summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
authornfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-06-11 10:21:28 -0700
committernfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-06-11 10:21:28 -0700
commitb3a3a786f6e798e04e22ac9e0c66790bfb9f3e9a (patch)
tree0dc26e913b575a9825816fd28f2f9471ce24ab14
Initial commitHEADmain
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--76273-0.txt856
-rw-r--r--76273-h/76273-h.htm887
-rw-r--r--76273-h/images/cover.jpgbin0 -> 224536 bytes
-rw-r--r--76273-h/images/devizo.pngbin0 -> 54827 bytes
-rw-r--r--76273-h/images/stelo.pngbin0 -> 548 bytes
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
8 files changed, 1760 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/76273-0.txt b/76273-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..d3c6b85
--- /dev/null
+++ b/76273-0.txt
@@ -0,0 +1,856 @@
+
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 76273 ***
+
+
+D-ro VALLIENNE
+
+Por kaj kontraŭ Esperanto
+
+DIALOGO
+
+[Devizo: Per Esperanto. Por Esperanto.]
+
+ PARIS
+ PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
+ 33, RUE LACÉPÈDE, 33
+
+
+
+
+POR KAJ KONTRAŬ ESPERANTO
+
+(Dialogo)
+
+― De D-ro VALLIENNE ―
+
+
+
+
+HENRIKO _en sia lernoĉambro, zorge legas la Internacian Sciencan
+Revuon. Sur la skribotablo vidiĝas la tuta kolekto de libroj
+esperantaj. Iu frapas sur la pordon._
+
+
+Eniru (_Servisto alportas vizitkarton. Henriko legante_) Aleksandro!
+Kia feliĉa okazo! (_Al servisto_) Enirigu. (_Al Aleksandro
+eniranta_) Kiel? Vi, tie ĉi! Kia favora vento vin alirigis?
+
+ALEKSANDRO
+
+Fervoja okazintaĵo.
+
+HENRIKO, _kortuŝita_
+
+Kio okazis? Ĉu vi estus vundita?
+
+ALEKSANDRO
+
+Ne, feliĉe: trankviliĝu. Unu el la klapoj maldekstraj difektiĝis. Oni
+petis telegrafe maŝinon helpan: sed la fluo ne transiris plu; ĉu
+fadenoj rompiĝis, ĉu ili kontaktiĝis? mi ne scias. Tiam la lokomotivo
+estis devigata trafi la stacidomon per la sola piŝto dekstra. Vi sentas
+kiel ĝia rapideco estis testuda. Fine mi alvenis ĉi tien, sed post
+prokrasto duhora. Kompreneble la koresponda vagonaro estis elirinta
+jam de unu horo: kaj, ĉar la proksima alvenos nur post kvar horoj,
+mi pensis ke la plej bona rimedo por pasigi la tempon estas veni al
+vi, por premi vian manon kaj babiladi, skuante la cindron de maljunaj
+memoroj.
+
+HENRIKO
+
+Bonega ideo! Sidiĝu, mi petas.
+
+ALEKSANDRO
+
+Sed almenaŭ, ĉu mi ne ĝenas vin? Ĉar ŝajnas al mi ke vi nun laboradas.
+
+HENRIKO
+
+Ho! mia laboro estas haltigebla. Mi legas artikolon interesegan: la
+teorio ĥemia de l’ etero, de rusa profesoro Mendelejev.
+
+ALEKSANDRO
+
+Vi do konas la rusan lingvon?
+
+HENRIKO
+
+Ne; sed mi konas Esperanton; kaj tio estas sama afero.
+
+ALEKSANDRO, _pripensante_
+
+Esperanto! Kia estas tiu ĉi nova besto?
+
+HENRIKO, _mirante_
+
+Kiel! Ĉu vi neniam aŭdis pri la lingvo internacia?
+
+ALEKSANDRO
+
+Eble, sed tiel malprecize. Pro tio mi miras ke viro tiel inteligenta
+kiel vi zorgas pri tiaj sensencaĵoj.
+
+HENRIKO, _ridante_
+
+Prave mi respondas: mi miras ke viro tiel inteligenta kiel vi ne
+entuziasmiĝas pri elpenso, kiu estas eble unu el plej gravaj kiujn
+faris la homaro, kaj pri kiu montriĝos nekalkuleblaj la konsekvencoj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Nu, amiko mia, vi ne volus ke mi akceptu serioze elpensitaĵon ĥimeran,
+utopion ne efektivigeblan, kiu estos ĉiam ludilo nur inda por amuzi la
+spritulojn, kaj kiu ebligos nur por ili sciencŝajnajn petolaĵojn.
+
+HENRIKO
+
+Kial tia antaŭjuĝo?
+
+ALEKSANDRO
+
+Tio ne estas antaŭjuĝo, sed certigo, kiu sin apogas sur studadon de la
+historio, sur la evolucion mem de l’ homaro. Neniam vi atingos ke tuj
+kaj senpere ĉiuj popoloj bonvolu forgesi sian patran lingvon, por uzi
+nur komunan idiomon.
+
+HENRIKO
+
+Kiu parolas pri tio? Kiel vi, mi plene konfesas ke tia revo estus
+nur frenezaĵo. Tia ne estas la celo, kiun ni deziras trafi. Kontraŭe
+lingvoj naciaj ne havas partianojn, mi diros eĉ protektantojn pli
+fervorajn ol Esperantistoj.
+
+ALEKSANDRO.
+
+Mi tiam ne komprenas plu.
+
+HENRIKO
+
+La afero estas tamen tute simpla. Ni volas ke ĉiu terloĝanto daŭrigu la
+lernadon de sia lingvo nacia, kiel li faris antaŭe, kaj eĉ ke li pli
+kaj pli ĝin perfektigu. Sed anstataŭ uzi la plej bonajn jarojn de sia
+juneco por lernado de kvar aŭ kvin lingvoj fremdaj, li bezonos lerni
+nur unu kiu estas la plej facila el ĉiuj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Daŭrigu; vi min interesas.
+
+HENRIKO
+
+Kio do alvenos? Tiu tempo, uzita por la lernado de kvar aŭ kvin
+lingvoj, estos pli profite utilita por aliaj laboroj. Kaj se ni
+konsideras ke la universitataj programoj pli kaj pli vastiĝas, vi
+konsentos ke tiu vidmaniero ne estas malŝatinda. Plie, la homo kiu
+konas kvar aŭ kvin lingvojn, (kaj tiaj ekzemploj estas tre maloftaj)
+vane montriĝas rimarkinda multlingvulo, li povas interparoli nur
+kun homoj konantaj tiujn lingvojn; kun aliaj lia scienco fariĝas
+tute senutila. Sed kiam sufiĉos por ĉiu terloĝanto la kono de du nur
+lingvoj, la sia kaj la helpa, tiam per minimumo da penoj, li ricevos
+maksimumon da rezultatoj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Dio mia! Mi konfesas ke via teorio estas alloganta. Bedaŭrinde ĝi
+frapiĝas kontraŭ rifon, kaj tie rompiĝas: mi parolas pri la efektivigo
+praktika, kiu, laŭ mia opinio, estas tute neebla. Via lingvo internacia
+estas kaj estos ĉiam nur malvivnaskita infano.
+
+HENRIKO
+
+Pardonu min. La infano estas naskita kontraŭe kaj tute viva. Ĉiuj
+libroj, kiujn vi vidas sur mia skribotablo, tion pruvas sufiĉe.
+
+ALEKSANDRO
+
+Tiam ĝi ne estas vivpova.
+
+HENRIKO
+
+Kial?
+
+ALEKSANDRO
+
+Pro tio. Vi opinias ke kia ajn lingvo restos neŝanĝebla, ke ĝi estos
+parolata kaj skribata sammaniere de ĉiuj mondaj popoloj, tra ĉiuj
+jarcentoj: sed tia opinio neas simple la veron historian. Rigardu la
+latinan lingvon. Kio ĝi fariĝis? Ĝi aliformiĝis diversmaniere laŭ
+la diversaj nacioj, kiuj konservis la uzon de ĝi. Ĝi fariĝis itala,
+hispana, portugala, franca, rumana, eĉ angla; kaj tiuj lingvoj diversaj
+diferencas inter si tiom kiom ili diferencas je sia antikva prapatro.
+Mi supozas momente ke Esperanto disvastiĝos tra la mondo, ke via revo
+efektiviĝos dum kelka tempo, post jaroj malmulte nombraj, aperos tiom
+da Esperantoj kiom da popoloj: kaj la tuta sumo da laboregoj faritaj
+troviĝos perdita sen ia utilo.
+
+HENRIKO
+
+Vi estus prava, se Esperanto celus detrui la lingvojn naciajn por ilin
+anstataŭi, kiel faris la latina lingvo. Sed pri tiu punkto ni ambaŭ
+interkonsentas, kaj konsideras tiun vidmanieron kiel utopion feliĉe
+neefektivigeblan. Antaŭ momento, mi diris ke lingvoj naciaj ne havas
+protektantojn pli fervorajn ol Esperantistoj; ĉar la konservo de tiuj
+lingvoj estas la plej forta garantio por la konservado sendifekta de
+helpa lingvo.
+
+ALEKSANDRO
+
+Kion vi volas diri?
+
+HENRIKO
+
+Dank’ al la naciaj lingvoj, Esperanto restos ĉiam por ĉiu nur lingvo
+fremda, lingvo tradukanta: kaj vi scias ke neniam fremdulo aliformigas
+lingvon, kiu ne estas la sia.
+
+ALEKSANDRO
+
+Kial?
+
+HENRIKO
+
+Tial ke, por ke lingvo aliformiĝu, necese estas ke ĝi partoprenu la
+animon mem de l’ homo, ke ĝi miksiĝu kun lia penso tiel intime, ke li
+ne povas naski ian ideon sen la pero de tiu lingvo, kiu fariĝis kvazaŭ
+la trabaĵo, kvazaŭ la ostaro de tiu ideo. Tiam la formoj sciencaj
+kaj gramatikaj kiuj ĝin starigis, sur kiujn ĝi sin apogas, iom post
+iom estas forgesitaj, ne estas plu sentataj. Kiam du samlandanoj
+interparolas, ofte ili malrespektas la regulojn; la afero ne estas
+grava. Malgraŭ tio ili sin komprenas reciproke kaj tre bone: ĉar
+la divenigaĵo la plej malforta sufiĉas por renaski en la cerbo de
+l’ interparolato la ideon kiu en ĝi dormis, sed kiun la vorto eĉ
+malpreciza vekas sufiĉe. Ne estas same por lingvo fremda. Kiam ni
+parolas per idiomo kiu ne estas nia, ni pensas unue per nia patra
+lingvo, kaj poste ni tradukas. Por tion fari, ni estas devigataj
+respekti konscience la gramatikajn formojn; ĉar sen ili, ne nur ni ne
+povus nin komprenigi, sed plie ni ne povus nin mem kompreni. Kiam du
+fremduloj, angla kaj franca ekzemple, interparolas Esperante, ili do
+troviĝas ambaŭ en la sama stato spirita; kaj, ĉar ili sentas ke ili ne
+devas difekti la lingvon, se ili volas interkompreniĝi reciproke, tia
+sento fariĝas la certa garantio ke Esperanto estos senŝanĝe konservita.
+
+Aliparte, en ĉiuj idiomoj, la difektiĝoj ĉiam komencas interne de la
+lingvo parolata, kaj precipe de la lingvo parolata de nekleruloj.
+Sed, ĉar tiuj lastaj homoj estas la multo, post kelke da tempo tiuj
+ŝanĝoj trudiĝas al la kleruloj mem: kaj tiam, sed nur tiam, la lingvo
+skribata ilin ekkaptas kaj fiksas daŭrige. Ne fariĝos same por
+Esperanto. Ĉar la lingvoj naciaj estos ĉiam, kiel antaŭe, la pero
+necesa inter samlandanoj; ĉar la rilatoj parolaj estas kaj estos ĉiam
+maloftaj inter fremduloj, la lingvo helpa ĉiam montriĝos lingvo precipe
+skribata, t.e. lingvo uzata nur de homoj kiujn superigis ia kulturo
+inteligenta. Kaj ĵus fariĝos tio kio okazis en la latinidiomo. Dum tiu
+ĉi lingvo, parolata de la popolaj amasoj, aliformiĝis kaj fariĝis la
+lingvoj antaŭe cititaj, la sama idiomo, skribita de la sciencistoj,
+konserviĝis preskaŭ senŝanĝe ĝis la nuna tempo. Vi diros ke ne estas
+malfacile apartigi la latinajn formojn de Mezepoko el tiuj uzataj en
+Finanta-Imperio, kaj tiujn ĉi lastajn el tiuj legataj en la klasikaj
+verkistoj; pri tio mi konsentas. Sed aliparte vi same konsentos ke la
+malsimilaĵoj estas tute malgrandaj, se ni konsideras ke ili okazis dum
+la daŭro de du mil jaroj, kaj precipe (ĉar tio estas la grava punkto)
+ke tiuj malsimilaĵoj montriĝas tra la jarcentoj, sed ne de popolo al
+popolo. Se, de jaro en jaron, la latina lingvo iom aliformiĝis, neniam
+oni vidis latinidiomon francan, hispanan aŭ anglan; kaj, je ĉiu epoko,
+la sciencistoj, kia ajn estis ilia nacio, ĉiam povis per ĝi korespondi,
+sen ia malfacileco.
+
+ALEKSANDRO
+
+Sed tiam, kial oni ne daŭrigas la uzadon de tiu lingvo: tio estus pli
+bona ol elpenso de idiomo nenatura; ĉar, laŭ mia opinio, tia elpenso
+estas kontraŭscienca kaj kontraŭnatura.
+
+HENRIKO
+
+La latina lingvo estas idiomo tro malfacile ellernebla, kaj povas esti
+privilegio nur por eminentularo.
+
+ALEKSANDRO
+
+Ha! via respondo ŝajnas al mi tro petola. Sed, amiko mia, tiu lingvo
+estas kontraŭe la plej facila el ĉiuj; kaj plie ĝi havas por si tri
+ecojn: ĝi estas natura, ĝi naskis preskaŭ ĉiujn Eŭropajn idiomojn, kaj
+fine ĝin konas ĉiuj instruitoj.
+
+HENRIKO
+
+Kial do oni ne uzas ĝin?
+
+ALEKSANDRO
+
+Kredeble tial ke neniu prizorgis pri tio.
+
+HENRIKO
+
+Mi ne konsentas kun vi. Ĉar, de dek kvin jarcentoj kontraŭe, ĉiuj homoj
+prizorgis pri ĝi, ĉiuj ĝin provis; sed neniu sukcesis. Mi ripetas: ĝi
+estas tro malfacila. Nur de kelkaj semajnoj mi konas Esperanton; kaj
+se vi, kiel mi, estus lerninta tiun lingvon dum la sama tempo, ni povus
+ĝin uzi por interbabiladi. Aliparte dum ok jaroj ni paliĝis per la
+latina. Vi estis el via lernejo la plej rimarkinda lernanto; ĉiujare vi
+ricevis ĉiujn premiojn: kaj, malgraŭ tio, vi estus nekapabla paroladi
+latine dum nur kvin minutoj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Tio pruvas nenion. Neniam mi lernis la latinan parolarton: nur mankas
+la kutimo. Oni elektu alian metodon; kaj tre rapide niaj gefiloj
+parolos latine kiel Horacio aŭ Cicero.
+
+HENRIKO, _moketante_
+
+Fervoja okazintaĵo estas la kaŭzo de via por mi tre agrabla vizito: ĉu
+vi kredas ke se Virgilio revenus sur la teron, li povus facile esprimi
+tiun ideon?
+
+ALEKSANDRO
+
+Mi ne kredas: ĉar por paroli pri ia afero, necese estas ke oni ĝin
+konu: sed antikvuloj tute nekonis niajn nunajn maŝinojn.
+
+HENRIKO
+
+Sed vi, ĉu vi povus ripeti al mi latine la rakonton, kiun antaŭ ne
+longe vi faris al mi per via patra lingvo?
+
+ALEKSANDRO
+
+Pri tio mi estas certa: kaj eĉ la afero ne ŝajnas al mi malfacila.
+
+HENRIKO
+
+Provu.
+
+ALEKSANDRO, _post kelkaj minutoj da pripensado_
+
+Sed mi bezonus latinan vortaron.
+
+HENRIKO, _post kiam li prenis en sia biblioteko la libron petitan,
+ĝin prezentas al sia amiko_.
+
+Se latinisto tiel lerta kiel vi bezonas vortaron, kiamaniere povos
+sukcesi la aliaj?
+
+ALEKSANDRO _ne respondas kaj fervorege turnetas la folietojn de
+la vortaro. Post duonhora senhalta laborado li svingas triumfe
+paperfolion._
+
+Jen estas!
+
+HENRIKO, _legante_
+
+_Unus sinistrorum clypeorum corruptus erat. Petita fuit, opera
+signorum fulminei instrumenti, auxiliaris machina. Sed, seu rumpebantur
+fila, seu inter se illa contingebant, transivit nullus cursus. Cur?
+nescio. Tunc coactus fuit stationem attingere tractarius motator per
+solum dextrum ambulatilem fundulum. Sentis quantopere testudinea erat
+sua velocitas. Tandem in hoc locum advecti fuimus, sed post duas horas
+moræ. Necessario discesserat commeatus conveniens jam ab una hora._
+Ĉu vi kredas, ke Cicero estus kapabla kompreni tiujn frazojn?
+
+ALEKSANDRO
+
+Tute ne. La kaŭzoj kiuj estus malebligintaj ke li ilin skribu, same
+malebligus ke li ilin komprenu.
+
+HENRIKO
+
+Ĉu vi kredas, ke Eŭropano je la XX-a jarcento, kiam eĉ li estus lerta
+latinisto, se li ne estus informita pri la demando, povus traduki...
+
+ALEKSANDRO, _kolerema_
+
+Sed ŝajnas al mi...
+
+HENRIKO
+
+Ne koleriĝu: mi ne volis vin ofendi. Sed ĉu vi kredas ke tiu latinisto
+divenus unuavide ke _signa fulminei instrumenti_ estas tradukota per
+_telegrafo_, _tractarius motator_ per _lokomotivo_, _ambulatilis
+fundulus_ per _piŝto_, kaj _commeatus conveniens_ per _koresponda
+vagonaro?_
+
+ALEKSANDRO, _embarasita_
+
+Sed ĉu mi povis traduki alimaniere? Ĉar Romanoj, kiuj ne havis tiujn
+objektojn, ne kreis vortojn por ilin esprimi.
+
+HENRIKO
+
+Tiu frazeto vin plene senkulpigas. Vi povis fari nek alie nek pli bone:
+sed samtempe ĝi kondamnas neripareble la uzon de latinidiomo kiel
+lingvo nuna kaj internacia. Se oni volus ĝin uzi por la komunaj uzadoj
+de la ĉiutaga vivo, oni devus unue eltranĉi el ĝi multajn vortojn, kiuj
+tradukas ideojn kaj aferojn ne nun ekzistantajn, kaj due aldoni al ĝi
+novajn vortojn multe pli multajn por esprimi ideojn kaj aferojn kiuj ne
+iam ekzistis. Oni do ĝin aliformigus en lingvon nenaturan, kiu havus
+kun la lingvo klasika rilatojn nur tre malproksimajn. Tia aliformigo
+naskus idiomon laman, detranĉitan unuflanke, aliflanke trasubtenitan,
+idiomon kiu kriegigus pro indigno la verajn latinistojn, kaj kiu, pro
+la malfacileco de ĝia ellernado, neniun utilus. Tiam, por faciligi tiun
+ellernadon, oni devus ĝin tiel dispecigi, tiel senmembrigi, ke restus
+al tia lingvaĉo nur nomo latina. Sed aliparte oni mortigus definitive
+la belan lingvon kantitan de Katullo kaj de Ovidio. Ĉar, pro la tro
+granda simileco inter la du idiomoj, estus neeble ke iu junulo lernu la
+latinan lingvon antikvan kaj samtempe la nunan: konfuzoj neeviteblaj
+okazus inter la du idiomoj, kaj ili kaŭzus la neripareblan pereigon de
+ambaŭ.
+
+Ne; la latina lingvo restu latina. Ĝi permesu al ni, kiel ĝi faris
+ĝis la nuna tempo, ke ni penetras en la intimecon mem de la antikva
+genio; ĝi antaŭ niaj okuloj senvualigu ĝiajn tutajn mirindaĵojn: sed ĝi
+ne penu klarigi la teorion de telefono, aŭ la funkciadon de petrolaj
+motoroj: ĉar por tio ĝi ne taŭgas.
+
+ALEKSANDRO
+
+Nu, se la lingvo latina ne estas uzebla, kial do oni ne uzus iun el
+lingvoj vivantaj, ekzemple la anglan aŭ la francan? Ĉar ili ambaŭ estas
+jam preskaŭ internaciaj, la unua por la komercista mondo kaj la dua por
+la mondo bone edukita.
+
+HENRIKO
+
+Kia ajn estas lingvo natura, vivanta aŭ malviva, la samaj malfacilecoj
+okazas pri la ellernado de ĝi. Se la angla lingvo montriĝas la plej
+facila laŭ la gramatiko (kompreneble mi esceptas Esperanton), ĝi
+kontraŭe aperas la plej malfacila laŭ la elparolado. Estas same pri la
+franca lingvo. Multaj fremduloj ilin lernis; sed estas tre malmultaj
+tiuj kiuj ilin skribas kaj precipe parolas senerare. Plie, ĉu vi kredas
+ke aliaj popoloj permesos ke iu el ili altrudu al la Universo sian
+propran lingvon, kaj per tiu rimedo disvastigu tra la ambaŭ duonsferoj
+sian nacian influon? Ne. La diversaj gentoj estas ĉiuj tro ĵaluzemaj
+por ebligi tian privilegion, kiu donus al la popolo elektita certan
+imperion sur la mondo. La homaro bezonas neŭtran lingvon, nekapablan
+maltrankviligi la rajtajn fiersentemojn de ia gento. Kaj pro tio, vi
+tre bone komprenas ke nenia idiomo nacia povas taŭgi kiel internacia
+lingvo.
+
+ALEKSANDRO
+
+Tiam se oni devas elĵeti ĉiujn lingvojn naturajn, ĉu antikvajn, ĉu
+nunajn, oni devas samtempe forlasi tutan esperon pri lingvo internacia.
+Ĉar lingvo estas organismo viva, kiu naskiĝas, kreskas, pligrandiĝas
+kaj mortas kiel aliaj organismoj. Lingvo nenatura estas nek viva, nek
+vivpova; ĝi estas nur maŝino. Simila al pupoj, kiuj troviĝas en muzeoj
+por vaksaj figuroj, je malproksime ĝi povas iluziigi; sed tuj kiam oni
+alproksimiĝas, tre rapide oni ekvidas sian eraron.
+
+HENRIKO
+
+Tiam do alproksimiĝu; kaj tre rapide vi ekvidos kiel vi eraras. Dirante
+ke lingvo natura estas viva organismo, vi estas tute prava. Sekve vi
+opinias ke ĉiu lingvo kiu volas ekzisti kaj utili devas esti viva. Via
+rezono sin apogas sur la evolucion de lingvoj; kaj, ĉar vi vidas nenie
+la kreon de iu lingvo nenatura, vi konkludas, eble tro antaŭtempe, ke
+tiu lingvo estas neebla. Antaŭ kiam oni elpensis la fervojojn, kredeble
+tiel estus respondinta Eŭropano al kiu oni estus parolinta pri nenatura
+ĉevalo. Certe li estus dirinta: «Ĉevalo estas estaĵo viva; do ĉevalo
+neviva, ĉevalo ligna aŭ fera, estante nur maŝino, neniel povus nin
+utili. Ĝi estas nur ludilo por infanoj.» Kaj tamen post kelkaj jaroj,
+la lokomotivo kaj la aŭtomobilo, kiuj estas nur ĉevaloj nenaturaj,
+pruvis triumfe ke la ĉevalo natura kaj viva povas esti profite
+anstataŭata.
+
+Nun, ĉu Esperanto estas tiel nenatura kiel vi pensas? Ne; kaj tiu
+pripenso sola pruvas kiel vi nekonas la demandon. Esperanto estas
+lingvo tiel viva kiel la aliaj: nur ĝia naskiĝo estas malsama.
+Anstataŭ deveni de aliformiĝo malrapida kaj sendirekta de lingvo pli
+malnova, ĝi devenas de elekto inteligenta kaj racia inter la lingvoj
+ekzistantaj. Per siaj radikoj aŭ prefere radikvortoj, ĝi eniras
+profunden en la saman teraĵon en kiun la lingvoj naciaj ĉerpadas la
+vivon. Sed, anstataŭ kreski hazarde kiel kreskaĵo sovaĝa, ĝi estis
+kulturita science de ĝardenisto genia. Ĉiujn senutilaĵojn, ĉiujn
+branĉojn, malutile vagantajn, kiuj, trinkante la sukon, malsatigis
+kaj malfortigis la trunkon, li senkompate detranĉis: kaj ĉiuj
+penoj de kulturigisto celis nur unu celon, la frukton produktotan.
+Kreskaĵon nenaturan formas papero, silko, feraj fadenoj: sed ĉu vi
+pretendas ke persikarbo spalira estas arbo nenatura? Ne: ĝi estas arbo
+viva kaj natura, kiu ne kreskas nature, sed racie. Nur la lingvoj
+_a priori_, kiel tiuj de Dalgarno aŭ de Wilkins estas lingvoj
+nenaturaj. Volapuk estis lingvo nenatura; pro tio ĝi mortis: Esperanto
+estas lingvo natura kaj viva; pro tio ĝi vivos.
+
+ALEKSANDRO
+
+Stranga lingvo viva, kiun oni ne povas paroli, kaj kiu utilas nur por
+la korespondado!
+
+HENRIKO
+
+Nu, vi pretendas, ke ĝi estas neparolebla! Pro kio vi certigas tian
+malveraĵon?
+
+ALEKSANDRO
+
+Sed vi mem antaŭnelonge diris ke Esperanto estas nur lingvo skribata.
+
+HENRIKO
+
+Pardonu min. Kredeble mi malklare esprimis mian penson, kaj vi ĝin ne
+bone komprenis. Mi diris ke la rilatoj inter fremduloj estos pli oftaj
+skribe ol parole: sed neniam mi diris ke Esperanto ne estas lingvo
+parolebla. Ĉar kontraŭe, inter ĉiuj lingvoj fremdaj, Esperanto estas la
+sola, kiun povas paroli korekte ĉiuj popoloj, kiaj ajn estas ili.
+
+ALEKSANDRO
+
+Tio estas neebla.
+
+HENRIKO
+
+Kial?
+
+ALEKSANDRO
+
+Tial ke, por lerni la parolarton de ia lingvo, estas necese ke oni
+loĝu longtempe en la lando en kiu tiu lingvo estas uzata. Ĉiuj kiuj
+lernis lingvon fremdan nur per libroj, certigas ke, malgraŭ iliaj konoj
+teoriaj pri tiu lingvo, tamen tiuj konoj povis ilin utili nur kiam ili
+lernis la elparoladon; kaj ĝi estas akirebla nur de la orelo kaj post
+longa uzado. Sed, ĉar la geografiaj verkoj silentas pri Esperantujo...
+
+HENRIKO
+
+Moku, moku; per unu vorto mi haltigos vian petolaĵon. La fakto simpla
+havas elokventecon multe pli konvinkantan ol la rezonoj la plej lertaj.
+Do, simila al tiu filozofo greka, kiu marŝante pruvis la marŝadon, mi
+rakontos tion kion mi vidis kaj aŭdis. Kiam fremduloj, ĉu angla, ĉu
+franca, interparolas Esperante, ne nur ili tre facile interkompreniĝas,
+sed plie estas neeble ke la ĉeestantoj divenu, per la elparolado de unu
+aŭ alia, al kiu nacio ĉiu apartenas.
+
+ALEKSANDRO
+
+Nu, tio estas vere tro eksterordinara, kaj malkonstruas ĉiujn leĝojn de
+la lingvarto. Ĉar la Franco kiu parolas angle, aŭ la Anglo kiu parolas
+france estas ambaŭ tiel ridindaj...
+
+HENRIKO
+
+Nek unu nek alia estas tiaj, kiam ili parolas Esperante. La lastan
+jaron, mil du cent Esperantistoj ĉiulandaj kaj ĉiunaciaj kunvenis
+al la Bulonjo-sur-mara kongreso kaj tiun ĉi jaron en Ĝenevo. Ne nur
+ĉiuj povis plej facile interparoladi inter si, sed plie ĉiuj ŝajnis
+samraciaj, oni preskaŭ dirus samfamiliaj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Sed kiamaniere klarigi tian anomalion?
+
+HENRIKO
+
+Tre simple. Kial fremdulo, kiu lernis lingvon per libroj, ĝin elparolas
+malbone? Tial ke ekzistas neniu rilato inter la lingvo skribata kaj la
+lingvo parolata. La samaj literoj elparoliĝas malsame, laŭ la diversaj
+vortoj en kiuj ili troviĝas. Aliparte multajn aliajn literojn oni ne
+elparolas, kaj preskaŭ ĉiam senracie, senlogike, nur ĉar la kutimo
+devigas tiel fari. En tiaj kondiĉoj, lernado tre atenta de ĉiu vorto,
+longa kutimo, senlaca edukado de l’ orelo nur povas naski la nervan
+operacion (reflekson) kiu ebligas la bonan elparolon de la vorto. Ne
+estas same en Esperanto. Ĉiun literon oni elparolas: ĉiu vokalo havas
+saman sonon, ĉiu konsonanto saman elparolon, ĉiam kaj absolute. Sekve
+la Esperantisto, kia ajn estas la nacio, estas devigata elparoli ne nur
+ĉiun literon, sed ankaŭ ĝin elparoli ĉiam sammaniere. Per tiu rimedo
+ne nur lia interparolato tre bone lin komprenas, sed plie tia racia
+elparolmaniero perdigas ĉe li lian nacian elparolon, kiu estas farita
+nur de la engluto de literoj kaj ofte de tutaj silaboj.
+
+ALEKSANDRO
+
+Tio estas tre interesa kaj tre stranga. Sed mi konfesas ke mi ne
+komprenas kial lingvo internacia estas utila. Ĉar krom kelkaj
+diplomatiistoj, kelkaj firmoj potencaj, kiuj estas ĵus provizitaj de
+ĉiuj tradukistoj necesaj, por la sennombra amaso da homoj, mi opinias
+ke la bezono de tiu lingvo neniel sentiĝas. Pri mi, ĝis nun, la senigo
+de ĝi neniel min ĝenis; kaj kredeble ĝis mia morto tia manko ne min
+malhelpos.
+
+HENRIKO
+
+Oni bone vidas ke vi ne estas komercisto, ke vi ne bezonas korespondadi
+por viaj komercaferoj kun viaj fremdaj kolegoj dissemataj sur la
+tuta mondo. Dirante ke la potencaj firmoj estas provizitaj je ĉiuj
+tradukistoj necesaj, vi estas prava; tial, ke por ili estas bezona
+internacia lingvo. Sed kion faras la industriisto pli modesta, tiu
+kiu, ne sin apogante sur grandegan kapitalon, ne povas pagi al si tiel
+multekostan elspezon? Li sin senigas je tradukistoj; kaj tio malhelpas
+liajn aferojn. Kiom da komercistoj inteligentaj sed malmulte riĉaj,
+estus fariĝintaj milionuloj, se ili estus povintaj rilati kun la
+tutmondaj industriistoj: sed kontraŭe ili ĉiam malkreskis, ĉar ili,
+repuŝitaj el la komercejaro per siaj potencaj konkurantoj provizitaj
+je tradukistoj, ne povis konigi siajn produktaĵojn al la tuta mondo.
+
+ALEKSANDRO
+
+Pri tiu punkto speciala vi certe estas prava. Sed ĉiu homo ne estas
+komercisto aŭ industriisto.
+
+HENRIKO
+
+Jes, sed ĉiu homo pli-malpli vojaĝas. Ĉu vi ne opinias ke ekster via
+patrolando lingvo helpa multege vin utilus?
+
+ALEKSANDRO
+
+Certe, tie sed nur tie ĝi povus utili. Tamen mia riĉeco malmulta ne al
+mi permesas longajn forestadojn; do, kiam mi vojaĝas, mi ĉiam parolas
+nur pri malmultaj kaj samaj aferoj, kaj mi min komprenigas tre sufiĉe,
+dank’ al vortaretoj elpensitaj pro tiu uzo.
+
+HENRIKO
+
+Oni ne povas bezoni aferon, kiun oni ne konas. Niaj patroj ne bezonis
+elektron kaj vapormaŝinojn; sed iliaj filoj ne same opinias. Kiam
+Esperanto estos disvastigita sur la supraĵon de la tero, tiam ĝi
+fariĝos tuj necesega; kaj niaj genepoj mire sin demandos ĉu vere iliaj
+prapatroj povis vivi sen lingvo internacia. Ne estas eble ke oni
+traduku en ĉiujn lingvojn tion kio estas presita en ĉiu lando. Do, kiom
+da trezoroj estas perditaj por ĉiu homo, kiu ne konas tion kion diras
+aŭ faras liaj najbaroj. Kiom da eltrovoj estas faritaj multfoje en
+diversaj landoj; ĉar ĉiu sciencisto ne scias ke ia fremda kolego jam
+trovis tion kion li obstine serĉas ankoraŭ. Sekve, dank’ al Esperanto,
+kia ŝparo da tempo kaj da penoj? Kiam vi eniris ĉi tien, ĵus mi legis
+artikolon rusan pri la ĥemia teorio de l’ etero, teorio genia, kiun mi
+ne konus, se mi ne estus koninta Esperanton. Fine, la literaturo...
+
+ALEKSANDRO
+
+Nu; la literaturo nun! Ĉu tia lingvaĵo estas inda je literaturaj ecoj?
+Mi esperas ke vi ne pretendas al mi tion kredigi.
+
+HENRIKO
+
+Tia lingvaĵo, amiko mia, ĉerpas sian devenon en la tuta Eŭropa
+lingvaro: do, pro tio, ĝi estas la plej bona, mi eĉ diras la sola
+tradukilo. Simila al lerta aktoro, kiu ludas ĉiujn rolojn, kaj
+intersekve montriĝas reĝo aŭ rabisto, poeto aŭ komercisto, junulo
+aŭ maljunulo, kvankam li tamen restas si mem, sammaniere Esperanto
+fariĝas ĉu angla, ĉu rusa, ĉu greka, ĉu latina, ĉu franca, kaj tamen
+ĉiam ĝi restas Esperanto. Pro tio, ne nur ĝi tradukas perfektege
+la sencon de teksto fremda, sed plie ĝi eniras profunden ĝis la
+intimeco mem de la lingvo, kaj revivigas ĝian movadon, ĝian sonoradon,
+unuvorte ĝian genion mem. Rigardu ĉiujn librojn dissemitajn tra tiu
+skribotablo, vi tie trovos ne nur kolektojn faritajn el ĉiuj fremdaĵoj
+eblaj kaj imageblaj, rusaj, polaj, svedaj, finaj k.t.p., sed ankaŭ la
+famajn geniojn kiuj honoras la homaron, Shakespeare’on, Schiller’on,
+Molière’on, Lafontaine’on, Homeron, Virgilion. Kaj se malfeliĉe tiu aro
+ne estas ankoraŭ tre plena, tio devenas, ne de la neebleco de Esperanto
+por traduki la trezoron literaturan de la Universo, sed nur de la
+malofteco de la legantoj, sekve de l’ aĉetantoj; kaj tiu malofteco
+malhelpas la eldonistojn, kiuj ne povas provi produkton ne sufiĉe
+gajnigan. Esperanto vastiĝu kaj baldaŭ ĝi havos la plej riĉan libraron
+en la tuta mondo. (_Dum Henriko parolas, Aleksandro turnetas neatente
+la folietojn de la unua libro troviĝanta sub sia mano._)
+
+ALEKSANDRO
+
+Ha! je Dio! Mi kredas ke vi agas kun mi, kiel kun naivegulo. Vi
+pretendas ke via Esperanto revivigas la genion mem de ia lingvo.
+Aŭskultu do tiujn du versojn: (_Li legas, sed uzante sian nacian
+elparolon, kaj ne akcentante._)
+
+ Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
+ Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo...
+
+kaj diru al mi se sub tiu barbareco oni povas retrovi la mirindan
+movadon de la Virgilia verko:
+
+ Arma virumque cano, Trojæ qui primus ab oris
+ Italiam, fato profugus, Lavinaque venit...
+
+
+HENRIKO
+
+Unue mi povus respondi: estas via elparolmaniero kiu estas barbara.
+Aŭskultu. (_Li legas siavice, sed bonege akcentante._)
+
+ALEKSANDRO
+
+Mi konfesas ke, tiamaniere legitaj, tiuj versoj ŝajnas malpli malbonaj.
+Sed mi opinias ke ekzistas neniu rilato inter tio kion vi deklamis kaj
+la poemo latina.
+
+HENRIKO
+
+La rilato estas kontraŭe tre mallarĝa. Se ĝi ne ekzistus, vi ne
+elparolus tiun vorton: barbareco, kiun, mi tion konfesas, estas
+proksimume ĝusta. Se vi legus la samajn versojn tradukitajn turke aŭ
+arabe, ĉar la malsimileco inter ambaŭ lingvoj estas grandega, neniu
+rilato ebla naskiĝus en via cerbo. Certe la lingvo Esperanto ne estas
+latina, kiel ĝi estas nek franca nek hispana, sed ĝi memorigas tiujn
+ĉi lingvojn; kaj la similecoj estas tiel profundaj, ke ili, ŝajnante
+naturaj, ne estas rimarkataj, dum nur aperas la malsimilecoj. Se
+iam en traduko latina, vi estus skribinta _armoj_ anstataŭ _arma_,
+_viron_ anstataŭ _virum_, _alvenis_ anstataŭ _venit_, via profesoro
+tute prave estus ekkriinta: kiaj barbarismoj! Kaj, ĉar tiuj vortoj,
+tute rajtaj en la Esperanta lingvo, estas ja barbarismoj en la
+latina, vi nun ekkrias: kia barbareco! Tamen vi ne povas postuli,
+ke oni traduku Eneidon latine.
+
+ALEKSANDRO, _ridetante_
+
+Ne certe! Sed vi ne pretendas, mi tion supozas, ke vi eltronigos iam
+la latinan lingvon por ĝin anstataŭi per via Esperanto. Ĉar fine, se
+la Cicera lingvo estas vere mortinta, se bedaŭrinde, kiel mi timas,
+ĝi ne estas revivigebla, tamen sendiskuteble ĝi restas la fonto de la
+plejmulto el idiomoj nun parolataj en Eŭropo: kaj la lernado al ĝi
+estas necesego por la homo, kiu volas koni la modelilon en kiun estis
+fandigita la homa paroleco, antaŭ kiam ĝi vestis la formon, sub kiu ĝi
+aperas al ni hodiaŭ.
+
+HENRIKO
+
+Esperanto ne pli eltronigos la latinan lingvon, ol ĝi eltronigos la
+aliajn idiomojn nune vivantajn. La Virgilia lingvo estas kaj ĉiam
+restos la patro, la respektegita prapatro, de la homa lingvaro. Sed
+ekzistas punkto al kiu mi deziras altiri vian atenton. Ju pli la
+jarcento antaŭeniros, des pli la literaturaj lernadoj estos forlasitaj
+pro tempmanko kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Je la
+tempo pasinta la tuta spirita posedaĵo de bonsocieta homo konsistis
+el la kono tre plena de antikvaj literaturaj ĉefverkoj. Ne estas same
+hodiaŭ: kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne tre malproksiman en
+kiu la kompreneco de tiuj ĉefverkoj estos proksimume tute perdita.
+Feliĉe Esperanto tie troviĝos. Je tiu epoko ĝi estos akceptita kiel
+universala lingvo kaj konita de ĉiuj. Dank’ al ĝia mirinda fleksebleco,
+kiu ebligas ke ĝi fotografas litere la tekston kiun ĝi tradukas, ĝi
+igos facila por la amantoj de belaj literaturaĵoj la legadon de tiuj
+poemoj, kies la batalado por la vivo ne permesos al ili la studadon en
+la originala teksto.
+
+Fine oni ne devas forgesi ke se en la latina idiomo troviĝas la
+lingvara modelilo, en Esperanto kaj nur en Esperanto kuŝas la ĉefa
+ideo, kiu direktis la formiĝon de tiu modelilo. Sola la genio de
+doktoro Zamenhof sciis presi sur ĝin tiun karakteron de ideala
+perfekteco, kies la aliaj lingvoj kaj eĉ la latina prezentas nur
+skizojn pli-malpli perfektajn.
+
+ALEKSANDRO
+
+Kion vi volas diri?
+
+HENRIKO
+
+En ĉiuj gramatikoj troviĝas certe la principo de tiu modelilo, sed tiel
+maskita de esceptaĵoj, de nekorektaĵoj, de neregulaĵoj, de idiotismoj,
+ke ĉiuj tiuj lingvoŝaŭmoj malhelpas la vidon de la linioj ĝeneralaj kaj
+kaŝas la vidaĵon de la kuneco. Nenio simila en Esperanto. Ĝia gramatiko
+ne estas ia ajn gramatiko komparebla kun ia ajn alia; ne: ĝi aperas
+kiel la gramatiko ideala, abstrakta, ece logika, kiel la sola leĝo de
+lingveco, sendependa de loko aŭ de tempo, senŝanĝa, senmova, fine kiel
+la Gramatiko. Dank’ al ĝi, ne estas la vorto kiu altrudiĝas al la penso
+kaj ĝin direktas, kiel tio okazas tro ofte ĉe la naciaj idiomoj, en
+kiuj la sama voĉsono estas kelkafoje uzebla laŭ dudek diversaj sencoj,
+sed kontraŭe estas la ideo kiu uzas la vorton, kiel _substratum_
+sur kiun ĝi sin apogas, kiel peron inter si kaj la afero esprimota.
+Kiam eĉ Esperanto havus nur tiun kvaliton, tio sufiĉus por ke ĝi fariĝu
+pedagoga ĉefilo: kulturi la cerbon de la junulo, lin instrui pri la
+reguloj de logikeco kaj de metodo, kaj al li lernigi kiamaniere oni
+devas pripensi.
+
+ALEKSANDRO, _ridetante_
+
+Vi penas por min konverti al Esperanto; sed mi timas ke vi perdos
+vian tempon kaj vian klopodon. Fine, kiu vivos vidos. Se iam ĉiu ĝin
+parolas, eble mi min decidos pri tiu lernado.
+
+HENRIKO
+
+Se ĉiu rezonus kiel vi, ne morgaŭ sonorus la trumpetado de fina triumfo.
+
+ALEKSANDRO, _rigardante sian poŝhorloĝon_
+
+Je Dio! La horoj pasis; kaj mi havas tempon nur sufiĉan por aliri al
+la stacidomo. Preterlasi dufoje mian vagonaron min forte ĉagrenus. Mia
+familio estus maltrankvila; kaj mi estus devigata al ĝi telefoni.
+
+HENRIKO, _ridante kaj petole barante la vojon_
+
+Mi permesos vian eliron nur kiam vi estos tradukinta tiun lastan vorton
+per ĝia samsenca vorto... _latina_.
+
+ALEKSANDRO
+
+Mi konfesas ke tia samsenca vorto ne estas ekzistebla.
+
+HENRIKO
+
+Vi eraras: ĝi ekzistas, sed ne en la lingvo parolita ĉe la Aŭgusta
+epoko. Ĝi ekzistas en la idiomo kiu fariĝis ĝia daŭriganto, ĝia sola
+kaj vere rajta heredanto. Tiu lingvo estas nek la liturgia nek la
+skolastika latinidiomoj; ĉar ili montriĝas nur kiel mumigitaj restaĵoj
+de lingvo iam vivega. Tiu lingvo, amiko mia, estas Esperanto. Estas
+ĝi, kiu, post kovado dekkvarfoje jarcenta, fine disrompis la muretojn
+de sia ĉelo, kaj forflugis, kiel brilega papilio, forlasinte sur la
+tero la haŭton de la latinidiomo, kiu estis por ĝi nur pera formiĝo
+(krisalido).
+
+ALEKSANDRO, _ridetante_
+
+Mi kredas ke vi iras tro malproksimen: via fervoro por Esperanto vin
+alflugigas, for de limoj permesitaj de la malvarma racio, al regionoj
+tro poeziaj por esti veraj. Cetere, (ĉu mi uzos vian komparon?) la
+latinidiomo ne povas esti la Esperanta krisalido, ĉar tiu lingvaĵo
+devenas de la kolektaĉo de ĉiuj nunaj idiomoj.
+
+HENRIKO
+
+Sed kiaj do estas preskaŭ ĉiuj nunaj lingvoj? Ĉu ili ne estas la
+latinidiomo mem, kiu subite haltis, je la V-a jarcento, kaj kiu
+daŭrigis sian paralelan evolucion en la ses aŭ eĉ en la sep lingvojn
+de ĝi naskitajn? Se la Roma Imperio ne estus elfalinta, ĝia lingvo
+estus sekvinta sian normalan evolucion, kaj hodiaŭ ĝi tiel diferencus
+la Tito-Livian idiomon, kiel tiu ĉi lasta diferencas la malnovajn
+formojn latinajn, trovitajn sur la plataj ŝtonoj de antaŭhistoria
+Romo, sur tiuj platŝtonoj, kiujn sciencistoj hodiaŭ silabas nur tre
+malfacilege. Ni supozu momente ke la Barbara ekokupado ne fariĝis,
+ke Romo konservis sian potencon, kio tiam estus okazinta? La Romanoj
+estus devigitaj krei novajn vortojn por esprimi objektojn, ideojn kaj
+bezonojn novajn. Plie ilian lingvon estus riĉigintaj multaj fremdaj
+elementoj, slavaj, germanaj kaj skandinavaj. Fine, obeinte la ĝeneralan
+leĝon, kiu ĉefas la evolucion de lingvoj, iom post iom la latinidiomo
+estus simpliginta sian gramatikon, forpreninte el ĝi ĉiujn neregulaĵojn
+kaj ĉiujn esceptojn. Sed kion do faris Esperanto? Ĝi ĉerpis en la Roma
+antikva fundo la ok dekonojn el siaj radikvortoj: ĝi pruntoprenis la
+restaĵon al Nordaj popoloj, al nacioj kiujn la Romanoj nomis Barbara
+mondo, al gentoj kiuj iom post iom estus inokuliĝintaj en Imperion, se
+ili ne estus detruintaj ĝin perforte. Fine, preterpasinte la evolucion
+ĉiam malrapidan, Esperanto simpligis la gramatikon ĝis limoj de ebleco,
+kaj senkompate detranĉis ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptaĵojn. Do,
+vi tion bonvolu aŭ ne, pro siaj internaciaj devenoj, Esperanto estas
+kaj povas esti nur novlatina lingvo: ĝi sufiĉe malsimilas la veran
+latinidiomon por ke ĉiu konfuzo kun ĝi estu neebla, sed samtempe ĝi
+sufiĉe ĝin similas, por ke Esperanton lernu ludante ĉiu homo kapabla
+legi Tacitan paĝon: unuvorte Esperanto prezentas sufiĉe ĝuste la formon
+kiun hodiaŭ vestus la Virgilia lingvo, se Romo estus daŭriginta ĝis
+niaj jaroj sian ĉefan agadon: la sintezo de idiomoj parolataj en la
+vasta Imperio.
+
+Antaŭ dek kvar jarcentoj ekzistis lingvo universala kaj internacia,
+ilo potenca de paco kaj de konsento; ĉar, dank’ al ĝi, la _Pax
+Romana_ ne estis mensoga vorto. Subite ĝi ekfalegas per terurega
+rompego, kiu samtempe mortigas la povon sur kiun ĝi sin apogis: kaj
+tuje la tuta homaro dividiĝas laŭ sennombraj grupoj, fremdaj kaj
+malamikaj unu kontraŭ la alia. Sed viro aperas, li revas revivigi,
+ne la Roman Imperion, ĉar feliĉe tia afero estas neebla, sed tiun
+lingvon universalan kaj internacian, tiun ilon potencan de paco kaj
+de konsento, kiun oni kredis mortinta, sed kiu nur dormadis. Li ĝin
+prezentas al la mondo, ne similan al la lingvo kiu ekzistis antaŭ dek
+kvar jarcentoj, sed al la lingvo, kiu ekzistus hodiaŭ se la antikva
+rompego ne estus okazinta. Nu, mi certigas ke ĉiu inteligenta kaj
+altkora homo devas, ne nur ne kontraŭbatali tiun genian viron, ne
+nur ne montriĝi pri li neŭtra kaj indiferenta, sed kontraŭe ke li
+devas fariĝi lia agema kunlaboranto, kaj lin helpi, per ĉiuj eblaj
+rimedoj, por ke li povu efektivigi tiun superhoman laboron: realligi
+la internacian ligilon iam rompitan de la Ĝenserikaj barbaraj bandoj.
+
+
+
+
+Notoj de transskribinto:
+
+Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj
+registris ilin per html-aj komentoj.
+
+
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 76273 ***
diff --git a/76273-h/76273-h.htm b/76273-h/76273-h.htm
new file mode 100644
index 0000000..29b72c9
--- /dev/null
+++ b/76273-h/76273-h.htm
@@ -0,0 +1,887 @@
+<!DOCTYPE html>
+<html lang="eo">
+<head>
+ <meta charset="UTF-8">
+ <title>Por kaj kontraŭ Esperanto | Project Gutenberg</title>
+ <link rel="icon" href="images/cover.jpg" type="image/x-cover">
+<style>
+body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
+div.titlepage, div.section {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em; margin-bottom: 4em;}
+h1 {font-size: 2.5em; word-spacing: 0.5ex;}
+.pagenum {visibility: hidden; position: absolute;left: 92%; font-size: small; text-align: right;
+ font-style: normal; font-weight: normal; font-variant: normal; text-indent: 0;}
+.smaller {font-size: smaller;}
+div.dialogue p {padding-left: 5%;}
+div.dialogue p.speaker {padding-left: 2em; text-indent: -2em; max-width: 25em;}
+.verse {padding-left: 5%; margin-left: 1em; text-align: left; font-style: italic;}
+.verse br {display: none;}
+span.i0 {display: block; margin-left: 0em;}
+.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
+</style>
+</head>
+<body>
+<div style='text-align:center'>*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 76273 ***</div>
+
+
+<div class="titlepage">
+<p style="font-size:1.5em;">D-ro VALLIENNE</p>
+
+<img src="images/stelo.png" alt="" style="width:2em;">
+
+<h1>Por kaj kontraŭ
+Esperanto</h1>
+
+<img src="images/stelo.png" alt="" style="width:2em;">
+
+<p><b>DIALOGO</b></p>
+
+<img src="images/devizo.png" alt="Devizo: Per Esperanto. Por Esperanto." style="width:10em;">
+
+<p>PARIS<br>
+PRESA ESPERANTISTA SOCIETO<br>
+<span class="smaller">33, RUE LACÉPÈDE, 33</span></p>
+</div>
+
+
+<div class="section">
+<span class="pagenum" id="p05">[5]</span>
+
+<p style="font-size:1.5em; word-spacing:0.5ex;">POR KAJ KONTRAŬ ESPERANTO</p>
+
+<p>(Dialogo)</p>
+
+<p>― De D-ro VALLIENNE ―<p>
+</div>
+
+<div class="dialogue">
+<p class="speaker">HENRIKO <i>en sia lernoĉambro, zorge legas la Internacian Sciencan
+Revuon. Sur la skribotablo vidiĝas la tuta kolekto de libroj
+esperantaj. Iu frapas sur la pordon.</i>
+
+
+<p>Eniru (<i>Servisto alportas vizitkarton. Henriko legante</i>) Aleksandro!
+Kia feliĉa okazo! (<i>Al servisto</i>) Enirigu. (<i>Al Aleksandro
+eniranta</i>) Kiel? Vi, tie ĉi! Kia favora vento vin alirigis?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Fervoja okazintaĵo.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO,<!-- orig. mankas interpuncio --> <i>kortuŝita</i></p>
+
+<p>Kio okazis? Ĉu vi estus vundita?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Ne, feliĉe: trankviliĝu. Unu el la klapoj maldekstraj difektiĝis. Oni
+petis telegrafe maŝinon helpan:<span class="pagenum" id="p06">[6]</span> sed la fluo ne transiris plu; ĉu
+fadenoj rompiĝis, ĉu ili kontaktiĝis? mi ne scias. Tiam la lokomotivo
+estis devigata trafi la stacidomon per la sola piŝto dekstra. Vi sentas
+kiel ĝia rapideco estis testuda. Fine mi alvenis ĉi tien, sed post
+prokrasto duhora. Kompreneble la koresponda vagonaro estis elirinta
+jam de unu horo: kaj, ĉar la proksima alvenos nur post kvar horoj,
+mi pensis ke la plej bona rimedo por pasigi la tempon estas veni al
+vi, por premi vian manon kaj babiladi, skuante la cindron de maljunaj
+memoroj.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Bonega ideo! Sidiĝu, mi petas.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Sed almenaŭ, ĉu mi ne ĝenas vin? Ĉar ŝajnas al mi ke vi nun laboradas.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Ho! mia laboro estas haltigebla. Mi legas artikolon interesegan: la
+teorio ĥemia de l’ etero, de rusa profesoro Mendelejev.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Vi do konas la rusan lingvon?</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Ne; sed mi konas Esperanton; kaj tio estas sama afero.<span class="pagenum" id="p07">[7]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>pripensante</i></p>
+
+<p>Esperanto! Kia estas tiu ĉi nova besto?</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>mirante</i></p>
+
+<p>Kiel! Ĉu vi neniam aŭdis pri la lingvo internacia?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Eble, sed tiel malprecize. Pro tio mi miras ke viro tiel inteligenta
+kiel vi zorgas pri tiaj sensencaĵoj.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>ridante</i></p>
+
+<p>Prave mi respondas: mi miras ke viro tiel inteligenta kiel vi ne
+entuziasmiĝas pri elpenso, kiu estas eble unu el plej gravaj kiujn
+faris la homaro, kaj pri kiu montriĝos nekalkuleblaj la konsekvencoj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Nu, amiko mia, vi ne volus ke mi akceptu serioze elpensitaĵon ĥimeran,
+utopion ne efektivigeblan, kiu estos ĉiam ludilo nur inda por amuzi la
+spritulojn, kaj kiu ebligos nur por ili sciencŝajnajn petolaĵojn.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kial tia antaŭjuĝo?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tio ne estas antaŭjuĝo, sed certigo, kiu sin apogas sur studadon de la
+historio, sur la evolucion mem de<span class="pagenum" id="p08">[8]</span> l’ homaro. Neniam vi atingos ke tuj
+kaj senpere ĉiuj popoloj bonvolu forgesi sian patran lingvon, por uzi
+nur komunan idiomon.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kiu parolas pri tio? Kiel vi, mi plene konfesas ke tia revo estus
+nur frenezaĵo. Tia ne estas la celo, kiun ni deziras trafi. Kontraŭe
+lingvoj naciaj ne havas partianojn, mi diros eĉ protektantojn pli
+fervorajn ol Esperantistoj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO.</p>
+
+<p>Mi tiam ne komprenas plu.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>La afero estas tamen tute simpla. Ni volas ke ĉiu terloĝanto daŭrigu la
+lernadon de sia lingvo nacia, kiel li faris antaŭe, kaj eĉ ke li pli
+kaj pli ĝin perfektigu. Sed anstataŭ uzi la plej bonajn jarojn de sia
+juneco por lernado de kvar aŭ kvin lingvoj fremdaj, li bezonos lerni
+nur unu kiu estas la plej facila el ĉiuj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Daŭrigu; vi min interesas.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kio do alvenos? Tiu tempo, uzita por la lernado de kvar aŭ kvin
+lingvoj, estos pli profite utilita por<span class="pagenum" id="p09">[9]</span> aliaj laboroj. Kaj se ni
+konsideras ke la universitataj programoj pli kaj pli vastiĝas, vi
+konsentos ke tiu vidmaniero ne estas malŝatinda. Plie, la homo kiu
+konas kvar aŭ kvin lingvojn, (kaj tiaj ekzemploj estas tre maloftaj)
+vane montriĝas rimarkinda multlingvulo, li povas interparoli nur
+kun homoj konantaj tiujn lingvojn; kun aliaj lia scienco fariĝas
+tute senutila. Sed kiam sufiĉos por ĉiu terloĝanto la kono de du nur
+lingvoj, la sia kaj la helpa, tiam per minimumo da penoj, li ricevos
+maksimumon da rezultatoj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Dio mia! Mi konfesas ke via teorio estas alloganta. Bedaŭrinde ĝi
+frapiĝas kontraŭ rifon, kaj tie rompiĝas: mi parolas pri la efektivigo
+praktika, kiu, laŭ mia opinio, estas tute neebla. Via lingvo internacia
+estas kaj estos ĉiam nur malvivnaskita infano.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Pardonu min. La infano estas naskita kontraŭe kaj tute viva. Ĉiuj
+libroj, kiujn vi vidas sur mia skribotablo, tion pruvas sufiĉe.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tiam ĝi ne estas vivpova.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kial?<span class="pagenum" id="p10">[10]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Pro tio. Vi opinias ke kia ajn lingvo restos neŝanĝebla, ke ĝi estos
+parolata kaj skribata sammaniere de ĉiuj mondaj popoloj, tra ĉiuj
+jarcentoj: sed tia opinio neas simple la veron historian. Rigardu la
+latinan lingvon. Kio ĝi fariĝis? Ĝi aliformiĝis diversmaniere laŭ
+la diversaj nacioj, kiuj konservis la uzon de ĝi. Ĝi fariĝis itala,
+hispana, portugala, franca, rumana, eĉ angla; kaj tiuj lingvoj diversaj
+diferencas inter si tiom kiom ili diferencas je sia antikva prapatro.
+Mi supozas momente ke Esperanto disvastiĝos tra la mondo, ke via revo
+efektiviĝos dum kelka tempo, post jaroj malmulte nombraj, aperos tiom
+da Esperantoj kiom da popoloj: kaj la tuta sumo da laboregoj faritaj
+troviĝos perdita sen ia utilo.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Vi estus prava, se Esperanto celus detrui la lingvojn naciajn por ilin
+anstataŭi, kiel faris la latina lingvo. Sed pri tiu punkto ni ambaŭ
+interkonsentas, kaj konsideras tiun vidmanieron kiel utopion feliĉe
+neefektivigeblan. Antaŭ momento, mi diris ke lingvoj naciaj ne havas
+protektantojn pli fervorajn ol Esperantistoj; ĉar la konservo de tiuj
+lingvoj estas la plej forta garantio por la konservado sendifekta de
+helpa lingvo.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Kion vi volas diri?<span class="pagenum" id="p11">[11]</span></p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Dank’ al la naciaj lingvoj, Esperanto restos ĉiam por ĉiu nur lingvo
+fremda, lingvo tradukanta: kaj vi scias ke neniam fremdulo aliformigas
+lingvon, kiu ne estas la sia.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Kial?</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Tial ke, por ke lingvo aliformiĝu, necese estas ke ĝi partoprenu la
+animon mem de l’ homo, ke ĝi miksiĝu kun lia penso tiel intime, ke li
+ne povas naski ian ideon sen la pero de tiu lingvo, kiu fariĝis kvazaŭ
+la trabaĵo, kvazaŭ la ostaro de tiu ideo. Tiam la formoj sciencaj
+kaj gramatikaj kiuj ĝin starigis, sur kiujn ĝi sin apogas, iom post
+iom estas forgesitaj, ne estas plu sentataj. Kiam du samlandanoj
+interparolas, ofte ili malrespektas la regulojn; la afero ne estas
+grava. Malgraŭ tio ili sin komprenas reciproke kaj tre bone: ĉar
+la divenigaĵo la plej malforta sufiĉas por renaski en la cerbo de
+l’ interparolato la ideon kiu en ĝi dormis, sed kiun la vorto eĉ
+malpreciza vekas sufiĉe. Ne estas same por lingvo fremda. Kiam ni
+parolas per idiomo kiu ne estas nia, ni pensas unue per nia patra
+lingvo, kaj poste ni tradukas. Por tion fari, ni estas devigataj
+respekti konscience la gramatikajn formojn; ĉar sen ili, ne nur ni ne
+povus nin komprenigi, sed plie ni ne povus nin mem kompreni. Kiam du
+fremduloj, angla kaj franca ekzemple, interparolas Esperante, ili do
+troviĝas<span class="pagenum" id="p12">[12]</span> ambaŭ en la sama stato spirita; kaj, ĉar ili sentas ke ili ne
+devas difekti la lingvon, se ili volas interkompreniĝi reciproke, tia
+sento fariĝas la certa garantio ke Esperanto estos senŝanĝe konservita.</p>
+
+<p>Aliparte, en ĉiuj idiomoj, la difektiĝoj ĉiam komencas interne de la
+lingvo parolata, kaj precipe de la lingvo parolata de nekleruloj.
+Sed, ĉar tiuj lastaj homoj estas la multo, post kelke da tempo tiuj
+ŝanĝoj trudiĝas al la kleruloj mem: kaj tiam, sed nur tiam, la lingvo
+skribata ilin ekkaptas kaj fiksas daŭrige. Ne fariĝos same por
+Esperanto. Ĉar la lingvoj naciaj estos ĉiam, kiel antaŭe, la pero
+necesa inter samlandanoj; ĉar la rilatoj parolaj estas kaj estos ĉiam
+maloftaj inter fremduloj, la lingvo helpa ĉiam montriĝos lingvo precipe
+skribata, t.e. lingvo uzata nur de homoj kiujn superigis ia kulturo
+inteligenta. Kaj ĵus fariĝos tio kio okazis en la latinidiomo. Dum tiu
+ĉi lingvo, parolata de la popolaj amasoj, aliformiĝis kaj fariĝis la
+lingvoj antaŭe cititaj, la sama idiomo, skribita de la sciencistoj,
+konserviĝis preskaŭ senŝanĝe ĝis la nuna tempo. Vi diros ke ne estas
+malfacile apartigi la latinajn formojn de Mezepoko el tiuj uzataj en
+Finanta-Imperio, kaj tiujn ĉi lastajn el tiuj legataj en la klasikaj
+verkistoj; pri tio mi konsentas. Sed aliparte vi same konsentos ke la
+malsimilaĵoj estas tute malgrandaj, se ni konsideras ke ili okazis dum
+la daŭro de du mil jaroj, kaj precipe (ĉar tio estas la grava punkto)
+ke tiuj malsimilaĵoj montriĝas tra la jarcentoj, sed ne de popolo al
+popolo. Se, de jaro en jaron, la latina lingvo iom aliformiĝis, neniam
+oni vidis latinidiomon francan, hispanan aŭ anglan; kaj, je ĉiu epoko,
+la sciencistoj, kia ajn estis ilia nacio, ĉiam povis per ĝi korespondi,
+sen ia malfacileco.<span class="pagenum" id="p13">[13]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Sed tiam, kial oni ne daŭrigas la uzadon de tiu lingvo: tio estus pli
+bona ol elpenso de idiomo nenatura; ĉar, laŭ mia opinio, tia elpenso
+estas kontraŭscienca kaj kontraŭnatura.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>La latina lingvo estas idiomo tro malfacile ellernebla, kaj povas esti
+privilegio nur por eminentularo.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Ha! via respondo ŝajnas al mi tro petola. Sed, amiko mia, tiu lingvo
+estas kontraŭe la plej facila el ĉiuj; kaj plie ĝi havas por si tri
+ecojn: ĝi estas natura, ĝi naskis preskaŭ ĉiujn Eŭropajn idiomojn, kaj
+fine ĝin konas ĉiuj instruitoj.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kial do oni ne uzas ĝin?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Kredeble tial ke neniu prizorgis pri tio.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Mi ne konsentas kun vi. Ĉar, de dek kvin jarcentoj kontraŭe, ĉiuj homoj
+prizorgis pri ĝi, ĉiuj ĝin provis; sed neniu sukcesis. Mi ripetas: ĝi
+estas tro malfacila.<span class="pagenum" id="p14">[14]</span> Nur de kelkaj semajnoj mi konas Esperanton; kaj
+se vi, kiel mi, estus lerninta tiun lingvon dum la sama tempo, ni povus
+ĝin uzi por interbabiladi. Aliparte dum ok jaroj ni paliĝis per la
+latina. Vi estis el via lernejo la plej rimarkinda lernanto; ĉiujare vi
+ricevis ĉiujn premiojn: kaj, malgraŭ tio, vi estus nekapabla paroladi
+latine dum nur kvin minutoj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tio pruvas nenion. Neniam mi lernis la latinan parolarton: nur mankas
+la kutimo. Oni elektu alian metodon; kaj tre rapide niaj gefiloj
+parolos latine kiel Horacio aŭ Cicero.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>moketante</i></p>
+
+<p>Fervoja okazintaĵo estas la kaŭzo de via por mi tre agrabla vizito: ĉu
+vi kredas ke se Virgilio revenus sur la teron, li povus facile esprimi
+tiun ideon?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Mi ne kredas: ĉar por paroli pri ia afero, necese estas ke oni ĝin
+konu: sed antikvuloj tute nekonis niajn nunajn maŝinojn.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Sed vi, ĉu vi povus ripeti al mi latine la rakonton, kiun antaŭ ne
+longe vi faris al mi per via patra lingvo?<span class="pagenum" id="p15">[15]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Pri tio mi estas certa: kaj eĉ la afero ne ŝajnas al mi malfacila.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Provu.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>post kelkaj minutoj da pripensado</i></p>
+
+<p>Sed mi bezonus latinan vortaron.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>post kiam li prenis en sia biblioteko la libron petitan,
+ĝin prezentas al sia amiko</i>.</p>
+
+<p>Se latinisto tiel lerta kiel vi bezonas vortaron, kiamaniere povos
+sukcesi la aliaj?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO <i>ne respondas kaj fervorege turnetas la folietojn de
+la vortaro. Post duonhora senhalta laborado li svingas triumfe
+paperfolion.<!-- orig. mankas interpuncio --></i></p>
+
+<p>Jen estas!</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>legante</i></p>
+
+<p><i lang="la">Unus sinistrorum clypeorum corruptus erat. Petita fuit, opera
+signorum fulminei instrumenti, auxiliaris machina. Sed, seu rumpebantur
+fila, seu inter se illa contingebant<!-- orig: coutingebant -->, transivit nullus cursus. Cur?
+nescio. Tunc coactus fuit stationem attingere tractarius motator per
+solum dextrum ambulatilem fundulum. Sentis<span class="pagenum" id="p16">[16]</span> quantopere testudinea erat
+sua velocitas. Tandem in hoc locum advecti fuimus, sed post duas horas
+moræ. Necessario discesserat commeatus conveniens jam ab una hora.</i>
+Ĉu vi kredas, ke Cicero estus kapabla kompreni tiujn frazojn?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tute ne. La kaŭzoj kiuj estus malebligintaj ke li ilin skribu, same
+malebligus ke li ilin komprenu.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Ĉu vi kredas, ke Eŭropano je la XX-a jarcento, kiam eĉ li estus lerta
+latinisto, se li ne estus informita pri la demando, povus traduki...</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>kolerema</i></p>
+
+<p>Sed ŝajnas al mi...</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Ne koleriĝu: mi ne volis vin ofendi. Sed ĉu vi kredas ke tiu latinisto
+divenus unuavide ke <i lang="la">signa fulminei instrumenti</i> estas tradukota per
+<i>telegrafo</i>, <i lang="la">tractarius motator</i> per <i>lokomotivo</i>, <i lang="la">ambulatilis
+fundulus</i> per <i>piŝto</i>, kaj <i lang="la">commeatus conveniens</i> per <i>koresponda
+vagonaro?</i><span class="pagenum" id="p17">[17]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>embarasita</i></p>
+
+<p>Sed ĉu mi povis traduki alimaniere? Ĉar Romanoj, kiuj ne havis tiujn
+objektojn, ne kreis vortojn por ilin esprimi.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Tiu frazeto vin plene senkulpigas. Vi povis fari nek alie nek pli bone:
+sed samtempe ĝi kondamnas neripareble la uzon de latinidiomo kiel
+lingvo nuna kaj internacia. Se oni volus ĝin uzi por la komunaj uzadoj
+de la ĉiutaga vivo, oni devus unue eltranĉi el ĝi multajn vortojn, kiuj
+tradukas ideojn kaj aferojn ne nun ekzistantajn, kaj due aldoni al ĝi
+novajn vortojn multe pli multajn por esprimi ideojn kaj aferojn kiuj ne
+iam ekzistis. Oni do ĝin aliformigus en lingvon nenaturan, kiu havus
+kun la lingvo klasika rilatojn nur tre malproksimajn. Tia aliformigo
+naskus idiomon laman, detranĉitan unuflanke, aliflanke trasubtenitan,
+idiomon kiu kriegigus pro indigno la verajn latinistojn, kaj kiu, pro
+la malfacileco de ĝia ellernado, neniun utilus. Tiam, por faciligi tiun
+ellernadon, oni devus ĝin tiel dispecigi, tiel senmembrigi, ke restus
+al tia lingvaĉo nur nomo latina. Sed aliparte oni mortigus definitive
+la belan lingvon kantitan de Katullo kaj de Ovidio. Ĉar, pro la tro
+granda simileco inter la du idiomoj, estus neeble ke iu junulo lernu la
+latinan lingvon antikvan kaj samtempe la nunan: konfuzoj neeviteblaj
+okazus inter la du idiomoj, kaj ili kaŭzus la neripareblan pereigon de
+ambaŭ.</p>
+
+<p>Ne; la latina lingvo restu latina. Ĝi permesu al ni, kiel ĝi faris
+ĝis la nuna tempo, ke ni penetras en la<span class="pagenum" id="p18">[18]</span> intimecon mem de la antikva
+genio; ĝi antaŭ niaj okuloj senvualigu ĝiajn tutajn mirindaĵojn: sed ĝi
+ne penu klarigi la teorion de telefono, aŭ la funkciadon de petrolaj
+motoroj: ĉar por tio ĝi ne taŭgas.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Nu, se la lingvo latina ne estas uzebla, kial do oni ne uzus iun el
+lingvoj vivantaj, ekzemple la anglan aŭ la francan? Ĉar ili ambaŭ estas
+jam preskaŭ internaciaj, la unua por la komercista mondo kaj la dua por
+la mondo bone edukita.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kia ajn estas lingvo natura, vivanta aŭ malviva, la samaj malfacilecoj
+okazas pri la ellernado de ĝi. Se la angla lingvo montriĝas la plej
+facila laŭ la gramatiko (kompreneble mi esceptas Esperanton), ĝi
+kontraŭe aperas la plej malfacila laŭ la elparolado. Estas same pri la
+franca lingvo. Multaj fremduloj ilin lernis; sed estas tre malmultaj
+tiuj kiuj ilin skribas kaj precipe parolas senerare. Plie, ĉu vi kredas
+ke aliaj popoloj permesos ke iu el ili altrudu al la Universo sian
+propran lingvon, kaj per tiu rimedo disvastigu tra la ambaŭ duonsferoj
+sian nacian influon? Ne. La diversaj gentoj estas ĉiuj tro ĵaluzemaj
+por ebligi tian privilegion, kiu donus al la popolo elektita certan
+imperion sur la mondo. La homaro bezonas neŭtran lingvon, nekapablan
+maltrankviligi la rajtajn fiersentemojn de ia gento. Kaj pro tio, vi
+tre bone komprenas ke nenia idiomo nacia povas taŭgi kiel internacia
+lingvo.<span class="pagenum" id="p19">[19]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tiam se oni devas elĵeti ĉiujn lingvojn naturajn, ĉu antikvajn, ĉu
+nunajn, oni devas samtempe forlasi tutan esperon pri lingvo internacia.
+Ĉar lingvo estas organismo viva, kiu naskiĝas, kreskas, pligrandiĝas
+kaj mortas kiel aliaj organismoj. Lingvo nenatura estas nek viva, nek
+vivpova; ĝi estas nur maŝino. Simila al pupoj, kiuj troviĝas en muzeoj
+por vaksaj figuroj, je malproksime ĝi povas iluziigi; sed tuj kiam oni
+alproksimiĝas, tre rapide oni ekvidas sian eraron.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Tiam do alproksimiĝu; kaj tre rapide vi ekvidos kiel vi eraras. Dirante
+ke lingvo natura estas viva organismo, vi estas tute prava. Sekve vi
+opinias ke ĉiu lingvo kiu volas ekzisti kaj utili devas esti viva. Via
+rezono sin apogas sur la evolucion de lingvoj; kaj, ĉar vi vidas nenie
+la kreon de iu lingvo nenatura, vi konkludas, eble tro antaŭtempe, ke
+tiu lingvo estas neebla. Antaŭ kiam oni elpensis la fervojojn, kredeble
+tiel estus respondinta Eŭropano<!-- orig: Eŭropeano --> al kiu oni estus parolinta pri nenatura
+ĉevalo. Certe li estus dirinta: «Ĉevalo estas estaĵo viva; do ĉevalo
+neviva, ĉevalo ligna aŭ fera, estante nur maŝino, neniel povus nin
+utili. Ĝi estas nur ludilo por infanoj.» Kaj tamen post kelkaj jaroj,
+la lokomotivo kaj la aŭtomobilo, kiuj estas nur ĉevaloj nenaturaj,
+pruvis triumfe ke la ĉevalo natura kaj viva povas esti profite
+anstataŭata.</p>
+
+<p>Nun, ĉu Esperanto estas tiel nenatura kiel vi pensas? Ne; kaj tiu
+pripenso sola pruvas kiel vi nekonas la demandon. Esperanto estas
+lingvo tiel viva kiel la<span class="pagenum" id="p20">[20]</span> aliaj: nur ĝia naskiĝo estas malsama.
+Anstataŭ deveni de aliformiĝo malrapida kaj sendirekta de lingvo pli
+malnova, ĝi devenas de elekto inteligenta kaj racia inter la lingvoj
+ekzistantaj. Per siaj radikoj aŭ prefere radikvortoj, ĝi eniras
+profunden en la saman teraĵon en kiun la lingvoj naciaj ĉerpadas la
+vivon. Sed, anstataŭ kreski hazarde kiel kreskaĵo sovaĝa, ĝi estis
+kulturita science de ĝardenisto genia. Ĉiujn senutilaĵojn, ĉiujn
+branĉojn, malutile vagantajn, kiuj, trinkante la sukon, malsatigis
+kaj malfortigis la trunkon, li senkompate detranĉis: kaj ĉiuj
+penoj de kulturigisto celis nur unu celon, la frukton produktotan.
+Kreskaĵon nenaturan formas papero, silko, feraj fadenoj: sed ĉu vi
+pretendas ke persikarbo spalira estas arbo nenatura? Ne: ĝi estas arbo
+viva kaj natura, kiu ne kreskas nature, sed racie. Nur la lingvoj
+<i lang="la">a priori</i>, kiel tiuj de Dalgarno aŭ de Wilkins estas lingvoj
+nenaturaj. Volapuk estis lingvo nenatura; pro tio ĝi mortis: Esperanto
+estas lingvo natura kaj viva; pro tio ĝi vivos.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Stranga lingvo viva, kiun oni ne povas paroli, kaj kiu utilas nur por
+la korespondado!</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Nu, vi pretendas, ke ĝi estas neparolebla! Pro kio vi certigas tian
+malveraĵon?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Sed vi mem antaŭnelonge diris ke Esperanto estas nur lingvo skribata.<span class="pagenum" id="p21">[21]</span></p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Pardonu min. Kredeble mi malklare esprimis mian penson, kaj vi ĝin ne
+bone komprenis. Mi diris ke la rilatoj inter fremduloj estos pli oftaj
+skribe ol parole: sed neniam mi diris ke Esperanto ne estas lingvo
+parolebla. Ĉar kontraŭe, inter ĉiuj lingvoj fremdaj, Esperanto estas la
+sola, kiun povas paroli korekte ĉiuj popoloj, kiaj ajn estas ili.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tio estas neebla.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Kial?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tial ke, por lerni la parolarton de ia lingvo, estas necese ke oni
+loĝu longtempe en la lando en kiu tiu lingvo estas uzata. Ĉiuj kiuj
+lernis lingvon fremdan nur per libroj, certigas ke, malgraŭ iliaj konoj
+teoriaj pri tiu lingvo, tamen tiuj konoj povis ilin utili nur kiam ili
+lernis la elparoladon; kaj ĝi estas akirebla nur de la orelo kaj post
+longa uzado. Sed, ĉar la geografiaj verkoj silentas pri Esperantujo...</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Moku, moku; per unu vorto mi haltigos vian petolaĵon. La fakto simpla
+havas elokventecon multe pli konvinkantan ol la rezonoj la plej lertaj.
+Do, simila al<span class="pagenum" id="p22">[22]</span> tiu filozofo greka, kiu marŝante pruvis la marŝadon, mi
+rakontos tion kion mi vidis kaj aŭdis. Kiam fremduloj, ĉu angla, ĉu
+franca, interparolas Esperante, ne nur ili tre facile interkompreniĝas,
+sed plie estas neeble ke la ĉeestantoj divenu, per la elparolado de unu
+aŭ alia, al kiu nacio ĉiu apartenas.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Nu, tio estas vere tro eksterordinara, kaj malkonstruas ĉiujn leĝojn de
+la lingvarto. Ĉar la Franco kiu parolas angle, aŭ la Anglo kiu parolas
+france estas ambaŭ tiel ridindaj...</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Nek unu nek alia estas tiaj, kiam ili parolas Esperante. La lastan
+jaron, mil du cent Esperantistoj ĉiulandaj kaj ĉiunaciaj kunvenis
+al la Bulonjo-sur-mara kongreso kaj tiun ĉi jaron en Ĝenevo<!-- orig: Genevo -->. Ne nur
+ĉiuj povis plej facile interparoladi inter si, sed plie ĉiuj ŝajnis
+samraciaj, oni preskaŭ dirus samfamiliaj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Sed kiamaniere klarigi tian anomalion?</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Tre simple. Kial fremdulo, kiu lernis lingvon per libroj, ĝin elparolas
+malbone? Tial ke ekzistas neniu rilato inter la lingvo skribata kaj la
+lingvo parolata. La samaj literoj elparoliĝas malsame, laŭ la diversaj
+vortoj<span class="pagenum" id="p23">[23]</span> en kiuj ili troviĝas. Aliparte multajn aliajn literojn oni ne
+elparolas, kaj preskaŭ ĉiam senracie, senlogike, nur ĉar la kutimo
+devigas tiel fari. En tiaj kondiĉoj, lernado tre atenta de ĉiu vorto,
+longa kutimo, senlaca edukado de l’ orelo nur povas naski la nervan
+operacion (reflekson) kiu ebligas la bonan elparolon de la vorto. Ne
+estas same en Esperanto. Ĉiun literon oni elparolas: ĉiu vokalo havas
+saman sonon, ĉiu konsonanto saman elparolon, ĉiam kaj absolute. Sekve
+la Esperantisto, kia ajn estas la nacio, estas devigata elparoli ne nur
+ĉiun literon, sed ankaŭ ĝin elparoli ĉiam sammaniere. Per tiu rimedo
+ne nur lia interparolato tre bone lin komprenas, sed plie tia racia
+elparolmaniero perdigas ĉe li lian nacian elparolon, kiu estas farita
+nur de la engluto de literoj kaj ofte de tutaj silaboj.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Tio estas tre interesa kaj tre stranga. Sed mi konfesas ke mi ne
+komprenas kial lingvo internacia estas utila. Ĉar krom kelkaj
+diplomatiistoj, kelkaj firmoj potencaj, kiuj estas ĵus provizitaj de
+ĉiuj tradukistoj necesaj, por la sennombra amaso da homoj, mi opinias
+ke la bezono de tiu lingvo neniel sentiĝas. Pri mi, ĝis nun, la senigo
+de ĝi neniel min ĝenis; kaj kredeble ĝis mia morto tia manko ne min
+malhelpos.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Oni bone vidas ke vi ne estas komercisto, ke vi ne bezonas korespondadi
+por viaj komercaferoj kun viaj fremdaj kolegoj dissemataj sur la
+tuta mondo. Dirante ke la potencaj firmoj estas provizitaj<span class="pagenum" id="p24">[24]</span> je ĉiuj
+tradukistoj necesaj, vi estas prava; tial, ke por ili estas bezona
+internacia lingvo. Sed kion faras la industriisto pli modesta, tiu
+kiu, ne sin apogante sur grandegan kapitalon, ne povas pagi al si tiel
+multekostan elspezon? Li sin senigas je tradukistoj; kaj tio malhelpas
+liajn aferojn. Kiom da komercistoj inteligentaj sed malmulte riĉaj,
+estus fariĝintaj milionuloj, se ili estus povintaj rilati kun la
+tutmondaj industriistoj: sed kontraŭe ili ĉiam malkreskis, ĉar ili,
+repuŝitaj el la komercejaro per siaj potencaj konkurantoj provizitaj
+je tradukistoj, ne povis konigi siajn produktaĵojn al la tuta mondo.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Pri tiu punkto speciala vi certe estas prava. Sed ĉiu homo ne estas
+komercisto aŭ industriisto.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Jes, sed ĉiu homo pli-malpli vojaĝas. Ĉu vi ne opinias ke ekster via
+patrolando lingvo helpa multege vin utilus?</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Certe, tie sed nur tie ĝi povus utili. Tamen mia riĉeco malmulta ne al
+mi permesas longajn forestadojn; do, kiam mi vojaĝas, mi ĉiam parolas
+nur pri malmultaj kaj samaj aferoj, kaj mi min komprenigas tre sufiĉe,
+dank’ al vortaretoj elpensitaj pro tiu uzo.<span class="pagenum" id="p25">[25]</span></p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Oni ne povas bezoni aferon, kiun oni ne konas. Niaj patroj ne bezonis
+elektron kaj vapormaŝinojn; sed iliaj filoj ne same opinias. Kiam
+Esperanto estos disvastigita sur la supraĵon de la tero, tiam ĝi
+fariĝos tuj necesega; kaj niaj genepoj mire sin demandos ĉu vere iliaj
+prapatroj povis vivi sen lingvo internacia. Ne estas eble ke oni
+traduku en ĉiujn lingvojn tion kio estas presita en ĉiu lando. Do, kiom
+da trezoroj estas perditaj por ĉiu homo, kiu ne konas tion kion diras
+aŭ faras liaj najbaroj. Kiom da eltrovoj estas faritaj multfoje en
+diversaj landoj; ĉar ĉiu sciencisto ne scias ke ia fremda kolego jam
+trovis tion kion li obstine serĉas ankoraŭ. Sekve, dank’ al Esperanto,
+kia ŝparo da tempo kaj da penoj? Kiam vi eniris ĉi tien, ĵus mi legis
+artikolon rusan pri la ĥemia teorio de l’ etero, teorio genia, kiun mi
+ne konus, se mi ne estus koninta Esperanton. Fine, la literaturo...</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Nu; la literaturo nun! Ĉu tia lingvaĵo estas inda je literaturaj ecoj?
+Mi esperas ke vi ne pretendas al mi tion kredigi.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Tia lingvaĵo, amiko mia, ĉerpas sian devenon en la tuta Eŭropa
+lingvaro: do, pro tio, ĝi estas la plej bona, mi eĉ diras la sola
+tradukilo. Simila al lerta aktoro, kiu ludas ĉiujn rolojn, kaj
+intersekve montriĝas reĝo aŭ rabisto, poeto aŭ komercisto, junulo
+aŭ maljunulo,<span class="pagenum" id="p26">[26]</span> kvankam li tamen restas si mem, sammaniere Esperanto
+fariĝas ĉu angla, ĉu rusa, ĉu greka, ĉu latina, ĉu franca, kaj tamen
+ĉiam ĝi restas Esperanto. Pro tio, ne nur ĝi tradukas perfektege
+la sencon de teksto fremda, sed plie ĝi eniras profunden ĝis la
+intimeco mem de la lingvo, kaj revivigas ĝian movadon, ĝian sonoradon,
+unuvorte ĝian genion mem. Rigardu ĉiujn librojn dissemitajn tra tiu
+skribotablo, vi tie trovos ne nur kolektojn faritajn el ĉiuj fremdaĵoj
+eblaj kaj imageblaj, rusaj, polaj, svedaj, finaj k.t.p., sed ankaŭ la
+famajn geniojn kiuj honoras la homaron, Shakespeare’on, Schiller’on,
+Molière’on, Lafontaine’on, Homeron, Virgilion. Kaj se malfeliĉe tiu aro
+ne estas ankoraŭ tre plena, tio devenas, ne de la neebleco de Esperanto
+por traduki la trezoron literaturan de la Universo, sed nur de la
+malofteco de la legantoj, sekve de l’ aĉetantoj; kaj tiu malofteco
+malhelpas la eldonistojn, kiuj ne povas provi produkton ne sufiĉe
+gajnigan. Esperanto vastiĝu kaj baldaŭ ĝi havos la plej riĉan libraron
+en la tuta mondo. (<i>Dum Henriko parolas, Aleksandro turnetas neatente
+la folietojn de la unua libro troviĝanta sub sia mano.</i>)</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Ha! je Dio! Mi kredas ke vi agas kun mi, kiel kun naivegulo. Vi
+pretendas ke via Esperanto revivigas la genion mem de ia lingvo.
+Aŭskultu do tiujn du versojn: (<i>Li legas, sed uzante sian nacian
+elparolon, kaj ne akcentante.</i>)</p>
+
+<div class="verse">
+<span class="i0">Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj<br></span>
+<span class="i0">Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo...</span><span class="pagenum" id="p27">[27]</span></div>
+
+<p>kaj diru al mi se sub tiu barbareco oni povas retrovi la mirindan
+movadon de la Virgilia verko:</p>
+
+<div class="verse" lang="la">
+<span class="i0">Arma virumque cano, Trojæ qui primus ab oris<br></span>
+<span class="i0">Italiam, fato profugus, Lavinaque venit...</span></div>
+
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Unue mi povus respondi: estas via elparolmaniero kiu estas barbara.
+Aŭskultu. (<i>Li legas siavice, sed bonege akcentante.</i>)</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Mi konfesas ke, tiamaniere legitaj, tiuj versoj ŝajnas malpli malbonaj.
+Sed mi opinias ke ekzistas neniu rilato inter tio kion vi deklamis kaj
+la poemo latina.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>La rilato estas kontraŭe tre mallarĝa. Se ĝi ne ekzistus, vi ne
+elparolus tiun vorton: barbareco, kiun, mi tion konfesas, estas
+proksimume ĝusta. Se vi legus la samajn versojn tradukitajn turke aŭ
+arabe, ĉar la malsimileco inter ambaŭ lingvoj estas grandega, neniu
+rilato ebla naskiĝus en via cerbo. Certe la lingvo Esperanto ne estas
+latina, kiel ĝi estas nek franca nek hispana, sed ĝi memorigas tiujn
+ĉi lingvojn; kaj la similecoj estas tiel profundaj, ke ili, ŝajnante
+naturaj, ne estas rimarkataj, dum nur aperas la malsimilecoj. Se
+iam en traduko latina, vi estus skribinta <i>armoj</i> anstataŭ <i lang="la">arma</i>,
+<i>viron</i> anstataŭ <i lang="la">virum</i>, <i>alvenis</i> anstataŭ <i lang="la">venit</i>, via profesoro
+tute prave estus ekkriinta: kiaj barbarismoj!<span class="pagenum" id="p28">[28]</span> Kaj, ĉar tiuj vortoj,
+tute rajtaj en la Esperanta lingvo, estas ja barbarismoj en la
+latina, vi nun ekkrias: kia barbareco! Tamen vi ne povas postuli,
+ke oni traduku Eneidon latine.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>ridetante</i></p>
+
+<p>Ne certe! Sed vi ne pretendas, mi tion supozas, ke vi eltronigos iam
+la latinan lingvon por ĝin anstataŭi per via Esperanto. Ĉar fine, se
+la Cicera lingvo estas vere mortinta, se bedaŭrinde, kiel mi timas,
+ĝi ne estas revivigebla, tamen sendiskuteble ĝi restas la fonto de la
+plejmulto el idiomoj nun parolataj en Eŭropo: kaj la lernado al ĝi
+estas necesego por la homo, kiu volas koni la modelilon en kiun estis
+fandigita la homa paroleco, antaŭ kiam ĝi vestis la formon, sub kiu ĝi
+aperas al ni hodiaŭ.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Esperanto ne pli eltronigos la latinan lingvon, ol ĝi eltronigos la
+aliajn idiomojn nune vivantajn. La Virgilia lingvo estas kaj ĉiam
+restos la patro, la respektegita prapatro, de la homa lingvaro. Sed
+ekzistas punkto al kiu mi deziras altiri vian atenton. Ju pli la
+jarcento antaŭeniros, des pli la literaturaj lernadoj estos forlasitaj
+pro tempmanko kaj anstataŭitaj de sciencaj lernadoj necesegaj. Je la
+tempo pasinta la tuta spirita posedaĵo de bonsocieta homo konsistis
+el la kono tre plena de antikvaj literaturaj ĉefverkoj. Ne estas same
+hodiaŭ: kaj oni facile povas antaŭvidi epokon ne tre malproksiman en
+kiu la kompreneco de tiuj<span class="pagenum" id="p29">[29]</span> ĉefverkoj estos proksimume tute perdita.
+Feliĉe Esperanto tie troviĝos. Je tiu epoko ĝi estos akceptita kiel
+universala lingvo kaj konita de ĉiuj. Dank’ al ĝia mirinda fleksebleco,
+kiu ebligas ke ĝi fotografas litere la tekston kiun ĝi tradukas, ĝi
+igos facila por la amantoj de belaj literaturaĵoj la legadon de tiuj
+poemoj, kies la batalado por la vivo ne permesos al ili la studadon en
+la originala teksto.</p>
+
+<p>Fine oni ne devas forgesi ke se en la latina idiomo troviĝas la
+lingvara modelilo, en Esperanto kaj nur en Esperanto kuŝas la ĉefa
+ideo, kiu direktis la formiĝon de tiu modelilo. Sola la genio de
+doktoro Zamenhof sciis presi sur ĝin tiun karakteron de ideala
+perfekteco, kies la aliaj lingvoj kaj eĉ la latina prezentas nur
+skizojn pli-malpli perfektajn.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Kion vi volas diri?</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>En ĉiuj gramatikoj troviĝas certe la principo de tiu modelilo, sed tiel
+maskita de esceptaĵoj, de nekorektaĵoj, de neregulaĵoj, de idiotismoj,
+ke ĉiuj tiuj lingvoŝaŭmoj malhelpas la vidon de la linioj ĝeneralaj kaj
+kaŝas la vidaĵon de la kuneco. Nenio simila en Esperanto. Ĝia gramatiko
+ne estas ia ajn gramatiko komparebla kun ia ajn alia; ne: ĝi aperas
+kiel la gramatiko ideala, abstrakta, ece logika, kiel la sola leĝo de
+lingveco, sendependa de loko aŭ de tempo, senŝanĝa, senmova, fine kiel
+la Gramatiko. Dank’ al ĝi, ne estas la vorto kiu altrudiĝas al la penso
+kaj ĝin<span class="pagenum" id="p30">[30]</span> direktas, kiel tio okazas tro ofte ĉe la naciaj idiomoj, en
+kiuj la sama voĉsono estas kelkafoje uzebla laŭ dudek diversaj sencoj,
+sed kontraŭe estas la ideo kiu uzas la vorton, kiel <i lang="la">substratum</i>
+sur kiun ĝi sin apogas, kiel peron inter si kaj la afero esprimota.
+Kiam eĉ Esperanto havus nur tiun kvaliton, tio sufiĉus por ke ĝi fariĝu
+pedagoga ĉefilo: kulturi la cerbon de la junulo, lin instrui pri la
+reguloj de logikeco kaj de metodo, kaj al li lernigi kiamaniere oni
+devas pripensi.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>ridetante</i></p>
+
+<p>Vi penas por min konverti al Esperanto; sed mi timas ke vi perdos
+vian tempon kaj vian klopodon. Fine, kiu vivos vidos. Se iam ĉiu ĝin
+parolas, eble mi min decidos pri tiu lernado.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Se ĉiu rezonus kiel vi, ne morgaŭ sonorus la trumpetado de fina triumfo.</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>rigardante sian poŝhorloĝon</i></p>
+
+<p>Je Dio! La horoj pasis; kaj mi havas tempon nur sufiĉan por aliri al
+la stacidomo. Preterlasi dufoje mian vagonaron min forte ĉagrenus. Mia
+familio estus maltrankvila; kaj mi estus devigata al ĝi telefoni.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO, <i>ridante kaj petole barante la vojon</i></p>
+
+<p>Mi permesos vian eliron nur kiam vi estos tradukinta tiun lastan vorton
+per ĝia samsenca vorto... <i>latina</i>.<span class="pagenum" id="p31">[31]</span></p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO</p>
+
+<p>Mi konfesas ke tia samsenca vorto ne estas ekzistebla.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Vi eraras: ĝi ekzistas, sed ne en la lingvo parolita<!-- orig: parolta --> ĉe la Aŭgusta
+epoko. Ĝi ekzistas en la idiomo kiu fariĝis ĝia daŭriganto, ĝia sola
+kaj vere rajta heredanto. Tiu lingvo estas nek la liturgia nek la
+skolastika latinidiomoj; ĉar ili montriĝas nur kiel mumigitaj restaĵoj
+de lingvo iam vivega. Tiu lingvo, amiko mia, estas Esperanto. Estas
+ĝi, kiu, post kovado dekkvarfoje jarcenta, fine disrompis la muretojn
+de sia ĉelo, kaj forflugis, kiel brilega papilio, forlasinte sur la
+tero la haŭton de la latinidiomo<!-- orig: latindiomo -->, kiu estis por ĝi nur pera formiĝo
+(krisalido).</p>
+
+<p class="speaker">ALEKSANDRO, <i>ridetante</i></p>
+
+<p>Mi kredas ke vi iras tro malproksimen: via fervoro por Esperanto vin
+alflugigas, for de limoj permesitaj de la malvarma racio, al regionoj
+tro poeziaj por esti veraj. Cetere, (ĉu mi uzos vian komparon?) la
+latinidiomo ne povas esti la Esperanta krisalido, ĉar tiu lingvaĵo
+devenas de la kolektaĉo de ĉiuj nunaj idiomoj.</p>
+
+<p class="speaker">HENRIKO</p>
+
+<p>Sed kiaj do estas preskaŭ ĉiuj nunaj lingvoj? Ĉu ili ne estas la
+latinidiomo mem, kiu subite haltis, je la V-a jarcento, kaj kiu
+daŭrigis sian paralelan evolucion<span class="pagenum" id="p32">[32]</span> en la ses aŭ eĉ en la sep lingvojn
+de ĝi naskitajn? Se la Roma Imperio ne estus elfalinta, ĝia lingvo
+estus sekvinta sian normalan evolucion, kaj hodiaŭ ĝi tiel diferencus
+la Tito-Livian idiomon, kiel tiu ĉi lasta diferencas la malnovajn
+formojn latinajn, trovitajn sur la plataj ŝtonoj de antaŭhistoria
+Romo, sur tiuj platŝtonoj, kiujn sciencistoj hodiaŭ silabas nur tre
+malfacilege. Ni supozu momente ke la Barbara ekokupado ne fariĝis,
+ke Romo konservis sian potencon, kio tiam estus okazinta? La Romanoj
+estus devigitaj krei novajn vortojn por esprimi objektojn, ideojn kaj
+bezonojn novajn. Plie ilian lingvon estus riĉigintaj multaj fremdaj
+elementoj, slavaj, germanaj kaj skandinavaj. Fine, obeinte la ĝeneralan
+leĝon, kiu ĉefas la evolucion de lingvoj, iom post iom la latinidiomo
+estus simpliginta sian gramatikon, forpreninte el ĝi ĉiujn neregulaĵojn
+kaj ĉiujn esceptojn. Sed kion do faris Esperanto? Ĝi ĉerpis en la Roma
+antikva fundo la ok dekonojn el siaj radikvortoj: ĝi pruntoprenis la
+restaĵon al Nordaj popoloj, al nacioj kiujn la Romanoj nomis Barbara
+mondo, al gentoj kiuj iom post iom estus inokuliĝintaj en Imperion, se
+ili ne estus detruintaj ĝin perforte. Fine, preterpasinte la evolucion
+ĉiam malrapidan, Esperanto simpligis la gramatikon ĝis limoj de ebleco,
+kaj senkompate detranĉis ĉiujn neregulaĵojn kaj ĉiujn esceptaĵojn. Do,
+vi tion bonvolu aŭ ne, pro siaj internaciaj devenoj, Esperanto estas
+kaj povas esti nur novlatina lingvo: ĝi sufiĉe malsimilas la veran
+latinidiomon por ke ĉiu konfuzo kun ĝi estu neebla, sed samtempe ĝi
+sufiĉe ĝin similas, por ke Esperanton lernu ludante ĉiu homo kapabla
+legi Tacitan paĝon: unuvorte Esperanto prezentas sufiĉe ĝuste la formon
+kiun<span class="pagenum" id="p33">[33]</span> hodiaŭ vestus la Virgilia lingvo, se Romo estus daŭriginta<!-- orig: daŭrginta --> ĝis
+niaj jaroj sian ĉefan agadon: la sintezo de idiomoj parolataj en la
+vasta Imperio.</p>
+
+<p>Antaŭ dek kvar jarcentoj ekzistis lingvo universala kaj internacia,
+ilo potenca de paco kaj de konsento; ĉar, dank’ al ĝi, la <i lang="la">Pax
+Romana</i> ne estis mensoga vorto. Subite ĝi ekfalegas per terurega
+rompego, kiu samtempe mortigas la povon sur kiun ĝi sin apogis: kaj
+tuje la tuta homaro dividiĝas laŭ sennombraj grupoj, fremdaj kaj
+malamikaj unu kontraŭ la alia. Sed viro aperas, li revas revivigi,
+ne la Roman Imperion, ĉar feliĉe tia afero estas neebla, sed tiun
+lingvon universalan kaj internacian, tiun ilon potencan de paco kaj
+de konsento, kiun oni kredis mortinta, sed kiu nur dormadis. Li ĝin
+prezentas al la mondo, ne similan al la lingvo kiu ekzistis antaŭ dek
+kvar jarcentoj, sed al la lingvo, kiu ekzistus hodiaŭ se la antikva
+rompego ne estus okazinta. Nu, mi certigas ke ĉiu inteligenta kaj
+altkora homo devas, ne nur ne kontraŭbatali tiun genian viron, ne
+nur ne montriĝi pri li neŭtra kaj indiferenta, sed kontraŭe ke li
+devas fariĝi lia agema kunlaboranto, kaj lin helpi, per ĉiuj eblaj
+rimedoj, por ke li povu efektivigi tiun superhoman laboron: realligi
+la internacian ligilon iam rompitan de la Ĝenserikaj barbaraj bandoj.</p>
+</div>
+
+<div class="tnotes">
+<p><b>Notoj de transskribinto:</b></p>
+
+<p>Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj
+registris ilin per html-aj komentoj.</p>
+</div>
+<div style='text-align:center'>*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 76273 ***</div>
+</body>
+</html>
+
+
diff --git a/76273-h/images/cover.jpg b/76273-h/images/cover.jpg
new file mode 100644
index 0000000..5bd70b3
--- /dev/null
+++ b/76273-h/images/cover.jpg
Binary files differ
diff --git a/76273-h/images/devizo.png b/76273-h/images/devizo.png
new file mode 100644
index 0000000..9ee732c
--- /dev/null
+++ b/76273-h/images/devizo.png
Binary files differ
diff --git a/76273-h/images/stelo.png b/76273-h/images/stelo.png
new file mode 100644
index 0000000..e42e639
--- /dev/null
+++ b/76273-h/images/stelo.png
Binary files differ
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..b5dba15
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This book, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this book outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..3ec0d03
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+book #76273 (https://www.gutenberg.org/ebooks/76273)