diff options
Diffstat (limited to '24355-h/24355-h.htm')
| -rw-r--r-- | 24355-h/24355-h.htm | 7135 |
1 files changed, 7135 insertions, 0 deletions
diff --git a/24355-h/24355-h.htm b/24355-h/24355-h.htm new file mode 100644 index 0000000..df7f75d --- /dev/null +++ b/24355-h/24355-h.htm @@ -0,0 +1,7135 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN" +"http://www.w3.org/TR/html4/strict.dtd"> +<html lang="eo"> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=utf-8"> +<title>Rosmersholm</title> +<style type="text/css"> +<!-- +body {margin:10%;} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging {font-size: 90%;} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--> +</style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rosmersholm + Dramo en kvar aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: January 18, 2008 [EBook #24355] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + + + + +Produced by Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> + +<h1>ROSMERSHOLM</h1> + +<p>Dramo en kvar aktoj</p> + +<p>(Rosmersholm)</p> + +<p>(1886)</p> + +<p>Tradukis:<br> +Odd Tangerud</p> + +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s</p> + +<p>Postboks 54 N - 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82</p> +</div> + + +<h2>ROSMERSHOLM</h2> + + +<p>ROLOJ:</p> + +<ul> +<li>JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaŭa pastro.</li> +<li>REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.</li> +<li>REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.</li> +<li>ULRIK BRENDEL.</li> +<li>PEDER MORENSGÅRD.</li> +<li>SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.</li> +</ul> + +<p>La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la +vorto sinj<b>o</b>r<b>o</b>.<br> +Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.</p> + +<p class="staging">(La intrigo okazas en <b>Rosmersholm</b>, malnova grandbieno en la +najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta <b>Norvegio</b>.)</p> + + + + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>; spaca, antikveca kaj hejmeca. +Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj +branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. +Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la +muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj +kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur +la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de +pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro +estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera +pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en +aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur +granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas +eksteren inter la floroj. Iom poste <b>sinjorino Helseth</b> envenas de +dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA WEST<br> + +Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu ne estas trablovo, <i>tie</i> kie la fraŭlino sidas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes iomete. Bonvolu fermi.</p> + +<p class="staging">(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste +ŝi iras al la fenestro.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(volas fermi, sed elrigardas)</span> Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras +tie?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rapide)</span> Kie? <span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, estas li. <span class="staging">(malantaŭ la kurteno)</span> Iru +flanken. Ke li ne ekvidu nin.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(meze sur la planko)</span> Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri +la muelejvojon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. <span class="staging">(rigardetas inter la +kurteno kaj la fenestrokadro)</span> Sed nun ni vidu —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas tio, kion mi volas vidi. <span class="staging">(iom poste)</span> Ne. Li turnas sin. Iras +supre ankaŭ hodiaŭ. <span class="staging">(iras for de la fenestro)</span> Longa ĉirkaŭvojo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur <i>tiu</i> +ponteto. <i>Tie</i>, kie tiaĵo okazis, <i>tie</i> —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kunmetas la kroĉaĵon)</span> Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en +Rosmersholm.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi kredas <i>tion</i>, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas +sin tiel longe al Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> La mortintoj?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj +restas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino +Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu <i>vi</i> do kredas pri tiaĵo?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(aliras kaj fermas la fenestron)</span> Ho, mi ne volas esti ridindulino por +la fraŭlino. <span class="staging">(elrigardas)</span> Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie +sur la mueleja vojo —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(elrigardas)</span> <i>Jena</i> viro? <span class="staging">(iras al la fenestro)</span> Estas ja la rektoro!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĝuste, estas la rektoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia +samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon, +fraŭlino! <span class="staging">(Ŝi eliras dekstren.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka</b> staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas +kaj kapsignas eksteren.)</p> + +<p class="staging">(Malheliĝas.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre)</span> Ho, kara sinjorino Helseth, +vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro +pleje ŝatas.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(de ekstere)</span> Bone, fraŭlino, mi faros.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malfermas la pordon al la antaŭĉambro)</span> Nu, fine do —! Kore +bonvena, kara rektoro!</p> + +<p>REKTORO KROLL<br> + +<span class="staging">(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon)</span> Dankon. +Mi do ne venas ĝenante?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi? Honto al vi —!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(envenas)</span> Ĉiam afabla. <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Rosmer, ĉu en sia +ĉambro?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li +baldaŭ venos. <span class="staging">(montras al la sofo)</span> Bonvolu sidi dume.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(demetas la ĉapelon)</span> Multan dankon. <span class="staging">(eksidas kaj ĉirkaŭrigardas)</span> +Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj +alte kaj malalte.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ankaŭ vi, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni +devis ja rezigni pri tiu ĝuo.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas peze)</span> Kompatinda Beate ne toleris la odoron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis —</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi bone memoras. <span class="staging">(en pli malpeza tono)</span> Nu, kiel do statas ĉi tie?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi? +Via edzino —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam +estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni +nun havas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo)</span> Kial vi eĉ ne +vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi —</p> + +<p>KROLL<br> + +— kaj krome mi ja forvojaĝis —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas)</span> Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj +tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas)</span> Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera +sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kara rektoro, mi ne neas ke —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la +aferoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri +partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu +furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la +“popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj +ili kuraĝis permesi al si.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili +spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson +—. <span class="staging">(interrompas)</span> Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun +bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ni ne faru, kara rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post +kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas +ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, — +kompreneble. Sed alie ja —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun +kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes <i>vi</i>. Tion mi ja opinius.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia +hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin senteme)</span> Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por +virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, por kio mi alie vivus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro +—</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark. +Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni +transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj, +antaŭ ol li finluktis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj +sekvis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel +dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan +vartadon.</p> + +<p>KROLL<br> + +Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(proksimigas sin)</span> Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj +sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.</p> + +<p>KROLL<br> + +Missento? Kion vi aludas per tio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo, +disponadi ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, sed kiel vi —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed tiel vi do ne pensas <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Dankon, kara +rektoro! Dankon, dankon pro tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio +estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu +mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda +Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus +kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +En ago, jes; sed ne en —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(interrompante serioze)</span> Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas +ŝerci pri tiaĵo?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol +sufiĉe da edzeco. Sed tamen —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom +aĝa vere estas vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi +estas nun en mia trideka.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin +jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi, +ke bone konvenus.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune +kun ni ĉi-vespere?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi +devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi +ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel +pasinte.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho jes, faru. <span class="staging">(agitas liajn manojn)</span> Dankon, dankon! Vi tamen vere +estas afabla.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(murmuras)</span> Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b> envenas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie?</p> + +<p>JOHANNES ROSMER<br> + +Sinjorino Helseth diris.</p> + +<p class="staging">(<b>Rektoro Kroll</b> ekstaris.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn)</span> Bonvenon denove al la +domo, kara Kroll. <span class="staging">(metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas +lin en la okulojn)</span> Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine +fariĝus inter ni kiel antaŭe.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan +imagaĵon, ke io misestus!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al <b>Rosmer</b>)</span> Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis +imagaĵo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(sincere kaj mallaŭte)</span> Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri +viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la +mueleja akvofalo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi +tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en +la sofon. <span class="staging">(ili eksidas)</span> Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate. +Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo, +ni trovas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vere?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eklumigas la lampon)</span> Jes, ni vere faras.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek— +fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan +por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial, +mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eksidas en apogseĝon)</span> Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete hezite)</span> Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato +neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto +por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis +studento.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el +la koro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter +malnovaj amikoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi +fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel +sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la +potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de +amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu vere ne estas iom malfrue?</p> + +<p>KROLL<br> + +Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli +frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ +mi ne. <span class="staging">(ekstaras kaj paŝadas sur la planko)</span> Jes, nun mi efektive +malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la +lernejon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +En la lernejon? Do ne en vian lernejon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris, +ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, — +dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la +gazeton de Mortensgård!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, “La Lumturon”.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj +publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas, +ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj +faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la +postrestantoj, kiuj detenis sin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia +vivoverko. <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> sed mi povus diri, ke <i>tio</i> povus esti +kiel estas. Sed nun venas la plej malbona <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ĉu +estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, tute ne.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon. +En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman +pacon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Kion vi diras! Hejme ĉe vi —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iras al la rektoro)</span> Sed kara, kio do okazis?</p> + +<p>KROLL<br> + +Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu +estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon +por stoki “La Lumturon”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj +ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel traktas via edzino tion ĉi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn +tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj +akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de +la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas <i>min</i> pro la +okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus, +ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej +eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu. +<span class="staging">(paŝadas)</span> Nu ja, nu ja, nu ja. <span class="staging">(Li haltas ĉe la fenestro kun la +manoj surdorse kaj elrigardas.)</span></p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(proksimiĝis al <b>Rosmer</b> kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la +<b>rektoro</b>)</span> Faru!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sammaniere)</span> Ne ĉi-vespere!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kiel antaŭe)</span> Jes, ĝuste nun. <span class="staging">(Ŝi prenas lokon apud la lampo.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(paŝas antaŭen)</span> Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la +moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur +mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu +mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion +mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke +estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por +la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al +vi ĉi-vespere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel +vi plej eble povas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer +partopreni en tiaĵo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas, +Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj. +Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed +la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel +estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj +konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn +erarojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la +aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(en surprizo)</span> Pli malfermaj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi +lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis +tempan venkon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen +ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da +sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave +eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la +radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la +saĝo predikata en “La Lumturo”.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca +rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo +komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive +sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi +scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ +lin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La +Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed +— <span class="staging">(turnas sin al Rosmer)</span> Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi. +Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni, +komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin +vokata por transpreni ĝin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(preskaŭ terurigata)</span> Mi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la +traktado, kiu <i>tie</i> prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed +la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en <i>tiu</i> flanko. Sed estus +tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de +sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu +publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ +ebleco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la +pastorecon —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni +estos kontentaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mian nomon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni +aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ +elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi, +sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj +amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via +milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa +honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la +estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj +fine la honorinda familia nomo!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho la familia nomo —</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(montras al la portretoj)</span> Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj +oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj +ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel +la plej eminenta en la distrikto. <span class="staging">(metas la manon sur lian ŝultron)</span> +Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro +kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio. +<span class="staging">(turnas sin)</span> Jes, kion <i>vi</i> diras, fraŭlino West?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun silenta rido)</span> Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble +ridinde.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kio! Ridinde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rapide)</span> Ne, ne, — ne faru! Ne nun!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ilin laŭvice)</span> Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj +—? <span class="staging">(interrompas)</span> Hm! <span class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> venas en la pordo +dekstre.)</span></p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti +la pastoron.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(malpezigita)</span> Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉi tien en la sidĉambron?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes ja.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi konas neniun kun tiu nomo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(mire)</span> Ulrik Hetman! Ĉu tiel?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, Hetman li diris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al <b>Kroll</b>)</span> Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.</p> + +<p>KROLL<br> + +La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, do li daŭre vivas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.</p> + +<p>KROLL<br> + +La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Petu lin enveni, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, jes. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per +revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete amare)</span> Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> malfermas la pordon dekstre por <b>Ulrik Brendel</b>, +eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed +estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. +Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj +ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura +ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)</p> + +<p>ULRIK BRENDEL<br> + +<span class="staging">(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)</span> +Bonan vesperon, Johannes!</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —. <span class="staging">(montras)</span> <i>Tie</i> —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi, +kiun mi pleje amis —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Mia antaŭa instruisto.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm +sen fari rapidan viziteton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ah, tiu alloga sinjorino —? <span class="staging">(kapklinas)</span> La provostino kompreneble.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fraŭlino West.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica +frato, mi vidas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rektoro Kroll.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj +tagoj?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kompreneble.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed <i lang="de">Donnerwetter</i>, do mi ja konis vin!</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne estis —</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la +diskutasocio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nu-nu! <i lang="de">Nach Belieben</i>, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik +Brendel tamen restos la sama viro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por +la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — <i lang="fr">enfin</i> — la prema neceso —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel, +mi pensas —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin? +Neniam, Johannes, — neniam!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por +vi —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras +antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol +ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. <span class="staging">(al rektoro Kroll)</span> Ĉu mi +kuraĝus demandi la profesoron — <i lang="de">unter uns</i> —, ĉu troviĝas iu +iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?</p> + +<p>KROLL<br> + +La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila +asocio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne miksiĝas en tiun asocion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al Brendel)</span> Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Pardonu, <i lang="fr">madame</i>, — kia stultulo estas li?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiun respondon mi ne estus atendinta.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, — +tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi +kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam +staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova +homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras +en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la +altaron de la libereco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ankaŭ <i>vi</i> —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(al ĉiuj)</span> Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn +skribaĵojn?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, mi devas sincere konfesi, ke —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja +nur babilaĵo, mi diras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino +konas. Neniu — krom mi mem.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel do <i>tio</i>?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉar ili ne estas skribitaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kara sinjoro Brendel —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. <i lang="de">Feinschmecker</i>. +Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam +mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj +malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj, +vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris +min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en +vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes ja.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de +formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la +aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi +enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia +sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Hm —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed neniam ion skribis?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan +malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis +ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas +senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de +edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de +liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(vigle)</span> Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej +valoran posedaĵon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La solan.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas al Rosmer signifoplene)</span> Kiom da homoj faras tion? Kiuj +<i>kuraĝas</i>.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(reciprokas la rigardon)</span> Kiu scias?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas +la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. <span class="staging">(al la +rektoro)</span> Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo? +Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, je via servo. Mi mem estas estro.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por +enskribi min por semajno.</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<i lang="fr">À la bonheur</i>, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la +pordojn de tiaj societoj. <span class="staging">(turnas sin)</span> Sed mi ne kuraĝas daŭrigi +mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri +al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo, +mi esperas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kian varman, sinjorina Moŝto?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tason da teo aŭ —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la +privatan gastemon. <span class="staging">(mansalutas)</span> Fartu bone, gesinjoroj! <span class="staging">(iras al la +pordo, sed returnas)</span> Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro +Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro +multjara amikeco?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kore.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nur tion!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas +poste.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan +somersurtuton?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, certe mi povas.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la +aĵojn.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bone, bone. Do sekvu min supren.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstre.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(retenas lin)</span> Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi +vin?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Mi vere ne scias kio <i>tio</i> estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi +pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la +poŝo?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun ni vidu. <span class="staging">(malfermas la monujon)</span> Jen du dekkronaj biletoj.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la +urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn +mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton +estimata sinjoro!</p> + +<p class="staging"> +(Li eliras dekstre, kie <b>Rosmer</b> adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Kompatema Dio, — <i>tio</i> do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj +kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente)</span> Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco. +Ŝajnas al mi, ke <i>tio</i> tamen ne estas eta.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por +konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por +influo de ekstere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ni faru. <span class="staging">(Ili eksidas sur la sofon.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(post iom)</span> Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon, +vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj, +multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton. +Kiel vi ekhavis tian ideon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj, +kernaj ideoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ne. Ne plu.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(volas eksalti)</span> Kion tio signifas!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(tenas lin)</span> Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun +staras <i>tie</i> —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kie, — kie vi staras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kie viaj infanoj staras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(klinas la kapon)</span> Apostato. Johannes Rosmer apostato.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas +apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi +amaran ĉagrenon.</p> + +<p>KROLL<br> + +Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. <span class="staging">(rigardas lin +pezmiene)</span> Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta +kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la +delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu +spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la +luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom +multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn +fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en +la lando.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi do opinias, ke <i>ni</i> ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni +estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj +sentadas sin komforte.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kiun taskon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉiuj homoj —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Per kio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu <i>vi</i> volas liberigi ilin? Ĉu <i>vi</i> +volas purigi ilin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj vi kredas, ke ili kapablas?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Per propra forto do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne plu estas pastro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, sed — via infana kredo —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne plu havas ĝin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi ne havas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi forlasis ĝin. Mi <i>devis</i> forlasi ĝin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(skuita sed sinrega)</span> Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la +alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco, +ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi +neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion +sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun +bedaŭrindan veron por ni!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja +ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi +pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj +ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn, +kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la +grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por +mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun +vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi mem devigis min, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi? Ĉu mi devigis vin —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi +legis pri la senkora parolo, kiun vi <i>tie</i> faris, — pri ĉiuj viaj +malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, — +via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke +vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La +homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la +animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj +prezentos min malkaŝe <i>tia</i> kia mi estas. Kaj nun mi volas provi +miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi, +Kroll?</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la +socio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas. +Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu tio validas ankaŭ por mi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi mem rompis kun mi, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu tio ĉi do <i>estas</i> rompo!</p> + +<p>KROLL<br> + +Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al +vi. Vi nun ricevu la sekvojn.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni +povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne +plu havas iun mision.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekscitite)</span> Kio estas? <span class="staging">(fermas la pordon kaj proksimiĝas)</span> Ĉu vi +parolis —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nun li scias.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tien mi neniam revenos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon +ĉi tie.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ah —! <span class="staging">(suspekto suprenpafiĝas en li)</span> Ankaŭ tio! La vortoj de Beate +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Beate —?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(forpuŝas la penson)</span> Ne, ne, — malbele —. Pardonu min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion? Kiel?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! <span class="staging">(Li iras al la +antaŭĉambra pordo.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sekvas lin)</span> Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al +vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(en la antaŭĉambro, turnas sin)</span> Eĉ ne per via piedo en mian domon!</p> + +<p class="staging">(Li prenas sian bastonon kaj foriras. <b>Rosmer</b> staras momenton en la +malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj +mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed +morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma +klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka. +Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.</p> + +<p class="staging">(<b>Rosmer</b> eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin +supreniri ŝtuparon. <b>Rebekka</b> aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron +apud la forno. Post iom envenas <b>sinjorino Helseth</b> de dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro +volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas sian kroĉaĵon)</span> Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ +aŭdos pri tiaj reaperantoj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, nu, nu —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu +baldaŭ forpasos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino +Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bonan nokton, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)</span> +Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas +paroli.</p> + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(Laborĉambro de <b>Johannes Rosmer</b>. Enirpordo en la muro maldekstre. +En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al +la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, +kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. +Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b>, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe +la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj +rigardas tie ĉi kaj tie.)</p> + +<p class="staging">(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(sen sin turni)</span> Envenu.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b> en matena robo envenas.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan matenon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(foliumas la magazinon)</span> Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. <span class="staging">(turnas sin)</span> +Kaj vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, dankon. Je matenveno —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun. +Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, ne estis do vere malkuraĝo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en +ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Des pli kuraĝe ke vi rompis. — <span class="staging">(eksidas ĉe li sur seĝo apud la +skribotablo.)</span> Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, — +kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, do aŭdigu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis +kun li du — tri liniojn al Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iom malkvieta)</span> Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri +la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per +tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco +de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn +rilatojn kun li?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi +inter vi kaj viaj amikoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin kaj kapskuas)</span> Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el +la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi, +laŭ la konduto de la rektoro —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae. +Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun +ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros —</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> venas ĉe la pordo maldekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Kio estas, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras rapide)</span> Kroll!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La rektoro! Ĉu, imagu —!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al <b>Rebekka</b>)</span> Kion mi diris! Jes certe li povas. <span class="staging">(iras al la pordo +kaj vokas malsupren la ŝtuparon)</span> Venu supren, kara amiko! Kore +bonvena vi estu!</p> + +<p class="staging">(<b>Rosmer</b> tenas la pordon malferma. — <b>Sinjorino Helseth</b> eliras. — +<b>Rebekka</b> tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion +aŭ alian.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente, kortuŝite)</span> Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo —</p> + +<p>KROLL<br> + +Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta —</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi komplete miskomprenas. <span class="staging">(metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la +kanapo)</span> Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial fraŭlino West ne povas —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin de supre malsupren)</span> Kaj mi devas peti la fraŭlinon +pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin, +antaŭ ol vi havis tempon por —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekmiras)</span> Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi +surmetas matenan robon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en +Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi retiras min, sinjoro rektoro. <span class="staging">(Ŝi eliras dekstre.)</span></p> + +<p>KROLL<br> + +Kun via permeso — <span class="staging">(Li eksidas sur la kanapon.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur seĝon antaŭ la <b>rektoro</b>.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan +nokton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kion vi do diras hodiaŭ?</p> + +<p>KROLL<br> + +Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al +vi ion pri Ulrik Brendel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li estis ĉe vi, ĉu?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble. +Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis +la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis. +Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Do li tamen estas neplibonigebla.</p> + +<p>KROLL<br> + +La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +De vi eble?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu do.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu +idioto kaj plebano.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estis ja feliĉe por li —.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vere estis. <span class="staging">(klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)</span> +Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa +amikeco devas averti vin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, kio do estas <i>tio</i>?</p> + +<p>KROLL<br> + +Estas <i>tio</i>, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu +vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe +kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu +por la alia.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la +redaktoro de “La Lumturo”?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas +rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi +min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi +libere agas, kiel ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis. +Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon)</span> Ho vi blinda, delogita +viro!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Kiel vi havas tian penson?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉar mi ne kuraĝas — ne <i>volas</i> pensi la plej fian. Ne, ne; lasu +min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj +ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo +de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ekzamenadon?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por +vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel +vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro +vi mem devas klarigi por mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la +memmortigo de Beate?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri +kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj +almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn +fojojn, ili ne dubus.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ankaŭ mi ne dubis tiam.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia +senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la +teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj +memriproĉoj la lastajn jarojn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster +ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla?</p> + +<p>KROLL<br> + +Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj +temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar +ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara +Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la +malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore, +ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj, +kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la +bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon, +por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(duone ekstaras de la seĝo)</span> Kion vi aludas per tio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli +tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri +sia timo kaj sia malespero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pro la sama.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de +apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vigle)</span> Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en +tio ĉi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kial?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun +mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi +pensas, ke eĉ ne Rebekka —</p> + +<p>KROLL<br> + +Rebekka?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi rimarkis tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun +ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam +faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kial vi ne faris?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia +akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol +monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi +diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en +Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur +respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes +devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(preskaŭ konsternita)</span> Kion vi diras —! Mi edzinigi —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la +ponteto kaj en la muelejan akvofalon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi, kiu ne avertis nin —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja scias. Sed tamen; — vi <i>estus devinta</i> averti nin!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion?</p> + +<p>KROLL<br> + +Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris +ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ +vespere.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Do nun ne plu?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian +infanan kredon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(fiksrigardas rekte antaŭen)</span> Jes, tion mi ne komprenas. Estas la +plej nekomprenebla en la mondo.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi, +Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta, +mi aludas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kulpigo? Ĉu <i>tio</i> estis kulpigo?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi +—. Kial? Nu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —.</p> + +<p>KROLL<br> + +La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi +diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas +<i>baldaŭ</i> edzinigi Rebekka.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras)</span> Nun mi komprenas vin, Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj jen? Kia via respondo?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ĉiam silente sinrega)</span> Al io tiel absurda —? La sola ĝusta +respondo estus montri al la pordo.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Perfekte.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(starigas sin antaŭ lin)</span> Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate +forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm. +Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed +neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi +vivas kune ĉi tie.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita +virino, kiuj havas tiun kunvivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj +liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si +mem kiel naturan bezonon!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la +kredo de la eklezio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter +ŝi kaj mi —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas +profunda fendego inter la libera penso kaj — hm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj kio —?</p> + +<p>KROLL<br> + +— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(malrapide)</span> Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min +ekde mia plej frua juneco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al +kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West, +— ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne +malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Savi min? Kiel —?</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> enrigardas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi volas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La fraŭlino ne estas ĉi-supre.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu? <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Strange. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi diris —?</p> + +<p>KROLL<br> + +Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio +daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja +vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne interrompu min. <i>Tion</i> mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun +fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la +ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin. +Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en +la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas — +en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas +ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan +landon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru +tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj +ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita +de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de +Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros +onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian +idealon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas +mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la +parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas lin severe)</span> Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la +parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena +laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la +vivolukto, ankaŭ mi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos +lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(silente)</span> Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne +suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> malfermetas la pordon maldekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi demandus de la fraŭlino —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio estas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mortensgård!</p> + +<p>KROLL<br> + +Aha! Al tio do! Al tio jam!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru al li, ke iu jam ĉeestas —</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(al <b>sinjorino Helseth</b>)</span> Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> eliras.)</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa +batalo ankoraŭ ne luktiĝis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos +vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari +vin nedanĝera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu al <i>tio</i> vi revenas!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via +konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas.</p> + +<p class="staging">(<b>Peder Mortensgård</b> envenas malrapide kaj silente tra la pordo +maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta +hararo kaj barbo.)</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kun malama okulĵeto)</span> Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita +en Rosmersholm. <span class="staging">(butonumas sian surtuton)</span> Jes, mi do ne bezonas dubi +pri la direkto stiri.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(malsovaĝe)</span> “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la +rektoron hejmen.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne +faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo —</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Eĉ ne pri la sesa?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kroll —!</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kun subpremata moko)</span> La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer +estas la plej proksima viro en <i>tiu</i> rilato. — Bonan profiton, miaj +sinjoroj!</p> + +<p class="staging">(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem)</span> Nu ja, do estu +tiel. <span class="staging">(turnas sin)</span> Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin +ĉi tien al mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas +danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Iomete. <span class="staging">(kun eta rideto)</span> Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis +ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri +por paroli kun la pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri kio, sinjoro Mortensgård?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn +ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke +pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo +ankaŭ en <i>tiu</i> senco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne vere komprenas vin.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon, +kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iomete surprizata)</span> Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis +al vi ankaŭ <i>tion</i>?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi +supreniru por aŭdi pli de vi mem.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj +flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la +eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(rigardas lin konfuzite)</span> Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne +fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo. +Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de +la afero ni ne devas tuŝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne tuŝi tion ĉi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne intertempe, mi pensas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas —.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la +cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la +libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, — +volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel +eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, tion mi ege bonvolas.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe +elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn +proprajn manojn surloke.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi opinias, ĉu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu +regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron +antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn +ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion, +kion ĉiuj povas respekti. <i>Jen</i> kio mankas al ni tiel grave. Tial +estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la +publikon. Jen mia opinio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian +apostatadon?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe +mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la +ekleziajn aferojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tio estas aparta afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne +havas plenan liberecon por agi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio do ligas vin?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah, nu tiel.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar +estis ja vi unue, kiu stampis min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon +per pli indulgaj manoj.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu +fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene +komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun +bruldoloron mem, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos +absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto” +certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi +fariĝos stampita viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro +Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +<span class="staging">(kun afableta rideto)</span> Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris +la mian?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed <i>tiu</i> eblus fariĝi +sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi bonvole sciigu, kio tio estus.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, tute ne. Neniel.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo +strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de +ĉi tiu domo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ de fraŭlino West?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne, sinjoro pastoro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu, de kiu do? De kiu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +De karmemora sinjorino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, mi havas ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti +antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne +povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero +estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al +vi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas +en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj +tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu, +sinjoro pastoro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes certe! Ĉion. Senrezerve.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias, +skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista +posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus +en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj +homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu tio estas en la letero?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj +aludus?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino +definitive neis — tiam. Kaj poste — hm —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Poste?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas +iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco +kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas +min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniu nomo menciiĝas?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiu portis al vi tiun leteron?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda, +malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste +ricevis <i>tiun</i> impreson.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza +letero?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +En mia vivo, vi aludas?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene. +Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus +kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita +movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Adiaŭ.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en +“La Lumturo”.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Presu ĉion.</p> + +<p>MORTENSGÅRD<br> + +Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj eliras. <b>Rosmer</b> restas staranta apud la pordo, dum +<b>Mortensgård</b> malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran +pordon fermiĝi.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, vokas mallaŭte)</span> Rebekka! Re—. Hm. <span class="staging">(laŭte)</span> +Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro)</span> Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie +ŝi ne estas.</p> + +<p class="staging">(La kurteno en la fono flankentiriĝas. <b>Rebekka</b> aperas en la +pordaperturo.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie +faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(iras al li)</span> Mi ŝtelaŭskultis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo +—</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja estus rakontonta.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ĉion aŭdis, ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam +Mortensgård venis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ree supren —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian +plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas +al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, — ne tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne tio ĉi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata +kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon. +Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, — +mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris +nian ligon. Estis danĝera sekreto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem, +ke ni estas senkulpaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago. +Sed nun, — nun, Rebekka —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kio nun?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(en ekscito)</span> Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi +ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi +erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj +cetere — se tiel estus —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se tiel estus? Jes, kio do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia +malsana animo transiris al frenezeco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon, +eĉ se mi arde volus.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio +sola kaj peza.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe)</span> Mi iel estus min +malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis +depost vi venis al ni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn. +Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi +tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin. +Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster +tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, jes, vi faris.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do +pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, — +observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(premas la manojn)</span> Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis +kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi +neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ ekscitita)</span> Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi +tie tagon pli longe.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis +sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga — +akuzanta venko — en la mueleja akvofalo.</p> + +<p class="staging">(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur +la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe)</span> Aŭskultu nun, Rosmer. +Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, — +ĉu vi volus?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola, +— kio estas nerevokebla.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam <i>estis</i> komencinta. +Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin +ĝoja kaj liberanima —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso)</span> Kiel rave estis, kiam +ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian +fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo, +— en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri +kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la +volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli +vastaj rondoj. Nobelojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝojajn nobelojn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes — ĝojajn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<i>Tion</i> vi devas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(peze skuas la kapon)</span> Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam +restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta <i>tion</i>, kio faras +la vivon mirinde ĝuinda por vivi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(super la seĝodorso, pli mallaŭte)</span> Al kio vi aludas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas supren al ŝi)</span> Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝon malantaŭen)</span> Jes. +Senkulpeco. <span class="staging">(mallonga paŭzo)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj +antaŭenrigardante)</span> Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi +ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —. +Kiel povis ŝi ekpensi <i>tion</i> tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi +kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi +akcepti ĉion imageblan. <span class="staging">(streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la +manojn tra la hararo)</span> Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas +mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin +antaŭen memorigante pri la mortinto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan +vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto. +Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malantaŭ la seĝo)</span> Kreante novajn rilatojn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekmiras, suprenrigardas)</span> Novajn rilatojn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi +ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Novaj rilatoj? <span class="staging">(paŝas trans la plankon, haltas apud la +pordo kaj revenas)</span> Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi +jenan demandon, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(spiras peze)</span> Lasu min — scii — kiu ĝi estas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kia kredas vi ke <i>nia</i> rilato fariĝos post ĉi tiu tago?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin +unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo +pri pura kunvivado inter viro kaj virino —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, jes, — kio pri tio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas +al vivo en trankvila, feliĉa paco —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj sekve!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj +animstatoj. Ĉar mi <i>volas</i> vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas +min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi +preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias, +kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta +malgaja pasinteco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(palpante la seĝodorson)</span> Vivantan —? Kio estas — tio?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pli proksime)</span> Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas +fariĝi mia dua edzino?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(momenton muta, ekkrias en ĝojo)</span> Via edzino! Via —! Mi!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun +post la mortinto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi — en la loko de Beate —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(mallaŭte kaj treme)</span> Ĉu vi tion kredas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun +kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni +sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por +mi la sola edzino, kiun mi iam havis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(sinrege)</span> Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas +ero da amo en nia amikeco!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kovras la orelojn kvazaŭ en timo)</span> Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru +tiaĵon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kaptas ŝian brakon)</span> Jes, jes, — <i>estas</i> ĝermanta ebleco en nia +rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(denove firme kaj sinrege)</span> Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi +daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos +mi tio fariĝi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin mire)</span> Vi diras “povos”. Kaj tiel strange. +Kial vi ne povos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kaptas ambaŭ liajn manojn)</span> Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro +mi, — ne demandu kial. <span class="staging">(malkaptas lin)</span> Jen do, Rosmer.</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(turnas sin kaj rigardas lin)</span> Jen estos finite.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Inter vi kaj mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de +Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun la mano sur la anso)</span> Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte +demandos min, — estos tamen finite.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen finite? Kiel —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias, +Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rebekka —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, kapsignas malrapide)</span> Nun vi scias. <span class="staging">(Ŝi eliras.)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si +mem)</span> Kio — estas — jeno?</p> + + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>. La fenestroj kaj la antaŭĉambra +pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka West</b>, vestita kiel en la unua akto, staras apud la +fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas +sur la apogseĝo. <b>Sinjorino Helseth</b> paŝadas kun plumbroso en la +mano malpolvante la meblojn.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(Post ioma paŭzo)</span> Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe +supre hodiaŭ.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi +opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi vidis lin, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la +dormoĉambro finvestante sin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj +lia bofrato.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio tio do estus, vi pensas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al +la alia.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, ne estas nur pro <i>tio</i>. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li +ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis +forkurinta?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli +bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne +permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu +Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas <i>tiun</i> viron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io +okazas.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekrigardas ŝin kaŝe)</span> Ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle)</span> Povus esti tiaj homoj, +pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ordigas la florojn)</span> Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino +Helseth. Ĉar <i>vi</i> ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. +Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al +Mortensgård.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ne, — ĉu vi!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en +Rosmersholm.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vere, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. +Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj <i>vi</i> konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne +estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas fraŭlino West, kiu <i>tion</i> diras, kaj ne mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas +scii.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Hm, povus esti, ke mi tamen scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li +komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis +kio estis en ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru +al mi!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Dio gardu min por ion diri al vi pri <i>tio</i>, fraŭlino. Mi ne povas +ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al +la bedaŭrinda malsana sinjorino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiu kredigis tion al ŝi?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Malbonaj —?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu <i>mian</i> buŝon. Tamen +ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. +Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi +skribis tiun leteron al Mortensgård?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, +ke ŝi ne estis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski +infanojn. Estis <i>tiam</i> ke la malsano erupciis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes <i>tio</i> frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro)</span> Cetere, — ĉu ne +ankaŭ vi opinias, ke <i>tio</i> funde estis bona por la pastro, sinjorino +Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kio, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ke ne venis infanoj. Ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne +konvenas aŭskultadi infankriadon.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ili ne krias, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj +memoras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vere strange.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas +alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. +Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estus vere strange —</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed +ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble +disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, la fraŭlino ne moku min —. <span class="staging">(aŭskultas)</span> Tŝ, tŝ, — la pastoro +malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. <span class="staging">(Ŝi eliras +tra la pordo dekstre.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b>, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la +antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bonan matenon, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bonan matenon, kara. <span class="staging">(iom poste; kroĉas)</span> Vi eliros, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La vetero estas ja bela.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ne venis al mi ĉi-matene.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, mi ankoraŭ ne scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu estas io poŝte por mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +“La Gubernia Gazeto” venis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +“La Gubernia Gazeto” —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĝi kuŝas tie sur la tablo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas ĉapelon kaj bastonon flanken)</span> Ĉu estas io —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi ne sendis ĝin supren —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi sufiĉe frue legos ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu tiel. <span class="staging">(prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo)</span> — Ĉu! +— — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —. +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ili nomas min dizertulo, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ili ne mencias nomon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas ja la sama. <span class="staging">(legas pluen)</span> “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la +bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas +sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita +momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj +antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne +forgesas konvenan rekompencon”. <span class="staging">(metas la gazeton sur la tablon)</span> +Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj +intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne +ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas ankoraŭ pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(denove prenas la gazeton)</span> — “pardonon pro nesperta +juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita +al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ +plendo” —. <span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Kion tio aludas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ili celas min, komprenu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(formetas la gazeton)</span> Rebekka, — tio ĉi estas konduto de +malhonestuloj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(paŝadas sur la planko)</span> Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo +pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom +ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en +tiu suspektinda abomeneco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj +glora.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti +pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, +Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la +vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante +la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — +ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita +per ĉiuj. <span class="staging">(ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze)</span> Ah! Ne per +mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne —? Ne per vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Eĉ ne <i>por</i> mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, +sekura sento de senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> Jes, tio pri kulpo —.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Neniel vi!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(montras tra la fenestro)</span> La akvofalo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho Rosmer —!</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Helseth</b> enrigardas tra la pordo dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Fraŭlino!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Poste, poste. Ne nun.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nur unu vorto, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(<b>Rebekka</b> iras al la pordo. <b>Sinjorino Helseth</b> diras ion al ŝi. +Momenton ili parolas flustre kune. <b>Sinjorino Helseth</b> kapsignas kaj +eliras.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Ĉu estis io por mi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan +aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(prenas la ĉapelon)</span> Jes, venu. Kaj ni iru kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn +pensojn. Promesu al mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan +nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiel do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĝuste vidis en <i>tio</i>?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas la ĉapelon sur la tablon)</span> Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu +ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton +amikecon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?</p> + +<p>ROSMER<br> + +— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al +kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis +ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. +Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel +dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne +ankaŭ vi sentis tiel? Diru!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(luktas kun si mem)</span> Ho, — mi ne scias kion respondi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, +kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita +geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi +ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de <i>ŝia</i> amo. Juĝis nian +rilaton laŭ la speco de <i>ŝia</i> amo. Kompreneble. Beate ne povis +juĝi alimaniere ol ŝi faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pro amo al mi, — <i>sia</i>maniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. +Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis +vian vivon!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, +kion mi nun scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial ne de vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekdire)</span> Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. +Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, +blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi +min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu +gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj +senkulpa homo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu la ĝojo por <i>vi</i> do estas tute ne malhavebla, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Por vi, kiu neniam povas ridi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen +via ĉapelo. Kaj jen via bastono.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(prenas ambaŭ)</span> Dankon. Kaj vi akompanos?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, mi ne povas nun.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja. Vi tamen estas kun mi.</p> + +<p class="staging">(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste <b>Rebekka</b> ekrigardas de +malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malfermas kaj diras duonlaŭte)</span> Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi +povas enlasi lin. <span class="staging">(Ŝi iras al la fenestro.)</span></p> + +<p class="staging">(Mallonge poste <b>rektoro Kroll</b> envenas de dekstre. Li salutas +silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Li do eliris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu li kutimas promeni longe?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.</p> + +<p class="staging">(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. <b>Rektoro Kroll</b> +eksidas sur seĝon apud ŝi.)</p> + +<p>KROLL<br> + +Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj +dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes +Rosmer.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nur en la komenco?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj +kaj rilatoj en la vivo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, sed vidu, — estas ĝuste <i>tio</i>, kion mi ne kredas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi do kredas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi kredas, ke estas <i>vi</i>, kiu staras malantaŭ ĉio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas +fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj +analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis +fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu mi celis —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke +estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en +Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi +vidas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi +ĉi tien.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi +amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al +adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata +enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke +oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.</p> + +<p>KROLL<br> + +Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi +volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, +— ĝuste ĉar vi portas fridan koron.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Fridan? Ĉu vi certas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron +post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, +kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por +realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi, ĉu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura +fino de Beate.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn +skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion +sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj +rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis +kiel heredaĵo de generacio al generacio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas penseme antaŭen)</span> Johannes Rosmer havas profundajn radikojn +en la parencaro. Certe kaj vere.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed +kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj +estas ja grandege malsimilaj al la liaj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al kiaj kondiĉoj vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino +West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen +—</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la +moralaj kondiĉoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kondiĉoj —? Por kio?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ke vi entute koncipiĝis</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi jen do diras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi +lasis vin adopti de doktoro West —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ah, tiel! Nun mi komprenas.</p> + +<p>KROLL<br> + +— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝas sur la planko)</span> Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.</p> + +<p>KROLL<br> + +La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la +distrikta kuracisto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi pravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas +vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al +vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi +persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ĉe la pordo, rigardas lin moke)</span> Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — +tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia +ekesto!</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian +tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(impete)</span> Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi +povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi +naskiĝis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la +trideka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu? Ĉu mi diris?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi +estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ridetas dubeme)</span> Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi +estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu +jaro.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa +aĝo?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas +io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro +West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ekkrias)</span> Ne estas vero!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ne vero?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ŝi ne faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? +Kiel <i>vi</i> faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la +parencaro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn)</span> Ne eblas. Estas +nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi +estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras)</span> Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere +konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.</p> + +<p>KROLL<br> + +Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte +reagas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(regas sin)</span> Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti +traktata kiel nelegitima naskiĝinto.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do +konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, eble mi do faris.</p> + +<p>KROLL<br> + +Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas +vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis +pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas +grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. +Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne +eniris vian sangon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(dubeme)</span> Eble vi pravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni +ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara +frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam <i>li</i> volas +malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu +timemo en la animo! Imagu <i>lin</i> elpelita, — persekutata de la rondo +al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la +elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por +kontraŭstari tion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li <i>devas</i> kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas +almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed +— unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj kiu estas ĝi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La rilaton al mi?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes. Vi devas konvinki lin tiel.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato +bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi +opinias esti observinta, ke <i>tie</i> kie estas plej facile rompi ĉiujn +tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro)</span> Mi estus +dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.</p> + +<p>KROLL<br> + +Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Jam nun! Mi do foriros.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(al li)</span> Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, +ke mi petas al vi pri io.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon)</span> Nu do, fraŭlino +West. Tiel do estu.</p> + +<p class="staging">(Silente dum momento. <b>Johannes Rosmer</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vidas la <b>rektoron</b>, haltas ĉe la pordo)</span> Ĉu! — <i>Vi</i> ĉi tie!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Li preferus ne renkonti vin, kara.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(aŭtomate)</span> Kara!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la +alia. La rilato inter ni kondukis al tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu <i>tio</i> estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj <i>tion</i> — kaj ion pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(proksimas)</span> Kion celas la vizito hodiaŭ?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(montras al la gazeto)</span> Post tio kio estas skribita <i>tie</i>?</p> + +<p>KROLL<br> + +Mi ne skribis tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?</p> + +<p>KROLL<br> + +Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne +estis en mia povo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin +malantaŭ la fornon.)</span> Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi +ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho, se vi tion povus <i>tiel</i> ordigi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas aŭtomate)</span> Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo +—. Kio estas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La trankvilo de la decido. <span class="staging">(eksidas)</span> Eksidu ankaŭ vi, rektoro.</p> + +<p class="staging">(<b>Rektoro Kroll</b> prenas lokon en la sofo.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Decido, vi diras? Kiu decido?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu +vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion tio signifas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — +ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta +mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn +miajn pri la vivo tiam. <span class="staging">(luktante kaj apenaŭ aŭdeble)</span> Kaj jen —</p> + +<p>KROLL<br> + +Kaj jen?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(fortigas sin)</span> Jes, ja, — vi pravas. Vi scias <i>sufiĉe</i> pri tio.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin fikse)</span> Eble mi foriru.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, sidu, kara rektoro. <span class="staging">(al Rosmer)</span> Estis ja <i>tio</i>, vidu, — ke mi +volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni +en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke +Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi +ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi +tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. +Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro +inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiun muron vi aludas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara +sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de +tia geedzeco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco <i>tia</i>maniere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapsignas al Rosmer)</span> Ĉu vi aŭdas <i>tion</i>?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(daŭrigas)</span> Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. +Kaj jen mi agis.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Al kiuj agoj vi aludas?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu per tio vi volas diri, ke —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, Rosmer, —. <span class="staging">(ekstaras)</span> Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. +Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis<i> +mi</i>, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de +deliro —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas)</span> Rebekka!</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(ekstaras de la sofo)</span> — sur la vojojn de deliro!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ paralizita)</span> Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? +Mi komprenas eĉ ne vorton —!</p> + +<p>KROLL<br> + +Ho jes. Mi komencas kompreni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. +Tute nenio!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(kapklinas al <b>Rosmer</b>)</span> Aha!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial vi volis foriri — tiam?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al +ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi +komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus +okazi, — kio ajn.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tio do estas, kion vi diris kaj faris.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Estas <i>tio</i>, kion vi nomis agi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rompita voĉo)</span> Mi nomis ĝin tiel, jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>KROLL<br> + +Ne ĉion.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin timigite)</span> Kio plia estus?</p> + +<p>KROLL<br> + +Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis +pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus +aliloken — plej eble frue? — Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malrapide kaj malklare)</span> Eble mi ankaŭ diris tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(falas en la apogseĝon apud la fenestro)</span> Kaj tiu araneaĵo el +mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! +Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! <span class="staging">(rigardas al <b>Rebekka</b>)</span> +Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, +— mi vidas en vi, — tion <i>vi</i> malkonsilis al ŝi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis +esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi +cedis la lokon. <span class="staging">(eksaltas)</span> Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun +teruran ludon!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(severe kaj aŭtoritate)</span> Vi ne rajtis fari tian elekton!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(impete)</span> Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! +Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj +estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. +Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi +kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne +pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne <i>povis</i> ĉesi. Mi +<i>devis</i> provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj +ĉiam iomete pli. Kaj fine <i>okazis</i>. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. +<span class="staging">(mallonga paŭzo)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(al Rebekka)</span> Kiel vi opinias, ke poste okazos por <i>vi</i>? Post tio ĉi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.</p> + +<p>KROLL<br> + +Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(malvarme, repuŝante)</span> Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, +kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(al <b>Rosmer</b>)</span> Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En +intima rilato. <span class="staging">(rigardas al la portretoj)</span> Ho, — tiuj, kiuj forpasis, +— nun ili estus vidantaj!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi iros al la urbo, ĉu?</p> + +<p>KROLL<br> + +<span class="staging">(prenas sian ĉapelon)</span> Jes. Plej eble frue.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(ankaŭ li prenas sian ĉapelon)</span> Mi do akompanos vin.</p> + +<p>KROLL<br> + +Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Venu do, Kroll! Venu do!</p> + +<p class="staging">(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al <b>Rebekka</b>. Iom +poste <b>Rebekka</b> iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter +la floroj.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(parolas duonlaŭte al si mem)</span> Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. +Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. <span class="staging">(iras de la +fenestro)</span> Nu ja! <span class="staging">(aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)</span></p> + +<p class="staging">(Post iom <b>sinjorino Helseth</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kio estas, fraŭlino?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +La valizon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Kaj tiel subite kaj tuje!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tuj kiam mi pakis.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi +scias?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi neniam plu revenos.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam +fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por +la pastoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en +Rosmersholm. <span class="staging">(ŝanĝas temon)</span> Nu, — do pri la valizo, sinjorino +Helseth.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes ja. La valizo.</p> + +<p class="staging">(Ambaŭ eliras dekstre.)</p> + + +</div> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + + +<p class="staging">(La sidĉambro en <b>Rosmersholm</b>. Estas malfrua vespero. Lampo kun +ŝirmilo super lumas sur la tablo. <b>Rebekka West</b> staras apud la +tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj +la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. <b>Sinjorino +Helseth</b> envenas de dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme)</span> Jes, nun ĉiuj aĵoj estas +portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je +noktomezo.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(iom hezitanta)</span> Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis +tiam?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan +leteron. Diru tion.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen +opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eble tio. Aŭ eble tamen ne.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pli fidinda?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Jes tion mi efektive diras.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed, kara, kion vi per tio aludas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin +el tio en <i>tia</i> maniero, ne.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste +kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, +ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja +ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj <i>tiuj</i> du ne +povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed hodiaŭ do —?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la +pastoro en la gazetoj, mi —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aha!</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio +de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas +facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja +ĉiuj homoj, — fraŭlino West.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi +aŭskultas?</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(skuiĝas)</span> Do tamen —! <span class="staging">(decide)</span> Nu jes. Do tiel estu.</p> + +<p class="staging">(<b>Johannes Rosmer</b> envenas de la antaŭĉambro.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al <b>Rebekka</b> kaj demandas)</span> +Kion tio ĉi signifas?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi forvojaĝos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tuj?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. <span class="staging">(al sinjorino <b>Helseth</b>)</span> Do je la dekunua.</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Bone, fraŭlino. <span class="staging">(ŝi eliras dekstre)</span></p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(post mallonga paŭzo)</span> Kien vi forvojaĝos, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Norden per la vaporŝipo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Norden? Kion vi faros tie norde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ja venis de tie.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Eĉ ne ĉi tie.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi pensas entrepreni?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Fari finon?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rosmersholm rompis min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(atentiĝas)</span> Vi diras —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi +venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun +mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kara, ni ne parolu pri <i>tio</i> nun. — Kio do okazis inter vi kaj la +rektoro?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni repaciĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu do. Rezultis do en tio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por +mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. +— Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nu jes, — eble estas pli bone tiel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi nun <i>tion</i> diras? Ĉu vi <i>nun</i> havas <i>tiun</i> opinion?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi mensogas, Rebekka.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mensogas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi +estus viro por lukte konduki la aferon al venko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi kredis, ke ni du kune kapablus.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke +vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al +viaj celoj. <i>Jen</i> kion vi kredis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭskultu nun, Rosmer —</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas peze en la sofon)</span> Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. +Mi estis kiel ganto en viaj manoj.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. +<span class="staging">(eksidas sur seĝon apud la sofo)</span> Mi intencis skribi al vi pri ĉio, +— kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi +aŭdu tuj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La granda restas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio granda?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron +al ĉio cetera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Mi nenion komprenas el tio.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en +Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel +— komprenu.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi +ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis +konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la +komenco de <i>tio</i>, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel +bedaŭrinde por la tuta vivo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Avido? Vi —! Al kio?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(volas eksalti)</span> Kio estas!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(haltigas lin)</span> Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio +estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis +sovaĝa, nesubigebla avido.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(pene)</span> Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi +sidas rakontante!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kion vi imagas, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do <i>agis</i>, kiel vi tion +nomas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la +ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj +portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj +mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi +kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, +antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto +estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en +spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis +antaŭ vin. Kaj nun tamen —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.</p> + +<p>ROSMER<br> + +— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis +vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam +okazi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi ekkriis en malespero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa +volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam +mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru do kiel tio venis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Venis per la vivo kune kun vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed kiel? Kiel?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Bedaŭrinde, vi pravas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en +soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun +animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — <i>tiam</i> la +granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ +nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de +mia animo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kion do tio signifas, Rebekka!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, +tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. +Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko +sub la meznokta suno norde ĉe ni.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne estas multe pli. Estas nur <i>tio</i>, ke amo burĝonis en mi. La +granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi +estis inter ni du.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, se mi nur scietis eron de tio!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus +fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu +estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — +kun la tempo, ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ <i>via</i> +vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Infektis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis +por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed +— <span class="staging">(skuas la kapon)</span> — sed, — sed —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed? Nu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +— sed ĝi mortigas la feliĉon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu jenon vi diras, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Almenaŭ por mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, sed ĉu vi <i>tion</i> tiel certe scias. Se mi nun denove demandus +vin —? Petegus vin —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar <i>sciu</i>, +Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ion pli ol vi jam rakontis?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes. Ion alian kaj pli gravan.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kun rideto)</span> Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de +tiaĵo foje tanĝis min.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, +komprenu.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(deturnante)</span> Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi +estas, — mi havas forgeson por ĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed mi ne.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Rebekka —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, kara, — <i>tio</i> estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al +mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, +ke mia propra pasinteco baras min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, +— neniun konekson kun vi, — tia kia vi <i>nun</i> estas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De +kie mi prenu <i>ĝin</i>?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(peze)</span> Jes, jes, — la senkulpeco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja +<i>tiu</i> dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj +homoj —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ne memorigu min pri <i>tio</i>. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. +Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas +sin nobeligi de ekstere.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ne tra la silenta amo, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(penseme)</span> Jes, — estas ja <i>tio</i> kio estus la granda, la plej belega +en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. <span class="staging">(tordas sin en +maltrankvilo)</span> Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, Rebekka, kiel <i>povas</i> mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj +sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas +celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi +deziras ja fari por vi, kion mi povas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos +por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en +plena kaj pura amo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis +transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi +sole!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi +ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je +vi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(rigardas lin sombre)</span> Kiel vi do povas vivi la vivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne <i>povas</i> +vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu +valorus vivi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe +frue ni eliros.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas maltrankvila)</span> Do redonu al mi la kredon! La kredon je <i>vi</i>, +Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi <i>devas</i>! <span class="staging">(iras trans la plankon)</span> Mi ne eltenas tiun solecan, — +tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —</p> + +<p class="staging">(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(eksaltas el la seĝo)</span> Ah, — ĉu vi aŭdis!</p> + +<p class="staging">(La pordo malfermiĝas. <b>Ulrik Brendel</b> envenas. Li surhavas +manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la +pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li +aspektas konfuze.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kien vi iros tiel malfrue?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Malsupren la deklivon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiel —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la +granda nenio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje +metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel +bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu! Mi ne tute komprenas —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo +sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se estas io, per kio <i>mi</i> povas helpi vin —</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi +pruntaĵon?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, jes, bonvole.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kion vi diras?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi +senestas, mia kara knabo. Tute senhava.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi ne faris vian prelegon?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi +el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi +bankrotis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. +Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — +jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis +<i lang="de">nichts</i> kaj nenio en la tuta afero.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed ĉu vi do certe tion scias?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri +tio.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Prezidento?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Nu ja, — la ekscelenco do. <i lang="de">Ganz nach Belieben</i>.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kiu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Peder Mortensgård kompreneble.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu!</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(mistere)</span> Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto +de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli +granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas +fari ĉion, kion li volas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, ne kredu tion.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! +Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj <i>tio</i>, — +vidu, — <i>tio</i> estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio +estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam +vi venis.</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<i lang="fr">Bien</i>! Prenu nun <i lang="de">Beispiel</i> de via antaŭa instruisto. Forstreku +ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta +sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu +belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu al mi vi aludas?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +Jes, mia alloga marvirino</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kial ne estus konstruinde sur mi?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas +vivkoncepton por konduki al venko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kaj sekve —?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiu?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +<span class="staging">(prenas gardeme ŝian manartikon)</span> Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje +iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan +malgrandan fingron, — <i>tie</i>, — ĝuste <i>tie</i> ĉe la meza artiko. +<i lang="la">Item</i> ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si +la senegale formitan maldekstran orelon. <span class="staging">(malkaptas ŝin kaj turnas +sin al <b>Rosmer</b>)</span> Adiaŭ, mia venkanta Johannes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?</p> + +<p>BRENDEL<br> + +La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. <span class="staging">(Li foriras.)</span></p> + +<p class="staging">(Momenton estas silente en la ĉambro.)</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(spiras peze)</span> Ho, kiel naŭze kaj preme estas!</p> + +<p class="staging">(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksidas en la apogseĝon apud la forno)</span> Ne estas alia solvo, +Rebekka. Mi vidas nun. Vi <i>devas</i> forvojaĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi ne vidas elekton.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(aliras kaj eksidas sur la sofon)</span> Kion vi do volas al mi, Rosmer?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Unue mi <i>tion</i> diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via +estonteco.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas)</span> Hm. <i>Mia</i> estonteco.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por +vi estas zorgita.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ankaŭ tio, vi kara.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion vi devus mem kompreni.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, mi pensis tiel.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kio estas! Vi do ne intencas —!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, +kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. +Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi +nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ +nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(premas la manojn)</span> Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu +povus igi vin kredi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(skuiĝas kiel en timo)</span> Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! +Eĉ ne vorto plu!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus +sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus +absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi +menciu ĝin.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo)</span> Ni do vidu. +Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. +Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon +pri la kalkulo? Ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi estas preta.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Kiam ajn?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. +— <span class="staging">(interrompas)</span> Ho, ne, ne, ne!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — +pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun +Beate iris?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe)</span> Rosmer +—!</p> + +<p>ROSMER<br> + +Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min +liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la +tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia +imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super +la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. +Ne kuraĝas, — kion <i>ŝi</i> kuraĝis.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia +vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo +pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras +sinrege)</span> Vi rericevu vian fidon.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(metas la manon al la frunto)</span> Estas alloga teruro en tio ĉi —!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni +devas prizorgi por retrovi min.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(eksaltas)</span> Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ +restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas +vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ne okazos malvenko.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Vi ne kredas?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de +misgvidita vivkoncepto.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — <i>nun.</i> Pro kio mi +kulpis, — mi devas pentofari.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(rigardas ŝin fikse)</span> Ĉu <i>jen</i> vi staras?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes.</p> + +<p>ROSMER<br> + +<span class="staging">(decide)</span> Nu bone. Kaj <i>mi</i> estas sub nia liberigita vivkoncepto, +Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(misinterpretas lin)</span> Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej +bonan en vi.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ho, en mi ne plu estas io savinda.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis +kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda +maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? +Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? +Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Se vi iros, — mi iros kune.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)</span> +Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi kuniras, diras mi.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Vi tion rimarkis, ĉu?</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(peze kaj rompite)</span> Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. <span class="staging">(faras kion li +diras)</span> Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +<span class="staging">(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)</span> +Dankon, Rosmer. <span class="staging">(malkaptas lin)</span> Kaj nun mi iros — ĝoja.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Edzo kaj edzino devas kune iri.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Nur al la ponteto, Rosmer.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos +vin. Ĉar nun mi kuraĝas.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Mi scias, ke ĝi estas la sola.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj +blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Do restu, Rosmer!</p> + +<p>ROSMER<br> + +La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu +akompanas vin?</p> + +<p>ROSMER<br> + +Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Mi volus scii.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.</p> + +<p>REBEKKA<br> + +Tion ankaŭ mi pensetas.</p> + +<p>ROSMER<br> + +Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.</p> + +<p class="staging">(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni +maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro +restas momenton malplena. Jen <b>sinjorino Helseth</b> malfermas la pordon +dekstre.)</p> + +<p>SINJORINO HELSETH<br> + +Fraŭlino, — nun la ĉaro — <span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ne interne? Eksteraj +kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! <span class="staging">(iras en la +antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.)</span> Ne sur la benko. Ho +ne, ne. <span class="staging">(iras al la fenestro kaj elrigardas)</span> Jeĉjo do! La blanka +<i>tie</i> —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio +pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! +<span class="staging">(ekkrias laŭte)</span> Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! +Helpo! <span class="staging">(tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj +preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn)</span> Ne. Ne helpo ĉi tie. — La +karmemora sinjorino prenis ilin.</p> + +</div> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rosmersholm, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ROSMERSHOLM *** + +***** This file should be named 24355-h.htm or 24355-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/4/3/5/24355/ + +Produced by Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> |
