summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/old/62394-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'old/62394-0.txt')
-rw-r--r--old/62394-0.txt1449
1 files changed, 0 insertions, 1449 deletions
diff --git a/old/62394-0.txt b/old/62394-0.txt
deleted file mode 100644
index 1fbf8bd..0000000
--- a/old/62394-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,1449 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of Ascendo al Monto-Blanka en 1787, by
-Horace Bénédict de Saussure
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
-most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms
-of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll
-have to check the laws of the country where you are located before using
-this ebook.
-
-
-
-Title: Ascendo al Monto-Blanka en 1787
-
-Author: Horace Bénédict de Saussure
-
-Translator: René de Saussure
-
-Release Date: June 14, 2020 [EBook #62394]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ASCENDO AL MONTO-BLANKA EN 1787 ***
-
-
-
-
-Produced by Carolus Raeticus
-
-
-
-
-
-
- ASCENDO
- AL
- MONTO-BLANKA
- EN 1787
- DE
- H. B. DE SAUSSURE
-
- _Eltiraĵo el "Voyages dans les Alpes", tradukita
- de René de Saussure en internacian lingvon
- ESPERANTO_
-
-
-ELDONITA DE LA "PROPAGANDEJO ESPERANTISTA"
-
-10 HOTELGASSE — BERN (SVISLANDO)
-
-1918
-
-Prezo 0,40 Sm. (1 fr.)
-
-
-
-
------------------------
-
-[Noto de la transskribanto: Bildo de Horace-Benedict de SAUSSURE kun la
-jena teksto:
-
-Horace-Benedict de SAUSSURE.
-
-Natursciencisto kaj fizikisto, profesoro ĉe la Ĝeneva universitato.
-
-(Naskiĝis en 1740. Li faris serion da botanikaj kaj geologiaj
-studvojaĝoj en diversaj landoj, sed precipe en la Alpoj. Klasikaj estas
-liaj elserĉoj pri la glaciejoj; al li estas ŝuldata la eltrovo de
-multaj mineraloj kaj la elpenso de diversaj fizikinstrumentoj,
-interalie de la harhigrometro, cianometro, diafanometro, pajl-, kaj
-pint-elektrometro, aktinometro, anemometro, eŭdiometro, ktp. Li eldiris
-la unuajn principojn de la racia meteorologio. Lia plej grava verko
-literatura estas titolita: _Vojaĝoj tra la Alpoj._ Li mortis en 1799.]
-
------------------------
-
-
-
-
-ASCENDO AL MONTO-BLANKA
-
-(EN 1787)
-
-DE H. B. DE SAUSSURE.
-
-Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum la monato aŭgusto
-1786 du loĝantoj de Chamouni, S-ro Paccard, doktoro je medicino, kaj la
-gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron de Monto-Blanka, kiu estis
-ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj la sekvintan tagon ĝin
-eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareble sekvi iliajn paŝojn.
-Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi la entreprenon ĝis la proksima
-jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplori la montegon je komenco de
-junio kaj averti min pri la momento, kiam la platiĝo de la vintraj
-neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al la Provenca marbordo por
-fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujn mi intencis provi sur
-Monto-Blanka.
-
-Dum la monato junio Jacques Balmat sensukcese faris du ascendprovojn;
-tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi en la unuaj tagoj
-de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallenche renkontis mi la
-kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon por anonci al mi siajn
-denovajn sukcesojn; la 5-an de julio li estis surprenirinta ĝis la
-pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj, Johan-Miĥael Cachat
-kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni, pluvis, kaj la
-malbela vetero daŭris preske kvar semajnojn. Sed mi estis decidinta
-atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi la oportunan okazon.
-Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj mi ekmarŝis la 1-an de
-aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek ok gvidistoj, kiuj portis
-miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron, kiun mi bezonis. Mia
-pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mi timis, ke li estas ne
-ankore sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiaj marŝoj. Mi postulis, ke li
-rezignu. Li restis ĉe la "Prieuré", kie li tre zorge faris observojn al
-tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis faronta sur la montsupro.
-
-Kvankam estas apene du mejloj kaj kvarono rektlinie de la Prieuré de
-Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiam postulis
-almene dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj, malrektaĵoj,
-kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.
-
-Irante de la "Prieuré" ĝis Monto-Blanka tra la monto "La Côte", oni
-unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis la vilaĝo "Les
-Bossons", kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas la samnoman
-glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiu glaciejo,
-oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l'Mont. Iom trans tiu vilaĝeto oni
-ekascendas, sekvante la bordon de la torento, kiu ŝprucas el la
-Taconay-glaciejo. Tiu suprenirejo estas tre sovaĝaspekta, funde de
-mallarĝa valeto, lokita kontraŭ la Taconay-glaciejo, kiu svarmas je
-glaciaĵoj, ne blankaj kaj puraj, kiel tiuj de "Bossons", sed
-malpurigitaj de nigra koto kaj tratranĉitaj de samkoloraj ŝtonegoj; sed
-daŭrigante la ascendon, oni evkidas super tiu glaciejo la purajn kaj
-krutajn neĝojn de la kupolmonto "Goûté". Balde poste oni alvenas iom
-super la Taconay- glaciejo, oni trapasas kelkajn danĝerajn lokojn, kaj
-oni atingas fontanon kun klara kaj freŝa akvo, ĉe kiu la gvidistoj, jam
-lacigitaj pro siaj ŝarĝoj, plezurege ripozis dum kelkaj momentoj.
-
-Duon-horon post forlaso de la glaciejo, oni alvenas ĉe la piedo de
-sufiĉe alta preske vertikala roko, kiu baras mallarĝan kaj profundan
-koridoron. Por eliri el tiu koridoro, oni devas surgrimpi la rokaĵon;
-tiu pasejo nomiĝas _Mapas_ aŭ Malbona-Paŝo. Oni estis tie metinta
-ŝtupetaron, en la penso, ke mi ĝin bezonos; sed, ĉar mi timis impresi
-al miaj gvidistoj malbonan opinion pri mi, se mi ĝin uzus, mi pasis
-preter la ŝtupetaro, ne tuŝinte ĝin. Trans la "Mapas" oni estas
-devigata surpaŝi kelkajn mallarĝajn kornicojn super altaj krutaĵoj.
-Poste oni sekvas akran kreston kun profundegaĵo dekstre kaj tre
-deklivaj herbejoj maldekstre; post kio oni per kvindek-grada deklivo
-ascendas al groto aŭ kaverneto, kie mi tranoktis la 20-an de aŭgusto
-1786, kiam, tuj post la vojaĝo de doktoro Paccard, mi provis, sekvante
-liajn postsignojn, atingi la pinton de Monto-Blanka. Sed dumnokte
-ekfalis torentsimila pluvego kaj neĝis sur la altaĵoj; malĝoje devis mi
-reveni sur miajn paŝojn kaj prokrasti la aferon ĝis proksima jaro. En
-ambe vojaĝoj mi bezonis proksimume kvar horojn, ne inkludante la
-ripoztempojn, por iri de "Prieuré de Chamouni" ĝis tiu rifuĝejo.
-
-La supro de l'rokaĵo, nord-weste de tiu groto, prezentas tre belan
-vidaĵon. Tiu supro formas unu el la pintoj de la mallarĝa kresto de
-l'monto "La Côte", kiu apartigas la glaciejojn "Taconay" kaj "Les
-Bossons". La tiea montpasejo kuŝas je alto da ĉirkaŭe sescent klaftoj
-super la "Prieuré de Chamouni". De tiu kresto oni ekvidas sub siaj
-piedoj la du ĵus nomitajn glaciejojn, la tutan Chamouni-valon ĝis la
-Balma pasejo kaj ambe montĉenojn, kiuj flankas tiun pasejon: pli
-malproksime, oni ekvidas la Aï-turojn kaj la Sud-pinton, kiu superas
-Saint-Maurice, kiel anke aliajn suprojn pli malapudajn. Sed la plej
-interesa vidaĵo estas la nord-westa laŭlonge vidita parto de la kresto
-mem, sur kiu oni staras. Egaj akrangulaj rokoj, strange kaj maltime
-amasigitaj, kronas la supron de tiu kresto kaj aspektas plej nekutime
-kaj sovaĝe; la bela kaj rideta paroĥo de "Ouches" ŝajnas dispecigita
-per tiuj senfruktaj rokaĵoj kaj mirinde kontrastas kun ili. Unu el tiuj
-rokoj, kies elstaranta angulo antaŭenas super la profundegaĵo, nomiĝas
-pro tio _Birdbeko_. Oni rakontas, ke paŝtisto, vetinta iri kaj sidiĝi
-sur tiun bekpinton, sukcesis kaj tie sidiĝis; sed restariĝante li pro
-mallerta movo perdis la egalpezon, falegis kaj mortiĝis surloke.
-
-Estis tagmezo, kiam ni alvenis sur tiun kreston; mi haltis duonhoron,
-por ke miaj gvidistoj povas manĝi. Dume mi amuziĝis, rigardante je
-granda profundo sub miaj piedoj fremdulojn, kiuj subtenataj de siaj
-gvidistoj pene trapaŝis la malsupran plataĵon de la glaciejo "Les
-Bossons", kaj kiuj verŝajne preparis por sia reveno fanfaronan rakonton
-pri sia kuraĝo kaj pri la renkontitaj danĝeroj. Sed mi provis, kaj vane
-provis, ekvidi sur la dua plataĵo du el miaj portistoj, kiuj pretendis
-alveni pli rapide ol ni sur la kreston, kie ni staris, pasante tra tiu
-glaciplataĵo, kiu efektive prezentas de la "Prieuré" vojon pli rektan.
-Ĉar troviĝas danĝeraj paslokoj, ni estis maltrankvilaj pro ilia
-neapero. Tamen ili reatingis nin, sed multe pli malfrue.
-
-Daŭrigante la supreniron oblikve inter la glaciejo "Les Bossons" kaj la
-supro de la kresto, ni pasis sub profunda kaverno, kie Jacques Balmat
-en sia unua vojaĝo estis kaŝinta la ŝtupetaron, kiu helpis al ni
-trapasi la krevaĵon de la glaciejo, kaj abistangon, uzendan por la
-malfacilaj paslokoj. La ŝtupetaron li retrovis, sed la stangon oni
-estis ŝtelinta; estas strange, ke tie troviĝis ŝtelistoj; oni tamen ne
-povus diri, ke estis grandvojaj ŝtelistoj. Ni anke pasis ĉe la piedo de
-la "Tur"-pinto, kiu estas la plej alta de tiu kresto, kaj je la unua
-horo kaj tri kvaronoj ni atingis la supron de la "Côte"-monto, en loko
-kie ni intencis tranokti. Tiu unua tago do ne estis longa: ni bezonis
-nur ses horojn kaj duonon de "Prieuré" ĝis nia unua kuŝiĝejo.
-
-Tiu rifuĝejo konsistis el amaso da egaj granitŝtonegoj, inter kiuj miaj
-gvidistoj esperis trovi ŝirmejon, kaj kie doktoro Paccard kaj Jacques
-Balmat tranoktis la unuan vesperon de sia esplorvojaĝo. Tiuj ŝtonegoj
-estis tien ŝovitaj de la glaciaro, kiu estas tute proksima, kaj kiun
-oni devas trapaŝi por progresi al supro de Monto-Blanka. Tie oni
-forlasas la firman teron kaj ekpaŝas sur la glaciojn kaj sur la neĝojn
-ĝis fino de la vojaĝo.
-
-Preferinde estas trapaŝi la glaciejon dummatene, kiam la neĝo estas
-ankore hardita; multe pli danĝera estas la trapaŝo vespere, kiam la
-tagvarmo estas ĝin moliginta. Tion spertis Marie Coutet, sub kiu la
-neĝo ekkrevis, kiam li iris esplori la pasejon, kiun ni estis sekvonta
-la morgan tagon. Feliĉe li restis pendanta per la ŝnurego, kiu ligis
-lin al liaj du akompanantaj kamaradoj. Je ilia reveno ni ĉiuj interese
-demandis ilin pri ilia esplorpromeno, kiel oni demandas al spionoj
-novaĵojn pri la malamika armeo. Trankvile kaj eĉ gaje raportis Marie
-Coutet sian aventuron: malgraŭe, lia rakonto sternis malhelan vualon
-sur la vizaĝojn; la plej bravaj ŝercis pri ĝi, sed la aliaj ŝajne
-opiniis tiujn ŝercojn iom malkonvenaj. Tamen reveni hejmen neniu
-proponis, ĉiu okupis sin serĉante ŝirmejon por pasigi la nokton; unuj
-loĝiĝis en mia malnova rifuĝejo, kie ili esperis esti pli varme; aliaj
-nestis inter la granitŝtonegoj; mi mem, kun mia servisto kaj du aŭ tri
-el miaj fidelaj gvidistoj, kuŝiĝis sub tendo, kiun mi kunportigis, por
-esti tute libera pri la loko, kie mi tranoktos.
-
-La morgon, 2-an de aŭgusto, malgraŭ la vigla deziro, kiun ĉiuj havis
-ekmarŝi frumatene, okazis tiom da diskutoj inter la gvidistoj pri la
-divido kaj aranĝo de iliaj ŝarĝoj, ke nur je la sesa kaj duono ni povis
-ekvojaĝi. Ĉiu timis tro ŝarĝi sin, ne por eviti laciĝon, sed por ne
-trakrevigi la neĝon per sia pezo kaj tiel fali en profundaĵon.
-
-Ni ekpaŝis sur la glaciejon kontraŭeje de la granitŝtonegoj, sub kies
-ŝirmo ni estis dormintaj; la komenco estas tre facila; sed balde poste
-oni envenas en glaciaĵan labirinton, disŝiritan per larĝaj krevaĵoj,
-jen tute malplenaj, jen tute aŭ parte plenigitaj de neĝoj, kiuj ofte
-formas arkaĵojn sube kavigitajn, kaj kiuj estas tamen kelkafoje la sola
-rimedo havebla por transiri tiujn krevaĵojn; aliloke, oni uzas akran
-glacikreston, kiel ponton por ilin transpaŝi. En kelkaj lokoj, kie la
-krevaĵoj estas tute malplenaj, oni estas devigata malsupreniri ĝis la
-fundo kaj denove supreniri per ŝtuparoj hakitaj en la glacion mem de la
-kontraŭeja muro. Sed nenie oni atingas, nek eĉ ekvidas la rokon; la
-fundo ĉiam estas neĝa aŭ glacia; kaj okazas momentoj kiam, post
-malsupreniro en tiujn preske vertikalajn abismojn ĉirkaŭitajn de
-glacimuroj, oni ne povas imagi, tra kie oni eliros. Tamen tiom longe
-kiam oni marŝas sur la glacio mem, kiom ajn mallarĝaj estas la krestoj,
-kiom ajn kliniĝaj estas la deklivoj, tiuj maltimaj Chamouni'anoj havas
-la kapon kaj la piedon egale firmaj, kaj ili ŝajnas nek timigitaj nek
-maltrankvilaj: ili interparolas, ridas, konkuras inter si; sed, kiam
-oni paŝas sur tiuj maldikaj arkaĵoj pendantaj super abismoj, ili marŝas
-en plej profunda silento; la unuaj tri, kune ligitaj per ŝnuregoj je
-interspaco da kvin aŭ ses futoj unu de la alia; la okuloj fiksitaj
-pieden, ĉiu penante meti la piedon precize kaj lerte en la postsignon
-lasitan de la antaŭiranto. Sed, precipe pligrandiĝis tiu speco de timo,
-kiam ni ekvidis la lokon, kie Marie Coutet[TR1] estis enprofundiĝinta;
-la neĝo estis sub liaj piedoj subite krevinta, kreante ĉirkaŭ li
-malplenaĵon, ses aŭ sep futojn diametre, malkovrantan abismon, kies nek
-fundon nek randojn oni povis ekvidi, kaj tio en loko, kie neniu ekstera
-signo anoncis plej etan averton de danĝero. Sekve, kiam transpaŝinte
-iun el tiuj suspektaj neĝoj, la karavano retrovis sin sur la firma
-glacio, esprimo de ĝojo kaj kvieto heligis ĉiujn vizaĝojn, babilo kaj
-ŝercoj rekomencis; oni interdiskutis pri la vojo sekvenda, kaj,
-trankviligita de la sukceso, oni pli konfide riskis sin je novaj
-danĝeroj. Preske tri horojn ni pasigis por trapaŝi tiun timigan
-glaciejon, kvankam ĝi havas larĝon da apene unu kvaronmejlo. De tiam ni
-marŝis nur sur neĝoj, ofte tre malfacilaj pro la kliniĝo de la deklivoj
-kaj kelkafoje danĝeraj, kiam tiuj deklivoj borderas profundegaĵojn; sed
-tiam almene oni timas neniun alian danĝeron, ol tiun, kiun oni vidas,
-kaj oni ne riskas esti englutita, sen ke nek forto nek lerto povas
-helpi.
-
-Elirante el la glaciejo, oni estas devigata supreniri unu el tiuj
-ekstreme krutaj deklivoj; poste, oni pasas ĉe piedo de la plej malalta
-kaj plej norda pinto de ĉeneto da rokoj, izolitaj meze de la
-Mont-Blank'a glaciaro. Tiu ĉeneto, oriente, estas apartigita je la
-Sudpinto kaj je la montoj, ligantaj tiun pinton kun Monto-Blanka, per
-tre sovaĝaspekta glaciejo.
-
-Post ol esti preterpasinta tiujn rokojn, oni ilin forlasas por serpente
-supreniri en neĝplana valeto, kiu de nordo iras suden ĝis piedo de la
-plej alta montpinto. Tiu neĝo estas tie ĉi kaj tie tratranĉita de
-grandegaj kaj belegaj krevaĵoj. Ilia akra kaj neta tranĉo vidigas
-neĝojn horizontale tavolitajn, ĉiu tavolo kunrespondanta al unu jaro.
-Kiom ajn larĝa estas tiuj krevaĵoj, nenie oni povas ekvidi ties fundon.
-
-Ni realbordiĝis la rokĉenon en la sama loko, kie la pasintan jaron mi
-konstruigis rifuĝdometon; tiam mia intenco estis tranokti tie dum la
-ascendo; sed malbela vetero malhelpis min atingi ĝis tie.
-
-Tiu ĉeno ofte estas interrompita de neĝoj; la rokpintoj eliĝas kiel
-insuletoj, aŭ kiel rifoj, el la neĝmaro, kiu kovras la tutan regionon.
-Tie miaj gvidistoj perdigis al mi multan tempon, sub preteksto
-matenmanĝi kaj ripozi; ilia intenco estis prokrasti nian marŝon sufiĉe,
-por ke fariĝos neeble progresi ante la nokto en la parton de l'vojo,
-kie jam ne troviĝas rokaĵoj kaj kie oni estus devigata kuŝiĝi surneĝe.
-Nur je la dekunua ni revojaĝis, kvankam ni estis alvenintaj iom post la
-naŭa.
-
-De la tieaj rokoj ni povis ekvidi la lagon[1] trans la valo
-"Abondance"; sed, daŭrigante la ascendon, oni ĝin vidis ĉiam pli bone;
-ni eĉ tre facile rekonis la urbeton "Nyon". Antaŭ ni la montoj de
-"Faucigny" iom post iom malsuprenis. La traborita pinto "Reposoir"
-(Ripozejo) nin plej longtempe kontraŭstaris, tial ke ĝi estis najbara
-kaj ĝia pinto konturiĝis kontraŭ la malproksima horizonto; efektive ni
-konsideris venkitaj nur tiujn altaĵojn, super kiuj ni povis vidi la
-Jura'on. Ĉiu tia venko estis ĝojtemo por la tuta karavano; ĉar nenio
-plivivigas kaj kuraĝigas, ol la klara konstato de akiritaj progresoj.
-
-Post unuhora marŝo ni pasis rande de grandega krevaĵo. Kvankam ĝi estis
-larĝa je pli ol cent futoj, oni nenie ekvidis ĝian fundon. Dum ni ĉiuj
-ripozis starantaj sur ĝia rando, admirante ĝian profundon kaj
-observante ĝiajn neĝtavolojn, mia servisto, pro neklarigebla distriĝo,
-fallasis la piedon de mia barometro, kiun li en la mano tenis; glitegis
-tiu piedo sagrapide sur la dekliva flanko de la krevaĵo kaj je granda
-profundo plantiĝis en la kontraŭejan flankon, kie ĝi restis fiksita,
-vibrante kiel la lanco de Aĥilo sur la Skamandra bordo. Viglan
-ĉagreniĝon mi pri tio eksentis, ĉar tiun piedon oni uzis ne nur por la
-barometro, sed anke por la kompaso, por la lorno kaj por diversaj aliaj
-instrumentoj, kiujn oni fiksas sur ĝin. Sed en tiu sama momento kelkaj
-el miaj gvidistoj, kompatantaj mian ĉagreniĝon, proponis al mi iri kaj
-rekapti ĝin; kaj, ĉar la timo ilin endanĝerigi retenis mian konsenton,
-ili certigis, ke ili nenion riskas. Kaj unu el ili tuj pasigis al si
-sub la brakoj ŝnuregon, kaj la aliaj retenante ĝin lasis lin malsupren
-ĝis la barometra piedo, kiun li ekkaptis kaj triumfe realportis. Dum
-efektiviĝis tiu entrepreno mi havis duoblan kaŭzon je malkvieto; unue
-pri la sorto de la je ŝnuro pendanta gvidisto; poste, ĉar oni povis
-vidi nin de Chamouni, de kie oni per lorno povis sekvi ĉiujn niajn
-movojn, mi ekpensis, ke, se en tiu momento oni direktus al ni la
-rigardojn, oni sendube kredus, ke unu el ni falis en la krevaĵon, kaj
-ke ni klopodas por lin retiri. Feliĉe mi pli poste eksciis, ke en tiu
-momento oni ne observis nin.
-
-Ni estis devigataj trapaŝi tiun saman krevaĵon sur kliniĝa kaj danĝera
-neĝponto; post kio, per anke tre kruta neĝdeklivo ni atingis unu el la
-lastaj rokoj de la izolita ĉeno, kie mi tranoktis la postmorgon,
-revenante de la montpinto, kaj pro tio mi nomis ĝin la _roko de la
-Feliĉa Reveno_. Ĝia alto estas mil sepcent okdek klaftoj. Ni alvenis
-tie je la unua kaj duono, kaj ni bonapetite tagmanĝis je sunvarmo. Sed
-ĉar ni bedaŭris, ke ni ne havas akvon, la gvidistoj elpensis tre lertan
-rimedon por ĝin havigi al ni. Ili pafis egajn neĝbulojn kontraŭ
-sunekspozitajn rokojn; parto de la neĝo tie algluiĝis, fandiĝis pro la
-varmigita roko, kaj ni kolektis la akvon, kiu gute destiliĝis teren.
-Ili interŝanĝis sin por pafi la bulojn, kaj post kelkaj momentoj
-kreiĝis fontano, kiu provizis nin je tiom da akvo, kiom ni povis deziri.
-
-Tiu rokaĵo, izolita meze de la neĝoj, estis por niaj gvidistoj vera
-ĝuloko, kvaze Kalipsa insulo; ili ne povis konsenti forlasi ĝin kaj
-nepre volis tranokti tie. Ili imagas, ke ĉe tiuj altaj neĝoj regas
-dumnokte absolute netolerebla frosto, kaj ili serioze timis mortiĝi
-tie. Fine mi diris al ili, ke koncerne min, mi estas firme decidinta,
-iri tien kun tiuj el ili, kiuj estas fidindaj, ke ni profunde fosos en
-la neĝon, ke ni kovros tiun kavaĵon per la tendtolo, ke ni tien
-enfermos nin ĉiujn kune, kaj ke tiel ni ne suferos pro malvarmo, kiom
-ajn akra ĝi estos. Trankviligis ilin tiu aranĝo, kaj ni ekmarŝis
-antaŭen.
-
-Post tridekkvinminuta supreniro ni atingis la unuan neĝplataĵon, kiu
-prezentiĝas sur tiu vojo. La kliniĝo de tiu plataĵo certe ankore estas
-dek- ĝis dekdugrada, tamen ĝi ŝajnis esti nivelaĵo kompare kun la
-grimpitaj de ni deklivoj. Maldekstre staris la Sud-pinto, kiu komencis
-senteble malsupreni; dekstre, la kupolpinto Goûté. Plej nekutiman kaj
-grandiozan spektaklon prezentis la supro de tiu kupolo, niaflanke
-tratranĉita preske vertikale, kovrita per duoncirkla neĝtavolo, simila
-al pontarkaĵo, kaj kronita per vico da grandegaj kubformaj neĝblokoj,
-kiujn ni nomis "serakoj". Antaŭ ni staris la Mont-Blank'a pinto, celo
-de nia vojaĝo, ankore mirinde altega je niaj okuloj; maldekstre de ĝi
-vidiĝis la rokoj, kiujn mi nomas ĝia ŝtuparo, kaj belegaj tranĉoj de
-freŝaj neĝoj, kiuj por la sunlumo aspektis eksterordinare rebrilaj kaj
-blindigaj.
-
-Dudek minutojn ni bezonis por trapaŝi tiun plataĵon; kaj tiu tempo
-ŝajnis al ni tre longa, tial ke de post la lasta vojaĝo de Jacques
-Balmat ĝi estis tra sia tuta larĝo balaata de du potencegaj
-seraklavangoj, deŝiritaj el la Goûté'a kupolpinto: ni estis devigataj
-marŝi tra tiuj glaciaĵoj kun la timo denove sublavangiĝi. De tiu
-plataĵo ni dum preske unu horo supreniris tridekkvargradan deklivon,
-kaj tiel ni atingis la duan plataĵon, kie ni estis tranoktontaj.
-
-Unue okazis daŭraj kaj seriozaj pridiskutoj por elekti la lokon, kie
-fiksota estos la tendo, sub kiu ni ĉiuj devos kuniĝi por esti ŝirmataj
-kontraŭ la nokta frosto, kiu tiom terurigis la gvidistojn. Krom la
-malvarmo ni devis eviti du danĝerojn, el kiuj unu venis de supre, la
-alia de malsupre: ni devis elekti lokon, kie la ekfalontaj de la altaĵo
-lavangoj ne povus atingi nin, kaj kie oni ne povus suspekti la ekziston
-de iu krevaĵo, kaŝata de supraĵaj neĝoj. Tremis la gvidistoj je la
-penso, ke tiu neĝo, ŝarĝita per la pezo de dudek en malgrandan spacon
-kunigitaj homoj, kaj moligita de la varmo de iliaj korpoj, povus subite
-ekkrevi kaj nin ĉiujn kune engluti meze de la nokto. La almenan eblon
-de tia supozo pruvis teruriga krevaĵo, kiun ni estis randintaj
-suprenirante sur tiun saman plataĵon, kaj kiu eble penetris sub ĝin.
-Tamen, cent kvindek paŝojn post la eniro sur la plataĵon ni trovis
-lokon, kiu ŝajnis al ni bone ŝirmata kontraŭ ĉiuj tiaj danĝeroj.
-
-Tie miaj gvidistoj unue ekfosis la lokon, kie ni intencis tranokti; sed
-tre balde ili eksentis la efikon de la maldensa aero. Tiuj fortikaj
-viroj, kiujn la ĵus faritaj sep aŭ ok marŝhoroj tute ne lacigis, jam
-post kvin aŭ ses neĝŝoveloj plu ne povis daŭrigi; ili estis devigataj
-sin konstante interŝanĝi. Unu el ili, kiu estis retraŭirinta por ĉerpi
-akvon antee viditan en krevaĵo, ekmalsaniĝis irante tien, revenis sen
-la akvo kaj pasigis la vesperon en plej malagrabla sentumo. Mi mem,
-observante miajn meteorologiajn instrumentojn, sentis min lacega,
-kvankam mi estas kutimigita al la montara aero kaj pli bone fartas en
-tiu aero, ol en tiu de la malaltaĵo. Tiu sentumo brule soifigis nin,
-kaj ni povis havigi al ni akvon nur per fando de la neĝo, ĉar la akvon,
-kiun ni vidis dum la ascendo, ni trovis glaciiĝinta, kiam ni revene
-iris serĉi ĝin; kaj la malgranda karbhejtilo, kiun mi estis
-kunpreninta, estis negranda helpo por dudek soifantaj personoj.
-
-De la mezo de tiu plataĵo, lokita inter la lasta pinto de Monto-Blanka
-sude, ties altaj ŝtupoj oriente, kaj la Goûté'a kupolmonto okcidente,
-oni ekvidas preske nur neĝojn; ili estas puraj, blindige blankaj, kaj
-sur la altaj pintoj ili plej strange kontrastas kun la preske nigra
-ĉielo de tiuj altaj regionoj. Oni vidas tie neniun vivan estaĵon,
-neniun ŝajnon de vegetaĵoj; tie estas la regno de frosto kaj silento.
-Kiam mi reprezentis al mi doktoron Paccard kaj Jacques Balmat ĉe
-krepusko alvenantaj unuaj en tiun dezerton, sen ŝirmejo, sen helpo, eĉ
-ne estante certaj, ke homoj povas vivi en la lokoj, kien ili pretendis
-iri, daŭrigante tamen sian entreprenon maltime, mi admiris iliajn
-spiritforton kaj kuraĝon.
-
-Sur la senneĝaj montaroj, kies alto ne superas mil ĝis mil ducent
-klaftojn, estas agrable atingi la kuŝiĝejon frue: ripozigas la
-vesperfreŝo post la dumtaga laciĝo; oni sidiĝas surherbe aŭ surroke,
-oni amuzas sin observante la malheliĝantajn nuancojn de la lumo kaj la
-fenomenojn, kiuj preske ĉiam akompanas la sunsubiĝon kaj la krepuskon.
-Sed sur la altaj kaj neĝkovritaj montegoj, tiuj tagfiniĝoj estas tre
-malagrablaj; oni ne scias kie resti: se oni staras senmove, oni
-frostegas, kaj pro la laciĝo kaj la aera maldenso oni estas senigita je
-la forto kaj kuraĝo varmigi sin per ekzercmovoj. Tion ni spertis en tiu
-stacio, kie ni estis alvenintaj ĉirkaŭe je la kvara. Ni ĉiuj frostis
-pro malvarmo; kun ekstrema senpacienco atendis ni, ĝis la tendo estos
-starigita; tuj kiam ĝi estis preta, ĉiuj sin ĵetis internen, kaj balde
-la babilo de la gvidistoj kaj la naŭzaĵoj de la vomemuloj devigis min
-eliri. Mi akceligis kiel eble plej la vespermanĝon. Poste ni nur
-malfacile povis aranĝi nin tiamaniere, ke ĉiuj povas eniri en la
-tendon, en pozicio taŭga por pasigi la nokton; ili permesis al mi
-kuŝiĝi en angulo; sed koncerne ilin, ili povis nur sidiĝi surpajle,
-inter la kruroj unuj de la aliaj; ĉiam priokupataj de timo pro
-malvarmo, ili tiel zorge ŝtopis ĉiujn fendojn de la tendo, ke mi multe
-suferis pro la varmo kaj pro la per nia spiro haladzigita aero. Mi
-estis devigata dumnokte eliri por libere spiri. Brilis la luno plej
-hele meze de ebonnigra ĉielo; Jupitro anke tutplene lumradianta estis
-eliranta postaŭ la plej alta pinto oriente de Monto-Blanka, kaj tiom
-blindiga estis la lumo rebriligata de tiu neĝkampego, ke nur la
-unue- aŭ duegrandajn stelojn oni povis ekvidi. Fine, ni ĵus estis
-ekdormantaj, kiam nin vekis bruego de granda lavango, kiu ekkovris
-parton de la deklivo ascendenda la morgan tagon. Je tagiĝo montris la
-termometro tri gradojn sub la glacipunkto.
-
-Ni ekmarŝis nur malfrue, tial ke ni devis fandi neĝon por la matenmanĝo
-kaj por la vojaĝo; tuj kiam fluidiĝintan, oni ĝin trinkis, kaj tiuj
-samaj homoj, kiuj kvazereligie konservis la kunportitan vinon,
-konstante ŝtelis la akvon, kiun mi estis enrezerve metinta. Ni trapaŝis
-unue la duan plataĵon, ĉe kies enirejo ni ĵus tranoktis; de tie ni
-supreniris al la tria, kiun ni anke trairis, kaj post duonhoro ni
-alvenis ĉe la malsupro de la granda deklivo, tra kiu marŝante eŝten oni
-atingas la rokon, kiu formas la maldekstran ŝultron de la Mont-Blank'a
-pinto. Komencante tiun supreniron, mi estis jam sufiĉe elspirigita pro
-la aermaldenso; tamen nelonga halto, ĉiutridekpaŝe kaj nesidiĝante,
-multe helpis al mi rekapti la spirkapablon; kaj tiel mi post kvardek
-minutoj atingis la enirejon al la lavango, kiu estis la antean nokton
-falinta kaj ĝis en nia tendo aŭdita.
-
-Tie ni ĉiuj haltis dum kelkaj momentoj, en la espero ke, ripoziginte
-plene la krurojn kaj pulmojn niajn, ni povos trapaŝi la lavangon iom
-rapide kaj senhalte, sed tio estis neebla; nepre nevenkebla estas la
-speco de laco, kiu rezultas de la aermaldenso; kiam ĝi atingas sian
-plejon, la plej urĝe minacanta danĝero eĉ ne povus devigi onin fari nur
-unu pluan paŝon. Sed mi trankviligis miajn gvidistojn, klarigante al
-ili, ke tiu loko estas ĝuste la malplej danĝera, tial ke la el la
-superantaj altaĵoj kaduka neĝo jam estis defalinta.
-
-Trans tiu lavango la deklivo fariĝis ĉiam pli kruta kaj kondukis
-maldekstre al teruriga profundegaĵo; ni devis trapasi sufiĉe larĝan
-fendon, kies transiro estis ĝenata de glacibloko, kiu nin devigis paŝi
-pli proksime al la deklivrando. Estis la antaŭaj gvidistoj hakintaj
-paŝaron en la harditan neĝsupraĵon; sed la paŝojn ili faris tro longaj,
-tiamaniere ke por atingi la hakitaĵon, oni estis devigata fari paŝegon,
-tiel riskante maltrafi ĝin aŭ nepre gliti en la profundaĵon. Poste, ĉe
-la supra parto la glaciiĝinta supraĵo estis pli maldika; tiam ĝi
-rompiĝis sub niaj paŝoj, kaj sube troviĝis ok aŭ naŭ coloj da
-farunsimila neĝo, subportata de dua hardita neĝkrusto; oni tiel
-duonkrure enneĝiĝis; post kio oni glitis direkte al la profundegaĵo,
-kontraŭ kiu oni estis haltigita nur per la supera krusto, kiu tiel
-devis kontraŭstari grandan parton de la pezo de niaj korpoj; kaj, se ĝi
-rompiĝus, oni nepre glitus ĝisfunde. Sed pri la danĝero mi tute ne
-priokupis min; mia volo estis firma, mi estis decidinta iri antaŭen,
-tiel longe ĝis miaj fortoj malpermesos; mi havis nenian ideon alian, ol
-firmigi miajn paŝojn kaj antaŭeniri.
-
-Oni diras, ke pasante rande de profundegaĵo oni devas ne rigardi ĝin,
-kaj tio estas ĝisiugrade vera; tamen jen pri tiu temo la rezulto de mia
-longa sperto. Ante ol ekpaŝi en krutejon, oni devas unue esplori la
-profundaĵon per la rigardo kaj tieldire satiĝi je ĝi, ĝis ĝia efiko sur
-la imagon estas tute elĉerpita kaj ĝis oni povas vidi ĝin kvaze
-indiferente. Oni samtempe studu la sekvendan vojon kaj tieldire marku
-la farendajn paŝojn. Poste oni jam ne pensas pri la danĝero kaj oni sin
-okupas nur pri la zorgo sekvi la elektitan vojon. Tamen, se oni estas
-nekapabla elporti la vidon de la profundaĵo kaj kutimiĝi je ĝi, tiam
-prefere estas rezigni la entreprenon; ĉar, kiam la vojeto estas
-mallarĝa, estas neeble rigardi tien, kien oni metas la piedon,
-nevidante samtempe la profundaĵon; kaj tiu vidaĵo, kiam neatendita,
-naskas kapturnojn kaj povas kaŭzi onian perdon.
-
-En tia loko kaj en aliaj danĝeraj pasejoj mi uzis la kutiman de la
-gvidistoj agmanieron, kiu ŝajnas al mi samtempe la plej maldanĝera por
-la uzanto kaj la plej oportuna por la helpantaj gvidistoj: oni
-kunprenas malpezan sed fortan bastonon je ok ĝis dek futoj da longo; du
-gvidistoj, unu antaŭe, la alia postaŭe, tenas la bastonon ĉe la
-profundaĵa vojflanko, unu per unu finiĝo, la alia per la alia; kaj oni
-marŝas meze je tiu moviĝanta barilo, sur kiun oni sin apogas kiam
-necese; tio nek ĝenas nek lacigas iumaniere la gvidistojn kaj povas
-servi al ilia propra subteno en la okazo, se unu el ili ekglitas aŭ
-ekfalas en fendaĵon.
-
-Fine, post du kaj duona marŝhoroj nombritaj de la loko, kie ni estis
-tranoktintaj, ni atingis la rokon nomitan de mi maldekstra ŝultro aŭ
-dua Mont-Blank'a ŝtuparo. Tie prezentiĝis al miaj okuloj grandega kaj
-por mi tute nova horizonto, ĉar la pintego staris ĉe nia dekstro, kaj
-direkte al Italio nenio plu kaŝis al ni la tuton de la Alpoj, kiujn mi
-neniam estis vidinta de tiel grandega alto. Tie mi havis la kontentigon
-certe atingi la ĉefpinton, ĉar la ankore farenda ascendo estis nek
-kruta nek danĝera. Sidantaj sur la rando de tiu belega teraso, ni
-manĝis peceton; sed la kunportitaj pano kaj viando estis trafrostintaj.
-Tamen neniam montris la termometro malpli ol tri gradojn sub la
-glacipunkto; kaj tiuj manĝaĵoj, kovremetitaj en dorskorbon de homo
-portitan, certe estis iom ŝirmitaj kontraŭ la frosto per la varmo de
-lia korpo. Mi do estas konvinkita, ke en la malaltaĵo tiuj manĝaĵoj
-neniel estus frostintaj po la sama grado, kaj ke tie eĉ termometro
-enfermita en la dorskorbon ne estus atingita la nulgradon; sed en tiu
-maldensa kaj ĉiam renovigita aero la trapenetritaj de akvo korpoj
-ellasas fortan elvaporiĝon kaj tial malvarmiĝas multe pli, ol la seka
-termometra bulbo.
-
-Ripozinte kaj observinte la nudajn tie renkontitajn rokojn, kiuj de la
-bordoj de nia lago estas tre klare videblaj maldekstre de la plej alta
-pinto de Monto-Blanka, mi reekmarŝis; estis proksimume la naŭa horo.
-Ĉar mi estis de Chamouni mezurinta la altojn de la diversaj partoj de
-la montego, mi sciis, ke restas ne pli ol ĉirkaŭe cent kvindek klaftoj
-ascendendaj, kaj tio per deklivo de nur dudek ok ĝis dudek naŭ gradoj,
-sur neĝo sufiĉe firma kaj tamen neniel glitiga, sen krevaĵoj kaj
-neproksima al profundegaĵoj; mi do esperis atingi la pintegon en malpli
-ol trikvaron-horo; sed la aermaldenso kaŭzis malfacilaĵojn pli
-grandajn, ol mi estus kredinta. Ĉe la fino mi estis devigata halti
-ĉiudekkvin- aŭ deksespaŝe por rekapti spiron; tion mi plej ofte faris
-starante kaj apogite sur mian bastonon, sed el tri fojoj mi devis
-sidiĝi ĉirkaŭe unu fojon. Tiu ripozbezono estis tute nevenkebla; kiam
-mi provis kontraŭstari je ĝi, rifuzis la kruroj sian servon, mi
-eksentis duonsvenon kaj estis kaptita de kapturnoj tute sendependaj de
-la lumago, ĉar la okulojn perfekte protektis la duobla vualo kovranta
-mian vizaĝon. Ĉar mi kun granda bedaŭro vidis la tempon pasanta, kiun
-mi esperis dediĉi al miaj eksperimentoj sur la montpinto, mi faris
-diversajn provojn por mallongigi la ripoztempojn; mi provis ekzemple ne
-paŝi ĝis perdo de la fortoj kaj momente halti ĉiujn kvar aŭ kvin
-paŝojn, sed mi neniom gajnis; post dek kvin aŭ dek ses paŝoj mi estis
-devigata ripozi tiom longe, kiom se mi estus ilin farinta senhalte; kaj
-pli rimarkinde, la plej forte malagrabla sentumo spertiĝis nur ok aŭ
-dek sekundojn post ĉesigo de la marŝo. Sole helpis kaj plifortigis min
-la freŝa nordvento; kiam suprenirante mi turnis la vizaĝon tiudirekte
-kaj glutis profunden la aeron de tie venantan, mi povis fari dudek kvin
-ĝis dudek ses paŝojn senhalte.
-
-Ĉirkaŭe ĉe la mezo de tiu supreniro, oni preterpasas du malgrandajn
-rokojn, elstarantajn el la neĝo. La pli alta el ambe estis antenelonge
-frakasita, ĉar ĝiaj fragmentoj dise kuŝis ĉiuflanke sur la freŝa neĝo
-je distanco ĝis kelkaj futoj. Kaj ĉar certe neniu homo venis tie por
-ekkrakigi tiun rokon per pulvo, aŭ ĝin dispecigi per fera frapmaso, oni
-ne povas dubi, ke tio estis efiko de fulmo.
-
-La lasta parto de la ascendo inter tiuj roketoj kaj la montpinto estis,
-kiel supozite, la plej laciga por la spiro; tamen, mi fine atingis la
-tiom longe deziratan celon. Ĉar dum tiu duhora laciga ascendo mi
-konstante havis antaŭ la okuloj la preske tutan videblan parton de la
-pintego, la alveno ne estis por mi subita surprizo; ĝi eĉ ne donis al
-mi tian kontenton, kian oni povus imagi; la plej vigla, plej dolĉe
-sento estis por mi la ĉeso de la malkvietoj, kies objekto mi estis;
-efektive, kvaze incitis min la daŭro de tiu lukto, la memoro kaj la
-ankore emocia sento mem de la penoj kaŭzitaj al mi de tiu venko. En la
-momento, kiam mi atingis la plej altan punkton de la neĝo kronanta tiun
-montpinton, mi pli kun kolera ol kun plezura sento piedpremis ĝin.
-Cetere, mia celo estis ne nur atingi la plej altan punkton, sed precipe
-fari observojn kaj eksperimentojn, kiuj sole donus ian valoron al tiu
-vojaĝo, kaj mi tre timis, ke mi nur parton de tio povos fari, kion mi
-projektis. Efektive mi jam estis spertinta, eĉ sur la plataĵo, kie ni
-tranoktis, ke en tiu malpeza aero ĉiu zorge farata observo lacigas,
-tial ke oni nevole haltigas la spiron; kaj tiu spirreteno kaŭzas
-sentumon des pli malagrablan, ke la aermaldenso postulus enspirojn pli
-oftajn; mi estis devigata ripozi kaj enspiri post ĉiu perinstrumenta
-observo, kvaze mi estus farinta rapidan supreniron.
-
-Tamen viglan kontenton donis al mi la grandioza spektaklo, kiun mi
-havis antaŭ la okuloj. Verdire malpeza vaporo flosanta en la malsupraj
-aerregionoj forprenis de mi la vidon de la plej malaltaj kaj distancaj
-objektoj, kiaj la Francaj kaj Lombardaj ebenaĵoj; sed ne multe bedaŭris
-mi tiun perdon; kion mi precipe venis por vidi, kaj kion mi plej klare
-vidis, tio estis la tuto de ĉiuj altaj montpintoj, kies organizon mi
-jam de longe deziris koni. Mi ne povis kredi je miaj okuloj; al mi
-ŝajnis esti sonĝo, vidi sub miaj piedoj tiujn majestajn montsuprojn,
-tiujn timindajn pintegojn, la Sudpinton, la Argentieron, la Giganton,
-kies eĉ la bazoj antee estis por mi tiom malfacile kaj danĝerplene
-alireblaj. Mi ekkomprenis iliajn rilatojn, ilian interligon, ilian
-strukturon, kaj unu sola rigardo forigis dubojn, kiujn jaroj da laboro
-ne povis klarigi.
-
-Dume, streĉis miaj gvidistoj la tendon kaj starigis en ĝi la tableton,
-sur kiun mi intencis fari la eksperimenton de akvoboligo. Sed, kiam mi
-volis aranĝi kaj observi miajn instrumentojn, mi estis devigata
-ĉiumomente interrompi mian laboron por okupi min nur pri la zorgo
-spiri. Se oni konsideras, ke la barometro montris nur dek ses colojn
-kaj unu linjon, kaj sekve ke la aero posedis apene pli ol duonon da sia
-kutima denso, oni komprenos, ke tiun mankon ni devis kontraŭagi per
-enspiroj pli rapidaj. Nu, tiu rapido akcelis la sangmovon des pli, ke
-la arterioj jam ne ricevis de ekstere la kutiman kontraŭpremon; ni do
-ĉiuj havis febron.
-
-Kiam mi restis tute senmova, mi spertis nur iom da svensento, malfortan
-vomemon. Sed, kiam mi penis aŭ fiksis mian atenton dum kelkaj momentoj
-sinsekve, kaj precipe kiam mi antaŭen kliniĝante kunpremis mian
-bruston, tiam mi estis devigata ripozi kaj rapidspiri dum du aŭ tri
-minutoj. Similajn sentumojn spertis miaj gvidistoj. Ili havis nenian
-apetiton; kaj verdire, nia manĝprovizo, kiu tute frostis dumvoje, ne
-estis tre taŭga eksciti ĝin; ili eĉ ne zorgis pri la vino, nek pri la
-brando. Efektive, ili estis konstatintaj, ke la fortaj likvoroj
-pliakcentas tiun malbonstaton, sendube tial, ke ili ankore pli
-rapidigas la sangmovon. Nur freŝa akvo alportis komforton kaj plezuron,
-kaj ni bezonis tempon kaj penon por havigi fajron, sen kiu neniom da
-akvo estis ricevebla. Kelkaj el miaj gvidistoj, nekapablaj toleri pli
-longe tiujn diversajn suferojn, malascendis la montegon la unuaj por
-reĝui aeron pli densan.
-
-La pinto de Monto-Blanka estas speco de azendorso, aŭ longforma kresto
-direktata de oriente okcidenten, proksimume horizontala en la plej alta
-parto kaj dekliva ĉe ambe ekstremaĵoj laŭ anguloj da dudek ok ĝis
-tridek gradoj. Tre mallarĝa estas tiu kresto, preske tranĉa ĉe sia
-supro, tiom ke du personoj ne povus tie marŝi duope; tamen, ĝi
-plilarĝiĝas kaj rondiĝas malsuprenante eŝten, kaj westflanke ĝi similas
-antaŭtegmenton, elstarantan norden. La tuta supro estas plene kovrita
-de neĝo: el ĝi vidiĝas neniu rokaĵo, escepte ses- aŭ sepdek klaftojn
-pli malsupre. Estus nature kredi, ke la plej alta pinto de la Alpoj sin
-trovas apud ties centro, aŭ almene meze en la larĝo de la pramontara
-amaso. Tamen, ne estas tiel. De la Mont-Blank'a pinto oni konstatas, ke
-pli multaj estas la altaj suproj sude, Italflanke, ol norde,
-Savojflanke; sekve tiu altega pinto staras preske ĉe la norda rando de
-la pramontara tutaĵo. Tial multe pli bela kaj interesa estas la
-spektaklo Italflanke; la sekundariaj montaroj norde, kronataj per la
-blua kaj unuforma linio de l'Jura, prezentas nenion grandan nek
-diversaspektan; kaj niaj ebenaĵoj, eĉ nia lago, oblikve vidataj tra la
-horizontaj vaporoj, prezentas nur malfortajn nuancojn kaj
-nedistingeblajn objektojn. Male, ĉe la suda flanko, la horizonto estas
-ĝis vidlimo kovrata de altaj montpintoj diverse formataj kaj
-grupigataj, miksataj de neĝoj kaj rokoj kaj tratranĉataj de verdaj
-valoj; la tuto aspektas tiom strange kiom belege. Sed precipe, kiel mi
-jam diris, la pintoj kaj la glaciejoj de la Mont-Blank'a apudaĵo estis
-por mi spektaklo samtempe plej rava kaj plej instrua.
-
-Oni demandis, ĉu pro la alto de Monto-Blanka oni ne povus de ĝia pinto
-ekvidi la maron. Ni certe ne povis distingi ĝin; sed, eĉ se ĝi estus en
-la sfero de nia vidradio, ni estus ĝin ne vidinta pro la vaporo
-flosanta sur la horizonto. Tamen, se ekzistus nur ebenaĵoj inter
-Monto-Blanka kaj la maro, oni povus de tiu montpinto vidi la bordojn de
-la Ĝenova golfo, kaj eĉ dek du mejlojn transe, kvankam ili kuŝas je
-distanco da kvindek ses mejloj; tio neniel estus kontraŭa al leĝoj de
-optiko kombine kun kurbeco de l'tero. Sed, ĉar la tuta golfo estas
-borderita de montoj, ĉu de la Alpoj ĝis okcidento, ĉu de la Apeninoj
-ĝis oriento, ŝajnas neeble vidi de Monto-Blanka la maron, nek eĉ de
-maro la Monto-Blankan (kio estus pli facila, tial ke ĝia blanka pinto
-sin projekcianta kontraŭ la ĉielbluo formus objekton pli videblan),
-escepte se oni ĝin ekvidus tra iu montgorĝo aŭ iu malaltigita parto el
-la montaro de la Ĝenova marbordo. Tamen, tiun pinton oni tre klare
-povas vidi de la montsuproj, kiuj staras ĉe la marbordo; mi eĉ kredas,
-ke mi ĝin rekonis de la Cauma monto, super Tulono. De interne de la
-teroj oni povas vidi Monto-Blankan de tre granda malproksimo; de Diĵono
-ekzemple, kaj eĉ de Langres, kiu distancas sesdek kvin mejlojn
-rektlinie.
-
-Blovis sufiĉe akra nordvento, kiu sur la tranĉa supro igis la froston
-neagrabla; sed tuj kiam oni malsupreniĝis sube de la kresto, ĉe la
-sudflanko, oni ĝuis komfortan temperaturon: la plimulto de miaj
-gvidistoj dormis aŭ ripozis je sunvarmo sur siaj tornistroj, sternitaj
-surneĝe. Vere, estas rimarkinde, ke sur ĉiuj altaj montsuproj, tuj kiam
-oni estas ŝirmata kontraŭ la senpera impreso de l'vento, oni ĝin tute
-ne sentas plu: en la malaltaĵo, male, eĉ kiam oni estas protektata
-kontraŭ la rekta ago de l'vento, oni tamen perceptas ties refluojn kaj
-reblovojn. Sendube la maldensa aero ne rebatas la venton, kiel faras
-aero pli peza.
-
-Kiuj atingis la supron de altaj montoj, al tiuj estas la fakto konata,
-ke la ĉielo tie aspektas pli malhele blua, ol en la malaltaĵo. Sed ĉar
-la esprimoj "pli" kaj "malpli" rilatas al nedifinitaj sentumoj,
-konservataj en imago ofte trompa, mi serĉis rimedon por tieldire
-kunpreni kun mi specimenon de la Mont-Blank'a ĉielo, aŭ almene de la
-koloro prezentita al mi de ĝi. Tiucele, mi estis per lazurbluo aŭ bela
-Prusbluo kolorinta paperbanderolojn je dek ses diversaj nuancoj, de la
-plej malhela, markita per n-o 1, ĝis la plej pala, per n-o 16. El ĉiu
-el tiuj banderoloj mi fortranĉis tri egalajn kvadratojn, kaj tiel mi
-formis el tiuj nuancoj tri seriojn, tute similajn inter si; unun el
-tiuj serioj mi lasis al S-ro Senebier en Ĝenevo, alian al mia filo en
-Chamouni, kaj la trian mi kunprenis kun mi. Je tagmezo de la tago, en
-kiu mi estis sur la montpinto, la ĉielo zenite de Ĝenevo aspektis kiel
-la sepa nuanco; en Chamouni, inter la kvina kaj la sesa, kaj sur
-Monto-Blanka, inter la unua kaj la dua, t. e. tute proksime al plej
-malpala reĝbluo. Malgraŭ la forto de la ĉielkoloro la ombroj sur la
-Mont-Blank'a pinto neniel ŝajnis koloritaj. Estas vere tamen, ke la
-tiama horo ne estis favora por tia observo.
-
-La granda puro kaj lumpenetreco de la aero, kiuj estas kaŭzoj de la
-forte kolorita ĉielbluo, produktas sur la Mont-Blank'a supro strangan
-fenomenon: la steloj estas videblaj je taghelo; tamen, por ilin vidi,
-necese estas stari tute en ombro kaj eĉ havi super la kapo ombrotavolon
-sufiĉe dikan; se ne, la tro forte lumigita aero dronigas la palan helon
-de la steloj. La plej konvena loko por fari tiun observon dummatene
-estis la deklivo, kiu suprenas ĝis la Mont-Blank'a ŝultro: kelkaj el la
-gvidistoj asertis, ke ili de tie ekvidis stelojn; koncerne min, mi ne
-pensis pri tio, sekve mi ne povis mem konstati tiun fenomenon; tamen la
-unuanima aserto de la gvidistoj lasas nenian dubon pri ĝia realo. Alia
-stranga efiko de la aerpuro kaj de la malpala ĉielkoloro, kiu rezultas
-el ĝi, estas la teruro, kiun ĝi elvokis ĉe kelkaj gvidistoj dum unu el
-la unuaj provoj faritaj por atingi la montpinton. Dum ili ascendis
-krutan neĝdeklivon, ili subite ekvidis la ĉielon tra speco de fendaĵo,
-kiu boris la supron de tiu deklivo; pro la nigra ĉielkoloro la fendo
-ŝajnis al ili esti profundegaĵo: kaptitaj de granda timego, ili
-retraŭiris kaj raportis en Chamouni, ke ili ne povis plu antaŭen, tial
-ke vidiĝis antaŭe teruriga profundaĵo.
-
-Sur la montsupro la neĝsupraĵo estas kovrata de maldika glacilako, kiu
-fariĝas skvama per ekkrako. Sunfrapoj fandas la neĝojn supraĵe; kaj,
-ĉar ĝi balde poste reglaciiĝas, tio formas specon de lako. Tuj kiam
-vento iom forte ekblovas, ĝi ŝiras tiun lakaĵon, sublevas la skvamojn
-kaj ilin flirtigas altege. Aldoniĝas neĝpolvoj, kiujn la vento
-forblovas ankore pli facile. Oni tiam ekvidas de la najbaraj valoj
-specon de fumo, kiu aspektas kiel nubo suprenanta el la montpinto laŭ
-direkto de la vento. La enlanduloj tiam diras, ke Monto-Blanka fumas
-sian pipon. Tiu flirtanta neĝo ruĝkoloriĝas ĉe la subiĝanta suno kaj
-kelkafoje similas flamon de vulkano. Sub tiu glacilako la neĝo estas
-sufiĉe firma, kaj, kvankam oni povas profundigi en ĝin bastonon, ĝi
-tamen kontraŭstaras sufiĉe forte. La deklivoj sube de la pinto, kiuj
-estas ekspozataj al pli forta ago de la sunradioj, fandiĝas pli
-profunden; kaj reglaciiĝante poste dum la nokto, ili formas pli dikan
-kruston, kiu povas subteni homon senkrake en kelkaj lokoj, sed en aliaj
-ĝi rompiĝas sub la piedoj. Sub tiu krusto, precipe en la krutaj
-deklivoj, oni trovas farunan kaj nekoheran neĝon, en kiun oni tamen
-eniĝas nur duonkrure, tial ke oni tiam renkontas alian pli fortan
-kruston; tamen, kiam oni surpaŝas neĝojn tute farunajn, oni
-enprofundiĝas ĝiszone, kiel mi ĝin dumvintre spertis.
-
-Oni ofte esprimis deziron scii, kioma estas la diko de la neĝĉapo, kiu
-kovras la Mont-Blank'an pinton. Sed, ekzistas nenia rimedo por ĝin
-certigi; estus necese, ke tiu ĉapo estu ie tratranĉita; sed tio ne
-estas: ĝi malsuprenas ĉiuflanke per deklivoj pli-malpli longaj, kiuj
-nenie montras iom klare la dikon de la neĝo. Sur la Goûté'a montkupolo
-la neĝĉapo estas nete tranĉita ĉe la eŝta flanko, kaj tiu tranĉo estas
-borderita de la ortangulaj neĝ- kaj glacimasoj, kiujn mi priparolis kaj
-nomis "serakoj". Tiuj masoj, glitintaj aŭ ruliĝintaj de la supro de tiu
-tranĉo ĝis la malsupro de la plataĵo trapaŝita de ni, prezentis dikon
-da nur dek du futoj; sed verŝajne ilia supra parto, maldika kaj
-nekohera, rompiĝis survoje.
-
-Poste mi serĉis proksime de la pinto iun alian lokon, ĉe kiu oni povus
-vidi neĝtavolon vertikale tratranĉitan super roko, kie ne okazas
-lavangoj, kaj kies neĝoj povas esti konsiderataj kiel produktaĵo de la
-rekte el la ĉielo neĝado. Super la dekstra ŝultro de Monto-Blanka mi
-trovis tian tranĉaĵon, kies diko estis ĉirkaŭe tridek unu klaftoj aŭ
-cent naŭdek futoj. Nu, ĉar falas pli da neĝo sube de la pinto ol sur la
-pinto mem, mi verŝajne estos pli supere al vero ol sube, asertante ke
-la diko de la ĉiamaj neĝoj sur la Mont-Blank'a pinto ne superas ducent
-futojn, kaj tio estas la maksimumo, al kiu ĝin reduktas la ventoj, la
-elvaporiĝo kaj la fandiĝo, ĉu funda, ĉu supraĵa. Oni do ne kredu, kiel
-supozis kelkaj personoj, ke tiu diko kreskas senĉese. Tie ĉi, kiel en
-multaj aliaj okazoj, la kaŭzoj kreskigaj estas limigataj de la kaŭzoj
-detruaj, kvaze la Naturo fiksus al si limojn ne transpaŝendajn.
-
-Kiam oni observas de proksime iun el tiuj grandaj neĝtranĉoj, oni
-rimarkas, kiel mi jam faris sur la Buet'a montpinto, ke ili estas
-laŭtavole aranĝitaj. La interno[TR2] de tiuj tavoloj estas markita per
-brunaj strioj, produkto de la polvo kaj tero transportitaj de la vento,
-precipe dumsomere, kiam la fandiĝo de la neĝo malkovras grandajn areojn
-da teraĵo. Mi havis tre oportunan okazon fari tiun observon ĉe la
-flankoj de la belega krevaĵo, en kiun estis falinta la piedo de mia
-barometro. Mi konstatis, ke ju pli profunde kuŝas tiuj tavoloj, des pli
-maldikaj ili fariĝas per la kunaj efikoj de premo kaj fandiĝo
-produktitaj de la trapenetro de la akvoj; tamen tiu maldikiĝo ne estas
-regula pro la nekonstanto de la pojare falinta neĝkvanto, kiel anke de
-la kaŭzoj kiuj produktas la maldikiĝon. Mi provis nombri tiujn
-tavolojn, kaj mi atingis ĝis dek naŭ; sed la oblikvo de la
-krevaĵflankoj, en la lokoj kie ĝi mallarĝiĝas, igas la nombradon
-necerta; kaj cetere, el tio oni povus konkludi nenion, ĉar la fundon
-oni ne povis vidi.
-
-Neniajn bestojn ni vidis proksime de la pinto, krom du papilioj: unu
-estis malgranda faleno griza, kiu surflugis la unuan neĝplataĵon; la
-alia estis tagpapilio, kiu ŝajnis al mi esti "mirtelo"; li traflugis
-sur la lasta deklivo de Monto-Blanka, ĉirkaŭe cent klaftojn sube de la
-pinto. Mi kelkafoje povis konstati kiumaniere tiuj insektoj penetras
-sur la glaciejojn. Flirtinte sur la apudaj herbejoj, ili aventure
-flugas super la neĝo aŭ la glacio; kaj, se ili perdas vidon de la tero,
-ili iras ĉiam pli antaŭen, kaj ne sciante kie ripozi, ili flugas
-subtenataj de la vento ĝis la plej altaj montsuproj, kie ili fine falas
-pro laco kaj mortas surneĝe.
-
-La vegetaĵo, kiun mi renkontis ĉe la plej granda alto, en perfekta
-stato kaj provizata je distingeblaj floroj, estas la _"silene
-acaulis"_, aŭ _muska sileno_. Floritan faskon da ili mi trovis en
-rokfendo, apud kiu mi tranoktis dum mia reveno, je proksimume mil
-sepcent okdek klaftoj super maro. Sed malgrandajn tuberozajn likenojn
-mi vidis ĝis sur la plej altaj rokoj.
-
-Iuj vojaĝantoj, mi ne scias kial, kredas, ke niaj sentumiloj, kaj
-precipe la gustumaj kaj la flaraj, ne ricevas la samajn impresojn sur
-la montaro, kiel en la malaltaĵo. Koncerne min kaj ĉiujn, kun kiuj mi
-vojaĝis sur ĉiualtaj montoj, ĝis la Mont-Blank'a pinto, ni neniam
-trovis ian diferencon, kvankam ni intence eksperimentis ĝin: pano,
-vino, viando, fruktoj, likvoroj, ĉiam ŝajnis al ni tute posedi la
-kutimajn gustumon kaj odoron; kaj en la principoj de fiziko aŭ de
-fiziologio troviĝas nenio, kio povus antevidigi alian rezulton. Se la
-sono estas pli malforta, tio venas ne de malfortiĝo de la aŭdorgano,
-sed de la maldenso de la aero, kiu malpliigas ties streĉon kaj
-vibroforton, kaj ĉe izolita montpinto krome efikas anke la foresto de
-eĥoj kaj de sonoj rebatitaj de solidaj objektoj. Tiuj kunigitaj kaŭzoj
-efektive igis la sonojn rimarkinde malfortaj sur la Mont-Blank'a pinto;
-pistolpafo tie ne bruis pli, ol Ĥina petardo en ĉambro.
-
-Fakton sufiĉe surprizan mi observis, nome ke por kelkaj individuoj
-ekzistas perfekte difinita limo, trans kiu la aera maldenso estas al
-ili tute netolerebla. Mi ofte kunprenis kun mi kamparanojn, cetere tre
-fortikajn, kiuj, atinginte difinitan alton, subite malsaniĝis tiom, ke
-ili nepre ne povis ascendi pli supren; kaj ebligi al ili transiri tiun
-limon povis nek ripozo, nek likvoroj, nek plej vigla deziro atingi la
-montpinton. Ekkaptis unujn korbatoj, alian vomoj, aliajn sveno, aliajn
-alta febro, kaj tiuj akcidentoj ĉiuj foriĝis, tuj kiam ili spiris aeron
-pli densan. Mi vidis da ili, kvankam malofte, kiujn tiu ekmalsaniĝo
-devigis halti je okcent klaftoj super maro, aliaj je mil ducent, kelkaj
-je mil kvin- aŭ sescent; pri mi, kiel pri la plejmulto de la Alpanoj,
-mi estas senteble atingita nur je mil sepcent klaftoj; sed trans tiu
-limo, eksuferas la plej ekzercitaj homoj, tuj kiam ili sin movas iom
-rapide.
-
-Naturo ne intencis la homon por tiuj altaj regionoj; frosto kaj aera
-maldenso forpelas lin; kaj, ĉar li trovas tie nek bestojn, nek
-plantojn, nek eĉ metalojn, nenio altiras lin; scivolemo kaj vigla
-deziro instruiĝi, sole povas instigi lin survenki momente la ĉiuspecajn
-obstaklojn, kiuj malfaciligas la penetron tien.
-
-Mi tamen restis sur la montpinto ĝis la tria kaj duono posttagmeze, kaj
-kvankam mi ne perdis eĉ unu momenton, mi dum tiuj kvar kaj duono horoj
-ne povis fari ĉiujn eksperimentojn, kiujn mi ofte estis fininta en
-malpli ol tri horoj ĉe la marbordo. Mi bedaŭris, ke mi devis foriri, ne
-plenuminte tutan mian projekton; sed nepre urĝis gajni tempon, por esti
-certa pasi antenokte la danĝerajn lokojn transpaŝendajn. Cetere, mi
-kunprenis la esperon ripari tiujn mankojn en pli oportuna, kvankam
-malpli alta, loko, kiu tamen estos multe pli alta, ol iu ajn el tiuj,
-kie oni ĝis nun provis similajn eksperimentojn. Oni vidos, en mia
-vojaĝo al Giganta montpasejo, ĝis kiu grado estis tiuj esperoj
-realigataj.
-
-Je la tria kaj duono mi kun granda bedaŭro forlasis tiun belegan
-belvederon. En tri kvaronhoroj mi atingis la rokon, kiu formas ŝultron,
-eŝte de la pinto. La malsupreniro de tiu deklivo, kies ascendo estis
-tiom peniga, estis facila kaj agrabla; nek tro hardita nek tro mola
-estis la neĝo, kaj ĉar dum la malascendo la korpmovoj ne premas la
-diafragmon, ĝi ne ĝenas la spiron, kaj oni ne suferas pro maldenso de
-la aero. Cetere, tiu deklivo estas larĝa kaj malproksima je la
-profundegaĵoj; sekve ĝi nenion prezentas, kio povus timigi aŭ prokrasti
-la marŝon. Sed ne estis same por la malsupreniro, kiu kondukas de la
-ŝultrosupro ĝis la plataĵo, kie ni estis tranoktintaj. Tre peniga ĝin
-faris la deklivkruto kaj la netolereble rebrilata de la neĝo sunhelo,
-kiu nin frapis en la okulojn kaj kiu ŝajnigis pli terurigaj la
-profundaĵojn lumigitajn de ĝi sub niaj piedoj. Cetere, kiom la firmo de
-la neĝo igis nian marŝon malfacila dum la mateno, tiom ĝia molo,
-produktita de la sunbrilo, estis al ni maloportuna dum la vespero, tial
-ke sub la moligita supraĵo ĉiam troviĝis fundo hardita kaj glita.
-
-Ĉar ni ĉiuj timis tiun malsupreniron, kelkaj el la gvidistoj estis, dum
-mi faris miajn observojn sur la pinto, serĉintaj iun alian pasejon; sed
-vanaj estis iliaj klopodoj: ni estis devigataj sekvi malascende la
-saman vojon, kiun ni uzis ascende. Tamen, dank' al la zorgo de la
-gvidistoj, ni ĝin faris sen iu ajn akcidento, kaj tion en malpli ol unu
-horo kaj kvarono. Tie, ni preterpasis la lokon, kie ni estis, se ne
-dormintaj, almene ripozintaj la antean nokton; kaj unu mejlon pli
-antaŭe ni ankore pasis ĝis la roko, apud kiu ni estis haltintaj
-dumascende. Mi decidis tranokti tie; mi streĉigis la tendon kontraŭ la
-suda ekstremaĵo de tiu roko, en vere stranga situacio. Ĝi staris
-surneĝe, rande de tre kruta deklivo, kiu malsuprenas en la neĝan valon,
-superitan de la Goûté'a[TR3] montkupolo kun ties serakkrono, kaj
-finiĝantan sude ĉe la Mont-Blank'a pinto. Malsupre de tiu deklivo
-etendiĝis larĝa kaj profunda krevaĵo, kiu nin apartigis de tiu valo kaj
-ĉion ensorbegis, kio falis de la ĉirkaŭaĵo de nia tendo.
-
-Tiun postenon ni elektis por eviti lavangdanĝeron kaj por provizi en la
-rokfendoj ŝirmejojn por la gvidistoj, tiamaniere ke ni ne estu dense
-amasigitaj en la tendo, kiel ni estis la antean nokton.
-
-Dumvespere mi okupis min observante la barometron, kies nivelalto
-montris por tiu roko alton da mil sepcent okdek klaftoj. Mi serĉis tie
-vegetaĵojn, kaj mi trovis faskon da silenoj, pri kiuj mi jam parolis.
-Mi amuziĝis rigardante la nubamason, kiu flosis sub niaj piedoj, super
-la valoj kaj montoj malpli altaj ol ni. Tiuj nuboj, anstataŭ[TR4]
-prezenti platajn aŭ glatajn surfacojn, kiel oni ilin vidas de malsupre
-supren, montris formojn tre strangajn, turojn, kastelojn, gigantojn,
-kaj ili ŝajnis sublevataj de vertikalaj ventoj, blovantaj de diversaj
-punktoj el la sube lokataj regionoj. Super ĉiuj tiuj nuboj, mi vidis la
-horizonton, borderitan de dustrian randaĵon: la malsupra strio estis
-nigreruĝa, kiel sekiĝinta sango; la supra, pli hela, el kiu ŝajnis
-supreni flamo matenruĝa, malegala, diafana kaj diverse nuancita.
-
-Ni poste vespermanĝis gaje kaj tre bonapetite; post kio mi pasigis
-bonegan nokton sur mia malgranda matraco. Nur tiam ĝuis mi je la
-plezuro esti plenuminta tiun entreprenon, projektitan de ante dudek sep
-jaroj, t. e. dum mia unua vojaĝo al Chamouni, en 1760; projekto, kiun
-mi ofte forlasis, kaj refaris, kaj kiu estis por mia familio konstanta
-temo de zorgo kaj malkvieto. Tio fariĝis por mi kvaza malsano: ne povis
-miaj okuloj rigardi Monto-Blankan, videblan de tiom da najbaraj lokoj,
-sen ke mi spertu specon de dolora korpremo. Kiam mi ĝin atingis, mia
-kontento ne estis plena; ankore malpli, je momento ekvojaĝi; mi tiam
-nur tion vidis, kion mi ne sukcesis fari. Sed, en la noktsilento,
-ripozinte je mia laciĝo, kiam mi rememoris la faritajn observojn, kiam
-precipe mi reelvokis la belegan Alpspektaklon, gravuritan en mia cerbo,
-kiam fine mi konservis la bone pravigitan esperon finfari sur la
-Giganta pasejo tion, kion mi ne povis fari kaj verŝajne neniu povos
-fari sur Monto-Blanka mem, mi ĝuis veran kaj nemiksitan ĝojon.
-
-La 4-an de aŭgusto, kvaran vojaĝtagon, ni ekmarŝis nur je ĉirkaŭe la
-sesa matene. Post unu horeto ni atingis la dometon. Ni estis devigataj
-poste malsupreniri neĝdeklivon kvardeksesgrade klinitan kaj trapasi
-larĝan krevaĵon sur tiel maldika neĝponto, ke ĝi havis nur tri colojn
-da diko ĉerande; unu el la gvidistoj, kiu marŝis iom flanke de la vojo,
-enprofundigis unu el siaj kruroj en la malplenaĵon. Post unuhora marŝo
-sube de la ŝirmdometo ni renkontis krevaĵojn, kiuj estis formiĝintaj
-sur nia vojo, kaj, por eviti ilin, ni devis malsupreniri kvindekgradan
-deklivon. Kiam ni poste eksurpaŝis la glaciejon, de ni trapasendan, ni
-trovis ĝin tute ŝanĝita dum tiuj kvardek ok horoj, tiom ke ni ne povis
-rekoni la vojon, kiun ni estis sekvintaj dumascende; la krevaĵoj estis
-plilarĝiĝintaj, la pontoj rompiĝintaj; ofte ne trovante trairejon, ni
-estis devigataj retraŭveni sur niajn paŝojn: ankore pli ofte, ni devis
-uzi la ŝtupetaron por trapasi krevaĵojn, kiujn ni neniel povus trasalti
-sen tiu helpo. Tute proksime al haveno mankis la pieda apogo al unu el
-la gvidistoj, kiu glitis ĝis rando de fendaĵo, kien li preske falis kaj
-kie li perdis unu el la stangetoj por la tendo.
-
-En tiu terurplena momento, ega glaciaĵo falegis en grandan krevaĵon kun
-bruego, kiu kvaze skuis la tutan glaciejon kaj tremigis la tutan
-karavanon. Sed fine ni atingis la firman rokon je la naŭa kaj duono
-matene, ŝirmitaj je ĉiaj pluaj peno kaj danĝero. Ni bezonis nur du
-horojn kaj tri kvaronojn de tie ĝis Prieuré de Chamouni, kie mi havis
-la kontenton reveni kun ĉiuj miaj gvidistoj en perfekta sano.
-
-
-* * *
-
-Samtempe gaja kaj kortuŝa estis nia alveno: ĉiuj parencoj kaj amikoj de
-miaj gvidistoj venis ilin kisi kaj gratuli pri ilia reveno. Mia edzino,
-ŝiaj fratinoj kaj miaj filoj, kiuj pasigis kune en Chamouni longan kaj
-malkvietigan tempon atendante nian reaperon, kelkaj amikoj venintaj el
-Ĝenevo por ĉeesti nian revenon, ĉiuj esprimis en tiu feliĉiga momento,
-sian kontenton, des pli vigle kaj kortuŝe, pro la pasintaj timoj kaj
-laŭ la grado de intereso, kiun ni estis inspirintaj.
-
-Mi pasigis ankore unu tagon en Chamouni por fari kelkajn komparajn
-observojn, post kio ni ĉiuj ĝoje revojaĝis Ĝenevon, de kie mi revidis
-Monto-Blankan kun vera plezuro kaj ne spertante plu tiun penan kaj
-malkvietan senton, kiun antee ĝi kaŭzis al mi.
-
-
-
-
-PIEDNOTOJ DE LA AŬTORO
-
-[1] Temas tie ĉi pri la Lemana aŭ Ĝeneva lago. — _Noto de la trad._
-
-
-
-
-PIEDNOTOJ DE LA TRANSSKRIBANTO
-
-[TR1] "Courtet" -> "Coutet"
-
-[TR2] "intero" -> "interno"
-
-[TR3] "Gouté'a" -> "Goûté'a"
-
-[TR4] "anstat" -> "anstataŭ"
-
-
-Noto de la transskribanto:
-
-La tradukinto elektis nekutimajn formojn por kelkaj vortoj.
-Ekzemple: apene, preske, ankore, eŝta, westa. En ĉi tiu teksto,
-tiaj vortoj estas prezentita laŭ la originala libro.
-
-
-
------------------------
-
-[Noto de la transskribanto: Bildo kun la jena teksto:
-
-Vojaĝo de Horace-Bénédict de Saussure al pinto de Monto-Blanka, en
-aŭgusto 1787. (Laŭ samepoka bildo.)]
-
------------------------
-
-
-
-
-ESPERANTISTAJ GAZETOJ
-
-#Amerika Esperantisto,# "American Esperantist Co.", West Newton, Mass.,
-U.S.A.
-
-#Argentina Esperantisto,# E. Unidos 1354, Buenos-Aires, Argentino.
-
-#Brazila Esperantisto,# Praça Quinze de Novembro, Rio de Janeiro,
-Brazilo.
-
-#British Esperantist,# "British Esperanto Association", 17, Hart
-Street, London W. C.
-
-#Bulteno de la Svisa Esp. Societo,# Cullmannstr. 57, Zürich.
-
-#France-Esperanto,# Office central Espérantiste, 51, rue de Clichy,
-Paris, France.
-
-#Esperantista Voĉo,# Salo Grenkamp, Dietlà 62, Krakaŭ.
-
-#Esperanto,# "Universala Esperanto-Asocio", 10, rue de la Bourse,
-Genève.
-
-#Esperanto Monthly,# 218 Brunstfield Place, Edinburgh, Skotlando.
-
-#Germana Esperantisto,# Ader & Borel, 40 Struvestrasse, Dresden A 1,
-Germanio.
-
-#Holanda Pioniro,# J. L. Bruijn, 37 Paul Krugerlaan, 's-Gravenhage,
-Holando.
-
-#Japana Esperantisto,# Japana Esperantista Asocio, 155 Kogai-ĉo
-Azabu-ku, Tokio.
-
-#La Eklezia Revuo,# Farnley Tyas Vicarage, Huddersfield, Anglio.
-
-#La Espero,# J. Lundgren, Hedemora; J. Helsing, Gävle, Svedio.
-
-#La Teknika Revuo,# 10, Hôtelgasse, Bern.
-
-#Latin-Amerika Esperantisto,# Apartado 1824, Habana, Kuba.
-
-#Le Monde Espérantiste,# 3, rue Sophie-Germain, Paris, Francio.
-
-#Nederlanda Katoliko,# Postbus 5 — 's-Hertogenbusch, Holando.
-
-#Ondo de Esperanto,# 3 Lubjanskij projezd, Moskvo, Ruslando.
-
-#Skandinava Esperantisto,# Karl Fröding, 417, Seventh Street, Rockford,
-Ill. U.S.A.
-
-
-
-
------------------------
-
-
- Verkoj kaj tradukoj
- de
- D-ro R. de Saussure
-
- Prezo
- Sm.
- #Projekto pri internacia monsistemo,# Ĝenevo, 1907
- (elĉerpita)......................................................._____
- #La geometrio de folietoj,# Ĝenevo 1909........................... 0.40
- #La logika bazo de vortfarado en Esperanto,# Ĝenevo 1910.........._____
- (elĉerpita)......................................................._____
- #La construction logique des mots en Esperanto,# Ĝenevo 1910
- (elĉerpita)......................................................._____
- #Resumo de la teorio de Antido,# Ĝenevo........................... 0.20
- #La devo,# Parolaĵo de prof. Ernest Naville. Tradukita el
- franco, Ĝenevo 1910............................................... 0.90
- #Aline,# Rakonto de C. F. Ramuz. Tradukita el franco,
- Ĝenevo 1911....................................................... 1.00
- #Adèle Kamm,# de Paul Seippel. Tradukita el franco, Bern 1915 .... 1.20
- #La vort-teorio en Esperanto,# Bern 1914.......................... 0.40
- #La Vort-strukturo en Esperanto,# Bern 1916 (senpaga)........ (senpaga)
-
-Tiuj verkoj estas riceveblaj de la Administro de #La Teknika Revuo,#
-10, Hôtelgasse, Bern.
-
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Ascendo al Monto-Blanka en 1787, by
-Horace Bénédict de Saussure
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ASCENDO AL MONTO-BLANKA EN 1787 ***
-
-***** This file should be named 62394-0.txt or 62394-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/6/2/3/9/62394/
-
-Produced by Carolus Raeticus
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-