxu? Gxi ja ecx ne pasas sub la
+kolo.
+
+JEPPE
+
+Vere, Jakob! Donu por kroma dusxilingvaloro; (Jakob eliras. Jeppe
+sola.) Kiam mi unue eltrinkis, li devas ja krediti, cxu vole, cxu
+nevole.
+
+JAKOB
+
+Jen brando por du sxilingoj, Jeppe, sed unue la monon.
+
+JEPPE
+
+Vi vere povas krediti min dum mi trinkas, kiel diras la proverbo.
+
+JAKOB
+
+Ni ne konsideras proverbojn, Jeppe. Se vi ne antauxe pagos, vi
+ricevos ecx ne guton. Ni jxuris neniun krediti, ecx ne la intendanton
+mem.
+
+JEPPE
+
+(plorante) Cxu vi ne tamen povas krediti min? Mi ja estas honesta
+homo.
+
+JAKOB
+
+Neniun krediton!
+
+JEPPE
+
+Jen do la du sxilingoj, vi avarulo!--Pagite; kaj nun vi trinku,
+Jeppe!--Ahx, bone gxi efikis.
+
+JAKOB
+
+Jes, povas baki kanajlon interne.
+
+JEPPE
+
+La plej granda efiko de brando estas, ke oni poste farigxos tiom
+kuragxa. Nun mi ne plu pensas pri mia edzino kaj nek pri "Majstro
+Erik"; tiel mi transformigxis de la lasta glaso. Cxu vi konas tiun cxi
+kanton, Jakob?
+
+ Kirsten kaj Peder sidis cxe tablo!
+ Peteheja!
+ Auxdigxis tioma senhonta fablo.
+ Polemeja!
+ Sturno kantas el gaja sino.
+ Peteheja!
+ Inferen iru Nille, la acxulino.
+ Polemeja!
+ Iris mi sur la verda grundo.
+ Peteheja!
+ Diakono estas fia hundo.
+ Polemeja!
+ Kantis birdo el sia nesto,
+ Peteheja!
+ Diakono estas fia besto.
+ Polemeja!
+ Cxu diru mi nomon de la edzino?
+ Peteheja!
+ Nomigxas sxi Honto kaj Malhonorino
+ Polemeja!
+
+Tiun kanton mi mem faris, Jakob.
+
+JAKOB
+
+Vi? diable ne!
+
+JEPPE
+
+Jeppe ne estas tiom stulta, kiom vi opinias. Mi ankaux faris kanton
+pri la sxuistoj, kiu iras tiel:
+
+ La sxuisto kun siaj violono kaj bas',
+ Filepom! Filepom!
+
+JAKOB
+
+Aj, vi stultulo! tiu temas pri muzikistoj.
+
+JEPPE
+
+Jes, vere. Auxdu, Jakob! versxu por ankoraux unu sxilingo.
+
+JAKOB
+
+Bone! Nun mi vidas, ke vi estas afabla homo, kiu ne avaras sxilingon
+por mia domo.
+
+JEPPE
+
+Hej, Jakob! Nur donu al mi por jenaj kvar sxilingoj.
+
+JAKOB
+
+Jen bone.
+
+JEPPE
+
+(denove kantas)
+
+ La tero trinkas akvon,
+ La maro trinkas sunon,
+ La suno trinkas maron,
+ cxio en la mondo trinkas.
+ Kial do mi ne
+ ankaux tiel trinku?
+
+JAKOB
+
+Sanon, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+_Mir zu!_
+
+JAKOB
+
+Sanon duone!
+
+JEPPE
+
+_Ich tank Ju Jakob!_ Trinku _mann, dat dig di Dyvel haal; dat ist dig_
+sen envio.[1]
+
+[Piednoto 1--Traduko el platgermana: Mi dankas vin, Jakob. Trinku,
+homo, ke la Diablo vin alprenu; tiu estas la via...]
+
+JAKOB
+
+Mi auxdas, ke vi scias paroli germane, Jeppe.
+
+JEPPE
+
+Certe; estas malnovajxo, _dat_; sed mi ne volonte tiel parolas, krom
+kiam mi estas ebria.
+
+JAKOB
+
+Nu, do vi tiel parolas almenaux unu fojon tage.
+
+JEPPE
+
+Mi servis dek jarojn en la malicistaro, kaj cxu mi do ne komprenu
+miajn lingvojn?
+
+JAKOB
+
+Vere mi scias, Jeppe. Ni ja kune servis en la kumpanjo du jarojn.
+
+JEPPE
+
+Estas vere, nun mi memoras. Oni ja pendigis vin iun fojon, kiam vi
+forfugxis cxe _Wismar_.
+
+JAKOB
+
+Mi estis proksime, sed oni denove pardonis. "Proksimo helpas multajn
+homojn".
+
+JEPPE
+
+Domagxe ke ili ne pendigis vin, Jakob. Sed cxu vi ne partoprenis en
+la atakcio sur tiu altebenajxo, vi ja mem scias kie?
+
+JAKOB
+
+Aj, kie mi ne cxeestis?
+
+JEPPE
+
+Mi neniam forgesas la unuan psalmon, kiun la svedoj pafis. Mi opinias
+ke mortfalis samtempe 3000, aux diru 4000 homoj. _Das ging fordyvled
+zu, Jakob! Du kanst wol das ihukommen? Ich kan nicht negten, dass ich
+jo bange war_[2] cxe tiu batalego.
+
+[Piednoto 2--Traduko el platgermana: Okazis malbenite, Jakob!
+Vi ja povas memori, cxu? Mi ne povas nei, ke mi estis timema...]
+
+JAKOB
+
+Jes ja! Severe estas kontrauxiri la morton. Antaux la malamiko oni
+estas ja suficxe pia.
+
+JEPPE
+
+Jes, vere; mi ne scias pro kio; cxar mi kusxis la tutan nokton antaux
+la atakcio legante la psalpetron de Davido.
+
+JAKOB
+
+Mirigas min, ke vi, kiu antauxe estis soldato, permesas al via edzino
+vin tirani.
+
+JEPPE
+
+Mi! Ke mi nur havus sxin cxi tie, kaj jen vi vidus kiel mi sxin
+bastonadus. Ankoraux unu glason, Jakob! (al si mem) Ankoraux restas
+al mi ok sxilingoj, kaj kiam ili estos fortrinkitaj, mi trinkos
+kredite. (lauxte) Versxu al mi ankaux krucxon da biero!
+
+ In Leipsig var en Mand,
+ In Leipsig var en Mand,
+ In Leipsig var en Laederen Mand,
+ In Leipsig var en Laederen Mand,
+ In Leipsig var en Mand,
+ Die Mand han nam en Fru, (K.t.p.)
+
+JAKOB
+
+Sanon, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+Hej! He...j! He...! Je via sano kaj je mia sano kaj je la sano de
+cxiuj bonaj amikoj! He... He...j!
+
+JAKOB
+
+Cxu vi ne volas tosti por la intendanto?
+
+JEPPE
+
+Certe jes! Versxu por kromaj kvar sxilingoj. La intendanto estas
+estiminda viro. Kiam ni kasxdonas al li taleron, li jxuras je la savo
+de sia animo antaux la Grandsinjoro, ke ni ne kapablas pagi la farman
+luon.--Kanajlo kiu havas pli da mono. Vi kreditas min por sxilingo
+aux du.
+
+JAKOB
+
+Ne, Jeppe! nun vi ne eltenas trinki pli. Mi ne estas tia viro, ke mi
+deziras, ke la gastoj tro ebriigu sin en mia domo kaj trinku pli ol
+bone estas por ili. Mi pli sxatus perdi mian komercon ol tiel
+konduti; cxar estas peko.
+
+JEPPE
+
+Hej! ankoraux por sxilingo!
+
+JAKOB
+
+Ne, Jeppe, nun mi ne pli versxas. Pensu, ke vi devas iri longan vojon.
+
+JEPPE
+
+Kanajlo! Kadavracxo! Besto! Fripono! Hej, He...j!
+
+JAKOB
+
+Adiaux, Jeppe,--felicxan vojagxon!
+
+
+SEPA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+(sola) Ahx, Jeppe; vi estas ebria kiel besto. Miaj gamboj ne volas
+porti min. Staru, vi kanajloj? Hej do! Kioma horo estas? Hej, Jakob
+hundsvot, skuster![3] Hej, por sxilingo! Staru, vi hundoj! Ne, diablo
+prenu min cxu ili volas stari. Dankon, Jakob sxuisto! Ankoraux unu.
+Auxskultu, kamarado! Kien la vojo al la urbo? Staru, mi diras. Jen!
+La besto estas ebria. Vi trinkis kiel kanajlo, Jakob! cxu tio estas
+brando por sxilingo? Vi mezuras kiel turko.
+
+(Dum li parolas, li falas kaj restas kusxanta.)
+
+[Piednoto 3--Ege insultacxa frazo. Hundsvot: hundinfikilo.
+Skuster: sxuistacxo.]
+
+
+OKA SCENO
+
+(Barono Nilus, la sekretario, la cxambristo, du lakeoj, Jeppe.)
+
+
+BARONO
+
+Aspekte ni havos fekundan jaron. Jen, vidu kiom densa la hordeo
+staras.
+
+SEKRETARIO
+
+Jes, vere, Via Mosxto; sed tio signifas, ke barelo da hordeo cxijare
+ne valoros pli ol kvin markojn.
+
+BARONO
+
+Ne gravas. La farmistoj ja prosperas pli bone dum bonaj tempoj.
+
+SEKRETARIO
+
+Mi ne scias kiel estas, Via Mosxto; la farmistoj ja cxiam plendas,
+kaj volas havi semgrenon, cxu la jaro estas fekunda aux ne. Kiam ili
+ion havas, ili drinkas des pli. Jen logxas trinkejestro en la
+najbareco, kiu nomigxas Jakob sxuisto, kaj tiu multe kontribuas fari
+la farmistojn malricxaj. Oni diras, ke li sxutas salon en la bieron,
+por ke ili pli soifu, des pli ili trinkas.
+
+BARONO
+
+Tiun ulon ni devas forigi.--Sed kio kusxas tie apud la vojo? Estas ja
+mortinto. Oni auxdas pri nenio krom akcidentoj. Kuru unu, kaj rigardu,
+kio estas.
+
+UNUA LAKEO
+
+Estas Jeppe sur la Monto, kiu havas la malican edzinon. Hej ekstaru,
+Jeppe! Ne, li ne vekigxas ecx se ni batus lin aux tirus lin laux la
+haroj.
+
+BARONO
+
+Lasu lin kusxi; mi tamen sxatus fari komedion kun li. Vi kutime estas
+ricxaj pri ideoj. Cxu vi povus inventi ion por min distri?
+
+SEKRETARIO
+
+Aspektus amuze, se oni ligus paperkolumon cxirkaux lin, aux fortondus
+liajn harojn.
+
+CXAMBRISTO
+
+Laux mi estus ankoraux pli amuze sxmiri lian vizagxon per inko kaj
+posteni iujn por vidi, kiel lia edzino lin akceptus, kiam li revenus
+hejmen en tia stato.
+
+BARONO
+
+Bone, bone. Sed cxu eble Erik elpensus ion ankoraux pli amuzan? Jen,
+diru vian opinion, Erik.
+
+ERIK LAKEO
+
+Mi proponas, ke ni tute devestu lin kaj kusxigu lin en la plej bonan
+liton de Via Mosxto, kaj en la mateno, kiam li vekigxos, ni kondutu
+al li, kvazaux li estas la sinjoro de la bieno, tiel ke li ne sciu kia
+kaj kio li estas. Kaj kiam ni tiel kredigos al li, ke li estas la
+Barono, ni trinkigu lin tiom same ebria, kiom li nun estas, kaj
+kusxigu lin en liaj malnovaj vestajxoj sur tiun saman sterkejon. Se
+tia plano lerte efektivigxus, la efiko estus stranga, kaj li imagus,
+aux ke li songxis pri tia felicxego, aux ke li vere estis en
+Paradizo.
+
+BARONO
+
+Erik, vi estas lertulo, kaj tial havas nur lertajn projektojn. Sed
+kion fari se li vekigxus sammomente?
+
+ERIK
+
+Mi certas, ke li ne faros, Via Mosxto; cxar tiu sama Jeppe sur la
+Monto estas unu el la plej persistaj dormemuloj en la tuta vilagxaro.
+La pasintan jaron oni provis fiksi raketon al lia nuko; sed kiam la
+raketo ekflamigxis, li tamen ne vekigxis el sia dormo.
+
+BARONO
+
+Tion faru. Fortiru lin tuj, surmetu al li belan cxemizon, kaj kusxigu
+lin en mian plej bonan liton.
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+UNUA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+(Kusxanta en la lito de la Barono kun orpasamenta negligxo sur segxo.
+Li vekigxas kaj frotas siajn okulojn, rigardas cxirkauxen,
+konsternigxas, ree frotas la okulojn, palpas sian kapon kaj per la
+mano ekkaptas orbroditan noktocxapon. Li sxmiras kracxajxon sur la
+okulojn kaj ree frotas ilin, turnas la cxapon kaj rigardadas gxin,
+rigardadas sian belan cxemizon, kaj la negligxon, cxion; grimacas
+strange. Intertempe ludigxas kvieta muziko, kaj auxdante tion Jeppe
+kunplektas la manojn kaj ploras. Kiam la muziko estas finita, li
+komencas paroli:)
+
+Ej, kio estas tio? Kia pompo estas jeno, kaj kiel estas mi al jeno
+veninta? Cxu mi songxas, aux cxu mi estas maldorma? Jes, mi estas
+klare maldorma. Kie estas mia edzino, kie estas miaj infanoj, kie
+estas mia domo, kaj kie estas Jeppe? Cxio estas sxangxita, ecx mi
+mem. Ej, kio do estas tio cxi? Kio do estas tio cxi?
+
+(Krias mallauxte kaj timeme)
+
+Nille! Nille! Nille! Mi kredas, ke mi venis en la cxielon, Nille!
+kaj tio tute senmerite.--Tamen cxu vere estas mi? Aspektas al mi, ke
+jes; aspektas ankaux al mi, ke ne. Kiam mi palpas mian dorson, kiu
+ankoraux suferas pro la batoj, kiujn mi ricevis, kiam mi auxdas min
+paroli, kiam mi palpas mian kavan denton, sxajnas al mi, ke estas mi.
+Sed se mi rigardas mian cxapon, mian cxemizon, la tutan lukson antaux
+miaj okuloj, kaj auxskultas tiun dolcxan muzikon, jen diablo splitu
+min cxu mi povas imagi, ke estas mi. Ne estas mi; mil fojojn mi estu
+kanajlo se estas. Sed cxu eble mi songxas? Tamen sxajnas al mi ke ne.
+Mi provos pincxi mian brakon; se tiam ne doloras, jen mi songxas; se
+doloras, jen mi ne songxas.--Jes, mi sentis; mi estas maldorma. Certe
+mi estas maldorma; tion neniu povas disputi; cxar se mi ne estis
+maldorma, mi ja ne povis.... Sed kiel mi povas esti maldorma, kiam mi
+vere pripensas? Ne povas esti erare, ke mi ja estas Jeppe sur la
+Monto; mi ja scias, ke mi estas malricxa farmisto, sklavo, fripono,
+kornulo, malsata pediko, larvo, kanajlo; kiel mi povas samtempe esti
+Imperiestro kaj Sinjoro sur kastelo? Ne, jeno tamen estas nur songxo.
+Plej bone estas, ke mi paciencu gxis mi vekigxos.
+
+(La muziko rekomencas, kaj Jeppe ankorauxfoje ekploras.)
+
+Ahx! cxu eblas ion tian auxdi en dormo? Ne eblas. Sed se estas
+songxo, ke mi neniam revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi
+neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun
+kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi
+nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi
+ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo
+Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo
+"Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi
+eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la
+cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis
+kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto
+kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento
+staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super
+mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis
+kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis
+surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo.
+Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo
+por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj
+ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno
+kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro
+gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite.
+Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke
+miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por
+ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo
+antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo?
+Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas
+nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn
+amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja
+tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian
+avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de
+nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj
+vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas,
+ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas;
+mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas
+Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas
+malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas
+Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!
+
+(Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe
+staris kasxe por vidi, kiel li kondutas.)
+
+
+DUA SCENO
+
+(Cxambristo. Erik Lakeo. Jeppe.)
+
+
+CXAMBRISTO
+
+Mi deziras al Via Mosxto bonan matenon. Jen la negligxo, se Via Mosxto
+volas ellitigxi.--Erik, kuru sercxi la mantukon kaj la lavujon.
+
+JEPPE
+
+Ahx, estimata sinjoro cxambristo, mi vere volas ellitigxi; sed mi
+petas, ke vi nenion malbonan faru al mi.
+
+CXAMBRISTO
+
+Dio gardu nin de ion malbonan fari al Sinjoro.
+
+JEPPE
+
+Ahx, antaux ol mortigi min, bonvolu diri al mi, kiu mi estas?
+
+CXAMBRISTO
+
+Sinjoro ne scias, kiu Li estas, cxu?
+
+JEPPE
+
+Hieraux mi estis Jeppe sur la Monto, sed hodiaux.... Ahx, mi ne
+scias kion diri.
+
+CXAMBRISTO
+
+Estas al ni gxojige, ke Sinjoro hodiaux estas en tiom bona humoro, ke
+placxas al Li sxerci. Sed Dio gardu nin, kial Via Mosxto ploras?
+
+JEPPE
+
+Mi ne estas Via Mosxto. Mi povas jxuri je la savo de mia animo, ke
+tio mi ne estas; cxar laux mia memoro, mi estas Jeppe, filo de Nils
+sur la Monto, unu el la farmistoj de la Barono. Se vi vokos mian
+edzinon, vi scios; sed ne lasu sxin kunpreni "Majstron Erik".
+
+LAKEO
+
+Strange. Kio do estas tio? Sinjoro certe ne estas tute vekita; cxar
+Li neniam tiel kutimas sxerci.
+
+JEPPE
+
+Cxu mi maldormas aux ne, tion mi ne povas diri; sed tion mi scias kaj
+povas diri, ke mi estas unu el la farmistoj de la Barono, kaj mi
+nomigxas Jeppe sur la Monto, kaj mi neniam estis Barono nek Grafo en
+mia vivotempo.
+
+CXAMBRISTO
+
+Erik, kio tio povas esti? Mi timas, ke Sinjoro kaptigxis de malsano.
+
+ERIK
+
+Mi imagas, ke li somnambulas; cxar ofte okazas, ke homoj ellitigxas,
+vestas sin, parolas, mangxas kaj trinkas dum dormo.
+
+CXAMBRISTO
+
+Ne, Erik; mi rimarkas, ke Sinjoro fantazias pro malsano. Kuru tuj
+voki kelkajn kuracistojn! (Erik foriras) Ahx, Via Mosxto, forpelu tiajn
+pensojn el via kapo! Via Mosxto ja jxetas timon en la tutan domon.
+Cxu Via Mosxto ne konas min?
+
+JEPPE
+
+Mi ne konas min mem; kiel mi konus Vin?
+
+CXAMBRISTO
+
+Ahx, cxu eblas, ke mi auxdu tiajn vortojn el la busxo de Mia Mosxto,
+kaj vidi Lin en tia stato? Ahx, nia malfelicxa domo, turmentata de
+tia sorcxa magio!--Cxu Sinjoro ne memoras, kion Li faris hieraux, kiam
+Li rajdis cxase?
+
+JEPPE
+
+Mi neniam estis cxasisto nek sxtelcxasisto; cxar mi scias, ke tio
+donas punlaboron. Neniam iu animo pruvu, ke mi cxasis leporon sur la
+bieno de Sinjoro.
+
+CXAMBRISTO
+
+Ahx, Via Mosxto! Mi ja mem akompanis Lin en la cxaso hieraux.
+
+JEPPE
+
+Hieraux mi sidis cxe Jakob sxuisto kaj trinkis por dek du sxilingoj
+da brando; kiel mi do povis fari cxason?
+
+CXAMBRISTO
+
+Ahx, mi insiste petas Vian Mosxton sur miaj genuoj, ke li forlasu
+tiajn dirajxojn.--Erik, cxu oni vokis la kuracistojn?
+
+ERIK
+
+Jes! ili tuj venos.
+
+CXAMBRISTO
+
+Ni do metu sur Sinjoron lian negligxon; cxar eble kiam Li venos
+eksteren en la liberan aeron, lia stato plibonigxos.--Cxu Sinjoro
+bonvole surmetu la negligxon.
+
+JEPPE
+
+Jes, bonvole. Vi faru pri mi kiel al vi placxas, se vi nur ne
+mortbatu min; cxar mi estas tiel senkulpa, kiel infano en patrina
+ventro.
+
+
+TRIA SCENO
+
+(Du kuracistoj. Jeppe. Cxambristo. Erik.)
+
+
+UNUA KURACISTO
+
+Kun aflikto ni auxdas, ke Sinjoro malbonfartas.
+
+CXAMBRISTO
+
+Ahx ja, sinjoro Doktoro! Li estas en mizera stato.
+
+DUA KURACISTO
+
+Kiel vi fartas, Via Mosxto?
+
+JEPPE
+
+Suficxe bone. Mi nur estas iom soifa post tiu brando, kiun mi ricevis
+de Jakob sxuisto hieraux. Bonvolu doni al mi nur krucxon da biero,
+kaj lasu min foriri; poste oni bone povas pendigi vin kaj cxiujn
+kuracistojn; cxar mi ne bezonas medicinon.
+
+UNUA KURACISTO
+
+Tion mi vere nomas fantaziado, sinjoro Kolego.
+
+DUA KURACISTO
+
+Ju pli forta gxi estas, des pli rapide gxi forvaporos. Palpu la
+pulson de Sinjoro. _Quid tibi videtur, Domine Frater?_[4]
+
+[Piednoto 4--Latinfrazo: Kiel sxajnas al vi, Sinjora Frato?]
+
+UNUA KURACISTO
+
+Mi opinias, ke li bezonas kupumon.
+
+DUA KURACISTO
+
+Mi ne samopinias; cxar tiajn strangajn malfortecojn oni devas kuraci
+alimaniere. Sinjoro havis teruran kaj strangan songxon, kiu fluigis
+la sangon kaj konfuzis la cerbon tiel, ke Li imagas sin esti
+farmisto. Ni devas provi distri Sinjoron per tiuj aferoj, kiuj kutime
+plej placxas al Li, doni al Li tiujn specojn de vino kaj mangxajxo,
+kiujn Li pleje sxatas, kaj ludi por Li la melodiojn, kiujn Li prefere
+auxskultas.
+
+(Gaja muziko komencigxas.)
+
+CXAMBRISTO
+
+La sxatmuziko de Sinjoro!
+
+JEPPE
+
+Povas esti. Cxu cxiam estas tia gajeco cxi tie en la bieno?
+
+CXAMBRISTO
+
+Tiom ofte kiom placxas al Sinjoro; cxar Li donas al ni cxiuj
+mangxajxon kaj salajron.
+
+JEPPE
+
+Sed estas strange, ke mi ne memoras, kion mi antauxe faris.
+
+DUA KURACISTO
+
+La malsano kauxzas, Via Mosxto, ke oni forgesas cxion, kion oni
+antauxe faris. Mi memoras, ke antaux kelkaj jaroj unu el miaj
+najbaroj, pro forta drinkado, tiom konfuzigxis, ke dum du tagoj li
+imagis, ke li estas sen kapo.
+
+JEPPE
+
+Mi estus kontenta, se distrikta jugxisto Kristofer spertus la saman.
+Sed li certe havas malsanon, kiu estas tute kontrauxa; cxar li imagas
+sin havi grandan kapon, kvankam li havas tute neniun, kiel oni povas
+konstati per liaj verdiktoj.
+
+(Ili ridas. Ha, ha, ha!)
+
+DUA KURACISTO
+
+Estas plezuro auxskulti Sinjoron sxerci. Sed por reveni al la
+rakonto, tiu sama viro trairis la tutan urbon, kaj demandis al
+preterpasantoj, cxu iu trovis la kapon, kiun li perdis; sed felicxe
+li resanigxis kaj nuntempe estas sonorilisto en Jutlando.
+
+JEPPE
+
+Tio li ja povus farigxi, kvankam li ne retrovus sian kapon.
+
+(Ili ridas denove. Ha, ha, ha!)
+
+UNUA KURACISTO
+
+Cxu sinjoro Kolego memoras la historion, kiu okazis antaux dek jaroj
+pri viro, kiu imagis sin havi plenplenon da musxoj en sia kapo, kaj
+ne povis liberigxi el tiuj fantaziajxoj, kiom ajn konvinke oni
+klarigis al li, gxis sagxa doktoro kuracis lin tiel: Sur lian kapon
+li metis plastron sursxutitan de mortaj musxoj, kiun li post iom da
+tempo fortiris, kaj montris al la malsanulo la musxojn. Tiu imagis,
+ke ili estis tiritaj el lia kapo, kaj tiel farigxis sana. Mi ankaux
+auxdis rakonton pri alia viro, kiu post longedauxra febro farigxis
+konfuzita, kaj li kredis, ke se li eligus sian akvon, la tuta lando
+subakvigxus. Neniu povis tiri lin el tiuj ideoj; cxar li volis morti
+pro la komuna bono. Li estis sanigita laux jena maniero: Oni sendis
+mesagxon al li sxajne de la Komandanto, dirante ke la urbo estas en
+dangxero de siegxo. Ne estas akvo en la remparaj fosajxoj. Cxu li
+volus plenigi ilin por malhelpi al la malamiko eniron en la urbon? La
+malsanulo gxojigxis, cxar li povis servi al sia patrolando kaj al si
+mem samtempe, kaj tiel li liberigxis de sia akvo kaj ankaux de sia malsano.
+
+DUA KURACISTO
+
+Mi povas montri ekzemplon el alia historio, kiu okazis en Germanio.
+Nobelo iam envenis gastejon, kaj post mangxo li volis enlitigxi. Li
+pendigis sian oran kolcxenon, kiun li kutime portis, sur la muron en
+la gastejo. La gastejestro atente observis lin, akompanis lin al la
+lito, kaj deziris al li bonan nokton; sed kiam li rimarkis ke la
+nobelo dormis, li sxteliris en la cxambron kaj forprenis 60 erojn el
+la cxeno, kaj poste rependigis gxin sur la muron. La gasto ellitigxas
+en la mateno, seligas sian cxevalon kaj surmetas siajn vestojn. Sed
+kiam li ekligis la cxenon cxirkaux sian kolon, li perceptis ke el gxi
+perdigxis la duono de gxia longo. Li tuj komencis krii, ke iu lin
+prisxtelis. La gastejestro, kiu sxtelauxskultis ekster la pordo, tuj
+alkuras, kaj sxajnigas esti funde konfuzita. Li ekkriis: Ahx, kia
+terura sxangxo! Kiam la gasto demandis, kial li tiel reagis, li
+diris: Ahx, Sinjoro! Via kapo farigxis duoble pli granda, ol gxi
+estis hieraux. Poste li enportis falsan spegulon, kiu montris cxion
+en duobla grando. Kiam nun la nobelo vidis sian kapon tiom granda en
+la spegulo, li ekploris, kaj diris: Ahx nun mi konstatas la kauxzon,
+pro kiu mia cxeno farigxis tro mallonga. Li surseligxis, kaj volvis
+sian mantelon cxirkaux sian kapon por ke neniu vidu gxin survoje. Oni
+diras, ke poste li tenis sin hejme multajn tagojn, kaj ne povis
+liberigxi el tiuj fantaziajxoj, sed kredis, ke la cxeno estis tro
+mallonga cxar la kapo farigxis tro dika.
+
+UNUA KURACISTO
+
+Estas multaj ekzemploj pri tiaj fantaziajxoj. Mi memoras pri iu, kiu
+imagis al si, ke lia nazo estas dek futojn longa, kaj avertis cxiujn,
+kiuj venis renkonte, ke ili ne tro proksimigxu.
+
+DUA KURACISTO
+
+_Domine Frater_ certe auxdis la historion pri tiu viro, kiu imagis al
+si, ke li estas morta. Juna persono ekfantaziis, ke li estas morta,
+kaj tial kusxigis sin en cxerkon, kaj volis nek mangxi nek trinki.
+Liaj amikoj klarigis al li la stultajxon, kaj provis cxiujn rimedojn
+por igi lin mangxi, sed vane. Li rifuzis kun rido, dirante ke estas
+kontraux cxiuj reguloj, ke mortintoj mangxu kaj trinku. Fine spertulo
+pri medicino prenis sur sin kuraci lin per stranga metodo. Li petis
+serviston prezenti sin kiel mortinton, kaj kun cxiuj solenajxoj lasi
+sin porti al la sama loko, kie kusxas la malsanulo. Tiuj du longe
+kusxis rigardante unu la alian. Fine la malsanulo komencis pridemandi
+al la alia, kial li tien estis portita; kaj tiu respondis: cxar li
+estas morta. Poste ili komencis demandi unu al la alia pri la maniero
+per kiu ili mortis, kaj ambaux detalplene rakontis. Poste iuj laux
+sekreta interkonsento enportis vespermangxon al la laste "mortinta",
+kaj jen tiu elcxerkigxis kaj ekhavis bonegan mangxon, dirante al la
+alia: Cxu ne ankaux vi baldaux mangxu? La malsanulo miris, kaj
+demandis cxu konvenas al mortulo mangxi, sed ricevis la respondon, ke
+se li ne mangxas, li ne povas pli longe esti morta. Li do unue lasis
+sin persvadi mangxi kune kun la alia, poste dormi, ekstari, sin
+vesti, jes, li cxiel imitis la alian, gxis li refarigxis vivanta kaj
+prudenta. Mi povus doni sennombre pli da ekzemploj pri tiaj
+strangegaj fantaziajxoj. Tiel ankaux okazis pri Lia Mosxto, ke Li
+imagas sin esti malricxa farmisto. Sed Lia Mosxto devas forpeli tiajn
+imagojn el sia menso, kaj jen Li tuj resanigxos.
+
+JEPPE
+
+Sed cxu eblas, ke estas nur fantaziajxoj?
+
+KURACISTO
+
+Certe jes! El tiuj historioj Sinjoro auxdis, kian efikon fantaziajxoj
+povas havi?
+
+JEPPE
+
+Cxu mi do ne estas Jeppe sur la Monto?
+
+KURACISTO
+
+Certe ne!
+
+JEPPE
+
+Kaj la malica Nille ne estas mia edzino, cxu?
+
+KURACISTO
+
+Neniel; cxar Sinjoro estas vidvo.
+
+JEPPE
+
+Cxu ankaux tio estas fantaziajxo, ke sxi havas skurgxon, kiu nomigxas
+"Majstro Erik"?
+
+KURACISTO
+
+Nura fantaziajxo.
+
+JEPPE
+
+Kaj ne estas vero, ke mi devis iri al la urbo por acxeti sapon?
+
+KURACISTO
+
+Ne.
+
+JEPPE
+
+Ankaux ne, ke mi fortrinkis la monon cxe Jakob sxuisto?
+
+CXAMBRISTO
+
+Ej! Sinjoro faris ja cxason kune kun ni la tutan hierauxon.
+
+JEPPE
+
+Ecx ne ke mi estas kornulo?
+
+CXAMBRISTO
+
+Aj! Sinjorino ja mortis antaux multaj jaroj.
+
+JEPPE
+
+Ahx, mi jam komencas percepti mian malsanon. Mi ne plu pensu pri tiu
+farmisto; cxar mi komprenas, ke songxo kondukis min en tiun konfuzon.
+Tamen estas strange kiel homoj povas lasi sin kapti en tiajn
+fantaziajxojn.
+
+CXAMBRISTO
+
+Cxu Sinjoro bonvolas iom promenadi en la gxardeno, dum ni ion
+pretigas por la matenmangxo?
+
+JEPPE
+
+Jes ja; sed devas okazi rapide; cxar mi estas kaj malsata kaj soifa.
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+UNUA SCENO
+
+(Jeppe. Barono, alivestita kiel sekretario. Cxambristo kaj pluraj
+servistoj.)
+
+
+(Jeppe venas el la gxardeno kun sia sekvantaro, kaj tableto estas
+pretigita.)
+
+JEPPE
+
+Ha ha! Mi vidas, ke la tablo jam estas preta.
+
+CXAMBRISTO
+
+Jes, cxio estas preta, kiam konvenas al Via Mosxto sidigxi.
+
+(Jeppe sidigas sin. La aliaj staras malantaux lia segxo kaj ridas
+pri liaj acxaj manieroj, kiam li per cxiuj kvin fingroj prenas el la
+plado, ruktas super la tablon, purigas la nazon per la fingroj kaj
+sxmiras sur la vestojn.)
+
+CXAMBRISTO
+
+Sinjoro bonvole indiku, kiun vinon li deziras?
+
+JEPPE
+
+Vi ja mem scias kiun vinon mi kutimas trinki matene.
+
+CXAMBRISTO
+
+Estas la rejna vino, kiun Sinjoro plej sxatas trinki. Se gxi ne
+placxas al Sinjoro, li tuj ricevos alian.
+
+JEPPE
+
+Gxi estas iom tro seka. Versxu iom da medo en gxin, kaj gxi
+plibonigxos; cxar mi multe sxatas la dolcxan.
+
+CXAMBRISTO
+
+Jen kanari-sek, se Sinjoro bonvolas gustumi.
+
+JEPPE
+
+(trinkas) Gxi estas bona vino. Toksu cxiuj! (cxiun fojon kiam li
+trinkas, oni sonorigas trumpetojn.)
+
+JEPPE
+
+Hej, atentu, uloj! Ankoraux glason da kanajlo-sek, vi
+komprenas, cxu?--Kie vi ricevis tiun ringon, kiun vi portas sur la
+fingro?
+
+SEKRETARIO
+
+Sinjoro mem donis gxin al mi.
+
+JEPPE
+
+Tion mi ne memoras; redonu gxin; mi certe faris en ebrio. Tiajn
+ringojn oni ja ne fordonas.
+ Poste mi ekzamenos kiujn aliajn ajxojn vi ricevis. Servistoj ne havu
+pli ol mangxajxon kaj salajron. Mi povas jxuri, ke mi ne memoras ke
+mi donacis al vi ion aparte; cxar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja
+pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne
+devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam
+mi estas ebria, mi estas preta fordoni ecx mian pantalonon; sed kiam
+mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi
+spertus la skurgxon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi
+refalas en la antauxajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi
+estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon!
+
+(Trumpetoj sonorigxas.)
+
+JEPPE
+
+Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke
+kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene.
+Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas mangxi, ili farigxas
+arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaux siaj sinjoroj.--Kioman
+salajron ricevas vi?
+
+SEKRETARIO
+
+Sinjoro cxiam donis al mi 200 talerojn jare.
+
+JEPPE
+
+Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200
+taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de
+mateno gxis vespero kaj povas apenaux.... Jen, nun revenas tiuj
+damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino.
+
+(Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonorigxas.)
+
+JEPPE
+
+200 talerojn! Estas ja senhauxtigo de sia Sinjoro. Jen, auxskultu,
+bonuloj! Kiam mi estos mangxinta, mi intencas pendigi cxiun duan en
+la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi prisxerci en monaferoj.
+
+CXAMBRISTO
+
+Ni redonos cxion, kion ni ricevis de Via Mosxto.
+
+JEPPE
+
+Jes, jes "Via Mosxto, Via Mosxto!" Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi
+havas suficxe cxitempe. Vi busxe flatas min per via "Via Mosxto",
+gxis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem farigxos mosxtoj. La
+busxo diras: "Via Mosxto", sed la koro "Via Azeno". Vi ne diras, kion
+vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante
+Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon
+en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo.
+
+[Piednoto 5--Manokisoj. Malpurajxo el la franclingva, "je vous baise
+les mains,"--mi kisas viajn manojn.]
+
+(Cxiuj genufalas kaj petas indulgon.)
+
+JEPPE
+
+Ekstaru, uloj! Atendu, gxis mi mangxfinas; poste mi ekzamenos kiel
+statas, kaj kiuj meritas pendigon aux ne. Nun mi volas amuzigxi.--Kie
+estas mia intendanto?
+
+CXAMBRISTO
+
+Li estas ekstere.
+
+JEPPE
+
+Tuj envenigu lin.
+
+
+DUA SCENO
+
+
+INTENDANTO
+
+(en argxentbutonumita frako, kun sabro cxe la talio) Via Mosxto ion
+ordonas?
+
+JEPPE
+
+Nenion krom pendigi vin.
+
+INTENDANTO
+
+Mi ja neniun krimon faris, Via Mosxto! kial mi do estu pendigota?
+
+JEPPE
+
+Vi estas intendanto, cxu ne?
+
+INTENDANTO
+
+Jes, mi estas, Via Mosxto.
+
+JEPPE
+
+Kaj tamen vi demandas kial vi estu pendigota?
+
+INTENDANTO
+
+Mi ja servis Vian Mosxton fidele kaj honeste, kaj diligente laboris
+en mia posteno, tiel ke Via Mosxto cxiam lauxdis min antaux siaj
+aliaj servistoj.
+
+JEPPE
+
+Jes, certe vi estis diligenta en via posteno; tion oni ja vidas pro
+viaj butonoj el muldita argxento. Kiun salajron vi ricevas jare?
+
+INTENDANTO
+
+Duonan centon da taleroj jare.
+
+JEPPE
+
+(pasxadas tien kaj reen) Duonan centon da taleroj? Jes, vi tuj estu
+pendigota.
+
+INTENDANTO
+
+Ne povas ja esti malpli, Via Mosxto, por peniga servo dum tuta jaro.
+
+JEPPE
+
+Gxuste pro tio al la pendigilo, cxar vi ne ricevas pli ol duonan
+centon da taleroj. Vi havas monon por frako kun argxentaj butonoj,
+por bordajxoj cxe la manoj, por silka saketo cxe la hararo kaj
+ricevas nur duonan centon jare. Cxu vi do ne sxtelas de mi,
+kompatindulo? cxar de kie vi alie ricevus tiujn ricxajxojn?
+
+INTENDANTO
+
+(surgenue) Ahx, Via Mosxto! kompatu min pro mia malricxa edzino kaj
+pro miaj neplenagxaj infanoj.
+
+JEPPE
+
+Cxu vi havas multajn infanojn?
+
+INTENDANTO
+
+Mi havas sep infanojn en vivo, Via Mosxto.
+
+JEPPE
+
+Ha, ha! sep infanojn en vivo? Rapide, pendigu lin, sekatario!
+
+SEKRETARIO
+
+Ahx, Via Mosxto! Mi ja ne estas ekzekutisto.
+
+JEPPE
+
+Kio vi ne estas, vi povos farigxi; vi aspektas cxiaspece kapabla.
+Kiam vi estos pendiginta lin, mi mem poste vin pendigos.
+
+INTENDANTO
+
+Ahx, Via Mosxto! cxu ne estas pardono?
+
+JEPPE
+
+(denove pasxadas, eksidas por trinki, ekstaras denove) Duonan centon
+da taleroj, edzinon kaj sep infanojn! Se neniu alia pendigos vin, mi
+mem tion faros. Mi bone scias kiaj uloj vi estas, vi intendantoj; mi
+scias kiel vi traktis min mem kaj aliajn kompatindajn farmistojn....
+Aj! jen revenas tiuj damnitaj farmistfantaziajxoj en mian kapon.
+Mi dirus, ke mi konas vian konduton kaj viajn manovrojn tiel
+bone surfingre, ke mi mem povus esti intendanto, se necese. Vi
+senkremigas la lakton, kaj la Sinjoroj ricevas fekajxon, pardonu la
+esprimon. Mi kredas, ke se la mondo longe staros, intendantoj
+farigxos junkroj kaj junkroj farigxos intendantoj. Kiam farmisto ion
+kasxe donas al vi aux al viaj edzinoj, vi auxdigos al la Sinjoro: La
+kompatindulo estas suficxe laborema kaj diligenta, sed pluraj
+akcidentoj okazis al li, tiel ke li ne povas pagi; li havas
+nefekundan teron, skabio atakis lian brutaron kaj tiel plu, kaj per
+tiu babilacxo la sinjoroj devas lasi sin kontentigi. Kredu min,
+bonulo, mi ne lasas min tiri per la nazo; cxar mi mem estas farmisto
+kaj filo de farmisto.... Jen, nun revenas tiu sorcxo! Mi diras, ke
+mi mem estas filo de farmisto; cxar Abrahamo kaj Eva, niaj unuaj
+gepatroj, estis terkulturistoj.
+
+SEKRETARIO
+
+(genue) Ahx, Via Mosxto! estu kompatema pro lia malricxa edzino; cxar
+el kio sxi nutru patrinon kaj infanojn?
+
+JEPPE
+
+Kiu diras, ke ili vivu? Oni pendigu ilin samtempe.
+
+SEKRETARIO
+
+Ahx, Sinjoro! estas tiom cxarma, bela virino.
+
+JEPPE
+
+Nu? Eble vi mem amas sxin, cxar vi tiom zorgas por sxi? Enkonduku
+sxin.
+
+(La virino envenas kaj kisas lian manon.)
+
+JEPPE
+
+Cxu vi estas la edzino de la intendanto?
+
+VIRINO
+
+Jes, mi estas, Via Mosxto.
+
+JEPPE
+
+(tusxas sxian mamon) Vi estas bela. Cxu vi volas kusxi kun mi
+cxinokte?
+
+VIRINO
+
+Via Mosxto ordonas en cxio; cxar mi estas en Lia servo.
+
+JEPPE
+
+(al la intendanto) Cxu vi permesas, ke mi kusxos kun via edzino
+cxinokte?
+
+INTENDANTO
+
+Mi dankas al Via Mosxto, ke Li volas fari tiun honoron al mia domo.
+
+JEPPE
+
+Jen! Metu segxon por sxi; sxi mangxu kune kun mi.
+
+(Sxi eksidas cxe la tablo, mangxas kaj trinkas kun li; li farigxas
+jxaluza al la sekretario kaj diras:)
+
+JEPPE
+
+Vi spertos akcidenton, se vi rigardas sxin.
+
+(Tiom ofte kiom li ekrigardas la sekretarion, tiu tuj fordirektas
+sian rigardon de sxi kaj rigardas teren. Jeppe kantas malmodan
+amkanton, dum li sidas cxetable kun sxi; li ordonas ke oni ludu polan
+dancon, kaj dancas kun sxi, sed falas tri fojojn pro drinkado; fine
+la kvaran fojon li restas kusxanta kaj endormigxas.)
+
+BARONO
+
+(kiu gxis nun aktoris kiel sekretario) Li jam dormas profunde. Nun ni
+gajnis la ludon; sed preskaux ni mem staris en moko; cxar li intencis
+nin tirani, pro kio ni aux devus vanigi la historion, aux lasi nin
+malbone trakti de tiu kruda farmisto, el kies konduto oni povas lerni,
+kiom tiranaj kaj arogantaj farigxas tiaj homoj, kiuj el la koto
+tro rapide venas al honoro kaj digno. Preskaux estis malfelicxa
+momento, kiam mi prenis rolon de sekretario; cxar se li min batus,
+estus malagrabla historio, kiu jxetus sur min ne malpli da mokado ol
+sur tiun farmiston. Plej bone estas, ke ni lasu lin ankoraux iom
+dormi, antaux ol ni denove surmetu al li liajn malpurajn
+farmistvestajxojn.
+
+ERIK
+
+Aj Sinjoro! li jam dormas kiel sxtono; jen vidu! mi povas lin bati,
+li tion ne sentas.
+
+BARONO
+
+Elkonduku lin, kaj finu la komedion.
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+UNUA SCENO
+
+(Jeppe kusxas sur sterkejo en siaj malnovaj farmistvestajxoj. Li
+vekigxas kaj krias:)
+
+JEPPE
+
+Hej, Sekatario! Cxambristo! Lakeoj! Pli da kanajlo-sek!
+
+(Rigardas cxirkauxen kaj frotas siajn okulojn same kiel antauxe,
+palpas sian kapon kaj kaptas sian malnovan largxan cxapelon, frotas
+la okulojn kaj turnas la cxapelon cxiuflanken, rigardas siajn
+vestajxojn, kaj rekonas sin mem; komencas paroli:)
+
+Kiom longe estis Abrahamo en Paradizo? Mi nun bedauxrinde rekonas
+cxion, mian kusxejon, mian jakon, mian malnovan kornul-cxapelon, min
+mem. Jen, Jeppe, io alia ol trinki kanajlon-sek el orumitaj glasoj,
+sidi cxetable kun lakeoj kaj sekatarioj malantaux la segxo. La
+felicxo bedauxrinde neniam dauxras longe. Ahx, ahx! ke mi, kiu estis
+tia sinjora Mosxto antaux nelonge, vidu min en tia acxa stato, mia
+ornamita lito nun sterkejo, mia orbrodita cxapo malnova
+kornulcxapelo, miaj lakeoj porkoj, kaj mi mem de grandsinjoro
+resxangxita al kompatinda farmisto! Mi imagis, kiam mi revekigxis, ke
+mi trovus miajn fingrojn kun oraj ringoj; sed ili portas, permesu la
+esprimon, sigelon de io tute alia. Mi intencis postuli respondecon de
+miaj servistoj; sed nun mi devas mem pretigi mian dorson, kiam mi
+revenos hejmen por respondeci pri miaj agoj. Mi imagis, kiam mi
+vekigxis, preni glason da kanajlo-sek', sed ricevis, por dece paroli,
+fekbulon en la manon. Ahx, ahx, Jeppe! tiu logxado en Paradizo
+dauxris mallonge, kaj via gxojo ekhavis rapidan finon. Sed kiu scias,
+cxu la sama ne povus okazi al mi, se mi ankorauxfoje endormigxos?
+Ahx, ahx! ke tio okazu al mi! Ahx, ke tio revenu!
+
+(Kusxigas sin por dormi.)
+
+
+DUA SCENO
+
+
+NILLE
+
+Cxu eble mi kredu, ke iu akcidento okazis al li? Kiel do tio povas
+esti? Aux la diablo prenis lin, aux, kion mi pli timas, li sidas en
+gastejo kaj fordrinkas la monon. Mi estis stulta konfidi al tiu
+drinkemulo dek du sxilingojn je unu fojo.--Sed kion mi vidas?
+Cxu li ne kusxas ronkante tie en la sterko? Ahx, mi kompatinda homo,
+kiu havu tian bruton kiel edzon! Via dorso pagu suficxe multekoste.
+
+(Sxteliras silente kaj donas al li frapon de "Majstro Erik" sur la
+pugo.)
+
+JEPPE
+
+Aj, Aj! Helpu, Helpu! Kio estas? Kie mi estas? Kiu batas min? Kial
+oni batas min? Aj!
+
+NILLE
+
+Mi tuj instruu al vi kio estas.
+
+(Frapas lin denove kaj tiras lin per la haroj.)
+
+JEPPE
+
+Ahx, kara Nille! ne frapu min pli! Vi ne scias kio okazis al mi.
+
+NILLE
+
+Kie vi drinkemulo tiom longe estis? Kie estas la sapo, kiun vi devis
+acxeti?
+
+JEPPE
+
+Mi ne povis atingi la urbon, Nille!
+
+NILLE
+
+Kial vi ne povis atingi la urbon?
+
+JEPPE
+
+Survoje mi estis levita al Paradizo.
+
+NILLE
+
+Al Paradizo! (batas lin) Al Paradizo! (denove batas lin) Al Paradizo!
+(batas lin denove). Vi ecx volas mistifiki min, cxu?
+
+JEPPE
+
+A-a-a! Tiel vere, kiel mi estas honesta viro, mi diras la veron.
+
+NILLE
+
+Kio estas vero?
+
+JEPPE
+
+Ke mi estis en Paradizo.
+
+(Nille ripetas: En Paradizo! kaj dauxre frapas lin.)
+
+JEPPE
+
+Ahx, karega Nille! ne frapu min plu!
+
+NILLE
+
+Rapide, konfesu kie vi estis, aux mi murdos vin.
+
+JEPPE
+
+Ahx, mi volonte konfesos kie mi estis, se vi ne plu frapas min.
+
+NILLE
+
+Do, konfesu.
+
+JEPPE
+
+Jxuru, ke vi ne plu batos min.
+
+NILLE
+
+Ne.
+
+JEPPE
+
+Tiel vere kiel mi estas honesta viro kaj nomigxas Jeppe sur la Monto,
+estas vero, ke mi estis en Paradizo kaj vidis aferojn, kiuj mirigos
+vin auxdi.
+
+(Nille denove batas lin kaj tiras lin internen per la haroj.)
+
+
+TRIA SCENO
+
+
+NILLE
+
+(sola) Jen, vi besta drinkulo! Nun unue eldormu la ebriecon; poste ni
+plue kunparolu. Tiaj porkoj, kia vi estas, ne venas al Paradizo.
+Imagu kiel tiu bruto fordrinkis sian prudenton. Sed se li sin regalis
+je mia kosto, li ankaux honeste pro tio pentu; cxar dum du tagoj li
+ricevu nenion sekan nek malsekan. Post tiam certe forlasos lin la
+fantaziajxoj pri Paradizo.
+
+
+KVARA SCENO
+
+(Tri armitaj viroj venas.)
+
+
+TRI VIROJ
+
+Cxu ne cxi tie logxas viro, kiu nomigxas Jeppe?
+
+NILLE
+
+Jes, li logxas.
+
+TRI VIROJ
+
+Cxu vi estas lia edzino?
+
+NILLE
+
+Jes, bona Dio, bedauxrinde!
+
+TRI VIROJ
+
+Ni devas paroli kun li.
+
+NILLE
+
+Li estas tute ebria.
+
+TRI VIROJ
+
+Ne malhelpas. Tuj eligu lin, aux akcidento okazos al la tuta domo.
+
+(Nille eniras, kaj elpusxas Jeppe kun tia rapideco, ke li
+renversas unu el la tri viroj kun si laux la planko.)
+
+
+KVINA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+Ahx, ahx, vi bonaj viroj; nun vi vidas kun kia edzino mi devas
+vivacxi.
+
+TRI VIROJ
+
+Vi nenian alian traktadon meritas; cxar vi estas krimulo.
+
+JEPPE
+
+Kion malbonan mi do faris?
+
+TRI VIROJ
+
+Tion vi tuj scios antaux la tribunalo.
+
+
+SESA SCENO
+
+(Jeppe. La tri viroj. Jugxisto. Du advokatoj. Atestanto.)
+
+
+(La jugxisto envenas kune kun kroma asistanto kaj eksidas sur sia
+segxo. Jeppe manligita dorse estas kondukata antaux la tribunalon.)
+
+ATESTANTO
+
+(antauxenpasxas kaj kulpigas lin tiel:) Jen estas viro, sinjoro
+Jugxisto, kiun ni ateste vidis ensxteligxi en la domon de la Barono,
+sxajnigi esti Lia Mosxto, surmeti liajn vestajxojn, tirani liajn
+servistojn; kaj cxar tio estas nekredeble impertinenta konduto, ni
+postulas nome de nia Sinjoro, ke li estu aparte severe punata kiel
+fortimiga ekzemplo por aliaj perfortuloj.
+
+JUGXISTO
+
+Cxu estas vere, kion oni imputas al vi? Eldiru por via defendo; cxar
+ni volas neniun kondamni neauxditan.
+
+JEPPE
+
+Ahx, mi kompatindulo! kion mi diru? Mi konfesas, ke mi meritas punon,
+sed nur pro la mono, kiun mi fordrinkis, kaj por kiu mi devis acxeti
+sapon. Krome mi konfesas, ke mi jxus estis en iu kastelo. Sed kiel mi
+tien envenis, kaj kiel mi ree elvenis, mi ne scias.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Jen Jugxisto mem auxdas el lia propra konfeso, ke li ebriigxis kaj en
+ebrio faris tian abomenan krimon, ke nun nur restas verdikti, cxu tia
+kruda krimulo povas senkulpigi sian krimon per ebrieco. Mi opinias, ke
+ne! Cxar tiel nek malcxasteco nek murdo estus punebla; cxiu ajn
+sercxus pretekstojn, kaj dirus, ke estis farita en ebrieco. Kaj,
+kvankam li povas pruvi ke li estis ebria, lia afero tamen ne
+plibonigxas; cxar estas dirite: Pro kio oni faras en ebrieco, oni
+punpagu kiam oni senebriigxas. Estas ja konate, ke pro tia krimo viro
+jxus estis punata, kvankam la krimulo lasis sin el naiveco delogi,
+kaj sxajnigis, ke li estus Sinjoro; sed lia naiveco kaj stulteco ne
+povis savi lin de la morto. Cxar puno sole ekzistas kiel ekzemplo por
+aliuloj. Mi rakontus la historion, se mi ne timus per tio tro longigi
+la proceson.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Estimata sinjoro Jugxisto! Jena proceso aspektas al mi tiel stranga,
+ke mi ne kapablas kredi, ke la afero tiel vere okazis, kvankam estus
+pliaj atestantoj. Simplanima farmisto ensxteligxus en la biendomon de
+Sinjoro, kaj prezentus sin kiel lian personon, sen surpreni lian
+vizagxon kaj staturon? Kiel li povus penetri en la dormo-cxambron de
+Sinjoro? Kiel li povus surmeti la vestajxojn de Sinjoro, sen esti
+observata de iu? Ne, sinjoro Jugxisto! oni povas vidi, ke estas
+fikcia intrigo de la malamikoj de tiu kompatinda viro. Mi do esperas,
+ke li estu absolvata.
+
+JEPPE
+
+(ploranta) Bona Dio benu vian busxon! Mi havas pecon da tabako en mia
+pantalonposxo, se vi ne volas rifuzi; gxi estas suficxe bona por cxiu
+honestulo, kiu volas macxi.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Gardu nur vian tabakon, Jeppe! Ke mi defende parolas por vi, ne celas
+donacon aux trinkajxon, sed okazas sole pro kristana kompato.
+
+JEPPE
+
+Pardonu, sinjoro Prokuratoro! mi ne opiniis, ke homoj el via profesio
+estas tiom honestaj.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Kion mia Kolego prezentas por liberigo de tiu krimulo, tio bazigxas
+nur sur supozoj. Cxi tie ne estas demando cxu estas versxajne ke tia
+ago povas okazi aux ne; pruvoj prezentigxas ke okazis, pruvoj kaj de
+atestantoj kaj de lia propra konfeso.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Se homo konfesas en timo kaj teruro, tia konfeso ne validas. Tial mi
+opinias plej bone doni al tiu naivulo tempon pripensi, kaj denove
+pridemandi lin.
+
+JUGXISTO
+
+Auxskultu, Jeppe! pripensu kion vi diras. Cxu vi konfesas tion, pro
+kio oni akuzas vin?
+
+JEPPE
+
+Ne! mi faros sanktan jxuron, ke estas mensogo cxio, kion mi jxuris
+antauxe; cxar mi ne eliris el mia domo dum tri tagoj.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Sinjoro Jugxisto! mi firme opinias, ke ne rajtas jxuri iu, kontraux
+kiu unue atestantoj prezentis pruvojn, kaj kiu poste mem konfesis
+sian krimon.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Mi opinias, ke jes.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Mi opinias ke ne.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Cxar la akuzo aspektas tiom strange.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Neniuj cirkonstancoj helpas kontraux atestantoj kaj konfeso.
+
+JEPPE
+
+(mallauxte) Ke ili ekflamu en interbatado; kaj jen mi samtempe
+ekkaptus la jugxiston, kaj drasxus lin tiom, ke li forgesus kaj
+legxon kaj preskribon.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Sed auxskultu, sinjoro Kolego! kvankam estas konfeso pri la misfaro,
+la viro tamen ne meritas punon; cxar li ja nenion malbonan faris sur
+la bieno, nek murdon nek sxtelon.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Tio estas indiferenta; _intentio furandi_ egalas _furtum_.[6]
+
+[Piednoto 6--Latinfrazo: intenco sxteli egalas sxtelon.]
+
+JEPPE
+
+Parolu danlingve, vi nigra hundo! Tiam ni respondos!
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Cxar egale cxu li kaptigxas kiam li volas sxteli, cxu kiam li estas
+sxtelinta, li tamen estas sxtelisto.
+
+JEPPE
+
+Ahx, sinjoro Jugxisto! mi pretas pendi, se tiu prokuratoro pendu
+flanke de mi.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Cxesu pri tiaj vortoj, Jeppe! vi nur pli fusxas vian aferon per tio.
+
+JEPPE
+
+Kial do vi ne respondas? (mallauxte:) Li staras kiel stulta bruto.
+
+DUA ADVOKATO
+
+Sed kiel atestigxas tiu _furandi propositum?_[7]
+
+[Piednoto 7--Latinfrazo: sxtelada deklaro.]
+
+UNUA ADVOKATO
+
+_Quicunqve in aedes alienas noctu irrumpit tanqvam fur aut nocturnus
+grassator existimandus est, atque reus hic ita, ergo_...[8]
+
+[Piednoto 8--Latinfrazo: Kiu ajn nokte en aliulan domon enrompas,
+devas esti rigardata kiel sxtelisto aux nokta tumultulo, kaj tial
+kulpa, do...]
+
+DUA ADVOKATO
+
+_Nego majorem, qvod scilicet irruperit._[9]
+
+[Piednoto 9--Latinfrazo: Mi neas la antauxan, ke li certe enrompis.]
+
+UNUA ADVOKATO
+
+_Res manifesta est, tot legitimis testibus extantibus ac confitente reo._[10]
+
+[Piednoto 10--Latinfrazo: La afero evidenta estas, tiom da lauxrajtaj
+atestantoj estante kaj la kulpulo konfesante.]
+
+DUA ADVOKATO
+
+_Quicunqve vi vel metu coactus fuerit confiteri..._[11]
+
+[Piednoto 11--Latinfrazo: Kiu ajn estas devigita konfesi aux perforte
+aux per timo.... ]
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Aj! kie estas tiu _Vis_? kie estas tiu _Metus_?[12] Tio estas
+nur legximplikoj.
+
+[Piednoto 12--Latinfrazo: (...) perforto? (...) timo?]
+
+DUA ADVOKATO
+
+Ne, vi aplikas legximplikojn.
+
+UNUA ADVOKATO
+
+Pro tio neniu honesta viro kulpigu min.
+
+(Ili kaptas unu la alian bruste, kaj Jeppe kuras malantaux la
+unuan advokaton kaj detiras ties perukon.)
+
+JUGXISTO
+
+Respektu la tribunalon! Cxesu; mi jam havas suficxe.
+
+(Legas la verdikton:)
+
+"Cxar Jeppe sur la Monto, filo de Nils sur la Monto kaj nepo de
+Jeppe samloke, konvinke kulpigxis, kaj de legxaj atestantoj kaj de
+sia propra konfeso, pro ensxteligxo en la kastelon de la Barono,
+surmeto de ties vestajxoj kaj kruela traktado de ties servistoj, li
+kondamnigxas al morto per veneno, kaj kiam li estos morta, lia korpo
+estu pendigata."
+
+JEPPE
+
+(surgenue) Ahx! ahx! Estimata Jugxisto! Cxu ne estas pardono?
+
+JUGXISTO
+
+Ne, neniel. La verdikto tuj efektivigxu en mia cxeesto.
+
+JEPPE
+
+Ahx, cxu mi ne ricevu glason da brando unue, antaux ol mi trinkos la
+venenon, por ke mi mortu kuragxa?
+
+JUGXISTO
+
+Jes, tion ni povas permesi.
+
+JEPPE
+
+(trinkas tri glasojn da brando, denove falas genue kaj demandas:) Cxu
+ne estas pardono?
+
+JUGXISTO
+
+Ne, Jeppe, nun estas tro malfrue.
+
+JEPPE
+
+Ahx, neniam estas tro malfrue. La Jugxisto ja povas sxangxi la
+verdikton kaj diri, ke la unuan fojon li verdiktis erare. Tio jam
+ofte okazas; cxar ni ja cxiuj estas homoj.
+
+JUGXISTO
+
+Ne, vi mem sentos post kelkaj minutoj, ke estas tro malfrue; cxar vi
+jam ricevis la venenon kune kun la brando.
+
+JEPPE
+
+Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx,
+adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu
+vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte!
+Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi
+ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du
+gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu
+fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun
+beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto
+de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj
+sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago,
+kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi
+farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta)
+
+JUGXISTO
+
+Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono.
+Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur
+sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos
+kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.)
+
+
+
+
+KVINA AKTO
+
+
+UNUA SCENO
+
+(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.)
+
+
+NILLE
+
+(sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu
+eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo!
+Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx!
+Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran
+konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian
+mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia
+propra vivo kaj mia sango!
+
+(Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la
+dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en
+pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj
+parolas al sxi.)
+
+JEPPE
+
+Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen
+kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi
+rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo.
+Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone
+flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga
+frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus.
+
+NILLE
+
+A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas
+paroli?
+
+JEPPE
+
+Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon.
+
+NILLE
+
+Ahx mia karega edzo! Kiel vi povas paroli, kiam vi estas morta?
+
+JEPPE
+
+Mi mem ne scias kial. Sed auxdu, mia kara edzino! Kuru kiel fajro,
+kaj sercxu por mi por ok sxilingoj da brando; cxar mi soifas pli nun,
+ol kiam mi estis vivanta.
+
+NILLE
+
+Fi, vi bruto! Vi kotulo! Vi venena drinkulo! Cxu vi ne drinkis
+suficxe dum via vivanta vivo? Cxu vi besthundo ankoraux soifas, nun
+kiam vi estas morta? Jen kion mi nomas kompleta fiporko.
+
+JEPPE
+
+Tenu la busxacxon, vi kotino! kaj kuru tuj sercxi brandon. Se vi ne
+faros, Diablo splitu min, cxu mi ne fantome vizitu vin cxiun nokton
+en la domo. Sciu ke mi ne plu timas "Majstron Erik"; cxar nun mi ne
+sentas batojn.
+
+(Nille kuras por sercxi "Majstron Erik", revenas kaj batas lin
+pendantan de la pendigilo.)
+
+JEPPE
+
+Aj, aj, aj! cxesu Nille! cxesu! vi mortbatas min denove, aj, aj, aj!
+
+JUGXISTO
+
+Auxdu, virino! ne batu lin plu. Estu kontenta; pro vi ni pardonos
+vian edzon pro lia delikto, kaj ree verdiktos lin al la vivo.
+
+NILLE
+
+Ahx ne, bona Sinjoro! Lasu lin nur pendi! cxar li ne meritas vivi.
+
+JUGXISTO
+
+Fi! vi estas malbona virino; foriru aux ni pendigos vin flanke de li.
+
+(Nille forkuras.)
+
+
+DUA SCENO
+
+(Jeppe kaj la tribunalo. Jeppe estas prenata de la pendigilo.)
+
+
+JEPPE
+
+Ahx, bona sinjoro Jugxisto! Cxu estas certe, ke mi denove estas tute
+vivanta, aux cxu mi fantomas?
+
+JUGXISTO
+
+Vi estas tute vivanta; cxar tiu tribunalo, kiu povas kondamni vin el
+la vivo, povas ankaux reverdikti vin en la vivon. Cxu vi ne komprenas
+tion?
+
+JEPPE
+
+Ne, je Diablo tion mi ne komprenas; sed mi kredas, ke mi estas
+reaperanto, kiu fantomas.
+
+JUGXISTO
+
+Ej, vi stultulo! Tio estas ja facile komprenebla. Tiu, kiu prenas
+ajxon de vi, povas ja gxin al vi redoni.
+
+JEPPE
+
+Permesu do al mi pendigi la Jugxiston nur pro sxerco, kaj vidi cxu mi
+poste povos reverdikti lin al la vivo?
+
+JUGXISTO
+
+Ne, tio ne estas farebla; cxar vi ne estas jugxisto.
+
+JEPPE
+
+Sed cxu mi do denove estas vivanta?
+
+JUGXISTO
+
+Jes, vi estas.
+
+JEPPE
+
+Kaj tial mi ne fantomas.
+
+JUGXISTO
+
+Certe ne.
+
+JEPPE
+
+Kaj ne estas reaperanto?
+
+JUGXISTO
+
+Ne.
+
+JEPPE
+
+Ke mi estas la sama Jeppe sur la Monto kiel antauxe?
+
+JUGXISTO
+
+Jes.
+
+JEPPE
+
+Ke mi ne estas fantomo?
+
+JUGXISTO
+
+Ne, certe ne.
+
+JEPPE
+
+Bonvolu jxuru por mi, ke tio estas vero.
+
+JUGXISTO
+
+Jes, mi jxuras al vi, ke vi estas vivanta.
+
+JEPPE
+
+Petu, ke la Diablo splitu vin, se ne estas vero.
+
+JUGXISTO
+
+Ej! kredu niajn vortojn, kaj danku nin, ke ni estis tiom indulgaj
+rejugxi al vi la vivon.
+
+JEPPE
+
+Mi dankus vin pro tio, ke vi ree malligis min, se vi mem ne pendigis
+min.
+
+JUGXISTO
+
+Estu kontenta, Jeppe, kaj raportu kiam via edzino denove batos vin,
+kaj ni certe trovos rimedon. Jen, kvar taleroj, por kiuj vi dum kelka
+tempo povas gajigi vin, kaj ne forgesu trinki je nia sano.
+
+(Jeppe mankisas kaj dankas. La tribunalo foriras.)
+
+
+TRIA SCENO
+
+
+JEPPE
+
+(sola) Mi nun travivis duonan jarcenton, sed en tiu longa tempo ne
+okazis al mi tiom, kiom dum la lastaj du tagoj. Estas diablaj
+historioj, kiam mi vere pripensas: Unu horon ebria farmisto, sekvan
+horon Barono, poste denove farmisto, jen morta, jen vivigxinta
+pendante de pendigilo, kio estas la plej stranga. Eble estas tiel, ke
+kiam oni pendigas vivantajn homojn, ili mortas, kaj kiam oni pendigas
+mortintojn, ili revivigxas. Mi imagas al mi, ke glaso da brando
+gustos delikate post tiaj travivajxoj.--Hej, Jakob sxuisto, elvenu!
+
+
+KVARA SCENO
+
+
+JAKOB
+
+Bonvenon reen de la urbo! Cxu vi ricevis la sapon por via edzino?
+
+JEPPE
+
+Aj, vi fripono; sciu al kiu homo vi parolas. Cxapon sub la brakon!
+Cxar vi estas nur kanajlo kompare kun tia ulo kiel mi.
+
+JAKOB
+
+Tiajn vortojn mi ne tolerus de iu alia, Jeppe. Sed vi al mia domo ne
+avaras cxiutagan sxilingon; tial mi ne konsideras tro pedante.
+
+JEPPE
+
+Cxapon sub brakon, mi diras, vi skuster!
+
+JAKOB
+
+Kio okazis al vi survoje, ke vi farigxis tiel hispaneca?
+
+JEPPE
+
+Sciu, ke mi pendigxis, post kiam mi parolis kun vi.
+
+JAKOB
+
+Tio ja ne estas tiel dignoplena. Tiun felicxon mi ne envias al vi.
+Sed auxskultu, Jeppe! kie vi trinkis vian bieron, tie vi vomu vian
+fecxon. Vi drinkas vin ebria aliloke, sed venas al mia domo nur por
+fari kvereladon.
+
+JEPPE
+
+Rapide cxapon sub brakon, fripono! Cxu vi ne auxdas kiel sonoras en
+mia posxo?
+
+JAKOB
+
+(kun la cxapo sub la brako) Diable! de kie vi ricevis monon?
+
+JEPPE
+
+El mia Baronejo, Jakob. Mi rakontos al vi, kio okazis al mi; sed unue
+versxu glason da medo; cxar mi estas tro fiera por trinki danan
+brandon.
+
+JAKOB
+
+Je via sano, Jeppe!
+
+JEPPE
+
+Nun mi rakontos al vi, kio okazis al mi. Kiam mi forlasis vin, mi
+endormigxis; kiam mi vekigxis, mi estis Barono kaj trinkis min ebria
+denove per kanajlo-sek; kiam mi farigxis ebria de kanajlo-sek, mi
+revekigxis sur sterkejo; kiam mi vekigxis sur la sterkejo, mi denove
+kusxigis min por dormi, kun espero ke mi denove dormigu al mi la
+baronejon; sed mi spertis, ke ne cxiam tiel eblas; cxar mia edzino
+vekis min pere de "Majstro Erik" kaj tiris min en la domon per la
+haroj sen iel ajn respekti tian homon, kia mi estis. Jxus en la domo,
+mi estis pusxata eksteren, kapon antauxen, kaj vidis min inter aro da
+gripomenusoj, kiuj kondamnis min el la vivo kaj mortigis min per
+veneno; kiam mi estis morta, ili pendigis min, kaj kiam mi estis
+pendigita, mi ree farigxis vivanta, kaj kiam mi denove estis vivanta,
+mi ricevis kvar talerojn. Tia estas la historio; sed kiel tiaj aferoj
+povas okazi, mi lasas al vi pripensi.
+
+JAKOB
+
+Ha, ha, ha! Estas songxo, Jeppe.
+
+JEPPE
+
+Se mi ne havus jenajn kvar talerojn, ankaux mi kredus, ke estas
+songxo. Ankoraux unu, Jakob; mi ne volas plu pensi pri tiu
+frenezajxo, sed trinki por mi gxis honesta ebrio.
+
+JAKOB
+
+Je via sano, sinjoro Barono! Ha, ha, ha!
+
+JEPPE
+
+Vi eble ne povas kompreni, Jakob?
+
+JAKOB
+
+Ne, ecx ne se mi starus sur mia kapo.
+
+JEPPE
+
+Sed tamen povas esti vero, Jakob; cxar vi estas malsagxulo kaj ecx ne
+komprenas pli simplajn aferojn.
+
+
+KVINA SCENO
+
+(Magnus, Jeppe, Jakob.)
+
+
+MAGNUS
+
+Ha, ha, ha! Nun mi rakontu al vi diable amuzan historion, kiu okazis
+al viro, kiu nomigxas Jeppe sur la Monto, kiun oni trovis ebria,
+dormanta sur la tero, kiun oni vestis per aliaj vestajxoj, metis en
+la plej bonan liton de la sinjora biendomo, kaj kredigis al li, ke li
+estas la Sinjoro, kiam li vekigxis; denove ebriigis lin, kaj remetis
+lin en liaj malnovaj, malpuraj vestajxoj sur sterkejon, kaj jen li
+vekigxis kaj imagis, ke li vizitis Paradizon. Mi preskaux ridis min
+morta, kiam mi auxdis tiun historion de la asistantoj de la
+intendanto. Je Diablo, mi donus taleron por vidi tiun stultulon, ha,
+ha, ha!
+
+JEPPE
+
+Kiom pagi, Jakob?
+
+JAKOB
+
+Dek du sxilingojn.
+
+(Jeppe visxas sian busxon kaj foriras tre hontema.)
+
+MAGNUS
+
+Kial tiu ulo tiom rapide foriris?
+
+JAKOB
+
+Estas gxuste la sama viro, kun kiu oni ludis la sxercon.
+
+MAGNUS
+
+Cxu eblas? Mi devas postkuri.--Auxdu, Jeppe! unu vorton. Kiel statas
+en la alia mondo?
+
+JEPPE
+
+Lasu min iri en paco.
+
+MAGNUS
+
+Kial vi ne tie pli longe restis?
+
+JEPPE
+
+Kiel tio vin koncernas?
+
+MAGNUS
+
+Ej, rakontu ion pri tiu vojagxo.
+
+JEPPE
+
+Lasu min trankvila, mi diras; aux vi spertos akcidenton.
+
+MAGNUS
+
+Ej, Jeppe! mi multe sxatus scii ion pri tio.
+
+JEPPE
+
+Jakob sxuisto! Helpu! cxu vi toleras, ke oni perfortas min en via
+domo?
+
+MAGNUS
+
+Mi vin ja ne perfortas, Jeppe; mi nur demandas, kion vi vidis en la
+alia mondo?
+
+JEPPE
+
+Huj! Helpu! Helpu!
+
+MAGNUS
+
+Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie?
+
+JEPPE
+
+Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi
+kaj aliaj kanajloj venos post la morto.
+
+(Liberigas sin kaj forkuras.)
+
+
+SESA SCENO
+
+(Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.)
+
+
+BARONO
+
+Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi
+havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik,
+vi havos cxe mi altan meriton.
+
+ERIK
+
+Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar
+se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion.
+
+BARONO
+
+Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion,
+ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik,
+anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same.
+
+ERIK
+
+Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar
+tia sxerco kostus tro multe.
+
+BARONO
+
+Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste
+sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel
+ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos
+vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj
+ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia
+ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj
+aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili
+farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al
+tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj
+jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo
+kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx
+kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux
+opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro
+de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum
+siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj
+ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas
+sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la
+dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en
+akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe
+kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun
+delikatan historion.
+
+(Al la spektantoj:)
+
+ El tiu aventuro nun ni lerni devu,
+ ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu.
+ Pli riske tio estas, ol teni en subprem'
+ Tiun, kiu grandas pro virto de si mem.
+
+ Do se farmist' tro tuje al regad' atingos,
+ anstataux sceptron skurgxon li baldaux sur nin svingos.
+ Kaj por auxtoritato tiranon ni ekhavos.
+ Vilagxa Nero do cxe la stirilo staros.
+
+ Cxu Kajus aux Falaris[13] sin montris pli tirano,
+ ol per rabia povo tiu kamparano.
+ Per brancxo, pendigil' kaj rad' minacis nin
+ farmisto tiu antaux ol maturigi sin.
+
+ Ni tial estron de plugilo ne plu prenu.
+ Farmisto al la trono ne senpere venu.
+ Cxar jen el sia stato humila vilagxan'
+ sxangxigxus pro la povo baldaux en tiran'.
+
+
+[Piednoto 13--Caius Caligula (romia imperiestro) kaj Phalaris
+(tirano en Agrigento). Ambaux estis kruelaj regantoj.]
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Jeppe sur la Monto, by Ludvig Holberg
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK JEPPE SUR LA MONTO ***
+
+***** This file should be named 27170.txt or 27170.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ https://www.gutenberg.org/2/7/1/7/27170/
+
+Produced by Andrew Sly and Team Esperanto
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+https://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at https://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit https://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including including checks, online payments and credit card
+donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ https://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.