summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/25386-tei
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '25386-tei')
-rw-r--r--25386-tei/25386-tei.tei2689
-rw-r--r--25386-tei/images/ankro.pngbin0 -> 13096 bytes
2 files changed, 2689 insertions, 0 deletions
diff --git a/25386-tei/25386-tei.tei b/25386-tei/25386-tei.tei
new file mode 100644
index 0000000..ee5b5c7
--- /dev/null
+++ b/25386-tei/25386-tei.tei
@@ -0,0 +1,2689 @@
+<?xml version="1.0" encoding="utf-8" ?>
+<!DOCTYPE TEI.2 SYSTEM "http://www.gutenberg.org/tei/marcello/0.4/dtd/pgtei.dtd"
+>
+<TEI.2 lang="eo">
+<teiHeader>
+ <fileDesc>
+ <titleStmt>
+ <title>La lasta Usonano</title>
+ <title type="sub">Fragmento el La Taglibro de Kan-Li, Princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj Admiralo en la Persa Maristaro.</title>
+ <author><name reg="Mitchell, J. A.">J. A. Mitchell</name></author>
+ <respStmt>
+ <resp>Tradukis</resp>
+ <name reg="Wendell, Lehman">Lehman Wendell</name>
+ </respStmt>
+ <editor role="translator"><name reg="Wendell, Lehman">Lehman Wendell</name></editor>
+ </titleStmt>
+ <editionStmt><edition n="1">Edition 1</edition></editionStmt>
+ <publicationStmt>
+ <publisher>Project Gutenberg</publisher>
+ <date value="2008-05-08">May 8, 2008</date>
+ <idno type="etext-no">25386</idno>
+ <availability>
+ <p>This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
+ with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it
+ away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg
+ License online at www.gutenberg.org/license</p>
+ </availability>
+ </publicationStmt>
+ <sourceDesc>
+ <bibl>
+ <title>La lasta Usonano</title>
+ <author>J. A. Mitchell</author>
+ <imprint>
+ <publisher>Esperanto Verlag Möller &amp; Borel</publisher>
+ <pubPlace>Berlin</pubPlace>
+ <date>1911</date>
+ </imprint>
+ </bibl>
+ </sourceDesc>
+ </fileDesc>
+ <encodingDesc>
+ <classDecl>
+ <taxonomy id="lc">
+ <bibl><title>Library of Congress Classification</title></bibl>
+ </taxonomy>
+ </classDecl>
+ </encodingDesc>
+ <profileDesc>
+ <langUsage><language id="eo">Esperanto</language></langUsage>
+ </profileDesc>
+ <revisionDesc>
+ <change>
+ <date value="2008-05">May 2008</date>
+ <respStmt>
+ <name reg="Firooznia, Hoss">Hoss Firooznia<lb /></name>
+ <name reg="Sly, Andrew">Andrew Sly<lb /></name>
+ <name>Online Distributed Proofreading Team</name>
+ </respStmt>
+ <item>Project Gutenberg Edition</item>
+ </change>
+ </revisionDesc>
+</teiHeader>
+
+<pgExtensions>
+ <pgStyleSheet>
+ figure { text-align: center; page-float: 'htb' }
+ .bold { font-weight: bold ; font-style: normal }
+ head { text-align: center }
+ .right { text-align: right }
+ .center { text-align: center }
+ .gsprt { letter-spacing: .15em }
+ .super { vertical-align: super }
+ .small { font-size: 80% }
+ .big { font-size: 120% }
+ .huge { font-size: 180% }
+ .giant { font-size: 300% }
+ .italic { font-style: italic }
+ .underline { text-decoration: underline }
+ .serif { font-family: serif }
+ .sans-serif { font-family: sans-serif }
+ table { block-align: bottom; rules: none;
+ tblcolumns: 'l l'; latexcolumns: 'l l' }
+ @media pdf {
+ .ankro { width: 2.5em; }
+ table { block-align: left; rules: none
+ tblcolumns: 'l l'; latexcolumns: 'l l' }
+ }
+ </pgStyleSheet>
+</pgExtensions>
+
+<text lang="eo">
+
+<front>
+ <div><divGen type="pgheader" /></div>
+ <div><divGen type="encodingDesc" /></div>
+ <div rend="page-break-before: right"><divGen type="titlepage" /></div>
+
+ <div rend="page-break-before: always">
+ <p rend="center">
+ <hi rend="big">La libroj de la</hi><lb />
+ <hi rend="huge; bold">Esperanta Biblioteko Internacia</hi><lb />
+ <hi rend="big">estas riceveblaj en:</hi>
+ </p>
+
+ <p>
+ <emph rend="bold">Berlin</emph> de Esperanto Verlag Möller &amp; Borel,
+ Lindenstrasse 18/19.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Paris</emph> de Hachette &amp; Co., 79 Boulevard St. Germain.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">London</emph> de British Esperanto Association,
+ Museum Station Buildings, 133&mdash;6 High Holborn.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Washington</emph> D. C. de American Esperantist Company.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Kjöbenhavn</emph> de Andr.-Fred. Höst &amp; Sön,
+ Bredgade 35.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Barcelona</emph> de Juan Rosals, Puerta Ferrisa 30.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Budapest</emph> de Lajos Kókai, Károly-Utca 1.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Warszawa</emph> de M. Arct, 53 Nowy Swiat.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Moskva</emph> de Moskva Librejo Esperanto, Tverskaja
+ 28.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Genova</emph> de Dro A. Stromboli, Via Assarotti 54/15.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">s’Gravenhage</emph> de Ĝenerala Librejo <q>Espero</q>,
+ Prinsestraat 48.
+ </p>
+ <p>
+ <emph rend="bold">Genève</emph> de Universala Esperantia Librejo, 10 rue de
+ la Bourse.
+ </p>
+ <milestone unit="tb" rend="rule: 20%" />
+ <p>Ĉiu numero de la <emph rend="italic">Esperanta Biblioteko Internacia</emph>
+ kostas <emph rend="italic">unu spescenton</emph> (0,100 Sm) = 25 centimoj,
+ 20 pfenigoj, 2½ pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj,
+ 10 kopekoj, 10 oeroj.
+ </p>
+ <p rend="italic">Serio de 12 numeroj (afrankite) 1,250 Sm.</p>
+ </div>
+
+ <div rend="page-break-before: always">
+ <p rend="center; huge">
+ ESPERANTA<lb />BIBLIOTEKO INTERNACIA
+ </p>
+ <milestone unit="tb" rend="rule: 80%"/>
+ <p rend="center; float: left">
+ Tradukis<lb />Lehman Wendell.
+ </p>
+ <p rend="center; float: right">
+ No. 20.<lb />Prezo 0,100 Sm.
+ </p>
+ <p rend="center; giant; margin-top: 2em; margin-bottom: 0">
+ <emph rend="bold">La lasta Usonano</emph>
+ </p>
+ <p rend="center; huge ; margin-bottom: 0">
+ Fragmento el La Taglibro de Kan-Li<lb />
+ <hi rend="big">
+ Princo de Dimf-Ju-Ĉur<lb />
+ kaj Admiralo en la Persa Maristaro.</hi>
+ </p>
+ <milestone unit="tb" rend="rule: 10%"/>
+ <p rend="center">Prezentita de J. A. Mitchell.</p>
+ <figure rend="ankro" url="ankro.png">
+ <figDesc>Ilustraĵo: ankro</figDesc>
+ </figure>
+ <p rend="center">
+ BERLIN.<lb />
+ Esperanto Verlag Möller &amp; Borel<lb />
+ kaj korespondantoj en<lb />
+ Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona,
+ Budapest, Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève.
+ </p>
+ </div>
+</front>
+
+<body rend="page-break-before: right">
+ <!--
+ <p>
+ Cxiuj rajtoj por reprodukto estas rezervitaj
+ de la eldonistoj, Frederick A. Stokes Co.
+ </p>
+ -->
+<pb n="3" />
+<anchor id="p3" />
+<salute>
+ Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas
+ legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita
+ formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro
+ estas dediĉita.
+</salute>
+<!--
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%"/>
+-->
+
+<div id="foreword1" rend="page-break-before: right">
+<pb n="4" />
+<anchor id="p4" />
+<head rend="sans-serif">Klariga Antaŭparolo.</head>
+<milestone unit="tb" rend="rule: 10%" />
+<p>
+Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto
+estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto
+sin trovas la nomo <q>Noful</q>, kiu estas kunmetita
+el la du vortoj <q>no</q> kaj <q>fool</q>, kaj signifas
+en Esperanto <q>ne-malsaĝulo</q>, alivorte <q>saĝulo</q>.
+Alia vorto estas <q>Grip-til-lah</q>, kunmetita el la
+vortoj <q>grip the tiller</q>, kaj signifas <q>tenu la
+direktilon</q>. Kompreneble oni ne povas traduki
+tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi
+ilian Persan aspekton, kaj tial, laŭ plena
+konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn Persajn
+nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la
+traduko povus do plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al
+Persoj.
+</p>
+
+<p rend="text-align: right">
+ <emph rend="bold; sans-serif">Lehman Wendell</emph><lb />
+ Tacoma, Usono.
+</p>
+</div>
+
+<div id="foreword2" rend="page-break-before: right">
+<pb n="5" />
+<anchor id="p5" />
+<p rend="center">
+Kelkaj vortoj de<lb />
+<emph rend="huge; sans-serif">Kasim.</emph><lb />
+Nomita <q>La Akso de Saĝo</q>.
+</p>
+<p rend="center">
+Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de
+<q>La Ĉiela Venko de Kalifornio</q>, kaj de <q>Norda
+Ameriko sub la Irlandaj Registoj</q>.
+</p>
+
+<p>
+La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur
+klarigis multon pri la hejma vivo de la
+Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis
+al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon
+li faros al la historio, aŭ kian entuziasmon liaj
+eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.
+</p>
+
+<p>
+Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn
+ĉi faktojn.
+</p>
+
+<p>
+Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion
+konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi
+konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke
+vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn,
+kiel tiun de Abdul, <q>Kion ni eltrovis en la
+Okcidento</q>, kaj <q>Historio pri la Usonanoj</q>, de
+Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda
+historio pri tiu popolo de post la Respubliko
+sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam
+ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi,
+ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata
+pri la periodo inter la buĉado de la
+Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj
+en 1940.
+</p>
+<pb n="6" />
+<anchor id="p6" />
+<p>
+Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj,
+ke la Usonanoj estis miksnaskita raso,
+kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur
+imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj
+ekzistantaj en tiu tempo. Li konsideras ilin
+malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas
+al ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble,
+estas ĝusta; tamen, ili ĉiam prezentos
+interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado,
+ilia granda nombro, ilia mirinda meĥanika
+sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ neklarigebla
+malapero.
+</p>
+
+<p>
+Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero
+de la enlanda loĝantaro; pri la teruraj klimataj
+ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de
+falĉisto; pri la rapida reiĝo de vasta kontinento,
+plenplena de milionoj da plezur-amantaj homoj,
+en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno
+laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,&mdash;ĉion
+ĉi priskribas Ala-el-Kalaf kun efiko
+kaj precizeco.
+</p>
+</div>
+
+<pb n="7" />
+<anchor id="p7" />
+
+<div id="taglibro" rend="page-break-before: right">
+
+<head>
+<hi rend="sans-serif">Sur la ŝipo Testudo</hi><lb />
+<hi rend="big">en la jaro 2951.</hi>
+</head>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 10an de Majo.
+</p>
+<p>
+Tero antaŭe!
+</p>
+<p>
+Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li
+kriegis la novaĵon, mia koro rapide batis de
+ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn
+malplenajn stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur
+la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al ili!
+Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila
+maro estas kaŭzo por ia malsaĝeco. Abdul sola
+estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo
+ŝajnas senviva.
+</p>
+
+<p>
+Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion
+laŭ la okcidenta horizonto. El la nordokcidento
+blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni
+naĝas antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo,
+kies larĝa antaŭparto kaj grandega malsupraĵo
+igas ĝin ne taŭga por rapideco.
+</p>
+
+<p>
+La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas
+kovrita de arboj, kaj la blankaj ondoj laŭ la
+flava marbordo estas bonvena vidaĵo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 11an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan
+havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.
+</p>
+
+<p>
+Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj
+unu el la okcidentaj insuloj, kiun Ali Baba
+mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas
+pli norde.
+</p>
+</div>
+<pb n="8" />
+<anchor id="p8" />
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 12an de Majo.
+</p>
+<p>
+Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna
+homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun li, ĉar niaj
+eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon
+dum mi ankoraŭ estis en mia lito, li enkuris
+en la kajuton kaj, forgesinte pri nia diferenco
+de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis
+fortiri min el la lito. Lia eksciteco estis tiel
+granda, ke mi tute ne komprenis liajn vortojn.
+Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi
+rimarkis, ke maljunaj membroj povas tiel rapide
+transporti maljunulon. Li saltetis laŭ la mallarĝa
+ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna,
+ne povis tiel rapide sekvi.
+</p>
+
+<p>
+Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon!
+Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar kiam ni ĵetis
+ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.
+</p>
+
+<p>
+Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis
+grandega statuo, multajn fojojn pli alta ol la
+mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe
+de la statuo, fluis la larĝa rivero sur kies akvo
+ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro la leviĝanta
+suno. Oriente, kien Abdul almontris per de
+ekscito tremantaj fingroj, kuŝis ruinoj de senlima
+urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en
+la landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per
+la okuloj povis vidi. Kaj en la pli mallarĝa
+rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis
+en la aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj,
+ili kvazaŭ gardis la stratojn malsupre. Nenia
+sono venis al ni&mdash;nenia flosantaĵo maltrankviligis
+la supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo
+<pb n="9" />
+<anchor id="p9" />
+similis al la dormado de la Morto. Mi pleniĝis
+de mirego.
+</p>
+
+<p>
+Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila
+al ardeo, leviĝis kun raŭka ekkrio de sub la
+granda figuro kaj flugis al la urbo.
+</p>
+
+<p>
+<q>Kian signifon havas ĉio ĉi?</q> mi ekkriis.
+<q>Kie ni estas?</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Jes, kie!</q> diris Abdul. <q>Se mi nur tion
+konus, ho via princa moŝto, tiam mi povus
+doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam
+menciis tiujn ĉi ruinojn. La Persa historio ne
+enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo ordonis
+ke ni eltrovu novan mondon.</q>
+</p>
+
+<p>
+Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis
+nin en antikva strato, kie la pavimo estis kovrita
+de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa
+malordo. Altaj arboj de granda antikveco
+puŝis siajn branĉojn tra fenestroj kaj tegmentoj
+kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis
+bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur
+la tero treege varma kaj malfacile tolerebla.
+La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas
+mirinde konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ
+staras en multaj el la feraj fenestro-kadroj.
+</p>
+
+<p>
+Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul
+kaj mi, tre ekscititaj de niaj eltrovoj kaj ĉarmitaj
+de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan
+brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la
+ruinoj estas gajaj per belegaj floroj. Ni baldaŭ
+trovis nin en loko kiu iam estis publika parko,
+sed nun plejparte nur ombra bosko.
+</p>
+
+<p>
+Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis
+la altajn konstruaĵojn ĉirkaŭ ni, mi
+<pb n="10" />
+<anchor id="p10" />
+demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni
+estas, kaj li respondis:
+</p>
+
+<p>
+<q>Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo
+multe similas tiun de antikva Eŭropo, sed ĝi
+klarigas al ni nenion.</q>
+</p>
+
+<p>
+Tiam mi diris al li ŝerce: <q>Ĉi tiu instruu
+al ni, ho Abdul! la malsaĝecon de tro multe
+da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia
+Kolegio en Ispahan povus pensi ke ilia respektinda
+instruisto pri la historio kaj lingvoj povus
+viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj
+tiel malmulte koni pri ĝi!</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,</q> li
+respondis; <q>nemultaj infanoj povus malpli koni.</q>
+</p>
+
+<p>
+Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis
+ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian signifon. Ĝi
+kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta
+herbo, kien ĝi estis falinta for de la kolonoj
+kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin trovis
+strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj
+perfektaj kiel ili estis, kiam faritaj antaŭ dek
+jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj ni kliniĝis
+super ĝi kun avidaj okuloj.
+</p>
+
+<p>
+Jen ĝi estas: <q>Astor House.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,</q>
+li diris.
+</p>
+
+<p>
+<q><q>House</q> signifas domo, sed la vorton
+<q>Astor</q> mi ne komprenas. Eble ĝi estis la
+nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.</q>
+</p>
+
+<p>
+Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni
+ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.
+</p>
+
+<p>
+Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton,
+kaj dum ni promenadis, mi esprimis mian
+<pb n="11" />
+<anchor id="p11" />
+surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj,
+kiuj ŝajnis kvazaŭ hakitaj hieraŭ.
+</p>
+
+<p>
+<q>En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,</q>
+diris Abdul. <q>Mil jaroj almenaŭ pasis de post
+la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj.
+Rigardu la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem
+estas kreskinta dum almenaŭ cent jaroj, kaj ni
+scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj
+pasis antaŭ ĝia naskiĝo.</q>
+</p>
+
+<p>
+Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super
+pordo, parte kaŝita per unu el la branĉoj de la
+kverko.
+</p>
+
+<p>
+Subite sin turnante al mi kun rigardo de
+triumfo, li ekkriis: <q>Estas la nia!</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Kio estas la nia?</q> mi demandis.
+</p>
+
+<p>
+<q>La informo kiun ni serĉis.</q> Kaj li almontris
+al la surskribaĵo: <q>New York Stock
+Exc&hellip;.</q>
+</p>
+
+<p>
+Li tremis de ĝojo.
+</p>
+
+<p>
+<q>Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia
+Princo?</q>
+</p>
+
+<p>
+Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la
+lernejo.
+</p>
+
+<p>
+<q>Vi estas nun en ĝi!</q> li diris. <q>Ni staras
+sur la Okcidenta Kontinento. Ne miro ke ni
+konsideris nian vojaĝon longa!</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Kaj kio estis Nu-Jok?</q> mi demandis. <q>Mi
+legis pri ĝi en la kolegio, sed memoras malmulton.
+Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj
+Usonanoj?</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ne la ĉefurbo,</q> li respondis; <q>sed ilia
+plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar milionojn
+da loĝantoj.</q>
+</p>
+<pb n="12" />
+<anchor id="p12" />
+
+<p>
+<q>Kvar milionojn!</q> mi ekkriis. <q>Vere, ho
+Fonto de Saĝo, tio estas granda nombro por
+unu urbo!</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Tia estas la historio, mia Princo! Plie,
+kiel vi scias, por trairi tiun ĉi urbon oni devas
+marŝi multajn tagojn.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Jes, ĝi estas senfina.</q>
+</p>
+
+<p>
+Li daŭrigis: <q>Strange, ke nur unu vorto
+povas tiel multe klarigi! Tiuj feraj konstruaĵoj,
+la granda statuo en la haveno, la temploj kun
+pinthavaj turoj, ĉiuj estas skribitaj en la
+historio.</q>
+</p>
+
+<p>
+Je kio mi rediris ke mi konas malmulton
+pri la Usonanoj krom tio, kion mi lernis en la
+kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis
+popolo kiu havis por mi ne multe da intereso.
+</p>
+
+<p>
+<q>Ni sidiĝu en la ombro,</q> diris Abdul; <q>kaj
+mi rakontos al vi pri ili.</q> Ni sidiĝis.
+</p>
+
+<p>
+<q>Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la
+urboj de tiu ĉi dormanta kontinento ruiniĝis en
+soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La
+homoj kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis,
+kaj ilia civilizacio estas nur ombreca
+tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio,
+konsistanta el cent milionoj da loĝantoj, povis
+malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj lasi
+post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas
+iliajn vivmanierojn kaj karakteron, surprizo
+estas neebla. Estis nenio, kion ili povis postlasi.
+La Usonanoj posedis nek literaturon, nek
+arton, nek muzikon proprajn. Ĉio estis prunteprenita.
+Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis kopiitaj
+per ridinda precizeco laŭ la modeloj de
+<pb n="13" />
+<anchor id="p13" />
+aliaj nacioj. Ili estis vigla, movema, sprita,
+avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la kolektado
+de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la
+vendado kaj la aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj
+malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe
+marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj
+estis malsimplaj kaj bezonis plejmulton de ilia
+tempo.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Kia malnobleco!</q> mi ekkriis.
+</p>
+
+<p>
+<q>Tia ĝi sendube estis,</q> diris Abdul; <q>sed
+ili ne estis sen virtoj. Ilia hejma vivo estis
+feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris
+ŝin egala al si mem.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro
+ili estis popolo kun elasta honoro.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Tiaj oni konsideris ilin,</q> diris Abdul;
+<q>ilia komerca honoro estis ŝerco. Ili estis pli
+sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia
+dio, kies profetoj estis la ruzo kaj la elpensado.
+Ilian febran aktivecon neniu Perso povas
+kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj
+industrioj. La nervaj Usonanoj veturis treege
+rapide de unu urbo al alia per sistemo de
+movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis
+vojoj kun feraj reloj, sur kiuj malgrandaj
+domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan
+tagvojaĝon ili faris en unu horo. Grandegaj
+ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per mistera
+povo, portis centojn da homoj samtempe al la
+plej malproksimaj punktoj de la mondo.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?</q> mi
+demandis.
+</p>
+<pb n="14" />
+<anchor id="p14" />
+
+<p>
+<q>Ni konas multajn el la povoj,</q> diris
+Abdul; <q>sed la manieron apliki ilin ni ne havas.
+Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj.
+Urbojn ili lumigis nokte per artefaritaj lunoj,
+kies brileco superis la lunon supre. Strangajn
+elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli
+kvankam malproksime unu de la alia je vojaĝo
+da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi elpensaĵoj
+ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la
+superstiĉoj de niaj prapatroj tiuj sekretoj
+perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni
+fine vekiĝas.</q>
+</p>
+
+<p>
+En tiu momento ni aŭdis malproksime la
+voĉon de Josafa Hason; ili estis trovintaj
+rivereton kaj ili nin alvokis.
+</p>
+
+<p>
+Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis.
+Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis, estis pli
+komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni
+en grandaj gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj.
+Estis nia deziro plue esplori sed la stratoj similis
+al forno, kaj ni revenis al Testudo&hellip;.
+</p>
+
+<p>
+Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la
+ferdeko enskribante la okazintaĵojn de la mateno
+en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg
+alproksimiĝis, kaj petis permeson preni
+malgrandan boaton por viziti la grandan statuon.
+Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en
+antikvaj tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis
+la tutan havenon, kaj petis Jafar-el-Beg, ke li
+penu eltrovi kiel la lumo estis farita.
+</p>
+
+<p>
+Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena
+informo, ke la statuo ne estas el solida bronzo
+sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en
+<pb n="15" />
+<anchor id="p15" />
+la korpon de la figuro, kaj el la supro de ĝi
+rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la mallumo
+sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj
+muŝoj kun nigraj strioj; ke tiuj ĉi muŝoj enmetis
+pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg,
+ĝis li laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon
+per neatendita lerteco; ke Josafa Hason kaj
+aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris
+sur la torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre
+kiel geografia karto, kovrante la landon
+mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la
+rivero. Pri la lumigado de la haveno, Josafa
+Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo
+de io, kio povus doni lumon&mdash;nenia ujo por
+oleo aŭ postsigneto de fajro.
+</p>
+
+<p>
+Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li
+mem iros.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 13an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.
+</p>
+
+<p>
+Veturante iom laŭ la rivero ni esploris
+parton de la urbo kie la konstruaĵoj malsimilas
+tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke
+ili estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo
+similas al briko staranta; ĉiuj estas tre similaj,
+neinteresaj kaj tedaj.
+</p>
+
+<p>
+Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj
+pordoj ankoraŭ staras, sed kiuj rustiĝas for de
+la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per
+kelkaj fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn
+en amason da polvo, kaj kiam mi enpaŝis sur la
+marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis
+neatenditan vidaĵon. Mebloj, statuoj,
+<pb n="16" />
+<anchor id="p16" />
+malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj, figuroj
+el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj
+estis tie, sed en ĉia stato de ruiniĝo. Ni
+forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon
+en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn.
+En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo el Persujo!
+Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita
+en lokoj, ĝi kvazaŭ petegis nin per mortantaj
+okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro moliĝis
+pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan
+elrigardon en la okuloj de Omar.
+</p>
+
+<p>
+Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la
+etaĝo supre mi esprimis surprizon tial ke drapo
+kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da
+jarcentoj, kaj aldonis:
+</p>
+
+<p>
+<q>La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel
+ni opinias.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Povus esti,</q> diris Omar; <q>sed la Persa
+tapiŝo estas ja la plej freŝa objekto, kiun ni
+jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili
+aĉetis ĝin.</q>
+</p>
+
+<p>
+Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron,
+vastan kaj iam lukse meblitan. Kiam Omar
+malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la
+ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro
+la vidaĵo antaŭ ni. Sur larĝa lito en la centro
+de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj
+haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al
+mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe, sur la lito,
+kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj
+kiuj kovris ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra
+mano brilis du ringoj, kiuj altiris nian atenton.
+Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia
+<pb n="17" />
+<anchor id="p17" />
+havis safirojn kaj diamantojn plej strange
+aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj
+malĝoje rigardis la estaĵon.
+</p>
+
+<p>
+<q>Kompatinda virino,</q> mi diris; <q>kiun ili
+tie ĉi lasis sola.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Estas pli eble,</q> diris Abdul; <q>ke ŝi jam
+estis senviva, kaj la amikoj, foririnte eble urĝe,
+ne havis la tempon bruligi la kadavron.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ĉu ili bruligis la mortintojn?</q> mi demandis.
+<q>En mia historio estas skribite, ke ili enterigis
+ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.</q>
+</p>
+
+<p>
+Kaj Abdul respondis: <q>Iam estis tiel, sed
+poste, kiam ili pli civiliziĝis, ili forlasis la
+kutimon.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ĉu estas kredeble?</q> mi demandis; <q>ke
+tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi preskaŭ mil
+jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Mi, ankaŭ, estas surprizita,</q> diris Abdul.
+<q>Mi povas klarigi la aferon nur pro la granda
+sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de
+la korpo kaj tiel malrapidigas putradon.</q>
+</p>
+
+<p>
+Tiam levante karese en la mano iom de
+ŝiaj flavaj haroj, li diris:
+</p>
+
+<p>
+<q>Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ĉu iliaj virinoj estis belaj?</q> mi demandis.
+</p>
+
+<p>
+<q>Ili estis tre belaj,</q> li respondis; <q>kun
+graciaj formoj kaj belaj vizaĝoj; plezuro al la
+okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun
+multe da viveco.</q>
+</p>
+
+<p>
+Je tio ekkriis Omar:
+</p>
+
+<p>
+<q>Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj,
+ho Abdul, kiuj kaŭzas min bedaŭri la malaperon
+<pb n="18" />
+<anchor id="p18" />
+de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro
+por ruĝiĝanta virgulino!</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Lasu do vian doloron mallonge vivi,</q>
+respondis Abdul; <q>ĉar la Usonaj virgulinoj ne
+estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili
+malofte uzis. La modesteco kiun vi amas en
+Persa virgulino estis inter ili nekonata. Niaj
+timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn
+de la Okcidento. Ili paŝadis laŭ la stratoj kun
+vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj, libere
+parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en
+parolo kaj liberaj en maniero, irante kaj venante
+laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo,
+direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn
+proprajn edziniĝojn; ofte ŝanĝante siajn opiniojn
+ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis
+ami tiujn ĉi aferojn?</q> diris Omar tuŝite de
+malplezuro.
+</p>
+
+<p>
+<q>Ŝajnas tiel.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Sed la Usona novedzino havis ja la
+freŝecon de sekigita figo.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ŝi havis,</q> diris Abdul; <q>sed tiuj kiuj
+konas nur la sekigitan frukton ne sentas la
+mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj
+mem ne estis kulpaj. Edukitaj kiel knaboj,
+kun la samaj studoj kaj intelekta disvolviĝo,
+la virineca parto de ilia naturo iom post iom
+malaperis laŭ la intelekta kreskado de iliaj
+cerboj. Intelekta forto estis la celo de la
+virina edukiteco.</q>
+</p>
+
+<p>
+Tiam ekkriis Omar malplezure:
+</p>
+
+<p>
+<q>Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo
+<pb n="19" />
+<anchor id="p19" />
+de tia popolo!</q> kaj li foriris de la lito, kaj
+komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post
+momento li revenis al ni, dirante:
+</p>
+
+<p>
+<q>Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.</q>
+</p>
+
+<p>
+Abdul avide prenis la monerojn.
+</p>
+
+<p>
+<q>Mono!</q> ekkriis li. <q>Mono donos al ni pli
+da informo ol paĝoj da historio.</q>
+</p>
+
+<p>
+Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj
+kaj du malgrandaj moneroj el kupro. Abdul
+atente studis ilin.
+</p>
+
+<p>
+<q>La lasta dato estas 1957,</q> li diris; <q>iom
+malpli ol mil jarojn; sed la monero eble rondiris
+kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ
+eble ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi
+mortis. Ĝi portas la kapon de Dennis, la lasta
+el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso
+malaperis antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.</q>
+</p>
+
+<p>
+Mi tiam diris:
+</p>
+
+<p>
+<q>Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la
+kaŭzon de ilia malapero.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Estis multe da kaŭzoj,</q> li respondis. <q>La
+Usonanoj mem estis origine el Angla deveno,
+sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien
+ĉi grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis
+estis fortikaj kaj harditaj, la rezulto de la
+klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis
+plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da
+hararo, rompeblaj dentoj, kaj malfortaj digestoj.
+Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn.
+Infanoj malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj
+1960, kiam okazis la lasta homsumigo pri kiu
+ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis
+de naŭdek milionoj ĝis dek du milionoj.
+<pb n="20" />
+<anchor id="p20" />
+Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj,
+komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro
+de malpli ol dek jaroj, la laboradon jam faritan
+facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado.
+La temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis
+de brulanta varmo ĝis vintra malvarmo.</q>
+</p>
+
+<p>
+Multon similan li rakontis al ni, sed mi
+estas tro dormema por skribi plu. Ni esploris
+la reston de la domego, kaj trovis multajn
+interesajn aferojn. Laŭ mia deziro ni portis
+kelkajn objektojn al Testudo.<note place="foot">
+<p>
+Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de
+Imperia Kolegio en Teheran.
+</p>
+</note>
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 14an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo
+ni estis remataj laŭ la rivero kaj surteriris por
+mallonga promenado. Estas danĝere ne timi
+la sunon.
+</p>
+
+<p>
+Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des
+malpli interesaj ili fariĝas. Abdul havas la
+saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo
+hodiaŭ, dum ni kune promenadis.
+</p>
+
+<p>
+Estis tiamaniere:
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel
+tedaj!
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili
+simile pensadis, simile laboradis, manĝadis; sin
+vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la
+samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ
+ordono, sen ia penso pri la grandeco aŭ formo
+<pb n="21" />
+<anchor id="p21" />
+de la individuo, kaj precize imitis la modojn de
+Eŭropanoj.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la
+Eŭropanoj certe estis tre nekomfortaj en la
+varmego de Usona somero.
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj
+de diversaj formoj ornamis la kapojn de la
+viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj
+kunpremis la korpon. La piedoj pulsobatis
+kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida
+ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita
+maniero sidis streĉita ĉirkaŭ la kolo.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan
+suferadon?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj.
+Tio estas natura sento de vulgara popolo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 15an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento.
+Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ la orienta
+flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul
+trovas la supran parton de la urbo pli riĉa pri
+restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas dediĉita al
+komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub
+unu el la grandaj monumentoj en la rivero,
+kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. Multaj
+feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu
+el la konstruaĵoj. Tial ke ili staras laŭ linio,
+unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili iam
+estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni
+<pb n="22" />
+<anchor id="p22" />
+baldaŭ vidis ke ili staras tro malproksime unu
+de la alia.
+</p>
+
+<p>
+Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime
+de nia antaŭa ankriĝo. Supre kaj
+malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento,
+kaj okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite,
+ŝajne sen fino.
+</p>
+
+<p>
+Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren
+kaj ankoraŭ ne revenis. Estas nun post
+noktomezo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 16an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ
+matene ni frue surteriris kaj komencis serĉi lin.
+</p>
+
+<p>
+Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas
+la surskribaĵon <q>&hellip; Dorf Astoria</q> sur ĝia
+antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno
+responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte
+la ruiniĝantan ŝtuparon ni trovis lin sidantan
+sur la planko supre. Li havis ŝvelintan
+kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn
+kontuzojn li ankaŭ havis. Dum niaj amikoj
+konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis.
+La postsignoj sur la muroj montris al ni ke
+iam la ĉambro estis bela. Dum mi ĉirkaŭe
+vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan
+pordon de malnova kamero kaj sur la putriĝantaj
+bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj
+lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason
+el vitro, mi alproksimiĝis mian kamaradon,
+montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj
+kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur
+ĝin, liaj okuloj tute malfermiĝis de surprizego.
+<pb n="23" />
+<anchor id="p23" />
+Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam
+li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li
+rakontis al mi pri sia mirinda aventuro de la
+hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:
+</p>
+
+<p>
+<q>Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas
+viziojn, kaj mi neniam rakontus la aferon se vi
+ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la
+estintan nokton el tia, donita al mi per
+fantoma mano.</q>
+</p>
+
+<p>
+Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza.
+Kiam mi faris movon por sidiĝi apud li, li
+diris:
+</p>
+
+<p>
+<q>Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn,
+kiuj pendas de la tiea muro.</q>
+</p>
+
+<p>
+Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo
+mi trovis ilin treege bongustaj, pli bonaj ol la
+kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj
+delikataj, malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn
+ni manĝas hejme. Mia surprizego ŝajne plaĉis
+al li, kaj kun rido li diris:
+</p>
+
+<p>
+<q>La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas;
+eĉ pli absurda estas mia rakonto!</q> kaj tiam li
+rakontis sian aventuron.
+</p>
+
+<p>
+Estis jene:
+</p>
+
+<p rend="center; gsprt">
+Pri tio, kion Omar vidis.
+</p>
+
+<p>
+Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al
+Testudo, li falis sur kelkajn ŝtonblokojn, vundante
+sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne
+povante piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon
+por tie ĉi atendi nian alvenon la morgaŭan tagon.
+La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj,
+kiuj ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi
+<pb n="24" />
+<anchor id="p24" />
+rifuĝejon, grimpi la ruinojn de la ŝtuparo al la
+etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la
+ĉambrego venis al lia nazo bongusta odoro de
+la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis ilin
+treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito.
+Li baldaŭ poste falis en dormon kiu daŭris
+kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno
+estis alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne
+plu aŭdiĝis kaj silenta estis la urbo.
+</p>
+
+<p>
+Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj
+propraj pensoj, li iom post iom rimarkis misterajn
+ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido.
+Ŝajnis ke ornamita plafono sin etendis super la
+ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj malrapide
+anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn.
+Malforta lumo fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi
+plenigis la ĉambron per blindiga lumo.
+</p>
+
+<p>
+Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo,
+sur kiu sin trovis floroj kaj amaso da manĝiloj
+el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.
+</p>
+
+<p>
+Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj
+vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la ĉambro. Ĉiuj
+estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn
+malfermaĵojn sur la brusto por montri
+la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke tiuj ĉi
+homoj estas servistoj.
+</p>
+
+<p>
+Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj
+figuroj duope, kiuj prenis siajn lokojn ĉirkaŭ
+la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli
+malpli, estis viroj kaj virinoj irantaj brako en
+brako; la virinoj estis riĉe vestitaj laŭ nekonata
+modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La
+viroj estis vestitaj simile al la servistoj.
+</p>
+<pb n="25" />
+<anchor id="p25" />
+
+<p>
+Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis
+brilan vidaĵon. Omar stariĝis, kaj movite
+de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,&mdash;ĉar
+li estas senzorgulo kaj ne konas la timon,&mdash;li
+lamiris for de la muro.
+</p>
+
+<p>
+Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto
+ŝajnis tre amuzi ilin. Unu el la gastoj, alta
+junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj
+prezentis delikatan kristalan ujon plenan de
+briletanta fluidaĵo.
+</p>
+
+<p>
+Omar prenis ĝin.
+</p>
+
+<p>
+La junulo levis alian for de la tablo kaj
+signante kvazaŭ salute, li diris per vortoj, kiujn
+mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke
+li ne konis la lingvon:
+</p>
+
+<p>
+<q>Ni eble renkontos unu la alian je la kvara
+de la venonta Julio.</q>
+</p>
+
+<p>
+Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la
+samon.
+</p>
+
+<p>
+Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco
+de la kamarado, ĉiuj escepte la virinoj, kies
+kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol
+pri sprito. La vino iris al lia cerbo kiam li
+ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li ŝajnis danci
+kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis:
+tiam, laŭ ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj
+akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj,
+dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ
+eldancis el la kapo. La ĉambro mem, svingante
+kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj
+grade malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.
+</p>
+
+<p>
+Ree estis silento kaj la luno supre rigardis
+la per hedero kovritajn murojn.
+</p>
+<pb n="26" />
+<anchor id="p26" />
+
+<p>
+Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj
+ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin vokis.
+</p>
+
+<p>
+Tia estis lia rakonto.
+</p>
+
+<p>
+Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo,
+sed tiom da vinberoj en malplena stomako
+kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile
+klarigas la okazintaĵon.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 10%" />
+
+<p>
+Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.
+</p>
+
+<p>
+Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto,
+foriris antaŭ la aliaj kaj eniris grandan konstruaĵon,
+ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta
+al la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li,
+urson kiu malrapide malsupreniris laŭ la marmora
+ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li
+turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La
+urso, kiu ŝajnis havi ludeman naturon, ankaŭ
+kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance
+por nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ
+manĝi viandon de urso, eble la urso trankvile
+estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj
+de Kvin-avenua Hotelo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 17an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la
+pulmojn. Ni ekiris en la mateno preparitaj
+resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan
+parton de la urbo. La promeno tra la mola
+herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne ŝirmitaj
+kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto.
+Aliajn konstruaĵojn ni vidis, eĉ pli grandajn kaj
+imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni volis
+<pb n="27" />
+<anchor id="p27" />
+ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis
+nin, dirante ke la tago fariĝos pli varma je
+ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia
+reveno.
+</p>
+
+<p>
+En la norda parto de la urbo sin trovas
+multaj religiaj temploj, kies altaj turoj simile
+al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas
+kuriozaj aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno
+de tiuj ĉi temploj estas neinteresa. Abdul
+diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj
+ne havis distingajn ecojn. Estis multe da religiaj
+kredoj, ĉiuj komplikaj kun sensignifaj
+diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran
+templon kaj rifuzis kredi kiel la aliaj. Al
+Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al ili ĝi
+estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno
+ili kunvenis; la pastroj legis longajn moralajn
+skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam sekvis
+muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo
+ili disiĝis, kaj ne pensis pri la templo aŭ la
+pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras
+ke ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras
+ke en la temploj sin trovis pleje virinoj.
+</p>
+
+<p>
+Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon,
+kiu nun estas sovaĝa arbaro, sed kun
+signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj
+kaj veturejoj<note place="foot">
+<p>
+Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas
+<q>Central Park</q> iafoje menciita en la Usona literaturo.
+</p>
+</note>. Restas avenuo kun bronzaj
+statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona
+stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi
+<pb n="28" />
+<anchor id="p28" />
+ankoraŭ rigardas ilin kiel karikaturojn, sed Abdul
+estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj
+diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj
+aferoj.
+</p>
+
+<p>
+Ni perdis la vojon en la parko, ne havante
+gvidilon kiel en la stratoj de la urbo. Tio ĉi
+estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris
+mirigan eltrovon.
+</p>
+
+<p>
+Okazis laŭ tia maniero:
+</p>
+
+<p>
+Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur
+monteto por ripozi. Dum ni kuŝis sub la arbo
+mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega
+bloko al kiu Omar apogis sian dorson. Ili tute
+malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, kaj tamen
+ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj
+senzorge rigardis ilin subite venis al mi en la
+kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis
+studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el
+Egipta granito, kovrita per hieroglifoj pli antikvaj
+je miljaro ol la plej antikvaj monumentoj
+de la lando.
+</p>
+
+<p>
+Vere, ni estis konfuzataj!
+</p>
+
+<p>
+<q>Kiam la Egiptoj invadis Usonon?</q> demandis
+Josafa Hason, kun solena elrigardo,
+kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.
+</p>
+
+<p>
+<q>Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,</q> diris
+Abdul. <q>Tiu ĉi obelisko finiĝis dudek jarcentojn
+antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube
+ili alportis ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon,
+same kiel ni alportos al Persujo la bronzan
+kapon de Georgo Vaŝington.</q>
+</p>
+
+<p>
+Ni longe studis la monumenton, kaj mi
+<pb n="29" />
+<anchor id="p29" />
+pensis ke Abdul malkontentiĝis tial ke li ne
+povis porti ĝin for.
+</p>
+
+<p>
+Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni
+venis al alta turo, sole staranta, kaj grimpis al
+la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.
+</p>
+
+<p>
+La grandeco de la urbo estis miriga.
+</p>
+
+<p>
+Mejlojn malproksime en la rivero naĝis
+Testudo, blanka ero sur la akvo. Ĉie ĉirkaŭe
+ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj,
+kaj ruinoj. Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis.
+La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la bonodora
+aero kun la belaj floroj kaj kantantaj
+birdoj nur igis ĝin pli malĝoja. Ili ŝajnis
+mokaĵo.
+</p>
+
+<p>
+Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj
+mi ne plu povas skribi. Nekalkulebla amaso
+da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun
+malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia
+tolero. Ili estas pesto trifoje malbenita.
+</p>
+
+<p>
+Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo
+de la Usonanoj estas fabelo por tiuj,
+kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda
+haŭto povas travivi duan nokton.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 18an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Kompatinda Hason estas pli ol malsana.
+Li renkontis en la estinta nokto nekonatan
+beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La
+besto, beleta estaĵo, tre simila al katido, sin
+trovis proksime, kaj Hason, kun malofta kuraĝo,
+lerte ĵetis sin sur ĝin.
+</p>
+
+<p>
+Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas
+precize diri. Kaj Hason! Mankas vortoj. Li
+<pb n="30" />
+<anchor id="p30" />
+portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi
+tutan provincon. Ni devis lasi lin surtere
+kaj sendi al li novajn vestojn.
+</p>
+
+<p>
+Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.
+</p>
+
+<p>
+Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras
+pro la mordantaj insektoj, kaj ŝajnas ke la
+parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.
+</p>
+
+<p>
+Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn
+da metalaj blokoj, el kiuj la plej malbona
+laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili
+estis trovitaj de Taki-u-Din en la subetaĝo de
+alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur ferajn
+bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la
+moroj kaj kutimoj de ĉi tiu ridinda popolo igas
+ilin plej altvaloraj al historiistoj.
+</p>
+
+<p>
+Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur
+la malvarmeta ferdeko de Testudo kaj rigardi
+Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur
+la ruinoj de malproksima kajo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 19an de Majo
+</p>
+
+<p>
+La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm
+pensas ke ventego minacas.
+</p>
+
+<p>
+Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro
+kiun ni hieraŭ alportis al la ŝipo<note place="foot">
+<p>
+La <q>ligna figuro</q> estis skulptaĵo reprezentanta
+Indianon. En Usono tiaj skulptaĵoj, laŭ
+malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj de
+cigar-vendejoj.&mdash;Rim. de la tradukinto.
+</p>
+</note>. Ĝi estas
+bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ
+freŝaj sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan
+en malgranda butiko.
+</p>
+
+<pb n="31" />
+<anchor id="p31" />
+
+<p>
+Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi
+idolojn, kaj kial ili staris en malgrandaj butikoj
+kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero.
+Ĝi portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj
+dum ni sidis kaj fumis sur la ferdeko tiun ĉi
+vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la
+bildo de iu Usona nobelo. Je kio li diris ke
+ili ne havis nobelojn.
+</p>
+
+<p>
+<q>Sed la Usonanoj de altranga sango,</q> mi
+demandis, <q>ĉu ili ne havis titolojn?</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Nek titolojn nek altrangan sangon,</q> li respondis.
+<q>Kaj tial ke ili ĉiuj havis la saman
+devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli
+bone prosperi ol hejme, ĉiu el ili estis estimata
+aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke ili multe
+respektis monon, tio estis kontentiga distingilo.
+La rezulto estis ke la familioj, kiuj posedis
+riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ fariĝis
+aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe
+da tempo ĉe sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis
+multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la paradon.
+Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis
+malgrandan influon ekster socialaj aferoj. Ili
+imitis la manierojn de eksterlandaj aristokratoj.
+Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el
+fremdaj landoj. Eĉ parencojn de titoluloj ili
+salutis kun plej varma entuziasmo.</q>
+</p>
+
+<p>
+Tiam mi diris al li: <q>Sed klarigu al mi,
+ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda nacio povis
+fariĝi tiel potenca.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne
+sufiĉe fortaj por porti la sukceson. En la
+komenco de la dudeka jarcento&mdash;laŭ ilia
+<pb n="32" />
+<anchor id="p32" />
+kalkulo&mdash;grandegaj riĉaĵoj amasiĝis en unu
+tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.</q>
+</p>
+
+<p>
+Je kio mi ekkriis: <q>Ho lando de plezurego!
+Ĉar multe da mono ĝojigas!</q>
+</p>
+
+<p>
+Sed la maljunulo skuis la kapon: <q>Tre
+vere, ho princo; sed la rezulto estis treege malfeliĉa.
+La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la
+registaron de la lando kaj la juristaron. Per
+financaj ruzoj ili amasigis fablajn monsumojn.
+Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun
+moderaj profitoj estis por ili ridindaĵo.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Vere, tio estas laŭ la naturo!</q> mi diris.
+<q>Sed en lando kie ĉiuj estis riĉaj, ĉu sin trovis
+iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar
+neniu volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas
+plenaj de oro.</q>
+</p>
+
+<p>
+<q>Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj
+ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili fariĝis batalemaj.
+Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo
+kaj ruiniĝo.</q>
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 20an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Glacia vento kun pluvego el la nordoriento.
+Hieraŭ ni spasme spiris pro la varmega aero.
+Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 21an de Majo.
+</p>
+
+<p>
+Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas
+malvarme. Miaj dentoj tremas kaj mi estas
+kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona
+neniam ĝemis ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la
+kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da Usonanoj
+kiuj sendube pereis en simila vetero.
+</p>
+</div>
+
+<pb n="33" />
+<anchor id="p33" />
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 16an de Junio.
+</p>
+
+<p>
+Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi
+tiun taglibron. Abomenan malsanon mi havis,
+kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ
+similis al febro, kaj tamen miaj membroj estis
+malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se
+mi volus.
+</p>
+
+<p>
+Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun
+kelke da metalaj platoj kaj parolis pri ili. Li
+tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj
+Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris
+sin, sed li estis prava kiel kutime. Estis
+jene:
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Ili multe legis.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis
+literaturon. Ĉu ili multe legis nenion?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage
+ili publikigis vastajn paperfoliojn en kiuj ili
+plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli
+terura la krimo, des pli preciza la priskribo.
+Teruroj estis ilia ĉefa ĝojo. Skandalojn ili englutis
+kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn
+pri krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope.
+Preskaŭ ĉiu familio en la lando legis ilin.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Jes.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 20an de Junio.
+</p>
+
+<p>
+Ree ni estas sur la maro; malproksime de
+Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia decido estis
+subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis
+inter tiuj malbenitaj platoj geografian karton
+de la lando, kaj sekve de tio li sentis fortegan
+<pb n="34" />
+<anchor id="p34" />
+deziron viziti unu urbon nomitan <q>Washington</q>.
+Mi ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi
+pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras al Persujo. Kaj
+tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li
+diras ke ĝi estis ilia plej belega urbo, la registara
+sidejo, la ĉefurbo de la lando. Ab-i-Garm
+ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto
+estas vera.
+</p>
+
+<p>
+Hason ankoraŭ manĝas sola.
+</p>
+
+<p>
+Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko,
+dum Testudo kviete naĝis suden. Tero vidiĝis
+laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio
+laŭ la okcidenta horizonto.
+</p>
+
+<p>
+Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la
+ruinon de giganta turo&mdash;eble lumturo&mdash;Abdul
+subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam
+li alparolis Ab-i-Garmon, demandante je kiom
+da mejloj ni estas malproksime de la Nu-Joka
+haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi
+treege ekscitis la maljunulon. Mi rimarkis nekutiman
+brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon
+de la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan,
+kaj ekparolis:
+</p>
+
+<p>
+<q>Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita
+de feraj ŝipoj&mdash;ruinoj de grandiozaj militŝiparoj&mdash;la
+plej potencaj en la homa historio!</q>
+</p>
+
+<p>
+Tuj ni ĉiuj interesiĝis.
+</p>
+
+<p>
+<q>Kiuj militŝiparoj?</q> mi demandis. <q>Kaj
+kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?</q>
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto
+de iu Perso; konflikto en kiu la maro skuiĝis
+kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj
+<pb n="35" />
+<anchor id="p35" />
+monstroj. Unu el ili estis sufiĉe potenca por
+dispecigi en atomojn tutan aron da Testudoj.
+</p>
+
+<p>
+Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile
+dirita, sed ĝi tute ne estas kredinda. En Testudo
+mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari
+iujn el viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de
+via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus influi vian
+parolon.
+</p>
+
+<p>
+Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo,
+ho Abdul. Mi memoras nun ke mi iam legis
+pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la
+antikva historio mi forgesas. Kiamaniere ĝi
+okazis?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis
+avaraj. Kaj ilia avareco, fine, okazigis tiun ĉi
+militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la
+leonan parton de la komerco de la mondo. Tio
+haltigis la prosperon de aliaj nacioj, ĝis fine la
+plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por
+memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco.
+Ili amasigis mararmeon plej grandegan.
+Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko.
+Kaj tie ĉi, sur la loko kie ni nun naĝas, ili
+renkontis la Usonajn ŝipojn.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn
+ŝipojn el fero, kaj multajn pli malgrandajn
+ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek
+grandajn ŝipojn, ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn
+ŝipojn por diversaj celoj ili havis.
+</p>
+<pb n="36" />
+<anchor id="p36" />
+
+<p>
+Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj
+avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis nacio da
+komercistoj ili eble malŝatis la militon.
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas.
+Laŭ la Usonanoj mem ili estis potencaj militistoj.
+Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian
+ideon. Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis
+timuloj, malfortaj en korpo kaj spirito, sed ofte
+tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo
+ĵetas plenan lumon sur la aferon. Tago simila
+al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam la
+Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo
+por kapti Nu-Jokon, renkontis la Usonan admiralon
+Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la
+batalo ne longe daŭris.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la
+Eŭropanoj havis po tri ŝipoj kontraŭ unu mi
+donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon
+similan al ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la
+fundo.
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo,
+rilate al la daŭro de la milito. Ĝi daŭris ĝuste
+someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj
+kiuj sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la
+maro sub niaj piedoj estas kovrita de feraj
+korpoj.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto,
+kaj mi ne dubas, la avaruloj ne estis tute
+malindaj.
+</p>
+
+<p>
+Omar: Kiam tio ĉi okazis?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento.
+Mi ne memoras la daton, sed ĝin neniam
+forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar
+<pb n="37" />
+<anchor id="p37" />
+en tiu tago ili faris mirindaĵojn. Admiralo
+Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da
+Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn!
+Kaj el Franca kaj Rusa ŝiparoj li detruis
+egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj
+Italajn ŝipojn.
+</p>
+
+<p>
+Omar: Diablo! Bonega afero!
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj
+en tiu tago. Teksas, ŝipeto kun pinta
+antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da
+grandaj ŝipoj, kaj la akvo englutis ilin. Ankaŭ
+alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la Usonanoj
+elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi
+mirinda maŝino naĝis tien ĉi kaj tien inter la
+fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da gloro
+la komandanto havigis al si.
+</p>
+
+<p>
+Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la
+Usonanoj?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ
+iu Usonano ili ne perdis iun ŝipon, sed laŭ
+aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.
+</p>
+
+<p>
+Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas
+klarigi kiel tia malsupera popolo povis subite
+fariĝi heroa?
+</p>
+
+<p>
+Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto,
+ili estis mirige bonŝancaj sur la akvo. Kaj tiun
+diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino,
+kiu opinias ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis
+malpia popolo, estis helpataj de la diablo.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 2an de Julio.
+</p>
+
+<p>
+Ni estas en la rivero kiu kondukas al
+<q>Washington</q>. Ab-i-Garm diras ke ni vidos
+ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.
+</p>
+</div>
+<pb n="38" />
+<anchor id="p38" />
+
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 3an de Julio.
+</p>
+
+<p>
+Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda
+kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. Eble ili apartenas
+al la urbo kiun ni serĉas.
+</p>
+</div>
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 4an de Julio.
+</p>
+
+<p>
+Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej
+gaja humoro ni forlasis Testudon tiun ĉi matenon,
+sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj
+atendis nin. Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris,
+akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason,
+Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la
+kuiristo, Taki-u-Din, kaj du maristoj. Nia marŝo
+ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo
+konsternis nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de
+Abdul, por studi iujn surskribaĵojn sur ŝtono,
+kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun
+surprizita ekkrio. Ni rapidis al li, kaj tie, en
+la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj
+piedoj!
+</p>
+
+<p>
+Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni
+decidis sekvi la postsignojn, kaj baldaŭ trovis,
+ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli
+rekte ol ni mem povus iri. Nia eksciteco estis
+neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis defendilojn,
+tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata,
+sed ĝi estis klare videbla. Ĝi serpentis inter
+defalintaj fragmentoj kaj ruiniĝantaj statuoj,
+kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj
+de vasta grandeco kaj solideco, kiuj
+multe superis iujn, kiujn ni vidis en Nu-Jok.
+Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.
+</p>
+<pb n="39" />
+<anchor id="p39" />
+
+<p>
+Dum ni supreniris la monteton al la granda
+templo kaj vidis ĝin tra la arboj, kiuj sin levis
+super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco.
+Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn
+kolonojn. Ĉiu estis hakita el unu bloko,
+kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove
+faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la
+malsupraj arkaĵoj de la konstruaĵo, kaj ni alvenis
+al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni
+trovis eĉ pli belega ol la alian. Ĉe la meza
+parto sin trovis ŝtuparo de admirinda vasteco,
+nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta
+kreskantajn florojn kaj herbon.
+</p>
+
+<p>
+Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum
+la aliaj sekvis, mi ekvidis du homajn piedojn
+kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado
+supre. Per signo mi atentigis Abdul’ pri ili,
+kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis de ĝojo.
+Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon
+pro la ebla renkonto. Kiom de ili estis tie?
+kaj kiamaniere ili akceptos nin?
+</p>
+
+<p>
+Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj
+estas tie, mi kuraĝe supreniris la aliajn ŝtupojn
+kaj staris antaŭ li.
+</p>
+
+<p>
+Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto,
+kaj tenis siajn piedojn sur la balustrado, nivele
+kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata
+ŝtofo li multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile
+rigardis min, kvazaŭ Persa nobelo estus
+ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi,
+precipe ĉar li restis sidanta, kaj eĉ ne demetis
+la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon kelkajn
+fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
+</p>
+<pb n="40" />
+<anchor id="p40" />
+
+<p>
+Por konservi mian propran indecon antaŭ
+miaj kamaradoj mi ne povis permesi ke la barbaro
+sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu.
+Li respondis neĝentile kraĉante el la buŝo
+brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ li.
+Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed
+samtempe serioza vizaĝo, li diris ion per nemuzika
+voĉo, kion mi ne komprenis.
+</p>
+
+<p>
+Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du
+vortojn rapide alproksimiĝis kaj alparolis lin en
+lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile
+komprenis, precipe pro la elparolo de Abdul.
+Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de la viro
+nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj,
+kiel ili ĝin skribis antaŭ dek unu jarcentoj.
+</p>
+
+<p>
+Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul,
+mi povis pli bone observi lin. Li estis alta
+kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis
+ĉe la unua rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni
+decidis poste ke li havis malpli ol tridek jarojn.
+Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin
+aspekti multe pli maljuna ol li estis. Lia mieno
+ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis profundan
+malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de
+gajeco, kaj lia buŝo senĉese esprimis mokadon.
+Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis
+impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin
+kvazaŭ estus negrave ĉu ni lin komprenas aŭ
+ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris
+tre multe da demandoj pri ni.
+</p>
+
+<p>
+Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun
+lia edzino kaj unu maljuna viro estis la solaj,
+kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun
+<pb n="41" />
+<anchor id="p41" />
+ĉi someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis
+multajn milionojn de liaj samlandanoj. Ili
+estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne
+povis legi. Li havis du nomojn, unu estis
+<q>Jon</q>, la alian li jam forgesis. Ili loĝis en ĉi
+tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la
+templo estis konstruita, kaj por kia celo, li ne
+povis diri. Li almontris al la Okcidento, kaj
+diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj
+urboj.
+</p>
+
+<p>
+Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj,
+kaj donacis al li belegan ĉasist-tranĉilon, li
+etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis
+ĝin. Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel
+faris ĉiuj, tiam kun subita inteligenteco li ekkaptis
+la etenditan manon en sian propran, kaj
+movis ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis
+interesa, ĉar Abdul informas nin, ke tiamaniere
+la Usonanoj salutis unu la alian.
+</p>
+
+<p>
+Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan
+rondan salonon sub la kupolo. Tiu ĉi salono
+estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de
+antaŭa belegeco. Laŭ la muroj sin trovis marmoraj
+statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili rigardis
+nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni
+ankaŭ renkontis maldikan maljunulon, kies
+senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis
+min ridi.
+</p>
+
+<p>
+Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis
+nin en kelkajn el la pli malgrandaj ĉambroj
+por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj,
+kaj estas neeble imagi pli patosan miksaĵon de
+gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, de
+<pb n="42" />
+<anchor id="p42" />
+civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj,
+pladoj el arĝento, bronzaj figuroj, eĉ altvaloraj
+pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke
+de la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la
+antikvaj artoj jam de longe estis forgesitaj.
+</p>
+
+<p>
+Kiam ni revenis al la ronda salono nia
+mastro momente malaperis en ĉambron, kiun li
+ne estis montrinta al ni. Li revenis portante
+ŝtonan vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis
+knabino, kiu portis pokalojn el kupro kaj stano.
+Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la
+kupolo, kiun ili uzis kiel tablon.
+</p>
+
+<p>
+La knabino estis interesa. Ŝi havis belan
+kapon, delikatajn trajtojn, flavan hararon, bluajn
+okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu
+tuŝis mian koron. Se ŝi estus estinta malbela,
+la tago estus havinta tute alian finon.
+</p>
+
+<p>
+Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris
+kelkajn vortojn, kiujn ni prenis kiel prezentajn
+vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona
+vazo, kaj tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis,
+li etendis sian pokalon kun stranga moveto
+kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion
+faris Omar ekkaptegis mian brakon kaj diris:
+</p>
+
+<p>
+<q>La ĝusta gesto de la fantomo!</q>
+</p>
+
+<p>
+Kaj tiam kvazaŭ al si mem. <q>Kaj hodiaŭ
+estas la kvara de Julio.</q>
+</p>
+
+<p>
+Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo
+estis forta kaj la odoro de la ora fluidaĵo estis
+plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol
+la fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca
+kaj tre gajigis la sentojn. Ni tuj fariĝis
+feliĉaj.
+</p>
+<pb n="43" />
+<anchor id="p43" />
+
+<p>
+Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan
+agon. Estante proksime de la knabino kaj tre
+impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel
+<hi rend="gsprt">Hura-al-missan</hi><note place="foot">
+<p>
+ La plej anĝela el virinoj.
+</p>
+</note>, kion, kompreneble, ŝi ne
+komprenis. Sed tio ne sufiĉis al li; li poste
+metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la
+intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi
+sin. Sed Hason, tenante ŝian belan mentonon
+per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn
+lipojn al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian
+pezan bastonon kaj faligis ĝin kun kruela rapideco
+sur la kapon de nia kamarado. La frapo
+de la bastono sur la fortan kranion sonadis
+en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj koridoroj.
+</p>
+
+<p>
+Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
+</p>
+
+<p>
+Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis
+sur la maljunulon.
+</p>
+
+<p>
+Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li
+rapide alproksimiĝis, forte fermis sian ostecan
+manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen,
+tiel rekte ke ĝi renkontis la vizaĝon de
+Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj neĝentile
+sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango
+elkuregis el la nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
+</p>
+
+<p>
+Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni
+nekonata, ni estis tre konsternitaj, kaj opiniis
+ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega
+luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis
+sur la Usonanon por kiu mi tremis. Sed la
+brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ
+<pb n="44" />
+<anchor id="p44" />
+sidiĝis. Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro
+de ĉiu Perso forte ekbatis.
+</p>
+
+<p>
+Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura
+de kolero. Kun levita glavo li kuregis sur
+nian mastron. La maljuna viro metis sin inter
+ilin. Hason kun senpripensa krueleco, frapegis
+la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. Momenton
+la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante
+la bastonon de la maljunulo&mdash;peza
+bastono kun fera pinto&mdash;li saltegis antaŭen,
+kaj, pli rapide ol vortoj povas diri, donis teruran
+frapon sur la kapon de Hason, kiu falegis al la
+planko kun rompita kranio.
+</p>
+
+<p>
+Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza
+konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj eltiris siajn
+defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano.
+La knabino kuris antaŭen aŭ de teruro aŭ por
+protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago
+el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
+</p>
+
+<p>
+Tio donis al la Usonano la energion de
+dekdu homoj.
+</p>
+
+<p>
+Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo,
+kiu mortigus bovon. Pri tia furiozeco mi ne havis
+koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel
+fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la
+Persoj, tamen li ĉiam alproksimiĝis la pordon
+por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar
+el nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason
+al la planko. Mulai, Jafar-el-Beg, Taki-u-Din,
+kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la pavimo,
+ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
+</p>
+
+<p>
+Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi
+preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi kuregis antaŭen
+<pb n="45" />
+<anchor id="p45" />
+por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian
+celon, kaj per potenca frapo faligis mian glavon
+el mia mano, kaj estis ĵus levinta la bastonon
+por doni al mi la duan frapon, kiam brava
+Omar enpaŝis por savi min, kaj subite puŝegis
+sian glavon al la viro. Sed ho ve! la Usonano
+defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis
+sian bastonon tiel rapidege sur la kapon
+de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.
+</p>
+
+<p>
+Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano
+havis multajn vundojn, ĉar miaj kamaradoj faris
+multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam
+li movis sin al la pordo, kaj li apogis sin al la
+muro momenton, dum la okuloj renkontis la
+niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo,
+kiun mi volonte forgesus. Tiam la bastono
+falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al la granda
+portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul
+kuris al li, sed li estis senviva.
+</p>
+
+<p>
+Kiam li falis, mirinda afero okazis&mdash;neebla
+afero, kiam mi pensas pri ĝi, sed Abdul kaj
+mi vidis ĝin klare.
+</p>
+
+<p>
+Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ
+tiu ĉi pordo estas granda statuo de Georgo
+Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis
+sur la portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la
+Morto en la koro, tiam ĉi tiu statuo malrapide
+mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa
+batalo.
+</p>
+
+<p>
+Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa
+fino.
+</p>
+</div>
+<pb n="46" />
+<anchor id="p46" />
+
+<div type="chapter">
+<p rend="right">
+La 7an de Julio.
+</p>
+
+<p>
+Ree sur la maro.
+</p>
+
+<p>
+Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn
+kaj la cindrojn de la mortintoj; la cindroj
+de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo.
+La kranion de la lasta Usonano mi donacos al
+la muzeo de Teheran.
+</p>
+
+<p rend="center">
+Fino.
+</p>
+</div> <!-- chapter -->
+</div> <!-- taglibro -->
+
+</body>
+
+<back rend="page-break-before: right">
+
+<div1 id="footnotes">
+ <head>Notoj</head>
+ <divGen type="footnotes"/>
+</div1>
+
+
+<pb n="47" />
+<anchor id="p47" />
+
+<div1 rend="page-break-before: right">
+<p rend="bold; center; big">Esperanto Verlag Möller &amp; Borel<lb />
+Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
+</p>
+<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />
+
+<p rend="center; huge">
+Verkoj tute en Esperanto.
+</p>
+
+<table cols="2" rend="margin-left: 1.5em">
+
+<row>
+<cell></cell>
+<cell rend="italic">Sm</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Aoro, stenografio internacia.</emph> Lernolibro por
+uzo en la lingvoj Esperanto, angla, franca,
+germana, rusa kaj hispana de Rudolf Sprotte</cell><cell>0,20</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Ĉu unu lingvo internacia aŭ tri?</emph> Respondo
+al S<hi rend="super; small">ro</hi> Prof. Diels, de Prof. Louis Couturat,
+Paris</cell><cell>0,10</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm</emph>, tradukis
+el la germana lingvo D<hi rend="super; small">ro</hi> Kabe</cell><cell>0,75</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Kiel ni plibeligos la vivon</emph>, originale verkita
+de <q>Saĝulo</q></cell><cell>0,25</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">La kormalsanoj, iliaj kaŭzoj kaj kontraŭbatalo.</emph>
+Priskribo populara de D<hi rend="super; small">ro</hi> O. Burwinkel,
+esperantigis D<hi rend="super; small">ro</hi> Kunschert, kuracisto
+en Wiesbaden</cell><cell>0,50</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Solvo de la problemo de lingvo internacia</emph>,
+de *<hi rend="super">*</hi>*, kun germana traduko de Prof. P.
+Christaller</cell><cell>0,40</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Sub la neĝo</emph>, taglibro de juna loĝanto de la
+Jura montaro, de J. J. Porchat, esperantigis
+J. Borel</cell><cell>0,50</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Tri unuaktaj Komedioj:</emph> <q>La malfeliĉuloj</q>
+de A. v. Kotzebue.&mdash;<q>Tie-ĉi oni parolas
+esperante</q> de T. Williams.&mdash;<q>La Renkonto</q>
+de M. Hankel</cell><cell>0,40</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Unua Legolibro</emph>, gradigitaj legaĵoj kun frazlibro
+kaj modeloj de leteroj, de D<hi rend="super; small">ro</hi> Kabe</cell><cell>0,75</cell>
+</row>
+
+<row>
+<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Esperanta Sintakso</emph>, laŭ verkoj de D<hi rend="super; small">ro</hi> Zamenhof
+kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita
+de Paul Fruictier</cell><cell>0,70</cell>
+</row>
+
+</table>
+</div1>
+
+<pb n="48" />
+<anchor id="p48" />
+
+<div1 rend="page-break-before: right">
+<p rend="huge; center; bold">LA INSTRUANTO</p>
+<p rend="big; center; bold">5a JARO DE <q>LIBERAJ HOROJ</q></p>
+<p rend="big; center; bold">Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto.</p>
+
+<p>
+REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO:
+Esperanto Verlag Möller &amp; Borel,
+Berlin SW. 68, Lindenstrasse 18&ndash;19.
+</p>
+
+<p>
+JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm)
+Por abonantoj de <q>Germ. Esperantisto</q>
+kaj anoj de G. E. A. 1,50 M. afrankite.
+</p>
+
+<p>
+Tiu ĵurnalo, eliranta la 15<hi rend="super; small">an</hi> de ĉiu monato, celas prezenti
+al esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas
+daŭrigo de la multe ŝatataj <q>Liberaj Horoj</q>, antaŭa aldono al
+<q>Germana Esperantisto</q>. Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion,
+liveri al lernantoj facilan, sed tamen interesan kaj
+bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo instruas
+dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva traduko
+ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />
+
+<p>
+Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de <q>Germana Esperantisto</q> kaj
+membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75 Sm).
+Por la cetera eksterlando senescepte 2.&mdash; M. (1 Sm).
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />
+
+<p rend="center; sans-serif">
+Esperanto Verlag Möller &amp; Borel, Berlin SW., Lindenstr. 18&ndash;19.
+</p>
+</div1>
+
+<pb n="49" />
+<anchor id="p49" />
+
+<div1 rend="page-break-before: right">
+<p rend="huge; center; bold">Esperanta Biblioteko Internacia</p>
+<quote rend="display">
+Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de
+ĉiulandaj eminentaj Esperantistoj. Ĝi tial
+bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo, ĉu
+dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado.
+</quote>
+
+<p rend="center; gsprt">Ĝis nun aperis:</p>
+
+<p><emph rend="bold">No. 1. Legolibreto,</emph> de J. <emph rend="gsprt">Borel</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 2. Fabeloj de Andersen,</emph>
+tradukitaj el dana lingvo, de <emph rend="gsprt">Fr. Skeel-Giŏrling</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 3. Bona Sinjorino,</emph> novelo
+de E. Orzeszko, tradukita el
+pola lingvo de <emph rend="gsprt">Kabe</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 4. Rusaj Rakontoj,</emph> de
+Mamin Sibirjak, tradukitaj el
+rusa lingvo de N. <emph rend="gsprt">Kabanov</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 5. Don Kiĥoto en Barcelono,</emph>
+tradukita el hispana lingvo
+de <emph rend="gsprt">Fr. Pujulà y Vallès</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 6. El la Biblio,</emph> trad. Dro
+L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 7. El Dramoj</emph> (fragmentoj)
+tradukitaj el germana lingvo,
+de Dro L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 8. El Komedioj</emph> (fragmentoj),
+esperantigitaj de Dro L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 9. Praktika Frazaro,</emph> Dialogoj
+de la ĉiutaga vivo, kunmetis
+J. <emph rend="gsprt">Borel</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 10/11</emph> (duobla numero)<emph rend="bold">. Japanaj
+Rakontoj.</emph> El japana
+lingvo, kunmetis <emph rend="gsprt">Ĉif Toŝio</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 12. Reaperantoj.</emph> Familia
+dramo de Henrik Ibsen (la akto),
+trad. el norvega lingvo de O.
+<emph rend="gsprt">Bünemann</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 13. Bulgaraj Rakontoj,</emph> el
+bulgara lingvo tradukis At. D.
+<emph rend="gsprt">Atanasov</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 14/15.</emph> (duobla numero)
+<emph rend="bold">Amoro kaj Psiĥe</emph> de Lucius
+Apulejus el latina lingvo tradukis
+<emph rend="gsprt">Emilo Pfeffer</emph></p>
+<p><emph rend="bold">No. 16. Komerca Korespondo,</emph>
+kunmetis J. Borel.</p>
+<p><emph rend="bold">No. 17. Konsiloj pri Higieno,</emph>
+tradukis J. Borel.</p>
+<p><emph rend="bold">No. 18. La Reĝo de la Ora Rivero,</emph>
+de John Ruskin, el la
+angla lingvo tradukis Ivy
+Kellerman, A. M., Ph. Dr.</p>
+<p><emph rend="bold">No. 19. Sinjoro Herkules.</emph> Unuakta
+burleskaĵo de Georg
+Belly, el germana lingvo tradukis
+H. Arntz kaj M. Butin</p>
+<p><emph rend="bold">No. 20. La lasta Usonano</emph> de
+J. A. Mitchell, el la angla lingvo
+tradukis Lehman Wendell.</p>
+
+<p rend="center">(La kolekto estas daŭrigota.)</p>
+
+<p rend="center; italic; big">Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)<lb />Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)<lb />Ĉiu libreto enhavas 40&ndash;50 paĝojn.</p>
+
+<p rend="center; huge">
+<emph rend="bold">Esperanto Verlag Möller &amp; Borel</emph><lb />Berlin S.W., Linden-Strasse 18&ndash;19.
+</p>
+</div1>
+
+
+ <div1 rend="page-break-before: right"><divGen type="pgfooter" /></div1>
+</back>
+
+</text>
+</TEI.2>
diff --git a/25386-tei/images/ankro.png b/25386-tei/images/ankro.png
new file mode 100644
index 0000000..05204bf
--- /dev/null
+++ b/25386-tei/images/ankro.png
Binary files differ