diff options
Diffstat (limited to '19030-h')
| -rw-r--r-- | 19030-h/19030-h.htm | 4579 |
1 files changed, 4579 insertions, 0 deletions
diff --git a/19030-h/19030-h.htm b/19030-h/19030-h.htm new file mode 100644 index 0000000..2aff559 --- /dev/null +++ b/19030-h/19030-h.htm @@ -0,0 +1,4579 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN"> +<html> +<head> +<title>Puphejmo</title> +<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8"> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {margin-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center} +p.staging {margin-left: auto; text-indent: 0;} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0;} +--></style> +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Puphejmo + Dramo en tri aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + + + + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + + + + + +</pre> + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> +<h1>PUPHEJMO</h1> +<p>Dramo en tri aktoj</p> +<p>(Et Dukkehjem)</p> +<p>(1879)</p> +<p>Tradukis<br> +Odd Tangerud</p> +<p>LINGVE KONTROLITA DE<br> +ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO<br> +(EVA)</p> +<p>Dua eldono</p> +<p>1998</p> +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 54, N - 3401 Lier<br> +Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82<br> +ISBN 82-991075-2-0</p> +</div> +<h1>PUPHEJMO</h1> +<h3>Roloj:</h3> +<ul> +<li>TORVALD HELMER, advokato</li> +<li>NORA, lia edzino</li> +<li>RANK, doktoro (kuracisto)</li> +<li>KRISTINE LINDE, vidvino</li> +<li>NILS KROGSTAD, juristo</li> +<li>La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer</li> +<li>ANNE-MARIE, infanvartistino</li> +<li>HELENE, ĉambristino</li> +<li>Portisto</li> +</ul> +<p>(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri +kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, +komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana +profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon +“Julo” por tiu religia festo.)</p> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo +dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo +maldekstre fone kondukas al la oficejo de <i>Helmer</i>. Inter tiuj +pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli +antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun +brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, +estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu +estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka +pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun +porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko +kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la +forno. Vintrotago.)</p> +<p class="staging"> +(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu +malfermas. <i>Nora</i> envenas, kontente kantetante; ŝi estas +vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur +la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni +vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al +la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)</p> +<p> +NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu +ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; +elprenante la monujon) Kiom —?</p> +<p> +PORTISTO. Kvindek oerojn.</p> +<p> +NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.</p> +<p class="staging"> +(La <i>portisto</i> dankas kaj foriras. <i>Nora</i> fermas la +pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la +supervestojn)</p> +<p> +NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas +kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo +de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la +dekstra tablo)</p> +<p> +HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas +tie?</p> +<p> +NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.</p> +<p> +HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?</p> +<p> +NORA. Jes!</p> +<p> +HELMER. Kiam revenis la sciureto!</p> +<p> +NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj +viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.</p> +<p> +HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, +tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto +flirtis denove malŝparante monon!</p> +<p> +NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. +Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.</p> +<p> +HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.</p> +<p> +NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur +etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, +multe da mono.</p> +<p> +HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ +nova salajrodato.</p> +<p> +NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.</p> +<p> +HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian +orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi +hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la +Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj +jen finite pri mi —</p> +<p> +NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel +malbele!</p> +<p> +HELMER. Supozu ke io simila okazus, — kio poste?</p> +<p> +NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi +havus ŝuldojn aŭ ne.</p> +<p> +HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?</p> +<p> +NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, +Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam +pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera, +do malbela. Ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ +faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa.</p> +<p> +NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.</p> +<p> +HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn +flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la +monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.</p> +<p> +NORA (turnas sin rapide). Monon!</p> +<p> +HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia, +certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.</p> +<p> +NORA (kalkulas). Dek — dudek — tridek — kvardek. Ho, +dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.</p> +<p> +HELMER. Jes, vere ĝi devus.</p> +<p> +NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, +kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn +por Ivar — kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj +jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja +ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por +la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.</p> +<p> +HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?</p> +<p> +NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi +ĉi-vespere!</p> +<p> +HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi +pensis por vi mem?</p> +<p> +NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.</p> +<p> +HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi +pleje ŝatus havi.</p> +<p> +NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni +ion al mi, vi povus —; povus —</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, eldiru.</p> +<p> +NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom +vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos +ion.</p> +<p> +HELMER. Sed vidu, Nora —</p> +<p> +NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj +mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu +ne estus amuze?</p> +<p> +HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas +monon?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi +diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje +bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu?</p> +<p> +HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus +reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi +mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi +forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove +elspezi.</p> +<p> +NORA. Tamen, Torvald —</p> +<p> +HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon +ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi +forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo +teni ludbirdon.</p> +<p> +NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi +kapablas.</p> +<p> +HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed +vi tute ne kapablas.</p> +<p> +NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur +scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. +Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi +havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam +scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi +estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.</p> +<p> +NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la +kvalitoj de paĉjo.</p> +<p> +HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia +dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas. +Vi aspektas hodiaŭ tiel — tiel — nu kiel mi nomu tion? — +tiel ruzeta —</p> +<p> +NORA. Mi, ĉu?</p> +<p> +HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la +okulojn.</p> +<p> +NORA (rigardas lin). Nu?</p> +<p> +HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino +ekscesis en la urbo hodiaŭ?</p> +<p> +NORA. Ne, kial vi pensas tiel?</p> +<p> +HELMER. Ĉu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al +la sukeraĵisto?</p> +<p> +NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald —</p> +<p> +HELMER. Ne lipis iom da konfitaĵo?</p> +<p> +NORA. Ne, tute ne.</p> +<p> +HELMER. Eĉ ne gustumis makaronon aŭ du?</p> +<p> +NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi —</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur ŝercas —</p> +<p> +NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi +kontraŭe al vi.</p> +<p> +HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi —. +(proksimiĝas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia +kara Nora. Ili certe malkaŝiĝos en la vespero ĉe la eklumigita +Jularbo.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi memoris inviti doktoron Rank?</p> +<p> +HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li +manĝos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos +antaŭtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom +mi antaŭĝuas la vesperon.</p> +<p> +NORA. Ankaŭ mi. Kaj kiom la infanoj ĝojegos, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, +solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ĝuiga penso, +ĉu ne?</p> +<p> +NORA. Ho jes, estas mirinde!</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj +antaŭe vi enfermis vin en via ĉambro ĉiun vesperon ĝis malfrue +post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj ĉiujn aliajn +mirindaĵojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej +enuiga tempo, kiun mi iam travivis.</p> +<p> +NORA. Kontraŭe mi tute ne enuis.</p> +<p> +HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom +modesta, Nora.</p> +<p> +NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Ĉu mi kulpus +pri tio, ke la kato envenis kaj disŝiris ĉion?</p> +<p> +HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis +ĝojigi nin ĉiujn, kaj tio estas la ĉefa afero. Sed estas bone, +ke tiu tempo de malriĉeco estas pasinta.</p> +<p> +NORA. Ho jes, estas vere ĝojige.</p> +<p> +HELMER. Nun mi ne bezonas sidi ĉi tie sola kaj enui; kaj vi ne +bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn +manojn —</p> +<p> +NORA (manklakas). Ne, ĉu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho +kiel mirinde bone estas tion aŭdi! (prenas lian brakon) Nun mi +konfidu al vi kiel mi intencas ĉion aranĝi, Torvald. Tuj post la +Jultagoj — (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la +sidĉambro) Iu venos. Nu do, ĉagrene!</p> +<p> +HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda +virino —</p> +<p> +NORA. Enlasu ŝin.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (al <i>Helmer</i>). Kaj la doktoro venis +samtempe.</p> +<p> +HELMER. Li iris rekte en mian ĉambron, ĉu?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, li tien iris.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> iras en sian ĉambron. La <i>ĉambristino</i> +enlasas <i>sinjorinon Linde</i>, kiu estas vojaĝvestita, kaj +fermas post ŝi)</p> +<p> +LINDE (sinĝena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.</p> +<p> +NORA (necerta). Bonan tagon —</p> +<p> +LINDE. Vi eble ne rekonas min.</p> +<p> +NORA. Ne; mi ne scias — nu jes, ŝajnas al mi — (ekkrias) Sed? — +Kristine? Ĉu efektive estas vi?</p> +<p> +LINDE. Jes, estas mi.</p> +<p> +NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi —? +(iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine!</p> +<p> +LINDE. Jes, verŝajne — aliiĝis. Dum naŭ — dek longaj jaroj —</p> +<p> +NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? +Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo, +kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan +vojaĝon dumvintre. Brava vi estas.</p> +<p> +LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene.</p> +<p> +NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige! +Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. +Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable +tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca +seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas +vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento —. Iom pli +pala vi fariĝis, Kristine, — kaj eble iom pli malgrasa.</p> +<p> +LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.</p> +<p> +NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. +(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas +babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min?</p> +<p> +LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?</p> +<p> +NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis +vidvino.</p> +<p> +LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj.</p> +<p> +NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, +Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam +mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis.</p> +<p> +LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.</p> +<p> +NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! +Kiom vi travivis. — Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?</p> +<p> +LINDE. Neniom.</p> +<p> +NORA. Kaj neniujn infanojn?</p> +<p> +LINDE. Neniujn.</p> +<p> +NORA. Do vere nenion?</p> +<p> +LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon.</p> +<p> +NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?</p> +<p> +LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje +okazas, Nora.</p> +<p> +NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn +infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la +vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion —</p> +<p> +LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.</p> +<p> +NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ +mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas +diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni +laste?</p> +<p> +LINDE. Ne. Kaj <b>kiu</b>?</p> +<p> +NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko!</p> +<p> +LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco —!</p> +<p> +NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma +vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol +tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald +neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom +ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li +ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas +vivi tute alimaniere ol antaŭe, — ĝuste kiel ni deziras. Ho, +Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja +ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu +ne?</p> +<p> +LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj.</p> +<p> +NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!</p> +<p> +LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa? +Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino.</p> +<p> +NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ. +(minacas per la fingro) Sed “Nora, Nora” ne estas tiel stulta +kiel vi pensas. — Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus +malŝpari. Ambaŭ devis ni labori!</p> +<p> +LINDE. Ankaŭ vi?</p> +<p> +NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj +simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. +Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni +geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj +li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron +li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn +kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de +frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte +malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri +suden.</p> +<p> +LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?</p> +<p> +NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar +estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, +estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald. +Sed kostis tre multe da mono, Kristine.</p> +<p> +LINDE. Tion mi ja komprenas.</p> +<p> +NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn. +Jen granda sumo.</p> +<p> +LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni +havas la monon.</p> +<p> +NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo.</p> +<p> +LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi +kredas.</p> +<p> +NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin +varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. +Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald. +Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej +peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis.</p> +<p> +LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al +Italujo?</p> +<p> +NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin. +Do, ni forvojaĝis unu monaton poste.</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?</p> +<p> +NORA. Sana kiel fiŝo!</p> +<p> +LINDE. Sed — la doktoro?</p> +<p> +NORA. Kiel?</p> +<p> +LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la +doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.</p> +<p> +NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti +pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ +unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne +horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj +manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj +esti feliĉa! — —. Sed fi, estas abomene miaflanke —; mi ja nur +priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud +ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ +mi! — Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? +Kial vi do akceptis lin?</p> +<p> +LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe +malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj +fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton.</p> +<p> +NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa?</p> +<p> +LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj +aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis.</p> +<p> +NORA. Kaj poste —?</p> +<p> +LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj +malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri +jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi +atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, +ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas +zorgi pri si mem.</p> +<p> +NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar —</p> +<p> +LINDE. Ho ne! — nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu +vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. +En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas +absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa, +ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron —</p> +<p> +NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas +sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu +banloko.</p> +<p> +LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni +al mi vojaĝmonon, Nora.</p> +<p> +NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi.</p> +<p> +LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La +plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da +amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni +devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni +fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via +situacio — kredu — mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi +mem.</p> +<p> +NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald +povus fari ion por vi.</p> +<p> +LINDE. Jes, tion mi pensis.</p> +<p> +NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon +tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho, +mi tre ŝatus esti helpa al vi.</p> +<p> +LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia +afero, — duoble afable de <b>vi</b>, kiu mem spertis tiom malmulte +de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.</p> +<p> +NORA. Mi —? Mi spertis malmulte, —?</p> +<p> +LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj +tiaĵojn —. Vi estas infano, Nora.</p> +<p> +NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru +tiel arogante.</p> +<p> +LINDE. Nu —?</p> +<p> +NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas +al nenio grava —</p> +<p> +LINDE. Nu, nu —</p> +<p> +NORA. — ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo.</p> +<p> +LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn +travivaĵojn.</p> +<p> +NORA. Pa, — tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia +granda ago.</p> +<p> +LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?</p> +<p> +NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. +Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via +patrino.</p> +<p> +LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera +kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan +vivtempon de mia patrino tiel senzorga.</p> +<p> +NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al +viaj fratoj.</p> +<p> +LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.</p> +<p> +NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine. +Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja.</p> +<p> +LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?</p> +<p> +NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas +por neniu prezo en la mondo —; neniu devas scii, Kristine; neniu +krom vi.</p> +<p> +LINDE. Sed kio do estas?</p> +<p> +NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu, +— ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu +savis la vivon de Torvald.</p> +<p> +LINDE. Savis —? Kiel savis?</p> +<p> +NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne +travivus, se li ne estus veninta tien —</p> +<p> +LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon —</p> +<p> +NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed —</p> +<p> +LINDE. Sed —?</p> +<p> +NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu +havigis al ni la monon.</p> +<p> +LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?</p> +<p> +NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi +diras?</p> +<p> +LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la +loterio?</p> +<p> +NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus +tio?</p> +<p> +LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin?</p> +<p> +NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!</p> +<p> +LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis.</p> +<p> +NORA. Nu? Kial ne?</p> +<p> +LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la +edzo.</p> +<p> +NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas +pri negocaj aferoj, — edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj —</p> +<p> +LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas —</p> +<p> +NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne <b>prunteprenis</b> la monon. +Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo) +Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, +kiel mi —</p> +<p> +LINDE. Facilanima vi estas.</p> +<p> +NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine.</p> +<p> +LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, — ĉu vi ne agis +malprudente?</p> +<p> +NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon +de sia edzo?</p> +<p> +LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio —</p> +<p> +NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne +komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja +al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero; +ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen +komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi +prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj +vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute +devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus +esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus +pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine. +Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo +ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj — kiel li nomis ilin. Nu ja, mi +pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon —</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono +ne venis de li?</p> +<p> +NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis +informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li +kuŝis malsana —. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese.</p> +<p> +LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?</p> +<p> +NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas +tiom severa en tiu rilato. Kaj krome — Torvald, kun sia vira +memkonscio — kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion +ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela, +feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas.</p> +<p> +LINDE. Kaj vi neniam informos lin?</p> +<p> +NORA (pensema, duone ridetante). Jes — iam eble; — post multaj +jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! +Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun; +kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti +min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve — (interrompas) +Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. — Nu, kion vi diras pri mia +granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? — Cetere +sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile +por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de +negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio +nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili. +Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas. +El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald +devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion +mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La +dolĉaj, benitaj etuloj!</p> +<p> +LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda +Nora?</p> +<p> +NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam +Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam +uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj +malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas +al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze +multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn +vestojn. Ĉu ne?</p> +<p> +LINDE. Ho jes, vere.</p> +<p> +NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron +mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia +ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la +nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze +tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min +viro.</p> +<p> +LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?</p> +<p> +NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj +estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi +pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. +(ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro +enamiĝis en mi —</p> +<p> +LINDE. Kio? Kiu sinjoro?</p> +<p> +NORA. Pa, pa! — ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian +testamenton, oni legis tie grandlitere: “Mian monon la afabla +sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata.”</p> +<p> +LINDE. Sed kara Nora, — kia sinjoro tiu estas?</p> +<p> +NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne +ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante +ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas +indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras +nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga. +(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine! +Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci +kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel +Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta, +blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la +maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa. +(sonoras en la antaŭĉambro)</p> +<p> +LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.</p> +<p> +NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald —</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, — estas sinjoro +kiu deziras paroli kun la advokato.</p> +<p> +NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis — ĉar +la doktoro estas ja tie —</p> +<p> +NORA. Kiu sinjoro tiu estas?</p> +<p> +Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino.</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin +al la fenestro)</p> +<p> +NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio +estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?</p> +<p> +KROGSTAD. Bankaferoj — iel. Mi havas etan postenon en la +Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras —</p> +<p> +NORA. Do estas —</p> +<p> +KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.</p> +<p> +NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. +(salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro; +poste ŝi ordigas ion ĉe la forno)</p> +<p> +LINDE. Nora, — kiu estas tiu sinjoro?</p> +<p> +NORA. Estas juristo Krogstad.</p> +<p> +LINDE. Do vere estas li.</p> +<p> +NORA. Vi konas tiun homon?</p> +<p> +LINDE. Mi konis lin — antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis +prokuristo en nia distrikto.</p> +<p> +NORA. Jes, li ja estis.</p> +<p> +LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis.</p> +<p> +NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon.</p> +<p> +LINDE. Nun li ja estas vidvo.</p> +<p> +NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon +iom flanken)</p> +<p> +LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?</p> +<p> +NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias —. Sed ni ne pensu pri +negocaj aferoj. Estas tiel tede.</p> +<p class="staging"> +(<i>Doktoro Rank</i> venas el la oficejo de <i>Helmer</i>)</p> +<p> +RANK (enirante, parolante al <i>Helmer</i>). Ne, ne; mi ne volas +ĝeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj +rimarkas sinjorinon <i>Linde</i>) Pardonu, eble mi ĝenos ankaŭ +tie ĉi.</p> +<p> +NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.</p> +<p> +RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte aŭdas en ĉi tiu hejmo. Mi +kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la ŝtuparo, kiam mi +venis.</p> +<p> +LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.</p> +<p> +RANK. Aha, iom kaduka interne?</p> +<p> +LINDE. Prefere trostreĉita.</p> +<p> +RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en +la multaj festenoj?</p> +<p> +LINDE. Mi venis por trovi laboron.</p> +<p> +RANK. Ĉu tio estu efika rimedo kontraŭ troa streĉo?</p> +<p> +LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.</p> +<p> +RANK. Jes, estas ja ĝenerala opinio, ke estas tiom necese.</p> +<p> +NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, — ankaŭ vi volas tamen +vivi.</p> +<p> +RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen +deziras subiĝi plej longe la torturon. Estas same pri ĉiuj miaj +pacientoj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la morale infektitaj. Ĝuste +nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato ĉe Helmer —</p> +<p> +LINDE (mallaŭte). Aj!</p> +<p> +NORA. Al kiu vi aludas?</p> +<p> +RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion +scias. Difektiĝis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed eĉ li, +kvazaŭ estus gravege, komencis paroli pri la neceso <b>vivi.</b></p> +<p> +NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?</p> +<p> +RANK. Vere mi ne scias; mi aŭdis nur, ke estas io pri la +Akciobanko.</p> +<p> +NORA. Mi ne sciis ke Krog —, ke tiu juristo Krogstad havas +rilaton kun la Akciobanko.</p> +<p> +RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino <i>Linde</i>) Mi +ne scias, ĉu oni ankaŭ en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj +anhelante ĉirkaŭkuras por elflari moralan putradon, kaj poste +enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaĝan oficon. La +sanaj devas rezignacie stari ekstere.</p> +<p> +LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon +interne.</p> +<p> +RANK (ŝultrotiras). Jen ĝuste tio. Estas tiu konsidero, kiu +faras el nia socio malsanulejon.</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)</p> +<p> +RANK. Kial vi ridas pri tio? Ĉu vi funde scias kio estas la +socio?</p> +<p> +NORA. Ĉu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, +— io ege amuza. — Diru, doktoro Rank, — ĉiuj kiuj nun estas +dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, ĉu +ne?</p> +<p> +RANK. Do estas <b>tio</b>, +kion vi trovas tiom ege amuza?</p> +<p> +NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri +tio! (paŝas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze +pensi, ke ni — ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn +homojn. (elprenas la saketon el la poŝo) Doktoro Rank, bonvolu +etan makaronon.</p> +<p> +RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj +varoj ĉi tie.</p> +<p> +NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.</p> +<p> +LINDE. Kio? Mi —?</p> +<p> +NORA. Nu, nu, nu; ne timiĝu. Vi ne povis scii, ke Torvald +malpermesis tiaĵojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn +dentojn. Sed pa, — unu fojon —! Ĉu ne, doktoro Rank? Bonvolu! +(metas en lian buŝon makaronon) Kaj ankaŭ vi, Kristine. Kaj ankaŭ +mi havu unu; nur etetan — aŭ eble du. (denove marŝas) +Jes, nun vere mi estas senmezure feliĉa. Nun restas nur io sola, +kion mi ege dezirus fari.</p> +<p> +RANK. Nu? Kaj kio estas tio?</p> +<p> +NORA. Estas io, kion mi ege ŝatus diri, kun Torvald +aŭskultanta.</p> +<p> +RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?</p> +<p> +NORA. Ne, mi ne kuraĝas, ĉar estas tro malbela.</p> +<p> +LINDE. Malbela?</p> +<p> +RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas —. +Kio do estas tio, kion vi tiom ege ŝatus diri kun Helmer +aŭskultanta?</p> +<p> +NORA. Mi treege ŝatus diri: Diablo prenu!</p> +<p> +RANK. Vi estas freneza!</p> +<p> +LINDE. Sed Dio gardu, Nora —!</p> +<p> +RANK. Diru. Jen li estas.</p> +<p> +NORA (kaŝas la saketon). Ts, ts, ts.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> kun surtuto sur la brako kaj ĉapelo en la mano +venas el sia ĉambro)</p> +<p> +NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberiĝis de li?</p> +<p> +HELMER. Jes, nun li foriris.</p> +<p> +NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la +urbo.</p> +<p> +HELMER. Kristine —? Pardonu, sed mi ne scias —</p> +<p> +NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine +Linde.</p> +<p> +HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?</p> +<p> +LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.</p> +<p> +NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun +vi.</p> +<p> +HELMER. Kion tio signifas?</p> +<p> +LINDE. Nu, ne ĝuste —</p> +<p> +NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi +tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn +sciojn —</p> +<p> +HELMER. Tre prudente, sinjorino.</p> +<p> +NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro — venis +telegramo pri tio — ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj —. +Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu?</p> +<p> +HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble +vidvino?</p> +<p> +LINDE. Jes.</p> +<p> +HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?</p> +<p> +LINDE. Jes konsiderinde.</p> +<p> +HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi —</p> +<p> +NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!</p> +<p> +HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino —</p> +<p> +LINDE. Ho, kiel mi danku vin —?</p> +<p> +HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas +pardoni min —</p> +<p> +RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la +antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno)</p> +<p> +NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.</p> +<p> +HELMER. Eble unu horon, ne pli.</p> +<p> +NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine?</p> +<p> +LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por +serĉi ĉambron.</p> +<p> +HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?</p> +<p> +NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed +neeblas —</p> +<p> +LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn +dankojn.</p> +<p> +NORA. Ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj +ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi +bonfartos; envolvu vin sufiĉe.</p> +<p class="staging"> +(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas +voĉojn de <i>infanoj</i> ekstere en la ŝtuparo.)</p> +<p> +NORA. Jen ili! Jen ili estas!</p> +<p class="staging"> +(Ŝi alkuras por malfermi. La vartistino <i>Anne-Marie</i> venas +kun la infanoj)</p> +<p> +NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj, +benitaj —! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj!</p> +<p> +RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo!</p> +<p> +HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por +patrinoj.</p> +<p class="staging"> +(<i>Doktoro Rank, Helmer</i> kaj <i>sinjorino Linde</i> +malsupreniras la ŝtuparon; la <i>vartistino</i> eniras la ĉambron +kun la infanoj. Ankaŭ <i>Nora</i>, fermante la pordon de la +antaŭĉambro.)</p> +<p> +NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj +vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun +ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur +la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu +min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas +la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes, +panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi +dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. +Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. +Varma kafo por vi +staras sur la forno.</p> +<p class="staging"> +(La <i>vartistino</i> eniras la maldekstran ĉambron. <i>Nora</i> deprenas +la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien, +lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)</p> +<p> +NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis? +Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la +paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! +Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni +kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua.</p> +<p class="staging"> +(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda +ĉambro dekstre. Fine <i>Nora</i> kaŝas sin sub la tablo; la +infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian +sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin. +Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj +ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu +malfermas la pordon duone, kaj <i>juristo Krogstad</i> aperas; li +iom atendas; la ludo daŭras)</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer —</p> +<p> +NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, +kion vi volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu +estas forgesinta fermi ĝin —</p> +<p> +NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi scias.</p> +<p> +NORA. Nu — kion vi do volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.</p> +<p> +NORA. Kun —? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie. +Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni +denove ludos post kiam li foriris. (Ŝi kondukas la infanojn en la +maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili)</p> +<p> +NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, mi volas.</p> +<p> +NORA. Hodiaŭ —? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian +Julplezuron vi havos.</p> +<p> +NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ —</p> +<p> +KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi +esperas, ke vi havas liberan momenton?</p> +<p> +NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam —</p> +<p> +KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian +edzon malsupreniri la straton —</p> +<p> +NORA. Nu ja —</p> +<p> +KROGSTAD. — kun virino.</p> +<p> +NORA. Kaj kio pri tio?</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Ĉu ne tiu virino estas +sinjorino Linde?</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĵus veninta urben?</p> +<p> +NORA. Jes, hodiaŭ.</p> +<p> +KROGSTAD. Ŝi estas ja via bona amikino?</p> +<p> +NORA. Jes, ŝi estas. Sed mi ne komprenas —</p> +<p> +KROGSTAD. Ankaŭ mi iam konis ŝin.</p> +<p> +NORA. Mi scias.</p> +<p> +KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, +permesu ke mi vin demandu rekte: Ĉu sinjorino Linde ricevos +postenon en la Akciobanko?</p> +<p> +NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi <b>min</b>, sinjoro +Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi +demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj +estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi +scias.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste.</p> +<p> +NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan +influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke +— Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus +vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu — eh —</p> +<p> +KROGSTAD. — kiu havas influon?</p> +<p> +NORA. Jes ĝuste.</p> +<p> +KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian +influon por mi.</p> +<p> +NORA. Kion do? Al kio vi celas?</p> +<p> +KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon +en la banko.</p> +<p> +NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian +postenon?</p> +<p> +KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone +komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; +kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli +min.</p> +<p> +NORA. Sed mi certigas —</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi +konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.</p> +<p> +NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.</p> +<p> +KROGSTAD. Vere ne? Ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris —</p> +<p> +NORA. Kompreneble tio ne signifus tion —. Mi! Kiel vi kredas, ke +mi havus tian influon sur mia edzo?</p> +<p> +KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas +ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.</p> +<p> +NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la +pordon.</p> +<p> +KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa.</p> +<p> +NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos +el la afero.</p> +<p> +KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos +necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan +oficon en la banko.</p> +<p> +NORA. Jes, aspektas ja tiel.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte +gravas. Sed estas io alia —. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi +kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj +jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta.</p> +<p> +NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por +mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi +devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej +malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; +pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en +la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo +volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la +koto.</p> +<p> +NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi +vin.</p> +<p> +KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por +vin devigi.</p> +<p> +NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon +al vi?</p> +<p> +KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?</p> +<p> +NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu +estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj +plumpa maniero, — ekscius ĝin de <b>vi</b>. Vi ĵetus min en +terurajn malagrablaĵojn —</p> +<p> +KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn?</p> +<p> +NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar +tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi +tute ne konservos vian oficon.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj, +kiujn vi timas?</p> +<p> +NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; +kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.</p> +<p> +KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; — +aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas +negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone +pri la afero.</p> +<p> +NORA. Kiel do?</p> +<p> +KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por +pruntepreni mil ducent talerojn.</p> +<p> +NORA. Mi sciis pri neniu alia.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon —</p> +<p> +NORA. Vi ja faris.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. +Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom +febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri +akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. +Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi +redaktis.</p> +<p> +NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.</p> +<p> +KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj +via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus +subskribi.</p> +<p> +NORA. Devus —? Li ja subskribis.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro +skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino +memoras tion?</p> +<p> +NORA. Jes, mi opinias —</p> +<p> +KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu +ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin +aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de +via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.</p> +<p> +NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni +priparolis, — estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?</p> +<p> +NORA. Jes, vere estis.</p> +<p> +KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.</p> +<p> +NORA. Estis ĉe la fino.</p> +<p> +KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la +tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas +diri.</p> +<p> +NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.</p> +<p> +KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas +strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.</p> +<p> +NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias —</p> +<p> +KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun +ŝuldateston tri tagojn post sia morto.</p> +<p> +NORA. Kiel? Mi ne komprenas —</p> +<p> +KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. +Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. +Ĉu ne strange, sinjorino?</p> +<p> +NORA. (silentas)</p> +<p> +KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?</p> +<p> +NORA. (daŭre silentas)</p> +<p> +KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro +kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed +per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; +via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia +hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas +trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj +<b>tiu</b> ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via +patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?</p> +<p> +NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin +spite). Ne, tiel ne estas. Estas <b>mi</b>, kiu skribis la nomon de +paĉjo.</p> +<p> +KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, — ĉu vi scias, ke tio ja estas +danĝera konfeso?</p> +<p> +NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la +paperon al via patro?</p> +<p> +NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian +subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. +Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia +edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.</p> +<p> +KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu +vojaĝo eksterlanden.</p> +<p> +NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia +edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.</p> +<p> +KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi —?</p> +<p> +NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri +vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi +faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia +edzo.</p> +<p> +KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran +ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi, +ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj +tio detruis mian tutan civitanan staton.</p> +<p> +NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom +kuraĝan por savi la vivon de via edzino?</p> +<p> +KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj.</p> +<p> +NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, — se mi prezentos tiun paperon en +la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj.</p> +<p> +NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo +kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus +savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen +mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri +tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas +malbona juristo, sinjoro Krogstad.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, +— tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi +plaĉas. Sed <b>tion</b> mi diras al vi: se mi duan fojon estos +forpelita, vi min akompanu.</p> +<p class="staging"> +(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! — Voli min +timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la +infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed —? — — Ne, sed estas ja neeble! Mi +agis el amo!</p> +<p> +INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris +tra la pordego.</p> +<p> +NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda +viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo!</p> +<p> +INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu?</p> +<p> +NORA. Ne, ne; ne nun.</p> +<p> +INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.</p> +<p> +NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. +Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la +pordon post ili.)</p> +<p> +NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn +kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon, +ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene! +enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj +malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino?</p> +<p> +NORA. Tien; meze sur la plankon.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman?</p> +<p> +NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i>, kiu jam demetis la arbon, eliras.)</p> +<p> +NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj — kaj tie +floroj. — La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo +estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; — mi kantos +por vi, dancos por vi —</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i>, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el +ekstere)</p> +<p> +NORA. Ah, — vi jam revenas?</p> +<p> +HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis?</p> +<p> +NORA. Ĉi tie? Ne.</p> +<p> +HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.</p> +<p> +NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.</p> +<p> +HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin, +kaj petis, ke vi parolu favore por li.</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj +vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li +petis?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald; sed —</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli +kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi +mensogon!</p> +<p> +NORA. Mensogon —?</p> +<p> +HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, — ĉu ne? (minacas per +la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas +kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ +la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj +nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece +estas. (foliumas siajn dokumentojn)</p> +<p> +NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!</p> +<p> +HELMER. Jes.</p> +<p> +NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg +postmorgaŭ.</p> +<p> +HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi +surprizos min.</p> +<p> +NORA. Ho, tiu stulta kaprico.</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte, +tiel sensignife.</p> +<p> +HELMER. Ĉu Nonjo atingis <b>tiun</b> rekonon?</p> +<p> +NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi +estas tre okupata, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Nu —</p> +<p> +NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?</p> +<p> +HELMER. Bankaferoj.</p> +<p> +NORA. Jam nun?</p> +<p> +HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la +necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por +tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis +novjaro.</p> +<p> +NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad —</p> +<p> +HELMER. Hm.</p> +<p> +NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn +nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri +ege granda servo, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Diru. Kio estus?</p> +<p> +NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi +ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus +helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia +kostumo?</p> +<p> +HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.</p> +<p> +HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.</p> +<p> +NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel +bele la ruĝaj floroj aspektas. — Sed diru, ĉu vere estas tiom +fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis?</p> +<p> +HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio +signifas?</p> +<p> +NORA. Eble li tion faris pro mizero?</p> +<p> +HELMER. Eble, aŭ, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas +tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola +ago.</p> +<p> +NORA. Ne, vere ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkaŝe +konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.</p> +<p> +NORA. Punon —?</p> +<p> +HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per +ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.</p> +<p> +NORA. Vi kredas, ke fariĝus —?</p> +<p> +HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj +hipokriti kaj simuli al ĉiuj flankoj, kaj montri maskon antaŭ +siaj plej proksimaj, eĉ antaŭ sia propra edzino kaj siaj propraj +infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, +Nora.</p> +<p> +NORA. Kial?</p> +<p> +HELMER. Ĉar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj +malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Ĉiuj enspiroj de la infanoj +en tia hejmo estas plenaj de ĝermoj por io fia.</p> +<p> +NORA (pli proksime malantaŭ li). Kaj pri tio vi estas tute +certa?</p> +<p> +HELMER. Kara mia, tion mi sufiĉe ofte spertis kiel advokato. +Preskaŭ ĉiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn +patrinojn.</p> +<p> +NORA. Kial ĝuste — patrinojn?</p> +<p> +HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble +influas en la sama direkto; tion tre bone scias ĉiu juristo. Kaj +tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn +infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. +(etendas al ŝi la manojn) Tial, mia dolĉa Nonja promesu al mi ne +pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la +manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori +kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la ĉeesto de tiaj +homoj.</p> +<p> +NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la +Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.</p> +<p> +HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja +provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaŭ ol iri al la tablo. +Ankaŭ vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta +ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur +ŝian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian +ĉambron kaj fermas la pordon post si.)</p> +<p> +NORA (mallaŭte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas +neeble. Devas esti neeble.</p> +<p> +VARTISTINO (ĉe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, +ke ili povu enveni al panjo.</p> +<p> +NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu ĉe ili vi, +Anne-Marie.</p> +<p> +VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)</p> +<p> +NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn —! Venenigi la +hejmon? (eta paŭzo; ŝi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je +eterno tio ne estas vero!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(La sama ĉambro. Fone en la angulo apud la piano staras la +Jularbo, senornama, taŭzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur +la sofo kuŝas la supervestoj de Nora.)</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i>, sola en la ĉambro, paŝadas maltrankvila tien kaj reen; +fine ŝi haltas ĉe la sofo kaj prenas sian mantelon.)</p> +<p> +NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraŭ la pordon; +aŭskultas) Ne, — neniu. Kompreneble — neniu venas hodiaŭ, la +unuan Jultagon; — kaj ankaŭ ne morgaŭ. — Sed eble — +(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la +leterskatolo; tute malplena. (antaŭen sur la planko) Ho, +stultaĵo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiaĵo ne +povas okazi. Neeblas! — Mi havas ja tri infanetojn.</p> +<p class="staging"> +(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la +maldekstra ĉambro)</p> +<p> +VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestaĵoj por +la maskerado.</p> +<p> +NORA. Dankon; metu ĝin sur la tablon.</p> +<p> +VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.</p> +<p> +NORA. Ho, se mi povus ilin disŝiri en cent mil pecojn!</p> +<p> +VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da +pacienco.</p> +<p> +NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.</p> +<p> +VARTISTINO. Nun — denove eliri? En tiu aĉa vetero? Sinjorino +Nora kaptos malvarmumon, — malsaniĝos.</p> +<p> +NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. — Kiel fartas la +infanoj?</p> +<p> +VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed —.</p> +<p> +NORA. Ĉu ili ofte demandas pri mi?</p> +<p> +VARTISTINO. Ili ja alkutimiĝis havi panjon ĉe si.</p> +<p> +NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu <b>povas</b> esti +kune kun ili tiom kiom antaŭe.</p> +<p> +VARTISTINO. Nu, infanetoj al ĉio kutimiĝas.</p> +<p> +NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se +ŝi tute malaperus?</p> +<p> +VARTISTINO. Dio gardu; — tute malaperus!</p> +<p> +NORA. Aŭskultu, diru, Anne-Marie, — mi ofte pensis pri tio, — +kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?</p> +<p> +VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.</p> +<p> +NORA. Jes, sed ke vi tion <b>volis</b>?</p> +<p> +VARTISTINO. Kun ŝanco por tiel bona okupo? Malriĉa knabino +trafita de misfortuno devas esti kontenta. Ĉar la malbona ulo +faris ja nenion por mi.</p> +<p> +NORA. Sed via filino vin certe forgesis.</p> +<p> +VARTISTINO. Ho ne, ŝi ne forgesis. Ŝi skribis al mi je sia +konfirmacio kaj ankaŭ kiam ŝi edziniĝis.</p> +<p> +NORA (ĉirkaŭbrakas ŝian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi +estis bona patrino por mi dum mi estis infano.</p> +<p> +VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.</p> +<p> +NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi +volus —. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. +Nun mi devas — — Morgaŭ vi vidos kiel ĉarma mi fariĝos.</p> +<p> +VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel ĉarma +kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran ĉambron)</p> +<p> +NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaŭ forĵetas +ĉion). Ho, se mi kuraĝus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume +okazus io hejme. Stulta babilaĵo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi +la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! +For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses — (krias) Jen, tie ili +venas — (al la pordo, sed haltas sendecide)</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> eniras el la antaŭĉambro, kie ŝi +demetis siajn supervestojn)</p> +<p> +NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? — Kiom +bone ke vi venis.</p> +<p> +LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min.</p> +<p> +NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas +helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo +morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun +Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi +dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo.</p> +<p> +LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald +tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel +disŝirita, ke mi tute ne scias —</p> +<p> +LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu +iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni +bezonas.</p> +<p> +NORA. Ho, kiom afabla vi estas.</p> +<p> +LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, — tiam +mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis +danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ.</p> +<p> +NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke +hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. — Vi estus devinta veni +iom pli frue al la urbo, Kristine. — Jes ja, Torvald vere komprenas +fari la domon perfekta kaj senmakula.</p> +<p> +LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la +filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam +estas tiel deprimata kiel hieraŭ?</p> +<p> +NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de +tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi +diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis +amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo +fariĝis malsaneca de infanaĝo.</p> +<p> +LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas +tiajn informojn?</p> +<p> +NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje +ricevas vizitojn de — de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj +kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.</p> +<p> +LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas +vin ĉiun tagon?</p> +<p> +NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej +bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank +kvazaŭ apartenas al la domo.</p> +<p> +LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi +sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn?</p> +<p> +NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson?</p> +<p> +LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu +ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via +edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank —?</p> +<p> +NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; +kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua +tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la +karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi +ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte +aŭskultas.</p> +<p> +LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ +estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj +havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri +vin el tio ĉi kun doktoro Rank.</p> +<p> +NORA. El kio mi devus eltiri min?</p> +<p> +LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa +adoranto, kiu havigus al vi monon —</p> +<p> +NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas — bedaŭrinde. Sed kio plue?</p> +<p> +LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa?</p> +<p> +NORA. Jes, li estas.</p> +<p> +LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?</p> +<p> +NORA. Ne, neniun; sed —?</p> +<p> +LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon?</p> +<p> +NORA. Jes, kiel vi aŭdas.</p> +<p> +LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste +altrudi sin?</p> +<p> +NORA. Mi vin tute ne komprenas.</p> +<p> +LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de +kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?</p> +<p> +NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, +kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio +estus?</p> +<p> +LINDE. Do vere ne li?</p> +<p> +NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi +en la kapon —. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur +longe poste li heredis.</p> +<p> +LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara +Nora.</p> +<p> +NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron +Rank —. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin —</p> +<p> +LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.</p> +<p> +NORA. Kompreneble ne. Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke +tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al +doktoro Rank —</p> +<p> +LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo?</p> +<p> +NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas +malantaŭ lia dorso. Mi <b>devas</b> liberigi min el tio.</p> +<p> +LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed —</p> +<p> +NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino +manipulas tiaĵojn —</p> +<p> +LINDE. La edzo, jes.</p> +<p> +NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam +oni ja rericevos la ateston?</p> +<p> +LINDE. Kompreneble, jes.</p> +<p> +NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj +forbruligi ĝin, — la abomenan, malpuran paperon!</p> +<p> +LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas +malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi.</p> +<p> +NORA. Ĉu tiel mi aspektas?</p> +<p> +LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas?</p> +<p> +NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald +nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne +toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin.</p> +<p> +LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros +de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis.</p> +<p class="staging"> +(Eliras maldekstren; samtempe <i>Helmer</i> envenas el la +antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ĉu estas la kudristino —?</p> +<p> +NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon. +Imagu kiom belaspekta mi estos.</p> +<p> +HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi?</p> +<p> +NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin?</p> +<p> +HELMER (prenas ŝin sub la mentono). Ĝentila — ĉar vi obeas +vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur +ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas.</p> +<p> +NORA. Kaj vi laboros kompreneble?</p> +<p> +HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis +la bankon — (volas eniri sian ĉambron)</p> +<p> +NORA. Torvald.</p> +<p> +HELMER (haltas). Jes.</p> +<p> +NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io —?</p> +<p> +HELMER. Kio do?</p> +<p> +NORA. Ĉu vi tion volus fari?</p> +<p> +HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.</p> +<p> +NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj +konsentema.</p> +<p> +HELMER. Eldiru do.</p> +<p> +NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj +malsupre.</p> +<p> +HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras.</p> +<p> +NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Nora, — ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la +mateno?</p> +<p> +NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!</p> +<p> +HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad +havi sian oficon en la banko.</p> +<p> +HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino +Linde.</p> +<p> +NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi +alian oficiston anstataŭ Krogstad.</p> +<p> +HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis +senpripense doni promeson pledi por li, mi farus —!</p> +<p> +NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas +ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al +vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin —</p> +<p> +HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas +vin.</p> +<p> +NORA. Al kio vi aludas?</p> +<p> +HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.</p> +<p> +NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la +gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke +ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta +tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al +li.</p> +<p> +HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro +kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio +estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi +tenas mian oficon.</p> +<p> +NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni +povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca +senzorga hejmo, — vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi +petas vin el mia koro —</p> +<p> +HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi +reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun +Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al +sia edzino ŝanĝi lian decidon —</p> +<p> +NORA. Jes, kaj kio do —?</p> +<p> +HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la +obstinulineto —. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, — +pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj +influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, — +estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, +tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.</p> +<p> +NORA. Kaj kio do estas tio?</p> +<p> +HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn —</p> +<p> +NORA. Jes, ĉu ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li +estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj +konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas +ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta +homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, — li opinias +ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li +anoncas sian: “Vi, vi Torvald.” Mi asertas al vi, ke tio tuŝas +min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.</p> +<p> +NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio.</p> +<p> +HELMER. Nu? Kaj kial ne?</p> +<p> +NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.</p> +<p> +HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min +malgrandanima!</p> +<p> +NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial —</p> +<p> +HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ +mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! — Kredu min, tio nun havu +finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene!</p> +<p> +NORA. Kion vi volas?</p> +<p> +HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La +<i>ĉambristino</i> envenas.)</p> +<p> +HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu +portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas +surskribita. Jen mono.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)</p> +<p> +HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.</p> +<p> +NORA (senspire). Torvald, — kiu letero estis tiu?</p> +<p> +HELMER. La maldungo de Krogstad.</p> +<p> +NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald, +revoku ĝin! Faru tion por mi; — por vi mem; por la infanoj! Aŭdu, +Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin +ĉiujn.</p> +<p> +HELMER. Tro malfrue.</p> +<p> +NORA. Jes, tro malfrue.</p> +<p> +HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, +kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ +ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra +fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri +via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn) +Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere +gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas +viro por preni ĉion sur min.</p> +<p> +NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?</p> +<p> +HELMER. Mi diras: Ĉion —</p> +<p> +NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.</p> +<p> +HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, — kiel edzo kaj edzino. Estas +kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu, +nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj +senenhavaj imagaĵoj. — Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj +ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj +fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom +da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro +Rank venos, diru al li kie li trovos min.</p> +<p class="staging"> +(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron +kaj fermas post si)</p> +<p> +NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras). +Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en +la mondo. — Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! — +Eliron — (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank —! +Prefere kion ajn! Prefere <b>ĉion</b>, kio ajn ĝi estu!</p> +<p class="staging"> +(Ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi +la pordon de la antaŭĉambro. <i>Doktoro Rank</i> staras tie, +pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.)</p> +<p> +NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed +ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom +okupata.</p> +<p> +RANK. Kaj vi?</p> +<p> +NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho, +tion vi bone scias, — por vi mi ĉiam havas kroman tempon.</p> +<p> +RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi +povos.</p> +<p> +NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?</p> +<p> +RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin?</p> +<p> +NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus?</p> +<p> +RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere +ne kredis, ke okazus tiom frue.</p> +<p> +NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank, +diru al mi!</p> +<p> +RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas +nenio farebla pri tio.</p> +<p> +NORA (spiras liberigita). Pri vi —?</p> +<p> +RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la +plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj +tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. +Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la +tombejo.</p> +<p> +NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas.</p> +<p> +RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza +estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola +ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam +komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer +pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio +malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron.</p> +<p> +NORA. Ho, tamen doktoro Rank —</p> +<p> +RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por +li. — Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi +mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga +abomenaĵo komenciĝis.</p> +<p> +NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom +dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.</p> +<p> +RANK. Kun la morto en la manoj? — Kaj tiel punpagi por la kulpo +de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas +iamaniere tia senkompata fatalo —</p> +<p> +NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!</p> +<p> +RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia +povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj +de mia patro.</p> +<p> +NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj +kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel?</p> +<p> +RANK. Jes; kaj al trufoj.</p> +<p> +NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?</p> +<p> +RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.</p> +<p> +NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano. +Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon.</p> +<p> +RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu +ĝuis eĉ ne guton da ili.</p> +<p> +NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda.</p> +<p> +RANK (rigardas ŝin esplore). Hm —</p> +<p> +NORA (iom poste). Kial vi ridetis?</p> +<p> +RANK. Ne, estas vi kiu ridis.</p> +<p> +NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!</p> +<p> +RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi +imagis.</p> +<p> +NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ.</p> +<p> +RANK. Aspektas tiel.</p> +<p> +NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank, +vi ne formortu de Torvald kaj mi.</p> +<p> +RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ +forgesiĝas, kiu foriras.</p> +<p> +NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?</p> +<p> +RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam —</p> +<p> +NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?</p> +<p> +RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas +sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi +tie hieraŭ?</p> +<p> +NORA. Aha. — ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda +Kristine?</p> +<p> +RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi +forestos, eble tiu ino —</p> +<p> +NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda +ĉambro.</p> +<p> +RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas.</p> +<p> +NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi +estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi +vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur +por vi, — ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas +kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj +mi montros ion al vi.</p> +<p> +RANK (sidigas sin). Kio estas?</p> +<p> +NORA. Jen. Rigardu!</p> +<p> +RANK. Silkoŝtrumpojn.</p> +<p> +NORA. Karnokolorajn. <b>Delikatajn</b>, ĉu ne? Tamen nun estas +mallume; sed morgaŭ — Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu +do, vi povas vidi ankaŭ la supron.</p> +<p> +RANK. Hm —</p> +<p> +NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne +estas laŭmezuraj?</p> +<p> +RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.</p> +<p> +NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. +(frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree +enpakas ilin)</p> +<p> +RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi?</p> +<p> +NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas +malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj)</p> +<p> +RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune +kun vi, tiam mi ne komprenas — ne, mi ne konceptas — kio fariĝus +el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon.</p> +<p> +NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe +komforta ĉe ni.</p> +<p> +RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata +forlasi ĉion —</p> +<p> +NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.</p> +<p> +RANK (kiel antaŭe). — kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas +mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, — nenio krom vaka loko, +kiun la unue venanta povos okupi.</p> +<p> +NORA. Kaj se mi nun petus vin pri —? Ne —</p> +<p> +RANK. Pri kio?</p> +<p> +NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco —</p> +<p> +RANK. Jes, Jes?</p> +<p> +NORA. Nu, mi celas, — ege grandan servon —</p> +<p> +RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa?</p> +<p> +NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.</p> +<p> +RANK. Nu, bone; do diru al mi.</p> +<p> +NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme +ega, — kaj konsilo kaj helpo kaj servo —</p> +<p> +RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed +diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon?</p> +<p> +NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej +fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ĝuste tial mi volas diri tion +al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke +ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun +momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.</p> +<p> +RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, — ĉu vi do kredas, ke li +estas la sola —?</p> +<p> +NORA (kun ekmoveto). — kiu —?</p> +<p> +RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi.</p> +<p> +NORA (peze). Nu do tiel.</p> +<p> +RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros. +Pli bonan okazon mi neniam trovus. — Jes, Nora, nun vi scias. Kaj +nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu +alia.</p> +<p> +NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.</p> +<p> +RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora —</p> +<p> +NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la +lampon — (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis +vere malbele farita de vi.</p> +<p> +RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? +Ĉu <b>tio</b> estas malbela?</p> +<p> +NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne +necesa —</p> +<p> +RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis —?</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> envenas kun la lampo, metas ĝin sur la +tablon kaj ree eliras.)</p> +<p> +RANK. Nora, — sinjorino Helmer, — mi demandas vin, ĉu vi ion +sciis?</p> +<p> +NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne +povas diri al vi —. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! +Ĉio estis ja nun tiel bona.</p> +<p> +RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun +vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?</p> +<p> +NORA (rigardas lin). Post tio?</p> +<p> +RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.</p> +<p> +NORA. Nenion vi povas nun ekscii.</p> +<p> +RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi +tion, kio estas en homa eblo.</p> +<p> +NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. — Cetere mi ne bezonas iun +helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. +Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, +ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj +ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas +enportita?</p> +<p> +RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru — por ĉiam?</p> +<p> +NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien +kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.</p> +<p> +RANK. Jes, sed <b>vi</b>?</p> +<p> +NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi +venas.</p> +<p> +RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi +estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere +estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.</p> +<p> +NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, +kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.</p> +<p> +RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.</p> +<p> +NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis +por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la +servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis +tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.</p> +<p> +RANK. Aha; do estas <b>ili</b>, kiujn mi anstataŭis.</p> +<p> +NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima +doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri +Torvald kiel pri paĉjo —</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> venas el la antaŭĉambro)</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)</p> +<p> +NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)</p> +<p> +RANK. Io malagrabla okazanta?</p> +<p> +NORA. Ne ne, neniel; estas nur io —; estas mia nova kostumo —</p> +<p> +RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.</p> +<p> +NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin — Torvald ne +sciu pri ĝi —</p> +<p> +RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.</p> +<p> +NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu +lin okupata dume — — —</p> +<p> +RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.</p> +<p class="staging"> +(Li iras en la ĉambron de <i>Helmer</i>.)</p> +<p> +NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon —</p> +<p> +NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.</p> +<p> +NORA. Li ne volis foriri?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun +sinjorino.</p> +<p> +NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; +estas surprizo por mia edzo.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas — (ŝi eliras.)</p> +<p> +NORA. Okazos la teruraĵo. Ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas +okazi; ne okazu.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi iras kaj riglas la pordon de <i>Helmer.</i>)</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> malfermas la pordon de la antaŭĉambro +por <i>juristo Krogstad</i>, kaj fermas malantaŭ li. Li estas +vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)</p> +<p> +NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas +hejme.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, lasu lin.</p> +<p> +NORA. Kion vi volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Informiĝi pri io.</p> +<p> +NORA. Do, rapide. Kio estas?</p> +<p> +KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.</p> +<p> +NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis +ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri +kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas —</p> +<p> +NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?</p> +<p> +KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian +bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo —</p> +<p> +NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.</p> +<p> +KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino +tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post +hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi +vere faris?</p> +<p> +NORA. Pli ol <b>vi</b> iam ajn povus al mi instrui.</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas —</p> +<p> +NORA. Kion vi intencas pri mi?</p> +<p> +KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi +estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, +leĝkanajlo, iu — nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni +nomas bonkorecon.</p> +<p> +NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun +tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro +serioze. Ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.</p> +<p> +NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.</p> +<p> +KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas +publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.</p> +<p> +NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.</p> +<p> +KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la +restantan sumon?</p> +<p> +NORA. Ne, ne tuj.</p> +<p> +KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la +proksimajn tagojn?</p> +<p> +NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie +kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus +de mi vian ŝuldateston.</p> +<p> +NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, — gardos ĝin zorge. Neniu +nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema +decido en malespero —</p> +<p> +NORA. Mi faras.</p> +<p> +KROGSTAD. — se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo —</p> +<p> +NORA. Mi faras!</p> +<p> +KROGSTAD. — aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli +malespera —</p> +<p> +NORA. Kiel vi povas scii tion?</p> +<p> +KROGSTAD. — forviŝu tiajn ideojn.</p> +<p> +NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri <b>tio</b>?</p> +<p> +KROGSTAD. La plimulto el ni pensas <b>tiel</b> komence. Ankaŭ mi +pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon —</p> +<p> +NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.</p> +<p> +KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne +kuraĝas?</p> +<p> +NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua +familia ŝtormo —. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo —</p> +<p> +NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?</p> +<p> +KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.</p> +<p> +NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen +havigos monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi —</p> +<p> +NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru +al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la +monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.</p> +<p> +NORA. Kion vi do postulas?</p> +<p> +KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas +supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi +faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga +malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post +ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur +per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la +bankon, — ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por +mi —</p> +<p> +NORA. Tion li neniam faros!</p> +<p> +KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj +kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu +la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald +Helmer, kiu estros la Akciobankon.</p> +<p> +NORA. Tion vi neniam spertos!</p> +<p> +KROGSTAD. Eble vi volas —?</p> +<p> +NORA. Nun mi kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, +kiel vi —</p> +<p> +NORA. Vi vidos; vi vidos!</p> +<p> +KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, +karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, +malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.</p> +<p> +NORA. Vi ne timigas min.</p> +<p> +KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras, +sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la +poŝo.</p> +<p> +NORA. Poste? Kiam mi ne plu —?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam <b>mi</b> decidos pri via +reputacio?</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> konsternita staras lin rigardante)</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon. +Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de +li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove +iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino. +(Li eliras tra la antaŭĉambro.)</p> +<p> +NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj +ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus +ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? +Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li +hezitas? Li eble —?</p> +<p class="staging"> +(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn +de <i>Krogstad</i> perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo)</p> +<p> +NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo +apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras +timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. — Torvald, +Torvald, — nun ni estas sensavaj!</p> +<p> +LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne +trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu —?</p> +<p> +NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien.</p> +<p> +LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi +aspektas kiel konfuzita.</p> +<p> +NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? <b>Tie</b>; vidu, — tra la +vitraĵo en la leterskatolo.</p> +<p> +LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.</p> +<p> +NORA. Tiu letero estas de Krogstad —</p> +<p> +LINDE. Nora, — estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la +monon!</p> +<p> +NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio.</p> +<p> +LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ.</p> +<p> +NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.</p> +<p> +LINDE. Sed pro la ĉielo —?</p> +<p> +NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia +atestanto.</p> +<p> +LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi —?</p> +<p> +NORA. Se mi freneziĝos, — kaj tio ja povus okazi —</p> +<p> +LINDE. Nora!</p> +<p> +NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, — io, tiel ke mi ne povus +ĉeesti tie ĉi —</p> +<p> +LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!</p> +<p> +NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi +komprenas —</p> +<p> +LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi —?</p> +<p> +NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne +estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al +vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru +tion.</p> +<p> +LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi.</p> +<p> +NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun +okazos.</p> +<p> +LINDE. La mirindaĵo?</p> +<p> +NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi +nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.</p> +<p> +LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.</p> +<p> +NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!</p> +<p> +LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.</p> +<p> +NORA. Li?</p> +<p> +LINDE. Kie li loĝas?</p> +<p> +NORA. Ho, kion mi scias —? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia +karto. Sed la letero, la letero —!</p> +<p> +HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora!</p> +<p> +NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon; +eble vi surprovas?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.</p> +<p> +LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la +stratangulo.</p> +<p> +NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja +en la skatolo.</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon?</p> +<p> +NORA. Jes, ĉiam.</p> +<p> +LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas +elpensi iun pretekston —</p> +<p> +NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime —</p> +<p> +LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble +baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (iras al la pordo de <i>Helmer</i>, malfermas ĝin kaj +enrigardas). Torvald!</p> +<p> +HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree +enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. +(ĉe la pordo) Sed kio estas?</p> +<p> +NORA. Kio, kara Torvald?</p> +<p> +HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.</p> +<p> +RANK (ĉe la pordo). Laŭ mia percepto; sed mi do eraris.</p> +<p> +NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaŭ +morgaŭ.</p> +<p> +HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere streĉita. Ĉu vi tro +multe ekzercis?</p> +<p> +NORA. Ne, mi ankoraŭ tute ne ekzercis.</p> +<p> +HELMER. Estos tamen necese —</p> +<p> +NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas +sen via helpo; mi ĉion tute forgesis.</p> +<p> +HELMER. Nu, ni baldaŭ refreŝigu ĉion.</p> +<p> +NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi +tiom timas. La grandan festenon —. Vi devas dediĉi vin tute por mi +ĉi-vespere. Eĉ ne etan bankaferon; eĉ ne plumon en la mano. Do? +Ĉu ne, kara Torvald?</p> +<p> +HELMER. Mi promesas; hodiaŭ vespere mi estos tute je via +dispono, — vi senhelpa etulino. — Hm, jen, unue ion — (iras al la +pordo de la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA. Kion vi volas rigardi tie?</p> +<p> +HELMER. Nur vidi ĉu venis letero.</p> +<p> +NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Kion do?</p> +<p> +NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.</p> +<p> +HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i>, ĉe la piano, frapas la unuajn taktojn de la +<i>Tarantelo</i>)</p> +<p> +HELMER (ĉe la pordo, haltas). Aha!</p> +<p> +NORA. Mi ne povas danci morgaŭ, se mi ne ekzercos kun vi.</p> +<p> +HELMER (iras al ŝi). Ĉu vi vere estas tiom timema, kara +Nora?</p> +<p> +NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraŭ estas +tempo antaŭ la manĝo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara +Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.</p> +<p> +HELMER. Volonte, tre volonte, ĉar vi deziras.</p> +<p class="staging"> +(Li eksidas ĉe la piano)</p> +<p> +NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaŭ longan, +multekoloran ŝalon, per kiu ŝi rapide drapiras sin; post salto +mezen sur la plankon ŝi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun +mi volas danci!</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> ludas kaj <i>Nora</i> dancas; <i>doktoro Rank</i> +staras apud la piano malantaŭ <i>Helmer</i>, rigardante)</p> +<p> +HELMER (ludante). Malpli rapide, — malpli rapide.</p> +<p> +NORA. Mi ne povas alimaniere.</p> +<p> +HELMER. Ne tiel impete, Nora!</p> +<p> +NORA. Ĝuste tiel devas esti.</p> +<p> +HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taŭgas.</p> +<p> +NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Ĉu mi ne diris tion al +vi?</p> +<p> +RANK. Permesu al mi ludi por ŝi.</p> +<p> +HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii +ŝin.</p> +<p class="staging"> +(<i>Rank</i> sidigas sin ĉe la piano kaj ludas; <i>Nora</i> +dancas pli kaj pli sovaĝe. <i>Helmer</i> prenis pozicion apud la +forno, kaj ofte direktas al ŝi rimarkojn por korekti ŝin; ŝi +ŝajne ne aŭdas tion; ŝia hararo malligiĝas kaj falas sur ŝiajn +ŝultrojn; ŝi ne atentas tion, sed daŭrigas la dancadon. +<i>Sinjorino Linde</i> envenas)</p> +<p> +LINDE (staras konsternita ĉe la pordo). Oj —!</p> +<p> +NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.</p> +<p> +HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaŭ estus por savo +de la vivo.</p> +<p> +NORA. Vere ja estas!</p> +<p> +HELMER. Rank, ĉesu; tio estas ja pura frenezaĵo. Ĉesu, mi +diras.</p> +<p class="staging"> +(<i>Rank</i> ĉesas ludi, kaj Nora subite haltas)</p> +<p> +HELMER (al ŝi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis ĉion, +kion mi instruis al vi.</p> +<p> +NORA (forĵetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.</p> +<p> +HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.</p> +<p> +NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ĝis +la fino. Ĉu vi tion promesas al mi, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Vi povas fidi pri tio.</p> +<p> +NORA. Vi ne devas, hodiaŭ nek morgaŭ, zorgi pri io alia krom +mi; vi ne malfermu leteron, — ne malŝlosu la leterskatolon —</p> +<p> +HELMER. Aha, ankoraŭ la timo pro tiu homo —</p> +<p> +NORA. Jes, jes ja, ankaŭ tio.</p> +<p> +HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kuŝas letero de +li.</p> +<p> +NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian +nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaŭ ol ĉio +atingis la finon.</p> +<p> +RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin.</p> +<p> +HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano. +Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta —</p> +<p> +NORA. Tiam vi estos libera.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas +preta.</p> +<p> +NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)</p> +<p> +HELMER. Aha, — granda festeno do?</p> +<p> +NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn +makaronojn, Helene, multajn, — unusolan fojon.</p> +<p> +HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira +sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare.</p> +<p> +NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank. +Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn.</p> +<p> +RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io — io tia +okazonta?</p> +<p> +HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, +kiun mi menciis al vi.</p> +<p class="staging"> +(Ili eliras dekstre)</p> +<p> +NORA. Nu!?</p> +<p> +LINDE. Forvojaĝis en la kamparon.</p> +<p> +NORA. Mi divenis laŭ via aspekto.</p> +<p> +LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon +al li.</p> +<p> +NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas +ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon.</p> +<p> +LINDE. Efektive, kion vi atendas?</p> +<p> +NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj +postvenos. (<i>sinjorino Linde</i> eniras la manĝoĉambron)</p> +<p> +NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas +sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek +kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos +dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.</p> +<p> +HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto?</p> +<p> +NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita +antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de +la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra +etaĝo.)</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> sidas ĉe la tablo foliumante libron +seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la +pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la +ekstera pordo.)</p> +<p> +LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas. +Se li nur ne — (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (Ŝi eliras +en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; +kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu. +Ĉeestas neniu.</p> +<p> +KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion +tio signifas?</p> +<p> +LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo?</p> +<p> +LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan +enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj +la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.</p> +<p> +KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer +dancas ĉi-vespere? Fakte?</p> +<p> +LINDE. Jes, kial ne?</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, kial ne?</p> +<p> +LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli?</p> +<p> +LINDE. Ni havas multon por priparoli.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis.</p> +<p> +LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom +simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin +ofertas io, kio estas pli avantaĝa.</p> +<p> +LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi +opinias, ke mi rompis de vi facilkore?</p> +<p> +KROGSTAD. Vere ne?</p> +<p> +LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis?</p> +<p> +KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian +leteron, kian vi skribis?</p> +<p> +LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi, +estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi +sentis.</p> +<p> +KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio — tio nur por +mono!</p> +<p> +LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn +fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam +longa atendado.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia +homo.</p> +<p> +LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu +mi tion rajtis.</p> +<p> +KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la +firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi +estas ŝiprompito sur vrako.</p> +<p> +LINDE. Helpo povus esti proksima.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĝi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la +vojon.</p> +<p> +LINDE. Kontraŭ mia scio, Krogstad. Nur hodiaŭ mi eksciis, ke +estas vi, kiun mi anstataŭos en la banko.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi kredas vin, ĉar vi tion diras. Sed nun, kiam vi +scias, ĉu vi ne retiras vin?</p> +<p> +LINDE. Ne; ĉar tio neniel utilus al vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Utilus, utilus —; mi tion tamen farus.</p> +<p> +LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso +instruis tion al mi.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn +frazojn.</p> +<p> +LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saĝan. Sed fidi al agoj +vi tamen devas?</p> +<p> +KROGSTAD. Al kio vi aludas?</p> +<p> +LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel ŝiprompito sur vrako.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri.</p> +<p> +LINDE. Ankaŭ mi sidas kiel ŝiprompita virino sur vrako. Neniun +por funebri, kaj neniun por prizorgi.</p> +<p> +KROGSTAD. Vi mem elektis.</p> +<p> +LINDE. Mi tiam ne havis elekton.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, kaj kio pli?</p> +<p> +LINDE. Krogstad, ĉu eble ni du ŝiprompitoj povus transiri unu +al la alia?</p> +<p> +KROGSTAD. Kion vi sugestas?</p> +<p> +LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du.</p> +<p> +KROGSTAD. Kristine!</p> +<p> +LINDE. Kial, laŭ via supozo, mi venis al la urbo?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu eblus ke vi havus penson pri mi?</p> +<p> +LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Ĉiujn miajn +vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis +mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola +en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si +mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por +kiuj labori.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita +virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem.</p> +<p> +LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, — ĉu vi +estas plene informita pri mia pasinteco?</p> +<p> +LINDE. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min?</p> +<p> +LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi +estus fariĝinta alia homo.</p> +<p> +KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.</p> +<p> +LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ?</p> +<p> +KROGSTAD. Kristine; — tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. +Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas —?</p> +<p> +LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj +bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je +via baza kerno; — kune kun vi mi ĉion kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; — nun +mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de +aliuloj. — Ho, sed mi forgesis —</p> +<p> +LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!</p> +<p> +KROGSTAD. Kial? Kio estas?</p> +<p> +LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni +povos atendi ilin.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi +ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer.</p> +<p> +LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus —?</p> +<p> +LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon +kiel vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!</p> +<p> +LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la +skatolo.</p> +<p> +KROGSTAD. Vi estas certa?</p> +<p> +LINDE. Tute certa; sed —</p> +<p> +KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas +savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel +estas?</p> +<p> +LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, +tion ne denove faros.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.</p> +<p> +LINDE. Ne, ne.</p> +<p> +KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer +venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, — ke nur +temas pri mia maldungo, — ke li ne legu ĝin.</p> +<p> +LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.</p> +<p> +KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi +decidis rendevuon ĉi tie?</p> +<p> +LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj +estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi +hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas +esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne +povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski —. Sed ion mi +almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj —</p> +<p> +LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas +finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.</p> +<p> +LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.</p> +<p> +KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis.</p> +<p class="staging"> +(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro +kaj la antaŭĉambro restas malfermita)</p> +<p> +LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo! +Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, — por kiuj vivi; hejmo en +kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru — Ke ili baldaŭ venu — +(aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj +mantelon)</p> +<p class="staging"> +(La voĉoj de <i>Helmer</i> kaj <i>Nora</i> aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo +turniĝas, kaj <i>Helmer</i> kondukas <i>Nora</i> preskaŭ perforte en la +antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda, +nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita +nigra domeno supere)</p> +<p> +NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien! +Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.</p> +<p> +HELMER. Sed karega Nora —</p> +<p> +NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, — nur unu +horon ankoraŭ!</p> +<p> +HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis +interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos.</p> +<p class="staging"> +(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en +la sidĉambron.)</p> +<p> +LINDE. Bonan vesperon.</p> +<p> +NORA. Kristine!</p> +<p> +HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue?</p> +<p> +LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante?</p> +<p> +LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis +supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis.</p> +<p> +HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi +opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma, +sinjorino Linde?</p> +<p> +LINDE. Jes, vere ŝi estas —</p> +<p> +HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la +komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, — la +dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi +forton por kunvenigi ŝin.</p> +<p> +NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ +nur duonan horon pli.</p> +<p> +HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, — +faras bruegan sukceson, — meritan, — kvankam estis en la esprimado +eble iom tro da natureco; mi opinias, — iom pli ol laŭ strikta +mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa +afero estas, — ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post +tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian +ĉarman kaprean knabineton — kaprican kaprean knabineton, mi povus +diri — sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al +ĉiuj flankoj, kaj — kiel oni diras en lingvo de romanoj — la bela +vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed +<b>tion</b> mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie. +(ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia +ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu — (li tien +eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)</p> +<p> +NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!</p> +<p> +LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li.</p> +<p> +NORA. Kaj jen —?</p> +<p> +LINDE. Nora, — vi devas diri ĉion al via edzo.</p> +<p> +NORA (senvoĉe). Mi sciis.</p> +<p> +LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed +paroli vi devas.</p> +<p> +NORA. Mi ne parolos.</p> +<p> +LINDE. Do parolos la letero.</p> +<p> +NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts —!</p> +<p> +HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin?</p> +<p> +LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.</p> +<p> +HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo?</p> +<p> +LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin.</p> +<p> +HELMER. Do vi trikas?</p> +<p> +LINDE. Jes ja.</p> +<p> +HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.</p> +<p> +LINDE. Nu? Kaj kial?</p> +<p> +HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la +brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni +kondukas la kudrilon — tiel — etende en longa kurbo; ĉu ne —?</p> +<p> +LINDE. Jes, povas esti —</p> +<p> +HELMER. Sed kontraŭe triki — neniam fariĝas alie ol malbele; +rigardu; la kunprematajn brakojn, — la trikilojn, kiuj iradas +supren kaj malsupren; — estas io ĉineca ĉe tio. — Ah, estis vere +bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin.</p> +<p> +LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.</p> +<p> +HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!</p> +<p> +LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.</p> +<p> +HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; +mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte —; sed ne +estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. +(Ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas) +Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu +homaĵo.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Ne, tute ne.</p> +<p> +NORA. Eĉ ne dormema?</p> +<p> +HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed +vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.</p> +<p> +NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi.</p> +<p> +HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe +restus.</p> +<p> +NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras.</p> +<p> +HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas +kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis +ĉi-vespere?</p> +<p> +NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li.</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis +lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li +alproksimiĝas) Hm, — estas do ĝue esti reveninta en sian propran +hejmon; esti tute sola kun vi — Ho, vi rava, alloga juna virino!</p> +<p> +NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun +admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.</p> +<p> +NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel +ĉi-nokte.</p> +<p> +HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi +rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj +estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, — baldaŭ estos silente en +la tuta domo.</p> +<p> +NORA. Jes, mi esperas.</p> +<p> +HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, — +kiam mi tiel estas kun vi en festeno, — ĉu vi scias, kial mi tiom +malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al +vi ŝtelitajn okulĵetojn, — ĉu vi scias, kial mi faras tion? +Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia +juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter +ni du.</p> +<p> +NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe +mi.</p> +<p> +HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon +ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, — ĉirkaŭ tiu +mirinda kolkurbo, — tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna +novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la +unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, — kaj ke mi la unuan +fojon estas sola kun vi, — tute sola kun vi, vi juna, tremanta +delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. +Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, — tiam mia sango +bolis; mi ne plu kapablis elteni; — tial mi kondukis vin ĉi tien +malsupre tiom frue —</p> +<p> +NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi.</p> +<p> +HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, +Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo —?</p> +<p class="staging"> +(Iu frapas la eksteran pordon)</p> +<p> +NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis —?</p> +<p> +HELMER (al la enirejo). Kiu estas?</p> +<p> +RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu +momenton?</p> +<p> +HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte) +Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne +preterpasas nian pordon.</p> +<p> +RANK. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris +enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj +karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi +du.</p> +<p> +HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre.</p> +<p> +RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu +ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. +La vino estis altkvalita —</p> +<p> +HELMER. Precipe la ĉampano.</p> +<p> +RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble, +kiom multe mi kapablis engluti.</p> +<p> +NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere.</p> +<p> +RANK. Ĉu?</p> +<p> +NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza.</p> +<p> +RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita +tago?</p> +<p> +HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi +min.</p> +<p> +RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas!</p> +<p> +NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon +hodiaŭ.</p> +<p> +RANK. Ĝuste.</p> +<p> +HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!</p> +<p> +NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto?</p> +<p> +RANK. Jes, vere vi povas.</p> +<p> +NORA. Ĝi do estas bona?</p> +<p> +RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, — +certeco.</p> +<p> +NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?</p> +<p> +RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon +poste?</p> +<p> +NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank.</p> +<p> +HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio +morgaŭ.</p> +<p> +RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.</p> +<p> +NORA. Doktoro Rank, — ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn?</p> +<p> +RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj —</p> +<p> +NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?</p> +<p> +HELMER. Vi eta, frivolino, — ĉu vi jam pensas pri la +venonta!</p> +<p> +RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.</p> +<p> +HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.</p> +<p> +RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj +iras tra la mondo —</p> +<p> +HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas +esti?</p> +<p> +RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.</p> +<p> +HELMER. Jen stranga kaprico.</p> +<p> +RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo —; ĉu vi neniam aŭdis pri +la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin +vidos.</p> +<p> +HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.</p> +<p> +RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al +mi cigaron, unu el la nigraj Havana.</p> +<p> +HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)</p> +<p> +RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.</p> +<p> +NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.</p> +<p> +RANK. Dankon pro tio. (Ŝi tenas por li la alumeton; li +ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!</p> +<p> +HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!</p> +<p> +NORA. Dormu bone, doktoro Rank.</p> +<p> +RANK. Dankon por tiu deziro.</p> +<p> +NORA. Deziru al mi la samon.</p> +<p> +RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas —. Dormu bone. Kaj dankon +pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)</p> +<p> +HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.</p> +<p> +NORA (distrite). Eble.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en +la antaŭĉambron)</p> +<p> +NORA. Torvald — kion vi intencas tie?</p> +<p> +HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute +plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue —</p> +<p> +NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?</p> +<p> +HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. — Kio estas tio? Iu fuŝis +la seruron.</p> +<p> +NORA. La seruron —?</p> +<p> +HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke +la servistinoj —? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas +via —</p> +<p> +NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj —</p> +<p> +HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; — jen, mi +tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la +kuirejon) Helene! — Helene; estingu la lampon en la koridoro.</p> +<p class="staging"> +(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la +antaŭĉambro)</p> +<p> +HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. +(trafoliumas) Kio estas tio?</p> +<p> +NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Du vizitkartoj — de Rank.</p> +<p> +NORA. De doktoro Rank?</p> +<p> +HELMER (rigardas ilin). <i>Doctor medicinæ Rank</i>. Ili +kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.</p> +<p> +NORA. Ĉu estas io sur ili?</p> +<p> +HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere +tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran +morton.</p> +<p> +NORA. Li ja tion faras.</p> +<p> +HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?</p> +<p> +NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas +enfermi sin kaj morti.</p> +<p> +HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe +havus. Sed tiom frue —. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.</p> +<p> +NORA. Kiam tio <b>devas</b> okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi +okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun +ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj +sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. — +Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ +por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi +ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, — multfoje mi deziras, +ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj +sangon kaj ĉion, ĉion por vi.</p> +<p> +NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn +leterojn, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata +edzino.</p> +<p> +NORA. Kun la mortopenso pri via amiko —?</p> +<p> +HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter +nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. Ĝis +tiam —. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia.</p> +<p> +NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, — bonan nokton! +Bonan nokton!</p> +<p> +HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta +kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.</p> +<p class="staging"> +(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon +malantaŭ si)</p> +<p> +NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon +de <i>Helmer</i>, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide, +raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. +(ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn. +Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. — Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. +Ho, la senfunda —; tio —. Ho, se nur estus finite. — Nun li havas +ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ, +vi kaj la infanoj —</p> +<p class="staging"> +(Ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe +<i>Helmer</i> abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras +tie kun malfermita letero en la mano.)</p> +<p> +HELMER. Nora!</p> +<p> +NORA (krias laŭte). Aj —!</p> +<p> +HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero?</p> +<p> +NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!</p> +<p> +HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas?</p> +<p> +NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!</p> +<p> +HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li +skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.</p> +<p> +NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo.</p> +<p> +HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.</p> +<p> +NORA (paŝon pli proksimen). Torvald —!</p> +<p> +HELMER. Vi malfeliĉiga, — kion vi entreprenis!</p> +<p> +NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion +sur vin.</p> +<p> +HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la +antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. +Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas?</p> +<p> +NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). +Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni.</p> +<p> +HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas. +En ĉiuj tiuj ok jaroj, — ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, — +hipokrita, mensogema, — ankoraŭ pli terure, krima! — Ho, la +senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi!</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> silentas kaj rigardas lin sendeturne.)</p> +<p> +HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia +okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro —. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun +moralon, neniun devosenton —. Ho ve, kiom mi estas punata por +indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.</p> +<p> +NORA. Jes, tiel.</p> +<p> +HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi +mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la +potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li +plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj +kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki +kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!</p> +<p> +NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera.</p> +<p> +HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis +pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi +diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la +aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via +krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, — ke estas mi, +kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi +portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion +vi faris kontraŭ mi?</p> +<p> +NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.</p> +<p> +HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni +la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon. +Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia +ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. — Kaj pri vi kaj mi devas +aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur +en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo, +memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne +kuraĝas konfidi al vi —. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte +amis, kaj kiun mi ankoraŭ —! Nu, devas esti fino. De nun ne plu +temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la +ŝajno — (oni sonorigas)</p> +<p> +HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura —? +Ĉu li —? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> restas staranta senmove. <i>Helmer</i> iras kaj +malfermas la pordon de la antaŭĉambro)</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis +letero al sinjorino.</p> +<p> +HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) +Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin.</p> +<p> +NORA. Legu vi.</p> +<p> +HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas +perditaj, ambaŭ. Ne; mi <b>devas</b> scii. (malfermas haste la +leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan +paperfolion; krio de ĝojo:) Nora!</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> rigardas lin demande)</p> +<p> +HELMER. Nora! — Ne; mi devas denove legi unu fojon. — Jes, jes; +tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!</p> +<p> +NORA. Kaj mi?</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj +mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li +bedaŭras kaj pentas —; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo —; Pa, estas +indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu +povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora —; ne, unue ni forigu +ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu — (haste rigardetas +al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu +nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn, +ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, +nun ili ne plu ekzistas. — Li skribis, ke vi de post Julvespero — +Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.</p> +<p> +NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.</p> +<p> +HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol —. +Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj +ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte +vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu — tiu rigida +esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere +kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al +vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi +faris el amo al mi.</p> +<p> +NORA. Jes, vere.</p> +<p> +HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur +la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi +al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? +Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne +estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli +alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi +diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio +renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi +pardonis vin.</p> +<p> +NORA. Mi dankas vin pro via pardono.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi eliras tra la pordo dekstre)</p> +<p> +HELMER. Ne, restu —. (rigardas enen) Kion vi faru en la +alkovo?</p> +<p> +NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon.</p> +<p> +HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu +retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita +kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin +kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma +kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi +gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la +ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan +koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi +aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe +devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi +faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin +aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera +viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si +mem, ke li pardonis sian edzinon, — ke li pardonis ŝin el plena +kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco +fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon +denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia +infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa +estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos +via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis +vestojn?</p> +<p> +NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis +vestojn.</p> +<p> +HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue —?</p> +<p> +NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos.</p> +<p> +HELMER. Sed, kara Nora —</p> +<p> +NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue. +Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi sidigas sin flanke de la tablo.)</p> +<p> +HELMER. Nora, — kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo —</p> +<p> +NORA. Eksidu. — Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun +vi.</p> +<p> +HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min, +Nora. Kaj mi ne komprenas vin.</p> +<p> +NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi +neniam komprenis vin — antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu +min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. — Estas decidiga konfrontado, +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Al kio vi celas?</p> +<p> +NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda, +tiel kiel ni sidas tie ĉi?</p> +<p> +HELMER. Kio tio estus?</p> +<p> +NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke +estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas +kune?</p> +<p> +HELMER. Nu, serioze, — kion tio signifas?</p> +<p> +NORA. Dum ok plenaj jaroj, — jes eĉ pli longe, — ek de nia unua +konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri +seriozaj aferoj.</p> +<p> +HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj, +kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?</p> +<p> +NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune +por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde.</p> +<p> +HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin?</p> +<p> +NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. — +Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de +paĉjo kaj poste de vi.</p> +<p> +HELMER. Ĉu! De ni du, — de ni du, kiuj amis vin pli varme ol +ĉiuj aliaj homoj?</p> +<p> +NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke +estas amuze min amindumi.</p> +<p> +HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?</p> +<p> +NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe +paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la +samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion +li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same +kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon —</p> +<p> +HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?</p> +<p> +NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de +paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi +ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne +certe scias —; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua, +foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis +kiel malriĉa homo, — nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante +artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj +paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio +fariĝis el mi.</p> +<p> +HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne +estis feliĉa ĉi tie?</p> +<p> +NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam +estis.</p> +<p> +HELMER. Ne — ne feliĉa!</p> +<p> +NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia +hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino, +ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj, +siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, +same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia +geedzeco, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, — kiom ajn malmodera +kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo +de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.</p> +<p> +NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj?</p> +<p> +HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.</p> +<p> +NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta +edzino por vi.</p> +<p> +HELMER. Kaj tion vi diras?</p> +<p> +NORA. Kaj mi, — kiel estas mi preparita por eduki la +infanojn?</p> +<p> +HELMER. Nora!</p> +<p> +NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, — tiun taskon vi +ne kuraĝis konfidi al mi.</p> +<p> +HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti +tion?</p> +<p> +NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun +taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas +eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi +devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.</p> +<p> +HELMER (eksaltas). Kion vi diris?</p> +<p> +NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj +pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi.</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora!</p> +<p> +NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos +min ĉi-nokte —</p> +<p> +HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!</p> +<p> +NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos +miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, +nek poste.</p> +<p> +HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio!</p> +<p> +NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, — mi volas diri, al mia antaŭa +hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.</p> +<p> +HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo!</p> +<p> +NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj +vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?</p> +<p> +NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese +por mi.</p> +<p> +HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej +sanktajn devojn.</p> +<p> +NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?</p> +<p> +HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al +via edzo kaj viaj infanoj?</p> +<p> +NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.</p> +<p> +HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus <b>tiuj</b>?</p> +<p> +NORA. La devoj al mi mem.</p> +<p> +HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.</p> +<p> +NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi +estas homo, mi, same kiel vi, — aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi +tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke +ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, +kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem +pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? +Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne +havas la religion?</p> +<p> +NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.</p> +<p> +HELMER. Kia eldiro!</p> +<p> +NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris +dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas <b>tio</b> kaj +<b>tio</b>. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, +tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas +ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu <b>mi</b> +en jeno pravas.</p> +<p> +HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla! +Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian +konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, — +eble vi neniun havas?</p> +<p> +NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne +scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, +ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Ĵus mi ja +ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj +leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. +Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon +de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.</p> +<p> +HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu +vi vivas.</p> +<p> +NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas +provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi.</p> +<p> +HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ +kredas, ke vi perdis vian prudenton.</p> +<p> +NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel +ĉi-nokte.</p> +<p> +HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn +infanojn?</p> +<p> +NORA. Jes; mi faras.</p> +<p> +HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.</p> +<p> +NORA. Kiu?</p> +<p> +HELMER. Vi ne plu amas min.</p> +<p> +NORA. Nu jes, tiel estas.</p> +<p> +HELMER. Nora! — Kaj tion vi diras!</p> +<p> +NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al +mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.</p> +<p> +HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj +certa konvinko?</p> +<p> +NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi +tie.</p> +<p> +HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis +vian amon?</p> +<p> +NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo +ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi +imagis.</p> +<p> +HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.</p> +<p> +NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi +komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed +jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute +certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad +kuŝis tie, — mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub +la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus +al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio —</p> +<p> +HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj +malhonoro mian propran edzinon —!</p> +<p> +NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke +vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.</p> +<p> +HELMER. Nora —!</p> +<p> +NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? +Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? — +Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por +malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.</p> +<p> +HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, — +eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas +sian honoron por tiu, kiun oni amas.</p> +<p> +NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.</p> +<p> +HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.</p> +<p> +NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al +kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, — ne pro tio, kio +minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj +kiam la tuta danĝero pasis, — tiam estis por vi, kvazaŭ nenio +estus okazinta. Ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, +via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar +ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, — en +tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune +kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn —. Ho, mi ne +eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.</p> +<p> +HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter +ni. — Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?</p> +<p> +NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.</p> +<p> +HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.</p> +<p> +NORA. Eble, — se oni forprenas de vi la pupon.</p> +<p> +HELMER. Apartiĝi — apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne +povas koncepti tian penson.</p> +<p> +NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel +okazi.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi +metas sur la seĝon apud la tablo.)</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.</p> +<p> +NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la +ĉambroj de fremda viro.</p> +<p> +HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino —?</p> +<p> +NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe +—. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi +la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. +Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.</p> +<p> +HELMER. Sed iam, Nora, — iam —?</p> +<p> +NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi +fariĝos.</p> +<p> +HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi +restos.</p> +<p> +NORA. Aŭskultu, Torvald; — kiam edzino forlasas la domon de sia +edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la +leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de +ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas +esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi +rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ tion?</p> +<p> +NORA. Ankaŭ tion.</p> +<p> +HELMER. Jen ĝi estas.</p> +<p> +NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn. +Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias — pli bone ol +mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki +la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi +volas havi ilin postsenditaj.</p> +<p> +HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri +mi?</p> +<p> +NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la +domo.</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?</p> +<p> +NORA. Ne, — neniam. Tion mi ne permesas.</p> +<p> +HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas —</p> +<p> +NORA. Nenion; nenion.</p> +<p> +HELMER. — helpi vin, se vi bezonos.</p> +<p> +NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.</p> +<p> +HELMER. Nora, — ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por +vi?</p> +<p> +NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus +okazi. —</p> +<p> +HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon!</p> +<p> +NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke —. Ho, Torvald, +mi ne plu kredas pri io mirinda.</p> +<p> +HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! Ŝanĝi nin tiel, +ke —?</p> +<p> +NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi eliras tra la antaŭĉambro.)</p> +<p> +HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn +antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas) +Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:) +La mirindaĵo —?!</p> +<p class="staging"> +(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.)</p> +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + +***** This file should be named 19030-h.htm or 19030-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/0/3/19030/ + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> |
