summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/24355.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '24355.txt')
-rw-r--r--24355.txt7086
1 files changed, 7086 insertions, 0 deletions
diff --git a/24355.txt b/24355.txt
new file mode 100644
index 0000000..ee3b883
--- /dev/null
+++ b/24355.txt
@@ -0,0 +1,7086 @@
+The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Rosmersholm
+ Dramo en kvar aktoj
+
+Author: Henrik Ibsen
+
+Translator: Odd Tangerud
+
+Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly
+
+
+
+
+
+
+HENRIK IBSEN
+
+ROSMERSHOLM
+
+Dramo en kvar aktoj
+
+(Rosmersholm)
+
+(1886)
+
+ Tradukis:
+ Odd Tangerud
+
+Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
+
+Postboks 54 N - 3401 Lier
+Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
+
+
+
+ROSMERSHOLM
+
+
+ROLOJ:
+
+
+ JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro.
+ REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.
+ REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.
+ ULRIK BRENDEL.
+ PEDER MORENSGARD.
+ SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.
+
+
+Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.
+
+(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la
+najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.)
+
+
+
+
+UNUA AKTO
+
+
+(La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca.
+Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj
+brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo.
+Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la
+muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj
+kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur
+la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de
+pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro
+estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera
+pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en
+aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.)
+
+(_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur
+granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas
+eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de
+dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino.
+
+REBEKKA WEST
+
+Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas?
+
+REBEKKA
+
+Jes iomete. Bonvolu fermi.
+
+(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste
+sxi iras al la fenestro.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras
+tie?
+
+REBEKKA
+
+(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru
+flanken. Ke li ne ekvidu nin.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri
+la muelejvojon.
+
+REBEKKA
+
+Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la
+kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu --
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxu li kuragxas transiri la ponteton?
+
+REBEKKA
+
+Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras
+supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_
+ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ --
+
+REBEKKA
+
+(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en
+Rosmersholm.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas
+sin tiel longe al Rosmersholm.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas sxin) La mortintoj?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj
+restas.
+
+REBEKKA
+
+Kial vi tiel pensas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias.
+
+REBEKKA
+
+Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino
+Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas.
+
+REBEKKA
+
+Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por
+la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie
+sur la mueleja vojo --?
+
+REBEKKA
+
+(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, gxuste, estas la rektoro.
+
+REBEKKA
+
+Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia
+samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon,
+frauxlino! (Sxi eliras dekstren.)
+
+(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas
+kaj kapsignas eksteren.)
+
+(Malheligxas.)
+
+REBEKKA
+
+(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth,
+vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro
+pleje sxatas.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros.
+
+REBEKKA
+
+(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore
+bonvena, kara rektoro!
+
+REKTORO KROLL
+
+(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon.
+Mi do ne venas gxenante?
+
+REBEKKA
+
+Vi? Honto al vi --!
+
+KROLL
+
+(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia
+cxambro?
+
+REBEKKA
+
+Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li
+baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.
+
+KROLL
+
+(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas)
+Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj
+alte kaj malalte.
+
+REBEKKA
+
+Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si.
+
+KROLL
+
+Ankaux vi, mi opinias.
+
+REBEKKA
+
+Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni
+devis ja rezigni pri tiu gxuo.
+
+KROLL
+
+(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.
+
+REBEKKA
+
+Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis --
+
+KROLL
+
+Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie?
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi?
+Via edzino --?
+
+KROLL
+
+Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam
+estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni
+nun havas.
+
+REBEKKA
+
+(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne
+vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj?
+
+KROLL
+
+Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj --
+
+REBEKKA
+
+Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi --
+
+KROLL
+
+-- kaj krome mi ja forvojagxis --
+
+REBEKKA
+
+Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj?
+
+KROLL
+
+(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj
+tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu?
+
+REBEKKA
+
+(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll.
+
+KROLL
+
+Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera
+sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?
+
+REBEKKA
+
+Jes, kara rektoro, mi ne neas ke --
+
+KROLL
+
+Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.
+
+REBEKKA
+
+Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la
+aferoj --
+
+KROLL
+
+Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri
+partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu
+furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la
+"popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj
+ili kuragxis permesi al si.
+
+REBEKKA
+
+Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis.
+
+KROLL
+
+Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili
+spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson
+--. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun
+bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere.
+
+REBEKKA
+
+Ne, ni ne faru, kara rektoro.
+
+KROLL
+
+Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post
+kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --?
+
+REBEKKA
+
+Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas
+ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, --
+kompreneble. Sed alie ja --
+
+KROLL
+
+Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas.
+
+REBEKKA
+
+Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun
+kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi.
+
+KROLL
+
+Jes _vi_. Tion mi ja opinius.
+
+REBEKKA
+
+Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia
+hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas.
+
+KROLL
+
+(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por
+virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.
+
+REBEKKA
+
+Ho, por kio mi alie vivus?
+
+KROLL
+
+Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro
+--
+
+REBEKKA
+
+Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark.
+Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni
+translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj,
+antaux ol li finluktis.
+
+KROLL
+
+Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj
+sekvis?
+
+REBEKKA
+
+Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel
+dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan
+vartadon.
+
+KROLL
+
+Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo.
+
+REBEKKA
+
+(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj
+sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube.
+
+KROLL
+
+Missento? Kion vi aludas per tio?
+
+REBEKKA
+
+Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo,
+disponadi cxi tie en Rosmersholm.
+
+KROLL
+
+Ne, sed kiel vi --!
+
+REBEKKA
+
+Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara
+rektoro! Dankon, dankon pro tio.
+
+KROLL
+
+Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?
+
+REBEKKA
+
+Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin.
+
+KROLL
+
+Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio
+estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu
+mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda
+Beate.
+
+REBEKKA
+
+Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.
+
+KROLL
+
+Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus
+kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda.
+
+REBEKKA
+
+Kion vi aludas?
+
+KROLL
+
+Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon --
+
+REBEKKA
+
+Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.
+
+KROLL
+
+En ago, jes; sed ne en --
+
+REBEKKA
+
+(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas
+sxerci pri tiajxo?
+
+KROLL
+
+Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol
+suficxe da edzeco. Sed tamen --
+
+REBEKKA
+
+Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin.
+
+KROLL
+
+Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom
+agxa vere estas vi?
+
+REBEKKA
+
+Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi
+estas nun en mia trideka.
+
+KROLL
+
+Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin
+jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi,
+ke bone konvenus.
+
+REBEKKA
+
+(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune
+kun ni cxi-vespere?
+
+KROLL
+
+Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi
+devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi
+ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel
+pasinte.
+
+REBEKKA
+
+Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere
+estas afabla.
+
+KROLL
+
+(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme.
+
+(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.)
+
+REBEKKA
+
+Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie?
+
+JOHANNES ROSMER
+
+Sinjorino Helseth diris.
+
+(_Rektoro Kroll_ ekstaris.)
+
+ROSMER
+
+(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la
+domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas
+lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine
+farigxus inter ni kiel antauxe.
+
+KROLL
+
+Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan
+imagajxon, ke io misestus!
+
+REBEKKA
+
+(al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis
+imagajxo.
+
+ROSMER
+
+Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?
+
+KROLL
+
+(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri
+viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la
+mueleja akvofalo.
+
+ROSMER
+
+Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi
+tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en
+la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate.
+Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo,
+ni trovas.
+
+KROLL
+
+Cxu vere?
+
+REBEKKA
+
+(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.
+
+ROSMER
+
+Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek--
+frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan
+por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial,
+mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun.
+
+KROLL
+
+Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon.
+
+REBEKKA
+
+(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.
+
+ROSMER
+
+(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato
+neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto
+por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis
+studento.
+
+KROLL
+
+Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --?
+
+ROSMER
+
+Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el
+la koro.
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter
+malnovaj amikoj --
+
+KROLL
+
+Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi
+farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.
+
+ROSMER
+
+Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis?
+
+KROLL
+
+Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel
+sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la
+potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de
+amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras!
+
+REBEKKA
+
+(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue?
+
+KROLL
+
+Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli
+frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux
+mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive
+malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la
+lernejon.
+
+ROSMER
+
+En la lernejon? Do ne en vian lernejon?
+
+KROLL
+
+Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris,
+ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, --
+dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la
+gazeton de Mortensgard!
+
+REBEKKA
+
+Nu, "La Lumturon".
+
+KROLL
+
+Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj
+publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas,
+ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj
+faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la
+postrestantoj, kiuj detenis sin.
+
+REBEKKA
+
+Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro?
+
+KROLL
+
+Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia
+vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti
+kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu
+estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj?
+
+REBEKKA
+
+Ho, tute ne.
+
+KROLL
+
+Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon.
+En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman
+pacon.
+
+ROSMER
+
+(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --?
+
+REBEKKA
+
+(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?
+
+KROLL
+
+Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu
+estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon
+por stoki "La Lumturon".
+
+ROSMER
+
+Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo --
+
+KROLL
+
+Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj
+ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo --
+
+REBEKKA
+
+Kiel traktas via edzino tion cxi?
+
+KROLL
+
+Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn
+tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj
+akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de
+la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la
+okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus,
+ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej
+eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu.
+(pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la
+manoj surdorse kaj elrigardas.)
+
+REBEKKA
+
+(proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la
+_rektoro_) Faru!
+
+ROSMER
+
+(sammaniere) Ne cxi-vespere!
+
+REBEKKA
+
+(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.)
+
+KROLL
+
+(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la
+moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur
+mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu
+mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion
+mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel?
+
+KROLL
+
+Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke
+estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por
+la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al
+vi cxi-vespere.
+
+ROSMER
+
+Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --?
+
+KROLL
+
+Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel
+vi plej eble povas.
+
+REBEKKA
+
+Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer
+partopreni en tiajxo.
+
+KROLL
+
+Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas,
+Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj.
+Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed
+la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel
+estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj
+konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn
+erarojn.
+
+ROSMER
+
+Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.
+
+REBEKKA
+
+Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la
+aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe.
+
+KROLL
+
+(en surprizo) Pli malfermaj?
+
+REBEKKA
+
+Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj.
+
+KROLL
+
+Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi
+lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis
+tempan venkon!
+
+ROSMER
+
+Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen
+sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da
+sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.
+
+KROLL
+
+Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave
+eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la
+radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la
+sagxo predikata en "La Lumturo".
+
+REBEKKA
+
+Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco.
+
+KROLL
+
+Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca
+rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo
+komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive
+sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi
+scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton.
+
+REBEKKA
+
+Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux
+lin.
+
+KROLL
+
+Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La
+Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed
+-- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi.
+Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni,
+komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin
+vokata por transpreni gxin?
+
+ROSMER
+
+(preskaux terurigata) Mi!
+
+REBEKKA
+
+Sed kiel povas vi pensi tiajxon?
+
+KROLL
+
+Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la
+traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed
+la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri --
+
+ROSMER
+
+Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi.
+
+KROLL
+
+Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus
+tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de
+sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu
+publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux
+ebleco.
+
+ROSMER
+
+Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio.
+
+KROLL
+
+Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la
+pastorecon --
+
+ROSMER
+
+Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin.
+
+KROLL
+
+Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni
+estos kontentaj.
+
+ROSMER
+
+Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros.
+
+KROLL
+
+Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?
+
+ROSMER
+
+Mian nomon?
+
+KROLL
+
+Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni
+aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx
+elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi,
+sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj
+amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via
+milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa
+honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la
+estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj
+fine la honorinda familia nomo!
+
+ROSMER
+
+Ho la familia nomo --
+
+KROLL
+
+(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj
+oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj
+cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel
+la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron)
+Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro
+kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio.
+(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West?
+
+REBEKKA
+
+(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble
+ridinde.
+
+KROLL
+
+Kio! Ridinde?
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe --
+
+ROSMER
+
+(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun!
+
+KROLL
+
+(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj
+--? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo
+dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti
+la pastoron.
+
+ROSMER
+
+(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxi tien en la sidcxambron?
+
+ROSMER
+
+Jes ja.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron.
+
+REBEKKA
+
+Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, ne estas vere bele, frauxlino.
+
+ROSMER
+
+Li ne diris kiel li nomigxas, cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian.
+
+ROSMER
+
+Mi konas neniun kun tiu nomo.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik.
+
+ROSMER
+
+(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, Hetman li diris.
+
+KROLL
+
+Tiun nomon mi ja antauxe auxdis --
+
+REBEKKA
+
+Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo --
+
+ROSMER
+
+(al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel.
+
+KROLL
+
+La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste.
+
+REBEKKA
+
+Nu, do li dauxre vivas.
+
+ROSMER
+
+Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis.
+
+KROLL
+
+La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.
+
+ROSMER
+
+Petu lin enveni, sinjorino Helseth.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, jes. (Sxi eliras.)
+
+KROLL
+
+Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?
+
+ROSMER
+
+Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.
+
+KROLL
+
+Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per
+revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.
+
+ROSMER
+
+(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo.
+
+KROLL
+
+Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!
+
+(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_,
+eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed
+estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo.
+Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj
+sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura
+cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)
+
+ULRIK BRENDEL
+
+(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)
+Bonan vesperon, Johannes!
+
+KROLL
+
+Pardonu --
+
+BRENDEL
+
+Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj?
+
+KROLL
+
+Pardonu --. (montras) _Tie_ --
+
+BRENDEL
+
+(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi,
+kiun mi pleje amis --!
+
+ROSMER
+
+(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto.
+
+BRENDEL
+
+Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm
+sen fari rapidan viziteton.
+
+ROSMER
+
+Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.
+
+BRENDEL
+
+Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble.
+
+ROSMER
+
+Frauxlino West.
+
+BRENDEL
+
+Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica
+frato, mi vidas.
+
+ROSMER
+
+Rektoro Kroll.
+
+BRENDEL
+
+Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj
+tagoj?
+
+KROLL
+
+Jes, kompreneble.
+
+BRENDEL
+
+Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin!
+
+KROLL
+
+Pardonu --
+
+BRENDEL
+
+Cxu vi ne estis --
+
+KROLL
+
+Pardonu --
+
+BRENDEL
+
+-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la
+diskutasocio?
+
+KROLL
+
+Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima.
+
+BRENDEL
+
+Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik
+Brendel tamen restos la sama viro.
+
+REBEKKA
+
+Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel?
+
+BRENDEL
+
+Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por
+la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso --
+
+ROSMER
+
+Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel,
+mi pensas --
+
+BRENDEL
+
+Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin?
+Neniam, Johannes, -- neniam!
+
+ROSMER
+
+Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por
+vi --
+
+BRENDEL
+
+Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras
+antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol
+cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi
+kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu
+iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?
+
+KROLL
+
+La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio.
+
+BRENDEL
+
+Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila
+asocio?
+
+KROLL
+
+Mi ne miksigxas en tiun asocion.
+
+REBEKKA
+
+(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard.
+
+BRENDEL
+
+Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li?
+
+ROSMER
+
+Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?
+
+BRENDEL
+
+Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano?
+
+KROLL
+
+Tiun respondon mi ne estus atendinta.
+
+BRENDEL
+
+Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, --
+tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi
+kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn --
+
+ROSMER
+
+Cxu vi vere staras sur turnopunkto?
+
+BRENDEL
+
+Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam
+staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova
+homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis.
+
+ROSMER
+
+Kiel --?
+
+BRENDEL
+
+Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras
+en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la
+altaron de la libereco.
+
+KROLL
+
+Cxu ankaux _vi_ --?
+
+BRENDEL
+
+(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn
+skribajxojn?
+
+KROLL
+
+Ne, mi devas sincere konfesi, ke --
+
+REBEKKA
+
+Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin.
+
+BRENDEL
+
+Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja
+nur babilajxo, mi diras.
+
+REBEKKA
+
+Nu?
+
+BRENDEL
+
+Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino
+konas. Neniu -- krom mi mem.
+
+REBEKKA
+
+Kiel do _tio_?
+
+BRENDEL
+
+Cxar ili ne estas skribitaj.
+
+ROSMER
+
+Sed kara sinjoro Brendel --
+
+BRENDEL
+
+Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_.
+Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam
+mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj
+malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj,
+vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris
+min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en
+vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.
+
+ROSMER
+
+Jes ja.
+
+BRENDEL
+
+Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de
+formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la
+aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi
+enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia
+sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --!
+
+KROLL
+
+Hm --.
+
+ROSMER
+
+Sed neniam ion skribis?
+
+BRENDEL
+
+Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan
+malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis
+gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas
+senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de
+edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de
+liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --!
+
+REBEKKA
+
+(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej
+valoran posedajxon.
+
+ROSMER
+
+La solan.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj
+_kuragxas_.
+
+ROSMER
+
+(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
+
+BRENDEL
+
+La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas
+la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la
+rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo?
+Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas.
+
+KROLL
+
+Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
+
+BRENDEL
+
+Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por
+enskribi min por semajno.
+
+KROLL
+
+Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn.
+
+BRENDEL
+
+_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la
+pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi
+mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri
+al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo,
+mi esperas.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros?
+
+BRENDEL
+
+Kian varman, sinjorina Mosxto?
+
+REBEKKA
+
+Tason da teo aux --
+
+BRENDEL
+
+Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la
+privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la
+pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro
+Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro
+multjara amikeco?
+
+ROSMER
+
+Jes, kore.
+
+BRENDEL
+
+Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon.
+
+ROSMER
+
+Nur tion!
+
+BRENDEL
+
+Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas
+poste.
+
+ROSMER
+
+Jes bone. Sed cxu ne estas io alia?
+
+BRENDEL
+
+Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan
+somersurtuton?
+
+ROSMER
+
+Jes, jes, certe mi povas.
+
+BRENDEL
+
+Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj --
+
+ROSMER
+
+Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la
+ajxojn.
+
+BRENDEL
+
+Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn.
+
+ROSMER
+
+Bone, bone. Do sekvu min supren.
+
+REBEKKA
+
+Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
+
+BRENDEL
+
+Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --!
+
+REBEKKA
+
+Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.)
+
+ROSMER
+
+(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi
+vin?
+
+BRENDEL
+
+Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi
+pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la
+posxo?
+
+ROSMER
+
+Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
+
+BRENDEL
+
+Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la
+urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn
+mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton
+estimata sinjoro!
+
+
+(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.)
+
+KROLL
+
+Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj
+kredis, ke li farigxus io alta en la mondo.
+
+ROSMER
+
+(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco.
+Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta.
+
+KROLL
+
+Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por
+konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje.
+
+ROSMER
+
+Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
+
+KROLL
+
+Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por
+influo de ekstere.
+
+ROSMER
+
+Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
+
+KROLL
+
+Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
+
+ROSMER
+
+(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni?
+
+KROLL
+
+Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon,
+vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
+
+ROSMER
+
+Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos.
+
+KROLL
+
+Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe.
+
+ROSMER
+
+Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj,
+multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus?
+
+KROLL
+
+Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton.
+Kiel vi ekhavis tian ideon?
+
+ROSMER
+
+Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
+
+KROLL
+
+Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj,
+kernaj ideoj.
+
+ROSMER
+
+(pli mallauxte) Ne. Ne plu.
+
+KROLL
+
+(volas eksalti) Kion tio signifas!
+
+ROSMER
+
+(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
+
+KROLL
+
+Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
+
+ROSMER
+
+Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun
+staras _tie_ --
+
+KROLL
+
+Kie, -- kie vi staras?
+
+ROSMER
+
+Kie viaj infanoj staras!
+
+KROLL
+
+Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?
+
+ROSMER
+
+Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda.
+
+KROLL
+
+(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.
+
+ROSMER
+
+Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas
+apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi
+amaran cxagrenon.
+
+KROLL
+
+Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin
+pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta
+kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando.
+
+ROSMER
+
+Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi.
+
+KROLL
+
+Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la
+delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu
+spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?
+
+ROSMER
+
+Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la
+luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom
+multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn
+fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en
+la lando.
+
+KROLL
+
+Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni
+estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj
+sentadas sin komforte.
+
+ROSMER
+
+Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio.
+
+KROLL
+
+Kiun taskon?
+
+ROSMER
+
+Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn.
+
+KROLL
+
+Cxiuj homoj --!
+
+ROSMER
+
+Almenaux tiom multaj kiom eblas.
+
+KROLL
+
+Per kio?
+
+ROSMER
+
+Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.
+
+KROLL
+
+Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_
+volas purigi ilin?
+
+ROSMER
+
+Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem.
+
+KROLL
+
+Kaj vi kredas, ke ili kapablas?
+
+ROSMER
+
+Jes.
+
+KROLL
+
+Per propra forto do?
+
+ROSMER
+
+Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.
+
+KROLL
+
+(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro?
+
+ROSMER
+
+Mi ne plu estas pastro.
+
+KROLL
+
+Jes, sed -- via infana kredo --?
+
+ROSMER
+
+Mi ne plu havas gxin.
+
+KROLL
+
+Vi ne havas --!
+
+ROSMER
+
+(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll.
+
+KROLL
+
+(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la
+alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?
+
+ROSMER
+
+Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco,
+ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi
+neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris.
+
+KROLL
+
+Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion
+sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun
+bedauxrindan veron por ni!
+
+ROSMER
+
+Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja
+ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi
+pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj
+gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn,
+kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la
+grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por
+mi.
+
+KROLL
+
+Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun
+vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun?
+
+ROSMER
+
+Vi mem devigis min, Kroll.
+
+KROLL
+
+Mi? Cxu mi devigis vin --?
+
+ROSMER
+
+Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi
+legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj
+malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, --
+via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke
+vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La
+homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la
+animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj
+prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi
+miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi,
+Kroll?
+
+KROLL
+
+Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la
+socio.
+
+ROSMER
+
+Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas.
+
+KROLL
+
+Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas.
+Kaj al li mi ne sxuldas indulgon.
+
+ROSMER
+
+Cxu tio validas ankaux por mi?
+
+KROLL
+
+Vi mem rompis kun mi, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo!
+
+KROLL
+
+Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al
+vi. Vi nun ricevu la sekvojn.
+
+(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.)
+
+REBEKKA
+
+Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni
+povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.
+
+KROLL
+
+(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne
+plu havas iun mision.
+
+REBEKKA
+
+(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi
+parolis --?
+
+ROSMER
+
+Nun li scias.
+
+KROLL
+
+Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.
+
+ROSMER
+
+Tien mi neniam revenos.
+
+KROLL
+
+Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.
+
+ROSMER
+
+Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon
+cxi tie.
+
+KROLL
+
+Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate
+--!
+
+ROSMER
+
+Beate --?
+
+KROLL
+
+(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min.
+
+ROSMER
+
+Kion? Kiel?
+
+KROLL
+
+Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la
+antauxcxambra pordo.)
+
+ROSMER
+
+(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al
+vi.
+
+KROLL
+
+(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon!
+
+(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la
+malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.)
+
+ROSMER
+
+Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj
+mi.
+
+REBEKKA
+
+Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi?
+
+ROSMER
+
+Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed
+morgaux mi iros al li. Bonan nokton!
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi?
+
+ROSMER
+
+Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma
+klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka.
+Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton!
+
+REBEKKA
+
+Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.
+
+(_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin
+supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron
+apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.)
+
+REBEKKA
+
+Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro
+volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?
+
+REBEKKA
+
+(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego --
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere.
+
+REBEKKA
+
+Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux
+auxdos pri tiaj reaperantoj.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige.
+
+REBEKKA
+
+Nu, nu, nu --
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu
+baldaux forpasos?
+
+REBEKKA
+
+Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino
+Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Bonan nokton, frauxlino.
+
+(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)
+Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas
+paroli.
+
+
+
+
+DUA AKTO
+
+
+(Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre.
+En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al
+la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo,
+kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj.
+Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.)
+
+(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe
+la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj
+rigardas tie cxi kaj tie.)
+
+(Frapigxas sur la pordo maldekstre.)
+
+ROSMER
+
+(sen sin turni) Envenu.
+
+(_Rebekka West_ en matena robo envenas.)
+
+REBEKKA
+
+Bonan matenon.
+
+ROSMER
+
+(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas?
+
+REBEKKA
+
+Mi nur volas scii cxu vi bone dormis?
+
+ROSMER
+
+Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin)
+Kaj vi?
+
+REBEKKA
+
+Ho, dankon. Je matenveno --.
+
+ROSMER
+
+Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun.
+Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn.
+
+REBEKKA
+
+Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa.
+
+REBEKKA
+
+Nu, ne estis do vere malkuragxo --
+
+ROSMER
+
+Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en
+gxi.
+
+REBEKKA
+
+Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la
+skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, --
+kaj espereble vi ne cxagrenigxu.
+
+ROSMER
+
+Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --?
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed --
+
+ROSMER
+
+Nu, do auxdigu.
+
+REBEKKA
+
+Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis
+kun li du -- tri liniojn al Mortensgard.
+
+ROSMER
+
+(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis?
+
+REBEKKA
+
+Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri
+la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus.
+
+ROSMER
+
+Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per
+tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco
+de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni.
+
+REBEKKA
+
+Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn
+rilatojn kun li?
+
+ROSMER
+
+Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas?
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi
+inter vi kaj viaj amikoj.
+
+ROSMER
+
+(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el
+la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --?
+
+REBEKKA
+
+En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi,
+laux la konduto de la rektoro --
+
+ROSMER
+
+Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae.
+Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun
+cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros --
+
+(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.)
+
+REBEKKA
+
+(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro.
+
+ROSMER
+
+(ekstaras rapide) Kroll!
+
+REBEKKA
+
+La rektoro! Cxu, imagu --!
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
+
+ROSMER
+
+(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo
+kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore
+bonvena vi estu!
+
+(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. --
+_Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion
+aux alian.)
+
+ROSMER
+
+(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo --
+
+KROLL
+
+Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux.
+
+ROSMER
+
+Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta --
+
+KROLL
+
+Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la
+kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
+
+ROSMER
+
+Kial frauxlino West ne povas --?
+
+REBEKKA
+
+Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
+
+KROLL
+
+(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon
+pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin,
+antaux ol vi havis tempon por --
+
+REBEKKA
+
+(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi
+surmetas matenan robon?
+
+KROLL
+
+Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en
+Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux!
+
+REBEKKA
+
+Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.)
+
+KROLL
+
+Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.)
+
+ROSMER
+
+Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
+
+(Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.)
+
+KROLL
+
+Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan
+nokton.
+
+ROSMER
+
+Kaj kion vi do diras hodiaux?
+
+KROLL
+
+Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al
+vi ion pri Ulrik Brendel.
+
+ROSMER
+
+Li estis cxe vi, cxu?
+
+KROLL
+
+Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble.
+Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis
+la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis.
+Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon.
+
+ROSMER
+
+Do li tamen estas neplibonigebla.
+
+KROLL
+
+La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu!
+
+ROSMER
+
+De vi eble?
+
+KROLL
+
+Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard.
+
+ROSMER
+
+Nu do.
+
+KROLL
+
+Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu
+idioto kaj plebano.
+
+ROSMER
+
+Estis ja felicxe por li --.
+
+KROLL
+
+Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)
+Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa
+amikeco devas averti vin.
+
+ROSMER
+
+Kara, kio do estas _tio_?
+
+KROLL
+
+Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso.
+
+ROSMER
+
+Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu
+vi aludas?
+
+KROLL
+
+Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe
+kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen --
+
+ROSMER
+
+Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu
+por la alia.
+
+KROLL
+
+Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la
+redaktoro de "La Lumturo"?
+
+ROSMER
+
+Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel.
+
+KROLL
+
+Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas
+rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi
+min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?
+
+ROSMER
+
+Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi
+libere agas, kiel ankaux mi.
+
+KROLL
+
+Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis.
+Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras?
+
+ROSMER
+
+Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen.
+
+KROLL
+
+(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita
+viro!
+
+ROSMER
+
+Mi? Kiel vi havas tian penson?
+
+KROLL
+
+Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu
+min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj
+ankaux mian estimon? Cxu ne?
+
+ROSMER
+
+Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.
+
+KROLL
+
+Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo
+de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --?
+
+ROSMER
+
+Ekzamenadon?
+
+KROLL
+
+Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por
+vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel
+vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro
+vi mem devas klarigi por mi.
+
+ROSMER
+
+Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan.
+
+KROLL
+
+Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la
+memmortigo de Beate?
+
+ROSMER
+
+Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri
+kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras?
+
+KROLL
+
+Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj
+almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa.
+
+ROSMER
+
+Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn
+fojojn, ili ne dubus.
+
+KROLL
+
+Ankaux mi ne dubis tiam.
+
+ROSMER
+
+Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia
+senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la
+teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj
+memriprocxoj la lastajn jarojn.
+
+KROLL
+
+Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana.
+
+ROSMER
+
+Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster
+sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla?
+
+KROLL
+
+Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj
+temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto?
+
+ROSMER
+
+Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar
+sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara
+Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la
+malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore,
+ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj,
+kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro.
+
+KROLL
+
+Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la
+bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon,
+por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro.
+
+ROSMER
+
+(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio?
+
+KROLL
+
+Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli
+tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri
+sia timo kaj sia malespero.
+
+ROSMER
+
+Pro la sama.
+
+KROLL
+
+Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de
+apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj --
+
+ROSMER
+
+(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en
+tio cxi.
+
+KROLL
+
+Kial?
+
+ROSMER
+
+Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun
+mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi
+pensas, ke ecx ne Rebekka --
+
+KROLL
+
+Rebekka?
+
+ROSMER
+
+Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco.
+
+KROLL
+
+Mi rimarkis tion.
+
+ROSMER
+
+Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun
+ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam
+faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto.
+
+KROLL
+
+Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu.
+
+ROSMER
+
+Kaj kial vi ne faris?
+
+KROLL
+
+Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia
+akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol
+monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi
+diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en
+Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis.
+
+KROLL
+
+Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur
+respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes
+devas baldaux edzinigi Rebekka".
+
+ROSMER
+
+(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --!
+
+KROLL
+
+Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la
+ponteto kaj en la muelejan akvofalon.
+
+ROSMER
+
+Kaj vi, kiu ne avertis nin --!
+
+KROLL
+
+Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti.
+
+ROSMER
+
+Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin!
+
+KROLL
+
+Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.
+
+ROSMER
+
+Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion?
+
+KROLL
+
+Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris
+cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux
+vespere.
+
+ROSMER
+
+Do nun ne plu?
+
+KROLL
+
+Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian
+infanan kredon?
+
+ROSMER
+
+(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la
+plej nekomprenebla en la mondo.
+
+KROLL
+
+Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi,
+Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta,
+mi aludas.
+
+ROSMER
+
+Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo?
+
+KROLL
+
+Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi
+--. Kial? Nu?
+
+ROSMER
+
+Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --.
+
+KROLL
+
+La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi
+diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas
+_baldaux_ edzinigi Rebekka.
+
+ROSMER
+
+(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
+
+KROLL
+
+Kaj jen? Kia via respondo?
+
+ROSMER
+
+(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta
+respondo estus montri al la pordo.
+
+KROLL
+
+(ekstaras) Perfekte.
+
+ROSMER
+
+(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate
+forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm.
+Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed
+neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi
+vivas kune cxi tie.
+
+KROLL
+
+Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita
+virino, kiuj havas tiun kunvivon.
+
+ROSMER
+
+Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj
+liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si
+mem kiel naturan bezonon!
+
+KROLL
+
+Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la
+kredo de la eklezio.
+
+ROSMER
+
+Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter
+sxi kaj mi --?
+
+KROLL
+
+Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas
+profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm.
+
+ROSMER
+
+Kaj kio --?
+
+KROLL
+
+-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi.
+
+ROSMER
+
+(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min
+ekde mia plej frua juneco.
+
+KROLL
+
+Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al
+kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West,
+-- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne
+malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo.
+
+ROSMER
+
+Savi min? Kiel --?
+
+(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.)
+
+ROSMER
+
+Kion vi volas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Mi petus la frauxlinon veni malsupren.
+
+ROSMER
+
+La frauxlino ne estas cxi-supre.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.)
+
+ROSMER
+
+Vi diris --?
+
+KROLL
+
+Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio
+dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja
+vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo --
+
+ROSMER
+
+Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.
+
+KROLL
+
+Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun
+frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la
+sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin.
+Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en
+la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas --
+en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas
+ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan
+landon.
+
+ROSMER
+
+Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.
+
+KROLL
+
+Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru
+tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj
+ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita
+de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de
+Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros
+onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian
+idealon.
+
+ROSMER
+
+Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas
+mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la
+parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.
+
+KROLL
+
+(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la
+parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena
+laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.
+
+ROSMER
+
+Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la
+vivolukto, ankaux mi.
+
+KROLL
+
+Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos
+lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj.
+
+ROSMER
+
+(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.
+
+KROLL
+
+Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne
+suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin.
+
+(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Mi demandus de la frauxlino --
+
+ROSMER
+
+Kio estas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.
+
+ROSMER
+
+Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard.
+
+ROSMER
+
+Mortensgard!
+
+KROLL
+
+Aha! Al tio do! Al tio jam!
+
+ROSMER
+
+Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni.
+
+ROSMER
+
+Diru al li, ke iu jam cxeestas --
+
+KROLL
+
+(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.
+
+(_Sinjorino Helseth_ eliras.)
+
+KROLL
+
+(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa
+batalo ankoraux ne luktigxis.
+
+ROSMER
+
+Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard.
+
+KROLL
+
+Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos
+vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari
+vin nedangxera.
+
+ROSMER
+
+Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras!
+
+KROLL
+
+Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!
+
+ROSMER
+
+Cxu al _tio_ vi revenas!
+
+KROLL
+
+Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via
+konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas.
+
+(_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo
+maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta
+hararo kaj barbo.)
+
+KROLL
+
+(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita
+en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi
+pri la direkto stiri.
+
+MORTENSGARD
+
+(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la
+rektoron hejmen.
+
+KROLL
+
+Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne
+faru falsan ateston kontraux nian proksimulo --
+
+MORTENSGARD
+
+La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.
+
+KROLL
+
+Ecx ne pri la sesa?
+
+ROSMER
+
+Kroll --!
+
+MORTENSGARD
+
+Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima.
+
+KROLL
+
+(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer
+estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj
+sinjoroj!
+
+(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)
+
+ROSMER
+
+(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu
+tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin
+cxi tien al mi?
+
+MORTENSGARD
+
+Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas
+danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux.
+
+ROSMER
+
+Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi?
+
+MORTENSGARD
+
+Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis
+cxi tie en Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio.
+
+MORTENSGARD
+
+Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri
+por paroli kun la pastoro.
+
+ROSMER
+
+Pri kio, sinjoro Mortensgard?
+
+MORTENSGARD
+
+Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn
+ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso?
+
+ROSMER
+
+Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion.
+
+MORTENSGARD
+
+Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke
+pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo
+ankaux en _tiu_ senco.
+
+ROSMER
+
+Mi ne vere komprenas vin.
+
+MORTENSGARD
+
+Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon,
+kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.
+
+ROSMER
+
+(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis
+al vi ankaux _tion_?
+
+MORTENSGARD
+
+Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi
+supreniru por auxdi pli de vi mem.
+
+ROSMER
+
+Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj
+flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la
+eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.
+
+MORTENSGARD
+
+(rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne
+farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --!
+
+ROSMER
+
+Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo.
+Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux.
+
+MORTENSGARD
+
+Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de
+la afero ni ne devas tusxi.
+
+ROSMER
+
+Ne tusxi tion cxi?
+
+MORTENSGARD
+
+Ne intertempe, mi pensas.
+
+ROSMER
+
+Sed mi ne komprenas --.
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la
+cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la
+libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, --
+volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel
+eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.
+
+ROSMER
+
+Jes, tion mi ege bonvolas.
+
+MORTENSGARD
+
+Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe
+elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn
+proprajn manojn surloke.
+
+ROSMER
+
+Vi opinias, cxu?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu
+regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron
+antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn
+ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion,
+kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial
+estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la
+publikon. Jen mia opinio.
+
+ROSMER
+
+Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian
+apostatadon?
+
+MORTENSGARD
+
+(agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe
+mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la
+ekleziajn aferojn.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?
+
+MORTENSGARD
+
+Tio estas aparta afero.
+
+ROSMER
+
+Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.
+
+MORTENSGARD
+
+Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne
+havas plenan liberecon por agi.
+
+ROSMER
+
+Kio do ligas vin?
+
+MORTENSGARD
+
+Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.
+
+ROSMER
+
+Ah, nu tiel.
+
+MORTENSGARD
+
+Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar
+estis ja vi unue, kiu stampis min.
+
+ROSMER
+
+Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon
+per pli indulgaj manoj.
+
+MORTENSGARD
+
+Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu
+fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene
+komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun
+bruldoloron mem, sinjoro pastoro.
+
+ROSMER
+
+Mi?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos
+absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto"
+certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi
+farigxos stampita viro.
+
+ROSMER
+
+Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro
+Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla.
+
+MORTENSGARD
+
+(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.
+
+ROSMER
+
+Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.
+
+MORTENSGARD
+
+Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris
+la mian?
+
+ROSMER
+
+Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi
+suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi.
+
+ROSMER
+
+Vi bonvole sciigu, kio tio estus.
+
+MORTENSGARD
+
+Cxu la pastoro ne povas mem diveni?
+
+ROSMER
+
+Ne, tute ne. Neniel.
+
+MORTENSGARD
+
+Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo
+strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga?
+
+MORTENSGARD
+
+Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de
+cxi tiu domo.
+
+ROSMER
+
+Ankaux de frauxlino West?
+
+MORTENSGARD
+
+Ne, sinjoro pastoro.
+
+ROSMER
+
+Nu, de kiu do? De kiu?
+
+MORTENSGARD
+
+De karmemora sinjorino.
+
+ROSMER
+
+De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, mi havas gxin.
+
+ROSMER
+
+Kiam?
+
+MORTENSGARD
+
+Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti
+antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.
+
+ROSMER
+
+Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne
+povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero
+estas stranga, tio estas pro alia kauxzo.
+
+ROSMER
+
+Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al
+vi?
+
+MORTENSGARD
+
+Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas
+en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj
+tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.
+
+ROSMER
+
+Mi?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu,
+sinjoro pastoro?
+
+ROSMER
+
+Jes certe! Cxion. Senrezerve.
+
+MORTENSGARD
+
+La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias,
+skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista
+posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min.
+
+ROSMER
+
+Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin?
+
+MORTENSGARD
+
+Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus
+en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj
+homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa.
+
+ROSMER
+
+Cxu tio estas en la letero?
+
+MORTENSGARD
+
+La pastoro povas mem legi gxin je okazo.
+
+ROSMER
+
+Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj
+aludus?
+
+MORTENSGARD
+
+Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino
+definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm --
+
+ROSMER
+
+Poste?
+
+MORTENSGARD
+
+Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas
+iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco
+kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas
+min ne tusxi tion en "La Lumturo".
+
+ROSMER
+
+Neniu nomo menciigxas?
+
+MORTENSGARD
+
+Ne.
+
+ROSMER
+
+Kiu portis al vi tiun leteron?
+
+MORTENSGARD
+
+Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko.
+
+ROSMER
+
+Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda,
+malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla.
+
+MORTENSGARD
+
+Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste
+ricevis _tiun_ impreson.
+
+ROSMER
+
+Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza
+letero?
+
+MORTENSGARD
+
+Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.
+
+ROSMER
+
+En mia vivo, vi aludas?
+
+MORTENSGARD
+
+Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.
+
+ROSMER
+
+Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda?
+
+MORTENSGARD
+
+Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene.
+Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus
+kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita
+movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Adiaux.
+
+MORTENSGARD
+
+Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en
+"La Lumturo".
+
+ROSMER
+
+Presu cxion.
+
+MORTENSGARD
+
+Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii.
+
+(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum
+_Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran
+pordon fermigxi.)
+
+ROSMER
+
+(cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte)
+Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie
+sxi ne estas.
+
+(La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la
+pordaperturo.)
+
+REBEKKA
+
+Rosmer!
+
+ROSMER
+
+(turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie
+faris?
+
+REBEKKA
+
+(iras al li) Mi sxtelauxskultis.
+
+ROSMER
+
+Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!
+
+REBEKKA
+
+Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo
+--
+
+ROSMER
+
+Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --?
+
+REBEKKA
+
+Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li.
+
+ROSMER
+
+Mi ja estus rakontonta.
+
+REBEKKA
+
+Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.
+
+ROSMER
+
+Vi cxion auxdis, cxu?
+
+REBEKKA
+
+La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam
+Mortensgard venis.
+
+ROSMER
+
+Kaj ree supren --
+
+REBEKKA
+
+Ne lasu vin gxeni, kara amiko.
+
+ROSMER
+
+Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian
+plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas
+al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.
+
+REBEKKA
+
+Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus.
+
+ROSMER
+
+Ne, ne, -- ne tio cxi.
+
+REBEKKA
+
+Ne tio cxi?
+
+ROSMER
+
+Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata
+kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon.
+Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, --
+mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris
+nian ligon. Estis dangxera sekreto.
+
+REBEKKA
+
+Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem,
+ke ni estas senkulpaj.
+
+ROSMER
+
+Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago.
+Sed nun, -- nun, Rebekka --
+
+REBEKKA
+
+Jes, kio nun?
+
+ROSMER
+
+Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?
+
+REBEKKA
+
+(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi
+ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta.
+
+ROSMER
+
+Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta.
+
+REBEKKA
+
+Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!
+
+ROSMER
+
+Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi
+erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon?
+
+REBEKKA
+
+Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano?
+
+ROSMER
+
+Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj
+cetere -- se tiel estus --
+
+REBEKKA
+
+Se tiel estus? Jes, kio do?
+
+ROSMER
+
+Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia
+malsana animo transiris al frenezeco?
+
+REBEKKA
+
+Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!
+
+ROSMER
+
+Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon,
+ecx se mi arde volus.
+
+REBEKKA
+
+Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio
+sola kaj peza.
+
+ROSMER
+
+(pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min
+malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis
+depost vi venis al ni.
+
+REBEKKA
+
+Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --!
+
+ROSMER
+
+Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn.
+Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi
+tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin.
+Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster
+tio nia. Aux cxu ne, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+Jes, jes, vi faris.
+
+ROSMER
+
+Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do
+pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, --
+observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion.
+
+REBEKKA
+
+(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis
+kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi
+neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?
+
+REBEKKA
+
+(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi
+tie tagon pli longe.
+
+ROSMER
+
+Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis
+sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga --
+akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo.
+
+(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur
+la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.)
+
+REBEKKA
+
+(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer.
+Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, --
+cxu vi volus?
+
+ROSMER
+
+Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola,
+-- kio estas nerevokebla.
+
+REBEKKA
+
+Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta.
+Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin
+gxoja kaj liberanima --
+
+ROSMER
+
+Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo.
+
+REBEKKA
+
+(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam
+ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian
+fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo,
+-- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri
+kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la
+volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli
+vastaj rondoj. Nobelojn.
+
+ROSMER
+
+Gxojajn nobelojn.
+
+REBEKKA
+
+Jes -- gxojajn.
+
+ROSMER
+
+Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero?
+
+ROSMER
+
+Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin.
+
+REBEKKA
+
+_Tion_ vi devas.
+
+ROSMER
+
+(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam
+restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras
+la vivon mirinde gxuinda por vivi.
+
+REBEKKA
+
+(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer?
+
+ROSMER
+
+(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco.
+
+REBEKKA
+
+(pasxon malantauxen) Jes.
+Senkulpeco. (mallonga pauxzo)
+
+ROSMER
+
+(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj
+antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi
+cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --.
+Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi
+kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi
+akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la
+manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas
+mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin
+antauxen memorigante pri la mortinto.
+
+REBEKKA
+
+Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento.
+
+REBEKKA
+
+Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan
+vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki.
+
+ROSMER
+
+Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto.
+Kiel mi do savigxus el tio cxi!
+
+REBEKKA
+
+(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn.
+
+ROSMER
+
+(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?
+
+REBEKKA
+
+Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi
+cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.
+
+ROSMER
+
+(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la
+pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi
+jenan demandon, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas.
+
+ROSMER
+
+Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago?
+
+REBEKKA
+
+Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos.
+
+ROSMER
+
+Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin
+unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo
+pri pura kunvivado inter viro kaj virino --
+
+REBEKKA
+
+Jes, jes, -- kio pri tio?
+
+ROSMER
+
+Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas
+al vivo en trankvila, felicxa paco --?
+
+REBEKKA
+
+Kaj sekve!
+
+ROSMER
+
+Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj
+animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas
+min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi
+preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia.
+
+REBEKKA
+
+Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!
+
+ROSMER
+
+Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias,
+kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta
+malgaja pasinteco?
+
+REBEKKA
+
+Nu!
+
+ROSMER
+
+Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon.
+
+REBEKKA
+
+(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio?
+
+ROSMER
+
+(pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas
+farigxi mia dua edzino?
+
+REBEKKA
+
+(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi!
+
+ROSMER
+
+Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun
+post la mortinto.
+
+REBEKKA
+
+Mi -- en la loko de Beate --!
+
+ROSMER
+
+Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne.
+
+REBEKKA
+
+(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer?
+
+ROSMER
+
+Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun
+kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni
+sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por
+mi la sola edzino, kiun mi iam havis.
+
+REBEKKA
+
+(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino.
+
+ROSMER
+
+Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas
+ero da amo en nia amikeco!
+
+REBEKKA
+
+(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru
+tiajxon!
+
+ROSMER
+
+(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia
+rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi
+dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.
+
+REBEKKA
+
+Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos
+mi tio farigxi.
+
+ROSMER
+
+(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange.
+Kial vi ne povos?
+
+REBEKKA
+
+(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro
+mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.
+
+(Sxi iras al la pordo maldekstre.)
+
+ROSMER
+
+De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial?
+
+REBEKKA
+
+(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.
+
+ROSMER
+
+Inter vi kaj mi?
+
+REBEKKA
+
+Jes.
+
+ROSMER
+
+Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de
+Rosmersholm.
+
+REBEKKA
+
+(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte
+demandos min, -- estos tamen finite.
+
+ROSMER
+
+Tamen finite? Kiel --?
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias,
+Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Rebekka --!
+
+REBEKKA
+
+(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.)
+
+ROSMER
+
+(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si
+mem) Kio -- estas -- jeno?
+
+
+
+
+TRIA AKTO
+
+
+(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra
+pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.)
+
+(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la
+fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas
+sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la
+mano malpolvante la meblojn.)
+
+REBEKKA
+
+(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe
+supre hodiaux.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi
+opinias.
+
+REBEKKA
+
+Vi vidis lin, cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la
+dormocxambro finvestante sin.
+
+REBEKKA
+
+Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj
+lia bofrato.
+
+REBEKKA
+
+Kio tio do estus, vi pensas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al
+la alia.
+
+REBEKKA
+
+Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!
+
+REBEKKA
+
+Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li
+ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis
+forkurinta?
+
+REBEKKA
+
+Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli
+bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne
+permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu
+Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron.
+
+REBEKKA
+
+La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io
+okazas.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj --
+
+REBEKKA
+
+(ekrigardas sxin kasxe) Cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj,
+pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino.
+
+REBEKKA
+
+(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino
+Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas.
+Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al
+Mortensgard.
+
+REBEKKA
+
+(turnas sin) Ne, -- cxu vi!
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en
+Rosmersholm.
+
+REBEKKA
+
+Vere, sinjorino Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita.
+Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere.
+
+REBEKKA
+
+Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne
+estas malfacile diveni de kiu gxi estis.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nu?
+
+REBEKKA
+
+Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco --
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi.
+
+REBEKKA
+
+Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas
+scii.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Hm, povus esti, ke mi tamen scias.
+
+REBEKKA
+
+Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li
+komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis
+kio estis en gxi.
+
+REBEKKA
+
+Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru
+al mi!
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo.
+
+REBEKKA
+
+Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas
+ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al
+la bedauxrinda malsana sinjorino.
+
+REBEKKA
+
+Kiu kredigis tion al sxi?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj.
+
+REBEKKA
+
+Malbonaj --?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.
+
+REBEKKA
+
+Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen
+cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm!
+
+REBEKKA
+
+Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece.
+Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi
+skribis tiun leteron al Mortensgard?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias,
+ke sxi ne estis.
+
+REBEKKA
+
+Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski
+infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino.
+
+REBEKKA
+
+(prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne
+ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino
+Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Kio, frauxlino.
+
+REBEKKA
+
+Ke ne venis infanoj. Cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.
+
+REBEKKA
+
+Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne
+konvenas auxskultadi infankriadon.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas sxin) Ili ne krias, cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj
+memoras.
+
+REBEKKA
+
+Vere strange.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas
+alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas.
+Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.
+
+REBEKKA
+
+Estus vere strange --
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi?
+
+REBEKKA
+
+Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed
+sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble
+disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias.
+
+REBEKKA
+
+Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro
+malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras
+tra la pordo dekstre.)
+
+(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la
+antauxcxambro.)
+
+ROSMER
+
+Bonan matenon, Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu?
+
+ROSMER
+
+Jes.
+
+REBEKKA
+
+La vetero estas ja bela.
+
+ROSMER
+
+Vi ne venis al mi cxi-matene.
+
+REBEKKA
+
+Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux.
+
+ROSMER
+
+Cxu ankaux poste vi ne faros?
+
+REBEKKA
+
+Ho, mi ankoraux ne scias.
+
+ROSMER
+
+Cxu estas io posxte por mi?
+
+REBEKKA
+
+"La Gubernia Gazeto" venis.
+
+ROSMER
+
+"La Gubernia Gazeto" --!
+
+REBEKKA
+
+Gxi kusxas tie sur la tablo.
+
+ROSMER
+
+(metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --?
+
+REBEKKA
+
+Jes.
+
+ROSMER
+
+Kaj vi ne sendis gxin supren --
+
+REBEKKA
+
+Vi suficxe frue legos gxin.
+
+ROSMER
+
+Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu!
+-- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --.
+(rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Ili ne mencias nomon.
+
+ROSMER
+
+Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la
+bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas
+sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita
+momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj
+antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne
+forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon)
+Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj
+intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne
+ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas.
+
+REBEKKA
+
+Estas ankoraux pli.
+
+ROSMER
+
+(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta
+jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita
+al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux
+plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas?
+
+REBEKKA
+
+Ili celas min, komprenu.
+
+ROSMER
+
+(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de
+malhonestuloj.
+
+REBEKKA
+
+Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard.
+
+ROSMER
+
+(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo
+pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom
+gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en
+tiu suspektinda abomeneco.
+
+REBEKKA
+
+(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj
+glora.
+
+ROSMER
+
+Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti
+pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo,
+Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.
+
+ROSMER
+
+Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la
+vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante
+la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, --
+cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita
+per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per
+mi.
+
+REBEKKA
+
+Ne --? Ne per vi?
+
+ROSMER
+
+Ecx ne _por_ mi.
+
+REBEKKA
+
+Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.
+
+ROSMER
+
+Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja,
+sekura sento de senkulpeco.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --.
+
+ROSMER
+
+Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi --
+
+REBEKKA
+
+Neniel vi!
+
+ROSMER
+
+(montras tra la fenestro) La akvofalo.
+
+REBEKKA
+
+Ho Rosmer --!
+
+(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Frauxlino!
+
+REBEKKA
+
+Poste, poste. Ne nun.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nur unu vorto, frauxlino.
+
+(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi.
+Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj
+eliras.)
+
+ROSMER
+
+(maltrankvila) Cxu estis io por mi?
+
+REBEKKA
+
+Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan
+aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.
+
+ROSMER
+
+(prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.
+
+REBEKKA
+
+Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn
+pensojn. Promesu al mi.
+
+ROSMER
+
+Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas.
+
+REBEKKA
+
+Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --!
+
+ROSMER
+
+Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan
+nokton. Beate eble tamen gxuste vidis.
+
+REBEKKA
+
+Kiel do?
+
+ROSMER
+
+Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Gxuste vidis en _tio_?
+
+ROSMER
+
+(metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu
+ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton
+amikecon.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --?
+
+ROSMER
+
+-- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al
+kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis
+cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon.
+Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel
+dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne
+ankaux vi sentis tiel? Diru!
+
+REBEKKA
+
+(luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi.
+
+ROSMER
+
+Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka,
+kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita
+geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi
+ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate.
+
+REBEKKA
+
+Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer?
+
+ROSMER
+
+Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian
+rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis
+jugxi alimaniere ol sxi faris.
+
+REBEKKA
+
+Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?
+
+ROSMER
+
+Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon.
+Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos.
+
+REBEKKA
+
+Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis
+vian vivon!
+
+ROSMER
+
+(skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio,
+kion mi nun scias.
+
+REBEKKA
+
+Kial ne de vi?
+
+ROSMER
+
+Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.
+
+REBEKKA
+
+(ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj.
+Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj,
+blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia.
+
+ROSMER
+
+Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi
+min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu
+gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj
+senkulpa homo.
+
+REBEKKA
+
+Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer?
+
+ROSMER
+
+La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas.
+
+REBEKKA
+
+Por vi, kiu neniam povas ridi?
+
+ROSMER
+
+Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja.
+
+REBEKKA
+
+Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen
+via cxapelo. Kaj jen via bastono.
+
+ROSMER
+
+(prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos?
+
+REBEKKA
+
+Ne, ne, mi ne povas nun.
+
+ROSMER
+
+Nu ja. Vi tamen estas kun mi.
+
+(Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de
+malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.)
+
+REBEKKA
+
+(malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi
+povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.)
+
+(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas
+silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.)
+
+KROLL
+
+Li do eliris?
+
+REBEKKA
+
+Jes.
+
+KROLL
+
+Cxu li kutimas promeni longe?
+
+REBEKKA
+
+Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin --
+
+KROLL
+
+Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.
+
+REBEKKA
+
+Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.
+
+(Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_
+eksidas sur segxon apud sxi.)
+
+KROLL
+
+Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj
+dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes
+Rosmer.
+
+REBEKKA
+
+Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco.
+
+KROLL
+
+Nur en la komenco?
+
+REBEKKA
+
+Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li.
+
+KROLL
+
+Mi!
+
+REBEKKA
+
+Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj.
+
+KROLL
+
+Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj
+kaj rilatoj en la vivo.
+
+REBEKKA
+
+Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj --
+
+KROLL
+
+Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas.
+
+REBEKKA
+
+Kion vi do kredas?
+
+KROLL
+
+Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio.
+
+REBEKKA
+
+Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.
+
+KROLL
+
+Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas
+fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj
+analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis
+fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.
+
+KROLL
+
+(mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus?
+
+REBEKKA
+
+Cxu mi celis --!
+
+KROLL
+
+Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke
+estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en
+Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi
+vidas.
+
+REBEKKA
+
+Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi
+cxi tien.
+
+KROLL
+
+Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi
+amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al
+adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata
+enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto.
+
+REBEKKA
+
+Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke
+oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.
+
+KROLL
+
+Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi
+volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado,
+-- gxuste cxar vi portas fridan koron.
+
+REBEKKA
+
+Fridan? Cxu vi certas?
+
+KROLL
+
+Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron
+post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis,
+kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por
+realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa.
+
+REBEKKA
+
+Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa.
+
+KROLL
+
+Mi, cxu!
+
+REBEKKA
+
+Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura
+fino de Beate.
+
+KROLL
+
+Nu, tio do tusxis lin tiel profunde?
+
+REBEKKA
+
+Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia --
+
+KROLL
+
+Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn
+skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion
+sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj
+rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis
+kiel heredajxo de generacio al generacio.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn
+en la parencaro. Certe kaj vere.
+
+KROLL
+
+Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed
+kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj
+estas ja grandege malsimilaj al la liaj.
+
+REBEKKA
+
+Al kiaj kondicxoj vi aludas?
+
+KROLL
+
+Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino
+West.
+
+REBEKKA
+
+Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen
+--
+
+KROLL
+
+Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la
+moralaj kondicxoj.
+
+REBEKKA
+
+Kondicxoj --? Por kio?
+
+KROLL
+
+Ke vi entute koncipigxis
+
+REBEKKA
+
+Kion vi jen do diras!
+
+KROLL
+
+Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton.
+
+REBEKKA
+
+Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii!
+
+KROLL
+
+Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi
+lasis vin adopti de doktoro West --
+
+REBEKKA
+
+(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.
+
+KROLL
+
+-- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.
+
+REBEKKA
+
+(pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.
+
+KROLL
+
+La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la
+distrikta kuracisto.
+
+REBEKKA
+
+Vi pravas.
+
+KROLL
+
+Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas
+vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al
+vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi
+persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino.
+
+REBEKKA
+
+(cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, --
+tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia
+ekesto!
+
+KROLL
+
+Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian
+tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
+
+REBEKKA
+
+(impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi
+povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi
+naskigxis.
+
+KROLL
+
+Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris.
+
+REBEKKA
+
+Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
+
+KROLL
+
+Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la
+trideka.
+
+REBEKKA
+
+Cxu? Cxu mi diris?
+
+KROLL
+
+Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli --
+
+REBEKKA
+
+Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi
+estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas.
+
+KROLL
+
+(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
+
+REBEKKA
+
+Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi
+estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu
+jaro.
+
+KROLL
+
+Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa
+agxo?
+
+REBEKKA
+
+Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas
+io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
+
+KROLL
+
+Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro
+West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis.
+
+REBEKKA
+
+(ekkrias) Ne estas vero!
+
+KROLL
+
+Cxu ne vero?
+
+REBEKKA
+
+Ne. Cxar tion patrino neniam menciis.
+
+KROLL
+
+Cxu sxi ne faris?
+
+REBEKKA
+
+Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
+
+KROLL
+
+Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron?
+Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la
+parencaro.
+
+REBEKKA
+
+(pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas
+nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi
+estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --!
+
+KROLL
+
+(ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere
+konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --!
+
+REBEKKA
+
+Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
+
+KROLL
+
+Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte
+reagas.
+
+REBEKKA
+
+(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti
+traktata kiel nelegitima naskigxinto.
+
+KROLL
+
+Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do
+konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto.
+
+REBEKKA
+
+Jes, eble mi do faris.
+
+KROLL
+
+Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas
+vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis
+pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas
+grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla.
+Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne
+eniris vian sangon.
+
+REBEKKA
+
+(dubeme) Eble vi pravas.
+
+KROLL
+
+Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni
+ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara
+frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas
+malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu
+timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo
+al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la
+elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por
+kontrauxstari tion.
+
+REBEKKA
+
+Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.
+
+KROLL
+
+Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas
+almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed
+-- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.
+
+REBEKKA
+
+Kaj kiu estas gxi?
+
+KROLL
+
+Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West.
+
+REBEKKA
+
+La rilaton al mi?
+
+KROLL
+
+Jes. Vi devas konvinki lin tiel.
+
+REBEKKA
+
+Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato
+bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras?
+
+KROLL
+
+Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi
+opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn
+tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm --
+
+REBEKKA
+
+-- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?
+
+KROLL
+
+Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias.
+
+REBEKKA
+
+(pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus
+dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.
+
+KROLL
+
+Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.
+
+REBEKKA
+
+Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas.
+
+KROLL
+
+Jam nun! Mi do foriros.
+
+REBEKKA
+
+(al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos.
+
+KROLL
+
+Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.
+
+REBEKKA
+
+Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo,
+ke mi petas al vi pri io.
+
+KROLL
+
+(rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino
+West. Tiel do estu.
+
+(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)
+
+ROSMER
+
+(vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie!
+
+REBEKKA
+
+Li preferus ne renkonti vin, kara.
+
+KROLL
+
+(auxtomate) Kara!
+
+REBEKKA
+
+Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la
+alia. La rilato inter ni kondukis al tio.
+
+KROLL
+
+Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu?
+
+REBEKKA
+
+Kaj _tion_ -- kaj ion pli.
+
+ROSMER
+
+(proksimas) Kion celas la vizito hodiaux?
+
+KROLL
+
+Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.
+
+ROSMER
+
+(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_?
+
+KROLL
+
+Mi ne skribis tion.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi faris elpasxon por reteni tion?
+
+KROLL
+
+Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne
+estis en mia povo.
+
+REBEKKA
+
+(sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin
+malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi
+ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer.
+
+KROLL
+
+Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi.
+
+REBEKKA
+
+Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion.
+
+ROSMER
+
+(eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo
+--. Kio estas?
+
+REBEKKA
+
+La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro.
+
+(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.)
+
+ROSMER
+
+Decido, vi diras? Kiu decido?
+
+REBEKKA
+
+Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu
+vian gxojan senkulpecon, kara amiko.
+
+ROSMER
+
+Sed kion tio signifas!
+
+REBEKKA
+
+Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas.
+
+ROSMER
+
+Nu!
+
+REBEKKA
+
+Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, --
+sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta
+mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn
+miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen --
+
+KROLL
+
+Kaj jen?
+
+ROSMER
+
+Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias.
+
+REBEKKA
+
+(fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio.
+
+KROLL
+
+(rigardas sxin fikse) Eble mi foriru.
+
+REBEKKA
+
+Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi
+volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni
+en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke
+Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi
+ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi
+tion.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --?
+
+REBEKKA
+
+Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen.
+Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro
+inter vi kaj la tuta, plena liberigxo.
+
+ROSMER
+
+Kiun muron vi aludas?
+
+REBEKKA
+
+Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara
+sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de
+tia geedzeco.
+
+ROSMER
+
+Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere.
+
+REBEKKA
+
+Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta.
+
+KROLL
+
+(kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_?
+
+REBEKKA
+
+(dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo.
+Kaj jen mi agis.
+
+ROSMER
+
+Al kiuj agoj vi aludas?
+
+KROLL
+
+Cxu per tio vi volas diri, ke --!
+
+REBEKKA
+
+Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll.
+Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_
+mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de
+deliro --
+
+ROSMER
+
+(eksaltas) Rebekka!
+
+KROLL
+
+(ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro!
+
+REBEKKA
+
+Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias.
+
+ROSMER
+
+(kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta?
+Mi komprenas ecx ne vorton --!
+
+KROLL
+
+Ho jes. Mi komencas kompreni.
+
+ROSMER
+
+Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio.
+Tute nenio!
+
+REBEKKA
+
+Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj.
+
+ROSMER
+
+Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.
+
+REBEKKA
+
+Mi sciis, ke vi baldaux farus.
+
+KROLL
+
+(kapklinas al _Rosmer_) Aha!
+
+ROSMER
+
+Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston.
+
+REBEKKA
+
+Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Kial vi volis foriri -- tiam?
+
+REBEKKA
+
+Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al
+sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi
+komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus
+okazi, -- kio ajn.
+
+ROSMER
+
+Tio do estas, kion vi diris kaj faris.
+
+REBEKKA
+
+Jes, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Estas _tio_, kion vi nomis agi.
+
+REBEKKA
+
+(kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes.
+
+ROSMER
+
+(iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+Jes.
+
+KROLL
+
+Ne cxion.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas lin timigite) Kio plia estus?
+
+KROLL
+
+Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis
+pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus
+aliloken -- plej eble frue? -- Nu?
+
+REBEKKA
+
+(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion.
+
+ROSMER
+
+(falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el
+mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis!
+Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_)
+Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka,
+-- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi!
+
+REBEKKA
+
+Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis
+esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon.
+
+ROSMER
+
+Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo?
+
+REBEKKA
+
+Ne.
+
+KROLL
+
+Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris?
+
+REBEKKA
+
+Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas.
+
+ROSMER
+
+Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi
+cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun
+teruran ludon!
+
+REBEKKA
+
+Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.
+
+KROLL
+
+(severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!
+
+REBEKKA
+
+(impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo!
+Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj
+estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate.
+Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi
+kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne
+pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi
+_devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj
+cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas.
+(mallonga pauxzo)
+
+ROSMER
+
+(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi?
+
+REBEKKA
+
+Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.
+
+KROLL
+
+Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?
+
+REBEKKA
+
+(malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero,
+kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem.
+
+KROLL
+
+(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En
+intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis,
+-- nun ili estus vidantaj!
+
+ROSMER
+
+Vi iros al la urbo, cxu?
+
+KROLL
+
+(prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue.
+
+ROSMER
+
+(ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin.
+
+KROLL
+
+Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.
+
+ROSMER
+
+Venu do, Kroll! Venu do!
+
+(Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom
+poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter
+la floroj.)
+
+REBEKKA
+
+(parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux.
+Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la
+fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron)
+
+(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Kio estas, frauxlino?
+
+REBEKKA
+
+Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+La valizon?
+
+REBEKKA
+
+Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi?
+
+REBEKKA
+
+Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Kaj tiel subite kaj tuje!
+
+REBEKKA
+
+Tuj kiam mi pakis.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi
+scias?
+
+REBEKKA
+
+Mi neniam plu revenos.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam
+frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por
+la pastoro.
+
+REBEKKA
+
+Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Timigxis! Jecxjo, pro kio?
+
+REBEKKA
+
+Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo!
+
+REBEKKA
+
+Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en
+Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino
+Helseth.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes ja. La valizo.
+
+(Ambaux eliras dekstre.)
+
+
+
+
+KVARA AKTO
+
+
+(La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun
+sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la
+tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj
+la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino
+Helseth_ envenas de dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas
+portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro.
+
+REBEKKA
+
+Bone. La veturigisto estas mendita, cxu?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro.
+
+REBEKKA
+
+Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je
+noktomezo.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis
+tiam?
+
+REBEKKA
+
+Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan
+leteron. Diru tion.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen
+opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje.
+
+REBEKKA
+
+Eble tio. Aux eble tamen ne.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis!
+
+REBEKKA
+
+Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi.
+
+REBEKKA
+
+Pli fidinda?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Jes tion mi efektive diras.
+
+REBEKKA
+
+Sed, kara, kion vi per tio aludas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin
+el tio en _tia_ maniero, ne.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste
+kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias,
+ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja
+ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne
+povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm!
+
+REBEKKA
+
+(kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux.
+
+REBEKKA
+
+Sed hodiaux do --?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la
+pastoro en la gazetoj, mi --
+
+REBEKKA
+
+Aha!
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio
+de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.
+
+REBEKKA
+
+Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas
+facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja
+cxiuj homoj, -- frauxlino West.
+
+REBEKKA
+
+Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi
+auxskultas?
+
+SINJORINO HELSETH
+
+(mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize.
+
+REBEKKA
+
+(skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu.
+
+(_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)
+
+ROSMER
+
+(vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas)
+Kion tio cxi signifas?
+
+REBEKKA
+
+Mi forvojagxos.
+
+ROSMER
+
+Tuj?
+
+REBEKKA
+
+Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua.
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre)
+
+ROSMER
+
+(post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+Norden per la vaporsxipo.
+
+ROSMER
+
+Norden? Kion vi faros tie norde?
+
+REBEKKA
+
+Mi ja venis de tie.
+
+ROSMER
+
+Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.
+
+REBEKKA
+
+Ecx ne cxi tie.
+
+ROSMER
+
+Kion vi pensas entrepreni?
+
+REBEKKA
+
+Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.
+
+ROSMER
+
+Fari finon?
+
+REBEKKA
+
+Rosmersholm rompis min.
+
+ROSMER
+
+(atentigxas) Vi diras --?
+
+REBEKKA
+
+Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi
+venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun
+mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari.
+
+ROSMER
+
+Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --?
+
+REBEKKA
+
+Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la
+rektoro?
+
+ROSMER
+
+Ni repacigxis.
+
+REBEKKA
+
+Nu do. Rezultis do en tio.
+
+ROSMER
+
+Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por
+mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi.
+-- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi.
+
+REBEKKA
+
+Nu jes, -- eble estas pli bone tiel.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion?
+
+REBEKKA
+
+Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.
+
+ROSMER
+
+Vi mensogas, Rebekka.
+
+REBEKKA
+
+Mensogas --!
+
+ROSMER
+
+Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi
+estus viro por lukte konduki la aferon al venko.
+
+REBEKKA
+
+Mi kredis, ke ni du kune kapablus.
+
+ROSMER
+
+Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke
+vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al
+viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis.
+
+REBEKKA
+
+Auxskultu nun, Rosmer --
+
+ROSMER
+
+(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio.
+Mi estis kiel ganto en viaj manoj.
+
+REBEKKA
+
+Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.
+(eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio,
+-- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi
+auxdu tuj.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi?
+
+REBEKKA
+
+La granda restas.
+
+ROSMER
+
+Kio granda?
+
+REBEKKA
+
+Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron
+al cxio cetera.
+
+ROSMER
+
+(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.
+
+REBEKKA
+
+Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en
+Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel
+-- komprenu.
+
+ROSMER
+
+Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.
+
+REBEKKA
+
+Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi
+ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis
+konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la
+komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel
+bedauxrinde por la tuta vivo.
+
+ROSMER
+
+Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.
+
+REBEKKA
+
+Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer
+--!
+
+ROSMER
+
+Avido? Vi --! Al kio?
+
+REBEKKA
+
+Al vi.
+
+ROSMER
+
+(volas eksalti) Kio estas!
+
+REBEKKA
+
+(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli.
+
+ROSMER
+
+Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel!
+
+REBEKKA
+
+Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio
+estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis
+sovagxa, nesubigebla avido.
+
+ROSMER
+
+(pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi
+sidas rakontante!
+
+REBEKKA
+
+Jes, kion vi imagas, Rosmer!
+
+ROSMER
+
+El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion
+nomas.
+
+REBEKKA
+
+Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la
+ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj
+portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro.
+
+ROSMER
+
+Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon.
+
+REBEKKA
+
+Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj
+mi.
+
+ROSMER
+
+Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi
+kune.
+
+REBEKKA
+
+Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla,
+antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito.
+
+ROSMER
+
+Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto
+estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en
+spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis
+antaux vin. Kaj nun tamen --!
+
+REBEKKA
+
+Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.
+
+ROSMER
+
+-- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis
+vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam
+okazi.
+
+REBEKKA
+
+Mi ekkriis en malespero.
+
+ROSMER
+
+Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa
+volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam
+mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Diru do kiel tio venis.
+
+REBEKKA
+
+Venis per la vivo kune kun vi.
+
+ROSMER
+
+Sed kiel? Kiel?
+
+REBEKKA
+
+Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem --
+
+ROSMER
+
+Jes, jes?
+
+REBEKKA
+
+-- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis --
+
+ROSMER
+
+Bedauxrinde, vi pravas.
+
+REBEKKA
+
+Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en
+soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun
+animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la
+granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux
+nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de
+mia animo.
+
+ROSMER
+
+Ho, kion do tio signifas, Rebekka!
+
+REBEKKA
+
+Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren,
+tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente.
+Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko
+sub la meznokta suno norde cxe ni.
+
+ROSMER
+
+Diru pli. Cxion kion vi scias diri.
+
+REBEKKA
+
+Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La
+granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi
+estis inter ni du.
+
+ROSMER
+
+Ho, se mi nur scietis eron de tio!
+
+REBEKKA
+
+Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus
+farigxi via edzino, -- mi gxojkriis --
+
+ROSMER
+
+Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi.
+
+REBEKKA
+
+Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu
+estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, --
+kun la tempo, ne.
+
+ROSMER
+
+Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?
+
+REBEKKA
+
+Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_
+vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon.
+
+ROSMER
+
+Infektis?
+
+REBEKKA
+
+Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis
+por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon --
+
+ROSMER
+
+Ho, cxu tion mi kuragxus kredi!
+
+REBEKKA
+
+Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed
+-- (skuas la kapon) -- sed, -- sed --
+
+ROSMER
+
+Sed? Nu?
+
+REBEKKA
+
+-- sed gxi mortigas la felicxon.
+
+ROSMER
+
+Cxu jenon vi diras, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+Almenaux por mi.
+
+ROSMER
+
+Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus
+vin --? Petegus vin --
+
+REBEKKA
+
+Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_,
+Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi.
+
+ROSMER
+
+Ion pli ol vi jam rakontis?
+
+REBEKKA
+
+Jes. Ion alian kaj pli gravan.
+
+ROSMER
+
+(kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de
+tiajxo foje tangxis min.
+
+REBEKKA
+
+Cxu! Kaj tamen --? Tamen? --
+
+ROSMER
+
+Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago,
+komprenu.
+
+REBEKKA
+
+Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion.
+
+ROSMER
+
+(deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi
+estas, -- mi havas forgeson por gxi.
+
+REBEKKA
+
+Sed mi ne.
+
+ROSMER
+
+Ho, Rebekka --!
+
+REBEKKA
+
+Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al
+mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia,
+ke mia propra pasinteco baras min.
+
+ROSMER
+
+Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi,
+-- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas.
+
+REBEKKA
+
+Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De
+kie mi prenu _gxin_?
+
+ROSMER
+
+(peze) Jes, jes, -- la senkulpeco.
+
+REBEKKA
+
+La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja
+_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj
+homoj --
+
+ROSMER
+
+Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka.
+Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas
+sin nobeligi de ekstere.
+
+REBEKKA
+
+(mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu?
+
+ROSMER
+
+(penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega
+en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en
+maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde?
+
+REBEKKA
+
+Vi ne kredas min, Rosmer, cxu?
+
+ROSMER
+
+Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj
+sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas
+celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi
+deziras ja fari por vi, kion mi povas.
+
+REBEKKA
+
+(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --!
+
+ROSMER
+
+Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos
+por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en
+plena kaj pura amo.
+
+REBEKKA
+
+Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis
+transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi
+sole!
+
+ROSMER
+
+Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi
+ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je
+vi.
+
+REBEKKA
+
+(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.
+
+ROSMER
+
+Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_
+vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu
+valorus vivi.
+
+REBEKKA
+
+Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe
+frue ni eliros.
+
+ROSMER
+
+(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_,
+Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!
+
+REBEKKA
+
+Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --!
+
+ROSMER
+
+Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, --
+tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun --
+
+(Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.)
+
+REBEKKA
+
+(eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis!
+
+(La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas
+manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la
+pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li
+aspektas konfuze.)
+
+ROSMER
+
+Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel!
+
+BRENDEL
+
+Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux!
+
+ROSMER
+
+Kien vi iros tiel malfrue?
+
+BRENDEL
+
+Malsupren la deklivon.
+
+ROSMER
+
+Kiel --?
+
+BRENDEL
+
+Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la
+granda nenio.
+
+ROSMER
+
+Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?
+
+BRENDEL
+
+Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje
+metis la piedon en tiun cxi salonon, -- mi staris antaux vi kiel
+bonhavulo kaj frapis mian brustposxon.
+
+ROSMER
+
+Nu! Mi ne tute komprenas --
+
+BRENDEL
+
+Sed tia, kia vi vidas min cxi tiun nokton, mi estas detronigita regxo
+sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.
+
+ROSMER
+
+Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin --
+
+BRENDEL
+
+Vi konservis vian infankoron, Johannes. Cxu vi povas doni al mi
+pruntajxon?
+
+ROSMER
+
+Jes, jes, bonvole.
+
+BRENDEL
+
+Cxu vi povas doni dispone idealon aux du?
+
+ROSMER
+
+Kion vi diras?
+
+BRENDEL
+
+Demetitan idealon aux du. Kaj vi faros bonan agon. Cxar nun mi
+senestas, mia kara knabo. Tute senhava.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi ne faris vian prelegon?
+
+BRENDEL
+
+Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Gxuste kiam mi pretigas min elversxi
+el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi
+bankrotis.
+
+REBEKKA
+
+Sed cxiuj viaj neskribitaj verkoj?
+
+BRENDEL
+
+Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur sxlosita monkesto.
+Kaj hieraux, -- kiam mi malfermas kaj volas sercxi la trezoron, --
+jen estas nenio. La dento de la tempo mordis gxin al polvo. Estis
+_nichts_ kaj nenio en la tuta afero.
+
+ROSMER
+
+Sed cxu vi do certe tion scias?
+
+BRENDEL
+
+Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri
+tio.
+
+ROSMER
+
+Prezidento?
+
+BRENDEL
+
+Nu ja, -- la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_.
+
+ROSMER
+
+Jes, kiu?
+
+BRENDEL
+
+Peder Mortensgard kompreneble.
+
+ROSMER
+
+Cxu!
+
+BRENDEL
+
+(mistere) Tsx, tsx, tsx! Peder Mortensgard estas la estro kaj reganto
+de la estonteco. Neniam mi lokigxis antaux la vizagxo de iu pli
+granda. Peder Mortensgard havas en si la cxiopovan kapablon. Li povas
+fari cxion, kion li volas.
+
+ROSMER
+
+Ho, ne kredu tion.
+
+BRENDEL
+
+Jes, mia knabo! Cxar Peder Mortensgard neniam volas pli ol li povas!
+Peder Mortensgard kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, --
+vidu, -- _tio_ estas gxuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio
+estas la sumo de cxiu sagxo en la mondo. Jen suficxe!
+
+ROSMER
+
+(mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam
+vi venis.
+
+BRENDEL
+
+_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku
+cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta
+sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu
+belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon.
+
+REBEKKA
+
+Cxu al mi vi aludas?
+
+BRENDEL
+
+Jes, mia alloga marvirino
+
+REBEKKA
+
+Kial ne estus konstruinde sur mi?
+
+BRENDEL
+
+(pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas
+vivkoncepton por konduki al venko.
+
+REBEKKA
+
+Kaj sekve --?
+
+BRENDEL
+
+La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo.
+
+REBEKKA
+
+Kiu?
+
+BRENDEL
+
+(prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje
+iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan
+malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko.
+_Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si
+la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas
+sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi foriros nun? En sombra nokto?
+
+BRENDEL
+
+La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)
+
+(Momenton estas silente en la cxambro.)
+
+REBEKKA
+
+(spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas!
+
+(Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.)
+
+ROSMER
+
+(eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo,
+Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi.
+
+REBEKKA
+
+Jes, mi ne vidas elekton.
+
+ROSMER
+
+Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi.
+
+REBEKKA
+
+(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?
+
+ROSMER
+
+Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via
+estonteco.
+
+REBEKKA
+
+(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco.
+
+ROSMER
+
+Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por
+vi estas zorgita.
+
+REBEKKA
+
+Ankaux tio, vi kara.
+
+ROSMER
+
+Tion vi devus mem kompreni.
+
+REBEKKA
+
+Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj.
+
+ROSMER
+
+Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du.
+
+REBEKKA
+
+Jes, mi pensis tiel.
+
+ROSMER
+
+Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus --
+
+REBEKKA
+
+Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi.
+
+ROSMER
+
+Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.
+
+REBEKKA
+
+Kio estas! Vi do ne intencas --!
+
+ROSMER
+
+Cxu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko,
+kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko --.
+Kaj jen mi fugxis de la tuto, -- ecx antaux ol la batalo komencis!
+
+REBEKKA
+
+Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, -- kaj vi vidos la venkon. Vi
+nobeligos centojn, -- vi nobeligos milojn da animoj. Provu!
+
+ROSMER
+
+Ho Rebekka, -- mi, kiu nun ecx ne kredas je mia propra vivotasko.
+
+REBEKKA
+
+Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaux
+nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.
+
+ROSMER
+
+Jes, -- se mi povus kredi vin en tio cxi.
+
+REBEKKA
+
+(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, cxu vi ne scias ion, -- ion, kiu
+povus igi vin kredi?
+
+ROSMER
+
+(skuigxas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka!
+Ecx ne vorto plu!
+
+REBEKKA
+
+Jes, gxuste tion ni devas pripensi. Cxu vi ion scias, kiu povus
+sufoki la dubon? Cxar mi ecx nenion scias.
+
+ROSMER
+
+Plej bone por vi, ke vi ne scias. -- Plej bone por ambaux.
+
+REBEKKA
+
+Ne, ne, ne, -- mi ne kontentigxas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus
+absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi
+menciu gxin.
+
+ROSMER
+
+(kvazaux senpere pusxata kontraux sia volo) Ni do vidu.
+Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeligxis.
+Cxu tiel estas? Cxu vi gxuste kalkulis? Cxu ni faru provon
+pri la kalkulo? Cxu?
+
+REBEKKA
+
+Mi estas preta.
+
+ROSMER
+
+Kiam ajn?
+
+REBEKKA
+
+Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.
+
+ROSMER
+
+Ni do vidu, Rebekka, -- se vi, -- pro mi, -- jam en cxi tiu vespero.
+-- (interrompas) Ho, ne, ne, ne!
+
+REBEKKA
+
+Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi kuragxas, -- cxu vole, -- gxoje, kiel diris Ulrik Brendel, --
+pro mi, nun cxi tiun nokton, -- gxoje, -- iri la saman vojon, kiun
+Beate iris?
+
+REBEKKA
+
+(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaux senvocxe) Rosmer
+--!
+
+ROSMER
+
+Jes, kara, -- tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min
+liberigi, -- kiam vi estos forvojagxinta. Cxiun opan horon dum la
+tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaux vidas vin tute viva en mia
+imagajxo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur gxi. Vi klinas vin super
+la manrelon! Kapturnigxas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin.
+Ne kuragxas, -- kion _sxi_ kuragxis.
+
+REBEKKA
+
+Sed se mi tamen havus la kuragxon? Kaj la gxojan volon? Kio do?
+
+ROSMER
+
+Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia
+vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo
+pri la kapablo de la homa animo nobeligxi.
+
+REBEKKA
+
+(prenas malrapide sian sxalon, metas gxin sur sian kapon kaj diras
+sinrege) Vi rericevu vian fidon.
+
+ROSMER
+
+Cxu vi kuragxas kaj volas -- tion, Rebekka?
+
+REBEKKA
+
+Jugxu morgaux, -- aux poste, -- kiam ili fisxkaptas min.
+
+ROSMER
+
+(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio cxi --!
+
+REBEKKA
+
+Cxar mi ne volas resti kusxanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni
+devas prizorgi por retrovi min.
+
+ROSMER
+
+(eksaltas) Sed tio cxi, -- estas ja freneza. Forvojagxu, -- aux
+restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaux tiun cxi fojon.
+
+REBEKKA
+
+Parolturnigxoj, Rosmer. Neniu malkuragxo kaj fugxo denove! Kiel povas
+vi kredi min je mia nura vorto post tiu cxi tago?
+
+ROSMER
+
+Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!
+
+REBEKKA
+
+Ne okazos malvenko.
+
+ROSMER
+
+Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.
+
+REBEKKA
+
+Vi ne kredas?
+
+ROSMER
+
+Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de
+misgvidita vivkoncepto.
+
+REBEKKA
+
+Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm -- _nun._ Pro kio mi
+kulpis, -- mi devas pentofari.
+
+ROSMER
+
+(rigardas sxin fikse) Cxu _jen_ vi staras?
+
+REBEKKA
+
+Jes.
+
+ROSMER
+
+(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto,
+Rebekka. Ne estas jugxisto super ni. Tial ni devas jugxi mem.
+
+REBEKKA
+
+(misinterpretas lin) Ankaux tio. Ankaux tio. Mia foriro savos la plej
+bonan en vi.
+
+ROSMER
+
+Ho, en mi ne plu estas io savinda.
+
+REBEKKA
+
+Estas. Sed mi, -- mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendigxis
+kaj retenis la sxipon, sur kiu vi velus antauxen. Mi estas jxetenda
+maren. Aux cxu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon?
+Pensadi kaj cerbumi pri felicxo, kiun mia pasinteco forjxetus por mi?
+Mi devas eligxi el la ludo, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Se vi iros, -- mi iros kune.
+
+REBEKKA
+
+(ridetas preskaux nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)
+Jes, venu, vi, -- kaj estu atestanto --
+
+ROSMER
+
+Mi kuniras, diras mi.
+
+REBEKKA
+
+Al la ponteto, jes. Gxin vi ja neniam kuragxas suriri.
+
+ROSMER
+
+Vi tion rimarkis, cxu?
+
+REBEKKA
+
+(peze kaj rompite) Jes. -- Estas tio, kio igis mian amon senespera.
+
+ROSMER
+
+Rebekka, -- mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li
+diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.
+
+REBEKKA
+
+(kaptas ambaux liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)
+Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros -- gxoja.
+
+ROSMER
+
+Edzo kaj edzino devas kune iri.
+
+REBEKKA
+
+Nur al la ponteto, Rosmer.
+
+ROSMER
+
+Ankaux sur gxin. Tiel longe kiel vi iros, -- tiel longe mi akompanos
+vin. Cxar nun mi kuragxas.
+
+REBEKKA
+
+Cxu vi vere certe scias -- ke cxi tiu vojo estas la plej bona por vi?
+
+ROSMER
+
+Mi scias, ke gxi estas la sola.
+
+REBEKKA
+
+Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj
+blankaj cxevaloj en Rosmersholm.
+
+ROSMER
+
+Povus esti. De ili ni neniam liberigxos, -- ni, en cxi tiu bieno.
+
+REBEKKA
+
+Do restu, Rosmer!
+
+ROSMER
+
+La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.
+
+REBEKKA
+
+Jes, sed diru al mi unue. Cxu estas vi, kiu akompanas min? Aux mi kiu
+akompanas vin?
+
+ROSMER
+
+Tion ni neniam gxisfunde elpensos.
+
+REBEKKA
+
+Mi volus scii.
+
+ROSMER
+
+Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.
+
+REBEKKA
+
+Tion ankaux mi pensetas.
+
+ROSMER
+
+Cxar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru gxoje.
+
+(Ili iras manon en mano tra la antauxcxambro, kaj vidigxas turni
+maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidcxambro
+restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon
+dekstre.)
+
+SINJORINO HELSETH
+
+Frauxlino, -- nun la cxaro -- (cxirkauxrigardas) Ne interne? Eksteraj
+kune je tiu cxi tempo? Nu do, -- jen io --! Hm! (iras en la
+antauxcxambron, cxirkauxrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho
+ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jecxjo do! La blanka
+_tie_ --! -- Je mia savo, cxu ne ambaux staras sur la ponteto! Dio
+pardonu la pekajn homojn! Cxu ili ne cxirkauxbrakas unu la alian!
+(ekkrias lauxte) Ho, -- elen -- ambaux! En la akvofalon. Helpo!
+Helpo! (tremas la genuoj; skuita sxi tenas la segxodorson, kaj
+preskaux ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo cxi tie. -- La
+karmemora sinjorino prenis ilin.
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM ***
+
+***** This file should be named 24355.txt or 24355.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/
+
+Produced by Andrew Sly
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.