diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 19030-0.txt | 4565 | ||||
| -rw-r--r-- | 19030-0.zip | bin | 0 -> 57558 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19030-h.zip | bin | 0 -> 60118 bytes | |||
| -rw-r--r-- | 19030-h/19030-h.htm | 4579 | ||||
| -rw-r--r-- | 19030.txt | 4565 | ||||
| -rw-r--r-- | 19030.zip | bin | 0 -> 57422 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
9 files changed, 13725 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/19030-0.txt b/19030-0.txt new file mode 100644 index 0000000..00810ad --- /dev/null +++ b/19030-0.txt @@ -0,0 +1,4565 @@ +The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Puphejmo + Dramo en tri aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + + + + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + + + + + + +HENRIK IBSEN + +PUPHEJMO + +Dramo en tri aktoj + +(Et Dukkehjem) + +(1879) + +Tradukis +Odd Tangerud + +LINGVE KONTROLITA DE +ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO +(EVA) + +Dua eldono + +1998 + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s +Postboks 54, N - 3401 Lier +Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 +ISBN 82-991075-2-0 + + +PUPHEJMO + + +Roloj: + + TORVALD HELMER, advokato + NORA, lia edzino + RANK, doktoro (kuracisto) + KRISTINE LINDE, vidvino + NILS KROGSTAD, juristo + La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer + ANNE-MARIE, infanvartistino + HELENE, ĉambristino + Portisto + +(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri +kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, +komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana +profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon +"Julo" por tiu religia festo.) + + + + +UNUA AKTO + + +(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo +dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo +maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj +pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli +antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun +brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, +estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu +estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka +pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun +porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko +kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la +forno. Vintrotago.) + +(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu +malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; ŝi estas +vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur +la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni +vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al +la ĉambristino, kiu malfermis por ili.) + +NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu +ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; +elprenante la monujon) Kiom --? + +PORTISTO. Kvindek oerojn. + +NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton. + +(La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la +pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la +supervestojn) + +NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas +kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo +de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la +dekstra tablo) + +HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas +tie? + +NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas. + +HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie? + +NORA. Jes! + +HELMER. Kiam revenis la sciureto! + +NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj +viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis. + +HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, +tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto +flirtis denove malŝparante monon! + +NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. +Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari. + +HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas. + +NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur +etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, +multe da mono. + +HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ +nova salajrodato. + +NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe. + +HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian +orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi +hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la +Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj +jen finite pri mi -- + +NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel +malbele! + +HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste? + +NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi +havus ŝuldojn aŭ ne. + +HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis? + +NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj. + +HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, +Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam +pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera, +do malbela. Ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ +faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa. + +NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald. + +HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn +flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la +monujon) Nora, divenu kion jen mi havas. + +NORA (turnas sin rapide). Monon! + +HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia, +certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas. + +NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, +dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe. + +HELMER. Jes, vere ĝi devus. + +NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, +kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn +por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj +jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja +ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por +la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli. + +HELMER. Kaj kio estas en jena paketo? + +NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi +ĉi-vespere! + +HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi +pensis por vi mem? + +NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras. + +HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi +pleje ŝatus havi. + +NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald + +HELMER. Nu? + +NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni +ion al mi, vi povus --; povus -- + +HELMER. Nu, nu, eldiru. + +NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom +vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos +ion. + +HELMER. Sed vidu, Nora -- + +NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj +mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu +ne estus amuze? + +HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas +monon? + +NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi +diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje +bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu? + +HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus +reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi +mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi +forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove +elspezi. + +NORA. Tamen, Torvald -- + +HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon +ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi +forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo +teni ludbirdon. + +NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi +kapablas. + +HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed +vi tute ne kapablas. + +NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur +scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald. + +HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. +Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi +havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam +scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi +estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora. + +NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la +kvalitoj de paĉjo. + +HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia +dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas. +Vi aspektas hodiaŭ tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- +tiel ruzeta -- + +NORA. Mi, ĉu? + +HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la +okulojn. + +NORA (rigardas lin). Nu? + +HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino +ekscesis en la urbo hodiaŭ? + +NORA. Ne, kial vi pensas tiel? + +HELMER. Ĉu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al +la sukeraĵisto? + +NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald -- + +HELMER. Ne lipis iom da konfitaĵo? + +NORA. Ne, tute ne. + +HELMER. Eĉ ne gustumis makaronon aŭ du? + +NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi -- + +HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur ŝercas -- + +NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi +kontraŭe al vi. + +HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --. +(proksimiĝas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia +kara Nora. Ili certe malkaŝiĝos en la vespero ĉe la eklumigita +Jularbo. + +NORA. Ĉu vi memoris inviti doktoron Rank? + +HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li +manĝos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos +antaŭtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom +mi antaŭĝuas la vesperon. + +NORA. Ankaŭ mi. Kaj kiom la infanoj ĝojegos, Torvald. + +HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, +solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ĝuiga penso, +ĉu ne? + +NORA. Ho jes, estas mirinde! + +HELMER. Ĉu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj +antaŭe vi enfermis vin en via ĉambro ĉiun vesperon ĝis malfrue +post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj ĉiujn aliajn +mirindaĵojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej +enuiga tempo, kiun mi iam travivis. + +NORA. Kontraŭe mi tute ne enuis. + +HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom +modesta, Nora. + +NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Ĉu mi kulpus +pri tio, ke la kato envenis kaj disŝiris ĉion? + +HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis +ĝojigi nin ĉiujn, kaj tio estas la ĉefa afero. Sed estas bone, +ke tiu tempo de malriĉeco estas pasinta. + +NORA. Ho jes, estas vere ĝojige. + +HELMER. Nun mi ne bezonas sidi ĉi tie sola kaj enui; kaj vi ne +bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn +manojn -- + +NORA (manklakas). Ne, ĉu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho +kiel mirinde bone estas tion aŭdi! (prenas lian brakon) Nun mi +konfidu al vi kiel mi intencas ĉion aranĝi, Torvald. Tuj post la +Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la +sidĉambro) Iu venos. Nu do, ĉagrene! + +HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion. + +ĈAMBRISTINO (ĉe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda +virino -- + +NORA. Enlasu ŝin. + +ĈAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis +samtempe. + +HELMER. Li iris rekte en mian ĉambron, ĉu? + +ĈAMBRISTINO. Jes, li tien iris. + +(_Helmer_ iras en sian ĉambron. La _ĉambristino_ +enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojaĝvestita, kaj +fermas post ŝi) + +LINDE (sinĝena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora. + +NORA (necerta). Bonan tagon -- + +LINDE. Vi eble ne rekonas min. + +NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, ŝajnas al mi -- (ekkrias) Sed? -- +Kristine? Ĉu efektive estas vi? + +LINDE. Jes, estas mi. + +NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --? +(iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine! + +LINDE. Jes, verŝajne -- aliiĝis. Dum naŭ -- dek longaj jaroj -- + +NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? +Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo, +kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan +vojaĝon dumvintre. Brava vi estas. + +LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene. + +NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige! +Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. +Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable +tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca +seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas +vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento --. Iom pli +pala vi fariĝis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa. + +LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora. + +NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. +(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas +babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min? + +LINDE. Pri kio vi pensas, Nora? + +NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis +vidvino. + +LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj. + +NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, +Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam +mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis. + +LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas. + +NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! +Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni? + +LINDE. Neniom. + +NORA. Kaj neniujn infanojn? + +LINDE. Neniujn. + +NORA. Do vere nenion? + +LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon. + +NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas? + +LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje +okazas, Nora. + +NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn +infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la +vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion -- + +LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi. + +NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ +mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas +diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni +laste? + +LINDE. Ne. Kaj _kiu_? + +NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko! + +LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco --! + +NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma +vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol +tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald +neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom +ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li +ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas +vivi tute alimaniere ol antaŭe, -- ĝuste kiel ni deziras. Ho, +Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja +ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu +ne? + +LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj. + +NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono! + +LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa? +Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino. + +NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ. +(minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta +kiel vi pensas. -- Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus +malŝpari. Ambaŭ devis ni labori! + +LINDE. Ankaŭ vi? + +NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj +simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. +Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni +geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj +li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron +li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn +kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de +frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte +malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri +suden. + +LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron? + +NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar +estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, +estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald. +Sed kostis tre multe da mono, Kristine. + +LINDE. Tion mi ja komprenas. + +NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn. +Jen granda sumo. + +LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni +havas la monon. + +NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo. + +LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi +kredas. + +NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin +varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. +Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald. +Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej +peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis. + +LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al +Italujo? + +NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin. +Do, ni forvojaĝis unu monaton poste. + +LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana? + +NORA. Sana kiel fiŝo! + +LINDE. Sed -- la doktoro? + +NORA. Kiel? + +LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la +doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi. + +NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti +pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ +unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne +horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj +manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj +esti feliĉa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur +priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud +ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ +mi! -- Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? +Kial vi do akceptis lin? + +LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe +malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj +fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton. + +NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa? + +LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj +aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis. + +NORA. Kaj poste --? + +LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj +malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri +jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi +atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, +ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas +zorgi pri si mem. + +NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar -- + +LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu +vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. +En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas +absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa, +ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron -- + +NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas +sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu +banloko. + +LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni +al mi vojaĝmonon, Nora. + +NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi. + +LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La +plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da +amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni +devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni +fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via +situacio -- kredu -- mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi +mem. + +NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald +povus fari ion por vi. + +LINDE. Jes, tion mi pensis. + +NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon +tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho, +mi tre ŝatus esti helpa al vi. + +LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia +afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte +de la elprovoj kaj problemoj de la vivo. + +NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --? + +LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj +tiaĵojn --. Vi estas infano, Nora. + +NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru +tiel arogante. + +LINDE. Nu --? + +NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas +al nenio grava -- + +LINDE. Nu, nu -- + +NORA. -- ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo. + +LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn +travivaĵojn. + +NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia +granda ago. + +LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas? + +NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. +Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via +patrino. + +LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera +kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan +vivtempon de mia patrino tiel senzorga. + +NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al +viaj fratoj. + +LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas. + +NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine. +Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. + +LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas? + +NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas +por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu +krom vi. + +LINDE. Sed kio do estas? + +NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu, +-- ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu +savis la vivon de Torvald. + +LINDE. Savis --? Kiel savis? + +NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne +travivus, se li ne estus veninta tien -- + +LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon -- + +NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed -- + +LINDE. Sed --? + +NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu +havigis al ni la monon. + +LINDE. Vi? La tutan grandan sumon? + +NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi +diras? + +LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la +loterio? + +NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus +tio? + +LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin? + +NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la! + +LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis. + +NORA. Nu? Kial ne? + +LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la +edzo. + +NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas +pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj -- + +LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas -- + +NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon. +Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo) +Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, +kiel mi -- + +LINDE. Facilanima vi estas. + +NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine. + +LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, -- ĉu vi ne agis +malprudente? + +NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon +de sia edzo? + +LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio -- + +NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne +komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja +al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero; +ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen +komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi +prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj +vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute +devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus +esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus +pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine. +Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo +ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi +pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon -- + +LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono +ne venis de li? + +NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis +informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li +kuŝis malsana --. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese. + +LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo? + +NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas +tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira +memkonscio -- kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion +ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela, +feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas. + +LINDE. Kaj vi neniam informos lin? + +NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj +jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! +Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun; +kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti +min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas) +Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia +granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? -- Cetere +sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile +por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de +negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio +nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili. +Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas. +El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald +devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion +mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La +dolĉaj, benitaj etuloj! + +LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda +Nora? + +NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam +Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam +uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj +malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas +al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze +multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn +vestojn. Ĉu ne? + +LINDE. Ho jes, vere. + +NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron +mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia +ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la +nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze +tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min +viro. + +LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi? + +NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj +estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi +pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. +(ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro +enamiĝis en mi -- + +LINDE. Kio? Kiu sinjoro? + +NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian +testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla +sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata." + +LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas? + +NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne +ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante +ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas +indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras +nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga. +(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine! +Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci +kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel +Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta, +blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la +maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa. +(sonoras en la antaŭĉambro) + +LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru. + +NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald -- + +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro +kiu deziras paroli kun la advokato. + +NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri? + +ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- ĉar +la doktoro estas ja tie -- + +NORA. Kiu sinjoro tiu estas? + +Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino. + +(_Sinjorino Linde_ surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin +al la fenestro) + +NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio +estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo? + +KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la +Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras -- + +NORA. Do estas -- + +KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia. + +NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. +(salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro; +poste ŝi ordigas ion ĉe la forno) + +LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro? + +NORA. Estas juristo Krogstad. + +LINDE. Do vere estas li. + +NORA. Vi konas tiun homon? + +LINDE. Mi konis lin -- antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis +prokuristo en nia distrikto. + +NORA. Jes, li ja estis. + +LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis. + +NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon. + +LINDE. Nun li ja estas vidvo. + +NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno. + +(Ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon +iom flanken) + +LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras? + +NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri +negocaj aferoj. Estas tiel tede. + +(_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_) + +RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas +ĝeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj +rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi ĝenos ankaŭ +tie ĉi. + +NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde. + +RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte aŭdas en ĉi tiu hejmo. Mi +kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la ŝtuparo, kiam mi +venis. + +LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas. + +RANK. Aha, iom kaduka interne? + +LINDE. Prefere trostreĉita. + +RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en +la multaj festenoj? + +LINDE. Mi venis por trovi laboron. + +RANK. Ĉu tio estu efika rimedo kontraŭ troa streĉo? + +LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro. + +RANK. Jes, estas ja ĝenerala opinio, ke estas tiom necese. + +NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaŭ vi volas tamen +vivi. + +RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen +deziras subiĝi plej longe la torturon. Estas same pri ĉiuj miaj +pacientoj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la morale infektitaj. Ĝuste +nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato ĉe Helmer -- + +LINDE (mallaŭte). Aj! + +NORA. Al kiu vi aludas? + +RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion +scias. Difektiĝis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed eĉ li, +kvazaŭ estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._ + +NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald? + +RANK. Vere mi ne scias; mi aŭdis nur, ke estas io pri la +Akciobanko. + +NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas +rilaton kun la Akciobanko. + +RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi +ne scias, ĉu oni ankaŭ en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj +anhelante ĉirkaŭkuras por elflari moralan putradon, kaj poste +enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaĝan oficon. La +sanaj devas rezignacie stari ekstere. + +LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon +interne. + +RANK (ŝultrotiras). Jen ĝuste tio. Estas tiu konsidero, kiu +faras el nia socio malsanulejon. + +(_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.) + +RANK. Kial vi ridas pri tio? Ĉu vi funde scias kio estas la +socio? + +NORA. Ĉu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, +-- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- ĉiuj kiuj nun estas +dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, ĉu +ne? + +RANK. Do estas _tio_, +kion vi trovas tiom ege amuza? + +NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri +tio! (paŝas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze +pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn +homojn. (elprenas la saketon el la poŝo) Doktoro Rank, bonvolu +etan makaronon. + +RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj +varoj ĉi tie. + +NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi. + +LINDE. Kio? Mi --? + +NORA. Nu, nu, nu; ne timiĝu. Vi ne povis scii, ke Torvald +malpermesis tiaĵojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn +dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Ĉu ne, doktoro Rank? Bonvolu! +(metas en lian buŝon makaronon) Kaj ankaŭ vi, Kristine. Kaj ankaŭ +mi havu unu; nur etetan -- aŭ eble du. (denove marŝas) +Jes, nun vere mi estas senmezure feliĉa. Nun restas nur io sola, +kion mi ege dezirus fari. + +RANK. Nu? Kaj kio estas tio? + +NORA. Estas io, kion mi ege ŝatus diri, kun Torvald +aŭskultanta. + +RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri? + +NORA. Ne, mi ne kuraĝas, ĉar estas tro malbela. + +LINDE. Malbela? + +RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. +Kio do estas tio, kion vi tiom ege ŝatus diri kun Helmer +aŭskultanta? + +NORA. Mi treege ŝatus diri: Diablo prenu! + +RANK. Vi estas freneza! + +LINDE. Sed Dio gardu, Nora --! + +RANK. Diru. Jen li estas. + +NORA (kaŝas la saketon). Ts, ts, ts. + +(_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj ĉapelo en la mano +venas el sia ĉambro) + +NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberiĝis de li? + +HELMER. Jes, nun li foriris. + +NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la +urbo. + +HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias -- + +NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine +Linde. + +HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino? + +LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj. + +NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun +vi. + +HELMER. Kion tio signifas? + +LINDE. Nu, ne ĝuste -- + +NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi +tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn +sciojn -- + +HELMER. Tre prudente, sinjorino. + +NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro -- venis +telegramo pri tio -- ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj --. +Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu? + +HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble +vidvino? + +LINDE. Jes. + +HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron? + +LINDE. Jes konsiderinde. + +HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi -- + +NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu! + +HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino -- + +LINDE. Ho, kiel mi danku vin --? + +HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas +pardoni min -- + +RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la +antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno) + +NORA. Ne forestu longe, kara Torvald. + +HELMER. Eble unu horon, ne pli. + +NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine? + +LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por +serĉi ĉambron. + +HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato? + +NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed +neeblas -- + +LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn +dankojn. + +NORA. Ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj +ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi +bonfartos; envolvu vin sufiĉe. + +(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas +voĉojn de _infanoj_ ekstere en la ŝtuparo.) + +NORA. Jen ili! Jen ili estas! + +(Ŝi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas +kun la infanoj) + +NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj, +benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj! + +RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo! + +HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por +patrinoj. + +(_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_ +malsupreniras la ŝtuparon; la _vartistino_ eniras la ĉambron +kun la infanoj. Ankaŭ _Nora_, fermante la pordon de la +antaŭĉambro.) + +NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj +vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun +ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur +la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu +min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas +la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes, +panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi +dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. +Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. +Varma kafo por vi staras sur la forno. + +(La _vartistino_ eniras la maldekstran ĉambron. _Nora_ deprenas +la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien, +lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.) + +NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis? +Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la +paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! +Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni +kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua. + +(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda +ĉambro dekstre. Fine _Nora_ kaŝas sin sub la tablo; la +infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian +sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin. +Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj +ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu +malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li +iom atendas; la ludo daŭras) + +KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer -- + +NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, +kion vi volas? + +KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu +estas forgesinta fermi ĝin -- + +NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. + +KROGSTAD. Tion mi scias. + +NORA. Nu -- kion vi do volas? + +KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. + +NORA. Kun --? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie. +Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni +denove ludos post kiam li foriris. (Ŝi kondukas la infanojn en la +maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili) + +NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? + +KROGSTAD. Jes, mi volas. + +NORA. Hodiaŭ --? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato. + +KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian +Julplezuron vi havos. + +NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ -- + +KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi +esperas, ke vi havas liberan momenton? + +NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam -- + +KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian +edzon malsupreniri la straton -- + +NORA. Nu ja -- + +KROGSTAD. -- kun virino. + +NORA. Kaj kio pri tio? + +KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Ĉu ne tiu virino estas +sinjorino Linde? + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Ĵus veninta urben? + +NORA. Jes, hodiaŭ. + +KROGSTAD. Ŝi estas ja via bona amikino? + +NORA. Jes, ŝi estas. Sed mi ne komprenas -- + +KROGSTAD. Ankaŭ mi iam konis ŝin. + +NORA. Mi scias. + +KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, +permesu ke mi vin demandu rekte: Ĉu sinjorino Linde ricevos +postenon en la Akciobanko? + +NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro +Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi +demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj +estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi +scias. + +KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste. + +NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan +influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke +-- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus +vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh -- + +KROGSTAD. -- kiu havas influon? + +NORA. Jes ĝuste. + +KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian +influon por mi. + +NORA. Kion do? Al kio vi celas? + +KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon +en la banko. + +NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian +postenon? + +KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone +komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; +kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli +min. + +NORA. Sed mi certigas -- + +KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi +konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi. + +NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas. + +KROGSTAD. Vere ne? Ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris -- + +NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke +mi havus tian influon sur mia edzo? + +KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas +ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj. + +NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la +pordon. + +KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa. + +NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos +el la afero. + +KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos +necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan +oficon en la banko. + +NORA. Jes, aspektas ja tiel. + +KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte +gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi +kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj +jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta. + +NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis. + +KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por +mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi +devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej +malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; +pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en +la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo +volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la +koto. + +NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi +vin. + +KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por +vin devigi. + +NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon +al vi? + +KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus? + +NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu +estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj +plumpa maniero, -- ekscius ĝin de _vi_. Vi ĵetus min en +terurajn malagrablaĵojn -- + +KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn? + +NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar +tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi +tute ne konservos vian oficon. + +KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj, +kiujn vi timas? + +NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; +kaj poste ni havos neniun rilaton al vi. + +KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; -- +aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas +negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone +pri la afero. + +NORA. Kiel do? + +KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por +pruntepreni mil ducent talerojn. + +NORA. Mi sciis pri neniu alia. + +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon -- + +NORA. Vi ja faris. + +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. +Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom +febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri +akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. +Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi +redaktis. + +NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis. + +KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj +via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus +subskribi. + +NORA. Devus --? Li ja subskribis. + +KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro +skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino +memoras tion? + +NORA. Jes, mi opinias -- + +KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu +ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne? + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin +aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de +via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon. + +NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule? + +KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni +priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino? + +NORA. Jes, vere estis. + +KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas. + +NORA. Estis ĉe la fino. + +KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste. + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la +tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas +diri. + +NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro. + +KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas +strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi. + +NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias -- + +KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun +ŝuldateston tri tagojn post sia morto. + +NORA. Kiel? Mi ne komprenas -- + +KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. +Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. +Ĉu ne strange, sinjorino? + +NORA. (silentas) + +KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu? + +NORA. (daŭre silentas) + +KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro +kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed +per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; +via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia +hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas +trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj +_tiu_ ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via +patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne? + +NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin +spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de +paĉjo. + +KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, -- ĉu vi scias, ke tio ja estas +danĝera konfeso? + +NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon. + +KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la +paperon al via patro? + +NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian +subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. +Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia +edzo estas en danĝero. Estis ja neeble. + +KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu +vojaĝo eksterlanden. + +NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia +edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi. + +KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi --? + +NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri +vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi +faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia +edzo. + +KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran +ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi, +ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj +tio detruis mian tutan civitanan staton. + +NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom +kuraĝan por savi la vivon de via edzino? + +KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj. + +NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj. + +KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, -- se mi prezentos tiun paperon en +la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj. + +NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo +kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus +savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen +mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri +tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas +malbona juristo, sinjoro Krogstad. + +KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, +-- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi +plaĉas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos +forpelita, vi min akompanu. + +(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro) + +NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min +timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la +infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi +agis el amo! + +INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris +tra la pordego. + +NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda +viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo! + +INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu? + +NORA. Ne, ne; ne nun. + +INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis. + +NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. +Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj. + +(Ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la +pordon post ili.) + +NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn +kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon, +ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene! +enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj +malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble! + +ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino? + +NORA. Tien; meze sur la plankon. + +ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman? + +NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas. + +(La _ĉambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.) + +NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie +floroj. -- La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo +estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; -- mi kantos +por vi, dancos por vi -- + +(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el +ekstere) + +NORA. Ah, -- vi jam revenas? + +HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis? + +NORA. Ĉi tie? Ne. + +HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego. + +NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton. + +HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin, +kaj petis, ke vi parolu favore por li. + +NORA. Jes. + +HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj +vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li +petis? + +NORA. Jes, Torvald; sed -- + +HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli +kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi +mensogon! + +NORA. Mensogon --? + +HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, -- ĉu ne? (minacas per +la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas +kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ +la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj +nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece +estas. (foliumas siajn dokumentojn) + +NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald! + +HELMER. Jes. + +NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg +postmorgaŭ. + +HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi +surprizos min. + +NORA. Ho, tiu stulta kaprico. + +HELMER. Nu? + +NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte, +tiel sensignife. + +HELMER. Ĉu Nonjo atingis _tiun_ rekonon? + +NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi +estas tre okupata, Torvald? + +HELMER. Nu -- + +NORA. Kiaj paperoj estas tiuj? + +HELMER. Bankaferoj. + +NORA. Jam nun? + +HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la +necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por +tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis +novjaro. + +NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad -- + +HELMER. Hm. + +NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn +nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri +ege granda servo, Torvald. + +HELMER. Diru. Kio estus? + +NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi +ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus +helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia +kostumo? + +HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton? + +NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo. + +HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon. + +NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel +bele la ruĝaj floroj aspektas. -- Sed diru, ĉu vere estas tiom +fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis? + +HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio +signifas? + +NORA. Eble li tion faris pro mizero? + +HELMER. Eble, aŭ, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas +tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola +ago. + +NORA. Ne, vere ne, Torvald? + +HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkaŝe +konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon. + +NORA. Punon --? + +HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per +ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin. + +NORA. Vi kredas, ke fariĝus --? + +HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj +hipokriti kaj simuli al ĉiuj flankoj, kaj montri maskon antaŭ +siaj plej proksimaj, eĉ antaŭ sia propra edzino kaj siaj propraj +infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, +Nora. + +NORA. Kial? + +HELMER. Ĉar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj +malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Ĉiuj enspiroj de la infanoj +en tia hejmo estas plenaj de ĝermoj por io fia. + +NORA (pli proksime malantaŭ li). Kaj pri tio vi estas tute +certa? + +HELMER. Kara mia, tion mi sufiĉe ofte spertis kiel advokato. +Preskaŭ ĉiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn +patrinojn. + +NORA. Kial ĝuste -- patrinojn? + +HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble +influas en la sama direkto; tion tre bone scias ĉiu juristo. Kaj +tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn +infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. +(etendas al ŝi la manojn) Tial, mia dolĉa Nonja promesu al mi ne +pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la +manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori +kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la ĉeesto de tiaj +homoj. + +NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la +Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari. + +HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja +provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaŭ ol iri al la tablo. +Ankaŭ vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta +ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur +ŝian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian +ĉambron kaj fermas la pordon post si.) + +NORA (mallaŭte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas +neeble. Devas esti neeble. + +VARTISTINO (ĉe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, +ke ili povu enveni al panjo. + +NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu ĉe ili vi, +Anne-Marie. + +VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon) + +NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la +hejmon? (eta paŭzo; ŝi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je +eterno tio ne estas vero! + + + + +DUA AKTO + + +(La sama ĉambro. Fone en la angulo apud la piano staras la +Jularbo, senornama, taŭzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur +la sofo kuŝas la supervestoj de Nora.) + +(_Nora_, sola en la ĉambro, paŝadas maltrankvila tien kaj reen; +fine ŝi haltas ĉe la sofo kaj prenas sian mantelon.) + +NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraŭ la pordon; +aŭskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaŭ, la +unuan Jultagon; -- kaj ankaŭ ne morgaŭ. -- Sed eble -- +(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la +leterskatolo; tute malplena. (antaŭen sur la planko) Ho, +stultaĵo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiaĵo ne +povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn. + +(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la +maldekstra ĉambro) + +VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestaĵoj por +la maskerado. + +NORA. Dankon; metu ĝin sur la tablon. + +VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo. + +NORA. Ho, se mi povus ilin disŝiri en cent mil pecojn! + +VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da +pacienco. + +NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min. + +VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu aĉa vetero? Sinjorino +Nora kaptos malvarmumon, -- malsaniĝos. + +NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la +infanoj? + +VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --. + +NORA. Ĉu ili ofte demandas pri mi? + +VARTISTINO. Ili ja alkutimiĝis havi panjon ĉe si. + +NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti +kune kun ili tiom kiom antaŭe. + +VARTISTINO. Nu, infanetoj al ĉio kutimiĝas. + +NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se +ŝi tute malaperus? + +VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus! + +NORA. Aŭskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- +kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj? + +VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora. + +NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_? + +VARTISTINO. Kun ŝanco por tiel bona okupo? Malriĉa knabino +trafita de misfortuno devas esti kontenta. Ĉar la malbona ulo +faris ja nenion por mi. + +NORA. Sed via filino vin certe forgesis. + +VARTISTINO. Ho ne, ŝi ne forgesis. Ŝi skribis al mi je sia +konfirmacio kaj ankaŭ kiam ŝi edziniĝis. + +NORA (ĉirkaŭbrakas ŝian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi +estis bona patrino por mi dum mi estis infano. + +VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon. + +NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi +volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. +Nun mi devas -- -- Morgaŭ vi vidos kiel ĉarma mi fariĝos. + +VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel ĉarma +kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran ĉambron) + +NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaŭ forĵetas +ĉion). Ho, se mi kuraĝus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume +okazus io hejme. Stulta babilaĵo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi +la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! +For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili +venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide) + +(_Sinjorino Linde_ eniras el la antaŭĉambro, kie ŝi +demetis siajn supervestojn) + +NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom +bone ke vi venis. + +LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min. + +NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas +helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo +morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun +Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi +dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo. + +LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon? + +NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald +tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel +disŝirita, ke mi tute ne scias -- + +LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu +iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni +bezonas. + +NORA. Ho, kiom afabla vi estas. + +LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, -- tiam +mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis +danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ. + +NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke +hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni +iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas +fari la domon perfekta kaj senmakula. + +LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la +filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam +estas tiel deprimata kiel hieraŭ? + +NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de +tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi +diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis +amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo +fariĝis malsaneca de infanaĝo. + +LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas +tiajn informojn? + +NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje +ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj +kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion. + +LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas +vin ĉiun tagon? + +NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej +bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank +kvazaŭ apartenas al la domo. + +LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi +sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn? + +NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson? + +LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu +ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via +edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --? + +NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; +kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua +tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la +karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi +ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte +aŭskultas. + +LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ +estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj +havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri +vin el tio ĉi kun doktoro Rank. + +NORA. El kio mi devus eltiri min? + +LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa +adoranto, kiu havigus al vi monon -- + +NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedaŭrinde. Sed kio plue? + +LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa? + +NORA. Jes, li estas. + +LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan? + +NORA. Ne, neniun; sed --? + +LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon? + +NORA. Jes, kiel vi aŭdas. + +LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste +altrudi sin? + +NORA. Mi vin tute ne komprenas. + +LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de +kiu vi pruntis la mil ducent talerojn? + +NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, +kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio +estus? + +LINDE. Do vere ne li? + +NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi +en la kapon --. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur +longe poste li heredis. + +LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara +Nora. + +NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron +Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin -- + +LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros. + +NORA. Kompreneble ne. Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke +tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al +doktoro Rank -- + +LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo? + +NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas +malantaŭ lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio. + +LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed -- + +NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino +manipulas tiaĵojn -- + +LINDE. La edzo, jes. + +NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam +oni ja rericevos la ateston? + +LINDE. Kompreneble, jes. + +NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj +forbruligi ĝin, -- la abomenan, malpuran paperon! + +LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas +malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi. + +NORA. Ĉu tiel mi aspektas? + +LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas? + +NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald +nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne +toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin. + +LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros +de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis. + +(Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la +antaŭĉambro) + +NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara +Torvald. + +HELMER. Ĉu estas la kudristino --? + +NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon. +Imagu kiom belaspekta mi estos. + +HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi? + +NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin? + +HELMER (prenas ŝin sub la mentono). Ĝentila -- ĉar vi obeas +vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur +ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas. + +NORA. Kaj vi laboros kompreneble? + +HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis +la bankon -- (volas eniri sian ĉambron) + +NORA. Torvald. + +HELMER (haltas). Jes. + +NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --? + +HELMER. Kio do? + +NORA. Ĉu vi tion volus fari? + +HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas. + +NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj +konsentema. + +HELMER. Eldiru do. + +NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj +malsupre. + +HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras. + +NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, +Torvald. + +HELMER. Nora, -- ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la +mateno? + +NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin! + +HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon? + +NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad +havi sian oficon en la banko. + +HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino +Linde. + +NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi +alian oficiston anstataŭ Krogstad. + +HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis +senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --! + +NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas +ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al +vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin -- + +HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas +vin. + +NORA. Al kio vi aludas? + +HELMER. Evidente vi pensas pri via patro. + +NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la +gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke +ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta +tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al +li. + +HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro +kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio +estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi +tenas mian oficon. + +NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni +povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca +senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi +petas vin el mia koro -- + +HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi +reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun +Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al +sia edzino ŝanĝi lian decidon -- + +NORA. Jes, kaj kio do --? + +HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la +obstinulineto --. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, -- +pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj +influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, -- +estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, +tiom longe kiom mi staras kiel direktoro. + +NORA. Kaj kio do estas tio? + +HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn -- + +NORA. Jes, ĉu ne, Torvald? + +HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li +estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj +konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas +ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta +homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, -- li opinias +ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li +anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tuŝas +min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla. + +NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio. + +HELMER. Nu? Kaj kial ne? + +NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj. + +HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min +malgrandanima! + +NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial -- + +HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ +mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu +finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene! + +NORA. Kion vi volas? + +HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La +_ĉambristino_ envenas.) + +HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu +portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas +surskribita. Jen mono. + +ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero) + +HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino. + +NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu? + +HELMER. La maldungo de Krogstad. + +NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald, +revoku ĝin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Aŭdu, +Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin +ĉiujn. + +HELMER. Tro malfrue. + +NORA. Jes, tro malfrue. + +HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, +kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ +ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra +fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri +via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn) +Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere +gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas +viro por preni ĉion sur min. + +NORA (timigita). Kion vi aludas per tio? + +HELMER. Mi diras: Ĉion -- + +NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru. + +HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas +kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu, +nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj +senenhavaj imagaĵoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj +ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj +fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom +da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro +Rank venos, diru al li kie li trovos min. + +(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron +kaj fermas post si) + +NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras). +Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en +la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- +Eliron -- (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank --! +Prefere kion ajn! Prefere _ĉion_, kio ajn ĝi estu! + +(Ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi +la pordon de la antaŭĉambro. _Doktoro Rank_ staras tie, +pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.) + +NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed +ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom +okupata. + +RANK. Kaj vi? + +NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho, +tion vi bone scias, -- por vi mi ĉiam havas kroman tempon. + +RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi +povos. + +NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos? + +RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin? + +NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus? + +RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere +ne kredis, ke okazus tiom frue. + +NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank, +diru al mi! + +RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas +nenio farebla pri tio. + +NORA (spiras liberigita). Pri vi --? + +RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la +plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj +tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. +Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la +tombejo. + +NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas. + +RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza +estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola +ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam +komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer +pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio +malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron. + +NORA. Ho, tamen doktoro Rank -- + +RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por +li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi +mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga +abomenaĵo komenciĝis. + +NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom +dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro. + +RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo +de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas +iamaniere tia senkompata fatalo -- + +NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje! + +RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia +povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj +de mia patro. + +NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj +kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel? + +RANK. Jes; kaj al trufoj. + +NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas? + +RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble. + +NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano. +Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon. + +RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu +ĝuis eĉ ne guton da ili. + +NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda. + +RANK (rigardas ŝin esplore). Hm -- + +NORA (iom poste). Kial vi ridetis? + +RANK. Ne, estas vi kiu ridis. + +NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank! + +RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi +imagis. + +NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ. + +RANK. Aspektas tiel. + +NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank, +vi ne formortu de Torvald kaj mi. + +RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ +forgesiĝas, kiu foriras. + +NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias? + +RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam -- + +NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn? + +RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas +sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi +tie hieraŭ? + +NORA. Aha. -- ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda +Kristine? + +RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi +forestos, eble tiu ino -- + +NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda +ĉambro. + +RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas. + +NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi +estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi +vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur +por vi, -- ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas +kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj +mi montros ion al vi. + +RANK (sidigas sin). Kio estas? + +NORA. Jen. Rigardu! + +RANK. Silkoŝtrumpojn. + +NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, ĉu ne? Tamen nun estas +mallume; sed morgaŭ -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu +do, vi povas vidi ankaŭ la supron. + +RANK. Hm -- + +NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne +estas laŭmezuraj? + +RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion. + +NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. +(frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree +enpakas ilin) + +RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi? + +NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas +malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj) + +RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune +kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio fariĝus +el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon. + +NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe +komforta ĉe ni. + +RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata +forlasi ĉion -- + +NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos. + +RANK (kiel antaŭe). -- kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas +mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, +kiun la unue venanta povos okupi. + +NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne -- + +RANK. Pri kio? + +NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco -- + +RANK. Jes, Jes? + +NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon -- + +RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa? + +NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas. + +RANK. Nu, bone; do diru al mi. + +NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme +ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo -- + +RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed +diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon? + +NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej +fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ĝuste tial mi volas diri tion +al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke +ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun +momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi. + +RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, -- ĉu vi do kredas, ke li +estas la sola --? + +NORA (kun ekmoveto). -- kiu --? + +RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi. + +NORA (peze). Nu do tiel. + +RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros. +Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj +nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu +alia. + +NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi. + +RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora -- + +NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la +lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis +vere malbele farita de vi. + +RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? +Ĉu _tio_ estas malbela? + +NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne +necesa -- + +RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis --? + +(La _ĉambristino_ envenas kun la lampo, metas ĝin sur la +tablon kaj ree eliras.) + +RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, ĉu vi ion +sciis? + +NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne +povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! +Ĉio estis ja nun tiel bona. + +RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun +vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli? + +NORA (rigardas lin). Post tio? + +RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas. + +NORA. Nenion vi povas nun ekscii. + +RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi +tion, kio estas en homa eblo. + +NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun +helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. +Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, +ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj +ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas +enportita? + +RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por ĉiam? + +NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien +kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin. + +RANK. Jes, sed _vi_? + +NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi +venas. + +RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi +estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere +estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer. + +NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, +kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti. + +RANK. Nu ja, estas iu senco en tio. + +NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis +por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la +servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis +tiom tiklajn amuzaĵojn inter si. + +RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstataŭis. + +NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima +doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri +Torvald kiel pri paĉjo -- + +(La _ĉambristino_ venas el la antaŭĉambro) + +ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton) + +NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon) + +RANK. Io malagrabla okazanta? + +NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo -- + +RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo. + +NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin -- Torvald ne +sciu pri ĝi -- + +RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto. + +NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu +lin okupata dume -- -- -- + +RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin. + +(Li iras en la ĉambron de _Helmer_.) + +NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo? + +ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon -- + +NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas? + +ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis. + +NORA. Li ne volis foriri? + +ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun +sinjorino. + +NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; +estas surprizo por mia edzo. + +ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (ŝi eliras.) + +NORA. Okazos la teruraĵo. Ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas +okazi; ne okazu. + +(Ŝi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._) + +(La _ĉambristino_ malfermas la pordon de la antaŭĉambro +por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaŭ li. Li estas +vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.) + +NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas +hejme. + +KROGSTAD. Nu, lasu lin. + +NORA. Kion vi volas? + +KROGSTAD. Informiĝi pri io. + +NORA. Do, rapide. Kio estas? + +KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon. + +NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis +ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom. + +KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri +kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas -- + +NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio? + +KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian +bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo -- + +NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo. + +KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino +tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post +hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi +vere faris? + +NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui. + +KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas -- + +NORA. Kion vi intencas pri mi? + +KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi +estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, +leĝkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni +nomas bonkorecon. + +NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn. + +KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun +tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro +serioze. Ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko. + +NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis. + +KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas +publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri. + +NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii. + +KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la +restantan sumon? + +NORA. Ne, ne tuj. + +KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la +proksimajn tagojn? + +NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi. + +KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie +kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus +de mi vian ŝuldateston. + +NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos. + +KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, -- gardos ĝin zorge. Neniu +nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema +decido en malespero -- + +NORA. Mi faras. + +KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo -- + +NORA. Mi faras! + +KROGSTAD. -- aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli +malespera -- + +NORA. Kiel vi povas scii tion? + +KROGSTAD. -- forviŝu tiajn ideojn. + +NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_? + +KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaŭ mi +pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon -- + +NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne. + +KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne +kuraĝas? + +NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas. + +KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua +familia ŝtormo --. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo -- + +NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion? + +KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj. + +NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen +havigos monon. + +KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi -- + +NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru +al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la +monon. + +KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo. + +NORA. Kion vi do postulas? + +KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas +supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi +faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga +malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post +ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur +per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la +bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por +mi -- + +NORA. Tion li neniam faros! + +KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj +kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu +la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald +Helmer, kiu estros la Akciobankon. + +NORA. Tion vi neniam spertos! + +KROGSTAD. Eble vi volas --? + +NORA. Nun mi kuraĝas. + +KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, +kiel vi -- + +NORA. Vi vidos; vi vidos! + +KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, +karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, +malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo. + +NORA. Vi ne timigas min. + +KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras, +sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la +poŝo. + +NORA. Poste? Kiam mi ne plu --? + +KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via +reputacio? + +(_Nora_ konsternita staras lin rigardante) + +KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon. +Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de +li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove +iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino. +(Li eliras tra la antaŭĉambro.) + +NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj +ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus +ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? +Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li +hezitas? Li eble --? + +(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn +de _Krogstad_ perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo) + +NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo +apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras +timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. -- Torvald, +Torvald, -- nun ni estas sensavaj! + +LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne +trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --? + +NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien. + +LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi +aspektas kiel konfuzita. + +NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la +vitraĵo en la leterskatolo. + +LINDE. Jes, jes; mi bone vidas. + +NORA. Tiu letero estas de Krogstad -- + +LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la +monon! + +NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio. + +LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ. + +NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon. + +LINDE. Sed pro la ĉielo --? + +NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia +atestanto. + +LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --? + +NORA. Se mi freneziĝos, -- kaj tio ja povus okazi -- + +LINDE. Nora! + +NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus +ĉeesti tie ĉi -- + +LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza! + +NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi +komprenas -- + +LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --? + +NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne +estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al +vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru +tion. + +LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi. + +NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun +okazos. + +LINDE. La mirindaĵo? + +NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi +nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo. + +LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad. + +NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan! + +LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi. + +NORA. Li? + +LINDE. Kie li loĝas? + +NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia +karto. Sed la letero, la letero --! + +HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora! + +NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas? + +HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon; +eble vi surprovas? + +NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald. + +LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la +stratangulo. + +NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja +en la skatolo. + +LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon? + +NORA. Jes, ĉiam. + +LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas +elpensi iun pretekston -- + +NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime -- + +LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble +baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro) + +NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas ĝin kaj +enrigardas). Torvald! + +HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree +enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. +(ĉe la pordo) Sed kio estas? + +NORA. Kio, kara Torvald? + +HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado. + +RANK (ĉe la pordo). Laŭ mia percepto; sed mi do eraris. + +NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaŭ +morgaŭ. + +HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere streĉita. Ĉu vi tro +multe ekzercis? + +NORA. Ne, mi ankoraŭ tute ne ekzercis. + +HELMER. Estos tamen necese -- + +NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas +sen via helpo; mi ĉion tute forgesis. + +HELMER. Nu, ni baldaŭ refreŝigu ĉion. + +NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi +tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dediĉi vin tute por mi +ĉi-vespere. Eĉ ne etan bankaferon; eĉ ne plumon en la mano. Do? +Ĉu ne, kara Torvald? + +HELMER. Mi promesas; hodiaŭ vespere mi estos tute je via +dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la +pordo de la antaŭĉambro) + +NORA. Kion vi volas rigardi tie? + +HELMER. Nur vidi ĉu venis letero. + +NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald! + +HELMER. Kion do? + +NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu. + +HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri) + +(_Nora_, ĉe la piano, frapas la unuajn taktojn de la +_Tarantelo_) + +HELMER (ĉe la pordo, haltas). Aha! + +NORA. Mi ne povas danci morgaŭ, se mi ne ekzercos kun vi. + +HELMER (iras al ŝi). Ĉu vi vere estas tiom timema, kara +Nora? + +NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraŭ estas +tempo antaŭ la manĝo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara +Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas. + +HELMER. Volonte, tre volonte, ĉar vi deziras. + +(Li eksidas ĉe la piano) + +NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaŭ longan, +multekoloran ŝalon, per kiu ŝi rapide drapiras sin; post salto +mezen sur la plankon ŝi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun +mi volas danci! + +(_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_ +staras apud la piano malantaŭ _Helmer_, rigardante) + +HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide. + +NORA. Mi ne povas alimaniere. + +HELMER. Ne tiel impete, Nora! + +NORA. Ĝuste tiel devas esti. + +HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taŭgas. + +NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Ĉu mi ne diris tion al +vi? + +RANK. Permesu al mi ludi por ŝi. + +HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii +ŝin. + +(_Rank_ sidigas sin ĉe la piano kaj ludas; _Nora_ +dancas pli kaj pli sovaĝe. _Helmer_ prenis pozicion apud la +forno, kaj ofte direktas al ŝi rimarkojn por korekti ŝin; ŝi +ŝajne ne aŭdas tion; ŝia hararo malligiĝas kaj falas sur ŝiajn +ŝultrojn; ŝi ne atentas tion, sed daŭrigas la dancadon. +_Sinjorino Linde_ envenas) + +LINDE (staras konsternita ĉe la pordo). Oj --! + +NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine. + +HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaŭ estus por savo +de la vivo. + +NORA. Vere ja estas! + +HELMER. Rank, ĉesu; tio estas ja pura frenezaĵo. Ĉesu, mi +diras. + +(_Rank_ ĉesas ludi, kaj Nora subite haltas) + +HELMER (al ŝi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis ĉion, +kion mi instruis al vi. + +NORA (forĵetas la tamburinon). Jen vi mem vidas. + +HELMER. Do, jen instruo estas bezonata. + +NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ĝis +la fino. Ĉu vi tion promesas al mi, Torvald? + +HELMER. Vi povas fidi pri tio. + +NORA. Vi ne devas, hodiaŭ nek morgaŭ, zorgi pri io alia krom +mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malŝlosu la leterskatolon -- + +HELMER. Aha, ankoraŭ la timo pro tiu homo -- + +NORA. Jes, jes ja, ankaŭ tio. + +HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kuŝas letero de +li. + +NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian +nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaŭ ol ĉio +atingis la finon. + +RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin. + +HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano. +Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta -- + +NORA. Tiam vi estos libera. + +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas +preta. + +NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene. + +ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras) + +HELMER. Aha, -- granda festeno do? + +NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn +makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon. + +HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira +sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare. + +NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank. +Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn. + +RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia +okazonta? + +HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, +kiun mi menciis al vi. + +(Ili eliras dekstre) + +NORA. Nu!? + +LINDE. Forvojaĝis en la kamparon. + +NORA. Mi divenis laŭ via aspekto. + +LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon +al li. + +NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas +ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon. + +LINDE. Efektive, kion vi atendas? + +NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj +postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la manĝoĉambron) + +NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas +sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek +kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos +dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi. + +HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto? + +NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto! + + + + +TRIA AKTO + + +(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita +antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de +la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra +etaĝo.) + +(_Sinjorino Linde_ sidas ĉe la tablo foliumante libron +seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la +pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la +ekstera pordo.) + +LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas. +Se li nur ne -- (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (Ŝi eliras +en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; +kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu. +Ĉeestas neniu. + +KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion +tio signifas? + +LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi. + +KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo? + +LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan +enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj +la gesinjoroj Helmer estas en balo supre. + +KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer +dancas ĉi-vespere? Fakte? + +LINDE. Jes, kial ne? + +KROGSTAD. Nu jes, kial ne? + +LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu. + +KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli? + +LINDE. Ni havas multon por priparoli. + +KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis. + +LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min. + +KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom +simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin +ofertas io, kio estas pli avantaĝa. + +LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi +opinias, ke mi rompis de vi facilkore? + +KROGSTAD. Vere ne? + +LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis? + +KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian +leteron, kian vi skribis? + +LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi, +estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi +sentis. + +KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por +mono! + +LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn +fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam +longa atendado. + +KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia +homo. + +LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu +mi tion rajtis. + +KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la +firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi +estas ŝiprompito sur vrako. + +LINDE. Helpo povus esti proksima. + +KROGSTAD. Ĝi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la +vojon. + +LINDE. Kontraŭ mia scio, Krogstad. Nur hodiaŭ mi eksciis, ke +estas vi, kiun mi anstataŭos en la banko. + +KROGSTAD. Mi kredas vin, ĉar vi tion diras. Sed nun, kiam vi +scias, ĉu vi ne retiras vin? + +LINDE. Ne; ĉar tio neniel utilus al vi. + +KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus. + +LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso +instruis tion al mi. + +KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn +frazojn. + +LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saĝan. Sed fidi al agoj +vi tamen devas? + +KROGSTAD. Al kio vi aludas? + +LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel ŝiprompito sur vrako. + +KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri. + +LINDE. Ankaŭ mi sidas kiel ŝiprompita virino sur vrako. Neniun +por funebri, kaj neniun por prizorgi. + +KROGSTAD. Vi mem elektis. + +LINDE. Mi tiam ne havis elekton. + +KROGSTAD. Nu, kaj kio pli? + +LINDE. Krogstad, ĉu eble ni du ŝiprompitoj povus transiri unu +al la alia? + +KROGSTAD. Kion vi sugestas? + +LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du. + +KROGSTAD. Kristine! + +LINDE. Kial, laŭ via supozo, mi venis al la urbo? + +KROGSTAD. Ĉu eblus ke vi havus penson pri mi? + +LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Ĉiujn miajn +vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis +mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola +en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si +mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por +kiuj labori. + +KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita +virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem. + +LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita? + +KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- ĉu vi +estas plene informita pri mia pasinteco? + +LINDE. Jes. + +KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min? + +LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi +estus fariĝinta alia homo. + +KROGSTAD. Pri tio mi estas certa. + +LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ? + +KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. +Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas --? + +LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj +bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je +via baza kerno; -- kune kun vi mi ĉion kuraĝas. + +KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun +mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de +aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis -- + +LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru! + +KROGSTAD. Kial? Kio estas? + +LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni +povos atendi ilin. + +KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi +ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer. + +LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi. + +KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus --? + +LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon +kiel vi. + +KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita! + +LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la +skatolo. + +KROGSTAD. Vi estas certa? + +LINDE. Tute certa; sed -- + +KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas +savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel +estas? + +LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, +tion ne denove faros. + +KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron. + +LINDE. Ne, ne. + +KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer +venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur +temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu ĝin. + +LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron. + +KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi +decidis rendevuon ĉi tie? + +LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj +estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi +hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas +esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne +povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj. + +KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi +almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj -- + +LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas +finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton. + +KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre. + +LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo. + +KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis. + +(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro +kaj la antaŭĉambro restas malfermita) + +LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo! +Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en +kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaŭ venu -- +(aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj +mantelon) + +(La voĉoj de _Helmer_ kaj _Nora_ aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo +turniĝas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaŭ perforte en la +antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda, +nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita +nigra domeno supere) + +NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien! +Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue. + +HELMER. Sed karega Nora -- + +NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu +horon ankoraŭ! + +HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis +interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos. + +(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en +la sidĉambron.) + +LINDE. Bonan vesperon. + +NORA. Kristine! + +HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue? + +LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita. + +NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante? + +LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis +supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis. + +HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi +opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma, +sinjorino Linde? + +LINDE. Jes, vere ŝi estas -- + +HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la +komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, -- la +dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi +forton por kunvenigi ŝin. + +NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ +nur duonan horon pli. + +HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, -- +faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado +eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laŭ strikta +mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa +afero estas, -- ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post +tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian +ĉarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus +diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al +ĉiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela +vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed +_tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie. +(ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia +ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien +eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn) + +NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?! + +LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li. + +NORA. Kaj jen --? + +LINDE. Nora, -- vi devas diri ĉion al via edzo. + +NORA (senvoĉe). Mi sciis. + +LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed +paroli vi devas. + +NORA. Mi ne parolos. + +LINDE. Do parolos la letero. + +NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --! + +HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin? + +LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton. + +HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo? + +LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin. + +HELMER. Do vi trikas? + +LINDE. Jes ja. + +HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi. + +LINDE. Nu? Kaj kial? + +HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la +brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni +kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; ĉu ne --? + +LINDE. Jes, povas esti -- + +HELMER. Sed kontraŭe triki -- neniam fariĝas alie ol malbele; +rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas +supren kaj malsupren; -- estas io ĉineca ĉe tio. -- Ah, estis vere +bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin. + +LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina. + +HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde! + +LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro. + +HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; +mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne +estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. +(Ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas) +Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu +homaĵo. + +NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald? + +HELMER. Ne, tute ne. + +NORA. Eĉ ne dormema? + +HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed +vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema. + +NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi. + +HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe +restus. + +NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras. + +HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas +kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis +ĉi-vespere? + +NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li. + +HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis +lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li +alproksimiĝas) Hm, -- estas do ĝue esti reveninta en sian propran +hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino! + +NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald! + +HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun +admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete. + +NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel +ĉi-nokte. + +HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi +rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj +estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, -- baldaŭ estos silente en +la tuta domo. + +NORA. Jes, mi esperas. + +HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, -- +kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- ĉu vi scias, kial mi tiom +malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al +vi ŝtelitajn okulĵetojn, -- ĉu vi scias, kial mi faras tion? +Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia +juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter +ni du. + +NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe +mi. + +HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon +ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, -- ĉirkaŭ tiu +mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna +novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la +unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, -- kaj ke mi la unuan +fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta +delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. +Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango +bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin ĉi tien +malsupre tiom frue -- + +NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi. + +HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, +Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo --? + +(Iu frapas la eksteran pordon) + +NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis --? + +HELMER (al la enirejo). Kiu estas? + +RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu +momenton? + +HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte) +Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne +preterpasas nian pordon. + +RANK. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris +enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj +karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi +du. + +HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre. + +RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu +ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. +La vino estis altkvalita -- + +HELMER. Precipe la ĉampano. + +RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble, +kiom multe mi kapablis engluti. + +NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere. + +RANK. Ĉu? + +NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza. + +RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita +tago? + +HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi +min. + +RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas! + +NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon +hodiaŭ. + +RANK. Ĝuste. + +HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj! + +NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto? + +RANK. Jes, vere vi povas. + +NORA. Ĝi do estas bona? + +RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, -- +certeco. + +NORA (rapide kaj esplorante). Certeco? + +RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon +poste? + +NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank. + +HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio +morgaŭ. + +RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage. + +NORA. Doktoro Rank, -- ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn? + +RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj -- + +NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado? + +HELMER. Vi eta, frivolino, -- ĉu vi jam pensas pri la +venonta! + +RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino. + +HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras. + +RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj +iras tra la mondo -- + +HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas +esti? + +RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa. + +HELMER. Nu? + +RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla. + +HELMER. Jen stranga kaprico. + +RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo --; ĉu vi neniam aŭdis pri +la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin +vidos. + +HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas. + +RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al +mi cigaron, unu el la nigraj Havana. + +HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon) + +RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon. + +NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron. + +RANK. Dankon pro tio. (Ŝi tenas por li la alumeton; li +ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ! + +HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko! + +NORA. Dormu bone, doktoro Rank. + +RANK. Dankon por tiu deziro. + +NORA. Deziru al mi la samon. + +RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon +pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras) + +HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde. + +NORA (distrite). Eble. + +(_Helmer_ prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en +la antaŭĉambron) + +NORA. Torvald -- kion vi intencas tie? + +HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute +plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue -- + +NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte? + +HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fuŝis +la seruron. + +NORA. La seruron --? + +HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke +la servistinoj --? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas +via -- + +NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj -- + +HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi +tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la +kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro. + +(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la +antaŭĉambro) + +HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. +(trafoliumas) Kio estas tio? + +NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald! + +HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank. + +NORA. De doktoro Rank? + +HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinæ Rank_. Ili +kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris. + +NORA. Ĉu estas io sur ili? + +HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere +tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran +morton. + +NORA. Li ja tion faras. + +HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi? + +NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas +enfermi sin kaj morti. + +HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe +havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto. + +NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi +okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald? + +HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun +ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj +sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. -- +Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ +por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi +ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras, +ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj +sangon kaj ĉion, ĉion por vi. + +NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn +leterojn, Torvald. + +HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata +edzino. + +NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --? + +HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter +nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. Ĝis +tiam --. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia. + +NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton! +Bonan nokton! + +HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta +kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn. + +(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon +malantaŭ si) + +NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon +de _Helmer_, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide, +raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. +(ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn. +Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. +Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas +ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ, +vi kaj la infanoj -- + +(Ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe +_Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras +tie kun malfermita letero en la mano.) + +HELMER. Nora! + +NORA (krias laŭte). Aj --! + +HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero? + +NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri! + +HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas? + +NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald! + +HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li +skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero. + +NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo. + +HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn. + +NORA (paŝon pli proksimen). Torvald --! + +HELMER. Vi malfeliĉiga, -- kion vi entreprenis! + +NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion +sur vin. + +HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la +antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. +Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas? + +NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). +Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni. + +HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas. +En ĉiuj tiuj ok jaroj, -- ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, -- +hipokrita, mensogema, -- ankoraŭ pli terure, krima! -- Ho, la +senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi! + +(_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.) + +HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia +okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro --. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun +moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por +indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min. + +NORA. Jes, tiel. + +HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi +mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la +potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li +plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj +kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki +kaj perei pro la kulpo de facilanima virino! + +NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera. + +HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis +pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi +diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la +aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via +krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, -- ke estas mi, +kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi +portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion +vi faris kontraŭ mi? + +NORA (kun malvarma trankvilo). Jes. + +HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni +la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon. +Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia +ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas +aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur +en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo, +memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne +kuraĝas konfidi al vi --. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte +amis, kaj kiun mi ankoraŭ --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu +temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la +ŝajno -- (oni sonorigas) + +HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura --? +Ĉu li --? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana. + +(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj +malfermas la pordon de la antaŭĉambro) + +ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis +letero al sinjorino. + +HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) +Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin. + +NORA. Legu vi. + +HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas +perditaj, ambaŭ. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la +leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan +paperfolion; krio de ĝojo:) Nora! + +(_Nora_ rigardas lin demande) + +HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes; +tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita! + +NORA. Kaj mi? + +HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj +mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li +bedaŭras kaj pentas --; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo --; Pa, estas +indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu +povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu +ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas +al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu +nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn, +ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, +nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero -- +Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora. + +NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj. + +HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --. +Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj +ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte +vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida +esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere +kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al +vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi +faris el amo al mi. + +NORA. Jes, vere. + +HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur +la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi +al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? +Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne +estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli +alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi +diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio +renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi +pardonis vin. + +NORA. Mi dankas vin pro via pardono. + +(Ŝi eliras tra la pordo dekstre) + +HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la +alkovo? + +NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon. + +HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu +retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita +kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin +kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma +kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi +gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la +ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan +koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi +aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe +devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi +faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin +aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera +viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si +mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis ŝin el plena +kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco +fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon +denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia +infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa +estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos +via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis +vestojn? + +NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis +vestojn. + +HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --? + +NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos. + +HELMER. Sed, kara Nora -- + +NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue. +Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli. + +(Ŝi sidigas sin flanke de la tablo.) + +HELMER. Nora, -- kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo -- + +NORA. Eksidu. -- Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun +vi. + +HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min, +Nora. Kaj mi ne komprenas vin. + +NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi +neniam komprenis vin -- antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu +min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado, +Torvald. + +HELMER. Al kio vi celas? + +NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda, +tiel kiel ni sidas tie ĉi? + +HELMER. Kio tio estus? + +NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke +estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas +kune? + +HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas? + +NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes eĉ pli longe, -- ek de nia unua +konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri +seriozaj aferoj. + +HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj, +kiujn vi tamen ne povus helpi min porti? + +NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune +por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde. + +HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin? + +NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. -- +Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de +paĉjo kaj poste de vi. + +HELMER. Ĉu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol +ĉiuj aliaj homoj? + +NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke +estas amuze min amindumi. + +HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas? + +NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe +paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la +samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion +li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same +kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon -- + +HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco? + +NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de +paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi +ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne +certe scias --; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua, +foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis +kiel malriĉa homo, -- nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante +artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj +paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio +fariĝis el mi. + +HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne +estis feliĉa ĉi tie? + +NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam +estis. + +HELMER. Ne -- ne feliĉa! + +NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia +hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino, +ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj, +siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, +same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia +geedzeco, Torvald. + +HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera +kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo +de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko. + +NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj? + +HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora. + +NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta +edzino por vi. + +HELMER. Kaj tion vi diras? + +NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la +infanojn? + +HELMER. Nora! + +NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, -- tiun taskon vi +ne kuraĝis konfidi al mi. + +HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti +tion? + +NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun +taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas +eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi +devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi. + +HELMER (eksaltas). Kion vi diris? + +NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj +pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi. + +HELMER. Nora, Nora! + +NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos +min ĉi-nokte -- + +HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas! + +NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos +miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, +nek poste. + +HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio! + +NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, -- mi volas diri, al mia antaŭa +hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon. + +HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo! + +NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald. + +HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj +vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros? + +NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese +por mi. + +HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej +sanktajn devojn. + +NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn? + +HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al +via edzo kaj viaj infanoj? + +NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn. + +HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_? + +NORA. La devoj al mi mem. + +HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino. + +NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi +estas homo, mi, same kiel vi, -- aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi +tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke +ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, +kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem +pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili. + +HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? +Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne +havas la religion? + +NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas. + +HELMER. Kia eldiro! + +NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris +dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj +_tio_. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, +tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas +ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu _mi_ +en jeno pravas. + +HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla! +Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian +konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, -- +eble vi neniun havas? + +NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne +scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, +ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Ĵus mi ja +ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj +leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. +Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon +de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas. + +HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu +vi vivas. + +NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas +provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi. + +HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ +kredas, ke vi perdis vian prudenton. + +NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel +ĉi-nokte. + +HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn +infanojn? + +NORA. Jes; mi faras. + +HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla. + +NORA. Kiu? + +HELMER. Vi ne plu amas min. + +NORA. Nu jes, tiel estas. + +HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras! + +NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al +mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin. + +HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj +certa konvinko? + +NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi +tie. + +HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis +vian amon? + +NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo +ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi +imagis. + +HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin. + +NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi +komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed +jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute +certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad +kuŝis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub +la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus +al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio -- + +HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj +malhonoro mian propran edzinon --! + +NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke +vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa. + +HELMER. Nora --! + +NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? +Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? -- +Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por +malhelpi tion mi decidis fini mian vivon. + +HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, -- +eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas +sian honoron por tiu, kiun oni amas. + +NORA. Tion faris centmiloj da virinoj. + +HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano. + +NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al +kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio +minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj +kiam la tuta danĝero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaŭ nenio +estus okazinta. Ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, +via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar +ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en +tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune +kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne +eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn. + +HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter +ni. -- Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla? + +NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi. + +HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi. + +NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon. + +HELMER. Apartiĝi -- apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne +povas koncepti tian penson. + +NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel +okazi. + +(Ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi +metas sur la seĝon apud la tablo.) + +HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ. + +NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la +ĉambroj de fremda viro. + +HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino --? + +NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe +--. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi +la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. +Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili. + +HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --? + +NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi +fariĝos. + +HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi +restos. + +NORA. Aŭskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia +edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la +leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de +ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas +esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi +rericevas vian ringon. Donu al mi la mian. + +HELMER. Ankaŭ tion? + +NORA. Ankaŭ tion. + +HELMER. Jen ĝi estas. + +NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn. +Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias -- pli bone ol +mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki +la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi +volas havi ilin postsenditaj. + +HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri +mi? + +NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la +domo. + +HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora? + +NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas. + +HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas -- + +NORA. Nenion; nenion. + +HELMER. -- helpi vin, se vi bezonos. + +NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj. + +HELMER. Nora, -- ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por +vi? + +NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus +okazi. -- + +HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon! + +NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke --. Ho, Torvald, +mi ne plu kredas pri io mirinda. + +HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! Ŝanĝi nin tiel, +ke --? + +NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ. + +(Ŝi eliras tra la antaŭĉambro.) + +HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn +antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas) +Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:) +La mirindaĵo --?! + +(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.) + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + +***** This file should be named 19030-0.txt or 19030-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/0/3/19030/ + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19030-0.zip b/19030-0.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..f0af19a --- /dev/null +++ b/19030-0.zip diff --git a/19030-h.zip b/19030-h.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..4848db4 --- /dev/null +++ b/19030-h.zip diff --git a/19030-h/19030-h.htm b/19030-h/19030-h.htm new file mode 100644 index 0000000..2aff559 --- /dev/null +++ b/19030-h/19030-h.htm @@ -0,0 +1,4579 @@ +<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01//EN"> +<html> +<head> +<title>Puphejmo</title> +<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8"> +<style type="text/css"><!-- +body {margin:10%} +.acte p {margin-left: 2em; text-indent: -2em} +.actehead {margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 2em; + font-weight: bolder; text-align: center} +p.staging {margin-left: auto; text-indent: 0;} +div#titlepage {text-align: center; line-height: 2.0;} +--></style> +</head> +<body> + + +<pre> + +The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Puphejmo + Dramo en tri aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + + + + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + + + + + +</pre> + +<div id="titlepage"> +<h2>HENRIK IBSEN</h2> +<h1>PUPHEJMO</h1> +<p>Dramo en tri aktoj</p> +<p>(Et Dukkehjem)</p> +<p>(1879)</p> +<p>Tradukis<br> +Odd Tangerud</p> +<p>LINGVE KONTROLITA DE<br> +ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO<br> +(EVA)</p> +<p>Dua eldono</p> +<p>1998</p> +<p>Eldonejo: Jec Scandinavia a/s<br> +Postboks 54, N - 3401 Lier<br> +Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82<br> +ISBN 82-991075-2-0</p> +</div> +<h1>PUPHEJMO</h1> +<h3>Roloj:</h3> +<ul> +<li>TORVALD HELMER, advokato</li> +<li>NORA, lia edzino</li> +<li>RANK, doktoro (kuracisto)</li> +<li>KRISTINE LINDE, vidvino</li> +<li>NILS KROGSTAD, juristo</li> +<li>La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer</li> +<li>ANNE-MARIE, infanvartistino</li> +<li>HELENE, ĉambristino</li> +<li>Portisto</li> +</ul> +<p>(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri +kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, +komencas la festotagojn memore al la naskiĝo de la kristana +profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon +“Julo” por tiu religia festo.)</p> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">UNUA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita ĉambro. Pordo +dekstre en la fono kondukas al la antaŭĉambro; alia pordo +maldekstre fone kondukas al la oficejo de <i>Helmer</i>. Inter tiuj +pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli +antaŭe estas fenestro. Ĉe la fenestro estas ronda tablo kun +brakseĝoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantaŭe, +estas pordo, kaj iom pli antaŭe estas kaĥela forno, apud kiu +estas brakseĝoj kaj balanca seĝo. Inter la forno kaj la flanka +pordo estas tableto. Kuprogravuraĵo sur la muro. Etaĝero kun +porcelanaĵoj kaj aliaj malgrandaj artaĵoj; malgranda libroŝranko +kun libroj lukse binditaj. Tapiŝo sur la planko; fajro en la +forno. Vintrotago.)</p> +<p class="staging"> +(Oni sonorigas en la antaŭĉambro; poste oni aŭdas ke iu +malfermas. <i>Nora</i> envenas, kontente kantetante; ŝi estas +vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn ŝi metas sur +la tablon dekstre. Ŝi lasas malferma la pordon post si, kaj oni +vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al +la ĉambristino, kiu malfermis por ili.)</p> +<p> +NORA. Kaŝu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu +ĝin antaŭ la vespero, kiam ĝi estos ornamita. (al la portisto; +elprenante la monujon) Kiom —?</p> +<p> +PORTISTO. Kvindek oerojn.</p> +<p> +NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton.</p> +<p class="staging"> +(La <i>portisto</i> dankas kaj foriras. <i>Nora</i> fermas la +pordon. Ŝi daŭre ridas mallaŭte kaj kontente dum ŝi deprenas la +supervestojn)</p> +<p> +NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la poŝo kaj manĝas +kelkajn; poste ŝi iras piedpinte kaj ŝtelaŭskultas ĉe la pordo +de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la +dekstra tablo)</p> +<p> +HELMER (en sia ĉambro). Ĉu estas la alaŭdeto, kiu kvivitas +tie?</p> +<p> +NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas.</p> +<p> +HELMER. Ĉu estas la sciureto, kiu ĉirkaŭkuras tie?</p> +<p> +NORA. Jes!</p> +<p> +HELMER. Kiam revenis la sciureto!</p> +<p> +NORA. Ĵus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la poŝon, kaj +viŝas sian buŝon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi aĉetis.</p> +<p> +HELMER. Ne ĝenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, +tenante plumon) Aĉetis, vi diras? Ĉion ĉi? Do mia disipa birdeto +flirtis denove malŝparante monon!</p> +<p> +NORA. Jes, sed, Torvald, ĉi-jare ni vere povas iom senbridiĝi. +Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas ŝpari.</p> +<p> +HELMER. Nu, nu! Malŝpari ni ne povas.</p> +<p> +NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malŝpari, ĉu ne? Nur +etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, +multe da mono.</p> +<p> +HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaŭ +nova salajrodato.</p> +<p> +NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe.</p> +<p> +HELMER. Nora! (proksimigas sin al ŝi kaj ŝerce pinĉas ŝian +orelon) Ĉu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi +hodiaŭ prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la +Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj +jen finite pri mi —</p> +<p> +NORA (kovras lian buŝon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel +malbele!</p> +<p> +HELMER. Supozu ke io simila okazus, — kio poste?</p> +<p> +NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi ĉu mi +havus ŝuldojn aŭ ne.</p> +<p> +HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis?</p> +<p> +NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj.</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, +Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun ŝuldon! Neniam +pruntepreni! Hejmo kiu fondiĝas sur ŝuldoj, fariĝos senlibera, +do malbela. Ĝis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaŭ +faros dum la mallonga tempo ankoraŭ necesa.</p> +<p> +NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald.</p> +<p> +HELMER (sekvas ŝin). Nu, nu; la kantalaŭdo ne trenu siajn +flugilojn. Kio? Ĉu la sciureto staras tie paŭtante? (elprenas la +monujon) Nora, divenu kion jen mi havas.</p> +<p> +NORA (turnas sin rapide). Monon!</p> +<p> +HELMER. Jen rigardu! (donas al ŝi kelkajn monbiletojn) Kara mia, +certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.</p> +<p> +NORA (kalkulas). Dek — dudek — tridek — kvardek. Ho, +dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe.</p> +<p> +HELMER. Jes, vere ĝi devus.</p> +<p> +NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, +kion mi aĉetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn +por Ivar — kaj sabron. Kaj jen ĉevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj +jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed ŝi ja +ĉiuokaze baldaŭ disŝiros ilin. Kaj jen robŝtofo kaj tukoj por +la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli.</p> +<p> +HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?</p> +<p> +NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi +ĉi-vespere!</p> +<p> +HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malŝparulineto, kion vi +pensis por vi mem?</p> +<p> +NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.</p> +<p> +HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi +pleje ŝatus havi.</p> +<p> +NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, aŭdu, Torvald</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni +ion al mi, vi povus —; povus —</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, eldiru.</p> +<p> +NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom +vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi aĉetos +ion.</p> +<p> +HELMER. Sed vidu, Nora —</p> +<p> +NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj +mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Ĉu +ne estus amuze?</p> +<p> +HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj ĉiam malŝparas +monon?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi +diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje +bezonas. Ĉu ne estas tre saĝe? Ĉu?</p> +<p> +HELMER (ridetante). Certe estas; kondiĉe ke vi vere kapablus +reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere aĉetus ion por vi +mem. Sed foje ĝi malaperas en la mastrumado, kaj foje ĝi +forflirtas por aliaj superfluaj aĉetoj, kaj jen mi devas denove +elspezi.</p> +<p> +NORA. Tamen, Torvald —</p> +<p> +HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon +ĉirkaŭ ŝian talion) La ludanta birdo estas dolĉa; sed ĝi +forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo +teni ludbirdon.</p> +<p> +NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere ŝparas ĉion, kion mi +kapablas.</p> +<p> +HELMER (ridetas). Jes, trafa diraĵo. Ĉion kion vi kapablas. Sed +vi tute ne kapablas.</p> +<p> +NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur +scius kiom da elspezoj ni alaŭdoj kaj sciuroj havas, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. +Vi ĉirkaŭflaras ĉie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi +havigis ĝin, ĝi kvazaŭ malaperas inter viaj manoj; vi neniam +scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi +estas. Kuŝas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.</p> +<p> +NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la +kvalitoj de paĉjo.</p> +<p> +HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol ĝuste kia vi estas, mia +dolĉa, eta kantalaŭdo. Sed aŭskultu; suspekto sin prezentas. +Vi aspektas hodiaŭ tiel — tiel — nu kiel mi nomu tion? — +tiel ruzeta —</p> +<p> +NORA. Mi, ĉu?</p> +<p> +HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la +okulojn.</p> +<p> +NORA (rigardas lin). Nu?</p> +<p> +HELMER (minacas per la fingro). Ĉu eble la eta frandemulino +ekscesis en la urbo hodiaŭ?</p> +<p> +NORA. Ne, kial vi pensas tiel?</p> +<p> +HELMER. Ĉu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al +la sukeraĵisto?</p> +<p> +NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald —</p> +<p> +HELMER. Ne lipis iom da konfitaĵo?</p> +<p> +NORA. Ne, tute ne.</p> +<p> +HELMER. Eĉ ne gustumis makaronon aŭ du?</p> +<p> +NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi —</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur ŝercas —</p> +<p> +NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi +kontraŭe al vi.</p> +<p> +HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi —. +(proksimiĝas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia +kara Nora. Ili certe malkaŝiĝos en la vespero ĉe la eklumigita +Jularbo.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi memoris inviti doktoron Rank?</p> +<p> +HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li +manĝos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos +antaŭtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom +mi antaŭĝuas la vesperon.</p> +<p> +NORA. Ankaŭ mi. Kaj kiom la infanoj ĝojegos, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, +solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas ĝuiga penso, +ĉu ne?</p> +<p> +NORA. Ho jes, estas mirinde!</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj +antaŭe vi enfermis vin en via ĉambro ĉiun vesperon ĝis malfrue +post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj ĉiujn aliajn +mirindaĵojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej +enuiga tempo, kiun mi iam travivis.</p> +<p> +NORA. Kontraŭe mi tute ne enuis.</p> +<p> +HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom +modesta, Nora.</p> +<p> +NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Ĉu mi kulpus +pri tio, ke la kato envenis kaj disŝiris ĉion?</p> +<p> +HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis +ĝojigi nin ĉiujn, kaj tio estas la ĉefa afero. Sed estas bone, +ke tiu tempo de malriĉeco estas pasinta.</p> +<p> +NORA. Ho jes, estas vere ĝojige.</p> +<p> +HELMER. Nun mi ne bezonas sidi ĉi tie sola kaj enui; kaj vi ne +bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn +manojn —</p> +<p> +NORA (manklakas). Ne, ĉu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho +kiel mirinde bone estas tion aŭdi! (prenas lian brakon) Nun mi +konfidu al vi kiel mi intencas ĉion aranĝi, Torvald. Tuj post la +Jultagoj — (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la +sidĉambro) Iu venos. Nu do, ĉagrene!</p> +<p> +HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda +virino —</p> +<p> +NORA. Enlasu ŝin.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (al <i>Helmer</i>). Kaj la doktoro venis +samtempe.</p> +<p> +HELMER. Li iris rekte en mian ĉambron, ĉu?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, li tien iris.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> iras en sian ĉambron. La <i>ĉambristino</i> +enlasas <i>sinjorinon Linde</i>, kiu estas vojaĝvestita, kaj +fermas post ŝi)</p> +<p> +LINDE (sinĝena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.</p> +<p> +NORA (necerta). Bonan tagon —</p> +<p> +LINDE. Vi eble ne rekonas min.</p> +<p> +NORA. Ne; mi ne scias — nu jes, ŝajnas al mi — (ekkrias) Sed? — +Kristine? Ĉu efektive estas vi?</p> +<p> +LINDE. Jes, estas mi.</p> +<p> +NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi —? +(iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine!</p> +<p> +LINDE. Jes, verŝajne — aliiĝis. Dum naŭ — dek longaj jaroj —</p> +<p> +NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? +Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo, +kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan +vojaĝon dumvintre. Brava vi estas.</p> +<p> +LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene.</p> +<p> +NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige! +Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. +Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable +tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca +seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas +vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento —. Iom pli +pala vi fariĝis, Kristine, — kaj eble iom pli malgrasa.</p> +<p> +LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.</p> +<p> +NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. +(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas +babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min?</p> +<p> +LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?</p> +<p> +NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis +vidvino.</p> +<p> +LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj.</p> +<p> +NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, +Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam +mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis.</p> +<p> +LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.</p> +<p> +NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! +Kiom vi travivis. — Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?</p> +<p> +LINDE. Neniom.</p> +<p> +NORA. Kaj neniujn infanojn?</p> +<p> +LINDE. Neniujn.</p> +<p> +NORA. Do vere nenion?</p> +<p> +LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon.</p> +<p> +NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?</p> +<p> +LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje +okazas, Nora.</p> +<p> +NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn +infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la +vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion —</p> +<p> +LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.</p> +<p> +NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ +mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas +diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni +laste?</p> +<p> +LINDE. Ne. Kaj <b>kiu</b>?</p> +<p> +NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko!</p> +<p> +LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco —!</p> +<p> +NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma +vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol +tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald +neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom +ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li +ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas +vivi tute alimaniere ol antaŭe, — ĝuste kiel ni deziras. Ho, +Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja +ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu +ne?</p> +<p> +LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj.</p> +<p> +NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!</p> +<p> +LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa? +Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino.</p> +<p> +NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ. +(minacas per la fingro) Sed “Nora, Nora” ne estas tiel stulta +kiel vi pensas. — Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus +malŝpari. Ambaŭ devis ni labori!</p> +<p> +LINDE. Ankaŭ vi?</p> +<p> +NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj +simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. +Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni +geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj +li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron +li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn +kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de +frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte +malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri +suden.</p> +<p> +LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?</p> +<p> +NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar +estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, +estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald. +Sed kostis tre multe da mono, Kristine.</p> +<p> +LINDE. Tion mi ja komprenas.</p> +<p> +NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn. +Jen granda sumo.</p> +<p> +LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni +havas la monon.</p> +<p> +NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo.</p> +<p> +LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi +kredas.</p> +<p> +NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin +varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. +Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald. +Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej +peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis.</p> +<p> +LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al +Italujo?</p> +<p> +NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin. +Do, ni forvojaĝis unu monaton poste.</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?</p> +<p> +NORA. Sana kiel fiŝo!</p> +<p> +LINDE. Sed — la doktoro?</p> +<p> +NORA. Kiel?</p> +<p> +LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la +doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.</p> +<p> +NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti +pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ +unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne +horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj +manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj +esti feliĉa! — —. Sed fi, estas abomene miaflanke —; mi ja nur +priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud +ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ +mi! — Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? +Kial vi do akceptis lin?</p> +<p> +LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe +malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj +fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton.</p> +<p> +NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa?</p> +<p> +LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj +aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis.</p> +<p> +NORA. Kaj poste —?</p> +<p> +LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj +malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri +jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi +atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, +ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas +zorgi pri si mem.</p> +<p> +NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar —</p> +<p> +LINDE. Ho ne! — nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu +vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. +En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas +absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa, +ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron —</p> +<p> +NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas +sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu +banloko.</p> +<p> +LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni +al mi vojaĝmonon, Nora.</p> +<p> +NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi.</p> +<p> +LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La +plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da +amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni +devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni +fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via +situacio — kredu — mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi +mem.</p> +<p> +NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald +povus fari ion por vi.</p> +<p> +LINDE. Jes, tion mi pensis.</p> +<p> +NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon +tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho, +mi tre ŝatus esti helpa al vi.</p> +<p> +LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia +afero, — duoble afable de <b>vi</b>, kiu mem spertis tiom malmulte +de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.</p> +<p> +NORA. Mi —? Mi spertis malmulte, —?</p> +<p> +LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj +tiaĵojn —. Vi estas infano, Nora.</p> +<p> +NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru +tiel arogante.</p> +<p> +LINDE. Nu —?</p> +<p> +NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas +al nenio grava —</p> +<p> +LINDE. Nu, nu —</p> +<p> +NORA. — ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo.</p> +<p> +LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn +travivaĵojn.</p> +<p> +NORA. Pa, — tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia +granda ago.</p> +<p> +LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?</p> +<p> +NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. +Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via +patrino.</p> +<p> +LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera +kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan +vivtempon de mia patrino tiel senzorga.</p> +<p> +NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al +viaj fratoj.</p> +<p> +LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.</p> +<p> +NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine. +Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja.</p> +<p> +LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?</p> +<p> +NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas +por neniu prezo en la mondo —; neniu devas scii, Kristine; neniu +krom vi.</p> +<p> +LINDE. Sed kio do estas?</p> +<p> +NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu, +— ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu +savis la vivon de Torvald.</p> +<p> +LINDE. Savis —? Kiel savis?</p> +<p> +NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne +travivus, se li ne estus veninta tien —</p> +<p> +LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon —</p> +<p> +NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed —</p> +<p> +LINDE. Sed —?</p> +<p> +NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu +havigis al ni la monon.</p> +<p> +LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?</p> +<p> +NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi +diras?</p> +<p> +LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la +loterio?</p> +<p> +NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus +tio?</p> +<p> +LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin?</p> +<p> +NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!</p> +<p> +LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis.</p> +<p> +NORA. Nu? Kial ne?</p> +<p> +LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la +edzo.</p> +<p> +NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas +pri negocaj aferoj, — edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj —</p> +<p> +LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas —</p> +<p> +NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne <b>prunteprenis</b> la monon. +Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo) +Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, +kiel mi —</p> +<p> +LINDE. Facilanima vi estas.</p> +<p> +NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine.</p> +<p> +LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, — ĉu vi ne agis +malprudente?</p> +<p> +NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon +de sia edzo?</p> +<p> +LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio —</p> +<p> +NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne +komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja +al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero; +ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen +komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi +prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj +vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute +devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus +esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus +pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine. +Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo +ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj — kiel li nomis ilin. Nu ja, mi +pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon —</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono +ne venis de li?</p> +<p> +NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis +informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li +kuŝis malsana —. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese.</p> +<p> +LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?</p> +<p> +NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas +tiom severa en tiu rilato. Kaj krome — Torvald, kun sia vira +memkonscio — kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion +ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela, +feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas.</p> +<p> +LINDE. Kaj vi neniam informos lin?</p> +<p> +NORA (pensema, duone ridetante). Jes — iam eble; — post multaj +jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! +Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun; +kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti +min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve — (interrompas) +Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. — Nu, kion vi diras pri mia +granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? — Cetere +sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile +por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de +negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio +nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili. +Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas. +El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald +devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion +mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La +dolĉaj, benitaj etuloj!</p> +<p> +LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda +Nora?</p> +<p> +NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam +Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam +uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj +malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas +al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze +multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn +vestojn. Ĉu ne?</p> +<p> +LINDE. Ho jes, vere.</p> +<p> +NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron +mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia +ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la +nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze +tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min +viro.</p> +<p> +LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?</p> +<p> +NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj +estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi +pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. +(ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro +enamiĝis en mi —</p> +<p> +LINDE. Kio? Kiu sinjoro?</p> +<p> +NORA. Pa, pa! — ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian +testamenton, oni legis tie grandlitere: “Mian monon la afabla +sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata.”</p> +<p> +LINDE. Sed kara Nora, — kia sinjoro tiu estas?</p> +<p> +NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne +ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante +ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas +indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras +nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga. +(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine! +Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci +kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel +Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta, +blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la +maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa. +(sonoras en la antaŭĉambro)</p> +<p> +LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.</p> +<p> +NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald —</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, — estas sinjoro +kiu deziras paroli kun la advokato.</p> +<p> +NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis — ĉar +la doktoro estas ja tie —</p> +<p> +NORA. Kiu sinjoro tiu estas?</p> +<p> +Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino.</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin +al la fenestro)</p> +<p> +NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio +estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?</p> +<p> +KROGSTAD. Bankaferoj — iel. Mi havas etan postenon en la +Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras —</p> +<p> +NORA. Do estas —</p> +<p> +KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.</p> +<p> +NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. +(salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro; +poste ŝi ordigas ion ĉe la forno)</p> +<p> +LINDE. Nora, — kiu estas tiu sinjoro?</p> +<p> +NORA. Estas juristo Krogstad.</p> +<p> +LINDE. Do vere estas li.</p> +<p> +NORA. Vi konas tiun homon?</p> +<p> +LINDE. Mi konis lin — antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis +prokuristo en nia distrikto.</p> +<p> +NORA. Jes, li ja estis.</p> +<p> +LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis.</p> +<p> +NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon.</p> +<p> +LINDE. Nun li ja estas vidvo.</p> +<p> +NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon +iom flanken)</p> +<p> +LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?</p> +<p> +NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias —. Sed ni ne pensu pri +negocaj aferoj. Estas tiel tede.</p> +<p class="staging"> +(<i>Doktoro Rank</i> venas el la oficejo de <i>Helmer</i>)</p> +<p> +RANK (enirante, parolante al <i>Helmer</i>). Ne, ne; mi ne volas +ĝeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj +rimarkas sinjorinon <i>Linde</i>) Pardonu, eble mi ĝenos ankaŭ +tie ĉi.</p> +<p> +NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.</p> +<p> +RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte aŭdas en ĉi tiu hejmo. Mi +kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la ŝtuparo, kiam mi +venis.</p> +<p> +LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.</p> +<p> +RANK. Aha, iom kaduka interne?</p> +<p> +LINDE. Prefere trostreĉita.</p> +<p> +RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en +la multaj festenoj?</p> +<p> +LINDE. Mi venis por trovi laboron.</p> +<p> +RANK. Ĉu tio estu efika rimedo kontraŭ troa streĉo?</p> +<p> +LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.</p> +<p> +RANK. Jes, estas ja ĝenerala opinio, ke estas tiom necese.</p> +<p> +NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, — ankaŭ vi volas tamen +vivi.</p> +<p> +RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen +deziras subiĝi plej longe la torturon. Estas same pri ĉiuj miaj +pacientoj. Kaj tiel estas ankaŭ pri la morale infektitaj. Ĝuste +nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato ĉe Helmer —</p> +<p> +LINDE (mallaŭte). Aj!</p> +<p> +NORA. Al kiu vi aludas?</p> +<p> +RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion +scias. Difektiĝis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed eĉ li, +kvazaŭ estus gravege, komencis paroli pri la neceso <b>vivi.</b></p> +<p> +NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?</p> +<p> +RANK. Vere mi ne scias; mi aŭdis nur, ke estas io pri la +Akciobanko.</p> +<p> +NORA. Mi ne sciis ke Krog —, ke tiu juristo Krogstad havas +rilaton kun la Akciobanko.</p> +<p> +RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino <i>Linde</i>) Mi +ne scias, ĉu oni ankaŭ en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj +anhelante ĉirkaŭkuras por elflari moralan putradon, kaj poste +enmetigi la koncernaton por observado en iun avantaĝan oficon. La +sanaj devas rezignacie stari ekstere.</p> +<p> +LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon +interne.</p> +<p> +RANK (ŝultrotiras). Jen ĝuste tio. Estas tiu konsidero, kiu +faras el nia socio malsanulejon.</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)</p> +<p> +RANK. Kial vi ridas pri tio? Ĉu vi funde scias kio estas la +socio?</p> +<p> +NORA. Ĉu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, +— io ege amuza. — Diru, doktoro Rank, — ĉiuj kiuj nun estas +dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, ĉu +ne?</p> +<p> +RANK. Do estas <b>tio</b>, +kion vi trovas tiom ege amuza?</p> +<p> +NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri +tio! (paŝas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze +pensi, ke ni — ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn +homojn. (elprenas la saketon el la poŝo) Doktoro Rank, bonvolu +etan makaronon.</p> +<p> +RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj +varoj ĉi tie.</p> +<p> +NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.</p> +<p> +LINDE. Kio? Mi —?</p> +<p> +NORA. Nu, nu, nu; ne timiĝu. Vi ne povis scii, ke Torvald +malpermesis tiaĵojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn +dentojn. Sed pa, — unu fojon —! Ĉu ne, doktoro Rank? Bonvolu! +(metas en lian buŝon makaronon) Kaj ankaŭ vi, Kristine. Kaj ankaŭ +mi havu unu; nur etetan — aŭ eble du. (denove marŝas) +Jes, nun vere mi estas senmezure feliĉa. Nun restas nur io sola, +kion mi ege dezirus fari.</p> +<p> +RANK. Nu? Kaj kio estas tio?</p> +<p> +NORA. Estas io, kion mi ege ŝatus diri, kun Torvald +aŭskultanta.</p> +<p> +RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?</p> +<p> +NORA. Ne, mi ne kuraĝas, ĉar estas tro malbela.</p> +<p> +LINDE. Malbela?</p> +<p> +RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas —. +Kio do estas tio, kion vi tiom ege ŝatus diri kun Helmer +aŭskultanta?</p> +<p> +NORA. Mi treege ŝatus diri: Diablo prenu!</p> +<p> +RANK. Vi estas freneza!</p> +<p> +LINDE. Sed Dio gardu, Nora —!</p> +<p> +RANK. Diru. Jen li estas.</p> +<p> +NORA (kaŝas la saketon). Ts, ts, ts.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> kun surtuto sur la brako kaj ĉapelo en la mano +venas el sia ĉambro)</p> +<p> +NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberiĝis de li?</p> +<p> +HELMER. Jes, nun li foriris.</p> +<p> +NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la +urbo.</p> +<p> +HELMER. Kristine —? Pardonu, sed mi ne scias —</p> +<p> +NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine +Linde.</p> +<p> +HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino?</p> +<p> +LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj.</p> +<p> +NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun +vi.</p> +<p> +HELMER. Kion tio signifas?</p> +<p> +LINDE. Nu, ne ĝuste —</p> +<p> +NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi +tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn +sciojn —</p> +<p> +HELMER. Tre prudente, sinjorino.</p> +<p> +NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro — venis +telegramo pri tio — ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj —. +Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu?</p> +<p> +HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble +vidvino?</p> +<p> +LINDE. Jes.</p> +<p> +HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?</p> +<p> +LINDE. Jes konsiderinde.</p> +<p> +HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi —</p> +<p> +NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!</p> +<p> +HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino —</p> +<p> +LINDE. Ho, kiel mi danku vin —?</p> +<p> +HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas +pardoni min —</p> +<p> +RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la +antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno)</p> +<p> +NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.</p> +<p> +HELMER. Eble unu horon, ne pli.</p> +<p> +NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine?</p> +<p> +LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por +serĉi ĉambron.</p> +<p> +HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?</p> +<p> +NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed +neeblas —</p> +<p> +LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn +dankojn.</p> +<p> +NORA. Ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj +ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi +bonfartos; envolvu vin sufiĉe.</p> +<p class="staging"> +(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas +voĉojn de <i>infanoj</i> ekstere en la ŝtuparo.)</p> +<p> +NORA. Jen ili! Jen ili estas!</p> +<p class="staging"> +(Ŝi alkuras por malfermi. La vartistino <i>Anne-Marie</i> venas +kun la infanoj)</p> +<p> +NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj, +benitaj —! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj!</p> +<p> +RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo!</p> +<p> +HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por +patrinoj.</p> +<p class="staging"> +(<i>Doktoro Rank, Helmer</i> kaj <i>sinjorino Linde</i> +malsupreniras la ŝtuparon; la <i>vartistino</i> eniras la ĉambron +kun la infanoj. Ankaŭ <i>Nora</i>, fermante la pordon de la +antaŭĉambro.)</p> +<p> +NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj +vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun +ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur +la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu +min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas +la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes, +panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi +dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. +Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. +Varma kafo por vi +staras sur la forno.</p> +<p class="staging"> +(La <i>vartistino</i> eniras la maldekstran ĉambron. <i>Nora</i> deprenas +la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien, +lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)</p> +<p> +NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis? +Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la +paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! +Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni +kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua.</p> +<p class="staging"> +(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda +ĉambro dekstre. Fine <i>Nora</i> kaŝas sin sub la tablo; la +infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian +sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin. +Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj +ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu +malfermas la pordon duone, kaj <i>juristo Krogstad</i> aperas; li +iom atendas; la ludo daŭras)</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer —</p> +<p> +NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, +kion vi volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu +estas forgesinta fermi ĝin —</p> +<p> +NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi scias.</p> +<p> +NORA. Nu — kion vi do volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.</p> +<p> +NORA. Kun —? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie. +Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni +denove ludos post kiam li foriris. (Ŝi kondukas la infanojn en la +maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili)</p> +<p> +NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, mi volas.</p> +<p> +NORA. Hodiaŭ —? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian +Julplezuron vi havos.</p> +<p> +NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ —</p> +<p> +KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi +esperas, ke vi havas liberan momenton?</p> +<p> +NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam —</p> +<p> +KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian +edzon malsupreniri la straton —</p> +<p> +NORA. Nu ja —</p> +<p> +KROGSTAD. — kun virino.</p> +<p> +NORA. Kaj kio pri tio?</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Ĉu ne tiu virino estas +sinjorino Linde?</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĵus veninta urben?</p> +<p> +NORA. Jes, hodiaŭ.</p> +<p> +KROGSTAD. Ŝi estas ja via bona amikino?</p> +<p> +NORA. Jes, ŝi estas. Sed mi ne komprenas —</p> +<p> +KROGSTAD. Ankaŭ mi iam konis ŝin.</p> +<p> +NORA. Mi scias.</p> +<p> +KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, +permesu ke mi vin demandu rekte: Ĉu sinjorino Linde ricevos +postenon en la Akciobanko?</p> +<p> +NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi <b>min</b>, sinjoro +Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi +demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj +estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi +scias.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste.</p> +<p> +NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan +influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke +— Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus +vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu — eh —</p> +<p> +KROGSTAD. — kiu havas influon?</p> +<p> +NORA. Jes ĝuste.</p> +<p> +KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian +influon por mi.</p> +<p> +NORA. Kion do? Al kio vi celas?</p> +<p> +KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon +en la banko.</p> +<p> +NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian +postenon?</p> +<p> +KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone +komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; +kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli +min.</p> +<p> +NORA. Sed mi certigas —</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi +konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.</p> +<p> +NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.</p> +<p> +KROGSTAD. Vere ne? Ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris —</p> +<p> +NORA. Kompreneble tio ne signifus tion —. Mi! Kiel vi kredas, ke +mi havus tian influon sur mia edzo?</p> +<p> +KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas +ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.</p> +<p> +NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la +pordon.</p> +<p> +KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa.</p> +<p> +NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos +el la afero.</p> +<p> +KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos +necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan +oficon en la banko.</p> +<p> +NORA. Jes, aspektas ja tiel.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte +gravas. Sed estas io alia —. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi +kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj +jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta.</p> +<p> +NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis.</p> +<p> +KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por +mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi +devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej +malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; +pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en +la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo +volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la +koto.</p> +<p> +NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi +vin.</p> +<p> +KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por +vin devigi.</p> +<p> +NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon +al vi?</p> +<p> +KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?</p> +<p> +NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu +estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj +plumpa maniero, — ekscius ĝin de <b>vi</b>. Vi ĵetus min en +terurajn malagrablaĵojn —</p> +<p> +KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn?</p> +<p> +NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar +tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi +tute ne konservos vian oficon.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj, +kiujn vi timas?</p> +<p> +NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; +kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.</p> +<p> +KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; — +aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas +negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone +pri la afero.</p> +<p> +NORA. Kiel do?</p> +<p> +KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por +pruntepreni mil ducent talerojn.</p> +<p> +NORA. Mi sciis pri neniu alia.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon —</p> +<p> +NORA. Vi ja faris.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. +Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom +febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri +akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. +Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi +redaktis.</p> +<p> +NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.</p> +<p> +KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj +via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus +subskribi.</p> +<p> +NORA. Devus —? Li ja subskribis.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro +skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino +memoras tion?</p> +<p> +NORA. Jes, mi opinias —</p> +<p> +KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu +ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin +aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de +via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.</p> +<p> +NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni +priparolis, — estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?</p> +<p> +NORA. Jes, vere estis.</p> +<p> +KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.</p> +<p> +NORA. Estis ĉe la fino.</p> +<p> +KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la +tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas +diri.</p> +<p> +NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.</p> +<p> +KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas +strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.</p> +<p> +NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias —</p> +<p> +KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun +ŝuldateston tri tagojn post sia morto.</p> +<p> +NORA. Kiel? Mi ne komprenas —</p> +<p> +KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. +Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. +Ĉu ne strange, sinjorino?</p> +<p> +NORA. (silentas)</p> +<p> +KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?</p> +<p> +NORA. (daŭre silentas)</p> +<p> +KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro +kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed +per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; +via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia +hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas +trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj +<b>tiu</b> ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via +patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?</p> +<p> +NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin +spite). Ne, tiel ne estas. Estas <b>mi</b>, kiu skribis la nomon de +paĉjo.</p> +<p> +KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, — ĉu vi scias, ke tio ja estas +danĝera konfeso?</p> +<p> +NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la +paperon al via patro?</p> +<p> +NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian +subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. +Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia +edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.</p> +<p> +KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu +vojaĝo eksterlanden.</p> +<p> +NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia +edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.</p> +<p> +KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi —?</p> +<p> +NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri +vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi +faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia +edzo.</p> +<p> +KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran +ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi, +ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj +tio detruis mian tutan civitanan staton.</p> +<p> +NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom +kuraĝan por savi la vivon de via edzino?</p> +<p> +KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj.</p> +<p> +NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, — se mi prezentos tiun paperon en +la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj.</p> +<p> +NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo +kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus +savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen +mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri +tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas +malbona juristo, sinjoro Krogstad.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, +— tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi +plaĉas. Sed <b>tion</b> mi diras al vi: se mi duan fojon estos +forpelita, vi min akompanu.</p> +<p class="staging"> +(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! — Voli min +timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la +infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed —? — — Ne, sed estas ja neeble! Mi +agis el amo!</p> +<p> +INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris +tra la pordego.</p> +<p> +NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda +viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo!</p> +<p> +INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu?</p> +<p> +NORA. Ne, ne; ne nun.</p> +<p> +INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.</p> +<p> +NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. +Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la +pordon post ili.)</p> +<p> +NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn +kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon, +ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene! +enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj +malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino?</p> +<p> +NORA. Tien; meze sur la plankon.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman?</p> +<p> +NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i>, kiu jam demetis la arbon, eliras.)</p> +<p> +NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj — kaj tie +floroj. — La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo +estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; — mi kantos +por vi, dancos por vi —</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i>, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el +ekstere)</p> +<p> +NORA. Ah, — vi jam revenas?</p> +<p> +HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis?</p> +<p> +NORA. Ĉi tie? Ne.</p> +<p> +HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.</p> +<p> +NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.</p> +<p> +HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin, +kaj petis, ke vi parolu favore por li.</p> +<p> +NORA. Jes.</p> +<p> +HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj +vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li +petis?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald; sed —</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli +kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi +mensogon!</p> +<p> +NORA. Mensogon —?</p> +<p> +HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, — ĉu ne? (minacas per +la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas +kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ +la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj +nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece +estas. (foliumas siajn dokumentojn)</p> +<p> +NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!</p> +<p> +HELMER. Jes.</p> +<p> +NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg +postmorgaŭ.</p> +<p> +HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi +surprizos min.</p> +<p> +NORA. Ho, tiu stulta kaprico.</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte, +tiel sensignife.</p> +<p> +HELMER. Ĉu Nonjo atingis <b>tiun</b> rekonon?</p> +<p> +NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi +estas tre okupata, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Nu —</p> +<p> +NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?</p> +<p> +HELMER. Bankaferoj.</p> +<p> +NORA. Jam nun?</p> +<p> +HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la +necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por +tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis +novjaro.</p> +<p> +NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad —</p> +<p> +HELMER. Hm.</p> +<p> +NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn +nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri +ege granda servo, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Diru. Kio estus?</p> +<p> +NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi +ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus +helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia +kostumo?</p> +<p> +HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.</p> +<p> +HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.</p> +<p> +NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel +bele la ruĝaj floroj aspektas. — Sed diru, ĉu vere estas tiom +fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis?</p> +<p> +HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio +signifas?</p> +<p> +NORA. Eble li tion faris pro mizero?</p> +<p> +HELMER. Eble, aŭ, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas +tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola +ago.</p> +<p> +NORA. Ne, vere ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkaŝe +konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon.</p> +<p> +NORA. Punon —?</p> +<p> +HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per +ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin.</p> +<p> +NORA. Vi kredas, ke fariĝus —?</p> +<p> +HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj +hipokriti kaj simuli al ĉiuj flankoj, kaj montri maskon antaŭ +siaj plej proksimaj, eĉ antaŭ sia propra edzino kaj siaj propraj +infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, +Nora.</p> +<p> +NORA. Kial?</p> +<p> +HELMER. Ĉar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj +malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Ĉiuj enspiroj de la infanoj +en tia hejmo estas plenaj de ĝermoj por io fia.</p> +<p> +NORA (pli proksime malantaŭ li). Kaj pri tio vi estas tute +certa?</p> +<p> +HELMER. Kara mia, tion mi sufiĉe ofte spertis kiel advokato. +Preskaŭ ĉiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn +patrinojn.</p> +<p> +NORA. Kial ĝuste — patrinojn?</p> +<p> +HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble +influas en la sama direkto; tion tre bone scias ĉiu juristo. Kaj +tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn +infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. +(etendas al ŝi la manojn) Tial, mia dolĉa Nonja promesu al mi ne +pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la +manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori +kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la ĉeesto de tiaj +homoj.</p> +<p> +NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la +Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari.</p> +<p> +HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja +provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaŭ ol iri al la tablo. +Ankaŭ vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta +ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur +ŝian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian +ĉambron kaj fermas la pordon post si.)</p> +<p> +NORA (mallaŭte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas +neeble. Devas esti neeble.</p> +<p> +VARTISTINO (ĉe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, +ke ili povu enveni al panjo.</p> +<p> +NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu ĉe ili vi, +Anne-Marie.</p> +<p> +VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon)</p> +<p> +NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn —! Venenigi la +hejmon? (eta paŭzo; ŝi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je +eterno tio ne estas vero!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">DUA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(La sama ĉambro. Fone en la angulo apud la piano staras la +Jularbo, senornama, taŭzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur +la sofo kuŝas la supervestoj de Nora.)</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i>, sola en la ĉambro, paŝadas maltrankvila tien kaj reen; +fine ŝi haltas ĉe la sofo kaj prenas sian mantelon.)</p> +<p> +NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraŭ la pordon; +aŭskultas) Ne, — neniu. Kompreneble — neniu venas hodiaŭ, la +unuan Jultagon; — kaj ankaŭ ne morgaŭ. — Sed eble — +(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la +leterskatolo; tute malplena. (antaŭen sur la planko) Ho, +stultaĵo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiaĵo ne +povas okazi. Neeblas! — Mi havas ja tri infanetojn.</p> +<p class="staging"> +(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la +maldekstra ĉambro)</p> +<p> +VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestaĵoj por +la maskerado.</p> +<p> +NORA. Dankon; metu ĝin sur la tablon.</p> +<p> +VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo.</p> +<p> +NORA. Ho, se mi povus ilin disŝiri en cent mil pecojn!</p> +<p> +VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da +pacienco.</p> +<p> +NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min.</p> +<p> +VARTISTINO. Nun — denove eliri? En tiu aĉa vetero? Sinjorino +Nora kaptos malvarmumon, — malsaniĝos.</p> +<p> +NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. — Kiel fartas la +infanoj?</p> +<p> +VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed —.</p> +<p> +NORA. Ĉu ili ofte demandas pri mi?</p> +<p> +VARTISTINO. Ili ja alkutimiĝis havi panjon ĉe si.</p> +<p> +NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu <b>povas</b> esti +kune kun ili tiom kiom antaŭe.</p> +<p> +VARTISTINO. Nu, infanetoj al ĉio kutimiĝas.</p> +<p> +NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se +ŝi tute malaperus?</p> +<p> +VARTISTINO. Dio gardu; — tute malaperus!</p> +<p> +NORA. Aŭskultu, diru, Anne-Marie, — mi ofte pensis pri tio, — +kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj?</p> +<p> +VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora.</p> +<p> +NORA. Jes, sed ke vi tion <b>volis</b>?</p> +<p> +VARTISTINO. Kun ŝanco por tiel bona okupo? Malriĉa knabino +trafita de misfortuno devas esti kontenta. Ĉar la malbona ulo +faris ja nenion por mi.</p> +<p> +NORA. Sed via filino vin certe forgesis.</p> +<p> +VARTISTINO. Ho ne, ŝi ne forgesis. Ŝi skribis al mi je sia +konfirmacio kaj ankaŭ kiam ŝi edziniĝis.</p> +<p> +NORA (ĉirkaŭbrakas ŝian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi +estis bona patrino por mi dum mi estis infano.</p> +<p> +VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon.</p> +<p> +NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi +volus —. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. +Nun mi devas — — Morgaŭ vi vidos kiel ĉarma mi fariĝos.</p> +<p> +VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel ĉarma +kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran ĉambron)</p> +<p> +NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaŭ forĵetas +ĉion). Ho, se mi kuraĝus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume +okazus io hejme. Stulta babilaĵo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi +la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! +For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses — (krias) Jen, tie ili +venas — (al la pordo, sed haltas sendecide)</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> eniras el la antaŭĉambro, kie ŝi +demetis siajn supervestojn)</p> +<p> +NORA. Ho, ĉu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? — Kiom +bone ke vi venis.</p> +<p> +LINDE. Mi aŭdis, ke vi venis demandi min.</p> +<p> +NORA. Jes, mi ĵus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas +helpi min. Ni sidiĝu ĉi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo +morgaŭ vespere supre ĉe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun +Torvald volas, ke mi estu fiŝista knabino el Napolo, kaj ke mi +dancu Tarantelon, ĉar ĝin mi lernis en Kapreo.</p> +<p> +LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon?</p> +<p> +NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald +tie en Napolo kudrigis ĝin por mi; sed nun ĉio estas tiel +disŝirita, ke mi tute ne scias —</p> +<p> +LINDE. Nu, tion ni baldaŭ ordigos; estas ja nur la garnaĵo, kiu +iom malfiksiĝis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni +bezonas.</p> +<p> +NORA. Ho, kiom afabla vi estas.</p> +<p> +LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaŭ, Nora? Sciu, — tiam +mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis +danki vin pro la agrabla vespero hieraŭ.</p> +<p> +NORA (levas sin kaj faras kelkajn paŝojn). Nu, ŝajnis al mi, ke +hieraŭ ne estis tiel agrable kiel kutime. — Vi estus devinta veni +iom pli frue al la urbo, Kristine. — Jes ja, Torvald vere komprenas +fari la domon perfekta kaj senmakula.</p> +<p> +LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montriĝas, ke vi estas la +filino de via patro. Sed nun diru al mi, ĉu doktoro Rank ĉiam +estas tiel deprimata kiel hieraŭ?</p> +<p> +NORA. Ne, hieraŭ tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de +tre danĝera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi +diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis +amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo +fariĝis malsaneca de infanaĝo.</p> +<p> +LINDE (faligas la kudraĵon). Sed karega Nora, de kie vi havas +tiajn informojn?</p> +<p> +NORA (paŝante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje +ricevas vizitojn de — de sinjorinoj, kiuj estas kvazaŭaj +kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion.</p> +<p> +LINDE (denove kudras; mallonga silento). Ĉu doktoro Rank vizitas +vin ĉiun tagon?</p> +<p> +NORA. Ĉiun laŭvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej +bona amiko de Torvald, kaj ankaŭ mia bona amiko. Doktoro Rank +kvazaŭ apartenas al la domo.</p> +<p> +LINDE. Sed diru al mi: Ĉu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi +sugestas, ĉu li ne ŝatas diri al homoj agrablaĵojn?</p> +<p> +NORA. Ne, kontraŭe! Kial vi ekhavis tiun impreson?</p> +<p> +LINDE. Kiam vi hieraŭ prezentis min al li, li asertis, ke en tiu +ĉi domo li ofte aŭdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via +edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank —?</p> +<p> +NORA. Jes, tute ĝuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; +kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua +tempo li preskaŭ fariĝis ĵaluza, se mi nur menciis iujn el la +karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi +ofte parolas pri tiaĵoj; ĉar komprenu, li tre volonte +aŭskultas.</p> +<p> +LINDE. Nun vi aŭskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraŭ +estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli aĝa ol vi, kaj +havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri +vin el tio ĉi kun doktoro Rank.</p> +<p> +NORA. El kio mi devus eltiri min?</p> +<p> +LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraŭ vi parolis pri iu riĉa +adoranto, kiu havigus al vi monon —</p> +<p> +NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas — bedaŭrinde. Sed kio plue?</p> +<p> +LINDE. Ĉu doktoro Rank estas riĉa?</p> +<p> +NORA. Jes, li estas.</p> +<p> +LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan?</p> +<p> +NORA. Ne, neniun; sed —?</p> +<p> +LINDE. Kaj li vizitas vin ĉi-hejme ĉiun tagon?</p> +<p> +NORA. Jes, kiel vi aŭdas.</p> +<p> +LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste +altrudi sin?</p> +<p> +NORA. Mi vin tute ne komprenas.</p> +<p> +LINDE. Ne ŝajnigu, Nora. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas, de +kiu vi pruntis la mil ducent talerojn?</p> +<p> +NORA. Ĉu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, +kiu vizitas nin ĉiun opan tagon! Kia terure ĝena situacio tio +estus?</p> +<p> +LINDE. Do vere ne li?</p> +<p> +NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam eĉ momente povus veni al mi +en la kapon —. Tiam li ankaŭ ne havis monon por pruntedoni; nur +longe poste li heredis.</p> +<p> +LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonŝanco por vi, mia kara +Nora.</p> +<p> +NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron +Rank —. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin —</p> +<p> +LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros.</p> +<p> +NORA. Kompreneble ne. Ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke +tio fariĝus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al +doktoro Rank —</p> +<p> +LINDE. Malantaŭ la dorso de via edzo?</p> +<p> +NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaŭ tio estas +malantaŭ lia dorso. Mi <b>devas</b> liberigi min el tio.</p> +<p> +LINDE. Jes ja, tion mi ankaŭ hieraŭ diris; sed —</p> +<p> +NORA (paŝadas sur la planko). Viro pli bone ol virino +manipulas tiaĵojn —</p> +<p> +LINDE. La edzo, jes.</p> +<p> +NORA. Babilaĉo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan ŝuldon, tiam +oni ja rericevos la ateston?</p> +<p> +LINDE. Kompreneble, jes.</p> +<p> +NORA. Kaj oni povas disŝiri ĝin en cent mil pecetojn kaj +forbruligi ĝin, — la abomenan, malpuran paperon!</p> +<p> +LINDE (rigardas ŝin atente, formetas la kudraĵon kaj stariĝas +malrapide). Nora, vi kaŝas ion por mi.</p> +<p> +NORA. Ĉu tiel mi aspektas?</p> +<p> +LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas?</p> +<p> +NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald +nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne +toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin.</p> +<p> +LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros +de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis.</p> +<p class="staging"> +(Eliras maldekstren; samtempe <i>Helmer</i> envenas el la +antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ĉu estas la kudristino —?</p> +<p> +NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon. +Imagu kiom belaspekta mi estos.</p> +<p> +HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi?</p> +<p> +NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin?</p> +<p> +HELMER (prenas ŝin sub la mentono). Ĝentila — ĉar vi obeas +vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur +ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas.</p> +<p> +NORA. Kaj vi laboros kompreneble?</p> +<p> +HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis +la bankon — (volas eniri sian ĉambron)</p> +<p> +NORA. Torvald.</p> +<p> +HELMER (haltas). Jes.</p> +<p> +NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io —?</p> +<p> +HELMER. Kio do?</p> +<p> +NORA. Ĉu vi tion volus fari?</p> +<p> +HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.</p> +<p> +NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj +konsentema.</p> +<p> +HELMER. Eldiru do.</p> +<p> +NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj +malsupre.</p> +<p> +HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras.</p> +<p> +NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Nora, — ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la +mateno?</p> +<p> +NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!</p> +<p> +HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad +havi sian oficon en la banko.</p> +<p> +HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino +Linde.</p> +<p> +NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi +alian oficiston anstataŭ Krogstad.</p> +<p> +HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis +senpripense doni promeson pledi por li, mi farus —!</p> +<p> +NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas +ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al +vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin —</p> +<p> +HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas +vin.</p> +<p> +NORA. Al kio vi aludas?</p> +<p> +HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.</p> +<p> +NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la +gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke +ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta +tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al +li.</p> +<p> +HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro +kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio +estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi +tenas mian oficon.</p> +<p> +NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni +povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca +senzorga hejmo, — vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi +petas vin el mia koro —</p> +<p> +HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi +reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun +Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al +sia edzino ŝanĝi lian decidon —</p> +<p> +NORA. Jes, kaj kio do —?</p> +<p> +HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la +obstinulineto —. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, — +pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj +influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, — +estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, +tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.</p> +<p> +NORA. Kaj kio do estas tio?</p> +<p> +HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn —</p> +<p> +NORA. Jes, ĉu ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li +estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj +konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas +ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta +homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, — li opinias +ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li +anoncas sian: “Vi, vi Torvald.” Mi asertas al vi, ke tio tuŝas +min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.</p> +<p> +NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio.</p> +<p> +HELMER. Nu? Kaj kial ne?</p> +<p> +NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.</p> +<p> +HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min +malgrandanima!</p> +<p> +NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial —</p> +<p> +HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ +mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! — Kredu min, tio nun havu +finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene!</p> +<p> +NORA. Kion vi volas?</p> +<p> +HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La +<i>ĉambristino</i> envenas.)</p> +<p> +HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu +portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas +surskribita. Jen mono.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)</p> +<p> +HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.</p> +<p> +NORA (senspire). Torvald, — kiu letero estis tiu?</p> +<p> +HELMER. La maldungo de Krogstad.</p> +<p> +NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald, +revoku ĝin! Faru tion por mi; — por vi mem; por la infanoj! Aŭdu, +Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin +ĉiujn.</p> +<p> +HELMER. Tro malfrue.</p> +<p> +NORA. Jes, tro malfrue.</p> +<p> +HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, +kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ +ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra +fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri +via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn) +Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere +gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas +viro por preni ĉion sur min.</p> +<p> +NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?</p> +<p> +HELMER. Mi diras: Ĉion —</p> +<p> +NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.</p> +<p> +HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, — kiel edzo kaj edzino. Estas +kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu, +nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj +senenhavaj imagaĵoj. — Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj +ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj +fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom +da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro +Rank venos, diru al li kie li trovos min.</p> +<p class="staging"> +(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron +kaj fermas post si)</p> +<p> +NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras). +Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en +la mondo. — Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! — +Eliron — (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank —! +Prefere kion ajn! Prefere <b>ĉion</b>, kio ajn ĝi estu!</p> +<p class="staging"> +(Ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi +la pordon de la antaŭĉambro. <i>Doktoro Rank</i> staras tie, +pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.)</p> +<p> +NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed +ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom +okupata.</p> +<p> +RANK. Kaj vi?</p> +<p> +NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho, +tion vi bone scias, — por vi mi ĉiam havas kroman tempon.</p> +<p> +RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi +povos.</p> +<p> +NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?</p> +<p> +RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin?</p> +<p> +NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus?</p> +<p> +RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere +ne kredis, ke okazus tiom frue.</p> +<p> +NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank, +diru al mi!</p> +<p> +RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas +nenio farebla pri tio.</p> +<p> +NORA (spiras liberigita). Pri vi —?</p> +<p> +RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la +plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj +tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. +Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la +tombejo.</p> +<p> +NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas.</p> +<p> +RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza +estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola +ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam +komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer +pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio +malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron.</p> +<p> +NORA. Ho, tamen doktoro Rank —</p> +<p> +RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por +li. — Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi +mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga +abomenaĵo komenciĝis.</p> +<p> +NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom +dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.</p> +<p> +RANK. Kun la morto en la manoj? — Kaj tiel punpagi por la kulpo +de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas +iamaniere tia senkompata fatalo —</p> +<p> +NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!</p> +<p> +RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia +povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj +de mia patro.</p> +<p> +NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj +kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel?</p> +<p> +RANK. Jes; kaj al trufoj.</p> +<p> +NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?</p> +<p> +RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.</p> +<p> +NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano. +Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon.</p> +<p> +RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu +ĝuis eĉ ne guton da ili.</p> +<p> +NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda.</p> +<p> +RANK (rigardas ŝin esplore). Hm —</p> +<p> +NORA (iom poste). Kial vi ridetis?</p> +<p> +RANK. Ne, estas vi kiu ridis.</p> +<p> +NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!</p> +<p> +RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi +imagis.</p> +<p> +NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ.</p> +<p> +RANK. Aspektas tiel.</p> +<p> +NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank, +vi ne formortu de Torvald kaj mi.</p> +<p> +RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ +forgesiĝas, kiu foriras.</p> +<p> +NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?</p> +<p> +RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam —</p> +<p> +NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?</p> +<p> +RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas +sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi +tie hieraŭ?</p> +<p> +NORA. Aha. — ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda +Kristine?</p> +<p> +RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi +forestos, eble tiu ino —</p> +<p> +NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda +ĉambro.</p> +<p> +RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas.</p> +<p> +NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi +estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi +vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur +por vi, — ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas +kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj +mi montros ion al vi.</p> +<p> +RANK (sidigas sin). Kio estas?</p> +<p> +NORA. Jen. Rigardu!</p> +<p> +RANK. Silkoŝtrumpojn.</p> +<p> +NORA. Karnokolorajn. <b>Delikatajn</b>, ĉu ne? Tamen nun estas +mallume; sed morgaŭ — Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu +do, vi povas vidi ankaŭ la supron.</p> +<p> +RANK. Hm —</p> +<p> +NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne +estas laŭmezuraj?</p> +<p> +RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.</p> +<p> +NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. +(frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree +enpakas ilin)</p> +<p> +RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi?</p> +<p> +NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas +malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj)</p> +<p> +RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune +kun vi, tiam mi ne komprenas — ne, mi ne konceptas — kio fariĝus +el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon.</p> +<p> +NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe +komforta ĉe ni.</p> +<p> +RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata +forlasi ĉion —</p> +<p> +NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.</p> +<p> +RANK (kiel antaŭe). — kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas +mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, — nenio krom vaka loko, +kiun la unue venanta povos okupi.</p> +<p> +NORA. Kaj se mi nun petus vin pri —? Ne —</p> +<p> +RANK. Pri kio?</p> +<p> +NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco —</p> +<p> +RANK. Jes, Jes?</p> +<p> +NORA. Nu, mi celas, — ege grandan servon —</p> +<p> +RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa?</p> +<p> +NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.</p> +<p> +RANK. Nu, bone; do diru al mi.</p> +<p> +NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme +ega, — kaj konsilo kaj helpo kaj servo —</p> +<p> +RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed +diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon?</p> +<p> +NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej +fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Ĝuste tial mi volas diri tion +al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke +ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun +momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.</p> +<p> +RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, — ĉu vi do kredas, ke li +estas la sola —?</p> +<p> +NORA (kun ekmoveto). — kiu —?</p> +<p> +RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi.</p> +<p> +NORA (peze). Nu do tiel.</p> +<p> +RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros. +Pli bonan okazon mi neniam trovus. — Jes, Nora, nun vi scias. Kaj +nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu +alia.</p> +<p> +NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.</p> +<p> +RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora —</p> +<p> +NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la +lampon — (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis +vere malbele farita de vi.</p> +<p> +RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? +Ĉu <b>tio</b> estas malbela?</p> +<p> +NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne +necesa —</p> +<p> +RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis —?</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> envenas kun la lampo, metas ĝin sur la +tablon kaj ree eliras.)</p> +<p> +RANK. Nora, — sinjorino Helmer, — mi demandas vin, ĉu vi ion +sciis?</p> +<p> +NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne +povas diri al vi —. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! +Ĉio estis ja nun tiel bona.</p> +<p> +RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun +vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?</p> +<p> +NORA (rigardas lin). Post tio?</p> +<p> +RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.</p> +<p> +NORA. Nenion vi povas nun ekscii.</p> +<p> +RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi +tion, kio estas en homa eblo.</p> +<p> +NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. — Cetere mi ne bezonas iun +helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. +Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, +ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj +ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas +enportita?</p> +<p> +RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru — por ĉiam?</p> +<p> +NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien +kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.</p> +<p> +RANK. Jes, sed <b>vi</b>?</p> +<p> +NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi +venas.</p> +<p> +RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi +estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere +estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.</p> +<p> +NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, +kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.</p> +<p> +RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.</p> +<p> +NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis +por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la +servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis +tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.</p> +<p> +RANK. Aha; do estas <b>ili</b>, kiujn mi anstataŭis.</p> +<p> +NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima +doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri +Torvald kiel pri paĉjo —</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> venas el la antaŭĉambro)</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)</p> +<p> +NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)</p> +<p> +RANK. Io malagrabla okazanta?</p> +<p> +NORA. Ne ne, neniel; estas nur io —; estas mia nova kostumo —</p> +<p> +RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.</p> +<p> +NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin — Torvald ne +sciu pri ĝi —</p> +<p> +RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.</p> +<p> +NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu +lin okupata dume — — —</p> +<p> +RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.</p> +<p class="staging"> +(Li iras en la ĉambron de <i>Helmer</i>.)</p> +<p> +NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon —</p> +<p> +NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.</p> +<p> +NORA. Li ne volis foriri?</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun +sinjorino.</p> +<p> +NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; +estas surprizo por mia edzo.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas — (ŝi eliras.)</p> +<p> +NORA. Okazos la teruraĵo. Ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas +okazi; ne okazu.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi iras kaj riglas la pordon de <i>Helmer.</i>)</p> +<p class="staging"> +(La <i>ĉambristino</i> malfermas la pordon de la antaŭĉambro +por <i>juristo Krogstad</i>, kaj fermas malantaŭ li. Li estas +vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)</p> +<p> +NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas +hejme.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, lasu lin.</p> +<p> +NORA. Kion vi volas?</p> +<p> +KROGSTAD. Informiĝi pri io.</p> +<p> +NORA. Do, rapide. Kio estas?</p> +<p> +KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.</p> +<p> +NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis +ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri +kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas —</p> +<p> +NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?</p> +<p> +KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian +bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo —</p> +<p> +NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.</p> +<p> +KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino +tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post +hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi +vere faris?</p> +<p> +NORA. Pli ol <b>vi</b> iam ajn povus al mi instrui.</p> +<p> +KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas —</p> +<p> +NORA. Kion vi intencas pri mi?</p> +<p> +KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi +estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, +leĝkanajlo, iu — nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni +nomas bonkorecon.</p> +<p> +NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun +tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro +serioze. Ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.</p> +<p> +NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.</p> +<p> +KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas +publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.</p> +<p> +NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.</p> +<p> +KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la +restantan sumon?</p> +<p> +NORA. Ne, ne tuj.</p> +<p> +KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la +proksimajn tagojn?</p> +<p> +NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie +kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus +de mi vian ŝuldateston.</p> +<p> +NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, — gardos ĝin zorge. Neniu +nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema +decido en malespero —</p> +<p> +NORA. Mi faras.</p> +<p> +KROGSTAD. — se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo —</p> +<p> +NORA. Mi faras!</p> +<p> +KROGSTAD. — aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli +malespera —</p> +<p> +NORA. Kiel vi povas scii tion?</p> +<p> +KROGSTAD. — forviŝu tiajn ideojn.</p> +<p> +NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri <b>tio</b>?</p> +<p> +KROGSTAD. La plimulto el ni pensas <b>tiel</b> komence. Ankaŭ mi +pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon —</p> +<p> +NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.</p> +<p> +KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne +kuraĝas?</p> +<p> +NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua +familia ŝtormo —. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo —</p> +<p> +NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?</p> +<p> +KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.</p> +<p> +NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen +havigos monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi —</p> +<p> +NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru +al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la +monon.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.</p> +<p> +NORA. Kion vi do postulas?</p> +<p> +KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas +supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi +faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga +malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post +ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur +per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la +bankon, — ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por +mi —</p> +<p> +NORA. Tion li neniam faros!</p> +<p> +KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj +kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu +la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald +Helmer, kiu estros la Akciobankon.</p> +<p> +NORA. Tion vi neniam spertos!</p> +<p> +KROGSTAD. Eble vi volas —?</p> +<p> +NORA. Nun mi kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, +kiel vi —</p> +<p> +NORA. Vi vidos; vi vidos!</p> +<p> +KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, +karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, +malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.</p> +<p> +NORA. Vi ne timigas min.</p> +<p> +KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras, +sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la +poŝo.</p> +<p> +NORA. Poste? Kiam mi ne plu —?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam <b>mi</b> decidos pri via +reputacio?</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> konsternita staras lin rigardante)</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon. +Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de +li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove +iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino. +(Li eliras tra la antaŭĉambro.)</p> +<p> +NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj +ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus +ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? +Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li +hezitas? Li eble —?</p> +<p class="staging"> +(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn +de <i>Krogstad</i> perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo)</p> +<p> +NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo +apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras +timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. — Torvald, +Torvald, — nun ni estas sensavaj!</p> +<p> +LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne +trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu —?</p> +<p> +NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien.</p> +<p> +LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi +aspektas kiel konfuzita.</p> +<p> +NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? <b>Tie</b>; vidu, — tra la +vitraĵo en la leterskatolo.</p> +<p> +LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.</p> +<p> +NORA. Tiu letero estas de Krogstad —</p> +<p> +LINDE. Nora, — estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la +monon!</p> +<p> +NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio.</p> +<p> +LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ.</p> +<p> +NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.</p> +<p> +LINDE. Sed pro la ĉielo —?</p> +<p> +NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia +atestanto.</p> +<p> +LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi —?</p> +<p> +NORA. Se mi freneziĝos, — kaj tio ja povus okazi —</p> +<p> +LINDE. Nora!</p> +<p> +NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, — io, tiel ke mi ne povus +ĉeesti tie ĉi —</p> +<p> +LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!</p> +<p> +NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi +komprenas —</p> +<p> +LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi —?</p> +<p> +NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne +estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al +vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru +tion.</p> +<p> +LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi.</p> +<p> +NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun +okazos.</p> +<p> +LINDE. La mirindaĵo?</p> +<p> +NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi +nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.</p> +<p> +LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.</p> +<p> +NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!</p> +<p> +LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.</p> +<p> +NORA. Li?</p> +<p> +LINDE. Kie li loĝas?</p> +<p> +NORA. Ho, kion mi scias —? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia +karto. Sed la letero, la letero —!</p> +<p> +HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora!</p> +<p> +NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?</p> +<p> +HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon; +eble vi surprovas?</p> +<p> +NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.</p> +<p> +LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la +stratangulo.</p> +<p> +NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja +en la skatolo.</p> +<p> +LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon?</p> +<p> +NORA. Jes, ĉiam.</p> +<p> +LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas +elpensi iun pretekston —</p> +<p> +NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime —</p> +<p> +LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble +baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA (iras al la pordo de <i>Helmer</i>, malfermas ĝin kaj +enrigardas). Torvald!</p> +<p> +HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree +enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. +(ĉe la pordo) Sed kio estas?</p> +<p> +NORA. Kio, kara Torvald?</p> +<p> +HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado.</p> +<p> +RANK (ĉe la pordo). Laŭ mia percepto; sed mi do eraris.</p> +<p> +NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaŭ +morgaŭ.</p> +<p> +HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere streĉita. Ĉu vi tro +multe ekzercis?</p> +<p> +NORA. Ne, mi ankoraŭ tute ne ekzercis.</p> +<p> +HELMER. Estos tamen necese —</p> +<p> +NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas +sen via helpo; mi ĉion tute forgesis.</p> +<p> +HELMER. Nu, ni baldaŭ refreŝigu ĉion.</p> +<p> +NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi +tiom timas. La grandan festenon —. Vi devas dediĉi vin tute por mi +ĉi-vespere. Eĉ ne etan bankaferon; eĉ ne plumon en la mano. Do? +Ĉu ne, kara Torvald?</p> +<p> +HELMER. Mi promesas; hodiaŭ vespere mi estos tute je via +dispono, — vi senhelpa etulino. — Hm, jen, unue ion — (iras al la +pordo de la antaŭĉambro)</p> +<p> +NORA. Kion vi volas rigardi tie?</p> +<p> +HELMER. Nur vidi ĉu venis letero.</p> +<p> +NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Kion do?</p> +<p> +NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu.</p> +<p> +HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri)</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i>, ĉe la piano, frapas la unuajn taktojn de la +<i>Tarantelo</i>)</p> +<p> +HELMER (ĉe la pordo, haltas). Aha!</p> +<p> +NORA. Mi ne povas danci morgaŭ, se mi ne ekzercos kun vi.</p> +<p> +HELMER (iras al ŝi). Ĉu vi vere estas tiom timema, kara +Nora?</p> +<p> +NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraŭ estas +tempo antaŭ la manĝo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara +Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas.</p> +<p> +HELMER. Volonte, tre volonte, ĉar vi deziras.</p> +<p class="staging"> +(Li eksidas ĉe la piano)</p> +<p> +NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaŭ longan, +multekoloran ŝalon, per kiu ŝi rapide drapiras sin; post salto +mezen sur la plankon ŝi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun +mi volas danci!</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> ludas kaj <i>Nora</i> dancas; <i>doktoro Rank</i> +staras apud la piano malantaŭ <i>Helmer</i>, rigardante)</p> +<p> +HELMER (ludante). Malpli rapide, — malpli rapide.</p> +<p> +NORA. Mi ne povas alimaniere.</p> +<p> +HELMER. Ne tiel impete, Nora!</p> +<p> +NORA. Ĝuste tiel devas esti.</p> +<p> +HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne taŭgas.</p> +<p> +NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Ĉu mi ne diris tion al +vi?</p> +<p> +RANK. Permesu al mi ludi por ŝi.</p> +<p> +HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii +ŝin.</p> +<p class="staging"> +(<i>Rank</i> sidigas sin ĉe la piano kaj ludas; <i>Nora</i> +dancas pli kaj pli sovaĝe. <i>Helmer</i> prenis pozicion apud la +forno, kaj ofte direktas al ŝi rimarkojn por korekti ŝin; ŝi +ŝajne ne aŭdas tion; ŝia hararo malligiĝas kaj falas sur ŝiajn +ŝultrojn; ŝi ne atentas tion, sed daŭrigas la dancadon. +<i>Sinjorino Linde</i> envenas)</p> +<p> +LINDE (staras konsternita ĉe la pordo). Oj —!</p> +<p> +NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine.</p> +<p> +HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaŭ estus por savo +de la vivo.</p> +<p> +NORA. Vere ja estas!</p> +<p> +HELMER. Rank, ĉesu; tio estas ja pura frenezaĵo. Ĉesu, mi +diras.</p> +<p class="staging"> +(<i>Rank</i> ĉesas ludi, kaj Nora subite haltas)</p> +<p> +HELMER (al ŝi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis ĉion, +kion mi instruis al vi.</p> +<p> +NORA (forĵetas la tamburinon). Jen vi mem vidas.</p> +<p> +HELMER. Do, jen instruo estas bezonata.</p> +<p> +NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min ĝis +la fino. Ĉu vi tion promesas al mi, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Vi povas fidi pri tio.</p> +<p> +NORA. Vi ne devas, hodiaŭ nek morgaŭ, zorgi pri io alia krom +mi; vi ne malfermu leteron, — ne malŝlosu la leterskatolon —</p> +<p> +HELMER. Aha, ankoraŭ la timo pro tiu homo —</p> +<p> +NORA. Jes, jes ja, ankaŭ tio.</p> +<p> +HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kuŝas letero de +li.</p> +<p> +NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian +nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaŭ ol ĉio +atingis la finon.</p> +<p> +RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin.</p> +<p> +HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano. +Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta —</p> +<p> +NORA. Tiam vi estos libera.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas +preta.</p> +<p> +NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene.</p> +<p> +ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)</p> +<p> +HELMER. Aha, — granda festeno do?</p> +<p> +NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn +makaronojn, Helene, multajn, — unusolan fojon.</p> +<p> +HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira +sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare.</p> +<p> +NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank. +Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn.</p> +<p> +RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io — io tia +okazonta?</p> +<p> +HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, +kiun mi menciis al vi.</p> +<p class="staging"> +(Ili eliras dekstre)</p> +<p> +NORA. Nu!?</p> +<p> +LINDE. Forvojaĝis en la kamparon.</p> +<p> +NORA. Mi divenis laŭ via aspekto.</p> +<p> +LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon +al li.</p> +<p> +NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas +ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon.</p> +<p> +LINDE. Efektive, kion vi atendas?</p> +<p> +NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj +postvenos. (<i>sinjorino Linde</i> eniras la manĝoĉambron)</p> +<p> +NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas +sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek +kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos +dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.</p> +<p> +HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto?</p> +<p> +NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto!</p> +</div> +<div class="acte"> +<h3 class="actehead">TRIA AKTO</h3> +<p class="staging"> +(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita +antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de +la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra +etaĝo.)</p> +<p class="staging"> +(<i>Sinjorino Linde</i> sidas ĉe la tablo foliumante libron +seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la +pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la +ekstera pordo.)</p> +<p> +LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas. +Se li nur ne — (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (Ŝi eliras +en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; +kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu. +Ĉeestas neniu.</p> +<p> +KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion +tio signifas?</p> +<p> +LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo?</p> +<p> +LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan +enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj +la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.</p> +<p> +KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer +dancas ĉi-vespere? Fakte?</p> +<p> +LINDE. Jes, kial ne?</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes, kial ne?</p> +<p> +LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli?</p> +<p> +LINDE. Ni havas multon por priparoli.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis.</p> +<p> +LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom +simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin +ofertas io, kio estas pli avantaĝa.</p> +<p> +LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi +opinias, ke mi rompis de vi facilkore?</p> +<p> +KROGSTAD. Vere ne?</p> +<p> +LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis?</p> +<p> +KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian +leteron, kian vi skribis?</p> +<p> +LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi, +estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi +sentis.</p> +<p> +KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio — tio nur por +mono!</p> +<p> +LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn +fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam +longa atendado.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia +homo.</p> +<p> +LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu +mi tion rajtis.</p> +<p> +KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la +firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi +estas ŝiprompito sur vrako.</p> +<p> +LINDE. Helpo povus esti proksima.</p> +<p> +KROGSTAD. Ĝi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la +vojon.</p> +<p> +LINDE. Kontraŭ mia scio, Krogstad. Nur hodiaŭ mi eksciis, ke +estas vi, kiun mi anstataŭos en la banko.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi kredas vin, ĉar vi tion diras. Sed nun, kiam vi +scias, ĉu vi ne retiras vin?</p> +<p> +LINDE. Ne; ĉar tio neniel utilus al vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Utilus, utilus —; mi tion tamen farus.</p> +<p> +LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso +instruis tion al mi.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn +frazojn.</p> +<p> +LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre saĝan. Sed fidi al agoj +vi tamen devas?</p> +<p> +KROGSTAD. Al kio vi aludas?</p> +<p> +LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel ŝiprompito sur vrako.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri.</p> +<p> +LINDE. Ankaŭ mi sidas kiel ŝiprompita virino sur vrako. Neniun +por funebri, kaj neniun por prizorgi.</p> +<p> +KROGSTAD. Vi mem elektis.</p> +<p> +LINDE. Mi tiam ne havis elekton.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu, kaj kio pli?</p> +<p> +LINDE. Krogstad, ĉu eble ni du ŝiprompitoj povus transiri unu +al la alia?</p> +<p> +KROGSTAD. Kion vi sugestas?</p> +<p> +LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du.</p> +<p> +KROGSTAD. Kristine!</p> +<p> +LINDE. Kial, laŭ via supozo, mi venis al la urbo?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu eblus ke vi havus penson pri mi?</p> +<p> +LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Ĉiujn miajn +vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis +mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola +en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si +mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por +kiuj labori.</p> +<p> +KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita +virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem.</p> +<p> +LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?</p> +<p> +KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, — ĉu vi +estas plene informita pri mia pasinteco?</p> +<p> +LINDE. Jes.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min?</p> +<p> +LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi +estus fariĝinta alia homo.</p> +<p> +KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.</p> +<p> +LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ?</p> +<p> +KROGSTAD. Kristine; — tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. +Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas —?</p> +<p> +LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj +bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je +via baza kerno; — kune kun vi mi ĉion kuraĝas.</p> +<p> +KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; — nun +mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de +aliuloj. — Ho, sed mi forgesis —</p> +<p> +LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!</p> +<p> +KROGSTAD. Kial? Kio estas?</p> +<p> +LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni +povos atendi ilin.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi +ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer.</p> +<p> +LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi.</p> +<p> +KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus —?</p> +<p> +LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon +kiel vi.</p> +<p> +KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!</p> +<p> +LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la +skatolo.</p> +<p> +KROGSTAD. Vi estas certa?</p> +<p> +LINDE. Tute certa; sed —</p> +<p> +KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas +savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel +estas?</p> +<p> +LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, +tion ne denove faros.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.</p> +<p> +LINDE. Ne, ne.</p> +<p> +KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer +venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, — ke nur +temas pri mia maldungo, — ke li ne legu ĝin.</p> +<p> +LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.</p> +<p> +KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi +decidis rendevuon ĉi tie?</p> +<p> +LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj +estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi +hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas +esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne +povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.</p> +<p> +KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski —. Sed ion mi +almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj —</p> +<p> +LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas +finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton.</p> +<p> +KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.</p> +<p> +LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.</p> +<p> +KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis.</p> +<p class="staging"> +(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro +kaj la antaŭĉambro restas malfermita)</p> +<p> +LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo! +Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, — por kiuj vivi; hejmo en +kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru — Ke ili baldaŭ venu — +(aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj +mantelon)</p> +<p class="staging"> +(La voĉoj de <i>Helmer</i> kaj <i>Nora</i> aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo +turniĝas, kaj <i>Helmer</i> kondukas <i>Nora</i> preskaŭ perforte en la +antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda, +nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita +nigra domeno supere)</p> +<p> +NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien! +Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.</p> +<p> +HELMER. Sed karega Nora —</p> +<p> +NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, — nur unu +horon ankoraŭ!</p> +<p> +HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis +interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos.</p> +<p class="staging"> +(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en +la sidĉambron.)</p> +<p> +LINDE. Bonan vesperon.</p> +<p> +NORA. Kristine!</p> +<p> +HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue?</p> +<p> +LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante?</p> +<p> +LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis +supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis.</p> +<p> +HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi +opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma, +sinjorino Linde?</p> +<p> +LINDE. Jes, vere ŝi estas —</p> +<p> +HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la +komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, — la +dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi +forton por kunvenigi ŝin.</p> +<p> +NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ +nur duonan horon pli.</p> +<p> +HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, — +faras bruegan sukceson, — meritan, — kvankam estis en la esprimado +eble iom tro da natureco; mi opinias, — iom pli ol laŭ strikta +mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa +afero estas, — ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post +tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian +ĉarman kaprean knabineton — kaprican kaprean knabineton, mi povus +diri — sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al +ĉiuj flankoj, kaj — kiel oni diras en lingvo de romanoj — la bela +vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed +<b>tion</b> mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie. +(ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia +ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu — (li tien +eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)</p> +<p> +NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!</p> +<p> +LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li.</p> +<p> +NORA. Kaj jen —?</p> +<p> +LINDE. Nora, — vi devas diri ĉion al via edzo.</p> +<p> +NORA (senvoĉe). Mi sciis.</p> +<p> +LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed +paroli vi devas.</p> +<p> +NORA. Mi ne parolos.</p> +<p> +LINDE. Do parolos la letero.</p> +<p> +NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts —!</p> +<p> +HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin?</p> +<p> +LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.</p> +<p> +HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo?</p> +<p> +LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin.</p> +<p> +HELMER. Do vi trikas?</p> +<p> +LINDE. Jes ja.</p> +<p> +HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.</p> +<p> +LINDE. Nu? Kaj kial?</p> +<p> +HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la +brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni +kondukas la kudrilon — tiel — etende en longa kurbo; ĉu ne —?</p> +<p> +LINDE. Jes, povas esti —</p> +<p> +HELMER. Sed kontraŭe triki — neniam fariĝas alie ol malbele; +rigardu; la kunprematajn brakojn, — la trikilojn, kiuj iradas +supren kaj malsupren; — estas io ĉineca ĉe tio. — Ah, estis vere +bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin.</p> +<p> +LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.</p> +<p> +HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!</p> +<p> +LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.</p> +<p> +HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; +mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte —; sed ne +estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. +(Ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas) +Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu +homaĵo.</p> +<p> +NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald?</p> +<p> +HELMER. Ne, tute ne.</p> +<p> +NORA. Eĉ ne dormema?</p> +<p> +HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed +vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.</p> +<p> +NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi.</p> +<p> +HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe +restus.</p> +<p> +NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras.</p> +<p> +HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas +kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis +ĉi-vespere?</p> +<p> +NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li.</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis +lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li +alproksimiĝas) Hm, — estas do ĝue esti reveninta en sian propran +hejmon; esti tute sola kun vi — Ho, vi rava, alloga juna virino!</p> +<p> +NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun +admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.</p> +<p> +NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel +ĉi-nokte.</p> +<p> +HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi +rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj +estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, — baldaŭ estos silente en +la tuta domo.</p> +<p> +NORA. Jes, mi esperas.</p> +<p> +HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, — +kiam mi tiel estas kun vi en festeno, — ĉu vi scias, kial mi tiom +malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al +vi ŝtelitajn okulĵetojn, — ĉu vi scias, kial mi faras tion? +Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia +juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter +ni du.</p> +<p> +NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe +mi.</p> +<p> +HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon +ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, — ĉirkaŭ tiu +mirinda kolkurbo, — tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna +novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la +unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, — kaj ke mi la unuan +fojon estas sola kun vi, — tute sola kun vi, vi juna, tremanta +delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. +Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, — tiam mia sango +bolis; mi ne plu kapablis elteni; — tial mi kondukis vin ĉi tien +malsupre tiom frue —</p> +<p> +NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi.</p> +<p> +HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, +Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo —?</p> +<p class="staging"> +(Iu frapas la eksteran pordon)</p> +<p> +NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis —?</p> +<p> +HELMER (al la enirejo). Kiu estas?</p> +<p> +RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu +momenton?</p> +<p> +HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte) +Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne +preterpasas nian pordon.</p> +<p> +RANK. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris +enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj +karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi +du.</p> +<p> +HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre.</p> +<p> +RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu +ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. +La vino estis altkvalita —</p> +<p> +HELMER. Precipe la ĉampano.</p> +<p> +RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble, +kiom multe mi kapablis engluti.</p> +<p> +NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere.</p> +<p> +RANK. Ĉu?</p> +<p> +NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza.</p> +<p> +RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita +tago?</p> +<p> +HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi +min.</p> +<p> +RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas!</p> +<p> +NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon +hodiaŭ.</p> +<p> +RANK. Ĝuste.</p> +<p> +HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!</p> +<p> +NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto?</p> +<p> +RANK. Jes, vere vi povas.</p> +<p> +NORA. Ĝi do estas bona?</p> +<p> +RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, — +certeco.</p> +<p> +NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?</p> +<p> +RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon +poste?</p> +<p> +NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank.</p> +<p> +HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio +morgaŭ.</p> +<p> +RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.</p> +<p> +NORA. Doktoro Rank, — ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn?</p> +<p> +RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj —</p> +<p> +NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?</p> +<p> +HELMER. Vi eta, frivolino, — ĉu vi jam pensas pri la +venonta!</p> +<p> +RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.</p> +<p> +HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.</p> +<p> +RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj +iras tra la mondo —</p> +<p> +HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas +esti?</p> +<p> +RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.</p> +<p> +HELMER. Nu?</p> +<p> +RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.</p> +<p> +HELMER. Jen stranga kaprico.</p> +<p> +RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo —; ĉu vi neniam aŭdis pri +la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin +vidos.</p> +<p> +HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.</p> +<p> +RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al +mi cigaron, unu el la nigraj Havana.</p> +<p> +HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)</p> +<p> +RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.</p> +<p> +NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.</p> +<p> +RANK. Dankon pro tio. (Ŝi tenas por li la alumeton; li +ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!</p> +<p> +HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!</p> +<p> +NORA. Dormu bone, doktoro Rank.</p> +<p> +RANK. Dankon por tiu deziro.</p> +<p> +NORA. Deziru al mi la samon.</p> +<p> +RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas —. Dormu bone. Kaj dankon +pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)</p> +<p> +HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.</p> +<p> +NORA (distrite). Eble.</p> +<p class="staging"> +(<i>Helmer</i> prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en +la antaŭĉambron)</p> +<p> +NORA. Torvald — kion vi intencas tie?</p> +<p> +HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute +plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue —</p> +<p> +NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?</p> +<p> +HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. — Kio estas tio? Iu fuŝis +la seruron.</p> +<p> +NORA. La seruron —?</p> +<p> +HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke +la servistinoj —? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas +via —</p> +<p> +NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj —</p> +<p> +HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; — jen, mi +tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la +kuirejon) Helene! — Helene; estingu la lampon en la koridoro.</p> +<p class="staging"> +(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la +antaŭĉambro)</p> +<p> +HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. +(trafoliumas) Kio estas tio?</p> +<p> +NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!</p> +<p> +HELMER. Du vizitkartoj — de Rank.</p> +<p> +NORA. De doktoro Rank?</p> +<p> +HELMER (rigardas ilin). <i>Doctor medicinæ Rank</i>. Ili +kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.</p> +<p> +NORA. Ĉu estas io sur ili?</p> +<p> +HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere +tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran +morton.</p> +<p> +NORA. Li ja tion faras.</p> +<p> +HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?</p> +<p> +NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas +enfermi sin kaj morti.</p> +<p> +HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe +havus. Sed tiom frue —. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.</p> +<p> +NORA. Kiam tio <b>devas</b> okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi +okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?</p> +<p> +HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun +ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj +sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. — +Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ +por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. +(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi +ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, — multfoje mi deziras, +ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj +sangon kaj ĉion, ĉion por vi.</p> +<p> +NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn +leterojn, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata +edzino.</p> +<p> +NORA. Kun la mortopenso pri via amiko —?</p> +<p> +HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter +nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. Ĝis +tiam —. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia.</p> +<p> +NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, — bonan nokton! +Bonan nokton!</p> +<p> +HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta +kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.</p> +<p class="staging"> +(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon +malantaŭ si)</p> +<p> +NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon +de <i>Helmer</i>, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide, +raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. +(ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn. +Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. — Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. +Ho, la senfunda —; tio —. Ho, se nur estus finite. — Nun li havas +ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ, +vi kaj la infanoj —</p> +<p class="staging"> +(Ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe +<i>Helmer</i> abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras +tie kun malfermita letero en la mano.)</p> +<p> +HELMER. Nora!</p> +<p> +NORA (krias laŭte). Aj —!</p> +<p> +HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero?</p> +<p> +NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!</p> +<p> +HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas?</p> +<p> +NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!</p> +<p> +HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li +skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.</p> +<p> +NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo.</p> +<p> +HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.</p> +<p> +NORA (paŝon pli proksimen). Torvald —!</p> +<p> +HELMER. Vi malfeliĉiga, — kion vi entreprenis!</p> +<p> +NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion +sur vin.</p> +<p> +HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la +antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. +Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas?</p> +<p> +NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). +Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni.</p> +<p> +HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas. +En ĉiuj tiuj ok jaroj, — ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, — +hipokrita, mensogema, — ankoraŭ pli terure, krima! — Ho, la +senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi!</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> silentas kaj rigardas lin sendeturne.)</p> +<p> +HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia +okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro —. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun +moralon, neniun devosenton —. Ho ve, kiom mi estas punata por +indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.</p> +<p> +NORA. Jes, tiel.</p> +<p> +HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi +mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la +potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li +plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj +kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki +kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!</p> +<p> +NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera.</p> +<p> +HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis +pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi +diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la +aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via +krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, — ke estas mi, +kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi +portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion +vi faris kontraŭ mi?</p> +<p> +NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.</p> +<p> +HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni +la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon. +Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia +ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. — Kaj pri vi kaj mi devas +aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur +en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo, +memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne +kuraĝas konfidi al vi —. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte +amis, kaj kiun mi ankoraŭ —! Nu, devas esti fino. De nun ne plu +temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la +ŝajno — (oni sonorigas)</p> +<p> +HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura —? +Ĉu li —? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> restas staranta senmove. <i>Helmer</i> iras kaj +malfermas la pordon de la antaŭĉambro)</p> +<p> +ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis +letero al sinjorino.</p> +<p> +HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) +Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin.</p> +<p> +NORA. Legu vi.</p> +<p> +HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas +perditaj, ambaŭ. Ne; mi <b>devas</b> scii. (malfermas haste la +leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan +paperfolion; krio de ĝojo:) Nora!</p> +<p class="staging"> +(<i>Nora</i> rigardas lin demande)</p> +<p> +HELMER. Nora! — Ne; mi devas denove legi unu fojon. — Jes, jes; +tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!</p> +<p> +NORA. Kaj mi?</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj +mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li +bedaŭras kaj pentas —; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo —; Pa, estas +indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu +povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora —; ne, unue ni forigu +ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu — (haste rigardetas +al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu +nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn, +ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, +nun ili ne plu ekzistas. — Li skribis, ke vi de post Julvespero — +Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.</p> +<p> +NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.</p> +<p> +HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol —. +Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj +ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte +vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu — tiu rigida +esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere +kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al +vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi +faris el amo al mi.</p> +<p> +NORA. Jes, vere.</p> +<p> +HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur +la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi +al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? +Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne +estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli +alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi +diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio +renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi +pardonis vin.</p> +<p> +NORA. Mi dankas vin pro via pardono.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi eliras tra la pordo dekstre)</p> +<p> +HELMER. Ne, restu —. (rigardas enen) Kion vi faru en la +alkovo?</p> +<p> +NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon.</p> +<p> +HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu +retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita +kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin +kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma +kaj bela estas nia hejmo, Nora. Ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi +gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la +ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan +koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi +aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe +devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi +faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin +aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera +viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si +mem, ke li pardonis sian edzinon, — ke li pardonis ŝin el plena +kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco +fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon +denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia +infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa +estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos +via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis +vestojn?</p> +<p> +NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis +vestojn.</p> +<p> +HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue —?</p> +<p> +NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos.</p> +<p> +HELMER. Sed, kara Nora —</p> +<p> +NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue. +Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi sidigas sin flanke de la tablo.)</p> +<p> +HELMER. Nora, — kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo —</p> +<p> +NORA. Eksidu. — Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun +vi.</p> +<p> +HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min, +Nora. Kaj mi ne komprenas vin.</p> +<p> +NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi +neniam komprenis vin — antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu +min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. — Estas decidiga konfrontado, +Torvald.</p> +<p> +HELMER. Al kio vi celas?</p> +<p> +NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda, +tiel kiel ni sidas tie ĉi?</p> +<p> +HELMER. Kio tio estus?</p> +<p> +NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke +estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas +kune?</p> +<p> +HELMER. Nu, serioze, — kion tio signifas?</p> +<p> +NORA. Dum ok plenaj jaroj, — jes eĉ pli longe, — ek de nia unua +konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri +seriozaj aferoj.</p> +<p> +HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj, +kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?</p> +<p> +NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune +por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde.</p> +<p> +HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin?</p> +<p> +NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. — +Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de +paĉjo kaj poste de vi.</p> +<p> +HELMER. Ĉu! De ni du, — de ni du, kiuj amis vin pli varme ol +ĉiuj aliaj homoj?</p> +<p> +NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke +estas amuze min amindumi.</p> +<p> +HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?</p> +<p> +NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe +paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la +samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion +li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same +kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon —</p> +<p> +HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?</p> +<p> +NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de +paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi +ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne +certe scias —; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua, +foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis +kiel malriĉa homo, — nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante +artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj +paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio +fariĝis el mi.</p> +<p> +HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne +estis feliĉa ĉi tie?</p> +<p> +NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam +estis.</p> +<p> +HELMER. Ne — ne feliĉa!</p> +<p> +NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia +hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino, +ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj, +siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, +same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia +geedzeco, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, — kiom ajn malmodera +kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo +de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.</p> +<p> +NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj?</p> +<p> +HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.</p> +<p> +NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta +edzino por vi.</p> +<p> +HELMER. Kaj tion vi diras?</p> +<p> +NORA. Kaj mi, — kiel estas mi preparita por eduki la +infanojn?</p> +<p> +HELMER. Nora!</p> +<p> +NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, — tiun taskon vi +ne kuraĝis konfidi al mi.</p> +<p> +HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti +tion?</p> +<p> +NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun +taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas +eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi +devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.</p> +<p> +HELMER (eksaltas). Kion vi diris?</p> +<p> +NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj +pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi.</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora!</p> +<p> +NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos +min ĉi-nokte —</p> +<p> +HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!</p> +<p> +NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos +miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, +nek poste.</p> +<p> +HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio!</p> +<p> +NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, — mi volas diri, al mia antaŭa +hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.</p> +<p> +HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo!</p> +<p> +NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.</p> +<p> +HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj +vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?</p> +<p> +NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese +por mi.</p> +<p> +HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej +sanktajn devojn.</p> +<p> +NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?</p> +<p> +HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al +via edzo kaj viaj infanoj?</p> +<p> +NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.</p> +<p> +HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus <b>tiuj</b>?</p> +<p> +NORA. La devoj al mi mem.</p> +<p> +HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.</p> +<p> +NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi +estas homo, mi, same kiel vi, — aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi +tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke +ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, +kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem +pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? +Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne +havas la religion?</p> +<p> +NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.</p> +<p> +HELMER. Kia eldiro!</p> +<p> +NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris +dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas <b>tio</b> kaj +<b>tio</b>. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, +tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas +ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu <b>mi</b> +en jeno pravas.</p> +<p> +HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla! +Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian +konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, — +eble vi neniun havas?</p> +<p> +NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne +scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, +ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Ĵus mi ja +ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj +leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. +Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon +de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.</p> +<p> +HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu +vi vivas.</p> +<p> +NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas +provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi.</p> +<p> +HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ +kredas, ke vi perdis vian prudenton.</p> +<p> +NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel +ĉi-nokte.</p> +<p> +HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn +infanojn?</p> +<p> +NORA. Jes; mi faras.</p> +<p> +HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.</p> +<p> +NORA. Kiu?</p> +<p> +HELMER. Vi ne plu amas min.</p> +<p> +NORA. Nu jes, tiel estas.</p> +<p> +HELMER. Nora! — Kaj tion vi diras!</p> +<p> +NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al +mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.</p> +<p> +HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj +certa konvinko?</p> +<p> +NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi +tie.</p> +<p> +HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis +vian amon?</p> +<p> +NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo +ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi +imagis.</p> +<p> +HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.</p> +<p> +NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi +komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed +jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute +certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad +kuŝis tie, — mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub +la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus +al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio —</p> +<p> +HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj +malhonoro mian propran edzinon —!</p> +<p> +NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke +vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.</p> +<p> +HELMER. Nora —!</p> +<p> +NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? +Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? — +Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por +malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.</p> +<p> +HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, — +eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas +sian honoron por tiu, kiun oni amas.</p> +<p> +NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.</p> +<p> +HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.</p> +<p> +NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al +kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, — ne pro tio, kio +minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj +kiam la tuta danĝero pasis, — tiam estis por vi, kvazaŭ nenio +estus okazinta. Ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, +via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar +ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, — en +tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune +kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn —. Ho, mi ne +eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.</p> +<p> +HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter +ni. — Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?</p> +<p> +NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.</p> +<p> +HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.</p> +<p> +NORA. Eble, — se oni forprenas de vi la pupon.</p> +<p> +HELMER. Apartiĝi — apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne +povas koncepti tian penson.</p> +<p> +NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel +okazi.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi +metas sur la seĝon apud la tablo.)</p> +<p> +HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.</p> +<p> +NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la +ĉambroj de fremda viro.</p> +<p> +HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino —?</p> +<p> +NORA (ligas la ĉapelon). Vi bone scias, ke tio ne daŭrus longe +—. (metas la ŝalon ĉirkaŭ sin) Adiaŭ, Torvald. Mi ne volas vidi +la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. +Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili.</p> +<p> +HELMER. Sed iam, Nora, — iam —?</p> +<p> +NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi +fariĝos.</p> +<p> +HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi +restos.</p> +<p> +NORA. Aŭskultu, Torvald; — kiam edzino forlasas la domon de sia +edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi aŭdis, li estas laŭ la +leĝo libera de ĉiuj devoj al ŝi. Ĉiuokaze mi liberigas vin de +ĉiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas +esti ligita. Devas esti plena libereco ambaŭflanke. Jen, vi +rericevas vian ringon. Donu al mi la mian.</p> +<p> +HELMER. Ankaŭ tion?</p> +<p> +NORA. Ankaŭ tion.</p> +<p> +HELMER. Jen ĝi estas.</p> +<p> +NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la ŝlosilojn. +Pri la aferoj en la domo la servistinoj ĉion scias — pli bone ol +mi. Morgaŭ, kiam mi estos forvojaĝinta, Kristine venos por paki +la aĵojn, kiuj estas mia posedaĵo alportita de mia hejmo. Mi +volas havi ilin postsenditaj.</p> +<p> +HELMER. Finite; finite! Nora, ĉu vi neniam plu volas pensi pri +mi?</p> +<p> +NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la +domo.</p> +<p> +HELMER. Ĉu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora?</p> +<p> +NORA. Ne, — neniam. Tion mi ne permesas.</p> +<p> +HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas —</p> +<p> +NORA. Nenion; nenion.</p> +<p> +HELMER. — helpi vin, se vi bezonos.</p> +<p> +NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj.</p> +<p> +HELMER. Nora, — ĉu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por +vi?</p> +<p> +NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindaĵo devus +okazi. —</p> +<p> +HELMER. Nomu al mi tiun mirindaĵon!</p> +<p> +NORA. Tiam ambaŭ ni devus nin ŝanĝi tiel, ke —. Ho, Torvald, +mi ne plu kredas pri io mirinda.</p> +<p> +HELMER. Sed mi volas kredi je ĝi. Nomu ĝin! Ŝanĝi nin tiel, +ke —?</p> +<p> +NORA. Ke kunvivado inter ni du povu fariĝi geedzeco. Adiaŭ.</p> +<p class="staging"> +(Ŝi eliras tra la antaŭĉambro.)</p> +<p> +HELMER (sinkas sur seĝon ĉe la pordo kaj ĵetas la manojn +antaŭ la vizaĝon). Nora! Nora! (rigardas ĉirkaŭen kaj stariĝas) +Malplena. Ŝi ne plu estas ĉi tie. (Espero ekbrilas en li:) +La mirindaĵo —?!</p> +<p class="staging"> +(El malsupre oni aŭdas la bruon de pordo, kiu frape ŝlosiĝas.)</p> +</div> + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + +***** This file should be named 19030-h.htm or 19030-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/0/3/19030/ + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> +</html> diff --git a/19030.txt b/19030.txt new file mode 100644 index 0000000..4c483f3 --- /dev/null +++ b/19030.txt @@ -0,0 +1,4565 @@ +The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Puphejmo + Dramo en tri aktoj + +Author: Henrik Ibsen + +Translator: Odd Tangerud + +Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + + + + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + + + + + + +HENRIK IBSEN + +PUPHEJMO + +Dramo en tri aktoj + +(Et Dukkehjem) + +(1879) + +Tradukis +Odd Tangerud + +LINGVE KONTROLITA DE +ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO +(EVA) + +Dua eldono + +1998 + +Eldonejo: Jec Scandinavia a/s +Postboks 54, N - 3401 Lier +Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 +ISBN 82-991075-2-0 + + +PUPHEJMO + + +Roloj: + + TORVALD HELMER, advokato + NORA, lia edzino + RANK, doktoro (kuracisto) + KRISTINE LINDE, vidvino + NILS KROGSTAD, juristo + La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer + ANNE-MARIE, infanvartistino + HELENE, cxambristino + Portisto + +(La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri +kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, +komencas la festotagojn memore al la naskigxo de la kristana +profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon +"Julo" por tiu religia festo.) + + + + +UNUA AKTO + + +(Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita cxambro. Pordo +dekstre en la fono kondukas al la antauxcxambro; alia pordo +maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj +pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli +antauxe estas fenestro. Cxe la fenestro estas ronda tablo kun +braksegxoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantauxe, +estas pordo, kaj iom pli antauxe estas kahxela forno, apud kiu +estas braksegxoj kaj balanca segxo. Inter la forno kaj la flanka +pordo estas tableto. Kuprogravurajxo sur la muro. Etagxero kun +porcelanajxoj kaj aliaj malgrandaj artajxoj; malgranda librosxranko +kun libroj lukse binditaj. Tapisxo sur la planko; fajro en la +forno. Vintrotago.) + +(Oni sonorigas en la antauxcxambro; poste oni auxdas ke iu +malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; sxi estas +vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn sxi metas sur +la tablon dekstre. Sxi lasas malferma la pordon post si, kaj oni +vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al +la cxambristino, kiu malfermis por ili.) + +NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu +gxin antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto; +elprenante la monujon) Kiom --? + +PORTISTO. Kvindek oerojn. + +NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton. + +(La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la +pordon. Sxi dauxre ridas mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la +supervestojn) + +NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas +kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo +de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la +dekstra tablo) + +HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas +tie? + +NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas. + +HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie? + +NORA. Jes! + +HELMER. Kiam revenis la sciureto! + +NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj +visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis. + +HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, +tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto +flirtis denove malsxparante monon! + +NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi. +Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari. + +HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas. + +NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur +etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, +multe da mono. + +HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux +nova salajrodato. + +NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe. + +HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian +orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi +hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la +Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj +jen finite pri mi -- + +NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel +malbele! + +HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste? + +NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi +havus sxuldojn aux ne. + +HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis? + +NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj. + +HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, +Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam +pruntepreni! Hejmo kiu fondigxas sur sxuldoj, farigxos senlibera, +do malbela. Gxis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux +faros dum la mallonga tempo ankoraux necesa. + +NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald. + +HELMER (sekvas sxin). Nu, nu; la kantalauxdo ne trenu siajn +flugilojn. Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la +monujon) Nora, divenu kion jen mi havas. + +NORA (turnas sin rapide). Monon! + +HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia, +certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas. + +NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, +dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe. + +HELMER. Jes, vere gxi devus. + +NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, +kion mi acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn +por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj +jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja +cxiuokaze baldaux dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por +la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli. + +HELMER. Kaj kio estas en jena paketo? + +NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi +cxi-vespere! + +HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi +pensis por vi mem? + +NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras. + +HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi +pleje sxatus havi. + +NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, auxdu, Torvald + +HELMER. Nu? + +NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni +ion al mi, vi povus --; povus -- + +HELMER. Nu, nu, eldiru. + +NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom +vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi acxetos +ion. + +HELMER. Sed vidu, Nora -- + +NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj +mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Cxu +ne estus amuze? + +HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj cxiam malsxparas +monon? + +NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi +diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje +bezonas. Cxu ne estas tre sagxe? Cxu? + +HELMER (ridetante). Certe estas; kondicxe ke vi vere kapablus +reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere acxetus ion por vi +mem. Sed foje gxi malaperas en la mastrumado, kaj foje gxi +forflirtas por aliaj superfluaj acxetoj, kaj jen mi devas denove +elspezi. + +NORA. Tamen, Torvald -- + +HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon +cxirkaux sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi +forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo +teni ludbirdon. + +NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi +kapablas. + +HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed +vi tute ne kapablas. + +NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur +scius kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald. + +HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. +Vi cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi +havigis gxin, gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam +scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi +estas. Kusxas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora. + +NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la +kvalitoj de pacxjo. + +HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia +dolcxa, eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas. +Vi aspektas hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- +tiel ruzeta -- + +NORA. Mi, cxu? + +HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la +okulojn. + +NORA (rigardas lin). Nu? + +HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino +ekscesis en la urbo hodiaux? + +NORA. Ne, kial vi pensas tiel? + +HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al +la sukerajxisto? + +NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald -- + +HELMER. Ne lipis iom da konfitajxo? + +NORA. Ne, tute ne. + +HELMER. Ecx ne gustumis makaronon aux du? + +NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi -- + +HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur sxercas -- + +NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi +kontrauxe al vi. + +HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --. +(proksimigxas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia +kara Nora. Ili certe malkasxigxos en la vespero cxe la eklumigita +Jularbo. + +NORA. Cxu vi memoris inviti doktoron Rank? + +HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li +mangxos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos +antauxtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom +mi antauxgxuas la vesperon. + +NORA. Ankaux mi. Kaj kiom la infanoj gxojegos, Torvald. + +HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, +solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas gxuiga penso, +cxu ne? + +NORA. Ho jes, estas mirinde! + +HELMER. Cxu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj +antauxe vi enfermis vin en via cxambro cxiun vesperon gxis malfrue +post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj cxiujn aliajn +mirindajxojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej +enuiga tempo, kiun mi iam travivis. + +NORA. Kontrauxe mi tute ne enuis. + +HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom +modesta, Nora. + +NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Cxu mi kulpus +pri tio, ke la kato envenis kaj dissxiris cxion? + +HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis +gxojigi nin cxiujn, kaj tio estas la cxefa afero. Sed estas bone, +ke tiu tempo de malricxeco estas pasinta. + +NORA. Ho jes, estas vere gxojige. + +HELMER. Nun mi ne bezonas sidi cxi tie sola kaj enui; kaj vi ne +bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn +manojn -- + +NORA (manklakas). Ne, cxu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho +kiel mirinde bone estas tion auxdi! (prenas lian brakon) Nun mi +konfidu al vi kiel mi intencas cxion arangxi, Torvald. Tuj post la +Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la +sidcxambro) Iu venos. Nu do, cxagrene! + +HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion. + +CxAMBRISTINO (cxe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda +virino -- + +NORA. Enlasu sxin. + +CxAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis +samtempe. + +HELMER. Li iris rekte en mian cxambron, cxu? + +CxAMBRISTINO. Jes, li tien iris. + +(_Helmer_ iras en sian cxambron. La _cxambristino_ +enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojagxvestita, kaj +fermas post sxi) + +LINDE (singxena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora. + +NORA (necerta). Bonan tagon -- + +LINDE. Vi eble ne rekonas min. + +NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, sxajnas al mi -- (ekkrias) Sed? -- +Kristine? Cxu efektive estas vi? + +LINDE. Jes, estas mi. + +NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --? +(iom malrapide) Kiom vi aliigxis, Kristine! + +LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj -- + +NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? +Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo, +kredu. Kaj jen vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan +vojagxon dumvintre. Brava vi estas. + +LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene. + +NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom gxuige! +Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. +Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable +tie apud la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca +segxo mi volas sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas +vian antauxan vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli +pala vi farigxis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa. + +LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora. + +NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. +(haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas +babilante! Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min? + +LINDE. Pri kio vi pensas, Nora? + +NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis +vidvino. + +LINDE. Jes, antaux tri jaroj. + +NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, +Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam +mi prokrastis, kaj cxiam io intervenis. + +LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas. + +NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! +Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni? + +LINDE. Neniom. + +NORA. Kaj neniujn infanojn? + +LINDE. Neniujn. + +NORA. Do vere nenion? + +LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon. + +NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas? + +LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje +okazas, Nora. + +NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn +infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la +vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, cxion -- + +LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi. + +NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux +mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas +diri al vi. Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni +laste? + +LINDE. Ne. Kaj _kiu_? + +NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko! + +LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --! + +NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma +vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol +tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald +neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom +ni gxojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li +ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas +vivi tute alimaniere ol antauxe, -- gxuste kiel ni deziras. Ho, +Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj felicxa! Cxar estas ja +gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviligxi. Cxu +ne? + +LINDE. Jes almenaux estus kontentige havi por la necesajxoj. + +NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono! + +LINDE (ridetas). Nora, Nora, cxu vi ankoraux ne farigxis sagxa? +Dum la lernojaroj vi estis malsxparulino. + +NORA (ridas mallauxte). Jes, tion diras Torvald ankoraux. +(minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta +kiel vi pensas. -- Ho, ne estis cxiam por ni tiel, ke mi povus +malsxpari. Ambaux devis ni labori! + +LINDE. Ankaux vi? + +NORA. Jes, pri malgravajxoj; pinglolaboro, krocxado, brodado kaj +simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaux pri aliaj aferoj. +Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni +geedzigxis? Ne estis sxanco por promocio en lia oficejo, kaj +li ja devis enspezi pli da mono ol antauxe. Sed la unuan jaron +li trostrecxis sin tiel terure. Li devis ja sercxi cxiajn +kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de +frue gxis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farigxis morte +malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri +suden. + +LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron? + +NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojagxi, kredu min. Ivar +estis tiam jxus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, +estis mirinde gxuiga vojagxo. Kaj gxi savis la vivon de Torvald. +Sed kostis tre multe da mono, Kristine. + +LINDE. Tion mi ja komprenas. + +NORA. Mil ducent talerojn gxi kostis. Kvar mil okcent kronojn. +Jen granda sumo. + +LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicxo, ke oni +havas la monon. + +NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pacxjo. + +LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi +kredas. + +NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin +varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. +Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald. +Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej +peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis. + +LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al +Italujo? + +NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin. +Do, ni forvojagxis unu monaton poste. + +LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana? + +NORA. Sana kiel fisxo! + +LINDE. Sed -- la doktoro? + +NORA. Kiel? + +LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la +doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi. + +NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti +pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux +unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ecx ne +horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj +manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj +esti felicxa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur +priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud +sxi kaj metas la brakojn sur sxian genuon) Ho, ne koleru kontraux +mi! -- Diru, cxu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? +Kial vi do akceptis lin? + +LINDE. Mia patrino ankoraux vivis; sed sxi kusxis senhelpe +malsana en la lito. Kaj mi devis ankaux zorgi pri miaj du pli junaj +fratoj. Mi ne trovis, ke estas sagxe rifuzi lian edzigxpeton. + +NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis ricxa? + +LINDE. Li estis suficxe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj +aferoj, Nora. Kiam li mortis, cxio perdigxis, kaj nenio restis. + +NORA. Kaj poste --? + +LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj +malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri +jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun gxi +atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, +cxar sxi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas +zorgi pri si mem. + +NORA. Kiom vi devas senti vin sensxar -- + +LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu +vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. +En cxi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas +absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicxa, +ke mi trovus dauxran oficon, iun oficejan laboron -- + +NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecxa, kaj vi aspektas +suficxe strecxita antauxe. Estus pli bone por vi veni al iu +banloko. + +LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pacxjon, kiu povus doni +al mi vojagxmonon, Nora. + +NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraux mi. + +LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraux mi. La +plej malbona en situacio kia la mia, estas ke gxi kauxzas tiom da +amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni +devas eltrovi eblecojn cxiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni +farigxas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicxa sxangxo en via +situacio -- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi +mem. + +NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald +povus fari ion por vi. + +LINDE. Jes, tion mi pensis. + +NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon +tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe sxatas. Ho, +mi tre sxatus esti helpa al vi. + +LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia +afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte +de la elprovoj kaj problemoj de la vivo. + +NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --? + +LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj +tiajxojn --. Vi estas infano, Nora. + +NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru +tiel arogante. + +LINDE. Nu --? + +NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas +al nenio grava -- + +LINDE. Nu, nu -- + +NORA. -- ke mi elprovis nenion en cxi tiu malfacila mondo. + +LINDE. Kara Nora, vi ja jxus rakontis al mi cxiujn viajn +travivajxojn. + +NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallauxte) Mi ne rakontis pri mia +granda ago. + +LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas? + +NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. +Vi fieras, ke vi laboris tiel strecxe kaj longe por via +patrino. + +LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera +kaj gxoja, kiam mi pensas, ke ebligxis al mi fari la lastan +vivtempon de mia patrino tiel senzorga. + +NORA. Kaj vi ankaux estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al +viaj fratoj. + +LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas. + +NORA. Tion ankaux mi trovas. Sed nun vi auxdu ion, Kristine. +Ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. + +LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas? + +NORA. Parolu mallauxte. Se Torvald auxdus, jen imagu! Li devas +por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu +krom vi. + +LINDE. Sed kio do estas? + +NORA. Venu cxi tien (tiras sxin sur la sofon flanke de si) Auxdu, +-- ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. Estas mi, kiu +savis la vivon de Torvald. + +LINDE. Savis --? Kiel savis? + +NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagxo al Italujo. Torvald ne +travivus, se li ne estus veninta tien -- + +LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon -- + +NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed -- + +LINDE. Sed --? + +NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu +havigis al ni la monon. + +LINDE. Vi? La tutan grandan sumon? + +NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi +diras? + +LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la +loterio? + +NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus +tio? + +LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin? + +NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la! + +LINDE. Cxar pruntepreni vi ja ne povis. + +NORA. Nu? Kial ne? + +LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la +edzo. + +NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas +pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj -- + +LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas -- + +NORA. Vi tion ankaux ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon. +Eblus havigi gxin alimaniere. (jxetas sin malantauxen en la sofo) +Eble mi ricevis gxin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, +kiel mi -- + +LINDE. Facilanima vi estas. + +NORA. Nun vi versxajne estas senmezure scivolema, Kristine. + +LINDE. Jes, auxdu nun, kara Nora, -- cxu vi ne agis +malprudente? + +NORA (eksidas rekte denove). Cxu estas malprudente savi la vivon +de sia edzo? + +LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio -- + +NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne +komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja +al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero; +ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen +komprenu, ke unue mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi +prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj +vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute +devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus +esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus +pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera, Kristine. +Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo +ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi +pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon -- + +LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via patro, ke la mono +ne venis de li? + +NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis +informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li +kusxis malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese. + +LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo? + +NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas +tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira +memkonscio -- kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion +sxuldus al mi. Tio tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela, +felicxa hejmo ne plu restus, kio gxi nun estas. + +LINDE. Kaj vi neniam informos lin? + +NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj +jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! +Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun; +kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti +min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas) +Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia +granda sekreto, Kristine? Cxu ne ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere +sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile +por mi plenumi la devojn en gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de +negoco estas io, kio nomigxas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio +nomigxas partopago; kaj estas cxiam malfacile trovi monon por ili. +Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux ebleco, kiel vi komprenas. +El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, cxar Torvald +devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion +mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La +dolcxaj, benitaj etuloj! + +LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda +Nora? + +NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam +Torvald donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam +uzis pli ol la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj +malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas +al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze +multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas agrable porti belajn +vestojn. Cxu ne? + +LINDE. Ho jes, vere. + +NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron +mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia +cxambro, kaj cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la +nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze +tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaux sentis min +viro. + +LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi? + +NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj +estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi +pagis cxiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. +(ridetas) Tiam mi sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro +enamigxis en mi -- + +LINDE. Kio? Kiu sinjoro? + +NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian +testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla +sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata." + +LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas? + +NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne +ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante +ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas +indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras +nek lin nek lian testamenton, cxar nun mi estas senzorga. +(eksaltas) Ho Dio! Tamen estas gxuige pri tio pensi, Kristine! +Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci +kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, cxion kiel +Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos printempo kun vasta, +blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble mi revidos la +maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicxa. +(sonoras en la antauxcxambro) + +LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru. + +NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald -- + +CxAMBRISTINO (cxe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro +kiu deziras paroli kun la advokato. + +NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri? + +CxAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- cxar +la doktoro estas ja tie -- + +NORA. Kiu sinjoro tiu estas? + +Juristo KROGSTAD (cxe la pordo). Estas mi, sinjorino. + +(_Sinjorino Linde_ surprizigxas, ekskuigxas kaj turnas sin +al la fenestro) + +NORA (faras pasxon al li maltrankvilega; duonvocxe). Vi? Kio +estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo? + +KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la +Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras -- + +NORA. Do estas -- + +KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia. + +NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. +(salutas indiferente, fermante la pordon de la antauxcxambro; +poste sxi ordigas ion cxe la forno) + +LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro? + +NORA. Estas juristo Krogstad. + +LINDE. Do vere estas li. + +NORA. Vi konas tiun homon? + +LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis +prokuristo en nia distrikto. + +NORA. Jes, li ja estis. + +LINDE. Kiom li sxangxigxis. + +NORA. Li travivis malfelicxan edzecon. + +LINDE. Nun li ja estas vidvo. + +NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno. + +(Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon +iom flanken) + +LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras? + +NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri +negocaj aferoj. Estas tiel tede. + +(_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_) + +RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas +gxeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj +rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi gxenos ankaux +tie cxi. + +NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde. + +RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi +kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi +venis. + +LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas. + +RANK. Aha, iom kaduka interne? + +LINDE. Prefere trostrecxita. + +RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en +la multaj festenoj? + +LINDE. Mi venis por trovi laboron. + +RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo? + +LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro. + +RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese. + +NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen +vivi. + +RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen +deziras subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj +pacientoj. Kaj tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste +nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato cxe Helmer -- + +LINDE (mallauxte). Aj! + +NORA. Al kiu vi aludas? + +RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion +scias. Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li, +kvazaux estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._ + +NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald? + +RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la +Akciobanko. + +NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas +rilaton kun la Akciobanko. + +RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi +ne scias, cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj +anhelante cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste +enmetigi la koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La +sanaj devas rezignacie stari ekstere. + +LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon +interne. + +RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu +faras el nia socio malsanulejon. + +(_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.) + +RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la +socio? + +NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, +-- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas +dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu +ne? + +RANK. Do estas _tio_, +kion vi trovas tiom ege amuza? + +NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri +tio! (pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze +pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn +homojn. (elprenas la saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu +etan makaronon. + +RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj +varoj cxi tie. + +NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi. + +LINDE. Kio? Mi --? + +NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald +malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn +dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu! +(metas en lian busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux +mi havu unu; nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas) +Jes, nun vere mi estas senmezure felicxa. Nun restas nur io sola, +kion mi ege dezirus fari. + +RANK. Nu? Kaj kio estas tio? + +NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald +auxskultanta. + +RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri? + +NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela. + +LINDE. Malbela? + +RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. +Kio do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer +auxskultanta? + +NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu! + +RANK. Vi estas freneza! + +LINDE. Sed Dio gardu, Nora --! + +RANK. Diru. Jen li estas. + +NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts. + +(_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano +venas el sia cxambro) + +NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li? + +HELMER. Jes, nun li foriris. + +NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la +urbo. + +HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias -- + +NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine +Linde. + +HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino? + +LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj. + +NORA. Kaj pensu, sxi faris la longan vojagxon por paroli kun +vi. + +HELMER. Kion tio signifas? + +LINDE. Nu, ne gxuste -- + +NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun sxi +tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn +sciojn -- + +HELMER. Tre prudente, sinjorino. + +NORA. Kaj kiam sxi auxdis, ke vi farigxis bankdirektoro -- venis +telegramo pri tio -- sxi lauxeble rapide vojagxis cxi tien kaj --. +Cxu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Cxu? + +HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble +vidvino? + +LINDE. Jes. + +HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron? + +LINDE. Jes konsiderinde. + +HELMER. Nu, do estas versxajne ke mi povas vin enoficigi -- + +NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu! + +HELMER. Vi venis en bonsxanca momento, sinjorino -- + +LINDE. Ho, kiel mi danku vin --? + +HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaux vi devas +pardoni min -- + +RANK. Atendu; mi vin akompanos. (sercxas sian pelton en la +antauxcxambro kaj varmigas gxin apud la forno) + +NORA. Ne forestu longe, kara Torvald. + +HELMER. Eble unu horon, ne pli. + +NORA. Cxu ankaux vi foriros, Kristine? + +LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por +sercxi cxambron. + +HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato? + +NORA (helpas sxin). Bedauxrinde ke ni logxas tiel malvaste; sed +neeblas -- + +LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaux, kara Nora, kaj multajn +dankojn. + +NORA. Gxis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj +ankaux vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi +bonfartos; envolvu vin suficxe. + +(Foriro tra la antauxcxambro, dum ili interparoladas. Oni auxdas +vocxojn de _infanoj_ ekstere en la sxtuparo.) + +NORA. Jen ili! Jen ili estas! + +(Sxi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas +kun la infanoj) + +NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolcxaj, +benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Cxu ili ne estas amindaj! + +RANK. Ne babiladu cxi tie en la trablovo! + +HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por +patrinoj. + +(_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_ +malsupreniras la sxtuparon; la _vartistino_ eniras la cxambron +kun la infanoj. Ankaux _Nora_, fermante la pordon de la +antauxcxambro.) + +NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rugxaj viaj +vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun +sxi) Kaj vi tre amuzigxis? Bonege. Cxu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur +la lugxo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu +min teni sxin iomete, Anne-Marie. Mia dolcxa eta pupinfano! (prenas +la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun sxi) Jes, jes, +panjo dancos ankaux kun Bob. Kion? Vi jxetis negxbulojn? Ho, tie mi +dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. +Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. +Varma kafo por vi staras sur la forno. + +(La _vartistino_ eniras la maldekstran cxambron. _Nora_ deprenas +la supervestojn de la infanoj kaj jxetas ilin tien kaj tien, +lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.) + +NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed gxi ne mordis? +Ne, hundoj ne mordas etajn, dolcxajn pupinfanojn. Ne enrigardu la +paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! +Estas io terura. Nu? Cxu ni ludu? Kion ni ludu? Kasxludon? Jes, ni +kasxludu. Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua. + +(Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda +cxambro dekstre. Fine _Nora_ kasxas sin sub la tablo; la +infanoj enkuras, sercxas, sed ne trovas sxin, auxdas sxian +sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas sxin. +Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi ilin. Novaj +gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu +malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li +iom atendas; la ludo dauxras) + +KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer -- + +NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, +kion vi volas? + +KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu +estas forgesinta fermi gxin -- + +NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. + +KROGSTAD. Tion mi scias. + +NORA. Nu -- kion vi do volas? + +KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. + +NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie. +Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni +denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la +maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili) + +NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? + +KROGSTAD. Jes, mi volas. + +NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato. + +KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian +Julplezuron vi havos. + +NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaux -- + +KROGSTAD. Pri tio ni gxis plue ne parolu. Estas io alia. Mi +esperas, ke vi havas liberan momenton? + +NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam -- + +KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian +edzon malsupreniri la straton -- + +NORA. Nu ja -- + +KROGSTAD. -- kun virino. + +NORA. Kaj kio pri tio? + +KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Cxu ne tiu virino estas +sinjorino Linde? + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Jxus veninta urben? + +NORA. Jes, hodiaux. + +KROGSTAD. Sxi estas ja via bona amikino? + +NORA. Jes, sxi estas. Sed mi ne komprenas -- + +KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin. + +NORA. Mi scias. + +KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, +permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos +postenon en la Akciobanko? + +NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro +Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi +demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj +estas mi, kiu pledis por sxi, sinjoro Krogstad. Do nun vi +scias. + +KROGSTAD. Mi do kalkulis gxuste. + +NORA (iom pasxadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan +influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke +-- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus +vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh -- + +KROGSTAD. -- kiu havas influon? + +NORA. Jes gxuste. + +KROGSTAD (sxangxas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian +influon por mi. + +NORA. Kion do? Al kio vi celas? + +KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon +en la banko. + +NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian +postenon? + +KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaux mi. Mi bone +komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; +kaj nun mi ankaux komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli +min. + +NORA. Sed mi certigas -- + +KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraux tempo, kaj mi +konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi. + +NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas. + +KROGSTAD. Vere ne? Sxajnas al mi, ke vi mem jxus diris -- + +NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke +mi havus tian influon sur mia edzo? + +KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas +ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj. + +NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la +pordon. + +KROGSTAD. Sinjorino estas kuragxa. + +NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaux liberigxos +el la afero. + +KROGSTAD (pli sinrega). Auxskultu nun, Sinjorino. Se farigxos +necese, mi batalos kvazaux por la vivo, por gardi tiun mian etan +oficon en la banko. + +NORA. Jes, aspektas ja tiel. + +KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu ecx plej malmulte +gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi +kompreneble scias same bone kiel cxiuj aliaj, ke mi antaux kelkaj +jaroj farigxis kulpa pri ago malprudenta. + +NORA. Mi kredas, ke mi ion tian auxdis. + +KROGSTAD. Ne farigxis proceso; tamen tuj cxiuj vojoj barigxis por +mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi +devis krocxi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej +malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; +pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en +la banko estas kvazaux la unua sxtupo por mi. Kaj nun via edzo +volas piedfrapi min for de la sxtuparo, tiel ke mi ree staru en la +koto. + +NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi +vin. + +KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por +vin devigi. + +NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, cxu? ke mi sxuldas monon +al vi? + +KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus? + +NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu +estas mia felicxo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj +plumpa maniero, -- ekscius gxin de _vi_. Vi jxetus min en +terurajn malagrablajxojn -- + +KROGSTAD. Nur malagrablajxojn? + +NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; cxar +tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi +tute ne konservos vian oficon. + +KROGSTAD. Mi demandis, cxu estas nur familiaj malagrablajxoj, +kiujn vi timas? + +NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; +kaj poste ni havos neniun rilaton al vi. + +KROGSTAD (pasxon pli proksimen). Auxskultu, sinjorino Helmer; -- +aux via memorkapablo estas iom malforta, aux vi ne bone komprenas +negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone +pri la afero. + +NORA. Kiel do? + +KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por +pruntepreni mil ducent talerojn. + +NORA. Mi sciis pri neniu alia. + +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon -- + +NORA. Vi ja faris. + +KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondicxoj. +Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom +febre sercxis vojagxmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri +akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. +Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraux sxuldatesto, kiun mi +redaktis. + +NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis. + +KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laux kiuj +via patro garantiis por la sxuldo. Tiujn liniojn via patro devus +subskribi. + +NORA. Devus --? Li ja subskribis. + +KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro +skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Cxu sinjorino +memoras tion? + +NORA. Jes, mi opinias -- + +KROGSTAD. Mi transdonis al vi la sxuldateston, por ke vi sendu +gxin perposxte al via patro. Vi memoras, cxu ne? + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; cxar jam post kvin +aux ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de +via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon. + +NORA. Nu ja; cxu mi ne repagis la partojn regule? + +KROGSTAD. Jes, suficxe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni +priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino? + +NORA. Jes, vere estis. + +KROGSTAD. Via patro kusxis tre malsana, mi kredas. + +NORA. Estis cxe la fino. + +KROGSTAD. Mortis baldaux poste. + +NORA. Jes. + +KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, cxu vi eble memoras la +tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas +diri. + +NORA. Pacxjo mortis la 29-an de Septembro. + +KROGSTAD. Tute gxuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas +strangajxo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi. + +NORA. Kiu strangajxo? Mi ne scias -- + +KROGSTAD. Estas jena strangajxo, ke via patro subskribis tiun +sxuldateston tri tagojn post sia morto. + +NORA. Kiel? Mi ne komprenas -- + +KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. +Cxi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. +Cxu ne strange, sinjorino? + +NORA. (silentas) + +KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, cxu? + +NORA. (dauxre silentas) + +KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaux, ke la vortoj 2-an de Oktobro +kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed +per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; +via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia +hazarde faris tion antaux ol oni sciis pri la morto. Ne estas +trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj +_tiu_ ja estas auxtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via +patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Cxu ne? + +NORA (post mallonga pauxzo, jxetskuas la kapon kaj rigardas lin +spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de +pacxjo. + +KROGSTAD. Auxdu, sinjorino, -- cxu vi scias, ke tio ja estas +dangxera konfeso? + +NORA. Kial? Vi baldaux ricevos vian monon. + +KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la +paperon al via patro? + +NORA. Ne eblis. Pacxjo ja kusxis malsana. Se mi petus lian +subskribon, mi devus ankaux diri al li por kio ni uzus la monon. +Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia +edzo estas en dangxero. Estis ja neeble. + +KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu +vojagxo eksterlanden. + +NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagxo ja savus la vivon de mia +edzo. Mi ne povis rezigni pri gxi. + +KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraux mi --? + +NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel gxenis min pri +vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi +faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato de mia +edzo. + +KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran +ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi, +ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj +tio detruis mian tutan civitanan staton. + +NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom +kuragxan por savi la vivon de via edzino? + +KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj. + +NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj. + +KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en +la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj. + +NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo +kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus +savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen +mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri +tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas +malbona juristo, sinjoro Krogstad. + +KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, +-- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi +placxas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos +forpelita, vi min akompanu. + +(Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro) + +NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min +timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la +infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi +agis el amo! + +INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris +tra la pordego. + +NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda +viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo! + +INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu? + +NORA. Ne, ne; ne nun. + +INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis. + +NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. +Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj. + +(Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la +pordon post ili.) + +NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn +kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon, +ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene! +enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj +malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble! + +CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino? + +NORA. Tien; meze sur la plankon. + +CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman? + +NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas. + +(La _cxambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.) + +NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie +floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo +estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos +por vi, dancos por vi -- + +(_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el +ekstere) + +NORA. Ah, -- vi jam revenas? + +HELMER. Jes. Cxu iu vizitis? + +NORA. Cxi tie? Ne. + +HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego. + +NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton. + +HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin, +kaj petis, ke vi parolu favore por li. + +NORA. Jes. + +HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj +vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li +petis? + +NORA. Jes, Torvald; sed -- + +HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli +kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi +mensogon! + +NORA. Mensogon --? + +HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per +la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas +kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux +la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj +nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece +estas. (foliumas siajn dokumentojn) + +NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald! + +HELMER. Jes. + +NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg +postmorgaux. + +HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi +surprizos min. + +NORA. Ho, tiu stulta kaprico. + +HELMER. Nu? + +NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte, +tiel sensignife. + +HELMER. Cxu Nonjo atingis _tiun_ rekonon? + +NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi +estas tre okupata, Torvald? + +HELMER. Nu -- + +NORA. Kiaj paperoj estas tiuj? + +HELMER. Bankaferoj. + +NORA. Jam nun? + +HELMER. Mi igis la eksigxantan estraron rajtigi min fari la +necesajn sxangxojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por +tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras cxion ordigi gxis +novjaro. + +NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad -- + +HELMER. Hm. + +NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn +nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri +ege granda servo, Torvald. + +HELMER. Diru. Kio estus? + +NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi +ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus +helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia +kostumo? + +HELMER. Jen, jen; la obstinulineto sercxas savonton? + +NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo. + +HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon. + +NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauxzo) Kiel +bele la rugxaj floroj aspektas. -- Sed diru, cxu vere estas tiom +fia, la ago pri kiu Krogstad kulpigxis? + +HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio +signifas? + +NORA. Eble li tion faris pro mizero? + +HELMER. Eble, aux, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas +tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola +ago. + +NORA. Ne, vere ne, Torvald? + +HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkasxe +konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon. + +NORA. Punon --? + +HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per +ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin. + +NORA. Vi kredas, ke farigxus --? + +HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj +hipokriti kaj simuli al cxiuj flankoj, kaj montri maskon antaux +siaj plej proksimaj, ecx antaux sia propra edzino kaj siaj propraj +infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, +Nora. + +NORA. Kial? + +HELMER. Cxar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj +malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Cxiuj enspiroj de la infanoj +en tia hejmo estas plenaj de gxermoj por io fia. + +NORA (pli proksime malantaux li). Kaj pri tio vi estas tute +certa? + +HELMER. Kara mia, tion mi suficxe ofte spertis kiel advokato. +Preskaux cxiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn +patrinojn. + +NORA. Kial gxuste -- patrinojn? + +HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble +influas en la sama direkto; tion tre bone scias cxiu juristo. Kaj +tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn +infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. +(etendas al sxi la manojn) Tial, mia dolcxa Nonja promesu al mi ne +pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la +manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori +kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cxeesto de tiaj +homoj. + +NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la +Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari. + +HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja +provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaux ol iri al la tablo. +Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta +ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur +sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian +cxambron kaj fermas la pordon post si.) + +NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas +neeble. Devas esti neeble. + +VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, +ke ili povu enveni al panjo. + +NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi, +Anne-Marie. + +VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon) + +NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la +hejmon? (eta pauxzo; sxi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je +eterno tio ne estas vero! + + + + +DUA AKTO + + +(La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la +Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur +la sofo kusxas la supervestoj de Nora.) + +(_Nora_, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen; +fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.) + +NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon; +auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la +unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble -- +(malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la +leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho, +stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne +povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn. + +(La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la +maldekstra cxambro) + +VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por +la maskerado. + +NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon. + +VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo. + +NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn! + +VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da +pacienco. + +NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min. + +VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino +Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos. + +NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la +infanoj? + +VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --. + +NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi? + +VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si. + +NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti +kune kun ili tiom kiom antauxe. + +VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas. + +NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se +sxi tute malaperus? + +VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus! + +NORA. Auxskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- +kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj? + +VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora. + +NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_? + +VARTISTINO. Kun sxanco por tiel bona okupo? Malricxa knabino +trafita de misfortuno devas esti kontenta. Cxar la malbona ulo +faris ja nenion por mi. + +NORA. Sed via filino vin certe forgesis. + +VARTISTINO. Ho ne, sxi ne forgesis. Sxi skribis al mi je sia +konfirmacio kaj ankaux kiam sxi edzinigxis. + +NORA (cxirkauxbrakas sxian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi +estis bona patrino por mi dum mi estis infano. + +VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon. + +NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi +volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. +Nun mi devas -- -- Morgaux vi vidos kiel cxarma mi farigxos. + +VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel cxarma +kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran cxambron) + +NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaux forjxetas +cxion). Ho, se mi kuragxus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume +okazus io hejme. Stulta babilajxo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi +la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! +For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili +venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide) + +(_Sinjorino Linde_ eniras el la antauxcxambro, kie sxi +demetis siajn supervestojn) + +NORA. Ho, cxu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom +bone ke vi venis. + +LINDE. Mi auxdis, ke vi venis demandi min. + +NORA. Jes, mi jxus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas +helpi min. Ni sidigxu cxi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo +morgaux vespere supre cxe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun +Torvald volas, ke mi estu fisxista knabino el Napolo, kaj ke mi +dancu Tarantelon, cxar gxin mi lernis en Kapreo. + +LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon? + +NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald +tie en Napolo kudrigis gxin por mi; sed nun cxio estas tiel +dissxirita, ke mi tute ne scias -- + +LINDE. Nu, tion ni baldaux ordigos; estas ja nur la garnajxo, kiu +iom malfiksigxis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni +bezonas. + +NORA. Ho, kiom afabla vi estas. + +LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaux, Nora? Sciu, -- tiam +mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis +danki vin pro la agrabla vespero hieraux. + +NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke +hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni +iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas +fari la domon perfekta kaj senmakula. + +LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la +filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam +estas tiel deprimata kiel hieraux? + +NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de +tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi +diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis +amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo +farigxis malsaneca de infanagxo. + +LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas +tiajn informojn? + +NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje +ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj +kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion. + +LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas +vin cxiun tagon? + +NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej +bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank +kvazaux apartenas al la domo. + +LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi +sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn? + +NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson? + +LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu +cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via +edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --? + +NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; +kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua +tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la +karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi +ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte +auxskultas. + +LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux +estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj +havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri +vin el tio cxi kun doktoro Rank. + +NORA. El kio mi devus eltiri min? + +LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa +adoranto, kiu havigus al vi monon -- + +NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedauxrinde. Sed kio plue? + +LINDE. Cxu doktoro Rank estas ricxa? + +NORA. Jes, li estas. + +LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan? + +NORA. Ne, neniun; sed --? + +LINDE. Kaj li vizitas vin cxi-hejme cxiun tagon? + +NORA. Jes, kiel vi auxdas. + +LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste +altrudi sin? + +NORA. Mi vin tute ne komprenas. + +LINDE. Ne sxajnigu, Nora. Cxu vi opinias, ke mi ne komprenas, de +kiu vi pruntis la mil ducent talerojn? + +NORA. Cxu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, +kiu vizitas nin cxiun opan tagon! Kia terure gxena situacio tio +estus? + +LINDE. Do vere ne li? + +NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam ecx momente povus veni al mi +en la kapon --. Tiam li ankaux ne havis monon por pruntedoni; nur +longe poste li heredis. + +LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonsxanco por vi, mia kara +Nora. + +NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron +Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin -- + +LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros. + +NORA. Kompreneble ne. Sxajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke +tio farigxus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al +doktoro Rank -- + +LINDE. Malantaux la dorso de via edzo? + +NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaux tio estas +malantaux lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio. + +LINDE. Jes ja, tion mi ankaux hieraux diris; sed -- + +NORA (pasxadas sur la planko). Viro pli bone ol virino +manipulas tiajxojn -- + +LINDE. La edzo, jes. + +NORA. Babilacxo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan sxuldon, tiam +oni ja rericevos la ateston? + +LINDE. Kompreneble, jes. + +NORA. Kaj oni povas dissxiri gxin en cent mil pecetojn kaj +forbruligi gxin, -- la abomenan, malpuran paperon! + +LINDE (rigardas sxin atente, formetas la kudrajxon kaj starigxas +malrapide). Nora, vi kasxas ion por mi. + +NORA. Cxu tiel mi aspektas? + +LINDE. Io okazis al vi post hieraux matene. Nora, kio estas? + +NORA (proksimigxas al sxi). Kristine! (auxskultas) Ts! Torvald +nun venis hejmen. Jen; sidigu vin cxe la infanoj dume. Torvald ne +toleras vidi tajlorajxon. Petu al Anne-Marie helpi vin. + +LINDE (kolektas kelkajn el la ajxoj). Nu jes, sed mi ne foriros +de cxi tie, antaux ol ni sincere interparolis. + +(Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la +antauxcxambro) + +NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara +Torvald. + +HELMER. Cxu estas la kudristino --? + +NORA. Ne, estas Kristine, sxi helpas min pretigi mian kostumon. +Imagu kiom belaspekta mi estos. + +HELMER. Jes, cxu ne estis sukcesa ideo de mi? + +NORA. Bonega! Sed cxu mi ne estas gxentila obeante vin? + +HELMER (prenas sxin sub la mentono). Gxentila -- cxar vi obeas +vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur +sxercas. Sed mi ne volas gxeni vin; vi devas provi, mi supozas. + +NORA. Kaj vi laboros kompreneble? + +HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis +la bankon -- (volas eniri sian cxambron) + +NORA. Torvald. + +HELMER (haltas). Jes. + +NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --? + +HELMER. Kio do? + +NORA. Cxu vi tion volus fari? + +HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas. + +NORA. La sciuro cxirkauxkurus petole, se vi volus esti afabla kaj +konsentema. + +HELMER. Eldiru do. + +NORA. La alauxdo kvivitus en cxiuj cxambroj supre kaj +malsupre. + +HELMER. Nu ja, tion la alauxdo ja tamen faras. + +NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, +Torvald. + +HELMER. Nora, -- cxu ne estas tio sama, kion vi aludis en la +mateno? + +NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin! + +HELMER. Kaj vi ecx kuragxas remueli tiun aferon? + +NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad +havi sian oficon en la banko. + +HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino +Linde. + +NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi +alian oficiston anstataux Krogstad. + +HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Cxar vi delogigxis +senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --! + +NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas +ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al +vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin -- + +HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajxoj kiuj hantas +vin. + +NORA. Al kio vi aludas? + +HELMER. Evidente vi pensas pri via patro. + +NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la +gazetoj pri pacxjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke +ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta +tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al +li. + +HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro +kaj mi. Via patro ne estis neriprocxebla sxtata oficisto. Sed tio +estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi +tenas mian oficon. + +NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni +povus vivi hejmece, trankvile kaj felicxe cxi tie en nia paca +senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi +petas vin el mia koro -- + +HELMER. Kaj gxuste per via propeto pri li vi neebligas al mi +reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun +Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al +sia edzino sxangxi lian decidon -- + +NORA. Jes, kaj kio do --? + +HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la +obstinulineto --. Mi ridindigus min antaux la tuta personaro, -- +pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de cxiaspecaj fremdaj +influoj? Ja, kredu, mi baldaux spertus la rezultojn! Kaj krome, -- +estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, +tiom longe kiom mi staras kiel direktoro. + +NORA. Kaj kio do estas tio? + +HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn -- + +NORA. Jes, cxu ne, Torvald? + +HELMER. Kaj mi auxdas, ke li ankaux estas suficxe lerta. Sed li +estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj +konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas gxenata. Nu, mi povas +ja diri al vi tute senpere: Ni antauxnomigxas. Kaj tiu nediskreta +homo tion ne kasxas, kiam aliuloj cxeestas. Kontrauxe, -- li opinias +ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj cxiumomente li +anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tusxas +min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla. + +NORA. Torvald, cxio cxi ne estas via sincera opinio. + +HELMER. Nu? Kaj kial ne? + +NORA. Ne, cxar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj. + +HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min +malgrandanima! + +NORA. Ne, kontrauxe, kara Torvald; kaj gxuste tial -- + +HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaux +mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu +finon. (iras al la pordo de la antauxcxambro kaj vokas) Helene! + +NORA. Kion vi volas? + +HELMER (sercxas inter siaj paperoj). Decidon. (La +_cxambristino_ envenas.) + +HELMER. Jen; prenu tiun cxi leteron; iru kun gxi tuj; trovu +portiston, kaj igu lin ekspedi gxin. Sed rapide. La adreso estas +surskribita. Jen mono. + +CxAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero) + +HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino. + +NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu? + +HELMER. La maldungo de Krogstad. + +NORA. Revoku gxin, Torvald! Ankoraux estas tempo. Ho, Torvald, +revoku gxin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Auxdu, +Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin +cxiujn. + +HELMER. Tro malfrue. + +NORA. Jes, tro malfrue. + +HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, +kvankam gxi funde estas insulto kontraux mi. Jes, vere estas! Aux +cxu ne estas insulto kredi, ke mi timu vengxon de tia povra +fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, cxar la timo bele atestas pri +via granda amo al mi. (prenas sxin inter siajn brakojn) +Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere +gravas, kredu, mi havas kuragxon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas +viro por preni cxion sur min. + +NORA (timigita). Kion vi aludas per tio? + +HELMER. Mi diras: Cxion -- + +NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru. + +HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas +kiel devas esti. (karesas sxin) Cxu vi nun estas kontenta? Nu, nu, +nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj +senenhavaj imagajxoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj +ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj +fermos ambaux pordojn, sekve mi auxdos nenion; vi povos fari tiom +da bruo kiom vi deziras. (turnas sin cxe la pordo) Kaj kiam doktoro +Rank venos, diru al li kie li trovos min. + +(Li kapsalutas sxin, iras kun siaj dokumentoj en sian cxambron +kaj fermas post si) + +NORA (konfuzita de timo, staras kvazaux najlita, flustras). +Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al cxio en +la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- +Eliron -- (oni sonorigas en la antauxcxambro) Doktoro Rank --! +Prefere kion ajn! Prefere _cxion_, kio ajn gxi estu! + +(Sxi glatigas sian vizagxon, rektigas sin, kaj iras por malfermi +la pordon de la antauxcxambro. _Doktoro Rank_ staras tie, +pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheligxas.) + +NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed +ne eniru cxe Torvald nun; cxar mi opinias ke li estas iom +okupata. + +RANK. Kaj vi? + +NORA (dum li eniras kaj sxi fermas la pordon malantaux li). Ho, +tion vi bone scias, -- por vi mi cxiam havas kroman tempon. + +RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi +povos. + +NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos? + +RANK. Jes. Cxu tio skuas vin? + +NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Cxu io okazus? + +RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere +ne kredis, ke okazus tiom frue. + +NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciigxis? Doktoro Rank, +diru al mi! + +RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonigxas, kaj estas +nenio farebla pri tio. + +NORA (spiras liberigita). Pri vi --? + +RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la +plej mizera el cxiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj +tagoj mi faris gxeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. +Post unu monato mi eble kusxos putrante tie supre en la +tombejo. + +NORA. Fi, fi, kiel nauxze vi parolas. + +RANK. La afero ankaux estas malbenite nauxza. Sed la plej nauxza +estas, ke antauxos tiom da aliaj abomenajxoj. Restas nur unu sola +ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam +komencigxos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer +pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraux cxio +malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulcxambron. + +NORA. Ho, tamen doktoro Rank -- + +RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por +li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi +mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga +abomenajxo komencigxis. + +NORA. Ne ne, hodiaux vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom +dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro. + +RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo +de aliulo. Cxu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas +iamaniere tia senkompata fatalo -- + +NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje! + +RANK. Jes, mi jxuras, la tuto estas efektive nura ridindajxo. Mia +povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leuxtenantaj tagoj +de mia patro. + +NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj +kaj pastecxoj el anserhepato. Cxu ne tiel? + +RANK. Jes; kaj al trufoj. + +NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas? + +RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble. + +NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj cxampano. +Bedauxrinde ke cxiuj tiuj delikatajxoj ataku la spinon. + +RANK. Precipe bedauxrinde cxar ili atakas malfelicxan spinon, kiu +gxuis ecx ne guton da ili. + +NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedauxrinda. + +RANK (rigardas sxin esplore). Hm -- + +NORA (iom poste). Kial vi ridetis? + +RANK. Ne, estas vi kiu ridis. + +NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank! + +RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi +imagis. + +NORA. Mi estas tiel incitita al frenezajxoj hodiaux. + +RANK. Aspektas tiel. + +NORA (kun la manoj sur liaj sxultroj). Kara, kara doktoro Rank, +vi ne formortu de Torvald kaj mi. + +RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaux +forgesigxas, kiu foriras. + +NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias? + +RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam -- + +NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn? + +RANK. Tion faros vi ambaux, kiam mi estos for. Vi mem jam estas +sur la vojo, mi opinias. Pro kio cxeestis tiu sinjorino Linde cxi +tie hieraux? + +NORA. Aha. -- cxu vere vi estas jxaluza pri la kompatinda +Kristine? + +RANK. Jes, mi estas. Sxi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi +forestos, eble tiu ino -- + +NORA. Ts, ne parolu tiom lauxte; sxi sidas en la apuda +cxambro. + +RANK. Ecx hodiaux? Jen vi vidas. + +NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi +estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagxa, doktoro Rank; morgaux vi +vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur +por vi, -- ja, kompreneble ankaux por Torvald; evidente. (prenas +kelkajn ajxojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin cxi tie, kaj +mi montros ion al vi. + +RANK (sidigas sin). Kio estas? + +NORA. Jen. Rigardu! + +RANK. Silkosxtrumpojn. + +NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, cxu ne? Tamen nun estas +mallume; sed morgaux -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu +do, vi povas vidi ankaux la supron. + +RANK. Hm -- + +NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Cxu vi kredas ke ili ne +estas lauxmezuraj? + +RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion. + +NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. +(frapetas lin sur la orelon per la sxtrumpoj) Tio estu por vi. (ree +enpakas ilin) + +RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajxojn povos mi vidi? + +NORA. Ecx ne iometon pli vi rajtas vidi; cxar vi estas +malbonkonduta. (sxi kantetas kaj sercxas inter la ajxoj) + +RANK (post mallonga pauxzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune +kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farigxus +el mi se mi neniam estus veninta en tiun cxi domon. + +NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin suficxe +komforta cxe ni. + +RANK (pli mallauxte; rigardas antauxen). Kaj jen esti devigata +forlasi cxion -- + +NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos. + +RANK (kiel antauxe). -- kaj ecx ne povran signon de dankemo povas +mi postlasi; apenaux efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, +kiun la unue venanta povos okupi. + +NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne -- + +RANK. Pri kio? + +NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco -- + +RANK. Jes, Jes? + +NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon -- + +RANK. Cxu vi vere unu fojon volus igi min tiom felicxa? + +NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas. + +RANK. Nu, bone; do diru al mi. + +NORA. Ne, cxar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme +ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo -- + +RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed +diru do. Cxu mi ne havas vian konfidon? + +NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej +fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Gxuste tial mi volas diri tion +al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke +ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun +momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi. + +RANK (klinita kontraux sxi). Nora, -- cxu vi do kredas, ke li +estas la sola --? + +NORA (kun ekmoveto). -- kiu --? + +RANK. Kiu gxoje fordonus sian vivon por vi. + +NORA (peze). Nu do tiel. + +RANK. Mi jxuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaux ol mi foriros. +Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj +nun vi ankaux scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu +alia. + +NORA (starigxas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi. + +RANK (liberigas lokon por sxi, sed restas sidanta). Nora -- + +NORA (cxe la pordo de la antauxcxambro). Helene, enportu la +lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis +vere malbele farita de vi. + +RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ecx pli profunde ol kiu ajn alia? +Cxu _tio_ estas malbela? + +NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne +necesa -- + +RANK. Kion vi aludas? Cxu vi do sciis --? + +(La _cxambristino_ envenas kun la lampo, metas gxin sur la +tablon kaj ree eliras.) + +RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, cxu vi ion +sciis? + +NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aux ne sciis? Mi vere ne +povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! +Cxio estis ja nun tiel bona. + +RANK. Nu, vi almenaux nun scias, ke mi estas je via dispono kun +vivo kaj animo. Cxu vi nun volas malkasxe paroli? + +NORA (rigardas lin). Post tio? + +RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas. + +NORA. Nenion vi povas nun ekscii. + +RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi +tion, kio estas en homa eblo. + +NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun +helpon. Eble cxio estas nur imagajxoj. Certe tiel estas. +Kompreneble! (sidigas sin en la balancan segxon, rigardas lin, +ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj +cxu vi ne trovas kauxzon por honto, nun kiam la lampo estas +enportita? + +RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por cxiam? + +NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu cxi tien +kiel gxis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin. + +RANK. Jes, sed _vi_? + +NORA. Ho, mi cxiam trovas ke farigxas ege amuze, kiam vi +venas. + +RANK. Estas gxuste tio, kio delogis min sur malgxustan vojon. Vi +estas por mi enigmo. Multfoje sxajnis al mi, ke vi same prefere +estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer. + +NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, +kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti. + +RANK. Nu ja, estas iu senco en tio. + +NORA. Kiam mi logxis hejme, mi ja pleje amis pacxjon. Sed estis +por mi cxiam ege amuze, kiam mi povis sxteliri en la cxambron de la +servistinoj; cxar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis +tiom tiklajn amuzajxojn inter si. + +RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstatauxis. + +NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima +doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri +Torvald kiel pri pacxjo -- + +(La _cxambristino_ venas el la antauxcxambro) + +CxAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al sxi karton) + +NORA (jxetrigardas la karton). Ah! (metas gxin en la posxon) + +RANK. Io malagrabla okazanta? + +NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo -- + +RANK. Kiel? Tie kusxas ja via kostumo. + +NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis gxin -- Torvald ne +sciu pri gxi -- + +RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto. + +NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna cxambro; tenu +lin okupata dume -- -- -- + +RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin. + +(Li iras en la cxambron de _Helmer_.) + +NORA (al la cxambristino). Li atendas en la kuirejo? + +CxAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan sxtuparon -- + +NORA. Sed cxu vi ne diris, ke gasto jam cxeestas? + +CxAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis. + +NORA. Li ne volis foriri? + +CxAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaux ol li parolis kun +sinjorino. + +NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; +estas surprizo por mia edzo. + +CxAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (sxi eliras.) + +NORA. Okazos la terurajxo. Gxi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas +okazi; ne okazu. + +(Sxi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._) + +(La _cxambristino_ malfermas la pordon de la antauxcxambro +por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaux li. Li estas +vestita en vojagxpelto, botoj kaj felcxapo.) + +NORA (proksimigxas al li). Parolu mallauxte; mia edzo estas +hejme. + +KROGSTAD. Nu, lasu lin. + +NORA. Kion vi volas? + +KROGSTAD. Informigxi pri io. + +NORA. Do, rapide. Kio estas? + +KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon. + +NORA. Mi ne povis malhelpi gxin, sinjoro Krogstad. Mi batalis +gxis ekstremo por via afero; sed helpis neniom. + +KROGSTAD. Cxu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri +kio mi povas endangxerigi vin, sed tamen li kuragxas -- + +NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciigxis pri tio? + +KROGSTAD. Ho ne, mi ankaux tion ne pensis. Ne karakterizus mian +bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragxo -- + +NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo. + +KROGSTAD. Dio gardu, cxian sxuldatan estimon. Sed cxar sinjorino +tiel timeme tenas la aferon kasxita, mi rajtas supozi, ke post +hieraux vi iom pli bone informigxis pri la graveco de tio, kion vi +vere faris? + +NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui. + +KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas -- + +NORA. Kion vi intencas pri mi? + +KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi +estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, +legxkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaux havas iom da tio, kion oni +nomas bonkorecon. + +NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn. + +KROGSTAD. Cxu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun +tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro +serioze. Gxis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko. + +NORA. Ho jes, cxu ne; tion mi ja sciis. + +KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas +publikigi gxin; gxi restos inter ni tri. + +NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii. + +KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Cxu eble vi povas pagi la +restantan sumon? + +NORA. Ne, ne tuj. + +KROGSTAD. Aux cxu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la +proksimajn tagojn? + +NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi. + +KROGSTAD. Nu, cxiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus cxi tie +kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus +de mi vian sxuldateston. + +NORA. Do, klarigu al mi por kio vi gxin uzos. + +KROGSTAD. Mi nur retenos gxin, -- gardos gxin zorge. Neniu +nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema +decido en malespero -- + +NORA. Mi faras. + +KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo -- + +NORA. Mi faras! + +KROGSTAD. -- aux se vi pensus pri tio, kio estas ankoraux pli +malespera -- + +NORA. Kiel vi povas scii tion? + +KROGSTAD. -- forvisxu tiajn ideojn. + +NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_? + +KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaux mi +pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuragxon -- + +NORA (senvocxe). Ankaux mi ne. + +KROGSTAD (sensxargxigita). Cxu ne vere; ankaux vi ne +kuragxas? + +NORA. Mi ne kuragxas; mi ne kuragxas. + +KROGSTAD. Estus ankaux ega stultajxo. Post la kulmino de la unua +familia sxtormo --. Mi havas en mia posxo leteron al via edzo -- + +NORA. Kaj tie vi rakontas cxion? + +KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj. + +NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Dissxiru gxin. Mi tamen +havigos monon. + +KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed cxu mi ne jxus diris al vi -- + +NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi sxuldas. Diru +al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la +monon. + +KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo. + +NORA. Kion vi do postulas? + +KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas +supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi +faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraux peniga +malricxeco; mi estis kontenta laborigante min supren sxtupon post +sxtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur +per indulga reakcepto. Mi volas supren, auxdu. Mi volas reen en la +bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por +mi -- + +NORA. Tion li neniam faros! + +KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ecx ne kuragxos grumbli. Tuj +kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu +la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald +Helmer, kiu estros la Akciobankon. + +NORA. Tion vi neniam spertos! + +KROGSTAD. Eble vi volas --? + +NORA. Nun mi kuragxas. + +KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, +kiel vi -- + +NORA. Vi vidos; vi vidos! + +KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, +karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, +malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo. + +NORA. Vi ne timigas min. + +KROGSTAD. Ankaux vi ne timigas min. Tiajxojn oni ne faras, +sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la +posxo. + +NORA. Poste? Kiam mi ne plu --? + +KROGSTAD. Cxu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via +reputacio? + +(_Nora_ konsternita staras lin rigardante) + +KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajxon. +Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesagxon de +li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove +iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaux, sinjorino. +(Li eliras tra la antauxcxambro.) + +NORA (al la pordo de la antauxcxambro, malfermas gxin duone kaj +sxtelauxskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus +ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? +Li staras ekstere. Ne malsupreniras la sxtuparon. Cxu li +hezitas? Li eble --? + +(Letero falas en la leterskatolon; poste oni auxdas la pasxojn +de _Krogstad_ perdigxantaj malsupre de la sxtuparo) + +NORA (kun mallauxta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo +apud la sofo; mallonga pauxzo). En la leterskatolo! (sxteliras +timeme al la pordo de la antauxcxambro) Tie gxi kusxas. -- Torvald, +Torvald, -- nun ni estas sensavaj! + +LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra cxambro). Nun mi ne +trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --? + +NORA (rauxke kaj mallauxte). Kristine, venu cxi tien. + +LINDE (jxetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi +aspektas kiel konfuzita. + +NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la +vitrajxo en la leterskatolo. + +LINDE. Jes, jes; mi bone vidas. + +NORA. Tiu letero estas de Krogstad -- + +LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la +monon! + +NORA. Jes, kaj nun Torvald sciigxos pri cxio. + +LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaux. + +NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon. + +LINDE. Sed pro la cxielo --? + +NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia +atestanto. + +LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --? + +NORA. Se mi frenezigxos, -- kaj tio ja povus okazi -- + +LINDE. Nora! + +NORA. Aux se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus +cxeesti tie cxi -- + +LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza! + +NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi +komprenas -- + +LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --? + +NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne +estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al +vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris cxion. Memoru +tion. + +LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas cxion cxi. + +NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajxo, kiu nun +okazos. + +LINDE. La mirindajxo? + +NORA. Jes, la mirindajxo. Sed estas tiom terure, Kristine; gxi +nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo. + +LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad. + +NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan! + +LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi. + +NORA. Li? + +LINDE. Kie li logxas? + +NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (sercxas en la posxo) Jen lia +karto. Sed la letero, la letero --! + +HELMER (en sia cxambro, frapas la pordon). Nora! + +NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas? + +HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja sxlosis la pordon; +eble vi surprovas? + +NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald. + +LINDE (kiu legis la karton). Li ja logxas gxuste trans la +stratangulo. + +NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kusxas ja +en la skatolo. + +LINDE. Kaj via edzo havas la sxlosilon? + +NORA. Jes, cxiam. + +LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas +elpensi iun pretekston -- + +NORA. Sed gxuste je tiu cxi tempo Torvald kutime -- + +LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble +baldaux. (sxi eliras rapide tra la antauxcxambro) + +NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas gxin kaj +enrigardas). Torvald! + +HELMER (en la interna cxambro). Nu, cxu oni fine rajtas ree +enveni en sian propran cxambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. +(cxe la pordo) Sed kio estas? + +NORA. Kio, kara Torvald? + +HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado. + +RANK (cxe la pordo). Laux mia percepto; sed mi do eraris. + +NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaux +morgaux. + +HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere strecxita. Cxu vi tro +multe ekzercis? + +NORA. Ne, mi ankoraux tute ne ekzercis. + +HELMER. Estos tamen necese -- + +NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas +sen via helpo; mi cxion tute forgesis. + +HELMER. Nu, ni baldaux refresxigu cxion. + +NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi +tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dedicxi vin tute por mi +cxi-vespere. Ecx ne etan bankaferon; ecx ne plumon en la mano. Do? +Cxu ne, kara Torvald? + +HELMER. Mi promesas; hodiaux vespere mi estos tute je via +dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la +pordo de la antauxcxambro) + +NORA. Kion vi volas rigardi tie? + +HELMER. Nur vidi cxu venis letero. + +NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald! + +HELMER. Kion do? + +NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu. + +HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri) + +(_Nora_, cxe la piano, frapas la unuajn taktojn de la +_Tarantelo_) + +HELMER (cxe la pordo, haltas). Aha! + +NORA. Mi ne povas danci morgaux, se mi ne ekzercos kun vi. + +HELMER (iras al sxi). Cxu vi vere estas tiom timema, kara +Nora? + +NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraux estas +tempo antaux la mangxo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara +Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas. + +HELMER. Volonte, tre volonte, cxar vi deziras. + +(Li eksidas cxe la piano) + +NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaux longan, +multekoloran sxalon, per kiu sxi rapide drapiras sin; post salto +mezen sur la plankon sxi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun +mi volas danci! + +(_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_ +staras apud la piano malantaux _Helmer_, rigardante) + +HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide. + +NORA. Mi ne povas alimaniere. + +HELMER. Ne tiel impete, Nora! + +NORA. Gxuste tiel devas esti. + +HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne tauxgas. + +NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Cxu mi ne diris tion al +vi? + +RANK. Permesu al mi ludi por sxi. + +HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii +sxin. + +(_Rank_ sidigas sin cxe la piano kaj ludas; _Nora_ +dancas pli kaj pli sovagxe. _Helmer_ prenis pozicion apud la +forno, kaj ofte direktas al sxi rimarkojn por korekti sxin; sxi +sxajne ne auxdas tion; sxia hararo malligigxas kaj falas sur sxiajn +sxultrojn; sxi ne atentas tion, sed dauxrigas la dancadon. +_Sinjorino Linde_ envenas) + +LINDE (staras konsternita cxe la pordo). Oj --! + +NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine. + +HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaux estus por savo +de la vivo. + +NORA. Vere ja estas! + +HELMER. Rank, cxesu; tio estas ja pura frenezajxo. Cxesu, mi +diras. + +(_Rank_ cxesas ludi, kaj Nora subite haltas) + +HELMER (al sxi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis cxion, +kion mi instruis al vi. + +NORA (forjxetas la tamburinon). Jen vi mem vidas. + +HELMER. Do, jen instruo estas bezonata. + +NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min gxis +la fino. Cxu vi tion promesas al mi, Torvald? + +HELMER. Vi povas fidi pri tio. + +NORA. Vi ne devas, hodiaux nek morgaux, zorgi pri io alia krom +mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malsxlosu la leterskatolon -- + +HELMER. Aha, ankoraux la timo pro tiu homo -- + +NORA. Jes, jes ja, ankaux tio. + +HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kusxas letero de +li. + +NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian +nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaux ol cxio +atingis la finon. + +RANK (mallauxte al Helmer). Vi ne devas kontrauxdiri sxin. + +HELMER (cxirkauxbrakas sxin). Ni plenumu la volon de la infano. +Sed morgaux nokte, kiam vi estos dancinta -- + +NORA. Tiam vi estos libera. + +CxAMBRISTINO (cxe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas +preta. + +NORA. Ni volas havi cxampanon, Helene. + +CxAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras) + +HELMER. Aha, -- granda festeno do? + +NORA. Cxampanofesteno gxis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn +makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon. + +HELMER (prenas sxiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira +sovagxeco. Estu nun mia propra alauxdeto kiel ordinare. + +NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaux vi, doktoro Rank. +Kristine, vi devas helpi min arangxi miajn harojn. + +RANK (mallauxte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia +okazonta? + +HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, +kiun mi menciis al vi. + +(Ili eliras dekstre) + +NORA. Nu!? + +LINDE. Forvojagxis en la kamparon. + +NORA. Mi divenis laux via aspekto. + +LINDE. Li revenos hejmen morgaux vespere. Mi skribis leterslipon +al li. + +NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas +gxojego, tio, atendadi la mirindajxon. + +LINDE. Efektive, kion vi atendas? + +NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj +postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la mangxocxambron) + +NORA (staras momenton kvazaux por sin orienti; poste sxi rigardas +sian horlogxon). La kvina. Sep horojn gxis noktomezo. Poste, dudek +kvar horojn gxis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos +dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi. + +HELMER (cxe la pordo dekstre). Sed kie restas la alauxdeto? + +NORA (al li kun largxe etenditaj brakoj). Jen la alauxdeto! + + + + +TRIA AKTO + + +(Sama cxambro. La sofotablo kun segxoj cxirkauxe estas metita +antauxen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de +la antauxcxambro estas malfermita. Auxdigxas dancmuziko de la supra +etagxo.) + +(_Sinjorino Linde_ sidas cxe la tablo foliumante libron +seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la +pensojn; iujn fojojn sxi strecxe auxskultas en la direkto de la +ekstera pordo.) + +LINDE (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne. Kaj nun jam urgxas. +Se li nur ne -- (denove auxskultas) Jen, tie li estas. (Sxi eliras +en la antauxcxambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; +kvietaj pasxoj auxdigxas sur la sxtuparo; sxi flustras:) Envenu. +Cxeestas neniu. + +KROGSTAD (cxe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion +tio signifas? + +LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi. + +KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu cxi domo? + +LINDE. Hejme cxe mi ne eblas; mia cxambro ne havas apartan +enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la cxambristino dormas, kaj +la gesinjoroj Helmer estas en balo supre. + +KROGSTAD (venas en la cxambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer +dancas cxi-vespere? Fakte? + +LINDE. Jes, kial ne? + +KROGSTAD. Nu jes, kial ne? + +LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu. + +KROGSTAD. Cxu ni du do havas ion pli por priparoli? + +LINDE. Ni havas multon por priparoli. + +KROGSTAD. Tion mi gxis nun ne opiniis. + +LINDE. Ne, cxar vi neniam vere komprenis min. + +KROGSTAD. Cxu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom +simpla en la mondo? Senkora virino forpusxas viron, kiam sin +ofertas io, kio estas pli avantagxa. + +LINDE. Cxu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj cxu vi +opinias, ke mi rompis de vi facilkore? + +KROGSTAD. Vere ne? + +LINDE. Krogstad, cxu vi tion vere kredis? + +KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian +leteron, kian vi skribis? + +LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Cxar mi devis rompi kun vi, +estis ja ankaux mia devo ekstermi en vi cxion, kion vi por mi +sentis. + +KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por +mono! + +LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn +fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam +longa atendado. + +KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpusxi min pro alia +homo. + +LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, cxu +mi tion rajtis. + +KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentigxis, kvazaux la +firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi +estas sxiprompito sur vrako. + +LINDE. Helpo povus esti proksima. + +KROGSTAD. Gxi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la +vojon. + +LINDE. Kontraux mia scio, Krogstad. Nur hodiaux mi eksciis, ke +estas vi, kiun mi anstatauxos en la banko. + +KROGSTAD. Mi kredas vin, cxar vi tion diras. Sed nun, kiam vi +scias, cxu vi ne retiras vin? + +LINDE. Ne; cxar tio neniel utilus al vi. + +KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus. + +LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso +instruis tion al mi. + +KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn +frazojn. + +LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre sagxan. Sed fidi al agoj +vi tamen devas? + +KROGSTAD. Al kio vi aludas? + +LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel sxiprompito sur vrako. + +KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri. + +LINDE. Ankaux mi sidas kiel sxiprompita virino sur vrako. Neniun +por funebri, kaj neniun por prizorgi. + +KROGSTAD. Vi mem elektis. + +LINDE. Mi tiam ne havis elekton. + +KROGSTAD. Nu, kaj kio pli? + +LINDE. Krogstad, cxu eble ni du sxiprompitoj povus transiri unu +al la alia? + +KROGSTAD. Kion vi sugestas? + +LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du. + +KROGSTAD. Kristine! + +LINDE. Kial, laux via supozo, mi venis al la urbo? + +KROGSTAD. Cxu eblus ke vi havus penson pri mi? + +LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Cxiujn miajn +vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis +mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola +en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si +mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por +kiuj labori. + +KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita +virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem. + +LINDE. Cxu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita? + +KROGSTAD. Cxu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- cxu vi +estas plene informita pri mia pasinteco? + +LINDE. Jes. + +KROGSTAD. Kaj cxu vi scias, kiel cxi tie oni rigardas min? + +LINDE. Antaux nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi +estus farigxinta alia homo. + +KROGSTAD. Pri tio mi estas certa. + +LINDE. Cxu ne eblus ankoraux? + +KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. +Mi vidas tion laux via esprimo. Cxu vi do efektive kuragxas --? + +LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj +bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je +via baza kerno; -- kune kun vi mi cxion kuragxas. + +KROGSTAD (prenas sxiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun +mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaux en la okuloj de +aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis -- + +LINDE (auxskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru! + +KROGSTAD. Kial? Kio estas? + +LINDE. Vi auxdas la dancon tie supre? Kiam gxi estos finita, ni +povos atendi ilin. + +KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Cxio estas ja vana. Kompreneble vi +ne scias pri la pasxo, kiun mi faris kontraux Helmer. + +LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri gxi. + +KROGSTAD. Kaj tamen vi kuragxus --? + +LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon +kiel vi. + +KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita! + +LINDE. Tion vi povus; cxar via letero ankoraux kusxas en la +skatolo. + +KROGSTAD. Vi estas certa? + +LINDE. Tute certa; sed -- + +KROGSTAD (rigardas sxin esplore). Cxu tiel por kompreni? Vi volas +savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkasxe. Cxu tiel +estas? + +LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, +tion ne denove faros. + +KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron. + +LINDE. Ne, ne. + +KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas cxi tie gxis Helmer +venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur +temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu gxin. + +LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron. + +KROGSTAD. Sed diru al mi, cxu vere ne estas pro tio, ke vi +decidis rendevuon cxi tie? + +LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj +estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu cxi +hejmo. Helmer nepre cxion eksciu; tiu malfelicxiga sekreto devas +esti malkasxita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne +povas dauxrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj. + +KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi +almenaux povas fari, kaj tion mi faru tuj -- + +LINDE (auxskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas +finita; ni ne plu estas sekuraj, ecx ne momenton. + +KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre. + +LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo. + +KROGSTAD. Tiom nekredeble felicxa mi neniam antauxe estis. + +(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidcxambro +kaj la antauxcxambro restas malfermita) + +LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia sxangxo! +Jes, kia sxangxo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en +kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaux venu -- +(auxskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestigxi. (surmetas cxapelon kaj +mantelon) + +(La vocxoj de _Helmer_ kaj _Nora_ auxdigxas ekstere; sxlosilo +turnigxas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaux perforte en la +antauxcxambron. Sxi estas vestita en la itala kostumo kun granda, +nigra sxalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita +nigra domeno supere) + +NORA (ankoraux cxe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne cxi tien! +Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue. + +HELMER. Sed karega Nora -- + +NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu +horon ankoraux! + +HELMER. Ecx ne unu minuton, mia dolcxa Nora. Vi scias, ke estis +interkonsento. Jen jen; en la cxambron; aux vi malvarmumigxos. + +(Li kondukas sxin malgraux sxia kontrauxstaro, iom pusxetante en +la sidcxambron.) + +LINDE. Bonan vesperon. + +NORA. Kristine! + +HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi cxi tie tiom malfrue? + +LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita. + +NORA. Cxu vi sidis cxi tie min atendante? + +LINDE. Jes; bedauxrinde mi ne venis suficxe frue; vi jam estis +supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaux ol mi vin vidis. + +HELMER (forprenas la sxalon de Nora). Jes, bone rigardu sxin. Mi +opinius, ke sxi valoras esti rigardata. Cxu sxi ne estas cxarma, +sinjorino Linde? + +LINDE. Jes, vere sxi estas -- + +HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la +komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la +dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi +forton por kunvenigi sxin. + +NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx +nur duonan horon pli. + +HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, -- +faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado +eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta +mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa +afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post +tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian +cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus +diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al +cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela +vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed +_tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie. +(jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia +cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien +eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn) + +NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?! + +LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li. + +NORA. Kaj jen --? + +LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo. + +NORA (senvocxe). Mi sciis. + +LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed +paroli vi devas. + +NORA. Mi ne parolos. + +LINDE. Do parolos la letero. + +NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --! + +HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin? + +LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton. + +HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo? + +LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin. + +HELMER. Do vi trikas? + +LINDE. Jes ja. + +HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi. + +LINDE. Nu? Kaj kial? + +HELMER. Cxar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la +brodajxon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni +kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; cxu ne --? + +LINDE. Jes, povas esti -- + +HELMER. Sed kontrauxe triki -- neniam farigxas alie ol malbele; +rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas +supren kaj malsupren; -- estas io cxineca cxe tio. -- Ah, estis vere +bonega cxampano, per kiu oni regalis nin. + +LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina. + +HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde! + +LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro. + +HELMER (akompanas sxin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; +mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne +estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. +(Sxi foriras; li fermas la pordon malantaux sxi kaj ree envenas) +Jen, jen; fine ni sukcesis eligi sxin. Sxi estas terure teda, tiu +homajxo. + +NORA. Cxu vi ne estas tre laca, Torvald? + +HELMER. Ne, tute ne. + +NORA. Ecx ne dormema? + +HELMER. Absolute ne; kontrauxe mi sentas min treege vigla. Sed +vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema. + +NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaux dormi. + +HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do gxuste de mi, ke ni ne pli longe +restus. + +NORA. Ho, estas ja gxusta, cxio, kion vi faras. + +HELMER (kisas sxin sur la frunto). Nun la alauxdeto parolas +kvazaux gxi estus homo. Sed cxu vi observis kiom gaja Rank estis +cxi-vespere? + +NORA. Cxu? Li estis? Mi ne trovis sxancon paroli kun li. + +HELMER. Ankaux mi preskaux ne; sed dum longa tempo mi ne vidis +lin en tia bona humoro. (rigardas sxin dum momento; poste li +alproksimigxas) Hm, -- estas do gxue esti reveninta en sian propran +hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino! + +NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald! + +HELMER. Cxu mi ne rigardu mian plej karan posedajxon? Tiun +admirindajxon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete. + +NORA (pasxas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel +cxi-nokte. + +HELMER (sekvas). Vi ankoraux havas la Tarantelon en la sango, mi +rimarkas. Kaj tio igas vin ecx pli loga. Auxskultu! Nun la gastoj +estas forirantaj. (pli mallauxte) Nora, -- baldaux estos silente en +la tuta domo. + +NORA. Jes, mi esperas. + +HELMER. Jes, cxu ne, mia propra kara Nora? Ho, cxu vi scias, -- +kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- cxu vi scias, kial mi tiom +malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al +vi sxtelitajn okuljxetojn, -- cxu vi scias, kial mi faras tion? +Estas cxar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia +juna sekreta fiancxino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter +ni du. + +NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke cxiuj viaj pensoj estas cxe +mi. + +HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la sxalon +cxirkaux viajn delikatajn, junecajn sxultrojn, -- cxirkaux tiu +mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna +novedzino, ke ni jxus venis de la geedzigxa ceremonio, kaj ke mi la +unuan fojon kondukas vin en mian logxejon, -- kaj ke mi la unuan +fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta +delikatajxo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. +Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango +bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin cxi tien +malsupre tiom frue -- + +NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas cxion cxi. + +HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, +Nonjo. Volas; volas? Cxu mi ne estas via edzo --? + +(Iu frapas la eksteran pordon) + +NORA (ekskuigxas). Vi auxdis --? + +HELMER (al la enirejo). Kiu estas? + +RANK (ekstere). Estas mi. Cxu vi permesas, ke mi envenu +momenton? + +HELMER (mallauxte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (lauxte) +Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja gxentile ke vi ne +preterpasas nian pordon. + +RANK. Sxajnis al mi, ke mi auxdas vian vocxon, kaj mi deziris +enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme cxirkauxen) Ak ja; tiuj +karaj, konataj cxambroj. Vi havas hejmecan varmon ene cxe vi, vi +du. + +HELMER. Lauxaspekte vi inde gxuis la etoson ankaux supre. + +RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu cxion en tiu +cxi mondo? Almenaux tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. +La vino estis altkvalita -- + +HELMER. Precipe la cxampano. + +RANK. Cxu ankaux vi tion rimarkis? Estas preskaux nekredeble, +kiom multe mi kapablis engluti. + +NORA. Ankaux Torvald trinkis multe da cxampano cxi-vespere. + +RANK. Cxu? + +NORA. Jes; kaj poste li cxiam estas tiom amuza. + +RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita +tago? + +HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedauxrinde ne rajtas lauxdi +min. + +RANK (frapas lian sxultron). Sed pri tio mi ja rajtas! + +NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon +hodiaux. + +RANK. Gxuste. + +HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj! + +NORA. Kaj cxu mi povas gratuli vin pri la rezulto? + +RANK. Jes, vere vi povas. + +NORA. Gxi do estas bona? + +RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, -- +certeco. + +NORA (rapide kaj esplorante). Certeco? + +RANK. Kompleta certeco. Cxu mi ne devus havi gajan vesperon +poste? + +NORA. Jes, vi gxuste faris, doktoro Rank. + +HELMER. Tion ankaux mi diras; se vi nur ne suferos pro tio +morgaux. + +RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage. + +NORA. Doktoro Rank, -- sxajnas ke vi multe sxatas maskeradojn? + +RANK. Jes, kiam estas suficxe multaj burleskaj maskoj -- + +NORA. Auxskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado? + +HELMER. Vi eta, frivolino, -- cxu vi jam pensas pri la +venonta! + +RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu felicxo-feino. + +HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras. + +RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel sxi staras kaj +iras tra la mondo -- + +HELMER. Vere trafe dirite. Sed cxu vi ne scias, kio vi mem volas +esti? + +RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa. + +HELMER. Nu? + +RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla. + +HELMER. Jen stranga kaprico. + +RANK. Ekzistas granda, nigra cxapelo --; cxu vi neniam auxdis pri +la malaperiga cxapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin +vidos. + +HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas. + +RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al +mi cigaron, unu el la nigraj Havana. + +HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon) + +RANK (prenas unu kaj trancxas la pinton). Dankon. + +NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron. + +RANK. Dankon pro tio. (Sxi tenas por li la alumeton; li +ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaux! + +HELMER. Adiaux, adiaux, kara amiko! + +NORA. Dormu bone, doktoro Rank. + +RANK. Dankon por tiu deziro. + +NORA. Deziru al mi la samon. + +RANK. Al vi? Nu ja, cxar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon +pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaux kaj foriras) + +HELMER (mallauxte). Li trinkis konsiderinde. + +NORA (distrite). Eble. + +(_Helmer_ prenas el la posxo sian sxlosilaron kaj iras en +la antauxcxambron) + +NORA. Torvald -- kion vi intencas tie? + +HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; gxi estas tute +plena; ne estos loko por la gazetoj morgaux frue -- + +NORA. Cxu vi intencas labori cxi-nokte? + +HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fusxis +la seruron. + +NORA. La seruron --? + +HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke +la servistinoj --? Tie kusxas rompita harpinglo. Nora, gxi estas +via -- + +NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj -- + +HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi +tamen sukcesis malsxlosi gxin (elprenas la enhavon kaj vokas en la +kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro. + +(Li ree eniras en la sidcxambron kaj fermas la pordon de la +antauxcxambro) + +HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasigxis. +(trafoliumas) Kio estas tio? + +NORA (cxe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald! + +HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank. + +NORA. De doktoro Rank? + +HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili +kusxis plej supre; versxajne li enmetis ilin, kiam li foriris. + +NORA. Cxu estas io sur ili? + +HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere +tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaux li anoncus sian propran +morton. + +NORA. Li ja tion faras. + +HELMER. Kion? Cxu vi ion scias? Cxu li diris ion al vi? + +NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauxis. Li volas +enfermi sin kaj morti. + +HELMER. Mia malfelicxa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe +havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kasxas kiel vundita besto. + +NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke gxi +okazu senvorte. Cxu ne, Torvald? + +HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaux kun-kreskinta kun +ni. Mi preskaux ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj +sia soleco, donis kvazaux nuban fonon al nia sun-plena felicxo. -- +Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaux por li. (haltas) Eble ankaux +por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. +(cxirkauxbrakas sxin) Ho vi, mia amata edzino; sxajnas al mi, ke mi +ne povas vin teni suficxe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras, +ke superpenda dangxero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj +sangon kaj cxion, cxion por vi. + +NORA (sin desxiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn +leterojn, Torvald. + +HELMER. Ne, ne; ne cxi-nokte. Mi volas esti cxe vi, mia amata +edzino. + +NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --? + +HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaux; malbeleco venis inter +nin; pensoj pri morto kaj dissolvigxo. Ni liberigxu de tio. Gxis +tiam --. Ni retirigxu ambaux al la sia. + +NORA (cxirkauxbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton! +Bonan nokton! + +HELMER (kisas sxin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta +kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn. + +(Kun la paketo li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon +malantaux si) + +NORA (kun frenezaj okuloj, palpas cxirkauxe, kaptas la domenon +de _Helmer_, volvas gxin cxirkaux sin kaj flustras rapide, +rauxke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. +(jxetas la sxalon sur la kapon) Ankaux neniam plu vidi la infanojn. +Ecx ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. +Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas +gxin; nun li gxin legas. Ho ne, ne, ankoraux ne. Torvald, adiaux, +vi kaj la infanoj -- + +(Sxi volas kuri eksteren tra la antauxcxambro; samtempe +_Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia cxambro kaj staras +tie kun malfermita letero en la mano.) + +HELMER. Nora! + +NORA (krias lauxte). Aj --! + +HELMER. Jen kio? Cxu vi scias, kion diras tiu letero? + +NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri! + +HELMER (retenas sxin). Kien vi volas? + +NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald! + +HELMER (ekskuita stumblas malantauxen). Vero! Estas vero kion li +skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero. + +NORA. Estas vero. Mi amis vin super cxio en la mondo. + +HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn. + +NORA (pasxon pli proksimen). Torvald --! + +HELMER. Vi malfelicxiga, -- kion vi entreprenis! + +NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion +sur vin. + +HELMER. Neniu komediajxo. (sxlosas la pordon de la +antaux-cxambro) Tie cxi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. +Cxu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Cxu vi komprenas? + +NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). +Jes, nun mi komencas gxisfunde kompreni. + +HELMER (marsxas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekigxas. +En cxiuj tiuj ok jaroj, -- sxi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, -- +hipokrita, mensogema, -- ankoraux pli terure, krima! -- Ho, la +senfunda abomenajxo kasxita en tio! Fi, fi! + +(_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.) + +HELMER (haltas antaux sxi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia +okazus. Mi devus esti antauxvidinta tion. Cxiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro --. Silentu! Cxiujn tiujn facilanimajn +principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun +moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por +indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min. + +NORA. Jes, tiel. + +HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan felicxon. Vi perdigis al mi +mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la +potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraux mi kiel al li +placxas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laux siaj +kapricoj; mi ne kuragxos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki +kaj perei pro la kulpo de facilanima virino! + +NORA. Kiam mi estos ekster cxi tiu mondo, vi estos libera. + +HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaux via patro havis +pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster cxi tiu mondo, kiel vi +diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la +aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via +krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantauxe, -- ke estas mi, +kiu instigis vin! Kaj pro cxio cxi mi povas danki vin, vin, kiun mi +portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Cxu vi nun komprenas kion +vi faris kontraux mi? + +NORA (kun malvarma trankvilo). Jes. + +HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni +la penson. Sed ni devas iel nin arangxi. Deprenu vian sxalon. +Deprenu gxin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia +ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas +aspekti kvazaux cxio estus kiel antauxe. Sed kompreneble nur +en la okuloj de la mondo. Sekve vi dauxre restos en la domo, +memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne +kuragxas konfidi al vi --. Ho, diri tion al sxi, kiun mi tiom alte +amis, kaj kiun mi ankoraux --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu +temas pri felicxo; nun temas pri savo de la restajxoj, la pecoj, la +sxajno -- (oni sonorigas) + +HELMER (ekskuigxas). Kio estas? Tiom malfrue. Cxu la plej terura --? +Cxu li --? Kasxu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana. + +(_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj +malfermas la pordon de la antauxcxambro) + +CxAMBRISTINO (duone vestita, en la antauxcxambro). Jen venis +letero al sinjorino. + +HELMER. Donu gxin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) +Jes, estas de li. Vi ne havu gxin; mi mem legos gxin. + +NORA. Legu vi. + +HELMER (cxe la lampo). Mi preskaux ne kuragxas. Eble ni estas +perditaj, ambaux. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la +leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan +paperfolion; krio de gxojo:) Nora! + +(_Nora_ rigardas lin demande) + +HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes; +tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita! + +NORA. Kaj mi? + +HELMER. Ankaux vi kompreneble; ambaux ni estas savitaj, vi kaj +mi. Rigardu. Li resendas al vi la sxuldateston. Li skribas, ke li +bedauxras kaj pentas --; ke felicxa sxangxo en lia vivo --; Pa, estas +indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu +povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu +cxiun cxi abomenajxon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas +al la sxuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste cxio estu +nenio krom songxo. (dissxiras la ateston kaj ambaux leterojn, +jxetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, +nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero -- +Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora. + +NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj. + +HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --. +Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur gxoju kaj +ripetu: Finite; estas finite! Auxskultu min do, Nora, lauxaspekte +vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida +esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere +kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi jxuras al +vi: Mi pardonis al vi cxion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi +faris el amo al mi. + +NORA. Jes, vere. + +HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur +la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijugxi. Sed cxu vi kredas, ke vi +al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? +Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne +estus viro, se ne gxuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli +alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi +diris al vi en la unua teruro, kiam sxajnis kvazaux cxio +renversigxis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi jxuras al vi, mi +pardonis vin. + +NORA. Mi dankas vin pro via pardono. + +(Sxi eliras tra la pordo dekstre) + +HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la +alkovo? + +NORA (de interne). Dejxeti la maskeradan kostumon. + +HELMER (cxe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu +retrankviligxi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita +kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas largxajn flugilojn por vin +kovri. (marsxas tien kaj reen proksime cxe la pordo) Ho, kiom varma +kaj bela estas nia hejmo, Nora. Gxi estas rifugxejo por vi; en gxi mi +gardos vin kvazaux cxasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la +ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan +koron. Iom post iom tio farigxos, Nora; kredu min. Morgaux cxio cxi +aspektos por vi alie; baldaux cxio estos kiel antauxe; mi ne longe +devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi +faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin +aux nur riprocxi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera +viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcxa en tio, scii en si +mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis sxin el plena +kaj sincera koro. Tiel sxi estas ja kvazaux en duobla senco +farigxinta lia posedajxo; li kvazaux enmetis sxin en la mondon +denove; sxi estas iamaniere farigxinta kaj lia edzino kaj lia +infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa +estajxo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos +via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi sxangxis +vestojn? + +NORA (en sia cxiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi sxangxis +vestojn. + +HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --? + +NORA. Cxi-nokte mi ne dormos. + +HELMER. Sed, kara Nora -- + +NORA (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne estas tro malfrue. +Sidigu vin cxi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli. + +(Sxi sidigas sin flanke de la tablo.) + +HELMER. Nora, -- kion signifas tio cxi? Tiu rigida esprimo -- + +NORA. Eksidu. -- Dauxros longe. Mi havas multon por priparoli kun +vi. + +HELMER (eksidas cxe la tablo kontrauxe al sxi). Vi timigas min, +Nora. Kaj mi ne komprenas vin. + +NORA. Ja, gxuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaux mi +neniam komprenis vin -- antaux cxi tiu vespero. Ne, ne interrompu +min. Vi nur auxskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado, +Torvald. + +HELMER. Al kio vi celas? + +NORA (post mallonga pauxzo). Cxu ne unu fakto estas rimarkinda, +tiel kiel ni sidas tie cxi? + +HELMER. Kio tio estus? + +NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Cxu vi nun ne ekpensas, ke +estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas +kune? + +HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas? + +NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ecx pli longe, -- ek de nia unua +konatigxo, ni neniam intersxangxis ecx unu seriozan vorton pri +seriozaj aferoj. + +HELMER. Mi devus do dauxre kaj cxiam informi vin pri zorgoj, +kiujn vi tamen ne povus helpi min porti? + +NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune +por serioze provi pridiskuti ion gxisfunde. + +HELMER. Sed, kara Nora, cxu vere tio do interesus vin? + +NORA. Jen ni estas cxe la kerno. Vi neniam komprenis min. -- +Granda maljustajxo estas farita kontraux mi, Torvald. Unue de +pacxjo kaj poste de vi. + +HELMER. Cxu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol +cxiuj aliaj homoj? + +NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke +estas amuze min amindumi. + +HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas? + +NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme cxe +pacxjo, li diris al mi cxiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la +samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kasxis; cxar tion +li ne sxatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same +kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon -- + +HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco? + +NORA (negxenate). Mi opinias: tiam mi transigxis de la manoj de +pacxjo en viajn. Vi arangxis cxion laux via gusto, kaj sekve mi +ekhavis la saman guston kiel vi; aux mi sxajnigis; mi tamen ne +certe scias --; mi opinias, ke ambaux sintenoj okazis; foje la unua, +foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, sxajnas al mi, ke mi vivis +kiel malricxa homo, -- nur de mano al busxo. Mi vivtenis min farante +artajxojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj +pacxjo faris grandan pekon kontraux mi. Vi estas kulpaj, ke nenio +farigxis el mi. + +HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Cxu vi ne +estis felicxa cxi tie? + +NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam +estis. + +HELMER. Ne -- ne felicxa! + +NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi cxiam estis bonkora al mi. Sed nia +hejmo estis nenio alia krom ludejo. Cxi tie mi estis via pupedzino, +gxuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pacxjo. Kaj la infanoj, +siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, +same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia +geedzeco, Torvald. + +HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera +kaj ekzaltita gxi tamen estas. Sed de nun cxio estu alie. La tempo +de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko. + +NORA. Kies eduko? La mia aux tiu de la infanoj? + +HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora. + +NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al gxusta +edzino por vi. + +HELMER. Kaj tion vi diras? + +NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la +infanojn? + +HELMER. Nora! + +NORA. Cxu vi ne mem tion diris antaux momento, -- tiun taskon vi +ne kuragxis konfidi al mi. + +HELMER. En la momento de ekzaltigxo! Cxu vere vi volas atenti +tion? + +NORA. Sed jes; estis gxuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun +taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas +eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi +devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi. + +HELMER (eksaltas). Kion vi diris? + +NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj +pri cxio ekstera. Tial mi ne plu povas resti cxe vi. + +HELMER. Nora, Nora! + +NORA. Mi foriros de cxi tie nun baldaux. Kristine certe akceptos +min cxi-nokte -- + +HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas! + +NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos +miajn personajn proprajxojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, +nek poste. + +HELMER. Kia frenezajxo estas do tio! + +NORA. Morgaux mi vojagxos hejmen, -- mi volas diri, al mia antauxa +hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon. + +HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreajxo! + +NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald. + +HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj +vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros? + +NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese +por mi. + +HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej +sanktajn devojn. + +NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn? + +HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Cxu ne estas viaj devoj al +via edzo kaj viaj infanoj? + +NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn. + +HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_? + +NORA. La devoj al mi mem. + +HELMER. Unue kaj cxefe vi estas edzino kaj patrino. + +NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj cxefe mi +estas homo, mi, same kiel vi, -- aux almenaux ke mi provu farigxi +tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke +ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentigxi per tio, +kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem +pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili. + +HELMER. Cxu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? +Cxu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Cxu vi ne +havas la religion? + +NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas. + +HELMER. Kia eldiro! + +NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris +dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj +_tio_. Kiam mi estos libera de cxio cxi tie, kaj staros sola, +tiam mi ekzamenos ankaux tiun aferon. Mi volas vidi cxu estas +gxusta tio, kion diris la pastro Hansen, aux almenaux cxu _mi_ +en jeno pravas. + +HELMER. Ho, tia dirajxo de juna virino estas tamen senekzempla! +Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaux al mi skui vian +konsciencon. Cxar moralan senton vi tamen havas? Aux, respondu, -- +eble vi neniun havas? + +NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne +scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, +ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Jxus mi ja +ankaux auxdis, ke la legxoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj +legxoj estu gxustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. +Virino do ne rajtus sxirmi sian mortantan patron, aux savi la vivon +de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas. + +HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu +vi vivas. + +NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi gxin. Mi devas +provi eltrovi kiu pravas, la socio aux mi. + +HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaux +kredas, ke vi perdis vian prudenton. + +NORA. Mi neniam antauxe sentis min tiel klara kaj certa kiel +cxi-nokte. + +HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn +infanojn? + +NORA. Jes; mi faras. + +HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla. + +NORA. Kiu? + +HELMER. Vi ne plu amas min. + +NORA. Nu jes, tiel estas. + +HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras! + +NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja cxiam bonkora al +mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin. + +HELMER (kun perforta sinrego). Cxu ankaux tio estas klara kaj +certa konvinko? + +NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti cxi +tie. + +HELMER. Kaj cxu vi ankaux povos klarigi por mi, per kio mi perdis +vian amon? + +NORA. Jes, mi povas. Okazis cxi tiun vesperon, kiam la mirindajxo +ne venis; cxar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi +imagis. + +HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin. + +NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; cxar, bona Dio, mi +komprenis ja, ke la mirindajxo ne estas ia cxiutaga okazajxo. Sed +jen frakasante ondis tio cxi super min; kaj tiam mi estis absolute +certa ke: Nun venas la mirindajxo. Kiam la letero de Krogstad +kusxis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub +la kondicxojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus +al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio -- + +HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj +malhonoro mian propran edzinon --! + +NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke +vi ekstarus por preni cxion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa. + +HELMER. Nora --! + +NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? +Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraux la viaj? -- +Tio estis la mirindajxo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por +malhelpi tion mi decidis fini mian vivon. + +HELMER. Mi gxoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, -- +eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas +sian honoron por tiu, kiun oni amas. + +NORA. Tion faris centmiloj da virinoj. + +HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensagxa infano. + +NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al +kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio +minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endangxerigita, kaj +kiam la tuta dangxero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaux nenio +estus okazinta. Gxuste kiel antauxe mi estis via eta kantalauxdo, +via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, cxar +gxi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en +tiu momento mi konsciigxis, ke dum ok jaroj mi logxas cxi tie kune +kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne +eltenas pensi pri tio! Mi povus dissxiri min mem en pecetojn. + +HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estigxis fendego inter +ni. -- Ho, tamen Nora, cxu gxi ne estus plenigxebla? + +NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi. + +HELMER. Mi havas forton min sxangxi. + +NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon. + +HELMER. Apartigxi -- apartigxi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne +povas koncepti tian penson. + +NORA (eniras la dekstran cxambron). Des pli certe devas tiel +okazi. + +(Sxi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun sxi +metas sur la segxon apud la tablo.) + +HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu gxis morgaux. + +NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kusxi tra la nokto en la +cxambroj de fremda viro. + +HELMER. Sed cxu ni ne povas logxi cxi tie kiel frato kaj fratino --? + +NORA (ligas la cxapelon). Vi bone scias, ke tio ne dauxrus longe +--. (metas la sxalon cxirkaux sin) Adiaux, Torvald. Mi ne volas vidi +la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. +Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili. + +HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --? + +NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi +farigxos. + +HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi +restos. + +NORA. Auxskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia +edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi auxdis, li estas laux la +legxo libera de cxiuj devoj al sxi. Cxiuokaze mi liberigas vin de +cxiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas +esti ligita. Devas esti plena libereco ambauxflanke. Jen, vi +rericevas vian ringon. Donu al mi la mian. + +HELMER. Ankaux tion? + +NORA. Ankaux tion. + +HELMER. Jen gxi estas. + +NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la sxlosilojn. +Pri la aferoj en la domo la servistinoj cxion scias -- pli bone ol +mi. Morgaux, kiam mi estos forvojagxinta, Kristine venos por paki +la ajxojn, kiuj estas mia posedajxo alportita de mia hejmo. Mi +volas havi ilin postsenditaj. + +HELMER. Finite; finite! Nora, cxu vi neniam plu volas pensi pri +mi? + +NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la +domo. + +HELMER. Cxu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora? + +NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas. + +HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas -- + +NORA. Nenion; nenion. + +HELMER. -- helpi vin, se vi bezonos. + +NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj. + +HELMER. Nora, -- cxu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por +vi? + +NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindajxo devus +okazi. -- + +HELMER. Nomu al mi tiun mirindajxon! + +NORA. Tiam ambaux ni devus nin sxangxi tiel, ke --. Ho, Torvald, +mi ne plu kredas pri io mirinda. + +HELMER. Sed mi volas kredi je gxi. Nomu gxin! Sxangxi nin tiel, +ke --? + +NORA. Ke kunvivado inter ni du povu farigxi geedzeco. Adiaux. + +(Sxi eliras tra la antauxcxambro.) + +HELMER (sinkas sur segxon cxe la pordo kaj jxetas la manojn +antaux la vizagxon). Nora! Nora! (rigardas cxirkauxen kaj starigxas) +Malplena. Sxi ne plu estas cxi tie. (Espero ekbrilas en li:) +La mirindajxo --?! + +(El malsupre oni auxdas la bruon de pordo, kiu frape sxlosigxas.) + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** + +***** This file should be named 19030.txt or 19030.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/0/3/19030/ + +Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19030.zip b/19030.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..0a970a6 --- /dev/null +++ b/19030.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..af0d2f9 --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #19030 (https://www.gutenberg.org/ebooks/19030) |
