summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/25311-tei
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '25311-tei')
-rw-r--r--25311-tei/25311-tei.tei1642
-rw-r--r--25311-tei/images/stelo.pngbin0 -> 5934 bytes
2 files changed, 1642 insertions, 0 deletions
diff --git a/25311-tei/25311-tei.tei b/25311-tei/25311-tei.tei
new file mode 100644
index 0000000..0e24e48
--- /dev/null
+++ b/25311-tei/25311-tei.tei
@@ -0,0 +1,1642 @@
+<?xml version="1.0" encoding="utf-8" ?>
+
+<!DOCTYPE TEI.2 SYSTEM "http://www.gutenberg.org/tei/marcello/0.4/dtd/pgtei.dtd"
+>
+<TEI.2 lang="eo">
+<teiHeader>
+ <fileDesc>
+ <titleStmt>
+ <title>El la vivo de esperantistoj</title>
+ <author><name reg="Stankieviĉ, V.">V. Stankieviĉ</name></author>
+ </titleStmt>
+ <editionStmt><edition n="1">Edition 1</edition></editionStmt>
+ <publicationStmt>
+ <publisher>Project Gutenberg</publisher>
+ <date value="2008-05-03">May 3, 2008</date>
+ <idno type="etext-no">25311</idno>
+ <availability>
+ <p>This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
+ with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it
+ away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg
+ License online at www.gutenberg.org/license</p>
+ </availability>
+ </publicationStmt>
+ <sourceDesc>
+ <bibl>
+ <title>El la vivo de esperantistoj</title>
+ <author>V. Stankieviĉ</author>
+ <imprint>
+ <publisher>Presejo de W. Tümmel.</publisher>
+ <pubPlace>Nurnbergo</pubPlace>
+ <date>1896</date>
+ </imprint>
+ </bibl>
+ </sourceDesc>
+ </fileDesc>
+ <encodingDesc>
+ <classDecl>
+ <taxonomy id="lc">
+ <bibl>
+ <title>Library of Congress Classification</title>
+ </bibl>
+ </taxonomy>
+ </classDecl>
+ </encodingDesc>
+ <profileDesc>
+ <langUsage>
+ <language id="eo">Esperanto</language>
+ </langUsage>
+ </profileDesc>
+ <revisionDesc>
+ <change>
+ <date value="2008-04">April 2008</date>
+ <respStmt><name>Hoss FIROOZNIA</name></respStmt>
+ <item>Project Gutenberg Edition 1</item>
+ </change>
+ </revisionDesc>
+</teiHeader>
+
+<pgExtensions>
+ <pgStyleSheet>
+ figure { text-align: center; page-float: 'htb' }
+ .bold { font-weight: bold ; font-style: normal }
+ .italic { font-style: italic ; font-weight: normal }
+ .sans-serif { font-family: sans-serif }
+ table { block-align: left; rules: none
+ tblcolumns: 'l l l'; latexcolumns: 'l l l' }
+ @media pdf {
+ .stelo { width: 2.5em; }
+ table { block-align: left; rules: none
+ tblcolumns: 'l l l'; latexcolumns: 'l l l' }
+ }
+
+ </pgStyleSheet>
+</pgExtensions>
+
+
+<text>
+<front>
+<div>
+ <divGen type="pgheader" />
+</div>
+<div>
+ <divGen type="encodingDesc" />
+</div>
+<div rend="page-break-before: right">
+ <divGen type="titlepage" />
+</div>
+
+<div rend="page-break-before: always">
+
+<p rend="text-align: center; font-size: 110%">
+<hi rend="font-size: 170%">BIBLIOTEKO</hi>
+<lb />DE LA LINGVO INTERNACIA
+<lb /><hi rend="bold">ESPERANTO.</hi>
+<lb /><hi rend="font-size: 75%">PAĜOJ 563&ndash;589.</hi>
+</p>
+
+<figure rend="stelo" url="stelo.png"><figDesc>Ilustraĵo: steleto</figDesc></figure>
+
+<p rend="text-align: center; font-size: 200%">
+<hi rend="bold">EL LA VIVO</hi>
+<lb /><hi rend="font-size: 100%">DE</hi>
+<lb /><hi rend="bold; font-size: 240%">ESPERANTISTOJ.</hi>
+</p>
+
+<p rend="text-align: center">
+<lb /><hi rend="font-size: 125%">RAKONTO</hi>
+<lb /><hi rend="font-size: 75%">DE</hi>
+<lb /><hi rend="bold">V. STANKIEVIĈ.</hi>
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%"/>
+
+<p rend="text-align: center; font-size: 90%">
+<hi rend="bold">NURNBERGO.</hi>
+<lb />PRESEJO DE W. TÜMMEL.
+<lb /><hi rend="font-size: 75%">1896.</hi>
+</p>
+</div>
+</front>
+
+<body rend="page-break-before: right">
+
+<div1>
+<pb n="3" />
+<p>
+En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj—la
+juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono
+Monblero—devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto
+devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de
+helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis
+sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon
+ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.
+</p>
+
+<p>
+Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis
+unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj
+al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn
+kaj, dank’ al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu
+kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta
+tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la
+opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.
+</p>
+
+<p>
+Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma
+adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la
+ĉefa temo de lia vivo—jurista scienco—tamen tre influis
+je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton.
+Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne
+tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la
+celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj
+sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken
+estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de
+sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado,
+kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj.
+</p>
+
+<p>
+Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom
+da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli
+malvarma.
+</p>
+
+<p>
+Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li
+vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus
+esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne
+sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj
+<pb n="4" />
+malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis
+vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol
+100&nbsp;000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre
+simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto,
+kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj
+siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ
+mallonge oferis 15&nbsp;000 frankojn por la edukado de unu knabo,
+en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.
+</p>
+
+<p>
+Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li
+varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj
+malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi
+senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj
+liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj
+de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo.
+</p>
+
+<p>
+En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La
+modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el
+libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro,
+monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj
+sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis
+disiĝi je longa tempo.
+</p>
+
+<p>
+La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj
+vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj
+iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga.
+Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj
+okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La
+bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per
+nubo kaj ŝajnis tro serioza kaj solena.
+</p>
+
+<p>
+En la ĉambro iom da tempo reĝis silento.
+</p>
+
+<p>
+—Leono!—diris fine Siksten, direktante sian varman
+rigardon sur la kolegon.
+</p>
+
+<p>
+—Kio, mia amiko?—levis la okulojn ankaŭ Monblero.
+</p>
+
+<p>
+—Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti
+eĉ tre ne baldaŭ.... Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco
+multajara, ne plenumos mian varman peton—ne aliĝos al
+la Ligo esperanta!....
+</p>
+
+<p>
+Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma.
+</p>
+
+<p>
+—Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke,
+<pb n="5" />
+dirante al vi adiaŭ, mi devas ankoraŭ unu fojon respondi
+al vi per plena rifuzo.... Sed vi min konas. Mi ne povas
+kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per via
+freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas,
+mi ne estas kapabla, eĉ pro via amikeco.... Mi ĉiam estis
+kaj estos pozitiva.... Mi dediĉis min al la medicino kaj
+sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi fidela ĝis la ĉerko. Kiam
+mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea
+ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min
+al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi
+mian revon feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ
+ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas mia ideo, mia celo.... Kaj kion
+do povus doni via Esperanto? Ĝi fortirus min nur en flankon
+kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la
+homaro.... Kio estas Esperanto?—Tio ĉi dume estas
+revo, preskaŭ ĥimero—kaj revanto mi estos neniam. Povas
+esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive
+eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi ĝin ne
+vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas....
+</p>
+
+<p>
+—Kaj tio ĉi estas via lasta vorto?
+</p>
+
+<p>
+—La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto,
+mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj
+korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio
+por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel
+mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco.
+</p>
+
+<p>
+Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis
+en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis
+en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la
+postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis
+nun nevolan simpation.
+</p>
+
+<p>
+Tiel pasis du semajnoj.
+</p>
+
+<p>
+Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero
+ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de
+adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis
+per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin
+prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo
+<pb n="6" />
+mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero
+malpene falis sur la tablon ne legita.
+</p>
+
+<p>
+Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina
+kuracisto, vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj
+konvinkoj, decidis ne legi ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de
+la letero lin forte interesis.
+</p>
+
+<p>
+Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis.
+</p>
+
+<p>
+Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj
+konatoj—juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson....
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni
+devas tie ĉi forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto
+kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj
+legantoj.
+</p>
+
+<p>
+Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta
+junularo, Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj
+ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian
+antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras
+ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron
+en malproksima idaro.
+</p>
+
+<p>
+Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera,
+energia vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila-nigraj,
+akraj kaj saĝaj okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj
+manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli
+rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek
+la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj
+edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj....
+</p>
+
+<p>
+Li estis la filo de bonhavaj gepatroj, kiuj restigis por
+li ian kapitaleton, kiu donadis al li la eblecon vivi tute memstare.
+Por lukso li havis neniajn rimedojn, sed ĝin li ne
+bezonis. Donacita per grandaj kapabloj kaj plifruinta siajn
+lernejajn kaj universitatajn kolegojn, li ne ekiris tamen sur
+la ekbatita per la piedoj de aliaj vojo, kondukanta al la
+karjero. Li restadis ĉiam originala kaj sola. Malaltaj, facile
+atingeblaj celoj lin neniam altiris; lia maltrankvila animo
+celis ĉiam al la altaj idealoj, kiuj al aliaj ŝajnis neplenumeblaj
+utopioj.
+</p>
+
+<pb n="7" />
+<p>
+Ellernante en unu universitato la matematikajn kaj
+naturajn sciencojn, li subite forlogiĝis per la propagandata
+de Flamariono ideo de interkomunikiĝo de la tero kun la
+loĝantoj de Marso, kaj li jam estis preta komenci la propagandon
+de tutmonda ligo de popoloj al la efektivigo de tiu
+ĉi penso; sed tuj ĉe la unuaj paŝoj li estis haltigita per malgrandega
+je unua rigardo cirkonstanco, kiu tamen ekstaris
+serioze laŭlarĝe de lia vojo.—Li sciis nur du eŭropajn
+lingvojn kaj dank’ al tio ĉi la energie komencita afera
+korespondado tuj haltis mem.
+</p>
+
+<p>
+—Ho, kiel malproksimaj estas al ni la korespondoj
+kun Marso,—ekkriis li unu fojon en atako de plej granda
+ĉagreno—se ni ĝis nun ne povas kompreni unu alian!
+</p>
+
+<p>
+Ne pensante longe, li decidis dediĉi du jarojn da laboro
+por la ellerno de la plej gravaj lingvoj eŭropaj. Kaj jen li
+kun propra al li energio prenas sin je la lingvoj, gramatikoj
+kaj vortaroj. Monotone iras la horoj de la laboro. La saĝo
+faras nenion, la fantazio kaj la kreemaj kapabloj estas subpremataj
+per la senfina ŝtuparo da sekaj, nelogikaj reguloj
+kaj per amasoj da esceptoj,—sed Ĉielson sidas obstine kaj
+observas ĉian paŝon de sia progresado. Li vidas en si ian
+malkapablecon, mallumiĝon de siaj spiritaj fortoj, sed lia
+energio ne falas; li povas senti kompaton nur por aliaj, por
+si do mem li estas senkompata.... Kaj jen en la tempo
+de tiaj okupoj al li unu fojon enfalas en la manojn malgranda
+broŝureto de Ŝlejer—„Volapük“. Ĝi estas la lingvo de
+l’ mondo, la lingvo, en kiu povas kaj devas paroli ĉiuj popoloj
+de l’ nordo kaj sudo, de l’ oriento kaj okcidento. Tiu ĉi
+ideo, kiel klara stelo, lumigas lian spiriton. For lingvaro,
+for vortaroj!.... Oni devas nur ellerni tiun ĉi lingvon kaj
+la problemo estos solvita, eltrovita estas la vojo por la
+korespondado de ĉiuj popoloj kun ĉia mondo.
+</p>
+
+<p>
+Kun duobla energio prenis sin Ĉielson je tiu ĉi nova
+afero, kiu devis fari grandegajn servojn al lia kara ideo.
+Sed eĉ la plej forta forlogiĝo ne povis subaĉeti lian sanan
+kritikan sencon. La malnatureco de l’ Volapük falis al li
+en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia
+<pb n="8" />
+malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson, sed li
+ellernis ĝin pro la ideo, kiu en liaj okuloj estis ĉirkaŭita per
+aŭreolo de grandeco. Farante informiĝojn pri tio, kiel staras
+en la mondo la afero de Volapük, li baldaŭ eksciis, ke tiu
+ĉi lingvo kvankam havas multajn partianojn, sed ke al ĝi
+aperis forta kaj danĝera konkuranto, senigita de ĉiuj ĝiaj
+mankoj, ke tiu ĉi nova lingvo aperis ĵus sub la ĉielo de
+Rusujo, kaj ĝia nomo estas—Esperanto. Ĉielson rapidis
+kompreneble konatiĝi kun tiu ĉi nova mirindaĵo de la eŭropa
+civilizacio kaj estis ensorĉita per ĝi. En ĝi li vidis novan
+epokon de l’ homaro kaj senturne dediĉis sin al la servado de ĝi.
+</p>
+
+<p>
+—Lasu la mondon ekscii antaŭe Esperanton, doni al
+la lasta vivon kaj rajton de regnaneco, kaj tiam oni povos
+alpaŝi al la lingvo de Marso....
+</p>
+
+<p>
+Tiamaniere la fantazia ideo degeneris en la alian, pli
+realan kaj atingeblan, al kiu li fordonis sin kun tuta sia
+energio. Lia neordinara naturo ne povis fortiri sin per kio
+ajn duone, kaj tial Ĉielson, fariĝinte esperantisto, ĵetis ĉiujn
+antaŭajn aferojn kaj tute trempis sin en la propagandon de
+la lingvo internacia. Li komprenis, ke la propagando devis
+esti afero ne kabineta, sed societa, kaj tial li penadis akiri
+la plej diversajn kaj vastajn interligojn kaj konatecojn, kio,
+dank’ al lia bela eksteraĵo, elegantaj manieroj kaj viva, akra
+saĝo, estis afero facile atingebla. Estadante en la societoj
+kaj uzante ĉian pretekston por transkonduki la paroladon sur
+sian amatan temon, li rapide konvinkiĝis, unue, ke la societo
+estas treege nemovema kaj pli facile sin fortiras per fortaj
+efektoj, ol per profundaj veroj, kaj due, ke tiu sama societo
+estas tute blinda, ke 9/10 de ĝi ĝis nun tute ne konas la
+ideon kaj indecon de la lingvo tutmonda kaj eĉ ne scias pri
+ĝia ekzistado. Lin treege frapadis tiu cirkonstanco, ke, malgraŭ
+la okjara ekzistado de Esperanto, ofte eĉ kleraj homoj
+malfermadis la buŝojn, aŭdinte pri tio, ke ie estas ia lingvo,
+kiu servas por iaj interpopolaj komunikiĝoj k.t.p.
+</p>
+
+<p>
+Kaj li rapide alkonformiĝis al tiuj ĉi aperoj.
+</p>
+
+<p>
+Li komencis kondukadi la vivon tiel, ke li ĉie kaj al
+ĉiuj faladu en la okulojn. Li vestadis sin tre elegante, sed
+<pb n="9" />
+ĉiam tre originale, portadis longajn harojn ĝis la ŝultroj,
+grandan, larĝan ĉapelon kaj nazumon en dika testuda kadro,
+apogadis sin sur grandegan branĉoplenan bastonon kun ora
+butono, sur lia brusto briladis ĉiam hela esperanta stelo, li
+fumadis bonegajn cigarojn, paroladis ĉiam kuraĝe kaj laŭte,
+kaj en stratoj, teatroj k.t.p. li aperadis ĉiam kun kiu ajn
+el esperantistoj, por publike paroladi en la lingvo internacia.
+Lia aperado en kiu ajn urbo elvokadis tuj multajn famojn
+kaj demandojn, kaj tuj traportiĝadis la sciigo, ke tia stranga
+persono estas esperantisto, apostolo de la nova internacia
+lingvo, ke li estas tre saĝa kaj aminda, volonte donas al ĉiuj
+instrukciojn kaj gvidojn, estas bone alprenita en unuaj salonoj
+de la urbo, sed ne abomenadas butikon de viandaĵisto aŭ
+metiejon de botisto k.t.p. k.t.p.
+</p>
+
+<p>
+Tiamaniere li rapide akiradis gloron kaj malkovradis
+al multaj la okulojn sur la disvastigatan de li aferon. Sed
+ĉion tion ĉi li faradis preskaŭ pasante, lasante civilizadi la
+amason al siaj helpistoj, kiujn li kreadis ĉie facile el varmegaj
+kaj plej lertaj siaj adorantoj; li do mem prenadis sub sian
+personan favoron nur homojn tre influajn kaj per kio ajn
+tre gravajn por la afero: redaktorojn de gazetoj, amatajn
+de publiko verkistojn, popularajn artistojn, malavarajn
+riĉulojn k.t.p. Havante altan talenton gvidi amason, li
+povadis konduki la aferon tiel, ke la signita per li ofero
+neniom forglitadis el liaj manoj.
+</p>
+
+<p>
+Ni rimarku, ke li mem paroladis tre malmulte kaj
+neniam lacigadis la aŭskultantojn per longaj predikoj pri la
+lingvo; kun propra al sola li akreco li kaptadis, aŭ eĉ nevideble
+subpreparadis oportunan minuton kaj per mallongaj,
+flamaj kaj inspiritaj vortoj batadis je plej senteblaj kordoj
+de la aŭskultantoj, kaj lia parolo neniam faradis maltrafon.
+Al tio ĉi li neniam ripetiĝadis; lia parolo neniam havadis
+kion ajn ŝablonan, sed ĉiam estadis tre saĝe alagordita al la
+cirkonstancoj—kaj en tio ĉi konsistis ĝia tuta forto.
+</p>
+
+<p>
+Ankoraŭ unu rimarko. Ĉielson tre profunde konis la
+naturon de l’ homo kaj komprenis la signifon de eksteraj
+formuloj kaj ceremonioj, kaj tial li enkondukis unu moron
+<pb n="10" />
+kaj severe observadis plenumon de ĝi—moron salutadi unu
+alian per la vortoj: „Ĉu vi esperas“?—„Jes, mi esperas.“—ĉe
+renkonto, kaj: „Esperu“!—„Jes, mi esperos“—anstataŭ
+adiaŭ. Li tre koleradis, se esperantistoj ne plenumadis
+tiun ĉi moron, dank’ al kiu ili pli facile proksimiĝis unu
+kun alia.
+</p>
+
+<p>
+Tia estis la persono Ĉielson kaj tiaj estis liaj laboroj.
+</p>
+
+<p>
+Pasis ĉirkaŭ dek jaroj, kaj en Eŭropo, dank’ al liaj
+zorgoj, kreiĝis multaj kluboj kaj esperantaj societoj kaj la
+nombro de esperantistoj altiritaj de li al la afero kalkulis
+sin jam je dekoj kaj centoj da miloj. Loĝante en nia urbo
+jam ĉirkaŭ unu jaro, kie li proponadis krei ĉefan esperantan
+klubon, li ne senfundamente turnis sian atenton sur la riĉan
+kuraciston Monbleron, sed tiu, kiel tuj konsideris Ĉielson,
+postulis longedaŭran kaj tre metodan flegon, kaj tial li estis
+donita en zorgadon al sia kunloĝanto, varma esperantisto
+Siksten. Sed en tiu ĉi fojo Ĉielson faris grandan maltrafon,
+ĉar tiu ĉi elekto montriĝis tute ne prospera. La afero de
+l’ propagando ne sole ne moviĝis antaŭen, sed eĉ Monblero
+kun grandiĝanta malpacienco aŭskultadis la longajn parolojn
+de sia kunloĝanto kaj anstataŭ respondo silente malproksimiĝadis
+sian ĉambron....
+</p>
+
+<p>
+Kaj jen nun tiu ĉi granda esperantisto vizitis nian
+kuraciston.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+La parolado kelkan tempon turnadis sin sur interesaj
+por ambaŭ interparolantoj cirkonstancoj de la vivo, kiam
+Ĉielson demandis Monbleron, ĉu li ne ricevis kiajn ajn sciojn
+pri Siksten, kiu ĝis nun nenion komunikis al li pri sia nova vivo.
+</p>
+
+<p>
+—Tie ĉi estas io—montris la mastro malpene per
+mano la malkovritan leteron, kuŝantan sur la tablo,—kia
+strangulo, li persekutas min eĉ nun kun sia lingvo internacia,
+al kiu mi sentas nenian simpation.... Mi eĉ ne
+legis ĝin.... mi ne volas.
+</p>
+
+<p>
+La gasto per grandaj okuloj ekrigardis la interparolanton;
+li ne supozis eĉ, ke la propagando de Siksten povis doni
+tiajn plorindajn rezultatojn.
+</p>
+
+<pb n="11" />
+<p>
+—Tiel, vi eĉ ne legis ĝin? Oni povus ekpensi, ke
+vin tre malmulte interesas la sorto de via amiko.... Se
+vi al mi permesos, mi rigardos tiun ĉi leteron: povas esti,
+ke en ĝi ni trovos kion ajn atentindan.
+</p>
+
+<p>
+—Ho, mi konsentas.... Esperanto—tio ĉi estas
+via specialeco.
+</p>
+
+<p>
+Ĉielson profundiĝis en la legadon de la letero, dum la
+mastro per grandaj paŝoj mezuradis la ĉambron.
+</p>
+
+<p>
+—Ba! tie ĉi la afero tuŝas persone vin, se vi volas,—ekkriis
+gaje la esperantisto, interrompante la legadon—tie
+ĉi estas parolo pri ia bela juna virino, videble via konata!....
+</p>
+
+<p>
+Kiel do vi povis preterlasi tian leteron?
+</p>
+
+<p>
+—Pri kia virino?—haltis mirigite Monblero.
+</p>
+
+<p>
+—Jen vi vidas. Aŭskultu: mi tradukos al vi tiun ĉi
+leteron; ĝi estas tre interesa kaj mi eĉ ne atendis tian
+talenton ĉe nia komuna amiko....—kaj Ĉielson komencis
+traduki la leteron, kies enhavo montriĝis sekvanta:
+</p>
+
+<p rend="text-indent: 7em">
+„Kara amiko!
+</p>
+
+<p>
+Pri mia vivo en N. mi nenion al vi komunikos, ĉar mi
+jam duan semajnon pasigas en somerloĝo en interspaco de
+ĉirkaŭ dek kilometroj de tiu ĉi urbo. Alveturinte en N., mi
+antaŭ ĉio faris vizitojn al la tieaj ĉi esperantistoj, en la
+nombro de kiuj mi renkontis certan sinjoron Marei, malnovan
+amikon de juneco de mia mortinta patro, kaj nun bonhavan
+tiean ĉi bienhavanton, alveturintan en N. por kelka
+tempo kun tuta sia familio. Malfacile estas priskribi al vi,
+kian bonkoran akcepton mi renkontis en lia domo. Mi estis
+treege karesita de la mastro kaj prezentita tuj al ĉiuj membroj
+de lia familio, invitita en tiu sama tago al tagmanĝo,
+poste al balo, donita de sinjoro Marei al liaj amikoj N—aj,
+poste mi devis doni la vorton ĉiutage vizitadi ilin, al tag-,
+aŭ vespermanĝo, kaj fine sinjoro Marei, elveturante sian
+bienon, proponis al mi veturi kune kun li je kelkaj semajnoj
+kaj ripozi en lia domo, ĉar miaj universitataj okupoj estos
+komencitaj ankoraŭ ne baldaŭ. Kompreneble, mi ne povis
+rifuzi al la bonkora mastro, kaj jen—mi spiradas nun per
+belega aero, saturita de bonodoro de rozoj; rajdadas aŭ
+<pb n="12" />
+naĝadas per ŝipeto, dorlotadas min en malvarmeta ombro de
+kaŝtanoj kaj cipresoj, ĉasadas, ĝuadas la vivon kaj ĉirkaŭflirtadas....
+Jes, mi ĉirkaŭflirtas, ĉar estas kiun ĉirkaŭflirti,
+estas por kiu perdi la kapon.... Vi devas scii, ke la
+familio de sinjoro Marei, krom li mem kaj lia edzino, tre
+respektinda kaj simpatia sinjorino, estas ankoraŭ kunmetita
+el du filinoj, dekdu-jara filo, alveturinta domen al libertempo,
+kaj malproksima parencino de s-rino Marei, ia fraŭlino Izabelo
+Kartuŝ, bonega legistino kaj ne simpla muzikistino. Ambaŭ
+filinoj de s-ro Marei estas jam grandaĝaj fraŭlinoj kaj ambaŭ
+tiel belegaj, ke malofte prosperas renkonti ion similan. La
+pli maljuna de ili, Karolino, alta, bontalia nigraharulino, kun
+riĉega velura harligo, kun mirindaj seriozaj, plenaj de profunda
+esprimo okuloj, ŝajnas al mi diino de la beleco, per ia
+miro transportita al ni el la mondo de la klasika antikveco.
+Ŝi estas ĉiam kvieta, majesta kaj kvazaŭ enpensa; ŝi ridas
+malofte, sed se sur ŝiaj mirindaj lipoj aperas rideto, tiam vi
+vidas en ĝi tiom da sorĉanta ĉarmo, ke la nova paradizo
+malkovriĝas antaŭ vi.... La pli juna, Elizo, estas ankaŭ
+belega ekzistaĵo, sed iom de alia speco—kaj mi diros al
+vi sub la plej granda sekreto—ŝi tre al mi plaĉas. Tiu ĉi
+estas de la plej pura sango francino, mallumhara, mallumokula,
+petola kiel diableto, ĉiam gaja, sprita kiel Hejne,
+viviganta tutan nian societon, kies ĉiuj membroj vice estadas
+celo al ŝiaj ŝercoj. Kompreneble ricevas ankaŭ mi, kaj, se
+vi volas, pli multe ol aliaj, sed je tiu ĉi belulineto ne estas
+eble koleri.... Kio do tuŝas la fraŭlinon Kartuŝ, ŝi ludas
+en nia rondeto duagradan rolon. Ŝi estas ne tre bela, vespere
+okupadas nin per deklamado aŭ muziko, akompanadas nin
+en promenadoj kaj ne pli.... Mi treege disskribiĝis kaj mi
+sentas, ke jam longe estus tempo fini la leteron, sed mi ne
+povas silenti pri unu cirkonstanco, tuŝanta persone vin. Antaŭ
+nelonge vespere, kiam ni, t.e. mi kaj fr-ino Karolino, sidis
+en laŭbo kaj rigardis sur plateto gajan kuradon de la juna
+gimnaziisto kaj du aliaj fraŭlinoj, Karolino komencis demandadi
+min pri mia antaŭa vivo kaj miaj konatoj. Ĉe elnomo
+de miaj amikoj venis la vico ankaŭ al vi kaj, apenaŭ mi
+<pb n="13" />
+komencis priskribadi vian eksteraĵon, ŝi fariĝis tre serioza
+kaj atenta kaj eĉ, interrompinte mian rakonton, postulis de
+mi la pli precizajn montrojn pri via figuro. De tio ĉi mi
+konkludis, ke vi estas kvazaŭ al ŝi konata, kaj, interesita
+pri tio ĉi, mi eĉ decidis demandi ŝin, de kie ŝi povas vin
+koni. Karolino iom balbutis, sed fine diris, ke antaŭ du
+jaroj ŝi, estinte kun la patrino por maraj banoj en Nicco,
+renkontis tie junan komencantan kuraciston, kiu turnis sur
+sin ŝian atenton kaj kiu laŭ sia eksteraĵo estis tre simila al
+tiu, kian mi priskribis al ŝi vin. Pli mi nenion de ŝi sciiĝis,
+sed ankaŭ tio ĉi, mi pensas, al vi estos sufiĉe interesa.
+</p>
+
+<p>
+Jen, amiko, kiel neatendite la sorto ridetis al mi kaj
+kiel agrable mi pasigas la tempon. Respondu al mi, mi petas,
+pli rapide, kion oni aŭdas ĉe vi bonan, kiel vi vivas kaj kiel
+iras viaj okupoj. Mi ĉirkaŭprenas vin,—amanta via amiko
+A. Siksten.“
+</p>
+
+<p>
+Tiu ĉi letero faris efektive ian impreson sur Monbleron.
+Kiam Ĉielson finis sian tradukon, Leono sidis ankoraŭ iom
+da tempo en profunda enpenseco, direktinte la okulojn en
+nedifinitan malproksimaĵon. Fine li ekkonsciiĝis kaj, rimarkinte
+sur si akran rigardon de sia gasto, tre konfuziĝis
+kaj ruĝiĝis.
+</p>
+
+<p>
+La gasto leviĝis kaj komencis diri adiaŭ.
+</p>
+
+<p>
+—Nu kiel, ĉu vi ne volas doni al mi tiun ĉi leteron,
+se ĝi estas al vi ne bezona?—demandis li kvazaŭ okaze,
+premante la manon de la kuracisto.
+</p>
+
+<p>
+—N—n—e, ĝi restu.... povas esti, ke mi ankaŭ
+trarigardos ĝin en libera tempo—ekmurmuris tiu ree konfuziĝante.
+</p>
+
+<p>
+Facila rideto trakuris sur la anguloj de lipoj de Ĉielson,
+sed la mastro ĝin ne rimarkis kaj la junaj homoj disiĝis.
+</p>
+
+<p>
+Ankoraŭ longe post la eliro de l’ gasto la kuracisto ne
+povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li
+la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis
+efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika
+beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan
+de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj
+<pb n="14" />
+renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita
+sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama
+tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por
+esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis,
+kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj
+ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne
+renkontiĝis sur lia vojo de vivo.
+</p>
+
+<p>
+Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed
+Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da
+aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino
+ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis
+ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja
+humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de
+la soleco.
+</p>
+
+<p>
+Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li
+kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas,
+rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel
+li mem, konservis lian figuron en sia memoro.... Ke tiu
+ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis
+en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj
+en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se
+tio ĉi estas tiel—lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne
+estis por li la lasta en la vivo.... La sorto ankoraŭ povas
+ilin kunpuŝi kaj proksimigi....
+</p>
+
+<p>
+Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj
+de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj,
+konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ
+tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco
+detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero,
+kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis
+la impreson de la ricevitaj komunikoj—kaj la vivo ree
+ekfluis en la antaŭa ordo.
+</p>
+
+<p>
+Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur
+la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano
+de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke
+li, ne atendante la tradukinton, mem kun „Universala Vortaro“
+<pb n="15" />
+en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo
+de la letero.
+</p>
+
+<p>
+En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la
+sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris
+vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la
+bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda
+blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj
+pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj
+cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur
+kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn
+lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj.
+Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank’ al tio
+ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto,
+distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj
+kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila
+ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni
+rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino
+ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo:
+la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj
+ŝiaj truoj de l’ nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur
+la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia
+fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)
+</p>
+
+<p>
+—Kio do, s-ro Siksten—turnis ŝi sin subite al mi
+kun demando—ĉu respondis al vi ion via amiko?
+</p>
+
+<p>
+(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis
+al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero.
+Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj
+siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas
+esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas
+al mi tre nefacile kaj nelerte.)
+</p>
+
+<p>
+—Ne—mi respondis—ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis
+de li unu vorton.
+</p>
+
+<p>
+—Nebona do estas via amiko—rimarkis ŝi, malaltigante
+la voĉon.—(Vi efektive povus, skribi al mi kvankam
+iom da linioj!)—Li tro rapide forgesas siajn konatojn—aldonis
+ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto.—Al kiu
+<pb n="16" />
+rilatis tiu ĉi vorto—siajn—al mi, aŭ al ŝi mem—certe
+mi ne povas al vi diri“....
+</p>
+
+<p>
+Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li
+eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita,
+tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.
+</p>
+
+<p>
+Je l’ kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree
+sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn.—„Mi kore dankas
+vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron
+pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento,
+sed.... tiu ĉi letero perdiĝas vane—ne por mi,
+kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi.... vi scias, pri kiu mi
+parolas.... Ŝi—sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo
+de s-ro Marei—estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu
+parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado,
+kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas,
+se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte
+paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la
+civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne
+ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian
+utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia
+utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj
+ĝiaj fruktoj—eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al
+ŝi vin,—kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri
+ĉia bagatelo pri vi—hipokritis kaj priskribis vin, kiel
+varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis
+montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo—alie
+mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj“....
+</p>
+
+<p>
+En fino de la letero staris la sekvanto:—„Ĉe ni tre
+ofte estadas gastoj—najbaraj bienhavantoj kun la familioj
+kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj
+komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli,
+homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li
+tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri—ĉu
+kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis
+ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en
+estonteco!.... Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas
+al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus
+<pb n="17" />
+kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble,
+per letero.).... Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin
+kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas
+min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas
+unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko?—Kaj
+jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per
+io ekkulpiĝis antaŭ ŝi“....
+</p>
+
+<p>
+Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis
+ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito,
+preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia
+kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj.
+Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo,
+ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas
+surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando—ĉu
+humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj
+kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono
+de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson
+estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia
+propono aliĝi al la Ligo Esperanta.
+</p>
+
+<p>
+Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
+</p>
+
+<p>
+—Vi devas, kara amiko,—klarigadis li al la kuracisto,
+doni vian „promeson“ kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur
+prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni
+nian gazeton „Lingvo Internacia“ kaj la „Bibliotekon“; kiel
+ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita
+parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj
+nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto
+estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed
+ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi
+komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj
+de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el
+nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi
+komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de
+la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia.
+La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en
+kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj
+korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du
+<pb n="18" />
+esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus,
+ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron,
+ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola
+lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de
+homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c.
+</p>
+
+<p>
+Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj;
+kio do tuŝas la esencon de la afero—ĉar ĉio dirita antaŭe
+rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero—mi konsilus
+aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu
+kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu
+subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro
+da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras—laŭ ebleco—ĉar
+mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj
+povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando,
+epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c.,
+kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per
+la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas
+atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj
+nur la eblan al ili.... Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj
+ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la
+tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante
+vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi
+nian ĉefon.“
+</p>
+
+<p>
+Forta premo de la mano estis elokventa respondo de
+la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du
+semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita
+esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten
+ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan
+je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis
+en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo,
+kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol
+en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj
+rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj)
+kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto
+kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante
+haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio
+perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.
+</p>
+
+<pb n="19" />
+<p>
+Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de
+Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en
+kiu li inter cetera ellegis la sekvanton:
+</p>
+
+<p>
+„Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna
+somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio.
+Dank’ al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de
+profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je
+diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio
+havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan
+kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj.
+Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino,
+s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda
+skalo. Dank’ al la proksima konateco kun la administratoroj
+de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi
+la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu
+aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj
+elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton
+administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno
+estis kompreneble Karolino.
+</p>
+
+<p>
+La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis
+disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da
+volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis
+enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno
+„Espero“, plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj
+sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto
+de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele
+pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj
+s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro
+ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel
+el Faŭsto; poste fr-ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj
+el Demono kaj Miltono.... Sed mi ne priskribados al vi
+la tutan programon de la seanso, ĉar dank’ al la stenografio
+ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej
+plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj
+kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule
+disdonata al la volanta publiko, dank’ al kio tie ĉio
+kaj al ĉiuj estis komprenebla.... La fino inde kronis la
+<pb n="20" />
+belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta
+numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ
+la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo
+el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj,—la
+ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono
+konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per
+konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon „Espero“
+kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron,
+ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo
+kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al
+alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn;
+multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn
+stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno—s-ro
+Marei—siajn oferojn por nia afero.... Elizo kaj
+Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco,
+kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj
+tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn,
+esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio
+ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi
+ĝis nun ne vidis.... Vespere en tiu ĉi sama salono estis
+granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto
+da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj
+kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la
+muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj
+de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa
+Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega
+Egiptujo, majesta Rusujo k.c.—sed por vi, mia amiko, la
+ĉefa konsistas en la sekvanto.
+</p>
+
+<p>
+Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo
+tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide
+superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis
+ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li
+turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia
+konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma.
+Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta
+de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco
+de la dua duono de la balo, post la granda internacia
+<pb n="21" />
+kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte
+paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble
+alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn—kaj
+en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.
+</p>
+
+<p>
+—Ni iru en la bluan kabineton—diris ŝi al mi murmurete—mi
+devas fari al vi gravan komunikon....
+</p>
+
+<p>
+Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan
+kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama
+mia orelo, ekmurmuretis.
+</p>
+
+<p>
+—Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de
+la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon....
+</p>
+
+<p>
+—Mi preskaŭ sciis tion ĉi—respondis mi, penante
+ŝajni trankvila.—Sed kio do el tio ĉi sekvas?
+</p>
+
+<p>
+—Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.
+</p>
+
+<p>
+—Mian opinion?—respondis mi sen ĝeno—mia
+opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi
+lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.
+</p>
+
+<p>
+Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia
+rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika
+silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo.
+</p>
+
+<p>
+—S-ro Ĵoli—diris ŝi—prezentas belegan partion
+en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ
+via esprimo, se mi.... ŝanceliĝas—ĝi estas kulpo de unu
+bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun....
+tre interesas.... Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan
+respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun....
+mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni.... miajn
+sentojn.... al tiu.... al via amiko....
+</p>
+
+<p>
+Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per
+ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito
+al rondo de valso....“
+</p>
+
+<p>
+Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per
+la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en
+haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi
+Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis,
+li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre
+malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el
+<pb n="22" />
+rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno
+da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.
+</p>
+
+<p>
+La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan
+sciigon:—Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo
+morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos
+prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio.“
+</p>
+
+<p>
+Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro
+de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi
+tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo
+en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom
+lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li
+tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata
+adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis
+al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj,
+sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj
+nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston,
+malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis
+tre bone.
+</p>
+
+<p>
+Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis
+al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis
+la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta,
+kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj.
+</p>
+
+<p>
+La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj
+florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per
+balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole
+apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de
+terura malpeno.
+</p>
+
+<p>
+Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi
+komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la
+pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte
+la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton.
+</p>
+
+<p>
+—Kiel nomas sin tiu ĉi bieno?—turnis sin kun
+demando al li Monblero.
+</p>
+
+<p>
+La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco
+en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam
+laŭ la rakontoj de Siksten ĉiuj servantoj de s-ro Marei
+devis paroladi esperante.
+</p>
+
+<pb n="23" />
+<p>
+—Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei?—demandis
+ree Monblero, sed jam en la loka dialekto.
+</p>
+
+<p>
+—O, jes, jes!.... al s-ro Marei—ekrapidis la
+vilaĝano, salutante ankoraŭ pli malalte.
+</p>
+
+<p>
+—Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne
+estas tie ĉi ankoraŭ alia bieno de li?
+</p>
+
+<p>
+—Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li;
+sed li mem neniam ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj
+li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu
+tempo ni nur tri fojojn lin vidis.... Tiu ĉi bieno estas
+jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du
+tagojn....
+</p>
+
+<p>
+Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro.
+</p>
+
+<p>
+—Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!.... Kion vi, azeno,
+babilas! kie do estas s-ro Siksten?!....
+</p>
+
+<p>
+La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante
+en okazo de bezono forkuri en la arbetaĵojn.
+</p>
+
+<p>
+—Via moŝto!.... Je Dio, mi diras al vi veran
+veron.... s-ro Marei ĉe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten
+efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro la administratoro
+la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian telegramon
+kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien.... Li
+ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos
+kaj min demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu
+al via moŝto tre aminda kaj singardema, ĉar al vi plaĉas
+estadi tre varma sinjoro.... Li lasis al via moŝto ian
+leteron....
+</p>
+
+<p>
+—Kion, ian leteron?.... montru al mi tuj, azenego,
+tiun ĉi leteron!....
+</p>
+
+<p>
+—Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro....
+</p>
+
+<p>
+Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per
+rapidaj paŝoj direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo;
+la nudapieda ĝardenisto sekvis poste kun granda singardemeco
+kaj el ia malproksimeco montradis la vojon.
+</p>
+
+<p>
+La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj
+havis la rigardon de somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo
+<pb n="24" />
+sub la fenestro efektive kuŝis rapide skribita per krajono
+letereto, komunikanta la sekvanton:
+</p>
+
+<p>
+„Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn
+kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al
+mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate
+la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis“....
+</p>
+
+<p>
+Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis
+el liaj manoj, li falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn
+per la manoj....
+</p>
+
+<p>
+—Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!....
+Kaj mi, malsaĝulo, kaptiĝis per tia fiŝhoko!.... Kaj kiu
+trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis!—mia kolego,
+mia fidela amiko, Aŭgusto!.... Ho, se li nun enfalus al
+mi sub la manojn, mi.... mi.... mortigus lin, kiel bruton....
+Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!....
+Kaj kio do—li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto....
+Ho, estu malbenita tiu ĉi lingvo!....
+</p>
+
+<p>
+Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la
+esperantan stelon, ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun
+furiozo bati ĝin per la piedoj....
+</p>
+
+<p>
+Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin
+malvarmigis. Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan
+lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris
+nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en
+Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la ordono
+de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la
+okuloj malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la
+tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis
+tion, ke nenia Karolino volus ŝanĝi la belegan partion kontraŭ
+nekonata homo, vidita de ŝi du-tri fojojn en strato antaŭ
+kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de
+gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la
+komunikoj de l’ juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei
+ne estis dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis
+nun kvazaŭ sur la manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun
+kovritaj okuloj en ia sorĉita mondo.
+</p>
+
+<pb n="25" />
+<p>
+La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron
+alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj,
+sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove
+sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan
+apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si
+pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero.
+La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis,
+dank’ al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por
+eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu
+okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj
+de nia vivo.
+</p>
+
+<p>
+Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado
+en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita
+voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron....
+</p>
+
+<p>
+—Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten—ekflugis en la
+kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn
+kaj iris al la pordo.... Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma
+ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per
+hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino,
+ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn
+malgrandajn manetojn....
+</p>
+
+<p>
+Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.
+</p>
+
+<p>
+—Ĉu vi esperas, sinjoro?—eksonis la metala voĉo
+de la alveninta.
+</p>
+
+<p>
+—Ho jes, sinjorino.... mi.... mi varme esperas!
+ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita
+posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon....
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la
+nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj....
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: „Plej
+kara amiko! Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi
+tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de
+<pb n="26" />
+sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto
+li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto
+dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne
+la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de
+kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta
+koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj
+partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La
+legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten
+decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis
+tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.
+</p>
+
+<p>
+—Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion
+ĉi pli bone? demandis Ĉielson.
+</p>
+
+<p>
+—Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis
+ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu
+fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus
+antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron.
+Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi
+ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi
+estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun
+iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis.
+</p>
+
+<p>
+—Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla
+ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom
+Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?
+</p>
+
+<p>
+—Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon.
+Li eĉ mem bedaŭris, ke „tia bagatelo kiel Esperanto“ forpelis
+lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi.
+</p>
+
+<p>
+—Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?
+</p>
+
+<p>
+—Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre
+varma esperantisto, se.... se ni nur povus rompi lian
+obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la <emph rend="italic">komencon</emph>.
+Se li unu fojon <emph rend="italic">fariĝos</emph> esperantisto, li estos jam ĉiam
+esperantisto <emph rend="italic">varmega</emph>.
+</p>
+
+<p>
+—Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa
+ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la
+<pb n="27" />
+disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj
+faru ĉion, kion mi diros al vi....
+</p>
+
+<p>
+Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de
+Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin
+rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon
+de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris.
+Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan
+antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta „nova posedantino“ la
+legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon
+de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom
+pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo,
+sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis,
+edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj
+paroj en la mondo.
+</p>
+</div1>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<div1>
+<pb n="28" />
+<head rend="text-align: center; sans-serif">Al niaj abonantoj.</head>
+
+<p>
+Financaj cirkonstancoj devigas nin bedaŭrinde interrompi la eldonadon
+de la „Biblioteko“. Post kelka tempo ni esperas ĝin rekomenci.
+</p>
+
+<p>
+La personojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj ricevitaj kajeroj de
+la „Biblioteko“, <emph rend="bold">ni kore petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon.</emph>
+Ĉiun abonanton, kiu ne trovas sian nomon en la malsupre presita nomaro
+B, ni memorigas, ke li restas ankoraŭ nia ŝuldanto.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">A.</hi></emph> Por la paĝoj 401&ndash;500 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la
+pagon ankoraŭ de la sekvantaj personoj: Abesgns, M., Ahlberg, P., Arduin,
+E., Avilov, F., <emph rend="bold">de Beaufront, L.</emph> (4 ekz.), Bjeloglazov, <emph rend="bold">Borovko,
+N.</emph> (2), Borovko, S., Brych, F., da Cruz Capello, Davidenko, N., Dettling,
+M., Dorset, V., Englund, G., Erfurt, Forkarth, I., Fredberg, L.,
+Frejdenberg, A., Geoghegan, R., Ĥlebnikov, V., Kofman, A., <emph rend="bold">Lemaire, R.</emph>
+(2), Linden, C., Lundström, S., Magalhaes, A., Magnusson, A., <emph rend="bold">Manjkovskaja,
+E.</emph> (2), <emph rend="bold">Marignonj, D.</emph> (2), Moskovĉenko, I., Nömm, A., Nordenstreng,
+R., Nudelmann, Ĵ., <emph rend="bold">Ostrovski, I.</emph> (2), Pereira, A., Pleyel, H.,
+Pogorilko, P., Popov, K., Postnikov, F., Proĥoroviĉ, A., Raekson, I.,
+Rakovski, S., Rosenbach, A., <emph rend="bold">Roswall, A.</emph> (2), Samuelsson, C., Ŝĉepetilnikov,
+V., Semenov, A., Ŝmileviĉ, L., Smolin, M., Sokolov, V., Solomkin,
+S., Sutkovoj, A., <emph rend="bold">Sutkovoj, N.</emph> (2), Svanbom, K., Tennishof, J., von
+Wahl, E., Wiens, H., Vladikin. F., <emph rend="bold">Vojejkov, V.</emph> (3), Zakrĵevski, A.
+</p>
+
+<p>
+<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">B.</hi></emph> Por la paĝoj 501&ndash;589 ni ricevis ĝis la 6 Novembro 1896 la
+pagon nur de la sekvantaj personoj: Ahlberg, P., Costa e Almeida,
+Andrzejewski, Avilov, F., Boĥenski, I., Blumental, A., <emph rend="bold">Borovko, N.</emph> (2),
+Borovko, S., Brych, F., Burenkov, A., da Cruz Capello, <emph rend="bold">Ĉiĥaĉov, N.</emph> (5),
+Davidenko, N., Dombrovski, A., Dorset, V., Eigenson, I., Eigenson, S.,
+Englund, G., Forkarth, I., Fredberg, L., Geoghegan, R., <emph rend="bold">Gernet, V.</emph> (10),
+Hübert, K., Kadik, P., Kanaloŝŝi-Lefler, F., <emph rend="bold">Kazi-Girej, N.</emph> (2), Kofman,
+<emph rend="bold">Laskin, V.</emph> (3), Lencart, S., Linden, V., Lundström, S., de Magalhaes,
+A., Magnusson, A., <emph rend="bold">Manjkovskaja, E.</emph> (2), <emph rend="bold">Marignoni, D.</emph> (2), Milevski,
+I., Nauman, A., Naumov, A., Nömm, A., <emph rend="bold">Ostrovski, I.</emph> (2), Pereira, A.,
+Pesockij, A., Pleyell, H., Pogorilko, P., Raekson, I., Rakovski, S., <emph rend="bold">Roswall,
+A.</emph> (2), Ruban, A., Ŝĉepetilnikov, V., Serapio, A., <emph rend="bold">Ŝetalov, I.</emph> (2), Sokolov,
+V., Ŝtalberg, G., Sutkovoj, A., <emph rend="bold">Sutkovoj, N.</emph> (2), Svanbom, K.,
+Tripolski, K., <emph rend="bold">Klubo Upsala</emph> (8), von Wahl, E., Vanjuŝin, K., Wiens.
+H., Vladikin, F., <emph rend="bold">Vojejkov, V.</emph> (3), Zakrĵevski, A., Zilbernik, S.
+</p>
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+</div1>
+
+
+<div1>
+<pb n="29" />
+<head rend="text-align: center">Lingvo Internacia.</head>
+<p>
+Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo
+Esperantista en Upsala.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ.
+markoj 3,30 = rubloj 1.50.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto
+kaj enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj
+landoj, pri la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj
+kaj entute pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn
+al la gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj
+projektoj, novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn
+modelojn de prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn.
+</p>
+
+<milestone unit="tb" rend="rule: 25%" />
+
+<p>
+La gazeton <emph rend="bold">Lingvo Internacia</emph> oni abonas:
+</p>
+
+<p>
+en&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Ameriko</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">R. Geoghegan,</hi> <emph rend="italic">Tacoma</emph>, Washington, U.S.A.
+<lb />
+&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Francujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">L. de Beaufront,</hi> <emph rend="italic">Epernay</emph>, Marne.
+<lb />
+
+&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Germanujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">W. H. Trompeter,</hi> <emph rend="italic">Schalke</emph>, Westfalen.
+<lb />
+
+&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Portugalujo</hi></emph> ĉe d-ro <hi rend="sans-serif">Costa e Almeida</hi>, <emph rend="italic">Rezende</emph>.
+<lb />
+
+&nbsp;„&nbsp;<emph rend="bold"><hi rend="sans-serif">Rusujo</hi></emph> ĉe <hi rend="sans-serif">V. Gernet,</hi> Puŝkinskaja 44, <emph rend="italic">Odessa</emph>.
+</p>
+
+<p>
+Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon.
+</p>
+
+<p>
+En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe
+la redakcio, adr. <emph rend="italic">Upsala</emph>. La monon oni plej bone alsendas per poŝta
+mandato.
+</p>
+<milestone unit="tb" rend="rule: 30%" />
+</div1>
+
+
+</body>
+
+<back rend="page-break-before: right">
+<div1>
+<head>Notoj de la tekstpreparinto</head>
+
+<div2>
+<p>
+Dankon al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko,
+kiu afable disponigis la skanitajn paĝbildojn.
+<xref url="http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm">http://www.onb.ac.at/esperantomuseum.htm</xref></p>
+</div2>
+
+<div2>
+<head>Mispresaĵoj</head>
+<table cols="3">
+
+<row>
+<cell><emph>Paĝo</emph></cell>
+<cell><emph>Originala teksto</emph></cell>
+<cell><emph>Korektaĵo</emph></cell>
+</row>
+
+<row>
+ <cell>4</cell>
+ <cell>ne baldaŭ, kaj povas <emph rend="bold">esi</emph></cell>
+ <cell>esti</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>8</cell>
+ <cell><emph rend="bold">tuta</emph> trempis sin en la propagandon</cell>
+ <cell>tute</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>12</cell>
+ <cell><emph rend="bold">dkedu-jara</emph></cell>
+ <cell>dekdu-jara</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>13</cell>
+ <cell>Tiun <emph rend="bold">ci</emph> fraŭlineton li vidis</cell>
+ <cell>ĉi</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>17</cell>
+ <cell>la <emph rend="bold">interkomunukiĝado</emph></cell>
+ <cell>interkomunikiĝado</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>21</cell>
+ <cell>malgraŭ ĉio, min ĝis nun<emph rend="bold">...</emph></cell>
+ <cell>.... <emph rend="italic">(normigis al kvarpunkto)</emph></cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>25</cell>
+ <cell>daŭrigante sidi <emph rend="bold">semove</emph></cell>
+ <cell>senmove</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>27</cell>
+ <cell>sian jam longe ne <emph rend="bold">viditau</emph></cell>
+ <cell>viditan</cell>
+</row>
+<row>
+ <cell>29</cell>
+ <cell>Esperanto en <emph rend="bold">diversa</emph> landoj</cell>
+ <cell>diversaj</cell>
+</row>
+</table>
+</div2>
+
+<div2>
+<head>Interpunkcio</head>
+<list type="bulleted" rend="list-style-type: hyphen">
+ <item>Spacoj estis forigitaj de ĉirkaŭ tripunktoj kaj haltostrekoj.</item>
+ <item>Enaj spacoj estis forigitaj el tripunktoj kaj mallongigoj.</item>
+ <item>Kelkaj komoj estis metitaj en la nomlistojn sub &ldquo;Al niaj abonantoj&rdquo;.</item>
+</list>
+</div2>
+</div1>
+
+ <div1 rend="page-break-before: right">
+ <divGen type="pgfooter" />
+ </div1>
+</back>
+
+</text>
+</TEI.2>
diff --git a/25311-tei/images/stelo.png b/25311-tei/images/stelo.png
new file mode 100644
index 0000000..03b01a7
--- /dev/null
+++ b/25311-tei/images/stelo.png
Binary files differ