summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/75983-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
authornfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-04-28 21:21:03 -0700
committernfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-04-28 21:21:03 -0700
commitcb55e103c6bee278e8a6145349c5ec242aff42df (patch)
treeb39b7b26f3403e755fbe4d8ce6b3f8e65a43b0c2 /75983-0.txt
Initial commitHEADmain
Diffstat (limited to '75983-0.txt')
-rw-r--r--75983-0.txt852
1 files changed, 852 insertions, 0 deletions
diff --git a/75983-0.txt b/75983-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..5f0b9ed
--- /dev/null
+++ b/75983-0.txt
@@ -0,0 +1,852 @@
+
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 ***
+
+
+LA GEFRATOJ.
+
+ KOMEDIO EN UNU AKTO
+ DE
+ GOETHE.
+
+ El la originalo tradukis
+ A. GRABOWSKI.
+
+VARSOVIO.
+
+L. Zamenhof, Str. Przejazd N. 9.
+
+1889.
+
+
+ Дозволено Цензурою
+ Варшава, 30 Января 1889 года.
+
+Presejo de Ĥ. Kelter, Varsovio, strato Novolipie N. 11.
+
+
+
+
+Personoj.
+
+ Vilhelmo, komercisto.
+ Marianno, lia fratino.
+ Fabricio.
+ Leteristo.
+
+
+
+
+La gefratoj.
+
+
+Vilhelmo (apud skribtablo kun libroj komercaj kaj paperoj). En tiu
+ĉi semajno ree du novaj klientoj. Se oni sin movas, ĉiam io estas; se
+estus eĉ nur malmulto, je l’ fino tamen ĝi donas sumon, kaj kiu ludas
+ludon malgrandan, ĉiam ĝojas, ankaŭ je l’ malgranda gajno, kaj la
+malgranda perdo ne tiel multe doloras. Kio estas?
+
+Leteristo (venas). Letero mona, dudek dukatoj, franko duone.
+
+Vilhelmo. Bone! tre bone! Notu ĝin al la cetero. (Leteristo eliras).
+
+Vilhelmo (rigardante la leteron). Mi ne volis hodiaŭ tutan la tagon
+diri al mi, ke mi ilin atendis. Nun mi povas jam pagi Fabricion, kaj
+ne uzos tro multe lian bonecon. Hieraŭ li al mi diris: „Morgaŭ mi
+venos al vi!“ Tio ne estis oportuna por mi. Mi sciis, ke li min ne
+memorigus la ŝuldon, kaj tial lia estanteco ĉe mi rekte min memorigas
+duoble. (Malfermante la skatolon kaj kalkulante la monon), Je l’ tempoj
+pasintaj, kiam mi iel pli malbone mastris, mi suferis la silentajn
+kreditantojn la plej malmulte. Kontraŭ tiu, kiu ĉiuminute alkuras
+kaj atakas, -- kontraŭ tia almenaŭ malmodesteco kaj ĉio cetera estas
+konvenaj; la alia, kiu silentas, iras rekte al la koro kaj postulas la
+plej premante, ĉar li lasas sian aferon al mi. (Li kunmetas monon sur
+la tablo). Dio amata, kiel mi dankas vin, ke mi foriĝis el la afero kaj
+estas ree trankvila! (Li levas libron). Vian benadon en malgranda! al
+mi, kiu disĵetegis Viajn donojn en grando. -- Kaj tiel -- Ĉu mi povas
+ĝin esprimi? -- -- Sed Vi faras nenion por mi, kiel mi mem nenion por
+mi faras. Se la kara, aminda kreaĵo ne estus, ĉu mi sidus tie ĉi kaj
+kalkulus per nombronoj? -- Ho Marianno! se vi scius, ke tiu, kiun vi
+prenas por via frato, ke tiu kun tute alia koro, kun tute aliaj esperoj
+por vi laboras! -- Eble! -- Ha! -- Estas ja maldolĉe -- -- Ŝi amas min
+-- jes, kiel fraton -- Ne, fi! ĝi estas senkredeco, kaj tiu ĉi neniam
+ion bonan fondis. -- Marianno! mi estos feliĉa, vi ĝin estos ankaŭ,
+Marianno!
+
+Marianno (venas). Kion vi volas, frato? Vi min vokis?
+
+Vilhelmo. Mi ne, Marianno.
+
+Marianno. Ĉu vin pikas la ŝercemo, ke vi min elvokas el la kuirejo?
+
+Vilhelmo. Vi vidas spiritojn.
+
+Marianno. Eble iam. Sed vian voĉon mi konas tro bone, Vilhelmo!
+
+Vilhelmo. Nu, kion vi faras tie?
+
+Marianno. Mi senplumigis kelkajn kolombojn, ĉar certe Fabricio
+vespermanĝos hodiaŭ kun ni.
+
+Vilhelmo. Kredeble.
+
+Marianno. Ili baldaŭ estos pretaj, vi poste nur bezonas diri. Li
+devas min ankaŭ instrui sian novan kanteton.
+
+Vilhelmo. Vi plezure lernas ion de li?
+
+Marianno. Kantetojn li scias tre belajn. Kaj poste, kiam vi sidas
+apud la tablo, kaj mallevas la kapon, tiam mi tuj komencas. Ĉar mi ja
+scias, ke vi ridas, se mi komencas kanteton, kiu estas al vi agrabla.
+
+Vilhelmo. Ĉu vi ĝin rimarkis ĉe mi?
+
+Marianno. Jes, kiu ion ne rimarkus ĉe vi viroj! Se vi ne havas ion
+alian, mi reiros, ĉar mi havas ankoraŭ ne unu laboron. Adiaŭ. -- Nun
+donu al mi ankoraŭ kison.
+
+Vilhelmo. Se la kolomboj estos bone rostitaj, vi ricevos ĝin kiel
+postmanĝon.
+
+Marianno. Estas malbene, ke la fratoj estas tiel malĝentilaj! Se
+Fabricio aŭ ia alia bona knabo povus preni kison, ili saltus de ĝojo
+ĝis la plafono, kaj tiu ĉi sinjoro malestimas la kison kiun mi volas
+doni. Nun mi bruligos la kolombojn. (Eliras).
+
+Vilhelmo. Anĝelo! Amata anĝelo! Ĉu estas eble, ke mi min tenas, ke
+mi ne ĵetas min al ŝia kolo, ke mi ne malkovras ĉion al ŝi. Ĉu vi
+rigardas nin, sankta virino, kiu donis al mi tiun ĉi multekostaĵon por
+ke mi ĝin konservu? Jes, ili scias de ni, tie supre! ili scias de ni!
+-- Karolino, mian amon al vi, vi ne povis rekompenci pli glore, pli
+sankte, ol kiam forirante de l’ mondo vi konfidis al mi ĉion, kion mi
+bezonis, vi alligis min al la vivo! Mi ŝin amis kiel vian infanon, --
+kaj nun! Ankoraŭ ĝi estas por mi ŝajnevido. Ŝajnas al mi, ke mi vin
+revidas, ke la sorto vin redonis al mi rejunigitan, ke nun mi povas
+unuigita resti kaj loĝi kun vi, kiel en tiu unua sonĝo de l’ vivo mi
+ne povis, ne devis! -- Feliĉa! Feliĉa! Tutan vian benon, patro en la
+ĉielo!
+
+Fabricio (venas). Bonan vesperon!
+
+Vilhelmo. Amata Fabricio, mi estas tro feliĉa: venis ĉio bona sur
+min tiun ĉi vesperon. Nun nenion pri aferoj komercaj! Tie kuŝas viaj
+tricent taleroj! Kuraĝe en la poŝon! Mian reverson vi redonos al mi iam
+poste. Kaj nun ni iom babiletu.
+
+Fabricio. Se vi ilin bezonas pli longe --
+
+Vilhelmo. Se mi ilin rebezonos, bone! Mi dankas vin, nur nun prenu
+ilin al vi. -- Aŭskultu, la rememoro de Karolino tiun ĉi vesperon ree
+fariĝis antaŭ mi senfine nova kaj viva.
+
+Fabricio. Kredeble ĝi tion faras pli ofte.
+
+Vilhelmo. Vi ŝin bedaŭrinde ne konis! Mi diras al vi, ŝi estis unu el
+la plej glorindaj kreaĵoj.
+
+Fabricio. Ŝi estis vidvino, kiam vi ŝin ekkonis?
+
+Vilhelmo. Tiel pura kaj granda! Jen, hieraŭ ankoraŭ mi legis unu el
+ŝiaj leteroj. Vi estas la sola homo, kiu iam ion el tio ĉi vidis. (Li
+iras al la skatolo).
+
+Fabricio (al si). Ke li min liberigu nur hodiaŭ je tio! Mi aŭdis la
+historion jam tiel ofte! Mi aŭskultas lin alitempe ankaŭ kun plezuro,
+ĉar li parolas ĉiam el la koro; nur hodiaŭ mi havas tute aliajn aferojn
+en la kapo, kaj tial mi deziras, ke li restu en bona humoro.
+
+Vilhelmo. Ĝi estis en la unuaj tagoj de nia ekkoniĝo: „La mondo
+refariĝas por mi aminda“, ŝi skribas „mi tiel malligis min de ĝi, --
+ree aminda per Vi. Mia koro mallaŭdas min; mi sentas, ke mi kaŭzas
+turmentojn al Vi kaj al mi. Antaŭ duonjaro mi tiel estis preta por
+morti, kaj nun mi jam ne estas“.
+
+Fabricio. Bela animo.
+
+Vilhelmo. La tero ne meritis ŝin. Fabricio, mi jam ofte rakontadis
+al vi, kiel mi fariĝis tute alia homo per ŝi. Mi ne povas priskribi al
+vi la dolorojn, kiam mi ekrigardis malantaŭen, kaj vidis mian patran
+propraĵon malŝparitan de mi! Mi ne povis oferi al ŝi mian manon, ne
+povis fari ŝian estadon pli porteblan. Mi eksentis je l’ unua fojo la
+volon gajni al mi la necesan konvenan jetenon de l’ vivo, elrompi min
+el la maldiligenteco, en kiu mi vivis ĉagrene unu tagon post alia. Mi
+laboris -- sed kio ĝi estis? -- Mi estis pacienca kaj pasigis tiel
+unu malfacilan jaron; fine sin montris al mi lumeto de l’ espero, mia
+malmulto videble pligrandiĝadis -- kaj ŝi mortis. -- Mi ne povis resti.
+Vi ne scietis, kiom mi suferis. Mi ne povis jam rigardi la ĉirkaŭaĵon,
+kie mi vivis kun ŝi, kaj ne povis min apartigi de la tero, kie ŝi
+ripozis. Ŝi skribis al mi mallonge antaŭ ŝia fino -- (Li prenas leteron
+el la skatolo).
+
+Fabricio. Estas belega letero, vi legis ĝin al mi antaŭ mallonge --
+Aŭskultu, Vilhelmo.
+
+Vilhelmo. Mi ĝin scias parkere kaj legas ĝin ĉiam. Se mi vidas ŝian
+skribon, la folion, kie ripozis ŝia mano, mi ree pensas, ke ŝi ankoraŭ
+tie estas -- Ŝi estas ankoraŭ tie! -- (Oni aŭdas infanon kriantan.)
+Kiel Marianno ne povas ekripozi! Jen ŝi ree havas la knabon de nia
+najbaro; kun li ŝi faras bruon ĉiutage kaj malhelpas min en maloportuna
+tempo. (Apud la pordo). Marianno, estu mallaŭta kun la knabo aŭ sendu
+lin for, se li estas malĝentila. Ni devas paroli. (Li staras pensiĝa).
+
+Fabricio. Vi ne devas tiel ofte renovigadi tiujn ĉi rememorojn.
+
+Vilhelmo. Estas tiuj ĉi skriblinioj! tiuj ĉi lastaj! La adiaŭ-dira
+spireto de l’ apartiĝanta anĝelo. (Li refaldas la leteron). Vi estas
+prava, ĝi estas malpiaĵo. Kiel malofte ni estas indaj por resenti la
+pasintajn feliĉe-mizerajn momentojn de nia vivo!
+
+Fabricio. Via sorto iras al mi ĉiam al la koro. Ŝi restigis filinon,
+kiel vi rakontis al mi, kiu bedaŭrinde foriris baldaŭ post ŝia patrino.
+Se ŝi estus restinta ĉe l’ vivo, al vi restus almenaŭ io de ŝi, vi
+havus ion, al kio viaj zorgoj kaj doloroj sin povus alligi.
+
+Vilhelmo. (Turnante sin vivece al li). Ŝia filino? Estis mirinde bela
+floreto. Ŝi transdonis ĝin al mi -- Estas tro multe, kion la sorto
+faris por mi! -- Fabricio, se mi povus diri al vi ĉion --
+
+Fabricio. Se vi ĝin havas sur la koro.
+
+Vilhelmo. Kial mi ne devus --
+
+Marianno (venas kun la knabeto). Li volas ankoraŭ diri bonan nokton,
+frato! Vi ne devas fari al li malluman vizaĝon, kaj al mi ankaŭ ne. Vi
+ĉiam diradis, ke vi volus edziĝi kaj dezirus multajn infanojn. Oni ilin
+ne povas ĉiam teni tiel per ŝnureto, ke ili nur kriu, kiam ĝi vin ne
+malhelpas.
+
+Vilhelmo. Se ili estas miaj infanoj.
+
+Marianno. Tio ĉi povas esti efektive malsamo.
+
+Fabricio. Vi tiel pensas, Marianno?
+
+Marianno. Ĝi devas esti tro feliĉe! (Ŝi sidiĝas apud la knabo kaj
+kisas lin). Mi tiel amas Kristoĉjon! Kaj se li estus mia! Li jam scias
+silabi; li lernas ĉe mi.
+
+Vilhelmo. Kaj vi pensas, la via scius jam legi?
+
+Marianno. Jes! Ĉar tiam tutan la tagon mi okupus min per nenio alia,
+nur mi lin vestadus kaj senvestigadus, kaj instruus, kaj donus al li
+manĝi, lavus kaj cetere.
+
+Fabricio. Kaj la edzo?
+
+Marianno. Li ludus kune; li kredeble amus lin tiel kiel mi. Kristoĉjo
+devas iri domon kaj diras adiaŭ. (Ŝi kondukas lin al Vilhelmo). Tie ĉi,
+donu vian manon, efektivan manegeton!
+
+Fabricio (al si). Ŝi estas tro aminda, mi devas peti ŝian manon.
+
+Marianno. (Kondukante la infanon al Fabricio). Al tiu ĉi sinjoro
+ankaŭ.
+
+Vilhelmo (al si). Ŝi estos la via! Vi estos -- Estas tro multe, mi
+ĝin ne meritas. -- (Laŭte). Marianno, forigu la infanon; malenuigu la
+sinjoron Fabricion ĝis la vespermanĝo; mi volas nur trakuri kelkajn
+stratojn supren, malsupren; mi sidis tutan la tagon. (Marianno eliras).
+
+Vilhelmo. Sub la stela ĉielo nur unu liberan spiron! -- Mia koro
+estas tiel plena. -- Mi tuj reestos tie ĉi! (Eliras).
+
+Fabricio. Faru finon al la afero, Fabricio. Se vi ĝin portadas ĉiam
+pli longe kaj pli longe, ĝi ja ne fariĝas pli matura. Vi decidis. Estas
+bone, estas bonege! Vi helpos al ŝia frato, kaj ŝi -- ŝi min ne amas,
+kiel mi amas ŝin. Sed ŝi ankaŭ ne scias ami forte. -- Amata knabino! --
+Ŝi kredeble ne antaŭsentas en mi aliajn pensojn ol amikajn! Ni bone
+fartos, Marianno! La okazo estas tute dezirita kaj kiel je l’ ordono!
+Mi devas malkovri min al ŝi -- kaj se ŝia koro min ne malestimas -- je
+l’ koro de la frato mi estas certa.
+
+(Marianno venas).
+
+Ĉu Vi forigis la knabeton?
+
+Marianno. Mi lin dezire retenus; nur mi scias, ke tio ĉi ne plaĉas
+al la frato, kaj mi ĝin ne faras. Iatempe la malgranda ŝtelisto mem
+elpetas de li la permeson, por esti mia dorma kolego.
+
+Fabricio. Ĉu li ne fariĝas malagrabla al Vi?
+
+Marianno. Ne, tute ne. Li estas sovaĝa tutan la tagon, kaj kiam mi
+venas al li en la liton, li estas bona kiel ŝafideto! Kateto plaĉema!
+Kaj li karesas min, kiom li povas; iatempe mi lin tute ne povas dormigi.
+
+Fabricio. (duone al si). La amata naturo!
+
+Marianno. Li amas min ankaŭ pli ol sian patrinon.
+
+Fabricio. Vi estas ankaŭ patrino por li. (Marianno staras en pensado.
+Fabricio rigardas ŝin kelkan tempon). Ĉu la nomo patrino Vin faras
+malĝoja?
+
+Marianno. Ne malĝoja, sed mi nur pensas tiel.
+
+Fabricio. Kion, dolĉa Marianno?
+
+Marianno. Mi pensas ankaŭ nenion. Nur iatempe estas al mi tiel mire.
+
+Fabricio. Ĉu Vi neniam havus la deziron? --
+
+Marianno. Kiajn demandojn Vi faras!
+
+Fabricio. Fabricio ja povos?
+
+Marianno. La deziron -- neniam, Fabricio. Kaj se ankaŭ iatempe tia
+penso trakuris tra mia kapo, ĝi estis baldaŭ for. Lasi mian fraton
+estus al mi neelporteble, -- neeble, -- kiel ajn invitanta ĉia alia
+estonteco eĉ povus esti.
+
+Fabricio. Ĝi estas ja mire! Se Vi loĝus en unu urbo unu malproksime
+de la alia, ĉu oni ĝin povus nomi forlasadon?
+
+Marianno. Ho neniam! Kiu kondukus lian mastraĵon? Kiu zorgus por li?
+-- Kun servantino? -- Ne, ĝi ne iros!
+
+Fabricio. Ĉu li ne povus loĝi kun Vi? Ĉu Via edzo ne povus esti lia
+amiko? Ĉu Vi tri ne povus konduki mastraĵon tiel same feliĉan, ankoraŭ
+pli feliĉan? Ĉu Via frato ne povus esti pli faciligita per tio ĉi en
+siaj malfacilaj aferoj? Kia vivo tio ĉi povus esti!
+
+Marianno. Oni devus pensi. Se mi ĝin trapensas, ĝi estas vera. Kaj
+poste reŝajnas al mi, ke ĝi ne estas ebla.
+
+Fabricio. Mi Vin ne komprenas.
+
+Marianno. Estas tiel. -- Se mi vekiĝas, mi aŭskultas, ĉu la frato
+jam sin levis; se nenio sin movas, tuj mi elsaltas el la lito en la
+kuirejon, ekbruligas la fajron, ke la akvo bolas super la randon, ĝis
+la servantino sin levas, kaj li havas la kafon, kiam li malfermas la
+okulojn.
+
+Fabricio. Doma patrineto!
+
+Marianno. Kaj poste mi sidiĝas kaj faras ŝtrumpojn por mia frato kaj
+havas penon kaj almezuras ilin al li dek fojojn, ĉu ili estas sufiĉe
+longaj, ĉu ili bone kuŝas, ĉu la piedo ne estas tro mallonga, -- ke li
+ofte fariĝas malpacienca. Mi ankaŭ ne faras tion ĉi pro la mezurado,
+mi nur deziras, ke mi havu ion por fari apud li, ke li min rigardu
+unu fojon, kiam li jam skribadis kelkajn horojn, kaj ke li ne fariĝu
+hipoĥondriulo. Ĉar ĝi faras bone al li, kiam li min rigardas; mi vidas
+ĝin el liaj okuloj, kvankam li ne volas, ke mi ĝin vidu. Mi iatempe
+ridas sekrete, ke li faras, kiel se li estus serioza aŭ kolera. Li bone
+faras; mi lin turmentis ja tutan la tagon.
+
+Fabricio. Li estas feliĉa.
+
+Marianno. Ne, mi ĝin estas. Se mi lin ne havus, mi ne scius, kion
+komenci en la mondo. Mi ĉion ja faras ankaŭ por mi, kaj al mi ŝajnas,
+kiel se mi farus ĉion por li, ĉar ankaŭ ĉe tio, kion mi faras por mi
+mem, mi ĉiam pensas je li.
+
+Fabricio. Kaj se Vi tiel farus ĉion por la edzo, kiel tute feliĉa li
+estus! Kiel danka li estus, kaj kia doma vivado tio ĉi estus!
+
+Marianno. Iatempe mi ankaŭ prezentas tion ĉi al mi kaj rakontas al mi
+longan mirrakonton, kiam mi tiel sidas kaj faras ŝtrumpeton aŭ kudras,
+kiel ĉio povus iri. Se mi poste revenas al la veraĵo, mi vidas ke tio
+neniam povas fariĝi.
+
+Fabricio. Kial?
+
+Marianno. Kie mi trovos edzon, kiu estus kontenta, se mi al li dirus:
+„Mi Vin volas ami“, kaj se mi devus tuj almeti: „pli ol mian fraton mi
+Vin ne povas ami, por tiu ĉi mi devas fari ĉion kiel ĝis nun“ -- -- --
+Ha, Vi vidas, ke ĝi ne estas ebla.
+
+Fabricio. Vi farus poste unu parton por la edzo, Vi transportus la
+amon sur lin --
+
+Marianno. Tie estas la ligaĵo! Jes, se oni povus pagi la amon tien
+kaj ien kiel la monon, aŭ se la amo ŝanĝadus sian sinjoron ĉiun
+kvaronon de l’ jaro kiel malbona servantino. Ĉe l’ edzo ĉio devus poste
+fariĝi, kio tie ĉi jam estas, kio neniam tie povas fariĝi.
+
+Fabricio. Fariĝas multo.
+
+Marianno. Mi ne scias. Se li sidas apud la tablo kaj metas la
+kapon sur la manon, rigardas malsupren kaj estas silenta en zorgoj
+-- mi povas duonhorojn sidi kaj lin rigardi. Li ne estas bela, mi
+diras iatempe al mi mem, tamen al mi estas tiel agrable, kiam mi lin
+rigardas. -- Nature mi bone sentas, ke ĝi estas ankaŭ por mi, se li
+zorgas; nature la unua rigardo ĝin al mi diras, kiam li ree supren
+ekrigardas, kaj tio ĉi faras multon.
+
+Fabricio. Ĉion, Marianno. Kaj edzo, kiu zorgus por Vi! --
+
+Marianno. Estas ankoraŭ unu objekto: viaj kapricoj. Vilhelmo havas
+ankaŭ siajn kapricojn; de li ili min ne premas, de ĉiu alia ili estus
+por mi ne elporteblaj. Li havas mallaŭtajn kapricojn, mi tamen ilin
+sentas iatempe. Se en malbonaj momentoj li forpuŝas bonan, kunsentan,
+amplenan sentaĵon -- tio ĉi min doloras! kompreneble nur unu momenton;
+kaj se mi ankaŭ murmuras je li, ĝi estas pli por tio, ke li ne rekonas
+mian amon, ol ke mi lin malpli amus.
+
+Fabricio. Se tamen iu sin trovus, kiu malgraŭ ĉio volus havi la
+kuraĝon por oferi al Vi sian manon?
+
+Marianno. Li sin ne trovos! Kaj poste estus la demando, ĉu mi devus
+riski kun li.
+
+Fabricio. Kial ne?
+
+Marianno. Li sin ne trovos!
+
+Fabricio. Marianno, Vi lin havas!
+
+Marianno. Fabricio!
+
+Fabricio. Vi lin vidas antaŭ Vi! Ĉu mi devas komenci longan paroladon?
+Ĉu mi devas elŝuti antaŭ Vi, kion mia koro tiel longe kaŝas? Mi Vin
+amas, Vi ĝin longe scias; mi oferas al Vi mian manon, tion ĉi Vi ne
+antaŭpensis. Mi neniam vidis knabinon, kiu tiel malmulte pensis kiel
+Vi, ke ŝi elvokas sentojn en tiu ĉi, kiu ŝin vidas. -- Marianno, ne
+fajreca nepripensanta amanto parolas kun Vi; mi Vin konas, mia domo
+estas pretigita; ĉu Vi volas esti la mia? -- -- -- En la amo mi havis
+malsamajn sortojn, mi estis pli ol unu fojon decidita -- fini mian
+vivon en fraŭleco. Vi nun havas min. -- Ne malkonsentu! Vi min konas;
+mi estas unupensa kun Via frato! Vi ne povas pensi je pli pura ligiĝo.
+-- Malfermu Vian koron! -- Unu vorton, Marianno!
+
+Marianno. Amata Fabricio, lasu al mi tempon, mi estas amika al Vi.
+
+Fabricio. Diru, ke Vi min amas! Mi lasas al Via frato lian placon: mi
+volas esti la frato de Via frato, unuigitaj ni volas zorgi por li. Mia
+propraĵo, alkalkulita al la lia, liberigos lin de ne unu horo ĉagrena;
+li reprenos kuraĝon, li -- Marianno, mi ne volus Vin emigi per miaj
+vortoj. (Li kaptas ŝian manon).
+
+Marianno. Fabricio, mi neniam ekpensis pri tio -- En kian
+senkonsilecon Vi min metas! --
+
+Fabricio. Nur unu vorton! Ĉu mi povas esperi?
+
+Marianno. Parolu kun mia frato!
+
+Fabricio (sur la genuoj). Anĝelo! La plej amata!
+
+Marianno (silentas momenton). Dio! kion mi diris! (Eliras).
+
+Fabricio. Ŝi estas la via! -- -- -- Al la aminda malsaĝulineto mi ja
+povas permesi la karesadon kun la frato; tio ĉi iom post iom returniĝos,
+kiam ni konos nin pli proksime, kaj li ne devas ion perdi pro tio!
+Estas tre agrable al mi, ree tiel ami kaj okaze ree tiel esti amata!
+Ĝi estas ja afero, por kiu oni neniam perdas la guston. -- Ni loĝos
+kune. Sen tio mi jam longe kaj dezire plivastigus iel la praveman
+domamon de la bona homo; kiel bofrato ĝi jam iros. Li fariĝus alie tuta
+hipoĥondriulo kun siaj eternaj rememoroj, timoj, zorgoj pri la ĉiutaga
+pano, kaj sekretoj. Ĉio estos belege! Li devas pli libere spiri la
+aeron; la knabino devas havi edzon -- kio ne estas malmulto, kaj vi
+ricevos ankoraŭ honeste edzinon -- kio estas multo! --
+
+(Vilhelmo eniras).
+
+Ĉu via promenado estas finita?
+
+Vilhelmo. Mi iris sur la urban placon, kaj supren sur la straton
+pastrejan kaj reen apud la borso. Estas por mi mira sentaĵo, se mi
+iras nokte tra l’ urbo. Kiel de la taga laboro ĉio parte ripozas,
+parte rapidas al ripozo, kaj oni nur vidas en movado la laboremon de
+l’ malgranda industrio! Mi ĝojis je unu maljuna fromaĝistino, kiu, kun
+okulvitro sur la nazo, apud resteto de l’ kandelo, detranĉadis peceton
+post peceto, ĝis la aĉetantino havis sian pezon.
+
+Fabricio. Ĉiu rimarkas laŭ sia speco. Mi kredas, multaj transiris la
+straton, ne rigardante la vendistinon de fromaĝo kaj ŝiajn okulvitrojn.
+
+Vilhelmo. Je kio oni sin okupas, tion oni amas, kaj la gajnado en
+malgranda estas por mi estiminda, de la tempo kiam mi scias, kiel acida
+fariĝas la talero, se oni ĝin devas meriti groŝon post groŝo. (Staras
+kelkajn momentojn en pensado.) Al mi fariĝis tute mirinde sur la vojo.
+Tiel multaj aferoj je unu fojo kaj intermiksitaj venis al mi en la
+kapon, -- kaj tio, kio min okupas en la plejprofundaĵo de mia animo --
+(Li fariĝas pensiĝa.)
+
+Fabricio (al si). Estas malsaĝa afero; kiam li estas apuda, mi ne
+havas la kuraĝon, konfesi rekte, ke mi amas Mariannon. -- Mi ja devas
+rakonti al li, kio pasis. -- (Laŭte) Vilhelmo! diru al mi! vi volis
+ŝanĝi vian loĝejon? Vi havas malmultajn ĉambrojn kaj pagas multe. Ĉu vi
+ne scias alian loĝejon?
+
+Vilhelmo (distrite). Ne.
+
+Fabricio. Mi pensas, ni du povus plifaciligi unu al la dua. Jen,
+mi havas mian patran domon kaj loĝas nur la supran etaĝon, kaj la
+malsupran vi povus preni; vi ne edziĝos ja tiel baldaŭ. -- Vi havos
+la korton kaj malgrandan magazenon por via spedicio; vi donos al mi
+malgrandan loĝpagon, kaj ni helpos unu al la alia.
+
+Vilhelmo. Vi estas tre bona. Mi vere ankaŭ iatempe tion ekpensis,
+kiam mi venis al vi kaj vidis tiel grandan parton de l’ domo malplenan,
+dum mi devas min helpi tiel zorgeme. -- Poste estas aliaj aferoj -- --
+-- Oni devas ĝin lasi, ĉar ĝi estas neebla.
+
+Fabricio. Kial ne?
+
+Vilhelmo. Se mi edziĝus?
+
+Fabricio. Por tio estus konsilo. Kiel fraŭlo vi havus sufiĉan placon
+kun via fratino, kaj kun edzino ĝi iros ankaŭ.
+
+Vilhelmo (ridetante). Kaj mia fratino?
+
+Fabricio. Tiun ĉi mi prenus al mi. (Vilhelmo silentas). Kaj ankaŭ
+malgraŭ tio. Parolu ni prudentan vorton. -- Mi amas Mariannon; donu ŝin
+al mi kiel edzinon!
+
+Vilhelmo. Kio?
+
+Fabricio. Kial ne? Donu vian vorton! Aŭskultu min, frato! Mi amas
+Mariannon! Mi longe pripensadis: nur ŝi, nur vi, vi du povas min fari
+tiel feliĉa, kiel mi povas ankoraŭ esti sur la mondo. Donu ŝin al mi!
+
+Vilhelmo (konfuze). Vi ne scias, kion vi volas.
+
+Fabricio. Ha, kiel bone mi scias! Ĉu mi ĉion devas rakonti al vi,
+kion mi bezonas, kaj kion mi havos, se ŝi fariĝos mia edzino kaj vi mia
+bofrato?
+
+Vilhelmo (revenante el la pensado kaj rapide). Neniam! neniam!
+
+Fabricio. Kion vi havas? -- Tio ĉi min doloras -- La abomenon! -- Se
+vi devas havi bofraton, kio fariĝos ja frue aŭ pli malfrue, kial ne
+min? kiun vi tiel bone konas, kiun vi amas! Almenaŭ mi kredis --
+
+Vilhelmo. Lasu min! -- -- Mi ne havas prudenton.
+
+Fabricio. Mi devas diri ĉion. De vi sola dependas mia sorto. Ŝia
+koro estas favora al mi, tion vi kredeble rimarkis. Vin ŝi amas pli,
+ol ŝi min amas! Mi estas kontenta. La edzon ŝi amos pli ol la fraton!
+Mi eniros en viajn privilegiojn, vi en la miajn, kaj ni ĉiuj estos
+ĝojaj. Mi ankoraŭ neniam vidis ligaĵon kiu ligus sin tiel home kaj
+bone. (Vilhelmo silenta). Kaj kio firmigas ĉion -- Plej bona, donu nur
+vian vorton, vian konsenton! Diru al ŝi, ke vi ĝojas je tio, ke ĝi vin
+faros feliĉa -- Mi havas ŝian vorton.
+
+Vilhelmo. Ŝian vorton?
+
+Fabricio. Ŝi ĵetis ĝin, kiel ankaŭ adiaŭdirantan rigardon, kiu diris
+pli, ol la restado povus diri. Ŝia senkonsileco kaj ŝia amo, ŝia volado
+kaj tremado estis tiel belaj.
+
+Vilhelmo. Ne, Ne!
+
+Fabricio. Mi vin ne komprenas. Mi sentas, ke vi ne havas abomenon
+kontraŭ mi, kaj vi estas al mi tiel kontraŭa? Ne estu! Ne estu malhelpa
+al ŝia feliĉo! -- Kaj mi pensas ĉiam, vi devas esti feliĉa kun ni!
+-- Ne malkonsentu vian vorton al miaj deziroj! vian vorton amikan.
+(Vilhelmo silenta en batalantaj turmentoj). Mi vin ne komprenas --
+
+Vilhelmo. Ŝin? Vi volas havi ŝin?
+
+Fabricio. Kio ĝi estas?
+
+Vilhelmo. Kaj ŝi vin?
+
+Fabricio. Ŝi respondis, kiel estas konvene por knabino.
+
+Vilhelmo. Iru! iru! -- Marianno! -- -- Mi ĝin antaŭscietis! mi ĝin
+sentis!
+
+Fabricio. Diru nur al mi --
+
+Vilhelmo. Kion diri! -- Tio ĉi estis, kiu kuŝis sur mia animo tiun
+ĉi vesperon kiel nubo fulmotondra. Ĝi ekbrilas, ĝi ekbatas -- -- Prenu
+ŝin! Mian solan -- mian ĉion! (Fabricio lin rigardas senparola). Prenu
+ŝin! -- Kaj ke vi sciu, kion vi al mi prenas -- (Paŭzo. Li komencas
+rapide). Mi rakontis al vi pri Karolino, la anĝelo, kiu forkuris el
+miaj manoj kaj restigis al mi sian similaĵon, la filinon -- -- kaj tiu
+ĉi filino -- mi diris al vi malveron -- ŝi ne estas morta; tiu ĉi
+filino estas Marianno! -- Marianno ne estas mia fratino!
+
+Fabricio. Por tio mi ne estis preparita.
+
+Vilhelmo. Kaj de vi mi devis ĝin timi! -- Kial mi ne obeis mian koron
+kaj ne fermis mian domon al vi, kiel al ĉiu en la unuaj tagoj, kiam mi
+tien ĉi venis? Al vi sola mi permesis eniron en la sanktejon, kaj vi
+sciis dormigi min per boneco, amikeco, helpado, ŝajna malvarmeco por
+la virinoj. Kiel mi laŭ ŝajno estis ŝia frato, vian senton por ŝi mi
+prenis kiel veran fratecan; kaj se ankaŭ iatempe volis veni al mi ia
+malkredemo, mi ĵetadis ĝin for kiel nenoblan, alskribis ŝian bonecon
+por vi al la anĝeleco de ŝia koro, kiu rigardas tutan la mondon per
+amplena okulo. -- Kaj vi! -- Kaj ŝi!
+
+Fabricio. Mi ne deziras aŭskulti pli de tio, kaj por diri mi ankaŭ
+nenion havas. Tial adiaŭ. (Eliras).
+
+Vilhelmo. Iru! -- Vi elportas kun vi ĉion, mian tutan feliĉecon.
+Estas fortranĉitaj, forrompitaj ĉiuj esperoj -- la plej proksimaj --
+per unu fojo -- super la senfundaĵo! estas rompita kaj falegis la magia
+ponto, kiu devis min transkonduki en la feliĉecon de ĉieloj -- For!
+kaj per li, la malfidela trompinto! kiu tiel trouzis la sincerecon, la
+kredemon! -- -- Ho Vilhelmo, Vilhelmo! vi estas jam tiel malproksime,
+ke vi devas esti maljusta kontraŭ la bona homo? -- Kion li krimis? --
+-- -- Vi kuŝas pezege sur ni kaj estas justa, sorto rekompencanta! Kial
+vi tie ĉi staras? Kaj vi? Rekte en la momento! -- Pardonu al mi! Ĉu mi
+ne suferis pro tio? -- Pardonu! estas jam longe! -- Mi suferis senfine.
+Mi ŝajne amis vin, mi kredis, ke mi vin amis; per nepripensitaj
+plaĉemoj mi malfermis vian koron, kaj, faris vin mizerajn! Pardonu
+kaj lasu min! -- Ĉu mi devas tiel esti punita? -- Ĉu mi devas perdi
+Mariannon, la lastan de miaj esperoj, la enhavaĵon de miaj zorgoj? --
+Ne povas esti! ĝi ne povas esti! (Li staras silenta).
+
+Marianno (proksimiĝas malkuraĝe). Frato!
+
+Vilhelmo. Ha!
+
+Marianno. Frato amata, vi devas pardoni al mi, mi vin petas pro ĉio.
+Vi estas kolera, mi ĝin pensis. Mi faris malprudenton -- al mi estas
+tute mirinde.
+
+Vilhelmo (penante esti trankvila). Kion vi havas, knabino?
+
+Marianno. Mi volis, ke mi ĝin povu al vi rakonti. -- Ĝi iradas tre
+senorde tra mia kapo. -- Fabricio volas min kiel edzino, kaj mi --
+
+Vilhelmo (duone maldolĉe). Eldiru, vi konsentas?
+
+Marianno. Ne, ne pro la vivo! Neniam mi lin edziniĝos; mi lin ne
+povas edziniĝi.
+
+Vilhelmo. Kiel alie tio ĉi sonas!
+
+Marianno. Sufiĉe mirinde. Vi estas tro malbona, frato; mi irus dezire
+kaj atendus ankoraŭ unu horon, se mi ĝin ne devus tuj forigi de l’
+koro: Unu fojon por ĉiam: Mi ne povas edziniĝi Fabricion.
+
+Vilhelmo. (sin levas kaj prenas ŝian manon) Kiel, Marianno?
+
+Marianno. Li estis tie ĉi kaj paroladis kaj prezentadis al mi tiom
+multe, ke mi ekpensis, ĝi estus eble. Li tiel premadis, ke en la
+senpripenseco mi diris, ke li parolu kun vi -- Li prenis ĝin kiel
+konsenton, kaj en la sama momento mi eksentis, ke ĝi ne povas fariĝi.
+
+Vilhelmo. Li parolis kun mi.
+
+Marianno. Mi vin petas, kiom mi povas kaj scias, pro la tuta amo,
+kiun mi havas por vi, pro la amo, per kiu vi min amas, refaru ĝin bone,
+diru al li!
+
+Vilhelmo (al si). Eterna Dio!
+
+Marianno. Ne koleru! Li ankaŭ ne devas koleri. Ni vivos kiel antaŭe
+kaj ĉiam tiel. -- Ĉar nur kun vi mi povas vivi, kun vi sola mi volas
+vivi. Tio ĉi kuŝas de longe en mia animo kaj estas nun elpuŝita,
+elpuŝita per fortego -- Mi amas nur vin!
+
+Vilhelmo. Marianno!
+
+Marianno. Plej bona frato! Tiun ĉi kvaronhoron, -- mi ne scias diri
+al vi kia kurado estis en mia koro. -- Estas al mi kiel antaŭ mallonge,
+kiam ĝi brulis sur la bazaro kaj en la komenco la fumo kaj vaporo ĉion
+kovris, ĝis per unu fojo la fajro levis la tegmenton kaj la tuta domo
+ekstaris en brulo. -- Ne forlasu min! Ne elpelu min de vi, frato!
+
+Vilhelmo. Ĝi ne povas resti tiel por ĉiam.
+
+Marianno. Tio ĉi timigas min tiel multe! -- Mi volas plezure promesi
+al vi, ke mi ne edziniĝos, mi volas ĉiam zorgi por vi, ĉiam, ĉiam,
+senhalte. -- Jen, tie kontraŭe loĝas kune tiaj du maljunaj gefratoj; mi
+pensas iatempe ŝerce: Kvankam vi estus tiel maljunaj kaj elsekigitaj,
+se vi nur estos kune!
+
+Vilhelmo. (Tenante sian koron, duone al si). Se vi ĝin eltenos, vi
+neniam estos tro mallarĝa!
+
+Marianno. Vi kredeble pensas alie; vi kredeble prenos edzinon kun la
+tempo kaj tio ĉi min dolorus, se mi eĉ volus ami ŝin la plej multe. --
+Nenio amas vin tiel kiel mi, nenio povas vin ami tiel multe. (Vilhelmo
+provas paroli). Vi estas ĉiam tiel reteniĝa, kaj mi ĝin ĉiam havas
+en la buŝo por diri al vi tute, kiel ĝi al mi estas, kaj mi ne povas.
+Dank’ al Dio, ke la okazo malligas al mi la langon!
+
+Vilhelmo. Nenion pli, Marianno!
+
+Marianno. Vi min ne devas malhelpi, permesu, ke mi diru ĉion! Poste
+mi iros en la kuirejon kaj sidos tutajn tagojn ĉe mia laboro, nur
+iatempe mi vin rigardos, kiel se mi volus diri: Vi ĝin scias. (Vilhelmo
+staras senparola kaj feliĉa). Vi povis ĝin scii jam longe, vi ankaŭ
+ĝin scias, de la morto de nia patrino, kiam mi elkreskadis el mia
+infaneco kaj estis ĉiam kun vi. -- Rigardu, mi sentas pli da plezuro
+esti apud vi, ol da dankemo por via pli ol frata zorgado. Kaj iom post
+iom vi prenis tutan mian koron, tutan mian kapon, ke nun io alia nur
+kun penego povas gajni lokon en ili. Mi ankoraŭ scias, ke vi iatempe
+ridis, kiam mi legis romanojn: tio ĉi estis unu fojon kun la Julino
+Mandeville, kaj mi demandis, ĉu Henriko, aŭ kiel li nomiĝis, ne estis
+simila al vi? -- Vi ridis -- kio ne plaĉis al mi. Tial mi silentis
+alian fojon. Mi tamen prenis ĝin tute serioze; ĉar kiuj estis la plej
+amindaj, la plej bonaj homoj, ili ĉiuj estis similaj al vi. -- Mi vin
+vidis promenantan en grandaj ĝardenoj, ĉevalirantan, vojirantan kaj
+duelantan -- (Ŝi ridas por si).
+
+Vilhelmo. Kio estas al vi?
+
+Marianno. Ke mi ĝin ankaŭ konfesu: se ia fraŭlino estis tre bela kaj
+tre amata -- kaj tre enamiĝa -- ŝi estis ĉiam mi mem. -- Nur je l’
+fino, se la afero venis al la disligo kaj ili post ĉiuj malhelpadoj
+ankoraŭ edziĝis -- -- Mi estas ja tre sincera, bona, babilema estaĵo.
+
+Vilhelmo. Daŭrigu! (Forturnita). Mi devas eltrinki la kalikon de
+ĝojo. Ne perdigu min la sentojn, Dio en la ĉielo!
+
+Marianno. El ĉio tio la plej malmulte al mi plaĉis se du homoj sin
+amis kaj je l’ fino oni malkovras, ke ili estas parencoj aŭ gefratoj.
+La Miss’ Fanny’n mi povus bruligi! Mi tiom ploradis! Estas tiel mizera
+sorto! (Ŝi deturniĝas kaj ploras maldolĉe).
+
+Vilhelmo (ĵetante sin al ŝia kolo.) Marianno! -- Mia Marianno!
+
+Marianno. Vilhelmo! ne! ne! Je l’ eterne mi vin ne forlasos! Vi estas
+mia! -- Mi vin tenas! mi vin ne povas forlasi!
+
+(Fabricio eniras.)
+
+Ha, Fabricio, Vi venas en la ĝusta tempo! Mia koro estas malfermita kaj
+forta, ke mi ĝin povas diri. Mi nenion al Vi promesis! Estu nia amiko!
+Mi Vin neniam edziniĝos.
+
+Fabricio (malvarme kaj maldolĉe.) Mi ĝin pensis, Vilhelmo! Se vi
+kuŝigis tutan vian pezon sur la pesilon, mi devis esti trovita tro
+malpeza. Mi revenas, por ke mi forigu el mia koro tion, kio ja devas
+esti forigita. Mi senigas min je ĉiuj pretendoj kaj vidas, ke la aferoj
+venis jam al la celo; al mi ĝi estas almenaŭ agrabla, ke mi donis
+senkulpan kaŭzon.
+
+Vilhelmo. Ne malbenu en tiu ĉi momento kaj ne senigu vin je l’
+sentaĵo, pro kiu vi vane pilgrimadis en la vasta mondo! Rigardu tiun
+ĉi kreaĵon -- ŝi estas tute la mia -- -- kaj ŝi ne scias --
+
+Fabricio (duone mokante). Ŝi ne scias?
+
+Marianno. Kion mi ne scias?
+
+Vilhelmo. Tie ĉi malverdiri, Fabricio?
+
+Fabricio (frapita). Ŝi ne scias?
+
+Vilhelmo. Mi ĝin diras.
+
+Fabricio. Retenu vin! Vi meritas unu la duan!
+
+Marianno. Kio ĝi estas?
+
+Vilhelmo. (ĵetante sin al ŝia kolo) Vi estas mia, Marianno.
+
+Marianno. Dio! Kio ĝi estas? -- Ĉu mi devas redoni al vi tiun ĉi
+kison? -- Kia kiso ĝi estis, frato?
+
+Vilhelmo. Ne de l’ frato reteniĝanta, ŝajne malvarma, -- la kiso de
+l’ eterne sole feliĉa amanto. (Ĉe ŝiaj piedoj). Marianno, vi ne estas
+mia fratino! Karolino estis via patrino, ne mia.
+
+Marianno. Vi, vi! --
+
+Vilhelmo. Via amanto. -- De tiu ĉi momento via edzo, se vi lin ne
+malestimas.
+
+Marianno. Diru al mi, kiel ĝi estis ebla?
+
+Fabricio. Uzadu, kion nur Dio mem al vi povas doni! Alprenu ĝin,
+Marianno, kaj ne demandu. -- Vi trovos ankoraŭ sufiĉan tempon por la
+klarigado.
+
+Marianno (rigardante lin.) Ne, ĝi estas ne ebla.
+
+Vilhelmo. Mia amata, mia edzino!
+
+Marianno. (Ĉe lia kolo.) Vilhelmo, ĝi ne estas ebla!
+
+FINO.
+
+
+
+
+ NOM'AR'O
+ de l’ verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (Esperant'a),
+ kiu'j el'ir'is ĝis Februar'o 1889.
+
+ N-o. Nom'o de l’ verk'o: Kost'o:
+ rubl'o'j kopek'o'j
+ 1. _Dr'o Esperanto._ Lingv'o inter'naci'a. Antaŭ'parol'o
+ kaj plen'a lern'o'libr'o en la lingv'o rus'a 0,15
+
+ 2. ---- en la lingv'o pol'a 0,15
+
+ 3. ---- en la lingv'o franc'a 0,20
+
+ 4. ---- en la lingv'o german'a 0,20
+
+ 5. ---- en la lingv'o angl'a 0,20
+
+ 13. _Hanez._ Safah achath lekulanu (lern'o'libr'o de l’
+ lingv'o inter'naci'a Esperant'a en la lingv'o hebre'a) 0,20
+
+ 6. _Dr'o Esperanto._ Mal'grand'a vort'ar'o
+ inter'naci'a-rus'a 0,03
+
+ 7. ---- inter'naci'a-pol'a 0,03
+
+ 8. ---- inter'naci'a-franc'a 0,03
+
+ 9. ---- inter'naci'a-german'a 0,03
+
+ 10. ---- inter'naci'a-angl'a 0,03
+
+ 11. _Dr'o Esperanto._ Du'a Libr'o de l’ lingv'o
+ inter'naci'a (skrib'it'a inter'naci'e) 0,25
+
+ 12. ---- Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’
+ lingv'o inter'naci'a. (inter'naci'e) 0,10
+
+ 14. _A. Grabowski._ La Neĝ'a Blov'ad'o. Rakont'o
+ de A. Puŝkin. (inter'naci'e) 0,15
+
+ 15. _L. Einstein._ La lingvo internacia als beste Lösung
+ des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort,
+ Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniss
+ nach dem Entwurf des pseudonymen Dr. Esperanto 0,50
+
+ 16. _N. N._ Rus'a traduk'o de la Du'a Libr'o
+ de l’ lingv'o inter'naci'a 0,25
+
+ 17. _Dr'o Esperanto_ Plen'a vort'ar'o rus'a-inter'naci'a 1,--
+
+ 18. _N. N._ Rus'a traduk'o de la „Al'don'o al
+ la Du'a Libr'o“ 0,10
+
+ 19. _A. Grabowski._ La Gefratoj. Komedio
+ de Göthe (internacie) 0,15
+
+ 20. _L. Einstein._ Weltsprachliche Zeit- und
+ Streitfragen. I. Volapük und Lingvo internacia 0,25
+
+Ĉiu'j supr'e skrib'it'a'j verk'o'j pov'as est'i ricev'at'a'j en
+la libr'ej'o'j kaj ankaŭ ĉe _d-r'o L. Zamenhof_ (Varsovi'o,
+strat'o Przejazd N. 9). Anstataŭ mon'o oni pov'as send'i sign'o'j'n
+de poŝt'o (de ĉia land'o). Por la poŝt'a trans'send'o oni dev'as
+al'don'i po 20% de la kost'o de l’ verk'o'j. Kiu aĉet'as ne mal'pli
+ol por unu rubl'o, tiu por la trans'send'o ne pag'as.
+
+En la komenc'o de ĉiu monat'o est'as pres'at'a nov'a nom'ar'o de
+ĉiu'j verk'o'j pri la lingv'o inter'naci'a (de kiu ajn ili est'as
+el'don'it'a'j), kiu'j el'ir'is de la komenc'o mem ĝis tiu monat'o.
+☞ Kiu dezir'as regul'e ĉiam sci'i pri la progres'ad'o de l’ lingv'o
+inter'naci'a, ☜ tiu pov'as send'i 30 kopek'o'j'n por jar'o al la
+el'don'ant'o de la dir'it'a'j nom'ar'o'j (L. Zamenhof, Varsovi'o,
+strat'o Przejazd N. 9), kaj tiam li akurat'e ricev'ad'os per la
+poŝt'o ĉiu'n nov'a'n nom'ar'o'n tuj kiam ĝi est'os pres'iti'a.
+
+
+
+
+Notoj de transskribinto:
+
+Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro, kaj
+registris ilin per html-aj komentoj. Ankoraŭ restas kelkajn
+malkutimajn vortojn, kiun uzis la tradukinto. La interpuncio
+restas iom hazarda, kiel en la originalo.
+
+
+
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 75983 ***