diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:13:08 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 02:13:08 -0700 |
| commit | 07e45df632d2e6971c17b319280715f55c6e129e (patch) | |
| tree | 14b65e3ebbb7648bec0c43d966d37dea42050ee6 | |
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 24355-0.txt | 7089 | ||||
| -rw-r--r-- | 24355-0.zip | bin | 0 -> 56569 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 24355-h.zip | bin | 0 -> 59841 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 24355-h/24355-h.htm | 7135 | ||||
| -rw-r--r-- | 24355.txt | 7086 | ||||
| -rw-r--r-- | 24355.zip | bin | 0 -> 56251 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
9 files changed, 21326 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/24355-0.txt b/24355-0.txt new file mode 100644 index 0000000..9bbd939 --- /dev/null +++ b/24355-0.txt @@ -0,0 +1,7089 @@ +The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rosmersholm + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + + +HENRIK IBSEN + +ROSMERSHOLM + +Dramo en kvar aktoj + +(Rosmersholm) + +(1886) + + Tradukis: + Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + +Postboks 54 N - 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 + + + +ROSMERSHOLM + + +ROLOJ: + + + JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaŭa pastro. + REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. + REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. + ULRIK BRENDEL. + PEDER MORENSGÅRD. + SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm. + + +La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la +vorto sinj_o_r_o_. + +Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio. + +(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la +najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta _Norvegio_.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La sidĉambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. +Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj +branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. +Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la +muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj +kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur +la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de +pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro +estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera +pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en +aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.) + +(_Rebekka West_ sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur +granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas +eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino. + +REBEKKA WEST + +Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos. + +SINJORINO HELSETH + +Ĉu ne estas trablovo, _tie_ kie la fraŭlino sidas? + +REBEKKA + +Jes iomete. Bonvolu fermi. + +(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste +ŝi iras al la fenestro.) + +SINJORINO HELSETH + +(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras +tie? + +REBEKKA + +(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iru +flanken. Ke li ne ekvidu nin. + +SINJORINO HELSETH + +(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri +la muelejvojon. + +REBEKKA + +Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter la +kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu — + +SINJORINO HELSETH + +Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton? + +REBEKKA + +Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras +supre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo. + +SINJORINO HELSETH + +Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur _tiu_ +ponteto. _Tie_, kie tiaĵo okazis, _tie_ — + +REBEKKA + +(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en +Rosmersholm. + +SINJORINO HELSETH + +Mi kredas _tion_, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas +sin tiel longe al Rosmersholm. + +REBEKKA + +(rigardas ŝin) La mortintoj? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj +restas. + +REBEKKA + +Kial vi tiel pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias. + +REBEKKA + +Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas. + +REBEKKA + +Ĉu _vi_ do kredas pri tiaĵo? + +SINJORINO HELSETH + +(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por +la fraŭlino. (elrigardas) Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie +sur la mueleja vojo —? + +REBEKKA + +(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, ĝuste, estas la rektoro. + +REBEKKA + +Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin. + +SINJORINO HELSETH + +Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia +samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, +fraŭlino! (Ŝi eliras dekstren.) + +(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas +kaj kapsignas eksteren.) + +(Malheliĝas.) + +REBEKKA + +(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, +vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro +pleje ŝatas. + +SINJORINO HELSETH + +(de ekstere) Bone, fraŭlino, mi faros. + +REBEKKA + +(malfermas la pordon al la antaŭĉambro) Nu, fine do —! Kore +bonvena, kara rektoro! + +REKTORO KROLL + +(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon) Dankon. +Mi do ne venas ĝenante? + +REBEKKA + +Vi? Honto al vi —! + +KROLL + +(envenas) Ĉiam afabla. (ĉirkaŭrigardas) Rosmer, ĉu en sia +ĉambro? + +REBEKKA + +Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li +baldaŭ venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. + +KROLL + +(demetas la ĉapelon) Multan dankon. (eksidas kaj ĉirkaŭrigardas) +Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj +alte kaj malalte. + +REBEKKA + +Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si. + +KROLL + +Ankaŭ vi, mi opinias. + +REBEKKA + +Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni +devis ja rezigni pri tiu ĝuo. + +KROLL + +(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. + +REBEKKA + +Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis — + +KROLL + +Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas ĉi tie? + +REBEKKA + +Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi? +Via edzino —? + +KROLL + +Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam +estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni +nun havas. + +REBEKKA + +(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo) Kial vi eĉ ne +vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj? + +KROLL + +Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj — + +REBEKKA + +Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi — + +KROLL + +— kaj krome mi ja forvojaĝis — + +REBEKKA + +Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj? + +KROLL + +(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj +tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu? + +REBEKKA + +(ridetas) Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll. + +KROLL + +Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera +sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? + +REBEKKA + +Jes, kara rektoro, mi ne neas ke — + +KROLL + +Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. + +REBEKKA + +Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la +aferoj — + +KROLL + +Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri +partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu +furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la +“popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj +ili kuraĝis permesi al si. + +REBEKKA + +Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis. + +KROLL + +Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili +spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson +—. (interrompas) Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun +bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere. + +REBEKKA + +Ne, ni ne faru, kara rektoro. + +KROLL + +Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post +kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —? + +REBEKKA + +Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas +ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, — +kompreneble. Sed alie ja — + +KROLL + +Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas. + +REBEKKA + +Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun +kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi. + +KROLL + +Jes _vi_. Tion mi ja opinius. + +REBEKKA + +Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia +hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas. + +KROLL + +(rigardas ŝin senteme) Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por +virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj. + +REBEKKA + +Ho, por kio mi alie vivus? + +KROLL + +Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro +— + +REBEKKA + +Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. +Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni +transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj, +antaŭ ol li finluktis. + +KROLL + +Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj +sekvis? + +REBEKKA + +Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel +dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan +vartadon. + +KROLL + +Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo. + +REBEKKA + +(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj +sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube. + +KROLL + +Missento? Kion vi aludas per tio? + +REBEKKA + +Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo, +disponadi ĉi tie en Rosmersholm. + +KROLL + +Ne, sed kiel vi —! + +REBEKKA + +Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara +rektoro! Dankon, dankon pro tio. + +KROLL + +Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon? + +REBEKKA + +Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin. + +KROLL + +Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio +estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu +mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda +Beate. + +REBEKKA + +Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino. + +KROLL + +Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus +kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda. + +REBEKKA + +Kion vi aludas? + +KROLL + +Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon — + +REBEKKA + +Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro. + +KROLL + +En ago, jes; sed ne en — + +REBEKKA + +(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas +ŝerci pri tiaĵo? + +KROLL + +Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol +sufiĉe da edzeco. Sed tamen — + +REBEKKA + +Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin. + +KROLL + +Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom +aĝa vere estas vi? + +REBEKKA + +Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi +estas nun en mia trideka. + +KROLL + +Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin +jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, +ke bone konvenus. + +REBEKKA + +(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune +kun ni ĉi-vespere? + +KROLL + +Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi +devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi +ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel +pasinte. + +REBEKKA + +Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere +estas afabla. + +KROLL + +(murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme. + +(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie? + +JOHANNES ROSMER + +Sinjorino Helseth diris. + +(_Rektoro Kroll_ ekstaris.) + +ROSMER + +(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la +domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas +lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine +fariĝus inter ni kiel antaŭe. + +KROLL + +Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan +imagaĵon, ke io misestus! + +REBEKKA + +(al _Rosmer_) Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis +imagaĵo. + +ROSMER + +Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? + +KROLL + +(sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri +viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la +mueleja akvofalo. + +ROSMER + +Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi +tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en +la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. +Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, +ni trovas. + +KROLL + +Ĉu vere? + +REBEKKA + +(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. + +ROSMER + +Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek— +fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan +por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial, +mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun. + +KROLL + +Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon. + +REBEKKA + +(eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. + +ROSMER + +(iomete hezite) Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato +neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto +por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis +studento. + +KROLL + +Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —? + +ROSMER + +Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el +la koro. + +REBEKKA + +Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter +malnovaj amikoj — + +KROLL + +Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi +fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. + +ROSMER + +Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis? + +KROLL + +Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel +sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la +potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de +amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras! + +REBEKKA + +(kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue? + +KROLL + +Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli +frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ +mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive +malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la +lernejon. + +ROSMER + +En la lernejon? Do ne en vian lernejon? + +KROLL + +Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, +ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, — +dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la +gazeton de Mortensgård! + +REBEKKA + +Nu, “La Lumturon”. + +KROLL + +Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj +publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, +ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj +faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la +postrestantoj, kiuj detenis sin. + +REBEKKA + +Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro? + +KROLL + +Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia +vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti +kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu +estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj? + +REBEKKA + +Ho, tute ne. + +KROLL + +Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. +En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman +pacon. + +ROSMER + +(ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi —? + +REBEKKA + +(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? + +KROLL + +Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu +estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon +por stoki “La Lumturon”. + +ROSMER + +Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo — + +KROLL + +Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj +ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo — + +REBEKKA + +Kiel traktas via edzino tion ĉi? + +KROLL + +Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn +tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj +akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de +la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas _min_ pro la +okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, +ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej +eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. +(paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la +manoj surdorse kaj elrigardas.) + +REBEKKA + +(proksimiĝis al _Rosmer_ kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la +_rektoro_) Faru! + +ROSMER + +(sammaniere) Ne ĉi-vespere! + +REBEKKA + +(kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.) + +KROLL + +(paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la +moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur +mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu +mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion +mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. + +ROSMER + +Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel? + +KROLL + +Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke +estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por +la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al +vi ĉi-vespere. + +ROSMER + +Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —? + +KROLL + +Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel +vi plej eble povas. + +REBEKKA + +Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer +partopreni en tiaĵo. + +KROLL + +Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas, +Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. +Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed +la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel +estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj +konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn +erarojn. + +ROSMER + +Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. + +REBEKKA + +Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la +aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe. + +KROLL + +(en surprizo) Pli malfermaj? + +REBEKKA + +Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj. + +KROLL + +Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi +lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis +tempan venkon! + +ROSMER + +Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen +ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da +sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. + +KROLL + +Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave +eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la +radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la +saĝo predikata en “La Lumturo”. + +REBEKKA + +Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco. + +KROLL + +Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca +rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo +komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive +sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi +scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton. + +REBEKKA + +Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ +lin. + +KROLL + +Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La +Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed +— (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. +Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, +komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin +vokata por transpreni ĝin? + +ROSMER + +(preskaŭ terurigata) Mi! + +REBEKKA + +Sed kiel povas vi pensi tiaĵon? + +KROLL + +Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la +traktado, kiu _tie_ prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed +la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri — + +ROSMER + +Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi. + +KROLL + +Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en _tiu_ flanko. Sed estus +tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de +sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu +publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ +ebleco. + +ROSMER + +Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio. + +KROLL + +Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la +pastorecon — + +ROSMER + +Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin. + +KROLL + +Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni +estos kontentaj. + +ROSMER + +Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros. + +KROLL + +Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? + +ROSMER + +Mian nomon? + +KROLL + +Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni +aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ +elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi, +sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj +amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via +milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa +honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la +estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj +fine la honorinda familia nomo! + +ROSMER + +Ho la familia nomo — + +KROLL + +(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj +oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj +ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel +la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian ŝultron) +Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro +kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio. +(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, fraŭlino West? + +REBEKKA + +(kun silenta rido) Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble +ridinde. + +KROLL + +Kio! Ridinde? + +REBEKKA + +Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe — + +ROSMER + +(rapide) Ne, ne, — ne faru! Ne nun! + +KROLL + +(rigardas ilin laŭvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj +—? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti +la pastoron. + +ROSMER + +(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni. + +SINJORINO HELSETH + +Ĉi tien en la sidĉambron? + +ROSMER + +Jes ja. + +SINJORINO HELSETH + +Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron. + +REBEKKA + +Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas vere bele, fraŭlino. + +ROSMER + +Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian. + +ROSMER + +Mi konas neniun kun tiu nomo. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik. + +ROSMER + +(mire) Ulrik Hetman! Ĉu tiel? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, Hetman li diris. + +KROLL + +Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis — + +REBEKKA + +Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo — + +ROSMER + +(al _Kroll_) Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel. + +KROLL + +La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste. + +REBEKKA + +Nu, do li daŭre vivas. + +ROSMER + +Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis. + +KROLL + +La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo. + +ROSMER + +Petu lin enveni, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, jes. (Ŝi eliras.) + +KROLL + +Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono? + +ROSMER + +Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo. + +KROLL + +Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per +revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo. + +ROSMER + +(iomete amare) Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo. + +KROLL + +Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu! + +(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, +eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed +estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. +Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj +ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura +ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.) + +ULRIK BRENDEL + +(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) +Bonan vesperon, Johannes! + +KROLL + +Pardonu — + +BRENDEL + +Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj? + +KROLL + +Pardonu —. (montras) _Tie_ — + +BRENDEL + +(turnas sin) Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi, +kiun mi pleje amis —! + +ROSMER + +(etendas al li la manon) Mia antaŭa instruisto. + +BRENDEL + +Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm +sen fari rapidan viziteton. + +ROSMER + +Nun vi ja estas kore bonvena, sciu. + +BRENDEL + +Ah, tiu alloga sinjorino —? (kapklinas) La provostino kompreneble. + +ROSMER + +Fraŭlino West. + +BRENDEL + +Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica +frato, mi vidas. + +ROSMER + +Rektoro Kroll. + +BRENDEL + +Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj +tagoj? + +KROLL + +Jes, kompreneble. + +BRENDEL + +Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin! + +KROLL + +Pardonu — + +BRENDEL + +Ĉu vi ne estis — + +KROLL + +Pardonu — + +BRENDEL + +— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la +diskutasocio? + +KROLL + +Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima. + +BRENDEL + +Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik +Brendel tamen restos la sama viro. + +REBEKKA + +Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel? + +BRENDEL + +Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por +la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — _enfin_ — la prema neceso — + +ROSMER + +Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel, +mi pensas — + +BRENDEL + +Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? +Neniam, Johannes, — neniam! + +ROSMER + +Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por +vi — + +BRENDEL + +Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras +antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol +ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Ĉu mi +kuraĝus demandi la profesoron — _unter uns_ —, ĉu troviĝas iu +iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo? + +KROLL + +La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio. + +BRENDEL + +Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila +asocio? + +KROLL + +Mi ne miksiĝas en tiun asocion. + +REBEKKA + +(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgård. + +BRENDEL + +Pardonu, _madame_, — kia stultulo estas li? + +ROSMER + +Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo? + +BRENDEL + +Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano? + +KROLL + +Tiun respondon mi ne estus atendinta. + +BRENDEL + +Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, — +tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi +kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn — + +ROSMER + +Ĉu vi vere staras sur turnopunkto? + +BRENDEL + +Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam +staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova +homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis. + +ROSMER + +Kiel —? + +BRENDEL + +Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras +en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la +altaron de la libereco. + +KROLL + +Ĉu ankaŭ _vi_ —? + +BRENDEL + +(al ĉiuj) Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn +skribaĵojn? + +KROLL + +Ne, mi devas sincere konfesi, ke — + +REBEKKA + +Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin. + +BRENDEL + +Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja +nur babilaĵo, mi diras. + +REBEKKA + +Nu? + +BRENDEL + +Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino +konas. Neniu — krom mi mem. + +REBEKKA + +Kiel do _tio_? + +BRENDEL + +Ĉar ili ne estas skribitaj. + +ROSMER + +Sed kara sinjoro Brendel — + +BRENDEL + +Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. +Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam +mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj +malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj, +vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris +min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en +vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas. + +ROSMER + +Jes ja. + +BRENDEL + +Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de +formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la +aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi +enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia +sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —! + +KROLL + +Hm —. + +ROSMER + +Sed neniam ion skribis? + +BRENDEL + +Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan +malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis +ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas +senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de +edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de +liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —! + +REBEKKA + +(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej +valoran posedaĵon. + +ROSMER + +La solan. + +REBEKKA + +(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj +_kuraĝas_. + +ROSMER + +(reciprokas la rigardon) Kiu scias? + +BRENDEL + +La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas +la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. (al la +rektoro) Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo? +Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas. + +KROLL + +Jes, je via servo. Mi mem estas estro. + +BRENDEL + +Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por +enskribi min por semajno. + +KROLL + +Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn. + +BRENDEL + +_À la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la +pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraĝas daŭrigi +mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri +al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo, +mi esperas. + +REBEKKA + +Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros? + +BRENDEL + +Kian varman, sinjorina Moŝto? + +REBEKKA + +Tason da teo aŭ — + +BRENDEL + +Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la +privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la +pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro +Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro +multjara amikeco? + +ROSMER + +Jes, kore. + +BRENDEL + +Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon. + +ROSMER + +Nur tion! + +BRENDEL + +Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas +poste. + +ROSMER + +Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia? + +BRENDEL + +Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan +somersurtuton? + +ROSMER + +Jes, jes, certe mi povas. + +BRENDEL + +Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj — + +ROSMER + +Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la +aĵojn. + +BRENDEL + +Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn. + +ROSMER + +Bone, bone. Do sekvu min supren. + +REBEKKA + +Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion. + +BRENDEL + +Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —! + +REBEKKA + +Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Ŝi eliras dekstre.) + +ROSMER + +(retenas lin) Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi +vin? + +BRENDEL + +Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi +pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la +poŝo? + +ROSMER + +Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj. + +BRENDEL + +Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la +urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn +mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton +estimata sinjoro! + + +(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiaŭas kaj fermas la pordon post li.) + +KROLL + +Kompatema Dio, — _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj +kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo. + +ROSMER + +(silente) Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco. +Ŝajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta. + +KROLL + +Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por +konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje. + +ROSMER + +Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj. + +KROLL + +Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por +influo de ekstere. + +ROSMER + +Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi. + +KROLL + +Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.) + +ROSMER + +(post iom) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni? + +KROLL + +Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, +vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian. + +ROSMER + +Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos. + +KROLL + +Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe. + +ROSMER + +Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, +multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus? + +KROLL + +Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. +Kiel vi ekhavis tian ideon? + +ROSMER + +Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj. + +KROLL + +Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj, +kernaj ideoj. + +ROSMER + +(pli mallaŭte) Ne. Ne plu. + +KROLL + +(volas eksalti) Kion tio signifas! + +ROSMER + +(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll. + +KROLL + +Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare! + +ROSMER + +Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun +staras _tie_ — + +KROLL + +Kie, — kie vi staras? + +ROSMER + +Kie viaj infanoj staras! + +KROLL + +Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras? + +ROSMER + +Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda. + +KROLL + +(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato. + +ROSMER + +Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas +apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi +amaran ĉagrenon. + +KROLL + +Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. (rigardas lin +pezmiene) Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta +kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando. + +ROSMER + +Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi. + +KROLL + +Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la +delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu +spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon? + +ROSMER + +Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la +luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom +multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn +fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en +la lando. + +KROLL + +Vi do opinias, ke _ni_ ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni +estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj +sentadas sin komforte. + +ROSMER + +Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio. + +KROLL + +Kiun taskon? + +ROSMER + +Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn. + +KROLL + +Ĉiuj homoj —! + +ROSMER + +Almenaŭ tiom multaj kiom eblas. + +KROLL + +Per kio? + +ROSMER + +Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas. + +KROLL + +Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu _vi_ volas liberigi ilin? Ĉu _vi_ +volas purigi ilin? + +ROSMER + +Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem. + +KROLL + +Kaj vi kredas, ke ili kapablas? + +ROSMER + +Jes. + +KROLL + +Per propra forto do? + +ROSMER + +Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia. + +KROLL + +(ekstaras) Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro? + +ROSMER + +Mi ne plu estas pastro. + +KROLL + +Jes, sed — via infana kredo —? + +ROSMER + +Mi ne plu havas ĝin. + +KROLL + +Vi ne havas —! + +ROSMER + +(ekstaras) Mi forlasis ĝin. Mi _devis_ forlasi ĝin, Kroll. + +KROLL + +(skuita sed sinrega) Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la +alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio? + +ROSMER + +Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco, +ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi +neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris. + +KROLL + +Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion +sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun +bedaŭrindan veron por ni! + +ROSMER + +Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja +ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi +pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj +ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, +kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la +grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por +mi. + +KROLL + +Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun +vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun? + +ROSMER + +Vi mem devigis min, Kroll. + +KROLL + +Mi? Ĉu mi devigis vin —? + +ROSMER + +Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi +legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, — pri ĉiuj viaj +malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, — +via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke +vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La +homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la +animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj +prezentos min malkaŝe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi +miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi, +Kroll? + +KROLL + +Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la +socio. + +ROSMER + +Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas. + +KROLL + +Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. +Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon. + +ROSMER + +Ĉu tio validas ankaŭ por mi? + +KROLL + +Vi mem rompis kun mi, Rosmer. + +ROSMER + +Sed ĉu tio ĉi do _estas_ rompo! + +KROLL + +Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al +vi. Vi nun ricevu la sekvojn. + +(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.) + +REBEKKA + +Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni +povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro. + +KROLL + +(prenas sian ĉapelon) Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne +plu havas iun mision. + +REBEKKA + +(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimiĝas) Ĉu vi +parolis —? + +ROSMER + +Nun li scias. + +KROLL + +Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni. + +ROSMER + +Tien mi neniam revenos. + +KROLL + +Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola. + +ROSMER + +Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon +ĉi tie. + +KROLL + +Ah —! (suspekto suprenpafiĝas en li) Ankaŭ tio! La vortoj de Beate +—! + +ROSMER + +Beate —? + +KROLL + +(forpuŝas la penson) Ne, ne, — malbele —. Pardonu min. + +ROSMER + +Kion? Kiel? + +KROLL + +Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! (Li iras al la +antaŭĉambra pordo.) + +ROSMER + +(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al +vi. + +KROLL + +(en la antaŭĉambro, turnas sin) Eĉ ne per via piedo en mian domon! + +(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la +malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.) + +ROSMER + +Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj +mi. + +REBEKKA + +Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi? + +ROSMER + +Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed +morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi? + +ROSMER + +Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma +klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. +Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. + +(_Rosmer_ eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin +supreniri ŝtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron +apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) + +REBEKKA + +Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro +volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen. + +SINJORINO HELSETH + +Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? + +REBEKKA + +(prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego — + +SINJORINO HELSETH + +Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere. + +REBEKKA + +Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ +aŭdos pri tiaj reaperantoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige. + +REBEKKA + +Nu, nu, nu — + +SINJORINO HELSETH + +(pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu +baldaŭ forpasos? + +REBEKKA + +Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino +Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron. + +SINJORINO HELSETH + +Bonan nokton, fraŭlino. + +(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) +Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas +paroli. + + + + +DUA AKTO + + +(Laborĉambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. +En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al +la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, +kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. +Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.) + +(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe +la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj +rigardas tie ĉi kaj tie.) + +(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +(sen sin turni) Envenu. + +(_Rebekka West_ en matena robo envenas.) + +REBEKKA + +Bonan matenon. + +ROSMER + +(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas? + +REBEKKA + +Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis? + +ROSMER + +Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. (turnas sin) +Kaj vi? + +REBEKKA + +Ho, dankon. Je matenveno —. + +ROSMER + +Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. +Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn. + +REBEKKA + +Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa. + +REBEKKA + +Nu, ne estis do vere malkuraĝo — + +ROSMER + +Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en +ĝi. + +REBEKKA + +Des pli kuraĝe ke vi rompis. — (eksidas ĉe li sur seĝo apud la +skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, — +kaj espereble vi ne ĉagreniĝu. + +ROSMER + +Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —? + +REBEKKA + +Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed — + +ROSMER + +Nu, do aŭdigu. + +REBEKKA + +Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis +kun li du — tri liniojn al Mortensgård. + +ROSMER + +(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis? + +REBEKKA + +Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri +la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus. + +ROSMER + +Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per +tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco +de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni. + +REBEKKA + +Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn +rilatojn kun li? + +ROSMER + +Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas? + +REBEKKA + +Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi +inter vi kaj viaj amikoj. + +ROSMER + +(rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el +la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —? + +REBEKKA + +En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, +laŭ la konduto de la rektoro — + +ROSMER + +Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. +Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun +ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros — + +(_Sinjorino Helseth_ venas ĉe la pordo maldekstre.) + +REBEKKA + +(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro. + +ROSMER + +(ekstaras rapide) Kroll! + +REBEKKA + +La rektoro! Ĉu, imagu —! + +SINJORINO HELSETH + +Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo +kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore +bonvena vi estu! + +(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. — _Sinjorino Helseth_ eliras. — +_Rebekka_ tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion +aŭ alian.) + +ROSMER + +(silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo — + +KROLL + +Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ. + +ROSMER + +Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta — + +KROLL + +Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la +kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. + +ROSMER + +Kial fraŭlino West ne povas —? + +REBEKKA + +Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. + +KROLL + +(rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon +pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, +antaŭ ol vi havis tempon por — + +REBEKKA + +(ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi +surmetas matenan robon? + +KROLL + +Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ! + +REBEKKA + +Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.) + +KROLL + +Kun via permeso — (Li eksidas sur la kanapon.) + +ROSMER + +Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. + +(Li eksidas sur seĝon antaŭ la _rektoro_.) + +KROLL + +Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan +nokton. + +ROSMER + +Kaj kion vi do diras hodiaŭ? + +KROLL + +Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al +vi ion pri Ulrik Brendel. + +ROSMER + +Li estis ĉe vi, ĉu? + +KROLL + +Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. +Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis +la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. +Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon. + +ROSMER + +Do li tamen estas neplibonigebla. + +KROLL + +La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu! + +ROSMER + +De vi eble? + +KROLL + +Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård. + +ROSMER + +Nu do. + +KROLL + +Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu +idioto kaj plebano. + +ROSMER + +Estis ja feliĉe por li —. + +KROLL + +Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) +Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa +amikeco devas averti vin. + +ROSMER + +Kara, kio do estas _tio_? + +KROLL + +Estas _tio_, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso. + +ROSMER + +Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu +vi aludas? + +KROLL + +Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe +kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen — + +ROSMER + +Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu +por la alia. + +KROLL + +Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la +redaktoro de “La Lumturo”? + +ROSMER + +Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel. + +KROLL + +Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas +rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi +min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? + +ROSMER + +Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi +libere agas, kiel ankaŭ mi. + +KROLL + +Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. +Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras? + +ROSMER + +Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen. + +KROLL + +(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita +viro! + +ROSMER + +Mi? Kiel vi havas tian penson? + +KROLL + +Ĉar mi ne kuraĝas — ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu +min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj +ankaŭ mian estimon? Ĉu ne? + +ROSMER + +Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. + +KROLL + +Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo +de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —? + +ROSMER + +Ekzamenadon? + +KROLL + +Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por +vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel +vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro +vi mem devas klarigi por mi. + +ROSMER + +Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan. + +KROLL + +Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la +memmortigo de Beate? + +ROSMER + +Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri +kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras? + +KROLL + +Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj +almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa. + +ROSMER + +Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn +fojojn, ili ne dubus. + +KROLL + +Ankaŭ mi ne dubis tiam. + +ROSMER + +Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia +senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la +teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj +memriproĉoj la lastajn jarojn. + +KROLL + +Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana. + +ROSMER + +Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster +ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla? + +KROLL + +Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj +temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto? + +ROSMER + +Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar +ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara +Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la +malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore, +ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, +kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro. + +KROLL + +Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la +bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, +por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro. + +ROSMER + +(duone ekstaras de la seĝo) Kion vi aludas per tio? + +KROLL + +Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli +tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri +sia timo kaj sia malespero. + +ROSMER + +Pro la sama. + +KROLL + +Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de +apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj — + +ROSMER + +(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en +tio ĉi. + +KROLL + +Kial? + +ROSMER + +Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun +mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi +pensas, ke eĉ ne Rebekka — + +KROLL + +Rebekka? + +ROSMER + +Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco. + +KROLL + +Mi rimarkis tion. + +ROSMER + +Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun +ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam +faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto. + +KROLL + +Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu. + +ROSMER + +Kaj kial vi ne faris? + +KROLL + +Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia +akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol +monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi +diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis. + +KROLL + +Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur +respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes +devas baldaŭ edzinigi Rebekka”. + +ROSMER + +(preskaŭ konsternita) Kion vi diras —! Mi edzinigi —! + +KROLL + +Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la +ponteto kaj en la muelejan akvofalon. + +ROSMER + +Kaj vi, kiu ne avertis nin —! + +KROLL + +Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti. + +ROSMER + +Mi ja scias. Sed tamen; — vi _estus devinta_ averti nin! + +KROLL + +Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. + +ROSMER + +Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion? + +KROLL + +Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris +ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ +vespere. + +ROSMER + +Do nun ne plu? + +KROLL + +Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian +infanan kredon? + +ROSMER + +(fiksrigardas rekte antaŭen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la +plej nekomprenebla en la mondo. + +KROLL + +Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, +Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta, +mi aludas. + +ROSMER + +Kulpigo? Ĉu _tio_ estis kulpigo? + +KROLL + +Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi +—. Kial? Nu? + +ROSMER + +Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —. + +KROLL + +La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi +diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas +_baldaŭ_ edzinigi Rebekka. + +ROSMER + +(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll. + +KROLL + +Kaj jen? Kia via respondo? + +ROSMER + +(ĉiam silente sinrega) Al io tiel absurda —? La sola ĝusta +respondo estus montri al la pordo. + +KROLL + +(ekstaras) Perfekte. + +ROSMER + +(starigas sin antaŭ lin) Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate +forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm. +Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed +neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi +vivas kune ĉi tie. + +KROLL + +Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita +virino, kiuj havas tiun kunvivon. + +ROSMER + +Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj +liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si +mem kiel naturan bezonon! + +KROLL + +Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la +kredo de la eklezio. + +ROSMER + +Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter +ŝi kaj mi —? + +KROLL + +Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas +profunda fendego inter la libera penso kaj — hm. + +ROSMER + +Kaj kio —? + +KROLL + +— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi. + +ROSMER + +(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min +ekde mia plej frua juneco. + +KROLL + +Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al +kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West, +— ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne +malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo. + +ROSMER + +Savi min? Kiel —? + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +Kion vi volas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi petus la fraŭlinon veni malsupren. + +ROSMER + +La fraŭlino ne estas ĉi-supre. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? (ĉirkaŭrigardas) Strange. (Ŝi eliras.) + +ROSMER + +Vi diris —? + +KROLL + +Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio +daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja +vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo — + +ROSMER + +Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. + +KROLL + +Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun +fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la +ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin. +Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en +la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas — +en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas +ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan +landon. + +ROSMER + +Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. + +KROLL + +Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru +tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj +ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita +de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de +Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros +onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian +idealon. + +ROSMER + +Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas +mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la +parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. + +KROLL + +(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la +parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena +laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. + +ROSMER + +Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la +vivolukto, ankaŭ mi. + +KROLL + +Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos +lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj. + +ROSMER + +(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. + +KROLL + +Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne +suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin. + +(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Mi demandus de la fraŭlino — + +ROSMER + +Kio estas? + +SINJORINO HELSETH + +Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. + +ROSMER + +Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård. + +ROSMER + +Mortensgård! + +KROLL + +Aha! Al tio do! Al tio jam! + +ROSMER + +Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? + +SINJORINO HELSETH + +La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni. + +ROSMER + +Diru al li, ke iu jam ĉeestas — + +KROLL + +(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. + +(_Sinjorino Helseth_ eliras.) + +KROLL + +(prenas sian ĉapelon) Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa +batalo ankoraŭ ne luktiĝis. + +ROSMER + +Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård. + +KROLL + +Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos +vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari +vin nedanĝera. + +ROSMER + +Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras! + +KROLL + +Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! + +ROSMER + +Ĉu al _tio_ vi revenas! + +KROLL + +Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via +konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas. + +(_Peder Mortensgård_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo +maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta +hararo kaj barbo.) + +KROLL + +(kun malama okulĵeto) Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita +en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi +pri la direkto stiri. + +MORTENSGÅRD + +(malsovaĝe) “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la +rektoron hejmen. + +KROLL + +Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne +faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo — + +MORTENSGÅRD + +La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. + +KROLL + +Eĉ ne pri la sesa? + +ROSMER + +Kroll —! + +MORTENSGÅRD + +Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima. + +KROLL + +(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer +estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. — Bonan profiton, miaj +sinjoroj! + +(Li eliras kaj frapas la pordon post si.) + +ROSMER + +(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu +tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin +ĉi tien al mi? + +MORTENSGÅRD + +Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas +danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ. + +ROSMER + +Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi? + +MORTENSGÅRD + +Iomete. (kun eta rideto) Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis +ĉi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio. + +MORTENSGÅRD + +Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri +por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +Pri kio, sinjoro Mortensgård? + +MORTENSGÅRD + +Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn +ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso? + +ROSMER + +Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion. + +MORTENSGÅRD + +Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke +pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo +ankaŭ en _tiu_ senco. + +ROSMER + +Mi ne vere komprenas vin. + +MORTENSGÅRD + +Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon, +kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton. + +ROSMER + +(iomete surprizata) Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis +al vi ankaŭ _tion_? + +MORTENSGÅRD + +Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi +supreniru por aŭdi pli de vi mem. + +ROSMER + +Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj +flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la +eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi. + +MORTENSGÅRD + +(rigardas lin konfuzite) Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne +fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —! + +ROSMER + +Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. +Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ. + +MORTENSGÅRD + +Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de +la afero ni ne devas tuŝi. + +ROSMER + +Ne tuŝi tion ĉi? + +MORTENSGÅRD + +Ne intertempe, mi pensas. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas —. + +MORTENSGÅRD + +Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la +cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la +libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, — +volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel +eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado. + +ROSMER + +Jes, tion mi ege bonvolas. + +MORTENSGÅRD + +Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe +elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn +proprajn manojn surloke. + +ROSMER + +Vi opinias, ĉu? + +MORTENSGÅRD + +Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu +regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron +antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn +ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion, +kion ĉiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial +estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la +publikon. Jen mia opinio. + +ROSMER + +Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian +apostatadon? + +MORTENSGÅRD + +(agitas la kapon) Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe +mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la +ekleziajn aferojn. + +ROSMER + +Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo? + +MORTENSGÅRD + +Tio estas aparta afero. + +ROSMER + +Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin. + +MORTENSGÅRD + +Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne +havas plenan liberecon por agi. + +ROSMER + +Kio do ligas vin? + +MORTENSGÅRD + +Tio ligas min, ke mi estas stampita viro. + +ROSMER + +Ah, nu tiel. + +MORTENSGÅRD + +Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar +estis ja vi unue, kiu stampis min. + +ROSMER + +Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon +per pli indulgaj manoj. + +MORTENSGÅRD + +Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu +fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene +komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun +bruldoloron mem, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGÅRD + +Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos +absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto” +certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi +fariĝos stampita viro. + +ROSMER + +Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro +Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla. + +MORTENSGÅRD + +(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton. + +MORTENSGÅRD + +Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris +la mian? + +ROSMER + +Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita? + +MORTENSGÅRD + +Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus fariĝi +sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi. + +ROSMER + +Vi bonvole sciigu, kio tio estus. + +MORTENSGÅRD + +Ĉu la pastoro ne povas mem diveni? + +ROSMER + +Ne, tute ne. Neniel. + +MORTENSGÅRD + +Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo +strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga? + +MORTENSGÅRD + +Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de +ĉi tiu domo. + +ROSMER + +Ankaŭ de fraŭlino West? + +MORTENSGÅRD + +Ne, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Nu, de kiu do? De kiu? + +MORTENSGÅRD + +De karmemora sinjorino. + +ROSMER + +De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu? + +MORTENSGÅRD + +Jes, mi havas ĝin. + +ROSMER + +Kiam? + +MORTENSGÅRD + +Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti +antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga. + +ROSMER + +Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon. + +MORTENSGÅRD + +Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne +povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero +estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo. + +ROSMER + +Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al +vi? + +MORTENSGÅRD + +Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas +en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj +tiuj homoj vivas nur por malutili al vi. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGÅRD + +Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu, +sinjoro pastoro? + +ROSMER + +Jes certe! Ĉion. Senrezerve. + +MORTENSGÅRD + +La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias, +skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista +posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min. + +ROSMER + +Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin? + +MORTENSGÅRD + +Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus +en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj +homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa. + +ROSMER + +Ĉu tio estas en la letero? + +MORTENSGÅRD + +La pastoro povas mem legi ĝin je okazo. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj +aludus? + +MORTENSGÅRD + +Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino +definitive neis — tiam. Kaj poste — hm — + +ROSMER + +Poste? + +MORTENSGÅRD + +Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas +iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco +kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas +min ne tuŝi tion en “La Lumturo”. + +ROSMER + +Neniu nomo menciiĝas? + +MORTENSGÅRD + +Ne. + +ROSMER + +Kiu portis al vi tiun leteron? + +MORTENSGÅRD + +Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko. + +ROSMER + +Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda, +malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla. + +MORTENSGÅRD + +Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste +ricevis _tiun_ impreson. + +ROSMER + +Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza +letero? + +MORTENSGÅRD + +Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +En mia vivo, vi aludas? + +MORTENSGÅRD + +Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro. + +ROSMER + +Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda? + +MORTENSGÅRD + +Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. +Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus +kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita +movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +Adiaŭ. + +MORTENSGÅRD + +Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en +“La Lumturo”. + +ROSMER + +Presu ĉion. + +MORTENSGÅRD + +Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii. + +(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum +_Mortensgård_ malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran +pordon fermiĝi.) + +ROSMER + +(ĉe la pordo, vokas mallaŭte) Rebekka! Re—. Hm. (laŭte) +Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre? + +SINJORINO HELSETH + +(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro) Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie +ŝi ne estas. + +(La kurteno en la fono flankentiriĝas. _Rebekka_ aperas en la +pordaperturo.) + +REBEKKA + +Rosmer! + +ROSMER + +(turnas sin) Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie +faris? + +REBEKKA + +(iras al li) Mi ŝtelaŭskultis. + +ROSMER + +Tamen, Rebekka, kiel vi do povis! + +REBEKKA + +Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo +— + +ROSMER + +Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —? + +REBEKKA + +Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li. + +ROSMER + +Mi ja estus rakontonta. + +REBEKKA + +Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj. + +ROSMER + +Vi ĉion aŭdis, ĉu? + +REBEKKA + +La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam +Mortensgård venis. + +ROSMER + +Kaj ree supren — + +REBEKKA + +Ne lasu vin ĝeni, kara amiko. + +ROSMER + +Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian +plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas +al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun. + +REBEKKA + +Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus. + +ROSMER + +Ne, ne, — ne tio ĉi. + +REBEKKA + +Ne tio ĉi? + +ROSMER + +Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata +kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon. +Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, — +mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris +nian ligon. Estis danĝera sekreto. + +REBEKKA + +Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, +ke ni estas senkulpaj. + +ROSMER + +Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago. +Sed nun, — nun, Rebekka — + +REBEKKA + +Jes, kio nun? + +ROSMER + +Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate? + +REBEKKA + +(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi +ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta. + +ROSMER + +Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta. + +REBEKKA + +Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas! + +ROSMER + +Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi +erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon? + +REBEKKA + +Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano? + +ROSMER + +Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj +cetere — se tiel estus — + +REBEKKA + +Se tiel estus? Jes, kio do? + +ROSMER + +Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia +malsana animo transiris al frenezeco? + +REBEKKA + +Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj! + +ROSMER + +Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, +eĉ se mi arde volus. + +REBEKKA + +Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio +sola kaj peza. + +ROSMER + +(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe) Mi iel estus min +malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis +depost vi venis al ni. + +REBEKKA + +Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —! + +ROSMER + +Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn. +Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi +tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin. +Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster +tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes, jes, vi faris. + +ROSMER + +Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do +pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, — +observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm. + +ROSMER + +Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis +kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi +neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron? + +REBEKKA + +(kvazaŭ ekscitita) Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi +tie tagon pli longe. + +ROSMER + +Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis +sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga — +akuzanta venko — en la mueleja akvofalo. + +(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur +la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.) + +REBEKKA + +(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe) Aŭskultu nun, Rosmer. +Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, — +ĉu vi volus? + +ROSMER + +Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, +— kio estas nerevokebla. + +REBEKKA + +Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. +Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin +ĝoja kaj liberanima — + +ROSMER + +Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo. + +REBEKKA + +(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso) Kiel rave estis, kiam +ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian +fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, +— en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri +kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la +volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli +vastaj rondoj. Nobelojn. + +ROSMER + +Ĝojajn nobelojn. + +REBEKKA + +Jes — ĝojajn. + +ROSMER + +Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka. + +REBEKKA + +Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero? + +ROSMER + +Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin. + +REBEKKA + +_Tion_ vi devas. + +ROSMER + +(peze skuas la kapon) Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam +restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras +la vivon mirinde ĝuinda por vivi. + +REBEKKA + +(super la seĝodorso, pli mallaŭte) Al kio vi aludas, Rosmer? + +ROSMER + +(rigardas supren al ŝi) Al la trankvila, ĝoja senkulpeco. + +REBEKKA + +(paŝon malantaŭen) Jes. +Senkulpeco. (mallonga paŭzo) + +ROSMER + +(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj +antaŭenrigardante) Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi +ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —. +Kiel povis ŝi ekpensi _tion_ tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi +kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi +akcepti ĉion imageblan. (streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la +manojn tra la hararo) Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas +mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin +antaŭen memorigante pri la mortinto. + +REBEKKA + +Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm. + +ROSMER + +Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento. + +REBEKKA + +Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan +vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki. + +ROSMER + +Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. +Kiel mi do saviĝus el tio ĉi! + +REBEKKA + +(malantaŭ la seĝo) Kreante novajn rilatojn. + +ROSMER + +(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn? + +REBEKKA + +Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi +ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj. + +ROSMER + +(ekstaras) Novaj rilatoj? (paŝas trans la plankon, haltas apud la +pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi +jenan demandon, Rebekka? + +REBEKKA + +(spiras peze) Lasu min — scii — kiu ĝi estas. + +ROSMER + +Kia kredas vi ke _nia_ rilato fariĝos post ĉi tiu tago? + +REBEKKA + +Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos. + +ROSMER + +Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin +unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo +pri pura kunvivado inter viro kaj virino — + +REBEKKA + +Jes, jes, — kio pri tio? + +ROSMER + +Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas +al vivo en trankvila, feliĉa paco —? + +REBEKKA + +Kaj sekve! + +ROSMER + +Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj +animstatoj. Ĉar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas +min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi +preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia. + +REBEKKA + +Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer! + +ROSMER + +Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, +kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta +malgaja pasinteco? + +REBEKKA + +Nu! + +ROSMER + +Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon. + +REBEKKA + +(palpante la seĝodorson) Vivantan —? Kio estas — tio? + +ROSMER + +(pli proksime) Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas +fariĝi mia dua edzino? + +REBEKKA + +(momenton muta, ekkrias en ĝojo) Via edzino! Via —! Mi! + +ROSMER + +Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun +post la mortinto. + +REBEKKA + +Mi — en la loko de Beate —! + +ROSMER + +Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne. + +REBEKKA + +(mallaŭte kaj treme) Ĉu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun +kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni +sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por +mi la sola edzino, kiun mi iam havis. + +REBEKKA + +(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino. + +ROSMER + +Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas +ero da amo en nia amikeco! + +REBEKKA + +(kovras la orelojn kvazaŭ en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru +tiaĵon! + +ROSMER + +(kaptas ŝian brakon) Jes, jes, — _estas_ ĝermanta ebleco en nia +rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +(denove firme kaj sinrege) Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi +daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm. + +ROSMER + +Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas. + +REBEKKA + +Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos +mi tio fariĝi. + +ROSMER + +(rigardas ŝin mire) Vi diras “povos”. Kaj tiel strange. +Kial vi ne povos? + +REBEKKA + +(kaptas ambaŭ liajn manojn) Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro +mi, — ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer. + +(Ŝi iras al la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial? + +REBEKKA + +(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite. + +ROSMER + +Inter vi kaj mi? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de +Rosmersholm. + +REBEKKA + +(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte +demandos min, — estos tamen finite. + +ROSMER + +Tamen finite? Kiel —? + +REBEKKA + +Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, +Rosmer. + +ROSMER + +Rebekka —! + +REBEKKA + +(ĉe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Ŝi eliras.) + +ROSMER + +(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si +mem) Kio — estas — jeno? + + + + +TRIA AKTO + + +(La sidĉambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antaŭĉambra +pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.) + +(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la +fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas +sur la apogseĝo. _Sinjorino Helseth_ paŝadas kun plumbroso en la +mano malpolvante la meblojn.) + +REBEKKA + +(Post ioma paŭzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe +supre hodiaŭ. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi +opinias. + +REBEKKA + +Vi vidis lin, ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la +dormoĉambro finvestante sin. + +REBEKKA + +Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj +lia bofrato. + +REBEKKA + +Kio tio do estus, vi pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al +la alia. + +REBEKKA + +Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård? + +SINJORINO HELSETH + +Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas! + +REBEKKA + +Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas nur pro _tio_. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li +ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis +forkurinta? + +REBEKKA + +Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli +bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne +permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu +Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas _tiun_ viron. + +REBEKKA + +La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io +okazas. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj — + +REBEKKA + +(ekrigardas ŝin kaŝe) Ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, +pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino. + +REBEKKA + +(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino +Helseth. Ĉar _vi_ ja ne povas scii tiaĵon tiel decide. + +SINJORINO HELSETH + +La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. +Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al +Mortensgård. + +REBEKKA + +(turnas sin) Ne, — ĉu vi! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en +Rosmersholm. + +REBEKKA + +Vere, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. +Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere. + +REBEKKA + +Kaj _vi_ konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne +estas malfacile diveni de kiu ĝi estis. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? + +REBEKKA + +Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco — + +SINJORINO HELSETH + +Estas fraŭlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. + +REBEKKA + +Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas +scii. + +SINJORINO HELSETH + +Hm, povus esti, ke mi tamen scias. + +REBEKKA + +Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li +komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis +kio estis en ĝi. + +REBEKKA + +Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru +al mi! + +SINJORINO HELSETH + +Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo. + +REBEKKA + +Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, fraŭlino. Mi ne povas +ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al +la bedaŭrinda malsana sinjorino. + +REBEKKA + +Kiu kredigis tion al ŝi? + +SINJORINO HELSETH + +Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj. + +REBEKKA + +Malbonaj —? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. + +REBEKKA + +Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ buŝon. Tamen +ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm! + +REBEKKA + +Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. +Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon. + +REBEKKA + +Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi +skribis tiun leteron al Mortensgård? + +SINJORINO HELSETH + +Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, +ke ŝi ne estis. + +REBEKKA + +Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski +infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes _tio_ frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino. + +REBEKKA + +(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, — ĉu ne +ankaŭ vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Kio, fraŭlino. + +REBEKKA + +Ke ne venis infanoj. Ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri. + +REBEKKA + +Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne +konvenas aŭskultadi infankriadon. + +SINJORINO HELSETH + +Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino. + +REBEKKA + +(rigardas ŝin) Ili ne krias, ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj +memoras. + +REBEKKA + +Vere strange. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas +alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. +Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas. + +REBEKKA + +Estus vere strange — + +SINJORINO HELSETH + +Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi? + +REBEKKA + +Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed +ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto. + +SINJORINO HELSETH + +Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble +disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias. + +REBEKKA + +Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, la fraŭlino ne moku min —. (aŭskultas) Tŝ, tŝ, — la pastoro +malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. (Ŝi eliras +tra la pordo dekstre.) + +(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la +antaŭĉambro.) + +ROSMER + +Bonan matenon, Rebekka. + +REBEKKA + +Bonan matenon, kara. (iom poste; kroĉas) Vi eliros, ĉu? + +ROSMER + +Jes. + +REBEKKA + +La vetero estas ja bela. + +ROSMER + +Vi ne venis al mi ĉi-matene. + +REBEKKA + +Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ. + +ROSMER + +Ĉu ankaŭ poste vi ne faros? + +REBEKKA + +Ho, mi ankoraŭ ne scias. + +ROSMER + +Ĉu estas io poŝte por mi? + +REBEKKA + +“La Gubernia Gazeto” venis. + +ROSMER + +“La Gubernia Gazeto” —! + +REBEKKA + +Ĝi kuŝas tie sur la tablo. + +ROSMER + +(metas ĉapelon kaj bastonon flanken) Ĉu estas io —? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Kaj vi ne sendis ĝin supren — + +REBEKKA + +Vi sufiĉe frue legos ĝin. + +ROSMER + +Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) — Ĉu! +— — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —. +(rigardas ŝin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka. + +REBEKKA + +Ili ne mencias nomon. + +ROSMER + +Estas ja la sama. (legas pluen) “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la +bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas +sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita +momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj +antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne +forgesas konvenan rekompencon”. (metas la gazeton sur la tablon) +Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj +intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne +ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas. + +REBEKKA + +Estas ankoraŭ pli. + +ROSMER + +(denove prenas la gazeton) — “pardonon pro nesperta +juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita +al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ +plendo” —. (rigardas ŝin) Kion tio aludas? + +REBEKKA + +Ili celas min, komprenu. + +ROSMER + +(formetas la gazeton) Rebekka, — tio ĉi estas konduto de +malhonestuloj. + +REBEKKA + +Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård. + +ROSMER + +(paŝadas sur la planko) Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo +pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom +ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en +tiu suspektinda abomeneco. + +REBEKKA + +(ekstaras) Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj +glora. + +ROSMER + +Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti +pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, +Rebekka. + +REBEKKA + +Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos. + +ROSMER + +Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la +vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante +la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — +ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita +per ĉiuj. (ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze) Ah! Ne per +mi. + +REBEKKA + +Ne —? Ne per vi? + +ROSMER + +Eĉ ne _por_ mi. + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin. + +ROSMER + +Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, +sekura sento de senkulpeco. + +REBEKKA + +(rigardas antaŭen) Jes, tio pri kulpo —. + +ROSMER + +Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi — + +REBEKKA + +Neniel vi! + +ROSMER + +(montras tra la fenestro) La akvofalo. + +REBEKKA + +Ho Rosmer —! + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Fraŭlino! + +REBEKKA + +Poste, poste. Ne nun. + +SINJORINO HELSETH + +Nur unu vorto, fraŭlino. + +(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al ŝi. +Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj +eliras.) + +ROSMER + +(maltrankvila) Ĉu estis io por mi? + +REBEKKA + +Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan +aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. + +ROSMER + +(prenas la ĉapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. + +REBEKKA + +Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn +pensojn. Promesu al mi. + +ROSMER + +Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas. + +REBEKKA + +Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —! + +ROSMER + +Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan +nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis. + +REBEKKA + +Kiel do? + +ROSMER + +Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. + +REBEKKA + +Ĝuste vidis en _tio_? + +ROSMER + +(metas la ĉapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu +ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton +amikecon. + +REBEKKA + +Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —? + +ROSMER + +— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al +kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis +ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. +Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel +dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne +ankaŭ vi sentis tiel? Diru! + +REBEKKA + +(luktas kun si mem) Ho, — mi ne scias kion respondi. + +ROSMER + +Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, +kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita +geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi +ne rajtis, — ne rajtis pro Beate. + +REBEKKA + +Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de _ŝia_ amo. Juĝis nian +rilaton laŭ la speco de _ŝia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis +juĝi alimaniere ol ŝi faris. + +REBEKKA + +Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? + +ROSMER + +Pro amo al mi, — _sia_maniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. +Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos. + +REBEKKA + +Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis +vian vivon! + +ROSMER + +(skuas la kapon) Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, +kion mi nun scias. + +REBEKKA + +Kial ne de vi? + +ROSMER + +Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo. + +REBEKKA + +(ekdire) Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. +Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, +blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia. + +ROSMER + +Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi +min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu +gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj +senkulpa homo. + +REBEKKA + +Ĉu la ĝojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer? + +ROSMER + +La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas. + +REBEKKA + +Por vi, kiu neniam povas ridi? + +ROSMER + +Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja. + +REBEKKA + +Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen +via ĉapelo. Kaj jen via bastono. + +ROSMER + +(prenas ambaŭ) Dankon. Kaj vi akompanos? + +REBEKKA + +Ne, ne, mi ne povas nun. + +ROSMER + +Nu ja. Vi tamen estas kun mi. + +(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de +malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +(malfermas kaj diras duonlaŭte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi +povas enlasi lin. (Ŝi iras al la fenestro.) + +(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas +silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.) + +KROLL + +Li do eliris? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Ĉu li kutimas promeni longe? + +REBEKKA + +Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin — + +KROLL + +Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope. + +REBEKKA + +Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro. + +(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. _Rektoro Kroll_ +eksidas sur seĝon apud ŝi.) + +KROLL + +Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj +dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes +Rosmer. + +REBEKKA + +Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco. + +KROLL + +Nur en la komenco? + +REBEKKA + +Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li. + +KROLL + +Mi! + +REBEKKA + +Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj. + +KROLL + +Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj +kaj rilatoj en la vivo. + +REBEKKA + +Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj — + +KROLL + +Jes, sed vidu, — estas ĝuste _tio_, kion mi ne kredas. + +REBEKKA + +Kion vi do kredas? + +KROLL + +Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaŭ ĉio. + +REBEKKA + +Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll. + +KROLL + +Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas +fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj +analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien. + +REBEKKA + +(rigardas lin) Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis +fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus. + +KROLL + +(mallaŭte) Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus? + +REBEKKA + +Ĉu mi celis —! + +KROLL + +Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke +estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en +Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi +vidas. + +REBEKKA + +Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi +ĉi tien. + +KROLL + +Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi +amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al +adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata +enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto. + +REBEKKA + +Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke +oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita. + +KROLL + +Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi +volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, +— ĝuste ĉar vi portas fridan koron. + +REBEKKA + +Fridan? Ĉu vi certas? + +KROLL + +Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron +post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, +kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por +realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa. + +REBEKKA + +Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa. + +KROLL + +Mi, ĉu! + +REBEKKA + +Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura +fino de Beate. + +KROLL + +Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde? + +REBEKKA + +Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia — + +KROLL + +Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn +skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion +sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj +rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis +kiel heredaĵo de generacio al generacio. + +REBEKKA + +(rigardas penseme antaŭen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn +en la parencaro. Certe kaj vere. + +KROLL + +Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed +kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj +estas ja grandege malsimilaj al la liaj. + +REBEKKA + +Al kiaj kondiĉoj vi aludas? + +KROLL + +Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino +West. + +REBEKKA + +Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen +— + +KROLL + +Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la +moralaj kondiĉoj. + +REBEKKA + +Kondiĉoj —? Por kio? + +KROLL + +Ke vi entute koncipiĝis + +REBEKKA + +Kion vi jen do diras! + +KROLL + +Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton. + +REBEKKA + +Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii! + +KROLL + +Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi +lasis vin adopti de doktoro West — + +REBEKKA + +(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. + +KROLL + +— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. + +REBEKKA + +(paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. + +KROLL + +La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la +distrikta kuracisto. + +REBEKKA + +Vi pravas. + +KROLL + +Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas +vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al +vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi +persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino. + +REBEKKA + +(ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — +tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia +ekesto! + +KROLL + +Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian +tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. + +REBEKKA + +(impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi +povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi +naskiĝis. + +KROLL + +Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris. + +REBEKKA + +Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! + +KROLL + +Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la +trideka. + +REBEKKA + +Ĉu? Ĉu mi diris? + +KROLL + +Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli — + +REBEKKA + +Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi +estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas. + +KROLL + +(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? + +REBEKKA + +Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi +estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu +jaro. + +KROLL + +Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa +aĝo? + +REBEKKA + +Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas +io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. + +KROLL + +Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro +West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis. + +REBEKKA + +(ekkrias) Ne estas vero! + +KROLL + +Ĉu ne vero? + +REBEKKA + +Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis. + +KROLL + +Ĉu ŝi ne faris? + +REBEKKA + +Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto. + +KROLL + +Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? +Kiel _vi_ faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la +parencaro. + +REBEKKA + +(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas +nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi +estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —! + +KROLL + +(ekstaras) Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere +konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —! + +REBEKKA + +Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. + +KROLL + +Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte +reagas. + +REBEKKA + +(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti +traktata kiel nelegitima naskiĝinto. + +KROLL + +Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do +konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto. + +REBEKKA + +Jes, eble mi do faris. + +KROLL + +Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas +vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis +pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas +grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. +Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne +eniris vian sangon. + +REBEKKA + +(dubeme) Eble vi pravas. + +KROLL + +Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni +ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara +frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam _li_ volas +malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu +timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, — persekutata de la rondo +al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la +elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por +kontraŭstari tion. + +REBEKKA + +Li _devas_ kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. + +KROLL + +Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas +almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed +— unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. + +REBEKKA + +Kaj kiu estas ĝi? + +KROLL + +Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West. + +REBEKKA + +La rilaton al mi? + +KROLL + +Jes. Vi devas konvinki lin tiel. + +REBEKKA + +Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato +bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras? + +KROLL + +Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi +opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi ĉiujn +tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm — + +REBEKKA + +— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? + +KROLL + +Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias. + +REBEKKA + +(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus +dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. + +KROLL + +Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. + +REBEKKA + +Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas. + +KROLL + +Jam nun! Mi do foriros. + +REBEKKA + +(al li) Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos. + +KROLL + +Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. + +REBEKKA + +Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, +ke mi petas al vi pri io. + +KROLL + +(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino +West. Tiel do estu. + +(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antaŭĉambro.) + +ROSMER + +(vidas la _rektoron_, haltas ĉe la pordo) Ĉu! — _Vi_ ĉi tie! + +REBEKKA + +Li preferus ne renkonti vin, kara. + +KROLL + +(aŭtomate) Kara! + +REBEKKA + +Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la +alia. La rilato inter ni kondukis al tio. + +KROLL + +Ĉu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu? + +REBEKKA + +Kaj _tion_ — kaj ion pli. + +ROSMER + +(proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ? + +KROLL + +Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. + +ROSMER + +(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? + +KROLL + +Mi ne skribis tion. + +ROSMER + +Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion? + +KROLL + +Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne +estis en mia povo. + +REBEKKA + +(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin +malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi +ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer. + +KROLL + +Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi. + +REBEKKA + +Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion. + +ROSMER + +(eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo +—. Kio estas? + +REBEKKA + +La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro. + +(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.) + +ROSMER + +Decido, vi diras? Kiu decido? + +REBEKKA + +Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu +vian ĝojan senkulpecon, kara amiko. + +ROSMER + +Sed kion tio signifas! + +REBEKKA + +Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas. + +ROSMER + +Nu! + +REBEKKA + +Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — +ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta +mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn +miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen — + +KROLL + +Kaj jen? + +ROSMER + +Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias. + +REBEKKA + +(fortigas sin) Jes, ja, — vi pravas. Vi scias _sufiĉe_ pri tio. + +KROLL + +(rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru. + +REBEKKA + +Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, — ke mi +volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni +en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke +Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi +ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi +tion. + +ROSMER + +Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —? + +REBEKKA + +Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. +Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro +inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo. + +ROSMER + +Kiun muron vi aludas? + +REBEKKA + +Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara +sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de +tia geedzeco. + +ROSMER + +Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere. + +REBEKKA + +Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta. + +KROLL + +(kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas _tion_? + +REBEKKA + +(daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. +Kaj jen mi agis. + +ROSMER + +Al kiuj agoj vi aludas? + +KROLL + +Ĉu per tio vi volas diri, ke —! + +REBEKKA + +Nu, Rosmer, —. (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. +Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ +mi_, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de +deliro — + +ROSMER + +(eksaltas) Rebekka! + +KROLL + +(ekstaras de la sofo) — sur la vojojn de deliro! + +REBEKKA + +Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias. + +ROSMER + +(kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? +Mi komprenas eĉ ne vorton —! + +KROLL + +Ho jes. Mi komencas kompreni. + +ROSMER + +Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. +Tute nenio! + +REBEKKA + +Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj. + +ROSMER + +Jes, sed tion mi ja ne tiam faris. + +REBEKKA + +Mi sciis, ke vi baldaŭ farus. + +KROLL + +(kapklinas al _Rosmer_) Aha! + +ROSMER + +Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston. + +REBEKKA + +Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm. + +ROSMER + +Kial vi volis foriri — tiam? + +REBEKKA + +Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al +ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi +komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus +okazi, — kio ajn. + +ROSMER + +Tio do estas, kion vi diris kaj faris. + +REBEKKA + +Jes, Rosmer. + +ROSMER + +Estas _tio_, kion vi nomis agi. + +REBEKKA + +(kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes. + +ROSMER + +(iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Ne ĉion. + +REBEKKA + +(rigardas lin timigite) Kio plia estus? + +KROLL + +Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis +pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus +aliloken — plej eble frue? — Nu? + +REBEKKA + +(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion. + +ROSMER + +(falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el +mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! +Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al _Rebekka_) +Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, +— mi vidas en vi, — tion _vi_ malkonsilis al ŝi! + +REBEKKA + +Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis +esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon. + +ROSMER + +Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo? + +REBEKKA + +Ne. + +KROLL + +Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris? + +REBEKKA + +Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas. + +ROSMER + +Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi +cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun +teruran ludon! + +REBEKKA + +Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. + +KROLL + +(severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! + +REBEKKA + +(impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! +Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj +estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. +Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi +kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne +pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne _povis_ ĉesi. Mi +_devis_ provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj +ĉiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. +(mallonga paŭzo) + +ROSMER + +(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio ĉi? + +REBEKKA + +Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. + +KROLL + +Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? + +REBEKKA + +(malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, +kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem. + +KROLL + +(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En +intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis, +— nun ili estus vidantaj! + +ROSMER + +Vi iros al la urbo, ĉu? + +KROLL + +(prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue. + +ROSMER + +(ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin. + +KROLL + +Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. + +ROSMER + +Venu do, Kroll! Venu do! + +(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom +poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter +la floroj.) + +REBEKKA + +(parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. +Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la +fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron) + +(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Kio estas, fraŭlino? + +REBEKKA + +Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento. + +SINJORINO HELSETH + +La valizon? + +REBEKKA + +Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. + +SINJORINO HELSETH + +Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi? + +REBEKKA + +Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj tiel subite kaj tuje! + +REBEKKA + +Tuj kiam mi pakis. + +SINJORINO HELSETH + +Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi +scias? + +REBEKKA + +Mi neniam plu revenos. + +SINJORINO HELSETH + +Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam +fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por +la pastoro. + +REBEKKA + +Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Timiĝis! Jeĉjo, pro kio? + +REBEKKA + +Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj. + +SINJORINO HELSETH + +De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo! + +REBEKKA + +Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en +Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino +Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes ja. La valizo. + +(Ambaŭ eliras dekstre.) + + + + +KVARA AKTO + + +(La sidĉambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun +ŝirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la +tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj +la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino +Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas +portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro. + +REBEKKA + +Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro. + +REBEKKA + +Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je +noktomezo. + +SINJORINO HELSETH + +(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis +tiam? + +REBEKKA + +Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan +leteron. Diru tion. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen +opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje. + +REBEKKA + +Eble tio. Aŭ eble tamen ne. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis! + +REBEKKA + +Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi. + +REBEKKA + +Pli fidinda? + +SINJORINO HELSETH + +Jes tion mi efektive diras. + +REBEKKA + +Sed, kara, kion vi per tio aludas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin +el tio en _tia_ maniero, ne. + +REBEKKA + +(rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste +kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos? + +SINJORINO HELSETH + +Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, +ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja +ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne +povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm! + +REBEKKA + +(kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer? + +SINJORINO HELSETH + +Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ. + +REBEKKA + +Sed hodiaŭ do —? + +SINJORINO HELSETH + +Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la +pastoro en la gazetoj, mi — + +REBEKKA + +Aha! + +SINJORINO HELSETH + +Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio +de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. + +REBEKKA + +Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? + +SINJORINO HELSETH + +Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas +facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja +ĉiuj homoj, — fraŭlino West. + +REBEKKA + +Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi +aŭskultas? + +SINJORINO HELSETH + +(mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize. + +REBEKKA + +(skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu. + +(_Johannes Rosmer_ envenas de la antaŭĉambro.) + +ROSMER + +(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) +Kion tio ĉi signifas? + +REBEKKA + +Mi forvojaĝos. + +ROSMER + +Tuj? + +REBEKKA + +Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. + +SINJORINO HELSETH + +Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre) + +ROSMER + +(post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka? + +REBEKKA + +Norden per la vaporŝipo. + +ROSMER + +Norden? Kion vi faros tie norde? + +REBEKKA + +Mi ja venis de tie. + +ROSMER + +Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. + +REBEKKA + +Eĉ ne ĉi tie. + +ROSMER + +Kion vi pensas entrepreni? + +REBEKKA + +Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. + +ROSMER + +Fari finon? + +REBEKKA + +Rosmersholm rompis min. + +ROSMER + +(atentiĝas) Vi diras —? + +REBEKKA + +Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi +venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun +mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari. + +ROSMER + +Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —? + +REBEKKA + +Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. — Kio do okazis inter vi kaj la +rektoro? + +ROSMER + +Ni repaciĝis. + +REBEKKA + +Nu do. Rezultis do en tio. + +ROSMER + +Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por +mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. +— Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi. + +REBEKKA + +Nu jes, — eble estas pli bone tiel. + +ROSMER + +Ĉu vi nun _tion_ diras? Ĉu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? + +REBEKKA + +Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. + +ROSMER + +Vi mensogas, Rebekka. + +REBEKKA + +Mensogas —! + +ROSMER + +Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi +estus viro por lukte konduki la aferon al venko. + +REBEKKA + +Mi kredis, ke ni du kune kapablus. + +ROSMER + +Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke +vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al +viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. + +REBEKKA + +Aŭskultu nun, Rosmer — + +ROSMER + +(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. +Mi estis kiel ganto en viaj manoj. + +REBEKKA + +Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. +(eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio, +— kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi +aŭdu tuj. + +ROSMER + +Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi? + +REBEKKA + +La granda restas. + +ROSMER + +Kio granda? + +REBEKKA + +Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron +al ĉio cetera. + +ROSMER + +(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. + +REBEKKA + +Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en +Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel +— komprenu. + +ROSMER + +Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. + +REBEKKA + +Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi +ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis +konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la +komenco de _tio_, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel +bedaŭrinde por la tuta vivo. + +ROSMER + +Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. + +REBEKKA + +Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer +—! + +ROSMER + +Avido? Vi —! Al kio? + +REBEKKA + +Al vi. + +ROSMER + +(volas eksalti) Kio estas! + +REBEKKA + +(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli. + +ROSMER + +Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel! + +REBEKKA + +Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio +estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis +sovaĝa, nesubigebla avido. + +ROSMER + +(pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi +sidas rakontante! + +REBEKKA + +Jes, kion vi imagas, Rosmer! + +ROSMER + +El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do _agis_, kiel vi tion +nomas. + +REBEKKA + +Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la +ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj +portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro. + +ROSMER + +Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon. + +REBEKKA + +Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj +mi. + +ROSMER + +Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi +kune. + +REBEKKA + +Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, +antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto +estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en +spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis +antaŭ vin. Kaj nun tamen —! + +REBEKKA + +Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun. + +ROSMER + +— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis +vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam +okazi. + +REBEKKA + +Mi ekkriis en malespero. + +ROSMER + +Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa +volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam +mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer. + +ROSMER + +Diru do kiel tio venis. + +REBEKKA + +Venis per la vivo kune kun vi. + +ROSMER + +Sed kiel? Kiel? + +REBEKKA + +Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem — + +ROSMER + +Jes, jes? + +REBEKKA + +— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis — + +ROSMER + +Bedaŭrinde, vi pravas. + +REBEKKA + +Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en +soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun +animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — _tiam_ la +granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ +nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de +mia animo. + +ROSMER + +Ho, kion do tio signifas, Rebekka! + +REBEKKA + +Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, +tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. +Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko +sub la meznokta suno norde ĉe ni. + +ROSMER + +Diru pli. Ĉion kion vi scias diri. + +REBEKKA + +Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burĝonis en mi. La +granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi +estis inter ni du. + +ROSMER + +Ho, se mi nur scietis eron de tio! + +REBEKKA + +Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus +fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis — + +ROSMER + +Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi. + +REBEKKA + +Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu +estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — +kun la tempo, ne. + +ROSMER + +Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi? + +REBEKKA + +Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ _via_ +vivkoncepto, — kiu infektis mian volon. + +ROSMER + +Infektis? + +REBEKKA + +Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis +por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon — + +ROSMER + +Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi! + +REBEKKA + +Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed +— (skuas la kapon) — sed, — sed — + +ROSMER + +Sed? Nu? + +REBEKKA + +— sed ĝi mortigas la feliĉon. + +ROSMER + +Ĉu jenon vi diras, Rebekka? + +REBEKKA + +Almenaŭ por mi. + +ROSMER + +Jes, sed ĉu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus +vin —? Petegus vin — + +REBEKKA + +Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar _sciu_, +Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi. + +ROSMER + +Ion pli ol vi jam rakontis? + +REBEKKA + +Jes. Ion alian kaj pli gravan. + +ROSMER + +(kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de +tiaĵo foje tanĝis min. + +REBEKKA + +Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? — + +ROSMER + +Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, +komprenu. + +REBEKKA + +Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion. + +ROSMER + +(deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi +estas, — mi havas forgeson por ĝi. + +REBEKKA + +Sed mi ne. + +ROSMER + +Ho, Rebekka —! + +REBEKKA + +Jes, kara, — _tio_ estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al +mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, +ke mia propra pasinteco baras min. + +ROSMER + +Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, +— neniun konekson kun vi, — tia kia vi _nun_ estas. + +REBEKKA + +Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De +kie mi prenu _ĝin_? + +ROSMER + +(peze) Jes, jes, — la senkulpeco. + +REBEKKA + +La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja +_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj +homoj — + +ROSMER + +Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. +Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas +sin nobeligi de ekstere. + +REBEKKA + +(mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu? + +ROSMER + +(penseme) Jes, — estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega +en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. (tordas sin en +maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde? + +REBEKKA + +Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu? + +ROSMER + +Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj +sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas +celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi +deziras ja fari por vi, kion mi povas. + +REBEKKA + +(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —! + +ROSMER + +Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos +por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en +plena kaj pura amo. + +REBEKKA + +Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis +transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi +sole! + +ROSMER + +Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi +ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je +vi. + +REBEKKA + +(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ +vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu +valorus vivi. + +REBEKKA + +Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe +frue ni eliros. + +ROSMER + +(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, +Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi! + +REBEKKA + +Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —! + +ROSMER + +Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, — +tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun — + +(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.) + +REBEKKA + +(eksaltas el la seĝo) Ah, — ĉu vi aŭdis! + +(La pordo malfermiĝas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas +manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la +pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li +aspektas konfuze.) + +ROSMER + +Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel! + +BRENDEL + +Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ! + +ROSMER + +Kien vi iros tiel malfrue? + +BRENDEL + +Malsupren la deklivon. + +ROSMER + +Kiel —? + +BRENDEL + +Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la +granda nenio. + +ROSMER + +Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas? + +BRENDEL + +Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje +metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel +bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon. + +ROSMER + +Nu! Mi ne tute komprenas — + +BRENDEL + +Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo +sur la cindroamaso de mia brulita kastelo. + +ROSMER + +Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin — + +BRENDEL + +Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi +pruntaĵon? + +ROSMER + +Jes, jes, bonvole. + +BRENDEL + +Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du? + +ROSMER + +Kion vi diras? + +BRENDEL + +Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi +senestas, mia kara knabo. Tute senhava. + +REBEKKA + +Ĉu vi ne faris vian prelegon? + +BRENDEL + +Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi +el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi +bankrotis. + +REBEKKA + +Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj? + +BRENDEL + +Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. +Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — +jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis +_nichts_ kaj nenio en la tuta afero. + +ROSMER + +Sed ĉu vi do certe tion scias? + +BRENDEL + +Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri +tio. + +ROSMER + +Prezidento? + +BRENDEL + +Nu ja, — la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_. + +ROSMER + +Jes, kiu? + +BRENDEL + +Peder Mortensgård kompreneble. + +ROSMER + +Ĉu! + +BRENDEL + +(mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto +de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli +granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas +fari ĉion, kion li volas. + +ROSMER + +Ho, ne kredu tion. + +BRENDEL + +Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! +Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, — +vidu, — _tio_ estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio +estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe! + +ROSMER + +(mallaŭte) Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam +vi venis. + +BRENDEL + +_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antaŭa instruisto. Forstreku +ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta +sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu +belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon. + +REBEKKA + +Ĉu al mi vi aludas? + +BRENDEL + +Jes, mia alloga marvirino + +REBEKKA + +Kial ne estus konstruinde sur mi? + +BRENDEL + +(paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas +vivkoncepton por konduki al venko. + +REBEKKA + +Kaj sekve —? + +BRENDEL + +La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo. + +REBEKKA + +Kiu? + +BRENDEL + +(prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje +iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan +malgrandan fingron, — _tie_, — ĝuste _tie_ ĉe la meza artiko. +_Item_ ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si +la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas +sin al _Rosmer_) Adiaŭ, mia venkanta Johannes. + +ROSMER + +Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto? + +BRENDEL + +La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.) + +(Momenton estas silente en la ĉambro.) + +REBEKKA + +(spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas! + +(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.) + +ROSMER + +(eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo, +Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojaĝi. + +REBEKKA + +Jes, mi ne vidas elekton. + +ROSMER + +Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi. + +REBEKKA + +(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer? + +ROSMER + +Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via +estonteco. + +REBEKKA + +(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco. + +ROSMER + +Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por +vi estas zorgita. + +REBEKKA + +Ankaŭ tio, vi kara. + +ROSMER + +Tion vi devus mem kompreni. + +REBEKKA + +Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj. + +ROSMER + +Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du. + +REBEKKA + +Jes, mi pensis tiel. + +ROSMER + +Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus — + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi. + +ROSMER + +Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi. + +REBEKKA + +Kio estas! Vi do ne intencas —! + +ROSMER + +Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, +kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. +Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis! + +REBEKKA + +Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi +nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu! + +ROSMER + +Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko. + +REBEKKA + +Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ +nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos. + +ROSMER + +Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu +povus igi vin kredi? + +ROSMER + +(skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! +Eĉ ne vorto plu! + +REBEKKA + +Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus +sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias. + +ROSMER + +Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ. + +REBEKKA + +Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus +absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi +menciu ĝin. + +ROSMER + +(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu. +Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. +Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon +pri la kalkulo? Ĉu? + +REBEKKA + +Mi estas preta. + +ROSMER + +Kiam ajn? + +REBEKKA + +Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone. + +ROSMER + +Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. +— (interrompas) Ho, ne, ne, ne! + +REBEKKA + +Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos. + +ROSMER + +Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — +pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun +Beate iris? + +REBEKKA + +(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer +—! + +ROSMER + +Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min +liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la +tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia +imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super +la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. +Ne kuraĝas, — kion _ŝi_ kuraĝis. + +REBEKKA + +Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do? + +ROSMER + +Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia +vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo +pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi. + +REBEKKA + +(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras +sinrege) Vi rericevu vian fidon. + +ROSMER + +Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka? + +REBEKKA + +Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min. + +ROSMER + +(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi —! + +REBEKKA + +Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni +devas prizorgi por retrovi min. + +ROSMER + +(eksaltas) Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ +restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon. + +REBEKKA + +Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas +vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago? + +ROSMER + +Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka! + +REBEKKA + +Ne okazos malvenko. + +ROSMER + +Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate. + +REBEKKA + +Vi ne kredas? + +ROSMER + +Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de +misgvidita vivkoncepto. + +REBEKKA + +Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — _nun._ Pro kio mi +kulpis, — mi devas pentofari. + +ROSMER + +(rigardas ŝin fikse) Ĉu _jen_ vi staras? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto, +Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem. + +REBEKKA + +(misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej +bonan en vi. + +ROSMER + +Ho, en mi ne plu estas io savinda. + +REBEKKA + +Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis +kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda +maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? +Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? +Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer. + +ROSMER + +Se vi iros, — mi iros kune. + +REBEKKA + +(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) +Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto — + +ROSMER + +Mi kuniras, diras mi. + +REBEKKA + +Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri. + +ROSMER + +Vi tion rimarkis, ĉu? + +REBEKKA + +(peze kaj rompite) Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera. + +ROSMER + +Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li +diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon. + +REBEKKA + +(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) +Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros — ĝoja. + +ROSMER + +Edzo kaj edzino devas kune iri. + +REBEKKA + +Nur al la ponteto, Rosmer. + +ROSMER + +Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos +vin. Ĉar nun mi kuraĝas. + +REBEKKA + +Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi? + +ROSMER + +Mi scias, ke ĝi estas la sola. + +REBEKKA + +Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj +blankaj ĉevaloj en Rosmersholm. + +ROSMER + +Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno. + +REBEKKA + +Do restu, Rosmer! + +ROSMER + +La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon. + +REBEKKA + +Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu +akompanas vin? + +ROSMER + +Tion ni neniam ĝisfunde elpensos. + +REBEKKA + +Mi volus scii. + +ROSMER + +Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min. + +REBEKKA + +Tion ankaŭ mi pensetas. + +ROSMER + +Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje. + +(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni +maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro +restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Fraŭlino, — nun la ĉaro — (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj +kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! (iras en la +antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho +ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka +_tie_ —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio +pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! +(ekkrias laŭte) Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! +Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj +preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. — La +karmemora sinjorino prenis ilin. + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + +***** This file should be named 24355-0.txt or 24355-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/24355-0.zip b/24355-0.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..67a9880 --- /dev/null +++ b/24355-0.zip diff --git a/24355-h.zip b/24355-h.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..05cf0c6 --- /dev/null +++ b/24355-h.zip diff --git a/24355-h/24355-h.htm b/24355-h/24355-h.htm new file mode 100644 index 0000000..df7f75d --- /dev/null +++ b/24355-h/24355-h.htm @@ -0,0 +1,7135 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN" +"http://www.w3.org/TR/html4/strict.dtd"> +<html lang="eo"> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=utf-8"> +<title>Rosmersholm</title> +<style type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%;} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rosmersholm + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>ROSMERSHOLM</h1> + +<p>Dramo en kvar aktoj</p> + +<p>(Rosmersholm)</p> + +<p>(1886)</p> + +<p>Tradukis:<br> +Odd Tangerud</p> + +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s</p> + +<p>Postboks 54 N - 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82</p> +</div> + + +<h2>ROSMERSHOLM</h2> + + +<p>ROLOJ:</p> + +<ul> +<li>JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaŭa pastro.</li> +<li>REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.</li> +<li>REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.</li> +<li>ULRIK BRENDEL.</li> +<li>PEDER MORENSGÅRD.</li> +<li>SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.</li> +</ul> + +<p>La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la +vorto sinj<b>o</b>r<b>o</b>.<br> +Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.</p> + +<p class="staging">(La intrigo okazas en <b>Rosmersholm</b>, malnova grandbieno en la +najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta <b>Norvegio</b>.)</p> + + + + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>; spaca, antikveca kaj hejmeca. +Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj +branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. +Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la +muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj +kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur +la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de +pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro +estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera +pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en +aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur +granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas +eksteren inter la floroj. Iom poste <b>sinjorino Helseth</b> envenas de +dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA WEST<br> + +Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu ne estas trablovo, <i>tie</i> kie la fraŭlino sidas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes iomete. Bonvolu fermi.</p> + +<p class="staging">(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste +ŝi iras al la fenestro.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(volas fermi, sed elrigardas)</span> Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras +tie?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rapide)</span> Kie? <span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, estas li. <span class="staging">(malantaŭ la kurteno)</span> Iru +flanken. Ke li ne ekvidu nin.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(meze sur la planko)</span> Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri +la muelejvojon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. <span class="staging">(rigardetas inter la +kurteno kaj la fenestrokadro)</span> Sed nun ni vidu —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas tio, kion mi volas vidi. <span class="staging">(iom poste)</span> Ne. Li turnas sin. Iras +supre ankaŭ hodiaŭ. <span class="staging">(iras for de la fenestro)</span> Longa ĉirkaŭvojo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur <i>tiu</i> +ponteto. <i>Tie</i>, kie tiaĵo okazis, <i>tie</i> —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kunmetas la kroĉaĵon)</span> Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en +Rosmersholm.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi kredas <i>tion</i>, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas +sin tiel longe al Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> La mortintoj?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj +restas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino +Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu <i>vi</i> do kredas pri tiaĵo?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(aliras kaj fermas la fenestron)</span> Ho, mi ne volas esti ridindulino por +la fraŭlino. <span class="staging">(elrigardas)</span> Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie +sur la mueleja vojo —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(elrigardas)</span> <i>Jena</i> viro? <span class="staging">(iras al la fenestro)</span> Estas ja la rektoro!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĝuste, estas la rektoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia +samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, +fraŭlino! <span class="staging">(Ŝi eliras dekstren.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka</b> staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas +kaj kapsignas eksteren.)</p> + +<p class="staging">(Malheliĝas.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre)</span> Ho, kara sinjorino Helseth, +vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro +pleje ŝatas.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(de ekstere)</span> Bone, fraŭlino, mi faros.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malfermas la pordon al la antaŭĉambro)</span> Nu, fine do —! Kore +bonvena, kara rektoro!</p> + +<p>REKTORO KROLL<br> + +<span class="staging">(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon)</span> Dankon. +Mi do ne venas ĝenante?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi? Honto al vi —!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(envenas)</span> Ĉiam afabla. <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Rosmer, ĉu en sia +ĉambro?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li +baldaŭ venos. <span class="staging">(montras al la sofo)</span> Bonvolu sidi dume.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(demetas la ĉapelon)</span> Multan dankon. <span class="staging">(eksidas kaj ĉirkaŭrigardas)</span> +Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj +alte kaj malalte.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ankaŭ vi, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni +devis ja rezigni pri tiu ĝuo.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas peze)</span> Kompatinda Beate ne toleris la odoron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis —</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi bone memoras. <span class="staging">(en pli malpeza tono)</span> Nu, kiel do statas ĉi tie?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi? +Via edzino —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam +estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni +nun havas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo)</span> Kial vi eĉ ne +vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi —</p> + +<p>KROLL<br> + +— kaj krome mi ja forvojaĝis —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas)</span> Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj +tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas)</span> Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera +sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kara rektoro, mi ne neas ke —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la +aferoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri +partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu +furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la +“popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj +ili kuraĝis permesi al si.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili +spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson +—. <span class="staging">(interrompas)</span> Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun +bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ni ne faru, kara rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post +kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas +ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, — +kompreneble. Sed alie ja —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun +kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes <i>vi</i>. Tion mi ja opinius.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia +hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin senteme)</span> Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por +virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, por kio mi alie vivus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro +—</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. +Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni +transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj, +antaŭ ol li finluktis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj +sekvis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel +dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan +vartadon.</p> + +<p>KROLL<br> + +Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(proksimigas sin)</span> Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj +sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.</p> + +<p>KROLL<br> + +Missento? Kion vi aludas per tio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo, +disponadi ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, sed kiel vi —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed tiel vi do ne pensas <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Dankon, kara +rektoro! Dankon, dankon pro tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio +estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu +mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda +Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus +kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +En ago, jes; sed ne en —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(interrompante serioze)</span> Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas +ŝerci pri tiaĵo?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol +sufiĉe da edzeco. Sed tamen —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom +aĝa vere estas vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi +estas nun en mia trideka.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin +jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, +ke bone konvenus.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune +kun ni ĉi-vespere?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi +devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi +ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel +pasinte.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho jes, faru. <span class="staging">(agitas liajn manojn)</span> Dankon, dankon! Vi tamen vere +estas afabla.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(murmuras)</span> Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b> envenas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie?</p> + +<p>JOHANNES ROSMER<br> + +Sinjorino Helseth diris.</p> + +<p class="staging">(<b>Rektoro Kroll</b> ekstaris.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn)</span> Bonvenon denove al la +domo, kara Kroll. <span class="staging">(metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas +lin en la okulojn)</span> Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine +fariĝus inter ni kiel antaŭe.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan +imagaĵon, ke io misestus!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al <b>Rosmer</b>)</span> Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis +imagaĵo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(sincere kaj mallaŭte)</span> Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri +viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la +mueleja akvofalo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi +tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en +la sofon. <span class="staging">(ili eksidas)</span> Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. +Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, +ni trovas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vere?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eklumigas la lampon)</span> Jes, ni vere faras.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek— +fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan +por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial, +mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eksidas en apogseĝon)</span> Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete hezite)</span> Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato +neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto +por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis +studento.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el +la koro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter +malnovaj amikoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi +fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel +sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la +potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de +amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu vere ne estas iom malfrue?</p> + +<p>KROLL<br> + +Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli +frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ +mi ne. <span class="staging">(ekstaras kaj paŝadas sur la planko)</span> Jes, nun mi efektive +malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la +lernejon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +En la lernejon? Do ne en vian lernejon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, +ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, — +dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la +gazeton de Mortensgård!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, “La Lumturon”.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj +publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, +ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj +faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la +postrestantoj, kiuj detenis sin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia +vivoverko. <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> sed mi povus diri, ke <i>tio</i> povus esti +kiel estas. Sed nun venas la plej malbona <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ĉu +estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, tute ne.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. +En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman +pacon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Kion vi diras! Hejme ĉe vi —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iras al la rektoro)</span> Sed kara, kio do okazis?</p> + +<p>KROLL<br> + +Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu +estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon +por stoki “La Lumturon”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj +ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel traktas via edzino tion ĉi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn +tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj +akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de +la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas <i>min</i> pro la +okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, +ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej +eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. +<span class="staging">(paŝadas)</span> Nu ja, nu ja, nu ja. <span class="staging">(Li haltas ĉe la fenestro kun la +manoj surdorse kaj elrigardas.)</span></p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(proksimiĝis al <b>Rosmer</b> kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la +<b>rektoro</b>)</span> Faru!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sammaniere)</span> Ne ĉi-vespere!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, ĝuste nun. <span class="staging">(Ŝi prenas lokon apud la lampo.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(paŝas antaŭen)</span> Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la +moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur +mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu +mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion +mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke +estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por +la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al +vi ĉi-vespere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel +vi plej eble povas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer +partopreni en tiaĵo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas, +Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. +Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed +la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel +estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj +konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn +erarojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la +aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(en surprizo)</span> Pli malfermaj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi +lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis +tempan venkon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen +ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da +sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave +eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la +radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la +saĝo predikata en “La Lumturo”.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca +rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo +komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive +sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi +scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ +lin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La +Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed +— <span class="staging">(turnas sin al Rosmer)</span> Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. +Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, +komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin +vokata por transpreni ĝin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(preskaŭ terurigata)</span> Mi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la +traktado, kiu <i>tie</i> prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed +la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en <i>tiu</i> flanko. Sed estus +tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de +sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu +publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ +ebleco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la +pastorecon —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni +estos kontentaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mian nomon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni +aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ +elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi, +sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj +amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via +milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa +honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la +estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj +fine la honorinda familia nomo!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho la familia nomo —</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(montras al la portretoj)</span> Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj +oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj +ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel +la plej eminenta en la distrikto. <span class="staging">(metas la manon sur lian ŝultron)</span> +Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro +kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio. +<span class="staging">(turnas sin)</span> Jes, kion <i>vi</i> diras, fraŭlino West?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun silenta rido)</span> Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble +ridinde.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kio! Ridinde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rapide)</span> Ne, ne, — ne faru! Ne nun!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ilin laŭvice)</span> Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj +—? <span class="staging">(interrompas)</span> Hm! <span class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> venas en la pordo +dekstre.)</span></p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti +la pastoron.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(malpezigita)</span> Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉi tien en la sidĉambron?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes ja.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi konas neniun kun tiu nomo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(mire)</span> Ulrik Hetman! Ĉu tiel?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, Hetman li diris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al <b>Kroll</b>)</span> Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.</p> + +<p>KROLL<br> + +La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, do li daŭre vivas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.</p> + +<p>KROLL<br> + +La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Petu lin enveni, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, jes. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per +revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete amare)</span> Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> malfermas la pordon dekstre por <b>Ulrik Brendel</b>, +eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed +estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. +Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj +ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura +ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)</p> + +<p>ULRIK BRENDEL<br> + +<span class="staging">(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)</span> +Bonan vesperon, Johannes!</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —. <span class="staging">(montras)</span> <i>Tie</i> —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi, +kiun mi pleje amis —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Mia antaŭa instruisto.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm +sen fari rapidan viziteton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ah, tiu alloga sinjorino —? <span class="staging">(kapklinas)</span> La provostino kompreneble.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fraŭlino West.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica +frato, mi vidas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rektoro Kroll.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj +tagoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kompreneble.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed <i lang="de">Donnerwetter</i>, do mi ja konis vin!</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne estis —</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la +diskutasocio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nu-nu! <i lang="de">Nach Belieben</i>, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik +Brendel tamen restos la sama viro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por +la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — <i lang="fr">enfin</i> — la prema neceso —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel, +mi pensas —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? +Neniam, Johannes, — neniam!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por +vi —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras +antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol +ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. <span class="staging">(al rektoro Kroll)</span> Ĉu mi +kuraĝus demandi la profesoron — <i lang="de">unter uns</i> —, ĉu troviĝas iu +iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?</p> + +<p>KROLL<br> + +La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila +asocio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne miksiĝas en tiun asocion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al Brendel)</span> Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Pardonu, <i lang="fr">madame</i>, — kia stultulo estas li?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun respondon mi ne estus atendinta.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, — +tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi +kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam +staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova +homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras +en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la +altaron de la libereco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ankaŭ <i>vi</i> —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(al ĉiuj)</span> Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn +skribaĵojn?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, mi devas sincere konfesi, ke —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja +nur babilaĵo, mi diras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino +konas. Neniu — krom mi mem.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel do <i>tio</i>?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉar ili ne estas skribitaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kara sinjoro Brendel —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. <i lang="de">Feinschmecker</i>. +Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam +mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj +malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj, +vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris +min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en +vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes ja.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de +formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la +aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi +enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia +sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Hm —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed neniam ion skribis?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan +malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis +ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas +senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de +edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de +liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(vigle)</span> Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej +valoran posedaĵon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La solan.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas al Rosmer signifoplene)</span> Kiom da homoj faras tion? Kiuj +<i>kuraĝas</i>.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(reciprokas la rigardon)</span> Kiu scias?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas +la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. <span class="staging">(al la +rektoro)</span> Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo? +Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, je via servo. Mi mem estas estro.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por +enskribi min por semajno.</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<i lang="fr">À la bonheur</i>, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la +pordojn de tiaj societoj. <span class="staging">(turnas sin)</span> Sed mi ne kuraĝas daŭrigi +mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri +al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo, +mi esperas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kian varman, sinjorina Moŝto?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tason da teo aŭ —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la +privatan gastemon. <span class="staging">(mansalutas)</span> Fartu bone, gesinjoroj! <span class="staging">(iras al la +pordo, sed returnas)</span> Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro +Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro +multjara amikeco?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kore.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nur tion!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas +poste.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan +somersurtuton?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, certe mi povas.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la +aĵojn.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bone, bone. Do sekvu min supren.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstre.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(retenas lin)</span> Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi +vin?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi vere ne scias kio <i>tio</i> estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi +pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la +poŝo?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun ni vidu. <span class="staging">(malfermas la monujon)</span> Jen du dekkronaj biletoj.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la +urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn +mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton +estimata sinjoro!</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras dekstre, kie <b>Rosmer</b> adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Kompatema Dio, — <i>tio</i> do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj +kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente)</span> Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco. +Ŝajnas al mi, ke <i>tio</i> tamen ne estas eta.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por +konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por +influo de ekstere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ni faru. <span class="staging">(Ili eksidas sur la sofon.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(post iom)</span> Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, +vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, +multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. +Kiel vi ekhavis tian ideon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj, +kernaj ideoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ne. Ne plu.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(volas eksalti)</span> Kion tio signifas!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(tenas lin)</span> Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun +staras <i>tie</i> —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kie, — kie vi staras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kie viaj infanoj staras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(klinas la kapon)</span> Apostato. Johannes Rosmer apostato.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas +apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi +amaran ĉagrenon.</p> + +<p>KROLL<br> + +Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. <span class="staging">(rigardas lin +pezmiene)</span> Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta +kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la +delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu +spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la +luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom +multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn +fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en +la lando.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi do opinias, ke <i>ni</i> ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni +estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj +sentadas sin komforte.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kiun taskon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉiuj homoj —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Per kio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu <i>vi</i> volas liberigi ilin? Ĉu <i>vi</i> +volas purigi ilin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj vi kredas, ke ili kapablas?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Per propra forto do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne plu estas pastro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, sed — via infana kredo —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne plu havas ĝin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi ne havas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi forlasis ĝin. Mi <i>devis</i> forlasi ĝin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(skuita sed sinrega)</span> Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la +alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco, +ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi +neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion +sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun +bedaŭrindan veron por ni!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja +ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi +pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj +ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, +kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la +grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por +mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun +vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi mem devigis min, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi? Ĉu mi devigis vin —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi +legis pri la senkora parolo, kiun vi <i>tie</i> faris, — pri ĉiuj viaj +malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, — +via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke +vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La +homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la +animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj +prezentos min malkaŝe <i>tia</i> kia mi estas. Kaj nun mi volas provi +miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi, +Kroll?</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la +socio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. +Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu tio validas ankaŭ por mi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi mem rompis kun mi, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu tio ĉi do <i>estas</i> rompo!</p> + +<p>KROLL<br> + +Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al +vi. Vi nun ricevu la sekvojn.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni +povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne +plu havas iun mision.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekscitite)</span> Kio estas? <span class="staging">(fermas la pordon kaj proksimiĝas)</span> Ĉu vi +parolis —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun li scias.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tien mi neniam revenos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon +ĉi tie.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ah —! <span class="staging">(suspekto suprenpafiĝas en li)</span> Ankaŭ tio! La vortoj de Beate +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Beate —?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(forpuŝas la penson)</span> Ne, ne, — malbele —. Pardonu min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion? Kiel?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! <span class="staging">(Li iras al la +antaŭĉambra pordo.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sekvas lin)</span> Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al +vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(en la antaŭĉambro, turnas sin)</span> Eĉ ne per via piedo en mian domon!</p> + +<p class="staging">(Li prenas sian bastonon kaj foriras. <b>Rosmer</b> staras momenton en la +malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj +mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed +morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma +klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. +Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.</p> + +<p class="staging">(<b>Rosmer</b> eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin +supreniri ŝtuparon. <b>Rebekka</b> aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron +apud la forno. Post iom envenas <b>sinjorino Helseth</b> de dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro +volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas sian kroĉaĵon)</span> Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ +aŭdos pri tiaj reaperantoj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, nu, nu —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu +baldaŭ forpasos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino +Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bonan nokton, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)</span> +Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas +paroli.</p> + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(Laborĉambro de <b>Johannes Rosmer</b>. Enirpordo en la muro maldekstre. +En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al +la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, +kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. +Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b>, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe +la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj +rigardas tie ĉi kaj tie.)</p> + +<p class="staging">(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sen sin turni)</span> Envenu.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> en matena robo envenas.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan matenon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(foliumas la magazinon)</span> Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. <span class="staging">(turnas sin)</span> +Kaj vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, dankon. Je matenveno —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. +Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, ne estis do vere malkuraĝo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en +ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Des pli kuraĝe ke vi rompis. — <span class="staging">(eksidas ĉe li sur seĝo apud la +skribotablo.)</span> Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, — +kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, do aŭdigu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis +kun li du — tri liniojn al Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iom malkvieta)</span> Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri +la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per +tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco +de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn +rilatojn kun li?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi +inter vi kaj viaj amikoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin kaj kapskuas)</span> Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el +la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, +laŭ la konduto de la rektoro —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. +Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun +ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros —</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> venas ĉe la pordo maldekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Kio estas, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras rapide)</span> Kroll!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La rektoro! Ĉu, imagu —!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al <b>Rebekka</b>)</span> Kion mi diris! Jes certe li povas. <span class="staging">(iras al la pordo +kaj vokas malsupren la ŝtuparon)</span> Venu supren, kara amiko! Kore +bonvena vi estu!</p> + +<p class="staging">(<b>Rosmer</b> tenas la pordon malferma. — <b>Sinjorino Helseth</b> eliras. — +<b>Rebekka</b> tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion +aŭ alian.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente, kortuŝite)</span> Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo —</p> + +<p>KROLL<br> + +Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta —</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi komplete miskomprenas. <span class="staging">(metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la +kanapo)</span> Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial fraŭlino West ne povas —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin de supre malsupren)</span> Kaj mi devas peti la fraŭlinon +pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, +antaŭ ol vi havis tempon por —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekmiras)</span> Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi +surmetas matenan robon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en +Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi retiras min, sinjoro rektoro. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstre.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +Kun via permeso — <span class="staging">(Li eksidas sur la kanapon.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur seĝon antaŭ la <b>rektoro</b>.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan +nokton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kion vi do diras hodiaŭ?</p> + +<p>KROLL<br> + +Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al +vi ion pri Ulrik Brendel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li estis ĉe vi, ĉu?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. +Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis +la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. +Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Do li tamen estas neplibonigebla.</p> + +<p>KROLL<br> + +La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +De vi eble?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu do.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu +idioto kaj plebano.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estis ja feliĉe por li —.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vere estis. <span class="staging">(klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)</span> +Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa +amikeco devas averti vin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, kio do estas <i>tio</i>?</p> + +<p>KROLL<br> + +Estas <i>tio</i>, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu +vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe +kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu +por la alia.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la +redaktoro de “La Lumturo”?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas +rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi +min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi +libere agas, kiel ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. +Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon)</span> Ho vi blinda, delogita +viro!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Kiel vi havas tian penson?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉar mi ne kuraĝas — ne <i>volas</i> pensi la plej fian. Ne, ne; lasu +min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj +ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo +de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ekzamenadon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por +vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel +vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro +vi mem devas klarigi por mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la +memmortigo de Beate?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri +kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj +almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn +fojojn, ili ne dubus.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ankaŭ mi ne dubis tiam.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia +senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la +teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj +memriproĉoj la lastajn jarojn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster +ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla?</p> + +<p>KROLL<br> + +Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj +temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar +ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara +Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la +malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore, +ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, +kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la +bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, +por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(duone ekstaras de la seĝo)</span> Kion vi aludas per tio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli +tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri +sia timo kaj sia malespero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pro la sama.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de +apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vigle)</span> Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en +tio ĉi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kial?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun +mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi +pensas, ke eĉ ne Rebekka —</p> + +<p>KROLL<br> + +Rebekka?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi rimarkis tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun +ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam +faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kial vi ne faris?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia +akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol +monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi +diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en +Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur +respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes +devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(preskaŭ konsternita)</span> Kion vi diras —! Mi edzinigi —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la +ponteto kaj en la muelejan akvofalon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi, kiu ne avertis nin —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja scias. Sed tamen; — vi <i>estus devinta</i> averti nin!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion?</p> + +<p>KROLL<br> + +Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris +ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ +vespere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Do nun ne plu?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian +infanan kredon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(fiksrigardas rekte antaŭen)</span> Jes, tion mi ne komprenas. Estas la +plej nekomprenebla en la mondo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, +Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta, +mi aludas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kulpigo? Ĉu <i>tio</i> estis kulpigo?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi +—. Kial? Nu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —.</p> + +<p>KROLL<br> + +La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi +diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas +<i>baldaŭ</i> edzinigi Rebekka.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras)</span> Nun mi komprenas vin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj jen? Kia via respondo?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ĉiam silente sinrega)</span> Al io tiel absurda —? La sola ĝusta +respondo estus montri al la pordo.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Perfekte.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(starigas sin antaŭ lin)</span> Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate +forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm. +Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed +neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi +vivas kune ĉi tie.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita +virino, kiuj havas tiun kunvivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj +liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si +mem kiel naturan bezonon!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la +kredo de la eklezio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter +ŝi kaj mi —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas +profunda fendego inter la libera penso kaj — hm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kio —?</p> + +<p>KROLL<br> + +— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(malrapide)</span> Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min +ekde mia plej frua juneco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al +kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West, +— ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne +malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Savi min? Kiel —?</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> enrigardas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi volas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La fraŭlino ne estas ĉi-supre.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu? <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Strange. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi diris —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio +daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja +vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne interrompu min. <i>Tion</i> mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun +fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la +ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin. +Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en +la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas — +en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas +ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan +landon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru +tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj +ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita +de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de +Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros +onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian +idealon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas +mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la +parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas lin severe)</span> Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la +parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena +laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la +vivolukto, ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos +lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente)</span> Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne +suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> malfermetas la pordon maldekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi demandus de la fraŭlino —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio estas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mortensgård!</p> + +<p>KROLL<br> + +Aha! Al tio do! Al tio jam!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru al li, ke iu jam ĉeestas —</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(al <b>sinjorino Helseth</b>)</span> Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> eliras.)</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa +batalo ankoraŭ ne luktiĝis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos +vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari +vin nedanĝera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu al <i>tio</i> vi revenas!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via +konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas.</p> + +<p class="staging">(<b>Peder Mortensgård</b> envenas malrapide kaj silente tra la pordo +maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta +hararo kaj barbo.)</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kun malama okulĵeto)</span> Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita +en Rosmersholm. <span class="staging">(butonumas sian surtuton)</span> Jes, mi do ne bezonas dubi +pri la direkto stiri.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(malsovaĝe)</span> “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la +rektoron hejmen.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne +faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo —</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Eĉ ne pri la sesa?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kroll —!</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kun subpremata moko)</span> La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer +estas la plej proksima viro en <i>tiu</i> rilato. — Bonan profiton, miaj +sinjoroj!</p> + +<p class="staging">(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem)</span> Nu ja, do estu +tiel. <span class="staging">(turnas sin)</span> Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin +ĉi tien al mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas +danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Iomete. <span class="staging">(kun eta rideto)</span> Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis +ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri +por paroli kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri kio, sinjoro Mortensgård?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn +ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke +pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo +ankaŭ en <i>tiu</i> senco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne vere komprenas vin.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon, +kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete surprizata)</span> Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis +al vi ankaŭ <i>tion</i>?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi +supreniru por aŭdi pli de vi mem.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj +flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la +eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(rigardas lin konfuzite)</span> Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne +fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. +Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de +la afero ni ne devas tuŝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne tuŝi tion ĉi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne intertempe, mi pensas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas —.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la +cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la +libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, — +volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel +eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, tion mi ege bonvolas.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe +elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn +proprajn manojn surloke.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi opinias, ĉu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu +regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron +antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn +ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion, +kion ĉiuj povas respekti. <i>Jen</i> kio mankas al ni tiel grave. Tial +estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la +publikon. Jen mia opinio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian +apostatadon?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe +mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la +ekleziajn aferojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tio estas aparta afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne +havas plenan liberecon por agi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio do ligas vin?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah, nu tiel.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar +estis ja vi unue, kiu stampis min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon +per pli indulgaj manoj.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu +fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene +komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun +bruldoloron mem, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos +absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto” +certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi +fariĝos stampita viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro +Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(kun afableta rideto)</span> Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris +la mian?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed <i>tiu</i> eblus fariĝi +sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi bonvole sciigu, kio tio estus.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, tute ne. Neniel.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo +strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de +ĉi tiu domo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ de fraŭlino West?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, de kiu do? De kiu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +De karmemora sinjorino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, mi havas ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti +antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne +povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero +estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al +vi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas +en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj +tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu, +sinjoro pastoro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes certe! Ĉion. Senrezerve.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias, +skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista +posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus +en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj +homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu tio estas en la letero?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj +aludus?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino +definitive neis — tiam. Kaj poste — hm —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Poste?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas +iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco +kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas +min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniu nomo menciiĝas?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiu portis al vi tiun leteron?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda, +malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste +ricevis <i>tiun</i> impreson.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza +letero?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +En mia vivo, vi aludas?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. +Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus +kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita +movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Adiaŭ.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en +“La Lumturo”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Presu ĉion.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj eliras. <b>Rosmer</b> restas staranta apud la pordo, dum +<b>Mortensgård</b> malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran +pordon fermiĝi.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, vokas mallaŭte)</span> Rebekka! Re—. Hm. <span class="staging">(laŭte)</span> +Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro)</span> Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie +ŝi ne estas.</p> + +<p class="staging">(La kurteno en la fono flankentiriĝas. <b>Rebekka</b> aperas en la +pordaperturo.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie +faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iras al li)</span> Mi ŝtelaŭskultis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo +—</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja estus rakontonta.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ĉion aŭdis, ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam +Mortensgård venis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ree supren —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian +plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas +al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, — ne tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne tio ĉi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata +kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon. +Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, — +mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris +nian ligon. Estis danĝera sekreto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, +ke ni estas senkulpaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago. +Sed nun, — nun, Rebekka —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kio nun?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(en ekscito)</span> Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi +ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi +erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj +cetere — se tiel estus —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se tiel estus? Jes, kio do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia +malsana animo transiris al frenezeco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, +eĉ se mi arde volus.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio +sola kaj peza.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe)</span> Mi iel estus min +malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis +depost vi venis al ni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn. +Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi +tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin. +Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster +tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, jes, vi faris.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do +pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, — +observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(premas la manojn)</span> Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis +kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi +neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ ekscitita)</span> Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi +tie tagon pli longe.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis +sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga — +akuzanta venko — en la mueleja akvofalo.</p> + +<p class="staging">(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur +la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe)</span> Aŭskultu nun, Rosmer. +Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, — +ĉu vi volus?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, +— kio estas nerevokebla.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam <i>estis</i> komencinta. +Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin +ĝoja kaj liberanima —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso)</span> Kiel rave estis, kiam +ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian +fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, +— en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri +kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la +volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli +vastaj rondoj. Nobelojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝojajn nobelojn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes — ĝojajn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<i>Tion</i> vi devas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(peze skuas la kapon)</span> Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam +restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta <i>tion</i>, kio faras +la vivon mirinde ĝuinda por vivi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(super la seĝodorso, pli mallaŭte)</span> Al kio vi aludas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas supren al ŝi)</span> Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝon malantaŭen)</span> Jes. +Senkulpeco. <span class="staging">(mallonga paŭzo)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj +antaŭenrigardante)</span> Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi +ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —. +Kiel povis ŝi ekpensi <i>tion</i> tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi +kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi +akcepti ĉion imageblan. <span class="staging">(streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la +manojn tra la hararo)</span> Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas +mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin +antaŭen memorigante pri la mortinto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan +vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. +Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malantaŭ la seĝo)</span> Kreante novajn rilatojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekmiras, suprenrigardas)</span> Novajn rilatojn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi +ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Novaj rilatoj? <span class="staging">(paŝas trans la plankon, haltas apud la +pordo kaj revenas)</span> Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi +jenan demandon, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(spiras peze)</span> Lasu min — scii — kiu ĝi estas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kia kredas vi ke <i>nia</i> rilato fariĝos post ĉi tiu tago?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin +unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo +pri pura kunvivado inter viro kaj virino —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, jes, — kio pri tio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas +al vivo en trankvila, feliĉa paco —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj sekve!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj +animstatoj. Ĉar mi <i>volas</i> vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas +min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi +preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, +kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta +malgaja pasinteco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(palpante la seĝodorson)</span> Vivantan —? Kio estas — tio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pli proksime)</span> Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas +fariĝi mia dua edzino?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(momenton muta, ekkrias en ĝojo)</span> Via edzino! Via —! Mi!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun +post la mortinto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi — en la loko de Beate —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(mallaŭte kaj treme)</span> Ĉu vi tion kredas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun +kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni +sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por +mi la sola edzino, kiun mi iam havis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(sinrege)</span> Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas +ero da amo en nia amikeco!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kovras la orelojn kvazaŭ en timo)</span> Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru +tiaĵon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kaptas ŝian brakon)</span> Jes, jes, — <i>estas</i> ĝermanta ebleco en nia +rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(denove firme kaj sinrege)</span> Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi +daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos +mi tio fariĝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin mire)</span> Vi diras “povos”. Kaj tiel strange. +Kial vi ne povos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kaptas ambaŭ liajn manojn)</span> Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro +mi, — ne demandu kial. <span class="staging">(malkaptas lin)</span> Jen do, Rosmer.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(turnas sin kaj rigardas lin)</span> Jen estos finite.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Inter vi kaj mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de +Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun la mano sur la anso)</span> Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte +demandos min, — estos tamen finite.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen finite? Kiel —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, +Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rebekka —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, kapsignas malrapide)</span> Nun vi scias. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si +mem)</span> Kio — estas — jeno?</p> + + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>. La fenestroj kaj la antaŭĉambra +pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b>, vestita kiel en la unua akto, staras apud la +fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas +sur la apogseĝo. <b>Sinjorino Helseth</b> paŝadas kun plumbroso en la +mano malpolvante la meblojn.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(Post ioma paŭzo)</span> Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe +supre hodiaŭ.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi +opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi vidis lin, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la +dormoĉambro finvestante sin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj +lia bofrato.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio tio do estus, vi pensas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al +la alia.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas nur pro <i>tio</i>. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li +ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis +forkurinta?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli +bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne +permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu +Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas <i>tiun</i> viron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io +okazas.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekrigardas ŝin kaŝe)</span> Ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle)</span> Povus esti tiaj homoj, +pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ordigas la florojn)</span> Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino +Helseth. Ĉar <i>vi</i> ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. +Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al +Mortensgård.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ne, — ĉu vi!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en +Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vere, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. +Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj <i>vi</i> konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne +estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas fraŭlino West, kiu <i>tion</i> diras, kaj ne mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas +scii.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Hm, povus esti, ke mi tamen scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li +komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis +kio estis en ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru +al mi!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Dio gardu min por ion diri al vi pri <i>tio</i>, fraŭlino. Mi ne povas +ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al +la bedaŭrinda malsana sinjorino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiu kredigis tion al ŝi?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Malbonaj —?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu <i>mian</i> buŝon. Tamen +ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. +Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi +skribis tiun leteron al Mortensgård?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, +ke ŝi ne estis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski +infanojn. Estis <i>tiam</i> ke la malsano erupciis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes <i>tio</i> frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro)</span> Cetere, — ĉu ne +ankaŭ vi opinias, ke <i>tio</i> funde estis bona por la pastro, sinjorino +Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kio, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ke ne venis infanoj. Ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne +konvenas aŭskultadi infankriadon.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ili ne krias, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj +memoras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vere strange.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas +alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. +Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estus vere strange —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed +ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble +disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, la fraŭlino ne moku min —. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Tŝ, tŝ, — la pastoro +malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. <span class="staging">(Ŝi eliras +tra la pordo dekstre.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b>, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la +antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bonan matenon, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan matenon, kara. <span class="staging">(iom poste; kroĉas)</span> Vi eliros, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La vetero estas ja bela.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ne venis al mi ĉi-matene.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, mi ankoraŭ ne scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu estas io poŝte por mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +“La Gubernia Gazeto” venis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +“La Gubernia Gazeto” —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĝi kuŝas tie sur la tablo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas ĉapelon kaj bastonon flanken)</span> Ĉu estas io —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi ne sendis ĝin supren —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi sufiĉe frue legos ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu tiel. <span class="staging">(prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo)</span> — Ĉu! +— — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —. +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ili nomas min dizertulo, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ili ne mencias nomon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas ja la sama. <span class="staging">(legas pluen)</span> “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la +bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas +sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita +momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj +antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne +forgesas konvenan rekompencon”. <span class="staging">(metas la gazeton sur la tablon)</span> +Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj +intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne +ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas ankoraŭ pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(denove prenas la gazeton)</span> — “pardonon pro nesperta +juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita +al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ +plendo” —. <span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Kion tio aludas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ili celas min, komprenu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(formetas la gazeton)</span> Rebekka, — tio ĉi estas konduto de +malhonestuloj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo +pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom +ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en +tiu suspektinda abomeneco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj +glora.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti +pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, +Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la +vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante +la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — +ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita +per ĉiuj. <span class="staging">(ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze)</span> Ah! Ne per +mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne —? Ne per vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eĉ ne <i>por</i> mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, +sekura sento de senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> Jes, tio pri kulpo —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Neniel vi!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(montras tra la fenestro)</span> La akvofalo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho Rosmer —!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> enrigardas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Fraŭlino!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Poste, poste. Ne nun.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nur unu vorto, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka</b> iras al la pordo. <b>Sinjorino Helseth</b> diras ion al ŝi. +Momenton ili parolas flustre kune. <b>Sinjorino Helseth</b> kapsignas kaj +eliras.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Ĉu estis io por mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan +aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(prenas la ĉapelon)</span> Jes, venu. Kaj ni iru kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn +pensojn. Promesu al mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan +nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĝuste vidis en <i>tio</i>?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas la ĉapelon sur la tablon)</span> Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu +ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton +amikecon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al +kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis +ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. +Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel +dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne +ankaŭ vi sentis tiel? Diru!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(luktas kun si mem)</span> Ho, — mi ne scias kion respondi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, +kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita +geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi +ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de <i>ŝia</i> amo. Juĝis nian +rilaton laŭ la speco de <i>ŝia</i> amo. Kompreneble. Beate ne povis +juĝi alimaniere ol ŝi faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pro amo al mi, — <i>sia</i>maniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. +Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis +vian vivon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, +kion mi nun scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial ne de vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekdire)</span> Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. +Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, +blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi +min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu +gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj +senkulpa homo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu la ĝojo por <i>vi</i> do estas tute ne malhavebla, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Por vi, kiu neniam povas ridi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen +via ĉapelo. Kaj jen via bastono.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(prenas ambaŭ)</span> Dankon. Kaj vi akompanos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, mi ne povas nun.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja. Vi tamen estas kun mi.</p> + +<p class="staging">(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste <b>Rebekka</b> ekrigardas de +malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malfermas kaj diras duonlaŭte)</span> Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi +povas enlasi lin. <span class="staging">(Ŝi iras al la fenestro.)</span></p> + +<p class="staging">(Mallonge poste <b>rektoro Kroll</b> envenas de dekstre. Li salutas +silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Li do eliris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu li kutimas promeni longe?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. <b>Rektoro Kroll</b> +eksidas sur seĝon apud ŝi.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj +dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes +Rosmer.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nur en la komenco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj +kaj rilatoj en la vivo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, sed vidu, — estas ĝuste <i>tio</i>, kion mi ne kredas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi do kredas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi kredas, ke estas <i>vi</i>, kiu staras malantaŭ ĉio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas +fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj +analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis +fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu mi celis —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke +estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en +Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi +vidas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi +ĉi tien.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi +amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al +adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata +enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke +oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.</p> + +<p>KROLL<br> + +Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi +volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, +— ĝuste ĉar vi portas fridan koron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Fridan? Ĉu vi certas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron +post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, +kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por +realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi, ĉu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura +fino de Beate.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn +skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion +sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj +rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis +kiel heredaĵo de generacio al generacio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas penseme antaŭen)</span> Johannes Rosmer havas profundajn radikojn +en la parencaro. Certe kaj vere.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed +kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj +estas ja grandege malsimilaj al la liaj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al kiaj kondiĉoj vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino +West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen +—</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la +moralaj kondiĉoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kondiĉoj —? Por kio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke vi entute koncipiĝis</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi jen do diras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi +lasis vin adopti de doktoro West —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ah, tiel! Nun mi komprenas.</p> + +<p>KROLL<br> + +— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝas sur la planko)</span> Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la +distrikta kuracisto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi pravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas +vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al +vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi +persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, rigardas lin moke)</span> Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — +tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia +ekesto!</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian +tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(impete)</span> Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi +povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi +naskiĝis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la +trideka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu? Ĉu mi diris?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi +estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ridetas dubeme)</span> Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi +estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu +jaro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa +aĝo?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas +io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro +West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekkrias)</span> Ne estas vero!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ne vero?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ŝi ne faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? +Kiel <i>vi</i> faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la +parencaro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn)</span> Ne eblas. Estas +nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi +estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere +konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte +reagas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(regas sin)</span> Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti +traktata kiel nelegitima naskiĝinto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do +konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, eble mi do faris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas +vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis +pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas +grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. +Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne +eniris vian sangon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(dubeme)</span> Eble vi pravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni +ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara +frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam <i>li</i> volas +malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu +timemo en la animo! Imagu <i>lin</i> elpelita, — persekutata de la rondo +al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la +elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por +kontraŭstari tion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li <i>devas</i> kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas +almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed +— unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj kiu estas ĝi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La rilaton al mi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes. Vi devas konvinki lin tiel.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato +bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi +opinias esti observinta, ke <i>tie</i> kie estas plej facile rompi ĉiujn +tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro)</span> Mi estus +dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jam nun! Mi do foriros.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al li)</span> Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, +ke mi petas al vi pri io.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon)</span> Nu do, fraŭlino +West. Tiel do estu.</p> + +<p class="staging">(Silente dum momento. <b>Johannes Rosmer</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vidas la <b>rektoron</b>, haltas ĉe la pordo)</span> Ĉu! — <i>Vi</i> ĉi tie!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li preferus ne renkonti vin, kara.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(aŭtomate)</span> Kara!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la +alia. La rilato inter ni kondukis al tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu <i>tio</i> estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj <i>tion</i> — kaj ion pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(proksimas)</span> Kion celas la vizito hodiaŭ?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(montras al la gazeto)</span> Post tio kio estas skribita <i>tie</i>?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne skribis tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?</p> + +<p>KROLL<br> + +Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne +estis en mia povo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin +malantaŭ la fornon.)</span> Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi +ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, se vi tion povus <i>tiel</i> ordigi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas aŭtomate)</span> Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo +—. Kio estas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La trankvilo de la decido. <span class="staging">(eksidas)</span> Eksidu ankaŭ vi, rektoro.</p> + +<p class="staging">(<b>Rektoro Kroll</b> prenas lokon en la sofo.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Decido, vi diras? Kiu decido?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu +vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion tio signifas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — +ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta +mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn +miajn pri la vivo tiam. <span class="staging">(luktante kaj apenaŭ aŭdeble)</span> Kaj jen —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj jen?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(fortigas sin)</span> Jes, ja, — vi pravas. Vi scias <i>sufiĉe</i> pri tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin fikse)</span> Eble mi foriru.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, sidu, kara rektoro. <span class="staging">(al Rosmer)</span> Estis ja <i>tio</i>, vidu, — ke mi +volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni +en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke +Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi +ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi +tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. +Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro +inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiun muron vi aludas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara +sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de +tia geedzeco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco <i>tia</i>maniere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas al Rosmer)</span> Ĉu vi aŭdas <i>tion</i>?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(daŭrigas)</span> Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. +Kaj jen mi agis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Al kiuj agoj vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu per tio vi volas diri, ke —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, Rosmer, —. <span class="staging">(ekstaras)</span> Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. +Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis<i> +mi</i>, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de +deliro —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas)</span> Rebekka!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras de la sofo)</span> — sur la vojojn de deliro!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ paralizita)</span> Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? +Mi komprenas eĉ ne vorton —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho jes. Mi komencas kompreni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. +Tute nenio!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapklinas al <b>Rosmer</b>)</span> Aha!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial vi volis foriri — tiam?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al +ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi +komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus +okazi, — kio ajn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tio do estas, kion vi diris kaj faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas <i>tio</i>, kion vi nomis agi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rompita voĉo)</span> Mi nomis ĝin tiel, jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne ĉion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin timigite)</span> Kio plia estus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis +pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus +aliloken — plej eble frue? — Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malrapide kaj malklare)</span> Eble mi ankaŭ diris tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(falas en la apogseĝon apud la fenestro)</span> Kaj tiu araneaĵo el +mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! +Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! <span class="staging">(rigardas al <b>Rebekka</b>)</span> +Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, +— mi vidas en vi, — tion <i>vi</i> malkonsilis al ŝi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis +esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi +cedis la lokon. <span class="staging">(eksaltas)</span> Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun +teruran ludon!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(severe kaj aŭtoritate)</span> Vi ne rajtis fari tian elekton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(impete)</span> Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! +Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj +estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. +Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi +kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne +pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne <i>povis</i> ĉesi. Mi +<i>devis</i> provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj +ĉiam iomete pli. Kaj fine <i>okazis</i>. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. +<span class="staging">(mallonga paŭzo)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al Rebekka)</span> Kiel vi opinias, ke poste okazos por <i>vi</i>? Post tio ĉi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malvarme, repuŝante)</span> Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, +kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(al <b>Rosmer</b>)</span> Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En +intima rilato. <span class="staging">(rigardas al la portretoj)</span> Ho, — tiuj, kiuj forpasis, +— nun ili estus vidantaj!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi iros al la urbo, ĉu?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Jes. Plej eble frue.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ankaŭ li prenas sian ĉapelon)</span> Mi do akompanos vin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Venu do, Kroll! Venu do!</p> + +<p class="staging">(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al <b>Rebekka</b>. Iom +poste <b>Rebekka</b> iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter +la floroj.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(parolas duonlaŭte al si mem)</span> Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. +Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. <span class="staging">(iras de la +fenestro)</span> Nu ja! <span class="staging">(aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)</span></p> + +<p class="staging">(Post iom <b>sinjorino Helseth</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kio estas, fraŭlino?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La valizon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kaj tiel subite kaj tuje!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tuj kiam mi pakis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi +scias?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi neniam plu revenos.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam +fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por +la pastoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en +Rosmersholm. <span class="staging">(ŝanĝas temon)</span> Nu, — do pri la valizo, sinjorino +Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes ja. La valizo.</p> + +<p class="staging">(Ambaŭ eliras dekstre.)</p> + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>. Estas malfrua vespero. Lampo kun +ŝirmilo super lumas sur la tablo. <b>Rebekka West</b> staras apud la +tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj +la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. <b>Sinjorino +Helseth</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme)</span> Jes, nun ĉiuj aĵoj estas +portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je +noktomezo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(iom hezitanta)</span> Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis +tiam?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan +leteron. Diru tion.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen +opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eble tio. Aŭ eble tamen ne.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pli fidinda?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes tion mi efektive diras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed, kara, kion vi per tio aludas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin +el tio en <i>tia</i> maniero, ne.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste +kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, +ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja +ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj <i>tiuj</i> du ne +povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed hodiaŭ do —?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la +pastoro en la gazetoj, mi —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aha!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio +de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas +facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja +ĉiuj homoj, — fraŭlino West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi +aŭskultas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(skuiĝas)</span> Do tamen —! <span class="staging">(decide)</span> Nu jes. Do tiel estu.</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al <b>Rebekka</b> kaj demandas)</span> +Kion tio ĉi signifas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi forvojaĝos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tuj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. <span class="staging">(al sinjorino <b>Helseth</b>)</span> Do je la dekunua.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bone, fraŭlino. <span class="staging">(ŝi eliras dekstre)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Kien vi forvojaĝos, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Norden per la vaporŝipo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Norden? Kion vi faros tie norde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ja venis de tie.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eĉ ne ĉi tie.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi pensas entrepreni?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fari finon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmersholm rompis min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(atentiĝas)</span> Vi diras —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi +venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun +mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kara, ni ne parolu pri <i>tio</i> nun. — Kio do okazis inter vi kaj la +rektoro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni repaciĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu do. Rezultis do en tio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por +mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. +— Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu jes, — eble estas pli bone tiel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi nun <i>tion</i> diras? Ĉu vi <i>nun</i> havas <i>tiun</i> opinion?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi mensogas, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mensogas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi +estus viro por lukte konduki la aferon al venko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi kredis, ke ni du kune kapablus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke +vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al +viaj celoj. <i>Jen</i> kion vi kredis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭskultu nun, Rosmer —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas peze en la sofon)</span> Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. +Mi estis kiel ganto en viaj manoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. +<span class="staging">(eksidas sur seĝon apud la sofo)</span> Mi intencis skribi al vi pri ĉio, +— kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi +aŭdu tuj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La granda restas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio granda?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron +al ĉio cetera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Mi nenion komprenas el tio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en +Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel +— komprenu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi +ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis +konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la +komenco de <i>tio</i>, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel +bedaŭrinde por la tuta vivo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Avido? Vi —! Al kio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(volas eksalti)</span> Kio estas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(haltigas lin)</span> Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio +estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis +sovaĝa, nesubigebla avido.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pene)</span> Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi +sidas rakontante!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kion vi imagas, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do <i>agis</i>, kiel vi tion +nomas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la +ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj +portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj +mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi +kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, +antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto +estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en +spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis +antaŭ vin. Kaj nun tamen —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.</p> + +<p>ROSMER<br> + +— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis +vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam +okazi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ekkriis en malespero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa +volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam +mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru do kiel tio venis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Venis per la vivo kune kun vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kiel? Kiel?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bedaŭrinde, vi pravas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en +soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun +animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — <i>tiam</i> la +granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ +nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de +mia animo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kion do tio signifas, Rebekka!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, +tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. +Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko +sub la meznokta suno norde ĉe ni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne estas multe pli. Estas nur <i>tio</i>, ke amo burĝonis en mi. La +granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi +estis inter ni du.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, se mi nur scietis eron de tio!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus +fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu +estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — +kun la tempo, ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ <i>via</i> +vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Infektis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis +por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed +— <span class="staging">(skuas la kapon)</span> — sed, — sed —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed? Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— sed ĝi mortigas la feliĉon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu jenon vi diras, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Almenaŭ por mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, sed ĉu vi <i>tion</i> tiel certe scias. Se mi nun denove demandus +vin —? Petegus vin —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar <i>sciu</i>, +Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ion pli ol vi jam rakontis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Ion alian kaj pli gravan.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de +tiaĵo foje tanĝis min.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, +komprenu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(deturnante)</span> Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi +estas, — mi havas forgeson por ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed mi ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Rebekka —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kara, — <i>tio</i> estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al +mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, +ke mia propra pasinteco baras min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, +— neniun konekson kun vi, — tia kia vi <i>nun</i> estas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De +kie mi prenu <i>ĝin</i>?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(peze)</span> Jes, jes, — la senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja +<i>tiu</i> dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj +homoj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ne memorigu min pri <i>tio</i>. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. +Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas +sin nobeligi de ekstere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ne tra la silenta amo, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(penseme)</span> Jes, — estas ja <i>tio</i> kio estus la granda, la plej belega +en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. <span class="staging">(tordas sin en +maltrankvilo)</span> Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Rebekka, kiel <i>povas</i> mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj +sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas +celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi +deziras ja fari por vi, kion mi povas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos +por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en +plena kaj pura amo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis +transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi +sole!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi +ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je +vi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin sombre)</span> Kiel vi do povas vivi la vivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne <i>povas</i> +vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu +valorus vivi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe +frue ni eliros.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas maltrankvila)</span> Do redonu al mi la kredon! La kredon je <i>vi</i>, +Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi <i>devas</i>! <span class="staging">(iras trans la plankon)</span> Mi ne eltenas tiun solecan, — +tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —</p> + +<p class="staging">(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eksaltas el la seĝo)</span> Ah, — ĉu vi aŭdis!</p> + +<p class="staging">(La pordo malfermiĝas. <b>Ulrik Brendel</b> envenas. Li surhavas +manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la +pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li +aspektas konfuze.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kien vi iros tiel malfrue?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Malsupren la deklivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la +granda nenio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje +metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel +bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu! Mi ne tute komprenas —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo +sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se estas io, per kio <i>mi</i> povas helpi vin —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi +pruntaĵon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, bonvole.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi diras?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi +senestas, mia kara knabo. Tute senhava.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne faris vian prelegon?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi +el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi +bankrotis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. +Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — +jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis +<i lang="de">nichts</i> kaj nenio en la tuta afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu vi do certe tion scias?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri +tio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Prezidento?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nu ja, — la ekscelenco do. <i lang="de">Ganz nach Belieben</i>.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kiu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Peder Mortensgård kompreneble.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(mistere)</span> Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto +de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli +granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas +fari ĉion, kion li volas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ne kredu tion.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! +Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj <i>tio</i>, — +vidu, — <i>tio</i> estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio +estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam +vi venis.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<i lang="fr">Bien</i>! Prenu nun <i lang="de">Beispiel</i> de via antaŭa instruisto. Forstreku +ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta +sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu +belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu al mi vi aludas?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, mia alloga marvirino</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial ne estus konstruinde sur mi?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas +vivkoncepton por konduki al venko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj sekve —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(prenas gardeme ŝian manartikon)</span> Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje +iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan +malgrandan fingron, — <i>tie</i>, — ĝuste <i>tie</i> ĉe la meza artiko. +<i lang="la">Item</i> ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si +la senegale formitan maldekstran orelon. <span class="staging">(malkaptas ŝin kaj turnas +sin al <b>Rosmer</b>)</span> Adiaŭ, mia venkanta Johannes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. <span class="staging">(Li foriras.)</span></p> + +<p class="staging">(Momenton estas silente en la ĉambro.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(spiras peze)</span> Ho, kiel naŭze kaj preme estas!</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas en la apogseĝon apud la forno)</span> Ne estas alia solvo, +Rebekka. Mi vidas nun. Vi <i>devas</i> forvojaĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi ne vidas elekton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(aliras kaj eksidas sur la sofon)</span> Kion vi do volas al mi, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Unue mi <i>tion</i> diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via +estonteco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm. <i>Mia</i> estonteco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por +vi estas zorgita.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ankaŭ tio, vi kara.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion vi devus mem kompreni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi pensis tiel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio estas! Vi do ne intencas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, +kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. +Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi +nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ +nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(premas la manojn)</span> Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu +povus igi vin kredi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuiĝas kiel en timo)</span> Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! +Eĉ ne vorto plu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus +sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus +absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi +menciu ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo)</span> Ni do vidu. +Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. +Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon +pri la kalkulo? Ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi estas preta.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam ajn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. +— <span class="staging">(interrompas)</span> Ho, ne, ne, ne!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — +pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun +Beate iris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe)</span> Rosmer +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min +liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la +tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia +imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super +la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. +Ne kuraĝas, — kion <i>ŝi</i> kuraĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia +vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo +pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras +sinrege)</span> Vi rericevu vian fidon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas la manon al la frunto)</span> Estas alloga teruro en tio ĉi —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni +devas prizorgi por retrovi min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas)</span> Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ +restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas +vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne okazos malvenko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi ne kredas?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de +misgvidita vivkoncepto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — <i>nun.</i> Pro kio mi +kulpis, — mi devas pentofari.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin fikse)</span> Ĉu <i>jen</i> vi staras?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(decide)</span> Nu bone. Kaj <i>mi</i> estas sub nia liberigita vivkoncepto, +Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(misinterpretas lin)</span> Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej +bonan en vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, en mi ne plu estas io savinda.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis +kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda +maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? +Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? +Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se vi iros, — mi iros kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)</span> +Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi kuniras, diras mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi tion rimarkis, ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(peze kaj rompite)</span> Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. <span class="staging">(faras kion li +diras)</span> Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)</span> +Dankon, Rosmer. <span class="staging">(malkaptas lin)</span> Kaj nun mi iros — ĝoja.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Edzo kaj edzino devas kune iri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nur al la ponteto, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos +vin. Ĉar nun mi kuraĝas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi scias, ke ĝi estas la sola.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj +blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Do restu, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu +akompanas vin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volus scii.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion ankaŭ mi pensetas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.</p> + +<p class="staging">(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni +maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro +restas momenton malplena. Jen <b>sinjorino Helseth</b> malfermas la pordon +dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Fraŭlino, — nun la ĉaro — <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ne interne? Eksteraj +kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! <span class="staging">(iras en la +antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.)</span> Ne sur la benko. Ho +ne, ne. <span class="staging">(iras al la fenestro kaj elrigardas)</span> Jeĉjo do! La blanka +<i>tie</i> —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio +pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! +<span class="staging">(ekkrias laŭte)</span> Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! +Helpo! <span class="staging">(tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj +preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn)</span> Ne. Ne helpo ĉi tie. — La +karmemora sinjorino prenis ilin.</p> + +</div> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + +***** This file should be named 24355-h.htm or 24355-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> diff --git a/24355.txt b/24355.txt new file mode 100644 index 0000000..ee3b883 --- /dev/null +++ b/24355.txt @@ -0,0 +1,7086 @@ +The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rosmersholm + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + + +HENRIK IBSEN + +ROSMERSHOLM + +Dramo en kvar aktoj + +(Rosmersholm) + +(1886) + + Tradukis: + Odd Tangerud + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s + +Postboks 54 N - 3401 Lier +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 + + + +ROSMERSHOLM + + +ROLOJ: + + + JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro. + REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER. + REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER. + ULRIK BRENDEL. + PEDER MORENSGARD. + SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm. + + +Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio. + +(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la +najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.) + + + + +UNUA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca. +Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj +brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo. +Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la +muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj +kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur +la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de +pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro +estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera +pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en +aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.) + +(_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur +granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas +eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino. + +REBEKKA WEST + +Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos. + +SINJORINO HELSETH + +Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas? + +REBEKKA + +Jes iomete. Bonvolu fermi. + +(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste +sxi iras al la fenestro.) + +SINJORINO HELSETH + +(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras +tie? + +REBEKKA + +(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru +flanken. Ke li ne ekvidu nin. + +SINJORINO HELSETH + +(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri +la muelejvojon. + +REBEKKA + +Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la +kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu -- + +SINJORINO HELSETH + +Cxu li kuragxas transiri la ponteton? + +REBEKKA + +Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras +supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo. + +SINJORINO HELSETH + +Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_ +ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ -- + +REBEKKA + +(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en +Rosmersholm. + +SINJORINO HELSETH + +Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas +sin tiel longe al Rosmersholm. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) La mortintoj? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj +restas. + +REBEKKA + +Kial vi tiel pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias. + +REBEKKA + +Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas. + +REBEKKA + +Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo? + +SINJORINO HELSETH + +(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por +la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie +sur la mueleja vojo --? + +REBEKKA + +(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, gxuste, estas la rektoro. + +REBEKKA + +Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin. + +SINJORINO HELSETH + +Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia +samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, +frauxlino! (Sxi eliras dekstren.) + +(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas +kaj kapsignas eksteren.) + +(Malheligxas.) + +REBEKKA + +(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth, +vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro +pleje sxatas. + +SINJORINO HELSETH + +(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros. + +REBEKKA + +(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore +bonvena, kara rektoro! + +REKTORO KROLL + +(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon. +Mi do ne venas gxenante? + +REBEKKA + +Vi? Honto al vi --! + +KROLL + +(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia +cxambro? + +REBEKKA + +Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li +baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume. + +KROLL + +(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas) +Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj +alte kaj malalte. + +REBEKKA + +Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si. + +KROLL + +Ankaux vi, mi opinias. + +REBEKKA + +Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni +devis ja rezigni pri tiu gxuo. + +KROLL + +(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron. + +REBEKKA + +Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis -- + +KROLL + +Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie? + +REBEKKA + +Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi? +Via edzino --? + +KROLL + +Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam +estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni +nun havas. + +REBEKKA + +(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne +vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj? + +KROLL + +Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj -- + +REBEKKA + +Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi -- + +KROLL + +-- kaj krome mi ja forvojagxis -- + +REBEKKA + +Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj? + +KROLL + +(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj +tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu? + +REBEKKA + +(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll. + +KROLL + +Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera +sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn? + +REBEKKA + +Jes, kara rektoro, mi ne neas ke -- + +KROLL + +Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi. + +REBEKKA + +Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la +aferoj -- + +KROLL + +Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri +partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu +furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la +"popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj +ili kuragxis permesi al si. + +REBEKKA + +Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis. + +KROLL + +Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili +spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson +--. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun +bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere. + +REBEKKA + +Ne, ni ne faru, kara rektoro. + +KROLL + +Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post +kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --? + +REBEKKA + +Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas +ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, -- +kompreneble. Sed alie ja -- + +KROLL + +Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas. + +REBEKKA + +Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun +kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi. + +KROLL + +Jes _vi_. Tion mi ja opinius. + +REBEKKA + +Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia +hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas. + +KROLL + +(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por +virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj. + +REBEKKA + +Ho, por kio mi alie vivus? + +KROLL + +Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro +-- + +REBEKKA + +Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. +Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni +translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj, +antaux ol li finluktis. + +KROLL + +Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj +sekvis? + +REBEKKA + +Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel +dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan +vartadon. + +KROLL + +Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo. + +REBEKKA + +(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj +sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube. + +KROLL + +Missento? Kion vi aludas per tio? + +REBEKKA + +Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo, +disponadi cxi tie en Rosmersholm. + +KROLL + +Ne, sed kiel vi --! + +REBEKKA + +Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara +rektoro! Dankon, dankon pro tio. + +KROLL + +Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon? + +REBEKKA + +Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin. + +KROLL + +Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio +estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu +mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda +Beate. + +REBEKKA + +Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino. + +KROLL + +Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus +kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda. + +REBEKKA + +Kion vi aludas? + +KROLL + +Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon -- + +REBEKKA + +Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro. + +KROLL + +En ago, jes; sed ne en -- + +REBEKKA + +(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas +sxerci pri tiajxo? + +KROLL + +Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol +suficxe da edzeco. Sed tamen -- + +REBEKKA + +Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin. + +KROLL + +Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom +agxa vere estas vi? + +REBEKKA + +Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi +estas nun en mia trideka. + +KROLL + +Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin +jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi, +ke bone konvenus. + +REBEKKA + +(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune +kun ni cxi-vespere? + +KROLL + +Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi +devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi +ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel +pasinte. + +REBEKKA + +Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere +estas afabla. + +KROLL + +(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme. + +(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie? + +JOHANNES ROSMER + +Sinjorino Helseth diris. + +(_Rektoro Kroll_ ekstaris.) + +ROSMER + +(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la +domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas +lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine +farigxus inter ni kiel antauxe. + +KROLL + +Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan +imagajxon, ke io misestus! + +REBEKKA + +(al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis +imagajxo. + +ROSMER + +Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni? + +KROLL + +(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri +viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la +mueleja akvofalo. + +ROSMER + +Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi +tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en +la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. +Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo, +ni trovas. + +KROLL + +Cxu vere? + +REBEKKA + +(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras. + +ROSMER + +Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek-- +frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan +por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial, +mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun. + +KROLL + +Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon. + +REBEKKA + +(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton. + +ROSMER + +(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato +neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto +por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis +studento. + +KROLL + +Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --? + +ROSMER + +Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el +la koro. + +REBEKKA + +Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter +malnovaj amikoj -- + +KROLL + +Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi +farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias. + +ROSMER + +Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis? + +KROLL + +Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel +sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la +potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de +amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras! + +REBEKKA + +(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue? + +KROLL + +Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli +frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux +mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive +malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la +lernejon. + +ROSMER + +En la lernejon? Do ne en vian lernejon? + +KROLL + +Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, +ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, -- +dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la +gazeton de Mortensgard! + +REBEKKA + +Nu, "La Lumturon". + +KROLL + +Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj +publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas, +ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj +faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la +postrestantoj, kiuj detenis sin. + +REBEKKA + +Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro? + +KROLL + +Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia +vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti +kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu +estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj? + +REBEKKA + +Ho, tute ne. + +KROLL + +Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. +En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman +pacon. + +ROSMER + +(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --? + +REBEKKA + +(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis? + +KROLL + +Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu +estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon +por stoki "La Lumturon". + +ROSMER + +Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo -- + +KROLL + +Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj +ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo -- + +REBEKKA + +Kiel traktas via edzino tion cxi? + +KROLL + +Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn +tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj +akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de +la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la +okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus, +ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej +eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu. +(pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la +manoj surdorse kaj elrigardas.) + +REBEKKA + +(proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la +_rektoro_) Faru! + +ROSMER + +(sammaniere) Ne cxi-vespere! + +REBEKKA + +(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.) + +KROLL + +(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la +moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur +mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu +mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion +mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo. + +ROSMER + +Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel? + +KROLL + +Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke +estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por +la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al +vi cxi-vespere. + +ROSMER + +Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --? + +KROLL + +Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel +vi plej eble povas. + +REBEKKA + +Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer +partopreni en tiajxo. + +KROLL + +Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas, +Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj. +Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed +la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel +estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj +konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn +erarojn. + +ROSMER + +Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi. + +REBEKKA + +Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la +aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe. + +KROLL + +(en surprizo) Pli malfermaj? + +REBEKKA + +Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj. + +KROLL + +Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi +lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis +tempan venkon! + +ROSMER + +Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen +sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da +sendependeco en la pensojn de la unuopuloj. + +KROLL + +Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave +eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la +radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la +sagxo predikata en "La Lumturo". + +REBEKKA + +Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco. + +KROLL + +Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca +rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo +komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive +sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi +scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton. + +REBEKKA + +Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux +lin. + +KROLL + +Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La +Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed +-- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. +Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni, +komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin +vokata por transpreni gxin? + +ROSMER + +(preskaux terurigata) Mi! + +REBEKKA + +Sed kiel povas vi pensi tiajxon? + +KROLL + +Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la +traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed +la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri -- + +ROSMER + +Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi. + +KROLL + +Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus +tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de +sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu +publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux +ebleco. + +ROSMER + +Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio. + +KROLL + +Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la +pastorecon -- + +ROSMER + +Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin. + +KROLL + +Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni +estos kontentaj. + +ROSMER + +Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros. + +KROLL + +Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni? + +ROSMER + +Mian nomon? + +KROLL + +Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni +aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx +elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi, +sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj +amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via +milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa +honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la +estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj +fine la honorinda familia nomo! + +ROSMER + +Ho la familia nomo -- + +KROLL + +(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj +oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj +cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel +la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron) +Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro +kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio. +(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West? + +REBEKKA + +(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble +ridinde. + +KROLL + +Kio! Ridinde? + +REBEKKA + +Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe -- + +ROSMER + +(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun! + +KROLL + +(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj +--? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti +la pastoron. + +ROSMER + +(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni. + +SINJORINO HELSETH + +Cxi tien en la sidcxambron? + +ROSMER + +Jes ja. + +SINJORINO HELSETH + +Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron. + +REBEKKA + +Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas vere bele, frauxlino. + +ROSMER + +Li ne diris kiel li nomigxas, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian. + +ROSMER + +Mi konas neniun kun tiu nomo. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik. + +ROSMER + +(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, Hetman li diris. + +KROLL + +Tiun nomon mi ja antauxe auxdis -- + +REBEKKA + +Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo -- + +ROSMER + +(al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel. + +KROLL + +La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste. + +REBEKKA + +Nu, do li dauxre vivas. + +ROSMER + +Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis. + +KROLL + +La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo. + +ROSMER + +Petu lin enveni, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, jes. (Sxi eliras.) + +KROLL + +Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono? + +ROSMER + +Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo. + +KROLL + +Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per +revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo. + +ROSMER + +(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo. + +KROLL + +Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu! + +(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_, +eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed +estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. +Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj +sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura +cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.) + +ULRIK BRENDEL + +(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon) +Bonan vesperon, Johannes! + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj? + +KROLL + +Pardonu --. (montras) _Tie_ -- + +BRENDEL + +(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi, +kiun mi pleje amis --! + +ROSMER + +(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto. + +BRENDEL + +Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm +sen fari rapidan viziteton. + +ROSMER + +Nun vi ja estas kore bonvena, sciu. + +BRENDEL + +Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble. + +ROSMER + +Frauxlino West. + +BRENDEL + +Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica +frato, mi vidas. + +ROSMER + +Rektoro Kroll. + +BRENDEL + +Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj +tagoj? + +KROLL + +Jes, kompreneble. + +BRENDEL + +Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin! + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +Cxu vi ne estis -- + +KROLL + +Pardonu -- + +BRENDEL + +-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la +diskutasocio? + +KROLL + +Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima. + +BRENDEL + +Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik +Brendel tamen restos la sama viro. + +REBEKKA + +Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel? + +BRENDEL + +Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por +la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso -- + +ROSMER + +Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel, +mi pensas -- + +BRENDEL + +Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? +Neniam, Johannes, -- neniam! + +ROSMER + +Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por +vi -- + +BRENDEL + +Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras +antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol +cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi +kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu +iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo? + +KROLL + +La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio. + +BRENDEL + +Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila +asocio? + +KROLL + +Mi ne miksigxas en tiun asocion. + +REBEKKA + +(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard. + +BRENDEL + +Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li? + +ROSMER + +Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo? + +BRENDEL + +Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano? + +KROLL + +Tiun respondon mi ne estus atendinta. + +BRENDEL + +Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, -- +tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi +kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn -- + +ROSMER + +Cxu vi vere staras sur turnopunkto? + +BRENDEL + +Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam +staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova +homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis. + +ROSMER + +Kiel --? + +BRENDEL + +Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras +en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la +altaron de la libereco. + +KROLL + +Cxu ankaux _vi_ --? + +BRENDEL + +(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn +skribajxojn? + +KROLL + +Ne, mi devas sincere konfesi, ke -- + +REBEKKA + +Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin. + +BRENDEL + +Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja +nur babilajxo, mi diras. + +REBEKKA + +Nu? + +BRENDEL + +Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino +konas. Neniu -- krom mi mem. + +REBEKKA + +Kiel do _tio_? + +BRENDEL + +Cxar ili ne estas skribitaj. + +ROSMER + +Sed kara sinjoro Brendel -- + +BRENDEL + +Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_. +Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam +mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj +malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj, +vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris +min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en +vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas. + +ROSMER + +Jes ja. + +BRENDEL + +Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de +formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la +aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi +enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia +sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --! + +KROLL + +Hm --. + +ROSMER + +Sed neniam ion skribis? + +BRENDEL + +Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan +malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis +gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas +senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de +edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de +liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --! + +REBEKKA + +(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej +valoran posedajxon. + +ROSMER + +La solan. + +REBEKKA + +(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj +_kuragxas_. + +ROSMER + +(reciprokas la rigardon) Kiu scias? + +BRENDEL + +La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas +la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la +rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo? +Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas. + +KROLL + +Jes, je via servo. Mi mem estas estro. + +BRENDEL + +Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por +enskribi min por semajno. + +KROLL + +Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn. + +BRENDEL + +_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la +pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi +mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri +al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo, +mi esperas. + +REBEKKA + +Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros? + +BRENDEL + +Kian varman, sinjorina Mosxto? + +REBEKKA + +Tason da teo aux -- + +BRENDEL + +Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la +privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la +pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro +Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro +multjara amikeco? + +ROSMER + +Jes, kore. + +BRENDEL + +Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon. + +ROSMER + +Nur tion! + +BRENDEL + +Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas +poste. + +ROSMER + +Jes bone. Sed cxu ne estas io alia? + +BRENDEL + +Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan +somersurtuton? + +ROSMER + +Jes, jes, certe mi povas. + +BRENDEL + +Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj -- + +ROSMER + +Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la +ajxojn. + +BRENDEL + +Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn. + +ROSMER + +Bone, bone. Do sekvu min supren. + +REBEKKA + +Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion. + +BRENDEL + +Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --! + +REBEKKA + +Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.) + +ROSMER + +(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi +vin? + +BRENDEL + +Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi +pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la +posxo? + +ROSMER + +Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj. + +BRENDEL + +Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la +urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn +mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton +estimata sinjoro! + + +(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.) + +KROLL + +Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj +kredis, ke li farigxus io alta en la mondo. + +ROSMER + +(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco. +Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta. + +KROLL + +Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por +konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje. + +ROSMER + +Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj. + +KROLL + +Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por +influo de ekstere. + +ROSMER + +Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi. + +KROLL + +Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.) + +ROSMER + +(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni? + +KROLL + +Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, +vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian. + +ROSMER + +Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos. + +KROLL + +Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe. + +ROSMER + +Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, +multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus? + +KROLL + +Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. +Kiel vi ekhavis tian ideon? + +ROSMER + +Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj. + +KROLL + +Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj, +kernaj ideoj. + +ROSMER + +(pli mallauxte) Ne. Ne plu. + +KROLL + +(volas eksalti) Kion tio signifas! + +ROSMER + +(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll. + +KROLL + +Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare! + +ROSMER + +Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun +staras _tie_ -- + +KROLL + +Kie, -- kie vi staras? + +ROSMER + +Kie viaj infanoj staras! + +KROLL + +Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras? + +ROSMER + +Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda. + +KROLL + +(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato. + +ROSMER + +Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas +apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi +amaran cxagrenon. + +KROLL + +Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin +pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta +kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando. + +ROSMER + +Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi. + +KROLL + +Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la +delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu +spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon? + +ROSMER + +Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la +luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom +multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn +fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en +la lando. + +KROLL + +Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni +estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj +sentadas sin komforte. + +ROSMER + +Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio. + +KROLL + +Kiun taskon? + +ROSMER + +Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn. + +KROLL + +Cxiuj homoj --! + +ROSMER + +Almenaux tiom multaj kiom eblas. + +KROLL + +Per kio? + +ROSMER + +Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas. + +KROLL + +Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_ +volas purigi ilin? + +ROSMER + +Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem. + +KROLL + +Kaj vi kredas, ke ili kapablas? + +ROSMER + +Jes. + +KROLL + +Per propra forto do? + +ROSMER + +Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia. + +KROLL + +(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro? + +ROSMER + +Mi ne plu estas pastro. + +KROLL + +Jes, sed -- via infana kredo --? + +ROSMER + +Mi ne plu havas gxin. + +KROLL + +Vi ne havas --! + +ROSMER + +(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll. + +KROLL + +(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la +alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio? + +ROSMER + +Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco, +ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi +neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris. + +KROLL + +Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion +sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun +bedauxrindan veron por ni! + +ROSMER + +Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja +ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi +pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj +gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, +kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la +grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por +mi. + +KROLL + +Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun +vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun? + +ROSMER + +Vi mem devigis min, Kroll. + +KROLL + +Mi? Cxu mi devigis vin --? + +ROSMER + +Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi +legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj +malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, -- +via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke +vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La +homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la +animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj +prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi +miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi, +Kroll? + +KROLL + +Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la +socio. + +ROSMER + +Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas. + +KROLL + +Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. +Kaj al li mi ne sxuldas indulgon. + +ROSMER + +Cxu tio validas ankaux por mi? + +KROLL + +Vi mem rompis kun mi, Rosmer. + +ROSMER + +Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo! + +KROLL + +Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al +vi. Vi nun ricevu la sekvojn. + +(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.) + +REBEKKA + +Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni +povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro. + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne +plu havas iun mision. + +REBEKKA + +(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi +parolis --? + +ROSMER + +Nun li scias. + +KROLL + +Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni. + +ROSMER + +Tien mi neniam revenos. + +KROLL + +Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola. + +ROSMER + +Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon +cxi tie. + +KROLL + +Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate +--! + +ROSMER + +Beate --? + +KROLL + +(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min. + +ROSMER + +Kion? Kiel? + +KROLL + +Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la +antauxcxambra pordo.) + +ROSMER + +(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al +vi. + +KROLL + +(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon! + +(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la +malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.) + +ROSMER + +Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj +mi. + +REBEKKA + +Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi? + +ROSMER + +Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed +morgaux mi iros al li. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi? + +ROSMER + +Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma +klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. +Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton! + +REBEKKA + +Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone. + +(_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin +supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron +apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.) + +REBEKKA + +Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro +volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen. + +SINJORINO HELSETH + +Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro? + +REBEKKA + +(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego -- + +SINJORINO HELSETH + +Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere. + +REBEKKA + +Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux +auxdos pri tiaj reaperantoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige. + +REBEKKA + +Nu, nu, nu -- + +SINJORINO HELSETH + +(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu +baldaux forpasos? + +REBEKKA + +Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino +Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron. + +SINJORINO HELSETH + +Bonan nokton, frauxlino. + +(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem) +Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas +paroli. + + + + +DUA AKTO + + +(Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre. +En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al +la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo, +kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj. +Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.) + +(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe +la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj +rigardas tie cxi kaj tie.) + +(Frapigxas sur la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +(sen sin turni) Envenu. + +(_Rebekka West_ en matena robo envenas.) + +REBEKKA + +Bonan matenon. + +ROSMER + +(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas? + +REBEKKA + +Mi nur volas scii cxu vi bone dormis? + +ROSMER + +Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin) +Kaj vi? + +REBEKKA + +Ho, dankon. Je matenveno --. + +ROSMER + +Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. +Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn. + +REBEKKA + +Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa. + +REBEKKA + +Nu, ne estis do vere malkuragxo -- + +ROSMER + +Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en +gxi. + +REBEKKA + +Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la +skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, -- +kaj espereble vi ne cxagrenigxu. + +ROSMER + +Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --? + +REBEKKA + +Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed -- + +ROSMER + +Nu, do auxdigu. + +REBEKKA + +Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis +kun li du -- tri liniojn al Mortensgard. + +ROSMER + +(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis? + +REBEKKA + +Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri +la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus. + +ROSMER + +Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per +tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco +de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni. + +REBEKKA + +Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn +rilatojn kun li? + +ROSMER + +Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas? + +REBEKKA + +Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi +inter vi kaj viaj amikoj. + +ROSMER + +(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el +la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --? + +REBEKKA + +En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi, +laux la konduto de la rektoro -- + +ROSMER + +Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. +Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun +cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros -- + +(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.) + +REBEKKA + +(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro. + +ROSMER + +(ekstaras rapide) Kroll! + +REBEKKA + +La rektoro! Cxu, imagu --! + +SINJORINO HELSETH + +Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo +kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore +bonvena vi estu! + +(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. -- +_Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion +aux alian.) + +ROSMER + +(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo -- + +KROLL + +Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux. + +ROSMER + +Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta -- + +KROLL + +Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la +kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj. + +ROSMER + +Kial frauxlino West ne povas --? + +REBEKKA + +Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros. + +KROLL + +(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon +pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, +antaux ol vi havis tempon por -- + +REBEKKA + +(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi +surmetas matenan robon? + +KROLL + +Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux! + +REBEKKA + +Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.) + +KROLL + +Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.) + +ROSMER + +Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune. + +(Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.) + +KROLL + +Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan +nokton. + +ROSMER + +Kaj kion vi do diras hodiaux? + +KROLL + +Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al +vi ion pri Ulrik Brendel. + +ROSMER + +Li estis cxe vi, cxu? + +KROLL + +Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. +Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis +la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis. +Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon. + +ROSMER + +Do li tamen estas neplibonigebla. + +KROLL + +La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu! + +ROSMER + +De vi eble? + +KROLL + +Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard. + +ROSMER + +Nu do. + +KROLL + +Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu +idioto kaj plebano. + +ROSMER + +Estis ja felicxe por li --. + +KROLL + +Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer) +Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa +amikeco devas averti vin. + +ROSMER + +Kara, kio do estas _tio_? + +KROLL + +Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso. + +ROSMER + +Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu +vi aludas? + +KROLL + +Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe +kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen -- + +ROSMER + +Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu +por la alia. + +KROLL + +Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la +redaktoro de "La Lumturo"? + +ROSMER + +Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel. + +KROLL + +Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas +rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi +min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado? + +ROSMER + +Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi +libere agas, kiel ankaux mi. + +KROLL + +Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. +Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras? + +ROSMER + +Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen. + +KROLL + +(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita +viro! + +ROSMER + +Mi? Kiel vi havas tian penson? + +KROLL + +Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu +min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj +ankaux mian estimon? Cxu ne? + +ROSMER + +Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi. + +KROLL + +Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo +de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --? + +ROSMER + +Ekzamenadon? + +KROLL + +Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por +vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel +vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro +vi mem devas klarigi por mi. + +ROSMER + +Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan. + +KROLL + +Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la +memmortigo de Beate? + +ROSMER + +Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri +kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras? + +KROLL + +Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj +almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa. + +ROSMER + +Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn +fojojn, ili ne dubus. + +KROLL + +Ankaux mi ne dubis tiam. + +ROSMER + +Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia +senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la +teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj +memriprocxoj la lastajn jarojn. + +KROLL + +Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana. + +ROSMER + +Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster +sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla? + +KROLL + +Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj +temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto? + +ROSMER + +Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar +sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara +Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la +malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore, +ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, +kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro. + +KROLL + +Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la +bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, +por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro. + +ROSMER + +(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio? + +KROLL + +Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli +tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri +sia timo kaj sia malespero. + +ROSMER + +Pro la sama. + +KROLL + +Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de +apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj -- + +ROSMER + +(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en +tio cxi. + +KROLL + +Kial? + +ROSMER + +Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun +mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi +pensas, ke ecx ne Rebekka -- + +KROLL + +Rebekka? + +ROSMER + +Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco. + +KROLL + +Mi rimarkis tion. + +ROSMER + +Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun +ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam +faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto. + +KROLL + +Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu. + +ROSMER + +Kaj kial vi ne faris? + +KROLL + +Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia +akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol +monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi +diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en +Rosmersholm. + +ROSMER + +Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis. + +KROLL + +Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur +respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes +devas baldaux edzinigi Rebekka". + +ROSMER + +(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --! + +KROLL + +Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la +ponteto kaj en la muelejan akvofalon. + +ROSMER + +Kaj vi, kiu ne avertis nin --! + +KROLL + +Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti. + +ROSMER + +Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin! + +KROLL + +Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue. + +ROSMER + +Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion? + +KROLL + +Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris +cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux +vespere. + +ROSMER + +Do nun ne plu? + +KROLL + +Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian +infanan kredon? + +ROSMER + +(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la +plej nekomprenebla en la mondo. + +KROLL + +Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, +Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta, +mi aludas. + +ROSMER + +Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo? + +KROLL + +Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi +--. Kial? Nu? + +ROSMER + +Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --. + +KROLL + +La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi +diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas +_baldaux_ edzinigi Rebekka. + +ROSMER + +(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll. + +KROLL + +Kaj jen? Kia via respondo? + +ROSMER + +(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta +respondo estus montri al la pordo. + +KROLL + +(ekstaras) Perfekte. + +ROSMER + +(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate +forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm. +Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed +neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi +vivas kune cxi tie. + +KROLL + +Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita +virino, kiuj havas tiun kunvivon. + +ROSMER + +Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj +liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si +mem kiel naturan bezonon! + +KROLL + +Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la +kredo de la eklezio. + +ROSMER + +Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter +sxi kaj mi --? + +KROLL + +Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas +profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm. + +ROSMER + +Kaj kio --? + +KROLL + +-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi. + +ROSMER + +(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min +ekde mia plej frua juneco. + +KROLL + +Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al +kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West, +-- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne +malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo. + +ROSMER + +Savi min? Kiel --? + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +Kion vi volas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi petus la frauxlinon veni malsupren. + +ROSMER + +La frauxlino ne estas cxi-supre. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.) + +ROSMER + +Vi diris --? + +KROLL + +Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio +dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja +vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo -- + +ROSMER + +Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min. + +KROLL + +Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun +frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la +sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin. +Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en +la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas -- +en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas +ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan +landon. + +ROSMER + +Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio. + +KROLL + +Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru +tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj +ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita +de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de +Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros +onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian +idealon. + +ROSMER + +Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas +mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la +parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj. + +KROLL + +(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la +parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena +laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo. + +ROSMER + +Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la +vivolukto, ankaux mi. + +KROLL + +Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos +lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj. + +ROSMER + +(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi. + +KROLL + +Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne +suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin. + +(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Mi demandus de la frauxlino -- + +ROSMER + +Kio estas? + +SINJORINO HELSETH + +Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro. + +ROSMER + +Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard. + +ROSMER + +Mortensgard! + +KROLL + +Aha! Al tio do! Al tio jam! + +ROSMER + +Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri? + +SINJORINO HELSETH + +La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni. + +ROSMER + +Diru al li, ke iu jam cxeestas -- + +KROLL + +(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino. + +(_Sinjorino Helseth_ eliras.) + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa +batalo ankoraux ne luktigxis. + +ROSMER + +Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard. + +KROLL + +Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos +vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari +vin nedangxera. + +ROSMER + +Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras! + +KROLL + +Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate! + +ROSMER + +Cxu al _tio_ vi revenas! + +KROLL + +Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via +konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas. + +(_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo +maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta +hararo kaj barbo.) + +KROLL + +(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita +en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi +pri la direkto stiri. + +MORTENSGARD + +(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la +rektoron hejmen. + +KROLL + +Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne +faru falsan ateston kontraux nian proksimulo -- + +MORTENSGARD + +La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj. + +KROLL + +Ecx ne pri la sesa? + +ROSMER + +Kroll --! + +MORTENSGARD + +Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima. + +KROLL + +(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer +estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj +sinjoroj! + +(Li eliras kaj frapas la pordon post si.) + +ROSMER + +(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu +tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin +cxi tien al mi? + +MORTENSGARD + +Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas +danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux. + +ROSMER + +Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi? + +MORTENSGARD + +Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis +cxi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio. + +MORTENSGARD + +Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri +por paroli kun la pastoro. + +ROSMER + +Pri kio, sinjoro Mortensgard? + +MORTENSGARD + +Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn +ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso? + +ROSMER + +Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion. + +MORTENSGARD + +Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke +pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo +ankaux en _tiu_ senco. + +ROSMER + +Mi ne vere komprenas vin. + +MORTENSGARD + +Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon, +kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton. + +ROSMER + +(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis +al vi ankaux _tion_? + +MORTENSGARD + +Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi +supreniru por auxdi pli de vi mem. + +ROSMER + +Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj +flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la +eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi. + +MORTENSGARD + +(rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne +farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --! + +ROSMER + +Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. +Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux. + +MORTENSGARD + +Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de +la afero ni ne devas tusxi. + +ROSMER + +Ne tusxi tion cxi? + +MORTENSGARD + +Ne intertempe, mi pensas. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas --. + +MORTENSGARD + +Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la +cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la +libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, -- +volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel +eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado. + +ROSMER + +Jes, tion mi ege bonvolas. + +MORTENSGARD + +Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe +elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn +proprajn manojn surloke. + +ROSMER + +Vi opinias, cxu? + +MORTENSGARD + +Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu +regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron +antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn +ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion, +kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial +estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la +publikon. Jen mia opinio. + +ROSMER + +Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian +apostatadon? + +MORTENSGARD + +(agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe +mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la +ekleziajn aferojn. + +ROSMER + +Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo? + +MORTENSGARD + +Tio estas aparta afero. + +ROSMER + +Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin. + +MORTENSGARD + +Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne +havas plenan liberecon por agi. + +ROSMER + +Kio do ligas vin? + +MORTENSGARD + +Tio ligas min, ke mi estas stampita viro. + +ROSMER + +Ah, nu tiel. + +MORTENSGARD + +Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar +estis ja vi unue, kiu stampis min. + +ROSMER + +Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon +per pli indulgaj manoj. + +MORTENSGARD + +Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu +fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene +komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun +bruldoloron mem, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGARD + +Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos +absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto" +certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi +farigxos stampita viro. + +ROSMER + +Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro +Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla. + +MORTENSGARD + +(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton. + +MORTENSGARD + +Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris +la mian? + +ROSMER + +Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita? + +MORTENSGARD + +Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi +suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi. + +ROSMER + +Vi bonvole sciigu, kio tio estus. + +MORTENSGARD + +Cxu la pastoro ne povas mem diveni? + +ROSMER + +Ne, tute ne. Neniel. + +MORTENSGARD + +Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo +strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm. + +ROSMER + +La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga? + +MORTENSGARD + +Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de +cxi tiu domo. + +ROSMER + +Ankaux de frauxlino West? + +MORTENSGARD + +Ne, sinjoro pastoro. + +ROSMER + +Nu, de kiu do? De kiu? + +MORTENSGARD + +De karmemora sinjorino. + +ROSMER + +De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu? + +MORTENSGARD + +Jes, mi havas gxin. + +ROSMER + +Kiam? + +MORTENSGARD + +Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti +antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga. + +ROSMER + +Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon. + +MORTENSGARD + +Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne +povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero +estas stranga, tio estas pro alia kauxzo. + +ROSMER + +Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al +vi? + +MORTENSGARD + +Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas +en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj +tiuj homoj vivas nur por malutili al vi. + +ROSMER + +Mi? + +MORTENSGARD + +Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu, +sinjoro pastoro? + +ROSMER + +Jes certe! Cxion. Senrezerve. + +MORTENSGARD + +La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias, +skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista +posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min. + +ROSMER + +Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin? + +MORTENSGARD + +Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus +en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj +homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa. + +ROSMER + +Cxu tio estas en la letero? + +MORTENSGARD + +La pastoro povas mem legi gxin je okazo. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj +aludus? + +MORTENSGARD + +Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino +definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm -- + +ROSMER + +Poste? + +MORTENSGARD + +Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas +iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco +kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas +min ne tusxi tion en "La Lumturo". + +ROSMER + +Neniu nomo menciigxas? + +MORTENSGARD + +Ne. + +ROSMER + +Kiu portis al vi tiun leteron? + +MORTENSGARD + +Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko. + +ROSMER + +Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda, +malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla. + +MORTENSGARD + +Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste +ricevis _tiun_ impreson. + +ROSMER + +Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza +letero? + +MORTENSGARD + +Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +En mia vivo, vi aludas? + +MORTENSGARD + +Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro. + +ROSMER + +Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda? + +MORTENSGARD + +Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. +Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus +kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita +movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer. + +ROSMER + +Adiaux. + +MORTENSGARD + +Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en +"La Lumturo". + +ROSMER + +Presu cxion. + +MORTENSGARD + +Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii. + +(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum +_Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran +pordon fermigxi.) + +ROSMER + +(cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte) +Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre? + +SINJORINO HELSETH + +(auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie +sxi ne estas. + +(La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la +pordaperturo.) + +REBEKKA + +Rosmer! + +ROSMER + +(turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie +faris? + +REBEKKA + +(iras al li) Mi sxtelauxskultis. + +ROSMER + +Tamen, Rebekka, kiel vi do povis! + +REBEKKA + +Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo +-- + +ROSMER + +Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --? + +REBEKKA + +Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li. + +ROSMER + +Mi ja estus rakontonta. + +REBEKKA + +Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj. + +ROSMER + +Vi cxion auxdis, cxu? + +REBEKKA + +La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam +Mortensgard venis. + +ROSMER + +Kaj ree supren -- + +REBEKKA + +Ne lasu vin gxeni, kara amiko. + +ROSMER + +Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian +plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas +al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun. + +REBEKKA + +Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus. + +ROSMER + +Ne, ne, -- ne tio cxi. + +REBEKKA + +Ne tio cxi? + +ROSMER + +Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata +kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon. +Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, -- +mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris +nian ligon. Estis dangxera sekreto. + +REBEKKA + +Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, +ke ni estas senkulpaj. + +ROSMER + +Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago. +Sed nun, -- nun, Rebekka -- + +REBEKKA + +Jes, kio nun? + +ROSMER + +Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate? + +REBEKKA + +(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi +ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta. + +ROSMER + +Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta. + +REBEKKA + +Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas! + +ROSMER + +Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi +erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon? + +REBEKKA + +Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano? + +ROSMER + +Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj +cetere -- se tiel estus -- + +REBEKKA + +Se tiel estus? Jes, kio do? + +ROSMER + +Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia +malsana animo transiris al frenezeco? + +REBEKKA + +Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj! + +ROSMER + +Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, +ecx se mi arde volus. + +REBEKKA + +Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio +sola kaj peza. + +ROSMER + +(pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min +malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis +depost vi venis al ni. + +REBEKKA + +Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --! + +ROSMER + +Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn. +Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi +tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin. +Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster +tio nia. Aux cxu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes, jes, vi faris. + +ROSMER + +Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do +pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, -- +observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm. + +ROSMER + +Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis +kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi +neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron? + +REBEKKA + +(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi +tie tagon pli longe. + +ROSMER + +Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis +sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga -- +akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo. + +(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur +la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.) + +REBEKKA + +(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer. +Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, -- +cxu vi volus? + +ROSMER + +Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, +-- kio estas nerevokebla. + +REBEKKA + +Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta. +Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin +gxoja kaj liberanima -- + +ROSMER + +Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo. + +REBEKKA + +(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam +ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian +fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, +-- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri +kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la +volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli +vastaj rondoj. Nobelojn. + +ROSMER + +Gxojajn nobelojn. + +REBEKKA + +Jes -- gxojajn. + +ROSMER + +Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka. + +REBEKKA + +Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero? + +ROSMER + +Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin. + +REBEKKA + +_Tion_ vi devas. + +ROSMER + +(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam +restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras +la vivon mirinde gxuinda por vivi. + +REBEKKA + +(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer? + +ROSMER + +(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco. + +REBEKKA + +(pasxon malantauxen) Jes. +Senkulpeco. (mallonga pauxzo) + +ROSMER + +(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj +antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi +cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --. +Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi +kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi +akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la +manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas +mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin +antauxen memorigante pri la mortinto. + +REBEKKA + +Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm. + +ROSMER + +Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento. + +REBEKKA + +Kaj por tiu malbeata cerba sxpino vi volas malkapti la vivantan +vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki. + +ROSMER + +Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. +Kiel mi do savigxus el tio cxi! + +REBEKKA + +(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn. + +ROSMER + +(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn? + +REBEKKA + +Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi +cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj. + +ROSMER + +(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la +pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi +jenan demandon, Rebekka? + +REBEKKA + +(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas. + +ROSMER + +Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago? + +REBEKKA + +Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos. + +ROSMER + +Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin +unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo +pri pura kunvivado inter viro kaj virino -- + +REBEKKA + +Jes, jes, -- kio pri tio? + +ROSMER + +Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas +al vivo en trankvila, felicxa paco --? + +REBEKKA + +Kaj sekve! + +ROSMER + +Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj +animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas +min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi +preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia. + +REBEKKA + +Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer! + +ROSMER + +Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, +kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta +malgaja pasinteco? + +REBEKKA + +Nu! + +ROSMER + +Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon. + +REBEKKA + +(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio? + +ROSMER + +(pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas +farigxi mia dua edzino? + +REBEKKA + +(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi! + +ROSMER + +Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun +post la mortinto. + +REBEKKA + +Mi -- en la loko de Beate --! + +ROSMER + +Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne. + +REBEKKA + +(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun +kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni +sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por +mi la sola edzino, kiun mi iam havis. + +REBEKKA + +(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino. + +ROSMER + +Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas +ero da amo en nia amikeco! + +REBEKKA + +(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru +tiajxon! + +ROSMER + +(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia +rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka? + +REBEKKA + +(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi +dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm. + +ROSMER + +Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas. + +REBEKKA + +Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos +mi tio farigxi. + +ROSMER + +(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange. +Kial vi ne povos? + +REBEKKA + +(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro +mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer. + +(Sxi iras al la pordo maldekstre.) + +ROSMER + +De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial? + +REBEKKA + +(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite. + +ROSMER + +Inter vi kaj mi? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de +Rosmersholm. + +REBEKKA + +(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte +demandos min, -- estos tamen finite. + +ROSMER + +Tamen finite? Kiel --? + +REBEKKA + +Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, +Rosmer. + +ROSMER + +Rebekka --! + +REBEKKA + +(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.) + +ROSMER + +(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si +mem) Kio -- estas -- jeno? + + + + +TRIA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra +pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.) + +(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la +fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas +sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la +mano malpolvante la meblojn.) + +REBEKKA + +(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe +supre hodiaux. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi +opinias. + +REBEKKA + +Vi vidis lin, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la +dormocxambro finvestante sin. + +REBEKKA + +Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj +lia bofrato. + +REBEKKA + +Kio tio do estus, vi pensas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al +la alia. + +REBEKKA + +Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard? + +SINJORINO HELSETH + +Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas! + +REBEKKA + +Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li +ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis +forkurinta? + +REBEKKA + +Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli +bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne +permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu +Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron. + +REBEKKA + +La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io +okazas. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj -- + +REBEKKA + +(ekrigardas sxin kasxe) Cxu? + +SINJORINO HELSETH + +(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj, +pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino. + +REBEKKA + +(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino +Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide. + +SINJORINO HELSETH + +La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas. +Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al +Mortensgard. + +REBEKKA + +(turnas sin) Ne, -- cxu vi! + +SINJORINO HELSETH + +Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en +Rosmersholm. + +REBEKKA + +Vere, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita. +Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere. + +REBEKKA + +Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne +estas malfacile diveni de kiu gxi estis. + +SINJORINO HELSETH + +Nu? + +REBEKKA + +Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco -- + +SINJORINO HELSETH + +Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi. + +REBEKKA + +Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas +scii. + +SINJORINO HELSETH + +Hm, povus esti, ke mi tamen scias. + +REBEKKA + +Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis? + +SINJORINO HELSETH + +Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li +komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis +kio estis en gxi. + +REBEKKA + +Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru +al mi! + +SINJORINO HELSETH + +Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo. + +REBEKKA + +Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj. + +SINJORINO HELSETH + +Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas +ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al +la bedauxrinda malsana sinjorino. + +REBEKKA + +Kiu kredigis tion al sxi? + +SINJORINO HELSETH + +Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj. + +REBEKKA + +Malbonaj --? + +SINJORINO HELSETH + +Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj. + +REBEKKA + +Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen +cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm! + +REBEKKA + +Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece. +Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon. + +REBEKKA + +Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi +skribis tiun leteron al Mortensgard? + +SINJORINO HELSETH + +Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias, +ke sxi ne estis. + +REBEKKA + +Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski +infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis. + +SINJORINO HELSETH + +Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino. + +REBEKKA + +(prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne +ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino +Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Kio, frauxlino. + +REBEKKA + +Ke ne venis infanoj. Cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri. + +REBEKKA + +Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne +konvenas auxskultadi infankriadon. + +SINJORINO HELSETH + +Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) Ili ne krias, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj +memoras. + +REBEKKA + +Vere strange. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas +alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas. +Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas. + +REBEKKA + +Estus vere strange -- + +SINJORINO HELSETH + +Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi? + +REBEKKA + +Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed +sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto. + +SINJORINO HELSETH + +Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble +disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias. + +REBEKKA + +Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro +malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras +tra la pordo dekstre.) + +(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la +antauxcxambro.) + +ROSMER + +Bonan matenon, Rebekka. + +REBEKKA + +Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu? + +ROSMER + +Jes. + +REBEKKA + +La vetero estas ja bela. + +ROSMER + +Vi ne venis al mi cxi-matene. + +REBEKKA + +Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux. + +ROSMER + +Cxu ankaux poste vi ne faros? + +REBEKKA + +Ho, mi ankoraux ne scias. + +ROSMER + +Cxu estas io posxte por mi? + +REBEKKA + +"La Gubernia Gazeto" venis. + +ROSMER + +"La Gubernia Gazeto" --! + +REBEKKA + +Gxi kusxas tie sur la tablo. + +ROSMER + +(metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +Kaj vi ne sendis gxin supren -- + +REBEKKA + +Vi suficxe frue legos gxin. + +ROSMER + +Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu! +-- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --. +(rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka. + +REBEKKA + +Ili ne mencias nomon. + +ROSMER + +Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la +bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas +sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita +momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj +antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne +forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon) +Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj +intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne +ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas. + +REBEKKA + +Estas ankoraux pli. + +ROSMER + +(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta +jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita +al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux +plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas? + +REBEKKA + +Ili celas min, komprenu. + +ROSMER + +(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de +malhonestuloj. + +REBEKKA + +Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard. + +ROSMER + +(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo +pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom +gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en +tiu suspektinda abomeneco. + +REBEKKA + +(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj +glora. + +ROSMER + +Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti +pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo, +Rebekka. + +REBEKKA + +Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos. + +ROSMER + +Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la +vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante +la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, -- +cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita +per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per +mi. + +REBEKKA + +Ne --? Ne per vi? + +ROSMER + +Ecx ne _por_ mi. + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin. + +ROSMER + +Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja, +sekura sento de senkulpeco. + +REBEKKA + +(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --. + +ROSMER + +Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi -- + +REBEKKA + +Neniel vi! + +ROSMER + +(montras tra la fenestro) La akvofalo. + +REBEKKA + +Ho Rosmer --! + +(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Frauxlino! + +REBEKKA + +Poste, poste. Ne nun. + +SINJORINO HELSETH + +Nur unu vorto, frauxlino. + +(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi. +Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj +eliras.) + +ROSMER + +(maltrankvila) Cxu estis io por mi? + +REBEKKA + +Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan +aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus. + +ROSMER + +(prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune. + +REBEKKA + +Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn +pensojn. Promesu al mi. + +ROSMER + +Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas. + +REBEKKA + +Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --! + +ROSMER + +Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan +nokton. Beate eble tamen gxuste vidis. + +REBEKKA + +Kiel do? + +ROSMER + +Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka. + +REBEKKA + +Gxuste vidis en _tio_? + +ROSMER + +(metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu +ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton +amikecon. + +REBEKKA + +Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --? + +ROSMER + +-- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al +kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis +cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon. +Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel +dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne +ankaux vi sentis tiel? Diru! + +REBEKKA + +(luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi. + +ROSMER + +Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, +kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita +geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi +ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate. + +REBEKKA + +Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer? + +ROSMER + +Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian +rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis +jugxi alimaniere ol sxi faris. + +REBEKKA + +Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate? + +ROSMER + +Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon. +Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos. + +REBEKKA + +Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis +vian vivon! + +ROSMER + +(skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, +kion mi nun scias. + +REBEKKA + +Kial ne de vi? + +ROSMER + +Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo. + +REBEKKA + +(ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj. +Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, +blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia. + +ROSMER + +Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi +min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu +gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj +senkulpa homo. + +REBEKKA + +Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer? + +ROSMER + +La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas. + +REBEKKA + +Por vi, kiu neniam povas ridi? + +ROSMER + +Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja. + +REBEKKA + +Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen +via cxapelo. Kaj jen via bastono. + +ROSMER + +(prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos? + +REBEKKA + +Ne, ne, mi ne povas nun. + +ROSMER + +Nu ja. Vi tamen estas kun mi. + +(Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de +malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.) + +REBEKKA + +(malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi +povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.) + +(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas +silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.) + +KROLL + +Li do eliris? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Cxu li kutimas promeni longe? + +REBEKKA + +Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin -- + +KROLL + +Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope. + +REBEKKA + +Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro. + +(Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_ +eksidas sur segxon apud sxi.) + +KROLL + +Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj +dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes +Rosmer. + +REBEKKA + +Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco. + +KROLL + +Nur en la komenco? + +REBEKKA + +Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li. + +KROLL + +Mi! + +REBEKKA + +Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj. + +KROLL + +Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj +kaj rilatoj en la vivo. + +REBEKKA + +Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj -- + +KROLL + +Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas. + +REBEKKA + +Kion vi do kredas? + +KROLL + +Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio. + +REBEKKA + +Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll. + +KROLL + +Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas +fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj +analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien. + +REBEKKA + +(rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis +fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus. + +KROLL + +(mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus? + +REBEKKA + +Cxu mi celis --! + +KROLL + +Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke +estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en +Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi +vidas. + +REBEKKA + +Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi +cxi tien. + +KROLL + +Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi +amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al +adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata +enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto. + +REBEKKA + +Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke +oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita. + +KROLL + +Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi +volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado, +-- gxuste cxar vi portas fridan koron. + +REBEKKA + +Fridan? Cxu vi certas? + +KROLL + +Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron +post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis, +kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por +realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa. + +REBEKKA + +Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa. + +KROLL + +Mi, cxu! + +REBEKKA + +Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura +fino de Beate. + +KROLL + +Nu, tio do tusxis lin tiel profunde? + +REBEKKA + +Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia -- + +KROLL + +Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn +skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion +sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj +rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis +kiel heredajxo de generacio al generacio. + +REBEKKA + +(rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn +en la parencaro. Certe kaj vere. + +KROLL + +Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed +kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj +estas ja grandege malsimilaj al la liaj. + +REBEKKA + +Al kiaj kondicxoj vi aludas? + +KROLL + +Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino +West. + +REBEKKA + +Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen +-- + +KROLL + +Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la +moralaj kondicxoj. + +REBEKKA + +Kondicxoj --? Por kio? + +KROLL + +Ke vi entute koncipigxis + +REBEKKA + +Kion vi jen do diras! + +KROLL + +Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton. + +REBEKKA + +Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii! + +KROLL + +Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi +lasis vin adopti de doktoro West -- + +REBEKKA + +(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas. + +KROLL + +-- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik. + +REBEKKA + +(pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro. + +KROLL + +La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la +distrikta kuracisto. + +REBEKKA + +Vi pravas. + +KROLL + +Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas +vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al +vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi +persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino. + +REBEKKA + +(cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, -- +tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia +ekesto! + +KROLL + +Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian +tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino. + +REBEKKA + +(impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi +povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi +naskigxis. + +KROLL + +Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris. + +REBEKKA + +Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras! + +KROLL + +Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la +trideka. + +REBEKKA + +Cxu? Cxu mi diris? + +KROLL + +Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli -- + +REBEKKA + +Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi +estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas. + +KROLL + +(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis? + +REBEKKA + +Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi +estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu +jaro. + +KROLL + +Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa +agxo? + +REBEKKA + +Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas +io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj. + +KROLL + +Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro +West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis. + +REBEKKA + +(ekkrias) Ne estas vero! + +KROLL + +Cxu ne vero? + +REBEKKA + +Ne. Cxar tion patrino neniam menciis. + +KROLL + +Cxu sxi ne faris? + +REBEKKA + +Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto. + +KROLL + +Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron? +Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la +parencaro. + +REBEKKA + +(pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas +nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi +estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --! + +KROLL + +(ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere +konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --! + +REBEKKA + +Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn. + +KROLL + +Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte +reagas. + +REBEKKA + +(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti +traktata kiel nelegitima naskigxinto. + +KROLL + +Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do +konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto. + +REBEKKA + +Jes, eble mi do faris. + +KROLL + +Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas +vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis +pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas +grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla. +Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne +eniris vian sangon. + +REBEKKA + +(dubeme) Eble vi pravas. + +KROLL + +Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni +ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara +frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas +malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu +timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo +al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la +elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por +kontrauxstari tion. + +REBEKKA + +Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin. + +KROLL + +Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas +almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed +-- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa. + +REBEKKA + +Kaj kiu estas gxi? + +KROLL + +Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West. + +REBEKKA + +La rilaton al mi? + +KROLL + +Jes. Vi devas konvinki lin tiel. + +REBEKKA + +Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato +bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras? + +KROLL + +Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi +opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn +tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm -- + +REBEKKA + +-- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas? + +KROLL + +Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias. + +REBEKKA + +(pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus +dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll. + +KROLL + +Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange. + +REBEKKA + +Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas. + +KROLL + +Jam nun! Mi do foriros. + +REBEKKA + +(al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos. + +KROLL + +Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin. + +REBEKKA + +Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo, +ke mi petas al vi pri io. + +KROLL + +(rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino +West. Tiel do estu. + +(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) + +ROSMER + +(vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie! + +REBEKKA + +Li preferus ne renkonti vin, kara. + +KROLL + +(auxtomate) Kara! + +REBEKKA + +Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la +alia. La rilato inter ni kondukis al tio. + +KROLL + +Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu? + +REBEKKA + +Kaj _tion_ -- kaj ion pli. + +ROSMER + +(proksimas) Kion celas la vizito hodiaux? + +KROLL + +Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen. + +ROSMER + +(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_? + +KROLL + +Mi ne skribis tion. + +ROSMER + +Cxu vi faris elpasxon por reteni tion? + +KROLL + +Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne +estis en mia povo. + +REBEKKA + +(sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin +malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi +ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer. + +KROLL + +Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi. + +REBEKKA + +Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion. + +ROSMER + +(eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo +--. Kio estas? + +REBEKKA + +La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro. + +(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.) + +ROSMER + +Decido, vi diras? Kiu decido? + +REBEKKA + +Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu +vian gxojan senkulpecon, kara amiko. + +ROSMER + +Sed kion tio signifas! + +REBEKKA + +Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas. + +ROSMER + +Nu! + +REBEKKA + +Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, -- +sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta +mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn +miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen -- + +KROLL + +Kaj jen? + +ROSMER + +Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias. + +REBEKKA + +(fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio. + +KROLL + +(rigardas sxin fikse) Eble mi foriru. + +REBEKKA + +Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi +volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni +en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke +Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi +ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi +tion. + +ROSMER + +Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --? + +REBEKKA + +Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen. +Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro +inter vi kaj la tuta, plena liberigxo. + +ROSMER + +Kiun muron vi aludas? + +REBEKKA + +Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara +sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de +tia geedzeco. + +ROSMER + +Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere. + +REBEKKA + +Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta. + +KROLL + +(kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_? + +REBEKKA + +(dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. +Kaj jen mi agis. + +ROSMER + +Al kiuj agoj vi aludas? + +KROLL + +Cxu per tio vi volas diri, ke --! + +REBEKKA + +Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll. +Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_ +mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de +deliro -- + +ROSMER + +(eksaltas) Rebekka! + +KROLL + +(ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro! + +REBEKKA + +Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias. + +ROSMER + +(kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta? +Mi komprenas ecx ne vorton --! + +KROLL + +Ho jes. Mi komencas kompreni. + +ROSMER + +Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio. +Tute nenio! + +REBEKKA + +Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj. + +ROSMER + +Jes, sed tion mi ja ne tiam faris. + +REBEKKA + +Mi sciis, ke vi baldaux farus. + +KROLL + +(kapklinas al _Rosmer_) Aha! + +ROSMER + +Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston. + +REBEKKA + +Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm. + +ROSMER + +Kial vi volis foriri -- tiam? + +REBEKKA + +Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al +sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi +komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus +okazi, -- kio ajn. + +ROSMER + +Tio do estas, kion vi diris kaj faris. + +REBEKKA + +Jes, Rosmer. + +ROSMER + +Estas _tio_, kion vi nomis agi. + +REBEKKA + +(kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes. + +ROSMER + +(iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka? + +REBEKKA + +Jes. + +KROLL + +Ne cxion. + +REBEKKA + +(rigardas lin timigite) Kio plia estus? + +KROLL + +Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis +pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus +aliloken -- plej eble frue? -- Nu? + +REBEKKA + +(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion. + +ROSMER + +(falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el +mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis! +Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_) +Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, +-- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi! + +REBEKKA + +Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis +esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon. + +ROSMER + +Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo? + +REBEKKA + +Ne. + +KROLL + +Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris? + +REBEKKA + +Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas. + +ROSMER + +Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi +cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun +teruran ludon! + +REBEKKA + +Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer. + +KROLL + +(severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton! + +REBEKKA + +(impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! +Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj +estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. +Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi +kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne +pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi +_devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj +cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas. +(mallonga pauxzo) + +ROSMER + +(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi? + +REBEKKA + +Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas. + +KROLL + +Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas? + +REBEKKA + +(malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero, +kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem. + +KROLL + +(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En +intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis, +-- nun ili estus vidantaj! + +ROSMER + +Vi iros al la urbo, cxu? + +KROLL + +(prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue. + +ROSMER + +(ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin. + +KROLL + +Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj. + +ROSMER + +Venu do, Kroll! Venu do! + +(Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom +poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter +la floroj.) + +REBEKKA + +(parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux. +Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la +fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron) + +(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Kio estas, frauxlino? + +REBEKKA + +Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento. + +SINJORINO HELSETH + +La valizon? + +REBEKKA + +Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias. + +SINJORINO HELSETH + +Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi? + +REBEKKA + +Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Kaj tiel subite kaj tuje! + +REBEKKA + +Tuj kiam mi pakis. + +SINJORINO HELSETH + +Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi +scias? + +REBEKKA + +Mi neniam plu revenos. + +SINJORINO HELSETH + +Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam +frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por +la pastoro. + +REBEKKA + +Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Timigxis! Jecxjo, pro kio? + +REBEKKA + +Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj. + +SINJORINO HELSETH + +De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo! + +REBEKKA + +Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en +Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino +Helseth. + +SINJORINO HELSETH + +Jes ja. La valizo. + +(Ambaux eliras dekstre.) + + + + +KVARA AKTO + + +(La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun +sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la +tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj +la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino +Helseth_ envenas de dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +(parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas +portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro. + +REBEKKA + +Bone. La veturigisto estas mendita, cxu? + +SINJORINO HELSETH + +Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro. + +REBEKKA + +Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je +noktomezo. + +SINJORINO HELSETH + +(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis +tiam? + +REBEKKA + +Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan +leteron. Diru tion. + +SINJORINO HELSETH + +Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen +opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje. + +REBEKKA + +Eble tio. Aux eble tamen ne. + +SINJORINO HELSETH + +Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis! + +REBEKKA + +Kion vi do imagis, sinjorino Helseth? + +SINJORINO HELSETH + +Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi. + +REBEKKA + +Pli fidinda? + +SINJORINO HELSETH + +Jes tion mi efektive diras. + +REBEKKA + +Sed, kara, kion vi per tio aludas? + +SINJORINO HELSETH + +Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin +el tio en _tia_ maniero, ne. + +REBEKKA + +(rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste +kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos? + +SINJORINO HELSETH + +Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, +ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja +ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne +povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm! + +REBEKKA + +(kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer? + +SINJORINO HELSETH + +Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux. + +REBEKKA + +Sed hodiaux do --? + +SINJORINO HELSETH + +Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la +pastoro en la gazetoj, mi -- + +REBEKKA + +Aha! + +SINJORINO HELSETH + +Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio +de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn. + +REBEKKA + +Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi? + +SINJORINO HELSETH + +Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas +facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja +cxiuj homoj, -- frauxlino West. + +REBEKKA + +Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi +auxskultas? + +SINJORINO HELSETH + +(mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize. + +REBEKKA + +(skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu. + +(_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.) + +ROSMER + +(vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas) +Kion tio cxi signifas? + +REBEKKA + +Mi forvojagxos. + +ROSMER + +Tuj? + +REBEKKA + +Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua. + +SINJORINO HELSETH + +Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre) + +ROSMER + +(post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka? + +REBEKKA + +Norden per la vaporsxipo. + +ROSMER + +Norden? Kion vi faros tie norde? + +REBEKKA + +Mi ja venis de tie. + +ROSMER + +Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun. + +REBEKKA + +Ecx ne cxi tie. + +ROSMER + +Kion vi pensas entrepreni? + +REBEKKA + +Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero. + +ROSMER + +Fari finon? + +REBEKKA + +Rosmersholm rompis min. + +ROSMER + +(atentigxas) Vi diras --? + +REBEKKA + +Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi +venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun +mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari. + +ROSMER + +Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --? + +REBEKKA + +Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la +rektoro? + +ROSMER + +Ni repacigxis. + +REBEKKA + +Nu do. Rezultis do en tio. + +ROSMER + +Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por +mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi. +-- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi. + +REBEKKA + +Nu jes, -- eble estas pli bone tiel. + +ROSMER + +Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion? + +REBEKKA + +Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj. + +ROSMER + +Vi mensogas, Rebekka. + +REBEKKA + +Mensogas --! + +ROSMER + +Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi +estus viro por lukte konduki la aferon al venko. + +REBEKKA + +Mi kredis, ke ni du kune kapablus. + +ROSMER + +Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke +vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al +viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis. + +REBEKKA + +Auxskultu nun, Rosmer -- + +ROSMER + +(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio. +Mi estis kiel ganto en viaj manoj. + +REBEKKA + +Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. +(eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio, +-- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi +auxdu tuj. + +ROSMER + +Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi? + +REBEKKA + +La granda restas. + +ROSMER + +Kio granda? + +REBEKKA + +Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron +al cxio cetera. + +ROSMER + +(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio. + +REBEKKA + +Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en +Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel +-- komprenu. + +ROSMER + +Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis. + +REBEKKA + +Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi +ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis +konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la +komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel +bedauxrinde por la tuta vivo. + +ROSMER + +Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu. + +REBEKKA + +Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer +--! + +ROSMER + +Avido? Vi --! Al kio? + +REBEKKA + +Al vi. + +ROSMER + +(volas eksalti) Kio estas! + +REBEKKA + +(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli. + +ROSMER + +Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel! + +REBEKKA + +Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio +estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis +sovagxa, nesubigebla avido. + +ROSMER + +(pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi +sidas rakontante! + +REBEKKA + +Jes, kion vi imagas, Rosmer! + +ROSMER + +El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion +nomas. + +REBEKKA + +Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la +ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj +portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro. + +ROSMER + +Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon. + +REBEKKA + +Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj +mi. + +ROSMER + +Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi +kune. + +REBEKKA + +Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla, +antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito. + +ROSMER + +Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto +estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en +spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis +antaux vin. Kaj nun tamen --! + +REBEKKA + +Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun. + +ROSMER + +-- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis +vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam +okazi. + +REBEKKA + +Mi ekkriis en malespero. + +ROSMER + +Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa +volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam +mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer. + +ROSMER + +Diru do kiel tio venis. + +REBEKKA + +Venis per la vivo kune kun vi. + +ROSMER + +Sed kiel? Kiel? + +REBEKKA + +Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem -- + +ROSMER + +Jes, jes? + +REBEKKA + +-- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis -- + +ROSMER + +Bedauxrinde, vi pravas. + +REBEKKA + +Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en +soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun +animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la +granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux +nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de +mia animo. + +ROSMER + +Ho, kion do tio signifas, Rebekka! + +REBEKKA + +Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren, +tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. +Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko +sub la meznokta suno norde cxe ni. + +ROSMER + +Diru pli. Cxion kion vi scias diri. + +REBEKKA + +Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La +granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi +estis inter ni du. + +ROSMER + +Ho, se mi nur scietis eron de tio! + +REBEKKA + +Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus +farigxi via edzino, -- mi gxojkriis -- + +ROSMER + +Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi. + +REBEKKA + +Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu +estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, -- +kun la tempo, ne. + +ROSMER + +Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi? + +REBEKKA + +Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_ +vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon. + +ROSMER + +Infektis? + +REBEKKA + +Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis +por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon -- + +ROSMER + +Ho, cxu tion mi kuragxus kredi! + +REBEKKA + +Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed +-- (skuas la kapon) -- sed, -- sed -- + +ROSMER + +Sed? Nu? + +REBEKKA + +-- sed gxi mortigas la felicxon. + +ROSMER + +Cxu jenon vi diras, Rebekka? + +REBEKKA + +Almenaux por mi. + +ROSMER + +Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus +vin --? Petegus vin -- + +REBEKKA + +Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_, +Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi. + +ROSMER + +Ion pli ol vi jam rakontis? + +REBEKKA + +Jes. Ion alian kaj pli gravan. + +ROSMER + +(kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de +tiajxo foje tangxis min. + +REBEKKA + +Cxu! Kaj tamen --? Tamen? -- + +ROSMER + +Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago, +komprenu. + +REBEKKA + +Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion. + +ROSMER + +(deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi +estas, -- mi havas forgeson por gxi. + +REBEKKA + +Sed mi ne. + +ROSMER + +Ho, Rebekka --! + +REBEKKA + +Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al +mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia, +ke mia propra pasinteco baras min. + +ROSMER + +Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi, +-- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas. + +REBEKKA + +Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De +kie mi prenu _gxin_? + +ROSMER + +(peze) Jes, jes, -- la senkulpeco. + +REBEKKA + +La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja +_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj +homoj -- + +ROSMER + +Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. +Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas +sin nobeligi de ekstere. + +REBEKKA + +(mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu? + +ROSMER + +(penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega +en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en +maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde? + +REBEKKA + +Vi ne kredas min, Rosmer, cxu? + +ROSMER + +Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj +sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas +celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi +deziras ja fari por vi, kion mi povas. + +REBEKKA + +(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --! + +ROSMER + +Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos +por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en +plena kaj pura amo. + +REBEKKA + +Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis +transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi +sole! + +ROSMER + +Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi +ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je +vi. + +REBEKKA + +(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon. + +ROSMER + +Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_ +vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu +valorus vivi. + +REBEKKA + +Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe +frue ni eliros. + +ROSMER + +(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_, +Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi! + +REBEKKA + +Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --! + +ROSMER + +Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, -- +tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun -- + +(Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.) + +REBEKKA + +(eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis! + +(La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas +manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la +pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li +aspektas konfuze.) + +ROSMER + +Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel! + +BRENDEL + +Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux! + +ROSMER + +Kien vi iros tiel malfrue? + +BRENDEL + +Malsupren la deklivon. + +ROSMER + +Kiel --? + +BRENDEL + +Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la +granda nenio. + +ROSMER + +Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas? + +BRENDEL + +Vi do observas la transformon? Jes, -- vi ja povas. Kiam mi lastfoje +metis la piedon en tiun cxi salonon, -- mi staris antaux vi kiel +bonhavulo kaj frapis mian brustposxon. + +ROSMER + +Nu! Mi ne tute komprenas -- + +BRENDEL + +Sed tia, kia vi vidas min cxi tiun nokton, mi estas detronigita regxo +sur la cindroamaso de mia brulita kastelo. + +ROSMER + +Se estas io, per kio _mi_ povas helpi vin -- + +BRENDEL + +Vi konservis vian infankoron, Johannes. Cxu vi povas doni al mi +pruntajxon? + +ROSMER + +Jes, jes, bonvole. + +BRENDEL + +Cxu vi povas doni dispone idealon aux du? + +ROSMER + +Kion vi diras? + +BRENDEL + +Demetitan idealon aux du. Kaj vi faros bonan agon. Cxar nun mi +senestas, mia kara knabo. Tute senhava. + +REBEKKA + +Cxu vi ne faris vian prelegon? + +BRENDEL + +Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Gxuste kiam mi pretigas min elversxi +el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi +bankrotis. + +REBEKKA + +Sed cxiuj viaj neskribitaj verkoj? + +BRENDEL + +Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur sxlosita monkesto. +Kaj hieraux, -- kiam mi malfermas kaj volas sercxi la trezoron, -- +jen estas nenio. La dento de la tempo mordis gxin al polvo. Estis +_nichts_ kaj nenio en la tuta afero. + +ROSMER + +Sed cxu vi do certe tion scias? + +BRENDEL + +Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri +tio. + +ROSMER + +Prezidento? + +BRENDEL + +Nu ja, -- la ekscelenco do. _Ganz nach Belieben_. + +ROSMER + +Jes, kiu? + +BRENDEL + +Peder Mortensgard kompreneble. + +ROSMER + +Cxu! + +BRENDEL + +(mistere) Tsx, tsx, tsx! Peder Mortensgard estas la estro kaj reganto +de la estonteco. Neniam mi lokigxis antaux la vizagxo de iu pli +granda. Peder Mortensgard havas en si la cxiopovan kapablon. Li povas +fari cxion, kion li volas. + +ROSMER + +Ho, ne kredu tion. + +BRENDEL + +Jes, mia knabo! Cxar Peder Mortensgard neniam volas pli ol li povas! +Peder Mortensgard kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj _tio_, -- +vidu, -- _tio_ estas gxuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio +estas la sumo de cxiu sagxo en la mondo. Jen suficxe! + +ROSMER + +(mallauxte) Nun mi komprenas, -- ke vi foriras pli malricxa ol kiam +vi venis. + +BRENDEL + +_Bien_! Prenu nun _Beispiel_ de via antauxa instruisto. Forstreku +cxion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta +sablo. Kaj esploru, kaj provu, -- antaux ol vi konstruos sur tiu +belega kreajxo, kiu cxi tie dolcxigas vian vivon. + +REBEKKA + +Cxu al mi vi aludas? + +BRENDEL + +Jes, mia alloga marvirino + +REBEKKA + +Kial ne estus konstruinde sur mi? + +BRENDEL + +(pasxon pli proksimen) Mi sciigxis, ke mia antauxa lernanto havas +vivkoncepton por konduki al venko. + +REBEKKA + +Kaj sekve --? + +BRENDEL + +La venko estas certa. Sed, -- notu, -- je nepra kondicxo. + +REBEKKA + +Kiu? + +BRENDEL + +(prenas gardeme sxian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, gxoje +iras en la kuirejon, kaj gxoje forhakas sian delikatan rozoblankan +malgrandan fingron, -- _tie_, -- gxuste _tie_ cxe la meza artiko. +_Item_ ke la menciita amanta virino -- same gxoje -- fortrancxas de si +la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas sxin kaj turnas +sin al _Rosmer_) Adiaux, mia venkanta Johannes. + +ROSMER + +Cxu vi foriros nun? En sombra nokto? + +BRENDEL + +La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.) + +(Momenton estas silente en la cxambro.) + +REBEKKA + +(spiras peze) Ho, kiel nauxze kaj preme estas! + +(Sxi iras al la fenestro, malfermas gxin kaj restas tie staranta.) + +ROSMER + +(eksidas en la apogsegxon apud la forno) Ne estas alia solvo, +Rebekka. Mi vidas nun. Vi _devas_ forvojagxi. + +REBEKKA + +Jes, mi ne vidas elekton. + +ROSMER + +Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu cxe mi. + +REBEKKA + +(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer? + +ROSMER + +Unue mi _tion_ diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via +estonteco. + +REBEKKA + +(ridetas) Hm. _Mia_ estonteco. + +ROSMER + +Mi antauxvidis cxiujn eblecojn. Antaux longe. Kio ajn kio okazos, por +vi estas zorgita. + +REBEKKA + +Ankaux tio, vi kara. + +ROSMER + +Tion vi devus mem kompreni. + +REBEKKA + +Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiajxoj. + +ROSMER + +Nu ja, -- vi certe opiniis, ke neniam povus sxangxigxi inter ni du. + +REBEKKA + +Jes, mi pensis tiel. + +ROSMER + +Ankaux mi. Sed se okazus, ke mi forpasus -- + +REBEKKA + +Ho, Rosmer, -- vi vivos pli longe ol mi. + +ROSMER + +Pri la bedauxrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi. + +REBEKKA + +Kio estas! Vi do ne intencas --! + +ROSMER + +Cxu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, +kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko --. +Kaj jen mi fugxis de la tuto, -- ecx antaux ol la batalo komencis! + +REBEKKA + +Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, -- kaj vi vidos la venkon. Vi +nobeligos centojn, -- vi nobeligos milojn da animoj. Provu! + +ROSMER + +Ho Rebekka, -- mi, kiu nun ecx ne kredas je mia propra vivotasko. + +REBEKKA + +Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaux +nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos. + +ROSMER + +Jes, -- se mi povus kredi vin en tio cxi. + +REBEKKA + +(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, cxu vi ne scias ion, -- ion, kiu +povus igi vin kredi? + +ROSMER + +(skuigxas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! +Ecx ne vorto plu! + +REBEKKA + +Jes, gxuste tion ni devas pripensi. Cxu vi ion scias, kiu povus +sufoki la dubon? Cxar mi ecx nenion scias. + +ROSMER + +Plej bone por vi, ke vi ne scias. -- Plej bone por ambaux. + +REBEKKA + +Ne, ne, ne, -- mi ne kontentigxas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus +absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi +menciu gxin. + +ROSMER + +(kvazaux senpere pusxata kontraux sia volo) Ni do vidu. +Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeligxis. +Cxu tiel estas? Cxu vi gxuste kalkulis? Cxu ni faru provon +pri la kalkulo? Cxu? + +REBEKKA + +Mi estas preta. + +ROSMER + +Kiam ajn? + +REBEKKA + +Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone. + +ROSMER + +Ni do vidu, Rebekka, -- se vi, -- pro mi, -- jam en cxi tiu vespero. +-- (interrompas) Ho, ne, ne, ne! + +REBEKKA + +Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos. + +ROSMER + +Cxu vi kuragxas, -- cxu vole, -- gxoje, kiel diris Ulrik Brendel, -- +pro mi, nun cxi tiun nokton, -- gxoje, -- iri la saman vojon, kiun +Beate iris? + +REBEKKA + +(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaux senvocxe) Rosmer +--! + +ROSMER + +Jes, kara, -- tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min +liberigi, -- kiam vi estos forvojagxinta. Cxiun opan horon dum la +tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaux vidas vin tute viva en mia +imagajxo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur gxi. Vi klinas vin super +la manrelon! Kapturnigxas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. +Ne kuragxas, -- kion _sxi_ kuragxis. + +REBEKKA + +Sed se mi tamen havus la kuragxon? Kaj la gxojan volon? Kio do? + +ROSMER + +Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia +vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo +pri la kapablo de la homa animo nobeligxi. + +REBEKKA + +(prenas malrapide sian sxalon, metas gxin sur sian kapon kaj diras +sinrege) Vi rericevu vian fidon. + +ROSMER + +Cxu vi kuragxas kaj volas -- tion, Rebekka? + +REBEKKA + +Jugxu morgaux, -- aux poste, -- kiam ili fisxkaptas min. + +ROSMER + +(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio cxi --! + +REBEKKA + +Cxar mi ne volas resti kusxanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni +devas prizorgi por retrovi min. + +ROSMER + +(eksaltas) Sed tio cxi, -- estas ja freneza. Forvojagxu, -- aux +restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaux tiun cxi fojon. + +REBEKKA + +Parolturnigxoj, Rosmer. Neniu malkuragxo kaj fugxo denove! Kiel povas +vi kredi min je mia nura vorto post tiu cxi tago? + +ROSMER + +Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka! + +REBEKKA + +Ne okazos malvenko. + +ROSMER + +Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate. + +REBEKKA + +Vi ne kredas? + +ROSMER + +Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de +misgvidita vivkoncepto. + +REBEKKA + +Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm -- _nun._ Pro kio mi +kulpis, -- mi devas pentofari. + +ROSMER + +(rigardas sxin fikse) Cxu _jen_ vi staras? + +REBEKKA + +Jes. + +ROSMER + +(decide) Nu bone. Kaj _mi_ estas sub nia liberigita vivkoncepto, +Rebekka. Ne estas jugxisto super ni. Tial ni devas jugxi mem. + +REBEKKA + +(misinterpretas lin) Ankaux tio. Ankaux tio. Mia foriro savos la plej +bonan en vi. + +ROSMER + +Ho, en mi ne plu estas io savinda. + +REBEKKA + +Estas. Sed mi, -- mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendigxis +kaj retenis la sxipon, sur kiu vi velus antauxen. Mi estas jxetenda +maren. Aux cxu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? +Pensadi kaj cerbumi pri felicxo, kiun mia pasinteco forjxetus por mi? +Mi devas eligxi el la ludo, Rosmer. + +ROSMER + +Se vi iros, -- mi iros kune. + +REBEKKA + +(ridetas preskaux nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) +Jes, venu, vi, -- kaj estu atestanto -- + +ROSMER + +Mi kuniras, diras mi. + +REBEKKA + +Al la ponteto, jes. Gxin vi ja neniam kuragxas suriri. + +ROSMER + +Vi tion rimarkis, cxu? + +REBEKKA + +(peze kaj rompite) Jes. -- Estas tio, kio igis mian amon senespera. + +ROSMER + +Rebekka, -- mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li +diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon. + +REBEKKA + +(kaptas ambaux liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) +Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros -- gxoja. + +ROSMER + +Edzo kaj edzino devas kune iri. + +REBEKKA + +Nur al la ponteto, Rosmer. + +ROSMER + +Ankaux sur gxin. Tiel longe kiel vi iros, -- tiel longe mi akompanos +vin. Cxar nun mi kuragxas. + +REBEKKA + +Cxu vi vere certe scias -- ke cxi tiu vojo estas la plej bona por vi? + +ROSMER + +Mi scias, ke gxi estas la sola. + +REBEKKA + +Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj +blankaj cxevaloj en Rosmersholm. + +ROSMER + +Povus esti. De ili ni neniam liberigxos, -- ni, en cxi tiu bieno. + +REBEKKA + +Do restu, Rosmer! + +ROSMER + +La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon. + +REBEKKA + +Jes, sed diru al mi unue. Cxu estas vi, kiu akompanas min? Aux mi kiu +akompanas vin? + +ROSMER + +Tion ni neniam gxisfunde elpensos. + +REBEKKA + +Mi volus scii. + +ROSMER + +Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min. + +REBEKKA + +Tion ankaux mi pensetas. + +ROSMER + +Cxar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru gxoje. + +(Ili iras manon en mano tra la antauxcxambro, kaj vidigxas turni +maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidcxambro +restas momenton malplena. Jen _sinjorino Helseth_ malfermas la pordon +dekstre.) + +SINJORINO HELSETH + +Frauxlino, -- nun la cxaro -- (cxirkauxrigardas) Ne interne? Eksteraj +kune je tiu cxi tempo? Nu do, -- jen io --! Hm! (iras en la +antauxcxambron, cxirkauxrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho +ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jecxjo do! La blanka +_tie_ --! -- Je mia savo, cxu ne ambaux staras sur la ponteto! Dio +pardonu la pekajn homojn! Cxu ili ne cxirkauxbrakas unu la alian! +(ekkrias lauxte) Ho, -- elen -- ambaux! En la akvofalon. Helpo! +Helpo! (tremas la genuoj; skuita sxi tenas la segxodorson, kaj +preskaux ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo cxi tie. -- La +karmemora sinjorino prenis ilin. + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + +***** This file should be named 24355.txt or 24355.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/24355.zip b/24355.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..191fd58 --- /dev/null +++ b/24355.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..7888c4d --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #24355 (https://www.gutenberg.org/ebooks/24355) |
