diff options
| author | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:52:43 -0700 |
|---|---|---|
| committer | Roger Frank <rfrank@pglaf.org> | 2025-10-15 04:52:43 -0700 |
| commit | d599f3c479eb91eba89acacb954b63c9a67a7dbd (patch) | |
| tree | 18f434d507fbf2bcb8ce747922f7437251bf9b43 /18178-8.txt | |
Diffstat (limited to '18178-8.txt')
| -rw-r--r-- | 18178-8.txt | 6095 |
1 files changed, 6095 insertions, 0 deletions
diff --git a/18178-8.txt b/18178-8.txt new file mode 100644 index 0000000..231b9c0 --- /dev/null +++ b/18178-8.txt @@ -0,0 +1,6095 @@ +The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: Rakontoj + +Author: Jakub Arbes + +Translator: Josef Grna + +Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ISO-8859-1 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** + + + + +Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec + + + + + + + + + ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CXEHXAJ AUXTOROJ + + + Volumo I + + J. ARBES + + + + + RAKONTOJ + + + + + KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA LINGVO + JOS. GRNA + + + Eldonis FERD. BOHÁCEK, Jevícko + Moravio, Auxstrio + + 1908 + + + Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice. + + + + +Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la +cxehxa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux +tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj +la konojn pri la cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte +konata ekster la limoj de mia patrujo. + +Al sinjoroj _H. Bouska_ en Praha, Th. _Cejka_ en Bystrice-Hostýn +kaj _Edm. Kolkop_ en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon +por la korekto de tiu cxi libro + + _La tradukinto._ + + + + + * * * * * + + + + + ENHAVO + Pagxo + +J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 +El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 +La blanka edzinigxa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 +La unua nokto cxe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 +Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69 + + + + + * * * * * + + + + + J. ARBES. + + +Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis +en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la +studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro +de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li +vivas sole por la literaturo. + +De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj +rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj +jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en +Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. +Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron +malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en +siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux +la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la +neniigantoj de l' spirito kaj la korpo. + +Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la +romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj +kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila +prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la +filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro. + +Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke +krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon +de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn _romanedojn_, +kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj. +La romanedoj: _Newtonuv mozek_ (La cerbo de Newton), _Svatý +Xaverius_ (Sankta Ksaverio), _Zázracná madonna_ (Mirakla +madono), _Prvni noc u mrtvoly_ (La unua nokto cxe la mortinto), +_Akrobati_ (Akrobatoj), _Sivooký démon_ (Grizokula demono), +_Poslední dnové lidstva_ (La lastaj tagoj de l' homaro), +_Vymírající hrbitov_ (Elmortanta tombejo), _Kandidáti +existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere +klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco. + +La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora +membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala +estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne +sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj +ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj +rekta, sincera karaktero. + + + + + EL LA VIVO DE MOZART. + + + I. + + EN BERTRAMKA. + + +Silenta somera vespero... + +Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj +en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol +tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta +talio. + +Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia +laborcxambro. Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de +cxiuj siaj fortoj. + +Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en +la fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan +lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de +Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de +l' altajxo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super +la tombejo de Malá Stranal. + +Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj +lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte +kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, +vastigxis tiam kampoj; sur gxia norda deklivo estis vinberejo, +brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la +nomo »Poslovina«. + +La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altajxo super la +tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte +fruktaj, parte arbaraj. Cxi tie estis pli ombre, pli bonodore, +pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la +gxardeno, vastigxanta parte en la valeto sur la malsupro de +l' altajxo, parte sur la altajxo mem gxis gxia supro, estis cxarma +angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj mugxo grandurbaj +oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post +turmentoj kaj laciga laboro ripozi... + +Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis +invitinta, por ke li ripozu en la cxarma angulo, ne konis +ripozon. + +Lia spirito ecx tie cxi, kie sxajne estis nenia impulso al la +spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun strecxado de +cxiuj fortoj gxis la tuta senfortigxo. + +Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova +opero, kiun li jxus kun granda entuziasmo komencis komponi. La +genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de +siaj herooj -- cxio cetera -- ecx la plej kara amuzo, ludo sur +bilardo, cedis tute en malproksimon... + +Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne movigxis el sia +laborcxambro. + +La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la +eminentan gaston, trovis la pordon de l' cxambro fermita kaj ne +kuragxis interrompi la komponiston... + +Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaux malfortaj +homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu +de l' homoj tute ordinaraj -- ili ankaux malsanigxas kaj +lacigxas, en ilia vivo ankaux okazas momentoj de l' tuta laceco, +animpremiteco kaj senespero. + +Kaj simile ankaux Mozart, kiam logxante vizite cxe sia amiko en +Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«. + +Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje +avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam +tiel ekstreme kiel tiun cxi fojon, kiam antauxe sencxese fresxa, +neelcxerpebla fonto de l' fantazio sxajnis kvazaux subite +elcxerpita, dezerta, senfrukta... + +Mozart estis morte malgxoja. Lia spirito sxajnis vagi en la +nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco. + +Kiel volonte ankoraux nun li laborus plue! Sed cxio kunigxadis +en hxaoson. Cxiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo +fluantaj melodioj kunigxadis en malprecizan, malklaran +hxaoson -- en tutan disonancon... + +Vane li klopodis auxdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, +harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj +auxdigante sole izolitajn tonojn -- ne interligitajn... + +Kaj longe, longe li sidis poste kvazaux rigidigxinta kun +mallevita kapo al la brusto. + +Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de +najtingalo... Nenio plu ol kelke da tonoj -- poste denove +silento. + +Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro +en la ombroplenan gxardenon. + +La suno jxus subiris; sanga, sed jam paligxanta sunradiaro +superversxadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn +kaj vojetojn, kurbigxantajn supren sur la kruta deklivo... + +Cxirkauxe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj +tonoj de l' kanto najtingala momenton auxskultis, malrapide +starigxis kaj alproksimigxinte al la malfermita fenestro, +rigardis senpense en la rugxetan malplenon. + +Poste li turnis sin malrapide -- senpense malfermis la pordon, +senpense malsupreniris en la gxardenon kaj iris malrapide unue +sur la vojetoj sursxutitaj de la flava sablo, poste sur la +vojetoj cxiam malpli ireblaj kaj cxiam pli tordolinie irantaj +supren... + +Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan +kadavron, havanta atenton por nenio cxirkaux si. + +Malrapide, sxanceligxante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, +li iris sur la neireblaj vojetoj cxiam pli supren, gxis li +atingis preskaux la supron de l' altajxo, de kiu vidigxis belega +panoramo de unu parto de Praha. + +Cxi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la +cxarman pentrajxon de Praha dronanta en la rugxeta, sed cxiam +pli paligxanta lumo. + +Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentrajxon. + +Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj akrega kiel +sxtalo -- penso neniiganta... + +En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, +kiun li jxus komponis, estas destinita por la prezentado en +Praha -- en la cxarmoricxa, antikva kaj glorplena urbo plena +de spertaj muzikaj specialistoj -- en la urbo, kiu en la +paligxantaj rebriloj de l' subirinta suno jxus ensorcxis lin... + +Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li +kuragxas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum +kies efektivigado cxiuj liaj spiritaj fortoj preskaux tute +lacigxis, prezenti por la prijugxo antaux cxio al Praha. Sxajnis +al li -- kaj tio okazas ofte al cxiu juste kreanta geniulo -- ke +lia verko estas malforta, nesuficxe arta fusxverko -- ke gxia +kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' cxehxa popolo +ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj +kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj +estis tutmonde konataj... + +Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malgxoja. + +De l' antauxa spirita penado la malfortigita rigardo vagis +sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li +devis sidigxi en la herbon. + +Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, +dolora enprofundigxo... En lia kapo krucigxis miloj da pensaj +fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian +animon... + +Dume jam krepuskigxis; cxirkauxe regis profunda silento. + +Subite el malluma densajxo de l' malsupra parto de l' gxardeno +profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtingalo. + +Mozart levinte la kapon auxskultis. + +Sed la sorcxplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore +kaj turmente influis lian ekscititan animon. Sxajnis al li, +ke gxi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuragxajn +klopodojn de cxiuj, kiuj kuragxas deziri pli multe, ol kion +sopiras kaj penas la homa mezeco... + +Sed, kio gxi estas? + +Krom la kanto de l' najtingalo subite eksonis tra la vespera +silento aliaj tonoj... Ili eksonis de l' alia flanko -- de la +plej alta supro de l' altajxo post Mozart... + +Mozart auxskultas dum kelke da momentoj. La kanto de +l' najtingalo iras de malsupre -- la tonoj de l' homa vocxo +de supre... + +Unue la tonoj de l' ambaux kunigxas -- momenton sonas +kanto de l' najtingalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj +homaj -- argxenta, dolcxa vocxo knabina... + +Mozart salte levigxinte rigardas cxirkaux si. Sur la plej alta +supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laux +la konturoj li rekonas simplan knabinon vilagxan, iranta sur la +supro kaj -- kantanta --... + +Li auxskultas pli atente. + +La knabino kantas kortusxantan, impresplenan kanton popolan... +La sonoj de l' argxenta vocxo ondigxas tra la silenta aero kiel +seriozaj demonetoj disportantaj kortusxon, doloron kaj malgxojon +en la homajn korojn... + +La najtingalo malsupre kantas cxiam pli pasie. Periode superas +gxian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de gxia vocxo +eksonas gxojege -- sed tiu kanto ne logas plu la atenton de +Mozart... + +Li vidas sole malklaran, cxiam pli malproksimigxantan silueton +de l' nekonata knabino. Li auxdas sole sxian vocxon, sole la +sorcxoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto +popola... + +Subite sxangxigxis la kortusxanta, dolcxe elegia tono de +l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' argxenta +sonoranta vocxo tremetas en silenta aero vespera kiel +petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan +gajecon en la homajn korojn... + +Mozart staras kvazaux en songxo. + +En lia animo komencas tagigxi -- la kanto knabina efikas +kvazaux sorcxo... + +Silueto de l' knabino malproksimigxas pli kaj pli, sxia kanto +malaperas, gxis fine mortas... + +Mozart staras ankoraux sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed +en lia animo estas lume -- la animpremiteco, la senespero estas +tute forpelitaj. + +Antaux lia spirita rigardo vidigxas klara, gxojiga perspektivo; +cxar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li jxus +auxdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu +li cxiam revas -- tie estas neeble, ke lia verko -- + +Li ne finis la penson. + +Refresxigita kiel neniam antauxe li malsupreniris la altajxon +kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan +tagon matene li denove dauxrigis sian laboron... + +La sufoka laceco estis pasinta. Fresxa, kiel en tagoj de +la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun +la konfido je siaj fortoj, gxis li finis »Don Juanon«, +la verkon -- senmortan... + + + + + II. + + LASTAJ TAGOJ. + + +Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux +stratoj de Wien. + +Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni +skribis 1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo. + +La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li +sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la +domo, ke li jam alveturis kaj, atendas. + +Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino +komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj +post gxin kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda +vojagxo -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn, +tukojn kaj entute cxiujn eblajn rekvizitojn por la vojagxo, je +kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis almenaux iom oportune +vojagxi, nepre devis esti provizita. + +La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis +finita, eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara +kondukanta cxe la brako sinjorinon de la sama agxo. + +La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio, +vestita en oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en +tiu tempo estis en modo. + +Iam bela vizagxo lia estas ekstreme sxvelinta kaj vidigas +lacecon. La hauxtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel +post forta, longedauxra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj +bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa +tempo, sed gxis nun penas rezisti la malsanon kun la strecxo de +cxiuj siaj fortoj. + +La sinjorino cxe lia flanko estas vestita laux la malnova modo +en la vesto ne tre eleganta. Sxi havas sur si longan mantelon, +sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagxo suprenigxantan +cxapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj. + +Sxia vizagxo posedas ankoraux postesignojn de l' fresxa cxarmo. +La vangoj estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la +brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj. + +La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La +viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo +kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de +la sinjorino eniris en la veturilon. + +La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis +unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu +ektiris malantauxe sxian jupon. + +Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de +maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol +simpatia vizagxo. + +"Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen +iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj +samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si +sxian atenton. + +"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato +humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita +rekviemo..." + +La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per +konata vocxo elrigardis el la veturilo. + +"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?" +turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto. + +"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona +volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson." + +"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera +riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu +estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la +rekviemo estos finita?" + +"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema +nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi, +nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de +l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza +di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel +profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas, +diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de +l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha, +mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla +sinjoro tiel longe atendi." + +La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta +je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj +aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el +Praha kaj povos komenci la promesitan laboron. + +Per tio la necesega afero estis por momento finita. + +La sendito forigxis. + +La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux +sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante +la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la +strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al +Praha. + +Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de +Mozart, dirante: + +"Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj +laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La +honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux +novan verkon..." + +"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja +baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..." + +"Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio +tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo. +Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de +l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu +funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi +difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras +por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti +tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu +interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta +helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi +konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej +baldaux komencu labori..." + +"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart. +"Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la +laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize +difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li +afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi +estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la +nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe +promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko +estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion +neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis +al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute +sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, +kiel decas al la vera artisto..." + +"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin +la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de +neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi +tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas +strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo +en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro +al la entreprenota laboro..." + +"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro +mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en +la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux +unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi +pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne +komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas +cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito« +kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras +de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam +mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la +mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, +ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo +kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu +momento..." + +"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, +ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj +kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..." + +"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la +momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, +mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja +kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie +mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie +oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La +centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie +oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas, +ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos +refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel +en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..." + +Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema +vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien. + +Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili +revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra +meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto... + + * * * * * + +Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. +Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la +ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum +tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de +la fortepiano, lia plej kara instrumento. + +Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris +longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa +organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita. + +Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al +la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la +vojagxo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis +lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi +estis finita. + +En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun +granda entuziasmo. + +La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. +Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur +lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej +suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino +kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron. + +Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj +amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. +Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj +sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon +li devas periode konsiligxi kun la kuracisto. + +Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis +kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis. + +Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi +laboris ja kiel ordinare. + +Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la +ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, +hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia +kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis +ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian »hm, hm, +hm«. + +Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri +tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano +kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorcxa +fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni +scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«, +cxar Papageno havas seruron sur busxo. + +Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel +estis jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li +rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris +febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini +ankoraux siajn du cxefajn verkojn. + +Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn +kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed +nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan +fojon adiauxas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li +vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la +multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan +rekompencon -- li mortu. + +Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo +kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, +se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la +prezentado de la opero. + +»Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata +6an de Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata +30an de Septembro. + +De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la +mendita rekviemo ekskluzive okupis lin. + +La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por +li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun +la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la +fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorcxa +fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; +sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen +ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj +formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos. + +Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis. +Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta +vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. +Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, +kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj +indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita +laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj, +kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li +ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto. + +La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn +pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis +simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano. + +Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun +li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la +kuracisto. + +"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li +veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara +Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi." + +Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore +plorante li aldonis: + +"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!" + +Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis +diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart. + +Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas +sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj +cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux +iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke +da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la +minacanta dangxero. + +Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la +kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun +cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom +da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, +ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron. + +Mozart obeis. + +Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, +sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, +tial oni povis neniel protesti kontraux gxi. + +Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart +ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro +sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe +kauxzante en lia animo doloran antauxsenton. + +Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, +kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«. + +La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata +sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko +estis brue aplauxdata. + +Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej +brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin +sole en la spirito per la pasado de l' prezentado. + +Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis. + +La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da +fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li +povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de +l' amikeco« por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la +favora akcepto de la verketo tre gxojis lin. + +Nerezisteble li sopiris denove labori. + +Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron +de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero +pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove +labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en +la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas +la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj +korpaj doloroj kun duobla forteco. + +Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro +donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. +En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi +kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo. + +Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante +sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li +estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la +sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis +kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj +flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien. + +Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila +akcepto de la »Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis +aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj +proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. +Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn +proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de +diversaj specoj. + +Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al +la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro. + +"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej +gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus +trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante +plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus +labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam +mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi +mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn +infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia +farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?" + +La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis +brulumon de la cerbo. + +Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris +ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne +malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj. + +Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta +dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia +bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la +lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto. + +Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne +malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin +mem aux kune kun sia patrino. + +En la nomita letero sxi skribas: + +"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun +li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne +povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere +malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton +(sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej +kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita. + +Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova +surtuto. + +Mi vizitadis lin cxiutage. + +Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, +diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam +post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.« + +Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis +alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion +similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis +al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone. + +La sekvantan tagon estis dimancxo. + +Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre +amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de +l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis +elspezi monon. + +Tial mi diris al mi bona patrino: + +»Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux +tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro +tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli +malfrue.« + +»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo +kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.« + +La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis +cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart. + +Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis +ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon. + +Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita +kaj la fajro ankoraux brulis. + +Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo +brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe +mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart. + +Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis, +kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis +neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri +tion. + +Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion +al sxi. + +»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj +revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.« + +Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia +fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno +venis al mi renkonte kaj diris: + +»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la +nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos +la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove +fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen al li, kion +li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte +min li ekkriis: + +»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun +nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.« + +Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li +respondis je cxio: + +»Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste +mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie?« + +»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraux al +mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux +cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.« + +»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaux!« + +Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino +eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo +cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze +alvenu al ili. + +Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj +klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru -- + +Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min. + +Estis jam mallume. + +Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi +pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis. + +Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia +bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer +(unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la +konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li +deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis +Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam, +kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »cxar tiu +servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo«. + +La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita +en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos +finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la +febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj +tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li +mortis. + +Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en +sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux... + +Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en +gipson lian palan, malvivan vizagxon. + +Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn +kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis +sxin, mi ne povis disigi sxin de li. + +Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago, +cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro +li. + +Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli +kolera.«" + +Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de +plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, +gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco +pli kara, pli elokventa. + +Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne +ekzistas. + + + + + LA BLANKA EDZINIGXA VESTO. + + Arabesko. + + +Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan +spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia +talio... + +Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, +kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra +mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa +trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis... + +Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara +amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton. + +La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la +densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la +delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino. + +La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj +lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste +mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en +tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu +tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme, +kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa... + +Ami kaj esti amata! + +Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, +ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la +estajxo, kiu estis nia idolo! + +Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la +rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?... + +"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, +rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino. + +"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris +silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela +kunulino auxdu tiujn vortojn. + +Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis. + +La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj +okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la +rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto... + +"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la +amikino. + +"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke +vi ne envias min, vi ne povas min envii!" + +"Kaj tamen mi envias!..." + +"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel +mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?" + +"La felicxo estas sxangxema..." + +"Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al +iu envii la larmojn de l' gxojo?" + +"Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute. +Mi neniam ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo +deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos +konsolon en la larmoj..." + +"Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?" + +"Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti +malfelicxa!... Sed la malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti +plue felicxa; gxi venas multafoje neatendite kaj poste estas +necese..." + +"Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi +konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la +larmoj mian doloron?..." + +"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel +siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi +bedauxrinda..." + +Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux +kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron. + +"Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post +mallonga pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi +pensoj?!" + +"Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..." + +"Mi ne komprenas!" + +"Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi +krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux +mi gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..." + +"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite +trarigardante sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj +gxoje: + +"Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie, +kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas +gxin rimarki?" + +Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux +rimarkeblan makuleton sub sia koro. + +Rozalio malgxoje jesis per la kapo. + +Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de +l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon. + +"Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze, +"en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via +estonta felicxo!" + +"Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante +sian edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis +Rozalio en la tono serioze mistera. + +"Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la +kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la +veston..." + +"Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi, +kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da +mia sango makulis mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli +aux malpli frue atendas malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en +larmoj, sed mi bedauxrinda..." + +Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento +estus interrompinta subite sxian parolon. + +Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco. + +"Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga +pripenso. "Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn +supersticxojn kaj antauxjugxojn..." + +Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn +respondis en la tono tute serioza: + +"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen +mi ne povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas +tiun cxi supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio +kudrante mian edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel +neniam antauxe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio, +tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min +timemo senmezura kaj --" + +"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar +cxio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta +fantazio..." + +"Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min +cxiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicxo --" + +Estas certe, ke ambaux amikinoj dauxrigus la naivan, okazan kaj +sencelan interparolon -- sed iu subite mallauxte ekfrapis la +pordon. + +"Li alvenas, li alvenas!" ekgxojegis silente Emilio per la +tremanta vocxo. + +"Volu eniri!" diris Rozalio. + +La pordo malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis juna, cxarma viro +en eleganta bala vesto. + +Emilio jxetis sin en lian cxirkauxprenon... + +Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jxus rakontis; +proksimume post duonhoro genuis Emilio cxe lia flanko antaux la +altaro... + + * * * * * + +Felicxo! + +Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de gxi!... + +Kaj tamen gxi esence signifas ne pli ol kontentecon. Cxio cetera +estas sole pasontajxo... + +Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicxa. + +Sxi deziris nenion alian, ol ke cxio restu tia, kia gxi jxus +estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen +doloroj kaj turmentoj... + +Post la unua jaro la felicxa edzinjo farigxis neesprimeble +felicxa patrino. + +Kaj denove sxi deziris nenion plu, ol ke cxio restu tia, kia +jxus estis... + +Sed la felicxo estas sxangxema. Sxi ne dependas de la homo, nek +de lia volo aux deziro -- + +Subite -- malfelicxa okazo renversis cxion en malon. En la fino +de tria jaro la amata, ecx adorata edzo mortis. + +Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ecx plej ofta +malfelicxo. + +Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li +estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega +kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la +piedon. + +Komence la malfelicxa okazo sxangxigxis poste en malfelicxon. + +Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano +sxangxigxis dangxere kaj en tri tagoj finigxis lia vivo. + +La juna vidvino preskaux malesperis. + +Unuan fojon en sia vivo sxi ekkonis la veran malgxojon kaj tuj +poste la malgxojon de la plej terura, plej malespera speco. + +Sxi ploris, sxi ploregis -- sxi sxiris al si la harojn... +Sed nenio helpis! La naturo cxe siaj plej oftaj faroj estas +nedepetebla, sensenta... + +En la unua tempo sxajnis al sxi, ke la senmezura doloro estos +netolerebla, ke sxi estos dispremita de gxi... Sed la plej kara +heredajxo de la edzo, la dujara blondhara angxeleto -- estis +sxia apogo en la momentoj de plej maldolcxa, plej brula doloro. + +Havante pri la grandega malfelicxo familia ecx nenian +antauxsenton, la infano restis ne tusxita de l' terura bato de +la sorto. Gxia ridema vizagxeto, kiam gxi ekrigardis la patrinon +konvulsie ploregantan, mallumigxis senvole por momento, sed +tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj +la neesprimeble dolcxa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj +bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo. + +Unue al la patrino estis neeldireble malgxoje kaj dolore. Ne +komprenante la aferon plej naturan sxi rigardis sian sole +naskiton kun la mieno de l' maldolcxo. Estis al sxi, kvazaux la +propra infano mokus sxian doloron -- kaj sxia koro konvulsie +kunpremigxis... + +Subite la ekkompreno trakuris sxian animon. + +Rapide sxi alpremis la infanon al sia ondigxanta brusto kaj +pasie kisis gxin... + +Sxi ekkomprenis, ke sxi ne devas malesperi -- ke sxi devas vivi +por sia infano... + +Kaj de tiu cxi momento estis al sxi pli libere... + +Sxi vivis -- gxuste sxi mizervivis, kiel scias mizervivi sole +la vidvinoj. + +La negranda sxparajxo kaj la malgranda heredajxo de l' gepatroj, +kiuj mortis dum sxia frua infaneco, komence ebligis al sxi +la vivon almenaux proporcie elteneblan. Sed la profito de +l' manlaboro, per kiu sxi nutris sin, ne suficxis -- la sxparajxo +malgrandigxis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis +la pordon de l' malricxa logxejo... + +Cxio tiel simpla -- tiel ordinara -- + +Ankaux nun kiel antauxe sxi strecxis cxiujn siajn fortojn; +laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco +nelacigebla, sxi sukcesis almenaux defendi sin kontraux la +morto de malsato -- + +Oni ne miru pro tio, ke sxi iom post iom vendis cxion, kio +restis al sxi el la tempo de l' felicxo: jen iun malgrandan +juvelon, jen iun pli bonan veston aux parton de l' meblaro, +gxis fine preskaux cxio plej bona kaj plej valora estis +vendita... + +Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus cxiu alia +virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigxa +vesto, kiun cxiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora +situacio, restis bone kasxita en la kofro. + +La bedauxrindulino ofte rememorigis sin pri gxi kaj ofte, +precipe en la unua tempo de malfacilajxoj de l' vivo sxi +ekpensis, ke sxi povus gxin pli bone vendi ol kiun ajn alian +oran aux argxentan bagatelon, sed kiam ajn sxi malfermis la +kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al sxi +neesprimeble malgxoje kaj dolore. + +Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi +memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de +sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo +de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi +cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la +kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo +de tiu memorajxo necesigxis. + +Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne +havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis +sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo. + +Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la +tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo +antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin -- + +Sxi estis sola en la malricxa cxambreto. + +La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun +la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj. + +La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi +rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn. + +Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis +rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj +kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej +felicxaj... + +Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam, +kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke +denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble +felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la +veston de l' tablo. + +Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante +kial -- komencis vesti sin per gxi. + +Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin +suficxe rapide kaj lerte. + +Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj +senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon. + +La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento +trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli +malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena, +sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion. + +Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo. + +En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de +l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de +l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon. + +Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la +antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj +du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj. + +Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj +denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta +vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la +veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la +veston -- cxirkauxiris la virinon... + +En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe +kretitan makulon. + +"Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La +makulo..." + +La juna vidvino ektremis... + +Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da +jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam +de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon +kvazaux senkonsciigan. + +Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de +l' konsternigxo eksxanceligxis. + +La antikvajxisto rapidis helpi sxin. + +"Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi +tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne +sciante, kion fari... + +Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte +ondigxis. + +La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas +rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino. + +"Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi +petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!" + +Sxanceligxe la antikvajxisto foriras. + +Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la +bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon. + +La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas +la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka, +hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo. + +Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj +kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias +nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj. + +En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam, +kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed +sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita... + +Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo +mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode +ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi +sur la lipoj... + +En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne +auxdis -- sxi ne ekparolis. + +La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis, +la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis +cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto. + +Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis +sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera +meblaro plej sorcxe lumigita. + +La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel +forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris +ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris +ion. + +Nur nun la juna vidvino levis la kapon. + +La rigardoj de l' ambaux sin renkontis. + +La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte +iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed +eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis. + +La nekonato ripetis sian demandon. + +Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la +domo... + +Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia +vocxo tremis de neesprimebla sorcxo. + +La nekonato foriris. + +La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe, +longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo... + +Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis +sxia vizagxo... + +Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la +kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino... + +Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej +ordinara enhavo. + +Gxi estis jena: + +"Estimata sinjorino! + +Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon. + +Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman +amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al +vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla. + +Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte +tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan, +mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla +ia proksimigxo inter ni..." + +Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis +al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste -- + +Sxi prokrastis la respondon. + +Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi +gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj +sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan... + +Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka +vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis +sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano... + + + + + LA UNUA NOKTO CXE LA MORTINTO. + + Nokturno. + + +La auxgusta suno jxus subiris... + +La cxielo super Petrín kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej +varmaj sangaj rozoj, kiam -- sxtelirante, kun la manoj krucitaj +sur la brusto kaj kun la okuloj cxaste mallevitaj al la tero sxi +forlasis la pordon de l' monahxejo. + +Monahxina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, +densa vualo cxirkauxvolvas la vizagxon. Sed la sxtelirantaj +pasxoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita +al la brusto, tamen la rekta tenigxo de l' gracia talio kaj +periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahxino estas +juna. + +Kun modera rapideco sxi trairis dezertan straton en la +senpera proksimo de la monahxejo kaj trairinte poste kelke +da mallargxaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj +stratetoj, sxi deflankis en la cxefan straton. + +El la personoj, kiuj renkontas sxin, unuj sin turnas post sxi, +aliaj ecx haltas; sed la monahxino atentante neniun kaj nenion +rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro. + +Antaux kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al +sxi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagxo, unua pordo -- iu +mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahxinoj +pasigu pregxante la nokton cxe la mortinto. + +Humile ekmovis la monahxino jese la kapon, vestis sin, kovris +la vizagxon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon +sxi ekiris. + +Post dudek minutoj sxi estis antaux la celo -- en dezerta +flanka strato antaux ekstremajxa, malluma domo kun alta, +kurbigxanta tegmento. Per la fero surforgxita pordego kun +antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, +mallargxa korto cxirkauxata de la altaj apudaj konstruajxoj +estas dezerta, malafabla kaj en la rugxeta vespera duonlumo +preskaux fantoma. + +Malrapide sxi trairis la pordon. + +En la korto sxi ekrigardis cxirkaux si kaj ekvidinte dekstre +lignan, kadukan sxtuparon sxi komencis malrapide supreniri gxin. +Post kelke da sekundoj sxi aperis sur malnova ligna balkono +antaux la unua pordo. + +Momenton sxi haltis, kvazaux sxi volus ekspiri. Sed tuj poste +sxi ekprenis la anson -- la pordo estis sxlosita... Sxi +do ekfrapis -- mallauxte kaj singarde, kvazaux sxi timus +interrompi iun. + +Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo +malfermigxis kaj post gxi aperis dekdujara blondhara knabino. +Ekvidinte la monahxinon sxi ekmurmuris ion kvazaux saluton kaj +cedis; la monahxino eniris poste malkuragxe kaj senbrue kiel +timema ombro... + +Sxi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte gxin sxi eniris +post la knabino en antauxcxambron, kiu estis preskaux senmebla. + +Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda +nekovrita tablo; sur gxi brulas simpla petrola lampo. Apud +la tablo sidas tri virinoj. + +Unu, sinjorino cxirkauxe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne +malagrablaj vizagxtrajtoj, havas okulojn sange rugxajn de la +plorado; sxia vizagxo vidigas malgxojon. Sur la vizagxoj de +du aliaj vidigxas tiu speco de l' kompato kaj malgxojo, kiu +cxiumomente povas cedi al la indiferenteco. + +Kiam eniris la monahxino, cxiuj tri kvazaux post la komando +levigxis. La sinjorino kun la rugxaj okuloj iris senparole kelke +da pasxoj renkonte al la monahxino, kiu haltis apud la pordo. + +Preskaux neauxdeble defluis de la lipoj de l' monahxino la +kutima saluto: "Estu lauxdata Jesuo Kristo!" La virinoj +resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la +sinjorino kun la rugxaj okuloj resalutis interrompe kaj poste +komencis singulte plori. + +La monahxino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj +mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto. + +Post mallonga momento la gxemanta sinjorino sin turnis, aliris +al la kontrauxa pordo kondukanta al la apuda cxambro kaj +malferminte gxin cedis iom flanken, por ke la monahxino povu +oportune eniri. + +Senparole la monahxino antauxeniris kaj transpasxinte la sojlon +sxi eniris. + +La pordo senbrue fermigxis post sxi. + +Senvole sxi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. +Ekventumis sxin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, +rezina ligno, fresxa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu +preskaux narkotizas... + +Sxi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, +tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron +en la najbaran gxardenon, kie jxus oni vidas sole mallumajn +konturojn de largxbrancxaj arboj. + +Meze de la salono estas katafalko, sur gxi malfermita cxerko kaj +en gxi la kadavro en blanka virina vesto. + +Ambauxflanke de la cxerko antauxe malsupren pendinta negxoblanka +longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime +sxajnas, kvazaux gxi estus kovrita per maldika tavolo de jxus +falinta negxo. + +Antaux la cxerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda +krucifikso en la mezo; sur ambaux flankoj brulas po ses grandaj +vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj +kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj +kusxas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun +blankaj rubandoj, antauxe staras nigre tegita pregxbenketo kun +la apogpupitro -- cxio estas tiel simpla, ecx ordinara, kiel +cxiam en la funebraj salonoj de pli ricxaj familioj. + +Sed al cxio cxi la monahxino dedicxis preskaux nenian atenton. + +Sxia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme +en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la +pargeta planko. + +En la jxus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas +venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, cxio en +la salono posedas ian monahxeje poezian aspekton -- funebre +malgxojan, malafablan, preskaux frostosentigan. + +Post momento la monahxino levis la kapon, kvazaux ia neatendita +penso estus trakurinta sxian animon kaj per unu ekmovo de la +dekstra mano levis la densan vualon de la vizagxo. + +Sxi estas knabino cxirkauxe dudek kvinjara kun neesprimebla +mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaux +infane agrabla kaj simpatia vizagxo. + +La densa nigra hararo estas glate kombita malantauxen, pro tio +la bele eligxanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; +la glataj vangoj apenaux tusxitaj de facila nuanco de l' rugxo; +la mallargxaj pli maldolcxe kaj dolore ol severe kunpremitaj, +sed gxis nun fresxaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen +iel rezistema mentono kaj antaux cxio la ekstreme densaj kaj +longaj okulharoj, sub kiuj kvazaux tra la densa vualo lumas +brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj -- cxio havas +jxus aspekton de rigideco. + +En tiu cxarma kaj simpatia vizagxo ne movigxis ecx unu muskolo +dum kelke da sekundoj; sxajnis, kvazaux estus staranta cxi tie +statuo el karara marmoro. + +Sed post momento sxi denove eksvingis la dekstran manon kaj +denove mallevinte la vualon sxi faris kelke da pasxoj antauxen +gxis la pregxbenketo antaux la katafalko, kie sxi haltis. + +Momenton sxi staris senmove, kvazaux en embarasoj, kion fari. + +Sxia rigardo kelkafoje levigxis kaj transflugis timeme la +malfermitan cxerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj +konturoj de la kadavro, gxi cxiam haltis fikse sur unu hazarda +punkto de la pupitro. + +Post kelke da minutoj la monahxino fine movigxis. Apoginte la +dekstran manon sur la pupitro, sxi levis per la maldekstra mano +la jupon kaj genuis en la pregxbenketo, poste sxi faris la +signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove +restis sen movo kiel statuo... + +En la salono regas profunda, preskaux sankta silento. Sole +periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaux +estus diskrevinta aerbulo. + +La monahxino estas enprofundigxinta en la pregxo. + +Unue sxi pregxis mallauxte, sxiaj lipoj movadis sin apenaux +rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo sxi pregxas en la +animo... + +Dume ekstere preskaux tute noktigxis; la funebra salono en la +flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, +sed tiom pli malgxojan. Sed la monahxino ne rimarkis tiun +sxangxon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro +sxi dauxrigas la pregxojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, +rifugxanta en la pensoj cxe la nekonata nesuperebla estajxo kun +la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, +kiu jxus estas forlasinta cxi tiun mondon. + +Sxi pregxas la pregxon por la mortintoj. Sxi pregxas gxin +unuafoje, duafoje, triafoje -- sxi pregxas en la tomba +silento kvaronon da horo -- duonon da horo -- tri kvaronojn +da horo -- Subite sxi estas interrompita. + +La tomba silento estas cxesigita de modera ekbruo en la +antauxcxambro, tra kiu sxi estis enirinta cxi tien, kvazaux +iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaux la +personoj en la antauxcxambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste +eksonis el la antauxcxambro mallauxtigata, singulta plorado, +interrompata sole de izolitaj pli lauxte parolataj vortoj. + +La monahxino estis interrompita en la pregxado sole dum kelke +da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto sxi +dauxrigis duonlauxte la pregxadon; sed malgraux tio sxi ekauxdis +ne sole izolitajn, pli lauxte parolatajn vortojn, sed ankaux +tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn. + +"-- Ah, bedauxrinda infano!" estis auxdata klara, sed iel pene +mallauxtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraux hieraux +matene mi -- oh, tio estas terura, terura --" + +"-- Nu, mi antauxvidis tion" -- intermetis post la momento +alia vocxo, ankaux klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, +ke --" + +Pauxzo -- plorado kaj gxemado iom pli mallauxta; sed la +interparolo estas ankoraux pli mallauxtigata, oni auxdas sole +izolitajn vortojn: + +"Ah, tial, tial -- malfelicxo -- kiu povas antauxvidi tion -- kaj +tiel neatendite --" + +Kaj denove pli longa pauxzo -- la plorado sxangxigxas en +plendan, sxiratan gxemadon. + +Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaux +kiu jxus pregxas la genuanta monahxino. La monahxino komprenas +tion kaj senvole, ecx kontraux sxia volo altrudas al sxi la +demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Cxu li estis juna, maljuna, +malfelicxa?"... + +Sed sxi mem ne respondas tiujn demandojn, sxia animo estante +de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove +enprofundigxas ankoraux pli en la pregxon. + +Subite estis auxdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj +frazoj: tiun cxi fojon parolas la gxema vocxo, kredeble tiu, kiu +antaux la momento gxeme ploris... + +"-- Ah, mi restos cxiam -- sinjorino -- danka al vi... Mi ne +povas, mi ne devas cxi tie -- Kien mi rifugxus? -- Cxi tie +mia koro -- pro la doloro -- Ne, ne -- mil dankojn -- ke mi +povos cxe vi la nokton -- Oh, mia koro -- kvazaux la ponardo +gxin --" + +Kaj la vocxo enhavas tiom da impresplena kortusxo, ke ankaux +la monahxino, gxis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en +la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al sxi, kiuj +estas trafitaj de la malfelicxo. + +Senvole en sxia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato +kun la pregxo kaj transigxas al la objekto, por kiu sxi pregxas. +Estas al sxi mole, preskaux elegie. + +Sxajnas al sxi, kvazaux sxia koro komencus degeli -- kaj +kontraux sxia volo altrudas sin al sxi la pensoj tute mondaj... + +Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj mallauxte +parolataj vortoj estas vortoj de la pregxo; sed sxia spirito +rondas jam, kompreneble ankoraux malproksime kaj alte, super la +objekto de la pregxo. + +Jen sxi ekpensas, ke sxi genuas antaux la kadavro de juna +knabino, jen denove, ke antaux la kadavro de maljuna sinjorino, +kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laux la auxditaj +fragmentoj sxi opinias, ke gxi estas virino en la plena, viva +forto, kiun trafis ia granda malfelicxo... + +Foje sxi ecx levis la rigardon kvazaux alforgxitan al unu punkto +de la pupitro por rigardi en la cxerkon; sed la cxerko estis tro +alte sur la katafalko -- sxi vidas nenion krom la antauxo de +la cxerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaux flankoj +argxentajn rondojn -- kaj sxia rigardo fiksas denove sur la +sama punkto, sur kiu gxi estis antauxe fiksita... + +Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monahxino +sole zumanta mugxo, el kiu sole periode pli lauxte eksonas +iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj +»ah«, »oh«... En la antauxcxambro oni interparolas pli +seninterrompe ol antauxe kaj ankaux kun la doloro almenaux +proporcie moderigita. + +Sed jxus tiu cxi mugxanta, mallauxtigata interparolo per +siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraux pli la atenton de +l' monahxino. + +Senvole sxi auxskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu +nomo gxuste esprimus sxian spiritan staton... + +Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj la mallauxte +parolataj vortoj de la pregxo estas auxdeblaj: tamen sxia orelo +estas strecxita. Nun cxiu klara frazo, eble ankaux cxiu vorto +naskus en sxia animo resonon kaj eble ankaux imagon havanta +nenion komunan kun la pregxo, kiun sxi jxus diras. + +Tamen en la antauxcxambro oni faras kaj parolas nenion +rimarkindan; la unutona mugxo fine lacigas kaj la monahxino +denove enprofundigxas kun la tuta pieco en sian pregxon. + +Subite eksonis el la antauxcxambro tiu ekstra, konata ekbruo, +kiam kelke da personoj starigxas de la tablo kaj pretigxas por +foriri. + +Izolitaj frazoj estas parolataj pli lauxte; oni auxdas +la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto +proksimigxas --" + +Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono +kaj premis gxin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom +malfermigxis. + +La monahxino auxdis nun la parolon tute klare. + +"Mi devas, mi devas ankoraux unufoje vidi sxin," parolis la +klara soprano. "Mi tiel amis sxin kaj sxi -- ah, sxi estis +eksterordinara estajxo... Sxi sole ridis! Ankaux sxia frunto kaj +la mentoneto ridadis, kiam eksonis sxia sonoranta vocxo... Sxi +estis vera koboldo --" + +"Sed tamen sxi estis periode tiel malgxoja, tiel melankolia!" +intermetis la pli malmola vocxo iel admone. "Sxia konduto +sxajnis al mi cxiam stranga. Tiuj subitaj sxangxoj de l' gajeco +en la melankolion aux de l' silentemo en la gxojantan petolemon +antauxdiradis nenion bonan. Mi estis preskaux konvinkita, ke +tiun bonan animon turmentas io, kion sxi kasxas antaux la tuta +mondo... Gxis fine --" + +"Oh, tiu bona, dolcxa animo!" ekgxemis la plenda vocxo +neniiganta eksplodon de la ploro. + +"Kaj hieraux, kiam sxi alveturis kaj jxetinte sin al mia kolo +kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremigxis mia koro +de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" +sxi gxemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke +mi alveturas -- mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos +vin -- neniam! -- Cxu vi komprenas?... Postmorgaux matene +alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze cxio laux +la deziro de l' gepatroj estos finita --" + +La monahxino auxskultis cxiam pli atente. De tiuj kuneligitaj +kaj klare parolataj vortoj sxi estis tute interrompita en +la pregxado. Senvole sxi turnis iom la kapon al la pordo; +sed vidante tie neniun sxi denove fiksis la rigardon sur la +pupitron. + +Dume la plenda vocxo en la antauxcxambro dauxrigis: "Kompreneble +mi konjektis, ke sxi parolas pri sia edzinigxo kaj pro tio mi +ridis. Mi ecx ne songxis pri tio, ke sxi okupas sin pri tiel +terura penso -- kaj dume -- Oh! Tio estis terura momento, +kiam mi eniris hodiaux matene en la salonon... Sxi sidis sur +la kanapo vestita en sia blanka edzinigxa vesto, kiun sxi +estis alportinta... Sxi sidis apogante la kapon per unu mano, +la dua estis premita al la koro. Sxajnis al mi, ke sxi rigardas +min -- iel fikse, per kvazaux eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi +estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Sxi ne respondis. +Mi aliris rapide kelke da pasxoj pli proksimen kaj restis +rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaux vitraj -- la vesto +sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al +sxi mi metis la manon sur sxian frunton... Gxi estis jam malvarma +kiel la glacio..." + +Kaj denove eksonis el la antauxcxambro la gxema, poste dauxra +ploro... + +Dum kelke da minutoj la monahxino auxdis nenion krom tiu cxi +stranga, perforte mallauxtigata ploro... Antaux sxia spirita +rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn sxi +jxus auxdis, bildo cxiam pli klara, kvazaux elstaranta el la +nebulo. + +Nur nun sxi komprenis, por kiu sxi venis pregxi: por +bedauxrinda, treege bedauxrinda estajxo, kiu memmortigis +sin -- por la junulino, gxuste por la fiancxino, kiu el la +nekonataj kauxzoj sole kelke da horoj antaux sia edzinigxo +perforte finis sian vivon... + +Kaj sxi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun +la mieno de neesprimebla maldolcxo en la pala, bela vizagxo. +Sxi vidis la nigrokulan, nigraharan fiancxinon kun nigraj +okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj +molaj cxerizaj lipoj... Sxi vidis staturon kaj vizagxon tute +nekonatajn -- bildon tute hazardan... + +Sxi ektremis, profunde en sia animo. + +La frosto trakuris sxiajn membrojn; sed tuj poste sxi sentis, ke +la sango rugxigas sxiajn vangojn... + +Sxi sentis sin premita kaj malgxoja -- kaj eble ankaux la +larmo ensxteligxis en sxian okulon, se sxi povus dauxrigi sian +meditadon. + +Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antauxcxambro +la sama perforte mallauxtigata, gxema vocxo, kiu rakontis +antauxe tiel simple kaj tamen tiel kortusxe. + +"Kaj morgaux matene alveturos la patro kaj la patrino! +Oh -- kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas +malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino +sxiros siajn harojn, la patrino amis ja sxin kiel pupilon de +sia okulo; la patrino malesperos..." + +"Sed kiu estas kulpa je cxio cxi?" intermetis poste tiu +klara soprano, kiun la monahxino estis unue auxdinta el la +antauxcxambro. + +"La fiancxo devenas ja de ricxa kaj ordema familio kaj entute +estas cxarma kaj brava junulo..." + +"Vere, vere," ekgxemis respondante la plenda vocxo kaj mallauxte +aldonis ion, kion la monahxino ne auxdis. + +Poste la personoj en la antauxcxambro restis silente dum kelke +da minutoj kvazaux en embarasoj, kion fari. Subite eksonis +mallauxta mugxo kaj tuj poste estis auxdata mallauxtigata vocxo, +kiu gxis nun ankoraux ne parolis: + +"Ah -- ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do +eniri!" + +Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la +anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, sxtelirante, +kvazaux timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris +la virinoj kaj la knabino, kiun la monahxino estis jam vidinta, +akompanataj de la sinjorino en plej bona agxo. + +La monahxino, kiu auxskultis atente kaj kun levita kapo antaux +la malfermo de la pordo, auxdinte la ekknaron la pordo rapide +mallevis la kapon kaj volis denove pregxi. + +Sed estis neeble pregxi. Mallauxte la vortoj fluadis de sxiaj +lipoj, sed la animo estis ekscitita... + +Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo +la koro kunpremigxas kaj denove largxigxas... + +Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimigxis la irintaj +virinoj al la cxerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, +per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita. + +La monahxino tamen ne levis siajn okulojn; sed sxi sentis, kio +jxus okazas... + +Kaj tiu sama vizagxo, kiun sxi havis antaux la momento en sia +penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaux sxia spirita +rigardo, kvazaux sxi efektive rigardus en la cxerkon. + +Sxajnis al sxi, ke sxi vidas cxiun bluan vejneton en la pala +vizagxo, ke sxi vidas ankaux sub la longaj okulharoj malforte +brilantan pupilon... + +Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. +Neniu movigxis, neniu ekparolis; ankaux la sinjorino, kiu +antauxe sencxese gxemis, restis senmove, kvazaux sxia nemezurebla +doloro subite estus sxtonigxinta. + +"Kvazaux viva, kvazaux viva!" mallauxte diris fine apenaux +auxdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaux viva -- kaj +tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la gxema vocxo, denove +ekploranta. + +Kaj post la momento dauxrigis tiu vocxo: + +"Kaj tien cxi -- sur la vundon en la koro -- mi metis laux +sxia deziro sxian lastan leteron, en kiu sxi adiauxas la +patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon -- la leteron, en +kiu sxi petas de ni cxiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu sxin +en la cxerkon en tiu sama edzinigxa vesto, en kiu sxi mortis kaj +sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu +sxi adiauxas nin..." + +La monahxino cxesiginte la pregxadon auxskultas atente, ecx +avide. + +Cxiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas +sxin froste kaj tamen varmegigante sxin. Sxi ektremis kaj tuj +poste sxi sentas, ke sxia sango kuras pli rapide el la kapo al +la koro kaj returne... + +La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete rugxigxis, la okuloj +fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekigxas... +Senvole sxi levas iom la kapon... + +En tiu momento unu el la virinoj apud la cxerko ekgxemis: + +"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!" + +Kaj la alia ankaux mallauxte aldonis: + +"Kaj tamen estas nenia helpo -- nenia, nenia helpo!" Kaj +denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de +l' singulta gxemado de la sinjorino, kiu antauxe pli longe +rakontis. + +"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona +agxo, kiun la monahxino gxis nun ne estis vidinta. "Ni devas +forlasi sxin -- ni devas lasi sxin sola cxi tie!" + +La singlute gxemanta sinjorino denove dauxre kaj konvulsie +ekploris... + +"Adiaux, adiaux -- dormu dolcxe -- animo kara -- plej kara!" +sxi gxemis. Poste sxi klinigxis super la cxerko, dum kelke +da sekundoj fikse rigardis la vizagxon de l' kadavro, kaj +klinigxinte ankoraux pli sxi kisis gxin sur la glacimalvarman +frunton... + +Rektigxinte, ankoraux momenton sxi rigardis la kadavron. + +La ceteraj -- lauxvice -- alproksimigxinte al la cxerko, faris +signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la +kadavro. + +La monahxino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio jxus +okazis, sed sxi vidis nenion -- sxiaj malsekaj okuloj estis +nedeturneble fiksitaj sur la antauxo de la cxerko. + +La singulte gxemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaux +sxtonigxinta apud la cxerko, subite klinigxis kaj jxetinte la +blankan gazon sur la vizagxon de la kadavro, deturnis sin de la +cxerko. + +Vidinte tion la ceteraj sekvis sxin. La jupoj frote +ekbruetis -- kaj la virinoj denove tiel mallauxte, kiel +ili estis enirintaj, forlasis la salonon. + +La monahxino restis sola. + +En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux ia sxargxo estus +defalinta de sxia brusto. Sxi ekrigardis al la pordo kaj +vídante, ke gxi estas fermita, levis la kapon ankoraux pli +alte ol antaux la momento. Sxia rigardo timeme kaj malkuragxe +rondiris en la funebra salono. + +Cxio estis cxi tie jxus tia kiel antauxe, antaux ol la virinoj +eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktigxis, +kaj pro tio cxio en la salono en la flaveta lumo de l' modere +flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj +samtempe malpli malgxojan ol antauxe, kiam la vespera duonlumo +enpenetradis ankoraux en la salonon. + +El la antauxcxambro eksonis ankoraux kelkafoje cxi tien la +rapidaj, sed mallauxtigataj malgrandaj pasxoj, akompanataj de +hxaosa mugxo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretigxas por +foriri. Periode estis ankaux auxdata iu, ankaux mallauxtigata +vorto aux fragmenta frazo; sed cxio kunigxadis en hxaoson de +mugxe krakantaj kaj frapantaj sonoj. + +Subite la mallauxtigata bruo kaj mugxo silentigxis; sed tuj +poste estis auxdataj pasxoj de kelke da personoj, poste ekknaro +de la pordo kondukanta el la antauxcxambro al la vestiblo -- fine +la mugxo malproksimigxas cxiam pli kaj pli. Sed antaux ol gxi tute +cxesis, ankoraux unufoje estis auxdataj la proksimigxantaj pasxoj... +Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon +sur la anson turnis grince la sxlosilon en la seruro. + +La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monahxino +kvazaux maldolcxa riprocxo; sed malgraux tio sxi ne movigxis, +sed avide auxskultis... + +Post la ekgrinco de la sxlosilo estis auxdataj rapide +malproksimigxantaj pasxoj, poste pli mallauxta fermo de alia +pordo kaj denove, sed jam apenaux auxdebla ekgrinco de la +sxlosilo, poste ekregis silento -- + +Cxion cxi, kion ni jxus mallonge estis skizintaj, auxskultis la +monahxino kun la eksterordinara atento. Sxi ne preterlasis ecx +la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon -- sxia +auxdsento estis strecxita kaj pro tio sxia atento iom deturnita +de la objekto, kiu antauxe ekscitis sxin. + +La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj sxi +atentis la mugxon kaj bruon en la antauxcxambro, preskaux tute +sxi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la +antauxan palecon kaj la malsekigxintaj okuloj la antauxan arde +pian trankvilon. + +Dum kelke da minutoj sxi restis senmove, kaj samtempe ankaux +sen pensoj kaj rememoroj. Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus +pregxinta en la pregxejo la lastan pregxon kaj ankoraux +genuas -- estante en embarasoj, cxu levigxi aux ankoraux pregxi. + +Cxirkauxe regis profunda silento, sole periode interrompata de +modera, apenaux auxdebla ekkrako de iu vakskandelo. + +Sed tiu silento sxajnas nenial stranga al la monahxino. Turninte +la kapon sxi mallevis gxin kaj denove fikse rigardis la pupitron +antaux si kaj havante ankoraux la manojn kunmetitajn -- sxi +denove komencis pregxi. + +Sxi pregxas en la animo la pregxon por la mortintoj -- la +pregxon plej konatan. Sed sxi pregxas iel mekanike, sxi pensas +pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta... + +Sed malrapide revenas la antauxa ardo kaj fervoro. Sxia tuta +animo pregxas... + +Sxi pregxas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da +horo, ne cxesante pregxi ecx unu momenton kaj ne malstrecxante +almenaux iomete siajn pensojn... Subite sxi estis interrompita +en la pregxado. De proksime, kredeble de la proksima pregxejturo +eksonis surda sono de la horlogxo. + +La monahxino cxesinte en la pregxado levis iom la kapon kaj +kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn. + +Ekbatis la dekunua. + +La lasta sono estis treme soninta kaj cxirkauxe ekregis denove +profunda silento. + +La interrompita monahxino vane penas enprofundigxi denove en la +pregxon. Mallauxte sxi parolas la vortojn de la pregxo; sed dume +sxia animo meditas, gxis fine la meditado tute venkas. + +Sxi meditas pri la lastaj aferoj de la homo -- pri la morto, +la mistera, gxis nun de neniu solvita enigmo -- pri la vivo +postmorta: pri la felicxo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la +torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj... + +Sxi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas +al la »larma valo« -- al la turmentoj kaj doloroj teraj, +al la stranga, tre stranga miksajxo de gxojaj, malgxojaj kaj +doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«. + +Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolcxan -- kvazaux +kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj auxtopsioj falas en la +animon... Antaux la spirita rigardo de l' meditanta monahxino +tremetas kvazaux en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino +en la cxifonoj kaj kun la okuloj sange rugxaj de ploro, jen +kaduka maljunulo sxanceliranta lauxlonge la muro, jen denove +iu cxarma staturo en la regxa vesto kaj tuj denove io, kvazaux +kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo... + +Post la momento la atmosfero sxangxigxas. + +La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heligxi, +kvazaux kiam gxi forkuras antaux la eliranta suno. La krepusko +farigxas malrapide rugxeto... La rugxeta nebulo disigxas kaj +antaux la spirita rigardo de l' meditanta, gxuste reveme +profundigxanta monahxino staras tute klara kaj plastika +cxarmoplena bildo. + +Lazura cxielo arkigxas super la cxarmoplena, paradiza gxardeno, +plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaux tiaj plejparte +palmaj arboj. + +Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altajxoj +kovritaj de l' arbaroj. Tie cxi kaj tie de la rokoj saltas +torentoj -- sub la rokoj largxigxas verdaj herbejoj, tra kiuj +serpentumas flavaj vojetoj. + +Cxio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco +tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta... + +Dum kelke da sekundoj la gxardeno estas senhoma, senbesta... +Subite gxi vivigxas... La homoj kaj la bestoj cxiuspecaj +promenas trankvile sur la vojetoj aux ripozas sur la herbejoj. + +Jen juna cxarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas +apud la piedoj de l' blondhara bubeto; cxi tie la cervo, urso, +kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super +ili rondflugas aglo super la amaso da negxoblankaj kolomboj. + +En kelke da minutoj kelkafoje sxangxis la kara kaj alloganta +bildo sian fizionomion. La stafagxo restis tiu sama, sole la aro +da homoj kaj bestoj sencxese sxangxigxis. + +Kaj mirinde -- la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, +kvazaux la paco sxtonigxus sur iliaj vizagxoj... + +Cxiu, cxu la maljunulo aux la junulo, cxu la viro aux la virino +en la tuta forto de la vivo, cxu la infano apenaux elirinta el +la lulilo -- cxiu sxajnas nemezureble felicxa kaj kontenta... + +Estas nenia dubo, ke la monahxino anime enprofundigxis en la +paradizajn gxojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; +sed sxia modera, malelasta fantazio sciis elsorcxi al sxi sole +la bildon plej simplan, plej primitivan... + +Estis al sxi gxoje kaj agrable; sed tamen sxi sentis ian +premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaux ian trompigxon. +Sxi ne komprenis la kialon; ia dolcxa melankolio ekregis sxin +simile kiel la felicxan homon, kies animon trakuras la penso, +ke li ne estas izolita kun sia gxojo kaj felicxo... + +Subite sxajnas al sxi, ke en la malantauxo de la belega +gxardeno vidigxas cxiam pli granda perspektivo -- kaj plej +malproksime -- sxi vidis konatan, tre konatan pejzagxon: +simplan vilagxon kun ia simpla pregxejeto kaj ne malproksime +belan bienon. + +Senvole sxi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. +Sxia vizagxo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la +kontentigxo -- antaux sxia spirita rigardo elsaltas la bildo de +l' naska vilagxo... + +Sxi vidas la patron, la sanegan, rideman, rugxvangan viron -- sxi +vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno +de l' delikata boneco -- sxi konjektas vidi ankaux sin mem unue +kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon... + +Kaj antaux sxia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la +alian. Jen sxi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud +la tablo kun la patrino -- jen sxi mem sidas sur la genuoj de +la patrino, karesas kaj kisas sxin kaj tuj poste sxi kusxas +en sia infana lito auxskultante, kion la patro kaj la patrino +rakontas. + +Sxi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, sxi +rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj +el la agxo pli posta, sxi rememorigas sin pri la lernejo kaj la +kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego +da personoj kaj momentoj -- entute simplaj, preskaux ordinaraj, +sed tamen karaj. + +Subite elsaltis antaux sxi la bildo treege alloganta, kiam sxi +en la vilagxa veturilo kiel maturigxanta knabino proksimigxis +kun la patrino al Praha por tie cxi eniri en la edukinstituton +kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata +Praha, jxus dronanta en la rugxa brilo de l' subiranta suno... + +Sed tiu bildo rapide cedas antaux la bildo alia: sxi vidas sin +mem en la pensiono -- sxi vidas siajn novajn kunulinojn -- sxi +vidas ankaux tiun, kiun pli poste sxia koro tiel amis kaj +kiu farigxis sxia plej fidela amikino; la gracian, rideman +blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun +glataj rugxaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, +senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans cxiujn +eblajn rifojn de la vivo. + +Sxi vidas sxin kvazaux staranta antaux si -- tiel klare, tiel +plastike... + +Oni ne povas imagi al si, kian inklinon sxi sentis al sxi, +kiel sxi amis sxin. La plej varma amo fratina ne povas esti +pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaux sencxese sub unu +tegmento, en unu cxambro kaj tre malofte ili disigxis sole por +kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu +antaux la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu +animo. + +Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis +kaj revis intersxangxante cxiutage siajn revojn kaj dezirojn, +gxojante je la estonteco kun la plej cxarmaj esperoj... + +Multo, multego da tiuj cxarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris +nun la animon de l' monahxino -- + +Subite sxangxigxas sxia mieno -- la rideto de l' kontentigxo +en la momento sxangxigxis en la malgajecon, preskaux en la +maldolcxon: sxi konjektas vidi sian kunulinon felicxa... + +Sxi vidas sxin sidanta apud la lulilo de l' propra infano -- + +Sed tuj poste denove sxangxigxas la mieno de l' monahxino: +la mieno de l' maldolcxo transigxas en la mienon de +l' rezignacio -- sed tuj poste sxia vizagxo vidigas la +mienon neesprimeble maldolcxe doloran... + +Antaux sxia spirita rigardo ekaperis kvazaux timema ombro la +staturo de l' pala, serioza studento -- + +Tiu imago suficxis, por ke la panoramo de la bildoj elsorcxitaj +de la fantazio haltu... + +La monahxino ne povis rezisti ian strangan senton de +l' ekfrosto. Sxi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte +la vualon komencis lauxte pregxi, kvazaux sxi volus forpeli +la teruran ombron, kiu jxus estis trakurinta sxian animon, +la ombron fatalan, kiu estis la cxefa kauxzo, kial sxi por +cxiam adiauxis la mondon kaj gxiajn plezurojn, ecx tiujn +dolcxajn revojn, kiuj tiel felicxigis sxin ankoraux antaux ne +multaj jaroj... + +Sxi perforte devigas sin al la pregxo. + +La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu sxi cxiam +antauxe enprofundigxadis en la meditadon pri la mistera estajxo, +tute mankas al sxi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, +preteriras antaux sxi cxiumomente sxangxante sian formon kaj +vidigxante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume sencxese +terurigante sxian animon. + +Sxi pregxas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo... + +Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli +potenca ol la pregxo. + +Malrapide farigxas la imago pli klara, pli preciza, gxis fine +denove staras antaux sxia animo tiu sama pala, serioza, juna +viro, kiu estis interrompinta sxin en la revema enprofundigxo... + +Ankoraux momenton sxi provas pregxi; sed la pensoj kaj rememoroj +cxirkauxflirtantaj la palan studenton cxiam batalas por sia +rajto... Post ne longe la monahxina kontraux sia volo cxesas +pregxi -- la rememoroj denove okupas sxian animon... + +Sxi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja +posttagmezo, kiam sxi, revenante kun sia nedisigebla kunulino +el la pregxejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaux la +pregxeja pordo... + +Sxi rememorigas sin pri tio, ke estis al sxi tiam iel +strange -- ke li sencxese okupis sxian penson, ke pli poste sxi +songxis pri li, unuvorte, sxi rememorigas sin pri cxiuj dolcxaj +kaj konataj detalajxoj, en kiuj manifestas la naskigxanta unua +amo. + +Dum kelke da momentoj sxajnas al sxi, kvazaux sxi denove sentus +emon al la vivo -- kvazaux gxis nun sxi vivus tiel, kiel cxi +tiam... + +Subite aperas en sxia penso bildo alia. + +Sxi sidas mano en mano kun sia kunulino sub largxbrancxa +kasxtano en la gxardeno de l' pensiono... Estas auxtuna +vespero -- la luno preskaux plena -- cxirkauxe sankta silento... + +Ili rakontas, pli gxuste ili parolas silente, sed cxiumomente +unu aux la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis +ecx unu fojon, ili ne eksxercis ecx unu fojon -- ambaux estas +cxiam pli silentemaj, gxis fine ambaux kelkan tempon silentas... + +Subite la kunulino starigxis kaj cxirkauxpreninte sxian nukon +fikse ekrigardis sxiajn okulojn... + +"Berto!" sxi diris mallauxte per la tremanta vocxo. + +"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaux mallauxte. + +Henjo silentis ankoraux momenton kaj poste per la premita, +interrompata vocxo komencis konfesi... + +Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj sxi rakontis, kiam kaj +kiamaniere komencis gxermi la amo en sxia koro -- poste sxi +komunikis la tutan serion da detalajxoj, kiuj klare pruvis, ke +sxia amo trovis ehxon en la animo varme, arde amata. + +Berto, estinte interrompita en la revema enprofundigxo, +auxskultis komence kvazaux apatie; sed baldaux la rakonto de +l' kunulino ekinteresis sxin. + +Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus auxskultanta sian propran +animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolcxan +premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj cxesigis +la trankvilon de Berto. Sxi sentis tiel neesprimeble dolcxan +doloron, tian fresxan esperon, kvazaux atendante, ke la plenumo +de sxia plej varma deziro estas tute certa. + +Fine Henjo nomis la objekton de sia amo... + +La spiro de Berto haltis, sxia brusto konvulsie kunpremigxis, +la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango levigxis al la +kapo. Perforte sxi kunpremis la lipojn por neniigi la ekgxemon +aux la ekkrion... + +Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis +kvazaux idolo de Berto... + +La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en +la pli malfrua agxo kompate ridetante transiras al la tagordo, +tute dispremis Berton... + +Vane kun la strecxado de cxiuj siaj fortoj sxi penis neniigi +sian maltrankvilon, gxuste la plej fortan animan uraganon, kiu +tiel subite atakis sxin. + +Sxi auxskultis ankoraux momenton, poste eksaltis kun la +mallauxtigata ekkrio, eksxanceligxis kaj denove falinte sur la +benketon sxi kovris la vizagxon per la ambaux manoj kaj dauxre +ekploris -- Henjo penis trankviligi sxin. Sxi demandas la +kauxzon, insistas, petas -- cxio estas vana... + +Berto silentas kiel tombo; sxi ne malkovris la dolcxan sekreton +de sia koro... + +De tiu momento sxi suferis nemezureble kiel cxiu, kiu ne volas +aux ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo -- kaj sxi ne +povis, ne devis ilin konfesi... + +Melankolio ekregis sxian tutan animon. La mondo estis +indiferenta al sxi; cxio, kion sxi ekvidis, farigxis malagrabla +al sxi -- sxi vivis sole por siaj malgxojaj revoj kaj ankaux +por tiaj rememoroj. + +En la unua tempo iafoje sxi havis okazon vidi la nemezureblan +felicxon de sia amikino... + +Ofte sxi auxdis sxin rakonti pri li, ofte sxi vidis sxin kun li, +iafoje sxi ecx parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj +vortoj... + +Sed sxi treege suferis en tiuj cxi kelkaj momentoj; kaj tio +estis la kauxzo, ke sxi fine sercxis la rimedon kontraux sia +anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la +rompita koro al la gepatroj en la naskan vilagxon. + +Cxi tie sxi vivis preskaux en la tuta izoleco for de la mondo +kaj gxiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundigxo +en la rememoroj estis al sxi la plej karaj; sxi vivis kiel +»sanktulino«... + +En la unua tempo sxi interkorespondadis kun la felicxa amikino. + +La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaux per la sango de la koro, +dissxiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino +respondadis ilin cxiam kun la senekzempla abnegacio... + +Henjo pentris ofte sian felicxon per tiel vivaj koloroj, ke +la okulo de Berto plenigxis per la larmoj dum la legado kaj +multafoje sxi devis cxesigi la legadon, antaux ol sxi venis al +la fino de la letero. + +Sed tamen -- kiel ofte okazas en la vivo -- ambaux amikinoj +en la unua tempo interkorespondadis suficxe ofte; pli poste ili +iom lacigxis en la korespondado kaj post tri aux kvar jaroj tute +cxesigis gxin. + +La bedauxrinda, malfelicxa Berto restis tute sola kun sia +doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per +cxiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel fresxan kaj +sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado +estis vana. Sxi auxskultis trankvile cxiun kaj cxiam maldolcxe +ridetante nee ekskuis la kapon... + +Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturigxis en sxia animo la +intenco tute disigxi de la mondo. + +Kaj kiam gxi estis maturigxinta, gxi estis ankaux efektivigita: +Berto eniris en la monahxejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj +post unu jaro farigxis »fratino« Magdaleno -- + +La asketa vivo monahxeja, kunigita kun la helpado al la +mizeruloj, estis preskaux tute neniiginta cxiujn pensojn +pri la mondo ekstermonahxeja; sed tamen ne povis la fratino +Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, sxin +periode atakantajn. + +Precipe dum la silentaj noktoj auxtunaj, kiam la animo tiel +volonte revas kaj meditas, kiam sxi lacigita de la pregxado +senvole enprofundigxis en la rememorojn, kiam sxi rememorigis +sin pri la felicxa amikino -- en tiaj momentoj sxi eksentis +cxiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, +multafoje ecx trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran +ektremon -- + +Kaj tio okazis ankaux nun, kiam sxi, genuante unuafoje en +sia vivo antaux la kadavro dum la silenta nokto auxtuna, +enprofundigxis senvole en la rememorojn tiel, ke sxi tute +forgesis, kial kaj kie sxi trovigxas. + +Bildo sekvas bildon antaux sxia spirita rigardo -- jen gxi +estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en +la formo de simpla silueto... + +Subite ekstere levigxis la vento kaj forte ekskuis la +fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en +sxiaj meditemaj rememoroj. + +Levinte la kapon sxi timeme rigardis cxirkaux si kaj nur post +kelke da sekundoj sxi tute rekonsciigxis, kial kaj kie sxi +trovigxas... + +Sed sxi treege konsternigxis rekoninte, ke sxi ne trovas sin +genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro +por pregxi, sed ke sxi sidas sur la sxtupo, sur kiu sxi antauxe +genuis, ke sxi havas la manojn preskaux konvulsie kunpremitajn +sur la genuoj kaj ke sxi havis antaux la momento la kapon +profunde mallevitan al la brusto... + +Rekonsciigxinte sxi starigxis kaj denove genuis, kiel autauxe; +sxi denove kunmetis la manojn kaj komencis pregxi. + +Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole +periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento +ekstere denove levigxis kaj ekfajfinte, kvazaux ie proksime +la musxo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la +malproksimo perdigxas la ekblekego de l' sovagxa besto... + +Tiu stranga kaj preskaux teruriganta sono ekscitis momenton la +pregxantan monahxinon. + +Sxi turnis malrapide la kapon al la fenestroj -- sxajnis al +sxi, ke tra la fenestroj sxi vidas la stelojn brili sur la +firmamento; sed la rugxeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta +de la vitro fenestra malhelpis la rigardon. + +Momenton rigardas la monahxino al la fenestroj. Jen sxajnas al +sxi, kvazaux ia flava lumo estus trakurinta antaux la fenestroj, +simile kvazaux iu estus subite elirinta kun la lumo el la +mallumo kaj tuj estinginta gxin... + +Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo levigxis ekstere +la ventego pli sovagxe ol autauxe kaj ekskuinte forte la +fenestrojn, gxis ili ektintis, malfermis unu el ili. + +Malvarma, preskaux glacia vento turnis sin en la salono +kaj cxirkauxblovis ankaux la fratinon Magdalenon. La kandeloj +ekflagris, iliaj flamoj jen kuntirigxis, jen denove +eksaltis -- la salono jen mallumigxis, jen denove heligxis... + +La monahxino mekanike starigxis, levis la vualon kaj +sxteliralite alproksimigxis al la fenestro, malfermita de la +vento, por fermi gxin. + +En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton. + +La monahxino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis +la vizagxon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris +en la cxambron. + +Sxia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste +sur la cxerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj +rubandoj de la florkronoj. + +En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux cxio cxirkaux la +cxerko vivigxadus, ecx -- kvazaux la kadavro en la cxerko +kovrita per la blanka gazo ekmovigxus. + +Malgraux tio sxi ne perdis la trankvilon, kun kiu sxi antauxe +alpasxis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro sxi fermis +gxin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento +ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monahxino haltinte +denove ekrigardis al la fenestroj -- post la momento sxi +ekauxdis surdan bruon de malproksima ektondro... + +Kelkan tempon sxi staris kvazaux en embarasoj, poste turnis +sin kaj sxia rigardo fiksis sur la cxerko. La vento estis iom +levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj +sur la brusto -- + +Nenion plu sxi vidis ol du blankajn, kvazaux vaksajn manojn +virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj +kvazaux mistere efikas la monahxinon: sxia rigardo, kvazaux +rigidigxinta, estas fiksita sur ili. + +Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En sxia animo +revivigxas la imagoj, kiujn al sxi elsorcxis sxia fantazio dank' +al tio, kion sxi auxdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraux +kreskas, ecx -- en sxia animo naskigxas novaj bildoj... + +En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento +silentigxis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antauxe. + +Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de +la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide +proksimigxas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba +silento denove estas interrompita. + +Rekte antaux la monahxino eksonis modera ekkrako -- kredeble la +cxerko... + +La monahxino ektremis. + +Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj +interrompas la dauxran bruon... Komencis forta pluvego... + +La monahxino momenton staras senmove; poste sxia mano senvole +apogas sin sur la pupitro -- kaj la okulo estas denove fiksita +sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro. + +Ekstere la vento fajfas kaj bruas cxiam pli dauxre. Periode +atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, +kvazaux ili faladus sur la tintantan platajxon horizontalan. +Fulmo cxiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro +estas cxiam pli brua. + +Sxajnas, ke la monahxino havas nenian atenton por la furiozantaj +elementoj. + +Sxiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la +nigra kruceto, en sxia animo naskigxas io kvazaux peka scivolo. + +"Kiu vi estas kaj kial -- kial vi tiel subite dissxiris la +fadenon de la vivo?" sxi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, +gaja kaj cxarma -- kaj sur la rando de la tera felicxo... kaj +tamen, tamen -- Oh, se mi almenaux povus legi la respondon +sur via vizagxo -- sur viaj senbrilaj okuloj -- sur via +glacimalvarma mano!... Eble vi amis -- arde, flame, pasie, +freneze... Ah -- jes, jes! Preskaux sxajnas al mi, kvazaux mi +envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo +gxis la fundo -- morti en kelke da momentoj kaj mallonge post +tiam, kiam vi estis elturninta sin el la cxirkauxpreno de la +plej amata viro -- oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la +sorton, kiam la vivo trenigxas en la turmentoj animaj, kiam la +korpa forto malrapide mortas, gxis fine la homo pereas -- de +senfortigxo..." + +Subite sxi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Sxi ekpensis +pri la postmorto. Senvole sxi ektremis kaj cedis... + +Sxiaj okuloj estas ankoraux fiksitaj sur la blankaj manoj +de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, sxi +malproksimigxas de la pupitro mallauxte sur la pintoj kaj +post kelke da minutoj staras apud la cxerko. + +Sxi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce +metitajn manojn sur la brusto. Sxi vidas sur ili bluajn vejnojn +kaj sur unu fingro oran ringon... + +En tiu momento falis sxia rigardo sur la pli malhelan lokon +sur la blanka vesto proksime de la koro -- sxi rekonis sangan +makulon. + +Denove sxi cedis unu pasxon -- sxian animon trakuris la +rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis +adiauxinta la siajn kaj kiu laux sxia deziro estis metita sur la +koron. + +Sed jxus sur la brusto estas gxis nun metita la blanka gazo. + +La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite sxi +decidis. Farinte unu pasxon al la cxerko sxi levis iom tremantan +manon al la gazo kaj forigis gxin. + +La gazo sur unu flanko de la cxerko falis -- sed la vizagxo +de la kadavro estas ankoraux kovrita per la blanka gazo -- la +letero kusxas sur la koro... + +Estas videble, ke la vesto cxirkaux la koro estis forte +sangmakulita; -- sed la monahxino rimarkis sole kelke da +malgrandaj makuloj cxirkaux la letero metita sur la koro -- aux +pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aux pro tio, ke la vesto +estis en la cxerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu +videblaj. + +Kaj denove sxi staris momenton senmove, kvazaux en embarasoj, +cxu forigi ankaux la gazon de la vizagxo aux preni la leteron. + +Fine sxi decidis. Per firma mano sxi levis la leteron, sub kiu +aperis granda sanga makulo... + +La monahxino ektremis. Dum kelke da momentoj sxi tenis la +leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta +mano malfaldis gxin kaj komencis legi. + +Gxi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la +skribado, cxar kelkaj vortoj, ecx tutaj frazoj estis preskaux +nelegeblaj... + +Ekstere furiozis la uragano cxiam pli sovagxe -- dume la +monahxino pene legis la jenon: + +"Kara patrino -- kaj vi, patro -- kaj vi, bona onklinjo! + +Pro cxio, kio estas kara al vi, pardonu min! -- + +Mi ne povis fari alimaniere! + +Mi adiauxas vin sen maldolcxo kaj sen riprocxoj. Mi ne riprocxas +ecx la patron, kiu laux sia opinio zorgante sole pri mia bono +kaj felicxo, estis destininta al mi la fiancxon, kiun mi tre +sxatas kaj estimas, sed kiun mi malgraux tio ne povas ami. + +Mi estus nur sxargxo por li, -- malvarma, glacia sxargxo, kiu +nepre devus maldolcxigi al li la vivon kaj dum la tempo fari +gxin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaux li pardonu min. + +Mi amis, kiel vi scias -- varme, sincere, mi amis arde, flame, +pasie, ecx freneze... + +Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, +jxus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas +farigxi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros +kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita +ekzisto -- li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi +sin homo, li -- en la gxusta senco de l' vorto forjxetis min de +si -- kiam mi falis sur la genuojn antaux li... + +Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! +Mi ne povis fari alimaniere! + +Kaj mi petas -- insiste petas vin: Cxio, kion mi konfesis al +vi, restu por cxiam sekreto! + +Metu min, mi petas, en la cxerkon en la sama vesto, kiun mi +estus prenonta cxe mia edzinigxa festo kaj kiu en kisos min +angxelo de la morto -- kaj tiun cxi leteron, en kiu mi cxion +konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro! + +Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu +antaux kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun +mi estis adorinta, ankaux vidadis gxoje -- mi konjektas -- ecx +amis -- se vi rekontos Berton -- komuniku al sxi --" + +Fratino Magdaleno ne povis legi plu. + +Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al sxi la +manoj, dum la lego de la dua parto sxiaj okuloj plenigxis per la +larmoj tiel, ke sxi legis kvazaux tra la nebulo, dum la lego de +la lastaj linioj la letero elfalis el sxia mano. + +Freneza, malespera ekkrio eligxis el sxia brusto. Sxi +sxanceligxis; sed tuj poste kvazaux rekonsciigxinte sxi levis la +tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizagxo de la +kadavro estis kovrita. + +Sxi konvinkigxis tute. + +Sxi ekvidis malvivan vizagxon de sia estinta plej kara +kunulino -- sxi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, +sed nun rigide eligitaj, kvazaux vitraj okuloj... + +Sxia spiro haltis, la brusto pene laboris; sxia koro konvulsie +kunpremigxis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Sxiaj +okuloj plenigxis per la larmoj... + +Dum pli longa tempo sxi ne vidis, nek auxdis -- sxi staris apud +la cxerko kvazaux rigidigxinta... + +Ekstere furiozis la uragano kun nesxangxita forteco. +Blindigantaj fulmoj krucigxas sur la firmamento, la bruegado de +la fulmotondro ne cxesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas +kvazaux furiozanta maro -- la fenestroj tremante tintas, +la gutoj de la pluvo terurige tamburas -- sed la fratino +Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne auxdas. + +Sxiaj vangoj brulas, de la larmoj superversxitaj okuloj febre +brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj... + +Subite ekstere levigxis la vento kun la triobla forteco. +Ekgxeminte dolore, kvazaux la koro estus diskrevinta, gxi +ekbruis profunde, poste alpremigxis al la fenestroj, ektintigis +ilin kaj malfermis tiun saman kiel antauxe. Forta glacimalvarma +aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis +sin cxirkaux la cxerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde +klinigxis, sed tuj denove ekflamis. + +La ventego enblovis denove -- pli forte ol antauxe kaj estingis +tri, kvar kandelojn... + +La salono iom mallumigxis. La monahxino staras ankoraux kvazaux +rigidigxinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego +la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn +kandelojn -- la salono tute mallumigxis. + +La uragano furiozas kun cxiam kreskanta furiozeco -- sole +la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj cxio +eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaux terurigan. +Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas +la rubandojn kaj la florkronojn -- sole la fratino Magdaleno +staras senmove. + +Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta +ektondro. + +La fratino Magdaleno rekonsciigxis el la agonia rigideco. En la +momento de l' blindiganta ekfulmo sxajnis al sxi, kvazaux la +kadavro estus duone levigxinta en la cxerko... + +La monahxino dolore ekgxemis kaj preninte la kapon per la ambaux +manoj sxi cedis sxancelirante de la cxerko. + +Tuj poste denove falis al sxi la manoj -- sxi staras firme, +sed ia neesprimebla timemo kunpremis sxian animon. Malvarma +sxvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedauxrinda +monahxino -- sxia tuta korpo tremas -- sed sxiaj piedoj estas +kvazaux alforgxitaj. + +Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove sxajnas al la +monahxino, kvazaux la kadavro estus levigxanta. + +Tiun cxi fojon sxi ekkriis kaj kuragxigxinte penas forkuri kun +la strecxado de cxiuj fortoj. + +Sxanceligxante en la mallumo sxi fine sukcesis atingi la pordon; +sed la pordo estas sxlosita. + +Sxi pugnobatas gxin; sxi krias, petege krias -- vane! Timo kaj +teruro skuas sxian korpon; ekkrioj sole eligxas stertore el sxia +ondigxanta brusto -- + +Jen nova fulmo -- al la monahxino sxajnas, kvazaux la kadavro +estus tute levigxinta en la cxerko. + +Kun la korsxiranta ekkrio sxi kuras al la fenestroj; sed +faletinte en la tuta mallumo sxi kapbatis la muron kaj falis sur +la plankon -- + +Ankoraux la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige +lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin +cxirkaux la cxerko kaj cxirkauxblovadis la febre rugxigitajn +vangojn de l' sveninta monahxino... + +La fratino Magdaleno restis sen konscio -- sxi restis sveninta +dum kelke da horoj. + +Nur matene, kiam la uragano jam longe antauxe cxesis furiozi, +kiam la ventego silentigxis kaj cxesis la pluvo, nur kiam la +suno jam longe estis levigxinta super la horizonto -- la +monahxino rekonsciigxis. + +Sxi rekonsciigxis gxustatempe. + +En la antauxcxambro estis auxdataj pasxoj kaj vocxoj... + +Pene, kun la strecxado de cxiuj restintaj fortoj trenis sin la +fratino Magdaleno al la pregxbenketo -- + +Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn sxi estis vidinta +vespere, mallauxte malfermis la pordon kaj sxteleniris, ili +vidis la monahxinon genui kiel vespere... + +Sed kiam sxi fine levigxis por foriri en la monahxejon, sxi +eksxanceligxis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon -- + +Kiom sxi estis suferinta, neniu sciigxis, neniu ecx supozis -- + + + + + MODERNA MAGDALENO. + + Rimarko: En la rakonto »Moderna Magdaleno« mi uzis + cxie la pronomon »ci«, kie gxin uzis la auxtoro, por ke + la traduko perfekte konsentu kun la originalo. + + Kelke da scenoj el la silenta angulo de l' arbaro. + + +Minace kiel la neniigata pasio mallevigxas la peza auxgusta +vespero super la arbaroricxa, monta pejzagxo en Sumava.[6] + +La firmamento jam preskaux la tutan horon estas kovrata de la +pezaj, malbonportantaj nuboj, el kiuj tuj post la subiro de la +suno elsaltadis senbrilaj fulmoj, akompanataj de la murmuranta +tondrado. + +Estas nenia dubo, ke plej baldaux falos sur la jam tute +mallumigxintan valon unu el tiuj dauxraj uraganoj, kiuj iafoje +furiozas la tutan nokton... + +El la fenestroj de la cxasdomo la sole logxata konstruajxo en la +tuta cxirkauxajxo vibras tra la vespera mallumo ia flaveta lumo, +lumiganta la cxambron originalan kaj interesan. + +Gxi estas kvarangula kaj vasta cxambro kun ligna plafono, +dividita parte per la breta muro en du partojn. + +La malantauxo -- la agrabla angulo kun du fenestroj plenaj de +floroj -- estas la dormocxambro kaj de l' antauxo gxi estas +dividita per la nigrobrunaj, duone disigitaj pordokurtenoj. + +Unuavide oni ekkonas, ke cxi tie regis ankoraux antaux nelonge +la zorgema mano de l' amanta, belgusta virino. La meblaro estas +simpla, sed cxie oni povas vidi multe da elegantaj ornamajxoj +kaj la virinaj bagateloj. + +Malgraux la videbla malordo, laux cxio kauxzita de la longa +forestado de la mastrino kaj de tiutempa mastrumado de l' viroj +ne tre ordemaj, la agrabla malantauxo posedas ian allogantan +fresxecon, ekstreme kontrastanta la malgxojan, malnovmodan +antauxon. + +Sur la konvenaj kaj nekonvenaj lokoj de la muroj estas +pendigitaj cervaj kornoj, pafiloj, cxasponardoj kaj diversaj +cxasiloj. + +En la angulo dekstre staras granda kahela forno; antauxe estas +pordo kondukanta al la koridoro, el kiu la forno estas hejtata +kaj el kiu oni iras per la sxtuparo en la unuan etagxon aux +tra la cxefa pordo en la korton, cxirkauxatan de l' alta +stangobarilo. + +Sur la muro inter la forno kaj la nomita pordo pendas ligna +horlogxo kun la kukolo. Apud la horlogxo en la direkto al la +pordo oni vidas grandan portreton de juna viro kun melankolia +mieno, vestita kiel arbaristo. Sub la portreto pendas orita +kadro kun la fotografajxo de juna sinjorino en baltualeto; kaj +sub gxi -- revolvero. + +En la muro kontraux la portretoj estas granda fenestro de bizara +formo. + +Kiam ajn ekfulmas pli forte, oni vidas tra tiu cxi fenestro la +lumigitan korton kaj malproksiman nebulan silueton de tri krucoj +starantaj sur nealta roko, al kiu kondukas tordolinia vojeto kaj +kiu supreniras gxin gxis la krucoj. + +Antaux la fenestro staras negranda tablo kaj, tute +antauxe -- kontraux la jam nomita pordo -- trovigxas ankoraux alia +pordo, kondukanta al la korto. Proksime staras segxo, sur kiu +estas jxetita malnova cxevaltuko. + +Krom du sxrankoj kun libroj lauxlonge la muro maldekstre kaj +alia necesa meblaro estas meze de l' unua cxambro granda tablo +el kverka ligno kun krucitaj piedoj -- apud la tablo staras +apogsegxo, en kiu jxus sidas viro en arbarista vesto kun la kapo +apogita sur la ambaux manoj, kaj kelke da ordinaraj segxoj. + +Sur la tablo brulas granda petrola lampo kaj apud gxi kusxas ia +malfermita libro. + +Cxio estas simpla, malnovmoda kaj malafabla kiel en la logxejoj +de maljunaj frauxloj aux pli agxaj vidvoj, al kiuj la cxarmo de +la proksima cxirkauxajxo, en kiu ili malofte pasxigas la tempon, +estas tute seninteresa. + +Malgraux tio oni povas ankaux cxi tie ekvidi aldonojn +renovigantaj la iaman virinan mastrumadon. + +En la momento, kiam ni enkondukas la leganton en la cxambron, +oni povas vidi ankoraux unu diferencon de l' kutimaj +cirkonstancoj. + +En la malantauxa cxambro duone post la paravento oni vidas +infanan liton, kiu estas sxovita tiamaniere de la muro, ke gxi +ne estas vidata de la pordo kondukanta al la korto. Apud la lito +staras tablo kaj sur gxi botelo da akvo kaj malgrandaj teleroj, +pokalo kaj kulero. + +La nokta trankvilo estas interrompata en la cxambro sole de +l' unutona iro de la horlogxo kaj periode de la mugxo de +l' vento, kiu iafoje modere tintigas la fenestrojn. Ekstere +fulmas ankoraux post longaj pauxzoj, kaj sole la murmuranta +tondrado estas cxiam pli klara. + +La viro en la apogsegxo apud la tablo sidas senmove kiel statuo. + +Nur kiam la horlogxo ekkrakis kaj la kukolo kantis la dekan, li +levis la kapon kaj rigardinte dormeme cxirkaux si, fiksis la +rigardon sur la horlogxon. + +"Kio estas?" deglitis malafable de liaj lipoj; sed tuj poste, +kvazaux li estus tute rekonsciigxinta, li diris silente, +preskaux dolore: + +"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. +Mi ekdormis..." + +Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantauxo li +levigxis singarde kaj senbrue. + +Li estas viro cxirkauxe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, +nuba mieno, sunbrunigita vizagxo, kovrita de grizigxinta, +antauxe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj +trajtoj. + +La sola rektigxo malkovris, ke li posedas ankoraux plenan forton +de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin +aux liajn pasiojn. La rekteco, kuragxo kaj kategorieco vidigxas +en cxiu trajto de la vizagxo, kies brilaj nigraj okuloj sub la +grizigxintaj brovoj sxajnas preskaux piki. + +Levigxinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej +singarde li sxteliris al la infanlito en la malantauxon. + +Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, +poste same singarde sxtelforiris en la antauxon, kie li haltis. + +"Bedauxrinda infano!" li ekgxemis kun la dolora rezignacio. "Ci +suferas -- ci suferas -- sen la propra kulpo..." + +"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de +l' kompata riprocxo. "Kial -- suferas tiu bedauxrinda kreitajxo +tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere gxi faris ion +malbonan?... Ankoraux antauxhieraux gxi kuradis kaj petoladis, +fresxa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaux gxi +kusxas la tutan tagon kvazaux duonmortinta -- kaj sole la +perioda sufoka tusado vekas gxin el la agonia duonkonscio..." + +Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantauxo kaj +tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana vocxo: + +"Mami -- mami!"[7] + +"Denove gxi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antauxo +kaj turninte sin kun rapida servemo alpasxis al la lito, de kiu +levigxis al li du infanaj manoj kaj la infana vocxo siblante +balbutis: + +"Avcxjo, avcxjo! Kie estas mami?" + +Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne +respondis rekte tiun demandon. + +Laux cxio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de +l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis gxin amplene +kaj iafoje ecx infane dorloti, parolante parte al la infano, +parte -- esplorante dume gxian staton -- al si: + +"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel +zizeleto[8] Kaj ci kontrauxe rigardas kiel strigeto." + +Cxe tiuj vortoj li klinigxis al la infano. + +"Kaj cxu io doloras cin -- cxu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? +Cxu sub la mentoneto -- en la gorgxeto, kiel ci montras? Ah, +gxi estas pasonta, karuleto -- ci vidos!..." + +Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la +korpon, li dauxrigis en tiu sama tono: + +"Ci havas ja la frunteton tute malvarman -- kaj ankaux la +vangetojn kaj la tutan korpeton!" + +Cxe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la +infano, ne havante la febron -- pri kiu li konjektis, ke gxi +akompanas cxiun gravan kaj dangxeran malsanon -- tamen ne estas +malsana tiel grave kaj senespere, kiel sxajnas. + +"Kaj cxu ci deziras ion, karuleto -- nenion? Cxu ci volas +trinki -- ne?... Almenaux mi ordigos al ci la kuseneton sub +la kapeto. Ci kusxas ja cxi tie kiel perfekta friponeto. La +litkovrilo estas dejxetita -- kunvolvita..." + +Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun +eldevigita petolemo li aldonis: + +"Cxi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kusxos +denove kiel princido -- cxu ne?... Nu, ci vidas -- mi ankaux +scias fari -- cxion, cxion... Kaj nun ci ne tusas tiel +konvulsie, kiel matene kaj la tutan posttagmezon. Kredeble tio +estas bona signo. Lulu vin denove angxeleto, por ke la dolcxa +dormo cin refresxigu, refortigu, resanigu..." + +En tiu momento li ekvidis, ke la infano fermis la okulojn kaj +opiniante, ke gxi jam estas dormanta, li rektigxis. + +Momenton kun dolora rezignacio li rigardis la infanon, kaj +poste sxtelirante de la lito kaj medite konsiderante li diris +mallauxte: + +"Cxu fine tio estas sveno, antauxiranta la finan agonion?" + +Tiu penso haltigis lin. + +Volante konvinkigxi li elpasxis ekstreme brue; sed la infano ne +auxdas kaj ne vekigxas, simile kiel gxi ne vekigxis la tutan +vesperon dum kia ajn alia bruo. + +Li bruigis poste la segxon kaj kelkafoje piedbatis, fikse +rigardante la infanon; sed en la vizagxo de l' infano ne +ektremis ecx unu muskolo. + +"Do tamen -- la svenoj?... Ah, Dio, Dio!" li dolore ekgxemis, +poste sengxene elpasxis kaj trairinte lauxlargxe la cxambron +rigardis la korton tra la fenestro. + +Post momento li sin turnis. + +Lia rigardo fiksis hazarde sur la portreto de l' melankolia juna +viro sur la kontrauxa muro kaj lia vizagxo vidigis maldolcxon,. +Kiam laux la kutimo de l' homojizoluloj li komencis, duonlauxte +kaj fragmente paroli al la bildo: + +"Nu, jen ci vidas, knabo, jen ci vidas!... Preskaux mi gxojas +en tiuj maldolcxaj momentoj, cxar ci ne estas atestanto de cxio +cxi -- cxar ci ne vidas cian infanon suferi kaj eble jam morti! + +Kaj kiel severe, kiel riprocxe ci rigardas min -- kvazaux ci +volus diri, ke mi -- cia patro estas kulpa je cia tuta doloro +kaj malfelicxo!... + +Vere -- mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi +faris eraron, cxar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en +la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljunigxanta +patro. + +Mi devis, lauxbezone devige aux perforte, se ecx por iom da +tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan +hipokritecon kaj spite la gxusteco de cia auxtopsio pri la +mondo ne estu tiel mola, tiel sentema... + +Jes, jes -- mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en +la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, cxar mi +ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci +ekkonu, ke nenio estas tiel sxangxema, nenio tiel perfida, kiel +la koro de l' virino!... + +Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus +cin -- kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon... + +Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, +nepardoneblan kulpon -- gxuste eraron! Gxin ne kauxzis la +malbona volo, sed la patra -- eble ankaux infana amo, kiu +ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis +cin viro -- en la plena senco de l' vorto -- viro sxatanta +honoron, viro, kies honoro ne estis hximero... + +Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antauxtempe en la +tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela +edzino... Ne, ne! Laux cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. +Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo +de risorto de l' revolvero -- kaj en la momento la netolerebla +sufero estus finita..." + +Post tiuj cxi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn +pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la +revolveron, pendantan sub la fotografajxo de l' sinjorino en la +orita kadro kaj momenton rigardis gxin kvazaux relikvon. + +Lia vizagxo vidigas mienon cxiam pli doloran. Subite li sin +turnis kaj rigardinte al la lito en la malantauxo li diris +mallauxte kaj mole: + +"Ah -- la infano -- infano!..." + +Alpasxinte kun la revolvero en mano al la tablo, li metis gxin +sur la tablon -- kaj kvazaux li estus nun rememoriginta sin pri +la grava afero, li ekmurmuris: + +"Sed kion faras la kuracisto? Kial li ne venas? La deka jam +pasis kaj la kuracisto ne estas ankoraux tie cxi..." + +Sur lia dolore kuntirigxinta vizagxo aperis turmenta nedecideco. + +Fine li decidis. + +Rapide li alpasxis al la pordo dekstre, malfermis gxin kaj +enirinte la malluman koridoron ekfajfis per la fingroj, +Reveninte poste en la cxambron li auxskultis tra la duone +malfermita pordo de l' koridoro. + +Post la momento, vidigante malpaciencon, li ektiris forte du +fojojn la tenilon de l' sonorilo apud la pordo kaj cedinte kelke +da pasxoj li denove auxskultis. + +En la koridoro eksonis malagrabla sono de lada sonorilo. Tuj +poste estis auxdataj pasxoj de l' nudaj piedoj, malsuprenirantaj +la sxtuparon en la koridoron. + +Post kelke da sekundoj aperis antaux la pordo en la koridoro +cxirkauxe deksesjara knabacxo kun la fizionomio, rememoriganta +pri la bonkoraj idiotoj. Li havis sole cxemizon kaj pantalonon +pendantan sur unu sxelko kaj liaj nudaj piedoj levigxadis unu +post la alia, kvazaux li starus sur la brulanta karbo. + +"Ci dormacxis, Kicxjo!"[9] brue bonvenis la maljuna viro +alvokinta lin. + +"Ne -- ne -- mi ne dormacxis!" senkulpigas sin la alparolito, +penante kovri sian dormemon. "Mi kusxis sole..." + +Kaj kun flatema servemo li aldonis: + +"Cxu vi ordonas ion, sinjoro patro?"[10] + +"Mi ordonis ja, ke ci ne kusxigxu antaux la alveno kaj foriro de +l' kuracisto," intermetis severe la »sinjoro patro«, sed tuj +li demandis en la tono pli modera: + +"Kion diris sinjoro doktoro, kiam li alveturos?" + +Duone dormanta Kicxjo, ne povante tuj rememorigi sin pri tio, +balbutis rememoreme: + +"Kion diris sinjoro doktoro, sinjoro patro?" + +"Nu, eniru!" invitas lin la sinjoro patro. + +Kicxjo lamante timeme eniris kaj malferminte post si la pordon +haltis malkuragxe antaux gxi. + +"Kion diris sinjoro doktoro -- vi diras, sinjoro patro?" +ripetis palpebrumante la sxtipforma kaj gxibigxinta knabacxo, +kies inflamitaj palpebroj ankoraux duone fermigxadis, kaj poste +aldonis decide: + +"Mi ne scias. Mi ne estis ja en la urbo por la sinjoro +doktoro..." + +"Ah, mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro +patro. "Sed ci cxeestis, kiam sinjoro Floriano revenis +posttagmeze el la urbo kaj rakontis, kiel li sukcesis cxe +la kuracisto. Mi volas scii, cxu li diris, ke la kuracisto +alveturos je la deka aux je la dekunua?" + +"Je la deka, sinjoro patro!" gxoje diris Kicxjo, ke li povas +servi iom la kolerantan sinjoron patron. "Li diris, ke plej +poste cxirkaux la deka li estos cxe ni..." + +"Sed la deka jam pasis!" rimarkigis la sinjoro patro. + +Kicxjo, rigardinte laux la ekzemplo de l' sinjoro patro, sed +preskaux idiote, la horlogxon, dauxrigis: + +"Sinjoro Floriano diris, ke la sinjoro doktoro povas forveturi +el la urbo je la kvina posttagmeze. Kaj cxar oni bezonas kvin +horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute +certe..." + +"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. +"Kaj mi sendis jam antaux duonhoro la sinjoron Florianon sur la +senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, cxu la +doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. +Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion +li faras?" + +"Mi?" ekbalbutis Kicxjo vidigante subitan konsternigxon. + +"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne +povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la +domo." + +"Mi -- mi -- sinjoro patro --?" ekbalbutis Kicxjo denove, kaj +poste pli kuragxe aldonis: "Mi ne povas..." + +"Kial ci ne povas?" + +"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kicxjo +mallerte. + +"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn +okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la +sxoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..." + +"Sed mi -- mi, sinjoro patro..." komencis Kicxjo en la tono +cxiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite: + +"Pro Dio mi petas vin -- ne sendu min tien!" + +"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro +patro kun la kolera ekmiro. "Cxu ci frenezigxis?" + +Kaj kun severa kategorieco li ordonis: + +"En la momento estu post la pordo!" + +"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekgxemis +Kicxjo, falinte sur la genuojn antaux li, "ne sendu min! +Mi -- mi -- timas." + +"Malsagxulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj +li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, cxirkaux la cxasdomo +kaj nun subite li timas kuri al la tri krucoj al la sinjoro +Floriano!... Levigxu! Kaj -- kuru! Aux mi cin..." + +Kaj dume li etendis la manon, kvazaux li volus devigi icxjon per +Kla vangofrapo. + +Morte timigita Kicxjo provas levigxi; sed lia konsternigxo estas +tiel forta, ke li tuj denove falas sur la genuojn kaj kun la +mieno kaj gestoj de l' turmentito li balbutas: + +"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro -- mi -- mi timas..." + +"Kion?" intermetis la sinjoro patro, mallauxtigante senvole la +ridon, "Cxu eble proksimigxas la uragano? Ankoraux ne falis ecx +unu guto. Kaj antaux ol komencigxos pluveti aux ventegi -- ci +estos denove hejme. Aux cxu ci timas fulmon -- tondron?" + +"Ne, ne! Tion mi ne timas..." respondas Kicxjo pli memkonscie. + +"Kion do? Parolu!" + +"Mi -- mi ne povas!" sonas la tremeganta respondo. "Kiel? Cxu +ci ne povas paroli?" + +"Jes!" certigas Kicxjo. "Mi ne povas paroli -- mi ne devas..." + +"Ci ne devas paroli? Kial ci ne devas?" + +"Vi mem, sinjoro patro, malpermesis tion al mi...," respondis +nun Kicxjo malpli konsternita. + +"Ah, tiu sensencajxo?" deglitis al la sinjoro patro de la lipoj, +kiu jxus rememorigis sin, ke oni jam unufoje parolis pri tio. + +"Oh! sinjoro patro, tio ne estis sensencajxo!" oponis Kicxjo. +"La unuan fojon -- eble... Sed mi -- mi..." + +Jen li haltis por la momento kaj poste aldonis decide: + +"Antaux mi la nigra sinjorino aperis jam tri fojojn!" + +"Ne balbutu!" ekkriis la sinjoro patro interrompante lin. + +"Ne, ne, sinjoro patro!" jxuris Kicxjo. "La vivanta Dio en la +cxielo min vidas kaj auxdas, ke..." + +"Estas jam suficxe!" ekriis la sinjoro patro kaj akre ordonis: +"Levigxu!" + +Kicxjo obeis malkuragxe kaj timeme cxirkauxrigardis. + +"Kaj parolu!" ordonas plie la sinjoro patro. + +"Kiel mi volis al vi, sinjoro patro," komencis malrapide Kicxjo, +"jam antauxhieraux rakonti..." + +"Kaj mi interrompis cin post la unuaj vortoj, ke ci ne +parolacxu!" intermetis la sinjoro patro. + +"Mi eliris," dauxrigis Kicxjo cxiam pli kuragxe, "antauxvespere +kun malgranda Emacxjo[11] -- kiam li estis ankoraux sana kiel +fisxo -- al la kaplo apud la fonto, post la unua senarbajxo..." + +"Kaj tie vi petolis, cxu ne vere?" + +"Jes, sinjoro patro, ni petolis!" konfesis sincere Kicxjo. + +"Mi faris tiel (dume li montris per gestoj, ke li estis cxevalo +kaj Emacxjo la rajdanto) kaj -- poste ni kaptadis papilietojn +por li..." + +"Kaj Emacxjo kuradis kun ci!" intermetis la sinjoro patro en la +tono de l' maldolcxa riprocxo. + +"Ho ne, sinjoro patro!" certigis Kicxjo. "Emacxjo ne kuris. +Li sidis en la herbo antaux la kaplo kiel kokideto kaj sekvis +min sole per sia rigardo, kiel mi kaptas la papiliojn. Sed li +rigardis iel malgaje -- eble cxi tiel (dume Kicxjo mallevis +la kapon kaj imitis la malgajan mienon de l' fizionomio de +Emacxjo) -- ke mi kompatis lin... La papilietoj ne gxojigis +lin kiel alifoje, gxis mi kaptis al li la papilion kun la +mortkapo... Kaj kiam mi montras gxin al Emacxjo, Emacxjo gxoje +eksaltis... Sed jen -- mi ne scias, kiel kaj kial -- li +montris per la maneto malantauxen... Kiam mi turnis min -- hu! +frosto trakuris mian dorson kaj la papilio elglitis al mi el la +mano... En la densajxo post la senarbajxo -- proksimume du cent +pasxojn de ni -- staris nigra sinjorino kaj cxi tiel (dume li +imitis la misterajn signojn) sxi vokis nin per la signoj. Sed en +tiu cxi momento en nia cxasdomo komencis la hundoj boji, kaj la +nigra sinjorino malaperis..." + +"Sed cxi tion ci volis rakonti al mi jam antauxhieraux!" +rimarkigis la sinjoro patro, kiu auxskultis pacience. + +"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi +havis halucinacion -- aux ke la sentoj min trompis -- aux kio +do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li +mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu +virinacxo kolektanta sekajn brancxojn aux fungojn aux fragojn... +Sed tio ne povas esti! En la cxirkauxajxo de nia cxasdomo mi +neniam vidis iun virinacxon... Kiam mi diris tion al sinjoro +Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkigxi, Li diris, +ke -- ironte denove en la arbaron -- mi prenu kun mi iun +hundon..." + +"Kaj cxu ci konvinkigxis?" intermetis la sinjoro patro preskaux +scivole. + +"Jes, mi konvinkigxis, mi konvinkigxis!" certigis la knabacxo +kun la mistera teruro. + +"Kaj kiamaniere -- mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro +patro. + +"Cxi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kicxjo pli kuragxe. +"Hieraux vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe +alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, +mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon +antaux mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson -- mi +tremis, kvazaux mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis +tiel, kiel antauxhieraux kaj mi instigis Dianon kontraux la +nigra sinjorino..." + +"Nu -- kaj Diano?" + +"Gxi ekbojis kaj kvazaux furioza kuris al la densajxo... +Sed antaux ol gxi atingis la lokon, kie staris la nigra +sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove +malaperis..." + +"Sed Diano? Kion faris Diano, kiam malaperis la nigra +sinjorino?" demandis pli scivole la sinjoro patro. + +"Vi ecx ne kredus, sinjoro patro!" respondis Kicxjo kun la +netrompebla certeco. "De la loko, kie malaperis la nigra +sinjorino en la densajxo, mi staris proksimume cent kaj duonon +pasxojn kaj mi vidis tute bone tra la arboj kaj la densajxo, ke +Diano gxoje saltas kaj kuras cxirkaux io. Post la momento gxi +revenis al mi kaj flatis min, kvazaux gxi estus trovinta iun +konaton en la arbaro." + +"Aux neniun!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu kvankam +auxskultante atente tamen ne kredis. "Videble ankaux hieraux ci +havis halucinacion, kiel antauxhieraux." + +"Ho, ne, ne! sinjoro patro -- eterna Dio min auxdas kaj vidas, +ke mi parolas veron!" jxuris Kicxjo. + +"Ne jxuru!" admonis lin la sinjoro patro. "Malsagxulo, kial ci +prenis kun ci en la arbaron la bonan Dianon, kiu sencxese vagas +libere kaj bojas preskaux neniun. Kial ci ne sencxenigis la +furiozan Neron? Tiu certe ne saltadus gxoje cxirkaux la nekonata +persono, se tiu estus efektive en la densajxo." + +Sed ecx tiu cxi kontrauxdiro ne embarasigis Kicxjon. + +"Eble, eble!" rimarkigis tiu cxi sxanceligxe, sed tuj poste li +aldonis decide: + +"Sed kredu, sinjoro patro, ke ecx la furioza Nero ne farus +malbonon al la nigra sinjorino." + +"Cxu efektive?" ekmiris la sinjoro patro ne kredante. "Kial do?" + +Tiun cxi fojon Kicxjo ne respondis la demandon rekte, sed iel +malrekte, dirante: + +"En la pasinta nokto la nigra sinjorino aperis antaux mi la +trian fojon." + +"Sed laux kio ci jugxas, ke ecx la furioza Nero ne difektus +sxin?" insistis la sinjoro patro. + +"Nu -- mi ne scias tion!" respondis la demandito, vidigante +videblajn embarasojn. "Sed en la pasinta nokto... Eble vi +memoras, sinjoro patro, ke hodiaux en la nokto cxiuj tri hundoj +furioze bojis?... Ili vekis min... Mi levigxis, por rigardi, +kio okazas... Kaj kiam mi staras apud la fenestro kaj +rigardas la korton -- la luno estis post la nuboj -- mi vidas +en la duonlumo, ke sur la tordolinia roka vojeto de la tri +krucoj -- sur la senarba deklivo kuras iu ombro... Post la +momento sxtelproksimigxis tiu ombro al la posta pordeto en +la barilo, kaj mi ekvidis la nigran sinjorinon -- la trian +fojon... La frosto trakuris mian dorson. Mi volis ekkrii, sed +mi ne povis. Kaj mi staris tiel kvazaux sxtonigxinta kaj rigardis +la korton... La bojado de l' hundoj cxesis -- ankaux Nero, kiu +antauxe minacis dissxiri la cxenon -- silentigxis... Poste mi +vidis, ke la nigra sinjorino sxtelproksimigxis gxis tien +cxi -- al tiu cxi fenestro (dume montris Kicxjo la grandan +fenestron rigardanta la korton, tra kiu oni povis vidi el la +cxambro gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo) kaj rigardis +internen..." + +La sinjoro patro estis konvinkita, ke estas tute neeble, ke +fremdulo povu en la nokto sxtelproksimigxi en la korton kaj al +la fenestro -- cxar en la korto tute libere kuras du hundoj kaj +la tria, plej furioza, estas ligita al la cxeno apud la pordo, +tra kiu, laux la rakonto de Kicxjo, la nigra sinjorino eniris la +korton. Sed malgraux tio tamen li demandis ankoraux Kicxjon: + +"Kaj kion ci vidis plie? Kiel kondutis la nigra sinjorino?" + +"Nu -- sxi malaperis," respondis la demandito kun la konvinka +certeco, "same, kiel sxi estis aperinta -- kiel ombro..." + +Nur post tiu cxi lasta eldiro la sinjoro patro tute +konvinkigxis, ke cxi tie estis ia optika trompo; aux ke Kicxjo +havis ian halucinacion. + +"Jen ci vidas, ci havis ja denove halucinacion!" li rimarkigis +bonkore, "aux la hazarda bojado de l' hundoj vekis cin el la +profunda dormo kaj en la dormemo sxajnis al ci, kvazaux ci estus +vidanta --" + +"Ho, ne, ne, sinjoro patro -- eterna Dio vidas kaj auxdas +min, ke mi parolas la veron!" intermetis Kicxjo kaj ripetis +la certigon: "La nigra sinjorino aperis antaux mi jam trian +fojon -- trian fojon --" + +"Eh, sensencajxoj!" grimacis la sinjoro patro, kiun jam lacigis +la babilado de l' knabacxo pri la optika trompo. + +"Sed nun estas nenia helpo!" li aldonis kategorie. "Ci devas iri +por vidi, kion faras sinjoro Floriano." + +Kicxjo, kiu rekonsciigxis iom dum la interparolo, post tiu cxi +ordono denove konsternigxis. + +"Pro la kompato de Dio -- sinjoro patro!..." li ekgxemis, +kunmetante denove la manojn. + +"Timemulo! Rigardu!" diris la sinjoro patro admone kaj +preninte la knabacxon je la mano, trenis lin al la fenestro, +rigardanta la korton. "Rigardu! Kiam ajn ekfulmas, oni vidas de +tie cxi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Kaj se ci +prenos kun ci la hundon, gxi flarsentos la homon kaj -- se ci +volas -- ankaux la nigran sinjorinon je kvin cent pasxoj..." + +"Dianon kaj Vulkanon havas sinjoro Floriano!" kontrauxdiris +sxanceligxe Kicxjo esperante, ke la sinjoro patro tamen +moligxos. + +"Sencxenigu Neron!" ordonis la sinjoro patro. + +"Ne, ne, sinjoro patro!" ekgxemis konsternita Kicxjo. +"Mi -- mi..." + +Sed li ne finis la balbuton. Lia natura kaj tamen tiel ridinda +timo fine indignis la sinjoron patron. + +"Suficxe," li kriis kun tiel kategoria severeco, ke estis neeble +plu kontrauxstari. "En la momento estu post la pordo!" + +Kicxjo, tremante per la tuta korpo kaj vidigante mortan timon, +sxteliris timeme al la pordo. + +"Kaj tie cxi -- prenu cxi tiun cxevaltukon!" diris la sinjoro +patro. "Se pluvegus... Mi pensas, ke jam gutas." + +Kicxjo sxtelirante revenis, prenis la cxevaltukon, jxetitan sur +la apogilo de la proksima segxo, metis gxin sur la kapon kaj +sxtelirinte al la pordo, malfermis gxin kaj klakante per la +dentoj eliris en la korton. + +Sinjoro patro, kiu nube silentante rigardis la konduton de +Kicxjo, aliris al la sojlo de l' malfermita pordo por vidi, kion +faras la knabacxo. + +Sed pro la tuta mallumo li vidis nenion. Post la momento li +ekauxdis la ektinton de la cxeno, poste la gxojan ekbojon kaj +fine la furiozan bojadon de granda hundo. + +Jugxante laux tio, ke Kicxjo plenumis lian ordonon, li kriis en +la mallumon: + +"Tiel, Kicxjo, tiel!" + +Kiam ekfulmis poste, kaj la sinjoro patro vidis, ke Kicxjo jam +foriris kun la hundo, li kriis ankoraux unufoje: + +"Kicxjo! Kicxjo! Ne iru sur la vojo por la veturiloj! Iru +renkonte al sinjoro Floriano sur la roka vojeto!" + +Kaj vidante cxe la plej proksima ekfulmo, ke Kicxjo plenumis +ankaux tiun cxi ordonon, li cedis, fermis la pordon kaj +enprofundigxinte en la pensojn li aliris al la tablo kaj apogis +la manon sur unu gxia ekstremajxo... + + * * * * * + +La duonridinda sceno, dum kiu la sinjoro patro por kelke da +minutoj estis forgesinta la staton de l' aferoj en la domo, +preskaux subite cxesis interesi lin. + +Momenton li staris sendecide, fikse rigardante la plankon rekte +antaux si. Subite, levinte la kapon, li turnis gxin al la +horlogxo. + +"Kiel limake trenas sin tiu tempo! Cxiu sekundo farigxas +minuto!" trakuris en lia cerbo. + +En tiu momento ekstere la ventego surde ekbruis, kvazaux de +malproksime estus alveturanta veturilo. + +La sinjoro patro momenton strecxe auxskultis kaj konvinkigxinte, +ke la vento sole ekgxemegis, denove enprofundigxis en la +pensojn. + +Sur la vizagxo de l' maljuna viro denove aperis la maltrankvila +zorgemo. + +"Bedauxrinda, bedauxrindega infano!" li diris mallauxte. "Gxi +kusxas senmove -- kvazaux gxi dormus trankvile... Kaj dume... +Oh, kia pena levigxado de la brusteto kaj kia malfacila, +fajfanta spirado!... -- Ah, Dio, Dio -- preskaux sxajnas al +mi, ke gxi kusxas jam mortanta -- en ridigeco..." + +En tiu momento post la pordo de l' koridoro, el kiu antaux kelka +tempo estis sxanceligxe alveninta la dormema Kicxjo, eksonis +surda sono, kvazaux iu en la mallumo singarde palpanta homo +estus kunpusxigxinta kun io. + +La sinjoro patro klinita super la tablo, rektigxis kaj +ekrigardis al la nomita pordo. + +Sen embarasoj li aliris al la pordo, malfermis gxin kaj demandis +en la mallumon: + +"Kiu estas cxi tie? Sinjoro Floriano, cxu vi estas cxi tie?" + +Anstataux respondo eksonis la pene mallauxtigata ekgxemo el la +malluma koridoro. + +"Kio okazis? Kial vi malrapidas?" demandis rapide kaj kun la +modera ekmiro la sinjoro patro, rekoninte Florianon laux la +ekgxemo. + +Kaj ne atendante la respondon li alpasxis al la tablo, prenis de +gxi la lampon kaj eklumigis la koridoron. + +"Kio okazis?" li ekmurmuris surprizite. "Sinjoro Floriano sur la +tero?" + +Starigante la lampon sur la segxon apud la pordo, li diris +mallauxte: + +"Atendu, atendu! Mi helpos vin!" + +Poste li eniris la koridoron, sed tuj denove revenis en la +cxambron; dume el la koridoro eksonis tremeganta malagrabla vira +vocxo, akcentiganta pene kelkajn +silabojn: + +"Ah -- mi dankas, sinjoro patro -- estas jam bone... En +la mallumo iel mi sole eksxanceligxis..." + +Dume, kiam la sinjoro patro, preninte la lampon de +l' segxo apud la pordo starigis gxin denove sur la +tablon -- eniris -- gxuste sxanceleniris -- el la koridoro +en la cxambron viro cxirkauxe kvardekjara, malgracia, de +nesimpatia fizionomio, havanta sur si simplan veston de +l' arbara adjunkto. + +Lia dekstra vango kaj la ambaux manoj estis sangmakulitaj; la +vesto kaj la cxapelo malpurigitaj de la koto, kvazaux ili estus +rulintaj en gxi. + +Se oni ne vidus laux lia mieno, ke li kasxas doloron per cxiuj +fortoj, oni povus jugxi, ke la homo estas tute ebria. + +Kiam la viro eniris, ekparolis la sinjoro patro ankoraux duone +turnita de li: + +"Antaux la momento mi sendis Kicxjon, sinjoro Floriano, al la +tri krucoj. Sed dume vi estas jam tie cxi!" + +Turninte sin al la alveninto kaj rimarkinte lian bedauxrindan +situacion, li ekmiregis: + +"Pro Dio, kio okazis? Cxu vi..." + +"Nenio, tute nenio!" respondis murmurante la sinjoro Floriano, +kies maldekstra vango estis turnita al la sinjoro patro. +"Sinjoro doktoro -- jam alveturas..." + +"Efektive?" rimarkigis kontente la sinjoro patro kaj kun la +zorgema ekmiro demandis: + +"Sed kio okazis al vi?" + +"Nenio, tute nenio, sinjoro arbaristo!" senkulpigas sin +Floriano, poste interrompe kaj tremegante li raportas: + +"Post kelke da minutoj la sinjoro doktoro estos cxi tie. De la +roka balkono -- cxirkauxe tri cent pasxojn de la tri krucoj -- mi +ekvidis -- tri fojojn, kiam ekfulmis, la proksimigxantan +veturilon..." + +"Mi dankas vin, sinjoro Floriano! Sed kio okazis al vi?" + +"Nenio, tute nenio!" ripetas la demandito, unutone akcentigante +kelkajn silabojn, kvazaux por la klara el parolado mankus al li +la suficxa nombro da antauxaj dentoj. + +Samtempe li volis ekiri; sed li sole eksxanceligxis. + +"Vi sxanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la +arbaristo. + +"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro +Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da +vortoj: + +"Sinjoro doktoro sendube..." + +Cxe tiuj cxi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke +tiu cxi ekvidis lian sangmakulitan vizagxon kaj interrompis lian +parolon per la vortoj: + +"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaux +sangmakulita..." + +"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro +Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn. + +"Cxu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo. + +"Ne, ne!" + +"Kio do okazis? Parolu!" + +"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto +la sinjoro Floriano. + +"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontrauxdiris la arbaristo. +"Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaux tiel +lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu +ankaux en la tuta mallumo..." + +Tiel parolante li proponis per gesto al li la segxon, mem +starante. + +"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro +Floriano, sidigxante pene sur la segxon. + +"Sed kiel -- kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!" + +"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano. + +"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuragxa --" + +"De l' teruro kaj konsternigxo mi perdis por la momento +la konscion!" konfesis la sxajne kuragxa arbara +adjunkto. + +"De l' teruro kaj konsternigxo?" ekmiris la arbaristo, +nekredante la propran auxdsenton. + +"Jes, sinjoro patro... Kial mi ne dirus la veron?..." + +"Kaj kia estas la kauxzo?" demandis subite la arbaristo kun la +akra severeco. "La tuja perdo de l' sentoj -- la teruro kaj la +konsternigxo -- cxio tamen devis havi ian kauxzon." + +"Kompreneble!" respondis firme la sinjoro Floriano. "La sango +rigidigxis cxe tio al mi..." + +Poste kvazaux konsiderante, cxu konfesi cxion aux ne li aldonis: + +"Antaux mi, sinjoro arbaristo -- kial mi ne dirus +tion -- simile kiel antaux Kicxjo -- aperis la nigra +sinjorino..." + +La efiko de tiuj cxi vortoj estis tiel eksterordinara, ke +la arbaristo rigidigxis, kvazaux oni estus komunikinta al li +raporton tute neatenditan. + +"Cxu ankaux vi, sinjoro Floriano?" li ekriis kun la malafabla +severeco kaj maldolcxa riprocxo. "La viro, kiu kun mia mortinta +filo dum pli ol dudek jaroj tage kaj nokte trairadis cxiujn +cxirkauxajn arbarojn, profundajxojn kaj intermontojn -- cxu +ankaux vi kredas tian malsagxan fabelon, kiel la malsagxa +Kicxjo?" + +Sed ecx tiu cxi akra riprocxo ne detimigis la arbaran adjunkton. + +"Mi ne kredas, sinjoro patro!" li respondis serioze kaj en la +tono tute konvinka. "Sed estas malfacile ne kredi, kiam la homo +per siaj propraj sentoj -- konvinkigxis." + +"Kaj cxu vi konvinkigxis?" intermetis grimace la arbaristo. "Kaj +kiamaniere, mi petas vin -- kiamaniere?" + +"Mi cxion rakontos simple kaj sincere!" komencis la konfeson +la sinjoro Floriano. "Kiam starante sur la sxtona balkono mi +ekvidis en la malproksimo la alvenantan veturilon, mi volis +konvinkigxi ankoraux la trian fojon. Tenante la manplatojn super +la okuloj mi fikse rigardis la lokon, kie gxi jxus povus esti, +kaj mi atendis la ekfulmon. Post la momento efektive ekfulmis, +du fojojn. Unue mi ekvidis la veturilon kaj la alian fojon, +hazarde rigardinte al la tri krucoj, mi vidis en la interspaco +de du cent pasxoj tute klare, ke apud la meza kruco levigxis +nigra staturo de l' virino kaj -- kiu etendis la manojn..." + +"Halucinacio, simpla halucinacio!" kontrauxstaras la arbaristo +kun la glacia trankvilo. "Cxu vi ne havis hundojn?" + +"Mi havis Dianon kaj Vulkanon -- ambaux ligitajn al unu rimeno. +Kaj mi konfesas -- la ambaux hundoj jam antaux la momento +flarsentis ion..." + +"Kaj cxu vi instigis ilin kontraux la teruriga fantomo por +konvinkigxi, cxu tio ne estas simpla halucinacio?" + +"Mi ne instigis ilin..." + +"Nu, jen vi vidas!" intermetis kun la kontentigxo la arbaristo. + +Sed la sinjoro Floriano ekskuis la kapon, dirante: + +"La hundoj elsxiris sin el mia mano..." + +"Nu, kio okazis?" + +"Kaj furioze bojante ili kvazaux vetkuris al la tri krucoj..." + +"Kaj kio poste?" + +"Cxirkauxe regis tuta mallumo!" komencis la sinjoro Floriano +konfesi la cxefan kauxzon de sia konsternigxo. "Mi auxdis sole +la bruadon de l' vento kaj la bojadon de l' hundoj. Subite la +bojado moderigxis kaj post la momento tute cxesis. Kaj kiam +poste denove ekfulmis post kelke da sekundoj, mi ekvidis apud la +meza kruco duone levigxintan, malluman staturon de l' virino kaj +apud sxiaj piedoj sur la ventroj rampantajn ambaux hundojn. Kaj +nur en tiu cxi momento tiel atakis min la teruro, ke forgesinte, +kie mi staras, senvole mi cedis kaj falis en la densajxon en la +profundajxo sub la roko." + +"Kaj kion faris la hundoj? Cxu ili restis apud la tri krucoj?" +demandis la arbaristo nekredante ankoraux, kiam la sinjoro +Floriano finis sian simplan rakonton. + +"Kiam post pli longa tempo mi rekonsciigxis," respondis la +adjunkto, "mi auxdis ilin vagi cxirkaux mi. Mi ekfajfis -- kaj +ambaux alkuris al mi..." + +"Kaj cxu vi ne iris poste al la tri krucoj?" + +"Mi ecx ne ekpensis pri tio!" konfesis la sinjoro Floriano. "De +la teruro mi estis preskaux sen konscio kaj tiel vundita falinte +de la roko, ke neniigante la doloron sole kun peno mi atingis la +cxasdomon kaj falis ankoraux en la malluma koridoro." + +"Nu, tiel, kara sinjoro Floriano!" konvinke kaj bonkore +respondis la arbaristo. "Fine ni alvenis felicxe -- al io +sagxa." + +"Kion vi pensas, sinjoro patro?" + +"Se vi tuj sekvus la ambaux hundojn al la tri krucoj, vi +konvinkigxus tute certe, ke tio -- kio sxajnis al vi malluma +staturo virina -- estis sole simpla halucinacio. Kion vi +pensas?" + +Tiuj vortoj estis parolataj kun tiel serioza konvinko, ke fine +la sinjoro Floriano mem komencis dubi pri la mistera fantomo. + +"Estas eble!" estis cxio, kion li diris en la tono de l' homo +duone konvinkita. + +"Nu tiel!" diris kontente la arbaristo, kaj poste aldonis +zorgeme: + +"Sed nun, kara sinjoro Floriano, rapidu lavi vin kaj +kusxigxu! -- Mi ne bezonas plu viajn servojn. Kicxjo, kiam li +ne trafos vin apud la tri krucoj, revenos post la momento +kaj faros, kio estos necesa." + +La arbaristo preninte de la tablo la lampon, lumigis al +li la koridoron kaj post la momento diris al li en la tono +de l' bonkora intimeco: + +"Se vi bezonos ion, sinjoro Floriano, komuniku tion al mi!" + + * * * * * + +La arbaristo ferminte la pordon post sia foririnta adjunkto, +alproksimigxis sxtelirante al la tablo kaj stariginte sur gxin +la lampon, enprofundigxis en la pensojn. + +En lia cerbo turnis sin pensoj, kiuj estis en la plej granda +rilato kun la alveturo de la kuracisto. + +Unue li ekpensis, ke fine proksimigxas la decida momento, +kiam li sciigxos pri la malsano de l' infano, cxu gxi estas +resanigebla aux ne. + +Kaj mirinde. + +Antaux la momento li deziris ankoraux, ke la kuracisto estu jam +cxi tie kaj diru pri la malsano sian sinceran opinion -- sed +nun kiam la kuracisto estas jam sole kelkcenton da pasxoj de la +domo, sxajnas al li, la turmentato de la zorgoj, ke alveturas ne +la konsolanto, sed la demono, kiu sxangxos la doloran, sed tamen +ankoraux esperdonan, kvankam sxajne, malcertecon per unu vorto, +per unu gesto en la neniigeblan senesperon. + +Dume preskaux senvole li sxteleniris en la malantauxon kaj de la +interspaco de kelke da pasxoj rigardis la infanon kusxantan sur +la lito kaj kvazaux jam mortantan. + +"Sed kial -- kial mi estas tiel alligita al tiu cxi kreitajxo?" +li ekpensis. "Kio estas por mi tiu cxi bedauxrinda, apenaux +kvinjara vermeto kun la malpreciza spirita fizionomio anstataux +la matura filo, kiun mi edukis mem, kun kiu mi vivis sub unu +tegmento pli longe ol kvardek jarojn, kiu dum tiu longa tempo +estis ne sole bonega filo, sed ankaux mia bonega amiko -- kaj +super kies sangmakulita kadavro tamen mi ne ellasis ecx unu +larmon?... + +Kiel klarigi, ke mia koro ne kunpremigxis ecx unufoje cxe la +plej terura katastrofo, kiu povas trafi la patron; ke mi staris +kun la nuba obstino kaj la maldolcxe dolora rezignacio apud la +kadavro de mia filo kaj apud lia tombo, kaj kontrauxe ke cxe la +simpla ekpenso pri la suferanta nepo sxajnas al mi, kvazaux jam +jam la larmo enigxas en mian okulon?..." + +Li turnis sin rapide de la lito kaj sxtelirante denove al la +tablo en la antauxo li meditis: + +"Sed tiaj estas preskaux cxiuj homoj," li ekpensis. "Nian +spiritan staton aux la humoron ni scias kompreni almenaux +malklare, sed la cxefa kaj propra kauxzo tamen restas por +ni enigmo... Sen la bonega filo, kun kiu dum longaj tempoj +mi kune gxuis cxiujn plezurojn kaj dolorojn de la vivo, mi +vivas kaj povas vivi, kvankam en la rememoroj plej doloraj. +Sed se la kruda sorto forrabus al mi tiun cxi lastan +kreitajxeton, vere -- mi ne scias..." + +En tiu momento li estis interrompita en siaj meditadoj. + +Ekstere, aux en la korto aux antaux la korto, eksonis ekkrio, +kvazaux iu terurigite kaj konsternite krius helpon. + +La arbaristo strecxe auxskultis kaj kiam post kelke da sekundoj +la ekkrio ripetigxis, li ekpensis, ke eble Kicxjo krias. + +Rapide li alpasxis al la fenestro kaj rigardis la mallumon. + +Kaj ankaux kiam ekfulmis post ne longe, li rimarkis neniajn +postesignojn de Kicxjo. + +Sed jen subite malfermigxis la pordo, kaj en la cxambron enkuris +Kicxjo -- kun la malseka cxevaltuko sur la kapo kaj la mieno de +nesuperebla teruro. + +Tremante per la tuta korpo li rigardis cxirkaux si. + +"Kio estas?" alparolis lin trankvile kaj kun la akra akcento la +arbaristo. + +"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro -- sinjoro patro..." +tremante parolis Kicxjo; sed li tuj haltis vidigante mortan +timemon. + +"Kio okazis?" demandis pli severe la arbaristo, proksimigxinte +je kelke da pasxoj al la knabacxo. + +"Ah, sinjoro patro --" balbutis Kicxjo tremante, "apud la tri +krucoj -- mi -- mi -- bedauxrinda Nero -- oh!" + +Post cxi tiuj vortoj li falis kvazaux senkonscie teren; sed tuj +poste li denove levigxis kaj rigide rigardis tra la pordo, kiun +li ne estis ferminta, en la mallumon. + +En tiu momento ekfulmis kaj samtempe de malproksime estis +auxdata la ekbojo de l' hundo. + +"Nero estas proksimume cent pasxojn de la cxasdomo. Mi rekonas +gxin laux la ekbojo!" rimarkigis la arbaristo. "Kion ci do +balbutas?" + +Kaj imperative li aldonis: + +"Almenaux fermu la pordon!" + +"Fermu -- fermu!" balbutis Kicxjo, klakante per la dentoj kaj +cxirkauxrigardante, kvazaux li ne estus kompreninta. + +La arbaristo alpasxis mem al la pordo kaj kolere ferminte gxin +ekrigardis kun la nuba severeco Kicxjon, kiu etendante la manojn +balbutis ian sensencajxon. + +Poste svinginte kolere la manon, mallauxtigite sed kategorie li +ordonis: + +"Nun parolu! Aux --" + +Kicxjo cedis kaj eligis la okulojn. + +"Cxu denove -- la nigra sinjorino?" moke rimarkigis la +arbaristo. + +Kicxjo -- klakante per la dentoj -- senparole jesis per la +kapo; kaj poste pli kompreneble komencis: + +"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..." + +"Nu, kion?" + +"Kiam mi estis proksimume cent pasxojn de la tri krucoj," +dauxrigis Kicxjo, "ekfulmis neatendite kaj -- la nigra +sinjorino aperis -- jxus apud la meza kruco --" + +"Kaj kion faris Nero?" demandis insiste la arbaristo. "Per +kelkaj saltoj gxi atingis la nigran sinjorinon kaj komencis +flati sxin" -- raportis Kicxjo kaj tremante aldonis + +"Oh, sinjoro patro -- se vi estus -- vidinta..." + +"Kaj cxu ci forkuris?" ekridis la arbaristo. + +Kicxjo jesis sincere kaj senembarase, sed poste kun la mieno de +l' konsternigxo aldonis: + +"Kaj kiam mi min turnis preskaux apud la cxasdomo, mi vidis, ke +la nigra sinjorino iras sur la vojeto post mi..." + +"Cxu vi frenezigxis ambaux? Ci kaj la sinjoro Floriano --" +rimarkigis kolere la arbaristo. + +"Cxu sinjoro Floriano -- ankaux --?" demandis Kicxjo mirigite. + +En tiu momento estis auxdata de ekstere la malklara bruo de +l' proksimigxanta veturilo, kio igis la arbariston fari la +konforman ordonon. + +"Estas jam suficxe da balbuto. Nun iru kaj zorgu pri la hundoj; +por ke ili ne boju, kiam la kuracisto enveturos en la korton --." + +Kicxjo denove vidigante la konsternigxon haltis kvazaux +konfuzita. + +"En la momento estu post la pordo!" komandis la arbaristo kun +plej granda severeco, sed tuj aldonis pli modere: + +"La pordon lasu malfermita!" + +Nur poste Kicxjo malrapide obeis kaj malaperis en la mallumo en +la korto. + +La arbaristo poste alpasxis al la sojlo de l' malfermita pordo +kaj rigardante la mallumon li demandis: + +"Nu, kio? Cxu estas iu tie cxi?" + +"Nenie -- neniu!" respondis Kicxjo per timigita vocxo el la +mallumo. + +"Nu, ci vidas -- ke tio estis denove simpla halucinacio!" +trankviligis Kicxjon la arbaristo. "Cxu ci ne auxdas, ke Nero +vagas ie apud la pordo?" + +Kicxjo ekfajfis, kaj poste estis auxdataj la kurado kaj la +tintado de l' cxeno. + +"Sed nek fermu, nek alligu Neron. Restu kun gxi, gxis kiam la +sinjoro doktoro estos enirinta en la cxambron. Poste lasu Neron +vagi denove libere kaj revenu cxi tien -- cxu ci komprenas?" + +"Mi komprenas, sinjoro patro!" respondis Kicxjo duonlauxte, +okupante sin ekstere per Nero. + +Preskaux en la sama momento silentigxis ankaux la malklara bruo +de l' alveturanta veturilo. Laux cxio la avizita kalesxo kun la +kuracisto enveturis en la korton kaj haltis... + + * * * * * + +La arbaristo ne ferminte la pordon, kondukantan al la korto, +aliris al la tablo, prenis la lampon kaj rapide foriris en la +koridoron renkonte al la kuracisto. + +Post kelke da sekundoj en la koridoro aperis la kuracisto, +akompanata de la kocxero en malseka mantelo. + +"Bonan vesperon, sinjoro arbaristo -- se mi memoras, sinjoro +Podhradský[12]..." diris la kuracisto enirante. + +"Via servanto, sinjoro doktoro!" respondis la arbaristo +starigante sur tablon la lampon, per kiu li lumigis la +koridoron antaux la alveninto. + +"Tiel, Marteno!" turnis sin la kuracisto al la kocxero. "Ne +maljungu la cxevalojn -- sendube ni tuj denove forveturos." + +"Estos plej bone," rimarkigis la arbaristo, "se vi enveturos +en la veturilejon antaux la cxasdomo, por ke la cxevaloj estu +sxirmitaj kontraux la pluvo." + +La kocxero metis la mankofreton, kiun li portis, sur la segxon +kaj malproksimigxis senparole. + +Antaux lia foriro alvokis la arbaristo Kicxjon, kiu laux cxio +spionis la alvokon apud la malfermita pordo. Li englitis kiel +angilo en la cxambron, fermis la pordon, riverencis antaux la +kuracisto laux la signo de l' arbaristo kaj foriris post la +kocxero. + +La kuracisto, forta, meztalia sesdekjarulo kaj kun la serioza, +preskaux malgxoja mieno, staris dum kelke da momentoj sen kia +ajn intereso. + +"Volu pardoni, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, kiam li +estis sola kun la kuracisto, "cxar en tiel maloportuna tempo kaj +dum tiel malbela vetero --" + +"La devo estas plej grava!" rediris la doktoro. "Ni kuracistoj +estas kutimintaj al pli malbonaj malagrablajxoj. Unue mi devas +peti pardonon de vi, sinjoro Podhradský, cxar mi ne forveturis +tuj al vi. Por iom da tempo detenis min la neprokrastebla kaj +samtempe dangxera operacio, per kiu estis savita la vivo --" + +Sed li ne finis la parolon kaj interrompis sin mem per la +demando: + +"Sed kie estas la paciento?" + +Alpasxinte poste al la infanlito li rimarkigis kun la glacia +trankvilo: + +"Sendube la difterito..." + +"Sed sen la febro, sinjoro doktoro --" aldonis la arbaristo, +sxtelirante maltrankvile post la kuracisto. + +"Jes -- sen la febro!" ripetis la kuracisto unutone. "Eble +ankaux angxino... Nu, ni vidos!" + +"Vi ecx ne kredus, sinjoro Podhradský, kiel mi estis mirigita +de via sendito," aldonis pli vigle la kuracisto. + +"Kiamaniere, mi petas?" + +"Kiam li eniris kaj elbalbutis kelke da vortoj, mi konjektis, ke +mi havas antaux mi iun sentauxgulon..." + +"Kompreneble -- tian impreson faras cxiam la sinjoro Floriano +en la unuaj momentoj." + +"Sed en kelke da minutoj mi konvinkigxis," dauxrigis la +kuracisto, "ke li estas viro inteligenta. Li komunikis al mi la +simptomojn de l' malsano kun tiel detala gxusteco, ke mi tuj +rekonis difteriton aux angxinon." + +"Volu ne miri, sinjoro doktoro!" klarigis Podhradský. "En la +solejoj, kia estas la nia, estas libro la plej fidela amiko. +La sinjoro Floriano estas en la liberaj horoj, precipe dum la +longaj vintraj vesperoj preskaux tia diligenta, persistema kaj +pasia leganto, kia estis mia filo." + +"Nu, ni vidos, cxu via diagnozo estis gxusta!" rimarkigis +malvarme la kuracisto, alpasxis poste al la infanlito, rigardis +esplore la infanon, ekzamenis la pulson kaj klinigxinte super +gxi esplore auxskultis. + +"La diagnozo estis gxusta," li raportis post la mallonga pauxzo. +"La tuta faringo estas brulumita -- la spiro interrompe +fajfanta -- la pulso malforta --" + +"Kaj cxu oni povas esperi -- sinjoro doktoro --?" demandis la +arbaristo kun la plej dolora mieno. + +La kuracisto denove levis la sxultrojn. + +"Vi estas viro inteligenta, sinjoro arbaristo," ekparolis +poste la kuracisto, "mi ne havas la kauxzon kasxi antaux vi la +eblan katastrofon; la infano estas jam preskaux sencxese sen +konscio..." + +"Pro la kompato de Dio!" ekgxemis Podhradský atakata de la +doloro. + +"Sed tamen oni povas esperi, gxis la spiro ne cxesos tute," +rimarkigis trankviligante la kuracisto. "Ni provos nun la lastan +medikamenton -- la plej fortan!" + +La arbaristo, vidigante la dispremitecon, eksvingis senparole la +manojn. + +"Ni ne devas plu prokrasti ecx unu momenton!" rimarkigis la +kuracisto, poste rapide aliris al la segxo en la antauxon, +sur kiun la kocxero estis metinta la mankofreton, malfermis +gxin, elprenis botelon kun medikamento kaj denove revenis al la +infanlito. + +Doninte la medikamenton al la infano, rimarkigis la kuracisto: + +"Se ni ne sukcesos en la plej mallonga tempo per la gxenerala +incito de jam senfortigita organismo liberigi la trahxeon de la +sufokanta muko, tiam restos sole -- la operacio..." + +"Operacio?" ripetis Podhradský malklare, kvazaux li ne estus +kompreninta la sencon de l' vorto. + +"Por tiu celo la infano devus esti transportota en la urban +malsanulejon --" aldonis la kuracisto. + +"Ol permesi la infanon kripligi por cxiam --" intermetis la +arbaristo kaj kun la pasia forteco aldonis: "Ne, ne -- neniam!" + +La kuracisto levis la sxultrojn. + +"Cetere, sinjoro Podhradský," li ekparolis, "mi diros al vi +sincere la veron -- la stato de l' infano estas plenmezure +kriza. La infano estas jam tiel senfortigita, ke ankaux la lasta +rimedo sxajnas al mi tute vana. La infano povus facile morti al +ni sub la trancxilo." + +"Kion do fari?" ekgxemis malespere la maljunulo. + +"Cxar la naturo ofte faras miraklojn, kiujn neniu atendis," +ekparolis denove la kuracisto, "kaj la ebleco de l' subita +sxangxo estas cxiam atendebla, restas nenio alia, ol -- atendi +trankvile kaj konfidante la resanigantan forton de l' naturo. +Lasu, sinjoro arbaristo, la infanon nun al gxia neniigebla sorto +kaj samtempe kiel viro preparu vin ankaux al la katastrofo!..." + +"Oh!" ekgxemis la arbaristo kun la plej dolora mieno kaj +eksxanceligxis. + +La doktoro rigardis lin momenton kun trankvila kompato; poste li +diris: + +"Se vi permesos, sinjoro arbaristo, mi atendos tie cxi ankoraux +kelkan tempon, por ke mi konvinkigxu pri la efiko de la lasta +medikamento. Se la efiko ne venos aux se ne aperos almenaux +gxiaj simptomoj post la duonhoro, tiam kia ajn helpo estos tute +vana." + +Dume la ambaux interparolantaj viroj ne rimarkis, ke ekstere la +uragano farigxas cxiam pli furioza. + +Fulmoj kaj tondrado alternis cxiam pli rapide kaj pli forte. +Iafoje ankaux la forta ventego alpremigxis al la fenestroj kaj +la forta pluvego vipis ilin kvazaux hajlo. + +Post la lastaj vortoj de l' kuracisto vidigis la arbaristo +fortan animan eksciton kaj samtempe la penon neniigi gxin. + +Kaj meditante, kvankam kun la akcento treege dolora li diris: + +"Kontraux la sensenta naturo estas nenia rimedo -- kaj +plej malmulte imponas al la naturo la doloro, ecx la plej +malespera... Ni cxiuj estas sub gxia potenco --" + +"Jes, kompreneble -- cxiuj!" intermetis maldolcxe la doktoro. +"Kvankam mi mem ne estis indulgita de similaj katastrofoj..." + +"Cxu ankaux vi, sinjoro doktoro!" demandis kompate la arbaristo. + +Dume la kuracisto sidigxis en la apogsegxon, turninte la dorson +al la pordo, kondukanta al la koridoro kaj rigardante la grandan +fenestron al la korto. + +Ankaux la arbaristo ekiris senparole, sed sxanceligxe al la +tablo kaj sidigxis en la segxon rekte kontraux la doktoro tiel, +ke per sia korpo kovris al li parton de l' fenestro. + +Momenton dauxris la turmenta silentado. + +Fine la kuracisto, dezirante interparoli, komencis paroli: + +"La cxirkauxajxo estas cxarmoricxa. Mi estis ankoraux neniam cxi +tie. Sed kiam mi alveturadis kaj al apartaj, kvankam nesuficxe +fortaj fulmoj lumigis iafoje la pejzagxon, mi devis konfesi, ke +mia filo estis prava priskribante iam al mi la pejzagxon kiel +veran paradizon..." + +"Sinjoro filo?" rediris la arbaristo sen kia ajn intereso, fikse +rigardante la pordon kondukantan al la koridoro. + +"Jes," respondis la kuracisto. "En la pasinta auxtuno li estis +cxi tie -- invitita al la cxaso -- kaj li rakontis --" + +Dum cxi tiu parolo aperis Kicxjo, kiun la arbaristo jam +antauxe alvokis, tute silente sur la sojlo post la dorso de +l' kuracisto. + +Podhradský levigxinte faris simplan signon per la mano, kaj +la knabacxo denove malaperis. Auxdinte parton de la parolo de +l' kuracisto, la arbaristo poste parolis mem, komence preskaux +senpense: + +"Jes -- la cxasoj!..." + +Kaj nur post mallonga pauxzo, enprofundigxinte malrapide en la +plej karan elementon, li dauxrigis cxiam pli vigle: + +"Iam -- antaux proksimume dudek aux ankoraux pli multe da +jaroj, oni arangxis cxasojn cxi tie preskaux cxiujare. Sed de +tiu tempo, kiam preter nia urbo estis konstruita la fervojo, +nia solejo estis cxiam pli forgesata. La nova komunikilo turnis +la atenton de l' grandsinjoroj al alia direkto. Jam la mortinta +sinjoro princo volis simple nuligi tiun cxi nian cxasdomon... +La arbarkulturo pro la malfaciligita kaj plikarigita transporto +donas cxi tie preskaux nenian profiton... Sed konsiderinte, ke +la cxasdomo estas kvazaux hereda, en kiu mia avo kaj la patro +dum longaj jaroj fidele servis al la grandsinjoroj kaj kie +ankaux mi vivas pli longe ol sesdek jarojn, li ordonis en sia +testamento, ke nia cxasdomo restu al ni gxis la tuta elmorto. +Kompreneble oni plu ne pensis pri la cxasoj en nia cxirkauxajxo +preskaux dum dudek jaroj gxis la pasinta jaro, kiam jam la juna +sinjoro princo invitis cxi tien kelkajn gastojn por kelke da +tagoj, kiuj cxiutage alveturadis al ni. Sed tio malplacxis kaj +tiel lacigis ilin, ke la pasintaj cxasoj de niaj grandsinjoroj +en nia arbardistrikto estas sendube la lastaj..." + +En tiu momento eniris Kicxjo, alportante glasojn kaj du botelojn +da vino. + +"Bone, Kicxjo," rimarkigis la arbaristo, "restu malsupre -- cxu +ci komprenas? Se ni bezonus ion --" + +Kicxjo malaperis denove kiel ombro. Podhradský plenigis la +glasojn per vino, kaj la kuracisto trinkis. + +"Sed krom la cxirkauxajxo, la pejzagxo," li komencis, "vi +havas cxi tie, sinjoro arbaristo," -- kaj li kontente +cxirkauxrigardis -- "ankaux aliajn enviindajn angulojn..." + +"Ah, ne, sinjoro doktoro!" intermetis melankolie la +arbaristo. "Cxio, kion vi vidas cxi tie, estas preskaux +sensxangxe tia, kia gxi estis dum la ses, jxus pasintaj jaroj, +sed la spirito de l' paco, plezuro kaj felicxo --," dume lia +vocxo dolore ektremis -- "subite elmigris de tie cxi." + +"Cxu antauxe ne estis tiel?" intermetis la doktoro. + +"Tute ne!" respondis la arbaristo. "Mi naskigxis cxi tie. +Perdinte baldaux la patrinon, mi estis edukata preskaux en la +plena disigxo de la mondo. Mi kutimis al la izoleco. Vi do ne +miros, ke mi eksopiris la sxangxon kaj la mondon nek tiam, +kiam mi edzigxis, nek tiam, kiam al mi naskigxis la filo. Kaj +ankoraux malpli, kiam post ne longe mortis al mi la edzino. Mi +restis tute sola kun la kelkmonata infano..." + +"Kaj gxisvivis," rimarkigis la doktoro, kiam la arbaristo +eksilentis, "ne sole la plezurojn de l' patro, sed ankaux tiujn +de l' avo. Cxar la malsana knabo estas sendube la infano --" + +"De la filo!" aldonis malklare la arbaristo kaj post mallonga +pauxzo li diris: + +"Sed kredu, sinjoro doktoro, ke ecx la propra infano ne estis +por mi en la infaneco tio, kio farigxis por mi la nepo." + +La kuracisto, kiu dum siaj lastaj vortoj ekrigardis al la +kontrauxa granda fenestro kaj antaux gxi ekvidis ion, kio +mirigis lin, sxangxis subite la interparolon. + +"Permesu, sinjoro arbaristo -- cxu estas iu en la korto?" li +demandis vigle. + +"Estas neeble!" respondis la demandito kun la kategorieco +allasanta nenian dubon. "Du el niaj tri grandaj hundoj estas +laux cxio cxe sinjoro Floriano, kun kiu ili faris antaux +kvaronhoro ekskurson al la senarba deklivo; sed la tria hundo, +la plej furioza, kiu estas sencxese alligita, estas jxus +sencxenigita kaj kusxas aux en la budo aux kuras en la korto... +Kaj ankaux, se gxi ne estus sencxenigita..." + +"Kredeble mi eraris!" intermetis la doktoro. "Kiam ekfulmis, +sxajnis al mi, kvazaux mi estus ekvidinta momente homan vizagxon +en la maldekstra angulo de l' fenestro." + +Post pli longa, preskaux turmenta silentado penis la doktoro +rekomenci la interparolon. + +"Laux cxio, pri kio vi jxus parolis, sinjoro Podhradský," li +diris, "sxajnas al mi, ke ankaux en via vivo kelkaj momentoj +estis tamen maldolcxaj kaj eble doloraj." + +"Jes, kompreneble!" jesis la arbaristo. "Sed de la morto de +l' edzino, do pli longe ol kvardek jarojn, mi vivis en plena +trankvilo kaj paco. Mi havis nenian alian deziron, ol eduki +mian infanon je viro en la plena senco de l' vorto." + +Eksilentinte momenton li aldonis en la maldolcxa ekscito: + +"Kaj tamen je mia propra infano mi faris nepardoneblan pekon..." + +"Kiamaniere tio okazis?" demandis la kuracisto kun ne malgranda +intereso. + +"Mi edukis gxin mem..." dauxrigis la arbaristo. "Gxi estis +edukita sen la patrino kaj entute sen la virina zorgo kaj sen +la virina societo. Estas vere -- gxi farigxis viro, cxe kiu +oni povis nenion kritiki -- la viro sincera, honesta, suficxe +klera -- la viro posedanta profundan kaj perfektan senton +por la rajto kaj la justeco... Sed tamen li estis viro -- en +unu rilato simila al mi: -- la viro, ne amanta la mondon kaj +kontenta en la solejo, en kiu krom la malgranda pauxzo, kiam li +vizitis la lernejon por la arbarkulturo, li pasigis sian tutan +vivon..." + +"Cxio cxi ne estas tamen eraro kaj oni povas kulpigi vin je +nenio!" kontrauxdiris la kuracisto. + +"Mi mem jugxis ankaux tiel, gxis alvenis la momento, kiam mi +konvinkigxis firme, kiel malnature kaj malbone mi estis edukinta +mian propran infanon... Kaj kredu, sinjoro doktoro, kiam mi +ekpensas kaj konsideras, ke tiu sama aux simila sorto, kiu +trafis mian filon, atendas ankaux mian bedauxrindan nepon..." + +"Kia sorto, mi vin petas?" + +"Ke gxi estos kaj devos esti," aldonis maldolcxe la arbaristo, +"edukita kiel mia filo -- sen la patrino..." + +"Gxi estas orfo?" + +"Jes -- la orfo --," certigis Podhradský kun la mistera +akcento kaj eksilentis. + +"Sed cxio cxe vi atestas, ke ankoraux antaux ne longe regis cxi +tie la zorgema mastrino...," rimarkigis la kuracisto. + +"Jes -- antaux ne longe...," certigis la arbaristo vidigante +tiun specon de l' embarasoj, kiam la homo sincere dirus la veron +kaj eksentas preskaux la honton. "Sed por mi kaj por la infano +sxi estas malviva -- por cxiam..." + +"Sxi do ne mortis?" demandis la kuracisto. + +"Sxi ne mortis!" ripetis malklare kaj unutone la arbaristo, +kvazaux li parolus el la tombo. "Subite kaj sen kia ajn kauxzo +sxi forlasis la edzon kaj la infanon --" + +Poste li haltis momenton, sed tuj eksplodis en la melankolia +ekscito: + +"Ah, sinjoro doktoro! En cxi tiu solejo mi vivas de la plej +frua infaneco pli longe ol sesdek jarojn. Estas nature, ke la +cxarme romantika pejzagxo, kiu ravas cxiun, kiu unuafoje alvenas +cxi tien, farigxis por mi tute ordinara. Entute la trankvila +kaj kontenta vivo nia havas cetere ankaux siajn ombrojn: la +senekzemplan unutonecon kaj iafoje, precipe dum longaj vintraj +vesperoj kaj noktoj, tute teruran enuon. Kaj tamen mi kaj mia +filo ne eksopiris la mondon kaj gxian vivoturnon. Ni kutimis al +la malgxojoj de la solejo kaj -- kredu -- ni ekpensis neniam, +ke la situacio iafoje povus esti alia, ol kia jxus gxi estas... +Sed antaux kelke da jaroj okaze konatigxis mia filo en Praha, +kiam li traktis tie aferojn tusxantaj la arbardistrikton, kun +la knabino, kiun unuafoje mi ekvidis nur post unu jaro, kiam +mia filo enkondukis sxin en la cxasdomon kiel sian edzinon. Mia +rigardo kun la ekmiro fiksis sur sxi. Mi estis konvinkita, ke +mia filo ne povis pli bone elekti --" + +"Kaj tamen, kiel oni vidas, vi eraris!" rimarkigis la doktoro. + +"Ah, ne, sinjoro doktoro," kontrauxdiris la arbaristo kun la +konvinka kategorieco. "Evelino estis kaj restis estajxo tute +angxela... En kelke da tagoj sxangxigxis la trankvila, malgxoja +kaj iafoje ecx senviviganta angulo nia en veran paradizon de +l' silenta, dolcxa plezuro... Malgraux sia juneco Evelino egalis +al la damoj kleraj en la vera senco de l' vorto. Sxi sciis +fari tion, pri kio antauxe en nia solejo ni ecx ne songxis. +Sxia edukiteco estis ekzempla kaj neniel sxangxigxis. La libro +estis sxia kara kaj sincera amiko. Jes, Evelino konis ankaux la +mondon... Sxi faris ja kun sia patrino oftajn kaj multekostajn +vojagxojn tra Euxropo; unuvorte --" + +"Laux cxio sxajnas al mi," atentigis la doktoro, "ke fine en via +solejo tamen sxi eksopiris..." + +"Unue mi mem opiniis," ekparolis la arbaristo, "ke la virino, +floranta en la fresxa forto de la vivo kaj kutiminta al la +ekscitanta vivoturno grandurba, pli aux malpli frue eksopiros +tamen la atmosferon, en kiu sxi estis pasiginta sian junecon. +Sed dum cxiuj ses jaroj mi ne rimarkis ecx unu simptomon de tiu +speco. Evelino gxis la momento, kiam mi vidis sxin en la lasta +tago de l' pasintaj cxasoj antauxvespere lastan fojon foriri +malrapide al la tri krucoj sur la senarba deklivo, estis fresxa, +senzorga kaj gaja, entute tia, kia sxi aperis unuan fojon en nia +solejo..." + +"Eble okazis ia malpaco kun la edzo --" + +La arbaristo kontrauxdiris: + +"La filo estus almenaux skizinta al mi sian konjekton -- ecx +ankaux tiam, se li estus konvinkita, ke estos bone aux necese +sekretigi la esencon de l' afero. Sed ankaux por li mem cxio +restis nesolvebla enigmo... Evelino estis kaj restis gxis la +lasta momento, kiun sxi pasigis en nia solejo sub nia tegmento +kaj en nia societo, tia bonega bofilino, kia sxi estis bonega +edzino kaj patrino. Sxi amis siajn edzon kaj infanon varme kaj +arde --" + +"En tiu okazo," intermetis la kuracisto, "sxajnas al mi, ke via +bofilino nur sxajnis bonega edzino kaj patrino, sed efektive sxi +sciis bonege hipokriti..." + +"Hipokriti?" ekkriis la arbaristo preskaux pasie. "Evelino +hipokriti? Ne, ne, sinjoro doktoro --" + +Poste li starigxis rapide, alpasxis al la muro, sur kiu pendis +granda portreto de la filo kaj sub gxi fotografajxo de la +sinjorino en baltualeto. Preninte la fotografajxon de la muro li +revenis al la tablo kaj donante la fotografajxon al la doktoro +li parolis kun la entuziasmo de l' junulo: + +"Mi petas, rigardu, sinjoro doktoro, tiun cxi vizagxon kaj diru +mem -- cxu la vizagxo estus kapabla hipokriti?!" + +La doktoro prenis la fotografajxon kaj nerigardinte gxin +ankoraux, li rimarkigis: + +"La homa vizagxo kaj precipe la fotografajxo de l' homa vizagxo +ne estas ja la fidela kaj la netrompebla rebrilo, tiom malpli +la spegulo de l' animo kaj gxiaj kapabloj kaj ecoj. La fama +fizionomiko de Lavater estas jam longe kondamnita kiel la simpla +eraro de la scienco." + +"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo. "Ankaux mi mem +nenion deduktas el tiu cxi pseuxdoscienco. Sed se post tio, kion +laux la vero mi rakontis al vi pri Evelino, vi ekrigardos sxian +portreton, vi devos konfesi, ke sxia mieno estas en la absoluta +harmonio kun la gxenerala karakterizajxo. Cxi tie do la teorio +de l' pseuxdoscienco de Lavater valoras iel escepte." + +"Cxu vi pensas tiel?" kontrauxdiris la doktoro nekredante. + +Nur poste li ekrigardis la fotografajxon, tenante gxin +malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj. + +"Efektive -- tio estas cxarma vizagxo -- plena de sorcxo, +mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de +l' modere surprizita nekredemulo. "Vere -- preskaux mi estas +konvinkita pri la vereco de viaj vortoj." + +Sed subite, kvazaux li estus rememoriginta sin pri io grava, li +rapide demandis: + +"Permesu, mi petas! Antaux kiom da jaroj estis farita, tiu cxi +fotografajxo?" + +"Mi pensas, antaux sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo. + +"Vere, gxi estas jam iom senkolorigxinta!" konsentas la +kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaux la vizagxo sxajnas +al mi konataj..." + +"Eble, ke iam antaux kelke da jaroj ie vi vidis sxin!" allasis +la arbaristo. "Eble en Praha, kie sxi vivis de sia plej frua +infaneco. Sxia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... +Sxia patro mortis antaux dek jaroj, kiel altranga oficisto en +pensio; la patrino mortis antaux unu jaro... Estas eble, ke --" + +"Ne, ne!" kontrauxstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse +la fotografajxon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis sxin antaux +kelke da jaroj. Sxiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone +kaj ankaux mi ne memoras sxian nasknomon. Unuvorte... via +sinjorino bofilino, kiel sxi estas figurita cxi tie, estas al mi +tute nekonata. Sed kiam mi rigardas sxian portreton, sxajnas al +mi, pli gxuste, mi estas preskaux konvinkita, kvazaux antaux ne +longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al sxi..." + +"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro -- kie?" demandis ekstreme +scivole la arbaristo. + +"Mi ne povas rememorigi min pri tio!" respondis la demandito, +levinte la sxultrojn kaj metante la fotografajxon sur la +tablon. "Eble, ke mi vidis sxin en Praha antaux kelke da tagoj, +kiam mi estis devigita pro la urgxa kaj samtempe tiel dolora +afero veturi tien, ke spite mia tuta harditeco, spite mia tuta +maldolcxa rezignacio mi havis atenton preskaux por nenio." + +"Cxu ankaux vin, sinjoro doktoro, trafis dolora katastrofo? +Kaj antaux ne longe -- antaux kelke da tagoj -- vi diras?" +demandis kompate la arbaristo, kiu ne preterlasis, ke la vocxo +de l' kuracisto ektremis de la kortusxo dum la lastaj vortoj. + +"Mi petas vin, kiu en sia vivo estis indulgita de la sorto?" +ekparolis la kuracisto, penante ekregi sin. "La sorto iafoje +neatendite sxangxas niajn planojn de l' vivo tiel brutale kaj +sensente, ke la sango rigidigxas ankaux al la plej malvarmsangaj +el ni..." + +Sed subite la doktoro salte levigxis kaj per la tute sxangxita +vocxo, allasanta nenian kontrauxstaron, diris: + +"Sed tiun cxi fojon, sinjoro arbaristo, mi ne eraris! Iu estas +en la korto kaj rigardis tra la fenestro..." + +Dume li montris la fenestron post la dorso de Podhradský. + +"Cxi tie, sinjoro arbaristo --" dume li montris la maldekstran +angulon de la fenestro -- "aperis la homa vizagxo kaj gxi tuj +malaperis..." + +Podhradský, kiu ankaux levigxis kaj proksimigxis malrapide al +la fenestro, nee balancis la kapon, dirante: + +"Mi ripetas, sinjoro doktoro, ke tio ne estas ebla. +Cetere -- ni povas ja konvinkigxi -- tute konvinkigxi!" li +aldonis, estante iom incitita de l' obstina malcedemo de +la kuracisto kaj rapide direktigxis al la pordo kondukanta +al la koridoro. + +Malferminte iom la pordon li ekkriis: + +"Kicxjo!" + +"Tuj, tuj, sinjoro patro!" eksonis el la koridoro la ne tre +agrabla soprano de Kicxjo. + +"Restu tie, kie ci estas!" ordonis la sinjoro patro. "Kie estas +Nero?" + +"En la korto, alligita, kiel vi ordonis!" eksonis respondo el la +koridoro. + +"Kaj kie estas Diano kaj Vulkano?" + +"Ili estis kun la sinjoro Floriano apud la tri krucoj kaj poste +cxe li en la cxambro!" respondis Kicxjo. "Poste mi prenis ilin +al mi kaj nun ili estas cxe mi." + +"Tuj enlasu ilin en la korton, cxu ci komprenas?" ordonis +Podhradský kaj faris kelke da pasxoj de l' malfermita pordo. + +"Tuj, tuj!" eksonis la respondo el la koridoro kaj post mallonga +pauxzo ekkriis Kicxjo: "Estas farite! Ambaux estas jam en la +korto." + +Tuj poste aperis Kicxjo antaux la sojlo de la pordo. + +"Cxu vi ankoraux ion deziras, sinjoro patro?" + +"Nenion, nenion!" rediris la arbaristo; sed rememoriginte sin +pri sia adjunkto, li aldonis: + +"Kaj tamen! Rapidu al sinjoro Floriano, kiel li fartas kaj cxu +li deziras ion! Tiel -- kaj fermu!" + +La arbaristo avide auxskultis dum kelke da momentoj kaj poste +turnis sin al la doktoro: + +"Cxu vi auxdas?" + +"Kion mi auxdu?" demandis la doktoro, ne komprenante, kion celas +Podhradský per sia demando. + +"Simplan bruadon de l' uragano... Se estus iu en la korto, +precipe iu fremdulo -- la ambaux ellasitaj hundoj tuj bonvenus +lin per furioza bojado." + +"Strange!" diris la doktoro duone konvinkita. + +"Cetere -- ni povas konvinkigxi ankoraux alimaniere..." aldonis +la arbaristo. + +Rapide li alpasxis al la pordo, kondukanta al la korto, preninte +skurgxon de la hoko kaj duone malferminte la pordon, kies anson +li tenis, por ke la ventego ne eligu gxin. + +Modera trablovo turnis sin en la cxambro: la pordo en la mano de +Podhradský ekskuigxis. + +"Ah, mi petas, sinjoro arbaristo, volu ne peni!" petis la +doktoro. + +En tiu momento forta ventego eligis la pordon kaj en la cxambro +turnis sin malvarma spiro de la vento. + +Podhradský eliris el la pordo, kie penetre ekfajfinte eksvingis +la skurgxon kaj poste ekkriis per mallauxtigata vocxo: + +"Nero!" + +Cedinte rapide en la cxambron li brue fermis la pordon, dirante +al la doktoro: + +"Nero jam kuras!" + +Kaj efektive preskaux en la sama momento estis auxdata post la +pordo la flaranta ekbojo de la hundo: + +"Efektive, sinjoro arbaristo, nun mi estas tute konvinkita!" +rimarkigis la kuracisto, sidigxante sur la saman lokon, kie li +estis sidinta... + +Podhradský sekvis lian ekzemplon kaj proponis al li vinon. + +Ambaux trinkis kaj poste silentis kelkan tempon. Fine ekparolis +la arbaristo, volante denove rekomenci la interparolon: + +"Cxu vi ne aludis, sinjoro doktoro -- en via parolo iun +malfelicxon, kiu vin trafis?" + +Tiu demando preskaux dolore tusxis la doktoron. + +"Ah, sinjoro arbaristo -- estas pli bone ne rememori!" li +diris venkante la subitan kortusxon. "Ni kuracistoj, kiuj estas +preskaux cxiutage atestantoj de l' homa senpotenco kontraux la +neniigeblaj legxoj de l' naturo, ni ordinare ne diskutas kun la +brutala naturo. Ni akceptas cxiun gxian baton, kiun gxi donas al +ni, kun pli aux malpli granda rezignacio kaj ni uzas, se estas +eble, sole unu rimedon -- ni evitas la rememorojn." + +"Sed kion fari, kiam la rememoroj estas tiel potencaj," +kontrauxdiris la arbaristo, "ke la homo kiel mi, vidas la homon, +kiun li amis kaj perdis por cxiam, preskaux sencxese antaux +si. Kiam homon skuas la bedauxro, doloro, honto kaj kolero; +kiam cxiumomente ekflamas la pasio tiel, ke la homo sufokus +aux per unu bato de l' pugno faligus teren la iniciatinton aux +iniciatintinon de sia malfelicxo -- se ili aperus antaux li?" + +La pasia akcento, kun kiu la vortoj estis diritaj, atentigis la +doktoron, ke li sidas kontraux la viro pasiema, kiun ne estas +konsilinde inciti. + +Li diris do iel rezerve: + +"Sed permesu! Post cxio, kion vi diris al mi pri via sinjorino +bofilino, mi vere ne komprenas, kiamaniere povis okazi, ke vi +farigxis tiel kolera kontraux sxi, kiel vi jxus diras, kaj +kiamaniere rajte farigxis kolera kontraux sxi eble ankaux sxia +edzo, via filo..." + +"Vi konjektas," intermetis maldolcxe la arbaristo, "ke mia +spirita stato ne estas rajtigita...?" + +"Ne nerajtigita, sed iom nenatura," respondis la gasto. "La +familiaj katastrofoj de tiu speco, kiu okazis cxe vi, estas en +la mondo kaj estis ankaux aliloke neniam maloftaj. La geedzoj +koleras -- iafoje pro la simpla vorto, ekmovo aux ekrigardo -- kaj +se iliaj karakteroj estas flamigxemaj aux fine pasiemaj, estas +aux la tempa disigxo aux la dauxra disiro tute naturaj. Sed +kiam la ondigxinta sango silentigxas kaj ekregas la malvarma +prudento, sekvas en nauxdek okazoj el cent la repacigxo." + +"Sed mia filo ne povas plu repacigxi!" kontrauxdiris la +arbaristo kun la dolora maldolcxo. + +"Kial li ne povas?" rediris la kuracisto. "Se ne tuj, do +almenaux pli malfrue. La espero pri la repacigxo estas cxiam +ebla. Se via sinjoro filo, kiun vi mem edukis, estas viro simila +al vi almenaux en la cxefaj principoj de l' karaktero, estas ne +eble, ke li siatempe ne pardonu --" + +"Mia filo havis sole unu pasion!" rimarkigis Podhradský. "Li +amis Evelinon preskaux freneze." + +"Tiom pli ebla estas la espero pri la repacigxo!" opinias la +doktoro. "Cxar ami en la vera senco de l' vorto estas gxuste +nenio alia, ol cxion forgesi, cxion pardoni..." + +"Estas vere, estas vere!" jesis la arbaristo meditante; sed tuj +kun la senmezura maldolcxo li aldonis: + +"Sed mia filo povas jam pardoni tute nenion... Mia filo estas +mortinta!" + +"Mortinta?" rediris subite en la sxangxita tono la kuracisto. + +"Li penis kiel viro neniigi siajn malgxojon, bedauxron kaj +senmezuran doloron!" dauxrigis la malfelicxa patro. "Dum tri +monatoj li suferis terurajn animajn turmentojn, kaj ecx ne +plendis per unu vorto. Gxis fine -- en la lasta kristnaska +antauxvespero, ornaminte al la infano la kristnaskan +abieton -- per unu ekpafo de la revolvero..." + +Post tiuj cxi vortoj la arbaristo salte levigxis, trairis +la cxambron kaj haltinte apud la tablo antaux la fenestro +rigardanta la korton, li dauxrigis: + +"Kiam ni finis la vespermangxon kaj la infano ekdormis, sidigxis +mia filo cxi tien apud tiu cxi tablo kaj longe, longe rigardis +senparole tra la fenestro... La luno lumis belege, kaj oni povis +vidi gxis la tri krucoj sur la senarba deklivo. Subite la filo +iomete ekmovigxis kaj la ekpafo de la revolvero ektondris. Lia +kapo falis sur ambaux manojn, sur la tablon kaj en kelke da +momentoj disfluis la sango sur la tablo..." + +"Nur nun mi komprenas la kuneligon de cxio," rimarkigis la +doktoro kompate. "Kaj kredu --" + +Li ne finis la parolon. + +Podhradský, rekonsciigxinte iom, sed estante ankoraux dolore +kortusxita, interrompis lin: + +"Kaj pripensu, sinjoro doktoro! La infano ecx ne vekigxis post +la ekpafo -- kaj la sango, la sango restis cxi tie... Mi ne +permesis, ke gxi estu forlavita... Tiu sango --" la ceterajn +vortojn li parolis kun pasia doloro -- "tiu sango rememorigu +min gxis la lasta momento de mia vivo pri la cxarma furio, kiu +kauxzis la memvolan morton de mia filo!..." + +"Bedauxrinda patro!" diris kompate la doktoro, vidigante mem la +plej doloran kortusxon. + +"Pardonu," li aldonis, "cxar mi havas nek por vi, nek por +mi vortojn de konsolo. En tiaj teruraj momentoj oni estas +frakasita... Kaj se io povas malgrandigi vian doloron, sciu +do, ke ankaux mi mem --" + +"Cxu vi ankaux --?" intermetis kompate la arbaristo. "Via filo, +sinjoro arbaristo, mortis antaux duonjaro," respondis interrompe +la gasto, "kaj mia filo antaux kelke da tagoj... Mia filo, +legxosciencisto kaj leuxtenanto en la rezervo, knabo sanega, +ankaux memmortigis sin. Li sin venenis." + +"Kaj la kauxzo -- la motivo?" insistis la arbaristo kun la +kompata intereso. + +La doktoro, levinte la sxultrojn, respondis: "Se via filo +estis edukita en la solejo kaj sen la zorgo patrina, sen la +societo virina, mia filo estis edukita de la klera, afabla kaj +entute bonega patrino en la societo de kelkaj siaj pli agxaj +fratinoj en la urbo, do en la atmosfero plena de l' impresoj. +Li farigxis viro plena de l' junula forto de l' vivo. Malofte +iu sopiris tiel varme, tiel arde ecx pasie, eluzi la vivon en +cxiuj eblaj direktoj kiel li. Kaj tio okazis ne sole en la +plezuro kaj volupto, sed ankaux en la serioza, konscienca kaj +pena laboro..." + +"Laux tio," rimarkigis demande la arbaristo, "estis cxe via filo +neniaj gravaj motivoj al la disrevigxo je la vivo?" + +"Gxenerale dirite -- estis neniaj motivoj..." + +"Kaj tamen li malesperis." + +"Ah, sinjoro arbaristo," rediris la doktoro, "ni maljunuloj, +kiuj jam klinigxas al la tombo, ni ordinare amas la vivon +pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaux la +plej longa pasintajxo nia sxajnas al ni cxiuj sole songxo de +kelkaj semajnoj. Kontrauxe la junularo; precipe la nuna juna +generacio --" + +"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna +generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni +apartenis antaux la jaroj?" + +"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi +la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de cxiuj +fakoj kaj de ili mireginde sxangxita la gxenerala vivo edukis +generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne +komprenas, nek scias klarigi cxiujn simptomojn, motivojn kaj +celojn. + +Dum nia juneco la tute ne antauxsentitaj progresoj en la +nemultaj fakoj jxus en la pasintaj du aux tri dekjaroj havigas +al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn +kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidigxis +antaux la duoncentjaro al ni... + +Kaj cxar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne +iras -- kaj estas nature, ne povas iri -- kun la gxenerala +progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de +cxiu, antaux kies spirita rigardo vidigxas la perspektivo pli +klara kaj pli profunda. + +Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni +ankoraux pli longe, kontentigxis kun la perspektivo neproporcie +pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel +ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la +agemon sopirantaj generacioj pli junaj... + +Kaj sole cxi tiuj disonancoj estas laux mia opinio la cxefa +fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmigxantaj, aux jam +malvarmigxintaj, tute nekomprenebla malkontentigxo de l' juna +generacio. + +La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli +largxa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la gxisnuna +senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo ekscitas +la junajn spiritojn je la mistere dolora malkontentemo, kiu +kvankam similas la dolcxe turmentantan pesimismon de l' pli +malnova tempo, sed diferencas de gxi per la netrankviligebla +maldolcxo..." + +"Sed pardonu," cxesigis la doktoro mem sian klarigon, "cxio +estas sole la laciga subjektiva meditado..." + +"Sed gxi ne lacigas la homon," intermetis vigle la arbaristo, +kiu auxskultis kun ne malgranda intereso, "kiu sian tutan +vivon pasigis en la solejo kaj kiu kiel malproksima observanto +havas sole malklaran ideon pri la nuna vivoturno. Do mi petas, +dauxrigu!" + +La doktoro plenumis lian peton. + +"La junan kaj la plej junan generaciojn ekscitas la varma +sopiro solvi la nekalkuleblajn problemojn, kiujn la pli maljuna +generacio herede restigis nesolvitaj al ili. Sed jxus pro tio, +ke la solvo estas ankaux nun plejparte sensukcesa, penas la juna +kaj la plej juna generacioj trovi la elirejon el la mistera +labirinto. + +Ili penas esprimi sian opinion pli klare, pli precize aux +almenaux pli kolore kaj pli plastike; ili ekzamenas enigmojn +laux malnovaj kaj novaj metodoj; ili analizas, eksperimentas kaj +ofte enfalas en la novajn enigmojn, kiuj estas pli misteraj kaj +pli mistikaj ol la problemo, kiu devas esti solvita... + +La kulturo kaj la ideoj pri la mondo, kiujn la pli maljuna +generacio restigis al la generacioj juna kaj la plej justa, ne +kontentigas plu. La junaj kaj la plej junaj spiritoj sopiras +la spiritan regeneracion, la moralan, etikan, eventuale ankaux +la religian regeneracion -- la sociajn, politikajn kaj artajn +reformojn... + +Unuvorte, la malnova mondo kun siaj ideoj, eraroj kaj +antauxjugxoj naskas antipation, kontrauxstaron kaj varman +netrankviligeblan sopiron, faligi senkompate cxiujn idolistajn +pregxejojn, kiujn aux la spirita miopeco aux la malvirta krimeco +de l' malnova mondo estis konstruintaj por la idoloj de dubebla +valoro... + +Kaj mia filo, sinjoro arbaristo, estis membro de cxi tiu pli +juna generacio. Li estis unu el tiuj obstinaj, malcedemaj +kaj nevenkeblaj pioniroj de l' nova kulturo, kiuj en la +kontrauxstaro kaj la principa batalo kontraux la malrapide +elmortanta mondo malnova konsumigxas de l' netrankviligebla +malkontenteco kaj trovas en gxi plezuron, kiun ecx en la +situacio plej brila ne donus al ili la konsento kun la heredajxo +de l' malnova mondo." + +La doktoro eksilentis. + +"Laux tio, sinjoro doktoro," ekparolis la arbaristo, "en via +filo vi perdis viron tute netakseblan. Sed kio, mi petas, estas +laux via opinio la kauxzo de lia memvola morto?" + +"Estas malfacile, gxuste neeble diri!" respondis la doktoro +levinte la sxultrojn. "La morto de mia filo estas kaj sendube +restos enigmo por cxiam kaj gxia kauxzo restos mistero. Unue mi +konjektis, ke la krizo okazis cxe li sekve de l' priskribita +lia moderna malsano kaj ke li finis sian vivon en la atako de +l' subita senkonscio. Sed kiam mi venis en Praha'n kauxze de +lia enterigo kaj sciigxis kelkajn detalojn pri la lastaj tagoj +de lia vivo, tuj mian cerbon trakuris la konjekto, ke -- lian +morton kauxzis sendube -- la virino..." + +"La virino?" ekkriis mallauxtigite la arbaristo. + +"Jes -- la amatino..." aldonis la doktoro. "Cetere pri la +interrilatoj de mia filo kaj lia amatino mi scias nenion +gravan kaj neniun mi demandis iam pri tio. + +Mi scias sole, ke ili varme amis unu la alian jam antaux +proksimume dek jaroj, ke ili denove kuniris okaze antaux netuta +jaro kaj jxus en kelke da pasintaj monatoj vivis kune kvazaux la +geedzoj en Praha... + +Cxi tio kompreneble ne faras ilian amrilaton plej bela; sed +mi, kiu neniam malhelpis la filon en kio ajn, jxus pro cxi tiu +fidela amo lia ne ekdeziris malkovri la dolcxan misteron de la +filo. + +Pri lia amatino mi scias sole, ke sxia nomo estas Milena[13] kaj +ke sxi amis lin kun la tuta ardo de sia varma animo... Kaj gxis +hodiaux mi ne parolis kun Milena ecx unu vorton. + +En la momento, kiam dispremite mi staris apud la malfermita +tombo de la filo en la tombejo de Volsany[14], kaj Milena en +la malgxoja cxarmo de l' sanktulino alvenis sxanceligxe kaj en +la neespritnebla doloro haltis rekte kontraux mi, mi ekrigardis +sxin sole unufoje kaj sekrete, por ne malhonori ecx per la +rigardo sxian silentan doloron..." + +"Via delikateco, sinjoro doktoro, kontraux la estajxo tiel +milda," komencis paroli la arbaristo, "estas kompreneble +rajtigita. Sed Evelino, kiu sen kauxzoj kaj sen motivoj forlasis +sensente sian propran infanon kaj la legxan edzon, kiuj faris al +sxi nenion malbonan nek per unu vorto, nek per unu rigardo, tiu +cxi furio sxtonkora meritas nenion alian, ol..." + +Jen li subite haltis, sed tuj poste en la plej pasia tono +aldonis: + +"Ah, ne, ne, sinjoro doktoro! Se tiu virino en cxi tiu momento +aperus cxi tie -- kredu -- ke per unu bato de la pugno mi --" + +Sed lia kolero denove moderigxis tiel subite, kiel gxi ekflamis. + +En tiu cxi momento auxdigis sin Kicxjo. + +Jam cxe la lastaj vortoj de l' arbaristo li estis malferminta +senbrue la pordon de la koridoro kaj haltinta sendecide kaj +malkuragxe antaux la sojlo. -- Nun li ektusis senvole. + +Podhradský, ekvidinte Kicxjon nur nun, akre demandis lin: + +"Kio estas, Kicxjo?" + +La knabacxo ne respondis, sed vidigante mienon, kvazaux li havus +ion gravan por diri kaj gxenus en la cxeesto de l' doktoro. + +La arbaristo do levigxis kaj proksimigxis al la pordo. + +"Kio okazis?" li demandis kolere. + +Kicxjo aliris kaj diris mistere: + +"Sinjoro Floriano -- ah, Dio, sinjoro patro -- tre plendas...! +Kaj li petas -- ke la sinjoro doktoro -- por mallonga momento --" + +"Cxu iu bezonas helpon de kuracisto?" ekparolis la doktoro +levigxante. + +La arbaristo mallonge klarigis al li la malfelicxon de Floriano. + +"Nu, ni vidos!" diris la doktoro. "Sed antauxe ni devas dedicxi +ankoraux momenton al la infano..." + +Turninte sin post cxi tiuj vortoj li proksimigxis al la +infanlito en la malantauxon, serioze esplorante la infanon. +Podhradský farinte signon per la mano, ke Kicxjo foriru, +atendis, gxis Kicxjo malaperis. Sxtelirinte poste al la doktoro +kaj haltinte proksimume tri pasxojn antaux la lito, senparole, +sed kun la mieno de la plej maltrankvila scivolo sekvis la +konduton de l' kuracisto. + +"Kion vi opinias -- sinjoro doktoro -- nun?" demandis +interrompe kaj mallauxtigite per la tremanta vocxo la arbaristo. + +"Preskaux mi timas doni la duonan porcion da medikamento...," +respondis la doktoro kun la glacia trankvilo. "La infano estas +tute senfortigita -- gxi ne tusas ja plu... La gxenerala stato +de la malsano estas tiel kriza, ke cxiumomente oni povas atendi +la agonion..." + +"Agonion?" ekgxemis malespere la arbaristo. + +"Kuragxigxu, sinjoro arbaristo!" diris la doktoro: "Kaj se estas +eble, mi petas, montru al mi afable, kie mi povus al la sinjoro +adjunkto --" + +La arbaristo rapide aliris al la tablo en la antauxo kaj prenis +la lampon. + +"Kaj se la infano estus atakata de la tuso," diris la doktoro +kun la akcento, "sciigu min tuj pri tio!" + +La arbaristo jese ekmovis la kapon. + +Poste rapide li alpasxis kun la lampo al la pordo de l' koridoro, +malfermis gxin kaj per la tremanta vocxo ekkriis en la koridoron: + +"Kicxjo! Rapide lumigu la sxtuparon! Sinjoro doktoro!..." + +Senparole eniris la kuracisto en la koridoron, el kiu eksonis la +mallauxtigite rebruanta sono de liaj malproksimigxantaj pasxoj. + + * * * * * + +En la momento, kiam la arbaristo, staranta sur la sojlo de +l' pordo kondukanta al la koridoro kaj turnita dorse al la cxambro, +volis sin turni kaj reveni en la cxambron, malfermis iu staturo +en malseka nigra vesto la pordon, kondukantan el la korto al la +cxambro. + +Forta malvarma trablovo turnis sin en la cxambro kaj momenton +estis auxdata la forta pluvego pli klare, ol kiam la pordo estis +fermita. + +La staturo, englitinte tra la pordo, kiu en gxia mano knare +ekbruis, pene gxin fermis kaj haltis apud gxi senmove, kvazaux +konsiderante, cxu antauxeniri aux ne... + +La arbaristo eksentinte la glacian trablovon, kiu tuj estingis +al li la lampon en la mano, rapide sin turnis kaj brue fermis la +pordon. + +"Kio okazis? Kial tiu trablovo?" li murmuris, fikse rigardante +la mallumon en la cxambro. + +Alirinte singarde en la mallumo gxis la tablo kaj stariginte +sur gxin la estingitan lampon, li iris singarde en la mallumo +de l' tablo al la forno, kie sur la breto kusxis la alumetoj. + +La alumeto en la mano de l' arbaristo ekflamis sole momenton, +sed tamen cxe tiu mallonga ekflamo ekvidis Podhradský malklaran +silueton de l' homa staturo apud la pordo. + +"Kio estas tio? Iu estas cxi tie?" deglitis al li de l' lipoj +kun la modera ekmiro, sed sentime. + +Momenton li strecxe auxskultis, sed kiam neniu respondis, li +ekkriis: + +"Kiu estas cxi tie?" + +Sed kiam denove neniu respondis, alpasxis la arbaristo al +la tablo, ekbruligis alumeton kaj ne levinte ecx la kapon +ekbruligis la lampon, starantan sur la tablo. + +Nur poste li ekrigardis al la pordo. + +Efektive li ekvidis tie starantan staturon kaj mirigite, sed +tamen sentime, li cedis unu pasxon. + +Samtempe mallevigxis lia dekstra mano al la maldekstra kokso, +kvazaux li volus ekkapti la cxasponardon kaj la maldekstran +manon li metis por momento super la okulojn, por vidi pli bone. +Sed tuj poste denove li elpasxis kaj preninte la revolveron, +kusxantan sur la tablo, li tondre ekkriis: + +"Kiu estas cxi tie? Kion vi volas?" + +Nur nun li ekvidis, ke apud la pordo staras virino de meza +kresko, havanta sur la kapo transjxetitan tute malsekan nigran +mantelon, en kiu sxi estas tiel envolvita, ke oni vidas sole +parton de la vizagxo kaj brilantajn nigrabluajn okulojn... + +En tiu momento la virino, subite, kvazaux tamen sxi estus fine +decidinta, dejxetis la mantelon kaj rektigxinte staris kiel +statuo kun la kunmetitaj manoj kaj la mieno de l' kortusxanta, +muta petego. + +Podhradský, rekoninte sxin, cedis mirigite kaj kun la mieno de +l' kolero kaj malamo surde ekkriis: + +"Evelino!" + +"Jes -- Evelino...," mallauxte kaj mole diris la virino per la +tremanta vocxo. + +La arbaristo, al kiu la apero de l' edzino de lia filo tuj +klarigis cxiujn supozitajn halucinaciojn de liaj homoj, sed +ankaux tiujn de l' doktoro, staris momenton senmove en la muta +ekmiro, vidigante en la vizagxo fortan animan batalon. + +Sed la delikata, petanta rigardo de l' virino iom post iom tamen +komencis lin senarmigi. + +La mieno de l' kolero kaj malamo, kiun vidigis lia vizagxo, kiam +li rekonis Evelinon, cedis malrapide al la mieno de l' kompato. + +"Pardonu, sinjoro patro!..." eksonis post kelka tempo malkuragxe +kaj timeme la dolore tremanta vocxo de Evelino. + +"Pardoni?" rediris duonkompate la arbaristo. "Mi ne scias, kion +pardoni..." + +"Pardonu!" sxi ripetis sxanceligxe kun la plej kortusxanta +akcento de l' peto. "Kie estas -- Václav[15]?" + +"Mia filo?" demandis surde la arbaristo. + +"Mia --?" aldonis Evelino, sed ne sxi finis, cxar la arbaristo +malafable interrompis sxin: + +"Li ne estas cxi tie!" + +"Tio estas tute neebla!" kontrauxdiris Evelino. "Dum tri tagoj +kaj preskaux tri noktoj mi vagas en la arbaroj cxirkaux la +cxasdomo, por kuniri kun Václav. Václav laux cxio dum la tri +tagoj ne forlasis la cxasdomon, Václav estas cxi tie..." + +La arbaristo respondis decide: + +"Kaj se ecx li estus cxi tie -- laux kia rajto ci kuragxas +transpasxi la sojlon de tiu cxi domo?" + +"Pardonu!" ekgxemis dolore la edzino de Václav. "Mi alvenas kun +la dispremita koro, malfelicxa, pentofaranta Magdaleno, por ke +mi sur genuoj petu de Václav pardonon de mia peko..." + +"Malfelicxulino!" ekkriis pasie la arbaristo; sed tuj li aldonis +en la dolora tono: + +"Kun Václav ci kuniros plu neniam!" + +"Pro cxio, kio estis iam kara al vi, mi petas vin," insiste +petegis Evelino, "venigu al mi Václav-on!... Aux almenaux diru +al li, ke mi estas cxi tie -- ke mi revenas --." + +"Mi ne povas." + +"Cxu li estas malsana?" + +"Ne estas. Sed la infano -- la infano malsanas --" + +"Pro la kompato de Dio -- mia infano?" ekkriis Evelino +malespere kaj sxia rigardo rondiris sovagxe en la cxambro. + +Sed cxar de la loko, kie sxi jxus staris, sxi ne povis vidi en +la malantauxo la infanliton, kiun kovris la paravento kaj la +duone disigita pordokurteno, sxi denove tuj rekonsciigxis. + +"Mi vidis ja gxin antauxhieraux de malproksime kelkajn fojojn. +Gxi estis sana kaj fresxa..." + +"Kaj tamen la infano malsanas," aldonis malgxoje la arbaristo. + +Evelino ekgxemis dolore: + +"Ah, Dio, Dio -- do mia antauxsento tamen ne trompis min... +Kiam proksimume antaux duonhoro mi ekvidis de la tri krucoj +sur la senarba deklivo kalesxon alveturantan de l' urbo al la +cxasdomo, mi ekpensis tuj, ke en tiel malfrua tempo nokta gxi +povas esti sole kalesxo de l' kuracisto. Kaj kiam mi rememorigis +min, ke Václav dum tri tagoj ne forlasis la cxasdomon, ekregis +min terura antauxsento, ke estas li, kiu malsanas. Kaj kiel jam +hieraux en la nokto, mi sxteleniris ankaux hodiaux -- antaux +momento kun la morta timemo, ke iu hundo perfidos min per la +bojado aux alimaniere, en la korton gxis la fenestro por tute +konvinkigxi, se estos eble. Sed kiam el nenio, kion mi povis +sekrete vidi tra la fenestro, mi povis konvinkigxi pri la vero, +mi kuragxis fine --" + +Evelino falis sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn rigardis +kun la mieno de plej kortusxanta muta peto la okulojn de +l' arbaristo, kiuj subite ekbrilis de la kolero. + +Ekkolerigxinta Podhradský por momento estis en embarasoj. + +La muta peto de l' cxarma pentofarantino, kiel sxajnis, tamen +senarmigis lin. + +La mieno de l' pasiemo, kiun vidigis lia brune rugxigxinta +vizagxo, jam jam transigxis en la mienon de l' eldevigita +kompato. + +Senvole li cedis rapide, sed tuj poste, sxajne senkauxze, denove +ekflamis lia kolero. + +Li elpasxis rapide kaj haltinte senpere apud Evelino, levis la +dekstran manon por bati... + +"Batu! Batu!" ekgxemis Evelino kun la senmezura sindoneco. + +La pasiigxinta arbaristo, kvazaux embarasite denove cedis, kaj +lia levita mano falis. + +"Batu -- piedbatu min!" singultis Evelino en la plej forta +animdoloro. "Faligu min kiel hundon kaj mallongigu tiamaniere +miajn terurajn animturmentojn. Sed antauxe diru al mi, kie estas +mia edzo?..." + +"Plenumigxu cia peto!" respondis subite la arbaristo, preskaux +kun la malvarma kategorieco. Kaj post la momento akre kaj severe +li ordonis: + +"Levigxu!" + +Poste li trairis lauxlargxe la cxambron, kaj iom pli trankvile +komencis la parolon, dirante: + +"Se ci estus alveninta, Evelino, antauxhieraux aux hieraux aux +almenaux hodiaux antauxvespere, eble -- pro la infano -- mi +estus pardoninta cin... Sed nun -- nun la infano ne bezonas plu +la patrinon..." + +"Oh!" sxi ekgxemis malespere. + +"Sed mi ne volas esti pli kruela, ol estis ci mem kontraux mia +filo kaj la propra infano!" dauxrigis la arbaristo. "Mi ne +volas jugxi cin sen la esploro. Mi volas doni al ci okazon, por +senkulpigi cin." + +Evelino, penante esti pli trankvila, diris mallauxte, duone por +si: + +"Evelino mensogis neniam..." + +"Estas vere!" respondis la arbaristo, kiu tamen ekauxdis la +vortojn. "Gxis nun oni ne kaptis sxin mensoganta. Sed tiun +cxi fojon la sincera konfeso estos tamen malfacila al sxi... +Parolu!" + +Evelino pene sxanceliris al la segxo kaj falinte sur gxin, +kovris la vizagxon per la ambaux manoj. + +"Auxdu, Evelino," ekparolis li post kelke da sekundoj pli +pacigxeme. "Cxiu, kiu nun vidus cin tiel dispremita, apenaux +rezistus kompaton. Sed mi estas kaj restos koncerne cin la +severa kaj justa jugxanto." + +"Mi ne scias -- mankas al mi la vortoj...," komencis +Evelino reveme. "Sed se mi devas la cxefan kauxzon de mia +foriro almenaux montri, do mi ne trovas alian vorton, +ol -- dankemon..." + +"Dankemon?" rediris surprizite la arbaristo. "Jes, +patro -- dankemon, aux se vi volas, subitan ekflamon de +l' stranga, nekomprenebla, neesplorebla kaj samtempe +nerezistebla sento, kiu ekregis mian tutan estajxon kaj +kiu ne estis malsimila al la sento de l' dankemo..." + +"Ci parolas enigmojn!" intermetis la arbaristo, ne povante +rezisti ian malklaran impreson. + +"Dankemon, senfinan dankemon al la homo, al kiu mi sxuldas mian +spiritan regeneracion," dauxrigis Evelino; "al la homo, kiun mi +antauxe amis pasie kaj kies memoro estos cxiam sankta al mi; +al la homo kun la sendifekta karaktero, malofta talento kaj +profunda sento, kiu faris el mi tion, kio mi jxus estas: virinon +kun la senantauxjugxa auxtopsio pri la mondo, virinon, kiun vi, +patro, antauxe amis tiel arde." + +"Cxesu!" intermetis la arbaristo severe. "Cxu ci volas fari +lauxdindan virton el la plej peka faro, kiun oni povas pensi pri +la edzino kaj patrino?" + +"Ne, patro! Sed diru mem -- cxu vi trovis cxe mi dum tiu tuta +tempo, dum kiu mi vivis kun vi sub unu tegmento, almenaux unu +solan eraron, pro kiu vi povus min almenaux nur patre admoni? + +Cxu mi ne estis sincera kaj varme amanta edzino de via filo? + +Cxu mi ne estis afabla kaj bona patrino de mia infano? + +Cxu mi ne estis, patro, tiu bofilino, al kiu antauxe vi mem +konfesis multajn fojojn, ke sxi kreis paradizon el via malgaja +solejo kaj malgxoja hejmo?" + +"Estas vere; mi ne povas kontrauxstari ciajn vortojn!" jesis la +arbaristo iom surprizite. "Sed tamen ci perfidis senhonte edzon +kaj cian infanon." + +"Ne, patro! Mi ne perfidis ilin! Via filo sciis pri la senmezura +ofero, kiun mi faris pro dankemo..." + +"Ne, ne, tio ne estas ebla!" + +"Kaj tamen estas tiel!" dauxrigis Evelino. "Via filo ne estis +kaj ne estas viro antauxjugxa. Nia reciproka interrilato estis +tiel pura, tiel natura, ke inter ni ne estis ecx la ombro de +l' mensogo kaj malsincereco. Kaj kiel mi konis vian filon kaj +lian pasintajxon, tiel ankaux li konis la mian kaj min mem gxis +la plej sekretaj anguloj de l' animo. + +Kaj pro tio li sole povas kaj scias taksi senantauxjugxe la +faron, kiu laux la jugxo de l' mondo estas nepardonebla peko; +sed laux lia propra jugxo gxi ne estas kaj ne povas esti io +alia, ol la tute natura kaj pro tio la necesa sekvo de mia +estajxo kaj gxia pasintajxo -- aux, se li tamen malgraux tio +volus jugxi laux la ekzemplo de l' mondo, sole la negrava +eraro." + +"Kredu," rimarkigis malice la arbaristo, kiam Evelino eksilentis +por momento, "ke la pli bonan senkulpigon de l' peko ecx la +diablo ne scius elpensi!" + +"Kaj tamen, patro, cxio estas tiel simpla kaj natura!" dauxrigis +Evelino. "Certe vi memoras ja ankoraux, ke mi rakontis ankaux al +vi sentrompe vere kaj sincere mian pasintajxon. Mi estis, kiel +vi scias, filino de tiel nomata pli altranga familio oficista, +ricevinta la kutiman tradician edukon. En la deksesa jaro estis +al mi la tasko de l' homo kaj sekve ankaux tiu de l' edzino kaj +patrino la plej sekreta mistero -- gxis subite, tute okaze, mi +renkontis junan homon... Kaj en mia animo komencis tagigxi..." + +"Mi scias, mi scias!" jesis la arbaristo. + +"Vi scias, patro, ke unuavide li sxajnis studento kiel cent +aliaj, sed lia karaktero estis tiel neriprocxinda, lia koro tiel +pura kaj lia spirito tiel milde pripensema -- unuvorte, li +estis viro, kiun mi amis kun la tuta ardo de mia animo kaj kiu +ripetis ankaux mian amon... + +Kaj cxion cxi sciis kaj scias, patro, ankaux via filo. + +Kiam mi konatigxis kun li, mi konfesis al li tute sincere mian +pasintajxon. Mi diris al li ankaux, ke nin disigis la situacio +sociala. + +Kaj kiam poste via filo, kiun mi arde ekamis, proponis al +mi la manon, mi ne kasxis antaux li la eblan krizon: nome, +se la objekto de mia unua amo, kvankam post la jaroj, +aperus denove antaux mi, ke sendube malfacile mi rezistus +la ekflamon de la plej forta, plej varma sento, aux la +ekflamon de l' peka pasio --" + +"Kaj kiam fine tio okazis," intermetis denove pli riprocxe kaj +pasie la arbaristo, "ci neniigis ciajn sanktajn devojn de +l' edzino kaj patrino kaj forkuris kun la amatacxo! En la brakoj +de l' amato ci plenmezure trinkis la pokalon da peka volupto --" + +"Ne, patro, ne!" kontrauxstaris Evelino. "Mi ne disigxis kun via +solejo kaj kun vi cxiuj sensente, sed post la kruela, senmezura +batalo inter du devoj: inter la simpla devo de l' edzino kaj +patrino kaj la mistere nerezistebla devo ne farigxi maldanka +al la viro iam tiel freneze amata kaj nun tiel senmezure +malfelicxa..." + +"En la pasinta auxtuno, dum la lastaj cxasoj," konfesis plie +sincere Evelino, "li estis inter la invititoj. Unuan fojon +kaj denove okaze mi renkontis lin sola apud tri krucoj sur la +senarba deklivo kaj mi konfesas, ke tiu cxi unua renkonto naskis +en mi multe pli malfortan eksciton de l' sento, ol mi timis. + +Sed post la intersxangxo de kelkaj vortoj ekregis min febra +maltrankvilo. En mia iama amato mi rekonis viron sxajne tute +sanan korpe, sed malsanan anime. + +La iam plej malcedema, plej batalema spirito, kiu ne timis +provojn, solvi problemojn plej enigmajn, vidigis turmentan, +senfortigan premitecon kaj bedauxrindan lacecon. + +Anstataux homo, iam sopiranta la lumon plej brilan, la veron +plej senantauxjugxan, staris antaux mi homo vundita en la +interno de l' animo, homo, kies tuta estajxo estis rompita, unu +el tiuj bedauxrindaj, en la konvulsioj de l' prudento kaj sento, +dolore kurbigxantaj animoj, kiuj en la labirinto de l' enigmoj +trovas nenian elirejon, kiuj trovas savon en nenio, ol en la +eterna trankvilo, kiun donas al ili sole -- la tombo... + +Kaj kiam mi rememorigis min, kiel malofta kaj promesplena +talento de tiu bedauxrinda viro estis jam preskaux tute +neniigita de la malfavoro de l' cirkonstancoj; kiam mi +rememorigis min, kion mi sxuldas al tiu homo kaj kiam mi +ekkonis, ke li ankoraux nun amas min kiel min amis antauxe, +tiam elsaltis el la hxaoso de l' sentoj, kiuj ekregis min, +la sento de l' senmezura kompato... + +Kaj pli frue, ol mi atendis, trakuris mian animon la +nerezistebla penso: ke estas mia devo, provi, se estos eble, +la animan resanigon de l' homo, tiel talenta kaj samtempe tiel +bedauxrinda... + +Tiel kaj neniel alie, patro," finis Evelino sian konfeson, +"okazis --" + +"Ke ci forkuris el la hejmo," intermetis moke la arbaristo, +"kaj provis... Kaj cia provo," li aldonis en la tono pli moka, +"sendube sukcesis -- cxu ne vere?" + +Evelino turnis malgxoje la kapon. + +"Kaj cxu ci volas per cxi tiu nekredebla fablo sankcii cian +teruran kulpon kiel la plej puran virton?" dauxrigis la +arbaristo, kiu la lastajn vortojn auxskultis sxajne trankvile +kun la krucitaj manoj. + +"Vi agas maljuste kontraux mi, patro, se vi konjektas, ke mi +volas kiel ajn senkulpigi mian faron," senkulpigis sin Evelino +per la tono kaj la motivoj cxiam pli konvinkaj. "Mi scias kaj +konfesas, ke en la nerezistebla atako de l' sento de l' dankemo +kaj la unua amo subite denove ekflaminta mi pekis kontraux miaj +devoj de l' edzino kaj patrino. + +Sed krom la devoj, kiuj devenas de la firmaj rilatoj socialaj, +ni virinoj havas ankoraux naturajn devojn de l' spirito kaj la +koro, kiujn rezisti estas tiel malfacile ofte ankaux neeble, +kiel batali kontraux la nesxangxeblaj legxoj de l' naturo. + +Estas vere -- ke ekzistas ankaux virinoj, kiuj rezistis en la +plej delogaj situacioj, kion unuj nomas virto, la aliaj heroeco. +Sed ili ne estas pravaj. + +La devoj de l' spirito kaj la koro estis cxe la edzinoj kaj +patrinoj, kiuj sukcesis tion fari, jam de longe dispremitaj +de la devoj konveniencaj[16]. Ilia iama amo estis jam longe +estingigxinta, aux gxian lokon estis okupinta -- la malamo. +Tiuj do povas facile rezisti... + +Sed cxe mi, patro, estis tute male. Mi amis la viron de mia unua +amo kaj ankaux estante edzino de via filo amas lin kun la tuta +ardo de mia koro --" + +"Kaj pro tio ci oferis," intermetis moke la arbaristo, +"la legxan edzon kaj cian propran infanon, por ke ci povu +trankviligi cian voluptemon --?" + +"Ah, patro, patro -- ne sxiru mian dispremitan koron per la +moka ironio de sensenteco!" petegis Evelino cxiam pli pasie. +"La senmezura doloro, kiu mordas mian koron kaj ne cxesos gxin +mordi gxis la fino de la vivo, estas pli ol la plej kruela +puno pro tio, ke mi ne rezistis la plej fortan kaj la plej +nerezisteblan devon, kiu ordonis al mi, ke mi oferu min... +Mi faris tiun oferon esperante, ke mi savos tiun viron de la +pereo, kaj dume --" + +"Kiam la amatacxo forpusxis kaj forjxetis cin," intermetis la +arbaristo kun la mallauxtigata moka rido, "ci alvenas, por +denove ruze ensxteligxi en la koron de l' trompita, perfidita +edzo --" + +"Ne, ne, patro!" defendis sin Evelino cxiom pli pasie kaj tamen +kun la kortusxanta konvinko. "Mi alvenas, por fari sinceran +konfeson al mia edzo, por peti sur la genuoj pardonon de mia +granda peko kaj ankaux permeson, ke mi povu denove farigxi +patrino de lia kaj mia ido... Kaj kredu, patro, se anstataux vi +auxskultus min via filo Václav --" + +"Václav ne povas cin pardoni!" respondis serioze la arbaristo +kaj kun la dolora ekscito li aldonis: "Václav estas -- mortinta!" + +"Mortinta?" ripetis Evelino apatie, kvazaux sxi ne komprenus la +sencon de l' vorto. + +"Kaj cxu ci ecx ne ektremos?" ekparolis Podhradský severe. + +"Mia Václav -- vi diras, patro -- mia Václav, estas -- mortinta?" +demandis Evelino ne kredante kaj tamen kvazaux sxi estus jam +almenaux duone kompreninta. + +"En la tombejo de Doubrava[17] ci trovos lian tombon..." eksonis +la respondo en la tono eliranta kvazaux el la tombo. + +"Oh," ekgxemis Evelino malespere kaj levigxinte sxi rigardis +cxirkauxe, kvazaux antauxsentante teruran katastrofon. + +"Pro la kompato de Dio -- patro!" sxi ekriis en la plej forta +atako de l' doloro, starante rektigxinte kaj senmove kvazaux +rigida. + +"Jes, cxi tie per la kuglo de tiu cxi revolvero li traboris +al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la +priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango gxis nun ne +estas forigita de la tablo... Rigardu!" + +"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la vocxo tiel sovagxa, +ke ankaux la arbaristo eksentis froston. + +Sxia vizagxo vidigis senmezuran malesperon. Sxi falis kvazaux +senfortigita sur la segxon, sed post la momento sxi denove +levigxis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis: + +"Kaj la infano? Kie estas mia infano?" + +La arbaristo sxanceligxis ankoraux momenton rekte respondi, sed +kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li +montris per la mano la malantauxon kaj surde aldonis: + +"Gxi mortas." + +Kun terura ekkrio sxi levigxis kiel morte vundita leonino kaj +volis kuri en la malantauxon. + +"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, +barinte al sxi la vojon. + +"Kompaton! Kompaton!" sxi petegis kun la plenda malespero +etendante la manojn. "Pro cxio, kio estis al vi, patro, iam plej +kara...," sxi balbutis kaj volis denove kuri en la malantauxon. + +Sed la arbaristo brutale forpusxis sxin kaj preninte la +revolveron de la tablo apud la fenestro direktis gxin al +Evelino. + +"Nek unu pasxon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata +brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaux mi faru mortigon..." + +En muta malespero sxi sxanceliris returne. "Por ci la infano +estas -- mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun +la revolvero. + +En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, +malsuprenirantaj la sxtuparon kaj mallauxtigataj vocxoj. + +Post la pordo eksonis la vocxo de Kicxjo: + +"Cxi tien, sinjoro doktoro -- mi petas... cxi tien -- dekstren!" + +"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide +turnis sin al Evelino. + +"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto +»fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis: + +"Kaj tial -- silentu!... Cxu ci komprenas?" + +Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed +apenaux li faris unu pasxon, malfermigxis la pordo kaj Kicxjo, +enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la +cxambron, senparole fermis denove la pordon. + +Nur nun ekiris ankaux Podhradský. + +La kuracisto, ne rigardinte cxirkauxe, metis la kofreton sur la +lokon, kie gxi antauxe staris kaj tuj raportis: + +"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas dangxera. Sole +malgranda degrato de la hauxto, sed tamen suficxe dolora..." + +Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki +lian nenormalan staton. + +"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco +de l' zorgemo ekrigardinte al la malantauxo. + +"Cxu nia malgranda paciento --?" + +Kaj kiam li faris unu pasxon al la malantauxo, li ekvidis la +virinon post la arbaristo. + +"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni +ne estas solaj... Vi havas ja viziton..." + +"Jes, viziton --," ripetis la arbaristo kvazaux en embarasoj. + +En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj sxi estis +kovrinta la vizagxon. + +"Milena!"[18] ekkriis mallauxtigite la kuracisto kaj rapide +aliris al sxi. + +"Cxu vi konas Evelinon?" demandis mirigite la arbaristo. + +"Evelinon? Ne!" respondis la doktoro. "Sxi estas Milena de mia +filo..." + +"De via filo?" ripetis la arbaristo estante treege surprizita +kaj ne povante ekregi sin li turnis sin kun pasia severeco al +Evelino: + +"Malfelicxulino! Cxu ci kauxzis ankaux la morton de filo de la +doktoro? Parolu!" + +Evelino, levigxinte kun la strecxo de cxiuj siaj fortoj, per la +malklara kaj tamen tremanta vocxo respondis unue al la doktoro: + +"Mia nomo ne estas Milena, sinjoro doktoro, sed Evelino... Sole +via filo min nomis Milena..." + +"Jes, jes!" konsentis la doktoro. + +"Kaj mi," aldonis Evelino kun la malkuragxa senespero, "ne +kauxzis -- la morton de via filo --" + +"Mi scias, mi scias --" diris la doktoro. "Kaj -- mi scias +ankaux, kion vi faris por li... Kaj pro tio," li aldonis kun la +kortusxanta dankemo, "akceptu por la senekzempla ofero, kiun +vi faris por li en la lastaj tagoj de lia vivo, almenaux nun, +kiam ni neatendite renkontas unu la alian, mian plej sinceran +dankon!..." + +Poste li premis sxian manon. + +Podhradský kolere rigardis tiun neantauxviditan scenon. Kiam +la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la +arbaristo ekregante sin cedis unu pasxon. + +La kuracisto turnis sin al li. + +"La severa mosxto -- la morto -- sinjoro arbaristo," li diris +kun la akcento de l' kortusxanta peto, "pacigas ankaux la +malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaux vi, en +tiu cxi fatala momento jam pro la infano --" + +"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, gxis +la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por +sxi mortinta..." + +Evelino ekgxemis malespere kaj dispremite falis denove sur la +segxon. + +En tiu cxi momento la infano sur la lito en la malantauxo +konvulsie ektusis. + +"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj +rapidis en la malantauxon. + +Samtempe levigxis ankaux Evelino kaj elpasxis post la kuracisto. + +"Halt'! Nek unu pasxon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la +atako de plej forta kolero per la pugno faligis sxin teren. + +Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantauxon, +kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la +infanon. + +"Cxu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun +la servemo de frenezulo: + +"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. +"Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis +mallauxtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la +patrino ne vidu la lastan teruran batalon..." + +"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la +animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de +l' kuracisto. + +Poste li staris momenton kvazaux subite dispremita post la +kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj +sxanceligxe trairinte la cxambron lauxlargxe li haltis antaux +Evelino, kiu dume levigxis de la tero kaj senatente rigardis, +kio okazas antaux sxi. + +Dum kelke da minutoj neniu ekparolis. + +La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de +l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble lacigxis, kaj +de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantauxo post +la pordokurtenoj. + +Evelino, starante en la muta malespero antaux la arbaristo, +havis atenton por nenio cxirkaux si. + +Subite sxi denove rekonsciigxis. + +Kunmetinte la manojn sxi ekgxemis: + +"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!" + +"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria +severeco. + +"Kompaton -- kompaton!" balbutis malespere Evelino post +mallonga pauxzo. + +En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris. + +Podhradský alproksimigxis rapide kaj kun la timema avideco +demandis: + +"La infano?!" + +"La lasta medikamento efikis!" raportis mallauxtigite la +kuracisto. "La forta, intence kauxzita atako de konvulsia tuso +liberigis la trahxeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas +libera... La infano pasigis felicxe la krizon kaj nun estas la +espero -- ." + +"Vi do opinias, sinjoro doktoro --?" demandis la arbaristo +nekredante ankoraux. + +"Ke mi esperas la resanigxon!" intermetis la kuracisto. "Mia +tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo +pri la infano apartenu al la patrino..." + +"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed +tuj poste li aldonis kategorie: + +"Ne, ne -- neniam!" + +"Gxi ne estas mortinta! Gxi resanigxas!" ekgxojegis Evelino en +la subita gxojigxo. + +"Mami -- mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaux gxi +estus rekoninta la vocxon de l' patrino kaj post la momento, +kiam neniu respondis, gxi vokis plue: + +"Avcxjo! Mi auxdis mami..." + +"Cxu vi auxdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la +kuracisto al la arbaristo. + +"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. +"Avcxjo, avcxjo! Venigu al mi mami!" + +Evelino, kiu momenton staris rektigxinte kaj senmove, kvazaux +sxi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn +kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon +nebuligitan de la larmoj sur la arbariston. + +Sed ankaux nun la arbaristo restis nedecidigebla. + +La kuracisto provis ankoraux unufoje rompi lian obstinon. +"Pardonu," li diris, "almenaux pro la memoro de l' malfelicxa +viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento -- pardonu +pro la memoro de via filo!..." + +"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortusxanta +mola vocxo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la +vizagxon per la mano, li aldonis kun la eldevigita pacigxemo: + +"Mi pardonas!" + +Evelino salte levigxis kaj kun la gxojega ekkrio kuris en la +malantauxon... Apud la infanlito sxi falis, sed tuj denove +levigxis kaj kun la mieno de senmezura felicxo klinigxis super +la lito... + +La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, +turnis sin al la arbaristo: + +"Tian neantauxviditan sxangxon, kredu, mi mem ne atendis... Sed +la perfekta felicxo, kiun alportis iam al vi tiu cxi virino, +revenos neniam plu al vi en la cxasdomon..." + +"Jes, gxi ne revenos!" rimarkigis maldolcxe la arbaristo, +mallevinte la manon de l' vizagxo... + +"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu cxi pentofaranta +Magdaleno farigxos tia patrino al la infano, kia sxi antauxe +laux sia karaktero neniam farigxus sen la terura kulpo, je kiu +sxi pentofaras --" + + + + + + * * * * * + + + + + PIEDNOTOJ + +[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de +la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu +cxi unupagxa versio preparita por Projekto Gutenberg, la piednotoj +estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!) pagxo.] + +[1] Kvartalo de Praha. + +[2] Germane Partitur, angle partition, france partiton, + itale spartito. + +[3] Parko de Wien. + +[4] Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto). + +[5] En slavaj landoj la monahxinoj estas nomataj »fratinoj«. + (Rim. de trad.) + +[6] Sumava (legu Sxumava) = montaro en suda Bohemujo. + +[7] "Mami" aux "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. + (Rim. de l' trad.) + +[8] Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.) + +[9] Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.) + +[10] Cxe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata + "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.) + +[11] Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.) + +[12] Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. + (Rim. de l' trad.) + +[13] Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.) + +[14] Volsany (legu Volsxani) = antauxurbo de Praha. + (Rim. de l' trad.) + +[15] Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento + sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.) + +[16] Konvenienco = slusnost, Konvenienz, convénience, + convenance, convenienza. + +[17] Nomo de proksima vilagxo. (Rim. de l' trad.) + +[18] Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.) + + + + + + +End of the Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ *** + +***** This file should be named 18178-8.txt or 18178-8.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/8/1/7/18178/ + +Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. |
