summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/44131-0.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '44131-0.txt')
-rw-r--r--44131-0.txt2058
1 files changed, 2058 insertions, 0 deletions
diff --git a/44131-0.txt b/44131-0.txt
new file mode 100644
index 0000000..7daa5b5
--- /dev/null
+++ b/44131-0.txt
@@ -0,0 +1,2058 @@
+*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44131 ***
+
+Transcriber's Notes
+
+A few minor typographical errors have been corrected without notice.
+However, many grammatical errors and odd spellings have been left as
+in the original.
+
+
+
+
+SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
+
+19. (Vol. II., No. 5.)
+
+Majo, 1905.
+
+ THE
+ ESPERANTIST
+
+ La Esperanta Gazeto por la
+ Propagando de la Internacia Lingvo.
+
+ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).
+
+Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.
+
+All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington
+Gardens Square, London, W.
+
+
+
+
+CONTENTS.
+ Page
+ Voice from the Himalayas (Anando) 65
+ A Sanskrit Legend
+ (A. Randall and L. K. Venner) 66
+ The Smith (a Song by Mme. Reddet) 67
+ Another Cat's Nest (Jem Ross Archibald) 67
+ To-Morrow (Poem by A. Motteau) 68
+ In Life's Presence (----ko) 68
+ Conscience, from Victor Hugo
+ (translated by C. Guersent) 69
+ Clarence's Dream, Shakespeare
+ (Clarence Bicknell) 70
+ The City of the Demons (Elise Bauer) 71
+ Colonization in America (Gen. Cox) 74
+ Reverie (Kolowrat Ĉervinskij) 74
+ Our Village Sports (F. A. Meigh) 75
+ A Rainy Day (Poem by J. Parisot) 75
+ Reminiscences, Part V.
+ (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 76
+ The Protection of an Englishman
+ (Edward Gauntlett) 77
+ On the Ice, from Pickwick (A. A. Cowan) 78
+ A True N.Z. Ghost Story (Esp. 10549) 79
+ Master Sparrow (Alfonso Wachter) 80
+
+
+
+
+AVIZO GRAVA.
+
+La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870,
+prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke,
+post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco.
+Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo
+enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti
+tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan
+rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
+
+BUCHANAN, SCOTT & CO.,
+
+ Garthland Street,
+ Glasgow, Scotland.
+
+
+
+
+The Remington
+
+THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.
+
+Just think of it!
+
+THE INTERNATIONAL MACHINE.
+
+_Unbound by ties of nationality:
+
+The common bond of union of all civilised peoples._
+
+The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
+
+ * * *
+
+ THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
+ 100, Gracechurch St., London, E.C.
+
+
+
+La Remington
+
+LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO.
+
+Pripensu je tio!
+
+LA INTERNACIA MAŜINO.
+
+_Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
+
+La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._
+
+La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
+
+ * * *
+
+ LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
+ 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
+
+
+
+
+ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
+
+ Kiu bone trinkas,
+ Tiu bone dormas.
+ Kiu bone dormas,
+ Tiu ne pensas malbone.
+ Kiu ne pensas malbone,
+ Tiu certe ne pekas.
+ Nu, ĉar kiu ne pekas.
+ Paradizon eniros.
+ De nun, bone trinku.
+ Kaj vi paradizon iros.
+
+ * * *
+
+Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:--
+Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
+
+
+
+
+The "Review of Reviews"
+
+ _Is the Best Magazine for Busy People.
+ And it is read by 'Esperanto' Students._
+
+The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of
+the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
+
+The busiest and poorest in the community may here follow
+with intelligent interest the great movements of Contemporary
+History.
+
+ Post Free for Twelve Months, 8/6,
+ 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
+
+Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
+
+
+
+
+FOR SALE.
+
+160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition;
+Rosewood. For all particulars write to The Editor.
+
+
+
+
+Correspondence Lessons in Esperanto.
+
+ARE GIVEN BY
+
+Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham
+Grove, Forest Gate, London, E.
+
+7/6 the Quarter.
+
+
+
+
+Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
+
+
+Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Dez.
+interŝanĝi ilus. p-k. kun Gees. el aliaj landoj.
+
+Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A.
+Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj.
+
+Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japanujo. Deziras
+interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn
+kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam
+respondos.
+
+Sro. L. A. Gill, Churchfield Hall, S. Acton, London, W.
+Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k.
+
+Sro. G. O. Messerly, Porlamar, Margarita, Venezuela, S.
+America. Dez. kor. kun Geesp. nur letere pri feminismaj, literaturaj,
+& estetik fizikkulturaj aferoj. Ne kolektas poŝt-markojn. Ĉiam
+respondos.
+
+Sro. George Meadows, 68, Shrewsbury Street, Manchester,
+S.W. Dez. kor. kun fremduloj per ilus. p-k aŭ letere. Dez. renkonti
+Esp. en Manchester.
+
+Frl. Mitchell, Acaba House, 65, Marquess Road, Canonbury.
+Kun alilandanoj par ilus. p-k.
+
+Sro. W. Miles, inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield,
+Anglujo. Deziras kor. kun Geesp. per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp.
+
+La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
+
+
+
+
+THE ESPERANTIST
+
+The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
+
+ ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
+ SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
+
+ H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
+ AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
+ BELGIUM.--M. M. Seynaeve. 3, Rue de l'Avenir, Courtrai.
+ FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
+ GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
+ NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
+ RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St Petersburg.
+ SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
+
+N.B.
+
+_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis
+poŝtmarkon._
+
+_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._
+
+_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj
+laŭvaloro._
+
+_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro,
+67, Kensington Gardens Square, London, W._
+
+N.B.
+
+19. [Vol. II., No. 5.]
+
+ Single Copies, 4d. net. Nos.
+ 2 to 13, 6d. each; Later Issues
+ 4d. each, net.
+
+MAJO, 1905.
+
+
+
+
+VOĈO EL LA HIMALAJO.
+
+Letero de Anando.
+
+
+La kvin sentoj malkovras la eksteran homon de unu al alia, sed ne
+la internan. La sciado nur de la ekstera homo de ĉiu alia ne povas
+fondi la veran parencecon inter homo kaj homo.
+
+Estas nur kiam lingvo venas kaj malkovras la internan homon de unu al
+alia, estas nur kiam per lingvo ili eltrovas ke ili havas similajn
+sentojn, ke la homoj ekkomprenas ke simila spirito aŭ individueco
+ekzistas en ĉiu homo. Tiu ĉi ideo ree postulas aĝojn por maturiĝi
+en tiun de universala frateco, kio nun estas bonekonata, almenaŭ
+nome, de ĉiuj civilizataj landoj.
+
+Sed ekzistas ankoraŭ pli altan gradon, pli glora ol universala
+frateco.
+
+Ĝi estas la _Universala Propro_, eltrovata de la antikvaj Hindaj
+saĝuloj. Ĝi signifas ke la Propro en la Homaro estas Unu kaj la
+Sama, kaj ne estas multespeca, aŭ simila.
+
+Estas la funkcio de lingvo malkovri la internan homon kaj aranĝi
+lian parencecon rilate la aliaj. La malplej perfektigita dialekto
+efektivigas tion inter la homoj de kiuj ĝi estas parolata.
+
+Kia, do, estas la funkcio de nia Esperanta lingvo, la lingvo
+internacia?
+
+Vere fondigi kaj pliprofundigi ne sole la fratecon, sed ankoraŭ
+pliproksime--la Propron de ĉiuj homoj. Instrui ke oni pensu pri
+alia kiel pri Si, aŭ pensi _Si-e_ (Sanskrit _atmavat_), se mi povos
+tiel skribi. La universala lingvo progresu tra ĉiuj landoj, vekanta
+la universalan senton, la _homecon_ de ĉiuj homoj, la _Universalan
+Propron_ de la Homaro, kaj tiam la gloro de la _Unu Si-o_ post ĉio,
+brilos sur la mondon kaj estos videbla por ĉiuj, eĉ kiel estas
+videbla la suno. Tiam efektive la homoj fariĝos _filoj de lumo_, al
+kio celas la homa evolucio.
+
+
+The five senses reveal the outer-man of one to another, but not the
+inner. The mere knowledge of the outer-man of each other cannot
+establish the true relationship between man and man.
+
+It is only when language comes and reveals the inner-man of one to
+the other, it is only when through language they find out that they
+have similar feelings, that men rise to the idea of a similar spirit
+or self in each. This idea again takes ages to mature into that of
+universal brotherhood, which is now well known, at least by name, in
+all civilized countries.
+
+But there is a step still higher, more glorious than universal
+brotherhood.
+
+It is the Universal Selfhood, discovered by the ancient sages of
+India. It means that the Self in Man is One and the Same, and not
+many and similar.
+
+It is the function of language to discover the inner-man and adjust
+his relation to others. The least developed _patois_ does this among
+the people by whom it is spoken.
+
+What, then, is the function of our Esperanto language, the
+international tongue?
+
+To truly establish and deepen not only the brotherhood, but closer
+still--the Selfhood of all men. To teach one to think of another as
+_Self_, or "to think _Self-ly_" (Sanskrit _atmavat_), if I may say
+so. Let the universal language progress through all lands, waking
+up the universal feeling, the _humanity_ of all men, the _Universal
+Selfhood_ of Man, and then the glory of the _One Self_ behind all
+will shine upon earth and be visible to all, even as the sun is
+visible. Then truly will men be children of light, towards the
+attainment of which is human evolution.
+
+
+
+
+SANSKRITA LEGENDO.
+
+Tradukita de A. Randall & L. K. Venner.
+
+
+En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis
+ke, kreinte la Viron sia materialo elĉerpiĝis, kaj ke da malfluidaj
+elementoj neniom restis.
+
+Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris:
+
+Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampaĵoj, kaj
+la Teniĝon de la Rampantaj Kreskaĵoj, kaj la Trememon de la Herbo,
+kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskaĵoj,
+kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikiĝon de la Rostro de
+la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de
+la Abel-amasoj kaj la Ĝojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon
+de la Nuboj, kaj la Ŝanĝemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la
+Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de
+la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolĉecon de la
+Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro,
+kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj
+la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Ĉakavako, kaj,
+kunmetinte kune tiujn ĉi, li kreis la Virinon kaj ŝin donis al la
+Viro.
+
+Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu
+ĉi estaĵo, kiun vi donis al mi, malfeliĉigadas mian vivon. Ŝi
+senĉese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam
+permesante al mi pacon. Ŝi okupas mian tutan tempon, ŝi senkaŭze
+ploras, kaj ĉiam ŝi estas mallaborema. Mi venas por redoni ŝin,
+ĉar mi ne povas kun ŝi vivadi."
+
+Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis ŝin.
+
+Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro,
+mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estaĵon
+al vi. Mi memoras ke ŝi dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras
+la flankrigardojn de la okuloj, kiel ŝi ludis kun mi, kaj min
+ĉirkaŭprenis, kaj ŝia rido estis muziko, kaj ŝi estis bela por
+rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu ŝin al mi!"
+
+Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis ŝin.
+
+Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris:
+"Sinjoro, mi ne povas ĝin kompreni, sed, malgraŭ ĉio, mi
+certiĝas ke ŝi estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi
+petas, reprenu ŝin."
+
+Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ĉi ne suferos
+plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos."
+
+Tiam la Viro diris: "Sed mi ne povas vivi kun ŝi!"
+
+Kaj Ajvashti respondis: "Vi nek povas vivi sen ŝi." Kaj li turnis la
+dorson kontraŭ la Viro kaj daŭrigis sian laboron.
+
+Tiam la Viro diris: "Kion mi faros? Mi ne povas kun ŝi vivi, kaj mi
+ne povas sen ŝi vivi!"
+
+
+In the beginning, when Iwashti came to the creation of Woman, be
+found that he had exhausted his material in the making of Man, and
+that no solid elements were left.
+
+In this dilemma, after much profound meditation, he did as follows:
+
+He took the Rotundity of the Moon, and the Curves of the Creepers,
+and the Clinging of Tendrils, and the Trembling of Grass, and the
+Slenderness of the Reed, and the Bloom of Flowers, and the Lightness
+of Leaves, and the Tapering of the Elephant's Trunk, and the Glances
+of the Deer, and the Clustering of the Swarms of Bees, and the Joyous
+Gaiety of the Sunbeam, and the Weeping of the Clouds, the Fickleness
+of the Winds, and the Timidity of the Hare, and the Vanity of the
+Peacock, and the Softness of the Parrot's Bosom, and the Hardness of
+Adamant, and the Sweetness of Honey, and the Cruelty of the Tiger,
+and the warm Glow of Fire, the Chattering of Jays, and the Cooing of
+the Kabala, and the Hypocrisy of the Crane, and the Fidelity of the
+Chakawaka; and compounding all these together, he made Woman and gave
+her to Man.
+
+But after one week Man came to him and said: "Lord, this creature
+whom you have given me makes my life miserable. She chatters
+incessantly, and teases me beyond endurance, never leaving me alone.
+She takes up all my time, she cries about nothing, and is always
+idle. I have come to give her back again, as I cannot live with her."
+
+So Iwashti said "Very well," and he took her back.
+
+Then after another week Man came to him and said: "Lord, I find
+that my life is very lonely since I gave you back that creature. I
+remember how she used to dance and sing to me, to look at me out of
+the corners of her eyes, and play with me and cling to me, and her
+laughter was music, and she was beautiful to look at and soft to
+touch; so give her back to me again."
+
+So Iwashti said "Very well," and he gave her back again.
+
+Then after only three days Man came back again to him, and said:
+"Lord, I know not how it is, but, after all, I have come to the
+conclusion that she is more of a trouble than a pleasure to me, so
+please take her back again."
+
+But Iwashti said: "Out on you, shameful one! Be off! I will have no
+more of this; you must manage how you can."
+
+Then Man said: "But I cannot live with her."
+
+And Iwashti said: "Neither can you live without her." And he turned
+his back on Man and went on with his work.
+
+Then Man said: "What is to be done? For I cannot live with her, and I
+cannot live without her."
+
+
+
+
+LA FORĜISTO.
+
+Kanto originale verkita de S-rino Reddet. (Sens).
+
+
+ Ho Forĝisto, forĝu feron!
+ Prenu per muskola brako
+ La martelon, forte frapu,
+ Bona la plugferon faru.
+ Jes, mi ekbruligas karbon,
+ Kaj mi forĝas por la Vivo!
+
+ Ho Forĝisto, forĝu feron!
+ Tiru el la ruĝa fajro
+ Ĉiujn metiistajn ilojn
+ De l' maŝinoj la radarojn.
+ Jes, mi ekbruligas karbon,
+ Forĝos tuj por Laboristo!
+
+ Ho Forĝisto, forĝu feron!
+ Serĉu el la blua ŝtalo
+ La plej bonan kaj flekseblan,
+ Forĝu bisturilon akran!
+ Jes, mi ekbruligas karbon,
+ Forĝos tuj por Kuracisto!
+
+ Ho Forĝisto, forĝu feron!
+ Aŭdu de la pafilego
+ Fore la teruran voĉon
+ Kaj rapide forĝu glavon!
+ Ne ne! Mi estingas karbon,
+ Mi ne forĝos por la Morto!
+
+
+
+
+LA KATINO & LA KOKIDOJ.
+
+Originale verkita de Jem Ross Archibald.
+
+
+La interesa rakonto _Katnesto_ sur la Februara numero de The
+Esperantist rememorigis al mi la saĝan maljunan katinon, kiun
+mi ofte vidis kune kun ŝiaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi
+vizitis geamikojn.
+
+Ŝia nomo estos Torty, sed ŝi estis ankaŭ nomita "Kara avineto,"
+ĉar ŝi flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies
+malfeliĉajn gepatrojn la ĉasgardistoj mortigis en la proksima
+arbaro.
+
+Kiam mi ŝin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute taŭga por
+ŝia plen-zorga vizaĝo sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis
+plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn.
+
+En tago mi ŝin vidis alportante en ŝia buŝo etan kokidon.
+
+Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la
+malfeliĉa kokido.
+
+Torty atingis la kuirejon, mi ŝin sekvis en tiun grandan ĉambron.
+
+Ŝi ĝentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno.
+Ŝi blekis kaj murmuretis dum ŝi vartis la kokideton!
+
+Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton,
+kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton.
+
+La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza
+patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo.
+
+Tion ĉi la farmamastrino tre bedaŭris, ĉar ili apartenis al bona
+raso de bela kortbirdaro, tial ŝi alportis ilin, kaj enmetis ilin en
+korbon apud la fajro en kuirejo.
+
+Ŝi eliris el tiu ĉambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la
+kokidojn.
+
+Ŝi aŭdis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris
+"Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ĉi malfeliĉajn
+kreitaĵojn!"
+
+Nu imagu ŝian miregon, kiam Torty blekis "Miaŭ (_Jes!_) kaj tuj
+eksaltis tre zorge en la korbon."
+
+De tiu tempo, ĉiuj el la orfaj birdetoj fariĝis la genepoj de la
+aminda maljuna "Avineto Torty."
+
+Oni povas priskribi la korbon de Torty ankaŭ kiel la _Katnesto_.
+
+
+
+
+"MORGAŬ."
+
+Popoldira fabelo versigita de A. Motteau.
+
+
+ "Matene, morgaŭ, kampon mian,"
+ Trenjo diris, "mi tuj plugos,
+ Antaŭ ol sezon' forflugos,
+ Aŭ grenon havos mi nenian."
+
+ Alvenis morgaŭ; la plugilo
+ Tute preta lin atendis,
+ Sed nun manĝinviton sendis
+ Al li aminde la bofilo.
+
+ Eĉ Trenjon ŝanceligis tio ...
+ Ĉu li devos tuj plugiri,
+ Aŭ ĉu ĉe filin' manĝiri?
+ Bah! _tago_ taŭgas por _nenio_.
+
+ Amiko Trenjo do festenis
+ Ĉe l' bofilo kaj filino,
+ Kie, eble, ruĝa vino
+ Malfrue lin en lit' detenis.
+
+ Anstataŭ tago, du li perdis--
+ "Morgaŭ mi pli longe plugos,"
+ Diris li, "ne tiel taŭgos."
+ Sitele morgaŭ trapluvadis.
+
+ Postmorgaŭ la veter' beliĝis ...
+ Plugi ĉu nun povas Trenjo?
+ Ne, ĉar en la ĉevalejo
+ Ĉevalo lia malsaniĝis.
+
+ Kaj tiam venis vilaĝfesto,
+ Kaj neniu faris ion:
+ Ŝatis Trenjo l' opinion
+ Ke beno ĉiam estas resto.
+
+ Semajn' alia sin komencis
+ Per grandega kampfoiro;
+ Eĉ foriĝi de l' vojiro
+ Neniam Trenjo ja intencis.
+
+ Edziĝon tiam li alestis,
+ Poste al enterigiro:
+ Tro malfrue la deziro
+ Por kampon plugi nun ĉeestis.
+
+ _Se post la semsezono plugos_
+ _Prokrastulo kampon sian,_
+ _Ne miregu se nenian_
+ _Tritikon li engrenejigos._
+
+
+
+
+ANTAŬ LA RIGARDO DE LA VIVO.
+
+Tradukita de ----ko.
+
+
+Antaŭ la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambaŭ
+nekontentaj je ĝi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu
+el ili per laca voĉo diris:
+
+"Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontraŭecoj,
+senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per
+senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio
+diras al mi, ke homo estas la plej bona el ĉiuj kreitaĵoj."
+
+"Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo.
+
+"Feliĉon! ... Por feliĉo mia estas necese, ke vi interpacigu du
+fundamentojn de la interkontraŭecoj de animo mia: mian _mi volas_
+kun via _vi_ devas."
+
+"_Volu_ tion, kion vi _devas_ por mi," severe diris Vivo.
+
+"Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto
+de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de ĝiaj leĝoj--por
+kio?"
+
+"Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime
+al Vivo, sed la unua daŭrigis, ne doninte atenton al la paroloj de
+lia kolego:
+
+"Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas
+esti por proksimulo laŭ sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj
+mi estos tiu, kiel mi volos libere--sklavo aŭ frato. Mi ne volas
+en societo esti ŝtono, kiun societo kuŝigas, kien kaj kiel ĝi
+ekvolas, konstruante malliberejojn de feliĉo sia. Mi estas homo, mi
+estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!"
+
+"Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj ĉio,
+kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do?
+Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi
+tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj
+ĉiam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi,
+pro via libereco, ĉu estas kapabla? Jes? Sufiĉe forta estas vi por
+venko kaj je forto via ĉu vi kredas?"
+
+Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi,
+vi akrigis prudenton mian, kiel tranĉilon, ĝi enpuŝiĝis al mi
+malproksimen en animon kaj dispremis ĝin!"
+
+"Sed vi kun ĝi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo.
+
+Sed la unua daŭrigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi
+ĝui feliĉon!"
+
+Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio:
+
+"Diru! Kiam vi parolas, ĉu vi postulas, aŭ petas?"
+
+"Mi petas!" kiel eĥo la homo diris.
+
+"Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliĉulo mia, mi devas diri
+al vi--Vivo almozon ne donas! Kaj ĉu vi scias? Libera li ne petas,
+li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj
+deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ĉiuj
+deziroj rifuziĝi por en unu sin enmeti. Ĉu vi komprenis? Foriru!"
+
+Li komprenis, kaj kuŝiĝis, kiel hundo, ĉe la piedoj de la
+senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de ĝia tablo, ĝiajn
+manĝ-restaĵojn.
+
+Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan
+homon--tio estis maldelikata, sed bona vizaĝo:
+
+"Pri kio vi petas?"
+
+"Mi ne petas, sed postulas."
+
+"Kion?"
+
+"Kie estas justeco? Donu ĝin tien ĉi! Ĉion ceteran poste mi
+prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis,
+pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi
+atendis.... sed sufiĉe! Kie estas justeco?"
+
+Kaj Vivo al li senpasie respondis: "Prenu!"
+
+
+
+
+LA KONSCIENCO.
+
+De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen).
+
+
+Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizaĝo
+oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de
+Jehovo kiam vesperiĝis, li malĝoje alvenis ĉe la malsupron de
+monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj
+petis de li: "Ni kuŝiĝu teren kaj dormu."
+
+Kaino, ne dormante, sonĝis malsupre de la monto. Levinte la kapon en
+la ĉiela funebra arkaĵo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu,
+en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris
+tremante.
+
+Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree
+forkuris malĝoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li
+vagadis. Li marŝis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda
+brueto, ne rigardante malantaŭ si, ne ripozante, ne dormante.
+
+Fine li alvenis ĉe la marbordoj de lando nomata Assuro.
+
+"Ni haltu tie," li diris, "ĉar tiu loko estas sendanĝera. Tie estas
+la fino de la mondo."
+
+Kiam li sidiĝis, li vidis ankoraŭ Okulon lin rigardantan ĉe la
+horizonto.
+
+Tiam li skuiĝis de forta tremo:
+
+"Ŝirmu min!" li ĝemis, kaj, la fingro sur la buŝo, liaj infanoj
+rigardis lin sovaĝe tremantan.
+
+Kaino diris al Ĵabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto,
+kiuj loĝas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon."
+
+Oni etendis la tolan mureton.
+
+Kiam oni starigis ĝin per plombaj najloj: "Ĉu vi nenion plu vidas?"
+diris Tsillao, lia blonda nepino, dolĉa kiel matenruĝo; kaj Kaino
+respondis:
+
+"Okulon mi ankoraŭ vidas."
+
+Ĵubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilaĝojn ludante per
+trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon."
+
+Li altigis bronzan muregon, kiu ŝirmis Kainon. Sed tiu ĉi ankoraŭ
+ĝemis: "Tiu ĉi Okulo ĉiam rigardadas min."
+
+Enoĥo diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu
+alproksimiĝi. Ni faru fortikaĵon, kaj ni ĝin tute fermu."
+
+Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman
+urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la
+Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj.
+
+Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstataŭis la
+tol-tendon; oni kunligis ĉiujn ŝtonojn per feraj ligiloj.
+
+Infera ŝajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la
+muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo:
+"Estas tute malpermesate al Dio tien ĉi eniri!"
+
+Kiam ili finis muregi, oni ŝirmis la avon en ŝtonturo, sed li
+restis funebra kaj okulfiksata.
+
+"Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj
+Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie."
+
+Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en
+sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos."
+
+Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!"
+
+Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkaĵon.
+
+Kiam li estis sidiĝinta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la
+subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ĉiam fiksadis
+la Okulo.
+
+
+
+
+LA SONĜO DE KLARENCO.
+
+Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C.
+Bicknell.
+
+
+Brakenburo.
+
+ Kial malbone fartas Via Moŝto?
+
+Klarenco.
+
+ Ho! mi la nokton tre mizere pasis,
+ Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj;
+ Do kvankam mi Kristan' fidela estas,
+ Ne volus mi similan nokton pasi
+ Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,--
+ Tiel terure estis kaj malĝoje!
+
+Brakenburo.
+
+ Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis?
+
+Klarenco.
+
+ Mi pensis, ke mi el la Tur' forkuris.
+ Kaj enŝipiĝis por la martransiro
+ Al Burgundi', kun mia frat' Glostero;
+ Kaj li min vokis el ĉambreto mia
+ Al la ferdek': de tie ni rigardis
+ Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj
+ Dum la militoj inter Lankastero
+ Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis
+ Laŭlonge la ferdekon kapturnigan,
+ Mi pensas ke Glostero iom falas;
+ Kaj li, falante, min deĵetas kiu
+ Lin savi penas, en la maltrankvilajn
+ Ondegojn de la mar'. Ho! Dio mia!
+ Ho! Dio! droni! kia suferado!
+ Ho! kia akvobruo en l' oreloj!
+ Kiom da mortvidaĵoj al l' okuloj!
+ De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas,
+ Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas;
+ Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn,
+ Juvelojn de valor' nekalkulebla,
+ Ĉe l' fundo de la maro dissemitajn:
+ En la kranioj de l' mortintoj iuj;
+ Kaj en la truoj kie unufoje
+ Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato,
+ Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas
+ La koton de la mara profundaĵo
+ Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj.
+
+Brakenburo.
+
+ Ĉu vi, mortante, libertempon havis
+ Sekretojn de la maro por rigardi?
+
+Klarenco.
+
+ Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis
+ Delasi la spiriton; sed l' akvaro
+ Envia tenis ĝin, ne permesante
+ Ke ĝi l' aeron vastan kaj malplenan
+ Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia
+ Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita
+ De penoj, por ke ĝi en maron iru.
+
+Brakenburo.
+
+ Ĉu ne vekiĝis vi, pro l' agonio?
+
+Klarenco.
+
+ Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris,
+ Kaj la ventego en l' anim' komencis,
+ Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris
+ Kun la pramist' malgaja, li pri kiu
+ Poetoj skribas, la melankolian
+ Riveron, en la ĉiamnoktan regnon.
+ L' unuo kiu mian fremdanimon
+ Salutis, estis la famul', Warwick'o
+ Bopatro nobla mia; li ekkriis
+ "Do kian punon pro ĵurrompo lia
+ Malklara regno al Klarenco falsa
+ Nun povas doni?" kaj li neniiĝis.
+ Tiam fantomo al anĝel' simila
+ Kun la harar' per sango makulita,
+ Vagante venis; kaj li laŭte kriis
+ "Klarenco estas alveninta, falsa
+ Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco,
+ Kiu min vundis apud Tewkesbury'o:
+ Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku
+ En viajn turmentadojn." Tiam fine,
+ Mi pensis ke infera diablaro
+ Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege
+ Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas
+ Tremante, kaj dum longa posta tempo
+ Mi kredas ke mi estas en infero,
+ Tiel terura ŝajnis mia sonĝo.
+
+Brakenburo.
+
+ Ne stranga estas ke ĝi vin timigis,
+ Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto.
+
+Klarenco.
+
+ Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo,
+ Aferojn faris, kiuj nun atestas
+ Kontraŭ animo mia; kaj rimarku
+ Per kio li nun rekompencas min.
+ Ho Di'! se preĝoj Vin ne kontentigos
+ Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj,
+ Sur mi, mi mem, kolero Via falu;
+ Ho! la edzinon mian la senkulpan,
+ Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn.
+ Gardisto, apud mi sidiĝu iom.
+ La kor' laciĝas, kaj mi volus dormi.
+
+Brakenburo.
+
+ Sinjor', volonte; Di' vin ripozigu.
+
+(Klarenco _dormas_).
+
+
+
+
+LA URBO DE LA DEMONOJ.
+
+Tradukita de Elise Bauer (Munich).
+
+
+Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno
+nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando.
+Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj
+popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li
+estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en
+disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa,
+sed li havis unu malvirton--la amo por la oro estis kaptinta lian
+koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li
+estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto
+de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en
+la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la
+gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne
+donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo."
+
+Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la
+iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi
+solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno.
+
+Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante
+kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto
+ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la
+rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta.
+
+Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn
+kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj
+pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian
+malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la
+nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin
+faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin
+pri porcio de lia oro.
+
+Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ
+la pordego de lia domo.
+
+"Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte
+malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian
+oficon."
+
+"La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la
+fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli
+junaj viroj ol mi?"
+
+"Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de
+kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante
+monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi
+vin petegas veni, je la nomo de Dio!"
+
+Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis
+spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza.
+
+"Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la
+viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la
+monon en vian poŝon."
+
+"La loko estas proksima," respondis la fremdulo,--nobla, bele-vestita
+junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon."
+
+Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn
+de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis
+la fremdulon.
+
+"Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu
+mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon."
+
+"Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas
+vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia
+brako, kaj ne timu."
+
+Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj
+tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata.
+
+"Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro,
+tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne
+estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro.
+
+"Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta."
+Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li
+malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia
+akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li.
+
+"Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne
+estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno.
+
+La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la
+marŝadon.
+
+La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas
+venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li
+ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de
+lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj
+sekvis la viron tremante.
+
+Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La
+stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis.
+
+Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano
+ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj
+kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj
+(Mazikenoj).
+
+Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun
+ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon.
+
+La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke
+estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu
+kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo.
+
+"Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia.
+La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro."
+
+La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron.
+
+La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera
+melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj,
+dormetis sur la genuoj de vartistino.
+
+"Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono,
+"mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi
+deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras
+reforiri rapide."
+
+Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam
+li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino.
+
+Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li,
+dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?"
+
+"Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas
+"en la urbo de la Mazikenoj."
+
+"Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli
+brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita
+tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi
+sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados
+por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis.
+
+La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn,
+li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere
+kun mi?"
+
+"Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco
+en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi
+edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La
+infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri
+la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial
+petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la
+leĝo de Moseo--benata estu lia memoro--estu plenumata. Kaj via famo,
+kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min
+pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas
+pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun
+amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas
+bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi
+mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon
+super vi."
+
+"Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam
+respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la
+tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi
+ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage
+mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn
+ceremoniojn!"
+
+"Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj
+pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon
+super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la
+ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro."
+
+"Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!"
+
+"Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en
+tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne
+havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!"
+
+Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de
+la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio.
+
+Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime,
+ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu
+ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris
+sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas."
+
+"Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne
+plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis.
+
+Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan
+sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la
+sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li
+liberigu lin el la urbo de la demonoj.
+
+Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo
+revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago
+estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li."
+
+"Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano,
+"ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu
+kontraŭ via servanto."
+
+"Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi
+respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan
+tagon.
+
+La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno
+ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta
+malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj
+diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe
+malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn.
+
+Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la
+sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la
+trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson."
+
+"Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min."
+
+La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de
+sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo
+prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis
+ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el
+arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj
+brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En
+la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj
+el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj.
+
+"Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono
+tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!"
+
+"Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi
+pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ
+rekompenco."
+
+"Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian
+ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora
+tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko.
+La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el
+la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj
+laŭlonge la ĉambro.
+
+Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de
+la demonoj de la mino.
+
+La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili
+en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin
+kontraŭbatali.
+
+"Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris
+vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn."
+
+Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj
+malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego.
+Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn
+antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin,
+kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis
+amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli
+grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj,
+topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde
+laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj.
+
+La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli
+brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo
+ĝentila de la luno.
+
+Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de
+supre, kaj rifuzis denove.
+
+"Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris
+la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin.
+Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas
+ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi."
+
+Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al
+la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis.
+
+La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj.
+Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj
+pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili,
+Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li
+estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin.
+
+"Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li,
+kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta
+ŝlosilaro?"
+
+"Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi
+prezentas ilin al mi."
+
+"Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon.
+
+"Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron,
+malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne
+malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi
+faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe
+Joĥonano la Avarulo!"
+
+La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia
+liberiĝo.
+
+"Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon."
+
+"Fermu viajn okulojn," ordonis la princo.
+
+Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro
+ordonante lin malfermi ilin denove.
+
+Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la
+mano.
+
+Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li
+malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron.
+
+Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la
+vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn.
+
+La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de
+ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de
+Dio estis kun li.
+
+La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno
+Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?"
+
+Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis
+sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis
+lin.
+
+Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi.
+
+Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la
+memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi.
+
+
+
+
+KOLONIIGADO EN AMERIKO.
+
+Major-General George Cox.
+
+
+Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj
+dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis
+kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi
+promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi
+eniris.
+
+Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.
+
+"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi
+estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.
+
+Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia
+mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.
+
+"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion
+signifas tiu ĉi amaso?"
+
+"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime
+tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo,
+escepte ke io neordinara okazas."
+
+La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi
+divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la
+Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo,
+kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu,
+mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas
+nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia
+advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice,
+estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.
+
+"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek
+lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne
+pensas ke nia grupo estas modere plena?"
+
+"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega
+kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke
+vi povos multe uzi lin?"
+
+La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore
+dum li parolis:--"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la
+plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos
+nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin
+eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en
+Colorado! Adiaŭ!"
+
+
+
+
+REVO.
+
+Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).
+
+
+Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio
+kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.
+
+Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko
+de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili
+pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj,
+eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian
+doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas,
+timigante la animon, suferigante ĝin.
+
+La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante
+helpi en ilia sencela batalado.
+
+Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj
+ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka
+atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi
+estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante
+sin senforta por bataladi.
+
+Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.
+
+Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi
+estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.
+
+Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito,
+post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas
+ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.
+
+Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi
+lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas
+ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon,
+por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.
+
+Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj
+ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.
+
+Ŝi revis ke ...
+
+Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon.
+Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias,
+ekploras.
+
+Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis
+la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn
+de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan
+forflugintan feliĉecon.
+
+
+
+
+NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ.
+
+Originale verkita de F. A. Meigh.
+
+
+Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum
+la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la
+programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis
+nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.
+
+Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze
+de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj
+knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn
+botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la
+veldrapo.
+
+Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj
+el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.
+
+Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon
+kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis
+ekkuri tra la kurejo.
+
+Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por
+rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per
+la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn
+ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne
+estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon
+en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis
+eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol
+li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis!
+Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en
+la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis
+la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin,
+kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la
+malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis
+tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun
+ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino
+ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de
+kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj.
+
+Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta
+energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan
+ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni
+antaŭe ŝmiris per sapo.
+
+Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed
+lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris
+timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn
+kiuj ĝenis lin.
+
+Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum
+la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin
+kaptis.
+
+Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj
+dentoj."
+
+
+
+
+PLUVA TAGO.
+
+J. Parisot (Vosges).
+
+
+ Timema knabino rapidas
+ Trairi la densan arbaron;
+ Korbeton portante, ŝi gvidas
+ La hejmen irantan kapraron.
+ Sed kapon skuetas la pino,
+ Dum blovas vent' florojn ŝirante.
+ Ho! zorgu pri l' korbo, knabino:
+ Forŝtelos ĝin vento blovante.
+
+ La vojo nun ŝajnas malklara
+ Kaj tere filikoj elpendas;
+ Ĉielo fariĝas nubara.
+ Malfruan kapraron ŝi plendas,
+ Dum interplektatan branĉaron
+ Disligas, la manojn vundante.
+ Ho! zorgu orflavan la haron:
+ Forŝtelos ĝin dornoj ludante.
+
+ Fulmeg' malproksime brilegas,
+ Gutetoj ekfalas, kaj bruas
+ Tondrego, kaj pluvo zumegas,
+ Akvego tra l' vojo defluas;
+ En koto glitetas la plando,
+ Venteg' l' antaŭtukon skuante.
+ Ho! zorgu, knabin' pri l' rubando:
+ Ĝin ŝtelos venteg' forflugante.
+
+ Pro ĉia brueto, l' orelon
+ Vekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas.
+ Sed, kiu ĉi tien, ombrelon
+ Portante, kaŝate alvenas?
+ Ha! ŝia jam pasis timeto:
+ Ŝi ridas, fianĉon vidante.
+ Ho! zorgu, knabin', pri l' rideto:
+ Ĝin ŝtelos l' eĥo forirante.
+
+ Jen li fianĉinon manpremis;
+ Ŝi lin aŭskultadis revante;
+ Sed jam ne pro l' vento eltremis
+ L' ombrelo nun ambaŭ kovrante....
+ Se ne la ombrelo mensogis,
+ Pasadis la horo tre dolĉe;
+ Knabino pri l' koro ne zorgis ...
+ L' ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe.
+
+
+
+
+FRAGMENTAJ MEMOROJ.
+
+Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
+
+_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
+
+
+Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro
+estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian
+sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed
+ĉiam interesa sciado.
+
+Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate
+revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias,
+maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj
+estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel
+kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas;
+eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti
+almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore
+ricevis.
+
+Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu
+nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!"
+
+"Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi
+havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi
+petas."
+
+"Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu
+milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de
+la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel
+spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn."
+
+Tagon, apud la lago _Erie_ la spionistoj de la Angloj raportis ke ili
+ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki.
+
+Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis
+la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn.
+
+Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la
+Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj:
+"_Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go_"; kiu signifas en ilia lingvo, "_Indianoj
+kuras; Indianoj kuras._"
+
+Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton,
+kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago).
+
+Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la
+konatega urbo.
+
+Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn
+de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al
+la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas
+el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita
+per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de
+ardezoj sur tegmento.
+
+Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn,
+krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj
+tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne
+la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste
+trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn
+interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon
+treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen
+ĉar ili dehakis kaj _tuj_ uzis la arbojn post nelonge la freŝa
+(verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan
+plenigaĵon.
+
+Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj,
+tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj, _antikva_ ŝtipa
+dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio
+de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj
+dormo-ĉambro.
+
+En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo.
+
+"Pro kio servas tiu ĉi truo?"
+
+"Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta."
+
+"Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile
+eniri serpento."
+
+"Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris."
+
+"Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!"
+
+"Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton."
+
+"_Kutimo naskigas malestimon!_"
+
+Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi
+diris amuziloj.
+
+Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego
+de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera
+amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta
+korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj
+tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi.
+
+Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta
+memoraĵo:--
+
+Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur
+malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute
+ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute
+nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo.
+
+Antaŭ la _Luft Hütte_ (aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur
+kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon.
+
+Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas. Preskaŭ
+tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega
+serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla
+rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita
+la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo.
+Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la
+serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas
+unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per
+grandegaj kurboj.
+
+Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo!
+
+"Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ
+pasas unu jaro."
+
+Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon
+pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion
+farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la
+jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon.
+
+Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion,
+kaj en Italujo--sed ne; mi skribas nun miajn _Amerikajn_ memorojn.
+
+Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono
+de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas.
+
+En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la
+fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene
+komprenis.
+
+"_Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
+
+La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj.
+
+Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ
+en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam
+alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni.
+
+Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras.
+
+"Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas."
+
+"Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas.
+
+"Ne, por mi ili estas tute fremduloj."
+
+"Sed tre senceremonie ili eniris vian domon."
+
+"Nature, ĉar pluvis."
+
+"Sed--ĉu vi intencas diri ke _iu ajn_ eniros _ies ajn_ domo kaj
+tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?"
+
+"Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin
+ŝirmas de la pluvo.
+
+"_Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo._"
+
+Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi
+estas vidinta la Amerikan gastemecon.
+
+La Amerikan senceremoniecon--sed pri tio mi parolos en alia
+fragmento.
+
+
+
+
+PROTEKTO DE ANGLO.
+
+Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama).
+
+
+Tage, en la somero de 18-- mi komencis longan promenon kune kun
+la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega
+Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao'n, kie estas elfluaĵoj de
+varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte
+ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la
+maro.
+
+Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis
+Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo
+Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en _jinrikisha_ (homtirata
+kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis
+je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj
+ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj
+tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la
+"jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis
+necese ke ni havu du virojn por la _jinrikisha_, ĉar li kredas ke
+sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis
+kaj ekmarŝis. La _jinrikisha-viro_ prava estis, ĉar, post ke ni
+marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita.
+
+Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj
+amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi
+persiste nin sekvis, mi diris al S-ro Kôsaka, mia instruisto:
+
+"Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas."
+
+Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti
+ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj
+neniam ensorĉiĝis per ia besto.
+
+Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin
+sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis.
+
+La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia
+ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj
+diris al S-ro Kôsaka:
+
+"Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke
+eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas
+en Ikao."
+
+Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris
+paroli kun mi.
+
+Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi
+"protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon--mem la
+korpon--kaj diris:
+
+"Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis
+ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min
+ensorĉus."
+
+
+
+
+SUR LA GLACIO.
+
+El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A.
+Cowan.
+
+
+Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj
+kiam la "grasa knabo" kaj S-ro Weller estis forŝovelintaj kaj
+forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto S-ro Bob
+Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al S-ro Winkle
+ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro,
+kaj la cifero _8_, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante
+por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega
+kontentigo de S-ro Pickwick, S-ro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu
+atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin
+Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn
+evoluciojn kiujn ili nomis _Skota danco_.
+
+Dume, S-ro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la
+malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn
+glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn,
+helpata de S-ro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo.
+
+Fine, tamen, helpate de S-ro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis
+firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj S-ro Winkle leviĝis.
+
+"Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al
+"ili, kiamaniere ĝin fari."
+
+"Haltu, Sam, haltu," diris S-ro Winkle, kiu tremis forte, kaj
+ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto.
+
+"Kiel glate estas, Sam!"
+
+"Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu!
+Sinjoro."
+
+Tiu ĉi lasta rimarko de S-ro Weller rilatis je pruvo kiun S-ro
+Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn
+piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo
+kontraŭ la glacio.
+
+"Tiuj ĉi--tiuj ĉi--estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas
+Sam?" demandis S-ro Winkle, ŝanceliĝe.
+
+"Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam.
+
+"Nun, Winkle," kriis S-ro Pickwick, tute nekonscia ke io estis
+malprava.
+
+"Venu; la sinjorinoj atendas vin."
+
+"Jes, jes," respondis S-ro Winkle je timegiga rideto, "mi venas."
+
+"Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi.
+
+"Nun, Sinjoro. Ekiru!"
+
+"Haltu momente, Sam," spiregis S-ro Winkle, tenante lin tre amante.
+"Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi
+povas ilin havi, Sam."
+
+"Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam.
+
+"Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris S-ro Winkle rapide.
+"Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al
+vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos
+ĝin al vi posttagmeze, Sam."
+
+"Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis S-ro Weller.
+
+"Tenu min komence, Sam," diris S-ro Winkle.
+
+"Nun--tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide,
+Sam! ne tro rapide!"
+
+S-ro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis
+helpata trans la glacio de S-ro Weller, je tre stranga kaj negracia
+maniero, kiam S-ro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa
+bordo--"Sam!"
+
+"Sinjoro?" diris S-ro Weller.
+
+"Tien ĉi, mi bezonas vin."
+
+"Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro
+vokas. Liberigu min, Sinjoro!"
+
+Per fortega peno, S-ro Weller liberiĝis el la premo de la agonia
+Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la
+malfeliĉa S-ro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco
+aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo
+de la _Skota danco_, je la preciza momento, kiam S-ro Bob Sawyer
+faras svingon de neegala beleco. S-ro Winkle frapas forte kontraŭ
+li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien.
+
+S-ro Pickwick kuris al la loko.
+
+Bob Sawyer estis leviĝinta, sed S-ro Winkle estis multe tro saĝa
+por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta
+spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj
+siaj trajtoj.
+
+"Ĉu vi estas vundata?" demandis S-ro Benjamin Allen, kun granda
+maltrankvileco.
+
+"Ne multe," diris S-ro Winkle, frotante sian dorson.
+
+"Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris S-ro
+Benjamin Allen, tre avide.
+
+"Ne, mi dankas vin," respondis S-ro Winkle, rapide.
+
+"Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen.
+
+"Mi dankas vin," respondis S-ro Winkle. "Plivole ne."
+
+"Kion vi pensas, S-ro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. S-ro
+Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je S-ro Weller,
+kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn."
+
+"Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris S-ro
+Winkle.
+
+"Demetu liajn glitilojn," ripetis S-ro Pickwick, firme.
+
+La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. S-ro Winkle silente
+permesis al Sam obei.
+
+"Levu lin," diris S-ro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. S-ro
+Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis
+sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj
+ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi
+remarkindajn vortojn.
+
+"Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro."
+
+"Kio?" diris S-ro Winkle, ektremante.
+
+"Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin.
+Trompanto, Sinjoro."
+
+Je tiuj ĉi vortoj, S-ro Pickwick turnis sin malrapide kaj
+rekunigis siajn amikojn.
+
+
+
+
+AVIZO.
+
+Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raporton _Monato
+post Monato_. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio.
+Proksiman monaton la raporto eble estos _tro longa_!
+
+H.B.M.
+
+
+
+
+VERA HISTORIO DE FANTOMO.
+
+Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).
+
+
+Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom
+ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis
+ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la
+publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj
+ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago
+post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da
+diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo
+fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis
+preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj
+multe malhelpis la gemastrojn.
+
+En la urbeto estis kuraĝa virino nomita S-rino P. kiu tute ne
+timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn
+timemulojn.
+
+"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"
+
+"Ne, S-rino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj
+kreitaĵoj."
+
+"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por
+vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"
+
+"Kion ni faros en la tombejo?"
+
+"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."
+
+Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo
+la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.
+
+La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la
+ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante
+ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom
+tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti
+timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi,
+kiam subite--ĥ-r-r-r-r!
+
+Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta,
+leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la
+ĉielo.
+
+Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la
+vojon.
+
+"Mario, revenu!" alvokis S-rino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu!
+Nur estas vesperto!"
+
+Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita,
+la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel
+frenezulino, dum S-rino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu,"
+pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos
+enuiga sen la junulino."
+
+Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub
+ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj S-rino P.
+komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam--jen la fantomo! Jen vere
+la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto,
+kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post
+kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj
+atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La
+fantomo fine haltis, kaj sen observi S-rinon P. metis sin genue
+sur la tombo kaj--preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla
+inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis
+fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de
+sia patrino. Tiam vere S-rino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema
+Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en
+tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.
+
+Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis
+el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al
+la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo
+sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis
+kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura
+fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.
+
+
+
+
+MAJSTRO PASERO.
+
+Babilado de Alfonso Wachter (Riga).
+
+
+Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas
+konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia
+amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj
+tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj,
+jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi
+tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.
+
+Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn
+sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi
+ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek
+ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn
+dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia
+flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la
+paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.
+
+Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia
+amebrieco--en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la
+multenombraj staploj de traboj en plej karesa _kapo ĉe kapo_ kun
+blanka pasero li vidis sian amatinon!
+
+Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda
+pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado,
+kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis
+profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.
+
+Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia
+konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed
+tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino
+ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo
+kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta
+malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo
+de la paserviraro.
+
+Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.
+
+Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian
+amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian
+amiston.
+
+Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo--ŝi, kiu estis la revo
+de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis
+sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.
+
+La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj
+okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj
+kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel
+rigardas sub ŝtono miozoto.
+
+En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de
+betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.
+
+Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li
+turnis baldaŭ la konversacion--kiu, ĝis nun tuŝis diversajn
+trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn,
+k.t.p.
+
+Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis
+ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis
+malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por
+serĉi siajn nestojn.
+
+De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum
+ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis
+kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.
+
+Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele
+gardis ĉe ŝi.
+
+Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj.
+Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne
+povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo,
+kuniĝis kondolence kun li.
+
+Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la
+fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi
+al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo
+de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia
+konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia
+tromemfido.
+
+Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana
+babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj
+plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando
+jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de
+la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna
+kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!
+
+Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por
+eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis
+kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan
+landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando
+elparolis:
+
+"Aliaj urbetoj--aliaj knabinetoj!"
+
+
+
+
+
+
+End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 5, by Various
+
+*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 44131 ***