summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/20006-8.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '20006-8.txt')
-rw-r--r--20006-8.txt2307
1 files changed, 2307 insertions, 0 deletions
diff --git a/20006-8.txt b/20006-8.txt
new file mode 100644
index 0000000..3f17f06
--- /dev/null
+++ b/20006-8.txt
@@ -0,0 +1,2307 @@
+The Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by
+Ludovic Lazarus Zamenhof
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia
+
+Author: Ludovic Lazarus Zamenhof
+
+Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ISO-8859-3
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA ***
+
+
+
+
+Produced by David G. Simpson
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+TRANSCRIBER'S NOTE:
+
+The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of
+the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and
+six accented letters added. The accented letters are "c", "g",
+"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with
+a breve accent). Since these accented letters are not included
+in the ASCII character set, some other means must be used to
+represent them. In this eBook, the accented letters are
+represented using ISO-8859-3 (Latin-3) encoding.
+
+At the time of the writing of the "Dua Libro," the time
+correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "ĉiam") were
+spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "ĉian"
+(respectively). These words had been changed to their modern
+forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro"
+(also included with this text). The original spellings have been
+preserved in this eBook.
+
+
+
+
+
+
+
+
+ DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA
+
+
+
+
+ L.L. ZAMENHOF
+
+ 1888
+
+
+
+
+ ANTAŬPAROLO.
+
+
+Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas
+la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva
+kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj,
+kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita
+"senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj--ĉio tio
+ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne
+trompis. La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj
+al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel
+maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj
+virinoj--rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj
+utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj,
+vivu eterne!
+
+En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l'
+tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus la
+jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj
+pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive
+estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio
+ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj,
+gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la
+juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj
+povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de _unu_ homo,--estus
+jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la
+daŭro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi
+komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj
+rapidigi l' aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi
+ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj
+kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj
+demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos
+daŭrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la
+respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus
+tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos
+preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj
+demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per
+apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta
+jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu
+kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj _ĉiuj_ demandoj
+estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta
+kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.
+
+Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj,
+pri kiuj mi parolis: malgraŭ l' intenco, kiun mi esprimis en mia
+unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos
+finita la juĝo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de
+ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu
+ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi
+tiun ĉi lingvon ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi
+ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne
+povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l'
+lingvo internacia", skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al
+la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute
+bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu
+jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos
+ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
+
+La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj
+respondoj je _ĉiuj_ demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian
+konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni,
+kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ĝian uzon en la
+mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos
+elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la
+societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, ĝi tian havos
+_plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por
+_ĉiaj celoj,_ kiel ĝi povas nun uzi ĉian riĉan kaj
+prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l'
+volo aŭ de l' talento de mia propra persono aŭ de ia alia
+aparta persono aŭ personaro--tute foriĝos. La lingvo tian
+estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La
+persono de l' aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos
+forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi
+konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin
+perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia
+vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu ĉi aŭ tiu
+persono.
+
+Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn
+vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu
+jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus
+pli la laboron de l' aŭtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la
+kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro
+tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran,
+neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi
+esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos,
+ke mi ne fantazias.
+
+La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li
+vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne
+laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la
+mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita
+en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ĝi
+sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi
+simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj
+konfesos, ke post la fino de l' jaro
+
+_a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke
+ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l' aŭtoro, kaj, kiel ĉiu
+el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta
+persono.
+
+_b_) la lingvo estos pli aŭ malpli _senerara,_ ĉar ĝis tiu
+tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj
+ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro de
+_unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo
+kune.
+
+Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos
+ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l'
+demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj ĉar lia _propra_ demando en la
+okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio
+li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj
+efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!" La leganto oferu
+al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l' jaro _ĉiuj_ estos
+kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aŭ alia
+demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia
+demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri
+ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole
+mian _personan_ juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la
+decidon _finan,_ ricevitan per la juĝo de l' _publiko._
+
+Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--ĝi
+estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo
+internacia.
+
+La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu
+al li ĉiun venontan kajeron tuj, kian ĝi estos preta kaj eliros
+el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj
+post la ricevo de l' antaŭiranta.
+
+ --------
+
+Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti
+ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu
+pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la
+erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li
+povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraŭ tute bone ekkoni
+mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos
+lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia
+afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo
+diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi _sciu_ la juĝon de
+l' mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.
+
+Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi
+petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos
+kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian
+peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia
+afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_
+de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri
+l' afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili
+mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por _mi_, sed pro l'
+_afero._
+
+Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l'
+lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan
+dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi
+esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos, sed
+konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos
+al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo.
+
+ I.
+
+Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn
+mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis, en gazetoj aŭ en leteroj al
+mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto
+estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri
+ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l'
+publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la
+afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel
+skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.
+
+_a_) Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero.
+Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da
+malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la
+_aŭtoron,_ ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l' utileco kaj
+la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por ĝi;
+aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la
+instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia
+grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne
+sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi
+decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la
+pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la
+_aferon_ de la _aŭtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas
+multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne
+konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn
+por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la
+verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas
+malbona--ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia
+lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraŭ parolos,
+sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando
+estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole
+la _rezultatoj._
+
+_b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis
+instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin,
+ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi
+praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita
+de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al
+ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili
+parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj;
+anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas
+bonsona aŭ ne,--ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco;
+anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne
+povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili
+diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ
+el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l' mondo. (La
+lingvo multe per tio ĉi _perdus,_ fariĝinte tute ne
+komprenebla; sed kion ĝi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan
+instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.)
+
+_c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone
+mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon.
+Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l'
+vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong,
+oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataŭ: "_en sonĝ,o princ,in,o,n
+mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona
+kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda
+voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l'
+lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por
+tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ fariĝu
+_tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l'
+afero kaj komprenigis la legantojn, ke "ĉar dek milionoj adeptoj
+(!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas
+estontecon"! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri
+mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian
+verkon.
+
+_ĉ_) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco
+de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj
+legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj
+propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia
+afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas "ridinda"
+kaj taŭgas por nenio.
+
+Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la
+erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas
+pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la
+celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu,
+sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone,
+ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ
+estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne
+donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen
+la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj
+tia ĝi restu!" Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de
+l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur
+esti _iniciatoro._ Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj
+de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam
+vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn
+vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile
+estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke
+tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke
+estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi
+ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta
+la juĝon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu
+ĉi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaŭ mi ne povas
+fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la
+konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj
+venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta
+jaro 1888 la lingvo restos _tute sen ŝanĝo;_ sed kian la jaro
+estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj
+provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon,
+kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la
+konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke
+la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej
+granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de
+ne sufiĉa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la
+lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj
+proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos
+prezentataj al la juĝo de l' publiko aŭ de ia el la jam konataj
+instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu
+volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min
+sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al
+ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la
+tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l'
+sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de
+l' lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la
+instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos
+la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia
+propra pensado kaj laŭ la pensoj de l' publiko, sendataj al mi
+pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l' jaro decidos la
+finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas
+preta.
+
+ II.
+
+La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko,
+ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de
+l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem
+ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la
+laboro de l' voĉdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l'
+lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la
+afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa
+nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.
+
+Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue
+aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La
+rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas
+mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi
+tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ
+unu miliono da voĉoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj
+konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu
+la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; "ĉar", ili
+diras, "danke la fantazian punkton de l' voĉdono, afero per si
+mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi
+prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj
+de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je
+lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon
+sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la voĉdono en tiu ĉi
+lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos
+antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero
+povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, ĉar
+mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu
+konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek
+laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos
+memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ
+pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu
+bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda;
+sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian venus al dek
+milionoj,--la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.
+
+Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' voĉdono estas
+_matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se
+ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli
+multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron,
+vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn
+ĉiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30
+jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!" La
+kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun,-- tamen
+se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre
+facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive
+estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' voĉdono
+oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj
+riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti
+propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero
+estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj
+"timigaj" libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj
+tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion
+grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga
+gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj
+kosto egalas la elirontan libron de l' voĉoj, kaj laŭ la
+malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la
+pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo
+estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj
+tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la
+kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur
+ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe _unu_ homo postulas 30 jarojn, ĉe
+cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por
+unu persono, estas ludilo por grupo da personoj.
+
+Al ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian
+peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi
+povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar "la
+aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon"!
+Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se
+iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi
+ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian
+promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega
+nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj,
+kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el
+apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne
+ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson.
+
+ III.
+
+La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu
+ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj
+kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj
+prefiksoj.
+
+ 1.
+
+Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la
+konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi
+libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu ĉi
+ĝardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata
+loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata
+"artikulo"; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj
+konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne
+estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la
+artikulo, li povas _tute ĝin ne uzi,_ ĉar ĝi estas oportuna
+sed ne necesa.
+
+ 2.
+
+Jen estas la patro.--Mi aŭdas la voĉon de la patro.--Mi ricevis
+donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni
+iros al la patro.--Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun
+tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la
+novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri niaj malfeliĉaj fratoj.--De kiu
+vi ĝin aŭdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi
+kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido.--Aŭgusto estas bona,
+Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej
+bona el ĉiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia
+najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaŭ mi
+aĉetis por ŝi tre belan ludilon.
+
+ 3.
+
+Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu
+plentagon.--Mi loĝas en la tria etaĝo.--Hodiaŭ estas la dek
+kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek
+unua tago de l' jaro.--Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar
+kilometrojn da longo.--Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek
+duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil
+sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio
+ĉi okazis antaŭ cent jaroj.--Mi aĉetis du ŝrankojn kaj pagis
+por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu ĉi
+lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj).--Duobla
+fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li
+duobliĝis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis
+tie.--Duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia
+nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis.--Dudek unu estas tri
+seponoj de kvardek naŭ.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen
+ne povis ĝin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li
+redonos, kion li prenis; ĉar unue li timos vian forton, kaj due
+li ne povos sin pravigi.--Al ĉiu el la laborantoj li donis po
+kvin dolarojn.
+
+ 4.
+
+Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia
+amiko.--Vi ĉiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu
+persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro
+oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri
+al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l'
+ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena
+vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).--La
+ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana; se venos lia edzino,
+donu al ŝi mian ĉapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi
+povas ankaŭ ĝin doni al li; sed se venos lia malgranda infano,
+donu al ĝi nenion.--Jen estas la hundo, donu al ĝi oston, kaj
+voku la katinon, ĝi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, ĉar
+ĉiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne
+estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre
+estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn
+en sian loĝejon, anstataŭ iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke
+vi estas riĉa.
+
+ 5.
+
+Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro
+skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion
+li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la
+ĉiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis,
+sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino ĉian obeadis
+la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.--Kian mi
+venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li
+finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, ĉar kian vi venis,
+mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, ĉar li ne dormos
+trankvile, ĝis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus
+sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron,
+ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi estis
+jam tro malfrue.--Johano, serĉu mian krajonon.--Ni iru promeni,
+sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas
+pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto
+devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre
+utila.--Ne ĉiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la
+kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li
+komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraŭ en la
+vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaŭ la
+rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado.--La
+konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li
+ploris kaj ĵuris, ke li terure venĝos.--En tiu ĉi lernejo la
+infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas
+je sia afero kun amo.--Tio ĉi montras, ke via nepo estas ne bone
+edukita.--Dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua
+ĉambro estis preparata la vespermanĝo; kian la tablo estis
+preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaŭ
+prezentata en la teatro?--Aŭdu, infanoj! se vi estos prezentitaj
+al la generalo, salutu lin ĝentile.--La fraŭlino, kiu estis
+edzinigota de mia frato, mortis, ne fariĝinte ankoraŭ eĉ lia
+fianĉino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi
+estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian
+la senco ĝin necese postulas.
+
+ 6.
+
+La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj,
+finiĝas je la litero "e"; ĉiuj aliaj adverboj ne havas
+konstantan finiĝon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li
+estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste.--Nun estas
+varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre
+riĉa, kaj li donis al la malfeliĉulo tro malmulte, ĉar li
+estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj
+paŝoj al la komercisto; sed antaŭ la magazeno mi renkontis
+kaleŝon, en kiu sidis riĉe vestita sinjoro. Elirinte el la
+kaleŝo kaj forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta
+inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj
+diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita
+pro la malbonaj sciigaĵoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj
+kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne
+tre plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la botelo estis
+de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi
+estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli feliĉa,
+se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, ĉar
+se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas
+laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la reĝo!
+
+ 7.
+
+Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj
+vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la
+bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la
+tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.--La lingvo
+internacia esperas fariĝi ian lingvo tutmonda.--La unutaga
+regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas
+frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmanĝas ĉian je l'
+deka horo antaŭ tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormoĉambro
+estas de flavruĝa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la
+insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur
+la tablo.--Li eniris la ĉambron (aŭ en la ĉambron).--Ĉu vi
+estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Ŝi estas
+la unua baletistino en nia teatro.--Kia meĥanikisto faris tiun
+ĉi maŝinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La
+politiko de nia ministro montras, ke li estas bona
+diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre
+interesa.--Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj.
+
+ 8.
+
+Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula
+materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis;
+demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas,
+sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaŭ volas vidi . . . ne, mi
+decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li
+kaj mi trovis lin libera; tio ĉi min forte mirigis, ĉar kian
+ajn mi venas, li ĉian sidas super laboro, kaj li nenian estas
+libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia",
+"ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman
+fojon li jam ripetis sian rakonton?--Ĉu oni povas diri: helpi
+la fraton (anstataŭ: al la frato), obei la patron (anstataŭ:
+al la patro), ridi lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia
+malsaĝeco), plori la perdon (anstataŭ: pro la perdo)? Jes;
+ĉar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi,
+ni ĉian povas uzi la vorton "je", aŭ la akuzativon sen
+prepozicio.
+
+ 9.
+
+Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom
+malhelpi.--La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura,
+kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ.--Li kuris sur la
+kampon.--Li kuradis ĝis li falis.--La lavistino alportis mian
+tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas
+ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo).--Anstataŭ
+vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj
+tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki.--Ne ĉia
+belaĵo estas utila.--En la angulo kuŝis amaso da malnova
+feraĵo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilaĝano vendis al la
+komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli
+granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne ĉiu rusujano estas
+ruso.--Mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas
+italujano.--Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia
+disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan
+senharaĵon, kiun li pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis.
+
+ 10.
+
+Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la
+zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato.--Via
+kuracato estas mia konato.--Ŝi ofte sonĝas
+mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via praviĝo?--Ŝi
+estas en la kvara monato de naskonteco.--La juĝejo estis jam
+plena, kaj oni enkondukis la juĝoton.--La parenco de mia edzo
+aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia
+edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar
+ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia
+bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar
+mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam
+sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj
+Manjo.--Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru,
+sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li
+disŝutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por
+mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne
+kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla.
+
+ 11.
+
+Mi miras la saĝecon kaj la honestecon de tiu ĉi homo.--La
+leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li
+faras, estas tute leĝa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino,
+kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo
+estas nomata kudristinedzo.--Ŝi ne estas doktorino, sed nur
+doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la
+pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel
+la malriĉegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco
+da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali
+kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la
+kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.--Nia fidela
+servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la
+infano iris en la lernejon.--Aŭdinte tion ĉi, li
+ekploris.--Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume.--La tondro
+estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj
+ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi.--Li
+estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li
+eksiĝis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion
+oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj
+lin ofendi estas danĝere.--Estu laborema, ŝparema kaj
+singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema,
+kvankam la korpo estas mortema.
+
+ 12.
+
+La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la
+unuan moneron.--Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis
+pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas sufiĉa
+por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas reĝo de Prusujo
+kaj imperiestro de Germanujo.--Se la ŝipestro ordonas, la
+ŝipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu
+estas apud nia domo, li vidis la tutan ĉirkaŭaĵon.--Sidante
+sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre
+plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi
+fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N.,
+kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas; ni iros kun
+plezuro, ĉar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone
+pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj.--Li pagis
+por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko.--La
+Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.
+
+ 13.
+
+Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis
+la neĝon kaj la glacion.--Ŝi volas fianĉigi mian fraton je
+ŝia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi
+sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute
+griziĝis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia
+pligrandiĝas senĉese.--Koniĝinte je tiu ĉi nobla homo, mi tuj
+amikiĝis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la
+avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek
+naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la
+patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la
+patrino estis mortigita de ŝia propra servantino.--Ĉu la
+kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem?--La knabeto
+estas ruĝigita de sia patrino, aŭ eble li ruĝigis sin
+mem?--Ne, li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre
+ruĝiĝema.--Sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas;
+se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn,
+kaj li kontraŭvole sidiĝos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li
+sidiĝis sur la malsupran branĉon.
+
+ 14.
+
+Donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al
+mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la
+flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizaĝo (vizaĝkovriloj),
+por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu
+tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la
+kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro
+estas mia avino.--Mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj.--Mi
+jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo.--Li estas senespere
+malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo.--Li havas bonan
+koron, sed bedaŭrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma
+fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian fumas tra
+cigaringo.--Por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas
+fingringon.--Mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis
+venigi ŝlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La
+apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo
+malbonigis la tagmanĝon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed
+li ankaŭ lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia
+laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis.--La
+malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la
+supra.--Ne legu tiel mallaŭte.--Malfermu la pordon!
+
+ 15.
+
+Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi
+revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la
+laboron, ol unuope.--Kristo reviviĝis.--Iru, sed ne revenu tro
+malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la seĝon de
+tie ĉi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn
+sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn;
+naŭ el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian
+cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas
+nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne ĉia fruktujo estas
+arbo.--Hispanujo estas parto de Eŭropo.--Mi estis infano, mi
+estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas
+maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.--Se
+ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian
+sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne
+plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma
+ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis.
+
+ 16.
+
+La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de
+belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu ĉi pano estas tre
+bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du
+monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto,
+Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro,
+Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun
+estas.--Nun estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun estas kvin
+minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas
+kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmanĝas
+(tagmezmanĝas)?--Ne ĉian egale: hodiaŭ ni tagmanĝis je tri
+kvaronoj de l' kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria
+horo.--Kian aĝon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan
+tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne
+rekonas.--La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon.--Kio vin
+interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Ĉu
+vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi
+ĉian estis tro maldiligenta.--Mi ne loĝas ĉe mia frato, mi
+loĝas aparte; sed mia loĝejo estas apud la lia.--Antaŭ tiu
+malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aŭ
+ĉion, aŭ nenion.--Mi bezonas du frankojn; ĉu vi ne povas ilin
+doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon
+de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian
+kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian
+faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aŭ ne klara, aŭ
+sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu.
+"Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la
+verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj,
+aŭ "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La
+ŝteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin
+sidigis", tio ĉi estus ne vere, ĉar neniu lin tie
+_sidigis_).--Metu la ĉapelon sur la kapon.--La leteron mi
+adresis: al lia moŝto sinjoro N. en N. N.--Via barona moŝto,
+helpu min en mia mizero!--Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ
+ĉio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por aŭdi la
+gloran kantiston.
+
+ 17.
+ LA OMBRO.
+ (mirrakonto de Andersen'.)
+
+En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni.
+La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj
+la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple
+varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj
+malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la
+stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ
+malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en
+la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis
+fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo
+dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie
+li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis
+la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La
+instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa
+homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre
+suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe
+pli malgranda, ol en la patrujo,--ĝi ankaŭ suferis de la suno.
+
+Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis.
+Estis efektiva plezuro ĝin vidi. Apenaŭ lumo estis enportita
+en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la
+plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin
+tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La
+instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj
+apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan
+vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj
+ĉiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, ĉar aeron oni
+bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin
+komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--ĉiuj homoj
+eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo
+brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis,
+kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . .
+tin-tin-tin--ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun
+kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la
+sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado
+reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris
+rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute
+silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono
+staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin
+superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo
+kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne
+estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro,--el interne estis
+aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis
+neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido,
+ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela,
+se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo
+diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni
+tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko--li trovas
+ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon,
+kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni,
+ĉian tiu sama peco. `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos' li diras,
+sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".
+
+Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe
+malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin
+dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l'
+kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en
+plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris
+gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La
+okuloj de l' instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne
+estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio
+ĉi li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la
+planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la
+fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj pli jam
+ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La
+pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis
+mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn
+sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie
+loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj
+estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie.
+
+Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la
+ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis
+videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie
+inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la
+alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi
+ĝi ordinare faras.
+
+"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni
+povas trovi tie kontraŭe!" diris la instruitulo. "Rigardu,
+kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute
+fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj
+ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte,
+rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus
+peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. "Estu tiel bona kaj
+eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la
+ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. "Jes, jes, iru, sed
+baldaŭ revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la
+kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj
+la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare
+vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la
+balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la
+alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan
+kurtenon.
+
+Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon
+kaj legi gazetojn. "Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li
+eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi
+hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio
+ĉi estas efektive ĉagrene!"
+
+Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en
+la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri
+homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj
+rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur
+ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne
+paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente.
+
+Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute
+bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke
+ĝia sinjoro estu por ĝi barilo,--sed li tamen ne povis ĝin
+elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia
+ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed
+nenio helpis.
+
+Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al
+Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun
+granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian
+li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj
+li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en
+la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj
+pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke
+jam la duono estus sufiĉa.
+
+Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri
+la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li
+pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.
+
+Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas
+tre mallaŭte sur la pordo.
+
+"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj
+jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira
+eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis
+videble grava persono.
+
+"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo.
+
+"Jes, mi tiel ankaŭ pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min
+ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj
+oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona
+farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne
+kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l'
+tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke
+fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado,
+mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!" Kaj li eksonigis tutan
+ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo,
+kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis
+ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj,
+kiuj ĉiuj estis veraj.
+
+"Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la
+instruitulo. "Kiel tio ĉi estas ebla!"
+
+"Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi
+ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi
+scias, de mia infaneco ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj,
+kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati
+tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la
+plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin
+ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas.
+Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar
+oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian
+ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona
+kaj diru al mi!"
+
+"Ha, ĝi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Ĝi ja estas
+multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro
+povus reveni estante homo!"
+
+"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne
+volus resti ŝuldanto de iu!"
+
+"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia ŝuldo
+tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu
+alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko,
+kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj
+kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de
+kontraŭe!"
+
+"Jes, tion ĉi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
+"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo
+rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi
+povas nutri pli ol unu familion!"
+
+"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi
+propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu
+vorto!"
+
+"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis
+paroli.
+
+Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia
+nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis
+elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel
+ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante
+jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun
+diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi
+plej certe faris lin homo.
+
+"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn
+piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan
+ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l' instruitulo;
+li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si.
+La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi
+bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus
+sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.
+
+"Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la
+ombro. "Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi
+restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni
+vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj
+instruitajn,--tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion
+vidis kaj mi ĉion scias!"
+
+"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, ĝi vivas
+sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis
+unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur
+la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu,
+rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj
+poste . . . "
+
+"Poste mi estis en la antaŭĉambro!" daŭrigante rakontis la
+ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie
+ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda
+nombro da ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj
+malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre
+lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se
+mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne
+rapidis, kaj tio ĉi estis bona!"
+
+"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.
+
+"Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed . . . ĝi ne
+estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj
+ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj
+riĉeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara",
+sed "sinjoro"!
+
+"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "ĝi estas ne detruebla
+malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros.
+Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!"
+
+"Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!"
+
+"Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?" demandis la
+instruitulo. "Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie
+estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela
+ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?"
+
+"Ĉio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi
+restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis
+tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco
+de l' poezio, en la antaŭĉambro".
+
+"Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la
+dioj de l' malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj?
+ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?"
+
+"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion
+vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus
+esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian
+internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio.
+Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed
+apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian, vi ankoraŭ
+certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l' luno
+mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne
+komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi
+ĝin ekkonis--mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte
+matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante
+jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis
+botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo
+lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi
+povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro
+malkovros,--mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de
+sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi
+donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi
+kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis
+laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi
+kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj
+en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu
+povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu
+alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiĉe
+malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa
+kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej
+nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe
+gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion
+nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii--la
+malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom
+legantojn ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj
+personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiujn mi
+venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profesoroj
+faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel
+ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris monon
+por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio
+ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
+adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en
+pluva vetero mi ĉian estas en la domo!" Tion ĉi dirinte, la
+ombro foriris.
+
+"Mirinde!" diris la instruitulo.
+
+Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
+
+"Kiel vi fartas?" demandis li.
+
+"Aĥ!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la veraĵo, la
+belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas
+surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras".
+
+"Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
+grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo.
+Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute
+perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros
+veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de
+l' vojo,--ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus
+por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l'
+vojo."
+
+"Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo.
+
+"Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojiro
+redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas
+sur min unu la tutan koston de l' vojo!"
+
+"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
+
+"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi
+restos!" kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.
+
+La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin
+tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo
+kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine
+li efektive malsaniĝis.
+
+"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro
+prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.
+
+"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al
+li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco.
+Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj
+en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar
+mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas
+malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian
+proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
+
+Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis
+ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian
+estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ
+la staro de l' suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko
+sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis
+tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu
+tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo
+kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun
+fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."
+
+Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis
+efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence,
+tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi,
+estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la
+naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj
+per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi
+ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi
+sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia
+antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco,
+sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi
+mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
+almenaŭ duone plenumos vian deziron".
+
+Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta
+sinjoro.
+
+Kia malaltiĝo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi
+kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole
+ne vole li devis konsenti.
+
+Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter
+tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke
+ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.
+
+Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol
+ĉiuj ceteraj. "Li tien ĉi venis, por rapidigi la kreskon de
+sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon
+de lia veno,--li ne havas ombron".
+
+Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj
+komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino,
+ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: "Via
+malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!"
+
+"Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la
+ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi
+saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la
+personon, kiu min ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron
+ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la
+vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas
+mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi
+vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io
+tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!"
+
+"Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi
+banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia
+tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la
+banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo
+tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li
+forveturos."
+
+Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino
+kun la ombro. Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli
+facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis
+al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie
+estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre
+kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial
+li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn
+aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega
+homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia
+vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin
+ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la
+konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis
+ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno
+kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. "Saĝa
+homo li estas!" diris ŝi al si mem. "tio ĉi estas bona; kaj li
+dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando
+estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni."
+Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj
+aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris
+miran vizaĝon.
+
+"Tion ĉi vi ne povas respondi!" diris la reĝidino.
+
+"Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la
+ombro; mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l' pordo
+povus respondi".
+
+"Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus multege mirinda!"
+
+"Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi
+pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis,--mi tiel
+pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi
+estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por
+teni ĝin en bona humoro--kaj tiel ĝi devas esti, por doni
+bonajn respondojn--oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo."
+
+"Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino.
+
+Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun
+li pri suno kaj luno, pri l' internaĵo kaj eksteraĵo de l'
+homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.
+
+"Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!"
+pensis la reĝidino, "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj
+regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi ĝin faras!"
+
+La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, sed
+tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon
+de l' reĝidino.
+
+"Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li
+tiel diris.
+
+Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian
+ŝi estis en la domo.
+
+"Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi
+fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi
+volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi
+en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj
+ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi
+devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi
+ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la
+balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi
+devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Ĉar mi
+konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je
+l' vespero ni festos la edziĝon".
+
+"Ne, ĝi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion ĉi mi
+ne volas, tion ĉi mi ne faros! Ĝi estus trompi la tutan landon
+kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj
+vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!"
+
+"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos
+la gardistojn!"
+
+"Mi iros rekte al la reĝidino!" rediris la instruitulo. "Sed
+mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en
+malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar
+la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin
+fari ŝia edzo.
+
+"Vi tremas?" demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io
+okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero
+festi nian edziĝon."
+
+"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la
+ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas
+longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton,
+ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi--prezentu al
+vi--mi estas ĝia ombro!"
+
+"Terure!" ekkriis la reĝidino, "oni ĝin ja enŝlosis?"
+
+"Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la
+prudenton!"
+
+"La malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre
+bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia
+malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese
+ĝin mallaŭte tute forigi."
+
+"Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar
+ĝi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li ĝemus.
+
+"Vi havas noblan ĥarakteron!" diris la reĝidino.
+
+Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la
+pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La
+reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj
+ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de l'
+popolaj amasoj.
+
+La instruita homo nenion aŭdis de l' tuta ĝoja kriado, ĉar al
+lia vivo estis farita fino.
+
+ 18.
+ POPOLDIROJ.
+
+
+ Ĉiu "tial" havas sian "kial."
+ Popolo diras--Dio diras.
+ Kia patrino, tia filino.
+ Kiu vivos, tiu vidos.
+ Se infano ne krias, patrino ne scias.
+ Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo.
+ En sia urbeto neniu estas profeto.
+ Kiu iras trankvile, iras facile.
+ Post la faro venas saĝo.
+ Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.
+ Ne diru "hop" antaŭ salto.
+ Antaŭe intencu kaj poste komencu.
+ Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
+ Kia la festo, tia la vesto.
+ Restu tajloro ĉe via laboro.
+
+ --------
+
+ 19.
+ Kanto de studentoj.
+
+
+ Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
+ Dum ni junaj estas!
+ Post plezura estanteco,
+ Post malgaja maljuneco --
+ Sole tero restas.
+
+ * * *
+
+ Vivo estas tre mallonga,
+ Kuras ne tenate,
+ Kaj subite morto venos,
+ Kaj rapide ĉiun prenos,
+ Ĉiun senkompate.
+
+ * * *
+
+ Kie niaj antaŭuloj
+ En la mondo sidas?
+ Iru al la superuloj,
+ Serĉu ilin ĉe l' subuloj --
+ Kiu ilin vidas?
+
+ * * *
+
+ Vivu la akademio
+ Kaj la profesoroj!
+ Vivu longe kaj en sano
+ Ĉiu akademiano,
+ Vivu sen doloroj!
+
+ * * *
+
+ Vivu, floru nia regno
+ Kaj regnestro nia!
+ Kaj amikoj mecenataj,
+ Protegantoj estimataj
+ De l' akademio.
+
+ * * *
+
+ Vivu ĉiuj la knabinoj
+ Belaj kaj hontemaj!
+ Vivu ankaŭ la virinoj,
+ Amikinoj kaj mastrinoj,
+ Bonaj, laboremaj.
+
+ * * *
+
+ Mortu, mortu, malgajeco!
+ Mortu la doloro!
+ Mortu ĉiu intriganto
+ Kaj malamon konservanto
+ Longe en la koro!
+
+ _Hemza._
+
+ 20.
+ El Heine'.
+
+
+ Al brusto, al mia -- ha, ĝi min doloras --
+ Almetu maneton, amata knabino!
+ Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
+ Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
+
+ * * *
+
+ Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
+ La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
+ Rapidu, rapidu kun via laboro,
+ Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
+
+ _K. D._
+
+
+
+
+ ALDONO AL LA
+ DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA.
+
+
+En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia
+esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al
+mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn
+plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al
+la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis
+doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l'
+jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj
+proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la "Dua
+Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj
+eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn
+manojn la sorton de l' lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de
+kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu
+estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l' lingvo
+internacia.
+
+Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l'
+lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la
+fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia
+libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American
+Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi
+la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas
+kreebla, kaj _kiel_ ĝi devas esti. La frukto de l' laboroj de
+la komitato estis jena decido:
+
+ ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke
+ ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la
+ plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas
+ esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el
+ vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj
+ popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto
+ de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita
+ mondo.
+
+Sur la fondo de ĉio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo"
+decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari
+internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon
+de lingvo tutmonda.
+
+Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la
+"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri
+lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la
+"Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli
+malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi
+estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de
+siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe
+proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras
+pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la
+tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la
+demandon pri lingvo tutmonda):
+
+ "La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej
+ simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia,"
+ kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi
+ estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne
+ estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l' aŭtoro, sed
+ prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto
+ el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj
+ en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la
+ bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas
+ mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la
+ kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapuk'. La
+ gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla,
+ kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de
+ vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el
+ radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . "
+
+Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia"
+kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ
+lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:
+
+ "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre
+ modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la
+ publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos
+ al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo
+ li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn
+ legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000
+ personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke
+ la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la
+ bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo
+ povas kuraĝe doni la petitan promeson_".
+
+La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_
+tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj
+mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan
+mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi
+prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj
+ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda
+provado trovos necesaj,--mi jam antaŭe donas mian plenan
+konsenton.
+
+Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita
+internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l'
+lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso,
+kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas
+esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se
+la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis
+nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
+foriras de l' sceno.
+
+Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l' lingvo internacia kun la
+estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l'
+lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus ilian laboradon,
+"atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en
+danĝeron esti perdita je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ
+ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke
+ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori
+diligente _laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute
+egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar _tiu_ vojo estas
+certa kaj kondukos nin al la celo _en ĉiu okazo_. Esperante la
+kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo.
+Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan
+juĝon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la
+estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua
+Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la
+lasta, kaj la _aŭtoro_ nun ĉesigas je eterne sian laboradon.
+Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam
+kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli
+da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj,
+ol ĉiu alia.
+
+Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute
+sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule
+riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori
+por ĝi, aŭ ne,--mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn
+je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon.
+
+1) La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu
+ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn
+mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio
+apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas
+esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la
+intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ
+kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem
+internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo
+ŝanĝojn kaj bonigojn.
+
+2) La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas:
+anstataŭ "ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti:
+"iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la
+vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc).
+
+3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj
+superliteraj (^) kaj ([hoketo]), ĝi povas anstataŭigi la
+signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne
+uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita:
+"ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ". Se oni bezonas presi ion
+kun signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la
+leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (,)
+oni povas ankaŭ presadi (') aŭ (-). Ekzemple: sign,et,o =
+sign'et'o = sig-net-o.
+
+4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne
+plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne
+trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _aŭtore_ plenan
+vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l'
+kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue--la kreado de tute plena vortaro
+estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj en
+lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus
+atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita
+kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava
+afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu
+homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur
+ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne
+kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo,
+per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la
+lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la
+disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la
+tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj
+povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia"
+devas esti mia unua broŝuro ("Lingvo internacia. Antaŭparolo
+kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la
+lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. Tio ĉi estas la
+unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo
+internacia. Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj
+de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj.
+Ĉiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuraĝe diri,
+ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne
+malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia. Ĉar en ĉio, kio en
+la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun
+ne la aŭtoro aŭ ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun
+devas esti talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la _plej
+granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj.
+
+_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj
+oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia
+vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo,--tiam ĉiu povas
+krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo_; tiel ankaŭ se
+naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita
+klare en mia unua broŝuro,--ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia
+juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon,
+turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la
+_plejmulto_ de l' verkantoj. _Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne
+estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ
+kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de
+l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi
+persone aŭ ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas
+havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia. Kaj poste,
+kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe
+vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos
+perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la
+leĝoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo
+internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj,
+laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo,
+kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
+prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata
+la efektiva lingvo internacia de l' estonteco.
+
+Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas
+ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco,
+sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la
+interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide
+vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun liaj
+eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post
+iom elpuŝas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj
+vivipovantan lingvon internacian.
+
+Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo
+internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu
+konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo
+estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento,
+kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli
+grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas
+renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian
+saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo,
+kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis
+preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj
+vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post
+unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj
+dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la
+lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli
+unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom
+perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo. Ke mia
+unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la
+fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel
+grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi siajn
+pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en
+la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton!
+(vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en
+la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj,
+sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis
+presi en la vortaro). Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas
+por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj
+lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam
+estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas
+efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur
+malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj
+povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante
+ĝian unuformecon.
+
+Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda
+parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco
+unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la
+fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos
+malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj. Sed ĉar unue tiaj vortoj
+estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam
+konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj
+ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan fonton, el kiu la
+aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj
+lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol
+provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj
+provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj
+kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis
+perdiĝi. Tio sama estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed
+ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol
+de aliaj kondiĉoj,--tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi
+multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ
+perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la
+lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale
+sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam
+post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata
+pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj
+formoj,--kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn
+formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju
+pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo
+internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan
+vortaron.
+
+Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi
+verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuraĝe, ke ili havas
+en la manoj _plenan vortaron,_ ĉar povante ĉian ankoraŭ ne
+kreitan vorton krei laŭ ilia plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis _mi_
+ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia
+_ĉion,_ kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se
+mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: ĉar kiom ajn mi laborus,
+ĉiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraŭ
+multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne
+scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesita.
+
+Sed nun restas unu ŝajne tre grava demando: se mi skribas al iu
+en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem,
+sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj
+klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas
+fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas
+farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa
+vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas
+ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata,--t.e. _apud la vorto
+nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu
+vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun
+lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se
+vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito,
+aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile povas havi vortaron de tiu
+lingvo. Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj de la lingvo
+internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi
+proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en
+multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia. _Sed
+tute ne estas postulata, ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon
+francan,_ ĉar la vorto devas esti elskribata el la franca
+vortaro sen ia ŝanĝo, en tiu formo, en kiu ĝi estas trovata en
+la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto
+havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian
+lingvon).
+
+Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone
+plenan aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devus obei. La amaso
+amas, ke oni donu al ĝi leĝojn, ke oni donu al ĝi ne bonan,
+sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj
+nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn,
+sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ĝin faras ne pro
+maldiligento: sufiĉe plena vortaro jam estas preta ĉe mi, kaj
+mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se ĝi eĉ ne estus preta, la
+leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne malfacila por mi krei
+ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi paŝo post paŝo
+vortarojn ĉiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble
+multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj
+manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la
+fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan
+aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la
+interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne
+eraris. Sed se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris kaj ke
+plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne
+forgesu ke mi ja povas ĝin fari ankaŭ poste! Sed mi faros ĝin
+nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efektive _necesa._
+Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed
+ĉion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj ĉiu alia
+povas ĝin fari kun la egala kompetenteco.
+
+5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn
+(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj
+aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn,
+librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar,
+konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj
+estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel
+mi mem,--ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne
+atendante ĝis _mi_ ĝin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj
+ĉiu alia amiko de l' lingvo faru ankaŭ, kion li povas; mi mem
+ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas bezonata.
+
+6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la
+"promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu
+pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi
+kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos,
+ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj
+prenas la aferon sufiĉe serioze. Sed nun estas bedaŭrinde
+ankoraŭ multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone
+korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraŭ ilian
+"promeson"!
+
+7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la
+afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni
+povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas
+esti: ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la
+sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon
+ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l'
+lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon
+kaj laborantaj por ĝi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem
+ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: ĉia
+persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo, en
+sia sfero kaj laŭ siaj fortoj,--kaj malgraŭ la disĵeteco de l'
+laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej
+mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la
+lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo.
+Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj
+vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi:
+
+_a_) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas
+labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne
+zorgante tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj
+komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al ĝi en la
+komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la
+tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post
+kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke
+la plej granda parto de l' mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la
+afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novaĵojn
+pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmiĝis por la afero. De
+la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion
+gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de
+l' afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj
+ĉu ĝi estas jam sufiĉe "en modo"; profunde kredante, ke la
+afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed
+diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ
+siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj ĉi_ amikoj mi
+esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta
+mondo.
+
+_b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon
+de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun
+ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan. Ĉiu el
+la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj
+ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda
+nombro aŭ tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas
+tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al
+grandaj nombroj. Ĉiu promeso aparte havas signifon la plej
+malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandiĝos, kaj tiam
+ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan
+demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiĉe
+kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke
+_malutilon_ la promesoj en ĉia okazo ne portas, se ili eĉ
+neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili ĉe feliĉaj
+rezultatoj povas alporti grandegan.
+
+_c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj riĉigos
+la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone
+imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de
+vivo._ Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la
+lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo
+tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ
+ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en
+ĉiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la
+vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu
+popolo la eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la
+vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon
+korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo. La eldonado de la
+malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo postulas malmulte da
+laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn
+returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la
+pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj
+malmulte kosta. Laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado
+de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus
+bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' aŭtoroj mem,
+estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli
+vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj
+kaj pecoj por traduki,--ĉar la lernolibroj, kiujn mi eldonis
+mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj
+pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide
+fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da
+verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj; kaj
+tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci
+eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia.
+
+El ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas
+eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte da
+tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Ĉiu el la amikoj de l'
+lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte. Sed se ĉiu el
+ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l'
+lingvo internacia rapide vastiĝos.
+
+Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova eldonita verko, mi petas
+ĉiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi
+lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; ĉar komencante
+de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj
+pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco ĝis tiu
+tempo. Apud ĉiu verko estos dirita, kiu ĝin eldonis, kiom ĝi
+kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi. Alsendinte la koston de
+poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo ricevi de mi la plej
+novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi
+petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo, kiun ili
+eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi
+esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian
+peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero
+mem.
+
+_ĉ_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas
+diligenta uzado ĝin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ
+eĉ kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la
+utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de
+l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi
+postulas de ĝi ian oferon. Sed se ĉiuj amikoj de l' lingvo
+internacia anstataŭ paroladi _farados,_ tiam vi baldaŭ vidos,
+ke la tuta indiferenta amaso aliĝis jam al la afero, sen bruo
+kaj eĉ mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian
+kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via
+adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li
+komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte
+kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la
+lingvon, tute ĝin ne lerninte.
+
+_d_) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por
+progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin
+lasi al la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono. Estus
+bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por
+kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj
+rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado
+kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol laborante aparte.
+Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj
+kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigu per
+sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi,
+se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro
+doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni
+aliĝos, aŭ se oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aŭ
+malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuraĝe antaŭen,
+ĉar nia afero estas honesta kaj utila!
+
+ --------
+
+Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo
+de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l' lingvo internacia
+ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia
+amiko de la sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu
+laŭ siaj fortoj. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom
+same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi,
+ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro
+por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre
+malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis,
+kaj se ĉiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al
+ĝi eĉ la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj,
+kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la
+afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga
+tempo. Ni laboru kaj esperu!
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by
+Ludovic Lazarus Zamenhof
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA ***
+
+***** This file should be named 20006-8.txt or 20006-8.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/0/0/0/20006/
+
+Produced by David G. Simpson
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.