diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:13:08 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:13:08 -0700 |
| commit | 07e45df632d2e6971c17b319280715f55c6e129e (patch) | |
| tree | 14b65e3ebbb7648bec0c43d966d37dea42050ee6 /24355.txt | |
Diffstat (limited to '24355.txt')
| -rw-r--r-- | 24355.txt | 7086 |
1 files changed, 7086 insertions, 0 deletions
diff --git a/24355.txt b/24355.txt new file mode 100644 index 0000000..ee3b883 --- /dev/null +++ b/24355.txt @@ -0,0 +1,7086 @@ +The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rosmersholm + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + + +HENRIK IBSEN + +ROSMERSHOLM + +Dramo en kvar aktoj + +(Rosmersholm) + +(1886) + + Tradukis: + Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + +Postboks 54 N - 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 + + + +ROSMERSHOLM + + +ROLOJ: + + + JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro. + REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. + REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. + ULRIK BRENDEL. + PEDER MORENSGARD. + SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm. + + +Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio. + +(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la +najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. +Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj +brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo. +Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la +muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj +kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur +la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de +pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro +estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera +pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en +aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.) + +(_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur +granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas +eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino. + +REBEKKA WEST + +Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos. + +SINJORINO HELSETH + +Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas? + +REBEKKA + +Jes iomete. Bonvolu fermi. + +(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste +sxi iras al la fenestro.) + +SINJORINO HELSETH + +(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras +tie? + +REBEKKA + +(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru +flanken. Ke li ne ekvidu nin. + +SINJORINO HELSETH + +(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri +la muelejvojon. + +REBEKKA + +Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la +kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu -- + +SINJORINO HELSETH + +Cxu li kuragxas transiri la ponteton? + +REBEKKA + +Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras +supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo. + +SINJORINO HELSETH + +Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_ +ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ -- + +REBEKKA + +(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en +Rosmersholm. + +SINJORINO HELSETH + +Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas +sin tiel longe al Rosmersholm. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) La mortintoj? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj +restas. + +REBEKKA + +Kial vi tiel pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias. + +REBEKKA + +Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas. + +REBEKKA + +Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo? + +SINJORINO HELSETH + +(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por +la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie +sur la mueleja vojo --? + +REBEKKA + +(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, gxuste, estas la rektoro. + +REBEKKA + +Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin. + +SINJORINO HELSETH + +Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia +samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, +frauxlino! (Sxi eliras dekstren.) + +(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas +kaj kapsignas eksteren.) + +(Malheligxas.) + +REBEKKA + +(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, +vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro +pleje sxatas. + +SINJORINO HELSETH + +(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros. + +REBEKKA + +(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore +bonvena, kara rektoro! + +REKTORO KROLL + +(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. +Mi do ne venas gxenante? + +REBEKKA + +Vi? Honto al vi --! + +KROLL + +(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia +cxambro? + +REBEKKA + +Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li +baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. + +KROLL + +(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) +Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj +alte kaj malalte. + +REBEKKA + +Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si. + +KROLL + +Ankaux vi, mi opinias. + +REBEKKA + +Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni +devis ja rezigni pri tiu gxuo. + +KROLL + +(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. + +REBEKKA + +Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis -- + +KROLL + +Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie? + +REBEKKA + +Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? +Via edzino --? + +KROLL + +Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam +estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni +nun havas. + +REBEKKA + +(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne +vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj? + +KROLL + +Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj -- + +REBEKKA + +Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi -- + +KROLL + +-- kaj krome mi ja forvojagxis -- + +REBEKKA + +Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj? + +KROLL + +(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj +tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu? + +REBEKKA + +(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll. + +KROLL + +Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera +sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? + +REBEKKA + +Jes, kara rektoro, mi ne neas ke -- + +KROLL + +Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. + +REBEKKA + +Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la +aferoj -- + +KROLL + +Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri +partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu +furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la +"popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj +ili kuragxis permesi al si. + +REBEKKA + +Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis. + +KROLL + +Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili +spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson +--. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun +bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere. + +REBEKKA + +Ne, ni ne faru, kara rektoro. + +KROLL + +Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post +kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --? + +REBEKKA + +Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas +ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, -- +kompreneble. Sed alie ja -- + +KROLL + +Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas. + +REBEKKA + +Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun +kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi. + +KROLL + +Jes _vi_. Tion mi ja opinius. + +REBEKKA + +Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia +hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas. + +KROLL + +(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por +virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj. + +REBEKKA + +Ho, por kio mi alie vivus? + +KROLL + +Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro +-- + +REBEKKA + +Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. +Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni +translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, +antaux ol li finluktis. + +KROLL + +Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj +sekvis? + +REBEKKA + +Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel +dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan +vartadon. + +KROLL + +Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo. + +REBEKKA + +(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj +sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube. + +KROLL + +Missento? Kion vi aludas per tio? + +REBEKKA + +Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo, +disponadi cxi tie en Rosmersholm. + +KROLL + +Ne, sed kiel vi --! + +REBEKKA + +Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara +rektoro! Dankon, dankon pro tio. + +KROLL + +Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon? + +REBEKKA + +Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin. + +KROLL + +Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio +estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu +mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda +Beate. + +REBEKKA + +Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino. + +KROLL + +Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus +kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda. + +REBEKKA + +Kion vi aludas? + +KROLL + +Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon -- + +REBEKKA + +Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro. + +KROLL + +En ago, jes; sed ne en -- + +REBEKKA + +(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas +sxerci pri tiajxo? + +KROLL + +Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol +suficxe da edzeco. Sed tamen -- + +REBEKKA + +Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin. + +KROLL + +Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom +agxa vere estas vi? + +REBEKKA + +Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi +estas nun en mia trideka. + +KROLL + +Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin +jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi, +ke bone konvenus. + +REBEKKA + +(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune +kun ni cxi-vespere? + +KROLL + +Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi +devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi +ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel +pasinte. + +REBEKKA + +Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere +estas afabla. + +KROLL + +(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme. + +(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie? + +JOHANNES ROSMER + +Sinjorino Helseth diris. + +(_Rektoro Kroll_ ekstaris.) + +ROSMER + +(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la +domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas +lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine +farigxus inter ni kiel antauxe. + +KROLL + +Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan +imagajxon, ke io misestus! + +REBEKKA + +(al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis +imagajxo. + +ROSMER + +Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? + +KROLL + +(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri +viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la +mueleja akvofalo. + +ROSMER + +Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi +tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en +la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. +Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo, +ni trovas. + +KROLL + +Cxu vere? + +REBEKKA + +(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. + +ROSMER + +Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek-- +frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan +por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial, +mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun. + +KROLL + +Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon. + +REBEKKA + +(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. + +ROSMER + +(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato +neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto +por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis +studento. + +KROLL + +Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --? + +ROSMER + +Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el +la koro. + +REBEKKA + +Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter +malnovaj amikoj -- + +KROLL + +Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi +farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. + +ROSMER + +Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis? + +KROLL + +Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel +sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la +potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de +amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras! + +REBEKKA + +(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue? + +KROLL + +Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli +frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux +mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive +malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la +lernejon. + +ROSMER + +En la lernejon? Do ne en vian lernejon? + +KROLL + +Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, +ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- +dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la +gazeton de Mortensgard! + +REBEKKA + +Nu, "La Lumturon". + +KROLL + +Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj +publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas, +ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj +faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la +postrestantoj, kiuj detenis sin. + +REBEKKA + +Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro? + +KROLL + +Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia +vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti +kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu +estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj? + +REBEKKA + +Ho, tute ne. + +KROLL + +Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. +En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman +pacon. + +ROSMER + +(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --? + +REBEKKA + +(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? + +KROLL + +Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu +estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon +por stoki "La Lumturon". + +ROSMER + +Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo -- + +KROLL + +Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj +ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo -- + +REBEKKA + +Kiel traktas via edzino tion cxi? + +KROLL + +Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn +tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj +akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de +la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la +okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus, +ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej +eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu. +(pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la +manoj surdorse kaj elrigardas.) + +REBEKKA + +(proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la +_rektoro_) Faru! + +ROSMER + +(sammaniere) Ne cxi-vespere! + +REBEKKA + +(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.) + +KROLL + +(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la +moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur +mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu +mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion +mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. + +ROSMER + +Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel? + +KROLL + +Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke +estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por +la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al +vi cxi-vespere. + +ROSMER + +Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --? + +KROLL + +Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel +vi plej eble povas. + +REBEKKA + +Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer +partopreni en tiajxo. + +KROLL + +Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, +Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. +Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed +la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel +estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj +konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn +erarojn. + +ROSMER + +Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. + +REBEKKA + +Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la +aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe. + +KROLL + +(en surprizo) Pli malfermaj? + +REBEKKA + +Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj. + +KROLL + +Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi +lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis +tempan venkon! + +ROSMER + +Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen +sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da +sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. + +KROLL + +Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave +eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la +radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la +sagxo predikata en "La Lumturo". + +REBEKKA + +Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco. + +KROLL + +Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca +rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo +komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive +sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi +scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton. + +REBEKKA + +Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux +lin. + +KROLL + +Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La +Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed +-- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. +Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, +komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin +vokata por transpreni gxin? + +ROSMER + +(preskaux terurigata) Mi! + +REBEKKA + +Sed kiel povas vi pensi tiajxon? + +KROLL + +Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la +traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed +la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri -- + +ROSMER + +Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi. + +KROLL + +Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus +tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de +sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu +publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux +ebleco. + +ROSMER + +Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio. + +KROLL + +Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la +pastorecon -- + +ROSMER + +Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin. + +KROLL + +Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni +estos kontentaj. + +ROSMER + +Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros. + +KROLL + +Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? + +ROSMER + +Mian nomon? + +KROLL + +Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni +aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx +elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, +sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj +amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via +milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa +honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la +estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj +fine la honorinda familia nomo! + +ROSMER + +Ho la familia nomo -- + +KROLL + +(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj +oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj +cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel +la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) +Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro +kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. +(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West? + +REBEKKA + +(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble +ridinde. + +KROLL + +Kio! Ridinde? + +REBEKKA + +Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe -- + +ROSMER + +(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun! + +KROLL + +(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj +--? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti +la pastoron. + +ROSMER + +(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni. + +SINJORINO HELSETH + +Cxi tien en la sidcxambron? + +ROSMER + +Jes ja. + +SINJORINO HELSETH + +Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron. + +REBEKKA + +Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas vere bele, frauxlino. + +ROSMER + +Li ne diris kiel li nomigxas, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian. + +ROSMER + +Mi konas neniun kun tiu nomo. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik. + +ROSMER + +(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, Hetman li diris. + +KROLL + +Tiun nomon mi ja antauxe auxdis -- + +REBEKKA + +Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo -- + +ROSMER + +(al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel. + +KROLL + +La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste. + +REBEKKA + +Nu, do li dauxre vivas. + +ROSMER + +Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis. + +KROLL + +La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo. + +ROSMER + +Petu lin enveni, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, jes. (Sxi eliras.) + +KROLL + +Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono? + +ROSMER + +Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo. + +KROLL + +Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per +revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo. + +ROSMER + +(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo. + +KROLL + +Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu! + +(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, +eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed +estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. +Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj +sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura +cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.) + +ULRIK BRENDEL + +(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) +Bonan vesperon, Johannes! + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj? + +KROLL + +Pardonu --. (montras) _Tie_ -- + +BRENDEL + +(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, +kiun mi pleje amis --! + +ROSMER + +(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto. + +BRENDEL + +Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm +sen fari rapidan viziteton. + +ROSMER + +Nun vi ja estas kore bonvena, sciu. + +BRENDEL + +Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble. + +ROSMER + +Frauxlino West. + +BRENDEL + +Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica +frato, mi vidas. + +ROSMER + +Rektoro Kroll. + +BRENDEL + +Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj +tagoj? + +KROLL + +Jes, kompreneble. + +BRENDEL + +Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin! + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +Cxu vi ne estis -- + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la +diskutasocio? + +KROLL + +Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima. + +BRENDEL + +Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik +Brendel tamen restos la sama viro. + +REBEKKA + +Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel? + +BRENDEL + +Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por +la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso -- + +ROSMER + +Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel, +mi pensas -- + +BRENDEL + +Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? +Neniam, Johannes, -- neniam! + +ROSMER + +Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por +vi -- + +BRENDEL + +Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras +antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol +cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi +kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu +iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo? + +KROLL + +La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio. + +BRENDEL + +Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila +asocio? + +KROLL + +Mi ne miksigxas en tiun asocion. + +REBEKKA + +(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard. + +BRENDEL + +Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li? + +ROSMER + +Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo? + +BRENDEL + +Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano? + +KROLL + +Tiun respondon mi ne estus atendinta. + +BRENDEL + +Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- +tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi +kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn -- + +ROSMER + +Cxu vi vere staras sur turnopunkto? + +BRENDEL + +Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam +staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova +homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis. + +ROSMER + +Kiel --? + +BRENDEL + +Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras +en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la +altaron de la libereco. + +KROLL + +Cxu ankaux _vi_ --? + +BRENDEL + +(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn +skribajxojn? + +KROLL + +Ne, mi devas sincere konfesi, ke -- + +REBEKKA + +Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin. + +BRENDEL + +Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja +nur babilajxo, mi diras. + +REBEKKA + +Nu? + +BRENDEL + +Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino +konas. Neniu -- krom mi mem. + +REBEKKA + +Kiel do _tio_? + +BRENDEL + +Cxar ili ne estas skribitaj. + +ROSMER + +Sed kara sinjoro Brendel -- + +BRENDEL + +Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. +Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam +mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj +malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj, +vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris +min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en +vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas. + +ROSMER + +Jes ja. + +BRENDEL + +Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de +formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la +aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi +enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia +sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --! + +KROLL + +Hm --. + +ROSMER + +Sed neniam ion skribis? + +BRENDEL + +Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan +malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis +gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas +senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de +edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de +liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --! + +REBEKKA + +(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej +valoran posedajxon. + +ROSMER + +La solan. + +REBEKKA + +(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj +_kuragxas_. + +ROSMER + +(reciprokas la rigardon) Kiu scias? + +BRENDEL + +La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas +la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la +rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo? +Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas. + +KROLL + +Jes, je via servo. Mi mem estas estro. + +BRENDEL + +Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por +enskribi min por semajno. + +KROLL + +Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn. + +BRENDEL + +_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la +pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi +mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri +al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo, +mi esperas. + +REBEKKA + +Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros? + +BRENDEL + +Kian varman, sinjorina Mosxto? + +REBEKKA + +Tason da teo aux -- + +BRENDEL + +Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la +privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la +pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro +Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro +multjara amikeco? + +ROSMER + +Jes, kore. + +BRENDEL + +Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon. + +ROSMER + +Nur tion! + +BRENDEL + +Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas +poste. + +ROSMER + +Jes bone. Sed cxu ne estas io alia? + +BRENDEL + +Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan +somersurtuton? + +ROSMER + +Jes, jes, certe mi povas. + +BRENDEL + +Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj -- + +ROSMER + +Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la +ajxojn. + +BRENDEL + +Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn. + +ROSMER + +Bone, bone. Do sekvu min supren. + +REBEKKA + +Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion. + +BRENDEL + +Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --! + +REBEKKA + +Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.) + +ROSMER + +(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi +vin? + +BRENDEL + +Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi +pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la +posxo? + +ROSMER + +Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj. + +BRENDEL + +Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la +urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn +mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton +estimata sinjoro! + + +(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.) + +KROLL + +Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj +kredis, ke li farigxus io alta en la mondo. + +ROSMER + +(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco. +Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta. + +KROLL + +Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por +konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje. + +ROSMER + +Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj. + +KROLL + +Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por +influo de ekstere. + +ROSMER + +Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi. + +KROLL + +Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.) + +ROSMER + +(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni? + +KROLL + +Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, +vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian. + +ROSMER + +Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos. + +KROLL + +Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe. + +ROSMER + +Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, +multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus? + +KROLL + +Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. +Kiel vi ekhavis tian ideon? + +ROSMER + +Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj. + +KROLL + +Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj, +kernaj ideoj. + +ROSMER + +(pli mallauxte) Ne. Ne plu. + +KROLL + +(volas eksalti) Kion tio signifas! + +ROSMER + +(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll. + +KROLL + +Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare! + +ROSMER + +Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun +staras _tie_ -- + +KROLL + +Kie, -- kie vi staras? + +ROSMER + +Kie viaj infanoj staras! + +KROLL + +Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras? + +ROSMER + +Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda. + +KROLL + +(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato. + +ROSMER + +Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas +apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi +amaran cxagrenon. + +KROLL + +Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin +pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta +kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando. + +ROSMER + +Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi. + +KROLL + +Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la +delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu +spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon? + +ROSMER + +Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la +luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom +multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn +fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en +la lando. + +KROLL + +Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni +estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj +sentadas sin komforte. + +ROSMER + +Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio. + +KROLL + +Kiun taskon? + +ROSMER + +Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn. + +KROLL + +Cxiuj homoj --! + +ROSMER + +Almenaux tiom multaj kiom eblas. + +KROLL + +Per kio? + +ROSMER + +Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas. + +KROLL + +Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_ +volas purigi ilin? + +ROSMER + +Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem. + +KROLL + +Kaj vi kredas, ke ili kapablas? + +ROSMER + +Jes. + +KROLL + +Per propra forto do? + +ROSMER + +Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia. + +KROLL + +(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro? + +ROSMER + +Mi ne plu estas pastro. + +KROLL + +Jes, sed -- via infana kredo --? + +ROSMER + +Mi ne plu havas gxin. + +KROLL + +Vi ne havas --! + +ROSMER + +(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll. + +KROLL + +(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la +alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio? + +ROSMER + +Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, +ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi +neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris. + +KROLL + +Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion +sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun +bedauxrindan veron por ni! + +ROSMER + +Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja +ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi +pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj +gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, +kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la +grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por +mi. + +KROLL + +Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun +vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun? + +ROSMER + +Vi mem devigis min, Kroll. + +KROLL + +Mi? Cxu mi devigis vin --? + +ROSMER + +Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi +legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj +malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, -- +via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke +vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La +homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la +animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj +prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi +miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi, +Kroll? + +KROLL + +Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la +socio. + +ROSMER + +Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas. + +KROLL + +Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. +Kaj al li mi ne sxuldas indulgon. + +ROSMER + +Cxu tio validas ankaux por mi? + +KROLL + +Vi mem rompis kun mi, Rosmer. + +ROSMER + +Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo! + +KROLL + +Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al +vi. Vi nun ricevu la sekvojn. + +(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.) + +REBEKKA + +Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni +povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro. + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne +plu havas iun mision. + +REBEKKA + +(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi +parolis --? + +ROSMER + +Nun li scias. + +KROLL + +Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni. + +ROSMER + +Tien mi neniam revenos. + +KROLL + +Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola. + +ROSMER + +Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon +cxi tie. + +KROLL + +Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate +--! + +ROSMER + +Beate --? + +KROLL + +(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min. + +ROSMER + +Kion? Kiel? + +KROLL + +Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la +antauxcxambra pordo.) + +ROSMER + +(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al +vi. + +KROLL + +(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon! + +(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la +malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.) + +ROSMER + +Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj +mi. + +REBEKKA + +Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi? + +ROSMER + +Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed +morgaux mi iros al li. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi? + +ROSMER + +Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma +klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. +Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. + +(_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin +supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron +apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) + +REBEKKA + +Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro +volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen. + +SINJORINO HELSETH + +Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? + +REBEKKA + +(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego -- + +SINJORINO HELSETH + +Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere. + +REBEKKA + +Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux +auxdos pri tiaj reaperantoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige. + +REBEKKA + +Nu, nu, nu -- + +SINJORINO HELSETH + +(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu +baldaux forpasos? + +REBEKKA + +Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino +Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron. + +SINJORINO HELSETH + +Bonan nokton, frauxlino. + +(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) +Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas +paroli. + + + + +DUA AKTO + + +(Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. +En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al +la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, +kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. +Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.) + +(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe +la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj +rigardas tie cxi kaj tie.) + +(Frapigxas sur la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +(sen sin turni) Envenu. + +(_Rebekka West_ en matena robo envenas.) + +REBEKKA + +Bonan matenon. + +ROSMER + +(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas? + +REBEKKA + +Mi nur volas scii cxu vi bone dormis? + +ROSMER + +Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) +Kaj vi? + +REBEKKA + +Ho, dankon. Je matenveno --. + +ROSMER + +Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. +Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn. + +REBEKKA + +Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa. + +REBEKKA + +Nu, ne estis do vere malkuragxo -- + +ROSMER + +Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en +gxi. + +REBEKKA + +Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la +skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- +kaj espereble vi ne cxagrenigxu. + +ROSMER + +Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --? + +REBEKKA + +Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed -- + +ROSMER + +Nu, do auxdigu. + +REBEKKA + +Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis +kun li du -- tri liniojn al Mortensgard. + +ROSMER + +(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis? + +REBEKKA + +Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri +la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus. + +ROSMER + +Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per +tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco +de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni. + +REBEKKA + +Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn +rilatojn kun li? + +ROSMER + +Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas? + +REBEKKA + +Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi +inter vi kaj viaj amikoj. + +ROSMER + +(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el +la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --? + +REBEKKA + +En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi, +laux la konduto de la rektoro -- + +ROSMER + +Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. +Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun +cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros -- + +(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.) + +REBEKKA + +(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro. + +ROSMER + +(ekstaras rapide) Kroll! + +REBEKKA + +La rektoro! Cxu, imagu --! + +SINJORINO HELSETH + +Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo +kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore +bonvena vi estu! + +(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. -- +_Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion +aux alian.) + +ROSMER + +(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo -- + +KROLL + +Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux. + +ROSMER + +Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta -- + +KROLL + +Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la +kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. + +ROSMER + +Kial frauxlino West ne povas --? + +REBEKKA + +Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. + +KROLL + +(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon +pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, +antaux ol vi havis tempon por -- + +REBEKKA + +(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi +surmetas matenan robon? + +KROLL + +Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux! + +REBEKKA + +Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.) + +KROLL + +Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.) + +ROSMER + +Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. + +(Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.) + +KROLL + +Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan +nokton. + +ROSMER + +Kaj kion vi do diras hodiaux? + +KROLL + +Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al +vi ion pri Ulrik Brendel. + +ROSMER + +Li estis cxe vi, cxu? + +KROLL + +Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. +Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis +la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis. +Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon. + +ROSMER + +Do li tamen estas neplibonigebla. + +KROLL + +La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu! + +ROSMER + +De vi eble? + +KROLL + +Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard. + +ROSMER + +Nu do. + +KROLL + +Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu +idioto kaj plebano. + +ROSMER + +Estis ja felicxe por li --. + +KROLL + +Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) +Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa +amikeco devas averti vin. + +ROSMER + +Kara, kio do estas _tio_? + +KROLL + +Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso. + +ROSMER + +Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu +vi aludas? + +KROLL + +Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe +kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen -- + +ROSMER + +Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu +por la alia. + +KROLL + +Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la +redaktoro de "La Lumturo"? + +ROSMER + +Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel. + +KROLL + +Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas +rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi +min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? + +ROSMER + +Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi +libere agas, kiel ankaux mi. + +KROLL + +Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. +Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras? + +ROSMER + +Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen. + +KROLL + +(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita +viro! + +ROSMER + +Mi? Kiel vi havas tian penson? + +KROLL + +Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu +min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj +ankaux mian estimon? Cxu ne? + +ROSMER + +Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. + +KROLL + +Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo +de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --? + +ROSMER + +Ekzamenadon? + +KROLL + +Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por +vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel +vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro +vi mem devas klarigi por mi. + +ROSMER + +Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan. + +KROLL + +Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la +memmortigo de Beate? + +ROSMER + +Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri +kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras? + +KROLL + +Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj +almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa. + +ROSMER + +Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn +fojojn, ili ne dubus. + +KROLL + +Ankaux mi ne dubis tiam. + +ROSMER + +Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia +senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la +teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj +memriprocxoj la lastajn jarojn. + +KROLL + +Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana. + +ROSMER + +Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster +sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla? + +KROLL + +Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj +temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto? + +ROSMER + +Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar +sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara +Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la +malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, +ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, +kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro. + +KROLL + +Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la +bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, +por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro. + +ROSMER + +(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio? + +KROLL + +Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli +tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri +sia timo kaj sia malespero. + +ROSMER + +Pro la sama. + +KROLL + +Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de +apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj -- + +ROSMER + +(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en +tio cxi. + +KROLL + +Kial? + +ROSMER + +Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun +mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi +pensas, ke ecx ne Rebekka -- + +KROLL + +Rebekka? + +ROSMER + +Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco. + +KROLL + +Mi rimarkis tion. + +ROSMER + +Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun +ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam +faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto. + +KROLL + +Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu. + +ROSMER + +Kaj kial vi ne faris? + +KROLL + +Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia +akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol +monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi +diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis. + +KROLL + +Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur +respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes +devas baldaux edzinigi Rebekka". + +ROSMER + +(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --! + +KROLL + +Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la +ponteto kaj en la muelejan akvofalon. + +ROSMER + +Kaj vi, kiu ne avertis nin --! + +KROLL + +Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti. + +ROSMER + +Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin! + +KROLL + +Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. + +ROSMER + +Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion? + +KROLL + +Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris +cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux +vespere. + +ROSMER + +Do nun ne plu? + +KROLL + +Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian +infanan kredon? + +ROSMER + +(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la +plej nekomprenebla en la mondo. + +KROLL + +Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, +Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta, +mi aludas. + +ROSMER + +Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo? + +KROLL + +Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi +--. Kial? Nu? + +ROSMER + +Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --. + +KROLL + +La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi +diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas +_baldaux_ edzinigi Rebekka. + +ROSMER + +(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll. + +KROLL + +Kaj jen? Kia via respondo? + +ROSMER + +(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta +respondo estus montri al la pordo. + +KROLL + +(ekstaras) Perfekte. + +ROSMER + +(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate +forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm. +Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed +neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi +vivas kune cxi tie. + +KROLL + +Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita +virino, kiuj havas tiun kunvivon. + +ROSMER + +Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj +liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si +mem kiel naturan bezonon! + +KROLL + +Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la +kredo de la eklezio. + +ROSMER + +Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter +sxi kaj mi --? + +KROLL + +Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas +profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm. + +ROSMER + +Kaj kio --? + +KROLL + +-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi. + +ROSMER + +(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min +ekde mia plej frua juneco. + +KROLL + +Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al +kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West, +-- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne +malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo. + +ROSMER + +Savi min? Kiel --? + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +Kion vi volas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi petus la frauxlinon veni malsupren. + +ROSMER + +La frauxlino ne estas cxi-supre. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.) + +ROSMER + +Vi diris --? + +KROLL + +Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio +dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja +vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo -- + +ROSMER + +Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. + +KROLL + +Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun +frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la +sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. +Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en +la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- +en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas +ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan +landon. + +ROSMER + +Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. + +KROLL + +Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru +tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj +ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita +de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de +Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros +onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian +idealon. + +ROSMER + +Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas +mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la +parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. + +KROLL + +(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la +parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena +laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. + +ROSMER + +Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la +vivolukto, ankaux mi. + +KROLL + +Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos +lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj. + +ROSMER + +(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. + +KROLL + +Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne +suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin. + +(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Mi demandus de la frauxlino -- + +ROSMER + +Kio estas? + +SINJORINO HELSETH + +Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. + +ROSMER + +Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard. + +ROSMER + +Mortensgard! + +KROLL + +Aha! Al tio do! Al tio jam! + +ROSMER + +Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? + +SINJORINO HELSETH + +La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni. + +ROSMER + +Diru al li, ke iu jam cxeestas -- + +KROLL + +(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. + +(_Sinjorino Helseth_ eliras.) + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa +batalo ankoraux ne luktigxis. + +ROSMER + +Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard. + +KROLL + +Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos +vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari +vin nedangxera. + +ROSMER + +Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras! + +KROLL + +Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! + +ROSMER + +Cxu al _tio_ vi revenas! + +KROLL + +Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via +konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas. + +(_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo +maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta +hararo kaj barbo.) + +KROLL + +(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita +en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi +pri la direkto stiri. + +MORTENSGARD + +(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la +rektoron hejmen. + +KROLL + +Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne +faru falsan ateston kontraux nian proksimulo -- + +MORTENSGARD + +La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. + +KROLL + +Ecx ne pri la sesa? + +ROSMER + +Kroll --! + +MORTENSGARD + +Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima. + +KROLL + +(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer +estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj +sinjoroj! + +(Li eliras kaj frapas la pordon post si.) + +ROSMER + +(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu +tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin +cxi tien al mi? + +MORTENSGARD + +Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas +danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux. + +ROSMER + +Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi? + +MORTENSGARD + +Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis +cxi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio. + +MORTENSGARD + +Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri +por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +Pri kio, sinjoro Mortensgard? + +MORTENSGARD + +Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn +ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso? + +ROSMER + +Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion. + +MORTENSGARD + +Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke +pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo +ankaux en _tiu_ senco. + +ROSMER + +Mi ne vere komprenas vin. + +MORTENSGARD + +Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon, +kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton. + +ROSMER + +(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis +al vi ankaux _tion_? + +MORTENSGARD + +Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi +supreniru por auxdi pli de vi mem. + +ROSMER + +Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj +flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la +eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi. + +MORTENSGARD + +(rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne +farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --! + +ROSMER + +Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. +Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux. + +MORTENSGARD + +Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de +la afero ni ne devas tusxi. + +ROSMER + +Ne tusxi tion cxi? + +MORTENSGARD + +Ne intertempe, mi pensas. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas --. + +MORTENSGARD + +Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la +cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la +libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, -- +volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel +eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado. + +ROSMER + +Jes, tion mi ege bonvolas. + +MORTENSGARD + +Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe +elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn +proprajn manojn surloke. + +ROSMER + +Vi opinias, cxu? + +MORTENSGARD + +Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu +regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron +antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn +ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion, +kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial +estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la +publikon. Jen mia opinio. + +ROSMER + +Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian +apostatadon? + +MORTENSGARD + +(agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe +mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la +ekleziajn aferojn. + +ROSMER + +Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo? + +MORTENSGARD + +Tio estas aparta afero. + +ROSMER + +Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin. + +MORTENSGARD + +Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne +havas plenan liberecon por agi. + +ROSMER + +Kio do ligas vin? + +MORTENSGARD + +Tio ligas min, ke mi estas stampita viro. + +ROSMER + +Ah, nu tiel. + +MORTENSGARD + +Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar +estis ja vi unue, kiu stampis min. + +ROSMER + +Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon +per pli indulgaj manoj. + +MORTENSGARD + +Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu +fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene +komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun +bruldoloron mem, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGARD + +Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos +absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto" +certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi +farigxos stampita viro. + +ROSMER + +Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro +Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla. + +MORTENSGARD + +(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton. + +MORTENSGARD + +Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris +la mian? + +ROSMER + +Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita? + +MORTENSGARD + +Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi +suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi. + +ROSMER + +Vi bonvole sciigu, kio tio estus. + +MORTENSGARD + +Cxu la pastoro ne povas mem diveni? + +ROSMER + +Ne, tute ne. Neniel. + +MORTENSGARD + +Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo +strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga? + +MORTENSGARD + +Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de +cxi tiu domo. + +ROSMER + +Ankaux de frauxlino West? + +MORTENSGARD + +Ne, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Nu, de kiu do? De kiu? + +MORTENSGARD + +De karmemora sinjorino. + +ROSMER + +De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu? + +MORTENSGARD + +Jes, mi havas gxin. + +ROSMER + +Kiam? + +MORTENSGARD + +Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti +antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga. + +ROSMER + +Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon. + +MORTENSGARD + +Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne +povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero +estas stranga, tio estas pro alia kauxzo. + +ROSMER + +Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al +vi? + +MORTENSGARD + +Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas +en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj +tiuj homoj vivas nur por malutili al vi. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGARD + +Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu, +sinjoro pastoro? + +ROSMER + +Jes certe! Cxion. Senrezerve. + +MORTENSGARD + +La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias, +skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista +posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min. + +ROSMER + +Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin? + +MORTENSGARD + +Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus +en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj +homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa. + +ROSMER + +Cxu tio estas en la letero? + +MORTENSGARD + +La pastoro povas mem legi gxin je okazo. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj +aludus? + +MORTENSGARD + +Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino +definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm -- + +ROSMER + +Poste? + +MORTENSGARD + +Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas +iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco +kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas +min ne tusxi tion en "La Lumturo". + +ROSMER + +Neniu nomo menciigxas? + +MORTENSGARD + +Ne. + +ROSMER + +Kiu portis al vi tiun leteron? + +MORTENSGARD + +Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko. + +ROSMER + +Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda, +malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla. + +MORTENSGARD + +Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste +ricevis _tiun_ impreson. + +ROSMER + +Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza +letero? + +MORTENSGARD + +Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +En mia vivo, vi aludas? + +MORTENSGARD + +Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro. + +ROSMER + +Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda? + +MORTENSGARD + +Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. +Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus +kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita +movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +Adiaux. + +MORTENSGARD + +Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en +"La Lumturo". + +ROSMER + +Presu cxion. + +MORTENSGARD + +Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii. + +(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum +_Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran +pordon fermigxi.) + +ROSMER + +(cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte) +Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre? + +SINJORINO HELSETH + +(auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie +sxi ne estas. + +(La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la +pordaperturo.) + +REBEKKA + +Rosmer! + +ROSMER + +(turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie +faris? + +REBEKKA + +(iras al li) Mi sxtelauxskultis. + +ROSMER + +Tamen, Rebekka, kiel vi do povis! + +REBEKKA + +Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo +-- + +ROSMER + +Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --? + +REBEKKA + +Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li. + +ROSMER + +Mi ja estus rakontonta. + +REBEKKA + +Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj. + +ROSMER + +Vi cxion auxdis, cxu? + +REBEKKA + +La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam +Mortensgard venis. + +ROSMER + +Kaj ree supren -- + +REBEKKA + +Ne lasu vin gxeni, kara amiko. + +ROSMER + +Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian +plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas +al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun. + +REBEKKA + +Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus. + +ROSMER + +Ne, ne, -- ne tio cxi. + +REBEKKA + +Ne tio cxi? + +ROSMER + +Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata +kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon. +Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, -- +mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris +nian ligon. Estis dangxera sekreto. + +REBEKKA + +Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, +ke ni estas senkulpaj. + +ROSMER + +Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago. +Sed nun, -- nun, Rebekka -- + +REBEKKA + +Jes, kio nun? + +ROSMER + +Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate? + +REBEKKA + +(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi +ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta. + +ROSMER + +Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta. + +REBEKKA + +Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas! + +ROSMER + +Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi +erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon? + +REBEKKA + +Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano? + +ROSMER + +Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj +cetere -- se tiel estus -- + +REBEKKA + +Se tiel estus? Jes, kio do? + +ROSMER + +Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia +malsana animo transiris al frenezeco? + +REBEKKA + +Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj! + +ROSMER + +Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, +ecx se mi arde volus. + +REBEKKA + +Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio +sola kaj peza. + +ROSMER + +(pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min +malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis +depost vi venis al ni. + +REBEKKA + +Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --! + +ROSMER + +Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn. +Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi +tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin. +Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster +tio nia. Aux cxu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes, jes, vi faris. + +ROSMER + +Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do +pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, -- +observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm. + +ROSMER + +Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis +kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi +neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron? + +REBEKKA + +(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi +tie tagon pli longe. + +ROSMER + +Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis +sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga -- +akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo. + +(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur +la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.) + +REBEKKA + +(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer. +Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, -- +cxu vi volus? + +ROSMER + +Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, +-- kio estas nerevokebla. + +REBEKKA + +Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. +Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin +gxoja kaj liberanima -- + +ROSMER + +Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo. + +REBEKKA + +(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam +ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian +fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, +-- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri +kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la +volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli +vastaj rondoj. Nobelojn. + +ROSMER + +Gxojajn nobelojn. + +REBEKKA + +Jes -- gxojajn. + +ROSMER + +Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka. + +REBEKKA + +Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero? + +ROSMER + +Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin. + +REBEKKA + +_Tion_ vi devas. + +ROSMER + +(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam +restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras +la vivon mirinde gxuinda por vivi. + +REBEKKA + +(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer? + +ROSMER + +(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco. + +REBEKKA + +(pasxon malantauxen) Jes. +Senkulpeco. (mallonga pauxzo) + +ROSMER + +(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj +antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi +cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --. +Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi +kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi +akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la +manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas +mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin +antauxen memorigante pri la mortinto. + +REBEKKA + +Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm. + +ROSMER + +Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento. + +REBEKKA + +Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan +vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki. + +ROSMER + +Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. +Kiel mi do savigxus el tio cxi! + +REBEKKA + +(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn. + +ROSMER + +(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn? + +REBEKKA + +Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi +cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj. + +ROSMER + +(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la +pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi +jenan demandon, Rebekka? + +REBEKKA + +(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas. + +ROSMER + +Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago? + +REBEKKA + +Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos. + +ROSMER + +Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin +unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo +pri pura kunvivado inter viro kaj virino -- + +REBEKKA + +Jes, jes, -- kio pri tio? + +ROSMER + +Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas +al vivo en trankvila, felicxa paco --? + +REBEKKA + +Kaj sekve! + +ROSMER + +Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj +animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas +min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi +preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia. + +REBEKKA + +Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer! + +ROSMER + +Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, +kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta +malgaja pasinteco? + +REBEKKA + +Nu! + +ROSMER + +Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon. + +REBEKKA + +(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio? + +ROSMER + +(pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas +farigxi mia dua edzino? + +REBEKKA + +(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi! + +ROSMER + +Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun +post la mortinto. + +REBEKKA + +Mi -- en la loko de Beate --! + +ROSMER + +Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne. + +REBEKKA + +(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun +kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni +sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por +mi la sola edzino, kiun mi iam havis. + +REBEKKA + +(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino. + +ROSMER + +Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas +ero da amo en nia amikeco! + +REBEKKA + +(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru +tiajxon! + +ROSMER + +(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia +rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi +dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm. + +ROSMER + +Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas. + +REBEKKA + +Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos +mi tio farigxi. + +ROSMER + +(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange. +Kial vi ne povos? + +REBEKKA + +(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro +mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer. + +(Sxi iras al la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial? + +REBEKKA + +(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite. + +ROSMER + +Inter vi kaj mi? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de +Rosmersholm. + +REBEKKA + +(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte +demandos min, -- estos tamen finite. + +ROSMER + +Tamen finite? Kiel --? + +REBEKKA + +Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, +Rosmer. + +ROSMER + +Rebekka --! + +REBEKKA + +(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.) + +ROSMER + +(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si +mem) Kio -- estas -- jeno? + + + + +TRIA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra +pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.) + +(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la +fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas +sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la +mano malpolvante la meblojn.) + +REBEKKA + +(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe +supre hodiaux. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi +opinias. + +REBEKKA + +Vi vidis lin, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la +dormocxambro finvestante sin. + +REBEKKA + +Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj +lia bofrato. + +REBEKKA + +Kio tio do estus, vi pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al +la alia. + +REBEKKA + +Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard? + +SINJORINO HELSETH + +Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas! + +REBEKKA + +Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li +ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis +forkurinta? + +REBEKKA + +Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli +bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne +permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu +Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron. + +REBEKKA + +La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io +okazas. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj -- + +REBEKKA + +(ekrigardas sxin kasxe) Cxu? + +SINJORINO HELSETH + +(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, +pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino. + +REBEKKA + +(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino +Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide. + +SINJORINO HELSETH + +La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas. +Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al +Mortensgard. + +REBEKKA + +(turnas sin) Ne, -- cxu vi! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en +Rosmersholm. + +REBEKKA + +Vere, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita. +Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere. + +REBEKKA + +Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne +estas malfacile diveni de kiu gxi estis. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? + +REBEKKA + +Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco -- + +SINJORINO HELSETH + +Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. + +REBEKKA + +Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas +scii. + +SINJORINO HELSETH + +Hm, povus esti, ke mi tamen scias. + +REBEKKA + +Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li +komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis +kio estis en gxi. + +REBEKKA + +Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru +al mi! + +SINJORINO HELSETH + +Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo. + +REBEKKA + +Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas +ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al +la bedauxrinda malsana sinjorino. + +REBEKKA + +Kiu kredigis tion al sxi? + +SINJORINO HELSETH + +Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj. + +REBEKKA + +Malbonaj --? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. + +REBEKKA + +Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen +cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm! + +REBEKKA + +Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece. +Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon. + +REBEKKA + +Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi +skribis tiun leteron al Mortensgard? + +SINJORINO HELSETH + +Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias, +ke sxi ne estis. + +REBEKKA + +Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski +infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino. + +REBEKKA + +(prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne +ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Kio, frauxlino. + +REBEKKA + +Ke ne venis infanoj. Cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri. + +REBEKKA + +Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne +konvenas auxskultadi infankriadon. + +SINJORINO HELSETH + +Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) Ili ne krias, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj +memoras. + +REBEKKA + +Vere strange. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas +alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas. +Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas. + +REBEKKA + +Estus vere strange -- + +SINJORINO HELSETH + +Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi? + +REBEKKA + +Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed +sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto. + +SINJORINO HELSETH + +Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble +disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias. + +REBEKKA + +Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro +malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras +tra la pordo dekstre.) + +(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la +antauxcxambro.) + +ROSMER + +Bonan matenon, Rebekka. + +REBEKKA + +Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu? + +ROSMER + +Jes. + +REBEKKA + +La vetero estas ja bela. + +ROSMER + +Vi ne venis al mi cxi-matene. + +REBEKKA + +Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux. + +ROSMER + +Cxu ankaux poste vi ne faros? + +REBEKKA + +Ho, mi ankoraux ne scias. + +ROSMER + +Cxu estas io posxte por mi? + +REBEKKA + +"La Gubernia Gazeto" venis. + +ROSMER + +"La Gubernia Gazeto" --! + +REBEKKA + +Gxi kusxas tie sur la tablo. + +ROSMER + +(metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Kaj vi ne sendis gxin supren -- + +REBEKKA + +Vi suficxe frue legos gxin. + +ROSMER + +Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu! +-- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --. +(rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka. + +REBEKKA + +Ili ne mencias nomon. + +ROSMER + +Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la +bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas +sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita +momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj +antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne +forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon) +Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj +intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne +ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas. + +REBEKKA + +Estas ankoraux pli. + +ROSMER + +(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta +jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita +al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux +plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas? + +REBEKKA + +Ili celas min, komprenu. + +ROSMER + +(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de +malhonestuloj. + +REBEKKA + +Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard. + +ROSMER + +(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo +pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom +gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en +tiu suspektinda abomeneco. + +REBEKKA + +(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj +glora. + +ROSMER + +Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti +pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo, +Rebekka. + +REBEKKA + +Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos. + +ROSMER + +Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la +vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante +la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, -- +cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita +per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per +mi. + +REBEKKA + +Ne --? Ne per vi? + +ROSMER + +Ecx ne _por_ mi. + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin. + +ROSMER + +Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja, +sekura sento de senkulpeco. + +REBEKKA + +(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --. + +ROSMER + +Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi -- + +REBEKKA + +Neniel vi! + +ROSMER + +(montras tra la fenestro) La akvofalo. + +REBEKKA + +Ho Rosmer --! + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Frauxlino! + +REBEKKA + +Poste, poste. Ne nun. + +SINJORINO HELSETH + +Nur unu vorto, frauxlino. + +(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi. +Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj +eliras.) + +ROSMER + +(maltrankvila) Cxu estis io por mi? + +REBEKKA + +Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan +aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. + +ROSMER + +(prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. + +REBEKKA + +Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn +pensojn. Promesu al mi. + +ROSMER + +Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas. + +REBEKKA + +Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --! + +ROSMER + +Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan +nokton. Beate eble tamen gxuste vidis. + +REBEKKA + +Kiel do? + +ROSMER + +Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. + +REBEKKA + +Gxuste vidis en _tio_? + +ROSMER + +(metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu +ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton +amikecon. + +REBEKKA + +Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --? + +ROSMER + +-- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al +kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis +cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon. +Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel +dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne +ankaux vi sentis tiel? Diru! + +REBEKKA + +(luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi. + +ROSMER + +Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, +kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita +geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi +ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate. + +REBEKKA + +Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian +rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis +jugxi alimaniere ol sxi faris. + +REBEKKA + +Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? + +ROSMER + +Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon. +Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos. + +REBEKKA + +Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis +vian vivon! + +ROSMER + +(skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, +kion mi nun scias. + +REBEKKA + +Kial ne de vi? + +ROSMER + +Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo. + +REBEKKA + +(ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj. +Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, +blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia. + +ROSMER + +Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi +min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu +gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj +senkulpa homo. + +REBEKKA + +Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer? + +ROSMER + +La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas. + +REBEKKA + +Por vi, kiu neniam povas ridi? + +ROSMER + +Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja. + +REBEKKA + +Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen +via cxapelo. Kaj jen via bastono. + +ROSMER + +(prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos? + +REBEKKA + +Ne, ne, mi ne povas nun. + +ROSMER + +Nu ja. Vi tamen estas kun mi. + +(Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de +malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +(malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi +povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.) + +(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas +silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.) + +KROLL + +Li do eliris? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Cxu li kutimas promeni longe? + +REBEKKA + +Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin -- + +KROLL + +Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope. + +REBEKKA + +Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro. + +(Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_ +eksidas sur segxon apud sxi.) + +KROLL + +Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj +dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes +Rosmer. + +REBEKKA + +Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco. + +KROLL + +Nur en la komenco? + +REBEKKA + +Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li. + +KROLL + +Mi! + +REBEKKA + +Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj. + +KROLL + +Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj +kaj rilatoj en la vivo. + +REBEKKA + +Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj -- + +KROLL + +Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas. + +REBEKKA + +Kion vi do kredas? + +KROLL + +Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio. + +REBEKKA + +Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll. + +KROLL + +Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas +fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj +analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien. + +REBEKKA + +(rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis +fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus. + +KROLL + +(mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus? + +REBEKKA + +Cxu mi celis --! + +KROLL + +Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke +estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en +Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi +vidas. + +REBEKKA + +Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi +cxi tien. + +KROLL + +Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi +amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al +adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata +enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto. + +REBEKKA + +Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke +oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita. + +KROLL + +Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi +volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado, +-- gxuste cxar vi portas fridan koron. + +REBEKKA + +Fridan? Cxu vi certas? + +KROLL + +Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron +post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis, +kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por +realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa. + +REBEKKA + +Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa. + +KROLL + +Mi, cxu! + +REBEKKA + +Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura +fino de Beate. + +KROLL + +Nu, tio do tusxis lin tiel profunde? + +REBEKKA + +Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia -- + +KROLL + +Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn +skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion +sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj +rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis +kiel heredajxo de generacio al generacio. + +REBEKKA + +(rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn +en la parencaro. Certe kaj vere. + +KROLL + +Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed +kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj +estas ja grandege malsimilaj al la liaj. + +REBEKKA + +Al kiaj kondicxoj vi aludas? + +KROLL + +Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino +West. + +REBEKKA + +Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen +-- + +KROLL + +Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la +moralaj kondicxoj. + +REBEKKA + +Kondicxoj --? Por kio? + +KROLL + +Ke vi entute koncipigxis + +REBEKKA + +Kion vi jen do diras! + +KROLL + +Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton. + +REBEKKA + +Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii! + +KROLL + +Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi +lasis vin adopti de doktoro West -- + +REBEKKA + +(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. + +KROLL + +-- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. + +REBEKKA + +(pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. + +KROLL + +La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la +distrikta kuracisto. + +REBEKKA + +Vi pravas. + +KROLL + +Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas +vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al +vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi +persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino. + +REBEKKA + +(cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, -- +tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia +ekesto! + +KROLL + +Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian +tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. + +REBEKKA + +(impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi +povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi +naskigxis. + +KROLL + +Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris. + +REBEKKA + +Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! + +KROLL + +Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la +trideka. + +REBEKKA + +Cxu? Cxu mi diris? + +KROLL + +Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli -- + +REBEKKA + +Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi +estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas. + +KROLL + +(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? + +REBEKKA + +Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi +estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu +jaro. + +KROLL + +Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa +agxo? + +REBEKKA + +Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas +io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. + +KROLL + +Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro +West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis. + +REBEKKA + +(ekkrias) Ne estas vero! + +KROLL + +Cxu ne vero? + +REBEKKA + +Ne. Cxar tion patrino neniam menciis. + +KROLL + +Cxu sxi ne faris? + +REBEKKA + +Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto. + +KROLL + +Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron? +Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la +parencaro. + +REBEKKA + +(pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas +nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi +estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --! + +KROLL + +(ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere +konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --! + +REBEKKA + +Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. + +KROLL + +Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte +reagas. + +REBEKKA + +(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti +traktata kiel nelegitima naskigxinto. + +KROLL + +Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do +konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto. + +REBEKKA + +Jes, eble mi do faris. + +KROLL + +Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas +vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis +pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas +grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla. +Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne +eniris vian sangon. + +REBEKKA + +(dubeme) Eble vi pravas. + +KROLL + +Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni +ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara +frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas +malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu +timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo +al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la +elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por +kontrauxstari tion. + +REBEKKA + +Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. + +KROLL + +Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas +almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed +-- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. + +REBEKKA + +Kaj kiu estas gxi? + +KROLL + +Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West. + +REBEKKA + +La rilaton al mi? + +KROLL + +Jes. Vi devas konvinki lin tiel. + +REBEKKA + +Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato +bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras? + +KROLL + +Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi +opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn +tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm -- + +REBEKKA + +-- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? + +KROLL + +Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias. + +REBEKKA + +(pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus +dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. + +KROLL + +Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. + +REBEKKA + +Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas. + +KROLL + +Jam nun! Mi do foriros. + +REBEKKA + +(al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos. + +KROLL + +Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. + +REBEKKA + +Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo, +ke mi petas al vi pri io. + +KROLL + +(rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino +West. Tiel do estu. + +(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) + +ROSMER + +(vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie! + +REBEKKA + +Li preferus ne renkonti vin, kara. + +KROLL + +(auxtomate) Kara! + +REBEKKA + +Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la +alia. La rilato inter ni kondukis al tio. + +KROLL + +Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu? + +REBEKKA + +Kaj _tion_ -- kaj ion pli. + +ROSMER + +(proksimas) Kion celas la vizito hodiaux? + +KROLL + +Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. + +ROSMER + +(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? + +KROLL + +Mi ne skribis tion. + +ROSMER + +Cxu vi faris elpasxon por reteni tion? + +KROLL + +Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne +estis en mia povo. + +REBEKKA + +(sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin +malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi +ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer. + +KROLL + +Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi. + +REBEKKA + +Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion. + +ROSMER + +(eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo +--. Kio estas? + +REBEKKA + +La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro. + +(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.) + +ROSMER + +Decido, vi diras? Kiu decido? + +REBEKKA + +Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu +vian gxojan senkulpecon, kara amiko. + +ROSMER + +Sed kion tio signifas! + +REBEKKA + +Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas. + +ROSMER + +Nu! + +REBEKKA + +Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, -- +sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta +mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn +miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen -- + +KROLL + +Kaj jen? + +ROSMER + +Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias. + +REBEKKA + +(fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio. + +KROLL + +(rigardas sxin fikse) Eble mi foriru. + +REBEKKA + +Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi +volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni +en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke +Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi +ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi +tion. + +ROSMER + +Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --? + +REBEKKA + +Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen. +Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro +inter vi kaj la tuta, plena liberigxo. + +ROSMER + +Kiun muron vi aludas? + +REBEKKA + +Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara +sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de +tia geedzeco. + +ROSMER + +Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere. + +REBEKKA + +Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta. + +KROLL + +(kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_? + +REBEKKA + +(dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. +Kaj jen mi agis. + +ROSMER + +Al kiuj agoj vi aludas? + +KROLL + +Cxu per tio vi volas diri, ke --! + +REBEKKA + +Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll. +Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ +mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de +deliro -- + +ROSMER + +(eksaltas) Rebekka! + +KROLL + +(ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro! + +REBEKKA + +Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias. + +ROSMER + +(kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta? +Mi komprenas ecx ne vorton --! + +KROLL + +Ho jes. Mi komencas kompreni. + +ROSMER + +Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio. +Tute nenio! + +REBEKKA + +Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj. + +ROSMER + +Jes, sed tion mi ja ne tiam faris. + +REBEKKA + +Mi sciis, ke vi baldaux farus. + +KROLL + +(kapklinas al _Rosmer_) Aha! + +ROSMER + +Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston. + +REBEKKA + +Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm. + +ROSMER + +Kial vi volis foriri -- tiam? + +REBEKKA + +Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al +sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi +komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus +okazi, -- kio ajn. + +ROSMER + +Tio do estas, kion vi diris kaj faris. + +REBEKKA + +Jes, Rosmer. + +ROSMER + +Estas _tio_, kion vi nomis agi. + +REBEKKA + +(kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes. + +ROSMER + +(iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Ne cxion. + +REBEKKA + +(rigardas lin timigite) Kio plia estus? + +KROLL + +Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis +pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus +aliloken -- plej eble frue? -- Nu? + +REBEKKA + +(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion. + +ROSMER + +(falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el +mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis! +Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_) +Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, +-- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi! + +REBEKKA + +Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis +esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon. + +ROSMER + +Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo? + +REBEKKA + +Ne. + +KROLL + +Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris? + +REBEKKA + +Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas. + +ROSMER + +Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi +cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun +teruran ludon! + +REBEKKA + +Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. + +KROLL + +(severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! + +REBEKKA + +(impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! +Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj +estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. +Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi +kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne +pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi +_devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj +cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas. +(mallonga pauxzo) + +ROSMER + +(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi? + +REBEKKA + +Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. + +KROLL + +Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? + +REBEKKA + +(malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, +kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem. + +KROLL + +(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En +intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, +-- nun ili estus vidantaj! + +ROSMER + +Vi iros al la urbo, cxu? + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue. + +ROSMER + +(ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin. + +KROLL + +Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. + +ROSMER + +Venu do, Kroll! Venu do! + +(Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom +poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter +la floroj.) + +REBEKKA + +(parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux. +Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la +fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron) + +(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Kio estas, frauxlino? + +REBEKKA + +Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento. + +SINJORINO HELSETH + +La valizon? + +REBEKKA + +Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. + +SINJORINO HELSETH + +Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi? + +REBEKKA + +Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj tiel subite kaj tuje! + +REBEKKA + +Tuj kiam mi pakis. + +SINJORINO HELSETH + +Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi +scias? + +REBEKKA + +Mi neniam plu revenos. + +SINJORINO HELSETH + +Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam +frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por +la pastoro. + +REBEKKA + +Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Timigxis! Jecxjo, pro kio? + +REBEKKA + +Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj. + +SINJORINO HELSETH + +De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo! + +REBEKKA + +Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en +Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino +Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes ja. La valizo. + +(Ambaux eliras dekstre.) + + + + +KVARA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun +sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la +tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj +la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino +Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas +portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro. + +REBEKKA + +Bone. La veturigisto estas mendita, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro. + +REBEKKA + +Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je +noktomezo. + +SINJORINO HELSETH + +(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis +tiam? + +REBEKKA + +Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan +leteron. Diru tion. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen +opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje. + +REBEKKA + +Eble tio. Aux eble tamen ne. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis! + +REBEKKA + +Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi. + +REBEKKA + +Pli fidinda? + +SINJORINO HELSETH + +Jes tion mi efektive diras. + +REBEKKA + +Sed, kara, kion vi per tio aludas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin +el tio en _tia_ maniero, ne. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste +kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos? + +SINJORINO HELSETH + +Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, +ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja +ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne +povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm! + +REBEKKA + +(kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer? + +SINJORINO HELSETH + +Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux. + +REBEKKA + +Sed hodiaux do --? + +SINJORINO HELSETH + +Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la +pastoro en la gazetoj, mi -- + +REBEKKA + +Aha! + +SINJORINO HELSETH + +Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio +de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. + +REBEKKA + +Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? + +SINJORINO HELSETH + +Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas +facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja +cxiuj homoj, -- frauxlino West. + +REBEKKA + +Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi +auxskultas? + +SINJORINO HELSETH + +(mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize. + +REBEKKA + +(skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu. + +(_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) + +ROSMER + +(vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) +Kion tio cxi signifas? + +REBEKKA + +Mi forvojagxos. + +ROSMER + +Tuj? + +REBEKKA + +Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. + +SINJORINO HELSETH + +Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre) + +ROSMER + +(post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka? + +REBEKKA + +Norden per la vaporsxipo. + +ROSMER + +Norden? Kion vi faros tie norde? + +REBEKKA + +Mi ja venis de tie. + +ROSMER + +Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. + +REBEKKA + +Ecx ne cxi tie. + +ROSMER + +Kion vi pensas entrepreni? + +REBEKKA + +Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. + +ROSMER + +Fari finon? + +REBEKKA + +Rosmersholm rompis min. + +ROSMER + +(atentigxas) Vi diras --? + +REBEKKA + +Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi +venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun +mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari. + +ROSMER + +Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --? + +REBEKKA + +Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la +rektoro? + +ROSMER + +Ni repacigxis. + +REBEKKA + +Nu do. Rezultis do en tio. + +ROSMER + +Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por +mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi. +-- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi. + +REBEKKA + +Nu jes, -- eble estas pli bone tiel. + +ROSMER + +Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? + +REBEKKA + +Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. + +ROSMER + +Vi mensogas, Rebekka. + +REBEKKA + +Mensogas --! + +ROSMER + +Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi +estus viro por lukte konduki la aferon al venko. + +REBEKKA + +Mi kredis, ke ni du kune kapablus. + +ROSMER + +Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke +vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al +viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. + +REBEKKA + +Auxskultu nun, Rosmer -- + +ROSMER + +(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio. +Mi estis kiel ganto en viaj manoj. + +REBEKKA + +Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. +(eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio, +-- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi +auxdu tuj. + +ROSMER + +Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi? + +REBEKKA + +La granda restas. + +ROSMER + +Kio granda? + +REBEKKA + +Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron +al cxio cetera. + +ROSMER + +(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. + +REBEKKA + +Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en +Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel +-- komprenu. + +ROSMER + +Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. + +REBEKKA + +Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi +ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis +konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la +komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel +bedauxrinde por la tuta vivo. + +ROSMER + +Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. + +REBEKKA + +Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer +--! + +ROSMER + +Avido? Vi --! Al kio? + +REBEKKA + +Al vi. + +ROSMER + +(volas eksalti) Kio estas! + +REBEKKA + +(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli. + +ROSMER + +Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel! + +REBEKKA + +Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio +estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis +sovagxa, nesubigebla avido. + +ROSMER + +(pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi +sidas rakontante! + +REBEKKA + +Jes, kion vi imagas, Rosmer! + +ROSMER + +El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion +nomas. + +REBEKKA + +Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la +ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj +portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro. + +ROSMER + +Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon. + +REBEKKA + +Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj +mi. + +ROSMER + +Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi +kune. + +REBEKKA + +Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla, +antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto +estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en +spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis +antaux vin. Kaj nun tamen --! + +REBEKKA + +Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun. + +ROSMER + +-- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis +vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam +okazi. + +REBEKKA + +Mi ekkriis en malespero. + +ROSMER + +Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa +volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam +mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer. + +ROSMER + +Diru do kiel tio venis. + +REBEKKA + +Venis per la vivo kune kun vi. + +ROSMER + +Sed kiel? Kiel? + +REBEKKA + +Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem -- + +ROSMER + +Jes, jes? + +REBEKKA + +-- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis -- + +ROSMER + +Bedauxrinde, vi pravas. + +REBEKKA + +Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en +soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun +animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la +granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux +nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de +mia animo. + +ROSMER + +Ho, kion do tio signifas, Rebekka! + +REBEKKA + +Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren, +tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. +Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko +sub la meznokta suno norde cxe ni. + +ROSMER + +Diru pli. Cxion kion vi scias diri. + +REBEKKA + +Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La +granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi +estis inter ni du. + +ROSMER + +Ho, se mi nur scietis eron de tio! + +REBEKKA + +Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus +farigxi via edzino, -- mi gxojkriis -- + +ROSMER + +Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi. + +REBEKKA + +Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu +estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, -- +kun la tempo, ne. + +ROSMER + +Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi? + +REBEKKA + +Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_ +vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon. + +ROSMER + +Infektis? + +REBEKKA + +Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis +por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon -- + +ROSMER + +Ho, cxu tion mi kuragxus kredi! + +REBEKKA + +Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed +-- (skuas la kapon) -- sed, -- sed -- + +ROSMER + +Sed? Nu? + +REBEKKA + +-- sed gxi mortigas la felicxon. + +ROSMER + +Cxu jenon vi diras, Rebekka? + +REBEKKA + +Almenaux por mi. + +ROSMER + +Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus +vin --? Petegus vin -- + +REBEKKA + +Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_, +Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi. + +ROSMER + +Ion pli ol vi jam rakontis? + +REBEKKA + +Jes. Ion alian kaj pli gravan. + +ROSMER + +(kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de +tiajxo foje tangxis min. + +REBEKKA + +Cxu! Kaj tamen --? Tamen? -- + +ROSMER + +Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago, +komprenu. + +REBEKKA + +Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion. + +ROSMER + +(deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi +estas, -- mi havas forgeson por gxi. + +REBEKKA + +Sed mi ne. + +ROSMER + +Ho, Rebekka --! + +REBEKKA + +Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al +mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia, +ke mia propra pasinteco baras min. + +ROSMER + +Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi, +-- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas. + +REBEKKA + +Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De +kie mi prenu _gxin_? + +ROSMER + +(peze) Jes, jes, -- la senkulpeco. + +REBEKKA + +La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja +_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj +homoj -- + +ROSMER + +Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. +Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas +sin nobeligi de ekstere. + +REBEKKA + +(mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu? + +ROSMER + +(penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega +en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en +maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde? + +REBEKKA + +Vi ne kredas min, Rosmer, cxu? + +ROSMER + +Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj +sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas +celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi +deziras ja fari por vi, kion mi povas. + +REBEKKA + +(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --! + +ROSMER + +Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos +por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en +plena kaj pura amo. + +REBEKKA + +Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis +transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi +sole! + +ROSMER + +Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi +ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je +vi. + +REBEKKA + +(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ +vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu +valorus vivi. + +REBEKKA + +Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe +frue ni eliros. + +ROSMER + +(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, +Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi! + +REBEKKA + +Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --! + +ROSMER + +Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, -- +tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun -- + +(Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.) + +REBEKKA + +(eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis! + +(La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas +manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la +pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li +aspektas konfuze.) + +ROSMER + +Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel! + +BRENDEL + +Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux! + +ROSMER + +Kien vi iros tiel malfrue? + +BRENDEL + +Malsupren la deklivon. + +ROSMER + +Kiel --? + +BRENDEL + +Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la +granda nenio. + +ROSMER + +Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas? + +BRENDEL + +Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje +metis la piedon en tiun cxi salonon, -- mi staris antaux vi kiel +bonhavulo kaj frapis mian brustposxon. + +ROSMER + +Nu! Mi ne tute komprenas -- + +BRENDEL + +Sed tia, kia vi vidas min cxi tiun nokton, mi estas detronigita regxo +sur la cindroamaso de mia brulita kastelo. + +ROSMER + +Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin -- + +BRENDEL + +Vi konservis vian infankoron, Johannes. Cxu vi povas doni al mi +pruntajxon? + +ROSMER + +Jes, jes, bonvole. + +BRENDEL + +Cxu vi povas doni dispone idealon aux du? + +ROSMER + +Kion vi diras? + +BRENDEL + +Demetitan idealon aux du. Kaj vi faros bonan agon. Cxar nun mi +senestas, mia kara knabo. Tute senhava. + +REBEKKA + +Cxu vi ne faris vian prelegon? + +BRENDEL + +Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Gxuste kiam mi pretigas min elversxi +el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi +bankrotis. + +REBEKKA + +Sed cxiuj viaj neskribitaj verkoj? + +BRENDEL + +Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur sxlosita monkesto. +Kaj hieraux, -- kiam mi malfermas kaj volas sercxi la trezoron, -- +jen estas nenio. La dento de la tempo mordis gxin al polvo. Estis +_nichts_ kaj nenio en la tuta afero. + +ROSMER + +Sed cxu vi do certe tion scias? + +BRENDEL + +Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri +tio. + +ROSMER + +Prezidento? + +BRENDEL + +Nu ja, -- la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_. + +ROSMER + +Jes, kiu? + +BRENDEL + +Peder Mortensgard kompreneble. + +ROSMER + +Cxu! + +BRENDEL + +(mistere) Tsx, tsx, tsx! Peder Mortensgard estas la estro kaj reganto +de la estonteco. Neniam mi lokigxis antaux la vizagxo de iu pli +granda. Peder Mortensgard havas en si la cxiopovan kapablon. Li povas +fari cxion, kion li volas. + +ROSMER + +Ho, ne kredu tion. + +BRENDEL + +Jes, mia knabo! Cxar Peder Mortensgard neniam volas pli ol li povas! +Peder Mortensgard kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, -- +vidu, -- _tio_ estas gxuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio +estas la sumo de cxiu sagxo en la mondo. Jen suficxe! + +ROSMER + +(mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam +vi venis. + +BRENDEL + +_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku +cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta +sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu +belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon. + +REBEKKA + +Cxu al mi vi aludas? + +BRENDEL + +Jes, mia alloga marvirino + +REBEKKA + +Kial ne estus konstruinde sur mi? + +BRENDEL + +(pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas +vivkoncepton por konduki al venko. + +REBEKKA + +Kaj sekve --? + +BRENDEL + +La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo. + +REBEKKA + +Kiu? + +BRENDEL + +(prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje +iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan +malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko. +_Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si +la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas +sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes. + +ROSMER + +Cxu vi foriros nun? En sombra nokto? + +BRENDEL + +La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.) + +(Momenton estas silente en la cxambro.) + +REBEKKA + +(spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas! + +(Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.) + +ROSMER + +(eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo, +Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi. + +REBEKKA + +Jes, mi ne vidas elekton. + +ROSMER + +Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi. + +REBEKKA + +(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer? + +ROSMER + +Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via +estonteco. + +REBEKKA + +(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco. + +ROSMER + +Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por +vi estas zorgita. + +REBEKKA + +Ankaux tio, vi kara. + +ROSMER + +Tion vi devus mem kompreni. + +REBEKKA + +Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj. + +ROSMER + +Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du. + +REBEKKA + +Jes, mi pensis tiel. + +ROSMER + +Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus -- + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi. + +ROSMER + +Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi. + +REBEKKA + +Kio estas! Vi do ne intencas --! + +ROSMER + +Cxu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, +kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko --. +Kaj jen mi fugxis de la tuto, -- ecx antaux ol la batalo komencis! + +REBEKKA + +Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, -- kaj vi vidos la venkon. Vi +nobeligos centojn, -- vi nobeligos milojn da animoj. Provu! + +ROSMER + +Ho Rebekka, -- mi, kiu nun ecx ne kredas je mia propra vivotasko. + +REBEKKA + +Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaux +nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos. + +ROSMER + +Jes, -- se mi povus kredi vin en tio cxi. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, cxu vi ne scias ion, -- ion, kiu +povus igi vin kredi? + +ROSMER + +(skuigxas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! +Ecx ne vorto plu! + +REBEKKA + +Jes, gxuste tion ni devas pripensi. Cxu vi ion scias, kiu povus +sufoki la dubon? Cxar mi ecx nenion scias. + +ROSMER + +Plej bone por vi, ke vi ne scias. -- Plej bone por ambaux. + +REBEKKA + +Ne, ne, ne, -- mi ne kontentigxas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus +absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi +menciu gxin. + +ROSMER + +(kvazaux senpere pusxata kontraux sia volo) Ni do vidu. +Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeligxis. +Cxu tiel estas? Cxu vi gxuste kalkulis? Cxu ni faru provon +pri la kalkulo? Cxu? + +REBEKKA + +Mi estas preta. + +ROSMER + +Kiam ajn? + +REBEKKA + +Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone. + +ROSMER + +Ni do vidu, Rebekka, -- se vi, -- pro mi, -- jam en cxi tiu vespero. +-- (interrompas) Ho, ne, ne, ne! + +REBEKKA + +Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos. + +ROSMER + +Cxu vi kuragxas, -- cxu vole, -- gxoje, kiel diris Ulrik Brendel, -- +pro mi, nun cxi tiun nokton, -- gxoje, -- iri la saman vojon, kiun +Beate iris? + +REBEKKA + +(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaux senvocxe) Rosmer +--! + +ROSMER + +Jes, kara, -- tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min +liberigi, -- kiam vi estos forvojagxinta. Cxiun opan horon dum la +tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaux vidas vin tute viva en mia +imagajxo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur gxi. Vi klinas vin super +la manrelon! Kapturnigxas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. +Ne kuragxas, -- kion _sxi_ kuragxis. + +REBEKKA + +Sed se mi tamen havus la kuragxon? Kaj la gxojan volon? Kio do? + +ROSMER + +Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia +vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo +pri la kapablo de la homa animo nobeligxi. + +REBEKKA + +(prenas malrapide sian sxalon, metas gxin sur sian kapon kaj diras +sinrege) Vi rericevu vian fidon. + +ROSMER + +Cxu vi kuragxas kaj volas -- tion, Rebekka? + +REBEKKA + +Jugxu morgaux, -- aux poste, -- kiam ili fisxkaptas min. + +ROSMER + +(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio cxi --! + +REBEKKA + +Cxar mi ne volas resti kusxanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni +devas prizorgi por retrovi min. + +ROSMER + +(eksaltas) Sed tio cxi, -- estas ja freneza. Forvojagxu, -- aux +restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaux tiun cxi fojon. + +REBEKKA + +Parolturnigxoj, Rosmer. Neniu malkuragxo kaj fugxo denove! Kiel povas +vi kredi min je mia nura vorto post tiu cxi tago? + +ROSMER + +Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka! + +REBEKKA + +Ne okazos malvenko. + +ROSMER + +Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate. + +REBEKKA + +Vi ne kredas? + +ROSMER + +Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de +misgvidita vivkoncepto. + +REBEKKA + +Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm -- _nun._ Pro kio mi +kulpis, -- mi devas pentofari. + +ROSMER + +(rigardas sxin fikse) Cxu _jen_ vi staras? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto, +Rebekka. Ne estas jugxisto super ni. Tial ni devas jugxi mem. + +REBEKKA + +(misinterpretas lin) Ankaux tio. Ankaux tio. Mia foriro savos la plej +bonan en vi. + +ROSMER + +Ho, en mi ne plu estas io savinda. + +REBEKKA + +Estas. Sed mi, -- mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendigxis +kaj retenis la sxipon, sur kiu vi velus antauxen. Mi estas jxetenda +maren. Aux cxu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? +Pensadi kaj cerbumi pri felicxo, kiun mia pasinteco forjxetus por mi? +Mi devas eligxi el la ludo, Rosmer. + +ROSMER + +Se vi iros, -- mi iros kune. + +REBEKKA + +(ridetas preskaux nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) +Jes, venu, vi, -- kaj estu atestanto -- + +ROSMER + +Mi kuniras, diras mi. + +REBEKKA + +Al la ponteto, jes. Gxin vi ja neniam kuragxas suriri. + +ROSMER + +Vi tion rimarkis, cxu? + +REBEKKA + +(peze kaj rompite) Jes. -- Estas tio, kio igis mian amon senespera. + +ROSMER + +Rebekka, -- mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li +diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon. + +REBEKKA + +(kaptas ambaux liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) +Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros -- gxoja. + +ROSMER + +Edzo kaj edzino devas kune iri. + +REBEKKA + +Nur al la ponteto, Rosmer. + +ROSMER + +Ankaux sur gxin. Tiel longe kiel vi iros, -- tiel longe mi akompanos +vin. Cxar nun mi kuragxas. + +REBEKKA + +Cxu vi vere certe scias -- ke cxi tiu vojo estas la plej bona por vi? + +ROSMER + +Mi scias, ke gxi estas la sola. + +REBEKKA + +Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj +blankaj cxevaloj en Rosmersholm. + +ROSMER + +Povus esti. De ili ni neniam liberigxos, -- ni, en cxi tiu bieno. + +REBEKKA + +Do restu, Rosmer! + +ROSMER + +La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon. + +REBEKKA + +Jes, sed diru al mi unue. Cxu estas vi, kiu akompanas min? Aux mi kiu +akompanas vin? + +ROSMER + +Tion ni neniam gxisfunde elpensos. + +REBEKKA + +Mi volus scii. + +ROSMER + +Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min. + +REBEKKA + +Tion ankaux mi pensetas. + +ROSMER + +Cxar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru gxoje. + +(Ili iras manon en mano tra la antauxcxambro, kaj vidigxas turni +maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidcxambro +restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Frauxlino, -- nun la cxaro -- (cxirkauxrigardas) Ne interne? Eksteraj +kune je tiu cxi tempo? Nu do, -- jen io --! Hm! (iras en la +antauxcxambron, cxirkauxrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho +ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jecxjo do! La blanka +_tie_ --! -- Je mia savo, cxu ne ambaux staras sur la ponteto! Dio +pardonu la pekajn homojn! Cxu ili ne cxirkauxbrakas unu la alian! +(ekkrias lauxte) Ho, -- elen -- ambaux! En la akvofalon. Helpo! +Helpo! (tremas la genuoj; skuita sxi tenas la segxodorson, kaj +preskaux ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo cxi tie. -- La +karmemora sinjorino prenis ilin. + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + +***** This file should be named 24355.txt or 24355.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
