diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 01:15:53 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 01:15:53 -0700 |
| commit | edb5603bb48565c1793dbb9d8b4b1254d22726a0 (patch) | |
| tree | bb645581af3b6564449347481033a0e09c721d68 /20006.txt | |
Diffstat (limited to '20006.txt')
| -rw-r--r-- | 20006.txt | 2320 |
1 files changed, 2320 insertions, 0 deletions
diff --git a/20006.txt b/20006.txt new file mode 100644 index 0000000..e8fde0e --- /dev/null +++ b/20006.txt @@ -0,0 +1,2320 @@ +The Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by +Ludovic Lazarus Zamenhof + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia + +Author: Ludovic Lazarus Zamenhof + +Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** + + + + +Produced by David G. Simpson + + + + + + + + + +TRANSCRIBER'S NOTE: + +The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of +the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and +six accented letters added. The accented letters are "c", "g", +"h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with +a breve accent). Since these accented letters are not included +in the ASCII character set, some other means must be used to +represent them. + +The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if +the accented letters are not available: the accented letters may +be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" +(respectively). However, this system presents some difficulties +for electronic applications, since it cannot be reliably +converted automatically into other formats in which the accented +characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto +texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", +"jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto +alphabet, this system allows the accented letters to be +represented without ambiguity so that the text can be more +reliably converted to other formats. It is this "x" system that +is used in this Project Gutenberg eBook. + +At the time of the writing of the "Dua Libro," the time +correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "cxiam") were +spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "cxian" +(respectively). These words had been changed to their modern +forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro" +(also included with this text). The original spellings have been +preserved in this eBook. + + + + + + + + + DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA + + + + + L.L. ZAMENHOF + + 1888 + + + + + ANTAUXPAROLO. + + +Elirante ankoraux unu fojon antaux la estimata publiko, mi sentas +la devon antaux cxio danki la legantan publikon por la viva +kunsento, kiun gxi montris por mia afero. La multaj promesoj, +kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita +"senkondicxe", la leteroj kun kuragxigoj aux konsiloj--cxio tio +cxi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne +trompis. La bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj +al la laboro cxiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel +maldiligentaj por cxia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj +virinoj--rapidas porti ilian sxtonon por la granda, grava kaj +utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, +vivu eterne! + +En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' +tempo de unu jaro al la jugxo de l' tuta mondo; kian pasus la +jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj cxiuj +pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive +estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio +cxi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, +gazetoj kaj cetere, cxar tian la lingvo jam estus trairinta la +jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj plej gravaj malbonajxoj, kiuj +povus esti trovitaj en gxi, cxar en verko de _unu_ homo,--estus +jam pli aux malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la +dauxro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi +komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj +rapidigi l' aferon. Respondi je cxiu letero aparte estas por mi +ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je cxiuj demandoj +kaj proponoj, cxar tiel unu respondo povas servi por multaj +demandantoj. Cxiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos +dauxrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la +respondojn je cxiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus +tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos +preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj +demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per +apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauxro de la tuta +jaro 1888 periode, kun intertempoj de cxirkaux du monatoj de unu +kajero gxis la venonta. En tiuj cxi kajeroj _cxiuj_ demandoj +estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta +kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. + +Ankoraux unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, +pri kiuj mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia +unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos +finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de +cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu +ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi +tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi +gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne +povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' +lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al +la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute +bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu +jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos +ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti. + +La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj +respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian +konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni, +kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la +mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos +elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la +societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos +_plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por +_cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj +prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' +volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia +aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian +estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La +persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos +forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi +konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin +perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia +vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu +persono. + +Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn +vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu +jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus +pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la +kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro +tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran, +nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi +esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos, +ke mi ne fantazias. + +La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li +vidos iajn mirindajxojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne +laux ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laux la +mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita +en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en gxi +sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj cxi +simplajxoj estos, kiel laux mia espero la leganto poste vidos kaj +konfesos, ke post la fino de l' jaro + +_a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke +gxi tute ne bezonos pli la laboron de l' auxtoro, kaj, kiel cxiu +el la vivantaj lingvoj, gxi farigxos tute sendependa de ia aparta +persono. + +_b_) la lingvo estos pli aux malpli _senerara,_ cxar gxis tiu +tempo gxi jam estos trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj +cxiuj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu cxi laboro de +_unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo +kune. + +Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos +ne kontentaj, cxar ili eble tie ne trovos respondojn je l' +demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj cxar lia _propra_ demando en la +okuloj de cxiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio +li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj +efektive gravaj li ne parolas ecx unu vorton!" La leganto oferu +al mi iom da atendemo, cxar gxis la fino de l' jaro _cxiuj_ estos +kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aux alia +demando estos jam sxajne finita kaj liberigos la lokon por alia +demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri +gxi. Cxar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole +mian _personan_ jugxon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la +decidon _finan,_ ricevitan per la jugxo de l' _publiko._ + +Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--gxi +estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo +internacia. + +La kosto de cxiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu +al li cxiun venontan kajeron tuj, kian gxi estos preta kaj eliros +el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj +post la ricevo de l' antauxiranta. + + -------- + +Antauxe ol fini la antauxparolon, mi permesas al mi ripeti +ankoraux la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: cxiu +pene jugxu la aferon, proponitan de mi, kaj cxiu montru al mi la +erarojn, kiujn li trovis en gxi, aux la plibonigojn, kiujn li +povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraux tute bone ekkoni +mian aferon el mia unua libreto, tiu cxi mia dua libro povigos +lin post kelka tempo ekkoni gxin tute kaj cxiuflanke. Ke mia +afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo +diru sian jugxon pri tiu cxi afero, sed ke mi _sciu_ la jugxon de +l' mondo kaj povu gxin uzi por mia laboro. + +Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi +petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos +kritiko de mia afero; sed bedauxrinde tre malmultaj plenumis mian +peton, kaj sciigxi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia +afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_ +de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri +l' afero, proponita de mi, kaj jam antauxe mi esprimas al ili +mian koran dankon. Mi petas gxin ne por _mi_, sed pro l' +_afero._ + +Fine, antaux la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' +lingvo internacia, mi esprimas ankoraux unu fojon mian varmegan +dankon al la publiko por la helpemo, kiun gxi montris al mi; mi +esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmigxos, sed +konstante kaj sencxese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos +al celo la afero, je kiu laboras cxiuj sferoj de l' homa societo. + + I. + +Antaux cxio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn +mi gxis hodiaux auxdis aux legis, en gazetoj aux en leteroj al +mi, kvankam mi devas antauxsciigi la leganton, ke tiu cxi punkto +estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri +gxi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugxo de l' +publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la +afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel +skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili. + +_a_) Unuj parolis pri l' auxtoro, anstataux paroli pri l' afero. +Ili aux sxutis komplimentojn al la auxtoro, rigardigis, kiom da +malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, lauxdante la +_auxtoron,_ ili preskaux tute forgesis paroli pri l' utileco kaj +la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por gxi; +aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajxon kaj la +instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en cxia +grava verko, timis, ke la pseuxdonima auxtoro eble estas ne +suficxe instruita aux ne suficxe merita, kaj ili timis esprimi +decidan jugxon, pli multe penante malkovri, kiu estas la +pseuxdonima auxtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la +_aferon_ de la _auxtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas +multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne +konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn +por la afero, sed mi volas, ke oni jugxu ne l' auxtoron, sed la +verkon. Se la verko estas bona, prenu gxin; se gxi estas +malbona--jxetu gxin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia +lingvo kaj laux kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraux parolos, +sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; cxar laux mi tiu cxi demando +estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole +la _rezultatoj._ + +_b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis +instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, +cxu ili parolas logike kaj afertusxante. Anstataux provi +praktike (kion fari estas tre facile), cxu la lingvo, proponita +de mi, tauxgas por internacia komprenigxo, cxu gxi efektive al +cxiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili +parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; +anstataux provi per ilia propra orelo, cxu mia lingvo estas +bonsona aux ne,--ili teorie parolis pri legxoj de bonsoneco; +anstataux analizi, cxu mi bone kreis la vortaron kaj cxu oni ne +povus fari gxin ankoraux pli komprenebla kaj pli praktika, ili +diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aux +el vortoj, prenitaj mikse el cxiuj lingvoj de l' mondo. (La +lingvo multe per tio cxi _perdus,_ farigxinte tute ne +komprenebla; sed kion gxi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan +instruitan eksteron? tion cxi ili tute forgesis sin demandi.) + +_c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ecx ne leginte bone +mian malgrandan brosxuron kaj ecx ne peninte kompreni la aferon. +Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' +vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, +oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataux: "_en songx,o princ,in,o,n +mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona +kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda +vocxdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicxa signifo de l' +lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por +tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farigxu +_tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' +afero kaj komprenigis la legantojn, ke "cxar dek milionoj adeptoj +(!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas +estontecon"! Kelkajn fojojn mi ecx legis longajn artikulojn pri +mia afero, kie estis videble, ke la auxtoroj ecx ne vidis mian +verkon. + +_cx_) Aliaj, anstataux paroli pri la utileco aux la senutileco +de mia lingvo, donis sole sensencajn sxercojn, kiuj de iliaj +legantoj estis eble prenataj por kritiko, cxar multaj legantoj +propran jugxon ne havas, kaj la plej malsagxaj sxercoj je ia +afero estas por ili suficxa vidigo, ke la afero estas "ridinda" +kaj tauxgas por nenio. + +Mi ne deziras lauxdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la +erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas +pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la +celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, +sed ne ridi sen senco aux insulti sen kauxzo. Mi scias tre bone, +ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo ecx +estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne +donis ankoraux al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen +la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia gxi estu kaj +tia gxi restu!" Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de +l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur +esti _iniciatoro._ Tio cxi estu ankaux respondo al tiuj amikoj +de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam +vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn +vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile +estus por mi kontentigi tiujn cxi amikojn; sed ili ne forgesu, ke +tio cxi estus dangxera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke +estus nepardoneble faradi laux la propra decido de unu homo. Mi +ne povas diri, ke la lingvo estas preta, gxis gxi estos trairinta +la jugxon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu +cxi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaux mi ne povas +fari iajn sxangxojn en la lingvo tuj post la ricevo de la +konsiloj, se tiuj cxi konsiloj ecx estus la plej seneraraj kaj +venus de la plej kompetentaj personoj. En la dauxro de la tuta +jaro 1888 la lingvo restos _tute sen sxangxo;_ sed kian la jaro +estos finita, tian cxiuj necesaj sxangxoj, antauxe analizitaj kaj +provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, +kaj tian komencos gxia plena funkciado. Jugxante laux la +konsiloj, kiuj estas senditaj al mi gxis hodiaux, mi pensas, ke +la lingvo kredeble estos sxangxita tre malmulte, cxar la plej +granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kauxzita de +ne suficxa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la +lingvo tute ne estos sxangxita, mi tamen ne povas. Cetere, cxiuj +proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia jugxo pri ili, estos +prezentataj al la jugxo de l' publiko aux de ia el la jam konataj +instruitaj akademioj, se inter tiuj cxi estos trovita unu, kiu +volos preni tiun cxi laboron. Se ia kompetenta akademio min +sciigos, ke gxi volas preni tiun cxi laboron, mi tuj sendos al +gxi la tutan materialon, kiu estas cxe mi, mi fordonos al gxi la +tutan aferon, mi foriros kun la plej granda gxojo je eterne de l' +sceno, kaj el auxtoro kaj iniciatoro mi farigxos simpla amiko de +l' lingvo internacia, kiel cxiu alia amiko. Se tamen nenia el la +instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi dauxrigos +la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laux mia +propra pensado kaj laux la pensoj de l' publiko, sendataj al mi +pri tiuj proponoj, mi mem antaux la fino de l' jaro decidos la +finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas +preta. + + II. + +La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, +sxajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de +l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke gxi de si mem +ne donos vocxon, malgraux ke la afero estas tiel grava kaj la +laboro de l' vocxdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' +lingvo internacia, anstataux timegi la nombron, laboros por la +afero kaj kolektos tiom vocxojn, kiom ili povos, tian la necesa +nombro da vocxoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo. + +Kian mi proponis la vocxdonon, mi profunde kredis, ke pli frue +aux pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj. La +rezultatoj, kiuj sin montris gxis hodiaux, ankoraux plifortigas +mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi +tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita ecx +unu miliono da vocxoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj +konsilas al mi, ke mi forjxetu la vocxdonon aux ke mi malgrandigu +la nombron da postulataj vocxoj gxis unu miliono; "cxar", ili +diras, "danke la fantazian punkton de l' vocxdono, afero per si +mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi +prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj +de la vocxdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je +lerno, sendas al mi promesojn senkondicxajn kaj lernas la lingvon +sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la vocxdono en tiu cxi +lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos +antauxen. La vocxdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero +povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, cxar +mi scias, ke preni ian laboron, ecx la plej malgrandan, ne cxiu +konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek +laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se trovigxos +memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aux +pli malfrue 10,000,000 vocxoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu +bela tago ni sciigxos, ke la lingvo internacia farigxis tutmonda; +sed se ecx la nombro de l' vocxoj nenian venus al dek +milionoj,--la afero pro tio cxi tute ne estos perdita. + +Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' vocxdono estas +_matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se +ni prenos, ke la enskribado de cxiu promesanto okupos ne pli +multe ol unu minuton, kaj vi, forjxetinte cxian alian laboron, +vin okupos sole je tiu cxi afero, laborante sen ripozo 15 horojn +cxiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' vocxoj okupos 30 +jarojn, kaj por eldoni gxin vi bezonos la ricxecon de Krezo!" La +kalkulo sxajne estas tute prava kaj povas timigi cxiun,-- tamen +se la skribinto de tiu cxi kalkulo bone pensus pri gxi, li tre +facile ekvidus, ke tie cxi estas sofismo, kaj se nur efektive +estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' vocxdono +oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj +ricxecoj de Krezo. Cxar kiu diras, ke la tuta libro devas esti +propramane skribita de unu persono? Ke cxe cxiu pli granda afero +estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj +"timigaj" libroj estas eldonataj cxiutage en granda nombro, kaj +tio ne sole ne estas neebla, sed neniu ecx en tio vidas ion +grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia cxiutaga +gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laux grandeco kaj +kosto egalas la elirontan libron de l' vocxoj, kaj laux la +malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la +pretigo estas laboro pure mehxanika. Tiel cxiujare en la mondo +estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj +tamen neniu el la redaktoroj estas mirindajxisto. Sinjoroj la +kalkulantoj forgesis tiun simplan legxon, kiun ili povas vidi sur +cxiu pasxo, ke tio, kio cxe _unu_ homo postulas 30 jarojn, cxe +cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por +unu persono, estas ludilo por grupo da personoj. + +Al cxiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraux mian +peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi +povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, cxar "la +auxtoro ecx scias, ke ili ellernos aux jam ellernis la lingvon"! +Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se +iu ecx skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi +ne povas lin nomi internaciisto, gxis li ne sendis al mi sian +promeson. Ne diru, ke de unu aux kelkaj promesoj la grandega +nombro ne plenigxos: cxiu maro estas kreita de apartaj gutoj, +kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el +apartaj unuoj. Memoru, ke se ecx la esperata nombro estas ne +ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson. + + III. + +La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu +ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj +kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj +prefiksoj. + + 1. + +Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la +konata amiko, aux la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi +libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu cxi +gxardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata +loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata +"artikulo"; gxi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj +konataj. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l' ", se gxi ne +estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la +artikulo, li povas _tute gxin ne uzi,_ cxar gxi estas oportuna +sed ne necesa. + + 2. + +Jen estas la patro.--Mi auxdas la vocxon de la patro.--Mi ricevis +donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni +iros al la patro.--Karolo acxetis por sia kuzino horlogxeton kun +tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la +novajxojn, kiujn vi auxdis pri niaj malfelicxaj fratoj.--De kiu +vi gxin auxdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi +kalkulas jam la minutojn gxis nia revido.--Auxgusto estas bona, +Mario estas pli bona ol Auxgusto, sed Ernestino estas la plej +bona el cxiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia +najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaux mi +acxetis por sxi tre belan ludilon. + + 3. + +Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu +plentagon.--Mi logxas en la tria etagxo.--Hodiaux estas la dek +kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek +unua tago de l' jaro.--Tiu cxi rivero havas ducent nauxdek kvar +kilometrojn da longo.--Georgo Vasxingtono estis naskita la dudek +duan Februaron (aux: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil +sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio +cxi okazis antaux cent jaroj.--Mi acxetis du sxrankojn kaj pagis +por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu cxi +lando logxas tri milionoj kristanoj (aux: da kristanoj).--Duobla +fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li +duobligxis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis +tie.--Duonon de tiu cxi piro mi mangxis, kvaronon mi donis al mia +nevo, kaj la lastan kvaronon mi forjxetis.--Dudek unu estas tri +seponoj de kvardek naux.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen +ne povis gxin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li +redonos, kion li prenis; cxar unue li timos vian forton, kaj due +li ne povos sin pravigi.--Al cxiu el la laborantoj li donis po +kvin dolarojn. + + 4. + +Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia +amiko.--Vi cxiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu +persono aux objekto kaj al multaj; tio cxi estas farita pro +oportuneco, cxar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri +al li: "vi" aux "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' +ununombro; sed tiu cxi vorto estas trovata sole en la plena +vortaro; en la lingvo mem gxi preskaux nenian estas uzata).--La +cxapisto ne venos, cxar li estas malsana; se venos lia edzino, +donu al sxi mian cxapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi +povas ankaux gxin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, +donu al gxi nenion.--Jen estas la hundo, donu al gxi oston, kaj +voku la katinon, gxi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, cxar +cxiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne +estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre +estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn +en sian logxejon, anstataux iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke +vi estas ricxa. + + 5. + +Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro +skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion +li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la +cxiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj cxesis, +sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino cxian obeadis +la ordonojn de sia patrino, sed hodiaux sxi ne obeis.--Kian mi +venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li +finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, cxar kian vi venis, +mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, cxar li ne dormos +trankvile, gxis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus +sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron, +ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis cxion, sed gxi estis +jam tro malfrue.--Johano, sercxu mian krajonon.--Ni iru promeni, +sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas +pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto +devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre +utila.--Ne cxiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la +kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li +komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraux en la +vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaux la +rompita poto, la kato eble komprenos la kauxzon de l' punado.--La +konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li +ploris kaj jxuris, ke li terure vengxos.--En tiu cxi lernejo la +infanoj estas edukataj tre bone, cxar la lernejestro sin okupas +je sia afero kun amo.--Tio cxi montras, ke via nepo estas ne bone +edukita.--Dum en unu cxambro la gastoj dancadis, en la dua +cxambro estis preparata la vespermangxo; kian la tablo estis +preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaux +prezentata en la teatro?--Auxdu, infanoj! se vi estos prezentitaj +al la generalo, salutu lin gxentile.--La frauxlino, kiu estis +edzinigota de mia frato, mortis, ne farigxinte ankoraux ecx lia +fiancxino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi +estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian +la senco gxin necese postulas. + + 6. + +La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, +finigxas je la litero "e"; cxiuj aliaj adverboj ne havas +konstantan finigxon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li +estas severa jugxanto, li jugxas severe, sed juste.--Nun estas +varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre +ricxa, kaj li donis al la malfelicxulo tro malmulte, cxar li +estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj +pasxoj al la komercisto; sed antaux la magazeno mi renkontis +kalesxon, en kiu sidis ricxe vestita sinjoro. Elirinte el la +kalesxo kaj forjxetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta +inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj +diris sen ia antauxparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita +pro la malbonaj sciigajxoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj +kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam gxi ne +tre placxis al mi, cxar la vino estis bona, sed la botelo estis +de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio cxi +estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli felicxa, +se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, cxar +se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas +laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la regxo! + + 7. + +Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj +vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la +bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la +tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finigxo.--La lingvo +internacia esperas farigxi ian lingvo tutmonda.--La unutaga +regado de tiu cxi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas +frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmangxas cxian je l' +deka horo antaux tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormocxambro +estas de flavrugxa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la +insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur +la tablo.--Li eniris la cxambron (aux en la cxambron).--Cxu vi +estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Sxi estas +la unua baletistino en nia teatro.--Kia mehxanikisto faris tiun +cxi masxinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La +politiko de nia ministro montras, ke li estas bona +diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre +interesa.--Li korespondas telegrafe kun cxiuj agentoj. + + 8. + +Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula +materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis; +demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, +sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaux volas vidi . . . ne, mi +decidis alie: sendu cxiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li +kaj mi trovis lin libera; tio cxi min forte mirigis, cxar kian +ajn mi venas, li cxian sidas super laboro, kaj li nenian estas +libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", +"ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman +fojon li jam ripetis sian rakonton?--Cxu oni povas diri: helpi +la fraton (anstataux: al la frato), obei la patron (anstataux: +al la patro), ridi lian malsagxecon (anstataux: je lia +malsagxeco), plori la perdon (anstataux: pro la perdo)? Jes; +cxar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, +ni cxian povas uzi la vorton "je", aux la akuzativon sen +prepozicio. + + 9. + +Lia malbenado ne cxesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom +malhelpi.--La hierauxa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, +kiel la du pafoj, kiujn mi auxdis hodiaux.--Li kuris sur la +kampon.--Li kuradis gxis li falis.--La lavistino alportis mian +tolajxon: cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj visxilojn (oni nomas +gxin tolajxo, kvankam ne cxio estas farita el tolo).--Anstataux +vino li enversxis en mian glason ian malagrablan acidajxon, kaj +tiun cxi malklaran fluidajxon li devigis min eltrinki.--Ne cxia +belajxo estas utila.--En la angulo kusxis amaso da malnova +ferajxo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilagxano vendis al la +komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli +granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne cxiu rusujano estas +ruso.--Mi estas via kunlandano, cxar mi ankaux estas +italujano.--Ili venkos, cxar ilia militistaro estas glora pro sia +disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan +senharajxon, kiun li pro malvera honto cxian tiel zorge kasxis. + + 10. + +Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la +zorganto de tiu cxi infano, kaj gxi estas mia zorgato.--Via +kuracato estas mia konato.--Sxi ofte songxas +mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigxo?--Sxi +estas en la kvara monato de naskonteco.--La jugxejo estis jam +plena, kaj oni enkondukis la jugxoton.--La parenco de mia edzo +aux la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia +edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, cxar +sxi estas la edzino de mia frato; sxi estas mia +bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aux duonfilo), cxar +mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam +suficxe maljunaj, tamen oni ankoraux vokas ilin Pecxjo kaj +Manjo.--Auxgucxjo kaj Auxgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, +sinjoroj, cxar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li +dissxutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por +mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne +kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla. + + 11. + +Mi miras la sagxecon kaj la honestecon de tiu cxi homo.--La +legxeco de lia faro ne estas por mi malcerta, cxar cxio, kion li +faras, estas tute legxa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino, +kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj sxia edzo +estas nomata kudristinedzo.--Sxi ne estas doktorino, sed nur +doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la +pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel +la malricxegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco +da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali +kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la +kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.--Nia fidela +servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la +infano iris en la lernejon.--Auxdinte tion cxi, li +ekploris.--Ekbruligu kandelon, cxar estas jam mallume.--La tondro +estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj +ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedzigxis je sxi.--Li +estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li +eksigxis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas cxion, kion +oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj vengxema, kaj +lin ofendi estas dangxere.--Estu laborema, sxparema kaj +singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema, +kvankam la korpo estas mortema. + + 12. + +La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem jxetis en gxin la +unuan moneron.--Hieraux falis granda hajlo; cxiu hajlero pezis +pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas suficxa +por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas regxo de Prusujo +kaj imperiestro de Germanujo.--Se la sxipestro ordonas, la +sxipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu +estas apud nia domo, li vidis la tutan cxirkauxajxon.--Sidante +sur segxo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre +placxas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi +fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., +kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaux donas; ni iros kun +plezuro, cxar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone +pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaux al miaj geonkloj.--Li pagis +por la kokido tiom, kiom oni ne pagas ecx por koko.--La +Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo. + + 13. + +Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis +la negxon kaj la glacion.--Sxi volas fiancxigi mian fraton je +sxia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi +sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute +grizigxis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia +pligrandigxas sencxese.--Konigxinte je tiu cxi nobla homo, mi tuj +amikigxis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la +avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la agxon de dudek +naux jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la +patro elfalis el fenestro de tria etagxo kaj mortigxis; la +patrino estis mortigita de sxia propra servantino.--Cxu la +kandelo estis estingita, aux gxi estingigxis mem?--La knabeto +estas rugxigita de sia patrino, aux eble li rugxigis sin +mem?--Ne, li rugxigxis de plezuro, cxar li estas tre +rugxigxema.--Sidigu la fraton, cxar sidigi sin mem li ne volas; +se li ne povas esti sidigata, submovu segxon sub liajn piedojn, +kaj li kontrauxvole sidigxos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li +sidigxis sur la malsupran brancxon. + + 14. + +Donu al mi kudrilon kaj fadenon, cxar mi volas alkudri butonon al +mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la +flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagxo (vizagxkovriloj), +por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu +tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la +kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro +estas mia avino.--Mi auxdis tion cxi de kredindaj personoj.--Mi +jam vidis cxiujn vidindajxojn de via urbo.--Li estas senespere +malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajxo.--Li havas bonan +koron, sed bedauxrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma +fumo estas por mi malutila, tial mi cxian fumas tra +cigaringo.--Por ne piki la fingron cxe l' kudrado, oni portas +fingringon.--Mi perdis la sxlosilon de mia sxranko, kaj mi devis +venigi sxlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La +apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo +malbonigis la tagmangxon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed +li ankaux lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia +laboro, sed li ankoraux min malhelpis, kiom li povis.--La +malsupra parto de tiu cxi domo estas alie kolorita ol la +supra.--Ne legu tiel mallauxte.--Malfermu la pordon! + + 15. + +Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi +revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la +laboron, ol unuope.--Kristo revivigxis.--Iru, sed ne revenu tro +malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la segxon de +tie cxi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn +sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi acxetis dek cigarojn; +naux el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian +cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas +nomata pomujo aux pomarbo; sed ne cxia fruktujo estas +arbo.--Hispanujo estas parto de Euxropo.--Mi estis infano, mi +estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas +maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu cxi malsagxulo.--Se +ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian +sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne +plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma +cxambro sur la malvarman korton, sxi malvarmumis kaj malsanigxis. + + 16. + +La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de +belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu cxi pano estas tre +bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du +monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, +Aprilo, Majo, Junio, Julio, Auxgusto, Septembro, Oktobro, +Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun +estas.--Nun estas la tria horo, aux, pli certe, nun estas kvin +minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas +kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmangxas +(tagmezmangxas)?--Ne cxian egale: hodiaux ni tagmangxis je tri +kvaronoj de l' kvara, kaj hieraux ni mangxis akurate je l' tria +horo.--Kian agxon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan +tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne +rekonas.--La venontan dimancxon mi veturos Hamburgon.--Kio vin +interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Cxu +vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi +cxian estis tro maldiligenta.--Mi ne logxas cxe mia frato, mi +logxas aparte; sed mia logxejo estas apud la lia.--Antaux tiu +malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aux +cxion, aux nenion.--Mi bezonas du frankojn; cxu vi ne povas ilin +doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la sagxon +de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas gxian +kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian +faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aux ne klara, aux +sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. +"Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la +verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, +aux "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La +sxteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin +sidigis", tio cxi estus ne vere, cxar neniu lin tie +_sidigis_).--Metu la cxapelon sur la kapon.--La leteron mi +adresis: al lia mosxto sinjoro N. en N. N.--Via barona mosxto, +helpu min en mia mizero!--Por esti felicxa, oni devas esti antaux +cxio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por auxdi la +gloran kantiston. + + 17. + LA OMBRO. + (mirrakonto de Andersen'.) + +En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol cxe ni. +La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj +la brula suno faras el ili negrojn. Sed gxi estis nur la simple +varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj +malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaux promenadi en la +stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion cxi li devis baldaux +malkutimi. Li kaj cxiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en +la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis +fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo +dormas, aux ke neniu estas en la domo. La mallargxa strato, kie +li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke de l' mateno gxis +la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La +instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagxa +homo; al li sxajnis, ke li sidas en brula forno. Tio cxi lin tre +suferigis. Li tute maldikigxis, kaj ecx lia ombro farigxis multe +pli malgranda, ol en la patrujo,--gxi ankaux suferis de la suno. + +Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivigxis. +Estis efektiva plezuro gxin vidi. Apenaux lumo estis enportita +en la cxambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, gxis la +plafono kaj ecx iom sur la plafono mem. Gxi intence faris sin +tiel longa, gxi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La +instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj +apenaux la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan +vivon. Sur cxiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj +cxiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, cxar aeron oni +bezonas, se oni ecx kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin +komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--cxiuj homoj +eliris sur la straton, tabloj kaj segxoj estis elportataj, lumo +brulis cxie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, +kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . . +tin-tin-tin--cxar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun +kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la +sonoriloj de l' pregxejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado +regxis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris +rekte kontraux la logxejo de l' alilanda instruitulo, estis tute +silente, kaj tamen tie kredeble iu logxis, cxar sur la balkono +staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin +superversxadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo +kontrauxe estis ankaux malfermata je l' vespero, sed tie interne +estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro,--el interne estis +auxdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo sxajnis +neesprimeble bela. Sed eble gxi estis tia nur en lia sxajnevido, +cxar li trovis tie en la varmaj landoj cxion neesprimeble bela, +se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo +diris, ke li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo, ke oni +tie ne vidas ja ecx unu personon, kaj pri la muziko--li trovas +gxin malbele enuiga. "Gxi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, +kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, +cxian tiu sama peco. `Mi malgraux cxio gxin venkos' li diras, +sed li tamen gxin ne venkas, kiel ajn longe li ludas". + +Unu fojon en nokto la alilandulo vekigxis; li dormis cxe +malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaux la pordo sin +dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li sxajnis, ke de l' +kontrauxa balkono venas mirinda brilo. Cxiuj floroj brilis en +plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris +gracia aminda frauxlino, kiu sxajne ankaux brile radiis. La +okuloj de l' instruitulo tute senvidigxis de tio cxi, kaj ne +estas miro, cxar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio +cxi li ankoraux estis dorminta. Per unu salto li estis sur la +planko, tre mallauxte li starigxis post la kurteno, sed la +frauxlino jam ne estis, la brilo estingigxis. La floroj pli jam +ne brilis, sed ili staris ankoraux en ilia antauxa beleco. La +pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis +mallauxta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolcxajn +songxojn. Tio cxi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie +logxi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj +estis ja neeble, ke la homoj cxian trakurus tra tie. + +Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la +cxambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis +videbla sur la muro de la kontrauxa logxejo. Tiel gxi sidis tie +inter la floroj sur la balkono, kaj cxiun fojon, kian la +alilandulo sin movis, la ombro sin ankaux movis, cxar tion cxi +gxi ordinare faras. + +"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estajxo, kiun oni +povas trovi tie kontrauxe!" diris la instruitulo. "Rigardu, +kiel bele gxi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute +fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel sagxa kaj eniri, kaj +cxion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, +rakonti al mi, kion gxi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus +peni esti utila al mi!" diris li sxerce. "Estu tiel bona kaj +eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la +ombro, kaj la ombro rebalancis gxian kapon. "Jes, jes, iru, sed +baldaux revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la +kontrauxa balkono sin ankaux levis; la alilandulo sin turnis, kaj +la ombro sin ankaux turnis; se iu bone rigardus, li povus klare +vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la +balkono de l' kontrauxa domo rekte en tiu momento, en kiu la +alilandulo eniris en sian cxambron kaj mallevis post si la longan +kurtenon. + +Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon +kaj legi gazetojn. "Kio tio cxi estas?", diris li, kian li +eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel gxi +hieraux je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio +cxi estas efektive cxagrene!" + +Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin cxagrenis, kiel tio, ke en +la malvarmaj landoj estas rakontata unu cxiukonata historio pri +homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj +rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio cxi estas nur +ripetajxo, kaj tio cxi malplacxis al li. Tial li decidis tute ne +paroli pri tio, kaj tio cxi estis tute prudente. + +Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute +bone metis post si, cxar li sciis, ke la ombro cxian volas, ke +gxia sinjoro estu por gxi barilo,--sed li tamen ne povis gxin +elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia +ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed +nenio helpis. + +Gxi estis kompreneble cxagrene, sed en la varmaj landoj dank' al +Dio cxio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun +granda plezuro, ke el la piedoj kreskas cxe li nova ombro, kian +li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj +li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en +la patrujon en la malvarmaj landoj, gxi en la vojo cxian pli kaj +pli kreskis, tiel ke gxi fine farigxis tiel longa kaj granda, ke +jam la duono estus suficxa. + +Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri +la verajxo en la mondo, pri la bonajxo kaj belajxo, kaj tiel li +pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj. + +Je unu vespero li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas +tre mallauxte sur la pordo. + +"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj +jen antaux li staras neordinare maldika homo, kun tre mira +eksterajxo. Cetere la homo estis tre ricxe vestita, li estis +videble grava persono. + +"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo. + +"Jes, mi tiel ankaux pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min +ne rekonos! Mi farigxis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj +oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona +farto! Cxu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne +kredis, ke mi ian ankoraux revenos. Mi havis felicxon de l' +tago, kian mi estis cxe vi la lastan fojon; mi cxiuflanke +farigxis tre bonhava. Se mi volas min elacxeti el mia servado, +mi estas suficxe ricxa por tio cxi!" Kaj li eksonigis tutan +ligajxon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogxo, +kaj metis sian manon en la dikan oran cxenon, kiun li portis +cxirkaux la kolo. Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, +kiuj cxiuj estis veraj. + +"Ne, mi ne povas ankoraux retrovi miajn sentojn!" diris la +instruitulo. "Kiel tio cxi estas ebla!" + +"Io ordinara tio cxi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi +ja mem ankaux ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi +scias, de mia infaneco cxian iris laux viaj piedosignoj. Tuj, +kian vi trovis, ke mi estas suficxe matura, por min mem trabati +tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la +plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin +ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti ian vi ja devas. +Ankaux tiujn cxi landojn mi volis vidi ankoraux unu fojon, cxar +oni ja cxian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian +ombron; cxu mi devas al gxi aux al vi ion pagi? Estu tiel bona +kaj diru al mi!" + +"Ha, gxi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Gxi ja estas +multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro +povus reveni estante homo!" + +"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "cxar mi ne +volus resti sxuldanto de iu!" + +"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia sxuldo +tie cxi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel cxiu +alia! Mi tre gxojas pro via felicxo! Sidigu vin, malnova amiko, +kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio cxi okazis kaj +kion vi tie vidis en la varmaj landoj cxe la najbaro de +kontrauxe!" + +"Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante, +"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo +rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi +povas nutri pli ol unu familion!" + +"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi +propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu +vorto!" + +"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis +paroli. + +Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia +nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis +elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel +ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante +jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun +diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi +plej certe faris lin homo. + +"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn +piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan +ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo; +li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si. +La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi +bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus +sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro. + +"Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la +ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi +restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni +vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj +instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion +vidis kaj mi cxion scias!" + +"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas +sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis +unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur +la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, +rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj +poste . . . " + +"Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la +ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie +cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda +nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj +malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre +lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se +mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne +rapidis, kaj tio cxi estis bona!" + +"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo. + +"Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne +estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj +cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj +ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", +sed "sinjoro"! + +"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla +malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. +Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!" + +"Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!" + +"Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la +instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie +estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela +cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?" + +"Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi +restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis +tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco +de l' poezio, en la antauxcxambro". + +"Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la +dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj? +cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?" + +"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion +vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus +esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian +internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. +Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed +apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux +certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno +mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne +komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi +gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte +matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante +jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis +botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo +lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi +povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro +malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de +sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi +donis kasxejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi +kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis +laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi +kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj +en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu +povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu +alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe +malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa +kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej +nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe +gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion +nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la +malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom +legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj +personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi +venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj +faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel +ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon +por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio +cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi +adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en +pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la +ombro foriris. + +"Mirinde!" diris la instruitulo. + +Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis. + +"Kiel vi fartas?" demandis li. + +"Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la +belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas +surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras". + +"Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi +grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo. +Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute +perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros +veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de +l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus +por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' +vojo." + +"Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo. + +"Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro +redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas +sur min unu la tutan koston de l' vojo!" + +"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo. + +"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi +restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris. + +La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin +tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo +kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine +li efektive malsanigxis. + +"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro +prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso. + +"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al +li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. +Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj +en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar +mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas +malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian +proponon, ni ja veturos kiel kolegoj". + +Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis +ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian +estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux +la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko +sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis +tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu +tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo +kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun +fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua." + +Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis +efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, +tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, +estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la +naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj +per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi +ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi +sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia +antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco, +sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi +mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi +almenaux duone plenumos vian deziron". + +Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta +sinjoro. + +Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi +kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole +ne vole li devis konsenti. + +Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter +tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis tio, ke +sxi tro bone vidis, kaj tio cxi estas tre dangxere. + +Sxi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol +cxiuj ceteraj. "Li tien cxi venis, por rapidigi la kreskon de +sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauxzon +de lia veno,--li ne havas ombron". + +Sxi ricevis grandan sciemon, kaj tial sxi sur la promenejo tuj +komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante regxidino, +sxi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial sxi diris: "Via +malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" + +"Via regxida mosxto jam komencis tute sanigxi!" respondis la +ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi +sanigxis: mi havas ombron tute neordinaran. Cxu vi ne vidas la +personon, kiu min cxian akompanas? Aliaj homoj havas ombron +ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la +vestojn de siaj servantoj faras el pli bona sxtofo, ol oni portas +mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi +vidas, mi ecx donis al gxi apartan ombron. Tio cxi estas vere io +tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol cxiuj!" + +"Kiel!" pensis la regxidino, "cxu mi efektive sanigxis? Tiu cxi +banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia +tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la +banejo, cxar nun tie cxi nur farigxas interese. La alilandulo +tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tian li +forveturos." + +Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la regxidino +kun la ombro. Sxi estis facila, sed li estis ankoraux pli +facila; tian dancanton sxi ankoraux nenian havis. Sxi rakontis +al li, el kia lando sxi estas, kaj li konis la landon, li tie +estis, sed sxi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre +kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial +li povis respondi al la regxidino kaj rakonti al sxi tiajn +aferojn, ke sxi forte miregis. Li devis esti la plej sagxega +homo sur la tuta tero. Sxi ricevis grandan respekton por lia +vasta sciado. Kian ili post tio cxi ree dancis kune, sxi lin +ekamegis, kion la ombro bone vidis. Cxe la postiranta danco la +konfeso de sxia amo sin trovis jam sur sxia lango, sed sxi estis +ankoraux tiel prudenta, ke sxi ekpensis pri sxia lando kaj regno +kaj pri la multo da homoj, kiujn sxi estis ian regonta. "Sagxa +homo li estas!" diris sxi al si mem. "tio cxi estas bona; kaj li +dancas belege, gxi ankaux estas bona; sed egale grava demando +estas, cxu li estas suficxe instruita. Mi provos lin ekzameni." +Kaj sxi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj +aferoj, je kiuj sxi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris +miran vizagxon. + +"Tion cxi vi ne povas respondi!" diris la regxidino. + +"Tion cxi mi sciis ankoraux estante en la lernejo!" diris la +ombro; mi pensas, ke tion cxi ecx mia ombro tie cxe l' pordo +povus respondi". + +"Via ombro!" ekkriis la regxidino, "tio estus multege mirinda!" + +"Mi ne diras certe, ke gxi povos," diris la ombro, "sed tiel mi +pensas, cxar gxi ja tiel longe min akompanis kaj auxdis,--mi tiel +pensas! Sed permesu, Via regxida mosxto, sciigi vin, ke gxi +estas tiel fiera kaj volas, ke oni gxin prenu por homo; ke por +teni gxin en bona humoro--kaj tiel gxi devas esti, por doni +bonajn respondojn--oni devas paroli kun gxi tute kiel kun homo." + +"Tia fiereco placxas al mi!" diris la regxidino. + +Kaj sxi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun +li pri suno kaj luno, pri l' internajxo kaj eksterajxo de l' +homo, kaj li respondis sagxe kaj bone. + +"Kia homo li devas esti, se li havas tian sagxegan ombron!" +pensis la regxidino, "gxi estus efektiva beno por mia popolo kaj +regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi gxin faras!" + +La regxidino kaj la ombro baldaux estis pretaj inter si, sed +tamen tion cxi neniu devis sciigxi, gxis ili venos en la landon +de l' regxidino. + +"Neniu, ecx ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauxzo li +tiel diris. + +Baldaux ili venis en la landon, en kiu la regxidino regis, kian +sxi estis en la domo. + +"Auxskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi +farigxis tiel felicxa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi +volas ankaux por vi fari ion neordinaran! Vi cxian logxos cxe mi +en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regxa kalesxo kaj +ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio cxi vi +devas permesi, ke cxiu kaj cxio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi +ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la +balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi +devos kusxi cxe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Cxar mi +konfesas al vi, mi edzigxos je la regxidino; ankoraux hodiaux je +l' vespero ni festos la edzigxon". + +"Ne, gxi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion cxi mi +ne volas, tion cxi mi ne faros! Gxi estus trompi la tutan landon +kune kun la regxidino! Mi diros cxion, ke mi estas la homo kaj +vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" + +"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aux mi vokos +la gardistojn!" + +"Mi iros rekte al la regxidino!" rediris la instruitulo. "Sed +mi iros antauxe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en +malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, cxar +la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la regxidino volas lin +fari sxia edzo. + +"Vi tremas?" demandis la regxidino, kian la ombro eniris; cxu io +okazis al vi? ne malsanigxu hodiaux, kian ni volas je l' vespero +festi nian edzigxon." + +"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la +ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas +longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, +gxi diras kaj ripetas, ke gxi estas la homo, kaj mi--prezentu al +vi--mi estas gxia ombro!" + +"Terure!" ekkriis la regxidino, "oni gxin ja ensxlosis?" + +"Kompreneble! Mi timas, ke gxi jam nenian ricevos ree la +prudenton!" + +"La malfelicxa ombro!" rediris la regxidino, "mi gxin tre +bedauxras; estus tre bone por gxi, se oni gxin liberigus de gxia +malfelicxa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese +gxin mallauxte tute forigi." + +"Kvankam tio cxi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "cxar +gxi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li gxemus. + +"Vi havas noblan hxarakteron!" diris la regxidino. + +Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la +pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La +regxidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj +ankoraux unu fojon ricevi la gxojan kaj tondran "vivu!" de l' +popolaj amasoj. + +La instruita homo nenion auxdis de l' tuta gxoja kriado, cxar al +lia vivo estis farita fino. + + 18. + POPOLDIROJ. + + + Cxiu "tial" havas sian "kial." + Popolo diras--Dio diras. + Kia patrino, tia filino. + Kiu vivos, tiu vidos. + Se infano ne krias, patrino ne scias. + Pelu musxon tra l' fenestro, gxi venos tra l' pordo. + En sia urbeto neniu estas profeto. + Kiu iras trankvile, iras facile. + Post la faro venas sagxo. + Kiu ne salutas per cxapo, salutos per kapo. + Ne diru "hop" antaux salto. + Antauxe intencu kaj poste komencu. + Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. + Kia la festo, tia la vesto. + Restu tajloro cxe via laboro. + + -------- + + 19. + Kanto de studentoj. + + + Gxoju, gxoju ni, kolegoj, + Dum ni junaj estas! + Post plezura estanteco, + Post malgaja maljuneco -- + Sole tero restas. + + * * * + + Vivo estas tre mallonga, + Kuras ne tenate, + Kaj subite morto venos, + Kaj rapide cxiun prenos, + Cxiun senkompate. + + * * * + + Kie niaj antauxuloj + En la mondo sidas? + Iru al la superuloj, + Sercxu ilin cxe l' subuloj -- + Kiu ilin vidas? + + * * * + + Vivu la akademio + Kaj la profesoroj! + Vivu longe kaj en sano + Cxiu akademiano, + Vivu sen doloroj! + + * * * + + Vivu, floru nia regno + Kaj regnestro nia! + Kaj amikoj mecenataj, + Protegantoj estimataj + De l' akademio. + + * * * + + Vivu cxiuj la knabinoj + Belaj kaj hontemaj! + Vivu ankaux la virinoj, + Amikinoj kaj mastrinoj, + Bonaj, laboremaj. + + * * * + + Mortu, mortu, malgajeco! + Mortu la doloro! + Mortu cxiu intriganto + Kaj malamon konservanto + Longe en la koro! + + _Hemza._ + + 20. + El Heine'. + + + Al brusto, al mia -- ha, gxi min doloras -- + Almetu maneton, amata knabino! + Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? + Li por mi la cxerkon konstruas sen fino! + + * * * + + Ha, kiel li frapas en mi en la koro! + La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . + Rapidu, rapidu kun via laboro, + Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. + + _K. D._ + + + + + ALDONO AL LA + DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA. + + +En mia unua libro mi petis cxiujn amikojn de l' lingvo internacia +esprimi ilian jugxon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al +mi cxiujn erarojn, kiujn ili trovis en gxi, kaj cxiujn +plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al +la lingvo la plej bonan formon, cxar la finan formon mi intencis +doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' +jaro 1888, pripensinte kaj provinte antauxe cxiujn jugxojn kaj +proponojn, kiuj estus senditaj al mi gxis tiu tempo. En la "Dua +Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de cxiuj personaj +eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn +manojn la sorton de l' lingvo kaj, auxskultinte la konsilojn de +kompetentaj personoj, gxi donu al la lingvo la finan formon, kiu +estus egale ordona por mi, kiel por cxiu alia amiko de l' lingvo +internacia. + +Nun mi kun la plej granda gxojo povas sciigi cxiujn amikojn de l' +lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraux en la +fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraux antaux la ricevo de mia +libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American +Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi +la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas +kreebla, kaj _kiel_ gxi devas esti. La frukto de l' laboroj de +la komitato estis jena decido: + + ke lingvo internacia estas kreebla, ke gxi estas necesa, ke + gxi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la + plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas + esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el + vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj + popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto + de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita + mondo. + +Sur la fondo de cxio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo" +decidis dissendi al cxiuj instruitaj societoj la proponon fari +internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon +de lingvo tutmonda. + +Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraux pri mia laboro, la +"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri +lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la +"Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli +malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial gxi +estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de +siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas suficxe +proksima al la idealo, kiun gxi ellaboris teorie. Jen kion diras +pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la +tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la +demandon pri lingvo tutmonda): + + "La plej nova propono al la publiko kaj gxis nun la plej + simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," + kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj gxi + estas fondita, estas en la tuto maleraraj; gxia vortaro ne + estas kreita laux la persona volo kaj jugxo de l' auxtoro, sed + prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto + el la latina, kaj gxi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj + en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj sxangxoj pro la + bonsoneco. Pro tio kaj pro gxia gramatiko la lingvo estas + mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la + kalejdoskopaj rompajxoj kaj sxirajxoj de la Volapuk'. La + gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, + kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de + vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el + radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . " + +Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" +kaj gxian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laux +lia jugxo devus esti sxangxitaj, sinjoro H. Ph. finas: + + "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre + modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la + publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaux ol li donos + al gxi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj sxangxo + li volas prezenti gxin por la publika uzado. Li petas siajn + legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 + personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke + la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la + bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo + povas kuragxe doni la petitan promeson_". + +La kvar sxangxoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_ +tre bonaj, sed mi jam mem antaux kelkaj jaroj pensis pri ili kaj +mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan +mian jugxon pri ili kaj pri cxiuj proponitaj sxangxoj mi +prezentos al la kongreso, se tiu cxi efektivigxos. Al cxiuj +sxangxoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda +provado trovos necesaj,--mi jam antauxe donas mian plenan +konsenton. + +Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita +internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' +lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso, +kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas +esti legxdonanta por cxiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se +la kongreso ecx trovus necesa sxangxi la lingvon gxis +nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute +foriras de l' sceno. + +Sed kunligi jam antauxe la sorton de l' lingvo internacia kun la +estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' +lingvo, kiuj malfortigus aux tute cxesigus ilian laboradon, +"atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en +dangxeron esti perdita je eterne; cxar la kongreso povas ankoraux +ne efektivigxi, kaj se gxi efektivigxos, povas ankoraux okazi, ke +gxi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori +diligente _laux la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute +egale cxu la kongreso efektivigxos aux ne, cxar _tiu_ vojo estas +certa kaj kondukos nin al la celo _en cxiu okazo_. Esperante la +kongreson, mi nun faras persone neniajn sxangxojn en la lingvo. +Cxiujn sxangxojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan +jugxon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la +estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua +Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la +lasta, kaj la _auxtoro_ nun cxesigas je eterne sian laboradon. +Cxion, kion mi de nun faros aux skribos, mi gxin cxion faros jam +kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli +da kompetenteco, nek pli da moralaj aux materialaj privilegioj, +ol cxiu alia. + +Sed por ke la lingvo internacia povu farigxi de nun tute +sendependa de mia persono, kaj ke gxi povu tute bone kaj regule +ricxigxi, vastigxi kaj iri antauxen, cxu mi povos ankoraux labori +por gxi, aux ne,--mi donos tie, unu fojon por cxiam, respondojn +je kelkaj demandoj tusxantaj la lingvon kaj gxian estontecon. + +1) La lingvo internacia restas sensxangxa en tiu formo, en kiu +gxi estas proponita de mi; fari en gxi iajn lauxvolajn sxangxojn +mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu cxi privilegio +apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas +esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la +intencita kongreso ne efektivigxos, tiam poste (sed ne antaux +kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem +internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo +sxangxojn kaj bonigojn. + +2) La sola sxangxo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: +anstataux "ian," "cxian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: +"iam," "cxiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la +vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc). + +3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj +superliteraj (^) kaj ([hoketo]), gxi povas anstatauxigi la +signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne +uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: +"ch=cx; gh=gx; hh=hx; jh=jx; sh=sx". Se oni bezonas presi ion +kun signetoj internaj (,), oni devas gxin fari garde, ke la +leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataux la signeto (,) +oni povas ankaux presadi (') aux (-). Ekzemple: sign,et,o = +sign'et'o = sig-net-o. + +4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua brosxuro, estas ne +plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en gxi ne +trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _auxtore_ plenan +vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l' +kapo gxis la piedoj. Cxar unue--la kreado de tute plena vortaro +estas laboro ne ebla por unu homo, cxar la nombro de l' vortoj en +lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun cxiu vorto oni devus +atendi, gxis mi gxin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita +kaj cxiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava +afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugxo kaj decidoj de unu +homo devas havi rolon eble plej malgrandan, cxar unu homo sur +cxiu pasxo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne +kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasxo post pasxo, +per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la +lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraux la +disjxetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la +tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu cxiuj +povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia" +devas esti mia unua brosxuro ("Lingvo internacia. Antauxparolo +kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la +lingvo kaj suficxe grandan nombron da vortoj. Tio cxi estas la +unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo +internacia. Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj +de la vivo, tiel kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. +Cxiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuragxe diri, +ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas gxin ne +malpli bone ol la auxtoro aux ol iu alia. Cxar en cxio, kio en +la dirita brosxuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun +ne la auxtoro aux ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun +devas esti talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la _plej +granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj. + +_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj +oni gxin ne povas fari mem laux la reguloj de la internacia +vortfarado, nek anstatauxigi per alia esprimo,--tiam cxiu povas +krei tiun vorton laux lia persona placxo_; tiel ankaux se +naskigxus ia demando stilistika aux ecx gramatika, ne decidita +klare en mia unua brosxuro,--cxiu povas gxin decidi laux sia +jugxo; kaj se vi volas scii, cxu vi bone decidis tiun demandon, +turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la +_plejmulto_ de l' verkantoj. _Cxiu vorto, cxiu formo, kiu ne +estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux +kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de +l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi +persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas +havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste, +kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe +vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos +perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la +legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo +internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, +laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, +kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi +prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata +la efektiva lingvo internacia de l' estonteco. + +Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas +ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco, +sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la +interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide +vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj +eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post +iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj +vivipovantan lingvon internacian. + +Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo +internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu +konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo +estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento, +kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli +grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas +renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian +saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo, +kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis +preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj +vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post +unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj +dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la +lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli +unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom +perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia +unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la +fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj suficxan kaj tiel +grandan, ke se oni volas, oni povas ecx tute libere esprimi siajn +pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en +la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas ecx unu nove kreitan vorton! +(vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en +la fundamenta vortaro, sed tio cxi estas vortoj ne nove kreitaj, +sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis +presi en la vortaro). Oni devas memori, ke cxiu lingvo servas +por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj +lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam +estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie gxi estas +efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur +malofte disjxetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj +povos facile aligxi al la lingvo kaj ricxigi gxin ne perdigante +gxian unuformecon. + +Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda +parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco +unu formon cxe cxiuj uzantaj gxin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la +fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos +malegale kreataj de malsamaj auxtoroj. Sed cxar unue tiaj vortoj +estos renkontataj nur disjxetite inter la multo da vortoj jam +konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj +ankoraux pli malgrandigxos danke la komunan fonton, el kiu la +auxtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj euxropaj +lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol +provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj +provincialismoj estis en granda nombro en cxia alia lingvo, kaj +kun la vastigxado de la skribata literaturo ili komencis +perdigxi. Tio sama estos ankaux en la lingvo internacia, sed +cxar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol +de aliaj kondicxoj,--tiu proceso de unuformigxado iros en gxi +multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfelicxe baldaux +perdigxos, kaj la vortoj felicxe kreitaj restos kaj eniros en la +lingvon; la vortoj egale felicxe kreitaj sed malegale +sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam +post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata +pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol cxiuj aliaj +formoj,--kaj baldaux la unua formo elpusxos cxiujn ceterajn +formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju +pli energie vastigxos kaj ricxigxos la literaturo de la lingvo +internacia, des pli baldaux ni havos unuforman pli malpli plenan +vortaron. + +Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi +verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuragxe, ke ili havas +en la manoj _plenan vortaron,_ cxar povante cxian ankoraux ne +kreitan vorton krei laux ilia placxo, anstataux atendi, gxis _mi_ +gxin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia +_cxion,_ kion ili volas. Tio cxi estus ne ebla en la okazo, se +mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: cxar kiom ajn mi laborus, +cxiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraux +multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne +scius kion fari, cxar krei ilin mem estus ne permesita. + +Sed nun restas unu sxajne tre grava demando: se mi skribas al iu +en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, +sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj +klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas +fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas +farata cxe la uzado de cxia alia lingvo, se ia por ni necesa +vorto en tiu lingvo aux tute ankoraux ne ekzistas, aux ne estas +ankoraux de cxiuj egale uzata aux konata,--t.e. _apud la vorto +nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu +vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun +lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se +vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, +aux ke li havas sub la mano aux facile povas havi vortaron de tiu +lingvo. Sed estus dezirate, ke cxiuj amikoj de la lingvo +internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi +proponas la lingvon francan, cxar tiu cxi lingvo en nia tempo en +multaj sferoj ankoraux havas la rolon de lingvo internacia. _Sed +tute ne estas postulata, ke vi aux via adresito sciu la lingvon +francan,_ cxar la vorto devas esti elskribata el la franca +vortaro sen ia sxangxo, en tiu formo, en kiu gxi estas trovata en +la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto +havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian +lingvon). + +Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone +plenan auxtoritatan vortaron, kiun cxiuj devus obei. La amaso +amas, ke oni donu al gxi legxojn, ke oni donu al gxi ne bonan, +sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj +nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, +sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi gxin faras ne pro +maldiligento: suficxe plena vortaro jam estas preta cxe mi, kaj +mi povus eldoni gxin ecx tuj, kaj se gxi ecx ne estus preta, la +leganto komprenos, ke gxi estas tute ne malfacila por mi krei +cxiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasxo post pasxo +vortarojn cxiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble +multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj +manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la +fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan +auxtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la +interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne +eraris. Sed se la estonteco ecx montros, ke mi eraris kaj ke +plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne +forgesu ke mi ja povas gxin fari ankaux poste! Sed mi faros gxin +nur tiam, se la tempo montros, ke gxi estas efektive _necesa._ +Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed +cxion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj cxiu alia +povas gxin fari kun la egala kompetenteco. + +5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn +(nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian brosxuron en cxiuj +aliaj lingvoj, cxu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, +librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; cxar, +konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj +estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel +mi mem,--cxiu povas nun mem eldoni cxiajn necesajn verkojn, ne +atendante gxis _mi_ gxin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj +cxiu alia amiko de l' lingvo faru ankaux, kion li povas; mi mem +ne povas eldoni ecx la centan parton de tio, kio estas bezonata. + +6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la +"promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu +pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi +kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, +ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj +prenas la aferon suficxe serioze. Sed nun estas bedauxrinde +ankoraux multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone +korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraux ilian +"promeson"! + +7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la +afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni +povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas +esti: cxiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, cxar la +sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni cxiuj. Celon +ni cxiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l' +lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon +kaj laborantaj por gxi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem +cxiam pli ricxigxu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: cxia +persono, cxia rondeto, cxia societo laboru laux sia bontrovo, en +sia sfero kaj laux siaj fortoj,--kaj malgraux la disjxeteco de l' +laboro (se gxi nur estos cxie suficxe energia) post la plej +mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la +lingvo internacia fortigxis kaj estas uzata de la tuta mondo. +Tie cxi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj +vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi: + +_a_) Antaux cxio (kaj tio cxi estas la plej grava) ni devas +labori diligente kaj ne malvarmigxante por la afero kaj tute ne +zorgante tion, kion diras aux faras aliaj. Estas multaj, kiuj +komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al gxi en la +komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la +tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post +kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraux trankvila, ke +la plej granda parto de l' mondo ecx ankoraux ne scias pri la +afero, ke la gazetoj ne alportas cxiutage sensaciajn novajxojn +pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmigxis por la afero. De +la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion +gajnas, sed kontrauxe, gxi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de +l' afero ne rigardas, cxu la afero jam faris multon da bruo kaj +cxu gxi estas jam suficxe "en modo"; profunde kredante, ke la +afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed +diligente kaj konstante, cxiu en sia urbo, en sia lando kaj laux +siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj cxi_ amikoj mi +esperas, ke l' afero baldaux kaj sen bruo vastigxos en la tuta +mondo. + +_b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon +de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun +cxi punkton, sxajne fantazian, sed efektive tre gravan. Cxiu el +la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj +ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda +nombro aux tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas +tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al +grandaj nombroj. Cxiu promeso aparte havas signifon la plej +malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandigxos, kaj tiam +ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan +demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne suficxe +kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaux, ke +_malutilon_ la promesoj en cxia okazo ne portas, se ili ecx +neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili cxe felicxaj +rezultatoj povas alporti grandegan. + +_c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj ricxigos +la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone +imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de +vivo._ Oni devas sencxese eldonadi cxiam novajn verkojn pri la +lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo +tie cxi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaux +cxio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en +cxiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la +vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu +popolo la eblon aligxi al la homara afero, sed unutempe (danke la +vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon +korespondi libere kun cxiu ano de tiu popolo. La eldonado de la +malgranda vortareto en cxia aparta lingvo postulas malmulte da +laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn +returnitajn; cxar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la +pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj +malmulte kosta. Laux la mezuro de la progresado kaj ricxigxado +de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus +bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' auxtoroj mem, +estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli +vastajn lernolibrojn, laux bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj +kaj pecoj por traduki,--cxar la lernolibroj, kiujn mi eldonis +mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj +pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide +fortigxu kaj ricxigxu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da +verkoj en la lingvo internacia, originalaj aux tradukitaj; kaj +tiuj personoj aux rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci +eldonadi gazetojn kaj jxurnalojn en la lingvo internacia. + +El cxiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas +eldoni nur tre malgrandan parton, cxar mi havas tro malmulte da +tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Cxiu el la amikoj de l' +lingvo aparte povas ankaux eldoni nur malmulte. Sed se cxiu el +ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' +lingvo internacia rapide vastigxos. + +Por ke cxiuj povu scii pri cxiu nova eldonita verko, mi petas +cxiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aux en tiu cxi +lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; cxar komencante +de Auxgusto 1888 mi eldonados cxiumonate nomarojn de cxiuj verkoj +pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco gxis tiu +tempo. Apud cxiu verko estos dirita, kiu gxin eldonis, kiom gxi +kostas kaj kie oni gxin povas ricevi. Alsendinte la koston de +posxta transsendo, cxiu povas en cxiu tempo ricevi de mi la plej +novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi +petas ankaux, ke en la fino de cxia verko aux verketo, kiun ili +eldonos, ili presu cxiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi +esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian +peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero +mem. + +_cx_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas +diligenta uzado gxin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aux +ecx kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la +utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de +l' amaso restos surda por viaj vortoj, cxar gxi timos, ke vi +postulas de gxi ian oferon. Sed se cxiuj amikoj de l' lingvo +internacia anstataux paroladi _farados,_ tiam vi baldaux vidos, +ke la tuta indiferenta amaso aligxis jam al la afero, sen bruo +kaj ecx mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian +kaj kompreninte gxin, kvankam li la lingvon ne lernis, via +adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li +komencos mem gxin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte +kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios suficxe bone la +lingvon, tute gxin ne lerninte. + +_d_) Estas kompreneble ankoraux multaj vojoj kaj vojetoj por +progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin +lasi al la bontrovo kaj placxo de cxiu aparta persono. Estus +bone, se en cxiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por +kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj +rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado +kunligita oni cxiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. +Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj +kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuragxigu per +sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuragxon kaj malvarmigxi, +se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro +doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni +aligxos, aux se oni ecx ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aux +malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuragxe antauxen, +cxar nia afero estas honesta kaj utila! + + -------- + +Tiu cxi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo +de auxtoro. De tiu cxi tago la estonteco de l' lingvo internacia +ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de cxia alia +amiko de la sankta ideo. Ni devas nun cxiuj egale labori, cxiu +laux siaj fortoj. Cxiu el vi povas nun fari por nia afero tiom +same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, +cxar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro +por cxiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre +malgrandan parton. Mi faris por la afero cxion, kion mi povis, +kaj se cxiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al +gxi ecx la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj, +kiujn mi al gxi alportis tra dekdu jaroj gxis hodiaux, tiam la +afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga +tempo. Ni laboru kaj esperu! + + + + + + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by +Ludovic Lazarus Zamenhof + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** + +***** This file should be named 20006.txt or 20006.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/2/0/0/0/20006/ + +Produced by David G. Simpson + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
