summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
authornfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-02-07 18:56:17 -0800
committernfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-02-07 18:56:17 -0800
commita6215b7df56d63dcd64c9581c7e2eca775a30464 (patch)
treecc53e4a66df1a81318db666f545a7a3807af8f7d
parentd5886cccbf211d34ae84c77a1d16a74fe33cdf23 (diff)
NormalizeHEADmain
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/55954-0.txt10968
-rw-r--r--old/55954-0.zipbin209049 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/55954-h.zipbin309407 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/55954-h/55954-h.htm11073
-rw-r--r--old/55954-h/images/cover.jpgbin89514 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/55954-h/images/devizo.jpgbin4358 -> 0 bytes
9 files changed, 17 insertions, 22041 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..569114f
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #55954 (https://www.gutenberg.org/ebooks/55954)
diff --git a/old/55954-0.txt b/old/55954-0.txt
deleted file mode 100644
index 70de3a5..0000000
--- a/old/55954-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,10968 +0,0 @@
-The Project Gutenberg EBook of Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-
-
-Title: Stranga Heredajho
- Romano originale verkita
-
-Author: Heinrich August Luyken
-
-Release Date: November 13, 2017 [EBook #55954]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
-Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
-file was produced from images generously made available
-by The Internet Archive)
-
-
-
-
-
-
-
-H. A. LUYKEN
-
-F. B. E. A.
-
-STRANGA HEREDAĴO
-
-Romano originale verkita
-
-
-FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
-
-ESPERANTO-FAKO
-
-
-
- ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
- COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
-
-PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
-
-
-
-
-ĈAPITRO I
-
-
-Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino,
-kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo.
-Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo
-kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio
-kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de
-kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela
-vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis
-vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn
-kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun
-kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis
-bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj
-de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj
-arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis
-videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de
-kampara domego.
-
-La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima
-bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la
-bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam
-duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo
-alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian
-preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da
-minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino,
-bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun
-multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis
-ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek
-jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa.
-Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ
-buŝo, alie belforma.
-
-La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino
-kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por
-diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna
-virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas
-ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora
-tono:--
-
---Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed
-nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta
-diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono.
-Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj,
-kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion
-vi faris ĉi tiun longan tagon?
-
-La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la
-nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan
-streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per
-belsona, milda voĉo:--
-
---Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus
-alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al
-la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de
-la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun
-ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?
-
---Jes.
-
---Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron
-Travers?
-
---Jes, onklino Ida.--Delfino respondis kun iom da hezito kaj
-maltrankvilo en la voĉo.--Sed okazis nenia laŭforma kunveno por
-psikaj enketoj.
-
-Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.
-
---Karulino,--ŝi diris milde,--mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni
-tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas
-tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas
-konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de
-spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al
-ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel
-fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili
-malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos
-vian tutan vivon.
-
-Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn
-avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia
-timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena
-de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia
-ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post
-kelka tempo diris:
-
---Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino,
-mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu
-al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min,
-ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho!
-estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra
-duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge
-kalumniis min.
-
---Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.
-
---Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto
-skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj
-post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon.
-La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita
-decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte
-pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio,
-estis plena konfeso.
-
---Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?
-
---Ho, vi kara simplanimulino,--respondis la pli juna virino kun tre
-maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,--kial? Li plivolas
-havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por
-siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli
-bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ
-kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi.
-Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia
-religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj
-ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre
-malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.
-
---Vere?
-
---Jes,--akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj
-videble penis regi sin.--Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia
-tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos
-ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi,
-kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.
-
-En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la
-apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo
-kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al
-la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte
-Delfinon, la knabino ekkriis:--
-
---Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege
-amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon
-ĝis nia domo.
-
-Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj
-ridetante respondis:
-
---Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la
-densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?
-
---Ho!--rediris, gaje ridante, la infano,--vi ne estas timema,
-onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi
-bone scias.
-
-La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj
-okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo,
-deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la
-malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:
-
---La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi
-fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?
-
-La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:
-
---Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne
-sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la
-patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.
-
-Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna
-onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.
-
-La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj
-finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en
-la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de
-ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj
-helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj
-liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro
-estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.
-
---Bonan vesperon, sinjorinoj,--li diris tre ĝentile, tamen kun
-ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li
-aldiris:
-
---Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la
-dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras,
-ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka
-morgaŭ matene.
-
-Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ
-ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la
-voĉtono ŝi respondis:
-
---Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.
-
-Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de
-la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi
-demandis la junan viron bonkore:
-
---Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?
-
-Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli
-juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed
-li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de
-lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li
-tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis
-kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia
-serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al
-la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:
-
---Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli
-malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj
-premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi
-sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.
-
-Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ
-sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin
-montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.
-
- * * * * *
-
-Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune
-trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan
-monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj
-petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du
-plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj
-kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi
-okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj
-lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:
-
---Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn
-aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze,
-insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne
-absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ
-lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne
-kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne
-asertu la neeblecon..."
-
---Li, do, havas sperton...
-
---Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas,
-ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj.
-Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca
-spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li
-kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li
-trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj
-travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...
-
---Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas
-tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per
-animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?
-
-Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda,
-tamen dignoplena kaj fervora:
-
---Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte,
-senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian
-tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni
-spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme
-starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el
-spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe
-instigas mian animon.
-
---Kiaj?
-
---Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala
-frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta
-fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de _Esperanto_.
-
--- ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj
-estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe
-mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia
-klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas
-kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke
-li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.
-
--- ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la
-alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni
-ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras,
-lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda,
-pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla,
-puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.
-
---Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre
-kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent
-tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn
-pri via patento?
-
---Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.
-
---Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi
-estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la
-oficejo laŭ via valoro.
-
---Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas,
-ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino
-Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble,
-esti apud li.
-
-La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj
-adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.
-
---Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la knabo, malplezure sulkigante
-la frunton,--ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi
-preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.
-
-La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:
-
---Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.
-
---Ne estu postulemaj, infanoj,--diris la onklino,--sinjoro Marston
-devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.
-
---Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!--kortuŝe murmuretis la
-knabino.
-
-Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:
-
---Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro
-estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun
-alian tagon.
-
-Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino
-konsentis:
-
---Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la
-papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.
-
-Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por
-ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto
-kaj, kisinte ŝin, respondis:
-
---Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto;
-bonan vesperon.
-
---Adiaŭ!
-
---Adiaŭ!
-
-Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe
-la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis
-longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter
-rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la
-junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum
-kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la
-maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis
-ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco,
-kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.
-
-Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula
-terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis.
-De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide
-interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato
-Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la
-vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ
-ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis,
-kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi
-tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:
-
---Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por
-mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano--Lorna
-estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino--kaj li estas al mi pli
-karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn,
-altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da
-memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel
-fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi
-tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de
-lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.
-
---Ne, ne,--rediris la pastro,--tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro
-Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.
-
---Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos
-al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ
-la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.
-
---Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene
-respondos al viaj postuloj,--diris sinjoro Dent.
-
---Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam
-bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj,
-mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.
-
---Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan
-vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ
-vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi
-ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis
-min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.
-
---Ho, vere?--demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom
-mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn
-vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun
-ŝi ree aŭdis:
-
--- ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili
-malpaciĝis--tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio,
-tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke
-estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco.
-Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.
-
---Certe. Nu denove, bonan nokton.
-
---Bonan nokton, sinjoro Dent.
-
-Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj
-kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la
-duonfrato.--Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,--ŝi diris al si
-mem.--"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li
-avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi,
-estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato
-mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun
-havas en la mondo, krom la onklino,--ŝi demandis sin malgaje,--kaj
-kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!
-
-La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia
-teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito.
-Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis
-ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon
-preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran
-bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en
-la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la
-poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata
-virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur
-ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj
-aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam
-ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la
-jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis.
-Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto
-estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj
-en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la
-lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi
-haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo
-morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis
-objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj
-trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro,
-sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse
-rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble
-malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la
-arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon,
-sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro
-ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos
-ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi
-murmuretis:
-
---Roberto, ho, mia Roberto!
-
- * * * * *
-
-Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino
-kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo,
-staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis
-agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino
-Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la
-lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj,
-kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la
-kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:
-
---Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian
-vespermanĝeton post kelkaj minutoj.
-
---En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.
-
-Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi
-la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda
-eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ
-ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia
-esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:
-
---Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud
-la maljunaj ulmoj en la lagovalo!
-
---Trankviliĝu, karulino,--diris la malsanulino per tremetanta voĉo,
-ekprenante la manon de la amata nevino,--vi ja estas tro ekscitita...
-
---Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed
-kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la
-ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto
-Travers. Vere, onklino...
-
---Mia kara infano,--respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian
-tremetantan voĉon,--prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom
-superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via
-troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.
-
---Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj
-similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo
-por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas,
-ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito,
-antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.
-
---Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn.
-Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio,
-Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj
-eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel--mi
-ne scias, kiel,--iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne
-scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.
-
-Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala,
-kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la
-vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi
-ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.
-
- * * * * *
-
-Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj,
-Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam
-pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo
-kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la
-teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom
-granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela
-valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre
-dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese
-alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno,
-ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo
-de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi
-siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo
-al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn
-pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro
-plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la
-danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo
-kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun
-lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco,
-malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de
-sincereco kaj honesteco.
-
-Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de
-fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli
-aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.
-
-La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur
-kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia
-patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj
-eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de
-lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li
-alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto,
-ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas
-signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al
-lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li
-ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela
-domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi
-havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan
-viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi
-retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo
-de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:
-
---Nu, Anjo, kiel fartas la patro?
-
-Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:
-
---Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe
-tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por
-fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn
-plu.
-
-Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte
-supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj
-eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan
-angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis
-rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la
-duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre
-malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj,
-preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris
-kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.
-
---Nu, kara patro?--demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.
-
---Kara knabo,--respondis basa voĉo de el la kurtenoj,--vi jam scias.
-Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por
-milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj
-vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn.
-Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi
-mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj
-releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam
-de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi
-konfeson.
-
-Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis
-sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de
-la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa
-voĉtono:
-
---Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.
-
---Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio
-doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.
-
-Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde
-emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro,
-ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro
-li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia
-bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro,
-kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la
-konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur
-komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon
-de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis
-en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj
-animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:
-
---Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis
-fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi
-serenecon.
-
---Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi
-estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera,
-sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto
-de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla
-landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de
-eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco
-kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de
-dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco
-en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l'
-komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.--
-
-La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala
-vizaĝo aperis febra ruĝeto.
-
---Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis
-kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego,
-ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel
-malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua
-kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la
-horizonto.
-
-La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis
-la okazon por diri:
-
---Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro
-malgajajn epizodojn.
-
---Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine
-rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn
-... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro
-de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu
-suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia
-regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la
-bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko
-kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun
-li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro,
-mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed
-kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni
-okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de
-ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis,
-kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni
-sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu
-nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per
-peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja,
-laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam
-plu portis bastonon.--
-
-Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis
-en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo
-restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala,
-kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon
-kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:
-
---Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min
-ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo
-alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas
-al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn.
-Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam
-ne sciis. Dank' al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis,
-laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon
-mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi
-malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen
-libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi
-al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la
-daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al
-mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min.
-Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis
-mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu
-tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj
-forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas
-priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande;
-mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri
-ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa
-okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi
-estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan
-kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio
-kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis,
-kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur
-sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove
-travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane
-penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne
-ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne,
-mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio,
-sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.--
-
-La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo
-ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la
-animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis.
-Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris
-al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro,
-demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro
-tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton
-de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo
-eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun
-Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:
-
---Mia filo; ne eliru.
-
---Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?
-
---Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli
-forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro
-al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo.
-Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta
-estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo,
-riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi
-havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ
-vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino
-sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta
-edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara
-knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove
-tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita
-favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen,
-pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi,
-sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo,
-kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj
-rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel
-farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...
-
---Ho! patro,--Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,--ĉu
-do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial
-ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.
-
---Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...
-
-Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:
-
---Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio,
-kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni
-neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu,
-nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de
-sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian
-dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro
-preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la
-pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi
-vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala
-danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama
-momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj
-ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la
-amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe
-kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.--
-
-Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per
-jam pli malfortiĝinta voĉo:--Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ
-ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi
-mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... --Turnante sin
-al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris
-signojn de proksimiĝanta morto, li diris:--Ĉu vi, kara knabo ...
-por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l'
-morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?
-
---Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile.
-Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun
-devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj
-agrabla devo.
-
---Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...
-
-La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en
-la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan,
-palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.--Nur
-malmultajn minutojn plu,--li diris al sia tremetanta koro,--kaj la
-plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.--Subite
-la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:
-
---Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni
-min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas
-sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton,
-ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli
-detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj
-riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio
-povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo.
-Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi
-trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis
-el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj
-aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis
-eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito,
-nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi _deziras_, karulo, ne
-_devigas_ vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi
-miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en
-Londono... Ĉu....
-
-La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute
-neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:
-
---Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por
-nenia persona profito.
-
-Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu.
-Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis
-al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de
-doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine
-Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran
-ujon kaj iris al sia eterna ripozo.
-
- * * * * *
-
-Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran
-posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis
-kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon
-aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn.
-Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo,
-neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron
-al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino
-Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj
-priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado
-atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj
-ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis
-la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton
-de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo
-ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn
-kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el
-la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ
-ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis
-en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian
-malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda
-malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:
-
---Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas
-tio?--
-
-Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis
-kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:
-
---Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.
-
---Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi
-vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!
-
-Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:
-
---Efektive?
-
---Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne
-povas konfidi al mi, kio okazis?
-
-Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli
-kaj pli varmiĝante:
-
---Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin.
-Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers
-efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis
-lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri
-tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto,
-mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu
-semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon
-de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas
-mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri
-la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la
-respondon de la konsulo.
-
-Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis.
-Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston
-de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino.
-Post momento ĉi tiu ree parolis:
-
---Hugo devas respondi pri tiu mortigo...
-
-Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:
-
---Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!
-
---Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon,
-onklino?
-
-En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj:
-timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero
-eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris
-heziteme:
-
---Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi
-tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi
-helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.
-
---Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto,
-kaj tiel...
-
---Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj
-strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin
-al tiaj danĝeroj?
-
---Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la
-tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro
-superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu
-li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke
-li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje.
-Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan
-fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola
-uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj
-mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la
-komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed
-ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni
-ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero
-venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne
-volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas
-liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...
-
-Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu
-trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si
-mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la
-maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:
-
---Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por
-tio per mia animo.
-
-La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat
-ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis
-tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta
-deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo
-de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro
-preskaŭ rompiĝis:
-
---Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn
-pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro
-troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu;
-post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam
-el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam
-mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn
-pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita
-al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla.
-Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn
-kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn,
-mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo
-estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja
-malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas.
-Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la
-memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj,
-estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.
-
-Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj
-petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence
-forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum
-mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo:
-Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj
-ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu
-stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.
-
-Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.
-
-Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto
-al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:
-
---Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro
-bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas
-tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.
-
-Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:
-
---Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la
-temanĝilaron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO II
-
-
-Dek jaroj pasis.
-
-Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da
-gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan
-tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis
-gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la
-tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj
-de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene
-babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco
-altiris la atenton de la preterpasantoj.
-
-La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj
-partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj
-laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al
-postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge
-elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn
-per interŝanĝo de travivitaĵoj.
-
-En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de
-la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj,
-ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj.
-Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa
-literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte
-la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj
-super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo
-iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de
-la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj
-trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta
-muro apud ili.
-
-Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de
-la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun
-sincera fervoro:
-
---Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj
-cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi
-homo.
-
---Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,--diris la rusa
-literaturisto,--kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri
-tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun
-homon--permesu ĉi tiun signifon--al kiu tute mankas la poezia vejno,
-kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere
-feliĉa sen poeziemo.
-
-Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:
-
---Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis
-min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l'
-komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu
-lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.
-
-Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:
-
---Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ
-estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia
-gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin
-tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro
-sindetenema.
-
---Jes,--respondis la rusa literaturisto,--li ankoraŭ estas en la
-urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al _En Allier_,
-kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon,
-laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso,
-laŭvortan tradukon de lia parolo.
-
-La juna germanino ekkriis:
-
---Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj
-idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la
-amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej
-elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.
-
-Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:
-
---Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie:
-tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon
-sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.
-
-Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la
-unuaj tagoj de la kongreso, diris:
-
---Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi
-partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj.
-Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en
-du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro
-Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno
-de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble,
-li povis pli senĝene paroli.
-
-_Franca gazetisto_:--Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado
-en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de
-kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn--ekvidante, ke
-la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:--mi ne
-diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti
-kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon
-kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado.
-Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti
-egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn
-idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn
-aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian
-parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan,
-fluan lingvaĵon.
-
-_Franca sinjorino_:--Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman
-kaj samtempe--pri tio mi ne dubas--tute senafektan, senkonscian
-elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li
-estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene,
-glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.
-
-_Germana instruisto_:--Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en
-germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon;
-tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj
-spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ
-en Anglujo--ĉu ne, sinjoro Lumsden?--"_Household-words_", hejmaj
-sentencoj.
-
-_Fraŭlino Gundrum_:--Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi
-privata sistemo, kelkajn aforismojn.
-
-_La rumanino_:--Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.
-
-_Fraŭlino Gundrum_:--Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu
-neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo
-pri universala amo li diris:--La vorto "Esperanto", ĉu parolata,
-aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj
-entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en
-revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "_Amanto_".
-Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo
-"_esperanta_", sed ankaŭ popolo internacie "_amanta_". Plue, neniam
-foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte
-antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore,
-kun ambaŭ manoj etenditaj:--"Ho, miaj amikoj--materialistoj!
-Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies
-ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri
-universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio.
-Esperanto--la lingvo kaj ankaŭ la movado--estas Diodonita donaco.
-Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de
-homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por
-mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni
-la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li
-aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.
-
-_La franca gazetisto_:--Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne
-malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...
-
-_La edzino de la franca gazetisto_:--Ne, Victor, ne citu la nomon de
-la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.
-
-_La germana maljunulo_:--Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?
-
-_Tri sinjorinoj kune_:--Jes, ankoraŭ fraŭlo.
-
-_La germana maljunulo_:--Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia
-amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne
-facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita
-konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:--"Oni
-aŭdas multon en Esperantujo pri 'Tutmonda Frateco' ktp. Nenio
-povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca
-ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj
-miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura
-evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas
-Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."
-
-_La franca gazetisto_:--Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas
-simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan
-spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.
-
-_La rusa literaturisto_:--Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi
-vin diri: "malfeliĉe".
-
-_La franca gazetisto_:--Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza
-studanto de la historio de l' homaro kaj de la homa koro povas
-ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por
-alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis
-antaŭ sin.
-
-_La germana maljunulo_:--Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo
-okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos
-neelradikigebla.--
-
-Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri
-ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom
-transiris en aliajn temojn.
-
- * * * * *
-
-La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo
-_En Allier_ kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa,
-trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj
-loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.
-
-Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu
-el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis
-deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu
-aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon.
-Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj
-kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan
-simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni
-ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.
-
-La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el
-Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de
-kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj
-de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto
-kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara
-knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy,
-ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj
-onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj
-incitetojn.
-
-La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding.
-Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la
-edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ
-dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan
-violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien
-ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe
-okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn
-rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda
-angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ
-arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj
-sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj
-simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin,
-ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala
-estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding
-estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed
-malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita
-mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la
-dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta
-Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj
-ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke,
-kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde
-faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al
-sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj
-faradis ridindajn gramatikajn erarojn.
-
-Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj
-revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis,
-aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias
-kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj
-vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis
-senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.
-
-Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu
-troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri
-naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da
-facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman
-mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el
-aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston
-kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum
-ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza
-promeno.
-
-Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra
-fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming
-iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko,
-kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la
-belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki
-liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ,
-sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem,
-li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun
-alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post
-ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance
-malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj
-la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena
-babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente
-aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika
-edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom
-distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:
-
---Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?
-
---Ho, pardonu, fraŭlineto,--ĝentile respondis la bonkorulo,--ĵus
-venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li
-ludas viston.
-
-Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de
-la ĉirkaŭaĵo, "_Rocher de Naye_", por rigardi de ĝia pinto la
-sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern'a Alparo.
-Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj
-enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro
-kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn
-onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la
-karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis,
-petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.
-
---Nur imagu, miaj karaj gardistoj,--ŝi petole ekkriis,--reveninte
-hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri
-la sunleviĝo super la glora Bern'a Alparo, kiel la plej grandioza
-vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj
-konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas
-enlitiĝi, kiam vesperiĝas.
-
-La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian;
-neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino
-petegis plue kun ŝajnĝemeto:
-
---Mi vere pensis, ke vi amas min.
-
-Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:
-
---Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne
-risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo--aŭ io simila.
-
---Nu, onkloj,--diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du
-viroj,--rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen
-mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi,
-ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte
-plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.
-
-Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ
-piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al
-la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis
-permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne
-malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.
-
-Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per
-alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro
-Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston
-kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La
-nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis
-ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi
-tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili
-la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa
-ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj
-de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj
-rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.
-
-Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur
-la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj
-kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu
-fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo,
-aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca
-figuraĵo en la mallumo.
-
-Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj
-iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo
-estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de
-la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj.
-Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila
-nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera
-ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta
-altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de
-la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same
-sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia
-estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi
-estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro
-ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino--mi esperas, ke miaj belaj
-legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion--sinjorino Harding,
-pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira
-personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli
-grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj
-propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis
-forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des
-pli profunda, pasia.
-
-La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj
-supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj
-sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe
-flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj,
-kiaj la jenaj:--Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj;
-nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo,
-ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj
-poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon;
-pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan
-por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la
-pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.
-
-Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton.
-Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj
-unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas
-apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj
-sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la
-malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila
-ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis
-fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra,
-silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento,
-superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino
-senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ
-timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj
-momentoj tro plenaj por paroli.
-
-Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de
-la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura,
-maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda
-klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton.
-Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton
-en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren
-de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin.
-La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla
-facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj.
-La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile
-revokos al si la neforgeseblan ĝuon.
-
-Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento
-ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:
-
---Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho!
-kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!
-
-Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj
-sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda
-proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis
-kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo
-travibris la silentan nokton:
-
-"_Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren_"[2].
-
-Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris
-mallaŭte:
-
---Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de
-la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la
-jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.
-
-Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj
-voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda
-ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj
-kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj
-animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:
-
---Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas
-tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun
-la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?
-
-Onklo Johano respondis iom heziteme:
-
---Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis
-min.
-
-Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj
-ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion
-de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia.
-Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia "Alpenstock"
-kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon.
-Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:
-
---Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris
-sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega
-jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu
-majesta ĥoralo--mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan
-tradukon de sinjoro Marx--tuŝis la profundon de mia animo. Eble
-tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj
-de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis
-min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe
-diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.
-
-Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.
-
---Ĉiuokaze,--rediris petole la juna usonanino,--vi estas voĉdone
-venkitaj: tri voĉoj _por_, kaj du voĉoj _kontraŭ_ la jodelkanto;
-do, plimulto de unu.
-
-En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom
-iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la
-malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis
-kvar sinjoroj, tri sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis
-proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.
-
---_Guten Abend, meine Herrschaften_[3]--venis plaĉa basa voĉo. La
-usonanoj respondis angle:
-
---Bonan vesperon.
-
-Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas
-Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la
-bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el
-la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la "_Good evening_" de la
-usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre
-kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion.
-Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino
-parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj,
-tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre
-malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante
-la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje
-ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la
-preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro
-Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton,
-ekkriis:
-
---Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!
-
-Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri
-antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la
-monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone
-regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman
-belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al
-tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de
-bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo de la
-nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de
-elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis
-la abismon kaj diris:
-
---Kia bildo de l' morto!
-
---Bildo de l' morto?--Kun demanda tono ripetis Leonardo.--Tio ne
-estas mia koncepto pri morto.
-
---Tamen la mia,--rediris la virino ĉe lia flanko iom
-surprizite,--ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia
-ekstremaĵo.
-
---_Excelsior!_--ekkriis Leonardo,--jam estas la unua horo; ni devas
-iri antaŭen.
-
-Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la
-supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de
-malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino,
-kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive
-la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga
-grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko
-komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis
-distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj
-aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble
-pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino
-Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte
-sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili
-priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la
-konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin
-turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona
-amikeco.
-
-Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post
-la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis
-senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia
-ioma sindetenemo, la izoleco de la vilaĝo, en kiu li loĝis,
-kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo
-_Vincent kaj Haverford_, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion
-de asociano.
-
-Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn;
-kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj
-vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj,
-sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj
-homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis
-al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita
-malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene
-komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis
-kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare
-lerta, bona virino, ĉiurilate--en liaj okuloj--supera al ĉiuj
-ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu
-povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo,
-ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro
-mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La
-poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de
-multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi
-sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun
-kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.
-
-Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la
-antaŭoficejo de sinjoroj _Hunter kaj Inman_>, la prokuristoj de li
-kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same
-fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna
-juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa,
-profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj,
-ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo Leonardo. De tiu okaza
-interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis
-ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj
-realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por
-ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco
-kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu
-nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko,
-apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn
-pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan
-kontentecon.
-
-Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis
-demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima,
-sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed
-ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter
-ili, detenis ŝin.
-
-Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud
-la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la
-gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek
-gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo,
-estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la
-monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da
-minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en
-ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata
-videjo--kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta,
-neĝokovrita Bern'a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ
-iom grizkolora, tamen majesta.
-
-Geraldino ekparolis plende:
-
---Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj
-nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!
-
---Ne ĉagreniĝu, Geraldino,--diris Leonardo--, ĝi estas nur
-maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la
-sunglobo.
-
-Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj
-diris:
-
---Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la
-vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe
-malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la
-nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.
-
-La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble,
-ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan
-marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur
-loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la
-baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj
-ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele,
-tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la
-maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj.
-La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza.
-La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la
-neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro
-de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ
-ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj,
-enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis
-topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis,
-ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.
-
-Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan
-belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ
-la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe
-la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la
-marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la
-suno leviĝis, impona, majesta.
-
-La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la
-alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda
-emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la
-diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:
-
---_Magnifique!_
-
---_Overwhelmingly beautiful!_
-
---_Wunder-wunderschön!_ ktp.
-
-Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel
-forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el
-plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la
-Amo.
-
-Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por
-esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris,
-ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin
-mallaŭte:
-
---Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?
-
---Kion mi povus, diri li respondis milde;--antaŭ tia vidaĵo oni
-povas nur silenti, adori; vortoj profanus.
-
-Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu
-lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne
-estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis
-iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero,
-kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la "rozfingra" mateno.
-Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero,
-deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la
-tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan
-indignon:
-
---Kuŝiĝu!--li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la
-ĉirkaŭstarantoj.
-
-La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por
-rigardi la vidaĵon.
-
-Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la
-novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per
-brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des
-pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo
-alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por
-ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj
-de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante
-malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de
-Ĝenevo la neĝokovritajn montojn _Dent du Midi_ kaj _Mont-Blanc_,
-lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.
-
- * * * * *
-
-Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan
-verandon de la gastejo "Valpaco" vestita per tre modere dekoltita
-kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el
-gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj
-vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia
-zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj "Marŝalo Niel". Malgraŭ
-siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla,
-kaj vigla.
-
-La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj,
-kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun
-ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli
-belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko
-por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super
-la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila,
-arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.
-
-En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis
-Leonardon.
-
---Ho, sinjoro Marston,--ŝi ekparolis per tono, kiu montris
-kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo,--vi estas ĉi tie,
-ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du
-sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.
-
-Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj
-estas malsekaj.
-
---Ho! amiko mia,--ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo,--larmetoj
-en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj,
-firmkarakteraj, ne havas larmojn.
-
---En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa
-vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne
-konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas,
-pri viaj interesaĵoj.
-
---Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra
-desegno. Jen...
-
-Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon,
-eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante
-enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ
-varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia
-trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan,
-kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo
-troviĝis mozaika, ora litero "A". Sur la dorsa flanko estis verda,
-kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero
-"E". En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post
-momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:
-
---La litero "E" signifas, kompreneble, "Esperanto", kaj la litero
-"A"... "Amanto"; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.
-
---Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa
-koloro amon, tuthomaran amon.
-
---Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj
-homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la
-homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo.
-Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj,
-kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian
-propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.
-
-La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la
-vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:
-
---Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni
-ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia
-lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon
-"Elmcroft" en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady
-Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre
-malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni
-vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.
-
---Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre
-multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia
-gusto. Do...
-
---Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon,--vive rediris
-Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu,
-ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis,--min ankaŭ jam de
-longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn
-por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun "Esperanto" reprezentas:
-militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj,
-noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas
-ankaŭ por vi.
-
---Efektive?!
-
---Ĉu mi povas paroli malkaŝe?
-
---Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.
-
---Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo
-Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas
-ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi
-permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro
-sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la
-altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al
-ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu
-tion. Mi volas vidi vin brili.
-
---Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.
-
---Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.
-
---Mi kredas je la potenco de la plumo.
-
---Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per
-cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da
-traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia
-loĝado en "Elmcroft" kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun
-homoj, kiujn vi povos influi.
-
-Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari
-paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn
-revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado,
-nepre estos grandaj akiraĵoj.
-
-Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon
-de la bela virino.
-
---Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara
-domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?
-
-Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed
-rapidapense respondis:
-
---Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj
-tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn
-aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela
-kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos
-demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.
-
---Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava;
-tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi
-konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.
-
---Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.
-
---"Lia honorinda moŝto" Algernon Villiers[4], do, ne akompanos la
-ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria
-volontularo en nia regiono.
-
---Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni,
-sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias
-kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image,
-grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras
-sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ
-ĉarma.
-
---Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li
-volas.
-
---Nu,--diris sinjorino Harding,--senkonscie iom mallaŭtigante la
-voĉon,--lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin
-entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus
-tion.
-
---Ĉu li do estas fianĉo?
-
---Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.
-
-Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la
-virino, kaj demandis milde:
-
---Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?
-
-Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:
-
---Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi
-malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj...
-
---Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.
-
---Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi
-nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos
-la sekreton al neniu plu.
-
---Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?
-
---Ĉar mi volas, ke vi sciu.
-
---Kial?
-
---Mi deziras ĝin.
-
---Virina kialo.
-
---Vi estas incitema.
-
---Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.
-
-Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino
-respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:
-
---Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias,
-ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas
-malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni
-diras. Nu, "la honorinda" Algernon kaj "la honorinda" Melissa St.
-Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio
-daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la
-lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla
-hereda bieno transiros al kuzo de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra,
-heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino
-de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo,
-kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto.
-Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers
-amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin
-for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.
-
---Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se
-nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.
-
---Ĉu vi konas ŝin?
-
---Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu,
-modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino.--
-
-En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:
-
---Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete
-rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ
-ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj
-landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo "_Dent du Midi_". Unu el ili venis
-peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La
-"karaj ĝemeloj" jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara
-knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ
-bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu
-materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?
-
-Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn
-samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis
-bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine
-niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo "Dent du Midi". Ĉiuj
-ĝuis tre agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis
-en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita
-renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.
-
- * * * * *
-
-La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la
-ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon "Valpaco". Liaj okuloj rigardis
-al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed
-hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo
-montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis
-letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna
-Prior, kaj la enhavo la jena:
-
-"Kara sinjoro Marston!
-
-"Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo
-ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas--ni ĉiuj ĝojas--ke
-vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko
-en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos
-tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian
-novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.
-
-"Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn
-tagojn kaj ĝeni vin per miaj--niaj--ĉagrenoj, mi ne povas pli
-longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de
-la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj
-konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas
-neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe
-ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por
-mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga,
-ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj
-kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble
-skribi nek teni tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti
-kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis
-sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de
-la patro. Kaj nun--tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al
-vi hodiaŭ--li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj
-vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj
-kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi
-la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia
-ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu
-vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed
-mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj
-tiel dolĉa, kiel kutime.
-
-"Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj
-ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro
-Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis
-sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke
-mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro.
-Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe
-sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de
-la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj
-vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed,
-ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta
-vivado.
-
-"Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro _Bridling_, frumatene, antaŭ
-la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi
-al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas
-sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam
-via,
-
- Lorna."
-
-Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la
-spacon.
-
---Lorna estas malfeliĉa,--li diris al si en la pensoj,--la gaja,
-impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista
-duonpatro.--Denove li legis la vortojn de la letero: "Onklino Delfino
-ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin".--Tion
-mi ne kredas,--li meditis plue,--mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin.
-Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete
-uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun
-malsaĝan paŝon... Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro
-grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna.--
-
-Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro,
-kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la
-devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li
-vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn
-lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris
-anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi
-al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto
-kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga
-devo.
-
-Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi
-faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj
-Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis
-varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun
-fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom
-senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo
-Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam
-tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel
-ŝanĝiĝis. Ŝi estis por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema,
-amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis
-en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin
-kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon
-kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora
-viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara
-justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi
-sciis--ne demandante al si la motivon--ke sinjoro Marston amzorge
-sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si
-kial--infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande--kaj
-respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo
-Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du
-jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi
-lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun
-etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita
-saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando,
-kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne
-ĝenis sin pri tiu opinio.
-
-La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam
-ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu
-farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo.
-Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de
-Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.
-
-Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta
-vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn
-protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas
-kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras,
-povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn.
-Sinjorino Harding korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en
-kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.
-
---Ĉu vi nepre devas foriri?--ŝi demandis kunsenteme.
-
---Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min.--La respondo estis
-milda, tamen firma.
-
-Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia
-neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn
-demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:
-
---Mi tre bedaŭras tion, pro vi.
-
-Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga
-korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.
-
-La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis
-Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de
-Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon,
-ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje
-kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari
-multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun
-li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis
-onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:
-
---Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?
-
-Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la
-knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:
-
---Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne.
-Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?
-
-Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:
-
---Ĉu vi pensas, ke li rifuzos?--ŝi demandis kun larĝe malfermitaj
-okuloj.
-
---Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li... iom ofendiĝus.
-
---Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj
-aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.
-
-Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la
-kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li
-la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta
-rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino
-kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan
-vizaĝon li diris:
-
---Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas
-min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu
-vin, amikineto mia.
-
-Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino,
-mallaŭte diris al sinjorino Harding:
-
---Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?
-
---Jes,--respondis enpense la anglino,--la ago estis ambaŭflanke tute
-natura, plena de ĉarma naiveco.
-
-En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj
-dezireme demandis:
-
---Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?
-
---Jes,--revenis seka respondo,--tri el niaj laboristoj kaj la
-kortisto de la vilaĝa trinkejo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO III
-
-
-Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield,
-ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis
-lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj,
-hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la
-temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj;
-aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj
-ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en
-la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l' flanko de
-sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj
-sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni
-devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj.
-Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis
-pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la
-firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj.
-Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je
-senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la
-fabrikaĵoj.
-
-La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj
-malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj,
-kiel ankaŭ de subuloj,--kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo,
-sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la
-firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo.
-Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano
-eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon,
-kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li
-la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke
-tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke
-li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li
-ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo.
-Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro
-sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine
-pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia
-juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore
-komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por
-pritraktado en kontoro.
-
-Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo.
-La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la
-ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj
-junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el
-la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj
-vortoj:
-
---Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian
-Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?
-
-Alia knabino diris samlingve:
-
---Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.
-
-Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo,
-respondis bonkore:
-
---Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro
-okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ
-aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia
-foresto?
-
-La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante
-seriozan mienon:
-
---Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi
-forestas, sinjoro Marston.
-
-La juna direktoro respondis ridetante:
-
---Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu
-kondukanto. Nu, bonan vesperon,--li aldiris angle, ĉar kelkaj el la
-junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.
-
---Bonan vesperon, sinjoro Marston,--ekkriis ĉiuj kore, tamen kun
-plena respekto.
-
-Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo,
-preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj
-laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis
-kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa
-ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia
-parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon
-de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj,
-knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior
-kaj "_the honourable_" Algernon Villiers en uniformo de kapitano
-de teritoria[5] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino,
-duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas
-igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la
-traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por
-la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj,
-neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon.
-Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe,
-naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro kaj iom
-dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la
-tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis
-kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin
-al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn,
-certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al
-pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis
-kaj ĝoje ekkriis:
-
---Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli
-kun li, sinjoro Villiers.
-
-Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile
-levis la ĉapelon kaj trankvile diris:
-
---Bonan vesperon.
-
-La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la
-veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn
-en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la
-neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro
-ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia
-bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li
-do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu,
-tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte
-kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis
-kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis
-nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta
-ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan
-impreson sur la junan aristokraton.
-
---Fraŭlino Prior sciigis al mi,--diris ĉi tiu kun nuanco de
-kompato en la voĉo,--ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista
-kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ
-mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj
-sin tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi
-al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ
-fiaskiĝus.--Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun
-favoropetanta rideto:--La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino
-Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en
-via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de
-patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero,
-por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de
-nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio
-rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion
-la nedisputeblan mondpotencon.
-
-Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo
-de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu
-diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si
-mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian
-emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ
-enpensiĝe li respondis:
-
---Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ
-en aliaj landoj, kelkajn--jam ne multajn--personojn, kiuj, kun
-larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni
-ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed
-sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la
-unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo
-kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La
-mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj
-malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub
-sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne
-povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj
-patriotoj.--Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli
-juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue:--Mi tre timas,
-sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj
-pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la
-daŭro de la historio de l' mondo unu el la plej grandaj malbenoj,
-kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj,
-ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke
-ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi
-sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la
-tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon.
-Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito
-de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj
-aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas
-la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi
-mondpotenco?
-
-La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:
-
---La naturan rajton de supereco.
-
-Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:
-
---Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara
-koncepto. "Natura rajto" estas termina malĝustaĵo. "Rajto" estas
-trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto,
-do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ
-donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras
-fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco.
-Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas
-maldecaĵo. Ne, la doktrino de "natura rajto de supereco" ne estas
-akvotenebla[6], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri
-ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ
-ĉi tiu doktrino.
-
---Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte
-aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj
-superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.
-
-Leonardo Marston ridetis.--Ĉu vi vere penas kredigi vin,--li
-demandis,--ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al
-armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn
-estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de
-fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la
-tempo daŭrigi la diskuton.
-
---Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni
-konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.
-
-La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj
-Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti
-ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj
-vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn
-pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn
-tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco
-de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj
-malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia
-nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la
-koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris
-al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro,
-sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo
-Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li
-rekomencus la diskuton kun li pri "Patriotismo kontraŭ Esperanto" en
-la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ
-farus "pajlhakaĵon" el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo
-liajn malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda
-frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista
-profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen
-fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi
-lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.
-
-Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje
-ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers
-pri Esperanto.
-
-Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco,
-sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe
-altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj
-haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el
-rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.
-
-Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon
-de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.
-
---De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj "la honorinda"
-Algernon Villiers?--li demandis.
-
-Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:
-
---La akcento sur la vorto "tiaj" supozeble estas ĝentila aludo pri
-la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia
-mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro
-Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon,
-vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto.
-Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio
-profundan dankemon.
-
-La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste,
-denove alprenis pli seriozan mienon.
-
---Ne kuraĝigu lin, Lorna,--li diris milde.
-
---"Kuraĝigu lin!"--ekkriis la knabino kun iom riproĉa
-voĉtono,--tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.
-
---Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.
-
---Kaŭzon? Kian?
-
---Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian
-scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.
-
-Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al
-ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da
-nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi
-sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian
-sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta
-silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:
-
---Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora
-kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via
-libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre
-bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.
-
---Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi
-al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn
-tagojn tie post la ricevo de via letero.
-
---Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon,
-kiun vi ĉiam montras al ni.--Denove ŝi silentis momenton, kaj poste
-parolis plue:--Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post
-via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj
-impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.
-
---Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.
-
---Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston... sed vi ne povas
-prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel
-malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel... strange. Rompiĝas al mi
-la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe
-pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn
-antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso,
-farita de li. Lia karaktero estas detruita.
-
---Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera,--diris Leonardo. En
-lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj
-trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la
-sentema knabino.--Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia
-malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura
-helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj.
-Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo.
-Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje,
-kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero,
-ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.
-
---Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo
-iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al
-mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.
-
-Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la
-malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.
-
---Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne?--li
-demandis.
-
---Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.
-
---Kio pensigas al vi tion, Lorna?
-
---Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur
-bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino tuj plenumas ĝin, aŭ
-peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo
-estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la
-onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.
-
---Efektive?--diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li
-eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la
-knabino, li demandis:--Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito
-al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol
-ordinare?
-
-Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.
-
---Mi volis diri: "Ne",--ŝi respondis malrapide,--sed mi ekmemoras,
-ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de "Grovelands", li estis neordinare
-malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti
-nur kunokazaĵo.
-
---Eble.--La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj
-senmova.
-
-Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.
-
---Kien vi iras, Lorna?--demandis Leonardo.
-
---Al "Grovelands" tra la vilaĝa pordo.
-
---Nu, estu singarda,--li diris, etendante la manon al la knabino kaj
-ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon.--Ne lasu iun
-malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri
-la mondo ankoraŭ nematura.
-
-Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo:--Ho,
-sinjoro Marston,--ŝi ekkriis,--vi estas tro zorgema; vi metus min
-sub kloŝon, se vi povus!
-
---Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke
-onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?
-
---Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre
-malfeliĉa,--respondis la knabino heziteme.
-
---Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco
-datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi
-venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro
-kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?
-
-Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo
-kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:
-
---Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke
-onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?
-
---Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: "Estu singarda."--Leonardo Marston
-sin turnis por foriri.--Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko
-onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere,
-por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.
-
---Bone, dankon; ĝis la revido.
-
- * * * * *
-
-Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li
-sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati
-per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos
-inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon,
-ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis
-interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis
-lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi
-la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en
-Kanadon.
-
-Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud
-nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de
-bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca,
-reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la
-sukcesplena kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon
-ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro.
-Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de
-eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj
-redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante
-la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila
-venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna,
-fidela Anjo:
-
---Jen, Leonardo,--ŝi diris,--estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj
-subskriboj.
-
---Dankon, Anjo.
-
-Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj
-sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj,
-skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: "Korajn salutojn el
-Chamounix sendas al vi viaj adorantoj." Poste sekvis la subskriboj;
-unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj
-sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de
-ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en _En Allier_, krom kelkaj aliaj,
-kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding.
-Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton "adorantoj",
-kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo
-sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu
-promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi
-sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur
-momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis
-liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La
-mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por
-la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton,
-kiun li ankoraŭ tenis en la mano, li demandis sin, kiu proponis
-la vorton "adorantoj". Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ
-ĉu iu alia?--Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis
-antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis
-ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili
-pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente
-revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla,
-inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj--li devis ankaŭ
-konfesi--eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je
-li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi
-en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis.
-Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta
-virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn
-okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen
-li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube--li diris
-al si--malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi
-maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita
-sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura,
-li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo
-eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro
-Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo
-tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj
-kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene
-fidi la altanimecon de la edzino, kiu...
-
-Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo
-per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro,
-freneze ekkriante:--Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!
-
-La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis de la seĝo
-kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo
-vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj,
-per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li
-senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame
-rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila,
-ordona voĉo:
-
---Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi
-tie, kaj ni racie priparolu vian aferon.--Li kondukis la ankoraŭ
-tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian
-dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj
-bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda
-estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[7]
-incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian
-ordonon.--
-
-Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa,
-pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris
-malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj
-ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis
-la okulojn al la planko.
-
---Kara Malkomo,--diris Leonardo milde,--penu fariĝi pli trankvila,
-kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.
-
---Ne, ne...
-
---Jes, mi _scias_, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al
-vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi,
-sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse
-rigardu min.
-
-Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto,
-senvorte. Leonardo Marston parolis plue:
-
---Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj
-due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni
-kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam
-havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo!
-Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per
-la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj,
-venki...
-
-La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.
-
---Jes, kara Malkomo, tio _estas_ ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru
-unu penegon--mi helpos vin kaj vi venkos.
-
---Ho, se vi nur povus... povos helpi min.
-
---Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?
-
-Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme:--Jes, sinjoro
-Marston.
-
---Ne, Malkomo,--rediris ĉi tiu energie,--mi bezonas multe pli
-fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol
-vi supozas. Nu?
-
-En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra
-batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur
-lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna
-konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos
-savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia
-amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde
-kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per
-pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari... Ame
-metante manon sur lian ŝultron, li diris:
-
---Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.
-
-Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la
-parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:
-
---Sensencaĵo!
-
-Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:
-
---Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj
-mi atendis, ke vi nun malkonfesos--ĉiuj simile suferantaj faras
-tion--sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: _Mi scias_,
-pri kio mi parolas.
-
-Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed
-ĉi tiu daŭre parolis:
-
---Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?
-
---Jes.
-
---Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron.--Post momenta silento
-Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo:--Mi certigas
-vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas;
-nur konfidu min... Nu?
-
-La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj
-okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:
-
---Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn
-nervojn.
-
---Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin
-alpreni tiun rimedon?
-
---Neniu.
-
---Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia
-penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro
-misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi
-sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al
-via nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via
-buŝo mem. Eldiru!
-
-Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko.
-Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:
-
---Onklino Delfino.
-
---Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?
-
-Iom lace Malkomo respondis:--Mi ne memoras; jam de longe.
-
---Penu rememori, kara knabo, penu.
-
-Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo,
-kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al
-rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza,
-bonkoraspekta homo:
-
---Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.
-
---Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj
-sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto
-por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn.--
-
-La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la
-junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu
-diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan
-memoron:
-
---Jam antaŭ multaj jaroj--mi estis tiam nur malgranda knabo...
-
---Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?
-
---Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la
-sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.
-
---Ĉu ne ankaŭ via patro?
-
---Jes,--heziteme,--jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam
-tiom okupitaj en la kontoro.
-
---Kaj onklino Ida?
-
---Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino
-ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis
-la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis
-inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.
-
-Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj
-reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia
-indigno:--Jen,--li murmuris al si,--jam tiam komenciĝis la diabla
-afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! _Haŝiŝ_,
-sendube, estis la unua konfitaĵo uzita.--Li turnis sin al la
-malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante,
-ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis
-sin kaj diris milde:
-
---Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via
-domo por sciigi vian patron.
-
---Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.
-
---Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per
-pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ
-matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu
-meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.
-
-Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan
-ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta
-dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon.
-De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la
-stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan,
-pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li
-haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la
-malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li
-spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri
-jeno li tute ne dubis:--Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon
-de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo
-ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron
-Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis
-sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la
-penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj
-anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe
-tiu penso.
-
-Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras
-ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro
-Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu
-pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj
-konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj
-per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro
-Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro
-de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi
-Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante
-la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto
-estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson.
-Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel
-multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam,
-antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn
-de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la
-por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ
-li alparolas la spiriton de la mortinto:--Ne, mia kara patro, mi
-neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la
-postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos
-la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj
-al via apartigita posedaĵo.--Tiu posedaĵo estis por lia patro
-makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.
-
---Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino,--li plue
-meditis,--estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi
-estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas
-mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la
-realeco de la vizio.
-
-Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel
-ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis
-evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli
-kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia
-malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom
-kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe
-estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo
-ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la
-filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero
-de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per
-antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino
-Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon,
-penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la
-ĉambro.--Kion li devas fari?--Li diskutis kun si, ĉu ne estus
-bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed
-post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne
-rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj
-ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj,
-por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto
-de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj
-aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne
-trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la
-problemon.
-
-Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la
-diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur
-komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin
-percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa
-maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon,
-lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona,
-bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia
-sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis
-al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj
-malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post
-la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino,
-ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu
-bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda
-kontenteco kaj dankeco.
-
-Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton:--Kiel
-strange,--li demandis sin,--ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je
-la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas
-tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas
-lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!
-
-Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al
-Dia zorgo, li enlitiĝis.
-
-La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange
-malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko,
-estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj
-vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo,
-kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ
-decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn
-inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel
-grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon
-vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:--Ĉu vi
-memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso,
-sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis
-lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da
-vortoj.
-
---Jes, mi rememoras.
-
---Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis
-lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia,
-intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj
-malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde
-komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia
-kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies
-manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi
-povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?
-
-Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de
-Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa
-cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da
-sincereco, ol lia amiko atendis:
-
---Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro
-Marston,--li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan
-voĉtonon,--vi ne perfidos min?
-
---Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.
-
-Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam
-intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis
-akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia
-interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli
-malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble
-resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia
-malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo,
-ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo
-kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom
-maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la
-knabo, veni al sia patro kun fila konfido.--La patro estas,--li
-diris,--la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta
-filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri
-tio.--
-
-Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo,
-sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon
-de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu
-kondukos lin en la domon de sia amiko.
-
-Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon.
-Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve
-ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban
-paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj
-minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis
-necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo
-rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo
-ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la
-maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino.
-Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta,
-peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:
-
---Mi timas,--ekparolis sinjoro Vincent,--ke mia fratino ne aprobos
-vian proponon.
-
---Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la
-"kara knabo" eliĝos el sia terura stato.
-
-Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj
-dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la
-tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn
-striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia
-iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis,
-ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de
-neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon",
-fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan
-tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.
-
-Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso
-kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla,
-mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj,
-ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj
-decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis
-ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton;
-kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l' animo. Tiam
-ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo
-al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu
-karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato,
-rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo.
-Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj,
-kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla
-intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun
-la vortoj:
-
---Kio estas al Malkomo, Hugo?
-
-Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis
-malkaŝi sian maltrankvilon:
-
---La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon,
-sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe
-sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj
-konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro
-Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner
-estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.
-
-Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre,
-preskaŭ malĝentile:
-
---Specialisto pri kio?
-
-Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn
-de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun
-signifoplena emfazo:
-
---Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.
-
-Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo
-de flama, nehoma malamo--silenta deklaro de ĝismorta malamikeco.
-Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro
-Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj
-emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris
-la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin.
-Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne
-suprenlevante la okulojn, li diris:
-
---Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas
-la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da
-malkaŝemo antaŭ sia patro.
-
---Kompreneble!--Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.--Tio
-ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon
-pri la kara knabo.--Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo
-sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.
-
---Delfino!--Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj
-ĉagrenite,--mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi
-tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas
-forsendi ilin hodiaŭ matene.
-
-Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj
-respondis neĝentile:
-
---Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi
-dokumentojn.
-
-Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en
-la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:
-
---Tre stranga konduto--por ne uzi pli fortan esprimon--ĉu ne?
-
---Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo,
-kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas,
-Malkomon.
-
-La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de
-malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la
-alia.
-
---Ĉu efektive?--La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi
-estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.
-
-Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe
-la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis
-kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis
-kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa
-junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas,
-antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en
-konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li
-volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.
-
-Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan,
-revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje
-salutis la amikon:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu
-estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas
-lerta specialisto?
-
---Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.
-
---Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston!
-Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ
-gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda
-plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la
-karulinon.
-
---Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri
-lin dum mia foresto?
-
---Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.
-
---Bone, dankon.
-
- * * * * *
-
-Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston
-trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino
-Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian
-dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin
-per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris
-viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita
-deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la
-aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la
-malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj,
-kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj
-montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli
-vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj
-Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation
-kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj;
-neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon
-aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de
-industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco
-ne destinis lin por komerca okupo.
-
-La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al
-ambaŭ sinceran ĝojon.
-
---Estas tre aminde,--ŝi diris,--veni tiel frue post via reveno,
-kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.--
-
-Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta
-ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj
-ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi
-estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo
-montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj
-okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la
-korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed
-hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili
-kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.
-
-Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko;
-tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la
-pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis
-al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio
-igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna
-sinjorino demandis:
-
---Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas
-malgajaj pensoj?
-
---Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.--
-
-Jam de longe,--diris fraŭlino Leggat penseme,--mi sopiris malkaŝe
-paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara
-Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian
-ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun
-Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion,
-Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis
-hieraŭ vespere.
-
---Dank' al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia
-okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta,
-ke vi jam scias.--
-
-Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis
-al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia
-reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe
-agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte
-kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan
-konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne
-parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo.
-Fine ŝi diris varme:
-
---Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj
-malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan
-aferon tre takte.
-
-Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro
-emocio:
-
---Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la
-pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi
-miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun
-vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj
-aferoj.
-
---Tion mi jam de longe suspektis.
-
---Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj
-ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste
-kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo,
-kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn
-kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange
-antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn
-mi vidis ĉi tie--terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia
-cerbo ankoraŭ ne detruiĝis--kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas
-kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove
-renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas
-tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la
-florĝardenon antaŭ duonhoro.
-
---Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?
-
---Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers,
-kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj
-aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo,
-sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis.
-Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj,
-nun troviĝas en privataj frenezulejoj.
-
-Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj
-elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis
-ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per
-sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke
-spiritistaj mediumoj--kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn--ne
-ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj,
-personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de
-malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj
-spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la
-plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco
-de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan
-fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj
-de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta
-personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj
-en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj.
-Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la
-samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura
-realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj
-farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj
-demandis:
-
---Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?
-
-La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi
-respondis:
-
---Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.
-
-Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la
-fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia
-finiĝo.
-
-Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:
-
---Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton
-povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto
-Travers--vi ja konis lin; ĉu ne?--povus inspiri al ŝi tiajn terure,
-nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis,
-rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!--Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas
-al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo
-super la kapo de Hugo.
-
---Kompatinda karulino,--diris Leonardo, profunde kortuŝita.--Tio
-ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla,
-kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion
-mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi
-estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por
-priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko,
-d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe
-jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.
-
-Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon
-sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj
-kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:
-
---Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.
-
-La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan
-virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:
-
---Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion
-Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de
-suferado? Li diris:--"Iru malantaŭ min, _Satano_." Se ni nur povus
-ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni
-juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj
-malamikoj; ĉu ne?
-
-Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la
-parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan
-lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena
-ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan
-aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn
-pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo,
-ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto,
-respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj
-li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie
-moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj
-Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.
-
-Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite
-li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de
-li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo,
-senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis
-sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La
-kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj
-en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia,
-kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de
-Leonardo:--Kio estas,--li demandis al si,--la nuna animstato de tiu
-malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per
-malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza
-sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble,
-ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al
-Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de
-spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon
-ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la
-reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ
-regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu
-terura afero. Sed--prudente li demandis sin--kia devus esti lia
-sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj
-riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la
-izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj
-rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi
-malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro
-tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.
-
-Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la
-enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo
-de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per
-bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca
-maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian
-eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la
-malfeliĉa juna viro.
-
-Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj
-prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri
-diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la
-heredaĵo de lia patro.
-
-Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el
-ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al
-Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj
-vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista,
-profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj
-mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la
-firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn
-mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita
-letero estis jena:
-
-"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus,
-"edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la
-komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en
-hejma malliberejo, sed, dank' al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la
-manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por
-forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte,
-ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi
-vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas,
-ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri
-viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj
-idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas,
-ke ili devigos vin paroli.
-
-"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la
-kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj
-de l' flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian
-bonkoran edzon.
-
-"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan
-aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige
-funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas
-taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke
-mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda
-plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan
-patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj
-bezonas tian alĝustaĵon.
-
-"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel
-praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol
-unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas
-esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli
-perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj
-la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko,
-en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon,
-ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia
-edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble,
-tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas
-de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj
-por via firmo.
-
-"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa
-revido.
-
- Sincere la via, Bogdanov."
-
-Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne
-trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron
-viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen
-kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por
-montri ĝin al li.
-
-La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la
-tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj
-severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per
-elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan,
-malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita
-per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine
-frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe
-aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan
-ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis
-ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion
-la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo
-fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis
-ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por
-doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?
-
-Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis
-sur ĝi dum li respondis:
-
---Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la
-transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze,
-antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj
-kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj
-lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian
-eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.
-
---Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi
-pensas pri mia nova hararanĝo?
-
-Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj
-bonkore respondis:
-
---Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?
-
---Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte
-indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe
-tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin
-frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej
-bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas
-en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos
-al li, ke vi estas tie.
-
-Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de
-la knabino, kaj murmuretis al si mem:--Kia ĉarma bildo de knabina
-pureco!
-
-Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi
-tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la
-kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun
-avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena,
-sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj
-signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton,
-li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun
-tremetantaj lipoj:
-
---Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas
-iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca,
-premegata. Sed--subite ŝanĝante la voĉtonon--mi ne volas plue
-priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble,
-vi deziras montri al mi.
-
-Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon,
-kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,--li pensis,--okazas
-oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis
-por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro
-Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia
-voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li,
-ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia
-kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li
-tiom cedis al subita emocio.
-
-Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama
-profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris
-la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti
-lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.--Mia fratino,--li
-diris,--iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene
-aprobos vian foriron.
-
-Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la
-pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de
-disputo pri fraŭlino Haverford--pro malsamaj kaŭzoj.
-
-Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov,
-kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al
-Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin,
-renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.
-
-
-
-
-ĈAPITRO IV
-
-
-Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al
-la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan
-interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta
-haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo.
-La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte
-vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve
-li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj,
-sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun
-faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree
-travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li
-pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li
-nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj,
-kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro
-iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam
-altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis
-nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika,
-larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga
-knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro
-tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron,
-kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto.
-Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.--Ĉarma bildo de
-simpla, hejma feliĉo,--ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la
-junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.
-
-Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si,
-kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas
-tro okupita per aliaj aferoj.
-
-Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie
-li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn.
-Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune
-kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding
-aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj,
-sur la verando de la pensiono en _En Allier_, kaj li denove aŭdis
-ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al
-li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli
-bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis
-lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la
-proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ
-venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro
-Harding--ŝia edzo--kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia.
-Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo:
-la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia
-litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj
-animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne
-povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi
-tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj
-tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn
-pensojn.
-
-Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj
-virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono,
-en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la
-pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo
-disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda
-koreco:
-
---Estu bonvena, kara sinjoro Marston!
-
-Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis
-lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco
-kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun
-sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de
-la profesoro, li respondis:
-
---Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo
-faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam
-tute resaniĝis?
-
---Jes, dankon, preskaŭ plene.
-
-La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da
-Esperantistoj, kaj afable diris:
-
---Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ
-la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas
-granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro,
-enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du
-poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn,
-kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos
-kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna
-klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro,
-kiel kutime, malfruiĝis.
-
-Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore
-manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin
-pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la
-flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj,
-viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue
-la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La
-profesoro demandis:
-
---Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?
-
---Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank' al la servemo de kelkaj
-Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj
-stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la
-rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger.
-La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi
-kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona
-samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian
-nomon. Tio tuj ordigis la aferon.
-
-En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la
-grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:
-
---Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston,--ŝi
-diris, parolante en flua, belsona Esperanto.--Kiel kompleza vi estas,
-tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras
-al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li
-rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas;
-sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.
-
-Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la
-gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas
-en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom
-bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis
-atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.
-
-La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj
-de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de
-Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en "La Revuo" la spritajn kaj
-amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.
-
-Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute
-ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en "Esperantujo",
-kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan kaj nobligan
-celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.
-
---Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la grafino,--kian ŝanĝon faris
-Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom
-post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos
-pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du
-kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!
-
---Efektive!--aldiris ridetante ŝia edzo,--kaj sen influa amiko
-ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj
-socialistaj tendencoj.
-
-Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino
-Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en
-ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post
-ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.
-
-Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj
-emocio. Fine ŝi diris kun certeco:
-
---Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro
-Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas
-inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li
-aspektus tre simile al vi.
-
---Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia,--milde diris la
-profesoro;--nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de
-dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la
-ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas
-eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li.--
-
-La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis
-tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje
-li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino
-Haverford iris al Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon
-kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto,
-kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej
-alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la
-Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu
-temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj
-anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon.
-Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon
-ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda
-religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ
-ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri
-la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la
-sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi
-tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare
-konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la
-Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.
-
-El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena.
-La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda
-plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri
-plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno,
-multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton
-kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed
-en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo.
-La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la
-kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos
-epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn.
-Kelkaj skeptikuloj,--li diris ekscitiĝe,--ja, enviemuloj kaj
-obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri
-la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera,
-tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo.
-Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara
-amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via
-lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble
-pro religiaj kaŭzoj.
-
---Eble,--respondis la gasto milde,--sed, aliflanke, niaj scienculoj
-estas malpli ofte devigataj "manĝi"--kiel ni diras--siajn teoriojn
-aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.
-
- * * * * *
-
-La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon
-li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj
-gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe
-varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en
-malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon
-de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la
-mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:
-
---Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna
-vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole
-unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.
-
-Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili
-decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam
-leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus
-por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi
-diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta
-vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis. Leonardo sincere
-bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas
-tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la
-delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn
-pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon
-atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita
-flanko de la homa vivo.
-
-Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ
-la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis
-al ŝi la brakon, dirante:
-
---Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per
-interŝanĝo de bonaj pensoj.
-
-Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe
-benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante
-peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:
-
---Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla.
-La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por
-ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco
-plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene
-pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin.--Sin
-turnante al sia edzino, li demandis:--Ĉu ne, karulino?
-
-La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste
-diris dolĉe al Leonardo:
-
---Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la
-alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.
-
-Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco,
-plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli
-profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj
-homoj. Li rigardis dum momento la malkaŝanimajn vizaĝojn de la
-paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio
-impresa parolmaniero:
-
---Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de
-viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas
-neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa
-ŝatateco?--Ridetante li parolis plue post momento:--Nu, dirinte
-tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri
-la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj
-estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige
-influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe
-vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.
-
-Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la
-temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj,
-estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke
-Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama
-penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.
-
---Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto,--diris Leonardo,
-rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la
-enpense kapjesanta profesoro,--kaj similan aserton oni povas fari pri
-la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj
-de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ--ĉu mi plivole diru?--de la
-tutmonda penegado retrovi Dion.
-
-Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun
-esprimo de surprizo kaj dubo.
-
---Se tio estas vera,--li diris milde,--mi certigas al vi, ke tre
-malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.
-
-Leonardo rediris:
-
---Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas
-titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra
-vivo?
-
-La grafino demandis:
-
---Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo,
-kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?
-
-La respondo venis post kelkaj momentoj:
-
---Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam
-aludita penegado en la direkto al Dio.
-
-La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo
-parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon
-sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:
-
---Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se
-mi tion dezirus...
-
-Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena
-rigardo al li:
-
---Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala
-laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de
-vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus
-kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina
-materialisto.
-
-La edzo ridetis.--La demando,--li respondis,--ĉu spirita mondo
-efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min,
-kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi
-aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj,
-mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo--distriĝo, se vi volas--el pure
-akademia vidpunkto, kompreneble.
-
-Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:
-
---Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la nuna tempo pri
-la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj
-eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed
-ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze
-enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.
-
---Efektive?--Ho!--Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono,
-montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo.
-Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos
-esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue:--Se tio povas
-interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu
-profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.
-
-Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide
-reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj
-amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino
-Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita
-estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de
-la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon,
-kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis
-al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna
-Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub
-la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon.
-Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre
-impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio
-atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro
-ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed
-kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la
-ĵus aŭdita rakonto.
-
-La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon
-kun varma korinklino kaj ekkriis:
-
---Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas
-je la realeco de tiuj aferoj.
-
-Ŝia edzo aspektis pensema.--Kara amiko,--li diris--, ĉi tiu afero
-tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel
-intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre
-esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas
-konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas
-elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke
-kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj,
-pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze
-de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ
-mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ
-ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas
-ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara,--li demandis
-sian edzinon,--ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble
-helpos sinjoron Marston?
-
---Sendube,--respondis la grafino;--mi nur atendis oportunan okazon
-proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos
-pri tiu stranga afero.
-
-La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:
-
---Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj
-impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la
-vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel
-homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj,
-k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li
-scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri
-alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado,
-li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj
-ordonos pretigi la kaleŝon.
-
-Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn
-el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe
-kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando.
-Bazilo Musatov edukiĝis de avo, _popo_ de vilaĝo en Vladim
-gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo
-ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto
-de la avo, Bazilo aliĝis al _raskolniki_ t. e. malortodoksuloj.
-Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine
-transportiĝis en Siberion. Tie--ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj
-travivaĵoj--malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ
-famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj
-ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran
-povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la
-doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta
-en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj.
-Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo,
-sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ--kiel
-oni asertas--liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon
-de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun
-granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj,
-nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion
-tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio
-perdis multe da anoj.
-
-Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en
-Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la _Bratzy_
-aŭ _fratetoj_. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj
-koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al
-ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj,
-konfuzaj vivokondiĉoj. Sendube li celis inspiri al ili sian propran
-religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri
-spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj
-sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ
-siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda
-pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li
-tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn
-aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne
-kuraĝas tuŝi lin.
-
-Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna
-profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara
-persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj
-plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno
-ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la
-pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj
-salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto.
-Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo,
-gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis
-la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo
-diris:
-
---Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da
-"noktomeza oleo"; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre
-verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la
-fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko
-de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan
-ĝian fenestreton.
-
-En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova,
-plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara
-rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj
-kondukis al mallarĝa verando, okupanta la tutan larĝon de la
-domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj
-flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun
-krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua
-supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per
-la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la
-pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra
-viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo
-kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo
-estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj
-trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis
-ruse:
-
---Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi
-petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero
-alvenigas vin.
-
-La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan
-dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito
-tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris
-iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur
-komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:
-
---Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo
-Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin
-ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon,
-kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj
-spiritoj.
-
---Ho, via moŝto,--demandis la religiulo ruse,--ĉu li do konvertis
-vin?
-
---Tute ne,--respondis la profesoro, iomete embarasite de la
-neatendita demando,--tamen mi estas jam malpli inklina aserti la
-neekziston de spiritaj estaĵoj.
-
---Kuraĝiga ŝanĝo;--diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante
-al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo
-nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano.
-Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj
-ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia
-malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto
-estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj,
-malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris
-neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ
-la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj
-ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la
-plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange
-intermiksita kun kortuŝa mildeco.
-
-Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo
-Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide,
-haltade:
-
---Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?--li demandis,
-sed tuj aldiris:--mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi
-petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.
-
-Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li
-invitis siajn gastojn sidiĝi.
-
-Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian
-strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu
-plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la
-okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.
-
-Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo,
-preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo.
-Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li
-devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon,
-kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja
-helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio
-kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon
-de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro
-je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj
-dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa
-lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj
-de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun
-potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.
-
---Mi scias,--li ekkriis pasie,--kion signifas esti en la tenego de
-malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti
-liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite,
-mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de
-multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi
-malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj,
-kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol
-mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus
-komuniki al vi, sinjor' anglo.
-
-Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel,
-post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj
-kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni
-ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis,
-kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la
-nigrabarbulo diris:
-
---Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj
-Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj
-korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj
-honestaj ... _Ljuboznatelnie_?--via grafa moŝto,--li demandis, sin
-turnante al la profesoro.
-
---Sciavidaj--tradukis ĉi tiu.
-
---Dankon;--sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj,
-sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili
-endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn
-virinojn. Jen la malnova deziro ... _obnaruĵit razvernut_--mi petas,
-via moŝto?
-
---Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.
-
---Dankon;--malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn
-Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn
-rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio,
-al malfeliĉego.
-
-Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene
-samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:
-
---Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?
-
-Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la
-fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:
-
---Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova
-... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco
-de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ
-demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj
-estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn
-korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron
-pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo
-ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur
-venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj
-malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en
-batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras--kompreneble
-vi scias ... _igumamma_ ... mi petas, mia grafa amiko ... ho,
-jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?--Li serĉis momenton
-en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan
-Testamenton.--Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en
-kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne
-kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: 'La Sinjoro vin riproĉu'."
-
-Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin.
-Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post
-momento, dirante:
-
---Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura.
-Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l' koro, timante Dion.
-Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun
-... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la
-gloro alskribiĝu al la Eternulo.
-
-Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo.
-Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano,
-nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura
-demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:
-
---Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis
-antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn.
-Mi dankas vin.--Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon,
-aldirante:--Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de
-laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo,
-kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.
-
-En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte
-parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis,
-ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu
-demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos
-la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO V
-
-
-Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li
-konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la
-sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro
-Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas,
-kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.
-
-Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun
-hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun
-gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri
-la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi
-ekkriis:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon!
-Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj,
-gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta
-venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la
-leteroj, kiuj atendas vin--tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo!
-Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ
-miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via
-kompetenta prizorgo.
-
---Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri--la
-distriĝo farus al li bonon--sed, verdire, mi ne supozis, ke li
-akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon
-deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj
-Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj.
-Ĉu vi jam respondis?
-
---La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi
-povos akompani vin.
-
---Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?
-
---Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ
-ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi
-aspektas subite tiel seriozmiena?
-
---Ĉu mi aspektas seriozmiena?--Leonardo demandis distrite.
-
---Jes,--respondis la knabino riproĉeme,--kutime via vizaĝo havas
-tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita
-marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj
-mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi
-aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via
-vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo
-surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.
-
-Leonardo devigis sin rideti.--Oni diras,--li respondis,--ke
-karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo.
-Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona
-tendenco.
-
---Ho, sinjoro Marston,--rediris la knabino kun ŝajnige alprenita
-digna mieno,--oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo.
-Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon!
-Sed,--ŝi aldiris gaje,--mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna
-tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas
-konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la
-unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa
-domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan,
-pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda
-Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj
-trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo
-Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat.
-Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam
-priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj
-ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.
-
-Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la
-knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis
-ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate
-origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.--Jes, Lorna,--li
-diris,--noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda,
-malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco,
-ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco;
-male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.
-
---Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli
-sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la
-belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi
-vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun
-belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj.
-Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj
-inklinon adori?--
-
-La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la
-rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al
-la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne
-rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta
-okcidenta ĉielo.--Ĝoju,--li diris,--pro nobliga amo al la belo; ĝi
-estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn
-frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi
-deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn
-vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron,
-novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna
-tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni
-devas esti tre singarda.
-
-Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte
-antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj
-flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio
-Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn
-paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon,
-zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.
-
---Jes,--ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante
-paroli fervore,--mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de
-sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan
-societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de
-la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta
-gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe
-deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro
-revenas por la temanĝo.
-
-Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino,
-kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne
-senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li
-ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo
-lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj
-sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj
-spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna
-vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne
-montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda
-parolmaniero li diris:
-
---Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri
-tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".
-
-Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo,
-laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto
-al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj
-ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili,
-sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo
-estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne
-povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje.
-Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita
-kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge
-de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis
-distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo,
-prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.
-
-Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj,
-kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia
-kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri
-renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa
-vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi
-ekkriis:
-
---Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli
-kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista
-kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan
-lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj
-forportos iom el la fajro de via entuziasmo.
-
-Leonardo ne povis ne rideti.
-
---Ni esperu al la efiko de tiu fajro,--li respondis serene,--sed ne
-supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj
-aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.
-
-Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj,
-konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo
-reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson
-de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna
-ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:
-
---Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi
-kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus
-en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.
-
---Jes,--respondis Leonardo,--kaj tio denove rememorigas al mi vian
-lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.
-
-La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la
-kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn
-pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj
-konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel
-malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian
-rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.
-
---Ho,--ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,--tio ne estas nova kulto,
-sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni
-pritraktas. Lastan fojon,--ŝi diris plue kun ekmontro de profunda
-sento,--sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj
-mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri
-jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.
-
---Jes; ekzemple?
-
-Lorno ne tuj respondis.
-
---Nu,--ŝi diris post momento,--la signoj estas ja multaj. Antaŭ
-ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj;
-la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj,
-ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul
-priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la
-bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la
-ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn
-treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave
-priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura
-amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas
-vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste,
-la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la
-plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de
-sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis--kaj mi dubas, ĉu vi iam
-aŭdis--tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel
-mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi
-tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino,
-ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.
-
-La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko,
-ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo
-ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la
-duonrondan placon ĉe la pordistejo:
-
---Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj
-entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne
-kapturniĝi.
-
-Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita
-fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.
-
---Bonan tagon, sinjoro,--respondis ĉi tiu,--volu vin turni
-maldekstren malantaŭ la arbareto.
-
-Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis
-Lorna'n:--Kiu enkondukis vin en tiun rondon?
-
---Sinjorino Robinson.
-
---Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?
-
---Amikino de onklino Delfino.
-
---Hm!
-
---Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!--
-
-La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis
-la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta
-ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da
-ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ
-bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita
-konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe
-ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega
-diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata,
-dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco,
-kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj
-kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la
-multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava
-koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en
-la malproksimeco, aspektis malhela bluo.
-
-Ravite, Lorna denove ekkriis:
-
---Kia paradizo, sinjoro Marston!
-
-Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la
-domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj
-alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj
-vidigis sinceran plezuron.
-
---Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,--gaje ekkriis sinjoro Harding,
-forte skuante la manon de Leonardo.
-
-Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro,
-sinjorino Harding sin turnis al Lorna:
-
---Bonvenon al vi,--ŝi diris afable, premante la manon de la
-knabino,--vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la
-priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj
-amikinoj.
-
-Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno,
-kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:
-
---Dankon, sinjorino Harding,--ŝi respondis,--mi estas certa, ke ni
-estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri
-sinjoro Harding.
-
-Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta
-sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora
-vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de
-ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri
-dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura
-gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ
-kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo
-kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:
-
---Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman,
-la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko.
-Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan
-sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers--sendube vi konas lin,
-fraŭlino Prior--estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino
-Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.
-
---Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,--aldiris sinjoro Harding.
-
-Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la
-dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding
-al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da
-gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed
-preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el
-la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la
-verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.
-
---Ho!--ekkriis la pli juna verdstelulino,--vi ne rekonas nin, sed
-ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan
-paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere.
-Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!
-
-La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:
-
---Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino.
-Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la
-okazon por propagandi nian movadon.
-
-Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio
-sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun
-bonhumora vizaĝo.
-
---Nu,--demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,--kiu gajnis la
-konkuron; he, sinjoro Villiers?
-
-La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis
-sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj
-indiferenta.
-
---Ho ve,--li respondis kun sindeviga rideto,--la pilkoj kondutis
-kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris
-fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed
-tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan
-en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de
-mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino,
-fraŭlino Prior.--Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta
-ĝentileco:--Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago!
-Kiel vi fartas? Kaj vi?
-
-La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole
-ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la
-teraso:
-
---Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.
-
---Ho, sinjoro Ŝimŝon,--rediris lia edzino gaje,--ĉesigu viajn
-ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers.
-Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.
-
---Nu, sinjorino Filiŝtino,--rediris sinjoro Harding ridante,--mi
-certe donacus, se vi ne aludus la solvon.
-
-Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta
-lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:
-
---Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko
-kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata
-sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la
-plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de
-fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la
-ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.--Alvokinte al si
-Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:--Post la
-temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu.
-Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu
-Esperante pro propagando.
-
-Al Leonardo ŝi diris:--Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn
-de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D'Arcy en la
-salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie
-mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj
-kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per
-babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn
-travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.
-
---Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.
-
---Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.
-
-Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone
-meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis
-prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis
-sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca
-arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la
-sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.
-
-Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis
-ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan
-aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun
-la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj
-bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo,
-ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian
-taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo
-kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la
-brakon de la gastigantino, Lorna demandis:
-
---Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami
-la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per
-sinesprimado estas turmentego?
-
-La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la
-knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:
-
---Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu
-neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj
-aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l' vivo.
-Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro
-de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos
-turmentojn pri neakireblaj kapabloj.
-
---Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan
-konsilon.
-
-La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron
-poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn
-librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la
-komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino
-Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis
-imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi
-per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj
-kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma,
-sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de
-ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de
-la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el
-la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj
-konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn
-humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti
-kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas--laŭ deviga
-interkonsento kun la edzino--aranĝi vistludon.
-
-Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en
-pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto
-kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la
-profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo,
-kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj
-per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por
-servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon,
-ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la
-lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino
-Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon.
-La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:
-
---Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue
-priparoli tiun tre interesan temon.
-
-Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ
-granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta
-al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron.
-Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli
-ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li
-turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro
-regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj
-vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"--la tuta aŭdantaro estis, ŝajne,
-sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la
-gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:
-
---Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas
-antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble,
-de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras
-pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla
-vivo estas vivo de servado, de sinoferado.--En la homan koron saĝa,
-ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman
-penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki
-al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas
-diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial
-tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj
-tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la
-pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas
-precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu
-lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa
-vivo.
-
-Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:
-
---Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj
-klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple,
-la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj--malantaŭ la
-veturigisto--kun la mienoj de homoj--ni diru--en ŝarĝveturilo de
-surstrata vendisto.
-
---Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta
-vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu
-transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas
-ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus
-al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la
-pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn
-por bonfarado.
-
-Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur
-apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj
-vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj."
-De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al
-vi.--Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li
-parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj
-ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn
-de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de
-la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado
-de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj,
-kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj
-privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon
-per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj
-bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.
-
---Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime
-de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter
-aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar
-la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi
-la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej
-fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la
-mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas
-aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto,
-tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia,
-kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de
-Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas
-nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian
-aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de
-multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado
-de la malriĉaj klasoj, ktp.
-
---Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo,
-nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj
-interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en
-la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj
-sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj--mi volas fari alvokon al
-pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj
-gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de
-Esperanto.
-
-La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli
-materialajn konsiderojn el siaj pensoj.--La praktika valoro de
-Esperanto,--li diris,--jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el
-ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo.
-La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema,
-nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo
-per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si
-mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub
-la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon?
-Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en
-ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro;
-novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita
-laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam
-interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj
-homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena
-entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi
-realigeblaj.
-
---Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno
-ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo
-de treege simpla, bela lingvo.
-
-Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de
-Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste
-Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por
-progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta
-homaro.
-
-Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon
-sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj
-aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan
-impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla
-entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj
-aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de
-la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed
-Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne
-senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.
-
-Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo.
-Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el
-tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de
-malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi
-aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj
-interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la
-unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi
-kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis,
-kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora
-amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj:
-ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj
-alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom
-partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo,
-eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino
-aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo.
-Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.
-
-Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron
-antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj
-nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan
-vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.
-
---Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?--li
-demandis.
-
-Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:
-
---Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la
-honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la
-palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla
-amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.
-
-Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna
-tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al
-la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:
-
---Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la
-katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en
-via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina
-moŝto.
-
---Kaj vi tro frivola,--diris la knabino kun duone ŝerca, duone
-riproĉa tono.
-
-Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave
-lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la
-fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna,
-sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado.
-Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj
-ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon
-de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa
-vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino,
-starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro
-Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la
-maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de
-la nesuspektema knabino.
-
---Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,--li flustris--; ĉio por
-plaĉi al vi, kara ...
-
-Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne
-dubis, Lorna tre bedaŭrus:
-
---Pardonu, ke mi interrompas vin,--li diris trankvile kaj
-ĝentile,--sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.
-
---Ho, sinjoro Marston,--kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante
-al li.--Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.
-
-En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento
-de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis
-ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:
-
---Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via
-malpeza vesto; vi malvarmumos.
-
-Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:
-
---Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.
-
-Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la
-knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:
-
---Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema.
-Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.
-
---Ni iru do en la salonon,--Lorna diris obeeme.--Cetere, jen eksonas
-la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.--Senĝene ŝi prenis la
-brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin
-turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.
-
-Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado,
-kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom
-ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis
-lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj
-murmuris inter la dentoj:--Malaminda ŝvelkapulo!
-
-Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco
-li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la
-knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj
-returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la
-balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.
-
-Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano
-Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia
-roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.
-
- * * * * *
-
-Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone
-sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis.
-Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne
-oscedadi--li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon--,
-jam ronketis en sia lanuga lito.
-
-La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo,
-komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj
-preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis
-la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj
-balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj
-elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco
-antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj
-preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj,
-starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko
-elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de
-la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris,
-etendante la manon al la gastigantino:
-
---Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed
-mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.
-
---Ĉu efektive?
-
---Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento,
-estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis
-pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj,
-ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al
-si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro
-jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.
-
-Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol
-kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta
-parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta
-al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi
-nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi
-al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed,
-malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj
-malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo,
-pleniganta ŝian koron.
-
---Kia domaĝo!--ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la
-nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran
-rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke
-ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al
-ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili,
-frostigis al ŝi la koron.--Bonan nokton, do,--ŝi aldiris konfuzite,
-sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.
-
-Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ
-granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn
-harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata
-vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la
-brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de
-si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De
-kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian
-memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa
-rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la
-penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso;
-ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe
-supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al
-ŝi la vidon.--Kio nun fariĝas,--ŝi demandis sin,--el ŝiaj altaj
-idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun
-Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli
-altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la
-penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa
-interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn:
-Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta
-idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi
-eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori
-ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro
-noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus
-la edzo, se li scius?
-
-Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie,
-en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel
-infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj
-kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.--Bona, kara, indulgema
-edzeto,--ŝi murmuretis,--pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al
-vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol
-antaŭe.
-
-Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la
-tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita,
-kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La
-homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la
-akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas
-ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete
-pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento
-regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi
-en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris
-kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam,
-la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi
-sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je
-ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme
-lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn
-momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en
-la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al
-si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon
-pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ
-transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata
-viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo.
-La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:--"Leon-ardo,
-Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al
-sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la
-kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia,
-kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi
-ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo
-murmuretis dormeme:--Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu
-pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ
-senviva por la ekstera mondo.
-
-Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas
-esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial
-mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj
-feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de
-la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis
-niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu
-parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi
-malpravas.
-
-Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.--Ho,--ŝi
-diris al si,--mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian
-helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi
-povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo
-kontraŭ danĝero.
-
-Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo
-restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj
-dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la
-dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la
-venonta tago.
-
-Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia
-vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan
-apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum
-momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis
-honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ
-ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:--Ne,--li diris al si
-en la pensoj,--senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En
-tiu rigardo kuŝis profunda amo.--Sed li alkroĉiĝis al la penso,
-ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe
-regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn
-li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa
-amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li
-ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco,
-ol kiom li antaŭe supozis. Sed,--li demandis al si,--kiom _mi_ estas
-riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu _mi_ agis ĉiam sufiĉe
-diskrete?--Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino,
-eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere
-nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne
-eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj
-okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj
-talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue,
-li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de
-virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.--Tamen,--li konsolis
-sin,--mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi
-faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la
-simpleco de platona amikeco."
-
-Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo
-denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li
-ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia
-edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne
-nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de
-la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen
-li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj
-eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem
-kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.
-
- * * * * *
-
-La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno
-en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron
-da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino
-Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ
-flankoj. Tuj Lorna ekkriis:
-
---Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.
-
---Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!--ridetante
-respondis Leonardo.--Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi
-dankas tian apartan honoron?
-
-Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino
-Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion,
-alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia
-propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin
-kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj
-ĉagreno penis venki unu la alian:
-
---Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias,
-ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas
-tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu.
-Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis
-sabato.
-
-Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia
-deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan
-fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom
-trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:
-
---Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre
-deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos
-fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje
-ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi
-hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi
-revenos sabaton.
-
-Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento
-li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:
-
---Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej
-nobla vivo estas vivo de sinofero".--Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas
-por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la
-koleron de sinjoro Vincent.
-
-Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon ĝis
-la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la
-veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:
-
---En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin
-je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.
-
- * * * * *
-
-Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en
-granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent
-montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton
-de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li
-leteron per etendita mano.
-
---Jen, legu tion; mi petas,--li diris.--Miaj plej malĝojaj
-antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro
-molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!
-
-Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis
-la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton
-pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la
-plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per
-konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine
-eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por
-elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.
-
---Tio estas treege bedaŭrinda afero,--diris Leonardo. Certe estas,
-ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj;
-kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ
-sur vin bonan impreson, ĉu ne?
-
---Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge
-suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee
-anstataŭ al via Esperanta kongreso.
-
---Tamen vi ne proponis tion.--Leonardo forte sentis la intencan pikon
-en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis,
-ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio
-fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem.
-Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla
-timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.
-
-La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto.
-Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo.
-Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite
-leviĝis, kaj iom energie diris:
-
---Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj
-ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!--Li frotis
-al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante
-plue:--Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu
-viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre
-verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.
-
-Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro
-Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj
-maltrankvila.
-
---Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?--li demandis.
-
-Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian
-embarason:--Jes,--li respondis,--kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas
-senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze
-fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la
-patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi
-la vaporŝipon.
-
-Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon
-pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn,
-eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.
-
-Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn
-aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon
-li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de
-sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris,
-pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo
-de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne
-senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta
-longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto,
-kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis
-malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino
-aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed
-ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de
-sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis
-vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ
-ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.
-
-Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco
-de malestimo:
-
---Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.
-
-La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun
-tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:
-
---Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via
-koncepto pri socia konveneco,--kaj tion en nia propra domo--mi sentis
-nenian fortan deziron denove renkonti vin.
-
-Malvarme Leonardo rediris:
-
---Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis
-intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri
-konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento
-por malokazigi _ne_konvenaĵon de _via_ flanko, sinjoro nobelo--kaj
-tion en via propra domo.
-
---Kia malbeninda aroganteco,--ekkriis la juna oficiro, pro furiozo
-preskaŭ perdante sinregadon.--Kio vi estas, sinjoro elsaltulo,
-kuraĝante...?
-
---Ho, tio, do, estas specimeno de _via_ koncepto pri socia konveneco?
-
---Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.
-
---En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago
-endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas
-interveni.
-
---Ha, ha,--ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li
-volis kaŝi sian koleregon;--vi do volas rezervi tiun beletan
-papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!
-
-Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga
-rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:
-
---En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus
-vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.
-
---Ne estu tro aroganta, sinjoro!--ekkriis minace "la honorinda"
-Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra
-mano, kaj iom levante ĝin.
-
-Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero.
-Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:
-
---Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!
-
-Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun
-lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da
-malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan
-vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin.
-Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus
-forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan
-promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj
-nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite
-de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro
-kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan
-ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed
-el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de
-timo en tiu retiriĝo, li diris:
-
---Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud
-publika vojo.--Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.
-
-Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna
-nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis
-malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda
-al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis
-sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke
-li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo
-de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro
-evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.
-
-La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide
-iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo,
-vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri
-lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro,
-la plej kara posedaĵo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO VI
-
-
-La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ
-la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la
-enirejoj de la parko _Hyde_ en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis
-agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda,
-sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon
-ne malproksime de la famekonataj "Albert Hall"[8] kaj "Albert
-Monument". Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du
-vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon,
-kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas:
-Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj
-trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti
-agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi
-signojn de malsincereco kaj malbonvolo.
-
-La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj
-frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman,
-en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte
-parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante
-lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la
-okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia
-fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko,
-vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ
-kvardek jaroj; sed multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna
-pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj
-larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton
-de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo
-estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara
-volpovo kaj forteco de l' karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj
-okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto,
-ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia
-karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis
-tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis
-al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado
-montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn
-kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas
-pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la
-karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el
-liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton
-ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman
-elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj
-amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.
-
-Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro
-Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la
-sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:
-
---Jes,--ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn
-gantojn,--se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino
-Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.
-
-Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu
-havis en si ion afekteman, fremdulan:
-
---Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj mi sentas min
-sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun
-maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la
-sinjorinoj de nia rondo--inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej
-belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando--tre amas tiun travideble
-sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la
-spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze,
-ol ŝi.
-
-Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela
-mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis
-de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.
-
---Tio estas tre kredebla,--si diris;--certe estas, ke ŝi adoras vin,
-aŭ, ni diru, idoligas vin--kompatindulineto.
-
-Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la "granda
-instruisto". Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica
-ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun
-kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:
-
---Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam
-fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de
-juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino.
-Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio
-dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.
-
---Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.
-
- * * * * *
-
-Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj
-pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La
-partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar
-sinjoroj; ĉiuj elegante kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun
-escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en
-malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte
-sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon
-pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj
-vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis
-sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto,
-kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu
-pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la
-ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj
-dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado
-estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto.
-Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj
-regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li
-haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen
-kelkajn paŝojn:
-
---Vere, karaj amikoj,--li ekparolis, kiel se la ludado estis nur
-parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo,--nur
-animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive,--li diris per
-impresa, mallaŭta voĉo,--nur animo, jam altagrade liberigita el
-mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel
-nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble
-esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita,
-sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur
-ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro;
-vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la
-katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion
-sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti
-kontraŭa al la favorplena volo de Dio, la spirito mem de la Puro?
-Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj
-malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito,
-tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia
-atingo.
-
-Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita
-soleneco:--Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne
-parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj
-ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur
-la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn
-signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ
-venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la
-alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj.
-Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco
-kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman
-ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta
-mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn,
-laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj
-malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun
-ili.
-
-Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco
-rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li
-parolis plue:
-
---Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al
-kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco,
-sed ... ankaŭ ... la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj,
-la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti
-malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos
-aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama
-sankta animambicio. Nun pli longe deteni min mi ne kuraĝas, mi ne
-bezonas.--Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun
-lerte ŝajnigita emocio, li diris:--La tempo jam alvenis, kiam la Dia
-sendito diras al la sopire atendantaj: _Pretiĝu, ho vi virgulinoj,
-ĉar Li baldaŭ venos_.----Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun
-vi fidas, mi vokas al vi:--Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn
-mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin
-reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ
-restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu
-aŭdi la ravan krion: "La Fianĉo alvenas"!
-
---"Virgulinoj" mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj
-anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj
-koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja,
-glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj
-animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun
-Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de
-surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte
-en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!
-
---Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn
-pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj
-aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan
-freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si
-flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.
-
-Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian
-muzikilon, li diris:
-
---Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe,
-ol kutime.--Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon
-laŭ la sama parolmaniero, dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo
-mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste,
-daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone,
-kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj
-de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj
-minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian
-mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena
-kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte
-sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun
-granda afableco alparolis lin.
-
-Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj
-mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus
-aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun
-feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj
-okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj,
-unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.
-
---Kia ĉiela revo!--diris juna virino, entuziasme, kunpremante la
-manojn sur la brusto,--neniam mi sentis min tiom suprenlevita.
-
---Nek mi,--diris alia,--la alto, al kiu li portas nin, vere estas
-kapturna.
-
---Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala,--sinjorino Dunlop
-alkantis,--mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo.
-Kia homo!
-
---Kia viro, vere!
-
---Mi povus sekvi lin ĉien.
-
-La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj
-admiro pro ŝia kuraĝo.
-
---Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la
-mondo,--diris mezaĝa fraŭlino.
-
---Sed,--saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop,--lia instruo tute ne
-taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur
-al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.
-
---Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.
-
---Ho, amikinoj,--diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua,
-iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman,--kian
-feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia
-koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom
-sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos
-feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.
-
-Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo
-tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman,
-preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris
-milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:
-
---Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni
-niajn kunvenojn tiel regule.
-
---Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman,--Lorna respondis kun feliĉa
-rideto,--mi ankaŭ tre ĝojas.
-
-Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento.
-Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur
-ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin
-antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn
-harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon,
-liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.
-
---Kiel mi povus danki al vi,--Lorna ekparolis,--por via mirinda
-instruo. Ĝi estas tiel ... belega, ĉiela; kaj tamen viaj
-paroloj--mi preskaŭ povus diri--esprimas la sekretajn, ĝis nun
-ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo.--Ŝi
-rigardis la instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro,
-miksita kun preskaŭ pia timo.
-
---Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino,--respondis sinjoro Heilman
-solene;--iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la
-samaj sentoj.
-
-Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis
-tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron.--Ĉu vi
-vere kredas, sinjoro Heilman,--ŝi diris,--ke ankaŭ mi povos fariĝi
-inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la
-Majstro?
-
-Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino,
-ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:
-
---Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj
-mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi _scias_, ke
-vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian
-senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj,
-per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da
-memfido--pardonu--pli da sinoferemo.
-
---Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed
-... mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da
-raviteco timigas min.
-
---Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun
-delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj
-de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro.
-Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de
-personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj
-ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco
-soifanta spirito.
-
-Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis:--Ne ĉiuj, sinjoro
-Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding...
-
---Ne ĉiuj samgrade,--tuj rediris la instruisto tre milde kaj
-trankvile,--sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon;
-kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas.--Dirinte
-tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis
-foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton.
-Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al
-si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la
-sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj,
-sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan
-efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante
-ilin fordoni sin al lia superrego.
-
-
-
-
-ĈAPITRO VII
-
-
-Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la
-filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li
-devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La
-tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj
-aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj
-iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel
-ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita,
-kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la
-komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la
-administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron,
-ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de
-posteulo.
-
-Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis,
-elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis,
-kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta
-lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.
-
-Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno
-novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis
-lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua
-letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat,
-estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu
-dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia
-perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno.--Sed,--li demandis
-sin,--kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu
-ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica,
-pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis
-al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia
-letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de
-soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj
-karakteraĵoj de la mortinto.
-
-Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun
-li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri
-tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo
-de l' koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino
-pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li
-riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun
-sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen,
-iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo
-superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta
-amikino.
-
- * * * * *
-
-Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon
-hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la
-administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu
-forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En
-tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro
-kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus
-por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia
-mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin.
-Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi
-lin konsenti.
-
-Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis
-regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj
-Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en
-la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro
-Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo
-kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la
-specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga,
-ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan
-vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj
-monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la
-knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom
-lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj
-temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ
-de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj
-ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro
-li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj
-fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj
-kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo
-kaj doloro, ke intervenis _io_, kio minacas iliajn feliĉajn kaj
-eksterordinare korajn interrilatojn.
-
-Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en
-ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono
-la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo
-en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota,
-ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton
-de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la
-transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis
-en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia
-kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj sciencisto, tre petis lin, ke
-li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon;
-sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton.
-Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.
-
-Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun
-hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:
-
---La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi
-mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone
-lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi
-renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en
-similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.
-
---Nu,--diris sinjoro Garrat,--kalkulema amiko mia tuj kalkulus,
-kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn
-virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj
-cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto.--
-
---Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron,
-portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte
-da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn
-pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia
-kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita
-trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone
-malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin
-antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.
-
---Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon
-ĉi tie.
-
-En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al
-la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon
-kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili
-trovis la mallarĝan alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda
-kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun
-cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis
-tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la
-hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria
-viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat,
-surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian
-kapon.
-
---Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron--diris la
-hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj
-faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun
-la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per
-rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:
-
---Adiaŭ, sinjoro O'Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi
-revenos.
-
-Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la
-malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.
-
---Kio fariĝis, sinjoro Marston?--demandis sinjoro Garrat, ekprenante
-lian brakon.
-
-Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro
-O'Mulligan:
-
---Kiu estas la nomo de tiu sinjoro?--li diris, parolante rapide
-kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj
-sinregema temperamento.
-
---Sinjoro Hill; R. D. Hill,--respondis sinjoro O'Mulligan, tenante la
-cigaron per la dentoj.
-
---Hill? Ĉu vi estas certa?
-
-La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la
-cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj
-inter la unuaj vortoj:
-
---Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun
-li donas al si.
-
-Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton,
-ankoraŭ atendante respondon.
-
-Leonardo sin turnis al li:
-
---Tio estis,--li diris, kiel homo elreviĝinta,--la voĉo de viro,
-kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi
-devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj
-veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la
-vizaĝon de tiu sinjoro.
-
-La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte
-pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne
-ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la
-iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia
-vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme
-ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia
-trankvileco:
-
---Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli
-eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al
-sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita
-morto en Nordafriko.
-
-Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la
-fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue
-kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta
-vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo
-elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj
-kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam
-elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble
-li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto
-kriegis ordone:--Haltu, sinjoro,--dum alia oficisto baris al li la
-vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj
-pensoj trakuris lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio
-povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas
-esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne
-povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera,
-kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia
-ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero
-estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta
-simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas
-Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en
-Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis
-la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la
-eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran
-premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford,
-persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin
-aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne
-atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute
-malsama persono?
-
-La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis
-la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo.
-Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en
-tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur
-sia akra sed bonkora vizaĝo.
-
---Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi
-maltrafis lin.
-
-Senekscite Leonardo diris:
-
---Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?
-
---Hm. Mi "konjektas", ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom
-la plimulto el la Horeham'anoj.
-
---Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi
-povos sekvi ĝin.
-
-Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta
-viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj
-kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun
-kompleza mieno:
-
---Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?
-
---Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas
-eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun
-helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande
-aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston,--per mangesto
-prezentante Leonardon,--por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.
-
---Nu, fremdulo,--diris la staciestro, alparolante Leonardon,--tre
-verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi
-estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.
-
---Meksiko-urbo!--La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de
-la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj
-vortoj.
-
-Sinjoro Norris parolis plue:
-
---Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la
-helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta
-semajno--ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco--por mendi
-tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej
-oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn
-rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj.
-Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu
-diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo,
-liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj
-Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke
-ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis
-vojaĝi laŭ Austin--San Antonio--Largedo kaj de tie per la Nacia
-fervojo de Meksikio.
-
---Mi tre dankas vin, sinjoro Norris,--diris Leonardo;--tio ŝajnas al
-mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la
-unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.
-
-La staciestro mire ekrigardis la demandanton:
-
---Nu, mi konjektas,--li respondis malrapide,--ke vi devos atendi ĝis
-morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin
-pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 2-33a por esti
-certa trafi la _Pullman_-vagonaron en Austin.
-
---Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj,--diris
-sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.
-
---Negrave;--rediris Leonardo.--En Meksiko troviĝas delegito de la
-Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas,
-ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ
-mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj
-penos "ombrumi" ĝin.
-
-Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis:--Ĉu vi
-do konas tiun Esperanto-delegiton?
-
---Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia
-valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn.
-Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo,
-sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros
-sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo
-de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon.
-Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi
-priparolis la profitojn kaj la oportunecon de nia Esperanta movado,
-ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel
-baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.
-
-La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante
-al si la mentonon.--Nu, fremdulo,--li diris,--frapetante la verdan
-steleton en la butontruo de Leonardo,--tio decidigis min. Mi komencos
-lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj
-karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco,
-kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon.
-Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin
-konvinkita; ĉu ne?
-
---Nu,--respondis ĉi tiu ridetante,--kvankam mi ne havis antaŭan
-prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos
-serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.
-
-Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al
-ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio,
-abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn
-necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al
-la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de
-voĉo:
-
---Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ
-malsama nomo.
-
---Mi jam tre zorge pesis la "pro-kaj-kontraŭ" en ĉi tiu afero,
-kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo
-de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon
-dependas de vi.
-
---De mi?
-
---Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin
-prunti al mi kelke da dolaroj.
-
---Tre volonte, amiko mia. Kiom vi bezonas?
-
---Tricent dolarojn.
-
---Pli, se vi volas; kial ne? Mi ja ŝuldas nuntempe al via firmo pli
-ol duonon de tiu sumo. Morgaŭ matene ni iros al mia banko, kie usona
-aŭ meksikia mono aŭ kreditletero sur banko en Meksiko-urbo estos je
-via dispono.
-
---Multan dankon. Nun ni esploru, kion mia bona hotelmastro scias pri
-tiu sinjoro Hill. Faru al mi la komplezon enveni.
-
---Plezure. O'Mulligan estas bonkora irlandano, kiu elbabilos ĉion,
-kion li scias. Mi bone konas lin. Jen li estas.
-
---Ho!--ekkriis la irlanda amerikano surprizite, elprenante cigaron el
-sia buŝo,--mia kara sinjoro, vi maltrafis la lastan vagonaron!
-
---Des pli bone por vi, mia kara gastiganto,--respondis Leonardo
-afable,--ĉar mi devos resti unu nokton plu sub via gastama tegmento.
-
-Sinjoro Garrat, doninte la kondukilon al kortisto, diris bonhumore:
-
---Se mi ne sentus malinklinon fari al vi malservon, O'Mulligan,
-mi insistus, ke sinjoro Marston pasigu la nokton ĉe ni. Li ĉiam
-plendas pri senprofitaj tempoj, sinjoro Marston. Sed, rigardu lin,
-ĉu tiu ĉi ronda, gajmiena, ĉiam multekostajn cigarojn fumanta
-vizaĝo aspektas kiel vizaĝo de viro minacata de bankroto?
-
-La hotelmastro estis treege kontenta pri la afableco de la fama
-sciencisto. Kun petola rideto li eltiris el sia brustpoŝo cigarujon,
-malfermis ĝin, kaj proponis al li:
-
---Komplezu min, kaj prenu cigaron.
-
-Ridetante, sinjoro Garrat sin turnis al Leonardo, kaj diris:
-
---Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O'Mulligan bone scias, ke
-mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi
-sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.
-
---Ne, mia bonkora sinjoro Garrat,--rediris la dika irlandano,
-malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo,--vi estus tro saĝa
-fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna
-ĝardenisto.
-
---Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko
-mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.
-
---Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al
-sinjoro Hill?
-
---Jes,--respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur
-Leonardon.--Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo
-de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin,
-ĉar li havas por li treege gravan komunikon.
-
-Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu
-parolis plue:
-
---Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo.
-Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke
-sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en
-Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.
-
---Tute prave,--jesigis sinjoro O'Mulligan,--tien ili vojaĝas. Sed
-bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre
-volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur
-malmulte pri li.
-
-Beleta filino de sinjoro O'Mulligan alportis en privatan salonon tri
-tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn
-antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte
-ricevi de Leonardo rideton, ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat
-revokis ŝin.
-
---Unu momenton, fraŭlino O'Mulligan,--li diris ŝerce,--zorgu, ke
-via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de
-sinjoro Marston. Ni estas invititoj.
-
---Bone, sinjoro Garrat,--respondis la knabino, ridante,--mi prizorgos
-sinjoron Marston.
-
-La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li
-diris kun afabla kapjeso:
-
---Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi
-ne lasos min esti elrabita.
-
-Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue
-priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.
-
---Nu,--respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme,--mi ne estas
-lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la
-koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn
-aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj
-Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj
-vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por
-viro de lia aĝo--mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin--liaj
-dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj.--Elblovinte kelkajn
-fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue:--Rilate al lia
-sintenado, li certe estas detenema kaj ... kaj distanckonservema--vi
-scias, kion mi volas diri--kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo,
-ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran
-trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke
-sinjoro Hill--aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia
-patrino--jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur
-nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido,
-certe, ŝajnas al mi, ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta
-vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas
-kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li
-malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo,
-ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo,
-per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias,
-sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj
-legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu
-el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu.--Li metis antaŭ
-la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj
-diris plue:--Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas
-kuriozaĵo por studi.
-
-Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis
-raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio
-kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[9] kaj toltekaj[10]
-hieroglifoj.
-
---Ĉu vi scias,--demandis la amerika sciencisto,--kion faradis
-sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?
-
---Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj
-dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en
-Oakington.
-
-Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:
-
---Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.
-
-O'Mulligan babilis plue:
-
---Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia
-tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn
-plu.
-
---Tio estas granda domaĝo,--diris sinjoro Garrat,--ĉar mi bone
-konas tiun sinjoron.
-
---Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston,--diris la
-bonkora irlandano,--tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi
-ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du
-hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi
-tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj
-neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi
-iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.
-
-Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam
-lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis
-la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro
-pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon.
-Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera
-neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama
-fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita
-sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj
-studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero
-jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj
-civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo.
-Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi
-sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun
-viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis
-longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en
-Meksiko.
-
-
-
-
-ĈAPITRO VIII
-
-
-Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la _Estación de
-Buena Vista_ en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo,
-li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason
-da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj.
-Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin;
-kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan
-flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo
-alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto
-salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo,
-kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la
-veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:
-
---Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne?
-Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas
-hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan
-Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por
-vi.
-
---Ho, efektive!--ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan
-Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere
-agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.
-
-Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:
-
---Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute
-certa,--li diris pli mallaŭte, kun subpremita ekscito,--ke ni jam
-trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.
-
---Vere?
-
---Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la _Constitución_, tre proksime
-al la _Plaza Mayor_, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda
-distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan,
-tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas
-Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj.
-Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?
-
---Jes, certe, koran dankon!
-
-La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de
-la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas
-atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de
-Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.
-
---Ho,--li ekkriis,--jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili
-doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton.
-Estas pli oportune tie.
-
-Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da
-entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj
-fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron,
-dum alia fortenis kelkajn trudemajn _cargadores_, ĉagrenitajn
-pro tio, ke la nobla _caballero_ volas mem porti sian valizeton.
-Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige
-klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom
-da pasaĝeroj okupas la _coche de aquiler_. Tuj kiam la veturilo
-survojiĝis al la _Plaza Mayor_ aŭ _Plaza de la Constitución_,
-du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris
-grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla
-rideto, ke li ne fumas.
-
-Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la
-hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi
-tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la
-_patio_, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme
-fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne
-nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed
-ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis,
-multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj,
-trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj
-dankeco. Doktoro Cuadra diris:
-
---Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via
-admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon
-de via entrepreno, sinjoro Marston--riverenco--sed precipe laboris
-sinjoro Céspedes--ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro
-C.--Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia _Sherlock
-Holmes_[11], kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante
-lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro
-Victoriano, la posedanto de _La Constitución_, kaj li promesis al mi
-sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj
-kunvojaĝantoj.
-
---Tio estas vere bonega!--diris Leonardo.--Via eksterordinara
-komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.
-
-Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros
-al la hotelo _de la Constitutión_, akompanate de sinjoro Rodriguez,
-kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro
-Hill.
-
-Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj
-profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna mirinda helpo. Laca de la
-longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li
-duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta
-al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo
-el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra
-interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la
-balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur
-la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega _Teocalli_, la
-antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis
-sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin
-trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando,
-neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj
-_conquistadores_. Sed la deziro renkonti sinjoron "Hill" igis lin
-forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.
-
-Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta
-balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton
-kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro
-Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución,
-kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora
-vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:
-
---Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por
-rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke
-sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron
-de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege
-bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene.
-Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?
-
-Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:
-
---Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi...
-
---Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi
-estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo,
-kiel vi.
-
-Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam
-kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj
-Meksikianoj.
-
---Nu, amiko mia,--li diris,--mi do devas lasi paciencon regi mian
-animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj
-vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.
-
---Bedaŭrinde, via moŝto,--diris la hotelmastro,--dum la nuna
-malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo
-ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas
-tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via
-moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo?
-Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj
-Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis
-al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi
-vian entreprenon, kaj eble--li aldiris ridetante--scivolemo, ne lasos
-ilin resti for.
-
-Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema
-hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn
-horojn.
-
-Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope
-preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj
-ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post
-noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun
-similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per
-vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj babilemaj vizitantoj,
-tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed
-la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia
-natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li
-tre maloportuna.
-
-Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta
-duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj
-kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro
-de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron
-li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la
-pordo subite vekis lin.
-
---Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti?--eksonis la ekscitita voĉo
-de sinjoro Rodriguez.
-
---Ne, kial?--respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur
-iom post iom konsciante, kie li sin trovas.
-
---Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro
-Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento
-survoje al la stacio _Lázaro_.
-
-Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis
-tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la
-hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima
-matensaluto:--_¿Como ha pasado usted la noche?_--li kriis, ne
-atendante respondon al sia demando,--Ho ve! via moŝto, la Fataloj
-kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en
-la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus
-traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi
-la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj
-kvin. Tio estas malbenita afero.
-
---Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez,--diris Leonardo.--Ĉu
-Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?
-
---Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.
-
---Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?
-
---Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.
-
-Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la _Estación de San
-Lázaro_, la finstacio de _Ferrocarril Interoceanico_. La staciestro
-volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri
-biletojn al _Tepetlaxtoc_, tre malgrava stacio en direkto al _Vera
-Cruz_, kiun li montris sur fervoja landkarto.
-
---Tepetlaxtoc!--ekkriis sinjoro Rodriguez,--en tian kotkavaĵon! Kion
-ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias,
-neniaj esplorindaj aztekaĵoj.
-
---Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko,--demandis
-Leonardo,--mi devas sekvi ilin.
-
---Vere?
-
-Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis
-Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.
-
---Dankon,--diris ĉi tiu,--tio ebligas min fari kelkajn preparojn.
-
-Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:
-
---Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro
-Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita
-loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa
-regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.
-
-Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo,
-ĵus revenis hejmen por manĝeto post frumatena deĵoro. Li kaj
-lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj
-aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la
-irado de la aferoj.
-
---Kia domaĝo,--ekkriis doktoro Cuadra,--ke mi ne povas akompani vin,
-kara sinjoro Marston! _Caramba!_ Nenio, mi certigas vian moŝton,
-farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan
-kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio,
-kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube
-miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.
-
-Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante
-en la mano du leterojn.
-
---Jen du prezentleteroj,--li diris,--kun fervoraj petoj al la
-adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas
-por mia patro, kies _hacienda_ troviĝas en la malproksimeco de
-unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome
-Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom
-dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen
-tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo
-bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.
-
-Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj
-diris:
-
---Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun
-sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.
-
---La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin.
-La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino
-Maria. Ili estas _Indios fideles_, devenantoj de la gento _Marjas_,
-la plej inteligenta gento de la _Aztekoj_. Ili pretendas rektan
-devenon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas
-tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj
-_Indios_. Don Miguel estas _cacique_ de la distrikto kaj grava
-bienhavanto. Lia _hacienda_ troviĝas pli malproksime de la fervojo,
-pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos
-tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj
-sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro
-kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi.
-Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko
-de l' morto--tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan
-semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela
-malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro
-estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj
-amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.
-
-Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj.
-Varme li diris:
-
---Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj
-cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine
-mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la
-nomon "Hill". Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute
-senrezultata.
-
-Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn,
-doktoro Cuadra diris:
-
---Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi
-taŭgan _mozo'n_ aŭ indianan serviston.
-
---Kompreneble,--respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante,
-ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.
-
---Diru, sinjoro Rodriguez,--demandis la kuracisto,--ĉu vi ne
-opinias, ke via kortisto José estos la plej taŭga _mozo_, kiun ni
-povus trovi por nia honorata vizitanto?
-
-Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj
-hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj
-"elprovizaj" frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino,
-al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn
-vivecon kaj multvortecon.
-
---Via moŝto estas prava,--li respondis vigle,--kaj mi jam pripensis
-tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por _el
-noble Inglese_ estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola
-bedaŭrindaĵo estos,--sinjoro Rodriguez aldiris ridante,--ke José
-fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke
-da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan
-lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj
-gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita.
-José estas sendube honesta kaj fidela _mozo_, via moŝto,--li
-diris al Leonardo,--sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian
-devenstaton.
-
-La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera
-edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:
-
---Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José,
-señor,--ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo,--sed laŭ mia
-opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj _Indios_,
-precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas
-tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas
-sen tio.
-
-Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra
-pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj
-principoj.
-
---Sed, doktoro Cuadra,--diris la hotelmastro humile,--kiom mi scias,
-en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne
-vere?
-
---Ne multaj, señor,--respondis la kuracisto;--sed apud la _hacienda_
-de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm'anoj kaj,
-interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva
-templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio.
-La monaĥoj estas ĉiuj--aŭ preskaŭ ĉiuj--_Indios_ kaj iom mistere
-sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj
-apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj _peones_ en
-tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj--cetere
-tre amata temo por interparolo inter peonoj--kaj antikvaj kavernoj,
-plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed
-la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis
-vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm'anoj kaj tial, ke la peonoj
-estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa
-kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj
-de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo
-nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al
-vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la
-plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la
-aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas _relación_.
-Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona
-spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin,
-aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. _Indios bravos_, t. e. la
-nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de
-la "Reĝo de la Mallumo", kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo
-senduba realaĵo.
-
-Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj _serapes_
-aŭ dikaj lanaj kovriloj, _sombrero_ el panama pajlo, dorsosakoj
-ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José'on. Tiu ĉi tuj
-kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la _noble Inglese_. La
-hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke
-sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla
-nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin
-konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno
-de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:
-
---Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo,
-señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.
-
-José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom
-pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ
-kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli
-viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu
-diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun
-dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan,
-belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun
-malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan,
-altapintan ĉapelon, li diris:
-
---Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.
-
- * * * * *
-
-Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe
-la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon
-de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn,
-kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj
-tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj vidindaj preĝejoj
-kaj _haciendoj_. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn
-ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj
-li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la
-vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo
-ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj,
-ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn,
-sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon
-ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon
-vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José
-fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis,
-ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al
-vilaĝo nomata _Calpan_. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe
-la vojo al la _hacienda_ de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis
-tiun sciigon.
-
-Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili
-alproksimiĝis al _Calpan_, kiam la suno jam malleviĝis al la
-horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj
-venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur
-la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo,
-infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron
-da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj,
-malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe
-esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj
-iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la
-_jacal_'oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj
-argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li
-ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj.
-Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo.
-Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble
-por montri sian superecon super nuraj _Indios bravos_, aŭ eble
-pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu "proponis"
-anstataŭ "ordoni". Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj
-de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili
-daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra.
-Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe
-ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda _hacienda_
-piedire tre malaltigos la indon de la _noble Inglese_.
-
-Kelkaj "strangaĵoj" de Leonardo tre mirigis José'on: Lia portempa
-sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan
-valizon kaj sian "Thermos"-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis,
-kaj li volonte permesis al nura _mozo_ instrui lin pri multaj
-tiulandaj aferoj.
-
-Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia
-gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke,
-pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la
-ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu
-fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris
-centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan
-krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.
-
---Kial vi faris tion, José?--demandis Leonardo.
-
---Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre
-donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon
-de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca
-povus okazi, señor.
-
---Ho, José,--diris Leonardo ridetante,--vi kredigis al mi, ke vi
-tute liberiĝis el superstiĉo!
-
-La _Indio_ rigardis la fremdulon kun miro.
-
---Tio ne estas superstiĉo, señor,--li respondis.--Se via moŝto
-aŭskultus interparolon inter aro da _Indios bravos_ dum vintra
-vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.
-
-La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam
-plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur
-la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore
-ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta
-ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte
-siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte
-konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon
-por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido
-de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis
-simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por "lia barona
-moŝto", kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun
-rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis
-tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da
-minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia _mozo_ kaj
-envolvis sin en unu el la aĉetitaj _serap_'oj.
-
-Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.
-
---Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?
-
---_Coyotes_[12], señor, _coyotes_, kriantaj al la ĉielo por pluvo.
-
-Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li
-estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj
-mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj
-pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento
-regis kaj preskaŭ mistera trankvilo. Ĉio estis impona vasteco,
-senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima
-spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj
-legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama,
-mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan,
-tamen harmonian tutaĵon.--Forprenu,--Leonardo diris al si en la
-pensoj,--unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo
-disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun
-meĥanikaĵaron!
-
- "Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
- Kio estas homido, ke Vi lin atentas?"
-
-Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen
-rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la
-kontrolo de la reganto de la steloj.
-
-José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la
-enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue
-sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj
-ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj _serapoj_. Pie farinte signon de l'
-kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.
-
-La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj
-alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante
-malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon.
-Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego
-de bonhaveca _hacienda_, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj.
-Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda,
-blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton,
-kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da
-birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al
-José la leteron de doktoro Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun
-ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la _hacendado_,
-kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis
-folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en
-ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li
-alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure
-ornamitan _sombreron_, alparolis Leonardon hispane kun natura
-gracieco:
-
---Koregan bonvenon, _caballero_; mi ŝatas, kiel maloftan honoron
-kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo,
-prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena.
-Señor,--li aldiris kun drameca svingo de la sombrero,--nia
-_hacienda_ estas je via dispono.
-
-La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten
-la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis
-bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia
-sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro
-supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo,
-pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj,
-dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj
-kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton.
-Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:
-
---Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi
-aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin.
-Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom
-amas nian karan lingvon!
-
-Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin
-preskaŭ amikoj, la maljuna _hacendado_ pensis, ke estas necese
-ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.
-
-Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo
-prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom
-malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ
-_duenna_ de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ
-ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la
-interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco
-kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur
-kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis
-momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon
-Esperanten.
-
---Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor,--diris la bienulo,
-iom gravmaniere,--ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti
-unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian,
-Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras,
-fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino?--sin
-turnante al sia nevino.
-
---Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia
-lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de
-nia propra universitato.
-
---Tio estas por mi kuraĝiga sciigo,--diris Leonardo,--ĉar sinjoro
-via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas
-sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj
-mi intencas viziti lin morgaŭ matene.
-
---Ho, vere?--ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj
-nigraj okuloj. Kara onklo,--ŝi diris plue, karesante manon de la
-blankharulo,--ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn
-en _Tulanatlan_ kaj post ne longe _la estación de las aguas_[13]
-komenciĝos. Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas
-viziton al Maria jam de longe.
-
-La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj
-rigardis enpensiĝe la plafonon.
-
---Plue, onklo,--aldiris la juna virino vive,--mi povos pli konvene
-servi kiel interpretisto, ol José, la _mozo_ de sinjoro Marston. Ĉu
-ne?
-
---Nu, Lucinjo,--respondis la onklo,--volonte mi konsentas. Malfeliĉe
-mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du
-bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos
-do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri
-returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi
-estos tre kontenta.
-
-Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo
-eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano
-de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla
-kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie
-riverencante, alparolis Leonardon:
-
---Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian
-grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de
-kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon,
-señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo--feliĉe kun
-tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan,
-refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.
-
-Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis
-pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños
-brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis,
-ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.
-
-La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis
-super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis
-la eksteran pordegon de la _hacienda_. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj.
-La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, _indio_, kaj nia
-amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian
-superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna _hacendado_,
-Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa
-kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto
-formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita
-per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo
-ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ
-viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon.
-Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale
-vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.
-
---La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante,
-señor--diris la maljuna bienulo.--Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja
-saltetado ili bonvenigas la sunon, "_la capa de los pobres_"[14].
-
-Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble
-sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare
-rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj
-trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj,
-ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis
-malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj,
-ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la
-vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj.
-Kelkajn mejlojn pli malproksime la tero transiris en malsaman, eĉ
-pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj
-aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj
-unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj
-nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje
-ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo
-produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.
-
-Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la _hacienda_ de Don Miguel de
-Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela,
-laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi
-estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne
-estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj
-epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la
-plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan,
-masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli
-modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere
-siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto
-antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da
-minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron
-el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da
-farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don
-Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian,
-kun ĝojego kaj--ŝajnis al Leonardo--kun apenaŭ kaŝita emocio.
-La _india hacendado_ alpaŝis, kun _sombrero_[15] en mano, kaj tre
-ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.
-
-Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika, sed, malgraŭ
-sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam,
-laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo,
-kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta,
-fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis
-ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La _Indio_ ne posedis
-la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan,
-kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso
-Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.
-
-Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino
-kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al
-la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte
-permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al
-larĝa enirejo en ombroriĉan _patio'n_. La _Indio_ sin turnis al
-Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:
-
---Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol
-vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco,
-farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute
-estas je via dispono.
-
-Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de
-Leonardo. Don Miguel parolis plue:
-
---Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian
-amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia
-famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol
-morgaŭ tagmeze.
-
-Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis
-la senton, kvazaŭ la _Indio_ penas montri pli da ĝojo, ol li
-efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al
-li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis
-kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.
-
-Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate
-de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj
-pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj
-sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don
-Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la
-servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia
-granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno
-suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo
-estis forprenita al li, persone servi al la _noble Inglese_, kiu ĝis
-tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis
-tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la
-senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia
-flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol
-unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la "senduba graveco"
-de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili
-revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston
-senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo,
-aldiris:
-
---Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam
-forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili
-la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla
-intereso en mia bieno.
-
-Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon,
-kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin
-alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis
-sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj
-estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur
-siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino, videble penis
-konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj
-eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.
-
-Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la
-monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo
-de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj
-horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la
-sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj
-pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn
-li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford,
-por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri
-Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li
-ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ
-nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble
-des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia
-patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li
-kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li
-pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj
-noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia
-patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma
-amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista
-movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.
-
-Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la
-hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj,
-sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco.
-Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco,
-ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj
-per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj
-la tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco.
-Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante
-fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li
-rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara
-alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la
-lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama
-momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte
-leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante
-anglalingve:
-
---Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!
-
-Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:
-
---Certe; kial tia furiozo?
-
-La sama viro siavice demandis:
-
---Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona
-celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian
-kandelon.
-
---Vi eraras, sinjoroj,--rediris Leonardo kun trankvila digno,--mia
-sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.
-
---Mi ne povas kredi vin, señor,--diris la alia Hispano
-malĝentile,--via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja
-oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en
-Horeham, sed vi evitis lin.
-
---Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj
-antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj,
-mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel
-providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke
-mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias
-nenion, kaj neniel min ĝenas.
-
-Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon, sed
-malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria
-monaĥo--aŭ monaĥe vestita viro--fajfis, kaj, momenton poste,
-ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per
-pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu
-antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:
-
-Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze
-ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos.--Al
-la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane:--Konduku ĉi tiun
-sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.
-
-La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe
-la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis
-la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno.
-Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj
-dignoplene:
-
---Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi
-devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton
-al ofendego.
-
-La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto,
-kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo.
-Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia
-malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema
-mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si
-vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj,
-multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la
-monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj
-jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte
-kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan
-ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris,
-unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan
-malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da
-superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.
-
-Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka
-tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li
-sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis
-alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj
-kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute
-ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili
-iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie,
-surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento.
-Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda
-galerio.
-
-Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono
-de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur
-la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj
-mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn
-kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo
-de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn.
-Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj,
-ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.
-
---_Gracias, señor, yo ... no_ ... fumas,--respondis Leonardo afable,
-per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan
-vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.
-
-La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla
-malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia
-malakcepto de la cigaredo.
-
-Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da skulptitaj
-hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj
-_Toltecatl_'oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj
-enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj,
-kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen
-elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu
-starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon
-pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke
-sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom
-tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ
-nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio
-estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj
-monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne--li
-diris al si en la pensoj,--nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por
-tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima.
-La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo
-de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis
-por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis
-sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu
-same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj
-per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de
-obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj
-sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian
-teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj
-de la nuna tempo!
-
-Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis
-al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj
-li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill
-kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia
-alveno tie li ne povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don
-Miguel'on. Io mistera okazas aŭ okazos.--Tiaj kaj multaj aliaj
-demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al
-la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran
-vojaĝon.
-
-Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj
-plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia
-ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito
-interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis
-lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:
-
---Ŝ... ŝ... estas mi, Lucia.
-
-En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman
-spiron de la knabino.
-
---Venu senbrue,--Lucia Cuadra flustris plue.--Jen ekprenu ŝnuron
-pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon.
-José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.
-
---Dankon.
-
-Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis
-la savilojn.--Ĉu estas necese forsaviĝi?
-
---Jes; ne parolu!
-
-Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta
-super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile
-atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris
-ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:
-
---Sekvu min, singarde, senbrue.
-
-Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero,
-precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro
-admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne
-povis ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas.
-Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili
-atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:
-
---Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel
-staras la aferoj.--José,--alparolante la _mozo_'n,--rapidu antaŭen;
-zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni
-venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.
-
-Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis
-ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo.--Sed,--li
-demandis,--ĉu vere mia vivo estis en danĝero?
-
---Jes, sinjoro Marston,--respondis Lucia kun emocio en la voĉo,
-kiu tuŝis lian koron.--Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon
-inter la tri _padres_, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke
-ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu,
-laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis,
-ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via
-vivo--mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo--en la okazo,
-se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin.--Iom
-heziteme ŝi parolis plue post momento:--Tio sufiĉis por mi. Mia
-koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte,
-kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.
-
---Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra,--varme
-diris Leonardo,--kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.
-
-La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:
-
---Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo,
-sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas,
-ke la monaĥoj en la apuda antikva monaĥejo estas fervoraj kaj
-fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis--precipe per la vigleco
-de _padre_ Alano, la monaĥo en la bruna sutano--, ke ili estas
-sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio
-estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj
-katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la _Totonac_'aj
-pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj
-estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar
-jarojn de senintermanka preĝado--alterne, kompreneble--kun fastado.
-Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo
-en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la
-dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube
-scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe,
-je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de
-la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre
-severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando
-kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte
-reveni post multaj jaroj.
-
---Jes, mi legis pri tiu mistikulo,--diris Leonardo.
-
---Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj
-homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj
-fervoraj _indiaj_ pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi
-la antikvajn idolservojn. Nu, _padre_ Alano eltrovis, ne nur ke
-tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn
-monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en
-ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas
-samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la _Totonac_'oj,
-antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero
-la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en
-ĉi tiu grava okazo, laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la
-monaĥoj-_Cintotl_'anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio
-jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas
-honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj
-monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la
-tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte
-komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de
-la sunleviĝo--laŭ ilia programo--ĉefpastro Ramon eltranĉos la
-koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin
-poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi
-tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj
-oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu
-vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?
-
-Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la
-malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la
-bela knabino kaj respondis kunsente:
-
---Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero.
-Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro,
-ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem
-eĉ ne konscias.
-
-Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis
-enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:
-
---Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon
-de la natura--kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte
-sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj _padres_. Sed
-mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas
-jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj _hacendados
-de Hidalgo_ kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta
-adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala
-kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu
-kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre
-ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la
-antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma
-mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ
-kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas
-kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco
-kaj la sankteco de _padre_ Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas
-konfesi tion al sia patro; cetere, _padre_ Alano--pro siaj propraj
-celoj, sendube--ne permesas al ŝi tion fari. _Padre_ Alano estas
-tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol
-sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas
-nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora
-kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj.
-Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni
-pardonas multon.
-
---Jes; malforteco precipe ĉe viroj.
-
---Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian
-korinklinon pligrandigis profunda kompato.
-
---Kompato kaj amo estas ĝemeloj.
-
---Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La
-elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda
-Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon.
-Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne
-supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata
-filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per
-akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego al ŝia patro,
-unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj
-lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas
-neimageble!
-
-Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de
-Leonardo:--Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston,--ŝi
-diris solene kaj firme.--Tre konjekteble la plano de _padre_ Alano
-estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da
-armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion,
-ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la
-monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la
-frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu _hacienda_ kaj la monaĥejo
-ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj
-Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco
-kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de _padre_ Alano, ni
-nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni
-bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro,
-sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita
-viktimo, pro dolĉa Maria ... pro mi.
-
-En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton,
-super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en
-vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente
-petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li
-respondis:
-
---Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu
-momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.
-
---Kia penso?
-
---Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don
-Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do
-preferas pasigi la nokton ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam
-manĝis ĉe lia tablo.
-
---Sinjoro Marston!--ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon,
-ĉagrenon kaj admiron,--certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu
-la bonon, kiun ni celas.
-
-Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia
-proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.
-
-La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone
-malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:
-
---Pardonu, via moŝto,--li flustris,--la vojo estas tute sendanĝera.
-Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia
-dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron
-por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.
-
-Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda
-signo de ekscitiĝo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO IX
-
-
-Adelante![16]
-
-Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da
-dikkapaj najloj.
-
-Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta
-plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita
-per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo.
-La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo
-kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek
-kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super
-li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba
-vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn,
-precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran
-kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis
-la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek
-malplezuron pri la vizito de nekonato.
-
-Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta
-voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:
-
---Kiel vi fartas, sinjoro Travers?
-
-La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis
-sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste
-profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro
-elreviĝinta el longa dormo, kaj subite sin trovanta denove vizaĝon
-kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin
-direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto
-kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis
-dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante
-la manon de Leonardo, li demandis funebre:
-
---Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis
-antaŭ multaj jaroj?
-
-Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia
-subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono
-de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:
-
---Mia nomo estas Leonardo Marston el...
-
---El Linkfield, certe,--sinjoro Travers kompletigis la
-respondon.--Strange,--li diris plue per iom revema sed ankoraŭ
-maltrankvila voĉo,--sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.
-
---Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj
-devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian
-privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi
-vin ĉi tien de Horeham.
-
---De Horeham?--ripetis sinjoro Travers, surprizite.
-
---Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron
-O'Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis--ne hazarde,
-sed providence, mi forte kredas--vian voĉon. Mi ne povis vidi vian
-vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge
-malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj
-decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj
-de la prudento. Malfeliĉe la vagonaro, kiun vi trafis, jam
-ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas
-rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis
-vian vojon.
-
---Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas.--Sinjoro Travers parolis kun tre
-malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas
-aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto
-invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.
-
-Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:
-
---Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe?--La alia viro jese ekbalancis
-la kapon.--Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras,
-malĝojigos vin.
-
-Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post
-momento respondis:
-
---Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.
-
---Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro
-Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi
-tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via
-malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio,
-fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la
-ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi
-kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita
-morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la
-vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la
-sekvinta nokto mia bona patro mortis.
-
-Sinjoro Travers ekĝemetis:--Aj! ... la deka de Julio. Kiel mi povus
-forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj
-duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill.
-Duonkonscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove
-min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo
-povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun
-nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.
-
---De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via
-senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de
-tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi
-mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan
-aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona
-demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi,
-kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino
-Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent,
-malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian
-fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford
-ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo _Haverford kaj Vincent_--mi
-ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano--estas por mi tre evidente,
-ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li
-sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke,
-pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia
-fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn
-rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.
-
---Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla,
-lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom
-post iom ŝi faris el li per drogado--kaj mi ne scias, per kiaj pluaj
-rimedoj--plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!
-
-Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis
-vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis. La buŝo nerve
-moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj
-maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde
-kortuŝite. Poste li diris plue:
-
---Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers,
-sed...
-
---Daŭrigu.
-
-Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj
-vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo
-de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis
-pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj
-montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino
-Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos
-pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon.
-La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto
-de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn:--Dolĉa maljunulino.
-Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn
-avertojn! Tro malfrue.
-
-Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj
-silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:
-
---Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi.
-Ni devas agi.--Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta
-seriozeco:--Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la
-sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.
-
-Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja
-rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis
-en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta
-sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo,
-mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj.
-Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis
-malgaje sed firme:
-
---Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne
-povas... Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por
-aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita
-homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo... Stranga
-rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas
-kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu,
-perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi
-indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron.
-Aŭskultu.
-
---Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni--tio estas
-fraŭlino Haverford kaj mi--okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia
-propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto
-kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne
-malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni
-interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj
-senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne
-plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj--fraŭlino
-Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen--tamen la esploroj efikis
-sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas
-esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj
-certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al
-la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan
-malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur
-dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj,
-fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko
-mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli
-terura, ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas
-netranspasebla profundego.
-
-Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto
-kaj parolis plue:
-
---Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco,
-preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de
-mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia
-konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el
-mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron
-la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:
-
- "Kien mi iros for de Via spirito,
- kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
- Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;
- se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas." ktp.
-
---Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi
-persekutanta premsonĝo.
-
---Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu
-cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino,
-tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue
-fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis
-kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon--por diri la veron--mi
-ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano
-de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la
-alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel
-la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira
-karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el
-Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni
-esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide
-kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia
-amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj
-veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj
-laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas
-diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en
-embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis
-la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva,
-flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis
-ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro,
-ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan
-spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti--kaj neniam pli
-ol unufoje--tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto,
-velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon
-mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas
-ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj
-uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en
-la memoron.
-
---Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero
-mi eksentis--aŭ imagis, ke mi sentas--la aleston de la spirito de la
-ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de
-lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj
-sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de
-niaj ambaŭ animoj. Kial ne?--mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj
-ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel
-proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun
-ni nomas morto? ... Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia,
-malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita
-algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan
-manon de mia David.
-
---Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion
-mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al _La Cala_ kaj
-meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris,
-mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan
-vizaĝon.--Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja
-multe pli nobla, feliĉa homo?--mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu
-lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi?
-Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia
-ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel
-vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti
-al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo
-de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera,
-malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis
-liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom,
-mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke
-mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen,
-ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank' al Dio, tiu
-iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi,
-ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li,
-kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon,
-mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al
-li--David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian
-vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la
-mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn
-pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia
-kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano
-de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon.
-Jam mi tre timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.
-
---Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.
-
---Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj
-minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan
-je sunleviĝo.
-
---Mi jam aŭdis pri tio.
-
---Efektive?
-
---Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis
-mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la
-difinita viktimo...
-
-Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:
-
---Kio?--li ekkriis,--kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel
-mallonga tempo?
-
-Ridetante Leonardo respondis:
-
---Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu
-renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj
-estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon
-de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene
-garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi
-petas.
-
---Mi nun volas nur aldiri, ke--feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio
-scias--prosperis al mi, dank' al kelkaj oportunaj cirkonstancoj,
-sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis,
-kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi
-tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj
-traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj
-hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan
-al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas
-ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj kaj plej ĵaluze gardataj
-konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj
-de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol
-unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta
-sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan
-idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis
-mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, _padre_
-Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco.
-La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta
-estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena
-aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe,
-havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en
-la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon.
-Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn
-postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias.--Rigardante sian
-poŝhorloĝon, li diris:
-
---La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian
-interparoladon ĝis post la ludota dramo.
-
-Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu
-mallaŭte frapis la pordon.
-
---Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro
-Marston?
-
---Kompreneble.
-
---Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.
-
-En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia
-Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj,
-ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra
-mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan,
-malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis.
-Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove
-grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon,
-la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo
-pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon
-lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre,
-staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum
-ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la
-gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia
-manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per _sombreroj_ kaj
-_serapoj_, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis
-groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la
-antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako
-kun Leonardo, ekparolis:
-
---Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon,
-sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo
-sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco
-kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri
-lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ
-ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.
-
-_Padre_ Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo
-la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran
-aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li
-estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj
-Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li.
-Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:
-
---Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da
-malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon.
-Lasu, mi petas, pledi por ni la granda graveco de nia entrepreno
-ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi
-esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom
-ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.
-
-La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de
-malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian
-konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:
-
---Erari estas homaĵo; pardoni--diaĵo.
-
-La alia aldiris:
-
---Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.
-
-Ridetante kaj kore premante la manon de _padre_ Alano, Leonardo
-respondis:
-
---La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la
-ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj
-memorindan aventureton.
-
-Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La
-kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli
-altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole
-de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta
-knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj
-interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva _anahuac'a_ lingvo.
-
---Ho, Lucia,--Maria ĝemis mallaŭte,--kiel mi povos tiel perfidi
-mian karan patron!
-
-Ĉe tiuj vortoj _padre_ Alano sin turnis kaj alpaŝis al la
-malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun
-pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li
-estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran
-regecon super ordinaruloj:
-
---Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura.
-Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli
-glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj
-anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun
-ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe
-San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo
-de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe
-fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni
-traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco
-kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed
-erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon
-reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke
-liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro
-li nepre plenumiĝos.
-
-La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la
-trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj
-kisinte lian manon, ŝi plorpetis:
-
---Indulgu lin, _padre_, li estas nobla viro, sed li agas sub la
-malbona influo de la _Totonac'aj_ pastroj.
-
-Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda
-rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri
-kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la _padre_. La silenta respondo de
-Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio
-bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli
-trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran
-pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li
-komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li
-sufiĉe divenis ilian signifon.
-
-Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis
-silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie
-ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill
-kaj _padre_ Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo
-de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al
-li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas.--Precipe
-kontraŭuloj religiaj,--li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la
-bruna sutano,--devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.
-
-La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta
-interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope
-la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn,
-rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:
-
---Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli,
-ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon
-efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan
-atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.
-
-Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:
-
---Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la
-konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post
-la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma
-_Teocalli_. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj,
-libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de--Dio scias kiom
-da jarcentoj. Malantaŭ la _Teocalli_, kaŝita en arbareto, troviĝas
-kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera
-juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan
-statuon de _Quetzalcoatl_, solena, _Buddha_-simila figuro, sidanta
-kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto
-estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta
-multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de
-_Tezcatlipoca_, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj
-de _Huitzilopochtli_, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria,
-tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras
-pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj
-de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la
-alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn
-trovotajn ĉi tie.
-
---Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi
-scias, kie okazos la oferbuĉo?
-
---Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la
-preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj
-idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la
-valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas
-la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi.
-Aŭskultu!--li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per
-la okuloj la preskaŭ-mallumon,--la muziko komenciĝas. Ni devas
-ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke
-da minutoj.
-
-El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira
-ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma
-procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la
-dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto,
-la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka
-konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita
-templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado,
-alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.
-
-_Padre_ Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan
-direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone kaŝita ĉagreno de la
-hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato,
-donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro
-estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la
-Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon
-por kontraŭstaro.
-
-Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro,
-kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin
-enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis
-konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis
-aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj
-povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La
-centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego,
-ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj.
-La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj
-flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter
-la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj
-ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio
-haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj,
-la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj
-kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn
-kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La
-forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu
-el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan
-brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra,
-altatona voĉo en _anahuac_'a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj
-pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj
-ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj
-respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj
-svingado de la torĉoj.
-
-Subite la supera ĉefpastro--tia sendube li estis--haltis, sin
-turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora
-mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda
-ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa
-altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo,
-staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta,
-per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis
-la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en
-la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento
-Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don
-Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de
-siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado
-de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj
-sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj
-la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li
-respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj
-de _Quetzalcoatl_, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.
-
-Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo
-_Tetzcatlipoca_, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun
-granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel
-respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur
-objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento
-enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn,
-kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke
-tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu
-la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan
-lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno
-kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin
-paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa,
-polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per
-ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj
-lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du
-ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris
-la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj
-solene kantis recitative.
-
-Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj
-monaĥoj:--Ankoraŭ ne, sinjoro.--Li singarde fortiris la kurtenon
-kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La
-atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo
-kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin
-kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.
-
-Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la
-interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, _padre_ Alano elpaŝis
-el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun
-dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj
-ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li
-ekkriis dramece:
-
---En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi
-malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!
-
-Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili
-impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita
-apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la
-du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al
-_padre_ Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero
-konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:
-
---La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de
-niaj prauloj, _Tloque-Nahuaque_, humiliĝas por akcepti memvolajn
-sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.
-
---Ĉesigu vian blasfemon!--rediris kun indigno la inkvizitoro,--via
-diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas
-nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn
-oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.
-
-En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua,
-rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis
-antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en
-la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco
-de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento,
-kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen,
-malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur
-la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante
-preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro
-kaj turnis sin por forporti lin.
-
-La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante
-antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de
-Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin;
-efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante
-la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la
-kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.
-
-Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de
-teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka
-antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:
-
---Ho, Juan, mia Juan!
-
-Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove,
-sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno. Nun, ĉe la vido de sia
-filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li
-leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ
-intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de
-voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li
-ekparolis:
-
---Perfidita de mia propra filino--mia sola infano! Tio kompletigas la
-sortobaton.
-
-Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj
-de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren,
-preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la
-templo en la senlima spaco, li diris solene:
-
---Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl,
-kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian
-gloran, dian estaĵon.
-
-Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj
-ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.
-
-Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La
-sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la
-konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ
-ĝi estis malbela sonĝo.
-
- * * * * *
-
-Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la _hacienda_
-dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena
-posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno
-ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la
-veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala
-vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la
-verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte
-interparolantaj kaj okupitaj de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis
-malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la
-dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon
-por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj
-ektuŝetis per la lipoj lian manon.
-
-La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum
-kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis,
-kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne
-rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ
-amperfida voĉo diris:
-
---Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston?
-Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.
-
---Eble vi estas prava, mia bona flegistino,--lace respondis la
-resaniĝanto,--sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi
-tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre
-urĝaj aferoj vokas min hejmen.
-
---Vere?--La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi
-konsciis.--Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren
-tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj
-radioj de la suno.
-
---Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io
-terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi
-ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis
-kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma
-mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi
-estis tiu ... feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian
-vivon.
-
-Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne.
-Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino, kaj lia vizaĝo,
-kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj
-la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin
-pri nekonvenaĵo, li diris penteme:
-
---Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.
-
-Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj,
-alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:
-
---Certe ne. Nur ... kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj
-vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja
-sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko,
-sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro
-afabla por virinoj, tamen sincera.
-
-Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la
-dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon,
-kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la
-alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.
-
-Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman
-kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis
-sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill
-malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu
-envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la
-sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol
-kutime, diris:
-
---Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj
-trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro
-da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas
-min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel
-malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi
-okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus ... sed,
-negrave.
-
-Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la
-sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo.
-Divenante liajn pensojn, li diris milde:
-
---Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi
-Anglujon?
-
-Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo
-parolis plue:
-
---Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el
-superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi
-amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis
-ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble
-plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine--kiu
-scias?--malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.
-
-La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja,
-dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon.
-Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun
-profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:
-
---Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi
-devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli
-granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste
-la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas
-feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros
-tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.
-
---Eĉ ne tiam,--rediris la malgajulo.--Krom la kontenteco, kiun
-liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj, mi jam ne serĉas
-feliĉon.--Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj
-parolis plue:--Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro
-Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj
-sindonemecon, kiuj--mi dolore ĝin sentas--min kovras per honto.
-Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi
-volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas
-doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi
-ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco
-sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe
-sukcesos.
-
-Leonardo malgaje skuis la kapon:
-
---Malfeliĉe,--li diris,--mi povas pretendi nenian influon sur
-fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi
-per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte
-malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon,
-se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola
-povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos,
-ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo?--Trankvile kaj konfideme
-Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento
-li aldiris:
-
---Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!
-
-Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la
-malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo
-kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco
-kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila,
-natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si,
-kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de
-fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:
-
---Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre
-venos tuj post ricevo de via telegramo.
-
---Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?
-
-Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro
-ĉe lia flanko ekĝemetis.
-
---La vojoj de la homa vivo,--li diris,--ofte deflankiĝas per
-etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ
-malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo.
-Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado
-de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek
-jaroj: "La Filino de la Faraono" de granda germana verkisto, Georgo
-Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi
-pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo
-niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam
-citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke
-da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis
-la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun
-letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute
-malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu
-per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri
-okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto
-dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.
-
---Tamen, kelkfoje.
-
---Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos
-al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko,
-kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post
-kelke da tagoj por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble,
-ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi
-estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre
-altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi
-kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio
-estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas
-sincera.
-
-
-
-
-ĈAPITRO X
-
-
-Ankoraŭ kvar semajnoj pasis. Leonardo estis survojaĝe hejmen. La
-ŝipego portanta lin preterpasis la lumturon Eddystone apud Plymouth,
-ĝuste kiam la horloĝo de la fumĉambro sonis noktomezon. Li sidis
-en luksa brakseĝo, ĉirkaŭita de aro da sinjoroj, plejparte Angloj
-kaj germandevenaj Usonanoj. La spirito de la konversacio, en kiun li
-tiriĝis iom kontraŭvole, ne plaĉis al li kaj malgajigis lin. Laŭ
-sciigoj ricevitaj dum la vespero per senfadena telegrafo, malhelaj
-militombroj amasiĝis ĉe la balkana horizonto, kaj, kompreneble,
-la pensoj de la pasaĝeroj sin turnis al la demando pri ebleco de
-tut-Eŭropa militego. Kelkaj rigardis militon kiel neeviteblaĵon;
-kaj unu Germano, kiu fanfaronis, ke li sidis ĉe la piedoj de
-Treitschke, kaj nun estas disĉiplo de Nietzsche, eĉ energie
-asertis, ke militoj pro sia unuiga kaj nobliga efikeco estas ofte
-dezirindaĵo. Li "preferis Korsikon ol Galileon" kaj "interpopolan
-konflikton pri fiero kaj honoro ol la senenergiigajn doktrinojn de la
-Nazaretano". Alia, kvankam malaprobante tiun diron, opiniis, ke la
-kristanismo jam elĉerpiĝis.
-
-Leonardo, kiu jam antaŭe faris paroladon pri la sanktaj celoj de
-Esperantismo kaj konfesis sian kredon je la fina triumfo de la
-filozofio de la amo super la filozofio de la forto, nun leviĝis
-por eliri. Unuj el la sinjoroj, sur kiujn li faris pli profundan
-impreson, ol li supozis, penis reteni lin.
-
---Certe,--diris unu el ili, ŝajnmire,--vi ne forkuros, ne refutinte
-ĉi tiujn asertojn!--Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj
-vin,--riproĉetis alia.
-
-Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur
-la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la
-diversnacianaron, li respondis:
-
---Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas,
-tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas,
-responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas
-elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ
-ne proviĝis--nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due,
-militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton
-de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos
-neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la
-hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.
-
---Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita
-angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub
-stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon.
-Ĉie,--li diris al si en la pensoj,--regas sereneco, profunda paco,
-krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro,
-ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon,
-kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.
-
-Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj--iel
-marvojaĝoj inklinigas al tiaj--konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco
-devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam,
-kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la
-volo de la Mondreganto.
-
-Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post
-malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ
-Delfino Haverford. Malgraŭ trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke
-li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj
-renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko,
-sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare
-elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ "karno kaj sango", sed
-kontraŭ "spiritaroj de malbono en la ĉielejoj"; kaj ke li devos
-unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan
-spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li
-ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford
-faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan,
-kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li
-devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno.
-Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la
-rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange
-profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne
-deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed
-ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo
-plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La
-interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko,
-li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman
-trankvilon.
-
-Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj
-plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li
-nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.
-
-La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur
-homplena fervoja perono de la stacio _King's Cross_ en Londono,
-atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de
-malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus
-ordonis al pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona
-librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata
-de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko
-kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la
-ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed
-la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino
-Harding.
-
---Bonvenon, sinjoro Marston,--ŝi diris.--Supozeble vi ĵus
-alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj
-veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen
-tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.
-
-Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel
-sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian
-vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas.
-La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado
-videbligis--almenaŭ al la pli juna viro--profundan emocion, kiu
-kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.
-
---Koran dankon, sinjorino Harding,--sed ...
-
---Mankas la tempo por "sed-aĵoj",--interrompis lin mildavoĉe la
-juristo.--Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn
-malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu
-kune kun ni.
-
-Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman
-kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li
-kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.
-
---Dankon, sinjoro Marston,--ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj
-lipoj,--ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom
-malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi
-adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per
-la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.
-
---Aj!--diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj
-enpensiĝe,--ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla
-konsilantino.
-
-Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de
-juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon
-al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia
-bedaŭro regas lin:
-
---Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna.
-(Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona
-sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo
-liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn
-novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.
-
-La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis
-Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.
-
---Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed
-tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis,
-ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri
-tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo
-intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo
-jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon
-antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed,
-kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via
-ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj--sensencaj, kompreneble, kaj,
-kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas
-fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej
-granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive
-kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta
-malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge
-vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte,
-ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj
-ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe,
-opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino.
-Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita
-viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam ... sed ĉi tiun
-malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.
-
-Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:
-
---Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston,
-mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn
-sortobatojn.
-
-Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia
-propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua
-malĝojiga ĉapitro--konjekteble eĉ pli malĝojiga--rilatas al
-Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis
-malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:
-
---Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?
-
-Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj
-malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu
-rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj
-profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la
-kapon, diris:
-
---Ne, mi ne povas ...
-
-Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne
-povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.
-
---Tamen rakontu, mi petas,--diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en
-la voĉo.
-
-La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi
-sin. Fine ŝi respondis:
-
---Antaŭ tri semajnoj ... Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ
-ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda
-knabino.
-
-Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna
-amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi
-tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn
-vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento
-montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li
-nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza,
-nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom
-post iom venis al ŝi doloriga certeco.
-
-Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al
-li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en
-kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan,
-precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam
-rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento
-plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas
-kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino
-staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en
-granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis
-en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere,--li demandis al si,--la
-antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa
-Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford?
-Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ
-ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de la
-seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en
-la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita
-animo.
-
-Denove li venkis.
-
-Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis:--Kiom el
-ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam,
-de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj
-kaj agus konforme kun decidemo, sentime?--Tamen, senutile estas nun
-ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.
-
-La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero
-estis konfidato--kiel profesiulo kaj kiel amiko--de tre multe da
-personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj,
-kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme
-Leonardo demandis:
-
---Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?
-
---Tute.
-
---Ĉu eĉ la viaj?
-
---Eĉ la miaj,--respondis sinjorino Harding vivece,--mi ja amas la
-karan knabinon kiel ... proksiman parencon.
-
---Aj! kompreneble,--diris Leonardo, malgaje ekbalancante la
-kapon;--kiu povas ne ami ŝin?--Post momento li aldiris kun trankvila
-decidemo:--Mi trovos ŝin.
-
-La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis
-sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia
-aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli
-al Leonardo.
-
---Ĉi tiu subita perdo,--li diris iom timeme,--estos por vi forta
-financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari proponon.--Leonardo ĵetis
-avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante
-ĝin, parolis plue:--En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon,
-vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun
-kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas
-post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ
-la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina.--Leonardo
-malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi.
-Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis:--Mi
-ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano
-kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo
-de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via
-patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne
-malaprobus tian interpreton de sia volo.
-
-Leonardo respondis milde:
-
---Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona
-koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere
-plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu
-mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de
-la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li
-opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi
-ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.
-
-Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la
-du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta
-kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera,
-virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita
-espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis
-ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi vidis sur
-lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen,
-ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la
-esperon fine gajni lian amon.
-
-Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris
-maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi
-preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.
-
---Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo,--ŝi ekkriis kun larĝe
-malfermitaj kaj amplenaj okuloj,--antaŭ ol la vagonaro estas
-atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio,
-kia luksa "aŭto"!
-
-Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn:
-Ho, pardonu,--ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian
-klinsaluton,--bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon,
-sinjoro Inman.
-
-Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore
-kisis ŝian vangon:
-
---Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo,--li diris afable,--mi
-ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.
-
-Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj
-personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la
-serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi
-la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi
-rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li
-la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago,
-pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon.
-La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj
-demandis ĝentile:
-
---Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?
-
-La sinjorino en la funebra vesto rigardis enpensiĝe la sceneton
-ludiĝantan ĉe la ĝardenpordo. Maltrankvilaj pensoj ŝajne okupis
-ŝian kapon. Sed, aŭdante la demandon de la aminda maljunulino, ŝi
-tuj vigliĝis kaj respondis kun bonkora rideto:
-
---Dankon, sinjorino Bond; sed ni jam malakceptis tre afablan inviton
-de sinjoro Marston. Estus ja kruele akcepti, ĉar vi ambaŭ deziras
-esti solaj post tia longa disiĝo. Tiom multe vi volas rakonti unu al
-la alia.
-
-Anjo estis tro honesta por kontraŭdiri tiun parolon. Efektive ŝi
-estis tre kontenta, ke sinjorino Harding malakceptis ŝian inviton,
-kaj ŝia malkaŝema vizaĝo tion montris. Dum la aŭtomobilisto
-enportis en la domon valizon de Leonardo, akompanate de Anjo, kaj
-dum sinjoro Inman sin momente okupis per nova maŝinaĵo apud la
-direktilo, sinjorino Harding sin klinis al Leonardo por paroli al
-li mallaŭte. Sur ŝia iomete ruĝiĝanta vizaĝo vigla observanto
-vidus interbatalantajn emociojn: timon ofendi; deziron unufoje ĵeti
-diskreton al la ventoj; kaj penon ne montri la profundecon de siaj
-sentoj. Kune kun tio, tamen, montriĝis ĉarma, natura sincereco. Dum
-momento la tuta sentoplena animo de la virino speguliĝis en ŝiaj
-okuloj kaj en ŝiaj delikataj trajtoj.
-
---Sinjoro Marston,--ŝi flustris rapide,--povas esti, ke vi bezonos
-financan helpon. En tia okazo ne rifuzu al mi la ĝojon ĝin doni. Vi
-ja scias, ke ĉio, kion mi havas, estas je via dispono.
-
-Dirinte tion, ŝi tuj residiĝis, evitante la rigardon de Leonardo,
-kvazaŭ ŝi hontas pri sia maltimo kaj volas malhelpi tujan
-respondon.
-
-Amaso da pensoj traflugis la cerbon de Leonardo. Li sentis surprizon
-kaj ĝenatecon, sed ne malpli dankecon kaj kompaton. Vidante, ke
-sinjorino Harding ne deziras respondon en ĉi tiu momento, li nur
-diris mallaŭte:
-
---Dankon, sinjorino Harding.
-
-La tono de lia voĉo kaj la malgaja, enpensa skueto de lia kapo
-komprenigis al ŝi, ke ŝia alvoko malsukcesis. Sento de soleco kaj
-forlasiteco denove ekregis ŝian koron. Kaptante rigardon, kiun
-Leonardo ĵetis en la direkto al la domo de sinjoro Vincent, kies du
-turetojn oni povis vidi en kelka malproksimeco, ŝi forgesis sian
-propran kordoloron. La sufero, kiun ŝi vidis sur la vizaĝo de la
-amata viro, ŝajnis al ŝi senkompare pli profunda, ol ŝia propra.
-
- * * * * *
-
-Leonardo kaj Anjo sidis ĉe la tablo, kune vespermanĝante. De la
-komenco Anjo rompis al si la cerbon, demandante sin, kiel enkonduki
-la malgajan temon, kiu okupis ŝiajn pensojn, kaj kiel poste konsoli
-Leonardon. Ŝi ne havis proksiman parencon nek amikon, kaj ŝia tuta
-feliĉo kunligiĝis kun la bonstato de Leonardo, kiu estis ŝia
-zorgato de post la morto de sia patrino. Ŝi do preskaŭ rigardis lin
-kiel sian propran filon. Fine ŝi demandis timeme:
-
---Vi do jam scias, kio okazis, Len'?
-
---Jes, Anjo, ĉion.
-
---Nu, tio evitigas al mi la doloran taskon, sciigi vin. Kuraĝiĝu,
-knabo mia. Espereble ne estas tiel malbone, kiel ŝajnas.
-
---Espereble; kaj mi ankoraŭ ne perdis la kuraĝon, Anjo.
-
---Iom pli da pudingo? Vi devas manĝi kun bona apetito, ĉar ĝi
-estas ja via favorataĵo.
-
---Ne, Anjo, dankon; mi jam finis. Mi tre bone manĝis. Nun mi devas
-eliri.
-
-Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso,
-kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan
-vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:
-
---Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi
-ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton,
-Len'; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio
-ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke
-vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda
-viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke
-sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian
-eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!
-
-Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:
-
---Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo,--li diris
-karese.--Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas.
-_Mi_ faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun _Li_.
-
-Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj
-trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon,
-ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko.
-Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte
-de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li
-ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la
-piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia
-simpleco la domo, konstruita laŭ _Georga_ stilo[17], neklare videbla
-sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige
-regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj
-rebrilis ruĝete la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La
-silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al
-li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de
-misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco
-en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon,
-ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara
-amikino, fraŭlino Leggat, kiun--ho ve--li neniam revidos ĉi sube.
-En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto
-kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la
-plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.
-
-Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan
-lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo,
-li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino
-Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la
-veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke,
-prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno
-sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime
-eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa,
-sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo
-kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta
-vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan
-de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble,
-ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de
-subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la
-liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan
-servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart,
-kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de
-la stranga, timiga virino.
-
---Ne ektimiĝu,--li diris afable, alprenante preskaŭ gajan
-tonon,--vi estas nova helpantino ĉi tie--ĉu ne?--kaj vi ne konas
-min. Mi estas malnova konato ĉi tie. Marston estas mia nomo. Mi
-deziras paroli kun fraŭlino Haverford. Kiel fartas sinjorino
-Lockhart?
-
-Iom dubeme kaj ankoraŭ premante la manon sur la brusto, la knabino
-respondis:
-
---Sinjorino Lockhart fartas sufiĉe bone, sinjoro. Sed ho! vi vere
-teruregis min!
-
---Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino. Kiajn timemajn korojn knabinoj
-nuntempe havas! Nu, trapasante la ĝardenon, mi ekvidis fraŭlinon
-Haverford en la salono de mortinta fraŭlino Leggat. Se vi bonvolos
-antaŭiri, mi sekvos vin tien.
-
-Kontenta pri la ĝentileco de la noblaspekta sinjoro, pri kiu ŝi jam
-aŭdis multajn laŭdojn, la servistino ridetis bonhumore kaj kondukis
-Leonardon tra la granda vestiblo ĝis la fino de mallonga, flanka
-koridoro. Leonardo sekvis ŝin de proksime. Ekfrapinte, ŝi larĝe
-malfermis la pordon, dirante iom mallerte kaj timeme:
-
---Fraŭlino Haverford, se plaĉas al vi, sinjoro Marston volas paroli
-kun vi.
-
-Ne atendante inviton, Leonardo eniris la ĉambron. La mastrino
-leviĝis de brakseĝo kaj, ignorante la vizitanton, tre malbonhumore
-rigardegis la knabinon.
-
---Vi devus scii, Marta,--ŝi diris severe,--ke konvenas konduki
-vizitantojn en la antaŭĉambron; ne ĉi tien.
-
---Ne riproĉu la knabinon, fraŭlino Haverford,--milde diris
-Leonardo,--riproĉu min. Mi trapasis la parkon kaj envenis per la
-ĝardenpordo por ŝpari tempon. Tre grava, urĝa afero venigas min.
-
-Tuj kiam la servistino eliris, la sinjorino sin turnis al la veninto.
-Ŝia mieno estis forpela kaj spitema.
-
-Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen. Rigardante en ŝian malmolan
-vizaĝon, trofrue maljuniĝintan, li ekkonsciis ĉe si animforton
-kaj trankvilon, kiuj ŝajnis al li mirindaj, misteraj: Nenian
-malinklinon, nenian malbonvolon li sentis, nur fortegan deziron gajni
-tiun virinon, kaj vidi ŝin liberigita el ŝia terura animstato. Eĉ
-la penso pri Lorna dum kelka tempo forlasis lin.
-
---Nu, kion vi volas?--fraŭlino Haverford demandis malvarme.--Ĉu vi
-venas por informiĝi pri la brulado?
-
---Ne, fraŭlino Haverford. De kiam mi ekiris por veni ĉi tien, la
-afero pri la brulado eĉ ne unu fojon eniris mian kapon. Pli gravaj
-aferoj alvenigis min; aferoj, kiuj tuŝas vin pli intime.--Leonardo
-parolis serioze, sed trankvile, fiksante dezireman rigardon sur la
-vizaĝon de la virino, kiun apuda, sur alta piedestalo staranta lampo
-hele lumigis. Tamen lia voĉo ne estis sen signoj de profunda emocio.
-Lia tuta animo, ŝajne, transiris al ŝi.--Efektive?--fraŭlino
-Haverford rediris, penante reteni la saman malamikan tonon. Sed la
-neordinare grava sintenado de Leonardo kaj lia rimarkeble sincera
-voĉtono jam, malgraŭ ĉio, scivoligis ŝin.
-
---Jes, kaj la prepara pripensado pri ĉi tiu interparolo kaŭzis al
-mi profundan koresploron.
-
-La virino aspektis iom surprizita, kaj en ŝiaj grizaj okuloj
-montriĝis maltrankvila, malkonfidema rigardo:--Vi estas
-strangulo,--ŝi diris kolere,--kia ŝanĝo do survenis vin?
-
---Granda ŝanĝo, efektive. Gravajn lecionojn mi ellernis, de kiam mi
-vidis vin la lastan fojon. Unu lecionon mi lernis pli profunde, nome,
-ke la plej granda potenco en la mondo estas la amo. Kontraŭ vera amo
-eĉ supernatura malamo ne povas stari.
-
-Tuj fraŭlino Haverford rediris:
-
---Ĉu vere vi venis ĉi tien neinvitite, por tedi min per tiaj
-ridinde altsonaj filozofiaĵoj?--Ŝi parolis akravoĉe, penante
-per morda mokrido montri sian malestimon. Tamen ŝi ne povis tute
-kaŝi tremeton en la voĉo, nek malserenan rigardon en la okuloj.
-La eksterordinare solena mieno kaj la penetrema rigardo de la viro
-maltrankviligis ŝin.
-
---Ne; mi ne volas tedi vin. Tio estis nur preludo, preparilo. Mi
-estas portanto de sendaĵo de persono, kiun ni en la daŭro de multaj
-jaroj supozis mortinta.--Leonardo eksilentis, turnante dum momento la
-okulojn preskaŭ reveme al la fenestra pordo.
-
---De kiu, do?
-
---Ĉu vi povas elporti la novaĵon? Mi ekvidis en Ameriko viron, aŭ,
-pli ĝuste mi ekaŭdis la voĉon de viro, kiun mi tuj rekonis kiel la
-voĉon de sinjoro Travers.
-
---Vi mensogulo!--fraŭlino Haverford ekkriegis, tremante pro
-ekscito.--Silentu! Mi _scias_, ke li mortis. Mi _scias_!
-
---Aŭskultu, trankvile, fraŭlino Haverford. Tio, sendube, aspektas
-kiel fantaziaĵo, tamen ĝi estas veraĵo sen eĉ la plej malgranda
-dubo. Aŭskultu, mi tre petas; malgraŭ via plej absoluta certeco, mi
-konvinkos vin.
-
---Neniam!
-
---Tamen. Kvankam mi nur ekvidis lin de malantaŭe en la daŭro de
-malmultaj sekundoj, io en mi, interna impulso, se vi volas, min pelis
-sekvi lin. Antaŭa, eksterordinara travivaĵo, sendube preparis
-min por tiu okazaĵo, en kiu mi nur povas vidi providencan gvidon.
-Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj kaj kontraŭaĵoj, mi sekvis lin ĝis
-izola loko en malproksima sovaĝejo en Meksikio. Mi tuj rekonis lin.
-
-Dum Leonardo parolis, la vizaĝo de fraŭlino Haverford alprenis,
-iom post iom, eĉ pli teruran aspekton, ol tiun kiun li vidis en
-ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun
-furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ
-de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj
-malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari,
-kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta
-furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego
-eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon
-sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj
-parolis plue kun trankvila fervoro:
-
---Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian
-oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia
-resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni
-ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li
-rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin
-ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis
-novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo
-kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per
-tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton
-plu,--li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi
-lin.--Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien ...
-
---Ha! Kompreneble ne,--ŝi interĵetis kun malbela mokrido.
-
-Egalanime Leonardo daŭrigis:--Mi eluzis mian tutan elokventecon,
-vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia
-vivanteco.
-
-Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis
-ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia
-skribmaniero la nomo kaj adreso de fraŭlino Haverford. Ĉi tiu
-senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj
-Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al
-ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa
-sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: "La subskribanto volonte
-atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj
-okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel
-doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas
-Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron,
-skribitan de iu "Delfino" kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro
-Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala
-sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas
-senkolorigita veraĵo. La 22an de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro
-de la ŝtata Muzeo de Meksikio."
-
-Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo
-antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj,
-superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum
-ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun
-ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de
-Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis.
-Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne
-difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan
-leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun
-malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja
-rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ
-la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi
-ekkriis:
-
---Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!
-
---Kial mi farus tion?
-
-Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da
-minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj
-diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde
-kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton
-kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li
-ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:
-
---Fraŭlino Haverford,--li diris firme, sed kun eksterordinara
-amemo;--aŭskultu ...
-
-La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne
-superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan
-movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo
-feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino
-Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute
-ĉesis.
-
---Aŭskultu,--Leonardo rediris milde,--sinjoro Travers ne trovis
-vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio
-kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas,
-ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron
-purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli
-el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.
-
-Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas,
-kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin:--Ho mia Dio!--ŝi
-plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.
-
-Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li
-rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo
-de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj
-iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum
-li ĉirkaŭrigardis, serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford
-malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la
-spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum
-kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante
-Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro
-ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ
-ŝia tremanta animo:
-
---Ho, mia Dio,--ŝi ripetis mallaŭte,--kompatu min.
-
---Li kompatas kaj pardonos,--solene diris Leonardo.
-
---Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?
-
---Ne; ĝojon kaj dankecon.
-
-Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la
-genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj
-larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis
-la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de
-la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton;
-fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino
-Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun
-kortuŝa respektego diris:
-
---Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!
-
-Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia
-kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis
-malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde,
-li demandis:
-
---Kie estas Lorna? ... Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia
-animo.
-
-La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la
-kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la
-plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:
-
---Ho, la kompatema Dio donu, ke ankoraŭ ne estu tro malfrue.--Sin
-turnante al Leonardo, ŝi aldiris:--Ŝi estas en kaŝejo, en izola
-domego en _Cornwall_, en la danĝeraj ungegoj de tiu fanatikulo kaj
-trompulo Heilman. Ho ve, tio estas mia faro! Ŝi estas unu el la
-senkulpaj viktimoj de mia blinda furiozo.--Kiom mi abomenas min mem!
-
---Ĉu vi scias, kie troviĝas tiu domego en Cornwall?
-
---Ne precize; ie proksime de malgranda vilaĝo, nomata, mi pensas,
-Padmin aŭ Padmore. La plej proksima fervoja stacio estas Falbridge.
-
-Leonardo elprenis sian poŝhorloĝon kaj post mallonga kalkulo diris:
-
---Mi tuj foriros. Eble mi trafos la "lakto"-vagonaron el Hitchin kaj
-la fruan ĵurnalvagonaron en Londono al Cornwall.
-
---Per tuta mia koro mi deziregas, ke vi sukcesu trovi ŝin. Sed
-estu singarda. Sinjoro Heilman estas ruza kaj, mi timas, danĝera,
-senskrupula kontraŭulo.
-
---Lorna kelkafoje parolis pri li, sed ĉiam iom nevolonte, kiel tre
-altanima, progresema instruanto kun, supozeble, iuj novaj religiaj
-ideoj, kaj mi ĉiufoje, serioze avertis ŝin, ne lasi sin ensorĉiĝi
-en unu el la multaj, nove elkovitaj kredaĵoj, kiuj en la nuna tempo
-ja estas la plej granda spirita danĝero. Ĉu li estas sintrompulo?
-
---Iam li estis. Lia historio estas, laŭ tiuj, kiuj lin plej bone
-konas, historio de viro, erarigita de eksterordinara imagopovo,
-malbone regata, kaj de troa sinaltigo, kiuj igis lin vidi en li mem
-apartan, sanktan ilon dian, sanktiganta ĉion en kontakto kun li.
-
---Strange,--diris Leonardo mire,--tuj kiam mi aŭdis pri la malapero
-de la knabino, tiu persono ankaŭ venis al mi en la pensojn...
-
---Kune kun mi; ĉu ne?
-
---Jes; mi devas konfesi, jam de longe mi tre timis, ke ĉi tie grava
-morala danĝero minacas ŝin. Sed pri tio ni parolos en pli oportuna
-okazo. Mi devas jam forrapidi; kaj vi bezonas solecon kaj meditadon.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XI
-
-
---Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.
-
-Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan
-tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara.
-La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur
-kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj
-paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa
-vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan
-figuron de la afabla nekonato.
-
---Bonan tagon, sinjoro,--li respondis ĝentile.--Aj! la posttagmezo
-estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero
-ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene.--Frapetante sian
-maldekstran genuon, li aldiris:--Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis
-en la jaro 1888 en Hindujo en la valo _Hunza_ apud la fortikaĵo
-_Chalt_. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam
-aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj?
-Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian
-ŝanĝon en la vetero.
-
-Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj
-daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka
-tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla
-klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo
-diris:
-
---Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo?
-Vi aspektas laca, amiko.
-
-La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian
-kunvojiranton:
-
---Multan dankon, sinjoro,--li diris,--sed tio estas reĝa
-poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn
-porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama
-afero. Li estas la loka policano.
-
-Leonardo ridetis kaj diris:
-
---Kiel plaĉas al vi... Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la
-valo?
-
---Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando,
-kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio
-_Floyd_ forlasis la malnovan domegon "_Padmoor Hall_".
-
-Leonardo aŭskultis kun intereso.
-
---Ĉu en la nuna tempo "_Padmoor Hall_" estas neloĝata?
-
---Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj--almenaŭ mi esperas, ke ili
-estas nur pasloĝantoj--, ia mistera religia societo.--Signifoplene
-kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris:--kaj tre stranga anaro ĝi
-estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj,
-kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili
-alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn
-por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.
-
---Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.
-
---Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj
-principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al
-ili; ĉu ne?--Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian,
-li daŭrigis sian babiladon:--Jen, ekzemple, estas mia bofrato:
-Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep
-jaroj--kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis, ĉar
-la "sankta kunularo" mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj
-ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn
-por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa
-generacio. Sed _ili_ mem lavas por si la simplan, neblankigitan
-tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj
-por _ili_, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la
-"simpla vivo". Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en
-bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.
-
---Tio estas por mi treege interesa.
-
---Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia
-humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa
-stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed
-mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura,
-precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.
-
---Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile
-trompita; ĉu ne?
-
---Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.
-
---Efektive? Kiaj?
-
---Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie,
-amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan
-momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la
-kolombejo.
-
---Kial?
-
---Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la
-kolombejestro.
-
---Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la
-domon?
-
---Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj,
-de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo
-fariĝas tra malgranda fenestreto en la pordego, tra kiu ili
-enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj
-lokoj.
-
---Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la
-pordego?--demandis Leonardo.
-
---De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?
-
---Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.
-
---Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin,
-kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.
-
---Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo,--plue demandis Leonardo
-trankvile.
-
---Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.
-
---Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?
-
-La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta
-timo demandis:
-
---Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?
-
-Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:
-
---Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura
-profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.
-
-La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon
-de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:
-
---Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi
-estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi
-bonvole helpos al mi?
-
---Volonte,--tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj
-heziteme:--Tio estas, se ne...
-
---Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.
-
-La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra
-sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La
-aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis
-sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj
-interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la
-leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la
-poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino
-Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la
-gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte,
-serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen,
-sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de
-malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en
-krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj
-kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino
-Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj
-okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj
-animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe
-flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj,
-kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute
-nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li
-demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj
-la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna.
-Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie
-amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis
-esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis
-providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian
-penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga
-kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj
-iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe, ŝiaj grizaj, kaviĝintaj
-okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la
-sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.
-
---Nu, sinjoro Marston,--ŝi diris,--parolu malkaŝe.
-
-Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:
-
---Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj
-kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj
-naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj,
-kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis
-verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj
-instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta
-sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.
-
-Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:
-
---Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ
-iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro--en la komenco.
-Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi.
-Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco!
-Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi
-almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro
-Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi
-maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj
-idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova
-espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.
-
---Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj
-celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?
-
-Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite
-prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco, rekte antaŭ
-ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto
-kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute
-apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro.
-Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis
-la poŝtisto kaj la policano.
-
-Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman
-kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis
-la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis
-kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta
-sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza
-kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon
-pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi
-venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la
-sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis
-buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia
-helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero.
-Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti
-kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo,
-Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.
-
-La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta
-deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj,
-ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde
-reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis,
-trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon
-kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo
-malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle
-plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis
-florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.
-
-Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon:
-Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj,
-centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte
-akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.
-
---Kia elizea loko!--mallaŭte diris Leonardo,--oni facile supozus, ke
-pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.
-
-En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj,
-blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la
-ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo
-petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum
-li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la
-sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj
-timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate
-de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj
-estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun
-du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka
-kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola
-komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj
-abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj
-de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis
-preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon.
-Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj
-longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus
-elpaŝintan el ŝercgazeto.
-
-Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte
-al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro
-alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua
-ekparolis. En lia sintenado kaj en lia voĉo montriĝis delikata
-miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:
-
---Ĉu mi povas demandi, sinjoro,--li diris,--laŭ kia rajto vi
-entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?
-
-Leonardo respondis:
-
---Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia
-laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima
-mallibereco.
-
-Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo,
-severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu
-vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston;
-sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti.
-Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon
-Leonardo facile eltrovis:
-
---Spirita, mondula blindeco,--li diris,--igas vin ofendema kaj
-maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke "anima mallibereco" havas nenian
-lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta,
-belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo
-kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la
-majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al
-ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej
-kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen
-plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.
-
-Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian
-geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:
-
---Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman--supozeble
-tio estas vi--mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri
-tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi insistas pri interparolo kun
-fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento
-de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia
-pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon
-neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.
-
---Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie!--ekkriis sinjoro Heilman.--Mi
-volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn,
-sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.
-
---Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.
-
---Mi nepre malhelpos tion,--sinjoro Heilman rediris, pala de
-kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li
-haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ
-li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna
-policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li
-volis konsterni lin:--Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?
-
-La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna
-viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero,
-kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la
-gravecon de la okazo:
-
---Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el
-ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke
-nenia perforto fariĝu.
-
-En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj,
-elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!
-
-La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj
-venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro,
-sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis
-areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele
-verda fono de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto
-al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.
-
-Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la
-unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis
-ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme
-vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka
-muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies
-kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis
-borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj
-kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka
-desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele
-surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan
-dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la
-ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton,
-firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj
-metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi
-furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn
-kaj denove haltis.
-
-Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro;
-ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta
-sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble
-forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri
-renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco
-bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis
-lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi
-ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris,
-mallaŭte, karese:
-
---Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!
-
-Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato
-kaj profunda amo. Lorna ekrigardis en lian vizaĝon. Tiu mallonga
-rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan,
-travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene
-respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj,
-estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur
-ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo,
-nedecidemo, konfuziĝo.
-
---Lorna,--plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa
-voĉo,--en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas
-ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas
-lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj
-vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.
-
-Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran
-animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj
-rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte,
-enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:
-
---Mi ne povas kredi tion.
-
-Leonardo rediris milde:
-
---Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne
-akuzas sen sufiĉa praveco.
-
-Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj
-ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero
-li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:
-
---Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn,
-de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi
-konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi
-petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn
-de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu
-al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj
-kaj la grandan proksimecon de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita
-elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru
-domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj
-patrina zorgemo trankviligos vin.
-
-Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino,
-jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo
-ekparolis:
-
---Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras
-diri kelkajn vortojn.--Duonturninte sin, li vokis:--Sinjorino
-Heilman!
-
-La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman
-ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li
-interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis
-malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la
-masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta
-armilo: obstina, senhonta spitemo.
-
-Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi
-estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj
-tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la
-buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.
-
---Jen, Lorna,--diris Leonardo, alparolante tamen la tutan
-ĉeestantaron,--jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li
-kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj
-virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo--en
-la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela
-edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la,
-malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia
-animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla
-virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.
-
-Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj
-esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere
-trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn
-de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima
-rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia
-edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan
-Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:
-
---Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno
-mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se
-mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon.
-Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata
-kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono
-de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi
-ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja,
-karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis
-multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas
-pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post
-kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi
-tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj;
-inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l' spirito. Kiam venis al
-mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi,
-amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo,
-ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da
-elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro
-kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi
-devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi
-ankoraŭ troviĝas sub...
-
-Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove apud Leonardo kun
-manoj interplektitaj sur la dorso--noblaspekta kaj majesta figuro.
-Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan
-animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:
-
---Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega,
-ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies
-vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi _scias_, ke
-neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn
-en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da
-humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun
-la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu
-vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia
-koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la
-bona Dio ne povas esti malpli pardonema.
-
-Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis,
-kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon
-kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:
-
---Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj
-sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri
-cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en
-ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj
-aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare
-komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la
-koron.
-
-La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj
-ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta
-eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.
-
---Bone, do,--ŝi diris,--dum mia terura mallibereco mi ĵurpromesis,
-ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon
-regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi
-konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per
-ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.
-
-Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la
-tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan
-defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan
-psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe
-virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis.--En mia
-valizo troviĝas,--ŝi diris fine,--leteroj de korrompitaj viktimoj
-liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu
-el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan
-pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis
-kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed
-ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn
-de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco
-prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la
-manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian
-nur ruinigita virina koro povas senti.
-
-La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun
-kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo
-en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco.
-Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn
-sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu
-de la alia, klarigon kaj konsolon.
-
-Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova,
-kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro.
-Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon kaj kun kortuŝa, senvorta
-alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de
-profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis
-ŝin flustri:
-
---Mi iros hejmen kun vi.
-
-Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso
-Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia
-vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj
-kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:
-
---Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi
-al via brusto ĉifitan floron.--Dirinte tion, li sin turnis kaj
-foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis
-ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun
-furiozaj gestoj disputantaj kun li.
-
-Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan
-figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj
-aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis
-ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion;
-lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.
-
---Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta
-kolegaro, sinjoro Marston,--diris sinjorino Heilman;--oni ja povis
-vidi, ke li nur malice mensogas.
-
-Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna,
-petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis
-Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis
-deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna
-majstro, kies senmaskiĝo,--li diris,--translokigas min de l' ĉielo
-en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.
-
-Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la
-restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego,
-nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.
-
-Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan
-okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du
-homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris
-liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun
-Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara
-sento de timo kaj honto retenis ŝin.
-
-Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj
-nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron,
-metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan
-korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per
-kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo
-iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi
-pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.
-
-Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi
-la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li
-trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por
-prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj
-gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre
-interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.
-
-La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen
-seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj
-pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la
-nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj
-en mondo, kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ
-ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al
-li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman
-sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj,
-elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li.--Mirinda
-sorto!--li diris al si.--Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi
-akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia
-amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi
-mian solenan promeson.--Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro
-tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al
-la patro, povus instigi lin.
-
---Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon,--li demandis sin;--ĉu tiu
-ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de
-sinjorino Vincent? Sendube,--li respondis al si.
-
-Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite
-lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris,
-sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de
-la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo
-montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:
-
---Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino
-Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas
-diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas
-min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe
-ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?
-
-Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj
-ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj
-trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.
-
---Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris,--li diris.
-
-Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman
-respondis, parolante, tamen, tre rapide:
-
---Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino
-petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi
-legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de
-kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de
-teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en
-la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino
-ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj
-konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke
-la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke
-da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon
-sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis
-trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si
-mem:--"Ho ve! Kiaj malkovroj! ... Mi ne povas elteni tion."--Poste,
-leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte:--"Li do amas min ...
-la plej dolĉa ĝojo de l' vivo ... kaj ĝi daŭris nur unu momenton,
-unu solan, travibrigan momenton."
-
---Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun
-kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur
-silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo
-de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la
-kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian
-surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere
-malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego,
-vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto,
-kiun mi donis al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis
-la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.
-
-La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la
-usonanino, nun timeme elmetis la ideon:
-
---Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto
-malantaŭ nia ĝardenmuro.
-
---Fi! silentu, malsaĝa knabineto,--timigite ekkriis sinjorino
-Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.
-
-Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:
-
---Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed
-ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al
-ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.
-
---Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo,--diris sinjorino
-Heilman.
-
---Des pli bone.
-
---Ĉu mi iru kun vi?--demandis la knabino.
-
---Ne,--respondis Leonardo,--iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien
-ni iris.
-
-Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en
-la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis
-la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis:--Mi
-havas sciigon pri ŝi.--Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li
-permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la
-stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro
-komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis
-en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj
-tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.
-
-Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ troŝarĝis
-la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman
-egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:
-
---Kiam foriros la proksima vagonaro?
-
---Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek
-minutoj.
-
-Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la
-vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio
-Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio
-kaj de Plymouth--North Road, petante ilin fari demandojn pri la
-malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin
-tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis
-postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado,
-sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo
-ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon
-kaj konsilon.
-
-Post pli ol duhora veturo--neniam vagonaro tiel
-malrapidaĉis--Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la
-stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna
-ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone
-vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj
-revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per
-tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis
-al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis
-Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu
-bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion.
-Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al
-Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de
-sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu
-lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro Vincent estas mallarĝanima
-kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.
-
-Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono
-je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent
-kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri
-lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.
-
-Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono,
-Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro:--Ĉu iu venis
-por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro
-Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de
-lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro
-Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj
-doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu
-bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne
-renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.
-
-Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis
-en la hotelon _King's Cross_ post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie
-Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta
-ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin
-retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj
-por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la
-malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente,
-silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro
-Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis,
-kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la
-postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent
-akceptis kun signoj de profunda kontenteco.
-
-La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon
-ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li,
-observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en
-la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon
-pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj
-monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa
-figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel
-ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La
-mano tenanta la paperon tremetadis.
-
-Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron
-de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis
-la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne
-senpripense:
-
---Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?
-
-Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen
-la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis
-gravamiene sed firme:
-
---Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon
-por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas
-la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel
-malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.
-
-Post momenta paŭzo li parolis plue:
-
---Leonardo--mi volonte nomos vin denove per via baptonomo...
-
---Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.
-
---Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj
-kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn,
-frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj,
-tiu homo estas mi. Pli terura infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en
-la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke
-multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia
-animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi
-timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris
-el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli
-malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min
-mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi
-amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado
-de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!
-
-Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:
-
---Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam
-ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.
-
---Jes,--respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme,--en tia
-okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia
-tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn
-servojn.
-
---Ne parolu pri tio, mi petas.
-
---Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis
-letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis
-al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo
-iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej
-abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan
-eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke
-la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min.
-Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min;
-turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo,
-malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.
-
-Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun
-ŝi--ĉi tiu penso venis al mi poste--ornamis per objektoj, memorigaj
-pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi
-en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble,
-malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn,
-ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la
-malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili
-ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj
-personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja,
-sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi
-la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, "Kristo en
-Getsemane". La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon,
-kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de
-nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la
-unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco,
-ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi
-supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis.
-Mirindaĵo!:--"Hugo",--ŝi diris,--"mi faris al vi ne-malestigeblajn
-maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de
-la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en
-la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre
-kompatinda estaĵo. Frato mia",--ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj
-malsekiĝis,--"sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj
-mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste,
-malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi."--Klinante
-la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro
-profundeco, kaj diris:--"Ho ve! tro bone mi sukcesis!"--Ĉe la
-memoro de miaj teruraj suferoj mi ne povis ne intermeti:--"Aj!
-plenege!" Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj
-vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento
-ŝi parolis plue:--"Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi,
-sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn
-agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo."--Poste
-ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj
-eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito
-jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.
-
-"Jes",--ŝi diris,--"ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon.
-Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis."
-
---Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos,
-mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem
-ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste
-rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon
-kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el
-Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton.
-Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan
-aliformigon.--
-
-Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li
-parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate
-al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li
-priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran
-renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino
-Haverford.
-
-Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro
-kortuŝiteco, poste li diris:
-
---Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla
-homo, ol mi opiniis.
-
-La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte
-daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la
-hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj
-alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon
-telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas
-lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al
-li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: "Lorna estas ĉe
-sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj
-sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna
-ne bonfartas. Anjo."
-
---Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange,--li diris al si,--ke ni ne
-tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia
-tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon
-ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne
-surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi
-forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li
-rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis
-oportunan vagonaron al Hitchin.
-
-La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco
-inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna
-ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre
-serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:
-
---La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en
-neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi
-estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto
-trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.
-
---Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?
-
---Nenion tre klaran,--respondis sinjorino Harding kun tremeto en la
-voĉo.--Mi penis kunigi la kelkajn disajn parolojn, venantajn el
-turmentita koro... Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke
-vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano.
-Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar ... ŝia stato ne permesas
-ĝin.
-
-Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro
-en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.
-
---Mi dankas vin, sinjorino Harding,--li diris varme;--ĉu vi jam
-konsultis kuraciston?
-
---Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je
-la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale
-spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie,
-se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis
-de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.
-
---Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa?--demandis Leonardo kun peza
-koro.
-
-La virino respondis:
-
---Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos
-preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la
-flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni
-evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.
-
-Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj
-tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin
-retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi
-diris mallaŭte:
-
---Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe.
-Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.
-
-Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta
-knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora
-malfacileco. Lia amplena okulo vidis en ŝia laca rigardo malgajecon
-kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj
-ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:
-
---Mia karega Lorna.
-
-La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo
-de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo
-redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en
-lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon,
-li flustris:
-
---Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.
-
-Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman
-trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova
-amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos
-tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.
-
- * * * * *
-
-Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide
-promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo.
-La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero
-influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa,
-multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj
-pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela
-bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego
-en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la
-revidon--eĉ se nur en lunlumo--de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj
-pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la
-danĝeran staton de la malsanulino--ŝian malsanon li nomis forta
-atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita
-de iom malfortika koro--li ĝentile sed insiste penis gvidi la
-interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.
-
-En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la
-vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa
-paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe
-okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis
-lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro
-alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa
-morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj,
-venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba
-timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de
-multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble
-malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la
-kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.
-
-Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj
-influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li,
-ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco
-destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de
-posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco
-ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri
-tio.
-
-La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent
-jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro
-de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren
-kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da
-pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ
-lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian
-dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto,
-kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li
-aŭdis paŝojn, kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la
-supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj
-estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo
-ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama
-loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da
-monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la
-antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza
-kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn,
-vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.
-
---Mi tre malĝojas,--ŝi diris kun tremetantaj lipoj;--doktoro Mason
-lasas al ni tre malmulte da espero.--Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj
-parolis plue:--Efektive, mi timas, preskaŭ neniom.--Ĉar Leonardo
-ne tuj respondis, ŝi aldiris:--Nun iru en vian dormoĉambron. Vi
-aspektas morte laca.
-
-La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos,
-kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li
-kompreni ĝian signifon.
-
---Kaj vi,--li demandis,--ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas
-lacega.
-
---Ne,--ŝi respondis senafekte,--mi maldormos; mi tre amas flegadon.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XII
-
-
-Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura
-mondmilito.
-
-Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza,
-malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la
-vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de
-susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn.
-En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en
-profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per
-ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.
-
-La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis
-_khakan_ uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj.
-Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok
-monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon,
-aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis.
-Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis
-esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la
-amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta
-loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.
-
---Kiel strange estas,--li pensis,--ke mi troviĝas en militista
-uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej
-terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj
-malamadis la militon kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam
-ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da
-malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.
-
-Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo
-estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun
-alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de
-kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj
-trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la
-militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li
-ekforiros al Francujo--ien, li ne sciis kien.
-
-Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron;
-pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj
-li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por
-plenumi la promeson, donitan al sia patro?
-
---Ĉu li ne restis tro longe en Usono?--Ĉu li antaŭe povus malhelpi
-la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli
-kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara
-formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj,
-kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena
-certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti
-la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de
-Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al
-Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li,
-tiri la karan knabinon el granda danĝero--pli malbona ol la morto
-mem--kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis.--Lorna,--li
-diris al si refoje,--iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro,
-kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa
-laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis al
-ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de
-la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco
-de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni
-laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke:--"La mortintoj,
-kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj,
-kiuj vivas ĝis nun."
-
-La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li
-distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto
-kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze
-de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj
-kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj
-juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj
-koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature
-homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li
-povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama
-Providenco.
-
-Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo
-de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de
-Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta
-malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la
-fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj
-kalkuloj.
-
-Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa
-vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur
-la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve
-malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj.
-Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi
-ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano
-sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn al la registaro, li
-komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone
-servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de
-pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li
-bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo,
-kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la
-kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu,
-efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed
-timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon
-de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ
-sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis
-esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el
-Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li
-bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo
-estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.
-
-Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:
-
---Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis
-granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon
-kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos
-ŝia naskotago.
-
---Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi
-kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia
-naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon.--Survoje al la domo de
-sinjoro Vincent Leonardo diris enpense:--Memori tiun tagon, estas
-bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.
-
---Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange
-estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj
-konatoj. Ŝia mallonga letereto enhavas nenian adreson. Kial? mi
-demandas al mi.--Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo:--Ŝi
-estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke
-per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi
-brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de
-sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!
-
-Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro.
-Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto,
-meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ
-dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole
-li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de
-agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara,
-ĉarma loko.
-
- * * * * *
-
-Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la
-sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis.
-La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la
-ĝardena pordo de lia domo.
-
-Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj,
-al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo
-li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li
-diris:
-
---Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue
-kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia
-malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi
-senbezone forte maltrankviliĝas.
-
-Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj
-sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa
-amsento, preskaŭ kun respektego. En ŝiaj malgajaj okuloj lumis
-delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la
-lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian
-eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj
-montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin
-preskaŭ nerekonebla.
-
---Mi malĝojas, ke vi foriras,--ŝi respondis simple,--kaj mi volis
-adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin.
-Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.
-
---Mi dankas vin, fraŭlino Haverford,--Leonardo diris kortuŝite
-kaj penante gajigi ŝin per rideto,--sed mi ne elmetiĝos al tiaj
-danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.
-
---Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ
-la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.
-
-La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:
-
---Ni akre sentos vian foreston,--ŝi diris plue,--vi ja fariĝis por
-ni _tia_ necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.
-
---Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri
-tio!--respondis Leonardo.--Nemultaj homoj povus subpremi plezuran
-senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston;
-kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.
-
-Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata.
-Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de
-vico da sinsekvantaj pensoj:
-
---Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?
-
---Jes, hieraŭ vespere.
-
---Hodiaŭ estas ŝia naskotago.
-
---Jes.
-
---Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke
-mi renkontos neniun--por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi
-malgaja tago.--La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post
-momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui
-la ŝin regantan malgajecon:--Sed mi ne venis por malgajigi al vi la
-foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi,
-sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas
-ĉiujn vundojn.
-
-Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj
-da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el
-la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj
-vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj
-adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de
-tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri
-la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj,
-tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido,
-li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun
-siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj
-memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.
-
- * * * * *
-
-Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre
-furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian
-eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj
-koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan
-mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante
-pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por
-nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en
-ĉiuj landoj kaj por alkonformiĝo al la saĝaj instruoj de la milda
-Nazaretano.
-
-Leonardo laboris en kelkaj milithospitaloj en Flandrujo kaj Francujo
-kun granda sed senparada sindonemo, funkciigante siajn novajn
-aparatojn aŭ alportante vunditojn el tranĉeoj kaj senŝirmaj
-batalkampoj. En la komenco lia seriozeco kaj ioma sindetenemo kaj
-ne malpli lia malinklino abomeni ĉion rilatantan al la malamikoj
-malfavoratigis lin ĉe multaj el liaj kunuloj kaj superuloj. Lia
-pasia pacamo kaj lia firma kredo je ebleco de honora paco, bazita sur
-reciproka estimo kaj kristana fratamo, estis malĝuste komprenataj
-kaj maljuste juĝataj. En tia ekscita tempo, meze de fortaj pasioj,
-noblaj kaj malnoblaj, kiam la homoj turnis la vizaĝon kiel silikaĵo
-al la akiro de venko, ŝajne ne troviĝis loko por revemaj idealistoj
-aŭ utopiuloj. Sed iom post iom tiuj antaŭjuĝoj malaperis, kaj li
-akiris la korinklinon kaj altan estimon de ĉiuj kunuloj per sia
-elstaranta sindonemo, sia ĉiama bonkoreco kaj sia sentima kuraĝo en
-la plej danĝeraj situacioj.
-
-Unu tagon Leonardo ricevis ordonon tuj iri aŭtomobile al hospitalo
-en Epinal kune kun du francaj armeaj kuracistoj. Unu el la
-kuracistoj, la pli juna, estis Esperantisto. La alia, kiu, antaŭ la
-milito, estis inklina entrepreni la studon de la internacia lingvo,
-precipe pro profesiaj celoj, nun forlasis tiun intencon. Li opiniis,
-ke la Esperantista movado ricevis tro fortan puŝon malantaŭen per
-la milito por plenumi, en la daŭro de tre multaj jaroj, la gravan
-mision, kiun ĝiaj adeptoj laŭdire faris la celo de sia vivo.
-Ĉi tiu demando formis la temon de vigla diskuto dum parto de la
-aŭtomobila veturo.
-
---Jes, jes, sinjoro Marston,--diris la pliaĝa oficiro ĝentile,
-levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon,--teorie viaj
-maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la
-neeblecon praktiki ilin.
-
-Leonardo tuj rediris:
-
---Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla,
-kondiĉe, ke ne mankas la volo...
-
---Ha!--vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj
-petole ekrigardante la pli junan kuraciston.--Sendube vi estas prava.
-Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri
-aliaj Esperantistoj. "Kondiĉe, ke" ... jen la malfacilaĵo! Ja,
-kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco...
-
---kaj amo,--aldiris Leonardo.
-
---kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn.
-Unu momenton, sinjoro kolego,--li diris al la juna kuracisto, kiu
-volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata,--mi kredas, ke
-vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas
-fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj
-fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco "La
-Espero" kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj
-batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte
-prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj
-rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas
-fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn
-Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la
-milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj
-aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute,--kun signifoplena,
-forbalaa mangesto.--Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la
-konsilantejoj de la Esperantista movado.
-
-La pli juna kuracisto vive ekparolis:
-
---Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke
-patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu
-ne vere, sinjoro Marston?
-
---Sendube, doktoro Souchay,--respondis Leonardo enpense,--vera
-patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo
-estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege
-da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio.
-Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj
-konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.
-
-La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto.
-Doktoro Souchay demandis lin:
-
---Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?
-
-Post momento Leonardo respondis:
-
---Mi konceptas veran patriotismon jene: "Forta deziro, ke la lando de
-ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon,
-kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis."
-
---Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de
-Eŭropo, mi timas,--rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.
-
---Sed pripensinda,--diris doktoro Souchay.
-
-Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:
-
---La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam
-kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos
-malpli egoista.
-
---Ne malesperu,--diris Leonardo;--vero ja estas, ke, ĝis la koro de
-la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto.
-La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia
-altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo
-fine nepre venkos.
-
-La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj,
-momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili
-atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la
-sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de
-oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen
-direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke
-aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj
-oni jam povis distingi la "_Taŭbe_" tipon de la birdegoj, el
-kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ
-ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan
-strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka
-malproksimeco post la unuaj.
-
---Kion ni faru?--demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.
-
---Restu!--severe respondis la aldemandito.--Ĉi tie troviĝos laboro
-por ni post kelkaj momentoj.
-
-Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj
-pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili
-troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la
-bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo
-de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj
-aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun
-nukrompa rapideco.
-
-La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn
-bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn
-kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore
-bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga
-bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ
-senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan aerbatalon.
-Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis
-la "_Taŭbojn_". Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj
-aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj,
-rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj
-aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la
-movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn
-ensorĉitaj.
-
-Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste
-li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj
-aviadistoj pereis. La ceteraj "_Taŭboj_" forflugis. La venko do
-apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo
-ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por
-haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura
-eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj--kaj nenion plu li
-konsciis.
-
- * * * * *
-
-Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie
-ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme
-vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de
-tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala
-vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj
-silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco
-murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj.
-Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en
-Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie
-regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto
-de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj,
-kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj. Ĉe
-lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis
-vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam
-ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono "Valpaco". Sur
-ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en
-kies mezo brilis diamanta litero "A". Ŝi aspektis reĝineca kaj
-bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ
-tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini,
-kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan
-bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia
-flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj
-pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo
-kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj
-ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia
-flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan.
-Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe
-li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je
-lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al
-la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli
-belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis
-el ŝia tuta estaĵo.--Kiel supertere bela ŝi estas!
-
-Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al
-ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre
-kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis
-pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.
-
-Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan
-aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la
-vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.
-
-La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita
-super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.
-
---Sinjorino Harding?!--li diris mallaŭte.
-
-Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom
-pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la
-influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan
-vizaĝon de la amikino.
-
---Jes, mi nun zorgas pri vi,--ŝi respondis milde, forigante per sia
-mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto.--Ĉu vi sentas
-doloron?
-
---Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis
-per la aeratako?
-
---Jes, dek du.
-
---Ĉu multaj vundiĝis?
-
---Jes, ĉirkaŭ tridek.
-
---Grave?
-
---Jes, kelkaj.
-
-Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta
-mildan riproĉon:
-
---Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?
-
-La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma
-tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun
-feliĉa rideto, ŝi respondis:
-
---Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas
-urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.
-
-La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank', al forta, sana korpo
-kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako
-francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.
-
-Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun
-plaĉa rideto:
-
---Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie bonekonatan
-Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.
-
---Vi estas tre afabla, fratino, dankon.
-
-Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la
-francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam
-multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun
-flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita
-konstruaĵo en la parko.--Sinjorino Harding,--ŝi diris,--vere
-bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj
-landoj, sed,--ŝi aldonis kun petola rideto,--laŭ onidiro, vi estas
-tre aparta favorato ŝia.
-
---Efektive?--rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto,--nu, ni
-ja estas malnovaj amikoj.
-
---Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno,
-kiam via vivo pendis de fadeno!
-
-En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies
-efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia
-vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.
-
-La flegistino babilis plue:
-
---Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante
-profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia
-granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel
-Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.
-
---Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun
-milithospitalon?--demandis Leonardo.
-
---_Mon Dieu!_ Ĉu vi ne sciis tion?--ekkriis la francino.--Jen, mi
-devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi
-aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita
-posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia
-propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ
-du semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por
-oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino
-Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon.
-Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de
-la tuta homaro dependas de ŝi.
-
-Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis
-favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj
-flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa
-ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian
-horloĝeton, diris:
-
---Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino
-Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.
-
-Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin
-reveni.
-
- * * * * *
-
-Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis
-ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan
-ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle,
-jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo,
-arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela
-ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis
-aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu
-bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li
-tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la
-leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:
-
-"Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro.
-Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj,
-kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi
-ŝuldas multe pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis
-min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi
-tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la
-mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus.... Nur
-unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino,
-inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas.... Mi dankas Dion, ke fine,
-post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon
-al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!"
-
-En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon
-alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia
-kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio,
-kion li faris por ŝi.
-
-Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris
-sinjorino Harding, vestita per promena vesto.
-
---Mi venis por veturigi vin aŭtomobile,--ŝi diris.--Mallonga veturo
-tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi,
-prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.
-
---Vi do scias, ke ŝi venos?--mire demandis Leonardo.
-
---Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena
-ŝi estas pro vi!
-
-Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne
-multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis
-al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis
-novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron.
-Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu
-similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi--ŝajnis al
-li--ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed
-ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj pensoj ne difektu la
-serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:
-
---Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia
-malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la
-estonteco de nia Esperantista movado.
-
---Mi ne dubis pri tio,--vive interrompis lin sinjorino
-Harding,--rigardante lin zorgoplene,--efektive vi tro multe pensadis.
-Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.
-
-Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis
-plue, penseme:
-
---Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco
-de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova,
-superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado.
-Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la
-mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon.
-Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas
-partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi
-tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj
-kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis
-malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas,
-ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado
-estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn.
-Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por
-justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia
-kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed
-ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco,
-konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema
-pseŭdoscienca materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova
-sento!
-
-En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj
-varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.
-
---Similaj pensoj,--ŝi diris,--jam pli ol unu fojon okupis min; sed
-ankaŭ aliaj.
-
---Kiaj?
-
-Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon
-en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud
-vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la
-okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo
-staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta
-kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj
-farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj,
-laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla,
-de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca,
-kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj,
-ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante,
-Leonardo ree demandis:
-
---Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?
-
-La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis.
-Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:
-
---Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun
-honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj
-ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn
-inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa.
-Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo.
-Ni luis, ekzemple--mi hontas diri je kioma luprezo--por unu jaro
-la ĉarman domegon "Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi
-staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite
-de la vasta etendaĵo da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj
-ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en
-tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj
-tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj,
-fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la
-lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata
-civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al
-si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj
-internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite
-de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en
-la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono:
-"Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi
-postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi
-atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun
-laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian
-feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?
-
-Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo
-de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ
-li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio
-kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la
-vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj
-ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi
-agis konvene, ŝi atendis lian respondon.
-
---Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin
-entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel
-vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi
-tiajn pensojn kiel malindajn--Hodiaŭ ... nenio malhelpos al ni
-serĉi feliĉon kune.
-
-Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la
-malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi
-diris:
-
---Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron
-pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.
-
---Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.
-
- * * * * *
-
-La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo,
-observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke
-superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj
-de ŝia seriozvizaĝa amiko.
-
-
-
-Piednotoj
-
-[1] Magister artium (magistro de artoj).
-
-[2] Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.
-
-[3] Bonan vesperon, gesinjoroj.
-
-[4] "_The honourable_" Algernon Villiers, filo de Lord Morland.
-
-[5] "_Territorials_"--teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron,
-organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme
-kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.
-
-[6] Angla diraĵo kun signifo "ne povas elporti esploron".
-
-[7] Nun nomata Petrogrado.
-
-[8] Grandega koncertejo, tute rondformo.
-
-[9] _Aztekoj_ = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en
-Meksikio.
-
-[10] _Toltekoj_ = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn
-hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.
-
-[11] Elparolu: Ŝerlok Homz.
-
-[12] Canis latrans.
-
-[13] La pluva sezono.
-
-[14] La mantelo de la malriĉuloj.
-
-[15] Larĝranda meksikia ĉapelo.
-
-[16] Envenu!
-
-[17] Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.
-
-
-
-
-ESPERANTO-LITERATURO
-
-
-Bennemann, Paul: Internacia legolibro
-
-TRA LA MONDO
-
-1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922.
-2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.
-
-2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144
-paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.
-
--- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto
-de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj
-(Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.
-
--- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe
-la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.
-
-Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj
-originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig.
-Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.
-
-Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la
-altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.
-
-Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la
-germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.
-
-Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale
-verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.
-
-Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la
-franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.
-
-Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad.
-Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.
-
-
-
-Internacia Mondliteraturo
-
-
-La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh.
-Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana
-Respubliko.
-
-Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj.
-Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de
-la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:
-
-Volumo 1:
-
-Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana
-originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de
-Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.
-
-Volumo 2/3:
-
-Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl.
-Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.
-
-Volumo 4:
-
-Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana
-originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922.
-64 paĝoj. Kartonita.
-
-Volumo 5/6:
-
-Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj
-(Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.
-
-Volumo 7:
-
-Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la
-germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.
-
-Volumo 8:
-
-Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad.
-Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.
-
-La kolekto estas daŭrigota.
-
- FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG
- ESPERANTO-FAKO
-
-
-
-Noto de transskribinto:
-
-Mi senrimarke ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originalo.
-Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
-Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.
-
-
-
-
-
-
-End of Project Gutenberg's Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***
-
-***** This file should be named 55954-0.txt or 55954-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/5/5/9/5/55954/
-
-Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
-Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
-file was produced from images generously made available
-by The Internet Archive)
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
diff --git a/old/55954-0.zip b/old/55954-0.zip
deleted file mode 100644
index a1a9f97..0000000
--- a/old/55954-0.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/55954-h.zip b/old/55954-h.zip
deleted file mode 100644
index 7c8436f..0000000
--- a/old/55954-h.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/55954-h/55954-h.htm b/old/55954-h/55954-h.htm
deleted file mode 100644
index a9f408b..0000000
--- a/old/55954-h/55954-h.htm
+++ /dev/null
@@ -1,11073 +0,0 @@
-<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
- "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" />
-<title>Stranga heredaĵo</title>
-<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" />
-<style type="text/css">
-<!--
-body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
-div.titlepage, div#verso {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;}
-#author {font-size: 2em; font-style: italic;}
-h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 2px; word-spacing: 1ex;}
-h2 {font-size: 150%; font-weight: bold; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; text-align: center; word-spacing: 5px;}
-a {text-decoration:none;}
-hr.short {width: 20%;}
-.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%;}
-em.gesperrt {font-style: normal; letter-spacing: 0.2em; margin-right: -0.2em;}
- .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;}
- .stanza {margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;}
- .stanza br {display: none;}
- span.i0 {display: block; margin-left: 0em;}
- span.i2 {display: block; margin-left: 2em;}
-.footnotes {border: dashed 1px; margin: 2em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;}
-.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;}
-.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;}
-.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;}
-.book-ad {border: solid 2px; padding: 1em; margin-top: 4em;}
-p.bookinfo {margin-left: 2em; text-indent: -2em;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding: 1ex; margin-top: 4em;}
--->
-</style>
-</head>
-<body>
-
-
-<pre>
-
-The Project Gutenberg EBook of Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-
-
-Title: Stranga Heredajho
- Romano originale verkita
-
-Author: Heinrich August Luyken
-
-Release Date: November 13, 2017 [EBook #55954]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
-Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
-file was produced from images generously made available
-by The Internet Archive)
-
-
-
-
-
-
-</pre>
-
-<div class="titlepage">
-
-<p id="author">H. A. LUYKEN</p>
-
-<p>F. B. E. A.</p>
-
-
-<h1>STRANGA HEREDAĴO</h1>
-
-<p><b>Romano originale verkita</b></p>
-
-<img src="images/devizo.jpg" width="117" height="151" alt="Devizo: NI FOSU NIAN SULKON" />
-
-<p>FERDINAND HIRT &amp; SOHN EN LEIPZIG / 1922</p>
-
-<p>ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-
-
-
-<div id="verso">
-<p>ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ<br />
-COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT &amp; SOHN EN LEIPZIG</p>
-
-<p>PRESEJO BREITKOPF &amp; HÄRTEL, LEIPZIG</p>
-</div><!-- pagho 5 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO I</h2>
-
-
-<p>Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino,
-kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo.
-Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo
-kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio
-kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de
-kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela
-vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis
-vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn
-kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun
-kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis
-bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj
-de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj
-arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis
-videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de
-kampara domego.</p>
-
-<p>La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima
-bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la
-bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam
-duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo
-alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian
-preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da
-minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa<!-- pagho 6 --> barilo figuro de virino,
-bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun
-multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis
-ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek
-jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa.
-Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ
-buŝo, alie belforma.</p>
-
-<p>La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino
-kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por
-diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna
-virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas
-ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora
-tono:&mdash;</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed
-nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta
-diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono.
-Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj,
-kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion
-vi faris ĉi tiun longan tagon?</p>
-
-<p>La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la
-nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan
-streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per
-belsona, milda voĉo:&mdash;</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus
-alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al
-la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de
-la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun
-ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?</p>
-
-<p>&mdash;Jes.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron
-Travers?</p><!-- pagho 7 -->
-
-<p>&mdash;Jes, onklino Ida.&mdash;Delfino respondis kun iom da hezito kaj
-maltrankvilo en la voĉo.&mdash;Sed okazis nenia laŭforma kunveno por
-psikaj enketoj.</p>
-
-<p>Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.</p>
-
-<p>&mdash;Karulino,&mdash;ŝi diris milde,&mdash;mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni
-tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas
-tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas
-konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de
-spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al
-ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel
-fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili
-malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos
-vian tutan vivon.</p>
-
-<p>Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn
-avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia
-timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena
-de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia
-ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post
-kelka tempo diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino,
-mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu
-al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min,
-ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho!
-estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra
-duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge
-kalumniis min.</p>
-
-<p>&mdash;Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto.<!-- pagho 8 --> Roberto
-skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj
-post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon.
-La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita
-decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte
-pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio,
-estis plena konfeso.</p>
-
-<p>&mdash;Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, vi kara simplanimulino,&mdash;respondis la pli juna virino kun tre
-maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,&mdash;kial? Li plivolas
-havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por
-siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli
-bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ
-kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi.
-Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia
-religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj
-ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre
-malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.</p>
-
-<p>&mdash;Vere?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj
-videble penis regi sin.&mdash;Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia
-tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos
-ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi,
-kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.</p>
-
-<p>En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la
-apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo
-kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al
-la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte
-Delfinon, la knabino ekkriis:&mdash;</p><!-- pagho 9 -->
-
-<p>&mdash;Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege
-amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon
-ĝis nia domo.</p>
-
-<p>Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj
-ridetante respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la
-densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?</p>
-
-<p>&mdash;Ho!&mdash;rediris, gaje ridante, la infano,&mdash;vi ne estas timema,
-onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi
-bone scias.</p>
-
-<p>La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj
-okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo,
-deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la
-malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:</p>
-
-<p>&mdash;La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi
-fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?</p>
-
-<p>La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne
-sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la
-patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.</p>
-
-<p>Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna
-onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.</p>
-
-<p>La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj
-finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en
-la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de
-ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj
-helbrunaj<!-- pagho 10 --> haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj
-liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro
-estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, sinjorinoj,&mdash;li diris tre ĝentile, tamen kun
-ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li
-aldiris:</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la
-dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras,
-ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka
-morgaŭ matene.</p>
-
-<p>Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ
-ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la
-voĉtono ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.</p>
-
-<p>Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de
-la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi
-demandis la junan viron bonkore:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?</p>
-
-<p>Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli
-juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed
-li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de
-lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li
-tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis
-kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia
-serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al
-la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli
-malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj
-premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi,<!-- pagho 11 --> ke li resaniĝos. Mi
-sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.</p>
-
-<p>Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ
-sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin
-montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune
-trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan
-monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj
-petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du
-plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj
-kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi
-okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj
-lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn
-aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze,
-insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne
-absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ
-lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne
-kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne
-asertu la neeblecon..."</p>
-
-<p>&mdash;Li, do, havas sperton...</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas,
-ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj.
-Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca
-spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li
-kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li
-trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj
-travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...</p><!-- pagho 12 -->
-
-<p>&mdash;Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas
-tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per
-animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?</p>
-
-<p>Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda,
-tamen dignoplena kaj fervora:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte,
-senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian
-tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni
-spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme
-starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el
-spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe
-instigas mian animon.</p>
-
-<p>&mdash;Kiaj?</p>
-
-<p>&mdash;Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala
-frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta
-fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de <em class="gesperrt">Esperanto</em>.</p>
-
-<p>&mdash; ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj
-estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe
-mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia
-klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas
-kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke
-li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.</p>
-
-<p>&mdash; ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la
-alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni
-ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras,
-lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda,
-pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla,
-puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.</p><!-- pagho 13 -->
-
-<p>&mdash;Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre
-kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent
-tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn
-pri via patento?</p>
-
-<p>&mdash;Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.</p>
-
-<p>&mdash;Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi
-estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la
-oficejo laŭ via valoro.</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas,
-ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino
-Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble,
-esti apud li.</p>
-
-<p>La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj
-adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston,&mdash;ekkriis la knabo, malplezure sulkigante
-la frunton,&mdash;ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi
-preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.</p>
-
-<p>La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne estu postulemaj, infanoj,&mdash;diris la onklino,&mdash;sinjoro Marston
-devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.</p>
-
-<p>&mdash;Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!&mdash;kortuŝe murmuretis la
-knabino.</p>
-
-<p>Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro
-estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun
-alian tagon.</p>
-
-<p>Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino
-konsentis:</p><!-- pagho 14 -->
-
-<p>&mdash;Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la
-papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.</p>
-
-<p>Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por
-ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto
-kaj, kisinte ŝin, respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto;
-bonan vesperon.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ!</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ!</p>
-
-<p>Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe
-la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis
-longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter
-rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la
-junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum
-kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la
-maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis
-ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco,
-kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.</p>
-
-<p>Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula
-terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis.
-De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide
-interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato
-Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la
-vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ
-ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis,
-kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi
-tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por
-mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano&mdash;Lorna
-estas, kiel vi scias,<!-- pagho 15 --> nur mia duonfilino&mdash;kaj li estas al mi pli
-karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn,
-altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da
-memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel
-fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi
-tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de
-lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne,&mdash;rediris la pastro,&mdash;tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro
-Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos
-al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ
-la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene
-respondos al viaj postuloj,&mdash;diris sinjoro Dent.</p>
-
-<p>&mdash;Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam
-bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj,
-mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.</p>
-
-<p>&mdash;Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan
-vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ
-vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi
-ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis
-min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, vere?&mdash;demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom
-mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn
-vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun
-ŝi ree aŭdis:</p>
-
-<p>&mdash; ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras,<!-- pagho 16 --> ke ili
-malpaciĝis&mdash;tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio,
-tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke
-estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco.
-Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.</p>
-
-<p>&mdash;Certe. Nu denove, bonan nokton.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan nokton, sinjoro Dent.</p>
-
-<p>Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj
-kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la
-duonfrato.&mdash;Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,&mdash;ŝi diris al si
-mem.&mdash;"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li
-avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi,
-estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato
-mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun
-havas en la mondo, krom la onklino,&mdash;ŝi demandis sin malgaje,&mdash;kaj
-kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!</p>
-
-<p>La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia
-teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito.
-Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis
-ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon
-preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran
-bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en
-la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la
-poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata
-virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur
-ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj
-aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam
-ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan<!-- pagho 17 --> ĝis la
-jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis.
-Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto
-estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj
-en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la
-lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi
-haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo
-morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis
-objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj
-trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro,
-sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse
-rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble
-malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la
-arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon,
-sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro
-ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos
-ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi
-murmuretis:</p>
-
-<p>&mdash;Roberto, ho, mia Roberto!</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino
-kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo,
-staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis
-agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino
-Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la
-lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj,
-kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la
-kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian
-vespermanĝeton post kelkaj minutoj.</p><!-- pagho 18 -->
-
-<p>&mdash;En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.</p>
-
-<p>Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi
-la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda
-eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ
-ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia
-esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud
-la maljunaj ulmoj en la lagovalo!</p>
-
-<p>&mdash;Trankviliĝu, karulino,&mdash;diris la malsanulino per tremetanta voĉo,
-ekprenante la manon de la amata nevino,&mdash;vi ja estas tro ekscitita...</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed
-kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la
-ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto
-Travers. Vere, onklino...</p>
-
-<p>&mdash;Mia kara infano,&mdash;respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian
-tremetantan voĉon,&mdash;prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom
-superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via
-troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj
-similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo
-por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas,
-ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito,
-antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.</p>
-
-<p>&mdash;Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn.
-Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio,
-Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj
-eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel&mdash;mi
-ne<!-- pagho 19 --> scias, kiel,&mdash;iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne
-scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.</p>
-
-<p>Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala,
-kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la
-vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi
-ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj,
-Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam
-pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo
-kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la
-teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom
-granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela
-valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre
-dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese
-alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno,
-ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo
-de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi
-siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo
-al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn
-pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro
-plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la
-danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo
-kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun
-lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco,
-malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de
-sincereco kaj honesteco.</p><!-- pagho 20 -->
-
-<p>Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de
-fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli
-aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.</p>
-
-<p>La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur
-kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia
-patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj
-eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de
-lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li
-alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto,
-ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas
-signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al
-lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li
-ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela
-domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi
-havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan
-viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi
-retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo
-de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Anjo, kiel fartas la patro?</p>
-
-<p>Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe
-tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por
-fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn
-plu.</p>
-
-<p>Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte
-supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj
-eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan
-angulon de kuireja ĝardeno.<!-- pagho 21 --> Lian amplenan rigardon renkontis
-rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la
-duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre
-malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj,
-preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris
-kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kara patro?&mdash;demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.</p>
-
-<p>&mdash;Kara knabo,&mdash;respondis basa voĉo de el la kurtenoj,&mdash;vi jam scias.
-Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por
-milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj
-vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn.
-Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi
-mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj
-releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam
-de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi
-konfeson.</p>
-
-<p>Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis
-sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de
-la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa
-voĉtono:</p>
-
-<p>&mdash;Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio
-doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.</p>
-
-<p>Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde
-emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro,
-ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro
-li revenis, portante<!-- pagho 22 --> negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia
-bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro,
-kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la
-konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur
-komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon
-de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis
-en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj
-animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis
-fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi
-serenecon.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi
-estis juna, ambicia guvernisto, M. A.<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a> en la domo de tre fiera,
-sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto
-de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla
-landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de
-eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco
-kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de
-dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco
-en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l&rsquo;
-komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.&mdash;</p>
-
-<p>La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala
-vizaĝo aperis febra ruĝeto.</p>
-
-<p>&mdash;Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis
-kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego,
-ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel
-malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua
-kaj gaja! Jam la<!-- pagho 23 --> nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la
-horizonto.</p>
-
-<p>La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis
-la okazon por diri:</p>
-
-<p>&mdash;Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro
-malgajajn epizodojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine
-rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn
-... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro
-de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu
-suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia
-regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la
-bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko
-kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun
-li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro,
-mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed
-kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni
-okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de
-ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis,
-kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni
-sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu
-nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per
-peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja,
-laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam
-plu portis bastonon.&mdash;</p>
-
-<p>Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis
-en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo
-restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala,
-kiel statuo;<!-- pagho 24 --> nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon
-kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min
-ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo
-alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas
-al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn.
-Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam
-ne sciis. Dank&rsquo; al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis,
-laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon
-mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi
-malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen
-libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi
-al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la
-daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al
-mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min.
-Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis
-mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu
-tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj
-forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas
-priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande;
-mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri
-ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa
-okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi
-estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan
-kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio
-kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis,
-kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur
-sin vian edukon en la<!-- pagho 25 --> daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove
-travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane
-penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne
-ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne,
-mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio,
-sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.&mdash;</p>
-
-<p>La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo
-ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la
-animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis.
-Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris
-al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro,
-demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro
-tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton
-de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo
-eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun
-Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo; ne eliru.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli
-forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro
-al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo.
-Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta
-estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo,
-riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi
-havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ
-vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino
-sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta<!-- pagho 26 -->
-edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara
-knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove
-tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita
-favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen,
-pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi,
-sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo,
-kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj
-rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel
-farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...</p>
-
-<p>&mdash;Ho! patro,&mdash;Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,&mdash;ĉu
-do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial
-ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...</p>
-
-<p>Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio,
-kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni
-neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu,
-nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de
-sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian
-dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro
-preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la
-pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi
-vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala
-danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama
-momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj
-ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la
-amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore<!-- pagho 27 --> mi ĵuris, adiaŭe
-kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.&mdash;</p>
-
-<p>Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per
-jam pli malfortiĝinta voĉo:&mdash;Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ
-ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi
-mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... &mdash;Turnante sin
-al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris
-signojn de proksimiĝanta morto, li diris:&mdash;Ĉu vi, kara knabo ...
-por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l&rsquo;
-morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?</p>
-
-<p>&mdash;Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile.
-Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun
-devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj
-agrabla devo.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...</p>
-
-<p>La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en
-la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan,
-palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.&mdash;Nur
-malmultajn minutojn plu,&mdash;li diris al sia tremetanta koro,&mdash;kaj la
-plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.&mdash;Subite
-la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni
-min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas
-sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton,
-ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli
-detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj
-riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas<!-- pagho 28 --> ne per rimedoj, kiujn Dio
-povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo.
-Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi
-trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis
-el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj
-aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis
-eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito,
-nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi <em>deziras</em>, karulo, ne
-<em>devigas</em> vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi
-miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en
-Londono... Ĉu....</p>
-
-<p>La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute
-neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por
-nenia persona profito.</p>
-
-<p>Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu.
-Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis
-al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de
-doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine
-Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran
-ujon kaj iris al sia eterna ripozo.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran
-posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis
-kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon
-aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn.
-Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo,
-neatente, kaj jam post legado de<!-- pagho 29 --> nemultaj paĝoj ŝi donis la libron
-al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino
-Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj
-priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado
-atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj
-ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis
-la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton
-de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo
-ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn
-kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el
-la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ
-ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis
-en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian
-malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda
-malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas
-tio?&mdash;</p>
-
-<p>Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis
-kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.</p>
-
-<p>&mdash;Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi
-vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!</p>
-
-<p>Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:</p>
-
-<p>&mdash;Efektive?</p>
-
-<p>&mdash;Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne
-povas konfidi al mi, kio okazis?</p>
-
-<p>Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli
-kaj pli varmiĝante:</p><!-- pagho 30 -->
-
-<p>&mdash;Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin.
-Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers
-efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis
-lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri
-tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto,
-mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu
-semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon
-de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas
-mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri
-la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la
-respondon de la konsulo.</p>
-
-<p>Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis.
-Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston
-de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino.
-Post momento ĉi tiu ree parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Hugo devas respondi pri tiu mortigo...</p>
-
-<p>Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon,
-onklino?</p>
-
-<p>En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj:
-timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero
-eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris
-heziteme:</p>
-
-<p>&mdash;Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi
-tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi
-helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto,
-kaj tiel...</p><!-- pagho 31 -->
-
-<p>&mdash;Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj
-strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin
-al tiaj danĝeroj?</p>
-
-<p>&mdash;Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la
-tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro
-superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu
-li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke
-li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje.
-Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan
-fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola
-uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj
-mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la
-komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed
-ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni
-ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero
-venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne
-volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas
-liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...</p>
-
-<p>Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu
-trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si
-mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la
-maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por
-tio per mia animo.</p>
-
-<p>La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat
-ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis
-tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta
-deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo
-de la<!-- pagho 32 --> amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro
-preskaŭ rompiĝis:</p>
-
-<p>&mdash;Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn
-pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro
-troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu;
-post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam
-el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam
-mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn
-pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita
-al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla.
-Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn
-kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn,
-mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo
-estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja
-malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas.
-Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la
-memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj,
-estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.</p>
-
-<p>Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj
-petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence
-forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum
-mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo:
-Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj
-ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu
-stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.</p>
-
-<p>Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.</p>
-
-<p>Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en<!-- pagho 33 --> la direkto
-al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro
-bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas
-tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.</p>
-
-<p>Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:</p>
-
-<p>&mdash;Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la
-temanĝilaron.</p><!-- pagho 34 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO II</h2>
-
-
-<p>Dek jaroj pasis.</p>
-
-<p>Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da
-gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan
-tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis
-gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la
-tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj
-de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene
-babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco
-altiris la atenton de la preterpasantoj.</p>
-
-<p>La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj
-partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj
-laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al
-postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge
-elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn
-per interŝanĝo de travivitaĵoj.</p>
-
-<p>En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de
-la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj,
-ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj.
-Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa
-literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte
-la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj
-super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo
-iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la<!-- pagho 35 --> kuntablanoj, lacigite de
-la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj
-trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta
-muro apud ili.</p>
-
-<p>Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de
-la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun
-sincera fervoro:</p>
-
-<p>&mdash;Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj
-cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi
-homo.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,&mdash;diris la rusa
-literaturisto,&mdash;kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri
-tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun
-homon&mdash;permesu ĉi tiun signifon&mdash;al kiu tute mankas la poezia vejno,
-kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere
-feliĉa sen poeziemo.</p>
-
-<p>Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:</p>
-
-<p>&mdash;Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis
-min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l&rsquo;
-komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu
-lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.</p>
-
-<p>Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ
-estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia
-gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin
-tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro
-sindetenema.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis la rusa literaturisto,&mdash;li ankoraŭ estas en la
-urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al <i lang="fr">En Allier</i>,
-kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga<!-- pagho 36 --> ripozo. Li meritas ripozon,
-laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso,
-laŭvortan tradukon de lia parolo.</p>
-
-<p>La juna germanino ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj
-idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la
-amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej
-elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.</p>
-
-<p>Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:</p>
-
-<p>&mdash;Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie:
-tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon
-sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.</p>
-
-<p>Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la
-unuaj tagoj de la kongreso, diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi
-partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj.
-Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en
-du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro
-Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno
-de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble,
-li povis pli senĝene paroli.</p>
-
-<p><i>Franca gazetisto</i>:&mdash;Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado
-en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de
-kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn&mdash;ekvidante, ke
-la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:&mdash;mi ne
-diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti
-kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon
-kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon<!-- pagho 37 --> en nia movado.
-Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti
-egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn
-idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn
-aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian
-parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan,
-fluan lingvaĵon.</p>
-
-<p><i>Franca sinjorino</i>:&mdash;Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman
-kaj samtempe&mdash;pri tio mi ne dubas&mdash;tute senafektan, senkonscian
-elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li
-estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene,
-glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.</p>
-
-<p><i>Germana instruisto</i>:&mdash;Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en
-germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon;
-tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj
-spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ
-en Anglujo&mdash;ĉu ne, sinjoro Lumsden?&mdash;"<i lang="en">Household-words</i>", hejmaj
-sentencoj.</p>
-
-<p><i>Fraŭlino Gundrum</i>:&mdash;Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi
-privata sistemo, kelkajn aforismojn.</p>
-
-<p><i>La rumanino</i>:&mdash;Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.</p>
-
-<p><i>Fraŭlino Gundrum</i>:&mdash;Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu
-neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo
-pri universala amo li diris:&mdash;La vorto "Esperanto", ĉu parolata,
-aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj
-entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en
-revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "<em class="gesperrt">Amanto</em>".
-Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo
-"<em class="gesperrt">esperanta</em>", sed<!-- pagho 38 --> ankaŭ popolo internacie "<em class="gesperrt">amanta</em>". Plue, neniam
-foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte
-antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore,
-kun ambaŭ manoj etenditaj:&mdash;"Ho, miaj amikoj&mdash;materialistoj!
-Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies
-ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri
-universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio.
-Esperanto&mdash;la lingvo kaj ankaŭ la movado&mdash;estas Diodonita donaco.
-Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de
-homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por
-mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni
-la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li
-aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.</p>
-
-<p><i>La franca gazetisto</i>:&mdash;Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne
-malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...</p>
-
-<p><i>La edzino de la franca gazetisto</i>:&mdash;Ne, Victor, ne citu la nomon de
-la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.</p>
-
-<p><i>La germana maljunulo</i>:&mdash;Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?</p>
-
-<p><i>Tri sinjorinoj kune</i>:&mdash;Jes, ankoraŭ fraŭlo.</p>
-
-<p><i>La germana maljunulo</i>:&mdash;Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia
-amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne
-facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita
-konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:&mdash;"Oni
-aŭdas multon en Esperantujo pri &lsquo;Tutmonda Frateco&rsquo; ktp. Nenio
-povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca
-ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj
-miaj, malgraŭ nia tuta fervoro<!-- pagho 39 --> kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura
-evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas
-Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."</p>
-
-<p><i>La franca gazetisto</i>:&mdash;Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas
-simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan
-spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.</p>
-
-<p><i>La rusa literaturisto</i>:&mdash;Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi
-vin diri: "malfeliĉe".</p>
-
-<p><i>La franca gazetisto</i>:&mdash;Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza
-studanto de la historio de l&rsquo; homaro kaj de la homa koro povas
-ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por
-alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis
-antaŭ sin.</p>
-
-<p><i>La germana maljunulo</i>:&mdash;Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo
-okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos
-neelradikigebla.&mdash;</p>
-
-<p>Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri
-ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom
-transiris en aliajn temojn.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo
-<i lang="fr">En Allier</i> kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa,
-trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj
-loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.</p>
-
-<p>Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu
-el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis
-deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu
-aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon.
-Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj
-kongresoj<!-- pagho 40 --> kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan
-simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni
-ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.</p>
-
-<p>La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el
-Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de
-kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj
-de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto
-kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara
-knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy,
-ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj
-onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj
-incitetojn.</p>
-
-<p>La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding.
-Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la
-edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ
-dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan
-violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien
-ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe
-okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn
-rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda
-angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ
-arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj
-sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj
-simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin,
-ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala
-estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding
-estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed
-malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita
-mararmeo. De la unua ŝi heredis<!-- pagho 41 --> vivecon, poeziemon, kaj de la
-dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta
-Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj
-ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke,
-kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde
-faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al
-sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj
-faradis ridindajn gramatikajn erarojn.</p>
-
-<p>Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj
-revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis,
-aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias
-kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj
-vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis
-senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.</p>
-
-<p>Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu
-troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri
-naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da
-facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman
-mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el
-aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston
-kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum
-ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza
-promeno.</p>
-
-<p>Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra
-fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming
-iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko,
-kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la
-belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki
-liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ,
-sed<!-- pagho 42 --> malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem,
-li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun
-alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post
-ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance
-malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj
-la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena
-babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente
-aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika
-edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom
-distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, pardonu, fraŭlineto,&mdash;ĝentile respondis la bonkorulo,&mdash;ĵus
-venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li
-ludas viston.</p>
-
-<p>Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de
-la ĉirkaŭaĵo, "<i lang="fr">Rocher de Naye</i>", por rigardi de ĝia pinto la
-sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern&rsquo;a Alparo.
-Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj
-enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro
-kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn
-onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la
-karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis,
-petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.</p>
-
-<p>&mdash;Nur imagu, miaj karaj gardistoj,&mdash;ŝi petole ekkriis,&mdash;reveninte
-hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri
-la sunleviĝo super la glora Bern&rsquo;a Alparo, kiel la plej grandioza
-vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj
-konfesi,<!-- pagho 43 --> ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas
-enlitiĝi, kiam vesperiĝas.</p>
-
-<p>La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian;
-neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino
-petegis plue kun ŝajnĝemeto:</p>
-
-<p>&mdash;Mi vere pensis, ke vi amas min.</p>
-
-<p>Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:</p>
-
-<p>&mdash;Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne
-risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo&mdash;aŭ io simila.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, onkloj,&mdash;diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du
-viroj,&mdash;rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen
-mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi,
-ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte
-plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ
-piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al
-la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis
-permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne
-malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.</p>
-
-<p>Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per
-alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro
-Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston
-kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La
-nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis
-ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi
-tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili
-la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa
-ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj
-de rokaj deklivoj trans<!-- pagho 44 --> valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj
-rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.</p>
-
-<p>Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur
-la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj
-kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu
-fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo,
-aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca
-figuraĵo en la mallumo.</p>
-
-<p>Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj
-iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo
-estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de
-la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj.
-Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila
-nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera
-ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta
-altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de
-la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same
-sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia
-estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi
-estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro
-ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino&mdash;mi esperas, ke miaj belaj
-legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion&mdash;sinjorino Harding,
-pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira
-personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli
-grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj
-propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis
-forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des
-pli profunda, pasia.</p><!-- pagho 45 -->
-
-<p>La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj
-supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj
-sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe
-flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj,
-kiaj la jenaj:&mdash;Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj;
-nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo,
-ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj
-poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon;
-pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan
-por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la
-pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.</p>
-
-<p>Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton.
-Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj
-unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas
-apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj
-sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la
-malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila
-ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis
-fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra,
-silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento,
-superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino
-senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ
-timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj
-momentoj tro plenaj por paroli.</p>
-
-<p>Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de
-la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura,
-maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda
-klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton.
-Por tiuj kompatindaj<!-- pagho 46 --> legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton
-en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren
-de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin.
-La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla
-facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj.
-La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile
-revokos al si la neforgeseblan ĝuon.</p>
-
-<p>Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento
-ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho!
-kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!</p>
-
-<p>Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj
-sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda
-proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis
-kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo
-travibris la silentan nokton:</p>
-
-<p>"<i lang="de">Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren</i>"<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>.</p>
-
-<p>Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris
-mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de
-la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la
-jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.</p>
-
-<p>Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj
-voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda
-ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj
-kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj
-animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:</p><!-- pagho 47 -->
-
-<p>&mdash;Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas
-tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun
-la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?</p>
-
-<p>Onklo Johano respondis iom heziteme:</p>
-
-<p>&mdash;Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis
-min.</p>
-
-<p>Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj
-ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion
-de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia.
-Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia "Alpenstock"
-kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon.
-Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris
-sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega
-jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu
-majesta ĥoralo&mdash;mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan
-tradukon de sinjoro Marx&mdash;tuŝis la profundon de mia animo. Eble
-tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj
-de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis
-min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe
-diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉiuokaze,&mdash;rediris petole la juna usonanino,&mdash;vi estas voĉdone
-venkitaj: tri voĉoj <i>por</i>, kaj du voĉoj <i>kontraŭ</i> la jodelkanto;
-do, plimulto de unu.</p>
-
-<p>En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom
-iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la
-malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis
-kvar sinjoroj, tri<!-- pagho 48 --> sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis
-proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="de">Guten Abend, meine Herrschaften</i><a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>&mdash;venis plaĉa basa voĉo. La
-usonanoj respondis angle:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon.</p>
-
-<p>Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas
-Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la
-bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el
-la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la "<i lang="en">Good evening</i>" de la
-usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre
-kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion.
-Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino
-parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj,
-tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre
-malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante
-la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje
-ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la
-preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro
-Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton,
-ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!</p>
-
-<p>Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri
-antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la
-monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone
-regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman
-belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al
-tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de
-bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo<!-- pagho 49 --> de la
-nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de
-elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis
-la abismon kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kia bildo de l&rsquo; morto!</p>
-
-<p>&mdash;Bildo de l&rsquo; morto?&mdash;Kun demanda tono ripetis Leonardo.&mdash;Tio ne
-estas mia koncepto pri morto.</p>
-
-<p>&mdash;Tamen la mia,&mdash;rediris la virino ĉe lia flanko iom
-surprizite,&mdash;ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia
-ekstremaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="la">Excelsior!</i>&mdash;ekkriis Leonardo,&mdash;jam estas la unua horo; ni devas
-iri antaŭen.</p>
-
-<p>Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la
-supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de
-malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino,
-kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive
-la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga
-grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko
-komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis
-distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj
-aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble
-pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino
-Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte
-sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili
-priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la
-konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin
-turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona
-amikeco.</p>
-
-<p>Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post
-la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis
-senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia
-ioma sindetenemo, la izoleco de<!-- pagho 50 --> la vilaĝo, en kiu li loĝis,
-kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo
-<em class="gesperrt">Vincent kaj Haverford</em>, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion
-de asociano.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn;
-kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj
-vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj,
-sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj
-homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis
-al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita
-malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene
-komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis
-kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare
-lerta, bona virino, ĉiurilate&mdash;en liaj okuloj&mdash;supera al ĉiuj
-ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu
-povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo,
-ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro
-mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La
-poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de
-multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi
-sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun
-kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.</p>
-
-<p>Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la
-antaŭoficejo de sinjoroj <em class="gesperrt">Hunter kaj Inman</em>>, la prokuristoj de li
-kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same
-fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna
-juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa,
-profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj,
-ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo<!-- pagho 51 --> Leonardo. De tiu okaza
-interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis
-ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj
-realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por
-ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco
-kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu
-nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko,
-apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn
-pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan
-kontentecon.</p>
-
-<p>Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis
-demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima,
-sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed
-ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter
-ili, detenis ŝin.</p>
-
-<p>Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud
-la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la
-gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek
-gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo,
-estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la
-monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da
-minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en
-ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata
-videjo&mdash;kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta,
-neĝokovrita Bern&rsquo;a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ
-iom grizkolora, tamen majesta.</p>
-
-<p>Geraldino ekparolis plende:</p>
-
-<p>&mdash;Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj
-nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!</p>
-
-<p>&mdash;Ne ĉagreniĝu, Geraldino,&mdash;diris Leonardo&mdash;, ĝi estas nur
-maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la
-sunglobo.</p><!-- pagho 52 -->
-
-<p>Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la
-vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe
-malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la
-nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.</p>
-
-<p>La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble,
-ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan
-marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur
-loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la
-baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj
-ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele,
-tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la
-maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj.
-La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza.
-La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la
-neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro
-de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ
-ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj,
-enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis
-topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis,
-ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.</p>
-
-<p>Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan
-belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ
-la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe
-la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la
-marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la
-suno leviĝis, impona, majesta.</p><!-- pagho 53 -->
-
-<p>La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la
-alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda
-emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la
-diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="fr">Magnifique!</i></p>
-
-<p>&mdash;<i lang="en">Overwhelmingly beautiful!</i></p>
-
-<p>&mdash;<i lang="de">Wunder-wunderschön!</i> ktp.</p>
-
-<p>Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel
-forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el
-plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la
-Amo.</p>
-
-<p>Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por
-esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris,
-ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin
-mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi povus, diri li respondis milde;&mdash;antaŭ tia vidaĵo oni
-povas nur silenti, adori; vortoj profanus.</p>
-
-<p>Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu
-lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne
-estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis
-iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero,
-kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la "rozfingra" mateno.
-Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero,
-deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la
-tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan
-indignon:</p>
-
-<p>&mdash;Kuŝiĝu!&mdash;li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la
-ĉirkaŭstarantoj.</p>
-
-<p>La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por
-rigardi la vidaĵon.</p><!-- pagho 54 -->
-
-<p>Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la
-novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per
-brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des
-pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo
-alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por
-ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj
-de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante
-malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de
-Ĝenevo la neĝokovritajn montojn <i lang="fr">Dent du Midi</i> kaj <i lang="fr">Mont-Blanc</i>,
-lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan
-verandon de la gastejo "Valpaco" vestita per tre modere dekoltita
-kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el
-gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj
-vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia
-zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj "Marŝalo Niel". Malgraŭ
-siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla,
-kaj vigla.</p>
-
-<p>La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj,
-kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun
-ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli
-belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko
-por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super
-la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila,
-arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.</p>
-
-<p>En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis
-Leonardon.</p><!-- pagho 55 -->
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston,&mdash;ŝi ekparolis per tono, kiu montris
-kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo,&mdash;vi estas ĉi tie,
-ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du
-sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.</p>
-
-<p>Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj
-estas malsekaj.</p>
-
-<p>&mdash;Ho! amiko mia,&mdash;ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo,&mdash;larmetoj
-en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj,
-firmkarakteraj, ne havas larmojn.</p>
-
-<p>&mdash;En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa
-vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne
-konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas,
-pri viaj interesaĵoj.</p>
-
-<p>&mdash;Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra
-desegno. Jen...</p>
-
-<p>Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon,
-eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante
-enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ
-varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia
-trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan,
-kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo
-troviĝis mozaika, ora litero "A". Sur la dorsa flanko estis verda,
-kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero
-"E". En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post
-momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:</p>
-
-<p>&mdash;La litero "E" signifas, kompreneble, "Esperanto", kaj la litero
-"A"... "Amanto"; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.</p><!-- pagho 56 -->
-
-<p>&mdash;Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa
-koloro amon, tuthomaran amon.</p>
-
-<p>&mdash;Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj
-homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la
-homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo.
-Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj,
-kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian
-propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.</p>
-
-<p>La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la
-vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:</p>
-
-<p>&mdash;Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni
-ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia
-lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon
-"Elmcroft" en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady
-Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre
-malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni
-vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre
-multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia
-gusto. Do...</p>
-
-<p>&mdash;Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon,&mdash;vive rediris
-Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu,
-ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis,&mdash;min ankaŭ jam de
-longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn
-por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun "Esperanto" reprezentas:
-militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj,
-noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas
-ankaŭ por vi.</p><!-- pagho 57 -->
-
-<p>&mdash;Efektive?!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas paroli malkaŝe?</p>
-
-<p>&mdash;Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.</p>
-
-<p>&mdash;Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo
-Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas
-ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi
-permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro
-sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la
-altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al
-ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu
-tion. Mi volas vidi vin brili.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.</p>
-
-<p>&mdash;Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.</p>
-
-<p>&mdash;Mi kredas je la potenco de la plumo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per
-cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da
-traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia
-loĝado en "Elmcroft" kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun
-homoj, kiujn vi povos influi.</p>
-
-<p>Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari
-paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn
-revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado,
-nepre estos grandaj akiraĵoj.</p>
-
-<p>Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon
-de la bela virino.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara
-domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?</p><!-- pagho 58 -->
-
-<p>Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed
-rapidapense respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj
-tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn
-aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela
-kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos
-demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.</p>
-
-<p>&mdash;Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava;
-tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi
-konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.</p>
-
-<p>&mdash;"Lia honorinda moŝto" Algernon Villiers<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>, do, ne akompanos la
-ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria
-volontularo en nia regiono.</p>
-
-<p>&mdash;Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni,
-sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias
-kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image,
-grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras
-sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ
-ĉarma.</p>
-
-<p>&mdash;Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li
-volas.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;diris sinjorino Harding,&mdash;senkonscie iom mallaŭtigante la
-voĉon,&mdash;lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin
-entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus
-tion.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu li do estas fianĉo?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.</p><!-- pagho 59 -->
-
-<p>Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la
-virino, kaj demandis milde:</p>
-
-<p>&mdash;Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?</p>
-
-<p>Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi
-malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj...</p>
-
-<p>&mdash;Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.</p>
-
-<p>&mdash;Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi
-nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos
-la sekreton al neniu plu.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉar mi volas, ke vi sciu.</p>
-
-<p>&mdash;Kial?</p>
-
-<p>&mdash;Mi deziras ĝin.</p>
-
-<p>&mdash;Virina kialo.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas incitema.</p>
-
-<p>&mdash;Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.</p>
-
-<p>Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino
-respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias,
-ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas
-malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni
-diras. Nu, "la honorinda" Algernon kaj "la honorinda" Melissa St.
-Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio
-daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la
-lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla
-hereda bieno transiros al kuzo<!-- pagho 60 --> de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra,
-heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino
-de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo,
-kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto.
-Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers
-amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin
-for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.</p>
-
-<p>&mdash;Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se
-nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi konas ŝin?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu,
-modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino.&mdash;</p>
-
-<p>En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete
-rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ
-ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj
-landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo "<i lang="fr">Dent du Midi</i>". Unu el ili venis
-peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La
-"karaj ĝemeloj" jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara
-knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ
-bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu
-materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?</p>
-
-<p>Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn
-samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis
-bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine
-niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo "Dent du Midi". Ĉiuj
-ĝuis tre<!-- pagho 61 --> agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis
-en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita
-renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la
-ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon "Valpaco". Liaj okuloj rigardis
-al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed
-hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo
-montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis
-letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna
-Prior, kaj la enhavo la jena:</p>
-
-<blockquote>
-<p>"Kara sinjoro Marston!</p>
-
-<p>"Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo
-ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas&mdash;ni ĉiuj ĝojas&mdash;ke
-vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko
-en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos
-tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian
-novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.</p>
-
-<p>"Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn
-tagojn kaj ĝeni vin per miaj&mdash;niaj&mdash;ĉagrenoj, mi ne povas pli
-longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de
-la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj
-konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas
-neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe
-ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por
-mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga,
-ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj
-kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble
-skribi nek teni<!-- pagho 62 --> tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti
-kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis
-sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de
-la patro. Kaj nun&mdash;tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al
-vi hodiaŭ&mdash;li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj
-vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj
-kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi
-la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia
-ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu
-vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed
-mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj
-tiel dolĉa, kiel kutime.</p>
-
-<p>"Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj
-ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro
-Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis
-sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke
-mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro.
-Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe
-sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de
-la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj
-vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed,
-ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta
-vivado.</p>
-
-<p>"Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro <i>Bridling</i>, frumatene, antaŭ
-la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi
-al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas
-sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam
-via,</p>
-
-<p class="far_sig">Lorna."</p><!-- pagho 63 -->
-</blockquote>
-
-<p>Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la
-spacon.</p>
-
-<p>&mdash;Lorna estas malfeliĉa,&mdash;li diris al si en la pensoj,&mdash;la gaja,
-impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista
-duonpatro.&mdash;Denove li legis la vortojn de la letero: "Onklino Delfino
-ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin".&mdash;Tion
-mi ne kredas,&mdash;li meditis plue,&mdash;mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin.
-Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete
-uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun
-malsaĝan paŝon... Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro
-grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna.&mdash;</p>
-
-<p>Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro,
-kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la
-devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li
-vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn
-lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris
-anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi
-al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto
-kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga
-devo.</p>
-
-<p>Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi
-faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj
-Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis
-varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun
-fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom
-senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo
-Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam
-tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel
-ŝanĝiĝis. Ŝi estis<!-- pagho 64 --> por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema,
-amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis
-en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin
-kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon
-kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora
-viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara
-justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi
-sciis&mdash;ne demandante al si la motivon&mdash;ke sinjoro Marston amzorge
-sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si
-kial&mdash;infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande&mdash;kaj
-respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo
-Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du
-jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi
-lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun
-etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita
-saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando,
-kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne
-ĝenis sin pri tiu opinio.</p>
-
-<p>La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam
-ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu
-farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo.
-Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de
-Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.</p>
-
-<p>Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta
-vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn
-protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas
-kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras,
-povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn.
-Sinjorino Harding<!-- pagho 65 --> korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en
-kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi nepre devas foriri?&mdash;ŝi demandis kunsenteme.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min.&mdash;La respondo estis
-milda, tamen firma.</p>
-
-<p>Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia
-neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn
-demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre bedaŭras tion, pro vi.</p>
-
-<p>Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga
-korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.</p>
-
-<p>La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis
-Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de
-Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon,
-ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje
-kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari
-multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun
-li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis
-onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?</p>
-
-<p>Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la
-knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne.
-Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?</p>
-
-<p>Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi pensas, ke li rifuzos?&mdash;ŝi demandis kun larĝe malfermitaj
-okuloj.</p><!-- pagho 66 -->
-
-<p>&mdash;Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li... iom ofendiĝus.</p>
-
-<p>&mdash;Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj
-aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.</p>
-
-<p>Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la
-kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li
-la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta
-rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino
-kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan
-vizaĝon li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas
-min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu
-vin, amikineto mia.</p>
-
-<p>Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino,
-mallaŭte diris al sinjorino Harding:</p>
-
-<p>&mdash;Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis enpense la anglino,&mdash;la ago estis ambaŭflanke tute
-natura, plena de ĉarma naiveco.</p>
-
-<p>En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj
-dezireme demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;revenis seka respondo,&mdash;tri el niaj laboristoj kaj la
-kortisto de la vilaĝa trinkejo.</p><!-- pagho 67 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO III</h2>
-
-
-<p>Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield,
-ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis
-lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj,
-hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la
-temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj;
-aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj
-ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en
-la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l&rsquo; flanko de
-sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj
-sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni
-devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj.
-Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis
-pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la
-firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj.
-Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je
-senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la
-fabrikaĵoj.</p>
-
-<p>La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj
-malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj,
-kiel ankaŭ de subuloj,&mdash;kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo,
-sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la
-firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo.
-Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano<!-- pagho 68 -->
-eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon,
-kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li
-la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke
-tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke
-li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li
-ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo.
-Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro
-sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine
-pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia
-juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore
-komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por
-pritraktado en kontoro.</p>
-
-<p>Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo.
-La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la
-ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj
-junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el
-la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj
-vortoj:</p>
-
-<p>&mdash;Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian
-Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?</p>
-
-<p>Alia knabino diris samlingve:</p>
-
-<p>&mdash;Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.</p>
-
-<p>Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo,
-respondis bonkore:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro
-okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ
-aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia
-foresto?</p>
-
-<p>La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante
-seriozan mienon:</p><!-- pagho 69 -->
-
-<p>&mdash;Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi
-forestas, sinjoro Marston.</p>
-
-<p>La juna direktoro respondis ridetante:</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu
-kondukanto. Nu, bonan vesperon,&mdash;li aldiris angle, ĉar kelkaj el la
-junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, sinjoro Marston,&mdash;ekkriis ĉiuj kore, tamen kun
-plena respekto.</p>
-
-<p>Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo,
-preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj
-laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis
-kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa
-ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia
-parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon
-de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj,
-knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior
-kaj "<i lang="en">the honourable</i>" Algernon Villiers en uniformo de kapitano
-de teritoria<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a> roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino,
-duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas
-igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la
-traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por
-la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj,
-neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon.
-Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe,
-naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro<!-- pagho 70 --> kaj iom
-dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la
-tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis
-kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin
-al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn,
-certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al
-pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis
-kaj ĝoje ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli
-kun li, sinjoro Villiers.</p>
-
-<p>Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile
-levis la ĉapelon kaj trankvile diris:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon.</p>
-
-<p>La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la
-veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn
-en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la
-neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro
-ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia
-bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li
-do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu,
-tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte
-kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis
-kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis
-nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta
-ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan
-impreson sur la junan aristokraton.</p>
-
-<p>&mdash;Fraŭlino Prior sciigis al mi,&mdash;diris ĉi tiu kun nuanco de
-kompato en la voĉo,&mdash;ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista
-kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ
-mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj
-sin<!-- pagho 71 --> tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi
-al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ
-fiaskiĝus.&mdash;Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun
-favoropetanta rideto:&mdash;La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino
-Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en
-via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de
-patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero,
-por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de
-nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio
-rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion
-la nedisputeblan mondpotencon.</p>
-
-<p>Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo
-de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu
-diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si
-mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian
-emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ
-enpensiĝe li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ
-en aliaj landoj, kelkajn&mdash;jam ne multajn&mdash;personojn, kiuj, kun
-larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni
-ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed
-sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la
-unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo
-kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La
-mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj
-malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub
-sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne
-povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj
-patriotoj.&mdash;<!-- pagho 72 -->Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli
-juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue:&mdash;Mi tre timas,
-sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj
-pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la
-daŭro de la historio de l&rsquo; mondo unu el la plej grandaj malbenoj,
-kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj,
-ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke
-ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi
-sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la
-tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon.
-Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito
-de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj
-aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas
-la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi
-mondpotenco?</p>
-
-<p>La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:</p>
-
-<p>&mdash;La naturan rajton de supereco.</p>
-
-<p>Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara
-koncepto. "Natura rajto" estas termina malĝustaĵo. "Rajto" estas
-trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto,
-do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ
-donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras
-fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco.
-Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas
-maldecaĵo. Ne, la doktrino de "natura rajto de supereco" ne estas
-akvotenebla<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a>, kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri
-ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ
-ĉi tiu doktrino.</p><!-- pagho 73 -->
-
-<p>&mdash;Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte
-aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj
-superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.</p>
-
-<p>Leonardo Marston ridetis.&mdash;Ĉu vi vere penas kredigi vin,&mdash;li
-demandis,&mdash;ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al
-armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn
-estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de
-fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la
-tempo daŭrigi la diskuton.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni
-konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.</p>
-
-<p>La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj
-Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti
-ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj
-vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn
-pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn
-tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco
-de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj
-malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia
-nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la
-koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris
-al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro,
-sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo
-Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li
-rekomencus la diskuton kun li pri "Patriotismo kontraŭ Esperanto" en
-la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ
-farus "pajlhakaĵon" el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo
-liajn<!-- pagho 74 --> malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda
-frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista
-profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen
-fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi
-lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.</p>
-
-<p>Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje
-ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers
-pri Esperanto.</p>
-
-<p>Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco,
-sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe
-altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj
-haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el
-rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.</p>
-
-<p>Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon
-de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.</p>
-
-<p>&mdash;De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj "la honorinda"
-Algernon Villiers?&mdash;li demandis.</p>
-
-<p>Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:</p>
-
-<p>&mdash;La akcento sur la vorto "tiaj" supozeble estas ĝentila aludo pri
-la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia
-mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro
-Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon,
-vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto.
-Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio
-profundan dankemon.</p>
-
-<p>La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste,
-denove alprenis pli seriozan mienon.</p><!-- pagho 75 -->
-
-<p>&mdash;Ne kuraĝigu lin, Lorna,&mdash;li diris milde.</p>
-
-<p>&mdash;"Kuraĝigu lin!"&mdash;ekkriis la knabino kun iom riproĉa
-voĉtono,&mdash;tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.</p>
-
-<p>&mdash;Kaŭzon? Kian?</p>
-
-<p>&mdash;Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian
-scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.</p>
-
-<p>Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al
-ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da
-nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi
-sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian
-sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta
-silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora
-kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via
-libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre
-bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.</p>
-
-<p>&mdash;Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi
-al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn
-tagojn tie post la ricevo de via letero.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon,
-kiun vi ĉiam montras al ni.&mdash;Denove ŝi silentis momenton, kaj poste
-parolis plue:&mdash;Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post
-via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj
-impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.</p>
-
-<p>&mdash;Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.</p><!-- pagho 76 -->
-
-<p>&mdash;Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston... sed vi ne povas
-prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel
-malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel... strange. Rompiĝas al mi
-la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe
-pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn
-antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso,
-farita de li. Lia karaktero estas detruita.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera,&mdash;diris Leonardo. En
-lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj
-trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la
-sentema knabino.&mdash;Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia
-malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura
-helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj.
-Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo.
-Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje,
-kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero,
-ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.</p>
-
-<p>&mdash;Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo
-iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al
-mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.</p>
-
-<p>Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la
-malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.</p>
-
-<p>&mdash;Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne?&mdash;li
-demandis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.</p>
-
-<p>&mdash;Kio pensigas al vi tion, Lorna?</p>
-
-<p>&mdash;Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur
-bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino<!-- pagho 77 --> tuj plenumas ĝin, aŭ
-peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo
-estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la
-onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive?&mdash;diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li
-eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la
-knabino, li demandis:&mdash;Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito
-al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol
-ordinare?</p>
-
-<p>Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.</p>
-
-<p>&mdash;Mi volis diri: "Ne",&mdash;ŝi respondis malrapide,&mdash;sed mi ekmemoras,
-ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de "Grovelands", li estis neordinare
-malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti
-nur kunokazaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;Eble.&mdash;La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj
-senmova.</p>
-
-<p>Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.</p>
-
-<p>&mdash;Kien vi iras, Lorna?&mdash;demandis Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Al "Grovelands" tra la vilaĝa pordo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, estu singarda,&mdash;li diris, etendante la manon al la knabino kaj
-ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon.&mdash;Ne lasu iun
-malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri
-la mondo ankoraŭ nematura.</p>
-
-<p>Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo:&mdash;Ho,
-sinjoro Marston,&mdash;ŝi ekkriis,&mdash;vi estas tro zorgema; vi metus min
-sub kloŝon, se vi povus!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke
-onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre
-malfeliĉa,&mdash;respondis la knabino heziteme.</p><!-- pagho 78 -->
-
-<p>&mdash;Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco
-datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi
-venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro
-kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?</p>
-
-<p>Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo
-kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke
-onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: "Estu singarda."&mdash;Leonardo Marston
-sin turnis por foriri.&mdash;Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko
-onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere,
-por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, dankon; ĝis la revido.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li
-sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati
-per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos
-inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon,
-ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis
-interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis
-lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi
-la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en
-Kanadon.</p>
-
-<p>Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud
-nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de
-bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca,
-reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la
-sukcesplena<!-- pagho 79 --> kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon
-ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro.
-Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de
-eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj
-redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante
-la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila
-venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna,
-fidela Anjo:</p>
-
-<p>&mdash;Jen, Leonardo,&mdash;ŝi diris,&mdash;estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj
-subskriboj.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, Anjo.</p>
-
-<p>Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj
-sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj,
-skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: "Korajn salutojn el
-Chamounix sendas al vi viaj adorantoj." Poste sekvis la subskriboj;
-unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj
-sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de
-ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en <i lang="fr">En Allier</i>, krom kelkaj aliaj,
-kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding.
-Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton "adorantoj",
-kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo
-sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu
-promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi
-sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur
-momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis
-liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La
-mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por
-la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton,
-kiun li ankoraŭ tenis en<!-- pagho 80 --> la mano, li demandis sin, kiu proponis
-la vorton "adorantoj". Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ
-ĉu iu alia?&mdash;Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis
-antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis
-ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili
-pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente
-revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla,
-inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj&mdash;li devis ankaŭ
-konfesi&mdash;eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je
-li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi
-en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis.
-Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta
-virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn
-okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen
-li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube&mdash;li diris
-al si&mdash;malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi
-maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita
-sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura,
-li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo
-eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro
-Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo
-tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj
-kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene
-fidi la altanimecon de la edzino, kiu...</p>
-
-<p>Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo
-per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro,
-freneze ekkriante:&mdash;Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!</p>
-
-<p>La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis<!-- pagho 81 --> de la seĝo
-kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo
-vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj,
-per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li
-senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame
-rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila,
-ordona voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi
-tie, kaj ni racie priparolu vian aferon.&mdash;Li kondukis la ankoraŭ
-tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian
-dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj
-bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda
-estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>
-incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian
-ordonon.&mdash;</p>
-
-<p>Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa,
-pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris
-malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj
-ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis
-la okulojn al la planko.</p>
-
-<p>&mdash;Kara Malkomo,&mdash;diris Leonardo milde,&mdash;penu fariĝi pli trankvila,
-kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne...</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi <em>scias</em>, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al
-vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi,
-sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse
-rigardu min.</p><!-- pagho 82 -->
-
-<p>Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto,
-senvorte. Leonardo Marston parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj
-due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni
-kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam
-havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo!
-Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per
-la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj,
-venki...</p>
-
-<p>La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kara Malkomo, tio <em>estas</em> ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru
-unu penegon&mdash;mi helpos vin kaj vi venkos.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, se vi nur povus... povos helpi min.</p>
-
-<p>&mdash;Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?</p>
-
-<p>Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme:&mdash;Jes, sinjoro
-Marston.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, Malkomo,&mdash;rediris ĉi tiu energie,&mdash;mi bezonas multe pli
-fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol
-vi supozas. Nu?</p>
-
-<p>En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra
-batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur
-lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna
-konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos
-savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia
-amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde
-kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per
-pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari... Ame
-metante manon sur lian ŝultron, li diris:</p><!-- pagho 83 -->
-
-<p>&mdash;Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.</p>
-
-<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la
-parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Sensencaĵo!</p>
-
-<p>Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:</p>
-
-<p>&mdash;Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj
-mi atendis, ke vi nun malkonfesos&mdash;ĉiuj simile suferantaj faras
-tion&mdash;sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: <em>Mi scias</em>,
-pri kio mi parolas.</p>
-
-<p>Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed
-ĉi tiu daŭre parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron.&mdash;Post momenta silento
-Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo:&mdash;Mi certigas
-vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas;
-nur konfidu min... Nu?</p>
-
-<p>La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj
-okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn
-nervojn.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin
-alpreni tiun rimedon?</p>
-
-<p>&mdash;Neniu.</p>
-
-<p>&mdash;Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia
-penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro
-misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi
-sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al
-via<!-- pagho 84 --> nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via
-buŝo mem. Eldiru!</p>
-
-<p>Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko.
-Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Onklino Delfino.</p>
-
-<p>&mdash;Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?</p>
-
-<p>Iom lace Malkomo respondis:&mdash;Mi ne memoras; jam de longe.</p>
-
-<p>&mdash;Penu rememori, kara knabo, penu.</p>
-
-<p>Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo,
-kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al
-rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza,
-bonkoraspekta homo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.</p>
-
-<p>&mdash;Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj
-sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto
-por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn.&mdash;</p>
-
-<p>La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la
-junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu
-diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan
-memoron:</p>
-
-<p>&mdash;Jam antaŭ multaj jaroj&mdash;mi estis tiam nur malgranda knabo...</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?</p>
-
-<p>&mdash;Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la
-sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne ankaŭ via patro?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;heziteme,&mdash;jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam
-tiom okupitaj en la kontoro.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj onklino Ida?</p><!-- pagho 85 -->
-
-<p>&mdash;Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino
-ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis
-la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis
-inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.</p>
-
-<p>Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj
-reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia
-indigno:&mdash;Jen,&mdash;li murmuris al si,&mdash;jam tiam komenciĝis la diabla
-afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! <i>Haŝiŝ</i>,
-sendube, estis la unua konfitaĵo uzita.&mdash;Li turnis sin al la
-malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante,
-ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis
-sin kaj diris milde:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via
-domo por sciigi vian patron.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.</p>
-
-<p>&mdash;Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per
-pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ
-matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu
-meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.</p>
-
-<p>Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan
-ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta
-dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon.
-De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la
-stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan,
-pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li
-haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la
-malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li
-spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri
-jeno li tute ne dubis:&mdash;<!-- pagho 86 -->Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon
-de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo
-ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron
-Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis
-sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la
-penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj
-anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe
-tiu penso.</p>
-
-<p>Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras
-ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro
-Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu
-pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj
-konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj
-per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro
-Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro
-de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi
-Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante
-la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto
-estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson.
-Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel
-multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam,
-antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn
-de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la
-por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ
-li alparolas la spiriton de la mortinto:&mdash;Ne, mia kara patro, mi
-neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la
-postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos
-la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj
-al via apartigita posedaĵo.&mdash;<!-- pagho 87 -->Tiu posedaĵo estis por lia patro
-makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino,&mdash;li plue
-meditis,&mdash;estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi
-estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas
-mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la
-realeco de la vizio.</p>
-
-<p>Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel
-ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis
-evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli
-kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia
-malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom
-kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe
-estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo
-ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la
-filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero
-de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per
-antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino
-Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon,
-penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la
-ĉambro.&mdash;Kion li devas fari?&mdash;Li diskutis kun si, ĉu ne estus
-bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed
-post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne
-rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj
-ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj,
-por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto
-de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj
-aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne
-trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la
-problemon.</p><!-- pagho 88 -->
-
-<p>Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la
-diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur
-komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin
-percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa
-maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon,
-lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona,
-bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia
-sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis
-al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj
-malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post
-la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino,
-ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu
-bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda
-kontenteco kaj dankeco.</p>
-
-<p>Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton:&mdash;Kiel
-strange,&mdash;li demandis sin,&mdash;ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je
-la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas
-tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas
-lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!</p>
-
-<p>Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al
-Dia zorgo, li enlitiĝis.</p>
-
-<p>La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange
-malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko,
-estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj
-vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo,
-kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ
-decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn
-inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo<!-- pagho 89 --> rigardis kiel
-grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon
-vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:&mdash;Ĉu vi
-memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso,
-sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis
-lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da
-vortoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi rememoras.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis
-lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia,
-intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj
-malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde
-komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia
-kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies
-manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi
-povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?</p>
-
-<p>Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de
-Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa
-cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da
-sincereco, ol lia amiko atendis:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro
-Marston,&mdash;li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan
-voĉtonon,&mdash;vi ne perfidos min?</p>
-
-<p>&mdash;Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.</p>
-
-<p>Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam
-intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis
-akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia
-interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli
-malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble
-resaniĝos,<!-- pagho 90 --> ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia
-malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo,
-ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo
-kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom
-maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la
-knabo, veni al sia patro kun fila konfido.&mdash;La patro estas,&mdash;li
-diris,&mdash;la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta
-filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri
-tio.&mdash;</p>
-
-<p>Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo,
-sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon
-de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu
-kondukos lin en la domon de sia amiko.</p>
-
-<p>Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon.
-Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve
-ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban
-paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj
-minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis
-necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo
-rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo
-ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la
-maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino.
-Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta,
-peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi timas,&mdash;ekparolis sinjoro Vincent,&mdash;ke mia fratino ne aprobos
-vian proponon.</p>
-
-<p>&mdash;Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la
-"kara knabo" eliĝos el sia terura stato.</p>
-
-<p>Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino<!-- pagho 91 --> mem. La pasintaj
-dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la
-tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn
-striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia
-iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis,
-ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de
-neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon",
-fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan
-tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.</p>
-
-<p>Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso
-kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla,
-mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj,
-ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj
-decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis
-ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton;
-kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l&rsquo; animo. Tiam
-ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo
-al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu
-karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato,
-rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo.
-Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj,
-kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla
-intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun
-la vortoj:</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas al Malkomo, Hugo?</p>
-
-<p>Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis
-malkaŝi sian maltrankvilon:</p>
-
-<p>&mdash;La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon,
-sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe
-sinjoro Marston. Malkomo<!-- pagho 92 --> ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj
-konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro
-Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner
-estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.</p>
-
-<p>Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre,
-preskaŭ malĝentile:</p>
-
-<p>&mdash;Specialisto pri kio?</p>
-
-<p>Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn
-de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun
-signifoplena emfazo:</p>
-
-<p>&mdash;Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.</p>
-
-<p>Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo
-de flama, nehoma malamo&mdash;silenta deklaro de ĝismorta malamikeco.
-Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro
-Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj
-emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris
-la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin.
-Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne
-suprenlevante la okulojn, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas
-la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da
-malkaŝemo antaŭ sia patro.</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble!&mdash;Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.&mdash;Tio
-ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon
-pri la kara knabo.&mdash;Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo
-sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.</p><!-- pagho 93 -->
-
-<p>&mdash;Delfino!&mdash;Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj
-ĉagrenite,&mdash;mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi
-tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas
-forsendi ilin hodiaŭ matene.</p>
-
-<p>Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj
-respondis neĝentile:</p>
-
-<p>&mdash;Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi
-dokumentojn.</p>
-
-<p>Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en
-la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:</p>
-
-<p>&mdash;Tre stranga konduto&mdash;por ne uzi pli fortan esprimon&mdash;ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo,
-kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas,
-Malkomon.</p>
-
-<p>La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de
-malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la
-alia.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu efektive?&mdash;La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi
-estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.</p>
-
-<p>Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe
-la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis
-kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis
-kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa
-junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas,
-antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en
-konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li
-volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.</p><!-- pagho 94 -->
-
-<p>Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan,
-revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje
-salutis la amikon:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu
-estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas
-lerta specialisto?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston!
-Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ
-gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda
-plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la
-karulinon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri
-lin dum mia foresto?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, dankon.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston
-trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino
-Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian
-dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin
-per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris
-viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita
-deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la
-aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la
-malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj,
-kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj
-montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli
-vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj<!-- pagho 95 --> altanimaj
-Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation
-kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj;
-neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon
-aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de
-industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco
-ne destinis lin por komerca okupo.</p>
-
-<p>La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al
-ambaŭ sinceran ĝojon.</p>
-
-<p>&mdash;Estas tre aminde,&mdash;ŝi diris,&mdash;veni tiel frue post via reveno,
-kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.&mdash;</p>
-
-<p>Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta
-ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj
-ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi
-estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo
-montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj
-okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la
-korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed
-hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili
-kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.</p>
-
-<p>Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko;
-tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la
-pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis
-al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio
-igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna
-sinjorino demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas
-malgajaj pensoj?</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.&mdash;</p><!-- pagho 96 -->
-
-<p>Jam de longe,&mdash;diris fraŭlino Leggat penseme,&mdash;mi sopiris malkaŝe
-paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara
-Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian
-ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun
-Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion,
-Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis
-hieraŭ vespere.</p>
-
-<p>&mdash;Dank&rsquo; al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia
-okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta,
-ke vi jam scias.&mdash;</p>
-
-<p>Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis
-al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia
-reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe
-agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte
-kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan
-konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne
-parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo.
-Fine ŝi diris varme:</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj
-malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan
-aferon tre takte.</p>
-
-<p>Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro
-emocio:</p>
-
-<p>&mdash;Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la
-pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi
-miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun
-vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj
-aferoj.</p>
-
-<p>&mdash;Tion mi jam de longe suspektis.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj
-ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de<!-- pagho 97 --> okultaĵoj, Delfino persiste
-kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo,
-kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn
-kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange
-antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn
-mi vidis ĉi tie&mdash;terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia
-cerbo ankoraŭ ne detruiĝis&mdash;kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas
-kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove
-renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas
-tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la
-florĝardenon antaŭ duonhoro.</p>
-
-<p>&mdash;Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?</p>
-
-<p>&mdash;Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers,
-kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj
-aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo,
-sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis.
-Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj,
-nun troviĝas en privataj frenezulejoj.</p>
-
-<p>Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj
-elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis
-ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per
-sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke
-spiritistaj mediumoj&mdash;kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn&mdash;ne
-ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj,
-personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de
-malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj
-spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la
-plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco
-de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan
-fidon. Antaŭ<!-- pagho 98 --> kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj
-de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta
-personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj
-en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj.
-Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la
-samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura
-realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj
-farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj
-demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?</p>
-
-<p>La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi
-respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.</p>
-
-<p>Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la
-fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia
-finiĝo.</p>
-
-<p>Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton
-povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto
-Travers&mdash;vi ja konis lin; ĉu ne?&mdash;povus inspiri al ŝi tiajn terure,
-nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis,
-rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!&mdash;Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas
-al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo
-super la kapo de Hugo.</p>
-
-<p>&mdash;Kompatinda karulino,&mdash;diris Leonardo, profunde kortuŝita.&mdash;Tio
-ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla,
-kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion
-mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi
-estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj<!-- pagho 99 --> por
-priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko,
-d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe
-jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.</p>
-
-<p>Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon
-sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj
-kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:</p>
-
-<p>&mdash;Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.</p>
-
-<p>La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan
-virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion
-Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de
-suferado? Li diris:&mdash;"Iru malantaŭ min, <i>Satano</i>." Se ni nur povus
-ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni
-juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj
-malamikoj; ĉu ne?</p>
-
-<p>Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la
-parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan
-lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena
-ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan
-aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn
-pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo,
-ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto,
-respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj
-li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie
-moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj
-Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.</p><!-- pagho 100 -->
-
-<p>Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite
-li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de
-li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo,
-senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis
-sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La
-kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj
-en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia,
-kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de
-Leonardo:&mdash;Kio estas,&mdash;li demandis al si,&mdash;la nuna animstato de tiu
-malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per
-malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza
-sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble,
-ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al
-Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de
-spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon
-ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la
-reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ
-regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu
-terura afero. Sed&mdash;prudente li demandis sin&mdash;kia devus esti lia
-sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj
-riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la
-izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj
-rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi
-malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro
-tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.</p>
-
-<p>Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la
-enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo
-de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per
-bonkoreco kaj firmeco,<!-- pagho 101 --> kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca
-maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian
-eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la
-malfeliĉa juna viro.</p>
-
-<p>Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj
-prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri
-diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la
-heredaĵo de lia patro.</p>
-
-<p>Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el
-ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al
-Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj
-vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista,
-profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj
-mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la
-firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn
-mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita
-letero estis jena:</p>
-
-<blockquote>
-<p>"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus,
-"edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la
-komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en
-hejma malliberejo, sed, dank&rsquo; al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la
-manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por
-forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte,
-ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi
-vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas,
-ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri
-viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj
-idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas,
-ke ili devigos vin paroli.</p>
-
-<p>"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj<!-- pagho 102 --> la
-kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj
-de l&rsquo; flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian
-bonkoran edzon.</p>
-
-<p>"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan
-aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige
-funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas
-taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke
-mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda
-plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan
-patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj
-bezonas tian alĝustaĵon.</p>
-
-<p>"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel
-praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol
-unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas
-esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli
-perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj
-la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko,
-en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon,
-ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia
-edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble,
-tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas
-de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj
-por via firmo.</p>
-
-<p>"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa
-revido.</p>
-
-<p class="far_sig">Sincere la via, Bogdanov."</p>
-</blockquote>
-
-<p>Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne
-trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron
-viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj<!-- pagho 103 --> tradukis la leteron anglen
-kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por
-montri ĝin al li.</p>
-
-<p>La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la
-tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj
-severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per
-elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan,
-malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita
-per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine
-frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe
-aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan
-ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis
-ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion
-la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo
-fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis
-ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por
-doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?</p>
-
-<p>Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis
-sur ĝi dum li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la
-transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze,
-antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj
-kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj
-lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian
-eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi
-pensas pri mia nova hararanĝo?</p>
-
-<p>Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj
-bonkore respondis:</p><!-- pagho 104 -->
-
-<p>&mdash;Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte
-indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe
-tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin
-frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej
-bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas
-en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos
-al li, ke vi estas tie.</p>
-
-<p>Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de
-la knabino, kaj murmuretis al si mem:&mdash;Kia ĉarma bildo de knabina
-pureco!</p>
-
-<p>Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi
-tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la
-kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun
-avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena,
-sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj
-signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton,
-li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun
-tremetantaj lipoj:</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas
-iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca,
-premegata. Sed&mdash;subite ŝanĝante la voĉtonon&mdash;mi ne volas plue
-priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble,
-vi deziras montri al mi.</p>
-
-<p>Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon,
-kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,&mdash;li pensis,&mdash;okazas
-oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis
-por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro
-Vincent<!-- pagho 105 --> nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia
-voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li,
-ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia
-kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li
-tiom cedis al subita emocio.</p>
-
-<p>Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama
-profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris
-la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti
-lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.&mdash;Mia fratino,&mdash;li
-diris,&mdash;iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene
-aprobos vian foriron.</p>
-
-<p>Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la
-pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de
-disputo pri fraŭlino Haverford&mdash;pro malsamaj kaŭzoj.</p>
-
-<p>Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov,
-kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al
-Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin,
-renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.</p><!-- pagho 106 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO IV</h2>
-
-
-<p>Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al
-la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan
-interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta
-haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo.
-La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte
-vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve
-li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj,
-sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun
-faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree
-travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li
-pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li
-nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj,
-kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro
-iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam
-altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis
-nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika,
-larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga
-knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro
-tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron,
-kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto.
-Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.&mdash;Ĉarma bildo de
-simpla, hejma feliĉo,&mdash;ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la
-junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.</p><!-- pagho 107 -->
-
-<p>Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si,
-kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas
-tro okupita per aliaj aferoj.</p>
-
-<p>Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie
-li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn.
-Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune
-kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding
-aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj,
-sur la verando de la pensiono en <i lang="fr">En Allier</i>, kaj li denove aŭdis
-ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al
-li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli
-bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis
-lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la
-proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ
-venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro
-Harding&mdash;ŝia edzo&mdash;kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia.
-Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo:
-la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia
-litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj
-animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne
-povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi
-tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj
-tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn
-pensojn.</p>
-
-<p>Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj
-virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono,
-en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la
-pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo
-disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda
-koreco:</p><!-- pagho 108 -->
-
-<p>&mdash;Estu bonvena, kara sinjoro Marston!</p>
-
-<p>Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis
-lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco
-kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun
-sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de
-la profesoro, li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo
-faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam
-tute resaniĝis?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, dankon, preskaŭ plene.</p>
-
-<p>La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da
-Esperantistoj, kaj afable diris:</p>
-
-<p>&mdash;Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ
-la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas
-granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro,
-enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du
-poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn,
-kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos
-kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna
-klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro,
-kiel kutime, malfruiĝis.</p>
-
-<p>Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore
-manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin
-pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la
-flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj,
-viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue
-la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La
-profesoro demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank&rsquo; al la servemo de<!-- pagho 109 --> kelkaj
-Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj
-stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la
-rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger.
-La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi
-kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona
-samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian
-nomon. Tio tuj ordigis la aferon.</p>
-
-<p>En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la
-grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:</p>
-
-<p>&mdash;Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston,&mdash;ŝi
-diris, parolante en flua, belsona Esperanto.&mdash;Kiel kompleza vi estas,
-tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras
-al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li
-rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas;
-sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.</p>
-
-<p>Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la
-gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas
-en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom
-bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis
-atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.</p>
-
-<p>La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj
-de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de
-Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en "La Revuo" la spritajn kaj
-amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.</p>
-
-<p>Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute
-ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en "Esperantujo",
-kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan<!-- pagho 110 --> kaj nobligan
-celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston,&mdash;ekkriis la grafino,&mdash;kian ŝanĝon faris
-Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom
-post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos
-pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du
-kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!</p>
-
-<p>&mdash;Efektive!&mdash;aldiris ridetante ŝia edzo,&mdash;kaj sen influa amiko
-ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj
-socialistaj tendencoj.</p>
-
-<p>Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino
-Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en
-ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post
-ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.</p>
-
-<p>Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj
-emocio. Fine ŝi diris kun certeco:</p>
-
-<p>&mdash;Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro
-Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas
-inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li
-aspektus tre simile al vi.</p>
-
-<p>&mdash;Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia,&mdash;milde diris la
-profesoro;&mdash;nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de
-dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la
-ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas
-eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li.&mdash;</p>
-
-<p>La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis
-tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje
-li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino
-Haverford iris al<!-- pagho 111 --> Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon
-kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto,
-kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej
-alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la
-Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu
-temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj
-anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon.
-Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon
-ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda
-religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ
-ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri
-la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la
-sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi
-tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare
-konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la
-Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.</p>
-
-<p>El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena.
-La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda
-plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri
-plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno,
-multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton
-kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed
-en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo.
-La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la
-kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos
-epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn.
-Kelkaj skeptikuloj,&mdash;li diris ekscitiĝe,&mdash;ja, enviemuloj kaj<!-- pagho 112 -->
-obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri
-la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera,
-tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo.
-Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara
-amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via
-lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble
-pro religiaj kaŭzoj.</p>
-
-<p>&mdash;Eble,&mdash;respondis la gasto milde,&mdash;sed, aliflanke, niaj scienculoj
-estas malpli ofte devigataj "manĝi"&mdash;kiel ni diras&mdash;siajn teoriojn
-aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon
-li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj
-gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe
-varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en
-malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon
-de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la
-mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna
-vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole
-unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.</p>
-
-<p>Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili
-decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam
-leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus
-por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi
-diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta
-vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis.<!-- pagho 113 --> Leonardo sincere
-bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas
-tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la
-delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn
-pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon
-atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita
-flanko de la homa vivo.</p>
-
-<p>Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ
-la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis
-al ŝi la brakon, dirante:</p>
-
-<p>&mdash;Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per
-interŝanĝo de bonaj pensoj.</p>
-
-<p>Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe
-benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante
-peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla.
-La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por
-ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco
-plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene
-pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin.&mdash;Sin
-turnante al sia edzino, li demandis:&mdash;Ĉu ne, karulino?</p>
-
-<p>La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste
-diris dolĉe al Leonardo:</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la
-alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco,
-plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli
-profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj
-homoj. Li rigardis dum momento<!-- pagho 114 --> la malkaŝanimajn vizaĝojn de la
-paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio
-impresa parolmaniero:</p>
-
-<p>&mdash;Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de
-viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas
-neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa
-ŝatateco?&mdash;Ridetante li parolis plue post momento:&mdash;Nu, dirinte
-tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri
-la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj
-estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige
-influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe
-vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.</p>
-
-<p>Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la
-temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj,
-estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke
-Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama
-penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto,&mdash;diris Leonardo,
-rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la
-enpense kapjesanta profesoro,&mdash;kaj similan aserton oni povas fari pri
-la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj
-de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ&mdash;ĉu mi plivole diru?&mdash;de la
-tutmonda penegado retrovi Dion.</p>
-
-<p>Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun
-esprimo de surprizo kaj dubo.</p>
-
-<p>&mdash;Se tio estas vera,&mdash;li diris milde,&mdash;mi certigas al vi, ke tre
-malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.</p>
-
-<p>Leonardo rediris:</p><!-- pagho 115 -->
-
-<p>&mdash;Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas
-titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra
-vivo?</p>
-
-<p>La grafino demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo,
-kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?</p>
-
-<p>La respondo venis post kelkaj momentoj:</p>
-
-<p>&mdash;Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam
-aludita penegado en la direkto al Dio.</p>
-
-<p>La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo
-parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon
-sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se
-mi tion dezirus...</p>
-
-<p>Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena
-rigardo al li:</p>
-
-<p>&mdash;Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala
-laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de
-vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus
-kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina
-materialisto.</p>
-
-<p>La edzo ridetis.&mdash;La demando,&mdash;li respondis,&mdash;ĉu spirita mondo
-efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min,
-kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi
-aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj,
-mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo&mdash;distriĝo, se vi volas&mdash;el pure
-akademia vidpunkto, kompreneble.</p>
-
-<p>Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:</p>
-
-<p>&mdash;Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la<!-- pagho 116 --> nuna tempo pri
-la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj
-eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed
-ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze
-enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive?&mdash;Ho!&mdash;Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono,
-montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo.
-Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos
-esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue:&mdash;Se tio povas
-interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu
-profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.</p>
-
-<p>Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide
-reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj
-amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino
-Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita
-estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de
-la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon,
-kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis
-al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna
-Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub
-la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon.
-Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre
-impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio
-atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro
-ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed
-kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la
-ĵus aŭdita rakonto.</p>
-
-<p>La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon
-kun varma korinklino kaj ekkriis:</p><!-- pagho 117 -->
-
-<p>&mdash;Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas
-je la realeco de tiuj aferoj.</p>
-
-<p>Ŝia edzo aspektis pensema.&mdash;Kara amiko,&mdash;li diris&mdash;, ĉi tiu afero
-tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel
-intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre
-esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas
-konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas
-elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke
-kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj,
-pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze
-de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ
-mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ
-ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas
-ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara,&mdash;li demandis
-sian edzinon,&mdash;ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble
-helpos sinjoron Marston?</p>
-
-<p>&mdash;Sendube,&mdash;respondis la grafino;&mdash;mi nur atendis oportunan okazon
-proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos
-pri tiu stranga afero.</p>
-
-<p>La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj
-impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la
-vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel
-homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj,
-k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li
-scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri
-alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado,
-li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj
-ordonos pretigi la kaleŝon.</p><!-- pagho 118 -->
-
-<p>Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn
-el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe
-kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando.
-Bazilo Musatov edukiĝis de avo, <i>popo</i> de vilaĝo en Vladim
-gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo
-ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto
-de la avo, Bazilo aliĝis al <i>raskolniki</i> t. e. malortodoksuloj.
-Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine
-transportiĝis en Siberion. Tie&mdash;ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj
-travivaĵoj&mdash;malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ
-famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj
-ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran
-povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la
-doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta
-en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj.
-Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo,
-sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ&mdash;kiel
-oni asertas&mdash;liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon
-de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun
-granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj,
-nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion
-tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio
-perdis multe da anoj.</p>
-
-<p>Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en
-Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la <i>Bratzy</i>
-aŭ <i>fratetoj</i>. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj
-koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al
-ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj,
-konfuzaj vivokondiĉoj.<!-- pagho 119 --> Sendube li celis inspiri al ili sian propran
-religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri
-spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj
-sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ
-siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda
-pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li
-tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn
-aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne
-kuraĝas tuŝi lin.</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna
-profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara
-persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj
-plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno
-ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la
-pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj
-salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto.
-Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo,
-gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis
-la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da
-"noktomeza oleo"; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre
-verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la
-fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko
-de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan
-ĝian fenestreton.</p>
-
-<p>En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova,
-plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara
-rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj
-kondukis al mallarĝa<!-- pagho 120 --> verando, okupanta la tutan larĝon de la
-domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj
-flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun
-krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua
-supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per
-la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la
-pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra
-viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo
-kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo
-estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj
-trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis
-ruse:</p>
-
-<p>&mdash;Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi
-petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero
-alvenigas vin.</p>
-
-<p>La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan
-dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito
-tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris
-iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur
-komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo
-Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin
-ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon,
-kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj
-spiritoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, via moŝto,&mdash;demandis la religiulo ruse,&mdash;ĉu li do konvertis
-vin?</p>
-
-<p>&mdash;Tute ne,&mdash;respondis la profesoro, iomete embarasite de la
-neatendita demando,&mdash;tamen mi estas jam malpli inklina aserti la
-neekziston de spiritaj estaĵoj.</p><!-- pagho 121 -->
-
-<p>&mdash;Kuraĝiga ŝanĝo;&mdash;diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante
-al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo
-nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano.
-Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj
-ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia
-malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto
-estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj,
-malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris
-neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ
-la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj
-ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la
-plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange
-intermiksita kun kortuŝa mildeco.</p>
-
-<p>Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo
-Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide,
-haltade:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?&mdash;li demandis,
-sed tuj aldiris:&mdash;mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi
-petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.</p>
-
-<p>Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li
-invitis siajn gastojn sidiĝi.</p>
-
-<p>Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian
-strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu
-plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la
-okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.</p>
-
-<p>Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo,
-preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo.
-Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li
-devis peti la profesoron,<!-- pagho 122 --> ke li afable traduku por li rusen frazon,
-kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja
-helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio
-kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon
-de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro
-je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj
-dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa
-lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj
-de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun
-potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.</p>
-
-<p>&mdash;Mi scias,&mdash;li ekkriis pasie,&mdash;kion signifas esti en la tenego de
-malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti
-liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite,
-mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de
-multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi
-malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj,
-kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol
-mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus
-komuniki al vi, sinjor&rsquo; anglo.</p>
-
-<p>Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel,
-post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj
-kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni
-ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis,
-kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la
-nigrabarbulo diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj
-Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj
-korespondantoj en Parizo<!-- pagho 123 --> regule sendas al mi. Sendube multaj
-honestaj ... <i>Ljuboznatelnie</i>?&mdash;via grafa moŝto,&mdash;li demandis, sin
-turnante al la profesoro.</p>
-
-<p>&mdash;Sciavidaj&mdash;tradukis ĉi tiu.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon;&mdash;sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj,
-sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili
-endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn
-virinojn. Jen la malnova deziro ... <i>obnaruĵit razvernut</i>&mdash;mi petas,
-via moŝto?</p>
-
-<p>&mdash;Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon;&mdash;malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn
-Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn,
-malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj
-vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.</p>
-
-<p>Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene
-samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?</p>
-
-<p>Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la
-fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova
-... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco
-de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ
-demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj
-estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn
-korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron
-pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo
-ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur
-venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo<!-- pagho 124 --> kaj
-malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en
-batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras&mdash;kompreneble
-vi scias ... <i>igumamma</i> ... mi petas, mia grafa amiko ... ho,
-jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?&mdash;Li serĉis momenton
-en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan
-Testamenton.&mdash;Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en
-kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne
-kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: &lsquo;La Sinjoro vin riproĉu&rsquo;."</p>
-
-<p>Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin.
-Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post
-momento, dirante:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura.
-Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l&rsquo; koro, timante Dion.
-Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun
-... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la
-gloro alskribiĝu al la Eternulo.</p>
-
-<p>Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo.
-Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano,
-nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura
-demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis
-antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn.
-Mi dankas vin.&mdash;Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon,
-aldirante:&mdash;Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de
-laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo,
-kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.</p><!-- pagho 125 -->
-
-<p>En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte
-parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis,
-ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu
-demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos
-la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.</p><!-- pagho 126 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO V</h2>
-
-
-<p>Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li
-konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la
-sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro
-Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas,
-kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.</p>
-
-<p>Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun
-hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun
-gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri
-la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi
-ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon!
-Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj,
-gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta
-venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la
-leteroj, kiuj atendas vin&mdash;tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo!
-Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ
-miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via
-kompetenta prizorgo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri&mdash;la
-distriĝo farus al li bonon&mdash;sed, verdire, mi ne supozis, ke li
-akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon
-deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj
-Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj.
-Ĉu vi jam respondis?</p><!-- pagho 127 -->
-
-<p>&mdash;La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi
-povos akompani vin.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?</p>
-
-<p>&mdash;Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ
-ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi
-aspektas subite tiel seriozmiena?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi aspektas seriozmiena?&mdash;Leonardo demandis distrite.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis la knabino riproĉeme,&mdash;kutime via vizaĝo havas
-tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita
-marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj
-mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi
-aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via
-vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo
-surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.</p>
-
-<p>Leonardo devigis sin rideti.&mdash;Oni diras,&mdash;li respondis,&mdash;ke
-karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo.
-Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona
-tendenco.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston,&mdash;rediris la knabino kun ŝajnige alprenita
-digna mieno,&mdash;oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo.
-Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon!
-Sed,&mdash;ŝi aldiris gaje,&mdash;mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna
-tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas
-konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la
-unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa
-domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan,
-pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda
-Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj
-trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo<!-- pagho 128 -->
-Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat.
-Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam
-priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj
-ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.</p>
-
-<p>Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la
-knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis
-ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate
-origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.&mdash;Jes, Lorna,&mdash;li
-diris,&mdash;noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda,
-malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco,
-ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco;
-male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli
-sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la
-belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi
-vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun
-belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj.
-Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj
-inklinon adori?&mdash;</p>
-
-<p>La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la
-rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al
-la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne
-rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta
-okcidenta ĉielo.&mdash;Ĝoju,&mdash;li diris,&mdash;pro nobliga amo al la belo; ĝi
-estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn
-frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi
-deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn
-vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron,
-novan celon. Mi<!-- pagho 129 --> tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna
-tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni
-devas esti tre singarda.</p>
-
-<p>Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte
-antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj
-flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio
-Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn
-paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon,
-zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante
-paroli fervore,&mdash;mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de
-sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan
-societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de
-la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta
-gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe
-deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro
-revenas por la temanĝo.</p>
-
-<p>Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino,
-kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne
-senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li
-ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo
-lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj
-sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj
-spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna
-vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne
-montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda
-parolmaniero li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri
-tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".</p>
-
-<p>Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla<!-- pagho 130 --> ĉevalo,
-laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto
-al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj
-ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili,
-sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo
-estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne
-povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje.
-Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita
-kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge
-de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis
-distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo,
-prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.</p>
-
-<p>Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj,
-kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia
-kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri
-renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa
-vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi
-ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli
-kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista
-kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan
-lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj
-forportos iom el la fajro de via entuziasmo.</p>
-
-<p>Leonardo ne povis ne rideti.</p>
-
-<p>&mdash;Ni esperu al la efiko de tiu fajro,&mdash;li respondis serene,&mdash;sed ne
-supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj
-aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.</p>
-
-<p>Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj<!-- pagho 131 --> propraj pensoj,
-konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo
-reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson
-de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna
-ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi
-kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus
-en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis Leonardo,&mdash;kaj tio denove rememorigas al mi vian
-lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.</p>
-
-<p>La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la
-kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn
-pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj
-konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel
-malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian
-rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ho,&mdash;ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,&mdash;tio ne estas nova kulto,
-sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni
-pritraktas. Lastan fojon,&mdash;ŝi diris plue kun ekmontro de profunda
-sento,&mdash;sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj
-mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri
-jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.</p>
-
-<p>&mdash;Jes; ekzemple?</p>
-
-<p>Lorno ne tuj respondis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;ŝi diris post momento,&mdash;la signoj estas ja multaj. Antaŭ
-ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj;
-la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj,
-ĝenerala preteco kaj multaj<!-- pagho 132 --> aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul
-priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la
-bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la
-ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn
-treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave
-priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura
-amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas
-vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste,
-la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la
-plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de
-sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis&mdash;kaj mi dubas, ĉu vi iam
-aŭdis&mdash;tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel
-mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi
-tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino,
-ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.</p>
-
-<p>La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko,
-ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo
-ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la
-duonrondan placon ĉe la pordistejo:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj
-entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne
-kapturniĝi.</p>
-
-<p>Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita
-fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, sinjoro,&mdash;respondis ĉi tiu,&mdash;volu vin turni
-maldekstren malantaŭ la arbareto.</p>
-
-<p>Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis
-Lorna&rsquo;n:&mdash;Kiu enkondukis vin en tiun rondon?</p>
-
-<p>&mdash;Sinjorino Robinson.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?</p><!-- pagho 133 -->
-
-<p>&mdash;Amikino de onklino Delfino.</p>
-
-<p>&mdash;Hm!</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!&mdash;</p>
-
-<p>La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis
-la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta
-ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da
-ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ
-bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita
-konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe
-ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega
-diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata,
-dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco,
-kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj
-kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la
-multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava
-koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en
-la malproksimeco, aspektis malhela bluo.</p>
-
-<p>Ravite, Lorna denove ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Kia paradizo, sinjoro Marston!</p>
-
-<p>Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la
-domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj
-alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj
-vidigis sinceran plezuron.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,&mdash;gaje ekkriis sinjoro Harding,
-forte skuante la manon de Leonardo.</p>
-
-<p>Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro,
-sinjorino Harding sin turnis al Lorna:</p>
-
-<p>&mdash;Bonvenon al vi,&mdash;ŝi diris afable, premante la manon de la
-knabino,&mdash;vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la
-priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj
-amikinoj.</p><!-- pagho 134 -->
-
-<p>Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno,
-kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjorino Harding,&mdash;ŝi respondis,&mdash;mi estas certa, ke ni
-estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri
-sinjoro Harding.</p>
-
-<p>Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta
-sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora
-vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de
-ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri
-dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura
-gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ
-kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo
-kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman,
-la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko.
-Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan
-sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers&mdash;sendube vi konas lin,
-fraŭlino Prior&mdash;estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino
-Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,&mdash;aldiris sinjoro Harding.</p>
-
-<p>Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la
-dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding
-al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da
-gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed
-preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el
-la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la
-verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.</p><!-- pagho 135 -->
-
-<p>&mdash;Ho!&mdash;ekkriis la pli juna verdstelulino,&mdash;vi ne rekonas nin, sed
-ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan
-paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere.
-Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!</p>
-
-<p>La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:</p>
-
-<p>&mdash;Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino.
-Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la
-okazon por propagandi nian movadon.</p>
-
-<p>Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio
-sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun
-bonhumora vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,&mdash;kiu gajnis la
-konkuron; he, sinjoro Villiers?</p>
-
-<p>La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis
-sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj
-indiferenta.</p>
-
-<p>&mdash;Ho ve,&mdash;li respondis kun sindeviga rideto,&mdash;la pilkoj kondutis
-kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris
-fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed
-tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan
-en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de
-mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino,
-fraŭlino Prior.&mdash;Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta
-ĝentileco:&mdash;Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago!
-Kiel vi fartas? Kaj vi?</p>
-
-<p>La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole
-ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la
-teraso:</p>
-
-<p>&mdash;Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.</p><!-- pagho 136 -->
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Ŝimŝon,&mdash;rediris lia edzino gaje,&mdash;ĉesigu viajn
-ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers.
-Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, sinjorino Filiŝtino,&mdash;rediris sinjoro Harding ridante,&mdash;mi
-certe donacus, se vi ne aludus la solvon.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta
-lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko
-kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata
-sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la
-plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de
-fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la
-ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.&mdash;Alvokinte al si
-Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:&mdash;Post la
-temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu.
-Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu
-Esperante pro propagando.</p>
-
-<p>Al Leonardo ŝi diris:&mdash;Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn
-de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D&rsquo;Arcy en la
-salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie
-mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj
-kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per
-babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn
-travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.</p><!-- pagho 137 -->
-
-<p>Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone
-meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis
-prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis
-sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca
-arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la
-sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.</p>
-
-<p>Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis
-ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan
-aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun
-la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj
-bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo,
-ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian
-taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo
-kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la
-brakon de la gastigantino, Lorna demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami
-la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per
-sinesprimado estas turmentego?</p>
-
-<p>La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la
-knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:</p>
-
-<p>&mdash;Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu
-neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj
-aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l&rsquo; vivo.
-Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro
-de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos
-turmentojn pri neakireblaj kapabloj.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan
-konsilon.</p><!-- pagho 138 -->
-
-<p>La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron
-poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn
-librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la
-komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino
-Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis
-imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi
-per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj
-kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma,
-sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de
-ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de
-la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el
-la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj
-konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn
-humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti
-kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas&mdash;laŭ deviga
-interkonsento kun la edzino&mdash;aranĝi vistludon.</p>
-
-<p>Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en
-pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto
-kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la
-profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo,
-kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj
-per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por
-servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon,
-ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la
-lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino
-Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon.
-La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:</p><!-- pagho 139 -->
-
-<p>&mdash;Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue
-priparoli tiun tre interesan temon.</p>
-
-<p>Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ
-granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta
-al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron.
-Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli
-ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li
-turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro
-regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj
-vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"&mdash;la tuta aŭdantaro estis, ŝajne,
-sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la
-gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:</p>
-
-<p>&mdash;Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas
-antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble,
-de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras
-pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla
-vivo estas vivo de servado, de sinoferado.&mdash;En la homan koron saĝa,
-ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman
-penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki
-al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas
-diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial
-tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj
-tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la
-pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas
-precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu
-lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa
-vivo.</p>
-
-<p>Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:</p><!-- pagho 140 -->
-
-<p>&mdash;Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj
-klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple,
-la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj&mdash;malantaŭ la
-veturigisto&mdash;kun la mienoj de homoj&mdash;ni diru&mdash;en ŝarĝveturilo de
-surstrata vendisto.</p>
-
-<p>&mdash;Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta
-vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu
-transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas
-ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus
-al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la
-pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn
-por bonfarado.</p>
-
-<p>Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur
-apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj
-vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj."
-De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al
-vi.&mdash;Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li
-parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj
-ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn
-de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de
-la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado
-de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj,
-kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj
-privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon
-per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj
-bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.</p>
-
-<p>&mdash;Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime
-de la temo anoncita de nia aminda gastigantino.<!-- pagho 141 --> Neniel. Inter
-aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar
-la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi
-la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej
-fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la
-mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas
-aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto,
-tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia,
-kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de
-Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas
-nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian
-aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de
-multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado
-de la malriĉaj klasoj, ktp.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo,
-nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj
-interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en
-la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj
-sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj&mdash;mi volas fari alvokon al
-pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj
-gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de
-Esperanto.</p>
-
-<p>La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli
-materialajn konsiderojn el siaj pensoj.&mdash;La praktika valoro de
-Esperanto,&mdash;li diris,&mdash;jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el
-ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo.
-La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema,
-nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo
-per ĝi fariĝis radianta, feliĉa.<!-- pagho 142 --> Vivante, antaŭe, nur por si
-mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub
-la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon?
-Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en
-ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro;
-novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita
-laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam
-interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj
-homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena
-entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi
-realigeblaj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno
-ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo
-de treege simpla, bela lingvo.</p>
-
-<p>Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de
-Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste
-Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por
-progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta
-homaro.</p>
-
-<p>Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon
-sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj
-aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan
-impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla
-entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj
-aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de
-la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed
-Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne
-senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.</p><!-- pagho 143 -->
-
-<p>Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo.
-Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el
-tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de
-malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi
-aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj
-interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la
-unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi
-kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis,
-kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora
-amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj:
-ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj
-alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom
-partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo,
-eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino
-aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo.
-Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.</p>
-
-<p>Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron
-antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj
-nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan
-vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?&mdash;li
-demandis.</p>
-
-<p>Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la
-honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la
-palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla
-amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.</p><!-- pagho 144 -->
-
-<p>Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna
-tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al
-la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:</p>
-
-<p>&mdash;Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la
-katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en
-via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina
-moŝto.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi tro frivola,&mdash;diris la knabino kun duone ŝerca, duone
-riproĉa tono.</p>
-
-<p>Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave
-lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la
-fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna,
-sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado.
-Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj
-ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon
-de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa
-vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino,
-starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro
-Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la
-maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de
-la nesuspektema knabino.</p>
-
-<p>&mdash;Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,&mdash;li flustris&mdash;; ĉio por
-plaĉi al vi, kara ...</p>
-
-<p>Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne
-dubis, Lorna tre bedaŭrus:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, ke mi interrompas vin,&mdash;li diris trankvile kaj
-ĝentile,&mdash;sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston,&mdash;kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante
-al li.&mdash;Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.</p><!-- pagho 145 -->
-
-<p>En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento
-de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis
-ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:</p>
-
-<p>&mdash;Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via
-malpeza vesto; vi malvarmumos.</p>
-
-<p>Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:</p>
-
-<p>&mdash;Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.</p>
-
-<p>Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la
-knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema.
-Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.</p>
-
-<p>&mdash;Ni iru do en la salonon,&mdash;Lorna diris obeeme.&mdash;Cetere, jen eksonas
-la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.&mdash;Senĝene ŝi prenis la
-brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin
-turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.</p>
-
-<p>Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado,
-kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom
-ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis
-lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj
-murmuris inter la dentoj:&mdash;Malaminda ŝvelkapulo!</p>
-
-<p>Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco
-li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la
-knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj
-returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la
-balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.</p>
-
-<p>Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke<!-- pagho 146 --> kapitano
-Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia
-roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone
-sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis.
-Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne
-oscedadi&mdash;li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon&mdash;,
-jam ronketis en sia lanuga lito.</p>
-
-<p>La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo,
-komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj
-preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis
-la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj
-balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj
-elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco
-antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj
-preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj,
-starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko
-elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de
-la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris,
-etendante la manon al la gastigantino:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed
-mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu efektive?</p>
-
-<p>&mdash;Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento,
-estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis
-pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj,
-ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al
-si libertempon<!-- pagho 147 --> en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro
-jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol
-kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta
-parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta
-al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi
-nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi
-al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed,
-malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj
-malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo,
-pleniganta ŝian koron.</p>
-
-<p>&mdash;Kia domaĝo!&mdash;ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la
-nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran
-rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke
-ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al
-ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili,
-frostigis al ŝi la koron.&mdash;Bonan nokton, do,&mdash;ŝi aldiris konfuzite,
-sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.</p>
-
-<p>Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ
-granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn
-harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata
-vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la
-brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de
-si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De
-kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian
-memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa
-rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la
-penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso;
-ke ŝi estas multe malpli nobla<!-- pagho 148 --> kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe
-supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al
-ŝi la vidon.&mdash;Kio nun fariĝas,&mdash;ŝi demandis sin,&mdash;el ŝiaj altaj
-idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun
-Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli
-altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la
-penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa
-interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn:
-Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta
-idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi
-eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori
-ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro
-noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus
-la edzo, se li scius?</p>
-
-<p>Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie,
-en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel
-infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj
-kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.&mdash;Bona, kara, indulgema
-edzeto,&mdash;ŝi murmuretis,&mdash;pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al
-vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol
-antaŭe.</p>
-
-<p>Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la
-tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita,
-kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La
-homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la
-akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas
-ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete
-pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento
-regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko.<!-- pagho 149 --> Venis al ŝi
-en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris
-kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam,
-la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi
-sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je
-ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme
-lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn
-momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en
-la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al
-si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon
-pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ
-transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata
-viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo.
-La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:&mdash;"Leon-ardo,
-Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al
-sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la
-kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia,
-kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi
-ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo
-murmuretis dormeme:&mdash;Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu
-pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ
-senviva por la ekstera mondo.</p>
-
-<p>Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas
-esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial
-mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj
-feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de
-la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis
-niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj.<!-- pagho 150 --> Sed ĉi tiu
-parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi
-malpravas.</p>
-
-<p>Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.&mdash;Ho,&mdash;ŝi
-diris al si,&mdash;mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian
-helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi
-povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo
-kontraŭ danĝero.</p>
-
-<p>Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo
-restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj
-dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la
-dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la
-venonta tago.</p>
-
-<p>Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia
-vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan
-apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum
-momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis
-honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ
-ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:&mdash;Ne,&mdash;li diris al si
-en la pensoj,&mdash;senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En
-tiu rigardo kuŝis profunda amo.&mdash;Sed li alkroĉiĝis al la penso,
-ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe
-regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn
-li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa
-amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li
-ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco,
-ol kiom li antaŭe supozis. Sed,&mdash;li demandis al si,&mdash;kiom <em>mi</em> estas
-riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu <em>mi</em> agis ĉiam sufiĉe
-diskrete?&mdash;Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino,
-eĉ intima amikino, kun plena<!-- pagho 151 --> konsento de ŝia edzo. Ĉu vere
-nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne
-eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj
-okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj
-talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue,
-li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de
-virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.&mdash;Tamen,&mdash;li konsolis
-sin,&mdash;mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi
-faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la
-simpleco de platona amikeco."</p>
-
-<p>Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo
-denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li
-ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia
-edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne
-nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de
-la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen
-li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj
-eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem
-kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno
-en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron
-da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino
-Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ
-flankoj. Tuj Lorna ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!&mdash;ridetante
-respondis Leonardo.&mdash;Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi
-dankas tian apartan honoron?</p><!-- pagho 152 -->
-
-<p>Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino
-Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion,
-alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia
-propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin
-kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj
-ĉagreno penis venki unu la alian:</p>
-
-<p>&mdash;Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias,
-ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas
-tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu.
-Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis
-sabato.</p>
-
-<p>Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia
-deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan
-fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom
-trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:</p>
-
-<p>&mdash;Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre
-deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos
-fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje
-ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi
-hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi
-revenos sabaton.</p>
-
-<p>Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento
-li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej
-nobla vivo estas vivo de sinofero".&mdash;Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas
-por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la
-koleron de sinjoro Vincent.</p>
-
-<p>Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon<!-- pagho 153 --> ĝis
-la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la
-veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:</p>
-
-<p>&mdash;En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin
-je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en
-granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent
-montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton
-de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li
-leteron per etendita mano.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, legu tion; mi petas,&mdash;li diris.&mdash;Miaj plej malĝojaj
-antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro
-molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!</p>
-
-<p>Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis
-la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton
-pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la
-plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per
-konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine
-eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por
-elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas treege bedaŭrinda afero,&mdash;diris Leonardo. Certe estas,
-ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj;
-kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ
-sur vin bonan impreson, ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge
-suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee
-anstataŭ al via Esperanta kongreso.</p><!-- pagho 154 -->
-
-<p>&mdash;Tamen vi ne proponis tion.&mdash;Leonardo forte sentis la intencan pikon
-en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis,
-ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio
-fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem.
-Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla
-timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.</p>
-
-<p>La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto.
-Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo.
-Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite
-leviĝis, kaj iom energie diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj
-ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!&mdash;Li frotis
-al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante
-plue:&mdash;Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu
-viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre
-verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.</p>
-
-<p>Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro
-Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj
-maltrankvila.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?&mdash;li demandis.</p>
-
-<p>Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian
-embarason:&mdash;Jes,&mdash;li respondis,&mdash;kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas
-senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze
-fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la
-patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi
-la vaporŝipon.</p><!-- pagho 155 -->
-
-<p>Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon
-pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn,
-eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.</p>
-
-<p>Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn
-aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon
-li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de
-sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris,
-pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo
-de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne
-senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta
-longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto,
-kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis
-malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino
-aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed
-ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de
-sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis
-vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ
-ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.</p>
-
-<p>Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco
-de malestimo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.</p>
-
-<p>La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun
-tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via
-koncepto pri socia konveneco,&mdash;kaj tion en nia propra domo&mdash;mi sentis
-nenian fortan deziron denove renkonti vin.</p>
-
-<p>Malvarme Leonardo rediris:</p><!-- pagho 156 -->
-
-<p>&mdash;Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis
-intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri
-konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento
-por malokazigi <em>ne</em>konvenaĵon de <em>via</em> flanko, sinjoro nobelo&mdash;kaj
-tion en via propra domo.</p>
-
-<p>&mdash;Kia malbeninda aroganteco,&mdash;ekkriis la juna oficiro, pro furiozo
-preskaŭ perdante sinregadon.&mdash;Kio vi estas, sinjoro elsaltulo,
-kuraĝante...?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, tio, do, estas specimeno de <em>via</em> koncepto pri socia konveneco?</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.</p>
-
-<p>&mdash;En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago
-endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas
-interveni.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, ha,&mdash;ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li
-volis kaŝi sian koleregon;&mdash;vi do volas rezervi tiun beletan
-papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!</p>
-
-<p>Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga
-rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus
-vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.</p>
-
-<p>&mdash;Ne estu tro aroganta, sinjoro!&mdash;ekkriis minace "la honorinda"
-Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra
-mano, kaj iom levante ĝin.</p>
-
-<p>Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero.
-Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:</p>
-
-<p>&mdash;Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!</p><!-- pagho 157 -->
-
-<p>Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun
-lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da
-malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan
-vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin.
-Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus
-forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan
-promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj
-nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite
-de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro
-kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan
-ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed
-el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de
-timo en tiu retiriĝo, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud
-publika vojo.&mdash;Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.</p>
-
-<p>Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna
-nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis
-malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda
-al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis
-sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke
-li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo
-de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro
-evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.</p>
-
-<p>La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide
-iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo,
-vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri
-lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro,
-la plej kara posedaĵo.</p><!-- pagho 158 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO VI</h2>
-
-
-<p>La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ
-la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la
-enirejoj de la parko <i lang="en">Hyde</i> en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis
-agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda,
-sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon
-ne malproksime de la famekonataj "Albert Hall"<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a> kaj "Albert
-Monument". Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du
-vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon,
-kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas:
-Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj
-trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti
-agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi
-signojn de malsincereco kaj malbonvolo.</p>
-
-<p>La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj
-frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman,
-en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte
-parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante
-lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la
-okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia
-fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko,
-vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ
-kvardek jaroj; sed<!-- pagho 159 --> multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna
-pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj
-larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton
-de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo
-estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara
-volpovo kaj forteco de l&rsquo; karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj
-okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto,
-ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia
-karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis
-tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis
-al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado
-montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn
-kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas
-pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la
-karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el
-liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton
-ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman
-elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj
-amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.</p>
-
-<p>Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro
-Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la
-sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn
-gantojn,&mdash;se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino
-Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.</p>
-
-<p>Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu
-havis en si ion afekteman, fremdulan:</p>
-
-<p>&mdash;Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj<!-- pagho 160 --> mi sentas min
-sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun
-maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la
-sinjorinoj de nia rondo&mdash;inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej
-belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando&mdash;tre amas tiun travideble
-sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la
-spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze,
-ol ŝi.</p>
-
-<p>Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela
-mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis
-de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas tre kredebla,&mdash;si diris;&mdash;certe estas, ke ŝi adoras vin,
-aŭ, ni diru, idoligas vin&mdash;kompatindulineto.</p>
-
-<p>Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la "granda
-instruisto". Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica
-ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun
-kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:</p>
-
-<p>&mdash;Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam
-fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de
-juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino.
-Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio
-dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj
-pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La
-partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar
-sinjoroj; ĉiuj elegante<!-- pagho 161 --> kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun
-escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en
-malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte
-sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon
-pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj
-vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis
-sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto,
-kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu
-pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la
-ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj
-dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado
-estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto.
-Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj
-regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li
-haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen
-kelkajn paŝojn:</p>
-
-<p>&mdash;Vere, karaj amikoj,&mdash;li ekparolis, kiel se la ludado estis nur
-parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo,&mdash;nur
-animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive,&mdash;li diris per
-impresa, mallaŭta voĉo,&mdash;nur animo, jam altagrade liberigita el
-mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel
-nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble
-esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita,
-sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur
-ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro;
-vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la
-katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion
-sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti
-kontraŭa al la favorplena<!-- pagho 162 --> volo de Dio, la spirito mem de la Puro?
-Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj
-malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito,
-tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia
-atingo.</p>
-
-<p>Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita
-soleneco:&mdash;Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne
-parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj
-ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur
-la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn
-signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ
-venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la
-alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj.
-Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco
-kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman
-ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta
-mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn,
-laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj
-malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun
-ili.</p>
-
-<p>Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco
-rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li
-parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al
-kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco,
-sed ... ankaŭ ... la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj,
-la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti
-malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos
-aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama
-sankta animambicio. Nun pli longe deteni min<!-- pagho 163 --> mi ne kuraĝas, mi ne
-bezonas.&mdash;Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun
-lerte ŝajnigita emocio, li diris:&mdash;La tempo jam alvenis, kiam la Dia
-sendito diras al la sopire atendantaj: <i>Pretiĝu, ho vi virgulinoj,
-ĉar Li baldaŭ venos</i>.&mdash;&mdash;Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun
-vi fidas, mi vokas al vi:&mdash;Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn
-mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin
-reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ
-restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu
-aŭdi la ravan krion: "La Fianĉo alvenas"!</p>
-
-<p>&mdash;"Virgulinoj" mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj
-anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj
-koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja,
-glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj
-animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun
-Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de
-surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte
-en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!</p>
-
-<p>&mdash;Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn
-pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj
-aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan
-freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si
-flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.</p>
-
-<p>Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian
-muzikilon, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe,
-ol kutime.&mdash;Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon
-laŭ la sama parolmaniero,<!-- pagho 164 --> dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo
-mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste,
-daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone,
-kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj
-de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj
-minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian
-mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena
-kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte
-sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun
-granda afableco alparolis lin.</p>
-
-<p>Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj
-mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus
-aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun
-feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj
-okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj,
-unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.</p>
-
-<p>&mdash;Kia ĉiela revo!&mdash;diris juna virino, entuziasme, kunpremante la
-manojn sur la brusto,&mdash;neniam mi sentis min tiom suprenlevita.</p>
-
-<p>&mdash;Nek mi,&mdash;diris alia,&mdash;la alto, al kiu li portas nin, vere estas
-kapturna.</p>
-
-<p>&mdash;Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala,&mdash;sinjorino Dunlop
-alkantis,&mdash;mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo.
-Kia homo!</p>
-
-<p>&mdash;Kia viro, vere!</p>
-
-<p>&mdash;Mi povus sekvi lin ĉien.</p>
-
-<p>La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj
-admiro pro ŝia kuraĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la
-mondo,&mdash;diris mezaĝa fraŭlino.</p>
-
-<p>&mdash;Sed,&mdash;saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop,&mdash;<!-- pagho 165 -->lia instruo tute ne
-taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur
-al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, amikinoj,&mdash;diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua,
-iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman,&mdash;kian
-feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia
-koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom
-sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos
-feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.</p>
-
-<p>Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo
-tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman,
-preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris
-milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni
-niajn kunvenojn tiel regule.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman,&mdash;Lorna respondis kun feliĉa
-rideto,&mdash;mi ankaŭ tre ĝojas.</p>
-
-<p>Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento.
-Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur
-ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin
-antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn
-harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon,
-liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.</p>
-
-<p>&mdash;Kiel mi povus danki al vi,&mdash;Lorna ekparolis,&mdash;por via mirinda
-instruo. Ĝi estas tiel ... belega, ĉiela; kaj tamen viaj
-paroloj&mdash;mi preskaŭ povus diri&mdash;esprimas la sekretajn, ĝis nun
-ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo.&mdash;Ŝi
-rigardis la<!-- pagho 166 --> instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro,
-miksita kun preskaŭ pia timo.</p>
-
-<p>&mdash;Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino,&mdash;respondis sinjoro Heilman
-solene;&mdash;iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la
-samaj sentoj.</p>
-
-<p>Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis
-tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron.&mdash;Ĉu vi
-vere kredas, sinjoro Heilman,&mdash;ŝi diris,&mdash;ke ankaŭ mi povos fariĝi
-inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la
-Majstro?</p>
-
-<p>Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino,
-ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj
-mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi <em>scias</em>, ke
-vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian
-senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj,
-per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da
-memfido&mdash;pardonu&mdash;pli da sinoferemo.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed
-... mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da
-raviteco timigas min.</p>
-
-<p>&mdash;Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun
-delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj
-de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro.
-Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de
-personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj
-ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco
-soifanta spirito.</p>
-
-<p>Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis:&mdash;Ne ĉiuj,<!-- pagho 167 --> sinjoro
-Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding...</p>
-
-<p>&mdash;Ne ĉiuj samgrade,&mdash;tuj rediris la instruisto tre milde kaj
-trankvile,&mdash;sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon;
-kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas.&mdash;Dirinte
-tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis
-foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton.
-Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al
-si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la
-sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj,
-sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan
-efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante
-ilin fordoni sin al lia superrego.</p><!-- pagho 168 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO VII</h2>
-
-
-<p>Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la
-filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li
-devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La
-tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj
-aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj
-iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel
-ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita,
-kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la
-komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la
-administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron,
-ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de
-posteulo.</p>
-
-<p>Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis,
-elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis,
-kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta
-lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.</p>
-
-<p>Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno
-novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis
-lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua
-letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat,
-estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu
-dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia
-perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno.&mdash;Sed,<!-- pagho 169 -->&mdash;li demandis
-sin,&mdash;kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu
-ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica,
-pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis
-al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia
-letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de
-soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj
-karakteraĵoj de la mortinto.</p>
-
-<p>Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun
-li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri
-tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo
-de l&rsquo; koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino
-pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li
-riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun
-sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen,
-iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo
-superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta
-amikino.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon
-hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la
-administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu
-forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En
-tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro
-kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus
-por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia
-mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin.
-Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi
-lin konsenti.</p><!-- pagho 170 -->
-
-<p>Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis
-regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj
-Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en
-la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro
-Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo
-kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la
-specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga,
-ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan
-vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj
-monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la
-knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom
-lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj
-temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ
-de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj
-ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro
-li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj
-fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj
-kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo
-kaj doloro, ke intervenis <em>io</em>, kio minacas iliajn feliĉajn kaj
-eksterordinare korajn interrilatojn.</p>
-
-<p>Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en
-ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono
-la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo
-en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota,
-ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton
-de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la
-transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis
-en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia
-kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj sciencisto,<!-- pagho 171 --> tre petis lin, ke
-li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon;
-sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton.
-Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.</p>
-
-<p>Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun
-hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:</p>
-
-<p>&mdash;La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi
-mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone
-lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi
-renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en
-similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;diris sinjoro Garrat,&mdash;kalkulema amiko mia tuj kalkulus,
-kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn
-virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj
-cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto.&mdash;</p>
-
-<p>&mdash;Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron,
-portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte
-da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn
-pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia
-kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita
-trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone
-malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin
-antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon
-ĉi tie.</p>
-
-<p>En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al
-la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon
-kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili
-trovis la mallarĝan<!-- pagho 172 --> alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda
-kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun
-cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis
-tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la
-hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria
-viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat,
-surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian
-kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron&mdash;diris la
-hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj
-faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun
-la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per
-rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, sinjoro O&rsquo;Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi
-revenos.</p>
-
-<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la
-malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.</p>
-
-<p>&mdash;Kio fariĝis, sinjoro Marston?&mdash;demandis sinjoro Garrat, ekprenante
-lian brakon.</p>
-
-<p>Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro
-O&rsquo;Mulligan:</p>
-
-<p>&mdash;Kiu estas la nomo de tiu sinjoro?&mdash;li diris, parolante rapide
-kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj
-sinregema temperamento.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Hill; R. D. Hill,&mdash;respondis sinjoro O&rsquo;Mulligan, tenante la
-cigaron per la dentoj.</p>
-
-<p>&mdash;Hill? Ĉu vi estas certa?</p>
-
-<p>La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la
-cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj
-inter la unuaj vortoj:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun
-li donas al si.</p><!-- pagho 173 -->
-
-<p>Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton,
-ankoraŭ atendante respondon.</p>
-
-<p>Leonardo sin turnis al li:</p>
-
-<p>&mdash;Tio estis,&mdash;li diris, kiel homo elreviĝinta,&mdash;la voĉo de viro,
-kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi
-devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj
-veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la
-vizaĝon de tiu sinjoro.</p>
-
-<p>La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte
-pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne
-ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la
-iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia
-vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme
-ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia
-trankvileco:</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli
-eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al
-sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita
-morto en Nordafriko.</p>
-
-<p>Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la
-fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue
-kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta
-vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo
-elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj
-kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam
-elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble
-li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto
-kriegis ordone:&mdash;Haltu, sinjoro,&mdash;dum alia oficisto baris al li la
-vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj
-pensoj trakuris<!-- pagho 174 --> lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio
-povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas
-esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne
-povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera,
-kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia
-ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero
-estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta
-simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas
-Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en
-Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis
-la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la
-eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran
-premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford,
-persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin
-aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne
-atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute
-malsama persono?</p>
-
-<p>La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis
-la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo.
-Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en
-tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur
-sia akra sed bonkora vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi
-maltrafis lin.</p>
-
-<p>Senekscite Leonardo diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?</p>
-
-<p>&mdash;Hm. Mi "konjektas", ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom
-la plimulto el la Horeham&rsquo;anoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi
-povos sekvi ĝin.</p><!-- pagho 175 -->
-
-<p>Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta
-viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj
-kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun
-kompleza mieno:</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?</p>
-
-<p>&mdash;Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas
-eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun
-helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande
-aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston,&mdash;per mangesto
-prezentante Leonardon,&mdash;por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, fremdulo,&mdash;diris la staciestro, alparolante Leonardon,&mdash;tre
-verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi
-estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.</p>
-
-<p>&mdash;Meksiko-urbo!&mdash;La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de
-la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj
-vortoj.</p>
-
-<p>Sinjoro Norris parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la
-helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta
-semajno&mdash;ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco&mdash;por mendi
-tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej
-oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn
-rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj.
-Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu
-diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo,
-liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj
-Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke<!-- pagho 176 -->
-ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis
-vojaĝi laŭ Austin&mdash;San Antonio&mdash;Largedo kaj de tie per la Nacia
-fervojo de Meksikio.</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre dankas vin, sinjoro Norris,&mdash;diris Leonardo;&mdash;tio ŝajnas al
-mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la
-unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.</p>
-
-<p>La staciestro mire ekrigardis la demandanton:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, mi konjektas,&mdash;li respondis malrapide,&mdash;ke vi devos atendi ĝis
-morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin
-pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 2<sup>33</sup>a por esti
-certa trafi la <i lang="en">Pullman</i>-vagonaron en Austin.</p>
-
-<p>&mdash;Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj,&mdash;diris
-sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.</p>
-
-<p>&mdash;Negrave;&mdash;rediris Leonardo.&mdash;En Meksiko troviĝas delegito de la
-Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas,
-ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ
-mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj
-penos "ombrumi" ĝin.</p>
-
-<p>Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis:&mdash;Ĉu vi
-do konas tiun Esperanto-delegiton?</p>
-
-<p>&mdash;Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia
-valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn.
-Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo,
-sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros
-sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo
-de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon.
-Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi
-priparolis la profitojn<!-- pagho 177 --> kaj la oportunecon de nia Esperanta movado,
-ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel
-baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.</p>
-
-<p>La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante
-al si la mentonon.&mdash;Nu, fremdulo,&mdash;li diris,&mdash;frapetante la verdan
-steleton en la butontruo de Leonardo,&mdash;tio decidigis min. Mi komencos
-lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj
-karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco,
-kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon.
-Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin
-konvinkita; ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;respondis ĉi tiu ridetante,&mdash;kvankam mi ne havis antaŭan
-prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos
-serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.</p>
-
-<p>Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al
-ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio,
-abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn
-necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al
-la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de
-voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ
-malsama nomo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam tre zorge pesis la "pro-kaj-kontraŭ" en ĉi tiu afero,
-kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo
-de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon
-dependas de vi.</p>
-
-<p>&mdash;De mi?</p>
-
-<p>&mdash;Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin
-prunti al mi kelke da dolaroj.</p><!-- pagho 178 -->
-
-<p>&mdash;Tre volonte, amiko mia. Kiom vi bezonas?</p>
-
-<p>&mdash;Tricent dolarojn.</p>
-
-<p>&mdash;Pli, se vi volas; kial ne? Mi ja ŝuldas nuntempe al via firmo pli
-ol duonon de tiu sumo. Morgaŭ matene ni iros al mia banko, kie usona
-aŭ meksikia mono aŭ kreditletero sur banko en Meksiko-urbo estos je
-via dispono.</p>
-
-<p>&mdash;Multan dankon. Nun ni esploru, kion mia bona hotelmastro scias pri
-tiu sinjoro Hill. Faru al mi la komplezon enveni.</p>
-
-<p>&mdash;Plezure. O&rsquo;Mulligan estas bonkora irlandano, kiu elbabilos ĉion,
-kion li scias. Mi bone konas lin. Jen li estas.</p>
-
-<p>&mdash;Ho!&mdash;ekkriis la irlanda amerikano surprizite, elprenante cigaron el
-sia buŝo,&mdash;mia kara sinjoro, vi maltrafis la lastan vagonaron!</p>
-
-<p>&mdash;Des pli bone por vi, mia kara gastiganto,&mdash;respondis Leonardo
-afable,&mdash;ĉar mi devos resti unu nokton plu sub via gastama tegmento.</p>
-
-<p>Sinjoro Garrat, doninte la kondukilon al kortisto, diris bonhumore:</p>
-
-<p>&mdash;Se mi ne sentus malinklinon fari al vi malservon, O&rsquo;Mulligan,
-mi insistus, ke sinjoro Marston pasigu la nokton ĉe ni. Li ĉiam
-plendas pri senprofitaj tempoj, sinjoro Marston. Sed, rigardu lin,
-ĉu tiu ĉi ronda, gajmiena, ĉiam multekostajn cigarojn fumanta
-vizaĝo aspektas kiel vizaĝo de viro minacata de bankroto?</p>
-
-<p>La hotelmastro estis treege kontenta pri la afableco de la fama
-sciencisto. Kun petola rideto li eltiris el sia brustpoŝo cigarujon,
-malfermis ĝin, kaj proponis al li:</p>
-
-<p>&mdash;Komplezu min, kaj prenu cigaron.</p>
-
-<p>Ridetante, sinjoro Garrat sin turnis al Leonardo, kaj diris:</p><!-- pagho 179 -->
-
-<p>&mdash;Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O&rsquo;Mulligan bone scias, ke
-mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi
-sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, mia bonkora sinjoro Garrat,&mdash;rediris la dika irlandano,
-malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo,&mdash;vi estus tro saĝa
-fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna
-ĝardenisto.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko
-mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.</p>
-
-<p>&mdash;Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al
-sinjoro Hill?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur
-Leonardon.&mdash;Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo
-de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin,
-ĉar li havas por li treege gravan komunikon.</p>
-
-<p>Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu
-parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo.
-Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke
-sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en
-Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.</p>
-
-<p>&mdash;Tute prave,&mdash;jesigis sinjoro O&rsquo;Mulligan,&mdash;tien ili vojaĝas. Sed
-bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre
-volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur
-malmulte pri li.</p>
-
-<p>Beleta filino de sinjoro O&rsquo;Mulligan alportis en privatan salonon tri
-tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn
-antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte
-ricevi de Leonardo rideton,<!-- pagho 180 --> ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat
-revokis ŝin.</p>
-
-<p>&mdash;Unu momenton, fraŭlino O&rsquo;Mulligan,&mdash;li diris ŝerce,&mdash;zorgu, ke
-via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de
-sinjoro Marston. Ni estas invititoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, sinjoro Garrat,&mdash;respondis la knabino, ridante,&mdash;mi prizorgos
-sinjoron Marston.</p>
-
-<p>La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li
-diris kun afabla kapjeso:</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi
-ne lasos min esti elrabita.</p>
-
-<p>Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue
-priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme,&mdash;mi ne estas
-lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la
-koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn
-aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj
-Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj
-vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por
-viro de lia aĝo&mdash;mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin&mdash;liaj
-dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj.&mdash;Elblovinte kelkajn
-fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue:&mdash;Rilate al lia
-sintenado, li certe estas detenema kaj ... kaj distanckonservema&mdash;vi
-scias, kion mi volas diri&mdash;kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo,
-ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran
-trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke
-sinjoro Hill&mdash;aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia
-patrino&mdash;jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur
-nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido,
-certe, ŝajnas al mi,<!-- pagho 181 --> ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta
-vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas
-kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li
-malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo,
-ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo,
-per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias,
-sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj
-legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu
-el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu.&mdash;Li metis antaŭ
-la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj
-diris plue:&mdash;Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas
-kuriozaĵo por studi.</p>
-
-<p>Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis
-raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio
-kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a> kaj toltekaj<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>
-hieroglifoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi scias,&mdash;demandis la amerika sciencisto,&mdash;kion faradis
-sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?</p>
-
-<p>&mdash;Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj
-dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en
-Oakington.</p>
-
-<p>Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.</p>
-
-<p>O&rsquo;Mulligan babilis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia
-tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn
-plu.</p><!-- pagho 182 -->
-
-<p>&mdash;Tio estas granda domaĝo,&mdash;diris sinjoro Garrat,&mdash;ĉar mi bone
-konas tiun sinjoron.</p>
-
-<p>&mdash;Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston,&mdash;diris la
-bonkora irlandano,&mdash;tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi
-ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du
-hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi
-tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj
-neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi
-iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam
-lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis
-la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro
-pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon.
-Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera
-neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama
-fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita
-sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj
-studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero
-jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj
-civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo.
-Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi
-sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun
-viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis
-longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en
-Meksiko.</p><!-- pagho 183 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO VIII</h2>
-
-
-<p>Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la <i lang="es">Estación de
-Buena Vista</i> en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo,
-li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason
-da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj.
-Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin;
-kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan
-flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo
-alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto
-salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo,
-kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la
-veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:</p>
-
-<p>&mdash;Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne?
-Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas
-hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan
-Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por
-vi.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, efektive!&mdash;ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan
-Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere
-agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.</p>
-
-<p>Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute
-certa,&mdash;li diris pli mallaŭte, kun subpremita<!-- pagho 184 --> ekscito,&mdash;ke ni jam
-trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.</p>
-
-<p>&mdash;Vere?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la <i lang="es">Constitución</i>, tre proksime
-al la <i lang="es">Plaza Mayor</i>, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda
-distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan,
-tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas
-Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj.
-Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, certe, koran dankon!</p>
-
-<p>La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de
-la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas
-atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de
-Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.</p>
-
-<p>&mdash;Ho,&mdash;li ekkriis,&mdash;jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili
-doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton.
-Estas pli oportune tie.</p>
-
-<p>Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da
-entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj
-fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron,
-dum alia fortenis kelkajn trudemajn <i lang="es">cargadores</i>, ĉagrenitajn
-pro tio, ke la nobla <i lang="es">caballero</i> volas mem porti sian valizeton.
-Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige
-klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom
-da pasaĝeroj okupas la <i lang="es">coche de aquiler</i>. Tuj kiam la veturilo
-survojiĝis al la <i lang="es">Plaza Mayor</i> aŭ <i lang="es">Plaza de la Constitución</i>,
-du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris
-grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla
-rideto, ke li ne fumas.</p><!-- pagho 185 -->
-
-<p>Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la
-hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi
-tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la
-<i lang="es">patio</i>, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme
-fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne
-nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed
-ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis,
-multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj,
-trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj
-dankeco. Doktoro Cuadra diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via
-admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon
-de via entrepreno, sinjoro Marston&mdash;riverenco&mdash;sed precipe laboris
-sinjoro Céspedes&mdash;ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro
-C.&mdash;Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia <i lang="en">Sherlock
-Holmes</i><a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>, kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante
-lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro
-Victoriano, la posedanto de <i lang="es">La Constitución</i>, kaj li promesis al mi
-sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj
-kunvojaĝantoj.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas vere bonega!&mdash;diris Leonardo.&mdash;Via eksterordinara
-komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.</p>
-
-<p>Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros
-al la hotelo <i lang="es">de la Constitutión</i>, akompanate de sinjoro Rodriguez,
-kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro
-Hill.</p>
-
-<p>Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj
-profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna<!-- pagho 186 --> mirinda helpo. Laca de la
-longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li
-duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta
-al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo
-el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra
-interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la
-balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur
-la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega <i lang="es">Teocalli</i>, la
-antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis
-sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin
-trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando,
-neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj
-<i lang="es">conquistadores</i>. Sed la deziro renkonti sinjoron "Hill" igis lin
-forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.</p>
-
-<p>Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta
-balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton
-kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro
-Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución,
-kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora
-vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por
-rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke
-sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron
-de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege
-bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene.
-Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?</p>
-
-<p>Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:</p><!-- pagho 187 -->
-
-<p>&mdash;Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi...</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi
-estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo,
-kiel vi.</p>
-
-<p>Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam
-kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj
-Meksikianoj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, amiko mia,&mdash;li diris,&mdash;mi do devas lasi paciencon regi mian
-animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj
-vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.</p>
-
-<p>&mdash;Bedaŭrinde, via moŝto,&mdash;diris la hotelmastro,&mdash;dum la nuna
-malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo
-ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas
-tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via
-moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo?
-Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj
-Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis
-al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi
-vian entreprenon, kaj eble&mdash;li aldiris ridetante&mdash;scivolemo, ne lasos
-ilin resti for.</p>
-
-<p>Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema
-hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn
-horojn.</p>
-
-<p>Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope
-preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj
-ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post
-noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun
-similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per
-vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj<!-- pagho 188 --> babilemaj vizitantoj,
-tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed
-la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia
-natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li
-tre maloportuna.</p>
-
-<p>Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta
-duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj
-kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro
-de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron
-li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la
-pordo subite vekis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti?&mdash;eksonis la ekscitita voĉo
-de sinjoro Rodriguez.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kial?&mdash;respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur
-iom post iom konsciante, kie li sin trovas.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro
-Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento
-survoje al la stacio <em class="gesperrt">Lázaro</em>.</p>
-
-<p>Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis
-tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la
-hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima
-matensaluto:&mdash;<i lang="es">¿Como ha pasado usted la noche?</i>&mdash;li kriis, ne
-atendante respondon al sia demando,&mdash;Ho ve! via moŝto, la Fataloj
-kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en
-la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus
-traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi
-la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj
-kvin. Tio estas malbenita afero.</p><!-- pagho 189 -->
-
-<p>&mdash;Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez,&mdash;diris Leonardo.&mdash;Ĉu
-Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?</p>
-
-<p>&mdash;Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?</p>
-
-<p>&mdash;Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.</p>
-
-<p>Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la <i lang="es">Estación de San
-Lázaro</i>, la finstacio de <i lang="es">Ferrocarril Interoceanico</i>. La staciestro
-volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri
-biletojn al <i lang="es">Tepetlaxtoc</i>, tre malgrava stacio en direkto al <i lang="es">Vera
-Cruz</i>, kiun li montris sur fervoja landkarto.</p>
-
-<p>&mdash;Tepetlaxtoc!&mdash;ekkriis sinjoro Rodriguez,&mdash;en tian kotkavaĵon! Kion
-ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias,
-neniaj esplorindaj aztekaĵoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko,&mdash;demandis
-Leonardo,&mdash;mi devas sekvi ilin.</p>
-
-<p>&mdash;Vere?</p>
-
-<p>Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis
-Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon,&mdash;diris ĉi tiu,&mdash;tio ebligas min fari kelkajn preparojn.</p>
-
-<p>Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro
-Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita
-loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa
-regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.</p>
-
-<p>Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo,
-ĵus revenis hejmen por manĝeto<!-- pagho 190 --> post frumatena deĵoro. Li kaj
-lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj
-aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la
-irado de la aferoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kia domaĝo,&mdash;ekkriis doktoro Cuadra,&mdash;ke mi ne povas akompani vin,
-kara sinjoro Marston! <i lang="es">Caramba!</i> Nenio, mi certigas vian moŝton,
-farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan
-kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio,
-kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube
-miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.</p>
-
-<p>Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante
-en la mano du leterojn.</p>
-
-<p>&mdash;Jen du prezentleteroj,&mdash;li diris,&mdash;kun fervoraj petoj al la
-adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas
-por mia patro, kies <i lang="es">hacienda</i> troviĝas en la malproksimeco de
-unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome
-Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom
-dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen
-tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo
-bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.</p>
-
-<p>Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun
-sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.</p>
-
-<p>&mdash;La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin.
-La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino
-Maria. Ili estas <i lang="es">Indios fideles</i>, devenantoj de la gento <i lang="es">Marjas</i>,
-la plej inteligenta gento de la <i>Aztekoj</i>. Ili pretendas rektan
-devenon<!-- pagho 191 --> de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas
-tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj
-<i lang="es">Indios</i>. Don Miguel estas <i lang="es">cacique</i> de la distrikto kaj grava
-bienhavanto. Lia <i lang="es">hacienda</i> troviĝas pli malproksime de la fervojo,
-pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos
-tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj
-sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro
-kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi.
-Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko
-de l&rsquo; morto&mdash;tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan
-semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela
-malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro
-estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj
-amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.</p>
-
-<p>Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj.
-Varme li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj
-cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine
-mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la
-nomon "Hill". Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute
-senrezultata.</p>
-
-<p>Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn,
-doktoro Cuadra diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi
-taŭgan <i lang="es">mozo&rsquo;n</i> aŭ indianan serviston.</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble,&mdash;respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante,
-ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, sinjoro Rodriguez,&mdash;demandis la kuracisto,&mdash;ĉu vi ne
-opinias, ke via kortisto José estos la plej<!-- pagho 192 --> taŭga <i lang="es">mozo</i>, kiun ni
-povus trovi por nia honorata vizitanto?</p>
-
-<p>Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj
-hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj
-"elprovizaj" frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino,
-al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn
-vivecon kaj multvortecon.</p>
-
-<p>&mdash;Via moŝto estas prava,&mdash;li respondis vigle,&mdash;kaj mi jam pripensis
-tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por <i lang="es">el
-noble Inglese</i> estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola
-bedaŭrindaĵo estos,&mdash;sinjoro Rodriguez aldiris ridante,&mdash;ke José
-fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke
-da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan
-lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj
-gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita.
-José estas sendube honesta kaj fidela <i lang="es">mozo</i>, via moŝto,&mdash;li
-diris al Leonardo,&mdash;sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian
-devenstaton.</p>
-
-<p>La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera
-edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José,
-señor,&mdash;ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo,&mdash;sed laŭ mia
-opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj <i lang="es">Indios</i>,
-precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas
-tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas
-sen tio.</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra
-pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj
-principoj.</p><!-- pagho 193 -->
-
-<p>&mdash;Sed, doktoro Cuadra,&mdash;diris la hotelmastro humile,&mdash;kiom mi scias,
-en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne
-vere?</p>
-
-<p>&mdash;Ne multaj, señor,&mdash;respondis la kuracisto;&mdash;sed apud la <i lang="es">hacienda</i>
-de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm&rsquo;anoj kaj,
-interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva
-templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio.
-La monaĥoj estas ĉiuj&mdash;aŭ preskaŭ ĉiuj&mdash;<i lang="es">Indios</i> kaj iom mistere
-sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj
-apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj <i lang="es">peones</i> en
-tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj&mdash;cetere
-tre amata temo por interparolo inter peonoj&mdash;kaj antikvaj kavernoj,
-plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed
-la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis
-vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm&rsquo;anoj kaj tial, ke la peonoj
-estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa
-kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj
-de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo
-nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al
-vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la
-plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la
-aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas <i lang="es">relación</i>.
-Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona
-spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin,
-aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. <i lang="es">Indios bravos</i>, t. e. la
-nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de
-la "Reĝo de la Mallumo", kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo
-senduba realaĵo.</p>
-
-<p>Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj<!-- pagho 194 --> <i lang="es">serapes</i>
-aŭ dikaj lanaj kovriloj, <i lang="es">sombrero</i> el panama pajlo, dorsosakoj
-ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José&rsquo;on. Tiu ĉi tuj
-kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la <i lang="es">noble Inglese</i>. La
-hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke
-sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla
-nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin
-konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno
-de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo,
-señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.</p>
-
-<p>José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom
-pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ
-kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli
-viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu
-diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun
-dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan,
-belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun
-malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan,
-altapintan ĉapelon, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe
-la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon
-de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn,
-kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj
-tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj<!-- pagho 195 --> vidindaj preĝejoj
-kaj <i lang="es">haciendoj</i>. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn
-ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj
-li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la
-vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo
-ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj,
-ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn,
-sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon
-ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon
-vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José
-fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis,
-ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al
-vilaĝo nomata <i lang="es">Calpan</i>. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe
-la vojo al la <i lang="es">hacienda</i> de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis
-tiun sciigon.</p>
-
-<p>Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili
-alproksimiĝis al <i lang="es">Calpan</i>, kiam la suno jam malleviĝis al la
-horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj
-venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur
-la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo,
-infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron
-da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj,
-malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe
-esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj
-iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la
-<i lang="es">jacal</i>&rsquo;oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj
-argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li
-ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj.
-Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo.
-Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble
-por montri<!-- pagho 196 --> sian superecon super nuraj <i lang="es">Indios bravos</i>, aŭ eble
-pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu "proponis"
-anstataŭ "ordoni". Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj
-de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili
-daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra.
-Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe
-ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda <i lang="es">hacienda</i>
-piedire tre malaltigos la indon de la <i lang="es">noble Inglese</i>.</p>
-
-<p>Kelkaj "strangaĵoj" de Leonardo tre mirigis José&rsquo;on: Lia portempa
-sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan
-valizon kaj sian "Thermos"-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis,
-kaj li volonte permesis al nura <i lang="es">mozo</i> instrui lin pri multaj
-tiulandaj aferoj.</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia
-gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke,
-pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la
-ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu
-fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris
-centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan
-krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi faris tion, José?&mdash;demandis Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre
-donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon
-de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca
-povus okazi, señor.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, José,&mdash;diris Leonardo ridetante,&mdash;vi kredigis al mi, ke vi
-tute liberiĝis el superstiĉo!</p>
-
-<p>La <i lang="es">Indio</i> rigardis la fremdulon kun miro.</p>
-
-<p>&mdash;Tio ne estas superstiĉo, señor,&mdash;li respondis.<!-- pagho 197 -->&mdash;Se via moŝto
-aŭskultus interparolon inter aro da <i lang="es">Indios bravos</i> dum vintra
-vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.</p>
-
-<p>La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam
-plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur
-la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore
-ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta
-ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte
-siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte
-konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon
-por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido
-de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis
-simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por "lia barona
-moŝto", kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun
-rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis
-tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da
-minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia <i lang="es">mozo</i> kaj
-envolvis sin en unu el la aĉetitaj <i lang="es">serap</i>&rsquo;oj.</p>
-
-<p>Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="es">Coyotes</i><a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>, señor, <i lang="es">coyotes</i>, kriantaj al la ĉielo por pluvo.</p>
-
-<p>Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li
-estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj
-mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj
-pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento
-regis kaj preskaŭ mistera<!-- pagho 198 --> trankvilo. Ĉio estis impona vasteco,
-senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima
-spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj
-legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama,
-mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan,
-tamen harmonian tutaĵon.&mdash;Forprenu,&mdash;Leonardo diris al si en la
-pensoj,&mdash;unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo
-disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun
-meĥanikaĵaron!</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">"Kio estas homo, ke Vi lin memoras?</span><br />
-<span class="i0">Kio estas homido, ke Vi lin atentas?"</span></div>
-</div>
-
-<p>Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen
-rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la
-kontrolo de la reganto de la steloj.</p>
-
-<p>José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la
-enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue
-sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj
-ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj <i lang="es">serapoj</i>. Pie farinte signon de l&rsquo;
-kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.</p>
-
-<p>La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj
-alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante
-malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon.
-Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego
-de bonhaveca <i lang="es">hacienda</i>, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj.
-Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda,
-blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton,
-kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da
-birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al
-José la leteron de doktoro<!-- pagho 199 --> Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun
-ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la <i lang="es">hacendado</i>,
-kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis
-folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en
-ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li
-alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure
-ornamitan <i lang="es">sombreron</i>, alparolis Leonardon hispane kun natura
-gracieco:</p>
-
-<p>&mdash;Koregan bonvenon, <i lang="es">caballero</i>; mi ŝatas, kiel maloftan honoron
-kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo,
-prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena.
-Señor,&mdash;li aldiris kun drameca svingo de la sombrero,&mdash;nia
-<i lang="es">hacienda</i> estas je via dispono.</p>
-
-<p>La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten
-la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis
-bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia
-sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro
-supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo,
-pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj,
-dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj
-kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton.
-Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi
-aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin.
-Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom
-amas nian karan lingvon!</p>
-
-<p>Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin
-preskaŭ amikoj, la maljuna <i lang="es">hacendado</i> pensis, ke estas necese
-ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.</p><!-- pagho 200 -->
-
-<p>Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo
-prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom
-malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ
-<i lang="es">duenna</i> de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ.
-Almenaŭ ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe
-partoprenante en la interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane
-kun grandaj viveco kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene
-komprenas lin. Nur kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana
-lingvo, li haltis momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian
-parolon Esperanten.</p>
-
-<p>&mdash;Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor,&mdash;diris la bienulo,
-iom gravmaniere,&mdash;ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti
-unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian,
-Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras,
-fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino?&mdash;sin
-turnante al sia nevino.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia
-lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de
-nia propra universitato.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas por mi kuraĝiga sciigo,&mdash;diris Leonardo,&mdash;ĉar sinjoro
-via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas
-sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj
-mi intencas viziti lin morgaŭ matene.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, vere?&mdash;ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj
-nigraj okuloj. Kara onklo,&mdash;ŝi diris plue, karesante manon de la
-blankharulo,&mdash;ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn
-en <i lang="es">Tulanatlan</i> kaj post ne longe <i lang="es">la estación de las aguas</i><a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a>
-komenciĝos.<!-- pagho 201 --> Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas
-viziton al Maria jam de longe.</p>
-
-<p>La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj
-rigardis enpensiĝe la plafonon.</p>
-
-<p>&mdash;Plue, onklo,&mdash;aldiris la juna virino vive,&mdash;mi povos pli konvene
-servi kiel interpretisto, ol José, la <i lang="es">mozo</i> de sinjoro Marston. Ĉu
-ne?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Lucinjo,&mdash;respondis la onklo,&mdash;volonte mi konsentas. Malfeliĉe
-mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du
-bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos
-do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri
-returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi
-estos tre kontenta.</p>
-
-<p>Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo
-eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano
-de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla
-kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie
-riverencante, alparolis Leonardon:</p>
-
-<p>&mdash;Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian
-grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de
-kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon,
-señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo&mdash;feliĉe kun
-tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan,
-refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.</p>
-
-<p>Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis
-pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños
-brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis,
-ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.</p><!-- pagho 202 -->
-
-<p>La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis
-super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis
-la eksteran pordegon de la <i lang="es">hacienda</i>. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj.
-La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, <i lang="es">indio</i>, kaj nia
-amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian
-superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna <i lang="es">hacendado</i>,
-Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa
-kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto
-formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita
-per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo
-ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ
-viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon.
-Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale
-vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.</p>
-
-<p>&mdash;La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante,
-señor&mdash;diris la maljuna bienulo.&mdash;Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja
-saltetado ili bonvenigas la sunon, "<i lang="es">la capa de los pobres</i>"<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a>.</p>
-
-<p>Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble
-sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare
-rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj
-trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj,
-ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis
-malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj,
-ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la
-vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj.
-Kelkajn mejlojn pli malproksime<!-- pagho 203 --> la tero transiris en malsaman, eĉ
-pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj
-aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj
-unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj
-nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje
-ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo
-produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.</p>
-
-<p>Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la <i lang="es">hacienda</i> de Don Miguel de
-Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela,
-laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi
-estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne
-estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj
-epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la
-plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan,
-masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli
-modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere
-siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto
-antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da
-minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron
-el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da
-farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don
-Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian,
-kun ĝojego kaj&mdash;ŝajnis al Leonardo&mdash;kun apenaŭ kaŝita emocio.
-La <i lang="es">india hacendado</i> alpaŝis, kun <i lang="es">sombrero</i><a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a> en mano, kaj tre
-ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.</p>
-
-<p>Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika,<!-- pagho 204 --> sed, malgraŭ
-sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam,
-laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo,
-kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta,
-fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis
-ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La <i lang="es">Indio</i> ne posedis
-la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan,
-kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso
-Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.</p>
-
-<p>Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino
-kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al
-la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte
-permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al
-larĝa enirejo en ombroriĉan <i lang="es">patio&rsquo;n</i>. La <i lang="es">Indio</i> sin turnis al
-Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol
-vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco,
-farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute
-estas je via dispono.</p>
-
-<p>Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de
-Leonardo. Don Miguel parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian
-amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia
-famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol
-morgaŭ tagmeze.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis
-la senton, kvazaŭ la <i lang="es">Indio</i> penas montri pli da ĝojo, ol li
-efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al
-li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis
-kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.</p><!-- pagho 205 -->
-
-<p>Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate
-de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj
-pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj
-sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don
-Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la
-servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia
-granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno
-suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo
-estis forprenita al li, persone servi al la <i lang="es">noble Inglese</i>, kiu ĝis
-tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis
-tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la
-senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia
-flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol
-unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la "senduba graveco"
-de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili
-revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston
-senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo,
-aldiris:</p>
-
-<p>&mdash;Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam
-forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili
-la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla
-intereso en mia bieno.</p>
-
-<p>Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon,
-kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin
-alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis
-sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj
-estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur
-siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino,<!-- pagho 206 --> videble penis
-konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj
-eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.</p>
-
-<p>Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la
-monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo
-de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj
-horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la
-sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj
-pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn
-li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford,
-por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri
-Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li
-ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ
-nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble
-des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia
-patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li
-kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li
-pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj
-noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia
-patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma
-amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista
-movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.</p>
-
-<p>Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la
-hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj,
-sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco.
-Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco,
-ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj
-per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj
-la<!-- pagho 207 --> tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco.
-Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante
-fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li
-rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara
-alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la
-lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama
-momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte
-leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante
-anglalingve:</p>
-
-<p>&mdash;Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!</p>
-
-<p>Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Certe; kial tia furiozo?</p>
-
-<p>La sama viro siavice demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona
-celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian
-kandelon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi eraras, sinjoroj,&mdash;rediris Leonardo kun trankvila digno,&mdash;mia
-sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas kredi vin, señor,&mdash;diris la alia Hispano
-malĝentile,&mdash;via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja
-oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en
-Horeham, sed vi evitis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj
-antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj,
-mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel
-providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke
-mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias
-nenion, kaj neniel min ĝenas.</p>
-
-<p>Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon,<!-- pagho 208 --> sed
-malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria
-monaĥo&mdash;aŭ monaĥe vestita viro&mdash;fajfis, kaj, momenton poste,
-ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per
-pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu
-antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:</p>
-
-<p>Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze
-ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos.&mdash;Al
-la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane:&mdash;Konduku ĉi tiun
-sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.</p>
-
-<p>La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe
-la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis
-la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno.
-Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj
-dignoplene:</p>
-
-<p>&mdash;Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi
-devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton
-al ofendego.</p>
-
-<p>La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto,
-kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo.
-Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia
-malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema
-mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si
-vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj,
-multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la
-monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj
-jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte
-kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan
-ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris,<!-- pagho 209 -->
-unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan
-malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da
-superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.</p>
-
-<p>Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka
-tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li
-sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis
-alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj
-kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute
-ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili
-iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie,
-surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento.
-Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda
-galerio.</p>
-
-<p>Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono
-de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur
-la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj
-mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn
-kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo
-de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn.
-Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj,
-ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="es">Gracias, señor, yo ... no</i> ... fumas,&mdash;respondis Leonardo afable,
-per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan
-vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.</p>
-
-<p>La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla
-malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia
-malakcepto de la cigaredo.</p>
-
-<p>Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da<!-- pagho 210 --> skulptitaj
-hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj
-<i lang="es">Toltecatl</i>&rsquo;oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj
-enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj,
-kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen
-elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu
-starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon
-pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke
-sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom
-tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ
-nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio
-estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj
-monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne&mdash;li
-diris al si en la pensoj,&mdash;nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por
-tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima.
-La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo
-de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis
-por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis
-sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu
-same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj
-per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de
-obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj
-sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian
-teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj
-de la nuna tempo!</p>
-
-<p>Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis
-al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj
-li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill
-kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia
-alveno tie li ne<!-- pagho 211 --> povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don
-Miguel&rsquo;on. Io mistera okazas aŭ okazos.&mdash;Tiaj kaj multaj aliaj
-demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al
-la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran
-vojaĝon.</p>
-
-<p>Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj
-plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia
-ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito
-interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis
-lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:</p>
-
-<p>&mdash;Ŝ... ŝ... estas mi, Lucia.</p>
-
-<p>En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman
-spiron de la knabino.</p>
-
-<p>&mdash;Venu senbrue,&mdash;Lucia Cuadra flustris plue.&mdash;Jen ekprenu ŝnuron
-pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon.
-José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon.</p>
-
-<p>Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis
-la savilojn.&mdash;Ĉu estas necese forsaviĝi?</p>
-
-<p>&mdash;Jes; ne parolu!</p>
-
-<p>Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta
-super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile
-atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris
-ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:</p>
-
-<p>&mdash;Sekvu min, singarde, senbrue.</p>
-
-<p>Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero,
-precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro
-admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne
-povis<!-- pagho 212 --> ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas.
-Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili
-atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel
-staras la aferoj.&mdash;José,&mdash;alparolante la <i lang="es">mozo</i>&rsquo;n,&mdash;rapidu antaŭen;
-zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni
-venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.</p>
-
-<p>Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis
-ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo.&mdash;Sed,&mdash;li
-demandis,&mdash;ĉu vere mia vivo estis en danĝero?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sinjoro Marston,&mdash;respondis Lucia kun emocio en la voĉo,
-kiu tuŝis lian koron.&mdash;Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon
-inter la tri <i lang="es">padres</i>, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke
-ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu,
-laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis,
-ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via
-vivo&mdash;mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo&mdash;en la okazo,
-se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin.&mdash;Iom
-heziteme ŝi parolis plue post momento:&mdash;Tio sufiĉis por mi. Mia
-koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte,
-kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.</p>
-
-<p>&mdash;Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra,&mdash;varme
-diris Leonardo,&mdash;kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.</p>
-
-<p>La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo,
-sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas,
-ke la monaĥoj en la apuda antikva<!-- pagho 213 --> monaĥejo estas fervoraj kaj
-fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis&mdash;precipe per la vigleco
-de <i lang="es">padre</i> Alano, la monaĥo en la bruna sutano&mdash;, ke ili estas
-sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio
-estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj
-katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la <i lang="es">Totonac</i>&rsquo;aj
-pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj
-estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar
-jarojn de senintermanka preĝado&mdash;alterne, kompreneble&mdash;kun fastado.
-Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo
-en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la
-dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube
-scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe,
-je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de
-la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre
-severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando
-kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte
-reveni post multaj jaroj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi legis pri tiu mistikulo,&mdash;diris Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj
-homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj
-fervoraj <i lang="es">indiaj</i> pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi
-la antikvajn idolservojn. Nu, <i lang="es">padre</i> Alano eltrovis, ne nur ke
-tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn
-monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en
-ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas
-samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la <i lang="es">Totonac</i>&rsquo;oj,
-antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero
-la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en
-ĉi tiu grava okazo,<!-- pagho 214 --> laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la
-monaĥoj-<i lang="es">Cintotl</i>&rsquo;anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio
-jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas
-honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj
-monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la
-tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte
-komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de
-la sunleviĝo&mdash;laŭ ilia programo&mdash;ĉefpastro Ramon eltranĉos la
-koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin
-poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi
-tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj
-oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu
-vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?</p>
-
-<p>Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la
-malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la
-bela knabino kaj respondis kunsente:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero.
-Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro,
-ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem
-eĉ ne konscias.</p>
-
-<p>Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis
-enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon
-de la natura&mdash;kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte
-sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj <i lang="es">padres</i>. Sed
-mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas
-jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj<!-- pagho 215 --> <i lang="es">hacendados
-de Hidalgo</i> kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta
-adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala
-kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu
-kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre
-ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la
-antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma
-mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ
-kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas
-kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco
-kaj la sankteco de <i lang="es">padre</i> Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas
-konfesi tion al sia patro; cetere, <i lang="es">padre</i> Alano&mdash;pro siaj propraj
-celoj, sendube&mdash;ne permesas al ŝi tion fari. <i lang="es">Padre</i> Alano estas
-tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol
-sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas
-nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora
-kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj.
-Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni
-pardonas multon.</p>
-
-<p>&mdash;Jes; malforteco precipe ĉe viroj.</p>
-
-<p>&mdash;Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian
-korinklinon pligrandigis profunda kompato.</p>
-
-<p>&mdash;Kompato kaj amo estas ĝemeloj.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La
-elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda
-Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon.
-Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne
-supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata
-filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per
-akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego<!-- pagho 216 --> al ŝia patro,
-unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj
-lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas
-neimageble!</p>
-
-<p>Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de
-Leonardo:&mdash;Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston,&mdash;ŝi
-diris solene kaj firme.&mdash;Tre konjekteble la plano de <i lang="es">padre</i> Alano
-estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da
-armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion,
-ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la
-monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la
-frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu <i lang="es">hacienda</i> kaj la monaĥejo
-ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj
-Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco
-kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de <i lang="es">padre</i> Alano, ni
-nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni
-bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro,
-sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita
-viktimo, pro dolĉa Maria ... pro mi.</p>
-
-<p>En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton,
-super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en
-vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente
-petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li
-respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu
-momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.</p>
-
-<p>&mdash;Kia penso?</p>
-
-<p>&mdash;Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don
-Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do
-preferas pasigi la nokton<!-- pagho 217 --> ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam
-manĝis ĉe lia tablo.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Marston!&mdash;ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon,
-ĉagrenon kaj admiron,&mdash;certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu
-la bonon, kiun ni celas.</p>
-
-<p>Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia
-proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.</p>
-
-<p>La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone
-malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, via moŝto,&mdash;li flustris,&mdash;la vojo estas tute sendanĝera.
-Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia
-dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron
-por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.</p>
-
-<p>Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda
-signo de ekscitiĝo.</p><!-- pagho 218 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO IX</h2>
-
-
-<p>Adelante!<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a></p>
-
-<p>Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da
-dikkapaj najloj.</p>
-
-<p>Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta
-plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita
-per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo.
-La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo
-kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek
-kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super
-li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba
-vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn,
-precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran
-kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis
-la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek
-malplezuron pri la vizito de nekonato.</p>
-
-<p>Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta
-voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel vi fartas, sinjoro Travers?</p>
-
-<p>La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis
-sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste
-profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro
-elreviĝinta el longa dormo, kaj<!-- pagho 219 --> subite sin trovanta denove vizaĝon
-kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin
-direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto
-kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis
-dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante
-la manon de Leonardo, li demandis funebre:</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis
-antaŭ multaj jaroj?</p>
-
-<p>Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia
-subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono
-de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:</p>
-
-<p>&mdash;Mia nomo estas Leonardo Marston el...</p>
-
-<p>&mdash;El Linkfield, certe,&mdash;sinjoro Travers kompletigis la
-respondon.&mdash;Strange,&mdash;li diris plue per iom revema sed ankoraŭ
-maltrankvila voĉo,&mdash;sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.</p>
-
-<p>&mdash;Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj
-devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian
-privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi
-vin ĉi tien de Horeham.</p>
-
-<p>&mdash;De Horeham?&mdash;ripetis sinjoro Travers, surprizite.</p>
-
-<p>&mdash;Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron
-O&rsquo;Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis&mdash;ne hazarde,
-sed providence, mi forte kredas&mdash;vian voĉon. Mi ne povis vidi vian
-vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge
-malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj
-decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj
-de la prudento. Malfeliĉe la<!-- pagho 220 --> vagonaro, kiun vi trafis, jam
-ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas
-rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis
-vian vojon.</p>
-
-<p>&mdash;Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas.&mdash;Sinjoro Travers parolis kun tre
-malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas
-aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto
-invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.</p>
-
-<p>Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe?&mdash;La alia viro jese ekbalancis
-la kapon.&mdash;Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras,
-malĝojigos vin.</p>
-
-<p>Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post
-momento respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro
-Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi
-tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via
-malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio,
-fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la
-ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi
-kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita
-morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la
-vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la
-sekvinta nokto mia bona patro mortis.</p>
-
-<p>Sinjoro Travers ekĝemetis:&mdash;Aj! ... la deka de Julio. Kiel mi povus
-forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj
-duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill.
-Duonkonscia,<!-- pagho 221 --> memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove
-min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo
-povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun
-nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.</p>
-
-<p>&mdash;De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via
-senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de
-tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi
-mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan
-aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona
-demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi,
-kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino
-Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent,
-malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian
-fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford
-ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo <em class="gesperrt">Haverford kaj Vincent</em>&mdash;mi
-ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano&mdash;estas por mi tre evidente,
-ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li
-sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke,
-pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia
-fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn
-rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.</p>
-
-<p>&mdash;Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla,
-lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom
-post iom ŝi faris el li per drogado&mdash;kaj mi ne scias, per kiaj pluaj
-rimedoj&mdash;plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!</p>
-
-<p>Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis
-vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis.<!-- pagho 222 --> La buŝo nerve
-moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj
-maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde
-kortuŝite. Poste li diris plue:</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers,
-sed...</p>
-
-<p>&mdash;Daŭrigu.</p>
-
-<p>Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj
-vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo
-de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis
-pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj
-montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino
-Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos
-pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon.
-La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto
-de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn:&mdash;Dolĉa maljunulino.
-Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn
-avertojn! Tro malfrue.</p>
-
-<p>Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj
-silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi.
-Ni devas agi.&mdash;Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta
-seriozeco:&mdash;Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la
-sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.</p>
-
-<p>Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja
-rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis
-en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta
-sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo,
-mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj.<!-- pagho 223 -->
-Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis
-malgaje sed firme:</p>
-
-<p>&mdash;Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne
-povas... Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por
-aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita
-homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo... Stranga
-rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas
-kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu,
-perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi
-indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron.
-Aŭskultu.</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni&mdash;tio estas
-fraŭlino Haverford kaj mi&mdash;okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia
-propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto
-kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne
-malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni
-interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj
-senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne
-plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj&mdash;fraŭlino
-Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen&mdash;tamen la esploroj efikis
-sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas
-esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj
-certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al
-la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan
-malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur
-dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj,
-fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko
-mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli
-terura,<!-- pagho 224 --> ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas
-netranspasebla profundego.</p>
-
-<p>Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto
-kaj parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco,
-preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de
-mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia
-konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el
-mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron
-la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139<sup>a</sup> Psalmo:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">"Kien mi iros for de Via spirito,</span><br />
-<span class="i2">kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?</span><br />
-<span class="i0">Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;</span><br />
-<span class="i2">se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas." ktp.</span></div>
-</div>
-
-<p>&mdash;Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi
-persekutanta premsonĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu
-cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino,
-tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue
-fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis
-kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon&mdash;por diri la veron&mdash;mi
-ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano
-de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la
-alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel
-la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira
-karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el
-Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni
-esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide
-kaptis la okazon forlasi mian tutan<!-- pagho 225 --> konataron kaj aliĝi al mia
-amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj
-veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj
-laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas
-diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en
-embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis
-la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva,
-flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis
-ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro,
-ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan
-spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti&mdash;kaj neniam pli
-ol unufoje&mdash;tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto,
-velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon
-mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas
-ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj
-uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en
-la memoron.</p>
-
-<p>&mdash;Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero
-mi eksentis&mdash;aŭ imagis, ke mi sentas&mdash;la aleston de la spirito de la
-ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de
-lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj
-sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de
-niaj ambaŭ animoj. Kial ne?&mdash;mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj
-ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel
-proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun
-ni nomas morto? ... Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia,
-malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita
-algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan
-manon de mia David.</p><!-- pagho 226 -->
-
-<p>&mdash;Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion
-mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al <i lang="es">La Cala</i> kaj
-meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris,
-mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan
-vizaĝon.&mdash;Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja
-multe pli nobla, feliĉa homo?&mdash;mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu
-lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi?
-Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia
-ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel
-vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti
-al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo
-de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera,
-malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis
-liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom,
-mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke
-mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen,
-ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank&rsquo; al Dio, tiu
-iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi,
-ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li,
-kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon,
-mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al
-li&mdash;David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian
-vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la
-mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn
-pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia
-kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano
-de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon.
-Jam mi tre<!-- pagho 227 --> timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.</p>
-
-<p>&mdash;Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj
-minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan
-je sunleviĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam aŭdis pri tio.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive?</p>
-
-<p>&mdash;Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis
-mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la
-difinita viktimo...</p>
-
-<p>Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:</p>
-
-<p>&mdash;Kio?&mdash;li ekkriis,&mdash;kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel
-mallonga tempo?</p>
-
-<p>Ridetante Leonardo respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu
-renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj
-estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon
-de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene
-garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi
-petas.</p>
-
-<p>&mdash;Mi nun volas nur aldiri, ke&mdash;feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio
-scias&mdash;prosperis al mi, dank&rsquo; al kelkaj oportunaj cirkonstancoj,
-sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis,
-kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi
-tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj
-traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj
-hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan
-al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas
-ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj<!-- pagho 228 --> kaj plej ĵaluze gardataj
-konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj
-de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol
-unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta
-sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan
-idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis
-mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, <i lang="es">padre</i>
-Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco.
-La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta
-estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena
-aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe,
-havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en
-la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon.
-Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn
-postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias.&mdash;Rigardante sian
-poŝhorloĝon, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian
-interparoladon ĝis post la ludota dramo.</p>
-
-<p>Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu
-mallaŭte frapis la pordon.</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro
-Marston?</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble.</p>
-
-<p>&mdash;Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.</p>
-
-<p>En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia
-Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj,
-ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra
-mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan,
-malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis.<!-- pagho 229 -->
-Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove
-grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon,
-la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo
-pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon
-lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre,
-staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum
-ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la
-gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia
-manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per <i lang="es">sombreroj</i> kaj
-<i lang="es">serapoj</i>, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis
-groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la
-antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako
-kun Leonardo, ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon,
-sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo
-sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco
-kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri
-lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ
-ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.</p>
-
-<p><i lang="es">Padre</i> Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo
-la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran
-aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li
-estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj
-Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li.
-Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da
-malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon.
-Lasu, mi petas, pledi por ni<!-- pagho 230 --> la granda graveco de nia entrepreno
-ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi
-esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom
-ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.</p>
-
-<p>La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de
-malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian
-konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:</p>
-
-<p>&mdash;Erari estas homaĵo; pardoni&mdash;diaĵo.</p>
-
-<p>La alia aldiris:</p>
-
-<p>&mdash;Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.</p>
-
-<p>Ridetante kaj kore premante la manon de <i lang="es">padre</i> Alano, Leonardo
-respondis:</p>
-
-<p>&mdash;La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la
-ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj
-memorindan aventureton.</p>
-
-<p>Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La
-kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli
-altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole
-de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta
-knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj
-interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva <i lang="es">anahuac&rsquo;a</i> lingvo.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, Lucia,&mdash;Maria ĝemis mallaŭte,&mdash;kiel mi povos tiel perfidi
-mian karan patron!</p>
-
-<p>Ĉe tiuj vortoj <i lang="es">padre</i> Alano sin turnis kaj alpaŝis al la
-malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun
-pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li
-estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran
-regecon super ordinaruloj:</p><!-- pagho 231 -->
-
-<p>&mdash;Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura.
-Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli
-glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj
-anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun
-ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe
-San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo
-de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe
-fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni
-traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco
-kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed
-erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon
-reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke
-liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro
-li nepre plenumiĝos.</p>
-
-<p>La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la
-trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj
-kisinte lian manon, ŝi plorpetis:</p>
-
-<p>&mdash;Indulgu lin, <i lang="es">padre</i>, li estas nobla viro, sed li agas sub la
-malbona influo de la <i lang="es">Totonac&rsquo;aj</i> pastroj.</p>
-
-<p>Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda
-rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri
-kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la <i lang="es">padre</i>. La silenta respondo de
-Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio
-bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli
-trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran
-pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li
-komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li
-sufiĉe divenis ilian signifon.</p><!-- pagho 232 -->
-
-<p>Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis
-silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie
-ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill
-kaj <i lang="es">padre</i> Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo
-de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al
-li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas.&mdash;Precipe
-kontraŭuloj religiaj,&mdash;li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la
-bruna sutano,&mdash;devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.</p>
-
-<p>La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta
-interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope
-la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn,
-rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:</p>
-
-<p>&mdash;Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli,
-ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon
-efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan
-atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.</p>
-
-<p>Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la
-konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post
-la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma
-<i lang="es">Teocalli</i>. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj,
-libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de&mdash;Dio scias kiom
-da jarcentoj. Malantaŭ la <i lang="es">Teocalli</i>, kaŝita en arbareto, troviĝas
-kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera
-juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan
-statuon de <i>Quetzalcoatl</i>, solena, <i>Buddha</i>-simila figuro, sidanta
-kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto<!-- pagho 233 -->
-estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta
-multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de
-<i lang="es">Tezcatlipoca</i>, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj
-de <i lang="es">Huitzilopochtli</i>, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria,
-tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras
-pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj
-de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la
-alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn
-trovotajn ĉi tie.</p>
-
-<p>&mdash;Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi
-scias, kie okazos la oferbuĉo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la
-preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj
-idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la
-valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas
-la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi.
-Aŭskultu!&mdash;li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per
-la okuloj la preskaŭ-mallumon,&mdash;la muziko komenciĝas. Ni devas
-ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke
-da minutoj.</p>
-
-<p>El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira
-ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma
-procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la
-dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto,
-la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka
-konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita
-templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado,
-alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.</p>
-
-<p><i lang="es">Padre</i> Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan
-direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone<!-- pagho 234 --> kaŝita ĉagreno de la
-hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato,
-donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro
-estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la
-Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon
-por kontraŭstaro.</p>
-
-<p>Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro,
-kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin
-enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis
-konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis
-aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj
-povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La
-centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego,
-ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj.
-La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj
-flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter
-la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj
-ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio
-haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj,
-la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj
-kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn
-kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La
-forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu
-el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan
-brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra,
-altatona voĉo en <i lang="es">anahuac</i>&rsquo;a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj
-pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj
-ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj
-respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj
-svingado de la torĉoj.</p><!-- pagho 235 -->
-
-<p>Subite la supera ĉefpastro&mdash;tia sendube li estis&mdash;haltis, sin
-turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora
-mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda
-ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa
-altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo,
-staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta,
-per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis
-la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en
-la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento
-Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don
-Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de
-siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado
-de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj
-sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj
-la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li
-respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj
-de <i lang="es">Quetzalcoatl</i>, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.</p>
-
-<p>Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo
-<i lang="es">Tetzcatlipoca</i>, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun
-granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel
-respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur
-objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento
-enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn,
-kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke
-tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu
-la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan
-lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno
-kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin<!-- pagho 236 -->
-paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa,
-polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per
-ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj
-lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du
-ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris
-la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj
-solene kantis recitative.</p>
-
-<p>Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj
-monaĥoj:&mdash;Ankoraŭ ne, sinjoro.&mdash;Li singarde fortiris la kurtenon
-kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La
-atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo
-kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin
-kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.</p>
-
-<p>Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la
-interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, <i lang="es">padre</i> Alano elpaŝis
-el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun
-dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj
-ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li
-ekkriis dramece:</p>
-
-<p>&mdash;En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi
-malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!</p>
-
-<p>Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili
-impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita
-apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la
-du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al
-<i lang="es">padre</i> Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero
-konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:</p>
-
-<p>&mdash;La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de
-niaj prauloj, <i lang="es">Tloque-Nahuaque</i>, humiliĝas por<!-- pagho 237 --> akcepti memvolajn
-sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesigu vian blasfemon!&mdash;rediris kun indigno la inkvizitoro,&mdash;via
-diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas
-nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn
-oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.</p>
-
-<p>En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua,
-rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis
-antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en
-la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco
-de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento,
-kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen,
-malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur
-la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante
-preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro
-kaj turnis sin por forporti lin.</p>
-
-<p>La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante
-antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de
-Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin;
-efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante
-la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la
-kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.</p>
-
-<p>Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de
-teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka
-antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, Juan, mia Juan!</p>
-
-<p>Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove,
-sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno.<!-- pagho 238 --> Nun, ĉe la vido de sia
-filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li
-leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ
-intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de
-voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li
-ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Perfidita de mia propra filino&mdash;mia sola infano! Tio kompletigas la
-sortobaton.</p>
-
-<p>Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj
-de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren,
-preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la
-templo en la senlima spaco, li diris solene:</p>
-
-<p>&mdash;Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl,
-kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian
-gloran, dian estaĵon.</p>
-
-<p>Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj
-ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.</p>
-
-<p>Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La
-sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la
-konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ
-ĝi estis malbela sonĝo.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la <i lang="es">hacienda</i>
-dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena
-posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno
-ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la
-veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala
-vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la
-verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte
-interparolantaj kaj okupitaj<!-- pagho 239 --> de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis
-malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la
-dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon
-por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj
-ektuŝetis per la lipoj lian manon.</p>
-
-<p>La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum
-kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis,
-kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne
-rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ
-amperfida voĉo diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston?
-Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.</p>
-
-<p>&mdash;Eble vi estas prava, mia bona flegistino,&mdash;lace respondis la
-resaniĝanto,&mdash;sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi
-tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre
-urĝaj aferoj vokas min hejmen.</p>
-
-<p>&mdash;Vere?&mdash;La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi
-konsciis.&mdash;Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren
-tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj
-radioj de la suno.</p>
-
-<p>&mdash;Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io
-terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi
-ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis
-kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma
-mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi
-estis tiu ... feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian
-vivon.</p>
-
-<p>Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne.
-Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino,<!-- pagho 240 --> kaj lia vizaĝo,
-kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj
-la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin
-pri nekonvenaĵo, li diris penteme:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.</p>
-
-<p>Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj,
-alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Certe ne. Nur ... kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj
-vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja
-sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko,
-sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro
-afabla por virinoj, tamen sincera.</p>
-
-<p>Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la
-dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon,
-kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la
-alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.</p>
-
-<p>Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman
-kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis
-sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill
-malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu
-envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la
-sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol
-kutime, diris:</p>
-
-<p>&mdash;Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj
-trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro
-da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas
-min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel
-malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi<!-- pagho 241 -->
-okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus ... sed,
-negrave.</p>
-
-<p>Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la
-sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo.
-Divenante liajn pensojn, li diris milde:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi
-Anglujon?</p>
-
-<p>Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo
-parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el
-superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi
-amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis
-ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble
-plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine&mdash;kiu
-scias?&mdash;malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.</p>
-
-<p>La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja,
-dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon.
-Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun
-profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi
-devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli
-granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste
-la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas
-feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros
-tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.</p>
-
-<p>&mdash;Eĉ ne tiam,&mdash;rediris la malgajulo.&mdash;Krom la kontenteco, kiun
-liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj,<!-- pagho 242 --> mi jam ne serĉas
-feliĉon.&mdash;Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj
-parolis plue:&mdash;Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro
-Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj
-sindonemecon, kiuj&mdash;mi dolore ĝin sentas&mdash;min kovras per honto.
-Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi
-volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas
-doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi
-ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco
-sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe
-sukcesos.</p>
-
-<p>Leonardo malgaje skuis la kapon:</p>
-
-<p>&mdash;Malfeliĉe,&mdash;li diris,&mdash;mi povas pretendi nenian influon sur
-fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi
-per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte
-malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon,
-se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola
-povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos,
-ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo?&mdash;Trankvile kaj konfideme
-Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento
-li aldiris:</p>
-
-<p>&mdash;Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!</p>
-
-<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la
-malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo
-kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco
-kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila,
-natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si,
-kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de
-fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:</p><!-- pagho 243 -->
-
-<p>&mdash;Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre
-venos tuj post ricevo de via telegramo.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?</p>
-
-<p>Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro
-ĉe lia flanko ekĝemetis.</p>
-
-<p>&mdash;La vojoj de la homa vivo,&mdash;li diris,&mdash;ofte deflankiĝas per
-etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ
-malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo.
-Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado
-de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek
-jaroj: "La Filino de la Faraono" de granda germana verkisto, Georgo
-Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi
-pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo
-niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam
-citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke
-da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis
-la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun
-letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute
-malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu
-per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri
-okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto
-dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.</p>
-
-<p>&mdash;Tamen, kelkfoje.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos
-al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko,
-kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post
-kelke da tagoj<!-- pagho 244 --> por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble,
-ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi
-estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre
-altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi
-kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio
-estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas
-sincera.</p><!-- pagho 245 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO X</h2>
-
-
-<p>Ankoraŭ kvar semajnoj pasis. Leonardo estis survojaĝe hejmen. La
-ŝipego portanta lin preterpasis la lumturon Eddystone apud Plymouth,
-ĝuste kiam la horloĝo de la fumĉambro sonis noktomezon. Li sidis
-en luksa brakseĝo, ĉirkaŭita de aro da sinjoroj, plejparte Angloj
-kaj germandevenaj Usonanoj. La spirito de la konversacio, en kiun li
-tiriĝis iom kontraŭvole, ne plaĉis al li kaj malgajigis lin. Laŭ
-sciigoj ricevitaj dum la vespero per senfadena telegrafo, malhelaj
-militombroj amasiĝis ĉe la balkana horizonto, kaj, kompreneble,
-la pensoj de la pasaĝeroj sin turnis al la demando pri ebleco de
-tut-Eŭropa militego. Kelkaj rigardis militon kiel neeviteblaĵon;
-kaj unu Germano, kiu fanfaronis, ke li sidis ĉe la piedoj de
-Treitschke, kaj nun estas disĉiplo de Nietzsche, eĉ energie
-asertis, ke militoj pro sia unuiga kaj nobliga efikeco estas ofte
-dezirindaĵo. Li "preferis Korsikon ol Galileon" kaj "interpopolan
-konflikton pri fiero kaj honoro ol la senenergiigajn doktrinojn de la
-Nazaretano". Alia, kvankam malaprobante tiun diron, opiniis, ke la
-kristanismo jam elĉerpiĝis.</p>
-
-<p>Leonardo, kiu jam antaŭe faris paroladon pri la sanktaj celoj de
-Esperantismo kaj konfesis sian kredon je la fina triumfo de la
-filozofio de la amo super la filozofio de la forto, nun leviĝis
-por eliri. Unuj el la sinjoroj, sur kiujn li faris pli profundan
-impreson, ol li supozis, penis reteni lin.</p>
-
-<p>&mdash;Certe,&mdash;diris unu el ili, ŝajnmire,&mdash;vi ne forkuros,<!-- pagho 246 --> ne refutinte
-ĉi tiujn asertojn!&mdash;Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj
-vin,&mdash;riproĉetis alia.</p>
-
-<p>Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur
-la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la
-diversnacianaron, li respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas,
-tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas,
-responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas
-elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ
-ne proviĝis&mdash;nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due,
-militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton
-de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos
-neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la
-hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.</p>
-
-<p>&mdash;Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita
-angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub
-stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon.
-Ĉie,&mdash;li diris al si en la pensoj,&mdash;regas sereneco, profunda paco,
-krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro,
-ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon,
-kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.</p>
-
-<p>Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj&mdash;iel
-marvojaĝoj inklinigas al tiaj&mdash;konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco
-devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam,
-kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la
-volo de la Mondreganto.</p>
-
-<p>Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post
-malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ
-Delfino Haverford. Malgraŭ<!-- pagho 247 --> trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke
-li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj
-renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko,
-sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare
-elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ "karno kaj sango", sed
-kontraŭ "spiritaroj de malbono en la ĉielejoj"; kaj ke li devos
-unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan
-spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li
-ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford
-faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan,
-kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li
-devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno.
-Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la
-rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange
-profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne
-deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed
-ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo
-plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La
-interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko,
-li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman
-trankvilon.</p>
-
-<p>Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj
-plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li
-nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.</p>
-
-<p>La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur
-homplena fervoja perono de la stacio <i lang="en">King&rsquo;s Cross</i> en Londono,
-atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de
-malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus
-ordonis al<!-- pagho 248 --> pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona
-librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata
-de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko
-kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la
-ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed
-la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino
-Harding.</p>
-
-<p>&mdash;Bonvenon, sinjoro Marston,&mdash;ŝi diris.&mdash;Supozeble vi ĵus
-alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj
-veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen
-tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel
-sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian
-vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas.
-La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado
-videbligis&mdash;almenaŭ al la pli juna viro&mdash;profundan emocion, kiu
-kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.</p>
-
-<p>&mdash;Koran dankon, sinjorino Harding,&mdash;sed ...</p>
-
-<p>&mdash;Mankas la tempo por "sed-aĵoj",&mdash;interrompis lin mildavoĉe la
-juristo.&mdash;Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn
-malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu
-kune kun ni.</p>
-
-<p>Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman
-kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li
-kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjoro Marston,&mdash;ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj
-lipoj,&mdash;ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom
-malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi<!-- pagho 249 -->
-adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per
-la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.</p>
-
-<p>&mdash;Aj!&mdash;diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj
-enpensiĝe,&mdash;ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla
-konsilantino.</p>
-
-<p>Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de
-juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon
-al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia
-bedaŭro regas lin:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna.
-(Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona
-sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo
-liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn
-novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.</p>
-
-<p>La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis
-Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed
-tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis,
-ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri
-tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo
-intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo
-jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon
-antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed,
-kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via
-ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj&mdash;sensencaj, kompreneble, kaj,
-kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas
-fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej<!-- pagho 250 -->
-granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive
-kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta
-malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge
-vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte,
-ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj
-ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe,
-opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino.
-Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita
-viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam ... sed ĉi tiun
-malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.</p>
-
-<p>Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston,
-mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn
-sortobatojn.</p>
-
-<p>Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia
-propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua
-malĝojiga ĉapitro&mdash;konjekteble eĉ pli malĝojiga&mdash;rilatas al
-Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis
-malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?</p>
-
-<p>Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj
-malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu
-rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj
-profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la
-kapon, diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, mi ne povas ...</p>
-
-<p>Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne
-povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.</p><!-- pagho 251 -->
-
-<p>&mdash;Tamen rakontu, mi petas,&mdash;diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en
-la voĉo.</p>
-
-<p>La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi
-sin. Fine ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ tri semajnoj ... Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ
-ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda
-knabino.</p>
-
-<p>Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna
-amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi
-tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn
-vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento
-montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li
-nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza,
-nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom
-post iom venis al ŝi doloriga certeco.</p>
-
-<p>Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al
-li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en
-kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan,
-precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam
-rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento
-plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas
-kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino
-staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en
-granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis
-en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere,&mdash;li demandis al si,&mdash;la
-antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa
-Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford?
-Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ
-ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de<!-- pagho 252 --> la
-seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en
-la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita
-animo.</p>
-
-<p>Denove li venkis.</p>
-
-<p>Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis:&mdash;Kiom el
-ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam,
-de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj
-kaj agus konforme kun decidemo, sentime?&mdash;Tamen, senutile estas nun
-ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.</p>
-
-<p>La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero
-estis konfidato&mdash;kiel profesiulo kaj kiel amiko&mdash;de tre multe da
-personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj,
-kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme
-Leonardo demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?</p>
-
-<p>&mdash;Tute.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu eĉ la viaj?</p>
-
-<p>&mdash;Eĉ la miaj,&mdash;respondis sinjorino Harding vivece,&mdash;mi ja amas la
-karan knabinon kiel ... proksiman parencon.</p>
-
-<p>&mdash;Aj! kompreneble,&mdash;diris Leonardo, malgaje ekbalancante la
-kapon;&mdash;kiu povas ne ami ŝin?&mdash;Post momento li aldiris kun trankvila
-decidemo:&mdash;Mi trovos ŝin.</p>
-
-<p>La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis
-sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia
-aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli
-al Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉi tiu subita perdo,&mdash;li diris iom timeme,&mdash;estos por vi forta
-financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari<!-- pagho 253 --> proponon.&mdash;Leonardo ĵetis
-avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante
-ĝin, parolis plue:&mdash;En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon,
-vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun
-kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas
-post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ
-la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina.&mdash;Leonardo
-malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi.
-Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis:&mdash;Mi
-ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano
-kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo
-de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via
-patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne
-malaprobus tian interpreton de sia volo.</p>
-
-<p>Leonardo respondis milde:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona
-koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere
-plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu
-mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de
-la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li
-opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi
-ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.</p>
-
-<p>Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la
-du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta
-kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera,
-virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita
-espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis
-ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi<!-- pagho 254 --> vidis sur
-lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen,
-ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la
-esperon fine gajni lian amon.</p>
-
-<p>Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris
-maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi
-preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.</p>
-
-<p>&mdash;Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo,&mdash;ŝi ekkriis kun larĝe
-malfermitaj kaj amplenaj okuloj,&mdash;antaŭ ol la vagonaro estas
-atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio,
-kia luksa "aŭto"!</p>
-
-<p>Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn:
-Ho, pardonu,&mdash;ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian
-klinsaluton,&mdash;bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon,
-sinjoro Inman.</p>
-
-<p>Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore
-kisis ŝian vangon:</p>
-
-<p>&mdash;Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo,&mdash;li diris afable,&mdash;mi
-ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.</p>
-
-<p>Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj
-personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la
-serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi
-la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi
-rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li
-la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago,
-pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon.
-La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj
-demandis ĝentile:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?</p><!-- pagho 255 -->
-
-<p>La sinjorino en la funebra vesto rigardis enpensiĝe la sceneton
-ludiĝantan ĉe la ĝardenpordo. Maltrankvilaj pensoj ŝajne okupis
-ŝian kapon. Sed, aŭdante la demandon de la aminda maljunulino, ŝi
-tuj vigliĝis kaj respondis kun bonkora rideto:</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjorino Bond; sed ni jam malakceptis tre afablan inviton
-de sinjoro Marston. Estus ja kruele akcepti, ĉar vi ambaŭ deziras
-esti solaj post tia longa disiĝo. Tiom multe vi volas rakonti unu al
-la alia.</p>
-
-<p>Anjo estis tro honesta por kontraŭdiri tiun parolon. Efektive ŝi
-estis tre kontenta, ke sinjorino Harding malakceptis ŝian inviton,
-kaj ŝia malkaŝema vizaĝo tion montris. Dum la aŭtomobilisto
-enportis en la domon valizon de Leonardo, akompanate de Anjo, kaj
-dum sinjoro Inman sin momente okupis per nova maŝinaĵo apud la
-direktilo, sinjorino Harding sin klinis al Leonardo por paroli al
-li mallaŭte. Sur ŝia iomete ruĝiĝanta vizaĝo vigla observanto
-vidus interbatalantajn emociojn: timon ofendi; deziron unufoje ĵeti
-diskreton al la ventoj; kaj penon ne montri la profundecon de siaj
-sentoj. Kune kun tio, tamen, montriĝis ĉarma, natura sincereco. Dum
-momento la tuta sentoplena animo de la virino speguliĝis en ŝiaj
-okuloj kaj en ŝiaj delikataj trajtoj.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Marston,&mdash;ŝi flustris rapide,&mdash;povas esti, ke vi bezonos
-financan helpon. En tia okazo ne rifuzu al mi la ĝojon ĝin doni. Vi
-ja scias, ke ĉio, kion mi havas, estas je via dispono.</p>
-
-<p>Dirinte tion, ŝi tuj residiĝis, evitante la rigardon de Leonardo,
-kvazaŭ ŝi hontas pri sia maltimo kaj volas malhelpi tujan
-respondon.</p>
-
-<p>Amaso da pensoj traflugis la cerbon de Leonardo. Li sentis surprizon
-kaj ĝenatecon, sed ne malpli dankecon kaj kompaton. Vidante, ke
-sinjorino Harding ne<!-- pagho 256 --> deziras respondon en ĉi tiu momento, li nur
-diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, sinjorino Harding.</p>
-
-<p>La tono de lia voĉo kaj la malgaja, enpensa skueto de lia kapo
-komprenigis al ŝi, ke ŝia alvoko malsukcesis. Sento de soleco kaj
-forlasiteco denove ekregis ŝian koron. Kaptante rigardon, kiun
-Leonardo ĵetis en la direkto al la domo de sinjoro Vincent, kies du
-turetojn oni povis vidi en kelka malproksimeco, ŝi forgesis sian
-propran kordoloron. La sufero, kiun ŝi vidis sur la vizaĝo de la
-amata viro, ŝajnis al ŝi senkompare pli profunda, ol ŝia propra.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Leonardo kaj Anjo sidis ĉe la tablo, kune vespermanĝante. De la
-komenco Anjo rompis al si la cerbon, demandante sin, kiel enkonduki
-la malgajan temon, kiu okupis ŝiajn pensojn, kaj kiel poste konsoli
-Leonardon. Ŝi ne havis proksiman parencon nek amikon, kaj ŝia tuta
-feliĉo kunligiĝis kun la bonstato de Leonardo, kiu estis ŝia
-zorgato de post la morto de sia patrino. Ŝi do preskaŭ rigardis lin
-kiel sian propran filon. Fine ŝi demandis timeme:</p>
-
-<p>&mdash;Vi do jam scias, kio okazis, Len&rsquo;?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, Anjo, ĉion.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, tio evitigas al mi la doloran taskon, sciigi vin. Kuraĝiĝu,
-knabo mia. Espereble ne estas tiel malbone, kiel ŝajnas.</p>
-
-<p>&mdash;Espereble; kaj mi ankoraŭ ne perdis la kuraĝon, Anjo.</p>
-
-<p>&mdash;Iom pli da pudingo? Vi devas manĝi kun bona apetito, ĉar ĝi
-estas ja via favorataĵo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, Anjo, dankon; mi jam finis. Mi tre bone manĝis. Nun mi devas
-eliri.</p><!-- pagho 257 -->
-
-<p>Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso,
-kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan
-vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:</p>
-
-<p>&mdash;Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi
-ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton,
-Len&rsquo;; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio
-ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke
-vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda
-viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke
-sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian
-eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!</p>
-
-<p>Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:</p>
-
-<p>&mdash;Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo,&mdash;li diris
-karese.&mdash;Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas.
-<em>Mi</em> faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun <em>Li</em>.</p>
-
-<p>Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj
-trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon,
-ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko.
-Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte
-de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li
-ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la
-piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia
-simpleco la domo, konstruita laŭ <i>Georga</i> stilo<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a>, neklare videbla
-sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige
-regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj
-rebrilis ruĝete<!-- pagho 258 --> la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La
-silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al
-li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de
-misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco
-en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon,
-ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara
-amikino, fraŭlino Leggat, kiun&mdash;ho ve&mdash;li neniam revidos ĉi sube.
-En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto
-kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la
-plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.</p>
-
-<p>Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan
-lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo,
-li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino
-Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la
-veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke,
-prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno
-sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime
-eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa,
-sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo
-kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta
-vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan
-de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble,
-ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de
-subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la
-liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan
-servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart,
-kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de
-la stranga, timiga virino.</p><!-- pagho 259 -->
-
-<p>&mdash;Ne ektimiĝu,&mdash;li diris afable, alprenante preskaŭ gajan
-tonon,&mdash;vi estas nova helpantino ĉi tie&mdash;ĉu ne?&mdash;kaj vi ne konas
-min. Mi estas malnova konato ĉi tie. Marston estas mia nomo. Mi
-deziras paroli kun fraŭlino Haverford. Kiel fartas sinjorino
-Lockhart?</p>
-
-<p>Iom dubeme kaj ankoraŭ premante la manon sur la brusto, la knabino
-respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Sinjorino Lockhart fartas sufiĉe bone, sinjoro. Sed ho! vi vere
-teruregis min!</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino. Kiajn timemajn korojn knabinoj
-nuntempe havas! Nu, trapasante la ĝardenon, mi ekvidis fraŭlinon
-Haverford en la salono de mortinta fraŭlino Leggat. Se vi bonvolos
-antaŭiri, mi sekvos vin tien.</p>
-
-<p>Kontenta pri la ĝentileco de la noblaspekta sinjoro, pri kiu ŝi jam
-aŭdis multajn laŭdojn, la servistino ridetis bonhumore kaj kondukis
-Leonardon tra la granda vestiblo ĝis la fino de mallonga, flanka
-koridoro. Leonardo sekvis ŝin de proksime. Ekfrapinte, ŝi larĝe
-malfermis la pordon, dirante iom mallerte kaj timeme:</p>
-
-<p>&mdash;Fraŭlino Haverford, se plaĉas al vi, sinjoro Marston volas paroli
-kun vi.</p>
-
-<p>Ne atendante inviton, Leonardo eniris la ĉambron. La mastrino
-leviĝis de brakseĝo kaj, ignorante la vizitanton, tre malbonhumore
-rigardegis la knabinon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi devus scii, Marta,&mdash;ŝi diris severe,&mdash;ke konvenas konduki
-vizitantojn en la antaŭĉambron; ne ĉi tien.</p>
-
-<p>&mdash;Ne riproĉu la knabinon, fraŭlino Haverford,&mdash;milde diris
-Leonardo,&mdash;riproĉu min. Mi trapasis la parkon kaj envenis per la
-ĝardenpordo por ŝpari tempon. Tre grava, urĝa afero venigas min.</p>
-
-<p>Tuj kiam la servistino eliris, la sinjorino sin turnis al la veninto.
-Ŝia mieno estis forpela kaj spitema.</p><!-- pagho 260 -->
-
-<p>Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen. Rigardante en ŝian malmolan
-vizaĝon, trofrue maljuniĝintan, li ekkonsciis ĉe si animforton
-kaj trankvilon, kiuj ŝajnis al li mirindaj, misteraj: Nenian
-malinklinon, nenian malbonvolon li sentis, nur fortegan deziron gajni
-tiun virinon, kaj vidi ŝin liberigita el ŝia terura animstato. Eĉ
-la penso pri Lorna dum kelka tempo forlasis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kion vi volas?&mdash;fraŭlino Haverford demandis malvarme.&mdash;Ĉu vi
-venas por informiĝi pri la brulado?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, fraŭlino Haverford. De kiam mi ekiris por veni ĉi tien, la
-afero pri la brulado eĉ ne unu fojon eniris mian kapon. Pli gravaj
-aferoj alvenigis min; aferoj, kiuj tuŝas vin pli intime.&mdash;Leonardo
-parolis serioze, sed trankvile, fiksante dezireman rigardon sur la
-vizaĝon de la virino, kiun apuda, sur alta piedestalo staranta lampo
-hele lumigis. Tamen lia voĉo ne estis sen signoj de profunda emocio.
-Lia tuta animo, ŝajne, transiris al ŝi.&mdash;Efektive?&mdash;fraŭlino
-Haverford rediris, penante reteni la saman malamikan tonon. Sed la
-neordinare grava sintenado de Leonardo kaj lia rimarkeble sincera
-voĉtono jam, malgraŭ ĉio, scivoligis ŝin.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kaj la prepara pripensado pri ĉi tiu interparolo kaŭzis al
-mi profundan koresploron.</p>
-
-<p>La virino aspektis iom surprizita, kaj en ŝiaj grizaj okuloj
-montriĝis maltrankvila, malkonfidema rigardo:&mdash;Vi estas
-strangulo,&mdash;ŝi diris kolere,&mdash;kia ŝanĝo do survenis vin?</p>
-
-<p>&mdash;Granda ŝanĝo, efektive. Gravajn lecionojn mi ellernis, de kiam mi
-vidis vin la lastan fojon. Unu lecionon mi lernis pli profunde, nome,
-ke la plej granda potenco en la mondo estas la amo. Kontraŭ vera amo
-eĉ supernatura malamo ne povas stari.</p>
-
-<p>Tuj fraŭlino Haverford rediris:</p><!-- pagho 261 -->
-
-<p>&mdash;Ĉu vere vi venis ĉi tien neinvitite, por tedi min per tiaj
-ridinde altsonaj filozofiaĵoj?&mdash;Ŝi parolis akravoĉe, penante
-per morda mokrido montri sian malestimon. Tamen ŝi ne povis tute
-kaŝi tremeton en la voĉo, nek malserenan rigardon en la okuloj.
-La eksterordinare solena mieno kaj la penetrema rigardo de la viro
-maltrankviligis ŝin.</p>
-
-<p>&mdash;Ne; mi ne volas tedi vin. Tio estis nur preludo, preparilo. Mi
-estas portanto de sendaĵo de persono, kiun ni en la daŭro de multaj
-jaroj supozis mortinta.&mdash;Leonardo eksilentis, turnante dum momento la
-okulojn preskaŭ reveme al la fenestra pordo.</p>
-
-<p>&mdash;De kiu, do?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi povas elporti la novaĵon? Mi ekvidis en Ameriko viron, aŭ,
-pli ĝuste mi ekaŭdis la voĉon de viro, kiun mi tuj rekonis kiel la
-voĉon de sinjoro Travers.</p>
-
-<p>&mdash;Vi mensogulo!&mdash;fraŭlino Haverford ekkriegis, tremante pro
-ekscito.&mdash;Silentu! Mi <em>scias</em>, ke li mortis. Mi <em>scias</em>!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, trankvile, fraŭlino Haverford. Tio, sendube, aspektas
-kiel fantaziaĵo, tamen ĝi estas veraĵo sen eĉ la plej malgranda
-dubo. Aŭskultu, mi tre petas; malgraŭ via plej absoluta certeco, mi
-konvinkos vin.</p>
-
-<p>&mdash;Neniam!</p>
-
-<p>&mdash;Tamen. Kvankam mi nur ekvidis lin de malantaŭe en la daŭro de
-malmultaj sekundoj, io en mi, interna impulso, se vi volas, min pelis
-sekvi lin. Antaŭa, eksterordinara travivaĵo, sendube preparis
-min por tiu okazaĵo, en kiu mi nur povas vidi providencan gvidon.
-Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj kaj kontraŭaĵoj, mi sekvis lin ĝis
-izola loko en malproksima sovaĝejo en Meksikio. Mi tuj rekonis lin.</p>
-
-<p>Dum Leonardo parolis, la vizaĝo de fraŭlino Haverford alprenis,
-iom post iom, eĉ pli teruran aspekton, ol<!-- pagho 262 --> tiun kiun li vidis en
-ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun
-furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ
-de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj
-malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari,
-kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta
-furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego
-eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon
-sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj
-parolis plue kun trankvila fervoro:</p>
-
-<p>&mdash;Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian
-oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia
-resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni
-ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li
-rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin
-ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis
-novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo
-kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per
-tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton
-plu,&mdash;li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi
-lin.&mdash;Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien ...</p>
-
-<p>&mdash;Ha! Kompreneble ne,&mdash;ŝi interĵetis kun malbela mokrido.</p>
-
-<p>Egalanime Leonardo daŭrigis:&mdash;Mi eluzis mian tutan elokventecon,
-vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia
-vivanteco.</p>
-
-<p>Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis
-ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia
-skribmaniero la nomo kaj adreso de<!-- pagho 263 --> fraŭlino Haverford. Ĉi tiu
-senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj
-Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al
-ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa
-sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: "La subskribanto volonte
-atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj
-okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel
-doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas
-Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron,
-skribitan de iu "Delfino" kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro
-Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala
-sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas
-senkolorigita veraĵo. La 22<sup>an</sup> de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro
-de la ŝtata Muzeo de Meksikio."</p>
-
-<p>Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo
-antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj,
-superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum
-ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun
-ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de
-Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis.
-Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne
-difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan
-leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun
-malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja
-rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ
-la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi
-ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!</p><!-- pagho 264 -->
-
-<p>&mdash;Kial mi farus tion?</p>
-
-<p>Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da
-minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj
-diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde
-kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton
-kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li
-ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:</p>
-
-<p>&mdash;Fraŭlino Haverford,&mdash;li diris firme, sed kun eksterordinara
-amemo;&mdash;aŭskultu ...</p>
-
-<p>La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne
-superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan
-movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo
-feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino
-Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute
-ĉesis.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu,&mdash;Leonardo rediris milde,&mdash;sinjoro Travers ne trovis
-vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio
-kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas,
-ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron
-purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli
-el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.</p>
-
-<p>Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas,
-kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin:&mdash;Ho mia Dio!&mdash;ŝi
-plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.</p>
-
-<p>Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li
-rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo
-de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj
-iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum
-li ĉirkaŭrigardis,<!-- pagho 265 --> serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford
-malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la
-spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum
-kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante
-Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro
-ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ
-ŝia tremanta animo:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, mia Dio,&mdash;ŝi ripetis mallaŭte,&mdash;kompatu min.</p>
-
-<p>&mdash;Li kompatas kaj pardonos,&mdash;solene diris Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?</p>
-
-<p>&mdash;Ne; ĝojon kaj dankecon.</p>
-
-<p>Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la
-genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj
-larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis
-la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de
-la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton;
-fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino
-Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun
-kortuŝa respektego diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!</p>
-
-<p>Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia
-kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis
-malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde,
-li demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Kie estas Lorna? ... Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia
-animo.</p>
-
-<p>La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la
-kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la
-plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:</p><!-- pagho 266 -->
-
-<p>&mdash;Ho, la kompatema Dio donu, ke ankoraŭ ne estu tro malfrue.&mdash;Sin
-turnante al Leonardo, ŝi aldiris:&mdash;Ŝi estas en kaŝejo, en izola
-domego en <i lang="en">Cornwall</i>, en la danĝeraj ungegoj de tiu fanatikulo kaj
-trompulo Heilman. Ho ve, tio estas mia faro! Ŝi estas unu el la
-senkulpaj viktimoj de mia blinda furiozo.&mdash;Kiom mi abomenas min mem!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi scias, kie troviĝas tiu domego en Cornwall?</p>
-
-<p>&mdash;Ne precize; ie proksime de malgranda vilaĝo, nomata, mi pensas,
-Padmin aŭ Padmore. La plej proksima fervoja stacio estas Falbridge.</p>
-
-<p>Leonardo elprenis sian poŝhorloĝon kaj post mallonga kalkulo diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi tuj foriros. Eble mi trafos la "lakto"-vagonaron el Hitchin kaj
-la fruan ĵurnalvagonaron en Londono al Cornwall.</p>
-
-<p>&mdash;Per tuta mia koro mi deziregas, ke vi sukcesu trovi ŝin. Sed
-estu singarda. Sinjoro Heilman estas ruza kaj, mi timas, danĝera,
-senskrupula kontraŭulo.</p>
-
-<p>&mdash;Lorna kelkafoje parolis pri li, sed ĉiam iom nevolonte, kiel tre
-altanima, progresema instruanto kun, supozeble, iuj novaj religiaj
-ideoj, kaj mi ĉiufoje, serioze avertis ŝin, ne lasi sin ensorĉiĝi
-en unu el la multaj, nove elkovitaj kredaĵoj, kiuj en la nuna tempo
-ja estas la plej granda spirita danĝero. Ĉu li estas sintrompulo?</p>
-
-<p>&mdash;Iam li estis. Lia historio estas, laŭ tiuj, kiuj lin plej bone
-konas, historio de viro, erarigita de eksterordinara imagopovo,
-malbone regata, kaj de troa sinaltigo, kiuj igis lin vidi en li mem
-apartan, sanktan ilon dian, sanktiganta ĉion en kontakto kun li.</p><!-- pagho 267 -->
-
-<p>&mdash;Strange,&mdash;diris Leonardo mire,&mdash;tuj kiam mi aŭdis pri la malapero
-de la knabino, tiu persono ankaŭ venis al mi en la pensojn...</p>
-
-<p>&mdash;Kune kun mi; ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Jes; mi devas konfesi, jam de longe mi tre timis, ke ĉi tie grava
-morala danĝero minacas ŝin. Sed pri tio ni parolos en pli oportuna
-okazo. Mi devas jam forrapidi; kaj vi bezonas solecon kaj meditadon.</p><!-- pagho 268 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO XI</h2>
-
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.</p>
-
-<p>Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan
-tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara.
-La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur
-kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj
-paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa
-vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan
-figuron de la afabla nekonato.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, sinjoro,&mdash;li respondis ĝentile.&mdash;Aj! la posttagmezo
-estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero
-ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene.&mdash;Frapetante sian
-maldekstran genuon, li aldiris:&mdash;Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis
-en la jaro 1888 en Hindujo en la valo <i>Hunza</i> apud la fortikaĵo
-<i>Chalt</i>. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam
-aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj?
-Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian
-ŝanĝon en la vetero.</p>
-
-<p>Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj
-daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka
-tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla
-klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo?
-Vi aspektas laca, amiko.</p><!-- pagho 269 -->
-
-<p>La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian
-kunvojiranton:</p>
-
-<p>&mdash;Multan dankon, sinjoro,&mdash;li diris,&mdash;sed tio estas reĝa
-poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn
-porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama
-afero. Li estas la loka policano.</p>
-
-<p>Leonardo ridetis kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel plaĉas al vi... Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la
-valo?</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando,
-kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio
-<em class="gesperrt">Floyd</em> forlasis la malnovan domegon "<i lang="en">Padmoor Hall</i>".</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis kun intereso.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu en la nuna tempo "<i lang="en">Padmoor Hall</i>" estas neloĝata?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj&mdash;almenaŭ mi esperas, ke ili
-estas nur pasloĝantoj&mdash;, ia mistera religia societo.&mdash;Signifoplene
-kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris:&mdash;kaj tre stranga anaro ĝi
-estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj,
-kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili
-alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn
-por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj
-principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al
-ili; ĉu ne?&mdash;Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian,
-li daŭrigis sian babiladon:&mdash;Jen, ekzemple, estas mia bofrato:
-Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep
-jaroj&mdash;kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis,<!-- pagho 270 --> ĉar
-la "sankta kunularo" mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj
-ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn
-por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa
-generacio. Sed <em>ili</em> mem lavas por si la simplan, neblankigitan
-tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj
-por <em>ili</em>, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la
-"simpla vivo". Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en
-bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas por mi treege interesa.</p>
-
-<p>&mdash;Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia
-humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa
-stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed
-mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura,
-precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile
-trompita; ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive? Kiaj?</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie,
-amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan
-momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la
-kolombejo.</p>
-
-<p>&mdash;Kial?</p>
-
-<p>&mdash;Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la
-kolombejestro.</p>
-
-<p>&mdash;Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la
-domon?</p>
-
-<p>&mdash;Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj,
-de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo
-fariĝas tra malgranda<!-- pagho 271 --> fenestreto en la pordego, tra kiu ili
-enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj
-lokoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la
-pordego?&mdash;demandis Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?</p>
-
-<p>&mdash;Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.</p>
-
-<p>&mdash;Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin,
-kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.</p>
-
-<p>&mdash;Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo,&mdash;plue demandis Leonardo
-trankvile.</p>
-
-<p>&mdash;Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.</p>
-
-<p>&mdash;Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?</p>
-
-<p>La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta
-timo demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?</p>
-
-<p>Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura
-profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.</p>
-
-<p>La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon
-de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi
-estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi
-bonvole helpos al mi?</p>
-
-<p>&mdash;Volonte,&mdash;tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj
-heziteme:&mdash;Tio estas, se ne...</p>
-
-<p>&mdash;Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.</p><!-- pagho 272 -->
-
-<p>La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra
-sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La
-aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis
-sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj
-interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la
-leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la
-poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino
-Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la
-gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte,
-serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen,
-sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de
-malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en
-krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj
-kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino
-Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj
-okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj
-animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe
-flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj,
-kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute
-nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li
-demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj
-la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna.
-Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie
-amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis
-esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis
-providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian
-penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga
-kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj
-iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe,<!-- pagho 273 --> ŝiaj grizaj, kaviĝintaj
-okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la
-sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, sinjoro Marston,&mdash;ŝi diris,&mdash;parolu malkaŝe.</p>
-
-<p>Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj
-kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj
-naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj,
-kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis
-verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj
-instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta
-sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.</p>
-
-<p>Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ
-iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro&mdash;en la komenco.
-Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi.
-Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco!
-Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi
-almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro
-Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi
-maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj
-idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova
-espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.</p>
-
-<p>&mdash;Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj
-celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?</p>
-
-<p>Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite
-prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco,<!-- pagho 274 --> rekte antaŭ
-ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto
-kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute
-apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro.
-Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis
-la poŝtisto kaj la policano.</p>
-
-<p>Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman
-kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis
-la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis
-kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta
-sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza
-kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon
-pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi
-venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la
-sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis
-buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia
-helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero.
-Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti
-kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo,
-Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.</p>
-
-<p>La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta
-deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj,
-ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde
-reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis,
-trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon
-kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo
-malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle
-plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis
-florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.</p><!-- pagho 275 -->
-
-<p>Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon:
-Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj,
-centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte
-akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.</p>
-
-<p>&mdash;Kia elizea loko!&mdash;mallaŭte diris Leonardo,&mdash;oni facile supozus, ke
-pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.</p>
-
-<p>En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj,
-blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la
-ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo
-petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum
-li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la
-sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj
-timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate
-de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj
-estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun
-du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka
-kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola
-komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj
-abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj
-de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis
-preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon.
-Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj
-longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus
-elpaŝintan el ŝercgazeto.</p>
-
-<p>Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte
-al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro
-alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua
-ekparolis. En lia sintenado<!-- pagho 276 --> kaj en lia voĉo montriĝis delikata
-miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povas demandi, sinjoro,&mdash;li diris,&mdash;laŭ kia rajto vi
-entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?</p>
-
-<p>Leonardo respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia
-laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima
-mallibereco.</p>
-
-<p>Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo,
-severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu
-vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston;
-sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti.
-Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon
-Leonardo facile eltrovis:</p>
-
-<p>&mdash;Spirita, mondula blindeco,&mdash;li diris,&mdash;igas vin ofendema kaj
-maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke "anima mallibereco" havas nenian
-lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta,
-belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo
-kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la
-majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al
-ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej
-kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen
-plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.</p>
-
-<p>Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian
-geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:</p>
-
-<p>&mdash;Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman&mdash;supozeble
-tio estas vi&mdash;mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri
-tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi<!-- pagho 277 --> insistas pri interparolo kun
-fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento
-de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia
-pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon
-neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.</p>
-
-<p>&mdash;Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie!&mdash;ekkriis sinjoro Heilman.&mdash;Mi
-volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn,
-sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.</p>
-
-<p>&mdash;Mi nepre malhelpos tion,&mdash;sinjoro Heilman rediris, pala de
-kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li
-haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ
-li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna
-policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li
-volis konsterni lin:&mdash;Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?</p>
-
-<p>La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna
-viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero,
-kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la
-gravecon de la okazo:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el
-ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke
-nenia perforto fariĝu.</p>
-
-<p>En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj,
-elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!</p>
-
-<p>La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj
-venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro,
-sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis
-areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele
-verda fono<!-- pagho 278 --> de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto
-al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.</p>
-
-<p>Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la
-unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis
-ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme
-vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka
-muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies
-kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis
-borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj
-kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka
-desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele
-surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan
-dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la
-ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton,
-firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj
-metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi
-furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn
-kaj denove haltis.</p>
-
-<p>Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro;
-ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta
-sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble
-forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri
-renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco
-bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis
-lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi
-ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris,
-mallaŭte, karese:</p>
-
-<p>&mdash;Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!</p>
-
-<p>Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato
-kaj profunda amo. Lorna ekrigardis<!-- pagho 279 --> en lian vizaĝon. Tiu mallonga
-rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan,
-travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene
-respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj,
-estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur
-ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo,
-nedecidemo, konfuziĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Lorna,&mdash;plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa
-voĉo,&mdash;en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas
-ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas
-lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj
-vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.</p>
-
-<p>Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran
-animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj
-rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte,
-enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas kredi tion.</p>
-
-<p>Leonardo rediris milde:</p>
-
-<p>&mdash;Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne
-akuzas sen sufiĉa praveco.</p>
-
-<p>Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj
-ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero
-li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:</p>
-
-<p>&mdash;Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn,
-de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi
-konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi
-petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn
-de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu
-al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj
-kaj la grandan proksimecon<!-- pagho 280 --> de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita
-elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru
-domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj
-patrina zorgemo trankviligos vin.</p>
-
-<p>Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino,
-jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo
-ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras
-diri kelkajn vortojn.&mdash;Duonturninte sin, li vokis:&mdash;Sinjorino
-Heilman!</p>
-
-<p>La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman
-ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li
-interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis
-malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la
-masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta
-armilo: obstina, senhonta spitemo.</p>
-
-<p>Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi
-estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj
-tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la
-buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, Lorna,&mdash;diris Leonardo, alparolante tamen la tutan
-ĉeestantaron,&mdash;jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li
-kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj
-virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo&mdash;en
-la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela
-edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la,
-malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia
-animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla
-virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.</p><!-- pagho 281 -->
-
-<p>Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj
-esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere
-trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn
-de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima
-rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia
-edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan
-Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:</p>
-
-<p>&mdash;Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno
-mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se
-mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon.
-Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata
-kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono
-de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi
-ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja,
-karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis
-multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas
-pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post
-kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi
-tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj;
-inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l&rsquo; spirito. Kiam venis al
-mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi,
-amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo,
-ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da
-elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro
-kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi
-devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi
-ankoraŭ troviĝas sub...</p>
-
-<p>Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove<!-- pagho 282 --> apud Leonardo kun
-manoj interplektitaj sur la dorso&mdash;noblaspekta kaj majesta figuro.
-Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan
-animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:</p>
-
-<p>&mdash;Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega,
-ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies
-vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi <em>scias</em>, ke
-neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn
-en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da
-humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun
-la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu
-vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia
-koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la
-bona Dio ne povas esti malpli pardonema.</p>
-
-<p>Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis,
-kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon
-kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:</p>
-
-<p>&mdash;Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj
-sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri
-cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en
-ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj
-aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare
-komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la
-koron.</p>
-
-<p>La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj
-ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta
-eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, do,&mdash;ŝi diris,&mdash;dum mia terura mallibereco<!-- pagho 283 --> mi ĵurpromesis,
-ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon
-regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi
-konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per
-ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.</p>
-
-<p>Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la
-tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan
-defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan
-psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe
-virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis.&mdash;En mia
-valizo troviĝas,&mdash;ŝi diris fine,&mdash;leteroj de korrompitaj viktimoj
-liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu
-el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan
-pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis
-kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed
-ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn
-de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco
-prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la
-manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian
-nur ruinigita virina koro povas senti.</p>
-
-<p>La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun
-kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo
-en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco.
-Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn
-sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu
-de la alia, klarigon kaj konsolon.</p>
-
-<p>Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova,
-kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro.
-Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon<!-- pagho 284 --> kaj kun kortuŝa, senvorta
-alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de
-profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis
-ŝin flustri:</p>
-
-<p>&mdash;Mi iros hejmen kun vi.</p>
-
-<p>Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso
-Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia
-vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj
-kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:</p>
-
-<p>&mdash;Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi
-al via brusto ĉifitan floron.&mdash;Dirinte tion, li sin turnis kaj
-foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis
-ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun
-furiozaj gestoj disputantaj kun li.</p>
-
-<p>Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan
-figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj
-aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis
-ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion;
-lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta
-kolegaro, sinjoro Marston,&mdash;diris sinjorino Heilman;&mdash;oni ja povis
-vidi, ke li nur malice mensogas.</p>
-
-<p>Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna,
-petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis
-Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis
-deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna
-majstro, kies senmaskiĝo,&mdash;li diris,&mdash;translokigas min de l&rsquo; ĉielo
-en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.</p><!-- pagho 285 -->
-
-<p>Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la
-restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego,
-nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.</p>
-
-<p>Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan
-okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du
-homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris
-liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun
-Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara
-sento de timo kaj honto retenis ŝin.</p>
-
-<p>Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj
-nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron,
-metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan
-korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per
-kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo
-iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi
-pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.</p>
-
-<p>Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi
-la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li
-trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por
-prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj
-gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre
-interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.</p>
-
-<p>La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen
-seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj
-pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la
-nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj
-en mondo,<!-- pagho 286 --> kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ
-ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al
-li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman
-sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj,
-elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li.&mdash;Mirinda
-sorto!&mdash;li diris al si.&mdash;Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi
-akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia
-amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi
-mian solenan promeson.&mdash;Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro
-tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al
-la patro, povus instigi lin.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon,&mdash;li demandis sin;&mdash;ĉu tiu
-ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de
-sinjorino Vincent? Sendube,&mdash;li respondis al si.</p>
-
-<p>Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite
-lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris,
-sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de
-la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo
-montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino
-Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas
-diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas
-min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe
-ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?</p>
-
-<p>Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj
-ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj
-trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.</p><!-- pagho 287 -->
-
-<p>&mdash;Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris,&mdash;li diris.</p>
-
-<p>Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman
-respondis, parolante, tamen, tre rapide:</p>
-
-<p>&mdash;Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino
-petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi
-legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de
-kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de
-teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en
-la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino
-ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj
-konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke
-la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke
-da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon
-sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis
-trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si
-mem:&mdash;"Ho ve! Kiaj malkovroj! ... Mi ne povas elteni tion."&mdash;Poste,
-leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte:&mdash;"Li do amas min ...
-la plej dolĉa ĝojo de l&rsquo; vivo ... kaj ĝi daŭris nur unu momenton,
-unu solan, travibrigan momenton."</p>
-
-<p>&mdash;Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun
-kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur
-silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo
-de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la
-kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian
-surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere
-malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego,
-vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto,
-kiun mi donis<!-- pagho 288 --> al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis
-la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.</p>
-
-<p>La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la
-usonanino, nun timeme elmetis la ideon:</p>
-
-<p>&mdash;Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto
-malantaŭ nia ĝardenmuro.</p>
-
-<p>&mdash;Fi! silentu, malsaĝa knabineto,&mdash;timigite ekkriis sinjorino
-Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.</p>
-
-<p>Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:</p>
-
-<p>&mdash;Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed
-ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al
-ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo,&mdash;diris sinjorino
-Heilman.</p>
-
-<p>&mdash;Des pli bone.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi iru kun vi?&mdash;demandis la knabino.</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;respondis Leonardo,&mdash;iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien
-ni iris.</p>
-
-<p>Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en
-la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis
-la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis:&mdash;Mi
-havas sciigon pri ŝi.&mdash;Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li
-permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la
-stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro
-komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis
-en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj
-tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.</p>
-
-<p>Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ<!-- pagho 289 --> troŝarĝis
-la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman
-egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:</p>
-
-<p>&mdash;Kiam foriros la proksima vagonaro?</p>
-
-<p>&mdash;Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek
-minutoj.</p>
-
-<p>Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la
-vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio
-Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio
-kaj de Plymouth&mdash;North Road, petante ilin fari demandojn pri la
-malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin
-tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis
-postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado,
-sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo
-ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon
-kaj konsilon.</p>
-
-<p>Post pli ol duhora veturo&mdash;neniam vagonaro tiel
-malrapidaĉis&mdash;Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la
-stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna
-ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone
-vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj
-revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per
-tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis
-al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis
-Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu
-bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion.
-Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al
-Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de
-sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu
-lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro<!-- pagho 290 --> Vincent estas mallarĝanima
-kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.</p>
-
-<p>Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono
-je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent
-kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri
-lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.</p>
-
-<p>Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono,
-Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro:&mdash;Ĉu iu venis
-por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro
-Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de
-lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro
-Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj
-doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu
-bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne
-renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.</p>
-
-<p>Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis
-en la hotelon <i lang="en">King&rsquo;s Cross</i> post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie
-Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta
-ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin
-retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj
-por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la
-malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente,
-silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro
-Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis,
-kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la
-postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent
-akceptis kun signoj de profunda kontenteco.</p><!-- pagho 291 -->
-
-<p>La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon
-ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li,
-observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en
-la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon
-pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj
-monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa
-figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel
-ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La
-mano tenanta la paperon tremetadis.</p>
-
-<p>Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron
-de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis
-la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne
-senpripense:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?</p>
-
-<p>Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen
-la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis
-gravamiene sed firme:</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon
-por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas
-la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel
-malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.</p>
-
-<p>Post momenta paŭzo li parolis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Leonardo&mdash;mi volonte nomos vin denove per via baptonomo...</p>
-
-<p>&mdash;Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.</p>
-
-<p>&mdash;Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj
-kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn,
-frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj,
-tiu homo estas mi. Pli terura<!-- pagho 292 --> infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en
-la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke
-multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia
-animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi
-timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris
-el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli
-malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min
-mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi
-amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado
-de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!</p>
-
-<p>Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:</p>
-
-<p>&mdash;Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam
-ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme,&mdash;en tia
-okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia
-tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn
-servojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ne parolu pri tio, mi petas.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis
-letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis
-al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo
-iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej
-abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan
-eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke
-la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min.
-Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min;
-turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo,
-malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.</p><!-- pagho 293 -->
-
-<p>Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun
-ŝi&mdash;ĉi tiu penso venis al mi poste&mdash;ornamis per objektoj, memorigaj
-pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi
-en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble,
-malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn,
-ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la
-malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili
-ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj
-personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja,
-sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi
-la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, "Kristo en
-Getsemane". La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon,
-kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de
-nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la
-unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco,
-ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi
-supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis.
-Mirindaĵo!:&mdash;"Hugo",&mdash;ŝi diris,&mdash;"mi faris al vi ne-malestigeblajn
-maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de
-la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en
-la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre
-kompatinda estaĵo. Frato mia",&mdash;ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj
-malsekiĝis,&mdash;"sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj
-mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste,
-malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi."&mdash;Klinante
-la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro
-profundeco, kaj diris:&mdash;"Ho ve! tro bone mi sukcesis!"&mdash;Ĉe la
-memoro de miaj teruraj suferoj<!-- pagho 294 --> mi ne povis ne intermeti:&mdash;"Aj!
-plenege!" Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj
-vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento
-ŝi parolis plue:&mdash;"Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi,
-sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn
-agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo."&mdash;Poste
-ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj
-eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito
-jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.</p>
-
-<p>"Jes",&mdash;ŝi diris,&mdash;"ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon.
-Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis."</p>
-
-<p>&mdash;Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos,
-mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem
-ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste
-rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon
-kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el
-Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton.
-Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan
-aliformigon.&mdash;</p>
-
-<p>Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li
-parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate
-al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li
-priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran
-renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino
-Haverford.</p>
-
-<p>Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro
-kortuŝiteco, poste li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla
-homo, ol mi opiniis.</p><!-- pagho 295 -->
-
-<p>La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte
-daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la
-hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj
-alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon
-telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas
-lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al
-li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: "Lorna estas ĉe
-sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj
-sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna
-ne bonfartas. Anjo."</p>
-
-<p>&mdash;Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange,&mdash;li diris al si,&mdash;ke ni ne
-tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia
-tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon
-ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne
-surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi
-forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li
-rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis
-oportunan vagonaron al Hitchin.</p>
-
-<p>La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco
-inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna
-ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre
-serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en
-neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi
-estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto
-trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?</p>
-
-<p>&mdash;Nenion tre klaran,&mdash;respondis sinjorino Harding kun tremeto en la
-voĉo.&mdash;Mi penis kunigi la kelkajn<!-- pagho 296 --> disajn parolojn, venantajn el
-turmentita koro... Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke
-vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano.
-Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar ... ŝia stato ne permesas
-ĝin.</p>
-
-<p>Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro
-en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.</p>
-
-<p>&mdash;Mi dankas vin, sinjorino Harding,&mdash;li diris varme;&mdash;ĉu vi jam
-konsultis kuraciston?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je
-la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale
-spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie,
-se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis
-de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa?&mdash;demandis Leonardo kun peza
-koro.</p>
-
-<p>La virino respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos
-preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la
-flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni
-evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.</p>
-
-<p>Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj
-tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin
-retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi
-diris mallaŭte:</p>
-
-<p>&mdash;Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe.
-Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.</p>
-
-<p>Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta
-knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora
-malfacileco. Lia amplena okulo vidis<!-- pagho 297 --> en ŝia laca rigardo malgajecon
-kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj
-ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:</p>
-
-<p>&mdash;Mia karega Lorna.</p>
-
-<p>La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo
-de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo
-redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en
-lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon,
-li flustris:</p>
-
-<p>&mdash;Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.</p>
-
-<p>Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman
-trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova
-amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos
-tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide
-promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo.
-La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero
-influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa,
-multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj
-pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela
-bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego
-en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la
-revidon&mdash;eĉ se nur en lunlumo&mdash;de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj
-pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la
-danĝeran staton de la malsanulino&mdash;ŝian malsanon li nomis forta
-atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita
-de iom malfortika koro&mdash;li ĝentile sed insiste penis gvidi la
-interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.</p><!-- pagho 298 -->
-
-<p>En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la
-vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa
-paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe
-okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis
-lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro
-alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa
-morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj,
-venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba
-timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de
-multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble
-malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la
-kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.</p>
-
-<p>Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj
-influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li,
-ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco
-destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de
-posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco
-ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri
-tio.</p>
-
-<p>La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent
-jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro
-de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren
-kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da
-pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ
-lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian
-dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto,
-kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li
-aŭdis paŝojn,<!-- pagho 299 --> kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la
-supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj
-estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo
-ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama
-loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da
-monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la
-antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza
-kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn,
-vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.</p>
-
-<p>&mdash;Mi tre malĝojas,&mdash;ŝi diris kun tremetantaj lipoj;&mdash;doktoro Mason
-lasas al ni tre malmulte da espero.&mdash;Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj
-parolis plue:&mdash;Efektive, mi timas, preskaŭ neniom.&mdash;Ĉar Leonardo
-ne tuj respondis, ŝi aldiris:&mdash;Nun iru en vian dormoĉambron. Vi
-aspektas morte laca.</p>
-
-<p>La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos,
-kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li
-kompreni ĝian signifon.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi,&mdash;li demandis,&mdash;ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas
-lacega.</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;ŝi respondis senafekte,&mdash;mi maldormos; mi tre amas flegadon.</p><!-- pagho 300 -->
-
-
-
-
-<h2>ĈAPITRO XII</h2>
-
-
-<p>Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura
-mondmilito.</p>
-
-<p>Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza,
-malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la
-vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de
-susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn.
-En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en
-profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per
-ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.</p>
-
-<p>La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis
-<i>khakan</i> uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj.
-Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok
-monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon,
-aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis.
-Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis
-esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la
-amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta
-loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.</p>
-
-<p>&mdash;Kiel strange estas,&mdash;li pensis,&mdash;ke mi troviĝas en militista
-uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej
-terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj
-malamadis la militon<!-- pagho 301 --> kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam
-ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da
-malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.</p>
-
-<p>Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo
-estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun
-alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de
-kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj
-trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la
-militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li
-ekforiros al Francujo&mdash;ien, li ne sciis kien.</p>
-
-<p>Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron;
-pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj
-li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por
-plenumi la promeson, donitan al sia patro?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu li ne restis tro longe en Usono?&mdash;Ĉu li antaŭe povus malhelpi
-la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli
-kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara
-formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj,
-kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena
-certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti
-la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de
-Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al
-Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li,
-tiri la karan knabinon el granda danĝero&mdash;pli malbona ol la morto
-mem&mdash;kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis.&mdash;Lorna,&mdash;li
-diris al si refoje,&mdash;iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro,
-kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa
-laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis<!-- pagho 302 --> al
-ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de
-la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco
-de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni
-laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke:&mdash;"La mortintoj,
-kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj,
-kiuj vivas ĝis nun."</p>
-
-<p>La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li
-distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto
-kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze
-de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj
-kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj
-juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj
-koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature
-homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li
-povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama
-Providenco.</p>
-
-<p>Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo
-de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de
-Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta
-malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la
-fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj
-kalkuloj.</p>
-
-<p>Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa
-vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur
-la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve
-malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj.
-Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi
-ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano
-sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn<!-- pagho 303 --> al la registaro, li
-komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone
-servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de
-pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li
-bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo,
-kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la
-kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu,
-efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed
-timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon
-de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ
-sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis
-esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el
-Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li
-bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo
-estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.</p>
-
-<p>Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:</p>
-
-<p>&mdash;Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis
-granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon
-kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos
-ŝia naskotago.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi
-kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia
-naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon.&mdash;Survoje al la domo de
-sinjoro Vincent Leonardo diris enpense:&mdash;Memori tiun tagon, estas
-bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.</p>
-
-<p>&mdash;Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange
-estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj
-konatoj. Ŝia mallonga letereto<!-- pagho 304 --> enhavas nenian adreson. Kial? mi
-demandas al mi.&mdash;Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo:&mdash;Ŝi
-estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke
-per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi
-brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de
-sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!</p>
-
-<p>Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro.
-Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto,
-meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ
-dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole
-li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de
-agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara,
-ĉarma loko.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la
-sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis.
-La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la
-ĝardena pordo de lia domo.</p>
-
-<p>Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj,
-al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo
-li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue
-kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia
-malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi
-senbezone forte maltrankviliĝas.</p>
-
-<p>Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj
-sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa
-amsento, preskaŭ kun respektego. En<!-- pagho 305 --> ŝiaj malgajaj okuloj lumis
-delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la
-lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian
-eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj
-montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin
-preskaŭ nerekonebla.</p>
-
-<p>&mdash;Mi malĝojas, ke vi foriras,&mdash;ŝi respondis simple,&mdash;kaj mi volis
-adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin.
-Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.</p>
-
-<p>&mdash;Mi dankas vin, fraŭlino Haverford,&mdash;Leonardo diris kortuŝite
-kaj penante gajigi ŝin per rideto,&mdash;sed mi ne elmetiĝos al tiaj
-danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.</p>
-
-<p>&mdash;Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ
-la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.</p>
-
-<p>La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:</p>
-
-<p>&mdash;Ni akre sentos vian foreston,&mdash;ŝi diris plue,&mdash;vi ja fariĝis por
-ni <em>tia</em> necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.</p>
-
-<p>&mdash;Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri
-tio!&mdash;respondis Leonardo.&mdash;Nemultaj homoj povus subpremi plezuran
-senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston;
-kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.</p>
-
-<p>Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata.
-Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de
-vico da sinsekvantaj pensoj:</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, hieraŭ vespere.</p>
-
-<p>&mdash;Hodiaŭ estas ŝia naskotago.</p><!-- pagho 306 -->
-
-<p>&mdash;Jes.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke
-mi renkontos neniun&mdash;por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi
-malgaja tago.&mdash;La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post
-momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui
-la ŝin regantan malgajecon:&mdash;Sed mi ne venis por malgajigi al vi la
-foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi,
-sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas
-ĉiujn vundojn.</p>
-
-<p>Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj
-da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el
-la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj
-vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj
-adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de
-tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri
-la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj,
-tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido,
-li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun
-siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj
-memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre
-furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian
-eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj
-koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan
-mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante
-pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por
-nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en
-ĉiuj<!-- pagho 307 --> landoj kaj por alkonformiĝo al la saĝaj instruoj de la milda
-Nazaretano.</p>
-
-<p>Leonardo laboris en kelkaj milithospitaloj en Flandrujo kaj Francujo
-kun granda sed senparada sindonemo, funkciigante siajn novajn
-aparatojn aŭ alportante vunditojn el tranĉeoj kaj senŝirmaj
-batalkampoj. En la komenco lia seriozeco kaj ioma sindetenemo kaj
-ne malpli lia malinklino abomeni ĉion rilatantan al la malamikoj
-malfavoratigis lin ĉe multaj el liaj kunuloj kaj superuloj. Lia
-pasia pacamo kaj lia firma kredo je ebleco de honora paco, bazita sur
-reciproka estimo kaj kristana fratamo, estis malĝuste komprenataj
-kaj maljuste juĝataj. En tia ekscita tempo, meze de fortaj pasioj,
-noblaj kaj malnoblaj, kiam la homoj turnis la vizaĝon kiel silikaĵo
-al la akiro de venko, ŝajne ne troviĝis loko por revemaj idealistoj
-aŭ utopiuloj. Sed iom post iom tiuj antaŭjuĝoj malaperis, kaj li
-akiris la korinklinon kaj altan estimon de ĉiuj kunuloj per sia
-elstaranta sindonemo, sia ĉiama bonkoreco kaj sia sentima kuraĝo en
-la plej danĝeraj situacioj.</p>
-
-<p>Unu tagon Leonardo ricevis ordonon tuj iri aŭtomobile al hospitalo
-en Epinal kune kun du francaj armeaj kuracistoj. Unu el la
-kuracistoj, la pli juna, estis Esperantisto. La alia, kiu, antaŭ la
-milito, estis inklina entrepreni la studon de la internacia lingvo,
-precipe pro profesiaj celoj, nun forlasis tiun intencon. Li opiniis,
-ke la Esperantista movado ricevis tro fortan puŝon malantaŭen per
-la milito por plenumi, en la daŭro de tre multaj jaroj, la gravan
-mision, kiun ĝiaj adeptoj laŭdire faris la celo de sia vivo.
-Ĉi tiu demando formis la temon de vigla diskuto dum parto de la
-aŭtomobila veturo.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, sinjoro Marston,&mdash;diris la pliaĝa oficiro<!-- pagho 308 --> ĝentile,
-levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon,&mdash;teorie viaj
-maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la
-neeblecon praktiki ilin.</p>
-
-<p>Leonardo tuj rediris:</p>
-
-<p>&mdash;Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla,
-kondiĉe, ke ne mankas la volo...</p>
-
-<p>&mdash;Ha!&mdash;vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj
-petole ekrigardante la pli junan kuraciston.&mdash;Sendube vi estas prava.
-Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri
-aliaj Esperantistoj. "Kondiĉe, ke" ... jen la malfacilaĵo! Ja,
-kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco...</p>
-
-<p>&mdash;kaj amo,&mdash;aldiris Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn.
-Unu momenton, sinjoro kolego,&mdash;li diris al la juna kuracisto, kiu
-volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata,&mdash;mi kredas, ke
-vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas
-fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj
-fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco "La
-Espero" kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj
-batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte
-prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj
-rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas
-fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn
-Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la
-milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj
-aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute,&mdash;kun signifoplena,
-forbalaa mangesto.&mdash;Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la
-konsilantejoj de la Esperantista movado.</p>
-
-<p>La pli juna kuracisto vive ekparolis:</p><!-- pagho 309 -->
-
-<p>&mdash;Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke
-patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu
-ne vere, sinjoro Marston?</p>
-
-<p>&mdash;Sendube, doktoro Souchay,&mdash;respondis Leonardo enpense,&mdash;vera
-patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo
-estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege
-da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio.
-Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj
-konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.</p>
-
-<p>La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto.
-Doktoro Souchay demandis lin:</p>
-
-<p>&mdash;Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?</p>
-
-<p>Post momento Leonardo respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi konceptas veran patriotismon jene: "Forta deziro, ke la lando de
-ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon,
-kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis."</p>
-
-<p>&mdash;Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de
-Eŭropo, mi timas,&mdash;rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.</p>
-
-<p>&mdash;Sed pripensinda,&mdash;diris doktoro Souchay.</p>
-
-<p>Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:</p>
-
-<p>&mdash;La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam
-kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos
-malpli egoista.</p>
-
-<p>&mdash;Ne malesperu,&mdash;diris Leonardo;&mdash;vero ja estas, ke, ĝis la koro de
-la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto.
-La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia
-altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo
-fine nepre venkos.</p><!-- pagho 310 -->
-
-<p>La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj,
-momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili
-atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la
-sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de
-oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen
-direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke
-aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj
-oni jam povis distingi la "<em class="gesperrt">Taŭbe</em>" tipon de la birdegoj, el
-kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ
-ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan
-strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka
-malproksimeco post la unuaj.</p>
-
-<p>&mdash;Kion ni faru?&mdash;demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.</p>
-
-<p>&mdash;Restu!&mdash;severe respondis la aldemandito.&mdash;Ĉi tie troviĝos laboro
-por ni post kelkaj momentoj.</p>
-
-<p>Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj
-pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili
-troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la
-bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo
-de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj
-aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun
-nukrompa rapideco.</p>
-
-<p>La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn
-bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn
-kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore
-bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga
-bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ
-senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan<!-- pagho 311 --> aerbatalon.
-Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis
-la "<em class="gesperrt">Taŭbojn</em>". Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj
-aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj,
-rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj
-aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la
-movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn
-ensorĉitaj.</p>
-
-<p>Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste
-li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj
-aviadistoj pereis. La ceteraj "<em class="gesperrt">Taŭboj</em>" forflugis. La venko do
-apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo
-ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por
-haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura
-eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj&mdash;kaj nenion plu li
-konsciis.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie
-ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme
-vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de
-tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala
-vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj
-silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco
-murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj.
-Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en
-Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie
-regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto
-de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj,
-kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj.<!-- pagho 312 --> Ĉe
-lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis
-vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam
-ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono "Valpaco". Sur
-ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en
-kies mezo brilis diamanta litero "A". Ŝi aspektis reĝineca kaj
-bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ
-tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini,
-kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan
-bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia
-flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj
-pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo
-kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj
-ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia
-flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan.
-Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe
-li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je
-lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al
-la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli
-belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis
-el ŝia tuta estaĵo.&mdash;Kiel supertere bela ŝi estas!</p>
-
-<p>Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al
-ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre
-kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis
-pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.</p>
-
-<p>Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan
-aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la
-vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.</p><!-- pagho 313 -->
-
-<p>La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita
-super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjorino Harding?!&mdash;li diris mallaŭte.</p>
-
-<p>Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom
-pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la
-influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan
-vizaĝon de la amikino.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi nun zorgas pri vi,&mdash;ŝi respondis milde, forigante per sia
-mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto.&mdash;Ĉu vi sentas
-doloron?</p>
-
-<p>&mdash;Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis
-per la aeratako?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, dek du.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu multaj vundiĝis?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, ĉirkaŭ tridek.</p>
-
-<p>&mdash;Grave?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kelkaj.</p>
-
-<p>Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta
-mildan riproĉon:</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?</p>
-
-<p>La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma
-tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun
-feliĉa rideto, ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas
-urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.</p>
-
-<p>La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank&rsquo;, al forta, sana korpo
-kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako
-francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.</p>
-
-<p>Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun
-plaĉa rideto:</p>
-
-<p>&mdash;Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie<!-- pagho 314 --> bonekonatan
-Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas tre afabla, fratino, dankon.</p>
-
-<p>Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la
-francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam
-multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun
-flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita
-konstruaĵo en la parko.&mdash;Sinjorino Harding,&mdash;ŝi diris,&mdash;vere
-bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj
-landoj, sed,&mdash;ŝi aldonis kun petola rideto,&mdash;laŭ onidiro, vi estas
-tre aparta favorato ŝia.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive?&mdash;rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto,&mdash;nu, ni
-ja estas malnovaj amikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno,
-kiam via vivo pendis de fadeno!</p>
-
-<p>En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies
-efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia
-vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.</p>
-
-<p>La flegistino babilis plue:</p>
-
-<p>&mdash;Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante
-profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia
-granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel
-Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun
-milithospitalon?&mdash;demandis Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;<i lang="fr">Mon Dieu!</i> Ĉu vi ne sciis tion?&mdash;ekkriis la francino.&mdash;Jen, mi
-devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi
-aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita
-posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia
-propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ
-du<!-- pagho 315 --> semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por
-oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino
-Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon.
-Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de
-la tuta homaro dependas de ŝi.</p>
-
-<p>Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis
-favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj
-flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa
-ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian
-horloĝeton, diris:</p>
-
-<p>&mdash;Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino
-Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.</p>
-
-<p>Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin
-reveni.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis
-ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan
-ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle,
-jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo,
-arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela
-ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis
-aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu
-bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li
-tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la
-leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:</p>
-
-<p>"Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro.
-Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj,
-kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi
-ŝuldas multe<!-- pagho 316 --> pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis
-min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi
-tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la
-mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus.... Nur
-unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino,
-inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas.... Mi dankas Dion, ke fine,
-post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon
-al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!"</p>
-
-<p>En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon
-alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia
-kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio,
-kion li faris por ŝi.</p>
-
-<p>Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris
-sinjorino Harding, vestita per promena vesto.</p>
-
-<p>&mdash;Mi venis por veturigi vin aŭtomobile,&mdash;ŝi diris.&mdash;Mallonga veturo
-tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi,
-prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.</p>
-
-<p>&mdash;Vi do scias, ke ŝi venos?&mdash;mire demandis Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena
-ŝi estas pro vi!</p>
-
-<p>Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne
-multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis
-al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis
-novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron.
-Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu
-similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi&mdash;ŝajnis al
-li&mdash;ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed
-ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj<!-- pagho 317 --> pensoj ne difektu la
-serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:</p>
-
-<p>&mdash;Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia
-malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la
-estonteco de nia Esperantista movado.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne dubis pri tio,&mdash;vive interrompis lin sinjorino
-Harding,&mdash;rigardante lin zorgoplene,&mdash;efektive vi tro multe pensadis.
-Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.</p>
-
-<p>Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis
-plue, penseme:</p>
-
-<p>&mdash;Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco
-de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova,
-superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado.
-Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la
-mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon.
-Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas
-partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi
-tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj
-kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis
-malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas,
-ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado
-estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn.
-Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por
-justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia
-kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed
-ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco,
-konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema
-pseŭdoscienca<!-- pagho 318 --> materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova
-sento!</p>
-
-<p>En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj
-varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.</p>
-
-<p>&mdash;Similaj pensoj,&mdash;ŝi diris,&mdash;jam pli ol unu fojon okupis min; sed
-ankaŭ aliaj.</p>
-
-<p>&mdash;Kiaj?</p>
-
-<p>Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon
-en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud
-vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la
-okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo
-staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta
-kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj
-farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj,
-laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla,
-de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca,
-kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj,
-ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante,
-Leonardo ree demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?</p>
-
-<p>La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis.
-Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun
-honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj
-ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn
-inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa.
-Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo.
-Ni luis, ekzemple&mdash;mi hontas diri je kioma luprezo&mdash;por unu jaro
-la ĉarman domegon "Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi
-staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite
-de la vasta etendaĵo<!-- pagho 319 --> da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj
-ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en
-tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj
-tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj,
-fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la
-lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata
-civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al
-si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj
-internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite
-de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en
-la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono:
-"Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi
-postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi
-atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun
-laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian
-feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?</p>
-
-<p>Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo
-de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ
-li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio
-kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la
-vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj
-ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi
-agis konvene, ŝi atendis lian respondon.</p>
-
-<p>&mdash;Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin
-entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel
-vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi
-tiajn pensojn kiel malindajn&mdash;Hodiaŭ ... nenio malhelpos al ni
-serĉi feliĉon kune.</p><!-- pagho 320 -->
-
-<p>Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la
-malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi
-diris:</p>
-
-<p>&mdash;Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron
-pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo,
-observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke
-superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj
-de ŝia seriozvizaĝa amiko.</p>
-
-<div class="footnotes">
-<p><b>Piednotoj</b></p>
-
-<div class="footnote" id="Footnote01">
-<p><span class="label">[1]</span> Magister artium (magistro de artoj).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote02">
-<p><span class="label">[2]</span> Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote03">
-<p><span class="label">[3]</span> Bonan vesperon, gesinjoroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote04">
-<p><span class="label">[4]</span> "<i lang="en">The honourable</i>" Algernon Villiers, filo de Lord Morland.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote05">
-<p><span class="label">[5]</span> "<i lang="en">Territorials</i>"&mdash;teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron,
-organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme
-kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote06">
-<p><span class="label">[6]</span> Angla diraĵo kun signifo "ne povas elporti esploron".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote07">
-<p><span class="label">[7]</span> Nun nomata Petrogrado.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote08">
-<p><span class="label">[8]</span> Grandega koncertejo, tute rondformo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote09">
-<p><span class="label">[9]</span> <i>Aztekoj</i> = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en
-Meksikio.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote10">
-<p><span class="label">[10]</span> <i>Toltekoj</i> = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn
-hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote11">
-<p><span class="label">[11]</span> Elparolu: Ŝerlok Homz.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote12">
-<p><span class="label">[12]</span> Canis latrans.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote13">
-<p><span class="label">[13]</span> La pluva sezono.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote14">
-<p><span class="label">[14]</span> La mantelo de la malriĉuloj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote15">
-<p><span class="label">[15]</span> Larĝranda meksikia ĉapelo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote16">
-<p><span class="label">[16]</span> Envenu!</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote17">
-<p><span class="label">[17]</span> Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.</p></div>
-</div>
-
-
-<div class="book-ad">
-<p>ESPERANTO-LITERATURO</p>
-
-
-<p><b>Bennemann, Paul</b>: Internacia legolibro</p>
-
-<p>TRA LA MONDO</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>1a parto</b>: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj.
-1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>2a parto</b>: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj.
-1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>&mdash; Internacia Kantaro.</b> 3a eldono de la Esperantista
-Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj.
-Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner)
-Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>&mdash; &mdash; Muzika eldono.</b> Aranĝita de Josef Achtélik, iama
-orkestrestro ĉe la opero en Leipzig.
-1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Dietterle, Joh.</b>, Prof. D-ro.: <b>La Vendreda Klubo</b>.
-11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj
-en Leipzig. Kun unu portreto kaj
-kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Hankel, M.</b>: <b>Sableroj</b>. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto
-de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Hebbel, Friedrich</b>: <b>Gyges kaj lia ringo</b>. Tragedio
-kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann.
-1916. 151 paĝoj. Bindita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Luyken, H. A.</b>, F. B. E. A.: <b>Stranga Heredaĵo</b>. Romano
-originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Molière</b>: <b>La malsanulo pro imago</b>. Komedio en tri
-aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten.
-1913. 98 paĝoj. Broŝurita.</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Zahn, Ernst</b>: <b>Svisaj rakontoj</b>. El la germana originalo
-trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.</p>
-</div>
-
-
-<div class="book-ad">
-<p><b>Internacia Mondliteraturo</b></p>
-
-
-<p>La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro
-Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por
-la Germana Respubliko.</p>
-
-<p>Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj
-literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn
-faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj.
-Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:</p>
-
-
-<p>Volumo 1:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Goethe, J. W. von</b>: <b>Hermano kaj Doroteo</b>. Eposo
-idilia. El la germana originalo trad. B. Küster.
-2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof.
-D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.</p>
-
-
-<p>Volumo 2/3:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Niemojewski, A.</b>: <b>12 Legendoj</b>. El la pola originalo
-trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski.
-1911. 232 paĝoj. Bindita.</p>
-
-
-<p>Volumo 4:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Raabe, Wilhelm</b>: <b>La nigra galero</b>. Historia rakonto.
-El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke.
-2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.</p>
-
-
-<p>Volumo 5/6:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Meier, E. L.</b>: <b>Kvin germanaj noveloj</b> de bone konataj
-aŭtoroj (Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm).
-1914. 254 paĝoj. Bindita.</p>
-
-
-<p>Volumo 7:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Chamisso, A. de</b>: <b>La mirinda historio de Petro
-Schlemihl</b>. El la germana originalo trad. Eug.
-Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.</p>
-
-
-<p>Volumo 8:</p>
-
-<p class="bookinfo"><b>Stamatov, G. P.</b>: <b>Nuntempaj rakontoj</b>. El la bulgara
-originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj.
-Kartonita.</p>
-
-<p>La kolekto estas daŭrigota.</p>
-
-
-<p>FERDINAND HIRT &amp; SOHN-LEIPZIG<br />
- ESPERANTO-FAKO</p>
-</div>
-
-<div class="tnotes">
-<p><b>Noto de transskribinto:</b></p>
-
-<p>Mi senrimarke ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originalo.
-Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
-Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.</p>
-</div>
-
-
-
-
-
-
-
-<pre>
-
-
-
-
-
-End of Project Gutenberg's Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***
-
-***** This file should be named 55954-h.htm or 55954-h.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/5/5/9/5/55954/
-
-Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
-Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
-file was produced from images generously made available
-by The Internet Archive)
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
-
-
-</pre>
-
-</body>
-</html>
diff --git a/old/55954-h/images/cover.jpg b/old/55954-h/images/cover.jpg
deleted file mode 100644
index 4a8980c..0000000
--- a/old/55954-h/images/cover.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/55954-h/images/devizo.jpg b/old/55954-h/images/devizo.jpg
deleted file mode 100644
index 0e3a4f8..0000000
--- a/old/55954-h/images/devizo.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ