diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:55:07 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:55:07 -0700 |
| commit | 0f7a069077a71e30bb56c54defc631116a16be64 (patch) | |
| tree | 227dd15116b791be0a2a20de867d8bb302274c7d /19182-h/19182-h.htm | |
Diffstat (limited to '19182-h/19182-h.htm')
| -rw-r--r-- | 19182-h/19182-h.htm | 6402 |
1 files changed, 6402 insertions, 0 deletions
diff --git a/19182-h/19182-h.htm b/19182-h/19182-h.htm new file mode 100644 index 0000000..54d6221 --- /dev/null +++ b/19182-h/19182-h.htm @@ -0,0 +1,6402 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> +<html> +<head> +<meta http-equiv=Content-Type content="text/html; charset=us-ascii"> +<title>La sinjorino el la maro</title> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {padding-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center; word-spacing: 0.5em;} +.staging, .note {font-size: 90%} +p.staging {text-indent: 0; margin-right: 2em; text-align: justify} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0; margin-bottom: 4em;} +--> +</style> +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Sinjorino el la Maro + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + + + + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + + + + + +</pre> + + +<div id="titlepage"> +<h2>Henrik Ibsen</h2> +<h1>LA SINJORINO EL LA MARO</h1> +<p>Teatraĵo en kvin aktoj</p> +<p>(Fruen fra havet)</p> +<p>1888</p> +<p>Tradukis:<br> +Odd Tangerud</p> +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 28, N — 3401 Lier<br> +Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82<br> +ISBN 82-91707-50-2</p> +</div> + +<h2>LA SINJORINO EL LA MARO</h2> + +<p>ROLOJ:</p> + +<ul> +<li>DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.</li> +<li>SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.</li> +<li>Liaj filinoj el la unua geedzeco:<ul> +<li>BOLETTE.</li> +<li>HILDE, nur duone plenkreska.</li></ul> +<li>LEKTORO ARNHOLM.</li> +<li>LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.</li> +<li>BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo</li> +<li>FREMDA VIRO.</li> +<li>JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.</li> +<li>TURISTOJ.</li> +<li>SOMERGASTOJ.</li> +</ul> + +<p>(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en +norda Norvegio.)</p> + +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La domo de <b>doktoro Wangel</b>. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno +antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. +Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa +barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo +estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas +la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. +Estas varma kaj brile klara somermateno.)</p> + +<p class="staging">(<b>Ballested</b>, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun +larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la +ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras +pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, +penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette Wangel</b> venas sur la verandon tra la malfermita +ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi +metas sur la tablon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendas +fremdulojn vizite hodiaŭ?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li +venis al la urbo ĉi-nokte.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto +ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Ĝuste li.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĝuste tial ni deziras flagi.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes, estas ja vere konvene.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras en la ĝardenan ĉambron.)</p> + +<p class="staging">(Iom poste <b>Lyngstrand</b> venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas +interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas +maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas +malforte.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(de ekstere de la heĝo)</span> Bonan matenon.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho —! Bonan matenon. <span class="staging">(Suprenlevas la flagon.)</span> +Jen, jen, — Nun leviĝas la balono. <span class="staging">(Fiksas la ŝnuron, kaj iom +ordigas ĉe la stablo.)</span> Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas +la plezuron —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aspekte vi estas pentristo, vi.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi vidas. — Ĉu vi permesas, ke mi eniru?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Vi eble volas rigardi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi ege volus.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. +Proksimiĝu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dankon, dankon. <span class="staging">(Li proksimiĝas tra la kradpordo.)</span></p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(pentras)</span> Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ja vidas.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi +modelon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu estu ankaŭ figuro?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kial ŝi estu duone morta?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj +nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu, tiel.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion +pentri.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kion vi fine nomu la bildon?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Mi intencas nomi ĝin “La fino de la marvirino”.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Konvenas bone. — Vi certe faros ion bonan el tio.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Fakulo eble?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Pentristo, vi sugestas?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans +Lyngstrand.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela +arto. — Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi +estas longe loĝinta ĉi tie?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan +someron.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ĉu malsana?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma +anheleco en la brusto.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ba! — bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes, faru. <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Jen denove venas vaporŝipo. +Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la +feriado la lastajn jarojn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo +perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi naskiĝis en la urbo?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ne, tio ne. Sed mi akla — aklimatigis min. Mi sentas min ligita al +la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Vi do loĝas ĉi tie longe?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. +Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, +kaj disiris ĉiuj laŭ la vento.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed vi mem do restis?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la +dekoracia fako, vi sciu.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro)</span> Hilde, — vidu ĉu vi +povas trovi la broditan piedbenketon de patro.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al la verando kaj salutas)</span> Bonan matenon, fraŭlino +Wangel!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ĉe la relo)</span> Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. +Pardonu momenton, — mi nur — <span class="staging">(eniras en la domon)</span></p> + +<p>BALLESTED<br> +Vi do konas la familion?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. +Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la +“La Videjo”. Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho ja, — vi devus kultivi tiun konatecon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus +okazon —</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ho, ĉu — okazon — <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Morto kaj plago! +<span class="staging">(kolektas siajn aĵojn)</span> La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi +devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas +min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aspekte vi estas tre multflanka.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Oni devas scii ak — aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. +Se vi foje bezonus ion pri hararo, — iom da pomado aŭ tiospecan, vi +nur demandu pri dancinstruisto Ballested.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dancinstruisto —?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Estro de la “Kornasocio”, se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre +en “La Videjo”. Adiaŭ, — adiaŭ! <span class="staging">(Li foriras kun siaj pentraĵoj +tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.)</span></p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> elvenas kun la piedbenketo. <b>Bolette</b> alportas pliajn +florojn. <b>Lyngstrand</b> salutas al <b>Hilde</b>, de sia staro en la +ĝardeno.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ĉe la relo, ne reen salutante)</span> Bolette diris, ke hodiaŭ vi +kuraĝis enen veni.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi permesis al mi eniri.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi faris vian matenan promenadon, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne, — ne longan promenadon hodiaŭ.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi naĝis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian +bandometon.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiu faris?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Via patrino.</p> + +<p>HILDE<br> +Nu tiel, nu. <span class="staging">(Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.)</span></p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kvazaŭ interrompante)</span> Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur +la fjordo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. +<span class="staging">(Ŝi ordigas ion sur la tablo.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando)</span> Ho, kiel +per floroj beligite —!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉu ne estas bele?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tamen estas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(averte al <b>Hilde</b>)</span> Hm — hm!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(senatente)</span> Ne, tiu de patrino.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu tiel, — Estas tiu de via patrino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte, kolere)</span> Ĉu do, Hilde —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(same)</span> Lasu min! <span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Vi iros hejmen nun por +matenmanĝi, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(malsupreniras)</span> Jes, mi devus meti ion en la stomakon.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kie vi do nun loĝas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiu sinjorino Jensen?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La akuŝistino.</p> + +<p>HILDE<br> +Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn +farendaĵojn nun ol —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, mi ja ne devus tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Kion do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Tion, kion mi diris.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas lin mezure; neindulge)</span> Mi ne komprenas vin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(venas sur la ŝtuparon)</span> Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere +devas pardoni nin hodiaŭ —. Sed iam poste, — kiam vi havas bonan +tempon — kaj kiam vi havas la emon, — vi absolute faru viziton por +vidi patron kaj — kaj ankaŭ nin aliajn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo +ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de +mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tiras ŝian brakon)</span> Hilde —! Petolaĉa infano! Ĉu vi +tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin!</p> + +<p>HILDE<br> +Pa, — ĉu vi opinias, ke mi atentas pri <em>tio</em>.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas dekstren)</span> Jen venas patro.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b>, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas +laŭ la vojeto de dekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen mi revenas, knabinetoj!</p> + +<p class="staging">(Li eniras tra la barilpordo.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno)</span> Ho, bone ke vi venas.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(Ankaŭ ŝi iras al li.)</span> Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. — Diru, — ĉu +Arnholm venis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do vi lin ankoraŭ ne vidis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, li certe faros.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(tiras lin)</span> Paĉjo, rigardu do.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas al la verando)</span> Jes, mi ja vidas, infano. — Estas ja vere +pompe.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ni bele ornamis, ĉu ne?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vere, vere. — Ĉu — ĉu ni estas solaj en la domo nun?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ŝi eliris —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(interrompas)</span> Patrino naĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(Rigardas amike al <b>Bolette</b> kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras +iom hezite:)</span> Aŭskultu nun, knabinetoj, — ĉu vi volas lasi ĉion +ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan +tagon?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo!</p> + +<p>WANGEL<br> +Hm, — nu ja. Sed vi do —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(okulumas kaj kapsignas al li)</span> Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris +por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por +viziti vin —</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ridetas kaj tiretas lin)</span> Pensu, — li ja estis la instruisto de +Bolette, patro!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun duonrido)</span> Vi du estas vere paro da petoluloj — Nu, nu, — +estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas +inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. <span class="staging">(donas al ŝi la valizon)</span> Portu +ĝin en la oficejon. — Nu, knabinetoj, — mi tion ne ŝatas. Ne la +manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron — Nu, — kion diri! +Eble ne povas fariĝi alimaniere.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj +montras)</span> Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la +lernejestro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas tien)</span> <em>Tiu</em>? <span class="staging">(ridas)</span> Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu +aĝulo estas Arnholm!</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! — Jes, certe tiel estas!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite)</span> Jes, je Dio, ĉu ne +ankaŭ mi opinias —!</p> + +<p class="staging">(Lernejestro <b>Arnholm</b>, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj +okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de +maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, +salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(iras al li renkonte)</span> Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon +reen al la antaŭa loko!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.</p> + +<p class="staging">(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj jen la infanoj! <span class="staging">(mansalutas al ili kaj rigardas ilin)</span> Tiuj du +mi malfacile rekonus.</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe ne, mi opinias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, jes, eble tamen Bolette. — Jes, Bolette mi estus rekonanta.</p> + +<p>WANGEL<br> +Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis +ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas)</span> Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis +konsiderinde — kaj estas konstruita <em>jena</em> laŭbo —</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja, tiel ekstere —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn +filinojn en la domo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Aŭskultu do patron!</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli +malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon, dankon, kara doktoro.</p> + +<p class="staging">(Ili supreniras. <b>Wangel</b> proponas por <b>Arnholm</b> lokon en la +balancseĝo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom +streĉe post la vojaĝo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Wangel</b>)</span> Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la +ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme.</p> + +<p>WANGEL<br> +Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble +konjakon.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu ankaŭ konjakon?</p> + +<p>WANGEL<br> +Nur iometon. Se iu dezirus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. +<b>Hilde</b> prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno +malantaŭ la domo.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(kiu postrigardis <b>Bolette</b> per la okuloj)</span> Estas vere iu belega —. +Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Jes, vi trovas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. — Sed nun +pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan +vivdaŭron?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni +diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel +frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes — jes.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. +Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed neniun infanon en via dua geedziĝo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ni ricevis knabeton antaŭ du — du kaj duona jaro. Sed ni ne havis +lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi +naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu pro iu malsano?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. +Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. +Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tion mi memoras de pasinte.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun preskaŭ nerimarkebla rideto)</span> Vi ja konas Ellida de la tempo, +kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte +renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion +kompreni. Ili nomas ŝin “La sinjorino el la maro”.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Kaj tial —. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. +Estus vere bone por ŝi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas lin dubeme)</span> Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe jes.</p> + +<p>VOĈO DE ELLIDA<br> +<span class="staging">(aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre)</span> Ĉu estas vi, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Jes, kara.</p> + +<p class="staging">(<b>Sinjorino Ellida Wangel</b>, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun +malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj +ĉe la laŭbo. <b>Lernejestro Arnholm</b> ekstaras.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas kaj etendas la manojn al ŝi)</span> Nu, jen la sinjorino el la +maro!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn)</span> Dank' +al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĵus nun. Antaŭ momento. <span class="staging">(montras al <b>Arnholm</b>)</span> Sed vi do salutu +pasintan konaton —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(donas la manon al <b>Arnholm</b>)</span> Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu +ke mi ne estis hejme.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.</p> + +<p>WANGEL<br> +La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj +malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Malsana?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Nu, vi ja rekomendas la banejon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro +mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. — Sed ĉu vi vidas kiel bele la +knabinetoj ornamis por vi?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(embarasata)</span> Hm —. <span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Mi ja baldaŭ devas +—</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vere estas por mi —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. — Uh, — kiel sufoke +varme estas sub tiu ĉi plafono! <span class="staging">(malsupreniras en la ĝardenon)</span> +Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. <span class="staging">(Ŝi eksidas +en la laŭbo.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eniras)</span> Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere +terure dum la somero, laŭdire.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ iris en la ĝardenon)</span> Hm, kara Ellida, vi devas nun sola +konversacii kun nia gasto dum tempeto.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu aferoj?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi +vestojn. Sed ne daŭros longe —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eksidas en la laŭbo)</span> Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi +certe scios pasigi la tempon.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> Ho, jes, — mi fidas. Nu, — ĝis revido! <span class="staging">(Li iras tra +la ĝardeno maldekstren.)</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(post mallonga silento)</span> Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi +tie?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nun mi sidas bone.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La laŭbo nomiĝas <em>mia</em> laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ +pli ĝuste Wangel — por mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kun la knabinetoj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, la knabinetoj — ili estas sur la verando.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj Wangel mem?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la +knabinetoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja +ĵeti la parolon transen unu al la alia — kiam ni foje trovas ion +por diri.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(post ioma pensado)</span> Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn —. +Ekstere en Skjoldvik mi pripensas —. Hm, — estas nun longe de tiam +—.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie +ekstere en la lumturo — La paganino, kiel la maljuna pastro nomis +vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per +kristana homa nomo —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kaj kiel do?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis —. Tiam ja ankoraŭ vivis +la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus —. Eĉ se li estus libera kaj +ne ligita, — mi meniam imagus, ke okazus tiel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ankaŭ mi ne. Vere neniam — tiam.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(varme kaj kore)</span> Jes, li vere estas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +— sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi pravas. Li ja estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la +aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ +eron el tio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —. <span class="staging">(iomete pli mallaŭte)</span> Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via +edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, — al kiu mi lasis min +ravi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri — pri tio +al kio vi aludas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis +vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie +ekstere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Dankon. Sed diru nun, — kial vi neniam skribis al mi post mia +forvojaĝo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu — kiu ne +povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri +ion embarasan, mi pensis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —. Jes, jes, vi certe pravas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kial vi mem neniam skribis?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe)</span> Mi? Fari la komencon? +Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi +spertis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, mi ja bone komprenas. — Ĉu vi neniam poste pensis pri alia +rilato?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(duone ŝercante)</span> Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. +Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, — mi ja jam +atingis la trideksepan, verdire.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. <span class="staging">(Ŝi iomete silentas, poste +diras serioze kaj mallaŭte)</span> Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, — mi +nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo +estus en veto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio do tio estas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiam vi faris — la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, — tiam mi ne +<em>kapablis</em> respondi al vi alimaniere ol mi faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam +en alia loko.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tiam!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi +eĉ ne konis sinjoron Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne parolas pri Wangel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne Wangel? Sed tiam, — ekstere en Skjoldvik —. Mi ne memoras unu +solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed rakontu do al mi pri tio ĉi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi +ja scias.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj se vi tiam ne estus ligita?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio do?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu via respondo al mia letero estus alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo)</span> Ĉar mi bezonas iun al +kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via edzo do nenion scias pri la afero?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli +li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde +estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ — iamaniere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Nur iamaniere? Ne tute!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. +Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. +Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara sinjorino, — nun vi vere devas plene eldiri.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke — +<span class="staging">(rigardas eksteren kaj interrompas)</span> Atendu ĝis poste. Jen vizitanto +venas.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la +ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan +bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas +iom necerta ĉe la verando.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(el la laŭbo)</span> Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho, la sinjorino jen? <span class="staging">(salutas kaj proksimiĝas)</span> +Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. +Vi ja permesis al mi veni por viziti vin —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la +domo hodiaŭ —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, tion vi scias?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel +ĉi tiun —</p> + +<p class="staging">(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni +viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere +li, kiu —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(rigardas al ambaŭ necerte)</span> Pardonu, — sed mi ne konas tiun +fremdan sinjoron. Estas nur — Mi venas pro la datreveno, sinjorino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la +domo hodiaŭ.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ridetas intime)</span> Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel +sekrete.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi scias?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ke estas la dat — la datreveno de la sinjorino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mia?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin demande)</span> Hodiaŭ? Ne, certe ne.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Kial vi tiel pensas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. +Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per +floroj kaj flagoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu bone?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +— kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la +datreveno de — de patrino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +De patrino —! Nu tiel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Aha! <span class="staging">(Li kaj <b>Ellida</b> rigardas sin reciproke kompreneme.)</span> Jes, ĉar +la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Jes, ĉar vi ja nun tion scias —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(denove ofertas la bukedon)</span> Permesu al mi gratuli —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(akceptas la florojn)</span> Koran dankon al vi. — Bonvolu sidiĝi +momenton, sinjoro Lyngstrand.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Lyngstrand</b> eksidas en la laŭbo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tio ĉi — pri mia datreveno — devus esti sekreto, sinjoro +lernejestro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(metas la bukedon flanken)</span> Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne tiel grave. — Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane +nun ol antaŭe.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi +povos iri suden —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li +promesis helpi min venontan jaron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel vi kontaktiĝis al li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj +ŝipoj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min +nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la +Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel bone, vi diras?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi +longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam +mi ja devis forlasi la maron. — Jes, vere estis granda feliĉo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, vi trovas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi +skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu — povi modli la delikatan +argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu +antikvajn vikingojn?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan +verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu jes, — sed kion tiu grupo reprezentu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, devus esti io kion mi mem travivis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, jes, — tenu vin al tio.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kio tio do estus?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila +dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke +ŝi sonĝas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu ne estu pli?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, +al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la +maro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel, dronis —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li dronis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen +revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito +rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la +maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(klinas sin malantaŭen en la seĝo)</span> Vere stranga imago. <span class="staging">(fermas la +okulojn)</span> Mi vive bildigas tion antaŭ mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed je sankta nomo, sinjoro — sinjoro —! Vi ja diris, ke estu io, +kion vi mem travivis.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, jes, — Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Travivis, ke morta viro —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed +tamen —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(vigle, streĉe)</span> Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi +devas ĉion scii.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita +Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni +dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro —</p> + +<p>ELLIDA<br> +La usonano?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +— jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame +legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu! Kaj sekve!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la +laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis +stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do +sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes! Jes!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi +rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. +Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li +faris tute silente, silente.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li nenion diris? Li ne parolis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. +Kun alia viro. Dum mi estis for.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(fermas la okulojn kaj diras mallaŭte)</span> Tion li diris?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Kaj imagu, — li tion diris en bona norvega. Li certe facile +lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj poste? Kio okazis poste?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. +Ĉar li aldonis, — ankaŭ tio silente: — Sed mia ŝi estas, kaj mia +ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin +kiel droninta viro el la nigra maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.)</span> Puh, — kiel preme varme +estas hodiaŭ —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas +viro por tion plenumi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vi scias — pri la sorto de tiu viro?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Kial vi tion opinias!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi +lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La +direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj +iu alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj de ili oni nenion plu aŭdis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. +Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan +maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, +kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute +klare.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ankaŭ mi. <span class="staging">(ekstaras)</span> Venu, — ni eniru. Aŭ prefere malsupren al +Wangel! Estas ja preme varme. <span class="staging">(Ŝi iras el la laŭbo.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(kiu ankaŭ ekstaris)</span> Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus +viziteton pro la datreveno.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nu, kiel vi preferas. <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> Adiaŭ, +kaj dankon pro la floroj.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Ellida</b>)</span> Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, +kara sinjorino Wangel.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin surprize)</span> Atendi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ŝajnas al mi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Atendi ke iu povus reveni —! Tiel reveni!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed pro Dio —! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto +—?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj +mi, kiu kredis, ke —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi kredis?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi +ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian +memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en +kiu vi ne partoprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon +sole por mi mem.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, — al kio +la aliaj estas eksteraj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi! <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Ĉu estas komprenende, ke —? Vi — Vi do ne +amas vian edzon!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes, — el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio +ĉi estas tiel terura, — tiel nekomprenebla, — tiel neimagebla, —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, +ĉu, sinjorino Wangel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la +ĝardena ĉambro?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ni faru.</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b>, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun <b>Hilde</b> de +maldekstre de malantaŭ la domo.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io +malvarmeta.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Atendu iomete. <span class="staging">(Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.)</span></p> + +<p>HILDE<br> +Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> De Lyngstrand?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(maltrankvila)</span> Ĉu Lyngstrand venis — denove?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kun rideto)</span> Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi +komprenas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekrigardas al <b>Hilde</b>)</span> Ah —!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(murmuras)</span> La besto!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(embarasita, al <b>Ellida</b>)</span> Hm. Jes, vi ja vidas —. Mi diru al vi, +mia kara, bona, benita Ellida —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(interrompas)</span> Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en +akvon kune kun la aliaj. <span class="staging">(Ŝi supreniras sur la verandon.)</span></p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(mallaŭte al <b>Hilde</b>)</span> Ho, ŝi do tamen estas ĝentila.</p> + +<p>HILDE<br> +Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(supre sur la verando, premas la manon de <b>Ellida</b>)</span> Dankon — +dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ordigas la florojn)</span> Nu do, — ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por +— por honori la datrevenon de patrino?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm —.</p> + +<p class="staging">(Li supreniras al <b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b>. <b>Bolette</b> kaj <b>Hilde</b> restas +en la ĝardeno.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Supre sur “La Videjo”, arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom +malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por +sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en +la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. +La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa +lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado +aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)</p> + +<p class="staging">(<b>Junaj homoj</b> el la urbo, <b>gesinjoroj</b>, venas pare de dekstre, kaj +en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. +Iom poste venas <b>Ballested</b> kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj +geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(montras supren per la bastono)</span> Sehen Sie, meine Herrschaften, — +dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen +und so herunter —</p> + +<p class="staging">(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas +malantaŭen. Iom poste venas <b>Bolette</b> la saman vojon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, — vidu, +kiel li rampas supren.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi opinias.</p> + +<p>HILDE<br> +Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas +pri li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, — aŭ io tia. Li +ne vivos longe, diris patro.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu tion li diris! Imagu, — ĝuste kion mi pensis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, kial vi tiel pensas. <span class="staging">(duonlaŭte)</span> Jen vidu, — nun Hans fine +krablis al la supro. Hans —. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas +vidi, ke li nomiĝas Hans?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Estu bonkonduta! Mi konsilas!</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide +kiel vi.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. +Ĉar mi neniun kunportis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere +aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via +patrino.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(lin rigardante)</span> Vi nun estas sufiĉe laca.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas +pli bone sidi tempeton.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(staras antaŭ li)</span> Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre +sur la muzikejo?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi aŭdis paroli pri tio.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kiu plukas floretojn inter la erikoj)</span> Ho, Hilde, — lasu nun +Lyngstrand regajni la spiron.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(al <b>Hilde</b>)</span> Jes, fraŭlino, mi volus danci — se mi povus.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu? Vi do neniam lernis?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ tion ne. Sed pri <em>tio</em> mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne +povas pro la brusto.</p> + +<p>HILDE<br> +Pro tiu difekto, kiel vi diras?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, estas tial.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne, tion mi ne povas diri. <span class="staging">(ridetas)</span> Ĉar estas pro tio, +ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj +al mi, mi kredas.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes ja. Tiam mi saniĝos.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kun floroj)</span> Jen, sinjoro Lyngstrand, — metu tiujn ĉi en la +butontruon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas malsupren dekstren)</span> Jen ili venas sur la vojo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.)</span> Se ili nur sciu kie ili flankeniru. +Ne, nun ili prenas eraran vojon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.</p> + +<p>HILDE<br> +Tiam vi devas tre laŭte krii.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, malsupren estas facile.</p> + +<p class="staging">(Li eliras dekstren.)</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, malsupren, jes. <span class="staging">(postrigardas lin)</span> Nun li eĉ saltas! Kaj li +ne memoras, ke poste li devas supreniri.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kompatindulo —.</p> + +<p>HILDE<br> +Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi freneziĝis?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne +baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi <em>tiam</em> akceptus lin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi opinias, ke estus pli bone ke <em>vi</em> prenus lin.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por +vivteni sin.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro <em>tio</em>.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kio?</p> + +<p>HILDE<br> +Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li +povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li +kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio +nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi +ekscite pripensi tion.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ekscite!</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!</p> + +<p>HILDE<br> +Mi eĉ volas esti. Spite! <span class="staging">(rigardas malsupren)</span> Nun fine! +Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. <span class="staging">(turnas sin)</span> Sed al aliaĵo, +— ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu?</p> + +<p>HILDE<br> +Imagu, — liaj haroj komencas defali — tie supre, meze sur la kapo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, babilaĵo! Ne estas vero.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi +povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Jes, ĉu eblas kompreni <em>tion</em>? Mi memoras, ke mi iam +ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela +nomo.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, imagu! <span class="staging">(rigardas malsupren)</span> Ho, jen vidu! Nun “la sinjorino el +la maro” konversaciadas kun li. Ne kun patro. — Mi miras ĉu tiuj du +ĵetas senteman okulon unu al la alia.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja +nun tiel bone inter ni —</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, jes, — kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam +bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por +ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! — Mi ne mirus se +ŝi iun tagon fariĝus freneza.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Freneza! Kiel vi povas imagi tion?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi +mortis freneza, mi scias.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri +tio. Estu afabla — pro patro. Aŭdu, Hilde?</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b>, <b>Ellida</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas de dekstre.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(montras al la fono)</span> Jen fore ĝi estas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jen fore kuŝas la maro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Ĉu vi ne trovas la lokon bela?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis +atingeble. Eĉ ne vojeto.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jen sur la “Pilotkabo” estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni iru tien, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksidas sur ŝtonon dekstre)</span> Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj +dume mi sidas ĉi tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Estas larĝa vojo.</p> + +<p>HILDE<br> +La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en +brako.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ŝerce)</span> Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? <span class="staging">(al <b>Bolette</b>)</span> +Ĉu ni provu, ĉu estas vero?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(subpremas rideton)</span> Jes ja. Ni provu. <span class="staging">(Ili iras brakon en brako +maldekstren)</span></p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(al Lyngstrand)</span> Ĉu ankaŭ ni iru —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Brakon en brako —?</p> + +<p>HILDE<br> +Nu, kial ne? Bonvolu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente)</span> Estas ja vere ŝerce +amuze!</p> + +<p>HILDE<br> +Ŝerce —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro +Lyngstrand, ĉu?</p> + +<p class="staging">(Ili eliras maldekstren.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kiu staras apud la ŝtonstako)</span> Kara Ellida, nun ni havas momenton +solan por ni mem —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksidas)</span> Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri kio?</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne +povas daŭri.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio anstataŭus, laŭ vi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, — kiel antaŭe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, se eblus! Sed ne estas eble!</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj +foje, mi kredas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(impete)</span> Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi havas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti +senrezerva rilato.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin atente)</span> Nu, — kaj do!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kial vi <em>tiel</em> pensas nun?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. +La memorfesto de la infanoj —. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon +—. Nu ja, — la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne +la miajn. Tia mi ne estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi scias. Mi ja scias bone.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj +vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke +mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin +ofendas. Tial vi ne plu povas — aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel +edzino.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(timoplena)</span> Ĉu vi scias, ke estas pli?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La +montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. +Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la +aerfluo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super +mi — tiu loganta hejmveo al la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi bone scias, kara Ellida. <span class="staging">(metas la manon sur ŝian kapon)</span> Kaj +tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu kiel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute simple. Ni transloĝiĝu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Transloĝiĝu!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, — al iu loko kie vi povos trovi +veran hejmon por via animo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi +feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, — ĉu vi opinias, ke mi +povos vivi feliĉe ĉi tie — sen vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu mi havas vin, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi +vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi +tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. +Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per <em>tio</em>?</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi +gajnus?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi gajnus vin, vi kara.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja +terure, — senesperige pripensi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi +ol — for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, +ĉu vi aŭdas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute +malkaŝe. Tiel kiel estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes, — faru!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen +nenion helpas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, — kiel +estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke +estas. — Venu, kaj sidu ĉe mi.</p> + +<p class="staging">(Ili eksidas sur ŝtonon.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja, Ellida? Do —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni +al vi, — tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via +unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝi ja estis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur +volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris +senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis — okazis +ia gefianĉiĝo inter ni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ia —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste +mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia +afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ho, en tiu ĉi kazo —. Mi povus ja preskaŭ mem diri la +nomon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La nomon!</p> + +<p>WANGEL<br> +En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. +Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Aspekte vi kredas, ke estis — Arnholm.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ĉu ne estis —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis +al Skjoldvik pro averio?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron +mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, certe.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(surpriziĝas)</span> Kiel vi tion scias?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sin mem devigante)</span> Jes, Wangel, — ĉar estas al tiu ŝipsubestro, +ke mi — fianĉiniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Kion vi diras! Ĉu tio eblas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — tiel estas. Estis kun li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed je ĉio, Ellida —! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi +kun tia ulo! Kun tute fremda homo! — Kiel li nomiĝis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis +Alfred Johnston.</p> + +<p>WANGEL<br> +De kie li venis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel +infano — kun sia patro, mi opinias.</p> + +<p>WANGEL<br> +Do kveno <span class="note">(= Loĝanto en Finnmark el Suomio).</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Tiel ili ja nomiĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion pli vi scias pri li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn +vojaĝojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nenion alian?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Pri kio vi do parolis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pleje ni parolis pri la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ah —! Do pri la maro?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la +maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri +la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie +sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la +agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. — Imagu, — +ĉu ne estas strange, — kiam ni parolis pri ili, estis por mi +kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi mem —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes. — Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Li diris, ke mi faru.</p> + +<p>WANGEL<br> +Faru? Vi do mem ne havis volon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne kiam li ĉeestis. Ho, — poste ŝajnis al mi, ke estis tute +nekompreneble.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi renkontis lin ofte?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la +lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje +kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja +forvojaĝi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estis frue en la krepusko, — mi ricevis slipon de li. En ĝi li +petis min veni al li sur la Krutkabon, — vi ja scias, la kabon inter +la lumturo kaj Skjoldvik.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes ja, jes ja, — mi konas ĝin bone.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi iris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li +tranĉile pikis la ŝipestron.</p> + +<p>WANGEL<br> +Li tion do mem diris! Rekte diris tion!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute ĝusta? Kial li do forkuris?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed +en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi —. Ne, vi ne povas +imagi, kion li ekpensis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu? Diru do!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian +propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du +ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni +nun geedzigu nin kune al la maro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Geedzigu —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom +fore kiom li kapablis en la profundon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, imagu, — mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. — Sed, je +bona Dio, — li forvojaĝis!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kiam li efektive estis for —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis +kiel stulta kaj sensenca tio estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. +Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis +adreson, kien mi povus sendi respondon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi respondis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj +ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed li tamen skribis reen, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li skribis reen.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis +tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta +akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne volis lasi vin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ +ankoraŭ pli decide.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj li cedis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun +vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu +mi skribis al li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al +mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi +ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi +oron. Poste venis neniu informo de li.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes. La terura homo!</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, +benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol +ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo +por mi en tio. Mi bone konscias, — eĉ tie mi ne povos deŝarĝi +min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion? Kara, — pri kio vi nun pensas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo —</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. +Nun tio ja estas pasinta.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksaltas)</span> Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne pasinta!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, Wangel, — ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. +Neniam en mia vivo!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun sufokata voĉo)</span> Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam +povis forgesi tiun fremdan viron?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiam tio okazis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. — Estis dum mi atendis la +infanon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ah, tiam do? Jes Ellida, — mi nun ja komencas kompreneti iom kaj +iom.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min —. Ho, mi pensas, ke tute ne +estas komprenebla.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin en ĉagreno)</span> Imagu ke — ke vi loĝis ĉi tie tri +jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, — sed alian!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi +kiel edzino?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Timo —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas +instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel —</p> + +<p class="staging">(La <b>junuloj</b> el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras +dekstren. Kune kun ili venas <b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Hilde</b> kaj +<b>Lyngstrand</b>.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(preterpasante)</span> Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ni, ni iros malsupren por danci.</p> + +<p>WANGEL<br> +Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.</p> + +<p>HILDE<br> +Adiaŭ do, dume.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sinjoro Lyngstrand, — atendu momenton.</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> haltas. <b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b> kaj <b>Hilde</b> iras +dekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al Lyngstrand)</span> Ĉu ankaŭ vi iros danci?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto —. Vi ja +ankoraŭ ne tute resaniĝis.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankoraŭ ne tute.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(iom hezite)</span> Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon —?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kiam mi ricevis la difekton?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, estas eble ĉirkaŭ —. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli +ol tri jaroj post tiam.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do tri jaroj.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. +Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b>)</span> Do je tiu tempo okazis —.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kara Ellida —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, kaj nur rigardi. <span class="staging">(Li eliras dekstren.)</span></p> + +<p>WANGEL<br> +Kara Ellida, — kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Johnston estis surŝipe. Mi certas.</p> + +<p>WANGEL<br> +El kio vi tion konkludas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sen respondi)</span> Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum +li estis for. Kaj jen — en la sama momento tio ĉi obsedis min!</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiu timo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom +flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiel li aspektas por vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi laste vidis lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Antaŭ dek jaroj?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, +bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ +fiksrigardas min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Je Dio —! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem +scias, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, — helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas +pli kaj pli forte al mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn +sen konfidi vin al mi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese — pro vi. Se +mi konfidus tion ĉi al vi, — mi devus ja ankaŭ konfidi al vi — la +nedireblaĵon.</p> + +<p>WANGEL<br> +La nedireblaĵon —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(defende)</span> Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam +nenion pli. — Wangel, — kiel ni komprenu — tiun enigmon pri la +okuloj de la infano —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La +infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la +infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, +ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. — Ho, mi ja +vidis, eĉ se vi ne rimarkis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(cede)</span> Hm, — nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj pli proksime)</span> Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiam? Kaj kie —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(retiras sin paŝon)</span> Kiel — kio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(flustras treme)</span> La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekkrias senvole)</span> Ellida —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kunfrapas plende la manojn super la kapo)</span> Nun vi ja komprenas, kial +mi ne plu volas, — neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!</p> + +<p class="staging">(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rapidas post ŝi kriante)</span> Ellida, — Ellida! Mia kompatinda +malfeliĉa Ellida!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> + +<p class="staging">(Iom malproksima parto de la ĝardeno de <b>doktoro Wangel</b>. La loko +estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. +Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita +barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. +Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj +aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al +vespero.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas +kelkaj libroj kaj kudrilujo. <b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b>, ambaŭ kun +fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(faras signon al <b>Lyngstrand</b>)</span> Staru trankvile! Jen mi vidas unu +grandan.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Kie ĝi staras?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(montras)</span> Ĉu vi ne vidas — jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, +ankaŭ kroma <span class="staging">(rigardas inter la arbojn)</span> Pa! — nun li venas kaj +fortimigos ilin por ni!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekrigardas)</span> Kiu venas?</p> + +<p>HILDE<br> +Via ĉefinstruisto, panjo!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mia —?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, mia li, je Dio, neniam estis.</p> + +<p class="staging">(<b>Ĉefinstruisto Arnholm</b> venas de dekstre el inter la arboj.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi devus prefere provi en la fjordo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, la lageto — ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ĉi tie estas pli ekscite. — Ĉu vi naĝis hodiaŭ?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi tenis vin en la baseno, ĉu?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, mi ne estas lerta naĝisto.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi povas naĝi surdorse?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne.</p> + +<p>HILDE<br> +Mi povas. <span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Ni provu tie aliflanke. +<span class="staging">(Ili iras laŭ la lageto dekstren.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Bolette</b>)</span> Vi do sidas tute sola, Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, jes, tion mi plej ofte faras.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiajn librojn vi havas tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kiam mi havas tempon, —. Sed unue mi devas ja zorgi pri la +mastrumado.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed ĉu via patrino ne helpas — via duon-patrino — ĉu ŝi ne +helpas vin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du +jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja +scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, +proksimume, do.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu +lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da +fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj +dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la +vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ +kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto — tiel +preterpase.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ridetas)</span> Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile +ridindigi nin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ridindigi —? Kial vi pensas tiel?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja +io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, verdire mi tion rimarkis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre +loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo +preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne +povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas +obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(eksidas apud ŝi)</span> Diru do nun, kara Bolette, — ĉu ne estas io aŭ +alia, — io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, povus esti.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Unue iri elen.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tio do unue?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kompatinda patro, — li multe diras. Sed kiam venas al la realo, +—. Vere ne estas iu meminstigo en patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun +li pri tio? Sincere kaj instige?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, efektive mi ne faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, +Bolette. Kial vi ne tion faras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. +Eble mi heredis tion de patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri +mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se +li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiu —? Kiel —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino —. <span class="staging">(interrompante)</span> Patro kaj +patrino havas ja sian vivon, komprenu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, +ke vi ju pli frue —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi +iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por +mia subteno. — Mia kompatinda patro, — mi zorge timas forlasi lin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Timas —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, pro patro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel +facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne <em>vidas</em>. Aŭ eble ne +<em>volas</em> vidi, — aŭ ne <em>atentas</em>. Mi ne scias kiel estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — eble mi komprenas al kio vi aludas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kompatinda patro, — iel li estas malforta. Vi eble mem tion +rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por +plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari +flanke de li. — Pri tio li tamen iomete mem kulpas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel, vi pensas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu +suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke +multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi +longtempe.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi vere opinias tion?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre +stranga. <span class="staging">(impete)</span> Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la +hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn +al mi mem, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sciu, kara Bolette, — tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la +karasi-lageto, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tute ne. Tio dependas de vi mem.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĉu vi pensas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, se mi vere povus —! Eble vi volas paroli al patro por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi +mem, kara Bolette. <span class="staging">(rigardas maldekstren)</span> Tŝŝ! Ne komprenigu ion. +Ni revenu al tio poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas +grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(en maltrankvila vigleco)</span> Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> Vi faris promenadon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni +eliros veladi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi ne volas sidi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, dankon. Ne sidi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(movigas sin sur la benko)</span> Ĉar estas sufiĉa loko.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭiras)</span> Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura —. <span class="staging">(rigardas +maldekstren)</span> Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj elrigardas)</span> Devas esti la granda angla.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj poste elen — morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ +trans la maron. Imagu, — kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kun suspiro)</span> Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne sur la tero?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur +la maro, — eble en la maro, — ni estus pli perfektaj ol ni nun +estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi vere tion kredas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel +pri tio —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, kaj li —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li pensas, ke eble estus.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(ŝerce)</span> Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la +malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. +Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj +suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton +kaj malĝojon. Kredu min, — en tio la malgajo de la homoj havas sian +plej profundan kaŭzon. Jes, — kredu min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed kara sinjorino Wangel, — mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj +estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas +la vivon brile kaj facile — kaj en granda, trankvila, senkonscia +ĝojo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo — ĝi estas kiel nia ĝojo pro la +longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la +venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la +homan ĝojon, — kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la +fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis +ĝoja kaj gaja —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi — estas stulte de mi. +<span class="staging">(ĉirkaŭrigardas maltrankvile)</span> Ke Wangel nun venu. Li decide +promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara +Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, volonte.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne povas vidi lin —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, +kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. — Estas +terure embarase. Sed iru!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Mi kuniros. Vi ja ne certe scias —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, ĉu? Mi certe —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte)</span> Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas +sur la ŝipo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Timas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja +estas restoracio tie —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ah! Jes, venu.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> eliras maldekstren.)</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas +mallaŭte kaj interrompe al si mem.)</p> + +<p class="staging">(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda +<b>vojaĝvestita viro</b>. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. +Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la +ŝultro.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li +vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras +mallaŭte:)</span> Bonan vesperon, Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin kaj krias)</span> Ho kara, — ĉu vi fine venas!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, fine.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo kaj timo)</span> Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun +ĉi tie?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ja certe komprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekmiras)</span> Kio <em>tio</em> estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja serĉas vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekskuiĝas)</span> Aah —! <span class="staging">(fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen +kaj eligas duone sufokitan krion:)</span> La okuloj! — La okuloj!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nu, — fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tenas la manon antaŭ la okuloj)</span> Ne rigardu min, mi diras!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(klinas sin per la brakoj sur la barilon)</span> Mi venis per la angla +vaporŝipo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekrigardas lin evite)</span> Kion vi volas pri mi?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Foriru! Foriru denove! Ne revenu — neniam revenu ĉi tien! Mi ja +skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(neĝenita, ne respondante)</span> Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi +ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(retiras sin en timo)</span> Serĉi min! Ĉu <em>tion</em> vi intencas!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi scias.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj tamen —! Tamen vi venas por — por — serĉi min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, kompreneble.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaptas la kapon per ambaŭ manoj)</span> Ho tio terura —! Ho tio terura, +terura —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu eble vi ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(konfuzita)</span> Ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi demandas ĉu vi eble ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi +nek povas nek volas! <span class="staging">(pli mallaŭte)</span> Mi ankaŭ ne kuraĝas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon)</span> Ja, ja, do, +Ellida, — permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj +apogas sin al arbotrunko apud la lageto.)</span> Ne tuŝu min! Ne +proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi)</span> Ne timu min, +Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn)</span> Ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ne timu. Ne timu.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b> venas tra la ĝardeno de maldekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ankoraŭ duone inter la arboj)</span> Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:)</span> Ho, Wangel, — +savu min! Savu min vi — se vi povas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — kio je Dio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(alrigardas)</span> La viro <em>tie</em>? <span class="staging">(proksimiĝas)</span> Permesu demandon, — +kiu estas <em>vi</em>? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(indikas per kapsigno al Ellida)</span> Mi volas paroli kun jena virino.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja. Do certe estis vi —? <span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Mi aŭdis, ke fremda +viro venis en la korton por vin demandi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Jes, estis mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion vi deziras de mia edzino? <span class="staging">(turnas sin)</span> Ĉu vi konas lin, +Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tordas la manojn)</span> Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Nu!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, estas ja <em>li</em>, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu! Kion vi diras! <span class="staging">(turnas sin)</span> Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam +—?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nu, — Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel +nomiĝas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ne?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nun ne plu, ne.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la +lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi +devas ja ankaŭ scii.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(streĉe)</span> Kiel vi sciiĝis?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu +ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> La geedziĝo —. Do <em>tio</em> estis —</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, — tio ja ankaŭ +estis geedziĝo, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon)</span> Ho —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kiel vi kuraĝas —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi tion forgesis, ĉu?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(sentas lian rigardon kaj krietas)</span> Ne staru tiel min fiksrigardante!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(paŝas antaŭ lin)</span> Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, +— ĉar vi ja konas la situacion, — kion vi do volas ĉi tie? Kial +vi venas por trovi mian edzinon?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida —! Nun denove!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne +estas kutimo ĉe ni.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al <em>mi</em> —</p> + +<p>WANGEL<br> +Al <em>vi</em>! Ankoraŭ —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaŝas sin malantaŭ <b>Wangel</b>)</span> Ho —! Li neniam malkaptas min!</p> + +<p>WANGEL<br> +Al <em>vi</em>! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn +leterojn. Vi do mem scias.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same +decide kiel geedziĝo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun +vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj +konstrui iun rajton sur tia infanludo.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĝuste. Iun rajton, — en via senco de la vorto, — mi ja tute ne +havas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni +ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni +libervole.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekmiras kaj ekdiras)</span> Libervole —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj tion vi povus imagi al vi —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> Libervole —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(rigardas sian brakhorloĝon)</span> Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. +<span class="staging">(paŝon pli proksimen)</span> Nu ja, Ellida, — nun mi faris mian devon. +<span class="staging">(ankoraŭ pli proksimen)</span> Mi tenis mian promeson al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante, iras malantaŭen)</span> Ho, ne tuŝu min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte —</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas nenio por pripensi. Foriru!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(daŭre al <b>Ellida</b>)</span> Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la +fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. +Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon +kun vi sola, vi komprenas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte, tremante)</span> Ho, vi aŭdas, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante)</span> Ho ne, ne, — ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne rigardu min tiel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Iru en la domon, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la +tuta afero estos finita.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(<b>Ellida</b> rigardas lin tremante)</span> Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por +ĉiam —?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(kun kapsigno)</span> Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos +al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu +aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(spiras maltrankvile)</span> Hoh —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. <span class="staging">(transpaŝas la barilon, +haltas kaj diras:)</span> Nu, Ellida, — tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar +tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.</p> + +<p class="staging">(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tempeton postrigardas lin)</span> Libervole, li diris! Imagu, — li diris, +ke libervole mi sekvu lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(skuas la kapon)</span> Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kara, — fidu min.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(cerbumante, ne lin aŭskultante)</span> Post kiam li estos estinta ĉi tie +— morgaŭ nokte —? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per +la vaporŝipo —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kio do?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiam li neniam — neniam plu revenos?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li +ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la +afero estas finita.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(al si mem)</span> Morgaŭ, do. Aŭ neniam.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj eĉ se li revenus —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kio do —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho ne kredu.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, +li punpagu pro murdo al la ŝipestro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(impete)</span> Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la +ŝipestro! Vere nenion!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li +apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin, kaj diras malrapide)</span> Ah, Ellida, — Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kroĉas sin senbride al li)</span> Ho, kara, fidela, — savu min de tiu +viro!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(liberigas sin singardeme)</span> Venu! Venu kun mi!</p> + +<p class="staging">(<b>Lyngstrand</b> kaj <b>Hilde</b>, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre +ĉe la lageto.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(iras rapide al <b>Ellida</b>)</span> Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion +strangan!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Imagu, — ni vidis la usonanon!</p> + +<p>WANGEL<br> +La usonanon?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, ankaŭ mi vidis lin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan +vaporŝipon.</p> + +<p>WANGEL<br> +De kie vi konas tiun viron?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke +li dronis. Sed li ja estas tute viva.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi scias ion pli pri li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion vi diras?</p> + +<p>HILDE<br> +Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ne komprenas —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vi aŭdos poste.</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> venas de maldekstre sur la vojeto ekster la +barilo.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al tiuj en la ĝardeno)</span> Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras +enen en la fjordon. <span class="staging">(Granda vaporŝipo drivas preterpase en la +foro.)</span></p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(al <b>Hilde</b> apud la barilo)</span> Ĉi-nokte li kaptos ŝin.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(kapsignas)</span> La malfidelan marist-edzinon, — jes.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Imagu, — meznokte.</p> + +<p>HILDE<br> +Estos ekscite.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(postrigardas la ŝipon)</span> Morgaŭ do —</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj poste neniam plu.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj tremante)</span> Ho, Wangel, — savu min de mi mem!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin timeme)</span> Ellida! Mi suspektas, — estas io malantaŭe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La tiranta logo estas malantaŭe.</p> + +<p>WANGEL<br> +La tiranta logo —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiu viro estas kiel la maro.</p> + +<p class="staging">(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. +<b>Wangel</b>, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVARA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La ĝardenĉambro de <b>doktoro Wangel</b>. Pordojn dekstre kaj +maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma +vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la +ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj +pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas +ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado +kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. — Estas antaŭtagmeze.)</p> + +<p class="staging">(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre <b>Bolette</b> en la sofo, +okupata pri brodaĵo. <b>Lyngstrand</b> sidas sur seĝo ĉe la fino de la +tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas <b>Ballested</b> pentrante. <b>Hilde</b> +staras apud lin rigardante.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la +laboradon de <b>Bolette</b>.)</span> Aspektas tre malfacile kudri tian +bordaĵon, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, la kudrerojn. Rigardu.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ +desegni?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Alie ne?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, alie ne.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Do tamen ne estas vera arto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ĝi pli estas — mana lerteco.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed mi opinias ke vi certe povus <em>lerni</em> arton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiam mi ne havas talenton?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post +iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Strange.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(iom poste)</span> Ĉu vi pripensis —? Mi intencas diri — ĉu vi +pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin preterpase)</span> Pri —? Ne.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi faris.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes ja, — mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj +aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia +miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ricevas liajn interesojn, vi pensas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĝuste!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Hm, jes, — mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis — aŭ pensis, — tio +ankaŭ transpasus al lia edzino?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke +tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? +Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Viro? Ne, tion mi ne imagis.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kial ne same por li kiel por ŝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas <em>tio</em>, kio +fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉiuj?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed ŝi do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ŝi? Kiel —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti +sin kore feliĉa pri <em>tio</em>.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Hm, — mi ne certe scias —</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn +ŝi ĝuas pro li —. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke +ŝi povas helpi lin krei, — ke ŝi povas faciligi al li la laboron +estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la +vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<em>Mi</em> memkontenta, ĉu! Bona Dio —! Ho, se vi konus min iom pli bone +ol vi faras — <span class="staging">(klinas sin pli proksimen al ŝi)</span> Fraŭlino Wangel, +— kiam mi estos for, — kaj mi ja baldaŭ estos —</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin kompate)</span> Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel do?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al +la sudaj landoj.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ah, tiel. Nu ja.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi volonte faru.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ĝoja)</span> Vi promesas, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, mi promesas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Solene kaj kore. <span class="staging">(ŝanĝas temon)</span> Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos +al io ajn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme +pensadas pri mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, sed kio poste?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, poste mi ne scias pri io definita —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo +malhelpas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino — aŭ io +tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi firme kredas. Kaj jen — post kelkaj jaroj — kiam mi revenos +hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi +estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian +vorton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi havas. <span class="staging">(skuas la kapon)</span> Sed tamen kondukas al nenio.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli +facile kaj rapide pri mia artaĵo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Tion vi do kredas?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus +vivige ankaŭ por vi — ĉi tie en la izolo — kiam vi scius en vi +mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Nu, sed vi, viaflanke?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas al la ĝardeno)</span> Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas +la ĉefinstruisto.</p> + +<p class="staging">(<b>Ĉefinstruisto Arnholm</b> estas vidata malsupre en la ĝardeno +maldekstre. Li haltas kaj parolas kun <b>Ballested</b> kaj <b>Hilde</b>.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi amas lin?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj +konsilanton kaj tiel plu. — Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi trovas tion strange?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu +volus havi lin, mi pensas.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kial tio?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn +li konas. Tion li mem diras.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes. Kiel <em>tio</em> gravus?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu — imagu!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(averte)</span> Nu, nu, nu!</p> + +<p class="staging">(<b>Ballested</b> kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la +ĝardeno. <b>Hilde</b> helpas lin. <b>Arnholm</b> iras sur la verandon kaj +venas en la ĉambron.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro — sinjoro — +hm!</p> + +<p class="staging">(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al <b>Lyngstrand</b>, kiu +ekstaras kaj klinas la kapon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ekstaras kaj iras al <b>Arnholm</b>)</span> Bonan matenon, sinjoro +ĉefinstruisto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel statas hodiaŭ?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu dankon, bone.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ŝi estas en sia ĉambro.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Iom malsaneta?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kion <em>vi</em> scias pri tio?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ +la ĝardeno.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, tiel.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Arnholm</b>)</span> Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte +okupiĝis pri io alia.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(suspiras)</span> Aĥ jes, — kiel ĉiam.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin signifoplene)</span> Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli +profunde pri tiuj aferoj. — Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(aŭskultas direkte maldekstren)</span> Atendu iomete, sinjoro +ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. +Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.</p> + +<p class="staging">(<b>Doktoro Wangel</b> venas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(etendas la manon al <b>Arnholm</b>)</span> Nu, kara amiko, — vi jam venis? +Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun +vi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(al <b>Lyngstrand</b>)</span> Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tre volonte, fraŭlino.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la +arboj en la fono.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al <b>Wangel</b>)</span> Ĉu vi bone +konas tiun junan viron?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, tute ne.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda +viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas +kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Eĉ ne de ŝi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas +facile por ŝi. <span class="staging">(interrompante)</span> Sed ne estis ja <em>tio</em>, kion ni +priparolus. Diru do al mi, — ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis +kion mi rakontis al vi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kio do estas farebla?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli +bone ol mi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi +pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara +malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, — kaj ne ordinaraj +kuraciloj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kia estas ŝi hodiaŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ +ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj +aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, — subite varia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Certe sekvo de ŝia malsana animstato.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la +marhomoj. Jen la kaŭzo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel do vere, kara doktoro?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ +aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en +ili ondado — kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro — kaj en iliaj +pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, +mi devus pensi pri <em>tio</em> antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni +ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem +antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin +esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri +mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. +Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ĉirkaŭiras senpacience)</span> Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. +Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi +kvazaŭ patro — kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por +evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio +fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja +deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli +malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. <span class="staging">(pli +mallaŭte)</span> Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti +nin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas lin en surprizo)</span> Ĉu! Pro tio vi skribis?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Sed ŝajnigu nescion.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, je Dio, kara doktoro, — kian helpon atendis vi de mi? Tion mi +ne komprenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro +de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi +ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri +la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras +iu min atendante, kaj — kaj eble sopiris pri mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kiu alie?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Ne, ne, vi pravas. — Sed tion mi ne komprenis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kompreneble. Mi ja eraris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas +rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas +sur ŝin?</p> + +<p>WANGEL<br> +Hm, kara amiko, — estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne +<em>lasas</em> sin klarigi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi kredas pri tiaĵo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la +okuloj de la infano —?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne <em>volas</em> kredi +tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, certe mi faris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi vidis neniun similecon?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(eviteme)</span> Hm, — bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, +kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu +simileco —. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen +antaŭjuĝo.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi +ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, vidu, — <em>tio</em> estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe +metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel +subite — tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis +tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston — aŭ Friman — aŭ kiel +li nomiĝas, — ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj — en +Marto, — ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis +ŝin ĝuste en tiu sama monato.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĝi do ne faris, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. — Efektive +okazis — hazarde — ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta +ekscitiĝo en ŝi —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Tamen ja —!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, sed <em>tio</em> lasas sin simple klarigi per la stato — la +cirkonstanco, — en kiu ŝi je tiu tempo estis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Do signo kontraŭ signo.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(pugnigas la manojn)</span> Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! +Ne vidi iun ajn rimedon —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke +ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho, kara, — ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ <em>tion</em> al ŝi? +Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Eĉ ne tion?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, kaj cetere, — kiam mi pripensas, — mi ne scias kiel mi realigu +tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas +transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas +<em>iometa</em> ŝanco foje edzinigi ilin.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri <em>tio</em>?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, bona Dio, — mi devas ja pensi ankaŭ pri <em>tio</em>! Sed jen — +aliflanke — la konsidero pri mia kara malsana Ellida —! Ho, kara +Arnholm, — mi vere — multmaniere — staras meze inter fajro kaj +akvo!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn — <span class="staging">(interrompante)</span> +Mi miras kien ŝi — kien ili iris? <span class="staging">(Li iras al la malferma pordo +kaj elrigardas.)</span></p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(al la piano)</span> Ho, mi oferus kion ajn — por ĉiuj tri. — Se mi nur +ion scius.</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> envenas tra la pordo maldekstre.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide al <b>Wangel</b>)</span> Ne eliru ĉi-matene!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. <span class="staging">(Montras al <b>Arnholm</b>, kiu +proksimiĝas)</span> Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin)</span> Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! <span class="staging">(etendas al li la manon)</span> +Bonan matenon.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por +momento?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, dankon, — ne nun. <span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b>)</span> Mi promesis al la +knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias +kie ili iradas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. <span class="staging">(Li kapsalutas kaj transiras la +verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)</span></p> + +<p>ELLIDA<br> +Kioma horo estas, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas sian horloĝon)</span> Iomete post la dekunua.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Iomete post. Kaj la dekunuan — duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte +venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al ŝi)</span> Kara Ellida, — pri unu afero mi devas demandi +vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pri kiu do?</p> + +<p>WANGEL<br> +Hieraŭ vespere — tie supre sur la “Videjo” — vi diris, ke dum la +lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi faris. Kredu min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, sed kiel vi lin vidis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kiel mi vidis lin?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi pensas, — kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis +lin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed kara Wangel, — vi ja nun mem scias kiel li aspektas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, li ja faris.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste tiel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekmire)</span> Mi ne faris, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(surprize)</span> Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por +vi, Wangel? Imagu, — ke mi ne tuj rekonis lin!</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas nur la okuloj, vi diris —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, — la okuloj! La okuloj!</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, — sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin +kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu mi diris?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. +Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li +ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo —? Ĝin la viro ne portis +hieraŭ.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, li ĝin ne portis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin esplore)</span> Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ — eble vi +ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur +la “Krutdeklivo”?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(pripensante, momenton fermas la okulojn)</span> Ne tute klare. Ne, — +hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?</p> + +<p>WANGEL<br> +Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. +Ĝi superombras la antaŭan, — tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiel, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial +estas bone, ke la realaĵo venis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Bone! Vi diras bone, ĉu?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ke okazis, — povos sanigi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(eksidas en la sofon)</span> Wangel, — venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al +vi ĉiujn miajn pensojn.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, faru, kara Ellida.</p> + +<p class="staging">(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Vere estis malfeliĉo — por ni ambaŭ — ke ĝuste ni du kuniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(miras)</span> Kion vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia +ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kio do mankis en la maniero, —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Aŭskultu nun, Wangel, — Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie +mensogante por ni mem — kaj por unu la alia!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero — la pura +klara vero — estas ja <em>tio</em>, — ke vi venis tien kaj — kaj aĉetis +min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Aĉetis —! — Aĉetis — vi diras!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis +min al vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin en doloro)</span> Ellida, — ĉu vi vere havas koron paroli +tiel?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en +via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino —</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eble ankaŭ tio — tiel flanke. Tamen — vi ja tute ne sciis ĉu mi +taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min — kaj iomete parolis kun +mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve —</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj mi, de mia flanko —. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. +Estis ja kompreneble, ke mi akceptis — kiam vi proponis nutradi min +mian vivon.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al +vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi +povis nomi la mian.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn +prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran +laboron, — prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en — en libereco +— kaj laŭ propra elekto!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(ekstaras)</span> La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis +tute senvaloraj por vi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo +povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ne — en libereco!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne. Mi ne libervole iris kun vi.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Ah, — mi memoras — la frazturniĝon de hieraŭ.</p> + +<p>ELLIDA<br> +En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi +nun vidas klare.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kion vi vidas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi vidas, ke nia kuna vivo — vere ne estas geedzeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(amare)</span> Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni <em>nun</em> vivas, ne estas +geedzeco.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. <span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> +La unua — <em>tiu</em> povus esti plena kaj pura geedzeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +La unua? Kiun unuan vi aludas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +La mian — kun <em>li</em>.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin mire)</span> Mi tute ne komprenas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, kara Wangel, — ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni +mem.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, ne! Sed kio sekve?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes vidu, — ni neniam povas nei — ke libervola promeso estas same +deviga kiel geedziĝo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed je Dio —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekstaras impete)</span> Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida —! Ellida —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, — permesu al mi! Kredu min, — ne eblos alimaniere. Ne +post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(en regata doloro)</span> Al tio do venis inter ni.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Devis veni. Ne povus alimaniere.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin triste)</span> Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. +Neniam, — neniam tute posedis vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, — se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore +kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, — ke neniam okazos.</p> + +<p>WANGEL<br> +Eksedziĝon do? Eksedziĝon, — plenan juran eksedziĝon — vi +deziras?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. +Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas +ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(amare, kapsignas malrapide)</span> Refari la negocon, — jes.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĝuste tiel! Refari la negocon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ +ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, +Wangel, — estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al +mi mian plenan liberecon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu +decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem +tempon por pripensi, kion vi faros!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian +liberecon tiun ĉi tagon!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kial ĝuste hodiaŭ?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — ĉar li ja venos ĉi-nokte.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(skuiĝas)</span> Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj kion — kion vi intencas poste fari?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne +ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne +estus decido.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi +devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola —. Aŭ — sekvi lin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton +en liajn manojn!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en <em>viajn</em> manojn! Kaj tion — +tiel senpere.</p> + +<p>WANGEL<br> +Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis +vin.</p> + +<p>WANGEL<br> +Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? +Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne +kiu li estas — aŭ kio li estas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> Vero. Sed jen <em>tio kio</em> estas la teruraĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, certe teruraĵo —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ <em>devas</em> tiriĝi en ĝin.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin)</span> Ĉar aspektas por vi kiel io terura?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĝuste tial.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(pli proksime)</span> Aŭskultu nun, Ellida, — kio por vi estas do tio +terura?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(pripensas)</span> La terura, — estas <em>tio</em> kio timigas kaj allogas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ankaŭ allogas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Precipe allogas, — mi sentas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(malrapide)</span> Vi parencas al la maro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas +kompreni.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la +via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni +povos disiĝi en kompreno — kaj libervole.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(peze)</span> Eble estas pli bone por ambaŭ — se ni disiĝu. — Sed mi +tamen ne <em>povas</em>! — Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La +loganta, — tio estas la plej forta en vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu tiel?</p> + +<p>WANGEL<br> +Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne +<em>kuraĝas</em> liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, +Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, +kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La +teruraĵo, — tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion +povas do vi pri tiu fari?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — se mi <em>volus</em> kontraŭbatali.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉu vi do ne volas?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, estas ja <em>tio</em>, kion mi ne mem scias!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida —</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta +vivo!</p> + +<p>WANGEL<br> +— kaj morgaŭ —</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!</p> + +<p>WANGEL<br> +Via ĝusta —?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tuta plena vivo en libereco perdita, — perdita por mi! Kaj eble — +ankaŭ por li.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon)</span> Ellida, — ĉu vi amas tiun +fremdan viron?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉu mi —? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la +teruraĵo kaj ke —</p> + +<p>WANGEL<br> +— kaj ke?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(liberigas sin)</span> — kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(mallevas la kapon)</span> Mi komencas kompreni la plimulton.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi +por mi?</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin instige)</span> Morgaŭ, — tiam li estos forvojaĝinta. +Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta +liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel —! Morgaŭ — tiam ja estos tro malfrue —!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas al la ĝardeno)</span> La infanoj! La infanoj —! Ni almenaŭ +indulgu ilin — ĝis plue.</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas tra la +ĝardeno. <b>Lyngstrand</b> adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. +La aliaj venas en la ĉambron.)</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn —</p> + +<p>HILDE<br> +Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, diru nenion!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ankaŭ ni du faris planojn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu, — vere?</p> + +<p>WANGEL<br> +Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik — por ioma tempo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Foriros —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(eksaltante al <b>Ellida</b>)</span> Vi foriros! Vi foriros de ni?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ektimigita)</span> Sed Hilde, do! Kio estas al vi?</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(regas sin)</span> Ho, estas nenio. <span class="staging">(duonlaŭte, turnas sin for)</span> Foriru +do!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(ektimigita)</span> Patro, — mi komprenas vin, — ankaŭ vi foriros — al +Skjoldvik!</p> + +<p>WANGEL<br> +Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj al ni —?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi ankaŭ faros viziton —</p> + +<p>BOLETTE<br> +— foje, jes!</p> + +<p>WANGEL<br> +Kara infano, <em>devas</em> tiel esti <span class="staging">(Li paŝas sur la planko.)</span></p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(flustras)</span> Ni priparolos poste, Bolette.</p> + +<p class="staging">(Li iras al <b>Wangel</b>. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(duonlaŭte al <b>Bolette</b>)</span> Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis +freneze!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Postsoifadis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ekde vi venis en la domon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — kio do <em>tio</em> estas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Unu solan aman vorton de vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ah —! Ĉu estus tasko por mi <em>ĉi tie</em>!</p> + +<p class="staging">(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas +antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b> kaj <b>Arnholm</b> venas antaŭen en flustra kunparolo.)</p> + +<p class="staging">(<b>Bolette</b> iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi +malfermas la pordon.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, kara patro, — la manĝaĵo estas preta sur la tablo — se vi —</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(kun perforta sinrego)</span> Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, +ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun — kun +“la sinjorino el la maro”.</p> + +<p class="staging">(Ili iras al la pordo dekstre.)</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">KVINA AKTO</h3> + +<p class="staging">(La plej fora parto de la ĝardeno de <b>doktoro Wangel</b> apud la +karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)</p> + +<p class="staging">(<b>Arnholm</b>, <b>Bolette</b>, <b>Lyngstrand</b> kaj <b>Hilde</b>, en boato, puŝas sin +per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)</p> + +<p>HILDE<br> +Jen ni povas facile salti teren!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, ne, ne faru!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne povas salti, fraŭlino.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Prefere ne.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.</p> + +<p class="staging">(Ili puŝas stange dekstren.)</p> + +<p class="staging">(Sammomente venas <b>Ballested</b> de dekstre sur la vojeto, portante +muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas +sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de +ekstere.)</p> + +<p>BALLESTED<br> +Kion vi diras? — Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas +la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, +vi ne devas atendi tro longe. <span class="staging">(vokas)</span> Kion? <span class="staging">(agitas la kapon)</span> Mi +ne povas aŭdi kion vi diras!</p> + +<p class="staging">(<b>Ellida</b> kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de +doktoro <b>Wangel</b>.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Sed kara Ellida, — mi asertas al vi, — ni ankoraŭ havas abundan +tempon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, — ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(ekster la barilo)</span> Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan +vesperon, sinjorino!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rimarkas lin)</span> Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj +okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?</p> + +<p>BALLESTED<br> +Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne — de inter la insuloj. Ĝi +povas veni antaŭ ol ni atentas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, — ĝuste tiel estas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(duone al <b>Ellida</b>)</span> Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam +plu revenos.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru +honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ĉiuj markoloj fermitaj, — jes.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum +semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, +komence, mi pensas. Ĉar la homoj <em>povas</em> akli — a — klimatigi +sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.</p> + +<p class="staging">(Li salutas kaj foriras maldekstren.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas trans la fjordon)</span> Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi +ekscita duona horo antaŭ la decido.</p> + +<p>WANGEL<br> +Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi <em>devas</em> mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru +mian elekton.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne +permesas al vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos +malpermesi al mi forvojaĝi kun li, — sekvi lin, — se mi tiel +elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. +Tion vi povos. Sed ke mi elektas, — elektas interne en mia animo, — +elektas lin kaj ne vin, — se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne +povos malhelpi.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, +kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, +Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi +aludas. Neniam posedis ilin. — Kiam mi forvojaĝos, — <em>se</em> mi do +forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte — aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ +ne havas ŝlosilon por redoni, — eĉ ne sciigon por postlasi, nek +pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. +Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ja mem volis.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion +tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi — +kaj neniu alia, — kiu volis havi ĉion tiel.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio +venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, — neniu +apogo por mi, — neniu helpo, — neniu allogo al tio, kio estus nia +kuna interna posedo.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian +liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj <em>tion</em> vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo +erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. <span class="staging">(pugnige premas la +manojn en timo kaj maltrankvilo)</span> Kaj nun, — ĉi-nokte — post duona +horo — venos li, kiun mi perfidis — li, al kiu mi tenus min +senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi — +la lastan kaj solan fojon — revivi la vivon, — vivi mian propran, +veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas — kaj pri kiu mi ne +<em>povas</em> rezigni. Ne libere!</p> + +<p>WANGEL<br> +Guste tial vi bezonas, ke via edzo — kaj ankaŭ via kuracisto — +prenas potencon sur vi — kaj agas en via nomo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas +momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime +ĉe vi — kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed +eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, — mi ne kapablas!</p> + +<p>WANGEL<br> +Venu, Ellida, — ni iomete promenadu kune.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi +tie.</p> + +<p>WANGEL<br> +Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, ĉu vi opinias?</p> + +<p>WANGEL<br> +Sufiĉan tempon, mi diras.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Do ni iomete promenadu.</p> + +<p class="staging">(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas <b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> +antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rimarkas la forirantojn)</span> Jen vidu —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(mallaŭte)</span> Tŝ, — lasu ilin foriri.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ion rimarkis?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi rimarkis!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ion aparte?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ho, mi ne ĝuste scias —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos +al ni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, — ŝi neniam +revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.</p> + +<p>HILDE<br> +Ankaŭ Hilde?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde +ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. +Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara Bolette, — por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi +elvenus.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(vigle)</span> Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ankaŭ tio, jes.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Nu, — kaj kion li diris!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Hm, — via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn +tagojn —</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Neniun —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por +li.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(riproĉe)</span> Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem — ĉu vi +deziras elveni aŭ ne.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kio dependas de mi mem, vi aludas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos +en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj +kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Ho, granda Dio —! Sed ja tute neeblas, tio +ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do —. Ĉar mi ja ne havas iun +alian en la tuta mondo al kiu min turni.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju — de via +antaŭa instruisto?</p> + +<p>BOLETTE<br> +De vi, Arnholm! Ĉu vi volus —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. +— Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ĉu mi akceptas! Povi eliri, — vidi la mondon, — lerni ion +profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga +neebleco —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, — sed diru +ĉu <em>povas</em> mi akcepti tian oferton de fremda homo?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(kaptas liajn manojn)</span> Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi +ne scias kiel estas; sed — <span class="staging">(ekkrias)</span> Ho, mi povus kaj ridi kaj +plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, — ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi +komencis timi, ke la vivo preterirus min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi +tute sincere — ĉu estas io — io, kio ligas vin ĉi tie?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ligas min? Ne, nenio.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nenio ajn?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, tute ne. Tio signifas, — patro ja iamaniere ligas min. Kaj +ankaŭ Hilde. Sed —</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, — vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ +iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de +tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? +Neniu rilato?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, — vi povos forvojaĝi kun mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(manfrapas)</span> Ho Dio en la ĉielo, — kia feliĉo por pripensi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, efektive!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en +miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia +maljuna instruisto — mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed —. Nu, — +vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun +demandas vin — se vi volus — volus ligi vin al mi — por la vivo?</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(retiras sin pro timo)</span> Ho, — kion vi diras!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(duone al si mem)</span> Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu tute ne eblus por vi, ke —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! +<span class="staging">(rigardas lin)</span> Aŭ —. Tamen —. Ĉu estis tiel vi intencis — kiam +vi proponis fari tiom por mi?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, kiel tiaĵo — de vi, — kiel ĝi ne povus — surprizi min!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi pravas. Vi ja ne sciis — ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi +vojaĝon pro vi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Vi venis ĉi tien pro — pro mi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via +patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi — hm —, ke vi +daŭre havis vian antaŭan instruiston en — en iom pli ol amika +memoro.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel patro povis skribi tiaĵon!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi +tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. — Ne, vi ne interrompu +min, kara Bolette! Kaj, — vi ja komprenas, — ke kiam oni, kiel mi, +ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo — aŭ +imago — faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva — dankema +inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. +Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi +portis por mi.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, — tia, kian mi ĝin portas en mi, +— restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la +miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu +vi povis decidigi vin, — nu, fariĝi mia edzino?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia +instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu ja, — ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus —. Do la +rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kiel, vi pensas?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi +elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en +sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ +sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, +fidindan amikon. Pri tio estu certa!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho Dio, — sinjoro Arnholm, — ĉio fariĝis ja nun tute neebla.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu ankaŭ tio neeblas?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, — kaj post la +respondo, kiun mi donis al vi —. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke +nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos +mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, dolorigas pripensi!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion +laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, — kaj +tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, jes, — vi vere pravas, sinjoro Arnholm.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kaj jen, — kiam via patro ne plu vivas, — tiam eble stari senhelpa +kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, — kiun +vi — eble — ankaŭ ne amas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho jes, — mi ja komprenas la veron — en tio kion vi diras. Sed +tamen —! Aŭ eble tamen —?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rapide)</span> Nu!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(rigardas lin dubeme)</span> Ĉu eble tamen ne estus neeble —.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio, Bolette!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ke eblus, — akcepti — tion, — kion vi proponis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole —? Ke vi tamen povus +permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar <em>tio</em> estus tute neebla. — Ne, sinjoro +Arnholm, — do prefere prenu min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bolette! Vi tamen volas!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, — mi opinias — ke mi volas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Se vi daŭre opinias, ke — ke vi devas preni min.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Se mi opinias —! <span class="staging">(kaptas ŝiajn manojn)</span> Ho, dankon, — dankon, +Bolette! Kion vi alie diris, — via antaŭa dubemo, — tio ne timigas +min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni +ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi +promesis al mi.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jen al kio mi restas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan +jaron en la lernejo —.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(silente kaj profunde en si mem)</span> Imagu, — scii sin libera — veni +en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne +antaŭtimi pro la stulta enspezo —.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj — ĉu ne, kara +Bolette, — <em>tio</em> estas ege bona stato? Ĉu?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion)</span> Ho, vi vidos, kiel hejmece +kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj +intime ni du kunvivu, Bolette!</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ankaŭ mi komencas —. Funde mi opinias — ke tio ĉi eblos. +<span class="staging">(rigardas dekstren kaj liberigas sin)</span> Ah! Nepre nenion diru!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kio estas, kara?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, estas la kompatinda —. <span class="staging">(montras eksteren)</span> Vidu tie.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Via patro —?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Jes, se ne estas nura imagaĵo.</p> + +<p>BOLETTE<br> +Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble +la pli bona por li.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kara, kiel <em>tio</em> estus la pli bona?</p> + +<p>BOLETTE<br> +Jes, ĉar — certe nenio fariĝos el lia arto. — Ni foriru antaŭ ol +ili venos.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Kore bonvole, mia kara Bolette.</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b> kaj <b>Lyngstrand</b> venas de apud la lago.)</p> + +<p>HILDE<br> +Hej, — hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?</p> + +<p>ARNHOLM<br> +Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.</p> + +<p class="staging">(Li kaj <b>Bolette</b> eliras maldekstre.)</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(ridas silente)</span> Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja +duope. Ĉiam duope.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(postrigardas ilin)</span> Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?</p> + +<p>HILDE<br> +Ho jes. Ne estas malfacile, — kiam oni uzas siajn okulojn.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ +kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nu, ne estas sole pro <em>tio</em>. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.</p> + +<p>HILDE<br> +Kiel vi povas tion scii?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.</p> + +<p>HILDE<br> +Nur pensi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Dum li estas for, jes.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Povus esti.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu ŝi promesis al vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, imagu, — ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi +scias.</p> + +<p>HILDE<br> +Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.</p> + +<p>HILDE<br> +Kaj kiam vi revenos hejmen, — ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj +poste vin edzigi al ŝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la +unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro +maljuna por mi, mi pensas.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj +ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran +vivotaskon. — Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi +scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta +virino, kiu revadas pri mi —. Mi pensas, ke devas esti io — io —. +Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi eble pensas — ekscita?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. +<span class="staging">(rigardas ŝin dum momento)</span> Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino +Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi +havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam +ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos +la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta +kvazaŭ ŝi kaj vi mem — en unu staturo por tiel paroli.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi tion dezirus?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun — dum tiu ĉi somero — +mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.</p> + +<p>HILDE<br> +Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, mi tre ŝatas vin tia.</p> + +<p>HILDE<br> +Hm, — diru, vi kiu estas artisto, — ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras +hele somervestita?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, tion mi vere ŝatas.</p> + +<p>HILDE<br> +Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.</p> + +<p>HILDE<br> +Sed diru, — vi, kiu estas artisto, — kiel laŭ vi mi aperus en +nigra koloro?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +En nigra, fraŭlino Hilde?</p> + +<p>HILDE<br> +Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en +nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(rigardas antaŭen)</span> En nigra ĝis la kolo. — Nigra punta kolumo. — +Nigraj gantoj. — Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo — +kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.</p> + +<p>HILDE<br> +Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin +tiel?</p> + +<p>HILDE<br> +Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Ekscite?</p> + +<p>HILDE<br> +Ekscite pripensi, jes. <span class="staging">(subite montras maldekstren)</span> Ho, vidu <em>jen</em>!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(rigardas tien)</span> La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!</p> + +<p class="staging">(<b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b> venas antaŭen apud la lageto.)</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, — vi miskomprenas! +<span class="staging">(vidas la aliajn)</span> Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro +Lyngstrand, — ĝi ankoraŭ ne estas en vido?</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La granda anglo?</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +<span class="staging">(montras)</span> Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ah —! Mi ja sciis.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jam venis!</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas +aŭskulti la muzikon.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(flustras al <b>Lyngstrand</b>)</span> Ankaŭ tiuj du iras duope.</p> + +<p class="staging">(Ŝi kaj <b>Lyngstrand</b> iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko +aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, — mi sentas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, — ne eblas! Ne eblas, mi diras! <span class="staging">(ekkrias)</span> Ah, — ĉu vi vidas +lin, Wangel!</p> + +<p class="staging">(<b>La fremdulo</b> venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la +barilo.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +<span class="staging">(salutas)</span> Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, jes, jes, — la horo venis.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?</p> + +<p>WANGEL<br> +Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj +valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. +Ankaŭ por kabino mi zorgis. <span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Mi do demandas +vin, ĉu vi estas preta min akompani, — en libereco min akompani?</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(petante)</span> Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!</p> + +<p class="staging">(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(tordas la manojn)</span> Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu +reŝanĝi!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rigardas lin eviteme kaj esplore)</span> Kial vi tiel necedige tiras min +al vi?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Pro tiu promeso, ĉu?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi +tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian <em>povas</em>.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(malrapide kaj treme)</span> Kial vi ne venis pli frue?</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ekkrias)</span> Ho, — tio kio tiras kaj tentas kaj logas — enen en la +nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!</p> + +<p class="staging">(<b>La fremdulo</b> transgrimpas la barelon.)</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaŝas sin malantaŭ <b>Wangel</b>)</span> Kio estas? Kion vi volas?</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi vidas — kaj mi aŭdas, Ellida, — ke fine vi tamen <em>min</em> elektas.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(paŝas kontraŭ lin)</span> Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti +por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros +vin de ĉi tie, — el la lando, — kaj neniam revenos, — ĉu vi tiam +scias al kio vi riskigos vin?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ne, ne, Wangel! Ne tion!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Kion vi volas fari al mi?</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi volas enkarcerigi vin — kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi +surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, Wangel, — kiel povas vi —!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Al tio mi estas preta. Kaj tial — <span class="staging">(tiras revolveron el la +brustpoŝo)</span> — tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ĵetas sin antaŭ <b>Wangel</b>)</span> Ne, ne, — ne mortigu lin! Prefere min!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar +mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(en kreskanta ekscito)</span> Wangel! Lasu min diri al vi, — diri, kaj li +aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon +kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, — ĉiujn miajn +pensojn, — mian logantan sopiron kaj mian avidon, — <em>tiujn</em> vi ne +povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi — elen en la nekonatecon, — +por kio mi estas kreita — kaj kiun vi fermis por mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(en silenta doloro)</span> Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas +for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima — kaj pri la +neatingebla, — ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho jes, jes, — mi sentas — kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super +mi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun +alian vidas. Tial — tial mi lasas — la negocon nun tuj refariĝi. +— Nun vi povas elekti vian vojon — en plena — plena libereco.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta)</span> Ĉu vero, — vero, — kion +vi diras! Ĉu tiel vi pensas — el via plej interna koro!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, — el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Kaj ĉu vi <em>povas</em>? Ĉu vi povas permesi ke tio <em>okazu</em>!</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, mi povas. Mi povas — ĉar mi amas vin tiel arde.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(mallaŭte kaj treme)</span> Tiel proksime — tiel intime — mi do ligiĝis +al vi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kunfrapas la manojn)</span> Kaj mi, — kiu tion ne perceptis!</p> + +<p>WANGEL<br> +Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, — nun vi estas +komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via +ĝusta vivo povas — remetiĝi sur — sur sian ĝustan spuron. Ĉar +nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al <b>Wangel</b>)</span> +Libere kaj — sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? — Estas +transformo en tio ĉi!</p> + +<p class="staging">(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:)</span> +Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Vi ne sekvos!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(kroĉas sin al <b>Wangel</b>)</span> Ho, — neniam mi forlasos vin post tio +ĉi!</p> + +<p>WANGEL<br> +Ellida, — Ellida!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Do finite?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes! Finite por ĉiam!</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, — +kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj +vi min ne plu logas.</p> + +<p>LA FREMDULO<br> +Adiaŭ, sinjorino. <span class="staging">(Li svingas sin trans la barilon.)</span> De nun vi ne +estas pli ol — trapasinta ŝippereo en mia vivo.</p> + +<p class="staging">(Li eliras maldekstren.)</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin dum momento)</span> Ellida, — via animo estas kiel la maro. +Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, — ke la transformo +<em>devis</em> veni — kiam mi povis elekti en libereco.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj la nekonateco, — ĝi ne logas vin pli?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, — iri en ĝin, — +se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis +rezigni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Mi komencas kompreni vin — iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en +bildoj — kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la +maro, la logo al li, — al tiu fremda viro, — estis esprimo de +vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.</p> + +<p>ELLIDA<br> +Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por +mi. Vi <em>trovis</em>, — kaj vi kuraĝis <em>uzi</em> la ĝustan rimedon — la +<em>solan</em>, kiu povis helpi min.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, — en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas +multe. — Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kara, fidela Wangel, — nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar +nun mi venos al vi en libereco, — libervole, kaj sub respondeco.</p> + +<p>WANGEL<br> +<span class="staging">(rigardas ŝin kore)</span> Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos +vivi tute unu por la alia —</p> + +<p>ELLIDA<br> +— kaj kun kunaj memoroj. Viaj — kiel ankaŭ miaj.</p> + +<p>WANGEL<br> +Jes, ĉu ne, vi kara!</p> + +<p>ELLIDA<br> +— kaj por niaj du infanoj, Wangel!</p> + +<p>WANGEL<br> +<em>Niaj</em> vi nomas ilin!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.</p> + +<p>WANGEL<br> +Niaj —! <span class="staging">(kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn)</span> Ho, — senfinan +dankon pro tiu vorto!</p> + +<p class="staging">(<b>Hilde</b>, <b>Ballested</b>, <b>Lyngstrand</b>, <b>Arnholm</b> kaj <b>Bolette</b> venas de +maldekstre en la ĝardenon.)</p> + +<p class="staging">(Samtempe multaj el la <b>junuloj</b> de la urbo kaj <b>somergastoj</b> ekstere +sur la vojeto.)</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(duonlaŭte al <b>Lyngstrand</b>)</span> Jen vidu — kiel novgefianĉiĝinte ŝi +kaj patro aspektas!</p> + +<p>BALLESTED<br> +<span class="staging">(kiu aŭdis ŝian eldiron)</span> Estas somera tempo, fraŭlineto.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas al <b>Wangel</b> kaj <b>Ellida</b>)</span> Nun la anglo forvojaĝas.</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(iras al la barilo)</span> De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.</p> + +<p>LYNGSTRAND<br> +La lasta vojaĝo ĉi-jare.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas +malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por +ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.</p> + +<p>WANGEL<br> +Ne, — ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(rigardas ilin alterne)</span> Ah, — vere!</p> + +<p>BOLETTE<br> +<span class="staging">(venas antaŭen)</span> Patro, — ĉu estas vero!</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(proksimiĝas al <b>Ellida</b>)</span> Ĉu vi tamen restos ĉe ni!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, kara Hilde, — se vi volas havi min.</p> + +<p>HILDE<br> +<span class="staging">(luktante inter ploro kaj ĝojo)</span> Ho! — imagu — ĉu mi volas —!</p> + +<p>ARNHOLM<br> +<span class="staging">(al <b>Ellida</b>)</span> Sed tio ĉi estas ja vera surprizo —!</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(ridetas serioze)</span> Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm —. Ĉu vi memoras, +— ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, — +oni ne facile trovos la vojon reen — al la maro. Kaj ankaŭ ne al la +mara vivo.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Proksimume, jes.</p> + +<p>BALLESTED<br> +Nur kun tiu diferenco ke <em>la marvirino — ŝi mortos</em>. La homoj, +kontraŭe, — ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, — mi +certigas al vi, sinjorino Wangel, — ili <em>povas</em> sin a-kli-matizi!</p> + +<p>ELLIDA<br> +Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.</p> + +<p>WANGEL<br> +Kaj sub respondeco, kara Ellida.</p> + +<p>ELLIDA<br> +<span class="staging">(rapide, etendas al li la manon)</span> Ĝuste <em>tiel</em> estas.</p> + +<p class="staging">(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko +aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)</p> + +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** + +***** This file should be named 19182-h.htm or 19182-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ + +Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> + |
