summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/22592-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '22592-0.txt')
-rw-r--r--22592-0.txt4379
1 files changed, 4379 insertions, 0 deletions
diff --git a/22592-0.txt b/22592-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..af47a70
--- /dev/null
+++ b/22592-0.txt
@@ -0,0 +1,4379 @@
+Project Gutenberg's Ifigenio en Taŭrido, by Johann Wolfgang von Goethe
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Ifigenio en Taŭrido
+
+Author: Johann Wolfgang von Goethe
+
+Translator: L. L. Zamenhof
+
+Release Date: September 13, 2007 [EBook #22592]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: UTF-8
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAŬRIDO ***
+
+
+
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+[Illustraĵo: D-RO L. L. ZAMENHOF]
+
+Fot. Pirou
+Boul. St. Germain, Paris.
+
+[Illustraĵo: EMANUEL REICHER aranĝas la unuan prezentadon de
+“Ifigenio” en Esperanto por la 4a Internacia Esperantista Kongreso
+en Dresden (19a de Aŭgusto 1908) kaj ludas la rolon de TOAS.]
+
+[Illustraĵo: HEDWIG REICHER ludas la rolon de IFIGENIO.]
+
+[Illustraĵo: BRUNO DECARLI ludas la rolon de ORESTO.]
+
+
+
+
+IFIGENIO EN TAŬRIDO
+
+
+Presejo de Möller & Borel G. m. b. H.
+Berlin S., Prinzenstrasse 95.
+
+
+
+ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF
+
+GOETHE
+
+IFIGENIO EN TAŬRIDO
+
+Dramo en kvin aktoj
+
+EL GERMANA LINGVO TRADUKIS
+
+D-ro L. L. ZAMENHOF
+
+
+ FRANCUJO
+ HACHETTE ET CIE
+ 79, Boul. Saint-Germain
+ PARIS.
+
+ GERMANUJO
+ ESPERANTO VERLAG MÖLLER & BOREL
+ 95, Prinzenstrasse
+ BERLIN.
+
+
+1908.
+
+Tous droits réservés.
+
+
+
+PERSONOJ:
+
+ IFIGENIO.
+ TOAS, reĝo de la Taŭridanoj.
+ ORESTO.
+ PILADO.
+ ARKAS.
+
+
+Loko de agado: arbareto antaŭ la templo de Diano.
+
+
+
+
+IFIGENIO EN TAŬRIDO.
+
+
+
+
+AKTO UNUA.
+
+
+
+
+SCENO UNUA.
+
+IFIGENIO (sola).
+
+
+Al via ombro, pintoj moviĝemaj
+De l' densa kaj antikva arbareto,
+Al la sanktej' kvieta de l' diino
+Ankoraŭ nun kun trema sent' mi iras,
+Simile kiel la unuan fojon:
+Ne povas mi al vi alkutimiĝi.
+Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas
+Plej alta volo, kiun mi obeas;
+Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda.
+Ĉar ve! transmare estas miaj karaj!
+Mi longajn tagojn staras sur la bordo,
+Serĉante per la kor' la Grekan landon;
+Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj
+Respondas la ondegoj de la maro.
+Ho ve al tiu, kiu devas vivi
+For de l' gepatroj kaj de la gefratoj!
+Malĝojo al li rabas la feliĉon;
+Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj
+Al la gepatra domo, kie suno
+Al li aperis la unuan fojon,
+Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli
+En ludo alligiĝis reciproke.
+La diojn mi ne juĝas; tamen vere
+Plendinda estas stato de virino.
+En domo kaj milit' la viro regas,
+En fremda land' li ankaŭ al si helpas;
+Li la posedon, li la venkon ĝuas,
+Eĉ lia morto estas morto glora.
+Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras!
+Eĉ krudan edzon obeadi estas
+Por ŝi ne sole devo, sed konsolo;
+Sed kiel mizerega ŝi fariĝas,
+Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto!
+Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas
+Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj.
+Kun honto mi konfesas, ke mi servas
+Al vi, diino, mia savintino,
+Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon
+Al vi dediĉi devus mi libere!
+Al vi, Diano, ĉiam mi esperis,
+Ankoraŭ nun esperas mi senĉese.
+Vi min, filinon de plej granda reĝo,
+En vian sanktan aman brakon prenis,
+Por savi de la morto. Ho, diino,
+Se tiun grandan viron, kiun vi
+Turmentis, postulante la filinon,
+Kaj li al vi oferis la plej karan,—
+Se la Agamemnonon disimilan
+Vi de la Trojaj muroj disbatitaj
+Venigis glore en patrujon lian,
+Se vi al li konservis la edzinon,
+Elektron kaj la filon, la trezorojn:
+Vi ankaŭ min redonu al la miaj
+Kaj min, savinte de la morto, savu
+De l' ĉi-tiea vivo, dua morto!
+
+
+
+
+SCENO DUA.
+
+IFIGENIO. ARKAS.
+
+
+ARKAS.
+
+Min sendas nia reĝo, li esprimas
+Saluton al pastrino de Diano.
+Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj
+Taŭrido dankas sian patroninon.
+Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo
+Kun la raport', ke ili proksimiĝas.
+
+IFIGENIO.
+
+Akcepton decan ni al ili faros,
+Kaj la diin' atendas kun favoro
+La oferdonon el la man' de Toas.
+
+ARKAS.
+
+Se ankaŭ la rigardo de l' pastrino,
+De l' respektata sankta virgulino,
+Nun estus pli serena kaj pli luma,
+Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!
+Malĝoj' kaŝita tamen ĉiam kovras
+Mistere vian koron. Jam tre longe
+El via brusto vane ni atendas
+Vorteton de konfido. De l' momento,
+En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,
+Rigardo via ĉiam min tremigas;
+Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo,
+Animo via kaŝas sin profunde.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi estas ja orfino elpelita.
+
+ARKAS.
+
+Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu povas fremda land' fariĝi hejmo?
+
+ARKAS.
+
+Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.
+
+IFIGENIO.
+
+Pro tio ĝuste sangas mia koro.
+En la komenco de l' juneco, kiam
+Apenaŭ la animo alligiĝis
+Al la gepatroj kaj al la gefratoj
+Kaj harmonie el malnova bazo
+Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren,
+Ha, tiam min malben' ne miakaŭza
+Subite kaptis kaj min apartigis
+De la amatoj kaj per fera mano
+La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for
+La ĝojo de l' juneco, la ĝuado
+De la unuaj jaroj. Eĉ savita,
+Mi estis jam nur ombro; la gajeco
+De l' viv' en mi neniam plu refloros.
+
+ARKAS.
+
+Se vi vin nomas tiel malfeliĉa,
+Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.
+
+IFIGENIO.
+
+Vi dankon ĉiam havas.
+
+ARKAS.
+
+ Sed ne tiun
+Sinceran, kiu logas bonfaradon,
+Gajecon, kiu al la mastro montras
+Kontentan vivon kaj amantan koron.
+Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj
+Mistera sort' alportis vin ĉi tien,
+Ho, tiam vin, donitan de la dioj,
+Renkontis Toas kun respekt' kaj amo;
+Amike vin akceptis tiu bordo,
+Pri kiu kun teruro ĉiam pensas
+Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi
+Fremdul' en nian regnon povis veni,
+Se li ne volis laŭ antikva moro
+Sur la ŝtuparo sankta de Diano
+Tuj fali kiel sanga oferdono.
+
+IFIGENIO.
+
+Libere spiri ne signifas vivi.
+Ĉu estas vivo, se sur unu loko,
+Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,
+Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas
+Natura, gaja kaj konscia vivo,
+Se ĉiu tago, vane trasonĝita,
+Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,
+El kiuj sur malgaja bord' de Leto
+Konsistas la estado de l' mortintoj?
+Sencela vivo estas frua morto;
+Jen estas mia plej virina sorto.
+
+ARKAS.
+
+Pardonas mi la noblan fierecon,
+Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;
+Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon
+De l' viv' ĝi de vi rabas. Ĉu nenion
+De via veno vi ĉi tie faris?
+Sed kiu do la reĝon serenigis?
+Kaj kiu per bonkora admonado
+Forigis la antikvan kruelaĵon,
+Ke ĉiu fremda devis sian vivon
+Sur la altaro de Diano perdi?
+Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte
+De certa mort' resendis al patrujo?
+Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero
+Pro perdo de antikvaj oferdonoj,
+Diano ne aŭskultis vian preĝon?
+Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon
+La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?
+Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas
+De l' temp' kiam la reĝo, ĉiam saĝa
+Kaj brava, nun sub via efikado
+Fariĝis ankaŭ mola, favorkora,
+Al ni faciligante nian devon
+De la silenta obeado? Tion
+Vi nomas senceleco, se de vi
+Sur milojn dolĉe gutas la balzamo?
+Se al popol', al kiu Di' vin donis,
+Vi estas nova fonto de feliĉo
+Kaj donas sur la bordo de la morto
+Al la fremdulo savon kaj revenon?
+
+IFIGENIO.
+
+Malgranda faritaĵo malaperas
+Ĉe la rigardo, kiom fari restas.
+
+ARKAS.
+
+Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?
+
+IFIGENIO.
+
+Malbone estas siajn farojn pesi.
+
+ARKAS.
+
+Fiere veran indon tro malŝati
+Aŭ pro valor' malvera tro sin laŭdi—
+Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj.
+Ho, kredu vi al la parol' de viro
+Sindona kaj honesta: se hodiaŭ
+La reĝ' al vi parolos, faciligu
+Al li la taskon diri sian penson.
+
+IFIGENIO.
+
+Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte
+De li proponon timis kaj evitis.
+
+ARKAS.
+
+Pripensu viajn agojn kaj profiton!
+De l' tempo, kiam li la filon perdis,
+La reĝo al malmultaj jam konfidas,
+Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe;
+Suspekte nun en ĉiu nobelido
+Li vidas heredanton de la regno,
+Li timas senkonsolan maljunecon
+Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton.
+La skitoj ne tre ŝatas paroladon,
+Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis
+Nur agi kaj ordoni, li ne scias
+La arton aldirekti paroladon
+De malproksime lerte ĝis la celo.
+Al li la taskon ne malfaciligu
+Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca
+Nekomprenado. Iru komplezeme
+Duonon de la voj' al li renkonte!
+
+IFIGENIO.
+
+Akceli tion, kio min minacas?
+
+ARKAS.
+
+Aspiron lian nomas vi minaco?
+
+IFIGENIO.
+
+Jes, ĝi por mi la plej terura estas.
+
+ARKAS.
+
+Por lia amikec' konfidon pagu!
+
+IFIGENIO.
+
+Se li min liberigos de la timo.
+
+ARKAS.
+
+Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.
+
+IFIGENIO.
+
+Pastrino devas esti sekretema.
+
+ARKAS.
+
+Sekreto antaŭ reĝ' ne devas esti;
+Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen
+En sia granda koro li ĝin sentas,
+Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?
+
+ARKAS.
+
+Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,
+Okazaj vortoj tamen al mi montris,
+Ke lia koro forte jam decidis
+Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu
+Lin al si mem, por ke en lia koro
+Ne maturiĝu la koler', portante
+Al vi teruron, kiu tro malfrue
+Vin memorigus pri konsilo mia!
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, ĉu la reĝ' intencas fari tion,
+Pri kio nobla homo, kiu amas
+La propran nomon kaj respektas diojn,
+Neniam devas pensi? Ĉu li volas
+Perforte min de la altaro tiri
+En sian liton? Tiam mi min turnos
+Kun voko al la dioj, kaj precipe
+Al ŝi, Diano energia, kiu
+Defendon sian certe ne rifuzos
+Kiel diino al pastrino sia
+Kaj kiel virgulin' al virgulino.
+
+ARKAS.
+
+Ne timu! Nova sango malkvieta
+La reĝon ne instigos fari tian
+Junulan agon. Sed de li mi timas
+Alian nun decidon, kiun li
+Plenumos senkompate kaj severe,
+Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.
+Mi tial petas, montru al li dankon,
+Se pli oferi vi al li ne povas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, diru, diru, kion plu vi scias!
+
+ARKAS.
+
+Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
+Al vi ordonas via propra koro
+Akcepti lin amike kaj konfide.
+Kaj noblan viron bona vort' virina
+Kondukas malproksimen.
+
+IFIGENIO.
+
+ Mi ne povas
+Plenumi la konsilon bondeziran,
+La konsciencon tamen mi obeos
+Kaj al la reĝ' por lia bonfarado
+Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,
+Ke al la potencul' mi sen mensogo
+Esprimi povu, kio al li plaĉos.
+
+
+
+
+SCENO TRIA.
+
+IFIGENIO. TOAS.
+
+
+IFIGENIO.
+
+Per la plej belaj donoj kaj trezoroj
+Vin benu la diino! Al vi ĉiam
+Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,
+Bonstaton por la viaj kaj plenumon
+De ĉiu via nobla ekdeziro!
+Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,
+Feliĉon ankaŭ multigitan havu!
+
+TOAS.
+
+Mi ĝojus, se min glorus la popolo,
+Ke tion, kion mi akiris, ĝuas
+Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—
+Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,
+Se lin ĝojigas lia propra domo.
+Vi partoprenis en doloro mia
+La tagon, kiam glav' de malamiko
+De mia flanko rabis mian filon,
+La lastan, la plej bonan. Tiel longe,
+Dum mia koro estis okupita
+De la spirit' de venĝo, mi ne sentis
+La dezertecon do loĝejo mia;
+Sed nun kontentigita mi revenas,
+La malamikan regnon mi detruis
+Kaj mia filo estas jam venĝita,—
+Nun en la tuta mia domo restas
+Nenio, kio povus min ĝojigi.
+La gajan obeadon, kiu lumis
+Por mi ĝis nun el la okul' de ĉiu,
+Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
+Jam ĉiu pensas pri la estonteco
+Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
+Mi venas nun en tiun templon, kiun
+Mi vizitadis ofte, por elpeti
+La venkon, aŭ por danki por la venko.
+En mia brusto portas mi deziron
+Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ
+Ne estas nekonata: mi esperas,
+Ke por la beno al popolo mia
+Kaj al mi mem mi enkondukos vin
+En mian domon kiel fianĉinon.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho reĝo! Al knabino nekonata
+Tro multe vi oferas. Hontigita
+Nun staras antaŭ vi la fremdulino,
+La elpelita, kiu sur la bordo
+Nenion serĉis krom rifuĝo paca,
+Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.
+
+TOAS.
+
+Ke la devenon vian antaŭ mi
+Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—
+Neniu gento povus ĝin toleri.
+Timigas nia bordo la fremdulojn:
+Postulas tion leĝ' kaj neceseco;
+Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,
+Vi, plej afable akceptita gasto,
+Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—
+De vi konfidon mi esperis, kiun
+Meritas mastro por la gastameco.
+
+IFIGENIO.
+
+Se kaŝis mi la nomon de l' gepatroj,
+Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris
+Pro embaraso, ne pro malkonfido.
+Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi
+Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas
+Kaj kian sorto malbenitan kapon
+Vi nutras kaj defendas, terurego
+Atakus tiam vian grandan koron;
+Anstataŭ sur la tronon min inviti,
+Vi eble min elpelus el la regno,
+Kaj antaŭ ol atingus mi revenon
+Al mia hejmo, finon de l' vagado,
+Vi puŝus min al la mizero, kiu
+Fariĝas ĉie la terura sorto
+De ĉiu elpelito kaj vaganto.
+
+TOAS.
+
+Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas
+Kaj kion ajn pri via dom' decidis,—
+Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam
+Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni
+Vi ĝuas plenmezure gastamecon,
+Ne mankas al ni beno de l' ĉielo.
+Ne estus tre facile min konvinki,
+Ke mi en vi protektas kulpan kapon.
+
+IFIGENIO.
+
+Vin benas la bonfaro, ne la gasto.
+
+TOAS.
+
+Boneco por krimul' ne donas benon;
+Ĉesigu do silenton kaj malfidon!
+Ne maljustulo tion ĉi postulas.
+Al mi vin la diino enmanigis,
+Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,
+Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:
+Se povas vi reveni en la hejmon,
+Mi tiam vin de ĉio liberigas;
+Sed se la vojo estas jam barita
+Al vi por ĉiam, aŭ se via gento
+El sia lando estas elpelita
+Aŭ eĉ fatale tute estingita,
+Vi tiam ĉiurajte estas mia.
+Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,
+Ke mi neniam rompas mian vorton.
+
+IFIGENIO.
+
+De la ligil' malnova nevolonte
+La lango liberiĝas, por nun fine
+Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;
+Ĉar se sekreton oni unu fojon
+Al iu elkonfidas, ĝi forlasas
+Por ĉiam la gardejon en la koro
+Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje
+Utilas, se la dioj tion volas.
+Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.
+
+TOAS.
+
+Kviete vi eldiris grandan vorton!
+Ĉu tiu estas via gentopatro,
+Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,
+Ke estis li plej granda favorato
+De la diaro? Ĉu li estas tiu
+Tantalo, kiun Jupiter' invitis
+Al sia tablo kaj al konsiliĝo
+Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn
+La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,
+Simile al parol' de orakolo?
+
+IFIGENIO.
+
+Li estas tiu sama. Sed la dioj
+Ne devas tro kun homoj amikiĝi:
+Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,
+Por sen kapturno teni sin tro alte.
+Ne estis li malnobla perfidulo,
+Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,
+Kaj tro malgranda por kunul' de dio,
+Kaj lia peko estis ja nur homa.
+Severa estis la dekret' de l' dioj,
+Kaj la poetoj kantas, ke perfido
+Kaj granda fiereco lin por ĉiam
+Do l' tablo Jupitera defaligis
+Kun granda malhonor' en la Tartaron.
+Kaj ve! la tuta gento sur si portas
+Eterne la koleron de la dioj.
+
+TOAS.
+
+Ĉu pro l' prapatro aŭ de propra kulpo?
+
+IFIGENIO.
+
+Ĝi estas vero, ke la tuta gento
+La malkvietan forton de l' Titanoj
+Heredis certe; tamen Jupitero
+Per fer' ilian frunton ĉirkaŭforĝis;
+Saĝecon, moderecon, paciencon
+Ne konis ili; ĉiu ekdeziro
+Ĉe ili tuj fariĝis furiozo
+Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso
+La viro kun la fera vol', la filo
+Amata de Tantal' al si akiris
+Per trompo kaj perfido la plej belan
+Virinon en la mond', Hipodamion,
+Filinon de la reĝo Ojnomao.
+Du filojn ŝi al sia edzo naskis,
+Tieston kaj Atreon. Kun envio
+La amon de la patro ili vidis
+Al la unua filo, kiu restis
+De la edzin' unua. La malamo
+La fratojn interligis, kaj sekrete
+Mortigis ili kune sian fraton.
+La patr' Hipodamion tuj suspektas,
+Kaj furioze li de ŝi postulas
+Redonon de la fil', kaj ŝi mortigas
+Sin mem....
+
+TOAS.
+
+ Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!
+Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!
+
+IFIGENIO.
+
+Feliĉa estas, kiu kun plezuro
+Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
+Rakontas pri iliaj grandaj agoj
+Kaj en la fino de la bela vico
+Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas
+En ia dom' subite duondio
+Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico
+Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas
+Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.
+Post morto de la patro regis kune
+Atreo kaj Tiesto en la urbo.
+Ne longe tamen povis daŭri paco.
+Post kelka temp' Tiesto malhonoris
+La liton de la frato. Tiam venĝe
+Atreo lin elpelis el la regno.
+Sed jam de longe, krimon preparante,
+Tiesto ŝtelis filon de Atreo
+Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.
+Nun en la brusto de la kvazaŭfilo
+Li vekas furiozan venĝemecon
+Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,
+Por en la onklo buĉi sian patron.
+La plano de l' junulo malkovriĝas;
+Kaj per kruela morto nun la reĝo
+La atencinton punas, supozante,
+Ke li mortigas filon de la frato.
+Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu
+En turmentego antaŭ li pereis.
+Por kontentigi brulan deziregon
+De venĝo, li sekrete primeditas
+Teruran faron. Ŝajne pacigita,
+Indiferenta kaj trankvila, logis
+Li sian fraton kun du liaj filoj
+Returne en la regnon; ambaŭ knabojn
+Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno
+Regalas li la patron per viando
+De liaj propraj filoj. Kiam poste
+Tiesto, satiĝinte, eksopiras
+Pri siaj filoj kaj demandon faras
+Kaj pensas jam, ke post la pord' li aŭdas
+Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon,
+Atreo kun sovaĝa rido ĵetas
+Nun antaŭ lin la kapojn de l' buĉitoj ...
+Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!
+La suno ankaŭ tiel sin deturnis
+Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ...
+Jen la prapatroj de l' pastrino via!
+Kaj multon el la sorto de la viroj
+Kaj el iliaj agoj furiozaj
+Ankoraŭ kovras la malluma nokto,
+Montrante nur krepuskon tremigantan.
+
+TOAS.
+
+Vi ankaŭ ilin kovru per silento!
+Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,
+Per kia do miraklo vi elkreskis
+El tiu trunk' sovaĝa?
+
+IFIGENIO.
+
+ De Atreo
+Unua fil' Agamemnono estis:
+Li estas mia patro. Sed en li
+Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—
+Modelon de la plej perfekta viro.
+Al li kiel unuan amofrukton
+Min naskis Klitemnestro, kaj post mi
+Elektron. Kaj la reĝo regis pace,
+Kaj la ripozon longe ne havitan
+Ricevis nun la domo de Tantalo.
+Por la feliĉo de l' gepatroj mankis
+Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu
+Deziro plenumiĝis kaj intere
+De la fratinoj kreskis la fileto,
+Oresto la amata, jen pretiĝis
+Jam nova malfeliĉo por la domo.
+Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,
+Por venĝi rabon de virin' plej bela,
+La tutan forton de la grekaj princoj
+Venigis sub la grandan urbon Trojo.
+Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon
+De sia venĝ' atingis,—mi ne aŭdis.
+La tutan armearon de la grekoj
+Kondukis mia patro. En Aŭlido
+Atendis ili longe tute vane
+Favoran venton, ĉar Dian' koleris
+Ilian kondukanton, ŝi retenis
+La rapidantajn grekojn kaj postulis
+Per Kalĥas la filinon la plej aĝan
+De l' reĝo. Tiam ili ruze logis
+Min kune kun patrin' en la tendaron,
+Al la altar' min tiris kaj oferis
+Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam
+Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi
+La sangon mian, ŝi min save kovris
+Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo
+Post ŝajna morto mi min mem rekonis.
+Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,
+Nepino de Atreo kaj filino
+De l' reĝ' Agamemnono, la propraĵo
+De la diino, antaŭ vi nun staras.
+
+TOAS.
+
+Ne pli por mi valoras reĝidino,
+Ol la ĝisnuna nekonatulino.
+Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,
+Kun mi dividu, kion mi posedas!
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, kiel mi kuraĝus tion fari?
+Ĉu mi ne apartenas tute plene
+Al la diino, kiu mem min savis?
+La rifuĝejon ŝi por mi elektis,
+Kaj por la patro, kiun per la ŝajno
+Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas
+Min eble kiel la plej belan ĝojon
+Por lia maljuneco. Eble jam
+La tago de l' reveno proksimiĝas;
+Kaj mi, intencon ŝian malŝatante,
+Min mem katenus kontraŭ ŝia volo?
+Ŝi donu signon, se mi devas resti.
+
+TOAS.
+
+Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas.
+Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn!
+Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon;
+La aŭskultanto aŭdas nur la “ne”.
+
+IFIGENIO.
+
+Ne volas mi per vortoj vin blindigi;
+La koron mian mi al vi malkovris.
+Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min
+La sopirado devas forte tiri
+Al mia patro, al patrino mia,
+Al la gefratoj, por ke en la domo,
+En kiu la malĝojo tiel ofte
+Ankoraŭ murmuretas mian nomon,
+Eksonu unu fojon ĝoja krio
+Pri mi kiel pri novenaskitino
+Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?
+Ho, se vi tien ŝipe min resendus,
+Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.
+
+TOAS.
+
+Nu, do reiru! Faru, kion diktas
+Al vi la koro, ne obeu voĉon
+De la prudento kaj konsilo! Estu
+Virino tute, donu vin libere
+Al la instinkto, kiu vin senbride
+Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!
+Se en la brusto de virin' ekflamas
+Deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta
+Ŝin ne detenas de l' trompanto, kiu
+Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj
+De l' patro aŭ de la sindona edzo;
+Sed se ne brulas flam' en ŝia brusto,
+Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras
+La ora lango de la admonado.
+
+IFIGENIO.
+
+Memoru, reĝo, vian noblan vorton!
+Ĉu tiel vi repagas por konfido?
+Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.
+
+TOAS.
+
+Mi por surpriz' ne estis pretigita;
+Sed ankaŭ tion devis mi atendi:
+Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!
+La bataliloj de virin' ne estas
+Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj
+Ne estas ili certe. Kredu, reĝo,
+Ke mi komprenas la feliĉon vian
+Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas
+Vin mem nek min, vi tial opinias,
+Ke ligo pli proksima al ni donus
+Feliĉon. Tute plena de kuraĝo
+Kaj de plej bona volo, vi postulas,
+Ke mi nun cedu; tamen plej sincere
+La diojn dankas mi, ke ili donis
+Al mi la forton, por kontraŭbatali
+La ligon, kiun ili ne aprobas.
+
+TOAS.
+
+Ne dioj, sed nur via kor' parolas.
+
+IFIGENIO.
+
+Per nia kor' parolas al ni ili.
+
+TOAS.
+
+Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?
+
+IFIGENIO.
+
+Tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas.
+
+TOAS.
+
+Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?
+
+IFIGENIO.
+
+Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!
+
+TOAS.
+
+Ofico sankta kaj hereda rajto
+De l' Jupitera tablo proksimigas
+Vin al la dioj pli ol min, barbaron,
+Infanon de la tero.
+
+IFIGENIO.
+
+ Tiel punas
+Vi min por la konfido ellogita!
+
+TOAS.
+
+Mi estas hom'; pli bone do ni finu!
+La vorto mia restu: estu plue
+Pastrino de l' diin' laŭ ŝia volo;
+Sed mi pardonon petas de Diano,
+Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis
+De la antikvaj decaj oferdonoj.
+Neniun fremdan prenas nia lando;
+Laŭ mor' antikva lin atendas morto;
+Nur vi per via ĉarma afableco,
+En kiu mi per mia koro vidis
+Jen amon do filino, jen la senton
+De silentanta ĉarma fianĉino,—
+Nur vi per sorĉa ligo min katenis,
+Ke mi forgesis tute mian devon.
+Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,
+Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon
+De la popol'. Nun ĉiuj laŭte krias,
+Ke la frutempa mort' de mia filo
+Pro mia kulpo venis. Mi ne volas
+Nun plu pro vi reteni la amason,
+Kriantan laŭte pri la oferdonoj.
+
+IFIGENIO.
+
+Pro mi neniam tion mi deziris.
+La diojn ne komprenas, kiu pensas,
+Ke ili amas sangon; li enmetas
+En ilin sian propan kruelecon.
+Ĉu min ne savis la diino mem?
+Ŝi mian servon volis, ne la morton.
+
+TOAS.
+
+Ne decas por facilmovebla saĝo
+Laŭ nia propra vol' komentarii
+La sanktan tradicion. Vi plenumu
+La devon vian, mi plenumos mian.
+Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis
+Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj
+Kaj kiuj ne alportas al ni bonon,
+En miaj manoj estas nun. En ili
+Diino via havu nun denove
+La longe jam mankantajn oferdonojn!
+Mi ilin sendos; vi la servon konas.
+
+
+
+
+SCENO KVARA.
+
+IFIGENIO (sola).
+
+
+Vi havas nubojn, ho savantino,
+Por kovri senkulpajn persekutatojn
+Kaj per la vento ilin forporti
+De la fera kruela fatalo,
+Trans la maron, trans multajn landojn
+Ilin forporti, kien vi volas.
+Vi estas saĝa, la estontaĵon
+Kaj la pasintaĵon vi konas precize;
+Via rigardo gardas la viajn,
+Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj,
+Gardas kaj regas tutan la teron.
+Miajn manojn detenu de sango!
+Benon kaj pacon neniam ĝi donas;
+Kaj la fantomo de mortigito
+En horoj malĝojaj de la mortiginto
+Lin atakas kaj lin turmentas.
+Ĉar la senmortuloj amas la homojn,
+La bonajn gentojn kaj generaciojn,
+Kaj ili volonte longigas la vivon
+De mortemulo, kaj ili volonte
+Al li ebligas ĝui kelktempe
+Kune kun ili la ĝojan vidon
+De propra ilia eterna ĉielo.
+
+
+
+
+AKTO DUA.
+
+
+
+
+SCENO UNUA.
+
+ORESTO. PILADO.
+
+
+ORESTO.
+
+Ni iras nun la vojon de la morto:
+Animo mia grade trankviliĝas.
+Mi Apolonon petis, li forigu
+De mia flanko la teruran bandon
+De l' venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj
+Misteraj tiam sentis mi promeson,
+Ke trovos mi la helpon kaj la savon
+En la sanktejo de fratino lia,
+La regantino de la Taŭridanoj.
+Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero
+Finiĝos nun kun mia vivo kune!
+Al mi, al kiu dia mano premas
+La koron kaj surdigas la spiriton,
+Ja estas tiel ĝoje kaj facile
+Adiaŭ diri al la lum' de l' suno!
+Kaj se ne devas nepoj de Atreo
+Kun kron' de venko fali en batalo,
+Se mi, simile al prapatroj miaj,
+Perei devas kiel oferbesto:
+Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone
+Ĉi tie morti antaŭ la altaro,
+Ol en angulo malbenita, kie
+Mortigus nin parenco-insidanto.
+Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi,
+Vi, subteruloj, tiel avidantaj
+La sangon, kiu ĉiun mian paŝon
+Gutante signas! Lasu min ripozi,
+Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos.
+Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu,
+Kaj la tapiŝo verda de la tero
+Ne estu plu svarmejo por fantomoj.
+Mi venos al vi tien sub la teron,
+Kaj tie en senviva surda nokto
+Egala sorto ĉiujn unuigos.
+Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado
+De mia nigra sorto kaj malbeno,
+Ho, kiel malvolonte mi kunprenas
+En la funebran landon antaŭtempe!
+Nur via vivo, via morto kaŭzas
+Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon.
+
+PILADO.
+
+Ne iras mi ankoraŭ kiel vi
+Pasive en la regnon de la ombroj.
+Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj
+Konduki ŝajnas al la nigra nokto,
+Mi penas nin traŝovi al la vivo.
+Pri morto mi ne pensas; mi meditas
+Ĉu eble iel helpos nin la dioj
+Rimedon ian trovi por forkuro.
+La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas—
+Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino
+Jam levos sian manon, por detranĉi
+Al ni oferdediĉe niajn buklojn,
+Eĉ tiam via savo kaj la mia
+Ne ĉesos esti mia sola penso.
+Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo
+Akcelas ni danĝeron. Apolono
+Al ni promesis, ke en la sanktejo
+De la fratin' atendas nin konsolo
+Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj
+Neniam estas vortoj de la dioj,
+Kiel tre ofte pensas la prematoj.
+
+ORESTO.
+
+Al la malĝoj' de l' vivo la patrino
+En infanec' min jam alkutimigis,
+Kaj mi tiele kreskis, viva bildo
+De mia patro, kaj la senparola
+Rigardo mia ĉiam estis akra
+Riproĉ' por ŝi kaj ŝia adultulo.
+Tre ofte, kiam la fratin' Elektro
+En la profunda parto de la ĉambro
+Silente sidis antaŭ la kameno,
+Mi min al ŝia brusto time premis
+Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj
+Rigardis ŝin, plorantan dolorege!
+Kaj tiam ŝi pri nia granda patro
+Parolis multe. Kiel mi deziris
+Lin tiam vidi, esti apud li!
+Jen mi deziris flugi for al Trojo,
+Jen mi deziris, ke al mi li venu ...
+La tago venis ...
+
+PILADO.
+
+ Nu, pri tiu horo
+Babilu inferuloj en la nokto!
+Nin rememoro pri pli bela tempo
+Fortigu freŝe per heroaj faroj!
+La dioj ja bezonas bonajn homojn
+Por siaj planoj sur ĉi tiu tero;
+Sendube vin ankoraŭ task' atendas;
+Vin ili ja ne sendis kun la patro
+Ĉe lia ir' malvola al la Orko.
+
+ORESTO.
+
+Ho, se mi lian baskon tiam kaptus
+Kaj sekvus lin!
+
+PILADO.
+
+ Nu, tiuj, kiuj vin
+Konservis, ili zorgis ja pri mi;
+Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion
+Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas,
+Ĉar de la temp' de mia infaneco
+Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas
+Kaj volas vivi.
+
+ORESTO.
+
+ Ne rememorigu
+Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe
+En via dom' mi trovis rifuĝejon
+Kaj via nobla patro tiel ame
+Pri la duonmortinta floro zorgis,
+Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage
+Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo,
+Simile al la hela papilio
+Ĉirkaŭe de mallumkolora floro,
+Kaj la gajecon vian enverŝadis
+En mian koron, kaj mi eĉ forgesis
+Mizeron mian, kaj en viglaj revoj
+Junecon mian mi kun vi pasigis.
+
+PILADO.
+
+Vin ekaminte, mi komencis vivi.
+
+ORESTO.
+
+Ne vivi, sed suferi vi komencis.
+Jes, tio estas la esenc' terura
+De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo
+Doloron mi kaj morton en mi portas;
+Ke se mi nur ektuŝas ian lokon.
+Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi
+Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj
+Aperas trajtoj de rampanta morto.
+
+PILADO.
+
+Mi certe la unua devus morti,
+Se via spir' en si venenon portus.
+Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas
+Ankoraŭ plena de kuraĝ' kaj ĝojo?
+Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas
+Al grandaj faroj.
+
+ORESTO.
+
+ Grandaj faroj? Jes,
+Ni ilin iam vidis antaŭ ni!
+En tiu tempo, kiam ni, ĉasante,
+Kuradis tra la valoj kaj la montoj,
+Kaj similante per la brust' kaj pugno
+La grandan nian gentopatron, ni
+Esperis, ke ni tiel persekutos
+Kun glav' kaj bastonego ian monstron
+Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni
+Vespere sidis ĉe la granda maro,
+Nin apogante unu al alia,
+Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis
+Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo:
+Ho, tiam certe ofte ni kaptadis
+La glavon, kaj estontaj faroj svarmis
+Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto.
+
+PILADO.
+
+Sen lim' estas la faro, kiun volus
+Plenumi la animo. Ĉiun agon
+Ni volus fari tuj tiele grande
+Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas,
+Se multajn jarojn, tra generacioj
+Kaj landoj, ĝin la buŝo de l' poetoj
+Pligrandigante rulas. Bele sonas
+La agoj de l' prapatroj, kiam ilin,
+En la vespera ombro ripozante,
+Junulo sorbas kun la ton' de harpo;
+Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ
+Iliaj ne prezentis perfektaĵon.
+Ni pelas ion, kio antaŭ ni
+Rapide kuras, kaj ni ne atentas
+La vojon, kiun iras niaj paŝoj.
+La paŝojn de l' prapatroj kaj la signojn
+De la surtera viv' ilia preskaŭ
+Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas
+Ilian ombron, kiu disimile
+Tre malproksime sidas kvazaŭ krono
+Tre alte sur la pintoj de la montoj.
+Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas
+Nur gloron inter la popol' akiri;
+Sed vi, junulo, vi la diojn danku,
+Ke ili tiel frue tiel multe
+Per vi jam faris.
+
+ORESTO.
+
+ Se al iu homo
+La dioj donis la ĝojigan sorton
+Forigi malfeliĉon de la siaj,
+Grandigi sian regnon, fortikigi
+La limojn, aŭ malnovajn malamikojn
+Faligi aŭ forpeli,—tiam li
+La diojn danku, ĉar al li la dioj
+Plej grandan ĝojon en la vivo donis;
+Sed min la dioj faris ja buĉisto,
+Devigis min mortigi mian propran
+Patrinon, kiun tamen mi adoris;
+Kaj venĝe por la ago malhonora
+Min abomene ili ruinigis.
+La domon de Tantalo ili juĝas,
+Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas
+Ricevi morton pian aŭ honoran.
+
+PILADO.
+
+Neniam pro la krimoj de la patroj
+La dioj faras venĝon sur la filo;
+Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem
+Por sia far' ricevas rekompencon.
+Nur beno herediĝas, ne malbeno.
+
+ORESTO.
+
+Ne beno ja kondukis nin ĉi tien.
+
+PILADO.
+
+Sed la decido de la altaj dioj.
+
+ORESTO.
+
+Ilia do decido nin mortigas.
+
+PILADO.
+
+Plenumu la ordonon kaj atendu!
+Se la fratinon vi al Apolono
+Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos
+En Delfoj, sub konstanta adorado
+De nobla gento, tiam por ĉi tio
+La alta paro certe vin favoros
+Kaj savos vin de la inferulinoj.
+Jam en ĉi tiu sankta arbareto
+Ja ne kuraĝas ili ekaperi.
+
+ORESTO.
+
+Almenaŭ morton havos mi trankvilan.
+
+PILADO.
+
+Sed mi alie pensas. Mi kunligis
+La pasintaĵon kun la estontaĵo
+Kaj ne mallerte solvis la misteron.
+Tre povas esti, ke jam antaŭ longe
+La dioj pri la granda far' decidis.
+Diano certe volas forsaviĝi
+De la sovaĝa bordo de l' barbaroj
+Kaj de iliaj sangaj homoferoj;
+Ni estas elektitaj, por plenumi
+La belan faron, kaj jam nun mirinde
+Ni estas devigitaj tion fari.
+
+ORESTO.
+
+Vi lerte interplektas la decidojn
+De l' dioj kun la propraj viaj voloj.
+
+PILADO.
+
+Nu, kion do valoras homa saĝo,
+Se ĝi ne penas lerte trapenetri
+La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon
+Surmetas dioj sur la noblan homon,
+Se li tro multe pekis, kaj por li
+Destinas ili taskon, kiu ŝajnas
+Al simplaj homoj tute ne solvebla.
+Sed la heroo venkas, kaj pentfare
+Li faras tiajn servojn, ke la mondo
+Estonte lin adoras.
+
+ORESTO.
+
+ Se la sorto
+Al mi destinis vivi kaj agadi,
+Ho, tiam iu dio liberigu
+La frunton mian de l' kapturno, kiu
+Sur glita, patrinsange makulita
+Vojeto min al la mortintoj tiras;
+Kompate li sekigu tiun fonton,
+Per kiu el la vundoj de l' patrino
+Konstante sur min ŝprucas la malbeno!
+
+PILADO.
+
+Atendu pli trankvile! La malbonon
+Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas
+Sur vin de la furioj la oficon.
+Min lasu primediti, vi silentu!
+Nur poste, bezonante por la ago
+La fortojn kunigitajn, mi vin vokos,
+Kaj kun kuraĝ' prudenta tiam ambaŭ
+Alpaŝos ni al la efektivigo.
+
+ORESTO.
+
+Parolo de Uliso.
+
+PILADO.
+
+ Vi ne moku!
+Jes, ĉiu devas mem al si elekti
+Heroon imitotan, se li volas
+Atingi la Olimpon. Mi konfesas,
+Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento
+Makulas viron, kiu sin dediĉis
+Al plenumado de kuraĝaj faroj.
+
+ORESTO.
+
+Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman.
+
+PILADO.
+
+Ne petis tial mi de vi konsilon.
+Jam unu paŝon faris mi. Jam multe
+Da scioj mi ellogis de l' gardistoj.
+Mi scias jam, ke fremda, disimila
+Virin' katenas tiun sangan leĝon;
+Nur puran koron, preĝon, odorfumon
+Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron
+Tre multe oni laŭdas; oni pensas,
+Ke ŝi devenas de amazoninoj,
+Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio
+Evitu ian grandan malfeliĉon.
+
+ORESTO.
+
+Videble nun potenco ŝia luma
+La forton perdis pro la proksimeco
+De la krimulo, kiun la malbeno
+Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto.
+La pia sangavido liberigas
+De la katenoj la antikvan moron,
+Por nin nun pereigi. La sovaĝa
+Spirito de la reĝo nin mortigos;
+Se li koleras, tiam nin virino
+Ne povas savi.
+
+PILADO.
+
+ Bone al ni estas,
+Ke de virin' dependas nia sorto!
+Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas
+Spiriton sian al la krueleco,
+Kaj fine li eĉ leĝon al si faras
+El tio, kion mem li abomenas,
+Kaj la kutimo faras lin malmola
+Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino
+Obstine ĉiam sekvas sian senton,
+Kaj en la bono kaj en la malbono
+Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas!
+Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj
+Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi
+Al ŝi tro nesingarde nian sorton.
+Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros
+Kun vi paroli, mi kun vi parolos.
+
+
+
+
+SCENO DUA.
+
+IFIGENIO. PILADO.
+
+
+IFIGENIO.
+
+Fremdulo, diru, kiu kaj el kie
+Vi estas. Mi vin trovas pli simila
+Al greko, ol al skito.
+ (Ŝi deprenas liajn ĉenojn.)
+ Tre danĝera
+La libereco estas, kiun mi
+Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj
+Deturnu tion, kio vin minacas!
+
+PILADO.
+
+Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono
+De l' hejma lingvo en la fremda lando!
+La bluajn montojn de l' haven' patruja
+Mi, la kaptito, vidas nun denove
+Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj.
+Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko!
+Mi por momento tute ja forgesis,
+Kiome mi bezonas vin, mi glutis
+Per la okul' ĉielan la aperon.
+Ho, se decido de pli alta forto
+Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru,
+El kiu el la grekaj niaj gentoj
+Vi, dia ido, havas la devenon.
+
+IFIGENIO.
+
+Pastrino, kiun la diino mem
+Por si elektis kaj al si dediĉis,
+Parolas nun kun vi; ĉi tio devas
+Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu
+Vi estas, kia sorto malfeliĉa
+Kun la kunul' vin tion ĉi venigis.
+
+PILADO.
+
+Facile mi rakonti al vi povas
+La sorton, kiu pelas nin kruele.
+Ho, se kun tia sama facileco
+Vi povus nin ĝojigi per espero!
+El Kret' ni estas, filoj de Adrasto:
+Mi, la plej juna, nomas min Kefalo,
+Li, la plej aĝa, estas Laodamas.
+Kaj meze inter ni ankoraŭ estis
+Alia frato, kruda kaj sovaĝa,
+Kaj tiu jam en la infanaj ludoj
+Ne lasis al ni pacon kaj konsenton.
+Dum nia patro antaŭ Troj' batalis,
+Kviete ni sekvadis la patrinon;
+Sed kiam li kun riĉa hav' revenis
+Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo
+Pri regno kaj heredo tuj disigis
+La fratojn. Mi min tenis sur la flanko
+De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis
+La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo
+Lin la furioj pelas senripoze.
+Sed al ĉi tiu senkultura bordo
+Nin sendis Apolono kun espero.
+En la sanktejo de l' fratino sia
+Ordonis li al ni atendi helpon.
+Nin oni kaptis kaj al vi venigis
+Por oferfaro. Tion vi jam scias.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu Trojo falis? Ho, karul', certigu!
+
+PILADO.
+
+Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu
+La savon! Rapidigu vi la helpon,
+De l' dio promesitan! Ekkompatu
+Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ
+Bonkoran vorton! Tamen parolante
+Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas;
+Ĉar ĝojo kaj dolor' kaj rememoro
+Facile lian tutan internaĵon
+Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ
+Frenezo febroforma lin atakas,
+Animo lia bela kaj libera
+Fariĝas tiam havo de l' furioj.
+
+IFIGENIO.
+
+Kiome ajn vi estas malfeliĉa,
+Mi vin petegas, ĉion vi forgesu,
+Ĝis vi sopiron mian kontentigos.
+
+PILADO.
+
+La alta urbo, kiu tra dek jaroj
+La tutan grekan forton kontraŭstaris,
+Prezentas nun ruinojn, kaj neniam
+Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj
+De la plej bonaj grekoj nin devigas
+Memori tiun bordon de l' barbaroj.
+Aĥilo falis, kaj amiko lia ...
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo!
+
+PILADO.
+
+Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso
+Jam la patrujan sunon ne revidis.
+
+IFIGENIO (al si mem).
+
+Pri mia patro li nenion diras
+Kaj lin ne nomas inter la falintoj.
+Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos!
+Ho, mia kor', esperu, mia koro!
+
+PILADO.
+
+Feliĉaj tamen estas tiuj miloj,
+Kiuj la morton trovis en batalo!
+Ĉar por la revenintoj dia mano
+Preparis ne triumfon, sed teruron
+Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo
+De l' homoj ne atingas vin? Ĉar kien
+Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas
+La famon pri l' fariĝoj plej teruraj.
+Ĉu la mizero do, kiu plenigas
+Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon
+Mikenan, al vi estas nekonata?
+Kun helpo de Egisto tre perfide
+Mortigis Klitemnestro sian edzon
+Tuj en la tago, kiam li revenis!...
+Ha, vi adoras tiun reĝan domon!
+Mi vidas, via brusto vane penas
+Impreson la teruran en si kaŝi.
+Ĉu estas vi filino de amiko?
+Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo?
+Ne kaŝu, ne koleru, ke l' unua
+Teruron tiun mi al vi raportas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho diru, ho rakontu la detalojn
+De la terura faro!
+
+PILADO.
+
+ En la tago
+De la reveno, kiam, sin baninte,
+La reĝo volis preni sian veston
+Konfide el la manoj de l' edzino,
+La krimulino tiam sur lin ĵetis
+Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan;
+Kaj dum li vane penis el la reto
+Sin liberigi, perfidul' Egisto
+Mortigis lin, kaj tiu granda princo
+Kovrita iris al la malvivuloj.
+
+IFIGENIO.
+
+Kaj kian pagon la kunul' ricevis?
+
+PILADO.
+
+Kun regno liton, kion li jam havis.
+
+IFIGENIO.
+
+Volupto do ŝin pelis al la krimo?
+
+PILADO.
+
+Kaj forta sento de malnova venĝo.
+
+IFIGENIO.
+
+Per kio do la reĝo ŝin ofendis?
+
+PILADO.
+
+Per peza faro, kiu ŝin pravigus,
+Se nur mortigo estus pravigebla.
+Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam
+Diino per kontraŭblovantaj ventoj
+Malhelpis forveturon de la grekoj,
+Li tiam senkompate sian propran
+Filinon la plej aĝan alkondukis
+Al la altaro de Dian', kaj ŝin
+Pro bon' de l' grekoj oni tiam buĉis.
+Kaj tio en la koron de l' patrino
+Enpremis tiel forte la malamon,
+Ke ŝi facile cedis al Egisto
+Kaj sian edzon ĵetis en pereon.
+
+IFIGENIO (sin kovrante).
+
+Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos.
+
+PILADO (sola).
+
+La sort' de l' reĝa domo ŝin videble
+Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas,
+Ŝi tute certe mem la reĝon konis.
+Feliĉe do por ni, el alta domo
+Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro,
+Ne batu tiel forte! Al la stelo,
+De la espero, kiu ekbriletis,
+Ni remu do kuraĝe kaj prudente!
+
+
+
+
+AKTO TRIA.
+
+
+
+
+SCENO UNUA.
+
+IFIGENIO. ORESTO.
+
+
+IFIGENIO.
+
+Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,
+Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.
+La liberec', donata de la templo,
+Simile al la lasta vivekbrilo
+De malfacila malsanul', prezentas
+Nur antaŭsignon de la morto. Tamen
+Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri
+Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,
+Ke vi pereis! Kiel do mi povus
+Per krima man' dediĉi vin al morto?
+Kaj tamen tiel longe, dum mi restas
+Pastrino de Dian', neniu havas
+La rajton iel tuŝi vian kapon.
+Sed se mi ne plenumos mian devon
+Laŭ la postulo de l' kolera reĝo,
+Li tiam inter miaj helpantinoj
+Alian virgulinon pastrinigos,
+Kaj tiam krom deziro plej varmega
+Mi jam nenion povos al vi doni.
+Ho, kara samlandan'! eĉ simpla sklavo,
+Sur kiun lumis nia hejma suno,
+En fremda land' tre kara al ni estas:
+Kun kia do senlima ĝoj' kaj beno
+Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe
+Al mi alportis bildon de herooj,
+De mi en infaneco adorataj,
+Kaj kiuj mian plej internan koron
+Konsolis per espero la plej bela.
+
+ORESTO.
+
+Ĉu vian nomon kaj devenon vian
+Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble
+Mi povas scii, kiu disimile
+Nun staras antaŭ mi?
+
+IFIGENIO.
+
+ Vi min ekkonos.
+Sed nun rakontu, kion via frato
+Al mi ĝis nun sciigis nur duone,—
+La pluan sorton de l' personoj, kiuj,
+De Trojo reveninte, sur la sojlo
+De sia propra dom' neatenditan
+Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna
+Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,
+Sed mi ankoraŭ bone rememoras
+La grandan timon kaj la grandan miron,
+Kun kiu mi rigardis siatempe
+Tiujn heroojn. Ili elveturis,
+Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo
+Subite malfermiĝis kaj la bildojn
+De l' glora kaj mirinda mond' antikva
+Malsupren sendis por la pereigo
+De Iliono. Sed la plej majesta
+El ĉiuj estis reĝ' Agamemnono!
+Ho diru, ĉu li efektive falis
+Per la perfido de edzino sia
+Kaj de Egisto?
+
+ORESTO.
+
+ Jes, vi diris veron!
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!
+Tiele semis nepoj de Tantalo
+Per plena man' malbenon post malbeno!
+Simile al kreskaĵo senvalora,
+Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,
+Por nepoj kaj pranepoj ili kreis
+Parencajn mortigantojn por eterna
+Sovaĝa reciproka venĝemeco!
+Malkovru ĉion, kion en la vortoj
+De via frat' por mi ankoraŭ kovris
+La ombro de l' teruro. Diru, kiel
+La lasta filo de la granda gento,
+La ĉarma knabo, certe destinita
+Por iam fari venĝon por la patro,—
+Kiele li, Oresto, trovis savon
+En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ
+Pereis en la reto? Ĉu li vivas?
+Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?
+
+ORESTO.
+
+Jes, ambaŭ vivas.
+
+IFIGENIO.
+
+ Ho vi, ora suno,
+Radiojn la plej belajn al mi pruntu
+Kaj metu ilin kiel mian dankon
+Al Jupitero antaŭ lian tronon!
+Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.
+
+ORESTO.
+
+Se vin kun tiu reĝa domo ligas
+Intima ia ligo aŭ rilatoj,
+Kiel kredigas via bela ĝojo,
+Ho, tiam tenu forte vian koron!
+Ĉar tre dolora estas por ĝojanto
+Refalo tro subita en malĝojon.
+Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton
+De l' reĝ' Agamemnono.
+
+IFIGENIO.
+
+ Kaj ĉu tio
+Ne estas por mi scio tro sufiĉa?
+
+ORESTO.
+
+Vi scias nur duonon de l' mizero.
+
+IFIGENIO.
+
+Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas?
+
+ORESTO.
+
+Pri Klitemnestro vi nenion timas?
+
+IFIGENIO.
+
+Ŝin ja nek timo, nek espero savos.
+
+ORESTO.
+
+Ŝi el la lando de l' esper' foriris.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?
+
+ORESTO.
+
+Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.
+
+IFIGENIO.
+
+Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!
+La necerteco per flugil' malluma
+Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.
+
+ORESTO.
+
+La dioj do destinas, ke mi estu
+La sciiganto de la faro, kiun
+Mi tiel volus kaŝi por eterne
+En la sensona regno de la nokto!
+Al tio kontraŭ mia propra volo
+Min nun devigas via ĉarma buŝo;
+Ĝi tamen havas rajton, por postuli
+Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.
+En tiu tag', kiam la patro falis,
+Elektro save kaŝis sian fraton;
+Strofio, la bofrato de la patro,
+Volonte lin akceptis kaj edukis
+Lin kune kun la propra sia filo,
+Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis
+Kun la veninto per plej bela ligo
+De la plej forta kora amikeco.
+Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte
+En ili kreskis la deziro venĝi
+La morton de la reĝo. Kaj sekrete,
+En vestoj de fremduloj, ili venis
+Mikenon, kvazaŭ por alporti tien
+Sciigon pri la morto de Oresto
+Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone
+Akceptis la reĝino, ili venis
+Internen de la domo. Al Elektro
+Orest' sin rekonigas; ŝi reblovas
+En li la fajron de l' venĝemo, kiu
+En la alesto sankta de l' patrino
+Jam preskaŭ estingiĝis. En silento
+Ŝi lin kondukas al la loko, kie
+La patro falis, kie tre malforta
+Malnova postesigno de la sango,
+Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,
+La plankon, multefoje jam lavitan,
+Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi
+Per sia fajra lango nun priskribis
+Ĉiun detalon de la krima faro
+Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,
+La fierecon de la perfiduloj
+Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn
+Ankoraŭ nun minacas de la flanko
+De la patrin' duonpatriniĝinta.
+Kaj tie al Oresto ŝi altrudis
+Malnovan la ponardon, kiu tiom
+En la Tantala dom' jam furiozis ...
+Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ...
+
+IFIGENIO.
+
+Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas
+Feliĉajn tagojn super puraj nuboj,
+Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj
+Vi min de ĉiuj homoj apartigis
+Kaj tenis min en via proksimeco
+Kaj sur min metis la oficon virgan
+La sanktan fajron ĉiam subtenadi
+Kaj la animon mian vi, simile
+Al flamo, ĉiam direktadis supren,
+Ke la terurojn de la domo mia
+Eksentu mi nur iam pli malfrue,
+Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu
+Al mi pri la junulo malfeliĉa!
+Parolu pri Oresto!
+
+ORESTO.
+
+Ho, se jam oni povus nun rakonti
+Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante,
+Leviĝis el la sang' de l' buĉitino
+La ombro de l' patrino.
+Al la filinoj de l' eterna nokto
+Ĝi krias: “tenu firme, ne forlasu
+La mortiginton de l' patrino! Pelu
+Kaj persekutu la krimulon! Pelu!
+Al vi li apartenas!”—Ili aŭdas,
+Iliaj okulaĉoj ekrigardas
+Ĉirkaŭe kun la agla avideco.
+Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj
+Kavernoj, kaj el la anguloj venas
+Senbrue tuj ilia sekvantaro,
+La dubo kaj la pento. Antaŭ ili
+Vapor' leviĝas el la Aĥerono;
+El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas
+Ĉirkaŭe de la kapo de l' kulpulo
+Senĉesa freneziga meditado
+Pri l' faritaĵo. Tiam, rajtigitaj
+Pereon porti, la inferulinoj
+Elpaŝas sur la belan dian teron,
+De kiu ilin antaŭ longa tempo
+Forpelis la malbeno de la dioj.
+Pied' ilia pelas la kuranton,
+Ripozon ili donas nur momente,
+Por tuj ataki kun teruro nova.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho malfeliĉa, en la sama stato
+Vi estas mem, kaj tial vi komprenas
+Kiome li, malfeliĉul', suferas!
+
+ORESTO.
+
+Kion vi diras? Kia sama stato?
+
+IFIGENIO.
+
+Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;
+Al mi jam tion diris via frato.
+
+ORESTO.
+
+Sufiĉe! La animo via granda
+Per falsa vort' ne estu plu trompata!
+Fremdulo por fremdulo povas teksi
+Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi
+Lin en la reton; inter ni ekzistu
+Nur vero!
+Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu
+Krimula kap' kliniĝas al la tombo
+Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo
+Mi estas preta vole ĝin akcepti!
+Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi
+Kaj al amiko mia malfeliĉa
+Deziras savon; sed al mi la savon
+Mi ne deziras. Se mi ne eraras,
+Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;
+Eltrovu do rimedon, por forkuri,
+Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo
+Malsupren falu de la alta roko,
+Ĝis maro fluu mia sang', portante
+Malbenon al la bordo de l' barbaroj!
+Vi iru, en la hejma greka lando
+Komencu novan, pli feliĉan vivon!
+ (Li foriras.)
+
+IFIGENIO.
+
+Tiele do vi fine al mi venas,
+Vi, Plenumiĝ', filino plej ravanta
+De la plej granda patro! Ho, gigante
+Nun antaŭ mi leviĝas via bildo!
+Per la rigardo mia mi apenaŭ
+Atingas viajn manojn, kiuj plenaj
+De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas
+Trezorojn de Olimpo. Kiel oni
+Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro
+De l' donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj
+Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni
+Malgranda—tiel oni vin, ho dioj,
+Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,
+Sed longe kaj saĝege preparataj.
+Ĉar nur vi solaj scias, kio estas
+Por ni utila, nur vi solaj vidas
+La vastan regnon de la estonteco,
+Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj
+Ĉiuvespere kovras la rigardon.
+Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,
+Petantan pri sensaĝa rapideco,
+Sed via man' neniam malmature
+Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;
+Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas
+Perforte tro frutempe: la acida
+Manĝaĵ' al li alportas nur la morton.
+Ne lasu, ke la longe atendita
+Feliĉ', apenaŭ iam esperita,
+Simile al la ombro de amiko
+Nun preterpasu vane, restigante
+Trioblan suferadon kaj doloron!
+
+ORESTO (denove aliras al ŝi).
+
+Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,
+Ne citu mian nomon kun la viaj!
+Ne savos vi krimulon, sed kun li
+Dividos vi malbenon kaj mizeron.
+
+IFIGENIO.
+
+De via sort' dependas mia sorto.
+
+ORESTO.
+
+Neniel! Sola kaj sen akompano
+Mi iru en la regnon de la morto.
+Se eĉ per via propra kovrotuko
+Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos
+Lin antaŭ la eterne-maldormantoj;
+Alesto via, ho ĉielulino,
+Flankigos ilin, sed ne fortimigos.
+La teron de la sankta arbareto
+Ne rajtas ili tuŝi arogante
+Per la piedoj, sed de malproksime
+De temp' al tempo aŭdas mi ilian
+Teruran ridon. Tiel blekas lupoj
+Ĉirkaŭe de la arb', sur kiun savis
+Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro
+Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante;
+Sed se mi nur forlasos la arbaron,
+Tuj ili ekleviĝos, balancante
+Serpentajn siajn kapojn, aperigos
+Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados
+Akiron sian pluen, sen ripozo.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?
+
+ORESTO.
+
+Ĝin ŝparu por amato de la dioj!
+
+IFIGENIO.
+
+Espero nova nun por vi eklumis.
+
+ORESTO.
+
+Tra fumo nur briletas antaŭ mi
+La mortriver', vokante al infero.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?
+
+ORESTO.
+
+Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan
+Frutempe prenis for el la mizero
+De nia domo ŝia bona sorto,
+En kiu ni nur teruraĵon vidis.
+Ho, ne demandu plu kaj ne aligu
+Vin al la Erinioj. Kun kruela
+Plezuro ili de l' animo mia
+La cindron blovas for kaj ne permesas,
+Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis
+De la terura brul' de nia domo,
+En mia kor' kviete estingiĝu.
+Ĉu tiu fajr', intence incitata,
+Nutrata per sulfuro de l' infero
+Eterne en animo mia brulos?
+
+IFIGENIO.
+
+Mi dolĉan odoraĵon nun enportas
+En tiun fajron. Pura spir' de amo
+Per delikata blov' malvarmetigos
+La ardon, kiu bakas vian bruston!
+Oresto, mia kara! Ĉu ne povas
+Vi min kompreni? Ĉu de l' akompano
+De la teruraj diaj punantinoj
+La sang' en viaj vejnoj elsekiĝis?
+Ĉu el la kapo de Gorgon' penetris
+Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?
+Se elverŝita sango de patrino
+Per surda voĉo vokas al infero,—
+Ĉu pura bena vorto de fratino
+Ne vokos dian helpon de Olimpo?
+
+ORESTO.
+
+Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras
+Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas
+Diin' de venĝo? Kiu do vi estas,
+Vi, kies voĉo kruelege turnas
+La plej profundan mian internaĵon?
+
+IFIGENIO.
+
+Eksentu do la voĉon de la koro:
+Orest'! ĝi estas mi, Ifigenio!
+Mi vivas!
+
+ORESTO.
+
+ Vi!
+
+IFIGENIO.
+
+ Ho, frato!
+
+ORESTO.
+
+ For! ho, for!
+Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile
+Al la edziĝa vesto de Kreuzo,
+Per nevenkebla fajro mi infektas.
+Foriru! Kiel iam Herkuleso,
+Mi devas preni morton izolite.
+
+IFIGENIO.
+
+Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus
+Trankvilan unu vorton de vi aŭdi!
+Forigu mian dubon, ho, certigu,
+Certigu al mi tute la feliĉon,
+Pri kiu tiel longe mi petegis.
+Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo
+En mia kor' ruliĝas. De l' fremdulo
+Forpuŝas min la timo; sed plej forte
+Min la interno tiras al la frato.
+
+ORESTO.
+
+Ĉu staras mi en templo de Lieo?
+Ĉu furioza puŝo de pasio
+Atakis nun subite la pastrinon?
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine
+Post longa, longa tempo mia koro
+Nun malfermiĝis por la granda ĝojo,
+Ke al la sola kaj al la plej kara
+El ĉio, kio en la tuta mondo
+Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas
+La kapon kisi; ke per miaj brakoj,
+Ĝis nun nur al la vento etenditaj,
+Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!
+Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l' Parnaso
+La fonto, kiu saltas en la valon,
+Ne fluas tiel pure, tiel hele,
+Kiel nun fluas senmezura ĝojo
+El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas
+Min kiel granda ondoplena maro.
+Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!
+
+ORESTO.
+
+Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas
+Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,
+Dian' postulas servon la plej ĉastan;
+Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.
+De mia brust' forigu vian brakon!
+Kaj se vi volas doni al junulo
+Savantan amon kaj lin feliĉigi,
+Vin tiam turnu al amiko mia,
+La viro pli valora. Jen li vagas
+Sur la vojeto tie sur la roko;
+Al li vi iru kaj al li vi donu
+Konsilon bonan, sed min lasu for!
+
+IFIGENIO.
+
+Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu
+La trovitinon! La ĉielan ĝojon,
+La puran, ĉastan ĝojon de fratino
+Ne nomu senprudenta volupteco!
+Ho, dioj, prenu la manian kovron
+For de okulo lia la rigida,
+Ke la momento de l' plej alta ĝojo
+Ne faru nin trioble malfeliĉaj!
+Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino
+De longe jam perdita. De l' altaro
+Min la diino tiris for kaj savis
+Ĉi tien min en sian propran templon.
+Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,
+En la pastrino trovas la fratinon.
+
+ORESTO.
+
+Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu
+De nia dom' la lastan teruraĵon!
+Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?
+Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,
+Por ne daŭrigi sian vivon sole
+Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!
+Pastrin', al la altaro min konduku:
+La fratmortigo estas tradicio
+Hereda en malnova nia gento;
+Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis
+Min pereigi fraŭle, sen infanoj.
+Kaj vi de mi akceptu la konsilon,
+Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;
+Ho, sekvu min en la malluman regnon!
+Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj
+Sin en batal' englutas reciproke,
+La furioza gento de Tantalo
+Sin mem ekstermas; iru do kun mi
+Malsupren seninfane kaj senkulpe!
+Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!
+Sammaniere serĉis Klitemnestro
+Resonon en la kor' de sia filo;
+Sed lia brako trafis ŝian bruston,
+Kaj la patrino falis. Ho, aperu,
+Spirito indignanta! Vi, furioj,
+Alproksimiĝu per fermita rondo,
+Rigardu la al vi agrablan dramon,
+La plej teruran, kiun vi preparis!
+Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas
+Ponardon sian: la fratin' amanta
+Nun estas devigata doni morton.
+Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.
+De mia infaneco mi nenion
+Tiele amis, kiel vin mi povus
+Nun ami, ho, fratino mia kara.
+Jes, levu la ponardon, ne indulgu,
+Disŝiru tiun bruston, donu vojon
+Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas!
+ (Li falas svene.)
+
+IFIGENIO.
+
+Elporti sola tiom da feliĉo
+Kaj tiom da suferoj mi ne povas.
+Pilado, kie estas vi, Pilado?
+Alportu vian helpon, kara viro!
+ (Ŝi foriras serĉante.)
+
+
+
+
+SCENO DUA.
+
+ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).
+
+
+Ankoraŭ unu! Donu do al mi
+El Leta akvo lastan refreŝigan
+Kalikon! Baldaŭ el la brust' elnaĝos
+La lasta konvulsio de la vivo.
+Tre baldaŭ la spirito mia fluos
+Trankvile al la fonto de forgeso,
+Al vi, fantomoj, al nebul' eterna.
+Permesu, ke en via mezo trovu
+Ripozon la pelita fil' de l' tero!
+Mi aŭdas murmureton en la branĉoj,
+El la krepusko venas ia bruo ...
+La novan gaston vidi ili venas!
+Ha, kia estas la anaro, kiu
+Majeste iras, kvazaŭ princa domo?
+Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj
+Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas
+Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas,
+Jen la prapatroj de la domo mia.
+Atreo marŝas pace kun Tiesto;
+La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili.
+Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas?
+Ĉu kune kun la lumo de la suno
+La venĝo estingiĝis? Tiam min
+Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos
+Aliĝi al solena via marŝo.
+Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto,
+La lasta viro de via gento;
+Kion vi semis, li ĝin rikoltis:
+Kun ŝarĝ' de malbeno li iras malsupren.
+Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj.
+Prenu lin, prenu en vian anaron!
+Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston:
+Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.—
+Al mi montru la patron, kiun mi vidis
+Nur unu fojon en mia vivo!
+Ĉu vi ĝi estas, la patro mia?
+Kaj la patrinon vi ame kondukas?
+Se donas la manon al vi Klitemnestro,
+Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi
+Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!—
+Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone!
+Sur tero ja estis salut' de mortigo
+La vorto signala en nia domo,
+Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala
+Trovis nur transe de l' nokto eterna.
+Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas!
+Min konduku, mi petas, al la maljunulo,
+Al la patro de l' gento! Kie li estas?
+Mi volas lin vidi, la kapon la karan,
+La adoratan, kiu sidadis
+En konsiliĝ' kun la dioj senmortaj.
+Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas?
+Ĉu li suferas, la diosimila?
+Ho ve! la plej altaj la potenculoj
+Per feraj ĉenoj la bruston heroan
+Por teruraj turmentoj alforĝis!
+
+
+
+
+SCENO TRIA.
+
+ORESTO. IFIGENIO. PILADO.
+
+
+ORESTO.
+
+Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren?
+Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro!
+Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ
+Ia bona dio per sago kompata!
+Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko!
+Ho, venu, venu al la tron' de Plutono,
+Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' ĉielo
+En tag' kaj nokto al la homoj donas
+La belan lumon, sed ne rajtas lumi
+Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn!
+Ho, vi Diano, kiu vian fraton
+Amegas pli ol ĉion en la mondo
+Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro
+Direktas al eterna lia lumo,—
+Ne lasu do, ke mia sola frato,
+Malfrue retrovita, furiozu
+En la mallumo de la frenezeco!
+Se via vol', pro kiu vi ĉi tie
+Min kaŝis, nun jam estas plenumita,
+Se min per li kaj lin per mi vi volas
+Mirakle savi, tiam liberigu
+Lin de l' katenoj de l' malbeno lia,
+Ke la tre kara tempo de la savo
+Por ĉiam ne forflugu!
+
+PILADO.
+
+Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonas
+La sanktan arbareton kaj la lumon?
+Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj!
+Ĉu sentas vi la brakojn de l' amiko
+Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraŭ
+En plena vivo tenas? Palpu forte!
+Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu!
+Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto
+Nun estas kara; nia savo pendas
+Nun sur faden' malforta, kiun ŝpinas
+Por ni, videble, ia bona Parko.
+
+ORESTO (al Ifigenio).
+
+Ho, lasu min je la unua fojo
+En viaj brakoj ĝui puran ĝojon!
+Vi, dioj, kiuj kun potenco flama
+La ŝarĝon de l' nubegoj liberigas
+Kaj la sopire petegitan pluvon
+Kun bruo de ventego kaj de tondro
+Sovaĝtorente verŝas sur la teron,
+Sed baldaŭ la teruron de la homoj
+Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas
+En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam
+En gutoj de folioj freŝegitaj
+La nova sun' miloble speguliĝas
+Kaj per afabla man' Iriso ŝiras
+La grizan kovron de la lastaj nuboj:
+Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj
+De la fratino, ĉe l' fidela brusto
+De la amik' kun plena danko ĝui
+Kaj teni, kion vi al mi donacis!
+Forfalas la malbeno, tion diras
+Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj
+Returne kuras nun al la Tartaro
+Kaj tondre fermas feran la pordegon.
+La ter' elspiras freŝon bonodoran
+Kaj min invitas nove aspiradi
+Al ĝoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj.
+
+PILADO.
+
+Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos!
+La vento, kiu blovos niajn velojn,
+Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon
+Al la Olimpo. Nun ni devas nepre
+Rapide konsiliĝi kaj decidi.
+
+
+
+
+AKTO KVARA.
+
+
+
+
+SCENO UNUA.
+
+IFIGENIO (sola).
+
+
+ Se por mortemulo
+ La dioj destinas
+ Tre multajn konfuzojn
+ Kaj por li preparas
+ Skuantan transiron
+ De ĝoj' al doloro,
+ De suferoj al ĝojo:
+ Tiam apud la urbo
+ Aŭ sur bord' malproksima
+ Ili por li edukas
+ Amikon trankvilan,
+ Ke en hor' de mizero
+ Estu preta la helpo.
+Ho, benu, dioj, benu vi Piladon
+Kaj benu ĉiun lian entreprenon!
+Li estas forta brako en batalo,
+Li estas luma saĝo en kunveno,
+Ĉar tre trankvilan havas li animon
+Kaj al la suferantoj li alportas
+Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon.
+Min li forŝiris de la frato, kiun
+Mi kun ador' senfine rigardadis,
+Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis
+Satiĝi de l' feliĉo mia propra,
+Mi lin el miaj brakoj ne ellasis,
+Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
+Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
+Nun ili, por plenumi la intencon,
+Jam iras al la mara bordo, kie,
+Kaŝite en la golf', ilia ŝipo
+Atendas nur la signon. Kaj al mi
+Prudentajn vortojn ili en la buŝon
+Enmetis kaj instruis min, kiele
+Mi al la reĝ' respondu, se li sendos
+Insiste ekpostuli la oferon.
+Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
+Simile al infano; mi ne lernis
+Inside aŭ per ruz' ion akiri.
+Ho ve al mensogantoj! La mensogo
+Neniam liberigas nian bruston
+Simile al la vortoj de la vero;
+Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
+La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
+Kaj kiel sago, kiun en la flugo
+Potenca dio kaptas kaj rebatas,
+Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
+Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
+Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
+Ĉu eble sur la ter' nesanktigita
+De l' bordo nun denove la furio
+Atakis plej kruele mian fraton?
+Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
+Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
+Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
+Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj.
+La koro en mi batas, la animo
+Kovriĝas per nebulo, kiam mi
+Nun devas ekrigardi la vizaĝon
+De l' vir', al kiu devas mi mensogi.
+
+
+
+
+SCENO DUA.
+
+IFIGENIO. ARKAS.
+
+
+ARKAS.
+
+Rapidu, ho pastrin', kun la ofero!
+La reĝ' atendas, la popol' postulas.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi volus tuj plenumi mian devon,
+Sed ve, malhelpo neantaŭvidita
+Stariĝis inter mi kaj la plenumo.
+
+ARKAS.
+
+Ha, kio baras reĝan la ordonon?
+
+IFIGENIO.
+
+Okazo, kiu ne de ni dependas.
+
+ARKAS.
+
+Rakontu, ke mi tuj al li raportu,
+Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.
+
+IFIGENIO.
+
+La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.
+El tiuj viroj la plej aĝa portas
+Sur si la kulpon de parencmortigo.
+Lin la furioj venĝe persekutas,
+Kaj eĉ en la interno de la templo
+Atakis lin malsano la kruela
+Kaj malsanktigis la plej puran lokon.
+Mi nun kun virgulinoj miaj iras,
+Por per lavado en la pura maro
+Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj
+La bildon de l' diino resanktigi.
+Neniu nin malhelpu en la iro.
+
+ARKAS.
+
+Mi iros tuj raporti al la reĝo
+Pri la malhelpo; la ceremonion
+Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.
+
+IFIGENIO.
+
+Ĝi estas nur afero de l' pastrino.
+
+ARKAS.
+
+La gravan fakton reĝo devas scii.
+
+IFIGENIO.
+
+Sed lia vol' nenion povas ŝanĝi.
+
+ARKAS.
+
+Pro formo potenculon ni demandas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ne trudu, kion devus mi rifuzi.
+
+ARKAS.
+
+Konsentu tion, kio estas bona.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.
+
+ARKAS.
+
+Mi post momento estos ĉe la reĝo
+Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.
+Ho, se mi ankaŭ povus al li porti
+Sciigon, kiu ĉion klare solvus!
+Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon
+De fidelulo!
+
+IFIGENIO.
+
+Volonte ja mi faris, kion povis.
+
+ARKAS.
+
+Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.
+
+IFIGENIO.
+
+De mia volo tio ne dependas.
+
+ARKAS.
+
+Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.
+
+IFIGENIO.
+
+Vi trovas ebla, kion vi deziras.
+
+ARKAS.
+
+Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?
+
+IFIGENIO.
+
+Mi lasis la decidon al la dioj.
+
+ARKAS.
+
+Sed ili ja la homojn savas home.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi faros ĉion, kion ili diros.
+
+ARKAS.
+
+Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.
+Nur la kolera stato de la reĝo
+Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
+Jam de tre longe la militistaro
+Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj.
+Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
+Al fremda bordo pelis, sentis mem
+La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
+Se la vaganton en la fremda lando
+Renkontas bondezira kaj afabla
+Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
+De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
+De vi dependas! Kion vi komencis,
+Vi povas ja facile alfinigi;
+Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo
+En homa formo venas sur la teron,
+Nenie pli rapide al si regnon
+Konstruas, ol en tiu loko, kie
+Sovaĝe kaj konfuze nova gento,
+Plenega de kuraĝo kaj de forto,
+Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
+La ŝarĝojn de la homa vivo portas.
+
+IFIGENIO.
+
+Ne skuu la animon mian, kiun
+Laŭ via vol' direkti vi ne povas.
+
+ARKAS.
+
+Dum temp' ankoraŭ estas, oni ŝparas
+Nek penon, nek admonon ripetatan.
+
+IFIGENIO.
+
+Al vi klopodojn kaj al mi suferojn
+Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.
+
+ARKAS.
+
+De la suferoj mi nun petas helpon,
+Ĉar plej amike ili ja konsilas.
+
+IFIGENIO.
+
+Kruele ili ŝiras mian koron,
+Sed la malvolon ili ne ekstermas.
+
+ARKAS.
+
+Ĉu povas nobla kor' malvolon havi
+Por bono, kiun nobla hom' proponas?
+
+IFIGENIO.
+
+Jes, se la nobla hom' anstataŭ danko
+Min mem akiri malkonvene volas.
+
+ARKAS.
+
+Se iu ne deziras, tre facile
+Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo.
+Mi pri l' oferoj al la reĝ' raportos.
+Ho, se vi en la kor' al vi ripetus,
+Kiele noble li kun vi agadis
+De via veno ĝis la nuna tago!
+
+
+
+
+SCENO TRIA.
+
+IFIGENIO (sola).
+
+
+De la parol' de tiu viro nun
+En plej malĝusta tempo mia koro
+Subite returniĝis. Mi ektimas!
+Ĉar kiel ondoj en potenca kresko
+La rokojn superverŝas, kiuj staras
+Ĉe l' bordo en la sablo, tiel fluo
+De ĝojo mian koron tute kovris.
+Mi en la brakoj tenis neeblaĵon.
+Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo
+Kviete min ĉirkaŭas, de la tero
+Min levas kaj min dolĉe endormigas,
+Simile kiel tiam, kiam min
+La brako de l' diin' savante kaptis.
+La fraton mian kaptis mia koro
+Per sia tuta forto; mi aŭskultis
+Nur la konsilon de l' amiko lia;
+Nur ilin savi estis la enhavo
+De miaj pensoj. Kiel la ŝipano
+Volonte sin deturnas de la rifoj
+De negastama kaj dezerta lando,
+Mi tiel de Taŭrido min deturnis.
+Sed nun la voĉo de l' fidela viro
+Min ree vekis, min rememorigis,
+Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn.
+Duoble abomena nun fariĝas
+Por mi la trompo. Ho, animo mia,
+Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas
+Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron
+De la soleco devas vi forlasi!
+Enŝipigitan kaptos vin la ondoj
+Per sia balancado,—nun pro timo
+Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.
+
+
+
+
+SCENO KVARA.
+
+IFIGENIO. PILADO.
+
+
+PILADO.
+
+Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu
+Al ŝi alporti ĝojan la sciigon
+Pri nia savo!
+
+IFIGENIO.
+
+ Vidu, jen mi estas,
+De zorgoj premegata, mi atendas
+Nun la konsolon, kiun vi promesas.
+
+PILADO.
+
+La frato resaniĝis! La ŝtonecan
+Ekstersanktejan teron kaj la bordon
+Atingis ni en gaja parolado.
+Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis
+La arbareton. Ĉiam pli ravante
+La bela flamo de junec' ĉirkaŭis
+La buklan lian kapon. Hele brilis
+Kuraĝe kaj espere la okuloj,
+Kaj lia kor' libere sin fordonis
+Plenege al la ĝojo kaj plezuro.
+Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.
+
+IFIGENIO.
+
+Benata estu! De la lipo, kiu
+Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,
+Neniam sonu tono de suferoj!
+
+PILADO.
+
+Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo
+Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas.
+La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;
+En roka golf' la ŝipon ili kaŝis
+Kaj sidis atendante kaj malĝoje.
+Apenaŭ ekvidinte vian fraton,
+Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste
+La ŝipanaro petis rapidigi
+La forveturon. Ĉiu man' sopiras
+Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj
+Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn
+Etendis kaj ekblovis de la bordo.
+Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku
+Min al la templo, lasu min eniri
+Kaj kapti respektege la objekton
+De nia celo! Mi sufiĉos sola,
+Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj
+La bildon de l' diino; kiel forte
+Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!
+ (Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la
+ templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne
+ sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)
+Vi staras sendecide! Vi silentas!
+Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis
+Barante ia nova malfeliĉo?
+Ho, diru, ĉu vi al la reĝ' raportis
+La vortojn, kiujn ni interkonsentis?
+
+IFIGENIO.
+
+Jes, kara viro; sed vi min insultos.
+Mi sentas jam silentan la riproĉon!
+Sendito de la reĝo al mi venis,
+Kaj kion vi al mi instruis, tion
+Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis
+Tre mirigita, kaj li tre insistis,
+Ke pri l' malofta la ceremonio
+Raporton oni faru al la reĝo
+Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun
+Atendas la revenon de l' sendito.
+
+PILADO.
+
+Ho, ve al ni! Renovigita flugas
+Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!
+Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe
+Per rajtoj de pastrino?
+
+IFIGENIO.
+
+ Mi neniam
+Kovrilon faris el la pastra rajto.
+
+PILADO.
+
+Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,
+Vi pereigos. Kial mi ne pensis
+Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis
+Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!
+
+IFIGENIO.
+
+Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,
+Mi tion sentas; tamen mi ne povis
+Rifuzi al la vir', kiu postulis
+Prudente tion, kion mia koro
+Ne povis ja ne trovi tute prava.
+
+PILADO.
+
+La stato nun fariĝis pli danĝera;
+Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi
+Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj
+Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.
+Trankvile nun atendu la revenon
+De la sendito, kaj post liaj vortoj
+Vi staru forte, kion ajn li diros!
+Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj
+Ja estas ne afero de la reĝo,
+Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros
+Ekvidi la fremdulon, kiun peze
+Atakis konvulsioj de frenezo,
+Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas
+Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.
+Tiele vi al ni la eblon donos,
+Ke, forportante sanktan la trezoron
+For de l' popolo kruda kaj barbara,
+Rapide ni forkuru kaj saviĝu.
+Plej bonajn signojn sendas Apolono,
+Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon
+Plenumis, li al ni jam aperigis
+Favoron sian, kiun li promesis.
+Oresto liberiĝis kaj saniĝis!
+Kun li, kun nia kara liberulo,
+Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,
+Al la insulo roka, kie loĝas
+La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,
+Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro
+De ĝiaj estingitaj fajrolokoj
+La patraj dioj ĝoje releviĝu
+Kaj bela fajro lumu nun denove
+Por ili. Via mano la unua
+Por ili ŝutos el la oraj vazoj
+Incenson. Trans la sojlon vi enportos
+Denove savon, ĝojon, novan vivon,
+Kaj la malbenon vi malaperigos,
+Kaj vian familion vi ornamos
+Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,
+Tuj mia kor', trafita de l' radio
+De viaj vortoj, turnas sin feliĉe
+Al dolĉa la konsolo, kiel floro
+Sin turnas al la suno. Kian ĝojon
+Alportas firmaj vortoj de amiko
+Apudestanta! tiuj vortoj havas
+Ĉielan forton, dum solulo falas
+Sub ŝarĝ' de sia propra meditado!
+Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas
+Nur malfacile kaj tre malrapide
+La pensoj kaj decidoj, sed alesto
+De kara homo ilin tre facile
+Disvolvas.
+
+PILADO.
+
+ Nun adiaŭ! Mi rapidos
+Nun trankviligi la amikojn, kiuj
+Atendas sopirante. Poste baldaŭ
+Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita
+En arbetaĵ' de roko, mi atendos
+De vi signalon.—Tamen diru, kial
+Vi nun meditas? Vian frunton kovris
+Subite ia ombro de malĝojo.
+
+IFIGENIO.
+
+Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj
+Antaŭe de la suno, tiel flugas
+Malgranda zorgo antaŭ mia koro.
+
+PILADO.
+
+Ne timu! Nur por trompi la danĝero
+Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas
+Kunuloj.
+
+IFIGENIO.
+
+ Tamen ne malnobla estas
+La zorgo, kiu penas min averti,
+Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu
+Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.
+
+PILADO.
+
+La homon, kiu buĉas vian fraton!
+
+IFIGENIO.
+
+La homon, kiu faris al mi bonon.
+
+PILADO.
+
+Se la neces' ordonas, ĝi ne estas
+Maldanko.
+
+IFIGENIO.
+
+ Tamen restas ĝi maldanko;
+Nur la neces' ĝin senkulpigas.
+
+PILADO.
+
+ Prava
+Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.
+
+IFIGENIO.
+
+Sed mia propra koro ne silentas.
+
+PILADO.
+
+Tro-severeco estas fiereco.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi tion ne esploras, mi nur sentas.
+
+PILADO.
+
+Kun ĝusta sent' vi devas vin adori.
+
+IFIGENIO.
+
+Feliĉa estas kor' nur tute pura.
+
+PILADO.
+
+Vi tia vin konservis en la templo;
+La vivo nin instruas esti malpli
+Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;
+Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange
+La homa gento estas konstruita,
+Tiele ĉio estas reciproke
+Interplektita kaj interligita,
+Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj
+Neniu povas resti tute pura
+Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti
+Juĝantoj pri ni mem. La homo devas
+Nur marŝi kaj observi sian vojon;
+Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
+Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ
+Neniam scias taksi la faratajn.
+
+IFIGENIO.
+
+Vi preskaŭ min konvinkis.
+
+PILADO.
+
+ Sed por kio
+Konvinki, se elekto ne ekzistas?
+Por savi fraton, vin kaj la amikon,
+Nur unu voj' ekzistas; tial restas
+Nur la demand', ĉu ni la vojon iras?
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem
+Ne farus kun anima trankvileco
+Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
+De kiu vi ricevis nur bonfarojn.
+
+PILADO.
+
+Se ni pereos, tiam vin atendas
+Riproĉo pli severa, kondukanta
+Al malesper'. Vi certe ne kutimis
+Suferi perdojn, se nun, por eviti
+Grandegan malfeliĉon, vi ne volas
+Oferi eĉ vorteton de malvero.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, se mi en mi portus viran koron,
+Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
+Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!
+
+PILADO.
+
+Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas
+La fera mano de la neceseco,
+Kaj ĝia serioza signo estas
+Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj
+Obei devas. La nekonsilebla
+Fratino de l' eterna sorto regas
+Silente. Se sur vin ĝi ion metis,
+Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,
+Plenumu sendispute. La ceteran
+Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,
+Por preni el la sankta via mano
+De nia sav' la belan sigelilon.
+
+
+
+
+SCENO KVINA.
+
+IFIGENIO (sola).
+
+
+Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas
+Urĝante en danĝero. Tamen ve!
+La propra mia sorto min timigas.
+Ĉu mi ne savu la esperon, kiun
+Mi en soleco tiel bele nutris?
+Ĉu la malbeno daŭru do eterne?
+Ĉu tiu gent' neniam sin relevu
+Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!
+Feliĉo la plej bona kaj de l' vivo
+Plej belaj fortoj fine malaperas!
+Pro kio do malben' ne malaperus?
+Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita
+De la kuranta sort' de mia domo,
+Mi vane do esperis, ke mi iam
+Per pura mano kaj per pura koro
+La makulitan domon senpekigos?
+Apenaŭ mia frat' en miaj brakoj
+De sufereg' mirakle resaniĝas,
+Apenaŭ longe sopirita ŝipo
+Alproksimiĝas, por min forkonduki
+Al la haveno de la hejma lando,—
+La surda neceseco sur min metas
+Per fera mano jam duoblan krimon:
+Forrabi sanktan, al mi konfiditan
+Kaj adoratan bildon kaj samtempe
+Fripone trompi viron, kiu zorgis
+Pri mia vivo kaj pri mia sorto.
+Ho, mi jam timas, ke en mia koro
+Ekĝermi iam povas abomeno,
+Ke la malam' profunda de l' titanoj
+Rilate al la dioj de Olimpo
+Jam ankaŭ mian delikatan bruston
+Ekkaptus per ungegoj de vulturo!
+Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu
+En la animo mia vian bildon!
+En la oreloj la malnova kanto,
+Jam forgesita, nun al mi resonas,
+La kanto, kiun kantis kun teruro
+La Parkoj, kiam de la ora seĝo
+Tantalo falis. Ili mem suferis
+Kun la amiko. En ilia brusto
+Ventego bruis, kaj terura estis
+Ilia kanto. En la infaneco
+Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;
+Mi bone ĝin memoras.
+
+ Ho, gento de homoj,
+Vi timu la diojn,
+Ĉar ili regadon
+Eterne posedas
+Kaj povas ĝin uzi
+Laŭ sia bontrovo.
+
+ Plej timu la homo,
+Se dioj lin levis!
+Sur rifoj kaj nuboj
+Jen staras la seĝoj
+Ĉe tabloj el oro.
+
+ Aperas malpaco,
+Kaj falas la gastoj
+Kun hont' kaj ofendoj
+En noktajn profundojn
+Kaj tie ligitaj
+Atendas nur vane
+Justecon kaj juĝon.
+
+ Sed restas la mastroj
+En festoj eternaj
+Ĉe l' tabloj el oro.
+Kaj el la abismoj
+La spir' de l' titanoj
+Ofere falintaj
+Per fumaj nubetoj
+Al ili leviĝas.
+
+ Kaj ili deturnas
+Benantan okulon
+De tuta la gento,
+Kaj eĉ en la nepo
+La iam amitaj
+La trajtoj de l' avo
+Jam ilin incitas.
+
+ Tiel kantis la Parkoj;
+Kaj la ekzilito
+En noktaj kavernoj
+Aŭskultas la kanton
+Kaj, pri la infanoj
+Kaj nepoj pensante,
+Balancas la kapon.
+
+
+
+
+AKTO KVINA.
+
+
+
+
+SCENO UNUA.
+
+TOAS. ARKAS.
+
+
+ARKAS.
+
+Mi devas kun konfuz' al vi konfesi,
+Ke mi ne scias, kien la suspekton
+Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas
+Ruzaĵo de l' kaptitoj, kiuj penas
+Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino
+Al ili donas helpon? Pli kaj pli
+La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu
+Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn,
+Ankoraŭ ie staras en la golfo;
+Kaj tiu frenezeco de la viro,
+Kaj tiu resanktigo, la preteksto
+De la prokrasto, vekas ĉiam pli
+Suspekton kaj postulas singardecon.
+
+TOAS.
+
+Rapide al ni venu la pastrino!
+Kaj poste iru, akre kaj rapide
+Esploru, serĉu sur la tuta bordo,
+De l' promontoro ĝis la arbareto
+De la diin'. Sed sanktan la profundon
+Respektu; nur embuskon saĝe faru,
+Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,
+Laŭ la kutimo via ilin kaptu.
+
+
+
+
+SCENO DUA.
+
+TOAS (sola).
+
+
+Terure nun alternas la kolero
+En mia kor': jen kontraŭ ŝi, en kiu
+Mi vidis tiel puran sanktulinon,
+Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco
+Kaj per boneco mi ŝin mem edukis
+Por la perfido. Homo tre facile
+Alkutimiĝas al la sklava stato
+Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,
+Se oni lian tutan liberecon
+Forprenas. Jes, se en la krudan manon
+De la prapatroj miaj ŝi enfalus,
+Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,
+Ŝi danke alte ŝatus sian sorton
+Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon
+Volonte verŝus, kaj la necesaĵon
+Ŝi nomus sankta devo. Dume nun
+En ŝia brust' boneco mia naskas
+Deziron arogantan. Vane mi
+Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;
+Ŝi mem por si preparas sian sorton.
+Per flatoj ŝi akiris mian koron;
+Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,
+Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos
+Al si la vojon, kaj boneco mia
+Al ŝi aperas kiel posedaĵo,
+De longe jam al ŝi apartenanta.
+
+
+
+
+SCENO TRIA.
+
+IFIGENIO. TOAS.
+
+
+IFIGENIO.
+
+Vi vokas! Kio vin al ni venigas?
+
+TOAS.
+
+Oferon vi prokrastis; diru, kial?
+
+IFIGENIO.
+
+Al Arkas ĉion klare mi rakontis.
+
+TOAS.
+
+De vi mi volus tion aŭdi.
+
+IFIGENIO.
+
+ Tempon
+Al vi Diano donas, por pripensi.
+
+TOAS.
+
+Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas
+Tre taŭga por vi mem.
+
+IFIGENIO.
+
+ Se via koro
+En la decid' kruela rigidiĝis,
+Por kio do vi venis? Reĝo, kiu
+Postulas kruelaĵon, povas trovi
+Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje
+Por rekompenco prenos sur sin mem
+Duonon de l' malbeno, kaj la reĝo
+Almenaŭ ŝajne restus senmakula.
+En peza nubo faras Jupitero
+Decidojn, kaj sendatoj liaj portas
+Pereon al la kapoj malfeliĉaj;
+Sed li trankvile marŝas en la altoj,
+Neatingebla dio en ventego.
+
+TOAS.
+
+La sankta lipo kantas nun sovaĝe.
+
+IFIGENIO.
+
+Ne la pastrino nun al vi parolas,
+Sed la filino de Agamemnono.
+De nekonata virgulin' la vorto
+Sanktecon por vi havis; nun subite
+Al la princino volas vi ordoni?
+Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj
+Mi lernis obeadon, en komenco
+Al la gepatroj, poste al diino,
+Kaj plej libera mi min ĉiam sentis
+En obeado; tamen submetiĝi
+Al kruda vorto kaj ordon' kruela
+De viro—tion mi neniam lernis.
+
+TOAS.
+
+Ne mi—malnova leĝ' al vi ordonas.
+
+IFIGENIO.
+
+Avide ni alligas nin al leĝo,
+Se la pasion nian ĝi favoras.
+Al mi alia, pli malnova leĝo
+Parolas kaj ordonas kontraŭstari:
+La leĝo, kiu diras, ke fremdulo
+Por ĉiu homo devas esti sankta.
+
+TOAS.
+
+Videble la kaptitoj por vi estas
+Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo
+Vi la plej ĉefan vorton de l' saĝeco
+Forgesas, kiu diras: ne incitu
+La potenculon!
+
+IFIGENIO.
+
+ Sed ĉu mi parolas,
+Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio
+En mia koro estas nun kaj ĉiam.
+Ĉu rememoro pri egala sorto
+Ne naskas la kompaton en la koro?
+Kaj tiom pli en mia kor'! En ili
+Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro
+Mi mem ja tremis, kaj la frua morto
+Solene min ĉirkaŭis genuantan;
+Jam la tranĉil' ekbrilis, por trabori
+La bruston, plenan de bolanta vivo,
+Teruro trapenetris mian koron,
+Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle
+Mi trovis savon. Se al ni la dioj
+Favore sendis savon kontraŭ morto,
+Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo
+Repagi tion al malfeliĉuloj?
+Vi tion scias, vi min konas, tamen
+Vi volas nun perforte min devigi!
+
+TOAS.
+
+Obeu la oficon, ne la reĝon!
+
+IFIGENIO.
+
+Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,
+Ĝojantan de virina malforteco!
+Libera mi naskiĝis, kiel viro.
+Se nun la filo de Agamemnono
+Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus
+Al li postulon, kiun vi ne devas:
+Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,
+Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.
+Sed mi nenion havas krom la vortoj,
+Kaj nobla viro devas dece ŝati
+La vorton de virino.
+
+TOAS.
+
+ Mi ĝin ŝatas
+Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.
+
+IFIGENIO.
+
+Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo;
+Ne taksu malamikon tro malforta.
+Eĉ malfortulon la natur' ne lasis
+Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.
+Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;
+Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.
+Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn.
+
+TOAS.
+
+Ruzaĵon neniigas singardeco.
+
+IFIGENIO.
+
+Animo pura ruzon ne bezonas.
+
+TOAS.
+
+Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, se vi vidus, kiel la animo
+En mi batalas forte, por rebati
+Malbonan tenton tuj en la komenco!
+Do sendefenda antaŭ vi mi staras?
+La belan peton, tiun ĉarman branĉon,
+En mano de virino pli potencan
+Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?
+Per kio do mi povas min defendi?
+Ĉu mi miraklon petu de l' diino?
+Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas?
+
+TOAS.
+
+Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj
+Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas
+La viroj, kiuj tiom vin zorgigas?
+
+IFIGENIO.
+
+La viroj—ili estas—mi supozas,
+Ke ili estas grekoj.
+
+TOAS.
+
+ Samlandanoj?
+Kaj certe ja en vi ili revekis
+La belan bildon de reveno hejmen?
+
+IFIGENIO (post mallonga silento).
+
+Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro
+La rajton havas sole nur la viro?
+Ĉu neeblaĵon sole li alpremas
+Al sia forta kaj heroa brusto?
+Sed kion oni nomas granda? Kio
+Kun ekscitado levas la animon
+De ĉiam ripetanta rakontanto,
+Se ne la faro, kiu preskaŭ tute
+Sukceson ne promesas, kiun tamen
+Kuraĝa homo brave entreprenas?
+Ĉu tiu, kiu sola en la nokto
+Penetras en tendaron malamikan
+Kaj kiel flamo ne antaŭvidita
+Atakas furioze la dormantojn
+Kaj vekiĝantojn, fine, atakita
+De l' leviĝintoj, tamen forrapidas
+Kun multo da akiro,—ĉu li sola
+Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu
+La vojon sendanĝeran malŝatante,
+Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn,
+Por landon liberigi de rabistoj?
+Por ni nenio restas? Ĉu virino
+Naturan sian rajton devas perdi?
+Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj,
+La rajton de la glav' de vi forrabi
+Laŭ maniero de amazoninoj
+Kaj la premadon venĝi nur per sango?
+En mia brusto ondas malkviete
+Kuraĝa entrepreno: mi konscias,
+Ke mi riproĉon grandan ne evitos,
+Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos;
+Sed mi al vi transdonas mian sorton,
+Ho, dioj! Se vi amas la justecon,
+Kiel pri vi glorante oni diras,
+Ho, tiam montru ĝin per via helpo
+Kaj nun per mi la veron vi honoru!
+Jes, sciu, reĝo, estas preparata
+Sekreta trompo. Vane vi demandos
+Pri la kaptitoj; ili estas for
+Kaj jam atingas la amikojn, kiuj
+Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas.
+La pli maljuna, kiun la malsano
+Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,—
+Li estas—jes—Oresto, mia frato;
+La dua estas lia konfidato,
+Amiko lia de l' plej junaj jaroj,
+Pilado. Ilin sendis Apolono
+El Delfoj al ĉi tiu nia bordo,
+Kun la ordon' la bildon de Diano
+Forrabi kaj venigi la fratinon
+Al li, kaj rekompence por ĉi tio
+Al la persekutato de l' furioj,
+Al la kulpulo pri patrina sango
+La liberiĝon li promesis doni.
+Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas
+El la Tantala domo, mi nun metis
+En viajn manojn: pereigu nin,
+Se via konscienco ĝin permesas!
+
+TOAS.
+
+Vi pensas, ke la skito la barbara
+Aŭskultos tiun voĉon de la vero
+Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis
+La grek' Atreo?
+
+IFIGENIO.
+
+ Ĝin aŭskultas ĉiu,
+Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis,
+Se nur la fonto de la vivo pure
+Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo,
+Vi nun por ni silente en la koro
+Preparas? Se ĝi estas pereigo,
+Ho, tiam min mortigu la unuan!
+Ĉar nune, kiam plu nenia savo
+Por ni jam restas, nun mi plene sentas
+La tutan terurecon de l' danĝero,
+En kiun mi per miaj propraj manoj
+Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve!
+Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn!
+Kun kia koro diros mi adiaŭ
+Al mia frato, kiun mi mortigas?
+Neniam en okulojn la amatajn
+Mi povos plu rigardi!
+
+TOAS.
+
+ Do tiele
+Per arta elpensado la trompistoj
+Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo
+Al vi, la longatempe izolita!
+El tio, kion via kor' deziris,
+Facile ili faris por vi kredon!
+
+IFIGENIO.
+
+Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus,
+Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj.
+Se la esplor' alie al vi montros,
+Vi tiam povas ilin pereigi,
+Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno
+Por mia malsaĝeco min forpelu
+Al la malgaja kaj senhoma bordo
+De rifa kaj sovaĝa insuleto!
+Sed se montriĝos, ke la viro estas
+La kara kaj amata mia frato,
+Ho, tiam lasu nin libere iri,
+Kaj kiel antaŭ nun por la fratino,
+Vi nun por la gefratoj estu bona!
+La patro mia mortis de l' edzino,
+Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero
+De la Atrea gent' sur li teniĝas.
+Permesu do, ke mi kun pura koro
+Kaj pura mano iru al la hejmo,
+Por tie nian domon senpekigi!
+Plenumu vian vorton! Vi promesis,
+Ke se mi iam havos la eblecon
+Reiri al la miaj, vi min lasos:
+Nun la ebleco venis. Reĝa vorto
+Ne estas kiel vorto de simpluloj:
+Li ne promesas nur por embarase
+Momente liberiĝi de l' petanto,
+Li ankaŭ ne promesas, se li kredas,
+Ke la plenum' neniam povas veni.
+Nur tiam li eksentas la altecon
+De la valoro sia, se li povas
+Feliĉon doni al la atendanto.
+
+TOAS.
+
+Simile kiel fajro kontraŭ akvo
+Batale sin defendas kaj muĝante
+Ekstermi penas sian malamikon,
+Tiele nun batalas la kolero
+En mia brusto kontraŭ viaj vortoj.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho, lasu do, ke via favorkoro,
+Simila al la sankta oferflamo,
+Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata
+De danko kaj de beno kaj de ĝojo!
+
+TOAS.
+
+Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo
+Min kvietigis!
+
+IFIGENIO.
+
+ Donu vian manon,
+Ĝi estu por mi signo de la paco!
+
+TOAS.
+
+Tro multe vi postulas tro rapide.
+
+IFIGENIO.
+
+Bonfaroj ne bezonas pripensadon.
+
+TOAS.
+
+Tre multe! ĉar tre ofte post la bono
+Ja sekvas la malbono.
+
+IFIGENIO.
+
+ Nur la dubo
+Malbonon povas fari el la bono.
+Ne dubu, sed plenumu mian peton
+Libere, kiel diktas via sento!
+
+
+
+
+SCENO KVARA.
+
+ORESTO (armita). LA SAMAJ.
+
+
+ORESTO (turnita al la scenejo).
+
+Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn,
+Rebatu ilin, restas nur momento!
+Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo
+Por mi kaj la fratino! Venu tuj!
+ (Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.)
+Ni estas perfiditaj. Tre malmulte
+Da tempo ni disponas por la kuro.
+Rapidu!
+ (Li ekvidas la reĝon.)
+
+TOAS (kaptante la glavon).
+
+ Tie, kie mi alestas,
+Neniu povas teni nepunate
+La glavon nudigitan!
+
+IFIGENIO.
+
+ Ne profanu
+Per furiozo kaj per mortigado
+La templon de l' diin'. Al la amaso
+Ordonu stari pace kaj aŭskultu
+Pastrinon kaj fratinon!
+
+ORESTO.
+
+ Diru, kiu
+Li estas, tiu, kiu nin minacas?
+
+IFIGENIO.
+
+Respektu en li reĝon, kiu estis
+Por mi la dua patro! Ne koleru
+Min, frato! La infana mia koro
+Konfide metis nian tutan sorton
+En lian manon. Vian entreprenon
+Konfesis mi al li kaj mi tiele
+Animon mian savis de perfido.
+
+ORESTO.
+
+Ĉu pace li permesas forveturon?
+
+IFIGENIO.
+
+Min silentigas via nuda glavo.
+
+ORESTO (enigante la glavon en la ingon).
+
+Parolu! mi obeas viajn vortojn.
+
+
+
+
+SCENO KVINA.
+
+LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj).
+
+
+PILADO.
+
+Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn
+La niaj nun kolektis; repaŝante,
+Cedante malrapide, ili estas
+Premataj en direkto al la maro.
+Sed kian paroladon inter princoj
+Mi vidas! Tio estas ja sendube
+La respektata kapo de la reĝo!
+
+ARKAS.
+
+Kviete, kiel ĝi al vi konvenas,
+Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj.
+La aroganta entrepreno estos
+Punita baldaŭ. La anar' ilia
+Falante cedas; jam la ŝipo estas
+En niaj manoj. Vi nur vorton diru,
+Kaj tuta ĝi en fajro staros.
+
+TOAS.
+
+ Iru,
+Al la popol' ordonu trankviliĝi!
+Neniu tuŝu nun la malamikojn,
+Dum ni parolas!
+ (Arkas foriras.)
+
+ORESTO.
+
+ Mi akceptas. Iru,
+Amiko mia kara, kaj kolektu
+La reston de l' anaro! kaj silente
+Atendu, ĝis ni vidos, kian finon
+Al niaj faroj la ĉiel' preparis!
+ (Pilado foriras.)
+
+
+
+
+SCENO SESA.
+
+IFIGENIO. TOAS. ORESTO.
+
+IFIGENIO.
+
+Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli,
+Mi petas, liberigu min de zorgoj!
+Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo,
+La voĉon de l' justeco ne aŭskultos,
+Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos
+La rapideman flamon de l' juneco.
+
+TOAS.
+
+Mi, kiel pli maljuna, estas preta
+Reteni la koleron. Diru, kiel
+Vi pruvos, ke vi vere estas filo
+De l' reĝ' Agamemnono kaj la frato
+De ŝi?
+
+ORESTO.
+
+ Jen, vidu, estas tiu glavo,
+Per kiu li batalis kun Trojanoj.
+De lia mortiginto mi ĝin prenis
+Kaj mi la diojn petis, ili donu
+Al mi la kuraĝecon kaj la brakon
+Kaj la feliĉon de la granda reĝo,
+Sed nur pli belan morton. Nun elektu
+El viaj militistoj la plej noblan
+Kaj lin batale kontraŭ mi starigu!
+Nenie sur la tero al fremdulo
+Tiela peto estas rifuzata.
+
+TOAS.
+
+Ĉe ni antikva moro al fremdulo
+Neniam donis tiun rajton.
+
+ORESTO.
+
+ Sekve
+De vi kaj mi la moro komenciĝu!
+Per imitado tuta la popolo
+La noblan agon de l' reganto baldaŭ
+Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu
+Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo,
+Batalu por la rajtoj de fremduloj!
+Se mi pereos, tiam decidiĝos
+Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia;
+Sed se mi havos la feliĉon venki,
+Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon
+Fremdulo, kiun ne renkontos tuj
+Rigardo de la plej helpema amo,
+Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita!
+
+TOAS.
+
+Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo,
+La patrojn, kiujn vi la viaj nomas.
+Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj
+Min akompanas; sed en mia aĝo
+Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko
+Volonte staras, kaj mi estas preta
+Kun vi la sorton provi de l' batalo.
+
+IFIGENIO.
+
+Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon
+La dioj ne permesos! Prenu for
+De l' glavo vian manon! Pensu, reĝo,
+Pri mi kaj mia sorto! La batalo
+Rapide decidita eternigas
+La viron; se eĉ falas li, la kanto
+Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj
+De la restintoj, do virin' amata,
+Ne estas kalkulataj; la poeto
+Silentas pri la miloj de la tagoj
+Kaj de la noktoj, kiam orfigita
+Animo vane vokas la perditon,
+Silente konsumiĝas, sopirante.
+Min mem avertis tuj en la komenco
+La zorgo, ke min trompo de rabisto
+Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo
+Kaj ne fordonu min al la sklaveco.
+Kaj diligente faris mi demandojn,
+Pri ĉio plej detale informiĝis
+Postulis signojn, kaj nun mia koro
+Jam estas tute certa. Vidu tie
+Sur lia dekstra mano la makulon
+Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo
+Ĉe li aperis kaj pri kiu diris
+La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno
+De peza faro, kiun por la mano
+Rezervis la destino. Kaj duoble
+Konvinka por mi estas la cikatro
+Ĉi tie, ĝuste super lia brovo.
+Ankoraŭ kiam estis li infano,
+Elektro iam per nesingardeco
+Faligis lin; li trafis tripiedon
+Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li!
+Kaj ĉu la simileco al la patro,
+Ĉu la interna ĝoj' de mia koro
+Ne estas certigantaj atestantoj?
+
+TOAS.
+
+Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon
+En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus
+En mia brusto tutan la koleron,
+Ni tamen devus inter ni decidi
+Per bataliloj: pacon mi ne vidas.
+Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas,
+Por rabi for la bildon de l' diino;
+Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru?
+La greko ofte ĵetas avidege
+Okulon al trezoroj malproksimaj
+De la barbaroj, al la ora felo,
+Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj;
+Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto
+Kun malhoneste akirita havo
+Feliĉe ilin hejmen revenigis.
+
+ORESTO.
+
+La bild', ho reĝo, nin ne malpacigu!
+Nun jam klariĝis la eraro, kiun
+La dio metis ĉirkaŭ nian kapon,
+Simile al vualo, kiam li
+Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu.
+Mi petis, ke li donu al mi helpon,
+Por liberiĝi de l' furioj; tiam
+La dio diris: “Kiam la fratinon,
+Restantan kontraŭvole en la templo
+De l' malproksima bordo de Taŭrido,
+Vi revenigos en la grekan landon,
+Vi tiam liberiĝos de l' malbeno.”
+Ni pensis, ke la vortoj de la dio
+Koncernas la fratinon de li mem,
+Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj
+Nun falis; vi, senkulpa virgulino,
+Denove apartenas al la viaj.
+Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis;
+En viaj brakoj min la lastan fojon
+Atakis la malsano plej kruele
+Kaj plej terure skuis mian cerbon;
+Sed tuj, kiel serpento en kavernon,
+Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi
+Mi ĝuas nun denove plej libere
+La lumon de la tago. La decido
+De la diino nun al mi montriĝas
+En plena brilo. Kiel sanktan bildon,
+Al kiu per mistera dia vorto
+La sorto de la urbo alligiĝis,
+Ŝi vin forprenis, la protektantinon
+De nia domo, kaj ŝi vin konservis
+En sia sankta kaj silenta loko,
+Ke vi fariĝu beno por la frato
+Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo
+Jam ŝajnis senespere forperdita,
+Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo!
+Direktu vian koron al la paco!
+Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu
+La patran domon, ke ŝi min redonu
+Al la palaco pente purigita
+Kaj kronu min per la antikva krono!
+Redonu por la beno, kiun ŝi
+Al vi alportis; rajton pli proksiman
+Al ŝia frato nun permesu ĝui!
+La forton kaj la ruzon, de la viroj
+Plej grandan gloron, kovras nun per honto
+La vero de ĉi tiu alta koro,
+Kaj pura kaj infana konfideco
+Al nobla vir' ricevas rekompencon.
+
+IFIGENIO.
+
+Memoru vian vorton! La parolo
+El la sincera kaj fidela buŝo
+Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo
+Por tia nobla far' ne ofte venas.
+Vi ne rifuzos; cedu!
+
+TOAS.
+
+ Bone, iru!
+
+IFIGENIO.
+
+Ne tiel, mia reĝ'! Sen via beno
+Kaj kontraŭ via volo mi ne iros.
+Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto
+De reciproka gastameco ligu
+Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam
+Ni estos disigitaj. Tiel same
+Profunde, kiel mian propran patron,
+Mi amas vin per mia tuta koro,
+Kaj tiu sento restos por eterne.
+Se iam eĉ la plej malgrava homo
+El via gento al orelo mia
+Alportos sonon de la lingvo, kiun
+El via buŝo aŭdi mi kutimis,
+Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos
+La karan formon de la vesto via:
+Mi tiam lin akceptos kiel dion,
+Mi mem al li pretigos la kuŝejon,
+Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro,
+Demandos nur pri vi kaj via sorto.
+La dioj al vi donu rekompencon
+Por viaj faroj, via bonkoreco!
+Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu
+Al mi elkoran vorton de disiĝo!
+Ho, tiam pli kviete al la veloj
+La vento blovos, kaj pli trankvilige
+El la okuloj de la foriranto
+Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ!
+Por signo de antaŭa amikeco
+La dekstran manon vi al mi etendu!
+
+TOAS.
+
+Adiaŭ!
+
+
+Fino.
+
+
+
+
+Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF
+
+Ĉiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro!
+
+
+INSTRUA FAKO
+
+ Fundamento de Esperanto:
+ Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 »
+ (La sama, broŝurita) — 2 »
+ Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva), broŝurita — » 75
+ {Universala Vortaro (kvinlingva), broŝurita — 1 »
+ Eldono Hispana — 1 »
+ — Itala, tradukita de S-ino Rosa Junck — 1 »
+ — Greka, — S-o Konstantino Kuluri — 1 »
+ — Slovaka, — D-o A. Ŝkarvan kaj S-o Evstifeieff Kr. 1 »
+ — Hungara, tradukata de S-ro Bno Ladislao d'Orczy » »
+ — Rumana, tradukata de la »Societatea Esperantista
+ Rumana » » »
+ Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita,
+ pliigita! Ĝi estas la vera komplemento de Universala Vortaro.
+ Unu volumo, in-16, 178-paĝa (broŝurita) { M. 2 »
+ {Fr. 2,50
+ Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch.
+ Tre utila poŝa vortaro.
+ Unu volumo in-16, 137-paĝa (broŝurita) {M. 1 »
+ {Fr. 1,50
+
+
+
+LITERATURA FAKO
+
+ Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun ĉiu devas legi por
+ akiri perfektan stilon.
+ Unu volumo, in-16, 460-paĝa (broŝurita) Fr. 3,50
+ Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE.
+ Unu volumo, in-16, 170-paĝa (broŝurita) Fr. 2 »
+ La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL.
+ Unu volumo, in-8, 100-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
+ La Predikanto, trad. el «La Biblio».
+ Unu volumo in-8. 28-paĝa (broŝurita) Fr. 0,75
+ La Psalmaro, libre trad. el «La Biblio».
+ Unu volumo in-8 (en preparo) — » »
+ La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER.
+ Unu volumo in-8, 144-paĝa (broŝurita). Fr. 2 »
+ La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustraĵoj
+ de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.)
+ Unu volumo in-8, 42-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
+
+
+
+
+LA REVUO
+
+Internacia monata literatura gazeto
+
+EN ESPERANTO
+
+La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado
+
+DE
+
+D-ro L. L. ZAMENHOF
+
+Aŭtoro de la lingvo Esperanto
+
+
+Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata,
+La Revuo publikigas novelojn, teatraĵojn, romanojn, poeziojn,
+seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c.
+Ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon
+kaj tre interesan felietonon.
+
+Ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto!
+
+Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj.
+
+
+ONI ABONAS:
+
+ Francujo.—Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain
+ PARIS, unu numero 50 cent., jara abono Fr. 6
+ Danujo.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN,
+ unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50
+ Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo.—ESPERANTO-VERLAG MÖLLER &
+ BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen.,
+ jara abono M. 5
+ Granda Britujo kaj Kolonioj.—THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO,
+ Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.,
+ unu numero 6 penc., jara abono S. 6
+ Hispanujo.—J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA,
+ jara abono P. 8
+ Italujo.—R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu
+ numero 50 cent., jara abono L. 7
+ Rumanujo.—Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77,
+ BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono Leoj. 7
+ Polujo.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25
+ kopekoj, jara abono R. 2,80
+ Unuigitaj Ŝtatoj.—FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth
+ Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono D. 1,40
+ Svedujo kaj Finnlando.—P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan,
+ STOCKHOLM, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50
+ Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo
+ HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj) Fr. 7
+
+
+Oni akceptas pagon de l' abono nur per poŝtmandato aŭ ĉeko.
+
+
+
+
+Kolekto de «La Revuo»
+
+
+INSTRUA FAKO
+
+ Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro
+ ĉe la liceo «Charlemagne».
+ La sola vere plena gramatiko, laŭ plej scienca kaj logika
+ plano. Ĝi estas kaj estos la _modelo_ de l' gramatikoj.
+ Speciale taŭgas por _superaj kursoj_. Eĉ nefrancoj havos
+ grandan utilon de ĝia lernado.
+ Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
+ Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.
+ En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
+ Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50
+ Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred
+ E. WACKRILL.
+ Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
+ Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
+ Unu volumo in-16 (en preparo) — » »
+
+LITERATURA FAKO
+
+ Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD,
+ tradukita de Gaston MOCH.
+ Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
+ Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj,
+ de Ch. LAMBERT.
+ Unu volumo in-8, 157-paĝa — » »
+ Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana
+ lingvo de Alfred BADER.
+ Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) Fr. » 75
+ La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL.
+ Unu volumo in-8, 194-paĝa Fr. 2,50
+ La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de
+ D-o BEIN.
+ Unua volumo, in-8, 194-paĝa (broŝurita) Fr. 2 »
+ Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) — 2 »
+ Tria volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) — 2 »
+ La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj
+ de Frederiko PUĴULA-VALJES.
+ Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) Fr. 1 »
+ Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de
+ Dr H. LAMBERT.
+ Unu volumo in-8, 125-paĝa — » »
+
+
+
+
+Teknika Kolekto
+
+
+ Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj)
+ verkita de la MEDICINA ESPERANTISTA GRUPO.
+ Unu volumo in-8 Fr. 1,50
+ Komercaj leteroj, en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de
+ P. BERTHELOT kaj CH. LAMBERT.
+ Unu volumo in-16 Fr. » 50
+ La Komerca Sekretario, de Ros. SUDRIA.
+ Unu volumo in-16 Fr. » 50
+ Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
+ Unu volumo in-16 Fr. » 75
+ Monadologio, de Leibniz, tradukis E. BOIRAC.
+ Unu volumo in-16 Fr. » 60
+ Muzika Terminaro, de F. de Mènil.
+ Unu volumo in-16 (en preparo) — » »
+ Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj)
+ de J. C. O'CONNOR, PH. DR. M. A., kaj D. P. HUGON.
+ Unu volumo in-16 Fr. » 90
+ Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET
+ de L'ISLE.
+ Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 1,50
+ Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie avec modèles de
+ lettres (en Français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
+ Unu volumo in-8 Fr. » 40
+ Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto,
+ par Charles VERAX.
+ Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 2,50
+
+
+
+
+1907 Tutmonda Jarlibro Esperantista
+
+ENHAVANTA LA
+
+Adresaron de D-ro ZAMENHOF
+
+
+Tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso. Ĝi entenas: pli ol 20.000
+adresojn de Esperantistoj de l' tuta mondo, plenan sciigon pri la
+propagandaj societoj, la gazetoj en Esperanto, k. t. p.
+
+ Unu volumo, in-16, broŝurita 3 Fr. 50
+
+
+La aldono 1908 aperos en Julio.
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's Ifigenio en Taŭrido, by Johann Wolfgang von Goethe
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAŬRIDO ***
+
+***** This file should be named 22592-0.txt or 22592-0.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/2/5/9/22592/
+
+Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.